КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно 

Originala Verkaro [L. Zamenhof] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

 

L. L. ZAMENHOF

 

ORIGINALA VERKARO

 

ANTAŬPAROLOJ - GAZETARTIKOLOJ —TRAKTAĴOĵ

PAROLADOJ - LETEROJ - POEMOJ

 

KOLEKTITAJ KAJ ORDIGITAJ DE

 

D-RO JOH. DIETTERLE

 

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1929

ESPERANTO-FAKO

 

KUN 6 FAKSIMILAĴOJ KAJ PORTRETO DE L. L. ZAMENHOF

 

POr,

 

\N^V.asza

 

Go

 

L 1

 

Slr

 

‘3lym stoV.u

 

CIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

COPYRIGHT 1929 BY FERDINAND HIRT & SOHN IN LEIPZIG

PRINTED IN GERMANY

 

PRESEJO BREITKOPF & HARTEL EN LEIPZIG

 

Ci tiun libron mi dediĉas

al la energia haj huraĝa antaŭbatalantino

por la ideo de mondhelplingvo

 

Sinj orino Alice V. Morris

 

en New Yorh

 

honora sehretariino de IALA

 

. . Kiam ni mem volas scii, ĉu nia

afero progresas aŭ ne, ni devas esplori

la faktojn internajn. u

 

L. L. Zamenhof.

 

ANTAŬPAROLO

 

La celo de ĉi tiu libro estas, kolekti ĉion, kion d-ro L. L. Zamenhof originale verkis en Esperanto. — La hodiaŭa esperantistaro

konas sian „majstron“ (li mem tute ne ŝatis ĉi tiun epiteton

— pro tio mi ankaŭ ne plu uzos ĝin en ĉi tiu libro!) kiel

tradukanton; sed ankaŭ en la rondo de la plej malnovaj hodiaŭ

vivantaj gesamideanoj nur tre, tre malmultaj suflĉe konas lian

originalan verkaron, kaj inter la personoj, kiuj konas ĝin pli

bone, ol la aliaj, ekzistas nur malmultaj, kiuj ĝin konas en

ĝia tuta amplekso. Pro tre simpla kialo! Oni ja kolektis la

kongresparoladojn de Zamenhof, sed ne la multajn artikolojn,

kiujn li verkis dum la unua periodo de Esperanto, dissemitajn

en maloftaj libretoj kaj malnovaj gazetoj, kaj ne liajn leterojn,

kiuj bedaŭrinde grandparte malaperis. Fakte estas tre urĝa

tempo, fari tian, kiel eble plej kompletan, kolekton, ĉar kelkaj

gazetoj kaj libretoj de la unua periodo fariĝis jam tiel mal -

oftaj, ke neniu samideano hodiaŭ sukcesos, havigi al si kompletan bibliotekon de la unua periodo. Ankaŭ multaj Zamenhofaĵoj de la postaj periodoj estas nur tre malfacile haveblaj.

Mi konas eĉ ne unu personon aŭ bibliotekon, kiu disponas

pri kompleta trezoro de ĉiuj ĝis nun presitaj Zamenhofaĵoj.

Kaj neniu ĝis nun kolektis la Zamenhofajn leterojn. Pro tio

estis jam iomete komplika afero por mi, kunporti la materialon,

kiun enhavas ĉi tiu libro. Mi ankaŭ ne simple povis fordoni

la kolektitan materialon al la presisto, ĉar ĝi estas tro valora,

kaj ankaŭ pro diversaj aliaj kaŭzoj mi devis kopiigi ĝin en

ĝia tuta amplekso.

 

Se oni volas sufiĉe koni la kreinton de nia lingvo, liajn

principojn, lian sentadon, lian celon, lian laboron kaj la

historion de la tuta Esperanto-movado, oni nepre devas

studadi la originalan verkaron de Zamenliof kaj ne

nur liajn tradukojn. En la tradukoj li ja donas sian

lingvon, sed cetere nur la pensojn de aliaj. En sia

originala verkaro li donas siajn proprajn pensojn. Ĝi

enhavas la tutan programon de lia vivo; ĝi montras lian

grandan animon, lian idealismon, lian grandan laboremon kaj

samtempe lian akuratecon, lian precizecon, lian konfidindecon

 

5

 

Antaŭparolo

 

ankaŭ en la plej bagatelaj aferoj, lian internan evoluadon de

post la apero de lia unua broŝuro ĝis la fino de lia vivo. Ĝi

montras la movadon en la unuaj jaroj, la unuajn eksperimentojn organizajn, la malfacilajojn — la multegajn! — kiujn

Zamenhof devis venki, la malfacilaĵojn tre ofte kaŭzitajn pli

de la anoj de lia ideo ol de la malamikoj. Ĝi montras, kiel

prave oni povas diri pri nia Esperanto-ideo: „Ĉiu nova ideo

estas malhelpata per du kategorioj de kontraŭuloj, per tiu de

la malbonintencaj malamikoj kaj per tiu de la nesaĝaj amikojf

Multon oni povos lerni el la materialo de ĉi tiu libro kiel

propagandisto kaj organizanto. Mi deziras, doni per mia kolekto

al la esperantistaro libron necesan kaj praktikan, helpon por la

studado de nia historio, interesan dokumentaron por la serioz-uloj en niaj rondoj, materialon taŭgan por science studantoj

kaj verkantoj, cetere stilajn modelojn de la plej kompetenta

esperantisto.

 

En mian kolekton mi akceptis ĉiujn originalaĵojn de d-ro Zamenhof , sed ne tion, kio rilatas la Esperanto-lingvon nur koncerne gramatikon kaj vortaron. Do, mi ankaŭ ne akceptis la

„Lingvajn Respondojn “ (pri kelkaj esceptoj vidu malsupre!),

kiuj cetere jam estas kolektitaj kaj eldonitaj laŭsisteme. Kiu

komprenas la celon de mia libro, ankaŭ komprenos, kial mi

ne faris tion.

 

La Originala Verkaro de d-ro Zamenhof konsistas el:

artikoloj, paroladoj, leteroj, poemoj.

 

La „Artikolojn (i mi enordigis laŭ maniero, kies utilo

evidentiĝos el la kolekto mem, en la 3 unuajn partojn:

 

I. „Antaŭparoloj (i al lernolibroj kaj aliaj verkoj. Ili

rilatas la programon, la ĝeneralajn principojn de nia lingvo.

 

II. „Gazetartikoloj“,kiujn Zamenhof skribis kaj kiel aŭtoro

de Esperanto kaj kiel redaktanto de la unua esperantista

gazeto. Ili rilatas organizadon, movadon, propagandon, historion , literaturon de Esperanto. Parte ili estas skribitaj anonime aŭ pseŭdonime. — Mi tre detale esploris la demandon,

kiuj partoj de „La Esperantisto u estas verkitaj de Zamenhof

mem. La principojn, laŭ kiuj mi konstatis la Zamenhofecon

de la unuopaj artikoloj , mi ne ĉi tie priparolu; sed mi povas

aserti, ke ili estas konfidindaj. La legantaro miros pri la

„fekundeco u de Zamenhof dum la unuaj jaroj de nia movado

kaj pri la multaj artikoloj skribitaj de li, pri kiuj la hodiaŭa

generacio ne plu scias ion. Tre ofte Zamenhof redaktis kaj

korektis la tutan tekston de „La Esperantisto a , sed mi ne

 

6

 

Antaŭparolo

 

povas konstati, ĝis kia grado. La artikoloj, represitaj de mi,

certe ĉiuj estas de Zamenhof. Estis por mi ne tro malfacile,

konstati, ĉu artikolo estas verkita de Zamenhof mem aŭ ne,

ĉar mi havis superrigardon super ĉiuj numeroj de ĉiuj jar -

kolektoj de „La Esperantisto*. Laŭ la principo, aludita de mi,

mi el ĝi akceptis por mia kolekto ne la unuopajn proponojn

pri reformoj en la gramatiko kaj vortaro (ili havas intereson

nur por filologo kaj tute ne influis la evoluadon de nia lingvo).

Cetere d-ro Zamenhof mem, kiu ĉiam montris tute malavaran

sintenadon rilate la represigon de siaj artikoloj, estis kontraŭ

la represigo de tiuj partoj el „La Esperantisto u . Do, mi sentas

tion mia devo, respekti lian deziron (komp. V. 308, la leteron

al la Direktanta Komitato de „British Esperanto-Association u

de la 23. VI. 1907 en la parto „Leteroj u ). Tamen mi akceptis

la artikolojn, kiuj ĝenerale rilatas reformojn de la lingvo

antaŭ la eldono de la „Fundamento u , ĉar ilian represigon li

ne malpermesis.

 

III. „ Traktaĵoj u pri specialaj temoj, kiuj ne rekte rilatas

Esperanton, sed la ĝeneralan ideon de mondhelplingvo, aŭ la

lingvon Volapŭk, aŭ politikajn kaj religiajn ideojn de Zamenhof.

Estas rekomendinde, disigi ilin de la aliaj artikoloj.

 

La tri aliaj partoj ampleksas la paroladojn, leterojn,poemojn.

 

IV. Laŭ mia scio ĉi tiu parto „Paroladoj u estas tute

kompleta. Zamenhof ja verŝajne ankaŭ faris aliajn paroladojn,

sed ni ne plu havas la koncernajn manuskriptojn aŭ la steno-grafiitan tekston.

 

V. La parto „Leteroj u enhavas 2 subpartojn;

 

la 1-a enhavas leterojn, kiuj jam aperis presitaj. ĉi eble

ne tute, tamen ĝi iomete estas kompleia,

la 2-a enhavas leterojn, kiuj ĝis nun ne estas publikigitaj. Ĉi tiu subparto tute ne celas kompletecon.

 

Zamenhof skribis fakte kolosan kvanton da leteroj privataj,

ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Ĝenerale mi

donos nur leterojn skribitajn en Esperanto, tamen kelkajn ankaŭ

en alia lingvo, precipe tiujn el la tempo, kiam pro la politika

situacio, dum la granda milito, ne estis permesate al li, forsendi leterojn en Esperanto. El la afable alsenditaj al mi

originaloj kaj kopioj mi devis elekti ĉiujn, kiuj estas rilate iun

ajn — ofte ne tuj rimarkeblan — punkton iel ajn gravaj por

la vivo kaj laboro de d-ro Zamenhof mem kaj por la historio

de nia movado en la plej vasta senco de V vorto. Poste mi

ankaŭ akceptis kelkajn al diversaj personoj, por montri kiel

 

7

 

Antaŭparolo

 

senlace, diligente kaj precize li laboris, kaj por montri lian

personan konduton kontraŭ la anoj de nia movado. (Cetere

vidu la enkondukajn vortojn al la parto „Leteroj“.)

 

VI. Originalajn v Poemojn“ Zamenhof verkis nur malmultajn. La „Fundamenta Krestomatio“ enhavas 5 kun la

nomo de Zamenhof kaj unu anoniman („Preĝo sub la verda

standardo“ komp. Wŭster „Radikaro“, paĝ. 10). Krom tio trov -

iĝis ankoraŭ tri aliaj originalaj poemoj kaj unu strofo malmulte konata, kiu apartenas al la anonima poemo en la

Krestomatio.

 

Ĉiu esperantisto scias, ke pro diversaj malfacilajoj en la

unua tempo kelkaj presaĵoj aperis sen supersignitaj literoj, kaj

ankaŭ tion, ke Zamenhof disigis la vortojn laŭ la vortelementoj

per punktoj. Estas ja tre interese, vidi verkojn de la unua

tempo, presitajn laŭ la maniero rezultinta el la postuloj de ĉi

tiu tempo. (Mi ankaŭ montros faksimilaĵon de tia presaĵo.) Sed

en mia libro mi donos la tutan materialon laŭ la skribmaniero

uzata hodiaŭ, korektinte la evidentajn preserarojn (nur ilin!

kelkajn tre strangajn mi citos sub la tekstoj) kaj ne ŝarĝante

la libron per filologiaj aŭ aliaj notoj aŭ granda scienca aparato.

Tamen mi aldonas la fontindikojn laŭ la libroj, kiuj estis je

mia dispono. Mi tre bone scias, ke ekzistas aliaj libroj kaj

gazetoj, krom la cititaj, kiuj enhavas artikolojn de mia kolekto.

Mi ne povis citi ilin, ĉar mi ne povis havigi ilin al mi kaj

mi ne fidas al „citaĵoj“; mi fidas nur al miaj propraj okuloj.

 

Por filologo, kiu bezonas sciencan studadon de la unuaj

presaĵoj, mia libro ne superfluigos la reeniradon al lafontoj.

ĉi fariĝas des pli malfacila, ju pli la gazetoj kaj libretoj de

nia unua periodo malaperas. Bedaŭrinde dum miaj enketoj

pri la plej malnovaj Zamenhofaĵoj mi devis konstati, ke ili

jam plejgrandparte malaperis kaj de jaro al jaro ankoraŭ

hodiaŭ malaperas, ĉar kelkaj posedantoj ne scias, kiom valoras

ilia posedaĵo.

 

Ekzistas jam tre grava verko por la filologia studado de

la Zamenhofa verkaro, nome la »Zamenhof-Radikaro“ de

Eugen Wŭster (Eugen Wŭster, „Zamenhof-Radikaro“, Ferdi -

nand Hirt & Sohn, Esperanto-Fako, Leipzig 1927). Por la de

li konsideritaj verkoj (komp. „Radikaro“, paĝ. 29 — 36) mi citos

la mallongigojn, kiujn li uzas.

 

8

 

Antauparolo

 

Tutkoran dankon al ĉiuj gesinjoroj, kiuj, kompreninte la

celon de mia laboro, ne hezitis, sendi al mi post mia „alvoko

en la gazetoj u la deziritan materialon, aŭ en originalo aŭ en

kopio 1 , do, al:

 

S-ro L. C. Andrervs, Carshalton, Surrey,

 

„ William Bailey, Manchester,

 

„ David Bela, Koloszvar,

 

„ H. J. Bulthuis, s’Gravenhage,

 

„ M. C. Butler, London (sendis kopiojn de leteroj kaj

kartoj al: Brita Esperantista Asocio; I. M. Dow;

Ino T. Holmes, Bradford; F. Moscheles, London;

Freeman W. Crofts, Colerain; Bolingbroke Mudie,

London),

 

* „ Prof. Theophile Cart, Paris,

 

„ Charles Chomette, Long Island City, New York,

 

„ D-ro Pierre Corret, Versailles,

 

„ Prof. E. Deligny, St. Omer,

 

„ Prof. Rene Deshayes, Marseille,

 

„ Prelato A. Dombrovski, Kaunas,

 

„ D-ro I. Fels, £wow,

 

„ Siegmund Freund, Breslau,

 

„ Henriko Fridori, Zŭrich,

 

„ Prof. Emanuel I. Garcta, San Jose, Costa Rica (karto

al: pastro Marcelo Maldonado, Caracas),

 

„ Lernejestro Walther Hahn, Gohlis/Dresden,

 

*S-ino Marie Hankel, Dresden (ŝi donacis sian tutan

Zamenhofan trezoron al la Esperanto-Instituto por

la Germana Respubliko),

 

* „ Hempel, £wow (ŝi faris la samon kiel s-ino Hankel),

*F-ino Kaethe Jahns, Braunschweig,

 

S-ro A. Insarskij, Saratov,

 

„ Ivan H. Krestanov, Stara Zagora,

 

*S-ino la vidvino de prof. d-ro Lederer, Praha,

 

S-ro Tiberio Morariu, Bucuresti (1 let. kaj 1 kart. al:

s-ro Kimel, Bucuresti),

 

„ N. V. Nekrasov 2 , Moskvo (sendis kopiojn de 150

Zamenhofaj leteroj kaj kartoj),

 

1 Steleto ĉe la nomo signifas, ke mi mem vidis la originalajn leterojn

kaj kartojn, ĉar la nomita persono sendis al mi la originalojn. De la

aliaj mi ricevis tre fidindajn kopiojn.

 

2 Pri la plej dankinda laboro de s-ro Nekrasov mi pli detale parolos

en miaj enkondukaj vortoj al la V-a parto de ĉi tiu kolekto; mi esperas,

ke la tuta esperantistaro konsentos mian dankon al li, post kiam ĝi

estos vidinta, kiel grava lia helpo estis por ĉi tiu kolekto. Komp.paĝ. 474.

 

9

 

Antaŭparolo

 

*F-ino Marg. Noll, Kopenhagen (sendis ankaŭ leteron al:

Georg Mahn, Berlin),

 

S-ro Ad. Oberrotman, Warszawa,

 

* „ A. Pafomov, Serpuĥov,

 

*F-ino Mary E. Parker (poŝtkartojn al Joseph Rhodes,

Keighley. Ŝi donacis unu al la Instituto.),

 

*S-ro J. Alvarez Perez, Caracas,

 

„ Fervojĉefinspektoro A. Petzold, Leipzig (sendis Zamen-hofajojnalsenditajnal:prof.Schauerhammer,Leipzig),

„ W. Roome, Shefĵield (letero al Geoghegan),

 

„ Hugo Salokannel, Salminen,

 

„ D-ro Lucien Sergeant, Boulogne-sur-Mer,

 

S-ino M. Ŝidlovskaja, Dmitrov,

 

S-ro Pastro J. Ŝirjaev, Baklanka,

 

„ D-ro Edmund Sos, Wien,

 

„ Thorstein Thorsteinsson, Reykjavik,

 

„ D-ro Ambrosio Vargas, Mexico, D. F.,

 

„ E. de Wahl, Reval/Tallinn.

 

Ankaŭ la helpo de tiuj, kies sendaĵojn mi bedaŭrinde ne

povis envicigi en la kolekton (pro kaŭzoj aluditaj en la enkondukaj vortoj al la parto „Leteroj“), estis tre valora, ĉar ĝi

ebligis kontroli, kie ankoraŭ ekzistas Zamenhofaj korespondaĵoj.

 

Plue mi speciale dankas al s-ro N. V. Nekrasov, Moskvo,

pri kies helpo mi ankoraŭ parolos pli detale, al s-ro M.C.Butler, London, kiu kontrolis la tutan „The British Esperantist“,

por havigi al mi multajn Zamenhofaĵojn aperintajn en ĉi tiu

gazeto, al nia ĉiam helpema samideano s-ro dipl. inĝ. Eugen

Wŭster, Berlin, kiu afable kaj amike disponis al mi sian riĉan

Esperanto-bibliotekon kaj al lia sekretario, s-ro A. Schwarz,

Berlin, kiu ĉiam estis preta plenumi miajn dezirojn pri kontrolo

de tekstoj.

 

Kiel dum ĉiuj miaj laboroj, ankaŭ rilate la finan pretigon

de mia kolekto, helpis min mia ĉiama helpantino, la sekretari-ino de la Germana Esperanto-Instituto, f-ino Elisabeth Wun-derlich, Leipzig, al kiu mi precipe ŝuldas dankon de la momento, kiam la manuskripto estis akceptita de la eldonejo.

 

La plej ĉefan dankon, rilate la preparon de la kolekto, mi

ŝuldas al f-ino Martha Moelke, Sommerfeld, la nuna sekre-tariino de „Kunlaborado“ kun „IALA“, kiu printempe 1927

por ses monatoj transloĝiĝis al Leipzig, kopiante tie kaj poste

en Sommerfeld por mia kolekto la tutan materialon , kaj treege

lerte helpis min.

 

10

 

Antaŭparolo

 

Sed mia tuta laboro estus fariĝinta vana, se mi ne estus

trovinta eldoniston por mia manuskripto. Rilate la dankon

al la firmo Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, kun kiu mi

havas la honoron kunlabori de 10 jaroj, estas ne nur necese,

ke mi esprimu mian plej sinceran personan dankon, sed ankaŭ

la esperon, ke la tuta esperantistaro sufiĉe alte taksos ĝian

sintenadon al nia afero, nun montritan denove per la eldono

de mia kolekto. Kaj tio, kio ĝenerale valoras pri la nomita

firmo, speciale valoras pri la estro de ĝia Esperanto-Fako,

s-ro Bernhard Kotz. Li jam mem havis la ideon, kolekti

la originalan verkaron de Zamenhof, kaj ĉiurilate energie kaj

amike subtenis la mian kaj progresigis mian laboron de la

komenco ĝis la fino.

 

Mi esperas, ke la esperantistaro kun plezuro kaj ĝojo akceptos mian modestan kaj simplan laboron, laboron de simpla

„kolektanto“, ĉar ĝi vere „forigas senteblan mankon“. Ju pli

mia kolekto estas modesta rilate mian propran laboron, des pli

ĝi estas vera trezoro rilate la enhavon, trezoro Zamenhofa, certe ne tuj elĉerpebla.

 

Leipzig, la 15-an de Decembro 1928.

 

D-ro Dietterle.

 

11

 

PRI EBLA „SUPLEMENTO“ AL MIA KOLEKTO

 

Kompreneble mi antaŭvidas, ke oni kritikos mian kolekton

ne nur pro la maniero, en kiu mi ordigis la materialon (pri

ĉi tiu punkto oni certe povas havi tre malsamajn opiniojn),

sed ankaŭ pro tio, ke oni eble scias pri ekzistado de gravaj

Zamenhofaj dokumentoj (precipe leterojl), kiujn mia kolekto

ne enhavas. Neniu pli bone ol mi mem scias, ke — kaj parte

ankaŭ kie — ekzistas aliaj leteraj dokumentoj. Sed mi ne povis

devigi la posedantojn, havigi ilin al mi aŭ en originalo aŭ en

kopio. Mi nur povis peti en mia »alvoko“ pri la alsendo kaj

pri subteno de mia kolekto, ne por mi, sed por la komuna

intereso de la tuta esperantistaro. Ĉar oni kelkloke rifuzis

tian — ofte ankaŭ persone esprimitan — peton (aŭ obstine

ignorante la peton de mia alvoko, aŭ simple ne sendante la

promesitan materialon), mi ne povis ŝanĝi tian situacion. —

 

Sed mi nun turnas min al tiuj, kiuj aprobas la kolekton.

Mi jam antaŭe dankas kaj gratulas al ĉiuj, kiuj post la apero

de ĉi tiu libro — eble instigitaj per ĝi — atentigos pri alia,

de mi ne trovita, materialo. Mi ja intencis nur unu rezulton,

nome, savi tion, kio estas ankoraŭ savebla kaj savinda, kaj

kolekti ĝin en unu, facile por ĉiu uzebla kaj ne tro multekosta,

libro. Ĝi estis necesa jam por atentigi pri tio, kiaj trezoroj

jam minacis perdiĝi dum la lastaj jardekoj. Neniu, ekzemple,

povas konstati hodiaŭ, kie restis la granda amaso de la unua-periodaj broŝuroj kaj literaturajoj, kie kaj kiamaniere perdiĝis

multaj gravaj, eĉ la plej gravaj, leteroj de d-ro Zamenhof. Kaj

certe nur malmultaj de la hodiaŭa generacio sciis antaŭ mia

kolekto, kie ili povis trovi la — de mi nun kolektitan —

materialon; kaj ankoraŭ pli malmultaj povus havigi ĝin al

si per multe da mono, eĉ se ili tre energie klopodus pri tio.

 

Do, ĉiujn samideanojn, kiuj aprobas mian kolekton, mi —

samtempe en la nomo de la eldonejo, al kiu ni ŝuldas dankon

pro la iomete riska eldono — tre kore petas, kompletigi ĝin

laŭforte kaj sciigi la eldonejon aŭ min persone pri novaj (kaj

la plej malnovaj estos por ni la plej novaj!) fontoj, kiuj ebligos

eble poste eldoni suplementon al mia kolekto. Pri la ho -

diaŭ plej ĉefa punkto, ke ni havas la devon, zorgi por ke la

venontaj generacioj posedu kiel eble plej kompletan trezoron

Zamenhofan — pri ĉi tiu punkto certe la plej multaj esperantistoj konsentos min.

 

12

 

Antaŭparolo

 

La vere sciencaj historiistoj de nia movado kaj la koment-istoj de la Zamenhofaj tekstoj ankoraŭ venos. Ankaŭ mi

atendas ilin, kaj mi persone estos tute kontentigita, esti farinta por ili malgrandan antaŭlaboron.

 

Mia kolekto ebligos kontrolon de la privataj bibliotekoj kaj

de la malnovaj gazetoj (precipe en Bulgarujo, kie mi vane

klopodis havigi al mi la unuan bulgaran esperantistan gazeton,

en Sovjetio kaj en Polujo), ĉu ili enhavas artikolojn de mi

nekonatajn kaj ne atingitajn.

 

Dirinte tion , mi jam respondis alian kritikan demandon,

nome la demandon: Kial vi ne donis al via valora materialo

pli grandan komentaron? Certe estus tre alloge, detale komenti

la Zamenhofajn tekstojn donitajn de mi, kvankam oni scias, ke

mankas ankoraŭ multaj leteroj. Sed tiam ĉi tiu libro fariĝus

ankoraŭ pli dika, tro multekosta, ne taŭga por la celo, kiun

mi celis unualinie.

 

PRI KELKAJ EKSTERAĴOJ EN LA TEKSTOJ KAJ PRI

LA ĜENERALA ARANĜO DE LA LIBRO

 

I. EKSTERAĴOJ

 

1. Grandaj komencliteroj. Rilate la skribmanieron de

la derivajoj de la vorto „Esperanto“ ĉiam regis kaj ankoraŭ

regas granda diverseco de V kutimoj 1 kaj ankoraŭ ne ekzistas

de ĉiuj konsentita regulo aŭ oficiala decido. Ĉu oni skribu ilin

kun grandaj komencliteroj aŭ ne? Estas konstateblaj tri direktoj:

 

a) oni skribas la derivajojn ĉiujn kun granda komenclitero;

 

b) oni skribas ilin ĉiujn kun malgranda komenclitero (kelkaj

eĉ la vorton „Esperanto“ mem, kion mi opinias neĝusta, ĉar ĝi

estas propra nomo — sed ankaŭ pri ĉi tiu punkto oni povas

havi kontraŭajn opiniojn!);

 

c) oni skribas kun granda komenclitero la adjektivon v Esperanta u kaj la adverbon »Esperante u , por diferencigi ilin de la

participo v esperanta u kaj de la participa adverbo (aŭ adverba

participo) „esperante u , derivataj de la verbo „esperi u . Ĉiujn

aliajn derivaĵojn, precipe la rekte derivatajn de „esperantist u

(do: esperantista, esperantistaro ktp., ankaŭ esperantano, esperantismo ktp.) oni skribas kun malgranda komenclitero. Dum

kelka tempo tio ŝajne estis la principo de Zamenhof mem.

 

1 Komp. pri ĉi tiu afero E. Wiister, „Zamenhof-RadiIcaro“ (citita jam

supre) paĝ. 34 (Par. I, … VIII).

 

13

 

Antauparolo

 

Skribante laŭ la nomitaj principoj oni minimume havas v prin -

cipon u . Sed oni povas konstati, ke multaj skribis kaj skribas,

presigis kaj presigas sen principo; ec ĉe Zamenhof mem oni

povas konstati, ke li (ekzemple en sama letero) ne agis laŭ

certa principo. Tio ne estas riproĉo , ĉar li fakte devis skribi

siajn leterojn tiom rapide, ke li ne povis kontroli ilin rilate

tiajn detalajojn. En la artikoloj de Zamenhof, kiujn presigis

la redakcioj, oni trovas, ke tute ne regas iu ajn interkonsento.

 

Sed, eldonante ĉi tiun kolekton, mi devis zorgi pri certa

principo, kaj mi — tute ne volante altrudi mian opinion al

aliaj kaj tute lasante plenan liberecon, ĝis kiam iam ajnfariĝos

interkonsento pri ĉi tiu punkto — decidiĝis por la principo

nomita sub b), nome, skribi ĉiujn derivajojn de la vorto Esperanto kun malgranda komenclitero, precipe pro tio:

 

ĉar la esperantistoj, kiel progresemaj homoj, laŭŝajne in -

klinas forigi ĉiujn grandajn komencliterojn , kie ili ne estas

bezonataj pro specialaj teknikaj kaŭzoj; kaj

 

ĉar fakte konfuzo pro la derivaĵoj de la vorto v Esperanto“

kaj de la verbo „esperi u preskaŭ ne povas okazi. Parolante

oni ja ankaŭ ne povas diferencigi inter grandaj kaj malgrandaj

komencliteroj. Laŭ ĉi tiu principo mi korektis ĉiujn tekstojn.

 

Cetere mi sekvis la evidentan kutimon de Zamenhof, skribi

per grandaj komencliteroj la nomojn de ĉiuj ojicialaj institucioj

de nia movado. Ankaŭ kiam Zamenhof parolas pri iu ajn

„Komitato“, „Kongreso“ ktp. ĝenerale (sen speciala signifo per

adjektivo) li agas laŭ ĉi tiu principo. Estos rekomendinde,

reteni ĉi tiun kutimon (pro ,,teknika kaŭzo“), ĉar tiam la tekstoj por tiuj, kiuj volas rapide superrigardi ilin, serĉante iun

ajn detalaĵon, fakte fariĝas pli superrigardeblaj . En tiaj okazoj

mi kompreneble devis skribi la derivaĵojn de la vorto Esperanto

kun granda komenclitero, ekz.: „Kongreso Esperantista“ ktp.

 

Pro la supre aludita principo mi presigis ankaŭ ĉiujn titolojn

(s-ro, d-ro ktp.) kun malgranda komenclitero .

 

Komence en nia movado regis la kutimo — pro ĝentileco —

skribi en leteroj la alparolan „vi“, „via“ ktp. kun granda „V“.

D-ro Zamenhof preskaŭ ĉiam agis laŭ ĝi — tamen ankaŭ ne

sen esceptoj. Intertempe (minimume mi povas konstati tion el

mia tre ampleksa korespondado kun ĉiulandaj esperantistoj)

oni povas konstati novan kutimon, t. e. ĉiam, ankaŭ en leteroj,

skribi la vortojn ne laŭ la malnova — tiel nomata „ĝentila“

— maniero. La ĝentileco ja ne dependas de unu granda „V“

aŭ malgranda „v“. Do, mi principe ankaŭ ĉi tie forigis la

negravajn grandajn literojn. Mi kredas, ke Zamenhof mem, se li

 

14

 

Antaŭparolo

 

ankoraŭ vivus, konstatus tian novan kutimon kaj konsentus

ĝin, ĉar ĝi estas principo de progresemo 1 .

 

2. Arkaikaj formoj. Pri la arkaikaj formoj mi tute sam-opinias kun E. Wŭster, kiu diras en sia „Radikaro“ (citita jam

en la antaŭparolo) paĝ. 7: „Tiaj arkaikaj formoj kompreneble

havas intereson nur historian, por hodiaŭa uzo Zamenhof ne

rekomendus ilin.“ Arkaikaj formoj fakte havas nur intereson

historian. Uzitaj hodiaŭ, ili eble nur konfuzigus la leganton,

kiu ne estas sufiĉe interesita por ĉi tiu afero, kaj li supozus

vreserarojn.

 

Pro tio mi presigis ankaŭ la artikolojn kun arkaikaj formoj laŭ

moderna skribmaniero kaj notos kelkajn el ili nur sub la teksto.

 

II. ĜENERALA ARANĜO DE LA LIBRO

 

1. Uzado de „Petit“-literoj. La hodiaŭa esperantistaro

estas ĝenerale malriĉa^ kaj nek povas nek volas fari grandajn

elspezojn por libroj. Ĝi postulas malmultekostajn librojn. Nu,

se oni, eldonante iun libron, ne povas ŝpari je la tekstoj, oni

devas ŝpari je la grandeco de la prestipoj, por eviti eldonon

en kelkaj volumoj. Mia libro devis enhavi siajn nunajn tekstojn, sed ankaŭ ne pli ol certan nombron da presfolioj. Vole

nevole mi devis elekti la vojon, ebligi tion per diversaj liter-tipoj. Pro tio la eldonejo ne povis uzi por ĉiuj partoj de la

libro la normalajn prestipojn. Laŭ mia propono ĝi prenis por

la plej ĉefaj artikoloj la normalan tiparon, por la aliaj la tiel

nomatan „Petit“-skribon, t. e. kun pli malgrandaj tipoj. Bedaŭrinde, sed ne ŝanĝeble! Cetere la „Petit“-tiparo en ĉi tiu libro

estas pli klara kaj pli bone legebla, ol la normala tiparo en

multaj aliaj libroj kaj gazetoj.

 

2. Kursiva skribo. Ĉio, kion mi aldonas persone al la

kolektita materialo, ĉu en enkondukaj vortoj, klarigaj notoj,

surskriboj, fontindikoj ktp., estas presita kursive, por ebligi al

la legantaro tujan diferencigon. (Pri kelkaj detalajoj vidu la

enkondukajn vortojn al la parto „Leteroj“.)

 

3. Vortoj presitaj kun interlitera spaco. Tio, kio

estas presita en „La Esperantisto“ aŭ en aliaj gazetoj kun

 

1 En unu el la multnombraj artikoloj pri reformoj („La Esperantisto (C

1890, paĝ. 39 „Al la demando pri reformoj (i ) Zamenhof pritraktas la

vroponon (de Kŭrschner en Zŭrich) „ke ni tute ne uzadu en nia lingvo

grandajn literojn (( kaj li diras pri ĝi : „Tiu ĉi propono estas laŭ mia

opinio tre pruaenta, kaj mi ĝin aprobas el la tuta koro, ĉar efektive

la uzado de du specoj de literoj estas tute superflua kaj sensenca. Sed

ĉar tio estas demando ne sole de nia lingvo, sed entute de ĉiuj lingvoj

. .. tial mi pensas, ke ni devas lasi tiun ĉi demandon portempo estonta.“

 

15

 

Antaŭparolo

 

interlitera spaco , estas same presita en ĉi tiu libro. Laŭ sama

maniero estas presitaj la partoj de la Zamenhofaj leteroj, kiuj

estas substrekitaj de li. Kie Zamenhof ankoraŭ pli akcentis

la gravecon de siaj vortoj, ekz. en la presaĵoj per dikaj literoj

aŭ en la leteroj per duobla substreko, tie estas uzataj en mia

kolekto ankaŭ substrekoj. (Tio ne valoras rilate la artikolojn

el „La Esperantisto“, vidu II. A.)

 

4. Nombrado de la unuopaj tekstoj. La celo de ĉi tiu

libro estas — krom la en la antaŭparolo aludita — ankaŭ tiu,

ebligi facilan superrigardon super ĉiuj originalaĵoj de Zamenhof.

Mi esperas, ke esperantistoj, kiuj bezonos la Zamenhofan mate -

rialon por scienca laboro, uzos mian kolekton. Al ili mi i. a.

volas ŝpari la tro longan kaj detalan citadon.

 

Pro tio mi nombradis en ĉiu de la partoj I — VI, kiuj havas

latinajn ciferojn, la tekstojn interne de ĉiu parto per arabaj

ciferoj. Do, oni estontatempe povos citi tre facile laŭ mia

kolekto; ekz. jenmaniere:

 

L 15 = Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa—Internacia

1910.

II. 88 = Artikolo „Fina rezultato de la voĉdonado“ en „La

Esperantisto“ 1894, paĝ. 161 — 162.

 

III. 12 = „Gentoj kaj Lingvo Internacia“ Memuaro verkita

 

por la Kongreso de Rasoj 1911.

 

IV. 13 = Parolado ĉe la Solena Malfermo de la Prepara

 

Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en Peter -

burg 1910.

 

V. 64 = Letero alVladimirMajnov de la 29.III.(10.IV.)1889.

 

VI. 6a = Lasta, ĝis nun nur malmulte konata, strofo de la

„Preĝo sub la verda standardo“.

 

Laŭ tia maniero oni povos enordigi en „Suplementon“ ankaŭ

la eble ankoraŭ trovotajn artikolojn kaj leterojn en unu el la

partoj I — VI, komencante nombradi per la numero, kiu sekvas

la lastan numeron de mia kolekto.

 

Ĉar mi donos la latinajn kaj arabajn citciferojn, krom je

la koncerna loko en la surskribo, ankaŭ super la paĝoj de la

libro, oni , serĉante ion, ne bezonos traserĉi registron, sed tuj

trovos la serĉitan tekston.

 

N. B. Pri aliaj eksteraĵoj bonvolu kompari la enkondukajn

vortojn al la unuopaj partoj de la libro.

 

16

 

I. ANTAUPAROLOJ

 

La Antaŭparoloĵ de Zamenhof jam pro tio prezentas spe -

cialan parton y ĉar ili ne estas ĉerpitaj el gazetoj, sed el bro -

ŝuroj kaj libroj. Cetere ili esence diferenciĝas de la gazet -

artikoloj. Ili montras la principojn, la ĝeneralajn ideojn de

Zamenhof pri la lingvo Esperanto, pri vortaroj kaj pri tradukoj.

Ankaŭ la „Aldono al la dua libro <c devas trovi sian lokon

ĉi tie, ĉar ĝi estas aldono ne al la tuta „Dua Libro“, kiu

neniam aperis kompleta (mankas 6 kajeroj), sed nur al la

antaŭparola parto kaj informas la legantojn definitive pri la

ĉefaj celoj de Esperanto.

 

N-ro 1 . 1887

 

Antaŭparolo al la „Unua Libro wl

 

Wŭster: Un E

 

La „Unua Libro“ aperis en la lingvoj rusa, pola, franca, germana

en la eldonejo de Kelter, Varsovio. Zamenhof mem tradukis ĝin esperanten laŭ la rusa eldono 1887 kaj aperigis ĝin kun la traduko de la

ĉapitroj I kaj 11 en la „Fundamenta Krestomatio“ sub la titolo „El la

unua libro de la lingvo Esperanto“. Ĝi troviĝas en ĉiuj eldonoj de la

Fundamenta Krestomatio, komp. ekz. V-a eldono, paĝ.241 — 246.

 

Kvankam la ĉi tie represigita parto en la Krestomatio ne havas la

surskribon „antaŭparolo“, ĝi fakte estas tia.

 

Se oni komparas la antaŭparolojn en la rusa, pola, franca, germana

eldonoj de la „Unua Libro“, oni povas konstati, ke Zamenhof tradukis

ĝin ne laŭvorte.

 

(Jam sur la 2-a paĝo de la „Unua Libro“ en rusa lingvo troviĝas

la noto de Zamenhof: „,Lingvo Internacia* kiel ĉiu nacia estas komuna

propraĵo; la autoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝ[“.)

 

La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en

la manojn kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al li

estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antaŭ

ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li

pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.

 

Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio, kian grandegan signifon

havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita

 

1 Zamenhof mem poste citas la titolon de tiu ĉi libro jen>

„«Lingvo Internacia». Antaŭparolo kaj plena lernolibro.“

 

2 Dietterle, Zamenhof.

 

FILIA Nr 14

\

I. Antaŭparoloj

 

lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta

mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj.

Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de

fremdaj lingvoj, kaj malgraŭ ĉio, elveturante el la limoj de nia

patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj

al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj

estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu

aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino ĉiu el ni povas

per tradukoj konatiĝi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj

literaturoj; sed ĉe ekzistado de lingvo internacia ĉiuj tradukoj

estus farataj nur en tiu ĉi lastan, kiel neŭtralan, al ĉiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian,

estus eble skribataj rekte en ĝi. Falus la ĥinaj muroj inter

la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj

fariĝus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra

popolo; la legataĵo fariĝus komuna por ĉiuj homoj, kaj kune

kun ĝi ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, — kaj la

popoloj interproksimiĝus kiel unu familio. Devigataj dividi

nian tempon inter diversaj lingvoj, ni ne havas la eblon dece

fordoni nin eĉ al unu el ili, kaj tial de unu flanko tre malofte

iu el ni posedas perfekte eĉ sian patran lingvon, kaj de la

dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaboriĝi, kaj, parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aŭ. preni vortojn

kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aŭ esprimi nin neprecize kaj

eĉ pensi lame dank’ al la nesufiĉeco de la lingvo. Alia afero

estus, se ĉiu el ni havus nur du lingvojn, — tiam ni pli bone

ilin posedus, kaj tiuj ĉi lingvoj mem povus pli ellaboriĝadi kaj

perfektiĝadi kaj starus multe pli alte, ol ĉiu el ili staras nun.

Kaj la lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio: dank’

al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj, kaj ju pli alte staras

la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. La diferenco de

la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka

malamikeco de la nacioj, ĉar tio ĉi antaŭ ĉio falas en la okulojn

ĉe renkonto de homoj: la homoj ne komprenas unu la alian

kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia. Renkontiĝante

kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn konvinkojn ili

havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskiĝis, kie loĝis

iliaj prapatroj antaŭ kelke da miljaroj: sed tiuj ĉi homoj ek-parolas, kaj ĉiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili estas

fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis loĝi en urbo, en kiu

loĝas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis

sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo

internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la

popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro,

 

18

 

Unua Libro 1887. — N-ro 1

 

esti lingvo regna kaj societa. Kian, fine, grandegan signifon

lingvo internacia havus por la scienco, komerco — per unu

vorto, sur ĉiu paŝo — pri tio mi ne bezonas vaste paroli.

Kiu almenaŭ unu fojon serioze ekmeditis pri tiu ĉi demando,

tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus

per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman. Tial ĉiu eĉ la plej

malforta provo en tiu ĉi direkto meritas atenton. A1 la afero,

kiun mi nun proponas al la leganta publiko mi oferis miajn

plej bonajn jarojn: mi esperas, ke ankaŭ la leganto, pro la

graveco de la afero, volonte oferos al ĝi iom da pacienco kaj

atente tralegos la nun proponatan broŝuron ĝis la fino.

 

Mi ne analizos tie ĉi la diversajn provojn, faritajn kun la

celo krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la

legantoj al tio, ke ĉiuj tiuj ĉi provoj aŭ prezentis per si sistemon

da signoj por mallonga interkomunikiĝo en okazo de granda

bezono, aŭ kontentiĝis je plej natura simpligo de la gramatiko

kaj je anstataŭigo de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per

vortoj aliaj, arbitre elpensitaj. La provoj de la unua kategorio

estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke ĉiu el ili mortis

tuj post la naskiĝo; la provoj de la dua kategorio jam prezentis

per si lingvojn, sed da internacia ili havis en si nenion.

La aŭtoroj ial nomis siajn lingvojn „tutmondaj“, eble nur pro

tio, ke en la tuta mondo estis neniu persono, kun kiu oni

povus kompreniĝi per tiuj ĉi lingvoj! Se por la tutmondeco

de ia lingvo estas sufiĉe, ke unu persono ĝin nomu tia, en

tia okazo ĉiu el la ekzistantaj lingvoj^ povas fariĝi tutmonda

laŭ la deziro de ĉiu aparta persono. Ĉar tiuj ĉi provoj estis

fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun

ĝojo kaj unuanime donos al ili sankcion, kaj tiu ĉi unuanima

konsento ĝuste estas la plej neebla parto de la afero, pro la

natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj, kiuj

ne alportas al ĝi senkondiĉan utilon, sed kalkulas je ĝia pret-eco pionire oferi sian tempon, — tial estas kompreneble, kial

tiuj ĉi provoj renkontis plenan fiaskon; ĉar la plej granda parto

de la mondo tute ne interesis sin je tiuj ĉi provoj, kaj tiuj,

kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon

por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom

la aŭtoro; „antaŭe la mondo“, ili diris, „aŭ kelkaj milionoj

da homoj ellernu tiun ĉi lingvon, tiam mi ankaŭ ĝin lernos“.

Kaj la afero, kiu povus alporti utilon al ĉiu aparta adepto nur

tiam, se antaŭe jam ekzistus multego da aliaj adeptoj, trovis

nenian akceptanton kaj montriĝis malvive naskita. Kaj se unu

el la lastaj provoj, „Volapŭk“, akiris, kiel oni diras, certan

nombron da adeptoj, tio ĉi estas nur tial, ke la ideo mem de

 

o*

 

19

 

I. Antauparoloj

 

lingvo „tutmonda a estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj

havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco,

oferas sian tempon en la espero, ke eble la afero sukcesos.

Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj

haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian

tempon por tio, ke ĝi povu komunikiĝadi kun tiuj ĉi nemultaj,

— kaj tiu ĉi lingvo, simile al la antaŭaj provoj, mortos, alport-inte absolute nenian utilon*.

 

La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe;

sed sentante min nek pli talenta, nek pli energia, ol la aŭtoroj

de ĉiuj senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis

min nur per revado kaj nevola meditado super tiu ĉi afero.

Sed kelke da feliĉaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu ĉi

nevola meditado, kuraĝigis min por plua laborado kaj igis min

ekprovi, ĉu ne prosperos al mi sisteme venki ĉiujn barojn por

la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia.

Sajnas al mi, ke tiu ĉi afero iom prosperis al mi, kaj tiun ĉi

frukton de longtempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la

prijuĝo de la leganta mondo.

 

La plej ĉefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la

sekvantaj:

 

I. Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu

ellerni ĝin ludante.

 

II. Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi

por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale

ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe

da adeptoj aŭ ne, — t. e. ke la lingvo jam de la komenco mem

kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo

por internaciaj komunikiĝoj.

 

III. Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo

kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la

proponatan lingvon kiel lingvon vivan, — ne kun ŝlosilo en

la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.

 

E1 ĉiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj

al la mondo, ofte sub la laŭta, per nenio pravigita nomo de

„lingvo tutmonda*, neniu solvis pli ol unu el la diritaj problemoj, kaj eĉ tiun ĉi nur parte. Krom la supre montritaj

 

* RimarJcigo de Zamenhof mem en la „Fundamenta Krestomatio“:

Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro 1887, kiam

Volapŭk havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege progresadis! La tempo baldaŭ montris, ke la antaŭdiro de la aŭtoro de

Esperanto ne estis erara.

 

20

 

Unua Libro 1887. Dua Libro 1888. — N-roj 1—2

 

tri ĉefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraŭ multajn aliajn, sed pri ili, ĉar ili estas ne esencaj, mi ne parolos

tie ĉi. Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi

solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton

mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi problemoj kaj ne preni tro

facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al

li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias

la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli

da estimego, ju pli ĝi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron

kun plej simplaj kaj por ĉiuj^ plej kompreneblaj reguloj, povas

preni la aferon kun la malestima malŝato, dum ĝuste la atingo

de tiu ĉi simpleco kaj mallongeco, la alkonduko de ĉiu objekto

el la formoj komplikitaj, el kiuj ili naskiĝis, al la formoj plej

facilaj — prezentis la plej malfacilan parton de la laboro 1 .

 

N-ro 2. 1888

 

Antaŭparolo al la „Dua Libro de T lingvo Internacia*

 

Wtister: Dua

 

„Dua Libro de V lingvo Internacia.“ Eldono 1888 de Kelter, Varsovio,

paĝ.3 — 16. Dua eldono, Varsovio, strato Navolipie n-ro 11, paĝ. 3—16.

 

Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi

sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la

viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj

promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas

subskribita „senkondiĉe“, la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj

— ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je T homaro

min ne trompis. La bona genio de T homaro vekiĝis: de ĉiuj

flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas

tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj

kaj virinoj — rapidas porti sian 2 ŝtonon por la granda, grava

kaj utilega konstruo. Vivu T homaro, vivu la frateco de T popoloj,

vivu eterne!

 

En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas

je T tempo de unu jaro al la juĝo de T tuta mondo; kiam 3 pasus

la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj

pensoj esprimitaj de T publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive

estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post

 

1 Nun Zamenhof donas ekzemplojn, kiuj klarigu la enhavon de la

 

afiksoj ktp. kaj montras sub I, kiamaniere li solvis la unuan, kaj sub II,

 

kiamaniere li solvis la duan problemon. 2 teksto: ilian. 3 arkaika

formo: kian.

 

21

 

I. Antaŭparoloj

 

tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj,

libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tiam 1 la lingvo jam estus trairinta la juĝon de V tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj,

kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu homo, —

estus jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti

en la daŭro de tuta jaro. Sed de 1’ tago, kiam 2 eliris mia libreto,

mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun

petoj rapidigi 1’ aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas por

mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj

kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj

demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiuj prezentos

daŭrigon de 1’ unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus

la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi

devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro

estos preta kaj eldonita, — tiom pli, ke konstante al mi venas

novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj — per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de

la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj

de unu kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj 3 ĉiuj demandoj

estos responditaj; je 1’ fmo de 1’ jaro 1888 eliros la lasta kajero

kaj la „Dua Libro de 1’ lingvo internacia“ estos finita.

 

Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de 1’

kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ 1’ intenco, kiun mi esprimis

en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue

ol estos finita la juĝo de F publiko je V lingvo, proponita de mi,

— de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide

eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu

koniĝi tiun ĉi lingvon 4 ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi

ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi

ne povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la „Duan Libron de

V lingvo internacia”, skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos

al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute

bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de V libro, kiu jam

per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos

ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.

 

La tuta libro havos 5—6 kajerojn, en kiuj estos trovataj

respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian

konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni,

kiel plej rapide kaj certe vastigi ĝian uzon en la mondo, —

kaj cetere. Kiam la lasta kajero de V libro estos elirinta, tiam

 

1 arkaika formo: tian. 2 arkaika formo: kian . 3 Ili tieniam aperis;

 

la kialoti klarigas la sekvanta „Aldono al la Dua Libro“. 4 Poste Zamen -

 

hof ne plu uzas tiajn parolturnojn.

 

22

 

Dua Libro 1888. — N-ro 2

 

por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tiam konos

la tutan animon de P lingvo, ĝi tiam havos plenan vortaron kaj

povos tute libere uzi la lingvon por ĉiaj celoj, kiel ĝi povas

nun uzi ĝian riĉan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de V volo aŭ de P talento de mia propra persono

aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro — tute foriĝos. La

lingvo tiam estos tuta 1 preta en ĉiuj plej malgrandaj siaj 2 partoj.

La persono^ de V aŭtoro tiam tute foriros de la sceno kaj estos

forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi

konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos,

— V afero tute ne dependas de tio, kiel la sorto de ia vivanta

lingvo tute ne dependas de 1’ sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono.

 

Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn

vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu

jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ĝi ne bezonus

pli la laboron de 1’ aŭtoro? Ke tiel grandega afero kiel la kreo

kaj la enkonduko d^ lingvo tutmonda en la tempo de unu jaro

tiel maturiĝus kaj ricevus tian klaran, ne ŝanceleblan ordon,

ke ĝi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam

post la dua aŭ la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias.

 

La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni,

li vidos iajn mirindaĵojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn

ne laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la mir-indeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita

en siaj esperoj, kiam, legante mian libron, li renkontos en ĝi

sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj

ĉi simplaĵoj estos, kiel laŭ mia espero la leganto poste vidos

kaj konfesos, ke post la fino de P jaro

 

a) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke ĝi

tute ne bezonos pli la laboron de P aŭtoro, kaj, kiel ĉiu el la vivantaj lingvoj, ĝi fariĝos tute sendependa de ia aparta persono;

 

b) la lingvo estos pli aŭ malpli senerara, ĉar ĝis tiu

tempo ĝi jam estos trairinta la juĝon de P tuta mondo, kaj ĉiuj

malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu ĉi laboro, de unu

persono, estos forigitaj per la konsiloj de P tuta mondo kune.

 

Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble

restos ne kontentaj, ĉar ili eble tie ne trovos respondojn je

P demandoj, kiujn ili sendis; kaj ĉar lia propra demando en

la okuloj de ĉiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios:

„Kion 3 li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri P

aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton!* La leganto

oferu al mi iom da atendemo, ĉar ĝis la fino de P jaro ĉiuj

 

1 eble(?) preseraro por „tute preta “, 2 teksto: ĝiaj. 3 teksto: kio.

 

23

 

I. Antaŭparoloj

 

estos kontentigitaj. Se en unu de P unuaj kajeroj tiu aŭ alia

demando estos jam ŝajne finita kaj liberigos la lokon por alia

demando,^ tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos

pri ĝi. Ĉar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj

sole mian personan juĝon, sed poste mi revenos al ili kaj

donos la decidon finan, ricevitan per la juĝo de 1’ publiko.

 

Pro la celoj de V afero la libro ne estos unu sistema verko, ĝi

estos simple mia interparolo kun P amikoj de P lingvo internacia.

 

La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke

mi sendu al li ĉiun venontan kajeron tŭj, kiam ĝi estos preta

kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de P venonta

kajero tuj post la ricevo de P antaŭiranta.

 

Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti

ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko:

ĉiu pene juĝu la aferon, proponitan de mi, kaj ĉiu montru al

mi la erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ la plibonigojn, kiujn li

povas proponi. Se la leganto ne povas ankoraŭ tute bone

ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu ĉi mia dua libro

povigos lin post kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj ĉiuflanke.

Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole,

ke la mondo diru sian juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi sciu

la juĝon de P mondo kaj povu ĝin uzi por mia laboro.

 

Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de P gazetoj,

mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de 1’ gazeto, en kiu

estos kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciiĝi mem, kie, kiam kaj kio estis parolata

pri mia afero, estas por mi tute ne eble 1 . Tial mi petas la

legantojn de 1’ gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili

legis ion pri 1’ afero, proponita de mi, kaj jam antaŭe mi

esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas ĝin ne por mi,

sed pro P afero.

 

Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo kun la amikoj

de P lingvo internacia, mi esprimas ankoraŭ unu fojon mian

varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris

al mi; mi esperas, ke la kunsento de P publiko ne malvarmiĝos,

sed konstante kaj senĉese kreskos, kaj post tre mallonga tempo

venos al celo la afero, je kiu laboras ĉiuj sferoj de P homa

societo.

 

I.

 

Antaŭ ĉio r itii parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn

mi ĝis hodiaŭ aŭ legis en gazetoj aŭ en leteroj al mi, kvankam

 

1 teksto: ebla.

 

24

 

Dua Libro 1888. — N-ro 2

 

mi devas antaŭsciigi la leganton, ke tiu ĉi punkto estas en

miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi pli

vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la juĝo de V publiko,

kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero,

kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel skribitaj, ke

mi ne povas tute silenti pri ili.

 

a) Unuj parolis pri V aŭtoro, anstataŭ paroli pri V afero.

Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da

malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la

aŭtoron, ili preskaŭ tute forgesis paroli pri V utileco kaj la

signifo de V afero kaj decidigi la publikon labori por ĝi; aliaj,

ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia grava verko,

timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita

aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi decidan juĝon, pli

multe penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro. Por

igi la kritikistojn tute apartigi la aferon de la aŭtoro, mi

publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto,

ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi

scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed

mi volas, ke oni juĝu ne V aŭtoron, sed la verkon. Se la

verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas malbona — ĵetu ĝin.

Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laŭ kiaj

metodoj mi laboris, — mi ankoraŭ parolos, sed en unu de la

venontaj kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando estas por la

publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la rezultatoj.

 

b) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn

artikolojn 1 , tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, ĉu ili parolas

logike kaj afertuŝante. Anstataŭ provi praktike (kion fari estas

tre facile), ĉu la lingvo, proponita de mi, taŭgas por internacia

kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al ĉiu donas la eblon esti komprenata

de personoj alinaciaj, — ili parolis pri la fiziologio kaj historio

de T lingvoj vivaj; anstataŭ provi per ilia propra orelo, ĉu mia

lingvo estas bonsona aŭ ne, — ili teorie parolis pri leĝoj de

bonsoneco; anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj

ĉu oni ne povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli praktika,

ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ

el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de V mondo. (La lingvo

multe per tio ĉi perdus, fariĝinte tute ne komprenebla; sed

kion ĝi gajnus, esceptinte la sennecesan instruitan eksteron?

tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.)

 

1 arkaika forrno: artikulojn .

 

25

 

I. Antaŭparoloj

 

c) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone

mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne peninte kompreni la aferon.

Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de 1’

vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple ^ensonĝ 1 ,

oprinc, in, o, nmivid, is“ (anstataŭ „en sonĝo princinon

mi vidis“), ili rigardigis siajn 2 legantojn, „kiel malbonsona kaj

nekomprenebla la lingvo estas“! La projekton de 1’ tutmonda

voĉdono, kiu kun la efektiva kaj senkondiĉa signifo de P lingvo

tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio,

ke la lingvo pli rapide el internacia fariĝu tutmonda, —

ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de P afero kaj

komprenigis la legantojn, ke „ĉar dek milionoj adeptoj(!) neniam 3

estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon“! Kelkajn

fojojn mi eĉ legis longajn artikolojn pri mia afero, kie estis

videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon.

 

ĉ) Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco de

mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj legantoj

estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj propran

juĝon ne havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je la afero estas

por ili sufiĉa vidigo, ke la afero estas „ridinda kaj taŭgas por

nenio“.

 

Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la

erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas

pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas

la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu,

sed ne ridi sen senco aŭ insulti sen kaŭzo. Mi scias tre bone,

ke la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo

eĉ estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne

donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas:

„jen la lingvo estas^ kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu

kaj tia ĝi restu!“ Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj

de r mondo. Mi ne volas esti kreinto de P lingvo, mi volas

nur esti iniciatoro. Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj

de P lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam

vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile

estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu,

ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava,

ke estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo.

Mi ne povas diri, ke lalingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta

la juĝon de P publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu

ĉi jaro estas tre grava por P afero. Tiel ankaŭ mi ne povas fari

 

26

 

teksto: ensong. 2 teksto: iliajn. 3 arkaika formo: nenian .

 

Dua Libro 1888. — N-ro 2

 

iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj

ĉi konsiloj eĉ estus la plej seneraraj kaj venus de la plej

kompetentaj personoj. En la daŭro de la tuta jaro 1888 la

lingvo restos tute sen ŝanĝo; sed kiam la jaro estos finita,

tiam ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe analizitaj kaj provitaj, estos

publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, kaj tiam komencos

ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la konsiloj, kiuj estas senditaj

al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos ŝanĝita

tre malmulte, ĉar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas

ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado kaj provado

de P afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos ŝanĝita, mi

tamen ne povas. Cetere, ĉiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune

kun mia juĝo pri ili, estos prezentataj al la juĝo de P publiko

aŭ de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj

ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron. Se ia

kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi

laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe

mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej

granda ĝojo je eterne de P sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro

mi fariĝos simpla amiko de P lingvo internacia, kiel ĉiu alia ‘/)

amiko. Se tamen nenia el Ia instruitaj akademioj volos preni

mian aferon, tiam mi daŭrigos la publikigadon de P proponoj,

sendataj al mi, kaj laŭ mia propra pensado kaj laŭ la pensoj

de P publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antaŭ

la fino de P jaro decidos la finan formon de P lingvo kaj mi

sciigos, ke la lingvo estas preta^

 

II.

 

La nombro 10.000.000, pri kiu estas parolita en mia unua

verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda

parto de P mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi

de si mem ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel

grava kaj la laboro de P voĉdono tiel malgrandega. Sed se

P amikoj de P lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron,

laboros por la afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos,

tiam la necesa nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej

mallonga tempo.

 

Kiam mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli

frue aŭ pli malfrue 10.000.000 voĉoj estos kolektitaj. La

rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas mian

kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi

tro multe esperas, — ke sur la tuta tero ne estos kolektita eĉ

unu miliono da voĉoj … kion P afero tiam perdos? Kelkaj

konsilas al mi, ke mi forjetu la voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu

 

27

 

I. Antaŭparoloj

 

la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu miliono; „ĉar“, ili

diras, „danke la fantazian punkton de 1’ voĉdono, afero per si

mem tiel utila, povas fari fiaskon“. Sed kie, sinjoroj, vi prenis,

ke la veno al celo de V afero dependas de V rezultatoj de la

voĉdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno,

sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon sen

ia atendo. Sendepende de V iro de la voĉdono en tiu ĉi lingvo

estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antaŭen.

La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti

altiritaj per unu fojo tutaj amasoj da homoj, ĉar mi scias, ke

preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu konsentos, sed

helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek

mono, — ne multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos me-morigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ

pli malfrue 10.000.000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu

bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda;

sed se eĉ la nombro de V voĉoj neniam venus al dek milionoj,

— la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita.

 

Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de V voĉdono

estas matematike ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan

kalkulon: „se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto

okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forjetinte ĉian

alian laboron, vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen

ripozo 15 horojn ĉiutage, — tiam la pretigo de la libro de 1’

voĉoj okupos 30 jarojn, kaj por eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon

de Krezo!“ La kalkulo ŝajne estas tute prava kaj povas timigi

ĉiun, — tamen se la skribinto de tiu ĉi kalkulo bone pensus

pri ĝi, li tre facile ekvidus, ke tie ĉi estas sofismo, kaj se nur

efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de

V voĉdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj

sen iaj riĉecoj de Krezo. Ĉar kiu diras, ke la tuta libro devas

esti propramane skribita de unu persono? Ke ĉe ĉiu pli granda

afero estas uzata divido de laboro, la skribinto tute forgesis!

Tiaj „timigaj“ libroj estas eldonataj ĉiutage en granda nombro,

kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio vidas ion

grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia ĉiutaga

gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj

kosto egalas la elirontan libron de V voĉoj, kaj laŭ la malfacileco de V pretigo multe superas mjan libron, de kiu la

pretigo estas laboro pure meĥanika. Tiel ĉiujare en la mondo

estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj „neeblaj“ libroj, kaj

tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto. Sinjoroj la

kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon, kiun ili povas vidi sur

ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe unu homo postulas 30 jarojn, ĉe cent

 

28

 

Dua Libro 1888. Aldono 1888. — N-roj 2—3

 

homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por

unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.

 

A1 ĉiuj amikoj de V lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ

mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj

kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson,

ĉar „la aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la

lingvon“! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por

la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la

lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li

ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj

promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas

kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj

povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la

esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante

la promeson 1 .

 

N-ro 3. 1888

 

Aldono al la „Dua Libro de 1’ lingvo Internacia*

 

Wŭster: Ald

 

„Aldono al la Dua Libro de V lingvo lnternacia “, eldono 1889 de

Kelter, Varsovio, paĝ. 1 — 22.

 

Fotografa reproduktaĵo 1925 de la eldono 1889 de Kelter; eldonita

de la Centra Oficejo en Parizo, paĝ. 1—22.

 

Einstein , „La Lingvo Internacia als beste Ldsung des internationalen

Weltsprache-Problems <( . Nŭrnberg 1888, paĝ. 40—55.

 

(Ĉi tiu aldono povas esti lokata nur ĉi tie inter la antaŭparoloj ,

ĉar ĝi klarigas pli detale la enkondukajn vortojn al la „Unua Libro (<

kaj „Dua Libro <( .)

 

En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de 1’ lingvo

internacia esprimi sian 2 juĝon pri la lingvo kiun mi proponis,

montri al mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn

plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni

al la lingvo la plej bonan formon, ĉar la finan formon mi

intencis doni al la „Lingvo Internacia“ ne pli frue ol en la

fino de V jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaŭe ĉiujn juĝojn

kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi ĝis tiu tempo. En la

„Dua Libro“ mi diris, ke por fari la lingvon libera de ĉiuj

personaj eraroj, estus dezirate, ke ia instruita societo prenu

en siajn manojn la sorton de 1’ lingvo kaj, aŭskultinte la konsilojn de kompetentaj 3 personoj, ĝi donu al la lingvo la finan

 

1 Ĉi tie, sub III, venas la gramatika parto. 2 teksto: ilian. 3 teksto:

 

kompotentaj.

 

29

 

I. Antauparoloj

 

formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko

de V lingvo internacia.

 

Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn

de 1’ lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraŭ en la fino de V jaro 1887, t. e. ankoraŭ antaŭ la ricevo

de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The

American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi

kaj decidi la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu

ĝi estas kreebla, kaj kiel ĝi devas esti. La frukto de V laboroj

de la komitato estis jena decido:

 

ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke

ĝi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la

plej simpla ortografio, kaj fonologio*, kaj la vortoj devas esti

agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj

pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke

la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de V laboroj

ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo.

 

Sur la fondo de ĉio supre dirita, la „Amerika Filozofia

Societo a decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon

fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan

formon de lingvo tutmonda.

 

Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraŭ pri mia laboro,

la „Amerika Filozofia Societo” venis 2 al tiuj samaj decidoj

pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn

la „Amer. Fil. Societo“ ellaboris por la lingvo teorie, estas

pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial ĝi

estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino

de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufiĉe

proksima al la idealo, kiun ĝi ellaboris teorie. Jen kion diras

pri la „Lingvo internacia“ sinjoro Henry Phillips, Jr. (unu el

la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la

demandon pri lingvo tutmonda):

 

„La plej nova<propono al la publiko, kaj ĝis nun la plej

simpla kaj la plej racionala, estas la ,Lingvo internacia‘, kreita

de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita,

estas en la tuto maleraraj: ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la

persona volo kaj juĝo de 1’ aŭtoro, sed prenita el la lingvoj

franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj

kelkaj ŝanĝoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko

la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el

la kalejdoskopaj rompajoj kaj ŝirajoj de la Volapŭk. La gra-1 t. e.: fonetiko . 2 teksto: veni.

 

30

 

Aldono al la Dua Libro 1888. — N-ro 3

 

matiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel

en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj

estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj

povas esti farita tre malgranda . . —J

 

Rakontinte mallonge la tutan konstruon de P „lingvo internacia a kaj ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn,

kiuj laŭ lia juĝo devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas:

 

„D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas

tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la

publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donas

al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li

volas prezenti ĝin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10.000.000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke

la fina trarigardo de P ,Lingvo internacia c kondukos al la bonigo

de P eraroj, kiujn mi montris, kaj la tuta mondo povas kuraĝe

doni la petitan promeson.”

 

La kvar ŝanĝoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas teorie

tre bonaj, sed mi jam mem antaŭ kelkaj jaroj pensis pri ili

kaj mi trovis, ke praktike ili estus tre maloportunaj. Pli vastan

mian juĝon pri ili kaj pri ĉiuj proponitaj ŝanĝoj mi prezentos

al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos. A1 ĉiuj ŝanĝoj, kiujn

la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos

necesaj, — mi jam antaŭe donas mian plenan konsenton.

 

Sciigante la amikojn de P lingvo internacia pri la intencita

internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de

P lingvo internacia de nun transiras en la manojn de P kongreso, kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo,

devas esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de P „Lingvo internacia u ,

se la kongreso eĉ trovus necesa ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras

de la sceno.

 

Sed kunligi jam antaŭe la sorton de P lingvo internacia

kun la estonta kongreso — estus tre malprudente 1 , kaj tiuj

amikoj de P lingvo, kiuj malfortigus aŭ tute ĉesigus sian 2

laboradon, „atendante la kongreson*, — povus meti nian

sanktan aferon en danĝeron esti perdita 3 je eterne; ĉar la

kongreso povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos,

povas ankoraŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn.

Tial ni devas labori diligente laŭ la vojo, kiun ni jam unu

fojon elektis, tute egale ĉu la kongreso efektiviĝos aŭ ne, ĉar

tiu vojo estas certa kaj kondukos nin al la celo en ĉiu okazo.

 

1 teksto: malprudenta. 2 teksto: ilian. 3 teksto: perdito.

 

31

 

I. Antauparoloj

 

Esperante la kongreson, mi nun faras persone neniajn ŝanĝojn

en la lingvo. Ciujn ŝanĝojn, kiujn oni proponis al mi, kaj

mian personan juĝon pri ili — mi prezentos nun jam ne al

la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la

ceteraj kajeroj de la „Dua Libro w nun jam tial ne estas bezona,

la nuna kajero estas la^ lasta, kaj la aŭtoro nun ĉesigas je

eterne sian laboradon. Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos,

mi ĝin ĉion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo

internacia, havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj

aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu alia.

 

Sed por ke la lingvo internacia povu fariĝi de nun tute

sendependa de mia persono, kaj ke ĝi povu tute bone kaj

regule riĉiĝi, vastiĝi kaj iri antaŭen, ĉu mi povos ankoraŭ

labori por ĝi, aŭ ne, — mi donos tie, unu fojon por ĉiam,

respondojn je kelkaj demandoj tuŝantaj la lingvon kaj ĝian

estontecon.

 

1. La lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en

kiu ĝi estas proponita de mi; fari en ĝi iajn laŭvolajn ŝanĝojn

mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu ĉi privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la

intencita kongreso ne efektiviĝos, tiam poste (sed ne antaŭ

kvin jaroj de nun) la amikoj de V lingvo internacia faros mem

internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo

ŝanĝojn kaj bonigojn.

 

2. La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas:

anstataŭ „ian a , „ĉian a , „kian a , „nenian a , „tian a — devas esti:

„iam a , „ĉiam a , „kiam a , „neniam a , „tiam a (por malegaligi la

vortojn „ian a etc. kaj „ian a etc.).

 

3. Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj

superliteraj ( A ) kaj ( w ), ĝi povas anstataŭigi la signeton ( A )

per la litero „h w kaj la signeton ( w ) tute ne uzadi. Sed en

la komenco de tia verko devas estis presita: „ch = ĉ; gh = ĝ;

hh = ĥ; jh = }; sh = ŝ a . Se oni bezonas presi ion kun

signetoj internaj (,), oni devas ĝin fari garde, ke la leganto

ne prenu ilin por komoj (,). Anstataŭ la signeto (,) oni povos

ankaŭ presadi (‘) aŭ (-). Ekzemple: sign^et/O — sign’et’o

— sign-et-o.

 

r 4. La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas

ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ĝi

ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan

vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de

F kapo ĝis la piedoj. Ĉar unue — la kreado de tute plena

 

32

 

Aldono al la Dua Libro 1888. — N-ro 3

 

vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la nombro

de L vortoj en lingvo de T homoj estas senfina, kaj se kun

ĉiu vorto oni devus atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo

neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de mia persono;

due — en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona

juĝo kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan, ĉar unu homo sur ĉiu paŝo eraras. Unu homo tie

povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda

devas esti pretigata paŝo post paŝo per la kunigita laborado

de la tuta 1 civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule,

unuforme kaj unuvoje progresadi (malgraŭ ia disĵetita laborp^

de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo^

oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj povus labonS

Tia komuna fundamento por la „Lingvo internacia a devas esti

mia unua broŝuro („Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena

lernolibro.“), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo

kaj sufiĉe grandan nombron da vortoji, Tio ĉi estas la unua

kaj la lasta persona vorto en la afero~de 1’ lingvo internacia.

Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la

vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiuj el la vivantaj lingvoj. Ĉiu, kiu

ellernis la diritan „fundamenton“, povas kuraĝe diri, ke li konas

la lingvon internacian tute, ke li konas ĝin ne malpli bone ol

la aŭtoro aŭ ol iu alia. ( Ĉai^en ĉio, kio en la dirita broŝuro ne

estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ

ia alia persono, — la solaj kompetentaj nun devas esti talento,

logiko kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj.

 

Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis,

kaj oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia

vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo, — tiam ĉiu povas

krei tiun vorton laŭ sia 2 persona plaĉo; tiel ankaŭ se naskiĝus

ia demando stilistika aŭ eĉ gramatika ne decidita klare en mia

unua broŝuro, — ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia juĝo; kaj se vi

volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne

al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto

de T verkantoj. Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne estas rekte

kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ kontraŭ la

logiko aŭ la leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de T uzantoj,

— estas tute bona, tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi persone aŭ

ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone ne devas havi pli I

da kompetenteco, ol la verkoj de ĉiu alia. Kaj poste, kiam

la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam

/

1 teksto: tute. 2 teksto: lia .

 

3 Dietterle, Zaraenhof.

 

33

 

I. Antaŭparoloj

 

ankaŭ tio, kio estas en mia unua broŝuro, devos perdi ĉian

signifon kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj ellaboritaj

de la plejmulto. Per unu vorto) —Ija lingvo internacia devas

vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis el-laborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al ĝi,

tiu gramatiko kaj vortaro, kiun mi prezentis, devas esti sole

fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de 1’ estonteco.

 

Se mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi ĝin faras ne pro malvera

modesteco, sed ĉar mi havas la profundan kredon, ke tion

postulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj

rapide vastiĝi kaj ĉiam estus en dependo de unu persono kun

liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, ĉe kia ĉio pli bona

iom post iom elpuŝas la malpli bonan, — povas doni efektive

bonan kaj vivipovantan lingvon internacian.

 

Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la

lingvo internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj.

Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos,

ke tiu timo estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu

fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon

kaj la pli grandan parton de 1’ vortoj, kiuj en la parolado estas

renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian

saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo,

kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo:

estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj

vortoj ankoraŭ malestis. Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post

unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ ke ili estis kreataj

dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto,

la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli

unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom

perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo. Ke mia

unua broŝuro prezentas fundamenton sufiĉe fortan, kaj ke la

fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufiĉan kaj

tiel grandan, ke se oni volas, oni povas eĉ tute libere esprimi

siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj, — montras la

fakto, ke en la tuta „Dua Libro w vi ne renkontas eĉ unu nove

kreitan vorton! (Vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn

vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio ĉi estas vortoj

ne nove kreitaj, sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon

[C. 7.] ne bezonis presi en la vortaro.) Oni devas memori,

ke ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por

senpense traduki al aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimadi

siajn pensojn per la jarn estantaj vortoj kaj kreadi novajn

 

34

 

Aldono al la Dua Libro 1888. — N-ro 3

 

vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa, — kaj tiam la

vortoj nove kreataj estos nur malofte disĵetitaj inter la multo

da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj

riĉigi ĝin ne perdigante ĝian unuformecon.

 

Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la

plej granda parto de P vortoj, la lingvo internacia havos jam

de P komenco unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin. Nur tiuj vortoj,

kiuj en la fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua

tempo estos malegale kreataj de malsamaj aŭtoroj. Sed ĉar

unue tiaj vortoj estos renkontataj nur disĵetite inter la multo

da vortoj jam konstantaj kaj due la nombro de tiaj malegale

sonantaj vortoj ankoraŭ pli malgrandiĝos danke la komunan

fonton, el kiu la aŭtoroj prenados la novajn vortojn (la plej

gravaj eŭropaj lingvoj), — tial tiuj „novaj <£ vortoj prezentos

nenion alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia.

Tiaj provincialismoj estis en granda nombro en ĉia alia lingvo,

kaj kun la vastiĝado de la skribata literaturo ili komencis

perdiĝi. Tio sama estos ankaŭ en la Iingvo internacia, sed

ĉar la lingvo internacia pli dependas de la volo de P homoj,

ol de aliaj kondiĉoj, — tiu proceso de unuformiĝado iros en

ĝi multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfeliĉe baldaŭ perdiĝos,!

kaj la vortoj feliĉe kreitaj restos kaj eniros en la lingvonj lal

vortoj egale feliĉe kreitaj, sed malegale sonantaj — kelkan

tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga

tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte kaj

de pli granda parto de verkantoj, ol ĉiuj aliaj formoj, — kaj

baldaŭ la unua formo elpuŝos ĉiujn ceterajn formojn, kiuj post

kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju pli energie

vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo internacia, des

pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron.

 

Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi

verkojn en tiu lingvo etc. — povas nun diri kuraĝe, ke ili

havas en la manoj plenan vortaron; ĉar povante ĉiam ankoraŭ

ne kreitan vorton krei laŭ sia 1 plaĉo, anstataŭ atendi, ĝis mi

ĝin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia ĉion,

kion ili volas. Tio ĉi estus ne ebla en la okazo, se mi volus

mem eldoni plenajn vortarojn; ĉar kiom ajn mi laborus, ĉiam

danke la senfinecon 2 de la homa vortaro restus ankoraŭ

multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne

scius kion fari, ĉar krei ilin mem estus ne permesite 3 .

 

Sed nun restas unu ŝajne 4 tre grava demando: se mi

skribas al iu en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn

 

1 teksto: ilia . 2 teksto: senfineco. 3 ieksto: permesita. 4 teksto: ŝanje.

 

I. Antaŭparoloj

 

krei mem, sed mi volas havi la certon, ke la adresito tute

bone, vere kaj klare komprenos la vortojn, kiujn mi kreis, —

kion mi tiam devas fari? La respondo estas tre simpla: fari

tion saman, kio estas farata ĉe la uzado de ĉia alia lingvo,

se ia por ni necesa vorto en tiu lingvo aŭ tute ankoraŭ ne

ekzistas, aŭ ne estas ankoraŭ de ĉiuj egale uzata aŭ konata,

— t. e. apud la vorto nove kreita meti en kuneteniloj (…)

la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto

jam ekzistas. Kiun lingvon vi uzos por tiu celo, estas por

la afero tute egale 1 , se vi nur pensas, ke tiu lingvo estas

komprenebla por via adresito, aŭ ke li havas sub la mano

aŭ facile povas havi vortaron de tiu lingvo. Sed estus dezirate,

ke ĉiuj amikoj de la lingvo internacia uzu en tiaj okazoj unu

lingvon kaj por tio mi proponas la lingvon francan, ĉar tiu ĉi

lingvo en nia tempo en multaj sferoj ankoraŭ havas la rolon

de lingvo internacia. Sed tute ne estas postulate 2 , ke vi aŭ

via adresito sciu la lingvon francan, ĉar la vorto devas esti

elskribata el la franca vortaro sen ia ŝanĝo, en tiu formo, en

kiu ĝi estas trovata en la vortaro; estas nur necese, ke la

skribanto kaj la ricevanto havu sub la mano francan vortaron

(se ili ne pli volas uzi alian lingvon).

 

Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni

persone plenan aŭtoritatan vortaron, kiun ĉiuj devas obei. La

amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝfjn, ke oni donu al ĝi ne

bonan, sed jam tute pretan, — kaj la vojon, kiun mi proponas,

multaj nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn

pli plenajn, sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi ĝin faras

ne pro maldiligento; sufiĉe plena vortaro jam estas preta ĉe

mi, kaj mi povus eldoni ĝin eĉ tuj, kaj se ĝi eĉ ne estus

preta, la leganto komprenos, ke ĝi estas tute ne inalfacila por

mi, krei ĉiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi paŝo

post paŝo vortarojn ĉiam pli plenajn. Por mi persone estus

kompreneble multe pli oportune 3 teni la sorton de V lingvo

internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la legantp komprenos, ke kreinte la fundamenton de 1’ lingvo mi nun[4ep#nas

de mi tutan aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke

tion postulas la interesoj de V afero. La tempo, mi esperas,

montros, ke mi ne eraris. Sed se la estonteco eĉ montros,

ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreata de unu

persono, la leganto ne forgesu, ke mi ja povas ĝin fari ankaŭ

poste! Sed mi faros ĝin nur tiam, se la tempo montros, ke

ĝi estas efektive necesa. Nun mi laborados, mi skribados

 

1 teksto: egalcu 2 teksto: postulata. 3 teksto: oportuna.

 

Aldono al la Dua Libro 1888. — N-ro 3

 

verkojn, mi kreados vortojn, — sed ĉion kiel privata amiko

de P lingvo internacia, kaj ĉiu alia povas ĝin fari kun la egala

kompetenteco.

 

5. Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn

(nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian broŝuron en ĉiuj

aliaj lingvoj, ĉu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn,

librojn, gazetojn etc. — mi jam nun ne bezonas respondi; ĉar,

konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj

estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo

kiel mi mem, — ĉiu povas nun mem eldoni ĉiajn necesajn

verkojn, ne atendante ĝis mi ĝin faros. Mi faros, kion mi

povas, kaj ĉiu alia amiko de P lingvo faru ankaŭ, kion li povas;

mi mem ne povas eldoni eĉ la centan parton de tio, kio estas

bezonata.

 

6. Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de

 

la „promesintoj“, por ke la amikoj de P lingvo internacia sciu/U/n.^

pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi

kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi

vidos, ke la homoj efektive komprenis la gravecon de P promesoj kaj prenas la aferon sufiĉe serioze. Sed nun estas

bedaŭrinde ankoraŭ multaj, kiuj vive laborante por la afero

kaj tute bone korespondante en la lingvo internacia, ne sendis

ankoraŭ sian 1 „promeson“!

 

7. Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la

afero de P lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni

povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun

devas esti: ĉiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, ĉar la

sorto de P afero estas nun egale en la manoj de ni ĉiuj. Celon

ni ĉiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de P amikoj de

P lingvo internacia, la nombro de P personoj uzantaj tiun

lingvon kaj laborantaj por ĝi — konstante kresku, kaj ke la

lingvo mem ĉiam pli riĉiĝu. Por tio ni ne bezonas kondukanton:

ĉia persono, ĉia rondeto, ĉia societo laboru laŭ sia bontrovo,

en sia sfero kaj laŭ siaj fortoj, — kaj malgraŭ la disĵeteco de

P laboro (se ĝi nur estos ĉie sufiĉe energia) post la plej mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita 2 ,

ke la lingvo internacia fortiĝis kaj estas uzata de la tuta mondo.

 

Tie ĉi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj

vortoj mian personan penson pri tio, kiel ni devas faradi:

 

a) Antaŭ ĉio (kaj tio ĉi estas la plej grava) ni devas labori

diligente kaj ne malvarmiĝante por la afero kaj tute ne zorgante

 

1 telcsto: ilian. 2 tiel en la teksto!

 

37

 

I. Antaŭparoloj

 

tion, kion diras aŭ faras aliaj. Estas multaj, kiuj, komprenante

bone la utilecon de 1’ afero, alfalis al ĝi en la komenco tre

varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la tuta mondo

jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post kelka

tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraŭ trankvila, ke la

plej granda parto de V mondo eĉ ankoraŭ ne scias pri la afero,

ke la gazetoj ne alportas ĉiutage sensaciajn novajojn pri la

irado de V afero, — ili tute malvarmiĝis por la afero. De la

efemera laboro de tiaj amikoj la afero ne sole nenion gajnas,

sed kontraŭe, ĝi nur perdas. Sed efektivaj amikoj de V afero

ne rigardas, ĉu la afero jam faris multon da bruo kaj ĉu ĝi

estas jam sufiĉe „en modo a ; profunde kredante, ke la afero

estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed diligente kaj konstante, ĉiu en sia urbo, en sia lando kaj laŭ siaj

fortoj, — kaj danke la laboron de tiuj ĉi amikoj mi esperas,

ke P afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos en la tuta mondo.

 

b) Oni devas energie kolekti „promesojn“, ne timante la

altecon de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de 1’ amikoj

sur tiun ĉi punkton, ŝajne fantazian, sed efektive tre gravan.

Ĉiu el la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj

tial multaj ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas

sendi en granda nombro aŭ tute ilin ne sendi. Mi ripetas,

ke tia parolado estas tute malprava. Ne estimante apartajn

unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj, ĉiu promeso aparte

havas signifon la plej malgrandegan, sed unu post unu ilia

nombro grandiĝos, kaj tiam ili prezentos grandegan forton

kaj decidos por unu fojo la gravan demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne sufiĉe kredigaj, kaj vi restas

skeptikaj, ne forgesu almenaŭ, ke malutilon la promesoj en

ĉia okazo ne portas, se ili eĉ neniam venos al la esperata

nombro, sed utilon ili ĉe feliĉaj rezultatoj povas alportigrandegan.

 

c) Grandegan utilon alportos al V afero tiuj, kiuj riĉigos

la literaturon de V lingvo internacia. Nenio povas tiel bone

imponi al la amaso, kiel faktoj kaj konstantaj signoj de vivo.

Oni devas senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la lingvo

internacia, kaj la plej grava — en tiu lingvo. La kampo tie

ĉi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaŭ ĉio

la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en ĉiuj

lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la vortaron

en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu popolo la

eblon aliĝi al la homara afero, sed unutempe (danke la vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon

korespondi libere kun ĉiu ano de tiu popolo. La eldonado

 

38

 

Aldono al la Dua Libro 1888. — N-ro 3

 

de la malgranda vortareto en ĉia aparta lingvo postulas malmulte da laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn returnitajn; ĉar estas jam eldonitaj vortaroj

rektaj, la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre

facila kaj malmulte kosta. Laŭ la mezuro de la progresado

kaj riĉiĝado de P lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de

P aŭtoroj mem, estus donitaj kune kun ilia franca traduko.

Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj,

kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki, — ĉar la lernolibroj, kiujn mi eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj

kaj faritaj nur por homoj pli malpli instruitaj. Fine, por ke

la lingvo eble pli rapide fortiĝu kaj riĉiĝu, oni devas eldoni

kiel eble pli multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj

aŭ tradukitaj; kaj tiuj personoj aŭ rondetoj, kiuj havas la eblon,

devas komenci eldonadi gazetojn kaj jurnalojn en la lingvo

internacia.

 

E1 ĉiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi mem povas

eldoni nur tre malgrandan parton, ĉar mi havas tro malmulte

da tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. Ĉiu el la amikoj

de P lingvo aparte povas ankaŭ eldoni nur malmulte. Sed se

ĉiu el ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo

de P lingvo internacia rapide vastiĝos.

 

Por ke ĉiuj povu scii pri ĉiu nova 1 eldonita verko mi petas

ĉiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aŭ en tiu ĉi

lingvo, sendi al mi unu ekzempleron de sia verko; ĉar komencante de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de

ĉiuj verkoj pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco

ĝis tiu tempo. Apud ĉiu verko estos dirita, kiu ĝin eldonis,

kiom ĝi kostas kaj kie oni ĝin povas ricevi. Alsendinte la

koston de poŝta transsendo, ĉiu povas en ĉiu tempo ricevi

de mi la plej novan nomaron de P verkoj. La eldonantojn de

P verkoj mi petas ankaŭ, ke en la fino de ĉia verko aŭ verketo,

kiun ili eldonos, ili presu ĉiam la plej novan el la diritaj

nomaroj. Mi esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos

plenumi mian peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj

kiel por la afero mem.

 

ĉ) Tre grava por la progresado de P lingvo internacia estas

diligenta uzado ĝin 2 en korespondado kun amikoj kaj konatoj

aŭ eĉ kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri

la utileco kaj la oportuneco de P lingvo, la plej granda parto

de P amaso restos surda por viaj vortoj. Ĉar ĝi timos, ke vi

 

1 ĉu preseraro por „nove“ ? 2 stranga esprimmaniero!

 

39

 

I. Antaŭparoloj

 

postulas de ĝi ian oferon. Sed se ĉiuj amikoj de P lingvo

internacia anstataŭ paroladi farados, tiam vi baldaŭ vidos, ke

la tuta indiferenta amaso aliĝis jam al la afero, sen bruo kaj

eĉ mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian

kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via

adresito vidos praktike la oportunecon de P lingvo, kaj li komencos mem ĝin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte

kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufiĉe bone la lingvon,

tute ĝin ne lerninte.

 

d) Estas kompreneble ankoraŭ multaj vojoj kaj vojetoj por

progresigi P aferon de P lingvo internacia, sed mi devas ilin

lasi al la bontrovo kaj plaĉo de ĉiu aparta persono. Estus

bone, se en ĉiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por

kune labori por la afero de P lingvo (en kelkaj urboj tiaj

rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado kunligita oni ĉiam povas pli multe fari, ol laborante aparte. Sed

unu aferon oni ne devas forgesi: ni devas esti atentemaj

kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuraĝigŭ per

sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuraĝon kaj malvarmiĝi,

se ni tiun ekzemplon ne vidas, — ni devas per nia propra

laboro doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu

al ni aliĝos, aŭ se oni eĉ ridos je ni, ni devas kredi, ke pli

aŭ malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kuraĝe antaŭen,

ĉar nia afero estas honesta kaj utila!

 

Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en

rolo de aŭtoro. De tiu ĉi tago la estonteco de P lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj

de ĉia alia amiko de la sankta ideo. Ni devas nun ĉiuj egale

labori, ĉiu laŭ siaj fortoj, ĉiu el vi povas nun fari por nia

afero tiom same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe

pli multe ol mi, ĉar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo,

okupita de laboro por ĉiutaga pano, mi povas oferi al la amata

afero nur tre malgrandan parton. £Mi faris por la afero ĉion,

kion mi povis, kaj se ĉiu efektiva amiko de P lingvo internacia alportos al ĝi eĉ la centan parton de P moralaj kaj

materialaj oferoj, kiujn mi al ĝi alportis tra dekdu jaroj ĝis

hodiaŭ, tiam la afero iros bonege kaj venos al la celo post

la plej mallonga tempo. Ni laboru kaj esperu!

 

40

 

Aldono al la Dua Libro 1888. Vortaroj 1889. — N-roj 3—5

 

N-ro 4. 1889

 

Antaŭparolo al la vortaro de la lingvo „Esperanto“

 

Gi aperis kiel aparta presaĵo sub la sama titolo en Varsovio 1889

en la eldoneĵo de Zamenhof mem (Presejo de Ĥ. Kelter) kun , f Nomaro

de V verkoj pri la lingvo internacia Esperanto, kiuj eliris ĝis Oktobro

1889“ kaj kun kelkaj notoj de V eldonanto. La eldonejo Ferdinand Hirt

& Sohn faksimiligis ĉi tiun tre maloftan presaĵon, (propraĵo de la

Germana Esperanto-Instituto). La leganto trovos ĝin je la fino de

ĉi tiu libro kaj tie bonvolu legi la antaŭparolon.

 

La faksimilaĵo enhavas la paĝojn 3—8 de la kajereto, kiu estas

enmetita en folion sen paĝo-numeroj. Sur ties unua paĝo oni legas la

vorton , f Esperanto“ (oblikve presitan); paĝ. 1 enhavas la titolon , paĝ. 2

la noton pri la presejo.

 

N-ro 5. 1889

 

Antaŭparolo al la Meza Vortaro internacia—germana

 

Wŭster: EGM

 

ff Worterbuch der internationalen Esperanto-Sprache.“ International-deutscher Teil. ff Meza Vortaro internacia-germana.“ Warschau f L. Samenhof, Str. Przejazd n-ro 9, paĝ. 5 — 6.

 

Tiun ĉi vortaron mi nomas meza vortaro, kvankam ĝi

kuraĝe povus esti nomata vortaro plena; ĉar malgraŭ ke ĝi

estas kvaroble pli malgranda ol la plena vortaro rusa—internacia,

ĝi enhavas en si tamen ĉiujn vortojn, kiuj sin trovas en la

plena rusa vortaro. La diferenco de la grandeco venas de

tio, ke (danke la konstruon de la lingvo internacia) mi en la

vortaro internacia-nacia povis fari grandan ekonomion: doninte

vorton radikan, mi jam ne devis doni la vortojn, kiuj laŭ la

reguloj de la lingvo internacia estas kreataj de tiu ĉi vorto

radika; tiel ankaŭ mi ne donis multajn vortojn, kiuj estas egale

uzataj en ĉiuj lingvoj kaj jam per si mem konataj de ĉiuj.

 

En tiu ĉi loko mi ripetas tion, kio estis jam dirita en la

„Aldono al la Dua Libro“: la pli plena vortaro, kiun mi eldonas, devas esti nur helpo por tiuj, kiuj mem ne povas aŭ

ne volas krei novajn vortojn; sed ĝi tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo. Sen ŝanĝo

devas resti nur la vortoj, kiuj sin trovas en la malgranda

vortareto (aldonita al la lernolibro); ĉiujn ceterajn vortojn mi

donis en la plena vortaro en tiu formo, en kiu mi persone

ilin ordinare uzas, kaj se la leganto trovos, ke tiu aŭ alia

vorto estas kreita de mi ne bone, li povas uzi alian formon

anstataŭ la formo kiun mi donis. La aŭtoro.

 

41

 

I. Antaŭparoloj — Fundamenta Krestomatio 1903.

 

1891

 

Ĉi tie mi tre volonte donus ion, pri kio mi persone estas certa, ke

ĝi estas verkita de Zamenhof. La „Enkonduko u al la „Vollstandiges

Lehrbuch nebst zwei IVdrterbŭchern, nach der russischen Ausgabe von

Dr. L. Samenhof (( , herausgegeben von W. H. Trompeter (Commissions-Verlag von Rudolf Uhlig, Leipzig, Nŭrnberg 1891, W. TŭmmeVs Buch -

u. Kunstdruckerei ), paĝ. 3 — 7 , evidente montras puran Zamenhofan

stilon, kaj ŝajnas al mi ne eble, ke Trompeter verkis ĉi tiun enkondukon.

Do, mi supozas, ke la antaŭparolaj vortoj por la libro de Trompeter

estas verkitaj de Zamenhof. — Ĉar la tuta materialo de korespondado

inter ambaŭ malaperis, mi ne povas pruvi mian supozon, sed mi minimume volas aludi ĝin.

 

N-ro 6. 1903 (Aprilo)

 

Antaŭparolo al la unua eldono de la

Fundamenta Krestomatio

 

Wŭster: KrAnt

 

„Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto. (c Kvina eldono,

Hachette et Cie., Paris, paĝ. V — VI.

 

(Cetere en ĉiuj sekvantaj eldonoj de la Fundamenta Krestomatio.)

 

Prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos

bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin

plene egale; kaj por ke ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas

necese, ke ekzistu iaj modeloj, gvidaj por ĉiuj. Tio ĉi estas

la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj,

mi eldonis la Fundamentan Krestomation, kiu povos servi

al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de

pereiga disfalo je diversaj dialektoj.

 

Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros;

sed ĉar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj,

kiuj ankoraŭ ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili sufiĉe kritike, tial

estas dezirinde, ke ĉiu, antaŭ ol komenci la legadon de la

esperanta literaturo, tralegu atente la Fundamentan Krestomation. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi

al si ĉiujn riĉigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li

trovas en la literaturo, la Fundamenta Krestomatio por

ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo

erara.

 

Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi

rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon

Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan tralegon

de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras el-42

 

Fundamento de Esperanto 1905. — N-roj 6—7

 

doni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon

en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito

kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne

utilon, sed rektan malutilon.

 

Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ

skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo

en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.

 

L. L. Zamenhof, aŭtoro de la lingvo Esperanto.

 

Varsovio, en Aprilo 1903.

 

N-ro 7. 1905 (julio)

 

Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto

 

„Fundamento de Esperanto.“ Dua eldono. Hachette et Cie., Paris

1907, paĝ. V — XI. (Cetere en ĉiuj eldonoj de la Fundamento.)

 

„Esperantista Dokumentaro“ 22.kajero (Aŭg. 1913), paĝ.3 — 7 .

 

„Oflciala Gazeto“ I. 1908/09, paĝ. 204 — 207.

 

Por ke la lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi

kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj

ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, — estas plej necesa antaŭ

ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla

kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia

lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj

regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al

Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝer-econ kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata

komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la

rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam

ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed

ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe

resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado

kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado

estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi

la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej

malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon Ia esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu

ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en

kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.

 

Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre

longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel funda*

 

43

 

I. Antaŭparoloj

 

mento de Esperanto: 1. La 16-regula gramatiko: 2. la „Universala Vortaro“; 3. la „Ekzercaro“. Tiujn ĉi tri verkojn

la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj

malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi

leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj

esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan

leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.

 

Por ke ia regno estu forta kaj povu sane disvolviĝadi, estas

necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la

kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur

klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj

estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu

havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon

aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu,

estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke

leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare

difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj

kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per

kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis

nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ

silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis

fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj

esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro.

Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla

institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas

esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu

ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus

al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre

nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro „Fundamento de

Esperanto“, devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion

mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas ktp., estas

nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj — se ili trovas

tion ĉi utila por la unueco de nia afero — povas rigardadi

kiel modela, sed ne kiel deviga.

 

Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial

la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute

nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua

eldono de la „Universala Vortaro*. Mi permesis al mi nur

korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte

tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se

mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi

 

44

 

Fundamento de Esperanto 1905. — N-ro 7

 

disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata.

La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune

kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu

aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante

la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la

veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar,

perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj,

trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto

ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon,

kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. A1 ĉiu, kiu montros

al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: „jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu

neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon.”

 

La „Fundamento de Esperanto* tute ne devas esti rigardata

kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne!

Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la

diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli

vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj

por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj

tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo.

Sed la „Fundamento de Esperanto” devas troviĝi en la manoj

de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento,

por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante

memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla,

por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn

oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto,

de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne

al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas

aprobataj. La „Fundamento de Esperanto* devas troviĝi en

la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu

gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.

 

Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute

netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos

ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos … Ho, ne! Malgraŭ la

severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan

eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝ-adi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur

garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per

arbitra, interbatala kaj ruiniga rompadokaj ŝanĝado, ne per

nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per

 

45

 

I. Antaŭparoloj

 

vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio

ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa:

 

1. Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam

nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj

kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke

ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj

devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin

uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj riekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el

la „Fundamento u , ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj,

ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam

poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam

tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel „Aldonon al la Fundamento”.

 

2. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia

vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne

devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun

la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post

iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel

ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton

de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos eljetitaj,

sed ĉiam estas presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon,

ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto

neniam estos rompata kaj neniu verko esperanta eĉ el la plej

frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por

la estontaj generacioj.

 

Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco

de la „Fundamento K gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo,

ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ

konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj

jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre

singardaj kun ĉia „perfektigado K de la lingvo: a) ni devas

tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva

neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne

apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro.

 

Mi finas do per la jenaj vortoj:

 

1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas

antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;

 

46

 

Fundamento de Esperanto. Proverbaro Esperanta 1905. — N-roj 7—8

 

2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam ne-tu ŝebla;

 

3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos

pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per

oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas

en la „Fundamento de Esperanto“, devas esti rigardata ne kiel

deviga, sed nur kiel rekomendata.

 

La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de

Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan

sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj

de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi

verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.

 

N-ro 8. 1905

 

Antaŭparolo al la „Proverbaro Esperanta”

 

Aldono al la verko „Frazeologio rusa — pola—franca—germana de

M. F. Zamenhof“. Kaj. I. Varsovio 1905. Komp. ankaŭ 1.16.

 

(Kvankam ĉi tiu verko aperis nur sub la nomo de la patro de

d-ro L. L. Zamenhof, tamen la esperanta parto estas verko de la laste

nomita. Pri ĉi tiu punkto ankaŭ konsentis min d-ro Leono Zamenhof,

samtempe sciigante min, ke lia patro ne verkis ion en Esperanto.)

 

Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en

ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj

la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj

per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke

esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de

proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.

 

Precipan intereson prezentas la proverboj, kiam oni esploras

ilin ne en unu lingvo aparte, sed samtempe en kelkaj lingvoj,

komparante la diferencon de la formo, en kiu tiu sama ideo

estas esprimata en diversaj lingvoj. Por doni la eblon fari

tian komparadon de proverboj en diversaj lingvoj, mi komencis

la eldonadon de Kompara Frazeologio Rusa — Pola — Franca

— Germana, kiu estas aranĝita en la sekvanta maniero: la

unua kolono enhavas proverbojn rusajn laŭ alfabeta ordo de

tiuj vortoj, kiuj prezentas la esencon de la proverbo; en la

ceteraj kolonoj estas donitaj paralele en la tri lingvoj tiuj proverboj, kiuj respondas al la proverboj, presitaj en la unua

kolono. Tiamaniere la verko prezentas tutaĵon, aranĝitan laŭ

la alfabeta ordo de la proverboj de unu lingvo.

 

Ĉar mi estas konvinkita, ke ankaŭ por la lingvo Esperanto

la ekzistado de sufiĉe plena kolekto da proverboj estas necesa,

mi decidis aldoni nun al la kvar partoj de mia verko ankoraŭ

 

47

 

I. Antaŭparoloj — Fundamenta Krestomatio, V-a eldono 1907.

 

kvinan parton, norne proverbaron esperantan, aranĝitan

paralele al la proverboj de la aliaj kvar lingvoj. Ĉar la unuaj

2 kajeroj de mia verko estas jam presitaj, tial mi ne povas

jam presigi la esperantan parton kiel kvinan kolonon, sed mi

devas ĝin eldoni kiel apartan aldonon. Tamen por ke la

leganto povu uzi la esperantan parton paralele kun la partoj

en la aliaj kvar lingvoj, la esperanta proverbaro estas aranĝita

laŭ la sama ordo kaj en la komenco de ĉiu grupo da proverboj

estas presita la rusa vorto, respondantj^al la grupo.

 

Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro

severe juĝata de la esperantistoj, ĉar ĝi estas ja nur la unua

provo de tiaspeca laboro en la esperanta literaturo, kaj tial

ĝi ne povas esti perfekta, sed kun la tempo ĝi povas iom post

class="book">iom perfektiĝadi kaj pleniĝadi. M. F. Zamenhof.

 

N-ro 9. 1907 (Junio)

 

Antaŭparolo al la kvina eldono de la

Fundamenta Krestomatio

 

Wŭster: Kr Ant

 

„Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto“ Kvina eldono.

Hachette et Cie., Paris 1907,~ paĝ. VI — VII.

 

Mi trarigardis denove la tutan Krestomation kaj mi forigis

el ĝi ĉiujn preserarojn kiujn mi trovis. Dum la trarigardado

mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj,

sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus; mi

tamen tion ĉi n e faris, ĉar mi estas konvinkita, ke por verko,

kiu havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj

esperantistoj, severa konstanteco estas multe pli grava, ol

plena perfekteco, kaj la utilo de la faritaj ŝanĝoj estus multe

pli malgranda ol la malutilo, kiun ni ricevus, se mi en ĉiu

nova eldono de la Krestomatio volus fari ŝanĝojn laŭ mia plej

nova opinio aŭ gusto kaj se ĉiu posedanto de la Krestomatio

devus timi, ke nova eldono senvalorigis la malnovan.

 

Ĉar la Krestomatio enhavas tre grandan kvanton da ma*

terialo, kiu estis verkita en diversaj tempoj kaj de diversaj

aŭtoroj, tial ne estas mirinde, ke en la libro troviĝas kelkaj

vortoj aŭ esprimoj, kiuj ne en ĉiuj lokoj sonas absolute egale

(ekzemple: Jesuo kaj Jezuo, Kanadujo kaj Kanado, iri returnen

kaj returne ktp.). Ĉar ne venis ankoraŭ la tempo, por diri la

lastan vorton pri tiuj dubaj formoj, tial mi preferis ne tuŝi

tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale

bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj.

 

48

 

Worterbuch Esperanto-Deutsch 1907. Psalmaro 1908. — N-roj 8—11

 

N-ro 10. 1907?

 

Antaŭparolo al la dua eldono de la „W6rterbuch

Esperanto—Deutsch®

 

Wiister: EG II

 

v Worterbuch Esperanto — Deutsch“ von Hermann Jŭrgensen. Zvveite

vermehrte Auflage. Moller & Borel, Berlin, paĝ. 3.

 

(Ĉi tiu antaŭparolo ne troviĝas en la unua eldono, kvankam la

uriua eldono de la „Worterbuch Deutsch — Esperanto“ estas eldonita „sub

la redakcio de Dr. Samenhof“.)

 

Ĝi troviĝas ankaŭ en la sekvantaj eldonoj, en ĉiuj sub la surskribo

„Respondo al multaj demandantoj“.

 

Ankaŭ en „Lingvo Internacia“ XII. 1907, n-ro 3, paĝ. 37.

 

Pri ĉiuj vortoj, kiuj ne estas troveblaj en la verko „Fundamento de Esperanto“ devas decidi la esperantistoj mem (kiom

eble kun helpo de la „Lingva Komitato“ elektita en la Bulonja

Kongreso). Sed se oni deziras scii, kian tradukon mi persone

rekomendus por tiu aŭ alia vorto, kaj la ekzistantaj vortaroj

en aliaj lingvoj ne donas klarigon pri tio ĉi aŭ se ekzistas ia

reciproka malkonsento inter la traduko de la sama vorto en

diversaj vortaroj kaj oni deziras scii, kiun formon mi persone

rekomendas elekti, — mi konsilas (ĝis la „Lingva Komitato“

donos alian decidon) serĉi en la vortaroj esperanta-germana

kaj germana-esperanta eldonitaj de la firmo Esperanto Verlag

Moller & Borel, ĉar tiuj ĉi vortaroj estas redaktataj de mi mem.

 

N-roll. 1908

 

Antaŭparolo al la Psalmaro

 

Wŭster: Ps

 

„La Psalmaro cc , el la Biblio el la originalo tradukis d-ro L. L.

Zamenhof. Hachette et Cie., Paris 1908, paĝ. I.

 

Jam antaŭ longe mi intencis kaj promesis traduki la Psalmaron; sub la influo de la deziroj, kiujn mi aŭdis kelkajn fojojn

dum la Kembriĝa kongreso, mi decidis komenci la tradukadon.

La personoj religiaj volu pardoni min, ke mi — ne pastro

kaj ne specialisto en aferoj religiaj — entreprenis fari la tradukon de verko religia; sed mi povas min senkulpigi per tio,

ke mi tradukis la Psalmaron ne kiel verkon religian, sed kiel

gravegan verkon de la homara literaturo. Por celoj pure religiaj eble pli aŭ malpli frue aperos alia traduko, farita de

ekleziuloj-specialistoj. Sed se la komitato, elektita en la Biblia

sekcio de la Kembriĝa kongreso, trovos, ke mia traduko ne

enhavas gravajn erarojn, tiam mia traduko, korektita laŭ la

montroj de la Biblia sekcio, povos kompreneble servi ankaŭ

por celoj pure religiaj.

 

4 Dietterle, Zamenhof.

 

49

 

I. Antauparoloj — Psalmaro 1908. Vortaro Esperanto-Rusa 1909.

 

Mi faris la tradukon kiel eble zorge, havante antaŭ miaj

okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn naciajn tradukojn. Mi antaŭvidas, ke kelkaj legantoj plendos, ke multajn

lokojn en mia traduko de la Psalmoj ili ne komprenas. Tial

mi atentigas ilin, ke, se ili volas legi ion „tre facile kompreneblan”, ili ne legu la Psalmojn. Mi donas nur tradukon,

sed ne komentarion, kaj mi ne povas permesi al mi arbitre

ŝanĝi la tekston.

 

N-ro 12. 1909

 

Antaŭparolo al la Vortaro Esperanto—Rusa

 

Wŭster: ER

 

„Vortaro Esperanto — Rusa“ Eldono 1909 de la librejo „Esperanio“

en Moskvo, paĝ. I.

 

Ĉi tiu vortaro, aranĝita laŭ la Vortaro Esperanto—Germana

de H. Jŭrgensen, prezentas la duan parton de mia ĝis nun

ekzistinta^ „Plena Vortaro de Esperanto, parto Rusa—Esperanta“. ĉi ne enhavas en si ion novan, ĝi prezentas simple

kiom eble plenan kolekton da vortoj, kiuj en la nuna tempo

estas trovataj en la esperanta literaturo kaj en la alilingvaj

esperantaj vortaroj.

 

N-ro 13. 1910

 

Antaŭparolo al la Lingvaj Respondoj

 

‘VViister: LRK

 

„Lingvaj Respondoj u (Plena Kolekto). Esperantista Centra Librejo,

Paris 1925, paĝ. 7.

 

Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de

tempo al tempo donadis al diversaj demandantoj respondojn

pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron

pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj

gazetoj donas aliaj kompetentaj esperantistoj. Sed kiam mi

vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian

„oficialan decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj

sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo

aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene

al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen,

ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj

ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi

opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo

de aparta broŝuro, kun aldono de la Alfabeta Registro, afable

pretigita de s-ro Richard Sharpe*.

 

Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj

 

* Ne publikigita en ĉi tiu nova libro, pro neutileco.

 

50

 

Lingvaj Respondoj 1910. Genezo 1910’. — N-roj 11—14

 

devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj;

fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando

havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo

kun la tuta Lingva Komitato.

 

Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al

tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom

eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua „decido a

katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; „decidojn rt oni

devas fari nur en okazo de efektiva kaj senduba neceseco!

 

N-ro 14. 1910

 

Antaŭparolo al la Genezo

 

Wuster: Gen

 

„La Revuo“ IV. 1909/10, paĝ. 337—338. Tie sub la surskribo „La

Biblio . Antaŭparolo de la tradukinto“.

 

„Genezo.“ Unua libro de Moseo. El la originalo tradukis d-ro L.

L. Zamenhof. Unua aparta eldono ĉe Hachette et Cie., Paris 1911.

 

Antaŭparolo de la tradukinto

 

Mi opinias, ke estas plej necese, ke ni kiel eble plej baldaŭ

posedu bonan tradukon de la tuta Biblio. Kian ajn vidpunkton

ĉiu el ni aparte havas pri aferoj religiaj, neniu (eĉ plej granda

malamiko de ĉia religio) povas nei, ke el la tuta ĝisnuna literaturo de la homaro la plej grava verko sendube estas la

Biblio kaj posedi ĝin en bona esperanta traduko estus por ni

afero eksterordinare grava. La ĉefaj kaŭzoj de tiu graveco estas:

 

l e . Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo,

kiel la Biblio; kaj se ni povus montri al la mondo, ke Esperanto posedas la tradukon de la tuta Biblio, tio estus por ni tre

potenca propagandilo. 2 e . Neniu libro havas en la tuta civilizita mondo tiom multege da adorantoj, kiel la Biblio; sekve la

posedo de la Biblio estus por nia literaturo pli grava akiro,

ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkoj.

3 e . Neniu libro havis en la historio de la homaro tiel grandegan

signifon, kiel la Biblio; sekve jam de vidpunkto pure historia

kaj socia ĝi devas havi grandan intereson por ĉiu homo; mi

estas konvinkita, ke multaj personoj, kiuj ĝis nun eble neniam

legis la Biblion en sia nacia lingvo, kun intereso legos ĝin en

bona esperanta traduko. 4 e . Por la plimulto de la nuntempaj

kulturaj lingvoj la Biblio estis la ĉefa bazo, sur kiu la lingvoj

literaturiĝis kaj disvolviĝis; tial ankaŭ por nia lingvo sendube

estos tre grave, se ĝi posedos en si en plena tuteco tiun bazon

kun ĝiaj multaj vortoj kaj esprimoj, kiuj fariĝis elementa necesaĵo

por ĉiu nuntempa kultura lingvo. 5 e . Ĉar ĉiu povas tre facile

havi la tradukon de la Biblio en sia nacia lingvo kaj komparadi

 

4*

 

51

 

I. Antaŭparoloj — Genezo 1910. Plena Vortaro

 

ĝin kun la traduko esperanta, tial por ĉiuj popoloj de la mondo

la esperanta traduko de la Biblio povas esti tre oportuna kaj bona

rimedo, por facile kaj fundamente ellerni Esperanton, rimedo

precipe gr^va por tiuj multaj popoloj aŭ popoletoj, kiuj ne havas

ankoraŭ tute bonajn kaj fidindajn lernolibrojn de nia lingvo.

 

Pro ĉiuj diritaj kaŭzoj mi jam antau longe intencis komenci

sisteman tradukadon de la Biblio. Lasante la Novan Testamenton al aliaj, pli kompetentaj tradukontoj, mi elektis por mi

la Testamenton Malnovan, ĉar la lingvon, en kiu estas verkita

ĉi tiu parto de la Biblio, mi konas, laŭ mia opinio, en sufiĉa

grado, por ke mi povu entrepreni la tradukadon. Sed kiam

mia laboro estis jam komencita, fondiĝis la Esperantista Biblia

Komitato. Tial, ne dezirante enmiksi min en aferon, kiu devas

aparteni al personoj pli kompetentaj, mi nur finis la komencitajn

„Psalmojn“ kaj „Sentencojn de Salomono”, kaj mi haltis, esperante, ke la Biblia Komitato baldaŭ donos al ni bonan tradukon

de la Biblio.

 

Bedaŭrinde, pro diversaj malfavoraj cirkonstancoj kaj pro

granda malfacileco de la tasko, la Biblia Komitato ĝis nun ne

povis multe fari. Doni ion nebonan la Komitato tute prave

ne volis, kaj la donado de io bona montriĝis pli malfacila, ol

oni povis supozi. Tial, ne dezirante, ke ni tro longe vane

atendu la tradukon de la Biblio, mi demandis la Biblian Komitaton, ĉu ĝi trovas bona, ke mi mem komencu la tradukadon

de la Malnova Testamento. Kiam el la ricevita respondo mi

vidis, ke la Komitato plene kaj sincere aprobas mian intencon,

mi komencis traduki.

 

Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko

la vortojn „la Sinjoro*, al kiuj alkutimigis ilin ilia nacia lingvo;

ili eble supozos, ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto;

tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio

uzas la vortojn „Jehovah“ (Estanto, Eternulo) kaj „Elohim“

(Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭitaj de idolistoj,

pensis, ke „Jehovah K estas la „nomo propra“ de speciale

hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio

estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo,

ke, skribante „ĵehovah“, ili elparoladis „Adonaj a (mia

Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea

Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la

titolado de Dio per „Sinjoro“ (titolado, bazita ne sur ia religia

postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro

triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo

„Sinjoro Dio“), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por

„Jehovah“ estas „la Eternulo“.

 

52

 

Rusa-Internacia 1910. Proverbaro Esperanta 1910. — N-roj 14—16

 

N-ro 15. 1910

 

Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa—Internacia

 

Wŭster: RE

 

„Plena Vortaro Rusa — Internacia a Stereotipa eldono 1910 de Kelter,

paĝ. 5—7.

 

(PresJcaŭ la sama enhavo kiel en la antaŭparolo al la „Meza Vortaro

internacia — germana u . Komparu I. 5.)

 

Laŭ la deziro de la amikoj de V lingvo internacia mi decidis

eldoni la plenan vortaron; kaj ĉar la plej granda parto de

la petantoj estas rusoj, mi eldonas la vortaron antaŭ ĉio en la

lingvo rusa. Sed mi ripetas tie ĉi tion, kio estis jam dirita

en la „Aldono al la Dua Libro“: la plena vortaro, kiun mi

eldonas, devas esti nur helpo por tiuj, kiuj mem ne povas aŭ

ne volas krei novajn vortojn; sed ĝi tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo. Sen ŝanĝo devas

resti nur la vortoj, kiuj sin trovas en la malgranda vortareto

(aldonita al la lernolibro); ĉiujn ceterajn vortojn mi donis en

la plena vortaro en tiu formo, en kiu mi persone ilin ordinare

uzas, kaj se la leganto trovos, ke tiu aŭ alia vorto estas kreita

de mi ne bone, li povas uzi alian formon anstataŭ la formo

kiun mi donis. (Sed estus tamen dezirate 1 , ke tiaj aliformigoj

estu farataj nur en okazo de efektiva neceso.)

 

N-ro 16. 1910

 

Antaŭklarigo al la Proverbaro Esperanta 2

 

Wŭster: Prov

 

„Proverbaro Esperanta. a Lasta parto. Laŭ verko de M. F. Zamenhof.

Unua aparta eldono. Hachette et Cie., Paris 1910, paĝ. 5.

 

„La Revuo a IV. 1909/10, paĝ.241.

 

En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris

kun amo en la daŭro de longa tempo. Ĉar li esprimis la

deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj

germana, enhavu ankaŭ parton esperantan, tial mi prenis sur

min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonota poste kune kun

la partoj en la aliaj kvar lingvoj kaj provizore komencis eliradi

per apartaj kajeroj (paralele al la kajeroj kvarlingvaj) sub la

titolo „Proverbaro Esperanta”.

 

Bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko

estis eldonita (la elirintaj kajeroj estas riceveblaj ĉe la firmo

Moller kaj Borel en Berlino). La manuskripto de lia tuta verko

 

1 teksto: dezirata. 2 komp. I. 8.

 

53

 

I. Antaŭparoloj — La Batalo de V vivo 1910. — N-roj 16—17

 

estas finita, sed eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la

nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis, antaŭ ol la tuta

verko povos esti eldonita, eldoni almenaŭ aparte la parton

esperantan. La ĝis nun ankoraŭ nepublikigitan lastan parton

de la „Proverbaro Esperanta“ mi publikigas nun en „LaRevuo“,

kaj poste la tuta verko eliros en formo de aparta libro.

 

Pretigita kiel parto de verko kvinlingva, la „Proverbaro

Esperanta“ estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo de tiu parto,

kiu en la dirita verko estas prenita kiel bazo (la parto rusa).

Sed por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri

ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj

estos numeritaj, kaj en la fino de la verko estos presita alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj

oni povas trovi ĉiun apartan temon. L. L. Zamenhof.

 

N-ro 17. 1910

 

Antaŭparolo al „La Batalo de 1’ vivo“

 

Wŭster: Bat

 

„Al la Legantoj“ en „La Batalo de l y vivo“. Rakonto de Dickens.

Unua aparta eldono (1910) ĉe Stead kaj Hachette. (La traduko aperis

la unuan fojon 1891 en „La Esperantisto“, paĝ. 12 — 15, 22 — 23, 28 — 31,

35—38, 45—46, 52 — 53, 67 — 70, 77 — 78.) Gi estas faksimilaĵo de la

Zamenhofa originalo.

 

En la -unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro

montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens)

kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton.

Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron

kaj tradukis ĝin.

 

Car la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo,

sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa

tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke

por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron, aper-intan en la unuaj jaroj de Esperanto; tiel mi cedis al ilia deziro

kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.

 

54

 

II. GAZETARTIKOLOJ

 

Nia unua gazeto „La Esperantisto“ — laŭ noto en numero 1

(1889) — estas „eldonata de Chr. Schmidt sub la kunlaborado

de d-ro Esperanto u .

 

La n-ro 9 (30. Sept. 1890), paĝ. 45 enhavas la noton de la

redakcio: „Komencante de la n-ro 10 nia gazeto transiras en la

manojn de d-ro Zamenhof. Ĉio devas esti sendata al s-ro

L. Zamenhof u .

 

Sekve ni trovas en n-ro 10 en la surskribo la noton v Eldonata unu fojon en la monato de L. Zamenhof u .

 

En la n-roj 11/12 de Nov./Dec. 1891 Zamenhof anoncas, ke

li devas interrompi la laboron.

 

La n-ro 1 de la jaro 1892 diras, ke la gazeto estas „eldonata

unu fojon en la monato de L. Zamenhof kaj W. H. Trompeter

sub la redakcio de L. Zamenhof u .

 

En la n-ro 4 de la tria jarkolekto 1892, paĝ. 49, subite la

titolo estas ŝanĝita, kaj la gazeto nun nomiĝas „Esperantisto u

(sen artikolo) 1 .

 

Ĉi tiuj redakciaj notoj kompreneble helpas, kiam oni voias

konstati, kion Zamenhof mem verkis por la gazeto. Verŝajne

li partoprenis ankaŭ la verkadon de aliaj artikoloj krom tiuj,

kiujn mi represigis en ĉi tiu kolekto, kaj cetere li redaktis

preskaŭ ĉiujn en la gazeto. Sed mi akceptis nur tiujn partojn

de la gazeto, pri kiuj mi estas certa, ke ili en sia tuta amplekso

estas verkitaj de li mem.

 

Ĉiujn artikolojn el „La Esperantisto u mi enordigis en la

subparton A.

 

La subparto B enhavas la artikolojn „El aliaj gazetoj u .

Estas certe, ke la gazetoj aperintaj en Orienteŭropo, kiujn mi

ne povis havigi al mi, precipe en Rusujo, ankoraŭ enhavas

materialon. (Komp. la leterojn en la parto B al rusaj esperantistoj.) Mi esperas, ke kelkaj samideanoj, kiuj povos fari

tion, kontrolos ilin kaj konstatos, kio ankoraŭ povos esti akceptata en „Suplementon u . Sed miaopinie la rikolto ne estos tre

riĉa. Kiel mi jam aludis en mia antaŭparolo, kelkaj artikoloj

de la parto B certe ankaŭ troviĝas en aliaj gazetoj, kiujn mi

 

1 Formato de la gazeto 1889Ĵ91:24 l j 2 x33 l 2 cm, 1892/95: 1 cm.

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

ne povis citi, ĉar mi ne posedas aŭ ne vidis ilin. Se oni

fidinde (t. e. precize citante la titolon, la jarkolekton, la paĝojn)

informos min pri aliaj fontindikoj , mi estos tre danka kaj eble

povos citi ilin en ebla suplemento.

 

La surskriboj en la gazeto „La Esperantisto u estas faritaj

de Zamenhof mem; mi ne estas certa, ĉu en la aliaj gazetoj

faris ilin Zamenhof mem aŭ la redaktantoj de la koncernaj

gazetoj. Kie mi dubas pri la Zamenhofeco, mi donas ilin en

krampoj.

* #

$

A. EL „LA ESPERANTISTO* 1889—1895

 

Kie Zamenhof subskribis artikolojn kun sia plena nomo 1

aŭ kun la komencliteroj L. Z., mi, por ŝpari la spacon, ne

notis tion sub la teksto, sed per la signo z antaŭ la surskribo de V koncerna artikolo aŭ antaŭ la nombro, kiu citas

la paĝojn.

 

Pri la ne subsignitaj artikoloj en „La Esperantisto u , oni

ĉiam devas atenti la notojn pri „redakcio u kaj „administracio u ,

por konstati, kion Zamenhof skribis sen sia nomo. Cetere oni

devas , ne nur juĝante laŭ la stilo (kio povus erarigi, ĉar Zamenhof korektis ĉiujn artikolojn laŭ stilo kaj gramatiko), kontroli

la enhavon de la diversaj artikoloj. Ĉe kelkaj — post detala

komparo kun aliaj artikoloj — evidentiĝas (kelkfoje eĉ nur

el unuopaj frazoj), ke Zamenhof skribis ilin. Kie mi ne estis

tute certa pri la Zamenhofeco, mi ne akceptis la tekstojn en

la kolekton. Ĝenerale tio rilatas artikolojn, kies enhavo ne

estas grava.

 

En „La Esperantisto u troviĝas multegaj „Respondoj al la

amikoj u , kiuj parte estas la antaŭirantoj de la postaj „Lingvaj

Respondoj u . Mi diras „parte u , ĉar ili enhavas krom:

1. lingvaj respondoj ankaŭ

2. respondojn de ĝenerala enhavo, kiuj rilatas la lingvon

entute, la propagandon ktp. kaj

 

3. pure personajn aŭ negocajn respondojn.

 

1 Gis la fino de l f jaro 1891 Zamenhof en la germane verkitaj

artikoloj de la gazeto, ankaŭ en la gazetkapo, kiu enhavas lian adreson

en franca lingvo, skribas sian nomon: „Samenhof“. La nomo estas

germana nomo kaj ne, kiel supozis kelkaj francaj samideanoj pro la

finiĝliteroj „orusa nomo. Komp. V. 7.

 

56

 

„La Esperantisto“

 

Restante sur mia principo, ne preni en la kolekton tion,

kion oni jam trovas en la suflĉe konata »Plena Kolekto“ de la

„Lingvaj Respondoj a , mi ne denove presigis la respondojn sub 1,

kvankam ili diferenciĝas de la definitiva formo, kiun oni trovas

en la v Plena Kolekto“, sed nur laŭ la ekstera formo. Plue mi

forigis kelkajn el la respondoj sub 3, ĉar ili fakte hodiaŭ ne

plu havas komunan intereson.

 

Ŝajnas al mi ne necese, imiti la iiparon uzitan en „La

Esperantisto“. Kelkaj sciigoj (el kiuj mi ekzemple ne akceptis

la diklitere presitan redakcian noton „Pri preseraroj“ 1891,

paĝ. 15) estas presitaj kun dikaj literoj, sed por ni hodiaŭ

ili tute ne estas tiel gravaj, kiel ili estis por la gazetabon -

antaro. Sufiĉas la represigo per normalaj literoj 1 .

 

NB. Pri la preseraroj en „La Esperantisto u mi povus skribi tutan

broŝureton. Ili kvazaŭ „svarmas u en la tekstoj. Pri tio oni ne miros,

pripensante, ke Zamenhof, kiu redaktis ĉion, sidis en Rusujo — kaj la

presejo estis en Nŭrnberg. La kompostisto ne scipovis Esperanton. La

uzado de supersignitaj literoj estis novajo. Pri kelkaj eksteraĵoj (precipe

rilate la interpunkcion, la skribmanieron de malplilongigoj, la uzadon de

grandaj literoj ktp.) ankoraŭ tute ne regis interkonsento. (Tion oni ja

ankaŭ vidas, legante artikolojn en la postaj gazetoj, kies redaktantoj

laboris rilate tiajn aferojh laŭ diversaj propraj principoj aŭ tute ne laŭ

certaj principoj!)

 

Cetere oni ne ĉie povas esti certa, ĉu temas pri eraro de T kompostisto aŭ pri skriberaro de Zamenhof, kiu devis labori rapidege. Fine

oni ĉiam devas rememori, ke la stilo de Zamenhof komence ne estis tiel

perfekta, kiel en la postaj periodoj, kaj ke li komence uzis vortformojn,

parolturnojn ktp., kiujn li ne plu uzis poste.

 

Mencii ĉion, kion mi devis korekti, ne estis eble, por ne tro pliigi

la nombron de la notoj sub la tekstoj. Mi treege klopodis, tute ne

korekti iun ajn faktan aŭ ŝajnan eraron, kie mi ne estis certa, ke

Zamenhof mem hodiaŭ aprobus la korektadon. La leganto ne miru pri

kelkaj strangaj esprimoj en la tekstoj (kiel ekz. „kiel eble pli u anstataŭ

„kiel eble plej u ; pri kelkaj vortformoj kun „iĝ u aŭ sen „ec u , „aĵ u , pri la di-1 Estos interese, diri ion pri jena situacio: Kompletajn jarkolektojn

de la gazeto „La Esperantisto u mi povis konstati nur ĉe 3 personoj. lli

estas: s-ro Bailev en Manchester, s-ro E. de Wahl en Reval (Tallinn)

kaj s-ro Eugen Wŭster en Berlin. (Por la kolekto de la laste nomita,

kiu estis je mia dispono, mankas ankoraŭ unu numero, la numero 11,

1890; ĝin tre precize kopiis por mi s-ro Bailey, al kiu mi ĉi tie denove

esprimas mian koregan dankon. Li ankaŭ helpis min rilate la enhavon

de kelkaj linioj, ne plu sufiĉe klare legeblaj en la ekzemplero de Wŭster.)

 

Eĉ neniu el lafamilio de Zamenhof hodiaŭ posedas kompletan kolekton; jam 1892 Zamenhof mem ne plu posedis ĝin.

 

57

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

versaj skribmanieroj de la sama nomo; pri la uzado de „de“ kaj »da“ y

»po“, „pro“, „por“ ktp.; pri la uzado aŭ neuzado de la adjektiva pluralo;

pri mankantaj vortetoj ktp. ktp.). Kelkfoje ankaŭ la frazaj „periodoj“ de

Zamenhof (same kiel en la unuaj broŝuroj) estas iom malsimplaj kaj ne

tuj kompreneblaj. Estus tre interesa tasko, sur la bazo de ĉiuj tekstoj

en la „Originala Verkaro“ de Zamenhof konstati, kiamaniere iom post

iom lia stilo pliperfektiĝis ĝis perfektaj klareco kaj simpleco.

 

Mi ĉi tie ĝenerale nur konstatu, ke mi multfoje komparis mian

manuskripton kun la tekstoj Zamenhofaj kaj la presprovaĵojn kun mia

manuskripto, kaj ke mi laboris, ĉiam piece respektante d-ron Zamenhof

mem, cetere nur celante, ke la esperantistaro posedu la tutan materialon

en kiel eble plej taŭga kaj superrigardebla formo.

 

1889

 

N-ro 1. paĝ. 15

 

z Respondoj al la amikoj 1

 

A1 s-ro I. V. en T. — Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun

neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nu 2 , kiu

estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi

nian aferon atendos, ke oni laboru energie, ke oni faru la

aferon pli konata en ilia urbo — tiam nia afero neniam progresos en via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas

ankoraŭ malmulte konata 3 en via urbo! Ne forgesu, ke en

nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus

mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de

multaj lokoj, tiam 4 nia afero estus perdita.

 

N-ro 2.

 

A1 s-ro M-n. en G. — Via letero estas subskribita: „Unu

el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto“! Mi efektive

memoras, ke de tempo al tempo vi sendas al mi leterojn kun

demandoj pri la irado de la afero; sed neniam ankoraŭ vi

skribis al mi kion vi mem faris por nia afero. Varma amiko

de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam demandas, sed nur

tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin. Anstataŭ demandi

min ĉiumonate „kio estis farita K , vi devas en la fino de ĉiu

monato demandi vin mem: „kion mi faris por nia afero en la

pasinta monato?“

 

1 La „respondoj“ en „La Esperantisto“, same kiel la „leteroj“ —

 

komp. ekz. II. 4 = 1889, paĝ. 18; II. 17 = 1890, paĝ. 52 — ne estas

leteroj alsenditaj al iu persono, sed nur gazetaj sciigoj. 2 teksto: nun.

 

3 teksto: kornato. 4 teksto: tiom.

 

,La Esperantisto a 1889. — N-roj 1—3

 

N-ro 3. paĝ. 17—18

 

z Tutmonda ligo de Esperantistoj 1

 

La legantoj memoras, ke ne volante preni sur min la tutan

respondecon por la sorto de nia lingvo, mi fordonis ĝin en la

manojn de la kongreso, kiu estis esperata laŭ la iniciativo de

la Amerika Filozofia Societo. Sed nun pasis jam pli ol lf jaroj,

kaj la kongreso bedaŭrinde ne efektiviĝis, kaj pro la indiferenteco de la instruituloj ĝi jam kredeble neniam efektiviĝos. Dume

la afero restis sen kondukanto. Kvankam 2 de multaj flankoj oni

sin turnas ankoraŭ ordinare al mi mem kun diversaj proponoj,

sed mi ne havas jam la privilegion nek akcepti nek malakcepti

la faratajn proponojn kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia

propra bontrovo. Se mi volus ankoraŭ esti mem leĝdonanto

en la lingvo kaj ŝanĝadi ĝin ĉiutage laŭ mia propra volo, tiam

la afero baldaŭ tute detruiĝus. Ankaŭ se mi volus esti mem

la kondukanto de la laboroj, la afero ne malproksime irus, ĉar

mi, unu sola persono, estas tro inalforta. Ni bezonas nun

havi ian ligon aŭ akademion, kiu estante kreita de la amikoj

mem, estus aŭtoritata por ĉiuj amikoj de nia afero. La kreadon

de tia ligo mi intencas nun proponi al niaj amikoj.

 

E1 la „Aldono al la Dua Libro“ la legantoj eble memoras

ankoraŭ, ke mi konsilis, ke en la okazo se la kongreso Amerika

ne efektiviĝos, la amikoj de nia afero faru mem kongreson aŭ

fondu akademion ne pli frue ol en la jaro 1893. ĉis tiu tempo,

t. e. en la daŭro de la unuaj 5 jaroj, en la lingvo laŭ mia opinio

nenio devus esti ŝanĝata kaj la tuta laborado de la amikoj

devus havi la celon nur fortigi kaj vastigi nian aferon. Sed

multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori; ili

volas, ke tia aŭ alia ŝanĝo estu farata jam nun. Ili forgesas,

ke pacienco estas la unua kondiĉo, sen kiu nia sankta afero

povas baldaŭ fali en grandan danĝeron. Mi ripetas, ke mia

persona opinio restas ankoraŭ nun tiu sama kiel antaŭe, t. e.

ke la kelkajn unuajn jarojn 3 ni ne devas pensi pri plibonigado

de la lingvo (kvankam la plej granda de la farataj proponoj

tute ne plibonigus la lingvon); sed nur pri ĝia fortigado kaj

vastigado. Sed ne volante sur min solan preni la tutan

respondecon por nia grava afero, ne volante ke oni vidu en

mia maniero de laborado aŭtoran obstinecon aŭ la timon perdi

la multan monon kiun mi enmetis en nian sanktan aferon, —

mi proponas nun mem, ke niaj amikoj jam nun fondu tutmondan ligon, kaj en la manoj de tiu ĉi ligo kuŝos nun la

 

1 La artikolo estas verkita kaj en germana lingvo kaj en Esperanto.

 

2 „kvankam“ ĉi tie en la senco de „tamen“. 3 teksto: la kelkaj unuaj jaroj.

 

59

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

tuta sorto de nia afero. Tiu ĉi ligo estu la sola kaj absoluta

leĝdonanto en nia afero. La ligo estos kreita de niaj amikoj

mem, kaj la decidoj de la ligo prezentos la decidojn de la

plejmulto de la amikoj de nia afero. Mi promesas al tiuj ĉi

decidoj mian tutan obeon, kaj mi esperas, ke ankaŭ por ĉiuj

niaj amikoj la decidoj de la ligo estos sanktaj, kaj neniu, al

kiu nia ideo estas kara, volos labori kontraŭ la decidoj de la

ligo, se ili eĉ ne plaĉos al li.

 

En unu el la venontaj numeroj de la „Esperantisto a mi

donos mian projekton de statutoj por la tutmonda ligo de

esperantistoj. Sed antaŭ ol mi presos mian projekton, mi

petas ke ankaŭ la aliaj amikoj sendu al la redakcio siajn 1 projektojn. Kelkaj el la plej bonaj projektoj estos presitaj en la

„Esperantisto a , kaj la projekto, kiu la plej multe plaĉas al

niaj amikoj, estos akceptita.

 

La plej gravaj demandoj, kiuj devas esti priparolitaj en la

projektoj, estas:

 

1. Kio estas postulata por fariĝi membro de la ligo?

 

2. Kie la ligo prenados la rimedojn materialajn por sukcesa Ia-borado?

 

3. Kiel devas esti organizataj la kluboj lokaj kaj en kia rilato ili

devas stari al la ligo?

 

4. De kiuj personoj kaj per kia maniero la ligo devas esti administrata?

 

5. De kiuj personoj kaj per kia maniero devas esti farataj la decidoj tuŝantaj la ŝanĝojn en la lingvo?

 

La sendotaj projektoj kompreneble ne devas esti sole nudaj

respondoj je la donitaj demandoj, sed ili devas klare priparoli

la tutan organizacion de la ligo kaj ĝian laboradon. Ni petas

sendi la projektojn eble pli frue. Mi estos tre danka al la

amikoj, se ili sendos la projektojn en du ekzempleroj: unu al

la redakcio de la „Esperantisto a kaj unu al mi mem.

 

N-ro 4. paĝ. 18

 

z Letero al la amikoj 2

 

Alultaj el niaj amikoj kredeble forte miras aŭ eble eĉ koleras min,

ke en la lasta tempo mi estas tiel neakurata en la korespondado, en

la elsendado de libroj k. c. Multaj leteroj adresitaj al mi restis ankoraŭ

sen respondo, kaj ankaŭ la eldonado de la promesitaj verkoj iras tre

malrapide. Mi petas, ke la amikoj bonkore min pardonu, ĉar ĝi venas

ne el mia kulpo. Mi forlasis Varsovion kaj mi loĝos nun en alia urbo,

 

1 teksto: iliajn. 2 Ne „letero“ en la propra senco de V vorto; komp.

 

la noton 1 al II. 1.

 

60

 

,La Esperantisto* 1889. — N-ro 3—6

 

sed la loko de mia konstanta loĝado ne estas ankorau pozitive decidita.

Ĝis mi min tute ordigos en mia nova loko, pasos ankorau kredeble

2—3 monatoj. En tiu ĉi tempo, malgraŭ mia plej bona volo, mi ne

povas esti tute akurata. Mi esperas tial, ke miaj amikoj pardonos al

mi mian senvolan neakuratecon kaj malrapidecon. Ankaŭ en nia gazeto

mi ne povas en tiu ĉi tempo tiel multe labori, kiel mi volus. En la

venonta numero de la „Esperantisto“ mi donos al miaj amikoj mian

novan adreson 1 ; ĝis tiu tempo (kaj eĉ poste) oni povas ĉiam skribadi al

mi laŭ mia adreso malnova. Mi esperas, ke mia neakurateco plej

baldaŭ finiĝos.

 

Koran saluton al la proksimaj kaj malproksimaj.

 

N-ro 5. paĝ. 23

 

z Respondoj al la amikoj

 

A1 s-ro J. R. kaj aliaj amikoj en Svedujo. — De kelkaj flankoj viaj proponoj estas tre bonaj. En la alfabeto efektive

estus utile fari ian ŝanĝon; sed restas la demando, kiel ĝin

fari kaj kiu devas kaj povas ĝin fari? Multaj ŝanĝoj estas

proponataj al la aŭtoro de ĉiu flanko, ĉiu proponas laŭ sia

bontrovo; sed se la aŭtoro volus ĉiutage ŝanĝi la lingvon,

tiam la tuta afero ja nenion taŭgos. La aŭtoro ne havas jam

la privilegion fari ŝanĝojn laŭ sia opinio, kaj aŭtoritata kompetenta akademio ankoraŭ ne ekzistas. Nun kio restas fari?

La respondo estas: 1. la ŝanĝojn, kiujn vi proponas, skribu

en formo de artikolo, montrante klare la vojon, per kiu la

ŝanĝoj povas esti farataj, kaj tiun ĉi artikolon ni penos presi

en la „Esperantisto“, por ke ĉiuj amikoj povu ĝin pripensi

kaj priparoli, tiam estos teorie decidita ĉu viaj proponoj estas

bonaj; 2. helpu aŭ montru la vojon por baldaŭa fondiĝo de

aŭtoritata akademio, kaj tiam viaj proponoj ankaŭ praktike

povas baldaŭ esti decidafr — Ne sufiĉe estas stari sur la

flanko kaj montri malbonaĵon: ni devas labori, ke la efektiva

aŭ ŝajna malbonaĵo sen danĝero por la afero mem estu baldaŭ

anstataŭita per plibonaĵo.

 

N-ro 6.

 

A1 s-ro R. en Biela. — Fari ion por nia afero povas ĉiu,

se li eĉ loĝas en la plej dezerta vilaĝo. Se vi faros al vi

regulon dissendadi ĉiumonate aŭ ĉiusemajne certan nombron

da vortaretoj (kun antaŭparolo) al diversaj personoj, tiam vi

alportos al nia afero multe pli grandan utilon, ol multaj el

niaj amikoj, kiuj loĝas en grandaj urboj.

 

komp. II. 10.

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 7. paĝ. 24

 

A1 s-ro G. en Varsovio. — Ankaŭ al vi mi varmege rekomendas la „vortareton kun la antaŭparolo”. Nia plej grava

laboro devas esti ĉiam pligrandigadi la nombron de la personoj,

kiuj ellernis nian lingvon; ĉia alia laboro estas flanka. Antaŭ

ĉio ni devos penadi, ke nia afero stariĝu sur fortaj piedoj en

la mondo; ĉio alia venos jam per si mem.

 

N-ro 8.

 

A1 s-ro R. en Moskvo 1 . — Sinjoro B. estante ankoraŭ en

Varsovio havis ĉiam la kutimon, paroladi „ni laboris”, „ni

faris“ k. c. Sed efektive li absolute nenion ankoraŭ faris, li

ne alportis ankoraŭ eĉ unu novan amikon al nia afero, kaj eĉ

sian propran „promeson“ li ankoraŭ ne alsendis. Mi ripetas,

ke ĉiu kiu ne faras al si en la fino de ĉiu monato la demandon

„kiom da novaj amikoj mi alportis al la afero“, tiu ne povas

sin nomi amiko-laboranto de nia afero, se li eĉ tute bone

ellernis la lingvon.

 

1890

 

N-ro 9. paĝ. 27

 

z Respondoj al la amikoj

 

La plej koran gratulon je la venanta nova jaro kaj la plej bonajn

dezirojn al ĉiuj amikoj de nia afero. Mi petas pardoni al mi ke mi

ne povis sendi kartojn apartajn.

 

N-ro 10.

 

A1 miaj kores pondantoj.— Mia nova adreso nun estas: D-ro

L. Zamenhof en Cherson (Rusujo). Se iu skribos laŭ mia adreso

malnova (Varsovio), mi la leteron ankaŭ ricevos, sed kelkajn tagojn

pli malfrue.

 

N-ro 11.

 

A1 s-ro M. en S. Peterburg. — Via energia laborado estas tre

laŭdinda; sed via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se vi

uzus ĝin en alia maniero. Anstataŭ 2 la personoj, kiujn vi gajnis por

nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se vi povus gajni unu

aŭ kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero. La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter

niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subleni. En nia

tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.

 

1 teksto: Moskovo . 2 teksto: anskataŭ .

 

„La Esperantisto” 1889—1890. — N-roj 7—14

 

N-ro 12. paĝ. 32

 

z Respondoj al la amikoj

 

Pri la adresoj 1 . — Granda nombro de niaj amikoj ĝis hodiau ne

sendis ankoraŭ al la aŭtoro siajn 2 nomon kaj adreson. Tial ĝis hodiaŭ

en la „Adresaro“ mankas ankoraŭ la nomoj de multaj niaj amikoj

(aparte ekster Rusujo). Ni ripetas nun per la gazeto nian peton, ke

ĉiuj personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto kaj konsentas, ke oni

skribu al ili en tiu ĉi lingvo, devas sendi siajn 3 nomon kaj plenan

adreson al la aŭtoro de la lingvo Esperanto (Adreso: D-ro L. Zamenhof

en Cherson, Russie). Estas tre grave, ke la nomoj de ĉiuj niaj amikoj

sin trovu en la „Adresaro“, tre grave por nia afero kaj ankaŭ por la

diritaj personoj mem.

 

N-ro 13.

 

A1 kelkaj senkuraĝaj Esperan tistoj. — Ne sen intereso por

vi eble estos la jena letero de unu el niaj amikoj: „En la komenco

mi vane penis trovi en nia urbo amikojn por nia afero; ĉie mi renkontis rifuzon, kaj post kelkaj malfeliĉaj provoj mi jam perdis la

kuraĝon kaj ĉesis labori, konsolante 4 min per la opinio, ke la mondo

ne estas ankoraŭ matura por nia afero kaj ni devas atendi pli bonan

tempon. Sed post kelka tempo mi faris ankoraŭ unu provon, kaj ĝi

prosperis al mi trovi unu amikon por nia afero. Kune kun tiu ĉi

nova amiko mi nun iris al mia unua rifuzinto kaj ni komencis denove

la parolon^pri la lingvo Esperanto. Vidante nun ke mi jam ne estas

la sola malsaĝulo en nia urbo, la dirata persono denove tralegis la

broŝuron, pripensis ĝin pli serioze kaj fariĝis baldaŭ ankaŭ varma

amiko de nia afero.“

 

N-ro 14. paĝ. 33

 

z Pri nia Ligo

 

Por respondo je nia peto en la No. 3 de Ia „Esperantisto“ (Decembro 1889) ni ricevis de diversaj flankoj projektojn por la Regularo

de la kreota Ligo de Esperantistoj. A1 ĉiuj sendintoj ni esprimas nian

koran dankon. Sed, laŭ nia opinio, bedaŭrinde neniu el la senditaj

projektoj povas esti uzata. Preskaŭ ĉiuj ili havas unu ĉefan eraron:

ili estas tro abstraktaj. Tre ofte estas en ili renkontataj la vortoj:

„oni“ devas fari, „oni“ devas elekti — sed ne estas dirite kiu kaj kiel.

Ne havante ankoraŭ aŭtoritatan juĝantaron, kiu povus konsiliĝi pri la

detaloj kaj plenigi ilin, ni devas havi Regularon tute difinitan 5 kaj

klaran, por povi jam fari la komencon. La senditaj projektoj estas

 

1 Ĉi tiu kaj la sekvanta respondo II. 13 estas presitaj kun literoj sen

 

supersignoj (ĉ = ch ktp., ŭ = u). 2 teksto: ilian . 3 teksto: iliajn.

 

4 teksto: konstante . 5 teksto: definitan .

 

63

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

ankaŭ tiel malegalaj inter si, ke estus tre malfacile elekti, kiu estas

pli bona, kaj se ni volus lasi la decidon de tiu ĉi demando al la

multaj legantoj, la demando neniam estus finita. Tial por ne perdi

tro multe da tempo, ni permesas nun al ni doni nian propran Regularon kaj ni petas por la unua tempo akcepti ĝin tiel, kiel ĝi estas.

Se poste montriĝos, ke nia Regularo estas ne praktika, ĝi ja povos

poste en ĉiu tempo esti ŝanĝita (laŭ la § 19); sed almenaŭ tiam ni

jam scios, kiu povas juĝi pri la Regularo kaj aliformigi ĝin, dum nun

ni ne havas ankoraŭ difinitan 1 juĝantaron por elekti inter la projektoj.

 

Nia Regularo estis preta jam antaŭ kelkaj monatoj; sed antaŭ ol

presi ĝin, ni volis aŭdi la opinion kaj la konsilojn de ĉiuj 2 amikoj kaj

tial ni petis, ke oni sendu al ni diversajn projektojn, por ke ni povu

kompari ilin kun la nia kaj en okazo de bezono fari en nia Regularo

kelkajn ŝanĝojn kaj plibonigojn. Nun, traleginte la alsenditajn projektojn, ni vidas, ke ni nenion gravan ellasis en nia Regularo kaj ke

ĝi nun povas jam ricevi vivon. Tial ni prezentas nun nian Regularon

al niaj amikoj kaj ni esperas, ke ili ne malkonsentos, se ni hodiaŭ

sciigos publike, ke de la tago hodiaŭa la Ligo jam estas fondita. Ni

petas la amikojn de nia afero komenci de hodiaŭ ilian laboradon, kaj

Dio donos sian helpon al nia penado por la sankta afero.

 

Nia Regularo estas bone pripensita kaj fondita sur la praktika

sperto, kiun nia du-jara publika laborado donis al ni. Nenio nun baras

al ni la vojon por jam fari la komencon. Komenci disputadon pri

la apartaj flankoj de la Regularo estas laŭ nia opinio st^erflue, ĉar,

ni ripetas: 1) la disputado kaj analizado neniam finiĝus; 2) se kelkaj

flankoj de la Regularo poste montriĝos ne praktikaj, la Ligo povos

jam mem ilin ŝanĝi sur vojo klara kaj difinita 3 , sen disputoj kaj malordoj.

 

Kelkaj el la plej varmaj amikoj de nia afero estas absolute kontraŭ

ĉia kreado de Ligo. Nun kiun obei? Se la aŭtoro havus la materialan

eblon, li kun plezuro prenus la tutan aferon sur sian 4 propran respondecon; sed bedaŭrinde li la eblon ne havas. Tial Ligo devas esti

fondita; sed ni ĉiuj veraj amikoj povas ĉiam penadi per nia voĉo kaj

agitado retenadi la Ligon de ĉia facilanima paŝo, kaj se nia opinio

efektive estas vera kaj praktika, nia voĉo espereble estos obeata. Se

tamen nia voĉo restos sen rezultato kaj la voĉo de la plejmulto restos

kontraŭ nia opinio, tio ĉi devos montri al ni, ke ni eraras, kaj pro la

bono de la afero ni devos cedi al la plimulto. Malordon en la afero

ni timi ne devos, ĉar malordo venas nur 6 tiam, se batalas du egal-fortaj partioj (kiel ekzemple en Volapŭk la Akademio kaj la Aŭtoro);

sed en nia afero estos ĉiam nur unu aŭtoritato (la Akademio, kreita

de la amikoj mem) kaj leĝdonanta ĉiam estos nur la voĉo de la plej-1 teksto: deflnitan. 2 teksto: ĉiaj. 3 teksto: definita. 4 teksto:

 

nian. 5 teksto: unu.

 

64

 

,La Esperantisto“ 1890. — N-roj 14—15

 

multo. Se ni mem obeados al la plejmulto, tiam ankau ĉiuj 1 aliaj obeados al ĝi kaj en nia afero regados 2 ĉiam eterna konsento.

 

La „Ligo Internacia de Esperantistoj“ estas fondita! Ni

esperas ke de la minuto, kiam niaj amikoj finis la legadon de nia nuna

artikolo, ili tuj kun sankta energio komencos sian laboradon, t. e. ili

penados la plej baldau fondi lokajn klubojn ĉiu en sia urbo. La fondado de kluboj lau nia Regularo estas afero tre facila: ĉiu devas nur

peni trovi inter siaj amikoj kaj konatoj kiel eble plej grandan nombron

da personoj, kiuj promesos ĉiumonate doni kelkan monan oferon por

nia afero. Ĝis ĉiu klubo elektos sian reprezentanton kaj kolektantojn,

ĉiu amiko de nia afero devas esti mem la reprezentanto kaj kolektanto

en la rondeto de siaj konatoj.

 

Amikoj! En la intereso de la homaro kaj en la nomo de nia sankta

granda celo antaŭen al la laboro! Ni esperas ke jam en la venonta

numero de nia gazeto ni povos kun ĝojo doni la sciigon 3 pri multaj

fonditaj lokaj kluboj. Ni laboru kaj esperu!

 

N-ro 15. paĝ. 34—36

 

Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj 4

 

§ 1. La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi

pri la disvastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan

lingvon 6 , kiu, estante sennacia kaj pure homa, servus por ĉiuj komunikiĝoj inter personoj de malsamaj popoloj kaj por ĉiuj verkoj, kiuj havas

signifon ne sole por unu lando kaj nacio. La fina celo de la Ligo

estos atingita tiam, kiam por ĉiu homo estos sufiĉe, scii ekster sia

propra lingvo nur la lingvon neŭtrale homan, por jam sen bezono de

ia alia lingvo povi libere kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo.

 

§ 2. Por neŭtrala lingvo de P mondo estas elektita la lingvo

„Esperanto“, ĉar ĝi montris sin la plej oportuna por tiu ĉi celo; sed

lasi tiun ĉi lingvon en ĝia unua formo aŭ ŝanĝi ĝin dependas de la

decidoj de la Ligo.

 

§ 3. La tuta sorto de la lingvo Esperanto sin trovas en la manoj

de la Ligo kaj neniu havas super tiu ĉi lingvo ian personan privilegion

aŭ aŭtoritaton. La Ligo povas enkonduki en la lingvon ĉiujn plibonigojn kaj ŝanĝojn, kiuj estos necesaj, kaj la decidoj de la Ligo

estas leĝdonantaj por ĉiuj amikoj de la lingvo internacia Esperanto.

 

1 teksto: ĉiaj . 2 teksto: reĝados. 3 teksto: sciiĝon. 4 Ĉi tiu artikolo

 

estas verkita de d-ro Zamenhof, sed kelkloke ŝanĝita en Nŭrnberg. Komparu la sekvontan artikolon II. 22 „Pri la Ligo (i , paĝ. 53—54 de „La

 

Esperantisto (( 1890! Plue komp. II. 18 la „Respondon al s-ro B. en

 

Moskvo i( en „La Esperantisto (( , paĝ. 52! Kaj precipe ankaŭ la leteron

al Guminskij 21. VII. 1890 = V. 127 . Ĉi tiu letero montras , ke Zamenhof

en „La Esperantisto (( tro milde kritikis la Nŭrnberganojn. — La artikolo

estas verkita samtempe en germana lingvo. 5 Komp. la noton 2 sur paĝ. 39.

 

5 Dietterle, Zamenhof.

 

65

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

Rimarko. Pro la utilo de la afero la Ligo devas penadi, kiom ĝi

nur povas, ke ĉiuj perfektigoj en la lingvo Esperanto estu farataj ne

per rompado kaj subitaj decidoj, sed sur vojo natura, per riĉigado de

la literaturo kaj per ŝtupa elpuŝigado de formoj malbonaj per formoj

pli bonaj. Tamen se la Ligo trovos necese fari iajn artajn ŝanĝojn

en la lingvo, ĝi povas en ĉiu tempo ĝin fari, kaj neniu alia ekster la

Ligo havas la rajton tion ĉi fari. Sed por gardi la lingvon de ŝanĝoj

tro oftaj au ne tre bezonaj kaj ne sufiĉe pripensitaj kaj elprovitaj, —

en la regularon estas enkondukitaj la §§ 15 kaj 16.

 

§ 4. Por fariĝi membro de la Ligo, estas sufiĉe doni sian adreson

al ia el la lokaj kluboj de la Ligo kaj promesi pagadi ĉiumonate ian

sumon da mono (lau la voĉo kaj volo) al tiu persono, kiu en la nomo

de la loka klubo ĉiumonate venados por kolekti la pagojn. La membroj,

kiuj alskribiĝis al ia klubo en alia urbo, devas mem alsendadi ĉiumonate sian pagon al la estro de tiu klubo.

 

Rimarko. Por ke al la Ligo povu facile aliĝi ĉiu eĉ la plej indiferenta persono, kiu ial ne volas aparteni al ia „ligo“ aŭ „klubo“,

la membroj de la Ligo estas nomataj simple „oferantoj“ kaj iliaj pagoj

estas publikigataj en la raporto de la Ligo sub la nomo de oferoj.

La membroj, kiuj volas stari tute flanke, povas eĉ postuli, ke iliaj

ĉiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo,

sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj. En la afero de la Ligo la

membroj anonimaj aŭ pseŭdonimaj havas tiujn samajn rajtojn, kiel

la membroj nekaŝitaj.

 

§ 5. La Ligo konsistas el apartaj lokaj kluboj, kiuj estas fondataj

en diversaj urboj kaj urbetoj per la iniciativo de la tie loĝantaj amikoj

de la lingvo tutmonda.

 

Rimarko. En unu sama urbo povas ekzisti kelkaj kluboj.

 

§ 6. „Klubo de la Ligo de Esperantistoj“ estas nomata ĉia kolekto

da personoj, kiuj alportas al la kaso de 1’ Ligo ne malpli ol 20 pfenigojn

„germanajn“ ĉiumonate de ĉiu klubano kaj elektas inter si iun reprezentanton, per kiu ili deziras komunikiĝadi kun la centra komitato

(Akademio) de V Ligo kaj kun la aliaj kluboj. Tuj kiam la kasisto de

Y Ligo ricevis de la nove fondita klubo la unuan enporton kaj la

adreson de la reprezentanto, la klubo tuj eniras en la Ligon kaj pri

ĝia fondiĝo kaj pri la adreso de ĝia reprezentanto estas publikigate

en la plej proksima numero de T organo de la Ligo.

 

Rimarko I. Tiuj kluboj kiuj pro iaj kaŭzoj (ekzemple pro la kondiĉoj de ilia lando) ne volas publike esti konataj sub la nomo „klubo“,

povas esti enportataj en la gazeton de Y Ligo sub la privata nomo de

ilia reprezentanto (en tia okazo anstataŭ „En la urbo N. estas fondita

klubo, kies reprezentanto estas s-ro A.“ en la gazeto estas dirata:

„S-ro A. el la urbo N. kaj kelkaj liaj amikoj alsendis …. frankojn

kaj promesis oferadi ĉiumonate por la lingvo tutmonda ne malpli ol

20 pfenigojn de ĉiu klubano“). Tiaj privataj „oferantoj“ havas ĉiujn

rajtojn de klubo.

 

66

 

,La Esperantisto“ 1890. — N-ro 15

 

Rimarko II. La organo de la Ligo estas „La Esperantisto“.

 

§ 7. En ĉiuj komunaj aferoj de la Ligo, kie estas postulata voĉdonado de la apartaj kluboj (ekzemple ĉe la ĉiujara elektado de

Akademio k. c.), ĉiu klubo havas tiom da voĉoj, kiom fojojn 20 klubanojn * 1 ĝi havas.

 

§ 8. Ĉiu klubo elektas inter si unu aŭ kelkajn personojn, kiuj

prenas sur sin la devon kolektadi la 1-an de ĉiu monato la monatajn

pagojn de la membroj (oferantoj) de tiu klubo. Tiu ĉi mono estas

alportata al la reprezentanto de la klubo, kiu la tutan kolektitan sumon

kune kun la nomaro de la oferintoj kaj kun la montro, kiom ĉiu el

ili enportis, sendas ĉiumonate al la kasisto de la Ligo; la kasisto

publikigas ĉiumonate en la gazeto de T Ligo la komunan sumon ricevitan de ĉiu klubo, kaj la detalan nomaron li konservas ĉe si, por poste

ĝin uzi ĉe la kunmetado de la detala ĉiujara kalkula raporto (vidu § 17).

 

§ 9. Ĉiu klubo laboras tute memstare kaj, se ĝi volas, ĝi povas

ekster la regularo komuna de la Ligo ellabori por si ankaŭ sian

propran regularon. La diversaj kluboj inter si korespondas, konsiliĝas,

helpas unu al la alia sed trovas sin en nenia dependeco unu de la alia

aŭ de la Akademio.

 

§ 10. La aferoj tuŝantaj la tutan Ligon, kiel ekzemple la perfektigado de la lingvo Esperanto aŭ la uzado de la kaso de 1’ Ligo,

sin trovas en la manoj de la Akademio Esperantista*, kiu konsistas

el 10 personoj, kiuj estas ĉiujare nove elektataj per voĉdonado de

ĉiuj kluboj de la Ligo.

 

§ 11. La Akademio jam mem inter si elektas prezidanton, sekretarion kaj kasiston.

 

§ 12. La elektado de la Akademio Esperantista estas farata en la

sekvanta maniero; ĉiu kiu deziras fariĝi membro de la Akademio, dissendas ne pli malfrue ol en la monato Septembro al ĉiuj kluboj sciigon

pri sia deziro kaj ankaŭ pri sia aĝo kaj profesio. Apogante sin sur

la tiel ricevitaj sciigoj kaj ankaŭ sur sia propra pripensado kaj konsiliĝado kun la aliaj kluboj, ĉiu klubo kunmetas nomaron de 10 personoj, kiujn ĝi proponas elekti en la Akademiop. Tiun ĉi nomaron

ĉiu klubo alsendas ne pli malfrue ol ĝis Ia 15-a de Decembro al la

sekretario de la Akademio. La nomaroj ricevitaj de ĉiuj kluboj estas

presataj en la organo de 1’ Ligo, kaj tiuj 10 kandidatoj, kiuj ricevis

de ĉiuj kluboj la plej multe da voĉoj (pri la voĉoj vidu § 7) estas

publikigataj kiel elektitaj en la Akademion por la sekvanta jaro. Se

 

* Tiu ĉi Akademio estas efektive la centra komitato de la Ligo;

sed ĉar en kelkaj landoj la apartenado al ia komitato aŭ Ligo estas

ligita kun maloportunoj, tial la Centra Komitato portas la nomon

„Akademio“ pro tiu sama kaŭzo, pro kiu la membroj de la Ligo havas

la nomon „oferantoj“.

 

1 teksto: klubanoj.

 

5*

 

67

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

la rezultato de la elektado estas ne klara pro tio, ke kelkaj personoj

ricevis egalan nombron da voĉoj, tiam la Akademio dume estas kreata

el la personoj elektitaj sendispute, kaj la kandidatoj disputataj estas

ripete balotataj.

 

§ 13. Se en la mezo de V jaro iu el la membroj de la Akademio

eliras, tiam alian membron sur lian lokon elektas jam la Akademio mem.

 

§ 14. Ĉiuj decidoj de la Akademio estas farataj en la sekvanta

maniero: se ia persono (tute egale ĉu ĝi apartenas al la Akademio

au ĉu ĝi eĉ estas tute flanka) volas fari al la Akademio ian 1 proponon,

ĝi sendas tiun ĉi proponon al ĉiuj 10 membroj de la Akademio (iliaj

adresoj estos al ĉiuj konataj). Ricevinte tian proponon, ĉiu Akademiano

sciigas la sekretarion de la Akademio, ĉu li konsentas je la farita

propono aŭ ne. Se montriĝas, ke pli ol duono de la Akademianoj

donis la voĉon por la akcepto de la farita propono, tiam tiu ĉi propono estas presata en la organo de 1’ Ligo, ricevas leĝan forton sub

la nomo de „decido de la Ligo“, kaj la prezidanto de la Ligo devas

peni pri la plenumado de la farita propono.

 

§ 15. Se la Akademio decidis fari ian artan ŝanĝon en la lingvo

Esperanto, tiu ĉi decido ricevas leĝan forton ne pli frue ol post paso

de 3 monatoj post la publikigo de la decido de la Akademio (tio ĉi

estas por gardi la lingvon de facilanima kaj ne pripensita rompado

kaj por doni al la tuta Ligo eblon bone pripensi kaj priparoli la proponitajn novenkondukaĵojn 2 .

 

§ 16. Se unu el la kluboj trovos, ke la reformo proponita de la

Akademio estos malutila al la lingvo, aŭ ke la utilo de tiu reformo

estos tiel sensignifa, ke ĝi ne rekompencos la maloportunon, kiu estas

ligita kun ĉia arbitra rompado de la lingvo, tiu klubo povas meti la

proponitan reformon al la voĉdonado de ĉiuj kluboj, kaj se antaŭ la

fino de 3 monatoj de la tago de publikigo de V decido de la Akademio

montriĝos, ke pli ol duono de la kluboj donis sian voĉon kontraŭ

la decido de 1’ Akademio, tiam tiu ĉi decido estas neniigata 3 .

 

|| § 17. En la fino de ĉiu jaro la Akademio presas raporton pri la

tuta laborado de la Ligo kaj pri la stato de la kaso de 1’ Ligo por la

pasinta jaro kaj dissendas tiun ĉi raporton al ĉiuj kluboj por senpaga

disdono al ĉiuj membroj (oferantoj).

 

Rimarko I. En la ĉiujara kalkula raporto devas esti ankaŭ montrita,

kiom en la daŭro de la tuta jaro en la kason envenis de ĉiu membro

(oferanto) aparte, por ke ĉiu povu vidi kalkulon de la tuta mono, kiun

li enportis.

 

Rimarko II. Se pro kondiĉoj de la lando, en kiu la klubo sin

trovas, estas neoportune sendi al la klubo multajn ekzemplerojn de

la raporto, al ĝi necese devas esti sendita en kovrita koverto almenaŭ

unu ekzemplero por montri ĝin al ĉiuj membroj (oferantoj) de la klubo.

 

1 teksto: iam. 2 teksto: novenkondukaĵon. 3 teksto: nenigata.

 

68

 

,La Esperantisto“ 1890. — N-roj 15—16

 

§ 18. La elektado de la unua Akademio estos farata tiam, kiam

la nombro de la kluboj de 1’ Ligo atingos 25. Gis la elekto de la

unua Akademio la „Provizora Administra Komitato“ konsistas el sinjoroj:

 

Hugo Barbeck,

 

Chr. Schmidt kaj

 

Joseph Gagel (ĉiuj en Nŭrnberg).

 

Sed antaŭ ol estos kreita la unua Akademio, en la lingvo Esperanto povas esti farata nenia eĉ la plej malgranda ŝanĝo.

 

§ 19. La Ligo estas oficiale fondita kaj la nuna Regularo de la

Ligo* ricevas leĝan forton de la tago, kiam ĝi estis publikigita en la

gazeto „La Esperantisto“. Se poste estos necese fari ian ŝanĝon en

la Regularo de la Ligo, tiu ĉi ŝanĝo povas esti farata nur post la voĉdonado de ĉiuj kluboj de 1’Ligo, se montriĝos, ke ne malpli ol f de

ĉiuj donitaj voĉoj konsentis je la proponita ŝanĝo.

 

* La tekston de tiu ĉi Regularo en la lingvo esperanta, germana,

franca aŭ angla oni povas ricevi ĉe s-ro Hugo Barbeck en Nŭrnberg

po 50 pfenigoj por 10 ekzempleroj (kun poŝta transsendo 70 pfenigoj).

 

N-ro 16. paĝ. 49—50

 

Leopold Einstein

 

Wiister: Einst

 

Kutime oni citas ĉi tiun artikolon kiel „Nekrologo por Leopold Ein -

stein“. Ĝi estas represita en „L’ Esperantiste“ de L. de Beaufront 1890

kaj de tie en „Germana Esperantisto “, 3. jaro, paĝ. 13—14 kaj 25 — 26.

 

[Einstein laŭ la „funebra sciigo“ sur paĝ. 48 de „La Esperantisto“

mortis la 8-an de Septembro 1890.]

 

Antaŭ kelkaj semajnoj mortis en Nŭrnberg post longa kaj

malfacila suferado, sinjoro Leopold Einstein, unu el la plej

varmaj kaj energiaj amikoj de nia afero, la aŭtoro de la verkoj

„La Lingvo Internacia als beste Losung des internationalen

Weltsprache-Problems a , „WeltsprachlicheZeit-undStreitfragen a

kaj diversaj artikoloj en germanaj gazetoj. La mortinto estis

la unua, kiu donis antaŭpuŝon al nia afero en Germanujo.

Gis nia lingvo estis publikigita, li estis varmega volapukisto,

batalis por Volapuk kun fervoro kaj energio, kaj li tre multe

helpis al la vastiĝo de tiu lingvo. (Li skribis ĉirkaŭ 200 artikolojn en diversaj gazetoj por Volapŭk.) Jamde la komenco

li sendis la tutan malfortecon de la volapŭka vortaro, sed,

ne esperante, ke tiu ĉi demando estos iam solvita pli bone,

kaj vidante, ke la diversaj novaj proponataj sistemoj estas nur

efemeraj nepripensitaj provoj, kiuj volas detrui Volapŭkon, sed

donas nenion pli bonan, li daŭrigis sian fervoran laboradon

kaj batalis kontraŭ ĉiu nova propono. Sed ricevinte okaze-e»~

 

69

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

la unuan libron de nia lingvo kaj la „Duan Libron a , li

tute ŝanĝiĝis. Malgraŭ lia aĝo (li havis tiam kvindek kvar

jarojn), li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian

lingvon kaj fariĝis ĝia varmega amiko. „La demando de lingvo

internack^, — li skribis al ni kelkan tempon poste, — „estas

fine absolute solvita, kaj ĝoje mi sendas al vi koran gratulon

pri tiu ĉi solvo. Kion mi longe atendis, tio fine venis. Laborante por Volapŭk, mi diris al mi, ke unu duono de tiu ĉi

lingvo (la gramatiko) estas bona, sed la dua duono (la vortaro)

estas malbona; sed mi timis ke nenio povos esti perfekta kaj

unu parto devos suferi je la kosto de la dua. Sed en la

,Internacia (1 , la unua parto kaj la dua estas solvitaj tre bone,

kaj tial mi ekkrias kun plena certeco: la demando de lingvo

internacia estas fine absolute solvita! Ĉar neniam povos esti

kreita gramatiko pli simpla, ol en la Internacia, kaj nenia vortaro

de lingvo internacia povos esti logike konstruita sur aliaj principoj, ol en la vortaro de la Internacia. Se en la Internacia

estos eble trovitaj kelkaj eraroj, ili estos nur malgrandaĵoj,

kiuj kun la tempo estos facile bonigitaj sen bezono rompi la

sistemon. Kia ajn estos la estonta lingvo de 1’ mondo, estas

tute sendube, ke ĝi povas esti nur la Internacia aŭ en ĝia

nuna formo, aŭ en formo iom ŝanĝita, nur en detaloj, sed ne

en la fundamento. Alia fundamento estas ne ebla, kaj tial mi

nun povas tute trankvile labori, ne timante jam, ke mi devos

iam defali de la sistemo.”

 

Jam ok semajnojn post la aliĝo de Einstein eliris prese

lia verko „La Lingvo Internacia als beste Losung des internationalen Weltsprache-Problems w , kiu elvokis konfuzon inter

la volapŭkistoj, kaj alportis al la aŭtoro grandan persekuton

de ilia flanko. Ne povante respondi ion gravan kontraŭ la

verko de Einstein, ili komencis batali kontraŭ li per la plej

sentaktaj personaj atakoj kaj insultoj. Ne timigite de la atakoj,

la mortinto daŭrigis energie bataladi; per vasta korespondado

kaj dissendado de verkoj li serĉis amikojn por nia afero, kiom

kaj kie li povis, kaj jam kelkajn monatojn post lia unua verko

eliris lia verko polemika „Weltsprachliche Zeit-und Streitfragen“. Li havis la intencon komenci vastan sisteman agitadon

f j per publikaj paretetŭj en diversaj urboj; sed bedaŭrinde la

sorto ne permesis al li tion ĉi fari; malfacila malsano alforĝis

lin baldaŭ al la ĉambro; doloroj kaj suferoj ne permesis al li

 

1 La kutimo, nomi la novan lingvon laŭ la pseŭdonimo de d-ro

Zamenhof ankoraŭ ne ekzistis. „Internacia“ estas mallongiga esprimo

de Einstein por yy Lingvo Internacia “.

 

70

 

,La Esperantisto“ 1890. — N-roj 16—18

 

K plu labori. Eĉ sian korespondadon li estis devigita preskaŭ

tute ĉesigi, kaj nur al ni li de tempo al tempo ankoraŭ skribadis leterojn plenajn je entuziasma fajro: tra la suferoj de

V maljunulo brilis la idealaj flamoj de junulo. Inter la plej

grandaj kojpaj suferoj li ne forgesis nian aferon kaj, ne povante v pltr labori por ĝi, li ĉiam sonĝis kaj revis pri ĝi. En la

komenco li havis ankoraŭ esperon, ke li resaniĝos, kaj li ofte

skribadis al mi pri siaj planoj por la estonteco, pri la intencataj

paroladoj pri nia afero k. c., sed en la lasta duonjaro li perdis

la esperon kaj skribis al mi, ke li senpacience atendas, ke la

bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj. Havante jam por

si mem nenian esperon, li skribis al mij kelkaĵ^r monatoj^[antaŭ j

„Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la

venkon de nia sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ,

baldaŭ en ĝia tuta beleco. Se eĉ pasos kelka nombro da jaroj

en malfacila batalo, ne perdu la kuraĝon kaj laboru. Antaŭ

ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon”. Skribante pri

la malvarma printempo, kiu malhelpis lin uzi la freŝan aeron,

li aldonis: „La vintro ne volas foriri kaj obstine batalas kontraŭ

la alvenanta somero; sed malgraŭ la nuboj kaj la frostoj la

somero baldaŭ venkos. Tiel ankaŭ pasantaj malfacilaĵoj povos

. malrapidigi por kelka tempo la iradon de nia afero, sed neniaj

nuboj kaj frostoj povos reteni ĝian finan venkon w . Ankoraŭ en

la mezo de Aŭgusto ni ricevis de li leteron, skribitan per laca

mano, kaj en la komenco de Septembro ni ricevis la malĝojan

sciigon pri lia morto. Paco al via cindro, nia kara frato kaj

kunbatalanto!

 

N-ro 17. paĝ. 52

 

z Respondoj al la amikoj

 

Pri la „Respondoj al la amikoj“. — Ni rekomendas al la legantoj la rubrikon „Respondoj“. La Respondoj ne havas karakteron

personan (ĉar personajn respondojn ni donas per leteroj), sed ĉiu

respondo povas ĉiam ekster la adresato havi intereson ankaŭ por

aliaj legantoj.

 

N-ro 18.

 

A1 s-ro B. en Moskvo. — Pri la „Ligo de Esperantistoj* kaj pri

mia rilato al ĝi mi donas artikolon en unu el la venontaj numeroj.

La Regularo estis efektive verkita de mi 1 ; sed, danke unu eraron en

la tempo de la presado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi

 

1 komparu la artikolon sub II. 15.

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

:(!

 

pensis. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la klubo Nurnberga

ne bonaj, kaj, ne havante la eblon konsiliĝi kun mi pri tiuj ĉi punktoj,

la klubo ŝanĝis la diritajn punktojn laŭ sia propra opinio. Kvankam

la intencoj de la klubo estis bonaj kaj la ŝanĝoj ŝajnis tre malgrandaj

kaj malgravaj, tamen efektive ili donis al la Regularo tute alian karakteron, ol ĝi devis havi. La afero estos klarigita kaj rebonigita

en la venontaj numeroj. — Legante iafoje en la „Esperantisto“ artikolojn

kun proponoj de diversaj ŝanĝoj en nia lingvo, vi tute vane timas,

ke ni jam havas la intencon fari facilanime rompojn kaj ŝanĝojn en

la lingvo. Vi povas esti tute certa, ke antaŭ ol ni decidiĝos fari ian

eĉ la plej malgrandan ŝanĝon en la lingvo, ni ĝin longe kaj bone

priparolos kaj prijuĝos publike, kaj ia ŝanĝo estos farita nur tiam, se

ĝi montriĝos efektive necesa kaj se ĝi post matura priparolado estos

akceptita de ĉiuj amikoj sen disputo kaj sen malordo. La artikoloj

kun proponoj de ŝanĝoj, kiujn ni iafoje presas (kvankam la plej grandan

parton de ili ni persone tute ne povas aprobi), ne havas ankoraŭ ian

signifon praktikan — ili estas nur teoriaj preparoj, por ke iom

post iom montriĝu, kiaj ŝanĝoj estas efektive necesaj kaj trovas la

plej multe da sendisputaj aprobantoj, kaj por ke la proponoj, nun

ankoraŭ eble erarantaj kaj ŝanceliĝantaj, lumigu la aferon ĉiuflanke

kaj donu la puŝon al la ellaboriĝo de proponoj efektive kaj sendispute

utilaj. En la venontaj numeroj ni donos kritikan analizon de ĉiuj

proponataj ŝanĝoj en la lingvo kaj nian opinion pri tiuj proponoj kaj f

ni montros la vojon, per kiu la ŝanĝoj plej necesaj povos esti enkondukitaj sen ia malutilo al nia afero kaj sen rompado.

 

N-ro 19.

 

A1 s-ro P. en Saratov. — Mi miras, ke mi jam longan tempon

havas de vi nenian leteron. En la lasta tempo mi ofte rimarkas, ke

leteroj skribitaj de amikoj al mi aŭ de mi al amikoj — perdiĝas en

la vojo, kaj de tio ĉi venas neatenditaj malagrablaĵoj. Ricevinte de

mi nenian respondon je sia, lastsf letero, la korespondanto ofendiĝas

aŭ timas, ke li estas maloportuna al mi per sia skribado, kaj tial li

ĉesigas sian korespondadon. Sed se iu ne ricevas de mi respondon,

la kulpo plej parte estas ne mia. Per ĉiu, eĉ per la plej sensignifa,

letero la amikoj de nia afero alportas al mi ne malkontenton, sed nur

plezuron, kaj mi respondas ĉiun leteron, kiam mi nur trovas minuton

da tempo. Tial mi nun uzas la okazon kaj petas ĉiujn, kiuj skribas

al mi leterojn kaj ne ricevas respondon, — ke ili ne vidu en ĝi ian

malĝentilecon aŭ fierecon de mia flanko, sed ke ili diru al si simple:

kredeble li ne ricevis mian leteron aŭ mi ne ricevis lian respondon,

kaj tial mi skribu al li ankoraŭ unu fojon. A1 mi oni povas skribi

leterojn eĉ la plej longajn: tamen se mi mem iam skribas tro mallonge aŭ malfrue, oni volu pardoni al mi, ĉar mia tempo estas tre okupita.

 

72

 

,La Esperantisto u 1890. — N-roj 18—22

 

N-ro 20.

 

A1 s-ro P. en Kjaĥta. — Mi ŝanĝis mian loĝejon, kaj tial leteroj

al mi devas nun esti adresataj ne „Przejazd No. 9“, sed: „Nowolipki

No. 21“. Sed la plej bone kaj la plej certe estas adresadi la leterojn

ĉiam simple: „A1 D-ro L. Zamenhof en Varsovio“. Leterojn kun tia

adreso mi ĉiam ricevados la plej akurate, kie ajn mi loĝos.

 

N-ro 21. paĝ. 53

 

De la redakcio 1

 

Kelkaj malfacilaĵoj, ne eviteblaj ĉe la transiro de gazeto el unuj

manoj al aliaj kaj de malnova ordo al nova, kaŭzis unu malagrablan

eraron en la No. 10 de nia gazeto. Pro kaŭzoj tute ne dependantaj

de ni la numero eliris tre malfrue kaj en ĝia titolo mankis la vortoj

„numero Julia“ kaj danke tiun ĉi mankon nia enkonduka artikolo

fariĝis nekomprenebla kaj stranga. Nun ni jam faris ĉion, por ke tiaj

eraroj ne ripetiĝu. Sed por rompi unu fojon kun la konfuzoj ligitaj

kun ĝi, ni decidis fari la jenon: ĝis Januaro ni eldonos nur la numerojn

11 kaj 12, tiel ke la dua jaro de V eldonado (de No. 13) komenciĝos

de Januaro kaj la abonado nun povos esti kalkulata de Januaro ĝis

Januaro. Jam de la No. 13 la numeroj elirados regule en la komenco

de ĉiu monato kaj en grandeco duobligita.

 

Tiel tri monatoj perdiĝis kaj ne estas jam tempo realpeli ilin.

Sed la abonantoj de tio ĉi nenion perdos, ĉar ĉiu ricevos tiom da

numeroj, por kiom li pagis, nur anstataŭ Junia, Julia kaj Aŭgusta li

ricevos la numerojn kun datoj de Oktobro, Novembro kaj Decembro.

La abonantoj de tio ĉi nur gajnos, ĉar anstataŭ atendi ĝis la No. 16,

nia gazeto akceptos sian novan plibonigitan formon jam de la No. 13-a.

 

trrot®

 

-fWv

 

N-ro 22. paĝ. 53—54

 

Pri la Ligo

 

Kune kun la No. 5 de la „Esperantisto“ la abonantoj de tiu ĉi

gazeto ricevis cirkuleron de la klubo esperanta en Nŭrnbergo kun la

sciigo, ke estas fondita Ligo internacia de esperantistoj kaj estas elektitaj prezidanto, sekretario kaj kasisto, pri kies akceptado kaj sankciado

oni petas la legantojn. La legantoj ekmiris, kaj baldaŭ komencis venadi

demandoj kaj protestoj. La N-ro 6 de la „Esperantisto“ ŝajne alportis

klarigon de tiu ĉi enigmo, donante en mia nomo Regularon ,de la

Ligo, antaŭparolon al tiu ĉi Regularo kaj klarigan leteron pri la

cirkulero Nŭrnberga. Tamen efektive la afero ĝis nun ankoraŭ tute

ne estas klarigita. Kelkaj cirkonstancoj, ne dependantaj demi, donis

al la tuta afero alian karakteron ol ĝi devis havi, kaj ne pli frue ol

hodiaŭ mi havas la okazon paroli pri la Ligo pli vaste.

 

Sciante, kiel grava en ĉia afero estas laborado kunigita, mi pro-De la 30 . de Sept. 1890 d-ro Zamenhof mem redaktis la gazeton.

 

73

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

ponis en la N-ro 3 de la „Esperantisto“ fondi Ligon internacian de

niaj amikoj. Kelkan tempon post la preso de mia propono mi trovis

min persone en tia nedifinita situacio, ke mi ne sciis, kie kaj kiam

mi devos loĝi kaj ĉu mi povos en la daŭro de kelka tempo aktive

preni parton en nia afero. Tial, timante ke nia afero ne rompiĝu

en la mezo, mi decidis rapidigi la kreiĝon de la Ligo kaj, ne perdante

tempon, mi sendis al la redakcio de la „Esperantisto“ mian propran

Regularon kune kun antaŭparolo, en kiu mi klarigis la kaŭzojn de mia

rapidado. Ricevinte mian Regularon, la redakcio de la „Esperantisto“

dissendis sian nemotivitan cirkuleron pri la fondiĝo de la Ligo kaj

pri la Provizora Komitato. La No. 6 alportis mian Regularon, sed

tiu ĉi Regularo, subskribita de mia nomo, estis por mi mem ne malgranda surprizo, ĉar mi trovis en ĝi kelkajn ŝanĝojn, kiuj donis al la

afero tute alian fizionomion 1 .

 

Tiuj ĉi malfeliĉaj ŝanĝoj estis pura blinda okazo. Por ke la legantoj

ne pensu, ke la redakcio ilin faris en ia malbona intenco, mi diros

antaŭ ĉio kelkajn vortojn pri la kaŭzoj de tiuj ĉi ŝanĝoj. Kelkaj punktoj

en mia Regularo ŝajnis al la redakcio ne bonaj kaj elvokis la timon,

ke la Regularo estos ne bone akceptita aŭ tute ne efektivigebla. En

ĉia alia tempo la redakcio kredeble skribus al mi sian opinion, mi

responde klarigus al ĝi la signifon kaj la celon de la demandaj punktoj

kaj ĉio fariĝus bone. Sed en la tiamaj cirkonstancoj la konsiliĝo devus

okupi tro multe da tempo, kaj la tempo ŝajnis tre kara. Tial, por ne

perdi tempon, la redakcio faris mem kelkajn ŝanĝojn en la punktoj,

kiuj ŝajnis al ĝi ne bonaj; la redakcio povis ĝin fari kun tiom pli

granda rajto, ke la ŝanĝoj je V unua rigardo efektive ŝajnis tre malgravaj kaj sensignifaj kaj povantaj havi nenian influon sur la komunan

karakteron de la Regularo. Sed bedaŭrinde tiuj ĉi ŝanĝoj, je Tunua

rigardo tiel malgravaj, donis rezultaton tute neatenditan.

 

Mi ne analizos la tutan signifon de Ia faritaj ŝanĝoj, mi diros nur

kelkajn vortojn pri ilia komuna karaktero. Verkante mian Regularon

(kiun mi longe pripensadis), mi havis antaŭ la okuloj la specialan

situacion, en kiu sin trovas la plej granda parto de niaj amikoj, kaj

la sperton, kiun donis al mi mia trijara laborado en nia afero. Ne

estante kaj ne povante ankoraŭ esti societo oficiala, havante siajn

membrojn en diversaj landoj sub diversaj leĝoj kaj kondiĉoj, nia Ligo

ne povis esti konstruita sur tiuj samaj principoj, kiel aliaj societoj.

La ĉefaj principoj, sur kiuj mi fondis mian Regularon, estis:

 

1. Nia lingvo, kiel ĉia alia lingvo, la plej bone devus esti tute

libera kaj sendependa de ĉia leĝdonanta institucio kaj disvolviĝadi

laŭ vojo natura; sed se ni jam transdonas la sorton de nia afero al

ia institucio, ni povas ĝin fari nur tiam, kiam ni vidas, ke tiu ĉi

 

1 komp. //. 15.

 

74

 

,La Esperantisto* 1890. — N-ro 22

 

institucio estas jam sufiĉe forta, ordigita kaj elprovita; ĉar alie ni

riskas facilanime kaj malsaĝe detrui en unu tago la verkon, kiu kostis

jam tiom multe da malfacila laboro kaj oferoj. Nia Ligo en tiu ĉi

rilato tute ne povas esti komparata kun aliaj societoj (kaj sur tiun ĉi

punkton mi ripete turnas la atenton de kelkaj amikoj): ĉia societo

havas la celon krei ion, kio ankoraŭ ne ekzistas; al la entreprenita

afero ĝi donas, kion ĝi povas, kaj akceptas de ĝi nenion; tial ĝi povas

komenci sian funkciadon eĉ ĉe la plej malgranda nombro da membroj

kaj ĉio, kion ĝi faras, estas nur pura gajno. Sed nia Ligo devas trans-preni aferon jam kreitan kaj jam sufiĉe fortan, kaj la sorton de tiu ĉi

afero ni jam ne povas blinde transdoni al ia malgranda malforta

grupeto da homoj ne preparitaj kaj ne elprovitaj. Ĉar tiam per la

transiro anstataŭ ion gajni nia afero nur perdus ĉion, kion ĝi havis

ĝis nun: forton neniu el la malgranda grupeto povos al ĝi doni, sed

rompadon, malordon kaj malkonsenton ĉiu alportos aparte, kaj post

kelkaj semajnoj nia floranta kaj pace progresanta afero fariĝus publika

ridindaĵo. Tial laŭ mia Regularo la sorto de nia afero devus transiri

en la manojn de la Ligo ne pli frue ol kiam tiu ĉi lasta atingos la

forton de almenaŭ 7500 frankoj ĉiujare (25 kluboj po 25 frankoj ĉiumonate); ĉar a) kiam la Ligo atingos tian forton, tio ĉi montros, ke

ĝi kreskas regule kaj sendispute kaj la ordo en ĝi estas sufiĉe elprovita; b) la malgrandaj maloportunecoj aŭ disputoj, kiuj tiam eble

ankoraŭ restos, estos kovritaj per la grava forto materiala, kiun la

Ligo alportos al la afero. ĉis tiu tempo laŭ mia Regularo la sorto

kaj la bona nomo de nia afero devus dependi de nenia institucio

kaj nia Ligo devus esti liberaf de apartaj sendependaj kluboj.

 

2. La plej grava rajto de la membroj kaj kluboj — la elekto de

la estonta leĝdonanta kaj administranta akademio — devas esti en la

manoj de la personoj, kiuj efektive subtenas nian aferon, kaj ne en

la manoj de personoj, kiuj sub la influo de unu minuto permesis enskribi ilian nomon, pagis kelkajn pfenigojn kaj poste forgesas pri la

afero. Tial mi en mia Regularo mezuris la grandecon de la voĉoj ne

laŭ la nombro de la enskribitaj membroj aŭ de la promesitaj pagoj,

sed laŭ la grandeco de la efektive enportitaj oferoj („ĉiu klubo havas

tiom da voĉoj, kiom fojojn 25 frankojn ĝi alportis al la kaso de

P Ligo, kalkulante la sumon de la komenco ĝis la tago de la voĉdonado*) 1 . Tio ĉi estas ne sole la plej justa, sed ankaŭ la plej facila

maniero de mezurado; ĉar la ĉiumonataj enportoj estos ĉiam presataj,

ĉiu povos ĉiam sendispute difini la grandecon de la voĉoj de ĉiu

klubo, dum alie kontrolo estos tute ne ebla kaj eternaj disputoj kaj

malordoj estos neeviteblaj. (Ne sole flanka persono ne povos kontroli la nombron de la membroj en ĉiu klubo, sed ĉiu aparta klubo

 

1 Tiun ĉi enkrampigitanfrazon la Nŭrnberganojforstrekis; komp. II. 15.

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

mem neniam povos scii, kiom da membroj efektivaj kaj kiom fiktivaj

ĝi havas.)

 

3. Estus ne prudente difini ian egalan pagon por ĉiuj membroj;

ĉar difinante tro grandan pagon, ni perdos multajn membrojn kaj

difinante tro malgrandan — ni perdos multan monon de la flanko de

la pli riĉaj membroj, kiuj facile povus pagi pli multe. Sed en tia

okazo pli granda pago devas esti ankau ligita kun pli grandaj rajtoj.

Tio ĉi ankau povas esti atingita nur tiam, se ni mezurados la nombron

de la primitivaj voĉoj ne lau la nombro de la enskribitaj membroj,

sed laŭ la grandeco de la pagoj. (Unu amiko skribis al ni, ke ne

konvenas kalkuli la grandecon de la voĉoj laŭ la enportita mono; sed

alian pli bonan manieron de mezurado ni ja ne havas, ĉar mezuri la

moralajn meritojn de ĉiu aparta membro estas ja tute neeble. Cetere

la funkciistojn [kiel ekzemple Akademianojn, prezidantojn de kluboj

k. c.] ni devas elekti laŭ iliaj personaj meritoj, sed la simplaj membroj

de la Ligo estas ja nur simplaj matematikaj grandoj, por kiuj ni

devas havi ian difinitan mezuron, kaj anstataŭ mezuri simple laŭ la

kapoj [t. e. laŭ la enskribiĝoj, tute sensignifaj, kiel montris al ni la

sperto kun la „Promesoj w ], estus jam per si mem multe pli juste kaj

pli prudente mezuri laŭ la fortoj, kiujn ĉiu kapo alportas, eĉ se la

aliaj kondiĉoj ne postulus tian mezuradon.)

 

4. La grandeco de la voĉoj devas dependi de la grandeco kaj

ne de ia formo de la enportitaj oferoj; ĉar ne parolante jam pri tio,

ke la esenco estas ĉiam pli grava ol la formo, la formo ofte dependas

ne de nia volo, sed de aliaj cirkonstancoj (la leĝoj de P lando, la

tempo k. c.). Tial mi diris en mia Regularo, ke la interna organizacio

de ĉia aparta klubo dependas tute de la volo kaj decidoj de tiu ĉi

klubo mem, kaj por la Ligo estas gravaj nur la rezultatoj. „Ĉiuj enportitaj 25 frankoj havas unu voĉon (mi ripetas, ke tio ĉi estas nur

voĉo elektanta), tute egale ĉu ili venas kune de cent personoj aŭ de

unu persono; ĉu ili venas sub la nomo ,pago de klubanoj ( aŭ ofero

de unu persono k. c“. Sendi monon estas permesite en ĉiu lando, sed

esti „klubano“ estas en kelkaj landoj severe malpermesite. Tial se

ni volus doni voĉon nur al tiu, kiu estas oficiale enskribita kiel

„klubano“, ni eble morgaŭ vidos, ke ia sensignifa nenion faranta

persono en ia malgranda germana urbeto post unuhora laborado havos

5 fojojn pli multe da voĉoj ol la tuta Rusujo, kiu havas de ĉiuj

niaj amikoj; ĉar laŭ la nun ŝanĝita Regularo li kolektos nur 100 personojn (eble 100 malgrandajn infanojn), kiuj nenion farante kaj nenion

pagante — devos nur konsenti, ke oni ilin enskribu kiel „klubanojn“,

li pagos por ĉiuj 100 personoj kune unufoje 20 markojn — kaj en

unu horo li ricevos 5 voĉojn en la Ligo, dum la tuta Rusujo kun

ĝiaj multaj efektive laboremaj amikoj, kun ĝiaj konstantaj grandaj

oferoj k. c. eble ne havos tuta kune eĉ unu voĉon, ĉar danke la

 

76

 

,La Esperantisto* 1890. — N-roj 22—24

 

leĝojn de T lando eble en la tuta Rusujo ne troviĝos 20 personoj,

kiuj volus esti enskribitaj kiel „klubanoj“.

 

Tio ĉi estas la plej gravaj principoj, sur kiuj mia Regularo estis

fondita. Ĉiuj aliaj punktoj estas multe malpli gravaj, ĉar ili tuŝas

nur aferojn estontajn, kiujn ĝis ilia uzado ni havus ankorau la eblon

kelkfoje priparoli kaj ŝanĝi. Bedaurinde la ŝanĝoj faritaj en mia

Regularo tuŝis rekte la fundamenton kaj tiel ŝajne tre malgrandaj kaj

malgravaj ŝanĝoj per unu bato detruis ĉiujn plej gravajn principojn

de mia Regularo kaj donis en mia nomo ordon, kiu lau mia opinio

baldaŭ kondukus nin ne al potenco, sed al ruino.

 

Tian Regularon por nia Ligo mi jn&nialvpovus aprobi. Tre pova.6

esti, ke mia Regularo estas ankaŭ tute erara kaj ankaŭ kondukus nian

aferon en danĝeron; sed en mia mi almenaŭ mem la erarojn’vidas,

dum en laRegularo ŝanĝita mijpa-vidas ilin klare kaj ne povas kŭn pura

konscienco lasi sub ĝi mian nomon. La klubo Nŭrnberga faris la

ŝanĝojn sen ia aparta intenco kaj nenion havus kontraŭ tio, se mi

nun reenkondukus mian Regularon neŝanĝitan. Restus nun al mi nur

represi mian Regularon en tiu formo, kiun ĝi havis antaŭ la faritaj

ŝanĝoj. Sed la sperto de la lasta tempo estas tro grava, por ke ni

povu lasi ĝin senatente. Kio antaŭ nelonge ankoraŭ ŝajnis disputebla

nur en detaloj kaj en la formo, nun ĉiam pli kaj pli montriĝas disputebla en la principo mem. La historio de la lastaj 5—6 monatoj

ĉiam pli kaj pli elmovas la demandon: „ĉu entute la Ligo estas necesa

por nia afero, ĉu ĝi ne alportos pli da malutilo ol da utilo?“

 

(Fino venos 1 .)

 

N-ro 23. paĝ. 54—55

 

Artikoletoj 2

 

Sinjoro Fr. VI. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la

signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ „h u — apostrofon

returnitan post la litero; ekzemple „ac c eti“ anstataŭ „aĉeti“ aŭ „acheti“.

De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon,

oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon

de tiu ĉi returnita apostrofo.

 

N-ro 24.

 

Unu el la plej gravaj malhelpoj en la vastigado de nia afero estas

la cirkonstanco, ke oni preskaŭ nenie povas ricevi la lernolibrojn de

nia lingvo. Tiun ĉi plendon ni ricevas de diversaj flankoj preskaŭ

ĉiutage. La plendoj estas tute pravaj, ĉar kiel ni povas esperi, ke

la nombro de niaj amikoj rapide kresku, se ni ne sole ne sufiĉe batalas

kontraŭ la indiferenteco kaj ekscitas la publikon, sed eĉ tiuj, kiuj

 

1 komp. malsupre II. 32. 2 Ĉi tiuj „Artikoletoj i( kaj la „Novaĵoj i(

 

II. 25 kaj 26 povas esti skribitaj nur de Zamenhof.

 

‘fa

 

!/at£

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

volas konatiĝi kun nia afero, ne havas la eblon? „Leginte en la gazeto X pri la lingvo Esperanto, mi volis konatiĝi kun ĝi kaj iris al

ĉiuj libristoj de nia urbo, sed nenie mi povis ricevi lernolibron au

eĉ sciiĝi, al kiu mi devas min turni por ricevi tian lernolibron. Nur

per okazo mi sciiĝis pri via adreso kaj turnas min al vi w . Tiajn

leterojn ni ofte ricevas, kaj la leteroj ordinare estas akompanataj je

la konsilo, ke la aŭtoroj de verko en Esperanto, precipe la aŭtoroj de

lernolibroj, devas dissendi siajn verkojn al ĉiuj libristoj, por ke tiuj

ĉi lastaj ne sole sciu pri la verkoj, sed havu ĉiam en sia magazeno

kelkan nombron da ekzempleroj. Ĉar se iu venas al libristo kaj ne

povas ricevi lernolibron, li ordinare perdas ĉiun deziron serĉi plu,

kaj tiel nia afero restas plejparte nekonata. Ni scias tre bone, kiel

grava 1 ĝi estus por nia afero, se la lernolibroj de nia lingvo sin trovus

en ĉiuj librejoj, por ke ĉiu, kiu ion aŭdis pri nia afero, povu tuj

konatiĝi kun ĝi anstataŭ baldaŭ forgesi eĉ ĝian nomon. Sed por ke

la lernolibroj de nia lingvo sin trovu ĉe la libristoj de diversaj urboj,

estas necese, ke pri tio ĉi zorgu niaj amikoj loĝantaj en tiuj ĉi urboj.

Por ĉiu aparta amiko zorgi pri la libristoj en lia urbo estas afero tre

facila, dum por la aŭtoroj zorgi pri ĉiuj libristoj en ĉiuj urboj estas

tute neeble; ĝi postulus tre grandan unufojan enmeton de mono: oni

devus presi la lernolibrojn en grandega nombro da ekzempleroj, elspezi multan monon por la poŝta transsendo tien kaj returne (se la

libroj ne estos venditaj). Tia maniero de laborado estas ebla nur por

grandaj riĉaj komercistoj, sed ne por la aŭtoroj de niaj lemolibroj,

kiuj ne havas eĉ la plej malgrandan eblon fari ian novan paŝon ĝis

la perdoj de la malnova estos kovritaj, aŭ presi novan nombron da

ekzempleroj antaŭ ol la malnova* estas vendita. Tamen la malfeliĉa

cirkonstanco kun la libristoj estos tre facile forigebla, se ĉiu el niaj

amikoj aparte volos zorgi pri la libristoj en sia 3 urbo de loĝado. Por

ĉiu aparta esperantisto ĝi estos afero tre facila, kaj tial ni turnas nin

kun peto al niaj amikoj, ili zorgu, ke la libristoj en ilia loko ĉiam

havu en siaj magazenoj|/(en kiu ajn lingvo kaj de kiu ajn eldonitaj).

Urboj, en kiuj la libristoj respondas al la demandantoj „ni ne havas,

ni ne scias“, — estas tute fermitaj por nia afero; ĉar el cent personoj, kiuj volas konatiĝi kun nia afero, troviĝas apenaŭ unu, kiu por

ricevi libron volos iri pli malproksime ol al la libristo. La manieron,

kiel igi la libristojn havi ĉiam kelkajn librojn esperantajn, mi lasas

al la bontrovo de ĉiu aparta amiko. Sed oni ne devas sin kontentigi

je unu fojo: de tempo al tempo oni devas ripeti la provon, ĉu la

libristoj havas niajn verkojn (gravaj estas nur la lernolibroj), kaj se

ili ilin ne havas — uzi denove rimedojn, ke ili ilin havu. En la unuaj

kelkaj jaroj ni devas konstante kaj pacience laboradi, memorigadi,

 

1 teksto: grave . 2 teksto: nova. 8 teksto: ilia.

 

78

 

„La Esperantisto* 1890. — N-roj 24—27

 

ekscitadi, ne timante la ridon de skeptikuloj kaj ne perdante la

energion, kiam ni vidas, ke diversaj malfortaj animoj, kiuj en la komenco estis tiel varmegaj, baldau tute forgesas pri nia afero. Tia

ĉiam estis la historio de ĉiu nova utila ideo. En la unuaj kelkaj jaroj

ni devas konstante senlace labori; sed post kelkaj jaroj nia afero staros

jam forte kaj laborados por si jam mem, kaj tiam la skeptikuloj

dankos al ni por nia nefortimigita laborado kaj la malfortaj animoj

hontos pro sia manko de konstanteco.

 

N-ro 25. paĝ. 55

 

Novaĵoj

 

Ni rekomencas la interrompitan publikigadon de la dissendataj

vortaretoj, kiun ni nun akurate daurigados. En la lastaj monatoj

venigis: s-ro J. Puĉkovski el Kjaĥta 500 vortaretojn; s-ro Chr. Schmidt

el Nurnbergo (per kelkaj fojoj kune) 500 v.; s-ro A. J. Runstedt el

Vedum 200 v. — De nun ni ĉiam presados sur tiu ĉi loko la nomojn

de ĉiuj personoj, kiuj venigas por disdonado aŭ dissendado ne malpli

ol 100 malgrandajn vortaretojn aŭ ne malpli ol 10 lernolibrojn de nia

lingvo (en kiu ajn lingvo kaj de kiu ajn eldonitaj).

 

N-ro 26.

 

Post kelkaj tagoj eliros nova paralela eldono de nia lernolibro

por Rusoj, kiu estos tre grava por la propagando de nia afero. ĉi

havos formon de malgranda poŝa libreto, kaj oni povos ĝin ĉiam tre

oportune porti en kelkaj ekzempleroj en la poŝo por montri aŭ disdoni ĝin al diversaj novaj personoj ĉe Y okazo. La libreto enhavos:

1. malgrandan antaŭparolon paralele en la lingvoj rusa kaj esperanta; 2. versaĵon en Esperanto kun rusa traduko; 3. plenan gramatikon; 4. tabelon de ĉiuj prefiksoj kaj sufiksoj kune kun ekzemploj por

ĉiu el ili; 5. vortaron esperanta-rusan (pli plenan ol en la unua eldono); 6. vortaron rusa-esperantan; 7. nomaron de nia tuta literaturo

kaj 8. blanketon por subskribi por la personoj, kiuj volas esti enprenitaj en la adresaron de la esperantistoj. La venda kosto de tiu

ĉi libreto estos tre malgranda (2 rubloj por 25 ekzempleroj jam kune

kun la poŝta transsendo; unu ekzemplero 10 kop.). Se la verketo

plaĉos al niaj amikoj kaj se la kostoj de la presado estos kovritaj,

tiu ĉi verketo estos iom post iom eldonita ankaŭ en diversaj aliaj lingvoj.

 

N-ro 27. z Respondoj al la amikoj

 

A1 s-ro C. en Cape-Town (Suda Afriko). — Per poŝta karto

mi siatempe respondis al vi je via letero, sed post kelka tempo la

poŝto redonis al mi la karton kun la surskribo, ke por via lando poŝtaj

kartoj ne estas akceptataj. Tiam mi sendis al vi jam leteron kovritan

kaj mi petas vin sciigi min, ĉu vi ĝin ricevis.

 

79

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 28.

 

A1 s-ro R. en Borispol. — La projekto de sinjorino Olga L. ekscitis vivan intereson ĉe multaj legantoj; sed la intereso estis, por

tiel diri, pasiva kaj ne aktiva. La legantoj demandas, kio estos

kun la projekto, sed preskaŭ neniu el ili donis ian precizan propran

opinion pri tiu ĉi projekto. Kelkaj simple diris, ke la projekto estas

ne plenumebla, dum unu el niaj plej varmaj amikoj, kontraŭe, tuj

komencis la efektivigadon de la projekto kaj sendis sian subskribon

kaj la subskribon de aliaj personoj, kiujn li tuj varbis laŭ la plano

de la projekto. Laŭ nia propra opinio la artikolo de sinjorino Olga L.

estas tre bona, ĉiuj pensoj en ĝi estas veraj kaj logikaj, — sed la

 

M J ‘ X S o ‘ ‘ O S J

 

projekto mem estas ne efektivigebla pro jena kaŭzo: La tuta esenco

 

-de la projekto konsistas en tio, ke ĉiu „vastiganto a devas promesi,

, ke li km-trovos; ĉar la trovado ne dependas de ni, ni povas nur

 

promesi, ke ni serĉos, sed ne ke ni trovos. Kvankam per si mem

la trovado de 2 novaj vastigantoj estus eble afero ne tre malfacila,

 

tamen konsiderante, ke li eble malgraŭ sia penado ne povos ilin trovi, — preskaŭ neniu volos doni tian promeson el la timo fariĝi en

okazo de malsukceso publika rompinto de sia vorto. Sed se en la

promeso nomita en la projekto ni metos la vorton „serĉi“ anstataŭ

„trovi“ aŭ „alporti“, tiam la tuta projekto perdos sian signifon, ĉar

la serĉadon neniu povas kontroli. Tio ĉi estas la malforta flanko

de la projekto, kaj tial, ĝis estos trovita ia rimedo por korekti tiun

ĉi malfortaĵon, ni ne povas ankoraŭ preni la aferon en nian manon

kaj komenci la publikigadon de la „vastigantoj“. Estus tre bone, se

iu el niaj amikoj trovus ian rimedon, ke ĉiu vastiganto, en okazo se

li ne trovas 2 novajn vastigantojn, povu purigi sin antaŭ la publiko

per ia alia laboro egale forta, egale produktiva kaj kreskiganta kaj

egale por ĉiu plenumebla; aŭ almenaŭ ke ĉiu en okazo de malsukceso havu la eblon elmontri, ke li efektive diligente kaj fervore serĉis

novajn vastigantojn, sed ne trovis. Kiam estos trovita tia rimedo por

purigi la honoron de ĉiu diligenta sed nur malsukcesa „vastiganto a ,

tiam ni, sen timo fari fiaskon kaj kompromiti la malsukcesajn

amikojn, komencos presadi la ĉenon de la vastigantoj, ĉar tiam nenia

vera amiko timos aŭ rifuzos enskribiĝi en la nombron de la „vastigantoj“. Pli aŭ malpli frue ni revenos ankoraŭ al tiu ĉi demando. Ni

estus tre dankaj al tiu, kiu proponus al ni ian bonan rimedon por

korekti la malfortan flankon de la projekto de sinjorino Olga L.

 

N-ro 29.

 

Al s-ro J. en S. Peterburgo. — Vi miras, ke en la Adresaro

unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio esperanta kaj

aliaj per la diversaj ortografioj naciaj; jen estas la kaŭzo de tiu ĉi

 

80

 

,La Esperantisto“ 1890. — N-roj 28—30

 

strangaĵo: Ne volonte arbitre ŝanĝi la nomojn de niaj amikoj, ni presis

ĉiun nomon kaj adreson tiel, kiel ĝi estis alsendita al ni. La adresojn,

kiujn ni ricevis skribitaj per literoj latinaj, ni lasis en la formo,

en kiu ni ilin ricevis (plejparte en ortografio nacia); nur la adresojn

skribitajn per aliaj literoj (ekzemple rusaj), kiujn ni jam sen tio devis

transmeti en alfabeton latinan, ni transmetis jam laŭ nia ortografio. La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio esperanta), ĉar

alie, trovante en verko esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel

ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj

jaroj Ia skribado „Byron“ anstataŭ „Bajron u aŭ „Gothe“ anstataŭ

„Gete“ kredeble estos rigardata kiel eraro. Tamen doni jam nun

kategorian, difinitan kaj ĉiam-devigan regulon por la skribado de

nomoj ne estas ankoraŭ tempo, kaj en la daŭro de kelka tempo ni

devas ankoraŭ lasi al ĉiu skribi la nomojn, kiel li trovas la plej oportune, aŭ laŭ la ortografio de la nacio, al kiu la nomo apartenas. La

fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, kaj al tio ĉi ni devas ĉiam celi kaj alkutimi; sed nun ni ofte

devas ankoraŭ uzadi la ortografion nacian, ĉar nia ortografio estas

ankoraŭ tro malmulte konata en la mondo kaj, donante en tiu ĉi ortografio nian adreson, ni riskas, ke leteroj adresitaj al ni eble ne venos

al niaj manoj. A1 tiu ĉi demando ni ankoraŭ revenos en aparta pli

detala artikolo 1 ; sed ĝis la demando estos definite decidita per la

uzado, ĉia maniero de skribado de nomoj estas bona, se ĝi nur estos

komprenebla por la leganto.

 

N-ro 30.

 

A1 s-ro G. en Odeso. — Vi miras, ke por la Ligo de Esperantistoj estas verkita tia stranga kanto, kiu kun la celo kaj la esenco

de la Ligo havas preskaŭ nenion komunan. Tute prave vi skribas:

„kial ni devas forĵeti ĉion teran? festi senzorge kaj sendolore? Serĉi

lumon per vereco kaj virton per justeco estas tre bele, sed diri, ke

tio ĉi devas esti la celo de nia Ligo, ni povas tiel same malmulte,

kiel ekzemple diri, ke nia celo estas respekti maljunulojn, kio ja ankaŭ estas tre bela aferol“ Jes, sinjoro, vi estas tute prava; sed vi

devas scii, ke la „Kanto de V Ligo“ presita en la No. 7 tute ne estas

la kanto de 1’ „Ligo de Esperantistoj“, kvankam la nomo de la kanto,

ĝia presado tuj post la”Regularo kaj la muzikaj notoj al tiu ĉi kanto

aldonitaj al la No. 8 devis supozigi, ke la kanto estas verkita speciale

por la Ligo de Esperantistoj. Ankoraŭ antaŭ 6—8 monatoj laŭ la peto

de la redakcio ni tradukis por la „Esperantisto“ diversajn kantojn,

kaj inter ili ankaŭ la germanan kanton „Bundeslied“. La kantoj kuŝis

 

1 komp. II. 35.

 

6 Dietterle, Zamenhof.

 

81

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

kelkan tempon ne uzataj, kaj ĝi estas nur pura okazo, ke unu el

ili, portante okaze la nomon „Kanto de 1’ Ligo“, estis presita en la

gazeto ĝuste post la fondo de la Ligo de Esperantistoj. Speciale

kun la Ligo Esperanto tiu ĉi kanto havas nenion komunan.

 

N-ro 31. paĝ. 57

 

A1 niaj abonantoj

 

Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia

gazeto. Ne facila estis por ni tiu ĉi jaro; diversaj cirkonstancoj ne

lasis nin labori tiel, kiel ni volis; sed nun ĉiuj malhelpoj estas jam

forigitaj, nia afero iras denove regule kaj bone kaj kun trankvila animo

ni povas nun rigardi en la estontecon. Ni ĉiam senlace laborados

por ‘nia afero kaj ni ne dubas, ke ankau ĉiujn amikojn de nia afero

ni ĉiam fidele 1 trovos sub nia standardo.

 

A 1 tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al

ni memorigi, ke ilia tempo de abonado finiĝis kun tiu ĉi numero kaj

ni atendas de ilia flanko novan abonon. De Januaro 1891 ni akceptados abonon nur por tuta jaro kaj tial la abonantoj, kies tempo de

abonado nun finiĝis, faros la plej bone, se ili sendos nun la abonan

pagon ĝis la fino de 1’ jaro 1891 (4 markoj 60 pfenigoj aŭ 2 rubloj).

Tiu ĉi maniero estos la plej oportuna ne sole por ni, sed ankaŭ por

niaj abonantoj. La abonantojn, kiuj, ne sciante ankoraŭ pri la nova

ordo, sendis jam la pagon pli ol ĝis Januaro 1891, t. e. ekzemple ĝis

Aprilo, Julio aŭ Oktobro, ni petas, ke ili alsendu ankoraŭ la mank-antan pagon ĝis la fino de 1891, por ke ni povu de nun ĉiam kal-kuladi de Januaro ĝis Januaro, ne devante konduki kalkulojn kun tre

malgrandaj sumetoj por ĉiu kvaronjaro aparte.

 

A 1 tiu ĉi numero estas aldonita, kiel aparta folieto, la nomaro de

ĉiuj abonantoj, kiuj pagis al ni por la kvara ^/4 jaro (No. 10, 11 kaj 12).

 

N-ro 32. paĝ. 57—58

 

z Pri la Ligo 2

 

Apenaŭ en la No. 3 montriĝis mia invito fondi Ligon, mi komencis ricevadi de multaj flankoj avertojn kontraŭ tiu ĉi paŝo. Sinjoroj

Einstein, Grabowski, de Wahl, de Majnov, Geoghegan, sinjorino Olga L.

kaj multaj aliaj penis deturni min de la fondado de Ligo, memorigis

al mi la malfeliĉan sperton de la Akademio Volapŭka kaj la danĝeron,

kiun la multkapeco alportus al nia juna afero. „La paca natura vojo u ,

ili skribis, „laŭ kiu nia afero iris ĝis hodiaŭ, estas la plej bona, kaj

oni ne devas riski novaĵon, se la malnovaĵo estas bona“ … „La

,Esperantisto‘ estas nia plej bona Ligo; ĝi kolektas ĉirkaŭ si ĉiujn

amikojn de nia afero, ĝi montras al ili, kion fari, kaj ĝi ligas inter

 

82

 

tiel! 2 fino de V artikolo II. 22.

 

,La Esperantisto w 1890. — • N-roj 30—32

 

si iliajn apartajn fortojn al unu forto multe pli bone ol ĉiuj paragrafoj u … „Libere kunigitaj per la centra organo, sendependaj unuj

de la aliaj, ni prezentos militistaron multe pli ordan ol ĉia Ligo, kaj

tiu ĉi militistaro estos paca interne kaj paca ekstere kaj permesita

en ĉiu lando, dum Ligo oficiala renkontos malfacilaĵojn en kelkaj

landoj, enkondukos nian aferon kredeble en suspekton ĉe la registaroj

kaj baldaŭ kelkaj tre gravaj landoj estos absolute fermitaj por nia

laborado*… „La sola rezultato de la ,Ligo‘ estos, ke ĝi ligos al ni

mem la manojn” … k. c. k. c. Mi sentis jam mem, ke mi faras paŝon

iom danĝeran kaj eble submetas propramane dinamiton sub nia tuta

konstruo. Tamen malgraŭ Ia avertoj mi estis ankoraŭ tro optimista

kaj mi pensis, ke, transdonante la sorton de nia afero al Ligo, ni fermus

la buŝon al tiuj, kiuj pensas, ke ili ĉion farus pli bone, ni donus per

tio ĉi forton al nia afero, gardante ĝin samtempe per bone pripensita

kaj ĉion antaŭvidanta Regularo de ĉiu danĝero. Sed bedaŭrinde la

sperto baldaŭ montris tute alion. Apenaŭ la Regularo estis presita,

en nia afero, ĝis nun tiel paca kaj regula, tuj komenciĝis malkompreniĝoj, disputoj kaj malagrablajoj — ne sole post la preso de la

Regularo, sed ankoraŭ en la tempo de la presado mem. Jam la presado mem estis ligita kun eraroj kaj malkompreniĝoj, kiuj devigis

perdi multan tempon kaj laboron por klarigado kaj rebonigado kaj

lasis post si nebonan impreson. Ne estis ankoraŭ kreitaj la oficoj

administraj, kaj jam multaj volis esti administrantoj; nenio estis ankoraŭ farita, kaj jam multaj estas malkontentaj aŭ ofendiĝis, ke oni

forgesis pri ili en la Ligo; la kaso de la Ligo estas ankoraŭ mal-plena, kaj jam kelkaj timas, ke la mono publika estos perdita aŭ ne

bone uzita. Finon al tiuj ĉi malagrablaĵoj ni eĉ ne povas antaŭvidi,

ĉar kun ĉiu paŝo kredeble kreskos la nombro de la malkontentuloj.

 

Tiel en mallonga tempo malutilon, malagrablaĵojn kaj danĝeron

la Ligo alportis al ni jam en sufiĉa grado. Nun estas la demando,

kion bonan alportis la Ligo? Ĉu ĝia utilo kovris aŭ promesas iam

kovri ĝian malutilon? La sperto bedaŭrinde respondas al ni: „Ne,

la utilo de la Ligo ne kovris eĉ centan parton de ĝia malutilo“. Ni

atendis, ke la Ligo plaĉos al niaj amikoj, ke la voko de la Ligo, aŭdita per unu fojo en ĉiuj urboj kaj urbetoj, kie loĝas niaj amikoj,

elkreskigos en la daŭro de kelkaj monatoj multajn klubojn kaj de

ĉiuj flankoj al la kaso de la Ligo venos riĉaj sumoj, kiuj donos al

nia afero forton multe pli grandan ol ĝi havis ĝin hodiaŭ. Sed kion

ni vidas? La amikoj silentas; ekster la ofero de sinjoro T. (kiu sendis

sian oferon al la bontrovo de la aŭtoro ankoraŭ antaŭ la fondo de

r Ligo kaj kiu sendus ĝin sekve ankaŭ sen la ekzistado de la Ligo),

la sumo de ĉiuj alsenditaj oferoj ne sole ne pligrandiĝis, sed ĝi prezentas absolutan nulon en komparo kun la oferoj, kiuj estis alport-itaj al nia afero ĝis nun.

 

6*

 

83

 

II. A. Gazetartikolojfel

 

Per unu vorto, kiel ajn malagrabla 1 ĝi estas, ni devas konfesi, ke

ŝajnas al ni, ke la „Ligo a estas infano malvive naskita. Ne estas

ankorau tempo diri ion difinitan pri la Ligo, nek por 2 , nek kontrau,

kaj iam poste ni eble ankoraŭ revenos al tiu ĉi demando; sed nun

ni devas ankoraŭ nin gardi fari ian paŝon decidan, antaŭ ol la demando estis bone pripensita kaj priparolita. Tiel la nuna stato de la

demando estas:

 

1 . La Ligo ankoraŭ ne ekzistas.

 

2. La Regularo donita en la No. 6 de la „Esperantisto“ estas nur

projeklo; ankaŭ mia propra Regularo, kies prineipojn mi supre

klarigis, estas nur projekto.

 

3. La ordo en nia afero restas ankoraŭ en ĉio tute tiu sama, kiel

ĝi estis antaŭ la propono en la No 3 de nia gazeto.

 

4. La sumoj de mono, kiuj ĝis nun envenis en la provizoran kason

de la Ligo, restas en la dispono de la klubo Nurnberga, kiu povas

ilin uzi por la celoj de nia afero laŭ sia propra bontrovo kaj sciigos

per la „Esperantisto“ la manieron, en kiu ĝi ilin uzis.

 

5 . Personoj, kiuj volas fari oferojn por nia afero, povas sendi

sian monon laŭ sia propra plaĉo aŭ al L. Zamenhof, aŭ al Chr. Schmidt,

aŭ al iaj aliaj personoj, kiuj esprimis la deziron entrepreni ion por

nia afero. La ricevantoj de oferoj donadas en la „Esperantisto“ kalkulon pri la uzita mono.

 

6 . La lingvo mem restas tute sendependa de ia persono aŭ institucio; ĝi estas komuna apartenaĵo de ĉiuj esperantistoj kaj progresas laŭ vojo natura, kiel ĉiuj aliaj lingvoj. La lingvo ne estas

fermita kontraŭ novenkondukaĵoj; sed, kiel en ĉiu alia lingvo, la

ennovaĵoj estas farataj sub la persona respondeco de iliaj aŭtoroj.

Ĉiu nova formo estos nomata bona kaj regula nur tiam, kiam ĝi estos

akceptita kaj uzata de la plejmulto de la skribantoj.

 

Tamen vidinte, ke kelkaj amikoj ne bone komprenas tiun ĉi sen-dependecon de la lingvo kaj liberecon de la stilo, mi uzas nun la

okazon por diri pri ĝi kelkajn vortojn. E 1 la cirkonstanco, ke mi

unuforme korektas la stilon en ĉiuj artikoloj alsendataj por la „Esperantisto“, unu amiko konkludis, ke mi batalas kontraŭ la libereco de

la stilo. Sed se li nur ĵetus rigardon sur tion, kio estas farata en

ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj ja tute certe estas sendependaj, li facile vidus,

ke lia konkludo estas tute erara. Rilate la verkojn, kiujn la diversaj

aŭtoroj eldonas sub siaj 8 propra respondeco kaj kostoj, mijneniam

batalis kontraŭ ilia stilo, mi neniam protestis eĉ per unu vorto en

la nomo de iaj rajtoj de aŭtoro. (Tiel ekzemple la diligentaj legantoj

povis rimarki, ke en kelkaj elirintaj verkoj estas trovataj pecoj kun

tia stilo, kiun aprobi ne povus ne sole mi, sed neniu en la mondo

 

84

 

teksto: malagrable. 2 teksto: pro. 8 teksto: sia.

 

t La Esperantisto“ 1890. — N-roj 32—33

 

kaj eĉ la autoroj mem, se ili atente tralegus sian verkon; tamen ĉu

mi iam elparolis ian „veto ai ?) En siaj sendependaj verkoj la autoroj

povas ŝangi la stilon, kiom ili volas, uzi ne sole aliajn vortojn ol mi

uzas, sed eĉ ŝanĝi la formojn gramatikajn — mi neniam protestos.

Ĉu ilia stilo plaĉos au ne plaĉos, ĉu iliaj verkoj estos legataj aŭ for-ĵetitaj kaj forgesitaj, ĉu iliaj ennovaĵoj estos akceptitaj — ĉio estas

propra afero de la aŭtoroj mem. Sed en verkoj aŭ gazetoj, kiuj eliras

sub mia morala respondeco, estas ja afero tute natura, se mi penas,

ke la stilo estu tia, kiu estas bona en miaj okuloj. Oni povus eble

trovi, ke ĉar mi la plej multe laboras, skribas kaj eldonas, mia voĉo

estos la plej influa; sed laboru kaj eldonu vi pli multe — kaj via

voĉo estos pli influa ol mia. Se mi ne pretendas je pli multe da

rajtoj ol ĉiu alia esperantisto, oni ne certe ja povas postuli, ke mi

havu pli malmulte ol ĉiu alia. Cetere, se mi eĉ mem volus esti tute

senvoĉa — kion dirus miaj legantoj, se sub la redakcio de unu sama

persono ili ricevus pecojn kun multkolora stilo?

 

Ni montris la nunan staton de nia afero, aŭ almenaŭ la punkton

de vidado, sur kiu nun staros nia gazeto. Eble ni revenos ankoraŭ

al tiu ĉi demando — se la legantoj ĝin deziros — aŭ per apartaj

artikoloj, aŭ per respondoj al la amikoj.

 

N-ro 33. paĝ. 60

 

z Respondoj al la amikoj

 

A1 s-ro K. en Boguĉar. — Mi jam respondis al vi per

letero, sed ĉar tiun saman demandon mi ricevis ankaŭ de kelkaj

aliaj personoj, mi donos pli detalan respondon tie ĉi. Sanĝi

la nomon de nia lingvo, nun estus tre malutile, ĉar la publiko

pensos, ke ĝi estas ia nova lingvo kaj tiel, anstataŭ fortigi

nian aferon, ni ĝin nur malfortigus. La plej granda parto de

la publiko estas tute indiferenta por ĉia nova afero, la plej

gravan aferon ĝi lasas sen atento, se tiu ĉi afero ne fariĝis

ankoraŭ sufiĉe moda, kaj la plej sensencan bagatelon la tuta

amaso de V mondo baldaŭ akceptas, se ĝi nur estas en modo.

Tiun ĉi karakteran econ de la publiko ni devas ĉiam bone

memori, se ni volas, ke nia afero sukcesu. Se la publika

amaso konstante aŭdados la nomon de nia afero, ĝi ekmemoras

ĝin, ĝi kutimos ĝin respekti kiel aferon fortan kaj ĉiam pli-fortiĝantan, kaj pli aŭ malpli frue la plej indiferentaj aliĝos al

ni; sed rekte kontraŭan rezultaton ni atingos, se ni ofte ŝanĝados la nomon de nia afero, — kun ĉiu nova ŝanĝo ni devos

denove komenci la batalon kontraŭ la indiferenteco, kaj en la

okuloj de la publiko, kiu longan tempon konas nur la nomojn

 

1 latina vorto = mi malpermesas.

 

85

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

antaŭ ol ĝi decidas ekkoni la aferojn, — ni restos ĉiam malfortaj. Kian nomon nia afero havos, estus tute egale, ĉar la

nomo estas nur sensignifa sono, kondiĉa signo sen graveco

interna; sed la nomo estas nia standardo, per kiu ni povas

diferencigi amikojn de malamikoj, kaj kiu montras al la publiko

la unuecon de niaj diversaj batalantoj en diversaj lokoj; kia

ajn la standardo estas, ĝi devas resti ĉie kaj ĉiam tiu sama,

por savi nian aferon de miksado kaj konfuzo. Se ni volus

intence elpensi ian nomon por nia lingvo, ni povus sendube

trovi multe pli konvenan kaj pli logikan nomon ol „Esperanto“;

sed la nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas

ĝia historio: Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi

prenis por mi la pseŭdonimon: „Esperanto“; la lingvo mem

havis nenian propran nomon kaj estis nomata „la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro oportuneco oni komencis

uzadi la esprimon „lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache);

aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple „la lingvo

internacia”, „la internacia“), montris sin ne oportunaj kaj ne

enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj

por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub „lingvo

internacia” oni povas egale bone kompreni la Volapŭkon aŭ

aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la

vorto „Esperanto“ (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas

nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en

siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton „Esperanto“, ekzemple „la afero Esperanto w , „skribi en Esperanto”,

k. s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia

lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la

afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis

uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la

afero mem. La nomo „Esperanto w estas per si mem tute

senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas

logikon? La plej grava estas tio, ke sub tiu ĉi nomo nia afero

estas jam iom konata en la mondo, dum alia nomo estus por

la publiko tute nova, kaj la fruktoj, kiujn ni jam gajnis, estus

nun perditaj. Estas necese, ke ni ĉiam ripetadu unu nomon

al la oreloj de la publiko, por ke ĝi kutimu je la nomo kaj

respektu la konstantecon de nia afero. „Esperanto“ estas nun

nomo de afero kaj ne de persono; „Esperantisto w nun tute ne

signifas „Zamenhofisto w , sed kontraŭe, Zamenhof estas unu

el la esperantistoj.

 

86

 

„La Esperantisto* 1890—1891. — N-roj 33—34

 

1891

 

N-ro 34. paĝ. 1

 

A1 la nova jaro

 

A1 ĉiuj niaj amikoj en diversaj landoj ni sendas per tio 1 ĉi nian

koran gratulon je la veninta nova jaro. Ni esperu, ke tiu ĉi jaro alportos al nia afero grandan forton kaj proksimigos ĝin per paŝoj

grandegaj al la ideala celo. Se ni ekmemoros, en kia malfavora tempo

naskiĝis nia afero kaj kun kiaj grandegaj malfacilaĵoj ĝi devis batali

en siaj unuaj kelkaj jaroj de ekzistado; se ni vidas, ke malgrau ĉio

la afero ĉion kuraĝe eltenis kaj stariĝis fine sur fortaj piedoj, sur

vojo promesanta nun regulan progresadon, — ni povas diri, ke ni

havas la rajton kuraĝe kaj kun la plej bonaj esperoj rigardi en la

estontecon.

 

Pri nia programo en la nuna jaro ni ne bezonas paroli, ĉar la

legantoj ĝin jam scias. Ni diros nur, ke ni irados konstante lau la

vojo, kiun ni unu fojon elektis, kaj nenia forto igos nin fariĝi mal-fidela al la afero, el kiu ni faris la celon de nia vivo 2 . La graveco de

nia afero estas nia fera ŝildo, kaj laborado, konstanteco kaj pacienco,

pacienco, konstanteco kaj laborado, konstanteco, laborado kaj pacienco

estas la fortoj, per kiuj ni devas venki, se eĉ granda parto de la nun

disŝutata semo ŝajnas perdata. A 1 diversaj personoj, al kiuj nia celo

ŝajnas neatingebla, ni povas diri, ke nenio en la mondo estas neatingebla por kolekto da personoj, kiuj, konsciante la tutan gravecon

de sia afero, decidis malgrau ĉiuj cirkonstancoj neniam ripozi, ĝis ili

venos al la celo.

 

La amikojn de nia afero ni invitas al eble plej frua abonado de

nia organo kaj ni petas ilin zorgi pri ĉiam novaj abonantoj. Ni re-vokas en la memoron de niaj amikoj, ke de la stato de nia organo

dependas la stato de nia afero. Plenumante la peton de kelkaj abonantoj, ni decidis akceptadi ankau abonon por V 2 jaro (de Januaro ĝis

Julio kaj de Julio ĝis Januaro); sed kiu povas, tiu faros pli bone, se

li abonos per unu fojo por tuta jaro.

 

La malhelpoj, kiuj en la lasta tempo kauzis neregulecon en la

elirado de la numeroj, nun estas jam forigitaj. Se iu el la abonantoj

ricevos la gazeton neakurate, ni petas lin skribi al ni pri tio ĉi, por

ke ni povu rebonigi tiun ĉi neakuratecon. Nia gazeto elirados nun

regule unu fojon en la monato kaj ĝia grandeco komencante de la

nuna numero estos duobla, t. e. ĉiu numero enhavos 8 paĝojn.

 

1 La vorto „tio“ mankas en la teksio, 2 Ĉi tie parolas Zamenhof.

 

87

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 35. paĝ. 1—3

 

Pri la alfabeto

 

La alfabeto de nia lingvo konsistas el 28 literoj, kiuj servas

por esprimi la sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej

gravaj lingvoj. Tiuj ĉi 28 sonoj ne ekzistas ie aparte en formo

difinita kaj severe limita 1 ; ili estas post longa pripensado kaj

provado elektitaj el la grandega nombro da diversaj sonoj

trovataj en la diversaj homaj lingvoj. Enpreni en nian lingvon

ĉiujn sonojn, kiuj ekzistas en ĉiuj lingvoj, estus absolute ne

eble, kaj se ĝi eĉ estus ebla — ĝi estus tute neoportuna 2 .

La nombro de la sonoj estas tute senlima kaj la nuancoj de

unu sama sono en malegalaj lingvoj estas tiel multaj, tiel malfacile difineblaj aŭ diferencigeblaj, ke neniu, se li eĉ konus

perfekte ĉiujn lingvojn de la tuta mondo, neniam povos diri

eĉ proksimume, kiom da sonoj ekzistas en la homaj lingvoj.

Se la nombro de la sonoj eĉ estus difinebla, ellerni ilin ĉiujn

kaj diferencigi en la uzado estus preskaŭ tute neeble eĉ por

la plej granda instruitulo, kiu volus oferi al la lernado de la

alfabeto mem tre multe da tempo kaj havus la plej delikatan

orelon kaj la plej flekseblajn organojn de parolado.

 

E1 la senlima nombro da sonoj ĉiu ekzistanta lingvo elektis

por si nur certan difinitan kolekton kaj ĉiujn aliajn forĵetis.

Tiel ni devis fari ankaŭ kun nia lingvo: ni elektis 3 certan

nombron da sonoj, kiuj formis la alfabeton de nia lingvo, kaj

ĉiuj ceteraj sonoj ne trovis uzadon en nia lingvo. Neniu dubos,

ke alie ĝi tute ne povis esti farita, se ni ne volis, ke nia

lingvo estu scienca ludilo interesa eble por 2—3 personoj en

la tuta mondo, sed tute ne uzebla por la granda publiko kaj

havanta nenian praktikan taŭgon.

 

Tiel la lingvo Esperanto, kiel ĉiu alia lingvo, havas klare

difinitan nombron da sonoj aŭ literoj kaj nenia nova vorto en

tiu ĉi lingvo devas esti kreata el sonoj, kiuj sin ne trovas en

la kadro de ĝia alfabeto. Obei tiun ĉi principan regulon en

la kreado de vortoj estas afero tiel simpla kaj facila, ke ni

ne bezonas tute pri ĝi paroli. Sed iafoje ni estas en tia

situacio, ke ni devas uzi fremdajn sonojn, kiuj ne havas por

si literon en nia alfabeto (tiu ĉi situacio dependas kompreneble

ne de la speciala konstruo de nia lingvo, sed ĝi havas lokon

ankaŭ kun ĉiu alia lingvo); ĝi estas tiam, kiam ni devas uzi

 

1 tiel! 2 teksto: neoportune. 3 Krom la tuta enhavo de la artikolo ,

 

kiu montras lingvajn konojn, kiajn havis nur Zamenhof, ĉitiufrazo ŝajnas

 

al mi la speciala pruvo por la Zamenhofeco. Sed ankoraŭ pli ĝi estas

pruvata per tio, kion oni legas en II. 29 (speciale en la lasta frazo!).

 

88

 

,La Esperantisto w 189L — N-ro 35

 

ian nacian nomon (personan, geografian k. c.) aŭ kiam ni volas

esprimi per literoj la precizan sonadon de fremda vorto. Kion

ni tiam devas fari? Por la unua tempo, ĝis tiu ĉi demando

estos tute difinita kaj firme decidita per la uzado, ni konsilas

agi en la sekvanta maniero:

 

I. Se ni volas esprimi ian nacian nomon, kiu havas en si

fremdajn literojn kaj kiu estas grava por ni nur per sia signifo kaj ne per la maniero de sia sonado, ni uzas ĝin jene:

a) aŭ ni uzas la nomon en tiu sama formo, en kiu ĝi estas

uzata en sia propra lingvo, kaj ni lasas al la legantoj elparoli

la nomon kiel ili volas (ekzemple „Fŭrth“ [urbo en Bavarujo],

„Gothe“); b) aŭ ni uzas ĝin laŭ la ortografio kaj fonetiko

esperanta, t. e. ni esprimas la nomon per la sonoj kaj literoj

uzataj en nia lingvo (ekzemple „Vjazma“ [urbo en Rusujo],

„Puŝkin“); c) aŭ ni donas al la nomo karakteron pure esperantan, t. e. ekster la ortografio kaj fonetiko esperanta ni donas

al ĝi ankaŭ la gramatikajn formojn de nia lingvo (ekzemple

„Nurnbergo“, „Rejno“). Ĉiuj 3 diritaj manieroj estas uzataj

ankaŭ en ĉiuj ekzistantaj lingvoj. La unuan manieron ni uzas

ordinare tiam, kiam la fremda nomo en ĝia nacia lingvo estas

skribata per alfabeto egala al nia propra (tiel ekzemple ĉiuj

popoloj uzantaj alfabetonlatinan skribas: „Manchester“, „Byron“,

kvankam tiuj ĉi nomoj estas alparolataj tute alie, ol postulas

la reguloj de legado de la diritaj nacioj); la dua maniero estas

uzata, kiam la nacio doninta la nomon kaj la nacio uzanta ĝin

havas alfabetojn malegalajn kaj la figura litera imitado de la

nomo estas jam ne ebla aŭ ne bezona (ekzemple la rusoj

skribas [per siaj literoj] „Ŝekspir“ kaj ne „Shakespeare“, la

germanoj skribas „Newa“, kvankam la rusoj mem skribas kaj

elparolas sian riveron preskaŭ „Njeva“); la tria maniero estas

uzata por tiuj nomoj, kiuj estas gravaj aŭ ofte ripetataj kaj

okupis jam difinitan lokon en la vortaro de nia propra lingvo

sub formo ellaborita per longa uzado (ekzemple „Varsovie“

aŭ „Warschaŭ“ anstataŭ „Warszawa“, „Lissabon“ aŭ „Lisbonne“

anstataŭ „Lisboa“). Kian el la diritaj 3 manieroj oni devas

uzi en la lingvo „Esperanto“ kaj en kiaj okazoj ilin uzi —

ni ne povas ankoraŭ diri decide, ĉar tiu ĉi demando estas tre

malfacile solvebla kaj tre multe disputebla, kaj tial ni lasas

nun ankoraŭ ĝian solvon al la forto de la tempo kaj uza sankciado, kiel en ĉiuj aliaj ekzistantaj lingvoj, kaj al la volo de la

uzantoj mem. Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia

lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en

la sekvanta maniero: aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos

esperanta vortaro geografia, historia k. c., kiel ni ĝin vidas en

 

89

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita kaj akceptita ia bona difinita

komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla

kaj ankaŭ la plej bona kaj celinda estas la lasta maniero, kaj

kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fonetike laŭ la sonaro

kaj ortografio kaj kun karaktero pure esperanta, t. e. el la

3 manieroj, pri kiuj ni parolis supre kun la tempo sendube

enfortikiĝos nur unu sola por ĉiuj nomoj — la maniero tria.

Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi

ankoraŭ al ĉiu esperantisto liberan elekton inter ĉiuj 3 diritaj

manieroj. Ni permesas al ni nur doni kelkajn konsilojn por

la elektado de tiu aŭ alia maniero:

 

a) laŭ la maniero unua ni konsilas uzadi la nomojn familiajn

de ĉiuj personoj (esceptinte tiujn, kiuj mem esperantigas sian

nomon) kaj tiujn nomojn geografiajn, kiuj,estante ne gravaj kaj

ne ofte renkontataj, ne povas esperi baldaŭ kutimigi la publikon

al sia formo pure esperanta, aŭ kies ortografio nacia estas tiel

malegala je la ortografio esperanta, ke akceptinte formon

esperantan ili riskas fariĝi tute nerekoneblaj por la legantoj;

 

b) laŭ la maniero dua ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn, kiuj

en sia lingvo estas skribataj per alfabeto ne latina kaj tial ne

riskas, ke en ortografio esperanta ili fariĝos nerekoneblaj aŭ

strangaj *;

 

c) laŭ la maniero tria ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante gravaj kaj ofte renkontataj, povas esti

rigardataj preskaŭ kiel vortoj en nia vortaro kaj, estante ofte

ripetataj, prezentus dissonancon en nia Iingvo, se ili ne havus

karakteron pure esperantan.

 

Niajn konsilojn ni donas ne kiel regulojn 1 , sed nur kiel

rimedon 2 por pacigi la logikon kun la tradicio, kun kiu roinpi

subite per unu fojo estus iom danĝere. Sed por kiu la skribado laŭ 3 diversaj manieroj estas malfacila, aŭ kiu dubas, kiun

manieron uzi por tiu aŭ alia nomo, — tiu ĉiam faros la plej

bone, se li uzos la manieron trian, ĉar tiu ĉi maniero de uzado

estas ĉiam bona kaj regula kaj, kiel mi jam diris, poste kun

la tempo ĝi kredeble fariĝos la sola maniero de uzado por

ĉiuj nomoj.

 

II. Sed iafoje ni estas en la situacio, ke ni devas esprimi

ne la signifon de ia nomo aŭ fremda vorto, sed ĝian precizan

sonadon, kaj tiam ni devas figure prezenti sonojn, kiuj en nia

 

* Se ni la rusajn adresojn de niaj amikoj skribas ordinare laŭ ortografio germana, franca k. s., ni faras ĝin pro celoj poŝtaj,

 

2 teksto: reguloj. 3 teksto: rimedo^

 

90

 

,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 35

 

alfabeto ne liavas por si literojn. Kion tiam fari? Tio ĉi ne

estas speciala demando de nia lingvo, ĝi estas egala demando

por ĉiuj ekzistantaj lingvoj kaj en neniu el ili ĝi estas ankoraŭ

solvita ĝis nun. Nenia lingvo ĝis nun havas la eblon prezenti

precize ian vorton, en kiu sin trovas sonoj fremdaj por tiu ĉi

lingvo. Ne parolante jam pri la sonoj de nacietoj malgrandaj

kaj malproksimaj, eĉ la sonojn de la nacioj plej gravaj kaj plej

najbaraj neniu el niaj lingvoj povas prezenti; tiel ekzemple la

slavoj povas precize prezenti preskaŭ neniun vorton el la

lingvoj romana-germanaj, kaj tiuj ĉi lastaj — preskaŭ neniun

vorton slavan; eĉ la slavaj popoloj inter si kaj la romana-germanaj inter si ne havas la eblon precize esprimi skribe la

vortojn unuj de la aliaj.

 

Sed en la lingvo Esperanto tiu ĉi granda, kvankam natura,

manko ekzisti ne devas. La celo de nia lingvo estas, servi

kiel ligilo inter la popoloj, kaj tial ĝi devas havi la eblon

esprimi la sonojn de ĉiuj lingvoj. Ni jam diris, ke enpreni

ĉiujn sonojn en nian alfabeton estus tre maloportune, — kontraŭe, en la alfabeto ellernota de ĉiuj esperantistoj devas sin

trovi sonoj nur tute klaraj, difinitaj, por ĉiuj bone ellerneblaj;

sed ekster la alfabeto pure esperanta ni devas havi ankoraŭ

provizan alfabeton por fremdaj sonoj; tiu ĉi proviza alfabeto

por la amaso de esperantistoj estas tute ne bezona kaj neniu

devas ĝin lerni; ĝi ekzistas nur por la filologoj kaj servas al

ili kiel kondiĉa rimedo por esprimi klare kaj unuforme la

sonojn ne trovatajn en nia lingvo. Sendube tia proviza alfabeto, perfekta kaj plena, iom post iom estos kreita de personoj

pli kompetentaj ol ni, kaj por ebligi tiun ĉi kreadon ni 1 petas

niajn amikojn sendi al ni siajn konsilojn kaj opiniojn tuŝante 2

tiun ĉi demandon. Sed ĉar sendube ĝis la fina kaj firma kreiĝo

de tia perfekta proviza alfabeto pasos ankoraŭ longa tempo

kaj ni dume jam nun devas havi ian unuforman manieron de

esprimado por la diversaj fremdaj sonoj; tial ĝis tiu tempo ni

proponas nian propran sistemon por la plej gravaj fremdaj

sonoj. En la ricevotaj proponoj, kiujn ni kredeble presados

en nia gazeto, tiuj samaj sonoj estos sendube esprimataj en

alia maniero, ol la nia; sed por eviti konfuzon kaj malegalan

komprenadon de la samaj sonoj, ni petas niajn legantojn memori, ke malgraŭ ĉiuj presotaj teoriaj proponoj nia sistemo

restos neŝanĝita kaj netuŝebla ĝis ia alia sistemo oficiale okupos

ĝian lokon. Por la okulo nia sistemo estas iom neorportuna;

 

1 Tion povis diri nur la redaktanto aŭ la administranto de la gazeto; Zamenhof estis kaj la unu kaj la alia. 2 tiel!

 

9 !

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

multe pli bone estus krei por la fremdaj sonoj novajn literojn

aŭ doni certajn signetojn al la literoj jam ekzistantaj; sed ĉar

tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos

prepari por ili apartajn tipojn kaj tiel ilia uzado en okazo de

bezono estus praktike neebla. Tial ni signas la fremdajn sonojn

per literoj en krampoj. Ni parolos tie ĉi nur pri la fremdaj

sonoj plej gravaj.

 

1) La germanaj sonoj a, 6, ŭ (la francaj ai, ĉ, eu, oeu, u)

estas esprimataj per a(e), o(e), u(e);

 

2) la molaj konsonantoj (ekzemple en la lingvoj slavaj)

estas esprimataj per (j) post la konsonanto;

 

3) la malmolaj konsonantoj — per (u) post la konsonanto;

 

4) la naza n (franca, pola) — per n(g);

 

5) la angla th en „think a — per t(h);

 

6) la angla th en „father a — per d(h);

 

7) la meza sono inter a kaj o — per a(o).

 

Per la montritaj malmultaj signoj, kiujn ellerni kaj memori

estas afero tre facila, ni povas esprimi tute klare kaj precize

preskaŭ ĉiujn sonojn de ĉiuj eŭropaj lingvoj, malgraŭ ke tiuj

lingvoj mem por ilia esprimado uzas tre grandan nombron da

diversaj signoj kaj multon da tre malfacilaj „reguloj de legado a .

Se ni ekzemple volas precize esprimi la germanan tradukon

de „urso“, „leono a , „dolĉa a , la rusan de „glacio a , „morto a ,

„estis a , la anglan de „pensi a , „patro a , „bone a , la francan de

„mia a , la polan de „cigno a , „klafto a k. c., — ni skribos:

„ba(e)r“, „lo(e)ve“, „zu(e)s“, „l(j)od“, „sm(j)ert(j)“, „b(u)il(u)“,

„t(h)ink“, „fad(h)er)“, „ŭel“, „mon(g)“, „l(u)aben(g)dz(j)“ (oni

elparolas ankaŭ alie — „l(u)aben(g)dj(j)“, „son(g)ĵen(j)“ k. c.

 

Ankaŭ per la akcento kaj per malegala longeco de la vokaloj

multaj lingvoj diferencas 1 de nia lingvo. Tion ĉi ni esprimos per

la signoj, kiuj ordinare estas uzataj por tiu ĉi, ekzemple: &, a, a.

 

N-ro 36. paĝ. 17—20

 

Pri la manieroj de vastigado 2

 

Estas tute ‘sendube, ke la plej grava laboro, kiun ni povas

fari, kaj la plej granda utilo, kiun ni povas alporti al nia afero,

estas — kiel eble plej multe disvastigi ĝin en la mondo. Ni

povas eĉ diri, ke, almenaŭ por la unua tempo, sur tiun ĉi

punkton devas esti turnita nia tuta atento kaj ĉiuj niaj penoj.

 

1 tiel! 2 Ĉi tiu ĉefartikolo de la’gazeto sendube estas verkita de

 

Zamenhof mem.

 

„La Esperantisto” 1891. — N-roj 35—36

 

Ĉar kion helpos nia tuta perfektigado kaj riĉigado de la lingvo,

se ni ne penos antaŭe starigi ĝin sur tute fortaj piedoj kaj

sufiĉe sendanĝerigi ĝian estontecon. Eĉ tuŝante la perfektigadon

mem, sinjorino Olga L. ankoraŭ en la pasinta jaro en bonega

artikolo montris tute klare kaj nedisputeble, ke se nia lingvo

nur estos sufiĉe disvastigita en la mondo, ĉio alia venos jam

per si mem en la plej certa kaj bona maniero. Granda nombro

da legantoj elvokos per vojo tute natura kaj sensubtena grandan

nombron da aŭtoroj kaj eldonantoj; granda nombro da aŭtoroj

donos rapidan riĉiĝadon kaj perfektiĝadon de la lingvo, kiel en

ĉiu lingvo vivanta, kaj grandan elekton da tute kompetentaj

homoj por estonta akademio aŭ io alia. Tial la plej grava

celo de nia gazeto estos, ĉiam zorgi pri la vastigado de nia

lingvo, kaj la plej volonte ni akceptados artikolojn tuŝantajn

tiun ĉi vastigadon. Ankaŭ de ni mem ni donados de tempo

al tempo konsilojn, tuŝante tiun ĉi saman objekton.

 

Ni havis jam la okazon rimarki, ke unu el la plej gravaj

rimedoj por vastigi nian aferon estas konstanta parolado pri

ĝi en gazetoj. La gazetaro en nia tempo ne senprave estas

nomata la sesa regno potenca, kaj senlace ni devas ĝin devi-gadi kiel eble pli ofte tuŝadi nian aferon, ĉar nur tiam ni

povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan

indiferentan amason de la publiko. Se unu fojo ne prosperis,

ni devas netimigite provi la duan fojon, la trian k. c.; se unu

gazeto estas obstina, ni devas nin turni al alia gazeto; se ni

ne povas paroligi la gazeton en unu formo, ni devas provi

formon alian. Ni ripetas la peton, kiun ni esprimis en la

pasinta jaro, ke la amikoj sendu al ni ĉiun gazetan numeron,

en kiu estos io dirita pri nia afero, por ke ni povu ĝin sciigi

en nia gazeto.

 

Sed ne ĉia gazeta artikolo estas egale fruktoporta; dum

unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj,

multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato. Ni

analizos tie ĉi kelkajn kaŭzojn, kiuj faras la artikolojn senfruktaj.

 

1. En gazetaj artikoloj ofte unu esprimo, eĉ unu vorto havas

grandan signifon. Tiel ekzemple estas granda diferenco, ĉu oni

parolas pri „nova lingvo* aŭ pri „la nova lingvo” (ĝustatempe,

tie ĉi oni povas vidi, ke la artikolo „la“ ne estas tiel senutila,

kiel kelkaj pensas). La plej granda parto de la publiko nenion

scias ne sole pri nia lingvo, sed ankaŭ pri la ideo de lingvo

tutmonda entute; ili memoras, ke ili legis de tempo al tempo

en la gazeto X aŭ Y ion pri lingvo tutmonda, sed ĉu ĝi estis

pri Esperanto, pri Volapŭk, ĉu pri ia alia lingvo — ili ne

memoras. Legante nun en la gazeto Z novan artikolon pri

 

93

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

„nova lingvo”, ili pensas, ke ĝi estas ia nove naskita, deka

aŭ centa lingvo tutmonda; pensante, ke la artikoloj, kiujn ili

de tempo al tempo legis, parolis ĉiu pri alia lingvo, ili kun

ekkrio: „ankoraŭ unu nova lingvo tutmonda! u jetas la gazeton

kaj la artikolo, anstataŭ inklinigi ilin al nia afero, ankoraŭ pli

ilin malproksimigas de ni. Tiom pli, ke ekster la du pretaj

lingvoj, Volapŭk kaj Esperanto, efektive ofte aperas diversaj

rapide bakitaj kaj rapide mortantaj projektoj kaj projektetoj,

kiujn la gazetoj, ne analizante la esencon, kutimis prezentadi

al siaj legantoj sub la nomo de novaj lingvoj tutmondaj.

Tial se ni rakontas al la legantoj pri „nova lingvo nomata

Esperanto”, ni subtenas ilin en ilia erara opinio, ke Esperanto

estas „unu el la multaj lingvoj tutmondaj“; ni devas paroli al

la legantoj pri „la (t. e. sendube konata, ofte priparolita) lingvo

Esperanto”. Parolante pri nia lingvo, ni ne devas sen bezono

paraleligi ĝin nek kun Volapŭk, nek kun la diversaj efemeraj

projektoj, ĉar en la okuloj de la amaso, kiu kritiki ne scias

kaj ne volas, tia paraleligado diskreditigas nian aferon, prezentante ĝin kiel „unu el multaj“.

 

2. Ni diris jam siatempe, ke parolante pri nia lingvo, ni

devas ĉiam uzadi unu solan nomon „la lingvo Esperanto u , por

ke la publiko kutimu je la nomo, ekmemoru kaj ekrespektu

ĝin kaj ne pensu, ke oni ĉiufoje parolas pri aliaj lingvoj. Tiel

ekzemple ni havis jam mem la okazon vidi, ke unu gazeto,

kiu jam kelkajn fojojn alportis artikolojn kaj sciigojn pri nia

lingvo sub la nomo Esperanto, ricevinte unu belan matenon

broŝuron portantan sur la titola paĝo la nomon „internacia“,

ekkriis: „ankoraŭ unu lingvo tutmonda! kiam estos fino!?“ Tiel,

dank’ al alia nomo, broŝuro devanta batali por nia afero —

kontraŭ sia propra volo batalis kontraŭ nia afero! La nomon,

la nomon! Ĉiam tiun ĉi saman nomon! Ne forgesu, kiel eble

plej ofte ripetadi al la publiko la nomon de nia lingvo!

 

3. Parolante pri nia lingvo, oni ĉiam devas proponadi ne

akcepti ĝin, sed aliĝi al ĝi, oni devas paroli pri ĝi ne kiel

pri nova lingvo, kiu volas nun serĉi al si amikojn, sed kiel

pri lingvo jam praktike ekzistanta, disvastiĝanta, havanta jam

multajn adeptojn en diversaj landoj, havanta jam sufiĉe grandan

literaturon ĉiam kreskantan. La plej grandaj teoriaj laŭdoj

sur la plejparton de la publiko ne efikas tiel fruktoporte, kiel

la rakontoj pri sukcesoj. Ni ne devas forgesi, ke por la plej

prudentaj moralaj predikoj la mondo ĉiam restas absolute surda,

sed rapide alflugas al vi la mondo, se ĝi vidas, ke vi havas

sukceson. Por ni mem ni povas scii, ke nia laborado estas

ankoraŭ tre malfacila kaj eble longe ankoraŭ postulados de ni

 

94

 

,La Esperantisto a 1891. — N-ro 36

 

feran paciencon; sed al la publiko ni devas ĉiam montri gajan

vizaĝon. Ni ne devas mensogi, kiel faris la volapŭkistoj, kiuj

simple elpensadis grandegajn kaj gravajn faktojn, prenitajn tute

el la aero; sed ni ne devas ankaŭ forgesi, ke la homaro, por

kies bono ni laboras, estas obstina malsana infano, kiu neniel

akceptos sanigilon, se ni ne penos iom dolĉigi ĝian guston.

 

4. La artikoloj devas esti tiel skribitaj, ke la leganto, kiu

ekinteresiĝis je la afero, ne vidu sin debarita de ĝi, sed havu

la eblon tuj konatiĝi kun ĝi detale aŭ aliĝi al ĝi. En tiu aŭ

alia formo ni devas montri al la leganto, kion li devas fari

kaj al kiu kaj kiel li devas sin turni, se li volas sciiĝi detale

pri la afero. Memorante, ke niaj verkoj en la plej multaj

librejoj sin ne trovas, oni devas, rekomendante ian verkon,

ĉiam montri klare, kie kaj per kia maniero la leganto povas

ĝin ricevi. Aŭ la skribanto de 1’ artikolo povas doni sian

adreson kaj proponi, ke ĉiu, kiu volas sciiĝi pri nia afero pli

detale, povas sin turni al li. (Sur tiu ĉi loko ni ne povas ne

turni la atenton de estontaj aŭtoroj de lernolibroj sur jenan

cirkonsiancon: la aŭtoroj de kelkaj lernolibroj, malgraŭ nia peto en

la „Aldono al la Dua Libro u , donis en sia verko nek la nomaron

de nia literaturo, nek la sciigon pri la ĉiumonataj nomaroj de

verkoj, kiuj tiam eliradis, nek la sciigon kion oni devas fari, se

oni volas aktive aliĝi al nia afero; la verkoj venis en diversajn

manojn kaj tie aŭ aliloke trovis eble amikojn, sed tiuj ĉi amikoj

restis tute debaritaj de nia afero kaj forgesis ĝin, kaj ĝis nun

nek ili scias ion pri nia afero, nek nia afero ion pri ili.)

 

5. Multaj artikoloj, anstataŭ paroli pure pri nia lingvo, sin

okupas de la komenco ĝis la fino je komparado ĝin kun Volapŭk kaj prezentas nian lingvon ĉiam nur de unu flanko — de

ĝia facila komprenebleco sen vortaro. Tio ĉi estas granda

eraro; ĉar unue ĝi diskreditigas nian lingvon dank’ al la cirkonstanco, ke la legantoj komprenas interne, ke senvortara

komprenebleco por instruitaj homoj ne estas ankoraŭ kaŭzo

por akcepti tiun aŭ alian lingvon; kaj due, se la legantoj

efektive ellaboras al si iom post iom la opinion, ke la sola

postulo de lingvo tutmonda estas ĝia plej granda komprenebleco

por instruitaj homoj kaj neŝanĝiteco de la prenitaj vortoj, ili

venos al juĝo tute erara, kaj per tiu ĉi erara batalilo poste

batalos kontraŭ ni mem. Kaj se poste sinjoro Lott elskribos

al ili tute sen ia ŝanĝo amason da vortoj el vortaro franca aŭ

itala, aŭ d-ro Rosa en sia kelkpaĝa broŝureto „Nov Latin“,

anstataŭ doni ion ellaboritan, simple proponos uzi la lingvon

latinan sen formoj gramatikaj, — la legantoj timos, ke nun

naskiĝis danĝeraj konkurantoj por nia lingvo. En la speciala

 

95

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

batalo inter Esperanto kaj Volapŭk, kiuj ambaŭ estas lingvoj pretaj, pripensitaj, prilaboritaj, praktike elprovitaj kaj dank’ al sia plej granda reguleco kaj facileco estas

konformigitaj je la bezonoj de la publiko ne multelingva (ĉar

homoj lingve instruitaj ja ne tre multe bezonas lingvon internacian), ni montradis, ke la lingvo Esperanto malgraŭ sia

absoluta reguleco kaj facileco penis kiom nur eble konservi la neŝanĝitan formon de la vortoj. Tiu ĉi eco de nia

lingvo ne apartenas al ĝiaj ecoj plej gravaj, kaj en la antaŭparolo al nia lernolibro ni parolis pri tiu ĉi eco nur kelkajn

vortojn. A1 la personoj, kiuj de la tempo de disputoj kun

Volapŭk ellaboris al si la eraran opinion, ke por fari bonan

lingvon tutmondan oni devas nur lasi la vortojn neŝanĝitaj,

ne zorgante pri prilaborado, reguleco, facileco k. c. — ni povas

proponi, ke ili prenu la unuan trovitan vortaron francan, anglan

aŭ latinan, represu ĝin neŝanĝite 1 kun ia laŭta titolo — kaj ili

laŭ sia propra opinio havos la plej perfektan lingvon tutmondan,

ĉar la lingvo franca, angla aŭ latina estas jam nun sen vortaro

komprenata de la tuta instruita mondo multe pli precize ol

ĉiuj efemeraj projektoj. La lingvo Esperanto estas kreita en

la sekvanta maniero: estas prenitaj la plej konataj vortoj de

la lingvoj ariaj kaj tre garde. preparitaj tiel, ke ili alformiĝu

al absolute regula gramatiko, ortografio kaj praktika uzebleco,

kaj ke la vortoj kaj formoj ne venu en kolizion unu kun alia.

Sed se vi tiun saman materialon, kiun uzis nia lingvo, prenos

kaj prezentos sub ia nova nomo en ĝia formo rudiinenta kaj

neprilaborita, — ĉu tio ĉi estos ia paŝo antaŭen? Se la aŭtoroj

de la projektoj, anstataŭ rapidi kun la publikigado, farus antaŭe

longajn kaj vastajn praktikajn provojn kun siaj projektoj, ili

baldaŭ vidus, ke amaso da vortoj ne estas ankoraŭ lingvo kaj

ke facila komprenebleco por instruituloj ne estas ankoraŭ

tio sama, kio facila ellernebleco kaj senerara preciza uzebleco por la tuta mondo. Se la projektistoj, kiuj teorie prezentas

al si la aferon tre facila, rigardas siajn projektojn serioze kaj

volas provi doni al ili realan formon, ili baldaŭ vidos, ke inter

enrigardi en densan arbaregon kaj inter sukcese trairi ĝin

estas ankoraŭ multaj grandegaj paŝoj, pri kiuj ili teorie ne

sonĝis; kaj se ili eĉ havus sufiĉe da pacienco kaj se prosperus

al ili al la nomo de sia projekto ellabori ankaŭ sinteni povantan

korpon, tiam ni povus diri al ili, ke lingvo, por kies ellernado

oni devas antaŭe koni kelkajn plej gravajn ekzistantajn lingvojn

kaj en kiu grandan nombron da vortoj, kiuj estas facile fareblaj

 

1 tiel!

 

96

 

„La Esperantisto“ 1891. — N-ro 36

 

el unu sama radiko, homo ne instruita devos lerni kiel apartajn

vortojn, nur por ke la sufiksa ŝanĝiteco de la vortoj ne mal-plaĉu al instruituloj — tia lingvo en karaktero de arte farita

lingvo estus simple ridinda, kvankam al personoj jam instruitaj

ĝi je V unua fojo eble ŝajnos „pli natura”, se ili pensas, ke

la diversajn formojn devenantajn sen ia facila konstanta regulo

de unu sama vorto ĉiu devas koni jam de sia tago de naskiĝo.

 

La aŭtoro de la projekto „Nov Latin“ diras, ke por lia

„lingvo“ oni devas lerni nenian vortaron. La „Nov Latin“,

pri kiu niaj amikoj eble legis en diversaj gazetoj kiel pri

„nove kreita lingvo tutmonda“, estas nenio alia ol kelkpaĝa

broŝureto enhavanta en si la projekton, ke oni skribadu per

vortoj pure latinaj, uzante ilin kun artaj unuformaj gramatikaj

finiĝoj, kiujn la aŭtoro proponas. A1 tiu ĉi oni devas prenadi

la vortojn ne en tiu formo, en kiu ili staras en la vortaroj,

sed oni devas prenadi (proponu ĝin al la homoj ne konantaj

la lingvon latinon!) la radikojn de la vortoj. Efektive lia

projekto al kelkaj plaĉis, ĉar ili „komprenis en lia skribo ĉiun

vorton!“ (sed ili forgesis memori, ke ili mem estas instruitaj

kaj konas la lingvon latinan, kaj tial estus mirinde, se ili ne

komprenus ion skribitan per vortoj latinaj!) Ne parolante jam

pri tio, ke la „Nova Latino“ ne povas fariĝi lingvo tutmonda

pro tiuj samaj kaŭzoj, kiel la malnova latino (manko de komprenaĵoj nuntempaj k. c.), ni supozu por momento, ke ĝi portas

en si la eblon fariĝi tutmonda, kaj ni tiam demandos la aŭtoron:

por kiu tia lingvo servus? Homoj konantaj la malnovan latinon

ne bezonas la „Nov Latin“; homoj ne konantaj la latinon eterne

devos tenadi en la mano vortaron latinan kaj malgraŭ tio neniam

povos uzi la novan lingvon. Anstataŭ teorie skribi projektojn,

la aŭtoro provu devigi du personojn ne konantajn la malnovan

lingvon latinan, ke ili korespondu inter si en la „Nov Latin“,

kaj ankoraŭ antaŭ ol li 1 eniros en la mezon de la arbarego kun

la eterna kaj freneziga kolizio de vortoj kaj formoj, kun la

baroj sur ĉiu paŝo, kun la rigideco de la materio k. c. — li

jam ĉe V unua paŝo inter la 2 korespondantoj ne konantaj la

lingvon latinan vidos la jenan rezultaton: a) tiu, kiu skribos

la leteron, trovante en la vortaro diversajn vortojn kaj formojn

sub simila signifo, farados blindan elekton kaj ankaŭ el la

prenitaj vortoj li senkompetente kreados radikojn kaj skribos

leteron tre humoran; b) tiu, kiu legos la leteron, havos rezultaton aŭ nenian, aŭ ankoraŭ pli humoran ol la ruso, kiu per

helpo de germana vortaro tradukis al si la germanan frazon

 

1 tiel!

 

7 Dietterle, Zamenhof.

 

97

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

„ich weifl nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe” — tute

ĝuste laŭ la vortaro: „mi blanka ne kie mi pensi etaĝo trank-vilanime havaĵo“. (Paroli tie ĉi kontraŭ nia propra intenco

pli vaste pri unu el la proponitaj projektoj devigis nin la

sekvanta cirkonstanco: kelkaj amikoj, leginte en gazetoj pri

novaj projektoj kaj ne povante mem bone diferencigi inter

teorio kaj praktiko kaj inter ŝajnaĵo kaj veraĵo, deziras, ke ni

parolu en nia organo kontraŭ tiuj ĉi niaj „konkurantoj“. Por

ke oni ne pensu, ke nia silento montras la bonecon kaj ne-atakeblecon de tiuj projektoj, ni parolis por ekzemplo pli vaste

pri unu el ili, kaj de nun ni pri ĉiuj minute kreskantaj projektoj absolute silentados. Ni parolos nur tiam, se naskiĝus

io, kio efektive enhavas en si ion gravan.)

 

Por nia afero mem la aperado kaj malaperado de tiaj unu-tagaj senenhavaj projektoj havas nenian signifon, se iliaj aŭtoroj

eĉ dissendadus ilin en la mondon en milionoj da ekzempleroj;

sed ni volas nur averti niajn amikojn, ke per unuflankaj artikoloj ili ne sole elvokas la aperadon de tiaj projektoj, kiuj

donante al si la nomojn de „lingvoj“ konfuzas la publikon kaj diskreditigas nian ideon, sed ni donas ankoraŭ al la neanalizanta

publiko batalilon kontraŭ ni mem; ĉar montrante al la publiko

interne ne ligitan amason da vortoj aŭ senkorpan teorian broŝureton, la projektistoj povas diris: „Vi scias jam el la artikoloj de

la esperantistoj mem, ke la plej granda kaj sola indo de lingvo

tutmonda estas la komprenebleco de ĝiaj vortoj; nun vi havas

vortojn ankoraŭ pli kompreneblajn por homoj instruitaj, sekve

nia lingvo“ (ankoraŭ naskota, kvankam havanta jam nomon)

„estas multe pli bona ol Esperanto“. En bataloj specialaj ni

povas laŭ la postulo de la cirkonstancoj meti pli grandan forton

sur unu ian flankon de nia afero; sed parolante al la nenion

scianta publiko, gardu vin, amikoj, de unuflankeco!

 

6. Ofte niaj amikoj plendas, ke ili skribis artikolojn pri

nia afero, sendis ĝin fojon post fojo al diversaj gazetoj kaj ĉie

trovis la pordon hermetike fermitan. En granda parto de tiaj

okazoj la kulpo estas ne sur la flanko de la gazetoj, sed sur

la flanko de la aŭtoroj mem, ĉar ili forgesis la simplan veron,

ke ne la gazetoj ekzistas por niaj artikoloj, sed niaj artikoloj

devas esti konformigitaj al la bezonoj kaj gustoj de la gazetoj

kaj iliaj legantoj. Se la artikolo estas skribita de ia persono

kun konata nomo aŭ signifa societa situacio, ĝi estas ofte

akceptata pro la persono de la skribanto mem (en ĉia okazo

la artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj

adreso). Sed se la nomo de la skribanto ne estas allogo por

la gazeto, la artikoloj neniam povas esti akceptataj, se ili estas

 

98

 

,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 36

 

simpla seka laŭdado de nia lingvo en formo havanta nenian

intereson por la legantoj de la gazeto. Artikoloj talente skribitaj plaĉos al la gazeto kaj al ĝiaj legantoj eĉ tiam, se ili

simple batalus por nia afero de punkto de vi^do pure esperantista; gazetoj per si mem favoraj al nia afero akceptos ankaŭ

artikolojn, skribitajn pure kaj videble en partiaj celoj de nia

afero. Sed la plejparte artikoloj povas esti akceptataj de la

indiferentaj gazetoj nur tiam, se ili estas skribitaj ne en blinda

kaj nefundamentita persona entuziasmo, sed de neŭtrala punkto

de virado de homo, kiu ne esprimas simple sian deziron kaj

senton (ĉar personaj deziroj kaj sentoj neniun interesas), sed

kiu priskribas nur tion, kion li vidas, scias, aŭdas kaj kon-kludas, kiu ne en karaktero de flanka partiano volas perforte

altiri la legantojn al sia partio, sed en karaktero de kunlaboranto de la gazeto volas dividi kun ĝiaj legantoj la impreson, sub kiu li mem sin trovas. Ne forgesu, ke la gazetoj

ne volas esti rimedoj por sekaj partiaj celoj (kiel ili nomas

nian aferon, se ili mem ĝin ne aprobas), sed memoras antaŭ

ĉio pri la intereso de siaj legantoj kaj pri sia renomo de al-portantoj de interesaj artikoloj kaj novaĵoj. La artikoloj devas

esti ne sekaj, sed preparitaj kun certa saŭco, ĉar la eldorlotitaj

stomakoj de la gazetoj ne amas sekan manĝon; kio en seka

ripetita formo estis forĵetita kiel sengustaĵo, en certa nova

saŭco estos akceptita kiel delikatajo. Tiel ekzemple la artikoloj

povas enhavi sciaĵojn historiajn, faktojn sciencajn, analizojn aŭ

gajan humoron. La plej multe la artikoloj ordinare plaĉas al

la gazetoj, se anstataŭ filozofadi, ili prezentas multon da

novaĵoj por la legantoj; ĉar artikolojn reporterajn la gazetoj

la plej volonte akceptas (precipe se la artikolo havas karakteron iom sensacian). Vi povas rakonti pri la stato de T

afero, detale pri ĝia literaturo kaj pri la apartaj verkoj, pri la

kluboj kaj rondetoj oficialaj kaj neoficialaj, pri la korespondado

inter personoj de diversaj landoj kaj nacioj, pri la konstruo

kaj la spirito de la lingvo, doni ekzemplojn de prozo kaj versoj

k. c. Lerta ĵurnalisto el la plej malmulta materialo kaj eĉ ĉe

absoluta manko de statistiko komprenas prepari artikolon plenan

je intereso por la legantoj.

 

Ekster artikoloj ekzistas ankoraŭ multaj aliaj vojoj por paroladi pri nia afero en gazetoj, ekzemple: korespondoj, felietonoj,

rakontetoj, privata korespondado, demandoj elvokantaj respondojn

de la redakcio en la rubriko de respondoj, anoncoj k. c. Tiel

ekzemple se en tiu aŭ alia urbo homoj komencis interesiĝi je

nia afero, oni povas alsendi korespondojn al gazetoj kaj inter

aliaĵoj rakonti, ke en tiu urbo laŭ la ekzernplo de aliaj urboj

 

7 *

 

99

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

komenciĝis movo por la afero Esperanto, kaj ĉe 1’ okazo paroli

pli vaste pri la tuta afero. Diversaj gazetoj, kiuj ĝis nun estis

fermitaj por artikoloj pri nia afero, per sia propra iniciato,

volante doni al siaj legantoj novaĵeton, donis sciigon pri la

paroladoj de sinjoro Schmidt kaj pri la fondiĝo de la Munĥena

klubo, kiam oni alsendis al ili eltranĉojn el aliaj gazetoj kun

la diritaj sciigoj aŭ korespondoj. En felietonoj aŭ rakontetoj

oni povas ĉe 1’ okazo tuŝi nian aferon. Unu gazeto, absolute

malamika al nia afero, en sia poŝta rubriko respondis al unu

demandanto, ke ĝi „ne apartenas al la entuziasmuloj por la

lingvo Esperanto a , kaj tiel kontraŭvole nomis nian aferon, kio

jam estas pli bona * 1 , ol tio, kion la germanoj nomas „todt-schweigen a (mortigi per silento). Malgranda anonco, kiel

ekzemple: „Ia amikoj de la lingvo internacia Esperanto en

nia urbo estas petataj, alsendi siajn adresojn al N. N. a , aŭ en

alia maniero, sian propran celon (eble nur protekstan) kredeble

ne atingos, kaj tamen ĝi turnos la atenton de multaj legantoj

sur nian aferon.

 

Ekzistas multaj diversaj vojoj por eterne paroladi en gazetoj

pri nia afero; sed 2—3 personoj nenion povas fari, kaj estas

necese, ke ĉiuj esperantistoj, ĉiu de sia loko de loĝado, ripete

laboradu en tiu ĉi direkto, kaj ke la agitado estu konstanta

kaj de diversaj punktoj. Nia laborado, aparte en la unua tempo,

estas tre malfacila, kaj se ni volas, ke nia idealo pli aŭ malpli

frue estu atingita, ni devas ĉiuj kutimi je la konvinkiĝo, ke ĉiu

el ni devas esti energia kaj senlaca laboranto por la komuna

celo kaj ne sole pasiva rigardanto kaj aŭskultanto, kiu volas

nur ĉiam scii, kion oni faras. Ni devas reciproke al ni ĉiam

helpadi kaj konsiliĝadi, kaj tiel estus tre bone, se niaj amikoj

subtenadus inter si regulan korespondadon (multaj jam nun

ĝin faras*). Por plifaciligi tion ĉi, ni nun proponas, ke esperantistoj, dezirantaj komenci korespondadon kun aliurbaj esperantistoj, sendu al ni siajn adresojn, kaj ni publikigados ilin en

nia gazeto. La internacia korespondado inter diversurbaj kaj

diverslandaj amikoj ankaŭ en aliaj flankoj sendube prezentos

al la korespondantoj multan intereson. Ni faras nian proponon,

kaj ni esperas, ke ĝi estos volonte akceptita kaj ke jam en la

venonta numero ni havos la eblon doni diversajn adresojn en

la rubriko „Personoj, dezirantaj korespondadi en Esperanto a .

 

* La skribantoj de artikoloj devas dissendi po unu presitan ekzempleron al siaj korespondantoj, por ke tiuj ĉi povu sendi la ricevitajn

artikolojn al aliaj gazetoj aŭ en neŝanĝita presita formo, aŭ en formo

prilaborita kaj aliigita.

 

1 teksto: bone .

 

100

 

La Esperantisto* 1891. — N-roj 36—37

 

N-ro 37. paĝ. 20

 

Artikoletoj

 

Ni dividas kun niaj legantoj 1 ankorau kelkajn aliajn konsilojn,

ricevitajn de niaj amikoj. Sinjoro A. Grabowski proponas fondi negrandan akcian societon por eldonado de verkoj en nia lingvo. La

propono estas tre bona, sed la sperto montris al ni, ke ne tiel baldau

ankorau ni povos fondi ion similan; se ni nun volus ĝin provi, ni

havus nur malagrablaĵojn kaj nenian rezultaton, tial ni ne prenas sur

nin la iniciaton. Tamen ni presas la konsilon, ĉar eble aliaj amikoj

de nia afero volos ĝin provi kaj estos pli feliĉaj ol ni atendas. — Li

donas ankorau la jenajn konsilojn: a) ĉiu disdonadu libretojn (gramatikojn, vortarojn) sen ia propra antauparolo. Mi gajnis amikojn nur

tiam, kiam mi donis, nenion parolante pri la enhavo, la libreton al

la konato kaj aldonis nur: „ne rigardu nun en la societo la libreton,

kaŝu ĝin en la poŝon kaj poste, kiam vi estos sola en via ĉambro,

tralegu kaj pripensu ĝin serioze“. Se ni donacas la libretojn publike

en societo, tiam okazas tio ĉi: la plej malsaĝaj komencas tuj kritiki

la unuan vorton, kiun ili tralegis, kaj kontrauparolante kontrau la

ebleco de tia afero, kiel lingvo tutmonda, ili deprenas per siaj ŝercoj

la kuraĝon al la ceteraj. Se oni volas konvinki la amason, oni fariĝos

nur ridinda en ĝiaj okuloj kaj nenion helpos al la afero. Mia konata

instruistino de gimnazio, kiu mem ellernis la lingvon, rakontis al mi:

„Mi prenis libreton kaj montris ĝin al la instruistoj-kolegoj en la

konferenco. Oni komencis kritiki sensence kaj ridi je mi, tiel ke mi

ne sciis kion respondi kaj kie min kaŝi a . b) „Estas afero ĉie konata,

ke la plejmulto da homoj aĉetas libron nur tiam, kiam ĝi estas en

librejo. Se iu el vilaĝo veturas urbon, li ofte ricevas tian komision:

 

« se vi estos en la librejo, aĉetu por mi tian kaj tian libron aŭ abonu

 

tiun kaj tiun gazeton. La peno skribi leteron, enmeti monon, sigeli

ĝin per 5 sigeloj kaj sendi al ia librejo aŭ redakcio detenas multajn

ankaŭ inter niaj adeptoj venigi presaĵojn en Esperanto. Tial mi konsilas, ke niaj amikoj kolektu la abonan pagon por nia gazeto inter siaj

konatoj kaj amikoj kaj sendu al la redakcio mem la monon kaj la

adresaron de la varbitaj abonantoj. Por ke la energiaj batalontoj sciu

unu pri la alia, oni devas presadi nun ĉiam Ia nomojn de tiuj, kiuj

per la supre montrita maniero gajnos por nia gazeto ne malpli ol 10

legantojn. a

 

(Sinjoro Grabowski mem faris bonan komencon kaj sendis al ni

por la tuta jaro 1891 la abonpagon por 10 abonantoj, kiujn li varbis.)

 

1 skribita de la redaktanto, do } de Zamenhof\

 

101

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 38.

 

La plej malforta flanko de nia afero estas tio, ke ĝis nun ni ne

havas ankorau eĉ unu riĉan homon, kiu povus subteni nian aferon

materiale. La tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj,

kiuj havas bonan volon sed ligitajn manojn kaj neniujn rimedojn.

Dume nia afero, por progresadi rapide, postulas grandajn rimedojn.

Oni devus dissendi en la mondon grandan nombron da lernolibroj kaj

agitantaj broŝuroj, oni devus donadi anoncojn, eldonadi verkojn k. c.

Estas sendube, ke se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus

cent fojojn pli rapide. Tial ni petas niajn amikojn peni, kiom ili nur

povas, altiri riĉulojn al nia afero. Ankau homoj kun konataj nomoj

au okupantaj gravan situacion en la societo estas por nia afero tre

gravaj; kvankam jam nun inter la amikoj de nia afero trovas sin kelkaj personoj tre altaj kaj influaj, sed, pro kaŭzoj ne kompreneblaj al

ni, ili bedaŭrinde sin ĝenas ankoraŭ ne sole fari ion publike por nia

afero, sed eĉ elmeti malkaŝe sian nomon. La plej grandan utilon

al nia afero alportos tiu, kiu inklinigos por ĝi iun riĉulon, kiu volus

preni sur sin la tutan materialan flankon de nia afero.

 

N-ro 39. paĝ. 21 — 22 1

 

Kun la artikolo de sinjoro Meier, estro de la Societo Esperantista

en Munĥeno, ni ĉesigas, almenaŭ por kelka tempo, la presadon de proponoj reformaj, kaj en la venonta numero ni donos nian propran opinion

pri la proponitaj ŝanĝoj, pri iliaj principoj kaj manieroj de proponado

kaj enkondukado. Tie ĉi ni nur ne povas nin deteni diri kelkajn vortojn

pri la esprimoj „tiela“, „kiela“ k. c., ĉar tiu ĉi demando estas levita

jam kelkajn fojojn. Nian rilaton al la propono pri la diritaj formoj

la estimata korespondanto komprenis ne en la ĝusta senco. Ni neniam

havis la intencon forĵeti la formon „tiela“; ĝi estas kreita tute regule

laŭ la gramatiko kaj logiko, kaj ni ne sole ne havis kaŭzon ĝin

forĵeti, sed ni eĉ ne havis kaŭzon rigardi ĝin kiel ian ennovaĵon 2 .

En nia presita literaturo ankoraŭ antaŭ la farita propono oni povas

kelkfoje (kvankam malofte) renkonti la vortojn „kioma“, „tioma“, kiuj

estas kreitaj 3 tute laŭ tiu sama maniero, kiel „kiela“, „tiela“, kaj

tamen nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ĝi estas

ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi. Tiel same la formon „tiela“ ni ne sole ne malpermesis al

aliaj personoj (kiel pensas nia korespondanto), sed ni mem sen la plej

malgranda ŝanceliĝo ĝin uzus, se ni havus la okazon, kvankam la

 

1 (En numero 3/1891, paĝ. 20 — 21, troviĝas en „La Esperantisto i6

artikolo de L. Meier, kiu pritraktas lingvajn demandojn. Al ĉi tiu artikolo la „Redakcio“ [do, d-ro Zamenhof memj aldonas sian propran

opinion pri la lingvaj demandoj per la vortoj de n-ro 39.) 2 teksto:

 

ia ennovajo. 3 teksto: kreita.

 

102

 

,La Esperantisto“ 1891. — N-roj 38—39

 

diferenco inter la senco de „tia“ kaj „tiela“ estas tiel malgranda,

ke la okazoj por „tiela“ estos tre maloftaj, ekzemple: se brulas granda

domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por

momento, jen saltanta k. c. — ni povus diri (kvankam ne necese):

„ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo?) tian brulon

(= tiel grandan k. c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan

(= tiamanieran). Sed sinjoro W. ne proponis, ke ni uzadu la formon

„kiela“ en okazo de bezono, sed li simple ĉiam uzas la formon „kiela“

en la senco de nia „kia“; tio ĉi estas jam reformo, kiun ni vere al

neniu malpermesas, kaj kiun ni en formo de projekto volonte estus

presintaj en nia gazeto, sed kiun ni mem subite enkonduki praktike

en nia gazeto ne povas sen gravaj motivoj; ĉar se ni volus ĉiun proponitan reformon blinde tuj efektivigi en la diversaj artikoloj de nia

gazeto, la gazeto prezentus baldau tian babilonan miksaĵon de stiloj, ke

la legantoj devus ĝin kun kolero forĵeti. La stilo de nia gazeto devas

esti modela, pura kaj unuforma, kaj se ni eble iom post iom enkondukos kelkajn ŝanĝojn, ni faros ĝin nur singarde, ne en apartaj artikoloj,

sed en la tuta gazeto, kaj memorante la malutilecon kaj danĝeron

de ĉia rompado, ni enkondukados paŝo post paŝo nur tiajn ŝanĝojn,

kiujn ni trovos efektive gravaj kaj necesaj. Sed en la formoj „tiela“,

„kiela“, (ĉiel-a!) ni tian necesecon ne vidas; ĉar se „tiela“ devas havi

tute tian saman signifon kiel „tia“, kio do devigas nin sen grava bezono enkonduki rompadon (t. e. veki la hidron de multekapeco), por

anstatau la jam ekzistanta kaj uzata vorto dusilaba doni vorton tri-silaban? Farante tion ĉi oficiale en nia organo, ni ne sole sen bezono

devigus la amikojn kutimi je nova formo, sed ni donus ankau tre

malbonan ekzemplon, kaj baldau oni prave povus postuli, ke ni uzadu

„tiutempe“ anstatau la „senfundamenta“ formo „tiam“, „tiunombre“

anstatau „tiom“, kaj eĉ la vorto „tiela“ mem, kiu elvokis la tutan

malordon, baldau devus perei kaj cedi sian lokon al multe pli „logika“

formo „tiumaniera“ kaj tiel plu, sen fino, sen limo! Kaj anstataŭ la

montrita malordo kaj malutilo kian utilon la formo „tiela“ alportus?

Absolute nenian! Ĉar se la senco devas resti tiu sama, la ekstera

formo de „tia“ estas ja ne malpli oportuna ol „tiela“. Nia pasintjara

gazeta respondo al sinjoro W. estis ne malaprobo (kiel eble kelkaj

erare komprenis) sed nur klarigo de nia propra rilato al la diritaj formoj.

 

En la artikolo de sinjoro Meier samatempe estas tuŝita alia demando, jam multe pli grava: ĉu la signifoj de „kiu“ kaj „kia“ estas

klare limigitaj kaj ne prezentos malfacilaĵon por multaj uzantoj. Tiu

ĉi demando estas jam afero tute alia, havas signifon pozitivan, kaj

pli aŭ malpli frue ni revenos ai ĝi.

 

Artikolojn parolantajn pri reformoj ni ĝis hodiaŭ donadis sen ia

rimarko de nia flanko, ĉar por ĉiuj faritaj proponoj iii rezervis de nia

flanko komunan ĉirkaŭrigardon kaj konkludon, Hodiaŭ ni faris es-103

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

cepton nur tial, ĉar la tri fojojn ripetita propono pri „tiela“ povus

doni al ĝi en la okuloj de multaj legantoj ian eksterordinare gravan

signifon. Ni petas pardonon, ke ni okupis tiel multe da loko per afero

cble ne interesa, sed ni volis unu fojon montri, al kia senutila kaj

enuiga perdo de tempo ĝi kondukos, se ni volus pri ĉiu plej malgranda

propono ne sole vaste paroli en nia gazeto, sed detale klarigi la motivojn, kial ni ĝin ne efektivigas en nia gazeto. Uzante la okazon, ni

nun ankoraŭ unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko: en sia

propra verko aŭ en sia privata korespondado ĉiu povas uzi, kian stilon

li volas (kvankam ankaŭ tie ĉi, pro la bono kaj unueco de nia afero,

estas tre grave, ke oni deflankiĝu de la komuna stilo nur en okazoj

tre gravaj kaj multe pripensitaj); aprobi tiun ĉi aŭtoron aŭ ne — estos

la volo de la legantoj, kaj nia afero de tio ĉi ne dependos. Sed se

en nia gazeto, kiu estas forte ligita kun la tuta sorto de nia afero,

kaj en kiu la plej granda parto de niaj amikoj vidas modelon de stilo

esperanta, ni volus facilanime, sen interna persona konvinkiĝo kaj sen

longa matura pripenso ĉiutage kaj sur ĉiu paĝo uzi alian stilon, —■

tiam nia afero estus ridinda kaj baldaŭ pereus. (Reformojn, kiujn ni

persone ne aprobas, ni akceptos en la „Esperantiston“ nur tiam, kiam

montriĝos, ke la plej granda parto de la privataj aŭtoroj ilin senkondiĉe aprobis kaj uzas.) Se ni presadus ĉiun artikolon en alia stilo,

Ia aŭtoroj de la reformitaj artikoloj mem baldaŭ superĵetus nin per

insultoj, ĉar la danĝeron kaj ridindecon de multekapeco malpropra

ĉiu facile vidas, dum la multekapecon enportitan de li mem ne ĉiu

facile vidas kaj volas oferi al Ia komuna bono. Por ne reveni jam

pli al tiu ĉi senutila parolado, ni ripetas nun unu fojon por ĉiam, ke

ĉiu, kiu alsendas al ni artikolon, devas antaŭe esti preparita, ke la

stilo en la artikolo estos glatigita konforme je la komuna stilo de

nia gazeto. La redakcio.

 

N-ro 40. paĝ. 23

 

z Respondoj al la amikoj

 

A1 s-ro R-i. — Estus tre bone, se vi donacus po unu aŭ po kelkaj

lernolibroj de nia lingvo al la kluboj aŭ societoj, kiuj ekzistas en

via urbo, kaj se vi zorgus, ke la lernolibroj kuŝu sur la tabloj en la

legejoj de tiuj ĉi kluboj. Tion ĉi saman estus bone fari ankaŭ kun

la bibliotekoj.

 

N-ro 41.

 

A1 s-ro K. en Dinaburgo. — Ekster la respondo letera, ni poste

donos al vi ankaŭ pli vastan respondon en nia gazeto. La respondoj

en la gazetoj havas karakteron ne personan, sed komunan; tial respond-inte al la demandanto mem per mallonga poŝta karto, ni ofte, se la

demandata objekto ne estas tre grava, donas la respondon en la gazeto

kelkajn monatojn pli poste, ol la demando estis farita.

 

104

 

,La Esperantisto” 1891. — N-roj 39—42

 

N-ro 42. paĝ. 25—26

 

z Ŝanĝotaĵo

 

Ni parolos pri kelkaj principoj, je kiuj laŭ nia opinio ni devas

nin teni, proponante aŭ enkondukante diversajn ŝanĝojn en nia lingvo.

Sed antaŭ ĉio ni permesos al ni malgrandan antaŭparolon. La

cirkonstanco, ke ni en nia gazeto komencis paroladon pri ŝanĝoj,

timigis kelkajn el niaj amikoj, kiuj ne bone komprenis la esencon

kaj la celon de nia agado. La presitaj proponoj elvokis ĉe ili la

timon, ke nia lingvo en la nuna stato ne povas sin teni kaj devas

esti ŝanĝita! Tiu ĉi timo tute nature elvokis alian timon, ke ankaŭ

post la diversaj ŝanĝoj la lingvo ne taŭgos kaj devos esti eterne

ŝanĝata, kaj ĉiu, kiu hodiaŭ lernas la lingvon, ne povas sekve esti

certa, ĉu lia uzita laboro ne estos senfrukte perdita kaj ĉu li ne

devos denove lernadi kaj relernadi. Tiu ĉi timo estas tute senfundamenta, ĉar la efektiva historio kaj esenco de la proponoj estas

sekvanta: la proponataj reformoj ne estas sekvo de iaj gravaj kon-traŭvivaj mankoj en nia lingvo, sed ili estas natura esprimo de la

deziro, ke tio, kio estas al ni tre kara, havu formon eble plej

perfektan, se la pli granda perfekteco povas esti atingita

sen oferoj, sen malutilo kaj sen internaj disputoj. Ni turnas

la atenton de niaj legantoj, ke ne la konstruo de nia lingvo elvokis

la proponojn de reformoj, kontraŭ kiuj ni nun devus batali (kiel

ekzemple en Volapŭk), sed la proponojn ni mem elvokis, petinte

jam en Ia komenco de nia eliro, ke ĉiu sendu al ni sian opinion kaj

proponojn, kiujn li trovas utilaj. La proponoj sekve havas la karakteron

ne de postuloj (kiel kelkaj legantoj erare pensas) — ili estas nur

bonintencaj konsiloj, por kiuj ni dankas, kvankam la plej grandan

parton de la ĝisnunaj ni ne povas uzi. Tial ni volonte aŭskultas kaj

priparolas diversajn proponojn en Ia espero, ke tiu ĉi priparolado

kaj analizado eble ĵetos lumon sur diversajn punktojn kaj poste kun

la tempo eble donos al ni utilajn montrojn, kiuj kun bona rezultato

povos esti uzitaj por nia lingvo; sed de priparolo ĝis enkonduko

estas ankoraŭ grandega paŝo! Tiel ekzemple eĉ en la plej modela

regno naskiĝas kaj volonte estas aŭskultataj diversaj proponaj reformoj, el kiuj multaj baldaŭ perdiĝas kiel netaŭgantaj, sed aliaj iom

post iom (sed sen subita rompado!!) eniras en vivon; kaj tamen tio

ĉi tute ne donas al la loĝantoj de tiu regno kaŭzon timi, ke ilia regno

ne povas sin teni aŭ ke morgaŭ ili devos fordoni, kion ili per laboro

atingis hodiaŭ! Nia lingvo, kiel tute sufiĉe montris la praktiko, ne

sole tute bone povas sin teni en ĝia nuna stato, sed ni kuraĝas eĉ

diri, ke el ĉiuj reformoj proponitaj ĝis hodiaŭ la forte plej granda

parto ne sole ne plibonigus la lingvon, sed simple ĝin malbonigus.

Tial la amikoj de nia lingvo povas esti tute trankvilaj. Se ni ne

 

105

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

trovos ian certan vojon por enkonduki plibonigojn singarde kaj

nerimarkeble, nia lingvo povos tute kuraĝe resti eterne en ĝia

nuna formo. Neniu iam devigos niajn amikojn subite forĵeti, kion

ili ellernis, kaj lerni novajn formojn. Se kelkaj reformoj efektive

estos trovitaj necesaj, ili estos sankciitaj por la komuna uzado kaj

akceptos signifon devigan nur iom post iom, nerimarkeble kaj sen-rompe, sur vojo natura, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj. Priparolado kaj

pripensado ne estas ankorau tio sama, kio rompado. Parolante pri

diversaj reformoj, ni ĉiam komprenas sub tio ĉi nur reformojn

privatajn en la privataj verkoj de diversaj autoroj (ankau la reformoj,

kiujn ni eble mem faros, devos havi karakteron pure privatan). Por

la publiko esperantista tiuj ĉi reformoj ne havas signifon kaj

tute ne estas devigaj, kaj ĉiu povas ĉiam sin teni je la unuatempa

gramatiko kaj Ia fundamenta vortaro. Nur kiam montriĝos, ke la

ŝanĝitaj formoj jam longe estas uzataj de ĉiuj plej multe legataj

autoroj kaj la tuta mondo esperantista per vojo privata kaj malrapida

jam nerimarkeble alkutimiĝis al ili, — nur tiam ili ricevos sankcion

kaj komunan devigecon. Sekve neniu devas timi, ke oni faros al li

ian konfuzon en tio, kion li lernis, kaj ke oni devigos lin lerni ion

novan. Tiun ĉi penson, jam kelkfoje ĉe okazo esprimitan, ni trovis

nun necese ripeti ankorau unu fojon, antaŭ ol ni parolas pri la

principoj reformaj; ĉar alie de unu flanko parto de niaj amikoj havus

senbezone timon antaŭ la vorto „reformo“ entute, — de la dua flanko

la tro varmegaj reformanoj faradus al ni ĉiam riproĉojn kaj ne

komprenus, kial, priparolante diversajn reformojn, ni ilin tuj ne

efektivigas. Kiam estas parolo pri la koro de nia afero, kiun ni

devas defendi de mortigaj atencoj, ni pli volas paroli tro multe ol

tro malmulte.

 

Antaŭ ol ni transiras al la analizado de la karaktero de la reformoj konsilindaj, ni metas ankoraŭ unu fojon la gravan demandon:

kiu havas la rajton fari reformojn en la lingvo Esperanto? — kaj

resumante ĉion, kion ni diris, ni respondas: la rajton fari oficialajn

ŝanĝojn en la lingvo Esperanto havas neniu; eble iam poste, kiam

nia afero staros jam tute forte, formiĝos kompetenta akademio, kiu

havos pli vastajn rajtojn; sed ĝis tiam estas ankoraŭ malproksime.

fLibroj havantaj la celon instrui pri nia lingvo personojn, kiuj ĝin

ankoraŭ ne konas (ekzemple lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, stilaj

modeloj k.c.) neniam devas deflankiĝi eĉ unu paŝon de la fundamenta,

komune akceptita, formo de la lingvo, esprimita en la unuaj verkoj

de nia lingvo, kvankam tiu aŭ alia formo al la aŭtoroj de la diritaj

. libroj ne plaĉusDoni novajn formojn en tiaj verkoj instruaj oni

povas nur tiam, se tiuj formoj jam estos delonge akceptitaj kaj uzataj

de la plej granda parto de la aŭtoroj, kaj ankaŭ tiam oni devas doni

ilin kune kun la formoj malnovaj, aldonante la rimarkon, ke la

 

106

 

,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 42

 

„fundamenta formo estas tiu kaj tiu (malnova), sed en la literaturo

de la lasta tempo la plej ofte estas uzata la formo tiu kaj tiu (nova)“.

Tiu ĉi regulo estas tre grava, kaj se la autoroj de lernolibroj sin ne

tenados je ĝi severe, ni baldau anstatau unu lingvo Esperanto havus

multajn, kaj la amikoj de nia lingvo ne komprenus unu la alian. Pro

la unueco kaj senkonfuza ordo, kiuj estas por nia afero tiel gravaj,

la libroj instruaj devas esti pedante konservativaj eĉ en la plej malgranda bagatelo!! Sed en verkoj literaturaj, kiuj havas la celon

perfektigi kaj riĉigi la lingvon mem kaj helpi al la iom-post-ioma

kreado de ĝia formo estonta, fen verkoj, kiuj devas servi por homoj,

kiuj nian lingvon jam konas, kiujn sekve la novaj formoj ne dekondukos

jam de la komuna vojo kaj kiuj scias tre bone diferencigi inter formoj

efektive ekzistantaj kaj formoj prove proponataj, — en tiaj verkoj la

autoroj lau sia bontrovo povas permesi al si diversajn deflankiĝojn

de la komuna stilo kaj eĉ ŝanĝojn gramatikajmj Ĉar la legantoj de

tiaj verkoj havas jam propran juĝon, tial la proponataj reformoj estos

ne blinde, sed konscie akceptataj kaj uzataj de la aliaj verkantoj en

Esperanto, aŭ malakceptataj kaj de neniu imitataj, kaj sekve tiuj ĉi

reformoj aŭ iom post iom perfektigos nian lingvon, aŭ ili perdiĝos

tuj post sia naskiĝo. / Kaj per tia maniero nia lingvo sen videblaj

ŝanceliĝoj pace irados sian vojon kaj perfektiĝados sen la plej malgranda malordo kaj sen la plej malgranda maloportuneco por la

lernantoj^fkiel ĉiu alia lingvo, kiu ankaŭ ĉiam perfektiĝas, kvankam tute

nerimarkeble por ĝiaj uzantoj kaj sen iaj arbitraj ordonoj aŭ disputoj.

 

Nun ni metas la duan demandon: en kia mezuro la ŝanĝoj devas

esti farataj? Respondante tiun ĉi demandon, ni devas antaŭ ĉio

memori, ke la celo de nia laborado estas ne krei ian lingvan ludilon,

kiu kontentigus ĉiujn(!) gustojn, sed — enkonduki lingvon tutmondan.

Poste, kiam nia celo estos atingita kaj pri la tutmondeco de la

lingvo ni jam ne bezonas zorgi, tiam sur la unuan planon eliros la

formo kaj la detaloj de la Iingvo; sed nun ĉiu devas antaŭ ĉio

memori pri nia celo plej grava kaj plej malfacile atingebla. Se la

reformistoj bone kaj longe pripensus kaj elprovus siajn reformojn,

ili baldaŭ vidus, ke la plej granda parto de tio, kio al ili persone

plaĉas, neniam plaĉus al aliaj personoj kaj tute ne bonigus la lingvon;

sed se ni eĉ supozus, ke ĉiuj reformoj estas absolute bonaj, ni ne

devas forgesi, ke pli bone estas havi unu lingvon, se eĉ ne tute

ideale perfektan (se ĝi nur povas sin teni en sia formo kaj se la

fundamento estas bona), ol havi grandegan amason da lingvoj malegalaj laŭ la personaj plaĉoj de ĉiu aparte (ĉar tiam nia sola celo —

havi unu aŭ du lingvojn por ĉiuj nacioj — estus ja tute perdita kaj

nia tuta laborado ne havus sencon). Ĉiu konanta nian lingvon

konsentas, ke en okazo de bezono ĝi povus eterne sin tre bone teni

plene en ĝia nuna formo; dume ĉia reformo, ĉu ĝi montriĝos utila

 

107

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

au ne, — unu flankon malbonan ĝi jam havas, ke ĝi batalas kontrau

la celo, kiu nun estas por ni la plej grava. Jam tiu ĉi cirkonstanco

mem devas montri al ni, ke ni nun devas esti ŝparemaj kun reformoj

kaj ĉion, kio ne estas efektive necesa, lasi por la tempo estonta.

Se ni al tiu ĉi ankorau memoros, ke nia nuna literaturo estas ankoraŭ

tre malriĉa kaj ĉiu nova verko por la plej granda parto de niaj amikoj

servas ankoraŭ kiel rimedo por perfektiĝadi en nia lingvo kaj apartenas

sekve al la kategorio de libroj instruaj, pri kiuj ni supre parolis,—

tiam neniu dubos, ke la demando, kiun ni metis, devas esti respondita

jene: ŝanĝoj en nia lingvo en la nuna tempo devas esti farataj ankoraŭ

en la plej malgranda mezuro kaj nur en okazoj tre gravaj. Antaŭ ol

iu aŭtoro decidiĝos, fari en sia privata verko ian eĉ la plej malgrandan

kaj la plej mature pripensitan kaj elprovitan deflankiĝon de la komuna

stilo, li devas ĉiam serioze sin demandi, ĉu la graveco de lia reformo

kovras la supre montritan malutilon de lia paŝo, kaj la malbonan

ekzemplon, kiun li donos al reformistoj nepripensemaj. Eĉ la efektive

bonaj reformoj devas memori pri la tempo kaj maniero de

enkondukado; ĉar multa 1 , kio poste estos eble utila, nun facile povus

alporti malutilon, kaj preskaŭ ĉio, kio enkondukite ŝtupe estus utila,

enkondukite tro subite povus malbonigi nian aferon. Ĉar ni mem la

plej multe laboris super nia lingvo kaj la plej bone konas ĝian spiriton

kaj dank’ al nia plej multa laboro en nia afero ni la plej bone scias,

kio por ĝi estas akceptebla kaj kio estas danĝera, tial estus la plej

bone, se niaj amikoj ĉiam modeligadus sian stilon laŭ Ia stilo de

„La Esperantisto“, kiu estos regulatoro kaj ankaŭ enkondukados iom

post iom reformojn, sed ŝtupe kaj malrapide — vojo tre Ionga kaj

por multaj eble enuiga, sed certa. Nia konsilo estas eble nemodesteco

Je nia flanko, sed pro la bono de nia afero ni devis ĝin malkaŝe diri.

ĉi estas nia konsilo, kiun niaj amikoj laŭ sia propra juĝo povas

akcepti aŭ ne akcepti.

 

Nun ni transiros al la analizo, kia speco de reformoj enkomune

estas bona (nun aŭ poste) kaj kia enkomune estas nebona kaj evitebla

ne sole nun, sed eble ankaŭ ĉiam. Mezurilo por ni estos la principo,

ke ĉiu reformo nur tiam estas bona, se la utilo, kiun ĝi alportas,

kovras la malutilon, kiun ĝi kiel reformo enhavas jam en si mem.

Analizinte diversajn ekzemplojn de reformaj proponoj, faritaj ĝis

hodiaŭ aŭ per artikoloj aŭ per privataj leteroj, ni eltiros el ili la

komunan konkludon, kia kategorio de reformoj estas aprobebla, kaj

poste ni montros, per kia maniero la aprobeblaj reformoj la plej bone

povas esti enkondukitaj sen malunueco kaj malordo. Ni komencos

de ekzemploj, kiujn ni persone ne aprobas, kaj finos per tiuj, kiujn

ni trovas bonaj 2 .

 

1 tiel! 2 komp. la daŭrigojn kaj finon: 1891, paĝ . 49 — 52; 1892 5

paĝ. 49—51; 65—66 = II. 48. 57. 59 (kaj ankaŭ 62),

 

108

 

„La Esperantisto* 1891. — N-roj 42—43

 

N-ro 43. paĝ. 33—34

 

Esperantistoj-vastigantoj 1

 

En la 5-a numero 1890 de nia gazeto estis presita projekto 2 , fondi

ligon de „Esperantistoj-vastigantoj“. Lau la esenco de la projekto,

kiu estas skribita tre logike kaj konvinke kaj kies relegon ni rekomendas

al niaj amikoj, estus sufiĉe, se ĉiu esperantisto nur unu fojon en sia

vivo farus ion por nia afero — kaj la regula rapida kreskado kaj

ĉiuflanka perfektiĝado de tiu ĉi afero estus jam sendubigita. Sed la

malforta flanko de la projekto konsistas en tio, ke persono volanta

fariĝi „vastiganto“ devis promesi ion, pri kio li ne povis antaue certe

diri, ĉu li povos ĝin plenumi. Estus domaĝo, se la bona projekto

perdiĝus, ĉar ĝi povus eble efektive doni bonajn fruktojn sen grandaj

oferoj de la flanko de ĉiu aparte. Tial ni reprenas nun la projekton

kaj komencas ĝian efektivigadon. Sed por ke ĉiu povu facile enskribiĝi

en la nombron de la vastigantoj, ne timante, ke li eble en okazo de

malsukceso devos kontraŭvole rompi sian promeson, ni faras en la

projekto la sekvantan ŝanĝon: anstataŭ „mi alportos 2 novajn vastigantojn“ ĉiu promesas: „mi penos alporti 2 novajn vastigantojn.“

Sed por antaŭe eviti de 1’ alia flanko la cirkonstancon, ke multaj eble

tute ne provos serĉi kaj simple diros, ke ili serĉis sed ne trovis, ĉiu

vastiganto aldonas al sia promeso, ke se ĝis la promesita tempo li

ne estos alportinta la 2 novajn vastigantojn, li sendados ĉiumonate

pruvojn de sia laborado por nia afero, tiel longe ĝis la 2 personoj

estos de li trovitaj. De tio ĉi rezultos: a) ke ĉiu 3 povos facile

enskribiĝi, ne timante, ke la plenumo de la promeso estos por li

malfacila aŭ neebla kaj devigos lin rompi sian vorton; b) kvankam,

en okazo de netrovado de novaj vastigantoj, ĉiu ricevas por purigi

sian honoron tre facilan rimedon, tamen la ripetata sendado de pruvoj

kaj la memorado pri tiu ĉi sendado estos ne tute agrabla por la mal-diligentuloj, kaj tial ĉiu, kiu nur povos, pli volonte penos unu fojon

fari sian ŝuldon, ol eterne laboradi kaj sendadi pruvojn. (Ni supozas

kompreneble, ke intence publike rompi sian vorton, se la plenumo

de ĝi ne estas malfacila, neniu honesta homo volos.)

 

Tio ĉi estas la sola formo, sub kiu ni povas komenci la efektivigadon de la projekto de sinjorino L. Aliaj formoj post matura pripensado montris sin ne bonaj. Tiel ekzemple oni proponis al ni, ke

la vastiganto, ne trovinta 2 novajn vastigantojn, pagu monan oferon

por nia afero; kvankam tiu ĉi rimedo per si mem ŝajnas la plej

praktika kaj utila (ĉar per rimedoj materialaj ni ĉion povos fari),

tamen 1) tiu sama sumo por unuj estus tro granda kaj nealportebla

kaj por aliaj pli riĉaj personoj ĝi estus tro sensignifa kaj igus ilin

 

1 La Zamenhofecon de la artikolo pruvas precipe la lastaj linioj

de la artikolo. 2 subskribita: Olga L. 3 teksto: ĉio.

 

109

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

jam de la komenco pli volonte pagi monon ol serĉi vastigantojn (kio

estas por ni multe pli grava 1 ), — dum la ĉiumonata sendado de pruvoj

de laborado estas egale facile farebla por ĉiuj kaj por ĉiuj egale

malagrabla en komparo kun unufoja plenumo de sia promeso; 2) la

kalkulado de mono elvokus baldau de diversaj flankoj malkonfidon

kaj metus nin en suspekton ĉe la registaroj.

 

Tiel komencante nun la efeklivigadon de la projekto pri Ia vastigantoj, ni proponas al la amikoj de tiu ĉi projekto sendi al ni la

sekvantan leteron:

 

Mi, subskribita, ellernis la lingvon internacian Esperanto

kaj mi sankte promesas, ke mi penos, kiel eble plej baldaŭ trovi

2 riovajn personojn, kiuj ankaŭ ellernos la lingvon Esperanto

kaj ankaŭ sendos per mi al la redakcio de la „Esperantisto“

tian saman leteron, kiel mi nun sendas. Se mi post 3 monatoj

de hodiaŭ ne estos ankoraŭ trovinta tiajn 2 personojn, mi promesas en la fino de ĉiu prokrastita monato alsendi pruvon, ke

mi konigis en tiu monato ne malpli ol 10 personojn kun la

lingvo Esperanto*, kaj tion ĉi mi farados tiel longe, ĝis la

diritaj 2 personoj estos de mi trovitaj.

 

Dato de forsendo: Subskribo:

 

Mia adreso estas:

 

Mian nunan leteron mi sendas laŭ la propono de

sinjoro . el la urbo .

 

Por personoj, kiuj ne legis la artikolon de sinjorino L, en la

No 5 de la „Esperantisto“ de 1890, ni ripetas tie ĉi per kelkaj vortoj

la esencon de la dirita projekto:

 

Plenumante la postulon de la projekto, ĉiu amiko de nia afero

devos nur unu fojon en sia vivo oferi ne malfacilan laboron al nia

afero, kaj tiam, se li poste eĉ tute forgesos pri nia afero, li jam

povas esti certa, ke li multe faris kaj lia laboro ne perdiĝis senfrukte.

Se ĉiu amiko nur la solan fojon energie penos akurate plenumisian

promeson, tiam (supozante ke la plenumado daŭros plenajn 3 monatojn)

de unu amiko post 3 monatoj fariĝos 3 amikoj, post 6 monatoj —

7 amikoj, post unu jaro — 31, post 2 jaroj — 512, kaj post 5 jaroj

unu sola amiko turniĝos en preskaŭ 2000000!! Per tia maniero se

nun enskribiĝos nur 50 vastigantoj, ni post 5 jaroj havos 100 000000

da personoj ellernintaj la lingvon Esperanto!

 

* Se mi ne havas alian senduban pruvon, mi sendos al diversaj

personoj ian gramatiketon de la lingvo Esperanto kaj petos ilin sciigi

min pri la ricevo, kaj ilia responda poŝta karto aŭ letero servos al

mi kiel pruvo, ke mi ilin konigis kun la lingvo.

 

1 teksto: grave.

 

110

 

,La Esperantisto” 1891. — N-ro 43

 

Ni ne estas tiel optimistaj por kredi, ke tia grandega nombro

estos efektive atingita en tia mallonga tempo. La nombro, kiun ni

atingos efektive, estos multe pli malgranda; ĉar inter la granda amaso

da enskribitaj homoj de diversaj karakteroj troviĝos sendube multaj,

kiuj plenumos sian promeson ne en la dezirita formo, ne akurate,

aŭ facilanime tute ĝin ne plenumos, — kaj ĉiu aparta malakuratulo

enportos grandegan malgrandigon en la atendatan nombron. Tamen

se la nombro de niaj amikoj kreskos eĉ ne kun la mirega rapideco,

kiun promesas la projekto akurate plenumata, — unu aferon ni povas

diri: ke en ĉiu okazo la projekto sen grandaj oferoj de la flanko de

ĉiu aparta amiko donos al ni konstantan kaj certigitan kreskadon de

la nombro de niaj amikoj. Eĉ en okazo de absoluta malprospero ĝi

malutilon alportos al ni nenian, dum se ĉiu el ni akurate ĝin plenumos,

ĝi povas doni brilantan rezultaton. Tial ni akceptas la projekton kaj

varmege rekomendas ĝin al ĉiuj amikoj de nia afero.

 

La leganto jam vidis, ke laŭ la konstruo de la projekto la nombro

de la vastigantoj en la unua tempo kreskos tre malrapide kaj poste

ĉiam pli kaj pli rapidege kreskados en geometria progresio. Dum la

nombro estos ankoraŭ tre malgranda, ni publikigados la „vastigantojn“

en nia gazeto; kiam la nombro komencos kreski pli multe, ni publikigados la vastigantojn en apartaj libroj. Por ke ĉiu povu vidi, kiu

el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne, — ni ne sole

presados ĉe ĉiu nova vastiganto, kiu kaj kiam lin varbis, sed ni

presados 1 ankaŭ ĉiumonate en aparta rubriko la nomojn de tiuj, kiuj

ne trovis ankoraŭ novajn vastigantojn, sed alsendas por tio „pruvojn

de laborado“.

 

La ekzistado de la „vastigantoj“ estas, por tiel diri, afero flanka.

ĉi postulas de ĉiu nur unufojan laboron, kaj farinte sian ŝuldon, ĉiu

vastiganto eliras el la rondo de laborantoj. Tial la aliĝo al la vastigantoj ne devas iom haltigi nian ceteran laboradon, kiu devas iradi

tiel same kiel antaŭe. Tute egale ĉu la vastigantaro ion donos aŭ

ne, la veraj amikoj de nia afero, sendube daŭrigados sian laboradon

en ĉiuj manieroj, en kiuj ili povas.

 

Ankoraŭ en la pasinta jaro, tuj post la apero de la artikolo de

sinjorino L., kelkaj amikoj alsendis al ni leteron pri sia aliĝo al la

ligo de vastigantoj; sed tiam la vastigantaro ankoraŭ ne ekzistis, ĝi

komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ, kaj tial ni petas la diritajn

amikojn sendi al ni nun sian leteron denove, se ili ne ŝanĝis ankoraŭ

sian decidon.

 

La aliĝon al la vastigantaro kaj la energian kaj elokventan serĉadon de novaj vastigantoj ni varmege rekomendas al niaj amikoj.

Memoru amikoj, ke per la aligo vi per unufoja laboro sen granda

 

1 Ĉi tie parolas la redaktanto f do , Zamenhof .

 

111

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

ofero alportos semon, kiu povas doni frukton milionoblan! Unu fojon

en la vivo trovi 2 vastigantojn estas por ĉiu afero tre facila, kaj

tamen, kian miregan gravegan signifon ĝi povas havi, se ĉiu el ni

akurate faros tiun ĉi malgrandan faron! Nenie preciza akurateco

povas havi tian grandan signifon, kiel tie ĉi! Tial ni turnas nin al

ĉiuj amikoj de nia afero, estantaj kaj estontaj: ĉu vi en alia maniero

volos laboradi por nia afero au ne, — antaŭ ĉio aliĝu al la vastigantoj,

kaj antaŭ ol vi faras ian alian paŝon, uzu vian tutan penon kaj tutan

energion por eble plej rapide kaj akurate plenumi vian promeson de

vastiganto. Elokvente memorigu al viaj varbatoj, kaj ili de sia flanko

memorigu al la siaj, ke ni petas de ĉiu nur unufojan facile fareblan

laboron kaj ke, se ĉiu tiun ĉi solan fojon estos energia kaj akurata,

ni vidos en la plej mallonga tempo Ia brilantan efektiviĝon de la plej

bela revo de Thomaro!

 

La eldonanto de tiu ĉi gazeto 1 faras nun la komencon kaj enskribas

sub No 1 sian nomon en la nomaron de la „Esperantistoj-vastigantoj“.

Kiu volas sekvi nian ekzemplon?

 

N-ro 44. paĝ. 34—35

 

Artikoletoj

 

En la rubriko de la gazetoj, kiuj en la lasta tempo parolis pri nia

afero, oni vidos, ke du pecoj el nia gazeto (la „Fingra kalendaro“ kaj

„La deveno de la virino“) estas represitaj en kelkaj gazetoj, kiuj ne

forgesis aldoni, ke ili estas tradukitaj 2 el la lingvo internacia Esperanto.

La 2 pecoj estas la unuaj verketoj tradukitaj el nia lingvo en lingvojn

naciajn. Tiuj ĉi tradukoj havas por ni tre gravan signifon, ĉar ili ne

sole donas la okazon paroli en la gazetoj pri nia afero, sed ili altigas

nian aferon kaj literaturon en la okuloj de la publiko. Tiaj tradukoj

eĉ de la plej indiferentaj gazetoj estas volonte akceptataj (en ilia propra

intereso) kaj alportas pli grandan utilon kaj pli grandan nomon al nia

afero ol multaj nelerte skribitaj kaj ne akceptataj artikoloj kun sekaj

laŭdoj de nia afero. Tio ĉi povas servi kiel plenigo al nia artikolo

en No 3 3 kaj montras ankoraŭ unu fojon, kiel multaj kaj diversaj estas

la vojoj, per kiuj ni povas paroli en la gazetoj pri nia afero. Estus

tre bone, se eble plej ofte kaj en eble plej multaj gazetoj aperu tiaj

tradukoj el nia literaturo. Bedaŭrinde nia juna literaturo estas ankoraŭ

tro malriĉa je originalaj verkoj aŭ verketoj; tial ni petas niajn amikojn,

ke ili pli ofte sendu al ni interesajn originalajn verketojn, kiuj povus

ne sole pliinteresigi la enhavon de nia gazeto mem, sed igi ankaŭ la

aliajn gazetojn konatigi siajn legantojn kun nia literaturo kaj sekve

ankaŭ kun nia afero. Eĉ verketoj aŭ pecoj ne originalaj povas ofte

 

1 pruvo por la Zamenhofeco de la artikolo. 2 tekto: ĝi estas tradukita . 3 = 11.36.

 

112

 

„La Esperantisto* 1891. — N-roj 43—47

 

alporti tian saman utilon; ĉar se ili estas interesaj kaj ne konataj al

la vasta publiko, diversaj gazetoj ankau pli volonte tradukos ilin el

nia gazeto, ol el ilia nekonata originalo.

 

N-ro 45.

 

Ni turnas ankaŭ la atenton de niaj amikoj sur No. 3 de la gazeto

„Der Stereotypeur a (vidu en la lasta numero de nia gazeto), en kiu

de la plumo de sinjoro Chr. Schmidt estas donita artikolo, kiu ekster

la klarigo de la esenco de nia afero donis ankaŭ la gramatikon de

nia lingvo kaj paragrafon kun ekzercoj (kun la traduko de la vortoj

sub tiu ĉi paragrafo) kaj promesis doni ankaŭ pluajn paragrafojn kun

ekzercoj. Per tia maniero la legantoj de la „Stereotypeur“ (bedaŭrinde

tiu ĉi gazeto eliras nur unu fojon en la monato) iom post iom, nerimarkeble, sen laboro kaj sen aĉetado de libroj konatiĝos kun nia

lingvo. Estus tre bone, se niaj amikoj povus igi ankaŭ aliajn gazetojn

oferi al ni en sia folio ian anguleton, kie ni povus konstante donadi

senpagan sisteman popularan instruadon pri nia lingvo.

 

N-ro 46.

 

Sed ni ne ĉesos ĝin ripetadi: antaŭ ĉio estas necese, ke ni persone

serĉadu ĉiam novajn amikojn aktivajn, kiuj ne sole aprobas, sed

ankaŭ ion faras; ĉar por esti sukcesa, nia laborado devas esti dividita

inter eble plej multe da manoj. Persono, kiu mem nenion farante

ĉiam kontentigas sin nur je tio, ke li diras „tio al mi plaĉas kaj tio

al mi ne plaĉas“, — tiu ne povas sin nomi amiko de nia afero.

 

N-ro 47. paĝ. 44—45

 

Pri la nomaro de V verkoj

 

En nia literaturo devas esti severa ordo; tial ni ĉiun novan

verkon signas per difinita konstanta numero, kiun ĝi devas

ĉiam havi tiun saman en ĉiuj nomaroj de verkoj de nia literaturo. Dank’ al tio, parolante pri ia verko, ni estas liberigitaj

nomi ĝian plenan titolon kaj povas ĉiam nomi nur ĝian numeron.

Sed ordinare la aŭtoroj, presante novan verkon, donas al ĝi

numeron laŭ sia propra bontrovo, kaj de tio elvenas, ke sub

unu sama numero en unu nomaro estas presita unu verko,

en alia — alia. Por forigi la malordon kaj malkompreniĝojn,

kiuj ofte elvenas de tio ĉi, ni petas ĉiujn eldonantojn de verkoj,

ke, presante la nomaron de verkoj, ili ĉiam presu ilin nur

en tiu ordo, en kiu ili estas presataj sur la lasta paĝo

de nia gazeto. Se ili volas enpreni en sian nomaron ian

verkon, kiu en la „Esperantisto“ ne ricevis ankoraŭ difinitan

konstantan numeron, ili devas presi la nomon de tiu ĉi verko

 

8 Dietterle, Zamenhof.

 

113

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

tute sen numero (sur la loko de la numero ili povas doni

simplan strekon). Aparte arbitrajn numerojn ricevis la laste

elirintaj verkoj, komencante deNo. 41; tial, por enkonduki

konstantan ordon, ni nun ŝanĝis la numerojn de kelkaj el la

lastaj verkoj, kaj sur la lasta paĝo de la nuna numero de nia

gazeto ni jam donas la konstantan ordon, en kiu la verkoj

devas esti kalkulataj. En ĉiuj eldonotaj nomaroj de verkoj la

eldonantoj de nun estas petataj, doni ĉiun verkon aŭ sub ĝia

konstanta, difinita numero, aŭ tute sen numero.

 

N-ro 48. paĝ. 49—52

 

z Ŝanĝota}o (Daŭrigo) 1

 

1 j Pli malpli-5—6 monatojn post la apero de la unua lernolibro

de nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke

nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto „kaj“ forte malplaĉas al li, tiel malplaĉas, ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos

nian lingvon kun la kondiĉo, ke ni elĵetu la vorton „kaj M ! Kaj tiu ĉi

sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze! Ĉu la vorto

„kaj“ estas bona aŭ malbona, — tiu ĉi ekzemplo (kiu ne estas la sola

en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne komprenas la karakteron

de nia afero kaj rigardas ĝin de punkto de vidado pure persona.

Anstataŭ analizi, ĉu la proponita sensignifa reformeto estas efektive

necesa por la afero mem, la dirita sinjoro diris, ke 1 i person e ne

ellernos la lingvon, se la vorto „kaj“ ne estos ŝanĝita! Ŝe ni eĉ

 

supozus, ke la vorto „kaj“ per si mem estas tre facile ŝanĝebla, —

 

ĉu povas iam ekzisti lingvo tutmonda, se ĉiu lernanto volos, ke oni

ĉion ŝanĝu en ĝi laŭ lia persona plaĉo? Se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn gustojn

sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo de „kaj w havas

efektive gravan celon~ne personan, sed komunan, kaj ni rigardu, kion

oni povas fari kun tiu ĉi vorto. Je kio propre la vorto „kaj“ estas

kulpigata? ĉu ĝi estas malbonsona? tro longa? ne preciza? elvokanta

konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, ĉu iu respondis tiujn ĉi

demandojn alie, ol per absoluta „ne“! Kio do? La proponinto diras,

ke anstataŭ la „arbitre elpensita kaj“ devus esti prenita la ĉiukonata

„et“ aŭ „e w . Ne irante ankoraŭ pli malproksime, ni jam povus respondi, ke tiu ĉi bagatelo povus servi kiel motivo tiam, se ni havus

ankoraŭ tute liberan elekton inter „kaj w kaj „e, et w , sed fari pro tia

 

bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde. Sed se

 

ni iros pli malproksime, ni vidos, ke eĉ tiam, kiam la vorto ne estis

ankoraŭ kreita, estus granda demando, ĉu „et, e w estas pli bona ol

„kaj w . La vorto „kaj w ne sole ne estas maloportuna, sed ĝi ankaŭ tute

 

1 komp. II. 42.

 

114

 

,La Esperantisto* 4 1891. — N-roj 47—48

 

ne estas arbitre elpensita (ĝi estas vorto greka = la latina „et a ). Sekve

la motivoj kontraŭ „kaj tt estas tiel bagatelaj, ke eĉ en la tempo de la

kreado ni devus preni „et, e tt anstataŭ „kaj tt nur tiam, se la uzebleco

de ambaŭ formoj estus egala; sed ilia uzebleco ne estas egala: dum

la vorto „kaj tt estas tute libera, la vortoj „e tt kaj „et tt estis necesaj

por la finiĝo de V adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por

kiuj ni ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por

finiĝo gramatika aŭ sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, ĉar

laŭ la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaro]

la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj). Se ni volus doni „e tt

aŭ „et tt por „kaj tt ni devus doni ian sovaĝan formon al la tuta kategorio de la adverboj aŭ la tuta kategorio de la vortoj etaj; inter tuta

kategorio da vortoj kaj unu simpla vorteto ni elektis la unuan,

kaj tial la ofero devis fali sur la flanko de la lasta. La neprenado

de „e tt , „et tt , „i tt kaj tiel plu estis sekve de nia flanko ne simpla

„netrovo de la bono tt , sed intenca faro. Ĉu ni estis pravaj aŭ ne

— ne estas nun tempo priparoli; sed se jam tiam la forĵeto de „e tt ,

„et tt , k.t.p. estis ne tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kaŭzo por

nun enkonduki ĝin per oferoj de rompado. Tuŝante la novajn

vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti

farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la fundamenta

vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel „kaj tt , kiuj estas tro konataj

kaj uzataj sur ĉiu paŝo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo,

reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa

vorteto „kaj tt ni parolis tiel vaste, ne por solvi la demandon pri la

vorteto mem, sed nur ĉar ĝi donis al ni la okazon, turni la atenton

de niaj amikoj sur lamanieron, en kiu la dirita reformo estis al

ni proponita; kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la personaj

gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel

energie batalas kontraŭ ĉia sennecesa reformo, ni faras ĝin ne el amo

al niaj propraj formoj aŭ el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj

eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble

baldaŭ tute detruiĝus, se ĉiu aparte volus ĝin el pura persona opiniamo

ŝiri laŭ sia plaĉo kaj sen grava neceso montri sur ĝi siajn talentojn.

 

2 1 . Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas

nin ankaŭ gvidi en niaj proponoj per gustoj n a c i a j , :se la proponoj

havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiuji aŭ alian nacion, al-portante per tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan

malutilon al la afero mem. Tiel ekzemple^unu sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia lingvo, en la komenco estis forte

kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi „ne estas sufiĉe internacia tt , ĉar

 

1 Ĉi tiun 2-an parton de la artikolo la „Oficiala Gazeto Esperantista u represis sub la titolo „Pri la internacieco de la vortaro u . Vidu

tie III. 1910, paĝ. 325—326 .

 

8 *

 

115

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

| ĝi enhavas preskaŭ nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi de

* tiu malvasta pseŭdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis

nian aferon, kies devizo estas „frateco de la popoloj a . Dum unuj

malamike renkontis nian aferon el la kaŭzo, ke nia unua debuto, la

unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa, — la supre dirita

sinjoro en la unua tempo trovis, ke nia afero estas „malamika al la

rusa popolo, ĉar … Volapŭk havas la rusan vorton ,ibo‘, dum ni

donis por ĝi la ŝanĝitan francan vorton ,ĉar‘!“ — Unu redaktoro de

sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas karakteron tro italan. Kiam

ni ne povis akcepti lian proponon kaj sen ia celo „malitaligi“ nian

lingvon, la proponinto ne longe atendis kaj provis fari mem lingvan

miksaĵon, kiu laŭ lia opinio devus pli plaĉi al la nordaj popoloj. Ni

ne bezonas rakonti, kio fariĝus el nia afero, se ĉiu popolo volus el

simpla vanteco doni al ĝi sian propran karakteron. Nia afero fariĝus

absolute neebla. Kaj se ĝi eĉ estus ebla, — ĉu la flatita popolo mem

ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco diris,

ke liaj ŝanĝoj estas necesaj, kaj faris provojn en la daŭro de kelka

tempo, nun vidas jam, al kio ĝi lin kondukis: la lingvo fariĝis malbonsona kaj malregula, kaj el la svedoj mem, pro kies nacia flato li

volis pereigi nian aferon, neniu akceptis liajn ŝanĝojn, dum nia lingvo

en ĝia nuna formo, kiu estas tiel „malsveda <£ , havas multajn amikojn

inter la svedoj kaj estas al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la

svedigita, kiu mortis, antaŭ ol ĝi akceptis ian difinitan formon. — Unu

el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia devas havi tiom

same da slavaj vortoj, kiel da romana—germanaj. Li ankaŭ volis krei

novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vortojn slavajn; sed baldaŭ

li konvinkiĝis, ke ne sole al aliaj popoloj, sed al la slavoj mem

multe pli oportunaj kaj agrablaj estas niaj vortoj romana-germanaj,

ol la vortoj slavaj, kiuj, enmetite en sistemon romana-germanan, tranĉas

la orelon kaj fariĝas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol

la vortoj ne slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto „internacia <£ tie

estis tradukata „mejufoka w ; sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion

ii pli bone komprenas kaj memoros, la vorton «internacia* aŭ „mejufoka”? li estos preta serĉi la vorton en ia ĥina vortaro, kaj al li

eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita el lia propra

slava „meĵdu w kaj la germana „Volk w , perdinte la „d w kaj la „l w , ĉar

ankaŭ 2 konsonantoj. ne devas stari kune <£ .) Se la amiko, egale al la

aliaj, farus sian proponon nur teorie, li eble eĉ nun restus ĉe sia

opinio kaj eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki tiun ĉi „necesan w ŝanĝon; sed feliĉe li faris provon praktikan,

kaj la praktiko lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove fariĝis tre

varma amiko de nia lingvo en ĝia nuna formo. — E1 la diritaĵo ni

povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi aŭ fari ian

ŝanĝon, ni devas nin demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus al la

 

116

 

,La Esperantisto* 1891. — N-ro 48

 

lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon^ sed ni

neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de

ia aparta nacio, ĉar tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan,

kaj utilon ni alportus al neniu nenian. En ĉiuj okazoj, kiuj ne estas

absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj

devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj

personaj, se ni ne volas el persona aŭ nacia disputemeco pereigi nian

aferon; tiuj ĉi gustoj devis silenti jam en Ia tempo de la kreado de

V lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se ilia obeado postulas

rompadon en nia lingvo.

 

3. Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni

ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. La defendantoj

de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante

ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon,

venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj

komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando. Teoriaj

proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havantaj nenian eĉ plej

malgrandan praktikan fundamenton, estis faritaj al ni en granda amaso.

Sed ne parolante pri ĉiuj el ili, ni prenos por ekzemplo nur unu, kiŭ

apartenas ŝajne al la plej bonaj kaj pravaj kaj trovis multajn aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en ĵ

tre bona artikolo montris, ke la ŝanĝoj, kiujn diversaj vortoj ricevis,

transirante el unu lingvo en alian, neniam tuŝas la akcenton, ke volonte

estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne ŝanĝi la akcenton, ke sekve

Ia akcento en diversaj niaj vortoj, kiel ekzemple „nacio a , „titolo a , k. c.

estas kontraŭnatura; kaj sinjoro Runstedt eĉ rakontas pri unu persono,

kiun la akcentoj en „anfmo“, „proksfme“ k. c. fortimigis de nia lingvo,

kvankam per si mem la lingvo al li tre plaĉis. Kiel ajn bela tiu ĉi

opinio ŝajnas en la teorio, ĝi tamen post pli atenta pripenso baldaŭ

montriĝus al ĉiu kiel bela … sofizmo. Ni rigardu atente, en kio

propre kuŝas la kulpo de la konstanta akcento, kaj kia grava kaŭzo

devigas nin aŭ doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento,

aŭ forigi silabojn en diversaj vortoj, por ke la akcento fariĝu „pli

natura“. Ĉu vortoj kiel ekzemple „proksfma“, „titolo“ estas pli malfacile ellerneblaj kaj memoreblaj, ol „tftolo“, „proksima“? Ne, neniu

dubos, ke ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli

facile, ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton. (Demandu la ali-naciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom da

grandegaj malfacilaĵoj prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado

de la rusa akcento.) Ĉu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj?

ĉu ili estas malbonsonaj? ĉu ili prezentus eble ian alian maloportunaĵon? Ne! sendube ne! ĉiu scias, ke la akcento sur la antaŭlasta

silabo estas ĉiam la plej bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum

 

117

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

la malreguligo de la akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj maloportunaĵoj, vi en nia nuna konstanta akcento ne trovos eĉ

Ia plej malgrandan maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos tutan vivon! Kial

do, oni povas demandi, propono tiel senfundamenta povis plaĉi al

kelkaj el viaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propono tuŝis

kordon konatan de ni ĉiuj, sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan;

kaj se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte kontraŭvole, sen konscio kaj

sen analizo, ekkrias: „Jes, jes, bone!“

 

Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por 1 la

propono. La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar

kutiminte je la elparolado de la latina „pr6ximus“, „animus“, li ne

povis akcepti la vortojn „proksfma a , „ammo a . Sed ne malfacile estas

vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. Ĉu la latina vorto „maxi-mus“ estas motivo kontraŭ la franca vorto „maxime a ? Ĉu la simpla

fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas

ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi vorto en alia lingvo ne

havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ „facila“ ni

diru „facila“, li morgaŭ kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ

„facila“ ni diru „facilis“, ĉar la formo „facila“ al lia orelo estas fremda!

Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vortoj

en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t. e. ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstataŭ-igu ĝin per ia alia jam ekzistanta lingvo, ĉar … (nenia alia kaŭzo) …

ĉar la formoj de tiu aŭ alia lingvo al sinjoro X aŭ Y estas konataj

kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraŭ konataj! Ĉiu lingvo

havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus

ridinde deziri ilin ŝanĝi nur tial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn.

Ĉu ni povas diri, ke la germana vorto „Geographie u estas malbona

kaj tranĉas la orelon, ĉar la rusoj elparolas tiun ĉi saman vorton

„geografia a ? A1 la konato de sinjoro R. la vorto „proksfma a en la

unua momento malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu 2 ĉi sama vorto de 3 nia

lingvo kun kutimoj latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj nun, kiam

ni kutimis je la leĝoj de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaŭ

ni elparolas la nomon de nia lingvo „internacia a anstataŭ „internacia a ,

ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.

 

La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuliĝi kun ĝi? Se ni povus ĝin fari sen ia malutilo — jes, kial do ne

kalkuliĝi? Sed se por parton da homoj liberigi de alkutimiĝo je

unu tre facila regulo („akcento ĉiam sur la antaŭlasta silabo a ) ni

bezonus multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni kaj

memori multajn regulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton

 

1 teksto: pro . 2 teksto: tiun ĉi saman vorton. 3 La vorto „de“

 

mankas en la teksto.

 

118

 

,La Esperantisto* 1891. — N-ro 48

 

por ĉiu aparta vorto, — kion ni tiam devas preferi? Ni forte dubas,

ĉu troviĝos iu, kiu konsilus solvi la demandon alie ol ni ĝin solvis.

Por ne devigi la lernantojn memori apartajn akcentojn por ĉiu vorto,

oni eble konsilos al ni transformi grandan parton da vortoj en nia

lingvo tiel, ke ili konsentigu en si la regulon pri la akcento konstanta

kun la akcento kutima (ekzemple „titlo“ anstatau „titolo“, „amo a au

„ano“ anstataŭ „animo a , „proksa a aŭ „proma a aŭ „propa“ anstataŭ

„proksima a k. c.); sed ne parolante jam pri la malbonsoneco, malklaraĵoj k.t.p., kiuj tiam naskiĝus, kaj supozante, ke eĉ la lingvo mem

nenion de tio suferus, ni forte dubas, ĉu iu serioze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nia afero . .. sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo! Sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo: ĉar ni serĉis kaj

serĉis kaj ni povis trovi en la konstanta antaŭlasta akcento nenian eĉ la

plej malgrandan maloportunecon nek por la memoro, nek por la buŝo,

nek por la orelo. Kontraŭ nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la

tute sensignifa motivo, ke la lingvo X aŭ la lingvo Y tion ĉi ne havas.

 

Sed eble kontraŭ nia regulo ekzistas io tio, kion oni per vortoj

esprimi ne povas, sed kion oni ne klare sentas, kiel ian vokon de

naturo? Ni aŭskultu, kion diras sinjoro de W.: li ne vidas kaj ne

montras ian faktan cirkonstancon kontraŭ la akcento en nia lingvo;

sed rimarkinte, ke la naturaj lingvoj oferas la sonon kaj formon de

la vortoj, por nur konservi la unuatempan akcenton, li vidas en tio ĉi

naturan leĝon kaj konsilas al ni sekvi tiun ĉi leĝon, por ke nia lingvo

ne estu kontraŭnatura. Je V unua rigardo povas efektive ŝajni, ke ni

pekas kontraŭ la natura leĝo; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi „leĝo a , kaj kia puno atendas la rompanton de ĝi. Malsupre ni montros, ke tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj

lingvoj, estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj lingvoj; sed ni supozu

por momento, ke tio ĉi efektive estas leĝo, kiu ekzistas en ĉiuj lingvoj;

kio do sekvas de ĝi? Se ia regulo efektive ekzistas en ĉiuj lingvoj

kaj ni ne komprenas la kaŭzon kaj la celon de tiu ĉi regulo, kio do

devigas nin ankaŭ blinde akcepti tiun ĉi regulon, se ĝi estas por ni

maloportuna? Ĉiuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban kaj

tre neregulan; sed se iu, kun instrumentoj en la mano arte fosante

kanalon, volus sekvi tiun ĉi „leĝon naturan”, — ĉu vi laŭdas lin, aŭ ĉu vi

eĉ iom povus lin pravigi? Ĉiuj lingvoj naturaj havas grandan amason

da malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj, — ĉu ni ankaŭ devas sekvi tiun ĉi

„leĝon naturan* kaj intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila?

 

Eĉ se ni tute ne scius la esencon de la akcento, eĉ tiam estus

la plej nature, se anstataŭ tro filozofie fosi en teorioj ni dirus al ni

praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan,

kiun ili jam ŝanĝi ne povas; ni havas ankoraŭ liberan elekton kaj

povas sen la plej malgranda malutilo havi akcenton facilan kaj regulan;

sekve ni devas elekti la lastan, tute ne rompante al ni la kapon, pro

 

119

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

kia kaŭzo la lingvoj kreitaj blinde tiun ĉi oportunaĵon ne havas; ĉar

estus ridinde imiti kun malutilo al ni mem iajn misteraĵojn, se ni ne

komprenas ilian sencon kaj celon. Sed se ni rigardos pli profunde,

ni baldaŭ vidos, ke la „leĝo de la akcento* eĉ ne estas ia misteraĵo,

kaj tio, en kio ni serĉis ian leĝon naturan, estas simpla okazaĵo, kiu

kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La

lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi

kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo; la

orelo de Johano aŭ Petro ofte ne bone aŭdadis, la memoro senkontrola

ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversiĝadis kaj akceptadis diversajn

sovaĝajn formojn; kontroli la vortojn per skribado oni ne povis, kaj

tial la plej puraj kaj senŝanĝaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone

aŭdis, t. e. la silaboj akcentitaj. Jen estas la tuta mistera kaŭzo,

kial la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera

parto de 1* vorto ŝanĝiĝadis — el simpla senhelpa neceseco kaj ne

el ia lingva leĝeco. De la momento, kiam ia popolo ricevas skriban

literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobataĵon ne renkontas. Sed

se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon buŝan kaj

orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gardi la lingvon de blinda

malbonorela renversiĝado, volus intence fari la erarojn, kiujn niaj

neinstruitaj antaŭuloj faris el blinda neceseco, — ni estus similaj je

tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence falis super ŝtono

kaj vundis al si la kapon …. ĉar li vidis, ke antaŭ li multaj blinduloj

falis super tiu ĉi ŝtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari!

 

Sekve se ni eĉ en nenia blinde kreita lingvo trovus la transportadon

de V akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro konstanteco

de 1’ akcento, tio ĉi neniel devus nin deteni de 1 enkonduki tiun ĉi

oportunaĵon en nia arta kaj konscie kreita lingvo, tiel same kiel la

malregula konjugado en ĉiuj lingvoj ne sole ne devigas, sed ankaŭ

tute ne pravigas nin enkonduki intence malregulan konjugadon en nia

lingvo. Sed por forigi ĉiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfidante

al tio, kion la praktiko al ili montras, teorie timas, ke eble .. . eble

… oni ne scias … oni ne vidis ekzemplojn k.t.p. — ni fine montros

ankoraŭ, ke la transportado de V akcento de unu silabo sur alian ne

estas eĉ ia ennovaĵo de nia flanko, sed ĝi ekzistas jam en la lingvoj

naturaj, kvankam tiuj ĉi tute ne bezonis zorgi pri facileco. Apartajn

ekzemplojn vi trovos sur ĉiu paŝo en ĉiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan

kaj polan, kaj ni vidos, ke tutetiosama, kion ni faris en nia lingvo,

estis jam antaŭe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola.

De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan

akcenton sur la antaŭlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en

 

1 malofta uzado de V prepozicio v de“ antaŭ infinitivo — ĉu ne

tute ĝusta?!

 

120

 

,La Esperantisto* 1891. — N-ro 48

 

tiuj ĉi vortoj la akcento estas alia; kaj tion ĉi la lingvo pola faris

tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia forĵetado de silaboj k.t.p.,

sed ĝi simple senceremonie transportis la akcenton de unu silabo sur

alian; sen ia filozofado ĝi metis la akcenton de ĉiu vorto sur la silabon

antaŭlastan, tute ne demandante, ĉu tiu silabo estas tia aŭ alia kaj ĉu

ĝi havas la forton por porti sur sin la akcenton, kaj tute ne timante,

ke oni diros, ke ĝi estas kontraŭnatura. Kaj tion ĉi la lingvo faris ne

sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple „adwokat“,

„inzynier“, „telegraf“, „spirytus a , „manŭskript w , „papier“, „tytŭlu w ,

„artykŭlu“ k.t.p.), sed ankaŭ en ĉiuj senescepte vortoj pure slavaj

(ekzemple la rusaj „malenki w , „vojna a , „okno a , „ĉelovjek w , „ŭlica“ k. c.

k. c. k. c. en la tuta lingvo — estas en la lingvo pola „malenki“,

„wojna“, „okno a , „czlowiek“, „ulfca“ k. c. k. c. k. c.) — jam ne apartaj

disĵetitaj ekzemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj— tuta lingvo! (Se

en la tuta lingvo vi en kelkaj tre malmultaj vortoj trovas deflankiĝon

de tiu ĉi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun ĉi deflankiĝon faris ne la

popolo, sed la instruituloj, tute sen ia kaŭzo kaj bezono kaj kontraŭ

la spirito de la lingvo.)

 

Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo

lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula — neniu dubos;

se ni povas ĝin fari, ni devas ĝin fari, se eĉ neniu el la blinde kreitaj

lingvoj ĝin farus. Se ni el tio ĉi vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute

ne bezonis zorgi pri facileco, faris tion saman el simpla kaprico

kaj tute ne suferas de tio, — tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en

lingvo arta, por kiu facileco estas tre grava, oni devis sen ia eĉ

minuta ŝanceliĝo akcepti la akcenton konstantan, eĉ se la demando

estus levita antaŭ la kreiĝo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo

estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan rompadon por

… sen ia kaŭzo kaj celo … doni al ĝi maloportunaĵon anstataŭ

oportunaĵo — tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla!

 

EI diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu — la ŝajne

plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona

kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. E1

la diritaĵo ni faras la konkludon: proponante aŭ enkondukante (private)

ian ŝanĝon en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj,

kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel

multe parolis, ĉar tiu ĉi kategorio da proponoj apartenas al la plej

danĝeraj: en tia afero, kiel la nia, homoj la plej volonte akceptas

proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan; kaj se oni parolas al la

homoj en instruita formo kaj en la nomo de leĝoj sciencaj, tiam el

100 personoj 99 ĝin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin: „tre

bele, sed kian signifon ĝi havas por nia lingvo?” 1

 

1 komp. 1892, paĝ. 49—51 = II. 57.

 

121

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 49. paĝ. 57

 

De la redakcio 1

 

Forte okupataj je la ellaborado kaj relaborado de la projekto de Ia

Akcia Societo, rii devis malfrui kun la nuna numero de nia gazeto.

La numero 9-a eliros kiel eble plej baldaŭ.

 

La projekton pri la Esperantistoj-vastigantoj la plej granda parto

de niaj legantoj trovis nepraktika, kaj tial la projekto nun estas tute

forĵetata. Sed en la nuna numero la legantoj trovos alian, multe pli

praktikan kaj realan, projekton 2 por fortigi kaj tute sendanĝerigi la

estontecon de nia afero, kaj por tiu ĉi projekto ni petas la plej profundan atenton kaj la plej vivan partoprenon de niaj amikoj. La unuan

penson al tiu ĉi projekto donis ankoraŭ antaŭ 2 jaroj sinjoro I. Lojko;

en la lasta tempo similan projekton levis sinjoro A. Grabowski. Sed

la projektoj de la diritaj amikoj estis fonditaj sur alportado de oferoj,

kaj tial ni elvenis kun nia projekto ne pli frue, ol kiam prosperis al

ni doni al ĝi karakteron realan, t. e. karakteron komercan kun gajnoj

proporcie rekompencantaj la riskon kaj la prunton; ĉar la sperto

bedaŭrinde montris al ni, ke per oferoj ni ne malproksime venos: la

tuta pezo de perdoj materialaj kaj laboroj ĉiam kuŝus sur Ia ŝultroj

de unu aŭ kelkaj personoj, ĝis ĝi ilin tute dispremus, kaj ĉiuj ceteraj

sin kontentigus nur per rigardado. Se ian gravan aferon volas fari

unu sola homo sen rimedoj, li pereigas sin mem kaj la celon ne

atingas, se li eĉ volas oferi por la afero ĉion, kion li povas; sed se

tiun saman aferon prenas en siajn manojn societo kun sufiĉa komuna

kapitalo, tiam la afero atingas sian celon tre bone kaj la societanoj

mem ne sole ne faras oferojn kaj ne perdas, sed la mono, kiun ili

prunte donas al la afero, alportas al ili bonan materialan profiton.

 

N-ro 50. paĝ. 57—62

 

z Akcia Societo Esperantista

 

En la tago, en kiu mi skribas la nunan artikolon, finiĝas ĝuste

4 jaroj de la momento, kiam la unua broŝuro pri nia lingvo eliris el

la muroj de la presejo. De tiu tago pasis 4 jaroj — jaroj malfacilaj,

sed ne senfruktaj. La konfuzo kaj nebuleco de la unua tempo pasis,

kaj nun ni povas jam per pli klaraj okuloj ĉirkaŭrigardi nian aferon

kaj ĝian estontecon. Ĉiu, kiu bone konas nian lingvon kaj ĝian historion, nun ne dubas, ke per si mem ĝi havas tute certan estontecon.

Kvankam per vortoj multaj ankoraŭ batalas kontraŭ nia lingvo kaj

afero (el timo, ke oni ne nomu iiin fantaziuloj aŭ ke ni ne riproĉu

ilin, kial 3 ili ne subtenas nian aferon), sed en la animo la plej granda

 

1 Do, de Zamenhof. 2 = II. 50. 3 Ĉi tiu uzado de „kial“ (en la

 

senco: „tial — kial“ aŭ „pro tio, ĉar“) poste tute estas forigita (be -

daŭrinde!) per la uzado de „ĉar“, kiu havas nun duoblan sencon. Bona

ekzemplo por lafakto , ke ne decidas nur la logiko, sed la praktika uzado!

 

122

 

,La Esperantisto a 1891. — N-roj 49—50

 

parto eĉ de tiuj ĉi niaj ŝajnaj kontrauuloj — se ili nur efektive konas

nian lingvon — aprobas nian aferon kaj deziras, ke ĝi venu al la celo.

Kiel ajn ili ŝajnas indiferentaj aŭ kiel ajn ili per vortoj ridas aŭ insultas nian aferon — la efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas

tio, ke ili timas, ke ni ne eltenos, ke ni baldaŭ falos. La plej granda

parto de la mondo estas tro „saĝa a , por publike subteni aferon, antaŭ

ol ĝia sorto estas decidita; ili pli bone volas atendi kaj vidi, kiel la

afero finiĝos: se ni per nia konstanteco venkos, ili aliĝos al ni en

grandaj amasoj, venos uzi la pretajn fruktojn kaj post nia morto ili

konstruos al ni monumentojn; se nia afero laciĝinte falos — ili ridos

nin kaj diros, ke ili en sia saĝeco ĉiam estis kontraŭ nia afero. Vane

kelkaj amikoj atendas, ke la riĉuloj aŭ la gravaj personoj kaj societoj

aŭ registaroj al ni helpu, kaj vane ili pensas, ke la prospero de nia

afero dependas de la helpo de tiuj; ne, kontraŭe, la helpo de tiuj

dependas de la prospero de nia afero, tion ĉi ni ne devas forgesi,

kaj tial ni ne devas sidi senlabore kaj atendi helpon de la potenculoj.

La potencaj personoj kaj la registaroj en la animo eble jam longe

estas por nia afero, sed ili neniam kaj neniel volos „kompromiti“ sin

publike per aliĝo al afero, kies sorto ne estas ankoraŭ decidita kaj kiu

„eble apartenas ankoraŭ al la regno de revoj“. Se ni de ili atendos helpon, tiam ni neniam venos al la celo; sed dank’ al nia konstanteco kaj

laborado nia afero iom post iom fortiĝados,‘se la nombro de niaj amikoj

senĉese kaj regule grandiĝados, se post kelka tempo oni vidos, ke nia

lingvo havas jam grandan nombron da uzantoj, grandan literaturon kaj

tute certigitan, jam ne ŝanceleblan kaj sensubtenan regulan iradon

antaŭen, t. e. ke nia afero iom post iom fariĝis jam „fait accompli*

(fakto plenumita), tiam la registaroj kaj la mondo kun ĝojo rapidege

aliĝos al ni, unu ekzemplo tuj sekvigos la alian, kaj kun fulma rapideco

nia afero venkos la mondon. La glacio longan tempon kontraŭstaras

al ĉiuj penoj de la printempa suno; sed kiam dank’ al la konstanteco

de la sunaj radioj la fluidiĝo fine komenciĝas, tiam la tuta glacio

rapidege fluidiĝas en kelkaj tagoj.

 

Se ni volas, ke nia afero pli aŭ malpli frue atingu sian celon,

ni ne devas atendi iajn grandajn fiankajn helpojn, ni ne devas fari

iajn kaprompajn saltojn, — la sola afero, kiun ni devas fari, estas,

certigi al nia afero regulan senhaltan iradon antaŭen, ne peni

fari tro multe per unu fojo, iri malpli rapide, sed regule, kaj antaŭ

ĉio por eterne sendanĝerigi nian aferon de ĉia ebla falo aŭ halto.

Ni devas uzi niajn fortojn ekonomie kaj saĝe. Se ni per unu fojo

volas hele brili, tiam ni baldaŭ laciĝos kaj ni ne sole ne havos la

fortojn iri antaŭen, sed la silento post la bruo kaj la mallumo post

la lumego estos ankoraŭ tiom pli falanta en la okulojn kaj mortiga

por nia afero. Nia afero tiam subite rapidege falos, kiel globo ruliĝ-anta de altaĵo, kaj ĉio, kion ni kun tiom da peno faris, estos perdita

 

123

 

r

 

ViUJol’

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

je eterne. Sed se ni kreos por nia afero ian, kvankam ne riĉan, sed

konstantan fonton, kiu, ĉiam freŝe kaj egalforte, neniam sekiĝante,

donos al ni la eblon sendekliniĝe resti eterne sub nia standardo, sen

financaj malhelpoj regule ĉiam eldonadi nian centran gazeton kaj fondi

aliajn gazetojn, regule eldonadi ĉiumonate kelkan novan nombron da

verkoj kaj per tia maniero senhalte kaj regule grandigadi nian literaturon kaj ‘tiel plu — tiam nia afero baldaŭ fariĝos fakto plenumita, la

mondo konvinkiĝos, ke nia afero estas potenca forto, kiu ĉiam kreskas

kaj jam absolute neniam devas timi ian falon, kaj la „saĝa a publiko,

la potenculoj kaj registaroj, kiuj nun montras al ni ankoraŭ indiferentecon el timo de fiasko, tiam baldaŭ kun danko aliĝos al ni en grandegaj amasoj kaj eterne nin dankos por nia fakto plenumita. Kiam tia

forto estos kreita, tiam ni povos esti tute trankvilaj pro la estonteco

de nia afero, tiam ni ne devos jam eterne timi, eterne zorgi, perdi

la kuraĝon ĉe ĉiu malsukceso, ĉe ĉiu nova montro de la indiferenteco

de la publiko ektimi, ke ĉiuj niaj laboroj estos perditaj. Se la publiko

eĉ longan tempon ankoraŭ montros al ni sian indiferentecon, tio ĉi

nin ne/trankviligos, ni laborados trankvile kun la plej bonaj esperoj;

ni ne devos eterne memorigadi kaj tedadi al niaj amikoj pri helpo

kaj subteno, ni ne devos por la vastigado de nia afero elpensadi diversajn strangajn, maloportunajn kaj danĝerajn rimedojn; kaj kiel ajn

malrapide nia afero eĉ irus en la unua tempo, ni ĉiam povos esti

tute certaj je nia venko. Ĉar se eĉ la plej granda unufoja akvego

ofte transiras tute sen postesignoj, konstante falanta guto truas eĉ

ŝtonon. Nian laboron kaj materialajn rimedojn, kiujn ni ĝis nun uzadis

senplane kaj distrite, ni devas nun reguligi, centrigi kaj ekonomiigi.

Antaŭ ol ni zorgas pri grandaj akvoj, ni devas uzi la tutan nian

forton por krei almenaŭ guton, sed konstantan, senhaltan. Nur

kiam tia guto estos kreita kaj certigita, ni iros pli malproksime kaj

penos el la konstanta, senhalta guto fari iom post iom konstantan,

senhaltan akvegon.

 

Kiel krei tian konstantan fonton, kaj kiu ĝi devas esti?

 

Antaŭ ol ni respondas tiun ĉi demandon, ni devas fari la sekvantan

rimarkon. La tuta laborado en nia afero ne estas io komplikita, sed

konsistas el jeno: eldonadi, konstante kaj regule eldonadi verkojn,

gazetojn, krei grandan, ĉiam kreskantan literaturon, kio ne sole perfektigos nian lingvon, sed elvokos respekton por nia afero multe pli,

ol ĉia alia agado, kaj per la forto de sia vivado kaj kreskado aligos

al nia afero la tutan mondon pli rapide kaj pli certe, ol ĉiuj plej

energiaj teoriaj predikadoj kaj plej rafinitaj agitadoj; ĉar la mondo

estimas nur la faktojn. Ni havas laborantojn, sed mankas al ili la

rimedoj. Se eĉ mankus al ni laborantoj, ni povus per mono facile

ilin krei. Sekve la konstanta fonto, kiun ni bezonas krei, devas esti

pure financa. Se ni tian fonton havos, ni havos ĉion. Sekve la tuta

 

124

 

,La Esperantisto” 1891. — N-ro 50

 

demando „kiel certigi la estontecon de nia afero“ oni povas anstatauigi

per alia pli simpla demando: „kian konstantan ĉiujaran sumon da mono

ni devas havi, por ke la estonteco de nia afero estu tute ekster danĝero?“ Nun ni rigardu la miniman 1 sumon, kiu ĉiujare estas al ni

necesa por tiu ĉi celo.

 

Antaŭ ĉio ni devas plene certigi la estontecon kaj la senhaltan

regulan eliradon de nia centra gazeto. ĉi estas la unuiganto, la

pelanto kaj la regulatoro de nia afero, per unu vorto — ĝi estas la

koro de nia afero. Tie ni devas antaŭ ĉio centri nian tutan forton,

ni ne devas uzi flanke eĉ la plej malgrandan el niaj fortoj kaj rimedoj

materialaj, antaŭ ol ni estas tute certaj, ke la daŭrado de nia centra

organo staras tute ekster danĝero. Se unu fojon tiu ĉi koro devos

halti, tiam perdiĝos nia afero kaj ĝin ne povos savi la plej grandaj

sensisteme disĵetataj oferoj, kiuj povas doni nur minutan lumon. Ni

prezentu al ni ekzemple, ke ni en la momento havas riĉajn rimedojn

kaj uzas ilin por dissendi en la mondon grandegan nombron da lernolibroj, aŭ en ia alia pasanta maniero, kaj post kelka tempo montriĝas,

ke pro ia neantaŭpensita eraro de nia flanko nialalertT restas sen

fruktoj, aŭ ni devas longe atendi la maturiĝon de la fruktoj, kaj dume

ni restas sen rimedoj kaj Iacaj kaj devas el manko de fortoj ĉesigi

la eliradon de nia organo … kio tiam estos? Ĉio, kion ni faris kaj

oferis, estos per unu fojo perdita je eterne! Neniu jam volos pensi

iam helpi al relevo de afero falinta, kaj eĉ plej grandaj oferoj jam

ne povus relevi en la okuloj de la mondo aferon unu fojon falin-tan, se vi eĉ mil fojojn ripetados al la mondo, ke la afero siatempe

falis nur el manko de materialaj rimedoj. Sed se ni scios, ke la vivo

de nia organo estas por eterne, aŭ almenaŭ por tre longa tempo, tute

certigita, tiam ni pro la estonteco de nia afero jam povos esti tute

trankvilaj eĉ tiam, se ni estos tiel malfortaj, ke ni ekster la organo

en la daŭro de kelka tempo povos nenion alian fari por nia afero.

Nun estas por ni la plej malfacila tempo: la nun tro videbla falo de

Volapŭk, kiu siatempe arte elvokis grandan bruon, por kelka tempo

tute malvarmigis la mondon por la ideo de lingvo internacia (ĉar la

mondo ne scias la veran kaŭzon de tiu falo kaj, miksante la Volapŭkon kun la Esperanto, diras, ke „la internacia a falis, kaj la mondo

ne volas nun eĉ aŭdi pri ia lingvo internacia); sed pasos kelka tempo,

kaj baldaŭ la animoj trankviliĝos, la konfuzo, farita de la Volapŭk,

estos forgesita, la sankta ideo, elteninte viva kaj sana la malfacilan

tempon, denove resonos en la koroj de la homoj (ĉar en Ia homaj

koroj preteriranta vento povas nur por kelka tempo pasante malvarmigi,

sed neniam tute estingi la sopiron je la idealo, se nur la idealo mem

 

1 Verŝajne ne preseraro por „minimuman“, sed vorto poste ne plu

uzata de Zamenhof (komp. malsupre, paĝ. 127: la sumo estas la „minimo u ).

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

sin tenas), — kaj nia afero havos antau si larĝan, liberan, brilantan

vojon. Sed por travivi tiujn ĉi malfacilajn kelkajn jarojn, estas al ni

antaŭ ĉio necesa la regula vivado de nia organo, kiu devas teni nian

aferon, pacience stari kaj batali, ĝis la malfacila tempo pasos, kaj

tiam — la estonteco estas nia por eterne! Ĉu ni ekster nia organo

povos multe fari por nia afero aŭ en la daŭro de kelka tempo povas

fari nur tre malmulte, — kun la vivo de nia organo estas ligita la

vivo de nia afero. Nia organo estas la trunko de nia afero: tiel longe

kiel la trunko vivas, ni devas timi nenian vintron, se ĝi eĉ glaciigos

la branĉojn kaj la foliojn, kaj kun la plej bonaj esperoj ni povas atendi

la printempon; sed se la trunko ĉesos vivi, — ĉiuj esperoj estas

perditaj. Tial ni per ĉiuj fortoj turnas la atenton de niaj amikoj sur

nian gazeton. Se ni volas sisteme konduki nian aferon, ni devas

antaŭ ĉio tute certigi kaj sendanĝerigi la ekzistadon de nia

gazeto. Nenian paŝon plu, antaŭ ol la plej grava estas farita!

 

Sed ni rigardu, en kiaj kondiĉoj de vivo sin trovas nia organo.

La sola presado de nia gazeto kostas ĉirkaŭ 500 rublojn ĉiujare.

La enspezo de la abona mono kovras apenaŭ duonon de la elspezoj.

Tiel longe kiel la skribanto de tiu ĉi artikolo havis ankoraŭ propran

kapitalon, li nenion domaĝis kaj metis en la aferon ĉion, kion li havis.

Dank J al la grandaj elspezoj, kiujn la eldonado de verkoj kaj la propagando englutis, precipe en la unua tempo, kiam nia afero estis ankoraŭ tute kruda kaj ĉiu paŝo kostis grandegajn oferojn, la monujo

baldaŭ montris al li sian nudan fundon. Ne esperante trovi ian subtenon de la flanko de niaj amikoj kaj ne volante tamen lasi fali

la aferon, la skribanto faradis ĉion, kion li povis, kaj kun gajaj paroloj en la buŝo daŭrigadis sian laboradon, kvankam li jam devis fari

por tio ĉi ĉiam novajn ŝuldojn. Lia situacio fariĝis ĉiam pli kaj

pli neelportebla: ĉar ne sole li ne povis revi pri la kovro de la faritaj

ŝuldoj, sed al tio ĉi aliĝis ankoraŭ la jena cirkonstanco: okupata la

tutan tagon je nia afero, en kiu li devas esti ĉio en unu persono,

havante tial por io alia nek liberan kapon, nek sufiĉan tempon, li

devis tute malŝati sian profesion, de kiu li devus vivi kaj nutri sian

familion. Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi

nur povis; sed al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis. Plu

la afero tiel iri ne povas, ĉar venis la tempo de absoluta neebleco.

 

Oni devas sekve krei rimedojn por la eldonado de la gazeto kaj

ankaŭ trovi ian bonan, kompetentan kaj fideblan, sed ankaŭ libertempan

kaj finance senzorgan, kondukanton por nia afero, ĉar mia situacio

atingis la lastan gradon de neebleco kaj ĉe la nunaj kondiĉoj la kondukado de nia afero estas por mi neebla, malgraŭ mia tuta volo. Sed

ĉar ne tiel baldaŭ ankoraŭ troviĝos persono, kiu volus kaj povus min

anstataŭi en la diversaj multaj laboroj por nia afero, tial estas necese,

ke ĝis la troviĝo de tia persono mi daŭrigu mem la kondukadon de

 

126

 

,La Esperantisto* 1891. — N-ro 50

 

nia afero. Sed tion ĉi mi nun povus fari nur tiam, se oni povus

difini por mi certan salajron kaj per tia maniero doni al mi la eblon

ekzisti kaj labori, tiom pli, ke nun, kiel oni malsupre vidos, ekster

ĉiuj ĝisnunaj laboroj komenciĝos ankoraŭ la eldonado de multaj verkoj

(ne malpli ol unu folio ĉiusemajne), kaj por mia okupado je mia propra

profesio ne restos jam eĉ unu libera minuto.

 

Difininte jam certan sumon por la subtenado de la afero, ni devus

ankaŭ memori pri ĝia progresigado kaj ni devas difini certan, kvankam

eĉ ne grandan sumon por la senhalta propagandado kaj certan sumon

por la senĉesa eldonado de ĉiam novaj verkoj.

 

Sekve por ke nia afero ne sole regule daŭrigu sian vivon kaj tra-atendu la malfacilan tempon de la indiferenteco de la mondo, sed

ankaŭ senhalte progresadu, estas necese, ke ni per komunaj fortoj

kreu por ĝi ian fonton, kiu ĉiujare donus al ĝi:

 

a) Por eldonado de la „Esperantisto a (kiu en tia okazo,

ne bezonante jam enspezojn de la abonantoj, povus

esti donata al la membroj de nia fondota societo senpage kaj la enspezojn de ĉiuj flankaj abonantoj enporti

 

en la kason de la societo). 500 r.

 

b) Por la kondukanto de nia gazeto kaj afero, por ke li

 

havu la eblon sin teni, ĝis troviĝos alia fidebla kondukanto senpage. 2000 r.

 

c) Por la senhalta daŭrigo de la propagando kaj varbado

 

de ĉiam novaj amikoj kaj societanoj. 500 r.

 

d) Por la senhalta eldonado de ĉiam novaj verkoj (ne

 

malpli ol unu presita folio ĉiusemajne) kaj poŝta

dissendado de ĉiuj ekzempleroj al la membroj de la

societo*. 2000 r.

 

Kune 5000 r.

 

Detala kalkulo de la tuta elspezata mono estos ĉiujare donata en

la „Esperantisto M .

 

Kun la tempo ni sendube havos senkompare pli multe, ol 5000

rublojn ĉiujare, kaj ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone

iros kompreneble nia afero. La dirita sumo estas tre malgranda kaj

facile kreebla. Multaj institucioj, kiuj ne alportas eĉ milan parton de

la utilo, kiun ni atendas de nia afero, englutas ĉiujare mil fojojn pli

multe, ol tiu ĉi sumo. Sed tiu ĉi sumo estas la minimo * 1 , kiun ni

bezonas. Se tiu ĉi sumo estos al ni por ĉiu jaro certigita, ni povos

jam esti tute trankvilaj pro la estonteco de nia afero.

 

* Kaj ankaŭ konstante al 100—200 plej gravaj redakcioj de gazetoj,

por ke la mondo ĉiam ripete aŭdadu pri la progresado de nia afero.

 

1 komp . supre la rimarkigon al paĝ . 125.

 

127

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

Kiel krei konstantan fonton, kiu donus al ni ĉiujare ne malpli ol

5000 rublojn? La plej bona rimedo kompreneble estus, se iu el la

riĉuloj, kiuj interesas sin je ĉiuhomaj aferoj, volus oferi unufoje

100 000 rublojn kaj tiel krei eternan fondon, kies procentoj estus tute

sufiĉaj por je eterne certigi la regulan progresadon de nia afero. Sed

pri io simila ni nun ne povas ankoraŭ eĉ ‘revi, ĉar la grandaj riĉuloj

staras ankoraŭ tute flanke de nia afero. Per si mem la sumo ne estas

tre granda; vidante, kiel ofte la riĉuloj oferas sumojn dek kaj cent

fojojn pli grandajn por celoj publikaj malpli gravaj kaj malpli facile

atingeblaj, ol la nia, ni povas tute kuraĝe esperi, ke ankaŭ por nia

afero pli aŭ malpli frue troviĝos grandaj oferantoj; sednun la tempo

de grandaj oferoj ankoraŭ ne venis por nia afero; ne sole unu granda

riĉulo ne donos ankoraŭ la necesan sumon, sed eĉ kelkaj riĉuloj kune

ĝin ne kreos. En konstanta laborado ni pacience atendos, ĝis la tempo

de la grandaj oferoj venos kaj ĝis tia eterna fondo, per unu fojo aŭ

iom post iom, estos kreita; sed ĝis tiu tempo estas eble ankoraŭ tro

longe (kvankam ĝi povas kompreneble ankaŭ veni al ni de ia flanko

tute neatendite tre baldaŭ); sekve ni dume devas certigi al ni la ĉiujaran

sumon de 5000 rubloj per niaj propraj malgrandaj, sed kunigitaj fortoj.

 

Kvankam inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraŭ grandaj riĉuloj,

tamen alporti per fortoj kunigitaj la sumon de 5000 rubloj ĉiujare al

ĉiuj esperantistoj kune jam estus afero facila . -. se efektive ĉiu el

ni volus fari, kiom li povas. Sed la sperto faris nin pesimistaj, kaj ni

tute ne esperas, ke en la nuna tempo eĉ tiu ĉi malgranda sumo povu

esti ĉiujare kolektita per memvolaj oferoj de niaj amikoj. (La abonado

de la „Esperantisto a estas certe ne granda ofero, kaj tamen -flj el

niaj amikoj estas tiel „ekonomiaj“, ke ili anstataŭ mem aboni, legas

la ekzempleron de ia konato aŭ tute nian gazeton ne legas.) Tiel

anstataŭ kalkuli je ricevotaj oferoj, ni volas fondi el niaj amikoj akcian

societon, al kiu apartenos la tuta financa flanko de nia afero, tiel ke

proporcie je la enportitaj sumoj, la membroj dividados inter si ankaŭ

la tutan estontan materialan profiton de nia afero. Akcianojn ni pli

facile trovos, ol oferantojn, tiom pli, ke ni transdonas al ili aferon jam

pretan, en kiu ĉiuj grandaj elspezoj fondaj kaj preparaj, ĉiuj riskoj kaj

grandaj perdoj necesaj en la komenco de ĉiu entrepreno estas jam

faritaj ne el ilia poŝo. Por ke en la afero povu partopreni ne sole

homoj bonhavaj kun sumoj grandaj (ju pli granda la enportita sumo,

des pli granda kompreneble estos la ricevota profito), sed ankaŭ la

plej malriĉaj el niaj amikoj, ni ellasas la akciojn en la sekvanta

maniero:

 

a) La pago por la akcioj ne estos unufoja, sed konsistos en

pagoj ĉiujaraj.

 

b) La ĉiujara pago por ĉiu akcio estos tre malgranda, nome: dek

rubloj ĉiujare.

 

128

 

,La Esperantisto” 1891. — N-ro 50

 

Sed nun naskiĝas la sekvantaj demandoj:

 

1. Kiel garantii al la akcianoj, ke ilia mono estos bone kaj

honeste administrata kaj ne estos perdata? (Ĉar la estontaj

membroj loĝas en diversaj urboj kaj landoj, sub malegalaj

leĝoj, kaj nia societo ne tiel baldaŭ ankoraŭ povos fariĝi

oficiala, tiu ĉi demando estas tre grava.)

 

2. Kian garantion havos nia afero, ke la ĉiujaraj pagoj estos

konstantaj, por ĉiam tute certigitaj kaj regulaj? (Tio ĉi

estas la plej grava demando, ĉar supre ni jam montris, ke

la plej grava celo por ni estas krei fonton konstantan,

neniam sekiĝantan.)

 

3. Poste, kiam la afero sufiĉe disvolviĝos kaj ne sole facile

trovis amasojn da amikoj en la nomo de la afero mem, sed

ankaŭ la materiala profito por la akcianoj estos granda kaj

senduba, — tiam akcianoj troviĝos en amaso; sed kiel kolekti

la plej rapide la unuan milon da akcianoj en la unua jaro,

kiam la afero ne estas ankoraŭ tre profita?

 

La unuan demandon nia societo solvos en la sekvanta maniero:

ekster la firme difinitaj kostoj de la kondukado kaj disvastigado de la

afero, la tuta cetera envenanta mono estos ĉiam uzata por eldonado

de ĉiam novaj verkoj (aŭ eble ankaŭ gazetoj), kaj ĉiuj ekzempleroj

de ĉiuj verkoj kaj gazetoj eldonotaj de la societo estos ĉiufoje tuj

senpage dissendataj al la societanoj proporcie je la nombro de Ia

akcioj, kiujn ĉiu el ili havas (la nombro de la presotaj ekzempleroj

de ĉiu verko estos ĉiam egala al la nombro de la akcioj, kaj unu

akcio ricevados po unu ekzemplero de ĉiu verko). Sekve la kapitalo

de nia societo sin ĉiam trovos en la manoj de la akcianoj mem,

kiuj povos la verkojn konservi por si (tiam ili gajnos tion, ke la verkoj

al ili kostos pli malkare, ol al aliaj personoj), aŭ vendi ilin kun profito

laŭ certa venda kosto, kiu estos difinita por ĉiu verko por la personoj

starantaj ekster nia societo. Ili povos ankaŭ (kun granda profito, kiel

ni malsupre montros) vendi la akciojn mem, ĉar la akcioj ne estos

nomaj kaj devos nur al la komenco de ĉiu jaro sciigi la kondukanton

de la societo la adreson 1 , sub kiu ili sin trovas, por ke tiu sciu, al

kiu sendadi la verkojn.

 

La duan demandon la societo solvos per la sekvanta rimedo. Ĉar

nia societo bezonas ĉiujare nur certan supre difinitan sumon da mono,

tial por ni estas grave, ke nur certa nombro da akcioj estu konstante

kaj regule pagata 2 . Ĉu ĉiuj ceteraj akcioj sin tenos konstante aŭ

defluados kaj alfluados — tio ĉi jam ne estas por ni grava, kaj ni povas

ĝin Iasi al la bontrovo de la akcianoj mem. Por tute certigi al ni la

 

1 Ci tie tre malofta okazo, ke Zamenhof — kontraŭ sia regnlo —

uzas la „duoblan akuzativon <( ! 2 teksto: pagataj.

 

9 Dietterle, Zamenhof.

 

129

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

regulan envenadon de 5000 rubloj ĉiujare, la societo agas en la sekvanta maniero. Ĉiu akcio portos konstantan numeron, kiu montras la

ordon, en kiu la akcioj estis aĉetitaj; la akcioj, portantaj numeron de

1 ĝis 1000 estas „akcioj fondintaj* kaj ne sole tuj en la komenco pagas

nur 5 rublojn anstatau 10, sed ricevas por eterne la tre gravan privilegion, ke ili, havante tiujn samajn rajtojn, kiella akcioj ordinaraj,

devas ĉiam pagadi nur 5 rublojn ĉiujare anstatau 10. Sed

tiun ĉi grandan privilegion la diritaj „akcioj fondintaj a konservas nur

tiel longe, kiel ili akurate alportas sian ĉiujaran pagon; se en unu jaro

tia privilegia akcio ne pagis ĝis la 1-a de Februaro, ĝi perdas por

eterne sian privilegion. Ĉe tia ordo ni povas esti tute certaj, ke

almenau 1000 akcioj ĉiam estos pagataj tre akurate (se iliaj posedantoj

ne povos au ne volos pagi por ili, ili jam mem penos vendi ilin al

aliaj personoj, kiuj jam de sia flanko zorgados pri akurata pagado):

ĉar neniu volos perdi la privilegion, kiun li unu fojon ricevis kaj

neniam pli jam povos ricevi. La propra intereso estas la plej bona

memoriganto kaj garantiulo.

 

La solvo de la tria demando jam per si mem estas enhavata en

la solvo de la demando dua. Dank’ al la supre dirita konstruo de nia

societo, la aĉeto de akcioj ĝis No 1000 donas tian grandan profiton

kaj tian grandan garantion, kiujn donas nenia alia pure komerca

entrepreno. La grandega profito sendube al ĉiu falas en la okulojn,

tamen ni ĝin ankoraŭ klarigos iom pli detale. Kiel oni malsupre

vidos, ni por la komenco kolektos ankoraŭ ne la monon por la akcioj,

sed nur la subskribojn (kaj por garantio ankaŭ 20% de la subskribita

sumo), kaj nia societo estos fondita nur tiam, kiam la nombro de la

akcioj subskribitaj (sed ankoraŭ ne pagitaj) atingos 1000. Nur tiam

ni sciigos, ke la societo estas fondita, kaj ni petos alsendi al ni la

monon kaj ricevi la akciojn. Tiel longe kiel la nombro de la akcioj

ne atingos 1000, la akcianoj ne bezonas pagi eĉ unu kopekon (ekster

la 20%, kiujn ili sendas kiel garantion, kaj kiun ili ricevos returne, se

la societo ĝis Marto ne fondiĝos); ili ne komencos la enmetadon de

sia mono, antaŭ ol iliaj kunigitaj rimedoj estos sufiĉe fortaj, por doni

la garantion de senperda kaj profita irado de la afero. Sekve en tiu

sama minuto, kiam vi pagos por via akcio la unuajn 5 rublojn, vi jam

scios, ke ne sole la societo estas jam sufiĉe forta por prospere agadi,

sed — kio estas la plej grava — ke la nombro de la privilegiaj akcioj

(la unua milo) jam de la unua minuto estas fermita kaj sekve jam de

la unua minuto ĉiu nova amiko, kiu volas aĉeti akcion, devos pagadi

por ĝi ne 5, sed 10 rublojn ĉiujare, kaj tial ĉiu el ili plivolos aĉeti

la akcion de vi kaj volonte pagos al vi kvin aŭ dek fojojn pli multe

ol vi mem pagis, por ke li nur havu vian numeron kaj gajnu per tia

maniero la duonon de sia pago ĉiujare. Tiel jam en la minuto, kiam

vi vian akcion aĉetos, ĝia indo saltos alte, altege.

 

130

 

,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 50

 

Prezentante por la aĉetanto tian grandegan profiton, la unuatempaj akcioj en tiu sama tempo havas en si absolute nenian riskon.

Car neniu ja supozos, ke kun la minuto, kiam nia afero ricevos firman

fundamenton, la nombro de ĝiaj amikoj ĉesos grandiĝadi kaj troviĝos

pli nenia nova amiko, sekve nenia aĉetanto por la akcioj! Se nia afero

ĝis nun ĉiam ricevadis novajn amikojn, kvankam pro nia manko de

rimedoj ĝi estis tre malmulte konata en la mondo, — neniu ja dubos,

ke nun, kiam ni ricevas rimedojn labori energie, ĝi trovos baldau tre

multajn novajn amikojn, kaj en la plej malfeliĉa okazo ĝi ja trovos

baldau en la tuta mondo almenau 1000 amikojn por aĉeti la akciojn.

Se vi eble timas, ke, riskinte aĉeti grandan nombron da akcioj, vi

poste ne povos ilin vendi nur tial, ke vi eble loĝas inter homoj indiferentaj kaj la nove aliĝantaj amikoj estos malproksime de vi kaj vi

ne povos proponi al ili viajn akciojn, — tiam ne forgesu ja, ke vi tute

ne bezonas persone serĉi aĉetantojn, sed vi povas donadi pri viaj

vendotaj akcioj anoncon en la „Esperantisto“, kiun ĉiu nove aliĝonta

amiko sendube legos, au uzi aliajn rimedojn. Por tion ĉi faciligi, la

„Esperantisto“ anoncojn pri vendataj privilegiaj akcioj presados ĉiam

senpage, en aparta rubriko.

 

Oni vidas sekve, ke la unua milo da akcioj ricevas grandajn pri-vilegiojn kaj ĉiujn eblajn garantiojn. La granda profito kaj certeco,

kiun havos la posedantoj de la akcioj privilegiaj, venas de tio, ke

ekster la fruktoj, kiujn ilia kapitalo mem kurante al ili alportos, ili

ricevas ankoraŭ senpage la pretajn fruktojn de granda kapitalo jam

antaŭ ili enmetita en la aferon kaj la certigon de fruktoj de kapitalo,

kiu post ili de diversaj personoj estos enmetita en la aferon. Se ni

donas al tiuj ĉi akcioj fondantaj tiajn eksterordinare grandajn privi-legiojn, ni faras ĝin tial, ke la tempo estas al ni tre kara kaj ni oferas

ĉion, kion ni povas, por nur kiel eble plej rapide altiri la necesan kapitalon, kiel eble plej rapide disvendi la unuan milon da akcioj, por

ke nia societo povu komenci sian funkciadon.

 

En vido de la grandega profito, kiun prezentas la akcioj de la unua

milo (ne parolante jam pri la morala signifo de tiuj ĉi akcioj, kiuj

kreos la firman fundamenton por grava ĉiuhoma afero), ni povas

esperi, ke ĉiu rapidos subskribiĝi je kiel eble pli granda nombro da

akcioj kaj kiel eble pli rapide, por ke li trafu ankoraŭ antaŭ ol la

unua milo estos fermita. Ni petas, ke oni alsendu la subskribojn kiel

eble plej baldaŭ, ĉar kiam la unua milo estos subskribita, tiam ni ne

povos jam vendi privilegiajn akciojn eĉ al la plej varmaj kaj meritaj

amikoj. Por subskribiĝi, estas sufiĉe sendi al la skribanto de tio ĉi

la sekvantan leteron:

 

„Mi deziras havi …* privilegiajn akciojn de la ,Akcia Societo

 

„Esperantista £ . Kun tiu ĉi letero mi sendas 20% de la kosto de

 

* Skribu la nombron de la deziritaj akcioj.

 

9*

 

131

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

„la dirita nombro da akcioj kaj la ceteran 80% mi sendos, kiam

„vi sciigos min, ke 1000 akcioj estas jam subskribitaj kaj ke la

„Societo estas fondita. Se ĝis la 1-a de Marto 1892 la Societo ne

„estos ankorau fondita, tiam mi petas sendi al mi returne la nun

„sendatan monon aŭ uzi ĝin en la maniero, kian mi tiam skribos

„al vi.“

 

(Subskribo) .

 

„Mia adreso por la jaro 1892 estas: .

 

Pli aŭ malpli frue ni penos, ke nia Societo estu forme sankciita

de la registaroj; sed ĉar en la unua tempo tio ĉi estos iom malfacila,

postulus tro multe da tempo kaj estus ligita kun tro grandaj maloportunaĵoj, tial en la unua tempo nia Societo ekstere havos karakteron

personan, t. e. la tutan oficialan respondecon prenas sur sin la skribanto

de tiu ĉi artikolo. La akcioj, kiujn la membroj ricevos, havos pli-malpli

la sekvantan formon:

 

I. Formo de la akcioj privilegiaj:

 

„No .

 

„De la posedanto de tiu ĉi karto mi ricevis 5 rublojn, kaj mi

„prenas sur min la ŝuldon alsendadi al li senpage po unu ekzem-

„plero de ĉiuj verkoj aŭ gazetoj en aŭ pri la lingvo Esperanto,

„kiujn mi eldonos en la daŭro de la tuta jaro 1892 (tute egale,

„ĉu ili estas verkitaj de mi aŭ de aliaj personoj). Ekster tio mi

„ŝuldas sendadi al la posedanto ankaŭ en ĉiuj venontaj jaroj ĉiam

„por la egala pago de 5 rubloj ĉiujare po unu ekzemplero de ĉiuj

„eldonotaj de mi verkoj aŭ gazetoj, kiel ajn granda ilia nombro

„estos, se li nur sendados al mi ĉiujare la 5 rublojn ne pli mal-

„frue ol ĝis la 1-a de Februaro de ĉiu jaro. Se en ia jaro mi ne

„ricevos de la posedanto la diritan pagon ĝis la 1-a de la Februaro,

„tiam mia ŝuldo rilate la posedanto finiĝas.”

 

L. Zamenhof.

 

II. Formo de la akcioj simplaj:

 

»No .

 

„De la posedanto de tiu ĉi karto mi ricevis 10 rublojn, kaj mi

„prenas sur min la ŝuldon elsendadi al li senpage po unu ekzem-

„plero de ĉiuj verkoj aŭ gazetoj en aŭ pri la lingvo Esperanto,

„kiujn mi eldonos en la daŭro de la tuta jaro 18.. (tute egale ĉu

„ili estos verkitaj de mi aŭ de aliaj personoj). w

 

L. Zamenhof.

 

Tiel oni vidas, ke ĝis la tempo, kiam nia Societo ricevos forman

sankcion de la registaroj, en la akcioj estos nenio dirita pri la Societo;

sed ĉio, kion mi diris en la nuna artikolo, estos ŝuldiga por mi antaŭ

la leĝoj; mia nuna artikolo estas oficiala ŝuldiĝo de mia flanko.

 

132

 

,La Esperantisto* 1891. — N-ro 50

 

Se la Societo poste iam trovos, ke mi kondukas la aferon ne bone,

ĝi havas la rajton elekti per voĉdonado alian kondukanton (en la aferoj

de la Societo ĉiu membro havas tiom da voĉoj, kiom da jare pagitaj

akcioj li havas). Sed tiel longe, kiel mi estas kondukanto, mi prenas

al mi la rajton kondukadi la aferon laŭ mia propra bontrovo, kaj al

la akcianoj mi devas nur donadi ĉiujare (en la „Esperantisto“) kalkulon de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, kiujn la Societo havis. Mi mem

ne havas la ŝuldon sur ĉiu paŝo konsiliĝadi kun la akcianoj; sed se

per la iniciativo de iu el la membroj la Societo per plejmulto da voĉoj

ion decidos, tiam tiu ĉi decido estas por mi leĝdonanta.

 

Ĉion, kion mi diris, mi nun resumas en formo de regulareto de

la „Akcia Societo Esperantista a *:

 

§ 1. La „Akcia Societo Esperantista“ havas la celon zorgi pri la

regula kaj konstanta disvastigado de la lingvo Esperanto kaj grandigado

de ĝia literaturo.

 

§ 2. La tuta havo de la Societo apartenas al la membroj de la

Societo proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili posedas.

 

§ 3. Kiu. volas partopreni en la Societo, aĉetas akciojn de la

Societo, el kiuj ĉiu aparta kostas 10 rublojn por jaro kaj donas al la

posedanto unu voĉon en la aferoj kaj unu parton en la havo de la

Societo.

 

Rimarko. La pagoj estas renovigataj en Januaro de ĉiu jaro, kaj

ĉiun jaron la membroj ricevas por siaj pagoj novajn akciojn (sub ĉiam

tiu sama numero, se la pagado ne estis interrompita). La akcioj ne

estas nomaj, kaj sekve ilia transirado de unu posedanto al alia ne

ŝanĝas ilian indon.

 

§ 4. Ekster la kostoj de la kondukado kaj disvastigado de la afero

de la lingvo Esperanto (la alteco de tiuj ĉi kostoj estas en la komenco

de ĉiu jaro difinata * 1 per voĉdonado de la akcianoj), la tuta cetera

kapitalo de la Societo estas uzata por eldoni en aŭ pri la lingvo

Esperanto ĉiam novajn verkojn, kiuj estas presataj ĉiam en tiom

ekzempleroj, kiom akcioj ekzistas, kaj senpage dissendataj al la akcianoj

proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili posedas.

 

Rimarko. La aŭtoroj de la eldonotaj verkoj ricevas nenian pagon

por sia laboro, kaj estas la ŝuldo de la kondukanto de la Societo, ĉiam

zorgi pri la ekzistado de sufiĉa nombro da bonaj manuskriptoj, aŭ en

okazo de manko prepari ilin mem; sed dum la Societo havas la rajton

presi de ĉiu verko nur tiom da ekzempleroj, kiom akcioj ekzistas, la

 

* En pli orda kaj detala formo ni presos la regularon, kiam la

Societo estos fondita; nun ni nur ripetas, ke ĉio, kion ni diris en nia

artikolo, estas ŝuldiga por ni, se ĝi eĉ eble en la nuna resumo sin

ne trovas, aŭ estas ne klare esprimita.

 

1 teksto: difinitaj.

 

133

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

aŭtoro de ĉiu eldonata verko havas la rajton postuli, ke la Societo

presu de lia verko pli grandan nombron da ekzempleroj kaj tiam li

pagas la tutan superfluan monon kaj ricevas kiel sian proprajon 1 ĉiujn

superfluajn ekzemplerojn. Se poste estos utile per pagoj aŭ per kon-kursaj premioj helpi la naskiĝon de bona literaturo originala, la kondukanto povas tion ĉi fari nur post ricevo de speciala permeso de la

flanko de la akcianaro.

 

§ 5. Ĝis la tempo, kiam la Societo trovos necese elekti alian kondukanton, la kondukado de la aferoj de la Societo sin trovas en la manoj

de L. Zamenhof, kiu en ĉiuj aferoj, por kiuj li ne ricevis difinitan ordonon

(per voĉdonado) de la Societo, povas sin gvidi je sia propra bontrovo.

Sed en la fino de ĉiu jaro li devas doni al la akcianoj detalan kalkulon

de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, kiujn li havis en la jaro.

 

§ 6. La Societo kompreneble disponas nur super la uzado de la

kapitaloj de la Societo mem; ĉio alia, tuŝanta la lingvon Esperanto

ekster la Societo, restas, kiel antaŭe, proprajo de la tuta mondo; oferoj

flankaj, farataj por la afero Esperanto, estas uzataj laŭ la dispono de la

oferantoj mem.

 

§7. La fondiĝo de la Societo fariĝas en la sekvanta maniero:

Ĉiu, kiu volas havi parton en la Societo, sciigas la kondukanton pri

la nombro de la akcioj, kiujn li volas aĉeti por la unua jaro, kaj sendas

20% de la kostoj de la subskribitaj de li akcioj. La Societo fondiĝas

ne pli frue, ol kiam 1000 akcioj estos subskribitaj; tiam la kondukanto

sciigas la subskribintojn, ke la Societo estas fondita, la subskribintoj

alsendas la restajn 80% kaj ricevas la akciojn, kaj la Societo komencas

sian funkciadon. Se ĝis la 1-a de Marto 1892 la Societo ne estos fondita,

tiam la subskribintoj ricevas returne siajn senditajn 20%. — Por ke

la Societo fondiĝu kiel eble plej rapide, en la unua tempo estas ellasataj

1000 akcioj „fondantaj“, kiuj, havante tiujn samajn rajtojn, kiel la akcioj

ordinaraj, donas tamen al siaj posedantoj (sennomaj) la eternan privilegion pagadi ĉiujare nur 5 rublojn anstataŭ 10 rubloj. Sed se en

unu jaro la posedanto de tia privilegia akcio ĝis la 1-a de Februaro ne

pagis por ĝi la jaran pagon, la akcio perdas sian privilegion kaj fariĝas

por ĉiam akcio ordinara. En la vendado de la privilegiaj akcioj la

Societo gvidas sin per neniaj personaj meritoj, sed nur per antaŭeco

de la subskriboj; kaj kiam la nombro de la subskribitaj akcioj atingos

1000, tiam la vendado de akcioj privilegiaj estos ĉesigita.

 

Ni klarigis la tutan konstruon de nia Societo kaj nun ni petas,

ke ĉiu, al kiu nia afero estas kara, rapidu subskribi kiel eble pli grandan

nombron da akcioj. Ĉar ekster la morala indo niaj akcioj havas ankaŭ

gravan indon pure komercan, tial niaj amikoj povas facile varbi akcianojn

eĉ inter personoj, kiuj por nia afero mem estas tute indiferentaj. Laŭ

 

1 teksto: kiel sia propraĵo.

 

134

 

,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 50

 

la mezuro de la vendado de la akcioj ni presados en la „Esperantisto“

la nomojn de la akcianoj; sed personoj, kiuj volas partopreni en nia

afero nur komerce aŭ pro ia kaŭzo nekonate, povas postuli, ke iliaj

akcioj estu publikigataj sub ia signo anstataŭ sub ilia nomo.

 

Ni turnas la atenton de la personoj, kiuj havas aŭ povas havi kelkan liberan kapitalon, ke, aĉetante kiel eble pli grandan nombron de

niaj akcioj, ili helpos meti firman fundamenton al nia kara afero, por

eterne certigos ĝian regulan progresadon, kaj tamen ili per tio ĉi sian

kapitalon ne oferos, sed nur pruntos sub kondiĉoj tre oportunaj

por ili.

 

Prezentante nun nian projekton al niaj legantoj, ni petas ĉiun el ili,

kiel eble plej baldaŭ sendi al ni respondojn je la sekvantaj demandoj:

 

1. ĉu li aprobas la projekton aŭ ĉu li trovas en ĝi iajn gravajn

erarojn;

 

2. ĉu li povas al ni proponi ian alian, pli bonan projekton, aŭ

plibonigojn al nia nuna projekto;

 

3. ĉu en okazo, se nia projekto restus en ĝia nuna formo, li volos

aĉeti akciojn, kaj kian nombron;

 

4. se li proponas alian projekton, tiam kun kia kapitalo li volus

kaj povus eniri en la aferon, se estus akceptita lia projekto.

 

Se post la ricevo de la respondoj de niaj amikoj montriĝos, ke nia

projekto povas pli-malpli esperi esti efektivigita, tiam mi post unu

monato komencos akceptadi la subskribojn je la unuatempaj akcioj.

 

Se post la ricevo de la respondoj de niaj amikoj montriĝos, ke

nia projekto ne povas esperi, ricevi sufiĉan nombron da subskriboj,

tiam ni presos ankoraŭ kelkajn aliajn projektojn de ni kaj de aliaj

amikoj de nia afero, kaj la projekto, kiu ricevos la plej grandan nombron da promesitaj subskriboj, estos akceptita. Tial ni kun la akceptado

de la subskriboj kaj de la 20% atendas ankoraŭ, ĝis la afero klariĝos,

kaj en la unua monato ni petas la amikojn nur skribi al ni, kiom da

akcioj ĉiu el ili volos subskribi. Sed la tempo estas kara, kaj ni esperas,

ke tiun ĉi fojon niaj amikoj ne lasos nin longe atendi ilian respondon

kaj ne devigos nin kelkajn fojojn ripeti nian peton.

 

En la tempo de la presado unu amiko faris al nia projekto kelkajn

demandojn, kiuj montras, ke ni eble ne tute klare esprimis niajn

pensojn. Timante, ke tiun ĉi saman demandon eble volos fari ankaŭ

aliaj, ni presas tie ĉi la respondon, kiun ni donis al nia amiko.

 

Demandoj: 1. se unu persono aĉetos ekzemple 200 akciojn privilegiajn kaj longe ne trovos aĉetantojn por siaj akcioj, li tiam sekve

ricevados por si mem po 200 ekzempleroj de ĉiu eldonota verko —

kion li faros kun tia granda nombro da verkoj, kiuj ne havos por li

indon kaj kiujn li, kiel privata persono, neniam povos vendi? 2. se

 

135

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

ĉiuj presitaj ekzempleroj de ĉiu verko estos dissenditaj al la Societanoj

— kion faros la personoj, starantaj ekster la Societo kaj volantaj aĉeti

tiun au alian verkon? — Respondo: ĉiuj ekzempleroj estos dissendataj

al la akcianoj nur „por ke la tuta kapitalo de la Societo sin ĉiam trovu

en la manoj de la Societanoj mem“; sed la societanoj tute ne bezonas

sin mem okupadi je la vendado de la libroj (ekster la okazo, se ili

mem ĝin volas fari, esperante vendi siajn librojn pli profite); ili povas

fari tion saman, kion faras ĉiuj autoroj de verkoj, t. e. doni siajn librojn

al libristoj (au al la skribanto de tiu ĉi artikolo), kaj lau mezuro de

la vendado de la libroj ili ricevos la monon por ili. La plej bone

estos, krei ian ĉefan centran vendejon, kiu sin okupados je la vendado

de la akcioj kaj ankau de ĉiuj verkoj. La programon de tia „centra

vendejo* ellaboros jam poste la akcianoj mem; ĝis tiu tempo ni volonte

prenos sur nin mem la rolon de tia centra vendejo.

 

Se ĉiu aparta aŭtoro, eldonante sian verkon ekzemple en 1000 ekzempleroj, havas la rajton esperi, ke pli aŭ malpli frue ĉiuj liaj ekzempleroj

estos venditaj kaj alportos al li gajnon, kvankam li persone ilin ne

disvendas, sekve ankaŭ niaj societanoj havas tian saman rajton tion

ĉi esperi, tiom pli, ke per sia komuna societa kapitalo ili havos multe

pli grandan eblon elvoki vendadon multe pli energian. Nia Societo

estos simpla akcianaro eldonanta; kaj kiel en ĉiu akcianaro tute ne

estas necese, ke la akcianoj [mem sin okupadu je la vendado de la

produktoj de sia firmo, tiel ankaŭ kompreneble en la nia.

 

Supozante, ke en nia projekto eble povas troviĝi ankaŭ multaj

aliaj malklaraĵoj, kiuj detenus niajn amikojn, ni devas fari tie ĉi la

sekvantan komunan rimarkon: diversaj detaloj en nia projekto, kiuj

eble al tiu aŭ alia amiko ŝajnos eraraj, tute ne devas lin deteni de

nia projekto, ĉiujn detalojn la societanoj povos poste (per

voĉdonado) ellabori aŭ ŝanĝi laŭ sia propra bontrovo.

 

N-ro 51. paĝ. 65—66

 

z La plej proksima estonteco

 

En la No 8 de nia gazeto ni presis projekton de „Akcia Societo

Esperantista*. Ni esperu, ke la „projekto w baldaŭ fariĝos „fakto“; sed

la tempo estas ankoraŭ tro mallonga, por ke ni nun povu jam scii la

rezultatojn, kiujn nia projekto donis. Jam nun*, kiel oni povis facile

antaŭvidi, la vasta projekto elvokis de la flanko de kelkaj amikoj diversajn demandojn kaj dubojn tuŝante diversajn apartajn punktojn de

la projekto. Staras tute ekster dubo, ke la principo de la projekto,

t. e. la intenco * 1 fondi per komunaj fortoj fonton, kiu donadus almenaŭ

 

* A1 kelkaj amikoj ni komunikis la esencon de la projekto ankoraŭ

antaŭ ol ĝi estis presita.

 

1 teksto: inteco.

 

,La Esperantisto“ 1891. — N-roj 50—51

 

5000 rublojn ĉiujare por la vastigado de nia afero, nenie trovos ian

kontrauparolon. Kontrauparoloj povas nur veni: 1) kontrau la konstruo kaj la programo de la Societo kaj kontraŭ diversaj apartaj

detaloj; 2) kontraŭ la efektivigebleco de la Societo. La unua

punkto, kiel ajn grava ĝi ŝajnas je l’unua rigardo, en efektivo ne havas

grandan signifon. Ne parolante jam pri tio, ke la motivoj, kiuj ĝis

nun estis prezentataj kontraŭ tiu aŭ alia detalo de la projekto, estas

facile redefendeblaj, ni supozas eĉ, ke poste en la projekto eble estos

trovitaj gravaj eraroj, kaj kontraŭ tia okazo ni rimarkas, ke la detaloj

estos facile bonigeblaj kaj ŝanĝeblaj per la decidoj de la Societo mem.

Nia programo devas nur difini la vojon por la unua tempo; sed de

la momento, kiam la Societo fondiĝos, la rajto de decidado en ĝiaj

aferoj transiras al la membroj, kiuj per voĉdonado povas ŝanĝi ĉion,

kion ili trovas nebona. Grave estas por ni nur fondi kolegaron, kiu

prezentus sufiĉan komunan forton, por garantii la estontecon de nia

afero; sed uzi sian propran forton en tiu aŭ alia maniero estas jam

afero de la kolegaro mem. Kun tiu sama ĝojo, kun kiu ni vidus la

efektiviĝon de nia projekto, ni salutus ankaŭ Societon kun ĉiu alia

programo, se la rezultatoj de ĝia laborado promesus esti tiaj samaj.

Eĉ se unu sola persono volus tute laŭ sia propra programo krei kaj

finance certigi ian konstantan fonton por nia afero, ni salutus ĝin kun

ĝojo, — tiom pli, kompreneble, neniu povus al akcia Societo malpermesi aranĝi siajn aferojn laŭ sia propra bontrovo.

 

Multe pli grava jam estas la dua punkto — la efektivigebleco.

Ĉu ni havos nun sufiĉe da forto, por krei Societon en tiu mezuro,

pri kiu ni parolis en nia projekto? La venontaj monatoj donos respondon je tiu ĉi demando. Estas tute sendube, ke se ni povos atendi

kaj elteni, la bezonata forto pli aŭ malpli frue kolektiĝos, ĉar ĉiu nova

peco da tempo alportos al nia afero novajn amikojn kaj grandigos niajn

fortojn. Ĉar la demando estas pure financa, tial la jesa respondo en

nia kreskonta afero dependas nur de la tempo. Se la sufiĉa forto

por krei nian Societon ne kolektiĝos en unu monato, ĝi kolektiĝos en

du monatoj, en tri monatoj, en jaro, aŭ fine en kelkaj jaroj. Tamen

ni ne povas senzorge lasi la respondon tute al la estonteco; ĉar se

la efektiviĝo de la Societo tro prokrastiĝos (aŭ el kaŭzoj pure financaj,

aŭ el neeblo tiel baldaŭ konsentigi la diversopiniajn partoprenontojn

por ia nun 1 difinita programo), tiam nia afero povus dume perei el

manko de fortoj kaj el neeblo finance sin teni. Sekve la prudento

ordonas al ni: pacience atendi kaj kolekti iom post iom financajn

fortojn por la fondota Societo, priparoli kaj peni alkonduki al ia konsento la diversajn opiniojn pri la konstruo kaj programo de la fondota Societo, sed — la plej grava — dume provizore certigi la

 

1 teksto: unu.

 

137

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

regulan senhaltan iradon de nia afero ĝis la tempo, kiam la

Societo fondiĝos. Ni esperu, ke la Societo fondiĝos jam post kelkaj monatoj, sed ni estu preparitaj ankaŭ por la okazo, se la fondiĝo eble prokrastiĝos tro longe.

 

Por provizore certigi la regulan iradon de nia afero en la plej

proksima estonteco, t. e. ĝis la projektita Societo fondiĝos aŭ ĝis

nia afero en ia alia maniero ricevos firman fundamenton sub la piedoj,

ni agas en la sekvanta maniero:

 

Ni ellasos 200 „Kartojn Fondantajn*, kies celon kaj signifon oni

povas vidi el la malsupre donita teksto de la kartoj mem. Nun ni

nur turnas la atenton de niaj amikoj, ke ĉiu el tiuj 200 kartoj postulas

de sia posedanto nur la pruntadon de tre sensignifa sumo de 1 rublo

ĉiumonate; la kartoj sekve neniun ŝarĝos kaj dume ili tute certigos

la estontecon de nia afero. Ni povus nin kontentigi je nur 150—160

kartoj, tamen ni ellasos la rondan sumon de 200, en la antaŭvido, ke

eble parto de la posedantoj estos neakurataj en la pagado. Ni petas

ĉiun el niaj amikoj skribi al ni kiel eble plej baldaŭ, ĉu li volas ricevi „kartojn fondantajn a kaj kian nombron li volas ricevi. Kiam la

nombro de la mendoj atingos la altecon de 200 kartoj, tiam ni presos

la kartojn, dissendos ilin al la mendintoj kaj petos alsendi al ni pagon

por la unua monato.

 

Ni atentigas ankaŭ, ke la sistemo de la kartoj fondantaj tute ne

devas malhelpi al la fondiĝo de la projektita Akcia Societo, por kiu

la sistemo de la kartoj estas nur provizora prepariĝo kaj ne io

aparta kaj nova. La mendadon de la akcioj la amikoj povas kuraĝe

daŭrigi en tiu sama alteco, en kiu ili volis ĝin fari antaŭ la sistemo

de la kartoj, kaj ili ne devas timi, ke parto de ilia mono nun estos

okupita en ia alia maniero: Ĉar kiam la nombro de la subskribitaj

akcioj atingos la necesan altecon, tiam la fondiĝonta Societo antaŭ

ĉio devos elaĉeti la kartojn fondantajn kaj la tuia mono de ĉiu denove

fariĝos tute libera por la aĉeto de la menditaj akcioj.

 

La provizora sistemo de la kartoj, tute ne malhelpante al la eble

ankoraŭ malproksima fondiĝo de la Societo, donos al ni la eblon regule konduki nian aferon en la plej proksima estonteco kaj donos al

ni ankaŭ sufiĉe da tempo por bone pripensi kaj priparoli, ĉu estas

konsilinde fondi la projektitan Societon kaj en kia formo oni devas

ĝin fondi, aŭ ĉu oni devas resti ĉe la nuna ordo.

 

Jen estas la formo kaj la enhavo de la „kartoj fondantaj a :

 

Karto Fondanta de la Lingvo internacia Esperanto.

 

No.

 

La posedanto de tiu ĉi karto promesis pagadi ĉiumonate al la eldonanto de la

gazeto „La Esperantisto” (komencante de la dato, presita en la fino de tiu ĉi karto)

unu rublon kaj akurate daŭrigadi tiun ĉi pagadon ĝis la tempo, kiam la afero

Esperanto staras forte sur propraj piedoj, t. e. kiam la nombroj de la pagantaj

abonantoj de „La Esperantisto* atingos la altecon de unu milo. (Rimarko: La

 

„La Esperantisto a 1891. — N-ro 51

 

posedantoj de la kartoj fondantaj ricevas „La Esperantiston* senpage; la kosto de

„La Esperantisto“ por ĉiuj aliaj personoj restas 2 rubloj por jaro; se la posedantoj

de la kartoj fondantaj deziras, ili havas la rajton postuli [per voĉdonado, kalkulante unu voĉon por ĉiu karto], ke la kosto de „La Esperantisto” estu nur unu

rublo por jaro; sed tiam la pagado por la kartoj fondantaj devas dauri ĝis „La

Esperantisto“ havos 3000 abonantojn.) De la tago, kiam „La Esperantisto* ricevos

la 1000-an abonanton (aŭ ĉe la kosto de 1 rublo ĉiujare — la 3000-an), la pagado

por la kartoj fondantaj ĉesiĝos, ĉiu posedanto de tia karto sendos ĝin al la eldonanto de la „Esperantisto“ kaj ricevos anstataŭ ĝi por eterna memoro ateston,

ke li estas „unu el la fondintoj de la afero Esperanto”. Samtempe kun la disdono

de la atestoj eliros prese „ora libro de afero Esperanto*, en kiu estos priskribita

por eterna memoro la tuta historio de la fondiĝo kaj firmiĝo de la afero Esperanto

kaj estos presitaj la nomoj de ĉiuj personoj, kiuj per regule pagataj kartoj fondantaj

prenis parton en la firmigo de la afero (t. e. la nomoj de la posedantoj de la atestoj)

kaj ankaŭ la nombro de la kartoj, kiujn ĉiu aparta partoprenanto prenis en la

komenco sur sian riskon kaj respondecon.

 

La kartoj fondantaj estas sennomaj (sed la adresoj de la posedantoj devas ĉiam

esti sciataj al la eldonanto de „La Esperantisto*) kaj povas transiri el unuj manoj

al aliaj; la nomajn atestojn ricevos tiuj personoj en kies posedo la kartoj sin trovos en la momento de la ĉesiĝo de la pagoj.

 

A1 tiuj posedantoj de la provizoraj kartoj, kiuj forgesis alsendi sian pagon (en

la komenco de ĉiu monato), la redakcio de „La Esperantisto“ sendas memorigon

en la fino de Ia monato kaj en okazo de bezono ankaŭ duan memorigon en la fino

de la sekvanta monato. Karto, por kiu la posedanto ne pagis malgraŭ la dufoja

memorigo, perdas sian forton, estas elstrekata el la nombro de la provizoraj kartoj

kaj la tuta mono enportita por ĝi estas perdata. Kvitancoj pri la ricevitaj pagoj

estos ĉiumonate donataj en „La Esperantisto”. Kiu deziras, povas 1 sendi la pagon

antaŭe por kelkaj monatoj per unu fojo.

 

La mono, kiun la posedantoj de la kartoj fondantaj ĉiumonate alsendas, estas

nur prunto, kiu kun la tempo devas esti plene repagita (kun 5%) al la pruntintoj

en la sekvanta maniero:

 

En la fino de ĉiu jaro en „La Esperantisto” estos presataj la nomoĵ de ĉiuj

abonantoj kaj la tuta sumo de la mono, kiun Ia redakcio ricevis de la abonantoj.

La tuta sumo estas uzata por repagi la prunton al la posedantoj de la kartoj fondantaj, en tia maniero, ke la tuta sumo estos dividata je 200 egalaj partoj (laŭ la

nombro de la ekzistantaj „kartoj“) kaj la posedanto de ĉiu karto ricevos unu tian

parton. Tiu ĉi ĉiujara repagado daŭros tiel longe, ĝis la posedantoj de la kartoj

fondantaj ricevos returne la tutan sumon da mono, kiun ili enportis en la tuta

tempo, kune kun 5% da gajno de la enportita sumo. Kiam la nombro de la abonantoj de „La Esperantisto“ atingos 1000 (sekve kiam la ĉiumonataj pagoj por la

kartoj ĉesiĝos), tiam la enspezoj de la unuaj 1000 abonantoj estos uzataj por kovri

la kurantajn elspezojn de „La Esperantisto“ kaj nur la abona pago de ĉiuj ceteraj

abonantoj (super 10001) estos uzata por repagadi al la posedantoj de la kartoj

fondantaj.

 

Transdoni „La Esperantiston“ al ia alia persono aŭ al ia Societo la nuna kondukanto de tiu ĉi gazeto povas nur tiam, se tiu ĉi nova persono aŭ Societo antaŭe

repagos (kun 5%) al la posedantoj de Ĉiuj kartoj fondantaj la tutan sumon, kiun

ili enportis en Ia daŭro de la tuta tempo.

 

Respondecon por la akurata plenumado de ĉio, kio estas dirita en tiu ĉi karto,

prenas sur sin Ia aŭtoro de la lingvo Esperanto, L. Zamenhof.

 

La . 1891.

 

Subskribo de la eldonanto de „La Esperantisto“:

 

A1 ĉiuj, al kiuj nia afero estas efektive kara, ni turnas nin kun

la voko kaj peto: faru ĉion, kion vi povas, por ke la 200 kartoj fondantaj estu kiel eble plej baldaŭ disprenitaj. Ni ne esperas, ke ni povos

tiel baldaŭ trovi 200 apartajn personojn por la kartoj; tial ni estos

tre dankaj al tiuj amikoj, kiuj prenos por si pli grandan nombron da

 

1 teksto: povis.

 

139

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

kartoj, kiujn ili poste jam de si povos forvendi al siaj konatoj (aŭ al

fremdaj nove venontaj amikoj, per la helpo de „La Esperantisto“), se

ili ne volas konservi ĉiujn por si mem. Memoru, amikoj, ke ĝis la

kartoj fondantaj estos disprenitaj, nia afero pendas en la aero kaj devus vole-nevole kelkan tempon ripozi; sed de la tago, kiam la 200-a

karto fondanta estos mendita, nia afero estos certigita por eterne!

 

N-ro 52. z paĝ. 81

 

Kun la nuna numero mi devas por kelka tempo interrompi

mian laboradon en nia afero. Ne el manko de bona volo, ne

el laciĝo mi tion ĉi faras; la afero estas al mi tro kara, por

ke mi povu iam memvole forlasi ĝin eĉ por unu tago. Sed

bedaŭrinde homo dependas de cirkonstancoj; ekzistas cirkonstancoj, kontraŭ kiuj la plej bona volo povas batali nur ĝis

certa limo, ĝis venas momento de absoluta neebleco.

 

Miaj projektoj en la NN-oj 8 kaj 9 de nia gazeto trovis

varman aprobon de niaj amikoj; mendoj por „Akcioj a kaj „Kartoj Fondantaj” venas kune kun kuraĝigaj amikaj leteroj. Ankoraŭ kelkaj monatoj — kaj eble la nombro estos plena kaj

la regula irado de nia afero estos certigita. Sed la cirkonstancoj, longe per forto repelataj kaj retenataj, fariĝis fine tiel

premantaj, ke mi pli atendi ne povas; ili min tial devigas demeti de mi por kelka tempo la kondukadon kaj eĉ la simplan

laboradon en nia afero, ĝis mia situacio ŝanĝiĝos kaj ĝis mi

denove, kun duobligita energio, povos rekomenci la laboron

en la afero, kiu estas la tuta celo de mia vivo.

 

Nia afero havas jam amikojn sufiĉe spertajn kaj sufiĉe

laboremajn. Tial mi esperas, ke mia kelktempa foriĝo ne estos

sentebla kaj alportos nenian malutilon al nia afero. Mi esperas,

ke la amikoj energie daŭrigos la karan aferon, kiun ni kune

komencis, kaj kiu pli aŭ malpli frue venkos, sendube venkos,

se eĉ tiu aŭ alia aparta batalanto falos en la malfacila batalo.

Personoj povas fali, se iliaj piedoj el viando kaj ostoj perdas la forton; sed la ideo neniam falos, kaj kie falis unu batalanto, pli aŭ malpli frue sin trovos dek aliaj, pli fortaj kaj

pli lertaj.

 

Mi faris ĉion, kion mi povis, mi tenis min tiel longe, kiel

mi povis, kaj nun mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn

piedojn, kiuj rifuzas pli min porti. Pasos kelka tempo, miaj

vundoj saniĝos, kaj tiam, amikoj, vi denove min vidos inter

vi, en la vico de la plej energiaj batalantoj. Mi esperas, ke

mia foresto ne longe daŭros. Dume mi daŭrigas kaj daŭrigos

la akceptadon de subskriboj por „Kartoj Fondantaj“ kaj petas

la amikojn ne forgesi pri tio ĉi. Kiam la necesa nombro de

 

140

 

„La Esperantisto* 1891—1892. — N-roj 51—54

 

la Kartoj estos atingita, tiam, se la amikoj ĝin trovos utila,

mi povos mallongigi mian foreston kaj rekomenci mian laboron

multe pli frue ol mi esperas.

 

Pri la plua maniero de laborado la amikoj kaj la kluboj

korespondados kaj konsiliĝados inter si. Nur unu peton mi

havas al la amikoj: laboru en konsento kaj helpu unu al la

alia. Se tio ĉi aŭ alia al vi ne plaĉos, ne kontentigu vin per

simpla mallaŭdado (ĉar mallaŭdi aliajn estas tre facile), sed

penu vi mem fari pli bone. La malbonaĵon * 1 elpuŝu ne per

disputoj, sed per plibonaĵo.

 

A1 ĉiuj amikoj de nia afero mi sendas plej koran saluton.

 

P. S. Mi estos tre danka al la amikoj, se ili daŭrigados

skribi al mi pri ĉio tuŝanta nian aferon kaj se ĉiuj nove venontaj amikoj de nia afero sendos al mi sian nomon kaj

adreson; sed oni ne ofendiĝu, se mi de mia flanko kredeble

devos lasi la plej grandan parton de leteroj sen respondo.

Kie ajn mi estos, mi petas ĉiam adresi la leterojn al

Dr. L. Zamenhof en Varsovio.

 

N-ro 53. z paĝ* 82 2

 

En la lasta minuto ni ricevis unu sciigon, kiun ni kun ĝojo

komunikas al niaj legantoj: dank’ al la helpo de unu 3 el niaj

amikoj la estonteco de nia afero estas nun tute certigita. Pli

detale ni rakontos la aferon en la plej proksima numero de

la „Esperantisto“, kiu eliros en la monato Marto. Komencante de Marto 1892 nia gazeto jam elirados nun regule kaj

sen interrompo.

 

1892

 

N-ro 54. paĝ. 1—4

 

De la redakcio 4

 

La fino de la pasinta jaro estis tre malfacila por nia gazeto.

Niaj malnovaj legantoj scias tion ĉi bone kaj ni ne volas ĝin

ripeti. Sed tiom pli agrable estas al ni, ke ni povas nun alporti al niaj amikoj la ĝojan sciigon, ke la danĝero pasis por

eterne kaj ke la estonteco de nia gazeto kaj afero estas

nun tute certigita kaj neskueble fortigita. Ĉiuj timoj,

 

1 teksto: malbonaĵo . 2 la tuta sciigo diklitere presita, 3 teksto: nun,

 

1 do, de Zamenhof,

 

141

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

ĉiuj zorgoj estas nun unu fojon por ĉiam forigitaj, kun tute

trankvila spirito ni povas nun rigardi en la estontecon. En

la komenco de la pasinta jaro ni esperis bonan jaron por

nia afero — nun ni havas fine la garantion de bona estonteco.

Nia revo — ricevi por nia gazeto firman konstantan fundamenton, ne dependantan de la cirkonstancoj, — fine plenumiĝis.

Kio en la pasinta jaro estis espero, luma en la komenco kaj

nuba en la fino, nun estas fakto.

 

Eĉ en la plej malfacilaj minutoj ni ne dubis je la estonteco

de nia afero, ĉar la danĝeroj, kiuj ĝin minacis, havis karakteron

nur pure financan. Nun tiu ĉi danĝero estas unu fojon por

ĉiam forigita. Unu varma kaj oferema amiko de nia afero

prenis sur sin la tutan financan flankon de nia gazeto kaj

kovrados el sia poŝo ĉiujn perdojn ligitajn kun la eldonado.

Dank’ al tio ni havas nun antaŭ ni tute glatan vojon, ni staras

forte kaj ekster ĉia danĝero.

 

La ordigo de la ofero postulis kelkan tempon, kaj tial (kiel

ni antaŭsciigis en la lasta numero de 1891) la nuna numero

de nia gazeto ne povis jam eliri en Januaro. Sed nun, liberaj

de zorgoj, ni laboros kun duobligita energio, por regajni la

kontraŭvole perditan tempon, kaj tre baldaŭ la reguleco de la

aperado de la numeroj estos firmigita kaj la numeroj elirados

ĉiumonate en severa ordo kaj akurateco kaj estos dissendataj

al la abonantoj ĉiam la 15-an de ĉiu monato. La kaŭzoj kiuj

en la pasinta jaro malfruigadis la eliradon de la numeroj, nun

estas forigitaj, ĉar forta mano povas fari, kion malforta mano

povas nur voli.

 

Pro oportuneco la formato 1 de nia gazeto estas nun ŝanĝita:

anstatau 8 paĝoj foliaj ĉiu numero konsistados nun el 16 paĝoj en

grandeco de ordinara libro. Senkompare pli granda ŝanĝo estas farita

rilate la koston de la gazeto: anstataŭ 6 frankoj nia gazeto kostos

nun kune kun transsendo nur 2 frankojn (= 1 marko 60 pf. = 80 kopekoj)

por tuta jaro! Per tia maniero ĝi estos nun facile abonebla eĉ al la

plej malriĉa amiko de nia afero.

 

Ŝanĝo estas farita ankaŭ rilate la enhavon de nia gazeto. Jen

estas la programo, kiun ni de nun pli-malpli sekvados en ĉiu numero:

 

I. Nia afero. (Tiu ĉi rubriko enhavos la tutan kurantan parton

de nia afero: artikolojn, korespondojn, sciigojn, novaĵojn k.t.p. Ni

dezirus, ke tiu ĉi rubriko ĉiam estu kiel eble plej granda kaj interesa;

sed tio ĉi dependas ne de ni, sed de niaj amikoj, ĉar en tiu ĉi rubriko

ni ja nenion povas verki kaj elpensi, sed ni povas nur raporti, kion

 

1 komp. la noton 1 al la enkondukaj vortoj de ĉi tiu parto , paĝ. 55.

 

142

 

,La Esperantisto* 1892. — N-ro 54

 

ni ricevas de la amikoj. Ni esperas, ke la amikoj zorgos, ke tiu ĉi

rubriko alportu en ĉiu numero multajn agrablajn novaĵojn.)

 

II. Literaturo. (Rakontoj, versoj k.t.p. Por forigi la neagrablajn

„daurigojn a tra multaj numeroj, ni nun presados ĉiam rakontetojn

nur mallongajn.)

 

III. E1 la mondo. (Diversaj interesaj sciigoj [ne politikaj] el la

mondo, artikoletoj populara-sciencaj, konsiloj por la domo k.t.p.)

 

IV. Bagateloj. (Humoraĵo, enigmoj k.t.p.)

 

V. Respondoj al la amikoj.

 

VI. Novaj esperantistoj. (En tiu ĉi rubriko ni presados la

nomojn de ĉiuj novaj personoj, kiuj aliĝas al nia afero, t. e. ellernis

nian lingvon. Tiu ĉi rubriko havas en niaj okuloj la plej gravan

signifon, ĉar al ni kaj al la mondo ĝi montros la plej bone nian progresadon, kaj la konstanta kreskado de tiu ĉi rubriko estas la plej

grava celo de nia tuta laborado. Per tiu ĉi rubriko ni ankau plenumos

la plej gravan celon de nia gazeto — ligi kaj konatigi inter si la disĵetitajn amikojn de nia afero. Zorgadon pri konstanta kreskado

de tiu ĉi rubriko ni plej varmege rekomendas al ĉiuj niaj

amikoj. Apud la nomo de ĉiu nova esperantisto ni presados ankau

[kiom ni scios] la nomon de la malnova esperantisto, kiu ilin altiris

aŭ konigis kun nia afero, kaj per tia maniero la parolata rubriko estos

konstanta montrilo de la laboroj de ĉiu el niaj amikoj. Ni komencos

[en No 2] la rubrikon per presado de la nomoj de tiuj personoj, kiuj

aliĝis al nia afero post la apero de la unua Adresaro [verko No31];

en tiu ĉi serio ni la nomojn de la altirintoj ankoraŭ ne presos, ĉar

ili estas al ni nekonataj.)

 

VII. Anoncoj. (Tiu ĉi anguleto apartenas jam al la administracio

kaj la redakcio por ĝia enhavo ne respondas. En tiu ĉi rubriko la

„Nomaro de V verkoj pri la lingvo Esperanto“ estos presata nur unu

fojon en la jaro; la aŭtoroj, kiuj deziras, ke iliaj verkoj estu anoncataj

pli ofte, devas sin turni al la administracio de nia gazeto, kiel kun

simplaj pagataj anoncoj.)

 

La amikoj nun konas nian programon kaj ni petas ilin memori

pri nia gazeto kaj sendadi al ni de tempo al tempo bonan interesan

materialon por tiu aŭ alia rubriko. En la alsendata materialo ili ne

bezonas multe zorgi pri la lingvo (ili povas eĉ sendi al ni la materialon en lingvoj naciaj), ili zorgu nur pri interesa enhavo; pri la

lingvo ni zorgos jam mem. Ni ne dissendas al ĉiu aparta amiko

apartajn cirkulerojn kun peto pri kunlaborado — ni esperas, ke nia

unua peto tie ĉi sufiĉos kaj niaj amikoj ne rifuzos al ni sian kun-laboradon. Sed el la alsendata materialo oni kompreneble devas lasi

al ni liberan elekton preni aŭ ne preni tion ĉi aŭ alian; oni ne forgesu

(kion multaj bedaŭrinde faras tre ofte), ke ni ne povas sekvi la guston

 

143

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

t/ i ĝ X g x

 

VA

 

4/ivvtŭa

 

de ĉiu aparta, sed devas sekvi la guston de la plejmulto kaj la bonon

de nia afero. Oni helpu kaj konsilu al ni, kaj ni estos tre dankaj;

sed kiu, alsendante al ni ian pecon, postulas necese, ke ni ĝin presu,

eĉ se ni ĝin ne aprobas, kaj postulas, ke ni pri ĉiu rifuzita artikolo

au peco skribadu senfine multajn grandajn leterojn, — tiu alportas

al ni ne helpon, sed rekte malhelpon.

 

Fine ni turnas nin al niaj legantoj ankoraŭ kun unu grava peto.

Supre ni diris, ke unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero,

prenis nun sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto; dank’ al li

nia afero nun liberiĝis por ĉiam de la zorgoj pro la estonteco; dank’

al li ni nun havas gazeton ne sole regule elirantan, sed ankaŭ eksterordinare malkaran kaj por ĉiu facile aboneblan. Estus ne bone, se ni

restus indiferentaj kaj lasus la tutan ŝarĝon sur la ŝultroj de unu

persono. Ju pli granda estos la nombro de la abonantoj de nia gazeto,

des pli malgranda fariĝos la dirita ŝarĝo. Ni tial estas konvinkitaj,

ke ĉiu amiko de nia afero nun ne sole rapidos aboni mem la gazeton,

sed alportos al ĝi baldaŭ ankaŭ multajn aliajn abonantojn. Trovante

novan amikon aŭ eĉ nur novan aprobanton de nia afero, ni devas

antaŭ ĉio igi lin, aboni la gazeton (ofero nur tre malgranda, kiun

neniu rifuzos), ĉar nur tiam ni povas diri, ke li estas nia, ke li ne

forgesos baldaŭ nian aferon, ĉar la gazeto lin ĉiumonate memorigados.

Se vi ne zorgos, ke ĉiu el viaj varbatoj tuj abonu la gazeton (la plej

bone per via propra ipterhelpo), tiam vi povas esti certaj, ke el

viaj varbatoj estos tro[ maUnteligentaj^ por fari tiun ĉi paŝon el propra

iniciativo, restos tute deŝiritaj de nia afero kaj baldaŭ forgesos pri ĝi.

La proceson de abonado, kiu estas ligita kun sendo de letero k. c.,

multaj ne amas, prokrastas kaj forgesas; sed simple doni 2 frankojn

por la bona afero neniu rifuzos, se vi proponos al li, ke la proceson

de la abonado vi prenas sur vin.

 

Kiu alsendas la pagon por 10 ekzempleroj de la gazetoj povas

ricevi la 11-an senpage. Provajn numerojn oni povas ricevi senpage

ĉe la administracio de „La Esperantisto*.

 

N-ro 55. paĝ. 4—6

 

Nia afero. Ĉirkaŭrigardo

 

Por niaj novaj legantoj ni donas tie ĉi mallongan historion

kaj esencan ĉirkaŭrigardon de la nuna stato de nia afero. La

celo de nia lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj

staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan

nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan interkomunikiĝon 1 inter personoj de diversaj nacioj kaj per neŭtrale

 

1 teksto: „interkomuniĝo“; ĉar ĉi tiu vorto troviĝas ankaŭ en II. 67

kaj III. 1, mi ne estas certa, ĉu ĝi estas nura preseraro (komp. paĝ. 161).

 

144

 

,La Esperantisto* 1892. — N-roj 54—55

 

ĉiuhoma lingvo-tradukilo fari la sciencon kaj literaturon de ĉiu

nacio uzebla por la tuta homaro. „Esperanto a tute ne havas

la intencon malfortigi la lingvojn naturajn de ĉiu aparta nacio:

kontraŭe, ĝi ilin nur fortigos kaj perfektigos, ĉar kiam ĉiu homo

bezonas por la internaciaj komunikiĝoj lerni nur unu lingvon

anstataŭ multaj, tiam li havos pli da tempo por labori super

sia patra lingvo. Esperanto devas servi nur por komunikiĝoj

internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas

egalan signifon por la tuta homaro 1 .

 

La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino

de la jaro 1887. Malgraŭ la tro mallonga tempo kaj malgraŭ

la diversaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devis batali (tiom pli ke

ĝi aperis en tempo kaj cirkonstancoj tre malfavoraj), la lingvo

Esperanto dank’ al sia celo kaj konstruo akiris jam grandan

amason da amikoj inter diversaj popoloj. La plej grandan

nombron da amikoj nia afero nun havas en Rusujo; la duan

lokon okupas Germanujo, la trian — Svedujo; poste iras ĉiuj

aliaj landoj kun pli aŭ malpli granda nombro da esperantistoj.

Jam ekzistas preskaŭ nenia lando, en kiu nia afero ne havus

amikojn, kvankam la nombro de la aktivaj amikoj estas ankoraŭ

ne sufiĉe granda kaj multaj estas ankoraŭ tiel malkuraĝaj, ke

ili sin ankoraŭ kaŝas kun nia afero, kiel kun ia krimo. La

pli aŭ malpli granda disvastiĝo de nia afero en tiu aŭ alia

lando ne dependas de la karaktero de la nacio, sed simple

de tio, kie la esperantistoj pli energie laboris kaj kie oni nian

aferon pli konas. Estas tute ekster dubo, ke kiam aliĝos al

nia afero kelkaj „fortuloj de la mondo“ kaj ni ricevos la eblon

vaste konigi la mondon kun nia afero, nia lingvo rapide tra-kuros la tutan mondon. Nia celo estas unu el la plej grandaj

kaj gravaj, kiujn la homaro iam havis.

 

La literaturo de nia lingvo kreskas rapide (se ni memoros

la ĝisnunan malgrandecon de niaj rimedoj). Post 4 jaroj nia

literaturo kalkulas jam pli ol 50 diversajn verkojn! Ekster tio

ni havas unu nekonstantan gazeton en Sofia 2 kaj unu konstantan

en Nurnbergo; de tiu ĉi lasta, kiu nun komencas la trian jaron,

eliris nun jam la 25-a numero. Ekzistas nun 33 lernolibroj

 

1 Ĉi tiu paragrafo (escepte la unuan frazon) laŭvorte estas represita

en la artikolo , y Prospekto u en n-ro 1, 1893, paĝ. 1—4 = II. 67. Ĉar mi

ne kredas, ke Zamenhof (tute ne citante fonton) laŭvorte reskribis frazojn

de alia verkanto, kaj ĉar la artikolo „Prospekto“ estas verkita de li, mi

kun plena rajto supozas, ke li ankaŭ skribis ĉi tiun „Ĉirkaŭrigardon“.

 

2 Ĉi tie mi denove petas la bulgarajn esperantistojn, ke ili klopodu

konstati, kie ankoraŭ troviĝas ekzempleroj de tiu gazeto. Eble ĝi ankaŭ

enhavas Zamenhofaĵojn.

 

10 Dietterle, Zamenhof.

 

145

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

kaj vortaroj de nia lingvo en diversaj lingvoj naciaj. Ni posedas

en nia lingvo tradukojn de diversaj verkoj de Ezopo, Lukianos,

Gothe, Heine, Byron, Dickens, Longfellow, Lesage, Lamennais,

Andersen, Goldoni, Puŝkin, Lermontov, Krilov, K. R., Nadson,

Mickiewicz, Sienkiewicz, Prus. En la lasta jaro „La Esperantisto” alportis ekster multaj gazetaj artikoloj ankaŭ diversajn

originalajn verketojn de Meier, Grohn, Fez, Goldberg kaj aliaj.

E1 la publikaj paroloj, kiujn niaj amikoj havis en diversaj lokoj,

kelkaj eliris prese en formo de broŝuroj. (La plej multajn

publikajn parolojn pri nia afero havis sinjoro Chr. Schmidt.)

 

Pri la nombro de la personoj, kiuj ĝis nun ellernis la

lingvon Esperanto, ni nenion povas diri, ĉar la plej granda

parto donas nenian sciigon pri si, kaj nur okaze, per ia letero

aŭ per alia maniero, ni sciiĝas pri ili, kvankam multaj el ili,

kiel ni konvinkiĝis, bone ellernis nian lingvon jam antaŭ 2 ĝis

3 jaroj. Laŭ diversaj faktoj ni supozas, ke la nombro de la

ellernintoj de nia lingvo nun estas ĉirkaŭ 15—20000. Sed

dank’ al tio, ke la plej granda parto de la ĝisnunaj lernolibroj

ne enhavis sciigon pri la ekzistado de nia gazeto, kaj dank’

al diversaj aliaj cirkonstancoj la plej granda parto de la ellernintoj estas tute deŝirita de nia afero: ni ne scias iliajn

nomojn kaj adresojn kaj ili scias nenion pri nia laborado. Sed

nun ni esperas, ke dank’ al la nemultekosta centra organo ĉiuj

amikoj de nia lingvo iom post iom kolektiĝos ĉirkaŭ nia organo.

Ĉiujn nesciatajn esperantistojn, al kiuj tiu ĉi numero eble

enfalos en la manon, ni petas sendi al ni sian nomon kaj

adreson; ĉiujn eldonantajn de lernolibroj kaj aliaj verkoj pri

nia lingvo, ĉiujn parolantajn kaj laborantajn por nia afero ni

petas montri al siaj varbatoj, kien kaj kiel ili devas sin turni,

por ne resti por ĉiam deŝiritaj de nia afero (antaŭ ĉio alsendi

al la centra loko sian nomon kaj adreson!).

 

Kluboj de la lingvo Esperanto ekzistas neoficiale en diversaj

urboj en Rusujo kaj oficiale en la urboj Nŭrnberg (Bavarujo),

Mŭnchen (Bavarujo), Schalke (Westfalujo), Freiburg (Badenujo),

Upsala (Svedujo), Sofia (Bulgarujo) kaj Malago (Hispanujo).

La laborema klubo esperantista „Espero a en S. Peterburgo

prezentis sian regularon al la ministro de 1’ internaĵo kaj esperas

baldaŭ ricevi oficialan permeson de la rusa registaro por pli

vasta laborado. La kluboj kaj ankaŭ multaj privataj esperantistoj de diversaj landoj subtenas inter si vivan korespondadon. Kiu volas partopreni en tiu ĉi internacia korespondado,

devas sendi al la redakcio de „La Esperantisto” sian nomon

kaj adreson kun la peto publikigi ĝin en la rubriko de la personoj, kiuj deziras korespondadi en Esperanto.

 

146

 

,La Esperantisto <£ 1892. — N-roj 55—57

 

Nia afero iras ĉiam antaŭen, malgraŭ ke ni havas ankoraŭ

nur tre malgrandajn rimedojn kaj malgraŭ la praktika kutimo

de la plejmulto da homoj blinde boji kaj moki ĉiun novan

ideon anstataŭ ĝin ekkoni kaj subteni. Niaj esperoj estas bonaj,

niaj fortoj ne laciĝos kaj ni ne ĉesos energie laboradi por nia

kara afero, ĝis la bela revo pri neŭtrala ĉiuhoma lingvo efektiviĝos en ĝia tuta pleneco. Ni laboros kaj esperos.

 

N-ro 56. paĝ. 16

 

Respondoj al la amikoj

 

A1 s-ro W. T. — La artikolo „Esperanto kaj Volapŭk” 1 ne estos

finita, ĉar nun la tempo multe ŝanĝiĝis kaj la batalo kontraŭ Volapŭk

jam ne estas bezona; nun estas pli utile ne fari plu komparojn. La

artikolo „Ŝanĝotaĵo“ estos daŭrigata en la kuranta jaro.

 

N-ro 57. paĝ. 49—51

 

z Ŝanĝotaĵo 2

 

En la pasinta jaro en la artikolo „Ŝanĝotaĵo w mi analizis la ĉefajn

ŝanĝojn, proponitajn por nia lingvo, kaj mi esprimis la konvinkon, ke

la plej granda parto de ili ne alportus utilon al nia lingvo eĉ tiam,

se ili ne estus ligitaj kun danĝera rompado en nia sistemo, kaj tiom

pli ili ne estas akceptindaj kun malfacila ofero de rompado. Mi ne

analizis ĉiun proponon aparte, ĉar tio ĉi estus afero sen fino, mi povas

nur certigi la legantojn, ke ĉiun el la faritaj proponoj mi bone pripensis kaj trovis, ke preskaŭ ĉiu el ili apartenas al tiu aŭ alia kategorio,

pri kiu mi parolis en la pasintjara artikolo. Mi ne diras tion el patra

amo al mia kreitaĵo; neniu kredeble tiel forte dezirus plenan perfektecon de nia lingvo, kiel mi mem, ĝia iniciatoro. Sed ideala perfektaĵo

ne ekzistas en la mondo. Ĉiu proponanto pensas, ke lia propono

estas ne sole bona, sed eĉ necesa por nia lingvo, eĉ „demando de !

vivo” por ĝi! sed kiam mi montras al unu amiko la proponon de alia,

mi pleje ricevas la respondon: „Ne, ne! tiun ŝanĝon neniam permesu,

ĉar vi malbonigos la lingvon!“ Kiel do liberiĝi de la eterna frazo:

„mian ŝanĝon vi devas necese akcepti, kaj vi estos nepardoninda

obstinulo, se vi ĝin ne faros; sed lian ŝanĝon neniel akceptu, kaj vi

estos nepardoninde facilanima, se vi ĝin akceptos!“? Ĉu eble kolekti

voĉojn pri ĉiu propono? sed tiam ni havus eternan vanan kaj enuan

paroladon sen fino kaj sen celo, neniu restus kontenta, ĉiuj baldaŭ

defalus, ĉiuj ĝis nun akiritaj fruktoj estus perditaj kaj la lingvo mem

sub la rompado de la tro multaj kaj ne sufiĉe kaj ne egale preparitaj

 

1 Ĉi tiun artikolon pri »Esperanto kaj Volapŭk“ la leganto trovos

en la Ill-a parto („Traktaĵoj“) de ĉi tiu libro; komp. III . 7.

 

2 komp . 1891, paĝ. 25—26 kaj paĝ. 49—52 = II. 42 kaj 48.

 

10*

 

147

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

voĉdonantoj fariĝus ridinda miksaĵo. Tial mi denove kore petas ĉiujn

amikojn, ke ili en la unua tempo fidu je mi (mi ja laboris en nia

lingvo kaj elprovis ĝin eble pli ol ĉiuj aliaj amikoj kune prenitaj).

Sen tia severa konsenta fido en la unua tempo nia afero baldau disfalus. Ĉiu diras, ke lia „malgranda paŝeto“ ne povas multe malhelpi;

sed se ĉiu komencos fari apartajn paŝetojn, tiam al kio ni venos?

(Mi parolas nur pri tiaj paŝoj, kiuj enportas rompon; sed ennovaĵoj,

kiuj ne estas kontraŭ la gramatiko kaj la fundamenta vortareto, estas

permesataj en nia lingvo, kiel en ĉiu alia lingvo.) Poste, kiam nia

afero jam estos forte vastigita, kiam ni jam ne bezonos timi ĝian dis-falon, kiam ĝi jam ĉesos esti juna delikata ĝermo, timanta ĉiun tuŝeton

de nespertaj manoj, — tiam kompetenta Akademio faros ĉiujn necesajn

ŝanĝojn en pli granda mezuro. ĉis tiu tempo estos ankoraŭ malproksime; ĝis tiu tempo — paciencon, paciencon, paciencon, amikoj!

 

Kredu al mi, ke tiam la plej granda parto de la nunaj proponoj

montriĝos tute senutilaj. Tion ĉi diras al vi homo, kiu ne sole bone

konas la spiriton de nia lingvo kaj faris kun ĝi multajn provojn, sed

ankaŭ aŭdis grandegan amason da opinioj, esploris atente grandegan

amason da proponoj. (Ankaŭ nun mi ĉiam kun danko akceptas ĉian

konsilon, se ĝi estas konsilo, sed ne postulo.) Se al vi ŝajnas, ke,

ne akceptante tion aŭ alian, mi eraras, kaj se iu el viaj konatoj montras

al vi tiun aŭ alian ŝajnan aŭ veran eraron en la lingvo Esperanto kaj

vi ne scias, kion respondi al li, tiam respondu al li la jenon: „La

fundamento de la lingvo Esperanto estas bona, kaj la detaloj

povas en ĉia tempo facile esti bonigitaj, kaj sekve la detaloj neniun

devas deteni aliĝi al nia afero; sed nun ne venis ankoraŭ la tempo

por disputi; nun ni devas en severa harmonio akcepti la lingvon tiel,

kiel ĝi estas, kaj ne dekliniĝi de la komuna vojo, se ni volas ke nia

afero venu iam al la celo kaj ne estu disŝirita en pecojn en la mezo

de la vojo. w

 

En la pasintjara artikolo mi diris, ke la plej grandan parton de

la ricevitaj proponoj ni ne sole ne povas akcepti en la „Esperantisto“,

sed ni ne konsilas ilin provi eĉ en verkoj aŭ leteroj privataj, ĉar ili

prezentas nur neelprovitajn personajn opiniojn. Sed ekzistas ankaŭ

aliaj proponoj, kiuj post matura pripenso montriĝas efektive pravaj,

aŭ kiuj esprimas la opinion jam ne de apartaj personoj, sed de la

plejmulto de niaj amikoj. Nur pri tiaj proponoj ni parolos en nia

gazeto kaj aprobos ilin por prova uzo en privataj verkoj aŭ leteroj

(kvankam en la „Esperantiston“ kaj en la lernolibrojn ili povos esti

enprenitaj nur tiam, kiam montriĝos sendispute, ke la plejmulto ilin

akceptis kaj uzas). A1 tiu ĉi kategorio de proponoj apartenas:

 

1) la forigo de la oftaj „oj“, „ojn“, „aj“, „ajn“;

 

2) la forigo de la „iaŭ“, „aŭi“ k. c.;

 

3) la forigo de la artikolo („la“).

 

148

 

,La Esperantisto“ 1892. — N-ro 57

 

Pri kelkaj aliaj proponoj de tiu ĉi kategorio ni parolos, kiam ni

havos okazon. Por eviti malkompreniĝojn, ni ripetas, ke uzi tiujn ĉi

ŝanĝojn en la „Esperantisto“ ni komencos nur tiam, kiam ilia sendisputa akceptiteco de la flanko de la plej multaj amikoj jam estos

tute ekster dubo.

 

La konsiloj, kiujn ni ricevis en diversa tempo de diversaj amikoj,

montris al ni, ke eĉ tiujn 3 ĉefajn ŝanĝojn ni povas enkonduki en tia

maniero, ke ni nenion rompu kaj ne eliru el la kadroj de la gramatiko

kaj fundamenta vortareto. Kune kun tiuj amikoj ni proponas:

 

1) La finiĝon de akuzativo kaj de multenombro („n“, „j“, „jn“)

akceptas nur la substantivoj; adjektivoj kaj pronomoj akceptas ĝin nur

tiam, kiam ili staras sen substantivo. Ekzemple: „mi rakontos al vi

nova tre interesa historion“; „mi venis kun ĉiu mia bona infanoj“;

„donu al mi tiu via bela librojn“; „mi amas la honesta homojn“;

„mi amas la honestajn“. Per tia maniero la lingvo multe gajnos je

bonsoneco kaj en tiu sama tempo ni nenion rompos; kaj se iu, ne

scianta pri la ennovaĵoj, ricevos leteron kun nova stilo, li renkontos

nenion novan kaj ĉion tre bone komprenos.

 

2) Anstatau la finiĝo „au“ en diversaj vortoj oni povas uzi apostrofon. Ekzemple: „adi“ (legu „adi“) anstatau „adiau“; „adra“ anstatau „adiaŭa“. Ankaŭ tio ĉi levos la bonsonecon, ne enkondukante

ian konfuzon (ĉar „aŭ“ ne apartenas al la radiko, sed estas nur kondiĉa finiĝo, tiel same facile forlasebla, kiel „o“ en la substantivo).

 

3) La artikolon „la“ oni povas ne uzi. Tio ĉi ankaŭ konfuzos

neniun (en okazoj de bezono oni povas helpi al si per la vorto „tiu“

aŭ alia); dume por ĉiuj popoloj slavaj, kiuj ne scias la uzon de artikolo,

ĝi estos granda faciligo.

 

Ni petas ĉiujn legantojn skribi al ni sian opinion pri la diritaj

3 ŝanĝoj. Se ni vidos, ke la proponoj trovas sendisputan komunan

aprobon kaj estas uzataj en la leteroj de la plejmulto de niaj amikoj,

tiam ni akceptos ilin ankaŭ en la „Esperantisto“. Por ĉia okazo ni

memorigas, ke tiuj ĉi novaj formoj, eĉ se ili estos akceptitaj, estos

nur permesataj, sed ne devigaj, kaj la uzado de la malnovaj formoj

tute ne estos nomata nereguleco. La malnovaj formoj ĉiam restos

bonaj, kaj ili estos forigitaj el la lingvo nur tiam, kiam post longa

tempo montriĝos, ke neniu pli ilin jam uzas. Ankaŭ ĉiujn aliajn

ŝanĝojn, kiuj eble poste montriĝos utilaj, ni enkondukos ĉiam tiel

same tre singarde kaj tre malrapide,demandinte antaŭe la opinion

de niaj amikoj kaj neniam arbitre forĵetante la formojn malnovajn tiel

longe, ĝis ili mem mortos de neuzado. Ne rapide, sed certe kaj sen-danĝere! 1

 

1 komp. 1892, paĝ. 65—66 = II. 59.

 

149

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 58. paĝ. 62

 

z Respondoj al la amikoj

 

A1 s-ro A. G. en Iv.-V. — Viaj lastaj versaĵoj estas konstruitaj

laŭ la nombro de la silaboj; sed mi pensas, ke en nia lingvo estus

pli bone, se ni ĉiam nin tenus je la akcento de la silaboj; ĉar dum

la dua formo estas agrabla por la oreloj de ĉiuj popoloj, la unua

formo estas uzata nur de kelkaj popoloj kaj al ĉiuj aliaj ĝi ŝajnos

stranga kaj ne harmonia.

 

N-ro 59. paĝ. 65—66

 

^Ŝanĝotaĵo 1

 

A1 la ŝanĝoj, kiuj estis proponitaj de multaj amikoj kaj laŭ nia

opinio estas prove akceptindaj sur kondiĉoj esprimitaj en nia artikolo

en la No 4 (t. e. por prova privata uzado ĝis la tempo montros ilian

indon aŭ neindon), ni devas ankoraŭ aldoni la ŝanĝon de la tabelo

da interrilataj pronomoj kaj adverboj („kiu a , „tiu u , „kiam“ k. c.). Estante

vortoj tre gravaj kaj uzataj sur ĉiu paŝo pli ol ĉiuj aliaj vortoj, ili

ofte malhelpas per sia longeco kaj multe gajnus, se ili estus kiel

eble plej mallongaj. E1 la diversaj formoj, kiujn oni proponis al ni,

ni elektas la sekvantan, kiu sola donas al ni la eblon prepari iom

post iom formojn novajn, ne rompante la malnovajn, t. e. perfektigi

la lingvon sen arbitraj ŝanĝoj kaj en la spirito de perfektiĝoj en ĉiu

alia lingvo. Ni proponas elĵeti en la dirita tabelo da vortoj la literon

„i“ kaj (por ke ne naskiĝu io tute nova) anstataŭigi ĝin per apostrofo.

La apostrofoj en la unua tempo eble prezentos ion neoportunan, sed

ili prezentos sendanĝeran ponton de transiro, kaj ni ne devas bruligi

post ni tiun ĉi ponton, antaŭ ol venis la ĝusta tempo. Kiam la

apostrofitaj formoj tute forte enradikiĝos kaj tute elpuŝos la formojn

malnovajn, tiam la apostrofoj forfalos, kaj ni tiam havos novajn

formojn naskitajn per vojo tute natura kaj absolute sendanĝera. Ni

sekve proponas la sekvantajn provajn (dume nur permesatajn sed ne

devigajn) formojn: „ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu; k’a, k’al, k’am,

k’e, k’el, k’es, k’o, k’om, k’u; t’a, t’al, t’am, t’e, t’el, t’es, t’o, t’om, t’u;

ĉ’a, ĉ’al, ĉ’am, ĉ’e, ĉ’el, ĉ’es, ĉ’o, ĉ’om, ĉ’u; nen’a, nen’al, nen’am,

nen’e, nen’el, nen’es, nen’o, nen’om, nen’u“. La vortoj „k’e, ĉ’e, ĉ’u“

fariĝas tiel tute similaj je la vortoj „ke, ĉe, ĉu“, kiuj havas jam alian

signifon; tamen tio ĉi ne malhelpas: en la skribado vi ilin facile

diferencigos per ilia apostrofo, en la elparolado — per ilia uzo kaj

pliforta akcento. Se iam ili estos tiel sendube akceptitaj, ke ili perdos

la apostrofon, ili povos tiam por diferenco havi sur si skribitan

akcenton: „ke“ (mallonge) kaj „ke“ (longe). Cetere, se tio ĉi ŝajnos

neoportuna, tiam sendube fariĝos la sekvanta fakto: ĉiuj vortoj de la

 

1 komp . II. 42 . 48, 57 kaj ankaŭ 62.

 

150

 

„La Esperantisto“ 1892. — N-roj 58—61

 

tabelo kun la tempo akceptos la formon novan kaj la vortoj „kie, ĉie,

ĉiu“ restos kun la formo malnova. A1 tio ĉi ni memorigas, ke ni

ĉiam parolas pri la perfektiĝado de nia lingvo en la nunaj cirkonstancoj; sed kiam la celo de la lingvo (komuna akceptiteco) estos

jam atingita, tiam estonta autoritata Akademio povos forlasi nian

vojon kaj fari aliajn ŝanĝojn eĉ tute arbitrajn kaj rompantajn.

 

La formoj kun „ĉi“, „tiu ĉi, tie ĉi“ k. c. estas maloportunaj per

tio, ke ili ne permesas la formadon de adjektivoj kaj aliaj partoj de

parolo; por forigi tiun ĉi ŝajnan maloportunaĵon, ni, anstataŭ enkonduki ion novan, montras nur, ke laŭ la reguloj de nia lingvo ni

povas uzi ne sole „tie ĉi“, sed ankaŭ „ĉi tie“, el kiu ni jam tre bone

povas fari „ĉitiea“ (aŭ „ĉi-tiea“).

 

La mallongeco de la interrilataj pronomoj kaj adverboj estas

aparte grava por la versistoj. Sed ĉar la versistoj ankaŭ en aliaj

lingvoj permesas al si mallongigojn, ne uzatajn en prozo, kaj la versoj

per si mem prezentas ne ion necesan, sed pli ĝuste lukson, tial ni

por versoj kredeble akceptos la provan uzadon de la apostrofitaj

formoj (nur en okazo de bezono) ankaŭ en la „Esperantisto“ eĉ pli

frue, ol ili ricevos komunan sankcion.

 

En unu el la sekvantaj numeroj ni parolos pri la diferenco inter

„kiu“, „kia“ kaj „kiela“ kaj laŭ la deziro de kelkaj amikoj ni iom

ŝanĝos, klarigos kaj pli severe diferencigos la uzadon de tiuj ĉi formoj 1 .

 

N-ro 60. paĝ. 79

 

z Respondoj al la amikoj

 

A1 s-ro … — Vi diras: „pli bone propra kia ajn felo ol la malpropra eĉ de zibelo“. Vere, sed ne ĉiam. Se ni donos al niaj legantoj

pecojn, kiuj havas nek ian intereson, nek bonan formon, tiam la legantoj tute ne estos al ni dankaj, ke ni donas al ili „felon propran“.

Versojn ni povas nur presi tiajn, kiuj havas jam mem bonan formon,

ĉar se ni devas plibonigi la formon en rimaj versoj, ĝi estas afero

tro malfacila kaj postulus pli da tempo, ol fari mem novajn versojn.

Mi ne parolas tie ĉi speciale pri viaj versoj (el kiuj kelkaj estas

sufiĉe bonaj kaj povos [kun kelkaj ŝanĝoj] esti siatempe presitaj),

sed pri la principo enkomune.

 

N-ro 61. paĝ. 95

 

z Respondoj al la amikoj

 

AI s-ro E. N. — Traduki la biblion, kiun ĉiu nacio havas en sia

lingvo kaj per kiu, komparante kun la traduko en sia lingvo, ĉiu facile

povus lerni la lingvon Esperanto, estus tre utile, sed … kie preni la

rimedojn? Pro tiu kaŭzo ni ne povas eldoni vian tradukon de Ruth.

 

1 Zamenhofne skribis lapromesitan artikolon; la kialon klarigas II. 62.

 

151

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 62. paĝ. 97—100

 

z Pri la ŝanĝotaĵo 1

 

A1 mia demando, metita en N-oj 4 kaj 5 de nia gazeto, en la

artikoloj „Sanĝotaĵo“, granda parto de niaj legantoj aminde sendis

al mi sian respondon kaj opinion. Jam en la nomitaj artikoloj mi

diris, ke presi ĉiujn voĉojn mi ne povis, sed devos min kontentigi

nur je publikigo de la rezultatoj. Cetere tia forma voĉdonado ne

estas ankau necesa, ĉar, kiel la legantoj memoras, la demandoj estis

metitaj nur por sciiĝi, ĉu tia aŭ alia ŝanĝa propono trovos tian

komunan aprobon de ĉiuj, por ke ni povu ilin enkonduki jam nun,

ne atendante la estontan fortan kaj aŭtoritatan akademion. Pro la

kaŭzoj, kiujn mi klarigis en miaj artikoloj en N-oj 4 kaj 5, eĉ negranda

nombro da voĉoj kontraŭ estas jam sufiĉa, por, ĉe la nunaj cirkonstancoj, formeti dume la proponojn ĝis tempo estonta.

 

Por montri, ke eĉ la ŝajne plej gravaj kaj la plej ofte ripetataj

ŝanĝaj proponoj ne povas ankoraŭ havi komunan aprobon kaj devas

sekve esti dume formetitaj ĝis estonta tempo, se ni ne volas enkonduki

en nian aferon malkonsenton kaj malordon, mi presos pro ekzemplo

kelkajn el la leteroj, kiujn mi ricevis kontraŭ la diritaj proponoj.

A1 tiuj, kiuj eble diros, ke, se pli granda parto donis voĉon por la

proponoj, oni devas ilin akcepti malgraŭ la opinio de la pli malgranda parto, — mi respondos: jam mia senkulpa teoria propono

kaj demando alportis al mi de kelkaj flankoj riproĉojn kaj malagrablaĵojn; kiel do jam estus, se ni volus efektive enkonduki

praktike la diritajn proponojn!! Ni estas ankoraŭ tro malfortaj, por

permesi al ni internan malkonsenton inter niaj amikoj; tial, se eĉ

nur parto da voĉoj estas kontraŭ la ŝanĝoj, ni faros la plej bone, se

ni ilin dume tute ne tuŝos, ĝis venos la ĝusta tempo.

 

Mi presas nur kelkajn el tiuj leteroj kaj opinioj kontraŭ la proponoj, kiuj esprimis konsilon kaj respondon; sed kelkajn leterojn,

kiuj anstataŭ respondo alportis senkaŭzan koleran atakon personan,

mi ne presas.

 

Pri la punkto 4 de miaj proponoj („k’a, k’u“ k. c.) mi tute ne

parolos, ĉar pli ol duono da voĉoj estis kontraŭ ili; sekve ili estas

absolute ne akcepteblaj. (Kvankam la propono tute ne estis farita

en unu minuto, ne pripensinte la sekvojn, kiel kelkaj amikoj pensas,

la unua impreso, kiun faras tiu ĉi propono, estas la timo, ke ni

ricevus konfuzon kun diversaj aliaj jam ekzistantaj vortoj; sed tiu ĉi

konfuzo estas nur ŝajna, kaj tiu ĉi timo estas nur unua impreso; kiu

farus vastajn provojn, tiu eble baldaŭ konvinkiĝus, ke la afero ne

estas tia, kiel oni pensas, tiom pli, ke mi ĝin proponis precipe por

 

1 komp. II. 42. 48. 57. 59.

 

152

 

,La Esperantisto a 1892. — N-ro 62

 

versoj, kiuj, estante lukso, povas permesi al si dekliniĝon. Sed, ĉu

prave au ne prave, la pli granda parto de la amikoj donis voĉon

kontraŭ la propono, kaj tial mi ĝin forĵetas.) Restas paroli nur pri

la punktoj 1, 2 kaj 3 (proponitaj en No 4), pri kiuj pli granda parto

da voĉoj estas por la ŝanĝoj kaj malpli granda — kontraŭ. Sed la

voĉoj kontraŭ estas ne tiel sensignifaj, por ke ni povu lasi ilin sen

atento. Tial laŭ la opinio, kiun mi esprimis en miaj artikoloj, ni

devas, almenaŭ en la nuna tempo, lasi tiujn ĉi proponojn ankoraŭ

ne tuŝitaj.

 

Jen estas kelkaj el la ricevitaj opinioj kaj leteroj kontraŭ la proponoj:

 

Sinjoro S. A. Lundstrom skribas 1 : Je Vkaŭzo de via artikolo „Ŝanĝotaĵo“ en No 4 de la „Esperantisto“ mi ne povas lasi skribi al vi la

sekvantajn liniojn, ĉar mifirme kredas, ke la enkondukado de la proponitaj

ŝanĝoj danĝere malbonigos la lingvon. Unue vi proponas laforigon de

la oftaj n oj“ y »ojn“, „aj“, „ajn“ tiumaniere, ke nur la substantivoj akceptu

la finiĝojn (adjektivoj kaj pronomoj — se ili staras sen substantivo),

kaj vi donas kelkajn ekzemplojn, kiel: „mi rakontas al vi nova tre interesa

historion“, „mi venis kun ĉiu mia bona infanoj“. Tiuj ĉi ekzemploj ne

estas bone gramatikaj, ĉar la atributo devas respondi je sia ĉefvorto;

kaj, se la adjektivo povas preni la akuzativan finiĝon en kelkaj okazoj

(sen substantivo), ĝi ankaŭ devas fari ĝin kiel atributo de ia substantivo

en akuzativo, kial 2 oni ankaŭ devas diri: „novan tre interesan“. Alie

ĝi estas negramatike kaj nenature 3 . Sed kiel mi jam antaŭe diris en

unu el miaj leteroj, la aparta akuzativa finiĝo estas, laŭ mia opinio,

tute sennecesa. Oni egale bone komprenus la frazon „mi rakantos al

vi nova interesa historio“. Tamen la finiĝo „n“ estus tre oportuna, por

signifi movadon al ia loko post verboj, kiuj havas la econ signifi movadon;

ekz.: iri Berlinon, veni mondon: tie, tien; supre, supren k. c. Mi tial

konsilas: aŭ forigu la akuzativan finiĝon tute , aŭ ne/eĉ ian ŝanĝon en

tiu punkto. La finiĝoj „oj“ kaj „aj“ ne estas malbonsonaj. Mi trovas,

ke la esprimo „mi venis kun ĉiuj miaj bonaj infanoj“ sonas egale bone,

eĉ eble pli bone, ol „mi venis kun ĉiu mia bona infanoj“. Ankaŭ la

bela greka lingvo ja ofte uzas tiujn finiĝojn, kaj neniu mallaŭdas ĝin

de tiu kaŭzo. Tiuj finiĝoj tial estu uzataj kiel nun —jen mia konsilo! —

Tuŝante la duan punkton, mi kredas, ke tia ŝanĝo estus kaj sennecesa

kaj senutila, krom en poezio. La tria punkto pri laforigo de T artikolo

kontraŭe ŝajnas’ al mi tre grava. Vere ĝi estus granda faciligo por la

slavoj, kiuj ne scias la uzon de V artikolo, sed aliflanke ĝi estus por la

aliaj popoloj granda malfaciligo kaj ekster tio por la lingvo mem granda

 

1 En ĉi tiu numero kaj en II. 71. 74 k. a. mi presigis la de Zamenhof ricevitajn leterojn en kursivaj literoj kaj substrekis la nomojn de

 

T skribintoj, por plifaciligi la superrigardon. 2 komp. la noton 3 al II. 50,

paĝ. 122. 3 „ĝi“ kun adverbo (kvazaŭ la vorteto estus ellasata) troviĝas

ankaŭ en la Zamenhofaj tekstoj, ekz. en II. 35; komp. noton 2, paĝ. 88.

 

153

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

malplibonigo. La lingvo ja estas tiel konstruita, ke la artikolo oftege

povas esti ellasata sen neklareco, se oni ne komprenas ĝian uzon; sed

aliflanke ĝi havas eksterordinare grandegan signifon, se oni komprenas

ĝin ĝuste uzi. Tiuj, kiuj ne komprenas ĝian uzon, povas ĝin tial ellasi,

sed tute forigi ĝin el la lingvo ne estus plibonigo, sed tute certe granda

malplibonigo. Pri tiu ĉi punkto mi sekve serioze konsilos: ne faru

eĉ ian ŝanĝon en la uzo de 1’ artikolo!

 

Sinjoro Geoghegan skribas: 1) Punkto 1 (forigo de „aj u , „oj“ k.s.)

ne tre plaĉas al mi: tiaj esprimoj („ĉiu mia bona infanoj u ) al mi sonoras

tiel, kiel se oni tuŝus malĝustan tonon, kiam oni elsonorigas akordon

en la muziko. 2) La sonoj „aŭi u , „iaŬ u ne malplaĉas al mi; mipensas,

ke okazaj diftongoj donas pli multetonan karakteron al la lingvo. 3) Mi

aprobas: kiu ne bone komprenas uzi la artikolon, al tiu certe la leĝoj

de la lingvo ne malpermesas forĵeti ĝin el siaj skribaĵoj. — En la tuto,

mi nun tiel alkutimiĝis al la sono de la lingvo, ke mi nenion volus

ŝanĝi.

 

Sinjoro Grabowski, kiu per si mem ĉiam estis por la diritaj

ŝanĝoj (li eĉ estis la unua el ĉiuj amikoj, kiu proponis [kvankam ne

postulis] la ŝanĝon N-o 1), en sia lasta vizito ĉe mi diris al mi, ke

li nun iom ŝanĝis sian opinion, ĉar, komencinte pli multe uzadi la

lingvon parole, li konvinkiĝis, ke la „aj“, „oj“, „ajn a , „ojn“, tute ne

estas tiel malagrablaj al la orelo, kiel li en la komenco pensis teorie.

 

Sinjoro Trompeter diras, ke kelkan tempon li ankaŭ estis por la

forigo de la artikolo „la“, sed poste li ŝanĝis sian opinion.

 

Sinjoro Rijkov kaj kelkaj aliaj rusaj kaj polaj amikoj skribas, ke

kvankam ili estas slavoj, ili tamen tute ne povus aprobi la forigon de

la artikolo „la“; s-ro Riĵkov ankaŭ ne aprobas la punkton 2, dirante,

ke tio ĉi sen ia utilo aŭ neceso konfuzos la regulon pri la konstanta

akcento.

 

Sinjoro Ŝmurlo skribas, ke la nekonformeco de la adjektivo kun

substantivo (propono 1) malproksimigos nin de ĉiuj veraj lingvistoj;

ke se tiuj ĉi nun nin ne aŭskultas, ili tiam havos la rajton superĵeti

nin per ŝtonoj.

 

Sinjoro Wiens skribas: Mi estas en tiuĉirilato tre konservativa;

mi preferus lasi nian lingvon ankoraŭ en ĝia komenca formo, almenaŭ

ĝis la lingvo estos pli disvastigita. Estas amikoj, kiuj ellernis nian

lingvon, sed, estante okupitaj je aliaj laboroj, ne disponas je sufiĉe

libera tempo por okupadi sin je la lingvo senĉese, ili kontentiĝas, unu

fojon ellerninte la lingvon, kiel ĝi estas. Laŭ mia opinio oni devas

ankoraŭ meti atenton sur la malfortajn amikojn kaj malpli atenti la

guston de apartaj instruituloj.

 

Pli-malpli en tia sama maniero — kun diversaj dekliniĝoj, pli aŭ

malpli detale, kelkaj kun tutaj serioj da aliaj proponoj anstataŭ la ne-154

 

,La Esperantisto* 1892. — N-roj 62—63

 

akceptataj proponoj 1, 2 kaj 3 — skribas ankorau 8—10 aliaj amikoj.

Ĉiuj ceteraj amikoj esprimis sin por la proponoj au diris, ke ili estas

indiferentaj en tiu ĉi rilato.

 

Nun kia estas la rezultato de la faritaj proponoj? Lau la opinio

kiun mi esprimis en miaj artikoloj, ni devus nun akcepti, ke la propono 4 devas esti forĵetita kaj la proponoj 1, 2 kaj 3 devas esti permesitaj por prova privata uzado, sed ne esti ankoraŭ akceptitaj oficiale.

Sed la maldolĉa tono, kun kiu kelkaj amikoj (kies leterojn mi ne

presis) renkontis la proponojn pri la „nova lingvo Esperanto“, en ligo

kun la ankoraŭ ne sufiĉe forta kaj ne sendependa stato de nia afero,

igas min repreni miajn proponojn kaj lasi (almenaŭ de mia flanko)

la lingvon tute en tiu formo, kiun ĝi havis ĝis nun. La provo montris al mi, ke por ŝanĝaj proponoj ne venis ankoraŭ la tempo.

 

Pro tiu ĉi sama kaŭzo mi nun forlasas ankaŭ la demandon pri

„kiu, kia, kiela“, kiun mi promesis tuŝi en nia gazeto.

 

Kion mi diris, estas mia persona opinio. Tiuj amikoj, kiuj ne

ĉesas insisti, ke ni faru nun kelkajn ŝanĝojn en la lingvo, volu proponi tiujn ĉi ŝanĝojn en ilia propra nomo, per vojo privata, — eble

ili estos en tiu ĉi rilato pli feliĉaj ol mi. Sed, kvankam mi cedis al

la insista premo de kelkaj amikoj, kiuj petadis min proponi kelkajn

„plibonigojn“ kaj diradis, ke pro mia „obstineco“ kaj pro mia „patra

blindeco“ nia afero ne povas bone vastiĝi, mi tamen ripetas, ke mia

persona opinio, kiel la legantoj scias, estas, ke ju malpli ni tuŝos nian

lingvon (almenaŭ ĝis ĝia plena fortiĝo), des pli bone 1 .

 

N-ro 63. z paĝ. 102

 

Sinjoro W. H. Trompeter proponas, ke, pro oportuneco de korespondado, ĉiuj kluboj, almenaŭ la venontaj, sin nomu ĉiuj tute egale

„Esperanto“. — Li proponas ankaŭ, ke oni akceptu „e“ anstataŭ „kaj“,

„z“ anstataŭ „s“ en la komenco de silaboj (ekzemple „zabl, zal, zam,

zed, zen“ k. c. anstataŭ „sabl, sal, sam, sed, sen“) kaj ke oni enkonduku apartajn vortojn por la germanaj „mogen, dŭrfen, sollen“. (Mian

personan opinion pri tiaj ŝanĝoj mi jam esprimis en miaj artikoloj

„Ŝanĝotaĵo“ en la pasinta kaj nuna jaro [pri „e“ kaj „mogen, dŭrfen“

mi eĉ parolis speciale en No 7 de 1891 kaj en No 4 de 1892 en

la respondoj al s-ro F. L.]. Mi ne vidas ankaŭ sufiĉan kaŭzon, kial

ni devus ŝanĝi la ĉiukonatan formon en la vortoj kun komenca „s“,

en kiuj ni ja tute oportune povas elparoli la akran „s“ [= la germana

„ss“]. Tamen laŭ la deziro de s-ro Trompeter mi prezentas lian proponon al la juĝo de niaj amikoj, kun la peto sendi ilian opinion pri

la diritaj punktoj rekte al s-ro Trompeter.)

 

1 komparu la daŭrigon sub alia surskribo („Pri la reformoj“) en

„La Esperantisto“ 1893, paĝ. 177—179 = II. 77.

 

155

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 64. paĝ. 113—114

 

z Nia afero

 

En la fino de Aŭgusto eliros el la presejo tre grava verketo,

kiun mi varmege rekomendas al niaj amikoj (dume nur al la

rusaj, ĉar la verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste

ni penos, ke ĝi iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj).

Tio ĉi estas libreto, difinita speciale por la propagando de nia

afero kaj enhavanta en si ĉiujn ecojn, kiuj estas necesaj por

vasta propagando.

 

Tiu ĉi verko, kiu havas la titolon „Esperanto, Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro por Rusoj“, eldono

5-kopeka, prezentos la verkon No 1, konfirmigitan speciale al

la bezonoj de vasta propagando. (Mi elektis la verkon No 1,

ĉar la kelkjara sperto montris al mi, ke por altiri novajn amikojn la senkompare plej sukcesa estis kaj estas tiu ĉi verko,

dum ekzemple la seka verko No 41 estas bona nur por tiuj,

kiuj jam antaŭe estas gajnitaj por la afero kaj jam komencas

la lernadon.) Estante presata per iom pli malgrandaj literoj,

ol la verko No 1 (kvankam tre oportune legeble kaj sur bona

papero, en pli oportuna formo), ĝi enhavos nur 32 paĝojn kaj

kostos ne pli ol 5 kopekojn (kun transsendo = 8 kopekoj; prenantaj ne malpli ol 20 ekzemplerojn per unu fojo, por la transsendo ne pagas). La verko enhavas: 1) leteron kun peto aliĝi

al nia afero kaj sendi sciigon pri tio ĉi (sub la letero povos

subskribi sian nomon aŭ signon la persono, kiu donas aŭ sendas al iu la libreton); 2) pretan poŝtan karton, kiu havas sur

unu flanko la presitan adreson de la redaktoro de nia gazeto

kaj sur la dua — presitan tekston de aliĝo kun libera loko

por la subskribo de la aliĝanto kaj por la subskribo aŭ stampo

de la altirinto. (Antaŭ ol dissendi aŭ disdoni tiujn ĉi libretojn,

la amikoj subskribos aŭ stampos sur la diritaj kartoj sian nomon

aŭ signon.) Persono, al kiu nia lingvo plaĉos, bezonos nur

subskribi sian nomon kaj adreson, alglui al tiu ĉi karto 3-kopekan signon de poŝto kaj enĵeti la karton en la plej proksiman

keston de poŝto. Por ke la leganto, al kiu nia lingvo plaĉos,

ne prokrastu la elsendon de la karto, sur la karto estas dirite „mi promesas (senkondiĉe) ellerni“ anstataŭ „mi ellernis“;

3) ĉirkaŭrigardon de la sukcesoj kaj de la tuta nuna stato de

nia afero; 4) detalan antaŭparolon (el la verko No 1, nur

sen la lasta ĉapitro pri la „promesoj“); 5) plenan gramatikon;

6) vortaron esperanto—rusan; 7) pecojn por legi (en prozo kaj

en versoj).

 

156

 

,La Esperantisto a 1892. — N-roj 64—65

 

Tiu ĉi verko, preparita speciale por la celoj de propagando,

laŭ la konsiloj, kiujn mi ricevis de diversaj amikoj-vastigantoj,

prezentos laŭ mia opinio unu el la plej gravaj bataliloj, kiujn

ni ĝis nun havas, kaj al ĉiuj, kiuj volas sukcese labori por

nia afero, mi varmege rekomendas venigi tiun ĉi verketon en

kiel eble plej granda nombro, disdonadi kaj dissendadi ĝin en

multaj ekzempleroj. Enhavante en si ĉion, kio estas necesa

por la propagando, la libreto en la manoj de niaj amikoj parolados kaj laborados por si mem kaj liberigos la amikojn de

multa, ofte sensukcesa parolado.

 

Kiam la nuna numero de nia gazeto venos al la manoj de

la abonantoj, la libreto estos jam tute preta. Disdonadu kaj

dissendadu ĝin en kiel eble plej granda nombro al konatoj kaj

nekonatoj; kiel bona semo ĝi alportados al nia afero ĉiam

novajn amikojn, kaj, dank’ al la venantaj kartoj de aliĝo, kiuj

estos publikigataj, la amikoj-dissendantoj povos ĉiam vidi, kiuj

el iliaj dissendataj libretoj donis frukton, kie kaj kian. Per la

libretoj la amikoj povas, sen ia korespondado, varbi sub sia

nomo novajn amikojn en la plej malproksimaj lokoj, inter personoj tute ne konataj.

 

Por la personoj, kiuj deziras dissendadi la libreton en plej

granda nombro, sed ne scias, al kiu ilin sendi, mi aranĝas la

jenon: kiu aĉetas ne malpli ol 100 ekzemplerojn per unu fojo,

povas ricevi de mi (senpage) kune kun la libroj 100 (aŭ pli

multe, laŭ la nombro de la prenataj libroj) adresojn de personoj, al kiuj li povas sendi la librojn.

 

Estus dezirinde, ke la amikoj eldonu tian saman libreton

en aliaj lingvoj. Se la amikoj aprobos kaj sufiĉe subtenos tiun

ĉi mian provan entreprenon kun la rusa libreto, tiam mi zorgos,

ke tiaj libretoj iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj, por

ke ni povu iom post iom plenigi per ili en grandaj amasoj

ĉiujn landojn de la mondo.

 

N-ro 65. paĝ. 129—130

 

z Ĉu ni progresas?

 

Ciun fojon, kiam la bruo en nia afero iom trankviliĝas,

kiam pasas kelka tempo sen novaj videblaj faktoj, ni ricevas

de kelkaj amikoj la demandon: „ĉu nia afero progresas aŭ ĉu

ĝi haltis?“ Kelkaj el niaj amikoj pensas, ke afero progresas

nur tiam, kiam ĝi bruas; tial la humoro kaj opinio de tiuj ĉi

amikoj kun ĉiu tago alie ŝanceliĝas: kiam ili trovas en nia

gazeto multajn konsolajn novaĵojn, ili ekkrias: „vivu Esperanto!

ni iras, ni venos, ni atingos baldaŭ la celon!“ kiam pasas kelka

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

tempo sen novaj aperoj, tiuj ĉi amikoj venas al la konvinko,

ke ni staras sur unu loko aŭ ke ni eĉ mortas — kaj ili perdas la kuraĝon kaj lasas fali la manojn. Tamen egale senkaŭzaj

estas la tro granda ĝojo en la unua okazo, kiel ankaŭ la malĝojo en la dua.

 

Ni iras antaŭen regule. La celo lumas al ni ĉiam tiu sama,

kaj, ĉu hodiaŭ la cirkonstancoj estas pli favoraj, morgaŭ — malpli kaj postmorgaŭ denove pli — la veraj amikoj de nia ideo

laboras trankvile kaj kun egala animo. De flanka bruo kaj de

ekstera ŝajno neniel dependas la sorto de nia afero.

 

Ni devas brui, kiom ni povas, ni devas peni, kiom ni povas,

krei ĉiam novajn faktojn por la okulo, ĉar … la blinda amaso

tion ĉi amas kaj povas esti altirata la plej bone per tia maniero

(la fakto, ke ni bedaŭrinde ne havas ankoraŭ la eblon, por

sufiĉe brui kaj fari reklamon, multe malhelpas al ni en la al-tirado de la amasoj); sed por ni mem tiu ĉi bruo aŭ silento

ne povas esti mezurilo de nia progresado aŭ starado. Plej

granda bruo kaj ekstera brilo povas kovri sub si objekton tute

senfundamentan, putran, mortantan aŭ jam mortintan, dum

kontraŭe, nokta mallumo kaj morta silento povas kovri sub si

objekton, regule kaj energie kreskantan kaj disvolviĝantan. Ni

lasu al la amasoj, taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo; se la

amaso nun adoras ian luman meteoron, nenio ĝin detenos post

kelkaj minutoj tute forgesi pri la meteoro, kiam tiu ĉi perdos

sian malveran lumegon; se la amaso hodiaŭ silente rigardas

aferon, malrapide sed konstante disvolviĝantan, tiu ĉi ne detenos la amason morgaŭ aliĝi al la afero nerimarkite kaj tiri

el ĝi utilon. Ni lasu al la amasoj juĝi la faktojn laŭ ilia ŝajno;

kiam ni mem volas scii, ĉu nia afero progresas aŭ ne, ni devas

esplori la faktojn internajn.

 

Se venos iam la tempo, kiam la tuta mondo scios kaj uzos

la lingvon Esperanto, tiam — neniu dubos — ni povos kuraĝe

diri, ke nia afero absolute atingis la celon. Ju pli multe da

homoj ekscias kaj ekuzas nian lingvon, des pli multe ni proksimiĝas al nia celo, des pli multe ni progresas. Sekve la sola

efektive vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne — estas la kreskado

aŭ nekreskado de la nombro de esperantistoj. Ĉio alia estas

nur rimedoj, sed ne faktoj. Se eĉ la tuta mondo bruos pri

nia afero, se nia afero brilos en ĉiuj publikaj lokoj, sur ĉiuj

ekspozicioj de la mondo k.t.p., sed la nombro de la personoj

kiuj ellernas kaj uzas nian lingvon ne kreskos — tiam ni malgraŭ la ŝajna potenco devos diri, ke nia afero mortis, ke ĝia

lumo baldaŭ estingiĝos, kiel la lumo de minuta meteoro; sed

se eĉ la tuta mondo silentos, se ĉiuj obstine kovros antaŭ ni

 

158

 

,La Esperantisto” 1892. — N-roj 65—66

 

la okulojn kaj la orelojn, se nia afero longe ankoraŭ restos

tute nekonata en la plej granda parto de la mondo, sed se la

nombro de la esperantistoj regule, se eĉ malrapide restados,

— ni povos kuraĝe diri, ke ni regule progresas, ke ni regule iras antaŭen kaj ke la estonteco apartenas al ni.

 

Se vi deziras scii la staton de nia afero, ne serĉu en nia

gazeto en la rubriko „Nia afero a , kiu prezentas eksteraĵon;

serĉu en la rubriko „Novaj Esperantistoj <£ , kiu estas la plej

grava rubriko de nia tuta gazeto. Tiu ĉi rubriko estas ankoraŭ

malgranda, sed ĝi estas konstanta, ĉiu numero de nia gazeto

alportas regule novan serion da novaj esperantistoj, kaj tio ĉi

donas al ni la plej bonan garantion por la estonteco, tiu ĉi

montras la plej klare, ke ni regule progresas. Se ĉiu amiko

penos alportadi ĉiam novajn ŝtonetojn al la konstruo de tiu

ĉi rubriko, ĝi kreskados pli kaj pli, eliros el la kadroj de nia

malgranda gazeto kaj fariĝos iom post iom potenca memstara

organo kun centoj kaj miloj da novaj nomoj en ĉiu numero.

Ju pli riĉa estos la dirita rubriko, des pli grandaj fariĝos niaj

fortoj kaj des pli bone iros jam per si mem ankaŭ ĉiuj aliaj

flankoj de nia afero. Kaj kiam fine la numeroj en tiu ĉi rubriko atingos potencan altecon kaj la kolektitaj nomoj prezentos

tute grandan popolon, tiam ni povas ĝoje gratuli al ni, ke ni

sen bruo venkis la mondon. Kaj tiu tempo venos!

 

N-ro 66. paĝ. 163

 

z Ni petas reaboni

 

Baldaŭ komenciĝos nova jaro. Ni petas, ke niaj karaj legantoj

ne forgesu pri tio ĉi kaj renovigu frutempe la abonon de nia gazeto

por la jaro 1893. La abonon por la venonta jaro ni jam nun akceptas,

kaj ni petas la amikojn de nia afero rapidi kun la abonoj, por eviti

malordon kaj por ke ni sciu, kiaj estas niaj fortoj por la venonta jaro.

La tro malfrua abonado de multaj amikoj en la nun finiĝanta jaro

estis kaŭzo de diversaj maloportunaĵoj por ni kaj por la abonantoj.

En la komenco restis la ekzempleroj de la administracio, ĝi dissendis

ilin senpage, kaj poste oni ne povis kontentigi la novajn abonantojn.

 

Ni ripetas, kion ni jam kelkajn fojojn diris, ke nia gazeto estas

la plej grava objekto en nia afero kaj de la bonstato de nia gazeto

dependas la bonstato kaj progresado de nia afero.

 

Ni tial ripete rekomendas nian gazeton al la memoro de niaj amikoj. Ni petas, ke ili mem reabonu la gazeton kiel eble plej frue kaj

ke ili volu alporti al nia gazeto kiel eble plej multe da novaj abonantoj.

Multaj homoj, precipe en afero nova, nenion faras el propra iniciativo;

 

159

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

tial aboni por iu nian gazeton estas ordinare la plej bona rimedo, por

alligi lin fortike al nia afero.

 

Kiel provo por novaj amikoj rekomendas sin la abono de 5 numeroj po 0,90 frankoj, kiu nun estas proponita de la administracio.

 

1893

 

N-ro 67. paĝ. 1—4

 

Prospekto

 

A1 la nova jaro 1893 ni kore gratulas ĉiujn amikojn de la lingvo

Esperanto.

 

Nia gazeto komencas nun la kvaran jaron de sia ekzistado. Ni

komencas ĝin gaje, kun la plej bonaj esperoj. Ankaŭ kiel en la pasintaj jaroj nia gazeto elirados regule unu fojon en la monato, en tia

sama grandeco kaj formato, kiel en 1892, kun tia sama kosto de abono

— 2 frankoj (= 1.60markoj = 80kopekoj) por jaro. La programo de nia

gazeto restas ankaŭ pli-malpli tia sama; nur la rubrikon „Novaj Esperantistoj* ni, laŭ deziro de la eldonanto-administratoro 1 de nia gazeto,

nun jam plu ne presados; ankaŭ la rubrikon de la „personoj, kiuj

deziras korespondadi en Esperanto“, ni elĵetis, ĉar ĉe la konstanta

publikigado de la „Novaj abonantoj“ la dirita rubriko ŝajnas al ni

superflua. La amikojn, kiuj ne alsendis ankoraŭ sian 2 abonpagon por

la jaro 1893, ni petas rapidi kun tio ĉi, ĉar la tro malfrue abonantoj

poste eble ne povos jam ricevi la unuajn numerojn. Ni esperas, ke

ĉiuj niaj amikoj ne sole rapidos mem aboni kiel eble plej frue nian

gazeton, sed ili ĉiam penados alporti al ĝi kiel eble plej multe da

novaj abonantoj. Se nove aliĝinta esperantisto, pro manko de iniciativo aŭ pro forgesemeco, ne abonas nian gazeton, li ne povas sekvi

la iradon de nia afero, kaj tial baldaŭ forgesas pri ĝi; tial la plej

bona rimedo por alligi iun pli forte al nia afero, restas ĉiam: aboni

por li la „Esperantiston“. La amikoj, kiuj intencas en la daŭro de la

jaro varbadi novajn abonantojn, faros la plej bone, se ili jam nun

abonos pli grandan nombron da ekzempleroj (dume sub sia 3 propra

adreso), por ke al iliaj postaj varbitoj ne manku la unuaj numeroj.

Kun abonoj oni volu sin turni al W. H. Trompeter en Schalke (West-falen), Germanujo. La rusaj abonantoj volu sin turni al L. Zamenhof

en Varsovio. Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos sufiĉan

nombron da ili, sub la sekvantaj kondiĉoj: 1 ekzempleron — por

20 centimoj, 10 ekzempl. — por 1,30 frankoj, 100 ekzempl. — por

 

1 Ĉi tiuj vortoj pruvas, ke la artikolon skribis la redaktoro, do ,

 

Zamenhof. 2 teksto: ilian. 3 teksto: ilia.

 

160

 

,La Esperantisto“ 1892—1893. — N-roj 66—67

 

13 frankoj. Oni povas sendi monon de ĉiu lando; anstatau mono

oni povas sendi ankau signojn de poŝto, kalkulante la ekstereuropajn

po | de ilia nominala kosto.

 

La nova jaro alportos al nia gazeto sendube multajn novajn legantojn, kiuj ne scias la historion de nia afero nek la esencon de nia

programo. Por tiuj ĉi amikoj ni donas tie ĉi mallongan ĉirkaurigardon.

 

La celo de nia lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj

staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan interkomunikiĝon 1 11 inter

personoj de diversaj nacioj kaj per neutrala ĉiuhoma lingvo-tradukilo

fari la sciencon kaj literaturon de ĉiu nacio uzebla por la tuta homaro.

„Esperanto“ tute ne havas la intencon malfortigi la lingvojn naturajn

de ĉiu aparta nacio: kontraŭe, ĝi ilin nur fortigos kaj perfektigos, ĉar,

kiam ĉiu homo bezonos por la internaciaj komunikiĝoj lerni nur unu

lingvon anstataŭ multaj, tiam li havos pli da tempo, por labori super

sia patra lingvo. Esperanto devas servi nur por la komunikiĝoj internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas egalan

signifon por la tuta homaro 2 .

 

La unua broŝuro pri la lingvo Esperanto aperis en la fino de la

jaro 1887, preskaŭ unutempe en kelkaj lingvoj, sub la titolo: „D-ro

Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro“. La

lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj „Esperanto“ estis la

pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo (nuna redaktoro de la „Esperantisto“); sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la

estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon

mem, kiu nun portas la nomon „Lingvo Esperanto“ aŭ simple „Esperanto“.

 

La grandega graveco, kiun neŭtrala internacia lingvo havus por

la homaro, estis jam tre longe klara al ĉiuj. Tial jam longe antaŭ la

apero de la lingvo „Esperanto“ estis faritaj diversaj provoj, por krei

lingvon internacian. Sed ĉiuj tiuj ĉi provoj restis nur teoriaj projektoj, kiuj mortis tuj post sia naskiĝo. Nur unu sola el tiuj ĉi provoj,

Volapŭk, prezentis efektive pretan lingvon, sed ekster siaj aliaj tre

gravaj mankoj (malfacileco de la vortaro, sovaĝeco de la sonoj, ne-memorebleco, absoluta nekomprenebleco por ĉiu k.t.p.) Volapŭk havas

unu tre gravan mankon: ĝi estas tuta arbitre elpensita de unu persono

kaj sekve per nenio garantias, ke morgaŭ ne naskiĝos ia alia Volapŭk,

elpensita de alia persono. Tiu ĉi cirkonstanco estas la ĉefa kaŭzo,

kial Volapŭk, kiu tenis sin certan tempon nur dank’ al tre artaj reklamoj

kaj al granda financa subteno, nun jam mortas. La lingvo Esperanto,

ekster sia grandega facileco, bonsoneco, komprenebleco k.t.p., havas

 

1 teksto: interkomuniĝo; komp. la noton 1, paĝ . 144 . 2 komp.

 

1892, paĝ. 4—6 = 11. 55, noto 1, paĝ. 145.

 

11 Dietterle, Zamenhof.

 

161

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

ankoraŭ tiun gravan flankon, ke ĝi ne estas arbitre elpensita laŭ la

volo de unu persono, sed estas fondita sur la internacia materialo,

kiun ellaboris al si la civilizita mondo mem. Tial Esperanto neniam

bezonas timi iajn konkurantojn; ĉiuj esploroj, faritaj en la lasta tempo

memstare de la plej malsamaj instruituloj en la plej malsamaj landoj

de la mondo, montris unuvoĉe, ke la principoj kaj konstrua materialo

de la estonta lingvo de la mondo ne povas esti aliaj, ol nur tiuj, kiuj

sin trovas en Esperanto. Sekve en principo la estonteco de la lingvo

Esperanto kiel estonta lingvo de la mondo jam estas tute certa kaj

senduba; se diversaj esploristoj disputas ankoraŭ pri detaloj, tio ĉi

havas jam nenian signifon, ĉar la perfektigadon de la detaloj la aŭtoro

de la lingvo Esperanto lasis al la mondo mem, transdoninte la tutan

sorton de la lingvo al Ligo Esperantista (vidu malsupre), en kiu ĉiu

deziranto povas partopreni kun egalaj rajtoj kaj kiu ĉion decidados

per plimulto da voĉoj. Sekve ĉiuj personoj, kiuj en principo aprobas

la ideon de lingvo tutmonda (kaj kiu povas ĝin ne aprobi?), ne povas

iam havi ian alian standardon ekster la lingvo Esperanto. Kiel ĉiu

nova ideo, nia afero devas ankoraŭ malfacile batali kun la indiferenteco

de la mondo, sed nia estonteco estas certa kaj niaj esperoj estas

sendubaj.

 

Tuj post la apero de la unua broŝuro pri la lingvo Esperanto,

diversaj aŭtoroj komencis eldonadi diversajn verkojn pri aŭ en la

lingvo Esperanto, kaj [la literaturo de nia lingvo estas jam sufiĉe

granda kaj kreskas kaj riĉiĝis senhalte. (Nomaron de ĉiuj verkoj,

tuŝantaj la lingvon Esperanto, elsendas por 5 centimoj L. Zamenhof,

Varsovio, str. Novolipki N-ro 21.) Jam en la fino de la jaro 1889

montriĝis la neceso ligi inter si ĉiujn esperantistojn, disĵetitajn en

diversaj urboj kaj landoj de la mondo, kaj tiam estis fondita nia centra

organo, la „Esperantisto“. La celo de la „Esperantisto“ estas: 1. ligi

inter si la disĵetitajn esperantistojn; 2. perfektigi la esperantistojn en

la konado kaj uzado de la lingvo Esperanto. Por ke nia gazeto povu

bone plenumi sian difinon, estas necese, ke ĉiuj amikoj de nia lingvo

rigardadu la „Esperantiston“ efektive kiel centran organon de nia afero,

kiel salonon de interparolado por la esperantistoj kaj sendadu al ni

diligente sciigojn pri la irado de nia afero en iliaj lokoj, siajn opiniojn,

konsilojn k. c., por ke ni povu komuniki ĉion tion ĉi al ĉiuj amikoj

de nia afero. Sed ĉar nia gazeto servas ne sole al la vastigado de

nia lingvo, sed ankaŭ al interparolado en nia lingvo, tial ni kun danko

akceptas ankaŭ ĉiujn artikolojn, kiuj, ne tuŝante rekte nian aferon,

prezentas tamen interesan legaĵon por niaj amikoj.

 

La enhavo de ĉiu numero de nia gazeto estas 1 : I. Nia afero

(sciigoj, korespondoj, artikoloj k.t.p., tuŝante rekte la aferon de la

 

1 Ĉi tiu parto ankaŭ pruvas , ke ĝin skribis la „redaktoro“.

 

162

 

,La Esperantisto“ 1893. — N-ro 67

 

lingvo Esperanto. Komencante de la Marta numero, ni presados en

tiu ĉi rubriko ankau la nomojn de niaj abonantoj kaj en kvarangulaj

krampoj ni presados apud ĉiu abonanto la nomon de la persono, per

kiu li abonis nian gazeton, se li ne abonis rekte ĉe la administracio

au redakcio). II. Literaturo (rakontoj, versaĵoj k.t.p.). III. E1 la

mondo (malgrandaj artikoletoj populare-sciencaj, novaĵoj el la mondo

k.t.p.). IV. Bagateloj (humoraĵo, ludoj k.t.p.). V. Respondoj al

la amikoj (lau mezuro de bezono). VI. Anoncoj.

 

En diversaj urboj ekzistas nun rondetoj kaj kluboj esperantistaj,

kiuj per fortoj kunigitaj laboras por la vastigado de la lingvo Esperanto. Estus dezirate, ke tiaj rondetoj estu kreataj en ĉiuj urboj.

 

La literaturo de nia lingvo estas nun, kiel ni diris, jam sufiĉe

granda, kaj pro manko de loko ni ne povas tie ĉi elkalkuli ĉiujn verkojn; sed al la amikoj, kiuj deziras vastigadi nian lingvon, ni devas

rimarki, ke ekster la diversaj verkoj, skribitaj en la lingvo Esperanto

mem, kaj ekster diversaj pli grandaj lernolibroj de tiu ĉi lingvo,

ekzistas ankau en diversaj lingvoj specialaj poŝaj lernolibroj, kiuj

servas por la vastigado de nia lingvo kaj kostas de 15 ĝis 50 centimoj

por ekzemplero. Ĉiuj tiuj ĉi verkoj povas esti ricevataj de L. Zamenhof en Varsovio. Al la rusaj amikoj ni rekomendas aparte Ia plej

novan verkon sub la titolo: „Esperanto, Meĵdnunarodnij Jazik“, kiu

eliris antau 2 monatoj, enhavas nian tutan lingvon kun plej detala

antauparolo kaj kostas nur 7 kopekojn por ekzemplero (20 ekzempleroj

kune kun poŝta transsendo kostas nur 1 rublon). Tia libreto, difinita

speciale por granda vastigado, espereble eliros baldau ankaŭ en aliaj

lingvoj.

 

En la fino ni devas diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri la financaj

rimedoj de nia afero. Ili estas bedaŭrinde tre malgrandaj, kaj tio ĉi

forte malrapidigas nian energian progresadon, por kio antaŭ ĉio estas

necesa mono, mono kaj mono. Preskaŭ la tuta financa pezo de nia

afero kuŝas nun sur la ŝultroj de unu oferema amiko, kiu kovras ĉiujn

deficitojn. Ni petas la amikojn de nia afero pli forte subteni ĝin

finance kaj peni altiri al ĝi financajn fortulojn.

 

Nia afero estas ankoraŭ malfacila, sed gravega kaj certa. La plej

granda parto de la mondo tenas sin ankoraŭ malvarme kontraŭ ni,

ĉar la mondo amas aliĝi al afero, kiu jam venkis, sed tenas sin plej

malproksime de afero, kiu ankoraŭ batalas. Sed ni ne ĉesos labori

energie kaj kun espero, kaj baldaŭ venos la tempo, kiam ni levos fiere

la kapojn, kaj beno de la danka homaro estos nia dolĉa rekompenco

por la malfacilaĵoj kaj malagrablaĵoj de la tempo de batalo.

 

n*

 

163

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 68. paĝ. 4—6

 

Ligo Esperantista 1

 

Wŭster: Ligo Esp

 

De la nuna jaro ni proponas tre gravan novaĵon, kiu esper*

eble kun plena aprobo estos akceptita de la amikoj de nia afero:

en ĉio, tuŝanta nian aferon, ni enkonduku konstantan voĉdonadon

de ĝiaj amikoj.

 

Jam antaŭ 3 jaroj, kiel niaj amikoj memoras, ni sentis la

bezonon, ke la kondukado de nia afero sin trovu kun egala

rajto en la manoj de ĉiuj ĝiaj amikoj kaj ke la tuta sorto de

nia lingvo dependu de la deziroj de tiuj, kiuj ĝin uzas kaj

laboras por ĝi. Ni tiam ankaŭ proponis fondi Tutmondan

Ligon Esperantistan, en kies manoj devus sin trovi la tuta

sorto de la afero Esperanto. Sed tiu ĉi propono, per si mem

tute natura, justa kaj necesa, ne povis tiam efektiviĝi, ĉar la

sperto montris, ke niaj fortoj estis tiam ankoraŭ tro malgrandaj

kaj nematuraj por tia aranĝo. La forto pozitiva, kiun prezentis

nia tiama tuta amikaro, estis tro malgranda en komparo kun la

forto negativa, kiu estas neevitebla en ĉiu komuna administrado

de multaj personoj. Por ke ia afero bone sin tenu kaj progresu, estas necese, ke en ĝi la sumo de la enportataj fortoj

estu pli granda, ol la sumo de la elportataj rajtoj. Sed tiam

jam post la unuaj preparaj paŝoj montriĝis, ke Ligo, en tiamaj

cirkonstancoj, ne posedante eĉ la dekan parton da forto, necesa

por fortike ekzistigi kaj progresigi nian aferon, alportus nur

danĝeran multkapecon al afero jam kreita kaj preta, kiu ekzistis

kaj progresadis tute sen helpo de la Ligo. La fondado de Ligo

tiam sekve montriĝis tro frua kaj devis esti prokrastita.

Sed prokrastita ne estas forĵetita, kaj jam tiam ni promesis,

ke en pli oportuna tempo estonta ni al la demando pri Ligo

ankoraŭ revenos. Nun la cirkonstancoj tute ŝanĝiĝis. Nia

afero jam ne sole staras tute forte, sed tute estas jam subtenata de niaj amikoj, ne postulante oferojn de la iniciatoro.

Nun sekve venis la tempo transdoni nian tutan aferon al la

libera dispono de ĝiaj subtenantoj, sen timo, ke ili lasos ĝin fali.

 

Ankaŭ la dua grava cirkonstanco, kiu tiam malhelpis la

fondadon de Ligo, nun forfalas: la tiam proponita aranĝo de

la Ligo estis tiel komplikita, ke ĝi ne povis ne elvoki diversajn

disputojn; la nuna aranĝo, kiel la legantoj malsupre vidos,

estas tiel simpla, klara kaj natura, ke ĉiaj disputoj fariĝas

absolute neeblaj.

 

1 Ke la artikolo estas verkita de Zamenhof, tion pruvas la artikolo

1893, paĝ. 50—54 = 11.71.

 

164

 

,La Esperantisto” 1893. — N-ro 68

 

La ekzistado de Ligo kun plena aŭtoritato en nia afero ĝis

nun estis ankoraŭ neebla; sed tiu ĉi manko sur ĉiu paŝo estis

sentebla kaj kaŭzis certan rigidecon en nia afero. De multaj

flankoj oni proponadis al ni: „faru tion ĉi, faru tion, ŝanĝu

tion ĉi, enkonduku tion a , kaj ni tamen nenion povis fari, ĉar

estis nenia aŭtoritato, kiu povus doni permeson aŭ malpermeson. La plej grandan parton de la ĝis nun faritaj proponoj

ni ne aprobis kaj ni sciis, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin ne aprobus, — ni tamen povis prezenti nian

opinion al nenia aŭtoritata juĝantaro, kaj tial la proponantoj

alskribadis la neen4condukon de iliaj „tre gravaj” proponoj al nia

persona obstineco; aliajn proponojn ni aprobis kaj ni estis konvinkitaj, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin aprobus, —

ni tamen ne povis ilin akcepti ankaŭ pro manko de aŭtoritata

juĝantaro, kiu donus la permeson; se ni, konante la guston de

la plejmulto, akceptus tiujn ĉi proponojn — la kontraŭuloj de

tiuj ĉi ennovajoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre. Tiu

ĉi manko de aŭtoritata juĝantaro estis forte sentebla sur ĉiu

paŝo, kaj, turmentataj de ĉiuj flankoj de la plej kontraŭaj

postuloj, ni kun granda sopiro atendadis la tempon, kiam ni

povos transdoni la sorton de nia afero al ia aŭtoritata institucio, kiu, prezentante la volon de la plejmulto, en ĉiu

punkto havus la rajton diri: „ni tiel decidis, sekve tiel devas

esti a . La ekzistado de tia plenaŭtoritata Ligo devus ankaŭ

silentigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de nia ideo

kaj tamen ne aliĝas al Esperanto, ĉar ili trovas, ke „la

sistemo havas erarojn aŭ la afero estas ne bone kondukata“;

ni tiam povus diri al ili: „aliĝu al la Ligo kaj kun plena rajto

proponu viajn ŝanĝojn; se via opinio estas. grava/ la plejmulto

ĝin akceptos kaj forigos la ,erarojn‘; se la plejmulto ne akceptos

viajn proponojn, tio ĉi montros, ke via opinio estas nur persona

kaj ne prava“.

 

Kun ĝojo ni raportas al niaj amikoj, ke, dank’ al la tuta

fortigita stato de nia afero, la kreado de la longe atendita Ligo-Akademio Esperantista fariĝis fine ebla. Ni fondas nun tian

Ligon. ĉi ne havas multajn paragrafojn kaj komplikitan Regularon, ĝi ne havas prezidantojn nek komitatojn. ĉi konsistas

el ĉiuj efektivaj esperantistoj, t. e. abonantoj de nia centra

oficiala gazeto, kaj kondukados siajn aferojn tre simple. Ĝia

esenco estas:

 

Ĉiu, kiu deziros fari ian proponon, tuŝante la konstruon de

nia lingvo aŭ la kondukadon de nia afero, sendos sian proponon

al la sekretario de la Ligo (redaktoro de la „Esperantisto“), kaj

tiu ĉi presos la proponon en la centra gazeto kune kun la adreso

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

de la proponanto. Ĉiu abonanto de la gazeto, kiu volos partopreni en la voĉdonado, sendos sian opinion („por w au „kontraŭ“)

al la projektanto, aldonante al sia opinio la numeron, sub kiu li

estas enskribita en la nomaron de la abonantoj de la „Esperantisto“ (la nomoj de ĉiuj abonantoj estos ĉiam presataj sub

numeroj en la gazeto). Se la ricevitaj rezultatoj montros al la

projektanto, ke la plimulto da voĉoj estas kontraŭ lia propono,

li forĵetos ĝin (kvankam li havas ĉiam la rajton proponi tion saman

denove, se li esperos, ke post kelka tempo la rezultatoj de la

voĉdonado estos aliaj); se la rezultatoj montras, ke la plimulto

estas por la propono, tiam 3 monatojn post la preso de la propono (por doni al la malproksimaj abonantoj tempon alsendi sian

voĉon) la projektanto sendos al la sekretario de la Ligo (redaktoro

de la „Esperantisto a ) la numerojn de ĉiuj voĉoj „por a kaj „kontraŭ a , kaj la rezultato tiam estos presita en la „Esperantisto a kiel

decido de la Ligo (kun publikigo de la numeroj, kiuj voĉis

„por a kaj „kontraŭ a ), ricevos leĝan forton, kaj la sekretario zorgos

pri ĝia efektivigado.

 

Jen estas la tuta konstruo de la Ligo. Nun ni devas tamen

fari kelkajn rimarkojn:

 

1. Ĉia decido de la Ligo havas forton nur tiam, se en la voĉdonado

aktive partoprenis (t. e. alsendis sian voĉon) ne malpli ol Va de ĉiuj

abonantoj kaj se el la ricevitaj voĉoj ne malpli ol 2 /s estas „por a la

decido.

 

2. Oni povas antaŭvidi, ke se ĉiu abonanto havos la rajton presi

proponojn en la „Esperantisto a , diversaj utilaj kaj neutilaj proponoj

venados en tia granda amaso, ke ni en nia malgranda gazeto ne povus

presi eĉ centan parton de ili. Por eviti tiun ĉi maloportunaĵon, ĉiu

propono, postulanta voĉdonadon, estos presata ne en la teksto de la

gazeto, sed en la parto de la anoncoj, kaj ĉiu proponanto devos pagi

por sia propono laŭ la takso de anoncoj. La mono, kiu estos en-spezata de tiuj ĉi pagataj proponoj estos uzata komence por kovri la

antaŭajn kaj venontajn deficitojn de nia gazeto kaj poste por la celoj

de nia afero laŭ la decidoj de la pagintaj proponantoj.

 

Tiu ĉi aranĝo donos al ni la eblon presi tuj ĉiujn alsenditajn proponojn, kiom ajn ili estos.

 

La legantoj vidas, ke la ordo en nia Ligo estos tre simpla

kaj klara. Kelkaj amikoj eble volos aldoni al tiu ĉi ordo

diversajn paragrafojn, — ili povos tion ĉi fari per la supre

montrita vojo, t. e. per voĉdonado de la membroj de la Ligo

(abonantoj de la „Esperantisto“). Ligo, en tia maniero aranĝita,

ne bezonos ian apartan sankcion de la registaroj nek iajn aliajn

formaĵojn, ĉar ĝi prezentos nur simplan „rilaton inter abonantoj

 

166

 

,La Esperantisto* 1893. — N-roj 68—69

 

kaj ilia abonata gazeto“; kaj tamen ĝi estos la plej bonorda,

fortika kaj senpartia kaj povos regule kaj trankvile fariĝadi

ĉiain pli kaj pli potenca.

 

Ĉar niaj ĝisnunaj abonantoj ne scias ankoraŭ pri la nova

ordo, tial ni komencos la presadon de la nomoj (kaj numeroj)

de niaj abonantoj ne pli frue ol en la Marta numero de nia

gazeto. Sed sian funkciadon la Ligo jam komencas, kaj la

amikoj povas jam komenci la sendadon de siaj proponoj sub

la supre diritaj kondiĉoj kaj por la supre diritaj celoj. Ne

sciante ankoraŭ la numerojn, sub kiuj ili estos enskribitaj,

ili povus dume subskribadi siajn voĉdonojn per sia nomo kaj

adreso, sub kiu ili ricevas la „Esperantiston“.

 

N-ro 69. paĝ. 17—20

 

Novaj lingvoj tutmondaj 1

 

De tempo al tempo la gazetoj alportas sciigon pri ia „nova

lingvo tutmonda”. Kion prezentas tiuj ĉi „novaj lingvoj”?

La gazetoj ne volas tion ĉi analizi kaj estas kontentaj, ke ili

alportis la sensacian fakton; la legantoj ne povas tion ĉi analizi;

ĉar ili neniam vidas la elirantan verkon; sed la fakto mem,

ke „naskiĝis nova lingvo“, elvokas ĉe la legantoj la timon, ke

nia lingvo ricevis konkuranton, kaj malfortigas ilian konfidon

al la venko de nia afero. La esencon de „tiaj novaj lingvoj“

ni jam analizis siatempe en nia gazeto, kaj tiam ni ankaŭ

klarigis la kaŭzon, kial ni nenion parolas pri tiaj „niaj konkurantoj“. Sed ĉar ofte niaj novaj legantoj, vidante nian absolutan silenton rilate tiun ĉi objekton, timas, ke ni ne scias

pri la „danĝero, kiu al ni minacas“, tial ni nun denove diros

kelkajn vortojn pri tiu ĉi objekto.

 

Kial ni silentas? Kial ni ne batalas kontraŭ tiuj ĉi niaj

konkurantoj? Simple el la kaŭzo, ke ili tute ne ekzistas kaj,

batalante kontraŭ ili, ni similiĝus al Don Kiĥoto, kiu batalis

kontraŭ ventaj mueliloj. La esenco de ĉiuj tiuj ĉi novaj lingvoj

estas: tiu aŭ alia sinjoro diras, ke li volas krei novan lingvon; sian diron li presas kaj dissendas al la redakcioj de ĉiuj

gazetoj, kaj jen morgaŭ aŭ postmorgaŭ niaj amikoj legas (ofte

kun timo) en la gazetoj, ke „estas kreita nova lingvo tutmonda“.

Tiuj ĉi faktoj estas tre bedaŭrindaj, kaj neniu tiel malutilas

al la ideo de lingvo tutmonda, kiel tiuj ĉi sinjoroj, kiuj nomas

sin „amikoj de lingvo tutmonda“. Unu fojon elirinte al la

publiko, tiuj ĉi sinjoroj ordinare jam poste neniam revenas,

ĉar ili baldaŭ konvinkiĝas, ke inter „voli“ kaj „fari“ estas

 

1 La artikolo povas esti verkita nur de la „redaktoro u Zamenhof .

 

167

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

granda diferenco; sed pri tiu ĉi nerevenado la publiko ne scias;

sian parton da malutilo ili jam alportis. La faktoj estas tre

bedaŭrindaj, la projektantoj ne volas vidi, kiel malfacile ili

pekas kontraŭ la ideo, kiun ili kvazaŭ amas! Sed kion ni faros?

Kontraŭ kiun ni batalos? Diri kaj voli estas ja tiel facile,

ke se ni hodiaŭ dispremos dekon da tiaj dirantoj kaj volantoj,

morgaŭ naskiĝos novaj centoj kaj miloj, senfine, senfine! Ĉu

ni kontraŭ ĉiuj el ili batalos? ĉu ni ĉiam denove ripetados

la malnovan kanton? La sola batalilo kontraŭ tiuj ĉi malamikoj

estas absoluta silentado. Ĉiujn honestajn amikojn de nia ideo

ni petas: ne malfortigu en la publiko la konfidon al nia ideo

per vanaj fantomoj; memoru, ke ĉiu via paŝo, ĉiu via vorto

pri nova lingvo subfosas la konfidon de la publiko al nia ideo

entute. Sed al tiuj, kiuj restas surdaj al nia peto, ni povas

nur diri: ne parolu, sed faru! Nia militistaro iras trankvile

antaŭen, kaj ĉiun fojon, kiam ni renkontos sur la vojo minute-bakitan heroon, kiu krios al ni: „mi tuj vin venkos a , — ni

respondos per silento kaj iros antaŭen.

 

Ni ne analizos speciale ĉiujn projektojn de ĉiuj personoj,

kiuj diras, ke ili donas novan lingvon, — ĉar tiu ĉi estus

afero senfina. Ni diros pri ili nur kelkajn vortojn komune.

 

a) Lingvo ne estas kreata en unu horo, nek en unu tago,

nek en unu jaro, kiel pensas teorie la projektantoj; en tio ĉi

la aŭtoroj baldaŭ konvinkiĝas mem, kiam ili nur komencas la

efektivigadon de sia projekto. Tio ĉi estas la kaŭzo, kial ĉiuj

ĝis nun anoncitaj (ofte kun granda bruo kaj reklamo) novaj

lingvoj restis kaj restas nur projektoj, ne faris kaj ne faros

eĉ unu paŝon plu.

 

b) Efektive pretajn, pacience kaj multjare prilaboritajn

lingvajn sistemojn prezentas ĝis nun nur Volapuk kaj Esperanto. La aŭtoroj de ambaŭ tiuj ĉi lingvoj pacience kaj ofereme

laboris tre longan tempon, ne sciante unu pri la alia (la aŭtoro

de Esperanto sciiĝis pri la ekzistado de Volapuk nur tiam,

kiam Esperanto estis jam tute preta kaj Volapuk estis ankoraŭ

tro malmulte disvastigita), kaj nur la penso, ke nenio simila

ankoraŭ ekzistas, povis subteni ilian energion. Se nun, kiam

la ambaŭ sistemoj jam longe ekzistas tute pretaj kaj post

multaj grandegaj malfacilegoj, laboroj kaj oferoj ricevis jam

fortajn radikojn en la mondo, — se nun iu, anstataŭ labori

super la perfektigado de unu el la diritaj sistemoj, komencas

la Sizifan laboregon tute denove, — tio ĉi montras, ke:

 

1) aŭ li havas nenian ideon pri la stato de la aferoj

kaj pri la malfacileco de sia entrepreno kaj baldaŭ

 

168

 

>La Esperantisto” 1893. — N-ro 69

 

retiros sin post la unuaj paŝoj (kiel ni efektive vidas

sur ĉiu paŝo),

 

2) aŭ li mem scias, ke li nenion povos fari, sed presas

sian projekton pro celoj aliaj, tute ne idealaj.

 

c) Pri la fundamento de Esperanto (simpla gramatiko

kun vortaro proksimume romana—germana) neniu nun dubas,

ke ĝi estas ĝusta, kaj ĉiuj projektantoj ja proponas tian saman

fundamenton kaj disputas nur pri detaloj. Se pri tiuj ĉi

detaloj lf miliardoj da homoj havas lf miliardojn da opinioj,

kaj se iu el la projektantoj eĉ pensas, ke nur lia opinio estas

la sole vera kaj la sendispute akceptota de la tuta mondo (?!),

li ja devas memori, ke tiuj ĉi detaloj estas facile ŝanĝeblaj.

Sekve se nun iu, anstataŭ peni perfektigi aferon, kiu jam englutis multegon da laboregoj kaj jam ricevis fortajn radikojn,

volas nun detrui tiun ĉi akiron de nia ideo, subfosi la konfidon de la publiko al nia ideo kaj komenci la aferon tute

denove, ĉiu laŭ siaj personaj kapricoj, — tia persono estas

ne amiko, sed rekte malamiko de nia ideo. Sed feliĉe tiuj

sinjoroj, malgraŭ la komenca fiera memfido, laciĝas baldaŭ post

la unuaj paŝoj kaj eksilentas.

 

Tial ankaŭ ni faros la plej bone, se ni pri ĉiuj tiuj ĉi

„novaj lingvoj“ absolute silentos. Nun, kiel ni supre diris,

ni tuŝis tiun ĉi objekton nur pro niaj novaj legantoj. En la

antaŭpasinta jaro ni 1 analizis kelkajn tiajn projektojn de lingvoj;

nun ni pro ekzemplo analizos ankoraŭ unu „lingvon tutmondan“,

por montri al niaj legantoj, kia estas la esenco de la „danĝeroj,

kiuj al ni minacas”.

 

Antaŭ 2 jaroj unu Sud-Amerika mara oficiro presis kon-vene dikan libron, kiu enhavas salonan interparoladon pri ĉio,

kion vi volas: en interesa maniero, miksante ĉion kun ŝercoj,

vortoludoj kaj rakontoj el sia vivo, la aŭtoro parolas pri interpopolaj rilatoj, pri la signifo, esenco kaj historio de lingvoj k.t.p.

Poste li analizas diversajn provojn de lingvoj tutmondaj kaj

pri ĉiu el ili kompreneble multe kaj longa-parole mokas, kaj

en la fino li diras, ke li mem intencas krei lingvon tutmondan,

kiu ne havos ĉiujn mankojn, kiujn li montras en la aliaj sistemoj,

kaj li efektive donas … la tutan alfabeton de sia kreota lingvo,

aldoninte al ĉiu litero apartan ĉapitron da klarigoj. Sian verkon

la aŭtoro dediĉis al la glora lingvisto Max Mŭller, kaj tiu ĉi

skribis al li, ke la teorio estas bona kaj, se la aŭtoro nun

kreos ankoraŭ en tia sama senco la gramatikon kaj vortaron

 

1 „71/“, ĉi tie = Zamenhofĉar li estas la analizinto . Pruvo por la

Zamenhofeco de la artikolo.

 

169

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

(nur tiujn ĉi du bagatelojn!!), la lingvo estas bona. Tiun ĉi

nenion dirantan simplan leteron de ĝentileco la aŭtoro alpresis

al sia verko, kiun li dissendis al ĉiuj gazetoj sub la nomo

„nova lingvo tutmonda, aprobita de Max Miiller”. La gazetoj

ordinare ne analizas tiajn aferojn, kaj, vidante la „aprobon de

Max Mŭller“, ili anoncis pri „nova lingvo tutmonda, kiu devas

renversi ĉiujn ĝis nun faritajn provojn“. Tiun ĉi minacan

sciigon kelkaj niaj amikoj eĉ legis en unu enciklopedia vortaro,

kaj tremo ilin atakis pro la sorto de nia malfeliĉa Esperanto,

kiu baldaŭ devas esti senkompate dispremita de tiu ĉi nekonata

al ili grandegulo! Kompreneble, ke la tuta laborado de la supre

nomita aŭtoro baldaŭ finiĝis, kaj restis nur la alfabeto. Jen

estas la tuta historio de la nova lingvo tutmonda, kiu .maltrankviligis la dormon de diversaj niaj amikoj.

 

Parolinte pri unu el la „novaj lingvoj” pro ekzemplo, ni

pri la aliaj jam ne parolos, ĉar ĉiuj ili estas de tia sama speco,

ĉiuj prezentas grandiozan arbaron, en kiu ĉio estos en la plej

bona ordo, sed en kiu mankas … nur la arboj. Sed unu el

la aŭtoroj, s-ro Lott el Vieno, dissendis al ĉiuj esperantistoj

sian folieton „Le Kosmopolit“, kaj dank’ al tio ĉi ni ricevis

de kelkaj flankoj leterojn pri tiu ĉi „nova lingvo“. Unu el

tiuj ĉi leteroj (de s-ro pastro Dombrovski) ni presos en la

venonta numero 1 .

 

A1 la fino ankoraŭ kelkajn vortojn. Dum unuj el la aŭtoroj

de la „novaj lingvoj* komencas sian entreprenon el simpla

facilanimeco aŭ el gloramo, sed sen iuj malhonestaj intencoj,

trovas sin ankaŭ tiaj sinjoroj, kiuj tro videble faras tion saman

el pura malhonesteco. La taktiko de tiuj ĉi lastaj sinjoroj (kies

nomojn ni nun ne volastuŝi) estas la sekvanta: Ili sidiĝas al

sia skribotablo, kaj en la daŭro de kelkaj horoj ili pretigas

verketon, kiun ili titolas: „Nova lingvo tutmonda”. Kaj ili

diras al si: „mi scias, ke mia projekto estas sensenca; sed,

dank’ al la laboroj kaj oferoj de malsaĝaj idealistoj, la ideo

de lingvo tutmonda havas nun multajn amikojn, kaj tiuj ĉi

lastaj, eksciinte pri la apero de ,nova lingvo tutmonda*, sendube volos ĝin legi kaj pagos al mi por mia kelkpaĝa broŝuro

la plej altan koston, kiun mi nur difinos. E1 mia projekto

kompreneble nenio fariĝos, sed … kelka sumo da mono sin

trovos en mia poŝo, kaj mia modesta rolo estas finita“. Pro

kelkaj dekoj da frankoj, kiujn tiuj ĉi sinjoroj esperas gajni

(kvankam ankaŭ en tio ĉi ili trompiĝas), ili permesas al si

 

1 Gi aperis ne en la 3-a, sed en la 4-a numero, paĝ . 54 — 55, kaj

estis alsendita al Zamenhof.

 

170

 

,La Esperantisto“ 1893. — N-roj 69—70

 

subfosi la fundamenton de konstruo, havanta ĉiuhoman gravecon

kaj super kiu malfacile laboras multe da homoj! Pro cento da

personoj, kiuj eble aĉetos ilian presitaĵon, ili senkonscience

malvarmigas por grava afero centojn da miloj da homoj, kiuj

legas en la gazetoj pri la apero de „ankoraŭ unu lingvo tutmonda! w Honto, honto!

 

N-ro 70. paĝ. 45

 

A1 novaj landoj! 1

 

Niaj amikoj sendube jam longe rimarkis, ke ĝis nun la nombro

de niaj amikoj en Rusujo estas pli granda, ol en ĉiuj aliaj landoj kune.

La kaŭzo de tiu ĉi ŝajna anomalio neniel dependas de la karaktero

de la nacioj, sed estas tute simple la sekvanta: por la vastigado de

nia afero en Rusujo ĝis nun estas uzita pli da rimedoj kaj pli da

fortoj, ol por ĉiuj aliaj landoj kune. Nun venis la tempo ŝanĝi la

aferon. En Rusujo nia afero staras jam iom forte kaj iras jam regule

antaŭen, tial ni nun devas por kelka tempo turni pli da ĉiuj niaj fortoj

al ekster-Rusujo, kie nia afero estas ankoraŭ preskaŭ tute nekonata.

 

Ni deziras nun aranĝi konstantan kaj energian agitadon en la

landoj ekster-Rusujaj, kaj ni esperas, ke niaj amikoj energie nin subtenos en tiu ĉi. Ni bezonas por tio ĉi multon da fortoj, multon da

rimedoj, ni turnas nin pri tio ĉi al la oferemeco de niaj amikoj kaj

ni esperas, ke ĉiu el ili komprenos la eksterordinaran gravecon de

la nuna entrepreno kaj venos al ni, almenaŭ por la komenco, kun

tiom da helpo, kiom li nur povos alporti, ĉiu laŭ siaj rimedoj. Ju pli

energia estos la komenco, des pli bone la afero poste iros per si mem.

 

Por la komenco ni bezonas antaŭ ĉio, ke oni en diversaj landoj

sciu pri la ekzistado de nia lingvo, kaj tial la komencon de nia agitado

ni decidis fari per konstanta kaj sistema anoncado en ekster-Rusujaj

gazetoj. Por la komenca tempo tio ĉi devas esti nia ĉefa maniero

de agitado, kaj por ĝi ni devas uzi ĉiujn rimedojn, kiujn ni havas.

La legantoj scias, ke kiam estas parolo pri Rusujo, ni ordinare ne

konsilas la anoncadon; ĉar en Rusujo oni pri la ekzistado de la

lingvo jam tre bone scias kaj sekve tie ni povas uzi niajn rimedojn

multe pli utile kaj pli efike, ol per nuda anoncado; sed en ĉiuj aliaj

landoj ni devas antaŭ ĉio sciigi pri nia ekzistado, veki per anoncoj

la scivolecon de la publiko, kaj nur poste, kiam la nomo de nia afero

jam estos tie pli konata kaj niaj lokaj fortoj tie estos pli grandaj, ni

povos alpaŝi ankaŭ tie al aliaj manieroj de vastigado.

 

1 Ke la artikolo estas skribita de Zamenhof, tion montras ne nur

la enhavo, sed tute klare ankaŭ frazo en la antaŭlasta alineo. Cetere

Zamenhof en alia artikolo diras, ke li skribis ĉi tiun.

 

171

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

Ni organizas energian anoncadon, kaj ni invitas al partopreno

ĉiujn amikojn de nia afero. Sed por ke la anoncado ne estu tute

senutila perdo de mono, ĝi devas esti prudenta kaj sistema. Tial

al la personoj, kiuj volas partopreni en la anoncado, ni proponas:

1) aŭ ke ili sendu sian monon rekte al ni, kaj ni jam mem ĉion

aranĝados kaj donados kalkulon en la „Esperantisto“; 2) aŭ, se ili

deziras anonci mem, ili antaŭe sciigu nin kaj demandu nian konsilon

pri la formo kaj maniero de anoncado.

 

En tiu ĉi loko ni uzas la okazon, por turni la atenton de niaj

amikoj, ke tiuj, kiuj donas anoncojn sensisteme kaj sen nia scio, ne

sole ordinare perdas senutile sian monon, sed ofte eĉ rekte alportas

malutilon al nia afero anstataŭ utilo. Ekzemple kelkaj anoncoj, kiujn

oni donis sen nia scio en rusaj gazetoj, enhavis en si tre nelerte

esprimitan reklamon; per si mem tio ĉi ankoraŭ ne multe malutilus,

sed bedaŭrinde la anoncantoj donis sub la anonco nian 1 adreson,

tiel ke la legantoj estas certaj, ke la nelerta anonco estis presita de

ni, kaj tio ĉi nur kompromitas nian aferon. Tial ni kore petas, ke

neniu sen nia scio presu ian anoncon en nia nomo.

 

Ni aranĝas nun en nia gazeto la sekvantajn du specialajn rubrikojn:

1) Por anoncado en ekster-Rusujaj gazetoj ni ricevis …; 2) Anoncojn

en ekster-Rusujaj gazetoj donis .. ., kaj ni kore petas ĉiujn, por kiuj

la progresado de nia afero estas kara, ke ili energie subtenu (almenaŭ

en la unua tempo) tiujn ĉi du rubrikojn kaj oferu por ili malavare,

ĉiu laŭ siaj rimedoj. La nuna aranĝo de la anoncoj devas meti

fundamenton al nia tuta afero en ekster-Rusujo; de la alteco de

niaj nunaj rimedoj multe, tre multe dependas. Ni esperas, ke en la

nuna tre grava momento ni ne vane turnas nin al la koroj kaj poŝoj

de la amikoj de nia afero …

 

N-ro 71. paĝ. 50—54

 

z Pri la Ligo

 

Pri la „Ligo Esperantista“ mi ricevis diversajn leterojn,

parte por, parte kontraŭ la Ligo. La leterojn de la unua

kategorio mi ne presas, ĉar ili enhavas en si simple aprobon

kaj jesigon de la pensoj, kiujn mi esprimis en mia artikolo

en n-ro 1. E1 la leteroj de la dua kategorio mi presas malsupre du, kiuj enhavas en si la tutan esencon de la motivoj

kontraŭ la Ligo. Traleginte la du leterojn, la legantoj trovos

malsupre ankaŭ mian propran opinion pri la Ligo kaj pri la

ricevitaj leteroj.

 

1 vidu la antaŭan rimarkigon!

 

172

 

,La Esperantisto“ 1893. — N-roj 70—71

 

I. S-ro N. Borovko skribas 1 : En n-ro 1 de la „Esperantisto“ estas

presita projekto de Ligo Esperantista . Uzante la okazon, mi volas fari

al la esperantistoj plej gravan proponon — laŭ mia opinio: fari nenian

proponon pri ŝanĝado de la lingvo, ĉar tio ĉi estas tre glita vojo. Ĉiu

scias, ke ne ekzistas en la mondo ideala lingvo. Ne ekzistas sur la

tero lingvo, kiu ne havas siajn maloportunaĵojn, kaj la plej gravaj lingvoj

havas tiajn malfacilaĵojn, ke en komparo kun ili Esperanto estas preskaŭ

ideala. Kial do ni perdos fortojn kaj tempon por disputoj pri preskaŭ

nerimarkeblaj malbonaĵoj, kiam antaŭ ni staras granda celo: fari el

Esperanto vivan lingvon? Antaŭ tiu ĉi celo ĉiu disputo pri „e“ aŭ „kaj“

estas simple infanaĵo. Vi trovas, ke „e“ estas pli oportuna ol „kaj“;

sed mi trovas, ke „kaj“ estas plej bela vorto. Kaj la plej racionala

estas, ke ni restu ĉe nia opinio, ĉar se ĉiu opinio faros sian influon

sur la lingvon, — ĝi estos pereigita. „Sed ni solvados la demandojn

per plimulto da voĉoj“, oni diros al mi. Jes, sed oni devas pli frue

montri, ke la opinio de la plimulto estas ĉiatn vera. Se tio ĉi estus

tiel, tiam la konvinko, ke tondro, ekzemple, havas naturan kaŭzon, estus

plej granda malsaĝeco. Sed, ho ve, la faktoj montras, ke tiu ĉi malsaĝeco estas granda veraĵo. Kaj ĉu lingvo estis kreita, por ekscii, ĉu

A trovas, ke estas pli agrable por la orelo uzi la artikolon „la“, ol tute

ĝin ne uzi? Ĉu la problemo de ĉiu lingvo — kaj precipe de lingvo tutmonda — estas fariĝi perfekta lingvo? Kion oni dirus pri homo, kiu

aĉetus belan kaleŝon kaj, anstataŭ veturadi en ĝi, sin okupadus nur

per trovado en ĝi bagatelajn difektojn ? Kaj fine fari el Esperanto tute

perfektan lingvon eĉ ne estas bezone. „El tiu fakto“, diras Voltaire,

„ke ĉiu lingvo estas neperfekta, ne sekvas, ke oni devas ĝin ŝanĝi“;

kaj tio ĉi estas tute saĝa opinio kaj tiujn ĉi saĝajn vortojn mi konsilas

presadi per oraj literoj sur la unua paĝo de ĉiu numero de la „Esperantisto“. Hotna lingvo havas nemezureble pli gravan celon, ol servi al

la orelo: servi al la animo de la homo. Ne tiu lingvo estas riĉa, kiu

havas „brilantan eksteraĵon“, sed tiu, en lciu estas elparolitaj gravaj

produktaĵoj de la homa spirito. Se tio ĉi estas klara, tiam estas kompreneble, kion ni devas fari. Ni ne disputos pri „kaj“ aŭ „e“, ĝi estas

ne inda je nia laboro; ni pensos pri efektiva riĉigado de nia lingvo.

Faru do tradukojn de grandaj produktaĵoj de la homa genio, kolektu

rimedojn por la materiala flanko de la afero, organizupagajn 2 literaturajn

legadojn, spektaklojn, — kaj vi donos animon al la lingvo, kaj nur

sovaĝa pedanto tiam riproĉos nin, ke ni paciĝis kun „nenio“, kiam

„neno“ estas pli bonsona.

 

II. S-ro L. de Beaufront skribas: Mi esperas, ke niaj amikoj estos

modestaj en iliaj proponoj de ŝanĝoj . Estus tute bedaŭrinde, se la novaj

 

1 komp. la noton 1 al n-ro 62, paĝ. 153. 2 ne klarigebla preseraro!

 

ĉu eble „pagatajn“ ?

 

173

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

adeptoj vidus ĉiumonate: ŝanĝu tion ĉi, plibonigu tion, korektu tie. Ni

perdas rapide la konfidon al lingvo, kies partianoj, kiel ŝajnus, akceptas

ĝin nur por povi ĝin ŝanĝi. Objekton bonan oni ne devas tro tuŝi; alie

anstataŭ perfektigo oni alportas al ĝi nur kripligon. Se longaj jaroj

de pripensado kaj sep jaroj de laborado super unu demando donas al

ia homo kelkan kompetentecon tuŝante ĝin, mi trovas min en tia situacio,

kaj tial mi permesas al mi rememorigi niajn amikojn, ke, aparte pri

lingvo tutmonda, nur tiu bone konas la faritaĵon, kiu ĝin faris. Sekve

li scias, multe pli precize ol ĉiu alia, kial kaj kiel tio estas utila aŭ

malutila. Li sola ankaŭ la plej ofte konas funde la kaŭzon, kial plibonigo ŝajnanta estus praktike neebla, danĝera aŭ senutila. Ni devas

lasi al la aŭtoro la grandan direkton pri la demando. Ni ankaŭ devas

ne forgesi, ke la ling\>o sukcesos nur tiam, se oni havos absolutan

certecon, ke ĝi estas sistemo plena, finita, egale taŭga por ĉiuj oficoj

kaj uzoj, kiel la lingvoj naturaj. Sed kiel oni volas, ke tiu konfido, tiu

certeco absolute necesa naskiĝu en la koro kaj restu en la spirito

de la novaj adeptoj, se, legante nian gazeton , ili ĉiam renkontos proponojn pri ŝanĝoj? Kiel! ili pensos, la lingvo ekzistas nur de 5 jaroj,

kaj ĝiaj adeptoj proponas jam vete novajn formojn kaj regulojn! Sed

tiam ĝi ne estas tiel bona, kiel oni pretendas, ĝi ne estas ankoraŭ preta,

finita; almenaŭ sub proteksto de plibonigado oni devigos min ellerni

konstante ion novan. Kaj, komparante kun sia patra lingvo, li pensos

juste, ke nenio simila okazas en ĝi. Li konkludos, kaj certe almenaŭ

ia dubo naskiĝos en li. Mi mem, sen la konvinko profunda kaj fondita,

kiun mi havis pri la bonegeco de Esperanto, mi mem estus almenaŭ

atendinta tempon pli certan, por fariĝi partiano militanta de ĝi, se mi

estus konstante leginta proponojn pri ŝanĝoj, kritikojn k.t.p. en nia

gazeto. Aŭ ni devas penadi , ke nia gazeto iru al kiel eble plej granda

nombro da personoj, aŭ ni devas esti pli ol ŝparemaj pri tiuj proponoj.

Ĉar la plejmulto da legantoj ne volos eliri el tiu rondo de filozofado:

aŭ la lingvo estas bona, plena , finita, kaj tiam kial oni volas ĉiam ali -

formigi ĝin? aŭ ĝi estas ankoraŭ en formado, kaj tiam??

 

Mi komprenas bone, tre kara arniko, la delikatecon de via pozicio

kontraŭ la postuloj de kelkaj arnikoj, certe tre bonintencitaj. Mi do

klarigas al mi vian konduton kaj eĉ la kreadon de la Ligo Esperantista,

kiun mi aprobas plene nur tiam , se ni uzos ĝin, lio! la plej malofte kaj

tute serioze por tre gravaj kaŭzoj. Sed mi esperas, ke tiu Ligo ne

inspiros al iu tro grandan fervoron de reformado kaj ŝanĝado. Sendube multaj pensas kiel mi kaj trovas Esperanton, tia kia ĝi estas,

sufiĉe bela kaj bona, por ne deziri perfektigojn, kies rezultato povus

esti: dubo, necerteco kaj senkonfido, ĉe la plejmulto de l y legantoj, pri

la merito aŭ la estonteco de nia lingvo amata.

 

Parolante ankorau pri la uzado de novaj formoj ekster la decidoj

de la Ligo, s-ro L. de B. skribas: Por pruvi, ke Esperanto estas vere

 

174

 

,La Esperantisto a 1893. — N-ro 71

 

tutmonda, nenio estas pli bona, ol montri leterojn kaj poŝtajn kartojn,

skribitajn de personoj de landoj tute malsamaj. Sed, se ĉiu el ni, laŭ

sia bontrovo kaj prefero, almiksas formojn personajn al la lingvo, kiel

oni volas, ke ni kuraĝu prezenti al iu tiajn skribaĵojn? Ĉu la leganto

ne vidos tiun mankon de unueco? Certe, li diros al ni, mi konsentas

ellerni unu, sed ne 3 aŭ 4 lingvojn. Volonte mi fariĝus adepto de

sistemo finita, tute formita, sed mi ne povas aliĝi al lingvo, kiu estas

ankoraŭ ŝanceliĝanta inter multaj finiĝoj de vorto, multaj reguloj kaj

eĉ multaj radikaj vortoj. Mi ne volas batali por sistemo , kiu iom post

iom kaj tre rapide fariĝos tute alia kaj nekomprenebla por siaj adeptoj

mem, per ilia propra kulpo, kaj kiu tre certe mortos, mokata kaj forĵetita pro tio, ke ĝiaj propraj amikoj estos mortigintaj ĝin (ho! en tre

bona intenco!), ĉiam volante fari ĝin pli bela, pli perfekta, aŭ pli

simila je ilia revo. Kial do ni volus fari por lingvo mirinde simpla,

tre logike verkita, absolute praktika, kion ni ne faras por niaj patraj

lingvoj, pri kiuj ni estas tiel obstinaj konservantoj de multaj aferoj

senlogikaj, malfacitaj kaj tute ne praktikaj? Ĉu ni diras konstante pri

ili: tio ne plaĉas al mi, sekve mi ĝin ŝanĝigas? Amikoj, kredu al mi,

la danĝero por Esperanto ne estas la indiferenteco, nek eĉ la malamikeco de ĉiuj, ĝi estas la prefero kaj arbitra uzado de novaj formoj

en la lingvo. Nia amo al ĝi plene sufiĉos, por venki la unuajn, sed eĉ

la plej sincera adorado neniam ĝin savos de morto neevitebla, kiun alportos al ĝi tiuj ĉi lastaj. Nun aŭ neniam estas la okazo memorigi la

proverbon „concordia parvae res crescunt etc.“ Ni akceptu Esperanton

aŭ forĵetu ĝin, sed ne ĉiam aliformigu ĝin. —

 

La pensojn, esprimitajn en la supre presitaj leteroj mi

plene aprobas. La legantoj scias, ke jam multajn fojojn mi

esprimis ankaŭ tiujn ĉi samajn pensojn, mi montris la tutan

danĝeron, kiun en la nuna tempo alportus ĉia eĉ plej malgranda ŝanĝo en nia lingvo. Kelkajn fojojn mi jam klarigis,

ke nun ni devas zorgi nur pri la vastigado, kaj la demandon

de perfektigado ni nun ne devas ankoraŭ eĉ tuŝeti. Kaj

tamen, malgraŭ ĉio, mi opinias, ke la ekzistado de Ligo estas

necesa!

 

La kaŭzo de la tuta timo, kiun la kreo de la Ligo naskis

ĉe kelkaj niaj amikoj, konsistas en tio, ke ili pensas, ke la

speciala celo de la Ligo estas fari ŝanĝon en nia lingvo. Se

tio ĉi efektive estus la speciala celo de la Ligo, tiam ĝi efektive,

almenaŭ en la unua tempo, estus por ni objekto tre danĝera.

Sed la celo de la Ligo estas ne speciale ŝanĝi, sed zorgi

pri nia lingvo kaj gardi ĝin. La Ligo havas la rajton fari

ŝanĝojn (se ĝi trovos ilin efektive necesaj kaj kiam ĝi trovos

ilin necesaj); sed per tio sama ĝi havas ankaŭ la rajton aŭtoritate

 

175

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

malpermesi ĉiujn ŝanĝojn, se ĝi trovos ilin ne sufiĉe gravaj

aŭ tro frutempaj. La plej granda parto de niaj amikoj tre

bone komprenas, ke ĝis nia plena fortiĝo ni devas severe

gardi la lingvon en tiu formo, kiun ĝi havas; ke ĉia ŝanĝado

nun estus tre danĝera kaj malhelpus kaj eĉ neebligus la plej

gravan celon de nia lingvo — la tutmondiĝadon. Sed kiam

mi tion ĉi ripetadis, oni vidis en ĝi nur mian personan obstinecon, kaj kelkaj eĉ plej bonaj amikoj de nia afero komencis

agitadi por tia aŭ alia ŝanĝo. Por fari finon al tiuj ĉi diversaj

personaj postuloj kaj ŝanĝoj, ni devis krei Ligon, kiu prezentos la opinion kaj juĝon de ĉiuj. La Ligo devas servi al

ni kiel fulmo-forigilo. La celo de nia Ligo estas ne komenci serion da ŝanĝoj, kiel kelkaj amikoj vane timas, sed

meti ĉion al publika lumo kaj juĝo kaj per tio ĉi gardi nian

aferon de danĝeraj personaj kapricoj. Gis nun ekzemple

s-ro X aŭ Y pensas, ke lia propono estas tre necesa, ke ĉiuj

ĝin akceptus kaj ke nur mi obstinas kontraŭ ĝi; sed kiam

publika voĉdonado montros al li, ke la plejmulto ne aprobas

lian proponon aŭ almenaŭ ne trovas ĝin tiel grava, ke ni

devu pro ĝi fari danĝeran rompadon, — tiam tiu ĉi voĉo

havos por ĉiu signifon kaj forton. Se oni scios, ke ekzistas

institucio, kiu en okazo de efektiva neceso havas la rajton

fari ŝanĝojn, tiam kontraŭ la forĵeto de tiu aŭ alia propono

neniu jam plu protestos, komprenante la neceson de tiu ĉi

forĵeto.

 

Ĉar la plej granda parto de la liganoj per si mem komprenas

la danĝerecon de la ŝanĝado kaj ĉar, ekster tio, ni, amikoj

singardaj, agitados ĉiam por reteni tiujn amikojn, kiuj volus

esti tro facilanimaj, tial jam nun oni povas antaŭvidi, ke nia

lingvo longe ankoraŭ restos tute netuŝata kaj ke ia ŝanĝo

estos enkondukita nur tiam, kiam ĝi estos efektive eksterordinare necesa. Se ni iam vidos, ke la liganoj forgesis la

danĝerecon de la rompado kaj estas pretaj tro facilanime akcepti ian proponon, ni ripetos al ili: „memoru, ke la unua

celo de nia lingvo estas fariĝi tutmonda, kaj ke lingvon

ĉiam ŝanĝatan la mondo neniam akceptos“ — kaj tiuj ĉi vortoj

rekonsciigos la facilanimajn liganojn.

 

Sed nun naskiĝas alia demando: se la liganoj memoras pri

la danĝereco de rompado, tiam povos esti, ke la lingvo restos

por eterne tute rigida, kaj nenia propono de perfektigo, eĉ

la plej necesa, povos iam atingi la necesan plimulton da voĉoj,

por esti enkondukita? Sed ankaŭ tiu ĉi timo estas vana, ĉar

ŝanĝoj efektive necesaj malgraŭ ĉia agitado trovos por si

la necesan plimulton da voĉoj. Ekster tio ekzistas tre simpla

 

176

 

,La Esperantisto“ 1893. — N-roj 71—72

 

rimedo, per kiu oni povas tute oportune ligi la perfektigadon

de la lingvo kun ĝia absoluta netuŝado: se tiu aŭ alia propono

ŝajnas al vi tre utila, sed vi tamen ne volas meti pro ĝi la

lingvon al danĝero de ŝanĝado, vi povas ja doni vian voĉon

en la sekvanta maniero: „akcepti, sed iam poste“. Per tia

maniero multaj perfektigoj povos esti en principo akceptitaj

kaj la lingvo en principo perfektiĝos, sed la praktika enkonduko de tiuj ĉi perfektigoj estos prokrastita ĝis tiu tempo, kiam

la plej grava celo de nia lingvo (tutmondeco) estos jam atingita

kaj kiam nia afero bezonos jam nenion timi. Tiam (kiam voĉdonado decidos, ke „la tempo jam venis a ) ĉiuj kolektitaj perfektigoj estos per unu fojo enkondukitaj. Per tia maniero

la mondo sekve povos kuraĝe aliĝadi al ni, ne timante, ke ni

devigos ĝin ĉiutage lerni novajn formojn, kaj tamen nia lingvo

fariĝos iam tute perfekta.

 

Mi montris, ke, kvankam mi el la tuta koro aprobas la

pensojn, esprimitajn en la supre presitaj leteroj, mi tamen

trovas, ke la Ligo estas institucio tre utila. Cetere, se la

amikoj trovas, ke la Ligo estas malutila, ili ja povas, en ĉiu

tempo, per tiu ĉi sama vojo de voĉdonado, levi la demandon

pri la restigo aŭ forigo de la Ligo.

 

N-ro 72. paĝ. 55

 

Rimarko de la redakcio 1

 

Pri la „lingvo“ de s-ro Lott ni parolis nur tial, ĉar li dissendis

sian folieton al multaj esperantistoj. Sed nia propra opinio pri la laboro

de s-ro Lott estas sekvanta: Tio, kion li nomas lingvo, estas dume nur

provo kaj projekto, simila al multaj aliaj, pri kiuj ni parolis komune

en la pasintaj numeroj. Sed se ni eĉ supozus, ke pretigi kaj enkonduki estas tiel same facile, kiel paroli, restas la demando: al kio propre

s-ro Lott celas?? … Por pretigi el la kruda romana-germana materialo

precize difinitan, severe regulan kaj plej facile ellerneblan lingvon,

ni devis kompreneble multon ŝanĝi, multon ĉirkaŭhaki laŭ severaj

kaj unuforme difinitaj leĝoj. Tio ĉi al s-ro Lott ne plaĉas, kaj li proponas uzi la materialon en ĝia kruda formo, t. e. fari la lingvon ne

ellernebla por personoj neinstruitaj nur por tio, por ke personoj instruitaj tuj komprenu ĝin! Tiam al kiu kaj por kio ĝi servos (se ni

supozas, ke ĝi iam efektive estos preta)? Du personoj, kiuj ambaŭ

komprenas la plej gravajn ekzistantajn lingvojn naturajn, ne bezonas

ja lingvon artan kaj povas ja komunikiĝi inter si per la lingvoj

ekzistantaj, kiujn ili ja komprenos ankoraŭ pli tuje, ol ian sovaĝan

„lingue universal*. Por kiu kaj por kio do laboras s-ro Lott?

 

1 S-ro Lott estis proponinta „novan lingvon“ („lingue universal“)

sur folieto , titolita „Le Kosmopolit “.

 

12 Dietterle, Zamenhof.

 

177

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 73. paĝ. 66 — 68

 

z Fundamenta verko

 

Wŭster: Grand

 

Mi preparas nun por la presado unu tre gravan verkon:

grandan detalan vortaron germana-esperantan. ĵam longe multaj

amikoj insiste ripetadis al mi pri la neceseco de tia vortaro,

kun kiu oni povus konsiliĝi en ĉiuj bezonoj, kaj per kies helpo

ĉiu povus facile esprimi en nia lingvo ĉion, kion li bezonas,

sen ŝanceliĝo, sen duboj, sen longa, ofte senfrukta pripensado.

Unu el la amikoj eĉ skribis ne senprave, ke de la ekzistado

de tia vortaro dependas la ekzistado kaj la progresado de nia

tuta afero, kaj ke nur tiam, kiam tia vortaro ekzistos, ni povus

kuraĝe montri al la mondo, ke nia lingvo estas tute preta kaj

taŭgas por ĉiuj detaloj de la vivo.

 

Ekzistas plena vortaro rusa—esperanta; sed ĝi havas du

mankojn: 1) ĝi enhavas nur la vortojn fundamentajn, sed la

diversajn detalaĵojn de la homa esprimado ĝi lasas al la

kombinado de la uzantoj mem, kaj tial personoj, kiuj ne bone

konas ankoraŭ la spiriton de nia lingvo, ofte tute ne povas

al si helpi en la tradukado de tiu aŭ alia penso, kaj eĉ tute

lertaj esperantistoj ofte trovas sin en tia sama situacio aŭ

almenaŭ forte ŝanceliĝas kaj dubas; 2) presita en lingvo rusa

kaj per literoj rusaj, ĝi estas tute neuzebla por ĉiuj popoloj

ekster Rusujo; kaj ĉar en la mondo ekster-Rusuja oni tro

malmulte konas la lingvon rusan, tial tiu ĉi vortaro tute ne

ekzistas por la mondo. Ĉiuj amikoj nerusoj, bezonante la

tradukon de tiu aŭ alia vorto aŭ esprimo, sin turnas ordinare

al mi kun longaj serioj da demandoj, sed mi kompreneble

havas nek la tempon nek la eblon respondi je ĉiuj tiuj ĉi

demandoj.

 

Granda vortaro germana—esperanta forigos ĉiujn nesciojn,

dubojn kaj ŝanceliĝojn kaj donos al ĉiuj (eĉ al la lernantoj

komencantaj) la eblon facile esprimi en nia lingvo ĉiun sian

penson. Krom tio, verkita en lingvo, kiu havas komprenantojn

en ĉiuj landoj de la mondo, ĝi donos al ĉiuj nacioj la eblon

krei al si mem grandajn vortarojn en siaj propraj lingvoj.

Estus eble pli bone, se mi elektus la lingvon francan aŭ

anglan, kiel pli vastigitajn en la mondo; mi devis tamen elekti

la lingvon germanan, ĉar por la plej granda parto de niaj

nunaj amikoj la lingvo germana estas pli oportuna, ol la

lingvo franca aŭ angla. Ĉar la literojn latinajn (per kiuj ankaŭ

la germana parto de la vortaro estos presata) ĉiuj niaj amikoj

bone konas, tial la vortaro povas bone servi al ĉiuj niaj amikoj,

al kiu ajn nacio ili apartenas. Tiel ekzemple eĉ tiuj el niaj

 

178

 

,La Esperantisto“ 1893. — N-ro 73

 

rusaj amikoj, kiuj tute ne konas la lingvon germanan, povos per

helpo de vortaro rusa—germana trovi en nia eldonota „Granda

Vortaro” respondojn al ĉiuj siaj demandoj kaj duboj. La „Granda

Vortaro” estos fundamenta verko, kiu devos sin trovi en la

manoj de ĉiuj amikoj de nia lingvo.

 

La nun intencata verko estos eksterordinare grava por

nia afero. Sed ĝia eldonado estos ligita ne sole kun grandaj

laboroj, sed ankaŭ kun tre grandaj elspezoj, kaj tial mi povas

entrepreni ĝin nur tiam, se ĉiuj amikoj de nia afero helpos

al mi en tio ĉi. La presadon de tiu ĉi verko mi povus komenci

nur tiam, se mi scios, ke ne malpli ol 600 ekzempleroj estos

aĉetitaj. Mi petas, ke ĉiu el niaj amikoj sciigu min, ĉu li

aĉetos la verkon kaj kiom da ekzempleroj li aĉetos. La verko

elirados per apartaj kajeroj en monato; ĉiu kajero enhavos

16 paĝojn de tia grandeco, kiel nia gazeto, kaj kostos 25 cen-timojn (= 20 pfenigoj = 10 kopekoj). La unua kajero estas

jam preta, kaj tuj kiam la nombro de la menditaj ekzempleroj

atingos la altecon de 600, la unua kajero estos presita

kaj dissendita al la mendintoj, kaj tiam ĉiuj ceteraj kajeroj

jam komencos regule eliradi kaj esti dissendataj al la mendintoj.

 

La mendantoj ne bezonas sendi al mi ian antaŭ—

pagon: la pagon ili sendos post la ricevo de la kajeroj.

Ili bezonas nur sendi al mi la sekvantan sciigon: „Mi deziras

ricevadi po … ekzempleroj de ĉiu kajero de la ,Granda

Vortaro germana—esperanta*; la pagon por ĉiuj kajeroj (po

25 centimoj) mi promesas sendi al vi post la ricevo de la

kajeroj tiam, kiam vi postulos*.

 

Mi petas la amikojn rapidi kun la mendoj, ĉar mi povas

presi la vortaron nur en tiom da ekzempleroj, kiom estos

menditaj L Presi grandan provizan nombron da ekzempleroj mi

ne povas; sekve kiu tiun ĉi gravan fundamentan verkon nun

ne mendos, tiu poste kredeble ne povos ĝin ricevi.

 

La verko estas tiel grava kaj 25 centimoj monate estas

sumeto tiel bagatela, ke mi ne dubas, ke neniu el la amikoj

de nia lingvo rifuzos mendi almenaŭ unu ekzempleron. Ĉar

la Granda Vortaro estos la plej fundamenta verko de nia

literaturo kaj la subtenado de ĝi prezentos subtenadon de nia

tuta afero, tial sur la lastaj paĝoj de la Vortaro estos presitaj

la nomoj de ĉiuj ĝiaj aĉetintoj kaj la nombro da ekzempleroj,

kiun ĉiu aĉetis. La personoj, kiuj mendos ne malpli ol 50 ek-12*

 

1 teksto: mendite.

 

179

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

zemplerojn, estos presitaj ankaŭ sur la titola paĝo de la verko,

kiel „eIdonantoj a de la Granda Vortaro.

 

Mi akceptas la mendojn. Estus tre bone, se mi povus

komenci la eldonadon de la Vortaro kiel eble plej frue, kaj

por tiu ĉi celo mi petas la amikojn rapidi kun iliaj mendoj.

 

N-ro 74. paĝ. 82 — 83

 

z Pseŭdo-esperantistoj 1

 

De tempo al tempo ni ricevas de diversaj flankoj leterojn

pli-malpli en la maniero de la sekvanta letero de s-ro X., kiu

kuŝas nun antaŭ niaj okuloj:

 

Jam longe mi ne skribis al vi, lcaj vi kredeble jam pensas ke mi,

kiu iam varnia amiko de la lingvo Esperanto, nun jam forgesis pri ĝi.

Se vi tiel kredas, vi eraras. Mi ĉiam restos varmega amiko de Esperanto kaj mi neniam ĝin forgesos. Sed kiam mi komencis siatempe labori

por Esperanto, mi renkontis tiom da malfacilaĵoj, ke mi vole-ne-vole devis

lasi fali la manojn, kaj venis al la konvinko, ke nun la mondo ne estas

ankoraŭ matura por tiu granda ideo. Sed estu tute certa, ke kiam nur

la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj indiferenteco de la mondo

pasos, vi tuj vidos min en la vicoj de la plej energiaj batalantoj. Skribu

al mi, kion nia afero faris de la tempo, kiam mi ĉesis esti aktiva esperantisto; kiom da amikoj la afero nun havas? kiaj novaj verkoj eliris?

Se la „Esperantisto u ankoraŭ eliras, sendu al mi ian numeron de ĝi.

 

Entute estus bone, se vi de tempo al tempo sendus al mi ian novaĵon

pri Esperanto, por ke mi ne tute forgesu pri ĝi … k.t.p. k.t.p.

 

Ne vere, amikoj, kia edifa kaj grandanima maniero de pensado? kiam dank’ al niaj senlacaj, paciencaj kaj malfacilaj

 

laboroj nia ideo fine venkos, kiam ni povos iam deviŝi la

 

ŝviton de niaj fruntoj kaj, post la eternaj ĉagrenoj, malagrablaĵoj kaj mokoj, levi la kapon kaj rigardi kun plezuro la fruktojn

de nia laborado, tiam sinjoro X. tuj aliĝos al ni kaj post la

venko li fariĝos unu el la plej energiaj kunbatalantoj!!! Dume

„la mondo ne estas ankoraŭ matura“, kaj tial s-ro X. en tia

 

grado ne povas esti „aktiva esperantisto”, ke li ne povas eĉ

 

… por sia propra persono aboni la „Esperantiston“, kiu „havas

por li ĉiam grandan indon a , kaj sian aldonitecon al nia afero li

esprimas per tio, ke li petas nin, havantajn tro multe da libera

tempo, skribadi al li de tempo al tempo letere pri la stato

de nia afero.

 

Ne, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj! Estas vero, ke ĉia nova

utila ideo en la komenco devas tre malfacile batali kaj pli aŭ

malpli frue ĝi venkas. Sed kiam dank’ al nia konstanteco la

 

1 represita en „Lingvo Internacia (i VII. 1902, paĝ. 116 — 117.

 

180

 

,La Esperantisto* 1893. — N-roj 73—74

 

mondo fine ĉesos esti surda al niaj vortoj kaj nia afero ĉesos

esti „fantazio, pri kiu la bona tono postulas, ke oni ĝin moku,

ne esplorinte ĝin“, kiam Esperanto estos ĉie akceptita kaj sankciita, — tiam ni vin ne bezonos, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj.

 

Vi faris malgrandan proveton de laborado, kaj kiam ĝi restis

sen deca sukceso, vi tuj ĉesis! Sed se nia.laborado apartenus

al tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kron^taj de tuja granda

sukceso, tiam ni ja facile trovus milionojn da laborantoj kaj

tiam ni ja vin ne bezonus! Vi ĉiuj (via nombro estas jam

tre granda), kiuj staras nun kaŝite kaj atendas, — ne promesu

aliĝi al ni, kiam la mondo maturiĝos, ĉar tiam ni jam ne bezonos maturigantojn kaj post la venko ni ne bezonos helpantojn.

Se vi amas nian ideon, laboru por ĝi nun, kiam ĝi bezonas

laborantojn; batalu por ĝi nun, kiam ĝi postulas ankoraŭ mal-facilegan bataladon; staru forte kaj nekaŝite, kiel granito inter

ondoj, nun, kiam la malfavoraj cirkonstancoj tion ĉi postulas;

oferadu malavare nun, kiam monaj rimedoj estas por ni eksterordinare gravaj kaj enhavas en si la demandon: „esti aŭ ne esti“.

 

Ĉia nova ideo devis batali longe kaj malfacile, kaj vi, sinjoroj X. kaj similaj, kiuj ĝuas nun la dolĉajn fruktojn de tiuj ideoj,

vi eble ne havas eĉ supozeton pri la maldolĉa ŝvito, kun kiu oni

siatempe semis tiujn ideojn. Ni, veraj amikoj de lingvo tutmonda, scias tion ĉi tre bone, kaj ni laboras pacience, pacience,

pacience, kaj nek la tuta terura surdeco, kiu regas ĉirkaŭ ni,

nek la malkuraĝigaj malesperigaj batoj de la sorto, kiujn ni

renkontas sur ĉiu paŝo, forpelos nin de nia vojo. Armitaj

per tiu ĉi fera pacienco kaj per la konscio de la vereco de

nia ideo, ni iras antaŭen malgraŭ la malhelpoj, kiuj baras

ĉiun nian paŝon, kaj ni ne dubas, ke pli aŭ malpli frue ni

venkos. Sed vi, sinjoro X. kaj milionoj da similaj personoj,

kiuj preferas atendi, ĝis la ideo nun mokata kaj persekutata

fariĝos ideo moda, atendu trankvile, — sed ne nomu vin esperantistoj. Ni batas nun la dikegan muron, kiu staras inter la

popoloj; cent batoj restas sen rezultato, sed ni ne perdas la

kuraĝon kaj estas kontentaj, kiam la centunua elrompas unu

brikon. Enua estas tiu ĉi malrapida laborado, sed ĝi nin ne

jetos. Kaj kiam la milionoj da internaj fendoj, kaŭzitaj de niaj

paciencaj batoj kaj ĝis nun tute kaŝitaj, subite ekefikos, kiam

la murego, subrompita en diversaj lokoj, en unu fojo kun

grandega bruo subite disfalos, tiam vi, miopuloj, miros, kiel

ĝi okazis, kiam ja hieraŭ ankoraŭ de la murego staris

netuŝita; tiam vi alkuros al ni, grandanime helpos al ni triumfi

la venkon, kaj vi diros: „ni laboris”. Sed la historio tiam ne

silentos, sed diferencigos inter la laborintoj kaj atendintoj.

 

181

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 75. paĝ. 111 — 112

 

Respondoj al la amikoj

 

A1 s-ro ***. — Mi miras, ke vi nun deziras ankorau, ke ni parolu

en la w Esperantisto a pri ŝanĝoj en la lingvo. Ni ja tiom multe jam

parolis pri tiu ĉi objekto kaj ni montris, ke la cirkonstancoj devigis

nin ĉesigi absolute ĉian priparoladon de ŝanĝoj en la teksto de la

gazeto, ĉar tiu ĉi demando ne havas finon kaj nur malvarmigas la

amikojn al nia afero. Ne parolante jam pri tio, ke en’tia okazo Esperanto baldau mortus por eterne, ni ja ne havas eĉ la fizikan eblon

presadi en nia malgranda gazeto la senfinan nombron da artikoloj kaj

kontraŭ-artikoloj en tiu ĉi demando, en kiu ĉiu pensas, ke nur li sola

montras la plej veran kaj logikan vojon!! Ni devis decidi akcepti

ĉiujn proponojn pri ŝanĝoj nur en la rubrikon de pagataj anoncoj;

alie agi estis absolute ne eble. Kial vi ne volas tion ĉi kompreni?

Vi diras, ke anstataŭ „Ligo“ devas ekzisti „Komitato“, — bone, kial

do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Vi volas Komitaton, dua volas

Ligon, tria volas Kongreson, kvara volas, ke nenio simila ekzistu, —

kial do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Ĉu estas fizike eble, ke

ni mem de nia propra volo enkonduku ĉiujn tiujn ĉi reciproke kontraŭ-parolajn proponojn? Redakcio.

 

N-ro 76. paĝ. 114—116

 

Kelkaj rimarkoj pri la Ligo 1

 

E1 diversaj rimarkoj, kiujn ni ricevas tuŝante nian Ligon, ni vidas,

ke kelkaj amikoj tute erare komprenas la esencon de la Ligo. Supozante, ke tiuj ĉi ricevataj opinioj prezentas eble la opinion ankaŭ de

multaj aliaj personoj, kiuj silentas, ni analizos tie ĉi kelkajn el la plej

gravaj punktoj, kiujn niaj korespondantoj tuŝas en siaj leteroj.

 

1) Kelkaj amikoj ne ĉesas vidi en la Ligo danĝeron por nia afero.

La timo, ke eble la Ligo ĉiam farados diversajn ŝanĝojn en la lingvo,

pendas super nia afero, kiel la glavo de Damoklo; oni ne volas lerni,

oni ne volas labori, oni ne volas eldoni novajn verkojn pro la timo,

„ke eble morgaŭ oni devos ĉion relerni denove, eble la hodiaŭ eldonotaj

verkoj morgaŭ perdos ĉian indon kaj estos de neniu aĉetataj“. Per si

mem la ĵus esprimita opinio estas tre vera, tute vera; sed erara ŝajnas

al ni la uzado de tiu ĉi opinio. La erareco konsistas en tio, ke la

amikoj miksas inter si du tute diversajn objektojn: „Ligo“ kaj „ŝanĝado

de la lingvo“. La Ligo tute ,ne estas kreita por ŝanĝadi, sed por

administradi kaj regadi en nia afero. Se la amikoj de nia afero

memoros pri la danĝero de ŝanĝado kaj estos singardaj, tiam ankaŭ

 

1 La tuta enhavo pruvas la Zamenhofecon de la artikolo; ĉi tie

evidente parolas la „redaktoro“, kiu ricevis la y,leterojn “.

 

182

 

„La Esperantisto“ 1893. — N-roj 75—76

 

ĉe la ekzistado de la Ligo nia lingvo restos senŝanceliĝa kaj fortika;

se la amikoj forgesos la tutan gravecon de la supre citita opinio kaj

pro tiu au alia formo aŭ vorto, kiu al ili ne plaĉas, volos riski la tutan

ekzistadon de nia afero, tiam la neekzistado de Ligo ne sole ne forigos

tiun ĉi danĝeron, sed ankoraŭ pligrandigos ĝin, ĉar tiam mankus ĉia

regulatoro kaj leĝdonanto kaj multaj komencus private kaj ĉiu laŭ sia

bontrovo diversajn reformojn. La Ligo, kiel ni diris, estas kreita ne

speciale por ŝanĝado de nia lingvo, sed por regado en nia afero, kaj

ni povas esperi, ke ĝi regados prudente kaj singarde kaj ke antaŭ ol

ĝi decidos akcepti ian ŝanĝon, ĝi antaŭe bone kaj mature pripensos:

a) ĉu la proponita ŝanĝo estas tiel gravega kaj necesega, ke oni devas

ĝin akcepti malgraŭ la supre montrita danĝero; b) ĉu oni ne povas

trovi ian rimedon, por enkonduki la deziratan perfektigon per vojo

natura sen difektado de la fruktoj ĝis nun atingitaj; c) ĉu oni devas

akcepti la proponon tuj, aŭ lasi ĝin por ia pli malproksima tempo

estonta, kiam ĉiuj kolektitaj perfektigoj estos enkondukitaj per unu

fojo kaj jam por ĉiam; d) ĉu (en okazo de akcepto) la nova formo

devas esti (tuj aŭ iam poste) deviga kaj elpuŝi la malnovan, aŭ ĉu ĝi

devas esti nur permesata kaj ekzisti kune kun la malnova formo, ĝis

unu el ili iom post iom mortos. Cetere en la Ligo ĉiu havas ja egalan

rajton, kaj se s-ro A. proponas tian ŝanĝon kaj s-ro. B. proponas alian

ŝanĝon, s-ro C. povas ja proponi ekzemple, ke la Ligo nenion ŝanĝu

en la daŭro de certa nombro da jaroj, kaj s-ro D. povas eĉ proponi,

 

ke la Ligo tute deprenu de si la rajton de ŝanĝado … k.t.p. Per unu

 

vorto, kun ĉiuj plendoj kontraŭ la ekzistado aŭ kontraŭ tia aŭ alia

aranĝo de la Ligo la plej bona estas turni sin al la Ligo mem.

 

2) Oni diras, ke dank’ al la maldiligenteco de la Liganoj neniam

 

estos eble atingi ian decidon de la Ligo. Denove eraro. Se la ĝisnunaj proponoj atingis nur tre malgrandan nombron da voĉoj, tio ĉi

venas, laŭ nia opinio, de tio, ke la proponoj mem ne estis sufiĉe gravaj

en la okuloj de la Liganoj. Sed ke proponoj efektive gravaj kaj utilaj

trovos tre facile la necesan nombron da voĉoj, oni vidos el la sekvanta kalkulo: La regularo de nia Ligo diras, ke por atingi ian „decidon

de la Ligo a , estas sufiĉe (en okazo de indiferenteco de multaj Liganoj),

ke a /s de 7s de ĉiuj membroj donu sian voĉon „por“. Sekve ekzemple

nun, kiam la nombro de la Liganoj estas ĉirkaŭ 800, por atingi leĝan

decidon de la Ligo estas sufiĉe ricevi ĉirkaŭ 177 voĉojn „por“. Ĉu

por efektive grava propono, kiun laŭ la kutima esprimo de la proponantoj „ĉiuj aprobos“, estas malfacile ricevi 177 voĉojn inter 800 membroj?! Sendube neniu tion ĉi diros. Se ni eĉ supozos, ke ĉiuj membroj de la Ligo estos tiel maldiligentaj, ke, aprobante en la koro la

proponon, ili sendos la voĉon nur en terure malgrandega nombro,

tiam la proponanto povas ja dissendi ankoraŭ private al la membroj

kelkan nombron da memorigaj poŝtaj kartoj kun pagita respondo, kaj

 

183

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

tiam li jam tute sendube atingos la necesan nombron da voĉoj, se

lia propono estas efektive bona kaj aprobota. Sekve ne la aranĝo

de la Ligo estas kulpa en tio, ke ĝis nun estis atingita ankorau nenia

decido de la Ligo, — sed la laudinda singardeco de la Liganoj, kiuj

ne volas fari ian oficialan decidon, ĝis oni ne montris al ili sufiĉan

gravecon por tia decido. Kiel homo matura, la Ligo ne volas fari

ian uzon el siaj ambaŭflanke tranĉaj rajtoj, ĝis ne venis efektiva neceso

por tia uzo.

 

3) Oni plendas, ke se iu volas alporti bonon al nia afero per ia

utila propono, oni devigas lin ankoraŭ „pagi“ por tio ĉi! Tia plendo

estas tute erara. Por la proponado mem oni nenion devas pagi; ĉiu

povas proponi al la Ligo eĉ mil proponojn ĉiutage, ĉiu povas dissendi

por voĉdonado al la membroj de la Ligo eĉ tutajn librojn, eĉ tutajn

bibliotekojn kun proponoj, kaj li ne devas pagi por tio ĉi eĉ unu

centimon; la „Esperantisto“ ja presas la adresojn de ĉiuj Liganoj, por

ke ĉiu povu dissendi siajn proponojn rekte al la Liganoj. Sed ĉar la

rekta dissendado estas ligita kun grandaj klopodoj kaj elspezoj, tial

la eldonanto de la „Esperantisto“ proponis por tiu ĉi celo al la dezirantoj la paĝojn de sia gazeto. Postuli de li, ke li faru tion ĉi senpage,

estus tre nemodeste de nia flanko, ĉar li jam sen tio tre multe oferas

por nia afero kaj portas sur si preskaŭ ĝian tutan fiiiancan pezon; ĝi

estus eĉ ne ebla, ĉar tiam la proponoj venadus en tia granda nombro

kaj en tiaj grandaj mezuroj, ke ili rie sole okupus la tutan tekston de

la gazeto (al granda malkontento de la legantoj), sed devigus la eldonanton presadi ĉiumonate multajn foliojn anstataŭ unu. Se iu

volas proponi al la Liganoj multajn, grandajn kaj detale motivitajn

proponojn, li povas tion ĉi fari, en kia ajn maniero li volas (ekzemple

per apartaj broŝuroj dissendotaj al la Liganoj), kaj neniu postulos de

li ian pagon por tio ĉi. Se la proponanto domaĝas la elspezojn, kun

kiuj la proponado estas ligita, li ja ne povas postuli, ke alia persono

prenu sur sin Ia elspezojn por li!

 

4) Unu amiko trovis ne konvena, ke ĉiu Ligano devas aboni Ia

„Esperantiston“ kaj ke ni sekve „ligis la Ligon kun la gazeto ,Esperantisto‘“. Kiel do alie fari? Se vi havas pli bonan vojon, proponu,

kaj se ĝi estas bona, la Ligo ĝin akceptos! Kompreneble, ke kiam

anstataŭ la sola „Esperantisto“ ni havos en nia lingvo kelkajn gazetojn,

tiam la Ligo povos elekti al si alian oficialan organon, se ĝi deziros.

 

N-ro 77. paĝ. 177—179

 

z Pri la reformoj

 

Wŭster: Ref Esp Ant

 

Mi havis jam okazon esprimi mian personan konvinkon pri

reformoj en nia lingvo. En principo mi ne estas kontraŭ re-

(formoj, sed mi opinias, ke paroli pri reformoj, aŭ tiom pli

 

„La Esperantisto* 1893. — N-roj 76—77

 

fari reformojn, estus nun ankoraŭ tro frue kaj danĝere. Sed j

la agitado por reformoj en la lastaj jaroj tiel fortiĝis, ke ni

ne povas jam resti silentaj rigardantoj de ĝi kaj ni devas reguligi ĝin. Laŭ mia opinio la rivero de la reforma agitado

tro frue naskiĝisjj sed ĉar ĝi jam naskiĝis kaj obstine daŭras

kaj la partio de ia amikoj konservativaj estas tro malforta, por

sukcese kontraŭbatali al ĝi, tial ni ne devas pli peni digi la

riveron, sed ni devas reguligi ĝian fluon, por ke ĝi alportu

utilon anstataŭ malutilo.

 

Por demeti de mi la respondecon por la sorto de nia

lingvo, mi kreis en la pasinta jaro la Ligon Esperantistan.

Tute vane sekve la amantoj de reformoj sin turnas nun al mi:

ili devas sin turni al la Ligo. Sed, komprenante, ke mi havas

en nia afero pli da sperto kaj eble ankaŭ pli da konfido, ol

iu alia, multaj amikoj esprimis la deziron, ke mi mem gvidu

la reformojn. 1 Mi konfesas denove, ke, se la afero dependus

de mi, mi retenus ankoraŭ ĉiujn parolajn pri reformoj, sed

ĉar mi ne povas kontraŭstari al la fluo de flanko pli potenca,

mi volonte provos gvidi ĝin, por depreni de ĝi la danĝerecon

kaj turni la malbonon al bono 1 .

 

Jen estas mia opinio pri la reformoj:

 

La reformoj devas esti farataj antaŭ ĉio nur teorie; ili

devas esti ne blindaj, paliativaj kaj fragmentaj, kiel la ĝisnune

proponitaj, sed ili devas. esti sistemaj kaj senĝene radikalaj,

laŭ la tuta sperto, kiun donis la sesjafa laborado (radikalajn

reformojn ni povos permesi al ni tiam, kiam ni decidos ŝanĝi

nenion, antaŭ ol ĉio estos tute preta kaj matura); kiam la

reformoj teorie estos tute maturaj kaj aprobitaj de la plimulto

de la esperantistoj, oni devos ilin elprovi praktike, tamen ne

per skribado jam de verkoj aŭ leteroj en la nova dialekto, sed

nur oferante al la dialekto en nia gazeto unu apartan rubrikon

por elprovado. Kiam la teoriaj priparoloj kaj praktikaj provoj

donos certan rezultaton, tiam ni precize kalkulos niajn fortojn,

por sciiĝi, ĉu ni h^vas la eblon krei novan literaturon kaj konstantan forton anstataŭ la detruota malnova. Kaj kiam ĉio

supre dirita estos finita kaj donos kontentigan rezultaton, nur

tiam ni povos anonci, ke la reformita lingvo estas enkondukita,

kaj tiam per unu fojo kaj jam por ĉiam komenciĝos la uzado

de la reformita dialekto en la tuta venonta literaturo, en la

reciproka korespondado de la esperantistoj k.t.p. Sed ĝis tiu

 

1 La strekoj laŭlonge la tekston estas faritaj de mi, por akcenti,

kial d-ro Zamenhof poste mem proponis la „reformojn“ — kontraŭ

sia propra konvinko!

 

185

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

tempo nenio devas esti ŝanĝata en nia lingvo, ne sole en la

eldonotaj verkoj, sed eĉ en privataj leteroj. Tio ĉi estas necesa kondiĉo, por ke ni evitu Babilonan miksaĵon de dialektoj.

Tiu ĉi vojo estas eble iom longa, sed ĝi estas laŭ mia konvinko la sola, certa kaj sendanĝera vojo por farado de reformoj.

 

Tia estas mia opinio pri la maniero, en kiu ni devas fari

reformojn. Ĉu la plimulto de esperantistoj dividas mian opinion

aŭ ne — tio ĉi montriĝos ĉe la voĉdonado, kiun mi siatempe

proponos al la Liganoj en tiu ĉi demando. Dume mi devas

fari preparan laboron, kaj laŭ la supre esprimitaj principoj mi

intencas fari la jenon:

 

De la n-ro 1, „Esperantisto a 1894, mi komencos la presadon

de serio da artikoloj, en kiuj mi analizos sisteme kaj radikale

la tutan gramatiko-vortaron de nia lingvo, komencante de la

alfabeto kaj finante per la lasta vorto de la Meza Vortaro. Pri

ĉiu peco de tiu ĉi gramatiko-vortaro mi montros, kian formon

mi donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun,

kiam mi havas jam tiom multe da sperto, atingita per sesjara

praktika laborado, per .aŭskulto de granda multo da diversaj

opinioj de personoj de diversaj nacioj. En tia maniero mi peco

post peco prezentos al niaj legantoj la tutan lingvon, radikale

reformitan laŭ la bezonoj, kiujn la praktiko montris, kaj laŭ

la konsiloj, kiujn mi ricevis de multaj personoj kaj societoj.

La opinion de niaj plej kompetentaj amikoj pri la manieroj de

reformoj mi jam scias el iliaj ĝisnunaj leteroj; tamen mi petas,

ke paralele kun la presado de miaj artikoloj ili daŭrigu sendadi

al mi sian opinion pri la reformoj, kiujn mi proponados; se

mi trovos en iliaj leteroj ian bonan konsilon, kiun mi ankoraŭ

ne sciis aŭ ne uzis, tiam mi uzos ĝin en la fino de mia analiza

laboro kaj prezentos ĝin en la fino kiel aldonon aŭ ŝanĝon al

miaj publikigitaj 1 reformaj intencoj. Kiam la tuta laboro, kun ĉiuj

eble venontaj plibonigoj, ŝanĝoj aŭ aldonoj, estos finita kaj niaj

legantoj havos jam finitan pentraĵon de la tuta proponota reformita lingvo, tiam mi proponos al la membroj de la Ligo

Esperantista decidi per voĉdonado la sekvantajn demandojn:

ĉu ni devas akcepti lasi la lingvon Esperanto en ĝia ĝisnuna

malnova formo? ĉu ni devas akcepti la lingvon reformitan?

ĉu ni devas ankoraŭ daŭrigi faradi pri la lingvo aliajn reformajn

provojn? Se la plimulto da esperantistoj voĉos por la unua

punkto, tiam ni tute ĉesos paroladi pli pri reformoj; se la plimulto voĉos por la tria punkto, tiam ni daŭrigos ankoraŭ la

presadon de diversaj proponoj, ĝis la Liganoj decidos fari finon

 

1 teksto: publikitaj .

 

186

 

,La Esperantisto“ 1893—1894. — N-roj 77—78

 

al la provoj; se la plimulto voĉos por la dua punkto, tiam ni

anoncos, ke la reforma provado estas fermita kaj ni komencos

la praktikan elprovadon de la reformita lingvo. De tiu momento unu parto de nia gazeto (aŭ eble la tuta gazeto) estos

presata en la nova dialekto, sed ĉio alia devos esti skribata

ankoraŭ en la dialekto malnova, ĉar la nova tiam estos ankoraŭ

en stadio de provado. La provado daŭros 5—6 monatojn; se

en tiu ĉi tempo la praktiko montros aŭ iu el la legantoj rimarkos en la nova dialekto kelkajn erarojn, kiuj en teorio ne

 

estis rimarkitaj, ili estos forigitaj. Kiam eraroj aŭ neoportun-ajoj praktikaj jam pli ne estos trovataj, tiam estos anoncite,

ke la lingvo ricevis jam sian finan formon kaj restos jam netuŝebla por ĉiam (en tia senco, en kiu ni parolas pri netuŝebleco de ĉiuj aliaj lingvoj). Sed per tio ĉi ankoraŭ la afero

ne estos finita: veninte al tiu ĉi punkto, ni kalkulos kaj mezuros niajn fortojn, por konvinkiĝi, ĉu ni havas la eblon krei

novan literaturon (precipe lernolibrojn en diversaj lingvoj) anstataŭ la malnova, kiun ni estos decidintaj detrui. Se la rezultato estos jesa, tiam la nova dialekto ricevos plenan kaj

 

sole regantan forton, kaj ni komencos eldonadi diversajn librojn

konforme jam al la nova dialekto; se la rezultato estos nea,

tiam la nova dialekto restos ankoraŭ afero teoria kaj la dialekto

malnova regos ankoraŭ en sia plena forto tiel longe, ĝis ni

trovos la eblon komenci la sisteman kreadon de nova literaturo.

 

Tia estas mia konvinko, kaj tiajn proponojn mi intencas

siatempe fari al la Ligo, kiam mia serio da analizoj estos finita.

 

La supran enkondukan kaj preparan artikolon mi presis

jam nun, por ke mi en n-ro 1 de 1894 povu jam komenci

mian sisteman teorie-reforman laboron.

 

1894

 

N-ro 78. paĝ. 2—3

 

Pri la Ligo Esperantista 1

 

En Januaro de la jaro 1893 estas kreita Internacia Ligo Esperantista. Por la personoj, kiuj ne legis nian gazeton en la pasinta

jaro, ni ripetas tie ĉi per malmultaj vortoj la esencon de tiu Ligo.

 

Ĉiu abonanto de la gazeto „Esperantisto w estas membro de la

Ligo. En la manoj de la Ligo trovas sin la sorto de la lingvo Esper-1 La enhavo pruvas, ke ĉi tiu artikolo ne estas verkita de la „Eldonanto-Administratoro W. H. Trompeter *, sed de la redaktanto y do, de

Zamenhof mem.

 

187

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

anto. Se iu trovas, ke estus utile fari ian ŝanĝon en la lingvo au

fari ian komunan decidon pri la lingvo, li proponas (per anonco en

la „Esperantisto u aŭ en ia alia maniero) sian opinion al la membroj

de la Ligo kaj petas, ke ĉiu Ligano sendu al li sian voĉon „por“ aŭ

„kontraŭ“ lia propono. Se li ricevis de la plejmulto de la Liganoj

voĉon por lia propono, tiam li alsendas sian proponon, kune kun la

nomoj de la personoj, kiuj partoprenis en la voĉdonado, al la redaktoro

de la „Esperantisto“, kaj la supramaniere akceptita propono estas publikigata en la „Esperantisto“ kiel „decido de la Ligo“ kaj ricevas

forton por ĉiuj amikoj de la lingvo Esperanto.

 

En la daŭro de la jaro 1893 al la Ligo estis farataj diversaj proponoj; sed ĝis nun nenia el ili estis akceptita kiel „decido de la Ligo“.

Ni pensas, ke tio ĉi venas de tio, ke la ĝisnunaj proponoj ne estis

sufiĉe gravaj, por ke Ia Ligo decidu ilin akcepti. Sed la amantoj de

reformoj pensas alie: ili diras, ke la kaŭzo de neakceptado kuŝas en

tio, ke laŭ la regularo de la Ligo por rajta decido de la Ligo estas

postulate, ke la voĉojn donu ne malpli ol -J-de ĉiuj Liganoj kaj ke el

Ia ricevitaj voĉoj ne malpli ol f estu „por“ la propono; laŭ ilia opinio

tiu ĉi regulo, dank’ al la indiferenteco de la pli granda parto da Liganoj, neniam permesas al ia eĉ tre bona propono ricevi por si la

necesan plimulton da voĉoj. Ili plendas, ke, dank’ al la dirita punkto,

la regularo de la Ligo estas multe pli oportuna al la konservativuloj

ol al la progresistoj. Por forigi tiun ĉi kaŭzon de plendoj kaj por

doni al ĉiu efektive bona propono la eblon atingi sian celon, ni en

la nuna numero (rigardu la parton de anoncoj) proponas al la Ligo

forigi la neoportunecon de la supre dirita punkto de Ia regularo, per

aldono de la sekvanta regulo: „Se post paso de 3 monatoj post la

publikigo de la propono montriĝos, ke la necesa nombro da voĉoj ne

estas alsendita, sed el tiuj voĉoj, kiuj estas alsenditaj, pli ol 4 estas

por la propono, tiam la proponanto denove prezentas sian proponon

al la Ligo kaj petas la Liganojn denove alsendi al li siajn voĉojn; se

post paso de la novaj 3 monatoj montriĝos denove, ke pli ol 4 de la

ricevitaj voĉoj estas por la propono, tiam la propono estos akceptita kiel decido de laLigo, tute egale kia ajn estos la nombro

de la ricevitaj voĉoj entute.“ Tiam la Liganoj, kiuj estos tiel indiferentaj, ke ili ambaŭ fojojn ne estos alsendintaj sian voĉon, ne povos

plendi, se oni faros la decidon sen ilia voĉo.

 

Tian proponon ni 1 faras nun al la Ligo. Kompreneble, ke la akceptado de tiu ĉi nia propono povas nun ankoraŭ esti farata nur laŭ

la regulo malnova, t. e. se f el J de ĉiuj abonantoj de la „Esperantisto“ (laŭ ilia nombro en Marto 1894) alsendos sian voĉon por la

propono. Por la faciligo kaj justigo de la aferoj de la Ligo ni forte

 

1 Ke ĉi tie parolas Zamenhof, tion montras II, 80,

 

188

 

„La Esperantisto“ 1894. — N-roj 78—79

 

dezirus, ke tiu ĉi nia propono estu rajte akceptita, kaj tial ni insiste

petas ĉiujn abonantojn de nia gazeto, ke ili forĵetu sian indiferentecon

kaj alsendu al ni kiel eble plej frue sian voĉon por aŭ kontraŭ la

propono, kiun ni faras nun al la Ligo en la parto de la anoncoj.

 

N-ro 79. paĝ. 3—4

 

z Pri reformoj en Esperanto

 

Wŭster: RefEsp

 

Kiel mi promesis en n-ro 12 de „Esperantisto“ 1893, mi i

nun komencas sisteman analizon de nia tuta lingvo. Peco post

peco, komencante de la alfabeto kaj finante per la lasta vorto

de la Meza Vortaro, mi priparolos la tutan lingvon, kaj pri

ĉiu peco mi montros, kian formon mi donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun, havante post mi jam

6| jarojn da praktika laborado kaj elprovado kaj elaŭdinte jam

tiom multege da opinioj kaj konsiloj, ricevitaj de plej diversaj

^ fflgopono ir gazetoj kaj societoj el la plej diversaj landoj de la

‘mondo. Kiam mia tuta analiza laboro estos finita kaj niaj legantoj havos antaŭ si jam plenan pentraĵon de la nove proponata perfektigita dialekto, tiam mi turnos min al la Ligo

Esperantista kaj proponos al ĝi decidi per voĉdonado la sekvantajn demandojn: 1) ĉu ni devas restigi senŝanĝe la malnovan (ĝisnunan) formon de nia lingvo? 2) ĉu ni devas akcepti la novan formon, kiun mi estos prezentinta al la Liganoj

en ĝia tuta pleneco? 3) ĉu ni devas fari aliajn reformojn en

la lingvo? Se la Ligo elektos la unuan decidon, tiam ni tute

ĉesos paroladi pri reformoj ĝis la tempo, kiam la Ligo iam

eble decidos alie. Se la Ligo elektos la trian decidon, tiam

ni daŭrigos presadi ankoraŭ aliajn reformajn proponojn de ni

kaj de aliaj amikoj, ĝis la Ligo trovos, ke la demando de la

reformoj estas elĉerpita. (Kiu ne volas atendi kun siaj reformaj

proponoj, ĝis mia analiza laboro estos finita, tiu havas kompreneble la rajton prezenti siajn reformajn proponojn al la

Ligo jam nun.) Se la Ligo elektos la duan decidon, tiam ni

anoncos, ke la demando pri reformoj estas teorie finita kaj ni

alpaŝos al la praktika elprovado. En la praktiko (t. e. en la

eble ankoraŭ eldonotaj verkoj, en la korespondado inter la

esperantistoj k.t.p.) tiam ĉiam ankoraŭ restos en sia plena forto

la dialekto malnova; sed, komencante de tiu tempo, unu parto

de nia gazeto (aŭ eble la tuta gazeto) estos jam presata en

la dialekto nova, por doni al ĉiuj la eblon sufiĉe esplori, ĉu

la nova dialekto ne havas en la praktiko iajn maloportunaĵojn

aŭ erarojn. Se en la tempo de tiu elprovado montriĝos iaj

eraroj, ili estos forigitaj. Tiu ĉi tempo de elprovado daŭros,

 

189

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

laŭ la bezono, 3—6 aŭ pli multe da monatoj, kaj kiam neniaj

 

duboj jam restos, tiam ni anoncos, ke la fina formo de la

 

lingvo Esperanto estas jam decidita por ĉiam, kaj la lingvo

 

restos de nun jam por ĉiam neŝanĝebla (en tiu senco, en kiu

 

ĉiuj aliaj vivantaj lingvoj estas neŝanĝeblaj), kaj tiam komenciĝos la plena kaj solereganta praktika uzado de la nova dialekto. Sed antaŭ ol ni tion ĉi anoncos, ni kalkulos niajn fortojn, por konvinkiĝi, ĉu ni havas Ia eblon krei novan sisteman

literaturon anstataŭ la forjetota malnova; se montriĝos, ke ni

Ia sufiĉan forton ne havas, tiam ni atendos ankoraŭ kun la

praktika enkonduko de la nova dialekto, ĝis la fortoj troviĝos.

 

Niajn legantojn kaj entute la amikojn de nia ideo mi petas,

ke, Iaŭ mezuro de presado de miaj artikoloj pri la reformoj

en Esperanto, ili daŭrigu sendadi al mi siajn opiniojn kaj konsilojn. Ĉiujn ĝis nun ne esprimitajn kaj eble ankoraŭ venontajn bonajn konsilojn mi uzos en la fino (aŭ eble ankoraŭ

en la daŭro) de mia serio j&e artikoloj en formo de aldonoj aŭ

ŝanĝoj al mia proponata nova gramatiko-vortaro de nia lingvo 1 .

 

N-ro 80. paĝ. 14

 

Z AI la Ligo Esperantista

 

Mi proponas, ke oni aldonu al la regularo de la Ligo la sekvantan

regulon: „Se post 3 monatoj post la publikigo de ia propono montriĝos,

ke la necesa nombro da voĉoj ne estos alsendita, sed el tiuj voĉoj,

 

1 Post ĉi tiuj vortoj jam sekvas la nova projekto, komencanta per

proponoj pri la „Alfabeto“. — Komparu antaŭ ĉio la rimarkigon al la

artikolo 1893 , paĝ. 177 — 179 = II. 77. La tie per strekoj signita frazo

montras, ke d-ro Zamenhof, kontraŭ sia propra konvinko kaj nur

obeante pro disciplinemo, faris la proponojn pri reformoj, kiuj estus — se

oni estus akceptinta ilin — renversintaj la tutan sistemon. Skribante

ilin, en sia koro li certe esperis, ke oni ne akceptos ilin. Komp. ankaŭ la

ĝis nun ne konatan sciigon pri Trompeter en la letero V. 731. La demandon pri reformoj ankaŭ rilatas la leteroj sub V. 176. 177.179. — Kiel

Zamenhof poste mem pensis pri la represigo de la prireformaj artikoloj — ili

troviĝas en „La Esperantisto“ 1894, paĝ. 17 — 21, 36 — 39, 39 — 40, 49 — 52,

67—72 — tion montras lia letero al la direktanta komitato de la „British

Esperanto-Association“ de la 23. VI. 07 = V. 308. — Li nepre ne deziris,

ke oni represu ilin kaj esprimis sian deziron tre energie tiel, ke ĝi fariĝis

ordono. Mi sentas tion mia devo, nepre respekti kaj obei ĝin kaj ne preni

ilin en mian kolekton. Cetere ili prezentos intereson nur por filologoj.

 

Pri la sorto de la reformprojekto kaj pri la voĉdonado komparu la sekvantan artikolon II. 81 = 1894, paĝ. 40—44 „Ni prepariĝu“; plue II. 83

= 1894, paĝ. 66 „Al la Ligo Esperantista“; II. 85 = paĝ. 67 „Pripensu

libere vian voĉon“; II. 88 = 1894, paĝ. 161—162 „Fina rezultato de la

voĉdonado“.

 

190

 

„La Esperantisto” 1894. — N-roj 79—81

 

kiuj estas alsenditaj, pli ol duono estas por la propono, tiam la proponanto denove prezentas sian proponon al la Ligo kaj petas la Liganojn denove alsendi al li siajn voĉojn; se post paso de la novaj

tri monatoj montriĝos denove, ke pli ol duono de la ricevitaj voĉoj

estas por la propono, tiam la propono estos akceptita kiel decido de

la Ligo, tute egale kia ajn estos la nombro de ricevitaj voĉoj entute. w

Mi petas la Liganojn sendi siajn voĉojn pri mia propono sub la adreso:

L. Zamenhof, Grodno, Russie.

 

N-ro 81. paĝ. 40—42

 

z Ni prepariĝu!!

 

Post 3 monatoj mia analiza laboro pri reformoj enEsperanto estos finita, kaj tiam, farinte en ĝi kelkajn modifikaciojn,

kiuj eble ĝis tiu tempo montriĝos utilaj, mi proponos ĝin al

la voĉdonado de la esperantistoj. Se la plimulto ne decidos,

ke ni devas lasi la lingvon netuŝita 1 en ĝia ĝisnuna formo,

tiam oni aŭ akceptos mian projekton, aŭ oni faros en ĝi diversajn ŝanĝojn; en ambaŭ okazoj ni baldaŭ trovos nin antaŭ

la neceso, krei novan sisteman literaturon anstataŭ la malnova,

kaj al tio ĉi ni devas esti frutempe pretigitaj!!

 

Ĉe la nialrapida alportado de helpo de la flanko de niaj

amikoj, ni devas komenci la prepariĝadon tre frue, por ke

ni ĝis la decida momento estu jam tute pretaj, ĉar alie ni tiam

eble longe devos stari senmove: la malnova estos kondamnita,

kaj la novan ni ne povos komenci. Por ke ni en la responda

momento estu jam tute pretaj kaj ne devu halti (kio efikus

tre senkuraĝige sur multajn amikojn de nia afero), mi jam nun

komencas preparajn paŝojn por la ekkreado de sistema literaturo, kiam venos la tempo, kaj pro energia helpo en tiu

ĉi prepariĝado mi nun alvokas ĉiujn amikojn de la

lingvo Esperanto. Mi petas ilin forĵeti sian dormadon, sian

paralizigan „oni faros sen mi“; mi petas, ke ĉiu alportu sian

briketon al nia konstruo. E1 gutoj fariĝas maro; sed se ĉiu

konservos sian guton en sia poŝo, dirante „la maro fariĝos

ankaŭ sen mia guto“, — tiam nenion estos eble fari. Jam

tiom multe da fojoj mi vane alvokadis la helpon de niaj amikoj! mi esperas, ke almenaŭ nun mia voko ne restos senfrukta.

 

Kiam la fina formo de la lingvo Esperanto estos teorie decidita,

tiam mi intencas komenci la eldonadon de sistema „Biblioteko de la

lingvo Esperanto w . La „Biblioteko w konsistos el apartaj broŝuroj kaj

libroj kaj enhavos: mallongajn lernolibrojn en diversaj lingvoj (pli

 

1 teksto: netuŝite.

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

vastaj lernolibroj estos eldonataj ekster la „Biblioteko“), riĉan krestomation da plej diversaj ekzercoj en la nova (fina) formo de nia

lingvo, plenan vortaron kun traduko en 5 plej gravaj lingvoj, diversajn

verkojn en la nova dialekto, originalajn kaj tradukitajn, prozajn kaj

versajn, beletristikajn kaj sciencajn k.t.p. La „Biblioteko“ elirados en

la nombro de ĉirkaŭ 50 presitaj folioj en jaro, kaj ĉiu folio (16 paĝoj)

kostos po 25 centimoj (= 10 kopekoj = 20 pfenigoj). La sistemo de

elirado de la folioj estos pli-malpli tia, ke en ĉiu monato eliros 2 folioj

■da lernolibroj aŭ vortaroj en diversaj lingvoj kaj 2 folioj da literaturo.

 

Por ke la „tempo de elprovado w de la nova dialekto (tempo inter

la teoria akcepto kaj praktika enkonduko) ne daŭru tro longe kaj por

ke la elprovado ne estu tro neplena kaj nesufiĉa, ni ekster la „Esperantisto“ faros vastajn provojn ankaŭ en la „Biblioteko a , kaj por tiu

ĉi celo la „Biblioteko a komencos eliradi tuj post la teoria akcepto de

la fina dialekto kaj la unuaj 15 folioj prezentos provan krestomation,

kiu enhavos en si riĉan kolekton da plej diversaj karakteraj pecoj kaj

artikoloj en la nova dialekto. Kiam la matura kaj ĉiuflanka elprovado

finiĝos kaj la eble trovotaj maloportunaĵoj en la dialekto estos forigitaj,

tiam (de la 16-a folio) la „Biblioteko a komencos jam enhavadi nur

verkojn konstantajn en dialekto jam neniam ŝanĝebla.

 

Por ke mi povu fari frutempe ĉiujn preparojn al la multeklopoda

kaj multekosta eldonado de la „Biblioteko a , mi insiste petas ĉiun

amikon de nia afero, ke li volu sciigi min kiel eble pli frue, ĉu

li abonos la „Bibliotekon a kaj en kia nombro da ekzempleroj. Por

ebligi la entreprenon, ĉiu amiko estas petata, kolekti ankaŭ abonojn

por la „Biblioteko a inter siaj amikoj kaj konatoj. Aboni, t. e. finance

subteni la entreprenon, povas ja ankaŭ tiaj personoj, kiuj lerni aŭ

labori ne volas. Por ke la „Bibliotekon a povu aboni ankaŭ personoj,

kiuj ĝis nun ne konas Esperanton nek la historion de la reformoj en

ĝi, la unuaj 3 folioj de la „Biblioteko a enhavos la gramatikon kaj mallongan vortaron de la reformita Esperanto en 6 plej gravaj lingvoj.

La nomoj de la abonantoj estos presataj en apartaj *A|donoj al la

„Biblioteko a .

 

Antaŭpagon mi ne postulas; ĉiu, kiu volas aboni, estas petata

nur alsendi al mi (L. Zamenhof, Grodno, Rusujo) la sekvantan letereton: „Mi deziras ricevadi po … ekzempleroj de la ,Biblioteko de

la lingvo Esperanto*; pagon por la ricevotaj folioj (po 25 centimoj

por presita folio) mi promesas sendadi al vi post la ricevo de ĉiu

deka folio. Subskribo: … Adreso: . . , a

 

Amikoj, ne dormu kaj ne prokrastu! La entrepreno estos ne ebla,

se ĉiuj preparaj paŝoj ne estos frutempe finitaj, kaj la eldonado povos

komenciĝi nur tiam, kiam la „Biblioteko a havos 600 abonantojn (mend-antojn). Mi ripete kaj insiste petas ĉiun amikon de nia afero, ke li

energie kaj kiom eble pli frue helpu al mi efektivigi la entreprenon,

 

192

 

,La Esperantisto“ 1894. — N-roj 81—83

 

kiu fortikigos la tutan estontecon de nia afero kaj, donante al ĝi la

eblon regule kaj senhalte kreskadi, liberigos ĝin fine por eterne de

ĉiaj mortigaj disputoj kaj ŝanceliĝoj. La nomoj de la mendantoj kune

kun la nombro de mendataj ekzempleroj estos publikigataj en la

„Esperantisto“ tiel same, kiel ĝi estis farata kun la mendoj por la

siatempe intencita „Granda Vortaro” en la pasinta jaro. Mi esperas, ke

nenia vera esperantisto malestos au tro malfruiĝos en tiuj ĉi nomaroj.

 

N-ro 82. paĝ. 53

 

z Nia literaturo kaj la reformoj

 

Kiom oni povas juĝi el la diversaj reciproke tre kontraŭ-parolaj opinioj, kiujn ni ĝis nun ricevis rilate la reformojn,

estas antaŭvideble, ke la demando pri reformoj kredeble ne

tiel baldaŭ ankoraŭ estos solvita. Povas esti, ke ĝis tiu tempo

pasos ankoraŭ kelkaj jaroj. Dume nia afero multe suferas:

ĉia progresado ĉesis, neniu volas eldoni ian novan verkon,

kaj la mondo, kiu juĝas pri afero nur laŭ ĝia ekstera kreskado,

baldaŭ dirus, ke nia afero mortis. Por forigi tiun ĉi danĝeron,

mi decidis ne atendi tro longe kun la eldonado de la „Biblioteko a pri kiu mi parolis en n-ro 3 de nia gazeto, sed mi komencos ĝian eldonadon jam nun. ĉis la demando pri reformoj

tute klariĝos, la „Biblioteko“ elirados en stilo malnova. Se

poste, post multaj priparoloj kaj voĉdonadoj, la lingvo ricevos

novan formon, — tiam, kiam ĉiuj duboj kaj disputoj jam estos

finitaj, la „Biblioteko a komencos eliradi en stilo nova. Ĉar

en tia maniero „morto de senmoveco” al ni ne minacos kaj

la afero iros regule sian vojon, tial ni nun ne bezonos tro

forte rapidi, sed povos priparoli la reformojn singarde kaj

mature. La tempo estas kara, ĉar niaj malamikoj kredeble

baldaŭ komencos trumpeti al la mondo pri la „halto“ de nia

afero. Tial ĉiun, al kiu nia afero estas kara, ni kore petas

rapidi kun la mendado de la „Biblioteko“.

 

N-ro 83. paĝ. 66

 

Z A1 la Ligo Esperantista

 

Wŭster: Ref Esp Ligo

 

La demandoj pri reformoj elvokis grandan disputadon kaj

malpaciencon inter multaj niaj amikoj. Por rapidigi la klariĝon

de tiu ĉi grava kaj disputodona demando, mi rapidigis mian

laboron pri tiu ĉi objekto kaj donas nun en tiu ĉi numero la

tutan reston de mia proponota vortaro. Malsupre mi donas

ankaŭ tiujn ŝanĝojn, kiujn mi decidis fari en mia projekto laŭ

la konsiloj de la plimulto. La legantoj sekve havas nun antaŭ

 

13 Dietterle, Zamenhof.

 

193

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

si la tutan pentrajon de la proponota dialekto kaj povas jam

doni sian juĝon. Tial mi malfermas nun la komunan voĉdonadon de la Ligo Esperantista en la demando de reformoj.

Mi petas, ke ĉiu abonanto de nia gazeto volu skribi al mi,

por kiu el la malsupre donitaj 4 punktoj li donas sian voĉon:

 

1) Ĉu ni devas restigi senŝanĝe la malnovan (ĝisnunan)

formon de nia lingvo?

 

2) Ĉu ni devas akcepti la novan formon, kiun mi prezentis

al la Liganoj, en ĝia tuta pleneco?

 

3) Ĉu ni devas fari aliajn reformojn en la lingvo?

 

4) Ĉu ni devas akcepti en principo mian projekton de reformoj, sed nur fari kelkajn ŝanĝojn en ĝiaj apartaj

detaloj?

 

Mi petas, ke ĉiu volu skribi klare la numeron de la punkto,

por kiu li voĉas. Mi petas, ke ĉiu volu sendi sian voĉon kiel

eble pli frue (en ĉia okazo ne pli malfrue ol ĝis la 1-a Aŭgusto).

 

Se la Ligo akceptos la punkton 1, tiam la lingvo restos

senŝanĝa kaj ĉio irados regule, kiel ĝis nun. Se la Ligo akceptos la punkton 2, tiam ni anoncos, ke la demando pri reformoj estas teorie finita, kaj ni komencos, kiel estis jam dirite,

la praktikan elprovadon de la nova dialekto. Se la Ligo akceptos la punkton 3, tiam ni komencos presadi (senpage kaj

en la teksto de nia gazeto) ĉiujn aliajn projektojn, kiujn alsendos al ni la amikoj de nia afero, kaj pri ĉiu el ili ni proponos voĉdonadon de la Ligo. Se la Ligo akceptos la punkton 4,

tiam ni presos ĉiujn proponatajn ŝanĝojn al mia projekto kaj

faros voĉdonadon pri ĉiuj tiuj ĉi detalaj ŝanĝoj 1 .

 

N-ro 84. paĝ. 66—67

 

z Rimarko de la administracio

 

Siajn opiniojn pri la reformoj entute kaj pri la diversaj apartaj

punktoj de la reformoj alsendis al ni multaj amikoj; vortareton, pri

kiu mi petis en n-ro 2, alsendis sinjoroj: A. RoswalI el Stockholm,

A.F.Runstedt el Moholm, J.Forkartj eljosefstadt kaj dr. Costa e Ameida

el Rezende; krom tio la Klubo Nurnberga alsendis registron de ĉiuj

ĝisnunaj vortoj de la Meza Vortaro, kiujn la klubo konsilas ŝanĝi,

tamen sen montro de novaj formoj por tiuj ĉi vortoj.

 

1 Oni devis ripeti la voĉdonadon, por klarigi la situacion. D-ro Zamenhof raportas pri tio en „La Esperantisto u 1894, paĝ. 97—98 kaj

paĝ. 113 — 114. Ĉi tiujn 2 artikolojn mi ne akceptis en la kolekton,

sed nur tiun pri la „Fina rezultato de la voĉdonado“, komp. 1894>

paĝ. 161—162 = II. 88.

 

194

 

t La Esperantisto” 1894. — N-roj 83—85

 

E1 la ĝis nun ricevitaj opinioj la plimulto esprimis sin: kontraŭ

la elĵeto de „j“ kaj „h“ el la alfabeto, kontraŭ la elĵeto de la prepozicio „je“ kaj de la pronomo „oni“ kaj kontraŭ la novaj formoj de

la personaj pronomoj. (Mi parolas nur pri tiuj ŝanĝoj, kiujn egal-tempe konsilis multaj, sed ne apartaj personoj.) Tial mi faras en

mia projekto la sekvantajn ŝanĝojn: 1) „j“ kaj „h“ mi jam pli frue

restigis en la alfabeto; 2) „je“ kaj „oni“ mi restigas; 3) la pronomojn

personajn mi proponas: mi, tu, lu, elu, su, on (= oni), nos, vos, ilu.

 

N-ro 85. paĝ. 67

 

z Pripensu libere vian voĉon!

 

Multaj amikoj miras, ke mi, kiu ĝis la lasta tempo konsiladis

deteni sin de ĉiaj reformoj, nun eliris mem ne sole kun projekto

de reformoj, sed de reformoj tiel grandaj kaj radikalaj.

Nun ne estas tempo klarigi denove mian detalan opinion pri

la reformoj, por ne fari premon sur la komunan opinion ĉe

la antaŭstaranta voĉdonado; tamen, vidante el la ricevataj

leteroj, ke erara komprenado de mia rilato al la reformoj

povas konduki al erara rezultato de la voĉdonado, mi estas

devigita doni kelkajn vortojn de klarigo almenaŭ tiom, por ke

tiu aŭ alia decido de la Ligo ne estu farata kvazaŭ en mia

nomo.

 

Post la senfina disputado de la partioj estis necese ekscii

la veran efektivan opinion de la plimulto, kaj tial mi nun

proponas la voĉdonadon, kies celo estas: doni ion difinitan

kaj aŭtoritatan kaj ĉesigi por ĉiam la disputojn. Pro la bono

de nia afero mi petas, ke ĉiu volu bone kaj libere pripensi

sian voĉon, voĉi tiel, kiel li trovas la plej utile 1 por nia afero,

kaj gvidi sin per neniaj personaj rilatoj, tiom pli ke tiujn ĉi

personajn rilatojn multaj komprenas tute erare. Senfine ripetataj reformoj detruus nian aferon; tial por la okazo se la

plimulto trovos, ke nia lingvo devas esti reformita, mi proponis

reformojn grandajn kaj radikalajn, por fini la malagrablan

demandon per unu fojo; sed ĉu la lingvo devas esti reformita

aŭ ne, kaj en kia mezuro — tio estas alia demando, kies

solvon mi lasas al la libera decido de la Ligo. Ĉiu volu doni

sian voĉon tute libere, gvidante sin nur per la bono de nia

afero.

 

1 tiel en la teksto!

 

13»

 

195

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 86. z paĝ. 94—95

 

Wiister: Bibl Esp

 

La „Bibliotekon de la lingvo internacia Esperanto* ĝis nun mendis

s-roj: M. Bogdanov — 2 ekzemplerojn, N. Borovko — 1 ekz., s-rino

A. Ĉajkovskaja — 2 ekz., Costa e Almeida — 1 ekz., A. Dombrovski —

 

1 ekz., M. Edwards — 1 ekz., J. Forkarth — 1 ekz., A. Franz — 1 ekz.,

Gofflot — 2 ekz., M. Goldberg — 1 ekz., K. Hŭbert — 1 ekz., M.Je-zerski — 1 ekz., I. Kaminski — 2 ekz., s-rino M. Karovina — 1 ekz.,

N. Kuŝnir — 1 ekz., s-rino E. Manjkovskaja — 5 ekz., D. Marignoni —

 

2 ekz., A. Martakov — 1 ekz., R. Nordenstreng —‘1 ekz., M. Nordensvan

 

— 1 ekz., frl. Ŝ. Nudelman — 1 ekz., s-rino L. Okromĉedjelova — 1. ekz.,

A. 01schwang — 1 ekz., H. Pleyel — 1 ekz., P. Pogorilko 1 ekz., J. Puĉkovski — 1 ekz., A. Roswall — 2 ekz., A. Runstedt — 1 ekz., K. Svanbom

 

— 1 ekz., A. Thorn — 1 ekz., K. Tripolski — 1 ekz., W. Waher — 10 ekz.,

A. Waldenberg — 1 ekz., A. Zinovjev — 3 ekzemplerojn. — E1 la supre

nomitaj personoj kelkaj mendis ankoraŭ antaŭ la ricevo de n-ro 4 de

„Esperantisto a , sekve ne sciante ankoraŭ, ke en la unua tempo la

„Biblioteko a elirados en stilo malnova; tial, se ili eble ne aprobos tion

ĉi, mi petas, ke ili volu sciigi min, por ke mi elstreku iliajn nomojn

el mia nomaro. — Estas tre grave por nia afero, ke la „Biblioteko a

komencu eliradi kiel eble plej frue; tial mi denove petas ĉiujn amikojn

de nia afero, ke ili per pli energia mendado ebligu al mi la efektivigon

de tiu ĉi entrepreno.

 

N-ro 87. paĝ. 145 — 146

 

z Pri la venonta jaro

 

Wŭster: Ven

 

Multaj demandas min, kio estos kun la „Esperantisto a en la jaro

1895, kaj ili esprimas la timon, ke la gazeto eble plu ne elirados. Ni

rapidas tial trankviligi niajn amikojn, ke la „Esperantisto a ne ĉesos

eliradi. Dank’ al la cirkonstanco, ke en la komenco de la venonta

jaro ŝanĝiĝos la kondiĉoj de la eldonado, ni ne povas nun ankoraŭ

diri tute 1 precize, en kia formo la gazeto elirados, ĉu ĝi ne ŝanĝos

eble sian grandecon, oftecon aŭ abonan koston — pri ĉio tio ĉi ni

sciigos niajn legantojn en la fino de tiu ĉi jaro, — sed tion ĉi ni

povas diri tute certe, ke en tia aŭ alia formo, sub tiaj aŭ aliaj kondiĉoj,

la „Esperantisto a elirados senĉese ankaŭ en la venontaj jaroj. Tion

saman ni povas diri ankaŭ pri la „Biblioteko de la lingvo internacia

Esperanto a : ankaŭ ĝi en nenia okazo ĉesos eliradi, tute egale, ĉu la

cirkonstancoj estos favoraj aŭ malpli favoraj. Se ĝis la fino de tiu

ĉi jaro la nombro de la abonantoj de la „Biblioteko a ne estos sufiĉe

granda, tiam ni devos ŝanĝi la kondiĉojn de elirado de la gazeto kaj

 

1 teksto: tuta.

 

196

 

„La Esperantisto“ 1894. — N-roj 86—88

 

Biblioteko en tia maniero, ke ili ambaŭ havu la eblon aperadi ĉe tiu

grandeco da fortoj kaj rimedoj, kiun ni posedos; sed niaj amikoj povas

esti tute certaj, ke, kiel ajn malfacila la kondukado de la afero eble

estos por ni en la daŭro de kelka tempo, tamen falon aŭ interrompiĝon

de nia afero ili neniel kaj en nenia okazo devas timi. La plua ekzistado de la „Esperantisto“ kaj de la „Biblioteko“ estas tute ekster

danĝero; nur ilia grandeco kaj ofteco dependas de la nombro de

la abonantoj, kiujn la „Biblioteko“ posedos en la fino de Novembro

de tiu ĉi jaro. Ni tial petas ĉiun esperantiston ne forgesi pri la

„Biblioteko“.

 

N-ro 88. paĝ. 161 —162

 

z Fina rezultato de la voĉdonado 1

 

Wŭster: Ref Esp Yoĉ

 

La tri monatoj, difinitaj por ripetita voĉdonado pri la demando

de reformoj, nun finiĝis, kaj ni havas jam la eblon sciigi pri la

fina decido de la esperantistoj en tiu ĉi demando. En Aŭgusto

la rezultatoj estis: por punkto I — 144 voĉoj, por p. II — 12,

por p. III — 2, por p. IV — 95 voĉoj. De Aŭgusto ĝis nun

la sekvantaj esperantistoj ŝanĝis siajn opiniojn:

 

s-ro Tripolski (69) kiu voĉis antaŭe por p. II, voĉas nun por p. I

»

Vladikon (208)

»

»

»

»

,, ii,

»

»

»

„ I

»

Isakov (62)

»

»

»

»

. i,

»

»

»

„11

»

Husson (663)

»

»

»

»

„ u,

»

»

»

„ I

»

Runstedt (664)

»

»

»

»

„ IV,

»

»

»

„ I

»

Svanbom (498)

»

»

»

»

„ IV,

»

»

»

„ I

»

Sandberg (499)

»

»

»

»

„ IV,

»

»

»

„ I.

 

La sekvantaj esperantistoj, kiuj en la unua voĉdonado ne

partoprenis, nun alsendis siajn voĉojn:

 

s-ro Grŭnfeld (601) por p. I s-ro de Kergorlaj (629) por p. I

 

Gervais

 

(624) „

 

„ I

 

„ Polupanov

 

(194) „

 

„ I

 

Ahlberg

 

(494) „

 

„ I

 

„ Olsson

 

(509) „

 

„ II

 

Kofman

 

(224) „

 

„ I

 

„ Neftalimow

 

(167) „

 

„ iv

 

Linden

 

(459) „

 

„ I

 

„ Evstifejev

 

(565) „

 

„ III

 

s-ro

 

Langlet

 

(507) por p. I.

 

Ĉiuj ceteraj esperantistoj restis ĉe siaj antaŭaj voĉoj.

L. Zamenhof (kaj kun li ankaŭ kelkaj personoj, kiuj transdonis

 

1 Antaŭe Zamenhof jam raportis paĝ. 97—98 („Al la voĉdonado u )

kaj paĝ.113—114 („Voĉdonado pri reformoj“) pri la provizoraj rezultoj

de V voĉdonado.

 

197

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

sian voĉon al lia bontrovo) tute retenas sian voĉon, tiom pli, ke

kia ajn ĝi estus, ĝi nun povus fari nenian ŝanĝon en la decido.

La nuna fina rezultato sekve estas:

 

Por punkto I 157 voĉoj (= kontraŭ reformoj)

 

» » II 11 „ |

 

„ „ III 3 „ > (= kune 107 voĉoj por reformoj)

 

» » IV 93 „ )

 

La fina rezultato sekve estas: La plimulto da esperantistoj

decidis, ke la lingvo Esperanto devas tute sen ia ŝanĝo resti

en sia ĝisnuna formo.

 

Tion ĉi ni sciigas al niaj amikoj. De ĉiaj komentarioj ni

nin detenas, ĉar la maldolĉeco de la disputoj estas ankoraŭ

freŝa, kaj estas bone ne tuŝi ĝin. Nur unu klarigon ni deziras

doni por tiuj personoj, kiuj erare komprenis la esencon kaj

rezultaton de la voĉdonado:

 

Kelkaj pensas, ke la farita decido malpermesas por ĉiam

ian ŝanĝon en nia lingvo kaj faras ĝin por ĉiam rigida. Tio

ĉi estas eraro, ĉar ĉiu ja devas bone kompreni, ke ni, malgranda kolekto da homoj, ne povas fari ian decidon por ĉiam

en afero, en kiu — laŭ nia espero — poste partoprenos

grandaj multegoj da aliaj homoj. La plimulto trovis, ke pro

diversaj kaŭzoj en la nuna tempo nenio en la lingvo devas

esti ŝanĝita; ĉu iam poste oni faros iajn ŝanĝojn aŭ ne, —

pri tio neniu decidis nek povas decidi.

 

1895

 

N-ro 89. paĝ. 1—2

 

Z E1 la tempo pasinta

 

Kun la pasinta numero nia nobla amiko, s-ro W. H. Trompeter,

formetis de si la eldonadon de nia gazeto kaj transdonis ĝin plene en

la manojn de la nuna redaktoro-eldonanto. En la daŭro de la tri jaroj,

en kiuj s-ro Trompeter eldonadis la gazeton, ni havis nenian okazon

diri kelke da vortoj pri lia agado kaj rilato al nia afero, ĉar li ne

deziris, ke ni parolu pri tio ĉi. Nun ni la unuan fojon povas permesi

tion ĉi al ni, kaj ni esperas, ke s-ro Trompeter ne koleros nin pro tio ĉi.

 

Antaŭ 3 jaroj nia afero trovis sin finance en tre kritika 1 situacio.

Ni vokis tiam al niaj amikoj, sed nia voko donis nenian rezultaton.

En Decembro 1891 ni kun malĝoja koro diris por kelka tempo adiaŭ

al niaj amikoj, ĉar malesto de rimedoj devigis nin vole-ne-vole por

 

1 Zamenhof laŭ mia scio nur ĉi tie uzas la vorton „kritika“ anstataŭ la vorto „kriza “.

 

198

 

,La Esperantisto* 1894—1895. — N-roj 88—90

 

kelka tempo interrompi la eldonadon de la „Esperantisto“, sekve ankaŭ

la kondukadon de nia tuta afero. Kun granda malfacileco ni ĝis tiam

tenis nin tiel longe, kiel ni nur povis; sed fine venis la momento,

kiam malgraŭ ĉia plej bona volo, malgraŭ ĉiaj niaj penoj, ni, tro forte

alpremitaj de la cirkonstancoj, ne povis plu daŭrigi la aferon. Tiam

kun helpo aperis sinjoro W. H. Trompeter. Li ne sole prenis sur sin

la eldonadon de nia gazeto, ne timante ĝian deficiton, sed li ankoraŭ

difinis salajron de 100 markoj ĉiumonate al la redaktoro, por ebligi

al li pluan laboradon por nia afero kaj por ĝia organo, la „Esperantisto“. Tiam la unuan fojon nia afero ricevis teron sub la piedoj.

ĉi komencis regule disvolviĝadi, kaj ĝi nun eble starus jam tre alte,

se ne estus aperintaj kelkaj nuboj, kiuj paralizadis la tutan energion

de niaj amikoj; ĉiam pli densiĝante, la nuboj en la pasinta jaro sol-viĝis per fulmotondro, kiu, minaca en la komenco, montriĝis en la

fino tre bonfara, ĉar ĝi per unu fojo (dank J al la Novembra decido

de la Ligo) purigis la atmosferon kaj donacis al ni pacon kaj lumon

por longa tempo. Liberigita de demandoj internaj, nia energio povas

nun en plena tuteco turniĝi eksteren, kaj por nia afero komenciĝis

nun nova tempo de jam senhalta kaj senmalhelpa progresado.

 

Demetinte de si la eldonadon kaj fariĝante nun esperantisto privata, s-ro Trompeter povas kuraĝe diri al si, ke li severe kaj sankte

plenumis tiun devon, kiun li antaŭ 3 jaroj memvole metis sur sin.

Per siaj grandaj oferoj li alkondukis nian aferon al sufiĉa fortiĝo, kaj

nun ĝi jam ne ŝanceliĝas. Dum en la kritika 1 tempo aliaj amikoj per

vortoj bedaŭris, s-ro Trompeter sen vortoj agis kaj savis nian

aferon. Lia nomo ĉiam brilos kiel luma stelo en la historio de nia

afero. La esperantistoj ĉiam bone memoros kaj estimos tiun ĉi nomon.

 

Esprimante al s-ro Trompeter nian plej profundan dankon por ĉio,

kion li faris por nia afero, ni ne dubas, ke ni faras tion ĉi ne sole

en nia propra nomo; ni ne dubas, ke ne troviĝos eĉ unu esperantisto,

kiu el la tuta koro ne subskribos sian nomon sub tio ĉi 2 .

 

N-ro 90. paĝ. 18—20

 

Konkurso 3

 

Pri la diversaj oferoj, kiujn ni ricevis por la celoj de nia afero,

ni donis komunan kalkulon la lastan fojon en Decembro 1893. Tiam

la sumo, kiu restis ĉe ni, estis 10 rubloj 99 kopekoj (12. 12. sen 4 1. 13).

 

1 Vidu la piednoton sur la antaŭa paĝo. 2 Restas ne solvita la demando: „kial Trompeter demetis en ĉi tiu momento la eldonadon de la

gazeto?“ Konante nun la leteron V. 131, mi ne povas subpremi la impreson, ke li faris tion, ĉar li ne estis kontenta pri la fina rezultato de

 

la voĉdonado. 3 W. H. Trompeter 1895 ne plu estis „Eldonanto-Administranto“ de la gazeto; do, nur Zamenhof mem skribis ĉi tiun kaj la

 

sekvantan artikolon. 4 „sen“ en la senco de „minus“.

 

199

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

La sumo de ĉiuj oferoj, kiujn ni ricevis de Decembro 1893 ĝis nun

(enkalkulante en tion ĉi la sumojn, ricevitajn de la vendo de signoj

de poŝto kaj ankaŭ la ĝis nun ankoraŭ ne uzitajn sumojn specialajn,

ricevitajn de s-ro Kravcov kaj s-rino Stepanova), estas 69 r. 95 kop.

Ĉion kune ni sekve havas nun 80 r. 94 kop., t. e. iom pli ol 200 frankojn.

Aldoninte al tio ĉi ankoraŭ kelkan sumeton, ricevitan de du anonimaj

amikoj, ni atingis la sumon de 250 frankoj, kaj tiun ĉi sumon ni uzos

nun en la sekvanta maniero:

 

Ni aranĝas konkurson por ĉiuj amikoj, kiuj alportas ian utilon al

nia afero, kaj la supre dirita sumo de 250 frankoj estos elpagita kiel

premio al tiu persono, kiu ĝis la 1-a Decembro de tiu ĉi jaro alportos

al nia afero la plej multe da utilo. Ni difinas tiun ĉi monan premion

anstataŭ ia alia (ekzemple medalo, honora diplomo k. c.), ĉar la plej

granda parto de niaj amikoj estas homoj neriĉaj, al kiuj mona premio

povas esti ne sen signifo. Sed krom la mona premio la venkonto

ricevos ankaŭ honoran diplomon de merito.

 

Por esti juĝanta komitato en tiu ĉi konkurso, ni invitas la sekvantajn amikojn: s-rojn W. H. Trompeter, Chr. Schmidt, F. de Kanaloŝŝi-Lefler, A. Grabovski, I. Ostrovski, V. Gernet, N. Borovko, L. de Beaufront, D. Marignoni, V. Langlet, R. Geoghegan, Costa e Almeida.

 

La decidado en la konkurso fariĝos en la sekvanta maniero: ĉiu,

kiu fc deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol

ĝis la 1-a Decembro 1895 al ĉiuj supre nomitaj juĝantoj raporton pri

ĉio tio, per kio li en tiu ĉi jaro servis r al nia afero. Ĉiuj membroj

de la juĝanta komitato laŭ la ricevitaj raportoj elektas ian kandidaton,

por kiu ili donas sian voĉon, kaj sendas al ni sian voĉon ne pli malfrue ol ĝis la 1-a Januaro 1896. En Januaro 1896 ni publikigos la

rezultatojn de la konkurso kaj al la persono venkinta ni transsendos

la premion.

 

La membroj de la juĝanta komitato povas doni sian voĉon ne

sole por tiuj personoj, kiuj per alsendo de raportoj proponis sin kiel

kandidatoj: ili povas doni sian voĉon ankaŭ por aliaj personoj, kiuj

en la konkurso ne partoprenis, sed pri kiuj oni scias, ke ili en la

daŭro de la jaro alportis al nia afero multe da utilo.

 

Alporti utilon al nia afero oni povas en plej diversa maniero; ekzemple: altiri multajn novajn amikojn, malfermi al nia afero novajn

landojn, altiri kapitalistojn, kiuj helpus al pli rapida disvolviĝo de la

afero, sKribi bonajn artikolojn en gazetoj, elpensi bonajn rimedojn por

la disvastigo de la afero, eldoni ian bonan verkon, skribi ion eminente

bonan por la „Esperantisto K k.t.p. k.t.p. La elekton de ĉio ni lasas

al la partoprenantoj kaj la decidon pri la pli granda utileco — al la

membroj de la komitato.

 

Se montriĝos, ke en la daŭro de la jaro multaj personoj alportis

grandajn servojn al nia afero, tiam la membroj de la komitato, post

 

200

 

„La Esperantisto“ 1895. — N-roj 90—92

 

antaua konsiliĝo inter si, povos difini, krom la ĉefa premio, ankoraŭ

kelke da aliaj premioj, kiuj konsistos aŭ en certaj sumoj da mono

(se niaj rimedoj permesos), aŭ en honoraj diplomoj de merito.

 

Se ni en la daŭro de tiu ĉi jaro ricevos ankoraŭ oferojn por tiuj

ĉi konkursoj, tiam ni rezervos ilin por la dispono de la juĝanta komitato, kiu havos la rajton aŭ pligrandigi la ĉefan premion, aŭ difini

ankoraŭ kelke da monaj premioj.

 

Per la nuna konkurso ni faras la komencon; se ĝi montriĝos

prospera kaj estos bone akceptita de niaj amikoj, tiam ni penos aranĝi

konkursojn pli oftajn, pli grandajn kaj konstantajn.

 

N-ro 91. paĝ. 20

 

Multaj amikoj ofte turnas sin al ni kun la peto sendi al ili en

komision pli-malpli grandan nombron de ĉiuj verkoj de nia literaturo,

por ke ili, havante ĉiam sufiĉan provizon da libroj, povu sukcese ilin

vendadi. Estus certe tre bone, se provizo de niaj libroj sin trovus

ĉiam en multaj lokoj; sed bedaŭrinde tio ĉi estas al ni absolute neebla, ĉar por plenumi la deziron de ĉiuj tiuj ĉi amikoj, ni devus mem

havi grandegan nombron da libroj, dum efektive ni mem povas disponi ĉiam nur je tre malgranda nombro da libroj. Por havi ĉiam

librojn sub la mano, estus kompreneble la plej bone, se la amikoj

aĉetus certan provizon da libroj; sed ĉar ili ne deziras tion ĉi fari

el timo, ke ili eble ne povos disvendi la librojn, tial ni proponas nun

al ili la sekvantan rimedon: ĉiu kiu esperas vendi librojn, volu aĉeti

de ni certan provizon da libroj kaj peti nin, ke ni enskribu en nian

libron de kalkuloj, kiom kaj kiam li pagis al ni por la libroj; al ĉiu,

kies aĉetoj estos enskribitaj ĉe ni, ni donas la rajton en ĉia tempo

resendi al ni la nevenditajn librojn kaj ricevi de ni returne sian tutan

monon (krom la pago por la transsendo). A1 niaj amikoj tiu ĉi maniero

donos la eblon havi ĉiam sub la mano sufiĉan nombron da libroj sen

timo de ia perdo, kaj al ni ĝi donos la eblon aĉetadi aŭ presadi por

la amikoj la necesan nombron da libroj kaj doni al ili mo^on.

 

V

 

N-ro 92. paĝ. 26—27

 

z Folieto de „Posrednik w

 

Komencante de la nuna numero, al la nombro de konstantaj kunlaborantoj de nia gazeto aliĝis la redakcio de „Posrednik“. Tiu ĉi

redakcio, al kiu apartenas ankaŭ la glora verkisto grafo L. Tolstoj, en

Rusujo estas sufiĉe konata, sed por niaj amikoj ekster Rusujo ni devas

diri kelke da vortoj pri „Posrednik“. Pri sia esenco parolas malsupre

„Posrednik“ mem; sed ĉar, parolante pri si, „Posrednik“ ofte uzas

formon de parolo pure eklezian (preĝejan), kio povus elvoki ĉe niaj

legantoj la eraran opinion, ke ni donas al nia gazeto eklezian karak-201

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

teron, tial ni volas iom klarigi tiun ĉi punkton. „Posrednik“ tute ne

estas — kiel povus erare ŝajni lau kelkaj liaj esprimoj — ia institucio,

kiu batalas por tiu aŭ alia ekstera formo de religioj. La idealoj, por

kiuj laboras „Posrednik a , estas: amo kaj frateco inter ĉiuj homoj,

forigo de militoj, pureco de moroj, justeco kaj kompato al bestoj^

deteniĝado de alkoholo, tabako k.t.p. La laborado de „Posrednik a

estas sekve tre parenca al la nia, kaj tial sendube ĉiuj niaj legantoj

salutos kun plezuro la aliĝon de „Posrednik a al niaj kunlaborantoj.

 

„Posrednik a laboras pro 1 tio, pro kio laboris siatempe Kristo kaj

la unuaj kristanoj (kaj por 1 kio ankaŭ nun kaj en ĉiuj tempoj laboras

kaj laboradis ĉiuj noblaj kaj honestaj homoj, tute egale, al kia ajn

nacio aŭ ekstera religio ili apartenas), tial en la verkoj de „Posrednik a

la leganto ofte trovos la esprimojn „instruo de Kristo a , „regno de

Dio a k.t.p. Sed ni petas la legantojn juĝi ne laŭ la kutima sono

de la vortoj, sed laŭ ilia enhavo kaj ne miksi tiun ĉi puran, ĉiuhoman filozofian religion kun tio, kion ni kutimis ordinare vidadi

sub la ekstera formo de diversaj religioj. Pri la eksteraj diversaj

apartaj religiaj formoj, kiuj sub la mantelo de altaj principoj semadis

ĉiam nur malamon inter la homoj, ne parolas „Posrednik a kaj neniam

parolados ankaŭ ni. Ĉion, kio akcelas fratecon inter la homoj, ni

salutados ĉiam kun ĝojo; ĉio, kio semas disputon kaj malamon inter

la homoj, restu ĉiam for de ni!

 

Por la artikoloj de „Posrednik a ni malfermas specialan rubrikon

sub la titolo „Folieto de Posrednik a .

 

N-ro 93. paĝ. 34—38

 

Pri nia literaturo 2

 

En la pasinta jaro, malgraŭ la cirkonstanco, ke dank’ al la

disputoj kaj malcerteco nia afero sin trovis en situacio plej

danĝera kaj plej malfavora por ia entrepreno, prosperis al ni,

post grandegaj laboroj, penoj kaj klopodoj, krei ion novan,

kiu prezentas unu el la plej gravaj akiroj de nia afero

en la daŭro de nia tuta laborado. Ni parolas pri la „Biblioteko

de la lingvo internacia Esperanto“. A1 la afero, kiu en la

lasta tempo riskis malfortiĝi de senmoveco, la „Biblioteko“

donis fortan puŝon antaŭen, puŝon ne unufojan, sed movo-komencan, kiu de nun efikados regule kaj konstante kaj kun

ĉiu semajno ŝovados nin per difinita kaj reale montrebla paŝo

antaŭen. La tutan gravecon de tiu ĉi akiro, la tutan grandecon

 

1 pri la uzado de „por“ kaj „pro“ en la sama senco komp. paĝ. 58.

 

2 La tuta enhavo kaj precipe la vortoj pri la „Biblioteko“ montras y

ke la artikolo estas verkita de Zamenhof mem.

 

202

 

,La Esperantisto“ 1895. — N-roj 92—93

 

de ĝia signifo povas plene prezenti al si kaj ĝuste taksi nur

tiuj personoj, kiuj provis mem laboradi por nia afero praktike

kaj kiuj tial konvinkiĝis, kun kiom multe da diversaj malhelpoj,

malfacilegoj, penoj, klopodoj kaj ĉagrenoj estas ligita ĉiu paŝo

en nia afero kaj kiom multege da pacienco oni bezonas posedi,

por malgraŭ ĉio ne lasi fali la manojn. La gravecon de la

„Biblioteko a konsciis preskaŭ ĉiuj niaj amikoj, kaj per tio ĉi

klariĝas la rilata sukceso, kiun la „Biblioteko“ havis malgraŭ

ĉiuj malfavoraj cirkonstancoj. Aŭdinte pri nia intenco eldonadi

la „Bibliotekon a , multaj amikoj skribis al ni tre varmajn aprob-antajn kaj vigligantajn leterojn, multaj nur dubis, ĉu prosperos

al ni efektivigi nian intencon; kaj kiam la tempo montris, ke

nia entrepreno efektiviĝis kaj progresas regule, ni komencis

ricevadi multe da ĝojaj gratulaj leteroj.

 

Sed inter multaj leteroj por la „Biblioteko a ni ricevis ankaŭ

unu leteron kontraŭ la „Biblioteko a . Plenumante la deziron

de la estimata aŭtoro de la letero, ni presas la leteron kaj

ni aldonas malsupre ankaŭ nian respondon je tiu ĉi letero.

 

Sinjoro A. Zinovjev skribas al ni:

 

Mi ĉiam dubadis kaj daŭrigas dubi je la utileco, por nuna tempo ,

de la eldonado de literaturaj verkoj en Esperanto, kaj en tio ĉi mi deziras kun tiuj, kiuj vidas en la presado de tiaj verkoj garantiaĵon kaj

rimedon por la vastigado esperantista. Jam laŭ sia esenco kaj siaj

tempoj la lingvo internacia aljuĝis sin al prememeco kaj ekonomio de

formoj, al malhavo de ilia floremeco, en kiu verkoj literaturaj amas

vestiĝi, per kiu ili sukcesas kaj plaĉas, sen kiu ilia beleco riskas malaperi. Lingvo internacia estas kreita, por transdoni premite kaj plene

la sencon de homa parolo, kaj ĝi ne zorgas pri la malprofitoj de ĝia

formo. En ĉiaj tradukoj de belverkoj en Esperanto ni vidas nur senĉesan ripeton de tiuj samaj vortoj kaj esprimeroj al ĉiu konataj, en kies

unuformo malaperas kaj dronas apartaj ekzemploj de sukcesa vortkreo.

La enhavo de Hamleto, de Boriso Godunov estas ja konata al ĉiuj: kiu

do ekvolos rememori ĝin, tiu certe preferos legi ilin en la originalo aŭ

en traduko en sia lingvo patruja. La belliteraturo esperanta estas bezona

al neniu. Mi mem ekzemple abonas la „Bibliotekon“ en 3 ekzempleroj,

sed ĝi kontentigas min nur per sia vortaro germana; mi konfesas, ke

mi neniam legis kaj neniam legados aliajn ĝiajn verkojn. Malcerte

legis ilin iu krom iliaj aŭtoroj. Mi ne povas kompreni, per kia maniero

la aĉetado de tiaj verkoj, neeviteble tre limitigata 1 , povas servi al la

vastigo de la lingvo. Ĉu ne estus pli bone uzi la elspezojn kaj laboron ,

senfrukte forirantajn en tia verkaĵo, por rimedoj efektivaj al la movado

de nia afero, t. e. la presado de anoncoj en fremdaj gazetoj, la dis

 

1 tiel en la teksto!

 

203

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

sendado, eĉ senpaga, de vortaretoj kaj lernolibroj en multajn landojn,

al komercaj kontoroj, universitatoj kaj lernejoj, sciencaj societoj; por

eldonado, ftne, de tiaj modelaroj, kie la ekzemploj de bona vortformado

estus kuncentrigitaj? Tio, kion mi konfirmas por la nuna tempo, certe

povas ŝanĝiĝi en estonta tempo, kiam Esperanto atingos tion, ke ĝi

fariĝos kondukilo de literaturaj verkoj al tiaj popoloj, por kiuj ili aperados kiel novaj. Tiam estos alie. Nun mi sciigas nur mian opinion

kun la peto neigi 1 ĝin, se estas bezone aŭ poveble.

 

S-ro Z. petas, ke ni neigu 1 lian opinion, se tio ĉi estas

bezona aŭ povebla; ni tion ĉi penos fari.

 

1) La teoria opinio, ke la belliteraturajn tradukojn en nia

lingvo legas nur iliaj aŭtoroj, estas en la faktoj absolute erara

kaj venas de tio, ke s-ro Z. ne havis okazon ekkoni la veran

staton de la aferoj. Se s-ro Z. legus ĉiujn leterojn, kiujn ni

ricevis pri tiu ĉi objekto, aŭ se li mem korespondus pri tiu

ĉi demando kun aliaj esperantistoj, li konvinkiĝus, ke la diritaj

verkoj estas ne sole legataj, sed ke tre multaj personoj eĉ

legis ilin kun vera entuziasmo. Kelkaj amikoj eĉ rekte

skribis, ke la siatempa apero de „Hamleto a estis unu el la

plej ĉefaj kaŭzoj, kial la danĝeraj konfuzoj kaj disputoj de la

pasinta jaro tiel pace finiĝis preskaŭ tute sen postesigno kaj

revekis ĉie novan energion. Unu nova amiko eĉ skribis al ni,

ke la tralego de Hamleto en Esperanto pli efikis sur lin kaj

pli varmigis lin por nia afero, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj,

kiujn li iam afldis! Se post ĉio dirita povus ankoraŭ resti ia

dubo pri la vera opinio de la plimulto, tiun ĉi dubon plej

konvinke klarigos la faktoj, ĉar, kiel la legantoj memoras,

ni ĉiujn rimedojn proponitajn de s-ro Z. ja elprovis jam:

a) Kiam ni en 1892 decidis de nia propra iniciativo fari tion,

kion konsilas s-ro Z., t. e. uzi ĉiujn niajn rimedojn por eldonado de lernolibroj, ni en la daŭro de pli ol lf jaroj ne

povis eĉ kolekti la plenan sumon por eldono de unu portugala

lernolibreto, malgraŭ ke por tio ĉi ni uzis eĉ sumojn ricevitajn

tute okaze (per la plano de Akcia Societo)! b) Kiam en la

sekvanta jaro ni intencis plenumi la duan rimedon, kiun proponas nun s-ro Z., t. e. faradi anoncojn en ekster-Rusujaj

gazetoj, ni malgraŭ ĉiuj niaj alvokoj en la daŭro de jaro kolektis ne pli ol por 6 anoncoj! c) Kiam en la sekvanta jaro

ni intencis eldoni la Grandan Vortaron, plej fundamentan kaj

plej gravan verkon, necesan por ĉiuj esperantistoj, ni uzis

ĉiajn niajn fortojn, por efektivigi tiun ĉi entreprenon, — kaj

malgraŭ ĉiuj niaj penoj kaj laboregoj, malgraŭ ke 2 kluboj

 

1 tiel en la teksto!

 

204

 

La Esperantisto* 1895. — N-ro 93

 

abonis po 50 ekzempleroj, ni ne ricevis sufiĉe da abonantoj

por efektivigi tiun ĉi eksterordinare gravan kaj kompare kun

la „Biblioteko“ tre malkaran entreprenon (10 kopekoj monate)!

Kaj se tio ĉi estus ne la grava, por ĉiu necesa kaj por ĉiu

uzebla fundamenta verko, sed iaj lernolibroj en fremdaj lingvoj,

ni certe, malgraŭ ĉiuj penoj, ne havus eĉ 50 abonantojn!

d) Dume la „Bibliotekon“, kvankam ĝi ankaŭ tute ankoraŭ ne

fluas dolĉe kaj senzorge, jam prosperis al ni ekzistigi kaj regule daŭrigi ĝian eliradon, kaj en ĝi ni ricevis la eblon eldonadi — kiel kuracilon kaŝitan en dolĉa trinkaĵo — ankaŭ

tiajn verkojn, pri kiuj parolas s-ro Z. kaj kiujn ni en aparta

formo ne havus la eblon eldonadi, ekzemple la „Grandan

Vortaron“, la aperontajn de tempo al tempo vortaretojn en

diversaj novaj lingvoj kaj tiel plu. Kaj tio ĉi sen iaj ekster-ordinaraj oferoj, sen iaj precipaj personaj subtenoj! Kaj por

tio ĉi ni detiris neniajn fortojn de punktoj aliaj, sed

ni uzis por tio ĉi nur tiajn fortojn, kiuj, kiel montris la sperto,

sen la „Biblioteko“ ne direktus sin sur alian kampon, sed

simple dormus. — La faktoj sekve montris tute klare, kion

deziras niaj amikoj kaj kion ni povas fari, kaj ĉia teoria pruv-ado nun estus jam superflua. Ĉu la direkto de la Biblioteko

estas bona aŭ ne bona, — la fakto, ke alie ni ne povas agi,

estas tiel ordonanta, ke ni tie ĉi kuraĝe povus jam meti

punkton kaj transiri al la taga ordo*. Sed ni tamen ĵetos

ankoraŭ kelkan lumon sur tiun ĉi demandon:

 

2) Ĉu la fakto, ke laŭ la deziro kaj inklinoj de la pliparto

nia agado devis akcepti formon de la nuna „Biblioteko“ kaj

ne alian formon, estas bedaŭrinda? Se nia agado eĉ ne dependus de la gusto de la pliparto, kiun ni konas bone, ni

ankaŭ ne devus elekti alian formon ol la nuna * 1 , kvankam ni

eble iom ŝanĝus ĝin en detaloj. Lernolibroj, anoncado k.t.p.

estas necesaj, sed literaturo estas ankaŭ necesa, ne malpli,

sed eĉ multe pli. Kiu legas la motivojn, kiujn la indiferenta

mondo, precipe la instruituloj-teoriuloj, elmetas kontraŭ nia

afero, tiu rimarkis, ke la plej ofta kaj eĉ preskaŭ la sola ŝajne

peza batalilo, per kiu oni volas nin neniigi en la okuloj de

la mondo, estas la opinio, ke nia lingvo estas ia nenatura

 

* Tio sama servu kiel respondo ankaŭ por tiu amiko, kiu postulis

de ni, ke ni eldonadu en la Biblioteko verkojn el plej diversaj sciencoj.

Tre bone, tre bele, ni ankaŭ tion ĉi aprobas kaj ni volonte tion ĉi

farus, — sed montru al ni, kie preni la rimedojn por tio ĉi? Ĉar

abonantojn la Biblioteko tiam bedaŭrinde havus ne pli ol 5—10!

 

1 tiel en la teksto!

 

205

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

kreitaĵo, malriĉa kaj nefleksebla, kiu „taŭgas nur por esprimi

apartajn mallongajn pensojn, por rilatoj poŝta-telegrafaj, por

lama rimedo en alilandaj hoteloj k.t.p., sed neniam povas

servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj

de la homa literaturo“. Kontraŭ tiu ĉi senfundamenta opinio,

kiu en la praktiko estas nia plej grava malamiko, ni povas

batali nur per faktoj, nur, nur kaj nur per riĉigado de nia

literaturo. La batalantoj por nia ideo jam longe konvinkiĝis,

ke ĉiu nova grava verko, kiun ni povas montri al la publiko,

efikas sur ĝin pli, ol ĉiaj plej lertaj teoriaj paroloj. En la

animo ĉiuj privataj homoj kaj ĉiuj registaroj ne povas ne

aprobi nian ideon, sed ili portas la maskon de indiferenteco

aŭ eĉ de malamikeco, ĉar ili nun timas ankoraŭ, ke ĝi montros

sin ne vivipova. Sed kiam la konstanta kreskado de nia literaturo (kun ĝi ankaŭ la kreskanta elasteco de la lingvo) iom

post iom silentigos niajn nudavortajn malamikojn kaj malaper-igos ĉian dubon pri la vivipoveco de nia lingvo, tiam vole-ne-vole, post 1 aŭ post 10 aŭ post 25 jaroj, la registaroj

devos aliĝi al ni, kaj tiam „lingvo tutmonda a fariĝos fakto

plenumita. Sed se ni agados nur per lernolibroj kaj anoncoj

k.t.p. — kian rezultaton ni atingos? Se ni eĉ havus riĉegajn

kapitalojn de Krezo kaj povus eldoni niajn lernolibrojn en ĉiuj

lingvoj de la mondo, donadi konstante anoncojn en ĉiuj gazetoj,

donaci senpage lernolibrojn al ĉiuj lf miliardoj da homoj sur

la tero — la mondo aŭdus, vidus kaj … restus indiferenta.

Oni tiam dirus al ni: „ni vidas nur, ke vi havas monon, sed

ni ne vidas, ĉu via lingvo povus servi kiel efektiva lingvo“.

Ankoraŭ antaŭ kelke da jaroj ni mem pensis, ke por venkigi

nian aferon estus sufiĉe superŝuti la mondon per lernolibroj

kaj anoncoj; sed la sperto montris, ke ni eraris. Kaj la montrojn de la sperto ni devas antaŭ ĉio preni en kalkulon, se ni

ne volas, ke niaj laboroj kaj malgrandaj rimedoj perdiĝu vane.

 

3) Agadi per lernolibroj, anoncoj k.t.p. estas tre bone kaj

necese; sed tio ĉi devas havi lokon apud la literaturo kaj ne

anstataŭ la literaturo. Ni iru ankoraŭ plu: se ni eĉ supozus,

ke la agado per lernolibroj kaj anoncoj devas esti nia sola

celo, — eĉ tiam, jes, eĉ tiam ni atingus eĉ tiun ĉi celon

mem la plej prospere nur per la „Biblioteko“ kun.ĝiaj verkoj

en Esperanto. Se ni, ĉe tiuj tre malgrandaj rimedoj, kiujn

ni posedas, uzos ĉiujn niajn fortojn rekte en la maniero, kiun

konsilas s-ro Z., ni atingos — la sperto tion ĉi montris jam

klare — en la daŭro de tri jaroj unu lernolibron kaj ses anoncojn. Se ni senĉese ĝis tedo frapados sur la poŝoj de niaj

amikoj kaj se la amikoj montriĝos pli oferemaj ol ĝis nun, —

 

206

 

„La Esperantisto* 1895. — N-ro 93

 

tiam (kvankam dube) ni eble atingos en la daŭro de 3 jaroj

3 lernolibrojn kaj 18 anoncojn. Sed ankaŭ tio ĉi — la plej

alta, kion ni povas sen teoriaj iluzioj esperi atingi ĉe niaj

unuaj fortoj — estas ja nulo. Sed se ĉiuj amikoj volus helpi

por dece ekflorigi la „Bibliotekon a (kio, kiel oni konvinkiĝis,

tute ne superas niajn malgrandajn fortojn), tiam ni jam post

3—4 monatoj havus la eblon (kiel ni diris en „Esperantisto“

n-ro 55) dissendi ĉiujare 50 foliojn da novaj verkoj al 200 plej

gravaj gazetoj de la mondo (kune kun klarigaj cirkuleretoj en

la plej gravaj lingvoj naciaj), kaj ni — ĉe niaj malgrandaj

fortoj — atingos ĉiujare kelkan serion da anoncoj en 200 gazetoj, kaj anoncojn pli efikajn — ĉar presitajn en la teksto

de la gazeto en formo de artikoleto aŭ almenaŭ sciigo pri nia

afero. — Tio sama ankaŭ kun lernolibro kaj vortaroj: se ni

deziros eldonadi ilin per la malgrandaj rimedoj oferataj de

niaj amikoj, ni atingos nenion; sed se dank’ al la konstanta

aperado de novaj verkoj literaturaj la mondo vidos, ke nia

afero „tamen vivas kaj regule progresas“ (progreso por la

mondo estas nur tio, kion ni povas reale montri al ĝi), tiam

lernolibroj kaj vortaroj jam per si mem (sen oferoj, sed de

motivoj pure librokomercaj) baldaŭ komencos aperadi en diversaj landoj kiel fungoj post pluvo.

 

Oni tamen ne malkomprenu nin: ni tute ne disputas kontraŭ la neceseco de lernolibroj, vortaroj, anoncoj, dissendado

k.t.p.; ni ĉiam penados, kiom ni nur havas la eblon, aranĝadi

dissendadon de lernolibroj, ilian eldonadon en ĉiam novaj lingvoj

k.t.p.; sed ni povas tion ĉi fari nur parte (en permesitaj kaj

ne falominacaj mezuroj) en la „Biblioteko“; parte krom la

„Biblioteko“, sed neniam anstataŭ la „Biblioteko“, ĉar tio ĉi

lasta signifus riski sen ia utilo la solan havon, kiun ĝis nun

kun tia malfacileco prosperis al ni akiri! Singarde kun ĉiaj

eksperimentoj, kiuj pro io teoria, kredeble neniam havota,

postulas la detruon aŭ danĝeran ŝanceligon de la havata! Antaŭ

ĉio ĉiuj amikoj de nia afero devas peni, ĉiu laŭ siaj fortoj,

tute fortikigi, certigi kaj florigi la „Bibliotekon“! Floros la

„Biblioteko“, floros ĉio, — falos la „Biblioteko“, falos ĉio,

kaj la aperonta senmoveco deprenos la tutan energion de ĉiuj

batalantoj! Tial ni denove kaj ripete rekomendas la „Bibliotekon“ al la atento de ĉiuj niaj amikoj. Ni ne penu fari ĉion

per unu fojo, ĉar tiam ni nenion faras. Nur tiam, kiam la

ekzistado de la „Biblioteko“ estos jam tute ekster danĝero, —

nur tiam ni komencos penadi pri aliaj manieroj de agado.

 

207

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 94. paĝ. 38—39 1

 

S-ro N-g skribis al ni, ke li volis aboni nian gazeton por kelkaj

personoj, pri kiuj li pensas, ke la ricevado de la gazeto povos ilin

kun la tempo aligi al nia afero, — sed li ne povis tion ĉi fari, ĉar

tiam ni per presado de iliaj nomoj kaj adresoj aligus ilin publike al

nia afero, dum ili tion ĉi ankoraŭ pro diversaj cirkonstancoj ne deziras.

Car tiu ĉi cirkonstanco efektive eble detenas diversajn personojn de

abonado de nia gazeto por si aŭ por aliaj personoj, tial ni de nun

enkondukos abonojn anonimajn. Personoj, kiuj ne deziras, ke ili

mem aŭ iliaj varbitoj estu nomitaj en la adresaroj, volu skribi al ni

pri tio ĉi, kaj tiam ni la respondajn adresojn ĉie presos anonime en

tia formo, en kia en la nuna numero estas publikitaj la abonantoj

n-roj 344—347. Ĉar la publika apartenado al nia afero ne apartenas

nun ankoraŭ al la objektoj tre agrablaj, tial ni kore petas, ke ĉiu, kiu

abonas la „Esperantiston“ aŭ la „Bibliotekon“ por ia alia persono,

volu antaŭe demandi lin, ĉu li deziras esti plene nomata en la Adresaroj (precipe en la detala adresaro aperonta en la fino de la jaro) aŭ

li deziras ricevadi anonime.

 

N-ro 95.

 

A1 ĉiuj kluboj kaj rondetoj esperantistaj ni esprimas nian koran

peton, ke ili volu sendadi al ni de tempo al tempo (almenaŭ 2 fojojn

en jaro) korespondojn pri iliaj laboroj kaj sukcesoj kaj pri la irado

de nia afero en ilia loko entute. Ankaŭ al niaj privataj amikoj ni

estos tre dankaj, se ili povos de tempo al tempo sendadi al ni interesajn

korespondojn tuŝantajn nian aferon.

 

N-ro 96. paĝ. 65—66

 

De la redakcio 2

 

En Aprilo de tiu ĉi jaro okazis fakto, kiu kontraŭ nia volo tute

radikale ŝanĝis la cirkonstancojn, en kiuj nia gazeto ĝis nun eliradis.

Unu lando, en kiu loĝas f de ĉiuj niaj ĝisnunaj abonantoj, subite ĉesis

enlasadi al si nian gazeton. Dank’ al la neatendita bato, ni devis en

Aprilo interrompi por kelke da monatoj la eldonadon de nia gazeto

(pri kio ni siatempe sciigis per cirkuleroj [al la rusoj en fermitaj

kovertoj] ĉiujn niajn abonantojn); ni ;ne povis agadi libere, ni ne povis

alvarbi sufiĉan nombron da abonantoj; la elspezoj de nia gazeto nun

pligrandiĝis, la enspezoj malpligrandiĝis. Nia afero kutimis jam al

diversaj malfacilaĵoj kaj ne falos de la bato; pli aŭ malpli frue la

cirkonstancoj pliboniĝos, nia vojo fariĝos denove pli facila; sed dume

nun, dank’ al la subite aliiĝintaj cirkonstancoj, ni ne havas la eblon,

 

1 Ankaŭ ĉi tiu artikolo estas artikolo de la redaktanto de la gazeto,

 

do , de Zamenhof . 2 do , de Zamenhof.

 

208

 

„La Esperantisto* 1895. — N-roj 94—97

 

eldonadi plu nian gazeton en la ĝisnunaj kondiĉoj de abonado kaj ni

devas vole-ne-vole ŝanĝi la manieron de eldonado.

 

Malsupre ni parolos pri la novaj kondiĉoj, sub kiuj ni de nun

eldonados nian gazeton. Sed por ne esti maljustaj kontrau tiuj personoj, kiuj ĝis nun jam abonis la gazeton por la tuta jaro sub la kondiĉoj

ĝisnunaj kaj eble ne volus aboni sub kondiĉoj aliaj, ni sciigas per tio

ĉi la jenon:

 

De la abona mono, kiun ni ricevis de la ĝisnunaj abonantoj por 12

16-paĝaj numeroj de tiu ĉi jaro, ni dekalkulas £ por la 4 eldonitaj kaj

dissenditaj numeroj; la restajn f (t. e. 1,67 fr.) ni lasas nun al la libera

dispono de ĉiu abonanto: se li deziras, li povas lasi sian monon ĉe

ni kaj ricevi por tiu ĉi mono nian gazeton plu, en ĝia nova formo; se

li ne aprobas la novan formon de la gazeto, li povas repostuli kaj

rericevi de ni per poŝto sian restintan monon (1,67 fr.). Ĉiun abonanton, kiu ĝis la 10-a Septembro ne repostulos de ni sian restintan

monon, ni rigardos kiel akceptintan la novajn kondiĉojn de abono kaj

ni sendados al li por lia restinta mono nian gazeton en ĝia nova formo

ĝis la fino de tiu ĉi jaro.

 

La novaj kondiĉoj, en kiuj de nun elirados nia gazeto, estas:

 

a) La prezo restas tiu sama, kiel ĝis nun, t. e. 2,50 fr. por jaro,

malgrau ke al | de la abonantoj ni devos nun sendadi la gazeton en

fermitaj kovertoj. Por tiu ĉi alsendado la ĝisnunaj abonantoj ĝis la

fino de tiu ĉi jaro devas alpagi al ni nenion; sed komencante de la

jaro 1896 tiuj abonantoj, al kiuj ni devos sendadi la gazeton en fermitaj

kovertoj estos petataj alpagi al la abono ankorau 1,25 fr. por jaro.

 

b) La grandeco de nia gazeto estos de nun duona, t. e. ĉiu numero

enhavados nur po 8 paĝoj (anstataŭ 16). La gazeto estos presata kaj

dissendata po 2 numeroj kune, t. e. 6 fojojn en jaro po 16 paĝoj.

 

Ni forte bedaŭras, ke ni devas nun malgrandigi la amplekson de

nia gazeto; ni ne havas la eblon agi alie; sed se aliaj amikoj de nia

afero havos la eblon kaj deziron fondi aliajn gazetojn, krom la „Esperantisto“, ni estos tre ĝojaj. Estus tre dezirinde, ke niaj amikoj ekster

Rusujo komencu nun pli energie kaj memstare ekzerci siajn fortojn

en nia afero, por ke pli aŭ malpli frue la tuta afero povu koncentriĝi

en aliaj manoj, kiam ili montriĝos sufiĉe pretigitaj.

 

N-ro 97. paĝ. 66

 

15. Aŭgusto 1895.

 

Jam post la pretigo de tiu ĉi numero la cirkonstancoj aliiĝis en tia maniero, ke la plua eldonado de la gazeto al la

nuna redaktoro fariĝis absolute ne ebla. Tial ni kun tiu ĉi

numero ĉesas eldonadi la gazeton. Ni esperas, ke la eperant-14 Dietterle, Zamenhof.

 

209

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

istoj eksterlandaj, kiuj ne trovas sin en tia situacio kiel ni,

ne lasos fali nian aferon kaj fondos baldaŭ aliajn gazetojn

anstataŭ la „Esperantisto a .

 

Ĉar niaj abonantoj ricevis por tiu ĉi jaro 5 numerojn, tial

ni ŝuldas al ĉiu el ili la pagon por la restaj 7 numeroj, t. e.:

a) al la abonantoj ekster Rusujo — po 1 fr. 47 cent., b) al la

abonantoj rusaj — po 40 kop. (ĉar 20 kop. ni elspezis por

ĉiu abonanto per alsendo de la Aprila cirkulero kaj de la nuna

numero en kovritaj kovertoj). Ni petas, ke ĉiu abonanto volu

sciigi nin, ĉu li deziras ricevi por sia restinta mono iajn librojn

el nia literaturo, kaj ni tuj elsendos 1 al li. Kiu ne volas ricevi

librojn, tiu povas ricevi sian restintan monon en signoj de poŝto.

La oferojn, kiuj kolektiĝis ĉe ni kaj kiuj estis difinitaj por fondi

konkursan premion, ni transdonos al la juĝanta komitato (vidu

n-ron 2/62), kiam tiu ĉi komitato decidos pri la uzo de tiu

ĉi mono.

 

Kun doloro en la koro mi devas por kelka tempo diri al

vi adiaŭ, miaj karaj amikoj kaj kunbatalantoj. Kiam la cirkonstancoj pliboniĝos, mi komunikiĝos kun vi denove. Dume mi

petas vin alporti vian konfidon kaj helpon al tiuj amikoj, kiuj

fondos aliajn gazetojn por nia afero. Por ne preni sur min

moralan respondecon, mi la fondadon de gazetoj al neniu rekte

proponas, sed mi lasas tion ĉi al ĉiuj, kiuj deziros kaj povos

tion ĉi fari. La redaktoro.

 

N-ro 98. paĝ. 69—70 2

 

Kun bedaŭro ni devas sciigi, ke la „Biblioteko de la lingvo

internacia Esperanto a , de kiu ni ne sen rajto tiom multe atendis,

nun devas ĉesi eliradi. Dank’ al la konata bato la „Biblioteko a

fariĝas ne atingebla por la pli granda parto de siaj abonantoj

kaj ne povas pli ekzistadi, almenaŭ nun. Ni esperas, ke la

cirkonstancoj pli aŭ malpli frue pliboniĝos, la nemerititaj malhelpoj kontraŭ nia afero foriĝos, — kaj tiam ni esperas denove

komenci la eldonadon de la „Biblioteko a . Dume ni petas niajn

amikojn eksterlandajn, kiuj, havante neniajn malhelpojn, povas

multe pli multe fari ol ni, — ke ili ne forgesu pri la grava

signifo, kiun havas por nia afero la kreskado de nia literaturo;

ili volu de tempo al tempo eldoni ian novan verkon en nia

lingvo.

 

1 „elsendi“ ofte uzata por „sendi“ aŭ „alsendi “. 2 Verkita de

 

Zamenhofĉar li estis la administranto de la „Biblioteko“-entrepreno .

 

210

 

„La Esperantisto a 1895. — N-roj 97—100

 

N-ro 99. paĝ. 81 1

 

A1 la abonantoj de la gazeto „Esperantisto“

 

Antaŭ kelke da tagoj estis dissendita al la abonantoj la 4-a

(Aprila) numero de nia gazeto. E1 niaj rusaj abonantoj neniu

ricevis tiun ĉi numeron. En la lastaj monatoj multaj niaj rusaj

abonantoj ne ricevis tiun aŭ alian numeron; ni klopodadis,

ni sendadis denove, ni havis malagrablaĵojn en granda amaso

kaj ni penadis bataladi kontraŭ ĉiuj malhelpoj. Sed nun la

cenzuro en Rusujo decidis tute ne enlasadi pli la „Esperantiston“ en Rusujon! Niaj amikoj scias, kun kiaj grandaj malfacilaĵoj ni jam sen tio devis batali, — kaj nun oni subite

fermis al ni la tutan Rusujon, t. e. deŝiris de ni per unu fojo

preskaŭ § de ĉiuj niaj abonantoj! La bato estis tiel subita

kaj neatendita, ke ni eĉ ne povis nin prepari al tio ĉi!

 

Ni kutimis jam sufiĉe al malfacilaĵoj kaj al batoj de la

sorto; ni ne perdas la esperon kaj ni tute ne ĉesos laboradi

kaj daŭrigadi nian aferon. Sed la neatendita bato devigas

nin vole-ne-vole interrompi por kelke da monatoj la eldonadon de nia gazeto, ĝis ni tute ordigos la aferon. Niaj

abonantoj volu pardoni al ni tiun ĉi interrompon, ne dependantan de nia volo. Post 3 — 4 monatoj nia gazeto denove

aperos — eble sub ŝanĝita formo, titolo aŭ loko de eldonado,

responde al la metotaj postuloj de la cenzuro, — kaj niaj abonantoj ricevos tiam per unu fojo ĉiujn numerojn por la interrompita

tempo.

 

Ankaŭ la eldonadon de la „Biblioteko“ ni devas interrompi, sed ankaŭ nur por mallonga tempo, ĝis ni ordigos

la aferon; post 3—4 monatoj la „Biblioteko“ denove daŭrigos

eliradi. Ciujn abonantojn de la „Biblioteko“, kiuj ankoraŭ ne

pagis, ni petas, ke ili volu alsendi al ni la pagon por la folioj,

kiujn ili ĝis nun ricevis.

 

Aprilo 1895. La redakcio de la „Esperantisto“.

 

N-ro 100. Aldono

 

Al la artikoloj el „La Esperantisto“ mi aldonas interesan artikolon,

kiu rilatas la planon de Zamenhof, jam baldaŭ post la apero de Esperanto

aperigi Esperanto-gazeton en Rusujo. La tradukon kaj la noton sub la teksto

afableprizorgis s-ro N.Nekrasov, Moskvo. (Komp. en ĉi tiu libro V. 62.)

 

1 Paĝo sen numero; la paperfolio estas supernombra, algluita al la

gazeto-numero. La artikolo estas skribita de la „redakcio“, do, de

Zamenhof.

 

14*

 

211

 

II. A. Aldono al la Gazetartikoloj el

 

Ekspono de la motivoj,

 

instigantaj min, peti permeson por eldono de ĉiusemajna folio

en la lingvo internacia. 1

 

Scio de la lingvoj alilandaj estas nuntempe ĉiutaga bezono por

ĉiu pli-malpli klera persono. Unuflanke, dum la viglaj rilatoj internaciaj

la homo ne posedanta lingvojn alilandajn trafas ofte en la staton de

mutulo; aliflanke eĉ tiuj personoj, kiuj havas neniujn rilatojn kun alilanduloj, estas devigataj nepre scii la plej ĉefajn lingvojn alilandajn,

se ili ne deziras, ke la konstante naskiĝantaj novaj akiraĵoj de la civiliz-ado restu por ili kiel libro sub sep sigeloj. La necesecon scii lingvojn alilandajn neniu nuntempe kontrauparoli povas; tial en nia patrolando, same kiel ankaŭ en ĉiuj aliaj ŝtatoj, instruado de la lingvoj

alilandaj estas enkondukita al deviga programo de ĉiuj lernejoj.

 

Ni rigardu tamen, kion ni atingas nuntempe per lernado de la

lingvoj alilandaj. Devigitaj lerni samtempe kelkajn lingvojn, ni ordinare neniun el ili povas ellerni fundamente, kaj eĉ tiuj malmultuloj,

kiuj havis eblecon speciale dediĉi al lernado de la lingvoj tutan vicon

da jaroj, finfine scias nur la lingvojn de du ĝis tri popoloj, sed la tuta

cetera mondo restas por ili fermita kiel antaŭe. Sed ja kiom da oferoj

oni bezonis fari por atingi tiujn ĉi mizerajn rezultojn. Oni bezonis

dum tuta vico da jaroj turmenti la junajn kapojn per diversaj malregulaj deklinacioj kaj konjugacioj, per esceptoj kaj per esceptoj el la

esceptoj, per sennombra multeco da fremdaj vortoj kaj esprimoj; oni

bezonis dum tuta vico da jaroj forŝiri ilin de la deca ellerno de la

gepatra lingvo.

 

Nenio tia ĉi estus, kompreneble, se en la vico kun la naciaj lingvoj

ekzistus iu komuna internacia lingvo por internaciaj rilatoj. La tuta

mondo estus tiam malfermita por ni, kaj la tempon, kiun ni preskaŭ

senfrukte forperdas por lernado de diversaj lingvoj, oni ppvus uzi

tiam pli produktive, dediĉante ĝin al fundamenta ellerno de la gepatra

lingvo kaj al ellerno de diversaj utilaj sciencoj. Ĉar tiam ni devus

krom la gepatra lingvo lerni nur unu fremdan lingvon.

 

Pro ĉio supredirita estas kompreneble, kial la enkonduko de la

lingvo internacia de post la plej antikvaj tempoj apartenas al la plej

 

1 Tiu ĉi artikolo estis skribita de d-ro L. L. Zamenhof ruslingve en

la jaro 1888 kiel oficiala peticio al la ĉefa Administrejo de la presaferoj

en S. Peterburgo. Gia originalo estas nun konservata en la Leningrada

Centra Historia Arĥivo inter aliaj dokumentoj , rilatantaj al la movado

esperantista dum la antaŭrevolucia epoko. La prezentata peticio de

d-ro L. Zamenhof estis tiutempe rifuzita , same kiel multaj aliaj peticioj

samenhavaj en la sekvinta tempo, ĉar la reakcia cara registaro tute ne

deziris , favori iujn ajn internaciajn ideojn. Nur post la revolucio 1905

povis aperi unua rusa gazeto esperantista.

 

212

 

La Esperantisto* 1895. — N-ro 100

 

amataj revoj de la homaro. Estis farataj diversaj provoj kun la celo

enkonduki tiun aŭ alian el la ekzistantaj lingvoj en ĝeneralan uzadon

ĉe ĉiuj civilizitaj popoloj. Sed ĉiuj ĉi tiuj provoj estis finiĝantaj per

nenio. La sperto montris, ke la estonta lingvo internacia devas esti

kreita artefare, ĉar unuflanke la memamo de la popoloj neniam permesus, ke lingvo de unu ia ajn popolo fariĝu dominanta, kaj aliflanke

ĉiu el la ekzistantaj lingvoj, kiel kombiniĝinta blinde kaj senkontrole,

estas tro malfacila por lernado. Sed la lingvo artefarita tuŝus nenies

nacian fierecon kaj ĝi povas esti samtempe perfektigita ĝis la plej

granda reguleco, simpleco kaj facileco por lernado. Jam Leibniz estis

veninta al tiu konvinko, ke la estonta lingvo internacia devas esti

kreita artefare; al la sama konvinko venis ankaŭ post Leibniz diversaj

pensuloj kaj scienculoj de la socio, — kaj en la nuna tempo tiun ĉi

konvinkon havas ĉiuj personoj okupiĝantaj kaj interesiĝantaj je la

problemo pri la lingvo internacia.

 

Tuj post kiam stabiliĝis la konvinko, ke la lingvo internacia devas

esti kreita artefare, komencis aperadi ankaŭ la provoj krei tian lingvon.

Sed la aŭtoroj de tiuj provoj limiĝis nur per Ia projektoj kaj plue

ne progresis; sole unu el ili (Schleyer) kreis efektive pretan lingvon

(„Volaptik“). Sed „Volaptik“ prezentante per si laŭvere lingvon,

enhavas tamen en si nenion internacian: ĝi estas lingvo arbitre elpensita, por neniu komprenebla kaj de neniu (krom certa nombro da

adeptoj) akceptita. Utileco de tiu ĉi lingvo estas do nur konvencia

kaj tial ekstreme dubinda: se la mondo akceptos tiun ĉi lingvon, ĝi

estos utila, sed se la mondo ĝin ne akceptos, tiam ĝi neniun signifon

havas kaj absolute neniun utilon al siaj adeptoj donos.

 

Mi unua, laŭŝajne, sukcesis ellabori la lingvon, kiu povas fariĝi

peranto inter la popoloj. Krom siaj, tieldire, internaj kvalitoj (kiaj

estas ekzemple la eksterordinara facileco, natureco, sonoreco, fleksebleco k. s.) — ĝi havas unu ekstreme gravan kvaliton, kiu en simila

afero ludas unuan rolon, nome: ĝia utileco ne estas problemeca, sed

reale palpebla kaj senkondiĉa. ĉi ne estas lingvo, kiu „povas fariĝi

internacia en la okazo, se la mondo ĝin akceptos,“ — ĝi estas lingvo,

per kiu oni povas jam nun facile interkompreniĝi kun ĉiu pli aŭ malpli

klera eŭropano. Tio okazas, ĉar la vortaro de la lingvo ne estas

kombinita arbitre, sed kompilita tiamaniere, ke ĉiu vorto estu pli aŭ

malpli konata al ĉiu pli aŭ malpli klera homo. Ĉion, kio estas skribita en la proponita de mi lingvo internacia, ĉiu mezklera homo povas

facile kompreni, eĉ se li havas neniun komprenon pri tiu ĉi lingvo, —

li povas kompreni tion ĉi komence kun ŝlosilo en la mano kaj post

kvinminuta sperto jam eĉ sen la ŝlosilo.

 

Pro la nediskutebla utilo, kiun mia lingvo jam nun alportas al

ĉiu lernanta ĝin (je absoluta malmulteco da elspezata laboro, — ĉar

por ellerni ĝin sufiĉas kelkaj tagoj kaj kompreni ĝin kun helpo de

 

213

 

II. A. Aldono. — N-ro 100

 

la ŝlosilo oni povas jam tuj, sen ĉia ajn antauprepariĝo), ĝi akiras

konstante ĉiam pli kaj pli grandan rondon da amikoj. La Amerika

Filozofia Societo (en Philadelphia), speciale okupinta sin en la fino

de la pasinta jaro je la problemo pri ebleco aŭ neebleco krei kaj

enkonduki universalan lingvon kaj pri formo, kiun tia lingvo devas

havi, menciis mian lingvon kun granda laŭdo.

 

Sed por ke la lingvo internacia plene alportu tiun utilecon, kiun

oni povas atendi de ĝi, estas necese, ke ĝi konstante pliperfektiĝadu,

ke ĉiuj evidentiĝantaj mankoj en ĝi estu publike pridiskutataj kaj ke

la nombro de personoj lernantaj ĝin energie plikreskadu; ĉar nur tiam,

kiam plimulto da alilanduloj ekkomprenos nin en tiu ĉi lingvo libere

kaj senŝlosile, — nur tiam oni povos diri, ke la lingvo plene atingis

sian celon. Por ke tiu ĉi celo povu esti kiel eble plej baldaŭ atingita,

estas necese, ke en la lingvo internacia aperadu iu perioda eldonaĵo,

kiu per sia ekzistado montru praktike, kiomgrade Ia lingvo taŭgas por

preciza esprimo de la homa penso, kiomgrade ĝi kapablas anstataŭi

la aliajn lingvojn (krom la gepatra, kompreneble), kio ankoraŭ mankas

en ĝi k.t.p.; tiu ĉi eldonaĵo zorgus pri plibonigo de la lingvo, kona-tigus inter si la amikojn de tiu ĉi lingvo kaj, kuncentrigante iliajn

disajn fortojn, farus ilian agadon efektive fruktodona kaj utila por la

socio. E1 diversaj urboj en Ruslando kaj alilande mi konstante ricevadas leterojn kun la peto komenci eldonadon de perioda folio en la

lingvo internacia. Pri permeso al mi, eldonadi similan folion, mi do

nun turnas min kun plej humila peto al la Ĉefa Administrejo pri la

presaferoj.

 

Konsiderante, ke simila eldono en ĉiu okazo povas alporti neniun

eĉ plej malgrandan malutilon, sed en favoraj kondiĉoj ĝi povas alporti

grandegan utilon, mi permesas al mi esperi, ke la Ĉefa Administrejo

ne rifuzos al mi pri mia peto. En la okazo, se la Ĉefa Administrejo

ekdezirus ekkoni pli proksime la aferon, pri kiu mi parolis en tiu ĉi

skribaĵo, mi aldonas ĉi-kune po unu ekzemplero de la eldonitaj de mi

verkoj pri la lingvo internacia.

 

214

 

II. B. Gazetartikoloj el aliaj gazetoj 1896. — N-ro 101

 

B. EL ALIAJ GAZETOJ (1896—1917)

 

Ĉiuj artikoloj en ĉi tiu parto aŭ aperis kun la subskribo

de Zamenhof, aŭ ĉe ili estas menciite de la redakcio, ke li

sendis ilin. Do, la subskribon de Zamenhof mi ne presigis.

* #

*

1896

 

N-ro 101. Memstareco

 

Wuster: Mem

 

„Lingvo Internacia u L 1896, n-roj 6 —7, paĝ . 101 — 103.

 

Kelkaj amikoj min demandas, kial mi nenion skribas en

nia nuna gazeto „Lingvo Internacia”, kelkaj eĉ konkludis el

tiu ĉi fakto, ke mi eble havas ian nekontentecon kontraŭ la

nova gazeto. Mi rapidas raporti al la demandantoj, ke tiu ĉi

konkludo estas tute erara.

 

Nia nuna gazeto ne aperas kiel io nova, partia, kiel kelkaj en la komenco pensis; ĝi estas — kvankam sub alia redakcio — pura daŭrigo de la gazeto antaŭa; ĝi prezentas nian

komunan, tre bone redaktatan centran organon, kaj mi varmege

rekomendas ĝin kiel unuan kaj plej necesan objekton por niaj

amikoj. Ĉion alian niaj amikoj povas fari aŭ ne fari; sed kiu

ne abonas nian standardon, la „Lingvon Internacian*, tiu ne

estas esperantisto.

 

De la tago de naskiĝo de nia afero ĝis decembro 1895 la

kondukado de nia afero trovis sin ĉiam en la manoj de ĝia

iniciatoro. Tio ĉi estis ne bona, ĉar vole-ne-vole tio ĉi donadis al la afero karakteron iom personan. Sed bedaŭrinde alie

ne povis esti, ĉar ekzistis ankoraŭ neniu, kiu volus kaj povus

preni sur sin la kondukadon de la afero. Sed la nuna gazeto,

kiu estas bonege redaktata, en kiu mi eĉ unu vorton ne trarigardas antaŭ la presado kaj de kiu aperas jam la sepa numero,

montras tre konvinke, ke nun nia afero estas jam tute memstara kaj ne bezonas pli ne sole mian kondukadon, sed eĉ

mian helpadon. Tio ĉi estas tre grava cirkonstanco, kaj, kiel

tute ĝuste rimarkis s-ro Ben-David en la n-ro 2, tio ĉi faras

epokon en nia afero. Ĝis nun oni povis ankoraŭ timi, ke

nia afero vivos nur tiel longe, kiel vivos ĝia iniciatoro; nun,

kiam la afero jam ses monatojn iras tre bone tute sen mia

enmiksiĝado, la supre esprimita timo tute malaperas kaj nia

afero metis jam sian piedon en la eternecon.

 

215

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

Estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco

de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu; tial mi nun penos de-tenadi min de ĉia gvidanta partoprenado en nia organo. Mi

okupas min nur je konstanta registrado kaj adreso-kolektado

de ĉiuj esperantistoj (kio devas fariĝadi ĉiam senŝanĝe en unu

Ioko) kaj je eldonado de la „Biblioteko“ de la lingvo Esperanto.

 

Venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn

de nia lingvo por ĉiuj sciencoj, profesioj, sportoj k.t.p. Tiujn

ĉi vortarojn devas ellabori nepre specialistoj, ĉiu en sia

specialeco. Por ĉiuj, kiuj posedas ian specialon kaj konas

ankaŭ bone nian lingvon, tiu ĉi laboro estos tute ne malfacila; ili agas erare, se ili atendas tiajn vortarojn de mi.

Se mi, kuracisto, volus verki detalan teĥnikan vortaron ekzemple por inĝenieroj aŭ por brandfaristoj k.t.p., mi kreus nur

sensencaĵon, dum ili, ĉiu en sia specialeco, kreos tre bonajn

detalajn vortarojn, eĉ se ili nian lingvon posedas ne tute perfekte. Tiel same en ĉiu alia Iingvo la popolo kaj la aŭtoritataj verkistoj ellaboris nur la komunan lingvon; sed la

specialajn teĥnikajn vortojn ellaboras nur tiuj specialistoj,

kiuj ilin bezonas, kaj en tiu ĉi okazo ia eĉ la plej malklera

profesiisto kreas sian bezonatan vorton bone, dum la plej aŭtoritata beletristo aŭ filologo kreus ĝin sensence.

 

Ce la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj la specialistoj

devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas ilin

en ĉiuj lingvoj, t. e.:

 

1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu tia vorto ne ekzistas

jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas

la vorton „rado“, li kompreneble ne kreos novan vorton, sed

prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.

 

2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraŭ ne ekzistas,

t. e. simple ne estis ankoraŭ uzata, oni penas krei la vorton

el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple „mult-obligi*, „dividato“ aŭ „triangulo“, kreos tiujn vortojn facile

el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.

 

3) Se, fine, la vorto ne ekzistas en la komuna vortaro kaj

krei ĝin el la ekzistantaj vortoj estas malfacile aŭ donas esprimon neklaran, tro longan kaj ne oportunan, la specialisto,

ne longe pensante kaj ne ĝenante sin, simple prenas la vorton

el ia alia lingvo, donante al ĝi nur la ortografion de sia 1

lingvo. La elekto ordinare ne estas malfacile, ĉar la plej

 

1 teksto: lia.

 

216

 

aliaj gazetoj 1896. — N-roj 101 —103

 

granda parto da vortoj de tiu ĉi 3-a kategorio estas egale

uzataj 1 (kiel vortoj „fremdaj“) en ĉiuj lingvoj kaj estas sekve

jam per si mem internaciaj. Se vi dubas, ĉu la bezonata

vorto estas uzata en ĉiuj lingvoj egale aŭ malegale, vi povas

simple preni la vorton el la vortaro franca (kiun ĉiu povas

ja facile havi), aŭ helpi al vi en ia alia maniero, tiel same,

kiel en ĉiu juna lingvo helpas al si la kreantoj de novaj specialaj vortoj ne turnante ja sin al ia beletristo aŭ filologo.

 

Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la

iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la

lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj). La nuna vortaro

de nia lingvo estas multege pli riĉa ol la vortaro de ĉia juna,

ankoraŭ ne sufiĉe potenca popolo; sekve se en tiuj lingvoj

rapida riĉigado de la lingvo per fortoj komunaj iras tre facile

kaj rapide, des pli facile ĝi iros en nia lingvo.

 

1896

 

N-ro 102. Pri la „Biblioteko“

 

^Vŭster: Bibl LI

 

^Lingvo lnternacia “ /. 1896, n-roj 10 — 11, paĝ. 189.

 

Tre malfavoraj financaj cirkonstancoj devigas min bedaŭrinde ĉesi

la eldonadon de la „Biblioteko“. La kajero „E1 la vivo de esperantistoj“ estas la lasta, kiun mi eldonis. La abonantojn, kiuj ne pagis

ankoraŭ por ĉiuj kajeroj, mi kore petas, ke ili volu alsendi al mi la

pagon por la ricevitaj kajeroj.

 

Estante nun tre okupita por iom rebonigi mian personan situacion,

mi petas, ke niaj amikoj valu pardoni al mi, se mi nun en la daŭro

de kelka tempo devos esti neakurata en la korespondado, ĉar mankos

al mi la tempo por skribi multe da leteroj. Pro tiu ĉi sama kaŭzo

mi devas nun interrompi la eldonadon de la ĉiumonataj Provizoraj

Adresaroj, kaj mi eldonos ĉiujn kolektitajn adresojn de esperantistoj

en Februaro aŭ Marto de 1897.

 

Kun ĉiuj demandoj, proponoj, helpoj kaj oferoj oni volu sin turnadi al s-ro V. Gernet en Odeso.

 

N-ro 103. Kalkula raporto

 

Wŭster: Kalk

 

v Lingvo Internacia u I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 124 — 126.

 

Mi permesas al mi nun doni kalkulan raporton pri la mono, kiu

kolektiĝis ĉe mi en la daŭro de la lastaj l^jaroj, t. e. de la tempo de

mia lasta kalkula raporto en la „Esperantisto“ n-ro 2 de 1895*.

 

Laŭ la tiama raporto kolektiĝis ĉe mi ĝis februaro de 1895 jaro

80,94 rubloj, en februaro 1895 al tio aliĝis 19,06 r., ricevitaj de du

 

1 tiel en la teksto! 2 komp. II. 90.

 

217

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

anonimaj amikoj (por rondigi la sumon), kaj mi sekve havis la sumon

de 100 rubloj. Tiu ĉi sumo estis difinita por konkursa premio; sed

ĉar pro konataj cirkonstancoj la konkurso ne povis efektiviĝi, tial,

lau voĉdonado farita inter la membroj de la konkursa komitato (vidu

„Lingvo Internacia* N-ro 2, paĝoj 20—21), mi uzis la monon por eldonado de propagandaj broŝuroj, pri kiuj mi malsupre donas kalkulon.

 

Krom la supre diritaj 100 rubloj, ĉe mi kolektiĝis poste ankorau

 

la sekvantaj sumoj:

 

A) De marto ĝis augusto 1895 mi ricevis (kaj publikigis en

„Esperantisto a ):

 

per d-ro I. G. oferojn de diversaj personoj, prezentantaj

 

kune la sumon de.52,00

 

de s-rino M. Sereda.1,05

 

de s-ro K. Hŭbert.2,00

 

de s-ro W. H. Trompeter por la signoj de poŝto, kiujn

 

li ricevis de diversaj personoj.12,00

 

de d-ro D. Marignoni.1,20

 

de s-ro Seleznet. 1,00

 

B) De aŭgusto 1895 ĝis nun mi ricevis (kaj publikigis en

„Lingvo Internacia a ):

 

de d-ro D. Marignoni.0,90

 

de s-ro J. Lojko… . 2,70

 

Kune r. 72,85

 

Ĉesigo de „Esperantisto a en 1895. Dank’ al konataj cirkonstancoj mi en la mezo de 1895 devis ĉesigi la eldonadon de la gazeto

„Esperantisto a . Ĉar la plej granda parto da abonantoj pagis jam por

la tuta jaro, tial, laŭ kalkulo donita en n-ro 5/6 de „Esperantisto a 1895

mi restis ŝulda al ĉiu rusa abonanto po 40 kop. kaj al ĉiu abonanto

ekster Rusujo po 58 kop. La plej granda parto da abonantoj sekvis

mian inviton en n-ro 5/6 de „Esperantisto a 1895 kaj venigis al si de

mi aŭ returne sian monon, aŭ diversajn librojn, aŭ kovris per tiu ĉi

sumo sian ŝuldon por la „Biblioteko a k.t.p. Sed 67 abonantoj ĝis nun

ne respondis mian demandon kaj ne sciigis min, kion mi devas fari

kun la mono, kiun mi restis ŝulda al ili. Tial mian ŝuldon al tiuj

67 personoj (kiu prezentas kune la sumon de 32 rubloj), mi rigardas

kiel oferojn por la celoj de nia afero kaj mi almetas ilin al alia mono,

kiu kolektiĝis ĉe mi por nia afero kaj pri kiu mi donas kalkulan

 

raporton.

 

Sekve ĉio kune, de mia lasta kalkula raporto ĝis nun, ĉe mi

kolektiĝis:

 

a) de la estinta konkursa premio.100,00

 

b) diversaj oferoj privataj.72,85

 

c) nereprenita mono| de la estintaj abonantoj de „Esperantisto a en 1895 . 32,00

 

Ĉio kune r. 204,85

 

218

 

aliaj gazetoj 1896. — N-roj 103—104

 

De la propaganda broŝureto en diversaj lingvoj mi presis ĝis nun

28 000 ekzemplerojn kaj pagis por la presado de ili ĉirkau 420 rubloj,

t. e. mezo-nombre po 1£ kopekoj por ekzemplero. Sekve la supre diritaj 204,85 r. donis al mi la eblon presi ĉirkau 13 660 ekzemplerojn,

kaj la restajn 14 340 mi presis je mia propra kalkulo kaj risko, esperante kovri la elspezojn iom post iom per vendado de la 14 340 ekzempleroj. La 13660 ekz., presitajn por la mono fremda (t. e. por

la oferoj, kiuj kolektiĝis ĉe mi) mi transdonis senpage, por senpaga

disdonado kaj dissendado en la celoj de nia afero, al la sekvantaj

 

personoj:

 

al s-ro Gernet en Odeso.10 160 ekz.

 

al s-ro de Beaufront en Epernay. 1 500 w

 

al la Klubo Esper. en Upsala. 1 500 „

 

al d-ro Costa e Almeida en Rezende. 500 „

 

Kune 13 660 ekz.

 

(Krom la montrita nombro da ekzempleroj, ricevitaj senpage por

senpaga dissendado, la nomitaj personoj, precipe s-roj de Beaufront

kaj Gernet, aĉetis ankorau kelkan nombron da ekzempleroj por sia

propra uzado aŭ por vendado.)

 

Por ke la diritaj 13 660 ekz. povu esti kiel eble plej baldaŭ dissenditaj laŭ diversaj adresoj, estas bezonata kelka sumo da mono por

poŝtaj elspezoj. Personoj, kiuj volas finance helpi al la dissendado,

volu sendi siajn oferojn al s-ro V. Gernet en Odeso.

 

N-ro 104. Pretaj manuskriptoj 1

 

Wiister: Man

 

„Lingvo Internacia “ I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 126.

 

Mi sciigas la amikojn de nia afero, ke ĉe mi troviĝas kelkaj

manuskriptoj, kiujn estus tre utile eldoni prese. La manuskriptoj

estas jam tute pretaj, trarigarditaj, kaj la plej granda parto jam eĉ

cenzuritaj 2 (por presado en Rusujo), ĉar mi havis la intencon eldoni

ilin je mia propra kalkulo. Sed mia nuna financa stato bedaŭrinde

tion ĉi ne permesas al mi. Tial mi turnas min al niaj amikoj, ĉu iu

el ili ne volus preni sur sin la eldonon de tiuj ĉi verkoj? La afero

prezentas nenian riskon, ĉar pli aŭ malpli frue la enspezoj de la vendado kovros la elspezojn de la presado. La tuta malfacileco konsistas

nur en tio, ke la eldonanto devos atendi kelke da jaroj, ĝis la vendado tute kovros liajn elspezojn de presado. La manuskriptoj estas:

1) la plena lernolibro por poloj, kun antaŭparolo kaj 2 vortaroj (ana-1 La artikolo troviĝas ankaŭ en „Jarlibro Esperantista”. Upsala

 

1897, paĝ.32. 2 tiel en la teksto!

 

219

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

logia al la rusa verko n-ro 77); 2) plena lernolibro por portugaloj (analogia n-ro 77; tio ĉi devas anstataui la verkon n-ro 57, kiu enhavas

multajn erarojn); 3) lernolibro por angloj, kun 2 vortaroj (nova eldono

de n-ro 52, de kiu ĉiuj ekzempleroj perdiĝis); 4) plena lernolibro por

hispanoj (anstataŭ la verko n-ro 36, kiu tute ne povas esti uzata);

5) angla traduko de la „Ekzercaro“ (n-ro 72); 6) germana tradŭko de

la „Ekzercaro“. — Dezirantaj eldoni tiujn ĉi verkojn volu sin turni

al L. Zamenhof en Grodno, Rusujo. Kompreneble, la manuskriptoj

estos donitaj al la dezirantoj nur en tia okazo, se la aŭtoroj de la

manuskriptoj nenion havos kontraŭ tio ĉi.

 

1897

 

N-ro 105. Nekrologo pri Wasniewski

 

Wŭster: Wasn

 

v Lingvo Internacia“ II. 1897 , n-ro 3, paĝ. 34 — 35.

 

ĵus mi ricevis la malĝojan sciigon, ke vespere la 19-an de

Februaro post 10-a hora malfacila suferado mortis en Varsovio

(de malsano de koro) unu el la plej fidelaj amikoj de nia afero,

la pola ĵurnalisto kaj poeto Jozef Wasniewski. Niaj amikoj

konas bone tiun ĉi nomon el la diversaj artikoloj, kiujn la

mortinto skribis antaŭe en la „Esperantisto“ kaj poste en la

„Lingvo Internacia“. S-ro W. estis la ĉefa kaj plej laborema

reprezentanto de nia afero en Varsovio kaj entute en Polujo.

Li tradukis en lingvon polan la propagandan broŝureton kaj

penadis ĉiam vastigadi ĝin kiel eble plej multe; li tradukis en

lingvon polan ankaŭ la lernolibron n-ro 77, sed tiu ĉi traduko,

pro manko de mono, bedaŭrinde ĝis nun ne povis esti eldonita.

En la „Esperantisto“ li kondukadis siatempe la rubrikon „E1

la mondo“. Sed lia ĉefa merito por nia afero konsistis en tio,

ke li la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-esperantistajn, kiuj poste trovis imitantojn kaj brilante montris al la

mondo la grandan taŭgecon de nia lingvo por buŝaj komunikiĝoj

inter personoj de malsamaj landoj kaj nacioj. Tri fojojn li

vizitis Svedujon, kie li uzadis la lingvon Esperanto, kaj en la

lasta tempo li vizitis Danujon, kiel ni vidas el lia letero en

la Januara numero de nia gazeto. En somero de 1896 li

akceptis en Varsovio la esperantistojn svedajn kaj servis al

ili en tiu ĉi urbo kun la plej sincera amikeco. Li uzadis ĉian

okazon, kiun li nur povis, por paroligadi pri nia afero la polajn

gazetojn.

 

Saluton al via tombo, nia kara, tro frue mortinta amiko!

 

220

 

aliaj gazetoj 1897. — N-roj 104—107

 

N-ro 106.

 

Danko okaze de la Dekjara Ekzisto de Esperanto

 

Wtister: Jardeko

 

„Lingvo Internacia“ II. 1897, n-roj 6 — 7, paĝ. 83.

 

Kaŭze de la finiĝo de la unua dekjaro de publika ekzistado

de Esperanto mi la 10./22. de Junio ricevis de multaj amikoj

el diversaj urboj kaj landoj tre varmajn gratulajn telegramojn

kaj leterojn. A1 ĉiuj gratulintoj mi esprimas mian plej koran

dankon. La plej malfacila parto de la vojo estas jam pasita;

malgraŭ ĉiuj malhelpoj kaj materialaj malfacilaĵoj Esperanto

vivas kaj progresas regule kaj senhalte kaj prezentas jam literaturon de 108 verkoj; tio ĉi devas doni al ni kuraĝon por la

tempo estonta. Esperanto vivos kaj floros kaj pli aŭ malpli

frue atingos plene sian celon, kaj niaj laboroj kaj multaj suferitaj

kaj suferataj malagrablaĵoj estos rekompencitaj per la plej dolĉaj

fruktoj.

 

N-ro 107. Raporto pri la „Skriba Kongreso <£

 

Wtister: Skrib

 

„Lingvo Internacia“ II. 1897, n-roj 6 — 7, paĝ. 83.

 

La invitoj aperis kiel broŝuretoj, presitaj en rusa eldonejo en 4 lingvoj

(angla, franca, germana, rusa) sub la titolo „Elekto de Internacia Lingvo (i ,

1897.

Post antaŭa konsiliĝo kun multaj amikoj, ni en la komenco de Majo

dissendis al 6.000 plej gravaj gazetoj de la mondo kaj al la reprezentantoj

de diversaj partioj mondolingvaj inviton al „Skriba Kongreso por priparolado kaj decidado de la demando de lingvo internacia“. Nun ni bedaŭrinde devas sciigi la legantojn, ke tiu ĉi Kongreso ne povas efektiviĝi.

 

La plimulto de la gazetoj tute silentis pri la projekto, aliaj prezentis

ĝin al siaj legantoj en la plej kripligita sensenca formo. La nombro

da personoj, kiuj esprimis deziron partopreni en la Kongreso, estas

tre kaj tre malgranda, malgraŭ ke pasis jam 2 \ monatoj de la tago

de dissendo de la prospektoj. La reprezentantoj de aliaj partioj mondlingvaj, timante videble certegan malvenkon, rifuzis partopreni en la

Kongreso, malgraŭ ke ni montris al ili, ke la celo de la Kongreso

estas nur klarigi la aferon, ke nenio ilin ligas kaj ke, en okazo de

eĉ la plej malgranda supozo de ne-senpartieco de la Kongreso, ili

havas ja la rajton ne akcepti ĝian decidon; ni klarigis al ili, ke ĉe la

severe senpersona kaj senpartia aranĝo de la Kongreso kaj ĉe la severa

kalkula raporto, kiun ni donos pri ĉiuj elspezoj kaj enspezoj, ĉia partio

havas egalan ŝancon venki, se ĝi sentas sin prava; al kelkaj ni eĉ

proponis, ke ili mem prenu sur sin la tutan kondukadon de la Kongreso,

kion ni fordonos al ili kun plezuro, ĉar ni la homon ne timas, — sed

nenio helpis. Ĉe tiaj cirkonstancoj la efektivigo de la Kongreso fariĝis

 

221

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

kompreneble ne ebla, kaj la ideon, de kiu ni multe esperis, ni devis

forĵeti. A1 la kelkaj (tre malmultaj!) personoj, kiuj alsendis la pagon

por la unua volumo, ni jam resendis ilian monon returne, kaj abonojn

por la Kongreso ni de nun jam ne akceptas.

 

La projekto de la Kongreso estis la lasta provo, kiun ni faris, por

unuigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de la ideo de lingvo

internacia. ĉi montris al ni ankoraŭ unu (nun jam la lastan) fojon,

ke ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn, estas tute

vanaj kaj kondukas al nenio. Ni forlasu do por ĉiam ĉiujn provojn

de cedado kaj ni iradu de nun trankvile nian vojon, ĉiam rekte antaŭen,

memorante, ke la vero estas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi

ĉiujn, kontentigas neniun.

 

1901

 

N-ro 108. Nekrologo pri W. H. Trompeter

 

Wŭster: Tromp

 

„Lingvo Internacia“ VI, 1901, n-roj 10 — 11, paĝ, 140,

 

E1 Essen en Germanujo mi ricevis la tre malĝojan sciigon,

ke la 7-an de novembro, post longa, pacience elportata suferado,

tie mortis, en la aĝo de 63 jaroj, W. H. Trompeter …

 

W. H. Trompeter mortis! Neatendinte kaj tiom pli ŝarĝe

trafis min tiu ĉi funebra sciigo! Jam longan tempon mi havis

de li nenian leteron; mi pensis, ke li estas ankoraŭ en vojaĝoj,

ke li estas tre okupita … kaj dume li malfacile suferadis kaj

bataladis kun la morto.

 

Hieraŭ mi skribis al li leteron; sed antaŭ ol mi havis la

tempon por enĵeti la leteron en la poŝtan keston, mi ricevis

de la familio de Trompeter la funebran sciigon. Kaj mi devis

disŝiri mian leteron, kaj anstataŭ ĝi mi sendis al la familio

de la mortinto leteron kondolencan en mia nomo kaj en la

nomo de ĉiuj niaj amikoj esperantistaj.

 

Mi ne rakontos nun pri la signifo, kiun la mortinto havis

por nia afero; mi ne raportas pri ĉiuj liaj meritoj por nia

afero. Ĉiuj esperantistoj scias tion ĉi tre bone, kaj sendube

ili ĉiuj kune kun mi sentas la tutan perdon, kiu nin atingis.

A1 la novaj esperantistoj mi diros nur mallonge, ke sen W. H.

Trompeter nia afero nun eble jam de longe ne ekzistus. Antaŭ

10 jaroj la stato de nia tiam ankoraŭ tre juna afero estis tre

malbona; ekzistis neniaj rimedoj, por ion fari, kaj nia sola

tiama gazeto devis ĉesi eliradi. Tiam aperis Trompeter kaj,

kvankam mem homo ne tre riĉa, prenis sur sin la tutan

financan ŝarĝon de nia gazeto, ne sole prenis sur sin ĉiujn

elspezojn, sed difinis ankaŭ el sia poŝo salajron por la redaktoro, kaj sen bruado, sen sinlaŭdado, li per siaj propraj rimedoĵ

 

aliaj gazetoj 1901, 1903. — N-roj 107—109

 

en la daŭro de tri jaroj kondukis la gazeton ĝis tiu momento,

kiam ĝi ekpovis jam stari sur propraj piedoj. Li ne rifuzis

sian helpon ankaŭ poste, kiam s-ro Gernet komencis eldonadi

novan esperantan gazeton. Per lia mono ankaŭ aperis siatempe kelkaj tre gravaj libroj, al kiuj li, pro celo de propagando, difinis tiel malgrandan koston, ke la enspezoj ne povis

kovri eĉ duonon de la elspezoj. Ĉion li faradis sen bruo,

modeste kaj silente, tiel ke la plimulto da esperantistoj eĉ

nenion sciis pri liaj grandaj’ oferoj.

 

Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio ĉi estas

en tre granda parto merito de la mortinto. Ripozu en paco,

kara kaj multemerita amiko de nia afero! La esperantistoj

neniam forgesos vian nomon. En la historio de Esperanto

al vi apartenas ĉiam la plej grava, neniam elŝirebla, neniam

elstrekebla paĝo!

 

1903

 

N-ro 109. Pri la mistera „kontrakto“

 

Wŭster: Hach Mist

 

„Lingvo Internacia “ VIII. 1903 , n-ro 4 , paĝ. 77 — 80.

 

En la daŭro de la lastaj 1 \ jaroj, en la gazetaro esperanta,

de tempo al tempo aperas artikoloj aŭ rimarkoj pri la mistera

kontrakto, kiun mi faris kun la firmo Hachette kaj per kiu mi

kvazaŭ fordonis al tiu ĉi firmo la sorton de nia afero. Mi

estus pli kontenta, se mi povus ne tuŝi tiun ĉi demandon, kiu

laŭ sia esenco tute ne devus esti objekto de publika priparolado; sed ĉar multaj esperantistoj vidas en tiu ĉi nekonata al

ili kontrakto ian misterajon, tial mi decidis diri kelke da vortoj

pri tiu ĉi objekto.

 

Antaŭ dekkvin jaroj mi diris publike, ke ĉiujn miajn aŭtorajn

rajtojn pri Esperanto mi rifuzas kaj ke Esperanto estas libera

apartenaĵo de la tuta mondo. Tion ĉi mi diris publike, kaj

ĉiu povas tion ĉi legi kaj scii. Sed ĉu de tiu tempo mi eĉ

unu fojon ie diris publike, ke mi reprenas miajn vortojn?

Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi

malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni

ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro

volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: „Haltu, mi estas

la mastro de la afero?“ Ĉiuj esperantistoj scias tre bone,

ke mi neniam faris ion similan. Mi ne sole al neiyu ion

iam malpermesis, sed mi al ĉiu ĉiam helpis, ki^m nur

mia tre okupita tempo kaj malforta sano al mi permesis. Sekve

ĉiuj devus kompreni, ke la „kontrakto“, pri kiu mi en la

 

223

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

daŭro de \ jaroj neniam skribis pubiike eĉ unu vorton

kaj pri kiu mi sekve neniam postulis, ke ĝi havu ian

ligantan signifon por la esperantistoj, estas mia afero

pure privata kaj persona.

 

Multaj pensas, ke la kontrakto donos al mi la eblon riĉiĝi.

Efektive, la intenco de la iniciatoroj de la kontrakto estis

interalie ankaŭ plibonigi iom mian financan situacion, kiu tute

ne apartenas al la plej brilantaj. Sed eĉ se efektive la tuta

privata kontrakto inter mi kaj Hachette (kontrakto kiu ligas

nur min kaj neniun alian) donus al mi la eblon iam riĉiĝi,

— ĉu mi tiam devus antaŭ iu pravigi min? Se mi memvole

forĵetis de mi ĉiujn rajtojn de kreinto kaj mastro, mi tamen

ne estas ia krimulo, kiu devas havi malpli da rajtoj, ol ĉiu

alia esperantisto kaj kiu ne havas la rajton disponi je sia

propra persono kaj siaj personaj laboroj. Sekve se la

kontrakto eĉ efektive donus al mi la eblon iam riĉiĝi, mi

antaŭ neniu bezonus min pravigi pri tio ĉi. Sed la malkontentuloj povas esti trankvilaj: malgraŭ la plej bonaj intencoj

de la iniciatoroj, la plibonigo de mia financa situacio per la

kontrakto estas tiel duba (almenaŭ laŭ mia opinio), ke mi tre

nevolonte akceptis la kontrakton, kaj post tre longa ŝanceliĝado mi decidis subskribi la kontrakton nur tial, ĉar mi

konvinkiĝis, ke ĝi alportos grandan utilon al nia afero.

 

Multaj aŭdis, ke Hachette pagas al mi, kaj ili pensas, ke

tio ĉi allogis min fari la kontrakton. Por trankviligi la personojn, kiuj timas, ke mi „baldaŭ fariĝos riĉegulo a , mi devas

klarigi la jenon: por la malsupre dirata privilegio mem la

firmo pagis al mi nenion; ĝi nur promesis pagadi al mi kelkan

procenton de ĉiu verko, kiun mi trarigardos kaj aprobos.

La procento, kiun mi persone havos de ĉiu aprobita verko

(se ĝi ne estos rekta represo de ia mia propra verko), estas 1 , 60 .

Sekve se ekzemple ia verko havos la prezon de unu franko

kaj estos presita en mil ekzempleroj, tiam mi por ĉiuj mil

ekzempleroj ricevos dek-ses frankojn, t. e. ses rublojn. Por

tiuj ĉi ses rubloj mi devos korekti, korespondi, preni sur min

la publikan respondecon, aperi antaŭ la mondo kiel riĉiĝanto,

k.t.p. Kaj eĉ tiujn ĉi ses rublojn ĉu mi ricevos ilin kiel

puran profiton? Ne, ili venos … el mia propra poŝo! Ĉar

ĉiu publike aprobita de mi verko estos ja konkuranto al miaj

propraj verkoj, kiuj dank’ al tio estos malpli vendataj. Tial

oni facile komprenos, kial mi tiel longe ŝanceliĝadis, antaŭ ol

mi fordonis mian personan liberecon kaj subskribis la kontrakton, kaj ke subskribi ĝin fine decidigis min ne la espero

de ia riĉiĝo, sed la konvinko, ke tio ĉi estas necesa por la

 

224

 

aliaj gazetoj 1903. — N-ro 109

 

potenca disvastiĝado de nia afero. A1 mi persone la kontrakto alportis ĝis nun ankoraŭ nenian bonon*; sed ke al

nia afero la kontrakto alportis jam multe da bono, tion ĉi

montras ja la grandegaj progresoj de nia afero en la daŭro

de la lastaj lf jaroj.

 

Jen estas la kaŭzo kaj la esenco de la kontrakto:

 

Jam longe ni sentis la bezonon havi ian grandan libreldonan firmon, kiu okuj>adus sin je la afero esperanta.

ĉis nun ĉiuj verkoj pri Esperanto estis eldonataj de personoj

privataj, kiuj ne sole ne havis sufiĉe da mono, por eldoni

ĉion necesan, por tuj presi novan eldonon, kiam la antaŭa

eldono elĉerpiĝis k.t.p., — sed, kio estas la plej grava, havis

nenian eblon venigi siajn verkojn en la manojn de la

publiko! Ni laboradis, ni propagandis, la gazetoj de la tuta

mondo multe skribadis pri nia afero; sed kiam iu volis aĉeti

libron pri Esperanto, ĝi estis nenie ricevebla!!! Neniu librovendejo en la tuta mondo havis niajn librojn nek povis ilin

liveri al la dezirantoj, ĉar neniu librovendejo volas kaj povas

havi aferojn kaj malgrandajn kalkuletojn kun privataj personoj;

en tia maniero nia tuta laborado en la daŭro de longa tempo

perdiĝadis preskaŭ tute vane kaj nia afero progresadis tro

inalrapide.

 

Tial niaj senlacaj, multege laborantaj kaj multege meritaj

francaj amikoj faris ĉion kion ilin povis, por akiri por ni tian

firmon. Ilia penado havis sukceson, kaj la firmo Hachette decidis preni la aferon en siajn manojn.

 

Sekve ĉiuj niaj amikoj devas danki la francajn esperantistojn

por tio ĉi, sed ne fari al ili nemeritajn riproĉojn.

 

* La francaj amikoj, kiuj ĝis nun ne sole pli ol ĉiuj laboris pro

Esperanto, sed ankaŭ pli ol ĉiuj zorgis ĉiam pri tio, ke iliaj sukcesoj

ne alportu perdojn al la aŭtoro de Esperanto, esperigas min, ke dank’

al la kontrakto poste pliboniĝos ankaŭ mia persona situacio. Ĉu iliaj

esperigoj plenumiĝos — montros la tempo. Sed ĝis nun la rezultatoj

estis sekvantaj: da laboroj mi havis en la jaro 1902 forte pli multe

ol en la antaŭaj jaroj (ĉar kun la kreskado de la nombro de la esperantistoj kreskas ankaŭ la nombro de miaj korespondantoj, el kiuj

multaj ŝarĝas min per tro multe da laboro, ĉar tiun ĉi „privilegion a

mi bedaŭrinde ne perdis); sed da enspezoj mi en tiu ĉi jaro, malgraŭ

la tre grandaj progresoj de nia afero, ne sole ne havis proporcie pli

multe, sed la sumo de miaj enspezoj en 1902 estis rekte pli malgranda, ol en la antaŭaj jaroj. Estas al mi tre malagrable, se mi

devas paroli pri tiu ĉi pure persona demando, kiu ne povas enhavi

intereson por la esperantistoj; sed la naskiĝintaj supozoj, ke mi oferis

Esperanton al niaj-francajinteresoj, devigis min tuŝi tiun ĉi demandon.

 

15 Dl 225

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

Sed se apartaj personoj faras tion aŭ alian pro la ideo,

multepersona komerca firmo ne povas tiel agi kaj devas sin

nepre gvidadi en ĉio per siaj komercaj interesoj. Tial estas

tute nature, ke la firmo Hachette, entreprenante la laboradon

por nia afero, postulis, ke ni donu al ĝi garantion, ke la

financaj fruktoj de ĝia laborado apartenos al ĝi mem kaj ne

al aliaj personoj aŭ firmoj, kiuj senpage uzados la fruktojn

de ĝiaj laboroj. La firmo sciis tre bone, ke ĉiujn rajtojn

de mastro en la afero esperanta mi forĵetis de mi; tial ĝi

ankaŭ tute ne postulis, ke mi fordonu al ĝi „monopolon

super Esperanto”, kiel tre erare kaj tute senkaŭze pensas

multaj esperantistoj. La afero esperanta nun kiel antaŭe,

restas libera apartenaĵo de la tuta mondo: ankaŭ nun

ĉiu povas libere, petante nenies permeson kaj nenion

al iu pagante, eldoni en aŭ pri Esperanto ĉion, kion li

volas. La firmo postulis nur, ke mi fordonu al ĝi min persone, t. e. mian personan laboradon en Esperanto, — ĉar

la firino opinias, ke en la daŭro de ankoraŭ longa tempo miaj

personaj verkoj (aŭ verkoj korektitaj de mi persone) estos

rigardataj en la mondo esperantista kiel la seneraraj laŭ sia

lingvo. Pro la bono de nia afero mi la postulojn de la firmo

plenumis kaj per kontrakto mi promesis al ĝi: 1-e, ĉiujn miajn

personajn verkojn mi eldonados kaj reeldonados ĉiam nur

per tiu ĉi firmo; 2-e, se iu alia aŭtoro de esperanta libro

deziros, ke mi persone korektu lian libron, tiam mi permesos

al li publikigi sur la libro la fakton de mia persona korektado

nur en tia okazo, se li eldonos sian verkon per la dirita firmo

aŭ kun ĝia kunsento. Sed tio ĉi tute ne signifas, ke ĉiu libro

aŭ gazeto esperanta, kiu ne portas sur si mian publikan aprobon,

estas malaprobita aŭ malpermesita de mi!

 

La legantoj sekve vidas, ke la tuta kontrakto estas afero

tute privata kaj persona; ĝi ligas nur min, sed neniun

alian. Mi oferis nur mian personan liberecon, ĉar mi esperas,

ke tiu ĉi mia ofero estos tre utila por la disvastiĝado de

Esperanto. — Ĉu la firmo pravigos mian konfidon kaj esperon

aŭ ne — tio ĉi estas alia demando, kiun la tempo respondos;

sed en ĉiu okazo tio,ĉi estas afero tute privata, kaj mi kore

petas ĉiujn amikojn, ; principe la gazetaron esperantan, ke ili

ĉesu paroladi pri la ^ontrakto; ĉar niaj kontraŭuloj, kiuj ne

scias (aŭ ne volas scii) la veran karakteron de la interkonsento,

legante en niaj gazetoj pri „kontrakto“, povos diri, kvazaŭ nia

afero estus „vendita“.

 

226

 

aliaj gazetoj 1903, 1905. — N-roj 109—110

 

1905

 

N-ro 110. Esperanto kaj Volapŭk 1

 

„Germana Esperantisto “ II. 1905, n-ro 2, paĝ. 25—26.

 

Volapŭk ne estas la sola provo por krei lingvon tutmondan. Estis

multaj provoj antaŭ Volapŭk kaj post ĝi. Sed ili ĉiuj, donante nenion

pretan, pripensitan kaj elprovitan, prezentis nur neklarajn projektojn

kaj perdiĝis tuj post la naskiĝo, ne povinte ricevi eĉ unu adepton.

Aparte malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post

Volapŭk. Ĉar ĉiuj idealistoj, kiujn altiradis la ideo mem, jam estis

volapŭkigitaj kaj tial ne sole ne subtenis la novajn sistemojn, sed

kontraŭe, en la interesoj de unu lingvo por la tuta homaro ili penadis

dispremi ĉian novan sistemon; kaj ĉiuj tiel nomataj homoj „praktikaj“,

kiuj trovis malutile labori por Volapŭk, ne volis ankaŭ labori por la

novaj sistemoj, ĉar ankaŭ en tiuj ĉi sistemoj ili trovis nenian utilon.

„Volapŭk“, diras multaj, „ebenigis la vojon por novaj sistemoj kaj

faciligis al ili la batalon!” Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne

tiel: Volapŭk ne faciligis, sed forte, forte malfaciligis tiun ĉi batalon;

ĉar la novaj provoj, veninte en la mondon, renkontis dank’ al Volapŭk

 

— jam neniun amikon, sed multajn pretajn malamikojn. Kie Volapŭk

en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar la „naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj” aldonis ankoraŭ pli da nutro

al ilia ridado: kaj kie Volapŭk renkontis amikojn, tie la novaj sistemoj

jam rekte renkontis malamikojn, kaj ankoraŭ malamikojn ne pasivajn,

sed penantajn rekte ilin detrui.

 

Kie do ili povis trovi amikojn? Preskaŭ nenie! Jen estas la kaŭzo

kial ĉiuj novaj provoj, kiuj englutis kredeble ne malmulte da tempo,

laboro kaj oferoj materialaj, mortis preskaŭ tuj post la naskiĝo.

 

Tial estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin prezenti

al la publiko la lingvo Esperanto. Montrante la suprediritajn kondiĉojn,

la amikoj de la aŭtoro per ĉiuj fortoj penis deteni lin de la publikado

de sia sistemo, kaj kiam li poste tamen donis ĝin en la presejon, ili

rigardis lin kiel homon perditan. Eldonistoj neniel volis preni sur

sin la eldonadon de mia verko: „jam ekzistas ja Volapŭk“ oni diris

al mi ĉie. Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la afero

aliformiĝis. Malgraŭ ke Ia tuta kampo ŝajne estis jam okupita kaj ne

restis jam kie ricevi partianojn, la lingvo Esperanto baldaŭ ricevis

multegon da amikoj, de kiuj la nombro konstante kaj senhalte kreskas.

Tiuj ĉi amikoj venis de la ambaŭ flankoj, de kiuj oni ŝajne neniun

povis atendi: multaj el la indiferentuloj, kiuj pri la Volapŭk nenion

volis scii kaj ŝajne estis perditaj je eterne por la lingvo tutmonda,

 

— fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke

 

15 *

 

komp. III. 1.

 

227

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon kaj

havanta estontecon; multaj volapŭkistoj, vidante la grandegan diferencon inter la lingvo Esperanto kaj la reklamata Volapŭk, baldaŭ transiris sur la flankon de Esperanto, malgraŭ ke ili estis jam forte kunligitaj kun Volapŭk, jam multe laboris por ĝi kaj tial en la komenco

estis pretaj per ĉiuj fortoj dispremi la novan lingvon; multaj aliaj

influaj volapŭkistoj, kiuj estis ankoraŭ tro kunligitaj kun Volapŭk kaj

ne havis ankoraŭ la kuraĝon transiri sur nian flankon publike, konfesis al mi, ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon

por atingi nian celon.

 

N-ro 111 . Pri la kongreso

 

Wŭster: Bul

 

„Lingvo Internacia“ X. 1905, n-ro 12, paĝ . 275 — 278 .

 

La kongreso alproksimiĝas. Ĝi estos sendube unu el la

plej gravaj momentoj en la historio de nia afero, ĉar ĝi estos

nia unua oficiala prezentiĝo al la tuta inondo. Se la kongreso

estas bone aranĝita, ĝi altirus al ni la okulojn de la tuta

mondo, ĝi faros sur la mondon pli grandan kaj pli daŭran

impreson, ol ĉia nia teoria admonado. Seka admonado kaj

filozofado, se ĝi eĉ estas la plej logika kaj konvinka, lasas la

mondon malvarma: oni aŭskultas, oni dubas, oni eble eĉ diras

„bone“, sed tuj oni forgesas, kaj ĉio estas finita. Sed granda

soleno, kiu penetras en la korojn de la homoj per la sentoj,

per senkonscia potenca impreso, altiras forte kaj ne facile

elviŝiĝas el la meinoro. Ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta

doktrino, havas nenian influon sur la mondon; sed kiam oni

ĝin vidas en formo konkreta, en formo de amaso da homoj,

kiu vivas kaj sin movas antaŭ niaj okuloj, kiu levis standardon,

entuziasme bruas kaj kantas, tiam ia mistera forto senkonscie

puŝas la rigardantojn al la entuziasmigita amaso, — kaj ideo,

kiu ĝis nun ŝvite gutadis, per unu fojo disverŝiĝas en la

mondon simile al maro.

 

Fari impreson — tia devas esti antaŭ ĉio la celo de nia

kongreso. La tuta mondo devas scii pri nia kongreso, ĝi

devas veni al ni amase, el simpla scivoleco, kiel al kurioza

festaĵo, kaj poste foriri entuziasmigita, multe rakontante, multe

babilante pri la spiritaj ĝuoj, kiujn ĝi havas ĉe ni, kaj senkonscie infektante la mondon per nia ideo.

 

Nia kongreso devas fari impreson, per la okuloj, per la

oreloj, per la koro. Por tiu ĉi celo ni devas bone prepari

nian kongreson. Tial mi miras, ke ĝis nun la mondo esperantista ne sufiĉe multe sin okupas je la estonta kongreso.

 

228

 

aliaj gazetoj 1905. — N-roj 110—111

 

La senlaca sinjoro Michaux, kune kun la Grupo Bulonja,

laboras tre energie kaj faras ĉion, kion li povas; sed unu

persono kaj unu grupo ne povas ĉion bone pretigi, se la tuta

mondo esperantista ne helpos per ĉiuj fortoj. Mi opinias, ke

niaj gazetoj devus pli multe paroli pri la kongreso, niaj grupoj

en la tuta mondo devus fari la kongreson ĉefa objekto de ĉiuj

niaj kunvenoj, priparoloj kaj zorgoj, pripensadi kaj pretigadi

rimedojn por pli granda solenigo de la kongreso, sendi monon ktp.

Ili devus disvastigadi en siaj urboj kaj landoj oftajn sciigojn

pri la estonta kongreso por ekinteresigi la mondon kaj allogi

la neesperantistojn veni en granda nombro al la kongreso (kiel

gastoj); sed kompreneble ili devas tion ĉi fari lerte kaj takte,

evitante ĉian nelertan altrudadon kaj tedadon. Eble estus ankaŭ

bone, se la esperantistoj, kiuj intencas veturi al la kongreso,

interkonsentus kun kelkaj sialokaj gazetoj, sendadi al ili el la

kongreso korespondojn kaj eĉ telegramojn.

 

Estus ankaŭ utile, se la grupoj aranĝus muzikan ekzerciĝadon, por ke ĉiuj esperantistoj, kiuj partoprenos en la kongreso, povu partopreni en la ĥora kantado almenaŭ de kelkaj

plej gravaj himnoj esperantistaj (ekzemple „Espero t( de Adelskold, „LaVojo a de Deshayes, aŭ kelkaj aliaj pli entuziasmigaj

himnoj, kiujn la organizanta komitato de Ia kongreso eble volos

elekti kaj dissendi al ĉiuj grupoj esperantistaj); estus ankaŭ

bone, se la esperantistoj scius bone parkere la esperantan

tradukon de la franca nacia himno, kiun Ia esperantistoj kiel

gastoj de Francujo, sendube kantos en la kongreso (la esperanta traduko de tiu ĉi himno, farita de s-ro Ben Elmy, estis

publikigita en la n-ro 10 de „The Esperantist” de 1904).

 

Sed la plej grava, kion ni ĉiuj devas kunporti kun ni al

la kongreso, estas paco kaj reciproka amo kaj toleremeco.

Se ni deziras, ke nia kongreso ne faru fiaskon, ni devas antaŭ

ĉio aperi al la kongreso ĉiuj kiel fratoj, entuziasme kaj sindone ligitaj per unu amata ideo, kiu devas esti por ni, almenaŭ

en la tagoj de la kongreso, pli sankta ol ĉiuj diversaj personaj

ambicioj, kalkuloj, kapricoj aŭ opinioj. Ĉiu el ni kredeble

havos la eblon esprimi en la kongreso sian opinion pri tiu

aŭ alia punkto, sed ĉiu devas tion ĉi fari trankvile kaj sen-pasie kaj ne batali kontraŭ la decidoj de la plimulto; neniu

devas peni altrudi sian opinion aŭ volon, neniu devas koleri,

se lia opinio ne estos akceptita. Se troviĝos inter ni persono,

kiu profanas nian feston per persona ambicio aŭ per semado

de malpaco, ni ĉiuj deturnos nin de li, se li eĉ estas homo

de plej grandaj meritoj.

 

229

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

En la fino mi permesas al mi, diri ankoraŭ kelkajn vortojn

pri mia persona rilato al la kongreso. Mi scias, ke multaj

esperantistoj vidas en mi kvazaŭ la personiĝadon de nia afero

kaj ili volos eble fari al mi en la kongreso iajn apartajn

honorojn. Mi scias, ke la organizantoj de la kongreso volis

enmeti en la programon specialan feston por mia honoro, ke

unu esperantisto verkis „himnon al Zamenhof” k.t.p. Mi kore

petas ĉiujn, ke oni tion ĉi ne faru, ĉar alie mi sentus

min tre nebone. La kongreso devas honori nur la aferon,

sed ne ian personon, ĉar alie la kongreso perdus tre multe

de sia simpatieco, kaj tiu persono, al kiu oni per persona

honorado volus fari agrablaĵon, havus nur malagrablaĵon.

 

Se la esperantistoj opinias, ke ili devas esprimi al mi sian

dankon, mi tiun ĉi dankon ja ricevos en alia maniero: kiam

mi vidos grandan sukceson de tiu afero, al kiu mi dediĉis

mian vivon, kiam centoj da kunbatalantaj amikoj premos al mi

la manon kaj promesos al mi, ke ili neniam ĉesos laboradi

por nia afero, tio ĉi estos por mi rekompenco tute sufiĉa kaj

multe pli agrabla, ol ĉiuj specialaj honoroj, kiujn oni volus

fari al mi kaj kiuj nur venenus al mi la estadon en la kongreso.

 

N-ro 112.

 

Projekto de Regularo de Tutmonda Ligo Esperantista

 

Wtister: Ligo Bu

 

»Lingvo Internacia “ X . 1905, n-ro 13, paĝ. 295—301 .

 

1. — La Tutmonda Ligo Esperantista havas la celon, disvastigadi

en la mondo la uzadon de la lingvo internacia „Esperanto“ kaj solvadi

ĉiujn dubojn, kiuj povas aperi pri diversaj punktoj de la lingvo kaj

pri la manieroj de ĝia disvastigado. La Ligo estas la plej alta kaj

decidanta aŭtoritato en ĉiuj aferoj koncernantaj la lingvon Esperanto,

kaj ĉiuj decidoj de la Ligo estas devigaj por ĉiuj esperantistoj egale,

ne esceptante ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto.

 

2. — Membro de la Ligo estas ĉiu persono, kiu abonas la „Centran

Organon de Esperanto“ eldonatan de la Ligo. La Centra Organo elirados sub la redakcio de la sekretario de la Ligo unu fojon en

monato en amplekso ne konstanta, depende de la kolektiĝanta kvanto

da oficiala materialo. Ĝia kosto estas 3 frankoj por jaro kaj la tuta

mona profito de tiu ĉi organo apartenas al la kaso de la Ligo. La

adresoj de ĉiuj membroj de la Ligo estas presataj en la Centra Organo.

 

Rimarko. — Atingado de membreco de la Ligo per simpla abonado

de la Centra Organo estas aranĝita kun tiu celo, ke la apartenado

al la Ligo ne estu malhelpata de la leĝoj de tju aŭ alia lando,

 

230

 

aliaj gazetoj 1905. — N-roj 111—112

 

3. — Ĉiu membro, kiu deziras partopreni aktive en la aferoj de

la Ligo devas aliĝi al ia Grupo Esperantista, ĉar rajton de voĉo en

1a aferoj de la Ligo havas ĉiu grupo esperantista, kiu enhavas en si

ne malpli ol 10 membrojn de la Ligo. Ĉiu grupo havas tiom da voĉoj,

kiom da dekoj da membroj de la Ligo ĝi posedas.

 

4. — La Ligo estas regata de „Centra Komitato*, kiu estas ĉiujare elektata en la Kongresoj Esperantistaj en la sekvanta maniero:

lando, en kiu ĉiuj grupoj esperantistaj estas ligitaj inter si en formo

de komuna landa societo, konsistanta el ne malpli ol 100 ligorajtaj

membroj elektas en sia antaukongresa komuna kunveno reprezentantojn po unu persono por ĉiu plena cento de siaj ligorajtaj membroj

kaj prezentas la nomojn de tiuj elektitoj al la Kongreso, kiu akceptas

ilin (se ne aperas gravaj protestoj) kiel membrojn de la Centra Organo.

Landoj, kiuj ne havas propran landan organizacion esperantistan, au

havas organizacion, kies nombro da ligorajtaj membroj estas malpli

ol 100, ligiĝas inter si en la Kongreso kaj per komuna interkonsentiĝo

de siaj delegitoj ili elektas po unu reprezentanto por ĉiu plena cento

da siaj kunekalkulitaj ligorajtaj membroj. La nombro de la membroj

de la Centra Komitato devas esti 25; tial se la nombro da elektitaj

reprezentantoj estas malpli ol 25, tiam la reprezentantoj mem per voĉdonado elektas inter si 25 personojn por la Komitato. Tuj post sia formiĝo la Centra Komitato elektas al si mem prezidanton en la persono de

unu el siaj membroj, kaj tiu ĉi persono fariĝas prezidanto de la Ligo.

 

5. — Unu fojon en ĉiu jaro estas farata Internacia Kongreso

Esperantista, kies loko kaj tempo estas decidata en la antauirinta

Kongreso. Ĉiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso

siajn delegitojn, kiuj devas havi la aĝon de ne malpli ol 21 jaroj kaj

prezenti al la organizantoj de la Kongreso rajtigan leteron subskribitan

de ĉiuj personoj, kiuj ilin rajtigas. Ĉiu grupo esperantista havas la

rajton sendi al la Kongreso po unu delegito por ĉiu plena deko de

siaj membroj, kiuj pagis por tiu ĉi jaro sian kotizaĵon al la Ligo kaj

estas publikigitaj en la Centra Organo. Grupoj, kiuj ne povas sendi

al la Kongreso sian delegiton, povas transdoni siajn voĉojn al ia alia

esperantisto, kiu veturas al la Kongreso.

 

6. — La Centra Komitato estas la plena mastro kaj plej alta

juĝantaro en ĉiuj demandoj koncernantaj la taskon de la Tutmonda

Ligo Esperantista. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato estas farataj

en la sekvanta maniero: se iu membro de la Ligo deziras akiri por

io la decidon de la Centra Komitato, li turnas sin al sia grupo, kaj

se tiu ĉi lasta aprobas lian proponon, ĝi dissendas ĝin al ĉiuj membroj

de la Centra Komitato kune kun poŝta marko por respondo. Sur la

ricevita propono ĉiu membro de la Komitato skribas sian opinion

per „jes a aŭ „ne a kaj resendas la respondon al la esperantista grupo.

Se pli ol duono de la membroj de la Komitato respondis per „jes a

 

231

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

tiam la grupo farinta la proponon, sendas ĝin kune kun la subskriboj

de la membroj de la Komitato al la sekretario de la Ligo, kaj tiu ĉi

publikigas la enhavon de la propono en la plej proksima numero de

la Centra Organo kiel „decidon de la Centra Komitato“.

 

7. — Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato havas en la komenco

nur signifon provizoran. En la plej proksima Kongreso ĉiuj decidoj

de la Komitato faritaj en la dauro de la pasinta jaro, estas prezentataj

al la voĉdonado de ĉiuj delegitoj de la grupoj esperantistaj; kaj nur

tiam, kiam la delegitoj per plimulto da voĉoj akceptas la decidon, ĝi

ricevas jam definitivan sankcion, kiel „decido de la Ligo“. Por ke

ĉiuj delegitoj, partoprenantaj en la Kongreso, havu la eblon bone prijuĝi en siaj grupoj ĉiun proponon, decidotan en la Kongreso, oni voĉdonas en la Kongreso nur pri tiuj decidoj de la Centra Komitato, kiuj

estis publikigitaj en la Centra Organo ne malpli ol 8 monatojn antau

la komenco de la Kongreso.

 

8. — La Centra Komitato okupas sin nur je tiaj demandoj, kiuj

ne povas esti solvataj de la specialaj komitatoj, ekzemple: ŝanĝoj en

la Regularo de la Ligo, demandoj pri plibonigoj en la lingvo, plendoj

de apartaj grupoj kontrau ia ago de tiu au alia speciala komitato k.t.p.

Sed je la kurantaj konstantaj aferoj de la Ligo okupas sin komitatoj

specialaj, kiuj kondukas siajn aferojn tute memstare (se la Centra

Komitato ne donas al ili specialajn instrukciojn) kaj nur ĉiujare prezentas al la Kongreso siajn raportojn, petante ilian aprobon de la

Kongreso. La specialaj komitatoj estas: Komitato de Agado, Komitato

de la Lingvo, Komitato de Kongresoj, Komitato de Cenzuristoj, Komitato de Ekzamenistoj.

 

9. — La Komitato de Agado okupas sin je la praktika plenumado

de ĉiuj decidoj de la Ligo kaj je la kondukado de ĉiuj kurantaj praktikaj aferoj de la Ligo. La prezidanto kaj vicprezidanto de la Komitato

de Agado estas nomataj sekretario kaj vicsekretario de la Ligo. Ĉiuj

membroj de la Komitato de Agado devas loĝi en unu urbo. La Komitato de Agado eldonadas la Centran Organon de la Ligo kaj administras

la kason de la Ligo.

 

10. — La Komitato de Agado jam de si mem aranĝas kaj konstante kontrolas diversajn sekciojn por diversaj funkcioj, ekzemple:

a) Sekcion de Propagando (kie koncentriĝados el la tuta mondo

diversaj projektoj de propagandaj rimedoj kaj ilia pripensado, prijuĝado kaj plenumado kun interkonsento kaj helpo de ĉiuj grupoj

esperantistaj): b) Sekcion de Informoj (al kiu ĉiuj grupoj esperantistaj sin turnados kun sendado kaj petado de diversaj informoj);

c) Sekcion de Librovendado (kie estos la Centra vendejo por ĉiuj

verkoj esperantistaj kaj abonejo por ĉiuj gazetoj esperantistaj; tiu ĉi

sekcio numerados kaj katalogados ĉiujn aperantajn verkojn en aŭ pri

Esperanto k.t.p.

 

232

 

aliaj gazetoj 1905. — N-ro 112

 

Rimarko. — La sekcioj de la Komitato de Agado devas alportadi

al la diversaj landaj societoj esperantistaj nur helpon, sed severe

evitadi ĉian konkuradon kun ili.

 

11. — La membroj de ĉiuj aliaj specialaj Komitatoj povas loĝi

en malsamaj urboj. Ili estas elektataj en la sekvanta maniero: ĉiujn

membrojn por la unua jaro elektas la autoro de Esperanto; en ĉiu

sekvanta jaro ĉiu Komitato mem eligas -J-de siaj membroj (reelekteble)

class="book">kaj anstataŭigas ilin per aliaj, per voĉdonado, aranĝita 2 monatojn

antaŭ la Kongreso, de la Komitata prezidanto, kiu sendas al ĉiu membro

la nomaron de ĉiuj personoj kiuj esprimis al li la deziron eniri en la

Komitaton. La rezultato de la voĉdonado estas prezentata por aprobo

al la Kongreso.

 

12. — La Komitato de la Lingvo okupas sin je la solvado de ĉiuj

 

duboj, kiuj aperas pri la ĝusta senco de tiu aŭ alia vorto, pri la uzado

de tiu aŭ alia[ vorto nova (kiun la Komitato sen decido de la Ligo

povas tamen nur rekomendi sed ne oficialigi). La komitato havas

la rajton decidi nur pri punktoj „dubaj £< , sed ne fari ian „ŝanĝon a en

la lingvo (la rajton fari ŝanĝojn, se tiaj montriĝus efektive „necesaj a ,

havas nur la Kongreso, post antaŭa decido de la Centra Komitato

kaj post 3-monata publikiteco de tiu decido laŭ la paragrafo 7). La

Komitato de la Lingvo konsistas el 15 personoj, kiuj devas posedi

bone la lingvon Esperanto. Ĉiu esperantisto, kiu havas ian dubon

pri vorto aŭ regulo, prezentas demandon pri ĝi al sia grupo; se la

 

grupo ne povas doni respondon kaj se ĝi trovas la demandon sufiĉe

 

grava, ĝi sendas ĝin (kun pagita respondo) al ĉiuj 15 membroj de la

Komitato de la Lingvo kaj la ricevitajn respondojn ĝi transsendas al

la prezidanto de la Komitato kun la peto, ke li publikigu la decidon

de la plimulto en la Centra Organo de la Ligo. En okazo de tro granda

diferenco de opinioj, kiu faras la decidon ne ebla, la prezidanto de

 

la Komitato denove proponas la demandon (kune kun la ricevitaj

 

opinioj) al la voĉdonado de la membroj kaj se ankaŭ tiam la voĉoj

estas tro malsamaj, tiam decidas la voĉo de la prezidanto.

 

13. — La komitato de Kongreso zorgas pri la regula kaj sukcesa

aranĝado de la ĉiujaraj internaciaj Kongresoj Esperantistaj. ĉi konsistas el 2 partoj a) parto konstanta, elektota de nun; b) parto

okaza, kiu estas ĉiujare la grupo esperantista en tiu urbo, kie devas

en tiu jaro havi lokon la Kongreso. Por ke la aranĝado de la Kongresoj ne trovadu sin ĉiufoje en manoj novaj kaj tute ne spertaj, ĉiuj

rimarkoj, konsiloj kaj helpoj por la Kongresoj devas ĉiam esti direktataj

al la konstanta prezidanto de la Komitato, kaj tiu ĉi lasta jam

transsendas ĉion al la parto okaza, t. e. al la organizantoj de la Kongreso en tiu jaro.

 

14. — La Komitato de Cenzuristoj zorgas pri la pureco de la

lingvo en la eldonataj verkoj esperantaj, por doni al la lernantoj de

 

233

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

Esperanto garantion kontrau la uzado de malbonaj libroj, kiuj instruas

tute eraran lingvon kaj enkondukas grandan kaj nerebonigeblan konfuzon en la aferon de Esperanto. La Komitato konsistas el 25 personoj, kiuj posedas bone la lingvon Esperanto. Ĉiu autoro, kiu deziras,

ke lia verko havu oficialan aprobon, devos peni, ke la manuskripto

de la verko estu legita kaj aprobita de ne malpli ol 2 membroj de la

Komitato de Cenzuristoj. Tiam li havas la rajton presigi sur sia

verko la aprobon de la Ligo, tamen kun la nepra publikigo de la

nomoj de tiuj cenzuristoj, kiuj aprobis la verkon.

 

Rimarko. — Ĉar la aprobado de la Ligo ĉesigos la ĝisnunan

aprobadon de L. Zamenhof kaj tio ĉi povus nejuste kauzi perdojn al

la firmo Hachette kaj K io kaj ĝiaj diverslandaj reprezentantoj, kiuj,

havante de L. Zamenhof promeson de rekomendado, elspezis jam

multe da mono por progresigado de la afero Esperanta, tial la Ligo

havas la rajton aranĝi cenzuradon kaj aprobadon nur en tiu okazo,

se ĝi antaŭe interkonsentas pri tio ĉi kun la firmo Hachette kaj K io

kaj ĝiaj reprezentantoj, kaj se la diritaj firmoj, ricevinte de la Ligo

ian privilegion, liberigos la aŭtoron de la lingvo de lia promeso korekt-adi kaj aprobadi la verkojn, kiujn ili eldonas.

 

15. — La Komitato de Ekzamenistoj okupas sin je ekzamenado

de personoj, kiuj deziras ricevi oficialan certigon, ke ili posedas bone

la lingvon Esperanto. La Komitato konsistas el 25 personoj, kiuj

posedas bone Ia lingvon Esperanto. Ĉiu, kiu deziras ricevi diplomon,

devas traduki en Esperanto ian verkon, enhavantan de 10.000 ĝis

15.000 vortoj, aldoni la certigon per vorto de honoro, ke li faris la

tradukon tute memstare, sen ies helpo aŭ korekto, kaj prezenti ĉion

al 2 membroj de la Komitato de Ekzamenistoj. Se la ekzamenistoj

subskribas sub la tradukita verko, ke ili trovis ĝin „senerara sed ne

perfekte bonstila”, tiam la kandidato sendas la tradukon kaj la certigon

al la prezidanto de la Komitato kaj ricevas de li „Diplomon Esperantan de la dua grado w . Se la ekzamenistoj subskribas, ke la traduko

estas „senerara kaj perfekte bonstila”, tiam la ekzamenito ricevas

„Diplomon Esperantan de la unua grado“. Sur ĉiu diplomo estas subskribitaj la prezidanto de la Komitato de Cenzuristoj kaj la 2 ekzamenistoj. Por la diplomo la kandidato pagas al la prezidanto de la Komitato 10 frankojn, kaj la prezidanto transdonas tiun ĉi sumon en la

kason de la Ligo. La nomoj de la diplomitoj estas presataj en la

Centra Organo.

 

16. — En la nuna Regularo, la Ligo havas la rajton faradi ĉiujn

necesajn ŝanĝojn, elĵetojn, aŭ aldonojn aŭ eĉ anstataŭigi la tutan

Regularon per ia alia per decidoj de la Centra Komitato, sankciitaj

de la Kongreso konforme al la paragrafo 7 de tiu ĉi Regularo,

 

234

 

aliaj gazetoj 1905. — N-ro 112

 

A1 d o n o

 

Por eviti ĉian malkompreniĝon, mi atentigas la legantojn, ke mian

projekton mi publikigas ne kiel ian nepran deziron de mia flanko

sed nur kiel supozon, por la okazo, se la Kongreso decidos akcepti

ian pretan organizacion kaj se neniu pli bona projekto estos prezentita.

 

Kiam mia projekto estis jam sendita por publikigo al s-ro Michaux,

mi komencis ricevadi diversajn leterojn, el kiuj mi konvinkiĝis, ke la

esperantistoj kredeble ne volonte akceptos ion pretan. Tial, por eviti

ĉian moralan premon, mi intencas prezenti al la voĉdonado de la

Kongreso antau ĉio la sekvantan demandon:

 

„Ĉu la Kongreso opinias, ke ia komuna organizacio por la Afero

Esperantista, estas dezirinda au ne dezirinda? a

 

Tiun ĉi demandon estas necese fari, ĉar kelkaj esperantistoj

esprimis la opinion, ke Esperanto devas esti ne „afero ft , sed nur

„lingvo ft , kaj simila al ĉiu alia lingvo ĝi ne devas posedi organizacion.

 

Se la Kongreso decidos, ke organizacio ne estas dezirinda, tiam

mi proponas al voĉdonado kelkajn proponojn pri tio, kiamaniere la

lingvo devas plue disvastiĝadi kaj kiamaniere devas esti solvataj

diversaj dubaj demandoj en nia lingvo.

 

Se la Kongreso decidos, ke organizacio estas dezirinda, tiam mi

proponas por voĉdonado la sekvantan demandon:

 

„Ĉu la Kongreso deziras akcepti pretan organizacion, au ĝi deziras nur elekti provizoran Centran Komitaton, kiu, esplorinte ĉiujn

prezentitajn kaj prezentotajn projektojn, mem ellaboros definitivan

projekton de organizacio, kiun ĝi prezentos por aprobo al la venonta

dua Kongreso? ft

 

Se la Kongreso deziros havi ion pretan, tiam mi kaj la aliaj autoroj

antaulegos niajn projektojn; kaj la Kongreso elektos per voĉdonado

tiun projekton, kiun ĝi trovos la plej oportuna. Se la Kongreso deziros havi por la unua tempo nur provizoran Centran Komitaton sen

difinita regularo, tiam mi intencas proponi, ke oni elektu por la provizora Centra Komitato la sekvantajn personojn:

 

a) la redaktorojn de ĉiuj gazetoj esperantistaj, kiuj estis eldonataj

ne malpli ol en la dauro de ses monatoj;

 

b) la prezidantojn de ĉiuj grupoj esperantistaj, kiuj havas ne

malpli ol 100 membrojn;

 

c) la prezidantojn de ĉiuj tutlandaj societoj esperantistaj.

 

Kompreneble la membroj de la Kongreso havos la rajton proponi

 

ankaii ian alian manieron de elektado de la Centra Komitato, kaj la

Kongreso elektos lau tiu maniero, kiun ĝi trovos la plej bona.

 

Tiuj el la elektitaj personoj, kiuj troviĝas en la Kongreso, faros

inter si apartan kunsidon, en kiu ili decidos pri la maniero de sia

estonta agado kaj elektos inter si Sekretarion (eble ankau Prezidanton),

kiu zorgadas pri la kondukado de la aferoj de la Komitato.

 

235

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

N-ro 113.

 

Pri Projekto de Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo

 

Wŭster: Dekl Ant

 

Paul Boulet, „Kongresa Libro. 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.“ 1905, paĝ. 81 — 82.

 

»Lingvo Internacia“ X. 1905, n-ro 14, paĝ.311.

 

Tre multajn personojn fortenas de nia afero nur la nesciado

de ĝia esenco. Oni pensas, ke ni volas mortigi la naciajn

lingvojn, ke ni havas iajn kaŝitajn celojn, ke Esperanto estas

unu el multaj ekzistantaj lingvoj internaciaj, kies reciproka

konkurado ne estas ankoraŭ finita, ke ni batalas ne por ideo

de lingvo internacia, sed nur nepre por nia partia lingvo, ke

Esperanto estas ia pure persona afero kaj ĉiuj ĝiaj partianoj

dependas ĉiam de la konstante ŝanĝiĝontaj kapricoj de ĝia

aŭtoro, ke nia afero estas ia entrepreno komerca ktp. Sef

ĉiuj esperantistoj estas sufiĉe elokventaj, por rebati ĉiujn diritajn atakojn, kaj se ili eĉ rebatas, oni ne kredas al ili, ĉar ili

ne povas prezenti sufiĉe kredindajn pruvojn. Tial mi pensas,

ke estus utile, se ni uzos la Kongreson en Boulogne-sur-Mer

por ellabori ian oficialan deklaracion pri la esenco de la

esperantismo, por ke tiu deklaracio subskribita de la reprezentantoj de la esperantismo el ĉiuj landoj de la mondo, povu

servi kiel plej bona rebatilo kaj fermu la buŝon al niaj kontraŭuloj kaj kalumniantoj. La Oficialan Deklaracion ni povus tuj

post la Kongreso dissendi al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la

mondo.

 

La Deklaracio estas tre grava ankaŭ por la esperantistoj

mem, ĉar ĝi difinus klare la principojn, kiujn por la bono de nia

afero ĉiu esperantisto devas observi, por ke ni ĉiuj laboradu

ĉiam tute konsente kaj ne tiru la aferon ĉiu al sia flanko.

 

Mi atentigas la legantojn, ke mian proponon de Deklaracio

mi tute ne prezentas kiel ion pretan, mi prezentas ĝin nur

kiel ekzemplon. Se la principo de deklaracio plaĉos al la

Kongreso, tiam mi petos, ke diversaj personoj prezentu tiujn

tekstojn de Deklaracio, kiujn ĉiu el ili proponas akcepti. kaj

post voĉdonado ni elektos la plej bonan.

 

Uzante la okazon, mi sciigas, ke krom la „Projekto dej*ig6“,

kiun mi publikigis, kaj la „Projekto de Deklaracio“, kiun mi

nun publikigas, mi intencis proponi al la Kongreso ankoraŭ

du gravajn projektojn; sed por eviti tro multajn disputojn en

la Kongreso, mi decidis forlasi mian intencon kaj la du aliajn

projektojn mi prezentos iam poste ne al la kongreso, sed al

la Centra Komitato, kiun la Kongreso elektos.

 

236

 

aliaj gazetoj 1905. — N-roj 113—114

 

N-ro 114. Projektata Teksto de la „Deklaracio“

kaj definitiva „Teksto de la Deklaracio”

 

Wŭster: Dekl

 

F. Schneeberger, „Detala Raporto pri la oficialaj paroladoj .. . de

la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo sur Maro.“

Oficejo de Esperanto & Stenografio. Laufen (Svisujo) 1905. paĝ. 18-21.

 

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ.312—314 kaj 397 — 398.

 

„Oficiala Gazeto“ I. 1908/09, paĝ. 202 — 203.

 

„Esperantista Dokumentaro“, kajero unua (Aŭg. 1906), paĝ.31 — 32.

 

„Esperantista Dokumentaro“, kajero dudekdua (Aŭg.1913), paĝ.2—3.

 

„Germana Esperantisto“ II. 1905, paĝ. 111.

 

(Ĉi tie mi donas samtempe [ĉar tio estas ebla kaj rekomendindaj la

projekton de la Deklaracio kune kun la definitive dum la I-a Kongreso

akceptita Deklaracio. La partojn de la „Projekto“, kiujn oni forstrekis, mi donas en kursiva skribmaniero.)

 

Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa

laŭ la propono de la aŭtoro de la Lingvo Esperanto doni la

sekvantan klarigon:

 

1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo

la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu „ne entrudante sin en

la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la

ekzistantajn lingvojn naciajn u , donus al la homoj de malsamaj

nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel

paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj

nacioj batalas inter si ^prfj/la lingvo, kaj en kiu povus esti

publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj

popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo estos lia afero pure privata,

por kiu^ la esperantismo ne respondas.

 

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo

jam dubas pri tio, ke lingvo interpacia povas esti nur lingvo

arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj pr^voj, faritaj en la daŭro de

la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn,

kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova

kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo

Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvp internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nee^io, kaj ke la celo

povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe

ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por

ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo. (Sed se kon -

traŭ ĉiu atendo iam montriĝus , ke per ia alia vojo la ideo

 

237

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli rapide,

ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu

nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj.)

 

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco

rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privi-legiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas „nenies propraĵo“, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

 

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj

ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn,

kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel

spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la

plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

 

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la

kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj

de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj

por neniu devigan. La sola, unufojon por ĉiam deviga por

ĉiuj esperantistoj, fundamento de la lingvo Esperanto estas

la verketo „Fundamento de Esperanto” en kiu neniu havas

la rajton fari (eĉ la plej malgrandan) ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li

neniam povas pravigi sin per la vortoj „tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de ^Esperanto”. Ĉiun ideon, kiu ne povas

esti oportune esprim\ta per tiu materialo, kiu troviĝas en la

„Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton

esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same

kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco

de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate, imitadi

kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de

la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en

Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

 

(5. Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo

Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elekt -

ata de la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj

kongresoj esperantistaj . Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato,

tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo estas devigaj por

ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto ; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la

manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj per -

sonoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organizacio esperant -

ista.)

 

5. (6\) Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj

uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.

 

238

 

aliaj gazetoj 1905, 1906. —r N-roj 114—116

 

Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

 

(7. Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton

de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj

instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj ,

kiuj portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo . Tiu

ĉi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo por la

komencantoj , sed ĝi havas en si nenion devigan. Ĉiu es -

perantisto povas libere uzi ĉiun libron aŭ gazeton, kiun li

deziras.)

 

N-ro 115. Publika Danko al Michaux (kaj aliaj)

 

Wŭster: Mich

 

„Lingvo Internacia u X. 1905, n-ro 18, paĝ. 421.

 

En la dauro de mia vojaĝo al la kongreso kaj revojaĝo de la kongreso kaj tiom pli en la tuta tempo de la kongreso mem mi ricevadis

de ĉiuj flankoj tre multe da signoj de sincera amikeco, kiuj min tre

tuŝis kaj restos ĉiam en mia memoro. Krom la partoprenantoj en la

kongreso ankau grandega multo da forestantaj esperantistoj el plej

diversaj landoj kaj urboj esprimis al mi letere plej korajn bondezirojn

kaj plej entuziasmajn gratulojn k.t.p. Ne havante la eblon danki ĉiun

aparte, mi permesas al mi, esprimi per la gazetoj esperantistaj mian

komunan koran dankon al ĉiuj miaj amikoj.

 

Apartan dankon mi esprimas al la eminentuloj kaj reprezentantoj

de la urboj Parizo, Boulogne, Folkestone, Dover kaj Calais por la kora

kaj honoranta akcepto, kiun ili sub mia adreso faris al la afero esperanta.

 

Sed la plej grandan dankon mi esprimas, en mia nomo kaj sendube ankaŭ en la nomo de ĉiuj esperantistoj, al s-ro A. Michaux kaj

liaj helpantoj, al kies energia kaj senlaca laborado ni ŝuldas la tutan

kongreson kaj la ĝojojn kaj sukcesojn, kiujn ĝi alportis al ni.

 

Uzante la okazon, mi sciigas ankaŭ la amikojn-esperantistojn, ke

post kelka tempo eliros oficiala raporto pri la kongreso kaj tie estos

montritaj la adresoj, sub kiuj oni devas sin turni kun ĉio, kio koncernas

la „Provizoran Lingvan Komitaton u kaj la „Provizoran Komitaton de

Organizado“. La raporto ne povas esti pretigita tiel rapide, kiel ni

dezirus, kaj la esperantistoj volu pardoni la prokraston.

 

1906

 

N-ro 116. Klarigo (pri la Centra Oficejo)

 

VVŭster: CO

 

„Oficiala Gazeto u I. 1908/09, paĝ. 234—235.

„EsperantistaDokumentaro u , kajero dekunua (Febr. 1909), paĝ.9 — 10.

„The British Esperantist u II. 1906, paĝ. 34.

 

239

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

E1 leteroj kaj gazetoj mi vidas, ke kelkaj esperantistoj ne

ĝuste komprenas la esencon de la Centra Oficejo kaj ili pensas, ke mi propravole fondis ian novan leĝdonantan komitaton.

Tial mi devas iom klarigi la aferon.

 

La Centra Oficejo ne estas ia leĝdonanta komitato, ĝi estas

simple oficejo, ĝi estas simple loko, en kiu koncentriĝas la

laboroj de la du komitatoj, kreitaj de la Bulonja kongreso. La

Kongreso kreis provizoran Lingvan Komitaton kaj provizoran

Organizan Komitaton, sed ĝi donis neniajn monajn rimedojn,

por ebligi al la ambaŭ komitatoj sukcesan laboradon; tiam

troviĝis sindonaj kaj malavaraj esperantistoj, kiuj el sia propra

poŝo donis (almenaŭ por la unua tempo) la necesan monon,

luis apartan loĝejon, en kiu povus koncentriĝi la laboroj de

la ambaŭ komitatoj, ĉiuj dokumentoj, ĉiuj leteroj, irantaj al la

diritaj komitatoj; ili ankaŭ difinis kelkan salajron por aparta

sekretario, kiu — kun konsento de la prezidantoj de ambaŭ

komitatoj — devas plenumadi la necesan korespondadon, re-gistradon k.t.p. Sekve la Centra Oficejo estas ne ia memstara

leĝdonanta institucio, sed nur simple helpa oficejo por la ambaŭ

komitatoj, kreita de Ia Kongreso.

 

Mi devas diri ankaŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato

al la ambaŭ komitatoj. Pro la nunaj cirkonstancoj en mia

patrujo, kiuj iafoje por longa tempo detranĉas min de la tuta

mondo esperantista, kaj parte ankaŭ pro la stato de mia sano,

kiu nun jam ne permesas al mi tiel multe labori eksterprofesie,

kiel antaŭe, mi ne povas nun aktive partoprenadi en la laboroj

de la ambaŭ komitatoj elektitaj de la kongreso, kaj tial mi

petas, ke kun ĉio koncernanta la agadon de la komitatoj oni

sin turnu ne al mi, sed al la prezidantoj de la diritaj komitatoj, nome:

 

a. Por la Lingva Komitato al s-ro rektoro Boirac;

 

b. por la Organiza Komitato al s-ro generalo Sebert.

 

Por konservado de bona ordo en la laboroj, estas utile,

ke ĉiuj leteroj al ambaŭ prezidantoj, laŭ ilia propra deziro,

estu direktataj al ili per la „Centra Oficejo a .

 

17. Februaro 1906.

 

N-ro 117. Pri Propaganda Artikolo

 

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), Esperantista Centra Librejo,

Paris. 1925, paĝ. 81 — 82.

 

(Ekzistas kelkaj „Lingvaj Respondoj“, kiuj ne rilatas lingvajn demandojn en la propra senco de Vvorto kaj estas de ĝenerala intereso. Ilin

mi pro tio akceptis en ĉi tiun libron. — Ke ili ne apartenas al la „Lingvaj

 

240

 

aliaj gazetoĵ 1906, 1907. — N-roj 116—118

 

Respondoj“ en la kutima senco de l x vorto, tion ankaŭ montras la „Plena

Kolekto u , kie ili troviĝas en aparta rubriko „Pri diversaj demandoj“.

Ilin kaj la du aliajn lingvajn respondojn, kiuj pritraktas la „Esperanto-Stilon“ kaj la „Plenan Vortaregon“, aperigi ankaŭ en ĉi tiu libro ŝajnas

nepre necese.)

 

La zorge ellaborita granda artikolo „Esenco kaj estonteco

de la ideo de lingvo internacia a (presita en la „Fundamenta

Krestomatio* paĝo 268) 1 estas verkita ne de s-ro L. de Beaufront, sed de alia persono, kiu deziras resti anonima. S-ro

de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo (tradukitan

de li en lingvon francan) en la kongreso de 1’ „Association

Frangaise pour V Avancement des Sciences” en 1900. Li diris

tion ĉi ankaŭ siatempe en la gazeto „L’Esperantiste a , kiam li

represis tie diversajn partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras,

ke al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj

aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, —

vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono anonima. Atentan

legadon de tiu artikolo ni varmege rekomendas al ĉiu esperantisto, kiu havas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero,

aŭ kiu timas iajn venontajn konkurantojn de Esperanto.

 

Respondo 5. La Revuo 1906, Decembro .

 

1907

 

N-ro 118. Pri la Esperanto-Stilo

 

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ . 77 — 79.

 

En mia traduko de „La Revizoro” troviĝas iafoje frazoj ne

tuj kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la

paroloj de Osip. Tamen ne ĝusta estas via supozo, ke tiuj

frazoj estas laŭvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas

ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto, kaj mi devas almenaŭ iom konservi tiun

stilon, por ne forpreni de liaj paroloj ilian tutan karakteron.

Li ofte simple kripligas la vortojn. Mi penis tion ĉi eviti,

ĉar, se por la leganto oni povus doni klarigojn en la mal-supro de la paĝo, al la aŭdanto en la teatro oni tion ĉi ne

povas fari. Nur en unu loko mi devis uzi „registreto u anstataŭ

„kolegia registratoro“ (malalta ofica rango en Rusujo), kaj anstataŭ doni enuigajn klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne normala. En

aliaj lokoj mi uzis esprimojn ne ĝustajn, tamen ne kripligitajn

 

1 komp . III. 2.

 

1C Dletterle, Zamenhof.

 

241

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

(ekzemple mi intence uzis „kartetoj“ anstataŭ „kartoj“ (ludaj),

„publikajo“ anstataŭ „publikeco“ k.t.p.). Mi esperas, ke la

leganto aŭ aŭdanto facile komprenos, ke tio ĉi estas ne stilo

de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo, aŭ speciala

stilo de tiu aŭ alia prezentata persono.

 

Kelkaj esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj vortoj

stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke

slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj

aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas

vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la

vortordo en Esperanto. La vera stilo esperanta estas nek

slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas

esti — nur stilo simpla kaj logika.

 

Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (nemultaj) idiotismoj, kaj tute malprave

kelkaj esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute

logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza;

sed kvankam kelkaj el la esperantaj idiotismoj estas prenitaj

ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj

lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj,

ĉar ili fariĝis parto de la lingvo.

 

La stilo esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj,

sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran,

kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa uzado de la lingvo kaj

pensado en tiu ĉi lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita. Se

iu slavo ne havas ankoraŭ sufiĉe da sperto en la lingvo kaj

volos traduki en Esperanton laŭvorte el sia nacia lingvo, lia

stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la esperanta

stilo de nesperta romano aŭ germano. Por ekzemplo mi citos

al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de

rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto,

sed ne konas ankoraŭ ĝian stilon kaj tradukas laŭvorte el sia

nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu ĉi peco (gramatike kaj

vortare senerara!) kun la stilo esperanta, kaj tiam vi tuj vidos,

kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la „slaveco“

de la esperanta stilo:

 

„Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo

de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva

tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso;

apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monato,

ne pli frue de fino de aŭgusto“.

 

Tiu ĉi sama peco en stilo esperanta sonus tiamaniere:

 

242

 

aliaj gazetoj 1907. — N-roj 118—121

 

„Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke

kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en

la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis

al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du

monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto.”

 

Respondo 1. La Revno 1906, Decembro.

 

N-ro 119.

 

Pri la lingvaj demandoj en „La Revuo”

 

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 82.

 

La anonco de „La Revuo“, ke „D-ro L. L. Zamenhof sola

povas verki artikolojn pri la lingvo”, tute malĝuste naskis ĉe

kelkaj legantoj la opinion, ke mi aŭ la redakcio de „La Revuo“

volas malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj

tuŝantaj la lingvon! Nek mi, nek „La Revuo“ havis iam tian

intencon. Se la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn,

venantajn nur de mi, tio ĉi estas privata afero de la redakcio,

kaj ĝi faris tiun ĉi decidon ne laŭ interkonsento kun mi, sed

simple laŭ sia propra deziro (kredeble por eviti polemikon

kaj disputojn, aŭ eble por eviti konfuzon kaj malĝustajn lingvajn regulojn, kiujn ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne sufiĉe

spertaj aŭtoroj). Respondo 9. La Revuo 1907, Februaro.

 

N-ro 120. Pri miaj respondoj

 

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 82.

 

Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj.

Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi

petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus

havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian

demandon ne al rni, sed al la redakcio de „La Revuo rt .

La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj

numeroj respondos ilin en „La Revuo rt .

 

Respondo 10. La Revuo 1907, Februaro.

 

N-ro 121. Pri la stilo en miaj lastaj verkoj

 

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 79—81.

 

Parto de ĉi tiu respondo, „ Vi ja scias … ne tute klara“, aperis en

»Lingvo Internacia“ XII. 1907, n-ro 10, paĝ. 470 — 471.

 

Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje troviĝas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun ne-esperantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi

 

16 *

 

243

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

komencis traduki antaŭ li unu lokon el „La Rabistoj” kaj kun

granda ĉagreno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone komprenis, aŭ tradukis malsame! Mi komprenas vian ĉagrenon,

kaj, se ĝi estis kaŭzita de mia malbona traduko, mi petas vian

pardonon; sed … permesu al mi diri, ke parte vi ankaŭ mem

estis kulpa. Por fari nepreparite eksperimenton antaŭ neesperantisto, vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan,

sed ian verkon pli simplan. Se tiu aŭ alia frazo en verko de

antaŭ longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla, ĝi

estas plej ofte ne la kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo

de la aŭtoro mem. Vi ja scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj

pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena popu-lareco de ilia formo, ofte bezonas komentariojn, ĉar eĉ

membroj de ilia propra nacio ne ĉiam tute bone komprenas

tiun aŭ alian frazon el iliaj verkoj. Tial ne miru, ke en miaj

tradukoj de la klasikaj verkoj vi trovos iufoje lokon, kiu en

la unua momento ŝajnos al vi ne tute klara. Se mi volus

doni nur tradukojn kun tute populara stilo, tiam mi devus:

a) elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) ĉiujn ne perfekte kompreneblajn aŭ ne facile tradukeblajn frazojn tute elĵeti, aŭ traduki ilin libere laŭ mia plaĉo. Tia maniero de agado

estus por mi tre oportuna kaj postulus de mi multe malpli da

tempo, ol mia nuna 1 maniero de traduko, kiu ofte devigas min

longe mediti pri tiu aŭ alia esprimo aŭ frazo. Sed kvankam

la ŝajna valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandiĝus, ilia

efektiva valoro multe malgrandiĝus, ĉar: 1) nia literaturo

konsistus tiam nur el verkoj malgravaj; 2) la tradukoj estus

ne fidindaj kaj donus malĝustan kopion de la tradukita verko;

3) nia lingvo ne riĉiĝus kaj ne disvolviĝus. Precipe pri tiu

ĉi tria punkto mi volus atentigi niajn verkistojn: estas tre

dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe,

ke ni ilin serĉu kaj venku, ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene

ellaboriĝos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesajon,

ni devas kompreneble eviti kaj ni devas peni traduki ilian

sencon en maniero plej logika kaj internacia; sed tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi, ni devas peni

en tiu aŭ alia maniero nepre traduki, sed ne simple eviti

ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne plaĉos al la legantoj

aŭ ne ĉiuj ĝin tuj bone komprenos. Unu el la plej ĉefaj taskoj

de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo; tial,

se ia esprimo, kiun ne ĉiuj tuj komprenas (ekzemple „elri-gardi u , „subaĉeti“ k.t.p.), ŝajnas al ili nebona, ili devas peni

 

1 en la „Plena Kolekto u malĝuste: „unua “.

 

aliaj gazetoj 1907. — N-roj 121—122

 

anstataŭigi ĝin per esprimo pli bona: sed se ili, por ne mal-beligi sian stilon, simple evitos tiajn frazojn, ili faros al nia

lingvo tre malbonan servon. Kompreneble, en ĉi tio, kiel en

ĉio alia, devas esti observata la deca mezuro. Ne tro krude,

ne tro multe per unu fojo! Novaj esprimoj devas esti en-kondukataj nur iom post iom, nerimarkeble. Krom tio ni

devas memori, ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute

logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo

perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.

 

Respondo 25. La Revuo 1907, Oktobro .

 

N-ro 122. Pri la germanaj vortaroj

 

Wŭster: EG Rim Kelkaj

 

nGermana Esperantisto i6 IV. 1907, n-ro 5, paĝ. 57.

 

En mia antaŭparolo al la germanaj vortaroj de la firmo

Esperanto-Verlag, Moller kaj Borel, en la lasta linio estas

erare presite „redaktataj“ anstataŭ „redaktitaj“. Bedaŭrinde

tiu ĉi eraro kaŭzis malkompreniĝon, kaj tial mi devas doni

kelkan klarigon.

 

La unua eldono de la diritaj vortaroj estis redaktita de mi,

kaj ĉiuj novaj vortoj, kiuj tie aperis, estis donitaj de mi (kiel

privata rekomendo). Sed kiam oni devis presi novan eldonon,

tiam la eldonantoj, dezirante, ke ilia vortaro ne estu malpli

plena ol diversaj aliaj esperantaj vortaroj, decidis enpreni en

siajn vortarojn diversajn vortojn, kiuj estas komune uzataj en

la esperanta literaturo, sed ne estis presitaj en la unua eldono de la germanaj vortaroj. Ĉar la diritaj vortoj prezentas

ne ian novan kreajon, sed simple nur vortojn komune konatajn kaj komune uzatajn, kaj tiujn vortojn la eldonantoj prezentis al mi manuskripte antaŭ la presado, tial, kiam la eldonantoj demandis mian opinion, mi respondis al ili, ke mi

nenion havas kontraŭ la enpreno de la novaj vortoj, nek kontraŭ la elĵeto de kelkaj vortoj, kiuj al la eldonantoj ŝajnis malpli necesaj, nek kontraŭ la korekto de kelkaj eraroj de la unua

eldono. Sed bedaŭrinde tiu ĉi fakto naskis la opinion, kvazaŭ

mi „kreis novan serion da vortoj kaj ŝanĝis aŭ malaprobe forĵetis aliajn vortojn” kaj kvazaŭ la nova eldono de la vortaroj

senvalorigis la antaŭan eldonon, Tiu ĉi opinio estas tute erara.

 

Ĉar la estontaj eldonoj de la germanaj vortaroj sendube

enhavados ĉiam pli kaj pli da novaj vortoj, ĉerpitaj el la verkoj

de bonaj esperantaj aŭtoroj, kaj ĉar mi, havante nenion kon-245

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

trau la enprenado de tiuj vortoj, tamen ne deziras, ke ĉiu serio

da novaj vortoj estu rigardata kiel „publike sankciita a de mi,

tial mi petis la eldonantojn de la germanaj vortaroj, ke en la

estontaj eldonoj ĉiu nove enprenita vorto, kiu ne troviĝas en

la unua eldono, havu antaŭ si ian specialan signeton.

 

N-ro 123. D-ro Emilo Javal

 

(Nekrologa artikolo. 21.1. 1907)

 

Wiister: Jav

 

„La Revuo“ 1. 1906/07, paĝ. 289—291.

 

Foriris unu el la plej gravaj esperantistoj, falis unu el la

plej ĉefaj niaj kunbatalantoj,— mortis Doktoro Emilo Javal.

 

Tre doloran impreson ĝi faris sur min, kiam mi antaŭ dek

tagoj eksciis pri lia senespera stato; kaj kvankam mi en la

daŭro de dek tagoj havis sufiĉe da tempo, por alkutimiĝi al

la atendata neevitebla, fina katastrofo, tamen, kiam mi hieraŭ

ricevis la sciigon pri la morto de Javal, ĝi frapis min tre preme.

 

Multaj esperantistoj konis la nomon de Javal, sed ne multaj sciis precize, kian gravan rolon li ludis en nia afero, ĉar

li apartenis al tiuj tre maloftaj homoj, kiuj faras ĉion silente,

kaj kiuj serĉas sian tutan rekompencon ne en la laŭdado de

la homoj, sed en la konscio, ke ili faras bonan faron. Antaŭ

pli ol unu jaro, tuj post la Bulonja kongreso, li grandparte

partoprenis en la fondo de la „Centra Oficejo rt , kaj ankoraŭ

en la Ĝeneva kongreso, t. e. post tuta jaro, nur 4—5 personoj

sciis, ke li estis la ĉefa monhelpanto de tiu oficejo kaj ke, por

doni al ĝi la eblon bone aranĝiĝi, disvolviĝi kaj regule funkcii

en la daŭro de certa nombro da jaroj, li oferis por ĝi el sia

propra poŝo tre grandan sumon.

 

Sed kiel ajn malavara estis lia donaco al la afero esperanta, — liaj ĉefaj meritoj konsistis ne en tiu donaco, sed en

lia energia, sindona kaj konstanta laborado por nia afero.

Se lia donaco eble ne donos tiajn grandajn fruktojn, pri kiaj

li revis, kaj se liaj laboroj ne alkondukis ankoraŭ al tiu celo,

pri kies baldaŭa atingo li estis tute konvinkita, — liaj faroj

kaj lia sindona kaj senĉesa laborado havos grandan signifon

por la estonteco de Esperanto; kaj des pli meritaj estas liaj

penadoj, ke ili estis farataj de homo, por kiu ĉia laboro estas

multe pli malfacila, ol por aliaj, — de homo blinda; ne de

homo blinda de naskiĝo, sed de homo, kiu blindiĝis en la

62. jaro de sia vivo kaj tamen ne fariĝis apatia por ĉio en la

mondo, kiel la pliparto de liaj samsuferuloj, sed ne ĉesis servi

al siaj idealoj kaj al la homaro.

 

La plimulto de ni konis la mortinton kiel eminentan blindan

 

246

 

aliaj gazetoj 1907. — N-roj 122—123

 

esperantiston, nenio pli; ĉar li partoprenis en nenia publike

aganta komitato, li ne bruis per siaj faroj; tamen en la lasta

tempo li estis la centro, ĉirkaŭ kiu grupiĝis ĉiuj plej eminentaj

esperantistoj, ĉar antaŭ ol ni sciis, ke li havas la intencon

kaj la povon fari al Esperanto malavaran donacon materialan, ni

konis lian grandan valoron moraian, ni konis lin kiel homon tre

kleran, saĝan, bonegan lingviston, noblan, laboreman kaj influan.

 

La mortinto estis persono tre konata en la mondo kiel

fama okulkuracisto kaj ankaŭ kiel ĉiuflanke instruita verkisto;

krom tio li estis bone konata kaj influa en sia lando kaj urbo

ankaŭ kiel politikisto.

 

De la momento, kiam li, antaŭ kelke da jaroj, estante jam

blinda, ekkonis Esperanton, li fordonis sin al ĝi per sia tuta

koro. Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton. Li legigis al si

preskaŭ ĉion, kio aperis en aŭ pri Esperanto, kaj li konis

bonege la tutan literaturon kaj historion de Esperanto. Li tre

multe korespondadis pri Esperanto, skribante preskaŭ ĉiujn

leterojn propramane, per helpo de aparta skriba aparato, elpensita de li mem. En la lastaj du jaroj li vivis preskaŭ

ekskluzive nur por Esperanto, kaj al lia energia laborado nia

afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo. En la lasta

tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron, enkonduki Esperanton en ĉiujn lernejojn.

 

Estante jam ne tute sana, li veturis tamen al la kongreso

Ĝeneva. En Oktobro mi, laŭ lia deziro, vizitis lin en Parizo;

kaj, malgraŭ ke li tiam estis jam serioze malsana kaj antaŭdiris al mi, ke li ne vivos pli ol kelke da monatoj, li pasigis

kun mi kelkajn tutajn tagojn en laborado esperanta, li faris

kun mi vizitojn, preparajn studojn k.t.p. Kiam ni pri unu

punkto neniel povis interkonsenti kaj miaj profesiaj okupoj ne

permesis al mi, resti pli en Parizo, tio ĉi lin tiel turmentis,

ke li tute serioze estis preta veturi kun mi Varsovion, por

daŭrigi la diskutadon. Blindulo-maljunulo volis pro Esperanto

veturi en malproksiman kaj danĝerplenan landon! Post mia

forveturo li, malgraŭ sia malbona farto, veturis ankaŭ Bruselon,

por priparoli kelkajn demandojn de propagando kun la komand-anto Ch. Lemaire.

 

Javal estis esperantisto en la plej bela senco de tiu ĉi

vorto. Li estis esperantisto pure idea. Esperanto povas esti

fiera pro tio, ke ĝi havis Javalon; Esperanto estos feliĉa kaj

glora, se ĝi havos multe da Javaloj.

 

Mi ne povas jam saluti vin, kiel mi faris tiom multe da fojoj,

— mi salutas malĝoje vian cindron, kara, neforgesebla amiko!

 

247

 

II. B. Gazetartikoloj. el

 

N-ro 124. Pri reformoj en Esperanto

 

■Wŭster: Ref Revuo

 

„La Revuo“ I. 1906/07, paĝ. 385—387.

 

En la lasta tempo inter la esperantistoj kuris la famo, ke

mi intencas „reformi Esperanton a . Tiu ĉi famo, kiu povas

fariĝi tre danĝera, estas absolute malvera. Mi neniam intencis

arbitre reformi la lingvon, ĉar tio ĉi ne sole estus pereiga

por nia afero, sed mi havas por tio ĉi eĉ nenian moralan rajton. De la tempo, kiam mi, antaŭ 18 jaroj, publikigis la „A1-donon al la Dua Libro“, Esperanto ĉesis aparteni al mi, —

ĝi apartenas de tiam al la tuta mondo esperantista, kaj mi

neniam intencis malsaĝe repostuli por mi ian rajton de mastreco,

kiun mi nun jam repostuli ne povas, ĉar sur la fundamento,

kiun mi donis, multaj aliaj homoj jam tre multe konstruis kaj

laboris. Oni scias, ke de la momento, kiam mi en la jaro 1889

fordonis mian mastrecon, mi neniam permesis al mi fari propravole en la lingvo ian eĉ plej malgrandan ŝanĝon. Se mi

ne faris tion ĉi ĝis nun, tiom pli mi ja certe neniam ekdezirus

fari tion ĉi nun, post la Bulonja Deklaracio (kiun mi ja donis

propravole), post miaj longatempe pripensitaj klarigoj en la

Antaŭparolo al la „Fundamento de Esperanto“ kaj post la fondo

de la „Lingva Komitato”, al kiu mi propravole fordonis ĉiun

aŭtoritatecon en la aferoj de la lingvo. Sekve, konante mian

agadon kaj mian rilaton al Esperanto en la daŭro de 20 jaroj,

la esperantistoj povas esti tute trankvilaj: mi neniam surprizos ilin per ia arbitra ŝanĝo en la lingvo, por kiu mi, simile al ĉia alia esperantisto, jam delonge havas nenian rajton;

neniam mi altrudos al ili mian personan deziron; kaj se eĉ

mi volus iam freneze fari tian senrajtan kaj pereigan faron,

ĉiuj esperantistoj povas kontraŭmeti al mi la Bulonjan Deklaracion kaj diri: „ni ne permesas“.

 

Ne! Neniam mi havis kaj neniam mi havos la intencon

proprajuĝe reformi Esperanton. La kaŭzo de la malĝusta faro

pri la „reformoj“ estis jena:

 

Jam antaŭ longe mi trovis, ke oni povus enkonduki en Esperanton kelkajn plibonigojn per vojo natura, sen reformoj,

sen ia rompado de la lingvo. Tiu ĉi sendanĝera kaj natura

vojo estas la vojo de „neologismoj kaj arĥaismoj“, pri kiu mi

parolis en la Antaŭparolo al la „Fundamento de Esperanto“.

Mi ellaboris en la lastaj jaroj tabelon da neologismoj, kiun mi

intencis prezenti al la esploro de la Lingva Komitato.

 

Sed antaŭ ol prezenti mian projekton al la Lingva Komitato,

mi ĝin prezentis private al kelkaj esperantistoj, kaj tiam mi

 

248

 

aliaj gazetoj 1907. — N-ro 124

 

baldaŭ konvinkiĝis, ke la malsameco de la opinioj estas tiel

grandega kaj interkonsentigi inter si la diversajn opiniojn estas

tiel malfacilege, ke eĉ la plej senkulpa vojo de neologismoj

povus nin enmeti en tre grandan danĝeron. Tial post tre

longa korespondado kaj priparolado (por kiu mi eĉ speciale

veturis Parizon kaj Bruselon) mi fme decidis forĵeti mian

projekton. Sekve mia projekto de neologismoj, pri kiuj multaj esperantistoj aŭdis sub la tute malĝusta nomo de „reformoj“, nun ne estos prezentita al la Lingva Komitato. Mi

atendos kun ĝi, ĝis venos tempo pli oportuna kaj ĝis ni havos

plenan certecon, ke parolado pri neologismoj jam ne povas

kaŭzi inter la esperantistoj ian konfuzon aŭ malpacon.

 

Sed se pri neologismoj, kiuj, nenion ŝanĝante nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron, mi pli aŭ

malpli frue eble ankoraŭ reparolos, — pri reformoj ni absolute neniam devas paroli (almenaŭ ĝis la tempo, kiam nia

lingvo havos plenan leĝdonan sankcion de la registaroj). Dudek

jaroj de nia praktika laborado montris, ke Esperanto tre bone

taŭgas por ĉio, kion ni bezonas, kaj ke la vojo, kiun ni iras,

estas bona; ni gardu do nin de ĉia tro frutempa deflankiĝo,

antaŭ ol Esperanto atingis tute plenan venkon! Ĉar per serĉado de plibono, pri kiu ni fantazias, ni povus facile perdi la

bonon, kiun ni posedas.

 

Nia ŝipo estas nun en la mezo de la maro! Gi iras bone

kaj ĝi naĝas bonorde al sia celo. Tial ni gardu nin fari kun

ĝi iajn eksperimentojn kaj elvoki malpacon inter la ŝipanoj

en la mezo de la maro! Ni atendu, ĝis la ŝipo venos al la

haveno!

 

Ne pro obstineco, ne pro malamo al progreso kaj ne pro

aŭtora amo al mia verko mi tion ĉi parolas. Mi esperas, ke

la amantoj de reformoj tion ĉi komprenos kaj ili oferos siajn

personajn gustojn kaj opiniojn por la bono de nia afero. Se

troviĝos tiaj malkontentuloj, kiuj ne volas tion ĉi fari aŭ kiuj

obstine restas ĉe sia opinio, ke mi eraras, ke mi estas tro

malkuraĝa kaj ke la bono de Esperanto nepre postulas reformojn, mi petas ilin, ke ili prezentu sian proponon ne al mi,

sed al la Lingva Komitato. De mia flanko mi promesas, ke,

kvankam mi ĉiam dirados al la Lingva Komitato mian opinion

kaj ĉiam penados per admonoj deteni ĝin de ĉiu danĝera aŭ

neĝustatempa paŝo, mi tamen ĉiun bonorde ekzamenatan kaj

leĝe voĉdonitan decidon de la Komitato ĉiam akceptos sen

protesto.

 

249

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

1911

 

N-ro 125. Pri mia Rilato al la Firmo Hachette

 

Wuster: Hach Hil

 

„Oficiala Gazeto“ III. 1910/11, n-ro 8, paĝ.251—254.

 

„Dana Esperantisto (i IV. 1911, n-ro 2, paĝ. 9 — 10.

 

„The British Esperantist (( VII. 1911, paĝ. 69 — 70.

 

Antaŭ pli ol tri jaroj kelkaj personoj faris aferon, kiun mi

ne povis aprobi. De tiu tempo oni komencis senĉesan serion

da atakoj kontraŭ Esperanto kaj kontraŭ mi persone. Dum pli

ol tri jaroj mi pacience legis ĉiujn insultojn kaj malverajn

akuzojn, kaj mi silentis; verŝajne mi ankaŭ plue silentos, ĉar

mi estas tro fiera kaj havas ankaŭ tro malmulte da libera tempo,

por defendi min kontraŭ diversaj elpensoj de personoj, kiuj

scias tre bone, ke ili diras malveron aŭ prezentas faktojn en

malĝusta lumo, kaj kiuj post unu refutita malĝustaĵo baldaŭ

elŝovus dek aliajn.

 

Nur pri unu akuzo mi decidis nun doni malgrandan klarigon,

ĉar mi konvinkiĝis, ke tiu akuzo trovis kredon eĉ ĉe personoj

bonintencaj. Mi volas paroli pri mia rilato al la firmo Hachette.

 

Oni penis kredigi, ke Esperanto nepre bezonas reformojn,

ke la esperantistoj tion komprenas, sed nur mi pro iaj personaj

motivoj kontraŭstaras. Kvankam eĉ nun ankoraŭ oni tion ofte

ripetas, la akuzantoj tamen scias tre bone, ke tio estas absoluta

mensogo. Ĉiuj komprenas, ke plenan perfektecon de Esperanto

neniu dezirus tiel forte kaj sincere, kiel mi, ĝia aŭtoro; ke se

troviĝis bonaj homoj, kiuj grandanime prenis sur sin la plibon-igon, mi povus esti nur tre danka al ili, kiel patro estus tre

danka, se bonaj homoj volus senpage perfektigi kaj feliĉigi lian

profunde amatan infanon, la revon de lia tuta vivo. Ĉiuj scias

tre bone (ĉar tion distrumpetis miaj akuzantoj mem), ke kelkajn

fojojn, kiam mi opiniis, ke venis la ĝusta tempo, por fari

revizion de Esperanto, mi mem elpaŝis kiel iniciatanto (kompreneble en formo lojala); sed kiam mi konvinkiĝis, ke tio

alportos al nia afero nur malbonon, mi retiris min malgraŭ

ke min, neriĉan kuraciston, oni penis allogi per tre granda

sumo da mono, kiu permesus al mi tute forĵeti mian profesion,

vivi tute oportune kaj feliĉe, kiu liberigus min de ĉiuj zorgoj

pri la morgaŭa tago kaj pri la estonta sorto de mia familio

kaj kiu permesus al mi fordoni min plene kaj ekskluzive al

miaj amataj idealoj*.

 

* Estas al mi tre malagrable tuŝi tiun historion, pri kiu mi nun

la unuan fojon parolas publike. La legantoj pardonu min, ĉar la

cirkonstancoj devigas min tion fari. La propono de la mono ne

 

250

 

aliaj gazetoj 1911. — N-ro 125

 

Ĝar sekve ne al ĉiu oni povas facile kredigi, ke mi kontraŭbatalas reformojn pro persona oportuneco, tial oni uzas

alian rimedon: apogante sin sur iam aperinta famo pri ia

mistera kontrakto kun Hachette, oni skribas en libroj, gazetaj

artikoloj kaj privataj leteroj, ke mi rifuzis reformojn tial, ke

mi „estas ligita kun la firmo Hachette“. Kun plej senhonta

konscienco oni rakontas, ke mi vendis Esperanton al Hachette,

ke Esperanto estas monopolo de tiu firmo, k.t.p… . Sinjoroj!

Se iu el vi iam volis lerni Esperanton, aŭ instrui Esperanton,

aŭ eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto, kaj mi aŭ la firmo

Hachette malpermesis al li tion, — li elpaŝu kaj akuzu min

publike! Vi scias tre bone, ke la rakontoj pri la venditeco

de Esperanto al Hachette estas malnobla mensogo; vi scias

tre bone, ke pri la lingvo Esperanto ĉiu el vi havas tute kaj

plene tiujn samajn rajtojn, kiujn havas mi aŭ la firmo Hachette;

vi konas tre bone la „misteran kontrakton“, ĉar mi neniam

faris el ĝi ian sekreton. Pri tiu kontrakto mi povus rakonti

al vi kelkajn interesajn aferojn, se mi volus imiti la agadon

de niaj kontraŭuloj kaj nigrigi personojn, nur pro tio, ke ili

apartenas ne al nia partio. Nun mi nur ripetos al vi tion,

kion ĉiuj scias, t.e. la tuta terura, mistera kaj krima kontrakto

konsistas sole kaj ekskluzive nur en tio, ke miajn personajn

librojn (ne gazetajn artikolojn aŭ ion similan, sed ekskluzive

nur librojn)mi promesis publikigi ĉiam per la firmo Hachette!

 

Jen estas mia tuta krimo! Eĉ se tiu kontrakto prezentus

por mi ian oportunaĵon, — kiu havas la rajton akuzi min pri

tiu afero, kiu estas ja mia afero pure persona kaj nenion tuŝas

Esperanton nek la esperantistojn? Sed miaj akuzantoj scias

 

estis ia malnoblaĵo de la flanko de la proponintoj, ĉar ili havis la

plej bonan intencon; mia rifuzo ne estis ia heroaĵo de mia flanko, ĉar

agi alie mi ne povis. Tial mi al neniu parolis pri tiu afero, kaj la

unuan fojon mi rakontis pri ĝi private kaj nur unu jaron post la fakto,

kiam oni faris al mi riproĉon, ke mi estas konservativa „pro financaj

motivoj*.

 

* La rakontoj pri tio, ke mia kontrakto malpermesas al mi, publikigi artikolojn en aliaj gazetoj krom la „Revuo“, estas simple fanta-ziaĵo. Mi promesis al la direktoro de la „Revuo“ (libere, sen ia

kontrakto), ke mi en ĉiu numero de lia organo publikigos parton de

miaj tradukoj; sed mi neniam promesis al li (kaj tion li ankaŭ neniam

diras) publikigi artikolojn nur en lia organo. Kiu el vi povas kun

pura konscienco akuzi min pro tio, aŭ kiu el vi iom suferas de tio,

ke en la tre malmultaj horoj, kiujn mi devus uzi por ripozo aŭ por

mia familio, mi faras tradukojn por la „Revuo“, kiu pagas al mi por

tiuj tradukoj kaj per tio donas al mi la eblon, plibonigi la vivon de

mia familio kaj venadi ĉiujare al la kongresoj?

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

tre bone, ke la kontrakto (kiu ligas nur min, sed neniom ligas

la firmon) tute ne estas ia oportunaĵo por mi, ke longe mi ne

volis ĝin subskribi, ke se mi fine ĝin subskribis, .mi faris tion

ne pro mia profito, sed nur por fari servon al Esperanto, kiu

tiam tre bezonis la apogon de ia solida firmo. Sekve se ekzistas

en la mondo iu, kiu havus la rajton plendi pri tiu kontrakto,

tio estas nur mi, mi sola. Sed mi ne plendas, ĉar mi scias

tre bone, kiajn grandajn servojn la firmo alportis al nia afero.

 

Oni diras, ke Hachette pagis al mi por mia kontrakto ian

grandan sumon da mono; oni diras, ke mi ricevas procenton

de ĉiuj eldonoj de Hachette, ke mi sekve havas intereson zorgi

pri la profitoj de la firmo k.t.p. Ĉio ĉi tio estas malnobla

mensogo. Kiel al ĉiu alia aŭtoro, tiel ankaŭ al mi Hachette

pagas nur por miaj personaj verkoj; sed neniam mi prenis

de Hachette ian apartan pagon, ian donacon aŭ salajron; de

la libroj eldonataj de Hachette, se ili ne estas verkitaj de mi mem

aŭ kun mia kunlaborado kaj ne portas malkaŝe mian propran

nomon, mi neniam ricevas eĉ unu centimon. Eĉ kiam por

miaj propraj verkoj (presataj en la „Revuo“) Hachette en la

komenco difinis al mi tro grandan pagon, kiun la enspezoj

de la „Revuo“ ne povis kovri, mi baldaŭ poste per mia

propra volo tion rifuzis (simple pro tio, ke mi ne volas esti

ies morala ŝuldanto) kaj mi postulis, ke Hachette prenu al si

la rajton, eldoni tiujn verkojn senpage en formo de libroj en

tia nombro da ekzempleroj, ke ĉiuj elspezoj kovriĝu.

 

Kion do suferas la esperanta afero de mia fama, pure

persona, kontrakto? Per kio ĝi povas influi la iradon de la

esperanta afero? Se mi volus akcepti reformojn, fari tian aŭ

alian agon, skribi tian aŭ alian artikolon, — per kio Hachette

povus min malhelpi aŭ influi? Se mi dezirus publikigi ian libron,

kiu ne estus oportuna por Hachette, la firmo havus nur la

rajton ne eldoni ĝin, nenion pli; sed ĉiuj scias, ke tiam mi

ja tre facile trovus alian firmon, kiu eldonus mian libron kun

granda plezuro.

 

Miaj kontraŭuloj scias tre bone, ke se mi volus aliĝi al la

reformistoj, ne sole neniu kaj nenio povus min malhelpi, sed

mia situacio tiam estus multe pli bona ol nun. Se ili, cion

sciante, tamen rakontas al la mondo, ke mia sintenado en la

reforma afero estas kaŭzita de mia „ligiteco kun la firmo

Hachette” — ilin juĝu ilia propra konscienco.

 

aliaj gazetoj 1911. — N-roj 125—126

 

N-ro 126.

 

Propono pri la Organizo de niaj Kongresoj

 

Wiister: Org

 

„Oficiala Gazeto u III. 1910/11, n-ro 8, paĝ.281—282.

 

„Lingvo Internacia u XVI. 1911, n-ro 3, paĝ. 126 — 128.

 

„Dana Esperantisto u IV. 1911, n-ro 4, paĝ.32—33.

 

„The British Esperantist u VII. paĝ. 69.

 

Internacia esperantista kongreso estas antaŭ ĉio festo de

la esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio

ĝi havas (aŭ almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan

rolon: diskuti kaj decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian

tutan aferon kaj ne povas esti solvataj de apartaj personoj,

societoj aŭ institucioj esperantistaj.

 

Ĉiu esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la

devon partopreni en ia komuna esperantista entrepreno; sed

la plimulto de la esperantistoj havas la deziron tion fari,

ĉar ili konscias tre bone, ke Esperanto prosperas nur tiam,

kiam ni laboros kune; tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn

kaj societojn, kaj la grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi,

por pripargli kaj aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe,

kiel ni tion ne havos, ni ĉiam estos tute senfortaj, ĉar ĉiufoje,

kiam aperos la neceso fari ian laboron komunan, troviĝos

neniaj plenumantoj; ĉiu aparta persono aŭ societo diros: „mi

estas tro malforta aŭ ne sufiĉe aŭtoritata”, aŭ: „mi ne volas

labori sola por la tuta esperantistaro, ĉar eble oni povus

rekompenci min nur per atakado aŭ nekompreno de miaj bonaj

intencoj“. Se ni ne volas esti tute senfortaj, la esperantistaj

grupoj kaj societoj devas en orda maniero, per rajtigitaj delegitoj,

periode priparoli kaj aranĝi ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio prezentas niaj internaciaj kongresoj.

 

Ĉar ĉiu esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ

la devon alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj

esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo

kaj ne perdas per tio la rajton sin nomi esperantisto); sed la

plimulto de la esperantistoj havas la deziron alkonformigi

sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj, ĉar ili konscias tre bone,

ke nia afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon, kaj Esperanto

progresos nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ

opiniojn ĉiu esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de

la plimulto. Tial estas necese, ke pri ĉiu aperanta demando

ni havu la eblon scii la veran opinion de la plimulto. Tiel

longe, kiel ni tion ne havos, al ni ĉiam minacos anarĥio, ĉiam

 

253

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

troviĝos personoj, kiuj diros, ke nur ilia opinio estas la opinio

de la plimulto, kaj ke ĉia alia opinio estas nur rnaljusta altrudo

aŭ provo de regado. Se ni deziras, ke la esperantistoj laboru

en plena unueco, ni devas, de tempo al tempo, en orda maniero,

ankaŭ per rajtigitaj delegitoj, esplori kaj publike klarigi pri

diversaj aperantaj demandoj la deziron kaj opinion de la

plimulto, kaj por tio ankaŭ la plej bonan rimedon prezentas

niaj internaciaj kongresoj.

 

Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian

agadan rolon, ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon

aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj

plej malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli

grava, pri kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi,

ĉar niaj decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus

nenian valoron en la okuloj de la esperantistoj.

 

Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la

eblon labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu

la malsupre donitan aldonon en la regularon de niaj kongresoj.

 

Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu

povus pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian

proponon al la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi

aprobas mian proponon, tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian

decidon kiel eble plejbaldaŭ en la Oficiala Gazeto, por ke

al la Antverpena Kongreso ĉiuj esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo.

 

Aldono al la Regularo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto 1

 

1 .

 

Ĉiu decido de Internacia Esperantista Kongreso estas deviga

nur por la komunaj esperantistaj institucioj oficialaj, tio estas

por tiuj, kiuj estas kreitaj kaj subtenataj de la tuta esperantistaro. Por la esperantistoj privataj ĝi havas valoron nur

moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto.

 

2 .

 

Partopreni en la Kongreso kaj en ĝiaj diskutoj havas la

rajton ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝas al la Kongresa

Regularo; sed rajton de voĉdonado havas nur la regule elektitaj

delegitoj de esperantistaj grupoj aŭ societoj.

 

1 Ĉi tiun proponon d-ro Zamenhof poste mem citas kiel proponon

„Pri Rajtigitaj Delegitoj “.

 

254

 

aliaj gazetoj 1911. — N-roj 126—127

3.

Kiel delegito estas rigardata ĉiu persono, kiu prezentas al

la Kongresa Komitato rajtigan leteron, kiun, en la nomo de

la grupo aŭ societo, subskribis ĝia prezidanto kaj ne malpli

ol 25 membroj.

4.

Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito

por ĉiuj 25 membroj, malgrandaj grupoj aŭ izolitaj esperantistoj povas, por elekto de delegito, kuniĝi kun aliaj grupoj.

Sed neniu havas la rajton, doni sian subskribon pli ol por

unu elekto.

5.

Ĉiu grupo povas elekti siajn delegitojn aŭ inter siaj propraj

membroj, aŭ inter aliaj esperantistoj, kiuj partoprenos en la

Kongreso. Ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po

25 anoj havas la grupoj aŭ societoj, kiujn li reprezentas.

 

6 .

 

La tagordon de la Kongreso fiksas la Prezidanto de la

Konstanta Kongresa Komitato post interkonsiliĝo kun la aliaj

anoj de tiu Komitato, kaj li publikigas ĝin du monatojn antaŭ

la Kongreso en la Oficiala Gazeto, por ke ĉiuj societoj

kaj grupoj havu la eblon esprimi al siaj delegitoj sian opinion

pri la diskutotaj demandoj.

 

Se ia propono ne estas akceptita en la tagordon, ĝia aŭtoro

havas la rajton, disdoni ĝin dum la Kongreso al la delegitoj

de la Kongreso, kaj se ne malpli ol 20 delegitoj subskribas

ĝin kiel diskutindan, la Kongresa Komitato devas enporti ĝin

en la tagordon.

7.

Ĉiu tiu projekto estas nur provizora. En la Antverpena

Kongreso la rajtigitaj delegitoj diskutos kaj voĉdonos pri ĉiu

paragrafo aparte kaj faros en la projekto ĉiujn ŝanĝojn, kiuj

montriĝos utilaj.

 

N-ro 127. Pri Plena Vortarego

 

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 33—35.

 

Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus

ne sole ĉiujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ ĉiujn

vortojn teknikajn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn

geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komitato

farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna laboro de

 

255

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian

vortaregon kun karaktero oficiale fiksita, la Lingva Komitato nun ne povas kaj longe ankoraŭ ne povos, ĉar tia laboro

estas ne sole tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso

de ĉiuj el la senlima multego da vortoj postulas multege da

tempo kaj fortoj, sed tia laboro estus eĉ rekte malutila. Se

tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur

tre longa kaj ĉiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi

teorie kaj „en rapideco w , ni tre danĝere enkatenigus nian

lingvon, ni malpermesus al ĝi libere kaj sane disvolviĝi;

ni perforte altrudus al la lingvo multajn formojn, kiuj al tiu

aŭ alia kunlaboranto de la vortaro pro nesufiĉa elprovo en la

unua momento ŝajnis bonaj, sed kiuj poste en praktika uzado

povus montriĝi tute malbonaj. Tia konsidero estis interalie

ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron

pri Esperanto, decidis forjeti la tro grandan vortaron kaj tro

abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi

decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej

necesan por la ordinara vivo, lasante ĉion alian al libera,

iom-post-ioma ellaboriĝado. Sed se la Lingva Komitato ne

povas doni al ni jam nun plenan vortaregon oficiale fiksitan,

ĝi povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio ĝi jam faris

kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj

(el kiuj ĉiu nepre devas ion fari) kaj inter aliaj helpantoj, ĝi

povas krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu vortarego estos preta, ĝi servos kiel neoficiala

kaj nedeviga konsilanto por ĉiuj, kiuj bezonas uzi tiun aŭ

alian vorton aŭ nomon, sed ne povas aŭ ne volas mem ĝin

elekti kaj ne havas la eblon serĉi en nia tuta literaturo, ĉu

kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu „rapidece“ pretigita

vortarego tute ne estus deviga: ĉiu, kiu trovus, ke tiu aŭ alia

vorto estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton;

kaj poste la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn

da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta, ke la vivo kaj kom-petentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili ĝis nun

havis en la provizora vortarego; sed ĉiuj vortoj, kiuj oficiale

ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora

Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej

grava konsilanto por ĉiuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora

iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. —

Mia ideo estas kompreneble nur teoria: ĉu ĝi estas efektiviginda

kaj efektivigebla, — pri tio povas juĝi nur la estraro de la

Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri

tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego rni donas

 

256

 

aliaj gazetoj 1911, 1915, 1917. — N-roj 127—129

 

publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la

aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, aŭ proponi sian

helpon al la Komitato, se tiu lasta ĝin bezonus.

 

Respondo 58. Oficiala Gazeto IV. 1911, paĝ. 223 .

 

1915

 

N-ro 128. (Anonco pri Vendo de Aŭtoraj Rajtoj)

 

VVuster: Aut

 

„The British Esperantist“ XI. 1915, paĝ. 165.

 

(La gazeto ripetis ĉi tiun anoncon, senditan de d-ro Zamenhof la

15-an de Julio, en la Novembra numero XI. 1915, paĝ.201.)

 

Pro kelkaj cirkonstancoj (kiuj havas karakteron pure personan kaj neniom koncernas la sorton de nia lingvo) mi deziras

vendi por ĉiam la aŭtorajn rajtojn pri ĉiuj miaj verkoj (kompreneble nur en tiu grado, en kiu ili estas mia propraĵo). Kiu

deziras aĉeti, volu sin turni al mi.

 

Julio 15. 1915. L. L. Zamenhof,

 

Varsovio, str. Krolewska, No 41

 

(Komunikaĵojn oni povas adresi al B.E.A., kiu transsendos

ilin tuj kiam eble.)

 

1917

 

N-ro 129. Mi serĉas Eldoniston!

 

„The British Esperantist“ XIII. 1917, paĝ.4.

 

Mi deziras komenci sisteman tradukadon de diversaj plej

famaj verkoj el la tutmonda literaturo. Sed bedaŭrinde mia

financa situacio ne permesas al mi entrepreni tian laboron

proprarimede: tial mi serĉas ian bonhavan eldoniston, kiu volus preni sur sin tiun entreprenon. Kiu havas la intencon,

preni sur sin tiun aferon, volu min sciigi, en kia formo kaj

sub kiaj kondiĉoj li deziras tion fari.

 

17 Dietterle, Zamenhof.

 

257

 

III. TRAKTAĴOJ

 

La surskribo „7raktaĵoj“ por la IH-a parto valoras precize

ja nur por la du unuaj verkoj de la parto. Laŭ sia enhavo

ili ne estas esperantaj gazetartikoloj en la senco de la Il-a

parto (kvankam la dua pri Volapŭk aperis en v La Esperantisto“). Zamenhof skribis la duan por ĝenerale defendi la mond-helplingvan ideon kaj la unuan,por speciale kritiki Volapŭkon.

 

La aliaj numeroj de la IH-a parto ankaŭ ne estas gazetartikoloj pri Esperanto. Ili kompreneble pro sia tuta tendenco

aludas Esperanton, sed laŭ sia ĉefa enhavo ili pritraktas la

politikan kaj religian v kredon“ de Zamenhof. Li mem ĉiam

deziris, ke oni laŭ ĝi ne taksu kaj propogandu Esperanton.

Se li mem povus eldoni hodiaŭ sian originalan verkaron, li

certe mem donus al ili apartigitan lokon. Ili estas kvazaŭ

flugfolioj kaj flugbroŝuretoj. Mi supozas, ke ne ekzistas aliaj

tiaj Zamenhofaĵoj.

 

Pro tia situacio mi envicigis ĉi tiujn Zamenhofaĵojn en la

parton III, kies preciza titolo devus esti v Traktaĵoj kaj

kelkaj aliaĵoj“.

 


*

1889—1890

 

N-ro 1. Esperanto kaj Volapŭk

 

Traktaĵo nefinita el v La Esperantisto“ 1889/90. (1889, paĝ. 2—6;

paĝ. 9 — 12. — 1890, paĝ. 24 — 27; paĝ. 37 — 38.) La artikolo estas

skribita en germana lingvo kaj en Esperanto.

 

1889, paĝ. 2—6. — En la profunda antikveco, rakontas la

biblia legendo, la homoj volis konstrui turon altan ĝis la ĉielo.

Ekkolerinte pro tiu ĉi fiera entrepreno de la homoj, Dio miksis

ilian lingvon, kaj la homoj ĉesis kompreni unu la alian. Tio

ĉi estis unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la homaro. Multe

la homoj devis kaj devas suferi pro tiu ĉi mikso de la lingvoj,

kaj tre ofte en siaj sonĝoj ili transportadis sin al tiu legenda,

paradiza antaŭbabilona tempo, kiu perdiĝis por ili ŝajne je eterne.

Prezentante la pentrojn de ia feliĉa tre malproksima tempo

estonta, la profetoj kaj poetoj promesas al ni, ke estos iam

unu popolo sur la tuta tero kaj ĉiuj homoj parolados unu lingvon. Ĉu tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam

efektivigebla? Longan tempon neniu en la mondo respondis

 

258

 

Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1

 

tiun ĉi demandon alie ol: „Jes, lingvo tutmonda estas dolĉa

utopio, kiu neniam povas efektiviĝi!“ Kaj en nia tempo ankoraŭ

la plej granda parto de tiel nomataj „prudentaj“ homoj, kiuj

ne amas pripensi ian novan demandon kaj por kiuj ĉia nova

celado estas absurda, — kun jupitera graveco respondas al

vi: „Lingvo tutmonda estas sensencaĵo, kaj tiuj, kiuj sin okupas

je ĝi, estas idiotoj!“ Kaj se tiuj ĉi „prudentaj“ homoj havas

ankoraŭ ian influon sur la amasoj, tiam tiuj ĉi amasoj blinde

ripetadas iliajn vortojn kaj eĉ ne prenas sur sin la laboron

rigardi, kio estas „lingvo tutmonda“, ne donas al si eĉ por

unu minuto la demandon: kial oni nomas tiujn homojn utopiistoj? eble tiuj utopiistoj estas pravaj?

 

Sed la ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke

la homoj tute rifuziĝus je ĝi. Trovis sin homoj, kiuj laboris

super tiu ĉi afero, oferis al ĝi multajn jarojn, faris diversajn

provojn de praktika efektivigado de tiu ĉi ideo, aŭ prilaboradis

la demandon teorie. Danke la senlacan kaj sentiman laboron

de tiuj ĉi personoj, la demando pri la lingvo tutmonda iom

post iom komencis ricevadi tute alian vidon. Iom post iom

oni venis al la konvinko, ke lingvo tutmonda tute ne estas

absolute ne ebla. La homoj komencis kredi, ke la efektiviĝo ne

estas jam tre malproksima. (Ni parolas, kompreneble, nur pri

tiuj personoj, kiuj kun intereso observadis la disvolvon de la ideo;

ĉar por tiu grandega plimulto de la homoj, kiuj estas surdaj kaj

blindaj por ĉia nova movo — por ili nia demando staras nun

ankoraŭ sur tiu sama ŝtupo, sur kiu ĝi staris antaŭ mil jaroj.

Per malsaĝa kaj nepripensita ridegado ili penas malhelpi la

progresadon de la afero. Sed kiam la afero tute atingos la celon,

— tiam tiuj ĉi sinjoroj skribados pri ĝi instruitajn traktatojn.)

 

Ce tia staro de la demando al la publiko antaŭ 10 jaroj

estis proponita arta lingvo sub la nomo „Volapŭk“. La mondo

estis jam sufiĉe preparita por lingvo tutmonda kaj atendis senpacience, ke post ĉiuj teoriaj projektoj kaj provoj oni prezentu

al ĝi fine ion pretan; kaj kiam sinjoro Schleyer diris: „jen vi

havas pretan lingvon tutmondan, venu kaj laboru!“ — tiam

amasoj da idealistoj sin ĵetis al tiu ĉi voko blinde kaj tute ne

demandante sin, kion oni donis al ili sub la nomo de lingvo

tutmonda, ĉu ĝi estas efektive lingvo faciliganta la interkomunikiĝon 1 internacian kaj ĉu ĝi povas efektive iam fariĝi lingvo tutmonda, aŭ ĝi estas nur uzurpatoro, kiu tute sen rajto kaj fondo

alprenis nomon ne apartenantan al ĝi. Ripetiĝis tio, kio ofte

ripetiĝas en la historio kaj en la vivo: kiam ni longe kaj sen-1 teksto: interkomuniĝo; komp. la notojn 1 al paĝ . 144 kaj 161.

 

III. Traktaĵoj

 

pacience atendas iun nekonatan bonfaranton, tiam, se venos

al ni la unua sin trovinta persono kaj anstataŭ ĉia legitimado

li nur diros al ni, ke li estas tiu sama persono, kiun ni atendas, — ni blinde nin ĵetas al lia kolo!

 

Danke la tre favoran staton de la animoj, danke la tre

laŭdindan kaj mirindan energion de la aŭtoro de Volapŭk kaj

de kelkaj ĝiaj amikoj, kaj ankoraŭ pli danke la tre lerte uzatan

reklamon, Volapŭk trovis multajn amikojn, kiuj trovinte unu

fojon ian vojon, kiu promesas konduki ilin al nia celo, ekiris

sur tiu vojo, tute ne demandante sin en la minutoj de flameco,

ĉu ili efektive elektis la bonan vojon aŭ dekliniĝis flanken.

 

Volapŭk ne estas la sola provo por krei lingvon tutmondan. Estis multaj provoj antaŭ Volapŭk kaj post ĝi. Sed ili

ĉiuj, donante nenion pretan, pripensitan kaj elprovitan, prezentis

nur neklarajn projektojn kaj perdiĝis tuj post la naskiĝo, ne

povinte ricevi eĉ unu adepton. Aparte malbona estis la sorto

de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapŭk. Ĉar ĉiuj idealistoj,

kiujn altiradis la ideo mem, jam estis volapŭkigitaj kaj tial ne

sole ne subtenis la novajn sistemojn, sed kontraŭe, en la interesoj de unu lingvo por la tuta homaro ili penadis dispremi ĉian novan sistemon; kaj ĉiuj tiel nomataj homoj „praktikaj“, kiuj trovis malutile labori por Volapŭk, ne volis ankaŭ labori

por la novaj sistemoj, ĉar ankaŭ en tiuj ĉi sistemoj ili trovis

nenian utilon. „Volapŭk“, diras multaj, „ebenigis la vojon

por novaj sistemoj kaj faciligis al ili la batalon!” Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne tiel: Volapŭk ne faciligis,

sed forte malfaciligis tiun ĉi batalon; ĉar la novaj provoj,

veninte en la mondon, renkontis danke la Volapŭkon — jam

neniun amikon, sed multajn pretajn malamikojn. Kie Volapŭk

en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj

renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar

la „naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj“ aldonis ankoraŭ

pli da nutro al ilia ridado; kaj kie Volapŭk renkontis amikojn,

tie la novaj sistemoj jam rekte renkontis malamikojn ne pasivajn,

sed penantajn rekte ilin detrui. Kie do ili povis trovi amikojn?

Preskaŭ nenie! Jen estas la kaŭzo kial ĉiuj novaj provoj, el

kiuj ĉiu englutis kredeble ne malmulte da tempo, laboro kaj

oferoj materialaj, mortis preskaŭ tuj post la naskiĝo.

 

Tiaj estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin

prezenti al la publiko la lingvo Esperanto. Montrante la

suprediritajn kondiĉojn, la amikoj de la aŭtoro per ĉiuj fortoj

penis deteni lin de la publikado de sia sistemo, kaj kiam li

poste tamen donis ĝin en la presejojn, ili rigardis lin kiel

homon perditan. Eldonistoj neniel volis preni sur sin la eldon-260

 

Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1

 

adon de mia verko: „jam ekzistas ja Volapuk” oni diris al mi

ĉie. Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la

afero aliformiĝis. Malgraŭ ke la tuta kampo ŝajne estis jam

okupita kaj ne restis jam kie ricevi partizanojn, la lingvo Esperanto baldaŭ ricevis multegon da amikoj, de kiuj la nombro

konstante kaj senhalte kreskas. Tiuj ĉi amikoj venas de la

ambaŭ flankoj, de kiuj oni ŝajne neniun povis atendi: multaj

el la indiferentuloj, kiuj pri la Volapŭk nenion volis scii kaj

ŝajne estis perditaj je eterne por la lingvo tutmonda, — fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke

ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon

kaj havanta estontecon; multaj volapukistoj, vidante la grandegan

diferencon inter la lingvo Esperanto kaj la reklamata Volapŭk,

jam multe laboris por ĝi kaj tial en la komenco estis pretaj,

per ĉiuj fortoj dispremi la novan lingvon (tiel, ekzemple, ankaŭ la redaktoro de tiu ĉi gazeto estas estinta prezidanto de

klubo volapŭka); multaj aliaj influaj volapŭkistoj, kiuj estas

ankoraŭ tro kunligitaj kun la Volapŭk kaj ne havas ankoraŭ

la kuraĝon transiri sur nian flankon publike, konfesis al mi,

ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon por

atingi nian celon, kaj ili korespondas tre bone en tiu ĉi lingvo.

 

Sed granda parto de la volapŭkistoj ĝis nun ankoraŭ vidas

en la lingvo Esperanto malamikon, kontraŭ kiu oni devas batali

per ĉiuj fortoj. Preskaŭ ĉiuj ĉi sinjoroj ĝis nun havas ankoraŭ

nenian ideon pri la lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj celoj, ĉar en

fanatika obstineco ili ĝis nun ne volis ankoraŭ eĉ tralegi mian

malgrandan libron. (Multaj volapŭkistoj, kiuj nun fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, konfesis al mi, ke eĉ havante

mian libron, ili longan tempon ne volis ĝin eĉ legi, estante

konvinkitaj, ke ĉia nova sistemo estas absolute malutila! Tio

ĉi rememorigas la tempojn de la inkvizicio, kiam por ĉiu bona

kristano estis mortinda peko eĉ preni en la manon iun verkon,

kiu enhavis en si la plej malgrandan freŝan bloveton.) Se mi

volus tie ĉi paroli kun tiaj personoj, miaj vortoj, kompreneble,

estus perditaj, ĉar tiuj ĉi homoj kun sankta teruro fermus al

si la orelojn. Sed estas inter la volapŭkistoj ankaŭ tiaj personoj, kiuj ne fermis la okulojn por la nova movo; la lingvo

Esperanto estas al ili konata, sed tamen ili volas resti fidelaj

al la Volapŭk ĝis la fino. Ili estas konvinkitaj, ke la enkonduko de nova sistemo, kiel ajn bona ĝi estus, metus en danĝeron la tutan estontecon de nia ideo, kaj kun doloro en la

koro ili rigardas ĉiun paŝon antaŭen de la lingvo Esperanto.

Havante tute malveran ideon pri la kaŭzoj, karakteroj kaj celoj

de mia laborado, ili vidas en mi ian revoluciiston, ian Katilina’n,

 

261

 

III. Traktaĵoj

 

kiu pro persona gloramo aŭ oportuno volas fari renversojn kaj

meti en danĝeron la sanktan aferon. Sentante la tutan gravecon

de unuanimeco en tia afero kiel lingvo tutmonda, kaj vidante

en mi, per malvera komprenado de mia laborado, reformatoron

kaj rompanton de la unuanimeco, ili penas per ĉiuj fortoj de

sia honesta kaj al la afero aldonita animo deteni la volapŭkistojn

de transiro al Esperanto. „Concordia parvae res crescunt, discordia maximae dilabuntur” 1 ripetadas ili sur ĉiu paŝo. Ne

komprenante, kial sur nian flankon transiras nun multaj el tiuj

volapŭkistoj, kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ mem fanatike staris

kiel muro kontraŭ ĉia nova sistemo, — ili kun teruro vidas

en tiu ĉi „nekonstanteco“ la finon de nia afero! Penante per

ĉiuj fortoj deteni siajn amikojn de „forkuro“, ili en la sama

tempo penis labori rekte super mi persone, petante min en la

interesoj de nia afero forĵeti mian laboron kaj aliĝi al Volapŭk. „Post vi“, ili diris, „iros via tuta partizanaro, tiam ekregos plena unuanimeco, kaj nia afero rapide venos al la celo.“

Kun plezuro kaj kun estimo, kiun oni sentas por ĉiu profunde

kredanta animo, mi konservas ankoraŭ la leteron de unu nobla

sinjorino, kiu, konfesante la superecon de Esperanto antaŭ

Volapŭk, penis per ĉiuj fortoj konvinki min rifuziĝi je la disiĝo

kaj pro la pli bona ne meti en danĝeron la bonan. Mi vidis

el tiu ĉi letero, ke tiu sinjorino estus feliĉa, se ŝiaj vortoj

min konvinkus kaj se per tia maniero estus enkondukita plena

unuanimeco en nian aferon. Jes … sed mi mem estus ankoraŭ multe pli feliĉa, se mi havus la plej malgrandan eblon

fari tion, kion petas de mi tiuj ĉi volapŭkistoj!

 

Sinjoroj! Vane vi vidas en mi gloraman reformatoron, kiu

volas detrui la bonan, ĉar li povas doni ion pli bonan. Por

neniu el vi la ideo de lingvo tutmonda estas kaj povas esti

tiel kara, kiel por mi. Mi kunkreskiĝis kun ĝi, mi kunligis

kun ĝi mian tutan vivon, mi oferis al ĝi ĉion kion mi povis,

mi multe pro ĝi suferis kaj suferas, kaj nenio min detenus de

novaj oferoj, se mi scius, ke mi povas per ili servi al nia

sankta afero. Elmontru al mi, ke la vojo, sur kiun vi vin ĵetis

en la unua flama minuto, povas alkonduki nin al la celo, —

kaj mi la unua ĵetos mian laboron kaj aliĝos al vi. Se mi

povus kredi, ke Volapŭk havas eĉ la plej malgrandan eblon

fariĝi iam lingvo de la mondo, mi neniam elpaŝus kun nova

sistemo nur tial, ke ĝi estas en miaj okuloj pli bona; per

mia tuta animo mi aliĝus al la Volapŭk, malgraŭ ĝia arbitra

 

1 Latina proverbo: per konkordo kreskas malgrandaj aferoj, (sed) per

malkonkordo pereas (eĉ) la plej grandaj .

 

262

 

Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1

 

kaj malfacila vortaro, malgraŭ la sovaĝeco de ĝiaj sonoj. Ĉar

la eksperimentojn reformatorajn mi ĉiam tenis por danĝeraj

por nia afero, ĝis ĝi ne tute ankoraŭ fortiĝis, kaj unuanimeco

en nia afero estas laŭ mia opinio la unua kondiĉo, por ke la

afero povu progresadi. Jes, sinjoroj: concordia parvae res

crescunt, discordia maximae dilabuntur! Pli bone estas iri

laŭ vojo, kiu alkondukos nin al la celo pli rapide.

 

Unuanimeco estas afero tre laŭdinda, sed ĝi ne devas esti

blinda, ĉar tiam ĝi jam estas simple obstineco kaj donas

rezultatojn tute aliajn. La frazo pri „concordia u per si mem

estas tre bela kaj bona, sed la sola frazo ne kondukos al

bono; kaj se vi decidas iri unuanime sur ia vojo, rigardu antaŭ ĉio, ĉu tiu ĉi vojo ne dekondukas vin de via celo anstataŭ alkonduki al ĝi; ĉar ĉe unuanimeco sur tia vojo ne

„parvae res crescunt“, sed „maximae dilabuntur”.

 

Kiu iom interniĝis en la lingvon Esperanto, tiu povis

facile vidi, ke mia laboro ne estis elvokita de la „sukcesoj de

Volapŭk”, kiel pensas kelkaj volapŭkistoj. Kiam mi antaŭ

13 jaroj komencis mian laboron, tiam Volapŭk ankoraŭ ne estis

en la mondo. La laboro estis tre malfacila, kaj nur tiuj, kiuj

mem provis komenci similan laboron, komprenos, kiom da

pacienco kaj zorgoj ĝi postulis. Kiam la plej granda parto de

mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapŭk.

Kaj en la unua minuto mi estis ĝoja, kiam mi ĝin aŭdis. „Vi

estas libera”, mi diris al mi mem: „via amata sonĝo efektiviĝis, vi povas nun komenci uzi la vivon!“ Sed kiam mi pli

proksime ekkonis la Volapŭk’on, mi baldaŭ vidis, ke ekster la

nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en

si enhavas, — kaj mi denove reiris al mia laboro. Kiam mia

laboro jam estis finita, pasis kelkaj jaroj, ĝis mi ricevis la eblon

eldoni mian verkon. En tiu tempo Volapŭk rapide faris progresojn,

kaj kiam mi eliris kun mia sistemo, mi tiel havis jam multajn

malamikojn en la multaj volapŭkistoj. Batalo antaŭstaris jam

tial tre malfacila, kaj mi kun la plej granda plezuro ĝin forĵetus,

se mi povus trovi en mia konscienco ian eĉ la plej malgrandan

pravigon por mia faro. Sed eĉ nun ankoraŭ, kiam la nombro

de la amikoj de mia afero komencis rapide kreski, dum la

Volapŭk komencas fali, — eĉ nun ankoraŭ, por la sankta

unuanimeco, mi kun granda plezuro forĵetus mian

laboron kaj aliĝus al la Volapŭk, se mi povus kredi,

ke Volapŭk, en ĝia nuna formo aŭ en formo plibonigita, havas eĉ la plej malgrandan eblon atingi la celon.

Sed ni rigardu, kio estas Volapŭk, kaj ĉu ĝi povas havi iajn

esperojn je la estonteco.

 

263

 

III. Traktajoj

 

(Daŭrigo.) 1889, paĝ. 9—12. — Kio estas Volapŭk? Ĝi

estas arta kaj arbitre elpensita lingvo, kiun neniu en la mondo

komprenas kaj per kiu vi kun neniu povas komunikiĝi. Ĝi

estas nomita lingvo tutmonda nur pro tio, ke se la tuta mondo

ĝin ellernos, tiam ĉiuj ĝin komprenos! Nenian alian

econ tutmondan tiu ĉi lingvo havas, kaj sinjoro Schleyer eĉ

ne trovis necese peni doni al sia lingvo iajn ecojn, per kiuj

ĝi povus faciligi la komunikiĝojn internaciajn! w La tuta mondo

ellernu Volaptik’on a , diris sinjoro Schleyer, „kaj tiamĝi alportos

al la mondo grandegan utilon!” Kaj multaj obeis tiun ĉi vokon,

ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi! Kaj antaŭvidante,

kian grandegan utilon la Volaptik alportos al la mondo, se la

tuta mondo ĝin akceptos, la amikoj de sinjoro Schleyer jam

kun entuziasmo nomas lin la plej granda genio deThomaro!

Sinjoroj, ĉu vi efektive ne vidas, kiel ridinda ĝi estas? Ja

ĉia lingvo, eĉ la lingvo de Hotentotoj, alportos al la mondo

grandegan utilon, se la tuta mondo^ ĝin akceptos! Kial

do oni bezonis elpensi Volaptik’on? Ĉu malmulte da lingvoj

estas en la mondo? Ĉu efektive, sinjoroj volaptikistoj, vi

estas tiel naivaj aŭ tiel blindigitaj de entuziasmo, ke vi ne

vidas, ke la tuta malfacileco de la demando, super kiu la homaro

laboras jam tiel longe, estas en la trovado de tia lingvo, kiu per

si mem ebligus la komunikiĝojn internaciajn, kaj ne de tia lingvo,

kiu povus fariĝi tutmonda, se la tuta mondo ĝin akceptos?

 

Kion la Volaptik per si mem enhavas tutmondan kaj per

kio ĝi faciligas la komunikiĝojn internaciajn?

 

Mi vane serĉis en la tuta libro de sinjoro Schleyer kaj

mi nenion, absolute nenion trovis! Sed eble mi estas blinda,

eble vi, sinjoroj, estis pli feliĉaj kaj trovis en la Volaptik ian

tutmondecon, — tiam estu tiel amindaj kaj montru ĝin al mi!

 

Kion la volaptikistoj povas respondi al mi? Absolute

nenion, — ĉar Volaptik enhavas absolute nenion tutmondan,

kaj per ĝi oni povas kompreniĝi kun multe pli malgranda

nombro da homoj ol per la lingvo de kiu ajn popolo de Afriko.

Se Volaptik estas lingvo tutmonda, en tiu okazo lingvoj netut-mondaj tute ne ekzistas en la mondo, kaj ĉiuj lingvoj povas

esti dividataj nur en lingvoj tre tutmondaj, pli tutmondaj kaj

plej tutmondaj. Se oni donas al vi vinon malbonan, vi povos

pli malpli diri, en kio konsistas ĝia malboneco; sed se sub

la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon,

kiu ne havas kaj eĉ ne pensas havi eĉ la plej malgrandan

aludon de vino, tiam vi restos tute sen vortoj. En tia situacio

mi min trovis, kiam mi ekkonis la Volaptik’on; mi estis

preparita, ke mi trovas la tutmondecon de Volaptik malforta,

 

264

 

Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1

 

ne sufiĉa; sed kiam mi vidis, ke de tiu tutmondeco tute ne

ekzistas eĉ la plej malgranda signo kaj la tuta tutmondeco

konsistas nur en la nomo, kaj ke oni povas la unuan trovitan

ŝtonon nomi butero kaj proponi al la homoj ŝmiri ĝin sur

pano, — mi estis tiel frapita, ke se la ideo de lingvo tutmonda

ne estus por mi tiel kara, mi estus preta en la unua minuto

fariĝi volapŭkisto! La lingvo turka ne estas lingvo tutmonda,

ĉar, sciante la lingvon turkan, vi ne povas kompreniĝi kun

personoj kiuj tiun ĉi lingvon ne scias; nun mi fosis en la

tuta libro de sinjoro Schleyer por trovi, kiel mi povas per la

Volapŭk kompreniĝi kun personoj kiuj ne ellernis la Volaptik’on; mi nenion trovis, sed videble la Volapŭk tamen estas

lingvo tutmonda, ĉar jam la nomo mem ĝin ja montras!! Se

vi diros france „artiste“, multaj homoj en la mondo vin ne komprenos; sed diru nur „kanal a , tiam la tuta mondo tuj komprenos,

ke vi pensas pri artisto, — ne vere, sinjoroj volapŭkistoj?

ĉar vi ja esprimis vin en la „lingvo de la tuta mondo!“

 

Ĉiuj provoj pazilogiaj, proponitaj al la mondo en diversaj

tempoj, penis, kvankam ne feliĉe, doni al la mondo ion kion

donas neniu el la ekzistantaj lingvoj, — t. e. doni al ĉiu el

ni ian eblon kompreniĝi kun homoj, kiuj ne scias nian lingvon;

sed sinjoro Schleyer ne trovis necese doni eĉ kion ajn similan,

kaj anstataŭ ĉio ĉi li donis nur la sofismon: „jen vi havas

novan lingvon: se la tuta mondo ĝin akceptos, tiam ĝi alportos

al la mondo grandegan utilon“. Tiu sofismo en la komenco

estis ĉie akceptita kompreneble kun rido; sed kiam sinjoro

Schleyer ne perdis la energion kaj malgraŭ la rido 1 daŭrigadis

sian aferon, agitadis, eldonadis verkojn etc. kaj kiam la senlaca

reklamo trumpetis, ke amasegoj da homoj ellernis la Volapŭk’on,

ke ĝi faras grandegajn progresojn etc. etc. — tiam baldaŭ troviĝis

amaso da homoj, kiuj ricevis respekton por la „potenca Volapŭk“, kaj ili aliĝis al ĝi, magnetizitaj de la volo de Taŭtoro.

 

Se unu fojon homo ricevis kredon por ia afero, li komencas

serĉadi en tiu afero diversajn bonajn flankojn; kaj kiu serĉas,

tiu kompreneble trovas, tiom pli se li ne estas tre postulema

kaj anstataŭ kritike analizadi siajn trovojn li estas preta trompadi

sin mem, por nur pravigi sian kredon en siaj propraj okuloj.

Per tia maniero la partizanoj de la Volaptik komencis baldaŭ

trovadi en tiu ĉi lingvo multajn bonajn flankojn kaj ili ĉie

ilin eltrumpetas. Pri tiuj ĉi „bonaj flankoj“ de la Volapŭk mi

ne devus eĉ paroli, ĉar se la plej ĉefa eco de la afero ne

ekzistas, tiam la ecoj malpli gravaj havas por ni nenian signifon.

 

1 teksto: ridon.

 

265

 

III. Traktaĵoj

 

Tiel, ekzemple, se vi bezonas muzikiston, kaj sian servon

proponos al vi homo, kiu la muzikon tute ne komprenas sed

kiu por tiu ne drinkas, ne ŝtelas etc., vi kompreneble tuj lin

forpelos, ĉar de muzikisto vi postulas ke li sciu ludi,

kaj vi ne povas kontentiĝi je tio, ke li ne drinkas kaj ne

ŝtelas. Tiel de la Volapŭk, kiu sin nomas lingvo tutmonda,

ni atendas antaŭ ĉio, ke ĝi donu al ni ian eblon kompreniĝi

kun ĉiu bone edukita homo, kaj se tiun’ ĉi econ la Volapŭk

ne havas, tiam ĉiuj aliaj ĝiaj flankoj havas por ni nenian

signifon. Sed por ke la volapŭkistoj min ne kulpigu, ke mi

kaŝas la bonajn flankojn de ilia lingvo, mi analizos tie ĉi ĉiujn

bonajn ecojn de la Volapŭk, malgraŭ ke ili, kiel mi jam diris,

danke la mankon de la ĉefa eco, havas por ni nenian signifon.

Feliĉe tiuj bonaj flankoj en la Volapŭk estas tiel malmultaj,

ke mi ne bezonos multe turmenti per ili la leganton.

 

a) Ĉu la Volapŭk estas bonsona? Ne! Kiu legis nur

malgrandan pecon en Volapŭk, devas ekkrii: fi, kiaj sovaĝaj

sonoj! Se la lingvo Esperanto estus malbonsona, mi povus

pravigi min per tio, ke mi ne povis krei la vortojn tute laŭ

mia volo kaj arbitro, ke mi devis preni ilin laŭ certaj leĝoj,

ke ili estu rekoneblaj; ke mi devis ilin subigi al diversaj aliaj

gravaj reguloj kiuj faciligas la vortfaradon etc.; mi povus diri,

ke mi devis oferi la agrablan pro la utila. Sed sinjoro Schleyer,

kiun neniaj gravaj leĝoj ligis, kiu pri la komprenebleco de la

vortoj ne zorgis kaj kreis la vortojn kiel li volis, — li povis

almenaŭ tre facile krei lingvon tre agrablan kaj bonsonan!

Tamen komparu pecon skribitan en Volapŭk kun peco skribita

en Esperanto, kaj certe ne malfacile estos por vi diri, kio estas

pli bonsona.

 

b) Eble la Volapŭk estas facile elparolebla? Ĉar la sola

leĝo por sinjoro Schleyer estis lia propra volo kaj se ia litero

ne plaĉis al li, li ĝin kuraĝe eljetis (ekzemple la gravan literon r), — tial li povis tre facile elĵeti el sia lingvo ĉian literon

maloportunan. Tamen la tuta Volapŭk estas plena je la literoj

a, 6 , ii, kiujn la plej granda parto de Tmondo neniel povas

elparoli. Ankaŭ en la lingvo Esperanto ekzistas kelkaj sonoj,

kiuj por kelkaj popoloj estas maloportunaj; sed ili restis en

la lingvo ne pro la arbitro de la aŭtoro, sed por ebligi la

rekoneblecon de la vortoj kaj ne enkonduki malagrablan mono-tonecon; ankaŭ la sonoj estas tiaj, ke kutimiĝi je ili estas

facile por ĉiu popolo, kiu ilin ne havas en sia propra lingvo.

Tiel, ekzemple, multaj plendas la sonon ĵ; sed ne parolante

iam pri tio, ke ĉe grandega amaso da vortoj prenitaj el la

lingvo franca tiu ĉi sono estas necesa, ĝi efektive al neniu

 

266

 

Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1

 

povas prezenti ian malfacilecon. Popolo, kiu elparolas la sonojn

t kaj d, p kaj b, s kaj z, tre facile povas elparoli la sonon

ĵ, se ĝi havas la sonon ŝ; ĉar la sono ĵ estas farita el ŝ laŭ

tiu sama leĝo, laŭ kiu b estas farita el p, z el s etc. Kaj

ĉar preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj havas la sonojn s, z kaj

ŝ, tial al neniu el ili estos malfacile elparoli la sonon ĵ, se ĝi

eĉ en ilia propra lingvo ne ekzistas. Tiel ekzemple en la nuna

rusa lingvo vi povas tre ofte renkonti la sonon f, kiun sen ia

eĉ la plej malgranda malfacileco sur ĉiu paŝo elparolas ĉiu

ruso edukita aŭ tute ne edukita; tamen al la rusoj eĉ ne

venas en la kapon, ke la sono f en la vortoj pure rusaj neniam

ekzistis kaj tiu ĉi sono estas enportita el ekstere! Havante

la sonon v, la rusoj facile komencis elparoladi la sonon f,

eĉ ne scietante ke ĝi estas sono tute nova por ili! Tamen

devigu tiun saman ruson elparoli a, 6 , ŭ, por kiuj li havas

en sia lingvo nenian sonon analogian — li aŭ tute ne povos

ilin elparoli, aŭ konstante intermiksados la a, 6 kaj e, la ŭ,

i kaj ju. A1 tio ĉi kelkaj sonoj, kiuj eniris en la lingvon

Esperanto kaj povus esti maloportunaj al kelkaj popoloj, havas

en la lingvo Esperanto rolon ne gravan, kaj en okazo de

efektiva bezono estonta akademio povas ilin facile elĵeti, tute

ne rompante la lingvon. Tiel, ekzemple, la sonon ŭ (kiu

efektive ekzistas en la plej granda parto de lingvoj, sed timigas

multajn nur tial, ke en aliaj lingvoj ĝi ne havas por si apartan

literon en la alfabeto) ĉiu povas jam nun elparoladi kaj

skribadi kiel simplan u kaj la lingvo de tio ĉi tute ne ŝanĝiĝas;

la sono ĥ, kiu multajn konfuzas, ne sole en la tuta gramatiko,

sed ankaŭ en la tuta fundamenta vortaro ne estas renkontata eĉ unu fojon kaj estas konservita nur por okazoj de

bezono! Tamen provu elĵeti el Volapŭk la sonojn a, 6 , ŭ —

tiam vi jam devos tute transformi Volapŭk’on de la komenco

ĝis la fino!

 

c) Eble la Volapŭk distingiĝas per aparta natureco kaj vivo-kapableco? A priori oni povis esti preparita, ke lingvo, kreita

arte en la kabineto de instruitulo, distingiĝos per plena manko

de vivo. Sed por kio estas la genio de sinjoro Schleyer?

Kredeble tie ĉi jen ĝi sin montris? Sed ne, la genio de sinjoro

Schleyer ne trovis necesa fari kun sia elpensaĵo iajn provojn

praktikajn, kaj Volapŭk restis tute morta: en ĝi oni povas

skribi, sed preskaŭ neniu povas en ĝi paroli; ĉar en la elparolado diversaj vortoj (kiel ekzemple: bap, pab, pap, pap,

pep, pop, peb, pob, bob, bob, pop, pup, bub, pub, pŭb,

bib, pip, pŭp etc.) estas tiel similaj unu je la alia, kaj ni

renkontas tian sovaĝan kunmetadon de diversaj vortoj kaj vortaj

 

267

 

III. Traktaĵoj

 

partetoj (ekzemple eimatabometobos), ke la plej bona volapŭkisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto. Tiel

en Volapŭk ĝis hodiaŭ ankoraŭ nur tre malmultaj personoj

povas paroli, malgraŭ ke ĝi ekzistas jam 10 jarojn, dum en

la lingvo Esperanto, kiu ekzistas publike ne pli ol 2 jarojn,

ĝiaj amikoj jam nun ofte kaj kun plezuro parolas inter si.

 

Gi venas de tio, ke la lingvo Esperanto ne nomis sin preta,

antaŭ ol kiam kun ĝi estis faritaj praktike multaj provoj de

skribado kaj parolado.

 

Sed mi ne intencas analizi ĉiujn flankojn de Volapŭk, kaj

mi transiros rekte al ĝiaj ecoj „absolute bonaj“. Tiajn ecojn

la volapŭkistoj montras du: facileco kaj mallongeco.

 

(Daŭrigo.) 1890, paĝ. 25—27. — La facileco de la Volapŭk

estas la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo.

„Schleyer montris al la mondo“, ili diras, „ke la homa lingvo

povas esti simpligita kaj faciligita en tia grado, pri kiu la

homoj, kutimintaj je ĉiuj malfacilaĵoj de la lingvoj naturaj, ne

povis eĉ sonĝi. Schleyer venkis la plej ĉefan malfacilaĵon,

kaj tiuj, kiuj eliris kun provoj post Schleyer, havis antaŭ si

jam la plej gravan parton de la temo finitan, kaj al ili restis

nur fari plibonigojn kaj perfektigojn“. Tiel parolas la partizanoj

de sinjoro Schleyer. Kelkaj el ili, konantaj nek la historion

de la demando, nek ĝian naturon, efektive mem kredas, kion

ili parolas aŭ, pli ĝuste, kion ili ripetas laŭ vortoj de aliaj;

aliaj konscias, ke ili parolas sensencaĵon, tamen, pro la bono

de la Volapŭk, ili tion ĉi eterne ripetadas al la publiko, estante

certaj, ke la plej granda parto de la publiko prenas ĉion kun’

kredo, ne dezirante kaj ne povante kritike sin teni al la demando. Sed ni rigardu, en kio konsistas tiu ĉi eksterordinara

simpligo kaj faciligo de la lingvo, kiu, laŭ la vortoj de la

volapŭkistoj, estas tia grandega merito de s-ro Schleyer. Kion

respondos al ni la volapŭkistoj? „Aliaj lingvoj havas multajn

deklinaciojn, — Volapŭk havas nur unu; aliaj lingvoj havas

multajn konjugaciojn — Volapŭk havas nur unu; en aliaj lingvoj

unu vorto estas de vira sekso, alia de virina, alia de neŭtrala,

— en Volapŭk ĉiuj estas de unu sekso; aliaj lingvoj havas

grandan amason da diversaj neregulaĵoj, — Volapŭk ilin ne

havas! w Efektive, tiu ĉi apartaĵo de Volapŭk, en komparo kun

lingvoj naturaj, faras ĝian gramatikon senkompare pli facila

ol la gramatiko de ĉiu alia lingvo. Sed ĉu estas en tio ĉi ia

merito de s-ro Schleyer? Ĉu montris sin tie ĉi la frukto de

lia genio, kiu ebenigis kaj faciligis la vojon al liaj „postirantoj“

(kiel la volapŭkistoj nomas inter aliaj ankaŭ la aŭtoron de la

 

268

 

Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro i

 

lingvo Esperanto, ne komprenante ke la lingvo Esperanto estis

ellaborita tute sendepende de Volapŭk)? Tio ĉi estas ja afero

tute natura, alia la gramatiko de arta lingvo ne povis eĉ esti,

kaj se ĝi estus alia, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed

simpla frenezo. Ĉu al homo, kiu fosas kanalon inter du lokoj,

oni povas kalkuli kiel meriton, ke li faras tiun ĉi kanalon rekta

kaj ne elfleksita kaj neregula kiel ĉiuj riveroj naturaj? Fari

tiun ĉi kanalon rekta estas ja afero multe pli natura kaj

facila, ol fari ĝin fleksita kaj neregula, kaj se tiu homo farus

la kanalon artan elfleksita kiel la riveroj naturaj, tio ĉi estus

jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. La lingvoj naturaj,

kiuj ellaboriĝis blinde kaj laŭ la volo de okazo, havas multajn

neregulaĵojn; sed se homo, kiu kreas lingvon arte, volus enkonduki en ĝin diversajn neregulaĵojn, tiam 1 mi ne dirus, ke

li estas ne sufiĉe genia, sed rigardus lin simple kiel freneza.

Ĉar al kiu venos en la kapon enkonduki kelkajn deklinaciojn,

se li povas kontentiĝi je unu? Kiu volos arte kaj intence krei

neregulaĵojn? La kreado de lingvo regula, kun unu deklinacio,

kun unu konjugacio k. c. ne sole ne estas pli malfacila ol la

kreado de neregula kaj ne postulas apartajn artifikojn, sed

kontraŭe, la kreado de lingvo neregula estus afero senkompare

pli malfacila, ĉar la aŭtoro ne sole sin turmentus vane super

la kreado de dua kaj tria deklinacio, sed li absolute ne scius,

kie alpendi tiun ĉi superfluan balaston; tial se homo, kreinte

artan lingvon, donis al ĝi nur unu solan deklinacion k. c., tio

ĉi estas afero tute natura kaj neniel povas esti alkalkulata kiel

merito. Kiu ajn el vi, sinjoroj legantoj, se vi volus krei artan

lingvon, ĉu vi farus alie? Ĉu vi kreus intence iajn neregulaĵojn, kaj eĉ povus al vi veni en la kapon io simila?

 

Sed eble tiu ĉi simpleco de la gramatiko, kiun tiel laŭdas

la volapŭkistoj, estas io simila al la ovo de Kolumbo? Eble

ĝi ŝajnas al ni tiel ordinara afero nur nun, kiam oni ĝin jam

montris al ni? Sed en tia okazo rigardu ĉiujn tiujn provojn

pazigrafiajn aŭ pazilaliajn, kiuj estis faritaj antaŭ Volapŭk —

ĉu vi trovos eĉ en unu el ili kelkajn deklinaciojn, kelkajn

konjugaciojn aŭ iajn neregulaĵojn? Se la simpleco de la

gramatiko postulas iajn apartajn geniajn artifikojn, tiam la

aŭtoroj de ĉiuj diritaj provoj estis geniaj artifikistoj, ĉiuj ili

mirigis nin per unu sama ovo de Kolumbo, kaj tiu ĉi merito

sekve denove ne apartenas al s-ro Schleyer.

 

Sinjoro Schleyer pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan

aŭreolon, se mi faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia

 

1 arkaika formo: tian

 

269

 

III. Traktaĵoj

 

plej ĉefa merito. Mi faris tion ĉi ne, ĉar mi envius liajn

laŭrojn aŭ volus malgrandigi lian indon; kontraŭe, mi alte

estimas s-ron Schleyer kaj donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj kaj al lia nobla deziro alporti utilon al la homaro.

Mi pli ol iu alia scias, kian grandegan laboron kaj feran

paciencon postulas la kreado de kiu ajn arta lingvo, kaj se en la

laboro de s-ro Schleyer mi vidas malfeliĉan provon, konstruitan

sur erara fundamento kaj ne havantan estontecon, mi en ĉiu

okazo la laboron kaj la bonan deziron de s-ro Schleyer tenas

tre alte. Sed mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute

nenia ekzistas. Cetere mi silentus pri tio ĉi, se ne la cirkonstanco 1 , ke tiun ĉi malveran meriton de s-ro Schleyer kelkaj

obstinaj liaj partizanoj uzas por batali kontraŭ la lingvo Esperanto. „La plej gravan“, ili diras, — „la facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto prenis de Volapŭk; la plej malfacila

parto de la temo sekve jam estis solvita de Schleyer, kaj se

ni forlasos Volapŭk’on, tio ĉi estos sendankeco de nia flanko

kaj ni estos renegataj“. La amikoj de Volapŭk devas konsenti,

ke ekster la facileco de la gramatiko la lingvoj Esperanto kaj

Volapŭk havas inter si nenion komunan; kaj ĉar mi jam montris,

ke tuŝante tiun ĉi facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto ne sole eltiris, sed ankaŭ ne povis eltiri ian utilon el la

laboroj de s-ro Schleyer, ĉar tiu ĉi facileco (en tiu grado, en

kiu ĝi sin trovas en Volapŭk) estas afero tute natura kaj ne

povas esti ies merito, — tiel la sinjoroj volapŭkistoj konsentos,

ke la lingvo Esperanto en ĉiu okazo havas meritojn tute ne

malpli ol Volapŭk, — pri sendankeco sekve tie ĉi ne povas

esti eĉ parolo. Kaj kio tuŝas la renegatecon, je kiu kelkaj

volapŭkistoj riproĉas tiujn el iliaj estintaj kolegoj, kiuj transiris al Esperanto, tiu ĉi riproĉo estas entute pure infana kaj

montras ne sufiĉe seriozan teniĝon al la afero: ni batalas ne

por la aŭtoro de Volapŭk kaj ne por la aŭtoro de la lingvo

Esperanto, sed por la ideo de lingvo tutmonda. Ni devas

oferi la personon pro la ideo kaj ne la ideon pro la persono.

Se ni konscias, ke ni estas sur malvera vojo, ni devas deiri

de ĝi, por transiri sur la veran. Tiuj volapŭkistoj, kiuj kredas,

ke Volapŭk estas vojo vera, devas resti al ĝi fidelaj; tiuj, kiuj

ne scias kion elekti, povas labori egale por Volapŭk kaj Esperanto (ĉar pli bone estos se ni havus du lingvojn tutmondajn,

ol se ni havos neniun); sed tiuj, kiuj defendas Volapŭk’on

kaj batalas kontraŭ Esperanto nur tial ke ili timas esti nomataj

renegatoj, montras per tio ĉi, ke ili ne havas ideon pri la

 

1 teksto; zirkonstanco; cetere mankas iu vorto , kiel „ekzistus“ k . s.

 

270

 

Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1

 

afero kaj memorigas tiujn obstinulojn de la bona malnova

tempo, kiuj el estimo al la tradicio batalis kontraŭ la enkonduko de vaporo, aŭ tiajn strangulojn, kiuj volus batali kontraŭ

la telefono, timante fariĝi sendankaj al la memoro de la el-pensintoj de la telegrafo.

 

Mi petas pardonon pro la deflankiĝo, kiun mi faris, kaj mi

denove transiras al la analizado de la facileco de 1’ Volapŭk.

Mi montris, ke la faciligo de la gramatiko en tiu mezuro, en

kiu ĝi sin trovas en Volapŭk, estas nenia merito, ĉar ĝi estas

afero tute natura kaj postulis nenian fort^uzon 1 de la kapo.

Komparinte la gramatikon de Volapŭk kun la gramatiko de

Esperanto, la legantoj facile venos al la konvinko, ke la dua

estas multe pli simpla kaj facila; se sekve efektive la ĉefan

rolon en la lingvo havus la facileco de ĝia gramatiko, la lingvo

Esperanto devus jam esti starigita pli alte ol Volapŭk. Sed

la facileco de la gramatiko en lingvo arta estas afero tre sensignifa, kaj se ĝi en unu sistemo iris iom pli malproksime ol

en la alia, tie donis al la lernanto la eblon ŝpari ankoraŭ unu

kvaronon aŭ duonon da horo, tio en tia grava afero kiel lingvo

tutmonda havas absolute nenian signifon. Por ni grava estas

la demando, ĉu la lingvo mem en sia tuteco estas facila? Por

vidi kiom Volapŭk kontentigas tiun ĉi demandon, ni devas

memori la jenon: ĉiu lingvo konsistas el gramatiko kaj vortaro;

la tempo kiun oni devas uzi (aparte en lingvo arta) por la ellernado de la gramatiko, estas absoluta nulo en komparo kun

la tempo kiun oni devas uzi por la ellernado de la vortaro.

La facileco de la lingvo dependas sekve la plej multe de la

facileco de ĝia vortaro. Nun diru al mi, sinjoroj varmegaj

volapŭkistoj, ĉu la vortaro de Volapŭk estas facila? Metu la

manon sur la koron kaj respondu al mi, kiom da tempo vi

uzis por la ellernado de la vortaro de Volapŭk, kaj tamen ĉu

vi povas nun diri, ke vi scias ĝin parkere kaj ke vi nun, post

multaj laboroj, povas kompreni sen vortaro ĉion kio estos

skribita en Volapŭk?

 

La lingvoj de ĉiuj civilizitaj popoloj havas nun multon komunan inter si. Tial, ellernante kiun ajn lingvon, vi renkontas

multegon da vortoj, kiujn ekmemori estos por vi tre facile.

En la Volapŭk tamen ĉiuj vortoj estas al vi tute fremdaj, kaj

eĉ la nomojn proprajn de personoj aŭ urboj vi devas ellerni

kiel vortojn nove-kreitajn! A1 la nesperta publiko vi montras

la facilecon de la gramatiko de Volapŭk kaj kredigas, ke tiun

ĉi facilecon ni devas danki la genion de s-ro Schleyer, kaj la

 

stranga kunmetaĵo.

 

271

 

III. Traktaĵoj

 

publiko ofte entuziasmiĝas, ne rimarkante, ke tio nemulta kio

estas gajnata per la natureco de la gramatiko, estas cent kaj

mil fojojn perdata per la sennatureco de la vortaro, kaj ke

danke la vortaron 1 (kiu, kiel mi jam diris, estas la plej grava

parto de V lingvo) Volapŭk estas ne sole ne pli facila ol la

lingvoj naturaj, sed ankoraŭ multe pli malfacila ol ili! Kaj

tamen de lingvo, kreita pripensite en kabineto kaj ne blinde

de multaj generacioj, ni ja povis atendi, ke ĝi estos senkompare pli facila ol la lingvoj naturaj! Tiu stranga fakto, ke

lingvo arta elvenis pli malfacila ol naturaj, kaj ke al s-ro Schleyer

venis en la kapon disformigi kaj nove krei ne sole vortojn

ĉiukonatajn, sed eĉ la nomojn proprajn, estas al multaj tute

ne komprenebla. Efektive ĝi estas nur konsekvenco kaj rekta

sekvo de la malfeliĉa gramatiko de Volapŭk, kiu devigis

s-ron Schleyer konsekvence kaj senkompate disformigi ĉion,

eĉ nomojn proprajn, ke ili nur ne venu en konflikton kun lia

gramatiko. Unu ŝtono, ne bone metita en la fundamento,

sekvigas jam post si ĉiam pli grandiĝantan malrektecon de la

tuta konstruo. Sed mi ne volas tie ĉi analizi vaste la kaŭzojn,

mi volis nur montri la fakton, ke Volapŭk ne sole ne estas

pli facila ol la lingvoj naturaj, sed estas ankoraŭ pli malfacila ol ili, kaj ke tiuj, kiuj montras al la publiko la gramatikon de Volapŭk kaj sur tiu ĉi fondo parolas pri la facileco

de la lingvo, silentante pri la vortaro, — aŭ sin mem trompas,

aŭ trompas la publikon. Dume la facileco estas ja unu el la

unuaj kondiĉoj, kiuj estas postulataj, por ke arta lingvo povu

esperi neforflugantan sukceson. Homoj, kiuj entuziasmiĝas

sub la impreso de reklamoj, komencas laboron, ne demandante

sin, al kio ĝi kondukos; sed la tempo de entuziasmo jam for-pasis, kaj la reklamoj, en kiuj la volapŭkistoj sin montris tiel

lertaj, jam ne altiras, kaj nun, antaŭ ol komenci la lernadon

de Volapŭk, kaj oferi por tio ĉi tutajn monatojn kaj jarojn, la

homoj sin demandas: „kie mi havas la garantion, ke mia granda

laboro ne estos perdita?” kaj tial la nombro de la homoj, kiuj

komencas la lernadon de Volapŭk, estas jam nun tre malgranda;

kaj post kelkaj jaroj eĉ tiuj, kiuj ĝin ellernis, jetos ĝin, ĉar

ili venos al la konvinko, ke laboron ili perdis multe kaj utilon

Volapŭk alportis al ili nenian, ĉar neniu en la mondo ilin

komprenas. Sed kun la lingvo Esperanto la afero estas tute

alia: — danke la vortaron, kiu preskaŭ tute estas konata al

ĉiu iom civilizita homo (kaj en la unua tempo por ni ja estas

gravaj nur tiaj homoj, ĉar la sovaĝaj afrikanoj ja ne bezonas

 

1 teksto: vortaro.

 

272

 

Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1

 

ankoraŭ lingvon tutmondan), — danke tiun ĉi vortaron la lingvo

estas tiel facila, ke se vi oferis nur kvaronhoron por ekkoni

la gramatikon de la lingvo, vi povas jam komenci la legadon

de libroj kaj gazetoj en tiu ĉi lingvo, kaj se vi volos ankoraŭ

facile tralegi (kaj ne labore lernegi) ian libron kun ekzercoj

en tiu ĉi lingvo, — vi jam tute bone scios la lingvon, perdinte

por tio ĉi nenian laboron! Danke tian konstruon, la nombro

de la amikoj de la lingvo Esperanto konstante pligrandiĝados,

ĉar ĉiu diros al si: „se la sorto eĉ ne volos, ke tiu ĉi lingvo

fariĝu tutmonda, en ĉia okazo lernante ĝin mi nenion perdas,

ĉar la lernado postulas de mi nenian laboron, kaj gajnon mi

havas jam tiun, ke mi ricevas la eblon kompreniĝi kun la tuta

civilizita mondo, kaj al tio ĉi mi, preskaŭ nenion oferante,

helpas la efektivigon de granda afero. Vi vidas, sinjoroj volapŭkistoj, kiel ĉe pli proksima analizado staras la afero kun la

laŭdata facileco de via Volapŭk, kaj kia granda diferenco en

tiu ĉi rilato estas inter Volapŭk kaj Esperanto. Dum la ŝajna

facileco de Volapŭk povis nur pase entuziasmigi la homojn

sub la influo de laŭtaj reklamoj, la vera facileco de Esperanto

garantias al ĝi, ke ĝi trankvile, paŝo post paŝo trabatos al si

la vojon tra la tuta mondo.

 

(Daŭrigo.) 1890, paĝ. 37—38. — Restas al mi nun ankoraŭ

analizi la lastan bonan flankon de Volapŭk — ĝian mallongecon.

En tiu ĉi punkto, mi diras ĝin tute malkovrite, la Volapŭk

staras absolute pli alte ol la lingvo Esperanto. Tio ĉi estas

la sola batalilo, per kiu la volapŭkistoj povas batali kontraŭ

la „Internacia“. Sed ni analizu la veran signifon de tiu ĉi

mallongeco de la lingvo. Ĉu ĝi estas ia aparta genia penso

de sinjoro Schleyer? Ne, ĉiu, kiu volus krei ian artan lingvon,

komprenas tre bone, ke la vortoj ne devas esti intence farataj

longaj, se ili povas esti mallongaj. Ankaŭ la aŭtoro de la

Esperanto deziris, ke la vortoj en tiu ĉi lingvo estu la plej

mallongaj, kaj ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ

tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea. Sed kelkaj tre gravaj

aferoj malhelpis lin en la plenumo de sia deziro: la vortoj

devis esti kompreneblaj, klare diferencaj en la parolado unu

de la alia kaj bonsonaj, kaj la nombro de la vortoj ellernotaj

devis esti la plej malgranda. Tiuj ĉi tre gravaj postuloj, kiujn

la lingvo devis plenumi, jam absolute ne permesis doni al ĝi

formon ideale plej mallongan. Sed por sinjoro Schleyer la

diritaj leĝoj tute ne ekzistis, kaj tial ĝi estas tute komprenebla,

ke li ne sole tre facile povis doni al sia lingvo pli mallongan

formon ol Esperanto, sed li eĉ devis ĝin fari; ĉar se oni

 

18 Dietterle, Zamenhof.

 

273

 

III. Traktaĵoj

 

volas la vortojn tute arbitre elpensi aŭ prepari laŭ sia volo,

ne estante premata de certaj leĝoj, tiam jam estus simple

ridinde, se oni elpensus vorton kelksilaban, povante fari vorton

unusilaban. Esprimado longa estas efektive afero ne oportuna;

sed vi povas tre facile vidi, ke en la lingvo Esperanto, malgraŭ ke

gi devis obei diversajn tre gravajn leĝojn, la esprimado tamen ne

estas pli longa ol en la aliaj lingvoj vivantaj. Vere ke la Volapŭk

esprimas la pensojn iom pli mallonge; sed restas ja la demando,

ĉu por atingi Ia plej mallongan formon de la lingvo estas permesite 1 oferi por ĝi ĉiujn aliajn efektive gravajn kondiĉojn de

lingvo internacia? Mi forte dubas ke iu jesigus tiun ĉi demandon.

Multaj volapŭkistoj laŭdegas la mallongecon de Volapŭk kaj pro

tiu ĉi ili pardonas al ĝi ĉion alian; sed se efektive lingvo internacia devas plenumi nur unu kondiĉon, havi la plej mallongan

formon, tiam mi povas proponi al ili alian lingvon, kiu jam

estas kreita, pli facile ellernebla ol Volapŭk kaj multe pli

mallonga ol tiu ĉi: la plej mallonga lingvo estas la silento.

 

Sed ankaŭ tiun ĉi plej gravan econ de Volapŭk, la mallongecon, ĉu sinjoro Schleyer trakondukis ĝin sisteme? Oni

povus ĝin tute certe esperi, ĉar se iu volas atingi en sia lingvo

nur la plej grandan mallongecon, tute ne premante sin per

la formo de la vortoj, li povas ja fari ĝin tre facile, ĉar nenio

estas pli facila, ol preni ian vorton kelksilaban kaj derompi

de ĝi arbitre ĉiujn silabojn ĝis unu kaj ĉiujn literojn ĝis la

plej malgranda nombro. Plenumi en la Volapŭk tute sisteme

la kondiĉon de mallongeco estis efektive la klara intenco de

sinjoro Schleyer, sed tamen li tiun ĉi kondiĉon tute ne plenumis

sisteme. Tiel, ekzemple, kial sinjoro Schleyer la vorton „profesoro a nomis „plofed w kaj ne „plof“, kiu, estante egale ne

komprenebla kiel „plofed w , estas ja tamen pli mallonga! Kiel

la vortoj „bi-li-ad“, „bi-li-et a k. c. jam en la radiko havas tri

silabojn? Se „elipso a povis kuraĝe esti nomita „liped a kaj la

nomo de ĉiu tre malproksime kuŝanta insuleto sin ne kaŝis

antaŭ la aŭtoro de Volapŭk kaj estis aŭtoritate transbaptita,

tiam ankaŭ anstataŭ la trisilaba „biliad a oni kun tiu sama

rajto povus ja tute bone preni la unuan trovitan vorton unusilaban, kiel ekzemple „bom a , aŭ „bam, bum, plom, plam,

plum a k. c. Ĉio en Volapŭk ja estus tute egala! Kial inter

ia vortoj radikaj de Volapŭk sin trovas tiom da dusilabaj kaj

trisilabaj, se el sole unusilabaj oni jam povis kunmeti grandegan vortaron, se la senco havas por la kreanto nenian signifon? (Prof. Bauer en sia „Spelin a montris matematike, ke

 

1 teksto: permesita.

 

274

 

Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1

 

la nombro de la vortoj unusilabaj, kiujn oni povas krei per *

diversa kunmetado de la diversaj literoj, estas tiel grandega,

ke la plej granda parto de la vortoj dusilabaj kaj la vortoj

trisilabaj estas jam tute nebezonaj.) Se la originala senco kaj

la rekonebleco de la vortoj havas nenian signifon kaj nur la

mallongeco de la lingvo estas grava, tiam estus ja multe pli

nature, pli prudente, pli bonrezultate kaj ankaŭ por la aŭtoro

multe pli facile krei la lingvon en la jena maniero: elskribi

en alfabeta ordo ĉiujn eblajn kombinaĵojn unusilabajn, kiujn

oni povas kunmeti el la diversaj literoj de la alfabeto, doni

al ĉiu el ili ian signifon — kaj tiam ni havus riĉan vortaron el

vortoj la plej mallongaj. Se la mallongeco estas la plej grava

flanko de la lingvo, tiam ni povas diri, ke la vortaro de la Volapŭk estas konstruita tute sur malvera vojo, kaj ni povas nur

bedaŭri, ke anstataŭ la Volapŭk sinjoro Schleyer ne kreis per

la supre dirita maniero ian lingvon „Bum-bam“, kiu certe ne

estus pli sovaĝa ol Volapŭk, sed por tio estus pli mallonga.

 

Nun ni revenu al la lingvo Esperanto. Mi jam montris,

ke jam nun ĝi ne estas pli longa ol la aliaj vivantaj lingvoj,

kvankam tro multe zorgi pri mallongeco ĝi ne povis, por ne

kontraŭbatali kontraŭ aliaj flankoj de la lingvo, kiuj nun estas

multe pli gravaj. La nuna grandeco de la vortoj povas tute

oportune resti en la lingvo jam por eterne, kaj mi pensas, ke

neniu sentos la bezonon ĝin plendi. Sed se oni trovas, ke

la esprimado en Esperanto estas ankoraŭ iom pli longa ol ĝi

devus esti ideale, tiam oni ne forgesu, ke sendube la lingvo

kun la tempo iom ŝanĝiĝos, tiel same kiel ĉia alia lingvo.

Post kelka tempo, kiam la lingvo estos jam ĉie enkondukita,

kiam la facila ellernebleco kaj rekonebleco de la vortoj ne

estos jam tiel grava, tiam oni baldaŭ komencos iom post iom

enkondukadi kelkajn mallongigojn. Sed ĉu la maniero de esprimado devas esti iom pli longa aŭ iom pli mallonga, tio

estas tia sensignifa demando, ke pensi pri ĝi oni povos nur

post la paso de longa tempo, kiam la lingvo jam estos tiel

enkondukita en la mondo, ke ĉiuj gravaj postuloj, kiuj nun

estas farataj, jam perdos tutan sian gravecon. Sed tiu ĉi zorgado pri pli granda mallongeco jam estos ne neceso, sed lukso,

ĉar kiel la legantoj povas vidi, la grandeco de la vortoj en

Esperanto jam nun estas tia, ke ĝi povus tute pportune resti

je ĉiam. (Daŭrigo venos 1 .)

 

1 La „daŭrigo“ ne venis, Mi supozas, ke la intereso de la legantoj

ne estis sufiĉe granda kaj — ĉefa afero! — la spaco de la gazeto jam

sufiĉe okupita per pli gravaj aferoj. Cetere Volapiik jam ne plu iel ajn

estis danĝera por Esperanto. Komp. II. 56.

 

18 *

 

275

 

III. Traktaĵoj

 

N-ro 2. 1900

 

Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia

 

Wŭster: Es

 

„Fundamenta Krestomatio“, Kvina eldono, paĝ. 268 — 316.

 

En la „Fundamenta Krestomatio“ ĉi tiu traktaĵo estas nomita:

„Raporto verkita de anonima aŭtoro kaj legita (en formo iom ŝanĝita

kaj mallongigita) de s-ro L. de Beaufront en la kongreso de VAssociation

Frangaise pour VAvancement des Sciences (Parizo 1900).“ Do, ĝi estas

verkita eble komence de 1900. Pri la preciza jaro mi ne povas konstati

ion. Oni poste supozis, ke de Beaufront estis la aŭtoro. Ĉi tiun opinion

d-roZamenhof refutis en unu el la „Lingvaj Respondoj“ („Pri Propaganda

Artikolo“, vidu II. 117). Tamen li tie ne diras, ke li mem estas la aŭtoro.

Sed la pseŭdonimo, sub kiu la traktaĵo aperis, nome „Unuel“, estas la

pseŭdonimo de d-ro L. L. Zamenhof mem. Pri tio parolas Zamenhof

en sia Vl-a kongresa parolado en 1 Vashington (vidu IV. 11), ankaŭ en

letero al Krestanof (vidu V. 356).

 

I

 

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio

de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili

ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde

obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco;

la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi;

oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ

fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj

okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencajo, se ĝi

nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la

amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la

honoran nomon de „instruituloj“ aŭ „utilaj publikaj agantoj a ,

la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj

atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas

ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj;

la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili „spritajn“

artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ

iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu

ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu

ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi „spritaj a

mokoj. Pri tiuj ĉi ideoj „estas modo a paroli ne alie, ol kun

ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaŭ A kaj B kaj C,

kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la

mokata ideo, ĉar li „scias antaŭe a , ke „ĝi krom malsaĝaĵo

enhavas ja nenion a , kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem

al la nombro de „tiuj malsaĝuloj”, se li eĉ en la daŭro de

unu minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo. La homoj

 

276

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

miras, „kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj

malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn

por frenezuloj*.

 

Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj

suferoj la „buboj-fantaziuloj w atingis la celon. La homaro

fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj altiras el ĝi la

plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj

ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj

tiel simpla, tiel „komprenebla per si mem“, ke la homoj ne

komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi.

Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis

kontraŭ la dirita ideo la samtempuloj de ĝia naskiĝo, ili absolute

ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historio-skribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. „Ĉu efektive*,

ili diras, „la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Ĉu efektive

ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua

renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: ,sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencajon,

kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo!‘? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!“

 

Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj

grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco;

legu la historion de la eljtrovo de Ameriko, de la enkonduko

de fervojoj k.t.p. k.t.p. Ĉie tute tio sama. „Es ist eine alte

Geschichte, doch bleibt sie immer neu. wi La lumo aperas kiel

necesa bezonatajo al tiu, kiu staras malproksime, sed al la

proksime starantaj ĝi tranĉas la okulojn kaj ili penas estingi

ĝin. La ideo de Kolumbo, ke „devas ekzisti okcidenta vojo

Hindujon“, ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni

simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante

jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al ĉia lando oni

povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento, kaj

ke en tiu ĉi ne esplorita okcidento povas eble troviĝi ne

konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu

okcidenten de Eŭropo veturis, sekve ĝi estas ne ebla, ke Dio

malpermesis tion ĉi fari, ke la ŝipoj malleviĝados malsupren

kaj ne povos returne leviĝadi supren … k.t.p., — ni kontraŭvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaĝaj povis paroli

tiajn sensencaĵojn, pro kiuj en nia tempo ruĝiĝus ĉia infano.

Kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj

 

1 Estas malnova afero, tamen ĝi restas ĉiam nova.

 

III. Traktaĵoj

 

estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej

logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo

estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton.

Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ĝian

uzeblecon, ŝajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontraŭ-paroli kontraŭ ĝi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj

kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj eĉ tiam, kiam fine

prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj

tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon,

sur la kontinento de Eŭropo instruitaj homoj kaj eĉ tutaj instruitaj korporacioj, anstataŭ simple ekrigardi kaj konvinkiĝi,

skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke kon-struado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ĝi estas

ne ebla, ke ĝi estas malutila k.t.p. Kio tio ĉi estas? ni demandas nin; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco?

ĉu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj,

kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj

ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Ĉiuj tiuj ĉi

homoj kun iliaj indignige sensencaj kontraŭparoloj kaj atakoj

estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble ŝajnas al ni tiaj.

Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank’ al la natura

spirita inercio de ĉiu el ni, ili aŭ tute ne volis prijuĝi la

naskiĝantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sano-subtenanta ridado, aŭ alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam

preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al

tiu antaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundament-econ de tiuj ĉi argumentoj, kaj kontraŭ la argumentoj de la

defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la

plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj ĉi lastaj argumentoj, kiuj

penadis pruvi la eblecon de tio, „pri kio ĉiuj ja scias, ke ĝi

estas neebla“, devis ŝajni al tiuj inerciaj homoj tiel same

infanaj, kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj.

 

A1 tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava

fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas tia natura afero, ke ili ne

komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ĝi, — al

tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna

lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj

posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj ĉi reĝoj de

la tero, tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj ĉi duon-dioj, en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj

apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne

volos kredi. „Por tio ĉi oni ja bezonis nenian supernaturan

forton“, ili diros; „ĉiu el tiuj ĉi homoj posedis ja kolekton da

 

278

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

kondiĉaj sonoj, per kiuj li tute precize koinpreniĝadis kun siaj

plej proksimaj najbaroj, — kiel do ne venis al ili en la kapon

konsentiĝi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondiĉaj sonoj

estu enkondukita por la reciproka kompreniĝado inter ĉiuj,

simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis

enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu

kondiĉa alfabeto, unuj kondiĉaj muzikaj signoj k.t.p.I” Niaj

posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis

pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis

per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon

de seriozaj homoj; ke pri tiuj ĉi homoj ĉiu malplenkapulo

povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj troviĝis neniu,

kiu dirus al tiuj malplenkapuloj: „vi povas trovi tiujn ĉi ideojn

plenumeblaj aŭ ne plenumeblaj, — sed moki ilin, eĉ ne ko-natiĝinte kun ili, estas honte, sinjoroj!“ Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili aŭdos tiujn naivajn kontraŭparolojn, kiujn multaj

el niaj samtempuloj faradis kontraŭ la ideo de lingvo internacia

entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun

rideto de kompato rilatas al tiu el niaj prapraavoj, kiu antaŭ

kelke da miljaroj eble protestis kontraŭ la enkonduko de arta

alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute ‘sen-pruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hiero-glifaj desegnaĵoj) kaj ne povanta „esti kreita en kabineto*, —

tiel niaj posteuloj mokados tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur

pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreiĝis

blinde per si mem, aŭtoritate certigas, ke lingvo ne povas

esti kreita arte. „Gis nun ne estis, sekve ne povas esti!“ —

„Kiel mi povas kredi”, diros en la venonta centjaro ia dekjara

lernanto al sia instruanto, „ke ekzistis homoj, kiuj neadis la

eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaŭ ilia nazo tia

lingvo jam ekzistis, havis jam riĉan literaturon kaj bonege

plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn oni

povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj ĉi sinjoroj, anstataŭ

babiladi ĉiam teorian sensencaĵon, bezonis nur malfermi la

okulojn kaj ekrigardi! Ĉu estas eble, ke homoj maturaĝaj

parolus ĉiam frazistan sensencaĵon pri ia diferenco de la voĉaj

organoj ĉe la popoloj, kiam ĉiu infano vidis sur ĉiu paŝo

membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de

alia popolo!” Kaj la instruanto respondos: „ĝi estas efektive

nekredebla, kaj tamen ĝi tiel estis!“

 

Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia

la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al

la sana prudento. Jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj

 

279 ;

 

III. Traktaĵoj

 

kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem

kaj por ĝiaj batalantoj. Sed tiuj ĉi artikoloj estas ankoraŭ

senkuraĝaj, kvazaŭ la aŭtoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al

publika malhonoro. Tiuj ĉi senkuraĝaj voĉoj perdiĝas en la

laŭtega ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega

plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias

la plej laŭte, kaj opiniadi ĉiun mokanton saĝulo, ĉiun atakanton

bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo, ĉiam ankoraŭ rigardas la

ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion.

Tiun ĉi publikon konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj

vortoj pereus vane. ĉin konvinkos nur la tempo. Morgaŭ

ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia

sama anara sento, kun kiu ĝi hodiaŭ superĵetas ilin per koto.

Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia

ideo kun juĝo memstara, sed sub la influo de diversaj aŭditaj

opinioj perdis la egalpecon, ne scias, kiel ili devas sin teni,

dezirus kredi kaj samtempe turmentiĝas per konstantaj duboj.

Por ili ni tie ĉi analizos la demandon, ĉu efektive ni, la amikoj

de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj ĉu

minacas al ni la danĝero, ke ĉiuj niaj laboroj pereos vane,

kiel kredigas niaj kontraŭuloj, aŭ ĉu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota.

 

Ni scias, estimataj aŭskultantoj, ke vi kutimis rilati kun

estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo

da citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj

kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaŭsciencaj frazoj. Ni

avertas vin, ke ĉion tion ĉi vi en nia parolo ne trovos. Se

vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun laŭtaj nomoj,

legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan

serion da gloraj kaj aŭtoritataj scienculoj, kiuj laboris por la

ideo de lingvo internacia. Sed ni tie ĉi forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda

logiko. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aŭ Johano,

sed pripensumem. Se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu

ilin, — se ili estas malĝustaj, forĵetu ilin, se eĉ miloj da

laŭtaj nomoj starus post ili.

 

Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn: 1) ĉu lingvo

internacia estas bezona; 2) ĉu ĝi estas ebla en principo; 3) ĉu

ekzistas espero, ke ĝi efektive estos enkondukita praktike;

4) kiam kaj kiamaniere tio ĉi estos farita kaj kia lingvo estos

enkondukita; 5) ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita

celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado

pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke

de ni, ĝis „la afero klariĝos*,

 

280

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

II

 

Ĉu lingvo internacia estas bezona? Tiu ĉi demando per

sia naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj, tiel same

kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando „ĉu

poŝto estas bezona?“ La plimulto de la inteligenta mondo jam

nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun ĉi demandon dank’ al tio, ke ekzistas

ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando

per „ne“. La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: „lingvo internacia detruos la lingvojn

naciajn kaj la naciojn.“ Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis

al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed

ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo.

Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos

trankviligi tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur

doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ

alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel

intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi,

ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same

ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj

malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi

la buŝajn interparoladojn inter la homoj! „Lingvo internacia“

kaj „lingvo tutmonda“ estas du tute malsamaj objektoj, kiujn

miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke fariĝos

iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon, en tiu

ĉi „malfeliĉo“ (kiel nomas ĝin la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa

ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj

de la homoj. Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al

la homoj la atingon de tio, kio antaŭe estos principe decidita

de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluiĝo ne naskiĝos

ĉe la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe

ne volos altrudi al la homoj tian unuiĝon. Lasante tute flanke

la demandon pri la dezirindeco aŭ nedezirindeco de nacia

ŝovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia

ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo; ĉar la

rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia ŝovinismo

estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia

familio: ĉu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikiĝoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado

patriota) minacas per io al la amo familia? Per si mem

la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn

naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda

 

281

 

III. Traktaĵoj

 

fortiĝado kaj plena ekflorado: dank’ al la neceseco ellernadi

diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti

homon, kiu posedus perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj

mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli

konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon;

sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon

(kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian

lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝinte de la premado de

multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn

de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile.

 

La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita

ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos

al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank’ al la grandega superforto,

kiun 1 ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj. Tiu ĉi motivo estas

ne tute senfundamenta; sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ

tia aŭ alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo internacia. Tiu ĉi motivo kompreneble perdas ĉian signifon, se

ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos

nur ia neŭtrala lingvo, kiel ni malsupre montros.

 

Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la

ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu

ĉi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko

de tia lingvo dependas nur de nia deziro; kaj se ni esceptos

ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la lingvo, ĉiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti eĉ

la plej malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por ĉiu, ke

pri tio ĉi ni propre ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj

ni diros pri tio ĉi, se eĉ simple pro pleneco de nia analizo.

 

Cu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron

tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco

estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan

nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto:

al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj. Kio estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo,

se ni ne povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian

tutan scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco

mem ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon — dank’ al

interŝanĝo de pensoj — de la jam pretaj fruktoj de la sperto

kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj

 

1 teksto: kiujn

 

282

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

da aliaj similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per unu plej malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj

nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas tiel sensaĝaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed

lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, — kaj ni

restos tiuj samaj reĝoj de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados; sed donu al ĉiu el ni eĉ centon da manoj,

donu al ni eĉ centon da diversaj ĝis nun ne konataj sentoj

kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de interŝanĝado de

pensoj — kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se

la tre neplena kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj

havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio,

kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la

homaro tiu lingvo, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena,

kaj dank’ al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B,

C kun D, E kun F, sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun

ĉiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros

en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion,

kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn

malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de

ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj; sed tio ĉi englutas

ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj

tamen malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan

parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la

homa literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj por ĉiu

el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia,

tiam ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus

tradukata nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj

verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi lingvo, kaj ĉiuj produktoj

de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni. Por la

perfektigado de tiu aŭ alia branĉo de la homaj scioj ni aranĝas

sur ĉiu paŝo internaciajn kongresojn, — sed kian mizeran

rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive

kun utilo dezirus ion aŭdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan

volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj.

Nia vivo estas mallonga kaj la scienco estas vasta; ni devas

lerni, lerni, lerni! A1 la lernado ni povas dediĉi nur parton

de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn;

sed ho ve! granda parto de tiu ĉi kara tempo foriras tute

neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus,

se, dank’ al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan

tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj,

dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel

alte tiam leviĝus la homaro! …

 

III. Traktaĵoj

 

Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto, ĉar kiel ajn

ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia formo de

lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu

dubus la utilecon mem de tia lingvo. Sed ĉar al multaj

homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon, pri

siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas

tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon

mem entute, — tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas

ĉiun el la estimataj aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en

la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute — se

tia estus enkondukita — li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj,

bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu ĉi konkludo vi konsentas, nome:

 

La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus

kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj

popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.

 

III

 

Nun ni transiros al la dua demando: „ĉu lingvo internacia

estas ebla?“ Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ

unu minuton povas dubi, ĉar ne sole ne ekzistas eĉ la plej

malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontraŭ tia ebleco, sed ne

ekzistas eĉ la plej malgrandaj kaŭzoj, kiuj devigus eĉ unu

minuton dubi pri tia ebleco. Ekzistas en efektiveco homoj,

kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto

natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la

organoj de parolo de ĉiu popolo, de la klimato, heredeco,

kruciĝado de rasoj, historiaj kondiĉoj k.t.p. Kaj al la amaso

tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa

mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj

por la amaso terminoj tehnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas

havi propran juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas nur

senenhava pseŭdoscienca babilado, kiu havas nenian sencon

kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano.

E1 la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos

infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj de la tago de ĝia naskiĝo

edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda

P or ĝb ĝi parolados en la lingvo de tiu ĉi nacio tiel same

bonege kaj pure, kiel ĉiu natura filo de tiu ĉi nacio. Se por

homo maturaĝa estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio ĉi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj

de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne

havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k.t.p.

 

284

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

Tiu ĉi sama maturaĝulo renkontus ja tiujn ĉi samajn malfacilaĵojn

ĉe la ellernado de sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne

estus edukita en tiu ĉi lingvo, sed devus ellernadi ĝin per

helpo de lecionoj. Fine ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas

ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas

tiujn lingvojn, lduj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de

parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas; estas sekve nenio

neebla en tio, ke anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn,

ĉiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu komprenadi

unu alian. Se eĉ ĉiu posedus la komuneakceptitan lingvon

ne en plena perfekteco, eĉ tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita kaj la homoj ĉesus staradi unu antaŭ

alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se ĉie estus

sciate, ke por komunikiĝoj kun la tuta mondo oni devas ellerni

nur unu lingvon — ĉie ekzistus multego da bonaj instruistoj

de tiu ĉi lingvo, da specialaj lernejoj, ĉiu ellernadus tiun ĉi

lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine

ĉiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu ĉi lingvo en

la infaneco, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante

dume flanke la demandon pri tio, ĉu la homoj volos elekti

ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj ĉu prosperos

al ili veni al interkonsento pri tiu ĉi elekto, ni dume konstatas

tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el ĉio, kion ni

diris supre, nome, ke la ekzistado mem de lingvo internacia

estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn du

sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ĝis nun, nome:

 

1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;

2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene

ebla.

 

IV

 

Cu lingvo internacia estos iam enkondukita? Se ni venis

al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro

grandegan utilon kaj ke ĝia ekzistado estas ebla, el tiuj ĉi

du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo

pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita, ĉar alie ni devus

nei ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia,

ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus, sed devus ankoraŭ esti kreita,

tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu ĉi

ĉapitro estus duba, ĉar estus nesciate ankoraŭ, ĉu oni povos

krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre

multe kaj ke ĉiu el ili en okazo de bezono povus esti difinita

 

285

 

III. Traktaĵoj

 

kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili pli taŭgus

por tiu ĉi celo kaj alia malpli. Ni havas sekve ĉion pretan

kaj ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti, — kaj en tia okazo

la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti

duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas

al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aŭ alia afero promesas

al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ĝi estas por

ili atingebla, ni ĉiam kun plena certeco povas antaŭdiri, ke

de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al

tiu ĉi afero, ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj

ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. Se

du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed

scias, ke por ili estus tre utile komunikiĝadi inter si, kaj

ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambaŭ bordoj kuŝas tute

pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por

antaŭvidi kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue tabulo estos

transĵetita trans la rivereto kaj komunikiĝado estos aranĝita.

Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en ŝanceliĝado,

kaj tiu ĉi ŝanceliĝado estas ordinare kaŭzata de la plej sensencaj pretekstoj: saĝaj homoj diras, ke celado al aranĝo de

komunikiĝo estas infanaĵo, ĉar neniu el ili okupas sin je metado

de tabuloj trans rivereto kaj tiu ĉi afero estas tute ne en modo;

spertaj homoj diras, ke la antaŭuloj ne metadis tabulojn trans

rivereto, sekve ĝi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke

komunikiĝado povas esti nur afero natura kaj ke la homa

organismo ne povas sin movadi sur tabuloj k.t.p. Tamen pli

aŭ malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikiĝado

estas aranĝata. Tiel estis kun ĉiu utila ideo, tiel estis kun

ĉiu utila elpenso; apenaŭ la senantaŭjuĝaj homoj venadis al

senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis ĉiam scii antaŭe kun plena certeco,

ke pli aŭ malpli frue la afero nepre estos akceptita, malgraŭ

ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj; ĉar tion ĉi garantias

ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankaŭ ĝia

celado al sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankaŭ kun

la lingvo internacia. En la daŭro de multaj centjaroj la homoj,

ankoraŭ ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensiĝadis

pri tiu ĉi demando; sed nun, kiam la fortiĝintaj komunikiĝoj

inter la homoj turnis ilian atenton al tiu ĉi demando, nun,

kiam la homoj komencis konvinkiĝadi, ke lingvo internacia

alportos al ili grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, ili

sen ia dubo jam celados al ĝi ĉiam pli kaj pli, ĝia neceseco

fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla, kaj ili jam

ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita. Cu

 

286

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

vi povas tion ĉi dubi? Certe ne! Kiam tio ĉi venos — ni

ne intencas nun antaŭdiri: povas esti, ke ĝi venos post unu

jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aŭ eĉ post kelkaj centoj

da jaroj, — sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn

devos suferi la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo, kaj se eĉ tiu

ĉi ideo multajn fojojn endormiĝadus je tutaj dekjaroj, ĝi jam

neniam mortos: ĉiam pli ofte kaj pli obstine eksonados voĉoj,

postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli aŭ

malpli frue — se la demando ne estos solvita de la societo

rnem — la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian.

Tie ĉi povas esti nur demando pri la tempo: unuj el vi diros,

ke tio ĉi venos tre baldaŭ, aliaj diros, ke ĝi venos nur en

plej malproksima estonteco; sed ke tiu ĉi fakto entute iam

venos kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj

samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne

indiferenta por tiu ĉi afero kaj senhelpa anaro da ekzistaĵoj,

ne komprenantaj unu alian — pri tio ĉi certe neniu el vi

dubas eĉ minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la memoro

la trian konkludon, al kiu ni venis, nome:

 

Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos

enkondukita.

 

Tie ĉi ni faros malgrandan paŭzon kaj diros kelke da vortoj

pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. E1 ĉio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj

utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin

pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj eniĝadi en la esencon

de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni batalas pro afero,

kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli aŭ

malpli frue nepre estos atingita. Ĉiu prudenta homo povas

sekve kuraĝe aliĝi al ni, ne timante la mokojn de la malsaĝa

kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita

kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la

vojo. La estonteco apartenas al ni. Ni supozu eĉ, ke tiu

formo de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montriĝos en

la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos

ne tiu, kiun ni elektis, — sed tio ĉi ja tute nin ne devas

konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo,

kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke ĉia

batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas.

Malsupre ni pruvos, ke eĉ ankaŭ tiu konkreta formo de la

lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon;

sed se vi eĉ tion ĉi dubas, la formo ja neniom nin ligas: se

tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en

 

287

 

III. Traktaĵoj

 

okazo de bezono ni ĝin postmorgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos,

sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, ĝis ĝi pli aŭ malpli

frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante la voĉon de la

indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial,

ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos

alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio ĉi siĝnifus tion saman,

kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble

estos trovita pli bona rimedo de komunikiĝado, aŭ rifuzi regnajn

plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj

por la regna konstruo. Nun ni estas ankoraŭ malfortaj kaj

ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin kaj montradi nin per la

fingroj; sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero

iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de

ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam montriĝos la fruktoj de

nia agado kaj ĝis la morto mem ni estos objekto de mokoj;

sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne

mortos, ke ĝi morti neniam povas, ke pli aŭ malpli frue

ĝi devas atingi la celon. Kaj se eĉ, lacaj de la sendanka

laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn, —

tute egale, la afero ne mortos: anstataŭ la lacigitaj batalantoj

aperos batalantoj novaj; ĉar ni denove ripetas, ke se estas

ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, en tia okazo por nenia

homo ne blindigita de rutino ne povas esti ia dubo, ke ĝi pli

aŭ malpli frue nepre estos atingita, kaj nia konstanta laborado

estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, ĝis la ideo

de lingvo internacia estos efektivigita. La posteuloj benos

nian memoron, kaj al tiuj saĝaj homoj, kiuj nun nomas nin

fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la saĝaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporvetu-riloj k.t.p.

 

V

 

Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis,

ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita;

sed restas la demando: kiam kaj kiamaniero ĝi venos?

Povas esti, ke tio ĉi venos nur post centoj aŭ eble eĉ post

miloj da jaroj? Ĉu por tio ĉi estas bezona nepre reciproka

interkonsento de la registaroj de ĉiuj landoj? Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi demandoj, ni devas

antaŭe analizi alian demandon, nome: „ĉu oni povas antaŭvidi,

kia lingvo estos internacia?” Inter la unuaj demandoj kaj la

lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas

antaŭvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj

 

288

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

lingvoj havas por tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni

devas atendi, ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj)

regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi la

demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda

malfacileco la registaroj decidiĝas por ĉia nova afero, tiu

komprenos, ke pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj, antaŭ

ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe

maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo, kaj poste pasos kredeble

ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj

kaj diplomatiistoj, antaŭ ol la afero estos decidita. Apartaj

personoj kaj societoj tie ĉi nenion povus fari; ili povus nur

konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon

sen la enmiksiĝo de la registaroj ili ne povus. Gis la

solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraŭ tre

kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montriĝus, ke oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena precizeco kaj

plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni

jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam

ĉia societo, ĉia aparta persono povus laŭ sia propra gvido

labori por la disvastigo de tiu ĉi lingvo; la nombro da adeptoj

de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo, ĝia literaturo rapide

riĉiĝadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin

por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj, kaj en la plej

mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en la tuta mondo,

ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam

plenumiĝinta. Ĉu ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? Feliĉe ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive:

jes, ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia,

ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj

certeco, sen ia ombro da dubo.

 

Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni petas ilin

prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj

jam efektiviĝis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti.

Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola

lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia elekto de ia alia lingvo

estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti, kaj

ke, se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la

sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ

tio ĉi protestus la vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero.

 

Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj

regnoj kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al la elekto de lingvo

internacia. A1 ili antaŭstarus la sekvanta: 1) aŭ elekti ian

el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, 2) aŭ elekti ian el la ling-19 Dietterle, Zamenhof.

 

289

 

III. Traktaĵoj

 

voj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) aŭ elekti

ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, 4) aŭ difini komitaton, kiu

okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankoraŭ ne

ekzistanta. Por ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni

en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe

konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas

al la aŭskultantoj pli aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da

vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj

aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan „terra incognita” 1 .

 

Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta,

kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta

tipo de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega multo da provoj

estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega multo da laboroj

iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du centjaroj, —

pri ĉio tio ĉi ni ne parolos, ĉar por elaŭskulti ĉion tion ĉi

vi ne havus sufiĉe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion

pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe kio ni kompreneble

havos antaŭ la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn

antaŭajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas,

sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan

en la nuna tempo.

 

Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingiĝas per la sekvantaj ecoj:

 

1.) Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi estas almenaŭ

kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas

ĝia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj,

kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio,

ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la

lingvo Esperanto jenon: „La facileco de ĝia ellernado estas

tia, ke, ricevinte esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn

skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da

sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en

tiu ĉi lingvo. En ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo

de nia eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado

de tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj

povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la eŭropanoj kaj amerikanoj,

aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne

povas ne fari tiun ĉi provon.“ Komprenu, sinjoroj, kion tio

 

1 = lando nekonata.

 

290

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

ĉi signifas: „post ne pli ol du horoj da sinokupado!“

Kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ

filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron

efektive konatiĝi kun ĝi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas

ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ

la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile, ĉar por la

ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj

neniaj antaŭaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe

da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia propra,

patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj

tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, —

kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da

semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura ĉe tiuj samaj

personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn.

 

Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj

sciis sole svede kaj esperante, unu ĵurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en

la manojn lernolibron esperantan kaj vespere en tiu sama tago

li povis jam sufiĉe bone paroli kun la svedoj.

 

De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia?

Ciu lingvo natura konstruiĝis blinde, per la vojo de amasiĝado

de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis

nenia logiko, nenia difinita plano, simple nur la uzo: tian vorton

estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas ĝin uzi tiel, — tian

vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas ĝin uzi alie.

Jam antaŭe tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la

esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie

kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj leĝoj, devos esti multe, tre

multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis

okaze kaj senkonscie. Ni ne havas ( la eblon analizi tie ĉi la

tutan tiun iron de la pensoj, je kiitavidadis sin la aŭtoroj de

artaj lingvoj, nek montri detale ĉiujn fiujn grandegajn faciligojn,

kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, ĉar tio

ĉi postulus tutan vastan traktaton, — ni prenos tial nur simple

kelkajn ekzemplojn. Tiel ekzemple preskaŭ en ĉiuj lingvoj

ĉiu substantivo ial apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple

en la lingvo germana „kapo“ havas viran sekson, en la lingvo

franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan; ĉu ekzistas

en tio ĉi ia eĉ plej malgranda senco aŭ celo? Kaj tamen kian

grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado

de la sekso de ĉiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas

ekzerciĝadi, ekzerciĝadi kaj denove ekzerciĝadi, antaŭ ol li

venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuziĝados kaj ne

 

19 *

 

291

 

III. Traktaĵoj

 

diros ekzemple „le fin“ anstataŭ „la fin“ aŭ „das Strick w

anstataŭ „der Strick!“ En lingvo arta tiu ĉi sekso de la

substantivoj estas tute elĵetita, ĉar montriĝis, ke ĝi ne havas

en la lingvo eĉ la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve

jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo

estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj

naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj

kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole

por ĉiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en ĉiu el ili ankoraŭ

tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne

sole por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed

en ĉiu el tiuj ĉi tempoj kaj modoj ankoraŭ apartajn formojn

por ĉiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj

gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la

memoro; sed tio ĉi estas ankoraŭ nur komenco: al tio ĉi aliĝas

multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, ĉiu kun aparta

serio da formoj, kaj ĉion tion ĉi oni devas ne sole ellerni

kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto

ŝanĝiĝas laŭ la regulaj deklinacioj aŭ konjugacioj kaj kia laŭ

la malregulaj kaj laŭ kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj

tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas. La ekposedo de ĉio tio ĉi

postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan

senĉesan ekzerciĝadon. Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta

ĥaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas

al vi sole nur 6 vortetojn „i, as, is, os, us, u“, kiujn vi povas

perfekte ekposedi en la daŭro de kelke da minutoj kaj kiujn

vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego

demandas: „kiel tio ĉi estas ebla?“ Jen, tre simple: Esperanto

diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, ĉar ili

plene anstataŭiĝas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas,

kaj en la konjugacioj ne sole sufiĉas unu tabelo por ĉiuj

verboj, sed eĉ por tiu ĉi tabelo tute sufiĉas, se ĝi enhavas

en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole

nur 6 finiĝojn, nome: por la tempoj estanta, estinta kaj

estonta kaj por la modoj sendifina, kondiĉa kaj ordona. Vi

certe en la unua minuto ekpensos, ke dank’ al tiu ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian fleksebl-econ? Tute neniel: konatiĝu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos,

ke ĝia konjugacio esprimas ĉiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj

konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, ĉar la arta lingvo forĵetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en ĝi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan

balaston. Efektive, por kio ni bezonas apartan serion da finiĝoj

 

292

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu

modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj, se ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj estas ja tute superfluaj, ĉar la pronomo, kiu staras antaŭ la

verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron?

 

La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio ĉi la

plej multe ĝuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da

ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon

por la lernanto: en unu vorto Ia donita litero estas elparolata,

en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie, en unu

vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie… .

Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu

regule skribi en sia patra lingvo! Radikale ŝanĝi tiun ĉi

ortografion estas absolute ne eble, ĉar tiam grandega multo

da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel, aŭ nur per

ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado, fariĝus en la

skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta

donis al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam egalan

elparoladon, kaj dank’ al tio en la lingvo arta la demando de

ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da

sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatiĝo kun

ĝia plej simpla alfabeto) ĉiu skribos en ĝi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj

jaroj da malfacila kaj enua laborado.

 

Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo

la enmiksiĝo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, ĉar sur ĉiu paŝo ni renkontas

en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn,

kiuj en lingvo arta estas aŭ tute elĵetitaj kiel superflua balasto,

aŭ alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj,

sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj

precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi,

sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo

Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de

duonhoro! Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon

kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la

simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! Por kompreni

kaj taksi la tutan gravecon de tio ĉi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da

jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis

la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi lingvo ian gra-293

 

III. Traktaĵoj

 

matikan aŭ ortografian eraron, kaj ke vi nun jam bezonas simple

lernadi kiom eble pli da vortoj, — vi ja tiam sentus vin feliĉa

kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la

laboro vi jam pasis … Ĉu ne vere? En la lingvo Esperanto

vi atingas tion ĉi jam post duonhoro da laborado!

 

Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri kiu ni

supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la

gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ĝi, ke ĝi estas multajn fojojn pli facila, ol ĉiu lingvo natura. Sed per tio ĉi ne

finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi

venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de

vortoj, vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn.

Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi

grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; ĉar sciante de la vorto la formon substantivan,

vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon

kaj ĝian adverbon kaj ĝian verbon k.t.p., dum en ĉiu lingvo

natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo

apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun

ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto, vi estas liberigitaj de

la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj

havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aŭ alia kunigo

de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj ĉi naturaj

vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos

en ĝi ankoraŭ apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj. Tiaj

ekzemple estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur

kelkajn pro ekzemplo: la prefikso „mar‘ donas al la vorto

sencon rekte kontraŭan („bona a bon — „malbona“ mauvais),

— sekve sciante la vortojn „bona, mola, varma, larĝa, supre,

ami, estimi“ k.t.p., vi jam mem povas formi la vortojn „malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, mal-estirni” k.t.p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la

prefikson „mal“; la sufikso „in a signifas la virinan sekson

(„patro a pĉre — „patrino a mĉre), — sekve sciante la vortojn

„patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko a k.t.p., vi jam estas

liberigitaj de la lernado de la vortoj „patrino, fratino, onklino,

fianĉino, bovino, kokino a k.t.p.; la sufikso „il a signifas ilon

(„tranĉi a trancher — „tranĉilo a couteau), — sekve sciante la

vortojn „tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi a k.t.p., vi jam

mem scias la vortojn „tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo,

plugilo” k.t.p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas

la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraŭ multaj aliaj.

 

294

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la konstruo de arta

lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta

estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio ĉi estis

nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun ĉi grandegan

facilecon de arta lingvo, ĉar ni al ĝi poste ankoraŭ revenos.

 

2.) La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco

kaj senlima riĉeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion ĉi

ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭvidis kaj

antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatas al tiu ĉi por

la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj

Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la

esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon.

Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon,

Leibniz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire,

Diderot, Volney, Ampĉre, Max Mŭller k.t.p., — sed ni rigardas

la citatojn kiel batalilon nur de pseŭdo-instruitaj sofistoj; tial,

ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi ĉion nur per la

sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti

pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion ĉi komprenos ĉiu mem,

se li konsideros la jenon: Cia lingvo natura konstruiĝadis per

tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li aŭdis de aliaj; nenia

logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie

ĉi havis ian forton. Ĉian esprimon, kiun vi multajn fojojn

aŭdis, vi povas uzi, kaj ĉian espriinon, kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en ĉia lingvo

natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via

cerbo aperas ia komprenaĵo, sed … vi ne havas la eblon

esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta

multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprenajo,

kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprenaĵo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank’ al tio, ke je lavado de tolaĵo

sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por

esprimo de la komprenaĵo „lavistino a ; sed se viro ekvolos

okupadi sin je lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras

jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon

de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo, vi neniam aŭdis!

Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis

kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por

ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo

de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba

uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas

fari adjektivon, verbon k.t.p. — tio ĉi estas jam tute ne ebla!

En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas

 

295

 

III. Traktaĵoj

 

tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon

de komparado, tiun aŭ alian formon; verbojn, kiuj ne havas

tiun aŭ alian tempon, personon, modon k.t.p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas

fari substantivon k.t.p. Ĉar, ni ripetas, ĉiu lingvo natura estas

fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda „oni tiel parolas”

aŭ „oni tiel ne parolas a ; sekve ĉian komprenaĵon, kiu naskiĝas en via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne

aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi

al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur

la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leĝoj de

pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco

de „tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas tiajn

ideajn kuniĝojn a — en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu

ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la eblon naski infanojn aŭ

nutri ilin per siaj mamoj, — kaj por li tuj ekzistas en la lingvo

preta vorto, ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de

ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso.

Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej

strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, — por li tuj

ekzistas preta vorto, ĉar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso

por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.

 

Krom tio ne forgesu, ke la perfektiĝado de lingvo arta

estas ebla ĝis senfineco, ĉar ĉiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo

arta havas plenan rajton aligi al si, ĉian mankon, kiu povus

troviĝi en ĝi, ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi, dum en

lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, ĉar tiam

lingvo natura transformiĝus jam en artan.

 

Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonaĵoj de lingvo

arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraŭ

aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la malbonaĵoj de lingvo arta. Kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo

arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas,

kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas

veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun

lingvo natura lingvo arta posedas neniajn. Ĉiu el vi, vere,

havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ lingvo arta;

sed kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: ĉiuj ili eliras el la buŝo de homoj, kiuj pri lingvo arta

havas nenian scion kaj neniam ĝin eĉ vidis, — ne sole ne

vidis kaj ne esploris, sed eĉ neniam logike enpensiĝis pri ĝia

 

296

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

esenco, kaj anstataŭ ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas

blinde ĵetadi dekstren kaj maldekstren laŭtajn kaj modajn sed

sensencajn frazojn. Se ili nur iom konatiĝus kun lingvo arta,

ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, eĉ tute ne

konatiĝante kun la lingvo, simple ekpensus pri ĝi teorie, ili

ekvidus, ke ĉiuj iliaj frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan

fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo

ĉiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke ĉiuj homoj tie

estas sen manoj kaj sen piedoj, — li povas imponi per tio

ĉi al la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono

de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaŭe

rilatos al tiuj ĉivortoj tre kritike, ĉar jam en sia saĝo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj; kaj

kiam ĉe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon

kaj rigardos, kaj tiam li konvinkiĝos, ke ĉiuj frazoj, kiujn li

aŭdis, estas la plej absoluta sensencaĵo. Tial estas ankaŭ kun

lingvo arta: anstataŭ blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur

simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj, kaj vi jam

komprenos, ke ili ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton;

kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraŭ nesufiĉa, tiam iru

simple kaj rigardu, jetu okulon en lernolibron de lingvo arta,

konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo, profundiĝu iom en

ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ

via nazo, — kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencaĵo

sin trovas en ĉiuj tiuj frazoj, kiujn vi aŭdadis kontraŭ lingvo

arta. Vi aŭdis ekzemple frazon „lingvo ne povas esti kreita

en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la

retorto de ĥemiisto u ; tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj „saĝe“,

ke por la grandega plimulto da homoj ĝi jam lasas nenian

dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanaĵo. Kaj tamen se

tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti

malgrandan, tre malgrandan demandon „kial?“ — tiam tiu ĉi

laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon,

ĉar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu ĉi

frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas eĉ

la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman

frazon oni ja povus uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto, kiun

la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por

si, kaj kontraŭ la arta veturado per helpo de vaporo aŭ velo-cipedo, kaj kontraŭ nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun ĉi kaj

similajn frazojn la homoj obstine ripetadas ĉiun fojon, kiam

aperas ia nova utila ideo … Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi

ĉesos regi super la spiritoj de la homoj!

 

297

 

III. Traktaĵoj

 

Vi aŭdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ĝi homoj ne

komprenados unu alian, ke ĉiu popolo uzados ĝin alie, ke en

ĝi oni nenion povas esprimi k.t.p. k.t.p. Se ni turnos atenton,

ke ĉio tio ĉi estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da

honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli

tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono, sed pro la

aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj ĵetadi

koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne

moda, — tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj montriĝas jam ne sole rid-indaj, sed rekte indignigaj. Anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru

kaj rigardu, — kaj tiam vi vidos, ke ĉiuj viaj vortoj estas

simple senceremonia mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de

la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por

si uzas ĝin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej

precize, kiel skribe, tiel ankaŭ buŝe; ke homoj de ĉiuj nacioj

uzas ĝin ĉiuj tute egale; ĝia jam tre riĉa kaj diversaspeca

literaturo montros al vi tute okulvideble, ke ĉiuj nuancoj de

la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi en la

plej bona maniero … Anstataŭ blinde babiladi diversan teorian

sensensaĵon, iru kaj rigardu la faktojn, la longe jam ekzistantajn, de ĉiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkon-feseblajn faktojn, — kaj tiam por vi restos nenia dubo pri

tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko de lingvo

arta en komunan uzadon, ekzistas absolute neniaj.

 

Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de

tiu ĉi ĉapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso

el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon

internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole

kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco kaj

precizeco.

 

E1 ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj de

la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si

mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe

konsistos el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de

ĉio nova kaj al ili venos en la kapon la ideo, pli bone elekti

ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble

pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se

ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj

nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la

reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo

 

298

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar estas afero

tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel

internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj

aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed

ni supozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos

tion ĉi, aŭ ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton,

elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, — kio

do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon. Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ

pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom

fonda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas

grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rinre-dojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco

de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj

klasoj de la societo. Ke la afero starus tiel kaj ne alie,

tion ĉi montras al ni ne sole la logiko, sed tion ĉi jam longe

okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco la

lingvo latina estas ja de longe jam elektita de ĉiuj registaroj

kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en ĉiuj landoj

laŭ ordono de la registaroj la junularo devigite dediĉas tutan

vicon da jaroj al la ellernado de tiu ĉi lingvo, — kaj tamen

ĉu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon

latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion

novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu

decido, kiu longe jam estas farita kaj eĉ efektivigita, sed sen

ia rezultato. En nia tempo nenia decido eĉ de plej aŭtoritata

kongreso iam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton,

kiun ĝi havis en la mezaj centjaroj: tiam ne sole por ĝia internacieco, sed eĉ por ĝia absoluta reĝado unuanime staris ĉiuj

registaroj, la tuta societo, la tuta ĉiopova eklezio, kaj eĉ la vivo

mem, tiam ĝi prezentis la fundamenton de ĉia scienco kaj de

ĉia scio, tiam al ĝi estis dediĉata la pli granda parto de la

vivo, ĝi elpuŝis per si ĉiujn lingvojn patrajn, ĝi estis ellernata

kaj prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj

lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi

sin, — kaj tamen malgraŭ ĉio la lingvo ne sole falis, sed eĉ

en sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur apartenaĵo

de la elektitaj klasoj de la societo! Dume en okazo de

elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege

posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa

societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.

 

Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas

 

299

 

III. Traktaĵoj

 

elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon

naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas

antaŭ la lingvoj naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okul-videblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝaĵo, kiel

ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam

ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. Nenia kongreso

povas fari tian elekton; sed se ni eĉ supozus, ke la kongreso

tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj

kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton, tiu ĉi elekto

per la forto de la cirkonstancoj tute egale restus malviva litero

kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos

nesolvita tiel longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova

kongreso kaj elektos lingvon artan.

 

Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon,

al kiu ni venis, nome: lingvo internacia de la venontaj

generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.

 

VI

 

Nun restas ankoraŭ solvi la demandon, kiahj nome arta

lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua

minuto ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia

eblo, ĉar — kiel vi sendube diros — „da lingvoj artaj ekzistas

ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraŭ mil fojojn pli

granda, ĉar ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan

laŭ sia arbitro a . Ĉu ekzistas tial ia eblo antaŭvidi, kiu el ili

estos elektita? Tiel efektive ŝajnas de la unua rigardo al la

homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antaŭvidi kaj antaŭdiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facila. Tio ĉi venas

de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio

pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraŭ aperi

lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj.

 

Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton, ke, malgraŭ la grandega

nombro da personoj, kiuj laboris aŭ laboras super lingvoj artaj

jam en la daŭro de 200 jaroj, ĝis nun aperis sole nur du

efektive pretaj lingvoj, nome Volapŭk kaj Esperanto. Turnu

atenton sur tion ĉi: sole nur du artaj lingvoj. Estas vero, ke

vi preskaŭ ĉiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke

aperis ankoraŭ unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj lingvoj, oni citas

al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de tiuj ĉi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en

tiuj ĉi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al Ia publiko ŝajnas, ke

novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed

tiu ĉi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj

 

300

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

ne trovas necesa eniĝi en tio, pri kio ili skribas, kaj kontentiĝas

nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon. Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de

„novaj lingvoj internaciaj“, estas nur projektoj, en rapideco

kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras

ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Tiuj ĉi projektoj aperas jen

en formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la formo de dikaj

libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj, — aperas

kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam aŭdas

ion pri ili; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia

realigado, ili tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute ne laŭ

iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en

la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la

efektivigo de tiuj ĉi projektoj estas tiel malfacila kaj tial ĝis

hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj — pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas

vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ĝis nun ekzistas sole

nur du kaj sekve, se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus, ĝi jam el

la ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekve jam tute ne tiel malfacila,

kiel povus ŝajni de la unua rigardo. Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti — la kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton,

ĉar la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej

senduba maniero kaj Volapŭk ĉie estas jam elpuŝita de la

lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapŭk

estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn

tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la plej

fervoraj volapŭkistoj. Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon:

Volapŭk aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la

nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa, kaj Esperanto, dank’ al

financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn; la volapŭkistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn

kaj agadis per la plej vasta, pure amerika reklamo, kaj la

esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelert-econ kaj senhelpecon; kaj malgraŭ ĉio de la unua momento de

la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da volapŭkistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto, kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapŭk staras multe

pli malalte ol Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj,

tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, — dume

en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie

 

301

 

III. Traktaĵoj

 

sur la tuta tera globo troviĝis eĉ unu persono, — ni ripetas,

eĉ unu — kiu transirus de Esperanto al Volapiik! Dum Esperanto, malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devas

batali, daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas, Volapŭk

jam longe estas forlasita preskaŭ de ĉiuj kaj povas esti nomata

jam de longe mortinta.

 

En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapŭk,

ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn: 1) Dum Volapŭk

sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je

harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan.

2) Eĉ por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila

ol Volapŭk, sed por instruitaj ĝi estas tre multe pli facila, ĉar

ĝiaj vortoj — krom kelkaj tre malmultaj — ne estas arbitre

elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia

formo, ke ĉiu ilin facile rekonas. Tial ĉiu iom civilizita homo

jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon

en Esperanto jam preskaŭ tute sen vortaro. 3) Dum la uzanto

de Volapŭk nepre devas ĝin konstante ripetadi, ĉar alie li

ĝin baldaŭ forgesas (dank’ al la plena elpensiteco de la vortoj),

la uzanto de Esperanto, unu fojon ĝin ellerninte, jam ĝin ne

forgesas, se li eĉ longan tempon ĝin ne uzas. 4) Esperanto

jam en la komenco estas tre facila por buŝa interparolado,

dum en Volapŭk oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi

sian orelon, ĝis oni alkutimiĝas al klara diferencigado de la

multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple „bap,

pab, pap, pap, pep, pop, peb, bob, bob, pop, pup, bub, pub,

pŭb, bib, pip, pŭp tt k.t.p., kiuj fariĝas ankoraŭ pli similaj inter

si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun s en la

fino). 5) En Volapŭk, dank’ al kelkaj fundamentaj eraroj en

la principoj de la konstruo (ekzemple: vokaloj en la komenco

aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj), ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de

la aŭtoro (eĉ ĉiuj nomoj propraj, ekzemple Ameriko — Melop,

Anglujo — Nelij). Tio ĉi donas ne sole grandegan nombron

da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paŝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de

ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank’ al la plena

seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank’ al la regulo, ke ĉiuj vortoj „fremdaj tt , kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, —

ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por

lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam

pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.

 

302

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapŭk, ni

tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapŭk. La meritoj de Schleyer estas grandegaj

kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la historio

de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se

hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia,

tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus

ŝanceliĝi eĉ unu minuton.

 

Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la

elekto de lingvo internacia, tiam malgraŭ la grandega nombro

da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco

kaj precizeco antaŭvidi, kian lingvon ĝi elektos, nome: el ĉiuj

ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas

elekti sole nur unu lingvon: Esperanto. Kia ajn estus la

konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj,

je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la

kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian

lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de lingvo internacia

Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la

sola, tute sen iaj konkurantoj. Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera

konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj,

kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaŭ ĉiuj

aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al ĉiu, kiu almenaŭ

iom konatiĝis kun tiu ĉi lingvo, tial estas tute ne eble supozi,

ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontraŭ

ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros

ian alian lingvon, tiam — kiel ni pruvis supre — la vivo

mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole

malviva litero, tiel longe, ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj

faros elekton ĝustan.

 

VII

 

Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon,

nome: En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola

kandidato por lingvo internacia; sed ĉar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia

efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ, eble post dek kaj eble

post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ĝis tiu tempo aperos

multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso?

Aŭ eble la kongreso mem aranĝos kompetentan komitaton, kiu

okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?

 

Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de

nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komi-303

 

III. Traktaĵoj

 

tato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel

ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Car la

kreado de plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo, kiu

al multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en efektiveco estas

afero tre kaj tre malfacila. Ĝi postulas de unu flanko specialan

talenton kaj inspiron kaj de la dua fianko grandan energion,

paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, ĉar ŝajnas al

ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos

„bam“, seĝo estos „bim“ k.t.p. k.t.p., kaj lingvo jam estos preta.

Kun la kreado de pleneca, taŭga kaj vivipova lingvo estas tute

tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aŭ kun

la trairado de densega arbaro. A1 homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi forte-pianon, — oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos

ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian

tonon, — vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn,

kaj vi ricevos tutan kompozicion … ŝajnas, ke nenio estas

pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la

ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos kompre-netadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas

en sola frapado de klavoj, — kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos

pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras

sin antaŭ la publiko. A1 homo, kiu neniam estis en granda

arbaro, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu

fino ĝis la dua: ,,kio artifika tie ĉi estas? ĉiu infano ja povas

tion ĉi fari; oni bezonas nur eniri, iri ĉiam rekte antaŭen,—

kaj post kelke da horoj aŭ post kelke da tagoj vi trovos vin

en la kontraŭa fino de la arbaro“. Sed apenaŭ li eniris iom

en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon,

ke li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro, aŭ post longa

vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri

devis. Tiel estas ankaŭ kun artalingvo: entrepreni la kreadon

de lingvo, doni al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti pri ĝi al la

leganta mondo — ĉio tio ĉi estas tre facila, — sed feliĉe

fini tiun ĉi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida

mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaŭ ili iom

enprofundiĝis en ĝin, ili aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj

sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aŭ ili puŝiĝas je tiom

da malhelpoj, je tiom da reciproke kontraŭparolantaj postuloj,

ke ili perdas ĉian paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne

montras sin antaŭ la publiko.

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel

facila afero, kiel al multaj ŝajnas, oni povas interalie la plej

bone vidi el la sekvanta fakto: oni scias, ke ĝis la apero de

Volapŭk kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis

ankaŭ post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion

da nomoj de tiuj ĉi provoj kaj iliaj aŭtoroj vi trovos en ĉia

historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj ĉi provoj estis

farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj;

ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn; — kaj tamen el tiu ĉi

tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon

kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaŭ tiuj ĉi du

aperis nur okaze, dank’ al tio, ke unu el la aŭtoroj ne sciis

pri la laborado de la dua. La aŭtoro de la lingvo Esperanto,

kiu dediĉis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej

frua infaneco, kiu kun tiu ĉi ideo kunkreskiĝis kaj estis preta

ĉion oferi al ĝi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis

nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankoraŭ neniam ekzistis, kaj ke la malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis en la daŭro

de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da

pacienco, ke se Volapŭk estus aperinta 5—6 jarojn pli frue,

kiam Esperanto ne estis ankoraŭ finita, li (la aŭtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon

super sia lingvo, malgraŭ ke li tute bone konsciis la grandegan

plibonecon de sia lingvo antaŭ Volapŭk.

 

E1 ĉio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo

scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas

tre dube, ke troviĝus iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan

laboron de la komenco kaj havus sufiĉe da energio, por alkonduki ĝin al feliĉa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero,

doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone

el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto: malgraŭ ke la aŭtoroj havis antaŭ si jam tute pretan

modelon, laŭ kiu ili povis labori, ne sole nenia el tiuj ĉi provoj

eliris el la regiono de projektoj, sed eĉ jam el tiuj ĉi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj aŭtoroj havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ĝis fino, tiuj ĉi laboroj prezentiĝus

ne pli bone, sed kontraŭe, multe malpli bone ol Esperanto.

Dum Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas

esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k.t.p.),

ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo,

 

20 Dietterle, Zamenhof.

 

305

 

III. Traktaĵoj

 

oferante por tio ĉi kontraŭvole ĉiujn aliajn flankojn. Tiel

ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan

ruzaĵon: sciante, ke la publiko taksos ĉiun projekton konforme

al tio, kiel al ĝi rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas

ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive taŭga por io en la

praktiko, sed nur pri tio, ke ĝi en la unua minuto faru bonan

impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn

preskaŭ tute sen ia ŝanĝo el la plej gravaj jam ekzistantaj

lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita

lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis

tiun ĉi frazon multe pli facile ol en Esperanto, — kaj ia projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia „lingvo“ (se ili iam

finos ĝin) estos pli bona ol Esperanto. Sed ĉiu prudenta

homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nur iluzio, ke al la

malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie ĉi

estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, riĉeco, precizeco

k.t.p.), kaj ke, se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en

la fino nenion donus! Ĉar se la plej grava merito de lingvo

internacia konsistus en tio, ke ĝi kiel eble plej facile estu tuj

komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por tio ĉi povus

simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj

ŝanĝoj, — kaj la instruitaj lingvistoj ĝin ankoraŭ pli facile

komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej

malgranda ŝanĝado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata

al la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed ĝuste de li la novaj

projektistoj ja prenis tiun ĉi principon: sed dum Esperanto

prudente kontentigas tiun ĉi principon laŭ mezuro de ebleco,

penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj

principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan

atenton nur sur tiun ĉi principon, kaj ĉion alian, nekompareble

pli gravan, ili fordonas kiel oferon, ĉar kunigi kaj konsentigi

inter si diversajn principojn ili ne povas kaj eĉ ne havas deziron, ĉar ili eĉ mem ne esperas doni ion pretan kaj taŭgan,

sed ili volas nur fari efekton.

 

E1 ĉio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus

Esperanton, — tiun lingvon, en kiu estas enmetita tiom da

talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la daŭro de multaj

jaroj estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel

bone plenumas ĉion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estirnataj aŭskultantoj, tio ĉi estas ne sufiĉa:

vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan cert-306

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

econ pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn.

Feliĉe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi

tiun ĉi plenan certecon.

 

Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝia gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapiik la demando

de lingvo internacia estus solvita por ĉiam kaj iaj konkurantoj

al la lingvo Volapŭk aperi jam ne povus; ĉar malgraŭ diversaj eraroj la gramatiko de Volapŭk estas tiel facila kaj tiel

simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam

ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapŭk nur per

kelkaj bagateloj, kaj ĉiu komprenas, ke pro bagateloj neniu

entreprenus la kreadon de.nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj

ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la

ekstrema okazo la estonta akademio aŭ kongreso farus en la

volapŭka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn, kiuj montriĝus

utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapŭk, kaj

ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita. Sed lingvo konsistas

ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro, kaj la ellernado

de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo,

ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapŭk solvis nur la

demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen

atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj

vortoj, kiujn ĉiu nova aŭtoro havus la rajton elpensi al si laŭ

sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la

ekzistado de Volapŭk eĉ la plej fervoraj volapŭkistoj nature

timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapŭk

kaj inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado. Tute alia afero

estas kun Esperanto: oni scias — kaj tion ĉi eĉ por unu

minuto nenia esploranto neas, — ke Esperanto solvis ne sole la

demandon de la gramatiko, sed ankaŭ la demandon de la vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed la

tutan problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la aŭtoro

de ia nova lingvo, se tia iam aperus? A1 li restus jam nenio

ol … eitrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni

efektive, ke nun, malgraŭ la jam ekzistanta, bonega en ĉiuj

rilatoj, ĉiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj

kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo,

kiu decidis dediĉi tutan serion da jaroj al la kreado de nova

lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino kaj

ke la lingvo proponita de li montriĝas efektive pli bona ol

Esperanto, — ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi lingvo.

Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon

esprimi en la plej preciza maniero ĉiujn nuancojn de la homa

penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti

 

20 *

 

307

111. Traktajoj

ellernita en duono da horo, — tiam kion la nova aŭtoro povus

doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataŭ

16 reguloj 15 kaj anstataŭ 30 minutoj da laborado postulus

25 minutojn? Ĉu ne vere? Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi

krei novan lingvon kaj ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzus

la jam ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan? Sendube ne; en

ekstrema okazo la mondo diros: „se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita w . Kia estos

la vortaro de tiu ĉi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto

jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti

el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj

romana-germanaj en alia plej komune uzata formo; tio ĉi estas

ne por tio, ke — kiel opinias multaj pli novaj projektistoj —

la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en

tiu ĉi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj

lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja tia lingvo estas

malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kaŭzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj „fremdaj u , kiuj en ĉiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al ĉiuj estas

konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo;

al ili unisone devas soni ankaŭ ĉiuj aliaj vortoj de la vortaro,

ĉar alie la lingvo estus sovaĝa, sur ĉiu paŝo estus kunpuŝiĝo

de elementoj, malkompreniĝoj, kaj la konstanta regula riĉiĝado

de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraŭ diversaj

aliaj kaŭzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el

tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolos. Estos sufiĉe, se ni nur diros,

ke ĉiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi leĝon por la

vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj ĉar la lingvo

Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis kaj ĉar ĉe tiu ĉi

leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas,

restas la demando, kion do povus al ni doni aŭtoro de nova

lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aŭ alia vorto

oni povus doni pli oportunan formon, — sed da tiaj vortoj

ekzistas tre nemulte. Tion ĉi oni la plej bone vidas el tio,

ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi

prenus, vi trovos en ĉiu el ili almenaŭ 60 £ da vortoj, kiuj

havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi

al tio ĉi ankoraŭ aldonos, ke ankaŭ la restaj 40 £ da vortoj

diferencas de la esperanta formo pleje nur tial, ke la aŭtoroj

de tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn principojn,

kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aŭ simple ŝanĝis

la vortojn tute sen ia bezono, — vi facile venos al la kon-308

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

kludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ

la formo esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas

ne pli ol iajn 10 Sed se en la esperanta gramatiko oni

preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la vortaro oni povus ŝanĝi

nur iajn lOf da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus

per si la nova lingvo, se ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive

montriĝus kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj? Tio ĉi estus ne

nova lingvo, sed nur iom ŝanĝita lingvo Esperanto! Sekve la

tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkonduk-iĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia

nuna formo, aŭ en ĝi estos faritaj iam iaj ŝanĝoj! Sed tiu ĉi

demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili

protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj volas ŝanĝi

Esperanton Iaŭ sia bontrovo; sed se iam aŭtoritata kongreso

aŭ akademio decidos fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn,

Ia esperantistoj akceptos tion ĉi kun plezuro kaj nenion perdos

de tio ĉi: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan

malfacilan Iingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn

tagojn por la ellerno de tiuj ŝanĝoj en la lingvo, kiuj estos

faritaj, kaj la afero estos finita.

 

La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas

ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraŭe: kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso, pri kiu oni scios,

ke ĝia decido havos forton por la mondo, la esperantistoj

mem proponos al ĝi difini komitaton, kiu okupus sin je la

trarigardo de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena

nerekonebleco; sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi

laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita

al feliĉa fino kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos

tute taŭga, sekve kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estont-aĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan

nunaĵon; sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke

Esperanto ne estas bona, ĝi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna formo kaj paralele kun tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo

de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala;

kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado de

la komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj

provoj montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke

la nuna formo de la lingvo internacia estas eksiĝata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta

 

309

 

III. Traktaĵoj

 

homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie.

Sekve se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo,

en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra

Esperanto.

 

Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ĝis la

nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al

la sekvantaj konkludoj:

 

1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro

grandegan utilon.

 

2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla.

 

3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue

nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus

kontraŭ tio ĉi.

 

4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom

arta.

 

5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom

Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ

en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj.

 

VIII

 

Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris.

Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj „saĝaj“ kaj „praktikaj* homoj, kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas

por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli

aŭ malpli frue devas efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom

ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj ŝercadus

pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno,

tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por

la komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial,

ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj

de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti

ne povas. Longan tempon eble ankoraŭ la esperantistoj devos

bataladi, longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo jetados sur ilin

ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni,

pli aŭ malpli frue venos. La iniciatoroj de la esperanta afero eble

ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia

agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de

homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la

 

310

 

Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2

 

maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj,

la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian

nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble ili

ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia

afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita

— sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jam

neniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados

pri si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon

da jaroj, aperos nova revigliĝo; kiam laciĝos unuj batalantoj,

aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la

afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne

malĝoju tial, esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas

al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en

rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis

antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj

certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj *.

 

Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan

atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas

la kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la

simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi „la mondo

ne volas vian lingvon a , respondu kuraĝe: „ĉu la mondo volas

aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti ĝin, ĉar alie

esti ne povas a . Kiam vi aŭdos „oni diras, ke aperis nova

lingvo, oni diras, ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso

deziras elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon a ,

respondu kuraĝe: „ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas fonditaj

sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de

la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de

privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj ripetiĝis jam

multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej

plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ

la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti

neniel povas. a

 

Se oni diras al vi: „tiu aŭ alia esperantisto aŭ societo

esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian

falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan

aferon a , tiam respondu: „La afero Esperanto dependas de nenia

 

* Oni memoru, ke tiu ĉi artikolo estas skribita en tiu tempo, kiam

la afero de Esperanto staris ankoraŭ tre malforte. (Noto de Zamenhof

en la „Fundamenta Krestomatio“.)

 

311

 

III. Traktaĵoj

 

persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj

paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de

Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua,

ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika.”

 

La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe

kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari

por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas

kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al kia nome lingvo

la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas.

Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute

klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi,

kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la

kreskanta konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto

tie ĉi dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero,

laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide

estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras

aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu

societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus

la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.

 


*

1901—1914

 

Hilelismo-Homaranismo

 

Antaŭrimarkigo al la sekvantaj n-roj 3—11

 

Por la sekvantaj n-roj 3—11 (el la tempo de 1901 — 1914)

mi devas diri kelkajn enkondukajn vortojn . Ĉi tiuj numeroj

ampleksas la materialon, kiu rilatas la „homaranismon“ de

Zamenhof . La tre ideala homaranisma ideo okupis lin

dum lia tuta vivo y kaj — kiel ŝajnas al mi — por li estis

ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu

evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li

esprimas per la preskaŭ sinonimaj vortoj „hilelismo“ kaj „homaranismo “. Pro diversaj kaŭzoj li komence timis, publikigi

siajn ideojn sub sia nomo: 1. pro la politika situacio en la

tiama Rusujo, 2 . pro tio, ke li antaŭvidis atakojn kaj kritikojn

eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo, 3. ĉar li ne

volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn .

 

312

 

Hilelismo-Homaranismo. 1901—1914

 

La n-ro 9 („hispana“ hroŝuro) pri „homaranismo“ 1913 ja

aperis sub la nomo de Zamenhof, sed ne povas esti dubo pri

tio, ke ankaŭ ĉio, kion ampleksas la n-roj 3—8 de la jaro 1906

en ĉi tiu parto III, estas verkita de Zamenhof mem, kvankam

la n-roj 3, 4, 6, 7, 8 aperis anonime aŭ pseŭdonime. La n-ro 6

estas letero privata ; do, li en ĝi povis nomi sin kiel aŭtoron.

Pro la principo, kiun mi jam aludis en mia antaŭparolo (‘paĝ. 7)

mi envicigis la tutan materialon, kvankam ĝi enhavas ankaŭ

leterojn, en ĉi tiun parton III.

 

N.B. Mi atentigas pri tio, ke (laŭ mia noto al n-ro 5) n-ro 3 en

manuskripto estis preta minimume jam 1901!

 

Estis necese represigi ankaŭ la tutan numeron 9, ĉar la

enhavo kelkfoje esence diferenciĝas de la enhavo de la unua

msa broŝuro (n-ro 6) pri homaranismo 1 .

 

Mi rekomendas al ĉiuj, kiuj volas studadi la tutan de -

mandon pri „hilelismo“-„homaranismo“ pli detale, ke ili tre

atente legu ankaŭ la leterojn, kiuj troviĝas en parto V sub la

n-roj 289 — 296, 334, 367 — 368, el kiuj evidentiĝas i.a. ankaŭ

la Zamenhofeco de la sekvantaj n-roj 3, 4, 6, 7, 8 en ĉi tiu

parto III.

 

Cetere en ĉi tiu kolekto ne estas sujiĉa spaco, por detale

priparoli la homaranisman ideon de Zamenhof. Gi bezonas

specialan esploron, kaj mi antaŭvidas, ke ĝi precipe vekos la

specialan intereson de la tuta samideanaro , ne nur de la hebreaj esperantistoj.

 

Ke mi povis publikigi la tre gravajn n-rojn 3 — 8, tion mi

ankaŭ dankas al s-ro N. Nekrasov, kiu en la biblioteko en

Moskvo kopiis por mia. kolekto la tre gravajn, maloftajn, el

la biblioteko neforsendeblajn kaj ne plu aĉeteblajn broŝuretojn

kaj artikolojn, tiamaniere (same kiel por la parto V) bonege

kompletigante mian kolekton.

* #

*

N-ro 3. Dogmoj de Hilelismo 2

 

„Ruslanda Esperantisto i( II. 1906, n-ro 1 (Januaro).

 

Samtempe ili aperis depresitaj kiel aparta broŝureto.

 

La senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj

religioj en la vasta Rusuja regno, la kriantaj maljustaĵoj kaj

 

1 Mi proponas por n-ro 6 la nomon „rusa broŝuro (i kaj por n-ro 9

 

„hispana broŝuro (i . 2 La redakcio de „Ruslanda Esperantisto i( estis

ricevinta ĉi tiun artikolon enformo de letero de la „unua rondeto hilelista (i .

 

313

 

III. Traktaĵoj

 

perfortaĵoj, kiuj ĉiutage kaj sur ĉiu paŝo estas farataj de la

plimulto de loĝantaro kontraŭ la malplimulto, malgraŭ ke tiu ĉi

lasta havas tian saman moralan rajton pri sia natura patrujo,

kiel la unua, la englutema celado de unuj popoloj kontraŭ aliaj,

en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo, — ĉio tio ĉi jam longe

devigis multajn serĉi ian neŭtralan fundamenton, sur kiu homoj

de malsamaj gentoj kaj religioj — almenaŭ ĉiuj filoj de sama

patrujo — povus komunikiĝadi inter si pace kaj frate, sen reciprokaj kolizioj, malamo kaj maljusteco. Tiun ĉi neŭtralan fundamenton prezentas la malsupre donitaj dogmoj de la „hilelismo a .

 

La principa ideo de la hilelismo naskiĝis antaŭ dek jaroj,

sed ĝi havis iom alian karakteron kaj estis destinita tiam speciale por unu homa grupo, por reguligi la rilatojn de tiu ĉi

grupo al la ĉirkaŭanta mondo: nur poste ĝi akceptis karakteron

absolutan, sendependan de ĉiuj gentaj kaj religiaj apartecoj,

kiel sole justa reguligo de la reciprokaj rilatoj inter ĉiuj gentoj kaj religioj. Tamen longan tempon la iniciatoroj de tiu

ideo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke

tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla.

 

Sed en la fino de la pasinta somero okazis io, kio neniigis

ĉiujn dubojn. En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn. Pli ol mil homoj,

kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj

apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj

kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune

en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn

principojn nur neŭtralehomajn. Kiu aŭdis la multenombrajn

parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de

la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la

aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj

gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun

kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la

kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ

hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur

neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn ĉiu el ili

dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris

miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo

aŭ religio, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj

la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.

 

La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la

iniciatorojn de la hilelismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj

 

314

 

Hilelismo. 1906. — N-ro 3

 

frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla. Tial

ili decidis uzi la plej proksiman tutmondan kongreson de la

esperantistoj en ĉenevo en Septembro 1906, por proponi al

ĉiuj amikoj de interpopola justeco, unuiĝi en apartan grupon, kiu

inter la amikoj de internacia lingvo prezentus * 1 apartan sekcion*.

 

Sed la kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj hilelistoj

devigas ilin elpaŝi kun sia projekto multe pli frue, ol ili intencis. Nun, kiam ĉio ĉe ni vekiĝas al nova vivo, kiam la

societa konscienco komencas doni signojn de sia ekzistado,

kiam aperas espero, ke anstataŭ premantoj kaj prematoj ni

eble baldaŭ havos nur „homojn“ kaj „regnanojn“ 2 , — nun por

ni pli ol por ĉiu alia nacio estas necese fiksi difinitajn politike-religiajn dogmojn, kiuj donus la eblon al ĉiu regnano de

nia diversgenta patrujo, vivi en plena paco kun ĉiuj aliaj

regnanoj, ne altrudante al ili per rajto de pugno siajn pure

familiajn idealojn. En la nuna kriza momento, kiam nia patrujo

bezonas ĉiujn siajn fortojn, estas necese enkonduki en la

vivon tiajn dogmojn, kiuj permesus al ĉiuj diversgentaj kaj

diversreligiaj regnanoj, ĉesigi siajn reciprokajn malpacon kaj

kalkulojn kaj sincere unuiĝi por la savo de nia komuna patrujo,

kiu devas kompreneble fariĝi fine propraĵo de ĉiuj siaj regnanoj kaj ne sole de unu gento aŭ religio. Kvankam la grandega

plimulto de niaj samregnanoj estas ankoraŭ tute ne preparita

por nia ideo kaj nia voĉo longan tempon ankoraŭ restos voĉo

krianta en dezerto, estas tamen grave, ke niaj principoj estu

konataj al niaj samregnanoj, por ke tiuj malmultaj, kiuj serĉas intergentan justecon, sciu, en kio ĝi laŭ nia opinio konsistas. Jen estas la kaŭzo, kial la hilelistoj decidis publikigi

siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas,

aliĝi al ili**. Januaro 1906.

 

* Oni ne devas intermiksi la hilelismon kun la esperantismo!

Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni

povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la hilelismo.

 

(Subnoto en la originalo mem.)

 

** Ĝis la fondo de centra organo hilelista, la aprobantoj de la

ideo de hilelismo estas petataj, sendi sian adreson al la redakcio de

tiu gazeto, kiu afable publikigis nian nunan leteron. (Adreso: Redakcio

de la gazeto „RusIanda Esperantisto“, S.-Peterburgo, B. Podjaĉeskaja,

d. No. 24, loĝ. 12.)

 

1 teksto: „prezentis“; ke oni devas legi „prezentus“, tion ankaŭ

montras n-ro 6, kie je la komenco estas represita parto de n-ro 3.

 

2 Estas atentinde, ke tiuj ĉi linioj estis verkitaj dum la unua revolucio en Ruslando en la jaroj 1905 — 1906. (Noto de N. Nekrasov.)

 

315

 

III. Traktaĵoj

 

Antaŭa klarigo

 

La malsupre donitaj dogmoj de la hilelismo havas signifon

nur principan; la definitiva teksto de tiuj ĉi dogmoj estos

fiksita nur poste, en la unua komuna kongreso de la hilelistoj.

 

Esenco de la Hilelismo

 

La hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon

de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia

religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi

kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtralehoma, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

 

Fina celo de la Hilelismo*

 

La hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom post iom, nerimarkate

kaj sen ia rompado.

 

Deklaracio de Hilelisto

 

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj

naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi

respondas: „Mi estas hilelisto/ 4 Tio ĉi signifas, ke mi

estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:

 

1 .

 

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj;

ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel

grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas

malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

 

2 .

 

Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun

homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke

li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi

rigardas kiel barbarecon.

 

* Rimarko: Sian nomon la hilelismo ricevis laŭ la nomo de la

antikva Palestina saĝulo Hillel, kies modifikita principo estas akceptita

kiel bazo por la religio de la hilelistoj. (Hillel estis samtempulo de

Jesuo kaj mortis, kiel prezidanto de la sinedrio, ĉirkaŭ 10 jarojn post li.)

 

316

 

Hilelismo. 1906. — N-ro 3

3.

Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento,

sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ

religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando

kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi

rigardas kiel restajon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur

rajto de pugno kaj glavo.

4.

Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan,

naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en

komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi

estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtralehoma. Ĉiun celadon de unu homo,

altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel

barbarecon.

5.

Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu mi naskiĝis aŭ

en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis. Tiu parto de la regno, en kiu

mi pasigis mian infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia

gento, povas esti por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj partoj; sed

nomi mia patrujo unu pecon de mia aŭ tiom pli de fremda

regno pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento, mi

neniam devas, ĉar tio ĉi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ĝi estus ankaŭ kontraŭa al la morala leĝo pri la

sengenteco de la tero. Se tiu parto de la patrujo, en kiu ini

loĝas, laŭ sia geografia karaktero aŭ laŭ siaj moroj, tro multe

diferencas de la aliaj partoj, tiam — por eviti malkompreniĝon — mi povas al la demando pri mia patrujo nomi aparte

tiun parton de Ia regno, en kiu mi loĝas, sed mi devas tiam

ĝin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi rigardas

ĝin ne kiel mian ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton de

mia patrujo. Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn

partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas

ilin nomi nur per nomo neŭtrale-geografia, kiel estas farate en

ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas

ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado kun hilelistoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo

hilelista, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la

aldono de la finiĝo „regno“ por la tuta patrujo kaj „Iando“

por la nomo de ĝia parto.

 

Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko,

Peruo; Peterburgregno, Parizregno; Alĝerio, Varsovilando.

 

317

 

III. Traktaĵoj

 

6 .

 

Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno,

lingvo aŭ religio ili estas; la servadon speciale al la gentaj

interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando

prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo.

Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas

en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton

altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas

penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por

siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo

kaj sia religio, se ili tion ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj

institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo

neŭtralehoma kaj festoj neŭtralehomaj aŭ regnaj. Tiel longe,

kiel la atingo de tio ĉi estos ne ebla, mi devas penadi, ke en

mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neŭtralehoma por tiuj regnanoj, kiuj ne volas aŭ ne povas uzi

instituciojn kun tiu aŭ alia genta lingvo; kaj de ĉia reciproka

batalado de lingvoj aŭ religioj pro regado mi devas teni min

flanke, ĉar ĝi estas nur batalado inter unu maljustaĵo kaj alia.

7.

Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loĝantaro estas pli-malpli unugenta, ĝi longan tempon ne komprenos la maljustecon de regado de unu lingvo aŭ religio super la aliaj kaj

ĝi per ĉiuj fortoj batalados kontraŭ la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj

kaj religioj, kaj la defendantojn de tiu ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superjetados per koto. Sed mi neniam kon-fuziĝos per tiu ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas pro

absoluta vero kaj justeco, ke nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ, ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj kaj malpacoj inter la

popoloj, ke ĉia ago kontraŭ la devizo „la regno por la regnanoj a

kaj ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam

perfortajo, eĉ se ĝi estas farata de grandega plimulto kontraŭ

malgrandega malplimulto, kaj ke fortika feliĉo de la homaro

estas ebla nur tiam, kiam por ĉiuj popoloj kaj landoj ekzistos

justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de

tempo, nek de forto, kaj kiam en ĉiu regno ekzistos nur homoj

kaj regnanoj kaj ne gentoj.

 

8 .

 

Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas

mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas;

 

318

 

Hilelismo. 1906. — N-ro 3

 

sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldonila vorton „hilelisto“, por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en

senco ŝovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiuj havas saman

devenon kiel mi, mi nomas mia gento. En parolado kun

hilelistoj mi devas eviti la konfuzajn vortojn „nacio“ aŭ „popolo“ kaj anstataŭ ili mi devas ĉiam uzi la precizajn hilel-istajn esprimojn „regnanaro“ (= loĝantaro de unu regno) aŭ

„landanaro w (= loĝantaro de unu lando). Sed nek mian regn-anaron, nek mian landanaron mi devas nomi per la nomo de

ia gento, mi devas ĉiam nomi ilin — almenaŭ en parolado

kun hilelistoj — per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno

aŭ lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu

politike-geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p.

 

Ekzemploj: Sviso-hilelisto, Peterburgregna hilelisto, Var-sovilanda hilelisto.

9.

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej

bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi

lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton „hilelista“, por montri,

ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia

idealo estas lingvo neŭtralehoma. En ĉiuj hilelistaj kunvenoj

kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun hilelistoj mi devas uzadi la lingvon hilelistan. En mia familia vivo

mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi

ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas

min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: „la ekzistadon

de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas

per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu

lingvo aŭ dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de

mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedus tiun ĉi lingvon).”

 

Rimarko: Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la hilelistoj akceptas ĝuste

ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iarn poste

tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.

 

10 .

 

Mia religio ini nomas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, aŭ

al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ĝia noino mi devas

ĉiam aldoni la nomon „hilelista“, por inontri, ke mi konfesas

ĝin laŭ la religiaj principoj de la hilelismo, kiuj konsistas

en jeno:

 

319

 

III. Traktaĵoj

 

a) Sub la nomo „Dio“ mi komprenas tiun al mi nekom-preneblan plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies

esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al

mi mia saĝo kaj koro.

 

b) Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi rigardas la

regulon „agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun

vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco a ; ĉion alian

en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn aŭ kiel religiajn

morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la

vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de mia persona deziro.

 

c) Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke la

esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu

de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi konscias, ke oni neniun povas

laŭdi nek mallaŭdi por lia tradicia religio, kaj ke bonaj aŭ malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li

mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj ĉar la religiaj

moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter unu religio kaj

alia kaj la solan kaŭzon de religia malamo inter la homoj,

estas donitaj ne de Dio, sed de homoj, tial mi devas kunhelpi

al tio, ke per konstanta reciproka komunikiĝado de la hilelistoj

de diversaj religioj la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj hilelistoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj, neŭtralehomaj.

 

11 .

 

Kiam en mia urbo estos fondita templo hilelista, mi devas

kiel eble pli ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tie kun

hilelistoj de aliaj religioj, ellaboradi kune kun ili morojn kaj

festojn neŭtralehomajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj

varma vivo-reguliga religio komunehoma, kiun gepatroj povos

sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la

homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia „mi“ al

la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn,

altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. Tiu ĉi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj

ĉiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj

abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj; tiu

ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, kon-solon al la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon

 

320

 

Hilelismo. 1906. — N-roj 3—4

 

al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas ŝarĝita per io k.t.p. Tiel longe kiel

en mia urbo ne ekzistas templo hilelista, mi devas kiel eble

plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj hilelistoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun hilelistoj de aliaj urboj.

 

12 .

 

Hilelisto mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la „Deklaracion de Hilelisto <£ kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj

hilelistaj temploj aŭ rondetoj.

 

N-ro 4. Aldono al la „Dogmoj de Hilelismo“

 

„j Ruslanda Esperantisto “ II. 1906, n-ro 2 (Februaro).

 

Samtempe ĝi aperis depresita kiel aparta folio.

 

Ni atentigas, ke la publikigitaj „Dogmoj“ havas signifon

nur principan, kaj ilia definitiva redakcio estos fiksita nur en

la unua kongreso de la hilelistoj. Ĉiun, kiu en principo

aprobas la ideon de la hilelismo, sed ne konsentas

kun tiu aŭ alia dogmo, ni petas montri al ni, kiajn

ŝanĝojn laŭ lia opinio estus utile fari en la diritaj

dogmoj.

 

Pro evito de malkompreniĝoj ni trovas necesa doni la

sekvantajn klarigoj n:

 

1. La nomo „hilelismo“ estas nur provizora; estas supozate,

anstataŭigi ĝin per la nomo „homaranismo“, kiu pli precize

esprimas la tutan esencon de nia ideo („homarano“ en la

lingvo Esperanto signifas „membro de la homa familio“).

 

2. Se la neŭtrale-geografiaj nomoj de regnoj kaj nacioj (vidu

dogm. 5 kaj 8) montriĝus neoportunaj aŭ malagrablaj, oni povas

en la unua tempo uzadi la ekzistantajn nomojn gentajn, ĝis

tiu tempo, kiam la demando pri tio ĉi estos decidita en la kongreso de hilelistoj.

 

3. En la kunvenoj de hilelistoj la lingvo hilelista estas deviga nur por tiuj, kiuj tiun ĉi lingvon bone posedas; sed tiuj,

kiuj ĝin ankoraŭ ne posedas sufiĉe, povas en la unua tempo

uzadi kian lingvon ili volas, sed ili ne havas la rajton altrudi

sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj.

 

4. Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas

nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco,

kaj ĝi rilatas nur al la templo de hilelistoj, sed tute ne al

privataj rondetoj hilelistaj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron

ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj

interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la parto-21 Dietterle, Zamenhof.

 

321

 

Ilt. Traktaĵoj

 

prenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke

en ili partoprenas homoj, havantaj neŭtralehomajn naciajn kaj

religiajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas precipe en la lingvo neŭtralehoma.

 

N-ro 5.

 

Letero 1 al Kofman (Odeso?) de la 15. (28.) V. 1901

 

(Pri la lingvo de V hilelistoj)

 

Kara sinjoro! — Ne fininte ankoraŭ la legadon de mia

 

broŝuro, vi esprimis al mi vian ĝojon pri tio, ke mi „elĵetis

la demandon de lingvo“; tial mi prezentas al mi kiel malagrable

vi kredeble estis surprizita, kiam vi en la dua parto de la

 

broŝuro tamen trovis tiun demandon! Post multa ŝanceliĝado

mi tamen enprenis la demandon de la lingvo, ĉar mi konvinkiĝis, ke hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti, ĝi havus

neniun sencon kaj prezentus nur falsan, nevivipovan kom-promison. Tiel longe kiel la hebreoj ne havos lingvon kaj

estos devigataj en la praktiko ludi la rolon de „rusoj rt „poloj rt

k.t.p. — ili ĉiam estos malestimataj kaj la hebrea demando

 

neniam estos solvita.

 

Ne timu tamen, ke la projekto de hilelismo kun lingvo

neŭtrala estos danĝera por Esperanto! Ho ne, ho ne! Mi

 

estas certa, ke se vi bone pripensos la aferon, vi venos al la

 

1 La letero estas trovita (sen koverto) en la arkivo de la societo

„Esperanto“ en Odeso de samideano S. Rublov. Lia raporto pri ĉi tiu

letero, farita al N. Nekrasov, montras la jenon: Nekrasov estis supozinta,

ke Kofman estas la adresito. Rublov do nun interrilatis kun Kofman ,

kiu konfirmis la supozon. Zamenhof estis sendinta kelkajn jarojn antaŭ

la publikigo la manuskripton de sia broŝuro pri hilelismo al Kofman.

Ĉi tiu estis kontraŭ la ideoj de hilelismo. Do, verŝajne Zamenhof dum

longa tempo hezitis, publikigi sian verkon. (I. a. Kofman rakontis al

Rublov tre interesan detalajon: Zamenhof havis la intencon, reformi la

hebrean lingvon [ne la malnovan, sed la nov-hebrean, la t. n. ĵargononj.

Li deziris simpligi la ĵargonon, doni al ĝi racian gramatikon ktp. Cetere

Kofman rakontis, ke li konversaciis kun Zamenhof ĉirkaŭ la jaroj 1900

ĝis 1902 pri cionismo, kaj ĉi tiu montris sian simpation altiu naciisma

movado, opiniante ĝin rimedo, por altigi la senton de memestimo ĉe la

hebreoj, kaj samtempe revis pri apliko de novigita ĵargono; li volis elĵeti el ĝi ĉiujn vortojn negermandevenajn [rusajn, polajn ktp.J. — Ĉu

Kofman ĝuste rememoras pri ĉi tiu afero, tion oni malfacile povas

kontroli. Certe Zamenhof poste ne favoris la ideojn cionistajn. Kaj

pri lia plano rilate la hebrean ĵargonon mi nenie trovis ion.) — Kvankam

la letero al Kofman estas skribita antaŭ la apero de la n-roj 3 kaj 4

en ĉi tiu Ill-a parto, ĝi povas esti sufiĉe bone komprenata nur, post

kiam oni legis ilin. Kaj fakte, kiel montras la ĵus diritaj vortoj, ĝi estas

skribita nur post ili.

 

322

 

Hilelismo. 1906. — N-roj 4 — 5

 

konvinko, ke ambaŭ demandoj estas tre malvaste kaj nedisigeble

ligitaj inter si. Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti

sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala

neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!

 

Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj

brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen — sufiĉe instruita de la sperto — mi ne estas optimisto! Estis tempo,

kiam Volapŭk staris ankoraŭ multe pli brilante, — kaj tamen

… rapide kiel fulmo Volapŭk falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj

esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo

akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus

— nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne

estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon „eliros

el la modo“, ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo

da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan.

Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala

multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo

de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon

multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo,

kiun uzus eĉ milionoj da homoj.

 

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la

hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam

ebla sen hilelismo, t. e. sen kreo de neŭtrala popolo.

 

Sed kompreneble estus facilanimeco, se mi volus oferi

Esperanton, kiu jam ion atingis; mi oferus pro ideo, kiu eble

ne estos akceptita kaj efektivigita. Sed mi tion ĉi ja ne faros.

Por Esperanto ni laborados tiel same kiel antaŭe, kaj la hilelismo nin ne detenos tiel same, kiel nin ne detenas la atendado de internacia komitato da akademioj, kiun esperas niaj

francaj amikoj. Nur en la okazo, se la ideo de hilelismo estos

efektivigita kaj se kolektiĝos kongreso de hilelistoj sufiĉe

granda kaj forta — nur tiam ni ligos kun ĝi la sorton de

lingvo internacia, tiam mi deĵetos mian pseŭdonimon kaj tiam

mi proponos al la mondo esperantista, ke ili — pro la bono de

Esperanto — akceptu la ŝanĝojn, kiujn la kongreso deziros

fari en Esperanto (aŭ ke ili akceptu tiun alian lingvon neŭtralan, kiun la kongreso proponos). Gis tiu tempo la nomo

de la aŭtoro de hilelismo restos severe kaŝita (almenaŭ publike;

se private multaj eble scios pri la aŭtoro, tio ĉi nenion malhelpos); tamen, kiom ni povas, ni devas peni, ke mia nomo

restu nekonata*. Via Zamenhof.

 

* Precipe por esperantistoj-nehebreoj.

 

21*

 

323

 

III. Traktaĵoj

 

N-ro 6. Homaranismo*

 

(Hilelismo)

 

Aparta broŝuro aperinta (en rusa lingvo kaj en Esperanto) 1906 en

S. Peterburgo (anonime) kiel „plibonigita kaj plikompletigita eldono de

Dogmoj de Hilelismo“.

 

La homaranismo estas celado al pura homeco kaj

al absoluta intergenta justeco kaj egaleco.

 

La ideo de homaranismo naskiĝis de la antaŭe ekzistinta

ideo de „hilelismo a , de kiu ĝi distingiĝas nur per tio, ke la

hilelismo koncernis nur unu homan grupon, dum la homaranismo

koncernas ĉiujn popolojn kaj religiojn.

 

La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la

homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek

de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj

kaj religioj sur fundamento neŭtralehoma, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

 

La homaranoj esperas, ke per konstanta reciproka

komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi

fariĝados iom-post-iom, nerimarkate kaj sen ia rompado * 1 .

 

Longan tempon la iniciatoroj de la homaranismo ne kuraĝis

precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie ŝajnis

bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla. Sed en la

jaro 1905 okazis io, kio neniigis ĉiujn dubojn. En Aŭgusto

1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua

tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn

atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj

landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj

kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro

de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco,

parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo,

konfesis religiajn principojn nur neŭtralehomajn. Kiu aŭdis

la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita

konstruaĵo de la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezent-

 

* De la vorto „Honiarano“, kiu signifas „membro de la ĉiuhoma

familio“.

 

1 La sekvanta parto estas represita el n-ro 3.

 

324

 

Homaranismo. 1906. — N-ro 6

 

adoj, en kiuj la auskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si

miksaĵon de ĉiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj

tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj,

ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj,

kiujn ĉiu el ili dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura

patrujo, lingvo aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj

gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj

sincera frateco.

 

La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la

iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco

kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla.

Tial ili decidis proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco

unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia

lingvo prezentus apartan sekcion*.

 

La kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj homaranoj

devigis ilin elpaŝi kun sia programo pli frue, ol ili intencis.

En la celado al libereco la popoloj komencis persekutadi unu

alian aŭ serĉadi pseŭdo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke ĉiuj kompromisoj

estas maljustaj kaj nefortikaj, kaj ke honesta kaj fortika

libereco povas esti atingita nur per absoluta justeco kaj egaleco, sed ne per modifikado de kruda besta forto, por kiu ekzistas nur la demando „kiu kie super kiu kaj en kia grado

devas regi“. Ĉar ekzistas homoj, kiuj meze de la aperinta

intergrupa ĥaoso serĉas la veron kaj dezirus scii unu pri la

alia, tial la homaranoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun

kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco,

kiel ajn malgrandnombraj ili estas, aliĝi al ili.

 

La homaranoj faras al si neniajn iluziojn kaj tial

ili timas nenian disreviĝon. Ili konscias tre bone, ke ilia

voĉo longe restos voĉo krianta en la dezerto, ke longan tempon

ili estos tre malgrandnombraj kaj la mondo ilin mokados kaj

nomados ilin utopiistoj, kiuj batalas por afero, kiu „ne havas

eĉ la plej malgrandajn ŝancojn de sukceso”. Sed la homaranojn

tio ĉi tute ne malkuraĝigas. Ĉar la homaranismo estas ne

„entrepreno“, kies valoro dependas de ĝia atendata sukceso aŭ

malsukceso, sed nur „principaro“, kaj ĉiu homo fortike kon-

 

* Oni ne devas intermiksi la homaranismon kun la esperantismo!

Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas

esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la homaranismo.

 

325

 

III. Traktaĵoj

 

servas sian principaron tiel longe, kiel ĝi estas konsenta kun

liaj konvinkoj, sendepende de tio, ĉu ĝi havas multe da partianoj

aŭ malmulte.

 

La homaranoj estas konvinkitaj, ke ili staras sur fundamento de absoluta vero, kiu pli aŭ malpli frue devos venki,

kiel ajn longe la mondo batalus kontraŭ ĝi; ke ĉiu nacia aŭ

religia ŝovinismo kaj ĉiu celado de unu gento regi super aliaj

gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli aŭ malpli frue devos malaperi; ke la homaranismo, bazita ne sur

tempaj politikaj kondiĉoj de la vivo de tiu aŭ alia gento, ne

sur elpensitaj religiaj dogmoj, ne sur tempaj modaj doktrinoj

kaj fluoj, sed sur vero absoluta, ĉiuloka kaj ĉiutempa,

estas la sola politika-religia idealo, kiun povos havi la estonta

homaro, la sola idealo, kiun ĉiu patro kun pura konscienco

povas transdoni al siaj infanoj sen timo, ke ŝanĝiĝintaj kondiĉoj de la vivo elŝiros tiun idealon el ilia brusto kaj lasos ilin

en la mezo de la vojo de Pvivo sen ia programo kaj spirita

apogo, kiel faris kun ni diversaj malverfundamentaj idealoj trans-donitaj al ni de niaj prapatroj.

 

Ni, homaranoj, al neniu altrudas niajn idealojn kaj esperojn,

ni deziras nur ke la mondo sciu pri ili, por ke tiuj aŭ aliaj

niaj agoj aŭ opinioj ne ŝajnu al la mondo strangaj. Ekzistas

momentoj en la vivo de ĉiu nacio, kiam ĉiu regnano nepre

devas stariĝi sub iun difinitan standardon. Ni publikigas

niajn dogmojn por tio, ke ili povu servi al ni kiel malkaŝa

standardo kaj por ke, agante en tia maniero aŭ alia, ni ne devu

sur ĉiu paŝo donadi senfinajn klarigojn, sed ni povu simple

montri nian standardon kaj diri „mi agas tiel, ĉar mi estas

homarano“.

 

Ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per

ilia komuna spirito, la homaranoj rezervas al si la rajton per

komuna reciproka interkonsento ŝanĝi kaj perfektigi siajn

dogmojn, se tiu aŭ alia el ili montriĝos erara. Tial la malsupre donitaj dogmoj de la homaranismo havas signifon nur principan kaj ilia definitiva teksto estos fiksita nur poste, en unu el la kongresoj de la homaranoj.

 

Deklaracio de Homarano

 

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj

naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi

respondas: „Mi estas homarano“. Tio ĉi signifas, ke mi

estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:

 

Homaranismo. 1906.

 

N-ro 6

 

1 — 5.

 

(Sekvas la teksto de la dogmoj 1—5, tute identa 1 kun tiu en la „Dekla -

racio de Hilelisto“, escepte la flnon de la kvina dogmo, kiu estas modi -

fita jene:)

 

… Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn partojn

mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin

nomi nur per nomo neŭtrale-geografia, kiel estas farate en

ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas

ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado kun homaranoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo

homarana, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la

aldono de la finiĝo „io“ por la tuta patrujo kaj „lando“ por

la nomo de ĝia parto.

 

Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko,

Peruo; Peterburgio, Parizio; Alĝerlando, Varsovilando.

 

6—7.

 

(Sekvas la teksto de la dogmoj 6—7, tute identa kun tiu en la „Dekla -

racio de Hitelisto“.)

 

8 .

 

Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas

rnian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas;

sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton „homarano“, por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en

senco ŝovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiu havas saman

devenon kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi ne

devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi

ĝin — almenaŭ en parolado kun homaranoj — per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno afl lando. Se mia interparolanto

deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu

etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian

genton, lingvon, religion k.t.p.

 

Ekzemploj: Sviso-homarano, Peterburgia homarano, Var-sovilanda homarano.

9.

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej

bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi

lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton „homarana“, por montri,

ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia

 

1 Kun la sola diferenco (tio valoras ankaŭ por la aliaj paragrafoj),

keanstataŭ la vortoj „hilelista“, „hilelismo“, „hilelistoj“ estas ĉie skribitaj

„homarana“, „homaranismo“, „homaranoj“.

 

327

 

III. Traktaĵoj

 

idealo estas lingvo neŭtralehoma. En ĉiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun

homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan. En mia

familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi

devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia.

Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: „la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar

ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo

genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia

patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute

ne posedas tiun ĉi lingvon).

 

Rimarko: Novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankoraŭ la

lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj. Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur

unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la homaranoj akceptas

ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iam

poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos

utila.

 

10 — 12 .

 

(Sekvas la teksto de la dogmoj 10 — 12, tute identa kun tiu en la

„Deklaracio de Hilelisto“. Krom tio estas aldonitaj la du sekvantaj

rimarkoj al la dogmoj 11 kaj 12:)

 

(Sub la dogmo 11:)

 

Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa

havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi

parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco,

kaj ke ĝi rilatas nur al la templo de la homaranoj, sed tute

ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj ĉi rondetoj

havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por

liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro

de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur

per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neŭtralehomajn,

religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili

estas farata precipe en la lingvo neŭtralehoma.

 

(Sub la dogmo 12:)

 

Rimarko: Ĉiu nova rondeto de homaranoj devas publikigi

sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la

lingvo internacia.

 

328

 

Homaranismo. 1606. — N-roj 6—7

 

N-ro 7. Pri la homaranismo

 

Respondo al P-ro Dombrovski

 

„Ruslanda Esperantisto“. II. 1906, n-ro 5 (Majo).

 

La artikolo de P-ro Dombrovski en la No 3 de „Ruslanda

Esperantisto”, min iom mirigis. Estas tamen facile rimarki, ke

la tuta artikolo estas kaŭzita de simpla malkompreniĝo.

 

Mi ne volas nun multe paroli pri la esenco kaj celoj de

la homaranismo, ĉar tio ĉi postulus la skribadon de multaj

kaj grandegaj volumoj, kiuj pli aŭ malpli frue sendube estos

verkitaj de diversaj homaranoj. La temo estas tiel ampleksa,

ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon

de tio, kio devas esti klarigata. Tial mi lasas al aliaj personoj

kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la

homaranismo kaj mi diros nur kelke da vortoj pri tiuj pure

eksteraj malkompreniĝoj, kiuj kaŭzis la artikolon de s-ro D.

 

1) Ŝajnas al mi, ke la ĉefa kaŭzo, kiu malamikigis s-ron D.

kontraŭ la homaranismo, estas la malfeliĉa esprimo „spirita

mallumo”, kiun li legis en la dogmo 10. S-ro D. trovis, ke

laŭ la opinio de la homaranoj la religiaj moroj enkondukas en

la vivon „spiritan mallumon”, kaj mi tute ne miras, ke tiu ĉi

esprimo faris malagrablan efikon sur s-ron D. Sed se li estus

leginta la dogmojn pli atente, li facile rimarkus, ke tiu ĉi malfeliĉa esprimo estas … simpla preseraro! 1 La homaranoj

ne sole ne estas malamikoj de la religiaj moroj, sed kontraŭe,

varmege ilin rekomendas (kompreneble, ili deziras perfektigi

la morojn kaj purigi ilin de ĉio mensoga kaj hipokrita), ili

trovas la ekzistadon de moroj tre grava kaj ili diras en siaj

dogmoj, ke la religiaj moroj havas la celon enporti en la vivon

difmitan programon kaj spiritan varmon; sed en la rusa teksto

de la dogmoj per eraro anstataŭ la vorto „tjeplotu rt (= varmon)

estis presita „tjemnotu rt (= mallumon). Kia domaĝo, ke s-ro D.

legis nur la rusan tekston kaj, rimarkante laŭ la senco, ke tie

estas tre videble ia preseraro, ne enrigardis en la apude star-antan tekston esperantan!

 

2) A1 s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli

alta ol Jesuon Kriston. Ĉar s-ro D. estas ne sole sincera

kaj profunde konvinkita kristano, sed ankaŭ katolika pastro kaj

profesoro de eklezia akademio, mi tute ne miras, ke tiu ĉi

supozata intenco de la homaranoj faris sur lin malbonan impreson. Sed … ankaŭ tie ĉi estas ja simpla eraro, kiu certe

neniam povus veni en la kapon de s-ro D., se li legus la

dogmojn pli atente. La homaranoj ne havas eĉ la plej mal-1 Pri la tre strangaj preseraroj en la rusa teksto vidu ankaŭ V . 290.

 

329

 

III. Traktaĵoj

 

grandan intencon, komparadi reciproke la valoron de diversaj

religioj kaj de iliaj fondintoj; la ideo detronigi Jesuon Kriston

por la kristanoj aŭ Mozeon por la hebreoj aŭ Mahometon por

la mohametanoj k.t.p. kaj surtronigi anstataŭ ili Hillelon neniam

eĉ por unu minuto venis en la kapon de iu homarano. Sian

ĉefan religian principon la homaranoj nomis „hilelismo“ ne

por honori pli Hillelon ol Kriston aŭ Mozeon, sed nur tial,

ke la principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton

inter ĉiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia speciala

propaganda intenco) ĝuste de Hillel. Se okaze tiu principo

estus esprimita ne de Hillel, sed de ia tute sensignifa kaj

senvalora persono, ni devus nomi tiun principon per la nomo

de tiu persono, kaj tio ĉi tute ne signifus, ke ni metas tiun

personon pli alten ol ĉiujn grandajn instruistojn de la homaro.

Se ni devas fari tiun honoron al ĉiu eĉ plej senvalora homo,

se li okaze estus aŭtoro de la principo, tiom pli ni ja ne povas

rifuzi tiun ĉi tute naturan honoron al Hillel, pri kiu s-ro D.

kiel pastro instruita scias ja tre bone, ke li estis unu el la

plej piaj kaj plej estimindaj religiaj saĝuloj.

 

Se la homaranoj volus krei ian novan religion, ili sendube

turnus sin ne al Hillel, sed al la diversaj fondintoj de religioj;

sed la homaranoj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon,

krei ian novan religion, ili volus nur fari ponton, kiu povus

pace ligi inter si ĉiujn religiojn ekzistantajn kaj poste iom-post-iom kunfandi ilin reciproke. Ke Kristo revis pri frateco de

la homaro, neniu el ni dubas; sed pri tio sama revis ankaŭ

la fondintoj de aliaj religioj. Se Kristo kaj la aliaj grandaj

instruistoj de la homaro nun vivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si, ili certe la „efektivajn postulojn de Dio“

metus pli alten ol ĉiujn diferencajn formaĵojn, kaj ni havus

nun ne multajn religiojn, sed unu ĉiuhoman religion. Sed la

fondintoj ja nun ne vivas, restis nur la „religioj“, kiuj portas

iliajn nomojn; kvankam ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri

kunfandiĝo de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon,

por tion ĉi atingi, sed kontraŭe, ĉiu el ili rekte malhelpas

tiun ĉi kunfandiĝon: ĉiu el la religioj ja diras, ke ĝi estas

donita tuta de Dio, sekve tute konsekvence ĉiu religio devas

rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn kontraŭ la ordonoj

de Dio, kaj la akcepton de iaj aliaj religiaj formoj krom ĝiaj

ĝi devas rigardi kiel krimon kontraŭ Dio. Kiamaniere do fariĝos la kunfandiĝo de la homaro? S-ro D. respondos kredeble:

„ĉiuj homoj akceptu la religion katolikan, kaj tiam la homaro

kunfandiĝos“ … Sed tiel same diras ja pri sia religio ankaŭ

la kredantoj de ĉiuj aliaj religioj. Kiel do agi?

 

330

 

Homaranismo. 1906. — N-ro 7

 

La homaranoj havas nenian intencon esploradi la komparan

valoron de ĉiuj religioj, ĉar tio ĉi estus afero tute sencela.

Kiel ajn alte tiu aŭ alia religio starus, la mondo neniam akceptos ĝin memvole (kaj por propagando per glavo aŭ per

reĝaj ordonoj pasis jam la tempo), ĉar ĉe kredantoj tion ĉi

malpermesas la blinda kredo kaj ĉe nekredantoj tion ĉi malpermesas genta aŭ partia ambicio. Por ke ĉiu homo povu

rigardi homon de alia religio ne kiel „malamikon de Dio“, kaj

por ke la homaro povu iam kunfandiĝi, ekzistas nur unu rimedo, nome la sekvanta: ke la homoj, ne rompante sian gentan

religion kaj ne disputante pri la kompara valoro de la religioj,

akceptu la sekvantan dogmon, kiun ĉiu pensanta homo povas

akcepti kun pura konscienco: „ordono de Dio mem estas

nur tio, kio estas enskribita en la koro de ĉiu homo

kaj kio tial estas komuna al ĉiuj religioj, — ĉio alia

en la religioj estas nur ordonoj de homoj; sekve sen

peko kontraŭ Dio ĉiuj religiaj eksteraĵoj povas esti

malsamaj ĉe diversaj gentoj kaj povas ŝanĝiĝi kaj kunfandiĝi perreciproka interkonsento delahomoj”. Kiam

tiu ĉi dogmo estos akceptita, tiam la eternaj religiaj muroj

inter la homoj falos kaj la kunfandiĝo de la homaro fariĝos

afero plenumebla.

 

Sed la diritan dogmon, kiu prezentus la tutan religian fundamenton, la tutan religian esencon de la homaranismo, ni trovas

en formo. konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo,

nek ĉe iu alia, — ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. Jen kial nia

ideo ricevis la nomon „hilelismo“.

 

(Hillel diris al unu idolano: „La tuta esenco de nia religio

estas la leĝo: »agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun

vi«; ĉio alia estas nur komentarioj “.)

 

Mi parolis tiel multe pri Hillel nur, por montri, ke la homaranoj estis tute pravaj, kiam ili sian ideon komence nomis

„hilelismo“, sed en efektiveco la tuta argumentado estas superflua, ĉar grava estas ja ne la nomo, sed la esenco de la afero,

kaj cetere nun, por tuŝi nenies gentan aŭ eklezian ambicion,

la homaranoj jam mem, kiel oni scias, forigis la nomon „hilelismo“ kaj anstataŭigis ĝin per la absolute sengenta, seneklezia

kaj senpersona nomo „homaranismo“.

 

3) S-ro D. diras, ke nia ideo ne estas nova! Se li iam

ekscios la historion de la ideo homaranisma, li kun miro ekscios, ke en la daŭro de tre multaj jaroj la iniciatoroj devis

malfacile bataladi kun si mem, konstante serĉadi, esploradi kaj

sanĝadi, antaŭ ol tra la multegaj kaj plej diversaj komplikitaj

dogmoj, kiujn instruas la mondo kaj niaj kutimoj, ili venis al

 

331

 

III. Traktaĵoj

 

tiuj dogmoj, kiujn instruas la absoluta justeco kaj logiko kaj

kiuj aperas nun al s-ro D. tiel malnovaj kaj ĉiukonataj! …

Sed tiu ĉi historio ja neniun povas interesi, kaj tial mi diras

sole: jes, ni scias, ke nia ideo ne estas nova; sed ĝuste tio

ĉi estas ja nia forto; ĝuste tiu fakto, ke pri nia ideo ĉiam

revis kaj revas la plej bonaj homoj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj

lokoj de la tero, tio ĉi ja devas montri la plej konvinke, ke

nia ideo ne estas arbitre elpensita de iaj apartaj utopiistoj, ke

ĝi estas perfekte bona, absolute necesa, ke la celado al ĝi

estas la devo de ĉiu homo. Vi diras, ke pri tiu ĉi ideo jam

antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la

framasonoj k.t.p… Jes, sed la diferenco inter ili kaj ni estas

tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni

celas ĝin praktike efektivigi; ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ

framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras

al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio „homarano“.

 

4) „Ili ne malkuraĝis ankaŭ proponi eĉ tute nekompren-eblajn barbarajn terminojn de ,Peterburgregno‘, de ,Varsovilando‘“ — diras s-ro D. Mi konfesas, ke mi ne komprenas,

per kio la diritaj terminoj estas tiel nekompreneblaj kaj barbaraj, kaj ŝajnas al mi, ke se s-ro D. sin mem demandos, li

devos konfesi, ke la tuta kulpo de tiuj terminoj konsistas nur

en tio, ke ili estas „novaj“ kaj niaj oreloj ankoraŭ ne alkutimiĝis al ili; sed ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas

nepre barbara? Ni tamen blinde kredu, ke la diritaj terminoj

estas terure barbaraj kaj ilia proponado estis „nemalkuraĝo“

de la flanko de la homaranoj, — kaj ni demandu: en kio

konsistas ilia barbareco? Ĉu en la formo de la vortoj? Tiam

ni devas ja memori, ke neniu malpermesas al la homaranoj

anstataŭigi tiujn vortojn per aliaj, pli agrablaj, se tiaj troviĝos.

Ĉu en la principo de la vortoj, kiu konsistas en tio, ke lando

ne devas porti la nomon de ia gento? Sed s-ro D. ja scias,

ke la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas al tio, ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de

la lando kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas al tiu gento, ili rigardas

kiel fremdulojn, kiuj estas nur tolerataj, manĝas la panon’ de

tiu gento kaj devas servi al la interesoj de tiu gento. Ĉu tio

ĉi estas justa? Se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se tie ĉi vivis

kaj laboris miaj gepatroj, se tie ĉi sin trovas la tomboj de

miaj avoj kaj praavoj, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas

el produktaĵoj de tiu ĉi lando, — ĉu estas juste, ke oni min

nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo sen

patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion aŭ parolas alian

lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton?

 

332

 

Homaranismo. 1906. — N-ro 7

 

Ĉu oni povas nei, ke laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj

havas egalajn rajtojn pri la lando de ilia naskiĝo tiel same,

kiel ĉiuj infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj ĉia

alia parolado estas barbaraĵo, kiu nin ne indignigas nur tial,

ke ni ne pensas pri tio ĉi?

 

Se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon,

ke estus tute pardoneble, se ili profunde kredus, ke lando kaj

lingvo kaj religio estas identaj; sed kiu loĝas en lando, en

kiu kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo, tiu ne

povas dubi pri la sole vera principo de la intergenta moralo.

 

Kaj se ni eĉ ne volas jam pensi pri moralo kaj justeco

absoluta, al kiu ni ankoraŭ ne alkutimiĝis kaj kiu tial sonas

en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare, se ni volas ĉion

juĝi nur laŭ niaj kutimoj, tiam ni ja ankaŭ devas ellabori

en ni respondon al la sekvanta demando: se ĉiu loko de la

tero devas aparteni al unu gento, tiam al kiu gento ĝi devas

aparteni? Ĉu al tiu gento, kiu antaŭe posedis la landon?

En tia okazo cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj

jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko. Ĉu al tiu gento,

kiu nun posedas la landon? En tia okazo en ĉiuj gubernioj

de la okcidenta Rusujo ĉiuj urboj (krom Varsovio) devas aparteni al la hebreoj, kaj ĉiuj nehebreoj devas esti rigardataj tie

kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo. Kiel do decidi tiun ĉi

komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel

estas oportune por li. Ekzemple, rusaj „patriotoj“ diras, ke

la tuta „rusa“ regno tute nature devas aparteni nur al la

„rusoj“; pola patrioto diras, ke en „Polujo“ ĉiuj devas esti

poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni

postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj patriotoj diras, ke en

siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj

tamen en Palestino iam devas mastrumi nur la hebreoj … k.t.p.

Ĉu vi ne vidas, kiel sensencaj kaj senmoralaj^ estas tiuj barbar-tempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj ? Ĉu vi ne vidas, ke

ili ne sole estas krimo kontraŭ la pura moralo, sed ankaŭ

konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj?

Ĉu vi ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga

intergenta principo devas esti „plena sendependeco de ĉiu

lando de la religio kaj lingvo de ĝiaj loĝantoj?“ Ĉu vi ne

komprenas, ke tiu ĉi principo estas atingebla nur tiam, kiam

malaperos la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo

de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas?

 

333

 

III. Traktaĵoj

 

5) Estas strange, ke la bonega esperantisto s-ro D., kiu

sendube multajn fojojn rebatadis la riproĉon, kiun la rutinuloj

faras kontraŭ la ideo de lingvo internacia, nun mem faras

ĝuste tiun saman blinde rutinan riproĉon kontraŭ la homaranismo! „La homaranismo estas kontraŭnacia kaj kontraŭreligia!! u

Kia senatenta supraĵa prijuĝo! La homaranismo, kies unu el

la plej ĉefaj dogmoj estas batalado por la plena rajto de ekzistado de ĉiuj lingvoj kaj dialektoj, t. e. de ĉiuj nacioj kaj

nacietoj, — la homaranismo, kiu ĉian englutemecon de nacioj

kaj lingvoj fortaj kontraŭ nacioj kaj lingvoj malfortaj nomas

„barbareco“, kontraŭ kiu la batalado estas unu el la ĉefaj

celoj de la kreiĝo de la homaranismo, — tiu homaranismo

estas kontraŭnacia! Per kio la homaranismo batalas kontraŭ

la ekzistantaj lingvoj? Ĝi ja ne sole permesas al ĉiu uzi

sian lingvon aŭ dialekton, sed ĝi eĉ rekte, per speciala kaj

klara dogmo, postulas tiun ĉi rajton por ĉiu homo. La homaranismo ja nur postulas, ke sian lingvon ĉiu uzu nur por si

kaj ne altrudu ĝin al aliaj personoj. Tiel same kiel regna

justeco neniam intencas tuŝi la sanktecon de la internaj familiaj

rilatoj, sed nur zorgas pri tio, ke la familiaj aferoj restu limigitaj en domo kaj unu familio ne altrudu siajn dezirojn al

aliaj familioj, tiel same la homaranismo absolute ne intencas

batali kontraŭ la interna vivo de la gentoj, sed ĝi batalas nur

kontraŭ la maljusta regado de unu patruja gento kontraŭ la

aliaj. Kulpigi la homaranismon pri kontraŭnacieco estas ja

ripeti la vortojn de diversaj „vere rusaj“ homoj, kiuj diras,

ke konstitucio estas malamiko de libereco, ĉar … ĝi malpermesas al unuj regnanoj libere premadi la aliajn regnanojn!

 

La homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. estas kontraŭreligia! Kiun la homaranismo detiras de la religio? Ĉu la

homojn blinde kredantajn? Sed tiuj ja ne akceptos la homaranismon. Ĉu la homojn libere pensantajn? Sed tiuj ja de longe

defalis de la religio, kaj la homaranismo, kontraŭe, celas

altiri ilin al la religio! La homaranismo, kiu varbos siajn

adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado, estas

ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj. La

eklezio forigis ilin de la vera Dio — la homaranismo ilin

rekondukis al Li. La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj „ordonoj de Dio“, pri diversaj elpensitaj „sanktaj

veroj“, kaj kiam ilia prudento kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili

devis tute defali de ĉia religio, kaj multaj el ili sentas sin

tre malfeliĉaj. Ili volas iafoje turni sian koron al la nekonata

Mistera Forto de la mondo, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar

la nomon de Dio abomenigis al ili la falsa eklezia ideo pri Li,

 

334

 

Homaranismo. 1906. — N-ro 7

 

ili volus iri en preĝejon, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar ĝi

estus hipokritaĵo de ilia flanko; ili volus legi la Biblion, Evan-gelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn, sed

pro la karaktero de tiuj libroj ili ne povas tion ĉi fari sen

hipokriteco; ili volus partopreni en iaj religiaj moroj, kiuj de

la infanaj jaroj havas por ili multe da ĉarmo, — sed tio ĉi

estus hipokritaĵo; per festoj kaj aliaj eksteraĵoj ili volus enporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj infanoj, sed

tio ĉi estus hipokritaĵo … La homaranismo redonas al ili,

almenaŭ parte, tion, kion ili perdis. Ĝi diras al ili: vi povas

direkti viajn pensojn al la Mistera Forto, se vi nur ne parolas

pri ĝi en senco eklezia kaj kontraŭa al via scio kaj konvinkoj;

vi povas legi la grandajn librojn de la instruistoj de la homaro,

se vi nur memoros ĉiam, ke ili estas verkoj ne de Dio, sed de

homoj, kaj se vi memoros, ke paralele kun grandaj perloj de

filozofio kaj etiko tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj;

vi povas partopreni mem kaj partoprenigi viajn infanojn en

diversaj religiaj festoj kaj moroj, se vi evitos en ili ĉian

mensogon kaj hipokritecon, ĉion, kio estas kontraŭ viaj konvinkoj kaj kredo, kaj partoprenados en ili simple nur kiel en

tradiciaj moroj de via gento …

 

Kaj tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la

blinde kredantajn, sed kontraŭe, realproksimigas al la religio

tiujn, kiuj perdis ĉian religion, — tiu ĉi homaranismo estas

kontraŭreligia! Ni volas ne pereigi la religion, sed savi ĝin

de la senduba pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter

la prudento kaj eklezio.

 

Oni devas memori, ke la homaranismo tute ne volas anstataŭigi la ekzistantajn religiojn kaj templojn per iaj aliaj,

ĝi volas nur krom la ekzistantaj kaj paralele kun ili fondi

ankaŭ festojn, morojn kaj templojn neŭtralehomajn. Estas

vero, ke iom post iom (eble post tre longa tempo) la festoj

kaj moroj neŭtralehomaj paligados kaj elpuŝados la morojn

gentajn, kaj la malaperantaj, ĉiam malpli kaj malpli ŝatataj

religioj cedos iom post iom sian lokon al unu neŭtralehoma

kaj sincere kaj senhipokrite kredata religio; sed ĉu de tio ĉi

ion perdos la religia ideo?

 

Vin, s-ro D., pri kiu mi scias, ke vi estas homo sincere

kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio,

— vin mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda

morala Forto, kiun vi nomas „Dio“ kaj demandi Lin, ĉu li

preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial mal-amadu sin reciproke kaj ĉiu diru, ke nur lia religio estas la

vera, aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiuj

 

335

 

III. Traktaĵoj

 

religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj

ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus? Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam

batalu kontraŭ la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus

la duan, tiam … ne batalu por ni (ĉar mi komprenas, ke

kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari, almenaŭ nun), sed almenaŭ

ne batalu kontraŭ ni, ĉar, batalante kontraŭ ni, vi batalos

kontraŭ la volo de Tiu, al kiu vi ĉiam sincere kaj honeste

servis. Homarano 1 .

 

N-ro 8. Nefermita letero al s-ro de Beaufront

 

„Ruslanda Esperantisto“ II. 1906, n-roj 6/7 (Junio/Julio).

 

Estimata sinjoro! — Ĉar vi tre ofte atakas la homaranismon,

tial ni esperas, ke vi ne rifuzos publikigi en via estimata

gazeto ankaŭ iom da vortoj de ni, homaranoj.

 

Ĉiujn kritikojn ni akceptas kun danko, ĉar ili, montrante

al ni niajn erarojn, helpas al nia perfektiĝo. Sed kelkaj lokoj

en viaj artikoloj prezentas nian aferon al la legantoj en malĝusta lumo, kaj tial ni estas devigitaj doni kelkan klarigon.

Ni tute ne intencas propagandi nian ideon per tiu ĉi nia letero,

kaj tial ni tute ne parolos pri la esenco de la homaranismo

kaj ni tute ne defendos la diversajn detalojn de nia afero. Ni

volas nur ĝustigi kelkajn punktojn ĝeneralajn.

 

1) Tute erare vi diras, ke la homaranoj konstruis sian

tutan aferon sur la sukceso de la Bulonja kongreso. La homaranismo estis preparata en la daŭro de tre multaj jaroj,

kaj la impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian

decidon publikigi nian Deklaracion.

 

2) Vi diras, ke ni naive esperas, ke la homaranismo donos

al la homaro plenan pacon kaj feliĉon! Tion ĉi saman oni

antaŭ 18—19 jaroj diris ankaŭ pri la esperantistoj. Sed kredu

al ni, ke ni tute ne estas tiel naivaj, kiaj vi nin prezentas

al la legantoj; ni scias tre bone, ke la homaranismo ne faros

el la homoj anĝelojn, tiel same kiel la esperantistoj ĉiam sciis

tion ĉi pri Esperanto. Ni tute ne esperas ŝanĝi la korojn de

tiuj homoj, kiuj ne volas pacon, — ni volas nur: a) ebligi

intergentan justecon kaj fratecon al tiuj tre multaj personoj,

kiuj ĝin deziras kaj al kiuj la neekzistado de neŭtrala lingvo,

religia kaj morala fundamento ĝis nun faris ĉian reciprokan

fratiĝadon ne ebla; b) fiksi (kaj per komuna komunikiĝado

konstante perfektigadi) precize formulitajn principojn, per kiuj

 

1 Ke la >,Respondon“ al P-ro Dombrovski skribis Zamenhof, tion

montras ne nur la tuta situacio, sed tion pruvas tre klare V. 291 kaj 296 .

 

336

 

Homaranismo. 1906. — N-roj 7—8

 

povus sin gvidi tiuj personoj, kiuj en la koro sentas la necesecon de intergenta egaleco kaj frateco, sed konstante pekas

kontraŭ ĝi simple nur pro nesufiĉa pripensado kaj pro nehavado de ia difinita programo.

 

3) Vi diras, ke inter la esperantismo kaj la homaranismo

ekzistas nenia parenceco! Sed en tia okazo kial do vi nin tiel

atakas? Kial vi tiel timas, ke la mondo intermiksos la ambaŭ

ideojn? Tiu ĉi via timo ja tute klare devas pruvi al vi, ke

vi senkonscie sentas, ke inter la ambaŭ ideoj ekzistas parenceco tre granda. Lingvo internacia havas la celon, krei inter

la gentoj neŭtralan ponton en rilato lingva, la homaranismo

volas krei tian saman ponton en ĉiuj rilatoj. La homaranismo

estas nur plifortigita esperantismo, kaj ĉiuj tion ĉi sentas,

kvankam ne ĉiuj volas tion ĉi laŭte diri. Sed ĉu la deziro

krei neŭtralan ponton inter la gentoj estas krimo? Vi povas diri,

ke la ponto, kiun ni proponas, havas en si diversajn erarojn, —

tion ĉi ni tute ne neas, kaj ni kun danko akceptas ĉiujn montrojn de la eraroj, por ke ni povu ilin forigi. En la antaŭparolo

al nia broŝuro estas ja skribite tre klare kaj per grandaj kaj

dikaj literoj, ke la nuna teksto de nia Deklaracio estas nur provizora, por prezenti la esencon de nia afero, kaj la teksto

definitiva estos fiksita nur iam poste, post matura komuna

interkonsiliĝo. Sed por kio ataki la tutan aferon en principo?

 

Se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en

Esperanto vidas nur rimedon por interŝanĝi ilustritajn poŝtajn

kartojn aŭ por fari bonajn negocojn, aŭ eĉ por sukcese militi inter

si — ni ne mirus, sed se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj

esperantistoj, kiuj en Esperanto ĉiam vidis ide on kaj kiuj por tiu

ĉi ideo multe kaj ame laboris, — tio ĉi ŝajnas al ni stranga.

 

Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata. Unuj esperantistoj aprobas en Esperanto la internan ideon, sed aprobas

ĝin nur ĝis certa grado, kaj ili timas, ke la homaranoj tiros

ilin tro malproksimen; sed al tiuj ĉi personoj ni povas respondi: la homaranismo estas ja nia idealo privata, kiun ni

al aliaj esperantistoj tute ne intencas altrudi. Aliaj en sia

koro aprobas la ideon en la plej alta grado, sed ili timas, ke

la tuteco de la ideo ne estas atingebla, ke celado tro granda

povas pereigi Esperanton. Sed tiam ili devas tion ĉi diri

tute malkaŝe, kaj anstataŭ ataki aŭ moki nin per „profetoj“

aŭ „verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj“, ili devus paroli

nur pri la danĝero. Tiam ni respondus al ili: ni scias tre

bone, ke se ni ne estos sufiĉe singardaj, la homaranismo povos

alporti malutilon al Esperanto; sed kredu al ni, ke Esperanto

estas por ni ne malpli kara ol por vi, ĝi estas por ni eĉ du-22 Dietterle, Zamenhof.

 

337

 

III. Traktaĵoj

 

oble kara, ĉar ne sole ni estas varmegaj esperantistoj, sed ni

ankaŭ konscias, ke kun la pereo de la ideo de lingvo internacia devus perei la homaranismo mem, kiu estas ja plene

bazita sur ĝi. Tial kredu al ni, ke ni agos sufiĉe singarde.

Nian broŝuron ni ĝis nun ne dissendis al la eksteresperantaj

gazetoj, ni sendis ĝin nur al kelkaj gazetoj esperantistaj

(al kelkaj ne-esperantaj gazetoj ni faris sciigon pri nia afero

nur kiel „provan balonon“). Kun propagando pli granda kaj

publika ni elpaŝos nur tiam, kiam post matura interkonsiliĝo

pri la detaloj de la homaranismo kaj pri la manieroj de propagando ni havos plenan certecon, ke tiu propagando ne estos

danĝera por Esperanto.

 

Se vi tamen timas, ke ni estos ne sufiĉe saĝaj kaj faros

facilanimajn paŝojn, kiuj kompromitos Esperanton en la okuloj

de „saĝaj“ homoj, tiam en viaj manoj restas ja ĉiam tre grava

defendilo — la „Deklaracio pri la Esperantismo“ — kaj kun

tiu ĉi Deklaracio en la mano vi povas tute klare montri al la

mondo, ke la homaranismo estas afero tute privata, kiu por

la tuta esperantistaro tute ne estas deviga, eĉ se la homaranismon publike propagandus la aŭtoro de Esperanto mem. Se

oni riproĉos al vi, ke inter la esperantistoj troviĝas personoj,

kiuj ne sole volas krei ponton inter la gentoj, sed estas eĉ

tiel arogantaj, ke ili revas, ke tiu ĉi ponto iom post iom, post

multaj jarcentoj, alkondukos eble al unuiĝo de la homaro, —

tiam respondu trankvile: ĉiu esperantisto havas la rajton havi

private ideojn kaj idealojn, kiajn li volas, kaj por la frenezaj

aŭ krimaj idealoj de unuj esperantistoj la aliaj ne respondas,

tiel same kiel ekzemple oni ne povas kulpigi la fervojajn

inĝenierojn, se troviĝas personoj, kiuj volas uzi la fervojon

por iaj celoj „utopiaj“.

 

Kun respekto d-ro Aleksandro Naumann * 1 ,

sekretario de la Unua Grupo Homarana.

Adreso: Varsovio, str. Koŝikova, No. 7.

 

1913

 

N-ro 9. Homaranismo

 

Wŭster: Hom

 

„Homaro“. I-a kajero, eld. de Julio Mangada Rosendrn . Glorieta de

Bilbao, 5, Madrid, paĝ. 2 — 8.

 

„Deklaracio pri Homaranismo u de d-ro L. L. Zamenhof. Represo de

„Homaro“. 1-a eldono 1913. (Eldonejo kaj Presejo de „Homaro“.

Pasaje de V Comercio, 8, Madrid), paĝ. 3—14.

 

1 Ke nejd-ro Naumann, sed Zamenhof skribis ĉi tiun leteron, pruvas

 

i. a. V. 291.

 

338

 

Homaranismo. 1913. — N-roj 8—9

 

Antaŭparolo

 

La ĉi tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian

kredon.

 

Ĉar oni konas min kiel aŭtoron de Esperanto, tial multaj

personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto aŭ

kun la tiel nomata „interna ideo de la esperantismo” — tio

tamen estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena

neŭtraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan

fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontiĝado

sur neŭtrala lingva fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas

plenan rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed

eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin — la homaranismo

estas speciala kaj tute difmita politika-religia programo, kiu

prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn

tute ne koncernas.

 

Mi antaŭvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos

mian deklaracion pri homaranismo kiel batalilon kontraŭ Esperanto, kaj mian pure personan principaron ili prezentos al la

mondo kiel devigan principaron de ĉiuj esperantistoj. Tio estas

la kaŭzo, pro kiu mi dum tre longa tempo havis la intencon

aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime.

Sed mi forĵetis tiun intencon, ĉar mi trovis, ke tio estus

nepardoninda senkuraĝeco. Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso

de Esperanto publike formetis de mi ĉian oficialan rolon en

la aferoj de Esperanto.

 

Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian

kredon; mi simple deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon,

por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia

demando kaj por ke la personoj, kiuj havas la samajn principojn kiel mi, sciu ke ni estas samprincipanoj.

 

Varsovio, Majo 1913. L. L. Zamenhof.

 

Deklaracio pri Homaranismo

 

Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la

vivo per la sekvantaj principoj:

 

I.

 

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu

familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke

malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas

kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas

malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

 

22*

 

339

 

III. Traktaĵoj

 

II.

 

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon

nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Cian ofendadon aŭ prem-adon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia

lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel

barbarecon.

 

III.

 

Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento,

sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan

devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas; la identig-adon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ

alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj,

kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj

gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton

je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj,

kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

 

IV.

 

Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti

nomon neŭtrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento,

lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ

multaj landoj de la malnova; laftdt)’, estas la ĉefa kaŭzo, pro

kiu la loĝantoj de unu sup’ozata deveno rigardas sin kiel

mastrojn super la loĝantoj de alia deveno. Gis la tempo,

kiam tiuj landoj ricevos nomojn neŭtralajn, mi devas almenaŭ

en interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn

laŭ iliaj ĉefurboj kun aldono de la vortoj „regno“, „provinco“

k.t.p.

 

V.

 

Mi konscias, ke en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan

kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu

estas al li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe

lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj

aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ

etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj

kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo

regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la

lokaj loĝantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel pro-oportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne

kiel ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj

mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj, kie batalas inter si

diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj

estu uzata lingvo neŭtralehoma, aŭ ke almenaŭ krom la gent-340

 

Homaranismo.1913. — N-ro 9

 

lingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj

institucioj kun lingvo neŭtralehoma, por ke ĉiuj dezirantoj

povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma

spirito neŭtralehoma.

 

VI.

 

Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj

neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon „homo w

pli alte, ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto

„popolo a ofte donas kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj

malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filojn de la

sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al

kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano;

nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno,

provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn

respondojn.

 

VII.

 

Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis;

mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la

vorto „lando a la vortoj „patrolando a kaj „hejmolando a estas

tre neprecizaj kaj ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj

dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas

anstataŭ ili la pli precizajn vortojn „patruja regno a , „patruja

regiono a , „patruja urbo a , „hejma regno”, „hejma regiono”,

„hejma urbo a .

 

VIII.

 

Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj

samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian

rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu

gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas

nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo

kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj

homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi

tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj

estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala

gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado

aŭ eĉ devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala

stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ

nepoj plene ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis

la maljusteco de miaj samhejmanoj.

 

341

 

III. Traktaĵoj

 

IX.

 

Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed

nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo

estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi

neniam gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian

sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan

standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo

gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en

kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni

min demandas speciale pri mia lingvo persona, mi — gvidante

min per neniaj ŝovinismaj konsideroj — nomas tiun lingvon,

kiun mi persone plej bone posedas aŭ plej volonte uzas; sed kia

ajn estas mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ

tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por

rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al

aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri,

ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al la kulturo neŭtralehoma.

 

X.

 

Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo,

sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia

religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je

kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi

konfesas ĝin laŭ la neŭtralehomaj principoj „homaranaj a , kiuj

konsistas en jeno:

 

a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas

la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi

povas nomi per la nomo „Dio“ aŭ per alia nomo, sed mi

konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti

al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj

de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro

tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.

 

b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj

kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco,

kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj

estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun

vi: ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn

ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ

kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn

miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj

de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj

kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo.

 

342

 

Homaranismo. 1913. — N-roj 9—10

 

c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj,

mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per

mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede

nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas —

se la leĝoj de mia lando tion permesas — malkaŝe kaj oficiale

nomi min „liberkreda“, ne identigante tamen la liberkredon

speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan

liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente

aranĝita, plenforme organizita samgenta-kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povas aliĝi kun plena kontenteco

por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam —

por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi

mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu

liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti

por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn

nedevigajn neŭtralehomajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale

alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam

aldoni al ĝia nomo la vorton „liberkreda“, por montri, ke mi

alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre.

 

N-ro 10.

 

Fragmentaj partoj el nepresita manuskripto 1

 

(Projekto de alvoko al kongreso por neŭtralehoma religio)

 

Edmond Privat, „ Vivo de Zamenhof“. Brita Esperanto-Asocio,

London (= Libraro Bolingbroke-Mudie, vol. I). 1920, paĝ. 175 — 176,

 

177—178, 179.

 

Edmond Privat, „Vivo de Zamenhof ( . Ferdinand Hirt & Sohn,

Leipzig, Esperanto-Fako. 1923, paĝ. 91 — 92, 92—93, 93—94.

 

Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj;

ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de

oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun

feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo,

la tradiciaj moroj, la posedado de „Dio“ en la koro. Kiel

kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian

infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian

preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon,

neniajn festojn, neniajn morojn! …

 

_ ☆

 

1 Privat citas ĉi tiujn partojn el „nepresita manuskripto“, ne dirante

ion pri la cetera enhavo; li nur diras, ke li vidis ĝin sur la skribotablo

de Zamenhof post lia morto. Ili ankaŭ rilatas la ideojn pri homaranismo.

 

III. Traktaĵoj

 

Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon de

dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla)

ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,

ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ

akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo

konkreta; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el

alia religio restas ĉiam fremdaj al si reciproke, kiel antaŭe.

Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan

apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj la filoj aŭ nepoj de

senreligiulo ordinare revenas^ al ia el la ekzistantaj religioj,

almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu konkreta religio, kia ajn ĝi

estas, herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta

senreligieco ne povas esti heredata.

Lasante al ĉiu homo plenan liberecon, havi tian internan

kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei

neŭtralan eksteran kadron, kiu povus etike, more kaj komun-ume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭhipotezoj

de ĉiu el ili.

 

Ni proponas starigi neŭtrale-homan etikan regularon,

kiu povus fari el la homoj homojn kaj forigus la abomenindan

gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la

gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute

senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj, ni

proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam

fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla religio.

 

N-ro 11. Respondo 1 de la 30. VI. 1914

 

(al invito partopreni fondon de »Hebrea Ligo“)

 

En la jam (sub n-ro 10) citita libro de Edmond Privat, paĝ. 185—186

(Brita eldono) resp.paĝ.96—97 (Leipzig-a eldono).

 

Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar, laŭ

miaj konvinkoj, mi estas „homarano“, kaj mi ne povas ligi

min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio.

Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas

por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado

de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas

vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura

 

1 Ĝi ankaŭ rilatas la homaranismon . Oni estis invitinta d-ron Zamenhof „partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo“ en Parizo 1914 .

 

344

 

Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-roj 10—12

 

sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de

fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas

neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj

prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro

neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon

kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.

 

Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi malgraŭ la korŝirantaj

suferoj de mia gento ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo,

sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi

estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia

malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma.

 

1911

 

N-ro 12. Gentoj kaj Lingvo Internacia 1

 

Memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj, 26.-29. de Julio 1911

 

en London

 

Wuster: Gent

 

„La Ondo de Esperanto“ III. 1911, paĝ. 155—156, 175—176.

 

„The British Esperantist“ VII. 1911, paĝ. 141 — 150.

 

„Germana Esperanto-Gazeto“. Magdeburg 1911, n-ro 33.

 

Aparta eldono 1912 dela Esperanto-Propaganda Instituto en Leipzig.

(= Bibl. Esp. de K. Steier, n-ro 6.)

 

Estimataj sinjoroj! — Kvankam la nomo de via kongreso

estas „Kongreso de Rasoj w , tamen permesu al mi, ke mi

parolu ne sole pri rasoj, sed ankaŭ pri gentoj, ĉar ambaŭ

egale signifas etnologian grupon da homoj kaj diferencas nur

per sia amplekso. La samaj rilatoj, nur eble en pli aŭ malpli

granda mezuro, regas inter la gentoj, kiel inter la rasoj, kaj

tre ofte estas malfacile diri, ĉu tiu aŭ alia homa grupo prezentas

rason aŭ genton.

 

La reciproka batalado inter la diversaj homaj rasoj kaj

gentoj estas la plej granda malfeliĉo de la homaro. Se la

Kongreso de Rasoj povus trovi ian rimedon, por forigi, aŭ

almenaŭ malfortigi la reciprokan malamon kaj bataladon inter

la homaj gentoj, ĝi povus esti kalkulata al la plej gravaj el

ĉiuj kongresoj, kiuj iam ekzistis. Sed, por tion atingi, la

kongreso devas ne kontentigi sin per teoria rezonado, kiu

forflugas sencele, kiel vento, ne serĉi vanajn kompromisojn,

kiuj flikas unu lokon, krevigante alian; ĝi devas antaŭ ĉio

esplori kaj trovi la kaŭzon de la ekzistanta malbono kaj serĉi

rimedon, por forigi, aŭ almenaŭ malfortigi tiun kaŭzon.

 

1 Laŭ sia ĉefa enhavo ankaŭ la n-roj 12 kaj 13 apartenas al la

homaranisma idearo de Zamenhof.

 

345

 

III. Traktaĵoj

 

Kio estas la ĉefa, eble eĉ la sola kaŭzo de la malamo inter

la gentoj?

 

Ĉu cirkonstancoj politikaj, t.e. konkurado inter tiuj homaj

grupoj, kiujn ni nomas regnoj? Ne! ĉar oni ja scias, ke

ekzemple germano el Germanujo ne sentas ian naturan malamon

kontraŭ germano el Aŭstrujo, germanoj naskitaj kaj loĝantaj

en pli diversaj regnoj havas inter si reciprokan simpation,

dum ekzemple germanoj kaj slavoj, naskitaj kaj loĝantaj en

la sama regno, rigardas sin reciproke kiel fremdulojn kaj —

se la homeco ne superas en ili la grupan egoismon — ili sin

reciproke malamas kaj interbatalas. Sekve ne la ekzistado

de regnoj kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.

 

Ĉu ĝin kreas la konkurado ekonomia? Ne! Ofte efektive

ni aŭdas la krion: „Danĝero! Tiu aŭ alia gento nin ekonomie

englutos! Ni malamu ĝin, ni premu ĝin, ni batalu kontraŭ

ĝi! a Sed ĉiu homo, kiun ne blindigas ŝovinismo, facile povas

kompreni, ke tiuj krioj estas tute sensencaj, ke ni malamas

fremdajn gentojn, ne ĉar ni timas, ke ili nin ekonomie englutos,

sed ni krias pri englutado tial, ke ni ilin malamas. Ĉar se

efektive ekonomia timo estus kaŭzo de nia malamo, tiam en

ĉiu lando ĉiuj provincoj kaj urboj devus ja tiel same reciproke

sin malami kaj kontraŭbatali. Ĉu efektive pro kaŭzoj ekonomiaj

ekzemple la milionoj da rusaj malriĉuloj malamas la milionojn

da ĥinaj malriĉuloj, dum, por defendi siajn rusajn premantojn

kontraŭ fremduloj, ili tiel volonte verŝas sian sangon? Kompreneble ne, ĉar la rusa soldato, mortigante ĥinan soldaton,

scias tre bone, ke tiu ĉi lasta neniam farus al li tiom da

malbono, kiom lia samgenta „pugno“. Sekve ne kaŭzoj ekonomiaj kreas la intergentan malamon.

 

Ĉu ĝin kreas la reciproka malproksimeco, la malsameco

de la geografiaj, klimataj kaj aliaj cirkonstancoj, kiuj kaŭzas

ian naturan fremdecon kaj antipation inter la gentoj? Ne!

Malproksimeco kaj malsameco de lokaj klimataj cirkonstancoj

efektive kaŭzas kelkan malsamecon de la eksteraĵo kaj de la

karaktero de homoj, sed ne kaŭzas gentojn nek intergentan

malamon. La geografia kaj loknatura diferenco inter Peter-burgano kaj Odesano aŭ inter Kievano kaj Krasnojarskano

estas senkompare multe pli granda, ol ekzemple inter Berlinano

kaj Varsoviano, kaj tamen inter la unuaj regas la sento de

plena samgenteco kaj frateco, dum inter la lastaj ĉiam regas

la sento de plena reciproka fremdeco kaj plej fanatika intergenta malamo. Sekve ne la malsameco de la geografiaj kaj

klimataj cirkonstancoj kreas la intergentan malamon.

 

346

 

Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-ro 12

 

Ĉu ĝin kreas la fakto, ke malsamaj rasoj kaj gentoj diferencas inter si per la ecoj de korpo? Ne! Interne de ĉiu

gento ni havas homojn kun la plej malsama koloro de la

haŭto, kun plej malsama grandeco, formo de la korpo kaj de

ĝiaj apartaj partoj; ofte du personoj el la sama gento multe

pli diferencas inter si reciproke per la korpo, ol ekzemple

meza japano de meza franco; kaj tamen al neniu iam venas

en la kapon eĉ la plej malgranda ideo, dividi la membrojn de

ia popolo en apartajn grupojn laŭ la korpaj formoj, kaj supozi,

ke tiaj grupoj devas sin reciproke malami kaj kontraŭbatali.

Pri la plimulto da fremdaj gentoj jam nun neniu el ni dubas,

ke la malsimileco inter iliaj korpoj kaj niaj estas por ni tute

indiferenta, ni plejparte ĝin eĉ tute ne povas distingi, ofte ĝi

eĉ rekte nin allogas, dank’ al nekonscia leĝo de la naturo,

kiu fiziologie favoras intermikson de la gentoj.

 

Nur pri unu sola raso al multaj el ni ŝajnas, ke ni havas

kaj ĉiam havos kontraŭ ĝi antipation naturan, tio estas la raso

nigra. Sed pli atenta primedito facile montros al ni, ke la

kaŭzo de tiu antipatio estas tute alia: la nigruloj, kun kiuj ni,

blankuloj, kunpuŝiĝas, antaŭ tre nelonge estis ankoraŭ sovaĝuloj

kaj poste sklavoj, kaj la plimulto el ili konservas ankoraŭ la

karakterajn trajtojnaŭ la sekvojn de longa barbareco kaj sklaveco,

kaj tio nin, homojn liberajn kaj jam de longe civilizitajn, pure

instinkte forpuŝas. La sentoj de blankulo koncerne nigrulon —

tiu sento, kiu ŝajnas al ni ia rasa antipatio — estas en efektiveco

tute la sama, kiel la sento de hereda aristokrato koncerne

krudan kampulon, kiu estas malagrabla al li pro sia neinteli-genteco kaj malelegantaj manieroj. Sed kiam post kelka tempo

ĉe la nigruloj malaperos ĉiuj trajtoj de estinta barbareco kaj

sklaveco, kiam ili atingos potencan gradon da kulturo, elŝovos

el sia mezo multe da grandaj homoj — tiam tute sendube la

nuna senkonscia malestimo kaj antipatio cedos lokon al respekto,

kaj tiam nin jam certe ne forpuŝos ilia nigra haŭto aŭ dikaj

lipoj. Ĉiu el ni povas vidi en sia propra popolo multajn

personojn, kies korpoj multe pli malplaĉas al ni, ol la korpo

de ia alirasano; se iliaj korpoj estas por ni tro malagrablaj,

ni eble ilin evitas; sed ĉu pro la formo de ilia korpo ni ilin

malamas aŭ persekutas? Ne! Ne la malsameco de la korpaj

formoj kreas la intergentan malamon.

 

Ĉu ĝin kreas la malsameco de la mensoj? Ne! La cerboj

kaj la koroj de la homoj el ĉiuj gentoj estas laŭ sia naturo

tute egalaj; kaj se ni tiel ofte vidas malsamecon de mensoj,

tio estas ne propraĵo genta, sed propraĵo individua, aŭ

dependas nur de la cirkonstancoj, en kiuj la individuo aŭ la

 

347

 

III. Traktaĵoj

 

tuta gento vivas. Se ni vidas grandegan diferencon inter la

mensoj de ia interne-afrika gento kaj la mensoj de ia eŭropa

popolo, la kaŭzo konsistas ne en la malsameco de la gentaj

ecoj, sed en la malsameco de la civilizacio aŭ de la politikaj

aranĝoj. Donu al la afrikanoj sen premado kaj malamo altan

homan civilizacion, kaj tiam iliaj mensoj neniom diferencos

de niaj. Forprenu de ni nian tutan civilizacion, kaj tiam niaj

mensoj neniom diferencos de la mensoj de afrikanaj hommanĝ-antoj. Sekve ni havas ĉi tie ne diferencon de gentaj mensoj,

sed diferencon de klereco, kiun ni en pli aŭ malpli granda

mezuro povas vidi ankaŭ inter la diversaj klasoj aŭ diversaj

historiaj periodoj de la sama gento.

 

Ke la diversaj mensoj ne prezentas ian apartenajon gentan,

tion pruvas ne sole la fakto, ke egalmaniere edukitaj homoj el

ĉiuj eŭropaj gentoj havas tute egalajn mensojn, sed tion ankoraŭ

pli bone pruvas la komparo ekzemple inter civilizita antikva

egiptujano, civilizita nuntempa japano kaj civilizita eŭropano:

ili tri apartenas ne sole al malsamaj gentoj, sed eĉ al tute

malsamaj rasoj kaj kontinentoj, kaj tamen — se ni apartigos

la cirkonstancojn de tempo, loko kaj religio — ĉu la mensoj

de tiuj afrikano, aziano kaj eŭropano ne aperos al ni tute

egalaj? Ĉu ekzemple la menso de tute alirasa japana scienculo

ne estas la sama, kiel la menso de eŭropa scienculo, malgraŭ

ke ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj

ekzistis ŝajne kolosa malsameco?

 

Se unu homa grupo havas aŭ ŝajnas havi iom alian karakteron,

ol alia grupo, tio venas ne de ia aparta genta menso, sed nur

de apartaj cirkonstancoj, en kiuj la grupo vivas: grupo, edukita

en sklaveco, ne povas havi tian kuraĝan kaj liberan teniĝon,

kiel grupo, edukita en libereco; grupo, kiu ne havis la eblon

ion lerni, ne povas havi tian larĝan spiritan horizonton, kiel

grupo, kiu multe lernis, grupo, al kiu estas malpermesite havi

aliajn laborenspezojn krom komerco, ne povas havi tian karakteron, kiel grupo, kiu ĉiam vivas kun la tero kaj naturo. Ŝanĝu

la cirkonstancojn de la grupa vivo, kaj tiam — kion ni jam

ofte vidis en la historio — morgaŭ la grupo A havos karakteron de la grupo B kaj la grupo B la karakteron de la grupo A.

Ne, ne ia malsameco de la naturaj mensoj kreas la gentojn

kaj la intergentan malamon.

 

Ĉu ĝin kreas la malsameco de ladeveno? Efektive, en

la unua momento ŝajnas, ke tio estas la plej ĉefa kaŭzo de

la intergenta malamo. Ni scias, ke ĉiu el ni amas „sian

sangon“, ke ĉiu el ni multe pli amas sian fraton aŭ samfamilianon,

ol ĉiun „fremdulon“. La interne altira kaj ekstere forpuŝa

 

348

 

Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-ro 12

 

apartiĝado de la familioj prezentas jam prototipon de reciproka

rilato inter gentoj kaj rasoj, kiuj pro supozo de deveno prezentas ja nenion alian, ol familiojn en pli vasta mezuro. Tamen,

kvankam samgentanoj nomas sin „samsanguloj“ kaj „fratoj“,

estas tre facile pruvi, ke la analogio inter familioj kaj gentoj

kaj la graveco de la deveno por la intergentaj rilatoj estas

nur ŝajna. Samfamilianoj scias, ke ilin naskis la samaj gepatroj

aŭ la samaj geavoj; samgentanoj analogie kredas, ke antaŭ

multe da centjaroj aŭ miljaroj ilin naskis la samaj prapraavoj;

sed tiu kredo estas nur supozo, kiu estas bazita ekskluzive

nur sur la sameco de la lingvo kaj religio, kaj kiu en la plimulto da okazoj estas tute malĝusta. Kaŭze de konstanta

intermiksiĝado de la popoloj, neniu (krom kelkaj heredaj kastoj,

kiel ekzemple la kastoj hindaj aŭ la hebreaj kohenoj kaj levidoj)

en la nuna tempo povas scii, al kiu gento apartenis lia prapraavo. Ne sole oni ne povas pruvi, ke ĉiu nuna loĝanto de

la tero apartenas al la sama gento, al kiu apartenis liaj malproksimaj praavoj, sed kontraŭe: el tiuj personoj, kiuj scias

sian devenon (krom la religie fermitaj kastoj), la plimulto scias

tute precize, ke iliaj praavoj apartenis ne al tiu gento, al kiu

ili mem nun apartenas. Kaj tamen ĉu iu povus diri, ke ekzemple

la grandaj rusaj verkistoj Karamzin, Puŝkin aŭ Lermontov ne

estis puraj, plej puraj rusoj, kvankam iliaj praavoj estis nerusoj?

 

Ĉiuj paroloj pri deveno kaj hereda sango estas nur frazoj

kaj pretekstoj, por pravigi niajn sentojn, kiuj efektive havas

tute alian bazon. Ni sentas gentan malamon kontraŭ tiu aŭ

alia persono ne pro liaj supozataj praavoj, sed nur tial, ke li

mem estas fakte fremda por ni per sia lingvo kaj sia religio.

Se la gepatra kaj familia lingvo de iu estas la rusa kaj lia

religio estas la rusa (grek-ortodoksa), tiam — kia ajn estus

lia deveno, kie ajn li loĝus, kian korpan eksteraĵon li havus —

li mem kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj vidas en li ruson. Se, kontraŭe,

iu eĉ scias tute precize, ke liaj praavoj estis puraj rusoj,

sed li mem havas lingvon kaj religion ne rusajn, tiam nek li

mem nek aliaj nomas lin ruso. Kompreneble, se iu mem ne

naskiĝis kun la lingvo kaj religio de tiu aŭ alia popolo, sed

nur poste akceptis ilin, tiam liaj propraj gentaj sentoj kaj

la rilatoj de aliaj personoj al li ofte ne povas subite per unu

fojo ŝanĝiĝi; sed lia idaro jam plene kaj por ĉiam solviĝas en

la dirita gento.

 

Estas kompreneble, ke ju pli malproksime (geografie kaj

etnologie) staras la akceptintoj de fremda lingvo kaj religio,

des pli malrapide estos la procedo de la solviĝado; sed la

procedo nepre fariĝos, estos nur demando pri la tempo. Se

 

349

 

III. Traktaĵoj

 

ekzemple en la centra Afriko vivus ia popolo, kiu (ne de

hieraŭ, sed jam de cent jaroj, ne en la instruitaj klasoj, sed

en la tuta popolo) parolus la lingvon francan (ne kripligitan,

sed tute puran) kaj havus tiun saman religion kaj morojn,

kiel la plimulto de la metropolaj francoj, — ĉu tiam la francaj

naciistoj-ŝovinistoj ne vidus en ili verajn francojn? Multe pli

rapide iras la procedo ĉe pli granda geografia kaj etnologia

proksimeco. Ekzemple prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hungaroj

forgesis por ĉiam la lingvon hungaran kaj komencis paroli

nur la lingvon de la germanoj: ĉu en tia okazo post 30 ĝis

40 jaroj ekzistus inter ambaŭ gentoj ia diferenco aŭ genta

malamo? Certe ne, ĉar ili por ĉiam fariĝus unu gento. Prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hebreoj decidis forĵeti por ĉiam

la hebrean religion kaj akceptis la religion de la popoloj, kiuj

ilin ĉirkaŭas; ĉu en tia okazo post 30 ĝis 40 jaroj ekzistus

ankoraŭ ia diferenco inter hebreoj kaj nehebreoj, ia „hebrea

problemo“, ia antisemitismo aŭ filosemitismo? Certe ne, ĉar

per la ŝanĝo de la religio la tuta tiel nomata „hebrea raso“

por ĉiam malaperus. Sekve ne la malsameco de la deveno,

kiu estas nur preteksto, sed ne kaŭzo, kreas la gentojn kaj

la intergentan malamon.

 

Kio do estas la vera kaŭzo de la intergenta diseco kaj

malamo? E1 ĉio, kion mi supre montris, oni povas jam vidi,

ke, malgraŭ ĉiaj kvazaŭsciencaj teorioj pri rasaj apartaĵoj,

klimatoj, hereda sango k.t.p., la veraj muroj inter la gentoj, la vera kaŭzo de ĉia intergenta malamo estas nur la

malsameco de la lingvoj kaj religioj. Precipe la lingvo havas

tian grandegan kaj preskaŭ ekskluzivan rolon en la diferencado

de la gentoj, ke en kelkaj lingvoj la vortoj „lingvo“ kaj „gento“

estas plenaj sinonimoj. Se du homoj parolas la saman lingvon,

sen reciproka humiligo, kun egalaj rajtoj pri tiu lingvo, kaj

dank’ al ĝi ili ne sole reciproke sin komprenas, sed havas la

saman literaturon (buŝan aŭ skriban), la saman edukon, la

samajn idealojn, la saman homan dignon kaj rajtojn; se ili

krom tio havas la saman „Dion“, la samajn festojn, la samajn

morojn, la samajn tradiciojn, la saman vivaranĝon: tiam ili

sentas sin tute frataj unu rilate al la alia, tiam ili sentas, ke

ili apartenas al unu gento. Se du homoj reciproke sin ne

komprenas, se ĉiu el ili krom tio havas tute aliajn morojn

kaj vivaranĝojn, tiam ili rigardas sin kiel fremdulojn, kiel

mutulojn, barbarojn, instinkte evitas sin reciproke kaj reciproke

al si malkonfidas, kiel oni instinkte malkonfidas al ĉio, kio

kaŝiĝas por ni en mallumo.

 

350

 

Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-ro 12

 

Estas vere, ke multaj el ni povas interkompreniĝi kun

aligentanoj, kaj tio estas la kaŭzo, ke en la plej kleraj klasoj

la intergentaj muroj estas malpli dikaj; estas vere, ke multaj

el ni konas kaj juste taksas la esencon de fremdaj religioj,

kaj tio estas la kaŭzo, ke homoj vere pensantaj neniam malamas

aligentanon pro la alieco de lia religio; sed por ke reciproka

sinkomprenado efektive interligu du homojn, estas necese, ke

pri la parolata lingvo ambaŭ sentu sin egalrajtaj; por ke la

religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke

ili ambaŭ ne sole estu reciproke toleremaj en principoj de

interna kredo, kiu ĉe inteligentaj homoj estas afero individua

kaj ne dependas de la gento, sed ke ankaŭ diversaj eksteraj

religiaj vivaranĝoj ilin ne disigu.

 

Ĉio supre dirita alkondukas nin al la sekvanta konkludo

principa: La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro

havos unu lingvon kaj unu religion; ĉar tiam la tuta

homaro en efektiveco prezentos nur unu genton. Daŭros tiam

en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu

lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj,

ekonomiaj, klasaj k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj malpacoj,

la malamo intergenta, tute malaperos.

 

Principe ĉiu amanto de la homaro sekve devas celi al

tio, ke la tuta homaro havu unu lingvon kaj unu religion.

Sed ĉu praktike tio estas necesa? Ne! Malfeliĉiga por la

homaro estas ne la ekzistado de la gentoj, sed ilia ĝis nun

tute neevitebla reciproka altrudiĝado. Ĉiufoje, kiam mi volas

interrilati kun aligentano, estas nepre necese, ke aŭ mi altrudu

al li mian lingvon kaj morojn, aŭ li altrudu al mi siajn. Kiam

malaperos tiu bedaŭrinda neceseco de altrudado, tiam

malaperos la intergenta malamo.

 

Tute same, kiel por interna paco en ia lando ne estas

necese, ke la familioj kun siaj familiaj moroj kaj tradicioj

malaperu, sed estas nur necese, ke ili ne bezonu altrudi siajn

familiajn apartaĵojn al aliaj familioj kaj ke por ĉiuj ekster-familiaj aferoj ekzistu leĝoj kaj moroj neŭtralelandaj, tiel

same por la paco de la homaro ne estas necese, ke la gentoj

nepre malaperu, sed estas nur necese, ke ili trovu tian „modus

vivendi 1 ,” kiu permesus al ili forigi siajn eksterajn pikilojn

kaj ne altrudi al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Estas

necese, ke la homaro aranĝu sian vivon tiamaniere, ke: kon-1 = maniero de vivado.

 

351

 

III. Traktaĵoj

 

servante sian gentan lingvon kaj gentan religion en

la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la

homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan kaj vivu laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj

neŭtralehomaj.

 

Kiamaniere oni povas tion atingi pri aferoj religiaj, pri

tio mi nun ne parolas, ĉar: (1) tio ne estas la temo de mia

memuaro kaj postulas priparolon tute specialan kaj vastan;

(2) ĉar la religio ne estas io nature genta, sed dependas de

la volo de la homoj kaj prezentas parton de la homa civilizacio,

tial la religia unuiĝo de la popoloj jam de longe komenciĝis

per si mem, kaj ĝin malhelpas nur cirkonstancoj tute flankaj,

kiuj baldaŭ pasos: kiam unuflanke en ĉiuj landoj malaperos

la privilegiiteco de tiu aŭ alia religio kaj sekve ĉiu povos

ŝanĝi sian denaskiĝan religion sen perfido kontraŭ siaj suferantaj

samgentanoj, kaj kiam aliflanke ekzistos religio, kies dogmojn

ĉiu homo povos akcepti sen malhonesteco kontraŭ sia konscienco,

tiam tre rapide la tuta homaro aranĝos sian religian vivon en

egala maniero.

 

Cetere la unuiĝo religia estas forte ligita kun la unuiĝo

lingva. Estas afero tute senduba, ke ju pli la homoj komunikiĝados sur neŭtrale-lingva fundamento, ju pli per tiu

egalrajta kaj sengenta lingvo ilia literaturo, ideoj kaj idealoj

unuiĝos, des pli rapide ili ankaŭ en rilato religia interasimiliĝos.

La tuta problemo de la unuiĝo de la homaro kaj de la malapero

de intergenta malamo koncentriĝas sekve en unu afero, en

unu sola afero; kaj tiun ĉi aferon mi plej insiste rekomendas

al via atento, vi, kiuj kunvenis, por pripensi la problemon de

amikeco kaj justeco inter la gentoj kaj la rasoj. Tiu afero

estas: por ĉiuj rilatoj intergentaj oni devas uzi lingvon

neŭtralan, por ĉiu facile akireblan, al ĉiu egalrajte

apartenantan. A1 ĉiu, kiu ne volas paroli kun ni en nia

lingvo, ni parolu en lingvo neŭtrala, kaj tiam malaperos la

ĉefa kaŭzo de intergenta malamo kaj humiligo; ĉiu gento, kiu

ne volas humiligite akcepti kulturon en lingvo de siaj malamikoj aŭ de fieraj najbaroj, havu la eblon akcepti ĝin en

nehumiliga lingvo neŭtralehoma, — kaj tiam baldaŭ ne ekzistos

plu gentoj senkulturaj.

 

Ĉu tia neŭtrala lingvo povas ekzisti? ĵes, ĉar ĝi jam de

longe ekzistas, bonege funkcias, havas grandegan multon da

uzantoj kaj riĉan, potence kreskantan literaturon. Tiu lingvo,

kiu havas neniun materialan aŭ moralan mastron, sed estas

plene libera kaj egalrajta apartenaĵo de ĉiuj siaj uzantoj kaj

 

352

 

Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-ro 12

 

postulas de ili nur, ke apartaj ambiciaj personoj ne rompu

kaj ne ŝanĝu ĝin sen komuna interkonsento, — tiu lingvo ne

sole ekzistas kaj bonege funkcias, sed ĝi ankaŭ jam nun perfekte plenumas tiun rolon, pri kiu mi supre parolis, t. e. la

rolon de interhoma fratiganto kaj de foriganto de ĉiuj muroj

kaj malamo inter la gentoj. Kiu volas konvinkiĝi pri tio,

kiel bonege tiu lingvo povas esti uzata egale de ĉiuj rasoj,

kiu volas konvinkiĝi pri tio, kian grandegan gentunuigan forton

posedas tiu neŭtrala, al ĉiuj egale apartenanta Jingvo, tiu ne

agu kiel tiuj scienculoj, kiuj post kelkjara bonega funkciado

de fervojo verkis grandajn traktatojn pri neebleco de fervojo;

li ne diskutu teorie, ne babilu pseŭdosciencajn frazojn pri

rasaj apartaĵoj, sed li vizitu unu el la ĉiujaraj universalaj

kongresoj de esperantistoj; li vidos tie la perfektan harmonion

inter la gentoj; li vidos per siaj propraj okuloj kaj aŭdos per

siaj propraj oreloj, kiel la interrilatado sur neŭtrala, neniun

humiliganta fundamento absolute forigas kaj forgesigas ĉiujn

barojn kaj fremdecon inter la gentoj — kaj tiam li komprenos,

kion la homaro bezonas, por atingi fine pacon inter la gentoj.

 

Tion, kion la homaro bezonas, ni ne devas nun pije deziri,

ni ne devas kun granda malfacileco kaj duba rezultato provi

ĝian kreadon — ĉar ĝi jam ekzistas, kiel senduba, plene

palpebla fakto. Ni devas nur subteni ĝin.

 

Neniaj kompromisaj paliativoj, neniaj sagacaj politikaj

kontraktoj donos pacon al la homaro. Sed ju pli la esperantismo

fortiĝos en la mondo, ju pli ofte la homoj el diversaj gentoj

kunvenados kaj interrilatados sur neŭtrala fundamento, des pli

ili kutimos sin kompreni kaj ami, des pli ili sentos, ke ili

ĉiuj havas egalajn korojn, egalajn mensojn, egalajn idealojn,

egalajn suferojn kaj dolorojn, ke ĉia intergenta malamo estas

nur restaĵo el la tempoj barbaraj. E1 tiu neŭtrala fundamento,

kaj nur el tiu fundamento, iom post iom elkreskos tiu estonta

unuigita kaj pure homa homaro, pri kiu revis la profetoj de

ĉiuj gentoj kaj tempoj.

 

Se vi, membroj de la Kongreso de Rasoj, volas, ke viaj

laboroj donu realajn fruktojn, vi scios, kion vi devos fari.

 

1915

 

N-ro 13. Post la Granda Milito

 

Wŭster: Dipl Alvoko al la Diplomatoj

 

»TheBritish Esperantist“ XI. 1915, paĝ. 51—55 (kun angla traduko).

 

„Esperanto“ (Geneve) XII. 1915, paĝ. 42 (6) — 43(7).

 

„La Verda Standardo“, oficiala organo de la Hungarlanda Esp.-

Societo 1915, n-ro 8, paĝ. 1 — 4.

 

23 Dietterle, Zamenhof.

 

353

 

III. Traktajoj

 

Terura milito ekkaptis nun preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam

finiĝos la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos

reordigi la rilatojn inter la popoloj? A1 vi, al tiuj estontaj

reordigantoj, mi nun min turnas.

 

Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun

iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan

kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de

nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam,

aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove

interrompas diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ

novaj militoj. Pripensu do frutempe kaj tre zorge vian taskon,

ĉar nun, kiam por via laboro estas oferitaj multaj centmiloj

da homaj vivoj kaj milionoj da tre malfacile akiritaj homaj

bonstatoj, vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon.

Zorgu do, ke via laboro ne estu sencela kaj senfrukta, kaj ke

post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri: ni ne vane

elportis la grandegajn kaj terurajn oferojn.

 

Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de

Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni

al la gento X kaj la terpeco B al la gento Y? ‘Estas verd^

ke tian laboron vi devos fari; sed ĝi devas esti nur negrava

parto de viaj laboroj; gardu vin, ke la refarado de la karto

ne fariĝu la tuta esenco de viaj laboroj, ĉar tiam viaj laboroj

restus tute senvaloraj, kaj la grandegaj sangaj oferoj, kiujn la

homaro elportis, restus vanaj.

 

Kiom ajn vi volos kontentigi la popolojn, kiom ajn justaj

vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj, vi nenion atingos per

refarado de la karto, ĉar ĉiu ŝajna justeco koncerne unu genton

estos samtempe maljusteco koncerne alian genton. La nuna

tempo ne estas simila al la tempo antikva: sur ĉiu disputebla

peco da tero laboris kaj verŝis sian sangon ne unu gento,

sed ankaŭ aliaj gentoj; kaj se vi decidos, ke tiu aŭ alia terpeco devas aparteni al tiu aŭ alia gento, vi ne sole ne faros

agon justan, sed vi ankaŭ ne forigos sur tiu terpeco la kaŭzon

de estonta batalado. La „liberigo‘ c , kiun vi donos al tiu aŭ

alia terpeco, estos nur sofismo, ĉar ĝi signifos nur, ke al tiu

aŭ alia gento vi donos la rajton, esti sur tiu terpeco mastroj

super homoj de aliaj gentoj, kiuj ankaŭ tie naskiĝis, laboris

kaj suferis kaj havas koncerne sian patrujon la samajn naturajn

rajtojn, kiujn ĉiu infano havas koncerne sian patrinon. Estas

vero, ke tiu gento, kiun vi privilegios, entuziasme krios: „Vivu

la diplomatoj! cc kaj se tiu gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn, kaj ĉiuj

 

354

 

Post la Granda Milito. 1915. — N-ro 13

 

gazetoj en la mondo diros, ke „la tuta loĝantaro de la terpeco A sentas sin tre feliĉa tt … Sed tio estos mensogo,

simpla mensogo, kiun la mondo ne komprenos nur pro tio,

ke la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj, de homoj, kiuj

en sia patrujo fariĝis „fremduloj w , ne venos al ĝiaj oreloj.

 

Transd^nante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gent^

vi ĉiam ‘faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la

samafn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon. La sola efektive justa decido, kiun vi povas fari, estas: laŭte proklami

kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj eŭropaj regnoj la sekvantan elemente naturan,

sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon:

 

Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte

apartenas al ĉiuj siaj filoj.

 

Tio estas, ke en sia privata vivo ĉiu civitano en ĉiu regno

havas plenan rajton paroli tiun lin gvon aŭ dialekton, kiun li

volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas; ke, se en la

institucioj publikaj estas uzata unu sola regna aŭ loka lingvo,

tio estas nur poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne humiliga tributo de gentoj mastrataj al gento

mastranta. Ĉar la gentaj nomoj, kiujn portos ankoraŭ multaj

regnoj kaj provincoj, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj

de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la

loĝantoj de alia supozata deveno, tial ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon

neŭtrale-geografian.

 

Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj

eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn

„Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo u . Sed se nun estas ankoraŭ

tro frue, por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala

kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi

tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj

bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento.

 

Kiam la supre dirita principo estos oficiale fiksita per

garantiita decido de ĉiuj eŭropaj regnoj, tiam malaperos la

ĉefa kaŭzo de militoj kaj de konstanta reciproka timado kaj

senfina armiĝado, ĉar tiam oni jam neniam kaj nenie povos

diri, ke „la patrujo estas en danĝero w . ^Oni spiaŝ ja tre bone,

ke la vortoj „patrujo en danĝero <£ ne signifas, ke iu volas

deŝiri parton de nia patrujo kaj jeti ĝin en la maron, aŭ ke

iu volas rabi por si la havon de ĝiaj.loĝantoj, sed plej ordinare

tiuj vortoj signifas simple: „Min.aoas danĝero, ke sur ia terpeco, kie ĝis nun mia gent^estis mastro kaj aliaj homoj

 

23 *

 

355

 

III. Traktaĵoj

 

estis nur pli aŭ malpli tplerataj, morgaŭ eble alia gento fariĝos

mastro kaj mia genter^estos nur tolerata.”

 

Kiam en la tuta Eŭropo regos politika justeco absoluta,

t. e. natura, ĉie kaj por ĉiuj egala, kiam en ĉiu lando ĉiuj

loĝantoj estos morale kaj materiale plene egalrajtaj, kiam la

landoj ne portos plu gentajn nomojn, kiam la regna lingvo ne

havos plu karakteron genteŝovinisman kaj humiligan kaj ne

ekzistos plu gentoj-mastroj kaj gentoj-servantoj — tiam ne

ekzistos plu kaŭzo por intergentaj militoj; tiam ĉiu homo povos

sidi tute trankvile en sia natura, sole vera kaj sincere amata

patrujo, li ne bezonos plu timi, ke iu povas „forpreni“ ĝin

de li, kaj li ne bezonos revi pri forpreno de la patrujo de

aliaj homoj.

 

Mi scias tre bone, ke la malamo inter la gentoj ne malaperos subite, en unu tago, kian ajn aranĝon la diplomatoj

farus. Sed por tio poste laboros jam personoj privataj, per

predikado, edukado, alkutimigado ktp.; de vi, diplomatoj, ni

atendas nur, ke vi donu al ni la eblon tion fari. Reciproka

malamo inter la diversaj gentoj de la homaro ne estas io

natura, kiel ne estus natura ia reciproka malamo inter la diversaj familioj de unu gento: la malamon kaŭzas nur — krom

la facile forigebla reciproka nekomprenado kaj nekonado —

la ekzistado de gentoj premantaj kaj gentoj premataj, la blinda

egoismo, fiereco kaj kalumniemeco de la unuaj, la natura re-agemeco de la lastaj. Estas facile interfratigi homojn liberajn

kaj egalrajtajn, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj

unuj rigardas sin kiel rajtajn mastrojn super la aliaj.

 

Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn

nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus

per tioj agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eron en

la historio de Eŭropo. Ĉar en lando kun neŭtrala nomo la

tuta natura plena egalrajteco de ĉiuj ĝiaj loĝantoj pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, sed en lando kun nomo genta

la egalrajteco neniam estos plena kaj daŭra, ĉar la malfeliĉa

nomo ne sole kvazaŭ pravigos la plej malnoblajn intergentajn

maljustajojn en la diversgentaj landoj de la orienta Eŭropo,

sed eĉ en landoj pli civilizitaj ĝi ĉiam konfuzos la kapojn eĉ

de la plej honestaj civitanoj, subtenante en ili ĉiam la opinion

kaj senton, ke la lando apartenas nur al tiu gento, kies nomon

ĝi portas, kaj ĉiuj aliaj gentoj estas en ĝi nur fremduloj. Eĉ

ĉe la plej bona volo la civitanoj de tiu lando ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke ili ĉiuj prezentas unu nacion, ĉar por

tia nacio simple ne ekzistas vorto, kaj, demandinte pri tio,

al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando pro manko

 

356

 

Post la Granda Milito. 1915.

 

N-ro 13

 

de tiu vorto estas devigata nomi ian genton; kaj ĉi tiu

devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ

al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanoj.

 

Resumante ĉion, kion mi diris, mi ripetas:

 

Kiam post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj, ili

povos fari ŝanĝojn en la karto de Eŭropo; sed tio ne devas

esti ilia ĉefa laboro. Ilia ĉefa laboro devas esti: starigi en

la nomo kaj sub la garantio de siaj registaroj pli-malpli la

sekvantajn leĝojn:

 

l e ) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj

naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ

supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas

havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la

aliaj gentoj.

 

2 e ) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ

dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas.

Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne esta’s”3Htinitaj speciale

por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna

interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna.

En tiuj publikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan,

anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne

malpli ol jo urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed

 

la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata ne kiel humiliga

tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed

nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al

la plimulto.

 

3 e ) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro

de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tri-bunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj.

 

4 e ) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la no mon

de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan

per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.

 

Sinjoroj diplomatoj! Post la terura eksterma milito, kiu

starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj,

Eŭropo atendas de vi pacon. ĉi atendas ne kelktempan inter-paciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita

homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo,

por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan

kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva

antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super

aliaj gentoj.

 

357

 

III. Lastaj vortoj. 1917. — N-ro 14

 

1917

 

N-ro 14. (Vortoj de lasta konfeso 1 )

 

En la jam (sub n-ro 12) citita libro de E. Privat, paĝ. 198 — 200

(Brita eldono) resp. paĝ. 103—104 (Leipzig-a eldono).

 

Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun,

sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16 ĝis

18’jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis

diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj

pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis.

Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi

samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan

simpation, verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estos tute alispeca ol ilia kredo … Estos pli prudente, se mi silentus,

sed mi ne povas.

Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En

mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de V animo

en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne

memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la

religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de

mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15—16 jaroj. Tio

estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo

perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo

mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj

en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias

pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco

malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por

ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da

jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio

mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas

ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda …

Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero …; ke

ekzistas iaj leĝoj en la naturo …; ke io min gardas al alta

celo …

 

1 Privat citas ĉi tiujn fragmentojn de Zamenhof el „kvarpaĝa papero u f

kies „kvara paĝo nur estis komencitakaj kiu „sur lia (t. e. de Zamenhof)

skribotablo kuŝis (kiel) lasta manskribaĵo krajona, ne finita u . Li diras,

ke „ĝi estis plano (ne efektivigita) de artikolo pri senmorteco de V animo u .

Cetere li en sia libro ne diras ion, kiu posedas ĉi tiun manuskripton aŭ

kie ĝi restis.

 

358

 

IV. PAROLADOJ

 

Mi jam diris en mia antaŭparolo, ke ĉi tiu IV-a parto

verŝajne estas kompleta. D-ro Zamenhof ne ŝatis paroli publike

aŭ sin montri kiel oratoro, kvankam li, kiam li entuziasmiĝis,

trovis neforgeseblajn, tre impresigajn kaj plej kortuŝajn vortojn.

Li preferis sidi inter la bonvolaj atentaj aŭskultantoj. Tio, kion

li diris en siaj oficialaj kongresparoladoj, estis antaŭe ellaborita

kaj preparita tre precize kaj singardeme. Do, ili estis kaj ĉiam

restos precipe gravaj. Kutime oni kolektis ĝis nun en la multaj

eldonoj de liaj paroladoj nur la 8 oficialajn kongresparoladojn,

kelkfoje ankaŭ la paroladon en la Guildhall de Londono.

Entute la leganto en ĉi tiu parto trovos 17 paroladojn.

 

N-ro 1. 12. Jan. 1904

 

Gramofona Parolado okaze de la unua datreveno de la

fondo de la Londona Esperanto-Klubo

 

„International Language “ IV. Febr. 1927, paĝ. 50.

 

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Ne havante la eblon

partopreni persone en la unua jarkunveno de la Londona Klubo

Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al ĉiuj

partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas

al mi, ke mi sidas nun inter vi, estimataj anglaj amikoj de la

ideo de lingvo internacia, kaj mi ĝojas kun vi pro la belaj

fruktoj, kiujn via energia laborado donis en la daŭro de la

foririnta jaro.

 

Antaŭ unu jaro nia afero estis ankoraŭ tre malmulte konata

en via lando, kaj nun ni havas en via lando jam tre multe

da varmegaj kaj sinceraj amikoj, ni havas diversajn klubojn

de esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de Esperanto,

ni havas belan gazeton esperantan.

 

Preskaŭ ĉio estas la frukto de laborado de la klubo Londona,

kiu povas esti fiera je la rezultatoj de sia unujara penado. Af

la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona

Klubo Esperanta nia afero ŝuldas koran dankon.

 

359

 

IV. Paroladoj

 

Parolante pri la sukcesoj de la klubo Londona, mi ne devas

forgesi pri tiu malgranda rondeto esperantista en Keighley,

kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran

saluton al la esperantistaj Kiĥlianoj! La laboradon de la Londona

Klubo Esperanta la tuta mondo esperantista observas kun granda

intereso. Ni ĉiuj esperas kaj antaŭsentas, ke pli aŭ malpli

frue Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero

por la tuta mondo. Londono longe dormis, sed kiam ĝi vekiĝos,

tio estos kiel vekiĝo de leono. Potenca voko iros el Londono

kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de

la mondo. Kun atento la popoloj aŭskultados la voĉon venantan

el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri

frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tre potenca popolo kiel la angla, la mondo aplaŭdos

kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas, ek-marŝos rapidege.

 

Esperantistoj en Londono, esperantistoj en Anglujo, laboru

kuraĝe kaj energie. Malfacila, tre malfacila estas la semado,

sed dolĉaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas

via rolo. La tuta mondo esperantista rigardas vin kaj multe

de vi esperas.

 

N-ro 2.

 

Unua Kongreso 1905 en Boulogne-sur-Mer

 

Wiister: Parl

 

Fr. Schneeberger, „Detala Raporto pri la oficialaj paroladoj, diskut -

adoj kaj decidoj de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en

Bulonjo-sur-Maro (i . Oficejo de Esperanto kaj Stenografio . Laufen

(Svisujo) 1905, paĝ. 8 — 15.

 

„Lingvo Internacia u X. 1905, paĝ. 362 — 367.

 

„Esperantista Dokumentaro (i . Kajero unua (Aŭg. 1916), paĝ. 25—30.

 

„Deveno kaj Historio de Esperanto u , eld. Casopis Ĉeskych Esperantistŭ, Praha 1908 (= Biblioteko de Ĉasopis Ĉeskych Esperantistŭ No. 2) 1 .

 

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Mi salutas vin, karaj

samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el

la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin

ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela

urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia

 

1 La „Kongresaj Paroladoj u aperis ankaŭ en aliaj libroj kaj gazetoj.

Mi citas nur tiujn, kiujn mi mem povis kontroli. Cetere komparu la

gravan rimarkigon de Wŭster „Radikaro u , paĝ. 34 al „Par I, //,… VIII U .

 

360

 

Gramofona Parolado 1904. Unua Kongreso 1905. — N-roj 1—2

 

kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj

kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora

urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la Ministro de publika instruado, al la

urbestraro de Parizo, al la franca Ligo de instruado kaj al

multaj diversaj sciencaj eminentuloj.

 

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia

kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe

al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj

nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne

brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia

salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni

troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj,

sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj

por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu

nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj

ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de

tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en

la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj

ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.

 

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis

el la memoro de la homaro kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio

disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj

kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalajn ideojn,

egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian

kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, —

tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por

ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna

milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta

tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne

bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis

absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos

komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion;

sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa

fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.

 

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas re-aliĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis

homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas

sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu alian,

ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu

nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj kom-361

 

IV. Paroladoj

 

prenas unu alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia

reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke

nur tre malgranda parto/drTtunvenintoj, kiuj havis la eblon

dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni

fremdajn lingvojn, — ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur

per sia korpo, ne per sia kapo: sed en nia kunveno reciproke

sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu,

kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado

de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la

reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura,

ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas

antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante

la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia

kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en

nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj

kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj

staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj;

ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj

de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni,

membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia

ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj,

ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke,

ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin

reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite,

kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo.

Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar

hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis

ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun

homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj

sekvoj!

 

Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj

nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. Ni

montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj

de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio

tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian,

ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj

class="book">eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitajoj de tiu sama

speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura, kiu

pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj estis nur tre

longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni

kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas ankoraŭ tre malkuraĝe,

sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldaŭ tiel potencege

ekregos en la mondo, ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke estis

iam alie, ke la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon

 

362

 

Unua Kongreso 1905. — N-ro 2

 

ne komprenis unu alian! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta

lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu

diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj,

ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo

ne povas kompreni unu alian, venu al ni, kaj, se li estas homo

honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris.

Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke

la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la ren-kontatajn esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu

el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi

kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo

natura, — kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon

kaj ripetadu laŭte: „jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la

reciproka kompreniĝado de homoj per neŭtrala arta lingvo

estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila. Estas vero,

ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone

kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue; sed, komparante

ilian balbutadon kun la perfekta flua parolado de aliaj personoj,

ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la

balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en Ja nesufiĉa

ekzerciteco de la diritaj personoj.

 

Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado,

nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro

la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj

membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam

ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la

lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam.

Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili

estu benataj!

 

En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri

kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed

antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi

sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu

havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde

la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe

farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas

tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni

batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin

Schleyer, la aŭtoro de Volapŭk. La lingva formo, por kiu

laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne praktika; la vojo,

kiun li elektis, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li

batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de

 

363

 

IV. Paroladoj

 

la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas

taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj

laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis

tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de

lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum multaj

personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu

havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la

komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta,

ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ĝi ne estas lia kulpo, se

la lingvo montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per

senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo

de lingvo neŭtrala, kaj ĝi ne estas lia kulpo, se lia falinta

afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta

lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu

bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi

ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la ideo

de lingvo internacia iam venkos la mondon — tute egale, ĉu

ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo —

la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en

la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam

forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj

partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros: „ni esprimas nian

koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia

pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia“.

 

Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj.

Ne venis ankoraŭ la tempo, skribi oficialan historion de nia

afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon

al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj

de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte,

sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado

en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto. Dek ok jaroj pasis

de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo. Ne facilaj

estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan

nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas

per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn

naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la

homoj. Tre granda estas jam nia literaturo, tre multaj estas

niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn

esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo

de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la

nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite

pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja

tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun kun

 

364

 

Unua Kongreso 1905. —* N-ro 2

 

ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj

pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da

tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al

ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn

estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili. La

plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein, la unua energia propagandisto de nia afero; lia morto estis granda bato por nia

afero entute, kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo.

Poste la morto rabis al ni Josefon Wasniewski, la simpatian

kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj

antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto

ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute

ne ekzistus: mi parolas pri la neforgesebla W. H. Trompeter.

Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li

prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, kiam ĝi troviĝis

en la plej malfacilaj cirkonstancoj; li sola subtenadis ĝin tief

longe, ĝis la nombro de la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda,

por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun,

se li vidus la nunan staton de nia afero!

 

Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve,

tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia

afero kaj kiuj nun jam ne loĝas en nia mondo kaj ne povas

vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne

mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj

sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj.

A1 la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistaj la unua

kongreso esperantista esprimas sian respekton kaj pian saluton!

 

Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al

vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento mia

koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera kaj mi sentas

la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej

alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same

kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla

homo, tiel same mi ankaŭ sentas* ke en tiu ĉi momento mi

ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur

homo. Kaj en la nuna momento staras i£*ef. miaj animaj

okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu

homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:

 

(Sekvas nun la „Preĝo sub la verda standardo “. Komp . VI. 6.)

 

IV. Paroladoj

 

N-ro 3. 7. Aŭgusto 1905

 

Parolado en la Unua Generala Kunveno

 

(Enkonduko de la „Deklaracio u )

 

Fr. Schneeberger en sia jam citita libro, paĝ. 16—18. (Komp. lafont -

indikojn al IV. 2.) 1

 

La organizanta komitato faris al mi la honoron, elekti min kiel

prezidanton de 1’ kongreso kaj mi akceptis tiun ĉi rolon kun

danko. Sed kompreneble mi sole estas tro malforta por konduki la aferojn de Pkongreso; tial vi havu la bonecon, elekti

kiel helpon por mi, kelkajn vicprezidantojn. Oni proponis al

mi la nomojn, kiujn mi nun prezentas al vi. Estas:

 

s-ro rektoro Boirac el Francujo;

 

s-ro advokato Michaux, la organizanta prezidanto;

 

s-ro generalo Sebert, membro de V akademio;

 

s-ro kolonelo Pollen el Anglujo;

 

s-ro d-ro Mybs el Germanujo.

 

Nun tio ĉi estas la provizora oficistaro, kiun ni eble plenigos

per laij prezidantoj de la naciaj societoj en unu de la venontaj

kunvenoj.

 

La temo de nia hodiaŭa parolado estas la „Deklaracio“. Sed

antaŭ ĉio ni bezonas sekretariojn; mi proponas al vi kvar

nomojn; estas:

 

s-ro Kŭhnl el Praha; s-ro Grabovski el Varsovio;

s-ro Dervaux el Bulonjo, s-ro Boulet el Bulonjo.

 

Nun mi petas la elektitajn personojn, veni al mi kaj doni

al mi sian helpon.

 

Kelkajn vortojn mi devas nun diri pri la deziroj, kiujn

esprimis malgranda kunveno de V aŭtoroj de projektoj. Ni

havis tiun kunvenon antaŭ unu horo kaj, ĉar la diversaj projektoj estas la ĉefa afero de nia parolado en la kunvenoj,

ni decidis esprimi al la kongreso la deziron, ke^ni faru nur

diskutadojn pri la projektoj, ne decidojn. Ĉar ŝajnis al

ni, ke fari iun ajn decidon, estas tro frue. La projektoj ne

estas pretaj por tio. Ni do faros nur diskutadojn kaj en la

fino de P kongreso mi faros la demandon, ĉu vi akceptas mian

manieron de konduko de P kongreso, ke ĉio dirita estas nur

projekto aŭ propono; krom tio ni perdos tro multe da tempo

por priparoli la diversajn temojn. Ni do parolu pri projektoj

 

1 Ni dankas la fakton, ke ni ankoraŭ havas la tekstojn de tiu kaj

de la sekvanta parolado n-ro 4, al la cirkonstanco, ke Fr. Schneeberger

tre bone stenografis dum la kongreso.

 

366

 

Unua Ĝenerala Kunveno 1905. — N-ro 3

 

nur en principo, kaj antaŭ ĉio ni elektu la projektojn, kiuj ne

estas presitaj. Mi donos la vorton do al la sinjoroj, kies projektoj ne estas ankoraŭ konataj; poste ni parolu pri la demando, ĉu estas necese, krei ligon aŭ centran komitaton, ne

parolante pri diversaj detaloj.

 

Kiam la kongreso estos finita, tiam ni povas proponi provizoran komitaton, kiu, apogante sur diversaj opinioj, faros sian

laboron en la daŭro de la tuta jaro. Poste en la sekvonta

kongreso ĝi prezentos al ni programon de la laboro kaj tiam

ni povos fari definitivajn decidojn.

 

Laŭ la programo, la unua kunveno estas dediĉita al la

„Deklaracio a , kiun mi volas proponi al vi. Ĉar estas multaj

personoj, kiuj ne havas klarecon pri nia afero, ili deziras, ke

ni faru iun ajn decidon; tial mi proponas al vi la „Deklaracion“; mi legas al vi mian projekton kaj mi petas vin, diri al

mi, ĉu vi ĝin akceptas en principo. Por la detaloj ni elektos

provizoran komitaton, kiu severe provos la tekston, kaj la definitivan ni prezentos al vi en unu de la venontaj kunvenoj.

Mi legas nun la projektan tekston de la „Deklaracio a :

 

(Komp. //. 114.)

 

Ĉar estas multaj, kiuj ne bone konas la rilatojn de la kolekto

aprobita, mi klarigos en kelkaj vortoj la aferon. Sed por eviti

ĉiun malpacon, mi devas sciigi vin, ke mi esperas post interkonsento kun la firmo Hachette, ke nun ĉiuj kaŭzoj de malpaco malaperas.

 

En la komenco de mia batalado mi ne trovis ian alian

manieron, por gardi la lernantojn de malbonaj libroj. Monopolo nenia ekzistas en nia afero kaj neniam ekzistos. La ĉefa

kaj sola, kiun mi donis, estas privilegio; mi ripetas la vorton:

ne monopolon, nur privilegion! Por tio, laŭ la deziro de

V esperantistoj, mi volis havi ian firmon potencan, kaj nenia

volus akcepti sen ke ĝi ricevu ian privilegion. Tial al la firmo

Hachette mi lasis personan privilegion pri miaj verkoj kaj ne

de P aliaj verkoj. Estas do nenia ombro de supozo!

 

Vi nun aŭdis la „Deklaracion M kaj mi petas vin, nun private pripensi ĝian enhavon. Ni elektis komitaton por priparoli

la definitivan tekston. — Oni nin nun atendas ĉe la festeno!

Ĉiujn aferojn, kiujn ni ne povas priparoli hodiaŭ, ni priparolos

en la venontaj kunvenoj.

 

367

 

IV. Paroladoj

 

N-ro 4. Oficiala Parolado ĉe la Festeno

 

Fr. Schneeberger en sia jam citita libro, paĝ. 23. (Komp. la fontindikojn al IV. 2.)

 

Gesinjoroj! — Bedaŭrinde mi ne povas tiel bele paroli,

kiel antaŭ mi s-ro Michaux. Neniam mi parolas publike; pardonu do min, se eble mi ne tute flue parolas. Simple per

kelkaj vortoj mi volas turni vian atenton sur la homon, al kiu

ni dankas en la nuna momento la grandan plezuron. Ni ĝin

dankas al s-ro Michaux, la senlaca organizanto de la kongreso.

Laboron li prenis sur sin ne malgrandan; li zorgis pri ĉio,

tempon kaj volon li donis por la organizado de nia grava festo.

Tial antaŭ ĉio mi levas mian glason al la sano de s-ro Michaux

kaj de ĉiuj liaj helpantoj.

 

Poste mi devas antaŭ ĉio memori pri la urbo Bulonjo-sur-Maro, en kiu ni trovis tiel bonvolan gastamon. Mian glason

mi levas pro la bona stato, la gloro kaj la honoro de la urbo

Bulonjo, la sano de la urbestraro, kaj de la reprezentanto de

la komerca ĉambro. Mi levas mian glason por la bona stato

de la granda kaj glora lando Francujo.

 

Tiu ĉi lando havas la simpation de la mondo, de ĉiuj popoloj. Por ni esperantistoj ĝi devas esti ankoraŭ pli kara. Ni

povas diri, Francujo estas la lando, kiu multe faris por nia

afero. Francujo estas ĉiam la unua lando en ĉio, kio promesas iun bonon al la homaro. Nun mi volas ankaŭ trinki por

la sano de ĉiuj fratoj kaj fratinoj esperantistaj. Ekzistas tre

multaj en diversaj landoj kaj urboj, kiuj volonte partoprenus

kun ni al la granda kongreso, sed ili ne pdvis veni. Ni trinku

por ilia sano. En la fino ni trinku entute ĝenerale por la

gloro de la tuta homara kunfratiĝo de ĉiuj popoloj. Sed ni

esperu, ke tio ĉi ne estas nur vortoj, tio ĉi fariĝu tute reala

fakto, ke ni havu en la mondo grandan familion gefratan.

 

N-ro 5. Dua Kongreso 1906 en Geneve

 

Wŭster: Par II

 

„Esperantista Dokumentaro*. Kajero kvara (Martol907), paĝ.41 — 46.

„Lingvo Internacia <6 XI. 1906, paĝ. 502—519.

 

„La Revuo“ I. 1906/07, paĝ. 49—54.

 

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Mi esperas, ke mi

plenumos la deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de

la malfermo de nia dua Kongreso mi esprimos en la nomo

de vi ĉiuj mian koran dankon al la brava svisa lando por la

gastameco, kiun ĝi montris al nia Kongreso, kaj al lia Moŝto

 

368

 

Ĉe la Festeno 1905. Dua Kongreso 1906. — N-roj 4—5

 

la Prezidanto de la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis

amaŭ du monatoj nian delegitaron. Apartan saluton al la urbo

ĉenevo, kiu jam multajn fojojn glore enskribis sian nomon

en la historion de diversaj gravaj internaciaj aferoj.

 

Permesu al mi ankaŭ, esprimi en la nomo de vi ĉtuj koran

dankon al la organizintoj de la nuna Kongreso, al la sindonaj

svisaj esperantistoj, kiuj tiel multe kaj senlace laboris en la

daŭro de la pasinta jaro, fondis preskaŭ en ĉiuj urboj de la

svisa lando grupojn esperantistajn kaj diligente faris ĉion, kion

ili povis por sukcesa pretigo de nia Kongreso; al la Provizora

Centra Organiza Komitato, kiu precipe en la persono de sia

prezidanto tiel energie laboris kaj tiel diligente zorgis pri ĉiuj

preparoj; fine — sed certe ne malplej grave — al tiuj kaŝitaj

amikoj, kiuj per malavara fondo de la Centra Oficejo donis

fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj.

 

Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia Kongreso

vi atendas de mi ian paroladon; eble vi atendas de mi ion

oficialan’, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas

ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas

doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe

nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda

peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj

milionoj da homoj malfacile batalas^ .per libereco, por la plej

elementa homa libereco, por la rajtoj de homo. Pri tio ĉi

mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel privata homo ĉiu

el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la

granda multemiliona lando, tamen kiel esperantistojn tiu ĉi

batalado ne povas vin tuŝi, kaj nia Kongreso havas nenion

komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel esperantistojn ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan

batalon inter la gentoj. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando — tie

la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj

kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tial,

ĉar ili apartenas al alia gento. Ĉiutage estingiĝas tie multe

da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj

vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta. Terura

estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura

estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje mal-benita estu la intergenta malamo!

 

Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bjelostok,

rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter

si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi

 

24 Dietterle, Zamenhof.

 

369

 

IV. Paroladoj

 

revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos

kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj

anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon; en

la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj

kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj

kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en

tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion,

ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj el-pikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn

de la bestega Bjelostoka buĉado; al vi kiel al esperantistoj

mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la

interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.

 

Oni scias, ke ne la rusa gento estas kulpa en la besta

buĉado en Bjelostok kaj multaj aliaj urboj; ĉar la rusa gento

neniam estis kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj

kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ

gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian

regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu

ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas

aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj.

Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn

terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se

inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al

ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj

gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia

gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed

havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia?

Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, donu al ili la eblon

libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj

nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en

diversaj lokoj.

 

Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj:

ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos

malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur

neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de

tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona

volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

 

Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter

la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, esperŭntistoj, devas labori pli

energie ol iam. Sed por ke nia laborado estu fruktoporta, ni

 

370

 

Dua Kongreso 1906. — N-ro 5

 

devas antaŭ ĉio bone klarigi al ni la internan ideon de la

esperantismo. Ni ĉiuj senkonscie ofte aludadis tiun ĉi ideon

en niaj paroloj kaj verkoj, sed ni neniam parolis pri ĝi pli

klare. Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.

 

E1 la Deklaracio unuanime akceptita en la Bulonja Kongreso

ni ĉiuj scias, kio estas la esperantismo en rilato praktika;

el tiu ĉi Deklaracio ni ankaŭ scias, ke „esperantisto estas nomata

ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj

celoj li ĝin uzas”. Esperantisto sekve estas ne sole tiu persono,

kiu revas unuigi per Esperanto la homaron, esperantisto estas

ankaŭ tiu persono, kiu uzas Esperanton ekskluzive por celoj

praktikaj, esperantisto ankaŭ estas persono, kiu uzas Esperanton

por gajni per ĝi monon, esperantisto estas persono, kiu uzas

Esperanton nur por amuziĝadi, esperantisto fine estas eĉ tiu

persono, kiu uzas Esperanton por celoj plej malnoblaj kaj hom-malamaj. Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj

montrita en la Deklaracio, la esperantismo havas ankoraŭ alian

flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun

ĉi flankon diversaj esperantistoj povas klarigi al si en la plej

diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj. Tial, por eviti

ĉiun malpacon, la esperantistoj decidis lasi al ĉiu plenan liberecon, akcepti la internan ideon de la esperantismo en tiu formo

kaj grado, kiel li mem deziras, aŭ — se li volas — eĉ tute

ne akcepti por la esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj

esperantistoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj

esperantistoj, la Bulonja Deklaracio precizigis la oficialan de

ĉiuj sendispute akceptitan esencon de la esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn: „Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun

tiu aŭ alia persono ligas kun la esperantismo, estas lia afero

pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas a . Sed

bedaŭrinde la vorton „privata u kelkaj amikoj-esperantistoj klarigis al si en la senco de „malpermesata a , kaj tiamaniere anstataŭ konservi por la interna ideo de la esperantismo la eblon

tute libere disvolviĝi, ili volis tiun ideon tute mortigi.

 

Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta

mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko

praktika kaj uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble

al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto

nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la

esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: „Esperanto estas nur

lingvo; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo,

ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni mal-plaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon! Ho, kiaj

vortoj! E1 la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem

 

24 *

 

371

 

IV. Paroladoj

 

volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas

ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas

la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo

de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis

ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia

protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado

ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis

por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn

de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon,

kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: „Kun

tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!*

 

Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo

de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados

el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas

ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre

bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso

pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj

grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo

— vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco

inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton

de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. ĉi

instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto da junaj

diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la

estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo

estis ripetataj la vortoj „malamikeco de la nacioj, falu, falu,

jam estas tempo a . Nia himno kantas pri la „nova sento, kiu

venis en la rnondon”; ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la. iuMraĵ esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun

saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon, neniam povis esti

eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉiu parolis pri ĝi kaj

sindone kaj senprofite laboris kun ni. Kial do aliĝis al ni la

personoj, kiuj vidas en Esperanto „nur lingvon a ? Kial ili ne

timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri

la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili

ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj,

kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas,

kvankam pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj ili penas

tion ĉi nei?

 

Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole

pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi

 

372

 

Dua Kongreso 1906. — N-ro 5

 

eĉ ian rajton de aŭtoreco — ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin

ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj

ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis mal-saton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika

utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne

ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la

esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi

alproksimigas iliajn korojn.

 

Vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo sur Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea

kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman

memoron por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas „la neforgesebla

kongreso”. Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu

paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn

multe pli bonajn kaj plenumatajn ne^ de nespertaj diletantoj,

sed de plej perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la

granda talento de la parolantoj? Ne; ni tiajn ne havis en

Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni komprenis nin reciproke? Sed

en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli

bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigas. Ne, vi ĉiuj sentis

tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne

la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco,

kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la esperantismo,

kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la

falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de

ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke ĝis la fina malapero de la muroj, estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime; sed

ni sentis, ke ni estis atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ

tiuj muroj; ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas ia fantomo

de pli bona estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen

de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados.

 

Jes, miaj karaj kunlaborantoj! Por la indiferenta mondo

Esperanto povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu

uzas Esperanton aŭ laboras por ĝi, estas esperantisto, kaj ĉiu

esperantisto havas plenan rajton, vidi en Esperanto nur lingvon, simplan, malvarman internacian kompreniĝilon, similan al

la mara signaro, kvankam pli perfektan. Tiaj esperantistoj

 

373

 

IV. Paroladoj

 

kredeble ne venos al niaj kongresoj aŭ venos al ili nur por celoj

esploraj aŭ praktikaj aŭ por malvarma diskutado pri demandoj

pure lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne partoprenos en nia

ĝojo kaj entuziasmo, kiu eble ŝajnos al ili naiva kaj infana.

Sed tiuj esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia

kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto

antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke

nomos ilin utopiistoj kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian

idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj.

Ĉiu nia nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna

ideo de la esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco.

 

N-ro 6. Tria Kongreso 1907 en Cambridge

 

Wŭster: Par III

 

P. Corret kaj D-ro Era, „Raporto pri la Tria Kongreso“, paĝ. 24—32.

 

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 1 — 8.

 

„La Revuo“ II. 1907/08, paĝ. 1—8.

 

„Esperantista Dokumentaro“. Kajero sesa. (Januarol908),paĝ.38 — 45.

 

Karaj samideanoj! — Konforme al la ĝisnuna moro, mi

komencas mian parolon per tio, ke mi permesas al mi en la

nomo de ĉiuj kongresanoj esprimi nian saluton kaj dankon al

la lando, kiu gastame nin akceptis, kaj precipe al niaj britaj

samideanoj, kiuj per multaj laboroj kaj granda zorgemeco

pretigis por ni tiun feston, en kiu ni nun ĉiuj partoprenas.

De la momento, kiam niaj britaj amikoj invitis nin al si, ni

ĉiuj estis konvinkitaj, ke nia kongreso en ilia lando havos

apartan signifon kaj estos epokofaranta. Kaj ne estas malfacile

antaŭvidi, ke nia espero nin ne trompos, ĉar tion ĉi garantias

al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj britaj

amikoj, sed ankaŭ la karaktero mem de ilia lando.

 

La fakto, ke ni kongresas nun en glora universitata urbo

de Granda Britujo, havas grandan signifon. La kontraŭuloj

de nia ideo konstante ripetadis al ni, ke la angle parolantaj

popoloj neniam al ni aliĝos, ĉar ne sole ili malpli ol ĉiuj

aliaj popoloj sentas la bezonon de lingvo internacia, sed por

ili la fortikiĝado de lingvo internacia estas rekte malutila, ĉar

tia lingvo konkurados en la mondo antaŭ ĉio kun la lingvo

angla, kiu celas fariĝi internacia. Kaj tamen rigardu, kiel forte

eraris niaj kontraŭuloj! Rigardu, kiel multope jam aliĝis al

ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia

nacia! Rigardu, kun kia amo ili preparis nian kongreson kaj en

kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon! Tio ĉi

 

374

 

Dua Kongresa 1906. Tria Kongreso 1907. - N-roj 5—6

 

montras antaŭ ĉio, ke la homoj komencis jam kompreni, ke

lingvo intp^nacia estas utila ne sole por popoloj malfortaj, v

sed por popoloj fortaj; sed tio ĉi montras ankaŭ alian *

 

aferon, multe pli gravan: ke la homoj vidas en la esperantismo

ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de

intergenta justeco kaj frateco, kaj al tiu ĉi ideo volas servi

la noblaj homoj de ĉiuj popoloj, tute egale, ĉu iliaj popoloj

estas fortaj aŭ malfortaj, kaj ĉu la intergenta justeco estas

por ili profita aŭ malprofita. Ni scias, ke la plimulton de niaj

britaj samideanoj alkondukis al ni la interna ideo de la esperantismo, kaj tial ni tiom pli ĝoje esprimas al niaj britaj amikoj

nian koran dankon. La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne

kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homara, kiun ili komprenas kaj ŝatas; koran

dankon al la Kembriĝanoj, koran dankon al la glora Kembriĝa

universitato, kiu pruntis al ni siajn ĉambrojn, koran dankon

al la Kembriĝa urbestraro, kiu gastame zorgis pri nia bono.

Ni kore salutas vin, granda brita popolo, ni plej respekte

salutas vian altan reprezentanton, Lian Reĝan Moŝton. Vivu

la Reĝ’ al vi, tre longe vivu Li, gardu Lin Di’!

 

Samideanoj! — En la momento de la malfermo de nia tria

kongreso ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn

la morto kaptis dum la pasinta jaro; vi ĉiuj memoras, ke tuj

post la Ĝeneva kongreso ni sciiĝis pri la malfeliĉa rnorto de

d-ro Lloyd, prezidanto de la Liverpoola Grupo. Ni perdis

ankaŭ du eminentajn amikojn de nia afero, la gloran scienc-ulon Berthelot kaj profesoron Michael Foster, kiu esperis nin

akcepti en Kembriĝo. Fine, mortis nia plej kara samideano

kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj, la

ĉefa motoro de nia lasta kongreso en Ĝenevo, la fondinto,

subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato.

 

Vi ĉiuj scias pri kiu mi parolas. Nia neforgesebla amiko Javal

ne plu ekzistas. A1 vi, amikoj-esperantistoj de ĉiuj landoj, kaj

al vi, niaj estimataj gastoj, kiuj simpatias nian aferon, mi

proponas, ke ni honoru la memoron de nia multemerita samideano kaj de ĉiuj mortintaj esperantistoj per leviĝo de niaj seĝoj.

 

Samideanoj! — Antaŭ tri semajnoj finiĝis ĝuste dudek jaroj

de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo

Esperanto. En ĉiuj partoj de la mondo la esperantistoj festis

tiun tagon. Kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu

tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn. Ĉar mi ne

havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj

 

375

 

IV. Paroladoj

 

liberaj horoj, tiel oni facile komprenos, ke respondi ĉiujn ricevitajn esprimojn de amikeco estis por mi afero absolute ne

ebla, kaj oni min facile pardonos. Mi uzas nun la bonan

okazon por esprimi mian plej sinceran dankon al ĉiuj, kiuj

sendis al mi amikajn bondezirojn. La gratuloj apartenas kompreneble ne al mi persone, sed al la tuta batalantaro esperantista, kaj mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis

ĉiuj gratuloj, por resalti de tie al ĉiuj flankoj de la mondo,

al ĉiuj lokoj, kie loĝas kaj laboras niaj senlacaj samideanoj.

Kvazaŭ silente komisiita de la tuta esperantistaro, mi vokas

al ĉiuj esperantistoj-batalantoj: mi vin gratulas! Mi kore vin

gratulas, ke vi pacience eltenis en la daŭro de dudek jaroj,

malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj, kiuj al neniu el vi

mankis. Mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn donis

via energia kaj sindona dudekjara laborado. Dudek jaroj da

laborado por la esperantismo! kion tio signifas, — oni komprenos nur iam poste, kiam oni legos la detalan historion de

la esperantismo. Kian grandegan gravecon havas niaj ĝisnunaj

akiroj, tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste, kiam

oni ekscios detale la historion de niaj unuaj jaroj, kiam la

akiro de ĉiu nova esperantisto estis ligita kun senfina laborado

kaj oferado.

 

Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de

la esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni

la unuajn trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion

de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute

sensukcesa semado. La historio de la esperantismo iam rakontos al vi pri ĉiuj tiamaj semantoj.

 

Nun nia afero staras forte. La glacia tavolo da antaŭjuĝoj

de la mondo estas rompita, kaj nia afero kreskas regule kaj

senhalte. Ĉiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni

iras al nia celo jam kun plena trankvileco. Centoj da miloj

da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas

la venton. La naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni,

batalas nun por ni, ĉar tiu sama forto de inercio, kiu longan

tempon terure malhelpis ĉiun nian paŝon, ĝi mem nun ŝovas

nin antaŭen. Eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus.

 

Mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado. Mi

volas paroli al vi hodiaŭ pri la esenco kaj celo de niaj kongresoj. Sed por eviti ĉian malkompreniĝon, mi tuj en la

komenco atentigas vin, ke mia parolo ne estas io oficiala, ĝi

prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas

aprobi aŭ ne aprobi,

 

376

 

Tria Kongreso 1907. — N-ro 6

 

Ĝar ni decidis kunvenadi ĉiujare el ĉiuj landoj de la mondo

kaj multaj el ni faras eĉ tre grandajn oferojn, por povi partopreni en niaj kongresoj, tial ni devas klarigi al ni, por kio

ni kunvenas. Se ni konscios bone la esencon kaj celon de

niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo, kiel homoj, kiuj klare vidas

antaŭ si la belan celon, al kiu ili iras; sed se ni ne konscios

la celon de niaj kongresoj, tiam ni baldaŭ tute malvarmiĝos

por ili, kiel homoj, kiuj vagas sencele kaj kiujn tiu vagado

baldaŭ lacigas kaj enuigas. Por kio do ni kunvenas? Ĉu ni

kunvenas por paroli pri esperantaj lingvaj demandoj? Ne!

Tiuj ĉi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al

la Lingva Komitato, kaj por ili sufiĉus kongreso de komitatanoj.

Ĉu ni kunvenas por ekzerciĝi en esperanta parolado? Por tio

sola ni ne bezonas veturi al kongreso, ĉar en niaj hejmaj

grupoj ni povas en la daŭro de la tuta jaro multe pli ekzerciĝi,

ol en la kelkaj tagoj de la kongreso, kaj por la sola kelktaga

ekzerciĝo en parolado neniu entreprenus grandajn vojaĝojn.

Ĉu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon?

Jes, certe! Sed ĉar el cent kongresanoj almenaŭ naŭdek-naŭ

havas de Esperanto nur moralan profiton, por kio do ni ĝin

propagandas? Mi ne dubas, ke la plimulto el vi donos al ni

nur unu respondon: ni faras manifestacion kaj propagandon

por la esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone

povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la esperantismo havas por la tuta homaro, pro tiu komunehoma celo,

kiu nin, aktivajn esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon

vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni

per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon

por la ideo, kiun la esperantismo en si enhavas. Kiel la

antikvaj hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo,

por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare

kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la

amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa

esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.

 

Ĉar la mondo ĉiam komprenis, ke la esperantismo estas

forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne

volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, ĉar ili ne volis esti

rigardataj kiel partianoj de la ideo, tial — por ne fortimigi

de ni la grandajn amasojn, — ni estis devigitaj klarigi per la

Bulonja deklaracio, ke la simpla esperantisteco, t. e. la uzado

de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu

aŭ alia ideo, ke ĉiu esperantisto restas homo tute libera kaj

 

377

 

IV. Paroladoj

 

unuj esperantistoj ne respondas por la ideoj de aliaj esperantistoj. Sed se la simpla praktika esperantisteco, t. e. la

simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi

al ia ideo, tamen neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la

grandegan plimulton de la personoj, kiuj batalas por Esperanto, ligas unu komuna ideo, kiu estas la tuta stimulo de

ilia laborado.

 

Ĝiu privata esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ

fari tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj

konvinkoj nek agoj, kiel li ne respondas por niaj. Li povas

esti la plej granda egoisto, genta ŝovinisto, malamanto de

homoj aŭ eĉ la plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la

lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin

esperantisto. Sed se li volas veni al esperantista kongreso,

aŭ se li volas aliĝi al ia alia institucio, kiu portas la verdan

standardon, tiam la afero ŝanĝiĝas. Tiam li venas en landon,

kiu havas siajn apartajn leĝojn, siajn apartajn morojn kaj

principojn.

 

En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed

ankaŭ la interna ideo de la esperantismo; en Esperantujo

regas ne sole la oficiala ĝenerala esperantismo, — tie regas

ankaŭ io alia, io ĝis nun ankoraŭ ne precize formulita, sed

tre bone sentata de ĉiuj esperaatistoj !/— tie regas la verda

standard o!

 

Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu

uzas Esperanton nur por vendi siajn komercaĵojn, aŭ por iu

sportisto, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝi, nia standardo

estas simpla signo de nia lingvo, simpla interkonsentita dekoracio

por niaj kongresoj kaj institucioj — ni, esperantistoj-batalantoj,

certe vidas en nia standardo ion alian: ĝi estas por ni io

sankta, ĝi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado, ĝi estas la voĉo, kiu konstante memorigas al ni, ke ni

laboras por Esperanto nur tial, ĉar ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj

 

Sur neutrala lingva fundamento,

 

Komprenante unu la alian,

 

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.

 

Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi

en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei

ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: „Ni deziras krei neŭtralan fundamenton,

sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate

 

378

 

Tria Kongreso 1907. — N-ro 6

 

interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn

gentajn apartaĵojn

 

Tia, laŭ mia opinio, estas la devizo de la verda standardo,

de tiu bela kaj majesta standardo, kiu kunvokas nin ĉiujare

el ĉiuj partoj de la mondo en la nomo de la plej bela revo

de la homaro.

 

Por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne

venis ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post

iom, per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado. Mi volis nur

atentigi vin, ke niaj kongresoj, farataj sub la signo de la verda

standardo, estas ne sole kongresoj de la lingvo Esperanto,

sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo. Sekve ĉiu

temo, en kiu ni sentas la spiriton de la verda standardo, ĉio

kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas

al nia kongreso.

 

Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes,

neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed oni

devas ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi neŭtraleco. Neŭtraleco ekzistas en ĉiuj internaciaj kongresoj; sed dum tie la

neŭtraleco estas simple afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa

principo, ĉe ni la neŭtraleco, aŭ pli ĝuste la neŭtraligo de la

intergentaj rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj

laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri

aferoj speciale politikaj, kiuj apartenas al la diplomatoj, aŭ pri

aferoj speciale religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj filozofoj, — ĉar la verda standardo malpermesas al ni fari ion,

kio povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon; sed

ĉio, kio, neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la

popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed kontraŭe, ĝi devas esti ĝuste la esenco de niaj

kongresoj, ĉar ĝi apartenas al la verda standardo.

 

Se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam

ni ne timos plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraĝe, kaj niaj kongresoj fariĝos kun ĉiu jaro pli

interesaj kaj pli gravaj por la mondo. La verda stelo ĉesos

esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro.

 

Ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj,

apartenas al nia kongreso. Vastaj kaj grandaj estas la rilatoj

inter la gentoj kaj nacioj, kaj vastaj kaj multenombraj estas

la temoj, kiujn ni devos pridiskutadi. Tiel ekzemple, havante

nenian intencon enmiksi sin en ian specialan sistemon pri tiu

aŭ alia temo, oni povas proponi al niaj kongresoj internaciajn

sistemojn por la oportuneco kaj neŭtraleco de la rilatoj internaciaj, kiel ekzemple internacian monsistemon, horsistemon,

 

379

 

IV. Paroladoj

 

kalendaron k. t. p., kaj tiam ni povos esplori, ĉu la propono

estas bona aŭ ne, sed ni ne devas diri, ke la diskutado pri

tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo. Oni eble ankaŭ

proponos al ni la aranĝon de kelkaj festoj intergentaj, kiuj

ekzistus paralele kun la specialaj festoj de ĉia gento kaj eklezio

kaj servus por frate ligi inter si la popolojn; oni proponos

ankaŭ aliajn similajn aferojn. Ne venis ankoraŭ la tempo, por

paroli pri ĉio detale; tial pardonu min, ke mi nur aludas per

kelkaj vortetoj tion, pri kio mi volus multe, tre multe paroli

kun vi; sed ĉiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj

kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure

materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj

moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas

al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj

inter la gentoj — kaj ĉion tion ĉi ni povos prijuĝi, akcepti

aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin blinde forĵeti antaŭe.

Ĉar ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur ne

enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — apartenas

al la verda standardo.

 

Karaj amikoj! — Mi klarigis al vi, kio — laŭ mia opinio

 

— devas esti la celado de niaj kongresoj. Dum ĉiu privata

esperantisto povas kontentiĝi per tio, ke li uzas la lingvon

Esperanto, niaj kongresoj — laŭ mia opinio — devas labori

ne sole por la lingvo, sed ankaŭ por la interna ideo de la

esperantismo. Mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinio,

kiun mi tute ne volas proponi al vi kiel ian oficialan programon por niaj kongresoj. Nia kongreso devas esti simple

kongreso de esperantistoj, kaj, kondiĉe ke ĝia programo estu

preparita laŭ la kongresa regularo, ĝi devas resti tute libera

kaj konformiĝi ĉiufoje al la opinioj kaj deziroj de la plimulto

de la kongresanoj. Sed ĉu vi aprobos mian opinion aŭ ne,

ĉu vi volos labori laŭ la postuloj de la verda standardo aŭ ne

 

— mi ne dubas, ke en la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj

sentas la verdan standardon, vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io

pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados

en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos kaj des pli

la principoj de la verda standardo penetros en nian animon.

Multaj personoj aliĝas al la esperantismo pro simpla scivoleco,

pro sporto, aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento,

kiam ili faras la unuan viziton en Esperantujo, ili malgraŭ sia

propra volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la

leĝoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo

 

380

 

Tria Kongreso 1907. En la Guildhall en Londono. — N-roj 6—7

 

de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la

plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.

 

Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna

ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu

ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj

floru la verda standardo!

 

N-ro 7.

 

Parolado en la Guildhall de Londono, 21. Aŭg. 1907

 

(Pri Plibonigoj kaj Patriotismo)

 

‘VVuster: Par Lond

 

„Aldono“ al la Raporto de P. Corret kaj D-ro Era (vidu supre!).

 

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 26 — 29.

 

„Esperantista Dokumentaro“. Kajero sesa (Januaro 1908),paĝ. 83 — 86.

 

Estimata reprezentanto de la urbo Londono, karaj samideanoj! — Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon

saluti la britan popolon en ĝia granda ĉefurbo. Ni venis el

Kembriĝo, kie niaj britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston; ne sole

niaj samideanoj, sed ankaŭ la ankoraŭ ne esperantigita urbo

faris ĉion, kion ili povis, por ke ni, esperantistoj, elportu el

la urbo la plej bonan rememoron. Tial nun miaj unuaj vortoj

estas sincera danko por la gastameco, kiun ni ĝuis. Jam la

duan fojon ni ĝuas la britan gastamecon, ĉar certe ja neniu

el ni forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj

Folkestone kaj Dover antaŭ du jaroj, en la tempo de la

Bulonja kongreso.

 

La ĉambrego, en kiu ni nun troviĝas, havis jam multe da

tre gravaj kunvenoj, kaj tie ĉi estis akceptitaj jam multe da

tre gravaj gastoj. Nun tiu ĉi sama ĉambrego akceptas la ĉiu-landajn reprezentantojn de la mondo esperantista. Kiuj estas

tiuj novaj gastoj? Kio estas la afero, kiun ili reprezentas?

La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj.

Sed tiu celado estas ofte malbone komentariata, kaj sub la

influo de agitado de diversaj niaj malamikoj oni ofte kulpigas

nin pri celoj, kiujn ni neniam havis. Mi parolos ĉi tie pri

du kulpigoj, kiujn ni ofte aŭdas. De diversaj malkontentuloj

ni ofte aŭdas, ke la demando de lingvo internacia devas esti

solvata en alia, pli bona maniero, sed ke ni estas obstinuloj,

kiuj volas nur Esperanton.

 

Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur

al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj

 

381

 

IV. Paroladoj

 

ekzistu, sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni —

aŭ almenaŭ por mi persone — tute indiferenta; ke se, anstataŭ

fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezon-adon, ni decidis, elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi, kaj fiksis por ĝi

netuŝeblan fundamenton — ni faris tion ĉi ne ĉar al ni plaĉas

speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti

ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj —

sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia

maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al

nia celo. Ekzistas personoj, kiuj, penante deklini nin de nia

vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili estas

tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke se ni faros tiujn

plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli

bone. Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli

frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeraj

estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni

laŭ la vojo elektita ĝis tiu tempo, kiam la estonteco de nia

afero estos absolute ekster danĝero. Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn

nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per ĉiuj

fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon,

kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe,

montru ĝin al ni, kaj ni ĝin sekvos. Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn

opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ

siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus

anstataŭ ĝi; vi scias, ke se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo

kaj lasus fali Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la

ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da

l^aroj de nekredado, pereus por ĉiam kaj jam neniam povus

esti reakirita; vi tion scias, kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas

senkreditigi nin en la okuloj de la mondo … Bone, daŭrigu do

vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon.

 

La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni

esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj,

kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan

justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de

la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ

ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj

patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon.

Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni pro-En la Guildhall en Londono 1907. — N-ro 7

 

testas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro!

Dum la pseŭdo-patriotismo, t. e. la genta ŝovinismo, estas

parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas,

la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo,

kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo,

kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon,

neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas paroli al ni

pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam

pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne

sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante

instigas homon kontraŭ homo — tiam ni kun la plej granda

indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu

nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo,

sed neniam uzu la vorton „amo“, ĉar en via buŝo la sankta

vorto „amo“ malpuriĝas.

 

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia

malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi

forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj

sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi

en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli

sincere amas: ĉu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco

inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi

vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj — aŭ

ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj

ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj!

Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti

armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu

homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro

al tiu peco da tero, kiu lin naskis!

 

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne

eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos

esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter

si, elŝiri la jmtrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si

reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj

frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu

ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin

ĉiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados

ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo. Kaj se iam venos tiu feliĉa

tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado

de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en ĉi tiu ĉambrego kaj

kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte

ŝatata, estas „esperantistoj“.

 

383

 

IV. Paroladoj

 

N-ro 8. Kvara Kongreso 1908 en Dresden

 

Wuster: Par IV

 

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ.399—405.

 

„La Revuo“ III. 1908/09, paĝ. I—VII.

 

„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dek-dua (Aprilo 1909),

paĝ. 39 — 44.

 

„Belga Esperantisto“ I. 1908/09, paĝ. 3 — 8.

 

„Finna Esperantisto“ II. 1908, paĝ. 73 —77.

 

Sinjorinoj kaj sinjoroj! — Aperante antaŭ vi kiel tradicia

malfermanto de la esperantistaj kongresoj, mi permesas al mi

antaŭ ĉio esprimi la plej respektan dankon de nia kongreso

al Lia Regnestra Moŝto la Reĝo Frederiko Aŭgusto de Saksujo

por la granda honoro, kiun li faris al ni, prenante sur sin la

altan protektadon de nia kvara kongreso. Mi esprimas ankaŭ

profundan dankon de nia kongreso al sinjoroj la ministroj kaj

aliaj eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en lahonoran

prezidantaron kaj honoran komitaton de nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ nian dankon al tiuj landoj, kiuj sendis al nia

kongreso oficialajn delegitojn, kaj al la alilandaj konsuloj, kiuj

honoris nin per la reprezentado de iliaj landoj ĉe nia malferma

kunveno. Nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro; mi estas certa, ke

la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto; mi

esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo, kiam nia

ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed ĝi fariĝos

grava tasko por la registaroj de la mondo.

 

En la nomo de la kvara tutmonda esperantista kongreso mi

salutas la landon germanan, kies gastoj ni ĉiuj estas en la nuna

momento; precipe mi salutas la saksan reĝlandon, kiu al ni, filoj

de la plej diversaj landoj kaj gentoj, aranĝis belan akcepton en

sia centro mem, en sia fama kultura ĉefurbo. Mi esprimas nian

koran dankon al la saksa registaro kaj precipe al la Dresdena urbestraro por la tuta helpo, kiun ili donis al nia kongreso, kaj por

la saluto, kiun ili aŭdigis al ni per siaj estimataj reprezentantoj.

 

Fine mi esprimas, certe en la nomo de ĉiuj esperantistoj,

nian koran kamaradan dankon al niaj germanaj samideanoj kaj

antaŭ ĉio al nia Kvaro por la Kvara, kiu prenis sur sin la

malfacilan taskon, aranĝi nian kongreson ĝuste en ĉi tiu jaro,

kiam ekzistis tiom da malhelpoj, kaj kiu, dank’ al sia granda

sindoneco, aranĝis ĉion en la plej bona maniero kaj enskribis

per tio tre gravan paĝon en la historion de nia afero.

 

Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis

iam la centro de la humanistoj, havas por nia ideo specialan

signifon per tio, ke en ĉi tiu lando, dank’ al la neforgesebla

 

384

 

Kvara Kongreso 1908. — N-ro 8

 

granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo

ricevis sian unuan disvolviĝon kaj la unuan potencan puŝon

antaŭen. Germanujo sekve estas la lulilo de la ideo de lingvo

internacia. Ni, speciale esperantistoj, havis ankaŭ en Germanujo niajn unuajn plej gravajn batalantojn, Einstein kaj Trompeter.

Estas vero, ke poste en la daŭro de tre longa tempo nia ideo

en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta; sed en la lastaj jaroj ĝi tie

ĉi denove vigle reviviĝis, kaj ni havas plenan esperon, ke post

nia nuna kongreso, kiam la germanoj ekkonos nin pli proksime

kaj konvinkiĝos per siaj propraj okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas

iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence,

ol en la aliaj grandaj landoj, kaj en la komuna ĉiuhoma afero

Germanujo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj.

 

Karaj samideanoj! — En la daŭro de la lasta jaro en nia

afero okazis faktoj, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la

mondon esperantistan. Nun ĉio jam denove trankviliĝis. Nia

arbo, pri kiu mi parolis en Kembriĝo, en la pasinta jaro plej

konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon, ĉar malgraŭ

la tute ne atenditaj atakoj, kiuj en la daŭro de kelka tempo

kaŭzis grandan krakadon, la arbo konservis sian tutan potencon

kaj perdis nur tre malmultajn foliojn. Malgraŭ la kaŝite preparitaj kaj rapide plenumitaj atakoj, kiuj ne donis al niaj sol-datoj la povon dece orientiĝi kaj interkomunikiĝi, ĉiu el ili sur

sia aparta loko staris forte kontraŭ ĉiuj forlogoj, kaj nur tre

malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj. Super la okazintaj

faktoj ni povus sekve silente transiri al la tagordo. Tamen,

por gardi niajn venontajn batalontojn kontraŭ similaj surprizoj,

mi permesos al mi diri kelke da vortoj pri tiu temo. E1 la

tempo pasinta ni ĉerpu instruon por la tempo venonta.

 

Pasis jam ĝuste tridek jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis antaŭ malgranda rondo da amikoj; pasis jam

dudek unu jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis

publike antaŭ la mondo. Tre malforta ĝi estis en la unua

tempo; ĉiu plej malgranda bloveto povis ĝin renversi kaj

mortigi. Ciu bona vorto de la plej sensignifa homo aŭ de la

plej senvalora gazeto donis al niaj pioniroj esperon kaj kuraĝon; ĉiu atakanta vorto kaŭzis al ili doloron. Kiam antaŭ

dudek jaroj la Amerika Filozofia Societo volis preni la aferon

de lingvo internacia en siajn manojn, tio estis por la aŭtoro

de Esperanto tiel altega kaj neatingebla aŭtoritato, ke li, kiu

tiam havis ankoraŭ la rajton disponi pri Esperanto, tuj decidis

fordoni ĉion al la manoj de tiu societo, ĉar, estante tute sen-sperta, li tiam ankoraŭ ne sciis, kia grandega diferenco estas

inter teorio kaj praktiko.

 

25 Dietterle, Zamenhof.

 

385

 

IV. Paroladoj

 

Feliĉe la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis.

Mi uzas la vorton „feliĉe“, ĉar efektive nun, kiam mi estas

pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke, se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de

lingvo internacia jam delonge estus tute senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por tre longa, longa tempo.

 

Niaj pioniroj laboris, kaj la afero kreskis. Baldaŭ ni ĉiam

pli kaj pli akiradis la konvinkon, ke de teoriistoj ni devas atendi

tre malmulte da bono por nia afero; ke ĉiuj laŭdoj kaj mallaŭdoj

de flankaj personoj havas por ni nur tre malgrandan signifon;

ke ni devas fidi nur niajn proprajn fortojn, nian propran paciencon kaj konstantecon; ke la mondo venos al ni nur tiam, kiam

ĝi vidos en ni potencon, kiam ĝi vidos, ke ni ne palpas en

mallumo, ke ni ne perdas hodiaŭ, kion ni akiris hieraŭ, ke

nia vojo estas klara kaj rekta kaj ni de ĝi neniam deflankiĝas.

 

Sed ne per unu fojo ni venis al tiu fortika konvinko. En

la unua tempo, vidante, ke nia afero progresas tre malrapide

kaj malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kaŭzo de tio

kuŝas en nia lingvo mem, ke, se ni nur ŝanĝos tiun aŭ alian

detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso. Tiam

venis la periodo de la granda postulado de reformoj. Feliĉe

tiu periodo daŭris ne longe. La esperantistoj baldaŭ konvinkiĝis,

ke veni al ia komuna, ĉiujn kontentiganta kaj silentiganta interkonsento pri la esenco de la reformoj estas tute ne eble, kaj

la ekstera mondo, kiujn la reformemuloj celis, restis absolute

indiferenta koncerne tion, ĉu tiu aŭ alia detalo havas en nia

lingvo tian formon aŭ alian; oni baldaŭ konvinkiĝis, ke per

reformado ni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion. Tiam la esperantistoj firme decidis ne paroli

plu pri iaj reformoj. Kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton kaj kune kun kelkaj neesperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero de lingvo internacia, komencis inter si ĝis nun ankoraŭ ne finiĝintan kaj neniam

finiĝontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj, kaj ili staras

nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dekkvar jaroj.

La tuta cetera esperantistaro en plena harmonio forte grupiĝis

ĉirkaŭ sia konstanta standardo kaj faris de tiu tempo grandan,

grandegan marŝon antaŭen.

 

De la tempo, kiam la esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj, komenciĝis por Esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta.

En Ta komenco, sub la premo de tre grandaj inalhelpoj eksteraj,

ni progresadis tre malrapide kaj malfacile. Sed sub la influo

de nia plena interna harmonio kaj nia nedekliniĝa irado rekte

antaŭen, niaj fortoj ĉiam pli kaj pli kreskis. Nun ni atingis

 

386

 

Kvara Kongreso 1908. — N-ro 8

 

tian potencon, pri kiu multaj el ni antaŭ dek jaroj ne kuraĝis

eĉ revi, kaj se ni marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun,

nenia forto en la mondo povos haltigi nian iradon, kaj ni plene

atingos nian celon. Ĉiuhore kreskas la nombro de niaj partianoj, ĉiutage pligrandiĝas la nombro de niaj grupoj. Nia literaturo kreskas tiel senhalte kaj rapide, ke multaj malgrandaj

nacioj jam nun povas nin envii. La praktika uzado de nia

lingvo fariĝas ĉiam pli kaj pli granda. Dum ankoraŭ antaŭ ne

longe oni tute silentis pri ni kaj poste oni nin mokis, nun oni

jam ĉie nin respektas, kiel grandan potencon. Eĉ tiuj niaj

principaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin

de alte, nun jam krias alarmon.

 

Nia lingvo mem konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom

post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue kaj

eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo

laŭ la diversaj landoj, kaj ju pli spertaj fariĝas la aŭtoroj, des

pli similiĝas reciproke ilia uzado de nia lingvo, malgraŭ la

granda malproksimeco de iliaj lokoj de loĝado. Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj

nova, kaj malgraŭ la fakto, ke nia lingvo forte disvolviĝas,

ĉiu nova esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj

kun tia sama perfekta facileco, kiel esperantisto tiutempa, kaj

li eĉ ne rimarkas, ke tiuj verkoj estas skribitaj ne nun, sed

en la unua, suĉinfana periodo de nia lingvo.

 

Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. La tempo de la

teoriaj juĝoj kaj de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam de longe

pasis. Se iu nun esprimas sian opinion aŭ konsilon pri Esperanto, oni jam ne demandas, ĉu li estas homo grandfama

aŭ ne, — oni nur demandas, ĉu liaj konsiloj estas konformaj

al la naturaj bezonoj kaj la natura irado de nia lingvo aŭ ne.

Se iu glornoma persono en plena nesciado de nia afero esprimas iun el tiuj sensencajoj, kiujn ni jam tiel ofte aŭdis,

ekzemple, ke arta lingvo estas utopio, ke la esperantistoj sin

reciproke me komprenas k.t.p., aŭ se li, forgesante la nunan

staton de Esperanto kaj la teruran ekzemplon de la volapŭka

akademio, postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon laŭ lia teoria

recepto, — tiam ni, esperantistoj, indiferente ĉion aŭskultas

kaj trankvile iras nian vojon.

 

Ne por fieri pri nia forteco mi diras ĉion ĉi tion: neniu

el ni havas la rajton esti fiera, ĉar nia forteco ne estas la

merito de iu el ni aparte, sed ĝi estas nur la rezultato de

multejara pacienca laborado de multo da personoj. Mi volis

nur atentigi vin pri tio, ke de nia afero ĉio povas esti atingita

 

25*

 

387

 

IV. Paroladoj

 

nur per harmonio kaj konstanteco. Se nin ne gvidus fera konstanteco, nia lingvo jam de longe ne ekzistus, kaj la vortoj „lingvo

internacia” estus nun la plej granda mokataĵo por la mondo.

 

La longa kaj malfacila batalado nin hardis, kaj ne sole la

voĉoj de apartaj personoj, sed eĉ la premo de ia granda potenco nun jam ne povus deklini la esperantistaron de ĝia klara

kaj rekta vojo. Kia do estas la kaŭzo, ke en la pasinta jaro

en nia tendaro subite naskiĝis tia granda vento, kiu en la

daŭro de momento minacis alporti al ni tiom da malbono?

Kiu estis tiu ŝajne grandega forto, kiu por momento enportis

tian neatenditan konfuzon en nian mezon? Nun, kiam ĉio jam

klariĝis, ni povas konfesi, ke ĝi ne estis ia eksterordinare

granda potenco, ĝi estis simple kelkaj malmultaj personoj; sed

la danĝereco de ilia atako konsistis en tio, ke tiu atako ne

venis malkaŝe el ekstere, sed ĝi estis kaŝite preparita kaj tute

neatendite aranĝita interne de nia tendaro.

 

Ĝi estas historio, pri kiu mi ne volas paroli. Nun mi volas

nur diri jenon: ni ĉiuj estas reprezentantoj de la ideo de lingvo

internacia, ni faru kun ĝi, kion ni volas, sed ni agu honeste

kaj ni memoru, ke pri niaj agoj la estonteco severe nin juĝos.

Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo, ke la esperantistoj havas plenan rajton fari kun ĝi ĉion, kion ili volas, se

ili nur faros ĝin singarde, lojale kaj interkonsente. Nur por

gardi nian lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj, nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej

kompetentaj personoj konsistantan kaj konsistontan Lingvan

Komitaton, kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan

rajton kaj plenan povon esplori kaj prezenti al la sankcio de

la esperantistaro ĉion, kion ĝi volos. La Bulonja Deklaracio

malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre, ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. Se iu el vi trovas, ke ni devas fari

tion aŭ alian, prezentu vian deziron al la Lingva Komitato.

Se tiu Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke

ĝi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj,

sed por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro;

ke pli bone estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi

facilanime faru ian paŝon, kiu povus malutili al nia tuta afero.

Ĉar vi ĉiuj konfesas, ke la esenco de nia lingvo estas ĝusta

kaj oni povas disputi nur pri detaloj, tial ĉio bona kaj ĉio

efektive necesa povas facile esti farata en ĝi per vojo lojala,

en harmonio kaj paco.

 

La personoj, kiuj volas altrudi al la tuta esperantistaro siajn

dezirojn, diras ordinare, ke ili havas la plej bonajn ideojn,

 

388

 

Kvara Kongreso 1908. Kvina Kongreso 1909. — N-roj 8—9

 

kiujn la plimulto da esperantistoj certe aprobus, sed iaj ĉefoj

ne volas ilin aŭskulti kaj ne permesas al ili prezenti siajn ideojn

por esplorado. Tio estas ne vera. Vi scias, ke laŭ la nova

ordo, kiun per komuna voĉdonado akceptis por si nia Lingva

Komitato, ĉiu homo ne sole havas la rajton prezenti al la

Komitato siajn proponojn, sed se la propono havas eĉ nur

plej malgrandan ŝajnon de seriozeco, se inter la cent membroj

de la Komitato la propono akiris por si eĉ nur la aprobon de

kvin personoj, tio jam sufiĉas, ke la Lingva Komitato estu

devigata esplori tiun proponon. Vi vidas sekve, ke neniu

povas plendi, ke oni lin ne aŭskultas aŭ ke iaj ĉefoj prezentas

al voĉdonado nur tion, kion ili deziras.

 

Se iu diras al vi, ke oni devas ĉion krude rompi, se oni

per ĉiuj fortoj kaj per ĉiuj eblaj rimedoj penas malkontentigi

vin; se de la vojo de severa unueco, de tiu sola vojo, kiu

povas konduki nin al nia celo, oni penas forlogi vin, — tiam

gardu vin! tiam sciu, ke tio kondukas al malordigo de ĉio,

kion multaj miloj da personoj atingis por la granda ĉiuhoma

ideo per multejara pacienca laborado.

 

Mi finis. Pardonu al mi la malagrablan temon, kiun mi

elektis. ĉi estas la unua kaj espereble ankaŭ la lasta fojo en

la historio de niaj kongresoj. Kaj nun ni ĉion forgesu; ni

komencu la grandan feston, por kiu ni ĉiuj kunvenis el la diversaj landoj de la mondo; ni ĝoje pasigu nian grandan ĉiujaran

semajnon de la pure homara festo. Ni memoru pri tio, ke

niaj kongresoj estas ekzercanta kaj edukanta antaŭparolo por

la historio de la estonta interfratigita homaro. Por ni estas

gravaj ne iaj bagatelaj eksteraj detalaĵoj de nia lingvo, sed ĝia

esenco, ĝia ideo kaj celo; tial ni antaŭ ĉio devas zorgi pri ĝia

seninterrompa vivado, pri ĝia senhalta kreskado. Granda

estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro; granda eble

estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluciinta

Esperanto de post multaj jarcentoj; sed dank’ al nia diligenta

gardado, la lingvo fortike vivos, malgraŭ ĉiuj atencoj, ĝia spirito

fortiĝos, ĝia celo estos atingita, kaj niaj nepoj benos nian

paciencon.

 

N-ro 9. Kvina Kongreso 1909 en Barcelona

 

Wiister: Par V

 

„Oficiala Gazeto (i II. 1909/10, paĝ. 99 — 101.

 

„Esperantista Dokumentaro i( . Kajero Dek-kvara (Marto 1909), paĝ.

56—58 (sub III: Aldonoj al la Protokolaro).

 

„Belga Esperantisto (i II. 1909/10, paĝ. 4—5.

 

„Lingvo Internacia“ XIV. 1909, paĝ. 394—395.

 

389

 

IV. Paroladoj

 

Karaj samideanoj kaj amikoj! — Ĉiufoje kiam komenciĝas nova

interkongresa jaro, ĉiu esperantisto, kiu antaŭvidas por si iom

da libera tempo kaj povas ŝpari iom da mono, komencas prepariĝadi al la estonta kongreso esperantista, al la plej proksima granda komuna festo de la popolo esperantista. Amikoj,

kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj, kortuŝite diris al si reciproke „ĝis la revido“, kaj kun ĝojo ili atendas tiun revidon. Kiel reciproke sin amantaj gefratoj, kiuj nur

de tempo al tempo povas kuniĝi en la domo de siaj gepatroj,

tiel la esperantistoj sopire atendas tiun momenton, kiam ili

povos renkontiĝi en la centro de Esperantujo, ame saluti sin

reciproke, varme premi al si la manojn kaj diri al si: „ni vivas,

ni honeste laboris en la daŭro de la jaro, ni gardis honeste

la honoron de nia domo, ni povas kun pura konscienco partopreni en la komuna festo de nia familio.“

 

Sed dum ĉiu el vi prepariĝas al nia komuna festo kun koro

tute ĝoja, mi faras tion saman ĉiam kun koro iom peza, ĉar

en niaj kongresoj la sorto donis al mi rolon kvankam tre flatan,

tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan: mi estas devigata akceptadi

honorojn, kiuj apartenas ne al mi. Prave aŭ malprave la mondo

vidas en mi ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro esperantista, la simbolon de la esperantismo, de la esperantista lojaleco

kaj unueco; kaj ĉar la homoj ne povas esprimi siajn sentojn

al io abstrakta, tial ĉiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo

por la esperantismo direktiĝas sub mia adreso.

 

Ekzistas tamen personoj, kiuj tion ne komprenas aŭ ne

volas kompreni; ili envias la flagon pro la honoroj, kiuj estas

farataj al ĝi; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la

rolon de ia reĝo. Jen estas la kaŭzo, pro kiu mi ĉiam kun

peza koro veturas al niaj kongresoj. Forte, tre forte mi dezirus

forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon, kaj stari ne antaŭ

vi, sed inter vi; sed la afero ne dependas de mia volo, ĝi

dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi devas min

klini, se mi ne volas malutili al nia movado. Tial ankaŭ hodiaŭ

mi staras antaŭ vi kiel simbolo de via afero kaj de via unueco, kiel via konkreta reprezentanto; mi akceptas ĉion, kio estas

destinata por vi, kaj mi ĉion fidele transdonas al vi, popolo

esperantista.

 

En ĉi tiu mia rolo de via reprezentanto, mi antaŭ ĉio

atentigas vin pri la granda honoro, kiun faris al ni Lia Reĝa

Moŝto la Reĝo Alfonso XIII a , afable akceptinte la honoran prezi-dantecon de nia kongreso. Mi esprimas en via nomo nian plej

respektan dankon al Lia Reĝa Moŝto, La Reĝo Alfonso XIU a

longe vivu!

 

390

 

Kvina Kongreso 1909. — N-ro 9

 

Mi atentigas vin pri la granda simpatio, kiun montris al

nia afero la registoj de tiu lando, en kiu ni nun troviĝas; ne

sole ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso, sed la registaro de la lando en sia propra nomo per

siaj ambasadoroj oficiale invitis la registarojn de aliaj landoj,

ke ili sendu delegitojn al nia kongreso. Por ĉi tiu granda

kaj tre grava servo mi esprimas en via nomo plej varman

dankon al la registaro de la hispana regno.

 

Vi scias, kiel energie kaj zorge la loka organiza komitato

laboris por belega kaj plej fruktoporta preparado de nia nuna

kongreso. Vi scias, ke ili ne perdis la kuraĝon, eĉ malgraŭ

la malfeliĉaj Barcelonaj okazintaĵoj, kiuj ĉiun el ni devigis

pensi, ke la kongreso en Barcelono estas jam absolute ne-farebla. Parton de tio, kion la komitato faris, vi jam vidis,

la ceteran parton vi vidos dum la kongreso mem kaj en la

postkongresaj tagoj. A1 ĉi tiu multe laborinta komitato, kaj

precipe al ĝia kara prezidanto, mi esprimas en la nomo de

ni ĉiuj nian plej koran dankon.

 

Vi vidis, kian eksterordinare honoran kaj simpatiplenan

akcepton preparis por ni la urbo Barcelono. Vi scias, ke nur

apartaj, neantaŭviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon, monfri

kun plena entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian grandan

estimon, sian plej vivan simpation al vi, popolo esperantista,

al via penado kaj laborado, al via celo kaj esperoj. En via

nomo mi esprimas al la urbo nian plej profundan kaj sinceran

dankon.

 

En la ĝisnunaj kongresoj mi havis ion por diri al vi, tial

ĉe la malfermo de la kongreso mi parolis longe; hodiaŭ mi

havas nenion gravan por diri, tial mi parolos mallonge. Vi

scias, kia estas nia celo; vi scias, kia estas la sola vojo, per

kiu ni povas atingi tiun celon; ni marŝu do antaŭen diligente

kaj harmonie. Se ni demandos nin, kion ni faris en la ĵus

finiĝinta interkongresa jaro, ni povos respondi: „Ni sane vivis,

ni kreskis, ni fortiĝis en ĉiuj rilatoj“. Kian grandan signifon

tio havas, tion povas kompreni nur tiuj, kiuj komprenas la

tutan gravecon kaj malfacilecon de nia afero, kaj kiuj mem

laboris por ĝi. Kiel en la jaroj pasintaj, tiel ankaŭ en la jaro

ĵus finiĝinta, multaj el vi laboris por nia komuna afero kun

granda fervoro kaj sindoneco; al ili la esperantistaro esprimas

sian koran dankon. Sed dum la Kongreso ni ne sole rakontos

al ni reciproke pri la laboroj faritaj, ni devos plenumi ankaŭ

kelkajn laborojn komunajn, kiuj postulas komunan interkonsil-iĝon kaj interkonsenton.

 

IV. Paroladoj

 

Ni komencu en feliĉa horo niajn kongresajn laborojn kaj

festojn, al la unuaj ni penu doni la plej bonan sukceson, en

la duaj ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro

venonta.

 

N-ro 10.

 

Parolado pri Universala Esperanto-Asocio

ĉe la malferma kunveno de U.E.A. en Barcelona 1909

 

Wŭster: Par UEA

 

D-ro P. Corret „Raporto pri la Kvina Kongreso Barcelona 1909“,

paĝ. 22—23.

 

„Esperanto“ (Geneve) V. n-ro 62, Sept. 1909.

 

„Lingvo Internacia“ XIV. 1909, paĝ. 406 — 407.

 

Estimataj membroj de U.E.A.! — S-ro Mudie, via prezidanto, petis, ke mi diru ĉe via kunveno kelkajn vortojn de

laŭdo aŭ mallaŭdo pri la agado de via Asocio. Ĉu mi esprimos

laŭdon aŭ mallaŭdon, la respondo ne povas esti duba: post la tiel

bonaj kaj gravaj raportoj, kiuj estis legitaj, post la agado, kiu

en la daŭro de la lasta jaro estis plenumita de U.E.A., ne povas

r^sti eĉ la plej malgranda dubo pri tio, ke, lasante flanke la

instituciojn oficialajn, U.E.A. fariĝis la plej grava institucio de

nia movado kaj ĝi al nia afero alportos pli kaj pli da utileco.

 

Antaŭ kvin jaroj, ĉe la Bulonja Kongreso, estis prezentita

projekto de ĝenerala organizaĵo por la tuta esperantistaro. La

Kongreso tiam ne volis tiun projekton kaj per deklaro difinis,

ke estas nomata esperantisto ĉiu persono, kiu scias kaj uzas

Esperanton tute egale por kiaj celoj, kaj ke nia movado ne

estas oficiale ligita kun ia speciala idealo, kvankam la plej multaj el la esperantistoj ja sentis tiun idealon kaj estis konstante

gvidataj de ĝi. Sed kelkaj esperantistoj havis la bonan ideon

fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili

kunigis ne ĉiujn esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj,

akceptinte la internan ideon de esperantismo, deziras esti unuigitaj en internacia organizaĵo, por reciproka sinservado kaj

alproksimiĝado, ĉar ili pensas, ke ili tiamaniere pli kaj pli

multigos inter si ligilojn de solidareco kaj sian celon atingos

pli rapide, ol per izola agado.

 

U.E.A. unuigas do ne ĉiujn esperantistojn, sed ĉiujn espe-rantismanojn, t. e. ĉiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur

Esperanton en ĝia ekstera lingva formo, sed ankau ĝian internan ideon. Ke la pli granda parto de la esperantistaro konsentas kun tiu ĉi ideo pruvas la fakto, ke en malmulte da

tempo via Asocio ricevis la plej favoran akcepton en nia mch

 

392

 

UEA-kunveno en Barcelona 1909. Sesa Kongreso 1910. — N-roj 10—11

 

vado. Oni ĉie komprenas, ke U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan

fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu

ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter

la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon. En tiu ĉi principo kuŝas la ĉefa graveco de via

Asocio.

 

Dum la oficiala esperantistaro, laŭ la deklaro de Boulogne,

estas devigata al plena neŭtraleco rilate al tio kaj devas sin

limigi nur al pure esperantaj demandoj, U.E ? A., ĉar ĝi reprezentas

nur personojn, kiuj deziras esti organizfctaj pro difinita celo

aprobita de ili, povas fari gravan laboron, kiu havos grandan

signifon rilate al la interna ideo de esperantismo.

 

Mi do estas plene konvinkita pri la utileco de via Asocio

kaj la esperantisma karaktero de la laboro, kiun ĝi jam plenumis

kaj ankaŭ plenumos. Mi fme sentas la devon gratuli kaj danki

la sindonajn fondintojn de U.E.A., kiuj per sia obstina laboro

kaj penado povis alkonduki tiun institucion sur la bonan vojon,

kie ĝi nun staras. Mi de via Asocio atendas multe da bono

por nia afero, kaj mi tutkore esperas, ke U.E.A. faros ĉiam

pli gravajn progresojn kaj per sia rapida plifortikiĝo nin ŝovos

antaŭen al la baldaŭa realigo de esperantismo.

 

N-ro 11. Sesa Kongreso 1910 en Washington

 

Vŭster: Par VI

 

v Lingvo Internacia“ XV. 7970, paĝ. 396 — 403.

 

I. M. Warden „Raporto pri la Sesa Kongreso“ ktp., Paris, 7970.

Presa Esp. Societo, paĝ. 14 — 21.

 

„Oficiala Gazeto“ III. 7970/7 7, paĝ. 103—109.

 

„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dek-sesa (Dec. 1910), paĝ.l —7.

 

„La Revuo“ V. 1910/11, paĝ. 49 — 55.

 

„Eho Esperantista“ V. 1910 (Monata aldono de l y „Echo“ Berlin).

Eldonejo 1. H. Schorer G.m.h.H.

 

„Rund um die Welt“ (Ĉirkaŭ la mondo) I. 1910, paĝ. 250—258 (kun

germana traduko).

 

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas!

Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj

kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj,

kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj

siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa,

ke la sorto permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum

kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.

 

Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova

mondo. Ni, filoj de la malnova kaj maljuna kontinento, venis

al vi kiel gastoj; sed ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la

 

393

 

IV. Paroladoj

 

espero de ia komerca akiro pelis nin al via bordo; ni venis

al vi, por alporti al vi novan senton kaj novan ideon, ni venis,

por alporti novan kuraĝon al tiuj niaj samideanoj kaj samide-alanoj, kiuj ĝis nun laboris inter vi kaj kies vortoj pri ia nova

popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj. Peco de tiu miksdevena

kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antaŭ

vi reale kaj vivante. Rigardu nin, aŭskultu nin, kaj konvinkiĝu,

ke ni ne estas fabelo. Ni estas diversgentanoj, kaj tamen ni

sentas nin kiel samgentanoj, ĉar ni komprenas nin kiel samgentanoj, havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve

balbutigi unu la alian. Ni esperas, ke dank’ al nia laborado

pli aŭ malpli frue la tuta mondo similiĝos al ni kaj fariĝos

unu granda homa gento, konsistanta el diversaj familioj, interne

apartlingvaj kaj apartmoraj, sed ekstere samlingvaj kaj sam-moraj. A1 tiu nia laborado, kiu celas krei iom post iom unu-igitan, sekve fortigitan kaj spirite altigitan homaron, ni nun

invitas vin, filoj de Usono. Kaj ni esperas, ke nia voko ne

restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via

lando kaj tra tuta via kontinento.

 

Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni,

esperantistoj, ne estas homoj riĉaj; de nia nuna kongreso ni

sekve ne povas atendi gravajn decidojn, kiuj havus signifon

por la tuta esperantistaro. Ni venis al vi, Usonanoj, precipe

por pasigi en via mezo kaj antaŭ viaj okuloj unu semajnon

de nia esperantista vivo, por montri al vi almenaŭ malgrandan

pecon de tiu vivo, por alporti al vi semon; kaj ni esperas,

ke post nia foriro tiu semo potence ĝermos kaj kreskos, kaj

en via lando nia afero baldaŭ havos siajn plej fervorajn kaj

plej gravajn apostolojn.

$ *

*

En via lando, Usonaj samideanoj, nia afero estas ankoraŭ

tro juna, kaj multaj el vi ne ellaboris al si ankoraŭ tute klaran

juĝon pri ĝi; tial permesu, ke mi almenaŭ iom esploru antaŭ

vi la vojon, kiun ni iras.

 

Kion celas la esperantista movado? Gi celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj. Por kio ni

bezonas tian reciprokan komprenadon? Kiaj estas la sekvoj,

kiujn ni atendas de ĝi? Kial ni deziras, ke ĝi estu nepre sur

fundamento neŭtrala? Kial ni tiel persiste laboras por ĝi?

Kia estas la spirito, kiu nin ĉiujn ligas inter ni? Pri ĉio ĉi

tio mi jam multe parolis, kaj mi ne volas nun ripeti miajn

vortojn, des pli, ke ĉiu el vi post kelka meditado facile mem

trovos la respondojn, Antaŭ vi, praktikaj amerikanoj, mi volas

 

394

 

Sesa Kongreso 1910. — N-ro 11

 

analizi alian demandon, nome: ĉu ni kun nia laborado staras

sur vojo tute certa, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam nia tuta

laborado montriĝos vana? Nur plena konscio pri la irota vojo

donas al la marŝantoj sufiĉe da energio, por kontraŭbatali ĉiujn

malfacilajojn, kiuj troviĝas sur la vojo.

 

La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du

vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj

amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia

afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel

nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur

tiam, kiam ĉio estas jam tute preta. Kia devas esti la karaktero de la unua vojo, pri tio neniu povas dubi; pri afero, kies

tuta esenco kaj vivo estas bazita sur interkonsento, ĉiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas ĝin konduki al

celo nur tiam, se ĉiuj laboras unuanime. En tia afero, se ĝi

per si mem montriĝis vivipova, konkordo estas la plej certa

garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton.

Tion komprenas tre bone niaj samideanoj, kaj tial ili kun indigno

forpuŝas ĉiun, kiu volas delogi ilin de la komuna vojo. Sed

iufoje en la kapo de tiu aŭ alia samideano aperas la sekvanta

demando: kio estos la sekvo, se la solvon de la internacilingva problemo volos iam preni sur sin ia granda forto,

kontraŭ kiu ni ĉiuj estas tro senfortaj, ekzemple la registaroj

de la mondo? Ĉu ni devas timi, ke ili eble elektos alian solvon,

ol ni elektis, kaj tiamaniere nia tuta laborado fariĝos vana?

 

Por trovi klaran respondon al tiu demando, ni prezentu

al ni, ke la registaroj de la mondo aŭ iaj aliaj grandaj kaj influaj

potencoj starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi, kia

lingvo devas fariĝi internacia. En la artikolo „Esenco kaj

Estonteco“, kiun multaj el vi legis en la „Fundamenta Krestomatio“, mi analizis tiun demandon detale, kaj mi montris tute

klare tion, pri kio en la nuna tempo jam neniu esploranto

dubas, nome, ke tia komitato, pri kiu mi parolis, neniel povus

elekti ian lingvon nacian, nek ian lingvon mortintan, nek ian

lingvon kun plene elpensita vortaro, sed ĝi devus nepre elekti

nur aŭ Esperanton en ĝia nuna formo, aŭ Esperanton iom

ŝanĝitan. Se la komitato, kontraŭ ĉiuj postuloj de la prudento,

volus fari ian alian decidon, ĝia decido restus nur decido papera

kaj praktike absolute senvalora. Nun ni rigardu, kia estas la

sola maniero, en kiu la komitato povus solvi la lastan alter-nativon.

 

Plej nature kaj plej kredeble estas, ke la komitatanoj rezonados simple en la sekvanta maniero: „Ekzistas lingvo artefarita, kiu montriĝis tute vivipova, bonege funkcias, bonege

 

395

 

IV. Paroladoj

 

sin tenas jam multe da jaroj, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton kaj vivon k.t.p.; sekve, anstataŭ fari tute

senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn, ni simple

akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi la aŭtoritatan

apogon de la registaroj, kiujn ni reprezentas, kaj tiam la tuta

eterna problemo estos tuj plene solvita, kaj de morgaŭ la tuta

civilizita homaro reciproke sin komprenos“.

 

Tia, mi ripetas, estas la plej natura decido, kiun ni povas

atendi de la registare elektota komitato. Sed ni supozu, ke la

komitato trovos, ke diversaj ŝanĝoj en Esperanto estas efektive.

tre necesaj. Kiel do ĝi agos?

 

Antaŭ ĉio ĝi sin demandos, ĉu ĝi estas sufiĉe forta, por

altrudi sian teorian volon al tiuj multaj miloj da homoj, kiuj

ĝis nun estis la solaj laborantoj en la afero. La esperantistoj

laboris dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis

kaj kun tre granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj

miljaroj ŝajnis neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam

plu reakiriĝus, ĉar la mondo perdus la tutan konfidon al la

internacilingva ideo. Sekve ĉiu prudenta komitato dirus al si:

ni devas esti tre singardaj, por ke, anstataŭ akceli la aferon,

ni ĝin ne pereigu por ĉiam. Se la komitato scius, ke ĝin

elektis ekzemple nur ia nun tre malgranda kaj malgrava landeto,

ke la elekto estis nur tute senvalora formalaĵo, ke la elektintoj

tute sin ne interesas pri la afero kaj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon ĝin subteni, nek la forton por tio, tiam prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion kaj dezirojn

pri diversaj farindaj ŝanĝoj en Esperanto kaj lasus la akceptadon aŭ neakceptadon al la decido de la esperantistoj mem,

sed neniam komencus konkuradon kontraŭ la esperantistaro,

ĉar ili komprenus, ke morale tio estus nur peko kontraŭ la

internacilingva ideo kaj praktike ĝi pli aŭ malpli frue kondukus nur al fiasko.

 

Nun ni supozu, ke por la decido de la demando pri lingvo

internacia estas kreita komitato, kiu havas forton ne fikcian

sed efektivan kaj grandan. Antaŭe mi jam montris, ke

se tia komitato ne volos, ke ĝia decido restu praktike absolute

senvalora, ĝi povos preni nur aŭ Esperanton aŭ ion tre similan

al Esperanto. Mi diris jam, ke plej kredeble ĝi akceptos simple

Esperanton en ĝia nuna formo. Sed ni supozu, ke ĝi tion ne

volos fari; kiel do ĝi agos? Ĉar ĝi komprenos tre bone, ke,

por krei vivipovan lingvon, tute ne sufiĉas esti instruita homo

kaj diri al si „mi kreos”; ke oni ne povas tion fari laŭ mendo

en la daŭro de kelke da semajnoj; ke tio postulas tre longan,

fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon, elprovadon, tra-396

 

Sesa Kongreso 1910. — N-ro 11

 

sentadon k.t.p.; kaj ĉar ĝi scios, ke ekzistas jam lingvo, super

kiu multe da homoj tre longe laboris, kiu havas multejaran

historion kaj tutan vivon, ke tiu lingvo bonege funkcias, kaj

nur malmultaj punktoj povas en ĝi esti disputeblaj: tial estas

tute kompreneble, ke, se la komitato traktos sian taskon serioze,

ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo,

nek prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne

sufiĉe elprovis, nek komencos tute senbezone, sekve neprudente

bataladon kontraŭ tiuj, kiuj ĝis nun laboris en la afero, sed

ĝi prenos Esperanton kaj faros en ĝi tiujn ŝanĝojn, kiujn ĝi

trovos necesaj.

 

A1 kiu la komitato komisius la faradon de la ŝanĝoj? En

la tempo prepara, kiam estus necese esplori principe la demandon, kian lingvon oni devas elekti, la komitato povus

komisii la laboron al kiu ajn, zorgante nur, ke la elektitoj

estu homoj prudentaj kaj senpartiaj kaj komprenu la tutan

respondecon, kiun ili prenas sur sin. Sed kiam la lingvo estus

jam elektita kaj oni decidus fari en ĝi ŝanĝojn, kun kiu oni

konsiliĝus pri tiu laboro? La plej simpla prudento kaj la plej

simpla komprenado de sciencaj metodoj diras, ke pri tia laboro

oni devus konsiliĝi ne kun personoj, kiuj konas la lingvon de

ekstere, sed antaŭ ĉio kun personoj, kiuj plej bone konas

la lingvon interne, kiuj plej multe laboris por ĝi, plej multe

praktike ĝin uzis kaj sekve havas en ĝi plej grandan sperton

kaj plej bone konas ĝiajn mankojn efektivajn. Ĉiu komprenas

tre bone, ke fari ŝanĝojn en iu lingvo, gvidante sin nur per

ekstera ŝajno kaj ne konsiliĝinte kun personoj, kiuj plej bone

konas tiun lingvon, estus tia infanaĵo, kiun certe nenia komitato povus fari, se ĝi traktus sian taskon serioze kaj ne estus

sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon.

 

Kaj se la komitatanoj decidos fari ŝanĝojn en Esperanto,

kion ili povos ŝanĝi? Se ili ekzemple volos diri: „tiu vorto

estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni el-jetu ĝin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek

milionoj“, aŭ se ili dirus: al ni ne plaĉas la praktike tute

bona vorto „estas“, ni prefaras „esas w …, k.t.p., tio estus

ja simple infanaĵo, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al

si, ĉar ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran

vivon, ŝanĝi grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico,

pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus

sensencaĵo. Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian

filologian amuziĝon, sed laboron praktikan, ili kompreneble

ŝanĝus nur tiajn vortojn aŭ formojn, kiuj montriĝis kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportunaj

 

397

 

IV. Paroladoj

 

por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos ĉiujn

kritikojn, kiuj estis faritaj kontraŭ Esperanto en la daŭro de

dudek tri jaroj — kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj

da homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj

restis kaŝita — vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj

kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj

ŝanĝaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron,

estas tiel malgranda, ke ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu

malgrandan folieton, kiun ĉiu povus ellerni en duonhoro; sed

eĉ inter tiuj tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj

estas nur plibonigo ŝajna, sed en efektiveco ili post pli

matura pripenso montriĝus eble nur kiel malplibonigo. Tiel

ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion

mi antaŭ dekses jaroj proponis, por liberiĝi de la turmentantoj

kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la plimulto de

la reformistoj, tiu ŝanĝo en la nuna tempo, kaj tiom pli antaŭ

la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla, ĉar ĝi prezentus

kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj

eksteraj rigardantoj, forigon de necesaj gravaj sonoj el la lingvo

kaj de libera vortordo kaj klareco por … ke la presistoj ne

bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu

kelkan malfacilaĵon.

 

Se vi prenos ian artikolon esperantan, prezentitan de niaj

kontraŭuloj por senkreditigi Esperanton, vi preskaŭ ĉiam trovos

nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finiĝo „j“; tiu

malfeliĉa „j“, kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela greka

lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj kontraŭuloj montras en Esperanto!

 

Unuvorte, ĉiu el vi povas facile konvinkiĝi, ke se iam

registare starigota komitato decidos fari ŝanĝojn en Esperanto

kaj se tiu komitato traktos sian taskon serioze, ĝi povos ŝanĝi

en Esperanto nur tre, tre malmulte; la postkomitata Esperanto

restos tute la sama lingvo, kiel la Esperanto antaŭkomitata,

nur eble kelkaj nunaj formoj fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian

lokon al pli oportunaj formoj, neniel rompante la kontinuecon

de la lingvo kaj neniel ruinigante la valoron de tio, kion ni

ĝis nun akiris. Tio estas ne nia pia deziro, sed tion plene

certigas al ni simpla logiko kaj prudento, kontraŭ kiu certe

nenia serioza komitato volos peki, se ĝi ne volos, ke ĝiaj laboroj

restu absolute sen ia praktika rezultato.

 

Nun mi resumos ĉion, kion mi diris. Logika esploro de

la afero montras al ni, ke:

 

398

 

Sesa Kongreso 1910. — N-ro 11

 

1. Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto.

 

2. La evoluado de la lingvo fariĝos plej kredeble nur per

tiu sama natura vojo, per kiu ĝi fariĝis en ĉiu alia lingvo, t. e.

per la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj.

 

3. Se iam aperos la neceso fari en Esperanto ian ŝanĝon,

tion povas fari nur aŭ la esperantistoj mem, per komuna interkonsento, aŭ ia grandega forto, sed nepre en plena interkonsento kun la tuta esperantistaro.

 

4. Se iam la esperantistoj mem aŭ ia granda ekstera forto

decidos fari en Esperanto iajn ŝanĝojn, tiuj ŝanĝoj povos esti

nur ekstreme malgrandaj, neniam rompos la kontinuecon kun

tio, kion ni ĝis nun havis, kaj neniam senvalorigos tion, kion

ni ĝis nun faris, faras, aŭ poste faros.

 

Tio estas la sole ebla natura irado de la aferoj. Ĉiu, kiu

volos kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone

siajn fortojn. La esperantaj radikoj de la arbo internacilingva

jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas

jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia

bontrovo.

 

Karaj kongresanoj! Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora

memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke, por

ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi

estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono. Mi defendas

fervore nian nunan vojon nur tial, ke la nerefuteblaj leĝoj de

la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojo, kiu kun plena

certeco alkondukos nin al nia celo. Kiu ajn volus ŝanĝi la

naturan iradon de la internacilingva afero — tute egale, ĉu li

estas malamiko de Esperanto aŭ ĝia plej flama amiko, ĉu li

estas senfamulo aŭ eminentulo, ĉu li agas per vortoj aŭ per

mono kaj ruzajoj, ĉu li estas plej fanatika konservemulo aŭ

plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj, ĉu li estas plej pura

idealisto aŭ plej profitama egoisto, ĉu li bruas kaj malbenas

aŭ kaŝite laboras sub la tero — li neniam sukcesos; li povos

nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de

malhelpanto kaj subfosanto, sed neniam li povos devigi ĉiujn

amikojn de la internacilingva ideo pro iaj sensignifaj bagateloj

forjeti tion, kion ili posedas, kio montriĝis plene vivipova, en

kion estas jam enmetita tia multego da laboroj kaj da vivo

kaj kio per natura vojo devas iom post iom konstante ensorbi

novajn sukojn. Tion devas bone memori ĉiuj, kiuj laboras sur

la kampo de lingvo internacia, kaj se ili tion ne memoros, la

vivo mem donos al ili la necesan instruon.

 

399

 

IV. Paroladoj. Sesa Kongreso 1910. Ferma Parolado 1910.

 

Ni povas sekve labori trankvile; ni ne devas malĝoji, se

nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka; sur nia

flanko estas ne sole la fajro de niaj sentoj, sur nia flanko

estas ankaŭ la nerefuteblaj leĝoj de la logiko kaj prudento.

Pacience ni semu kaj semu, por ke niaj nepoj iam havu ben-itan rikolton.

 

A1 la Sesa Esperantista Kongreso, kiu sendube enĵetos

multe da semoj en la teron amerikan, mi eldiras mian koran

saluton.

 

N-ro 12. Ferma Parolado en Washington 1910

 

„The British Esperantist“ VI. 1910, n-ro 70, paĝ. 195.

 

Laŭ la tradicio de niaj ĝisnunaj Kongresoj, mi permesas

al mi diri kelkajn vortojn de adiaŭa saluto. Mi volas diri kelkajn

vortojn pri la semajno, kiun ni ĵus travivis. Kiam mi decidis

veni al Ameriko, mi^ konfesas, ke mi komencis mian vojaĝon

kun iom da dubo. Ŝajnis al mi, ke Usono estas ankoraŭ tro

juna en nia movado por fari Kongreson. Oni devis tamen

subteni niajn Usonajn amikojn, kaj kiam mi venis, mi vidis

kun ĝojo, ke miaj duboj estis vanaj. La Sesa estis sama kiel

la aliaj Kongresoj, kaj restos en nia memoro same. Mi devas

esprimi mian dankon al ĉiuj helpintoj, speciale al gesinjoroj Reed

— ĉion vi vidis, mi do ne ripetas — ankaŭ al ĉiuj, kiuj helpis.

Krom tio, ni ŝuldas dankon al la lando mem por la invito,

kiun faris la Usona Registaro al aliaj landoj. Estas tre grava

fakto, ke 13 Registaroj estis oficiale reprezentitaj. La lokaj

aŭtoritatoj ankaŭ montris al ni grandan helpon, kaj en via

nomo mi ilin kore dankas.

 

Nun ni rigardu, ĉu la Kongreso donis iajn rezultatojn. Pri

tio neniu dubas. La rezultatoj estos tre gravaj. Gi forte levos

la prestiĝon de nia afero en la okuloj de la mondo. Kaj ankaŭ

al multaj el niaj Usonaj amikoj, kiuj ankoraŭ ne havis la okazon

aŭskulti Esperanton parolatan de alilanduloj, la Kongreso sendube multe helpos pri la elparolado de nia lingvo. Mi estas

certa, ke kiam ni ilin revidos, ni ne plu rekonos ilin, sed

demandos pri ili, el kiu nacio ili venas? Kaj nun, ĉar ni

devas disiri al niaj hejmoj, al ĉiu mi diras: Feliĉan vojon!

Feliĉan vojaĝon! kaj esperas, ke mi vidos grandan parton el

vi en Antverpeno.

 

La Sesa Kongreso estas fermita.

 

400

 

Konferenco St. Peterburg 1910. — N-roj 11—13

 

N-ro 13.

 

Parolado ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco

de Ruslandaj Esperantistoj en St. Peterburg 1910

 

WŬBter: Par Pet

 

„The British Esperantist“ VI. 1910, n-ro 69, paĝ. 168 (el „Ondo

de Esperanto“).

 

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Vi eble miros, ke mi

parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble diros, ke ĉar ni

havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ

preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman

lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo.

Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia

parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.

 

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj,

havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj,

disjetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aŭ

malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu

ili ĝuste ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por

kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero

de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen,

ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de

bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank’ al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole

en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta regno, sed en

ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam

oni aŭdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel

povas diveni, al kiu nacio aŭ lando li apartenas. La plena

aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne

pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune

sur unu malgranda peco da tero.

 

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj

kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon

praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per

Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne

de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli esperante,

oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco

de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭvole

ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto

estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la balbutanto

venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn

 

26 Dietterle, Zamenhof.

 

401

 

IV. Paroladoj

 

esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj

okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj

vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio.

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.

 

Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj, ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ

regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ

per Esperanto.

 

Sed se en ĉiu nacia kongreso esperantista la esperanta

parolado estas tre dezirinda, ĝi estas ankoraŭ pli dezirinda

speciale en nia regno, en la vasta Ruslando. Nia grandega

regpo, kiu etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Paca Oceano kaj

de la „malvarmaj Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido“, nia regno

estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom

simila al kongreso internacia. Miksita estas la loĝantaro ankaŭ

en aliaj regnoj, sed tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj

inter la popoloj estas alia ol ĉe ni.

 

Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar

tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras

eviti; mi nur konstatas la fakton. Pro la ekzistado de tiu

fakto, dum longa tempo ankoraŭ en nia regno ne povas okazi

kongresoj efektive tutruslandaj, en kiuj kun plena volonteco

kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda

regno. Ankoraŭ dum longa tempo efektivaj kaj sincere parto-prenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur

fundamento neŭtrala. La unua el tiaj kongresoj estas la nuna

tutruslanda kongreso esperantista. En la kongreso, kiu nun

malfermiĝas, ne ekzistos konkurantoj kaj malamikoj, ne ekzistos

humiligantoj kaj humiligatoj, ekzistos nur samideanoj kaj samregnanoj. Tial mi ĝoje salutas la unuan Ruslandan Esperantistan

Kongreson; mi salutas ĝin duoble: kiel esperantisto kaj kiel

ruslandano.

 

Ne granda estas nia nuna kongreso, ĉar oni komencis ĝian

preparadon tro malfrue. Tre malmulte da ruslandaj esperantistoj partoprenas en ĝi, tre malmulte da ruslandaj popoloj

havas en ĝi siajn reprezentantojn. En efektiveco ĝi estas nur

komenco kaj provo, ĝi estas nur prepara paŝo por la estontaj

Ruslandaj Esperantistaj Kongresoj. Mi tamen ne dubas, ke

nia prova kongreseto ne restos sen utilo por la esperantismo

en Ruslando. Malgraŭ niaj malgrandaj fortoj, mi esperas, ke

la kunvenintaj samideanoj povos meti kelkajn fundamentajn

 

402

 

Konferenco St. Peterburg 1910. Sepa Kongreso 1911. — N-roj 13—14

 

ŝtonojn, sur kiuj poste konstruiĝos ĉiam pli kaj pli grandioza

ruslanda esperantismo.

 

Mi esperas, ke dank’ al nia penado ni baldaŭ ne bezonos

honti antaŭ la eksterlando kaj nia afero staros en nia regno

tiel same bone kaj fortike, kiel en aliaj landoj. En bona horo

ni komencu nian laboron!

 

N-ro 14. Sepa Kongreso 1911 en Antwerpen

 

Wŭster: Par VII

 

„Lingvo Internacia“ XVI. 1911, paĝ, 345—349,

 

D-ro Era „Raporto pri la Sepa Kongreso“ ktp,, Parisl911, Presa

Esp. Societo, pag. 13—17.

 

„Oficiala Gazeto“ IV. 1911] 12, paĝ. 104—106.

 

„La Revuo“ VI. 1911/12, paĝ. 49—52.

 

„Esperantista Dokumentaro“. KajeroDek-oka (Dec. 1911 ),paĝ. 84—87

 

Kiel tradicia malfermanto de la kongresoj esperantistaj, mi

permesas al mi esprimi en la nomo de ĉiuj kongresanoj nian

respektan kaj sinceran dankon al lia Reĝa Moŝto la Reĝo Alberto

por la granda honoro, kiun li faris al nia afero, prenante sur

sin la protektantecon super nia kongreso. Mi esperas, ke mi

esprimos la deziron de ĉiuj kongresanoj, se mi proponos, ke

ni sendu telegrafe nian diversgentan saluton al la regnestro

de la lando, kies gastoj ni estas, kaj nian dankon al nia alta

protektanto. Mi esprimas ankaŭ en la nomo de la kongresanoj

nian koran dankon al la urbestro de Antverpeno, kiu afable

donis al ni sian helpon kaj moralan apogon. Fine mi esprimas

nian koran fratan dankon al tiuj niaj belgaj samideanoj, kiuj

tiel laboreme kaj zorge pretigis nian grandan feston.

 

Mi uzas ankaŭ la okazon de nia festo, por revoki en vian

memoron la nomon de unu viro, kiu havas grandegan meriton

en nia afero. La prelato Johann Martin Schleyer, kies

nomon ĉiu el vi konas tre bone, la aŭtoro de Volapŭk, antaŭ

nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo, kaj

estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna

ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni

ĉiuj havas por li. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva movado. Antaŭ li oni ankaŭ revis pri lingvo internacia,

oni provis labori por ĝi; sed tio estis nur teoriaj skizoj, palaj

senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj. Li estis la unua,

kiu diris al si: por lingvo internacia mi volas ne revi, sed

labori; dum ĉio ĉirkaŭe dormis, li estis la unua, kiu praktike

kreis la internacilingvan movadon. Volapŭk ne estis venkita

de Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erare; ĝi pereis

per si mem en tiu tempo, kiam la trankvile kaj senartifike

 

26 *

 

403

 

IV. Paroladĉj

 

laboranta Esperanto estis ankoraŭ tro malforta, por iun venki;

ĝi pereis ne pro sia stranga sonado aŭ pro aliaj similaj kaŭzoj,

ĉar al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa,

tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela; per longa kaj

multespeca uzado eĉ la plej sovaĝa idiomo de la plej barbara

gento iom post iom fariĝas riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo.

 

Volapŭk pereis ĉefe pro unu grava eraro, kiun ĝi bedaŭrinde

enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo; kun

ĉiu nova vorto aŭ formo la lingvo devis konstante dependi

de la decidoj de unu persono aŭ de facile inter si malpaconta

personaro. Kiel sur bastono plantita en teron, novaj branĉoj

kaj folioj ne povis nature kreski sur ĝi, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj. Se ne ekzistus tiu eraro, kiun

korekti oni bedaŭrinde ne povis, Volapŭk neniam pereus kaj

ni ĉiuj nun verŝajne parolus volapŭke. Sed tiu bedaŭrinda

eraro, kiun kaŭzis ne manko de talento kaj de laboremeco,

sed nur tro rapida publikigo de la lingvo, sen sufiĉe matura

elprovado, — tiu eraro, kiu pereigis Volapŭkon, neniel malgrandigas la meritojn de ĝia aŭtoro, kiu la unua potence skuis

la mondon por nia ideo; la grandaj meritoj de Schleyer en la

internacilingva historio neniam malaperos.

 

Mi proponas al vi, ke okaze de la festo de Schleyer ni

telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro

nian koran gratulon, nian dankon por lia granda laboro kaj

nian deziron, ke li vivu ankoraŭ longe kaj havu la konscion,

ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos.

 

Karaj amikoj! Mi staras hodiaŭ antaŭ vi ne esperinte. Ĉar

dum la lasta tempo la stato de mia sano estis tro malbona,

mi decidis ne veturi al la kongreso en ĉi tiu jaro. Tamen

en la lasta momento mi devis ŝanĝi mian decidon, ĉar mi

rimarkis, ke la projekto, kiun mi prezentis por diskutado dum

la Sepa Kongreso, ne de ĉiuj estas ĝuste komprenita kaj eble

bezonos klarigojn de mia flanko. Tial ne miru, ke mi ne

prepariĝis paroli antaŭ vi pri ia speciala temo, sed mi tuŝos

nur per nemultaj vortoj tiun demandon, kies pridiskutadon

dum la kongreso mi proponis al vi. Mi ne antaŭvenos vian

decidon por aŭ kontraŭ la diskutota projekto, mi volas nur

diri kelkajn ĝeneralajn vortojn, por instigi vin, bone kaj senpartie prepariĝi por la venontaj diskutoj.

 

Ekzistas en nia afero demandoj, kiuj povas esti solvataj

ne de iu aparta persono, ne de iu aparta nacia asocio, ne de

iu aparta institucio, sed nur de la tuta esperantistaro: ekzemple

la demandoj pri nia Lingva Komitato, Konstanta Kongresa

Komitato k.t.p. Se iu volas fari simple konsilajn proponojn

 

404

 

Sepa Kongreso 1911. — N-ro 14

 

pri la interna agado de tiuj institucioj, li povas prezenti siajn

proponojn al la estroj de la diritaj institucioj; sed se oni faras

plendojn, se oni postulas reorganizon, anstataŭigon aŭ eĉ forigon

de tiuj institucioj, — tiam al kiu oni devas sin turni? Aŭ se

aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron,

sed apartenas nek al la Lingva Komitato, nek al la Komitato

de la Kongresoj, — tiam kiu havas la rajton ilin solvi? En sia

privata esperantista vivo ĉiu persono aŭ grupo aŭ asocio estas

kompreneble tute liberaj kaj povas agi, kiel ili volas kaj povo-scias; sed pri ĉiuj demandoj, duboj aŭ entreprenoj, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, estas nepre necese, ke ni

havu la eblon ĉiam scii la veran opinion aŭ deziron de la

tuta esperantistaro. Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa

stato, ke ĉiu povu nur tiri el ĝi profiton, ne zorgante pri la

bonstato de la afero mem: ni devas kaj dum longa tempo

ankoraŭ devos propagandi ĝin, kreskigi ĝin, defendi ĝin kontraŭ

malamikoj; sed se ni ne havas la eblon regule interkonsiliĝadi,

aŭ se niaj interkonsiliĝoj, farataj ne en orda parlamenta maniero,

ne havas moralan valoron por la esperantistoj, ni similos organis-mon sen kapo kaj sen manoj, ni nenion povas entrepreni, ni

staros senmove kaj malpacos inter ni mem.

 

Mi ne volas en la nuna momento defendi la projekton, pri

kiu vi en la plej proksimaj tagoj diskutos; tre povas esti, ke

la projekto havas gravajn erarojn, kiujn via pridiskutado forigos; tre povas esti, ke la tuta projekto montriĝos neakceptinda,

kaj tiam — vi scias tion tre bone — mi ne penos altrudi ĝin

al vi, kiel mi neniam ion al vi altrudis. Nur pri unu afero

mi kore vin petas: kion ajn vi decidos, — ni ne fermu nian

kongreson antaŭ ol ni en tia aŭ alia formo faros ian aranĝon,

kiu donos al ni la eblon, almenaŭ unu fojon en jaro solvi ĉiujn

kolektiĝintajn disputojn aŭ dubojn en lojala interkonsento kaj

konforme al la vera deziro de la tuta esperantistaro.

 

La aranĝo de regula kajrajtigita kongresa voĉdonado, kiun

mi proponis al vi, aŭ ia alia simila aranĝo, kiu eble rezultos

el via diskutado, ne estos ia nova institucio kaj per si mem

ne ŝanĝos la iradon de nia afero; sed ĝi donos al ni la forton

de ordo kaj de solidareco. La institucioj, kiujn ni kreis, aŭ

eble ankoraŭ kreos, ĉesos havi la karakteron de ia privatajo,

kiun neniu subtenas kaj multaj atakas. Ili havos rajton diri

al la esperantistaro: se ni estas bonaj, respektu nin kaj subtenu nin; se ni estas malbonaj, reorganizu nin aŭ forigu nin.

Ĉiu esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin

turni, se tio aŭ alia en la komun-esperantistaj aferoj ne plaĉas

al li, kaj oni ĉesos konstante sin turnadi al mi, kiu hodiaŭ

 

405

 

IV. Paroladoj

 

vivas kaj morgaŭ povas ne vivi, kaj kiu cetere havas nek

rajton nek deziron solvi ĉiujn disputojn propradecide.

 

Ni komencu nian feston kaj ankaŭ niajn laborojn, al kiuj

ni dediĉu nian plenan atenton kaj senpartiecon. Se el niaj

laboroj rezultos la enkonduko de preciza ordo en nian aferon,

tiam la kongreso Antverpena estos unu el la plej gravaj inter

niaj kongresoj. Tion ni esperu. Ĉiu el ni havu la firman

decidon, helpi per ĉiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo

de ĉiu malpaco en nia afero. Kun tiu firma kaj solena decido

en la koro ni kriu: vivu, kresku kaj floru nia afero!

 

N-ro 15. Oka Kongreso 1912 en Krakow

 

Wŭster: ParVIII

 

Ned Katryn „Raporto pri la Oka Kongreso“ ktp., Paris 1912. Presa

Esp. Societo, paĝ. 38 — 45.

 

„Lingvo Internacia“ XVII. 1912, paĝ.315 — 321.

 

„La Revuo“ VII. 1912/13 paĝ. 1 —7.

 

„Esperantista Dokumentaro “. Kajero Dudek-unua. (Majo 1913),

paĝ. 107—113.

 

La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiaŭ eldiri al vi, karaj

samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, ĉar ni havas hodiaŭ

grandan feston. ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo,

kiam — post longa naska preparado — aperis publike la lingvo,

kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras kaj kiu enkorp-igas en si tiun homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas

en sia koro kaj kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin

labori, malgraŭ ĉia malfacileco kaj ĉiuj malhelpoj.

 

Kion signifas dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto

kaj por ĝia ideo, tion povas plene kompreni nur tiuj personoj,

kiuj partoprenis en tiu laborado de la komenco ĝis nun. Bedaŭrinde tre malmultaj estas tiuj personoj. E1 la laborantoj

de la unua tempo tre multaj jairi delonge plu ne vivas, aliajn

lacigis la malfacila, grandan paciencon kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro. E1 tiuj personoj,

kiuj troviĝas nun en ĉi tiu ĉambrego, la grandega plimulto en

la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri ĝi aŭ neklare aŭdis

pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo; tre multaj el

vi en la momento de la apero de Esperanto estis ankoraŭ infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj el vi, en tiu tem po

eĉ tute ne ekzistis ankoraŭ en la mondo. La grandega plimulto

el vi aliĝis al nia afero nur tiam, kiam ĝi estis jam sufiĉe forta

kaj elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per la

fingroj, estas la nombro de tiuj personoj, kiuj iris kun Esperanto

de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Kortuŝite

 

406

 

Oka Kongreso 1912. — N-ro 15

 

ili povas nun rememori, kiel terure malfacila estis ĉiu paŝo

en la komenco, kiam ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan

kuraĝon, kiam el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva

maniero, sen helpo kaj sen rimedoj, pacience ĵetadis en la teron,

apenaŭ unu ricevis radikojn.

 

Dudek kvin jaroj! Grandegan gravecon havas tia peco da

tempo en la historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn

eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ

eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En

lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun

incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena

kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni

kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto,

pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo

artefarita dum longa tempo estas elmetata^el senĉesaj ventoj,

al senĉesa tirado kaj puŝado. Kiom da ventoj, kiom da senĉesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo!

Se ĝi tamen ĉion sane eltenis, se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj

ĝi dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam

pli fortiĝante kaj riĉiĝante, neniam fleksiĝante aŭ kripliĝante,

neniam minacante disfali en dialektojn, sed ĉiam pli kaj pli

fortikigante sian tute difinitan, ĉie egalan spiriton, neniam perdante hodiaŭ, kion ĝi akiris hieraŭ, — ni povas pri tio sincere

nin gratuli.

 

Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, ĉu post

dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis

iam Esperanto, kaj — se Esperanto vivos — ĉu oni tiam povos

ankoraŭ kompreni ion, kio estis skribita en Esperanto en ĝia

unua jaro, kaj ĉu angla esperantisto povos kompreni esperantiston hispanan. Nun pri ĉi tio la historio donis jam plenan

kaj perfekte trankviligan respondon. Ciu el vi scias, ke verko,

skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj, en plena

mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la legantoj eĉ

ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de ekzistado de nia lingvo; ĉiu el vi scias, ke inter la stilo de bona

angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto en

la nuna tempo ekzistas absolute nenia diferenco. Nia lingvo

konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank’ al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la

kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo

de homo matura estas multe pli riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo

de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano ne-IV. Paroladoj

 

niom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vorto-riĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo

de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoro ankaŭ en la

nuna tempo. Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin

jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam

tutan homan generacion kaj estas jam pli maljuna, ol multaj

el ĝiaj uzantoj, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan

literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn, sian

tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn idealojn, — tia

lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu

natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas.

 

La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton,

kiun neniu el ni povas senpune malrespekti. La hodiaŭa jubileo

estas festo de tiu vivo kaj tempo.

 

Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiaŭan jubileon, fervore kaj sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas.

Nia morala devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia nombro estas tro granda, por ke ni

povu ilin ĉiujn citi, kaj krom tio la pli granda parto el ili

laboris tiel modeste, ke ni eĉ ne scias iliajn nomojn. Tial,

por ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun apartan nomon. Mi devas fari escepton

nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankoraŭ

tro freŝa en la memoro de ni ĉiuj, kiu en la pasinta jaro aranĝis kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston, kaj kies morto

estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj,

kiujn li prenis sur sin por ni ĉiuj. En via nomo mi esprimas

funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj,

kiujn dum la pasintaj dudek kvin jaroj forŝiris de ni la morto.

Iliaj ombroj staru nun antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante

en tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ĝisvivis. Mi

proponas al vi, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj

seĝoj.

 

Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute ekster-duba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun

mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun

prokrastis, ĉar mi timis fari ĝin tro frue. Mi petas, ke vi

liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis

en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la

 

408

 

Oka Kongreso 1912. — N-ro 15

 

nuna momento vi ĉesu vidi en mi „majstron“, ke vi ĉesu

honori min per tiu titolo.

 

Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris,

ke mi ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan

mastrecon pri Esperanto mi en tuta pleneco transdonis al la

esperantistoj mem. Vi scias ankaŭ, ke de tiu tempo mi ĉiam

lojale agadis aŭ almenaŭ penis agadi konforme al tiu deklaro.

Mi donadis al vi konsilojn, kiel mi povis, sed neniam vi aŭdis

de mi la vortojn: „tion mi postulas” aŭ „tion mi deziras*.

Neniam mi provis altrudi al vi mian volon. Tamen, konsciante,

ke ĝis sia plena fortikiĝo nia afero bezonas ian enkorpigitan

standardon, mi — laŭ via deziro — dum dudek kvin jaroj

plenumadis tiun rolon, kiel mi povis, kaj mi permesadis, kvankam tre nevolonte, ke vi vidu en mi ĉefon kaj majstron. Kun

ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran konfidon kaj amon, kaj pro tio mi eldiras al vi mian

plej koran dankon. Sed nun permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso estas la lasta, en

kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi

ĉiam vidos min nur inter vi.

 

Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:

 

La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas

nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan

maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ

personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono aŭ miaj

politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Cion,

kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto. La

tro honora titolo de majstro, kiun vi donas al mi, kvankam ĝi

en efektiveco koncernas nur la aferon de la lingvo, fortenas de

Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas

simpatia kaj kiuj timas, ke, fariĝante esperantistoj, ili devus rigardi

min kiel sian moralan ĉefon. Ĉiu, kies opinio pri aferoj esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ĝenas eldiri libere sian opinion,

por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la esperantistoj nomas

sia majstro. Se ies opinion la esperantistoj ne volas akcepti, li

vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la majstro. Nun, kiam

nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fine fariĝu

absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj dekretoj, kia

ĝi fariĝis jam antaŭ dudek kvin jaroj, sed ankaŭ de ĉia efektiva

aŭ ŝajna persona influo. Estas necese, ke la mondo sciiĝu

tute klare, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere

elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan

majstron. Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de

la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min

 

409

 

IV. Paroladoj

 

plu „majstro“, ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi mal-liberigas nian aferon.

 

Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi,

kvankam ne ĉiuj en egala formo; sed la mondo devas scii, ke

tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas tute laŭvola, ke la

esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri

miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj.

Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto

aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun

el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute

privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion

komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas

absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu,

kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj

kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la

murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke^ ĉiu el

ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Cio, kio

estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo,

kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti

rigardata kiel identa kun ĝi.

 

Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia

afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam

en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, kaj kiuj ne

tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu

ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj

delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto. Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo:

„kiu pli laŭte krias, tiu estas prava a . Per unueco ni pli aŭ

malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ

ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol

tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke

Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur

por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi. Se en nia afero aperos io, kio

ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune

interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro

reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfi-gas niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur

 

410

 

Oka Kongreso 1912. — N-ro 15

 

nia standardo estis skribitaj la vortoj „espero, obstino kaj

pacienco“; tio tute sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per

si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun

devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de

nia historio, en la duan kvaron-jarcenton, ni skribu sur nia

standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu

kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas: „konkordo“.

^

Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi

scias tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable

seniluziigos. Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi

eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo, en sia „kanto

de cigno“, li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la grava

tago de la jubileo de la esperantismo, de tiu jubileo, kiun

ni atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoj, li nenion

pli havas por diri al ni? ĉu en la unua kaj eble ankaŭ la lasta

fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de la mondo alproksimiĝis, kiom

ni povis, al tiu loko, kie Esperanto naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago

naskis la esperantisman movadon, — ĉu en tiu grava kaj solena

momento li nenion pli havas por diri al ni? Ho ne, miaj

karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe,

multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas

plena; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli

al vi pri tio, kio naskis la esperantismon, pri ĝia esenco kaj

espereblaj sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en

rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu

rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu

min, ke mi pli ne parolas.

 

Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj al kia

estonteco alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado

sur neŭtralehoma, sengenta lingva fundamento, — tion ni ĉiuj

sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado.

Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena

kaj profunda sento kaj ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.

 


 

Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenis,

pretigis por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian

 

411

 

IV. Paroladoj

 

aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso.

Mi esperas, ke, revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos

kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la

plimulto el vi ĝis nun verŝajne tre malmulte konis. A1 la

regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe

al la estraro de la gastama Krakovo kaj al ĉiuj institucioj kaj

personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran dankon.

Plej koran kamaradan dankon mi esprimas kompreneble antaŭ

ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron

por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras

al vi ĉiuj gajan feston kai sukcesan laboron.

 

N-ro 16. Respondo de d-ro Zamenhof, 1913,

 

post kiam li en Bern estis akceptinta oran medalon kaj bukedon

 

John Merchant, „Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto

en Anglujo “. (Esperanten trad. de Louise Briggs.) Eldonita de la

Federacio Esperantista de Yorkshire , paĝ. 110.

 

Esperanto jam ne plu dependas de iu sola homo, nek de

iu sola aro da homoj, por sia sukceso. Homoj povas veni,

kaj homoj povas iri, sed Esperanto daŭrigos ĝis la idealo pri

internacia lingvo, kuniganta ĉiujn popolojn per ligo de komuna

komprenado, estos atinginta sian venkan realiĝon por la bono

de la tuta homaro.

 

N-ro 17.

 

Parolado super la Tombo de Karlo Bourlet, 1913

 

Wŭster: Bourl

 

„La Revuo“ VIII. 1913/14, paĝ. 4—5.

 

En la germana banloko, kie mi estis, atingis min tute subite

la doloriga sciigo pri la morto de tiu, pri kiu ni nun ĉiuj

funebras. Ĝi trafis min tute neatendite kiel frapo de tondro.

Mi rapidis veni ĉi tien, por doni al la kara foririnto mian

lastan, tre malĝojan saluton. Mi tute ne havis la tempon, por

ke mi povu prezenti al vi ĝustan bildon pri la tuta historio

de agado kaj pri ĉiuj meritoj de tiu, kiun ni perdis; tial pardonu, ke mi parolas nur mallonge, ke mi ne prezentos al vi

historion, sed nur esprimos iom miajn sentojn. La historion

sendube skribos pli aŭ malpli frue aliaj personoj, kaj ili certe

povos rakonti tre multe.

 

412

 

Bern 1913. Super la Tombo de K. Bourlet. — N-roj 15—17

 

La foririnto estis scienculo, li estis socia aganto kaj tiel

plu, sed de ĉi tiuj flankoj mi persone ne konis lin multe, mi

konis lin nur kiel esperantiston, tamen tuj de la unua momento,

kiam mi ekkonis lin kiel esperantiston, li ĉiam staris antaŭ

miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje,

kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado,

pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur

la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet.

 

Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed

de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon

enverŝiĝis ia nova energio. Tuj post sia apero li komencis

propagandon viglan, kiu ĝis tiam ne estis multe konata en

Esperantujo. Li altiris al nia afero gravan firmon, kiu al la

tiam ankoraŭ malforta Esperanto donis potencan apogon kaj

fortan puŝon antaŭen. Li komencis serion da publikaj paroladoj, sed tiuj paroladoj ne estis sole teoriaj, ĉiu parolado sekvigis fondadon de grupo esperantista. En Parizo li fondis grupon,

kiu per sia bonega organizo kaj vigla laborado baldaŭ fariĝis

imitinda modelo por ĉiuj aliaj grupoj esperantistaj en la mondo.

A1 lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan

riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri

kaj en nia lingvo, al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas

la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la Internacia

Scienca Asocio kaj aliaj. Li laboris ne sole en sia lando kaj

en sia urbo: por multaj lokoj, kie oni bezonis helpon, aŭ kie

aperis ia danĝero por nia afero, Bourlet, la energia helpanto

de nia kara generalo Sebert, ĉiam estis preta kun sia laboro

kaj helpo. Sed unu el la plej gravaj roloj de Bourlet estis

ĉe niaj kongresoj. Ĉiuj aranĝintoj de kongresoj de Esperanto

scias tre bone, kiom multe Bourlet laboris por ĉiu kongreso,

antaŭ ĝi, dum ĝi kaj post ĝi. En la jaro 1914 Bourlet estis

aperonta antaŭ ni kiel rekta kaj senpera organizanto de la

kongreso en lia propra urbo, de la kongreso en Parizo; jam

antaŭ pli ol unu jaro li komencis plej energian preparadon

de tiu kongreso, la kongreso promesis esti grandioza, la tuta

mondo esperantista, konante tre bone la organizajn kapablojn

de Bourlet kaj lian eksterordinaran energion, atendis tre

multe de tiu kongreso kaj prepariĝadis veni en tre granda

nombro. Sed ho ve, la senkompata morto diris sian kruelan

vorton.

 

Mi ne volas plu paroli. Ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom

multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto. Venos la tempo,

kiam ĉiuj esperantistoj ekkomprenos, kiel gravega estis la laborado de Bourlet, kaj tiam, ho ve, tro malfrue ili rekompencos

 

413

 

III. Parolado super la Tombo de K. Bourlet. — N-ro 17

 

al lia ombro tiun sendankecon, kiun li de kelkaj flankoj suferis,

dum li vivis.

 

A1 la nekonsolebla edzino kaj al ŝiaj gefiloj mi povas certigi,

ke en la mondo de la esperantistoj la memoro pri la kara

foririnto neniam mortos.

 

Vi, ombro de nia kara amiko kaj kunbatalanto, akceptu

mian funebran saluton kaj per mi la saluton de tiu afero, por

kiu vi tiel multe kaj sindone laboris.

 

414

 

V. LETEROJ

 

Multaj gravaj leteroj jam aperis presitaj. Ilin enhavas la

subparto A de la leteroj en ĉi tiu kolekto. Sajnas al mi, ke mi

povis kontroli preskaŭ la tutan ĝis nun presitan materialon,

dissemitan en la plej diversaj eŭropaj E.-gazetoj, escepte la

orienteŭropajn gazetojn. Mi ne sukcesis havigi al mi la unuan

bulgaran gazeton kaj la kompletajn rusajn kaj polajn jar -

kolektojn; sed verŝajne tie la rikolto ne estos tia, ke ĝi esence

kompletigos la materialon.

 

La subparto B de la leteroj konsistas el ĝis nun ne presitaj,

minimume ne presitaj antaŭ la fordono de mia manuskripto

al la eldonejo 1 .

 

La liston de la personoj, kiuj afable sendis al mi Zamenhof -

aĵojn — aŭ en originalo aŭ en kopio — mi donis en la antaŭ -

parolo al mia kolekto.

 

La leteroj kolektitaj de mi certe estas nur malgranda parto

de la tuta Zamenhofa korespondado, ĉar Zamenhof ja komence

skribis preskaŭ al ĉiuj novaj adeptoj, informante ilin pri la

plej diversaj aferoj. Sed eĉ ne estas necese, aperigi ĉiujn

leterojn, kiujn mi ricevis, ĉar parte ili — kompreneble! — estas

tre stereotipaj. Ili rilatas enregistron de novaj esperantistoj

en la „Adresaron‘\ kvitancojn pri ricevita mono por broŝuroj

kaj libroj, sciigojn pri novaj esperantaĵoj, dankon pro alsenditaj

gazetoj , libroj kaj salutoj, personajn kaj familiajn gratulojn,

bondezirojn, kondolencojn. Oni hodiaŭ nur povas miri, miregi,

pri la vere giganta laboro, kiun Zamenhof faris, regule praktik -

ante kiel kuracisto kaj samtempe science laborante por siaj

ideo kaj lingvo. Tre bone — kvankam ne menciante ĉian laboron

— karakterizis la situacion samideano Merchant en sia libro

„Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto en Anglujo“,

dirante paĝ. 17: „Nur imagu ke tiu mirinda viro, kiu estis

doninta al la mondo unu el la plej netakseblaj benoj, kiujn

la homaro iam ricevis de homo, kiu plene konsciis la valoron

 

1 Pri du esceptoj vidu la notojn al V. 126 kaj 131; ke ili aperis

jam 1922 en „La nova Epoko“, Moslcvo (kajero II), tion mi aŭdis nur

en la lasta minuto. Ankaŭ se mi estus sciinta tion jam pli frue, mi ne

estus disiginta ilin el ilia konekso.

 

415

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

de tiu donaco — devis dediĉi tempon kaj laboron al la subula

tasko enskribi, unu post alia, la nomojn de tiuj, kiuj dejnis

,esploreti lian malgrandan verkaĵonkaj decidis registri sin

inter liaj subtenantoj“.

 

Por montri la tipan ĉiutagan korespondadon pri negocaj

aferoj minimume kun unu persono, mi aperigis ĉiujn leterojn

ktp. al prelato Dombrovski, cetere ankaŭ ĉiujn al prof . Th. Cart

kaj s-ino Marie Hankel. Laŭ la deziro de nia altŝatata prezid -

anto de la Akademio (al kiu, kiel al unu el la plej fidelaj

amikoj, Zamenhof skribis ĉiam tre malkaŝe), mi tamen ne

presigis tiujn leterojn el lia kolekto, kiuj akre kritikas personojn

ankoraŭ nun vivantajn, aŭ mi donis ilin nur en fragmentoj.

#

A. JAM PRESITAJ LETEROJ

 

Bedaŭrinde ne ĉie estis eble, precize datumi la leterojn de

ĉi tiu parto, ĉar la redaktantoj de la gazetoj kelkfoje ne pres -

igis la daton de la leteroj ricevitaj de Zamenhof. Sed estas

ne malfacile, konstati minimume la jaron, kelkfoje ankaŭ la

monaton, aŭ laŭ la enliavo mem aŭ laŭ la tempo, en kiu

aperis la koncerna gazetnumero.

 

La surskriboj de la leteroj kompreneble ne estas de Zamenhof

mem, sed de la redaktantoj. Do, mi donas ilin en kursivaj

literoj kaj en krampoj. Por ŝpari la spacon, mi ankaŭ donas

la subskribojn de Zamenhof nur, se ili ne estas la de li poste

kutime uzataj.

 

N-ro 1. 1888 1

 

A1 Leopold Einstein, Nŭrnberg

Leopold Einstein, „La lingvo internacia als beste Ldsung des internationalen Weltsprache-Problems t{ . Nŭrnberg 1888, paĝ. 4 —5.

 

Via demando tuŝante mian personon min mirigas; ĉar en tia afero

la persono de 1’ iniciatoro estas tute sen signifo, kaj mi volus resti

eterne sub pseŭdonimo; sed antaŭ vi mi ne volas esti kaŝita: mi estas

kuracisto kaj mi ricevis mian edukon en la universitato de Varsovio.

Mia aĝo estas 30 (tridek) jaroj, kaj, se Dio volas, mi energie laboros

por mia amata afero ĝis mia morto.

 

Mi permesas al mi, esprimi la esperon, ke parton de via energio

nun (vi 2 ) volos donaci ankaŭ al la „Lingvo internacia*.

 

Ricevu la plej respektan 3 saluton de via humila servanto

 

Esperanto.

 

1 dato ne konata. 2 la vorto »vi“ mankas en la teksto. 3 teksto:

 

resektan.

 

416

 

el la jaroj 1888, 1890, 189?. — N-roj 1—3

 

N-ro 2. 14. IX. 1890

 

A1 s-ro D. Gurevitz 1 , Odeso

 

Presita en la libro de D. Gureviĉ aosans&b» n&b -nb 2 . Odeso 1909,

paĝ. 80.

 

Estimata sinjoro D. Gureviĉ! — Mi ricevis vian vortareton „hebrea-internacian* kaj mi sendas al vi mian karan 3 dankon. — Ĉu 4 vi ne

volas ŝanĝi kun mi kelkajn 5 ekzemplerojn de via verketo por aliaj

verkoj? — Se vi konsentas, tiam mi petas vin, sendi al mi 10 ekzemplerojn 6 de via verketo kaj skribi al mi kiajn verkojn 7 de la egala

kosto vi volos de mi ricevi por ili, kaj mi ilin tuj sendos al vi.

 

Kun estimo D r ° Esperanto.

 

N-ro 3. 189 ? 8 9

 

Eltiro el privata letero al s-ro B. (N. Borovko)

 

presita kun permeso de ambau korespondantoj (tradukis el lingvo

 

rusa V. G.)

 

„Lingvo Internacia“ I. 1896, paĝ. 115 — 119. Represita 9 tre ofte,

i. a. en „Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 83 — 90.

 

. .. Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento

de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo,

t. e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al

vi pli-malpli konata; cetere tiun ĉi periodon de la lingvo estas nun,

pro multaj kauzoj, ankorau neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial

en komunaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.

 

Estos por mi malfacile rakonti al vi ĉion tion ĉi detale, ĉar multon

mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian

vivon, aperis ĉe mi — estas ridinde ĝin diri — en la plej frua infaneco

kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne

povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al vi, kial

mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgrau ĉiuj

malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris

multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

 

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de

mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj

 

1 aŭtoro de Esperanto-gramatiko por hebreoj kaj de vortareto

 

hebrea — internacia. 2 = instruanto de la lingvo Esperanto. 3 verŝajne

 

preseraro por „koran“. 4 teksto: ĉi. 6 noto sub la teksto, kiu tradukas

 

la vorton „kelkajn“ ruslingve. 6 teksto: ekzsmplerojn. 1 teksto: verkoin.

 

8 bedaŭrinde mi ne povis konstati la daton; eĉ la jaro ne estas certa.

 

9 kun diversaj variantoj en la teksto; konstati ilin ne estas necese, ĉar

Zamenhof ne mem faris la tradukon.

 

27 Dietterle, Zamenhof.

 

417

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj

elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiuj el tiuj ĉi elementoj

parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En

tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon

de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de

lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa, kaŭzo, kiu disigas la homan

familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel

idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur

la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj

ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio ĉi

ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos

pri tiu ĉi „doloro pro la mondo“ ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis,

ke la „grandaĝaj“ posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke

kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.

 

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel

facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis

diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi

neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo

sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti

nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam

el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio) mi

transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo

estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados

en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi

unu el tiuj ĉi lingvoj per komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam

kiamaniere mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi

komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis

iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn

k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da

gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min

timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino,

ke mi ne unufoje diradis al mi: „for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas

laŭ homaj fortoj“, — kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

 

Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam

oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante

en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan,

la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe

dank’ al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi

rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda

historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi

komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj

mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj,

kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen

 

418

 

el la jaro 189?. — N-ro 3

 

malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis

pli serioze fordoniĝi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ĉiam

ankorau ne lasadis min trankvila.

 

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a au 7-a klaso de gimnazio, mi

okaze turnis la atenton al la surskribo „Ŝvejcarskaja ul , kiun mi jam

multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajo „Konditorskaja <£2 . Tiu

ĉi „skaja“ ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la

eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron

sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de

lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antau miaj okuloj.

 

„La problemo estas solvita!“—diris mi tiam. Mi kaptis la ideon

pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis,

kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena

uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde,

neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili

konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro

novan grandegan serion da vortoj, anstatauigante tiun ĉi grandegon

per unu sufikso, kiu signifas certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre

granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. „patrino“, „mallarĝa“,

„tranĉilo“ k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn

kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antau mi

kvazau sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun

amo kaj espero. Baldau post tio mi jam havis skribitan la tutan

gramatikon kaj malgrandan vortaron.

 

Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por

la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan

el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankau

por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos

tiu au alia vorto, se ni nur konsentos ke ĝi esprimas la donitan ideon,

mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi,

ke anstatau ia 11-litera „interparoli“ ni tute bone povas esprimi la

saman ideon per ia ekz. 2-litera „pa“. Tial mi simple skribis la mate-matikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac,

a d,… b a, c a, d a, …. e, e b, e c,… b e, c e,… a b a, a c a, … k.t.p.). Sed

tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al

mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankorau

pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo

por la vortaro devas esti romana—germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin

postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante

 

27 *

 

1 trinkejo. 2 sukeraĵejo.

 

419

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas

grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj

al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia — kaj

mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

 

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter

la tiama „lingwe uniwersala“ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ

granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam

en 8-a klaso. de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de

la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj

komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene

festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la

nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj

estis la sekvantaj:

 

„Malamikete de las nacjes

Kado, kado, jam temp’ esta!

 

La tot’ homoze in familje

Konunigare so deba.“

 

(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: „Malamikeco de la nacioj falu,

falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas K .)

 

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj

en la nova lingvo.

 

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ

tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ

5—6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene

prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro

ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la

lingvo provis paroleti pri „nova lingvo“ kaj, renkontinte la mokojn de

homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute

sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ

ĉiuj mian laboron. Dum 5^2 jaroj de mia estado en universitato, mi

neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre

malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn

pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis,

kaj la plej bela tempo de la vivo — la jaroj de studento — pasis por

mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis

min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis

mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el

tiuj ĉi versaĵoj („Mia penso“) mi metis poste en la unuan eldonitan

de mi broŝuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, ĉe kiaj cirkonstancoj

tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj

nekomprenebla.

 

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon —

kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis,

 

420

 

el la jaro 189?. — N-ro 3

 

ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi,

ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankorau ne preta

praktike. Multon mi devis ĉirkauhaki, anstatauigi, korekti kaj radike

transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj

provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala

prepozicio „je“, la elasta verbo „meti“, la neutrala, sed difinita finiĝo

„aŭ“ k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,

kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto;

tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878

al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron;

la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al

tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; la praktiko do ĉiam pli

kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan

„ion“, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan „spiriton“. (La nesciado de la spirito de la

lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj esperantistoj, tre malmulte legintaj

en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed en multepeza, malagrabla

stilo, — dume la esperantistoj pli spertaj skribas en la stilo bona kaj

tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo

sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite,

ŝanĝiĝos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj nacioj,

ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu

komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ

dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.) — Mi

komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj

penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la

lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ

alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj

ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, Ia propran difinitan

kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj.

La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva

patra lingvo.

 

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti

mian publikan eliron kun Ia lingvo; dum longa tempo restis nesolvita

unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi

sciis, ke ĉiu diros al mi: „via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam

Ia tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam,

kiam ĝin akceptos la tuta mondo“. Sed ĉar la „mondo“ ne estas ebla

sen antaŭaj apartaj „unuoj“, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon

ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne.

Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj

 

421

 

V. A. Jam presitaj Ieteroj

 

alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaue ilin akceptu, kaj donas

al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se

vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon, — alkondukis min al la

penso aranĝi ankau la lingvon en la maniero de tia „ŝlosilo“, kiu,

enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj

elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn

nacio tuj kompreni vian leteron.

 

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon.

Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro.

Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro („D-ro Esperanto.

Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro a ) kaj komencis

serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan

praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ

multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis

eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian

broŝuron por eldono kaj fine — rifuzis. Fine, post longaj klopodoj,

mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro

1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ

Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos

la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas

de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu

sin okupas je „flankaj aferoj“; mi sentis, ke mi metas sur la karton

tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;

sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon

kaj . .. mi transiris Rubikonon.

 

N-ro 4. Fine de 1895 aŭ komence de 1896

 

Eltiro el privata letero al W. H. Trompeter

(D-ro Zamenhof pri reformoj)

ankaŭ sub la titolo:

 

(Pri la entrepreno de s-ro Wahren)

 

Wiister: Wahr

 

„Lingvo Internacia cc I. 1896, paĝ. 27 — 29.

 

„Lingvo Internacia c( XVII. 1912, paĝ. 1—3 (ĉi tie mallongigita).

 

… Kaj nun mi parolos pri la entrepreno de s-ro Wahren. En

la daŭro de la lastaj 5—6 jaroj tre ofte aperadis diversaj projektoj de

diversaj personoj kun la laŭtaj pretendoplenaj vokoj: „venu al ni, ni

kunigos ĉiujn sistemojn, ni kreos lingvon idealan, kiu plaĉos al ĉiuj,

ni prezentas internacian societon aŭ akademion, ni laborados kune“

k.t.p. Kvankam mi ĉiam sciis, ke en tia afero, kiel kreo kaj enkonduko

de lingvo, inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo, mi tamen

en la komenco kredadis al ili kaj promesadis al ĉiu el ili mian plenan

 

422

 

el la jaroj 189?, 1895, 1896. — N-roj 3—4

 

helpon, kiam ili montros al mi klare, en kia maniero ili esperas atingi

tiun komunan interkonsenton pri ĉiu formo kaj pri ĉiu vorto de la

estonta lingvo. Mi ripetadis al ili tion, kion mi jam kelkfoje esprimis

en miaj verkoj: ke se la plimulto eĉ decidos, ke la estonta lingvo

internacia devas esti radikale diferenca de la nuna Esperanto, mi

akceptos tiun ĉi lingvon kun granda plezuro, se ĝi nur efektive kaj

reale ekzistos kaj estos akceptita; sed mi ne povas forĵeti lingvon tute

pretan, super kiu mi laboras jam 20 jarojn, por aliĝi al io, kion oni

ankorau volas komenci krei kaj pri kies malfacileco oni ne havas

ankorau klaran ideon.

 

Baldau efektive montriĝadis ĉiufoje, ke ĉiu el tiuj ĉi lautaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian paŝon plu. Nur du el tiuj

ĉi projektantoj (s-ro Lentze kun sia „Interpretor“ kaj s-ro Lott kun

sia „Kosmopolit“) provis efektive labori por sia projekto kaj fondis

gazetojn, kiuj ambau falis post unu jaro (ne pro manko de financoj,

ĉar tia malgranda gazeteto kiel „Kosmopolit“ ne postulis ja grandajn

financojn, sed pro tio, ke kiam ili el la sfero de eterna projektado

devis transiri al efektivigado, ili ne sciis kiel tion ĉi fari, kaj la partianoj forkuris de ili, ĉar ĉiu kapo havis apartan opinion).

 

Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj aparte pensas ne sole, ke li proponas la

plej bonan, sed ke ankaŭ li estas la plej senpartia unuiganto de ĉiuj.

Ŝajnas al ili, ke ili subtenas unu la alian — ĉar efektive, antaŭ ol ili

komencas la realigadon de siaj projektoj, ili kompreneble havas ankoraŭ

nenian kaŭzon por malpaciĝi, kaj ĉiu povas ankoraŭ esperi, ke ĉio

fariĝados precize laŭ liaj planoj. Sed apenaŭ iliaj laboroj iom moviĝas

antaŭen, tiam ĉiu sobre rigardanta homo povas tuj rimarki, ke ili celas

ne al unuiĝo, sed nur al apartiĝo. Jen ekzemplo:

 

Ekzistis iam Akademio Volapŭka. Nun de tiu ĉi Akademio restas

nur ombro, kiu konsistas el prezidanto, s-ro Rosenberger, kaj 8—10

membroj, kiuj ekzistas nominale sur la papero, sed nenion faras. S-ro

Rosenberger en liberaj minutoj eldonas de tempo al tempo malgrandajn

cirkulerojn, en kiuj li proponas sian propran novan sistemon laŭ la

tipo de Esperanto, kaj li dissendas la cirkulerojn al la „membroj“ kiuj

aŭ silentas aŭ indiferente aprobas — kaj s-ro Rosenberger publikigas

tion ĉiufoje kiel decidon de la „Akademio Internacia“. Li petis min,

ke mi fariĝu membro de tiu „Akademio“, kiu „portas nur la nomon

Volapŭka, sed laboras por lingvo nova el vortoj internaciaj“. Mi

respondis, ke mi povus aliĝi nur tiam, se la „Akademio“ (kia laŭta

nomo!) ĉesos porti la nomon Volapŭka, ĉar alie la mondo dirus, ke

mi forĵetis Esperanton kaj fariĝis volapŭkisto. Ĉar li diris, ke li volas

unuigi la volapŭkistojn kun la esperantistoj, tial mi proponis la nomon

„Akademio volapŭko—esperanta“. Li tion ĉi nekonsentis. Kiam mi,

antaŭ l 1 /* jaroj, proponis reformojn en Esperanto, li denove skribis

al mi, kaj mi respondis al li jenon: „Vi diras, ke vi volas krei lingvon

 

423

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

similan je Esperanto* sed diferencan de la nuna Esperanto; sekve

anstatau voki min, ke mi kune kun ĉiuj esperantistoj forĵetu la pretan

fundamenton kaj aliĝu al vi, kiu ankorau nur intencas ion krei, —

estas ja pli bone kaj pli juste, ke vi kun via malgranda rondeto aliĝu

al ni, kie vi havas ja plenan rajton, tiel same kiel ĉiu alia, proponi

ĉiajn eĉ plej radikalajn reformojn, kiujn vi volus“ (tio ĉi estis en

1894). — Li ne konsentis, kvankam tiam oni ne povis ankorau antauvidi, ke reformoj ne estos akceptitaj kaj kvankam li riskus nenion kaj

povus en ĉia tempo eliri (dum mi, transirante de Esperanto al alia

sistemo, mortigus per tio ĉi Esperanton por ĉiam)!! Tiam mi konvinkiĝis, ke ĉiuj liaj paroloj pri komuna laborado estis nur blindigado

de aliaj personoj kaj de li mem (ĉar mi pensas, ke ne en malbonaj

intencoj li tion ĉi faris, sed simple el ne sufiĉa kritikado de siaj propraj

agoj); ke li (au la „Kadem ai ) deziras nur havi mian nomon en la

„Akademio a , por ke ili povu diri al la mondo, ke Esperanto mortis,

ĉar ĝia propra autoro forĵetis ĝin kaj aliĝis al la sistemo (ankorau ne

kreita!) de la „Kadem a , t. e. de s-ro Rosenberger!

 

Tiel same, kiel s-ro Rosenberger, agas ankau s-ro Wahren kaj

aliaj; ĉiuj el ili parolas pri „komuna laborado a , sed en la koro ĉiu el

ili pensas, ke nur liaj opinioj estas la plej prudentaj, kaj li esperas,

ke ĉio estos akceptita nur en tia formo, kiun li mem proponos. Nun,

kiam ili vidas, ke reformoj proponitaj en Esperanto ne efektiviĝis, ili

diras, ke reformado montriĝis neebla kaj ti a 1 (!) ili devas krei novan

sistemon. Kia mirinda kaj naiva logiko! Ili konfesas, ke la fundamento

de la lingvo Esperanto estas bona kaj nur detaloj al ili ne plaĉas —

kaj tamen ili pensas, ke krei kaj enkonduki ion tute novan estas pli

facile ol reformi! Se ili tion ĉi efektive kredas, ĝi venas de tio, ke

ili ne scias la efektivajn kauzojn kial la reformoj en 1894 ne efektiviĝis. La reformoj ĝis nun ne efektiviĝis pro la sekvantaj kauzoj:

 

1. Montriĝis, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj, — kio plaĉas al

unu, ne plaĉas al alia, kaj ke tia grandega entrepreno, kiel reformado

de tuta lingvo, per leteraj voĉdonoj estas absolute neatingebla.—

Sed se tio ĉi montriĝis ne ebla por reformado, ĝi estas ja ne pli

facila, sed multe pli malfacila por kreado de tute nova lingvo.

 

2. La nuna Ligo Esperantista prezentis ne sufiĉan autoritaton,

kaj tial la plimulto timis, ke se oni hodiau reformos, morgau novaj

esperantistoj postulos novajn reformojn kaj postmorgau estos necesaj

denove aliaj radikalaj reformoj. — Sed se tion ĉi oni timis ĉe lingvo

longe preparita kaj ellaborita kaj ĉe decido de multaj centoj da personoj, oni ĝin ja pli multe timos ĉe lingvo en rapideco kreita de

4—5 personoj. Ĉar se tiuj ĉi kelkaj personoj eĉ ne malpaciĝos inter

si tuj en la komenco de la kreado, — kio donas al ili la rajton esperi,

 

1 volapŭka vorto = akademio.

 

424

 

el la jaroj 1895, 1896. — N-ro 4

 

ke kiam ilia lingvo atingos kelkajn centojn da adeptoj, tiuj ĉi adeptoj

ne ekpostulos reformojn? Se eble ili pensas, ke ili povos poste denove

konstante reformadi, tio ĉi estas grandega eraro, ĉar lingvo estas pure

kondiĉa signado de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur

tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale, — alie ĝi perdas ĉian sencon

kaj celon kaj servas ne al reciproka kompreniĝado, sed nur al mal-kompreniĝado.

 

Se venos iam la tempo, por perfektigi la detalojn de nia lingvo,

ni povos tion ĉi atingi nur per autoritata kongreso, t. e. per kolekto

de 20—30 personoj, kiujn nia tuta amikaro elektos kaj plene rajtigos,

kaj kiuj kunveturos ĉiuj en unu urbon, sidos tie ĉi kune sufiĉe longan

tempon kaj priparolos kaj prijuĝos ĉion buŝe. Sed por tio ĉi estas

necese, ke ni nun ankorau ne parolu pri la detaloj, sed ke ni antaue

fariĝu sufiĉe fortaj, por ke ni povu aranĝi tian kongreson kaj por ke

la decidoj de tiu kongreso estu autoritataj por ĉiuj tempoj. Nun

la tempo por tio ĉi ankorau ne venis, kaj ni devas esti paciencaj. Se

pro diversaj detaloj ĉiu volos nun komenci kreadon de novaj sistemoj

kaj peni detrui kaj diskreditigi la jam ekzistantan, — ni neniam elrampos el la sfero de projektoj kaj teorioj kaj nia ideo baldau pereos.

 

Vi vidas, ke mi tre multe parolis pri la projektoj de s-ro Wahren

kaj aliaj, kvankam la plej bona estus silenti pri ili, ĉar post kelke da

monatoj au jaroj de ili restos nenia signo, tiel same kiel de centoj

da aliaj projektoj. Sed ili enhavas en si unu flankon danĝeran, nome:

per siaj lautaj frazoj pri perfekteco, pri komuna internacia kreado* ili

blindigas la mondon kaj povas malvarmigi por nia afero multajn ne

sufiĉe spertajn amikojn. Estas vero, ke se kelkaj niaj amikoj provos

aliĝi al ili, tiuj ĉi amikoj tre baldau konvinkiĝos, ke ĉio estis nur

vortoj, kaj ili revenos denove al ni (kiel ekzemple antau kelkaj jaroj

s-roj W., R. kaj M. fariĝis partianoj de s-ro Lott kaj post 2—3 monatoj

ĉiuj denove revenis al Esperanto), sed ekzistas personoj, kiuj, unu

fojon defalinte, poste jam hontas reveni, — kaj tiuj ĉi hontantoj estos

jam perditaj por ni.

 

Mi devas aldoni, ke kontrau la personoj de s-roj Wahren kaj

Rosenberger mi nenion havas kaj mi kredas, ke iliaj intencoj estas

noblaj kaj honestaj; sed kontrau ilia agado mi devas batali, ĉar tiuj

ĉi „amikoj“ de nia ideo multe pli detruas nian ideon ol ĉiuj plej

fanatikaj malamikoj. Kiel forte jam starus nun eble nia afero, se

diversaj reformistoj, perfektigistoj, novasistemistoj kaj unuigistoj ne

laboradus por ĝia diskreditigado kaj detruado sub preteksto de amo

al la aferol Per siaj diletantaj eksperimentoj ili ne detruos la aferon,

kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj kaj oferoj; sed ia

estonta historiisto de nia afero eble diros iam pri ili: „ili faris ĉion,

kion ili povis, por detrui la aferon kaj se la afero tamen atingis sian

celon, tio ĉi ne estas jam ilia kulpo <£ .

 

425

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

N-ro 5. 1902 1

 

A1 s-ro Paul Fruictier , Paris

 

(Pri la landnomoj)

 

„Lingvo Internacia“ VII. 1902, paĝ. 85.

 

Kara sinjoro! — Via opinio pri la nomoj geografiaj estas tute

ĝusta, kaj vian ideon pri la uzado de la aldono „lando“ mi plene

aprobas. Lau la reguloj de Esperanto oni povas tute bone diri Franc-lando, Anglolando, Kanadlando, Perulando k.t.p.

 

N-ro 6. 1903 1

 

A1 s-ro Seynaeve

 

(Pri la eventuala aranĝo de internacia kongreso kaj pri la starigo

de ia „Akademio“ aŭ „Centra Komitato “, kia nun estas nia „Lingva

Komitato“.)

 

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 365 — 368.

 

(La letero unue aperis en „U Esperantiste“, Jan. 1904. Do, ĝi

supozeble estas skribita jine de 1903.)

 

Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de esperantistoj mi

trovas tute bona. Sed, por ke la kongreso donu al nia afero ne malutilon

sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita lau la sekvantaj principoj:

 

l e . Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta festo

de -intemacia frateco, por ke la gazetoj multe parolu pri ĝi kaj ke

ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon

kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn

kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon au publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo

en Esperanto. Oni devas antaue eksciti la interesiĝon de la tuta urbo,

por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj

neesperantistaj; — per unu vorto, ni devas fari grandan impreson

kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.

 

2 e . En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero,

reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado

de granda kaj utila literaturo k.t.p.; sed nenion, absolute nenion oni

devas paroli pri ŝanĝoj au plibonigoj! Por ke nia lingvo atingu

sian celon kaj ne disfalu kiel Volapŭk, ĝi devas resti por ni absolute

netuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja

kuraĝus proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas

multe malpli perfekta ol nia.

 

Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri

aranĝo de ia konstanta „Centra Komitato“, kiu prezentus per si la

plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi

 

1 dato ne konata.

 

426

 

el la jaroj 1902, 1903, 1904. — N-roj 5—7

 

ĉiujn dubojn, kiuj aperas en nia afero. Sed la komitato devos decidadi

nur pri demandoj dubaj; fari iajn ŝanĝojn en la lingvo la komitato

ne havos la rajton. Kun aranĝo de tia Centra Komitato oni devas

esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike

ankorau nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private

kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos

bona, tiam mi proponos al la esperantistoj efektivigi tiun planon.

 

Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — tiu ĉi demando

tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj

aŭ plibonigoj tute ne devas vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian

celon nek estontecon. Ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, —

unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo

esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe

batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo

estas: simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo FINITA kaj NETUŜEBLA. Paroli pri iaj plibonigoj

(se ili estos efektive necesaj) ni povus nur tiam, kiam nia lingvo estos

jam oficiale akceptita en la tuta mondo. ĉis tiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo pornia

progresado.

 

Mi parolas tion ĉi ne kiel aŭtoro de la lingvo, sed kiel simpla

esperantisto, kiu ne deziras, ke nia afero disfalu, kiel la afero

de Volapŭk*.

 

Mia opinio ne estas sekreta. Se vi deziras, vi povas publikigi

mian leteron.

 

* Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol alia volus, ke ĝi estu kiel

eble plej perfekta; por mi la reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas, ke kelkajn fojojn mi jam

estis preta proponi al la esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn;

sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo

kaj mi forĵetadis mian intencon.

 

N-ro 7. 1904

 

A1 la Berlinaj Esperantistoj 1

 

(Pri la ortograjio de propraj nomoj)

 

„Esperantistische Mitteilungen“ („Esperantaj sciigoj“). Organ der

Esperantisten-Gruppe Berlin. 1904 (Junio), n-ro 5, paĝ. 22 — 23.

 

Propran nomon oni povas nun skribi tiel kiel ĝi estas skribata

en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika

skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kripliĝon de tiuj nomoj

 

1 Ili estis demandintaj d-ron Zamenhof, kia estas la ĝusta ortograjio

de lia nomo. Por doni plene kontentigan respondon, li skribis la leteron

— verŝajne komence de V jaro 1904.

 

427

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi

lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. Tial ĉiuj personoj, kiuj ne timas tro kripligi aŭ nerekonebligi sian nomon per

skribado fonetika, povas jam nun skribi en Esperanto sian nomon laŭ

maniero esperanta. Jen estas la kaŭzo, kial mi skribas mian nomon

per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan.

 

N-ro 8. 1904 1

 

Respondo al Kapitano Cape

 

(Pri la novaj vortoj de la germana vortaro)

 

Wiister: EGr Riin Cape

 

„Lingvo Internacia“ IX. 1904, paĝ. 336 — 339.

 

Kara sinjoro! — Vian manuskriptan artikolon mi legis kaj hodiaij

mi ĝin resendis al vi. La malĝojaj ideoj, kiujn vi esprimis pro la

novaj vortoj en la laste aperintaj vortaroj, ŝajnas al mi tute senkaŭzaj;

laŭ mia opinio via timo venis nur de tio, ke vi ne tute ĝuste prezentas

al vi la esencan signifon de tiuj pligrandigitaj vortaroj.

 

La novaj vortaroj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon detrui

la unuecon de nia lingvo. La sola kaj netuŝebla fundamento de nia

lingvo ĉiam restas la „Universala Vortaro u kaj la novaj vortaroj ne

ŝanĝas eĉ unu vorton el tiu fundamenta vortaro; ilia celo estas nur

doni klarigon kaj helpon en tiuj okazoj, kiam la Universala Vortaro

ne sufiĉas. Estas dezirinde, ke tiun ĉi ideon la novaj vortaroj akcentu

tute klare en siaj antaŭparoloj, por eviti ĉian malkompreniĝon.

 

La ĉefaj principoj de la vortouzado en Esperanto estas la sekvantaj:

 

a) ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro estas leĝdona

por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto, havas la rajton fari en tiuj vortoj ian

ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ „ŝipo“ iu uzas la vorton „navo“, ĉar la

vorto „ŝipo“ al li „ne plaĉas“ — tio estus rekta peko kontraŭ la unueco

de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus).

 

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ la regulo 15

de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzi tiun ĉi vorton, kvankam ĝi

ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti

kontraŭ la uzado de la vortoj „aŭtoro“, „telegrafo“ k.t.p., kvankam ili

ne troviĝas en la Universala Vortaro.)

 

c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por

si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kun-meto de radikoj jam ekzistantaj estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike ne precize, — tiam tiun ĉi vorton ĉiu aŭtoro

 

1 dato ne konata.

 

428

 

el la jaro 1904. — N-roj 7—8

 

povas mem krei laŭ sia bontrovo, tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu

alia lingvo. Tiu ĉi permeso estas necesa, ĉar alie la lingvo estus

tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ĝi. Sed

ĉar ne ĉiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj ĉar estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble eg^le, tial ĉiu nove

aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron de novaj

vortoj sub la kontrolo de V aŭtoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin

krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo. Sed tiuj ĉi novaj

vortoj, kiuj ne troviĝas en la Universala Vortaro, estas nur private

rekomendataj, sed tute ne oficiale ordonataj! Nurrekomendataj,

ne altrudataj! Kiu trovas ilin bonaj, povas ilin uzi, — kiu trovas ilin

ne bonaj, povas ilin ne uzi kaj anstataŭigi per iaj aliaj vortoj. Sed

pro la unueco de nia afero estas kompreneble dezirate, ke oni

anstataŭu ilin per aliaj vortoj nur en okazo de ilia efektiva malboneco, sed ne pro simpla persona kaprico.

 

Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn

kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la esperanta vortfarado.

Ili ja servas nur por la okazoj de efektiva bezono kaj garantias

kontraŭ Ia Babilona konfuzo, kiu aperus, se en okazoj de bezono ĉiuj

aparte kreus vortojn malegalajn: sed kiam oni tiujn vortojn ne

bezonos, oni ilin ne uzas. Malbonaj aŭtoroj trouzos la uzadon de

tiaj vortoj, sed sen ili la malbonaj aŭtoroj ja ankoraŭ pli multe difektus

la lingvon; bonaj aŭtoroj ankaŭ nun skribas tiel same klasike kiel

antaŭe, kaj se vi prenos ian bonan verkon verkitan nun kaj alian

bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj, kiam ne ekzistis ankoraŭ la

vortaroj de Beaufront, Cart, Jŭrgensen-Pagnier kaj aliaj, vi vidos, ke

la lingvo en ambaŭ verkoj estas tute egala kaj en la daŭro de sia

tuta ekzistado la lingvo neniom ŝanĝiĝis.

 

Vi timas, ke la posedanto de franca vortaro ne komprenos la

posedanton de la iom pli plena vortaro germana, — sed via timo

estas nur teoria; faru provon, kaj vi vidos, ke ambaŭ reciproke

komprenos sin perfekte. Ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro

en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn kiuj ekzistas

jam en la aliaj vortaroj, kaj tiamaniere la vortaroj en diversaj lingvoj

tute ne diferencas inter si kaj tamen la lingvo konstante ĉiam pli kaj

pli riĉiĝas, sen ia ŝarĝado de la lernanto (ĉar la plej granda parto de

la novaj vortoj estas aŭ pure internaciaj, kiujn la vortaroj ne kreas

sed nur fiksas, aŭ vortoj speciale sciencaj kaj teknikaj, kiujn la ordinara

lernanto ne bezonas).

 

Mi tamen ripetas, kion mi supre diris: oficiala parto de la

lingvo devas ĉiam resti nur la Universala Vortaro kaj la 16 reguloj

 

429

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

de la gramatiko; ĉio alia, kion mi faras au faros, devas esti rigardata

ĉiam kiel farado privata, por neniu deviga. Sekve ankaŭ la novaj

vortoj en la vortaroj estas de mi nur private rekomendataj

(por ebligi kiel eble plej grandan unuecon en nia afero), sed ne

oficiale altrudataj. Sekve se la esperantistoj por reciproka konsiliĝado venus al komuna interkonsento, ke la novaj vortoj devas esti

evitataj aŭ anstataŭigataj per iaj aliaj, — mi nenion havos kontraŭ

tio ĉi*. Laŭ mia opinio kaj deziro en Esperanto devas ekzisti ne

persono leĝdonanta, sed nur ia unu fojon por ĉiam elektita libro

leĝdonanta; ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj ne kiel leĝoj, sed nurkielkon-siloj de la plej kompetenta esperantisto.

 

Kun kora saluto . ..

 

P.S. Mi estus al vi tre danka, se vi volus sendi tiun ĉi mian

leteron al la redaktoro de „Lingvo Internacia* kaj demandi lin en mia

nomo, ĉu li ne trovos utila publikigi la leteron. Tio ĉi liberigus min

de superflua respondado pri tiu sama temo al multaj personoj.

 

* La publikigado de via artikolo sekve estus por mi absolute nenia

malagrablaĵo.

 

N-ro 9. 13. IX. 1904

 

A1 s-ro J. Borel, Berlin

 

„Germana Esperantisto“ II. 1905 (Jan.), n-ro 1, paĝ. 3—4.

 

Kara Sinjoro Borel! — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke

anstataŭ la malgranda folieto „Esperantistische Mitteilungen“ vi intencas nun komenci la eldonadon de pli granda gazeto sub la titolo

„Germana Esperantisto“. Mi kore deziras al via entrepreno la plej

bonan sukceson. Mi estas konvinkita, ke la sukceso certe venos kaj

la „Germana Esperantisto“ fariĝos baldaŭ potenca kaj grava organo

de ĉiuj germanaj grupoj esperantistaj. Ĉar vi posedas tre bone nian

lingvon kaj via energio kaj sindoneco al nia afero estas jam sufiĉe

pruvitaj, tial mi ne dubas, ke via gazeto estos tre bona kaj estus tre

dezirinde, ke ĉiuj germanaj esperantistoj sin grupigu ĉirkaŭ via organo

kaj zorgu pri ĝia florado.

 

N-ro 10. 1905 1

 

A1 la redakcio de „Lingvo Internacia u

 

“Wuster: Mandĵ

 

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ. 68.

 

En la komenco de Januaro mi ricevis de mia milita estraro la

ordonon forveturi al la milito Mandĵurujon kiel kuracisto; poste, pro

la malforta stato de mia sano, oni min liberigis de tiu ĉi devo, kaj

 

1 dato ne konata.

 

430

 

el la jaroj 1904, 1905. — N-roj 8—12

 

mi povas nun trankvile daŭrigi mian laboradon por nia afero. Pro

la alvoko kaj poste pro la liberiĝo mi ricevis de ĉiuj flankoj tre multe

da varmege amikaj kaj bondeziraj leteroj. Ne povante respondi al

ĉiuj aparte, mi permesas al mi nun esprimi publike mian plej koran

dankon al ĉiuj miaj amikaj korespondantoj.

 

Car multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de

miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj esperantistoj, tial — por

averto de ĉia malkompreniĝo — mi devas sciigi, ke Ia nomoj de miaj

du fratoj, kiuj troviĝas nun en la milito, estas Leono kaj Aleksandro.

 

N-ro 11. 1905

 

A1 la redakcio de „Lingvo Internacia u

(Rimarkigoj pri „ Virineto de V Maro“)

 

Wŭster: Vir Rim

 

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ.118.

 

En la n-ro 3 (111) de „Lingvo Internacia“, paĝo 63, mi legis kun

miro la sekvantajn vortojn: „Unu el la plej belaj (tradukoj de s-ro Grabowski), Virineto de V Maro, eĉ jam reaperis lastan jaron en …

sed, ŝŝtt!!. .. Sekreto estas ĝi …“

 

Mi devas antaŭ ĉio klarigi, ke la „Virineto de 1’ Maro“ estis tradukita ne de s-ro A. G., sed de mi mem (ĝi estis presita en la

„Esperantisto“ sub la pseŭdonimo „Anna R.“). S-ro Legamulo sekve

faris eraron, sed kontraŭ tiu ĉi eraro mi nenion havas kaj mi certe

nenion skribus pri ĝi. Sed mirigis min la sekreto, kiun s-ro Legamulo

faris el la fakto de la reapero de tiu rakonto en mia „Krestomatio“.

E1 tiu ĉi ŝajna sekreteco kaj el la misteraj esprimoj kaj punktaro,

uzitaj de s-ro Legamulo, la legantoj povas konkludi kvazaŭ la represo

de la rakonto estis ia krimo, pri kiu oni devas silenti!! Tio ĉi devigas

min klarigi, ke la rakonto reaperis ne „ŝŝtt“ …, sed tute publike en

mia Krestomatio kaj tio ĉi tute ne devas esti ia sekreto.

 

N-ro 12. 1905

 

A1 la Pariza grupo

 

(Pri „ Tutmonda Ligo Esperantista“)

 

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ.181.

 

Projekton de Centra Komitato (aŭ pli vere de Tutmonda Ligo

Esperantista sub la regado de Centra Komitato) mi efektive preparas kaj mi intencas proponi ĝin al la kongreso; post 2—3 semajnoj

mi intencas ĝin publikigi en ia organo esperanta. Sed tio ĉi tute n e

devas deteni la Grupon Parizan de la ellaborado de sia projekto! Ju

pli da bonaj projektoj estos pretigitaj kaj frutempe publikigitaj —

des pli bone, ĉar tiam ni havos la eblon elekti la plej bonan. Mi

 

431

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

pretigas mian projekton nur por la okazo, se ne estos proponita ia

alia pli bona; sed se mi vidos ke estas proponita ia alia projekto pli

bona, mi estos tre ĝoja. Mi tre petas, ke la Grupo Pariza ellaboru sian projekton kaj publikigu ĝin kiel eble plej baldau.

 

N-ro 13. 12. V. 1905

 

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

 

„Espero Pacifista“ /. 1905, paĝ. 64.

 

. .. A1 la fondo de via Societo Esperantista por la Paco mi deziras la plej bonajn sukcesojn; kaj mi estas konvinkata, ke tiu ĉi

societo multe akcelos ambau aferojn, t. e. la esperantismon kaj la

tutmondan pacon, kiuj lau sia esenco estas tre forte ligitaj inter si

reciproke …

 

N-ro 14. 1905

 

A1 s-ro A. Michaux

 

(Pri „Tutmonda Ligo Esperantista u )

 

Wuster: Ligo Bu Ant

 

„La Revue de VEsperanto“ y semajna revuo III. 1905, n-ro 85 (18. de

Majo) [ĉi tiu numero estas aldonita (sen nombro de la paĝoj) al „The

British Esperantist“ I. 1905, n-ro 6 (Junio), kiu samtempe donas tradukon

en angla lingvoj.

 

„Esperanto“. Propaganda ĵurnalo por la Lingvo Helpa Internacia

de L. L. Zamenhof, eldonita de Lambert. I. jaro , n-roj 3 kaj 4. Dijon

1905 (ili aperis la 16. VII. 1905).

 

Kara Sinjoro! — Lau mia promeso, mi sendas al vi nun la projekton

de Tutmonda Ligo Esperantista, kiun mi intencas proponi en la Kongreso al la voĉdonado de la delegitoj de ĉiuj grupoj esperantistaj.

Por ke la delegitoj havu la eblon bone prijuĝi la proponon kaj pretigi

sian voĉon, mi petas vin, volu kiel eble plej baldau presigi tiun ĉi

mian leteron en via Revue de V Esperanto.

 

Antau ĉio mi diros kelkajn vortojn pri la kauzo kaj celo de mia

projekto. Jam longe mi venis al la konvinko, ke por la tute sukcesa

progresado de nia afero estas necese, ke ĝi estu absolute senpersona.

Tial (la esperantistoj tion scias) mi jam de tre longe formetis de mi

ĉian ordoneman autoritatecon kaj lasis al mi nur la rolon de konsilanto. Tamen tia foresto de absoluta autoritateco montriĝis malhelpa por la libera disvolviĝado de nia afero; tial ia autoritato devas

esti kreita; sed la absoluta autoritateco devas aparteni ne rigide al

unu persono, sed al institucio, libere elektata de la esperantistaro mem.

 

Tre multe da personoj komprenas nun la tutan gravecon de nia

ideo kaj tre volonte servus al ĝi, sed multajn el ili forpelas la timo,

 

432

 

el la jaro 1905. — N-roj 12—14

 

ke per tio ĉi ili servus al unu h o m o, ke ili fariĝus kvazau regatoj

de tiu homo, dependus konstante de liaj kapricoj k.t.p. Ili aliĝos al

ni nur tiam, kiam ili scias, ke nia afero prezentas nur absolute sen-personan ideon kaj ke en nia afero ekzistas nenia majstro*, kies

arbitrajn decidojn ili devas humile obeadi.

 

Se la sorto de nia afero estos ligita kun unu homo, ĝi estos ĉiam

en danĝero. Morgau mi povas morti, perdi la prudenton aŭ sanon,

subfali al ia neantaŭvidita malhelpo (kiel ekzemple antaŭ ne longe,

kiam mi subite ricevis la ordonon iri Mandĵurujon), kaj la afero tiam

subite eksuferus tre serioze, ĉar ĝi restus subite sen gvidanto. La

estonteco de nia afero estos plene garantiita nur tiam, kiam ĝi absolute neniom dependos de la sorto de unu homo.

 

Mi scias, ke tre multe da esperantistoj havas la fortan konvinkon,

ke por Esperanto estos plej bone, se en la daŭro de mia tuta vivo

mi persone restos la sola kaj plej alta aŭtoritato en nia afero, ĉar

neniaj eĉ plej saĝaj komitatoj povas per malvarma, multkapa kaj blinde

palpanta rezonado trovi la efektivajn bezonojn de nia lingvo tiel ĝuste

kaj bone, kiel ilin trovas per sia sento kaj sperto tiu persono, kiu

kreis la lingvon kaj laboris por ĝi kaj en ĝi tutan vivon. Mi konfesas

ke en rilato praktika tiu ĉi opinio havas en si multe da praveco.

Sed ĝuste por tio, ke mia aŭtoritateco alportu al nia afero utilon

anstataŭ malhelpo, estas necese, ke ĝi estu libervole kaj konscie akceptata, sed ne leĝe altrudata. Se la esperantistoj trovos, ke mia

aŭtoritato estas utila por nia afero, kio do malpermesos al ili ankaŬ

poste rigardadi min kaj miajn verkojn kaj konsilojn kiel aŭtoritatajn?

Kiu malpermesos al la Centra Komitato klarigadi al la esperantistoj,

ke pro la bono de nia afero estas dezirinde, ke la esperantistoj kiel

eble pli imitadu mian stilon? La diferenco estas tia, kiam la esperantistoj propravole kaj konscie rigardados min kiel aŭtoritaton, tiam

ili volonte penos ĉiam imitadi mian stilon, kaj nia lingvo multe

gajnos de tio ĉi, ĉar unueco kaj unuspiriteco estas por ĉiu lingvo

multe pli grava ol la plej severa logikeco, se tiu ĉi logikeco ne estas

absolute senduba kaj egala ĉe ĉiuj; sed se mia aŭtoritateco estos

altrudata de mi mem kaj se ĝi estos nur „necesaĵo“, sekvo de foresto de la plej alta juĝantaro, tiam oni sekvados miajn ekzemplon kaj

konsilojn nur tre nevolonte, kaj kiel ajn mature pripensita estus

ĉiu mia ago, ĉiam multaj personoj trovos ĝin erara, nelogika kaj sensenca, kaj ni havos konstantan disputadon kaj opozicion.

 

* Uzante la okazon, mi nun ripetas publike tion, kion mi jam ofte

diris kaj skribis private: mi kore petas ĉiujn esperantistojn, ke en siaj

leteroj al mi aŭ en sia buŝa parolado kun mi ili neniam uzu la vorton

„majstro a , kiu estas al mi tre malagrabla, sed ili ĉiam uzu simple la

vorton „sinjoro a .

 

28 Dietterle, Zamenhof.

 

433

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

Oni ordinare respondas al mi, ke la nombro de la disputemuloj

estas tre malgranda, ke la plimulto da esperantistoj preferas blinde

obei min, ol elekti al si ian estraron, ke estus danĝere, se mi ellasus

el miaj manoj la gardadon k.t.p. Sed ho ve, ĉio tio ĉi estas nur parolado teoria; en la praktiko la afero estas tute alia. Tiuj samaj personoj (kiuj pensas kaj konstante ripetas al mi, ke miaj vortoj estas

por ili leĝo), tiuj samaj personoj postulas, ke mi altrudu mian volon

nur al aliaj personoj; sed kiam mi faras ion, kio ne plaĉas al ili,

au kiam mi ne volas subskribi mian nomon sub io, kion ili proponas,

ili koleras min, ili turmentas min per sia insistado, ili (senkonscie

kaj en la plej bona intenco) komencas eĉ opozician agitadon kontrau

miaj faroj.

 

Ne sole la libera disvolviĝado de nia afero, sed eĉ mia persona

laborado por nia afero multe suferas de tio, ke ne ekzistas ia plej

alta juĝantaro. Tre ofte oni petas min, ke mi donu oficiale novajn

vortojn, regulojn k.t.p.; mi tamen nenion povas fari, ĉar ĉiu simila

paŝo de mia flanko estus arbitraĵo kaj elvokus grandan kaj ĝustan

malkontentecon, senfinan disputadon kaj malpacon. Sed, se ekzistos

ia plej alta institucio, elektita de la tuta esperantistaro, tiam miaj

manoj estos liberigitaj, kaj ĉion kion mi trovos utila, mi povus kuraĝe

proponi al la decido de tiu institucio, kaj ĉio, kion tiu institucio decidos, povos esti kuraĝe farita, kaj neniu havos la rajton protesti

au disputi.

 

Pro ĉiuj supre montritaj kaŭzoj, mi decidis proponi al la esperantistoj, ke ili fine kreas al si ian institucion, kiu estos periode reelektata de la esperantistoj mem kaj prezentos plej altan juĝantaron

por ĉio, kio koncernas nian aferon. Tiu ĉi institucio estos la „Centra

Komitato a , pri kiu mi parolos malsupre. Sed ĉar la „Centra Komitato a

devas esti elektata de ĉiuj esperantistoj, tial estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. Tian organizacion mi volas

nun proponi sub la formo de „Tutmonda Ligo Esperantista a .

 

Malsupre mi donas la projektatan de mi regularon de la Ligo kaj

mi petas, ke ĉiuj esperantistoj volu bone pripensi kaj prijuĝi en siaj

grupaj kunvenoj tiun ĉi regularon, ĉar en la Kongreso en Boulogne-sur-Mer mi intencas proponi tiun ĉi regularon al la voĉdonado de la

kongresanoj. Nun mi nur volas fari la sekvantan rimarkon: intencante

proponi al la Kongreso mian projekton, mi tute ne deziras, ke mia

projekto estu la sola en la Kongreso; kontraŭe mi estos tre ĝoja, se

ankaŭ aliaj esperantistoj ellaborus projektojn de organizacio kaj prezentus ilin al la Kongreso, por ke ni povu elekti. Forte erarastiuj

esperantistoj, kiuj pensas, ke ili faros al mi agrablaĵon, se ili forprenos

ĉiun alian projekton krom la mia, aŭ ke ili faros al mi malagrablaĵon,

se ili akceptas ian alian projekton anstataŭ la mia. Mi estas tre mal-434

 

bona organizisto kaj mi prenas sur min la ellaboron de organizacia

projekto nur tial, ĉar mi timis ke aliaj, pli lertaj, personoj tion ĉi

ne faros. Se pro foresto de alia pli bona projekto oni decidos akcepti mian, tiam mi tute ne deziras, ke oni ĝin akceptu blinde kaj

senkritike; kontraue, ju pli oni kritikos kaj plibonigos mian projekton,

des pli kontenta mi estos; mi deziras nur, ke la kritikado estu ne

negativa, sed pozitiva, t. e. ke la kritikantoj ne limigu sin per simpla

sencela mallaudado, sed ke anstatau ĉio malbona ili proponu ion pli

bonan, precizan kaj facile akcepteblan per voĉdonado; tiam ni povos

esperi, ke la prijuĝado de la afero en la Kongreso donos al ni efektive

ian bonan kaj fortikan organizacion esperantistan.

 

La ĉefa ideo de mia tuta regularo estas: „Ni devas havi Centran

Komitaton, kiu estos elektata de la esperantistoj mem kaj tenos en

siaj manoj la tutan sorton de nia afero“. Ĉiuj aliaj paragrafoj de mia

Regularo estas nur provizoraj kaj tre facile povos esti ŝanĝitaj, elĵetitaj aŭ alplenigitaj per la decidoj de la Centra Komitato mem.

Sekve, kvankam mi mem konfesas, ke mia proponata Regularo estas

ne perfekta, tamen la esperantistoj tute ne devas timi, ke akceptante

ĝin (se aliaj personoj ne proponas ion pli bonan) oni ricevos ian

danĝeron: ĉar mia Regularo donas al la Centra Komitato plenan

liberecon, tial ĉio, kio en mia Regularo montriĝos nebona, povos

tre facile kaj en ĉiu tempo esti ŝanĝita, elĵetita aŭ alplenigita. Ĉiuj

paragrafoj de mia Regularo, se ili en la nuna aŭ ia ŝanĝita formo

estos akceptitaj de la Kongreso, devos nur servi kiel provizora

gvido por la Centra Komitato ĝis tiu tempo, kiam la Komitato mem

ellaboros al si gvidon kaj regularon pli bonan.

 

Mi estas konvinkita, ke la Centra Komitato elektita inter la plej

seriozaj, kompetentaj kaj sindonaj esperantistoj faros nenian facilaniman kaj ne sufiĉe pripensitan paŝon, kiu povus malutili al nia afero.

Sed ĉar la komitatanoj estas nur homoj kaj povas erari, tial por eviti

ĉiun danĝeron, mi aranĝis la regularon tiamaniere, ke super la decidoj

de la Centra Komitato ekzistos ankoraŭ ĉiujara Kongreso, kiu en

okazo de bezono havos la rajton neniigi la decidojn de la Komitato,

se tiuj ĉi decidoj montriĝos danĝeraj; ĉiu esperantisto sekve havos

ĉiam la plenan eblon, frutempe agitadi kaj averti la esperantistaron

kontraŭ ĉiu decido de la Komitato, kiu ŝajnos al li danĝera, kaj li

povoe havi la certecon, ke, se lia opinio estas efektive ĝusta, ĝi

certe venkos.

 

Mi havis la intencon, antaŭ la publikigo dissendi mian projekton

al kelkaj plej gravaj esperantistoj, por konsiliĝi kun ili (al kelkaj el

ili mi eĉ promesis tion siatempe); sed ĉar mi timis, ke tio ĉi tro^mal-fruigus la publikigon de la projekto, kaj ĉar mi publikigas ne nurjmian

 

28 *

 

435

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

decidon, sed nur mian intencon, kiun mi ĝis la Kongreso povas

ja ankorau ŝanĝi, se la diritaj personoj montros al mi iajn gravajn

erarojn en mia projekto, tial mi decidis, ne perdi nun tempon por troj

longa korespondado kun apartaj personoj, rezervante al mi tamen

la rajton, fari ankorau en mia projekto diversajn ŝanĝojn, se tio ĉi

montriĝos necesa.

 

N-ro 15. 29. IX. 1905

 

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

 

„Espero Pacifista“ L 1905, paĝ. 243 — 244.

 

Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis vian bonegan raporton al la Kongreso de Paco kaj ankau la salutan leteron subskribitan de la esperantistoj-pacifistoj. Por ambau volu akcepti mian plej koran dankon.

 

Mi esperas, ke via Raporto pli au malpli frue donos tre bonajn

fruktojn. Nun la pacifistoj ne volas ankoraŭ tre ligiĝi kun Esperanto,

kaj la esperantistoj timas ankoraŭ tro oficiale aliĝi al la pacifistoj

sed mi estas konvinkata, ke pli aŭ malpli frue la ideoj de la esperantismo kaj pacifismo tute kunfandiĝos, ĉar la fina celo de ambaŭ

estas tiu sama: interfratigi la homaron …

 

N-ro 16. 2. X. 1905

 

A1 s-ro Fr. Schneeberger

 

(Pri la Dua Universala Kongreso de Esperanto en Svisujo 1906 1 )

Wŭster: Gen

 

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ.493.

 

„The British Esperantist“ I. 1905, paĝ.152 — 153.

 

Kara sinjoro! — Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la

svisaj esperantistoj decidis inviti la Il-an kongreson en Svisujon. Tre

bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la

plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por

kongreso neŭtralehoma, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj esperantistoj sentos

sin bonege. Mi eĉ antatividas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo

fariĝos la natura konstanta centro de la tuta esperantistaro.

 

Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso

apartenas nun al la „Komitato de Organizado u elektita en la unua

kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo

kaj akceptos la inviton de la svisoj kun plej granda plezuro kaj danko.

 

Mi esperas, ke la svisaj esperantistoj faros ĉion kion ili povas,

por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan

manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la

esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da neesperantistoj, kiuj venos

 

1 ankaŭ sub la titolo „Letero al la svisaj samideanoj“.

 

436

 

el la jaro 1905. — N-roj 14—18

 

kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj esper-antigitaj. Mi esperas, ke la svisaj esperantistoj nun ofte kunvenados

kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble plej bone, plej

majeste kaj plej frue.

 

Kompreneble, la svisaj esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la „Provizora Komitato de Organizado“. Ili devas ankau

peti konsilojn de s-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.

 

Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la propagando,

tial lau mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke

en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la esperantistoj povu partopreni

ankau kiel eble plej multe da neesperantistoj (kompreneble ne kiel

membroj de nia familio, sed nur kiel gastoj, por difinita pago). Por

tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta

mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj,

pri kiuj kredeble zorgos la „Provizora Komitato de Organizado“. La

komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun

inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6—8 semajnojn antau

la kongreso.

 

N-ro 17. 7. X. 1905

 

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

 

„Espero Pacifista i6 I. 1905, paĝ. 244.

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun danko vian leteron pri laPaca Kongreso. La neatingo de plena sukceso ne devas nin malkuraĝigi, pli

au malpli frue la sukceso venos.

 

La ordeno, kiun mi ricevis, estas grava en tiu rilato, ke ĝi faros

bonan reklamon al nia afero.

 

Por Ia donacita al mi titolo de honora membro de la Internacia

Societo Esperantista por la Paco mi esprimas mian plej koran

dankon al la Komitato de la Societo …

 

N-ro 18. 1905

 

Danka letero al la Franca Ministro de la Publika Instruado

 

(okaze de akcepto en la Honoran Legion)

 

Wŭster: Leg

 

„Esperanto“ Propaganda ĵurnalo por la Lingvo Helpa Internacia

de L. L. Zamenhof, eldonita de Lambert . I. 1905, n-ro 14.

 

Sinjoro Ministro! — Mi scias ke via influo multe kunhelpis al la

honoro, kiun faris al mi Sinjoro la Prezidanto de la Respubliko, aligante

min al la rangoj de la Honora Legio, kaj mi deziras adresi al vi persone

mian dankon por tiu ĉi multevalora kuraĝigo, kiun la Franca Registaro

donis al Ia afero de la helpa lingvo internacia.

 

437

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

Estis al mi tre agrable, Sinjoro Ministro, vidi tiun aferon tiel bone

akceptita en lando, kiu ĉiam ludis la plej gravan rolon en la homaraj

progresoj.

 

Mi estis ankau tre flatita de la favora akcepto, kiun vi faris al mi,

tuj post mia alveno en Parizo.

 

Post la granda sukceso de la internacia kongreso esperantista en

Boulogne-sur-Mer, mi permesas al mi esperi, ke Francujo estos la unua,

kiu enkondukos en la publikajn lernejojn la instruadon de la lingvo,

kiu faciligos kaj disvolvos senlime la rilatojn inter ĉiuj popoloj kaj,

sekve, certigos la propagandon de la liberalaj ideoj, kun kiuj la nomo

de Francujo estas nedisigeble ligita.

 

Volu akcepti, Sinjoro Ministro, la esprimon de mia dankemeco kaj

de mia alta estimo.

 

N-ro 19. 4. I. 1906

 

A1 la Roma Societo Esperantista „Imperiosa Civitas a

 

„1/ Esperanto“ (Itala Esperanta Revuo) XV. 1928, n-ro 12, paĝ. 150.

 

A1 la Roma Societo Esperantista „Imperiosa Civitas” mi sendas

plej koran dankon por ĝia amika letero de 19/XII kaj mi deziras al la

laboroj de la Grupo la plej bonajn sukcesojn. Mi estas konvinkita,

ke per energia kaj fruktoporta laborado la Roma Grupo baldau okupos

unu el la plej honoraj lokoj inter ĉiuj Grupoj Esperantistaj de la mondo.

 

N-ro 20. 1906 1

 

A1 la redaktoro de „Esperantisten“ (P. Ahlberg, Stockholm)

 

»Esperantisten“, I.Jarkolekto. 1906, n-ro 2, paĝ. 9.

 

Kara sinjoro! — Kun vera plezuro mi ricevis la unuan numeron de

„Esperantisten w , al kiu mi deziras plej bonan kaj konstante pligrand-iĝantan sukceson. Mi ĉiam rememoras la tempon, kiam Svedujo estis

la centro de nia afero kaj mi estas konvinkita, ke dank’ al la nova

gazeto via lando baldaŭ denove fariĝos unu el la plej gravaj fokusoj

de la esperantismo kaj Ia distritaj sed ne malaperintaj esperantistoj

en via lando post la unuiĝo fariĝos baldaŭ potenca anaro.

 

N-ro 21. 4. III. 1906

 

A1 Leŭtenanto Bayol, Saint-Cyr

 

„Lingvo Internacia“ XI. 1906, paĝ. 396—397.

 

Kara sinjoro! — Vian laboradon por la akcepto de Esperanto ĉe la

Ruĝa Kruco mi trovas tre grava kaj mi deziras al vi la plej bonan

sukceson.

 

1 La enhavo montras, ke la letero estas skribita en Januaro 1906.

 

438

 

el la jaroj 1905, 1906. — N-roj 18—23

 

La Ruĝa Kruco apartenas al tiuj institucioj, kiuj la plej multe

bezonas iun facile ellerneblan komunan lingvon, ĉar se aliaj institucioj

nur iafoje havas aferojn kun malsamlingvuloj, kaj lasas la eblon

serĉi tradukanton, laRuĝa Kruco preskaŭ ĉiam koncernas alilingvulojn

kaj postulas kompreniĝadon tujan.

 

La noblaj laboroj de la Ruĝa Kruco sur la kampo de batalo ofte

perdas ĉiun valoron nur pro tio, ke la savanto kaj savato sin reciproke

ne komprenas.

 

Se vi sukcesos iam atingi la interkonsenton de la registaroj, ke

la soldato ironta en la militon lernu la plej gravajn vortojn de lingvo

internacia, tiam vi povos diri, ke vi forprenis de la militoj grandan

parton de ilia krueleco, kaj vi donis al la Ruĝa Kruco ĝian efektivan

valoron.

 

N-ro 22. 1906

 

A1 anglaj esperantistoj

 

„The British Esperantist“ II. 1906 (Majo), n-ro 17, paĝ.47. (Re -

spondo al la demando de anglaj esperantistoj, kiuj deziris diskojn

gramofonajn de d-ro Zamenhof, por jiksi la ĝustan prononcadon.)

 

En Varsovio mi ne povas fari gramofonajn reproduktojn; sed se

iu el la gramofonaj fabrikistoj volos entrepreni la pretigon de reproduktoj (ekzemple kiam ni estos en Ĝenevo), mi volonte helpos.

 

N-ro 23. ? Marto 1906

 

Cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj 1

 

Wŭster: Steph

 

„The British Esperantist “ II. 1906, n-ro 18, paĝ. 62. (La letero estas

faksimile litografita laŭ la originalo de Zamenhof.)

 

La glore konata firmo „Stephens’ Inks“ afable proponis al mi, ke

ĝi dissendos al ĉiuj esperantistoj ian leteron, kiun mi deziras adresi

al ili. Farante uzon el la dirita propono, mi petas nun, ke ĉiu esperantisto volu sendi al mi (sur aparta papereto, sen ia alia alskribo,

kaj klare legeble) la sekvantan leteron, kiu helpos al la aranĝo de

tute ĝusta komuna adresaro de esperantistoj. — Kun saluto al ĉiuj

esperantistoj, L. Zamenhof.

 

A1 s-ro L. Zamenhof, str. Dzika n-ro 9, Varsovio. — Responde al

via cirkulera letero, dissendita per la firmo Stephens’ Inks, mi sciigas

vin, ke mi akceptas leterojn en Esperanto kaj mia nuna adreso estas

la sekvanta: —

 

(Regno, lando, provinco, urbo, strato, domo, persona nomo, familia

nomo, profesio aŭ specialeco, aĝo, subskribo.)

 

komp. V. 26.

 

439

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

N-ro 24. l.V. 1906

 

A1 la redaktoro de v Germana Esperantisto“ (Jean Borel)

 

(Pri festotago de la esperantistoj)

 

Wŭster: Fest

 

»Germana Esperantisto u III. 1906, paĝ. 68.

 

Kara sinjoro redaktoro! — Mi legis en Ia „Germana Esperantisto a

la proponon elekti iun komunan festotagon por la esperantistoj. La

ideo per si mem ŝajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon,

ke por tiu ĉi festotago oni elektu mian tagon de naskiĝo. Se la ideo

per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos necese elekti

iun alian tagon, ekzemple:

 

a) 1a tagon de malfermo de la unua kongreso esperantista;

 

b) au la unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda

duonglobo, kiel simbolon de la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;

 

c) au la tagon en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista

proklamis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado

de la lingvo Esperanto (17. de Decembro);

 

d) au iun alian tagon lau elekto de la esperantistoj.

 

N-ro 25. 2. VI. 1906

 

A1 s-ro R. Codorniu , prezidanto de la Hispana Societo

 

„ The British Esperantist <( II. 1906, n-ro 21, paĝ. 103.

 

Kara sinjoro! — Okaze de la edziĝo de la Reĝa Moŝto mi sendas

al la Hispana Societo Esperantista mian koran gratulon. Vivu la

Gereĝoj! por la bono kaj feliĉo de via lando.

 

N-ro 26. 13. X. 1906

 

A1 sinjoroj Stephens 1

 

„The British Esperantist u II. 1906, n-ro 24, paĝ. 137.

 

Estimataj sinjoroj! — La kolekton da leteroj mi danke ricevis. Ĉe

a okazo mi sciigas vin kun plezuro, ke pro via cirkulera letero mi

ricevas grandan nombron da respondoj el ĉiuj landoj de la mondo.

 

N-ro 27. 16. XII. 1906

 

A1 la sekretario de la Sveda Esperantista Societo

(P. Ahlberg, Stockholm)

 

„Esperantisten“ II. 1907, n-ro 1, paĝ. 1.

 

Karaj sinjoroj! — Kun granda plezuro mi ricevis la sciigon pri la

fondiĝo de la „Sveda Esperantista Societo“.

 

1 komp. V. 23.

 

440

 

el la jaroj 1906, 1907. — N-roj 24—28

 

A1 la nova societo, kiu unuigos ĉiujn viajn fortojn en Svedujo kaj

sendube potence ekmovos tie nian aferon, mi sendas koran saluton

kaj deziron al la plej venkaj sukcesoj.

 

La titolon de honora prezidanto mi akceptas kun kora danko.

 

N-ro 28. 13. I. 1907

 

A1 d-ro L. Couturat

 

(Pri la „Delegacio“)

 

Wŭster: Del Cout

 

„Esperanto“ XVII. 1921, n-ro 247, paĝ. 44.

 

Kara sinjoro! — Kun malĝojo mi legis vian leteron pri la obstina

opozicio, kiun faras al vi kelkaj el la plej gravaj esperantistoj. Tamen

mi estas al vi tre danka por via detala letero, ĉar ĝi klarigis al mi

kelkajn cirkonstancojn, kiujn mi antaue ne atentis.

 

Vi scias, ke mi mem estis absoluta amiko de via entrepreno, kvankam mi ne esperis de ĝi ian gravan rezultaton, kian vi de ĝi esperas.

Sed traleginte kaj pripensinte atente vian leteron, mi venis al la konvinko, ke la opoziciuloj estas ne tute malpravaj. Bonega estas Ia principo „audiatur et altera pars“…

 

Se la elekton de lingvo internacia farus ia institucio tre grava,

kies decido estus leĝdona por la grandaj amasoj da homoj (ekzemple

la registaroj, au almenau la „Asociacio de la Akademioj“), tiam ĉiuj

veraj esperantistoj (ne la ŝovinistoj, kiuj volas nur„auEsper-anton au nenion“) povus kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj

fermitaj kaj helpi ĝin per ĉiuj fortoj, ĉar se ni eĉ povus timi, ke

ekzistas ia danĝero por Esperanto, ni almenau scius, ke ekzistas

nenia danĝero por la mondlingva ideo, kiu per la decido de la dirita

institucio estus pozitive kaj por ĉiam solvita. Sed tute alia afero

estas, kiam la elekton volas fari la „Delegacio“; tiam ĉe ne sufiĉa

singardeco nia ideo povas ricevi de tio ĉi ne akcelon, sed ruinigan,

eble eĉ mortigan baton! Ni rigardu efektive, kion donos la Komitato

de la Delegacio:

 

a) Se ĝi ne elektos Esperanton, tiam fariĝos granda skandalo, kiu

mortigos la tutan ideon, ĉar Esperanton ĝi malkreditigos kaj

pereigos, kaj por doni krediton al ia alia sistemo kaj por krei

al ĝi post la lauta falo de Esperanto tian forton, kiun ĝis nun

akiris Esperanto, la Komitato estos ridinde tro malforta. Sekve

per la nesingardeco de la Delegacio la tuta ideo kaj ĉiuj

akiritaj fruktoj de 20-jara laborado estos por ĉiam enterigitaj!!

 

b) Se vi havos eĉ plenan certecon, ke la Delegacio elektos

nepre nur Esperanton, tiam ankau — se la Delegacio ne

agos sufiĉe singarde — la malutilo de la elekto estos

multe pli granda ol la utilo. Kiel ajn paradoksa tio ĉi al

 

441

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

vi ŝajnos, ĝi estas tamen vera, ĉar pri la utileco ni ne

devas fari al ni iluzion, kaj ni devas kompreni, ke ĝi estos

preskaŭ nula, ĉar kiun ne konvinkis la faktoj kaj la forto, tiun

ne konvinkos eĉ dek Ostwaldoj, kiuj la mondon tute ne interesas; la indiferentuloj restos indiferentaj; la diversaj Molenaaroj,

Bonto-van-Byleveltoj k.t.p. nur mokos la decidon de la Delegacio

kaj trumpetados al la mondo, ke la „Delegacio“ konsistis el

maskitaj esperantistoj, kiuj aranĝis komedion, por trompi la

mondon .. . k.t.p.

 

c) Sed la malutileco — se la Delegacio ne estos sufiĉe singarda

— estos granda. Elekto estus tre bona antaŭ 10—15 jaroj,

kiam ekzistis ankoraŭ multaj personoj, kiuj volis havi lingvon

internacian, sed ne sciis, kiun ili devis preni; sed nun jam

de longe la tuta mondo alkutimiĝis al la ideo, ke ekzistas nur

unu preta kaj elprovita arta lingvo; pri iaj aliaj projektoj ĝi

aŭ tute ne scias, aŭ scias pri ili nur, ke ili estas malfortaj

teoriaj projektoj de diversaj malkontentuloj, kiuj volas sed ne

povas konkuradi kun Esperanto; se nun venos la Delegacio

kaj diros al la mondo: „ni, kompetentaj homoj, diras al vi, ke

ekzistas diversaj artaj lingvoj, kaj ke inter ili ni elektis Esperanton“ — kian rezultaton tio ĉi donos? Rekte la malon de

tio, kion vi deziris!! kaj la esperantistoj devos eĉ per ĉiuj fortoj

kaŝi vian agon. Ĉar via decido venanta de komitato, kiu ne

havas aŭtoritaton kaj pri kiu oni eĉ diros, ke ĝi konsistis el

maskitaj esperantistoj, havos por la mondo nenian signifon,

sed viaj vortoj pri la „elekto“ havos terure pereigan efikon,

ili donos armilojn en la manojn de niaj malamikoj, ili detruos

ĉiujn niajn ĝisnunajn akirojn, ili denove ekdubigos kaj fortimigos

de nia ideo ĉiujn, kiuj jam estis pretaj labori por ĝi, — ĉar

la mondo diros: „nun ni eksciis, ke ekzistas multaj egalvaloraj

artaj lingvoj, sekve ni povas aliĝi al neniu el ili, ĉar se unu

komitato hodiaŭ elektis unu lingvon, kie ni havas la garantion,

ke morgaŭ alia komitato ne elektos alian lingvon!“

 

Pripensu do bone, kian pereigan rezultaton por nia komuna ideo

povas doni via agado, se vi ne agos sufiĉe singarde! Se vi deziras,

ke via agado ne alportu malutilon anstataŭ utilo, vi ne devas

diri al la mondo,ke vi kunvokas komitaton „por elekti inter

la diversaj artaj lingvoj“, sed vi devas diri „por decidi pri

la afero de lingvo internacia“. Estu tre singardaj kun viaj vortoj,

ĉar alie vi atingos ĝuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!

 

Ankaŭ kun la formo de via decido vi devos esti tre singardaj.

Se vi diros „ni elektis Esperanton“ — tiam vi (pro la supre dirita

kaŭzo) ĉion terure malbonigos. Via decido povos alporti utilon

nur en tia okazo, se vi esprimos ĝin proksimume en la sekvanta

 

442

 

el la jaro 1907. — N-ro 28

 

maniero (mi donas kompreneble ne definitivan tekston, sed nur

ekzemplon):

 

„Ni, senpartiaj delegitoj .. . esploris .. . kaj venis al la sekvanta

konkludo:

 

„Ĉar la esploroj montris, ke devas esti elektita nepre nur lingvo

arta;

 

„Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu lingvo arta tute preta,

perfekte vivipova, plene elprovita kaj multe uzata, kaj ĉio alia estas

nur projektoj;

 

„Ĉar tiu ĉi lingvo apartenas al neniu aparta persono nek societo;

 

„Ĉar por la mondo estas grava la ekzistado de tauga internacia

lingvo, sed ne diskutado pri tiuj au aliaj sensignifaj detaloj, kiuj prezentas nur aferon de gusto kaj neniam finiĝus:

 

„Tial ni venis al la konkludo, ke ĉiu amiko de la ideo de lingvo

internacia devas nepre aliĝi al Esperanto kaj labori por ĝia disvastigado, kaj ke ĉiu, kiu batalas kontrau Esperanto, devas esti rigardata

kiel malamiko de la ideo de lingvo internacia.

 

„Kelkaj plibonigoj, kiujn lau nia sperto estus utile fari en Esperanto, devas esti farataj ne de apartaj personoj, sed de la Centra

Lingva Komitato Esperantista, kiu pro la bono de la afero konsiliĝas

pri ĉio kun la autoro de Esperanto, sed kiu estas tute sendependa de

tiu autoro kaj ĉiujn tri jarojn elektas mem siajn membrojn.

 

„Tiujn ĉi niajn konkludojn ni dissendas al la ministroj de publika

instruado de ĉiuj landoj, al ĉiuj sciencaj societoj kaj al ĉiuj gazetoj

kun la peto, ke …“

 

Se la Delegacio agos en tia maniero, tiam ĝi alportos al nia

komuna ideo grandan servon, aŭ (en la plej malbona okazo) almenaŭ

nenian malutilon. Mi estas konvinkita, ke se vi agos en tia senco,

la eminentaj esperantistoj volonte aliĝos al vi.

 

Mi scias, kompreneble, ke vi ne povas dikti al la Delegacio tian

aŭ alian manieron de agado; sed vi povas almenaŭ admoni ilin, ke

ĉar oni ne povas antaŭvidi, kian aŭtoritatecon havos la komitato de

la Delegacio, oni pro singardeco uzu ne la vorton „elekto“, sed la

sendanĝeran vorton „decido“ aŭ „esploro“, aŭ ion similan. A1 komitato,

kiu „esploras“, ĉiu esperantisto povas kuraĝe aliĝi sen timo, ke li

per tio ĉi a priori malkreditigas Esperanton, kiel tio ĉi estas ĉe la

vorto „elekti“.

 

Mi esperas, kara samideano, ke vi ne koleros min, ke mi tiel malkaŝe klarigis al vi mian nunan opinion pri la afero. Vi komprenos,

ke mi faras tion ĉi ne pro ia aŭtora malhumileco. Mi faras al vi

mian proponon nur tial, ke mi estas konvinkita, ke ĝi estas la sola

sendanĝera vojo, kiu kondukos nin al nia komuna celo. Se mi scius,

ke la Komitato de la Delegacio estas sufiĉe aŭtoritata, por devigi la

mondon akcepti ĝian decidon, tiam mi persone blinde akceptus ĉion,

 

443

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

kion la Delegacio farus; sed ĉar mi tre forte timas, ke tiu autoritateco

ne estos tre granda, tial pro la bono de nia komuna ideo vi devas

esti tre singardaj, ke ia nepripensita paŝo de la Delegacio ne pereigu

la 20-jarajn laborojn de la esperantistoj.

 

N-ro 29. 1907

 

A1 la redaktoro de la Amerika Esperantisto

 

(Pri eldono de Amerika Esperantista ĵamalo)

 

„The British Esperantist* IIL 1907, n-ro 27, paĝ. 49.

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke via

societo intencas komenci la eldonadon de amerika esperantista ĵurnalo.

Kompreneble mi povas nur tre ĝoji pri tio ĉi kaj deziri al via gazeto

la plej bonan sukceson. Ne pro simpla ĝentileco mi tion ĉi diras:

Vian estontan gazeton mi efektive trovas tre grava, kaj mi efektive

atendas de ĝi tre multe da bono por nia afero.

 

Ameriko estas tre grava por Esperanto kaj Esperanto estas tre

grava por Ameriko; kaj tial la tago, en kiu aperos la unua bona gazeto

esperantista en la plej grava lando de Ameriko, en la Nord-Amerikaj

Unuigitaj Ŝtatoj, estos por nia afero tre grava dato. Ke via gazeto

estos bona, pri tio mi ne dubas, ĉar mi konas bone la energion kaj

bonan volon de ĝiaj fondantoj.

 

Mi estas konvinkita, ke vi sekvos la ekzemplon de la bonega kaj plej

merita brita frato, kaj via gazeto baldau fariĝos unu el la plej gravaj centroj

esperantistaj, al kiu turniĝos la okuloj de la tutmonda esperantistaro.

 

N-ro 30. 1907

 

A1 … ?

 

„The British Esperantist u III. 1907, n-ro 29, paĝ. 93.

 

Ĉar la vorto „farti“ estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial

mi konsilas, ke anstatau ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton

„stati“, kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone

anstataui la malagrablan vorton.

 

Ekzemple: „Kiel vi statas“ (anstatau „Kiel vi fartas“).

 

En okazo kiam la senco povas esti ne tute klara, oni povas ankau

uzi la pli precizan vorton „sanstati“.

 

N-ro 31. 1907

 

A1 s-ro P. Corret 1

 

„Lingvo Internacia“ XII. 1907, paĝ. 318.

 

La formoj „amatas“, „amitas“ k.t.p., anstatau „estas amata“, „estas

amita“, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se

la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi.

 

1 Aliaj leteroj al d-ro P. Corret troviĝas sub V. 300 — 305.

 

444

 

el la jaroj 1907, 1908. — N-rof28—32

 

Tamen, se la privataj autoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn

formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj autoroj povus enkonduki

tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se „as a , „is a k.t.p. signifus

„estas a , „estis a ; sed, kvankam pli au malpli frue la verbaj finiĝoj eble

ricevos la signifon de Ia verbo „esti a , tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon

ne havas.

 

N-ro 32. 18. I. 1908

 

Cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj

 

Wŭster: Oel Cirk

 

„Lingvo Internacia u XIII. 1908 , paĝ. 73—77.

 

„Germana Esperantisto (i V. 1908 , n-ro 3.

 

Gi aperis ankaŭ kiel aparta presaĵo de la Centra Ojicejo kaj estis

aldonita kiel „Aldono“ al la Marta numero de „La Revuo“ 1908.

 

En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis

ankorau tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj

lingvoj internaciaj, kiuj inter si batalas, sinjoroj Couturat kaj Leau

en Parizo fondis „Delegacion a , kies celo estis: peti la Internacian

Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj

lingvoj taugas plej bone por la rolo de lingvo internacia, au elekti

mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandon. Kvankam, de la jaro

1900 ĝis nun, la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen

por plenumi sian promeson, la Delegacio, en Oktobro 1907, kunvokis

komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaurinde la

komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton,

ili decidis fari en ĝi reformojn, forgesante, ke tia tasko tute ne

estis kaj neniam povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaurinda

decido estis kauzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:

 

le. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun ankorau

en la stato de propagando; ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj au aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al

la tuta afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de lingvo internacia devas

absolute silenti pri siaj personaj gustoj kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas

antaŭ ĉio labori en plej severa unueco, por ke ni akiru por nia afero

la konfidon de la mondo. Kiam nian aferon prenos en sian manon

ia granda forto (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per

sia potenco povos doni al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn

promesojn, sed plenan garantion, ke ĝi alkondukos nian aferon al

la celo pli certe ol ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn,

antaŭ ol ili tute mature kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike

elprovitaj kaj fiksitaj, tiam ni povos konfide transdoni al tiu

potenca forto la sorton de nia afero; sed se privataj personoj, kiuj

havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la

vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj,

 

445

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj

esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankorau tro malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj

per absoluta unueco; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam,

ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kiu superhome

pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj estas atingita

la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu komprenas, ke, se,

pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo jam neniam,

neniam volos ion audi pri ia nova lingvo internacia, eĉ se ĝi estus

ne senviva teoria produkto de multaj reciproke malproksimaj kapoj,

sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas tion ĉi al la reformistoj,

mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili pripensu, kion ili faras, ke ili

ne ruinigu tiun grandan kaj gravan aferon, por kiu ni ĉiuj laboras

kaj por kies ebla pereo la posteuloj iam severe nin juĝus.

 

2e. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto en

la praktiko montriĝis perfekte tauga por sia rolo kaj ke plibonaĵo povas

fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se eĉ efektive aperus la

neceseco plibonigi Esperanton, la solan kompetentecon kaj rajton por

tio ĉi havas ne flankaj personoj, sed nur la esperantistoj mem.

Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj kaj

ĝustatempaj, la esperantistoj tre facile povas ilin efektivigi. Ĉar ĉiu

rakontado pri ia baro, kiun kvazau prezentas la Bulonja Deklaracio,

au pri ia kvazaua senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato,

estas simple malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn,

kiuj ne konas bone la staton de la aferoj.

 

Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la „Fundamento de Esperanto*,

scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio

de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan

liberecon, kiun neniu alia lingvo jam posedis eĉ parte. ĉi donas la

eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon

ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la fundamento havas,

estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arb itraj

kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ĝis nun tre

malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al

ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio,

ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati

al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj,

povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed

ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega

vojo de revolucio.

 

Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon

aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon aŭ

 

446

 

el la jaro 1908. — N-ro 32

 

eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo de agitantoj

diras, ke la „Fundamento“ prezentas „eternan baron kontrau la evolucio

de Esperanto“, parolas pri afero, kiun ili tute ne konas!

 

Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankorau neniun rompon en

la lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva, senforta,

senautoritata, sentauga! Sed se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas,

ke la esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstatau semi malkontentecon,

malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se iu el la malamikoj de

la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de reorganizo de tiu ĉi

komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi

povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato

mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti

al la plej proksima kongreso. Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion

povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo ni ĉion nur detruos.

 

Por fari reformojn en Esperanto, la „Delegacia Komitato“ ricevis

komision nek de la esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj (kiuj

ne sole ne donis, sed eĉ ne povis doni tian strangan komision); siajn

proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de reformoj — kiuj apogis sin

sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro da malkontentuloj, sed tute

ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj, kiuj estas kontrau

ĉiuj ŝanĝoj — la Delegacia Komitato prezentis al la esperantistaro en

formo tre ofenda, postulante, ke la tuta multemila kaj longe laborinta

esperantistaro akceptu la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la dauro de 8—10 tagoj; ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj

decidoj estu akceptataj tuj, ne atendante la esperantistan Kongreson;

tial la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estis simpla

kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj eblaj rimedoj

komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj esperantistoj, penante

per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu ĝis nun regis inter ni, penante

semi malpacon kaj malkontentecon kaj kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj

postulas reformojn, nur la ĉefoj kontraustaras; kaj ĉar ni komprenis

tre bone, kiel pereiga povas fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute

malvere prezentata kiel „deziro de multaj societoj“, tial ni en la dauro

de tri monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en

ia paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili,

kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin kredas;

ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj de la

Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti liajn

strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni mem en nia

propra nomo prezentos al la esperantistoj aliajn plej ĉefajn postulojn,

kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon; sed ni nur deziris, ke

ĉio estu farata sen rompado, per vojo lauleĝa; ke ĝis la komuna akcepto

la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj,

 

447

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobas

kaj Kongreso Esperantista donos al ili sian sankcion.

 

Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj

respondis, ke por ili ne estas autoritata nia Lingva Komitato, nek nia

kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.

 

Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertrakton kaj sciigi, ke la

„Delegacia Komitato w por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute

preciza programo de la „Delegacio w , la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur elekti lingvon; de la momento, kiam tiu elekto

estis farita, la „Delegacia Komitato” ĉesis ekzisti kaj restis nur kelkaj

privataj personoj, kiuj — laŭ siaj propraj vortoj — fariĝis nun esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta

popoloesperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj

admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.

 

Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri

en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon

nur per severa unueco; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili

baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu

sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta

sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.

 

Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian

vojon.

 

N-ro 33. 31. I. 1908

 

1-a letero al „Voĉo de Kuracistoj* 1

 

Wŭster: Yoĉo I

 

v Voĉo de Kuracistoj u , senpaga aldono al la duonmonata gazeto

„G/os lekarzy“ I. 1908, n-ro 1, paĝ. 1.

 

Estimata sinjoro redaktoro! — Kun ĝojo mi sciiĝis pri via intenco

aranĝi en via estimata revuo konstantan rubrikon esperantan. Mi

esperas, ke via aranĝo estos tre utila kaj sukcesa kaj iom post iom

kondukos al la fondo de grava revuo, kiu per neŭtrala lingvo interligos kaj interkomprenigos la kuracistojn de ĉiuj landoj.

 

Jam de longe multaj kuracistoj atendas la aperon de internacia

ligilo por la mondo medicina, kaj mi estas konvinkita, ke ili estos al

vi tre dankaj por via iniciativo. A1 via dume malgranda, sed espereble

baldaŭ forte kreskonta, entrepreno mi deziras la plej bonan sukceson.

 

1 La 1-a kaj la 2-a letero (=V. 35) al „Voĉo de Kuracistoj u estas

presitaj sen supersignitaj literoj.

 

448

 

el la jaro 1908. — N-roj 32—36

 

N-ro 34. 25. III. 1908

 

A1 la Brita Asocio

 

„The British Esperantist u IV. 1908, n-ro 41, paĝ. 83.

 

A1 la „British Esperanto-Association a mi sendas mian koran

gratulon por la ŝanĝo de la loĝejo. En la nova loko mi deziras al la

Asocio plenan feliĉon kaj ĉiam kreskantan potencon.

 

N-ro 35. ? Aprilo 1908

 

2-a letero al „ Voĉo de Kuracistoj a

 

Wŭster: Voĉo II

 

„Voĉo de Kuracistoj iC I. 1908, n-ro 2, paĝ. 18.

 

Kara kolego! — La unuan numeron de la „Voĉo de Kuracistoj <f mi

ricevis kun danko kaj legis kun plezuro. Ĝi estu feliĉa komenco de

estonta granda kaj grava internacia organo de kuracistoj!

 

N-ro 36. 24. IV. 1908

 

A1 franca esperantisto (?)

 

Wiister: LK (Pri la Lingva Komitato)

 

ankaŭ sub la titolo (Pri projekto de Reprezentantaro kaj Akademio)

 

„Lingvo Internacia u XIII. 1908, n-ro 6, paĝ. 241—245.

 

„The British Esperantist u IV. 1908, n-ro 43, paĝ. 121 — 122.

 

„Germana Esperantisto u V. 1908, paĝ. 78.

 

„Heroldo de Esperanto u IX. 1928, n-ro 35, 31.de Aŭgusto (tie en

artikolo de d-ro W. Lippmann, „Pn la Lingva Komitato kaj la Akademio u ).

 

Kara sinjoro! — Pri mia opinio koncerne nian Lingvan Komitaton

povas ja ekzisti nenia dubo.

 

Mi donas de tempo al tempo diversajn klarigojn pri lingvaj

demandoj en Esperanto kaj mi esprimas mian personan opinion

tiel same, kiel ĉiu alia kompetenta esperantisto havas la rajton tion

fari, sed ĉiufoje, kiam povas aperi ia dubo, kiu postulas decidon, la

rajto de decidado povas aparteni nur al la Lingva Komitato.

 

Ĉe demandoj tro gravaj, kiuj povus kauzi inter la esperantistoj

grandan disputon, la komitato povas prezenti mem siajn decidojn

ankorau al la sankcio de nia plej alta juĝantaro, la kongreso.

 

Tia estas ne sole mia opinio, sed tia estis, ĝis la lasta tempo,

ankau la opinio de la tuta esperantistaro, kiu pace kaj harmonie laboris

kaj ne havis eĉ la plej malgrandan intencon plendi pri sia organizacio.

Sed en la lasta tempo, kelkaj personoj komencis subfosadi la autoritaton de nia Lingva Komitato kaj de niaj kongresoj. Ke tian agadon

mi persone ne povas aprobi, pri tio certe neniu povas dubi.

 

Antau la Bulonja Kongreso mi ellaboris projekton de korporacia

organizacio, kiun mi volis prezenti al la kongreso. Sed troviĝis personoj, al kiuj tio ne plaĉas kaj ili komencis agitadon kontrau mia

propono. Mi eble povus tre facile, per malmulte da vortoj, rebati

29 Dietterle, Zamenhof.

 

449

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

iliajn atakojn, tiom pli, ke mi diris tre klare ke mi volonte akceptos

ĉian organizacion, kiun la esperantistoj deziros, kaj mian projekton

mi prezentis nur kiel ekzemplon. Tamen, por eviti ĉian polemikon

kaj malpacon kaj por ne altrudi perforte al la esperantistoj mian,

eble eraran, opinion, mi silentis. Kiam mi, en la kongreso, vidis, ke

la kongresanoj estas kontraŭ ĉia korporacia organizacio, tiam mi

diris al mi: popolo povas erari, aŭ esti sugestie erarigata, sed la

komuna bono, la unueco kaj disciplino postulas, ke ĉiu membro de

la popolo sin submetu al la deziro de la plimulto. Kaj mi min submetis kaj mi silente akceptis la decidon, ke „la esperantistoj ne deziras esti korporacie organizitaj“ kaj laŭ la deziro de la kongreso mi,

kune kun la kongresanoj, kreis la Lingvan Komitaton.

 

Sed nun kelkaj personoj, pro tiu aŭ alia kaŭzo, komencis bataladon

kontraŭ la Lingva Komitato. Forgesante, ke la esperantistoj ne estas

infanoj, kies komunan publikan decidon oni povas senceremonie nuligi,

ili penas renversi tion, kion kreis la kongresoj, kaj per flanka agitado

krei ion novan!

 

Ili diras, ke la Lingva Komitato estas elektita „ne leĝe“! Sed estas

ja tre facile vidi, ke tio ĉi estas simpla sofismo. Iaj „leĝaj“ elektoj

povas ekzisti nur por tia anaro, kiu estas korporacie organizita, en

kiu ĉiuj membroj havas difinitajn rajton kaj devojn, per kiuj oni

povas mezuri ilian rajton de voĉo, sed en tia absolute libervola afero,

kiel ‘nia, en tia anaro, en kiu unu multe laboras kaj havas grandajn

meritojn kaj alia absolute nenipn faras, eble eĉ ne konas la lingvon,

kaj lia tuta apartenado al nia anaro konsistas nur en tio, ke li simple

nur diras, ke li estas esperantisto, — ĉu en tia anaro povas esti ia

parolo pri elektoj „leĝaj“? Ĉiu facile komprenas, ke en tia afero, kiel

nia, povas ekzisti nur aŭtoritateco morala. Sed por ĉiu, kiu deziras

ne regi, sed submetiĝi al ia komuna disciplino, por ĉiu, kiu la necesegan unuecon en nia afero ŝatas pli bone, ol siajn proprajn opiniojn

kaj gustojn, — ĉu povas ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata institucio,

ol nia ĝisnuna Lingva Komitato?

 

ĉi estis elektita en kongreso, en kiu ĉiu esperantisto havis egalan

rajton partopreni, en kiu efektive partoprenis, en granda nombro, ĉiuj

plej gravaj kaj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj landoj, ĝi estis elektita

ne partie de unu aŭ de kelkaj personoj, sed per senpartia publika

konsiliĝado de ĉiuj kongresanoj, ĝi estis elektita en plena interkonsento

kun tiu persono, kiu ĝis tiam estis la sola natura mastro de nia lingvo

kaj kiu ne sole tiam, sed ankaŭ nun havas la plej grandan konfidon

al tiu komitato, ĉiuj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj nacioj estis

akceptitaj en tiun komitaton, kaj neniu povas plendi, ke pro ia partia

intrigo oni lin ne akceptis. Ĉu povas do por ĉiu amanto de senpartie elektita institucio ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata reprezentantaro de nia lingvo, ol nia Lingva Komitato?

 

450

 

el la jaro 1908. — N-roj 36—37

 

Publike, kaj kun la konsento de ĉiuj esperantistoj, mi transdonis

al tiu komitato mian autoritaton, kaj nun oni proponus, ke mi ĝin

reprenu! Ke mi transdonu la autoritatecon al alia institucio! Ĉu mi

havas moralan rajton por tion fari? Ĉu la esperantistoj estas infanoj,

kun kiuj oni povas permesi al si morgau forigi, kion oni hierau decidis?

 

Oni diras, ke la Lingva Komitato tro malmulte laboras, sed oni

ja ne devas forgesi, ke la komitatanoj ne estas homoj salajrataj, kaj

ĉiu el ili havas tro malmulte da libera tempo.

 

Kaj en kio konsistas la kulpo de la nuna Lingva Komitato? Ĝia

tuta kulpo konsistas nur en tio, ke ĝi ne volas fari rompojn en la

lingvo! La nuna komitato konsistas el la plej gravaj kaj plej meritaj

esperantistoj de la mondo kaj la regularo permesos ke ĝi elprenu en

siaj vicoj ĉiujn novajn utilajn membrojn. Kio donas al ni la garantion,

ke komitato elektita en ia alia maniero konsistos el pli taugaj personoj

ol la elektita de Zamenhof? Ke se la nova komitato ne plenumos

la dezirojn de kelkaj personoj, tiuj persone denove ne komencos sub-fosadon, diskreditadon,konstantan kriadon pri netaugeco, neautoritateco,

pri diversaj kontraŭleĝaĵoj ĉe la elektita k.t.p.?

 

La Lingva Komitato havas la rajton sin m e m reorganizi, se tio

estos necesa, tial ĉiu, kiu trovas, ke la komitato estas ne bone organizita,

devas en maniero lojala prezenti sian konsilon de reorganizo al la

voĉdonado de la komitato mem, kiu — en ekstrema okazo — se

ekzistas gravaj motivoj de malkonsento aŭ dubo, povus ĉiam submeti

la aferon per speciala raporto al tiu pli alta potenco, kiu elektis la

komitaton, al la komuna kongreso.

 

Sed se iu laboras f 1 a n k e kaj penas senkreditigi nian plej aŭtoritatan

institucion kaj semi malpacon kaj konfuzon en nia tendaro, en kiu ĝis

nun regis plena harmonio kaj paco, ĉu oni povas aprobi tian agadon?

 

N-ro 37. 27. VI. 1908

 

A1 »konata Pariza Esperantisto“ (Carlo Bourlet)

 

(Pri s-ro de Beaufront)

 

„Lingvo Internacia u XIIL 1908 , n-ro 8, pag. 368.

 

„The British Esperantist“ IV. 1908, paĝ. 147.

 

Kara sinjoro! — A1 via demando, ĉu mi ion sciis pri la intencoj de

s-ro de Beaufront, mi devas respondi al vi jenon:

 

En la daŭro de nia tuta longa konateco s-ro de Beaufront neniam

ne sole ion skribis al mi, sed eĉ neniam faris al mi ian eĉ plej malgrandan aludon pri tio, ke li dezirus vidi en Esperanto ian ŝanĝon.

Kiam mi en plena konfido elektis lin kiel advokaton, kiu devus defendi

antaŭ la Delegacio (kies veran esencon mi ankoraŭ ne konis) la ĝisnunan Esperanton kaj klarigi la kaŭzojn, pro kiuj ni ĉian reformadon

trovas danĝerega, li volonte tion akceptis kaj eĉ per unu vorteto ne

lasis min supozi, kiajn intencojn li havas.

 

29*

 

451

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

N-ro 38. ? Julio 1908

 

A1 Universala Esperanto-Asocio (H. Hodler)

 

Hector Hodler, „Lia vivo kaj lia verko u . UEA-Eldona Servo , Genlve

1928, paĝ. 38.

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis la diversajn

specimenojn, kiujn vi sendis al mi. La rapida kaj bonega disvolviĝo

de la UEA min tre ĝojigas, kaj mi esperas de via Asocio tre multe

da bono por nia tuta afero. Mi kore deziras al UEA la plej bonajn

sukcesojn. Vian afablan inviton, ĉeesti en Dresdeno en la solena

malferma kunveno kaj en unu el la laboraj kunvenoj de via Asocio,

mi akceptas kun plezuro.

 

N-ro 39. 11. XII. 1908

 

A1 la redakcio de „Informaj Raportoj Wien

 

„Informaj Raportoj“ I. (III.) 1909 (Jan.), n-ro 1.

 

Karaj sinjoroj! — Kun plezuro mi ricevis la 3 numerojn de la „Informaj Raportoj a kaj mi dankas vin kore. Precipe mi dankas la redakcion por la amika gratula artikolo koncerne mian tagon de naskiĝo.

 

Mi deziras al via gazeto la plej bonan prosperadon kaj mi estas

konvinkita, ke la „Informaj Raportoj u alportos multe da bono al nia

afero en Aŭstrio, en tiu lando por kiu la ekzistado de neŭtrala lingvo

povas iam havi gravegan sukceson.

 

N-ro 40. 16. XII. 1908

 

A1 la German-Aŭstria Esperantista Ligo, Wien

 

„Informaj Raportoj u I. (III.) 1909 (Febr.), n-ro 2.

 

Karaj sinjoroj! — Por via salutletero de 8/XII volu akcepti mian

plej koran dankon. A1 la Ligo mi sendas mian saluton kaj deziron de

plej bona prosperado. La „Informajn Raportojn“ mi siatempe ricevis

kaj mi jam sendis mian dankon al la redaktoro.

 

N-ro 41. 16. XII. 1908

 

Letero al s-ro F. de Menil, Paris

 

(Pri la gazeto „Franca Esperantisto u )

 

„Franca Esperantisto u I. 1909, paĝ. 38.

 

La unuan numeron de la „Franca Esperantisto w mi danke ricevis.

Ke mi ĝin legis kun granda intereso, ke mi sincere deziras al ĝi plej

bonan sukceson — tion mi certe ne bezonas diri al vi. La franca

esperantistaro estas ja ĝis nun la plej granda kaj la plej grava esperantista anaro, kaj ĝi subite restis sen komuna organo; dank’ al la

„Franca Esperantisto* mi esperas, ke ĉiuj francaj esperantistoj baldaŭ

havos denove komunan ligilon kaj la malagrabla historio de la lasta

jaro baldaŭ estos forgesita.

 

452

 

el la jaroj 1908, 1909. — N-roj 38—44

 

N-ro 42. 22. XII. 1908

 

A1 s-ro H. Sentis , Grenoble

 

Wiister: Senti

 

„Esperanta Evoluo“ (Grenoble). 1911, n-ro 1, paĝ. 2 — 3.

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 16/XII, kaj ankau vian

cirkuleran leteron „A1 progresemaj esperantistoj“. — Mia opinio pri

la bezonoj de nia lingvo (precipe en la nuna tempo) estas iom alia ol

via; mi tamen ne volas altrudi al vi mian personan opinion. — Sed

kvankam mi forte dubas, ĉu via intencata maniero de agado (en la

nuna tempo) estos utila, mi tamen kun plezuro konfesas, ke ĝi estas

tute honesta kaj lojala, kaj mi estus tre kontenta, se ĉiuj personoj,

kiuj deziras nun reformojn, sekvus vian plene aprobindan manieron.

 

N-ro 43. Fine de 1908

 

A1 la „Belga Esperantisto u

 

„Belga Esperantisto u I. 1908/1909, paĝ. 8 — 9.

 

„The British Esperantist“ V. 1909 (Jan.), n-ro 49, paĝ. 8.

 

Via sciigo pri la baldau aperonta B. E. estis por mi tre agrabla

novaĵo. Mi sendas al la nova organo mian sinceran gratulon kaj deziron de plej bona prosperado.

 

Mi ĝojas, ke por niaj belgaj amikoj baldau malaperos la malbona

sonĝo, kiu turmentis ilin en la dauro de tuta jaro; ke ili baldau havos

denove organon vere kaj klare esperantistan, kiu firme kaj senŝanceliĝe

kondukados ilin lau tiu rekta vojo, kiun la esperantistaro en plena

unueco iras jam pli ol 20 jarojn, — organon, kiu plu ne penados for-tiri ilin de nia armeo, sed konstante instruados al ili severan dis-ciplinon, obeon kaj estimon por nia komuna standardo.

 

Nian grandan kaj gravan celon ni povos atingi nur per unueco,

per unueco, per unueco!

 

Mi esperas, ke tiuj nemultaj belgaj amikoj, kiuj forlasis nian komunan vojon, baldau komprenos, kian malutilon ili per sia agado alportas al nia ideo, kaj ili noble kaj kuraĝe tion konfesos; kaj nun, kiam

la opinio de la esperantistaro estas jam senduba, ili submetos siajn

personajn opiniojn kaj dezirojn al la opinio kaj postuloj de la plimulto 4

kaj montros, kiel agas honestaj kaj bravaj batalantoj por granda ideo.

 

N-ro 44. 1909

 

A1 s-ro C. McPherson

 

(Pri la kartludo „Feliĉaj familioj“)

 

„The British Esperantist“ V. 1909 (Marto), n-ro 51, paĝ.51.

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis la kartludon „Feliĉaj

Familioj* kaj mi dankas vin kore. Mi esperas ke la kartludo estos

tre utila, ĉar ĝi instruas amuzante. Mi deziras al ĝi multe da amikoj

kaj uzantoj.

 

453

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

N-ro 45. 20. XII. 1909

 

Publika letero

 

(„Danko“ okaze de la kvindeka datreveno de naskiĝo)

 

Wiister: Nask

 

„Lingvo Internacia u XV. 1910, paĝ. 29.

 

„La Revuo“ IV. 1909/10, paĝ. 205.

 

„Belga Esperantisto“ II. 1909/10, paĝ. 95.

 

„Oficiala Gazeto“ II. 1909/10, paĝ. 179.

 

Cetere tre ofte, ankaŭ en malgrandaj gazetoj.

 

Okaze de la kvindeka datreveno de mia naskiĝo mi ricevis grandegan multon da bondeziroj en plej diversa formo: telegramojn, leterojn,

poŝtajn kartojn, gazetajn artikolojn, librojn, manuskriptojn, fotografaĵojn

k.t.p. Ĉio ĉi tio profunde min kortuŝis, kaj mi tre dezirus esprimi

al ĉiu gratulinto aparte mian plej koran dankon; sed bedaurinde tio

estas por mi fizike neplenumebla. Tial oni volu pardoni min, ke,

anstatau respondi aparte al ĉiu persono, au almenau al ĉiu gazeto,

societo au grupo, mi esprimas mian plej profundan dankon al ĉiuj

kune, per ĉi tiu publika letero. La gazetoj esperantistaj faros al mi

grandan komplezon, se ili publikigos mian dankon.

 

N-ro 46. 1909

 

(Lasta saluto al Barcelono 1 )

 

Faksimilita en „Tutmonda Espero“ (Kataluna Esperantisto) II. 1909,

n-ro 22, paĝ. 156.

 

Antau ol ni, esperantistoj-kongresanoj, forlasas la belan kongresan

urbon, mi esprimas — ankorau unu fojon en la nomo de la kongresanoj nian plej profundan koran dankon al la gastama kaj simpatia

urbo por la tre amika kaj frata akcepto, kiun ĝi faris al la gastoj

venintaj el ĉiuj partoj de la mondo kaj por la granda kaj sincere kora

simpatio, kiun la reprezentantoj de la urbo esprimis rilate la ideon,

por kiu ni laboras. Barcelono vivu, kresku kaj floru!

 

Samtempe mi permesas al mi, esprimi apartan dankon de mia

edzino kaj de mi por la speciala afableco, kiun la deputitaro de Barcelono montris al ni per sia por ni tre kara memoraĵa donaco.

 

N-ro 47. ? Januaro 1910

 

A1 la Ligo de Germanlingvaj Aŭstriaj Grupoj Esperantistaj

 

„Informaj Raportoj“ IV. 1910 (Febr.), n-ro. 2.

 

Karaj sinjoroj! — Kun granda plezuro mi ricevis vian belegan al-bumon kun la folioj ilustritaj kaj subskribitaj de la membroj de ĉiuj

 

1 1909, ĉar skribita post la 5-a kongreso.

 

454

 

el la jaroj 1909, 1910, 1911. — N-roj 45—50

 

grupoj de via Ligo. ĉi estas por mi tre agrabla kaj kara donaco,

kaj mi esprimas mian koran dankon al la iniciatintoj de tiu donaco

kaj al ĉiuj, kiuj partoprenis en ĝia efektivigo.

 

Kun kora saluto kaj plej bonaj deziroj por la progresado kaj

florado de via Ligo.

 

N-ro 48. 17. II. 1910

 

A1 s-ro Paul de Lengyel, redaktoro de „Juna Esperantisto*

 

„Juna Esperantisto“ VIII. 1910, n-ro 2, pag. 17.

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis la unuan numeron de la ,Juna Esperantisto“, kiu estas nun redaktata de vi. Ke min

tre ĝojigas la fakto, ke vi de nun estos la redaktoro de la dirita gazeto,

— tion mi ne bezonas ja diri al vi. Via longe kaj tute sufiĉe elprovita

amo kaj fideleco al nia afero, via perfekta sciado de nia lingvo kaj

via bonega stilo donas plenan garantion, ke la „Juna Esperantisto“

sub via redaktado estos unu el la plej fidindaj gazetoj esperantaj. Mi

deziras al via entrepreno plej bonan prosperadon kaj al via gazeto

tre multe da amikoj.

 

N-ro 49. 1910

 

A1 Antido (Rene de Saussure)

 

„Internacia Scienca Revuo“ VII. 1910, n-ro 82, paĝ. 271 — 272.

 

„Restimo de la Teorio de Antido“ (Kritikoj pri Teorio de Antido,

eltiritaj el Internacia Scienca Revuo, Geneve, Okt., Nov., Dec. 1910),

paĝ. 11.

 

Kun plezuro mi ricevis viajn du librojn („La Devo“ de E. Naville

kaj „La Construction logique des mots en Esperanto“) kaj mi kore

vin dankas. La lastan verkon mi legis kun granda intereso; mi trovas

ĝin bonega. Lau mia opinio estus tre utile, se vi eldonus ĝin ankau

en Esperanto, por ke ĉiu esperantisto, precipe la verkantoj, atente

ĝin tralegu kaj por ke ili penu observi tiujn principojn, kiujn vi bonege

esploris kaj klarigis. Mi ne dubas, ke nia Akademio tre volonte donos

al via propono sian oficialan aprobon … Via verko povas servi kiel

bona modelo de efektive gravaj kaj utilaj Akademiaj laboroj.

 

N-ro 50. 1911

 

A1 la VI. Germana Esperantista Kongreso

 

„Das Esperanto ein Kulturfaktor“. Festschrift anlafilich des 6. Deutschen Esperanto-Kongresses in Lŭbeck (sen jaro).

 

(La letero estas faksimilita je la komenco de la libro.)

 

Mi salutas vin kore, germanaj amikoj, kiuj kunvenos por via

VI. nacia kongreso; mi salutas vin, sindonaj laborantoj de nia afero.

Se homo al homo povas doni benon, miaj vortoj estu por vi plej

 

455

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

sincera beno kaj alportu feliĉon al ĉio kion vi entreprenos. La disciplino kaj Iaboremeco, kiuj vin distingas kaj kiuj estas plej bona

garantio de sana kreskado, estu ekzemplo kaj konsolo por ĉiuj esperantistoj.

 

N-ro 51. 5. X. 1911

 

A1 s-ro H. Stahlberg , Rakvere

 

(Pri „Kalevipoeg“)

 

„Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio “ 1926, n-ro 51, paĝ. 37.

Kara sinjoro! — Pardonu, ke pro granda okupiteco mi ĝis nun

ne respondis vian leteron. Trarigardi vian tradukon de Kalevipoeg mi

bedaurinde ne povas, ĉar mi estas tro okupita; sed ŝajnas al mi, ke

por multaj esperantistoj la traduko de la Esta eposo havos grandan

intereson. Ĉar vi posedas bone la lingvon Esperanto, tial mi opinias,

ke via traduko estus grava akiro por nia literaturo.

 

N-ro 52. 30. XII. 1911

 

Letero al The British Esperantist

 

(Pri la Deveno de la Verda Stelo)

 

Wŭster: Stelo

 

„ The British Esperantist u VIII. 1912, n-ro. 86, paĝ. 34.

 

Karaj sinjoroj! — Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam

ne memoras bone. Ŝajnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis

min s-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn

verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu

broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkigis

al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi

en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de

Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis

sur sia gramatiko s-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis

tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun

verda koloro.

 

N-ro 53. 1912

 

A1 la redaktoro de la »Pola Esperantisto“

 

(Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo)

 

Wŭster: Rajt

 

„Lingvo Internacia iC XVIII. 1912, paĝ. 256—262 (represita el „Pola

Esperantisto u , Julio 1912).

 

Kara sinjoro redaktoro! — Lau la propono de la EsperoKato-lika vi petis min, ke mi per via estimata gazeto esprimu mian opinion

pri tiu demando, kiu en la lasta tempo vekis tiom multe da disputoj

kaj malpaco inter la esperantistoj (demando pri organizo). Mi konfesas,

 

456

 

el la jaroj 1911, 1912. — N-roj 50—53

 

ke mi ne tute klare komprenas, por kiu povas utili la petata publikigo

de mia opinio. Ĉiu, kiun mia opinio interesas, povas ja scii ĝin tre

bone, ĉar en la antauparolo al mia projekto pri Rajtigitaj Delegitoj kaj

parte ankorau en mia publika parolo Antverpena, mi esprimis mian

opinion tute klare kaj precize.

 

En la stranga, por mi ne komprenebla, maniero ekkuris bedaurinde

la famo, ke la projekto pri Rajtigitaj Delegitoj estas ne mia opinio,

sed opinio fremda, kiun oni altrudis al mi! Kaj tio sufiĉis, por ke

multaj esperantistoj, anstatau memstare pfipensi mian projekton, tuj

en la komenco akceptis ĝin kun malkonfido. En Antverpeno tiu malkonfido malaperis, sed poste, sub influo de agitado, ĝi denove aperis

Bone, en tia okazo por kio do servos mia nuna ripetota klarigo?

oni ja simple diros denove, ke la nunan artikolon iu devigis min

publikigi . ..

 

En Antverpeno mi laŭte kaj tre klare demandis la esperantistojn,

ĉu ili deziras, ke en niaj kongresoj ni de nun havu Rajtigitajn Delegitojn.

Pri tiu demando, kiu ne estis ja starigita surprize, sed pri kiu ĉiuj

havis antaŭe sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli, la grandega

plimulto respondis „jes a . Se la demando estus pri tio, ĉu la esperantistoj konfidas al mi la kondukadon de la tuta esperanta afero, oni

povus eble pensi, ke ili sin ĝenas fari al mi malagrablaĵon; sed ĉar

la demando absolute neniom koncernis mian personon, tial neniu havis

kaŭzon, por sin ĝeni.

 

La voĉoj kun „jes“ prezentis tian frakase grandegan plimulton, kaj

ĉe la tuj farita kontraŭpruvo la voĉoj kun „ne“ prezentis tian bagatelan

nombron, ke pri la volo de la kongresanoj povis ekzisti absolute nenia

dubo. Ŝajnis do, ke ni havas plenan kaj absolute nedisputeblan rajton

esperi, ke de nun ĉio estos en plej bona ordo, ke finiĝos la konstanta

malpaco, kiu regis en nia tendaro dum la lastaj jaroj, ke de nun ĉiu

dubo, koncernanta la tutan esperantistaron, estos solvata ne de apartaj

demagogoj kiuj altrudas al ĉiuj sian opinion, aŭ deziron, sed de la

esperantistaro mem, per iliaj ĉiujare kaj orde elektotaj delegitoj …

 

Sed ho ve, la espero nin trompis. Tuj post la Antverpena kongreso

komenciĝis denove agitado kontraŭ la institucio de Rajtigitaj Delegitoj.

La malkontentuloj kredigas, ke la decido Antverpena estis altrudita

al la esperantistoj, ke oni ne sciis, pri kio oni voĉdonis, k.t.p., k.t.p.

Kontraŭ tiaj asertoj mi energie protestas kaj mi alvokas la ateston de

ĉiuj, kiuj partoprenis en la kongreso.

 

Sinjoroj malkontentuloj! Se vi trovas, ke la Antverpena decido ne

prezentas la volon de la esperantistaro, tiam pruvu tion kaj donu al

ni la eblon informiĝi pli ĝuste pri tiu volo; se vi volas diri, ke la

esenco de la projekto pri Delegitoj estas akceptita kaj oni nur neregule voĉdonis pri ia detalo, tiam diru tion klare kaj ne senkreditigu

en la okuloj de la esperantistaro la tutan aferon; se nia voĉdonado

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

estis neregula, aranĝu al ni alian pli regulan voĉdonadon; miaflanke

mi promesas al vi, ke ĉion, kion ajn la esperantistaro decidos, mi jam

antaue blinde akceptas; sed mi deziras nur, ke tio estu la volo de la

esperantistaro kaj ne la volo de apartaj personoj. Se montriĝos,

ke la esperantistoj ne volas mem esti la administrantoj de sia afero,

mi certe tion ne altrudos al ili, se en Antverpeno ni faris ian eraron;

sed se vi ne konsilas, sed nur atakas, senkreditigas kaj senkuraĝigas,

 

— vi per tio certe ne faras bonan servon al Esperanto.

«

Kelkaj diras, ke oni atakas nun ne la principon de kongresaj

Rajtigitaj Delegitoj, sed nur la konstantan „ĉeneralan Organizon”.

Sed tio estas ja nur vortoj erarigaj. Oni scias, ke konstanta ĝenerala

organizo ne sole ankorau tute ne ekzistas, sed ĝi eĉ ne estas ankoraŭ

proponita. En Antverpeno oni nur elektis komitaton, kiu devas esplori

la demandon pri tia organizo kaj eventuale ellabori kaj prezenti al

la esperantistoj ian projekton. Kontraŭ kiu do kaj kontraŭ kio batalas

la malkontentuloj, kiuj priskribis la elekton de la studa komitato kiel ion

tute senordan, kontraŭregulan kaj eĉ preskaŭ kiel ian friponaĵon? Ni

ne scias ankoraŭ, kiam la komitato finos sian studan laboron (en la

nuna jaro — verŝajne sub la senkuraĝiga infiuo de la konstanta atakado

 

— ĝi ne finis al la difinita templimo, kaj tial en Krakovo la rezulto

de ĝia laboro ne povos esti prezentita al voĉdonado); ni ne scias

ankoraŭ, al kia konkludo la komitato venos, t. e. ĉu ĝi trovos konstantan ĝeneralan organizon rekomendinda aŭ ne; se ĝi en la jaro 1913

prezentos projekton de organizo, ĝi laŭ la regularo publikigos la projekton almenaŭ tri monatojn antaŭ la kongreso, por ke ĉiuj esperantistoj havu sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli; poste

ĝi estos diskutata de bone preparitaj Delegitoj en la kongreso, kaj nur

poste ĝi estos regule voĉdonata … Kian do sencon havas la atako

kontraŭ projekto, pri kiu oni ne scias ankoraŭ ĉu ĝi estos kaj kia

ĝi estos.

 

Ĉu niaj malkontentuloj, kiuj la malbonecon de la Antverpena kongreso penis pruvi interalie per elmeto de la protesto de s-ro Michaux,

efektive kaj sincere kredas, ke la Antverpena kongreso, kiu tute ne

estis preparita nek rajtigita por la esploro de tia grava afero, devis

tuj, senstude, akcepti la projekton de s-ro Michaux, anstataŭ transdoni

ĝin al studa komitato? Ĉu ili mem ne estus la unuaj, kiuj terure

protestus kaj insultus, se la kongreso farus ion similan? Ĉu niaj

malkontentuloj efektive kaj sincere kredas, ke la tute ne preparita kaj

ne rajtigita kongreso devis rapidece esplori kaj akcepti la projekton de

U. E. A., kiu aperis nur dum la kongreso mem kaj kiun la esperantistaro

tute ne havis la eblon antaŭe pripensi? Ĉu efektive kaj sincere la

malkontentuloj vidas krimon en tio, ke, anstataŭ akcepti nepreparite

kaj nerajtigite la projekton de s-ro Michaux aŭ de U. E. A., la kongreso

decidis, ke antaŭe ĉio devas esti studata?

 

458

 

el la jaro 1912. — N-ro 53

 

Ne sole ia definitiva ĝenerala organizo, sed eĉ ia propono pri

tia organizo ne estas ankorau akceptita; ĉio estas nun ankorau studata.

Neniu sekve povas dubi pri tio, ke la tuta atakado celas ne la ankorau

ne ekzistantan ĉeneralan Organizon, sed nur la principon de kongresaj

Rajtigitaj Delegitoj; la malkontentuloj simple ne volas, ke la esperantistoj havu la eblon decj^pri siaj komunaj aferoj. Kion do ili havas

kontrau la principo de Rajtigitaj Delegitoj?

 

Ili timigas la esperantistojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de

la esperantistoj ilian liberecon! ke ili prezentos estraron, kiu donos al

la esperantistoj ordonojn, metos sur ilin ŝarĝojn! Ĉiu komprenas ja tre

bone, ke la esperantistoj ne prezentas ian regnon kun ĝendarmoj kaj

neniu havas au iam povas havi la forton, devigi la esperantistojn ion

fari au ion oferi. Por la personoj, kiuj povus ankorau havi ian dubon,

estas ja tute klare dirite ne sole en la antauparolo al la regularo pri

Delegitoj, sed ankau en la regularo mem, ke por privataj esperantistoj

la decidoj de la Delegitoj havas absolute nenian devigon, sed ili el-montras nur la opinion de la plimulto por tiuj esperantistoj, kiuj

deziras scii tiun opinion kaj kiuj propravole deziras alkonformigi

siajn agojn al tiu opinio. Kiu ne deziras tion fari, tiun certe neniu

devigos. Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj

Delegitoj estas: doni al la esperantistoj plenan liberecon kaj forton.

Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj, kiuj sugestas

al la tuta esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio (kiel montris ekzemple

la historio de nia movado en Svedujo) en ia neantauvidebla okazo

povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta afero. La institucio de

Rajtigitaj Delegitoj, kiu donas al ni la eblon ĉiam informiĝi pri la

opinio de la plimulto, celas liberigi la esperantistaron de tiu dependo

kaj nian tutan aferon de tiu danĝero.

 

Oni timigas la esperantistojn, ke la kongresaj Delegitoj eble iam

ŝanĝos la lingvon! Sed en la regularo de niaj kongresoj ekzistas ja

fundamenta paragrafo, kiu tre klare malpermesas al la kongreso pridiskuti demandojn lingvajn. Cetere — se eĉ tiu paragrafo ne ekzistus,

ĉu efektive iu povas serioze pensi, ke la tuta esperantistaro iam fariĝos

tiel idiota, ke demandojn pri lingvo au aliajn demandojn, postulantajn

specialan kompetentecon, ĝi pridiskutos en kongreso, konsistanta el

nekompetentaj kaj ne speciale preparitaj personoj? Ĉiu komprenas

tre bone, ke se aperos ia lingva demando, ĝi estos forsendita al la

Akademio, poste — se la Akademio aprobos — al la tuta Lingva

Komitato, kaj nur fine — se ankau la tuta Lingva Komitato aprobos

— ĝi venos al la kongreso, tamen kompreneble ne por lingva diskutado, sed nur por aprobo au malaprobo. La kongreso sekve ne sole

neniam povas decidi ian reformon kontrau la deziro de la Lingva

Komitato, sed kontraue, ĝi povas doni sian malpermeson, se la Lingva

Komitato farus ian facilaniman decidon. Sekve se ni tute prave ne

 

459

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

timas, ke la Lingva Komitato iam farus facilaniman paŝon (kion

ĝi sen kontrolo de kongresaj delegitoj povus ja fari multe pli facile,

ol kun ilia kontrolo), — de la flanko de laDelegitoj certe minacas

al ni nenia danĝero en ĉi tiu rilato, sed kontraue, la Delegitoj prezentos por ni defendon en la okazo, se eble la Lingva Komitato iam

volus fari ian danĝeran agon. Neniu povas nun dubi, ke ĉia provo

fari en nia lingvo rompojn renkontus plej energian kontraustaron de

la tuta esperantistaro, ĉar en la nuna tempo ni ĉiuj konscias, ke tio

estus pereiga por nia afero, sed la mondo devas scii, ke ni gardas la

netuŝeblecon de nia lingvo nur por prudento kaj kiel homoj liberaj,

kaj ke se iam efektive aperus ia senduba neceseco ŝanĝi nian lingvon,

ni principe havas la rajton tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio principe

havas la rajton fari kun sia nacia lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa.

Ĉiu penado gardi la netuŝeblecon de nia lingvo per rimedoj de iaj

aziaj regnoj, t. e. per malpermeso de kunvenado kaj konsiliĝado pri

niaj aferoj pro la timo, ke eble ni volos iam konsiliĝi pri la lingvo

mem, — tia penado ludi la rolon de ĝendarmoj sen forto estus ne sole

ridinda kaj tute sensukcesa, sed ĝi donus rezulton rekte malan: ĝi nur

instigus deziron de reformoj kaj senkreditigus nian lingvon en niaj

okuloj kaj en la okuloj de la tuta mondo multe pli, ol tion povus fari

ĉiuj kontrauesperantistoj kune prenitaj.

 

Oni eble timas, ke la Delegitoj povos iam fari alian (ne lingvan)

facilaniman decidon? Sed ĉiu diskutota demando estas ja publikigita

tri monatojn antau la kongreso, ĉiuj esperantistoj sekve havos suflĉe

da tempo, por pripensi ĝin kaj averti siajn delegitojn; kaj se malgrau

ĉio la Delegitoj faros ian facilaniman decidon, la malkontentuloj povos

ja dum tuta jaro priparoli la decidon, prepari la spiritojn kaj prezenti

al la venonta kongreso proponon pri forigo de la antaŭa decido.

 

Oni plendas kontraŭ diversaj detaloj de la regularo pri Rajtigitaj

Delegitoj; ekzemple oni protestas kontraŭ la decido, ke la societoj,

sendantaj Delegitojn, devas ion pagi por tio; aŭ oni plendas kontraŭ

tio, ke la kondukado de la aferoj pri la Delegitoj estas transdonita al

la Centra Oficejo, kiu laŭ la diro de la malkontentuloj malbone kondukas la aferon kaj malbone uzos la enkasigitan monon. Bone; sed

se la malkontentuloj estas konvinkitaj, ke ili estas pravaj, kiu do malpermesas al ili, ke al la venonta kongreso ili lojale kaj trankvile prezentu

proponon pri Ia forigo aŭ ŝanĝo de la al ili malplaĉantaj detaloj?

 

Oni diras, ke proponon, kiu estas malagrabla al la prezidanto de

la Konstanta Kongresa Komitato, ĉi tiu prezidanto ne volos enporti

en la tagordon de la kongreso kaj sekve oni ne povos ĝin pridiskuti.

Sed ĉiu povas ja facile kompreni, ke tia timo estas tute senkaŭza, ĉar

la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato ne havas ja la rajton

nek la povon malakcepti ion en la tagordon laŭ sia propra plaĉo. En

Antverpeno la tuta kongresa komitato (ne la prezidanto) rifuzis akcepti

 

460

 

el la jaro 1912. — N-ro 53

 

unu proponon nur pro tio, ke ĝi celis elvoki skandalon. Sed se iu

en ĝentila maniero skribos ekzemple: „mi proponas, ke la rajto sendi

Delegitojn estu senpaga“, aŭ: „mi proponas, ke por plena senpartieco

kaj superpartieco de la institucio de Rajtigitaj Delegitoj, ĉiuj aferoj,

koncemantaj tiujn Delegitojn kaj ĉiuj pagoj de tiuj Delegitoj estu

administrataj ne de la Centra Oficejo, sed de ia speciala sekretario-kasisto, elektata de la Delegitoj mem“, — ĉu efektive iu povas timi,

ke tiamaniere redaktitajn proponojn la kongresa komitato povus propravole malakcepti en la tagordon? Kaj se eĉ ni supozus, ke la kongresa komitato farus tian maljustaĵon, la proponanto havas ja ĉiam la

rajton apelacii al la Delegitoj private kaj senpere, kolekti por sia propono la necesan nombron da subskriboj por devigi la komitaton enporti

la maljuste rifuzitan proponon en la tagordon.

 

Oni eble diros, ke, pro ia premado de la flanko de la „eminentuloj“, nenia propono malagrabla por la eminentuloj povas havi esperon

ricevi por si en la kongreso plimulton da voĉoj. Sed ankaŭ tio estas

ja tute ne vera; ĉar dum longa tempo antaŭ la kongreso ĉiu proponanto

havas ja plenan povon bone motivi sian farotan proponon en la gazetoj

aŭ per cirkuleraj leteroj al la societoj kaj grupoj esperantistaj kaj sekve

garantii al si, ke, se lia propono estas efektive prava, ĝi certe trovos

por si en la kongreso la plimulton da voĉoj.

 

Vi vidas sekve, ke ĉion, kio povas esti utila por nia afero, oni

povas tre bone atingi en maniero trankvila, kaj tute ne estas necese

semi konstantan malpacon kaj per ĉiuj fortoj paralizi ĉian vivon kaj

progreson en nia afero. La Delegitaro konsistas el homoj kaj kompreneble povas erari; precipe facile ĝi povis erari en la unua momento

post sia naskiĝo, kiam ĝi havis ankoraŭ tro malmulte da sperto. Tion

ĉiu devas kompreni, kaj ĉiu bona esperantisto, al kiu ŝajnas, ke la

Delegitaro eraris, devas lojale diri al si: „la plimulto decidis, sekve

mi devas min submeti; sed ĉar mi estas konvinkita, ke la decido estas

erara, tial mi penos, ke en la venonta kongreso oni rebonigu la eraron“.

Sed se iu, al kiu ne plaĉas tiu aŭ alia decido, tiu aŭ alia eble nelerta

faro de la kongresa estraro, tuj malpaciĝas, komencas atakadon,

bojkotadon, senkreditigadon de la tuta kongreso k.t.p… . ĉu tia agado

estas bona?

 

Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo

de esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj mi de nun verŝajne neniam

plu partoprenos en diskutado, nek en la kongresoj, nek en la gazetoj.

En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado

en la diskutoj; sekve tiuj, kiuj estas kontraŭ mia opinio havas plenan

povon kontraŭbatali ĝin per ĉiuj fortoj, ne timante, ke mi polemikos

kontraŭ ili eĉ per unu vorto. Sed ĝuste pro tio, ke mi ne intencas

plu diskuti, mi nun la lastan fojon klarigis mian opinion.

 

461

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

Mi atentigas pri tio, ke mi esprimis ne mian deziron, sed nur

mian opinion, ĉar mia deziro estas nurunu: ke la esperanta afero

vivu kaj progresu sane, en kia ajn maniero tio estos. Se mia opinio

estas erara, la esperantistoj forĵetu ĝin; sed ili faru tion en maniero

orda, per regula voĉdonado.

 

N-ro 54. 10. IX. 1913

 

A1 la redaktoro de „La Ondo de Esperanto“

 

(Pri la „Delegacio“)

 

VVuster: Del Ondo

 

„La Ondo de Esperanto“ V. 1913, n-ro. 11, paĝ. 170 — 174.

 

Kara redaktoro! — Vi revenas al la temo, pri kiu mi jam ofte

diris, ke mi ne volas paroli pri ĝi. Ĉar krom vi ankau aliaj personoj

tro ofte ripetas al mi la samajn demandojn, tial mi cedas nun al via

insistado kaj mi donos al vi respondon, kiun — se vi deziras — vi

povas publikigi; sed mi kore petas vin kaj ankau ĉiujn aliajn miajn

korespondantojn, ke oni ne devigu min pli paroli pri tiu temo.

 

Vi demandas min, kial mi kaj preskau la tuta esperantistaro subtenis

la aranĝintojn de la tiel nomata „Delegacio a ; la respondo estas tute simpla: ĉar dank’ al la konstantaj kaj sennombraj asertoj de s-ro Couturat

ni havis plenan konfidon al li, ni estis plene konvinkitaj, ke li havas la

plej purajn intencojn, ke li laboras senambicie nur por la fortikigo de

komuna interkonsento kaj interhelpo, kaj ĝis la lasta momento ni ne

havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon.

Sub la influo de liaj konstantaj asertoj ni estis plene konvinkitaj ke lia

sola celado estas nur: 1. au akiri por nia movado ian „grandegan

autoritaton <£ (la Tutmondan Ligon de Akademioj), kiu — kiel mi tiam

naive kaj tute malprave opiniis — per unu fojo centobligus nian forton,

2. au — se tia forto ne estos akirebla — montri per senpartia esploro

al ĉiuj nesciantoj tiun vojon, kiu estas la plej fidinda kaj plej certa

por la atingo de nia celo, por ke ĉiuj amikoj de la ideo povu aliĝi al

la ĉefa armeo, ne perdante siajn fortojn per diseco kaj per palpado

en mallumo. Neniu el ni povis eĉ por unu momento suspekti, ke

kaŝite estas preparata por ni ia surprizo, ke baldau, kiam s-ro Couturat

pensos, ke li estas sufiĉe forta, li subite ŝanĝos la tonon kaj diros:

la plej alta autoritato, kiun devas obei ĉiuj mondlingvanoj, estas mi

kaj miaj kunuloj; neniigu ĉion, kion vi ĝis nun akiris per malfacila

laborado kaj rekomencu la laboron tute denove lau niaj ordonoj.

 

Por ke vi povu almenau iomete vidi, en kia lumo s-ro Couturat

prezentadis al ni siajn intencojn, mi donas ĉi tie por ekzemplo eltiron

el unu el la multaj leteroj, kiujn li skribis al mi. Mi neniam tion farus,

ĉar la publikigadon de privataj leteroj mi rigardas kiel aferon mal-honestan; sed ĉar malgrau mia sesjara silentado s-ro Couturat kaj liaj

kunuloj konstante min atakas, insultas, kalumnias, publikigas sen-462

 

el la jaroj 1912, 1913. — N-roj 53-54

 

permese pecojn el miaj leteroj, kripligante ilian sencon, k.t.p., tial

mi bedaurinde estas devigata almenau unu fojon publikigi eltiron

el la leteroj de s-ro Couturat, por ke oni almenau iomete eksciu la

veran historion de la afero.

 

Antaue mi donas malgrandan klarigon. Decidinte aranĝi la „Komitaton de la Delegacio“, s-ro Couturat petis rektoron Boirac, ke li

fariĝu membro de la Komitato. Ĉar videble la ĉefaj francaj esperantistoj jam havis ian suspekton, s-ro Boirac ne volis akcepti la proponitan rolon, malgrau la asertoj de s-ro Couturat, ke s-ro Boirac

eniros en la Komitaton ne kiel prezidanto de la Lingva Komitato,

sed nur kiel persono tute privata, kaj malgrau la ripetataj certigoj,

ke lia eniro en la Komitaton prezentas absolute nenian danĝeron

por Esperanto! Vidante la kontraustaron de s-ro Boirac, s-ro

Couturat sin turnis kun longaj leteroj al mi, petante, ke mi admonu

s-ron Boirac. Mi respondis, ke mi ankau opinias, ke ni, esperantistoj,

devas nin teni tute flanke de la Delegacia Komitato*, ĉar: se la

Delegacia Komitato rekomendos Esperanton, tio alportos al Esperanto nenian utilon, ĉar la mondo diros, ke la esperantistoj mem

aranĝis komedian elekton; sed se la Komitato eble faros ian decidon

eraran, la partopreno de la esperantistoj povas alporti al ni tre

grandan malutilon. Tamen, cedante al la insistaj asertoj de s-ro

Couturat, ke al Esperahto minacas absolute nenia danĝero, mi

fine plenumis lian deziron kaj konsilis al s-ro Boirac, ke li (ne kiel

komisiito de la esperantistaro, sed nur kiel persono tute privata) eniru

en la Komitaton.

 

Ke la Delegacia Komitato faros tian agon, kian ĝi poste faris,

tion mi, naive kredante al la simpla logiko kaj plene konfidante al

la aranĝanto kaj vera direktanto de la Komitato kaj al liaj konstantaj

asertoj, ne povis sonĝi eĉ unu momenton. La sola, kion mi timis,

estis nur, ke la Komitato eble donos al sia decido ne sufiĉe pripensitan

kaj ne sufiĉe singardan formon. Pri tio mi korespondis kun s-ro

Couturat. Profunde kredante, ke la direktantoj de la Komitato pensas

nur pri la bono de nia ideo, mi konsilis ekzemple, ke se la Komitato

trovos dezirindaj iajn plibonigojn en Esperanto, ĝi ne diru tion mallerte

en sia decido (por ke la mondo ne diru, ke uzebla lingvo ne ekzistas),

sed ĝi transdonu siajn konsilojn al nia Lingva Komitato, por ke tiu

ĉi lasta esploru la aferon kaj, se tio montriĝos utila, plenumu la konsilojn (ne postulojn!) en la singarda kaj senrompa maniero, montrita

en la antauparolo al la „Fundamento w . (Vi vidos malsupre, kion pri

tio s-ro Couturat diris, kaj komparu ĝin kun tio, kion li faris!)

 

* Kiam mi poste petis s-ron de Beaufront reprezenti Esperanton

en la Komitato, mi atentigis lin, ke li devas tion fari nur kiel „klarig-anto“, sed ke li ne havas la rajton ion akcepti au fari ian promeson

en la nomo de la esperantistoj.

 

463

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

Mi konsilis, ke, por ne senkuraĝigi la mondon per malĝusta timo, ke

ekzistas iaj diversaj mondlingvaj movadoj, la Komitato ne diru en

sia decido, ke ĝi „elektis“ Esperanton inter multaj konkurantoj, sed

ke ĝi „esploris“ la mondlingvan demandon kaj trovis, ke la sole ĝusta

vojo estas tia-tia (vi vidos malsupre, kiel bone oni komprenis kaj

aprobis mian opinion, kaj … vi scias, kiel oni poste falsis la sencon

de miaj vortoj kaj ripetadis, ke se la Delegacia Komitato ne „elektis“,

sed ellaboris novan lingvon, ĝi agis laŭ mia deziro).

 

Jen estas eltiro el letero, kiun s-ro Couturat skribis al mi la

18-an de Januaro 1907 1 * :

 

Monsieur et cher Maitre,

 

Nous vous remercions de vos sages conseils, et nous sommes d 9 autant

mieux disposes d les suivre, qu’ils sont entierement conformes a nos

intenUons et a notre plan …

 

… II va sans dire que le Comite emploierait pas les formules

maladroites que vous craignez, mais une formule, qui indiquerait nette-ment qu’il n’y a qu’une seule langue qui puisse servir a .. . et qu’on

puisse recommander a … Quant a l’hypothese oŭ notre Comite accep-terait en principe une autre langue que l’Esp., permettez-moi de ne pas

y tenir compte, tout elle est improbable ou plutot impossible. II faudrait

que nous eussions bien mal choisi les membres du Comite, ou qu’ils

fussent tous des parfaits comediens, pour que leur decision ne soit pas

celle que vous desirez comme nous.

 

Toute la question se reduit a celle-ci: VEsperanto sera-t-il adopte

avec ou sans plibonigoj? …

 

Eh bien! il est clair que ce n’est pas notre Comite qui peut

les determiner en detail, et jamais nous n’avons pense alui

confier une pareille tache: voici comment nous concevons qu’il

procederait. II vous consulterait d’abord; puis, une fois que vous seriez

d’accord avec lui sur le principe des reformes (petites ou grandes) a

effectuer, il vous chargerait de les etudier en detail, d’en examiner

toutes les consequences et repercussions possibles, et de lui presenter

un rapport qu’il rVaurait qu’ a approuver. Je dis qu’il s’adresserait

d’abord a vous, parce que le Lingva Komitato, nomme par vous, n’a

qu’une autorite subordonee a la votre, tant aux yeux de l’Esperantistaro

qu’aux yeux des profanes , et que votre approbation et votre concours

suffiraient a imposer a l’Esperantistaro les modifications que vous jugerez

utiles. Mais si vous vouliez vous decharger d’une partie de la respon-sabilite, ou simplement faire appel aux lumieres de vos meilleurs adeptes,

 

1 Mi korektis la multajn evidentajn preserarojn de la franca teksto

 

kaj donas post la franca teksto la tradukon de s-ro Obr. Gi troviĝas

 

ankaŭ en „La Ondo i( post la franca teksto; mi korektis ankaŭ en ĝi

 

kellcajn preserarojn, sed ne la stilon.

 

464

 

vous pourriez vous adjoindre, pour mettre a Vetude et preparer les rĉ-formes, un petit Comite de 10 a 20 membres choisis par vous dans le

L. K. (car celui-ci est trop nombreux pour pouvoir faire un travail utile

et assez rapide; et dVailleurs, ses membres sont loin de posseder tous

la meme competence). S’il vous paraissait delicat de faire ce choix

vous-meme, alors notre Comite ne ferait qu’indiquer les points sur les-quels il y aurait lieu d’etudier les reformes, et sanctionner les propositions que vous lui apporteriez apres etude et examen fait par votre

Comite. Ainsi, non seulement votre autorite serait entierement respectee

aux yeux des Esperantistes, mais votre competence d’auteur serait mise

a contribution de la maniere la plus honorable pour vous et la plus

profltable pour la langue meme. Tout cela concerne les rapports entre

notre Comite et vous, assiste, si vous le voulez, du Lingva Komitato.

 

Voici maintenant comment on presenterait la chose au public. Bien

entendu, notre Comite n y irait pas dire qu y il a „choisi“ l y Esp. entre tous

ses concurrents, ni qu y il Vaccepte a la condition qu 3 on y fasse telle

ou telle retouche; ce serait evidemment trop bete, et cela non seulement ferait, comme vous dites, du tort a VEsp., mais retirerait toute

efficacite aux decisions du Comite. Non, il redigerait sa decision dans

le sens et a peu pres les termes que vous indiquez et desirez; il pro-clamerait hautement que VEsp. est la seule L. I. acceptable et praticable,

la seule repondant a tous les besoins, ayant fait ses preuves, etc.; et

il recommanderait tres explicitement d y adopter telle qu y elle est,

tant dans les ecoles que dans les administrations publiques, etilferait

aussitdt les demarches necessaires pour obtenir cette adoption. Aprŝs

cela il indiquerait tres discretement les „etudes“ a faire sous uneforme

analogue a celle-ci: „Certains Esperantistes ont signale au Comite

quelques difficultes pratiques, ou ont demande quelques simplifications…

Le Comite a charge le Dr. Zamenhof d y examiner ces questions, (avec

le concours du L. K., sfil y a lieu), et de lui soumettre a ce sujet des

propositions“. Pas un mot n y indiquerait ou ne laisserait supposer qu y il

s y agit de „perfectionner“ ou de „reformer“ VEsp. Aux adversaires ou

rivaux on pourrait opposer Vadoption formelle et sans restriction de

VEsp. par le Comite; aux Esperantistes anciens on dirait: „Vous n y avez

rien d craindre desormais, VEsp. est adopte tel quel, vous pouvez

continuer a Vemployer et a le propager avec assurance*. Et aux profanes enfin on dirait: „Vous pouvez hardiment apprendre VEsp., puisqu y il

est adopte, et qu y aucune langue ne pourra le detroner u . Ainsi la propagande de VEsp. ne subirait de ce fait aucun arret ni retard, mais en re-cevrait au contraire une impulsion nouvelle, ce qu y il importe avant tout.

 

Maintenant, pour effectuer les reformes ou corrections (petites ou

grandes), la methode la plus sage et la plus sŭre est celle que vous

avez constamment preconisee, a savoir celle des neologismes. Nous

n y avons garde de negliger, en effet, non seulement Vinteret commercial

 

30 Dietterle, Zamenhof.

 

465

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

des editeurs, et Vinteret pecuniaire et les habitudes des adeptes qui

auraient a acheter et a etudier de nouveaux livres au cas d?une reforme

radicale, mais Vinteret de la langue elle meme et sa continuite, il ne

faut evidemment pas que les anciens livres, qui forment une litterature

si interessante et si riche, deviennent illisibles pour les nouveaux adeptes,

et qu’on soit en quelque sorte oblige de les traduire dans une langue

nouvelle. II nous semble qu y on peut donner satisfaction (plus au moins)

aux reformistes les plus exigeants sans rompre cette continuite, et

eri introduisant simplement des neologismes facultatifs, qu y on pourra

employer concurremment avec les formes actuelles, jusqu y a ce que la

pratique ait decide entre elles, et reduit les anciennes (s y il y a lieu) a

Vetat d y archaismes. Cette evolution ou transformation, qui dependra

de ceux qui pratiqueront la langue, pourra etre aussi lente qu y on peut

le souhaiter (si elle etait rapide, ce serait signe que les reformes repondent a un besoin general et urgent). Pour introduire ces neologismes ,

on pourrait les presenter non comme des plibonigoj, mais simplement

comme des formes admises dans un interet pratique, ou a titre d y essai:

par exemple, si Von voulait (c y est une simple hypothese) pouvoir

se passer des lettres assentuees, on devrait admettre une transcription

telle, qu y elle permette de passer par des regles generales et uni-formes de Vorthographe actuelle a Vorthographe nouvelle, de sorte

qu y on pŭt utiliser les manuels et dictionnaires; et on la presenterait a

peu pres dans les termes suivants: „Beaucoup de nos samideanoj ayant

egrette qu y on ne puisse imprimer de VEsp. partout, dans les journaux,

rrevues, ou dans n y importe quelle imprimerie, et ayant desire avoir a

cette fin une orthographe (ou un alphabet) „de propagandevoici

Vorthographe que nous leur recommandons d y employer, en remplagant

ĉ par … ĝ par .. . etc.“. Non seulement on indiquerait pas quej les

formes anciennes sont jugees moins bonnes, mais on pourrait meme

representer les nouvelles comme de simples expedients, jusqu y a ce que

la pratique ait prononce entre elles. En un mot, la langue garderait

sa continuite, et si elle evoluait, ce serait d y une maniere insensible et

d y ailleurs voulue par la majorite de ses adeptes. Les conservateurs

les plus fanatiques ne pourraient pas se plaindre, puisqu y ils ne seraient

nullement obliges d y adopter les „innovations“ qu y ils trouveraient inutiles ,

et pourraient conserver la langue „classique“; les reformistes seraient

satisfaits, du moins dans quelque mesure, et n y auraient qu y a employer

systematiquement les formes nouvelles pour les faire triompher. Aux

mecontents, s y il en restait, on pourrait toujours dire: „0n a examine

consciencieusement toutes les reformes proposees; on a adopte toutes

celles qui etaient possibles sans rompre Vunite et la continuite de la

langue; contentez-vous de ce resultat, vous etes deja tres heureux de

Vavoir obtenu“. Mais ces mecontents seraient en tout cas reduis a une

infime minorite, et ils seraient noyes dans la masse des nouveaux adeptes.

 

466

 

el la jaro 1913.

 

N-ro 54

 

Voila comment nous concevons (comment nous concevions, meme

avant votre lettre) la tactique a suivre: il tious semble qu f elle vous

donne toute satisfaction. J’en ai parle justement a M. Boirac la veille

du jour oŭ j’ai regu votre lettre (mardi), car lui aussi me disait s qu’il

conviendrait, pour ne pas nuire a l’Esp., de conjier Vetude et Vexecution

des reformes a vous et au L. K. Je lui ai aussitot repondu que nous

n’avions jamais congu autrement le rĉle de notre Comite et

qu’il ne pourrait pas se meler du detail de questions linguisti-ques. Nous avons pense que la presence de M. Boirac dans notre

Comite est indispensable, en raison de sa competence personelle d’Espe -

rantiste: il serait evidemment le meilleur avocat de VEsp., et serait bien

place pour le defendre, non seulement contre ses rivaux et ses critiques,

mais contre les reformistes imprudents et exageres. Son nom rallierait

certainement Vunanimite de suĵfrages de la Delegation; et il serait aux

yeux des Esperantistes une garantie pour Voeuvre du Comite. II serait

assurement ridicule (et inutile) de composer notre Comite uniquement

d’Esperantistes: il n’aurait plus aucune valeur aux yeux du public;

mais nous tenons beaucoup a ce que VEsp. ait au sein du Comite un

champion, et nous n’en connaissons de meilleur que M. Boirac, non

seulement par ses qualites personnelles et d 3 Esperantiste, mais par sa

situation officielle qui lui donne une certaine autorite aux yeux des

profanes; de sorte que s’il rVacceptait pas, nous ne voyons pas quel

Esperantiste nous pourrions decemment lui substituer: car nous ne pou-vons pas associer un homme obscur, sans situation et sans autorite

(en dehors de VEsperanto), aux savants tres autorises que nous comptons

y faire figurer. Nous croyons meme que Vacceptation de M. Boirac

serait de nature a entrainer d’autres adhesions precieuses pour notre

Comite. Or M. Boirac a reserve sa reponse, en disant qu’il desirait

vous consulter, ce qui est tres naturel. Je vous prie donc, si vous

approuvez nos plans, de lui repondre favorablement, car son acceptation

comme vous voyez, est tres importante, et presque capitale, tant au

point de vue de VEsp. qu’au point de vue de la Delegation. Je vous

repete, et j’y insiste que VEsp. n’a rien a craindre de notre

Comite, qui sera compose de personnes favorables, au moins en principe, a VEsp. Sur de telles personnes, d’ailleurs intelligentes et exemptes

de partipris (plus peut-etre que ne serait des Esperantistes proprement

dits), M. Boirac aura une influence tres grande par sa competence

d’Esperantiste, et en outre par son habilite diplomatique, que vous avez

vue a Voeuvre a Boulogne. II dirigera les discussions sans en avoir

Vair, et saura les faire tourner pour le mieux de VEsp. En le faisant

entrer dans notre Comite, nous donnons a VEsp. non seulement un

temoignagc de sympathie, mais un gage de succes certain. Nous

serions evidemment beaucoup moins sŭrs du resultat si M. Boirac n’etait

pas la, car, quel que soit riotre devouement a l’Esp., nous aurions bien

 

467

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

moins d’autorite que lui pour plaider la cause de VEsp., faire valoir

ses qualites, refuter les critiques, etc., M. Boirac est le lien necessaire

entre VEsperanto et la Delegation, et pour ainsi dire le symbole vivant

de leur alliance. Avec lui, tout ira bien pour VEsp.; sans lui, nous

ne sommes plus sŭrs de rien, parce que nous manquerions d*appui au

 

sein du Comite. #

*

[Traduko:

 

Sinjoro kaj kara Majstro,

 

Ni dankas vin por viaj saĝaj konsiloj , kaj ni des pli inklinas sekvi

ilin, ĉar ili estas tute konformaj al niaj intencoj kaj al nia plano …

 

. .. Memkompreneble la Komitato ne uzas la mallertajn formulojn,

kiujn vi timas, sed formulon, kiu indikus Jclare, ke estas nur unu sola

lingvo, kiu povas servi al … kaj kiun oni povas rekomendi por …

Kio koncernas la hipotezon, ke nia Komitato akceptus en principo alian

lingvon, ol Esperanton — permesu al mi eĉ ne konsideri ĝin, tiel ĝi estas

nekredebla, aŭ pli ĝuste neebla. Necesus, ke ni tre malbone elektu la

membrojn de niaKomitato, aŭ ke ili estu tre perfektaj komediantoj, por

ke ilia decido estu alia, ol tiu, kiun vi deziras same kiel ni .

 

La tuta demando limigas sin al jeno: ĉu Esperanto estas akceptita

kun aŭ sen plibonigoj …

 

Estas klare, ke ne nia Komitato povas difini ilin en detaloj,

kaj neniam ni pensis konfidi al ĝi similan taskon: jen kiel ni

prezentas al ni, ke ĝi procedos. Unue ĝi konsultus vin; poste, kiam vi

akordiĝos kun ĝi pri la principoj de reformoj (malgrandaj aŭ grandaj)

plenumotaj, ĝi komisius al vi studi ilin detale, ekzameni ĉiujn eblajn

sekvojn kaj rebrilojn, kaj prezenti al ĝi raporton, kiun ĝi devus nur

aprobi. Mi diras, ke ĝi turnus sin unue al vi, ĉar la Lingva Komitato,

elektita de vi, havas aŭtoritaton nur malsuperan al la via, kiel en la

okuloj de V esperantistaro, tiel ankaŭ en la okuloj de profanoj, kaj ĉar

via aprobo kaj via kunlaboro sufiĉus por rekomendi al la esperantistaro

la modifojn, kiujn ni juĝus utilaj. Sed, se vi volus deŝarĝi vin de unu

parto de T respondeco , aŭ simple fari alvokon al la lumiloj de viaj plej

bonaj adeptoj, vi povus, por helpi al la studado kaj prepari la reformojn,

fortni por vi malgrandan Komitaton de 10 ĝis 20 membroj elektitaj de

vi el la L. K. (ĉar tiu ĉi estas tro multenombra por povifari utilan kaj

sufiĉe rapidan laboron; kaj krom tio, ĝiaj membroj tute ne posedas la

saman kompetentecon). Se al vi ŝajnus tro delikate fari mem la elekton,

nia Komitato povus nur montri la punktojn, en kiuj oni devus studi la

reformojn, kaj sankcii la proponojn, kiujn vi al ĝi alportus post la studo

kaj la ekzameno, farita de via Komitato. Tiamaniere ne nur via aŭtoritato estus tute respektata en la okuloj de esperantistoj, sed via aŭtora

kompetenteco estus uzata en la maniero plej honora por vi kaj plej

profita por la lingvo. Cio ĉi koncernas la rilatojn inter nia Komitato

kaj vi, asistata, se vi tion deziras, de Lingva Komitato.

 

468

 

el la jaro 1913.

 

N-ro 54

 

Kaj jen kiel oni prezentus la aferon al publiko. Kompreneble, nia

Komitato ne deklaros, keĝi „elektis u Esperanton inter ĉiuj ĝiaj konkurantoj

aŭ akceptis ĝin kun kondiĉo, ke oni faros en ĝi tiun aŭ tiun riparon;

tio estus evidente tro malsaĝa kaj tio ne nur, kiel vi diras alportus malbonon al Esperanto, sed ankaŭ tute senefikigus la decidojn de la Komitato.

Ne ĝi redaktus sian decidon en la senco kaj proksimume en la formo,

kiun vi indikas kaj deziras; ĝi deklarus laŭte, ke Esperanto estas la sola

L. I. akceptebla kaj praktikebla, la sola, respondanta al ĉiuj bezonoj,

kiuj jam pruvis tion, k.t.p.; kaj ĝi rekomendus tre klare akcepti ĝin

tia, kia ĝi estas, en la lernejoj kaj en la oficialaj institucioj, kaj ĝi

farus tuj la paŝojn necesajn por okazigi tiun akcepton. Poste ĝi montrus

tre diskrete la „studojn u farotajn en formo simila al sekvanta: „Iaj

esperantistoj notis al la komitato kelkajn malfacilaĵojn praktikajn, aŭ

petis kelkajn plisimpligojn .. . La Komitato komisiis al d-ro Zamenhof

esplori tiujn demandojn (kun la partopreno de L. K., se ĝi okazos), kaj

prezenti al ĝi pri tiu temo proponojn. u Neniu vorto montrus aŭ lasus

supozi ke la afero rilatus al „perfektigado u aŭ „reformado u de Esperanto.

Al la kontraŭuloj aŭ konkurantoj oni povus kontraŭmeti la formalan kaj

senesceptan akcepton de Esperanto faritan de la Komitato; al la malnovaj esperantistoj oni dirus: „De nun vi nenion devas timi, Esperanto

estas akceptita tia, kia ĝi estas, vi povas daŭrigi ĝin uzi kaj propagandi kun certeco u . Kaj jine al la profanoj oni dirus: „Vi povas

kuraĝe lerni Esperanton ĉar ĝi estas akceptita, kaj neniu lingvo povos ĝin

detronigi. u Tiamaniere la propagando de Esperanto suferus de tia fakto

neniun halton, nek malfruigon , sed kontraŭe ricevus novan impulson,

kio estas plej grava.

 

Nun por efektivigi la reformojn aŭ korefctojn (malgrandajn aŭ

grandajn), la plej saĝa kaj la plej certa metodo estas tiu, kiun vi

konstante laŭdas, t. e. — tiu de neologismoj. Ni devas nin gardi ,

efektive, kontraŭ malatento kiel al komerca intereso de eldonistoj kaj

al mona intereso kaj kutimoj de adeptoj, kiuj devus aĉeti kaj studi

novajn librojn en la okazo de radikala reformo, tiel ankaŭ al la intereso de la lingvo mem, kaj al ĝia kontinueco: evidente, la malnovaj

libroj, kiuj formas literaturon tiel interesan kaj riĉan, ne devas fariĝi

nelegeblaj por la novaj adeptoj tiel ke oni estas devigata traduki ilin

en novan lingvon. Al ni ŝajnas, ke oni povas kontentigi (pli aŭ malpli)

la reformistojn plej postulemajn ne rompante tiun kontinuecon,

kaj enkondukante simple la neologismojn nedevigajn, kiujn oni povos

uzi paralele kun la ekzistantaj formoj, ĝis la praktiko decidos inter ili,

kaj transformigos la malnovajn (se tio okazos) en arĥaismojn. Tiu

evolucio aŭ transformado, kiu dependos de la personoj, kiuj praktike

uzos la lingvon, povos esti tiel malrapida, kiel oni tion deziras (se ĝi

estos rapida , tio estos la signo, ke la reformoj respondas al ĝenerala

kaj urĝa bezono). Por enkonduki tiujn neologismojn, oni povus prezenti

 

469

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

ilin ne kiel plibonigojn, sed simple kiel formojn permesitajn pro praktika

bezono, aŭ sub la nomo de provo: ekzemple, se oni dezirus (ĝi estas

nur simpla hipotezo) eviti la uzadon de supersignitaj literoj, oni

devus prezenti ortografion tian, kiu permesus pasi per la reguloj ĝeneralaj kaj unuformaj de V ekzistanta ortografio al la ortografio nova,

tiamaniere ke oni povus utiligi la lernolibrojn kaj vortarojn; kaj oni

proponus ĝin proksimume en sekvanta formo: „Ĉar multaj niaj samideanoj bedaŭris, ke oni ne povas presigi en Esperanto ĉie, en ĵurnaloj, revuoj,

aŭ en iu ajn presejo, kaj ĉar ili deziris havi por tiu celo ortografion

(aŭ alfabeton) „propagandan“, jen la ortografio, kiun ni rekomendas

uzi, anstataŭante ĉ per… ĝ per. .. k.t.p“. Ne nur oni ne notus ke

la formoj malnovaj estas juĝataj malpli bonaj, sed oni povus prezenti

la novajn kiel simplajn rimedojn, ĝis la praktiko decidos inter ili.

Unuvorte, la lingvo konservus sian kontinuecon, kaj se ĝi evoluus, tio

okazus per maniero nesentebla, kaj, krome, dezirita de la plimulto de

ĝiaj adeptoj. La konservativuloj la plej fanatikaj ne povus plendi, ĉar

ili neniel estus devigataj akcepti la „novaĵojn“, kiujn ili trovus neutilaj,

kaj povus konservi la „klasikan“ lingvon; la reformistoj estus kontentigitaj, almenaŭ iom, kaj devus nur uzi sisteme la novajn formojn por

ilin triumfigi. Al malkontentaj, se tiaj restus, oni povus ĉiam diri:

„Oni ekzamenis konscience ĉiujn proponitajn reformojn; oni akceptis

ĉiujn, kiuj estis eblaj sen la rompo de la unueco kaj kontinueco de la

lingvo; kontentiĝu per tiu rezultato, vi estas tre feliĉaj, ke vi ricevis

ĝin. Sed tiuj malkontentuloj estus malmultigitaj ĝis la lasta malgrandaĵo,

kaj estus dronigitaj en la amaso de novaj adeptoj.

 

Jen kiel ni prezentas al ni (kiel ni prezentis, eĉ antaŭ via letero)

la taktikon plenumotan: al ni ŝajnas, ke ĝi tute kontentigas vin. Mi

parolis pri ĝi kun s-ro Boirac antaŭtage de la ricevo de via letero

(mardo), ĉar li ankaŭ diris, ke estus necese, por ne malutili al Esperanto,

komisii la studon kaj la plenumon de V reformoj al vi kaj al L. K.

Mituj respondis al li, ke ni neniam alie prezentis al ni la rolon

de nia Komitato, kaj ke ĝi ne povus sin okupi pri la detaloj

de lingvaj demandoj. Ni pensis, ke la ĉeesto de s-ro Boirac en nia

Komitato, estas necesa, pro lia persona kompetenteco de esperantisto:

li estus evidente la plej bona advokato de Esperanto, kaj bone povus ĝin defendi, ne nur kontraŭ ĝiaj konkurantoj kaj kritikantoj, sed ankaŭ kontraŭ

reformistoj nesingardaj kaj tropostulemaj. Lia nomo certe kunigus la

unuanimecon en voĉdonado de la Delegacio kaj li estus en la okuloj de

esperantistoj garantio por la afero de l 3 Komitato. Estus, kompreneble,

ridinde (kaj neutile) formi nian Komitaton nur el esperantistoj: ĝi havus

nenian valoron en la okuloj de V publiko; sed niforte deziras, ke Esperanto

havu en la interno de V komitato batalanton, kaj ni ne scias pli bonan,

ol s-ron Boirac, ne nur pro liaj kvalitoj personaj, kaj kvalitoj de esperantisto, sed ankaŭ pro lia oficiala ofico, kiu donas al li certan aŭtor-470

 

el la jaroj 1913, 1914. — N-roj 54—55

 

itaton en la okuloj de profanoj; tiel ke se li ne konsentos, ni ne vidas,

per kiu esperantisto ni povos lin anstataŭigi, ĉar ni ne povas akcepti

homon nekleran, sen pozicio kaj sen aŭtoritato (ekstere de Esperanto)

en la societon de scienculoj tre aŭtoritataj, kies partoprenadon ni esperas

havigi. Ni pensas eĉ, ke la konsento de s-ro Boirac taŭgus por sekvigi

aliajn grandavalorajn aliĝojn al nia Komitato. Sed s-ro Boirac prokrastis sian respondon, dirante ke li deziras konsulti vin, kio estas tre

natura. Mi do petas vin, se vi aprobas niajn planojn, respondi al li

en favora senco, ĉar lia partopreno, kiel vi vidas, estas tre grava, kaj

preskaŭ ĉefa, kiel el vidpunkto de Esperanto, tiel ankaŭ el vidpunkto de

Delegacio. Mi ripetas al vi, kaj mi insistas pri tio, ke Esperanto

devas nenion timi de la parto de nia Komitato, kiu konsistos

el personoj favoraj, almenaŭ en principo, al Esperanto. Sur tiajn personojn,

krom tio kleraj kaj liberigitaj de antaŭdecido (eble pli, ol estus la veraj

esperantistoj), s-ro Boirac havos tre grandan influon per sia kompetenteco

esperantista, kaj per sia diptomata lerteco, kiun vi vidis uzata en Bulonjo.

Li gvidos la diskutojn eĉ ne montrante tion, kaj scios ilin turni al la

bono de Esperanto. Invitante lin en nian Komitaton, ni donas al Esperanto ne nur ateston de simpatio, sed ankaŭ garantiaĵon de certa

sukceso. Ni evidente estos multe malpli certaj pri la rezultato, se

s-ro Boirac ne estos tie ĉi, ĉar kia ajn estu nia sindonemo al Esperanto,

ni havos multe malpli da aŭtoritato por pledi Esperanton, valorigi

ĝiajn kvalitojn, refuti la kritikojn, k.t.p. S-ro Boirac estas la necesa

interligo inter Esperanto kaj la Delegacio, kaj, por tiel diri, simbolo vivanta de ilia unuiĝo. Kun li ĉio iros bone por Esperanto; sen li, ni pri nenio

estas certaj , ĉar al ni mankos la apogilo en la interno de Komitato.]

# *

Kun granda abomeno mi ektuŝis la temon, pri kiu mi volis neniam

paroli. Mi ĉiam silentis, ĉar unue mi ne volis entiri min en polemikon

kun certa kategorio da personoj kaj due mi ĝis nun ĉiam esperis, ke

la konscienco de tiuj personoj fine eble vekiĝos kaj, se ili ne pentos

siajn malbelajn agojn, ili almenau ĉesigos sian konstantan insultadon

kaj kalumniadon. Mi petas pardonon, ke mi fine perdis la paciencon

kaj diris kelkajn vortojn. Mi antauvidas tre bone, kia amaso da koto

nun estos ĵetata sur min; sed tiuj sinjoroj faru, kion ili volas.

 

N-ro 55. 1914

 

A1 la redaktoro de „Libera Penso u

 

„Liberpensulo“ III. 1927, n-ro 3.

 

(La letero estas nedatita en la gazeto, sed laŭ la enhavo skribita

mallonge antaŭ la kongreso en Paris 1914.)

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi subskribis kaj resendas al vi la

folieton pri „La Vojo“. ✓

 

471

 

V. A. Jam presitaj leteroj el la jaroj 1914, 1915, 1916. — N-roj 55—57

 

Mi nun ne scias ankorau, ĉu mi povos veni al la Pariza kongreso;

sed se mi venos, estos al mi tre agrable ĉeesti ĉe la kulturkoncerto,

kiun la Libera Penso intencas aranĝi.

 

N-ro 56. 3. III. 1915

 

A1 pastro J. Cyprian Rust

 

(Pri la „Malnova Testamento“)

 

„The British Esperantist“ XI. 1915, n-ro 124 , paĝ. 66.

 

Cher Monsieur!—J’ai le grand plaisir de pouvoir vous annoncer

que TAncien Testament est dĉjk en entier traduit (et ecrit h. la

machine). Afin que 1’oeuvre entiĉre ait partout un style Ĝgal, j’ai tout

traduit moi-meme. Ce n’est que pour les livres „Chant de Salomon”

et „Ruth“ que je me suis servi des traveaux de M. Fred, tout en y

faisant des corrections nĉcessaires. Malheureusement je ne peux pas

vous envoyer la traduction ŭ present, car notre poste n*expedie rien

(pendant la guerre) qui est ĉcrit en Esperanto. Par consĉquent je

suis obligĉ d’attendre jusqu’& la fin de la guerre.

 


*

[Traduko de la „British Esperantist“. — Estimata sinjoro! — Kun

granda plezuro mi povas sciigi al vi, ke la Malnova Testamento jam

estas tute tradukita (kaj maŝine skribita). Por ke la tuta verko ĉie

havu egalan stilon, mi mem tradukis ĉion. Nur por la libroj „Kantoj

de Salomono“ kaj „Ruth“ mi faris uzon el la laboroj de s-ro Fred,

farante en ili la necesajn korektojn. Bedaŭrinde mi ne povas en la

nuna momento sendi alvi la tradukon, ĉar nia poŝto ne transsendas

ion (dum la milito), kio estas skribita en Esperanto. Sekve mi devas

atendi ĝis la fino de la milito.]

 

N-ro 57. 1916

 

A1 Universala Esperanto-Asocio

 

„The British Esperantist“ XII. 1916, n-ro 136, paĝ. 54.

 

Profunde kortuŝis min la malĝoja novaĵo pri la malfeliĉa morto

de nia kara amiko Mudie, kiun mi ĉiam alte estimis kaj profunde amis.

Por Esperanto tio estas neriparebla perdo.

 

A1 U.E.A. mi esprimas mian tutkoran kondolencon.

 

Ĉar mi bedaurinde ne havas la eblecon tion fari, mi petas vin,

komuniki al la gepatroj de V mortinto la esprimon de mia profunda

simpatio. En la koroj de multaj miloj la nomo de ilia brava kaj nobla

filo ĉiam restos neforgeseble vivanta.

 

472

 

B. Ĝis nun nepresitaj leteroj

 

B. ĜIS NUN NEPRESITAJ LETEROJ

 

La leteroj de ĉi tiu subparto B ne estas ordigitaj nur lau

la dato (kiel en A), sed unue laŭ la adresitoj kaj poste inter

si laŭ la dato. Alie la leganto perdus la superrigardon kaj

havus iometan konfuzon.

 

Dum la tuta tempo de la apero de la „Unua Libro u ĝis

la fino de sia vivo, Zamenhof loĝis kutime en Varsovio. Pro

tio mi citos la lokon, el kiu venis la unuopaj leteroj, nur tiam ,

kiam ĝi ne estas Varsovio. Nur dum du mallongaj periodoj li

estis en Ĥerson (aŭt. 1889 ĝis komence de 1890) kaj en Grodno

(1896 — 1899). Ĉe la leteroj skribitaj el la ĵus cititaj urboj,

mi citas la lokon.

 

La leteroj kaj poŝtkartoj de Zamenhof kutime montras la

nomon de V skribinto kun loko kaj strato aŭ stampitaj aŭ

surpresitaj.

 

En Varsovio Zamenhof loĝis unue en Str. Przejazd 9 kaj

post lia reveno el Ĥerson en Novolipki n-ro 21. La leteroj

el la periodo inter Ĥerson kaj Grodno ne montras alian straton.

En Ĥerson li loĝis ul. Hannibalovskaja, dom. Tarle , kaj en

Grodno li loĝis Polic. ul. de Raĥmaninoj, post lia reveno el

Grodno al Varsovio tie en Str. Dzika (ul. Dzikaja) n-ro 9, kaj

poste en Str. Kroleivska n-ro 41.

 

Rimarkiginte pri tiu situacio, mi ŝparas multajn notojn

super la leteroj. Mi ankaŭ ne presigis la kutiman, stereotipan sub -

skribon „ Via L. Zamenhof u . Tamen mi kelkfoje citos alispecajn

formojn de subskribo. Komence li ofte subskribis „ Via aldonita

Zamenhof 6 . La esprimo „aldonita“ (anstataŭ la hodiaŭ kutima

„sindona“) ŝajnas al ni okcidenteŭropanoj iom stranga, sed, kiel

oni diris al mi, ĝi similas la kutiman rusan esprimon. Fakte

Zamenhof nur uzis ĝin en leteroj al rusaj aŭ ruseparolantaj

adresitoj.

 

Ofte Zamenhof subskribis sian nomon ne kun ĉiuj literoj

sed nur kun kelkaj , ekz. „Zamenh …“ aŭ alimaniere. Sed

ne estos necese, konstati tiajn bagatelaĵojn en ĉi tiu kolekto.

Kelkfoje li eĉ forgesis subskribi sian nomon.

 

Komence li tre ofte , precipe en la leteroj al rusaj esper -

antistoj (ĝis meze de V jaro 1892) subskribis nur sian pseŭdonimon „Esperanto“. Mi donos kelkajn ekzemplojn de tia

kutimo. Laborante rapidege, Zamenhof ankaŭ , sed nur sur

leteroj kaj kartoj de bagatela enhavo, kelkfoje ne aldonis la

daton. La forgesitan daton oni ofte povas konstati aŭ laŭ

 

473

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

la poŝtstampo de la loko de forsendo aŭ laŭ la poŝtstampo

de la loko de alveno. Kie la dato estas donita ne rekte de

Zamenhof \ mi atentigas pri tio. Kie la leganto trovos duoblan

daton, ĝi estas la dato kaj laŭ la gregoria kaj laŭ la juliana

kalendarstiloj.

 

Mi malplilongigos jenmaniere:

 

L = letero

p = poŝtkarto.

 

La leganto facile povos konstati ekz. la jenon:

 

L 16.(28) V. 1895 = letero skribita el Varsovio la 28. dc Majo

(malnova stilo 16. de Majo 1895).

 

P. Grodno, 30.1.(1 l.II.) 1896=poŝtkarto skribita el Grodno ktp.

 

La adresiton mi citas nur por la unua letero aŭ poŝtkarto —

por la sekvantaj mi ŝparas la citadon de V nomo.

 

En la subparton B mi ankaŭ akceptis du albumfoliojn

kaj unu kvitancon sur recepto.

 

Inter la leteroj de ĉi tiu parto vi trovos 150 ekzemplerojn

signitajn per N . Ci tiu signo signifas, ke s-ro N. V. Nekrasov ,

Moskvo, liveris la kopiojn. Mi ne sufiĉe kaj ne tro povas laŭdi

lian afablecon kaj lian lertegan helpon por mia kolekto. Komenc -

ante ĝin, mi aŭdis de kelkaj fiankoj, ke la multaj leteroj de

Zamenhof al la societo v Espero u en Peterburgo (la hodiaŭa

Leningrad) kaj al diversaj rusaj samideanoj (jam en kelkaj

gazetoj menciitaj kiel kolektitaj) malaperis dum la milito. Sed

s-ro Nekrasov persone en Leipzig sciigis min, ke tio ne estas

vera kaj promesis sendi al mi la materialon. Per admirinda

diligenteco kaj plej fidinda precizeco li mem kopiis la 150 skribaĵojn, samtempe klarigante kaj transskribante per latinaj

literoj la rusajn vortojn de la tekstoj, kion fari mi neniam

estus kapablinta. Ankaŭ ĉiuj notoj sub la teksto de la kun

N signitaj skribaĵoj estas verkitaj de li 1 . Mi ĉi tie ankoraŭ-foje tutkore dankas al li pro lia oferema helpo antaŭ la leg -

antaro, kiu treege ĝojos pri ĉi tiuj Zamenhofaĵoj 2 .

 

1 Kie mi mem aldonas ion, mi faras tion sub v noto de V kolektinto“.

 

2 En la leteroj mi korektis nenion. Sed por eviti la impreson, ke

ili estas preseraroj, mi atentigas per la signo ° pri tio, ke la koncernaj

vortoj troviĝas en ĉi tiu formo en la originalo.

* $

*

474

 

Vladimir Majnov. — N-roj 58—61

 

A1 s-ro Vladimir Majnov 1 2 3

N-ro 58. Np. 2.(14.) X. 1887*

 

Estimata sinjoro! — Respondon je via demando kaj konsilo 0 vi

trovos en la (libr.) 8 verketo „Respondoj al la societo”, kiu estos

eldonita post 4—5 semajnoj. Je ĉiu okazo mi dankas vin kore por

via bona volo. Kun estimo Esperanto.

 

N-ro 59. N L. 5. (17.) X. 1887

 

Estimata sinjoro! — Respondante vian leteron, mi povas vin sciigi,

ke la ĵurnalo komencos eliri kredeble ĉirkaŭ la monato Januaro aŭ

Februaro de 1’ jaro 1888, sed certe diri mi ankoraŭ ne povas, ĉar

mi ankoraŭ devas nun labori ke la registaro donus° al mi Ia permeson.

La plena vortaro jam estas preta, sed ĝi eliros kredeble ne tiel baldaŭ.

Kiam 4 la gazeto komencos eliri, mi donos en ĝi respondojn de ĉiuj

demandoj de la legantoj; en t(iu) 6 gazeto estos priparolata (ĉio,) 5 kio

estas necesa por la lingvo internacia 6 .

 

N-ro 60. N P. 23. X. 1887 7

 

Estimata sinjoro! — La germana eldono ankoraŭ ne estas preta.

ĉi eliros post 2 semajnoj, kaj vi povos ĝin ricevi ĉe la plej gravaj

libristoj en St. Peterburgo. Vi povos ĝin ricevi ankaŭ ĉe mi mem,

sendinte 25 kopekojn (per markoj de poŝto).

 

N-ro 61. N L. ? 1889

 

Estimata sinjoro! — La sciigo, ke vi donacis unu gramatikon al

la granda princo 8 , faris al mi grandan plezuron. Se vi havas la eblon

donaci al li ankaŭ la aliajn verkojn, vi povas ĝin kuraĝe fari, kaj mi

diros al vi koran dankon. Mi nur forte volus scii per kia vojo vi

ĝin faras, ĉar kun tiaj eminentaj personoj oni devas esti tre gardema,

por ne ofendi ilin.

 

Se iaj verkoj de la granda princo povus esti eldonitaj en nia lingvo,

tio ĉi estus por ni granda gajno. Sed ne forgesu ke por traduki ian

verkon de li, oni devas antaŭ ĉio havi lian formalan permeson, kaj

estus ne kredeble ĉu vi povus ricevi tiun ĉi permeson. Se vi ne havas

 

1 noto de V kolektinto: unufoje — la 15. V. 1889 — Zametihof skribas

„de“ Majnov; tiel li ankaŭ estas nomata en „La Esperantisto“.

 

2 la duobla dato laŭ la gregoria kaj juliana kalendarstiloj.

 

3 forstrekita per tri strekoj en la originalo.

 

4 teksto: kian (arkaika formo).

 

6 paperangulo deŝirita.

 

6 noto de V kolektinto: ĉi tiu kaj la antaŭa letero al Majnov estas

ankoraŭ skribitaj kun punktoj, kiuj disigas la vortelementojn.

 

7 al lia moŝto Petr. Apollonoviĉ Sidorov por s-ro V. Majnov.

 

8 granda princo Konstantin Romanov, fama rusa poeto. (Noto de

V kolektinto: li estis prezidanto de la Rusa Akademio de Sciencoj.)

 

475

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

fortan esperon ricevi lian permeson por la eldono, tiam mi ne konsilas

al vi eĉ komenci la tradukon; sed se vi esperas ricevi lian permeson

— tiam mi mem faros ĉion kion mi povas, por ke via traduko havu

la plej bonan stilan formon kaj por ke ĝi plaĉu al la princo. Se vi

volas, sendu al mi la originalon kaj mi estas preta eĉ mem traduki

ion el liaj verkoj sub via nomo.

 

Se ni povus favorigi la grandan princon por nia afero, tio ĉi estus

tre granda gajno por ni; sed mi ripetas al vi mian peton: estu tre

singardema, ĉar unu paŝo malbone farita povas tute malbonigi nian

aferon en la okuloj de la registaro.

 

N-ro 62. N P. 17. III. 1889 (poŝtstampo)

 

Estimata sinjoro! — Hodiau mi elsendis al vi kelkan nombron da

„nomaroj a . La gramatikojn mi ne sendas, ĉar ĉiuj sinjoroj pri kiuj

vi skribis, jam konas la lingvon internacian. Vian karton fotografan

mi ricevis en la komenco de la jaro 1888; sendi al vi la mian mi ne

povas, ĉar mi ne havas eĉ unu ekzempleron. — Elĵeti la literojn ŝ, ĝ

etc. mi ne povas, ĉar (kiel vi kredeble legis en la „Aldono al la Dua

Libro“) mi jam nun ne havas la privilegion fari persone ian ŝanĝon

en la lingvo; tiu ĉi privilegio apartenas nun al la estonta kongreso.—

Gazeto internacia kredeble komencos eliri en Julio de tiu ĉi jaro (en

Germanujo, ĉar en Rusujo oni ne volis doni al mi la permeson).

 

N-ro 63. N L. ? 1889

 

Estimata sinjoro! — La „Neĝan Blovadon“ mi hodiau sendis al

vi. — Sinjoro de Wahl skribis al mi, ke danke vian penon ni havos

cenzuriston por nia lingvo; mi tial sendas al vi mian plej koran dankon.

Kiam vi havos la finan respondon de la cenzuristo, mi petas vin tuj

skribi al mi.

 

Vi petas ke mi sendu al vi kelka nnombron da ekzempleroj de

ĉiuj verkoj; pri tio sama petis min ankau sinjoro de Wahl. Por ne

sendi aparte al vi kaj aparte al sinjoro de Wahl, mi sendis hodiau

paketon da libroj al s-ro de Wahl, kaj el tiuj libroj vi povas ankau

preni kiam vi bezonas. Mi sendis nur al unu el vi, ĉar mi scias, ke

vi apartenas al unu rondeto kaj vi vidas vin ofte kaj povas preni unu

de la alia; sed se vi bezonas havi ankau aparte kelkan nombron da

libroj, skribu al mi, mi elsendos.

 

La koston de la transsendo mi prenas sur min, kaj tiel vi povas

vendadi la librojn lau la kosto nominala, au se vi volas, vi povas ilin

vendi eĉ kun kelka rabato.

 

Se la libroj senditaj al s-ro de Wahl ne estas sufiĉaj kaj vi bezonos

ankorau kelkajn ekzemplerojn, tiam skribu al mi per karto malfermita

(kaj) 1 la nomon kaj nombron de la bezonataj verkoj, kaj mi tuj ilin

sendos al vi.

 

1 forstrekita en la originalo .

 

476

 

Vladimir Majnov. — N-roj 61—67

 

N-ro 64. N p. 29.111/(10. IV.) 1889

 

Estimata sinjoro! — La verkojn, kiujn vi petis, mi sendas al vi

hodiau. Por via bona deziro iri al la estro de la aferoj de V preso

mi dankas vin kore; sed mi petas vin faru tion ĉi tre garde,porne

malbonigi nian aferon kaj ne alporti al ĝi malutilon anstatau utilo. A1

simpla cenzuristo povas iri ĉiu, sed al la estro devas iri nur persono

au havanta certan gravan situacion en la societo, au estanta kun li

persone konata; ĉar la (estroj) * 1 homoj 2 ordinare rigardas ne la aferon,

sed la personon, kaj se al la estro venos persono ne sufiĉe grava en

liaj okuloj, tiam nia afero anstatau gajni — povas esti tute mortigita!

Atendante de via laborado la plej feliĉan rezultaton, mi restas kun

kora saluto…

 

N-ro 65. N p. 28. IV. (10. V.) 1889

 

Estimata sinjoro! — La nombron de la promesintoj mi ne kalkulis

ankorau; sed post 2 monatoj mi esperas havi la eblon eldoni la nomaron de la promesintoj, kaj tiam vi scios ankau ilian nombron. — La

(redaktoro) 3 eldonanto 4 de la Cugabled 6 skribas ke li laboras por nia

afero kaj li esperas, ke la tempo venkos la malhelpadon de la flanko

de la volapŭkistoj. — Sendi la gramatikon de Henry Phillips mi ne

povas, ĉar mi devas mem pagi por ĉia ekzemplero. A1 la libristoj vi

povas vendi kun 25%; sed ĝi estus multe pli oportune 0 se la libristoj

ekskribus rekte al mi.

 

N-ro 66. N p. 29. IV. 1889

 

Estimata sinjoro! — Antaŭ momento mi ricevis vian letereton de

27/IV. Sendi al vi kelkan nombron da ekzempleroj por disdonaci al

diversaj personoj — mi ne povas, ĉar mi ne estas riĉa kaj la libroj

kostas min multe da mono; kiom mi nur havis la eblon mi jam dissendis mem senmone al multaj personoj en diversaj landoj. AnkaŬ

doni sciigojn en la Novoje Vremja® mi ne povas pro manko de mono. —

La eldonadon de ĵurnalo mi jam de longe komencus . .. se la ricevo

de permeso ne estus tiel malfacila. — Se vi povas, mi kore petus vin

sendi al mi la leteron de la profesoro Max Mŭller; post la tralego mi

tuj ĝin resendos al vi.

 

N-ro 67. ■ NL. ? 1889

 

Tre estimata sinjoro! — Mi dankas vin kore por la alsendo de la

respondo de Max Mŭller kaj nun mi resendas al vi laŭ via peto lian

letereton returne. Kun plezuro mi sciiĝis ke la granda Princo per-1 forstrekita en la originalo . 2 surskribita super la forstrekita vorto.

 

3 forstrekita en la originalo. 4 surskribita super la forstrekita vorto.

 

1 volapŭka gazeto. 6 skribita ruslitere en la originalo, signifas: Nova

 

Tempo; granda tagĵurnalo en S. Peterburgo.

 

477

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

mesis al vi traduki liajn verkojn. Kiam via traduko estos preta, mi

petos vin sendi al mi la manuskripton por iom glatigi la stilon, kaj

tiam ni devos peti la princon ke li permesu al ni surskribi en la

komencon: „tradukita kaj eldonita kun la permeso de Lia reĝida Moŝto“.

 

Eldonadi la ĵurnalon en la eksterlando mi ne povas, ĉar ĝi

kostus multe da mono, kaj abonantojn mi havus tro malmulte (ĉar la

sendado de la gazeto en fermitaj kovertoj estus tro multekosta por

la plej granda parto de niaj amikoj en Rusujo). Sed mi esperas ke de

Julio de tiu ĉi jaro mi povos komenci la eldonadon de „Biblioteko

Internacia“, kiu enhavos ĉion tion saman kion devus enhavi gazeto,

nur sub alia nomo. (En Julio mi esperas jam havi cenzuriston por

niaj verkoj.) Tiam mi ankaŭ (eldonos) 1 komencos eldonadi (per apartaj kajeroj) la nomaron de niaj amikoj.

 

En la diversaj grandaj urboj de la mondo mi ne havas tenejon

de niaj verkoj, kaj kiu deziras ricevi ian verkon, devas sin turni rekte

al mi; ĉar mi dissendis po 1 ekzemplero al ĉiuj libristoj de la diversaj

urboj, sed sendi senmone pli ol po 1 ekzempl. mi ne povis ĉar tio

ĉi kostus tre multe da mono, kion mi ne havas.

 

Kelkajn adresojn de esperantistoj donos al vi sinjoro E. de Wahl;

ĉiujn aliajn adresojn mi ne povas ankoraŭ doni al vi private, ĉar mi

ne scias ĉu tiuj personoj volas korespondi; sed en (la fin) 1 Julio

estos eldonita prese kaj publike la unua serio (1000 nomoj) de la

senkondiĉuloj.

 

N-ro 68. N L. 11. V. 1889 2

 

Estimata amiko! — Plenumante vian deziron, mi skribas al vi tiun

ĉi leteron ruse por ke vi havu eblecon en okazo de bezono montri

ĝin al nekonata de mi persono, ĉe kiu vi esperas trovi subtenon por

nia afero. Se iu influhavanta persono en nia patrolando etendos al

ni la manon de helpo, tiam afero nia estos gajnita; sed en kontraŭa

okazo ni devos ankoraŭ longe batali kontraŭ grandegaj baroj, — kaj

kiu scias, ĉu sufiĉos ĉe ni fortoj por elteni tiun ĉi batalon.

 

Vi scias bone, kiel oni ekrilatis al nia afero eksterlande. Multaj

el la plej fervoraj volapŭkistoj (kiel ekz. Einstein, Schmidt, Gross,

Demonget, Marignoni kaj aliaj) transiris al nia flanko malgraŭ ke ili

jam elspezis tiom da penoj por Volapŭk; la plej aŭtoritata en tiu ĉi

rilato Amerika Filozofia Societo, speciale okupadinta sin dum kelkaj

jaroj je la problemo pri internacia lingvo, refutis Volapŭkon kaj esprimis

sin favore al nia lingvo, kaj la sekretario de tiu ĉi societo, Dr. Henry

Phillips, eldonis anglan gramatikon de nia lingvo kaj nun laboras super

kompilado de plena angla-esperanta vortaro. Sed ĉiuj tiuj ĉi moralaj

 

1 forstrekita en la originalo. 2 letero originale skribita en rusa

 

lingvo , tradukita esperanten de N. V. Nekrasov.

 

478

 

Vladimir Majnov. — N-roj 67—68

 

venkoj ne savos nian aferon el pereo, se ni ne sukcesos trovi subtenon

en nia propra patrolando. Tie ĉi laboro nia fariĝas kun ĉiu tago pli

malfacila; ne parolante jam pri pezaj materialaj oferoj, kun kiuj estas

ligita ĉiu mia paŝo antauen, mi estas devigata ankoraŭ batali kun baroj

de alia speco. Kaj se al mi, fine, restos senforte mallevi la manojn,

tiam nia afero estos pereinta por ĉiam! Ĉar kion al mi helpos la

alilandaj aproboj, se mi tie ĉi sur la loko estas ligita je la manoj kaj

la piedoj!

 

Por ke afero nia poyu regule disvolviĝadi, estas bezonate, ke ĝi

havu sian organon, per kiu la amikoj de tiu ĉi afero povus inter si

interŝanĝi la pensojn kaj kune labori super disvastigado de la lingvo,

ĝia pliperfektigado kaj pliriĉigado de ĝia literaturo. Sen simila organo

afero nia teni sin ne povas, eĉ se ĝi estus kreita de la plej genia kaj

influa persono. Ĉiuj amikoj niaj konscias, kompreneble, la necesecon

de simila organo, kaj ĉiutage mi ricevadas leterojn insistantajn ke mi

pli baldaŭ fondu similan organon. Vidante, ke mi ĝis nun ankoraŭ

ne komencis eldonadon de gazeto, multaj kredas, ke tio ĉi estas pro

nevivkapableco de nia lingvo kaj tute perdas konfidon al ĝi. Miaj

korespondantoj montras al mi la ekzemplon de Schleyer, kiu de la

unua momento mem de sia elpaŝo fondis gazetoii; sed ili forgesas,

ke Schleyer laboris inter tute aliaj kondiĉoj ol mi: al li sufiĉis nur

ekdeziri, kaj li fondis gazeton, — dum por mi io simila prezentas ĝis

nun dume neefektivigeblan revon. Delonge jam mi celis tion ĉi, sed

ĝis nun mi ne sukcesis ricevi permeson! Jam en Septembro de la

jaro 1888 mi sendis peton al la Ĉefa Administrejo por la aferoj de

Gazetaro, ke estu permesite al mi eldonadi ĉiusemajnan folion en la

internacia esperanta lingvo; sed malgraŭ tio ke la donita de mi programo estis la plej senkulpa kaj la aldonita de mi presaĵo en la

internacia lingvo („Dua Libro“) estis pruvanta, ke mi sukcesis trovi

cenzuriston por tiu ĉi lingvo, — mi ricevis rifuzon,kaj la motivoj

de tiu ĉi rifuzo estas por mi ĝis nun nekonataj.

 

Se vi sukcesos favorigi al nia afero iun influhavantan personon,

kiu volus diri por ni vorton en la Ĉefa Administrejo por la Aferoj

de Gazetaro, tiam mi ripetos mian provon; sed ĝis kiam ni ekhavos

protektanton, ĉiu peno, post unufoje ricevita rifuzo, estus kompreneble

maltrafa. Tial, se vi esperas favorigi al nia afero iun influhavantan

personon, kiu konsentus subteni mian peton en la Ĉefa Administrejo,

uzu do ĉiujn fortojn, ĉar de tio ĉi dependas la tuta estonteco

de nia afero. En mia jam sen tio ekstreme malfacila afero mi petas

ne subtenon, — mi petas nur, ke oni permesu al mi labori!

 

Estas vero, ke eksterlande estas farataj nun preparoj por eldonado

de gazetoj en la esperanta lingvo (Schmidt en Nŭrnberg^Gross en

Mŭnchen, kaj post ili intencas sekvi Demonget en Francujo kaj Marignoni en Italujo); sed se la unuaj ĵurnaloj, anstataŭ eliradi sub

 

479

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

redaktado de la autoro, elirados sub redaktado de personoj relative

ankorau malmulte konantaj la aferon, tiam kompreneble, la tuta estonteco de la afero troviĝas en danĝero. Mi ne parolas jam pri tio, ke

estus tre maljuste, se la afero, kiu kostis por mi tiom da penoj kaj

oferoj, transirus definitive en la manojn de alilanduloj, kaj la autoro

mem estus tute flankigita de ĝi!

 

Aldonita al vi L. Zamenhof (Esperanto) 1 .

 

N-ro 69. N L. [11. V. 1889]

 

Estimata amiko! — Mi dankas vin kore por via lasta letero kaj

por la esperoj esprimitaj en ĝi. Se ĝi p.rosperos al vi ebligi al mi la

eldonadon de gazeto, tiam ĝi estos tre grava por nia afero, ĉar mi

tiam havos la eblon regule labori por ĝi. Kune kun tiu ĉi letereto

mi aldonas al vi alian leteron, skribitan ruse, kiun vi povas montri

al la granda princo. La letero estas skribita kiel letero privata al vi.

Pri la granda princo mi skribis „nekonata de mi persono <<2 , — ĉar

estos multe pli bone, se la princo ne scios ke vi jam skribis al mi

pri li; al la Princo vi devas diri, ke mi ne scias ankorau kiu estas

la persono de kiu vi atendas helpon; ke vi skribis al mi nur ke de „unu

granda persono* vi atendas helpon (li povus koleri se li sciiĝus, ke vi

enmiksas lian nomon ankoraŭ antaŭ ol li efektive promesis sian helpon)

Kun senpacienco mi atendas jam la rezultaton de via penado.

 

N-ro 70. N P. 15 . (27.) V. 1889

 

Estimata amiko! — Se vi volas, vi povas doni la „Renaskitan

Manfred^on* por subskribo ankaŭ ne sendinte al mi antaŭe la tradukon.

— La 30 kopekojn mi ricevis; ĉu mi ne skribis al vi pri la ricevo?

kredeble mi forgesis. Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis al vi leteron por

montri al via Protektoro (pri la permeso por gazeto); vi kredeble ĝin

jam ricevis? — La adreso de Phillips estas: Dr. Henry Phillips,

Jr., 320 S 11 th St. Philadelphia U. S. A. — La vortojn oni devas

traduki: naznaĉatj 3 : difini, fari, decidi; matka 3 (anat.) utero;

stolko-to 3 tiom-tiom; to jestj 3 tio estas (t. e.). — En Ameriko kaj

Aŭstralio nia lingvo havas adeptojn sed ili ĉiuj sendis al mi nur promesojn simplajn (ne senkondiĉe).

 

N-ro 71. N P. 3 . ( 15 .) vi. ig89

 

Estimata amiko!— La 3 kop. por la vendita vortareto mi ricevis.

En multaj el la urboj, pri kiuj vi demandis, esperantistoj jam ekzistas.

 

1 Noto de V kolektinto: ĝis n-ro 67 Zamenhof subskribis ĉiujn le -

terojn al Majnov per sia pseŭdonimo. Ĉi tie li la unuan fojon montras

 

sian nomon. 2 en la originalo skribita ruse: „neizvestnoe mne lico“. 3 en

 

la originalo ruslitere.

 

480

 

Vladimir Majnov. — N-roj 68 —73

 

— La unua serio de la adresaro estos eldonita en la fino de Julio.

 

— La manuskripto de la vortaro internacia—rusa estas jam preta, kaj se

mi ricevos la permeson eldonadi ĵurnalon, tiu vortaro tuj estos eldonita.

 

N-ro 72. Nl. 12. (24.) VI. 1889

 

Estimata amiko! — E 1 la urboj pri kiuj vi demandis, esperantistoj

ekzistas en Tomsk, Vladivostok, Tiflis, Batum, New-York; pri la ceteraj

urboj mi povas al vi nenion diri, ĉar de tie mi ne ricevis ankoraŭ

promesojn.

 

De s-ro Sveŝnikov el Saratov mi ne ricevis leteron; sed inter la

promesintoj „senkondiĉe a sin trovas unu Sveŝnikov (ankoraŭ de la

pasinta jaro) el Vjatka: ĉu tiu ne estas la sama?

 

Mian karton fotografan vi nenie ricevos; sed post kelka tempo mi

intencas min fotografT, kaj tiam mi sendos al vi mian fotografaĵon.

 

Pri ĵurnalo vi jam ne devas peni, ĉar vidante kiel malfacile ĝi

estas en nia lando kun ĵurnalo, mi jam forĵetis mian intencon. De

la monato Aŭgusto komencos eliradi ĵurnalo en Nŭrnberg, sub la

redakcio de sinjoro Chr. Schmidt kaj mi promesis esti la ĉefa redaktoro

de tiu ĵurnalo.

 

En tiu ĉi letero vi trovos la eltranĉon el la Londona ĵurnalo

„Athenaeum“. Sinjoro Max Mŭller tie presis vian leteron al li, kaj

kun granda surprizo mi vidis, ke vi salutis kaj dankis lin en mia

nomo! Mi tute ne volis kaj mi neniam volus danki s-ron Max Mŭller

por la sola legado de mia gramatiko, — ĉar tia danko povus min fari

ridinda en la okuloj de la tuta mondo kaj multe malutili al nia aferol

Mi petas vin tre kore neniam uzi mian nomon sen mia scio,

ĉar de tio ĉi povus naskiĝi grandaj malagrablaĵoj por mi kaj por nia

afero! Tiel ekzemple se vi ankaŭ al la Granda Princo diris ke mi

lin salutas aŭ io simila, vi povas enkonduki min kaj nian aferon en

grandaj malagrablaĵoj. Ĉion kion vi faras, mi petas vin fari en via

propra nomo.

 

N-ro 73. N p. 21 . VI. (3. VII.) 1889

 

Estimata amiko! — La 1 rublon 17 kop. por la venditaj 3 gramatikoj,

unu granda kaj 1 malgranda vortaro — mi ricevis. Pro via letero al

Max Mŭller mi tute ne koleras vin, ĉar mi scias tre bone, ke via

deziro estis la plej bona kaj vi volis alporti utilon al nia afero. —

La ĵurnalo elirados en Ia unua tempo unu fojon en la monato; sed

se ĝi estos sufiĉe subtenata de la amikoj, ĝi poste komencos eliradi

ĉiusemajne. Unutempe kun la ĵurnalo elirados ankaŭ aparte „Kolekto

de novaj verkoj en la lingvo Esperanto u . E 1 Aŭstralio, kiom mi memoras,

mi ricevis leterojn internaciajn 1 el Melbourne kaj el unu urbeto proksime de Sydney; sed de tiuj sinjoroj mi ne ricevis 2 nek formalan pro-1 la vorto skribita super la linio. 2 skribita anstataŭ forstrekita

„ha(vis?)“.

 

31 Dietterle, Zamenhof.

 

481

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

meson nek adresojn, kvankam iliaj leteroj estis skribitaj tre varme.

Mia plena nomo estas Ludvigo Lazaro (Ljudovik Markoviĉ Z-f) 1 . La

nomarojn mi sendis al vi hodiau. (Mi sendis la Nomarojn por Februaro,

ĉar el la plej novaj nomaroj mi jam ne havas eĉ unu ekzempleron.)

 

N-ro 74. N P. 10. (22.) VII. 1889

 

Estimata amiko! — Cenzuriston en Varsovio mi jam havas, kaj

baldau komencos eliradi novaj verkoj. Mezajn vortarojn en diversaj

lingvoj mi ne povas nun ankorau eldoni pro manko de mono. Sed,

kiam mi nur havos la eblon, mi penos eldoni plej baldaŭ la mezan

vortaron internacia—francan kaj poste internacia—rusan.

 

N-ro 75. N L. 19. (31.) VII. 1889

 

Estimata amiko! — Laŭ via peto mi sendis al vi hodiaŭ unu

ekzempleron de la „Meza vortaro a por la Gr. Pr. — Aldoni la gramatikon oni devas nur al la vortaroj nacia—internaciaj, por ke la uzanto

povu mem krei la formojn gramatikajn; sed kiu uzas la parton internacia—nacian (por kompreni ion skribitan aŭ presitan), tiu tute ne

bezonas la gramatikon, ĉar la gramatiko estas jam enhavata en la

vortaro mem. —

 

La promesojn kaj ankaŭ la 12kop. por vendita gramatiko mi ricevis.

La unua numero de la gazeto estos dissendita al ĉiuj amikoj kiuj sendis

promeson „senkondiĉe w . — La adresaro eliros ne pli frue ol en Septembro. — Hodiaŭ mi sendis al vi la „Antaŭparolon al la malgranda

vortaro a (kune kun vortaro). —

 

Promesoj „senkondiĉe a venis el diversaj landoj. — Multaj hebreoj

ellernis nian lingvon.

 

— Respondante vian demandon pri mia religio, mi devas sciigi

vin, ke mi estas nek katoliko nek Luterano, — mi estas hebreo.

 

N-ro 76. N p. 29. VII. 1889

 

Estimata amiko! — Viajn leterojn kun la promesoj kaj ankaŭ la

15 kop. por la gramatiko kaj vortareto mi ricevis. La vortaron svedan

Ta’ cenzuro ne subskribis ankoraŭ „por ellasi en la mondon a , kaj tial

mi povas ĝin sendi al vi ne pli frue ol en la venonta semajno aŭ

post 10 tagoj. — 10 apartajn antaŭparolojn mi hodiaŭ elsendis al vi.

Pri la J vortaretoj mi petas vin skribi al mi klare kiom da vortaroj vi

bezonas kaj en kiuj lingvoj; ĉar laŭ mia kondiĉo kun mia presisto

mi devas al li antaŭpagi nun aparte por ĉiu ekzemplero kiun

mi prenas de li. Por ne perdi monon mi devas nun tial klare scii

kiajn verkojn kai en kia nombro mi devas preni de li.

 

1 ruslitere.

 

482

 

Vladimir Majnov. — N-roj 73—80

 

N-ro 77. Np. 5 . ( 17 .) VIII. 1889

 

Estimata amiko! — La 12 kop. por gramatiko mi ricevis. La

deziritajn 14 vortarojn mi hodiau sendis al vi. — Mia presisto preskau

tute ne komprenas la lingvon Esperanto. — La poŝtajn signojn alilandajn mi vendas al la malgrandaj bankieroj, sed mi multe perdas ĉe

la vendado.

 

N-ro 78. N p. 30. VIII. 1889

 

Estimata amiko! — La manuskripton de la „Renaskita Manfred*

mi ricevis, sed ne havante la oficialan permeson de la autoro, mi bedaurinde ne povas ĝin presi. Se vi ne havas la eblon eldoni la verkon

je via propra risko kaj kalkulo, tiam la manuskripto devas kuŝi ĝis

tempoj pli bonaj. La manuskripton mi konservos ĝis vi skribos al

mi kion mi devas fari kun ĝi.

 

N-ro 79. N p. 7 . ( 19 .) ix. 1889

 

Estimata amiko! — Mi sendis al vi hodiau Ia 16 vortaretojn, kiujn

vi petis kaj ankau aparte mi resendis al vi la manuskripton de la

„Renaskita Manfred <£ . — Mi nun jam pli nenion povas eldoni, ĉar mi

restis tute sen mono. Sed se la manuskripto estus post la unua peto

oficiale subskribita de la autoro, tiam mi farus ĉion kion mi povas

por ricevi ian monon kaj presi la verkon, ĉar por nia afero estas

grava ne la verko mem, sed laoficiala aprobo de laGr. Princo.

Sed nun, kiam la autoro jam unu fojon rifuzis sian subskribon, ni ne

devas lin peti ankoraŭ unu fojon, ĉar la ripetita petado povus lin

kolerigi kontraŭ ni. Tial mi petas vin tute forlasi la aferon kun la

Gr. Princo. En ĉia okazo mi jam la verkon eldoni ne povas. — La

sveda vortaro jam longe estas preta, sed mi ĝis nun ankoraŭ ne havis

la permeson por ĝin ellasi en la mondon; (mi atendas ) 1 la permeso(n de

tago al tago ) 2 venis.

 

P. S. La 1-a kajero de la „Kolekto“ povos eliri ne pli frue ol en

la mezo de Oktobro.

 

N-ro 80. N p., 18 . ix. 1889 (poŝtstampo)

 

Estimata amiko! — Mi sendas al vi hodiaŭ 20 malgrandajn vortarojn por Rusoj, 5 „Gefratoj ££ kaj 5 „Neĝa Blovado ££ . La gramatikojn

por Rusoj mi sendos al vi en la venonta semajno (tiam estos preta

nova eldono). La „KoIekto“ kaj „Adresaro ££ estos kredeble preta° ne

pli frue ol post;2—3 semajnoj.

 

1 forstrekita kaj surskribita la vorto: „nun“. 2 forstrekita.

 

31*

 

483

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 81. N P. 29. IX. 1889 (poŝtstampo)

 

Estimata amiko! — La verkojn pri kiuj vi petis, mi sendis al vi

hodiau. La sciigo pri Tolstoj faris al mi grandan plezuron; sed la

demando estas ĉu liaj vortoj (estas nur ) 1 esprimas efektive ian certan

opinion kaj intencon aŭ ĉu ili estas nur ĝentila sensignifa respondo

al via letero! Se li efektive volas labori por nia afero, skribi en

gazetoj etc. — tiam ĝi estus tre grave° por ni.

 

N-ro 82. N p. 6 . (18.) X. 1889

 

Estimata amiko! — La 2 rublojn 57 kop. mi ricevis. La 3 ekzempl.

de la meza vortaro mi hodiaŭ sendas al vi. — Mi dankas vin kore

por la kopio de la letero de grafo Tolstoj, kiu faris al mi grandan

plezuron. Mi esperas ke la grafo donis sian promeson el la koro kaj

ne el simpla ĝentileco, kaj lia helpo havos por ni gravan signifon.

Mi dankas vin kore por via energia kaj utila laborado.

 

N-ro 83. N P. 12. X. 1889 (poŝtstampo)

 

Estimata amiko! — Mian koran dankon por la alsendita libro

(„Nastojaŝcij Vsemicnij jazik“) 2 .

 

N-ro 84. N L. 1. XI. 1889 3

 

Multestimata Vladimir Vladimiroviĉ! — Mi rapidas komuniki al

vi, kiel al la protektanto de la esperanta lingvo, ke dum la forestado

de d-ro Zamenhof el Varŝava (forveturinta por kelka tempo al sudo

de Rusujo) en la ĉi tiea Cenzura Komitato estas ricevitaj 300 ekz. de

No 2-a de la ĵurnalo „La Esperantisto“, kiuj, laŭ instigo de malfavor-anto al la lingvo, estas ekspeditaj poŝte al S.-Peterburg en la komitaton de alilanda cenzuro por trarigardo kaj rezolucio. Se por vi la

intereso de la lingvo Esperanto estas kara, en kio cetere mi neniom

dubas, tiam ne rifuzu, pro Dio, klopodi tie en la komitato de alilanda

cenzuro, por ke No 2-a estu permesita, ĉar No 1 estis jam permesita

de la ĉitiea cenzuro kaj ĉar en tiu ĉi sama lingvo ja estis jam presitaj

kun permeso de la cenzuro 32 diversspecaj verkoj.

 

Por d-ro Zamenhof. (Sen subskribo.)

 

1 forstrekita en la originalo. 2 En la originalo ruslitere, signifas:

»La vera tutmonda lingvo“. Gi estas sendube la broŝuro de A. Starĉevskij,

eld. en S. Petersburg 1889, pri la mondolingvo sur bazo de la lingvo angla

kun simpligita ortografio. 3 La letero, skribita per virina skribkaraktero

 

en la rusa lingvo, estas skribita plej verŝajne de la edzino de d-ro L.

 

Zamenhof. (Tradukita esperanten de N. V. Nekrasov.)

 

484

 

Vladimir Majnov. — N-roj 81—88

 

N-ro 85. N p. Ĥerson, 11. XI. 1889

 

Estimata amiko! — (El ) 1 Vi jam kredeble ricevis el Varsovio

leteron pri la sorto de la No 2 de la „Esperantisto“, kiun (estis ) 1 la

poŝto en tuta paketo 2 sendis 3 al la S.-Peterburga cenzurejo? Ĉu vi

ne scias kio fariĝis kun la paketo? Bedaurinde mi nun mem estas

malproksime de la domo ĉar la manko de ĉiutaga pano devigis min

forlasi Varsovion kaj serĉi alian lokon de loĝado. Mia nova adreso

estas: gub. g. Ĥerson, ul. Hannibalovskaja, dom Tarle 4 . — S-ro Schmidt

alsendis al mi vian tradukon de la versaĵo de la Granda Princo; ĝi

estos presita en la No 3 de la „Esperantisto“.

 

N-ro 86 . N p. Ĥerson, 15. XI. 1889

 

Estimata amiko! — La 10 gramatikojn por Rusoj mi sendas al vi

hodiau. La „Kolekto“ kaj „Adresaro“ ĝis nun ne estas ankorau pretaj.

— A 1 la grafo Tolstoj vi povas sendi je mia kalkulo la mezan vortaron

germanan kaj plenan rusan. — En mia lasta letero mi skribis pri la

No 2 de la „Esperantisto“, sed nun mi vin sciigas, ke la ekzempleroj

jam estas al mi redonitaj kaj dissenditaj al la abonantoj.

 

N-ro 87. N p. Ĥerson, 21. XI. 1889

 

Estimata amiko! — La „Esperantisto“ estas permesita. Nun mi

intencas jam loĝi konstante en Ĥerson, kaj ĉiujn leterojn vi povas

adresi tien ĉi; sed ankau la leterojn kiuj estas adresitaj en Varsovion,

mi ricevas akurate tie ĉi (kvankam iom pli malfrue), ĉar oni transsendas ilin al mi. — La 10 ekzemplerojn de la lernolibro mi jam

sendis al vi, mi ankau skribis al vi pri la „Kolekto“ kaj „Adresaro“.

Mia librotenejo estos nun en Ĥerson; sed ankau en Varsovio mi lasis

certan nombron da verkoj, kaj tiel ankau el Varsovio oni povas el-skribadi.

 

N-ro 88 . N p. Ĥerson, 5. XII. 1889

 

Estimata amiko! — La ĵurnalo estas tro malgranda por povi enpreni rakontojn au dramojn, kaj tial s-ro Schmidt kredeble ne povos

presi la „Manfredon“. Krom tio mi pensas ke la verkon de la granda

princo estus pli bone eldoni en versoj. Se vi povus sendi al mi la

originalon, mi provus en libera tempo traduki ĝin per pene prilaboritaj

blankaj versoj, kaj eble tio ĉi plaĉus al la princo kaj movus lin ion

fari por nia afero.

 

P. S. Ĉu vi ne povas skribi al mi la plenan adreson de la grafo

Tolstoj, ĉar mi volus skribi al li leteron.

 

1 forstrekita en la originalo. 2 surskribita super la linio. 3 korekt -

 

ita el „sendita“. 4 ruslitere en la originalo.

 

485

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 89. Np. Ĥerson, 22. XII. 1889

 

Estimata amiko! — Se sinjoro Schmidt promesis al vi presi la

„Manfredon“ en la gazeto, mi nenion havas kontrau tio ĉi; sed ŝajnas

al mi ke li ne facile povos plenumi sian promeson, ĉar en la malgranda gazeto ne tiel baldau troviĝos loko por pecoj pure literaturaj.

Alia afero se ni havus gazeton ĉiusemajnan, tiam ĝi povus havi

karakteron pli literaturan; sed en la malgranda gazeto ĉiumonata

ni devas doni nur tion, kio havas intereson kurantan kaj ni ne povas

uzi la riĉan materialon de prozaj tradukoj, kiujn oni sendas al ni de

ĉiuj flankoj. Nur unu facilan kaj tre bele tradukitan rakonton el

Andersen ni jam longe promesis presi, kaj eĉ tion ĉi ni povos fari

nur tiam, kiam ni havos liberan lokon. Se la Manfred estos presata,

tiam vi devas konsenti ke mi ŝanĝu en ĝi iom la stilon, ĉar mi prenis

sur min la respondecon por la pureco de la lingvo en nia gazeto.

 

N-ro 90. N P. Ĥerson, 19. I. 1890

 

Estimata amiko! — Vian leteron mi ricevis. Mi konfesas ke mi

persone 1 mem ankau ne estas amiko de akademio kaj vidas en ĝi

danĝeron, sed ne volante preni la aferon sur min, mi prezentis ĝin

al la amikoj. Se la ligo estos kreita, mi ĉiam penados ke ĝi en la

lingvo ŝanĝu kaj rompu la plej malmulte. Ĉu vi konsentas ke mi

ŝanĝu en via letero iom la stilon kaj presu ĝin en la „Esperantisto“?

 

P. S. Leteron al la grafo Tolstoj mi ne skribis; mi sendis al li

nur la adresaron kaj vortareton kun antauparolo.

 

N-ro 91. n p. Ĥerson, 31. I. 1890

 

Estimata amiko! — En kia numero de la gazeto estos presita via

letero, mi ne povas al vi diri, ĉar ĝi ne dependas de mi: la dividado

de la materialo lau numeroj jam estas afero de s-ro Schmidt. Mi

pensas ke via letero estos kredeble en la No 6 , au eble pli frue, se

estos loko. — Bonan rimedon kontrau via malsano mi ne povas al vi

montri, ĉar ĉio dependas de la individua karaktero de la malsano kaj

de la antaua irado de la kuracado; tial mi konsilas al vi la plej bone,

turni vin al ia specialisto, tiom pli ke mi min okupas escepte de malsanoj de okuloj kaj ne estas kompetenta en via malsano.

 

N-ro 92. N p. Ĥerson, 30. III. 1890

 

Estimata amiko! — La 5 adresarojn mi hodiaŭ sendis al vi. La

w Esperantisto“ eliras, sed ĝi venas iom malfrue; post kelkaj tagoj vi

jam ricevos kredeble la Martan numeron. La adreso de la Bulgara

amiko estas: M. S. Bogdanov, str. Boulevard Dondoukov No. 987 en Sofia.

 

1 skribita super la linio.

 

486

 

Vladimir Majnov. — N-roj 89—97

 

N-ro 93. N p. 16. VII. 1890 (poŝtstampo)

 

Estimata amiko! — Lau via peto mi sendis al vi antau kelkaj

tagoj 20/1 4-10/17 +10/21. Vi farus al mi grandan plezuron, se vi povus

sendi al mi unu ekzempleron de la numero de la „Okraina a en kiu

estis presita via artikolo pri nia afero.

 

N-ro 94. N P. 27. VII. 1890

 

Estimata amiko! — Kun danko mi ricevis Ia ekzempleron de la

„Okraina“. Mi legis ĝin kun plezuro kaj resendas ĝin al vi hodiaŭ

kune kun tiu ĉi letero.

 

N-ro 95. N p. 15 . (27.) IV. 1891

 

Estimata amiko! — Mi forte miras, ke mi jam tiel longe ricevis

de vi nenian leteron. Kio estas la kaŭzo? Mi ankaŭ miras ke mi

ne trovas vin inter la abonantoj de Ia Esperantisto. — Vi scias kredeble, ke en Nurnbergo estas nun eldonita via traduko de la Renaskita

Manfred? Ĉu sinjoro Schmidt sendis al vi kelkajn ekzemplerojn?

Estus bone se vi volus prezenti unu ekzempleron al la alta aŭtoro

de tiu dramo.

 

N-ro 96. N L. 25. V. (6. VI.) 1891

 

Tre estimata amiko! — Mi turnas min al vi kun unu peto kaj mi

esperas ke vi ĝin ne rifuzos al mi:

 

Inĝeniero V. Brzozowski havis publikan paroladon pri nia afero

en la Societo Muzika en Murom, kaj nun li volas presi tiun ĉi paroladon kaj dissendi ĝin al la gazetoj. Sed en la lasta jaro la provincaj

cenzuraj komitatoj tralasas nenion tuŝantan la lingvon tutmondan

kaj postulas ke ĉio estu sendata al la cenzura komitato en S. Peterburgo. Tial mi nun sendas la manuskripton al vi kaj mi petas vin,

ke vi ĝin prezentu al via cenzura komitato kaj kiam la komitato ĝin

subskribos, mi petas tuj resendi Ia manuskripton al mi. Tiam vi

skribos al mi ankaŭ kiom da mono vi elspezis por tio ĉi (ekzemple

stampa marko por la cenzuro, kosto de la resendo) kaj mi kun danko

ĝin resendos al vi.

 

P. S. Kio nova estas ĉe vi? Ĉu vi jam vendis la librojn, kiujn

vi venigis de mi en la jaroj 1889 kaj 1890? Ĉu Ia Granda Princo

havas la tradukon de lia° verko?

 

Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ.

 

N-ro 97. N p. 18. (30.) VI. 1891

 

Kara amiko!— La 4 rublojn 22 kop. mi ricevis. Laŭ via peto mi

sendis al vi hodiaŭ 20 ekzempl. de la poŝa lernolibro. — La stampajn

markojn por la cenzuro vi kredeble jam ricevis?

 

P. S. La gazeton Novoje Vremja No 5485 mi kun danko ricevis.

 

487

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj letetoj al

 

N-ro 98. N p. 13 . (25.) VII. 1891

 

Estimata amiko! — Mi ricevis la gazeton „Kolyvanj wl kun via

artikolo, mi ricevis ankau la subskribitan manuskripton de la Muroma

publika parolado. Akceptu mian plej koran dankon por viaj penoj kaj

pardonu ke mi, estante en la lasta tempo tre okupita, ĝis nun ankorau

ne skribis al vi. — La manuskripton mi jam donis en la presejon kaj

post kelkaj semajnoj ĝi estos preta. — Mi ricevis ankau la 37 kop.

per signoj de poŝto kaj la 80-kopekan stampan markon. — Presi vin

en la rubriko de korespondantoj kun kondiĉo de pagataj respondoj ni

ne povas, ĉar tiu ĉi kondiĉo estus kontrau la celoj de tiu rubriko; sed

mi uzos ian alian okazon, por doni en nia gazeto vian novan adreson.

 

N-ro 99. N p. i. ( 13 .) VIII. 1891

 

Kara amiko! — Vian anoncon kune kun via adreso mi presos en

la plej proksima numero de la „Esperantisto“; sed la vortojn „direktoro

de bjuro demanduma tutmonda* mi devas elĵeti, ĉar tia tro lauta*

titolo metus malbonan lumon sur vin kaj ankau sur nian aferon. Ĉu

vi konsentas ke mi presu vian anoncon sen la supre diritaj vortoj?

 

N-ro 100. Np. 22. VIII. 1891

 

Estimata amiko! — La gazeton „Russkaja ĵiznj w * kaj ankaŭ vian

leteron de 19/VIII mi ricevis kaj sendas al vi mian koran dankon.

 

N-ro 101. n p. 13 . ix. 1891 (poŝtstampo)

 

Estimata amiko! — La sciigo pri via instruado estos presita en

la Esperantisto. Koran dankon. Via L. Zamen . ..

 

P.S. Antaŭ momento mi ricevis ankaŭ vian poŝtan karton kun la

kopio de via letero en Kolyvanj 1 4 . Koran dankon.

 

N-ro 102. N P . u. (22.) VIII. 1893

 

Estimata amiko! — La librojn mi sendis al vi hodiaŭ. La gazeton

vi ricevos el la eksterlando post 8 —10 tagoj. Mi deziras al vi feliĉon

en via nova loko 5 de loĝado.

A1 s-ro Rich. Geoghegan 8 , Birkenhead

 

N-ro 103. L. 13. II. 1888

 

Estimata sinjoro! — Mi sendas al vi 5 ekzempl. de la angla eldono

kaj unu de la nova libro. Pro kelkaj kaŭzoj la angla eldono ne povis

esti preta ĝis hodiaŭ.

 

Pardonu, ke mi vin tiel longe atendigis, sed ĝi estis ne mia kulpo.

 

Kun estimo Esperanto.

 

1 ruslitere en la originalo, nomo de distrikta urbo. * surskribita

 

super la linio. 8 ruslitere en la originalo , signifas: Rusa Vivo. 4 ruslitere

 

en la originalo. 6 laŭ la adreso: Voroneĵ . 8 verkinto de la unua (taŭga)

 

Esperanto-gramatiko angla.

 

488

 

Vladimir Majnov - Rich. Geoghegan - A. Dombrovski. — N-roj 98—108

 

N-ro 104. P. 21. VIII. 1889 (?)

 

Tre estimata sinjoro! — Hodiau mi sendis al vi la verkon de s-ro

A. Demonget (Internacia aŭ Volapŭk). Mi dankas vin pro via penado

ke la gazetoj donu artikolojn pri nia afero: efektive la parolado en la

gazetoj estas tre grava por ni.

A1 s-ro pastro A. Dombrovski

 

N-ro 105. P. 9. XII. 1888 1

 

Estimata sinjoro! — La 2 rublojn mi ricevis. La rakonton de

Puŝkin mi elsendis al vi hodiaŭ. Por la cetera mono mi enskribis

vin kiel abonanton por la nomaroj kaj por 1 r. 55 k. Vi havas ankoraŭ

krediton por la venontaj libroj. Se vi volos poste havi iun verkon

el la elirontaj, skribu al mi nur la numeron de via kredito (vi estas

enskribita sub No 4).

 

N-ro 106. P. 17. V. 1889 (poŝtstampo)

 

Estimata sinjoro! — E1 la monatoj Majo kaj Junio la „Nomaroj“

ne povos estieldonitaj. La plej proksima numero eliros en Julio.

 

N-ro 107. P. 3.1. 1890 (poŝtstampo)

 

Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis de vi 3 rublojn kun peto elsendi vortaron rusan (plenan) kaj vortareton por Latvoj. Sed aparta

vortareto latva ne estas eldonita, tial mi sendas al vi plenan vortaron

rusan kaj lernolibron por Latvoj (vi ilin ricevos post kelkaj tagoj).

Ili kostas kune 1 r. 60 k. Ne sciante, kion fari kun la restaj 1 r. 40 k.,

mi sendas al vi por ili 46 vortaretojn por korespondado. — Kun ĝojo

mi legis, ke vi komencis la tradukon de la vortareto por Litovoj. Se

vi volas eldoni ĝin en tiu sama formo kiel la aliaj vortaretoj, ĝi kostos

(por 1000 ekz.) ĉirkaŭ 20 rubloj. Mi konsilas al vi skribi pri tio ĉi al

la presisto Kelter (Varsovio, Nowolipie 11) kaj li respondos al vi detale.

Por la verkoj internaciaj ne ekzistas konsilanta cenzoro*, la plej granda

parto de la verkoj iris tra la manoj de la Varsovia cenzoro A. Lago-dovski (ruso). La aferon de la cenzuro jam prenos sur sin la presisto.

 

N-ro 108. P. 1890 3 Cirkulero

 

Pro kaŭzoj neantaŭviditaj la ceteraj kajeroj de la „Kolekto“ kaj

de la „Adresaro“ povos eliri ne pli frue ol en la fino de tiu ĉi jaro.

Tial mi petas vin skribi al mi, kion mi devas fari kun via mono kaj

ĉu vi ne deziras ricevi por ĝi iajn aliajn verkojn. De via mono ĉe

mi restis 69 kop.

 

1 La datoj de la leteroj al Dombrovski estas tiuj de l 9 malnova

 

kalendaro. 2 Alie Zamenhof uzas la vorton „cenzuristo“. Fakte „cenzoro“

 

estas superflua. 3 Ricevita de Dombrovski la 9. de Majo 1890 (maln.).

 

489

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 109. P. 21. VII. 1891

 

Tre estimata sinjoro! — Koran dankon pro via kara fotografaĵo. —

La lernolibrojn litovajn mi ĝis nun efektive ne ricevis; tial mi intencas

sciigi en unu el la venontaj numeroj de la Esperantisto, ke kiu volos

havi tiun libron, turnu sin rekte al s-ro Schonke. — La librojn kiujn

vi deziris, mi sendis al vi hierau. La „PycKiH JIneMOKi»* mi kun danko

ricevis. — La regulo de Meier pri la participo estas efektive malbona;

se la autoro antau la presado sendus al mi la manuskripton, mi tiun

ĉi regulon ne restigus.

 

N-ro 110. P. 5. XII. 1892

 

Tre estimata sinjoro! — Vian leteron pri „Le Kosmopolit“ mi

ricevis; mi presos ĝin kredeble en No. 2 de 1893. Tian saman opinion

mi ricevis ankau de aliaj esperantistoj al kiuj s-ro Lott sendis sian

prospektaĵon. Por la Esperantisto 1893 mi vin enskribis, kaj vi ricevos

la unuan numeron en la fino de Januaro. De via mono restas ĉe mi

nun ankorau 2 r. 35 kop.

 

N-ro 111. P. 8 . II. 1893

 

Kara sinjoro! — S-ron Pranaitis mi enskribis en la nombron de

la abonantoj. Pri la nericevita N 12 volu vin turni rekte al 1a eldonanto (s-ro Trompeter en Schalke).

 

N-ro 112 . P. 8 . III. 1893

 

Kara sinjoro! — Vian versaĵon mi sendis por unu el la numeroj

de la Esperantisto; sed ĉu ĝi estos presita, mi ne povas diri al vi tute

certe, ĉar s-ro Trompeter estas granda malamiko de ĉiuj religiaj kaj

politikaj demandoj.

 

N-ro 113. P. 14. X. 1893

 

Tre estimata sinjoro! — La verkojn NN 64, 60, 52, 65 kaj 2 ekz.

61 mi sendis al vi hodiau. La preĝareton de s-ro Beaufront mi ricevos

el la cenzorejo 1 kredeble ne pli frue ol post 10—15 tagoj kaj tiam mi

sendos al vi dudek ekzemplerojn lau via deziro.

 

N-ro 114. P. Grodno, 21. X. 1893

 

Kara sinjoro! — La 2 ekz. de No. 64 kaj 10 ekz. de No. 60 mi

sendis al vi. Per tiu ĉi sendaĵo via konto pleniĝis kaj nun vi restas ŝulda

al mi 1 r. 10 kop. — S-ro Viktor Levy skribis al mi antaŭ 3—4 jaroj

kaj promesis labori en la Oriento; sed de tiu tempo mi jam nenion

pli aŭdis de li kaj mia letero restis sen respondo. Tial mi nun ne

povas rekomendi la laboron de s-ro Lĉvy, ĉar mi ne scias, ĉu li plenumos sian promeson. Cetere tradukanton mi povus trovi facile, se

mi nur havus monon por presado.

 

1 vidu la noton 2 sub V. 107 .

 

490

 

A. Dombrovski. — N-roj 109—120

 

N-ro 115. P. Grodno, 18. XII. 1894

 

Kara sinjoro! — E1 la ricevitaj 5 rub. mi enskribis 1 r. por Esperantisto 1895 kaj 40 kop. por kovri la „Demonon u kiun mi sendis al

vi siatempe; tiel restis 3 r. 60 kop. kaj mi enskribis ilin en la kolekton

de via ekzemplero de la „Biblioteko“. Por la adresoj mi kore vin

dankas. Plej koran mian dankon por viaj bonaj deziroj al la nova

jaro; akceptu ankau de mia flanko la plej sincerajn bondezirojn.

 

N-ro 116. P. Grodno, 14. VII. 1895

 

Kara sinjoro! — En la N 5/6 de „Esperantisto“, kiun vi ricevis

en la fino de Augusto, estas dirite, ke dank’ al neantauviditaj cirkonstancoj la „Esperantisto“ ĉesas eliradi kaj la abonantoj estos petataj

sciigi min, kion ili deziras ricevi por ilia 0 restinta mono. Malgrau la

neatenditaj batoj la stato de nia afero estas bona kaj baldau ĝi denove fortiĝos. En tiuj ĉi tagoj komencis eliradi nova gazeto esperanta, kiu kostos 1 r. 50 kop. por jaro kaj kiun vi povas aboni ĉe s-ro

V. Gernet en Odeso. (Adreso: B. TepHerb, z. Odecca.) Akceptu ankau

de mia flanko plej koran gratulon al la nova jaro.

 

N-ro 117. P. Grodno, 15. I. 1896

 

Kara sinjoro! — Baldau komencos denove eliradi la „Biblioteko de

Esperanto“. Ĉu vi ne volus preni sur vin (se la tempo al vi permesas)

traduki ion por tiu ĉi Biblioteko?

 

N-ro 118. P. Grodno, 30. I. 1896

 

Kara sinjoro! — La 15 ekzempl. de la litova lernolibro mi volonte

akceptos por vendado; sed la vendado dauros kredeble tre longe, ĉar

dank’ al la cirkonstancoj, kiujn vi kredeble scias’(niaj leĝoj ne permesas

litovajn librojn kun latinaj literoj) la libro devas figuri en la „Nomaro

de verkoj“ kiel „Nericevebla“. — La nova eldono de la plena vortaro

per nenio diferencas 0 de la malnova.

 

N-ro 119. P. 5. IV. 1896

 

Kara sinjoro! — E1 viaj 6 rubloj mi 5 r. danke enskribis por la

„Biblioteko“ kaj por 1 rublo mi sendis al vi hierau 50 ekzempl. de la

pola broŝureto. La 3-a numero de la „Lingvo Internacia“ jam eliris;

se vi ne ricevis ĝin, volu skribi al s-ro Gernet.

 

N-ro 120. P. Grodno, 31. XII. 1897

 

Kara sinjoro! — Koran dankon por via gratulo al la nova jaro.

Akceptu ankau de mia flanko la plej koran gratulon kaj bondezirojn. —

La gazeto ne ĉesis eliradi, ĝi nur forte malfruiĝis (la lasta numero

estis la Septembra, post kelkaj tagoj eliros la Oktobra).

 

491

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 121. P. 2 . I. 1902

 

Kara sinjoro! — Via kanteto estas verkita bone kaj senerare kaj

mi trovas en ĝi nenion por korekti. — Koran dankon por la gratulo

al la nova jaro; volu ankau de mi akcepti la plej koran gratulon.

 

P. S. Ĉu oni povos ie ricevi vian litovan lernolibron de Esperanto?

Ĉu vi ne povus sendi al mi almenau unu ekzempleron?

 

N-ro 122. P. 14. I. 1902

 

Kara sinjoro! — Vian lernolibron litovan mi ricevis kaj mi kore

vin dankas.

 

N-ro 123. P. 6 . V. 1902

 

La 50 ekzemplerojn de via „Kanto“ mi ricevis kaj mi kore vin

dankas. Ili alportis al mi efektivan plezuron.

 

N-ro 124. P. 6 . I. 1905

 

Tre estimata sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis vian broŝuron kaj

mi dankas vin kore. La ekzemplerojn por s-ro Grabovski kaj Blumental

mi fordonos morgau lau la adresoj. Koran dankon por via novjara

gratulo; volu ankaŭ de mi akcepti la plej bonajn dezirojn por la nova

jaro. Ĉe okazo mi permesas al mi demandi vin, kio fariĝis kun la

„Kanto“ kiun vi eldonis antaŭ kelke da jaroj? Kial ĝi ne troviĝas

en la katalogoj kiuj estas presataj sur la kovrilo de 1’ „Esperantiste a ?

Ĉu vi ne deziros ĝin vendadi?

 

N-ro 125. P. 3. V. 1910

 

Kara sinjoro! — Vian broŝuron „Esperanto kiel scienca helpilo”

mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas.

A1 d-ro J. Guminskij , Rovnoje (gub. Samara)

 

N-ro 126. N l. 21. VII. (2. VIII.) 1890 * 1

 

Tre estimata amiko! — La 20 milrejsojn mi ricevis kaj mi sendas

al vi mian koran dankon en la nomo de nia amata afero. En la

komenco mi intencis sendi ilin al s-ro Schmidt por la kaso de la

Ligo internacia, sed la Ligo en ĝia nuna formo estas fondita sen mia

scio kaj sen mia volo, kvankam la redaktoro presis la Regularon en

mia nomo kaj kun mia antaŭparolo. (Mi kreis Regularon tute alian;

sed s-ro Schmidt ne dirinte al mi eĉ unu vorton ŝanĝis la tutan

fundamenton de mia regularo kaj donis al ĝi sub mia nomo tian

formon, kian mi tute ne povas aprobi*.)

 

* Por eviti tiajn surprizojn kiujn faras al mi s-ro Schmidt, mi intencas

baldaŭ preni la tutan kondukadon de la afero en mian propran manon.

 

1 Ĉi tiu letero — laŭ sciigo de s-ro N. Nekrasov — jam aperis presita

en „LaNovaEpoko“,Moskvo, kajero dua, Aŭgusto 1922. (Komparupaĝ.415

la noton 1 al la enkondukaj vortoj.)

 

492

 

A. Dombrovski - J. Guminskij. — N-roj 121—128

 

Ne sciante ankorau kio estos kun la Ligo, kaj timante ke ĝi en

ĝia nuna formo ne povos sin teni, mi decidis reteni ankorau vian

monon ĉe mi, ĝis la afero de la Ligo klariĝos au ĝis vi mem skribos

al mi kion mi devas fari kun la mono.

 

Plenumante vian peton, mi sendas al vi nun mian fotografaĵon kaj

mi petas vin akcepti ĝin kiel signon de efektiva estimo kaj memoro. Mi

petas vin ankau honori min per via fotografaĵo, kiu estos por mi tre kara.

 

Kun granda plezuro mi vidas, ke vi ne forgesas nian aferon kaj propagandas ĝin konstante. Dio donu al via laborado la plej bonajn rezultatojn.

 

N-ro 127. NL. 24. II. ( 8 . III.) 1891

 

Tre estimata amiko! — Mi ricevis vian leteron kun la 9 rubloj,

•promesoj kaj uzitaj signoj de poŝto. Mi sendis al vi hodiaŭ la librojn,

kiujn vi petis kaj ankaŭ la gazeton „La Esperantisto“ de No 1 ĝis

No 12 de la pasinta jaro; (komencante de ) 1 La NNo 1, 2 kaj 3 de la

nuna jaro vi ricevos post 6—8 tagoj el Nurnbergo. — De sinjoro Mol-gaĉev mi ricevis antaŭ 4—5 monatoj leteron, tiam li ankaŭ petis

librojn, kiujn mi sendis al li; sed de tiu tempo mi havas de li ankoraŭ

nenian sciigon. Sinjoro Weber kredeble nenion faras por nia afero;

antaŭ 5 —6 monatoj mi skribis al li leteron, sed mi ricevis de li nenian

respondon, mi havas de li nenian sciigon kaj ankaŭ inter la abonantoj

de la „Esperantisto w mi lin ne trovas.

 

N-ro 128. N l. 8 . (20.) IX. 1892

 

Kara amiko! — Kun danko mi ricevis vian leteron kun 2 rubloj

kaj kun la (promesoj 1 ) sciigoj de aliĝo. S-rinon Pŝeniĉnaja kaj s-ron

Miĥaelis mi enskribis en la nombron de la abonantoj, kaj ili ricevos

la gazeton post 8 —10 tagoj. La novan rusan lernolibron mi sendos

al vi post kelkaj tagoj. Laŭ via deziro mi sendas al vi tiujn librojn

kun surmetita pago (naloĵ. plat.)*. E1 miaj antaŭaj kalkuloj vi restas

nun ŝulda al mi 2 r. 26kop.; la nun sendataj libroj (100/56) kostas

5 rubl.; tial mi faros surmetitan pagon por la tuta sumo kune, t. e.

por 7 rubloj 26 kop.

 

La „Esperantisto“ havas ĝis nun 460 abonantojn kaj ni esperas ke

ĝis la fiuo de V jaro ilia nombro estos 500. La „Liron a eldonas ne

mi, sed s-ro Grabowski; li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni,

sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos.

 

P. S. Sinjoro Trompeter skribas al mi, ke la „Esperantisto“ elsendita

al s-roj J. Ukladnikov (S. Peterburg, v Medicinskuju Akademiju ) 3 kaj

d-ro M. J. Boloĥovskij (v Ĥarjkov, v Universitet ) 3 venis returne ĉar

la poŝto ne trovis la adresatojn. Ĉu vi ne povas doni al mi pli precizan° adresojn de tiuj ĉi sinjoroj? T. s. 4 .

 

1 forstrekita en la originalo. 2 ruslitere en la originalo, signifas:

 

surmetita pago. 3 ruslitere en la originalo. 4 T. s. = Tiu sama (nome

 

kiel la snbskribanto antaŭe!).

 

493

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 129. N l. 19. IX. (1. X.) 1892

 

Kara amiko! — Hodiau mi sendas al vi 100 ekzempl. de No 56

kaj 10 ekz. de No 41. Pardonu ke mi ne sendis la librojn pli frue, ĉar

neatenditaj cirkonstancoj retenis ilin tro longe en la presejo. Surmetitan pagon mi sur la librojn ne faris, ĉar la ricevitaj de vi en la

pasinta semajno 5 rubloj kaj 6 r. preskaŭ tute kovris vian ŝuldon.

 

La diritajn 11 rublojn mi laŭ via deziro uzis en la sekvanta

 

maniero:

 

R. K.

 

a) mi enskribis 2 abonantojn por la „Esperantisto w

 

(Kosiewicz kaj Rekutin). 1 60

 

b) mi enskribis en la rubrikon de oferoj (presota en

 

No 12) 1 r. de vi kaj 2r. de Rekutin. 3 —

 

c) mi sendis al vi (ekster la ) 1 100/56 (ankoraŭ ) 1

 

kaj 2 10/41. 6 -

 

10 r. 60 k.

 

Sekve el viaj lastaj 11 rubloj restis ankoraŭ 40 kop., kiujn mi uzis

por kovri parton de via antatia ŝuldo. En tia maniero via ŝuldo, kiu

estis antaŭe 2 r. 26 kop., estas nun nur 1 r. 86 kop.

 

La adreso de s-ro M. Goldberg estas: M. Goldbergu v m. Narovl,

Minskoj gub. 8 .

 

Mi devas tamen rimarki al vi, ke liaj versaĵoj per si mem havas

stilon ne tute bonan, kaj ĉiun fojon antaŭ ol mi ilin presas, mi ilin

devas iom bonigi. Vi povas skribi al li, kaj li sendube volonte prenos

sur sin la tradukon el Saltikov-Ŝĉedrin, se vi promesos al li, ke vi ĝin

eldonos.

 

Pri rapidigo de la eldono de la „Liro w estus bone se vi volus

skribi rekte al ĝia eldonanto (G-nu A. Grabovskomu na fabrike P. T.

Derbeneva, g. Ivanovo-Voznesensk, Vladim. gub. 3 ).

 

Laŭ via deziro mi sendas al vi nun 100 adresojn de kuracistoj,

al kiuj laŭ mia opinio estus utile dissendi la verkon No 56. Tiuj ĉi

adresoj estas presitaj tiel, ke en la komenco staras la nomo, poste la

urbo, (poste la distrikto) kaj fine la gubernio. Oni devas sekve adresi

ekzemple tiel: ■

 

Doktoro Iv. Sem. Antonenko

 

S. Lipovaja Dolina

 

Poltavskaja gub . 8

(Gadjaĉskago njezda.)

 

1 forstrekita en la originalo . 2 skribita super la linio. 3 ruslitere en

la originalo.

 

494

 

J. Guminskij. — N-roj 129—131

 

N-ro 130. N l. 25. IX. (7. X.) 1892

 

Kara amiko! — Kun plezuro mi dezirus plenumi vian peton pri

detala kalkulo komencante de via unua letero ĝis nun, sed bedaŭrinde

mi havas nenian eblon tion ĉi fari. Kalkulojn de la pasintaj jaroj mi

jam nun ne havas, kaj eĉ kalkulon de la nuna jaro mi ne povas doni

al vi en tia detaleco, kiun vi deziras. La kaŭzo estas sekvanta:

 

Mi ne kondukas apartan libron por ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, ĉar

por tio ĉi mankas al mi la tempo. Mi enskribas en Ia libron nur

tiujn enspezojn, aŭ elspezojn, kiuj postulas memoron. Tiel

ekzemple se iu sendas al mi ian sumon kaj deziras akurate por la

sendita sumo librojn, abonojn aŭ ion alian, tiam mi simple plenumas

lian mendon kaj nenion enskribas. Sed nur se iu sendas al mi kelkan

(cert ) 1 sumon da mono por estonta kalkulo, aŭ se li deziras librojn

k. c. por sumo pli malgranda — aŭ pli granda 2 — ol li alsendis, tiam

mi enskribas lian sendon kaj mian sendon, por scii, kiom unu el ni

ŝuldas al la dua.

 

Post tiu ĉi malgranda antaŭparolo mi donos nun la nunan staton

de niaj kalkuloj:

 

(Sekvas dupaĝa detala konteltiraĵo.)

 

Sekve hodiaŭ (25/IX 7/X) la stato de niaj kalkuloj estas:

 

Vi ŝuldas al mi 41 r. 25

mi ŝuldas al vi 34 r. 04

Rezultato: Hodiaŭ 25/IX 7/X

 

vi ŝuldas al mi 7 r. 21 kop.

 

Mi forte bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian peton kaj sendi

al vi detalan kalkulon de la komenco ĝis nun.

 

Estas al mi tre agrable, ke vi intencas eldoni la detalan gramatikon

de E. Haller. Kiam ĝi estos preta, mi kun plezuro prenos sur min la

laboron de trarigardo. Mi ankaŭ pensas, ke la plej bone estos, se vi

eldonos la gramatikon en Varsovio, kie la presistoj havas jam la

literojn kun signetoj Mi rekomendas al vi la presejon de A. Gins

(kie estas presita la nova 5-kopeka lernolibro). Mi konsilas al vi

presi 1.000 ekzemplerojn.

 

Estas tre bone, se s-roj Eksner kaj Lada skribos ian melodian

muzikon al unu aŭ al kelkaj versaĵoj esperantaj. Tio ĉi estos tre bona

rimedo por propagando …

 

(Daŭrigo de la letero mankas.)

 

N-ro 131. N l. Grodno, 29. VIII. 1894 3

 

Estimata amiko! — Mi ricevis vian leteron kun 10 rubloj kaj mi

sendis al (vi ) 1 s-rino Vogaŭ 8 hodiaŭ la librojn, kiujn vi deziris. Mi

ankaŭ abonis (por ) 1 laŭ via deziro 5 ekzempl. de la Biblioteko (3 sub

 

1 forstrekita en la originalo. 2 slcribita super la linio. 8 jam presita

 

en „La Nova Epoko“, Moskvo, Aŭgusto 1922 , kajero dua. (Komparu

 

paĝ. 415 la noton 1 al la enkondukaj vortoj de ĉi tiu parto V.) 3 skribita

 

super la forstrekita vorto.

 

495

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj ai

 

adreso Vogau, 1 sub Haller kaj 1 sub Zarucki); por la abonitaj 5 ekzempl.

de la Biblioteko akceptu mian plej koran dankon. La stato de via

kalkulo estas nun tia, ke en la nuna momento vi restas ŝulda al mi

57 kopekojn (kopion de la kalkulo mi aldonas al tiu ĉi letero).

 

Dank’ al la parolado pri reformoj la nuna jaro estas efektive tute

perdita por nia afero; tamen ni ne devas tion ĉi bedauri, ĉar la fina

rezultato estos tre bona. La minaca fulmotondro de la reformoj

purigis unu fojon por ĉiam Ia atmosferon plenigitan de nuboj, kaj nun

ni havos jam dank’ al Dio longan trankvilecon kaj povos energie

labori. En la lastaj kelkaj jaroj multaj amikoj komencis postuladi

reformojn; mi petegadis ilin konstante kaj senĉese, ke ili lasu tiun ĉi

demandon, kiu alportos nenian utilon kaj nur tute ruinigos nian

aferon; sed neniu volis min aŭdi. Mi kreis Ligon por decidi pri tiuj

ĉi aferoj, sed ankaŭ tio ĉi ne helpis, ĉar sian nesukceson la reformistoj

klarigadis per tio, ke mi batalas kontraŭ reformoj. En la fino de la

jaro 1893 s-ro Trompeter sciigis min, ke se mi ne elpaŝos persone

kun radikalaj reformoj, li ĉesos eldonadi la gazeton; ankaŭ la aliaj

reformistoj forte agitadis por reformoj. Tiam alpremita al la muro

kaj vidante nenian helpon, mi vole-ne-vole devis cedi kaj alpaŝi kun

propono de radikalaj reformoj. Nun dank’ al Dio ĉio baldaŭ estos

finita; ĉiuj esperantistoj pripensis la aferon kaj konvinkiĝis, kiel

danĝeraj nun estus ĉiaj reformoj; nun ni baldaŭ havos oficialan

decidon de la plimulto kontraŭ reformoj, — kaj nia afero estos savita

kaj ĉiujn niajn fortojn ni povos nun trankvile uzadi por la vastigado

de nia afero. Instruita de la maldolĉa sperto, mi uzas nun ĉiujn

fortojn, por (efektivigi la ) 1 fari nian aferon finance sendependa de

ĉiu aparta persono, kaj por tio ĉi mi komencis la „Bibliotekon“. Se

la Biblioteko iom post iom atingos la necesan nombron da abonantoj,

tiam nia afero komencos rapide kaj brilante progresadi, kaj nenia

nubeto jam kovros iam la ĉielon de nia afero.

 

(Sekvas kalkulo finiĝanta per la vortoj):

 

Sekve nun (29/VIII. 1894) vi restas ŝulda al mi 55.57 — 55.00 = 0r. 57kop.

 

N-ro 132. N L. Grodno, 16. (28.) I. 1895

 

Kara amiko! — La 60 rublojn mi ricevis. En la nomo de nia

afero mi dankas kore vin kaj ĉiujn amikojn, kiuj oferis por nia afero.

La oferoj estos publikigitaj en la Marta numero de la gazeto, kaj

tiam mi ankaŭ sendos po unu ekzemplero de la numero al ĉiuj oferintoj. — La librojn 5/64 10/72 + 50/56 mi sendas al vi hodiaŭ. —

 

S-ro J. Seleznev (el Melekes) loĝis antaŭ 2 monatoj en Baku (g. Baku,

Meĵevaja ĉerteĵnaja, g-nu J. Seleznevu ) 2 sed ĉu li nun tie ankoraŭ

loĝas, mi ne scias, ĉar mi jam longe havis de li nenian leteron.

Eble li jam ne loĝas en Baku 3 .

 

1 forstrekita en la originalo. 2 ruslitere en la originalo. 3 antaŭe

skribita: „Baky“, la lasta litero korektita de d-ro Zamenhof mem.

 

496

 

J. Guminskij - Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 131—136

 

N-ro 133. N p. Grodno, 22. III. 1895

 

Kara kolego! — Mi volis sendi al vi 15 ekzemplerojn de la No 3

de Esperantisto por disdoni al tiuj 15 personoj, kies oferoj estas

kvitancitaj en tiu ĉi numero; sed bedaurinde la cenzuro retenis la

tutan paketon kaj sendis ĝin returne Nurnbergon. Tial mi petas vin,

volu (sendi ) 1 skribi al mi aparte la adreson de ĉiu oferinto, kaj tiam

mi lasos sendi la gazeton al ĉiu aparte, ĉar mi pensas, ke apartajn

ekzemplerojn la cenzuro tralasos. Mi atendas vian respondon.

 

N-ro 134. N p. Grodno, 9. (21.) V. 1895

 

Kara kolego! — La 15 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis.

La kauzon, kial la „Esperantisto“ estas malpermesita, oni ne volas al

ni diri; sed mi supozas, ke ĝi fariĝis kredeble pro la artikolo de

Tolstoj en No 2 au entute pro la kunlaborado de „Posrednik“. Mi

klopodas nun, ke oni permesu al mi eldonadi la gazeton en Rusujo

sub cenzuro.

 

N-ro 135. N l. Grodno, 15. (27.) IV. 1896

 

Kara amiko! — La 20 rublojn mi danke ricevis. La librojn mi

sendis hierau sub la adreso de s-rino Vogau. La gazeton „Lingvo Internacia“ mi abonis por vi en 3 ekzempleroj (ankau sub Ia adreso de

s-rino Vogau); mi abonis ĉe s-ro Gernet, kaj vi ricevos la gazeton

kredeble post 8—10 tagoj. Por via abono de la „Biblioteko“ mi ankau

vin dankas kaj mi daurigos sendadi ĝin al vi kiel antaue.

 

La adreso de la esperantisto Seleznev (Seleznet) estas nun jena:

g. Moskva, Malaja Dorogomilovskaja, dom Samarina, kv. No 7 2 .

A1 la Societo „Espero“ en St. Peterburgo

 

N-ro 136. N l. 18. (30.) VI. 1891

 

Kun ĝojo mi legis la sciigon, ke vi fondis rondeton por labori

por nia afero kun fortoj unuigitaj. Akceptu mian koran gratulon kaj

la deziron de la plej bona kaj brilanta sukceso. La societo „Espero“

kresku kaj floru kaj alportu eternan benon al nia afero. Ni esperu,

ke la rondeto okupos baldau tre gravan lokon inter niaj laborantoj

kaj ellaboros al si eternan neforgeseblan nomon en la historio de

nia afero; ni esperu ke via energia rondeto baldau fariĝos la patro

por multaj aliaj rondetoj en diversaj urboj de nia lando kaj de aliaj

landoj.

 

E1 la koraj kaj fajraj vortoj de via letero mi vidas, ke vi konscias

la tutan malfacilecon de nia afero en la nuna tempo kaj la tutan

paciencon, je kiu vi necese devos esti armitaj, se vi volas sukcese

labori kontraŭ la indiferenteco de la amasoj. Sub la malsukcesoj de

 

1 forstrekita en la originalo. 2 ruslitere en la originalo.

 

32 Dietterle, Zamenhof.

 

497

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

la unua tempo ne perdu la kuraĝon kaj energion kaj ĉiam memoru,

ke per konstantenco 1 ni pli au malpli frue venkos. Longe staras la

vintra glacio kaj ŝajnas, ke la tuta laboro de la sunaj radioj ne povas

venki eĉ unu peceton de la glacio; sed la tempo venas kaj la

konstanteco venkas, kaj post la unua disrompo rapide fluidiĝas la

tuta glacio.

 

Via letero estos presita en la No 7 de la „Esperantisto“. Mi

esperas, karaj amikoj, ke vi ofte kaj regule ĝojigados min per viaj

leteroj kun sciigoj pri via laborado.

 

Plej koran saluton al ĉiuj membroj de via societo

 

sendas al vi via aldonita L. Zamenhof.

 

N-ro 137. N L. 29. VI. (11. VII.) 1891

 

Tre estimataj sinjoroj! — Via intenco eldoni la poŝan lernolibron

en lingvoj sveda kaj finlanda estas tre bona, kaj mi publikigos tion

ĉi en la „Esperantisto“, por ke jam aliaj personoj ne laboru super

tio ĉi sama. La eldono de la Poŝa gramatiko en diversaj lingvoj

apartenas al la plej gravaj bezonoj en nia afero.

 

La kostoj de la eldonado estas pli malpli la jenaj:

 

La eldono de (la ) 2 vortareto sur folio (en tiu grandeco kaj formo

kiel la vortaretoj internacia-naciaj aldonitaj al la lernolibroj No 1, 2,

3, 4, 5, 24) kostas (jam kune kun la papero):

 

por 1000 ekzempleroj — ĉirkau 18 rublojn

 

„ 2000 „ — ĉirkau 24 r.

 

„ 3000 „ — ĉirkau 30 r.

 

k.t.p.

 

La eldono de la poŝa lernolibro (en tia grandeco kaj formo kiel

la verko No 41) kostas pli malpli:

 

por 1000 ekz. — ĉirkaŭ 90 rublojn

por 2000 ekz. — ĉirkaŭ 120 r.

por 3000 ekz. — ĉirkaŭ 150 r.

k.t.p.

 

La leteron de sinjoro Halle (?) mi ricevis, kaj estas al mi tre

agrable, ke parto de la senditaj libroj sin trovas nun en librejo.

 

Se la „St. Pet. Herold“ akceptos la artikolon, mi petas vin sendi

al mi unu ekzempleron.

 

Mi estus al vi tre danka, se vi volus skribi al mi iom pli detale

pri via interparolo kun la klubo volapŭka.

 

Ĉiujn membrojn de via estimata societo kore salutas . ..

 

N-ro 138. N L. 22. IX. (4. X.) 1891

 

Mi ricevis vian leteron de 17/IX kaj ankaŭ vian telegramon, per

 

kiu vi alportis al mi efektivan ĝojon kaj por kiu mi kore dankas ĉiujn

 

amikojn subskribitajn sub la telegramo. Mi deziras al vi ĉian feliĉon

 

1 skriberaro en la originalo. 2 forstrekita en la originalo.

 

498

 

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 136—140

 

kaj la plej bonajn sukcesojn; ni esperu, ke la vespero de la unua

kunveno de via societo restos por eterne grava kaj turna momento

en la historio de nia afero.

 

La esperoj estas tre bonaj, la celo brilas tute klare, sed ho ve!

Nun la tempo estas tre malfacila. Oni bezonas grandan, feran paciencon, kaj nun mi multe esperas je vi, karaj amikoj de nia afero!

Laboru! Laboru!

 

Pardonu, ke mi ne respondis vian leteron tuj post ĝia ricevo; en

la lasta tempo mia kapo estas tre plena je diversaj zorgoj, ke mi ofte

ne estas kapabla eĉ skribi kelkajn vortojn. Sed mi esperas ke la

tempo kaj pacienco al ĉio alportos helpon.

 

Akceptu, karaj amikoj, koran saluton …

 

N-ro 139. N L. 3. (15.) X. 1891

 

(direktita al la prezidanto de la societo)

 

Tre estimata sinjoro! — Sinjoro A. Roŝĉaĥovski el Riga (adr.:

g. Riga, Liflandskaja Kaz. Palata, A. Roŝĉaĥovskomu) 1 verkis kaj volas

eldoni je sia kalkulo „Kalendaron Esperanto“. La verko lau mia opinio

estos tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi en granda

nombro da ekzempleroj kaj doni al ĝi tre malaltan koston. Sed la

cenzuristo en Riga ne volas ĝin permesi, dirante, ke li ne komprenas

la lingvon Esperanto. (Tial) 2 Nun en la tuta Rusujo nur la S. Peterburga cenzuro permesas niajn verkojn; tial mi permesis al mi sendi

hodiaŭ la manuskripton de la kalendaro al vi kun la kora peto, ke

(unu) 2 iu 3 el la membroj de la „Espero“ volu transdoni la manuskripton

al la S. Peterburga cenzuro. A1 la manuskripto devas esti aldonita

80-kopeka stampa marko, kiun mi nun almetas. Kiam la manuskripto

estos subskribita de la cenzuro, oni devos ĝin tuj 4 resendi al s-ro Roŝĉaĥovski (adreso supre). Mi petas vin rapidi, ĉar por kalendaroj nun

estas jam la lasta tempo. Antaŭe dirante koran dankon en mia nomo

kaj en la nomo de la aŭtoro,

 

mi restas via aldonita L. Zamen …

 

P. S. Koran saluton al la „Espero“.

 

N-ro 140. N l. 15. (27.) X. 1891

 

(direktita al la prezidanto)

 

Tre estimata sinjoro! — Koran dankon por la zorgoj pri la kalendaro! Kun granda plezuro mi ankaŭ legis vian sciigon, ke la generalo

Gresser permesis la kunvenojn de via Societo. Se prosperos al vi

atingi la permeson de la Ministro, ĝi estos tre grava por nia afero.

 

La sukcesoj de via Societo min forte interesas, kaj mi esperas,

ke kun la tempo via societo fariĝos la centro de nia afero. Se ĝis

 

1 en la originalo ruslitere. 2 forstrekita en la originalo. 3 skribita

super la forstrekita vorto . 4 superskribita.

 

32 *

 

499

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

Januaro mia projekto presita en la No 9 de la Esperantisto, ne efektiviĝos, tiam mi vole-nevole devos forlasi Varsovion (kaj) 1 veturi en ian

malproksiman urbon, kie oni ne scias ankoraŭ ke mi „Faras novajn

lingvojn w , kaj tie mi devos en la daŭro de kelkaj jaroj zorgadi absolute

nur pri la pano kaj pri la elrampo el mia nuna situacio. Se tio ĉi

fariĝos, tiam mi estus almenaŭ feliĉa, se mi (povus) 1 forveturante

povus scii, ke mi lasas en S. Peterburgo fortan kaj energian rondeton,

kiu zorgos pri nia afero en tiuj kelkaj jaroj, en kiuj mi mem povos

por ĝi nenion fari kaj eĉ ne pensi pri ĝi. La „Esperantisto“ kaj sekve

ankaŭ la centro de nia afero, tiam restos kredeble en la manoj de la

klubo Nurnberga; (sed mi estas) 1 sed (parolante inter ni) mi estus

pli kontenta, se la centro de nia afero iom post iom transirus en la

manojn de la klubo S. Peterburga. Tial mi forte ĝojus, se prosperus

al vi post kelka tempo fondi vian propran organon*. Bedaŭrinde tio

ĉi en nia lando estos afero tre malfacila.

 

Dezirante al viaj laboroj la plej bonajn sukcesojn kaj kore salut-ante ĉiujn membrojn de la „Espero“ mi restas

 

via aldonita L. Zamen …

 

P. S. Amikoj! Se mi (devos) 1 eble estos devigata forlasi por

kelkaj jaroj nian aferon, mi kalkulas je vi, mi esperas, ke vi ne lasos

ĝin fali!

 

* kiu espereble iom post iom centrigus en si nian tutan aferon.

 

N-ro 141. Nl. 11. (23.) IV. 1892

 

(direktita al la prezidanto)

 

Tre estimata sinjoro! — Antaŭ semajno mi ricevis la ĝojigan telegramon pri la oficialiĝo de la societo „Espero“. Kredeble la telegramo

estis sendita de vi, kaj tial mi ankaŬ respondon sendis sub via adreso.

Mi sendas al vi mian koran dankon por la telegramo kaj mi atendas

de tago al tago pli detalan leteron.

 

La oficialiĝo de la societo estas grava paŝo kaj mi kore gratulas

vian societon por tiu ĉi sukceso. Mi esperas, ke nun la laborado de

la Espero baldaŭ larĝe disvolviĝos kaj ke pli aŭ malpli frue la tuta

centro de nia afero transportiĝos S. Peterburgon.

 

Mi petas vin enskribi min en la nombron de la membroj de via

societo kun la pago de 10 rubloj ĉiujare. Tiun ĉi monon mi petas

vin preni el la enspezoj por la libroj, kiujn mi siatempe sendis al

s-ro N. Halle. Mi petas vin sendi al mi ekzempleron de la statutoj

kaj membran bileton.

 

Ĉu via klubo ne deziras preni en la „Esperantisto“ inviton al niaj

amikoj fariĝi membroj de via societo? En tia okazo mi petas vian

klubon sendi al mi la tekston de tiu ĉi invito.

 

1 forstrekita en la originalo .

 

500

 

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 140—144

 

Mi ne scias, kiaj estas viaj planoj por la estonteco, sed^mi pensas

ke antau ĉio vi devas per ĉiuj fortoj peni fondi solidan kason, ĉar

por sukcesoj en nia afero, tiel same kiel por milito, „estas necesaj

tri (aferoj) 1 objektoj 2 : mono, mono kaj mono“.

 

A1 vi kaj al ĉiuj estimataj membroj de la „Espero“ koran saluton …

 

N-ro 142. 3. V. 1892

 

(telegramo)

 

El Varŝava. Telegramo No. 547.

 

Sendita: la 3-an, je la 1 h 10 m posttagmeze 3 .

 

Benitan komencon kreskantan potencon en floro kaj gloro deziras

el koro Zamenhof.

 

N-ro 143. N L. 4. (16.) V. 1892

 

Mi ricevis la telegramon de hierau kaj petas la „Esperon“ akcepti

mian koran dankon por la elekto min° kiel honoran efektivan membron.

Mi estos tre danka al la societo, se ĝi volos min sciigi pri la rezultatoj

kaj difinoj de la unua komuna kunveno.

 

Membro de „Espero“ L. Zamenhof.

 

N-ro 144. nl. 11. (23.) V. 1892

 

Mi ricevis la leteron de sinjoro Becker kaj legis ĝin kun granda

plezuro; mi ricevis ankau la leterojn de s-roj Ŝmurlo kaj Terentjev

kaj la diversajn gazetojn kun la sciigoj kaj telegramoj. Por ĉio tio ĉi

mi kore dankas. Mi ĝojas, ke la komenco de via Societo estis tiel

bona kaj solena. La telegramoj de la Norda Telegrafa Agentejo havas

gravan signifon por nia afero. Pli detale pri la festo de la Espero

mi parolos en la 7-a numero de la Esperantisto (por la 6-a estas jam

tro malfrue).

 

Estus tre bone, se la „Espero“ volus sendi al la internacia muzika

ekspozicio en Vieno la himnon de Adelskold (eble ankau ion alian)

kaj la surskribon en Esperanto por la eksterlanda salono.

 

La leteron de s-ro Majnov mi ricevis kaj mi respondos al li ke

sciigojn en la nomo de la „Espero“ ni povas presi nur tiam, kiam

ili portas karakteron oficialan (t. e. estas subskribitaj de la membroj

de la komitato).

 

Nun permesu al mi turni min al vi kun la sekvanta peto:

 

Mi deziras nun presi novan (5-kopekan) eldonon de la verko No 1;

sed en Varsovio la cenzuro nenion permesas kaj tial mi sendas la

manuskripton al vi kaj petas vin prezenti ĝin al la cenzuro Peterburga

kaj tuj kiam la manuskripto estos subskribita — resendi ĝin al mi. Mi

almetas 80-kopekan stampan markon por la cenzuro kaj 42 kop. por

la (return 1 ) poŝta resendo. Mi pensas ke la nova libreto havos tre

gravan signifon kaj mi estos al vi tre danka por via helpo.

 

Kun kora saluto al ĉiuj membroj de la „Espero“ …

 

1 forstrekita en la originalo. 2 superskribita. 3 telegrafnotoj ruslingve.

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 145. N L. 16. (28.) V. 1892

 

Responde vian leteron de 11 /V mi rapidas sciigi vin ke al libro-vendistoj mi la librojn en komision ne donas, ĉar dank’ al mia nuna

situacio mi devas mem pagi antaue por ĉiu nombro da ekzempleroj

(eĉ el miaj propraj libroj), kiujn mi prenas kaj tial mi povas vendadi

nun nur por mono pagita. Tamen kun la societo „Espero“ mi faras

escepton, ĉar mi dezirus ke la societo posedu ĉiujn librojn en sufiĉa

nombro. Tial mi sendis al vi hodiaŭ en komision tiujn librojn kaj en

tiu nombro, kiujn vi deziras, kaj mi sendas al vi nun la kvitancon,

kun kiu vi povos post 6—8 tagoj ricevi la sendaĵon. Se la societo

deziras havi tiujn ĉi librojn en komisio, tiam mi povas doni al ĝi

rabaton de 25%; sed se la societo povus kaj volus aĉeti la librojn

je sia propra risko, tiam mi povus doni al ĝi rabaton de 50%.

 

Laŭ via deziro mi sendis al vi hodiaŭ 50/No 1, 10/2, 20/3, 40/4,

10/5, 100/6, 100/7, 100/9, 100/10, 30/11, 30/12, 5/13, 10/14, 10/15, 30/16,

30/17, 30/18, 10/19, 20/20, 10/21, 5/22, 5/23, 15/24, 50/26, 10/29, 10/30,

20/31, 50/32, 200/4, 20/44, 200/48, 30/49.

 

De No 8 mi havas nun nenian ekzempleron kaj tial mi ne sendis;

mi esperas baldaŭ ĝin presi denove kaj tiam mi sendos al vi. De

No 10 mi havas nur la eldonon malnovan (kun kelkaj eraroj) kaj mi

sendis al vi tiun ĉi malnovan eldonon, ĉar mi pensas, ke la eraroj

ne estas tre gravaj. De No 25 (kiel skribis al mi s-ro Demonget) jam

nun nenio restis; No 27 ankaŭ jam ne ekzistas en aparta vendado (ĝi

estas nun vendata nur kun la lernolibro No 24). La plej granda parto

de la eldono de No 27 estis siatempe aŭ dissendita senpage aŭ sendita

en komision, el kiu mi poste nenion ricevis, nek monon, nek verkojn

returne. Kiam la cirkonstancoj al mi permesos, mi presos ĝin denove

aparte. — No.No 28, 33, 34, 35, 36, 37, 38, 39, 40, 42, 43, 45, 46, 47,

50, 51, 52, kaj 53 mi venigas ĉiam mem nur en tre malgranda nombro

laŭ mezuro de bezono, (kaj tial) 1 ĉar mi ne havas la eblon aĉeti ilin

por provizo en pli granda nombro; tial mi povas nek doni ilin en

komision nek doni de ili ian rabaton. Tial mi konsilas al vi venigi

tiujn ĉi numerojn aŭ rekte de iliaj aŭtoroj, aŭ per la librejo

de Rudolf Uhlig en Leipzig.

 

Mi sendas al vi nun la leteron de s-ro de Beaufront; eble vi

trovos utile fari el ĝi ian uzon?

 

Laŭ la peto de s-ro de Majnov mi sendas al vi nun 2 ekzemplerojn

de mia fotografaĵo (en formato vizita, ĉar en kabineta mi bedaŭrinde

ne havas kaj neniam havis). Ankaŭ mian mallongan biografion.

 

Koran saluton al la tuta societo akceptu …

 

1 forstrekita en la originalo.

 

502

 

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 145—148

 

N-ro 146. N p. 23. V. (4. VI.) 1892

 

Mi ricevis kun danko la protokolojn de 3/V kaj 11 /V; mi presos

ilin en nia gazeto. — La nova eldono de la lernolibro, kiun mi nun

intencas presi (kaj por kies transdono al la cenzuro mi vin kore

dankas) havos lau mia opinio grandegan signifon dank’ al la M Invita

letero“, „mallonga ĉirkaurigardo <£ , detala antauparolo kaj malgranda

kosto. Sed mi pensas, ke estus multe pli utile por la afero, se sur

la titola paĝo anstatau „Varŝava, eldono de Zamenhof” 1 estus dirite:

„S. Peterburg, eldono de (Rusa) 2 S. Peterburga 3 Societo Esperantista 1££ .

Tial mi petas vin skribi al mi, ĉu vi ne dezirus preni sur vin la eldonon de tiu ĉi libro au almenau permesi al mi meti vian firmon sur

la titola paĝo? Estus ankau tre grave, se ni povus eldoni tian saman

libreton en la lingvoj franca, angla kaj germana — kaj dissendi ilin

en la mondon en grandega nombro.

 

N-ro 147. N p. 29. V. (10. VI.) 1892

 

Vian leteron kun la 78 rubloj 25 kop. por la senditaj libroj mi

danke ricevis. Mi dankas ankau por la ekzemplero de la Regularo,

kiun mi hierau ricevis. Ĝi estos enskribita en la Nomaron sub No 54.

Sur la letero adresita al D. Gureviĉ, kiun mi ricevis de vi, mi alskribis

la urbon (Belaja Cerkovj, gub. de Kiev) 4 kaj sendis al la adresato.

 

N-ro 148. N l. 9. (21.) VI. 1892

 

Mi ricevis la leterojn de s-ro Haller de 28/V kaj 6/18 VI, protokolojn de la 2-a kaj 3-a kunsidoj kaj ankau 50 ekzemplerojn de la

regularo, cirkulerojn kaj kartojn. Por ĉio tio ĉi mi petas akcepti mian

koran dankon. 50 ekzempleroj de la Regularo estas dume tute sufiĉaj;

kiam ili estos venditaj, mi sendos la enspezitan monon al la societo

kaj petos tiam pri nova nombro. — De la protokoloj mi nun presados

ĉiam nur eltirojn, por ne okupi tro multe da loko. Mi esperas, ke

pli au malpli frue „Espero ££ kredeble havos sian propran organon,

kvankam kredeble ankorau ne tiel baldau. Ke la „Esperantisto ££ el-iradu 2 au 4 fojojn en la monato ankau estas ankorau ne tiel baldau

espereble; sed la tempo ĉion alportos.

 

Kun granda malĝojo mi sciiĝis, ke s-ro Haller kredeble baldau

forveturos kaj ne povos sekve resti sekretario de la „Espero ££ . Ke li

ne forlasos „Esperon ££ mi ne dubas, sed estas granda domaĝo se li

devos forlasi sian nunan okupon en la Espero. Mi petas sinjoron Haller

skribi al mi pri la nova loko de lia loĝado, en kia° mi deziras al li

prosperon kaj feliĉon.

 

Mi sendas al vi hodiau kelkan nombron da „Nomaroj de verkoj ££

en lingvo rusa. Ili prezentas represon el la verko No 41 kaj finiĝas

 

1 ruslingve en la originalo. 2 forstrekita en la originalo. 3 skribita super la forstrekita vorto. 4 ruslitere en la originalo.

 

503

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

per No 41. Se la societo ofte bezonas nomarojn en lingvo rusa,

estus eble bone, ke ĝi presu la plej novan nomaron en lingvo rusa

(kio kostos ne multe).

 

Mi dankas kore por la novaĵoj pri la personoj, kiuj sin turnis al

la societo kun demandoj pri nia afero.

 

Mi estos tre danka al la societo, se ĝi volos demandi al la cenzurejo pri la manuskripto de mia 5-kopeka lernolibro kaj sendi ĝin

al mi, se ĝi estas jam subskribita. Estas tre grave, ke tiu ĉi libro

eliru kiel eble plej rapide. Kun kora saluto

 

membro de la „Espero“ L. Zamenhof.

 

N-ro 149. N L. 11. VI. 1892

 

Mi sendas al vi nun la subskribitan transdonon de mia rajto

super la lernolibro kaj mi petas vin kiel eble plej baldau sendi al mi

la manuskripton por ke mi komencu ĝin presi. Koran dankon por

la permeso 1 presi la firmon de la Societo.

 

Ke vi partoprenu en la ekspozicio en Ĉikago estu 0 tre 2 dezirate;

sed kia estos la plej bona (rimedo) 3 maniero de partoprenado 2 , mi

bedaurinde ne povas al vi diri, ĉar mi tute ne konas la kondiĉojn.

 

N-ro 150. N Folio. 11. VII. (?) 1892

 

(Surpresaĵo):

 

Honora 4 Membro

de la

 

„ESPERO“

 

Societo Esperantista

en

 

S.-PETERBURGO.

 

La rajton por eldono de la troviĝanta en S. Peterburga Cenzura

Komitato libro: „Esperanto, la lingvo internacia. Antauparolo kaj plena

lernolibro“ per tio ĉi mi transdonas al la Societo „Espero“ 6 .

 

L. Zamenhof 6 .

 

N-ro 151. N P. 1. (13.) VII. 1892

 

La gazeton „Peterburgskaja ĵiznj“ mi ricevis kaj sendas al vi

mian plej koran dankon. Mi miras, ke mi ĝis hodiau ne ricevis

ankorau returne la manuskripton de mia 5-kopeka lernolibro. Ĉu la

cenzuro faras iajn malfacilaĵojn? La manuskripto kuŝas jam preskau

2 monatojn. Ĉu ne ekzistas ia malhelpo?

 

N-ro 152. N L. 8. (20.) VII. 1892

 

Estas granda domaĝo, ke la manuskripto de la 5-kopeka lernolibro

perdiĝis kaj la eldono tiel longe prokrastiĝis; sed kulpigi oni neniun

povas kaj fari riproĉojn al la cenzuristo ni ankau certe ne devas.

 

1 en la originalo estas skribita erare: permesi. 2 skribita super

 

la linio. 3 forstrekita en la originalo. 4 vorto alskribita mane en

 

Esperanto. 6 skribita per nekonata karaktero en rusa lingvo (la tuta

 

teksto). 6 aŭtentika subskribo de d-ro Zamenhof ruslitere.

 

504

 

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 148—156

 

Mi preparis alian ekzempleron kaj mi sendos ĝin nun al vi; estus tre

bone se mi povus ĝin ricevi returne kiel eble plej frue. Mi sendas

al vi ankau stampajn markojn de 80 kop. por la cenzuro.

 

Mi sendas al vi nun ankau 3 rublojn, kiujn s-ro A. Griinfeld oferis

por la klubo, kiu zorgos pri partoprenado de nia afero en Ĉikago.

 

N-ro 153. N l. 16. (28.) VII. 1892

 

Mi ricevis kun danko la leteron de s-ro A. Florell 0 kun la kopioj

de la 4-a kaj 5-a kunsido. La ideo skribi (la) 1 cirkuleron al Ia profes-oroj kaj konataj instruituloj estas tre bona; sed mi pensas, ke estus

pli utile atendi kun tio ĉi ĝis estos preta la nova (5-kopeka) 2 lernolibro en lingvoj rusa kaj franca (tiun ĉi lastan mi intencas baldau

prepari por la propagando en la eksterlando); ĉar se vi dissendos

cirkulerojn sen detala klariga antauparolo kaj sen priskribo de la nuna

stato de la afero, la cirkuleroj lau mia (opinio) 3 restos sen bonaj

fruktoj au eĉ sen respondoj. Mi petas la societon pripensi tiun ĉi

punkton, ĉar pro la granda graveco, kiun povas havi por ni la respondoj

de la instruituloj, ni ne devus fari tiun ĉi paŝon nepreparite.

 

Mi estos tre danka al la „Espero“ se ĝi demandos la cenzuriston

pri mia 5-kopeka lernolibro kaj resendos ĝin al mi kiel eble plej

baldau. Estus tre bone, se „Espero“ volus eldoni tian saman verketon

en lingvo franca; se la societo ne povas tion ĉi fari, tiam mi baldaŭ

mem penos eldoni tiun ĉi verketon.

 

N-ro 154. N p. 23. VII. (4. VIII.) 1892

 

Mi sendis al vi hodiaŭ la manuskripton de s-ro N. Borovko el

Odeso (traduko de la „Ŝtona Gasto“ de Puŝkin), kiun mi senerarigis.

Mi sendis ĝin al vi laŭ la deziro de s-ro Borovko.

 

N-ro 155. N p. 26. VII. (7. VIII.) 1892

 

La manuskripton de la 5-kopeka lernolibro mi ricevis kaj kore

dankas.

 

N-ro 156. N p. 2. (14.) VIII. 1892

 

La nomoj kaj adresoj de la (personoj) 1 novaj Esperantistoj, altiritaj

de la „Espero“ kaj de s-ro Ostrovski, estos presitaj en No 9 de la

gazeto. Vian leteron kun la 13 rubloj kaj kun la 27 novaj abonantoj

mi sendis al s-ro Trompeter kaj la diritaj 27 personoj baldaŭ ricevos

la „Esperantiston“ el Schalke. La skribita alfabeto en la 5-kopeka

lernolibro estas laŭ mia opinio superflua, ĉar tiu ĉi verko devas nur

doni plenan ideon pri la konstruo de nia lingvo; la skribitan alfabeton

mi intencas doni en la nova eldono de la 10-kopeka lernolibro (kun

2 vortaroj) aŭ en ia alia verko, kiu enhavos en si nian lingvon detale.

 

1 forstrekita en la originalo. 2 surskribita super la linio. 3 vorto

 

mankanta en la originalo, verŝajne simple forgesita dum skribado .

 

505

 

V. B. Gis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 157. N P. 20. VIII. 1892

 

Antau 2 semajnoj vi skribis al mi, ke la cenzuristo promesis subskribi la 2-an ekzempleron de mia manuskripto tuj post ĝia ricevo.

Tial mi miras, ke mi ĝis hodiau ĝin ankorau ne ricevis. Mi petas

vin kore, ne forgesu pri la manuskripto, kies baldaua eliro estas por

mi tre grava kaj pri kiu mi eĉ jam skribis en la „Esperantisto“, ke

ĝi eliros en la mezo de Augusto.

 

N-ro 158. N L. 31. VIII. (12. IX.) 1892

 

(kun funebra marĝenkadro)

 

Kun tiu ĉi letero mi sendas al vi 8 rublojn, kiujn d-ro Guminski

kaj sinjorino S. Vogau (ambau el Rovnoje, gub. Samara) oferis por

a celoj de partopreno de nia afero en la ekspozicio en Ĉikago.

 

N-ro 159. N p. 19. IX. (1. X.) 1892

 

Mi sendis al vi hodiau por provo (senpage) 50 ekz. de la No 56

(5-kopeka lernolibro). Lau la deziro de „Espero“ mi donis en tiu ĉi

verko skribitan alfabeton kaj aldonis diversajn vortojn en la vortaro.

 

Se vi bezonas tiun ĉi verkon en pli granda nombro, mi povas

ĝin ankau doni al vi kun granda rabato, tamen ne kun tiel granda kiel

la ceterajn verkojn, ĉar tiam mi devus tre multe perdi. Dum de ĉiuj

verkoj mi donas al vi 50%, mi de la verko No 56 povas doni al vi

nur 30% da rabato.

 

N-ro 160. N L. 5. (17.) X. 1892

 

(kun funebra marĝenkadro)

 

Pardonu min, ke mi denove venas maltrankviligi vin per unu peto.

Mi volas nun presi novan eldonon de kelkaj verkoj (NNo 8, 10, 11,

14, 27, 41 kaj 56), sed la Varsovia cenzuro nenion volas legi dirante, ke

ĉio tuŝanta la lingvon Esperanto povas esti cenzurata nur en S. Peterburgo. Mi tial permesas al mi sendi al vi hodiau la nomitajn 7 verkojn kun la kora peto ke vi volu ilin doni en la S. Peterburgan cenzurejon kaj resendi al mi, kiam ili estos subskribitaj. Post unu

semajno la verkoj kredeble estos jam subskribitaj, kaj mi estos al vi

tre danka, se vi tiam tuj ilin prenos el la cenzurejo kaj senprokraste

volos sendi al mi. A1 ĉiu verko devos esti aldonita stampa marko

por 80 kop., kaj tial mi nun sendas por la (5 verkoj — 4 rublojn) 1

7 verkoj — 5 rublojn kaj 80 kop. (5 r. 60 kop. por markoj kaj 20 kop.

por la poŝta resendo sub banderolo).

 

En la nova eldono de la 5-kopeka libro la teksto de aliĝo estos

presita ne sole sur poŝta blanketo, sed ankau en la libro mem, ĉar

la poŝtaj kartoj ofte perdiĝas en la vojo kaj tiam la ricevanto ne scias

kion fari.

 

1 forstrekita en la originalo.

 

506

 

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 157—162

 

N-ro 161. N L. 15. (27.) X. 1892

 

(kun funebra marĝenkadro)

 

Mi ricevis la 20 rublojn, kaj hodiau mi sendis al vi 500 ekz. de

la verko No 56. Mi sendis per fervojo, ĉar per poŝto la transsendo

mem kostus ĉirkau Srublojn! Kun tiu ĉi letero mi sendas al vi la

duplikaton de la letero transsenda.

 

La kalkulo estas:

 

Transsendo:

 

500 ekz. po 5 kop.

Rabato 30%…

 

al la fervojo…

 

enpakado… .

 

kune

 

25 r. 00

7.50

17.50

1.24

0.40

19.14

En tia maniero el viaj 20 r. restis ankorau 86 kop., kaj por tiu ĉi

sumo mi sendis al vi hodiau aparte sub banderolo ankorau 20 ekz.

de la 5-kopeka libro.

 

La cirkuleron de d-ro Ostrovski mi ankau ricevis kaj mi trovas ĝin

tre bona.

 

P.S. Ĉu vi sendis jam als-roTrompeterlaanoncojn de s-roPuĉkovski?

 

N-ro 162. N L. 24. X. (5. IX.) 1892

 

(kun funebra marĝenkadro)

 

La cenzuritan ekzempleron de la 5-kopeka lernolibro mi ricevis

kaj kore dankas. Pri la ceteraj manuskriptoj oni diris al mi en la

Varsovia cenzurejo la jenon:

 

Ili ricevis el la „Glavnoe Upravl. po d. peĉati” 1 la manuskriptojn

kun la demando „kial la Varsovia komitato ne volas cenzuri la manuskriptojn, dum la unuaj eldonoj de tiuj verkoj estis ja cenzuritaj en

Varsovio?“ La Varsovia komitato tamen, anstatau cenzuri, tuj resendi s

la verkojn al la Glavnoe Upravlenje 1 kun la sekvanta respondo: „antau

kelkaj jaroj ni havis 2 cenzuristojn, kiuj prenis sur sin legi la verkojn

esperantajn; sed nun ambau tiuj ĉi cenzuristoj mortis kaj ni havas

nenian cenzuriston por la verkoj esperantaj w . En efektiveco tiu ĉi

respondo estas tute sensenca; ĉar la „nekomprenado de la lingvo“

povus reteni ilin legi nur verkojn en Esperanto, sed tio ĉi tute ne

estas kauzo por ne cenzuri rusajn lernolibrojn au vortarojn pri Esperanto,

ĉe kiuj oni nenion devas kompreni, kaj kiujn ili tamen obstine rifuzas!

 

La manuskriptojn kune kun la respondo la Varsovia komitato

sendis al la „Glavnoe Upravlenje” 1 antauhierau, t. e. la 22/X (3/XI).

Nun, se vi volas fari al mi komplezon, mi petas kore, ke iu el la

„Espero“ iru al la Glavnoe Upravlenje kaj petu ĝin (sendi) 2 doni la

manuskriptojn kiel eble plej frue al la komitato S. Peterburga, ĉar la

Varsovia, kiel la Upravlenje nun vidas, volas nenion cenzuri. Precipe

 

1 ruslitere en la originalo , signifas: Ĉefa Administrejo por la Aferoj

 

de la Gazetaro . 2 forstrekita en la originalo.

 

507

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

pri la verko No 41 mi petas vin rapidigi ilin, ĉar de tiu ĉi verko, kiu

estas ja la plej grava, mi ne havas jam eĉ unu ekzempleron kaj devas

rifuzi al la petantoj.

 

N-ro 163. N p. 6 . (18.) XI. 1892

 

D-ro Ostrovski skribis al mi, ke la Jaltaj esperantistoj deziras

eldoni je sia nomo: „Mezan vortaron esperanto—rusan“; se manuskripto de tiu ĉi verko estas jam preta, li deziras, ke mi tuj komencu

la presadon kaj eĉ sendis jam parton de la kostoj de presado. Ĉar

„Espero“ posedas la manuskripton de s-ro A. Grŭnfeld, tial mi petas

vin sciigi min, ĉu vi deziras eldoni tiun ĉi verkon je via propra kalkulo

aŭ ĉu vi eble volos lasi la eldonon de tiu ĉi verko al lajaltaj esperantistoj? En la lasta okazo mi petas vin doni la manuskripton al la

cenzuro kaj post subskribo transsendi ĝin al mi (por la 80-kopeka

marko mi pagos al vi ĉe okazo). En tia okazo volu surskribi sur la titola

paĝo (laŭ deziro de lajaltanoj): „Izdanie Esperantistov goroda JaltiV.

 

N-ro 164. N p. io. ( 22 .) XI. 1892

 

Sinjoro de Majnov demandis min en la nomo de „Espero“, kiujn

librojn mi komprenas sub „Kurs vaĵnejŝiĥ soĉinenij na 1 rublj“ 1 2 , kaj

mi povas al vi respondi pluon 0 : Sub la nomo „Kurs“ mi komprenas

la verkojn NNo 56, 11, 12, 16, 18, 41 kaj 14.

 

N-ro 165. N p. 16. (28.) XI. 1892

 

Se vi havas ankoraŭ kelkan nombron da ekzempleroj de la verko

No 41, mi petas vin sendi ilin al mi (kun surmetita pago); ju pli multe

vi sendos, des pli bone.

 

Estu ankaŭ tiel bonaj kaj sciigu min, kio fariĝis kun la verkoj,

kiujn mi sendis al vi por la cenzuro? Se la cenzuro faras malfacilaĵojn, tiam mi petas vin peni, ke almenaŭ la verkon No41 (kiu

ja estis cenzurita en S. Peterburgo) oni subskribu al mi kiel eble

plej baldaŭ.

 

N-ro 166. N p. 7 . ( 19 .) XII. 1892

 

Hodiaŭ mi ricevis la cenzuritajn ekzemplerojn de la verkoj NN 08 ,

10, 11, 14, 27 kaj 41. Mi kore vin dankas. La verkon No 41 mi jam

donis al la presejo.

 

N-ro 167. Np. 21 . I. (2. II.) 1893

 

Hodiaŭ mi ricevis la manuskriptojn de la franca lernolibro kaj la

meza vortaro kaj mi kore vin dankas. Mi miris, ke sur la banderolo

estis dirite: „iz cenzury“ 3 . Ĉu ne vi alsendis al mi tiujn ĉi manuskriptojn?

 

1 en la originalo ruslitere , signifas: Eldono de la esperantistoj de

 

la urbo Jalta. 2 en la originalo ruslitere, signifas: kurso de la plej gravaj

 

verkoj por 1 rublo. 3 en la originalo ruslitere, signifas: el la cenzuro .

 

508

 

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 162—170

 

Mi petas vin alsendi al mi 50 ekzemplerojn de la „Regularo“ kaj

la pagon por tiuj ĉi ekzempleroj meti en mian kalkulon.

 

Unu sinjoro oferis 50 rublojn por la partoprenado de Esperanto

en Cikago. Ĉu vi havas ankoraŭ la intencon kaj la eblon aranĝi tiun

ĉi partoprenon? Mi petas vin respondi al mi pri tio ĉi.

 

N-ro 168. N l. 25. IV. (7. V.) 1893

 

La librojn mi elsendis al vi kaj nun mi sendas al vi la fakturon,

Partopreni en la ekspozicio en Ĉikago mi kredeble ne povos; sed en

ĉia okazo mi petas vin alsendi al mi la regulojn de la rusa filio.

 

N-ro 169. Np. 13 . (25.) V. 1893

 

Mi sendas al vi hodiaŭ per rekomendita banderolo du manuskriptojn („Universala vortaro“ kaj „Ekzercaro“) kaj mi petas vin havu

la bonecon doni ilin en la cenzurejon kaj poste resendi al mi. Mi

forte dezirus, ke tiuj ĉi 2 verkoj estu pretaj ankoraŭ en tiu ĉi somero,

kaj tial mi estos al vi tre danka se vi volus peni, ke mi ricevu returne

la manuskriptojn subskribitajn kiel eble plej frue. La 80-kopekajn

stampajn markojn volu preni el la mono, kiun la societo ŝuldas al mi.

 

N-ro 170. N l. 18. (30.) VI. 1893

 

Mi ricevis la leteron de s-ro Beker kun 4 rubloj kaj mi (sendis

la 5) 1 transdonis ilin al s-ro Trompeter por ke li sendadu al Espero

ankoraŭ 5 ekzemplerojn de la gazeto. Vian peton pri la mankantaj

numeroj de 1892 mi bedaŭrinde ne povas plenumi, ĉar mi mem havas

nenian ekzempleron. Mi konsilas al vi turni vin pri tio ĉi al la eldonanto, s-ro Trompeter— eble li trovos ankoraŭ por vi ekzempleron

de la mankantaj numeroj. Se li nur povos fordoni po unu ekzemplero

de la mankantaj numeroj, li faros tion ĉi volonte, se vi vin turnos

re kte al li.

 

Tuŝante la transporton de la „Esperantiso“ el Nurnbergo S. Peterburgon, mi povas sciigi vin, ke mi faris al vi la proponon ne sole

kun la scio de s-ro Trompeter, sed eĉ rekte de lia propra iniciativo — kaj laŭ lia propra peto 2 . Por pruvo mi aldonas tie ĉi unu el

liaj leteroj. Formalan rifuzon de lia flanko mi nun ankoraŭ ne povas

preni, ĉar mi ne scias ankoraŭ ĉu prosperos al vi ricevi la permeson

de la rusa registaro. Ni ne povas forĵeti la malnovan ordon,

antaŭ ol ni havas tute pretan ordon novan. S-ro Trompeter

kelkajn fojojn petis min, ke mi penu atingi la eblon eldonadi la gazeton

en Varsovio aŭ S. Peterburgo. Mi promesis al li kaj mi skribis al vi.

Se ni havos jam en la poŝo Ia permeson de la rusa registaro kaj se

ni el la kondiĉoj de tiu ĉi permeso havos la garantion, ke ni povos

 

1 forstrekita en la originalo. 2 alskribita super la linio.

 

509

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

(kvankam cenzurante en S. Peterburgo) presadi ĝin kaj dissendadi ĝin

al la abonantoj enVarsovio sub nia proprakontrolokaj respondeco, tiam, nur tiam mi povos diri al s-ro Trompeter: „jen ni havas

la eblon eldonadi la gazeton enRusujo; la permeson de la registaro

ni havas; la tutan materialan flankon kaj la tutan respondecon por ia

akurateco mi prenas sur min; skribu al mi, ĉu vi deziras daurigi la

eldonadon en Nurnbergo au ĉu vi deziras, ke ni ĝin eldonadu en

Rusujo“. Ne estas eĉ la plej malgranda dubo, ke li tiam elektos la

lastan (ĉar la gazeto alportas ja nur klopodojn kaj perdojn, sed neniajn

plezurojn au gajnojn). Sed se li (kion mi ne esperas) diros, ke li

deziras mem daurigi la eldonadon de la gazeto, tiam mi kompreneble

cedos al li kun la plej granda plezuro; se la rusa registaro permesos

al ni eldoni la gazeton, ĝi ja ne devigos nin nepre ĝin eldonadi.

Sen la konsento de s-ro Trompeter mi nenion faros ; sed tiu

ĉi konsento (kiun mi private jam longe havas) estas necesa nur por

ni, por ke ni poste, havante jam la permeson, sciu, ĉu ni devas eldonadi

la gazeton au ne; sed por la rusa registaro la konsento de s-ro

Trompeter havas ja nenian signifon. Preni formalan rifuzon de

s-ro Trompeter (estas) 1 antaŭ ol ni havas permeson de Rusujo, estas

ne konsilinde; ĉar tiam povas okazi, ke ni restos tute en la aero. Sed

se (vi) 1 „Espero“ deziras esti tute certa, ke mi ne agas sen la volo

de s-ro Trompeter, ĝi povas private skribi al li la sekvantan leteron:

 

„S-ro Zamenhof skribis al ni, ke vi dubas, ĉu vi eldonados la

„Esperantiston“ en 1894 kaj ke finan respondon pri tio ĉi vi donos

al li en aŭtuno de tiu ĉi jaro. Tial li proponis al ni, ke ni ellaboru

ĉe la rusa registaro permeson por li eldonadi la gazeton en Rusujo,

en la okazo se vi ne deziros mem daŭrigi la eldonadon de la gazeto.

Por ke en okazo de via rifuzo ni 2 havu la permeson jam (en 1 ) antaŭ 3

la fino de tiu ĉi jaro, ni deziras nun komenci la penojn pri tio ĉi ĉe

la rusa registaro, kaj ni petas vin skribi al ni ĉu vi nenion havas

kontraŭ tio ĉi.“

 

La paperon, kiun vi bezonas de mia flanko, mi sendas al vi kun

tio ĉi; nur la lokon pri s-ro Trompeter mi ŝanĝis, ĉar mi pensas, ke

por la registaro ĝi ne estas bezona. Ĉiujn aliajn (Antaŭ kelkaj

semajnoj) 1 paperojn, kiujn vi bezonas por tiu ĉi afero mi sendos al

vi tuj kiam vi skribos al mi pri tio ĉi.

 

Antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis al vi „Universalan Vortaron de

la lingvo Esperanto“. Ĉu ĝi jam estas subskribita de la cenzuro?

 

P. S. La poŝtan karton de s-ro Trompeter mi petas resendi al mi.

 

1 forstrekita en la originalo . 2 alskribita super la linio . 3 skribita super la linio.

 

510

 

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 170—176

 

N-ro 171. N p. 18. (30.) VII. 1893

 

La cenzuritan manuskripton de la Universala vortaro mi ricevis

kaj mi kore dankas. La 3 rublojn mi ricevis kaj la adresojn de la

4 abonantoj mi sendis al s-ro Trompeter; mi sendis al li ankau la

adresojn de tiuj personoj, kiuj ĝis nun ricevas la gazeton per „Espero K .

 

P. S. Ĉu Ja dua manuskripto („Ekzercaro“), kiun mi sendis al vi

kune kun la „Universala Vortaro“ ne estas ankorau subskribita?

 

N-ro 172. N p. ii. (23.) VIII. 1893

 

La manuskripton de la „Ekzercaro“, resenditan al mi de s-ro Beker,

mi ricevis kaj kore dankas.

 

N-ro 173. N l. 21. VIII. (2. IX.) 1893

 

Sub banderolo mi sendis al vi hodiau la unuan kajeron de la

„Granda Vortaro Germana — Esperanta“ kaj mi petas vin kore volu

transdoni ĝin al la cenzurejo kaj poste resendi ĝin al mi. Mi aldonas

tie ĉi 80-kopekan markon por la cenzuro kaj 15 kopekojn por la kostoj

de la resendo. Por la plenumo de mia peto mi dankas vin antaue.

 

N-ro 174. N p. Grodno, 23. XI. 1893

 

Mi transveturis nun kun mia familio en la urbon Grodno, kaj tial

pardonu, ke mi iom malfruis kun la plenumo de via peto. La librojn

al s-ro de Kanaloŝŝy°—Lefler mi sendis hierau (nur la No 33 mi ne

sendis, ĉar mi ĝin nun ne havas; eble iom poste). S-ron V. M. Terentiev

mi petas, ke li volu skribi al mi precize kiajn verkojn kaj en kia

nombro li deziras ricevi por la alsenditaj 2 rubloj kaj mi tiam tuj

sendos al li. La libroj por s-ro Kanaloŝŝi kostas 1 r. 42 k., la ceteran

monon (58 k.) mi sendos al s-ro Trompeter por pagi la anoncon de

s-ro Kanaloŝŝi, kiu bedaurinde povas esti presita jam ne pli frue ol

en Januaro 1894. La diversajn manuskriptojn mi ricevis.

 

N-ro 175. N p. Grodno, 16. (28.) I. 1894

 

(por s-ro Terentiev)

 

Kara sinjoro! — Antaŭ 3 monatoj mi ricevis leteron de „Espero“

en kiu mi trovis inter alie 2 r. por sendi por tiu ĉi mono al via adreso

librojn komencante de No 64. Mi tiam demandis per letero kiajn

librojn vi deziras; ne ricevante ĝis hodiaŭ ian respondon, mi nun

sendas al vi por la 2 rubloj la sekvantajn verkojn: 3 ekz. de No 64

kaj po 1 ekz. de NoNo 65, 66, 67, 68. La librojn mi sendis al vi

hodiaŭ sub rekomendita banderolo.

 

N-ro 176. N l. Grodno, 19. II. 1894

 

Vian protokolon pri la reformoj mi ricevis. Presi la opinion de

la „Espero“ (—) x mi povos ne pli frue ol post kelkaj monatoj, kiam

ni presos la voĉojn de ĉiuj kluboj kaj personoj. Se vi deziras, ke ni

 

1 iu vorto forstrekita en la originalo.

 

511

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

publikigu la protokolon de „Espero a jam nun t. e. antau la komuna

voĉdonado, tiam volu vin turni al s-ro Trompeter, ke li presu ĝin en

la parto de anoncoj.

 

Vi scias, kiel longe mi batalis kontrau reformado … Sed bedaurinde

la afero ne dependas de mi!

 

Samtempe kun tiu ĉi letero mi sendas al vi po 1 ekzemplero de

la verkoj NoNo 41 kaj 56 kaj mi estos tre danka al la Societo, se vi

volos doni la libretojn en la cenzurejon kaj resendi al mi kiel eble

plej baldau, ĉar mi havas jam preskau nenian ekzempleron de tiuj ĉi

verketoj. Por la necesaj 2 markoj 80-kopekaj mi almetas tie ĉi 1 r. 60 kop.

 

N-ro 177. N p. Grodno, 23. II. 1894

 

Mi petas la membrojn de „Espero a sciigi min, ĉu ili donas sian

voĉon por aŭ kontraŭ mia propono al la Ligo en No 1 de Esperantisto (en la parto de anoncoj). Mi petas ankaŭ ke ĉiu volu min

sciigi por kiom da abonitaj 1 ekzempleroj de Esperantisto li donas sian

voĉon kaj ĉu li ricevas la gazeton (sekve ankaŭ donas sian voĉon)

sub la adreso de „Espero a aŭ sub sia propra.

 

N-ro 178. N p. Grodno, 22. III. 1894

 

Antaŭ kelka tempo mi sendis al „Espero a la verkojn No 41 kaj 56

kun la peto doni ilin al la cenzurejo. Mi estos tre danka al la Societo,

se ĝi volos min sciigi pri la sorto de tiuj ĉi verkoj, ĉar mi ne havas

jam eĉ unu ekzempleron de tiuj ĉi verkoj kaj mi devas rifuzadi bedaŭrinde al la petantoj.

 

N-ro 179. N L. Grodno, 5. (17.) IV. 1894

 

Mi havas la honoron sciigi la Societon „Espero a , ke en Majo

komenciĝos la tre grava kaj decida komuna voĉdonado pri la reformado

aŭ nereformado de la lingvo Esperanto. Private mi scias la opinion

de „Espero a ; sed bedaŭrinde la opinion de neabonantoj de „Esperantisto a mi ne havas la rajton akcepti en la nombron de la voĉoj;

tial mi kore petas, ke ĉiu membro de „Espero a , kiu volas havi voĉon

en la decida komuna voĉdonado, rapidu aboni la Esperantiston ne

pli malfrue ol ĝis la fino de Aprilo. Ĉiu estas petata aboni sub sia

aparta adreso, ĉar ĉiu persono (t. e. adreso) havos unu (unu) 2 voĉon,

sendepende de la nombro da ekzempleroj, kiujn li ricevas sub sia

adreso. Mi kore petas ĉiujn estimatajn membrojn de „Espero a kaj

entute niajn S. Peterburgajn amikojn, ke ili ne tenu sin pasive en tiu

ĉi voĉdonado, ĉar la nuna voĉdonado estas plej grava kaj decida por

la tuta estonta sorto de nia afero kaj pasiva sintenado 3 de unu partio

donos pli forton 0 al la partio kontraŭa.

 

1 vorto skribita super la linio . 2 ripete skribita kaj forstrekita en

 

la originalo . 3 antaŭe skribita »tenado“ kaj „s/n a estas poste alskribita.

 

512

 

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 176—182

 

P. S. Antaŭ kelka tempo mi sendis al „Espero“ la verkojn No 41

kaj 56 por la cenzuro; mi estos tre danka al „Espero“ se ĝi volos

repreni el la cenzurejo kaj resendi al mi la diritajn verkojn. Ĉiu tago

estas al mi tre kara, ĉar oni postulas tiujn ĉi verkojn kaj mi ne havas

jam eĉ unu ekzempleron.

 

N-ro 180. N L. Grodno, 18. (30.) VI. 1894

 

Antaŭ kelka tempo la Odesaj esperantistoj petis la societon „Espero“,

ke ĝi sendu al ili oficialan permeson porti la nomon „filio de Espero“

ĉar la Odesa rondeto havas la deziron multe labori, sed la nehavado

de oficiala permeso malhelpas al ili, tial mi nun permesas al mi

ankaŭ mian peton aligi al ilia peto kaj en la nomo de la afero, por

kiu ni ĉiuj laboras, mi petas, ke la Societo „Espero“ volu plenumi la

peton de la Odesa rondeto.

 

N-ro 181. N L. Grodno, 23. X. (4. XI.) 1894

 

(direktita al la prezidanto)

 

Tre estimata sinjoro! — Pardonu, ke mi turnas min al vi kun unu

peto: mi sendas al vi hodiaŭ la manuskripton de nova eldono de la

lernolibro esperanta kaj mi petas vin kore, havu la bonecon transdonu 0

ĝin al la cenzuro kaj post la subskribo resendu ĝin al mi. Mi esperas,

ke vi ne rifuzos mian peton, por kies plenumo mi estos al vi tre danka.

 

P. S. Por la stampa marko, kiu estas necesa por la manuskripto,

mi aldonas tie ĉi 80 kopekojn.

 

N-ro 182. N l. Grodno, 19. II. (2. III.) 1896

 

Karaj gesinjoroj! — Ŝajnas al mi, ke la cenzuristo s-ro Gejspitz

plene meritas nian dankon kaj tial mi deziras sendi al li leteron kaj

kolekton da diversaj libroj (kaj poste sendadi al li senpage la „Bibliotekon“). Sed ne sciante lian nomon kaj patronomon nek lian precizan

adreson, mi permesas al mi sendi la leteron kaj paketon al vi kaj mi

petas vin, volu transdoni tion ĉi al li en mia nomo. Antaŭe volu fari

la jenon: 1) en la letero, post la vorto: „Mnogouvaĵajemij‘ C1 volu enskribi lian nomon kaj patronomon; 2) metu la leteron en koverton,

fermu ĝin kaj skribu sur ĝi lian adreson. Se pro ia kaŭzo vi trovos

neorportuna transdoni al s-ro Gejspitz mian leteron kaj libraron, tiam

volu skribi al mi.

 

Volu ankaŭ skribi al mi la precizan adreson de s-ro Gejspitz por

ke mi povu sendadi al li la Bibliotekon.

 

La unua kajero de la „Biblioteko“ estas jam preta, kaj post 5 ĝis

6 tagoj ĝi estos dissendita.

 

1 en la originalo ruslitere , signifas: multestimata,

33 Dietterle, Zamenhof.

 

513

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 183. N L. Grodno, 1. (13.) IV. 1897

 

(direktita al s-ro Ŝmurlo)

 

Kara sinjoro! — Lau via deziro mi sendis hodiau je via kalkulo al

la societo w Espero“ (per adreso de s-ro Borovko) la sekvantajn librojn:

 

NoNo 64 kaj 72 po 20 ekzempleroj,

 

No 44 10 ekz.

 

No 77 50 ekz.

 

No 90 5 ekz.

 

Por ke la transsendo ne kostu tro multe, mi sendis la librojn per

fervojo (sed per „granda rapideco”, tiel ke la libroj venos Peterburgon samtempe kun tiu ĉi letero). La fervojan kvitancon mi sendos

al (vi) 1 s-ro Borovko 2 morgail en rekomendita letero. De la verko

No 49 jam restis nenia ekzemplero, la verkon No 37 mi nun ne havas,

sed mi havos ĝin post 2—3 semajnoj.

 

Ĉar la libroj estas difinitaj por „Espero“, tial mi kalkulas al vi

rabaton kiel por „Espero w , t. e. 40% de NNo 64, 72, 77, 90, kaj 20%

de No 44.

 

Sekve ĉiuj senditaj libroj kostas:

 

a) kosto de la libroj (kun rabato) 15 r. 10 kop.

 

b) transsendo. . 0 . 45

 

Kune 15 r. 55 kop.

 

Tiun ĉi sumon, mi petas, volu transdoni al s-ro Borovko, kaj li

transsendos tiun ĉi sumon je mia kalkulo al mia presisto.

 

La „Adresaro“ de 1897 jam eliris el la presejo kaj estis dissendita (ankau al vi estis sendita unu ekzemplero lau via malnova

adreso „Ĉelabinsk a ).

 

Se vi (aŭ „Espero a ) deziras eldoni la Adresaron en 1898 je via

kalkulo, mi donas al vi plenan rajton tion ĉi fari, kaj mi metas neniajn

kondiĉojn: aranĝu la eldonon tute tiel, kiel vi trovos la plej bona.

En tia okazo mi sendados al „Espero a ĉiujn novajn adresojn, kiujn

mi ricevados en tiu ĉi jaro; kaj kiam ^Espero a presos tiun ĉi Adresaron (kiel parton de la intencata „Informa Jarlibro a ?), tiam mi jam

aparte ne eldonos la Adresaron en 1898, sed aĉetos de „Espero a respondan nombron da folioj por dissendo al tiuj personoj, al kiuj mi

ŝuldos tiujn ĉi foliojn laŭ mia promeso en „Kratkija Svedenija a3 .

 

N-ro 184. N l. Grodno, 1. (13.) IV. 1897

 

(direktita al s-ro F. Postnikov)

 

Kara sinjoro! — Por via letero pri la sukcesoj de via publika

parolo 0 mi kore vin dankas. Mi tre ĝojas ke „Espero a reviviĝis kaj

mi esperas, ke en la novaj manoj ĝi baldaŭ ekfloros kaj komencos

fruktoportan laboradon. Laŭ la deziro de s-ro Ŝmurlo kaj je lia

 

1 forstrekita en la originalo. 2 skribita super la linio anstataŭ la

 

forstrekita vorto. 3 en la originalo ruslitere, signifas: mallongaj informoj.

 

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 183—185

 

kalkulo mi sendis hodiau al „Espero“ (per adreso de s-ro Borovko):

20 ekz. de No 64, 20 ekz. de No 72, 10 ekz. de No 44, 50 ekz. de No 77

kaj 5 ekz. de No 90.

 

Vi demandis min, kiom „Espero“ ŝuldas al mi? Tion ĉi mi ne

povas diri al vi tute precize, ĉar la aferoj de „Espero“ longan tempon

estis en granda malordo kaj la kalkuloj estas tre konfuzitaj; ĉar en

la nomo de „Espero“ prenadis kolektojn da libroj diversaj personoj

de la estinta komitato (N. Halle, E. Haller, Terentjev, Majnov k.t.p.),

kiuj jam longe donas pri si nenian signon de vivo; mi ne scias, kie

ili loĝas kaj mi ne povas demandi ilin, kion ili faris kun la libroj …

Lau miaj libroj „Espero“ ŝuldas al mi ĉirkau 80 rubloj 0 … Sed kiu

pagos tion ĉi? Mi ja scias, ke „Espero“ estas tre malriĉa kaj ne havas

la eblon pagi ŝuldojn faritajn de ĝiaj antauaj membroj; tial mi jam

longe tute elstrekis la ŝuldojn de „Espero“ el miaj libroj, kaj sekve

„Espero“ devas kalkuli, ke ĝi nun ŝuldas al mi nenion, kaj de la

nuna tago mi faras por Espero novan lokon en mia libro kaj ni

komencos kalkulojn novajn.

 

Sed ĉar mia propra financa stato estas nun tre kaj tre premita,

tial mi nun bedaurinde ne havas jam plu la eblon doni librojn en

komision, kaj mi estos tre danka al „Espero“, se ĝi volos nun prenadi

librojn ĉiam nur por pagita mono au per surmetita pago (naloĵennim

plateĵem) 1 . Rabaton mi ĉiam kalkulados al „Espero“ sekvantan: a) de

miaj verkoj — rabato 40%, b) de fremdaj verkoj (signitaj en la

nomaro de verkoj per steleto) — 20%. Krom tio, se „Espero“ aĉetos

per unu fojo ne malpli ol por 100 r., tiam la rabato de miaj verkoj

estos 50% (t. e. anstatau 100 r. „Espero“ pagos nur 50 r.). Por la transsendo pagas la aĉetanto. (Grandajn [nombrojn] 2 paketojn mi sendos

per fervojo, sekve la transsendo kostas tre malmulte.)

 

P. S. Mi estus al vi tre danka, se vi povus sendi al mi po unu

ekzemplero de kelkaj gazetoj, kiuj raportis pri via publika parolo 0 .

 

N-ro 185. N l. Grodno, 26. IV. (8. V.) 1897

 

Karaj gesinjoroj! — Antau 3 tagoj mi komencis la dissendadon

de mia artikolo al la gazetoj. Por scii, kiel plue min teni, mi tre

bezonas scii, kiel la gazetoj akceptis mian artikolon. Tial mi petas

vin, ĉu vi — au aliaj membroj de „Espero“ 2 — ne havos okazon kaj

eblon en la dauro de 6—8 tagoj trarigardadi diversajn Peterburgajn —

kaj se eble ankau aliurbajn 3 — gazetojn kaj skribi al mi, kia el ili

presis mian artikolon au ian rimarkon pri ĝi? De ĉia gazeto, en kiu

estos dirite pri mia artikolo, volu aĉeti unu ekzempleron kaj sendi

al mi. Ciujn elspezojn mi kompreneble kun danko resendos al vi.

 

1 en la originalo ruslitere, signifas: per surmetita pago. 2 forstrekita

en la originalo. 3 frazpartoj, interskribitaj en la originalo mem aldone

super la linioj.

 

33*

 

515

 

V. B. Gis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 186. N L. Grodno, 13. (25.) VI. 1897

 

Mi ricevis vian varman amikan gratulan telegramon al la dekjaro

de Esperanto kaj mi dankas vin por ĝi el la tuta koro. La plej malfacila, komenca parto en nia vojo estas pasita 0 , kaj ni esperu, ke la

plua irado estos multe pli facila kaj ke ni baldau vidos belajn fruktojn

de nia pacienca laborado.

 

N-ro 187. N L. 18. (30.) VIII. 1899

 

Mi komencis donadi serion da anoncoj pri plena kurso de Esperanto. Dezirante samtempe sciigadi la legantojn ankau pri la ekzistado

de „Espero a kaj iom vivigi la agadon de „Espero <£ , mi dezirus de nun

en la anoncoj anstataŭ mia adreso la adreson de „Espero“. Tial

mi petas la societon „Espero ££ , ke ĝi sciigu min, ĉu ĝi konsentas

je tio ĉi. La tekston de la anonco, kiun mi intencas nun presadi,

mi tie ĉi almetas. Ĉu la societo konsentas je tia teksto? Se la

Societo konsentas, tiam mi petas — por ne perdi vane tempon —

volu tuj presigi la anoncon en la plej proksima numero de la ĵurnalo

„Niva ££ (Niva) 1 . La koston de la anonco mi morgaŭ sendos al vi. Ne

sciante la nunan adreson de „Espero ££ , mi lasis en la anonco liberan

lokon, kie vi volu alskribi la adreson post la vorto „S. Peterburg ££2 .

La titolaj 3 vortoj „meĵdunarodnij jazik Esperanto ££4 devas esti presitaj

nepre per tiaj samaj literoj, kiel en la almetita modelo (kiun

mi eltranĉis el tiu sama ĵurnalo „Niva ££ ).

 

Se la Societo konsentas je mia propono, tiam mi aranĝos la aferon

en la sekvanta maniero.

 

Unu fojon en semajno (regule ĉiun merkredon) vi sendados al

mi per letero la precizajn adresojn de ĉiuj personoj, kiuj en la daŭro

de la semajno mendis de vi plenan kurson*; mi tuj plenumados ĉiujn

tiujn ĉi mendojn, kaj mi enskribos ĉiujn mendojn ricevitajn per vi en

aparta libro. En la fino de ĉiu monato mi sendos al vi kalkulon de

ĉiuj enspezoj kaj elspezoj kaŭzitaj per viaj mendoj, kaj la enspezitan

sumon mi uzos en la sekvanta maniero: De la sumo de ĉiuj enspezoj

mi dekalkulos la sumon de miaj elspezoj (kosto de anoncoj, pura kosto

de la libroj al mi mem, kosto de transsendo), kaj la tutan profiton,

kiu restos, ni dividos inter ni po egalaj partoj, t. e. 50% de la profito

mi konservos por mi kaj 50% mi transsendos al la societo „Espero ££ .

En okazo se anstataŭ profito estos deficito, mi kovros ĝin mem el

mia propra poŝo; sekve vi partoprenados nur en la profito, kiam

tia estos, sed de partoprenado en la deficito vi estos tute liberaj.

 

* sub ĉiu urbo nepre devas esti montrita ankaŭ la gubernio.

 

1 ripetita ruslitere, signifas: Grenkampo . 2 ruslitere en la originalo .

 

3 skribita super la linio. 4 ruslitere en la originalo, signifas: la internacia

 

lingvo Esperanto.

 

516

 

Societo Espero en St. Peterburgo - Artur Florel. — N-roj 186—191

 

Morgau mi sendos al vi 30 rublojn por la unua anonco. Se la

Societo „Espero w akceptas mian proponon, tiam volu tuj presigi mian

anoncon en „Niva“ (kalkulante por la anonco la spacon de 15 linioj

de duobla kolono); sed se la societo ne akceptas mian proponon, tiam

volu resendi al mi la monon returne.

 

N-ro 188. N P. 5. (18.) XII. 1904

 

(direktita al d-ro A. I. Asnes) 1

 

Karaj sinjoroj! — La oficialan permeson por fondi filion Varsovian

mi ricevis kaj en la nomo de nia tuta rondeto mi sendas al vi plej

koran dankon. La Dokumentojn mi transdonis al s-ro Blumental, kiu

sin okupas je la ellaborado de permeso. Por viaj bondeziroj ni kore

vin dankas.

 

P. S. Kun ĉio tuŝanta nian rondeton volu vin turnadi al nia

sekretario s-ro A. Grabowski, str. Zorawia (ul. ĵuravja) 2 No. 47.

 

N-ro 189. N P. 18. XI. 1905 (poŝtstampo)

 

Kara sinjoro! — Bedaurinde mi ne povas plenumi vian deziron,

ĉar kolekti la adresojn de diversaj miaj korespondantoj estus tro

granda laboro.

 

P. S. Kial la redakcio de „Ruslanda Esperantisto“ sendas al mi

de la lastaj numeroj po 8—10 ekzemplerojn anstatau unu?

 

N-ro 190. N P. 25. 5. 1907

 

Karaj sinjoroj! — La 50 ekz. de la broŝureto „Esperanto“ (ŝlosilo)

mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas. Mi estas konvinkita,

ke la broŝureto montriĝos tre utila kaj havos grandan sukceson.

A1 s-ro Artur Florel, S. Peterburg

 

N-ro 191. N P. 15. (27.) I. 1892

 

Tre estimata sinjoro! — La projekton de la regularo de la „Espero“

mi ricevis kaj kore dankas; mi presos ĝin en la 2-a numero de Ia

Esperantisto. (S-ro Trompeter prenis sur sin la financan flankon de

la Esperantisto, kaj ĝi elirados jam de nun tute regule; ĝia kosto estos

de nun nur 80 kop. por jaro; la unua numero eliros post3—3V 2 semajnoj.)

Ĉu vi ne volos de tempo al tempo sendadi al mi artikolojn por la

Esperantisto pri la laboroj de la „Espero“ k.t.p.? Mi sendas al vi

hodiau por la „Espero“ la himnon de Ch. Adelskold.

 

P. S. Mi estos tre danka al la „Espero“, se ĝi volos ĉiam sendadi

al mi la protokolojn de siaj kunvenoj kaj laboroj (por la „Esperantisto“).

 

1 Noto de V kolektinto: la privataj leteroj al d-ro Asnes troviĝas en

 

ĉi tiu kolekto V, n-roj 279 — 296. 2 en la krampoj ruslitere.

 

517

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al Florel - Beker -

 

- - 1 –——

 

N-ro 192. Np. 12 . II. 1892

 

Tre estimata sinjoro! — La ŝanĝojn de la Regularo mi ŝanĝos

ankau en la gazeto. S-ro Trompeter skribis al mi pri via telegramo;

 

11 efektive tre multe faras por nia afero. (kaj) 1 Kun ĝojo mi legis en

via letero pri la novaj membroj de la „Espero“. Ĉu estas ia espero

por la oficialiĝo de la „Espero“?

 

N-ro 193. Np. 26. III. 1892

 

Tre estimata sinjoro! — La regularon mi ricevis; sed la Regularo

de la Espero jam estas presita (kun la ŝanĝoj, kiujn mi ricevis de vi

antau kelkaj semajnoj) en la No 3 de la Esperantisto (kiun vi ricevos

kredeble post kelkaj tagoj).

A1 s-ro Osip V. Beker, S. Peterburg

 

N-ro 194. N p. ii. (23.) VI. 1892

 

Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 2/14 VI kaj

post kelkaj tagoj mi min fotografos en profilo kaj kredeble post 10 ĝis

 

12 tagoj mi povos sendi al vi la fotografaĵon.

 

Koran dankon por la kopioj de la leteroj de M. Mŭller kaj Tolstoj

(mi legis ilin en sia tempo). La Esperantiston 1890 kaj 1891 oni povas

elskribi nur de s-ro Schmidt en Nurnbergo 2 , ĉar mi jam havas

 

nenian ekzempleron. (ne subskribita)

A1 s-ro E. de Wahl

 

N-ro 195. P. 25. VIII. (6. IX.) 1892

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 8/VIII kaj dankas por

via memorado pri nia afero. La maristoj havas por mi grandan signifon. La hispanan libron s-ro Rodrigues Huestas eldonas nun por

la mono kolektita de la „Esperantisto“ kaj tial li nun faros en la lingvo

nenian ŝanĝon, kaj la tutan esperantan parton ni mem atente trarigardos. Miaj propraj aferoj estas ankoraŭ tre malbonaj, sed mi

esperas, ke la tempo ĉion bonigos.

A1 s-ro N. P. Evstifejev , Minusinsk

 

N-ro 196. N p. Grodno, 18. (30.) XI. 1894

 

Kara sinjoro! — Vian telegramon mi ricevis, kaj tuj sendis al vi

la librojn; sed sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom

ne havas; tial mi sendis dume nur 70 ekzempl. kaj la restajn 30 ekz.

mi sendos al vi post 10—12 tagoj. Sur la 70 ekz. de No 56 mi faris

surmetitan pagon de 3 r. 50 kop.

 

_ ☆

 

1 forstrekita en la originalo . 2 skribita antaŭe: Ntirnbergo } la super -

signo ĉe la litero „ti“ estas forstrekita .

 

518

 

de Wahl - Evstifejev - Sutkovoj - Rogaĉev-Antonov. — N-roj 192—202

-

A1 s-ro N. G. Sutkovoj , S. Peterburg

 

N-ro 197. N p. Grodno, 4. (16.) VII. 1897

 

Kara sinjoro! — La numeron de „Narod wl mi ricevis kaj dankas

vin kore. La broŝuron „Vibor meĵdun jaz .“ 1 2 mi ne sendas al vi, ĉar

la Kongreso bedaurinde ne povas efektiviĝi, pro tro kaj tro malgranda

nombro da partoprenantoj kaj pro la absoluta rifuzo de aliaj partioj.

A 1 la du ( 2 !) abonintoj mi jam resendis ilian monon.

A1 s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, S. Peterburg

 

N-ro 198. Npoŝtmandata kupono. 20. VIII. 1899

 

Kara sinjoro! — Mi sendas al vi nun 30 r. por la anonco, pri kiu

mi skribis en mia letero.

 

N-ro 199. N p. 27. IX. (9. X.) 1899

 

Kara sinjoro! — Viajn 4 mendojn lau la unua anonco en „Niva “ 3

mi danke ricevis kaj mi tuj ilin plenumis. En la pasinta semajno mi

sendis al „Niva “ 3 ankorau 30 r. por ke ĝi ripetu la anoncon de „Espero“;

en la venonta semajno mi sendos tien ankorau 30 r. por tria anonco.

 

N-ro 200. N p. 9 . ( 21 .) X. 1899

 

Kara sinjoro! — La mendojn NNo 5 kaj 6 , kiujn mi ricevis de

vi en la pasinta semajno, mi plenumis. Nun mi miras, ke mi hierau

ricevis de vi nenian leteron kun mendoj; ĉu en la daŭro de la tuta

semajno venis nenia mendo?

 

P. S. Volu sendi al mi kun surmetita pago 10 ekz. de „Kain“.

 

N-ro 201. N p. 17 . (29.) X. 1899

 

Kara sinjoro! — La mendojn No 7—11 mi danke ricevis kaj plenumis. — Por la 10 ekz. de „Kain“ mi laŭ via deziro sendis al vi 16 ekz.

de la lernolibro. Sendi al s-ro Timofejev 8 librojn por 14 ekz. de lia

verko mi kompreneble ne povas, ĉar mi nenion povas fari kun liaj libroj.

 

N-ro 202. N p. 24. X. (5. XI.) 1899

 

Kara sinjoro! — La mendojn NoNo 12—16 mi danke ricevis kaj

plenumis. A 1 s-ro Tiĥonov (No 15) mi sendis sen surmetita pago kaj

la sumon enskribis en la kalkulon de „Espero“. — En la pasinta semajno mi intencis doni trian anoncon en „Niva“; sed vidante kiel malmultege la anoncoj alportas (ne parolante jam pri la kosto de la libroj,

transsendo k.t.p., la mendoj ne kovras eĉ la koston de la anoncoj

mem!), mi bedaŭrinde ne povas jam doni pluajn anoncojn.

 

1 gazeto, signifas: Popolo. 2 en la originalo ruslingve, signifas:

 

elekto de internacia lingvo. 3 ruslitere en la originalo.

 

519

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

.

 

N-ro 203. N F. 8. (20.) XI. 1899

 

Kara sinjoro! — La mendojn NNo 17—24 mi danke ricevis kaj

plenumis. A1 No 23 (Krumhardt) 1 mi lau via montro sendis sen surmetita pago kaj la koston mi enskribis en la kalkulon de „Espero“.

— Lau via deziro mi en la antaŭlasta semajno sendis al vi 50/77 (kun

surmetita pago de 4 r. + 3 r. 50 k.) kaj en la lasta semajno 75/85 kun

surmetita pago de 1 r. 45 kop. Ĉiujn novajn verkojn, kiuj estas presitaj

ĝis nun, vi trovos en la verko No 123, kiun mi sendis al vi kune kun

la 75/85. Post No 123 estas ankoraŭ presita nenia nova numero.

 

N-ro 204. N p. 15. (27.) XI. 1899

 

Kara sinjoro! — La mendojn No 25—27 mi danke ricevis kaj

plenumis. (NNo 25 kaj 26 sen surmeto de pago); ankaŭ la „Sev. Kurjer“ 2

mi danke ricevis. Ĉu en la kunveno de „Espero“ efektive estis tia

malordo, kiel skribas la gazeta eltranĉo kiun vi sendis al mi? — La

Biblioteko ĉesis eliradi. — La 5 ekz. de No 72 mi sendis al vi kun

surmetita pago de 1 r.

 

N-ro 205. N L. 27. XI. (9. XII.) 1899

 

Kara sinjoro! — Vian detalan leteron mi danke ricevis. Estas

granda domaĝo ke la stato de „Espero“ estas tiel malbona; tamen ni

ne devas perdi la esperon, pli aŭ malpli frue ĉio denove venos en

ordon kaj tiam vi kaj s-ro Ostanieviĉ havos la agrablan konscion, ke

vi savis „Esperon“ en ĝia plej malfacila tempo. La leterojn de

s-ro K. Lefler kaj la kopion de via respondo al li mi sendis al vi

hodiaŭ en rekomendita letero. Mi trovas ke (vi) 3 la kunvenoj de

„Espero“ neniam devas esti kunligataj kun iaj publikaj paroladoj k.t.p.;

laŭ mia opinio en la kunvenoj de „Espero“ devas partopreni nur

membroj de „Espero“, por ke la flanka publiko ne vidu la malfortecon

de „Espero“. — Cetere, en tiu ĉi afero mi ne estas kompetenta kaj

diri ian pozitivan opinion mi ne volas.

 

Kiam s-ro Ostanieviĉ intencas esti en Varsovio?

 

La mendojn NNo 28—30 mi danke ricevis kaj plenumis.

 

N-ro 206. N p. 13. (25.) XII. 1899

 

Kara sinjoro! — Mi ne povis ankoraŭ sendi al vi la verkon No 53,

ĉar mi ĝin nun ne havas, — mi atendas ĝin de tago al tago. Kredeble

morgaŭ aŭ postmorgaŭ mi ĝin ricevos, kaj tiam mi tuj ĝin sendos

al vi. — S-ro Postniko 0 vizitis min, sed multe paroli mi ne povis ĉar

mi tiam estis (okupita) 3 ne tute libera.

 

N-ro 207. N L. 25. XII. 1899 (6. I. 1900)

 

Kara sinjoro! — Antaŭ ĉio volu akcepti mian dankon por via

gratula karto kaj mian reciprokan gratulon je la venonta nova jaro.

 

1 ruslitere en la originalo . 2 ruslitere en la originalo, signifas: Norda

Kuriero. 3 forstrekita en la originalo .

 

520

 

Rogaĉev-Antonov. — N-roj 203—207

 

La librojn mi sendis al vi kun surmetita pago de 15 r. 75 kop.

(Kosto de la libroj 26.25

Rabato 50% . . 13.12^

 

Restis 13.12.V

 

Transsendo 2.62^-

Kune 15.75)*

 

La mendon No 31 mi danke ricevis kaj plenumis.

 

Mi donas nun la kalkulon de ĉiuj 31 mendoj:

 

A. Enspezoj:

 

1. De 27 mendintoj mi ricevis po 3 r. 20 kop.* . . 86 r. 40 kop.

 

2. „Espero a ŝuldas al mi por 4 kursoj (mendoj NNo 15,

 

23, 25, 26) po 3 rubloj.12 . 00

 

Kune 98 r. 40 kop.

 

B. Elspezoj:

 

1. A1 „Niva wl mi pagis por 2 anoncoj po 30 r… 60 r. 00

 

2 . Transsendo de la mono al Niva * 1 . 0 . 50

 

3. Transsendo de 27 kursoj por 39 kop. (kun surmet.

 

pago) kaj 4 kursoj por 29 kop. (simplaj) …. 11 . 69

 

4. Ĉiu 3-rubla kurso kostas al mi mem 80 kop.;

 

sekve 31 kursoj kostis al mi.24 . 80

 

96 r. 99 kop.

 

Sekve la pura profito estis: 98 r. 40 k — 96.99 = 1 r. 41 kop.

 

Lau nia interkonsento el tiu ĉi profito apartenas 50% al mi kaj

50% al Espero; sekve al „Espero“ apartenas 70| kop . 2

 

Sekve mia kalkulo kun „Espero“ estas nun la sekvanta:

 

A) Espero ŝuldas al mi:

 

1. por la venditaj kursoj No 15, 23, 25, 26 po 3 r. 12 r. 00

 

2. por la verko No 53 kiun mi sendis al vi (kun

 

rabato 20 % kaj 10 % por transsendo). 0 . 54

 

Kune 12 . 54

 

B) E1 la profito de la anoncitaj kursoj mi ŝuldas

 

al Espero (laŭ la supre montrita kalkulo) … 0 . 707 2 k.

 

Sekve nun Espero ŝuldas al mi 11 r. 8372 kop.

 

Tiun ĉi sumon mi petas ne sendi al mi; mi donacas ĝin al „Espero“

kiel mian parton de helpo por la presado de nova eldono de la Regularo; ni sekve nun estas kvitaj.

 

* la restaj 4 mendintoj pagis al „Espero“.

 

1 ruslitere en la originalo . 2 korekte surskribita anstataŭ la eraro:

 

577 a kop.

 

521

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al V. K. Rogaĉev-Antonov -

 

Ĉiujn mendojn de kursoj, kiuj nun venos dank’ al la anoncoj, kiujn

„Espero a decidis donadi en la gazetoj, mi kalkulados en la sekvanta

maniero: de ĉiu 3-rubla kurso mi prenados por mi nur (SOkop.) 1

1 rublon 2 por la libroj, 29 (au 39 se per surmet. pago) kop. por la

transsendo, kaj la tutan reston mi transsendados ĉiumonate al „Espero K .

 

N-ro 208. N p. 13. (25.) I. 1900

 

Kara sinjoro! — La mendon No 31 mi danke ricevis kaj plenumis.

La librojn No 44 (5 ekz.) mi sendis al vi kun surmetita pago de 1 r.

 

(5 X 20 kop. = 1 r.

 

Rabato 20%. 0.20

0.80

Transsendo ……. 0.10

 

Surmeto de pago …. 0.10

 

1 . 00 ).

 

La „Demonon“ mi nun ne havas. Mi havos tiun ĉi verkon post

8—10 tagoj.

A1 s-ro Vejtcler (fervoja kuracisto), St. Kupjansk

 

N-ro 209. N p. 3 i. I. (12. II.) 1900

 

Estimata kolego! — Vian novan adreson mi enskribos. — Ĉu la

„Lingvo Internacia“ estos eldonata en 1900 kaj kia estos ĝia abona

pago — mi nun ankorau ne scias, ĉar ne aperis ankoraŭ la numero

Decembro 1899. Mi rekomendas al vi la gazeton „L’ Espĉrantiste“

kiu eliras en lingvoj franca kaj Esperanto kaj kostas 1 r. 80 kop. por jaro.

A1 s-ro Th. Thorsteinsson , Kopenhagen

 

N-ro 210. P. 3. VI. 1901 (poŝtstampo)

 

Kara sinjoro! — La 2 ekz. de N 190 mi sendis al vi. — La nomoj

 

de ŝako estas:

 

Konig

 

— reĝo

 

Bauer

 

— soldato

 

Dame

 

— damo

 

Schach

 

— ŝako (aŭ ŝak’!)

 

Laufer

 

— kuriero

 

Rochieren

 

— rok(ad)i

 

Springer

 

— ĉevalo

 

Matt

 

— mato (aŭ mat’!)

 

Thurm

 

— turo

 

Pli malgranda eldono de

 

la portreto de esperantistoj ne ekzistas,

 

N-ro 211. L. 8. III. 1906

 

Kara sinjoro! — Pardonu, ke mi ne respondis al vi pli frue, ĉar

mi estas terure okupita.

 

1 forstrekita en la originalo. 2 surskribita anstataŭ la forstrekita.

 

522

 

Vejtcler - Th. Thorsteinsson - Th. Cart. — N-roj 207—213

 

Mi ĝojas, ke vi intencas eldoni lernolibron en islanda lingvo kaj

mi deziras al via entrepreno la plej bonan sukceson. Sendi la manuskripton al mi vi ne bezonas, ĉar la lingvon islandan mi ne komprenas, kaj doni oficialan aprobon al via libro mi tial ne povas;

sed mi estas tute certa, ke la firmo Hachette ne insistos pri la aprobo

kaj ĝi volonte donos al vi la permeson, se vi nur pagos al ĝi kelkan

procenton.

 

Respondo al viaj demandoj:

 

1. La elparolado de la vokaloj devas esti nek tro longa, nek tro

mallonga; ekzemple „i“ devas esti elparolata iom pli longe ol en la

germana „Sinn“ kaj iom pli mallonge ol en „Riese“.

 

2. La nomo de bestoj signifas ankau la viran sekson; la vorton

„viro“ (ekzemple „bovoviro“) mi aldonas nur en okazo de ekstrema

neceseco.

 

3. Vi devas diri „la patrino diras ke ŝia filo venos kun sia infano.

 

4. Folio estas uzata en ambau sencoj (por 2 paĝoj en libro kaj

por papera tutaĵo enhavanta 16 paĝojn en 8°).

 

5. Por karesaj formoj oni povas uzi „ĉj (nj)“ kaj ankau „et“

(Patreto, patrineto, paĉjo, panjo). La „ĉj“ kaj „nj“ estas uzataj nur

en nomoj kaj en „patro“ kaj „patrino“; en ĉiuj aliaj okazoj oni karesas

per „et“.

 

6 . Por „PfIanze“ oni povas uzi „kreskaĵo“ kaj „vegeta}o“.

 

7. „Korto“ povas esti uzata por la tuta loko okupata de la loĝejo

(kune kun la konstruataĵoj).

 

8 . Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole,

kaj mi nomas min ne „ruso“ sed „Rusujano“.

 

N-ro 212. P. 14. III. 1907 (poŝtstampo)

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis vian verketon pri Esperanto kaj mi dankas vin kore. Mi esperas ke la verketo alkondukos al

nia afero multajn amikojn en via malproksima lando.

A1 prof-ro Th. Cart, Paris

N-ro 213. P. 9. (22.) XI. 1901

 

Tre estimata sinjoro! — La „Gazette de Lausanne“ kaj ankau la

programon de la kursoj en la „Association Polytechnique“, kun noto

pri viaj kursoj de Esperanto mi ricevis kaj kore vin dankas. Mi ne

dubas, ke viaj kursoj havos grandan signifon por nia afero kaj mi

deziras al via laborado la plej bonan sukceson.

 

Kun alta estimo kaj internacia saluto …

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 214. L. 8. XII. 1901

 

Kara sinjoro! — La 2 rakontetojn mi korektis kaj resendas al vi.

Sendi al vi certan kvanton da libroj por tenado mi bedaŭrinde tute

ne povas, ĉar mi havas de ĉiuj libroj nur negrandan kvanton, tial mi

devas konservi ilin ĉe mi por la aĉetantoj. Se vi volus aĉeti kelkan

kvanton da libroj, tiam mi volonte donos al vi ilin kun la sekvanta

rab ato:

 

ĉe la sumo de 15 frankoj — rab. 25%

ĉe „ „ „ 150 „ — rab. 40%

 

(de la verkoj fremdaj, signitaj en la nomaro per steleto, mi povas

doni rab. 10%).

 

Por la transsendo mi kalkulas ĉiam 10% de la nominala kosto.

La mono devas esti pagata tuj ĉe la aĉetado, ĉar, trovante min ĉiam

en tre premita financa situacio, mi havas nenian eblon aranĝi mal-fermitan krediton.

 

De „Hamleto“ mi havas ankoraŭ ĉirkaŭ 100 ekzemplerojn. Sufiĉe

grandan kvanton mi havas ankoraŭ de la libroj NNo 14, 19, 30, 75,

76, 80, 84, 92, 93, 101, 103.

 

N-ro 215. P. 1. (14.) I. 1902

 

Kara sinjoro! — Laŭ deziro mi sendos al vi 50 ekz. de No 8 kaj

1 ekz. de No 77 (la No 132 estas ne rusa, sed bulgara). La Jarlibron

por 1897 mi jam pli ne havas. La monon por la diversaj libroj, kiun

vi mendas kaj mendados, vi ne bezonas tuj sendi al mi, ĉar mi decidis malfermi al via grupo konstantan krediton. En Junio kaj Decembro de ĉiu jaro mi sendados al vi kalkulon, kaj tiam vi sendados

al mi la monon. — A1 s-ro C. Bourlet mi skribis leteron kaj sendis

al li Hamleton kun dediĉo. Pri la reeldono de „Hamleto <£ mi jam

skribis al s-ro de Beaufront.

 

N-ro 216. P. 16. (29.) I. 1902

 

Tre estimata sinjoro! — La „Lecionojn a mi trarigardos kaj post

2—3 tagoj mi ilin resendos al vi. — Parton de la libroj menditaj mi

sendis al la „Grupo“ hodiaŭ, la ceteran parton mi sendos post 2 ĝis

3 tagoj. De la verko No 76 („Iliado“) mi sendis ambaŭ kajerojn, ĉar

la solan kajeron I mi ne povas vendi. De „Hamleto“ mi sendis la

kajerojn II, III, IV; la kajeron I vi ricevos de s-ro Rene Lemaire, al

kiu mi jam skribis pri tio ĉi. — „Kain“ (No 94) vi ricevos je mia

kalkulo post 6—8 tagoj el Peterburgo. — No 15 mi jam ne havas.

 

N-ro 217. L. ? 1902

 

Kara sinjoro! — La „Lecionoj“ estas seneraraj kaj perfekte bonaj,

tial mi nenion bezonis korekti en ili. Nur sur la paĝo 9 mi trovis

eraron 1 (kiun mi korektis per krajono); nome: anstataŭ „participe

passe“ devas esti „participe passif“.

 

1 Ĉi tie d-ro Zamenhof eraris; prof-ro Cart estis prava .

 

524

 

Th. Cart. — N-roj 214—219

 

N-ro 218. L. 13. IV. 1902

 

Kara sinjoro! — De la librejo Lamotte-Malterre mi ricevis poŝtan

karton, kiun mi tie ĉi almetas. Sed ĉar havi aferojn kun fremdaj

libristoj estas por mi tute ne eble, tial mi preferus, ke la centra loko

de vendejo por Francujo estu ĉe la Grupo Pariza. Mi tial respondis

al la dirita librejo la jenon:

 

„Pour tout ce qui concerne la langue Esperanto veuillez-vous

adresser a Monsieur Theophile Cart, 12 rue Soufflot, Paris u ; eble vi

aŭ sinjoro Gabriel Chavet volos plenumi la mendon ĉe la diritaj

libristoj?

 

N-ro 219. L. 13. (26.) IV. 1902

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro la du verketojn (”L’ Esperanto en dix legons” kaj „Vocabulaire frangais—esperanto”) kaj mi dankas

vin kore. La unuan mi enportis en la „Nomaron de verkoj“ sub

No. 152, la duan sub No. 153. Ambaŭ verkoj estas tre bonaj kaj sendube alportos al nia afero grandan utilon.

 

Koncerne mian kontrakton kun s-ro Beaufront (resp. la firmo

Hachette) vi povas esti tute trankvila; ĝi absolute neniom povas

iam malutili al Esperanto, ĉar ĝi absolute neniom tuŝas la plenan

liberecon de Esperanto kaj de la esperantistoj; ĝi estas nur privata

persona kontrakto inter mi kaj s-ro de Beaufront, sed por la tuta

mondo esperantista ĝi havas absolute nenian signifon.

 

Esperanto restas libera apartenaĵo al la tuta mondo tiel same,

kiel ĝi estis ĝis nun. Ĉiu povas tute libere eldoni verkojn en Esperanto aŭ pri Esperanto kaj mi ne sole ne volos tion ĉi malpermesi

al iu, sed mi eĉ havas nenian rajton kaj nenian povon tion ĉi fari.

Mi nur promesis al la firmo Hachette (por rekompenci ĝin por ĝia

propagando), ke la rajton presi la vortojn „aprobita de d-ro Zamenhof“ mi donos nur al tiuj aŭtoroj, kiuj presos siajn verkojn ne kontraŭ

la volo de la dirita firmo. Persekuti ian aŭtoron por tio, ke lia verko

esperanta ne portas mian aprobon, mi ne sole neniam intencas, sed

mi eĉ havas nenian rajton tion ĉi fari.

 

La persona iniciativo de ĉiu esperantisto restas tute

kaj absolute libera, kiel antaŭe. Se iu volas eldoni ian verkon,

gazeton k.t.p., li tute ne bezonas peti mian aprobon; ĉar la malesto

de mia presita aprobo sur la verko ja tute ne signifas, ke mi tiun ĉi

verkon malaprobas!

 

Sciigi al la esperantistoj, ke mi lasas al ili la antaŭan plenan

liberecon, estus afero tute superflua, ĉar mi ja neniam kaj nenie

diris, ke mi forprenas tiun ĉi liberecon!

 

Mi ja nenie kaj neniam diris al la esperantistoj ke se iu volas

eldoni ian verkon, li devas peti mian aprobon. Ĉia bona verko havos

ĉiam la plej bonan sukceson inter la esperantistoj, tute egale, ĉu ĝi

 

525

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

portas mian formalan aprobon au ne. La „aprobita de d-ro Zamenhof“

estas nur simpla formalaĵo, afero tute persona, kiun mi devis

promesi al la firmo Hachette, por ke ĝi, entreprenante multekostan

propagandon por nia afero, havu la garantion, ke ĝiaj elspezoj ne

estos tute perditaj en la okazo se mi publike rekomendus al la esperantistoj uzadi la eldonojn de aliaj personoj kaj ne la eldonojn de

Hachette.

 

N-ro 220. L. 7. V. 1902

 

Kara sinjoro! — Ĉie, kie nur la senco permesas, mi preferas

formojn pli mallongaj n; sekve mi dirus: „la 5 sentoj estas la audo,

gustumo“ k.t.p. (sen ad); sed pli bone estus: „La 5 sentoj (sen „ad“,

ĉar kapablo) estas la audado, gustumado (kun „ad“, ĉar farado)“.

„Falakvo“ kaj „akvofalo“ ambau estas bonaj (falakvo signifas pli la

falantan akvon mem, akvofalo signifas pli la lokon de falado).

 

Mi pensas, ke via timo pri la francaj vortoj estas tute superflua;

mi estas tute konvinkita, ke la germanoj nenion havos kontraŭ ili,

ĉar ili komprenos tre bone, ke tia aŭ alia formo estas elektita ne pro

pli granda amo al la francoj, sed simple nur pro oportuneco kaj

pli internacia . komprenebleco. La germanoj ja uzas tiajn francajn

vortojn eĉ en ilia propra lingvo, — tiom pli ili nenion havos kontraŭ

la uzado de tiaj vortoj en lingvo internacia. Tamen sen bezono

uzi vortojn francajn anstataŭ esperantaj ni kompreneble ne devas. —

„Genuosto“ estas bona.

 

Nun pri la firmo Hachette. Pro la bono de nia afero mi dezirus

(sed ne postulas, neniam postulis kaj neniam postulos) ke ĉiu, kiu

eldonas ian verkon esperantan, turnu sin antaŭe al la firmo Hachette.

La kaŭzo de mia deziro estas sekvanta: se nun, dum Esperanto ne

estas ankoraŭ sufiĉe fortigita, multaj firmoj komencos eldonadi verkojn

esperantajn, — tiam ili en reciproka konkurado ĉiu perdos sian monon

kaj sekve ili ĉiuj baldaŭ malvarmiĝos por nia afero, kaj ni restos sen

eldonistoj-propagatoroj; sed se la afero sin trovos precipe en la manoj

de unu firmo, tiam ĝia mono ne estos perdita kaj sekve la firmo

ricevos impulson, por energie labori por nia afero. Tial ĉiun, kiu

volas eldoni ion en Esperanto, mi (pro la bono de nia afero) petas,

ke li eldonu sian verkon per Hachette. Sed se ian verkon la firmo

Hachette ne deziras eldoni mem, aŭ se tiu ĉi firmo faras al la

aŭtoro iajn malfacilaĵojn, tiam la aŭtoro havas plenan rajton (ne sole

leĝan, sed ankaŭ moralan) eldoni sian verkon kie li volas, kaj li

povas esti tute certa, ke mi neniam protestos kontraŭ tio ĉi. Mal-permesialiu eldoni verkojnesperantajnnekmineklafirmo

Hachette havas nenian 0 rajton; tial mi forte miras, ke la granda

katolika firmo ne eldonas religiajn librojn en Esperanto nur tial, ke

Hachette malpermesis!

 

526

 

Th. Cart. — N-roj 219—222

 

Ke la firmo Hachette komprenas tre bone la sencon de nia kontrakto kaj ke ĝi scias tre bone, ke ĝi ne havas la rajton malpermesi

al iu la eldonadon de esperantaj libroj, — tion ĉi vi povas vidi el la

sciigo, kiun la firmo Hachette mem presas sur ĉiuj ĝiaj° esperantaj

eldonoj: „La maison Hachette et C ie est seule autorisee par M. le

Dr. Zamenhof ŭ publier les ouvrages aprouvĉs par lui. Tout ouvrage

 

… . qui porterait la mention „aprobita de Dr. Zamenhof“-

 

k.t.p. Sekve en tiu ĉi malgranda sciigo estas ne sole dirite tute klare

sed eĉ dufoje ripetite, ke la kontrakto koncernas nur tiujn verkojn,

kiuj volos porti sur si la vortojn „aprobita de L. Zamenhof“.

 

Vi vidas sekve, ke mi donis al la firmo Hachette ne la monopolon

por Esperanto (tion ĉi fari mi ja eĉ tute ne havus la rajton), sed nur

la monopolon por mia persona aprobo. Sed eĉ tiun ĉi malgrandan

pure personan monopolon mi donis al la firmo ne por ia pago sed

nur en la konvinko, ke tio ĉi estos utila al nia afero; sekve se

Hachette volus malbonuzi tiun ĉi monopolon kun malutilo por nia

afero (kion mi ne supozas), tiam mi ĉiam havos la eblon kontrau-batali kontrau tia malutilaĵo.

 

N-ro 221. L. 4. (17.) II. 1903

 

Kara sinjoro! — La vortaron franca—esperantan mi ricevis kun

ĝojo kaj mi dankas vin kore. Mi ne dubas, ke tiu ĉi verko nun tre

potence akcelos la disvastiĝadon de nia afero. Mi deziras al la verko

la plej bonan sukceson.

 

Vian deziron pri la „Premiĉres Legons“ mi plenumos tre volonte;

sed ĉar mi sciigis la firmon Hachette, ke mia plena reprezentanto

antaŭ tiu ĉi firmo estos s-ro de Beaufront, tial mi nun ne povas

skribi mian deziron rekte al la firmo, sed mi devas tion ĉi fari per

s-ro de Beaufront. Tial mi petas, ke vi transsendu tiun ĉi mian leteron

al s-ro de Beaufront kaj petu lin, ke li en mia nomo faru la sciigon

al la firmo.

 

Mi rajtigas per tiu ĉi letero s-ron L. de Beaufront (se li nenion

havas kontraŭ tio ĉi), ke li sciigu en mia nomo la firmon Hachette,

ke mi fordonas al la firmo ĉiujn miajn profitajn rajtojn rilate la verkon

„Premiĉres Legons d’ Esperanto de Th. Cart“ kaj rilate la farotajn

tradukojn de tiu ĉi verko, kun la kondiĉo, ke oni ĝin ne pli vastigos

kaj ke la profitoj estos uzataj sole por la propagando inter la blinduloj.

 

N-ro 222. L. 4. IV. 1903

 

Kara sinjoro! — Mi forte bedaŭras, ke s-ro de Beaufront sendis

al vi mian leteron kaj tiel faris al vi ĉagrenon tute kontraŭ mia volo.

 

Kontraŭ la apero de via vortaro mi ne sole nenion havis, sed

kontraŭe, ĝi faris al mi grandan ĝojon; tion ĉi mi skribis ne sole

al vi mem, sed — se mi bone memoras — ankaŭ al s-ro de Beaufront, kvankam mi ne sciis, ke li transsendos al vi mian leteron. Ke

 

527

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

la libro estis treege necesa — mi tute ne dubas (ĉar efektive mi tute

ne povas kompreni, kial s-ro de Beaufront, komprenante la eksterordinaran necesecon de vortaro, ĝis nun ne reeldonis ĝin, kvankam

en la verko No 53 ĝi ekzistis ja tute preta!!). Ke via libro estas

bona, mi ankaŭ neniam malkonfesis. Mi estis nur en principo

nekontenta kontraŭ Hachette, ke li presas librojn kun mia aprobo ne

demandinte min antaŭe, ĉu mi volas ke la verko portu mian publikan

aprobon. Kiel ajn bonega ia verko estas kaj kiel ajn alte mi estimas

ĝian aŭtoron, tamen se la verko devas eliri kun mia aprobo (t. e.

kun mia publika respondeco), mi ja devas antaŭe scii pri tio ĉi.

 

Se vi estus petinta mian permeson por presi mian aprobon, mi

kompreneble certe ne rifuzus ĝin; sed” tiam mi ja havus la okazon

antaŭe peti vin, ke vi aranĝu la aferon tiel, ke viaj verkoj ne mortigu

la verkojn de s-ro de Beaufront, kiu en la daŭro de 15 jaroj tiel malfacilege kaj tiel pacience laboris por nia afero kaj havas en ĝi tiajn

sendube grandegajn meritojn.

 

Mi pensis, ke viaj verkoj aperis sen la scio kaj kontraŭ la volo

de s-ro de Beaufront, kaj tial mi volis skribi al vi pri tio ĉi; sed ĉar

el via letero mi vidas, ke vi ne forgesis pri s-ro de Beaufront kaj ĉar en

la februara numero de TEsperantiste mi legis (paĝo 180) ke via vortaro

aperis kun plena interkonsento kun s-ro de Beaufront, tial mi

estas kontenta, kaj nun ni jam ne bezonas plu paroli pri tiu ĉi objekto.

 

N-ro 223. P. 2. (15.) VII. 1903

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis la „Anfangsgrŭnde der Esperanto-Sprache“ kaj „Prime Lezioni d’ Esperanto“ kaj mi dankas vin kore.

La ambaŭ verkoj faris al mi veran plezuron, mi deziras al vi la plej

bonan sukceson kaj mi estas certa, ke ili estos tre gravaj por nia afero.

 

N-ro 224. P. 12. VIII. 1903

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro la „First Lessons“ kaj

ankaŭ la gazeton „Touring-Club“ kun via bela artikolo kaj por ĉio mi

dankas vin tre kore.

 

N-ro 225. P. 18. X. 1903

 

Kara sinjoro! — Pri la intenco de s-ro de Beaufront mi povas

vin trankviligi: li ne volis ŝanĝi ion en la Universala Vortaro, sed

paralele kun „ĉirkaŭmano“ doni ankaŭ la vorton „braceleto“. Ŝanĝoj

estos farataj neniaj, nek en la gramatiko, nek en la vortaro ĝis tiu

tempo, kiam la afero de Esperanto estos transirinta en la manojn de

ia absolute aŭtoritata internacia Akademio, t. e. ĝis la tempo kiam nia

afero staros jam tute forte kaj ne bezonas timi ian danĝeron.

 

528

 

Th. Cart. — N-roj 222—228

 

N-ro 226. L. 2. XI. 1903

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis la ekzempleron de la dua eldono de

via vortaro kaj mi dankas vin kore. Mi ricevis ankau vian leteron de

15/X kaj la programon de la kursoj esperantaj en Parizo en tiu ĉi

vintro. Kun granda ĝojo mi legis en la programo pri la 30 kursoj en

Parizo, kaj mi petas vin, volu esprimi al s-ro C. Bourlet kaj al la tuta

Grupo Pariza mian koran ĝojon pro tiuj ĉi belaj fruktoj de energia

laborado de la Pariza Grupo.

 

Pardonu ke mi ne skribis al vi pli frue: mi estis en la lasta

tempo tiel treege okupita ke mi ne povis trovi eĉ unu liberan minuton

por la kuranta korespondado.

 

Tiel same kiel vi, ankau s-ro de Beaufront ordinare konsiliĝas

kun mi pri ĉiuj novaj vortoj, kaj certe nek vin nek s-ron de Beaufront

la esperantistoj kulpigos kvazau vi volus esti leĝdonantoj. Se kelkaj

vortoj havas ne tute egalan formon en la ambau vortaroj (de vi kaj

B.), tio ĉi estas bagatelo kiu meritas nenian atenton. La fundamenton

de Eperanto ĉiam devas prezenti la 16 gramatikaj reguloj kaj la

Universala Vortaro; pri ĉiuj vortoj kiuj sin trovas en la vortaroj de

vi aŭ de s-ro de B. krom la vortoj en la Universala Vortaro, la

esperantistoj scias, ke tiuj vortoj estas nur private aprobitaj de mi,

sed ne havas ian forton leĝdonan; se kelkajn el tiuj ĉi vortoj unu

uzos en unu formo kaj alia uzos en formo iom alia, tio ĉi ne estas

granda malfeliĉo, kvankam estas tre dezirate ke ĉiuj kiom eble

uzadu tiujn vortojn egale. Nur la fundamenton neniu el ni devas

tuŝi! Sed pri ĉio kio ne tuŝas la fundamenton kaj ne havas la karakteron

de reformo aŭ ne prezentas intencan dekliniĝon de la komune uzataj

formoj — pri tiaj bagatelaj detaloj ni ne devas esti tro severaj unuj

kontraŭ la aliaj.

 

N-ro 227. P. 24. XI. 1903

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro viajn 3 librojn („L’ Esperanto en 10 Legons“, „Premieres Legons“ kaj „Primeras Lecciones”)

kaj mi dankas vin tre kore. Kun vera ĝojo mi ankaŭ legis la nomaron

de la jam presitaj aŭ manskribitaj verkoj por la blinduloj. Venu baldaŭ

la tempo, kiam la malfeliĉuloj havos por si grandan, tre grandan

bibliotekon.

 

N-ro 228. P. 1903 sen dato

 

Kara sinjoro! — La ekzempleron de la Unuaj Lecionoj por blinduloj

mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas vin kore. — Atente ekzameni

nun la vortaron franca—esperantan mi bedaŭrinde havas nun neniun

eblon, ĉar mi estas nun tre okupita kaj mia sano estas en malbona

stato; sed kiom mi vidis ĉe rapida trarigardo supraĵa, mi pensas,

ke tie ne troviĝos multe por korekti kaj vi povas kuraĝe presi la duan

eldonon.

 

34 Dietterle, Zamenhof.

 

529

 

V. B, ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 229. P. sen dato (1903 aŭ 1904)

 

Kara sinjoro! — Se la angla, germana kaj itala verketoj estas

simpla traduko de viaj „Premi£res Lecons“, tiam vi povas en mia

nomo diri al la firmo Hachette ke ĝi ne bezonas antaue sendi al mi

la verketojn por trarigardo, sed ĝi povas presi ilin kun mia „aprobo“

jam nun. — Mi pensas, ke la esprimoj „spina cerbo“ kaj „ostocerbo“

estas tute sufiĉaj kaj precizaj, kajfpi ne konsilus senbezone uzi novajn

vortojn; tamen se iu uzos „med£lo“ mi ne protestos.

 

N-ro 230. L. 29. I. 1904

 

Kara sinjoro! — Akceptu mian plej koran dankon por la amika

alsendo de via fotografaĵo, kiu estas al mi tre kara kaj kiun mi ricevis

kun vera ĝojo.

 

N-ro 231. P. 9. V. 1904

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian dediĉitan al mi

verketon „Primeiras Ligoes“ kaj ankaŭ la novan eldonon de la Fraz-libro kaj mi dankas vin kore. —

 

De s-ro Javal mi ĝis nun ricevis neniun leteron. Kompreneble

pri ĉiaj reformaj proponoj mi respondos al li nur rifuze.

 

N-ro 232. P. 27. XI. 1904

 

Kara sinjoro! — Pardonu ke mi ĝis nun ne respondis ankoraŭ

vian Malfermitan Leteron. Vastan respondon mi esperas sendi al vi

en la venonta semajno.

 

N-ro 233. P. 1. XII. 1904

 

Kara sinjoro! — Mi scias tre bone, ke ne ĉiuj novaj vortoj aprobitaj

de mi estas bonaj. Sed en la nuna tempo perfekteco estas ne ebla

kaj ĉia diskutado pri perfekteco estus tre danĝera. Kiam nia afero

staros jam tute forte, tiam aŭtoritata Akademio faros en la lingvo

ĉiujn necesajn korektojn; sed nun ni devas severe eviti la tuŝadon

de tiu ĉi demando. — Timante ke via malkontenteco ne infektu la

mondon esperantistan kaj ne donu pereigan rezultaton, mi decidis

respondi vian „Malfermitan Leteron“ ne private sed publike (kvankam ne skribante vian nomon). Mi esperas, ke vi aprobos mian agon

kaj ke vi trovos ĝin utila. Mi sendas al vi la manuskripton de mia

respondo kaj mi petas vin, volu min sciigi, ĉu vi ne trovas en ĝi ion

malagrablan por vi kaj ĉu vi konsentas, ke mi ĝin publikigu.

Sen via konsento mi ĝin ne publikigos.

 

N-ro 234. L. 11. XII. 1904

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 4/XII, poŝtan karton de

5/XII kaj ankaŭ la programon de la kursoj Parizaj kaj la folieton „Une

Heure d’ Esperanto“. Por ĉio mi dankas vin tre kore.

 

530

 

Th. Cart.

 

N-roj 229—234

 

Mi forte bedauras, ke mia manuskripto faris al vi ĉagrenon. Kredu

al mi, ke tioĉi tute ne estis mia intenco. Pri via fideleco al nia afero

mi kompreneble ne dubas eĉ unu minuton. Mi volis uzi vian „Malfermitan Leteron“ nur kiel pretekston, por fari finon al tiu danĝera

fluo opozicia, kiu aperis en nia tendaro en la lastaj jaroj kaj kiu povus

fariĝi por nia afero tre pereiga, precipe nun, antau la unua kongreso.

Jam multajn fojojn kaj al multaj personoj mi skribis pri similaj

demandoj grandajn leterojn. Sed la konstanta skribado de grandaj

privataj leteroj estas tre laciga kaj temporaba kaj tamen neniun

helpas, ĉar unu persono ne scias pri mia skribado al aliaj personoj,

kaj apenau mi sukcesas konvinki unu personon, tuj aperas alia persono, al kiu mi devas denove skribi k.t.p. Tial mi decidis unu fojon

esprimi mian opinion publike.

 

Unu persono plendas ke mi donas tro multe da novaj vortoj, alia

plendas ke mi donas tro malmulte; unu plendas, ke pro internacieco

mi pekas kontrau la reguleco kaj ekonomieco de la vortoj, alia plendas

ke pro ekonomieco mi tro pekas kontrau la internacieco kaj precizeco k.t.p.

 

Mi ripetas, ke pri via fideleco mi ne dubas eĉ unu minuton; sed

por meti finon al la tre danĝera malkontenteco kiu komencis disvastiĝadi

en nia tendaro, mi decidis unu fojon elpaŝi publike kaj peti niajn

amikojn, ke ili memoru:

 

1) ke interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas

esti indulgaj unu kontraŭ aliaj kaj atendi pacience la kreiĝon de la

estonta „Centra Komitato“;

 

2) ke ĉiu, kiu trovas ion nebona en nia afero, devas proponi

klaran rimedon por plibonigo, sed ne plendi sencele kaj malvarmigi

per tio ĉi niajn batalantojn.

 

E1 via tuta ĝisnuna agado mi scias tre bone, ke vi persone

komprenas tute perfekte la tutan danĝerecon de opozicio en la nuna

tempo kaj ke via elpaŝo estis nur akto de nesufiĉa singardeco. Mia

artikolo (kiel mi klare skribis) celas ne vin persone — ĝi estas nur

averto kontraŭ la danĝera fluo kaj via cirkulera letero servis al mi

nur kiel preteksto.

 

Mi estas konvinkita, ke la esencajn ideojn de mia artikolo vi plene

aprobas kaj ke la necesecon de mia publika elpaŝo vi ne neos. Sed

ĉar la formo de mia artikolo estas al vi malagrabla, tial mi petas

vin, volu fari la jenon: volu ŝanĝi mian artikolon en tia maniero,

kian vi trovos la plej bona, elĵetu el ĝi tute senĝene ĉion kio estas

al vi malagrabla aŭ kio povus erare pensigi la legantojn, ke mi havas

ian malkontentecon kontraŭ vi, kaj la tiamaniere ŝanĝitan artikolon

volu resendi al mi. Mi ĝin publikigos en tia formo, kian vi deziros.

 

34*

 

531

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

Aŭ eble anstataŭ ŝanĝi la artikolon tro multe, vi trovos pli utile

elĵeti el la artikolo nur kelkajn pecojn, sed aldoni en la fino ian

klarigon, kiu tute klare montrus al la legantoj, ke inter ni ekzistas

nenia diferenco de opinioj kaj ke la artikolo estos publikigata laŭ

via propra deziro, por averti tiujn personojn, kiuj eble ne bone

komprenis la esencon kaj celon de via cirkulera letero? Agu kun

mia artikolo tiel, kiel vi volas, nur donu al mi la eblon esprimi

publike mian opinion, por ke mi estu unu fojon por ĉiam liberigita

de konstanta kaj senfina skribado de longaj leteroj al ĉiu amiko aparte.

 

N-ro 235. P. 15. XII. 1904

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis returne la manuskripton kaj ankaŭ

vian leteron de 11 /XII, kiun mi legis kun plezuro, ĉar mi vidis el ĝi,

ke la tuta historio kun la „Malfermita Letero“ estis simpla malkompreniĝo. Ĉar via Malfermita Letero estis adresita al mi kaj ĉar multaj

esperantistoj erare rigardis ĝin kiel proteston kontraŭ mia agado, tial

mi estas devigita doni ian publikan respondon. Sed estu tute trankvila: mi penos aranĝi la respondon tiamaniere, ke ĝi tuŝas nur la

principojn, sed ne havos eĉ la plej malgrandan ombron de ia ŝajna

malkontenteco aŭ riproĉoj kontraŭ via persono.

 

N-ro 236. P. 1904 sen dato

 

Kara sinjoro! — Se vi nenion havas kontraŭ la publikigo de mia

„Nefermita Letero“, volu ĝin sendi al s-ro de Beaufront, kiun mi

petos pri ĝia publikigo en L’ Esperantiste.

 

N-ro 237. P. 1904 sen dato

 

Kara sinjoro! — Vian afable senditan al mi „Esperantan Vers-faradon” mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas.

 

N-ro 238. L. 7.1. 1905

 

Kara sinjoro! — Ĉar ĉia respondo de mia flanko al via cirkulera

letero — kiel ajn singarde la respondo estus skribita — elvokus ĉe la

legantoj la supozon, ke inter mi kaj vi ekzistas ia malkontenteco, tial

mi decidis tute ne respondi.

 

Sed ĉar via letero pri kiu preskaŭ la tuta mondo esperantista jam

scias estis publike adresita al mi kaj mia absoluta silento povus ne

sole kompromiti min, sed ankaŭ prezenti grandan malĵustecon kontraŭ

la firmo Moller & Borel, kiu tiom multe nun laboras kaj elspezas por

la propagando de nia afero en Germanujo kaj kiu povus nun juste

koleri min, se mi lasus sen rebato la atakojn kontraŭ tiuj vortaroj,

kiujn ili eldonis ne sole kun mia aprobo sed laŭ mia propra konsilo

kaj sub mia propra redakcio, —‘tial mi pensas ke estus bone, se vi

mem per ia artikoleto sciigus al la esperantistoj, ke respondon al via

malfermita letero vi ricevis de mi; ke la celo de via letero estis ne

 

532

 

Th. Cart. — N-roj 234—240

 

atako, sed nur fari proponon; ke al la neaprobantoj de la novaj vortoj

mi konsilas, ke ili formulu sian deziron tute precize en formo klara

kaj plenumebla (ekzemple „aprobadu“ au „ne aprobadu”) sed ne en

tia nedifinita kaj tute ne plenumebla formo kiel ekzemple „aprobadu,

sed faru tion ĉi en tia maniero, ke ĉiuj estu kontentaj“ — kaj proponu ĝin al la prijuĝo 1 kaj voĉdono de la esperantistoj; ke mi tute

ne havas Ja deziron altrudi al la esperantistoj mian volon kaj donis

la novajn vortojn (kiel konsilon, ne kiel leĝon) nur cedante al la

konstanta bombardado de preskau ĉiuj esperantistoj, sed ke mi jam

senpacience atendas la kongreson, por ke mi povu fordoni mian malfacilan rolon de gvidanto al ia Centra Komitato; ke mi petis vin, ke

vi sciigu al la esperantistoj, ke la diversaj flataĵoj kaj la nomo „majstro“,

kiun multaj uzas en siaj leteroj al mi, estas al mi tre malagrabla; ke

se kelkaj vortoj havas ne severe egalan formon en diversaj vortaroj

kiujn mi aprobis, tio ĉi estas nur eraro tempa, kiu pli au malpli frue

malaperos kaj kiu estas neevitebla ĉe tiuj treege malfavoraj kaj lacigaj

cirkonstancoj, en kiuj mi estas devigata laboradi.

 

Ŝajnas al mi, ke se tian artikoleton publikigos ne mi, sed vi, tiam

la tuta situacio estos savita kaj ĉia ombro da supozo kvazaŭ ekzistas

ia malkontenteco inter mi kaj vi aŭ inter la francaj kaj germanaj pro-pagandistoj, malaperos. Ĉu vi ne tiel pensas? Ŝajnas al mi, ke antaŭ

la kongreso ni devas severe eviti ĉion, kio povus prezenti ian ombron

de interna malpaco. Kompreneble, mi esprimas al vi nur mian op inion,

sed ne mian deziron: publikigu la diritan artikoleton nur en tia

okazo se vi mem aprobas mian ideon kaj se vi trovas en ĝi

nenion malagrablan por vi.

 

Kun kora saluto kaj plej sinceraj bondeziroj por la nova jaro.

 

N-ro 239. P. ?Jan. 1905

 

Kara sinjoro! — Koran dankon por via amika letero. Pli detale

mi skribos al vi en la venonta semajno; nun mi nur rapidas sciigi

vin, ke hodiaŭ la milita estraro min tute liberigis; mi restas en

Varsovio kaj daŭrigos trankvile laboradi por nia afero.

 

N-ro 240. L. 11. II. 1905

 

Kara sinjoro! — La „Trafenditan Turon“ mi ricevis kun plezuro kaj

danko. La duan ekzempleron mi sendis laŭ ĝia adreso, t. e. al d-ro K. Bein.

 

La milita estraro trovis, ke mia sano estas tro malforta; tial oni min

liberigis kaj mi restas en Varsovio kaj mi povos veni al la kongreso. —

La timo de s-ro Bourlet estis senkaŭza, ĉar se mi eĉ devus veturi

Mandĵurujon, mi ne ĉesus esti ligita kun nia afero kaj — ne povante

partopreni en la kongreso korpe, mi partoprenus en ĝi spirite, sendinte

ĉiujn miajn pensojn kaj proponojn en formo de letero.

 

1 teksto: prejuĝo .

 

533

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

Pacigi inter si s-ron B. kaj de B. mi jam provis kelkajn fojojn,

sed tute sen rezultato. La plej bona rimedo, por sendanĝerigi por

nia afero ilian malpacon, estos la kreo de „Centra Komitato a kiu estos

elektita kaj periode reelektata de la tuta mondo esperantista kaj prezentos

ĉiam la plej altan kaj solan autoritaton en ĉiuj demandoj tuŝantaj nian

aferon. Petoj kaj admonoj de unu persono ne helpas; sed kiam ekzistos

Centra Komitato elektita de la esperantistaro mem, tiam mi de ĉiu

esperantisto povos postuli, ke li submetiĝu al la decidoj de la

Komitato. Projekton de tia periode reelektata Centra Komitato mi

prezentos al la kongreso, antaue publikiginte (en Majo) mian projekton en la esperantaj gazetoj, por ke la estontaj kongresanoj povu bone

pripensi kaj prijuĝi la projekton.

 

Mi esperas, ke, sciante la historion de Volapŭk, la Centra Komitato

estos sufiĉe singarda kaj ne imitos facilanime la ekzemplon de la

Volapŭka Akademio; tamen por tute garantii al ni plenan singard-econ, mi proponos kondiĉon, ke ĉiu decido de la Komitato (krom la

urĝantaj) estas publikigita en la oficiala organo nur kiel decido provizora, por ke ĉiuj esperantistoj povu pripensi ĝin kaj averti la

Komitaton en okazo de danĝero; ses monatojn post la provizora

publikigo la Komitato denove faras inter si voĉdonon pri la dirita

decido, kaj se la decido ankaŭ tiun ĉi duan fojon ricevos por si la

plimulton da voĉoj, — nur tiam la decido ricevos leĝan forton.

 

Kompreneble se ni povos iam atingi, ke la registaroj prenu la

tutan aferon en siajn manojn, tio ĉi estus la plej bona. Ni devos

klopodi pri tio ĉi.

 

N-ro 241. P. sen dato kaj jaro 1

 

Kara sinjoro! — Estu trankvila! Pro tro multe da laboroj mi ne

povas nun skribi al vi detale, sed pri mia konsilata plano de agado

espereble informos vin generalo Sebert.

 

N-ro 242. P. 1905 sen dato

 

Kara sinjoro! — Forĵeti mian projekton mi ne povas, ĉar de multaj

flankoj oni jam longe bombardas min, ke mi prezentu ian projekton de

organizacio, kaj mi devas montri, ke mi plenumis mian promeson. Sed

mi ripetas ke mi ne insistas kaj influas. Antaŭ ĉio mi proponos la

demandon, ĉu la kongreso trovas organizacion dezirinda

aŭ ne; sekve se vi pensas, ke via opinio estas prava, vi havos plenan

eblon konvinki la kongreson ke ĝi decidu ne havi organizacion. Se

vi pensas ke per via decido oni timos fari al mi malagrablaĵon, vi

povas eĉ rekte diri al la kongreso, ke vian proponon vi faras laŭ la

peto kaj deziro de Zamenhof mem. Mi nenion kontraŭparolos

kaj mian projekton nek la ideon de organizacio ĝenerale mi ne defendos.

 

1 laŭ la adresito certe el la jaro 1905 .

 

534

 

Th. Cart. — N-roj 240-243

 

Se malgraŭ tiaj admonoj oni deziros organizacion, tiam mi eĉ mem

proponos, ke oni mian projekton ne akceptu, sed ke oni transdonu

ĝin kune kun la aliaj projektoj al ia provizora komitato por matura

prijuĝo kaj decido.

 

N-ro 243. P. 4. V. 1905

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 29/IV kaj mi dankas

vin por via klarigo pri la rilato de s-ro B. 1 al la Grupo Pariza.

Estas nur domaĝo, ke vi ne skribis al mi tion ĉi jam antaŭ longe, —

tiam mi ŝparus tre multe da perdita tempo kaj laboroj.

 

Sub la adreso de s-ro B. mi multe kaj tre vaste korespondadis

kun la Grupo Pariza. Ĉar tiu ĉi Grupo estis la sola loko, kie kunvenadis

multaj kompetentaj esperantistoj, tiel mi ordinare konsiliĝadis kun

tiu ĉi grupo° en la plej gravaj aferoj, mi petadis ke s-ro Bourlet legu

miajn leterojn en la Grupo, kaj li respondadis al mi en la nomo de

la Grupo. Mi petis siatempe ke la Grupo en siaj kunvenoj ellaboru

ian projekton de komuna organizacio; kiam la Grupo tion ne faris,

mi mem post longa pripensado ellaboris projekton kaj proponis ĝin

al la prijuĝo de la Grupo; kiam s-ro B. respondis al mi ke la Grupo

ne aprobas mian projekton de organizacio, mi ellaboris projekton de

„Deklaracio“, kiu devus anstataŭi la organizacion. Sed ankaŭ pri tiu

ĉi projekto s-ro B. respondis al mi, ke neniu el la membroj de la

Grupo ĝin aprobas.

 

Jam longe montriĝis necese aranĝi organizacion kaj Centran Komitaton. Estas vere, ke multaj konstante ripetas, ke ili deziras, ke mi

persone gvidadu la aferon; sed ho ve, en efektiveco ĉiu deziras nur

ke mi gvidadu laŭ lia montro, forgesante ke tio ĉi estas ne ebla kaj

ke ĉiu devas silentigi sian propran ambicion kaj cedadi al la opinio

de la plimulto. Kiom ajn multe mi laboras, kiom ajn mi penas

evitadi ĉian altrudon de mia propra volo, mi ne povas ĉiujn kontentigi.

Mi estas laca, terure laca. Tial mi decidis transdoni la tutan aferon

al la esperantistaro mem.

 

Mi konsiliĝis pri tio ĉi siatempe kun s-ro de B. sed mi ricevis

de li nenian bonan konsilon; mi turnis min al la Grupo Pariza, esperante aŭdi la konsilojn de multaj personoj, sed mi ricevis nur la

opinion de s-ro B. Tial mi decidis turni min al la kongreso.

 

Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon altrudi ion al la

esperantistaro; mi prezentos mian projekton kiel mian opinion pure

personan, kaj mi petos ke ĉiu kongresano voĉdonu pri la projekto

 

1 Kelkloke — laŭ deziro de prof-ro Cart — mi ne citas nomojn ,

sed nur la komencliteron de la koncerna nomo . Cetere ne estos malfacile diveni la nomojn por tiuj, kiuj konas la historion de nia movado.

 

535

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

tute sincere, memorante ke nek la akcepto de la projekto faros al

mi ian agrablaĵon, nek la malakcepto faros al mi ian malagrablaĵon.

Mi deziras nur simple ekscii, kion deziras la esperantistoj, kaj agi lau la

deziro de la plimulto. Mi ne admonos nek influos; mi pretigis mian projekton nur por tia okazo, se ne estos prezentita ia alia pli bona projekto.

 

Tial mi forte miras, ke s-ro de B. (.)

 

tiel insiste kaj obstine estas kontrau mia projekto ankorau ne leginte

ĝin. Vi scias, ke mia projekto ne estis kreita en unu tago, sed en la

dauro de longa tempo. Mia projekto tute ne celis krei institucion kiu

okupadus sin je „ekskomunikado“, „despota altrudado“ k.t.p. (!!?!?) kiel

skribis s-ro de B.; (kiu diris al s-ro de B., ke mi volas detrui la naciajn

societojn, ke la Ligo ordonados al ĉiuj egalajn rimedojn de propagando,

eĉ ekskomunikados k.t.p.?! Oni povus timi, ke mi malbone ligos

la esperantistaron; sed se ĉia ligiĝo kaj organiziĝo kondukus nur al

malhelpado, ekskomunikado k.t.p., tiam por kio estis aranĝita la franca

Societo p.p.E.? Ĝi ja ankaŭ ligas, sekve „malhelpas“!) Mi volis nur

doni al nia afero ordon kaj fortikan organizacion, por ke apartaj

ambiciaj personoj ne povu jam plu tiradi nian aferon ĉiu en sian

flankon.

 

Se mi simple mem elektos Centran Komitaton, tio ĉi nenion helpos, ĉar:

 

1) ĉiu petas ke mi mem elektu nur tial, ĉar ĉiu pensas ke mi

elektos nur tiajn personojn, kiujn li trovas bonaj; sed kiam la elekto

estos farita, tiam mi tuj ricevos diversajn protestojn; s-ro B. skribos

ke la tuta Grupo Pariza malaprobas, s-ro de B. skribos ke la tuta

komitato (aŭ eĉ la tuta Societo p.p.E.) malaprobas; unu trovos, ke mi

ne sufiĉe alte taksis liajn meritojn, alia trovos ke mi tro alte taksis

la meritojn de alia; unu trovos ke la Komitato ne estas sufiĉe internacia, alia trovos ke ĝi konsistas el personoj ne sufiĉe bone posedantaj

la lingvon aŭ ne sufiĉe aŭtoritataj por ke ĉiuj ilin obeu, k.t.p.

 

2) Se la tuta afero troviĝos en la manoj de unu komitato, tiam

ambiciaj membroj penos altrudi al ĉiuj sian volon, per konstanta

insistado ili baldaŭ ĉiujn eksilentigos, kaj anstataŭ Komitato ni havos

nur du sinjorojn, kiuj konstante malpacados, volos dispremi unu la

alian, kaj dispremos nian aferon.

 

3) Se la Centra Komitato ne estos konstante elektata de ĉiuj

esperantistoj (pro tio estas ja necesa organizacio) sed reelektados kaj plenigados sin mem, tiam ni baldaŭ havos tiun saman malfeliĉan historion, kiun ni vidis ĉe Volapŭk, t.e. la Centra Komitato

kaj la esperantistaro fariĝos baldaŭ du tute apartaj objektoj per

nenio ligitaj inter si, unu defalos de la alia, kaj ĉio estos finita kaj

enterigita. Ĉiuj miaj admonoj kaj protestoj neniom helpos (kiel ne

helpis la protestoj de Schleyer), ĉar ĉe neekzistado de organizacio mi

ne havos al kiu min turni.

 

536

 

Th. Cart. — N-roj 243—244

 

Pri tiu ĉi temo mi volus multe paroli, mi volus konsiliĝadi kun

multaj plej spertaj esperantistoj, mi volus esprimi mian opinion, audi

la opiniojn kaj konsilojn de aliaj, konforme al tio ŝanĝi mian projekton

aŭ peti ke aliaj personoj ellaboru aliajn pli bonajn projektojn k.t.p.

Sed bedaŭrinde mi venis al la konvinko, ke ĉiu trankvila kaj senpartia

konsiliĝado estas neebla. E1 la leteroj de s-ro de B. mi vidas tre bone

ke li tute ne deziras ekkoni mian projekton nek pripensi aŭ doni iajn

konsilojn, sed jam antaŭe decidis per ĉiuj fortoj kontraŭbatali kontraŭ

ĉia organizacio, kia ajn ĝi estos.

 

Sekve ĉiu mia korespondado kun li pri tiu ĉi temo estus tute vana.

Tiel same obstina kun sia opinio estos s-ro B. Tial mi almenaŭ petas

vin (kaj per vi ankaŭ la aliajn plej gravajn Parizajn esperantistojn)

ne rapidu tro multe kun via decido, sed atendu la publikigon de mia

projekto, pripensu ĝin bone (sed pripensu ĝin memstare, libere de

ĉia fremda influo) kaj tiam skribu al mi vian opinion. Tiam, mi petas,

skribu al mi, ĉu vi daŭrigas malaprobi ĉian organizacion, aŭ vi deziras

nur ke la organizacio estu alia, kaj kiajn ŝanĝojn aŭ kiajn aliajn

projektojn vi proponas.

 

Estu tute trankvila: mian influon mi certe ne uzos por altrudi

al la esperantistaro mian personan opinion kaj volon. Mi aŭskultos

ĉiujn opiniojn; kaj se mi vidos, ke la diskutado pri mia projekto povus

elvoki ian malpacon aŭ eĉ simple malkontentecon inter la esperantistoj kaj per tio ĉi iom difekti nian Bulonjan feston, tiam mi mem

diros al la kongreso, ke mi mian projekton reprenas kaj anstataŭ

ĝi mi proponos pretan, elektitan de mi provizoran Centran Komitaton,

pri kies konfirmo mi petos la kongreson kaj al kies manoj mi transdonos la tutan pluan sorton de nia afero.

 

Por ke mia elekto ne elvoku disputojn kaj malpacon, mi intencas

proponi por la Komitato ne apartajn personojn, sed difinitajn kate-goriojn de personoj, nome:

 

La unua (provizora) Centra Komitato konsistu el:

 

a) ĉiuj redaktoroj de esperantaj gazetoj kiuj eliras pli malpli en

unu jaro;

 

b) ĉiuj prezidantoj de Grupoj Esperantistaj, kiuj havas ne malpli

ol 100 membrojn;

 

c) ĉiuj prezidantoj de landaj asociacioj esperantistaj.

 

Ĉu vi aprobas tian planon aŭ ĉu vi konsilas fari la elekton en

ia alia maniero?

 

N-ro 244. P. 1. VI. 1905

 

Kara sinjoro! — Vian broŝuron „Une Heure d’ Esperanto M mi

ricevis kaj legis kun plezuro kaj mi kore vin dankas. La libreto estas

verkita tre bone kaj povas esti tre utila por nia afero. Sendube ĝi

trovos multe da amikoj kaj estos tradukita en diversajn lingvojn.

 

537

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 245. P. 1905 sen dato

 

Kara sinjoro! — La broŝuron „Notions Elementaires” mi ricevis

kaj kore vin dankas.

 

N-ro 246. L. Parizo 1 , 1905 sen dato

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron kaj mi ĝojas pro la kauzo

kiu malpermesas al vi esti libera ĵaudon; sed bedaurinde viziti vian

presejon merkredon estos por mi tute ne eble. Hodiau mia nevo

el Vailly sur Aisne telefonis al mi kaj mi devis respondi al li, ke mi

nepre veturos al li merkredon matene, ĉar en alia tago li eble ne

estas hejme. Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi

kaj mi, estos liberaj.

 

N-ro 247. P. 1905 sen dato

 

Kara sinjoro! — Laŭ la deziro de d-ro K. Bein mi sendas al vi

hodiaŭ la manuskripton de lia verko „Pola Antologio“, ĉar li diris al

mi, ke vi promesis skribi por tiu ĉi verko antaŭparolon. Kiam via

antaŭparolo estas skribita, volu transdoni la manuskripton al la firmo

Hachette.

 

N-ro 248. L. 24. II. 1907

 

Kara sinjoro! — Pardonu, ke mi ne tuj respondis vian gravan

leteron de 14/11, ĉar mi estas ĉiam terure okupita.

 

Mi dankas vin kore por la alsendita cirkulero pri la projekto de

s-ro Corret. Ni esperu, ke la entreprenita afero alportos al Esperanto

multe da bono.

 

Pri Javal mi jam sendis siatempe nekrologan artikolon al la „Revuo w ;

por „Lingvo Internacia* mi povus nur ripeti tion saman, kio kompreneble

ne estus interesa por la legantoj.

 

Nun pri la korektoj en la Universala Vortaro. La plimulton de

la faritaj korektoj mi plene akceptas; nur pri kelkaj mi volas fari

la sekvantajn rimarkojn:

 

1) mi ne komprenas bone, kial vi proponas (por „infekti a ) la tradukon „contaminer“ anstataŭ „infecter“. Ĉu oni povas iun „contaminer a

per sia malsano, per sia gaja humoro k.t.p.? Ŝajnas al mi, ke „contaminer a havas iom alian signifon. Ĉu mi eraras?

 

2) Apud kelkaj vortoj (pumpi, elspezi, grio, komunii, marko, ŝuldi)

mi trovis la frazon „bona traduko en ĉiuj lingvoj a , kiun mi tute ne

komprenas. Kion vi volis diri per tio ĉi? Se la traduko estas bona,

tiam kial vi parolas pri ĝi?

 

3) „Stamp a povas esti egale bone tradukita per verbo (stampi)

kaj per substantivo (stampo); se vi trovas, ke estas necese doni

por tiu ĉi radiko en lingvoj tradukon egalan, tiam mi preferus doni

 

1 Adreso de d-ro Zamenhof: 5, Boulevard la Tour Maubourg y

Paris K//e.

 

538

 

Th. Cart. — N-roj 245—248

 

por ĉiuj lingvoj la tradukon per verbo (kiel la tradukoj germana,

rusa kaj pola). La ago estas: stampi; la rezultato: stampo; la instrumento: stampilo.

 

4) „Stuckaturen“ ne estas multenombro, sed verbo 1 . Ankau por

tiu ĉi vorto (kiel por „stamp“) mi intencis doni al la radiko signifon

verban.

 

5) Por „akuŝi“ mi konsilas konservi ĝian signifon netransiran

(kiun ĝi havas en la Un V). La ŝanceliĝo pri tiu ĉi vorto estis kauzita

de Ia sekvanta cirkonstanco: antau 5—6 jaroj s-ro de Beaufront skribis

al mi, ke pro la vorto „akuŝistino“ estas necese doni al „akuŝi“ signifon

transiran. Ĉar la tiama rezonado de s-ro B. ŝajnis al mi ĝusta kaj

ĉar la Univ. Vortaro tiam ne havis ankorau ian karakteron de netuŝebleco, tial, konfuzite per la argumentoj de s-ro B. mi konsentis ke

Ii donu en sia vortaro al „akuŝi“ sencon transiran. En tia senco la

vorto poste transiris ankau en ĉiujn aliajn vortojn 2 kaj kauzis konfuzon, kaj mi ĝin enmetis ankau en la vortaron Germana—Esperantan.

Nun, ĉar la Univ. Vortaro devas resti netuŝebla, mi konsilas konservi

por la vorto ĝian antaŭan sencon, tiom pli, ke tiu senco estas

ankaŭ pli ĝusta, logika kaj oportuna. La ekzistado de la vorto „akuŝistino“ tute ne devas nin konfuzi, ĉar ĉiu facile komprenos, ke „akuŝistino“ signifas ne „virinon kiu profesie (!) naskas“, sed „virinon kiu

profesie sin okupas per aferoj de naskado“ (ne okupas sin per

akuŝado, sed nur per akuŝoj).

 

6) „Domaĝo“ ne havas la sencon de „malprofito“. La efektiva

signifo de la esperanta „domaĝi“ estas proksimume: ne voli elspezi,

ne voli perdi, ne voli difekti. Ekzemple: „li ne aĉetis la libron, ĉar

li domaĝis la monon; li ne eliris en la pluva vetero, ĉar li domaĝis

sian veston; li forkuris de la batalo, ĉar li domaĝis sian vivon“. Iafoje la senco de „domaĝo“ estas tre proksima al la senco de „bedaŭro“

(ekzemple: „kia domaĝo!“ = kiel bedaŭrinde! = kia perdo (aŭ difekto)

kiun mi ne volis havi!).

 

7) „Ekstr“ povas esti ne sole adverba, sed ankaŭ adjektiva.

 

8) „Gargari“ = Iavi per skuado de la fluidaĵo; sekve oni povas

gargari ne sole la gorĝon, sed ankaŭ glason k.t.p.

 

9) „Lui“ signifas nur preni lue; (doni lue = luigi).

 

Por publikigi la liston de la korektitaj vortoj kune kun ĉiuj miaj

rimarkigoj en la „Lingvo Internacia“ mi donas miaflanke mian plenan

permeson; sed mi konsilus al vi peti ankaŭ la permeson de s-ro

Boirac.

 

1 La adresito ĉi tie tute ĝuste notas: „ce verbe n’ existe pas en

 

allemand“. 2 certe eraro por „vortarojn “.

 

539

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 249. L. 1907 sen dato 1

 

Konfidencie!

 

Kara sinjoro! — Ĉar vi konas bone s-ron de Beaufront, mi petas

vin, ĉu vi ne povas doni al mi ian klarigon pri lia ago? En plena

konfido mi elektis lin, ke li estu mia reprezentanto (aŭ la „advokato

de la senŝanĝa Esperanto <c ) antaŭ la „Delegacio“, — kaj li, nenion al

mi dirante nek demandante transiris — mia oficiala reprezentanto —

 

… al la eksteresperantista komitato de ŝanĝoj! Ĉu tio ĉi estas vera?

A1 li persone mi ne volas plu skribi pri tio.

 

N-ro 250. L. 22. XII. 1907

 

Ne publikigi!

 

Kara sinjoro! — Por represi kaj dissendi mian Londonan parolon,.

mi kompreneble volonte donos al vi mian permeson.

 

La folieto de s-ro T., kiun vi sendis al mi, estas ja simpla frenezaĵo.

Vi scias ja kredeble jam delonge, ke s-ro T. estas homo psiĥe malsana.

 

La lastaj du monatoj estis por mi tre malfacilaj. La Delegacio

mem havas en miaj okuloj absolute nenian signifon; se ekzistus nur

ĝi, tiam mi jam antaŭ longe akre elpaŝus kontraŭ ĝi kaj metus finon

al ĝia subfosado. Sed ekzistas alia tre bedaŭrinda cirkonstanco: per

la kaŝita kaj lerta agado de kelkaj personoj (aŭ de unu persono?) al

la Delegacio aliĝis multaj esperantistoj. Tio kreis grandan danĝeron,

kiu devigas nin esti tre singardaj!

 

En la nuna tre malfacila tempo, kiam mi tiel forte bezonas subtenon kaj kuraĝigon, ĉiuj esprimoj de fideleco, kiujn mi ricevas de

diversaj flankoj, estas por mi tre ĝojigaj. ..

 

En la daŭro de 20 jaroj la esperantistoj ĉiam vidis en mi sian

naturan gvidanton kaj havis la plej grandan konfidon al mi; kaj tamen

ĉu mi iam malbonuzis ian konfidon, ĉu mi iam altrudis ion al la

esperantistoj kontraŭ ilia volo?

 

Vi scias tre bone mian opinion pri ŝanĝoj; vi scias ankaŭ tre

bone, ke la esperantistoj neniam devas timi, ke mi subite donos al

ili ian propradecidan dekreton. Estu do pacienca. Baldaŭ ĉio estas

por mi klara. Mi baldaŭ ekparolos publike; sed ne postulu de mi,

ke mi faru tion ĉi tro frutempe, ĉar la situacio estas danĝera, kaj

mi devas esti tre singarda kun miaj vortoj. Sed estu tute trankvila:

la aŭtoro de la „Fundamento de Esperanto” neniam faros ion kontraŭ

la disciplino, kies principoj estas esprimitaj en la antaŭparolo al la

Fundamento.

 

P. S. Ĉar ekzistas personoj, kiuj diras, ke la Bulonja Deklaracio

estas akceptita nur tial, ke ili ne estis en Bulonjo, kaj ke la Dekla-1 laŭ supozo de la adresito 28. aŭ 29. de Oktobro.

 

540

 

Th. Cart. — N-roj 249—256

 

racion mi altrudis al la esperantistoj, tial mi intencas proponi publike

al la malamikoj de la Deklaracio, ke ili legu la demandon pri ĝi en

la Dresdena kongreso.

 

N-ro 251. P. 22. XII. 1907 (poŝtstampo)

 

La verkon „Dictionnaire Frangais—Esperanto et Esperanto—Fran-Cais“ mi ricevis kun plezuro kaj kun kora danko.

 

N-ro 252. P. sen dato 1

 

Kara sinjoro! — Vian raporton 2 kun la bondeziro mi danke ricevis.

Feliĉan jaron sincere deziras al vi.

 

N-ro 253. P. 15. I. 1908

 

Kara sinjoro! — Vian leteron, senditan al rektoro B., mi trovas

tute prava. A1 mi ankau lia cirkulero tute ne plaĉas, kaj mi tre bedauras, ke li sendis al mi ĝian tekston tro malfrue, kiam ĝi estis jam

presita. Estu tamen trankvila; post 10—15 tagoj la afero estos finita

kaj ni povos denove iri tute trankvile nian vojon, ne zorgante plu pri

la subfosantoj aŭ pri niaj defalintaj folioj.

 

Konfidencie!

 

N-ro 254. P. 12. II. 1908

 

Kara sinjoro! — Kun granda malĝojo mi legis vian leteron de

7/II. Ne perdu la kuraĝon, ĉio baldaŭ estos tute bona. Post pluvo

la vetero ordinare fariĝas ankoraŭ pli bela. Mi estas konvinkita, ke

nun la malfeliĉa demando pri ŝanĝoj jam neniam reaperos. Mi esperas,

ke vi baldaŭ ĝojigos min per la sciigo, ke via firmo potence ekfloris.

 

N-ro 255. P. 17. II. 1908

 

Kara sinjoro! — Tre volonte mi plenumus vian deziron pri la

 

„Radikaro w ; sed vi ja scias, ke mi tion ĉi ne povas fari, ĉar de la

 

tempo de la Bulonja Kongreso mi ĉesis donadi al iaj verkoj aŭ apartaj

vortoj mian publikan aprobon. Kiam s-ro Borel enprenis en la novan

eldonon de sia vortaro novajn vortojn, mi publikigis en la „Germana

Esperantisto“, ke mia aprobo apartenas nur al la vortoj de la unua

eldono (antaŭ Bulonjo). Private mi tute aprobas la vorton „tereno“,

sed publike ion aprobi mi ne povas.

 

N-ro 256. P. 30. IV. 1908

 

Kara sinjoro! — Kun sincera danko mi ricevas la folietojn, kiujn

 

vi de tempo al tempo sendas al mi. Mi esperas, ke la krizo en la

 

Presa Societo finiĝos feliĉe.

 

1 laŭ prof-ro Cart: 1907 .

 

2 Raporto de Th. Cart al la Ministro de Publika Instruado .

 

541

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 257. L. 29. VII. 1908

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian leteron de 26/VII.

Vian opinion, ke mi „ne bezonas konsilojn* mi trovas ne tute ĝusta;

kontraue, mi tre bezonas konsilojn kaj ĉiujn konsilojn mi akceptas

ĉiam kun sincera danko; sed, kompreneble, ricevante tre multe da

plej diversaj kaj malsamaj konsiloj, mi ne povas blinde plenumi ĉiujn,

sed mi devas ĉiujn esplori per mia propra cerbo kaj sperto kaj elekti

tiun manieron de agado, kiun mi trovas la plej bona por nia afero.

 

Mia persona opinio restas ĉiam ankoraii tia sama, kiel antaue, nome:

 

1. Malgraŭ ĉiuj perfidoj kaj jezuita subfosado de kelkaj personoj,

malgraŭ la defalo aŭ ŝanceliĝo de multaj tro facilanimaj personoj,

malgraŭ la grandaj sumoj da mono, per kiu oni batalas kontraŭ nia

afero, — ni ne devas timi kaj ni devas fortike kaj rekte iri nian vojon.

 

2. Plej forte kaj plej obstine ni devas stari sur la bazo de la

„Fundamento“ kaj fari nenian dekliniĝon de la principoj esprimitaj

en ĝia antaŭparolo.

 

3. Ĉar neniu devas iam havi la rajton senvalorigi ion, kio troviĝas

en la Fundamento, tial la L. K. havas la rajton nur permesi kaj

konsili (tre singarde!) la uzadon de novaj vortoj aŭ formoj, sed

neniam ordoni!

 

Vi vidas sekve, ke mia opinio estas preskaŭ tute tia sama, kiel

via. La tuta diferenco inter vi kaj mi konsistas nur en tio, ke dum

vi rigardas la supre cititajn principojn kiel leĝon absolutan, mi

vidas en ili leĝon nur tial, ĉar tion postulas la bono de nia afero.

Sekve kvankam mi forte kredas, ke la esperantistoj neniam havos la

bezonon forĵeti la principon de la Fundamento, mi tamen principe

konfesas, ke la esperantistaro havas la rajton anstataŭigi la Bulonjan

Deklaracion per ia alia programo, se tio iam montriĝus necesa kaj

farebla. Principe la plej alta leĝo por mi estas „unueco inter la

esperantistoj a , kvankam mi konfesas, kepraktike tio (almenaŭ en la

nuna tempo) ŝajnas al mi ebla nur sur la bazo de la Bulonja Deklaracio.

 

Interne ni devas gardi la L. K. kontraŭ ĉiu danĝera decido; sed

publike ni devas nin tre gardi, ke ni ne skribu ion kontraŭ la aŭtoritateco de la Lingva Komitato, ĉar per tio ni farus nur la plej grandan

servon al niaj malamikoj, kies tuta taktiko konsistas ja en tio, ke ili

per ĉiuj fortoj penas kredigi ĉie kaj al ĉiu, ke en la esperantistaro

ekzistas anarĥio, ke la Lingva Komitato eĉ por la fideluloj havas

nenian valoron, kaj sekve estas necese, ke oni „savu la aferon de

ekstere”!

 

Laŭ mia opinio estus tre utile, se en Dresdeno la Lingva Komitato

deklarus, ke „post serioza esplorado ĝi venis al la konvinko, ke la

Bulonja Deklaracio ne devas esti tuŝata”. Sed por ke tia decido havu

 

542

 

Th. Cart. — N-roj 257—259

 

ian valoron, estas necese, ke ĝi aperu kiel libera kaj senantaujuĝa

esploro, sed ne kvazau sub la premado de postuloj kaj minacoj.

 

Tre povas esti, ke s-ro B. (sub la influo de la ŝanceliĝanta s-ro M.)

estas ne sufiĉe energia; li povas tamen senkulpigi sin per tio, ke li,

kiel persono tro oficiala, devas esti tre singarda. Ni devas lin subteni per niaj konsiloj, sed ni ne devas lin akuzi nek senkuraĝigi.

 

N-ro 258. P. 1. I. 1909 (poŝtstampo)

 

Kara sinjoro! — La broŝuron „Pourquoi V Esperanto u kun viaj

bondeziroj mi ricevis kun kora danko.

 

N-ro 259. L. 14. III. 1909

 

Kara sinjoro! — ..

 

Mi ne tro timas la idistojn, kiel eble timas ilin s-ro M. aŭ aliaj,

sed mi ankaŭ ne volas kovri al mi la okulojn kontraŭ la ekzistanta

danĝero. Nenies opinion mi akceptas blinde, sed mi penas atente

aŭdi ĉiujn opiniojn, por ellabori al mi ian pli malpli klaran juĝon.

 

Laŭ mia opinio nia plej granda malhelpo konsistas ne en la re-formemeco de unuj aŭ en la konservemeco de aliaj, sed en la ŝanceliĝado de multaj. Por forigi tiun ĉi paralizantan ŝanceliĝadon, ne

sufiĉas simplaj vortoj kaj admonoj de privataj partiaj personoj, sed

estas necese havi ian klare kaj interkonsente faritan decidon de nia

aŭtoritata institucio. La Dresdena Deklaracio bedaŭrinde estas tiel

ne klara, ke ĉiu povas kompreni ĝin kiel li volas kaj tial oni nin riproĉas,

ke ni „scias ke reformoj estas necesaj, sed ni ne volos ilin fari a .

 

Por meti finon al la ŝanceliĝado, al la konfuzantaj esperoj de unuj

kaj al la paralizantaj timoj de aliaj, laŭ mia opinio estas necese doni

ian decidon klaran, precizan, aŭtoritatan kaj konvinkan. Mi

opinias, ke estus bone, ke la akademianoj kunvenus, per kelktaga

serioza laborado esplorus la tutan lingvon kaj decidus: ĉu en la

principaj partoj de nia lingvo ekzistas iaj punktoj kiuj nepre devas

esti ŝanĝitaj, — aŭ ĉu tiaj punktoj ne ekzistas. Se oni trovos, ke

ekzistas tiaj punktoj, kies ŝanĝo estas efektive necesega, tiam ni

devos ŝanĝi ilin unu fojon por ĉiam (per vojo de paralelaj neologismoj, t. e. ne senvalorigante la formojn ĝisnunajn); se oni trovos

ke tiaj necesege ŝanĝindaj punktoj ne ekzistas, tiam ni devos deklari,

ke kun plena konscio, post matura esplorb la Akademio (kun

sekvonta aprobo de la tuta Lingva Komitato) decidas, ke nenio devas

esti ŝanĝata kaj ke de nun nia lingvo devas esti rigardata kiel lingvo

natura, en kiu nenia institucio havas la rajton fari iajnŝanĝojn;

sekve la esperantistoj sciu klare, ke de nun la Lingva Komitato nur

solvados la demandojn pri diversaj duboj, sed ĉiujn proponojn pri

arbitraj ŝanĝoj la L. K. absolute forĵetados.

 

543

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

Tia estas mia opinio, kiun mi volis prezenti al la akademianoj.

Sed ĉar oni tute prave rimarkigis al mi, ke estos pli bone por la

afero se mia persono restos flanke (precipe en la nuna tempo), tial

mi reprenis mian projekton.

 

Pri la cirkulera letero de s-ro B. mi devas diri, ke mi donis al

ĝia dissendo mian konsenton (por ne malhelpi s-ron B. konsiliĝi libere

kun la akademianoj laŭ sia bontrovo), sed mi skribis al li, ke mi

persone opinias, ke estus pli bone esplori la tutan demandon pri

ŝanĝado aŭ reŝanĝado per unu fojo.

 

N-ro 260. P. sen dato

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian broŝuron „A la

recherche d’une langue internationale wl kaj mi dankas vin kore.

 

N-ro 261. P. 17. II. 1910

 

Kara sinjoro! — .

 

. Mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremeco kaj malamikeco, kaj ĝuste en la nuna

tempo, kiam unueco estas por ni tiel necesega!

 

N-ro 262. L. 31. III. 1911

 

Kara sinjoro! — Kun granda malĝojo mi sciiĝis pri la morto de

nia amiko kaj fervora kunbatalanto, Paul Berthelot. Se vi scias la

adreson de lia familio, mi petas vin, volu transdonu al ĝi mian plej

sinceran kondolencon.

 

N-ro 263. P. 17. IV. 1911

 

Kara sinjoro! — En ĉiu alia okazo mi tre volonte plenumus vian

deziron pri komuna oferado; sed pri la verkoj de la estinta „Kolekto

Aprobita” mi tion bedaŭrinde ne povas fari, ĉar pro diversaj kaŭzoj

mi decidis havi nenion komunan kun tiu kolekto. Se vi nepre deziras fari la aferon, kaj se vi nepre deziras ligi ĝin kun mia nomo,

vi povas diri proksimume jene: „la parton, kiun mi intencis destini

por Zamenhof, sed kiun tiu ĉi ne volas akcepti, mi laŭ lia konsilo

oferas por la blinduloj w . Sed en tia okazo mi petas vin oferi ne 2%

sed nur l 3 / 5 %, ĉar nur tiom mi ricevadis por la „Kolekto“.

 

N-ro 264. P. 25. IV. 1911

 

Kara sinjoro! — Kun granda ĝojo mi ricevis vian telegramon el

Dijon 1 2 . Koran dankon! Mi esperas baldaŭ legi detale pri la rezultatoj

de la kongreso.

 

N-ro 265. L. Bad Neuenahr, 26. VII. 1913

 

Kara sinjoro! — ĵus mi legis en „La Movado“ la sciigon pri la

granda perdo kiun vi havis 3 . Volu akcepti mian plej koran kondolencon.

 

1 2-a eldono kun esperanta traduko. 2 eraro de Zamenhof: la

 

telegramo venis el Lyon. 3 morto de l y patro de Th. Cart.

 

544

 

Th. Cart. — N-roj 259-267

 

N-ro 266. P. 2. XII. 1913

 

Kara sinjoro! — Bedaurinde la firmo Hachette efektive ne volas

eldoni la pluajn partojn de la Biblio, nek en la „Revuo a nek en formo

de apartaj libroj. Tamen, se nur mia sano kaj tempo permesos, mi

nepre daurigos la tradukadon.

 

Mi dankas vin kore pro via propono, preni sur vin la eldonadon;

sed verŝajne mi ne povos akcepti vian proponon, ĉar mi esperas, ke

mi prenos la eldonadon sur min mem (per vojo de abonado).

 

N-ro 267. L. 16. XII. 1913

 

Kara sinjoro! — Responde al via letero de 7/XII mi povas vin

sciigi, ke la kontrakto, kiu ekzistis inter mi kaj la firmo

Hachette estas nun nuligita; mi estas sekve denove libera homo kaj

mi povas eldoni miajn estontajn verkojn kie kaj per kiu mi volas. Tamen

eldonigi miajn verkojn per la „Presa Societo u mi verŝajne n e povos.

 

Mia profesio, donante al mi tre multe da laboro, donas al mi

tamen ne sufiĉe da enspezoj, ĉar miaj pacientoj pagas al mi tre malmulte (kiu povas pagi iom pli, tiu preferas iri al aliaj kuracistoj). Se

mi en la lastaj 9—10 jaroj povis vivi sen zorgoj kaj eĉ permesi al mi

ĉiujare 5 au 6-semajnan libertempon, por rebonigi mian sanon, —

tiun povon donis al mi nur la enspezoj, kiujn mi ricevadis de Hachette

pro miaj laboroj. Nun, kiam Hachette ne volas plu eldonadi miajn

verkojn, mi devas serĉi ian alian rimedon, por kovri mian profesian

deficiton (ekzemple rifuzi al mi la por mi necesegan someran libertempon, peni havi pli da pacientoj k.t.p.). Sed ĉar miaj fortoj estas

jam terure elĉerpitaj kaj mi jam nun plenumas miajn laborojn nur kun tre

granda malfacileco, tial — se mi deziras daurigi mian Biblian laboradon

— mi devas bedaŭrinde peni, ke tiu laborado donu al mi enspezojn.

 

Ĉu tiajn enspezojn povus doni al mi la „Presa Societo“, kiu jam

ja mem estas malriĉa kaj neatendeble bezonas tujajn enspezojn, —

pri tio mi forte dubas.

 

Tamen mi pripensos vian proponon; en la okazo, se mi poste

trovos ĝin akceptebla por mi, mi siatempe skribos al vi.

 

Por miaj Bibliaj tradukoj mi serĉas nun eldonanton, kiu prenus

sur sin la tutan financan flankon de la afero kaj pagadus al mi difinitan

sumon por ĉiu paĝo. Se mi ne trovos eldonanton kaj devos mem

fariĝi eldonanto tiam mi eble (mi ne faras promeson) uzos la „Presan

Societon* kiel presejon kaj tenejon. Tial por ĉiu okazo mi petas

ke la Societo sciigu min:

 

1) kiom mi devus pagi pro la presado (enkalkulante paperon,

broŝuradon k.t.p.) de 1000 ekzempleroj de 16-paĝa folio de tia sama

grandeco, formo, papero k.t.p. kiel la ĝisnunaj volumoj de la Biblio?

kaj kiom por ĉiu sekvanta milo da ekzempleroj?

 

35 Dietterle, Zamenhof.

 

545

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

2) Kian rabaton de la abona mono mi devus doni al la Societo,

por ke ĝi prenu sur sin la akceptadon de abonoj kaj dissendadon de

la ekzempleroj?

 

N-ro 268. L. 2.1. 1914

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis viajn leterojn de 20/XII kaj 29/XII.

Pri via propono fariĝi konstanta kunlaboranto de „Lingvo Internacia“

mi jam nun povas al vi respondi, ke tiun proponon mi bedaŭrinde

ne povas akcepti: mi ne volas min ligi per ia kontrakto aŭ promeso.

Koncerne la eldonadon de la Biblio mi nun ne povas ankoraŭ doni

al vi definitivan respondon. Tre verŝajne mi restos ĉe mia unua intenco kaj eldonados la Biblion je mia propra kalkulo. Se post plua

pripensado mi trovos, ke mi povas ŝanĝi mian intencon kaj akcepti

vian afablan proponon, mi siatempe skribos tion al vi.

 

P. S. Okaze de la komenciĝinta nova jaro volu akcepti miajn

plej bonajn dezirojn.

 

N-ro 269. L. 27. VII. 1914

 

Kara sinjoro! — Dum mia restado en Parizo mi faros verŝajne

tre malmulte da vizitoj, ĉar korpe kaj spirite mi estas tre laca. Tamen

la blindulojn mi tre volonte vizitos kune kun mia edzino; sed mi

petas vin, volu siatempe memorigi min pri tio.

 

Fari ion por la blinduloj mia edzino pro diversaj kaŭzoj bedaŭrinde ne povas; tial akcepti titolon, kiam ŝi nenion povas fari, estus

por ŝi malagrable.

 

Tamen se vi trovas, ke ŝia nomo povas esti utila, ŝi akceptos la

titolon de protektantino volonte kaj danke.

A1 s-ro H. J. Bulthuis , Gouda

 

N-ro 270. P. 20. XI. 1902

 

Kara sinjoro! — Mi tre ĝojas, ke vi aliĝis al nia afero, kaj mi

esperas, ke via laborado alportos al nia afero multe da fruktoj. — Se

mi ricevos de la firmo Hachette vian tradukon, mi volonte ĝin trarigardos kaj korektos. — „Bibliotekon“ mi nun ne eldonas: mi persone eldonas nun nenian gazeton.

 

N-ro 271. P. sen dato 1

 

Kara sinjoro! — Vian adreson mi enskribis sub No. 9513. Adresaron vi ricevos en Aprilo. — Vian sistemon stenografian mi danke

ricevis, trarigardis ĝin kaj nun mi ĝin resendas al vi. ĜLŝajnas al

mi bona, sed precize juĝi mi ne povas, ĉar mi estas tro malmulte

kompetenta en la afero stenografia.

 

_ ☆

 

1 skribita post la antaŭa , ĉar s-ro B . nun estas en s 3 Gravenhage.

 

546

 

Th. Cart - Bulthuis - Deshayes - Grinfeld. — N-roj 267—275

 

A1 prof-ro Rene Desha^es 1

N-ro 272. P. 20. II. 1903 (poŝtstampo de alveno)

 

Kara sinjoro! — Por la saluto, kiun vi sendis al mi de la Grupo

Chaumont mi kore dankas vin kaj ĉiujn estimatajn membrojn de la

Grupo. —

 

Pri via intencita lernolibro „Ĝardeno Esperantista w mi pensas, ke

ĝi ne alportus grandan utilon kaj nur elvokus eble diversajn atakojn

kontrau vi.

 

N-ro 273. L. 1903 sen dato 2

 

Kara sinjoro! — La muzikon por la versaĵo „V Espero w mi danke

ricevis. Ĉar mi komprenas muzikon tro malmulte, tial mi ne povas

diri al vi ĉu via muziko estas bona au ne.

 

Eble vi volos fari ian belan muzikon al alia himno esperantista „La

Vojo“*, al kiu ĝis nun ankoraŭ neniu faris muzikon, kvankam la teksto

de „La Vojo“ estas multe pli bona kaj pli grava ol de „V Espero“?

 

Vian adreson mi enskribis 3 .

 

* Tiu ĉi versaĵo (farita de mi) estis presita antaŭ 6 jaroj en la

gazeto „Lingvo internacia“.

 

N-ro 274. P. 19. (27.) III. 1903 (poŝtstampo)

 

Kara sinjoro! — Presigi la „Vojon“, vi havas plenan rajton kaj

vi tute ne bezonas peti mian permeson pro tio ĉi. Ankaŭ la permeson

de la firmo Hachette vi ne bezonas. Permeson de mi kaj de Hachette

devas havi nur tiu aŭtoro, kiu volas preni sur sia verko la vortojn

„aprobita de Zamenhof“; sed verko muzika ja tute ne bezonas tian

surskribon.

A1 d-ro A . M. Grinfeld, Kiŝinev

N-ro 275. N p. 19 . IX. (2. X.) 1903

 

Kara kolego! — En la pasinta monato mi ricevis vian poŝtan

karton kaj tiam mi laŭ via deziro skribis al la magazeno de Ŝaĥ

pri la vendado de esperantaj verkoj (ĉe malgrandaj mendoj — 25% da

rabato, ĉe pli grandaj — pli multe, ĝis 50%; por la transsendo 10%);

ĝis nun tamen mi ricevis de la magazeno nenian mendon.

 

_ ☆

 

1 la 1-a letero adresita al Chaumont, la 2-a al Sens, la 3-a al Paris.

 

2 La enhavo de ĉi tiu kaj de la aliaj 2 leteroj al R. D. montras,

ke oni devas envicigi ĝin ĉi tien.

 

3 Sur la dorsa jlanko kaj sur aldonita papereto Zamenhof skrihis la

tekston de „La Vojo“. (Laŭ la peto de d-ro Zamenhof prof-ro R. Deshayes

verkis muzikon por „La Vojo i( , kiun s-ino Mudie (patrino) kantis ĉe la

kongreso en Boulogne.)

 

35*

 

547

 

V. B. Gis nuft nepresitaj leteroj al

 

A1 d-ro I. Fels, Lwow

 

N-ro 276. P. sen dato kaj jaro (1903 aŭ 1904)

 

Kara kolego! — Ĉar la detaloj, pri kiuj vi skribas * 1 , estas ne en la

parto medicina, sed en la parto literatura, tial mi ne havis la rajton

ŝanĝi la tekston sen la permeso de la aŭtoroj.

A1 Georgij Karpoviĉ s-ro Davidov, Saratov

 

N-ro 277. N P. 10.1. 1904 (poŝtstampo)

 

Kara sinjoro! — Mi konsilas al vi turni vin rekte al la redaktoro

de Rondiranto (G. P. Oreŝkov en Plovdiv), ĉar se vi dezirus korespondi

kun li per mi, tio ĉi estos tro neoportuna por ni ĉiuj. Vi povas

skribi al li esperante aŭ ruse.

 

P. S. Vian adreson mi transdonis al la redakcio de Rondiranto

1./14. de Decembro.

A1 d-ro Ambrosio Vargas, Santa Rosa de Necoxtla

 

N-ro 278. P. 2. IV. 1904

 

Kara sinjoro! — La januaran numeron de la „Meksika Lumturo“

mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas kaj mi deziras al via gazeto la

plej bonan sukceson. — Diri al vi ĉu la Regularo de via Societo estas

bona aŭ ne bona mi ne povas, ĉar ĉio dependas de la lokaj cirkonstancoj kaj kutimoj. Mi esperas ke la Regularo montriĝos bona kaj

ke la Meksika Societo esperantista baldaŭ ricevos gloran nomon en

la mondo esperantista.

A1 d-ro A. L Asnes, S. Peterburg

 

N-ro 279. N P. 12. (25.) XII. 1904

 

Kara kolego! — La 100 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis

en vian kalkulon. Mi ankaŭ ricevis la Hamleton kaj Jarlibron kaj mi

dankas vin kore. La koston de la transsendo volu enskribi en mian

kalkulon. E1 la Krestomatio neniu ekzemplero perdiĝis, ĉar Hachette

sendis ne 100 ekz. sed nur 99 ekz. Hieraŭ mi sendis al vi po 25 ekz.

de NoNo 64 kaj 90 kaj 15 ekz. de Adresaro*; se vi bezonas pli grandan

nombron da ekzempleroj, volu skribi al mi. — La NoNo 80, 92, 44, 30

mi jam ne havas; ĉiujn restintajn literaturajn verkojn foraĉetis de mi

la Grupo Pariza, kaj mi nun havas nur lernolibrojn kaj vortarojn por

rusoj (NoNo 77, 72, 90, 64, 17).

 

* por ĉio tio ĉi mi enskribis en vian kalkulon 10 r. 35 kop.

 

1 La adresito estis plendinta pri eraro medicina en la Fundamenta

Krestomatio, ll-a eldono 1903, paĝ . 108 .

 

548

 

Fels - Davidov - Vargas - Asnes. — N-roj 276—282

 

N-ro 280. NL. 14. (27.) III. 1905

 

Kara kolego! — Mi sendis al vi hodiau, laŭ via deziro, 100 ekz.

 

de No 77 kaj 50 ekz. de No 17.

 

Ilia kosto nominala estas.75 r. 00

 

50%.… 37 . 50

 

37 . 50

 

Kosto de ekspedo 0 . 30

Kune 37 r. 80 k.

 

Tiun ĉi sumon mi enskribis en vian ŝuldon.

 

La 50 r. senditajn de s-ro Rogaĉev Antonov mi siatempe ricevis

kaj enskribis.

 

La ĵurnalon „Esperanto“ mi trovas bona.

 

Mia frato jam revenis el Port-Arturo; sed li havas nur forpermeson

por 2 monatoj; post tiu tempo li denove devos iri en la militon.

 

Ĉu vin oni ne vokas?

 

N-ro 281. N l. 8. VI. 1905

 

Kara kolego! — Pardonu, ke mi ne skribis al vi tuj post la ricevo

de la „Ruslanda Eperantisto“, ĉar mi estis tiel okupita, ke mi ne povis

trovi eĉ unu liberan minuton. Mi deziras al via entrepreno la plej

bonan sukceson kaj laŭ via deziro mi sendas al vi nun aparte malgrandan letereton, kiun vi povas presigi en via gazeto.

 

Skribi al vi leteron pli grandan mi nun ne povas, ĉar ĝis nun ne

estas al mi ankoraŭ tute klara via rilato al la gazeto de d-ro Ostrovskij.

Tiu ĉi lasta estas tre kolera kontraŭ vi. Mi estas tute certa, ke lia

kolero estas ne prava, kaj lian agitadon kontraŭ vi mi malaprobas;

tamen enmiksi min en la aferon inter vi ambaŭ mi kompreneble

ne povas.

 

Se vi estos ĉiam en plena ordo kaj se via organo elirados ĉiam

kun severa reguleco, tio ĉi estos de via flanko la plej bona defendo kontraŭ ĉiuj privataj atakoj.

 

P. S. Mi petas vin, volu enskribi min kiel abonanton de la

„Ruslanda Esperantisto”; la pagon volu enskribi en mian kalkulon.

 

N-ro 282. nl. 17. IX. 1905

 

Kara kolego! — Mi ĵus ricevis vian leteron de antaŭhieraŭ.

Estante nun terure okupita, mi ne povas respondi al vi pli detale’;

sed por ke mia silento ne igu vin pensi, ke mi ankaŭ apartenas al

viaj malaprobantoj, mi rapidas trankviligi vin per kelkaj vortoj:

 

a) La agadon de d-ro O. kontraŭ vi mi jam de longe trovis ne

prava; mi skribis pri tio siatempe al li mem kaj pli detalan leteron

mi skribis antaŭ kelke da monatoj al d-ro Grŭnfeld en Kiŝinev, kiam

li sub la influo de d-ro O. kulpigis vin antaŭ mi. Estu plene konvinkita, ke sur min la malaprobinda agitado de d-ro O. faras nenian influon.

 

549

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

b) Kontraŭ s-ro K. mi estos singarda kaj mi havos kun li neniajn

aferojn.

 

P. S. La enhavo de tiu ĉi letero kompreneble devis resti afero

privata kaj ne devas esti publikigata.

 

Antaŭ unu monato mi ricevis la No 2 de „Ruslanda Esperantisto“

por s-roj Grabowski, Brzostowski kaj Nauman (kaj mi transsendis al

ili), sed por mi mem mi ne ricevis, kvankam mi abonis por mi

ankoraŭ en Majo; volu sendi al mi tiun numeron. — La ekzemplerojn

de la aliaj Varsoviaj abonantoj volu sendadi rekte al ili, sub ilia

propra adreso, ne sub la mia.

 

N-ro 283. *l. 3. X. 1905

 

Kara kolego! — La 50 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis.

Laŭ mia libro vi nun restas ŝulda al mi ankoraŭ 71 r. 57 kop. — La

francan ordenon de „Honora Legio“ mi efektive ricevis.

 

N-ro 284. N p. 4. X. 1905

 

Por la gratulo, kiun „Espero“ sendis al mi, mi esprimas al la

Societo mian koran dankon.

 

N-ro 285. N P. 1. XI. 1905

 

Kara kolego! — Antaŭ 10 tagoj mi ricevis vian telegramon, sed

ĉar la fervojo ne funkciis, mi ne povis plenumi vian peton. Hieraŭ

kaj hodiaŭ mi sendis al vi per 4 banderolaj paketoj:

 

50 ekz. de No 77

50 ekz. de No 64.

 

Pli mi nun ne povas sendi, ĉar mi havas tro malmulte kaj la

presejoj nun ne laboras. La No 17 mi jam tute ne havas. — Por

la senditaj libroj mi enskribis en vian kalkulon 19 r. 50 kop.

 

N-ro 286. nl. 8. XII. 1905

 

Kara kolego! — Koran dankon por via saluto. En nia urbo la

situacio estas ankoraŭ multe pli terura ol en S. Peterburgo, ĉar krom

la komunaj aferoj ni havas ankoraŭ la vekiĝintan nacian ŝovinismon.

Mi estas nun absolute nekapabla por iu laboro.

 

Per s-ro Kaminski mi sendas al vi 20 ekz. de No 17 kaj 100 ekz.

de No 77; por ĉio mi enskribis en vian ŝuldon 22 r. 50 kop.

 

Ĉar mia nuna financa situacio estas nun° tre malfacila, tial mi

estos al vi tre danka, se ĉe la unua eblo vi volos sendi al mi vian ŝuldon.

 

A1 s-roj Vejsbrut kaj Lojko mi siatempe respondis, sed ili ne

ricevis miajn leterojn pro la striko. La 20 ekzemplerojn de „Ruslanda

Esperantisto“ mi ricevis kaj en mia letero mi demandis s-ron Lojko

kial oni sendis al mi tiom multe da ekzempleroj. La adresojn mi ne

povas kolekti nek kolektigi, ĉar tio ĉi postulas tro multe da tempo

kaj laboro (pretan kolekton da adresoj mi ne havas, kaj mi devas

sekve serĉi en grandega multo da leteroj, arĥivoj k.t.p.).

 

550

 

A. I. Asnes. — N-roj 282—290

 

Artikolon por via gazeto mi eble sendos al vi post 3—4 semajnoj

(mi tamen ne promesas certe). De la No 17 mi jam presis (stereotipe)

novan eldonon.

 

P. S. 22/XII 1905. Antaŭ 2 semajnoj estis ĉe mi s-ro Kaminski

kaj mi pretigis por li la nunan leteron kaj la pakaĵon da Iibroj kaj

mi sendis ĉion laŭ tiu adreso, kiun li lasis al mi („str. Dzielna No 17,

ĉe s-ro Dinenson“). Sed bedaŭrinde montriĝis, ke la adreso estis erara!

Neniu Dinenson tie loĝas*! Tial la pakaĵo devis resti ĉe mi (ĉar mi

ne sciis kie serĉi s-ron Kaminski), kaj mi nun sendis ĝin al vi hieraŭ

per fervojo kaj la kvitancon por ricevo de la pakaĵo mi tie ĉi almetas.

 

* Supozante ke li eble ne bone elparolis la nomon de la strato

mi serĉis ankaŭ en alia strato kiu havas iom similan sonadon (str. Zielna),

sed ankaŭ tie la dirita persono ne Ioĝas!

 

N-ro 287. N p. g. I. 1906

 

Kara kolego! — Vian poŝtan karton de 24/XII kaj la 3 ekz. de

„Bolesĉjo“ mi danke ricevis. Por ĉio akceptu mian koran dankon.

La formaton kiun vi intencas doni al la apartaj depresoj mi kun

plezuro akceptas.

 

N-ro 288. N p. \2. I. 1906

 

Kara kolego! — La artikoleton, kiun mi sendis al vi hieraŭ, volu

presi nur en la gazeto, sen pretigado de apartaj depresoj. — Kun

la artikoleto vi devas fari al vi nenian maloportunaĵon: se parto de

la Februara numero estas jam kompostita, vi povas presigi la artikoleton en la mezo, aŭ eĉ en la fino de la numero; se la tuta numero

jam estas kompostita, vi povas lasi la artikoleton por la numero Marta.

 

N-ro 289. Np. jg. j. jqo6 (poŝtstampo)

 

Kara kolego! — Ĉar la „Aldono“ ne estas tre grava, tial ŝajnas

al mi, ke estas pli bone presi ĝin nur en la gazeto, sed ne en formo

de aparta depreso algluota al la broŝuro (kio farus ne bonan impreson).

Se mi devos presi duan eldonon de la broŝuro, tiam mi almetos ankaŭ

la Aldonon. — Presi aparte folieton kun preseraroj ŝajnas al mi

afero superflua, ĉar ordinare la leganto ne atentas la tabelon de

preseraroj. Tamen por la okazo se vi persone volas scii Ia erarojn,

mi sendis al vi hodiaŭ unu ekzempleron de la broŝuro, en kiu mi

signis la plej gravajn trovitajn erarojn.

 

N-ro 290. N l. 24. I. 1906

 

Kara kolego! — Kun plezuro mi ricevis la Januaran numeron de

„Ruslanda Esperantisto“ kaj ankaŭ unu ekzempleron de la aparta depreso de la Dogmoj, kaj mi dankas vin kore. Bedaŭrinde en la teksto

sin trovas diversaj preseraroj, el kiuj kelkaj estas tre gravaj kaj tute

 

551

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

kripligas la sencon (ekzemple sur la una 1 paĝo) anstataŭ la esence

grava esprimo „pogloŝĉateljnija stremlenija” 2 estas presita „poloĵi-teljnija (!) stremlenija“ 3 ; en la dogmo 10, lit. b, kie mi diras ke la

religio devas doni „duĥovnujn teplotu“ 4 , anstataŭ tio ĉi estas presita

„duĥovnujn temnotu“ 5 !! (Kia fatala kaj malagrabla eraro!) Se vi

ne dissendis ankoraŭ parton de la apartaj depresoj, mi petas vin, volu

sendi ĉiujnekzemplerojn al mi, kaj mi forigos en ili la plej gravajn

erarojn. A1 la rusaj gazetoj mi kredeble ne dissendos la libreton.

 

Pardonu, ke mi nun turnas min al vi ankoraŭ kun unu peto. Mi

sendas al vi nun „Aldonon al la Dogmoj“ kaj mi petas vin, se vi

nenion havas kontraŭ tio ĉi, volu ĝin ankaŭ publikigi en la venonta

numero de la „Ruslanda Esperantisto“. Mi petas, ke ankaŭ tiun ĉi

artikoleton la presisto pretigu por mi en formo de apartaj depresoj*

(1000 ekzemplerojn), kiujn mi intencas enmeti en ĉiun ekzempleron

de la broŝureto pri la dogmoj.

 

* simpla folieto, sen kovrilo, sen titola paĝo k.t.p.

 

N-ro 291. nl. 25.1. 1906

 

ĵus mi ricevis vian leteron de 10/23 I kun la fervoja kvitanco kaj

la kalkulo de la presisto (kiun mi nun resendas al vi). La sumon

39 r. 10 kop. (presado kaj transsendo) mi enskribis en vian krediton.

La kalkulon de la presisto mi trovas sufiĉe kara (precipe mirigas min

la granda pago por la paĝigado (verstka) 6 ; tamen ĉi tio ne estas grava;

pli malagrabla estas la (—) 7 preseraroj, ellasitaj vortoj k.t.p.

 

A1 la rusaj gazetoj mi nun ne deziras dissendi; la 300 ekz. kiuj

restis ĉe (—) 8 , vi povas lasi ĉe vi por la vendado, se oni sin turnas

al vi, po 20 kop. por ekzemplero. A1 vi mi kalkulados tiun ĉi broŝuron

kun (—) 9 60% da rabato; sekve se vi deziras lasi ĉe vi la 300 ekz.,

mi enskribos por ili ĉiuj en vian ŝuldon 24 rublojn.

 

La kritiko de prof. Dombrovski sendube estas tre mallaŭda, (ĉar

li ja estas pastro kaj sekve ne povas aprobi hilelismon); tamen mi

konsilas al vi akcepti lian kritikon por via ĵurnalo; kaj ne sole lian,

sed ankaŭ diversajn aliajn kritikojn, kiujn vi eble ricevos, ĉar estas

necese, ke la afero estu senpartie kaj ĉiuflanke analizita kaj prijuĝita.

En okazo de bezono mi poste (sub ia psetidonimo) skribos kontraŭ-kritikon.

 

1 tiel skribita en la originalo mem; evidente skriberaro. 2 en la

 

originalo ruslitere, signifas: „englutemaj akceloj i( . 3 en la originalo

 

ruslitere, signifas: „pozitivaj akceloj“. 4 en la originalo ruslitere, signifas: „spiritan varmecon“. 6 en la originalo ruslitere, signifas: „spiritan mallumon“. 6 ruslitere en la originalo, signifas: paĝigado. 7 iu vorto

 

forstrekita en la originalo. 8 evidente preterlasita la vorto: vi. 9 antaŭe

 

skribita kaj forstrekita: 75%.

 

552

 

A. I. Asnes. — N-roj 290—293

 

(Se vi konsentas preni la 300 ekz. de la broŝuro por vendado,

tiam mi kore vin petas antaŭe korekti en ili per plumo almenaŭ la

du pleĵ gravajn preserarojn, kiujn mi supre montris.) 1

 

N-ro 292.

 

NL. 7. II. 1906

 

Kara kolego! — Pardonu min, ke mi nun denove turnas min al

vi kun peto.

 

Ĉar la nomo de mia broŝuro (pri la dogmoj) estas tro hebrea kaj

la antaŭparolo tro rusa, tial mi decidis presigi tute novan eldonon

de mia broŝuro. Ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj transdoni mian

manuskripton al s-ro Vejsbrut kun la peto, ke li presigu por mi

la broŝuron?

 

Esperante ke vi ne rifuzos amike plenumi mian peton, mi sendis

al vi hodiaŭ la ŝanĝitan manuskripton. Se la plenumo de mia peto

prezentus por vi ian maloportunaĵon, tiam volu resendi al mi la

manuskripton, por ke mi presigu ĝin en Varsovio.

 

La broŝuro devas esti presita ne en ambaŭ lingvoj kune, sed en ĉiu

lingvo aparte. Antaŭ ĉio devas esti presata la parto rusa, kiun mi dezirus havi kiel eble plej frue, ĉar mi intencis dissendi ĝin al la gazetoj.

 

De ambaŭ broŝuroj devas esti presitaj po 1.000 ekzempleroj.

 

En la okazo, se vi eble deziros eldoni la broŝuron je via propra

kalkulo, mi volonte transdonas al vi tiun ĉi rajton tute senpage,

kaj vi povas presi de ĝi kiom da ekzempleroj vi volos, — nur sub

la sekvantaj 2 kondiĉoj:

 

a) la prezo en ĉiu lingvo devas esti ne pli granda ol 10 kop.

 

b) la rajto de eldonado ne devas esti via ekskluziva (t. e. ankaŭ

ĉiu alia persono aŭ firmo, kiu [—] 2 volus represi la broŝuron, devas

havi la rajton tion ĉi fari).

 

Se vi ne deziras eldoni la broŝuron je via kalkulo, tiam volu ĝin

presigi je mia kalkulo.

 

Mi petas, ke la presisto sendu al mi la presprovaĵojn (korrekturnie

ottiski) 3 por korekti.

 

Mi esperas, ke vi ne koleras min por la klopodoj, kiujn mi faris al vi.

 

P. S. Mi estos al vi tre danka, se vi volos kolekti aparte ĉiujn

leterojn kiujn vi ricevas pri la hilelismo-homaranismo, kaj sendadi ilin

al mi de tempo al tempo.

 

N-ro 293. Nl. 13. II. 1906

 

Kara kolego! — Koran dankon por la alsenditaj poŝtaj kartoj de

s-roj Davidov kaj Tabenski kaj por la eltiro el la letero de s-ro Vasiljev.

A1 ĉiuj tri personoj mi hodiaŭ skribos respondojn.

 

1 la tata alineo forstrekita en la originalo mem per kvar grandaj

strekoj. 2 iu vorto nelegebla y simila al „same“. 3 ruslitere en la originalo y

signifas: porkorektaj depresaioj.

 

553

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

La represado de mia broŝuro kompreneble tute ne estas via kulpo;

vin mi povas nur tre kore danki por via klopodado pri la publikigo

de la unua broŝuro. La represadon mi tute ne bedauras, ĉar la dua

eldono tute ne forigas la valoron de la unua eldono, kiun mi tute

trankvile eluzos ĝis la lasta ekzemplero. La unua eldono servis nurkiel

provo; la dua servos por pli vasta propagando (kaj por propagando pli

vasta mi trovis necese pli neutraligi la nomon kaj la antauparolon).

 

Mi dankas vin tre kore por via promeso klopodi pri la eldono de

mia dua broŝuro kaj legi la unuajn presprovaĵojn.

 

Kontraŭ la publikigado de la kritikoj de s-roj Dombrowski°, Moch

kaj aliaj en la „Ruslanda Esperantisto w mi de mia flanko havas absolute

nenion; kontraŭe, mi estus eĉ tre kontenta, se via gazeto malfermus

vastan polemikon pri la hilelismo-homaranismo, ĉar nur per senpartia

polemiko ni ekscios la efektivan veron, kio estas por mi la plej grava;

sed admoni vin, ke vi presu ĉiujn artikolojn, mi ne volas, ĉar ĉio

devas dependi de via propra juĝo, t. e. ĉu vi trovos la artikolojn

interesaj por viaj legantoj aŭ ne.

 

Se iu volos aĉeti de vi ekzemplerojn de la unua eldono de la

broŝuro, vi povas kuraĝe ilin vendi, ĉar — kiel mi diris — la dua eldono ne senvalorigas la unuan. Vi povas ankaŭ disdonadi (je mia

kalkulo) ekzemplerojn senpagajn al ĉiuj personoj, kiujn vi trovos

utile ekinteresigi 1 por la hilelismo.

 

P. S. Se iu vin demandos pri la adreso de la „Unua rondeto

hilelista“, vi povas respondi, ke la adreso de la sekretario de la rondeto

estas: „D-ro Aleksandro Zamenhof (mia frato), Varsovio, str. Nowolipki

No 43“. Post (kelka tempo) 2 10—15 tagoj 3 ni havos alian sekretarion,

kaj tiam mi skribos al vi lian nomon kaj adreson.

 

N-ro 294. N P. 16. II. 1906 (poŝtstampo)

 

Kara kolego! — Mi sciigas vin, ke de nun la adreso de la sekretario de la unua rondeto homarana (hilelista) estas:

 

D-ro A. Waldenberg, ul. Grzybowska No 15. Varsovio.

 

N-ro 295. n l. 20. III. 1906

 

Kara kolego! — Kun tiu ĉi letero mi sendas al vi en ambaŭ lingvoj

unu artikoleton, kiun mi petas vin tralegi kaj skribi al mi, ĉu vi volas

presigi ĝin en la „Ruslanda Esperantisto“? tiam mi petas vin, volu

ĝin presigi por mi (kompreneble je mia kalkulo) ankaŭ en formo de

aparta depreso, en ĉiu el la ambaŭ lingvoj aparte, po 1000 ekzempleroj en ĉiu lingvo.

 

P. S. Ĉu vi ricevis ankoraŭ de iu aliĝon al la homaranismo?

La broŝuron „Homaranismo“ (700 ekz. en lingvo rusa kaj 700 ekz. en

Esperanto) mi ricevis kaj mi dankas vin kore por viaj klopodoj. Volu

sendi al mi la kalkulon pro la mono, kiun vi pagis al la presisto.

 

1 la lastaj da literoj forstrekitaj en la originalo. 2 forstrekita en

la originalo. 3 skribita super la linio.

 

554

 

A. I. Asnes. — N-roj 293—296

 

N-ro 296. N l. 7. IV. 1906

 

Kara kolego! — Pardonu, ke mi ĝis nun ne respondis viajn lastajn

leterojn. Pro la malsano kaj morto de mia bopatro mi en la daŭro

de kelka tempo tute ne povis labori.

 

Laŭ via deziro mi sendis al vi en la pasinta semajno keston da libroj.

Por ke vi havu pli grandan provizon da libroj, mi permesis al mi sendi al

vi pli multe ol vi mendis (nome, anstataŭ 300/77 + 300/72 + 100/90 mi

sendis: 600/77 + 300/72 + 200/64+ 100/17 + 100/90). Ĉar vi ne bezonas tuj

pagi por ĉio, tial mi esperas, ke vi estos kontenta de la superflua sendo;

sed se eble la superfluajn librojn vi ne bezonas, tiam vi povas en ĉiu

tempo resendi ilin al mi, kaj mi deprenos ilian koston de via ŝuldo*.

 

Laŭ via deziro mi sendas al vi nun kalkulon pri niaj reciprokaj

ŝuldoj. Volu skribi al mi, ĉu vi trovas mian kalkulon en bona ordo.

 

La presprovaĵon de la artikolo de s-ro Dombrovski mi danke

ricevis. Nun mi bedaŭrinde estas tro okupita, sed post 10—15 tagoj,

kiam mi estos iom pli libera, mi sendos al vi artikolon rebatan, kiun

mi petos vin publikigi en unu el la venontaj numeroj de via gazeto.

 

La diversajn adresojn de aprobintoj de Homaranismo mi ricevis

kaj kore vin dankas**.

 

La „Homaranismon“ mi decidis vendadi ne po 10 kop., sed por 1

5 kop. (sen transsendo) 2 (por vi po 2\ kop.); tial mi petas, ke en la

artikolo, kiun mi sendis al vi antaŭ 2 semajnoj, volu ŝanĝi, ke la Unua

Rondeto elsendas la broŝurojn ne 15 ekz., sed 25 ekz. por 1 rublo. (Se oni

mendos de vi, tiam vi povas doni tian rabaton, kian vi mem deziros.)

 

Klarigojn al ĉiuj adeptoj de Homaranismo mi povos sendi ne pli

frue ol kiam mi havos la depresitajn ekzemplerojn de mia lasta 0 sendita

al vi artikolo („Cirkulera letero“). Ĉu vi ne forgesos presi por mi kaj

sendi al mi 1000 ekz. de tiu artikolo? Mi estos al vi tre danka, se

vi povos sendi al mi tiujn ekzemplerojn kiel eble plej baldaŭ. Eble

oni povus presi ilin tuj, ne atendante ĝis la artikolo aperos en la

gazeto? Mi volonte pagus por la presado pli multe, (por) 3 kaj ankaŭ por

aparta kompostado, por nur havi la ekzemplerojn kiel eble plej frue.

 

Pardonu ke mi denove ŝarĝas vin per peto: mi petas vin, volu

presigi por mi novan, pli grandan eldonon de la broŝuro „Homaranismo“,

nome 5.000 ekz. en lingvo rusa kaj 5.000 en Esperanto. La koston de

la presado volu enskribi en mian kalkulon.

 

La Adresaro de Esperantistoj serio XXVI estos preta post 3 ĝis

4 semajnoj.

- ☆

* Sendi librojn en komision mi povas nur al vi; al aliaj personoj

mi nun neniam sendas, ĉar mi jam tro multe perdis per komisioj.

 

** Ankaŭ en la eksterlando la Homaranismo vekis intereson kaj

mi ricevas aliĝojn kaj mendojn de broŝuroj.

 

1 la lasta litero forstrekita en la originalo. 2 surskribita super

la linio. 3 forstrekita en la originalo.

 

555

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

A1 la Redakcio de „Ruslanda Esperantisto“

 

N-ro 297. nl. 8. VI. 1905

 

Kara sinjoro redaktoro! — Mi ricevis la unuan numeron de la

„Ruslanda Esperantisto“ kaj mi sendas al vi mian dankon. A1 la nova

gazeto mi deziras la plej bonan sukceson. Mi deziras al ĝi, ke ĝi

glore plenumu sian taskon, ke ĝi frate unuigu inter si ĉiujn foliojn

de Espero kaj helpu ilin agadi sukcese per fortoj kunigitaj. Mi esperas,

ke ambau (—) x niaj ruslandaj organoj „Esperanto“ kaj „Ruslanda

Esperantisto“ ĉiam reciproke sin helpados kaj subtenados kaj multe

akcelos la ekfloron de nia afero en nia vasta regno.

Vortoj el albumo 1 2 de s-ro Felix Moscheles, London

 

N-ro 298. 10. VIII. 1905

 

Ekzistas homoj, al kiuj la aĝo blankigas la harojn, sed tute ne

tuŝas la koron, kiu restas ĉiam en plena freŝeco kaj juneco kaj ĉiam

kun egala forto batas por ĉio bela kaj bona. Ĉiufoje kiam mi vidas

tian homon, mi diras al mi: „jen estas bela minuto en mia vivo!“

10. Augusto 1905 (unua kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer).

 

L. Zamenhof.

 

Alia paĝo el la sama albumo 3

N-ro 299. 23. VII. 1907

 

La unuaj esperantistoj ofte estis desapontataj, sed ne havis la

vorton por esprimi sian desapontiĝon*. S-ro Moscheles kreis la vorton

kaj proponis ĝin al mi. Sed ĉar nek en la tria kongreso esperantista

nek en la gastama domo de gesinjoroj Moscheles mi trovis ion, kio

min desapontus, tial ne trovante en la nuna minuto ian uzon por la

vorto, mi ĝin forsendas al la vortaro, dezirante ke niaj amikoj ne tro

ofte bezonu ĝin uzi en sia vivo.

 

23. VII. 1907. L. Z.

1 iu vorto forstrekita en la originalo. 2 Aŭtografa albumo aparten-inta al s-ro Felix Moscheles; nun en la posedo de f-ino Dusa Roche ,

 

103a Fulham Rd. y London y SIF. 3. (S-ro M. C. Butler persone faris por

 

mia kolekto la kopion.) Intertempe (post lafordono de mia manuskripto)

en , y International Language V. 1928 , paĝ. 161 aperis la 2 albumfoliaj

vortoj de n-roj 298 kaj 299. 3 Vidu la antaŭan rimarkigon! 4 Skribita

„desapotiĝon“; evidente Zamenhof intencis skribi „desapontiĝon“. Ĉu

Zamenhof serioze proponis la uzon de „desapont-“ oni povas dubi;

tamen tiu radiko estus ja utila: ĝi nun eniras ankaŭ lafrancan lingvon

el la angla. (Noto de s-ro M. C, Butler.)

 

556

 

Redakcio deRuslandaEsperantisto - Moscheles - Corret. — N-roj297—301

 

A1 d-ro Pierre Corret, Versailles

 

N-ro 300. P. 27. XI. 1906

 

Ekzercoj.

 

La novaj vestoj de la reĝo.

[Aleksandro Macedona.]

 

[Kiu estas la plej bona amiko de

la viro?]

 

[La deveno de la virino.]

 

[La naskiĝo de la tabako.]

[Karagara.]

 

La virineto de maro.

 

Anekdotoj (pliparte de mi).

 

[Nokto.]

 

La hejmo de la metiisto.

 

[La forgesita pipo.]

 

[Arturo.]

 

[La nigra virino.]

 

La karaj braceletoj.

 

[Nur unu vorton.]

 

1 (poŝtstampo)

 

[La porcio da glaciaĵo.]

 

Bagateloj (pliparte de mi).

 

Fingra kalendaro.

 

E1 la poŝto.

 

La loĝejoj de la termitoj.

[Korespondado komerca.]

 

Kronika katara konjunktivito.

 

[La sunhorloĝo en Dijon.]

 

E1 la unua libro de la lingvo

Esperanto 2 .

 

Plena Gramatiko de Esperanto.

 

A1 la historio de la provoj de

lingvoj tutmondaj de Leibnitz

ĝis la nuna tempo.

 

Esenco kaj estonteco de la ideo

de lingvo internacia 8 .

 

N-ro 301. L. 10. III. 1908 1 4 *

 

Kara sinjoro! — La historion de la vorto „vipuro w mi nun jam

bone ne memoras. Sed ĉar en la lastaj eldonoj de la universala vortaro troviĝis ne „vipero“, sed vipuro, tial mi tiun formon akceptis en

la „Fundamenton“. Bedaurinde kiam mi legis kelkajn vortarojn de la

„Kolekto Aprobita“, mi ne memoris, ke la vorto (eble pro simpla

preseraro) hava[i]s 6 * du formojn kaj tial mi lasis la vorton „vipero“;

tiamaniere la esperantistoj, kiuj uzas tiujn vortarojn, uzas ankau (sed

sen ia speciala intenco) la formon kun „e“. Sed ĉar en la „Fundamento“ troviĝas la formo kun „u“, tial estus dezirinde, ke ĉiuj aŭtoroj

de vortaroj korektu en siaj verkoj tiun formon konforme al la „Fundamento“.

 

1 Duono [„Respondo“J de poŝtkarto kun respondo, sendita de d-ro

 

P. C. kun peto forstreki la titolojn de la artikoloj en la „Fundamenta

Krestomatio“, ne verkitaj de d-ro Zamenhof mem. D-ro P. C. kopiis la

titolojn; d-ro Zamenhof forstrekis fla trastrekoj ĉi tie estas signitaj per

 

krampoj!] kaj en du lokoj aldonis: „(pliparte de mi)“. Cetere komparu

en „Lingvo Internacia“ XIX. pag. 340, la de „P. C.“ subskribitan artikolon

 

[„Artikoloj“ verkitaj de d-ro Zamenhof mem en la „Fundamenta Krestomatio“j. En ĉi tiun libron mi envicigis kompreneble nur la originalajn

 

artikolojn, do ne la tradukojn. 2 komp. 1.1. 8 komp. III. 2. 4 La letero aperis

fotografita en „lnternacia Radio-Revuo“, n-roj 13 — 14. 6 „a[i]“ ne

preseraro! Oni ne povas konstati, ĉu d-ro Zamenhof skribis „havis“

 

aŭ „havas“. Pro tio d-ro C. skribis leteron, kiun oni devas koni, por

 

kompreni la respondon de d-ro Zamenhof en la sekvanta letero n-ro 302.

 

557

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

Mi komencis rigardi la Universalan Vortaron kiel fiksitan nur

post la Bulonja Deklaracio.

 

La vorto „legiono“, kiun mi uzis en la „Rabistoj“ estas simpla

eraro; devas esti „legio“.

 

N-ro 302. L. 19. III. 1908 * 1

 

Kara sinjoro! — Laŭ mia opinio ambaŭ formoj (1. mi ne memoris

ke la vorto havas kaj 2. mi ne memoris ke la vorto havis) egale

bone povas esti uzataj; ĉio dependas de la nuanco, kiun vi volas

doni al via penso.

 

N-ro 303. P. 30. XII. 1908

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis viajn leterojn de 15/XII kaj 25/XII

kaj ankaŭ la monon. La adresojn, kiujn vi alsendis, mi enskribos kaj

al la adresatoj mi sendos la Adresaron post 2—3tagoj; ankaŭ al viaj

mendintoj mi morgaŭ sendos.

 

La Adresaro 29 (kiu eliros en Marto aŭ Aprilo 1909) estos la

lasta; novajn enskribojn mi nun jam ne akceptos plu. Tial se iu

volus sin enskribigi per vi, vi povas lin sciigi, ke enskriboj jam ne

estas akceptataj.

 

N-ro 304. P. 16. V. 1909

 

Kara kolego! — Kun granda plezuro mi ricevis hodiaŭ la librojn,

enhavantajn vian doktoran tezon pri Esperanto*. Via grava kaj interesa

verko estos por mi ĉiam tre agrabla memoraĵo.

 

Mi dankas vin tre kore.

 

* Noto en la marĝeno: ankaŭ „Le Petit Parisien“.

 

1 D-ro P. C. antaŭe skribis al d-ro Zamenhof la jenon:

 

«Kara doktoro !— Tre kore mi vin dankas por via afabla respondo

pri la vortoj »vipuro“ kaj „legio“. Pardonu, ke denove mi faras al vi

demandon pri unu frazo de via letero.

 

En ĝi estas la frazo:

 

„Mi ne memoris, ke la vorto havis du formojn“, en kiu la vorto

„havis“ estas korektita tiel, ke oni ne klare vidas, ĉu ĝi estas „havis“

aŭ „havas“.

 

Tio ĉi min memorigas, ke en „La Rabistoj“ mi legis tiajn frazojn:

„Mi sentis, ke oni levis la ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de

duono da horo“.

 

„Fine mi ekaŭdis, ke la pordo malfermiĝis“.

 

Kial estas en ili is kaj ne as kaj kion oni devas pensi pri ili

kompare kun la frazo de V Fundamento:

 

„Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon“?

 

Bonvolu akcepti, kara doktoro, kun mia antaŭa tre kora danko, la

esprimon de miaj plej respektaj kaj sindonaj sentoj. Pierre Corret.»

 

558

 

Pierre Corret - J. M. Dow. — N-roj 301—306

 

N-ro 305. L. 2. II. 1912

 

Kara kunfrato! 1 — Se mi volus reeldoni la unuajn librojn pri

Esperanto, mi devus antaŭe 2 proponi tiun reeldonon al la firmo

Hachette; nur 3 en la okazo, se la firmo ne dezirus preni sur sin la

eldonon, mi havus la rajton eldoni la librojn mem aŭ eldonigi ilin per

ia alia firmo aŭ persono.

 

Mi devas tamen konfesi al vi, ke (almenaŭ en la nuna tempo)

mi ne trovas utila la reeldonadon de tiuj verkoj kaj mi ne deziras,

ke iu tion entreprenu.

 

Via opinio, ke mi iam petis pri represado de miaj verkoj, estas

erara: mi fordonis de mi ĉiujn rajtojn nur pri la lingvo, sed mi

neniam permesis, ke oni simple represu miajn personajn verkojn,

ĉar mi, kiu kun tre granda malfacileco perlaboras la vivrimedojn por

mia familio, ne povas permesi al mi tian luksan malavarecon. Estas

vero, ke kelkfoje oni represis kelkajn miajn verkojn, eĉ ne demandinte

min, ĉu mi tion permesas; sed, kvankam mi ne volis protesti kontraŭ

tio, mi tamen ne povas diri, ke mi tion aprobas 4 .

A1 s-ro J. M. Dow y (?) Anglujo

 

N-ro 306. L. 21. II. 1907 5

 

Kara sinjoro! — A1 via demando mi povas respondi jenon: En la

unuaj jaroj de Esperanto troviĝis diversaj personoj, al kiuj tio aŭ alia

en la lingvo ne plaĉis. Ĉiu el tiuj personoj postulis, ke mi nepre

faru en Esperanto tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn. Sub la konstanta bombardado de tiuj personoj mi fine cedis, kaj en la jaro 1894 mi publikigis

en la tiama gazeto „Esperantisto u projekton de diversaj formoj en

Esperanto. (En tiu projekto mi forigis la supersignojn, la akuzativon,

la deklinacion de la adjektivoj, la neromanajn vortojn k.t.p.)

 

Sed baldaŭ montriĝis, ke tio, kio en la teorio ŝajnis bona, en la

praktiko nenion taŭgis, kaj ĉiuj reformistoj kaj malkontentuloj ekkriis,

ke la proponitaj reformoj nur malbonigus la lingvon (ĉar al ĉiu plaĉis

nur tio, kion li proponis). Tiam mi aranĝis voĉdonadon inter ĉiuj

tiamaj esperantistoj; kaj ili decidis, ke oni faru en Esperanto neniajn

reformojn. De tiu tempo ni jam ne parolas pri reformoj.

 

P. S. Via granda batalado kontrati la diversaj projektoj de novaj

lingvoj ŝajnas al mi tute superflua, ĉar laŭ mia opinio vi batalas

kontraŭ fantomoj. Ili dissendas leterojn al diversaj personoj kiuj

 

1 Ĉi tiu esprimo estas traduko de la franca esprimo „cher confrere“

 

uzita de tiuj kolegoj, kiuj estas doktoroj de medicino (laŭ sciigo de s-ro

P. C.). 2 la vorto interlinie postskribita. 3 la vorto „nur“ postskribita

 

en la marĝeno. 4 Cetere la leganto trovos ankoraŭ alian leteron al

 

d-ro Corret , jam 1907 presitan , sub V. 31. 5 La letero intertempe aperis

 

en „International Language“ V. 1928, paĝ. 79 — 80.

 

559

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

komprenas laplej gravajn europajn lingvojn kaj poste ili trumpetas al la mondo, ke tiuj personoj tuj komprenis iliajn leterojn pli ol

leterojn en Esperanto. Sed tio ĉi estas ja nur trompa iluzio, kiun

multaj personoj bedaurinde ne rimarkas, sed kiu tuj aperos, kiam oni

volos lerni ilian „lingvon“. Poliglotaj personoj facile komprenos

ilin ankau se ili skribos angle, france, au latine; sed ĉu kolektoj

da vortoj kompreneblaj por poliglotuloj estas lingvo kaj povus servi

al la tuta mondo? — Pri unu nutraĵo oni diras, ke inter siaj aliaj

bonaj ecoj ĝi estas ankau facile digestebla. Tiam aperis persono, kiu

ekkaptis la vorton „digestebla“ kaj diris: „Mi tuj donos al vi nutraĵon

pli bonan“. Li prenis simplan akvon, enmetis en ĝi iom da suko, donis

ĝin al diversaj sataj personoj kaj demandis ilin: „Ĉu mia nutraĵo ne

estas multe pli digestebla ol tiu?“ Kaj kiam li ricevis la respondon

„jes“, tiam li trumpetis al la mondo, ke lia nutraĵo estas la plej bona.

Sed baldaŭ venis infano malsata kaj provis tiun nutraĵon, kaj tiam

ĝi kun kolero ekkriis: „jes, via nutraĵo estas digestebla, sed ĝi ja tute

ne estas nutraĵo!“ Nur tiam la homoj rimarkis, ke por ke ia miksaĵo

estu nutraĵo, ne sufiĉas ke ĝi estu nur digestebla por satuloj, — ĝi

devas antaŭ ĉio esti nutra.

A1 la „British Esperanto-Association“

 

N-ro 307. L. 25. III. 1907

 

A1 la British Esperanto-Association mi sendas mian koran gratulon

pro la ŝanĝo de la loĝejo. En la nova loko mi deziras al la Asocio

plenan feliĉon kaj ĉiam kreskantan potencon.

 

N-ro 308. L. 23. VI. 1907 1

 

(al la Direktanta Komitato)

 

Karaj sinjoroj! — Mi eksciis, ke s-ro Miller intencas represi miajn

artikolojn „Pri reformoj en Esperanto“, kiujn mi verkis en la jaro 1894.

La permeson por tio ĉi mi al s-ro Miller aŭ al alia persono ne donis.

Se iu persono volos publikigi tian mian verkon sen mia permeso, mi

rajtigas vin, sinjoroj, ke vi komencu en mia nomo leĝan persekutadon

kontraŭ tiu persono.

 

N-ro 309. L. 27. XII. 1912

 

(al ano? de B.E.A.)

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi legis en via letero de 21/XII la

sciigon pri via sukcesplena propagando.

 

1 Ĝi ĉiurilate pravigas min, ĉar mi nepre rifuzis preni en

mian kolekton la artikolojn pri reformoj de d-ro Zamenhof,

kiujn li verkis en „La Esperantisto“ kaj kiujn li poste fakte abomenis,

ĉar li skribis ilin kontraŭ sia interna konvinko.

 

560

 

Dow - British Esperanto-Association - Hankel. — Nroj 306—313

 

Fari gramofonajn diskojn en Varsovio oni ne povas (almenau mi

nenion scias pri tio). Post la Antverpena Kongreso mi veturis speciale

Parizon, lau la propono de la firmo Gaumont, por ke la firmo pretigu

fono-kinematografaĵon de mia parolado; sed kvankam la mastro de la

firmo tiam diris al mi, ke la rezultato estas tre bona, tamen mi de

tiu tempo nenion audis pri tio.

 

Preni ian pagon pro la frazoj, kiujn fraŭlino Fryer ĉerpis el mia

Ekzercaro por sia lernolibro, mi absolute ne konsentas. Mi kore dankas

la konsilantaron de via Asocio pro ĝia decido sendi al mi pagon, sed

tiun pagon mi akcepti ne povas.

 

A1 vi kaj al viaj estimataj gepatroj koran saluton de mi kaj de

mia familio . ..

A1 s-ino Marie Hankel , Dresden

 

N-ro 310. P. 22. IV. 1907

 

Estimata sinjorino! — Ekzempleron de la unua eldono de mia

unua lernolibro mi bedaŭrinde jam de longe ne havas.

 

N-ro 311. P. 13. V. 1907 (poŝtstampo)

 

Kara sinjorino! — Vian leteron pri la kongreso mi danke ricevis.

Pro la bela sukceso mi kore vin gratulas. Estos por mi granda

plezuro konatiĝi kun vi en Kembriĝo.

 

N-ro 312. P. 21. V. 1907

 

Estimata sinjorino! — Al la lernantoj vi devas ĉiam konsili, ke

ili konstruu la frazojn kiel eble plej simple; sed en literaturo destinita

por personoj, kiuj jam bone konas la lingvon, oni povas, pro oportuneco

aŭ eleganteco, uzi ankaŭ konstruon pli liberan. —

 

Ŝanĝitajn adresojn mi nun jam pli ne presas. Volu sciigi pri

via nova adreso la redaktoron de la jarlibro (s-ro F. de Menil, ĉe la

firmo Hachette et Cie, Paris). Volu skribi al mi, kion mi devas fari

kun viaj 50 pf.

 

N-ro 313. P. 9. XI. 1907

 

Kara sinjorino! — Kun vera plezuro mi ricevis vian libreton

„Bilder vom dritten Esperanto-Kongrefi* kaj mi dankas vin kore. La

eldono de tiu ĉi libreto povas esti tre utila por la sukceso de la kvara.

Pri la Delegacio kaj la „Ŝanĝoj“ estu tute trankvila! En la historio

de Esperanto ni jam havis kelkajn fojojn tiajn epizodojn, sed nia fideleco

ĉiam venkis. Baldaŭ — espereble post 2—3 semajnoj — la Centra

Oficejo dissendos „Nefermitan Leteron“, kiu ĉiujn trankviligos.

 

Koran saluton de mia edzino kaj de mi…

 

P. S. Koran saluton al s-ro Schramm kaj liaj helpantoj.

 

36 Dietrerle, Zamenhof.

 

561

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 314. P. 31. I. 1908

 

Kara sinjorino! — Mi ricevis vian karton de 30/XII. Estu tute

trankvila. Ĉiuj nuboj baldaŭ pasos. (Cetere tiuj nuboj eĉ havis

absolute nenian gravecon kaj danĝerecon.) Kiam ni estos en Dresdeno,

de la fantomoj jam restos nenia postesigno. — Koran saluton kaj

novjarajn bondezirojn al vi, al d-ro Schramm kaj al ĉiuj, kiuj laboras

por la kvara kongreso.

 

N-ro 315. L. 17. II. 1908

 

Kara sinjorino! — Kun plezuro mi prenus sur min la tradukadon

de „Minna von Barnhelm“ por la kongreso, se vi trovas tion ĉi utila; sed

bedaŭrinde la afero ne dependas de mia volo. La situacio estas jena:

 

Antaŭ 5—6 jaroj, kiam la afero de Esperanto staris ankoraŭ tre

malforte, ni tre bezonis ian grandan libreldonan firmon, kiu sin okupus

per la puŝado de nia afero. Tiam, por allogi al nia afero la grandan

firmon Hachette kaj K io , mi—Taŭ lakonsilo de la Parizaj esperantistoj —

kontrakte promesis al tiu firmo, ke ĉiujn miajn personajn verkojn mi

publikigos ĉiam nur per tiu firmo. Tiamaniere mi estas nun kontrakte

ligita, kaj se mi persone dezirus traduki „Minna von Barnhelm“, mi

havus la rajton eldonigi ĝin nur per la firmo Hachette.

 

Tial se vi deziras, ke la komedio estu eldonita ne de Hachette,

sed de la kongresa komitato, tiam vi devas komisii la tradukadon al

iu alia persono.

 

En via versaĵo la vortoj „la hela ŝajno via“ estas ne bonaj; la

esprimoj „la hela brilo via“ aŭ „la brila lumo via“ ambaŭ estas bonaj.

 

La afablan kaj gastaman inviton de la familio Arnhold ni principe

akceptas kun plezuro kaj sincera danko; sed definitivan respondon mi

nun ankoraŭ ne povas doni, ĉar mi nun ne povas ankoraŭ antaŭvidi

kun plena certeco, kiel mi min aranĝos. Ĉar mia partoprenado donas

al la kongreso karakteron iom personan, kaj tio ĉi naskas koleron de

la flanko de niaj kontraŭuloj, tial mi ofte nun pensas, ĉu ne estus pli

bone por la afero, se mi ne venus al la kongreso. Kompreneble tiu

ĉi penso (kiun mi komunikas al vi konfidencie) estas nur sekreta,

kaj ĝis la lasta minuto neniu ion scios pri ĝi. Cetere pri tio ĉi mi

ankoraŭ poste konsiliĝos kun la Kvaro pli detale.

 

Se ni venos al la kongreso, ni venos espereble kun nia 19-jara

filo kaj kun nia 18-jara filino*.

 

P. S. La Dresdena kongreso devas fariĝi granda manifestacio

kontraŭ ĉiuj herostratoj, kiuj penas ruinigi kaj senkreditigi nian aferon

kaj semi malpacon en nia armeo.

 

* Se mi venos kune kun mia familio, en la nombro de kvar personoj,

tiam mi kompreneble ne povos jam fari uzon el la afabla propono de

la familio Arnhold, sed ni devas enloĝiĝi en ia hotelo.

 

562

 

Marie Hankel.

 

N-roj 314—318

 

Por tiu ĉi celo estus tre utile, se kelkajn fojojn en la daŭro de la

kongreso (precipe ĉe la malfermo kaj fermo de la kongreso) grandaj

imponantaj ĥoroj kantu la himnon „La Vojo“. Eble vi volos zorgi pri

tio ĉi? Eble vi post interkonsento kun s-ro Deshayes volos pretigi

poŝtajn kartojn kun la muziko de tiu himno kaj rekomendi al ĉiuj

kongresanoj lerni la kantadon de tiu himno? Mi petas vin, volu konsiliĝi pri tio kun la ceteraj Kvaranoj.

 

N-ro 316. P. 22. II. 1908

 

Kara sinjorino! — Mi ĵus ricevis vian leteron de 20/11 kaj mi

rapidas respondi al vi, ke al la kvaranoj vi povas kuraĝe montri mian

tutan leteron. Mia supozo ne veni al la kongreso devas resti sekreta

nur por aliaj personoj (por ke tio ne malgrandigu la sukceson de la

kongreso), sed ne por la organizantoj de la kongreso. Kontraŭe, kun

la Kvaro kaj kun generalo Sebert mi volas rekte konsiliĝi pri tio,

kaj mia veno aŭ ne-veno dependos de tio, kion ili trovos pli bona por

la sukceso de la kongreso kaj por la bono de nia afero.

 

N-ro 317. L. 10. III. 1908 1

 

Kara sinjorino! — Vi povas trankviligi viajn samkvaranojn, ke mi

certe faros nenion, kio povus iom malgrandigi la sukceson de la kongreso. Se post pli longa pripenso la Kvaro trovos, ke mia veno estas

necesa, mi certe venos.

 

S-ro Borel skribis al mi, ke la aktoro Reicher elektis por ludado

la dramon de Goethe „Iphigenie auf Tauris”, tial mi post kelkaj tagoj

tuj komencis la tradukon (per versoj) kaj mi penos, ke la tuta traduko

estu nepre preta ĝis la fino de Majo.

 

Sed ĉu vi ne trovas, ke tiu tro klasika verko estos iom enuiga

por la aŭskultantoj?

 

Mi ne povas juĝi pri tio, ĉar mi neniam vidis tiun dramon sur la

scenejo, mi lasas la decidon pri tio tute al la Kvaro kaj al s-roj Borel

kaj Reicher.

 

N-ro 318. L. 29. IV. 1908

 

Kara sinjorino! — Por akordigi la versaĵon „Kanto de studentoj”

kun la tradicia melodio, mi konsilas al vi ŝanĝi la unuajn versojn de

ĉiu strofo en la sekvanta maniero (vi povas publikigi, ke mi donis

mian permeson por la ŝanĝoj):

 

1. Ĝoju, fratoj, ĝoju ni 5. Vivu, floru nia land’

 

2. Vivo nia kuras for 6. Junulinoj, glor’ al vi

 

3. Kie gent’ de antaŭ ni 7. Kuru la malĝojo for.

4. Vivu la AkademF

1 La originalon de ĉi tiu letero sinjorino Hankel (en Novembro 1918)

donacis al prof-ro d-ro Darmstadter, Berlin, por la aŭtografo-kolekto

Darmstadter en la reĝa biblioteko.

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 319. P. 10. VI. 1908 (poŝtstampo ne bone legebla)

 

Kara sinjorino! — Kun granda bedauro mi devas sciigi vin, ke

mi ne povos veni Dresdenon. La stato de mia sano estas ne bona,

kaj mi ne antaŭvidas baldaŭan pliboniĝon.

 

N-ro 320. P. 2. VIII. 1908

 

Kara sinjorino! — Mi danke ricevis vian leteron de^S/VIII 1 . Mi

intencas veni Dresdenon (kun mia edzino) la 9-an de Aŭgusto. Volu

transdoni al s-ro Arnhold mian koran dankon por lia propono gastigi nin.

 

N-ro 321. L. 3. VIII. 1908

 

Kara sinjorino! — Hieraŭ mi skribis al vi, ke mi intencas veni

Dresdenon je la 9-a de Aŭgusto; hodiaŭ mi rapidas sciigi vin, ke mi

ŝanĝis tian intencon. Ĉar nun montriĝis, ke mia partoprenado en la

antaŭkongresaj konsiliĝoj de la Lingva Komitato ne estas necesa, tial,

por ne enporti malordon en la jam publikigitan programon de la kongreso, mi decidis nun veni ne pli frue ol en tiu tago kaj horo, kiu

estas montrita en la programo, t. e. lundon la 17-an/VIII je la naŭa

horo matene. Volu sciigi min, per kia vojo mi devas veturi, por ke mi

alvenu ĝuste en la difinita loko kaj horo. Ĉu mi devas veturi per Berlino

aŭ per ia alia urbo? Se mi devas veturi per Berlino, tiam volu sciigi

min, je kia horo mi devas elveturi el Berlino, por ke mi venu Dresdenon

ĝuste en la difinita horo?

 

S-ro Elb el Kotzschenbroda invitis min (antaŭ kelke da semajnoj),

ke mi pasigu ĉe li la nokton antaŭ mia alveno Dresdenon. Ĉar mi ne

scias, ĉu Kotzschenbroda troviĝas en mia vojo aŭ ne, kaj ĉu mia halto

tie ne prezentos ian maloportunaĵon, tial mi skribis al s-ro Elb, ke mi

ne povas doni al li respondon sen antaŭa konsiliĝo kun la organizantoj

de la kongreso. Tial mi nun petas, volu min sciigi, ĉu vi konsilas al

mi veturi rekte kaj senhalte aŭ halti en Kotzschenbroda (se ĝi troviĝas

sur mia vojo)? (S-ro Elb petis, ke mi sciigu lin kiel eble plej baldaŭ).

 

Ĉar mia maniero de vivado en Dresdeno ne povos esti regula kaj mi

ofte devos vidiĝadi kun diversaj personoj, esti en diversaj lokoj k.t.p.,

tial mi tre timas, ke nia gastado ĉe gesinjoroj Arnhold estos tre maloportuna por tiuj ĉi lastaj; ĉu vi ne trovas, ke estos pli konsilinde,

ke mi loĝu en ia hotelo? Estus al mi malagrable, se mi sentus, ke

mi enportas tro grandan malordon en la ordinaran vivon de gesinjoroj

Arnhold.

 

ĉis baldaŭa revido …

 

N-ro 322. P. 8. VIII. 1908

 

Kara sinjorino! — Mi rapidas sciigi vin, ke laŭ via konsilo mi

venos Dresdenon lundon, la 10-an de Aŭgusto. — La ŝanĝo de

 

1 Certe eraro! Komparu la daton de la letero mem .

 

564

 

Marie Hankel. — N-roj 319—326

 

mia decido estis kauzita de tio, ke mi timis, se mi venos pli frue,

mi enportos grandan malordon en la programon; sed nun, kiam mi

vidas el via letero, ke la oficiala akcepto en la stacidomo estas elstrekita

el la programo, mi estas tre kontenta kaj tre ĝoja. — Mi elveturos

el Varsovio morgau (9-an) je la horo ll l / a vespere, kaj nenie haltante

mi venos rekte Dresdenon tra Berlino. La tute precizan horon de

nia alveno mi ne povas diri al vi, ĉar mi ne havas sub la mano la

kurslibron; sed mi supozas, ke mi alvenos Dresdenon ĉirkau la 2-a

aŭ 3-a posttagmeze.

 

N-ro 323. P. 16. XII. 1908

 

Kara sinjorino! — Koran dankon por via amika gratula poŝta karto!

 

N-ro 324. * P. 5. II. 1909 (poŝtstampo)

 

Kara sinjorino! — Kun plezuro mi ricevis vian poŝtan karton, la

folion pri la Saksa Ligo kaj la „Mitteilungen“. Koran dankon. A1 d-ro

Schramm mi sendis hodiaŭ leteron.

 

N-ro 325. P. 24. VI. 1909

 

Kara sinjorino! — Vian tradukon de la „Espero“ mi ricevis kun

plezuro kaj danko. — La skulptiston, pri kiu vi parolas, mi akceptos

kun plezuro.

 

AI vi, al gesinjoroj Schramm kaj al niaj aliaj Dresdenaj amikoj

koran saluton.

 

N-ro 326. L. 7. VI. 1910

 

Kara sinjorino! — Mi ricevis vian leteron de 2/VI kune kun la

subskribitaj „deklaracioj“. Pri tiuj ĉi lastaj mi devas konfesi al vi,

ke la vojo, kiun vi elektis, ŝajnas al mi ne ĝusta. Nenia voĉdonado

de la L. K-anoj povas esti farata sen la pero de la prezidanto. Se

la proponanto timas, ke la prezidanto ne aprobos lian proponon kaj ne

aranĝos voĉdonadon pri ĝi, tiam sufiĉas, ke li kolektu sub sian proponon

la aprobon de 5 komitatanoj, kaj tiam laŭ la regularo la prezidanto

devas aranĝi voĉdonadon.

 

Tial se vi deziras, ke via entrepreno havu ian leĝan valoron, mi

konsilas al vi, ke vi sendu la subskribitajn deklaraciojn al s-ro Boirac

kaj petu lin, ke li, konforme al la regularo de L. K., aranĝu voĉdonadon.

 

Cetere pri via propono ni havos ankoraŭ okazon paroli pli detale

buŝe, ĉar ni vidos nin en Vaŝingtono (aŭ eble ankoraŭ sur la ŝipo).

Mi tre ĝojas, ke vi decidis veturi Amerikon; mi ankaŭ veturos, kune

kun mia edzino. La ŝipon mi ankoraŭ ne elektis. Mi demandis

generalon Sebert; se li veturos, tiam mi volus veturi per la sama

ŝipo kiel li. Estus tre agrable, se ĉiuj Eŭropaj kongresanoj povus

veturi per unu ŝipo; sed ĉar restis jam tro malmulte da tempo, mi

dubas, ĉu tio ĉi estas farebla.

 

565

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 327. P. 19. VI. 1910 (poŝtstampo)

 

Kara sinjorino! — D-ro Mybs sciigis min, ke li luis por mi lokon

sur la ŝipo „Georgo Vaŝington u . Mi tre bedauras, ke ni ne veturos

kune sur la sama ŝipo. Ĝis baldaua revido en Vaŝingtono.

 

N-ro 328. P. 7. X. 1910

 

Kara sinjorino! — Danke mi ricevis la kajeron de „Das humani-stische Gymnasium u . Mi legis la artikolon de Uhlig, sed ŝajnas al mi,

ke ĝi enhavas nenion, kio estas represinda en la esperantistaj gazetoj.

Tamen se vi deziras, ke mi sendu la broŝuron al iu el niaj francaj

amikoj, volu skribi al mi, al kiu mi ĝin sendu, kaj mi volonte tion faros.

Pri la Dresdena antaŭkongreso mi skribis pli detale al d-ro Arnhold.

 

N-ro 329. P. 1910 (poŝtstampo ne legebla)

 

Kara sinjorino! — Kiam mi siatempe redaktis la germana-esperantan vortaron (eldonitan de Borel), ĝi estis afero tute senkulpa, ĉar

ĝi prezentis nur konsilon pri novaj vortoj; tamen kelkaj personoj

forte min atakis. Se mi nun eldonus pli grandan gramatikon, ĉiuj

nekonsentantoj atakus min ankoraŭ multe pli. Persone mi tiujn

atakojn ne timas; sed por nia afero ĉia polemiko, en kiun mi estus

enmiksita, estus tre danĝera. Multe pli bone estos, se mi staros flanke

kaj lasos la decidon pri ĉiuj dubaj demandoj al la Akademio aŭ al

la verkistoj.

 

P.£S. Miajn klarigojn mi povus doni nur en tia okazo, se pri tio

petus min ne privataj personoj, sed la Lingva Komitato.

 

N-ro 330. P. 13. X. 1910 (poŝtstampo)

 

Kara sinjorino! — Vian broŝuron mi sendis laŭ via deziro al s-ro

Bourlet.

 

Pri Krakovo mi nenion povas diri al vi, nek por nek kontraŭ, ĉar

ĝis nun neniu alia urbo sendis ian seriozan inviton por 1912;

tial ŝajnas al mi, ke bedaŭrinde ni havos nenian elekton.

 

N-ro 331. P. 15. V. 1911

 

Kara sinjorino! — Vian interne kaj ekstere tre belan libreton

„Sableroj“ mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas.

 

Vi faris tre bone, ke vi kolektis viajn „sablerojn“ kaj eldonis ilin

en formo de tre ĉarma kaj tre utila „briko“.

 

N-ro 332. P. 30. VI. 1913

 

Kara sinjorino! — Mi persone nenion havas kontraŭ la uzado de

„voki“ en la senco, kiun vi montris; sed mi dubas, ĉu la esperantistoj

ĝin volonte akceptos, ĉar tio estas esprimo germana (aŭ pli vere: hebrea-biblia), kiu por aliaj popoloj eble estos nekomprenebla aŭ eĉ stranga.

En ĉiu okazo la aŭtoroj povas provi. En miaj verkoj mi uzas kelkfoje

„voki al Dio“.

 

566

 

Marie Hankel. — N-roj 327—335

 

N-ro 333. L. 11. II. 1914

 

Kara sinjorino! — En la „Germana Esperantisto* mi legis, ke vi ĵus

festis la 70-an datrevenon de via naskiĝo. Mi rapidas esprimi al vi,

kvankam iom tro malfrue, mian sinceran, plej koran gratulon. La sorto

permesu al vi ankorau tre multajn fojojn festi tiun datrevenon en plej

bona sanstato, en plej vigla humoro, kaj konservi ĝis la plej profunda

maljuneco tiun eterne junan idealistecon kaj laboremecon, kiuj vin tiel

bele distingas. Volu akcepti ankaŭ la koran gratulon de mia tuta familio.

 

N-ro 334. L. 1915 sen dato 1

 

Kara sinjorino! — Jam de longe mi decidis elpaŝi publike kun

la afero de Homaranismo. Sed bedaŭrinde, kiel vi scias, la tuta

mondo estas nun barita antaŭ mi. Tial mi turnas min al vi kun la peto:

ĉu vi ne volos iom helpi al mi, se vi aprobas mian intencatan aferon?

 

Mi sendas al vi nun la tekston, kiun mi volas publikigi. Mi dezirus

eldoni ĝin en 4 lingvoj kaj dissendi al ĉiuj gazetoj de la mondo kaj

poste ankaŭ al multaj privataj personoj. Ĉu vi ne volos esti tiel

afabla kaj traduki por mi la tekston en bonan lingvon germanan?

 

Eble vi povus ankaŭ iamaniere trovi personojn, kiuj tradukus mian

broŝuron en la lingvojn francan kaj anglan? Mi mem bedaŭrinde ne

povas nun komunikiĝi kun niaj eksterlandaj amikoj, ĉar — kiel vi

verŝajne scias — el Varsovio oni povas skribi leterojn ekskluzive nur en

Germanujon kaj ankaŭ nur en lingvo germana. Sed vi el via urbo

facile povus komunikiĝi kun Svisujo, kaj aŭ vi trovos tradukantojn en

tiu lando mem, aŭ per Svisujo vi povos trovi tradukantojn en Francujo

kaj Anglujo (aŭ Ameriko).

 

Se vi persone ne aprobas la Homaranismon, mi kompreneble ne

volas peti de vi ian laboron por afero, kiun vi ne aprobas; sed se vi

aprobas mian entreprenon, mi estos al vi tre danka, se vi povos doni

al mi tiun helpon, pri kiu mi petos.

 

Se vi volos respondi al mi, volu skribi germane, ĉar alie mi

verŝajne ne ricevos vian leteron.

 

N-ro 335. P. 9. I. 1917 2

 

Geehrte Frau Hankel! — Ihre Karte v. 19/XII, sowie auch die

Broschŭre des Herrn de Saussure habe ich dankend erhalten. Direkt

an Herr S. zu schreiben habe ich nicht die Moglichkeit, wollen Sie

 

1 Laŭ la adresatino: skribita supozeble dum Septembro 1915. De

ĉi tiu letero la Germana Instituto posedas ne la originalon, sed nur la

kopion de s-ino M. Hankel.

 

2 La sekvantaj leteroj (n-roj 335—337 kaj 371 — 374), skribitaj (pro

la politika situacio) parte germane, parte france, montras, ke Zamenhof

scipovis la germanan lingvon pli bone ol la francan. Mi donas ilin

precize laŭ la originaloj, ŝanĝante kompreneble nenion kaj tradukante

kiel eble plej laŭvorte.

 

567

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

ihm daher meinen Dank ŭbermitteln. — Mein Gesundheitszustand ist

leider ziemlich schlecht. Meine Ŭbersetzung des Alten Testaments

ist schon seit Marz 1915 vollstandig fertig, ich habe aber, bis zu Ende

des Krieges, leider keine Moglichkeit sie an die Verleger zu senden.

# *

*

[Traduko:

 

Estimata sinjorino Hankell — Vian karton de la 19. XII. kaj ankaŭ

la broŝuron de s-ro de Saussure mi kun danko ricevis. Rekte skribi al

s-ro de Saussure mi ne havas la eblecon , do , bonvolu transdoni al li

mian dankon. — Mia sanstato bedaŭrinde estas tre malbona. Mia

traduko de la Malnova Testamento jam de Marto 1915 estas tute preta,

sed y ĝis fine de la milito, mi bedaŭrinde havas nenian eblecon, sendi

ĝin al la eldonistoj.J

 

N-ro 336. L. 19. II. 1917

 

Sehr geehrte Frau Hankel! — In der letzten Zeit habe ich an-gefangen, an einem grofien (vollstandigen) Deutsch—Esperanto Worterbuch zu arbeiten, welches meiner Meinung nach das allerwichtigste

ist, was wir jetzt notig haben. Ich habe darŭber seinerzeit in meinen

„Sprachantworten“ (No 58) gesprochen; da aber das Sprachkomitee

die Sache nicht ŭbernehmen wollte, so muBte ich mich entschliefien,

das auf mich selbst zu nehmen.

 

Natŭrlich, eine Person kann nicht in allen Fachern kompetent

sein, und ich verstehe sehr gut, daft mein Worterbuch in jeder Hinsicht sehr mangelhaft und fehlervoll sein wird; man muft aber einmal

einen Anfang machen, und meine Arbeit wird als Basis dienen konnen,

auf der die Esperantisten, nach und nach korrigierend und vervollstan-digend, immer weiter bauen und vervollkommnen konnen werden. Mein

Worterbuch wird natŭrlich durchaus keinen offiziellen Charakter

haben, — es wird nur ein provisorisches, ein Hilfs-Worterbuch

sein fŭr diejenigen, die fŭr diesen oder jenen Begriff kein besseres

Wort finden konnen.

 

Konnen Sie mir nicht sagen, ob — soviel Sie wissen —

nicht vielleicht jemand an einem soichen grofien Worterbuch zu arbeiten begonnen hat?

 

Ob es mir gegonnt sein wird, die grofie Arbeit (die ungefahr 5Jahre

dauern muB) zu einem Ende zu bringen, kann ich natŭrlich nicht vor-aussehen; aber wenn ich auch nicht dazu komme, wird meine Arbeit

doch nicht ganz nutzlos sein, denn nach mir werden ja andere die

begonnene Arbeit fortsetzen konnen.

 

Es bleibt noch die sehr wichtige Frage, ob ich einen Verleger

finden werde. Es unterliegt keinem Zweifel, dafi ich sehr leicht einen

Verleger finden wŭrde, wenn ich meine Arbeit unentgeltlich geben

konnte; das ist aber fŭr mich leider ganz unmoglich; denn da mein

 

568

 

Marie Hankel. — N-roj 335—337

 

sehr schlechter Gesundheitszustand mich zwingt, meine arztliche

Praxis aufzugeben und ich keine andern Existenzmittel besitze, so

wird meine Arbeit fŭr mich leider eine Brotquelle sein mŭssen. Ich

hoffe aber doch, dali es mir vielleicht gelingen wird, das Worterbuch

heftweise in meinem eigenen Verlag herauszugeben.

 


[Traduko:

 

Tre estimata sinjorino Hankel! — En la lasta tempo mi komencis,

labori je granda (kompleta) vortaro germana — esperanta, kiu laŭ mia

opinio estas la plej grava, kion ni bezonas nuntempe. Pri tio mi parolis

siatempe en miaj „Lingvaj Respondoj“ (No 58); sed ĉar la Lingva

Komitato ne volis preni sur sin ĉi tiun aferon, mi devis decidiĝi, preni

ĝin sur min mem.

 

Kompreneble, unu persono ne povas esti kompetenta en ĉiuj fakoj, ‘

kaj mi komprenas tre bone, ke mia vortaro ĉiurilate estos tre malperfekta

kaj mankoplena; sed oni iufoje devas fari komencon, kaj mia laboro

povos servi kiel bazo, sur kiu la esperantistoj, iom post iom korektante

kaj kompletigante, ĉiam povos plue konstrui kaj pliperfektigi. Mia vortaro

kompreneble nepre ne havos oficialan karakteron, — ĝi estos nur

provizora, helpa vortaro por tiuj, kiuj por iu ajn ideoesprimo ne povas

trovi pli bonan vorton.

 

Ĉu vi ne povas diri al mi, ĉu — laŭ via scio — ne eble iu

komencis labori je tia granda vortaro?

 

Ĉu estos permesate al mi, fini la grandan laboron (kiu daŭros ĉirkaŭe

5 jarojn), mi kompreneble ne povas antaŭdiri; sed ankaŭ se mi ne sukcesos, mia laboro tamen ne estos tute senutila, ĉar post mi ja aliaj

povos daŭrigi la komencitan laboron.

 

Restas ankoraŭ la tre grava demando, ĉu mi trovos eldoniston.

Ne estas dubo, ke mi trefacile trovus eldoniston, se mi povus doni mian

laboron senpage; sed tio por mi bedaŭrinde estas tute neebla; ĉar pro

tio, ke mia tre malbona sanstato devigas min, rezigni al mia kuracista

praktikado kaj mi ne havas aliajn vivrimedojn, mia laboro por mi bedaŭrinde devas fariĝi vivofonto. Sed mi tamen esperas, ke mi sukcesos,

mem eldoni la vortaron en kajeroj.j

 

N-ro 337. L. 8. IV. 1917 1 (krajone skribita)

 

Sehr geehrte Frau Professor! — Mit Vergnŭgen habe ich Ihr

wertes Schreiben v. 30/III erhalten. Empfangen Sie meinen herzlichen

Dank fŭr alle Bemŭhungen.

 

1 D-ro Zamenhof ne finis la leteron. Post lia morto lia edzino

sendis ĝin kiel memoraĵon al s-ino Hankel, skribante en sia letero al

ŝi: „Dieser Brief ist sein letztes Schreiben vor dem Tode und,

 

569

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

Ich bin auch der Meinung, daft es viel besser sein wird, wenn

ich ganz selbstandig arbeiten werde, ohne viel Zeit den bisherigen

Versuchen zu widmen. Ich wollte hauptsachlich auch wissen, ob nicht

jetzt jemand an einem groften Deutsch—Esperanto Worterbuch arbeitet, d. h. ob mein Unternehmen nicht nutzlose und kriinkende Kon-kurrenz schaffen wird. Da, wie ich sehe, das nicht der Fall ist, werde

ich getrost meine Arbeit fortsetzen.

 

Mit grofter Freude habe ich das Anerbieten gelesen, welches Sie

mir im Namen des Deutschen Esperanto-Bundes machen. Prinzipiell

ware der Bund ganz gewift der am meisten entsprechende Verleger

fŭr mein Worterbuch, und es wird mich sehr freuen, wenn die Sache

zustande kommen wird. Der Bund muft aber gut ŭberlegen, ob die

Sache auch in praktischer Hinsicht fŭr ihn passen wird.

 

Die Umstande zwingen mich, fŭr meine Arbeit einen ziemlich

hohen Preis zu bestimmen. Wie hoch er auch sei, wird er zwar

frŭher oder spater dem Verleger bedeutenden Gewinn geben; es ist

aber moglich, daft dieser reine Gewinn nicht so bald kommen wird

und daft ich vielleicht eine lange Zeit durch den mir zu zahlenden

Betrag dem Bunde zur Last fallen werde, was mir natŭrlich hochst

unangenehm ware!

 

Ich bitte also, bevor der Bund sich entschlieften wird, die Sache

zu unternehinen, moge er reiflich ŭberlegen, ob die Sache fŭr ihn paftt;

wenn meine Forderungen ihm vielleicht zu . . 3 erscheinen, moge er

mir das nicht ŭbel nehmen und ganz einfach als fŭr ihn unannehm-bar ablehnen… 2

 


 

[Traduko:

 

Tre estimata sinjorino prof.! — Kun plezuro mi ricevis vian ŝatatan

skribaĵon de la 30. III. Akceptu mian koran dankon por ĉiuj viaj klopodoj.

 

Mi ankaŭ opinias, ke estos pli bone, se mi laboros tute memstare,

ne dediĉante multan tempon al la ĝisnunaj klopodoj. Mi precipe ankaŭ

volis scii, ĉu ne iu nuntempe laboras je granda vortaro germana — esperanta, t. e. ĉu mia entrepreno ne kreos senutilan kaj ĉagrenigan konkuradon. Ĉar tio, kiel mi vidas, ne okazas, mi trankvile daŭrigos mian

laboron.

 

leider, konnte er schon nicht ihn zuende bringen, weil er schon damals

sehr leidend war, dennoch aber dachte er nicht, dafi er so nahe am

Grabe stand u . (Traduko: Ĉi tiu letero estas lia lasta skribajo

antaŭ lia morto kaj li, bedaŭrinde, ne plu povis fini ĝin, ĉar li jam

tiam estis tre suferanta, tamen li ne pensis, ke li staris tiel proksime

al la tombo.)

 

(La letero de Klara Zamenhof estas skribita la 1. VI. 17.)

 

1 vorto ellasita. 2 ĉi tiu lasta letero, kiun [en la faksimilaĵo ĉe la

fino de la kolektoj ĉiu esperantisto rigardos kun emocio, restis nefinita.

 

570

 

Marie Hankel - W. M. Bailey. — N-roj 337—341

 

Kun granda ĝojo mi legis la oferton, kiun vi faras al mi en la

nomo de la Germana Esperanto-Asocio. Principe la Asocio tute certe

estus la plej konvena eldonisto por mia vortaro, kaj mi tre ĝojos, se la

afero efektiviĝos. Sed la Asocio tre bone devas pripensi, ĉu la afero

ankaŭ en praktika rilato taŭgos por ĝi.

 

La cirkonstancoj devigas min, fiksi iomete altan prezon por mia

laboro. Sed kiom ajn alta ĝi estos, ĝi ja pli aŭ malpli frue havigos al

la eldonisto gravan profiton; sed ankaŭ estas eble, ke tia pura profito ne

venos tiel baldaŭ kaj ke mi eble dum tempo longa, pro la sumo pagotaal.

mi, estos ŝarĝo por la Asocio, kio kompreneble por mi estus tre malagrabla!

 

Do, mi petas, ke la Asocio, antaŭ ol ĝi decidos preni sur sin la

aferon, zorge pripensu, ĉu ta afero taŭgas por ĝi; se miaj postuloj

ŝajnas al ĝi eble tro … x , ĝi ne estu ofendata kaj simple rifuzu kiel

neakceptebla. ..]

A1 s-ro W. M. Bailey> Manchester

 

N-ro 338. P. 10. V. 1908

 

Kara sinjoro! — Akceptu mian plej koran dankon por la tabelo

da eraroj trovitaj en la Krestomatio, kiun vi sendis al mi. Kun miro

mi vidis, ke la nova eldono havas tiom da eraroj! Kiam estos presata

nova eldono, mi penos forigi ĉiujn montritajn erarojn. Ankoraŭ unu

fojon mi kore vin dankas.

 

N-ro 339. P. 29. IX. 1909

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis vian leteron kun la

korektoj, kaj mi esprimas al vi mian plej koran sinceran dankon por

via amika kaj tre utila laboro. Ĉe la plej proksima nova eldono de

la Krestomatio mi atentos viajn montrojn.

 

N-ro 340. P. 24. X. 1910

 

Kara sinjoro! — Akceptu mian plej koran dankon pro via detala

letero kun la rimarkitaj preseraroj en la Krestomatio. Kiam la firmo

Hachette sciigos min, ke ĝi inteneas presi novan eldonon, mi certe

faros uzon el ĉiuj montroj, kiujn vi tiel afable sendis al mi.

 

N-ro 341. L. 12. III. 1912

 

Kara sinjoro! — Akceptu mian koran dankon pro la listo da eraroj,

kiun vi sendis al mi por la venonta nova eldono de la Krestomatio.

Ĉiujn ŝanĝojn, kiujn vi proponas fari, mi pripensos, sed nur malmultajn el ili mi povos uzi, ĉar laŭ mia opinio estas utile, ke la stilo

en la novaj eldonoj de la Krestomatio ne ŝanĝiĝu, malgraŭ tio, ke

kelkaj formoj jam fariĝis nun arĥaismoj. Pardonu, ke pro ne bona

stato de mia sano mi ne povas skribi al vi pri tio pli detale.

 

1 vorto ellasita.

 

571

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al Bailey - Sergeant -

 

N-ro 342. P. 15. VIII. 1912

 

Kara sinjoro! — La „Duan Libron“ kaj la „Aldonon al la Dua

Libro“ mi intencas reeldoni (per la firmo Hachette) post 3—4 monatoj.

 

N-ro 343. P. 26. II. 1914

 

Kara sinjoro! — Vian leteron kun la atentigo pri diversaj dubaj

formoj en la Krestomatio mi ricevis kun sincera danko.

A1 d-ro Lucien Sergeant , Boulogne-sur-Mer

 

N-ro 344. L. 25. V. 1908

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi legis en la No 19 de la „Belga

Sonorilo* vian leteron el kiu mi vidis, ke niaj Bulonjaj amikoj, simile

al ĉiuj aliaj niaj batalantoj, ankaŭ ne volas lasi, ke oni ilin blindigu

kaj forlogu. Per la sendo de tiu letero al la „Belga Sonorilo* vi faris

al nia afero tre bonan servon.

 

Sed kun granda malĝojo mi legis en tiu sama gazeto la „Projekton

de Deklaracio” kiu estas por mi tute ne komprenebla.

 

Kion volas la aŭtoroj de la Deklaracio? Kial ili volas nepre

detrui mian Lingvan Komitaton kaj anstataŭigi ĝin per ia alia institucio? Ĉu ili ne komprenas, ke nenia maniero de elektado povas

doni al ni tian senpartian kaj aŭtoritatan Akademion kiel nia nuna

Lingva Komitato, en kiu troviĝas jam nun kaj povas aliĝi ankoraŭ poste

ĉiuj plej gravaj esperantistoj? Ĉu ili ne komprenas, ke aranĝi voĉdonadon inter ĉiuj esperantistoj estas simple ideo freneza? ke la

nombro de la esperantistoj konsistas plu el centmiloj, kaj aranĝi

voĉdonadon inter ili ĉiuj, difini kiu havas kaj kiu ne havas la rajton

voĉdoni, kontroli la regulecon kaj „leĝecon“ de tiu voĉdonado k.t.p.

estas afero absoluteneebla?

 

Kun kora saluto al vi kaj al s-ino Sergeant en la nomo de mia

edzino kaj de mi.. .

 

N-ro 345. L. 8. VI. 1908

 

Kara sinjoro! — Kun vera plezuro mi ricevis vian leteron de 3/VI.

A1 la grupo: „Verda Stelo“ volu transdoni mian koran saluton kaj

deziron de plej bona florado kaj sukcesoj. Mi esperas ke via grupo

tre baldaŭ de nove reakiros por via urbo tiun grandan simpation, kiun

ĝi havis en la tuta mondo esperantista kaj kiu bedaŭrinde en la lasta

tempo iom malfortiĝis pro la malfeliĉaj cirkonstancoj. Sed mi esperas

ankaŭ, ke ĉiuj ombroj baldaŭ malaperos kaj la malnova grupo kun la

nova laboros en plena unueco kaj en plena fideleco al tiu standardo,

kiu la unuan fojon konkrete aperis ĝuste en via urbo.

 

Mi plene rajtigas vin montri mian leteron de la pasinta semajno

al ĉiuj kaj ĉie, kie vi volas.

 

572

 

Andrews - Kimel - Holmes - Lederer. — N-roj 342—351

 

A1 s-ro L. C. Andrervs, Carshalton, Surrey

 

N-ro 346. L. 19. X. 1909

 

Karaj sinjoroj! — La titolon de honora prezidanto de via grupo

mi danke akceptas.

A1 d-ro Kimel, Bucuresti

 

N-ro 347. L. 15. XI. 1908 (poŝtstampo)

 

Kara sinjoro! — Kvankam mi ne aprobas la atakojn, kiujn oni

faras kontrau vi, tamen en la nuna tempo, kiam kelkaj personoj penas

fari malordon en nia tendaro, ni devas esti tre singardaj, kaj tial mi

ne konsilas al vi paroli nun pri iaj novaj sufiksoj * 1 .

 

N-ro 348. P. 6. I. 1910 (poŝtstampo)

 

E. S. — La plej grava leĝdonanto estas la uzado. Ĉar la plimulto jam de longe uzas „Rumanujo“ kaj „Bukareŝto“ kaj ĉar ekzistas

nenia grava kaŭzo por tion ŝanĝi, tial mi konsilas lasi la formojn

ĝisnunajn.

A1 s-ro Ino T. Holmes, Bradford

 

N-ro 349. L. (aŭ P.?) 13. IV. 1909

 

Karaj sinjoroj! — La titolon de honora prezidanto de la Bradforda

Esperantista Societo mi danke akceptas.

 

N-ro 350. L. 20. VII. 1909

 

Kara sinjoro! — La dato de la cenzuro de la unua libro pri

Esperanto en rusa lingvo estis 2-adeJunio (21 de Majo laŭ la tiama

malnova stilo). La dato de la apero de la unua libro estis ĉirkaŭ

la 21-a de Julio (t. e. proksimume en tiu sama tago, en kiu la pola

eldono de la lernolibro ricevis la cenzuran permeson).

A1 prof-ro Siegfried Lederer, Praha

 

N-ro 351. L. 9. XI. 1909

 

Kara sinjoro! — Kun kora danko mi ricevis la unuan numeron

de „Rund um die Welt“ kaj ankaŭ viajn verkojn (pri Plautus kaj la

„Bildolibron sen bildoj“). Mi memoras bone vian nomon el la tempo

volapŭka, kaj mi ĝojas, ke post longa flankenstarado vi nun denove

akiris konfidon al nia ideo kaj komencis energie labori por ĝi sub ĝia

nuna formo. ĉuste tial, ke vi aliĝis al ni ne tro rapide, sed post longa

atendado, via aliĝo estas al ni des pli kara.

 

A1 via laborado kaj al via gazeto mi deziras plej bonan sukceson.

 

_ ☆

 

1 D-ro Kimel estis demandinta pri uzebleco de la suflksoj „aĉ“ kaj „oz“.

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al A. Pafomov

 

A1 s-ro A. Pafomov , Serpuĥovo (Ruslando)

 

N-ro 352. P. 9. XI. 1909

 

Karaj sinjoroj! — Por la titolo de honora membro, kiun via societo

donis al mi, mi sendas al vi mian koran dankon.

A1 d-ro Edmund Sos, Wien

 

N-ro 353. P. 9. XII. 1910

 

Kara sinjoro! — De ĉiuj esperantistaj gazetoj mi ricevas la peton,

ke mi estu ilia kunlaboranto; sed bedaŭrinde tio estas por mi absolute

ne ebla, ĉar dum la tuta tago min okupas mia profesio kaj dum la

tuta vespero mi havas jam tiom multege da esperantistaj laboroj, ke

mi ne povas preni sur min ian laboron novan.

 

N-ro 354. L. 9. X. 1912

 

Kara kunfrato! 1 — Permesu, ke mi turnu min al vi kun la sekvanta

persona peto: Mia filo, kiu antaŭ nelonge finis sian medicinan studadon

en Lausanne, deziras nun perfektiĝi speciale pri la malsanoj de okuloj.

Mi konsilas al li, ke li veturu Vienon, kie ekzistas specialaj „kursoj

por kuracistoj“, gvidataj de diversaj docentoj. Sed mi ne scias,

ĉu tiaj kursoj ekzistas nur dum libertempo aŭ ĉu ili funkcias dum

la tuta jaro. Tial mi estus al vi tre danka, se vi volus informiĝi pri

tio kaj skribi al mi, ĉu estas konsilinde, ke mia filo nun venu Vienon.

Se ekzistas ia programo de tiaj specialaj kursoj por kuracistoj, mi

estus al vi tre danka, se vi povus sendi al mi unu ekzempleron.

 

N-ro 355. P. 18. X. 1912

 

Kara kolego! — Mi ricevis vian leteron de 14/X kaj mi dankas

vin tre kore pro viaj afablaj informoj. Nun mia filo jam decidis ne

veturi Vienon, ĉar li ricevis la oficon de asistanto ĉe la profesoro de

oftalmologio en Lausanne kaj antaŭhieraŭ tien forveturis.

A1 s-ro Ivan Krestanof, Stara Zagora

 

N-ro 356. P. 1910 (ricevita 31. XIL 1910)

 

Kara sinjoro! — Vian broŝuron mi danke ricevis. — Por eldoni

bulgaran tradukon de la artikolo „Essence et avenir . . mi volonte

donas al vi mian permeson. La traduko devas aperi ne sub mia nomo,

sed sub mia pseŭdonimo „Unuel“. Sendi al vi ian noton aŭ artikolon

mi ne povas.

 

1 komp. la noton 1 al V.305!

 

574

 

Edmund Sos - Ivan Krestanof - E. Deligny - Boirac. — N-roj 352—360

 

N-ro 357. P. 2. V. 1912 (ricevita)

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis vian libron,

al kiu mi deziras plej bonan sukceson. Pardonu, ke mi ne skribas

pli multe, ĉar vi komprenas, ke mi devas eviti ĉian publikan laudadon

aŭ mallaŭdadon de libroj.

A1 s-ro E. Deligny, Saint Omer

 

N-ro 358. P. 11. I. 1911

 

Kara sinjoro! — La elparolado de Esperanto estas tute konforma,

(kompreneble krom la supersignitaj literoj) al la latina elparolado,

kiu estas uzata en mia lando. Via artikolo estas bona. Feliĉan jaron.

 

N-ro 359. P. ? I. 1903

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi legis vian informon pri la nove-fondita grupo en via urbo kaj pri la du kursoj, kiujn vi aranĝis. Mi

kore salutas la novan grupon kaj mi deziras al vi la plej bonan sukceson. Pri la vastigado de Esperanto, mi povas diri al vi nenion

novan krom tio, kion vi trovas en la esperantaj gazetoj. Nia afero

progresas nun rapide kaj potence. Mian portreton mi nun bedaŭrinde

ne havas. —

A1 rektoro Boirac , Dijon

 

N-ro 360. L. 15. XII. 1911

 

Kara sinjoro! — Antaŭ unu monato mi sendis por la Oficiala

Gazeto kelkajn „Respondojn“ kaj inter ili estis unu, kiu koncernis la

Lingvan Komitaton. Mi petis tiam s-ron Chavet, ke li sendu la tekston

de tiu respondo al vi, kaj ke li presigu ĝin nur en ia okazo, se vi

ĝin aprobas. Ĉar mi ĝis nun ne scias ankoraŭ vian opinion pri tiu

„Respondo“, tial mi nun skribas al vi aparte.

 

Laŭ mia opinio estus tre utile, se vi donus al ĉiuj komitatanoj

ian laboron:

 

a) tiam oni ĉesus plendi, ke la Komitato nenion faras kaj ke la

titolo de komitatano estas nur titolo honora, kiu elvokas konstantan

envion kaj atakadon;

 

b) la forto de la 200 kompetentuloj, kiuj nun nenion faras, estus

efike eluzata por nia afero (se 200 kompetentaj personoj laboros, ili

povas ja alporti al nia afero grandegajn servojn!).

 

Se iu komitatano ne plenumas sian taskon, oni povas eksigi lin.

Tiam ni ne havus tiun malvivan korpon, kiu al ĉiu pikas la okulojn,

kaj estas kaŭzo de konstanta ironiado; tiam ni ne havus tiajn faktojn,

ke ekzemple iu laboras kontraŭ Esperanto kaj absolute nenion faras

por Esperanto kaj tamen li estas membro de nia Lingva Komitato!

(kiel ekzemple s-ro … x )

 

1 mi ne presigis la nomon, ĉar la komitatano ankoraŭ vivas.

 

575

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al Boirac - M. Ŝidlovskaja -

 

Ŝajnas al mi, ke estus pli bone komisii al la komitatanoj krei

provizoran Vortaregon, kaj difini por ĉiu lian parton en la komuna

tasko. Du cent laborantaj kompetentuloj povus plenumi tiun taskon

en plej mallonga tempo kaj la rezultato estus efektive gravega. Kia

estas via opinio pri tio?

A1 s-ino M. Ŝidlovskaja, Dmitrovo (Moskvo)

 

N-ro 361. L. 24.1. 1912

 

Kara sinjorino! — Vian belan libron „Tri Rakontoj“ (de Tolstoj)

mi ricevis kun plezuro, kaj mi kore vin dankas.

 

A1 via deziro dediĉi al mi vian tradukon de „Princo Serebrjanij*

mi danke donas mian konsenton. Mi ankau donas mian konsenton

al tiu frazo, per kiu vi intencas komenci vian antaŭparolon.

A1 s-roj T. C. Martin M. D. kaj Freeman W. Crofts,

Coleraine, Irlando

 

N-ro 362. L. (aŭ P.?) 12. III. 1912

 

Karaj sinjoroj! — Se la Brita Esperantista Asocio deziras, ke mi

portu la titolon de honora prezidanto de la kvina Brita kongreso, mi

danke akceptos tiun honoron. Sed ŝajnas al mi, ke pro diversaj kaŭzoj

estus pli bone, ke la kongreso n e proponu al mi tiun titolon (ĉar tiam

ĉiuj aliaj naciaj kongresoj pensus, ke ili devas imiti vian ekzemplon).

A1 s-ro H. Bolingbroke-Mudie, London

 

N-ro 363. L. (aŭ P.?) 9. VII. 1912

 

Kara sinjoro! — Reveninte Varsovion, mi trovis vian afablan

inviton por la malferma kunveno de U.E.A. Sed bedaŭrinde mi devas

sciigi vin, ke pro diversaj kaŭzoj mi decidis, ke en Krakovo mi partoprenos oficiale nur en la malfermo de la komuna kongreso; en ĉiuj

aliaj kunvenoj mi aŭ tute ne partoprenos, aŭ partoprenos nur kiel

esperantisto tute privata, t. e. „inter la amaso“.

 

N-ro 364. L. (aŭ P. ?) Bad Neuenahr, 4. VIII. 1913

 

Kara sinjoro! — Tre malĝojigis min via sciigo, ke vi ne povas

veni Bernon. Pro via forestado la kongreso multe perdas. Sed mi

komprenas tre bone la gravecon de la kaŭzo kiu devigas vin foresti,

kaj kompreneble, neniu sur via loko povus agi alie. Vian sciigon pri

la bona progresado de nia afero en Britujo mi legis kun plezuro.

Veni Londonon al la kongreso medicina mi bedaŭrinde ne povas,

ĉar la stato de mia sano tion absolute ne permesas. Mi restos en

Neuenahr ĝis la 22-a aŭ 23-a de Aŭgusto. Mi deziras al vi feliĉan

vojaĝon kaj feliĉan revenon.

 

576

 

Martin

 

N-ro 365. L. (aŭ P.?) Bad Neuenahr, 11. VIII. 1913

 

Kara sinjoro! — Mi tre ĝojas, ke vi venos Neuenahron kaj pasigos

kun mi unu tagon. Pri la tago kaj horo de via alveno volu min sciigi,

por ke mi povu atendi vin en la stacidomo.

A1 s-ro J. Schrnid 1 , Bern

N-ro 366. L. 18. IX. 1913

 

Kara sinjoro! — Reveninte hejmen kaj rememorante nun la belajn

tagojn de Berno, mi sendas al vi mian koran gratulon pro la bonega

aranĝo de Ia kongreso. Vi multege laboris, sed vi povas almenaŭ

diri al vi, ke via laboro ne perdiĝis vane. Ĉu vi nun jam iom ripozis?

 

En la ĉambro de nia hotelo en Berno kuŝis bela kuseneto kun

verda stelo kaj la vortoj „En la mondon venis nova sento u ; ĉar neniu

ion diris al mi pri tiu kuseneto, tial mi pensis, ke ĝi estas apartenaĵo

de la hotelo. Nur en la momento de nia forveturo la hotelmastro

diris al mi, ke la kuseneto estas destinita por mi, sed li ne diris, kiu ĝin

alsendis. Supozante ke la donaco venas de fraŭlino via filino, mi petas

volu transdoni al ŝi … 2 plej koran dankon de mia edzino kaj de mi.

 

A1 vi, al sinjorino Schmidt 3 kaj al viaj estimataj gefiloj mi sendas

plej koran saluton de mi kaj de mia tuta familio.

 

N-ro 367. L. 11. VI. 1914

 

Kara sinjoro! — Mi … 2 ricevis vian leteron de 27/V kaj mi

dankas vin kore pro via penado por la kongreseto de Homaranoj.

 

Mi tute konsentas, ke ni atendu. Eĉ se troviĝos nur 20 partoprenontoj, ni povos aranĝi la kongreseton en Berno, sed .. . se tiuj

20 personoj efektive kaj propramove havos sinceran intereson por

la homaranismo. Sed se ĝis la fino de Julio promesos veni nur … 2

malmultaj personoj, kiuj volos veni pro scivoleco, ĉar ili loĝas proksime de Berno, aŭ ĉar oni forte agitis kaj forte petis ilin, —

tiam eble estos pli bone, ke ni ne aranĝu la kongreseton en Berno.

Cetere ni povas atendi kaj la finan decidon ni faros en Parizo. Tial

por mi estas tre interese, scii, kiuj estas la personoj, kiuj aliĝis.

 

Ni devas nur peni, ke la esperantistoj sciu pri la kongreseto;

sed perforte varbadi ni, laŭ mia opinio, ne bezonas; ĉar mi ripetas,

ke laŭ mia opinio estas pli grave havi nur 20 partoprenantojn, kiuj

havas intereson por la afero, ol 50 partoprenantojn indiferentajn.

Personoj, kiuj mem ne havas en sia koro la homaranismon, prezentus

por ni nur malhelpon, ĝenus la liberecon de nia diskutado kaj mal-faciligus la akcepton de iaj decidoj.

 

1 S-ron Schmid mi tre dankas pro la alsendo de la originaloj. Mi

ne plu povis mencii lin en mia antaŭparolo , ĉar ĝi jam estis presita,

kiam mi ilin ricevis. 2 vorto trastrekita , ne plu legebla . 3 la nomo tiel

skribita en la originalo.

 

37 Dietterle, Zamenhof.

 

577

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 368. L. 29. VI. 1914

 

Kara sinjoro! — Vian lastan leteron (de 27/V) vi finis per la vortoj:

„Post kelkaj tagoj mi ree raportos al vi a . Tamen ĝis nun mi ricevis

de vi nenian pluan sciigon, kvankam mi skribis al vi antau 4 semajnoj.

 

Ĉar nun restas jam tre malmulte da tempo, kaj mi devas scii,

kian materialon mi devas prepari por la kongreseto 1 , tial mi kore

petas vin, se vi havas iom da libera tempo, volu sciigi min:

 

1. Kiaj estas la nomoj de tiuj personoj, kiuj ĝis nun aliĝis al

la kongreseto;

 

2. Ĉu vi ne ricevis iajn leterojn kun gravaj opinioj por au kontraŭ

la kongreseto mem, pri la dezirinda karaktero de la kongreseto aŭ

pri (la 2 ) dezirindaj ŝanĝoj en la Deklaracio?

A1 s-ro W. Hahn, Leipzig

 

N-ro 369. L. 27.1. 1914

 

Estimata sinjoro!— Statistikan materialon mi bedaŭrinde tute ne

posedas. Mi gvidas min ĉiam nur per tiu materialo, kiun mi trovas

en la jarlibro de la Pariza „Centra Oficejo a . Ia fidinda materialo,

koncernanta speciale Rusujon, ne ekzistas; tamen povas esti, ke vi

ricevos ian malgrandan materialon de la eldonanto de la gazeto „Ondo

de Esperanto a ; mi konsilas al vi, ke vi vin turnu al li. (La adreso

estas: Moskvo, Lubjanskij Projedz No. 3.)

 

Pro la kompara facileco-malfacileco de la lernado de diversaj

lingvoj mi bedaŭrinde ankaŭ povas doni al vi nenian bonan konsilon.

Mi eĉ ne imagas al mi, kiamaniere oni povas starigi tabelon pri tio,

ĉar mi neniam okupis min pri tia demando. Tamen, se vi publikigos

vian peton en la esperantistaj gazetoj, tiam eble troviĝos personoj,

kiuj povas doni al vi konsilojn kaj materialon.

A1 f-ino Margarethe Noll , Kopenhagen 3

 

N-ro 370. L. 29. VIII. 1914

 

Kara sinjorino! — Antaŭ 3 tagoj mi sendis al vi telegramon, kiu

eble vin mirigis; tial mi nun volas doni kelkan klarigon.

 

Kune kun mi elveturis al la Pariza kongreso mia frato Felikso

kun sia edzino. Ni veturis kune ĝis Berlino, kaj poste ni disiĝis.

 

Kiam komenciĝis la milito, mi kun mia edzino sukcesis ankoraŭ

reveni Varsovion (post 14-taga laciga veturado tra Germanujo, Svedujo,

Finnlando k.t.p.); sed kio fariĝis kun mia frato kaj lia edzino, — ni

absolute nenion scias. Pasis jam pli ol 4 semajnoj post ilia elveturo,

kaj ni havas pri ili absolute nenian sciigon! Iliaj infanoj tute malesperas.

 

1 vidu la antaŭan leteron! 2 trastrekita en la teksto . 3 La cenzuristo

 

de ĉi tiu letero estis samideano N . 0. Evstifeieff. Li skribis je la fino

 

de la letero: n Skribu germane ^\/X u .

 

578

 

J. Schmid - W. Hahn - Margarethe Noll. — N-roj 368—371

 

Verŝajne ili devigite restis en Germanujo kaj ne povas ne sole

reveni, sed eĉ ne povas doni pri si ian sciigon (ĉar el Germanujo

oni nun ne povas skribi nek telegrafi Rusujon). Havi kun ili ian

komunikiĝon oni eble povus nur per helpo de ia neŭtrala regno; tial

mi decidis turni min al vi.

 

Mi supozas, ke ili eble troviĝas en Heidelberg kaj ke la tiea loĝanto

d-ro Sack eble povus doni al mi ian informon pri ili. Tial mi antaŭ

3 tagoj telegrafe* petis vin, ke vi el Kopenhago sendu en la urbon

Heidelberg la sekvantan telegramon:

 

„Doktor Sack Heidelberg. Bruder fragt wo ist wann kommt

Felix Zamenhof Margareta Noll Fredericiagade 6 W (tio estas: „A1

Doktoro Sack en Heidelberg. La frato demandas, kie estas kaj kiam

revenos Felix Zamenhof. — Margareta Noll, Fredericiagade 6“). Vi

vidas, ke mi petis, ke en la fino de la telegramo vi donu vian adreson,

por ke s-ro Sack sciu, al kiu respondi.

 

En mia telegramo al vi mi petis, ke la respondon, kiun vi ricevus

de s-ro Sack, vi volu telegrafi al mi „kun kalkulo“ (t. e. ke vi sciigu

min, kiom da mono vi elspezis por la telegramo al d-ro Sack kaj al mi).

 

Supozante, ke vi plenumis mian peton, mi antaŭe kore vin dankas;

mi petas, ke vi volu sciigi min, kiom da mono vi elspezis por la

telegramoj, kaj tiun sumon mi tuj kun danko sendos al vi per poŝta

mandato.

 

* [mi devis fari tion telegrafe, ĉar se mi skribus leteron, vi

ĝin ricevus nur post 15—20 tagoj.]

 

N-ro 371. L. 14. IX. 1914 1

 

An Fraulein M. Noll in Kopenhagen. — Ich habe Ihnen einige

Briefe geschrieben, ich weifi aber nicht, ob Sie dieselben erhalten

haben. Ich schreibe jetzt deutsch und lasse meinen Brief offen.

 

Ihre Briefe (wovon der erste in Esperanto geschrieben war) und

auch das Telegramm, sowie auch die Briefe meines Bruders durch

Sie habe ich erhalten. Empfangen sie meinen herzlichsten Dank fŭr

alles, was Sie fŭr mich gethan haben.

 

Gleich nach Empfang Ihrer Rechnung wollte ich Ihnen das Geld

dankend zurŭcksenden; leider will aber unsere Post jetzt keine Geld-sendungen nach dem Auslande annehmen (sogar nach den neutralen

Landern). Ich mufi daher warten, bis ich die Moglichkeit haben

werde Ihnen meine Schuld zu bezahlen. Entschuldigen Sie, dafi ich

wider meinen Willen die Zahlung verzogern mufi.

 

Von meinem Bruder hatten wir die Nachricht, dafi er mit seiner

Frau sich schon in Petersburg befindet und dieser Tage schon in

Warschau sein wird.

 

1 Sur la dorsa flanko la cenzuristo skribis: „Salutas N. 0.

 

Evstifeieff\ Petrogrado

 

37*

 

579

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

Wie ich Ihnen in meinen wahrscheinlich verlorenen Briefen geschrieben habe, mufite ich mit meiner Frau durch Schweden und

Finnland zurŭckkehren.

 

Entschuldigen Sie, daft ich Sie jetzt wieder mit einer Bitte be-lastigen werde. Da unser ganzes Gepack (2 Koffer) in Coln verloren

gegangen ist, habe ich Ihnen vor 4 Wochen einen Brief fŭr Herrn

Junker in Coln geschickt mit der Bitte, er moge darŭber am Colner

Bahnhof nachfragen. Da mein Brief aber wahrscheinlich verloren

gegangen ist, so bitte ich Sie, wollen Sie gefalligst an Herrn August Junker (Hohestrafie 26, Coln a. Rh.) eine offene Postkarte schreiben und

ihn in meinem Namen anfragen, ob er nicht erfahren hat, wo mein

Gepack sich befindet und ob es nicht moglich ist, dasselbe an meinen

Neffen Julian Meisel in Berlin zu expedieren.

 

Die beiden Koffer sind von gelb-brauner Farbe, beide haben auf

dem Deckel die Buchstaben „K. Z.“ und an den Seiten eine Karte

mit meinem Namen. Die Kopie vom Gepackschein ist folgende:

Datum 31. 7 Kontrollbezirk Berlin

Gepackschein No 640

Ŭber 2 Stŭck auf 2 Fahrkarten

Von Berlin-Friedrichstrafie nach Coln-H.

 

Zug No Gewicht kg. 56

 

26 Fracht und Frachtzuschlag 7 M.

 

Mit herzlichem GruB L. Z.

 

Wollen Sie gefalligst auch eine Postkarte an meinen Neffen

Julian Meisel, W. 15, Meinekestrafie 16—17, Berlin folgenden

Inhalts senden: er moge am Bahnhof Friedrichstrafie nachfragen, ob

mein Gepack da ist und ob es ihm nicht moglich ist dasselbe ab-zuholen und bei sich zu verwahren. Wollen Sie ihm auch die Be-schreibung meiner Koffer und die Kopie des Gepackscheins mittheilen.

 

Ich bitte nochmals um Entschuldigung, daft ich Sie so belastige.

♦ *

*

[TracLuko:

 

Alfraŭlino M. Noll, Kopenhagen. — Mi skrihis al vi kelkajn leterojn,

sed mi ne scias, ĉu vi ricevis ilin. Mi nun skribas germane kaj lasas

mian leteron nefermita.

 

Viajn leterojn (el kiuj la unua estis skrihita en Esperanto) kaj

ankaŭ la telegramon, krom tio ankaŭ la leterojn de mia frato senditajn

de vi, mi ricevis. Akceptu mian koregan dankon por ĉio, kion vi faris

por mi.

 

Tuj post ricevo de via kalkulo mi volis kun danko resendi al vi la

monon; sed bedaŭrinde nia poŝto nun ne volas akcepti monsendajojn

al la eksterlando (eĉ ne al neŭtralaj landoj). Do, mi devas atendi, ĝis

kiam mi havos la ehlecon, repagi al vi mian ŝuldon. Pardonu , ke mi

kontraŭvole devas prokrasti la pagon.

 

580

 

Margarethe Noll. — N-roj 371—372

 

De mia frato ni havis la sciigon, ke li kun sia edzino jam troviĝas

en Peterburgo kaj dum ĉi tiuj tagoj jam estos en Varsovio.

 

Kiel mi skribis al vi en miaj, verŝajne perditaj, leteroj, mi devis

reiri kun mia edzino tra Svedujo kaj Finnlando.

 

Pardonu, ke mi nun denove ĝenos vin kun peto. Ĉar nia tuta

pakaĵo (2 kofroj) perdiĝis en Kdln, mi antaŭ 4 semajnoj sendis al vi

leteron por s-ro Junker en Koln, petante, ke li esploru la aferon, en la

Koln-a stacidomo. Sed ĉar mia letero verŝajne perdiĝis, mi petas vin,

ke vi bonvolu skribi al s-ro August Junker (Hohestrafie 26, Kdln a. Rh.)

nefermitan poŝtkarton kaj demandi en mia nomo, ĉu li ne aŭdis ion,

kie troviĝas nia pakaĵo kaj ĉu ne estas eble, ekspedi ĝin al mia nevo

Julian Meisel en Berlino.

 

La du kofroj havas flavbrunan koloron, ambaŭ enhavas sur la

kovrilo la literojn „K. Z.“ kaj je la flankoj karton kun mia nomo. La

kopio de la pakaĵbileto estas jena:

 

Dato 31. 7. Kontroldistrikto Berlin

 

Pakaĵbileto No 640

Pri 2 pecoj por 2 biletoj

De Berlin-Friedrichstrafie al Kdln-H.

 

Vagonaro N-ro Pezo kg. 56

 

26 Freto kaj fretalpago 7 Jl.

 

Kun kora saluto L. Z.

 

Bonvolu ankaŭ skribipoŝtkarton al mia nevo Julian Meisel W. 15,

Meinekestrafle 16 — 17, Berlin, kiu enhavu la jenon: Li demandu

en la stacidomo Friedrichstrafie, ĉu tie estas mia pakaĵo kaj ĉu ne

estas eble al li, preni ĝin kaj reteni ĝin ĉe si. Informu lin ankaŭ pri

la priskribo de miaj kofroj kaj la kopio de mia pakaĵbileto.

 

Ankoraŭfoje mi petas vian pardonon, ke mi tiel ĝenas vin.j

 

N-ro 372. L. 6. XI. 1914

 

Chfcre Mademoiselle Noll! — Je vous remercie pour votre carte

de 27/IX que j J ai regue hier. Les lettres que vous m’avez ecrites

avant la carte (en allemand) me sont parvenues aussi.

 

Aux mois dVAoŭt et Septembre je vous ai ecrit 3 ou 4 lettres

(d’abord en Esperanto et puis en allemand). II me semble que vous

ne les avez pas regues, car vous n’en faites aucune allusion. C’est

pour cette raison que j’essaie maintenant de vous ecrire en frangais.

Je vous rĉpfcte donc ma sincbre reconnaissance pour la peine que

vous etes donnee avec les telĜgrammes echanges entre moi et

mon frfere. 11 est dejŭ de retour et vous remercie aussi. J’ai voulu

vous envoyer l’argent que je vous dois pour les tĉlĜgrammes, mais

notre poste n’accepte pas maintenant l’argent pour 1’etranger. Je vous

prie donc de bien vouloir m’excuser, si je ne peux vous rendre ma

dette qu’apr£s la fin de la guerre.

 

581

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

J’ai Ĝte bien etonne en lisant dans votre carte, que M r Ellersiek

vous avait donne des nouvelles de mon bagage. N’est-ce pas une

erreur? Ce serait peut-etre M r Meisel qui vous avait ecrit? (M r Ellersiek ne savait rien de mon bagage.)

 

Je ne peux pas vous envoyer la quittance de mon bagage, car

lettres restent longtemps en route et on les ouvre, de sorte que quelqu’un pourrait sortir la quittance de la lettre, retirer mes bagages,

et non seulement je ne pourrais porter plainte contre Tinconnu, mais

encore je n’en aurais rien su. Cest pour cette raison que je vous

envoie uniquement la copie de ma quittance. Veuillez Tenvoyer a mon

neveu Julian Meisel (Adresse: Berlin, W. 15, Meinekestrafte 16—17),

en lui demandant de ma part, s’il ne pouvait recevoir mes colis avec

cette copie et les garder chez lui jusqu’a la fin de la guerre. (Ce

sont 2 coffres brun-jaunatres, avec les initiales K. Z. sur le haut et

ma carte de vizite sur les cĉtes.) Si, a la gare, on ne voulait pas

les lui donner directement, il pourrait facilement les avoir par inter-mediaire d’une agence.

 

J’avais deja ecrit a mon neveu (une fois par vous et une autre

fois via Stockholm), mais probablement il n’a pas regu mes lettres.

 

J’ai regu quelques lettres du general. Je lui en ai ecrit aussi

quelques-unes, mais je crains, qu’il ne les a pas regues. Voudriez

vous lui communiquer que moi, aussi que toute ma famille, nous

nous trouvons en tres bon etat. Pour ce qui concerne M r Bujwid, il

n’est pas vrai qu*il soit peri. En effet, il a eu un accident, mais il

vit et est en bonne sante a 1’heure qu’il est.

 

Veuillez accepter mes salutations cordiales.

 

9ĴC $

 

[Traduko: *

 

Kara fraŭlino Noll! — Mi dankas vin pro via karto de la 27. IX.,

kiun mi ricevis hieraŭ. La leteroj, kiujn vi skribis antaŭ la karto (en

germana tingvo) ankaŭ atingis min.

 

En la monatoj Aŭgusto kaj Septembro mi skribis al vi 3 aŭ 4 leterojn (komence en Esperanto kaj poste germane). Ŝajnas al mi, ke v[

ne ricevis ilin, ĉar vi ne iel ajn aludis ilin. Pro tio mi nun provas skribi

al vi france. Mi ripetas do mian sinceran dankon pro la klopodoj’

kiujn vi faris rilate la telegramojn interŝanĝitajn inter mi kaj mia frato.

Li jam revenis kaj dankas vin ankaŭ. Mi volis sendi al vi la monon,

kiun mi ŝuldas al vi pro la telegramoj, sed nia poŝto nuntempe ne ak -

ceptas monon por la eksterlando. Do , mi petas vin, bonvolu pardoni,

ke mi povas pagi al vi mian ŝuldon nur post la fino de la milito.

 

Mi tre surpriziĝis legante sur via karto, ke s-ro Ellersiek donis

al vi sciigojn pri mia pakaĵo. Ĉu tio ne estas eraro? Eble tiu , kiu

skribis al vi, estas s-ro Meisel? (S-ro Ellersiek ne sciis ion pri mia

pakaĵo.)

 

582

 

Margarethe Noll - Georg Mahn. — N-roj 372—373

 

Mi ne povas sendi al vi la kvitancon pri mia pakaĵo, ĉar la leteroj

restas longtempe survoje kaj oni malfermas ilin tiel, ke oni povus preni

la kvitancon el la letero, forpreni miajn pakaĵojn kaj mi ne nur ne

povus plendi kontraŭ la nekonatulo, sed mi eĉ ne scius ion pri la afero.

Pro tio mi sendis al vi nur la kopion. Bonvolu sendi ĝin al mia nevo

Julian Meisel (adreso: Berlin W. 15, Meinekestrafie 16 — 17), demandante lin en mia nomo, ĉu li ne povus ricevi miajn pakaĵojn per ĉi tiu

kopio kaj konservi ilin ĉe si ĝis la fino de la milito. (Ili estas du kofroj

brun-flavetaj, kun la komencaj literoj K. Z. sur la supra flanko kaj mia

vizitkarto ĉe la flankoj.) Se, en la stacidomo, oni ne volus doni ilin

rekte al li, li tre facile povus ricevi ilin helpe de agentejo.

 

Mi jam skribis al mia nevo (unufojon helpe de vi kaj alian fojon

tra Stockholm), sed verŝajne li ne ricevis miajn leterojn.

 

Mi ricevis kelkajn leterojn de ĝenerala enhavo. Mi skribis ankaŭ

kelkajn pri la afero , sed mi timas, ke li ne ricevis ilin. Bonvolu sciigi

lin, ke mi, kaj ankaŭ mia tuta familio, troviĝas en tre bona stato. Kio

koncernas s-ron Bujrvid, ne estas vere, ke li mortis. Fakte, li havis

akcidenton, sed li vivas kaj nuntempe estas en bona sanstato. Bonvolu

akcepti miajn korajn salutojn.]

A1 s-ro Georg Mahn, Berlin

 

N-ro 373. L. 14. XI. 1915

 

Lieber Herr Mahn! — Das Telegramm sowie auch den ŭbersetzten

Brief von Fraulein Noll (v. 31/X) habe ich dankend erhalten. Wollen

Sie in meinem Namen Frl. Noll herzlichst danken fŭr die Mŭhe, die

sie sich fŭr uns giebt. Mein Bild fŭr das zu herausgebende Werk-chen zu benutzen, erlaube ich natŭrlich ganz gern. Eine neue Photographie von mir kann ich leider nicht empfehlen, da ich mich schon

lange nicht photographieren lieft. Eine Photographie von 1908 konnte

Frl. Noll vielleicht bei Bieber in Berlin oder bei Meyer in Dresden

bekommen. (Ich mochte sehr gern eins senden, aber leider besitze

ich kein einziges Exemplar.) — Fŭr den Kongrefi nach dem Kriege

ware meiner Ansicht nach Kopenhagen ein ganz entsprechender Platz,

wenn unsere danischen Freunde die Mŭhe auf sich nehmen wollen.

Ich bitte Frl. Noll meinen herzlichen GrufJ den danischen Esperantisten zu ŭbergeben. — Nun ein paar Worte fŭr raeine Tochter:

 

Liebe Sophie! Mit grofter Freude haben wir durch Herrn Mahn

und Frl. Noll telegraphisch und brieflich Nachricht von dir erhalten.

Unruhig sollst du jedenfalls nicht sein, auch wenn du von uns ganz

lange keine Nachrichten erhaltst, denn die Korrespondenz ist mit

groften Schwierigkeiten verbunden. In den letzten vier Monaten habe

ich mehrere Personen gebeten, dir Nachrichten von uns zu ŭber-583

 

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

 

liefern, ich weifi aber nicht ob du dieselben erhalten hast. Von dir

haben wir nur ein einziges Mal Nachricht erhalten, namlich jetzt

durch Frl. Noll. Wir befinden uns alle vollkommen wohl. Adam

arbeitet als Arzt, Lili besucht die Schule. In unserem Leben hat sich

absolut nichts geandert, nur die arztliche Praxis ist natŭrlich weit

kleiner. Wie befinden sich Onkel Konstantin und Tante Elisabeth?

\Vie befinden sich Onkel Heinrich und Alexander? Von Onkel Heinrich

haben wir absolut keine Nachricht; teile ihm mit, dafi seine Familie

sich vollkomen wohl befindet.

 

Herzliche Grŭsse von uns allen 1 .

 

P. S. Korrespondierst du nicht mit Onkel und Tante Levite?

Weiftt du nicht, ob die Sohne der Tante Marie leben?

# *

[Traduko:

 

Kara sinjoro Mahn! — La telegramon kaj ankaŭ la tradukitan

leteron de fraŭlino Noll (de la 31. X.) mi kun danko ricevis. Bonvolu

en mia nomo korege danki al f-ino Noll pro la klopodoj farataj de ŝi

por ni. Kompreneble mi tre volonte permesas, uzi mian bildon por la

eldonota verketo. Novan fotografaĵon de mi mi bedaŭrinde ne povas

rekomendi, ĉar jam de longa tempo mi ne fotografatigis min. Fotografaĵon el la jaro 1908 f-ino Noll eble ricevos ĉe Bieber en Berlino aŭ

ĉe Meyer en Dresden. (Mi tre volonte sendus iun, sed bedaŭrinde mi

posedas eĉ ne unu ekzempleron.) Por la postmilita kongreso laŭ mia

opinio Kopenhagen estos tre taŭga loko, se niaj danaj amikoj volos

preni sur sin la penon. Mi petas f-inon Noll, ke ŝi transdonu al la danaj

esperantistoj mian koran suluton. — Nun kelkaj vortoj por mia filino:

 

Kara Sofio! Kun granda ĝojo ni helpe de s-ro Mahn kaj f-ino Noll

telegrafe kaj letere ricevis sciigon pri vi. Ciukaze ne maltrankviliĝu,

eĉ ne tiam, kiam vi dum tre longa tempo ne ricevos sciigojn de ni, ĉar

la korespondado estas ligita kun grandaj malfacilaĵoj. En la lastaj

kvar monatoj mi petis plurajn personojn, transdoni al vi sciigojn pri

ni, sed mi ne scias, ĉu vi ricevis ilin. De vi nur unu solan fojon ni

ricevis sciigon, nome helpe de f-ino Noll. Ni ĉiuj tute bonfartas. Adamo

laboras kiel kuracisto, Lili vizitas la lernejon. En nia vivo ŝanĝis absolute nenio, nur la kuracista praktiko kompreneble estas multe pli

malgranda. Kielfartas onklo Konstantino kaj onklino Elisabeto? Kielfarta s

onkloj Henriko kaj Aleksandro ? De onklo Henriko ni havas absolute neniun

sciigon; sciigu lin, ke liafamilio tute bonfartas. Korajn salutojn de ni ĉiuj.

 

P. S. Ĉu vi ne korespondas kun geonkloj Levite? Ĉu vi ne scias,

ĉu la filoj de onklino Mario vivas?]

- ☆

1 Sophie Zamenhof ne revidis la patron. Ke li mortis, tion ŝi (laŭ

sciigo de f-ino Noll) aŭdis per rusa gazeto, kiu raportis pri la morto

de V aŭtoro de Esperanto (la 25. IV. 1917).

 

584

 

585

 

A1 ges-roj Freund, Breslau

N-ro 374. L. 24. VI. 1916

 

Herrn Siegmund Freund nebst Gemahlin, Breslau. — Empfangen

Sie meine herzliche Gratulation zur Geburt Ihres Knaben. Meine

Vornamen, die Sie ihm beigelegt haben, mogen ihm Glŭck bringen

und sie mogen ihn immer an diejenigen Ideale erinnern, fŭr die ich

leider nicht viel thun konnte, fŭr die ich aber immer arbeiten wollte.

 

[Traduko: *

 

Al gesinjoroj Siegmund Freund. — Akceptu mian koran gratulon

pro la naskiĝo de via fileto. Miaj antaŭnomoj , kiujn vi donis al li,

alportu al li feliĉon kaj ili memorigu lin ĉiam al tiuj idealoj, por kiuj

mi bedaŭrinde ne povis fari multon , sed por kiuj mi ĉiam volis labori.J

 

N-ro 375. N 26. II. (11. III.) 1910

 

Recepta folieto.

 

(Pollingva surpresajo:)

 

Dr. Ludwik Zamenhof

Okulista

 

Przyjmuje od 9 do 11 r. i od 4-ej do 6-ej p

Warszawa, ul. Dzika No 9.

 

19—0

 

Rp. De s-ro A. Saĥarov mi ricevis (per sinjoro Romanoviĉ) cent

rublojn dudek tri kopekojn (100 r. 23 kop.).

 

26/11 ll/III 1910. L. Zamenhof.

 

1 signifas: Akceptadas de la 9-a ĝis la 11-a matene kaj de la 4-a

ĝis 6-a posttagmeze. (Ĉi tiun papereton mi ankaŭ presigis; ĝi estos

interesa por la legantoj, ĉar ĝi montras, ke Zamenhof uzis Esperanton

ankaŭ en propraj negocaj aferoj. Noto de T kolektinto.)

 

VI. ORIGINALAJ POEMOJ

 

La originalaj poemoj 1 —5 troviĝas en la „Fundamenta

Krestomatio u (ekz. V-a eldono , paĝ. 317 — 323), la poemo sub

n-ro 6 en la „Aldono“ (V-a eldono , paĝ. 459 — 460).

 

Pri la lasta strofo al n-ro 6 kaj la poemoj sub n-roj 7—9

komparu la koncernajn notojn.

 

La poemoj 1—6 (== Wŭster: Poem) prezentas, se oni studadas

ilin atente, la tutan programon de Zamenhof en poezia formo,

ne nur rilate la novan lingvon, sed ankaŭ rilate lian politikan

pozicion kaj religian sentadon.

 

Kelkaj legantoj eble miros pri tio, ke la parto VI estas

tiom malmultampleksa. Zamenhof verkis ja ankaŭ aliajn

poemojn, sed ili ĉiuj estas nur tradukoj.

 

N-ro 1. La Espero

1. En la mondon venis nova sento,

Tra la mondo iras forta voko;

Per flugiloj de facila vento

Nun de loko flugu ĝi al loko.

 

Ne al glavo sangon soifanta

ĉi la homan tiras familion:

 

A1 la mond’ eterne militanta

Ĝi promesas sanktan harmonion.

 

2. Sub la sankta signo de 1’ espero

Kolektiĝas pacaj batalantoj,

 

Kaj rapide kreskas la afero

Per laboro de la esperantoj.

 

Forte staras muroj de miljaroj

Inter la popoloj dividitaj;

 

Sed dissaltos la obstinaj baroj,

Per la sankta amo disbatitaj.

3. Sur neutrala lingva fundamento,

Komprenante unu la alian,

 

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.

 

Nia diligenta kolegaro

En laboro paca ne laciĝos,

 

Ĝis la bela sonĝo de V homaro

Por eterna ben J efektiviĝos.

 

586

 

La Espero - La Vojo. — N-roj 1—2

 

N-ro 2.

 

La Vojo

1. Tra densa mallumo briletas la celo,

A1 kiu kuraĝe ni iras.

 

Simile al stelo en nokta ĉielo,

 

A1 ni la direkton ĝi diras.

 

Kaj nin ne timigas la noktaj fantoinoj,

 

Nek batoj de T sorto, nek mokoj de V homoj,

 

Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita

ĉi estas, la voj’ elektita.

2. Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Ni iru la vojon celitan!

 

Eĉ guto malgranda, konstante frapante,

 

Traboras la monton granitan.

 

L’espero, 1’obstino kaj la pacienco —

 

Jen estas la signoj, per kies potenco

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,

 

Atingos la celon en gloro.

3. Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,

Pri 1’ tempoj estontaj pensante.

 

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, -

Ni semas kaj semas konstante.

 

„Ho, ĉesu!“ mokante la homoj admonas, —

 

„Ne ĉesu, ne ĉesu!“ en kor’ al ni sonas:

 

„Obstine antauen! La nepoj vin benos,

 

Se vi pacience eltenos. a

4. Se longa sekeco au ventoj subitaj

Velkantajn foliojn deŝiras,

 

Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,

 

Ni forton pli freŝan akiras.

 

Ne mortos jam nia bravega anaro,

ĉin jam ne timigos la vento, nek staro,

 

Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,

 

A1 cel’ unu fojon signita!

5. Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Ni iru la vojon celitan!

 

Eĉ guto malgranda, konstante frapante,

 

Traboras la monton granitan.

 

L’ espero, V obstino kaj la pacienco —

 

Jen estas la signoj, per kies potenco

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,

 

Atingos la celon en gloro.

 

587

 

VI. Originalaj Poemoj — A1 la Fratoj - Mia Penso -

 

A1 la Fratoj

 

N-ro 3.

1. Forte ni staru, fratoj amataj,

Por nia sankta afero!

 

Ni bataladu kune tenataj

Per unu bela espero!

2. Regas ankoraŭ nokto sen luno,

La mondo dormas obstine,

 

Sed jam leviĝos baldaŭ la suno,

Por lumi, brili senfine.

3. Veku, ho veku, veku konstante,

Ne timu ridon, insulton!

 

Voku, ho voku, ripetadante,

 

Ĝis vi atingos aŭskulton!

4. Dekon da fojoj vane perdiĝos

La voko via ridata, —

 

La dekunua alradikiĝos,

 

Kaj kreskos frukto benata.

5. Tre malproksime ĉiuj ni staras

La unuj de la aliaj …

 

Kie vi estas, kion vi faras,

 

Ho, karaj fratoj vi miaj?

6. Vi en la urbo, vi en urbeto,

En la malgranda vilaĝo,

 

Ĉu ne forflugis kiel bloveto

La tuta via kuraĝo?

7. Ĉu vi sukcese en via loko

Kondukas nian aferon,

 

Aŭ eksilentis jam via voko,

 

Vi lacaj perdis esperon?

8. Iras senhalte via laboro

Honeste kaj esperante?

 

Brulas la flamo en via koro

Neniam malfortiĝante?

9. Forte ni staru, brave laboru,

Kuraĝe, ho nia rondo!

 

Nia afero kresku kaj floru

Per ni en tuta la mondo!

10. Ni ĝin kondukos ne ripozante,

Kaj nin lacigos nenio;

 

Ni ĝin traportos, sankte ĵurante,

Tra 1’ tuta mondo de Dio!

11. Malfacileco, malrapideco

A1 ni la vojon ne baros.

 

Sen malhonora malkuraĝeco

Ni kion povos, ni faros.

12. Staras ankoraŭ en la komenco

La celo en malproksimo, —

Ni ĝin atingos per la potenco

De nia forta animo!

13. Ni ĝin atingos per la potenco

De nia sankta fervoro,

 

Ni ĝin atingos per pacienco

Kaj per sentima laboro.

14. Glora la celo, sankta V afero,

La venko — baldaŭ ĝi venos;

Levos la kapon ni kun fiero,

La mondo ĝoje nin benos.

15. Tiam atendas nin rekompenco

La plej majesta kaj riĉa:

Nia laboro kaj pacienco

La mondon faros feliĉa!

 

Ĉi tiu poemo jam 1889 aperis en „La Esperantisto “.

 

588

 

Ho, mia kor’ - Preĝo sub la verda standardo. — N-roj 3—6

 

N-ro 4.

 

Mia Penso

1. Sur la kampo, for de P mondo,

Antau nokto de somero,

Amikino en la rondo

Kantas kanton pri P espero.

Kaj pri vivo detruita

 

Ŝi rakontas kompatante, —

 

Mia vundo refrapita

Min doloras resangante.

 

2. „Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,

Kial tia senmoveco?

 

Ha, kredeble rememoro

E1 la kara infaneco?“

 

Kion diri? Ne ploranta

Povis esti parolado

Kun fraulino ripozanta

Post somera promenado!

3. Mia penso kaj turmento,

Kaj doloroj kaj esperoj!

Kiom de mi en silento

Al vi iris jam oferoj!

 

Kion havis mi plej karan —

La junecon — mi ploranta

Metis mem sur la altaron

De la devo ordonanta!

4. Fajron sentas mi interne,

Vivi ankau mi deziras, —

 

Io pelas min eterne,

 

Se mi al gajuloj iras …

 

Se ne plaĉas al la sorto

Mia peno kaj laboro —

 

Venu tuj al mi la morto,

 

En espero — sen doloro!

 

N-ro 5.

 

Ho, mia kor’

 

1. Ho,miakor’,ne batumaltrankvile,

E1 mia brusto nun ne saltu for!

Jam teni min ne povas mi facile,

Ho, mia kor’!

 

2. Ho, mia kor’! Post longa laborado

Ĉu mi ne venkos en decida hor’!

Sufiĉe! trankviliĝu de P batado,

Ho, mia kor’!

 

N-ro 6. Preĝo sub la verda standardo

1. A1 Vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fortego, la mondon reganta,

 

A1 Vi, granda fonto de P amo kaj vero

Kaj fonto de vivo konstanta,

 

A1 Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,

Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,

 

A1 Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,

Hodiau ni preĝas.

 

2. A1 Vi ni ne venas kun kredo nacia,

Kun dogmoj de blinda fervoro:

 

Silentas nun ĉiu dispuF religia

Kaj regas nur kredo de koro.

 

Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,

 

Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,

Ni staras nun, filoj de P tuta homaro

Ĉe Via altaro.

 

589

 

VI. Originalaj Poemoj — Lasta strofo „Preĝo sub la verda standardo’

3. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,

Sed ĝi sin dividis batale;

 

Popolo popolon atakas kruele,

 

FraP fraton atakas ŝakale.

 

Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,

 

Aŭskultu la voĉon de V preĝo sincera,

 

Redonu la pacon al la infanaro

De V granda homaro!

4. Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,

Por reunuigi 1’ homaron.

 

Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,

 

Sed lasu nin venki la baron;

 

Donacu Vi benon al nia laboro,

 

Donacu Vi forton al nia fervoro,

 

Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj

Nin tenu kuraĝaj.

 

5. La verdan standardon tre alte ni tenos;

ĉi signas la bonon kaj belon.

 

La Forto mistera de 1’ mondo nin benos,

 

Kaj nian atingos ni celon.

 

Ni inter popoloj la murojn detruos,

 

Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos

Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero

Ekregos sur tero.

 

N-ro 6a.

 

Lasta strofo de la „Preĝo sub la verda standardo” 1

 

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,

 

Antaŭen kun pacaj armiloj!

 

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj

Ni ĉiuj de Di’ estas filoj.

 

Ni ĉiam memoru pri bon J de V homaro,

 

Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro

A1 frata la celo ni iru obstine

Antaŭen, senfine!

 

1 D-ro Zamenhof mem ne presigis ĝin en la „Krestomatio“. Do, ĝi

hodiaŭ estas malmulte konata. Ĝi estas publikigita el „Tra la mondo“

n-ro 2 (kiu ne estis al mia dispono) en „British Esperantist“ II. 1906,

n-ro 14, paĝ. 18. Cetere ĝi ankaŭ troviĝas en „Deveno kaj Historio de

Esperanto“, n-ro 2, Praha, 1908, paĝ. 8—12 je la fino de la kongresa

parolado en Boulogne-sur-Mer; sed tie Zamenhof ne citis ĝin, sed nur la

strofojn 1 —5.

 

590

 

A1 la „Esperantisto w - Saluto al „Verda Radio a - Pluvo. — N-roj 6—9

 

N-ro 7. A1 la „Esperantisto“

 

A. Grabowski „La Liro de la Esperantistoj u , Niirnberg, W. TŭmmeVs

Buch-und Kunstdruckerei 1893, paĝ. 5.

 

1. En bona hor’! Ni aŭdis la signalon

Kaj 1 bataleme saltas nia koro.

 

Konduku nin, komencu la batalon

Sub bona stelo, en feliĉa horo!

2. Amikoj de proksime, malproksime,

Salutas vin, ho nia luma stelo!

 

Konduku nin, senhalte kaj sentime,

 

A1 nia granda, sankta, glora celo!

3. Ne tre facila estos nia vojo

Kaj ne malmulte ankaŭ ni suferos;

 

Sed batalante, kun plej granda ĝojo

Senhalte ni laboros kaj esperos.

 

4. For estas jam la baroj de V komenco,

 

V unua muro estas trarompita,

 

Kaj dolĉa estos nia rekompenco,

 

Kiam la celo estos alvenita. 2

 

N-ro 8. Saluto al „Verda Radio“ 3

 

Vi, „Verda Radio”, ekbrilo, karulo,

 

Per brilo fortika, per brilo konstanta,

 

Kaj malgraŭ malhelpoj de V norda nebulo

Vi restu fidiga, vi restu lumanta,

 

Ke ni vin rigardu kaj diru: „ĝi estas,

 

Ĝi provojn ne faras, ĝi vivas, ĝi restas u .

 

N-ro 9. Pluvo

 

Wŭster: Pluvo

 

v Tutmonda Espero“ (Kataluna Esperantisto) II. 1909, paĝ. 114.

„British Esperantist“ X. 1914, n-ro 120, paĝ. 239.

1. Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas

Senĉese, senfine, senhalte,

 

E1 ĉieP al la ter’, el ĉiel’ al la ter’

 

Are gutoj frapiĝas resalte.

 

1 Anstataŭ „kaj“ Graboivski ĉiam skribas „ed“, sed estas evidente,

ke li faris tion sen interkonsento kun d-ro Zamenhof.

 

2 ne preseraro! Komp. ankaŭ la noton al II. 3, sur paĝ. 39.

 

3 „Verda Radio“ estas almanako de originalaj verkoj, eldonita 1911

en Riga de la samnoma Esperantista Literatura Rondeto.

 

591

 

VI. Originalaj Poemoj — Pluvo. — N-ro 9.

 

2. Tra la sonoj de 1’ pluvo al mia orelo

Murmurado penetras mistera,

 

Mi revante auskultas, mi volus kompreni,

Kion diras la voĉo aera.

 

3. Kvazaŭ ia sopir’ en la voĉo kaŝiĝas

Kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro …

 

Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,

En mi batas konfuze la koro.

4. Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,

Rememore en mi reviviĝis,

 

Aŭ mi revas pri 1’ sun’, kiu baldaŭ aperos,

Kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?

5. Mi ne volas esplori la senton misteran,

Mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;

 

Ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,

 

A1 la freŝo la koro min tiras.

 

592

 

ANTAŬPAROLO

 

al la vortar.o de la lingv.o „Esperanto“.

 

En tiu ĉi librplp Vi trovos la vottarpn de la lingv.o internaci,a ^Esperanto”. La vort.ar.o est.as tiel konstru.it a, ke kiu el-lem,is la vortfiir.on tiu pov.as Jcuraĝ.e dir,i , ke li sci.as la tut.an

lingvpn . Ni petps Vi,n respondj, ĉu la lingvp Esperanto plaĉ.as

 

al Vi , kaj cu oni pov,as en,skrib,i Viji en la nombron

de la person.oj kiu,j ellernis tiun ci lingv.on (*);

ĉar laŭ la mult,e ripet,it,a pet.o nun est,as el,don,at,a la nom,ar,o de

ĉiuj amik.oj de la lingv.o Esperanto . ( Vid,u paĝ,o,n 8).

 

Ktan grand,eg,an signifon havjus por la hom.ar.o la enjkon -

dukp de unu lingvo neŭtral.a , per kiu person.oj de mal,egal,aj na-cipj pov.us parol,i kaj korespondj inter si ,— pri tio ĉi ni ne bezon. -

G3 perd,t mult.e da vortpj . Ciu kompren.as tion ĉi tre bon,e, kaj

tial ni esper,as, ke ĉiu kun plezurp donps al ni help,a,n man,o,n.

 

La lingv,o Esperanto est.as tiel konstru,ita y

Ice se Vi el.lernjs gifi, Vz pov,as korespondj kun la tuta

 

mond,o 9 kaj ciu en la mond,o Vin facil,e komprenos .

 

se It eG tute ne konas tmjn cz lingv,o,n ( Vi dcv,as nur

 

C) Respond,o,n ont peUas Vin sendi al: L. Zamenhof, en VarSOViO.

 

Komp. I. 4.

 

38*

 

595

 

4

 

al,metf al Vi,a leter.o la „t iort,ar,o,n” } kiun oni pov.as facil.e en,met,i

en 6ta,n leler,oji\ al person,oj kiuj jam elfernjs la lingv.opi , Vi

povfls sendf leter,oj,n sen la vort,ar,o).

 

La lingv,o Esperanto , fruktp de long.aj labor,oj y est.as lingvp

plen,a y tut,e pret.a kaj ekster.ordinar.e facil.a . Pro si,a grand.a grm -

ecp y ekster,oi’dinara facil,ec,o y praktik.ec.o kaj bon,son,ecp la lingv.o

Esperanto en mal,long,a temp.o trovjs mult.eg.e da amikpj en ĉiuj

land.oj kaj ŭi,a nombrp konstant.e kaj rapide kresk.as. Ni esper.as , ke

ankaŭ Vi, sinjor,o y help,os y kiom Vi pov,os y la aferpp. de tiu ĉi

lingvp kaj Vi vol,os ankaŭ dis.don.i kaj dis,send t i kelk.aji nombrp.n de

la vortpr.et.oj (kun.e kun la antaŭparolp) cd Vi.aj amikpj kaj kon,-

atpj kaj ankaŭ al ali.aj person.oj , al kiuj Vi trovps utilje

sendj .

 

La malgrand.a vort,ar,o en,hav,as en si la tŭt,a,n lingvpn

Esperanto kaj kost.as tre mal.multp {l vort.arp kost.as 3 kopekpj,n\

100 vort,arpj kost,a$ 2 V 2 rublpjji = 5 mark.oj = 6 frank.oj ); tial

ĝi pov.as est,i dis,don,at,a kaj dis,send,at,a en grand.a nombr.o. La

amikpj de la lingvp tut.mondfl ne forges,u y ke ju en pli grand.a

nombr.o la vort.arpj disjrps en la mondp y des pli rapidp ni.a

afer.o venps al la celp.

 

4

 

596

 

5

 

OM?

 

1 .

 

2 . —

3. -

4. —

 

6 .

 

7,

 

8 .

9.

10 .

 

11 .

 

NOMARO

 

de 1’ verko j pri la lingv.o internacia Esperanto,

kinj eLir.is ĝis Oktobr.o 1889.

 

Nom,o de 1’ verk,o: Kosto:

 

D-r,o Esperanto. MeJK;i.YHapoj,HHi’i UstiK’!.. Ilpe-AHCJiOBie h IIojihhĥ Vhcohh ia, (Lern,o,-

libr.o de la lingv.o Esperanto. El.don.o

 

rus,a).15 kopekoj.

 

J§zyk Mi§dzynarodowy. Przedmowa

i Podr§cznik Kompletny. (Lern,o,libr,o

de la lingv,o Esperanto. El,don,o pol.a) 15 kop.

Langue Internationale. Preface et

Manuel Complefe (Lern,o,libr,o de la

lingv.o Esperanto. Eldono franc,a). 20 kop.

Intemationale Sprache. Vorrede und

Vollstandiges Lehrbuch (Lemolibr.o

de la lingv.o Esperanto. Eldono ger-

 

man,a).20 kop.

 

R. Geoghegan. Dr. Esperanto’s International Language. Introduction and Com—

plete Grammar. (Lernolibr.o de la

lingv.o Esperanto. El,don,o angl,a) . . 20 kop.

 

D-r,o Esperanto. Malgranda vort.ar,o de 1 a

lingvo Esperanto (kun antau,parol,o)

por Eusoj.3 kop.

 

— por Poioj . . o ….3 kop.

 

— por Francoj.3 kop.

 

— por Germanoj.3 kop.

 

— por Angioj.3 kop.

 

D-r.o Esperanto. Du,a Libro de 1’ Lingv.o In-

 

ternacia (verk.it, a en la lingvo Esperanto).25 kop.

 

597

 

6

 

Kosto:

 

ĵsS Nomo de 1’ verk.o :

 

12. D-ro Esperanto. Aldon.o al la Du,a Libr.o

 

de 1’ Lingv.o Internacia (en Esperanto) 10 kop.

 

13. Hanez. Safah achath lekulanu (Lern,olibr.o

 

de la lingv,o Esperanto. Eldouo he-

 

bre,a). 20 kop.

 

14. A. Graboioski. La Neĝa Blov,ad.o. Bakont.o

 

de Puŝkin (en Esperanto) . 15 kop.

 

15. L. Emstein. La Lingvo Internacia als beste

 

Losung des internationalen Weltsprache-Problems. Vorwort, Grammatik

und Styl nebst Stammworter-Verzeich—

niss nach dem Entwurf des pseudo—

nymen Dr. Esperanto. 50 kop.

 

16. N. N. Busa traduk.o de la „Du,a Libr.o

 

de 1’ Lingv.o Interjnaci,a” . 25 kop.

 

17. D-r.o Esperanto. Plena vort.ar.o rusa-interjia-ci,a .1 rublo.

 

18. N. N. Rus,a traduk.o de la „Al,don.o al la

 

Dua libr.o”. 10 kop.

 

19. A. Grabowski. La Ge.frat.oj. Komedio de

 

Gothe (en Esperanto). 15 kop.

 

20. L. Einstein. Weltsprachliche Zeit und Streitfragen. Volapŭk und Lingvo Inter-

 

nacia. 25 kop.

 

21. D-rp Esperanto. Mez,a vort.aro internaci.a-gennan.a. 25 kop.

 

22. Henry Phillips. Jr. An Attempt towards an

 

Intemational Language by Dr. Esperanto, translated by Henry PhOlips Jr.,

a secretary of the American Philosophical Society. Together with an en-

 

598

 

7

 

M Nom,o de 1* verlf.o: Kosto:

 

glish-international vocabulary compiled

 

by the translator. 50 kop

 

23. Hanez. Lern.oJibro de la lingv.o Esperanto.

 

El,don,o hebre,a-german,a. 20 kop.

 

24. G. Henriclundquist. Dr. Esperanto’s Interna-tionelt Sprak (Lern.oJibr,o de la ling-

 

v.o Esperanto. El.don.o sved,a) … 20 kop.

 

25. A. Demonget. Internacia ou Volapiik? par

 

Leopold Einstein, traduction de Au-

 

guste Demonget. 25 kop.

 

26. E. de Wahl. Vortar.o Esperanto-hispan.a. 3 kop.

 

27. G.Henrklundguist Vort.ar.o Esperanto-sved.a . 3 kop.

 

28. Kluho Nŭmberga. La Lingvo Internacia, Vollstandiger Lehrgang der internationalen

Sprache nebst Worterbuch zum Ge—

brauche fur Deutsche. Herausgegeben

vom Nŭrnberger Weltsprache-Verein . 25 kop.

 

29. R. Libek. Starptautiska Waloda (Lern,o,libr,o

 

de la lingv.o Esperanto. El,don,o latv,a)

 

(Lettisch). 60 kop.

 

Ciuj supr.e skribitaj verk,o,j povas esti ricevataj en

mult,a,j libr.ej.oj; se Vi ne ricev.os ili.n en libr.ej.o, Vi povas

send.i la neces,a,n mon,o,n rekt.e al „L. Zamenhof, Varsovio”,

kaj li el,send,os al Vi la deziritajn verkoj.n rekte per la poŝto.

Anstataŭ mono oni povas send,i sign.ojn de poŝt.o (de ĉia

land,o). Por la poŝta trans,send,o oni devas al,don,i po 20%

de la kosto de 1’ verkoj. Kiu aĉetas ne maipli ol por unu

rublo, tiu por la trans,send,o ne pagas.

 

599

 

8

 

HP” Kiu voias ĉiam scii pri la progres,ad,o de la

lingv.o Esperanto, al tiu ni rekomendas la gazeion „La Espe-rantjsto”. Ĝi el.ir,as (en la lingv.oj Esperanto kaj germana)

unu foj.o,n en la monato kaj kostas (kun trans.sendo) 58 kop.

por la y 4 jar,o. Redaktor.o: Chr. Schmidt, en A ‘umberg,

Spittlerthorgraben 33.

 

Est,as prepar.at,aj kaj el.ir.os post mal,long,a

temp.o la postir.ant.aj verk.oj, kiu.j,n fli Varnt.egC rekO-iflendas al fciu,j amikoj de la lingv.o Esperanto:

 

a) Kolektp da nov,a,j verkpj skribit.a j en la lingvo Espe -

ranto. Tiu ĉi libr.o el.ir.os per 10 kajer.oj. La kost,o de

ĉiu kajer.o est.as 25 kopek.oj (kun poŝt.a trans.send.o — 30

kop.). Kiu send.as antaŭ.e por ĉiuj 10 kajeroj, tiu pag.as

anstataŭ 2’/j rubl,o.j nur 2 rubl.oj,n (kun poŝt,a trans.send,o

2 rubl.oj 25 kop.). La imua kajer.o elir.os en Oktobr.o.

Ni pet.as send.i la antaŭ.pag.on kiel ebl.e pli frup.

 

b) Nom.ar.o de la personpj kiuj ellern.is la lingv,o.n Esperanto. Tiu ĉi libr.o elir.os per apartaj kajer.o.j (po 1000 no-m,oj en ĉiu kajer.o). La kost.o de ĉiu kajero est,as 10 kop.

(kun transsendo—12 kop.). Kiu sendas antafl,e por 10 kajeroj, tiu pagas anstataŭ 1 rubl.o—nur 60 kop. (kun trans,-

send.o 75 kop.). La unaa kajer.o elir.os en Oktobr.o.

 

La grandig do de la literatur.o estas tre grav.a

por la felic.a progres.ad.o de la lingv.o inter.naci.a.

Sed la el.don.ad.o de verk.o.j postul.as tre grand.aj.n

ofer,oj.n, kaj la literatur.o pov.as grandtg.ad.i nur

tiam, se la amiko.j ĝi.n energi.e sub.ten.ad.os, regul.e

aĉetante la verk.o.j.n, kiuj estas el.don.ataj en tiu

ĉi lingv.o.

 

600

 

Komp-V. 221.

 

Dr. L SAMENHOF

 

Warszawa, ul. DzikaĴft 9-

///

602

 

Ĉ^\ k

 

^it >,y?/->’ ^ % O^z, 2

 

4/p-rv^ A>1^- J

 

ĉ „ 4/yrz*rf/* ^tf ^

 

£<^4 t^UU^/e “J A^^U- / ^

 

— ^/ 47 —/’ A/^i^ y

 

&€*» a^JO^r’

 

<r2zyrz&4 -*vV - ^4 i44y >.

 

‘ *” 4sĉ jy

 

Ĉ ĥ 4/> & L

 

‘/d^ltrC Ai^’ 6<?

 

Komp. V. 249.

 

603

 

‘ /-0 < 2-^^

y PctpM. U-skcl

 

\aJJ c ^ ^±L <Y7^

 

<2^0 ^ ^ r {M^’^ M^U LŬSh^

 

vi l*<

 

JlJAjmj 6/J-. J2^{ A—

 

jjAtx ^aMc /V X-Ĵ ^

bilAsft ‘t/hArt^ l-*[/lg /

 

J/M— UkL

 

$-£A_ —V eh cA M )7 -£v

 

V /VO O^ ^l-0 ^ 4 - ‘*- vv

 

jJkeJM ^

 

4 t*. JiAl JJi ‘&».

 

^V~^y.K /*J-c*~<_ T^AĉAjisT^g^

 

^i a/aju/M’ ■ - — &/i4?eUt-r*-A -s

 

A>y^. <vt a_/\ ^ <i £/

 

a&//*m£a UnA) J^Jh. Or^iuA-z/i

 

rZn^

 

Komp. V. 337.

 

(la lastaj 10 linioj de la presita teksto)

 

604

 

ENHAVO

 

paĝ.

 

Antaŭparolo de V kolektinto. 5

 

I. Antaŭparoloj.17

 

II. Gazetartikoloj. 55

 

A. el „La Esperantisto“, paĝ. 55—214

 

B. el aliaj gazetoj … „ 215—257

 

III. Traktaĵoj.258

 

IV. Paroladoj.359

 

V. Leteroj.415

 

A. jam presitaj… . paĝ. 416—472

 

B. ĝis nun nepresitaj . „ 473—585

 

VI. Poemoj.586

 

Aldono: 6 faksimilaĵoj.593

 

Krom tio aparta aldono en kovraĵo

 

EDMON D PRIVAT

 

HISTORIO DE LA LINGVO

ESPERANTO

 

Vol. I: Deveno kaj komenco 1887—1900

Dua eldono. 1923. 74 paĝoj. Kartonita Rm. 1.60

Luksa tolbindaĵo Rm. 2.50

 

Vol. II: La movado: 1900—1927

1927. 199 paĝoj. Luksa tolbindaĵo Rm. 6.—

 

„La du libroj helpu la novajn generaciojn iom pli funde koni kaj

kompreni kiel semiĝis kaj kreskis el tero unu el la plej mirindaj

greneroj de 1’ homa penso. £C (E1 la Antaŭparolo)

 

„ … La nuna ,Historio c igas imagi grandiozan orkestron tutmondan,

el kiu talenta estro Privat laŭbezone ekorgenigas la voĉojn al historia

simfonio pri la mondvenkanto Esperanto. Legante vi aŭdas kvazaŭ

verkon de J. S. Bach: Science precize li teksas; genia rigardo kaptas

ĉion nur esencan; poeta koro ekaŭdas profunden; stilisto-entuziasmulo

kolorigas ĉefaĵojn imprese per ŝvelant-malplianta ĥorego. Gigante

kreskas de paĝo al paĝo la templo, kiun ili konstruas, ili, la revokitaj

de li adeptoj ĉiukontinentaj, ili konstruadas inter bruado kanona, sur

mortlito, en nokto malluma, ĉe diplomataj tabloj, en hela lumo de

internacia L. d. N., konstante, rebatite, rekreante, ĉiuj kun la fajrero

en si de la lumo eterna, savonta la mondon: Sur firma bazo altiĝas

la templo, sur unueca sento de bezono homara. Per tiu tutmonda

akordo finiĝas la simfonio pri-kaj perlingva. cc

 

VIVO DE ZAMENHOF

 

Kun portreto de D-ro L. L. Zamenhof

 

1923. 109 paĝoj. Kartonita: 2.50 Rm. Bindita: 3.50 Rm.

 

ENHAVO:

 

Ĉapitro I: Lagentoj enLitva lando.

„ II: Infano en Bjalistok.

 

„ III: GimnazianoenVarsovio.

„ IV: Studentaj jaroj.

 

„ V: Doktoro Esperanto.

 

„ VI: Idealista profeto.

 

Ĉapitro VII: Homarano.

 

„ VIII: Kongresaj paroladoj,

„ IX: Lingvisto.

 

„ X: Verkisto.

 

„ XI: Etika pensulo.

 

„ XII: Homo ĉe morto.

 

„… Zamenhof kaj Edmond Privat. Jen du nomoj, kiuj frapas mian

atenton kaj igas min enprofundiĝi en ĉiujn liniojn dum la legado. La

Majstro kaj lia fidela disĉiplo. La dua sekvas la vojon, montritan de

la unua kaj per tio li faras la plej belan devon, plenumas la plej

idealan taskon por bono de la tuta homaro. Kun sincera riverenco

mi klinas la kapon antaŭ ili. cc

 

FERDINAND HIRT & SOHN, ESPERANTO - FAKO, LEIPZIG

 

EUGEN WCS T E R

 

ENCIKLOPEDIA VORTARO

ESPERANTA-GERMANA

 

KUN SPECIALA ELMONTRO DE LA ZAMENHOFA LINGVUZO

 

La giganta verko aperas en 7 sinsekvaj partoj

 

Ĉiu parto ampleksas 160 riĉenhavajn paĝojn, presitajn sur senligna

papero (formato: 17x25 cm)

 

Unua parto: Antauparolo. Aranĝo de la vortaro (A: Signoj, B: Mallongigoj, C: ĉeneralaj informoj). La vortaro (ĉefa alfabeta parto):

Literoj A—C (ĉerizo) Rm. 15.—

 

Dua parto: Esperantologiaj principoj A—C. La vortaro: Literoj C

(ĉerko) —F (folio) Rm. 15.—

 

Tria parto: Esperantologiaj principoj C—E (fino). La vortaro: Literoj

F (folio) —I (iri) Rm. 15.—

 

Kvara parto: La vortaro: Literoj I (iri) — K.

 

Kvina parto k. c. en preparo

 

Ĉi tiu scienca verko estas la rezultato de treege konscienca kaj

diligenta laborado vere mirinda. Ĉiuj vortoj, kiujn uzis Zamenhof (kaj

aliaj bonaj autoroj), ĉu radikoj, ĉu kunmetitaj vortoj, sin trovas en ĉi

tiu vortaro. ĉi estas tre detala, plej subtila analizado de ĉiu esperanta radiko kaj de ĉiu ebla devenaĵo au kunmetaĵo kun la koncerna

radikvorto. Zamenhofaj frazoj ilustras la uzadon. Krom la germana

traduko estas donita ankau Esperantaj sinonimoj samsignifaj kaj

similsignifaj. Do ankau sen sciado de la germana lingvo oni povas

profiti tiun vortaron plej plenan. Esperantisto, kiu volas profunde kaj

funde sciadi Esperanton, ne povos ne demandi Ia konsilojn de Wŭster y

ĉar li kolektis en sia vortaro ĉion, kion skribis Zamenhof. ĉi estas

bazo por la laboroj de la ,Lingva Komitato* kaj ĉiuj similaj institucioj

venontaj, bazo por ĉia lingva analizo, bazo por ĉiuspeca teknika

vortaro, bazo por ĉia scienca laboro.

 

Postulu specialan prospekton kun specimenaj kolonoj pri la verko

 

Ksi^znica Podlaska

 

im. L. Gornickiego w Biatymstoku

 

KP-F14-0002425