КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно 

RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ [Abdul-Baha] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ


Kolektis kaj tradukis el la persa lingvo

Laura Clifford Barney


Esperantigis

Lidja Zamenhof


ANTAŬPAROLO

1

 

“Mi donis al vi la momentojn de mia laceco”, diris ‘Abdu’l-Bahá [1] , leviĝante de la tablo, post kiam li respondis al unu el miaj demandoj.

 

2

 

Kiel estis en tiu tago, tiel estis plue. Inter la laborhoroj li ripozadis de sia laceco en renovigado de la laboro. Kelkfoje li povis paroli ĝis la ino, sed ofte se eĉ la temo postulis pli da tempo li estis forvokita post kelkaj momentoj; alioje pasadis tagoj kaj eĉ semajnoj, dum kiuj li havis nenian okazon instrui min. Sed mi sciis esti pacienca, ĉar mi ĉiam havis antaŭ mi pli grandan instruon – la instruon de lia persona vivo.

 

3

 

Dum miaj pluraj vizitoj en ‘Akká, kiam ‘Abdu’l-Bahá parolis, mi enskribadis tiujn respondojn, ne por ilin publikigi, sed simple por havi ilin por mia plua studado. Komence ili estis adaptataj al la buŝa tradukado de interpretanto, poste, kiam mi iomete ekposedis la persan lingvon, al mia limigita vortrezoro. Tio ĉi klarigas la ripetadon de la figuroj kaj frazoj, ĉar neniu disponas pli feliĉajn esprimojn, ol ‘Abdu’l-Bahá. En ĉi tiuj lecionoj li estas instruisto, adaptanta sin al sia lernanto, ne oratoro aŭ poeto.

 

4

 

Tiu ĉi libro prezentas nur kelkajn flankojn de baháismo, kiu estas universala en sia revelacio, kaj havas por ĉiu demandanto respondon, konforman al lia evoluostato kaj bezonoj.

 

5

 

Miaokaze la instruoj estis donataj simple, por konformi al mia elementa scio, kaj pro tio ili neniel estas kompletaj kaj elĉerpantaj, kiel povus kredigi la tabelo de la enhavo; la tabelo de la enhavo estas aldonita nur por indiki la priparolitajn temojn. Sed mi kredas, ke tio, kio estis tiel valora por mi, povas utili ankaŭ al aliaj, ĉar ĉiuj homoj, malgraŭ siaj diferencoj, estas ja unuigitaj en serĉado de la vero. Tial mi petis ‘Abdu’l-Bahán pri la permeso publikigi tiujn ĉi paroladojn.

 

6

 

Komence ili ne estis iel speciale ordigitaj, sed nun ili estas krude klasiikitaj por la oportuneco de legantoj. La teksto de la libro estas fidela al la persa, kelkfoje eĉ je malprofito de la angla stilo; kelkaj ŝanĝoj estas faritaj en la traduko nur kiam la laŭvorta traduko estus tro malsimpla kaj malklara. La intermetitaj vortoj, nepraj por pliklarigi la sencon, ne estas indikitaj en iu maniero, por eviti tro oftan interrompadon de la penso per teknikaj aŭ klarigaj signoj. Ankaŭ multaj el la persaj kaj arabaj nomoj estas skribitaj en la plej simpla maniero, ne sekvante ekzakte la sciencan sistemon, kiu povus esti malfacila por mezkompetanta leganto. [2]  En la unuan eldonon mi metis nur neprajn notojn, por ke la kialo de la publikigo estu plenumita sen pluaj forsendoj.

 

                                                                                    LAURA CLIFFORD BARNEY.

 

Majo 1907.

 

1

 

Por informi tiujn, kiuj scias nenion aŭ malmulte pri baháismo, ni donas la sekvantan noton, tradukitan en la Enciklopedio de Larousse:

 

2

 

Baháismo, la religio de la disĉiploj de Bahá’u’lláh, daŭrigo de bábismo. – Mírzá Husayn ‘Alí Núrí Bahá’u’lláh estis naskita en Tihrán en 1817 j. De la j. 1844 li estis unu el la unuaj sekvantoj de Báb, kaj dediĉis sin al la pacema disvastigado de lia doktrino en Persujo. Post la morto de Báb li estis kune kun la ĉefaj bábanoj ekzilita en Baghdadon, poste en Konstantinoplon, kaj Adrianoplon, sub la gardo de la otomana registaro. En la lasta urbo li malkaŝe deklaris sian mission. Li estis “Tiu, al kiu Dio sin malkaŝos”, kiun Báb antaŭdiris en siaj verkoj, la granda Malkaŝanto de Dio, promesita por la lastaj tagoj. En siaj leteroj al la ĉefaj regantoj de Eŭropo li propones al ili ligi sin kun li por starigi religion kaj universalan pacon. De tiu tempo la bábanoj, kiuj akceptis lin, iĝis baháanoj. La sulṭáno tiam ekzilis lin ( 1868 j. ) en ‘Akkán en Palestino, kie li verkis plimulton de siaj fundamentaj verkoj, kaj kie li mortis en la j. 1892 ( la 29an de majo ). Li konfidis al sia filo, ‘Abbás Effendi ‘Abdu’l-Bahá la taskon de disvastigado de la religio kaj de daŭrigado de rilatoj inter baháanoj de ĉiuj mondpartoj. Fakte baháanoj trovas sin ĉie, ne nur en la mahometanaj landoj, sed ankaŭ en ĉiuj landoj de Eŭropo, same kiel en Usono, Kanado, Japanujo, Hindujo k.t.p. Tio ĉi estas pro tio, ke Bahá’u’lláh sciis transformi bábismo en universalan religion, kiu estas prezentata kiel plenumo kaj kompletigo de ĉiuj antaŭaj kredoj. Judoj atendas Mesion, kristanoj revenon de Kristo, mahometanoj Mahdíon, budhanoj la kvinan Budhon, zoroastranoj Ŝahon Bahrámon, hindoj reenkorpiĝon de Kriŝno kaj ateistoj – pli bonan socialan organizon. Bahá’u’lláh reprezentas ilin ĉiujn, kaj tiamaniere neniigas la rivalecojn kaj malamikecojn inter diversaj religion; li repacigas ilin en ilia komenca pureco kaj liberigas de la degenereco de dogmoj kaj ritoj. Ĉar baháismo ne havas pastrojn, religiajn ceremoniojn, nek publikajn preĝojn; ĝia sola dogmo estas kredo je Dio kaj je Liaj Malkaŝantoj (Zoroastro, Moseo, Jesuo k.t.p., Bahá’u’lláh. La principaj verkoj de Bahá’u’lláh estas Kitáb-i-Íqán, Kitáb-i-Aqdas, Kitáb-i-‘Ahd kaj multaj leteroj aŭ “tabuletoj”, adresitaj al regnestroj aŭ al privataj individuoj. Ritoj havas nenian lokon en tiu ĉi religio, kiu devas esti esprimata en la tuta agado de la vivo, kaj efektivigata en amo al proksimulo. Ĉiu devas havi okupon. Ordonita kaj reguligita estas instruado de infanoj. Neniu rajtas aŭskulti konfeson de pekoj aŭ absolvi. Al pastroj de la ekzistantaj religioj estas konsilite orlasi senedzinecon kaj prediki per sia ekzemplo, vivante en rilatoj kun homoj. Universale rekomendita estas monogamio k.t.p. Problemoj nedecitaj estas lasitaj al la decidoj de Baytu’l-‘Adl aŭ Domo de Justeco, vokita al vivo de Bahá’u’lláh. Respekto al ŝtatestro estas parto de respekto al Dio. Universala lingvo kaj kreo de arbitracia tribunalo internacia devas forigi militon. “Vi estas folioj de la sama arbo kaj gutoj de la sama maro” – diris Bahá’u’lláh. Mallonge dirante, ĝi estas ne tiom nova religio, kiom religio renovigita kaj unuigita, direktata de ‘Abdu’l-Bahá. – (Noveau Larousse Illustré, aldono, p. 66 )

 

PARTO I

 

PRI LA INFLUO DE LA PROFETOJ JE

LA PROGRESADO DE LA HOMARO

 

I.

 

LA NATURO ESTAS REGATA DE UNU UNIVERSALA LEĜO.

 

1

 

La naturo estas tiu kondiĉaro, tiu realaĵo, kiu evidente konsistas el vivo kaj morto, aŭ alivorte, el kombinado kaj malkombinado de ĉiuj aĵoj.

 

2

 

La naturo estas subigita al absoluta organizo, al fiksitaj leĝoj, al kompleta ordo kaj difinita plano, de kiuj ĝi neniam foriĝos. Ĝi estas subigita al ili vere ĝis tia grado, ke se vi rigardos atente kaj per akrevidaj okuloj de plej malgranda nevidebla atomo ĝis tiel grandaj korpegoj de la mondo de l’ ekzisto, kiel la suna globo aŭ aliaj grandegaj kaj lumaj sferoj, ĉu vi rigardos ilian organizon, kombinecon, iliajn formojn aŭ movojn, vi trovos, ke ili ĉiuj estas sur la plej alta grado de organizo kaj restas sub unu leĝo, de sub kiu ili neniam foriĝos.

 

3

 

Sed se vi rigardos la naturon mem, vi vidos, ke ĝi havas nenian inteligentecon, nenian volon. Ekzemple la naturo de fajro estas bruli, kaj ĝi brulas sen volo aŭ inteligenteco. La naturo de la suno estas radieco, kaj ĝi brilas sen volo aŭ inteligenteco. La naturo de vaporo estas levadi sin supren, kaj ĝi supreniĝsa sen volo aŭ inteligenteco. Tiel do estas klare, ke la naturaj movoj de ĉiuj aĵoj estas laŭdevaj; ne ekzistas movoj laŭvoloj krom tiuj de bestoj, kaj antaŭ ĉio de homo. Homo havas la eblon deflankiĝi de la naturo kaj kontraŭstari ĝin, ĉar li malkovras la konstruon de aĵoj. Ekzemple li elpensis la telegrafon, kiu estas komunikilo inter la Oriento kaj la Okcidento. Estas do evidente, ke homo regas la naturon.

 

4

 

Kiam vi trovas en la ekzisto tiajn organizojn, aranĝojn kaj leĝojn, ĉu vi povas diri, ke ĉio tio estas rezultaĵo de la naturo, kvankam la naturo havas nek inteligentecon, nek perceptopovon? Se ne, estas klare, ke tiu naturo, kiu posedas nek perceptopovon, nek inteligentecon, estas regatta de Ĉionpova Dio, kiu estas Reganto de la mondo de l’ naturo; kion ajn Li volas, Li igas la naturon estigi ĝin. [3]

 

5

 

Unu el la aferoj, kiuj aperies en la mondo de l’ ekzisto, kaj kiu estas unu el la pestuloj de la naturo, estas la homa vivo. Konsiderata de tiu ĉi vidpunkto homo estas la branĉo, la naturo estas la radiko; ĉu do povas la volo kaj inteligenteco kaj ĉiuj perfektecoj, ekzistantoj en la branĉo, foresti en la radiko?

 

6

 

El tio estas klare ke la naturo en sia propra esenco estas regata per la potenco de Dio, kiu estas la Eterna Ĉionpovanto: Li tenas la naturon en precizaj reguloj kaj leĝoj kaj regas ĝin.

 

II.

 

ATESTOJ KAJ PRUVOJ DE LA EKZISTO DE DIO.

 

1

 

Unu el la pruvoj kaj argumentoj pri la ekzisto de Dio estas la fakto, ke homo ne kreis sin mem; ne, lia kreinto kaj elpensinto estas iu alia, ol li mem.

 

2

 

Estas certe kaj nedisputeble, ke la kreinto de homo ne similas homon, ĉar senpova kreaĵo ne povas krei alian estaĵon. La farinto, la kreinto, devas posedi ĉiujn perfektecojn, ke li povu krei.

 

3

 

Ĉu kreaĵo povas esti perfecta, kaj ĝia kreinto malperekta? Ĉu bildo povas esti ĉefverko, kaj la pentristo malperfekta en sia arto – ĉar tio estas lia arto kaj kreaĵo? Plie, la bildo ne povas esti samspeca, kiel la pentristo, alie la pentraĵo estus kreinta sin mem. Kiel ajn perfecta estus la bildo, kompare kun la pentristo ĝi estas sur ekstrema grado de malperfekteco.

 

4

 

La kreitaĵaro estas la fonto de malperektecoj. Dio estas la fonto de perfeektecoj. La malperfektecoj de la kreitaĵaro estas en si mem pruvo de la perfektecoj de Dio.

 

5

 

Ekzemple kiam vi rigardas homon, vi vidas, ke li estas malforta. Tiu ĉi malforteco de la kreaĵo estas pruvo de la Eterna Ĉionpovanto, ĉar se ekzistus nenia forteco, oni ne povus imagi malfortecon. Sekve la malforteco de la kreaĵo estas pruvo de la fonto de Diod, ĉar se ekzistus nenia forto ekzistus nenia malforteco. Tiel el tiu ĉi malforteco estas klare, ke ekzistas forto en la mondo. Plue, en la mondo de l’ kreitaĵoj ekzistas malriĉeco: sekve de tio nepre ekzistas riĉeco, ĉar malriĉeco estas videbla en la mondo. En la mondo de l’ kreitaĵoj ekzistas malklerec; nepre ekzistas scio, ĉar oni trovas malklerecon. Ĉar se ne ekzistus scio, ne ekzistus ankaŭ malklereco. Malklereco estas neekzisto de scio, kaj se estus nenia ekzisto, neekzisto ne povus esti estigita.

 

6

 

Estas certe, ke la tuta mondo de l’ kreaĵoj estas subigita al leĝoj kaj regado, kiujn ĝi ne povas malobei. Eĉ homo devas subiĝi al morto, dormo kaj aliaj kondiĉoj – t.e. homo estas en certaj rilatoj regatta, kaj nepre tiu regato devas havi reganton. Ĉar la karakterizaĵo de la kreaĵoj estas dependeco, kaj tiu ĉi dependeco estas esenca nepraĵo; devas ekzisti sendependa estaĵo, kies sendependeco estus esenca.

7

 

En tiu sama maniero ni komprenas pro homo malsana, ke devas esti iu, kiu estas sana.

Ĉar se ne ekzistus sano, lia malsano ne povus esti pruvita.

 

8

 

El tio ni scias, ke ekzistas Eterna Ĉionpovanto, kiu estas posedanto de ĉiuj perfektecoj; ĉar se Li ne posedus ilin, Li devus esti samspeca kun Siaj kreaĵoj.

 

9

 

En la tuta mondo de ekzisto okazas la samo. Plej malgranda kreaĵo pruvas, ke ekzistas kreinto. Ekzemple tiu ĉi peco da pano pruvas, ke ĝi havas farinton.

 

10

 

Gloro estu al Dio! Plej eta ŝanĝo, kaŭzita en la formo de plej malgrandra aĵo, pruvas la ekziston de kreinto. Ĉu do tiu ĉi granda universo, kiu estas senfina, povus esti memkreita kaj ekekzisti pro agado de materio kaj de elementoj? Kia stranga eraro estas tia supozo!

 

11

 

Tiuj klaraj argumentoj estas aldonitaj por malfortaj animoj; sed kiam la interna perceptopovo malfermiĝas, cent mil klaraj pruvoj aperas. Tiel, kiam homo sentas la loĝantan en si spiriton, li ne bezonas argumentojn pri ĝia ekzisto; sed por tiuj, kiuj estsa senigitaj de la malavaraĵoj de la spirito, necese estas starigi eksterajn argumentojn.

 

III.

 

BEZONO DE EDUKANTO.

 

1

 

Kiam ni konsideras la ekziston, ni vidas, ke ĉiuj regnoj – la minerala, la besta kaj la homa – bezonas edukanton.

 

2

 

Se la tero ne estas kulturata, ĝi iĝas sovaĝejo, kie kreskas senutilaj herbaĉoj; sed se venas kulturanto kaj kulturas la teron, ĝi donas rikolton, kiu nutras vivajn estaĵojn. Estas do klare, ke la tero bezonas la kulturadon de la terkulturisto. Konsideru arbojb: se ili restas sen kulturanto, ili estas senfruktaj, kaj sen la fruktoj ili estas senutilaj. Sed kiam ili estas prizorgataj de ĝardenisto, tiuj samaj senfruktaj arboj iĝas fruktohavaj, kaj, dank’ al la kulturado, flegado kaj inokulado, la arboj, kiuj havis maldolĉajn fruktojn, kreskigas dolĉajn fruktojn. Tio ĉi estas la logikaj pruvoj; en tiu ĉi tempo la homoj de la mondo bezonas argumentojn logikajn.

 

3

 

La samo estas vera koncerne bestojn. Konsideru, ke kiam besto estas edukata, ĝi iĝas doma, kaj ke kiam homo estas lasita seneduke, li iĝas besta, kaj ke plie, se li estas lasita al la regado de la naturo, li iĝas pli malalta, ol besto, dum se li estas edukata, li iĝas anĝelo. Ĉar pliparto da bestoj ne formanĝas siajn sampseculojn, sed homoj, inter la negroj de la Centra Afriko, mortigas kaj manĝas unu la alian.

 

4

 

Pripensu nun, ke ĝuste la edukado estas tio, kio metas la Orienton kaj la Okcidenton sub la regadon de homo: la edukado rezultigas mirindan industrion; la edukado disvastigas glorajn sciencojn kaj artojn; la edukado aperigas novajn malkovrojn kaj leĝojn. Se ne estus edukanto, ne ekzistus tiaj aferoj, kiel komforto, vivilizacio, vivfacilaĵoj kaj homaraneco. Se homo estus lasita sola en sovaĝejo, kie li vidus neniajn siajn samspeulojn, li certe fariĝus nura bruto; estas do klare, ke edukanto estas bezonata.

 

5

 

Sed estas tri specoj de la edukado: la materiala, la homa kaj la spirita. La materiala edukado koncernas la progreson kaj perfektigadon de la korpo, akirante por ĝi vivtenadon, materialan komforton kaj facilecon. Tiu ĉi edukado estas komuna por bestoj kaj homoj.

 

6

 

La homa edukado signifas la civilizacion kaj progreson, t.e. regadon kaj administradon, bonfaradon, industrion, artojn kaj metiojn, sciencon, grandajn elpensaĵojn kaj malkovrojn de la fizikaj leĝoj, kio estas la aktivaĵoj propraj al homo, distinge de besto.

 

7

 

La dia edukado estas tiu koncerne la Regnon de Dio. Ĝi konsistas el akirado de diaj perfektecoj, kaj tio ĉi estas la vera edukado. Ĉar en tiu ĉi rialto homo iĝas la centro de Dia sinelmontro, la elaperigo de la vortoj: “Ni kreu la homon laŭ Nia bildo, similan al Ni” [4] . Tio ĉi estas la plej alta celo de la mondo de l’ homaro.

 

8

 

Ni bezonas edukanton, kiu estus samtempe materiala, homa kaj spirita edukanto, kaj kies aŭtoritateco estus efektiva ĉiurilate. Tiel se iu dirus: “mi posedas perfektan komprenon kaj inteligentecon kaj mi ne bezonas tion edukanton”, li neus tion, kio estas klara kaj evidenta, same kvazaŭ infano dirus: “mi ne bezonas edukadon; mi agados laŭ mia prudento kaj inteligenteco, kaj tiel mi atingos la perfektecojn de la ekzisto” , aŭ kvazaŭ blindulo dirus: “mi ne bezonas vidon, ĉar multaj aliaj blinduloj vivas sen malfacilaĵoj” .

 

9

 

Tiel estas klare kaj evidente, ke homo bezonas edukanton, kaj tiu ĉi edukanto devas esti nediskutebla kaj eksterdube perfecta en ĉiuj rilatoj kaj distingita super ĉiuj homoj. Ĉar alie li ne povus esti ilian edukanto. Speciale pro tio, ke li devas esti samtempe tiel ilia materiala kaj homa, kiel spirita edukanto. T.e. li devas instrui homojn aranĝadi kaj efektivigadi fizikajn aferojn kaj reguligadi la formojn de socio, kiuj rilatas al organizo de helpo kaj subteno de la vivo, por ke la materialaj aeroj estu organizitaj kaj reguligitaj por ĉiuj okazeblaj cirkonstancoj. En tiu sama maniero li devas starigi la human edukadon. T.e. li devas edukadi inteligentecon kaj penson en tia maniero, ke ili atingu kompletan evoluintecon, ke multiĝu ke la kompreno kaj scienco kaj ke malkovrita estu la realeco de aferoj, la misteroj de estaĵoj kaj la proprecoj de l’ ekzisto; ke tagon post tago perfektiĝadu instruiteco, elpensaĵoj kaj leĝoj, kaj ke el aferoj percepteblaj per la sentoj oni deduktu konkludojn pri la intelektaj aferoj.

 

10

 

Li devas ankaŭ doni la spirtan edukon, ke inteligenteco kaj kompreno penetru la metaizikan mondon, ricevu beneojn de la sanktiga blovo de la Sankta Spirito, kaj atingu kontakton kun la Superega Anaro. Li devas tiel eduki la realecon de homo, ke ĝi iĝu la centro de la Dia sinelmontro, ĝis tia grado, ke la atributoj kaj nomoj de Dio estu respegulitaj en la spegulo de la realeco de homo, kaj la sancta verso: “Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni”  iĝu vera.

 

11

 

Estas klare, ke homa povo ne kapablas plenumi tiel grandan taskon, kaj ke la prudento sola ne povus akcepti respondecon por tiel granda misio. Kiel povus unu sola homo, sen helpo kaj subteno, meti undamentojn de tiel grandioza konstruaĵo? Li devas havi apogon en la helpo de la spirita kaj Dia potenco, por povi enterpreni tiun mision. Unu sankta homo donas vivon al la mondo de l’ homaro, ŝanĝas la aspekton de la tera globo, progresigas inteligentecon, vivigas animojn, metas fundamentojn de nova ekzisto, starigas bazojn de mirinda kreaĵaro, organizas la mondon, kunigas naciojn kaj religiojn en la ombron de unu standardo, elŝiras homon el la mondo de malperfektecoj kaj malvirtoj kaj inspiras al li la deziron kaj bezonon de naturaj kaj akiritaj perfektecoj. Certe nenio krom Dia potenco povus efektivigi tiel grandan taskon. Ni konsideru ĉi tion kun justeco, ĉar tio ĉi estas la afero de justeco.

 

12

 

Unu sankta homo sen helpo kaj subteno kapablas doni venkon al afero, kiun ĉiuj registaroj kaj popoloj de la mondo kun ĉiuj siaj armeoj kaj potencoj ne povas puŝi al ekzisto kaj disvastigi! Ĉu tio ĉi povus esti farita per homa forto? Ne, en la nomo de Dio! Ekzemple Kristo, sola kaj senhelpa, levis la standardon de spirita paco kaj justeco, kion ne povis efektivigi ĉiuj venkaj registaroj kun ĉiuj siaj armeoj. Konsideru, kia estis la sorto de tiel multaj kaj diversaj imperioj kaj popoloj: la roma imperio, Francujo, Germanujo, Rusujo, Anglujo k.t.p.; ĉiuj estis kunigitaj sub la saman tendon, t.e. la apero de Kristo starigis unuecon inter tiuj diversaj nacioj. Kelkaj el ili sub la influo de kristanismo iĝis tiel unuigitaj, ke ili oferadis siajn vivojn kaj propraĵojn unu por alia. Post la tempo de Konstanteno, kiu estis protagonisto de kristanismo, diferencoj ekestis inter ili. Kion ni celas atentigi estas, ke Kristo subtenis la aferon, kiun ĉiuj reĝoj de la tero ne povis starigi! Li unuigis diversajn religiojn kaj modifis la antikvajn morojn. Konsideru, kiel granda diseco estis inter romanoj, grekoj, sirianoj, egiptanoj, fenicianoj, izraelidoj kaj aliaj popoloj de Eŭropo. Kristo neniigis tiun disecon kaj iĝis la kaŭzo de amo inter tiuj gentoj. Kvankam post certa tempo la imperioj detruis tiun ĉi unuecon, la tasko de Kristo estis plenumita.

 

13

 

Tiel universala edukanto devas esti samtempe ne nur la materiala, sed ankaŭ la homa kaj spirita edukanto, kaj li devas posedi superhoman potencon pro povi plenumi sian oficon de dia instruanto. Se li ne elmontras tian sanktan potencon, li ne povas edukadi, ĉar se li estas malperekta, kiel li povas doni perfektan edukon? Se li estas malklera, kiel li povas klerigi aliajn? Se li estas majusta, kiel li povas justigi aliajn? Se li estas terama, kial li povas fari aliajn ĉielaj?

 

14

 

Nun ni devas konsideri juste: ĉu tiuj Malkaŝantoj de Dio [5] , kiuj aperis, posedis ĉiujn tiujn kvalifikecojn, aŭ ne? Se ili ne havis tiujn kvalifikecojn kaj perfektecojn, ili ne estis veraj edukantoj.

 

15

 

Tial estu nia tasko pruvi al homoj pensemaj per logikaj argumentoj la perfektecon de Moseo, Kristo kaj de aliaj Malkaŝantoj de Dio. Kaj la pruvoj kaj konstatoj, kiujn ni donos, ne devas esti bazitaj sur tradiciaj, sed sur logikaj argumentoj.

 

16

 

Estas do pruvite per logikaj argumentoj, ke la mondo de ekzisto nepre bezonas edukanton, kaj ke ĝia edukado devas esti efektivigata per Dia potenco. Sendube estas, ke tiu ĉi sankta potenco estas ŝuldata al inspiro, kaj ke la mondo devas esti edukata per tiu ĉi potenco, kiu estas super homa povo.

 

IV.

 

ABRAHAMO.

1

 

Unu el tiuj, kiuj posedis tiun potencon kaj ĝian helpon, estis Abrahamo. Li estis naskita en la lando inter la du riveroj [6]  kaj en familio senscia pri la Unueco de Dio. Li kontraŭstaris sian propran nacion kaj popolon, kaj eĉ sian propran familion, forĵetante ĉiujn iliajn diojn. Sola kaj sen ia helpo li kontraŭstaris al la potenca gento, kio estis afero nek simpla, nek faccila. Ĝi estas kvazaŭ en tiuj ĉi tagoj iu irus al kristana popolo, korligita al la Biblio, kaj parolus kontraŭ Kristo, aŭ se iu en la papa kortego – mi petas pardonon de Dio! – blasfemus en plej kruda maniero kontraŭ Kristo, malpace kun la kredantaro.

 

2

 

Tiu popolo ne kredis je unu Dio, sed je multaj dioj, al kiuj ĝi atribuis miraklojn; tial ĝi leviĝis kontraŭ li, kaj neniu subtenis lin krom Lot, la filo de lia frato, kaj unu aŭ du aliaj personoj sen ia signifo. Fine, ekstreme turmentita per la persekutado de siaj malamikoj, li estis devigita forlasi sian patrolandon. Efektive ili ekzilis lin, por lin pereigi kaj neniigi, por ke nenia postsigno restu post li.

 

3

 

Abrahamo venis tiam en la regionon de la Sankta Lando. Liaj malamikoj opiniis, ke tiu ekzilo kaŭzos lian ruinon kaj neniigon, ĉar ŝajnis ja neeble, ke homo, forpelita el sia patrolando, senigita de siaj rajtoj kaj persekutata de ĉiuj flankoj – se li eĉ estus reĝo – evitu pereon. Sed Abrahamo restis neŝancebla kaj elmontradis supernaturan firmecon. Kaj Dio faris, ke tiu ekzilo iĝis lia eterna honoro, ĉar li enradikigis la Unuecon de Dio, en la mezo de politeista generacio. Sekve de lia ekzilo la posteuloj de Abrahamo iĝis potencaj, kaj la Sankta Lando estis donita al ili. Rezulte de tio la instruoj de Abrahamo estis vaste diskonigitaj, Jakobo aperis en lia posteularo, kaj Jozefo, kiu iĝis reganto en Egiptujo. Sekve de lia ekzilo Moseo kaj estaĵo tia, kiel Kristo, naskiĝis el lia posteularo, kaj troviĝis Hagaro, de kiu estis naskita Iŝmaelo, kies unu el la praidoj estis Mahometo. Sekve de lia ekzilo Báb aperis en lia posteularo, [7]  kaj la profetoj de Izraelo estis kalkulitaj inter la praidoj de Abrahamo. Kaj tio kontinuas sin en ĉiuj tempoj. Fine sekve de lia ekzilo la tuta Eŭropo kaj pliparto da Azio venis sub la gardodonan ombron de la Dio de Izraelo. Rigardu, kia estis la potenco, kiu ebligis al la homo, forkurinta el sia lando, fondi tian familion, estigi tian kredon kaj disvastigi tiajn instruojn. Ĉu iu povas diri, ke tio ĉi okazis hazarde? Ni devas esti justaj: ĉu tiu homo estis edukanto, aŭ ne?

 

4

 

Se la ekzilo de Abrahamo el Ur en Aleppon en Sirio sekvigis tiajn rezultatojn, ni devas konsideri, kia estos la efiko de la ekzilo de Bahá’u’lláh kaj de liaj pluraj vojiroj el ṭihrán en Bařľdádon, kaj el tie en Konstantinoplon, en Rumelion kaj en la Sanktan Landon.

 

5

 

Vidu, kiel perfekta edukanto estis Abrahamo!

 

 

V.

 

MOSEO.

 

1

 

Moseo estis dum longa tempo paŝtisto en sovaĝejo. Laŭ la ekstera konsidero li estis homo, edukita en tirana domo, kaj estis konata kiel plenuminta mortigon. Li estis tre malamata kaj malestimata de la ĉefularo kaj popolo de Faraono.

 

2

 

Kaj ĝuste tia homo liberigis la grandan nacion el la katenoj de sklaveco, elirigis ĝin el Egiptujo kaj kondukis al la Sankta Lando.

 

3

 

Tiu popolo estis levita el la fundo de degrado al la supro de gloro. Ĝi estis mallibera, ĝi iĝis libera; ĝi estsis la plej malklera el popoloj, ĝi iĝis la plej klera. Rezulte de la institucioj, kiujn Moseo donis al la Izraelidoj, ili atingis la staton, kiu glorigis ilin inter ĉiuj nacioj; ĝis tia grado, ke kiam en najbaraj nacioj oni volis laŭdi iun homon, oni diradis: “certe li estas Izraelido”. Moseo starigis la religian leĝon kaj la civilan leĝon; tiuj ĉi donis vivon al la popolo de Izraelo kaj kondukis ĝin al la plej alta ebla grado de civilizacio de tiu periodo.

 

4

 

Ili atingins la staton de tia progreso, ke la saĝuloj de Grekujo venadis vidi la famulojn de Izraelo, kiel modelojn de perfekteco. Inter ili estis Sokrato, kiu vizitis Sirion kaj transprenis de la idoj de Izraelo la instruojn pri la Unueco de Dio kaj pri la senmorteco de animo. Post la reveno en Grekujon li diskonigadis tiujn ĉi instruojn. Poste la popolo de Grekujo ekstaris kontraŭ li, akuzis lin pri malpieco, kulpigis antaŭ la Areopago kaj kondamnis je morto per veneno.

 

5

 

Kiel povus homo, kiu estis balbutulo, kiu estis edukita en la domo de Faraono, kiu estis konata inter homoj, kiel mortiginto kiu pro timo restadis dum longa tempo en kaŝejo, kaj kiu estis paŝtisto – fondi tiel grandan Aferon, dum la plej saĝaj filozofoj de la mondo ne elmontris eĉ milonon de tia influo? Tio ĉi estas vere mirindaĵo.

 

6

 

Homo, kiu estis balbutulo, kiu ne povis eĉ paroli korekte, sukcesis subteni tian grandan Aferon! Se dia potenco ne helpus al li, li neniam kapablus plenumi tian grandan taskon. Tiuj ĉi faktoj estas neneeblaj. Scienculoj, la grekaj filozofoj, la eminentuloj de Romo iĝis famaj en la mondo, specialiĝinte, ĉiu el ili, nur en unu branĉo de scienco. Tiel Galen kaj

Hipokrato estis famaj en medicino, Aristotelo en logiko kaj rezonado, kaj Platono en etiko kaj teologio. Kiel do okazis, ke iu paŝtisto sukcesis akiri tiun tutan scion? Ekster ĉia dubo li devis ricevis helpon de ĉionpova potenco.

 

7

 

Konsideru ankaŭ, kiaj provoj kaj malfacilaĵoj naskiĝis por homoj. Por malhelpi kruelan agon Moseo mortigis egipton kaj post tio iĝis konata inter homoj kiel mortiginto, des li pro tio, ke la homo, kiun li mortigis, apartenis al la reganta nacio. Tiam li forkuris, kaj post tio li estis levita al la rango de profeto!

 

8

 

Malgraŭ sia malbona reputacio kiel mirinde li estis gvidata de supernatura potenco en la fondo de siaj grandaj institucioj kaj leĝoj!

 

VI.

 

KRISTO.

 

1

 

Poste venis Kristo, dirante: “Mi estas naskita de la Sankta Spirito.”  Kvankam nun facile estas al kristanoj kredi tiun ĉi aserton, en tiu tempo ĝi estis tre malfacila. Laŭ la teksto de la Evangelio la fariseoj parolis: “Ĉu li ne estas la filo de Jozefo el Nazareto, kiun ni konas? Kiel li do povas diri, ke li estas veninte el la ĉielo?”

 

2

 

Mallonge dirante tiu homo, kiu ekstervide kaj en la okuloj de ĉiuj estis malalta, levis sin kun tiel granda potenco, ke li eksigis la religion, kiu daŭris de dekkvin jarcentoj, en la tempo, kiam la plej eta flankeniĝo de ĝi minacis morton al la leĝrompinto. Plie, en la tempo de Kristo la moraleco de la tuta mondo kaj la trajtaro de la Izraelidoj estis komplete malperfektaj kaj degenerintaj, kaj la Izraelidoj estis farintaj en la staton de kompleta degradeco, mizero kaj sklaveco. Jen ili estis sklavigitaj de ĥaldeoj kaj persoj, alifoje ili estis subigitaj de asirioj, poste ili iĝis dependaj kaj vasaloj de grekoj, kaj en la tempo de la alveno de Kristo ili estis regataj kaj malrespektataj de romanoj.

 

3

 

Tiu junulo, Kristo, per la helpo de supernatura povo senvalidigis la antikvan Leĝon de Moseo, reformis la ĝeneralan moralecon, kaj refoje konstruis fundamenton de eterna gloro de Izraelidoj. Plie, li alportis al la homaro la ĝojan novaĵon pri universala paco kaj vaste diskonigis la instruojn, kiuj estis ne nur por Izraelo sola, sed por universala feliĉo de la tuta homa gento.

 

4

 

La unuaj, kiuj penis neniigi lin estis Izraelidoj kaj liaj propraj parencoj. Laŭ ĉiaj eksteraj ŝajnoj ili venkis lin kaj alkondukis lin al plej terura mizero. Fini ili kronis lin per la dorna krono kaj krucumis. Sed Kristo, ekstervide en plej profunda mizero kaj aflikto, proklamis: “Tiu ĉi Suno brilegos, tiu ĉi Lumo radios, mia favoro ĉirkaŭregos la mondon kaj ĉiuj miaj malamikoj estos malaltigitaj.”  Kaj kiel li diris, tiel estis: ĉar ĉiuj reĝoj de la tero ne povis kontraŭstari al li. Ne, ĉiuj iliaj flagoj estis faligitaj, dum la standardo de la Persekutito estis levita ĝis la zenito.

 

5

 

Sed tio ĉi estas kontraŭ ĉiuj reguloj de homa logiko. Estas do klare kaj evidente, ke tiu Glorulo estis vera edukanto de la mondo de l’ homaro, kaj ke li havis helpon kaj firmtenon de la dia potenco.

 

VII.

 

MAHOMETO.

 

 

1

 

Nun ni venas al Mahometo. Amerikanoj kaj eŭropanoj aŭdis pri la profeto multajn rakontojn, kiujn ili opinias veraj, kvankam la rakontintoj estis aŭ ignorantoj aŭ antagonistoj. Multaj el ili apartenis al pastraro; aliaj estis malkleraj islámanoj, kiuj ripetadis senbazajn tradiciaĵojn pri Mahometo, kiujn ili en sia malklereco opiniis estis gloro por li.

 

2

 

Tiel kelkaj sensciaj islámanoj faris lian poligamion la plejsupra objekto de siaj laŭdaj kaj prezentis ĝin kiel mirindaĵon, konsiderante ĝin kiel miraklon; kaj eŭropaj historiistoj plejparte bazas sin sur la rakontoj de tiuj malkleruloj.

 

3

 

Ekzemple iu malsaĝulo diris al unu pastro, ke la vera pruvo de grandeco estas braveco kaj sangoverŝado, kaj ke unu tagon sur batalkampo iu sekvanto de Mahometo forhakis la kapojn al cent homoj! Tio ĉi alkondukis la pastron al la miskonkludo, ke hombuĉado estas konsiderata kiel manerio, per kiu oni povas pruvi sian fidelecon al Mahometo, dum tio ĉi estas nura imagaĵo. La militiroj de Mahometo, kontraŭe, estis ĉiam nur defendaj enterprenoj; tion ĉi pruvas la fakto, ke dum tridek jaroj en Mekko li kaj liaj disĉiploj suferadis plej kruelan persekutadon. En tiu periodo ili estis pafcelo por la sagoj de malamo: klekaj el liaj kunuloj estis morgitiaj kaj iliaj propraĵoj estis konfiskitaj; aliaj forkuris en fremdajn landojn. Mahometo mem, post plej ekstrema persekutado flanke de la QurayShanoj, kiuj fine decidis mortigi lin, forkuris al Medinon en mezo de nokto. Tamen eĉ tiam liaj malamikoj ne ĉesigis la persekutadon, sed postkuris lin ĝis Medino, kaj liajn disĉiplojn ĝis Abisinio.

 

4

 

Tiuj arabaj gentoj estis en plejprofundo de sovaĝeco kaj barbareco, kaj kompare kun ili la afrikaj sovaĝuloj kaj la sovaĝaj indianoj de Ameriko estas superaj, kiel Platono. La sovaĝuloj de Ameriko ne enterigas siajn vivajn infanojn, kiel tiuj araboj siajn filinojn, glorante sin pro tio, kvazaŭ ĝi estus honorinda afero. [8]  Kaj multaj viroj minacadis al siaj edzinoj, dirante: “se naskiĝos al vi filino, mi mortigos vin” . Eĉ en la nuna tempo araboj malamas siajn filinojn. Plie, viro rajtis edzinigi mil virinojn, kaj pliparto de edzoj havis pli ol dek edzinojn en siaj hejmoj. Kiam tiuj gentoj militis, la venkinta gento malliberigadis la virinojn kaj infanojn de la venkita, kaj traktis ilin kiel sklavojn.

 

5

 

Kiam viro, kiu havis dek edzinojn, mortis, la filoj de tiuj virinoj ekposedadis la patrinojn unu de la aliaj; se iu el la filoj ĵetis sian mantelon sur la kapon de sia patredzino kaj ekkriis: “tiu ĉi virino estas mia leĝa propraĵo” , la malfeliĉa virino tuj iĝis lia malliberulino kaj sklavino. Li povis ari kun ŝi, kion li volis. Li povis mortigi ŝin, malliberigi en puto, bati, instulti kaj torturi ŝin, ĝis kaim la morto ŝin liberigis. Laŭ la arabaj moroj kaj kutimoj li estis ŝia mastro. Klare estas, ke malbonvolo, ĵaluzo, malamo kaj malamikeco devis esti inter la edzinoj kaj infanoj de unu domanaro, kaj nenecese estas pro tio paroli pli vaste je tiu ĉi temo. Konsideru ankaŭ, kiaj estis la vivkondiĉoj kaj sorto de tiuj premataj virinoj! Plie, la rimedoj, per kiuj tiuj araboj gentoj vivis, konsistis el perforto kaj rabado, tiel, ke ili estis en senĉesa batalado kaj milito, mortigante unu alian, rabante kaj ruinigante reciproke siajn propraĵojn, kaj forkaptante virinojn kaj infanojn, kiujn ili vendadis al fremduloj. Kiel ofte okazadis, ke gefiloj de iu emiro, kiuj ŝanĝadis la tagojn de sia vivo en noktojn de koketaj ludoj kaj lukso, trovadis siajn noktojn aliigitajn en matenojn de terura malhonoro, malriĉeco kaj kaptiteco. Hieraŭ ili estis emiroj, hodiaŭ militkaptitoj; hieraŭ ili estis grandaj sinjorinoj, hodiaŭ sklavinoj.

 

6

 

Mahometo maturiĝis inter tiuj gentoj, kaj elportinte tridkejaran persekutadon flanke de ili, forkuris. [9]  Sed ili ne ĉesis lin persekuti, ili unuiĝis por neniigi lin kaj ĉiujn liajn sekvantojn. Jen la cirkonstancoj, en kiuj Mahometo estis devigita ekuzi armilon. Tio ĉi estas la vero; persone ni ne estas fanatikaj, kaj ni ne volas lin defendi, sed ni estas justaj kaj diras, kio estas justa. Konsideru ĝin kun justeco. Se Kristo mem estus metita en tiajn cirkonstancojn, inter tiajn tiranajn kaj barbarajn gentojn, kaj se dum tridek jaroj li elportadus kun pacienco ĉiujn tiujn suferojn, kronitajn per forkuro el la patrolando – se malgraŭ ĉio ĉi tiuj maljustegaj gentoj daŭre persekutadus lin, mortigadus virojn, rabdus iliajn propraĵojn, kaj forkaptadus virinojn kaj infanojn, kia estus la sinteno de Kristo rilate al ili? Se ĉiuj tiuj afliktoj falus nur sur lin mem, li pardonus al ili, kaj tia pardono estus plej laŭdinda, sed se li vidus, ke tiuj kruelaj kaj sangamaj murdistoj volas mortigi, rabi kaj malbonfari al ĉiuj tiuj persekutantoj, kaj sklavigadi virinojn kaj infanojn, estas certe, ke li defendus ilin kaj kontraŭstarus al la tiranoj. Kion do oni povas riproĉi al la sinteno de Mahometo? Ĉu tion, ke li ne volis kun siaj sekvntoj, iliaj virinoj kaj infanoj subiĝi al tiuj sovaĝaj gentoj? Senigi tiujn gentojn de ilia sangamo estis la plej granda bonfaro, kaj fortagi kaj moderigi ilin estis la signo de vera bonkoreco. Ili estis kvazaŭ homo, tenante en la mano vazon kun veneno, kiun, kiam li estas trinkonta, lia amiko rompas, kaj tiel savas lin. Se Kristo estus metita en similajn cirkonstancojn, estas certe, ke kun venka potenco li savus tiujn virojn, virinojn kaj infanojn el la ungegoj de tiuj sangamaj lupoj.

 

7

 

Mahometo neniam batalis kontraŭ kristanoj, kontraŭe, li traktis ilin afable kaj donis al ili perfektan liberecon. Kristana komunumo, vivanta en Najrám, estis sub lia gardo kaj protektado. Mahometo diris: “Se iu ofendos iliajn rajtojn, mi mem estos lia malamiko, kaj antaŭ Dio mi faros plendon kontraŭ li.”  En la ediktoj, kiuj li publikigis, estas klare esprimite, ke la vivoj, propraĵoj kaj rajtoj de kristanoj kaj judoj estas sub la protektado de Dio, kaj ke se mahometano edzinigas kristaninon, li ne devas malpermesi al ŝi vizitadi preĝejon, nek devigi ŝin vualadi sin, kaj ke kiam ŝi mortos, le devas fordoni ŝian korpon al la prizorgo de kristanaj pastroj. Se kristanoj dezirus konstrui preĝejon, islámanoj devas helpi al ili. En okazo de milito inter islámanoj kaj iliaj malamikoj kristanoj devas esti liberaj de la militdevo, escepte se ili mem propravole deziras batali por la defendo de islámo, sub kies protektado ili estas. Sed rekompense por tiu ĉi devlibereco ili devas pagi jare certan malgrandan monsumon. Estas, fine, sep detalaj ediktoj koncerne tiujn ĉi aferojn, kies kelkaj kopioj trovas sin ankoraŭ en Jerusalemo. Tio ĉi estas konstatita fakto, kaj ĝi ne dependas de mia konfirmo. La firmánoj [10]  de la dua kalifregado [11]  trovas sin ankoraŭ en la gardotenado de la ortodoksa patriarko de Jerusalemo, kaj nenia duo ekzistas pri tio.

 

8

 

Malgraŭ tio, post certa tempo kaj sekve de leĝrompoj flanke tiel de mahometanoj, kiel de kristanoj, malamo kaj malamikeco ekestis inter ili. Sendepende de tiu ĉi fakto ĉiuj rakontoj de mahometanoj, kristanoj kaj aliaj estas simple elpensaĵoj, kiuj havas la fonton de fanatikeco aŭ senscio, escepte se ili naskiĝas de malamikeco.

 

9

Ekzemple mahometanoj diras, ke Mahometo disfendis la lunon, kaj ke ĝi falis sur la monton de Mekko; ili pensas, ke la luno estas malgranda korpo, kiun Mahometo dividis en du partojn, kaj ĵetis unu el ili sur tiun ĉi monton kaj la alian sur alian monton.

 

10

 

Tiaj rakontoj estas puraj fanatikaĵoj. Ankaŭ la tradiciaĵoj, kiujn citas pastroj, kaj la historioj, kiujn ili konsideras riproĉindaj, ĉiuj estas troigitaj, se ne tute senfundamentaj.

 

11

 

Mallonge dirante, Mahometo aperis en la dezerto de Hijáz sur la araba duoninsulo, kiu estis senhoma, nefruktodona sovaĝejo, sabla kaj neloĝata. Kelkaj partoj, kiel Mekko kaj Medino, estas ekstreme varmaj. La popolo estis nomada, kun la kutimoj kaj moroj de dezertanoj, kaj tute senigita de edukiteco kaj scienco. Mahometo mem estis malklera, kaj la Korano estis originale skribita sur ŝafaj skapoloj, aŭ sur palmaj folioj. Tiuj ĉi detaloj indikas la staton de la popolo, al kiu Mahometo estis sendita. La unua demando, kiun li faris ali ili, estis: “Kial vi ne akceptas la Pentateŭkon kaj la Evangelion, kaj kial vi ne kredas je Kristo kaj Moseo?”  Tiu ĉi demando kaŭzis al ili malfacilaĵojn, kaj ili argumentis: “Niaj prapatroj ne kredis je la Pentateŭko kaj je la Evangelio: diru al ni, kial tiel estis?” Li respondis: “Ili estis erarantoj; vi devas malakcepti tiujn, kiuj ne kredas je la Pentateŭko kaj je la Evangelio, se eĉ ili estas viaj prapatroj.”

 

12

 

En tia lando, meze de tiaj sovaĝaj gentoj, homo malklera verkis libron, en kiu per perfekta kaj elokventa stilo li klarigis la diajn atributojn kaj perfektecojn, la profetecon de la senditojj de Dio, la diajn leĝojn kaj kelkajn sciencajn faktojn.

 

13

 

Vi scias, ekzemple, ke antaŭ la observoj de la modernaj tempoj, t.e. dum la unuaj jarcentoj kaj eĉ ĝis la dekkvina jarcento de la kristana epoko, ĉiuj matematikistoj de la mondo konsentis, ke la tero estas centro de la universo, kaj ke la suno movas sin. La fama astronomo [12] , kiu estis protagonisto de la nova teorio, malkovris la sinmovadon de la tero kaj la senmovecon de la suno. Ĝis lia tempo ĉiuj astronomoj kaj filizofoj de la mondo sekvis la ptolomean sistemon, kaj kiu ajn diris ion kontraŭan al ĝi estis konsiderata kiel ignoranto. Kvankam Pitagero kaj Platono dum la lasta parto de sia vivo akceptis la teorion, ke la jara sinmovado de la suno ĉirkaŭ la zodiako ne devenas de la suno, sed pli prave de la sinmovado de la tero ĉirkaŭ la suno, tiu ĉi teorio estis komplete forgesita, kaj la ptolomea sistemo estis akceptita de ĉiuj matematikistoj. Sed en la Korano troviĝas kelkaj versoj, kontraŭaj al la teorio de la ptolomea sistemo Unu el ili estas: “La suno movas sin en fiksa loko” , [13]  kio montras la fiksitecon de la suno kaj ĝian sinmovadon ĉirkaŭ la akso. En alia verso ni trovas: “Kaj ĉiu stelo movas sin en sia propra ĉielo.” [14]  Tiamaniere estas klarigita la sinmovado de la suno, de la luno, de la tero kaj de la aliaj korpoj. Kiam la Korano aperis, ĉiuj matematikistoj mokis tiujn ĉi prezentojn kaj atribuis la teorion al nescio. Eĉ islámaj doktoroj, vidante, ke tiuj versoj estas kontraŭaj al la akceptita ptolomea sistemo, estis devigitaj aliklarigi ilin.

 

14

 

Nur post la dekkvina jarcento de la kristana epoko, preskaŭ naŭcent jarojn post Mahometo, la fama astronomo [15]  faris novajn observojn kaj gravajn malkovrojn per la elpensita de si teleskopo. Esits malkovrita la sinturnadon de la tero ĉirkaŭ la akso, la fiksiteco de al suno, kaj ankaŭ ĝia ĉirkaŭaksa sinmovado. Evidentiĝis, ke la versoj de la Korano harmoniis kun la ekzistantaj faktoj, kaj ke la ptolomea estis nereala.

 

15

 

Mallonge dirante, multaj orientaj popoloj estis edukataj dum dektri jarcentoj en la ombro de la religio de Mahometo. Dum la mezaj jarcentoj, kiam Eŭropo estis en plejprofndo de barbareco kaj sovaĝeco, la arabaj popoloj superadis la aliajn naciojn de la mondo en instruiteco, artoj, matematiko, civilizacio, administra sistemo kaj en aliaj sciencoj. La klerigitne kaj edukinte de tiuj arabaj gentoj, la fondinto de la civilizacio kaj de la perfektecoj de l’ homeco inter tiuj diversaj rasoj estis la malklera homo, Mahometo. Ĉu tiu glorega homo estis ĉiurilata edukanto, aŭ ne? Justa juĝo estas necesa.

 

VIII.

 

BÁB.

 

 

1

 

Kio rilatas al Báb [16]  – mia animo estu ofero al li! – en la juna aĝo, t.e. kiam li atingis la dudek-kvinan jaron de sia benita vivo, li elpaŝis por proklami sian Aferon. Estas ĝenerale konsentite de al Shí‘ah-anoj, ke li neniam lernis en iu lernejo kaj ne ricevis sian scion de iu instruisto; la tuta loĝantaro de Shíráz atestas ĉi tion. Malgraŭ tio li subite aperis antaŭ homoj, riĉa per plej kompleta erudicio. Kvankam li estis nur komercisto, li konfuzadis ĉiujn ‘ulamá-n [17]  de Persujo. Tute sola, en maniero ekster ĉia imagebleco, li defendis la Aferon kontraŭ la persoj, kiuj estsa konataj pro sia religia fanatikeco.  Tiu respekteginda junulo levis sin kun tia povo, ke li ekskuis la fundamentojn de la religio, moraleco, karaktero, kutimoj kaj moroj de Persujo, kaj estigis novajn regulojn, novajn leĝojn kaj novan religion. Kvankam la ŝtataj eminentuloj, preskaŭ ĉiuj pastroj kaj gvidantoj de la publika vivo levis sin por lin faligi kaj neniigi, li sola kontraŭstaris al ili kaj movis la tutan Persujon.

 

2

 

Multaj ‘ulamá kaj publikaj gvidantoj, same kiel aliaj homoj, ĝoje oferis siajn vivojn por lia Afero, kaj rapidis sur la ebenaĵon de martireco.

 

3

 

La registaro, la nacio, la religiaj doktoroj kaj eminentuloj deziris estingi lian lumon, sed ili ne sukcesis tion. Fine lia luno supreniĝis, lia stelo ekrbilis, lia konstruaĵo estis bazita sur firma fundamento, kaj lia tagiĝloko iĝis brilradia. Li donis spiritan edukon al la seneduka amaso, kaj en mirinda maniero influis la pensojn, moralecon, morojn kaj karakteron de persoj. Li proklamis al siaj sekvantoj la ĝojan novaĵon pri la revelacio de la Suno de Bahá kaj preparis ilin al la kredo.

 

4

 

La apero de tiaj mirindaj signoj kaj grandaj rezultatoj, la efiko je la homaj mensoj kaj je la regantaj ideoj, la konstruo de la fundamento de prospero, la starigo de la principoj de suckeso kaj prospero flanke de la juna komercisto prezentas la plej grandan pruvon, ke li estis perfekta edukanto. Homo justa neniam hezitos ekkredi tion ĉi.

 

IX.

 

BAHÁ’U’LLÁH.

 

 

1

 

Bahá’u’lláh [18]  aperis en la tempo, kiam la persa regno estis dronanta en profunda ignoreco kaj malklereco, kaj pereanta en plej blinda fanatikeco.

 

2

 

En la eŭropaj historiaj libroj vi legis sendube detalajn priskribojn de la moraleco, moroj kaj ideoj de persoj en la lastaj jarcentoj. Estas senutile ripeti ilin. Ni diros mallonge, ke Persujo estis falinta tiel malalten, ke en ĉiuj eksterlandaj vojaĝantoj vekiĝadis bedaŭro, ke tiu lando, kiu en la pasintaj tempoj estis tiel glora kaj alte civilizita, iĝis nun tiel malprogresinta, ruinigita kaj maltrankvila, kaj ĝia loĝantaro perdis ĉian dignon.

 

3

 

Jen estas la tempo, en kiu Bahá’u’lláh aperis. Lia patro estis unu el la vazíroj, ne el ‘ulamá. Kiel la tuta loĝantaro de Persujo scias, li neniam lernis ne iu lernejo, nek rilatis kun ‘ulamá kaj scienculoj. La fruan parton de sia vivo li pasis en plej granda feliĉeco. Liaj kamaradoj kaj kunuloj estis persoj de plej alta rango, sed ne instruituloj.

 

4

 

Tuj, kiam Báb deklaris sin, Bahá’u’lláh diris: “Tiu granda homo estas la Sinjoro de justeco, kaj kredo je li estas devo de ĉiu.”  Kaj li levis sin por helpi al Báb, kaj donis multajn pruvojn kaj pozitivajn atestojn de lia vereco, malgraŭ la fakto, ke la ‘ulamá de la ŝtata religio igis la persan registaron kontraŭstari kaj rezisti al li, kaj poste eldonigis dekretojn, ordonantajn masakradon, rabadon, persekutadon kaj forpelon de liaj sekvantoj. En ĉiuj provincoj oni komencis mortigadi, bruligadi, rabadi la konvertitojn, kaj eĉ ataki iliajn edzinojn kaj infanojn. Senkonsidere je tio Bahá’u’lláh levis sin por proklami la vorton de Báb kun grandega firmeco kaj energio. Li ne kaŝis sin eĉ por unu momento; li iris malkaŝe inter siajn malamikojn. Li okupis sin per elmontrado de argumentoj kaj pruvoj, kaj koniĝis kiel heroldo de la vorto de Dio. En multaj kazoj kaj okazoj li suferis plej grandajn malbonsortojn, kaj en ĉiu momento li riskis esti martirigita.

 

5

 

Oni katenis lin per ĉenoj kaj fermis en subtera malliberejo. Lia granda propraĵo kaj posedaĵo estis rabita kaj konfiskita. Li estis ekzilata el loko en lokon kvar fojojn, kaj trovis restejon nur el la “Grandega Malliberejo” .   [19]

 

6

 

Malgraŭ ĉio tio neniam eĉ por unu momento li ĉesis proklamadi la grandecon de la Afero de Dio. Li elmontris tian virtecon, scion kaj perfektecon, ke li iĝis objekto de admiro por la tuta popolo de Persujo. Ĝis tia grado, ke en ṭihrán, Bařľdád, Konstantinopolo, Rumelio, eĉ en ‘Akká, ĉiu scienculo kaj instruitulo, kiu troviĝis en lia ĉeesto, ĉu amiko aŭ malamiko, ricevadis ĉiam plej kontentigan kaj konvinkan respondon al ĉiu farita demando. Ĉiuj multfoje konfesis, ke li estas senegala kaj unika en ĉiuj perfektecoj.

 

7

 

Okazadis ofte, ke en Bařľdád kelkaj mahometanoj ‘ulamá, judaj rabenoj kaj kristanoj kunvenadis kun kelkaj eŭropaj scienculoj en benita harmonio: ĉiu el ili havis certajn demandojn por prezenti, kaj kvankam ili apartenis al diversaj gradoj de kulturo, ĉiu aŭdis kontentigan kaj konvinkan respondon kaj foriris kontenta. Eĉ persaj ‘ulamá, kiuj estis en Karbilá kaj Najaf, elektis saĝulon, kiun ili misiis al li; lia nomo estis Ĺasan Ámu. Li venis en la Sanktan Ĉeeston kaj prezentis en la nomo de la ‘ulamá kelkajn demandojn, al kiuj Bahá’u’lláh respondis. Tiam Ĺasan Ámu diris: “La ‘ulamá senhezite rekonas kaj konfesas la scion kaj virtecon de Bahá’u’lláh, kaj ili estas unuanime konvinkitaj, ke en ĉiuj sciencoj li estas senegala kaj senkompara; ests ankaŭ klare, ke li neniam studies kaj el nenie ĉerpis sian scion.”  Tamen la ‘ulamá diris ankoraŭ: “Tio ĉi ne sufiĉas al ni. Ni ne konfesas la realecon de lia misio pro la perfekteco de lia saĝo kaj justeco. Tial ni deziras, ke li plenumu miraklon por kontentigi kaj trankviligi niajn korojn.”

 

8

 

Bahá’u’lláh respondis: “Kvankam vi ne rajtas peti tion, ĉar apartenas al Dio provi Siajn kreaĵojn, kaj ili ne devas provi Dion, mi tamen konsentas kaj akceptas tiun ĉi peton. Sed la Afero de Dio ne estas teatraĵo, prezentata ĉiuhore, kies reprezenton oni povas postuli ĉiutage. Se tiel estus, la Afero de Dio iĝus nur infana ludaĵo.

 

9

 

“La ‘ulamá devas kunveni kaj unanime elekti unu miraklon, kaj skribi, ke post plenumo de tiu ĉi miraklo ili ne dubos plu pri mi, kaj ke ili ĉiuj rekonos kaj konfesos la verecon de mia Afero. Ili sigelu tiun paperon kaj alportu ĝin al mi. Ĝi devas esti la akceptita kriterio: se la miraklo estos plenumita, neniaj duboj restu en ili, kaj se ne, nia trompeco estos al ni   pruvita.”  La saĝulo, Ĺasan Ámu, levis sin kaj respondis : “Nenio restas plu por diri” . Li kisis la genuojn de la Benita Belo, kvankam li ne estis kredanto, kaj foriris. Li kunvenigis la ‘ulamá kaj transdonis al ili la sanktan parolon. Ili interkonsilis kaj diris: “Tiu homo estas sorĉisto: eble li faros sorĉon, kaj tiam ni povos nenion diri plu” . Agante laŭ tiu ĉi kredo, ili ne kuraĝis puŝi la aferon pluen.   [20]

 

10

 

Tiu homo, Hasan Ámu, rakontis tiun ĉi fakton en multaj kunvenoj. Forlasinte Karbilán li iris en KirmánSháhon kaj ṭihránon kaj vaste diskonigis ĉie la aferon, akcentante la timon kaj la reiĝon de la ‘ulamá.

 

11

 

Mallonge dirante, ĉiuj liaj kontraŭuloj en la Oriento konfesis lian grandecon, eminentecon, scion kaj virtecon, kaj kvankam ili estis liaj malamikoj, ili ĉiam parolis pri li kiel pri “la fama Bahá’u’lláh” .

 

12

 

En la tempo, kiam tiu granda Lumo aperis subite sur la horizonto de Persujo, la tuta loĝantaro, ŝtatistoj, ‘ulamá kaj homoj de aliaj klasoj levis sin kontraŭ li, persekutante lin kun grandega malamikeco kaj proklamante, ke “tiu homo volas faligi kaj detrui la religion, la leĝojn, la nacion kaj la regnon”. La samon oni parolis pri Kristo. Sed Bahá’u’lláh sola kaj senhelpa rezistis ilin ĉiujn, ne elmontrante eĉ plej etan malfortecon. Fine ili diris: “Kiel longe tiu homo estos en Persujo, ne estos ĉi tie paco kaj trankvileco. Ni devas lin ekzili, por ke Persujo revenu al la stato de trankvileco.”

 

13

 

Ili komencis uzi perforton kontraŭ li por igi lin peti permeson forlasi Persujon, pensante, ke dank’ al tiuj ĉi rimedoj la lumo de lia vero estos estingita, sed la rezultado estis tute kontraŭa. La Afero potence kreskis kaj ĝia flamo iĝis pli intensa. Komence ĝi disvastiĝadis nur tra Persujo, sed la ekzilo de Bahá’u’lláh kaŭzis diskonigon de la Afero tra aliaj landoj. Poste liaj malamikoj diris: “‘Iráq o [21]   ne estas sufiĉe for de Persujo; ni devas lin sendi en iun pli malproksiman landon” . Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu la persa registaro decidis sendi Bahá’u’lláhon el ‘Iráq en Konstantinopolon. Denove tiu ĉi fakto montris, ke la Afero estis neniom malfortigita. Denove ili diris: “Konstantinopolo estas loko, tra kiu pasas kaj kie restadas homoj el diversaj rasoj kaj popoloj, inter kiuj estas multaj persoj” . Pro tio ĉi la persoj plue ekzilis lin en Rumelion, sed kiam li venis tien, la flamo iĝis pli potenca kaj la Afero pli glorplena. Fine la persoj diris: “Neniu el tiuj ĉi lokoj estas sekura de lia influo. Ni devas sendi lin ien, kie li estos senfortigita, kaj kie lia familio kaj sekvantoj devos sueri plej terurajn afliktojn” . Kaj ili fermis lin en la malliberejon de ‘Akká, kiu estas destinita speciale por murdistoj, ŝtelistoj, vojrabistoj, kaj efektive ili envicigis lin inter tiujn homojn. Sed tiam vidigis sin la potenco de Dio, ĉar el tiu ĉi malliberejo, el tiuj ĉi cirkonstancoj li igis Persujon progresadi de scio al scio. Li venkis ĉiujn siajn malamikojn kaj pruvis al ili, ke ili ne povas kontraŭstari la Aferon. Liaj sanktaj instruoj penetris ĉiujn regionojn, kaj lia Afero estis firme starigita.

 

14

 

Efektive, en ĉiuj partoj de Persujo liaj malamikoj levis sin kontraŭ li kun grandega malamo, mallibergiante, mortigante kaj batante liajn konvertitojn, bruligante kaj egaligante kun tero milojn da domoj, penante per ĉiuj manieroj ekstermi kaj polvigi lian Aferon. Spite ĉio tio el la malliberejo de murdistoj, vojrabistoj kaj ŝtelistoj ĝi altlevis sin en gloro. Liaj instruoj disvastiĝis tra aliaj landoj, kaj liaj alvokoj influis multajn el tiuj, kiuj estis plenegaj de malamo, kaj faris ilin firmaj kredantoj. Eĉ la persa registaro vekiĝis kaj bedaŭris tion, kion ĝi kaŭzis pro la kulpo de la ‘ulamá.

 

15

 

Kiam Bahá’u’lláh venis en tiun ĉi malliberejon en la Sankta Lando, homoj saĝaj ekkomprenis, ke la ĝoja novaĵo, kiun Dio donis per la buŝoj de la profetoj antaŭ du aŭ tri mil jaroj, ekbrilis denove, kaj ke Dio estas fidela al Sia promeso. Ĉar al kelkaj profetoj Li malkaŝis kaj donis la bonan novaĵon, ke “la Sinjoro de Armeoj aperos en la Sankta Lando” . Ĉiuj tiuj promesoj estas plenumitaj, kaj malfacile estas kompreni, kiel Bahá’u’lláh povus esti devigita forlasi Persujon kaj starigi sian tendon en tiu ĉi Sankta Lando sen la persekutado flanke de la malamikoj, ekzilo kaj forpelo. Liaj malamikoj intencis per tiu malliberigo komplete detrui kaj neniigi la benitan Aferon, sed fakte tiu ĉi malliberejo estis plej granda helpilo, kaj ĝi estis rimedo de ĝia progresigo. La dia gloro de Bahá’u’lláh atingis la Orienton kaj la Okcidenton, kaj la radioj de la Suno de l’ Vero lumigis la tutan mondon. Laŭdata estu Dio! Kvankam li estis malliberulo, lia tendo estis starigita sur la Monto Karmel, kaj li eliris for kun grandega majesteco. Ĉiu, ĉu amiko aŭ fremdulo, kiu troviĝis en lia ĉeesto, diradis: “Tiu ĉi homo estas princo, ne malliberulo.”

 

16

 

Tuj, kiam li venis en tiun ĉi malliberejon, li skribis epistolon al Napoleono,   [22]   kiun li sendis pere de la franca ambasadoro. La resumo estas la jena: “Demandu, kia estas nia krimo, kaj kial ni estas malliberigitaj en tiu ĉi subtera malliberajo” . Napoleono ne respondis. Tiam Bahá’u’lláh skribis la duan epistolon, kiu estas entenata en Súratu’l-Haykal         .   [23]   Ĝia epitomo estas: “Ho Napoleono, ĉar vi ne atentis mian alvokon  kaj ĉar vi ne respondis ĝin, via regno estos baldaŭ forprenita de vi kaj vi estos tute ruinigita” . Tiu epistolo estis sendita al Napoleono per poŝto, pere de Cesar Ketafagoo,   [24]  kiel sciis ĉiuj kunuloj de lia ekzilo. La teksto de tiu averto iĝis konata en la tuta Persujo, ĉar ĝustre en tiu temppo Kitáb-i-Haykal estis disvastigita tra Persujo, kaj tiu epistolo estis inter la enhavo de la libro. Tio okazis en la j. 1869, kaj ĉar Súratu’l-Haykal estis diskonigita en Persujo kaj Hindujo kaj estis en la manoj de ĉiuj kredantoj, oni atendis, kio sekvos. Mallongan tempon poste, en la j. 1870, eksplodis la milito inter Germanujo kaj Francujo; kaj kvankam en tiu tempo neniu atendis la venkon de Germanujo, Napoleono estis venkita kaj malhonorigita, li subiĝis al siaj malamikoj, kaj lia gloro ŝanĝis sin en profundan humiligon.

 

17

 

Bahá’u’lláh sendis ankaŭ tabuletojn [25]  al aliaj reĝoj, kaj inter ili estis la letero al L. M. Sháh Náşiri’d-Dín. En tiu epistolo Bahá’u’llah diris: “Ordonu, ke oni min alvoku, kunvenigu la ‘ulamá kaj postulu pruvojn kaj argumentojn, por ke la vero kaj malvero estu ekkonitaj” . L. M. Sháh Náşiri’d-Dín sendis la benitan epistolon al la ‘ulamá kaj proponis al ili enterpreni tiun ĉi mision, sed ili ne kuraĝis ĉi tion. Tiam li ekpostulis de sep plej eminentaj inter ili skribi respondon al la elvoko. Post kelka tempo ili redonis la benitan leteron, dirante: “Tiu homo estas kontraŭulo de la religio kaj malamiko de la Sháh” . Lia majesto la Sháh de Persujo estis tre kolerigita kaj diris: “Tio ĉi estas la demando de pruvoj kaj argumentoj, kaj de vero aŭ malvero: kiel ĝi koncernas malamikecon al la registaro? Ve! Kiel multe ni respektas tiujn ‘ulamá, kiuj ne povas eĉ respondi al tiu ĉi epistolo.”

 

18

 

Mallonge dirante, ĉio, kio estis skribita en la Tabuletoj, estas plenumiĝanta. Se ni komparos la faktojn, kiuj okazis de la jaro 1870, ni trovos, ke preskaŭ ĉiuj okazis, kiel estis antaŭdirite; restas nur kelkaj, kiuj venos pli poste.

 

19

 

Ankaŭ homoj de fremdaj popoloj kaj de aliaj sektoj, kiuj ne estis kredantoj, atribuis multajn mirindaĵojn al Bahá’u’lláh. Kelkaj kredis, ke li estas sanktulo [26] , kaj kelkaj eĉ skribis pri li. Unu el ili, Siyyid Dáwúdi, Sunní saĝulo el Bařľdád, verkis mallongan traktaton, en kiu li priskribis kelkajn supernaturajn farojn. Eĉ nun en ĉiuj partoj de la Oriento trovas sin homoj, kiuj, kvankam ili ne kredas je lia revelacio, kredas, ke li estis sanktulo kaj ke li faris miraklojn.

 

20

 

Resume, tiel liaj kontraŭuloj, kiel partianoj, same kiel ĉiuj kiuj estis akceptitaj en tiu ĉi sankta loko, konfesis kaj atestis la grandecon de Bahá’u’lláh; kvankam ili ne kredis je li, ili tamen konfesis lian grandecon, kaj tuj, kiam ili eniradis la sanktan lokon, la ĉeesto de Bahá’u’lláh tiel inluadis plej multajn el ili, ke ili ne povis eldiri eĉ vorton. Kiel ofte okazadis, ke iu el liaj plej akraj malamikoj decidis al si: “Mi diros tion kaj tion, kiam mi troviĝos en lia ĉeesto, kaj mi tiel disputos kaj kontraŭparolos lin” , sed enirinte la Sanktan Ĉeeston, li estis embarasegita kaj konsternita, kaj ne povis eldiri eĉ vorton.

 

21

 

Bahá’u’lláh neniam studis la araban lingvon, li ne havis edukanton aŭ instruiston, nek vizitis lernejon. Malgraŭ tio la beleco kaj flueco de liaj benitaj disertacioj en la araba lingvo, same kiel liaj arabaj skribaĵoj, estis kaŭzo de mirego kaj konsterno por plej kompetentaj arabaj instruituloj, kaj ĉiuj konfesis kaj deklaris, ke li estas senkompara kaj senegala.

 

22

 

Se ni atente esploros la tekston de la Biblio, ni vidos, ke la Diaj Malkaŝantoj neniam diris al tiuj, kiuj estis kontraŭ ili: “Kian ajn miraklon vi deziras, mi estas preta plenumi ĝin, kaj mi subiĝos al ĉia provo, kiun vi proponos” . Sed en la epistolo al la Sháh Bahá’u’lláh klare diris: “Kunvenigu la ‘ulamá kaj alvoku min, por ke prezentitaj estu argumentoj kaj pruvoj” . [27]

 

23

 

Dum kvindek jaroj Bahá’u’lláh staris antaŭ siaj malamikoj, kiel monto: ĉiuj volis lin neniigi kaj celis lian pereigon. Milfoje ili faris planojn por lin krucumi kaj pereigi, kaj dum kvindek jaroj li estis en konstanta danĝero.

 

24

class="book">  

En la hodiaŭa tago Persujo estsa en tia stato de dekadenco kaj ruino, ke ĉiuj inteligentaj homoj, ĉu persoj aŭ alilanduloj, kiuj komprenas la staton de la aferoj, konfesas, ke ĝia progreso, civilizacio kaj rekonstruo dependas de la diskonigo de la instruoj kaj de la disvastigo de la teorioj de tiu granda eminentulo.

 

25

 

Kristo en sia benita tempo edukis efektive nur dekunu homojn. La plej granda el ili estis Petro, kiu malgraŭ tio, estante provata, trifoje malkonfesis Kriston. Malgraŭ tio la Afero de Kristo trapenetris poste la mondon. En la nuna tempo Bahá’u’lláh edukis milojn de homoj, kiuj eĉ minacataj per glavo, levadis en la altan ĉielon la ekkrion “Yá Bahá’u’l-Abhá”   [28] , kaj en la fajro de provoj iliaj vizaĝoj brilis, kiel oro. Pensu do, kio okazos en estonteco.

 

26

 

Fine, ni devas esti justaj kaj konfesi, kia edukanto estis tiu Gloregulo, kiajn mirindajn signojn li aperigis, kaj kia potenco kaj povo ekestis per li en la mondo.

 

X.

 

TRADICIAJ PRUVOJ, ĈERPITAJ EL LA LIBRO DE DANIEL.

 

 

1

 

Hodiaŭ ni iom parolos ĉe la tablo pri pruvoj. Se vi venus en tiun ĉi benitan lokon en la tagoj de la sinelmontro de la klara Lumo, se vi enirus la kortegon de lia ĉeesto kaj vidus propraokule lian lumegan belecon, vi komprenus, ke liaj instruoj kaj perfektecoj ne bezonas pluajn pruvojn.

 

2

 

Nur per la honoro troviĝi en lia ĉeesto multaj iĝis firmaj kredantoj; ili ne bezonis aliajn pruvojn. Eĉ tiuj, kiuj lin malakceptis kaj akre malamis, renkontinte lin, atestis pri la grandeco de Bahá’u’lláh, dirante: “Li estas grandioza homo, sed kiel domaĝe, ke li havas tian pretendon! Krom tio ĉio, kion li diras, estas akceptinda.”

 

3

 

Sed nun, kiam la Suno de l’ Realeco malsupreniris, ĉiuj bezonas pruvojn; tial ni prenis sur nin la taskon elmontri logikajn pruvojn de la vereco de lia pretendo. Ni citos unu, kiu sola sufiĉas por ĉiu, kiu estas justa, kaj kiun neniu povas nei. Ĝi estas, ke tiu glorega Persono levis sian Aferon en la “Granda Malliberejo”   [29] . El tiu ĉi malliberejo lia lumo disradiis ĉiuflanken, lia famo konkiris la mondon, kaj la proklamo de lia gloro atingis la Orienton kaj la Okcidenton: ĝis niaj tempoj nenio simila okazis.

 

4

 

Se ekzistas justeco, tio ĉi estos konfesita; sed estas homoj, kiuj, se eĉ ĉiuj pruvoj de la mondo estus prezentitaj al ili, ankoraŭ tamen ne juĝus juste!

 

5

 

Tiel en Persujo la religio kaj la ŝtato kun ĉiuj siaj fortoj ne povis rezisti lin. Vere, unu kaj sola, persekutata kaj malliberigita, li faris, kion ajn li deziris.

 

6

 

Mi ne intencas mencii la miraklojn de Bahá’u’lláh, ĉar oni eble dirus, ke tio ĉi estas tradiciaĵoj, influataj egale de vero kaj malvero, kiel la rakontoj pri la mirakloj de Kristo en la Evangelio, kiujn ni aŭdas de la apostoloj, ne de iu ajn alia, kaj kiujn la judoj neas. Kvankam, se mi volus mencii la supernaturajn farojn de Bahá’u’lláh, ili estas multenombraj; ili estas konfesataj en la Oriento, eĉ de kelkaj personoj, fremdaj al la Afero. Sed tiuj historioj ne estas decidaj argumentoj kaj pruvoj por ĉiuj. La aŭdanto povus diri, ke tiu ĉi rakonto ne konformas eble kun tio, kio okazis, ĉar oni scias, ke ankaŭ aliaj sektoj rakontas pri mirakloj: laŭ kio ni povas scii, ke tiuj estas malveraj, kaj tiuj ĉi veraj? Se tiuj ĉi estas fabeloj, ankaŭ la aliaj estas fabeloj; se tiuj estas ĝenerale akceptitaj, tiel same la aliaj estas ĝenerale akceptitaj: sekve tiuj ĉi priskriboj ne estas kontentigaj pruvoj. Jes, miraklo estas pruvo nur por ĉeestanto, kaj eĉ tiu ĉi povas konsideri ĝin ne miraklo, sed sorĉo. Oni rakontas ankaŭ pri eksterordinaraj faroj de kelkaj artifikistoj.

 

7

 

Mi volas diri, resume, ke multaj mirindaĵoj estis plenumitaj de Bahá’u’lláh, sed ni ne parolos pri ili, ĉar ili ne prezentas argumentojn kaj pruvojn por ĉiuj popoloj de la mondo; kaj ili ne estas pruvoj decidaj eĉ por tiuj, kiuj vidas ilin, ĉar ili povas pensi, ke tio estas pli verŝajne sorĉoj.

 

8

 

Krom tio plej multaj el la mirakloj de la profetoj, pri kiuj estas skribite, havas internan signifon. Ekzemple en la Evangelio estas skribite, ke en la tempo de la martirigo de Kristo ekregis mallumo kaj la tero tremis, kaj la kurteno de la Sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre, kaj mortintoj eliris el siaj tomboj. Se tiuj ĉi faktoj okazus, ili efektive estus mirindaj kaj certe estus priskribitaj en la historio de tiu tempo. Ili estus kaŭzo de granda kormaltrakvilo. La soldatoj aŭ deprenus Kriston de la kruco, aŭ forkurus. Tiuj ĉi faktoj estas troveblaj en neniu historio, pro tio estas klare, ke oni ne devas akcepti ilin laŭvorte, sed nur kiel posedantajn internan signifon.

 

9

 

Ni ne intencas nei tiajn miraklojn, ni nur volas esprimi, ke ili ne prezentas decidajn pruvojn, kaj ke ili havas internan signifon.

 

10

 

Konforme al tio ni okupos nin ĉe la tablo per klarigo de la tradiciaj pruvoj, kiuj estas en la Sanktaj Libroj. Ĉio, pri kio ni parolis ĝis nun, estis logikaj pruvoj.

 

 a

, por serioze serĉi la veron, estas tiu de soifeganto, konsumata per deziro de la akvo de vivo, de fiŝo, baraktanta, por atingi maron, de suferanto, serĉanta veran kuraciston, por ricevi dian kuracon, de devojiĝinta karavano, penanta trovi la ĝustan vojon, de vojperdinta kaj erarvaganta ŝipo, penanta atingi la bordon de savo.

 

12

 

La serĉanto devas ankaŭ posedi certajn kvalitojn. Unue, li devas esti justa kaj sindetenanta de ĉio, krom Dio; lia koro libera de la katenoj de malvirtoj kaj pasioj, ĉar ĉio tio estas malhelpaĵoj; plue, li devas esti preta elporti ĉiajn malfacilaĵojn; li devas esti absolute pura kaj sanktigita [30] , kaj libera de amo aŭ malamo al la loĝantoj de la mondo. Kial? Ĉar la fakto de amo por iu ajn persono aŭ afero povus malhelpi lin konfesi la veron en alia, kaj en la sama maniero malamo kontraŭ io ajn povus bari al li la vojon al vertrovo.

 

13

 

Tio ĉi estas la kondiĉoj de la serĉado, kaj la serĉanto devas havi tiujn ĉi kvalitojn kaj ecojn. Antaŭ ol li atingis tiun ĉi staton, ne estas por li eble atingi la Sunon de l’ Realeco.

 

14

 

Nun ni revenu al nia temo.

 

15

 

Ĉiuj popoloj de la mondo atendas du Malkaŝantojn, kiuj devas esti samtempaj; ĉiuj atendas plenumon de tiu ĉi promeso. En la Biblio la judoj havas la promeson pri la Sinjoro de Armeoj kaj pri Mesio. En la Evangelio estas promesita la reveno de Kristo kaj de Elija. En la religio de Mahometo estas promeso pri Mahdí kaj pri Mesio, kaj same estas kun la zoroastranoj kaj kun aliaj religioj, sed se ni priparolus tiujn ĉi aerojn detale, ĝi daŭrus tro longe. La esenco estas, ke al ĉiuj estas promesitaj du Malkaŝantoj, kiuj venos unu post la alia. Estas profetite, ke en la tempo de tiuj du Malkaŝantoj la tero esto aliigita, la mondo de l’ ekzisto estos renovigita, kaj ĉiuj estaĵoj estos vestitaj per novaj vestoj. Justeco kaj kompatemo ĉirkaŭregos la mondon, malamikeco kaj malamo malaperos, ĉiuj kaŭzoj de dividoj inter popoloj, rasoj kaj nacioj neniiĝos, kaj aperos unueco, harmonio kaj konkordo. Malvigluloj vigliĝos, blinduloj vidos, surduloj aŭdos, mutuloj parolos, malsanuloj estos kuracitaj kaj mortintoj levos sin. Milito cedos lokon al paco, malamo estos venkita de amo, la kaŭzoj de malkonsentoj kaj konfliktoj estos komplete forigitaj, kaj vera, feliĉeco estos atingita. La mondo estos spegulo de la Ĉiela Regno, la homaro estos trono de Dio. Ĉiuj nacioj iĝos unu, ĉiuj religioj estos unuigitaj,  ĉiuj individuaj homoj estos de unu familio kaj de unu gento. Ĉiuj regionoj de la tero iĝos unu regiono, la antaŭjuĝoj, kaŭzitaj de rasoj, landoj, individuoj, lingvoj kaj politikaj aferoj malaperos, kaj ĉiuj homoj ricevos eternan vivon en la ombro de la Sinjoro de Armeoj.

 

16

 

Nun ni devas pruvi laŭ la Sanktaj Libroj, ke tiuj du Malkaŝantoj venis, kaj ni devas diveni la sencon de la vortoj de l’ profetoj, ĉar ni deziras pruvojn, ĉerpitajn el la Sanktaj Libroj.

 

17

 

Antaŭ kelkaj tagoj ni prezentis ĉe la tablo la logikajn pruvojn, konstatantajn la verecon de tiuj du Malkaŝantoj.

 

18

 

Konklude: en la Libro de Daniel [31]  estas difinitaj sepdek semajnoj de la rekonstrujo de Jerusalemo ĝis la martirigo de Kristo, ĉar per la martirigo de Kristo la ofero estas plenumita kaj la altaro estas detruita. Tio ĉi estas profetaĵo pri la revelacio de Kristo. Tiuj sepdek semajnoj komencas sin de la rekonstruo kaj restariĝo de Jerusalemo, koncerne kion kvar ediktoj estis eldonitaj de tri reĝoj.

 

19

 

La unua estis eldonita de Ciro en la jaro 536 a. K.; tio ĉi estas rakontita en la unua ĉapitro de la Libro de Ezra. La dua edikto, koncernanta la rekonstruon de Jerusalemo, estas tiu de Dario, la reĝo de Persujo, en la jaro 519 a. K; tio ĉi estas rakontita en la sesa ĉapitro de Ezra. La tria estas tiu de Artakserkso en la sepa jaro de lia regado, t.e. en la j. 457 a.K.; tio ĉi estas rakontita en la sepa ĉapitro de Ezra. La kvara estas tiu de Artakserkso en la j. 444 a.K.; tio ĉi estas rakontita en la dua ĉapitro de Neĥemja.

 

20

Sed Daniel aludas speciale la trian edikton, kiu estis eldonita en la j. 457 a.K. Sepdek semajnoj faras kvarcent naŭdek tagojn. Ĉiu tago, konforme al la teksto de la Sankta Libro, estas unu jaro. Ĉar en la Biblio estas dirite: “La tago de la Sinjoro estas unu jaro” . [32]  Tiel kvarcent naŭdek tagoj estas kvarcent naŭdek jaroj. La tria edikto de Artakserkso estis eldonita kvarcent kvindek sep jarojn antaŭ la naskiĝo de Kristo, kaj Kristo en la tempo de sia martirigo havis la aĝon de tridek tri jaroj. Se vi aldonos tridek tri al kvarcent kvindek sep, vi ricevos kvarcent naŭdek, kio estas la tempo, antaŭdirita de Daniel por la revelacio de Kristo.

 

21

 

Sed en la dudek-kvina verso de la naŭa ĉapitro de la Libro de Daniel tio ĉi estas esprimita alie, kiel sep semajnoj kaj sepdek du semajnoj; laŭŝajne ĝi diferencas de la unua diraĵo. Multaj estis embarasitaj de tiu ĉi diferenco kaj penis harmonigi tiujn ĉi difinojn. Kiel sepdek semajnoj povas esti ĝustaj en unu loko, kaj sesdek du semajnoj kaj sep semajnoj en alia loko? Tiuj ĉi du diraĵoj akordas unu kun la alia.

 

22

 

Sed Daniel mencias du datojn. Unu el tiuj datoj komencas sin de la ordono de Artakserkso al Ezra pri rekonstruo de Jerusalemo; tio ĉi estas la sepdek semajnoj, kiuj finis sin per la ĉieleniro de Kristo, kiam per lia martirigo ĉesiĝis la sanktofero kaj oferdono.

 

23

 

La dua periodo, kiun ni trovas en la dudek-sesa verso, signias, ke de post la fino de la rekonstruo de Jerusalemo ĝis la ĉieleniro de Kristo estos sesdek du semajnoj; la sep semajnoj estas la tempo de la rekonstruado de Jerusalemo, kiu daŭris kvardek naŭ jarojn. Se vi aldonos tiujn ĉi sep semajnojn al la sesdek du semajnoj, vi ricevos sesdek naŭ semajnojn, kaj en la lasta semajno (69-70) okazis la ĉieleniro de Kristo. Tiamaniere sepdek semajnoj estas plenumitaj kaj estas nenia diseco.

 

24

 

Nun, kiam la revelacio de Kristo estos pruvita per la profetaĵoj de Daniel, ni pruvu la revelacion de Bahá’u’lláh kaj de Báb. Ĝis nun ni elmontnradis nur logikajn pruvojn; nun ni parolos pri la tradiciaj.

 

25

 

En la oka ĉapitro de la Libro de Daniel, verso dektria, estas dirite: “Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj? Kaj li diris al mi  ( v.14): Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita;  ( v. 17) Kaj li diris al mi… ke la vizio koncernas la finon de la tempo.” Tio estas: kiel longe daŭros tiu malfeliĉo, ruino, malaltigo kaj humiligo, signifante: kiam estos la tagiĝo de la Malkaŝanto? Tiam li respondis : “Du mil tricent vesperojn kaj matenojn; tiam la sanktejo estos denove sanktigita” . Mallonge dirante, la senco de tiu ĉi fragmento estas tia, ke ĝi difinas du mil tricent jarojn, ĉar en la teksto de la Biblio ĉiu tago estas jaro. De la tempo, kiam estis eldonita la edikto de Artakserkso koncerne la rekonstruon de Jerusalemo, ĝis la naskiĝo de Kristo estas 456 jaroj, kaj de la naskiĝo de Kristo ĝis la revelacio de Báb estas 1844 jaroj. Se vi aldonos 456 jarojn al tiu ĉi nombro, vi havos 2.300 jarojn. Ĝi signifas, ke la plenumiĝo de la vizio de Daniel okazis en la jaro 1844 p. K., kaj tio ĉi estas la jaro de la revelacio de Báb, konforme al la ĝusta teksto de la Libro de Daniel. Konsideru, kiel klare li difinas la jaron de l’ revelacio; neniu profetaĵo pri revelacio povus esti pli klara, ol tiu ĉi.

 

26

 

En la Evangelio de S-ta Mateo, ĉapitro dudek-kvara, verso tria, Kristo klare diras, ke tio, kion Daniel priparolis per tiu ĉi profetaĵo, estas la dato de l’ revelacio, kaj jen estas la verso: “Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estos la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo?”  Unu el la klarigoj, kiujn li donis al ili responde, estas la jena (v. 15): “Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu).”  En tiu ĉi respondo li resendis ilin al la dua ĉapitro de la Libro de Daniel, dirante, ke ĉiu, kiu legos ĝin, komprenos, ke tio ĉi estas la priparolita tempo. Konsideru, kiel klare la revelaciol de Báb estas priparolata en la Malnova Testamento kaj en la Evangelio.

 

27

 

En la konkludo ni nun klarigu la daton de la revelacio de Bahá’u’lláh laŭ la Biblio. La dato de Bahá’u’lláh estas kalkulata laŭ lunaj jaroj de la misio kaj Hijrah de Mahometo; ĉar en la religio de Mahometo oni kalkulas laŭ lunaj jaroj, kaj ankaŭ lunan jaroj oni observas koncerne ĉiujn ordonojn, kiuj rilatas la kulton de Dio.

 

28

 

En la Libro de Daniel, dekdua ĉapitro, sesa verso, estas dirite : “Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero: kiam estos la fino de la mirindaĵoj?  (v.7) Kaj mi aŭsklutis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuras per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tie” .

 

29

 

Ĉar mi jam klarigis la signifon de unu tago, ne estas necese klarigi ĝin refoje, sed ni diros mallonge, ke ĉiu tago de la Patro estas kalkulata kiel jaro, kaj en ĉiu jaro estas dekdu monatoj. Sekve tri jaroj kaj duono faras kvardek du monatojn kaj kvardek du monatoj estas mil ducent sesdek tagoj. Báb, la antaŭinto de Bahá’u’lláh, aperis en la 1260 post la Hijrah de Mahometo, laŭ la kalkulo de Islámo.

 

30

 

Poste, en la verso dekunua, estas dirite: “Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj.  (12 v.) Feliĉa estas tiu, kiu atenda kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj.”

 

31

 

Tiu lunan kalkulado komencas sin per la tago de la proklamo de profeteco de Mahometo en la lando Hijáz. Tio ĉi okazis tri jarojn post la komenco de lia misio; ĉar la komenco de la profeteco de Mahometo estis tenata en sekreto, kaj neniu sciis ĝin, krom Ňľadíjih kaj Ibn Nawfal [33] . Post tri jaroj ĝi estsis publikigita. Kaj en la jaro 1290 post la proklamo de la misio de Mahometo Bahá’u’lláh konigis sian revelacion. [34]

 

XI.

 

KOMENTARIO PRI LA DEKUNUA ĈAPITRO DE LA APOKALIPSO DE S-TA JOHANO.

 

 

1

 

En la komenco de la dekunua ĉapitro de S-ta Johano estas dirite:

 

2

 

“Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris: Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron kaj la adorantojn en ĝi.

 

3

 

“Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.”

 

4

 

Tiu kano estas perfekta homo, kiu estas komparita kun kano kaj la kialo de tiu ĉi komparo estas la jena: kiam la interno de kano estas malplena kaj senigita de ĉio, ĝi sonigas belajn melodiojn; kaj kiel la sono kaj la melodio ne devenas de la kano, sed de la ludanto, kiu blovas je la kano, tiel la sanktigita koro de tiu benita persono estas senigita se ĉio, krom Dio, pura kaj libera de ĉiaj inklinoj de homstato, kaj estas kunulo de la Dia Spirito. Kion ajn li diras, ne estas de li mem, sed de la efektiva flutludanto, kaj tio ĉi estas dia inspiro. Jen kial li estas komparita kun kano. Kaj tiu kano estos kiel bastono, t.e. ĝi estas helpo por ĉiu malfortulo kaj subteno por ĉiu homa estaĵo. Tio estas la bastono de la Dia Paŝtisto, per kiu li gardas sian ŝafaron kaj konkukas ĝin sur la paŝtejon de la Regno.

 

5

 

Plue estas dirite: “Kaj iu diris: Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en ĝi” , t.e. komparu kaj mezuru: mezuri estas eltrovadi la proporciojn. Li do diris: Komparu la templon de Dio, kaj la altaron kaj la adorantojn en ĝi, t.e. esploru, kia estas ilia stato, kaj eksciu, sur kia grado kaj en kia stato ili estsa, kaj kiaj estas iliaj trajtoj, perfektecoj, sinteno kaj kvalitoj, kaj informiĝu pri la misteroj de tiuj sanktanimaj homoj, kiuj loĝas en la Sankte-Sankto en pureco kaj sankteco.

 

6

 

“Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al nacioj.”

 

7

 

En la komenco de la sepa jarcento post Kristo, kiam Jerusalemo estis konkerita, la Sankte-Sankto estis ekstere ŝparita: tio estas la templo, kiun konstruis Salomono. Sed ekster la Sankte-Sankto la ekstera korto estis prenita kaj donita al nacioj. “Kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn”  – tio signifas, ke la nacioj superos kaj regos Jerusalemon dum kvardek du monatoj, komprenante per tio mil ducent sesdek tagojn. Kaj ĉar ĉiu tago signifas jaron, ni ricevas laŭ tiu kalkulado mil ducent sesdek jarojn, kio estas la tempodaŭro de la ciklo de la Korano. Ĉar en la teksto de la Biblio ĉiu tago estas jaro, kiel estas dirite en la kvara ĉapitro, sesa verso, de Jeĥezkel: “Portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron” .

 

8

 

Tiuj ĉi profetaĵoj estas de la tempo de la apero de Islámo, kiam Jerusalemo estis piedpremata, t.e. malhonorigita. Sed la Sankte-Sankto estis ŝparita, gardata kaj respektata, kaj tio daŭris ĝis la jaro 1260. Tiuj ĉi mil ducent sesdek jaroj estas profetaĵo pri la báb [35]  de Bahá’u’lláh, kiu venis en la jaro 1260 de la Hijrah de Mahometo, kaj nun, kiam la periodo de mil ducent sesdek jaroj finiĝis, Jerusalemo, la sankta urbo, komencas denove flori, prosperi kaj esti popolriĉa. Ĉiu, kiu vidis Jerusalemon antaŭ sesdek jaroj, kaj kiu vidas ĝin nun, konfesas, kiel popolriĉa kaj flaranta ĝi fariĝas, kaj kiel honorata ĝi estas denove.

 

9

 

Tio ĉi estas la ekstera signifo de la cititaj versoj el la Apokalipso de S-ta Johano; sed ili havas alian klarigon kaj simbolan sencon, kiu estas la sekvanta:

 

10

 

La Leĝo de Dio estas dividita en du partojn; unu estas la fundamenta bazo, kiu entenas ĉiujn spiritajn aferojn, t.e. ĝi rilatas la spiritajn virtojn kaj diajn kvalitojn. Tio ĉi ne ŝanĝiĝas nek aliiĝas. Ĝi estas la Sankte-Sankto, kiu estas la esenco de la Leĝo de Adamo, Noa, Abrahamo, Moseo, Kristo, Mahometo, kaj kiu daŭras kaj estas akceptita en ĉiuj profetaj cikloj. Ĝi neniam estos revokita, ĉar ĝi estas la spirita ne materiala vero; ĝi estas kredo, scio, certeco, justeco, pieco, virteco, honesteco, amo de Dio, interna paco, pureco, sindefenemo, humileco, malfiereco, pacienco kaj konstanteco. Ĝi elmontras kompaton al malfeliĉuloj, defendas premitojn, donas al mizeruloj kaj levas falintojn.

 

11

 

Tiuj diaj kvalitoj, tiuj eternaj ordonoj, neniam estos revokitaj: ne, ili daŭros kaj ekzistos eterne. Tiuj virtoj de la homaro estos renovigataj en ĉiu el la apartaj cikloj; ĉar ĉe la fino de ĉiu ciklo la spirita Leĝo de Dio, t.e. la homaj virtoj, malaperas, kaj nur la formo restas.

 

12

 

Tiel inter la judoj ĉe la fino de la ciklo de Moseo, kiu koincidis kun la kristana revelacio, la Leĝo de Dio malaperis, kaj restis nur formo sen spirito. La Sankte-Sankto foriris el meze de ili, sed la ekstera korto de Jerusalemo – kio estas la esprimo, uzita por la formoj de la religio – falis en la manojn de la nacioj. En la sama maniero la fundementaj principoj de la religio de Kristo, kiuj estas la plej grandaj virtoj de l’ homaro, malaperis, kaj ĝia formo restis en la manoj de pastroj kaj ekleziuloj. Simile la fundamento de la religio de Mahometo malaperis, sed ĝia formo restis en la manoj de la oficialaj ‘ulamá.

 

13

 

Tiuj fundamentoj de la religio de Dio, kiuj estas spiritaj, kiuj estas la virtoj de l’ homaro, ne povas esti revokitaj; ili estas neforigeblaj kaj eternaj, kaj estas renovigataj en la ciklo de ĉiu profeto.

 

14

 

La dua parto de la religio de Dio koncernas la materialan mondon, kaj al ĝi apartenas fastoj, preĝoj, ritoj, edziĝo kaj eksedziĝo, forigo de sklaveco, leĝaj procedoj, interkonsentoj, komensoj por mortigo, perfortagoj ŝteloj kaj maljustaroj. Tiu ĉi parto de la Leĝo de Dio, kiu rilatas al materialaj aferoj, estas modifata kaj alliigata en ĉiu profeta ciklo konforme al la necesoj de la tempo.

 

15

 

Mallonge dirante, la Sankte-Sankto signifas la spiritan Leĝon, kiu neniam estos modifita, aliigita aŭ revokita, kaj la sankta urbo signifas la materialan Leĝon, kiu povas esti revokita. Kaj tiu ĉi materiala Leĝo, kiu estas priskribita, kiel la sankta urbo, estis piedpremata mil ducent sedek jaroj.

 

16

 

“Kaj mi donos al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakaĵo.”  Tiuj ĉi du atestantoj estas Mahometo, la Sendito de Dio, kaj ‘Alí, la filo de Abú-Tálíb.

 

17

 

En la Korano estas dirite, ke Dio alparolis Mahometon, la Senditon de Dio, dirante: “Ni faris vin Atestanto, Heroldo de la bona novaĵo, kaj Avertanto” . Tio signifas: Ni destinis vin kiel atestanton, donanton de la bona novaĵo kaj portanton de la kolero de Dio. [36]  La signifo de “atestanto”  estas: tiu, per kies atesto aferoj estas pruvataj. La ordonoj, donitaj al tiuj du atestantoj, devis esti plenumataj dum mil ducent sesdek tagoj, komprenante ĉiun tagon, kiel jaron. Mahometo estis la radiko, kaj ‘Alí la branĉo, same kiel Moseo kaj Josuo. Estas dirite, ke ili estos vestitaj per sakaĵo, kio signifas, ke ili devas esti vestitaj ekstervide per malnovaj vestoj, ne per novaj vestoj. Alivorte, en la komenco ili havos nenian gloron en la okuloj de homoj, nek ilia Afero ŝajnos nova. Ĉar la spirita Leĝo de Mahometo akordas kun tiu de Kristo en la Evangelio, kaj plejparto de liaj leĝoj, rilatantaj al la materialaj aferoj, akordas kun tiuj de la Pentateŭko. Tion ĉi signifas la malnovaj vestoj.

 

18

 

Plue estas dirite: “Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.”  Tiuj ĉi du personoj estas komparitaj kun olivarboj, ĉar en tiu tempo ĉiuj lampoj estis lumigataj per olivoleo. La signifo de tio ĉi estas du personoj, de kiuj venas tiu spirito de la saĝeco de Dio, kiu estas la kaŭzo de la lumigo de l’ mondo. Tiuj ĉi lumoj de Dio estis destinitaj radii kaj brili, tial ili estas komparitaj al lampingoj: lampingo estas la loĝejo de lumo, kaj el ĝi radias la lumo. En la sama maniero la lumo de gvido devas brili kaj radii el tiuj ĉi du lumaj personoj.

 

19

 

Plue estas dirite: “Ili estas starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.”  Tio signifas, ke ili staras en servado al Dio kaj edukado de la kreaĵoj de Dio, kiel la barbaraj nomadaj arabaj gentoj de la Araba Duoninsulo, kiujn ili edukis en tia maniero, ke ili atingis en tiuj tagoj la plej altan gradon de civilizacio, kaj ilia famo kaj gloro disvastiĝis tra la tuta mondo.

 

20

 

“Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia buŝo kaj formanĝus iliajn malamikojn.”  Tio ĉi signifas, ke neniiu povos rezisti ilin, kaj ke se iu volos malgrandigi iliajn instruojn, li estos ĉirkaŭkaptita kaj neniigita de tiu sama Leĝo, kiu elvenas el iliaj buŝoj; kaj ĉiu, kiu penos ofendi, kontraŭstari kaj malami ilin, estos neniigita per ordono, kiu eliros el iliaj buŝoj. Kaj tiel okazis: ĉiuj malamikoj estis venkitaj, forkurigitaj kaj neniigitaj. En tiu ĉi plej klara maniero Dio helpis ilin.

 

21

 

Poste estas dirite: “Ili havas la povon fermi la ĉielon, por ke ne pluvu dum tagoj de ilia profetado.”  Tio ĉi signifas, ke en sia ciklo ili estos kiel reĝoj. La Leĝo kaj instruoj de Mahometo, kaj la klarigoj kaj komentarioj de ‘Alí estas ĉielaj donacoj; se ili volas doni tiujn donacojn, ili havas la povon fari tion. Se ili ne volas tion, la pluvo ne venos el la ĉielo; la pluvo signifas ĉi tie donacojn,

 

22

 

Plue estas dirite: “Kaj ili havos povon super la akvoj, por ŝanĝi ilin en sangon.”  Tio ĉi signifas, ke la profeteco de Mahometo estas tia sama, kiel tiu de Moseo, kaj ke la povo de ‘Alí estas tia sama, kiel tiu de Jesuo: se ili volus, ili povus ŝanĝi la akvojn de Nilo en sangon, tiagrade, kiom estas koncernataj egiptoj kaj tiuj, kiuj neas ilin. Tio ĉi signifas, ke tio, kio estas la kaŭzo de ilia vivo, fariĝas pro ilia malklereco kaj fiereco la kaŭzo de ilia morto. Tiel la regno, riĉeco kaj potenco de Faraono kaj lia popolo, kiuj estis estis la kaŭzoj de la vivo de l’ nacio, iĝis pro ilia kontraŭstarado, neado kaj fiereco la kaŭzoj de morto, ruiniĝo, dispelo, malaltiĝo kaj malriĉiĝo. El tio ĉi sekvas, ke la du atestantoj havas la povon neniigi naciojn.

 

23

 

Plue estas dirite: “Kaj frapi la teron per ĉia plago ĉiufoje, kiam ili volos” , kio signifas, ke ili havos ankaŭ la povon kaj materialan forton, necesan por eduki malbonulojn kaj tiujn, kiuj estas premantoj kaj tiranoj: ĉar al la du atestantoj Dio donis same eksteran, kiel internan povon, por ke ili eduku kaj benigu la kruelajn, sangamajn, tiranajn nomadajn arabojn, kiuj estis kvazaŭ rabbestoj.

 

24

 

“Kaj kiam ili finos sian ateston”  signifas, kiam ili plenumos ĉion, kio estas al ili ordonite, kaj transdonos la vorton de Dio, akcelantan la starigon de la Leĝo de Dio kaj propagantan la ĉielajn instruojn, kun la cello, ke vidiĝu en homoj la signoj de la spirita vivo, kaj ke ekbrilu la lumo de la virtoj de l’ homara mondo, ĝis estos plenumita kompleta disvolviĝo inter la nomadaj gentoj.

 

25

 

“La besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj   mortigos ilin”  – tiu ĉi besto estas Baní-Umayya, [37]  kiu atakis ilin el la profundaĵo de eraro, kaj kiu levis sin kontraŭ la religio de Mahometo kaj kontraŭ la realeco de ‘Alí, alivorte kontraŭ la amo de Dio.

 

26

 

Estas dirite: “La besto faros militon kontraŭ ili”  – tio estas spiritan militon. Ĝi signifas, ke la besto agos komplete kontraŭe al la instruoj, kutimoj kaj institucioj de la du atestantoj, ĝis tia grado, ke la virtoj kaj perfektecoj, kiujn la povo de la du atestantoj dissemis itner la popoloj kaj gentoj, estos komplete dispelitaj, kaj venkos la besta naturo kaj korpaj deziroj. Tiel la signifo de la besto, faronta militon kontraŭ ili kaj venkonta ilin, estas, ke la mallumo de eraro, kiu venos de la besto, levos sin super la horizonton de la mondo kaj mortigos la du atestantojn. Alivorte, ke ĝi detruos la spiritan vivon, kiun ili disvastigas inter la nacio, kaj komplete forigos la diajn leĝojn kaj instruojn, piedpremante la religion de Dio: nenio postrestos, krom senviva korpo sen spirito.

 

27

 

“Kaj iliaj kadavroj kuŝas sur la stratoj de la granda urbo, kiu nomiĝas laŭspirte Sodom kaj   Egiptujo, kie ankaŭ la Sinjoro estis krucumita.” “Iliaj kadavroj”  signifas la religion de Dio, kaj “la stratoj”  signifas publican elmetitecon. La signifo “Sodom kaj Egiptujo” , la loko, “kie ankaŭ la Sinjoro estis krucumita”,  estas la regiono de Sirio, kaj speciale Jerusalemo, kiu estis sub la aŭtoritato de Baní-Umayya. Tio estis la loko, kie unue malaperis la religio de Dio kaj la diaj instruoj, kaj restis nur korpo sen spirito. “Iliaj kadavroj”  signifas la religion de Dio, kiu restis kiel senviva korpo sen spirito.

 

28

 

“Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kavadrojn en tombon”.

 

29

 

Kiel estis antaŭe klarigite, en la terminaro de la Sanktaj Libroj tri tagoj kaj duono estas kvardek du monatoj, kaj kvardek du monatoj estas mil ducent sesdek tagoj, ĉar ĉiu tago laŭ la teksto de la Sanktaj Libroj signifas unu jaron, la senco estas, ke dum mil ducent sesdek jaroj, kio estas la ciklo de la Korano, nacioj, gentoj kaj popoloj rigardos iliajn kadavrojn, t.e. faros spektaklon el la religio de Dio: kvankam ili ne estos en harmonio kun ĝi, ili tamen ne lasos meti iliajn korpojn – de la religio de Dio – en tombon. Tio signifas, ke ekstervide ili tenos sin je la religio de Dio kaj ne permesos, ke ĝi komplete malaperu el inter ili, nek ke ĝia korpo estu tute neniigita kaj detruita. Ne, ili forlasos ĝin efektive , konservante laŭekstere ĝian nomon kaj memoron.

 

30

 

Tiuj “popoloj kaj triboj kaj lingvoj”   signifas tiujn, kiuj kolektis sin en la ombro de l’ Korano, ne allasante eksterviden neniigon kaj plenan detruon de la Afero de l’ Leĝo de Dio: ĉar estas preĝoj kaj fastoj inter ili, sed la fundamentaj principoj de la religio de Dio, kiuj estas moraleco, bonkonduto kaj scio pri diaj misteroj, malaperis. La lumo de la virtoj de l’ homara mondo, kiu estas rezulte de amo de Dio kaj scio pri Li, estas estingita, kaj venkaj estas la mallumo de tiraneco, premado, satanaj pasioj kaj deziroj. La korpo de la Leĝo de Dio, kiel kadavro, estis elmetita publike por mil ducent sesdek tagoj, kalkulante ĉiun tagon por jaro, kaj tiu ĉi periodo estas la ciklo de Mahmoeto.

 

31

 

Homoj malgajnis ĉion, kion fondis tiuj du personoj, kio estis la fundamento de la Leĝo de Dio, kaj neniigis la virtojn de la mondo de l’ homaro, kiuj estas la diaj donacoj kaj la spirito de tiu ĉi religio, ĝis tia grado, ke honesteco, justeco, amo, unueco, pureco, sankteco, sindetenemo kaj ĉiuj diaj kvalitoj pasis for el inter ili. En la religio restis sole preĝoj kaj fastoj; tiu ĉi stato daŭris dum mil ducent sesdek jaroj, kio estas la ciklo de Furqan [38] . Estis tiel, kvazaŭ tiuj du eminentaj personoj estus mortaj, kaj iliaj korpoj restus sen spirito.

 

32

 

“Kaj la loĝantoj sur la tero ĝojas pri ili kaj gajiĝas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; ĉar tiuj du profetoj turmentadis la loĝantojn sur la tero.” “La loĝantojn sur la tero”  signifas la aliajn naciojn kaj rasojn, kiel la popoloj de Eŭropo kaj malproksima Azio, kiuj, vidante, ke la karaktero de Islámo estas plene ŝanĝita, la Leĝo de Dio forlasita, ke la virtoj, fervoro kaj honoro pasis for el inter ili, estis feliĉaj kaj ĝojis, ke degenero de moraleco frapis la popolojn de Islámo, kaj sekve de tio ili estos subigitaj de aliaj nacioj. Tio ĉi efektiviĝis. Rigardu tiujn homojn, kiuj estis atingintaj la plej supron de povo – kiel degraditaj kaj piedpremataj ili estas.

 

33

 

La aliaj nacioj “sendos donacojn unu al la alia” , kio signias, ke ili helpos unu al la alia, ĉar “tiuj du profetoj turmentadis la loĝantojn sur la tero” – t.e. ili superadis la aliajn naciojn de la mondo kaj estis venkaj super ili.

 

34

 

“Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili stariĝis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiu ilin rigardis.”  Tri tagoj kaj duono, kiel mi antaŭe klarigis, estas mil ducent sesdek jaroj. La du personoj, kies korpoj kuŝis senspirite, estas la instruoj kaj la Leĝo, kiujn Mahometo starigis kaj ‘Alí diskonigis, el kiuj teman la realeco foriris kaj restis nur la formo. La spirito revenis en ilin – ĝi signifas, ke la fundamentoj kaj instruoj estis restarigitaj. Alivorte, la spiriteco de la religio de Dio estis ŝanĝita en materialecon, kaj virtoj en malvirtojn: la amo de Dio estis ŝanĝita en malamon, lumeco en mallumon, diaj kvalitoj en la satanajn, justeco en tiranecon, korafableco en malamikecon, sincereco en hipokritecon, gvidateco en eraron kaj ĉasteco en voluptemon. Kaj post tri tagoj kaj duono, kio laŭ la terminaro de la Sanktaj Libroj estas mil ducent sesdek jaroj, la diaj instruoj, ĉielaj virtoj, perfektecoj kaj spiritaj donacoj estis renovigitaj per la apero de Báb kaj la sindonemo de Jináb-i-Quddús.   [39]

 

35

 

La sanktaj blovoj disverŝis sin, ekbrilis la lumo de l’ vero, venis la tempo de la vivodona printempo kaj mateniĝis la tago de gvido. La du senvivaj korpoj denove ricevis vivon, kaj la du eminentuloj – unu – la fondinto, kaj alia – la disvastiganto – levis sin kaj estis kiel du lampingoj, ĉar ili lumigis la mondon per la lumo de l’ vero.

 

36

 

“Kaj ili aŭdis grandan voĉon el la ĉielo, dirantan al ili. Supervenu ĉi tien. Kaj ili supreniris en la ĉielon en la nubo.”  Ĝi signifas, ke el la nevidebla ĉielo ili aŭdis la voĉon de Dio, dirantan: “Vi faris ĉion, kio estis ĝusta kaj taŭga en la transdonado de la instruoj kaj de la bona novaĵo, vi transdonis Mian vorton al homoj kaj senigis la vokon de Dio, kaj vi plenumis vian devon. Nun vi devas, kiel Kristo, oferi viajn vivojn por la Plejamato, kaj esti martiroj. Kaj unu, la Suno de l’ Realeco, kaj la alia, la Luno de Gvido [40] , simile al Kristo malsupreniris sur la horizonton de l’ grandega martireco kaj levis sin en la Regnon de Dio.

 

37

 

“Kaj iliaj malamikoj rigardis ilin”  – signifas, ke multaj el iliaj malamikoj, ĉeestinte ilian martirigon, ekkomprenis la altecon de ilia stato kaj la superegecon de ilia virteco, kaj atestis ilian grandecon kaj perfektecon.

 

38

 

“Kaj en tiu horo fariĝis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj” .

 

39

Tiu ĉi tertremo okazis en Shíráz post la martirigo de Báb. En la urbo estis granda maltrankvilo kaj multaj homoj pereis. Granda ekscito sekvis ankaŭ pro malsanoj, ĥolero, malbonrikolto, mizero, malsato kaj afliktoj, al kiuj similajn oni neniam konis.

 

40

 

“Kaj la ceteraj pleniĝis de timo, kaj donis laŭdon al la Dio de la ĉielo.”

 

41

 

Kiam la tertremo okazis en Fárs, ĉiuj postvivintoj lamentis kaj ploris tage kaj nokte, kaj okupadis sin per preĝado kaj glorado al Dio. Ili estis tiel zorgotuŝitaj kaj teruritaj, ke dum noktoj ili restadis sen dormo kaj ripozo.

 

42

 

“La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas” . La unua veo estas la apero de la Profeto Mahometo, la filo de ‘Abdu’lláh – paco estu al li! La dua veo estas la granda tago de la revelacio de la Sinjoro de Armeoj kaj la radiado de la Beleco de la Promesito. La klarigo de tio ĉi, de la veo, estas menciita en la trideka ĉapitro de Jeĥezkel, versoj unua, dua kaj tria, kie estas dirite: “Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dironte: Ho filo de homo, profetu kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plorkriu: Ve al la tago! Ĉar proksima estas la tago, proksima estas la tago de la Eternulo.”

 

43

 

El tio estas certe, ke la tago de veo estas la tago de la Sinjoro; ĉar en tiu tago ve al senzorguloj, ve al pekuloj, ve al ignorantoj. Jen kiam estas dirite: “La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas!” La tria veo estas la tago de la revelacio de Bahá’u’lláh, la tago de Dio, kaj ĝi estas proksima al la aperotago de Báb.

 

44

 

“Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne.”

 

45

 

La sepa anĝelo estas homo, posedante ĉielajn ecojn, kiu aperos kun ĉielaj kvalitoj kaj karaktero. Fariĝis voĉoj, per kiuj la apero de la Dia Malkaŝanto estos proklamita kaj diskonigita. En la tagoj de la Revelacio de la Sinjoro de Armeoj kaj en la epoko de la dia ciklo de la Ĉionpova, kiu estas promesita kaj menciita en ĉiuj sanktaj libroj kaj skribaĵoj de la profetoj – en tiu tago de Dio la Spirito kaj Dia Regno estos starigita, kaj la mondo estos renovigita. Nova spirito estos enblovita en la korpon de l’ kreitaro, venos la dia printempo, la nuboj de l’ favoro verŝas pluvon, brilos la suno de l’ realeco, blovos la vivodona venteto, la mondo de la homaro vestos sin per nova vesto, la supraĵo de la tero estos rava paradizo; la homaro estos edukita, militoj, malpacoj, malkonsentoj kaj malbonvolo malaperos, kaj aperos veramo, justeco, honesteco kaj kulto de Dio; unueco, amo kaj frateco ĉirkaŭbrakos la mondon, kaj Dio regos eterne, kio signifas, ke fondita estos la Spirita kaj Ĉiama Regno. Tia estas la tago de Dio. Ĉar ĉiuj el la tagoj, kiuj venis kaj forpasis, estis la tago de Abrahamo, Moseo, Kristo, aŭ de aliaj profetoj; sed tiu ĉi tago estas la tago de Dio, ĉar la Suno de l’ Realeco supreniros en ĝi kun plej granda varmo kaj brilego.

 

46

 

“Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio, dirante: Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis, ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis.”

 

47

 

En ĉiu ciklo la ĉefuloj kaj sanktuloj estis en la nombro de dekdu. Jakobo havis dekdu filojn; en la tempo de Moseo estis dekdu ĉefoj de la gentoj; en la tempo de Kristo estis dekdu apostoloj, kaj en la tempo de Mahometo estis dekdu imámoj. Sed en la taog de tiu ĉi glora revelacio ili estas dudek kvar – en la nombro duobla rilate al la antaŭaj, ĉar la grandeco de tiu revelacio tion postulas. Tiuj sanktuloj antaŭ Dio sidas sur siaj propraj tronoj – ĝi signifas, ke ili regas eterne.

 

48

 

Tiuj dudek kvar grandaj personoj, kvankam sidantaj sur la tronoj de eterna regado, tamen adorkliniĝas antaŭ la apero de la universala Malkaŝanto de Dio kaj estas humilaj kaj subiĝemaj, dirante: “Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; ĉar Vi alpremis Vian forton kaj reĝis.”  Ĝi signifas: Vi aperigos Viajn instruojn, Vi kolektos ĉiujn loĝantojn de la tero en Vian ombron kaj Vi kunvenigos ĉiujn homojn en la ombron de unu tendo. Kvankam ĝi estas la Eterna Regno de Dio, kaj Li ĉiam havis kaj havas Regnon, la Regno tie ĉi signifas la revelacion de Li mem; [41]  kaj Li aperigos ĉiujn leĝojn kaj instruojn, kiuj estas la spirito de la homara mondo kaj la eterna vivo. Kaj tiu universala Malkaŝanto venkos la mondon en paco kaj trankvilo, ne per glavo kaj batalilo; li fondos tiun Ĉielan Regnon per vera amo, ne per la forto de milito. Li diskonigos tiujn instruojn per bonkoreco kaj justeco, ne per militiloj kaj severeco. Li tiel edukos naciojn kaj popolojn, ke malgraŭ siaj diversaj kondiĉoj, malgraŭ diversaj moroj kaj karakteroj, diversaj religioj kaj rasoj, ili estos, kiel estas dirite en la Biblio, kiel lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, suĉinfano kaj serpento – kamaradoj, amikoj kaj kunuloj. La malpacoj de rasoj, la diferencoj de religioj kaj la baroj inter nacioj estos komplete forigitaj, kaj ĉiuj atingos perfektan unuecon kaj interpaciĝon en la ombro de la Benita Arbo.

 

49

 

“Kaj la nacioj furioze”  ĉar Viaj instruoj estis kontraŭaj al la pasioj de la aliaj popoloj: “Kaj venis Via kolero” , t.e. ĉiuj estos frapitaj per grandaj afliktoj; ĉar ili ne sekvas Viajn ordonojn, konsilojn kaj instruojn, ili estos senigitaj de Viaj eternaj malavaraĵoj kaj vualitaj kontraŭ la lumo de la Suno de l’ Realeco.

 

50

 

“Kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj”  signifas, ke venis la temo, kiam la mortintoj – t.e. tiuj, kiuj estas senigitaj de la spirito de amo de Dio, kaj ne partohavas en la sanktigita eterna vivo – estos juĝataj kun justeco, kio signifas, ke ili levas sin, por ricevi, kion ili meritas. Li videbligos la realecojn de iliaj sekretoj, montrante, kiel malaltan gradon ili okupas en la mondo de l’ ekzisto, kaj ke efektive ili estas regataj de morto.

 

51

 

“Kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj kaj al   la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj.”  Tio estas, li distingos la justulojn kun senfina malavareco, igante ilin brili sur la horizonto de eterna honoro, kiel steloj de la ĉielo. Li helpos ilin, donante al ili konduton kaj agojn, kiuj estas lumoj de la homara mondo, rimedoj de gvido kaj kaŭzoj de la eterna vivo en la Dia Regno.

 

52

 

“Kaj pereigi la detruantoj de la tero.”  Ĝi signifas, ke li tute senpovigos la senzorgulojn; ĉar vidigita estos la blindeco de blindulo, kaj ankaŭ la vidpovo de vidanto; ekkonita estos la senscio de erarantoj, kaj vidigita estos la saĝeco de tiuj, kiuj estas gvidataj – sekve la detruantoj estos pereigitaj.

 

53

 

“Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio” , kio signifas, ke la dia Jerusalemo estas fondita kaj la Sankte-Sankto fariĝis videbla. La Sankte-Sankto, laŭ la terminaro de tiuj, kiuj havas la saĝecon, estas la esenco de la Dia Leĝo kaj la ĉielaj kaj veraj instruoj de la Sinjoro, kiuj estis ŝanĝitaj en la ciklo de neniu el la profetoj, kiel estis antaŭe klarigite. La sanktejo de Jerusalemo estas komparita al la realeco de la Leĝo de Dio, kiu estas la Sankte-Sankto, kaj la tuto de leĝoj, interkonsentoj, ritoj kaj materialaj reguloj estas la urbo de Jerusalemo – pro tio ĝi estas nomata la ĉiela Jerusalemo. Mallonge dirante, ĉar en tiu ĉi ciklo la Suno de l’ Realeco radiigos la lumon de Dio kun plej granda brilego, tial la esenco de la instruoj de Dio estos realigita en la mondo de l’ ekzisto, la mallmoj de malklereco kaj senscio estos dispelitaj, la mondo fariĝos nova mondo kaj klereco ekregos universale. Tiel aperos la Sankte-Sankto.

 

54

 

“Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio”  signifas ankaŭ, ke per la disproklamo de la diaj instruoj, apero de la ĉielaj misteroj kaj sinlevo de la Suno de l’ Realeco la pordoj de sukceso kaj prospero estos malfermitaj en ĉiuj direktoj, kaj klaraj estos la signoj de boneco kaj de ĉielaj benoj.

 

55

 

“Kaj vidiĝis en Lia templo la kesto de Lia interligio” . T.e. la Libro de Lia Testamento aperos en Lia Jerusalemo, la Epistolo pri la Interligo [42]  estos starigita kaj la signifo de la Testamento kaj de la Interligo fariĝos klara. La famo de Dio disvastiĝos tra la Oriento kaj tra la Okcidento, kaj la proklamo de la Afero de dio plenigos la mondon. Perfortantoj de la Interligo estos degraditaj kaj dispelitaj, kaj fideluloj estos bontraktataj kaj glorata, ĉar ili tenas sin je la Libro de la Testamento, kaj estas firmaj kaj persistaj en la Interligo.

 

56

 

“Kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo” . Ĝi signifas, ke post la apero de la Libro de la Testamento estos granda fulmotondro, kaj zigzagos la fulmoj de kolero kaj indigno de Dio, sonos la tondrobruoj de perfortantoj de la Interligo, kaj okazos tertremoj de dubo, la hajlo de termentoj batos la perfortantojn de la Interligo, kaj eĉ tiuj, kiuj laŭkonfese estas kredantoj, falos en provojn kaj tentojn.

 

XII.

 

KOMENTARIO PRI LA DEKUNUA ĈAPITRO DE JESAJA.

 

 

1

 

En Jesaja, ĉaptiro dekunua, versoj unua ĝis deka, estas dirite:

 

2

 

“Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo. Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido, kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. Kaj bovino paŝiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.”

 

3

 

La vortoj pri la markoto el la trunko de Jiŝaj povus esti prave rilatigitaj al Kristo, ĉar Jozefo devenis el la posteularo de Jiŝaj, la patro de Davido; sed ĉar Kristo ricevis sian ekziston pere de la Spirito de Dio, li nomis sin la Filo de Dio. Se li ne farus ĝin, tiu ĉi priparolo povus rilati al li. Krom tio la faktoj, kiujn li indikas, kiel okazantajn en la tagoj de la markoto, se oni klarigas ilin simbole, plenumiĝis parte en la tagoj de Kristo, sed ne tute; kaj se ni ne klarigus ilin, tiam sendube neniu el la signjo estus aperinta. Ekzemple lup kaj ŝafido, leono kaj kaprido, suĉinfano kaj aspido – tio estas metaforoj kaj simboloj de deversaj nacioj, popoloj, antagonistaj sektoj kaj malamikaj rasoj, kiuj estas tiel kontraŭaj kaj malamikaj unu la alia, kiel lupo kaj ŝafido. Ni diras, ke per la spiritblovo de Kristo ili ricevis konkordon kaj harmonion, ili estis vivigitaj kaj interrilatis unu kun aliaj.

 

4

 

Sed “Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.” Tiuj ĉi kondiĉoj ne ekregis en la tempo de la revelacio de Kristo. Ĉar ĝis la hodiaŭa tago diversaj kaj antagonistaj nacioj ekzistas en la mondo, tre malmultaj konfesas la Dion de Izraelo, kaj pli granda parto estas sen konado de Dio. En la sama maniero universala paco ne ekestis en la tempo de Kristo; t.e. inter la antagonistaj kaj malamikaj nacioj estis nek paco, nek konkordo, malpacoj kaj malkonsentoj ne ĉesis, kaj interpaciĝo kaj sincereco ne aperis. Eĉ en tiu ĉi tago inter la kristanaj sektoj kaj nacioj oni renkontas malsimpation, malamon kaj plej akran malamikecon.

 

5

 

Sed tiuj ĉi versoj konformas vorton post vorto al Bahá’u’lláh: tiel en tiu ĉi mirinda ciklo la tero estos aliformita kaj la mondo de la homaro ornamita per trankvileco kaja beleco. Malpacojn, malkonsentojn kaj murdojn anstataŭas paco, vero kaj konkordo; inter nacioj, popoloj, rasoj kaj landoj ekregos amo kaj amikeco. Reciproka helpo kaj unueco estos fonditaj, kaj fine milito estos tute forigita. Kiam la leĝoj de la Plej Sankta Libro estos devoforte enkondukitaj, malpacoj kaj malkonsentoj ricevos finan verdikton de absoluta justeco antaŭ ĝenerala tribunalo [43]  de la nacioj kaj regnoj, kaj aperantaj malfacilaĵoj estos solvataj. La kvin partoj de la mondo formos nur unu, la multenombraj nacioj fariĝos unu, la supraĵo de la tero estos unu lando, kaj la homaro estos unu socio. La rilatoj inter landoj, sinmikso, unueco kaj amikeco de popoloj kaj socioj atingos tian gradon, ke la homa gento estos kiel unu familio kaj parencaro. La lumo de ĉiela amo brilos, kaj la mallumo de malamikeco kaj malamo estos forpelita el la mondo. Universala paco starigos sian tendon en al centro de la mondo, kaj la Benita Arbo de Vio tiel kreskos kaj disetendos siajn branĉojn, ke ĝi donos ombron al la Oriento kaj al la Okcidento. Forta kaj malforta, riĉa kaj malriĉa, antagonistaj sektoj kaj malamikaj nacioj – kiuj estas kiel lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, leono kaj bovido – rilatos unu al alia kun plej kompleta amo, amikeco, justeco kaj senpartieco. La mondo estos plena de scienco, de komprenado de la realeco de l’ misteroj de estaĵoj, kaj de konado de Dio.

 

6

 

Konsideru nun, kian progreson faris scienco kaj komprenado en tiu ĉi granda jarcento, kiu estas la ciklo de Bahá’u’lláh, kiel multaj sekretoj de l’ ekzisto estis malkovritaj, kiel multaj grandaj elpensaĵoj ekvidis la lumon kaj multiĝas en sia nombro de tago al tago. Baldaŭ materiala scienco kaj instruiteco, same kiel la konado de Dio, faros tian progreson kaj elmontros tiajn mirindaĵojn, ke la rigardantoj estos frapitaj de miro. Tiam la mistero de la verso en Jesaja “ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron” fariĝos absolute klara.

 

7

 

Pripensu nur, ke en la mallonga tempo de post la apero de Bahá’u’lláh, popoloj de ĉiuj landoj, nacioj kaj rasoj eniris la ombron de tiu ĉi Afero. Kristanoj, judoj, zoroastranoj, budhanoj, hindoj kaj persoj – ĉiuj interrilatas kun plej granda amikeco kaj amo, kvazaŭ ili efektive, kune kun siaj samuloj, estus parencoj kaj samgentanoj de mil jaroj, ĉar ili estas kiel patro kaj infano, patrino kaj filino, fratino kaj frato. Ĝi estas unu el la signifoj de la unueco de lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, kaj leono kaj bovido.

 

 

8

 

Unu el la grandaj faktoj, okazontaj en la tago de l’ revelacio de tiu senkompara Branĉo, estas suprenlevo de la Standardo de Dio inter ĉiuj landoj; ĝi signifas, ke ĉiuj nacioj kaj gentoj venos en la ombron de al Dia Flago, kiu estas ĝuste la Nobla Branĉo mem, kaj fariĝos unu nacio. La antagonismoj de kredoj kaj religioj, la malamikecoj de rasoj, popoloj, kaj ĉiuj naciaj diferencoj estos elradikigitaj el inter ili. Ĉiuj estos unu en religio, unu en kredo, unu en raso, ĉiuj estos unu popolo kaj loĝos en unu patrujo, kiu estas la tera globo. Universala paco kaj konkordo estos realigitaj inter ĉiuj nacioj, kaj la senkompara Branĉo kunigos la tutan Izraelon: ĝi signifas, ke en tiu ĉi ciko Izraelo estos kunvenigita en la Sanktan Landon, kaj ke la juda popolo, disĵetita tra la Oriento kaj Okcidento, Nordo kaj Sudo, estos reunigita.

 

9

 

Rigardu nun: tiuj ĉi faktoj ne okazis en la kristana ciklo, ĉar la nacioj ne venis sub unu Standardon, kiu estas la Dia Branĉo. Sed en tiu ĉi ciklo de la Eternulo ĉiuj nacioj kaj popoloj eniros en la ombron de tiu ĉi Flago. Simile Izraelo, disĵetita tra la tuta mondo, ne estis reunigita en la Sankta Lando en la kristana ciklo. Sed en la komenco de la ciklo de Bahá’u’lláh tiu dia promeso, klare esprimita en ĉiuj Libroj de la Profetoj, komencis plenumiĝadi. Vi povas vidi, kiel el ĉiuj partoj de la mondo judaj gentoj venas en la Sanktan Landon; ili vivas en vilaĝoj kaj kamparoj, kiuj ili faras siaj propraj, kaj tagon post tago ili tiel plimultiĝas, ke Palestino fariĝos ilia hejmo.

 

XIII.

 

KOMENTARIO PRI LA DEKDUA ĈAPITRO DE LA APOKALIPSO DE S-TA JOHANO.

 

 

1

 

Ni klarigis antaŭe, ke la plej ofta senco de la trovataj en la Sanktaj Libroj esprimoj: la Sankta Urbo, la Jerusalemo de Dio – estas la Leĝo de Dio. Ĝi estas komparita kelkfoje al fianĉino, jen al Jerusalemo, kaj alifoje al nova ĉielo kaj tero. Tiel en la ĉapitro dudek-unua, versoj unua, dua kaj tria de la Apokalipso de S-ta Johano estis dirite: “Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan, kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun li, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio.”

 

2

 

Rimarku, kiel klare kaj evidenta estas, ke la unua ĉielo kaj la unua tero signifas la antaŭan Leĝon. Ĉar estas dirite, ke la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis, kaj la maro jam ne ekzistas: tio ĉi esprimas, ke la tero estas la loko de l’ juĝo, kaj sur tiu ĉi tero de l’ juĝo ne ekzistas maro; ĝi signifas, ke la instruoj kaj la Leĝo de Dio komplete ĉirkaŭregos la teron, kaj ĉiuj homoj aliĝos al la Afero de Dio, kaj la tero estsos entute loĝata de kredantoj; tial ne ekzistos plu maro, ĉar la restejo kaj vivloko de homo estas kontinento. Alivorte – en tiu epoko la kampoj de la Leĝo estos plezurejoj de homo. Tia tero estas solida; la piedoj ne glitas sur ĝi.

 

3

 

La Leĝo de Dio estas ankaŭ priskribita kiel la Sankta Urbo, la Nova Jerusalemo. Estas klare, ke la Nova Jerusalemo, kiu malsuprenvenas el la ĉielo, ne estas urbo el ŝtonoj, mortero, brikoj, tero kaj ligno. Ĝi estas la Leĝo de Dio, kiu malsuprenvenas el la ĉielo kaj estas nomata nova; ĉar estas klare, ke la Jerusalemo el ŝtonoj kaj tero ne malsuprenvenas el la ĉielo, kaj ke ĝi ne estas renovigata, sed tio, kio estas renovigata estas la Leĝo de Dio.

 

4

 

La Leĝo de Dio estas ankaŭ komparita al belvestita fianĉino, kiu vidiĝas kun plej belaj ornamaĵoj, kiel estas dirite en la dudek-unua ĉapitro de la Apokalipso de S-ta Johano: “Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.”  Kaj en la ĉapitro dekdua, verso unua, estas dirite: “Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dekdu steloj.”  Tiu ĉi virino estas la fianĉino, la Leĝo de Dio, kiumalsuprenvenis je Mahometo. La suno, per kiu ŝi estas vestita, kaj la luno sub ŝiaj piedoj estas la du grandaj nacioj, kiuj estas en la ombro de tiu Leĝo, la regnoj de Persujo kaj de Turkujo, ĉar la emblemo de Persujo estas la suno, kaj de Turkujo – kvaronluno: tiel la suno kaj la luno estas la emblemoj de du regnoj, kiuj estas en la povo de la Leĝo de Dio. Poste estas dirite: “kaj sur ŝia kapo krono el dekdu steloj” . Tiuj ĉi dekdu steloj estas la dekdu imámoj, kiuj estis subtenantoj de la Leĝo de Mahometo kaj edukantoj de la popolo, brilantaj kiel steloj sur la ĉielo de gvido.

 

5

 

Plue estas dirite en la dua verso: “Kaj estante graveda, ŝi ekkriis,”  kio signifas, ke la Leĝo troviĝis en graj malfacilaĵoj kaj estis subigita al grandaj zorgoj kaj afliktoj, ĝis estis naskita perfekta ido, t.e. la novvenanta Malkaŝanto, la Promesito, kiu estas perfekta ido, kaj kiu estas nutrita en la sino de tiu Leĝo, kiu estas kvazaŭ ĝia patrino. La koncernata infano estas Báb, la Unua Punkto, kiu estis vere naskita de la Leĝo de Mahometo. Ĝi signifas, ke la Sankta Realeco, kiu estas infano kaj rezulto de la Leĝo de Dio, lia patrino, kaj tiu, kiu estas promesita de tiu religio, trovas realecon en la regno de tiu Leĝo, sed pro la despoteco de la drako la infano estis forkaptita al Dio. Post mil ducent sesdek tagoj la drako estis pereigita, kaj la naskito de la Leĝo de Dio, la Promesito, iĝis viebla.

 

6

 

Versoj 3 kaj 4. “Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo, kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron.”  Tiuj ĉi signoj estas aludo al la dinastio de Umayya’idoj, kiuj regis en la mahometana religio. La sep kapoj kaj sep diademoj signifas la sep landojn kaj regnojn, super kiuj etendis sin la povo de Baní-Umayyih: tio estas la roma regiono apud Damakso, la persa, araba kaj egipta regionoj, kune kun la regionoj de Afriko, nome Tunizio, Maroko kaj Alĝerio, la regiono de Andaluzio, kiu estas nun en Hispanujo, kaj la regiono de Turkestano kaj Transoksanio. Baní-Umayyih havis la povon super tiuj ĉi landoj. La dek kornoj signifas la nomoj de la regantoj, dek nomoj de la komandantoj kaj ĉefoj – la unua estis Abu Sufian kaj la lasta Marwan, sed kelkaj el ili estis samnomaj. Tiel do estis du Mu’awia, tri Yazid, du Walid kaj du Marwan; sed se ni kalkulus la nomojn sen ripetado, estus dek nomoj. Baní-Umayyih, el kiuj la unua estis Abu Sufian, la emiro de Mekko kaj ĉefo de la dinastio de Umayya’idoj, kaj la lasta – Marwan, ekstermis trionon de noblaj kaj sanktanimaj personoj el la posteularo de Mahometo, kiuj estis kiel la steloj de la ĉielo.

 

7

 

Verso 4. “Kaj la drako staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon” . Kiel ni antaŭe klarigis, tiu ĉi virino estas la Leĝo de Dio. La drako staris proksime de la virino, por formanĝi ŝian infanon, kaj tiu ĉi infano estis la promesita Malkaŝanto, la naskito de la Leĝo de Mahometo. Baní-Umayyih ĉiam insidis, por ekkapti la Promesiton, naskiĝontan el la posteulanaro de Mahometo, por pereigi kaj neniigi lin; ĉar ili tre timis la aperon de la promesita Malkaŝanto, kaj penis mortigi ĉiun el la posteluloj de Mahometo, kiu estis alte respektata.

 

8

 

Verso 5. “Kaj ŝi naskis filon, viran infanon, kiu regos ĉiujn naciojn per fera sceptro” . Tiu ĉi granda filo estas la promesita Malkaŝanto, naskita de la Leĝo de Mahometo kaj nutrita en la sino de la diaj instruoj. La fera sceptro estas simbolo de povo kaj potenco – ĝi ne estas glavo – kaj signifas, ke kun diapovo kaj potenco li estros ĉiujn naciojn de la tero. Tiu ĉi filo estas Báb.

 

9

 

Verso 6. “Kaj la virino forkuris en la dezerton” , t.e. la Leĝo de Dio forkuris en la dezerton, komprenante per tio la vastan dezerton de Hijáz kaj la Araban Duoninsulon.

 

10

 

Verso 6. “Kie ŝi havis lokon, pretigitan de Dio.”  La Araba Duoninsulo fariĝis loĝejo kaj restejo kaj centro de la Leĝo de Dio.

 

11

 

Verso 6. “Por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.”  En la terminaro de la Sankta Libro tiuj mil ducent sesdek tagoj signifas mil ducent sesdek jarojn, por la daŭro de kiuj la Leĝo de Dio estis starigita en la sovaĝejo de Arabujo, la granda dezerto: el ĝi venis la Promesito. Post mil ducent sesdek tagoj tiu Leĝo ne havos plu influon, ĉar la frukto de tiu arbo estos malaperinta, kaj la rezulto estos finatingita.

 

12

 

Konsideru nun, kiel tiuj profetaĵoj konformas unu kun alia. En la Apokalipso la apero de la Promesito estas difinita kiel okazonta post kvardek du monatoj, kaj Daniel esprimis tion ĉi kiel tri tempojn kaj duonon, kio estas ankaŭ kvardek du monatoj; tio ĉi estas mil ducent sesdek tagoj. En alia loko de la Apokalipso de S-ta Johano estas klare dirita pri mil ducent sesdek tagoj, kaj en la Sankta Libro estas dirite, ke ĉiu tago signifas jaron. Nenio povus esti pli klara, ol la harmonio inter tiuj profetaĵoj. Báb aperis en la jaro 1260 de Hijrah de Mahometo, kiu estas la universala mahometana tempokalkulo. Por neniu Malkaŝanto estas pli klaraj pruvoj en la Sanktaj Libroj, ol tio ĉi. Por tiu, kiu estas justa, la sameco de la tempoj, indikitaj per la langoj de la Grandaj, estas la plej konvika pruvo. Ekzistas nenia ebla klarigo de tiuj profetaĵoj. Benitaj estas justuloj, kiuj serĉas la veron. Sed se mankas justeco, homoj atakas, kontraŭparoloas kaj malkaŝe neas la evidentajn pruvojn, kiel la fariseoj, kiuj en la tempo de la revelacio de Kristo kun grandega obstineco neis la klarigojn de Kristo kaj de liaj disĉiploj. Ili mallumigis la Aferon de Kristo antaŭ sensciuloj, dirante: “Tiuj ĉi profetaĵoj ne estas pri Kristo, sed pri la Promesito, kiu venos pli poste, konforme kun la kondiĉoj, esprimitaj en la Biblio.” Kelkaj el tiuj kondiĉoj estis, ke li devas havi regnon, sidi sur la trono de Davido, firmigi la leĝojn de la Biblio kaj aperigi tian justecon, ke lupo kajŝafido kunvenos ĉe unu fonto. [44]

 

XIV.

 

SPIRITAJ PRUVOJ.

 

 

1

 

En tiu ĉi materiala mondo tempo havas ciklojn; lokoj aliiĝas pro sinsekvaj sezonoj, kaj por animo estas progreso, malprogreso kaj eduko.

 

2

 

Kelkfoje estas printempo, alifoje aŭtuno, kaj en alia tempo somero aŭ vintro.

 

3

 

Printempe estas nuboj, kiuj sendas teran ŝatindan pluvon, moskodoraj ventetoj kaj vivodonaj zefiroj; la aero estas perfekte modera, pluvo venas el la ĉielo, la suno brilas, fruktodonigaj ventoj peletas la nubojn, la mondo estas renovigita kaj la ekspiro de vivo montriĝas en vegetaĵoj, en bestoj kaj en homoj. Teraj estaĵoj pasas el unu stato en alian. Ĉio vestas sin per novaj vestoj, kaj la nigra tero kovras sin per herboj; montoj kaj valoj estas ornamitaj per verdaĵoj, arboj kreskigas foliojn kaj florojn, ĝardenoj naskas florojn kaj aromajn herbojn. La mondo fariĝas alia mondo, kaj ĝi ricevas vivodonan spiriton. La tero estis senviva korpo; ĝi trovas novan spiriton kaj aperigas senfinan belecon, ĉaromon kaj freŝecon. Tiel printempo estas kaŭzo de nova vivo kaj ĝi inspiras novan spiriton.

 

4

 

Poste venas somero, kiam la varmo pligrandiĝas kaj kreskado kaj disvolviĝado atingas la plej grandan potencon. La energio de vivo en la vegetaĵa regno atingas la gradon de perfekteco, aperas fruktoj kaj proksimiĝas la tempo de rikolto; grensemo aliformis sin en grengarbon, kaj oni amasigas provizon por vintro. Poste venas maltrankvila aŭtuno, kiam blovas malsanigaj kaj senfruktaj ventoj; ĝi estas la sezono de malsanoj, kiam ĉio velkas kaj la balzama aero malboniĝias. La printempaj blovetoj ŝanĝas sin en aŭtunajn ventojn, la fruktodonaj verdaj arboj iĝas sekaj kaj nudaj, floroj kaj bonodoraj herboj forvelkas, la belaj ĝardenoj aliformas sin en amasojn da polvo. Post tiu ĉi sezono venas vintro kun malvarmo kaj ventegoj. Neĝas, pluvas, hajlas, frostas, estas ventegoj, tondroj kaj fulmoj, akvoj glaciiĝas; ĉiuj kreskaĵoj mortas kaj bestoj malfortiĝas kaj mizeras.

 

5

 

Post kiam tiu ĉi stato estas atingita, denove revenas la vivodona printempo kaj la ciklo estas rekomencita. La printempo kun sia armeo de freŝeco kaj beleco dismetas la tendaron sur ebenaĵoj kaj montoj kun granda pompo kaj lukso. Refoje la formoj de kreaĵoj estas renovigitaj kaj la kreado de estaĵoj denove rekomencas sin. Korpoj kreskas kaj disvolviĝas, ebenaĵoj kaj sovaĝejoj iĝas verdaj kaj fruktodonaj, arboj kreskigas florojn, kaj la printempo de la pasinta jaro revenas en perfekta pleneco kaj gloro. Tia estas kaj tia devas esti la ciklo kaj sinsekvo de l’ ekzisto: tia estas la ciklo kaj sinsekvaro de la materiala mondo.

 

6

 

Same estas kun la spiritaj cikloj de la profetoj. Ĝi signifas, ke la tago de la apero de Sankta Malkaŝanto estas la spirita printempo; ĝi estas la dia brilegaĵo, ĝi estas la ĉiela donaco, la blovo de vivo, la supreniro de la Suno de l’ Realeco. Spiritoj estas revivigitaj, koroj estas refreŝigitaj, animoj fariĝas bonaj, ekzisto estas ekmovita, realecoj de homoj estas ĝojigitaj kaj kreskas kaj evoluas en bonaj kvalitoj kaj perfektecoj. Okazas universala progreso kaj estas leviĝo el mortintoj kaj plorkriado; ĉar ĝi estas la tago de juĝo, la tempo de maltrankvilo kaj afliktoj, kaj ĝi estas samtempe la periodo de ĝojo, de feliĉeco kaj de absoluta altirpovo.

 

7

 

Poste la vivinspira printempo finas sin per fruktodona somero. La vorto de Dio estas altglorata, la Leĝo de dio estas disproklamita, ĉio atingas perfektecon. La ĉiela tablo estas pretigita, sanktaj blovoj bonodorigas la Orienton kaj la Okcidenton, la instruoj de Dio konkeras la mondon, homoj estas edukitaj, laŭdindaj rezultoj estas ricevataj, universala progreso aperas en la mondo de la homaro kaj ĉion ĉirkaŭas la dia malavareco. La Suno de l’ Realeco levas sin de la horizonto de la Regno kun grandega potenco kaj varmo. Kiam ĝi atingas la meridianon, ĝi komencas mallevi sin kaj iri malsupren, kaj la spiritan someron sekvas aŭtuno, en kiu kreskado kaj disvolviĝado estas haltigitaj. Blovetoj ŝanĝas sin en detruajn ventojn, kaj la malbonsaniga sezono senhaviĝas de la beleco kaj freŝeco de ĝardenoj, ebenaĵoj kaj laŭboj. Tio signifas, ke la altirpovo kaj bonvolo ne estas plu, ke la diaj kvalitoj ŝanĝas sin, la radiado de koroj estas mallumigita, la spiriteco de animoj estas aliigita, malvirto anstataŭas virton, sankteco kaj pureco malaperas. Restas nur la nomo de la religio de Dio kaj la ĝeneralaj formoj de la diaj instruoj. La fundamentoj de la religio de Dio estas detruitaj kaj ruinigitaj, kaj restas nenio, krom formoj kaj kutimoj. Aperas dividoj, firmeco ŝanĝas sin en malfirmecon kaj spiritoj iĝas mortaj; koroj malfortas, animoj intertiĝas, kaj venas vintro, t.e. la malvarmo de senscio ĉirkaŭprenas la mondon kaj la malluma de homa eraro ekregas. Post tio ĉi venas indiferenteco, malobeo, senkonsidereco, maldiligenteco, malvirteco, bestaj instinktoj kaj la malvarmeco kaj sensenteco de ŝtonoj. Ĝi estas kiel la tempo de vintro, kiam la tera globo, senigita de la influo de l’ sunvarmo, iĝas dezerta kaj malgaja. Kiam la mondo de intelekto kaj pensoj atingas tiun ĉi staton, restas sole daŭra morto kaj konstanta neekzisto.

 

8

 

Post kiam la vintra tempo plenumis sian efikon, denove venas la spirita printempo kaj nova ciklo komenciĝas. Spiritaj ventetoj blovas, la lumega tagiĝo ekruĝas, la diaj nuboj verŝas pluvon, la radioj de la Suno de l’ Realeco ekbrilas, la mondo de l’ kreaĵoj ricevas novan vivon kaj vestas sin per mirindaj vestoj. Ĉiuj signoj kaj donacoj de la pasinta printempo reaperas kun eble eĉ pli granda grandiozeco en tiu ĉi sezono.

 

9

 

La spiritaj cikloj de la Suno de l’ Realeco estas kiel la cikloj de la materiala suno; ili ĉiam ripetas sin kaj renoviĝas. La Suno de l’ Realeco, kiel la materiala suno, havas multajn lokojn de apero kaj leviĝo: unu tagon ĝi leviĝas en la zodiaka signo de Kankro, alian tagon en la signo de Pesilo aŭ Fiŝoj, alifoje ĝi sendas siajn radiojn en la signo de Leono. Sed la suno estas unu sunuo kaj unu realaĵo; tiuj, kiuj havas la scion, amas la sunon kaj ne esats blindĉarmitaj per la lokoj de ĝia apero kaj leviĝo. Tiuj, kiuj havas la komprenon, estas serĉantoj de la Vero, kaj ne de la loko, kie ĝi aperas, ne de la punktoj, en kiuj ĝi eklumas; tial ili adoras la Sunon, en kiu ajn punkto de la zodiako ĝi aperas, kaj ili serĉas la Realecon en ĉiu Sanktanima Persono, kiu elmontras ĝin. Tiaj homoj ĉiam atingas la veron kaj ne estas vualitaj kontraŭ la Suno de la Dia Mondo. Amanto de la suno kaj serĉanto de la lumo ĉiam turnas sin al la suno, ĉu ĝi leviĝas en la signo de Leono, aŭ sendas siajn donacojn el la signo de Kankro, aŭ radias el Ĝemeloj; sed homoj sensciaj kaj neinstruitaj esats amantoj de la zodiakaj signoj, enamiĝintaj kaj blindĉarmitaj de la leviĝlokoj, ne de la suno. Kiam ĝi estis en la signo de Kankro, ili turnis sin al ĝi, kvankam poste la suno transiris en la signon de Pesilo; ĉar ili estis amantoj de la signo, ili turnis sin al ĝi kaj ligis la korojn al ĝi, kaj estis senigitaj de la influo de la suno nur pro tio, ke ĝi ŝanĝis sian lokon. Ekzemple iam la Suno de l’ Realeco verŝis siajn radiojn el la signo de Abrahamo, poste ĝi ekbrilis en la signo de Moseo kaj lumigis la horizonton, alifoje kun granda povo kaj brilego ĝi leviĝis en la signo de Kristo: tiuj, kiuj estis serĉantoj de la Realeco, adorklinis sin antaŭ tiu Realeco, kie ajn ili vidis ĝin, sed tiuj, kiuj estis korligitaj al Abrahamo, estis senigitaj de ĝia influo, kiam ĝi ekbrilis super Sinaj kaj lumigis la realecon de Moseo. Tiuj, kiuj forte tenis sin je Moseo, estiss ankaŭ vualitaj, kiam la Suno de l’ Realeco ekbrilis en Kristo, k.t.p.

 

10

 

Tial homo devas esti serĉanto de la Realeco, kaj li trovos tiun Realecon en ĉiu Sanktanima Persono. Li devas esti ĉarmita kaj ensorĉita kaj allogita de la dia malavaraĵo; li devas esti kiel papilio, kiu esats amanto de lumo, el kiu ajn lampo ĝi brilas, kaj kiel najtingalo, kiu estas amanto de rozo, en kiu ajn ĝardeno ĝi kreskas.

 

11

 

Se la suno leviĝus en la okcidento, ĝi estus tamen tiu sama suno; oni ne devas forturni sin de ĝi pro ĝia leviĝ-loko, nek konsideri la okcidenton ĉiama loko de sunsubiro. Simile oni devas konsideri la ĉielajn malavaraĵojn kaj serĉi la Dian Matenruĝon. En kiu ajn loko ĝi aperus, homo devas esti ĝia pasia amanto. Konsideru, ke se la judoj ne persistus en la sinturno al la horizonto de Moseo kaj atentus nur la Sunon de l’ Realeco, sendube ili rekonsus tiun ĉi Sunon en ĝia plej granda brilo en la tagiĝloko de la realeco de Kristo. Sed ve! Milfoje ve! Sinliginte al la eksteraj vortoj de Moseo, ili estis senigitaj de la diaj malavaraĵoj kaj de la grandiozaj belegaĵoj!

 

XV.

 

LA VERA BONSTATO.

 

 

1

 

La honoro kaj gloro de ĉiu ekzistanta estaĵo dependas de kaŭzoj kaj cirkonstancoj.

 

2

 

La glorkialo, ornamo kaj perfekteco de la tero estas esti verda kaj fruktodona dank’ al la malavaraĵoj de printempaj nuboj. Vegetaĵoj kreskas, floroj kaj aromaj herboj ĝermas, fruktarboj plenkovras sin per floroj kaj kreskigas novajn kaj freŝajn fruktojn. Ĝardenoj fariĝaj belaj kaj herbejoj ornamitaj; montoj kaj ebenaĵoj vestas sin per verda vesto, kaj ĝardenoj, kampoj vilaĝoj kaj urboj estas beligitaj. Tio ĉi estas la bonstato de la minerala mondo.

 

3

 

La plejsupro de gloro kaj perfekteco de la vegetaĵa mondo estas, ke arbo kresku ĉe la bordo de freŝakva torento, ke delikata venteto blovu sur ĝin, ke la varmo de la suno brilu sur ĝin, ke ĝardenisto prizorgu ĝian kulturadon, kaj ke tagon post tago ĝi maturiĝadu kaj donu fruktojn. Sed ĝia vera sukceso estas transiri en la bestan kaj homan mondon kaj anstataŭi tion, kio estis foruzita en la korpoj de bestoj kaj homoj.

 

4

 

La gloro de la besta mondo estas posedi perfektajn membrojn, organojn kaj povojn, kaj havi kontentigitajn ĉiujn bezonojn. Tio ĉi estas ĝia plej alta gloro, ĝia honoro kaj distingo. Tiel la plej alta feliĉo de besto estas havi verdan kaj abundan herbejon, perfekte puran fluantan akvon kaj belan, verdoriĉan arbaron. Se ĝi trovas sin en la posedo de ĉio tio, ne estas eble imagi por ĝi pli grandan bonstaton. Ekzemple se birdo konstras neston en verda kaj fruktoplena arbaro, en bela, alta loko, sur forta arbo, sur la supro de altkreskanta branĉo, kaj se ĝiaj bezonoj de semoj kaj akvo estas kontentigitaj, tio ĉi estas por ĝi perfekta bonstato.

 

5

 

Sed efektiva sukceso de besto estas, se ĝi transiras el la besta mondo en la homan mondon, kiel la mikroskopaj estaĵoj, kiuj per akvo kaj aero eniras homon, estas asimilitaj kaj antataŭas tion, kio estis konsumita en lia korpo. Tio ĉi estas la granda honor kaj sukceso por la besta mondo; oni povas imagi por ĝi nenian pli grandan honoron.

 

6

 

El tio estas kompreneble kaj klare, ke tiu bonstato, komforto kaj materiala sufiĉeco prezentas kompletan prosperon de mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj. Nenia riĉaĵo, bonstato, oportunaĵoj aŭ komforto de la materiala mondo estas egala al la bonstato de birdo: la areoj de ĉiuj ebenaĵoj kaj montoj estas ĝia loĝejo, kaj ĉiuj kampoj, vilaĝoj, herbejoj, paŝtejoj, arbaroj kaj sovaĝejoj estas ĝia posedaĵo. Kiu do estas pli riĉa, la birdo, aŭ la plej riĉa el homoj? ĉar kiom  ajn da semoj ĝi manĝus kaj fordonus, ĝia riĉaĵo ne malgrandiĝas.

 

7

 

Estas do klare, ke la honor kaj gloro de homo devas konsisti el io pli, ol materialaj riĉaĵoj; materiala riĉaĵo estas nur branĉo, sed la radiko de la gloro de homo estas bonaj kvalitoj kaj virtoj, kiuj ornamas lian realecon. Tio ĉi estas la diaj elmontraĵoj, la ĉielaj donacoj, la noblaj emocioj, la amo kaj kono de Dio; universala saĝeco, intelektaj perceptoj, sciencaj malkovroj, justeco, senpartieco, honesteco, bonvolo, natura kuraĝo kaj denaska forto; respekto por rajtoj de aliaj kaj fideleco al interkonsentoj kaj interligoj; neriproĉindeco en ĉiuj cirkonstancoj; servado al la vero en ĉiuj kondiĉoj; oferado de la propra vivo por ĝenerala bono; afableco kaj estimo por ĉiuj nacioj; obeo al la instruoj de Dio, servado en la Dia Regno, gvidado de homoj kaj edukado de nacioj kaj rasoj. Tio ĉi estas la bonstato de la homa mondo! Tio ĉi estas la gloro de la homa mondo! Tio ĉi estas la eterna vivo kaj ĉiela honoro!

 

8

 

La realeco de homo ne aperigas tiujn ĉi virtojn alie, ol per la povo de Dio kaj per la diaj instruoj; ĉar supernatura povo estas necesa por ilia elmontro. Povas esti, ke en la mondo de la naturo aperas trajtetoj de tiuj ĉi perfektecoj; sed ili ne estas firmfonditaj kaj daŭraj; ili estas kvazaŭ radioj de la suno sur muro.

 

9

 

Ĉar la kompatema Dio metis tian mirindan kronon sur la kapon de homo, la homo devas klopodi, ke ĝiaj brilantaj juveloj iĝu videblaj en la mondo.

 

REEN

 

AL LA DUA PARTO

 

ĈEFPA Ĝ O

 

AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)




[1]   ‘Abdu’l-Bahá estas la granda instruisto de baháismo. Li estas ankaŭ konata, precipe en Sirio, sub la nomo ‘Abbás Effendi. Por pluaj informoj rigardu la artikolon pri baháismo, p…

 

 

 

[2]  En la esperanta eldono estas laŭeble sekvata la sistemo, akceptita de la Internaciaj Orientaj Kongresoj en 1894 kaj 1896.

 

[3]  Koncerne la ideon pri Dio, rig.: “Oni povas kompreni Dion nur per la Diaj Malkaŝantoj”, paĝo..., kaj “La homa kono de Dio”, p....

La leganto vidos tie, ke Baháismo ne havas antropomorfan koncepton pri Dio, kaj ke se ĝi uzas la kutimajn terminojn, ĝi zorgeme klarigas ilian simbolan signifon.

[4]  Genezo: 1:26

[5]  Malkaŝantoj de Dio estas fondintoj de religioj. Rig.

“La du klasoj de profetoj”, p. …

 

 

[7]  La deveno de Báb estis de Mahometo

[8]  Baní-Tamín, unu el la plej barbaraj gentoj, praktikis tiun abomenan moron.

 

[9]  En Medinon.

 

[10]  Ediktoj.

 

[11]  De ‘Umar.

[12]  Koperniko.

 

 

[13]  Qur’án [Korano], suro 36

 

[14]  Qur’án [Korano], suro 36

 

[15]  Galileo.

[16]  Báb estas nomata ĉi tie per la titolo Hadrat-i-Álá, Lia Superega Alteco. Sed por la oportuneco de la legantoj ni daůre nomados lin per la nomo, sub kiu li estas konata en Eůropo, t.e. Báb.

 

[17]  Islámaj doktoroj de religio.

 

[18]  Jamál-i-Mubárak, la Benita Belo, estas la titolo, donata ĉi tie al Bahá’u’lláh. Li estos nomata ankaů Jamál-I-Qidam, la Antaŭekzista, aŭ Antikva Belo. Sed ni nomados lin per la titolo Bahá’u’lláh, sub kiu li estas konata en la Okcidento.

 

[19]  Li estis ekzilita unue en Ba gh dádon, poste en Konstaninopolon, post tio en Adrianopolon, kaj fine malliberigita en ‘Akká, la “Grandega Malliberejo”, en 1869.

 

[20]  La penetrema juĝo de Bahá’u’ lláh en tiu ĉi okazo venkis la malicecon de liaj malamikoj, kiuj tute certe neniam konsentus en la elekto de la petota miraklo.

 

[21]  La regiono, kie trovas sin Baha’u’lláh, Baghdád.

 

[22]  Napoleono III.

 

23  Unu el la verkoj de Bahá’u’lláh, skribita post lia deklaracio.

 

[24]  Filo de la franca konsulo en Sirio, kun kiu Bahá’u’lláh estis en amikaj rilatoj.

 

[25]  Nomoj de la epistoloj de Bahá’u’lláh.

 

[26]  Valí.

 

[27]  Rig. P. …. Noto… Ala Skribante tian gravecon al tiu ői ekzemplo de la prudento de Bahá’u’lláh, ‘Abdu’l-Bahá celas akcenti la senutilecon de mirakloj kiel de pruvo pri la vereco de Malkaěanto de Dio. Rig. “Mirakloj”, p. …

 

 

[28]  Ekkrio, uzata de baháanoj kiel deklaro de la kredo; laŭvorte: “Ho Gloro de la plej Glora”.

 

[29]  ‘Akká.

 

[30]  Sinlevinta super ĉion teran (not. de trad.).

 

[31]  Ĉap. IX, 24.

 

[32]  Rig. Nombroj, XIV, 34.

 

[33]  Varaqat-Ibn-Nawfal, kuzo de Kh adíjih.

 

 

[35]  La Pordo, t.e. antaůinto

 

 

[36]  Tiu ĉi frazo estas persa tra duko de la araba tie ĉi citita teksto de la Korano.

[37]  La dinastio de Umayya’idoj.

[38]  Alia nomo de la Korano, signifanta Eminentecon

 

[39]  Hájí Muhammad ‘Alí Bárfurúshí, unu el la ĉefaj disĉiploj de Báb kaj unu el la deknaŭ Literoj de la Vivanto.

 

[40]  Báb kaj Jináb-i-Quddús.

 

[41]  T.e. Lian plej kompletan revelacion.

 

[42]  Unu el la verkoj de Bahá’u’lláh, en kiu li klare destinas ‘Abdu’l-Bahán kiel tiun, al kiu ĉiuj devas sin turni post lia morto.

 

[43]  La univerala Baytu’l-‘Adl (Universala Domo de Justeco), speco de internacia arbitracia tribunalo, kreita de Bahá’u’lláh en Kitáb-i-Aqdas, la Plej Sankta Libro.

 

[44]  Noto. – En tiuj ĉi lastaj konversacioj ‘Abdu’l-Bahá pli deziras harmoniigi en nova interpreto la apokalipsaj profetaĵojn de la judoj, kristanoj kaj mahometanoj, ol elmontri ilian supernaturan karakteron. Koncerne la povon de la profetoj rig. “La scio de la Diaj Malkaŝantoj”, paĝo… kaj “Vizioj kaj interrilatoj kun spiritoj”, paĝo…

 

PARTO II

 

KELKAJ KRISTANAJ DEMANDOJ

 

XVI.

 

POR DONI IDEON PRI INTELEKTAJ KONCEPTOJ NECESA ESTAS UZADO DE EKSTERAJ FORMOJ KAJ SIMBOLOJ.

 

1

 

Afero, kiu estas ĉefsignifa por kompreno de la demandoj, pri kiuj ni parolis, kaj de aliaj, pri kiuj ni parolos, por povi kompreni la esencon de la problemoj, estas, ke la homa kompreno estas duspeca. Unu speco estas la kompreno de aferoj, percepteblaj per la sentoj, t.e. de aferoj, kiujn ni povas percepti per okulo, aŭ orelo, aŭ per flaro, gusto aŭ tuŝo, t.e. de aferoj senteblaj. Tiel ni diras, ke la suno estas objekto sentebla, ĉar ni povas vidi ĝin; same sonoj estas senteblaj, ĉar orelo povas aŭdi ilin; aromoj estas senteblaj, ĉar ni povas flari ilin kaj percepti per la flarsento; manĝaĵoj, estas senteblaj, ĉar palato sentas ilian dolĉecon, amarecon aŭ salecon; varmo kaj malvarmo estas senteblaj, ĉar per sentoj ni perceptas ilin. Tion ĉi oni nomas senteblaj realaĵoj.

 

2

 

La dua speco de homa kompreno estas la intelekta – tio signifas, ke la afero estas realaĵo de intelekto, ĝi ne havas ian eksteran formon aŭ lokon, kaj ne estas perceptebla per sentoj. Ekzemple la forto de intelekto ne estas sentebla; neniu el la internaj kvalitoj de homo estas sentebla – kontraŭe, ili estas intelektaj realaĵoj. Tiel amo estas mensa realaĵo, ne sentebla, ĉar tiun ĉi realaĵon orelo ne aŭdas, okulo ne vidas, flaro ne perceptas, gusto ne distingas, tuŝo ne sentas. Eĉ la eternaj aferoj, kies fortojn ni nomas en la fiziko varmo, lumo, elektro kaj magnetismo, estas realaĵoj intelektaj, ne senteblaj. Simile la naturo ankaŭ estas en sia esenco intelekta realaĵo; ĝi ne estas sentebla. La homaspirito estas intelekta, ne sentebla realaĵo. Klarigante tiujn intelektajn realaĵojn, oni devas esprimi ilin per senteblaj figuroj, ĉar en la ekstera ekzisto estas nenio, kio ne estas materiala. Tial, por klarigi la realaĵojn de spirito, ĝian karakteron, ĝian staton, oni devas doni klarigojn en la formo de senteblaj aferoj, ĉar en la ekstera mondo ĉio, kio ekzistas, estas sentebla. Ekzemple ĉagreno kaj feliĉo estas intelektaj aferoj; kiam vi volas esprimi tiujn spiritajn kvalitojn, vi diras: “Mia koro estas premita: mia koro malpeziĝis”, kvankam la koro de homo nek estas premita, nek malpeziĝas. Tio ĉi estas intelekta aŭ spirita stato, por klarigo de kiu vi devas uzi helpon de senteblaj figuroj. Alia ekzemplo: vi diras “tiu kaj tiu persono faris grandan progreson,” kvankam li daŭre restas en la sama loko; aŭ “la stato de tiu homo estas tre alta”, kvankam li, kiel ĉiu alia, paŝas sur la tero. Tiu ĉi alteco kaj tiu ĉi progreso estas spiritaj statoj kaj intelektaj realaĵoj, sed por ilin klarigi vi devas uzi helpon de senteblaj figuroj, ĉar en la ekstera mondo ekzistas nenio, kio ne estus sentebla.

 

3

 

Tiel la simbolo de scio estas lumo, kaj de nescio – mallumo; sed konsideru, ĉu scio estas sentebla lumo, aŭ nescio sentebla mallumo? Ne, ili estas nur simboloj. Ili estas nur intelektaj statoj, sed kiam vi deziras esprimi ilin ekstere, vi nomas scion lumo, kaj nescion – mallumo. Vi diras: “Mia koro estis en mallumo, kaj ĝi ricevis lumon”. Tiu lumo de scio kaj tiu mallumo de nescio estas realaĵoj intelektaj, ne senteblaj, sed kiam ni klopodas pri klarigoj en la ekstera mondo, ni devas doni ilin en sentebla formo.

 

4

 

Estas do klare, ke la kolombo, kiu malsuprenvenis sur Kriston, ne estis materiala kolombo, sed ke ĝi estis spirita stato, kiu, por ke ĝi iĝu komprenebla, estis esprimita per sentebla figuro. Tiel en la Malnova Testamento estas dirite, ke Dio aperis kiel kolono de fajro; ĝi ne signifas la materialan formon, ĝi estas intelekta realaĵo, esprimita per sentebla figuro.

 

5

 

Ni venas al la klarigo de la vortoj de Bahá’u’lláh, dirantaj: “Ho reĝo, vere mi estis kiel ĉiu alia homo, dormanta sur mia lito; la blovoj de la Plej Glora pasis super mi, kaj instruis al mi la scion de ĉio, kio estis. Tio ĉi ne estas de mi, sed de la Potenca, la Saĝa.”   [1]  Tio ĉi estas la stato de revelacio; ĝi ne estas sentebla, ĝi estas intelekta realaĵo, aparta kaj libera de tempo, de pasinteco, estanteco kaj estonteco. Ĝi estas klarigo, komparo, metaforo, kaj oni ne devas akcepti ĝin laŭlitere; ĝi ne estas stato, kiun homo povus kompreni. Dormado kaj irado estas pasado el unu stato en alian. Dormo estas la stato de ripozo, maldormo estas la stato de parolo; dormo estas la stato de mistero, maldormo estas la stato de revelacio.

 

6

 

Estas, ekzemple, persa kaj araba esprimo, diranta, ke la tero kuŝis en dormo, kaj la printempo venis kaj vekis ĝin; aŭ, ke la tero estis morta, kaj venis la printempo kaj ĝi reviviĝis. Tiuj ĉi esprimoj estas metaforoj, alegorioj, mistikaj klarigoj en la mondo de signifoj.

 

7

 

Mallonge dirante, la Sanktaj Malkaŝantoj ĉiam estis kaj ĉiam estos Lumaj Realaĵoj; nenia ŝanĝo aŭ aliiĝo okazas en iliaj esencoj. Antaŭ ol ili deklaras siajn revelaciojn, ili estas silentaj kaj trankvilaj, kiel dormanto, kaj post la revelacio ili parolas kaj estas lumigitaj kiel tiu, kiu maldormas.

 

XVII.

 

LA NASKIĜO DE KRISTO.

 

1

 

Demando: Kiel Kristo estis naskita de la Sankta Spirito?

 

2

 

Respondo: Koncerne tiun ĉi demandon la teologoj kaj la materialistoj malkonsentas. La teologoj kredas, ke Kristo estis naskita de la Sankta Spirito; sed la materialistoj pensas, ke tio ĉi estas neebla kaj neokazebla, kaj ke sendube li havis homan patron.

 

3

 

En la Korano estas dirite: “Kaj Ni sendis Nian Spiriton al ŝi, kaj li aperis al ŝi en la formo de perfekta homo” [2] , kio signifas, ke la Sankta Spirito alprenis homsimilan formon, kiel bildo montriĝas en spegulo, kaj aperis al Mario.

 

4

 

La materialistoj kredas, ke devas okazi edziĝo, kaj diras, ke vivanta korpo ne povas esti kreita de senviva korpo, kaj sen virseksulo kaj ino gravediĝo ne estas ebla. Kaj ili pensas, ke ĝi estas neebla ne nur koncerne homon, sed ankaŭ koncerne bestojn kaj vegetaĵojn. Ĉar tiu sinligo de virseksulo kaj ino estas ĉe ĉiuj vivaj estaĵo kaj vegetaĵoj. Tiu pareco de kraĵoj estas eĉ elmontrita en la Korano: “Gloro estu al Tiu, kiu kreis ĉiujn parojn:  de tio, kion la tero estigas, kaj de ili mem, kaj de tio, kion ili ne konas ” [3] . T.e. homoj, bestoj kaj vegetaĵoj estas en paroj – “kaj de ĉio ni kreis du seksojn” . T.e. ni kreis ĉion per pariĝo.

 

5

 

Mallonge dirante, ili asertas, ke oni ne povas imagi homon sen homa patro. Responde al tio la tealogoj diras: “Tio ĉi ne estas neebla kaj neokazebla, sed ĝi ne estis vidita, kaj estas granda diferenco inter afero neebla kaj afero nekonata. Ekzemple en la malnovaj tempoj telegrafo, kiu estas rimedo de komunikiĝo inter la Oriento kaj la Okcidento, estis nekonata, sed ĝi ne estis neebla. Fotografarto kaj fonografado estis nekonataj, sed ne neeblaj.”

 

6

 

La materialistoj insistas pri sia kredo, kaj la teologoj rediras: “Ĉu tiu ĉi globo estas eterna, aŭ pasema?”  La materlialisto respondas, ke laŭ la scienco kaj gravaj malkovroj estas pruvite, ke ĝi estas pasema; en la komenco ĝi estis flama globo, kaj laŭgrade ĝi iĝadis malpli varma; krusto formiĝis ĉirkaŭ ĝi, kaj sur tiu ĉi krusto ekekzistis vegetaĵoj, bestoj, kaj fine homo.

 

7

 

La teologoj diras: “Sekve el via aserto estas klare kaj kompreneble, ke la homaro estas sur tiu ĉi globo pasema, ne eterna. Certe do la unua homo havis nek patron, nek patrinon, ĉar la ekzisto de homo estas neĉiama. Ĉu kreo de homo sen patro kaj patrino, eĉ laŭgrada, ne estas pli malfacila, ol se homo ekezistus simple sen patro? Se vi konfesas, ke la unua homo ekekzistis sen patro kaj patrino – ĉu grade aŭ subite – povas resti nenia dubo, ke homo sen patro estas ankaŭ ebla kaj imagebla; vi ne povas konsideri tion ĉi neebla; alie vi estus mallogikaj. Ekzemple se vi dirus, ke tiu ĉi lampo estis iam lumigita sen olivoleo kaj meĉo, kaj poste dirus, ke estas neeble lumigi lampon sen meĉo, ĝi estus mallogika.”  Kristo havis patrinon, la unua homo, kiel kredas la materialistoj, havis nek patron, nek patrinon. [4]

 

XVIII.

 

LA GRANDECO DE KRISTO VENAS EL LIAJ PERFEKTECOJ.

 

1

 

Granda homo estas granda homo, ĉu li estas naskita de homa patro, aŭ ne. Se esti sen patro estus virto, Adamo estus pli granda kaj pli eminenta, ol ĉiuj profetoj kaj senditoj de Dio, ĉar li havis nek patron, nek patrinon. Tio, kio donas honoron kaj grandecon, estas la brilego kaj abundo de la diaj perfektecoj. La suno estas naskita de substanco kaj formo, kiujn ni povas kompari al patro kaj patrino, kaj ĝi estas absolute perfekta; sed mallumo havas nek substancon, nek formon, kaj estas absolute malperfekta. La substanco de la fizika vivo de Adamo estis tero, sed la substanco de Abrahamo estis pura spermo; estas certe, ke pura kaj ĉasta spermo estas pli supera, ol tero.

 

2

 

Krom tio en la unua ĉapitro de la Evangelio de S-ta Johano, versoj 12 kaj 13, estas dirite: “Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.”

 

3

 

El tiuj ĉi versoj estas klare, ke la ekzisto de disĉiplo ankaŭ ne estas kreita de fizika povo, sed de spirita realeco. La honoro kaj grandeco de Kristo ne estas kaŭzita de la fakto, ke li ne havis homan patron, sed de liaj perfektecoj, bonfaremo kaj dia gloro. Se la grandeco de Kristo estus bazita sur lia senpatreco, Adamo estus pli granda, ol Kristo, ĉar li havis nek patron, nek patrinon. Estas dirite en la Malnova Testamento: “Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el la polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo” [5] . Rimarku, ke estas dirite, ke Adamo ricevis la ekziston de la Spirito de vivo. Plie, la esprimo kiun Johano uzas koncerne siajn disĉiplojn, pruvas, ke ankaŭ ili venas de la ĉiela Patro. El tio estas klare, ke la sankta realaĵo, t.e. la reala ekzisto de ĉiu granda homo, venas de Dio kaj ŝuldas sian estadon al la spiro de la Sankta Spirito.

 

4

La senco estas tia, ke se esti sen homa patro estus la plej granda gloro de hom, tiam Adamo estus plej granda el ĉiuj, ĉar li havis nek patron, nek patrinon. Ĉu estas pli bona por homo esti kreita el viva substanco, aŭ el tero? Certe estas pli bona por homo estis kreita el viva substanco. Sed Kristo estis naskita kaj ricevis sian ekziston de la Sankta Spirito.

 

5

 

En konkludo, la brilo kaj honoro de sanktuloj kaj Diaj Malkaŝantoj venas el iliaj ĉielaj perfektecoj, bonfaremo kaj gloro, kaj el nenio alia.

 

 

XIX.

 

LA BAPTO DE KRISTO.

 

1

 

Demando. – Estas dirite en la Evangelio de S-ta Johano, ĉapitro tria, versoj 13, 14 kaj 15: “Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptita de li. Sed tiu malakceptis lin, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li baptis lin.”

 

2

 

Kia estis la signifo de ĉi tio: se Kristo posedis ĉiujn esencajn perfektecojn, por kio li bezonis bapton?

 

3

 

Respondo. – La principo de bapto estas puriĝo per pento. Johano admonadis kaj instigadis homojn, alkondukadis ilin al pento, kaj poste li baptadis ilin. Estas do klare, ke tiu bapto estas simbolo de pento pro ĉiuj pekoj; ĝia signifo estas esprimita en tiuj ĉi vortoj : “Ho Dio, kiel mia korpo estas purigita kaj senigita de ĉiuj fizikaj malpuraĵoj, tiel purigu kaj sanktigu mian spiriton de la malpuraĵoj de la mondo de l’ naturo, kiuj ne estas indaj je la Sojlo de Via Unueco.”  Pento estas sinturno de malobeo al obeo. Post malproksimeco kaj senigiteco de Dio homo pentas kaj subiĝas al purigo: kaj tio ĉi estas simbolo, signifanta: “Ho Dio, faru mian koron bona kaj pura, libera kaj sanktigita for de ĉio, krom Via amo.”

 

4

 

Ĉar Kristo deziris, ke tiu ĉi regulo de Johano estu tiutempe praktikata de ĉiuj, li mem subiĝis al ĝi por stimuli homojn kaj plenumi la leĝon de la antaŭa religio. Kvankam la pentolavo estis iniciatita de Johano, ĝi efektive estis antaŭe praktikata en la religio de Dio.

5

 

Kristo ne bezonis bapton; sed ĉar tiutempe ĝi estis sekvinda kaj laŭdinda ago kaj signo de la ĝoja novaĵo pri la Regno, pro tio li konfirmis ĝin. Poste li tamen diris, ke la vera bapto ne estas per materiala akvo, sed ke ĝi devas esti per spirito kaj per akvo. En tiu ĉi okazo la akvo ne signifas materialan akvon, ĉar aliloke estas klare dirite, ke bapto estas per spirito kaj per fajro; el tio ĉi klare sekvas, ke ĉi tio ne koncernas materialan fajron kaj materialan akvon, ĉar bapto per fajro estas neebla.

 

6

 

Pro tio la spirito estas la malavareco de Dio, la akvo estas scio kaj vivo, kaj la fajro estas la amo de Dio. Ĉar materiala akvo ne purigas la koron de homo; ĝi purigas nur lian korpon; sed la ĉiela akvo kaj spirito, kiuj estas scio kaj vivo, faras homan koron bona kaj pura; koro, kiu ricevas donon el la malavaraĵoj de la Spirito, fariĝas purigita kaj sanktigita for de malpuraĵoj estas la malbonaj kvalitoj: kolero, pasio, mondeco, fiereco, mensogemo, hipokriteco, trompemo, memama k.t.p.

 

7

 

Homo ne povas liberiĝi de la brulado de la korpaj pasioj alie, ol per la helpo de la Sankta Spirito. Pro tio li diras, ke bapto per la spirito, per akvo kaj fajro estas necesa, kaj ke ĝi estas ĉefsignifa – t.e. la spirito de la dia malavareco, la akvo de scio kaj vivo kaj la fajro de la amo de Dio. Homo devas esti baptita per tiu ĉi spirito, per tiu ĉi akvo kaj fajro, por ke li iĝu plena de la eternaj malavaraĵoj. Alie kia estus la utilo de baptado per materiala akvo? Ne, tiu bapto per akvo estis simbolo de pento kaj de pardonpeto por la pekoj.

 

8

 

Sed en la ciklo de Bahá’u’lláh ne estas plu bezono de tiu simbolo, ĉar ĝia realeco, t.e. la neceso esti baptita per la Spirito kaj Amo de Dio estas komprenata kaj akceptita.

 

XX.

 

LA NECESO DE BAPTO.

 

1

 

Demando. – Ĉu la baptolavo estas utila kaj necesa, aŭ ĉu ĝi estas senutila kaj nenecesa. En la unua okazo, se ĝi estas utila, kial ĝi estis forlasita kaj en la dua okazo, se ĝi estas senutila, por kio Johano praktikis ĝin?

 

2

 

Respondo. – Ŝanĝado de kondiĉoj, aliiĝado kaj transformiĝado estas esencaj nepraĵoj de estaĵoj, kaj esencaj nepraĵoj ne povas esti aparigitaj de la realeco de la afero. Tiel estas absolute neeble apartigi varmon de fajro, malsekecon de akvo aŭ lumon de la suno, ĉar tio estas esencaj nepraĵoj. Ĉar la ŝanĝoj kaj aliiĝoj de kondiĉoj estas nepraj por estaĵoj, pro tio leĝoj estas ŝanĝataj kaj aliigataj konforme al la ŝanĝoj kaj aliiĝoj de la tempo. Ekzemple en la tempo de Moseo lia Leĝo estis alkonformigita kaj kunakordigita kun la kondiĉoj de la tempo; sed en la tagoj de Kristo tiuj kondiĉoj estis tiagrade ŝanĝitaj kaj aliigitaj, ke la Leĝo de Moseo ne taŭgis kaj ne konformis plu al la bezonoj de homoj – kaj pro tio ĝi estis forigita. Tial okazis, ke Kristo rompis la tagon de Sabato kaj malpermesis eksedziĝon. Post Kristo kvar disĉiploj, inter kiuj estis Petro kaj Paŭlo, permesis uzadon de bestdevena manĝaĵo, malpermesita de la Biblio, krom manĝado de tiuj bestoj, kiuj estis sufokitaj aŭ oferitaj al idoloj, kaj de sango. [6]  Ili ankaŭ malpermesis malĉastecon. Ili konservis tiujn ĉi kvar ordonojn. Poste Paŭlo permesis eĉ manĝado de bestoj sufokitaj, de la oferitaj al idoloj kaj de sango, kaj konservis nur la malpermeson de malĉasteco. Tiel en la ĉapitro 14, verso 14 de la Epistolo al la Romanoj, Paŭlo skribas: “Mi scias kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estos malpura.”

 

3

 

Kaj en la Epistolo de Paŭlo al Tito, ĉapitro 1, verso 15, estas dirite: “Ĉe la puraj ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.”

 

4

 

La kialo de tiu ŝanĝo, aliigo kaj nuligo estas la fakto, ke neeble estas kompari la tempon de Kristo kun tiu de Moseo. La kondiĉoj kaj bezonoj estis en la lasta periodo entute ŝanĝitaj kaj aliigitaj. La antaŭaj leĝoj estis pro tio nuligitaj.

 

5

 

Oni povas kompari la ekziston de la mondo al homo, kaj la profetojn kaj senditojn de Dio al lertaj kuracistoj. Homo ne povas ĉiam resti en unu stato: trafas lin diversaj malsanoj, kaj por ĉiu el ili estas specialaj kuraciloj. Lerta kuracisto ne donas la saman medikamenton por kuraci ĉiun malsanon, sed li ŝanĝas medikamentojn kaj kuracilojn konforme al diversaj bezonoj de la malsanoj kaj de la malsanuloj. Unu persono povas grave malsani kaŭze de febro, kaj lerta kuracisto donas al li malvarmigajn medikamentojn; kiam alifoje la fartostato de tiu persono estas ŝanĝita kaj anstataŭ febro aperas malvarmumo, sendube la lerta kuracisto forĵetos la malvarmigajn medikamentojn kaj permesos la uzadon de varmigaj kuraciloj. La stato de la paciento postulas tiun ĉi ŝanĝon, kaj ĝi estas evidenta pruvo de la lerteco de la kuracisto.

 

6

 

Konsideru, ĉu la Leĝo de la Malnova Testamento povus esti aldevigata en tiu epoko kaj tempo? Ne, en la nomo de Dio! Ĝi estus neebla kaj neplenumebla; pro tio plej certe Dio nuligis la leĝojn de la Malnova Testamento en la tempo de Kristo. Konsideru ankaŭ, ke en la tagoj de Johano bapto estis praktikata por veki kaj admoni homojn, ke ili pentu por ĉiuj pekoj kaj atendu aperon de la Regno de Kristo. Sed en la nuna tempo en Azio katolikoj kaj ortodoksuloj trempas novnaskitojn en akvo, miksita kun olivoleo, kaj kelkaj el ili malsaniĝas pro la sentekskuo; en la tempo de bapto ili baraktas kaj ekscitiĝas. En aliaj lokoj pastroj ŝprucas la baptakvon sur la frunton. Sed nek el la unua, nek el la dua formo la infanoj ĉerpas ian spiritan utilon. Do kion rezultas tiu formo? Aliaj homoj miras kaj demandas, kial la infano estas trempita en akvo, se tio estas nek kaŭzo de spirita vekiĝo de la infano, nek pro ĝia kredo kaj konvertiĝo, sed nur pro la kutimo, kiun oni sekvas. En la tempo de Johano la Baptisto la afero ne prezentis sin tiel; ne, antaŭ ĉio Johano admonadis la homojn, alkondukadis ilin al pento por la pekoj kaj plenigadis ilin per la deziro atendi la revelacion de Kristo. Kiu ricevis la lavon de bapto kaj pentis por siaj pekoj en absoluta humileco kaj malfiereco, purigis ankaŭ sian korpon de eksteraj malpuraĵoj. Kun perfekta sopiro tage kaj nokte li konstante atendis la revelacion de Kristo kaj eniron en la Regnon de la Spirito de Dio. [7]

 

7

 

Resume, ni volas esprimi, ke ŝanĝo kaj modifo de kondiĉoj kaj aliigo de bezonoj de diversaj jarcentoj kaj tempoj estas la kaŭzo de nuligado de leĝoj. Ĉar venos tempo, kiam tiuj leĝoj ne estos plu taŭgaj kaj konformaj al ĝiaj kondiĉoj. Konsideru, kiel tre diferencaj estas la bezonoj de la unuaj jarcentoj, de la mezepoko kaj de la nuna tempo. Ĉu estas eble, ke la leĝoj de la unuaj jarcentoj estu aldevigataj en tiu ĉi tempo? Estas klare, ke ĝi estas neebla kaj neplenumebla. Tiel ankaŭ post paso de kelkaj jarcentoj la bezonoj de la nuna tempo ne estos samaj, kiel tiuj de la estonteco, kaj sendube okazos ŝanĝoj kaj aliiĝoj. En Eŭropo la leĝoj estas senĉese ŝanĝataj kaj modifataj; kiel multaj leĝoj, organizaĵoj kaj sistemoj, kiuj ekzistis en Eŭropo en la pasintaj jaroj, estas nun nuligitaj! La kaŭzoj de tiuj ŝanĝoj kaj transformoj estas aliiĝado kaj noviĝado de pensoj, kondiĉoj kaj moroj. Se ne estus tiel, la prospero de la mondo de l’ homaro falus en rubojn.

 

8

 

Ekzemple en la Pentateŭko estas leĝo, ke se iu rompos la tagon de Sabato, li estos kondamnita je morto. Krom tio estas en la Pentateŭko dek mortverdiktoj. Ĉu estus eble konservadi tiujn leĝojn dum nia tempo? Klare estas, ke ĝi estus absolute neebla. Konforme al tio en la leĝoj estas ŝanĝoj kaj modifoj, kiuj estas plena pruvo de la superega saĝeco de Dio.

 

9

 

Tiu ĉi problemo postulas profundan pripenson. Tiam la afero de ŝanĝoj estas klara kaj komprenebla.

 

10

 

Benataj estu tiuj, kiuj pripensas!

 

XXI.

 

LA SIMBOLECO DE LA PANO KAJ VINO.

 

1

 

Demando. – Kristo diris: “Mi estas vivanta pano, kiu venis el la ĉielo, por ke homo manĝu el ĝi kaj ne mortu.”  Kion signifas tiu ĉi diraĵo?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi pano signifas la ĉielan nutraĵon kaj la diajn perfektecojn. “Se iu manĝos el tiu ĉi pano” signifas: se iu atingos la ĉielan malavaraĵon, ricevos la dian lumon kaj fariĝos kunhavanto de la perfektecoj de Kristo, li akiros per tio la eternan vivon. La sango signifas ankaŭ la spiriton de l’ vivo kaj la diajn perfektecojn, la brilegon de Dio kaj la eternan malavaraĵon. Ĉar ĉiuj membroj de korpo ricevas la substancon de vivo per la cirkulado de la sango.

 

3

 

En la Evangelio de S-ta Johano, ĉapitro 6, verso 26, estas skribite: “Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis” .

 

4

 

Estas do klare, ke la pano, kiun la disĉiploj manĝis kaj satiĝis, estas la ĉiela malavaraĵo; ĉar en la verso 33 de la sama ĉapitro estas dirite: “Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo” . Estas klare, ke la korpo de Kristo ne malsuprenvenis el la ĉielo, sed ke ĝi venis el la sino de Mario; kaj tio, kio malsuprenvenis el la ĉielo de Dio, estis la spirito de Kristo. Ĉar la judoj pensis, ke Kristo parolas pri sia korpo, ili kontraŭparolis, ĉar estas dirite en la verso 42 de la sama ĉapitro: “Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? Kiel do li diras: Mi malsuprenvenis de la ĉielo?”

 

5

 

Pripensu, kiel klare estas, ke tio, kion Kristo komprenis per la ĉiela pano, estis lia spirito, liaj bonfaroj, liaj perfektecoj kaj liaj instruoj; ĉar estas dirite en la verso 63: “La spirito estas spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas.”

 

6

 

Estas do kompreneble, ke la spirito de Kristo estas ĉiela favoro, kiu malsuprenvenas el la ĉielo; kiu ricevos abundon da lumo de tiu spirito, t.e. la ĉielajn instruojn, trovos la eternan vivon. Pro tio estas dirite en la verso 35: “Kaj Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.”

 

7

 

Rimarku, ke la “veno al li” estas esprimita kiel manĝo, kaj “kredo al li” – kiel trinko. Estas do evidente kaj sendube, ke la ĉiela nutraĵo estas la diaj malavaraĵoj, la spiritaj briloj, la ĉielaj instruoj, la universala signifo de Kristo. Manĝi estas proksimiĝi al li, kaj trinki estas kredi je li. Ĉar Kristo havis fizikan korpon kaj ĉielan formon. La fizika korpo estis krucumita, sed la ĉiela formo estas vivanta kaj eterna, kaj ĝi estas la kaŭzo de la ĉiamavivo; la unua estis la homa naturo, kaj la dua estas la dia naturo. Kelkaj pensas, ke Eŭrakistio estas la realaĵo de Kristo, kaj ke Dio kaj la Sankta Spirito malsuprenvenas en ĝin kaj estas en ĝi. Sed kiam Eŭkaristio estas prenita, ĝi estas post kelkaj momentoj simple digestita kaj entute transformita. Kiel do oni povas pensi pri simila ideo? Dio gardu! ĝi estas sendube absoluta fantazio.

 

8

 

Dirante en la konkludo, per la revelacio de Kristo la diaj instruoj, kiuj estas eternaj malavaraĵoj, estis vaste diskonigitaj, ekbrilis la lumo de gvido kaj la spirito de l’ vivo estis favordonita al homoj. Kiu trovis la gvidon, fariĝis vivanta, kiu lasis sin perdita, tiun ekposedis ĉiamdaŭra morto. Tiu pano, kiu venis el la ĉielo, estas la dia korpo de Kristo, lia spirito elemento, kiun la disĉiploj manĝis, kaj per kiu ili ricevis la eternan vivon.

 

9

 

La disĉiploj ricevadis multajn manĝojn el la mano de Kristo: kial la lasta vespermanĝo estis distingita super la aliaj? Estas klare, ke la ĉiela pano ne signifas la materialan panon, sed pli prave la dian nutraĵon el la spirita korpo de Kristo, la diajn favorojn kaj ĉielajn perfektecojn, el kiuj la disĉiploj manĝis kaj per kiuj ili satiĝis.

 

10

 

Simile konsideru, ke kiam Kristo benis la panon kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante “tio ĉi estas mia korpo” , kaj donis sian benon al ili, li estis kun ili persone, apude, kaj en la korpo. Li ne estis transformita en panon kaj vinon; se li estus aliiĝinta en panon kaj vinon, li ne povus esti kun siaj disĉiploj en la korpo, persone kaj apude.

 

11

 

Estas do klare, ke la pano kaj vino estis simboloj, kiuj signifas: mi donis al vi miajn malavaraĵojn kaj perfektecojn kaj ricevinte tiun malavaraĵon, vi atingis la eternan vinon kaj ricevis vian apartenaĵon kaj parton de la ĉiela nutraĵo.

 

XXII.

 

MIRAKLOJ.

 

1

 

Demando. – En la Sanktaj Libroj estas skribite, ke Kristo plenumis miraklojn: ĉu la priskribojn de tiuj mirakloj oni devas efektive akcepti laŭlitere, aŭ ĉu ili havas alian signifon? La ekzakta scienco pruvis, ke la esenco de estaĵoj ne ŝanĝas sin, ke ĉiuj estaĵoj estas sub unu universala leĝo kaj organizo, de kiu ili ne povas deflankiĝi; tial tio, kio estas kontraŭa al la universala leĝo, estas neebla.

 

2

 

Respondo. – La sanktaj Malkaŝantoj estas kaŭzantoj de mirakloj kaj aperigantoj de mirindaj signoj. Por ili ĉia malfacila kaj neplenumebla afero estas ebla kaj facila. Ĉar per supernatura povo ili aperigas mirindaĵojn, kaj per tiu ĉi povo, kiu estas ekster la naturo, ili influas la mondon de la naturo. Ĉiuj Malkaŝantoj aperigadis mirindajn signojn.

 

3

 

Sed en la Sanktaj Libroj estas uzata speciala terminaro; kaj por la Malkaŝantoj tiuj mirakloj kaj mirindaj signoj ne havas signifon; ili eĉ ne deziras mencii ilin. Ĉar, se ni konsideras miraklojn kiel grandajn pruvojn, ili estas tamen pruvoj kaj argumentoj nur por tiuj, kiuj ĉeestis dum ili estis plenumataj, kaj ne por forestantoj.

 

4

 

Ekzemple, se ni rakontos al serĉanto, fremda al Moseo kaj Kristo, pri iliaj mirindaj signoj, li neos ilin kaj diros: “Oni ankaŭ senĉese rakontas pri mirindaĵoj de falsaj dioj, atestitaj de multaj homoj, kaj ili estas konfirmitaj en libroj. Bramanoj skribis libron pri miregindaj faroj de Bramo” .  Li ankaŭ diros: “Kiel ni povas scii, ke la judoj kaj la kristanoj diras veron, kaj ke la bramanoj mensogas? Ĉar ambaŭflanke ni havas ĝenerale akceptitajn tradiciaĵojn, kolektitajn en libroj, kaj same pri tiuj kiel pri la aliaj, ni povas supozi, ke ili estas veraj aŭ malveraj.”  La samon oni povus diri pri aliaj religioj: se unu estas vera, ĉiuj estas veraj, se unu estas akceptita, ĉiuj devas esti akceptitaj. Pro tio mirakloj ne estas pruvoj. Ĉar se eĉ ili estas pruvoj por ĉeestantoj, ili ne sufiĉas kiel pruvoj por tiuj, kiuj ne ĉeestas.

 

5

 

Sed en la tago de Malkaŝanto homoj kun interna vido vidas, ke ĉiuj ecoj de la Malkaŝanto estas mirakloj, ĉar ili estas superaj kompare kun tiuj de ĉiuj aliaj, kaj tio ĉi sola estas absoluta miraklo. Memoru, ke Kristo, unu kaj sola, sen helpanto aŭ subtenanto, sen armeoj kaj legioj, kaj plej severe persekutata, levis la standardon de Dio antaŭ la tuta loĝantaro de la mondo, konstraŭstaris ilin kaj fine konkeris ĉiujn, kvankam ekstere li estis krucumita. Tio ĉi esas ja vera miraklo, kiun oni neniam povas nei. Neniaj aliaj pruvoj de la grandeco de Kristo estas bezonaj.

 

6

 

La eksteraj mirakloj estas sensignifaj por homoj de l’ Realeco. Se ekzemple blindulo ricevas vidon, li fine denove iĝos senvida, ĉar li mortos kaj estos senigita de ĉiuj siaj sentoj kaj povoj. Tial vidpovigo de blindulo havas relative malgrandan signifon, ĉar tiu vidpovo fine neniiĝos. Se la korpo de mortinto estas revivigita, kia utilo estas en tio, se la korpo mortos ja denove? Sed grave estas doni la percepton kaj eternan vivon, t.e. la spiritan kaj dian vivon. Ĉar tiu ĉi fizika vivo ne estas senmorta, kaj ĝia ekzisto estas egala al neekzisto. Pro tio Kristo diris al unu el siaj disĉiploj: “Lasu la mortingojn enterigi siajn mortingojn” ; ĉar “Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.”

 

7

 

Rimarku: tiujn, kiuj ekstervide estis fizike vivaj, Kristo konsideris mortaj; ĉar vivo estas la eterna vivo, kaj ekzisto la reala ekzisto. Kiam ajn en la Sanktaj Libroj oni parolas pri levado de mortintoj, la signifo de tio estas, ke la mortintoj estis benitaj per la eterna vivo: kiam estas dirite, ke blindulo ricevis vidon la senco de tio estas, ke li akiris la veran percepton; kiam estas dirite, ke surdulo ricevis aŭdon, ĝi signifas, ke lia ekposedis la spiritan kaj ĉielan aŭdon. Tion konfirmas la teksto de la Evangelio, kie Kristo diris: “Ili estas kiel tiuj, pri kiuj parolis Jesaja: ili havas okulojn, kaj ne vidas, ili havas orelojn, kaj ne aŭdas; kaj mi sanigis ilin.”

 

8

 

La senco estas ne tia, ke la Malkaŝantoj ne havas la povon fari miraklojn, ĉar ili posedas ĉian povon. Sed valoraj kaj gravaj aferoj estas por ili la interna vido, la spirita aŭdo kaj la eterna vivo. Sekve de tio, kiam ajn en la Sanktaj Libroj estas rakontite, ke iu homo estis blinda, kaj reakiris la vidon, ĝi signifas, ke li estis interne blinda kaj ke li ricevis la spiritan vivon, aŭ ke li estis senscia kaj iĝis scianta, aŭ ke li estis senatenta kaj iĝis atenta, aŭ ke li estis mondeca kaj iĝis ĉiela.

 

9

 

Ĉar tiu interna vido, aŭdo, vivo kaj kuraco estas eternaj, pro tio ili estas gravaj. Kia estas kompare la signifo, graveco kaj valoro de tiu ĉi besta vivo kun ĝiaj povoj? Post kelkaj tagoj ĝi ĉesos, kiel flugemaj pensoj. Ekzemple se oni relumigas estigitan lampon, ĝi denove estingiĝos; sed la lumo de la suno estas ĉiam brilega. Tio ĉi estas grava.

 

 

 

XXIII.

 

LA REVIVIĜO DE KRISTO.

 

1

 

Demando. – Kion signifas la reviviĝo de Kristo post tri tagoj?

 

2

 

Respondo. – La reviviĝoj de la Diaj Malkaŝantoj ne estas korpaj. Ĉiuj iliaj ecoj, trajtoj kaj agoj, la aferoj, fonditaj de ili, iliaj instruoj, esprimoj, paraboloj kaj ordonoj havas spiritan kaj dian signifon, kaj havas nenion komunan kun materialaj aferoj. Jen estas, ekzemple, la afero de la veno de Kristo el la ĉielo: estas klare dirite en kelkaj lokoj de la Evangelio, ke la Filo de homo venis el la ĉielo, estas en la ĉielo, kaj iros en la ĉielon. Tiel en la ĉapitro 6 verso 38 de la Evangelio de S-ta Johano estas skribite: “Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo” ; kaj ankaŭ en la verso 42 ni trovas: “Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? Kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo?”  Ankaŭ en la ĉapitro 3, verso 13: “Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielon” .

 

3

 

Rimarku, ke estas dirite: “La Filo de homo estas en la ĉielo” , kvankam en tiu tempo Kristo estis sur la tero. Rimarku ankaŭ, ke estas dirite, ke Kristo venis el la ĉielo, kvankam li venis el la sino de Mario. Estas do klare, ke kiam estas dirite, ke la Filo de homo venis el la ĉielo, tio ĉi ne havas eksteran, sed internan signifon; ĝi estas fakto spirita, ne materiala. La senco estas, ke kvankam ekstervide Kristo estis naskita el la sino de Mario, en la realeco li venis el la ĉielo, el la centro de la Suno de l’ Realeco, el la Dia Mondo, el la Spirita Regno. Kaj ĉar estas evidente, ke Kristo venis el la spirita ĉielo de la Dia Regno, pro tio lia malapero en la teron por tri tagoj havas internan signifon kaj ne estas ekstera fakto. Same lia leviĝo el la interno de la tero ankaŭ estas simbola; ĝi estas fakto spirita kaj dia, ne materiala; kaj simile lia supreniro en la ĉielon estas spirita, ne materiala supreniro.

 

4

 

Ekster tiuj ĉi klarigoj estas elmontrite kaj pruvite de la scienco, ke la videbla ĉielo estas spaco senlima, malplenaj, kie vojiras sennombraj steloj kaj planedoj.

 

5

 

Tial ni diras, ke la signifo de la reviviĝo de Kristo estas la jena: la disĉiploj estis plenaj de zorgo kaj maltrankvilo post la martirigo de Kristo. La Realeco de Kristo, kiu signifas liajn instruojn, bonfaremon, perfektecojn kaj lian spiritan povon, estis kaŝita kaj malaperigita dum du aŭ tri tagoj post lia martirigo, kaj ĝi ne estis brilplena kaj klarvidata. Ne, ĝi estis, pli ĝuste, perdita; ĉar la kredantoj estis malmultaj kaj ili estis plenaj de zorgo kaj maltrankvilo. La Afero de Kristo estis kvazaŭ senviva korpo; kaj kiam post tri tagoj la disĉiploj reakiris certecon kaj firmecon, komencis servi al la Afero de Kristo kaj decidis disvastigi la diajn instruojn, transmetante liajn konsilojn en la praktikon kaj leviĝante por servi al li, la Realeco de Kristo iĝis brilplena, kaj elmontriĝis lia favoro; lia religio trovis vivon, liaj instruoj kaj admonoj iĝis evidentaj kaj videblaj. Alivorte, la Afero de Kristo estis kvazaŭ senviva korpo, ĝis la vivo kaj la favoro de la Sankta Spirito ekregis ĝin.

 

6

 

Tia estas la signifo de la reviviĝo de Kristo, kaj tio ĉi estas vera reviviĝo. Sed ĉar pastroj ne komprenis la signifon de la Evangelio, nek la simbolojn, estis dirite, ke religio estas kontraŭa al la scienco, kaj la scienco malkonsentas kun la religio; la ekzemplo estas la problemo de la supreniro de Kristo kun la fizika korpo en la videblan ĉielon, kio estas kontraŭa al la matematika scienco. Sed kiam la vero de tiu ĉi afero estas klargita kaj la simboleco komprenita, la scienco neniel kontraŭas al ĝi, sed kontraŭe, la scienco kaj la intelekto konfirmas ĝin.

 

XXIV.

 

class="book"> LA MALSUPRENVENO DE LA SANKTA SPIRITO SUR LA APOSTOLOJ.

 

1

 

Demando. – Kiel okazis, kaj kion signifas la malsuprenveno de la Sankta Spirito sur la apostolojn, priskribita en la Evangelio?

 

2

 

Respondo. – La malsuprenveno de la Sankta Spirito ne similas eniron de aero en homo; ĝi estas esprimformo kaj komparo, ne preciza kaj laŭvorta bildo. Ne, ĝi estas, pli prave, kiel eniro de sunbildo en spegulon; ĝi signifas, ke ĉiuj ĝiaj briloj fariĝis videblaj en ĝi.

 

3

 

Post la morto de Kristo la disĉiploj estis plenaj de zorgo, kaj iliaj ideoj kaj pensoj estis disaj kaj malkonsentaj; poste ili firmiĝis kaj unuiĝis, kaj je la festo de Pentekosto ili kolektiĝis kune kaj apartigis siajn korojn de la aferoj de tiu ĉi mondo. Malatentante sin mem, ili forlasis sian bonstaton kaj mondan feliĉecon, oferante siajn korpojn kaj animojn al la Amato, forlasante siajn domojn kaj iĝante migrantoj kaj senhejmuloj, forgesante eĉ pri la propra ekzisto. Tiam ili ricevis la helpon de Dio, kaj la povo de la Sankta Spirito iĝis klarvidebla; la spiriteco de Kristo ektriumfis kaj la amo de Dio ekregis. En tiu tempo helpo estis donita al ili, kaj ili disiris en diversajn direktojn, instruante pri la Afero de Dio kaj elmontrante pruvojn kaj argumentojn.

 

4

 

Tiel la malsuprenveno de la Sankta Spirito sur la apostolojn signifas, ke ili estis altiritaj de la Spirito de Kristo, per kio ili atingis fortecon kaj firmecon. Per la spirito de la amo de Dio ili ricevis novan vivon kaj vidis Kriston vivantan, helpantan kaj defendantan ilin. Ili estis kiel gutoj, kaj iĝis maroj, ili estis kiel malfortaj insektoj, kaj iĝis majestaj agloj, ili estis senpovaj, kaj iĝis potencaj. Ili estis kiel speguloj, reflektantaj la sunon; vere, parto de la lumo iĝis videbla en ili.

 

XXV.

 

LA SANKTA SPIRITO.

 

1

 

Demando. – Kio estas la Sankta Spirito?

 

2

 

Respondo. – La Sankta Spirito estas la Malavareco de Dio kaj la lumaj radioj, kiuj emanas el la Malkaŝantoj; ĉar la fokuso de la radioj de la Suno de l’ Realeco estis Kristo, kaj el tiu ĉi glora fokuso, kiu estas la Realeco de Kristo, la Malavareco reflektis sin en aliaj speguloj, kiuj estis la realecoj de la apostoloj. La malsuprenveno de la Sankta Spirito sur la apostolojn signifas, ke la gloraj diaj malavaraĵoj reflektis sin kaj aperis en iliaj realecoj. Krom tio eniro kaj eliro, malsupreniro kaj supreniro estas karakterizaĵoj de korpoj, ne de spiritoj. T.e. materialaj realaĵoj eniras kaj eliras, sed intelektaj subtilaĵoj kaj mensaj realaĵoj, kiel inteligenteco, amo, scio, imago kaj penso, ne eniras, ne eliras, nek malsuprenvenas, sed havas, pli ĝuste, rektan rilaton.

 

3

 

Ekzemple scio, kiu estas kondiĉo, atingita de intelekto, estas intelekta stato, kaj enirado kaj elirado el la menso estas imagaj kondiĉoj; sed la menso estas rilatigita kun akirado de scio, kiel bildoj refkletitaj en spegulo.

 

4

 

Pro tio ĉi estas evidente kaj klare, ke la intelektaj realaĵoj ne eniras nek malsuprenvenas, kaj ke estas absolute neeble, ke la Sankta Spirito supreniru aŭ malsuprenvenu, eniru, eliru aŭ enpenetru – povas nur esti, ke la Sankta Spirito aperas en majesteco, kiel la suno aperas en spegulo.

 

5

 

En kelkaj fragmentoj de la Sanktaj Libroj oni parolas pri la Spirito, signifanta tiuloke certan personon; oni diradas en paroloj kaj interparoloj, ke tia kaj tia persono estas enkorpigita spirito, aŭ ke li estas personigo de kompatemo kaj grandanimeco. En tia okazo la celo de nia rigardo estas la lumo, ne la spegulo.

 

6

 

En la Evangelio de S-ta Johano, kiam oni parolas pri la Promesito, venonta post Kristo, estas dirite en la ĉapitro 16, versoj 12 kaj 13: “Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos.”

 

7

 

Nun konsideru atente, ke el tiuj ĉi vortoj, “ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos” , estas klare, ke la Spirito de la vero estas enkorpigita en homon, kiu havas personecon, kiu havas orelojn por aŭdi kaj langon por paroli. Same la nomo “la Spirito de Dio” estas uzata koncerne Kriston; tiel, kiel vi parolas pri lumo, pensante samtempe la lumon kaj la lampon.

 

 

XXVI.

 

LA DUA VENO DE KRISTO KAJ LA TAGO DE JUĜO.

 

1

 

Estas dirite en la Sanktaj Libroj, ke Kristo venos denove, kaj ke lia veno dependas de plenumiĝo de certaj signoj: kiam li venos, ĝi okazos kun tiuj signoj. Ekzemple “La suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj farlos el la ĉielo… Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro” . Bahá’u’lláh klarigis tiujn ĉi versojn en la Kitáb-i-Íqán [8] ; ne estas bezone ripeti tion: serĉu en ĝi la klarigojn, kaj vi komprenos tiujn ĉi diraĵojn.

 

2

 

Sed ekster tio mi havas ion por diri pri tiu afero. Je sia unua veno Kristo ankaŭ venis el la ĉielo, kiel estis klare dirite en la Evangelio. Kristo mem diris: “Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo.”

 

3

 

Estas klare por ĉiuj, ke Kristo venis el la ĉielo, kvankam ekstere li venis el la sino de Mario. Je la unua veno li venis el la ĉielo, kvankam ekstere el la sino; tiel same ankaŭ je la dua veno li venos el la ĉielo, kvankam esktere el la sino. La kondiĉoj, indikitaj en la Evangelio por la dua veno de Kristo, estas la samaj kiel tiuj, difinitaj por la unua veno, kiel ni diris antaŭe.

 

4

 

La Libro de Jesaja anoncas, ke Mesio konkeros la Orienton kaj la Okcidenton, kaj ĉiuj nacioj de la mondo venos en lian ombron, ke lia Regno estos fondita, ke li venos el nekonata loko, ke pekuloj estos juĝitaj kaj justeco ekregos tiagrade, ke lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, suĉinfano kaj vipuro kunvenos ĉe unu fonto, sur unu herbejo, en unu restejo. [9]  La unua veno okazis ankaŭ kun tiuj ĉi kondiĉoj, kvankam ekstere neniu el ili realiĝis. Tial la judoj malakceptis Kriston, kaj, Dio gardu! nomis la Mesion masikh, [10]  konsideris lin detruanto de la konstruaĵo de dio, rigardis lin kiel rompanton de Sabato kaj de la Leĝo, kaj kondamnis lin je morto. Tamen ĉiu el tiuj kondiĉoj havis signifon, kiun la judoj ne komprenis: pro tio estis por ili neeble ekkoni la verecon de Kristo.

 

5

 

La dua veno de Kristo okazos ankaŭ sammaniere: ĉiuj signoj kaj kondiĉoj, pri kiuj estis parolite, havas signifojn, kaj oni ne devas akcepti ilin laŭvorte. Inter aliaj estas dirite, ke la steloj falos sur la teron. La steloj estas senfinaj kaj sennombraj, kaj mondernaj matematikistoj pruvis kaj elmontris science, ke la suna globo estas ĉirkaŭ unu milionon kaj duonon da fojoj pli granda, ol la tero, kaj ĉiu el la fiksaj steloj estas milfoje pli granda, ol la suno. Se tiuj steloj devus fali sur la teron, kiel ili trovus ĉi tie lokon por si? Ĝi estas tiel same, kiel se mil milionoj da Himalaoj devus fali sur sinapan semon. Laŭ la logiko kaj scienco tio ĉi estas tute neebla. Ankoraŭ pli mirinde estas, ke Kristo diris: “Eble mi venos, kiam vi estos ankoraŭ dormantaj, ĉar la veno de la Filo de homo estas kiel veno de ŝtelisto.”  Eble la ŝtelisto estas en la domo, kaj la mastro ne scios tion.

 

6

 

Estas klare kaj kompreneble, ke tiuj signoj havas simbolan signifon, kaj ke ili ne estas laŭvortaj. Ili estas plene klarigitaj en la Kitáb-i-Íqán – tie vi trovos tion.

 

XXVII.

 

LA TRIUNUO.

 

1

 

Demando. - Kia estas la signifo de la Triunuo, de la Tri Personoj en Unu?

 

2

 

Respondo. – La Dia Realeco, kiu estas purigita kaj sanktigita de kompreno de homa estaĵo kaj kiu neniam povas esti imagita de homoj de saĝeco kaj intelekto, estas libera de ĉiaj kondiĉoj. Tiu Grandioza Realeco allasas nenian dividon; ĉar divido kaj multobleco estas ecoj de estaĵoj, apartenantaj al la mondo de kreiteco, kaj ne okazoj, trafantaj tion, kio ekzistas per si mem.

 

3

 

La Dia Realeco estas sanktigita de unuoblecon, des pli de multobleco. Malsupreniro de tiu Grandioza Realeco en statojn kaj gradojn estus egala al malperfekteco kaj kontraŭa al perfekteco, kaj tial ĝi estas absolute neebla. Ĝi estis seninterrompe kaj estas en la alteco de sankteco kaj supereco. Ĉio, kio estas dirita pri la Malkaŝantoj kaj Tagiĝ-lokoj de Dio, signifas la dian reflekton, kaj ne malsupreniron en la kondiĉojn de l’ ekzisto. [11]

 

4

 

Dio estas pura perfekteco, kaj ĉiuj kreaĵoj estas nur malperfektaj. Por Dio malsupreniri en la kondiĉojn de l’ ekzisto estus la plej granda malperfekteco; kontraŭe, Lia sinelmontro, Lia apero, Lia Leviĝo estas kiel reflektiĝo de la suno en klara, pura kaj polurita spegulo. Ĉiuj kreaĵoj estas videblaj signoj de Dio, kiel la teraj estaĵoj, sur ĉiujn el kiuj brilas la radioj de la suno. Sed sur ebenaĵojn, montojn, arbojn kaj fruktojn brilas nur parto de la lumo, dank’ al kiu ili iĝas videblaj, maturiĝas kaj atingas la celon de sia ekzisto; dum Perfekta Homo [12]  estas en la stato de klara spegulo, en kiu la Suno de l’ Realeco aperas kaj estas videbla kun ĉiuj siaj kvalitoj kaj perfektecoj. Tiel la Realeco de Kristo estis klara kaj polurita spegulo de plej granda pureco kaj delikateco. La Suno de l’ Realeco, la Dia Esenco, reflektis sin en tiu spegulo kaj vidigis en ĝi sian lumon kaj varmon; sed neniam la Suno malsupreniris el la alteco de sia sankteco, el la ĉielo de sia supereco, por ekloĝi kaj resti en la spegulo. Ne, ĝi daŭre restadas en sia alteco kaj superegeco, sinaperigante nur kaj vidigante sin en la spegulo de beleco kaj perfekteco.

 

5

 

Se ni diros, ke ni vidis la Sunon en du speguloj, unu Kristo, kaj la alia – La Sankta Spirito, t.e. ke ni vidis tri Sunojn, unu en la ĉielo kaj du aliajn sur la tero, ni diros la veron. Kaj se ni diros, ke ekzistas nur unu Suno, kaj ĝi estas pure unuobla kaj havas nenion similan kaj egalan, ni ankaŭ diros la veron.

 

 

6

 

La epitomo de tiu ĉi interparolo estas, ke la Realeco de Kristo estis klara spegulo, kaj la Suno de l’ Realeco, t.e. la Esenco de Unueco kun siaj senfinaj perfektecoj kaj kvalitoj, iĝis videbla en tiu spegulo. Ĝi ne signifas, ke la Suno, kiu estas la Dia Esenco, dividiĝis kaj multobliĝis; ĉar la Suno estas unu, sed ĝi montris sin en la spegulo. Jen kial Kristo diris: “La Patro estas en la Filo” , kio signifas, ke la Suno elmontris sin kaj estas videbla en tiu spegulo.

 

7

 

La Sankta Spirito estas la Malavaraĵo de Dio, kiu estas videbla kaj klara en la Realeco de Kristo. La stato de la Fileco estas la koro de Kristo, kaj la Sankta Spirito estas la stato de la spirito de Kristo. El tio estas certe kaj pruvite, ke la Dia Esenco estas absolute unika, kaj havas nenion egalan, nek similan, nek samspecan.

 

8

 

Tio ĉi estas la signifo de la Tri Personoj de la Triunuo. Se estus alie, la fundamento de la religio de Dio estus bazita sur mallogika premiso, kiun la menso neniam povus koncepti, kaj ĉu oni povas devigi la menson kredi je tio, kion ĝi ne povas koncepti? La intelekto nur tiam povas kompreni aferon, kiam ĝi prezentas sin en komprenebla formo; alie ĝi estas nur peno de imago.

 

9

 

El tiu ĉi klarigo estas nun kompreneble, kia estas la signifo de la Tri Personoj de la Triunuo. La unueco de Dio ankaŭ estas pruvita.

 

XXVIII.

 

KLARIGO DE LA VERSO KVINA DE LA DEKSEPA ĈAPITRO DE LA EVANGELIO DE S-TA JOHANO.

 

1

 

“Ka nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis” .

 

2

 

Estas du specoj de antaŭecoj: unu estas esenca kaj ne estas antaŭita de kaŭzo, sed ĝia ekzisto estas en ĝi mem. Ekzemple la suno havas lumon en si mem, ĉar ĝia brilado ne dependas de la lumo de aliaj steloj: tio ĉi estas nomata esenca lumo; sed la lumo de la luno devenas de la suno, ĉar la luno dependas de la suno en sia lumo; tial la suno, koncerne la lumon, estas la kaŭzo, kaj la luno estas la efiko. La unua estas pratempa, antaŭestanta kaj antaŭekzista, dum la dua estas posta kaj lasta.

 

3

 

La dua speco de antaŭekzisto estas la antaŭekzisto de la tempo, kaj tiu ne havas komencon. La Vorto de Dio [13]  estas sanktigita de la tempo. La pasinteco, estanteco kaj estonteco – ĉio tio rilate al Dio estas egala. Hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ ne ekzistas por la suno.

 

4

Simile ekzistas antaŭeco koncerne gloron: t.e. la plej glora antaŭas la gloran. Tiel la Realeco de Kristo, kiu estas la Vorto de Dio, koncerne sian esencon, kvalitojn kaj gloron certe antaŭas la kreaĵojn. Antaŭ ol ĝi aperis en la homa formo, la Vorto de Dio estis en plej granda sankteco kaj gloro, ekzistante en perfekta beleco kaj brilo en la alteco de sia grandiozeco. Kiam per la saĝeco de Dio la Plej Alta la Vorto de Dio transbrilis el la alteco de gloro en la mondon de l’ korpo, pro tiu ĉi korpo ĝi renkontis persekutojn, ĝis ĝi falis en la manojn de la judoj, iĝis kaptito de tiranoj kaj nesciantoj, kaj fine estis krucumita. Jen kial li parolis al Dio, dirante: “Liberigu min de la katenoj de la mondo de l’ korpo, kaj lasu min libera el tiu ĉi kaĝo, por ke mi leviĝu en la altecon de honoro kaj gloro kaj atingu la antaŭan grandiozecon kaj povon, kiuj ekzistis antaŭ la korpa mondo, por ke mi havu ĝojon en la eterna mondo kaj leviĝu en la originan restejon, la senlokan mondon, la nevideblan regnon.”

 

5

 

Kaj ni vidas eĉ en la regno de tiu ĉi mondo, t.e. en la regno de animoj kaj landoj, ke la gloro kaj majesteco de Kristo aperis sur la tero post lia ĉieleniro. Estante en la mondo de l’ korpo, li estis subigita al malrespekto kaj mokoj de la plej malforta nacio de la mondo, la judoj, laŭ kies opinio konvenis meti dornan kronon sur lian sanktan kapon. Sed post la ĉieleniro la juvelriĉaj kronoj de ĉiuj reĝoj humiliĝis kaj adorklinis sin antaŭ la krono el dornoj.

 

6

 

Vidu, kian gloron la Vorto de Dio atingis eĉ en tiu ĉi mondo!

 

 

 

XXIX.

 

KLARIGO DE LA VERSO DUDEK-DUA DE LA DEKKVINA ĈAPITRO DE LA UNUA EPISTOLO DE S-TA PAŬLO AL LA KORINTANOJ.

 

1

 

Demando. – En la verso dudek-dua de la dekkvina ĉapitro de la Unua Epistolo al la Korintanoj estas skribite: “Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.”  Kion signifas tiuj vortoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke en homo estas du naturoj: la fizika naturo kaj la spirita naturo. La fizika natuor estas heredita de Adamo, kaj la spirita naturo estas heredita de la Realeco de la Vorto de Dio, kiu estas la spiriteco de Kristo. La fizika naturo estas naskita de Adamo, sed la spirita naturo estas naskita per la favoro de la Sankta Spirito; la unua estas la fonto de ĉiaj malpefektecoj, la dua estas la fonto de ĉiaj perfektecoj.

 

3

 

Krist oferis sin mem, por ke homoj estu liberaj de la malpefektecoj de la fizika naturo, kaj ekposedu la virtojn de la spirita naturo. Tiu spirita naturo, kiu ricevis la ekziston per la favoro de la Sankta Spirita, estas la sumo de ĉiuj perfektecoj kaj ekaperas pro la spirblovo de la Sankta Spiritoss; tio estas la diaj perfektecoj, tio estas lumo, spiriteco, gvido, spiritalteco, altaj aspiroj, justeco, amo, favoremo, afableco por ĉiuj, bonfaremo, la esenco de l’ vivo. Tio estas reflekto de la brilego de la Suno de l’ Realeco.

 

4

 

Kristo estas la centra punkto de la Sankta Spirito: li estas naskita de la Sankta Spirito; li estas levita de la Sankta Spirito; li estas ido de la Sankta Spirito. T.e. la Realeco de Kristo ne devenas de Adamo; ne, ĝi estas naskita de la Sankta Spirito. Tial tiu verso en la Epistolo al la Korintanoj: “Kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj”  signifas, konforme al tiu terminaro, ke Adamo [14]  estas la patro de homo, t.e. li estas la kaŭzo de la fizika vivo de homoj; lia estas la fizika patreco. Li estas viva animo, sed li ne estas donanto de la spirita vivo. Kristo dume estas la kaŭzo de la spirita vivo de homo, kaj koncerne la spiriton, lia estas la spirita patreco. Adamo estis la viva animo, Kristo estis la viviga spirito.

 

5

 

Tiu ĉi fizika mondo de homoj estas subigita al la povo de l’ korpaj deziroj, ĉar ĝi estas subigita al la leĝoj de justeco kaj sankteco. La korpo de homo estas sklavo de l’ naturo: ĝi agas konforme al ĉio, kion ajn la naturo ordonas. Pro tio estas certe, ke la pekoj, kiel kolero, envio, malpaco, avideco, avareco, ignoreco, antaŭjuĝoj, malamo, fiereco kaj tiraneco ekzistas en la fizika mondo. Ĉiuj tiuj brutaj kvalitoj ekzistas en la homa naturo. Homo, kiu ne havas spiritan edukon, estas bruto. Kiel la afrikaj sovaĝuloj, kies agoj, kutimoj kaj moraleco estas pure korpemaj, ili agas laŭ la postuloj de l’ naturo ĝis tia grado, ke ili disŝiras kaj manĝas unu alian. Tiel estas evidente, ke la fizika mondo de homo estas mondo de peko. En la fizika mondo homo ne distingas sin de besto.

 

6

 

Ĉiuj pekoj rezultas el la postuloj de l’ naturo, kaj tiuj postuloj, kiuj naskiĝas el la fizikaj kvalitoj, ne estas pekoj rilate al bestoj, dum ili estas pekoj por homoj. Besto estas fonto de malpefektecoj, kiel kolero, voluptemo, envio, avareco, krueleco, fiereco. Ĉiuj tiuj mankoj estas troveblaj en besto, sed ili ne prezentas pekon. En homo ili etas pekoj.

 

7

 

Adamo estas la kaŭzo de la fizika vivo de homo; sed la Realeco de Kristo, t.e. la Vorto de Dio, estas la kaŭzo de la spirita vivo. Ĝi estas la vivodona spirito – kio signifas, ke ĉiuj malpefektecoj, kiuj devenas de la postuloj de la fizika vivo de homo, estas transformitaj en homajn perfektecojn per instruado kaj edukado de tiu spirito. Tial Kristo estis la vivodona spirito kaj kaŭzo de la vivo por la tuta homa gento.

 

8

 

Adamo estis la kaŭzo de la fizika vivo, kaj ĉar la fizika mondo de homo estas mondo de malperfektecoj, kaj malperfektecoj estas egalaj al morto, Paŭlo komparis la fizikajn malperfektecojn al morto.

 

9

 

Sed la kristanaro kredas, ke ĉar Adamo manĝis la frukton de la malpermesita arbo, li pekis per sia malobeo, kaj ke la katastrofa sekvo de tiu malobeo estis transdonita kiel heredaĵo kaj restis inter liaj posteuloj. Pro tio Adamo estas la kaŭzo de la morto de homoj. Tiu ĉi klarigo estas nelogika kaj evidente maltrafa; ĉar ĝi signifas, ke ĉiuj homoj, eĉ la profetoj kaj senditoj de Dio, plenuminte nenian pekon aŭ malbonfaron, nur simple pro tio, ke ili estis posteuloj de Adamo, estis senkiale kulpaj pekuloj, kaj ĝis la tago de la ofero de Kristo estis tenantaj en infero en doloraj turmentoj. Tio estas malproksima de la justeco de Dio. Se Adamo estis pekulo, kia estis la peko de Abrahamo? Kian malboonon faris Izaako, aŭ Jozefo? Kia estis la kulpo de Moseo?

 

10

 

Sed Kristo, kiu estas la Vorto de Dio, oferis sin mem. Tio ĉi havas du signifojn: la celo de Kristo estis reprezenti kaj disvastigi la Aferon, kiu devis eduki la homaron, vivigi la idojn de Adamo kaj lumigi la tutan homan genton. Kaj ĉar reprezenti tiel grandan Aferon – la Aferon antagonistan al ĉiuj popoloj de la mondo kaj al ĉiuj nacioj kaj regnoj – signifis, ke li estos mortigita kaj krucumita, Kristo, proklamante sian mision, oferis sian vivon. Li rigardis la krucon kiel tronon, la vundojn kiel balzamon, la venenon kiel mielon kaj sukeron. Li levis sin por instrui kaj eduki homojn, kaj tial li oferis sin mem, por doni la spiriton de la vivo. Li pereis korpe, por spirite vivigi aliajn.

 

11

 

La dua signifo de la ofero estas la jena: Kristo estis kiel semo, kaj tiu semo oferis sian propran formon, por ke la arbo kresku kaj maturiĝu. Kvankam la formo de la ssemo estis pereigita, ĝia realeco elmontris sin en perfekta majesto kaj belo en la formo de la arbo.

 

12

 

La stato de Kristo estis stato de absoluta perfekteco; li dislumigigis siajn diajn perfektecojn, kiel sunon super ĉiuj kredantoj, kaj la malavaraĵoj de la lumo brilis kaj radiis en la realecojn de homoj. Jen kial li diras: “Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; kiu ajn manĝos el tiu ĉi pano, tiu ne mortos” . Ĝi signifas, ke kiu ajn manĝos el tiu ĉi dia nutraĵo, akiros la eternan vivon, t.e. ĉiu, kiu manĝas el tiu ĉi malavaraĵo kaj ricevas tiujn ĉi perfektecojn, trovos la eternan vivon, akiros la antaŭekzistajn favorojn, estos liberigita de la mallumo de eraro kaj lumigita per la lumo de lia gvido.

 

13

 

La formo de la semo estis foroferita por la arbo, sed ĝiaj perfektecoj iĝis por tiu ofero videblaj kaj klaraj, ĉar la arbo, la branĉoj, la folioj kaj floroj estis kaŝtenataj en la semo. Kiam la formo de la semo estis oferita, ĝiaj perfektecoj elmontris sin en la perfekta formo de folioj, floroj kaj fruktoj.

 

 

XXX.

 

ADAMO KAJ EVO.

 

1

 

Demando. – Kiel prezentas sin la vero en la rakonto pri Adamo kaj pri tio, ke li manĝis la frukton de la arbo?

 

2

 

Respondo. – En la Biblio estas skribite, ke Dio lokis Adamon en la ĝardenon de Edeno, por ke li ĝin kulturu kaj prizorgu, kaj diris al li: Manĝu la frukton de ĉiu arbo en la ĝardeno, krom de la arbo de bono kaj malbono, ĉar se vi manĝos de ĝi, vi mortos. Poste estas dirite, ke la serpento igis la virinon manĝi de la arbo, dirante: Dio malpermesis al vi manĝi de tiu ĉi arbo, por ke viaj okuloj ne malfermiĝu kaj vi ne distingu bonon de malbono. Tiam Evo manĝis de la arbo, kaj donis al Adamo, kiu ankaŭ manĝis; iliaj okuloj malfermiĝis, ili trovis sin nudaj kaj kovris siajn korpojn per folioj. Sekve de tiu ĉi faro ili ricevis riproĉojn de Dio. Dio diris al Adamo: “Ĉu vi manĝis de la malpermesita arbo?”  Adamo respondis: “Evo tentis min, kaj mi manĝis.”  Tiam Dio mallaŭdis Evon; evo diris: “La serpento tentis min, kaj mi manĝis.”  Pro tio la serpento estis malbenita, kaj malamikeco estis estigita inter la serpento kaj Evo, kaj inter iliaj posteuloj. Kaj Dio diris: La homo fariĝis kiel Ni, sciante bonon kaj malbonon, kaj eble li manĝos ankaŭ de la arbo de vivo kaj vivos eterne. Kaj Dio gardis la arbon de vivo.

 

3

 

Se ni prenas tiun ĉi rakonton en ĝia ekstera senco, konforme al la interpretado de amasoj, ĝi estas vere eksterordinara. La intelekto ne povas ĝin akcepti, konfirmi aŭ imagi; ĉar tiaj aranĝoj, tiaj detaloj, tiaj paroloj kaj riproĉoj estas malsimilegaj al tiuj de inteligenta homo, kaj des pli de Dio – de tiu Dio, kiu organizis la senfinan universon en plej perfekta formo, kaj ĝiajn sennombrajn loĝantojn kun absoluta sistemeco, forto kaj perfekteco.

 

4

 

Ni devas iom pripensi: se la laŭvorta signifo de tiu ĉi rakonto estus atribuita al saĝa homo, certe ĉiuj logike neus, ke tiu aranĝo, tiu elpensaĵo povus deveni de inteligenta estaĵo. Tial la rakonto pri Adamo kaj Evo, kiuj manĝis de la arbo, kaj pri ilia forpelo el la paradizo devas esti konsiderata simple kiel simbolo. Ĝi enhavas diajn misterojn kaj universalajn signifojn, kaj ĝi taŭgas al mirindaj klarigoj. Nur tiuj, kiuj estas enkondukitaj en misterojn, kaj tiuj, kiuj estas proksimaj al la Kortego de la Ĉionpova, estas konantoj de tiuj sekretoj. Pro tio tiuj versoj en la Biblio havas multajn signifojn.

 

5

 

Ni klarigos unu el ili kaj ni diros: Adamo signifas la spiriton de Adamo, kaj Evo lian animon. Ĉar en kelkaj lokoj de la Sanktaj Libroj, kie oni parolas pri virinoj, ili reprezentas la animon de homo. La arbo de bono kaj malbono signifas la homan mondon; ĉar la spirita kaj dia mondo estas pure bona kaj absolute luma, sed en la homa mondo lumo kaj mallumo, bono kaj malbono ekzistas kiel kontraŭaĵoj.

 

6

 

La serpento signifas alligitecon al la homa mondo. Tiu alligiteco de la spirito al la homa mondo kondukis la animon  kaj spiriton de Adamo el la mondo de libereco en la mondon de mallibereco, kaj igis lin trapasi el la Regno de Unueco en la homan mondon. Kiam la animo kaj spirito de Adamo eniris la homan mondon, li eliris el la paradizo de libereco kaj falis en la mondon de mallibereco. El la alteco de pureco kaj absoluta boneco li eniris la mondon de bono kaj malbono.

 

7

 

La arbo de vivo estas la plej alta grado de la mondo de l’ ekzisto: la posteno de la Vorto de Dio, kaj Universala Malkaŝanto. Tial tiu posteno estis gardata, kaj en la apero-tempo de la plej nobla universala Malkaŝanto ĝi iĝis videbla kaj klara. Ĉar la posteno de Adamo rilate al la apero kaj revelacio de la diaj perfektecoj estis en la embria stato; la posteno de Kristo estis la stato de matureco kaj la tempo de praveco, kaj la apero de la Plejgranda Lumdonanto [15]  estis la stato de perfekteco de la esenco de la kvalitoj. Jen kial en la superega paradizo la arbo de vivo estas esprimo por la centro de absolute pura sankteco, t.e. de la Dia Universala Malkaŝanto. De la tagoj de Adamo ĝis la tagoj de Kristo oni malmulte parolis pri la eterna vivo kaj ĉielaj universalaj perfektecoj. Tiu arbo de vivo estis la stato de la realeco de Kristo; per lia revelacio ĝi estis plantita kaj ornamita per eternaj fruktoj.

 

8

 

Konsideru nun, kiagrade tiu ĉi signifo konformas al la realeco. Ĉar la spirito kaj animo de Adamo, alligitaj foje al la homa mondo, trapasis el la mondo de libereco en la mondon de mallibereco, kaj iliaj posteuloj postrestis en la mallibereco. Tiu alligiteco de la animo kaj spirito al la homa mondo, kiu estas peko, estis heredita de la posteuloj de Adamo, kaj ĉiam estas la serpento meze de iliaj spiritoj, kaj en malamikeco kun ili. Tiu malamikeco daŭras kaj ne ĉesas. Ĉar la alligiteco al la mondo estis kaŭzo de la mallibereco de spiritoj, kaj tiu mallibereco estas identa kun peko, kiu estas transdonita de Adamo al lia posteularo. Ĝuste pro tiu ĉi alligiteco homoj estis senigitaj de esenca spiriteco kaj alta stato.

 

9

 

Kiam la sanktbenitaj blovoj de Kristo kaj la sankta lumode la Plejgranda Lumdonanto [16]  esits disvastigitaj, la homaj realecoj, tio estas tiuj, kiuj turnis sin al la Vorto de Dio kaj ricevis la malŝparaĵon de Lia malavareco, estis savitaj de tiu alligiteco kaj peko, ricevis la eternan vivon, estis liberigitaj el la katenoj de mallibereco kaj atingis la mondon de libereco. Ili iĝis liberaj de la malvirtoj de la homa mondo kaj estis benitaj per la virtoj de la Regno. Tio ĉi estas la signifo de la vortoj de Kristo: “Mi donis mian sangon por la vivo de la mondo” ; ĝi signifas: Mi volis por mi ĉiujn tiujn zorgojn, suferojn kaj malfeliĉojn, kaj eĉ la plej grandan martirecon, por atingi tiun celon – pardonon de pekoj: t.e. malligon de spiritoj de la homa mondo kaj ilian alligon al la dia mondo; por ke leviĝu personoj, kiuj estos ĉefesenco de gvido de la homaro kaj elmontrantoj de l’ perfektecoj de la Superega Regno.

 

10

 

Rimarku, ke se, konforme al la supozoj de la Popolo de la Libro [17] , la signifo estus akceptita en ĝia ekstera senco, tio estus absoluta maljusteco kaj kompleta antaŭdestino. Se Adamo pekis per proksimiĝo al la malpermesita arbo, kia estis la peko de la glora Abrahamo, kaj kian malbonon faris Moseo la Interparolanto? Kia estis la krimo de Noa la Profeto? Kia estis la kulpo de Jozefo la Verama? Kiaj estis la maljustaĵoj de la profetoj de Dio, kaj kia estis la peko de Johano la Ĉasta? Ĉu la justeco de Dio permesus, ke pro la peko de Adamo ĉiuj tiuj lumigitaj Malkaŝantoj suferu turmentojn en la infero ĝis venis Kristo kaj per la sinofero savis ilin de la doloregaj torturoj? Tia ideo estas ekster ĉia leĝo kaj regulo, kaj povas esti akceptita de neniu inteligenta persono.

 

11

 

Ne, ĝi signifas tion, kio jam estis dirita: Adamo estas la spirito de Adamo, kaj Evo estas lia animo; la arbo estas la homa mondo, kaj la serpento estas tiu alligiteco al la homa mondo, kiu estigas pekon, kaj kiu infektis la posteulojn de Adamo. Kristo per siaj sanktaj blovoj savis homojn de tiu alligiteco kaj liberigis ilin de tiu peko. Kvankam el tiu alligiteco sekvas rezultatoj, tamen alligiteco al la tera mondo kompare kun alligiteco al la spirita mondo estas konsiderata kiel peko. Bonaj agoj de fideluloj estas pekoj por Proksimuloj. Tio ĉi estas certigita. Tiel la korpa forto estas ne nur mankohavo kompare kun la spirita forto sed en tiu ĉi komparo ĝi estas malforto. Same la fizika vivo kompare kun la eterna vivo en la Regno estas konsiderata kiel morto. Tial Kristo nomis la fizikan vivon morto kaj diris: “Lasu la mortintoj enterigi siajn mortintojn.” Kvankam tiuj personoj posedis la fizikan vivon, tamen en liaj okuloj tiu vivo estis morto.

 

12

 

Tio ĉi estas unu el la signifojn de la biblia rakonto pri Adamo. Pensu pri ĝi, ĝis vi malkovros la aliajn.

 

XXXI.

 

KLARIGO DE LA BLASFEMO KONTRAŬ LA SANKTA SPIRITO.

 

1

 

Demando. – “Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita al homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita. Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolas kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.” (Mat. XII, 31, 32.)

 

2

 

Respondo. – La sanktaj realecoj de la Malkaŝantoj havas du spiritajn statojn. Unu estas la loko de la revelacio, kiu povas esti komparita kun la pozicio de la sunglobo, kaj la alia estas la brilego de la revelacio, kiu estas kiel ĝia lumo kaj radiado; tio ĉi estas la perfektecoj de Dio, alivorte – la Sankta Spirito. Ĉar la Sankta Spirito estas la diaj malavarecoj kaj la perfektecoj de la Sinjoro; kaj tiuj diaj perfektecoj estas kiel la radioj kaj la varmo de la suno. La brilantaj radioj de la suno forman ĝian ekziston, kaj sen ili ne estus la suno. Se la sinelmontro kaj reflekto de la diaj perfektecoj ne estus en Kristo, Jesuo ne estus Mesio. Li estas Malkaŝanto, ĉar li respegulas en si mem la diajn perfektecojn. La profetoj de Dio estas elmontrantoj de la perfektecoj de la Sinjoro – t.e. la Sankta Spirito estas videbla en ili.

 

3

 

Se iu restas for de la Malkaŝanto, li tamen povas esti vekita; ĉar li ne rekonis la Malkaŝanton de la diaj perfektecoj. Sed se li malrespektas la diajn perfektecojn mem, alivorte la Sanktan Spiriton, estas klare, ke li estas kiel versperto, kiu malamas lumon

 

4

 

Kontraŭ tiu malŝatego de la lumo ne estas kuracilo, kaj ĝi ne povas esti pardonita; ĝi signifas, ke ne estas eble por li proksimiĝi al Dio. Tiu lampo estas lampo pro sia lumo; sen la lumo ĝi ne estas lampo. Se do iu malamas la lumon de la lampo, li estas kvazaŭ blinda, kaj ne povas kompreni la lumon; kaj blindeco estas kaŭzo de eterna ekzilo for de Dio.

 

5

 

Estas kompreneble, ke oni ricevas favoron de la malavareco de la Sankta Spirito, kiu aperas en la Malkaŝanto de Dio, kaj ne de la personon de la Malkaŝanto. Pro tio se iu ne ricevas favoron de la Malavareco de la Sankta Spirito, li restas senigita de la dia donaco, kaj la ekzilo mem forigas lin ekster ĉian pardonon.

 

6

 

Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu multaj homoj, kiuj estis malamikoj de la Malkaŝantoj kaj ne konfesis ilin, ekkoninte ilin unu fojon, iĝis iliaj amikoj. La malamikeco kontraŭ la Malkaŝanto ne estis kaŭzo de la ĉiama ekzilo; ĉar tiuj, kiuj allasis ĝin al si, estis malamikoj de la lumtenantoj, ne sciante, ke ili estas brilantaj lumoj de Dio. Ili ne estis malamikoj de la lumo, kaj kiam ili ekkomprenis, ke la lumtenanto estas la loko de malkaŝiĝo de la lumo, ili iĝis ĝiaj sinceraj amikoj.

 

7

 

La senco estas tia: restado for de la lumtenantoj ne sekvigas la eternan ekzilon, ĉar oni povas vekiĝi kaj iĝi vigla; sed malamikeco kontraŭ la lumo estas kaŭzo de la eterna ekzilo, kaj kontraŭ tio ĉi ne estas kuracilo.

 

 

XXXII.

 

KLARIGO DE LA VERSO: “ĈAR MULTAJ ESTAS VOKITAJ,

SED MALMULTAJ ESTAS ELEKTITAJ”.

 

1

 

Demando. – En la Evangelio Kristo diras: “Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj,”  kaj en la Korano estas skribite: “Li verŝos specialan favoron sur kiun ajn li volos” . Kion signifon havas tiuj ĉi vortoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke la organizo kaj perfekteco de la tuta universo postulas, ke la ekzisto elmontru sin en sennombraj formoj. Ĉar estaĵoj ne povus esti enkorpigitaj en unu gradon, unu staton, unu genton, unu specon kaj unu klason; sendube necesa estas la diferenco kaj distingo de fromoj, kaj la diverseco de gentoj kaj specoj. Ĝi signifas, ke nepra estas la grado de mineralo, vegetaĵo, la bestaj kreaĵoj kaj homo; ĉar la mondo ne povus esti aranĝita, bela, organizita kaj perfekta sole kun homoj. Simile sole kun bestoj, aŭ kun vegetaĵoj, aŭ kun mineraloj la mondo ne povus aperigi la belajn pejzaĝojn, precizan organizon kaj ravan belecon. Sendube la ekzisto brilradias plej grandan perfektecon dank’ al la diverseco de gradoj, statoj, specoj kaj klasoj.

 

3

 

Ekzemple se tiu ĉi arbo konsistus entute nur el fruktoj, ne povus esti atingita la vegetaĵa perfekteco; ĉar folioj, floroj kaj fruktoj estas necesaj, por ke la arbo estu ornamita per plej granda beleco kaj perfekteco.

 

4

 

Simile konsideru la korpon de homo: ĝi devas konsisti el diversaj organoj, partoj kaj membroj. La homa beleco kaj perfekteco postulas la ekziston de orelo, okulo, cerbo, kaj eĉ la haroj kaj ungoj; se homo konsistus entute nur el cerbo, okuloj aŭ oreloj, ĝi estus egala al malperfekteco. Tiel ankaŭ manko de haroj, okulharoj, dentoj kaj ungoj estus absoluta manko, kvankam kompare kun okuloj ili estas sensentaj kaj similas tiurilate mineralojn aŭ vegetaĵojn; sed ilia manko en la korpo de homo estus certe neperfekta kaj malplaĉa.

 

5

 

La gradoj de l’ ekzisto estas diversaj kaj multaj. Unuj estaĵoj estas pli altaj en la skalo, ol aliaj. Estas do laŭ la volo kaj deziro de Dio, ke certaj kreaĵoj estas elektitaj al la plej alta grado, kiel homo, kelkaj estas lokitaj sur la meza grado, kiel vegetaĵoj, kaj certaj estas lasitaj sur la plej malalta grado, kiel mineraloj.

 

6

 

Ĝi estas pro la favoro de Dio, ke homo estas elektita al la plej alta grado; kaj la diferencoj, kiuj ekzistas inter homoj rilate iliajn spiritajn progresojn kaj ĉielajn perfektecojn, estas ankaŭ pro la elekto de la Kompatema. Ĉar kredo, kiu estas la eterna vivo, estas signo de favoremo kaj ne rezulto de justeco. La flamo de la fajro de amo en tiu ĉi mondo de tero kaj akvo venas pro la altira povo, kaj ne pro penado kaj klopodado. Tamen per penado kaj pacienco oni povas akiri komprenon, sciadon kaj aliajn perfektecojn; sed nur la lumo de la Dia Beleco povas ravi kaj tuŝi spiritojn per la povo de altirado. Tial estas dirite: “Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj” .

 

7

 

Sed la materialaj estaĵoj ne estas malŝatindaj, juĝataj kaj respondoj por sia propra grado kaj stato. Ekzemple mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj estas aprobindaj en siaj diversaj gradoj: sed se en siaj propraj gradoj ili restas malperfektaj, ili indas mallaŭdon, ĉar la grado mem estas pure perfekta.

 

8

 

La diferencoj inter homoj estas de du specoj: unu estas la diferenco en stato, kaj tiu ĉi diferenco ne estas riproĉinda. La alia estas la diferenco de kredo kaj certeco; perdo de ili estas riproĉinda; ĉar tiam la persono trovas sin ekregita de siaj deziroj kaj pasioj, kiuj senigas lin de tiuj ĉi benoj kaj malebligas al li senti la altiran povon de amo de Dio. Kvankam tiu homo estas laŭdinda kaj aprobinda en sia stato, tamen, estante senigita de la perfektecoj de tiu ĉi stato, li iĝos fonto de malperfektecoj, por kiuj li estas responda. [18]

 

XXXIII.

 

LA “REVENO”, PRI KIU PAROLIS LA PROFETOJ.

 

1

 

Demando. – Ĉu vi bonvolos klarigi la problemon de la Reveno?

 

2

 

Respondo. – Baha’u’lláh respondis tiun ĉi demandon plene kaj klare en la Libro de Íqán; legu ĝin, kaj la vero de la problemo iĝos klara por vi. Sed ĉar vi demandis pri tio, mi klarigos ĝin mallonge. Ni komencos la klarigojn de la Evangelio ĉar tie estas dirite, ke kiam Johano la filo de Zaĥariaso aperis kaj estis donanta al homoj la ĝojan novaĵon pri la Regno de Dio, oni demandis lin: “Kiu vi estas? Ĉu vi estas la promesita Mesio?”  Li respondis : “Mi ne estas la Mesio” . Tiam oni demandis lin: “Ĉu vi estas Elija?”  Li diris: “Mi ne estas.” Tiuj ĉi vortoj elmontras kaj pruvas, ke Johano la filo de Zaĥariaso ne estis la promesita Elija. Sed in la tago de l’ transfiguriĝo sur la monto Tabor Kristo diris klare, ke Johano la filo de Zaĥariaso estis la promesita Elija.

 

3

 

En la ĉapitro naŭa, versoj 11-13 de la Evangelio de S-ta Marko estas dirite: “Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li diris al ili: Vere Elija venas antaŭe kaj restarigas ĉion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata. Sed mi diras al vi, kiel estas skribite pri li.”

 

4

 

En la ĉapitro deksepa verso 13 de S-ta Mateo estas dirite: “Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano la Baptisto.”

 

5

 

Oni demandis Johanon la Baptiston: “Ĉu vi estas Elija?” Li respondis: “Ne, mi ne estas” , kvankam estas dirite en la Evangelio, ke Johano estis la promesita Elija, kaj ankaŭ Kristo klare diris tion. Se do Johano estis Elija, kial li diris: “Mi ne estas” ? kaj se li ne estis Elija, kial Kristo diris, ke li estas?

 

6

 

La klarigo etas la jena: temas ne pri la personeco, sed pri la realeco de la perfektecoj; t.e. la samaj perfektecoj, kiuj estis en Elija, ekzistis en Johano la Baptisto kaj estis plene realigitaj en li. Tial Johano la Baptisto estis la promesita Elija. En tiu ĉi afero koncernata estas ne la esenco [19] , sed la kvalitoj. Ekzemple en la lasta jaro estis floro, kaj ankaŭ en tiu ĉi jaro estas floro; mi diras, ke la floro de la lasta jaro revenis. Mi ne esprimas tiel, ke revenis tiu sama floro en sia preciza individueco; sed ĉar tiu ĉi floro havas tiajn samajn kvalitojn kiel la pastintjara, ĉar ĝi havas saman odoron, delikatecon, koloron kaj formon – mi diras, ke la floro de la pasinta jaro revenis, kaj ke tiu ĉi floro estas la antaŭa floro. Kiam printempo venas, ni diras, ke revenis la pasintjara printempo, ĉar ĉio, kio trovis sin en la printempo de la lasta jaro, estas en tiu ĉi printempo. Jen kial Kristo diris: Vi vidos ĉion, kio okazis en la tagoj de la antaŭaj profetoj.

 

7

 

Ni donos alian ekzemplon: semo de la lasta jaro estis semita, elkreskis branĉoj kaj folioj, floroj kaj fruktoj aperis, kaj ĉio denove transiris en semon. Kiam la dua eso estos ĵetita en la teron, elkreskos el ĝi arbo, kaj denove revenos la branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj kaj la arbo reaperos en sia perfekteco. Ĉar la komenco de ĉio estis semo, kaj la fino estas semo, ni diras, ke la semo revenis. Kiam ni rigardas la arbon mem, ĝi estas alia arbo, sed kiam ni rigardas la florojn, foliojn kaj fruktojn, elmontras sin la sama odoro, delikateco kaj gusto. Tial la perfektecoj de la arbo revenis duafoje.

 

8

 

Tiel same se ni rigards la revenon de individuo, ĝi estas alia individuo; sed se ni rigardas la kvalitojn kaj perfektecojn – revenis la samaj. Tial kiam Kristo diris: “Li estas Elija” , ĝi signifis: tiu persono estas aperiganto de la bonfaremo, perfektecoj, karaktero, kvalitoj kaj virtoj de Elija. Johano la Baptisto diris: “Mi ne estas Elija”.  Kristo konsideris la kvalitojn, perfektecojn, karakteron kaj virtojn de la ambaŭ kaj Johano rigardis sian personecon kaj individuecon. Simile estas kun tiu lampo: ĝi estis ĉi tie la lastan nokton, ankaŭ ĉi-nokte ĝi estas lumigita kaj morgaŭ ankaŭ ĝi brilos. Ni diras ke la lampo de tiu ĉi nokto estas la sama lumo, kiel tiu de la lasta nokto, kaj ke ĝi revenis. Tio ĉi koncernas la lumon, kaj ne la oleon, meĉon aŭ ingon.

 

9

 

Tiu ĉi demando estas plene kaj komplete klarigita en Kitáb-i-Íqán.

 

 

XXXIV.

 

LA KONFESO DE KREDO DE PETRO.

 

1

 

Demando. – En la Evangelio de S-ta Mateo estas dirite: “Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion” . Kion signifon havas tiu ĉi verso?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi diro de Kristo estas konforme de la vortoj de Petro, kiam Kristo demandis: Kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro respondis: Mi kredas, ke “Vi estas la Filo de la vivanta Dio” . Tiam Kristo diris al li: “Vi estas Petro [20]  – ĉar Cefas aramee signifas roko – kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. ” Ĉar la aliaj responde al Kristo diris, ke li estas Elija, kaj iuj, ke li estas Johano, kaj kelkaj, ke Jeremia aŭ unu el la profetoj.

 

3

 

Kristo deziris per sugesto aŭ aludo konfirmi la vortojn de Petro: tial pro la taŭgeco de lia nomo, Petro, li diris: “kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion” , kio signifas: via kredo, ke Kristo estas la Filo de la vivanta Dio, estas fundamento de la religio de Dio; kaj sur tiu ĉi kredo starigita estos la fundamento de la eklezio de Dio, kiu estas la leĝo de Dio.

 

4

 

La ekzisto de la tombo de Petro en Romo estas dubinda; ĝi ne estas aŭtentikigita; kelkaj diras, ke ĝi estas en Antioke.

 

5

 

Plue, ni komparu la vivojn de kelkaj papoj kun la religio de Kristo. Kristo, malsata, sen rifuĝejo, manĝis herbojn en sovaĝejo kaj estis malema vundi ies sentojn. Papo sidas en kaleŝo, kovrita per oro, kaj pasigas la tempon en plej granda pompo, en tiaj plezuroj kaj luksaĵoj, riĉaĵoj kaj adorado, kiajn reĝoj neniam havis.

 

6

 

Kristo dolorigis neniun, sed kelkaj papoj mortigadis senkulpajn homojn: rigardu en la historion. Kiom da sango papoj verŝis nur por konservi la ĉi-tempan potencon! Pro nuraj diferencoj de opinioj ili arestadis, malliberigadis kaj mortigadis milojn da servantoj de la homara mondo kaj instruitulojn, kiuj malkovris la sekretojn de la naturo. Ĝis kia grado ili kontraŭis al la vero!

 

7

 

Pensu pri la instruoj de Kristo, kaj konsideru la kutimojn kaj manierojn de la papoj. Konsideru: ĉu estas ia simileco inter la instruoj de Kristo kaj la manieroj de regado de la papoj? Ni ne ŝatas kritiki, sed la historio de Vatikano estas vere neordinara. La objekto de nia rezonado estas tio, ke la instruoj de Kristo estas unu afero, kaj la regadmaniero de la papoj estas tute diferenca; ili ne konsentas unu kun la alia. Rigardu, kiom da protestantoj estis mortigitaj laŭ ordono de la papoj. Al kiom da tiranaĵoj kaj persekutoj oni kuraĝigadis, kiom da punoj kaj torturoj oni suferigadis! Ĉu en tiuj agoj oni povas retrovi iun el la dolĉaj aromoj de Kristo? Ne, en la nomo de Dio! Tiuj homoj ne obeis Kriston, dum sankta Barbaro, kies bildo estas antaŭ ni, obeis Kriston, sekvis liajn paŝojn kaj transmetis liajn ordonojn en la vivon. Inter la papoj estas kelkaj benituloj, kiuj sekvis la paŝojn de Kristo, speciale en la unuaj jarcentoj de la kristana epoko, kiam ĉi-tempaĵoj mankis kaj la provoj de Dio estis severaj. Sed kiam ili ekposedis la regan potencon, atingis la mondan honoron kaj prosperon, la papa kortego tute forgesis Kriston kaj okupiĝis per la ĉi-tempa potenco, pompo, komforto kaj lukso; ĝi mortigadis homojn, kontraŭstaris disvastiĝadon de la scio, baris la vojon al la lumo de sciado kaj eldonadis ordonojn de mortigado kaj rabado. Miloj da personoj, scienculoj kaj instruituloj kaj senkulpaj homoj pereis en la malliberejoj de Romo. Konsiderante ĉiujn tiujn agojn kaj farojn, kiel oni povas kredi la Reprezentantecon de Kristo?

 

8

 

La papa kortego ĉiam estis kontraŭ la scienco; oni konsentas eĉ en Eŭropo, ke religio estas kontraŭaĵo de scienco, kaj ke scienco estas detruilo por la fundamentoj de religio. Dume kiam la religio de Dio akcelas la veron, fondas sciencon kaj instruitecon, ĝi estas plena de bonvolo por instruituloj; ĝi estas tio, kio civilizas la homaron, malkovras la sekretojn de l’ naturo kaj lumigas la horizonton de la mondo. Sekve kiel oni povas diri, ke ĝi kontraŭas sciencon? Dio gardu! Ne, je Dio, la scio estas plej glorinda donaĵo al homo kaj plej nobla el la homaj perfektecoj. Konstraŭstari al la scio estas ignoreco, kaj tiu, kiu malestimas la scion kaj sciencon, ne estas homo, sed, pli prave, besto sen inteligenteco. Ĉar la scienco estas lumo, vivo, feliĉo, beleco kaj vojo de alproksimiĝo al la Sojlo de l’ Unueco. Ĝi estas la honoro kaj gloro de la homaro kaj la plej granda malavaraĵo de Dio. La scienco estas identa kun gvido, kaj ignoreco estas vera senvojeco.

 

9

 

Feliĉaj estas tiuj, kiuj pasigas la tagojn de sia vivo en akirado de la scienco, en malkovrado de la sekretoj de l’ naturo kaj en penetrado de la subtilaĵoj de la pura vero! Ve al tiuj, kiuj kontentiĝas per ignoreco, kies koroj ĝojiĝas per senpensa imitado, kiuj falis en plejprofundon de sencio kaj malsaĝeco, kaj vanperdis siajn vivojn!

 

XXXV.

 

ANTAŬDESTINO.

 

1

 

Demando. – Se Dio havas scion pri ago, plenumota de iu, kaj ĝi estas skribita sur la Tabuleto de Destino, ĉu estas eble rezisti ĝin?

2

 

Respondo. – Antaŭkono de afero ne estas kaŭzo de ĝia realiĝo; ĉar la esenca scio de Dio, simile, entenas la realecojn de aferoj tiel antaŭ kiel post ilia ekzisto, kaj ĝi ne estas kaŭ de ilia ekzisto. Ĝi estas perfekteco de Dio. Sed tio, kio estis profetita pro la inspiro de Dio per la langoj de la profetoj koncerne la aperon de la Promesito de la Biblio, ne estis kaŭzo de la revelacio de Kristo.

 

3

 

La kaŝitaj sekretoj de la estonteco estis malkaŝitaj al la profetoj, kaj tiel ili ricevis la scion pri la venontaj okazoj, kiujn ili antaŭdiris. Tiu ĉi scio kaj tiuj ĉi profetaĵoj ne estis kaŭzoj de la okazintaĵoj. Ĉi-vespere, ekzemple, ĉiu scias, ke post sep horoj la suno leviĝos; sed tiu ĉi ĝenerala antaŭscio ne kaŭzas la leviĝon kaj aperon de la suno.

 

4

 

Tial la scio de Dio en la regno de ĉi-mondeco ne estigas la formojn de la aferoj; kontraŭe, ĝi estas purigita de la pasinteco, estanteco kaj estonteco. Ĝi estas identa kun la realeco de la aferoj; ĝi ne kaŭzas ilian ekeston.

 

5

 

Simile mencio kaj priskribo de afero en la Libro ne estas kaŭzoj de ĝia estiĝo. La profetoj per la dia inspiro sciis, kio okazos. Ekzemple per la dia inspiro ili sciis, ke Kristo estos martirigita, kaj ili antaŭdiris tion. Ĉu tamen ilia scio kaj informiteco estis kaŭzoj de la martirigo de Kristo? Ne, tiu ĉi scio estas perfekteco de la profetoj, kaj ĝi ne kaŭzis la martirigon.

 

6

 

Matematikistoj per astronomia kalkulado ekscias, ke en certa tempo okazos eklipso de la luno aŭ de la suno. Sendube tiu ĉi malkovro ne kaŭzas la eklipson. Tio ĉi estas, kompreneble, nur analogio, kaj ne ekzakta bildo.

 

REEN AL LA UNUA PARTO

 

REEN AL “TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE”

 

AL LA TRIA PARTO

 

ĈEFPA Ĝ O

 

AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)




[1]  Elĉerpaĵo el la letero al la Sháh Násiri’d-Dín.

 

[2]  La Korano, suro 19.

 

[3]  La Korano, suro 36.

[4]  Tiu ĉi konversaciko elmontras, kiel vane estas diskuti pri tiaj demandoj; la instruoj de ‘Abdu’l-Bahá pri la naskiĝo de Kristo estos prezentitaj en la senkvanta ĉapitro.

 

[5]  Gen. II,7.

 

[6]  Agoj, XV, 30.

 

 

[7]  t.e. de Kristo, kiun mahometanoj ofte nomas per la titolo Rúhu’lláh, la Spirito de Dio.

[8]   Kitáb-i-Íqán  – unu el la unu aj verkoj de Bahá’u’lláh, skribita en Ba gh dád antaů la deklaro de Lia Revelacio.

 

[9]  En tiuj ĉi interparoloj, kiel la leganto jam certe rimarkis, ‘Abdu’l-Bahá deziras pli montri la signifon de certaj fragmentoj de la Sanktaj Libroj, ol citi ilian precizan tekston.

 

[10]  Masikh – monstro. En la arab a lingvo estas vortludo per la esprimoj Masih, Mesio, kaj masikh, monstro.

 

[11]  Rig. “Panteismo”, p….

 

[12]  La Dia Malkaŝanto.

[13]  t.e. la Realeco de Kristo.

 

[14]  Abu’l-bashar, t.e. la patro de homo, estas unu el la titoloj kiujn la mahometanoj donas al Adamo.

 

[15]  Bahá’u’lláh.

 

[16]   Bahá’u’lláh.

 

 

[17]  La judoj kaj kristanoj.

 

[18]  Rig: “Kaůzoj de la diferenco j inter homaj karakteroj”, p….

 

[19]  t.e. la individueco.

 

[20]  Kiel oni scias, la vera nomo de Petro estis Simon, sed Kristo nomis lin Cefas, kio respondas al la greka vorto petras, signifanta roko.

 

PARTO III

 

PRI LA POVOJ KAJ STATOJ DE LA MALKAŜANTOJ DE DIO

 

XXXVI.

 

KVIN GRADOJ DE SPIRITO.

 

1

 

Sciu, ke, ĝenerale parolante, estas kvin kategorioj de spirito. La unua estas la vegetaĵa spirito: tio ĉi estas povo, kiu rezultas el kombinaĵo de elementoj kaj sinmikso de substancoj laŭ dekreto de la Plejsupra Dio, kaj el influado, efikado kaj interrilatado de aliaj ekzistaĵoj. Kiam tiuj substancoj kaj elementoj estas apartigitaj unu de alia, la kreskopovo ankaŭ ĉesas ekzisti; tiel, por uzi alian bildon, elektro rezultas el kombiniĝo de elementoj kaj kiam tiuj elementoj estas apartigitaj, la elektra forto ĉesas kaj malaperas. Tia estas la vegetaĵa spirito.

 

2

 

Poste estas la besta spirito, kiu ankaŭ rezultas el sinmikso kaj kombiniĝo de elementoj; sed tiu ĉi kombiniĝo estas pli kompleta, kaj laŭ dekreto de la Plejpotenca Sinjoro atingita estas perfekta sinmikso kaj estigita estas la besta spirito, alivorte la sentopovoj. Ĝi perceptas la realecon de aferoj el tio, kio estas vidata kaj videbla, aŭdebla, manĝebla, tuŝebla kaj flarebla. Post la dispartiĝo kaj malkombiniĝo de la kombinitaj elementoj tiu ĉi spirito nature malaperos. Ĝi estas kiel la lampo, kiun ni vidas: kiam la oleo kaj meĉo kaj fajro estas kunigitaj, ni havas rezulte lumon; sed kiam la oleo estos finita kaj la meĉo konsumita, la lumo ankaŭ ĉesos kaj malaperos.

 

3

 

La homan spiriton oni povas kompari al la malavareco de la suno, brilanta sur kristalo. La korpo de homo, kiu estas kunmetita de elementoj, estas kombinita kaj miksita en plej perfektan formon: ĝi estas la plej solida konstruaĵo, la plej nobla kombinaĵo, la plej perfekta ekzistaĵo. Ĝi kreskas kaj disvolvas sin per la besta spirito. Tiun perfektan korpon oni povas kompari al kristalo, kaj la homan spiriton al la suno. Se eĉ la kristalo rompiĝas, la malavareco de la suno daŭras; kaj se la kristalo estas neniigita aŭ ĉesas ekzisti, nenia malbontrafo okazas al la malavareco de la suno, kiu estas eterna. Tiu ĉi spirito havas la povon de malkovrado; ĝi entenas ĉion. Ĉiuj tiuj mirindaj signoj, sciencaj malkovroj, grandaj enterprenoj kaj gravaj historiaj okazoj, kiujn vi konas, estas ŝuldataj al ĝi. El la regno de la nevidebla kaj kaŝita ĝi eligis ilin per spirita povo en la sferon de la videbla. Tiel homo estas sur la tero, li tamen faras malkovrojn en la ĉielo. Laŭ konataj realaĵoj, t.e. laŭ aferoj konataj kaj videblaj, li malkovras nekonatajn aferojn. Ekzemple homo estas sur sia duonglobo, sed, kiel Kolombo, per sia rezonpovo li malkovras la alian duonglobon, Amerikon, ĝis tiam nekonitan. Lia korpo estas peza, sed per la helpo de la instrumento, kiun li elpensis, li kapablas flugi alten. Liaj movoj estas malrapidaj, sed per la instrumento, kiun li elpensis, li vojaĝas orienten kaj okcidenten kun grandega rapideco. Mallonge dirante, tiu povo entenas ĉion.

 

4

 

Sed la spirito de homo havas du flankojn: unu dian, unu satanan. Tio signifas, ke ĝi estas kapabla al plej granda perfekteco, aŭ al plej granda malperfekteco. Se ĝi akiras virtojn, ĝi estas la plej nobla el la estaĵoj, kaj se ĝi akiras malvirtojn, ĝi iĝas la plej degradita estaĵo.

 

5

La kvara grado de spirito estas la ĉiela spirito. Ĝi estas la spirito de kredo kaj la malavaraĵo de Dio; ĝi ekestas pro blovo de la Sankta Spirito, kaj per la dia povo ĝi iĝas kaŭzo de la eterna vivo. Ĝi estas tiu forto, kiu homon teran faras ĉiela, kaj homon malperfektan – perfekta. Ĝi kaŭzas, ke tio kio estis malpura, iĝas pura, ke tiu, kiu estis silenta, iĝas elokventa; ĝi purigas kaj sanktigas tiujn, kiuj estis kaptitoj de korpaj deziroj; ĝi personon malsaĝan faras saĝa.

 

6

 

La kvina spirito estas la Sankta Spirito. Tiu Sankta Spirito estas peranto inter Dio kaj Liaj kreitoj. Ĝi estas kvazaŭ spegulo, turnita al la suno. Kiel pura spegulo ricevas lumon de la suno kaj transdonas tiun ĉi malavaraĵon al aliaj, tiel la Sankta Spirito estas peranto de la Sankta Lumo el la Suno de l’ Realeco, kiun ĝidonas al sanktigitaj realecoj. Ĝi estas ornamita per ĉiuj diaj perfektecoj. Ĉiufoje kiam ĝi aperas, la mondo estas renovigita kaj nova ciklo estas komencita. La korpo de la homara mondo surmetas novajn vestojn. Oni povas ĝin kompari al printempo: kiam ĝi venas, la mondo pasas el unu stato en alian staton. Pro alveno de printempo la nigra tero kaj kampoj kaj sovaĝejoj iĝas verdaj kaj florantaj, kaj ĉiaspecaj floroj kaj dolĉaramaj herboj komencas kreski; arboj ricevas novan vivon, novaj fruktoj aperas kaj nova ciklo estas komencita. Same estas la apero de la Sankta Spirito. Kiam ĝi aperas, ĝi renovigas la homaran mondon kaj donas novan spiriton al la homaj realecoj: ĝi vestas la mondon de l’ ekzito per laŭdinda vesto, dispelas la mallumon de senscio kaj kaŭzas radiadon de la lumo de perfektecoj. Kristo per tiu ĉi povo renovigis la ciklon; la ĉiela printempo kun plej granda freŝeco kaj dolĉeco dismetis sian tendaron en la homara mondo, kaj la vivodona venteto flarigis dolĉajn odorojn al lumigitoj.

 

7

 

Tiel same la apero de Bahá’u’lláh estis kvazaŭ nova printempo, kiu venis kun sanktaj ventetoj, kun armeoj de la eterna vivo, kaj kun ĉiela potenco. Ĝi starigis la Tronon de la Dia Regno en la mezo de la mondo, kaj per la povo de la Sankta Spirito revivigis animojn kaj estigis novan ciklon.

 

 

XXXVII.

 

ONI  POVAS KOMPRENI DION NUR PER LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Demando. – Kia estas la rilato de la Realeco de Dio al la Grandaj Leviĝlokoj kaj la Diaj Tagiĝ-punktoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke la Realeco de Dio, aŭ la substanco de la Esenco de Unueco estas pura sankteco kaj absoluta perfekteco: t.e. ĝi estas sanktigita kaj esceptita de ĉiaj laŭdoj. Ĉiuj plej superaj kvalitoj kaj gradoj de la ekzisto rilate al tiu sfero estas nur imagaĵoj. Ĝi estas nevidebla, nekomprenebla, neatingebla, esenco pura, kiun oni ne povas priskribi; ĉar la Dia Esenco entenas ĉion. Vere, tio, kio entenas, estas pli granda ol tio, kio estas entenata, kaj la entenata ne povas enteni tion, de kio ĝi estas entenata, nek kompreni ĝian realecon. Kiom ajn progresus menso, se ĝi eĉ atingus la ekstreman gradon de kompreno, la limon de la komprenkapablo, ĝi vidos la diajn signojn kaj kvalitojn en la mondo de l’ kreaĵoj, kaj ne en la mondo de Dio. Ĉar la esenco de l’ kvalitoj de la Sinjoro de Unueco estas en la altsfero de sankteco kaj por mensoj kaj komprenoj ne ekzistas vojo por alpaŝi tiun lokon. “La vojo estas fermita kaj serĉado estas malpermesita.”

 

2

 

Estas klare, ke la homa kompreno estas kvalito de la ekzisto de homo, kaj ke homo estas signo de Dio: kiel do la kvalito de la signo povus kompreni la kreinton de la signo? Alivorte, kiel la kompreno, kiu estas kvalito de la ekzisto de homo, povus enteni Dion? Pro tio la Realeco de Dio estas kaŝita kontraŭ ĉia kompreno kaj kovrita kontraŭ la mensoj de ĉiuj homoj. Estas absolute neeble levi sin al tiu sfero. Ni scias, ke ĉio, kio estas pli malalta, estas nekapabla kompreni la realecon de tio, kio estas pli alta. Tiel ŝtono, tero, arbo, kiom ajn ili disvolviĝus, ne povas kompreni la realecon de homo, kaj ne povas imagi la kapablon de vido, aŭdo kaj la aliaj sentopovojn, kvankam ili ĉiuj estas same kreitaj. Kiel do povas homo, la kreito, kompreni la realecon de la pura Esenco de la Kreinto? Tiu sfero estas nealpaŝebla por kompreno, nenia klarigo sufias por ĝin komprenigi, kaj ne ekzistas povo por ĝin prezenti. Kion komunan havas atomo de polvo kun la pura mondo, kaj kia rilato ezkistas inter limhava menso kaj la senfina mondo? Mensoj ne kapablas kompreni Dion, kaj animoj konsterniĝus, klarigante Lin. “La okuloj Lin ne vidas, sed Li vidas la okulojn. Li estas la Ĉionscia, la Saĝa.” [1]

 

3

 

Tial rilate al tiu sfero de l’ ekzisto ĉia parolo kaj klarigo estas malperfekta, ĉia laŭdo kaj ĉia priskribo estas malinda, ĉia koncepto estas vana kaj ĉia meditado estas senfrukta. Sed tiu Esenco de esencoj, tiu Vero de veroj, tiu Mistero de misteroj havas reflektojn, matenlumojn, elaperojn kaj brilojn en la mondo de l’ ekzisto. La tagiĝ-lokoj de tiuj brilegoj, la lokoj de tiuj reflektoj, la elaperoj de tiuj sinmalkaŝoj estas la Sanktaj Tagiĝ-lokoj, la Universalaj Realecoj, la Diaj Estaĵoj, kiuj estas veraj speguloj de la sanktigita Esenco de Dio. Ĉiuj perfertecoj, malavarecoj kaj brilegoj, kiuj venas de Dio, estas videblaj kaj klaraj en la Realeco de Sankta Malkaŝanto, kiel suno, kiu respegulas sin en la klara, polurita spegulo kun ĉiuj siaj perfektecoj kaj malavarecoj. Se oni diras, ke speguloj estas elmontriloj de la suno kaj tagiĝ-lokoj de la leviĝanta astro, tio ĉi ne signifas, ke la suno malsupreniris el la alteco de sia sankteco kaj enkorpiĝis en la spegulon, nek ke la Senlima Realeco estas limigita al la loko de la apero. Dio gardu! Tio ĉi estas la kredo de konfesantoj de antropomorfismo. Ne; ĉiuj laŭdoj kaj priskriboj rilatas al la Sanktaj Malkaŝantoj. Ĝi signifas, ke ĉiuj priskriboj, kvalitoj, nomoj kaj ecoj, pri kiuj ni parolas, apartenas al la Sanktaj Malkaŝantoj: sed ĉar neniu atingis la realecon de la Dia Esenco, tial neniu povas priskribi, klarigi, laŭdi aŭ glori ĝin. Pro tio ĉio, kion la homaj realecoj scias, malkonvras kaj komprenas el la nomoj, kvalitoj kaj perfektecoj de Dio, koncernas tiujn Sanktajn Malkaŝantojn. Nenio plu estas atingebla: “la vojo estas fermita kaj serĉado estas malpermesita.”

 

4

 

Tamen ni parolas pri la nomoj kaj kvalitoj de la Realeco de Dio, kaj ni gloras Lin, atribuante al Li vidon, aŭdon, potencon, vivon kaj scion. Ni asertas pri tiuj nomoj kaj kvalitoj ne por elmontri la perfektecojn de Dio, sed por nei, ke Li estas kapabla al malperfektecoj. Kiam ni rigardas la ekzistantan mondon, ni vidas, ke senscio estas malperfekteco, kaj scio estas perfekteco; kaj ni diras, ke la sanktigita Esenco de Dio estas saĝo. Malforto estas malperfeteco, kaj forto estas perfekteco; pro tio ni diras, ke la sanktigita Esenco de Dio estas plejsupro de forto. Ĝi ne signifas, ke ni komprenas Lian scion, Lian vidon, Lian potencon kaj vivon, ĉar tio estas ekster nia kompreno; ĉar la esencaj nomoj kaj kvalitoj de Dio estas identaj kun Lia Esenco, kaj Lia Esenco estas super ĉia kompreno. Se la kvalitoj ne estas identaj kun la Esenco, devas esti pluro da antaŭekzistoj, kaj devas ekzisti ankaŭ diferencoj inter la kvalitoj kaj la Esenco: kaj ĉar Antaŭekzisto estas nepra, la sinsekvo de antaŭekzistoj estus senfina. Tio ĉi estas evidenta eraro.

 

5

 

Sekve ĉiuj tiuj kvalitoj, nomoj, laŭdoj kaj ploresprimoj rilatas al la Lokoj de Elapero; kaj ĉio, kion ni imagas kaj supozas ekster ili, estas nura fantaziaĵo, ĉar ni ne havas rimedojn por kompreni tion, kio estas nevidebla kaj neatingebla. Pro tio ĉi estas dirite: “Ĉio, kion vi distingis per la iluzio de via imago en via ruza mensa fantazio, estas nur kreaĵo simila al vi, kaj ĝi revenas al vi” [2] . Estas klare, ke se ni volas imagi la Realecon de Dio, tiu imagaĵo estas entenata, kaj ni estas la entenantoj; kaj estas certe, ke tiu, kiu entenas, estas pli granda ol tio, kio estas entenata. El tio estas certe kaj klare, ke se ni imagas la Dian Realecon ekster la Sanktaj Malkaŝantoj, ĝi estas pura imagaĵo; ĉar ne ekzistas vojo de alproksimiĝo al la Realeco de Dio, kiu ne estus barita kontraŭ ni, kaj ĉio, kion ni imagas, estas puraj supozoj.

 

6

 

Pripensu, kiel diversaj popoloj de la mondo rondiras ĉirkaŭ imagaĵoj, kaj estas adorantoj de idoloj de pensoj kaj supozoj. Ili ne konscias tion; ili konsideras siajn imagaĵojn kiel la Realecon, kiu estas for de ĉia kompreno kaj pura de ĉiaj priskriboj. Ili rigardas sin mem kiel anaron de Unueco, kaj aliajn kiel adorantojn de idoloj; sed idoloj havas almenaŭ mineralan ekziston, dum la idoloj de pensoj kaj imagoj de homo estas nur fantaziaĵoj; ili ne havas eĉ mineralan ekziston. “Estu avertitaj, ho posedantoj de percepto!”

 

7

Sciu, ke la kvalitoj de perfekteco, la briloj de diaj malavaraĵoj kaj la lumoj de inspiro estas videblaj kaj klaraj en ĉiuj Sanktaj Malkaŝantoj; sed la glora Vorto de Dio, Kristo, kaj la Plejgranda Nomo, Bahá’u’lláh, estas elaperigantoj kaj elmontrantoj, kiuj estas ekster ĉio imagebla; ĉar ili posedas ĉiujn perfektecojn de la antaŭaj Malkaŝantoj, kaj plie ili posedas certajn perfektecojn, kiuj igas ĉiujn aliajn Malkaŝantojn dependaj de ili. Tiel ĉiuj profetoj de Izraelo estis centroj de inspiro; Kristo ankaŭ esti ricevanto de inspiro – sed kia diferenco estas inter la inspiro de la Vorto de Dio kaj la revelacioj de Jesaja, Jeremia kaj Elija!

 

8

 

Pripensu, ke lumo estas esprimo de la vibrado de l’ eteraĵo: tiu ĉi vibrado influas la okulajn nervojn kaj efikas vidon. La lumo de lampo ekzistas pro la vibrado de l’ eteraĵo, same kiel tiu de la suno; sed kia diferenco estas inter la lumo de la suno kaj tiu de la steloj aŭ lampo!

 

9

 

La homa spirito aperas kaj elmontriĝas en la embria stato, kaj ankaŭ en la stato de infaneco kaj matureco. La spirito estas unu, sed en la embria stato ĝi ne posedas la povojn de vido kaj de aŭdo. En la stato de matureco kaj perfeteco ĝi elmontras sin kun plej granda radiado kaj brilado. Simile semo en la komenco iĝas folioj kaj estas la loko, kie elmontras sin la vegetaĵa spirito; en la stato de frukto vidiĝas la sama spirito, t.e. la kreskopovo aperas kun plej granda perfekteco: sed kia estas la diferenco inter la stato de la folioj kaj tiu de la frukto! Ĉar el frukto venas centmiloj da folioj, kvankam ĉiuj ili kreskas kaj disvolavas sin per tiu sama vegetaĵa spirito. Konsideru la diferencon inter la virtoj kaj perfektecoj de Kristo, la radiado kaj brilado de Bahá’u’lláh, kaj la virtoj de la profetoj de Izraelo, kiel Jeĥezkel aŭ Samuel. Ĉiuj ili estis elmontrantoj de inspiro, sed senfina diferenco estas inter ili. Salutojn!

 

XXXVIII.

 

LA TRI STATOJ DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Sciu, ke la Sanktaj Malkaŝantoj, kvankam ili posedas la gradojn de senfinaj perfektecoj, havas, ĝenerale dirante, nur tri statojn. La unua stato estas la fizika; la dua stato estas la homa – la stato de saĝohava animo; la tria stato estas tiu de la dia aperinteco kaj ĉiela brileco.

 

2

 

La fizika stato estas limtempa; ĝi estas kombinita el elementoj, kaj nepre ĉio, kio estas kombinita, estas malkombinita: ne estas eble, ke kombinaĵo ne estu dispartigita.

 

3

 

La dua stato estas tiu de saĝohava animo, kiu estas la homa realeco; ankaŭ ĝi estas limtempa, kaj la Sanktaj Malkaŝantoj havas ĝin egale kun aliaj homoj.

 

4

 

Sciu, ke kvankam la homa animo ekzistis sur la tero dum jarcentoj kaj longega tempo, ĝi estas tamen limtempa. [3]  Kiel dia signo, unu fojon ekestinte, ĝi estas eterna. La spirito de homo havas komencon, sed ĝi ne havas finon; ĝi daŭras eterne. Same la specoj, ekzistantaj sur la tero, estas limtempaj, ĉar estas pruvite, ke estis tempo, kiam tiuj specoj ne ekzistis, sed la mondo de l’ ekzisto ĉiam estis; ĉar la universo ne estas limigita al tiu ĉi tera globo. Ĉio tio signifas, ke kvankam homaj animoj estas limtempaj, ili estas tamen senmortaj, eternaj kaj ĉiamaj; ĉar la mondo de aĵoj estas mondo de malperfekteco kompare kun tiu de homo, kaj la mondo de homo estas mondo de perfekteco kompare kun tiu de aĵoj. Kiam malperfektaĵoj atingas la staton de perfekteco, ili iĝas eternaj [4] . Tio estas ekzemplo, kies signifon vi devas kompreni.

 

5

 

La tria stato estas tiu de la dia aperinteco kaj ĉiela brileco: ĝi estas la Vorto de Dio, la Eterna Malavareco, la Sankta Spirito. Ĝi havas nek komencon, nek finon, ĉar tiuj aferoj koncernas la ĉi-mondaĵojn, kaj ne la dian mondon. Por Dio la komenco estas sama, kiel la fino. Tiel la kalkulado de tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj, de hieraŭ kaj hodiaŭ, koncernas tiun ĉi terglobon; sed en la suno tiuj aferoj ne ekzistas – tie estas nek hieraŭ, nek morgaŭ, nek monatoj, nek jaroj – ĉio estas egala. Tiel same la mondo de Dio estas pura de ĉiaj kondiĉoj kaj libera de ĉiaj limoj, leĝoj kaj finecoj de la ĉi-tempa mondo. Pro tio la realeco de profeto, kiu estas la Vorto de Dio kaj la perfekta stato de revelacio, havis nenian komencon, nek havos ian finon; ĝia leviĝo estas diferenca de ĉiuj aliaj, kaj ĝi estas kiel tiu de la suno. Ekzemple ĝia tagiĝo en la signo de Kristo estis akompanata de grandega brilo kaj radiado, kaj tio ĉi estas eterna kaj ĉiama. Rigardu, kiom estis da konkerintaj reĝoj, kiom estis da ŝtatistoj kajp rincoj, potencaj organizantoj, el kiuj ĉiuj malaperis, dum la ventspiroj de Kristo blovas ankoraŭ, lia lumo ankoraŭ brilas, lia melodio ankoraŭ sonas, lia standardo ankoraŭ flirtas, liaj armeoj ankoraŭ batalas, lia ĉiela voĉo ankoraŭ estas dolĉe melodia, liaj nuboj ankoraŭ pluvigas gemojn, liaj fulmoj ankoraŭ ĵetas brilojn, liaj reflektoj ankoraŭ estas klaraj kaj helaj, liaj brilegoj ankoraŭ estas radiaj kaj lumaj; kaj same estas kun la animoj de tiuj, kiuj estas sub lia ŝirmo kaj brilas per lia lumo.

 

6

 

Estas do klare, ke la Malkaŝanto posedas tri statojn: la fizikan staton, la staton de saĝohava animo, kaj la stato de dia aperinteco kaj ĉiela brileco. La fizika stato certe estos malkombinita, sed la stato de saĝohava animo, kvankam ĝi havas komencon, ne havas finon: ne, ĝi estas dotita per la eterna vivo. Sed la Sankta Realeco, pri kiu Kristo diras: “La Patro estas en la Filo” , havas nek komencon, nek finon. Kiam oni parolas pri ĝia komenco, ĝi signifas la staton de malkaŝado; kaj simbole oni komparas la staton de silento al dormo. Ekzemple homo dormas – kiam li komencas paroli, li maldormas – sed li estas ĉiam la sama persono, ĉu li estas dormanta, aŭ maldormanta; nenia diferenciĝo okazis en lia stato, edifiteco, gloro, realeco aŭ naturo. La stato de silento estas komparata al dormo, kaj tiu de malkaŝado al maldormo. Homo, ĉu dormanta aŭ maldormanta, estas tiu sama homo; dormo estas unu stato, kaj maldormo estas la alia. La tempo de silento estas komparata al dormo, kaj malkaŝado kaj gvidado estas komparataj al maldormo.

 

7

 

En la Evangelio estas dirite: “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio.”  Estas do evidente kaj klare, ke Kristo ne atingis la staton de mesieco kaj ĝiajn perfektecojn en la tempo de bapto, kiam la Sankta Spirito malsuprenvenis sur lin kiel kolombo. Ne, la Vorto de Dio de ĉiuj eternecoj estis ĉiam kaj estos en la altsfero de sankteco.

 

XXXIX.

 

LA HOMA STATO KAJ LA SPIRITA STATO DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Ni diris, ke la Malkaŝantoj havas tri flankojn. Unue, la fizikan realecon, kiu dependas de la korpo; due, la individuan realecon, t.e. la saĝohavan animon; trie, la dian aperintecon, kiu estas la diaj perfektecoj, la kaŭzo de la vivo de estaĵoj, de edukado de animoj, de gvidado de homoj kaj de lumigo de tiu ĉi mondo.

 

2

 

La fizika stato estas la homa stato; ĝi pereas, ĉar ĝi estas kombinita el elementoj, kaj ĉio, kio estas kombinita el elementoj, estas nepre malkombinota kaj dispartigota.

 

3

 

Sed la individua realeco de la Malkaŝantoj de Dio estas sankta realeco, kaj pro tio ĝi estas sanktigita, kaj en ĉio, kio koncernas ĝian naturon kaj kvalitojn, ĝi distingiĝas de ĉio alia. Ĝi estas kiel la suno, kiu laŭ sia esenca naturo donas lumon, kaj ne povas esti komparita kun la luno, same kiel tiuj, kiuj formas sunon, ne povas esti komparitaj kun tiuj, kiuj formas la lunon. La eroj kaj konstruo de la unua donas radiojn, sed la eroj, el kiuj estas kombinita la luno, ne donas radiojn, sed devas prunti lumon. Same aliaj homaj realecoj estas tiuj, kiuj, kiel la luno, prenas lumon de la suno; sed tiu sankta realeco estas luma en si mem.

 

4

 

La tria flanko de tiu Estaĵo [5]  estas la Dia Malavareco, la brilo de la Antaŭekzista Beleco kaj la radiado de la lumo de la Ĉionpova. La individuaj realecoj de la Diaj Malkaŝantoj ne estas apartaj de la Malavareco de Dio kaj de la Brilo de la Sinjoro. Same la suna globo ne estas aparta de la lumo. Oni do povas diri, ke la ĉieleniro de Sankta Malkaŝanto estas simple forlaso de tiu ĉi elementa formo. Ekzemple se niĉon lumigas lampo, kaj se ĝia flamo ĉesas ĝin lumigi, ĉar la niĉo estas detruita, la malavaraĵoj de la lampo ne estas ĉesigitaj. Mallonge dirante, en la Sanktaj Malkaŝantoj la Antaŭekzista Malavaraĵo estas kiel la lumo, la individuecon prezentas la vitroglobo, kaj la homa korpo estas kiel la niĉo: se la niĉo estas detruita, la lampo plue brilas. La Diaj Malkaŝantoj estas kiel multaj diversaj speguloj, ĉar ili havas apartajn individuecojn, sed tio, kio reflektiĝas en la speguloj, estas la unu suno. Klare estas, ke la realeco de Kristo estis diferenca de tiu de Moseo.

 

5

 

Vere de la komenco, tiu Sankta Realeco [6]  havas la scion pri la sekretoj de la ekzisto, kaj de la infanaĝo aperas kaj vidiĝas en li signoj de grandeco. Kiel do povus esti, ke kun ĉiuj tiuj malavaraĵoj kaj perfektecoj li ne havus la scion?

 

6

 

Ni menciis, ke la Sanktaj Malkaŝantoj havas tri flankojn – la fizikan staton, la individuan realecon kaj la aperocentron de perfekteco. Ĝi estas kiel la suno, ĝia lumo kaj varmo. Aliaj personoj havas la fizikan flankon, la flankon de saĝohava animo – la spiriton kaj menson. [7]  Tiel la vortoj: “Mi estis dormanta, kaj la diaj ventspiroj pasis super mi kaj mi vekiĝis”  estas similaj al la vortoj de Kristo: “La korpo estas malgaja, sed la spirito estas feliĉa” , aŭ “Mi estas afliktita, aŭ mi estas kontenta, aŭ mi estas ĉagrenita” ; tio ĉi koncernas la fizikan staton kaj neniel rilatas al la individua realeco, nek al la sinmalkaŝo de la Dia Realeco. Konsideru, kiom da miloj da sortoŝanĝoj povas okazi al la korpo de homo, sed la spirito ne estas tuŝita de ili; povas eĉ esti, ke kelkaj membroj de la korpo estas tute kripligitaj, sed la esenco de la menso restas kaj estas eterna. Mil akcidentoj povas okazi al vesto sen danĝero por tiu, kiu ĝin portas. La vortoj, kiujn diris Bahá’u’lláh: “Mi estis dormanta, kaj la ventspiroj pasis super mi kaj vekis min” , koncernas la korpon.

 

7

 

En la mondo de Dio ne ekzistas pasinteco, ne ekzistas estonteco, nek estanteco; ĉio estas sama. Kiam do Kristo diris: “En la komenco estis la Vorto” , tio signifas, ke ĝi estis, estas kaj estos; ĉar en la mondo de Dio tempo ne ekzistas. Tempo pasas super la kreaĵoj, sed ne super Dio. Ekzemple en la preĝo li diras: “Via nomo estas sanktigita” ; ĝi signifas, ke Via nomo estis, estas kaj estos sanktigita. Mateno, tagmezo kaj vespero rilatas al tiu ĉi tero, sed en la suno estas nek mateno aŭ tagmezo, nek vespero.

 

XL.

 

LA SCIO DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Demando. – Unu el la povoj, kiujn posedas la Diaj Malkaŝantoj, estas scio: kiaj estas ĝiaj limoj?

 

2

 

Respondo. – Scio estas duspeca: unu estas subjektiva, kaj la alia estas objektiva scio – alivorte scio intuicia, kaj scio ĉerpata el perceptado.

 

3

 

La scio pri aferoj, kiun homoj ĝenerale posedas, estas akirita per pripensado aŭ per pruvoj, t.e. aŭ koncepto pri afero estas formita per la mensa povo, aŭ la formo prezentas sin en la spegulo de la koro pro ekvido de la objekto. La sfero de tiu ĉi scio estas tre limigita, ĉar ĝi dependas de penso kaj akiro.

 

4

 

Sed la dua speco de scio, kiu estas la scio pri estado, estas intuicia, ĝi estas kiel la sciado kaj konscio de homo pri si mem.

 

5

 

Ekzemple la menso kaj la spirito de homo havas la scion pri la kondiĉoj kaj stato de la membroj kaj partoj de la korpo, kaj estas konsciaj pri ĉiuj fizikaj sentoj; tiel same ili estas konsciaj pri siaj povoj, sentoj kaj spiritaj statoj. Tio ĉi estas scio pri estaĵoj, kiujn homo komprenas kaj perceptas; ĉar la spirito ĉirkaŭsuperas la korpon kaj konscias pri ĝiaj sentoj kaj povoj. Tiu ĉi scio ne estas rezulto de penado kaj studado; ĝi estas io ekzistanta, ĝi estas absoluta donaco.

 

6

 

Ĉar la Sanktigitaj Realecoj, la universalaj Malkaŝantoj de Dio ĉirkaŭsuperas la esencon kaj kvalitojn de la kreaĵoj, superpaŝas kaj entenas ekzistantajn realecojn kaj komprenas ĉion, ilia scio estas dia scio, ne akirita; t.e. ĝi estas sankta malavaraĵo, ĝi estas dia revelacio.

 

7

 

Ni donos ekzemplon por komprenigi klare tiun ĉi aferon. La plej nobla estaĵo sur la tero estas homo. Li ampleksas la bestan, vegetaĵan kaj mineralan regnojn, tio signifas, ke tiuj kondiĉoj enestas en li ĝis tia grado, ke li estas posedanto de tiuj kondiĉoj kaj statoj; li havas la scion pri iliaj misteroj kaj la sekretoj de ilia ekzisto. Tio ĉi estas simple ekzemplo, ne analogio. Mallonge dirante, la universalaj Malkaŝantoj de Dio havas la scion pri la realeco de la misteroj de estaĵoj, kaj tial ili starigas leĝojn, kiuj estas taŭgaj kaj konformaj al la mondo de homo; ĉar religio estas la esenca interrilato, kiu sekvas el la realecoj de aferoj. Se Malkaŝanto, t.e. Sankta Leĝodonanto ne havus la scion pri la realeco de aferoj, li ne komprenus la esencan interrilaton, kiu sekvas el la realeco de aferoj, kaj certe li ne scius fondi religion, konforman al la faktoj kaj taŭgan al la kondiĉoj. La profetoj de Dio, la universalaj Malkaŝantoj, estas kiel lertaj kuracistoj, kaj tiu ĉi mondo estas kiel homa korpo; la diaj leĝoj estas kiel medikamentoj kaj kuracado. Pro tio la doktoro devas havi la scion kaj konon pri ĉiuj membroj kaj partoj, kaj ankaŭ pri la korpokonstruo kaj stato de la paciento, por ke li povu disponi kuracilon, kiu estos bonefika kontraŭ la kruela veneno de la malsano. Fakte la doktoro el la malsano mem deduktas la taŭgan por la paciento kuracadon, ĉar li diagnozas la malsanon kaj poste disponas kontraŭ ĝi medikamenton. Antaŭ ol la malsano estas diagnozita kiel oni povas disponi ĝustan medikamenton kaj kuracadon? La doktoro devas do havi kompletan scion pri la korpokonstruo, membroj, organoj kaj stato de la paciento, kaj koni ĉiujn malsanojn kaj kuracilojn, por disponi taŭgan medikamenton.

 

8

 

Religio estas do la necesa interrilato, kiu emanas el la realeco de aferoj; kaj ĉar la universalaj Malkaŝantoj de Dio havas la scion pri la misteroj de la estaĵoj, ili pro tio komprenas tiun esencan interrilaton, kaj per tiu ĉi scio starigas la Leĝon de Dio.

 

XLI.

 

LA UNIVERSALAJ CIKLOJ.

 

1

 

Demando. – Kiel prezentas sin la vera klarigo de la cikloj okazantaj en la mondo de la ekzisto?

 

2

 

Respondo. – Ĉiu el la lumaj korpoj sur la firmamento havas ciklon de rondirado, kiu havas difinitan tempodaŭron, kaj ĉiu el ili rondiras la propran vojon, kaj rekomencas novan ciklon. Tiel la tero en la daŭro de tricent sesdek kvin tagoj, kvin horoj kaj kvardek ok minutoj kun frakcio ĉiufoje plenumas sian rondvojon; poste ĝi komencas novan ciklon, t.e. la unua ciklo estas rekomencita. Tiel same en la tuta universo, ĉu en la ĉielaj sferoj aŭ inter homoj, estas cikloj de grandaj okazoj, de gravaj faktoj kaj historiaĵoj. Kiam unu ciklo finiĝas, komenciĝas nova ciklo, kaj la malnova, pro la grandaj okazoj, kiuj havas la lokon, estas komplete forgesita, kaj ne restas eĉ postsigno aŭ dokumento. Kiel vi vidas, ni posedas neniajn dokumentojn antaŭ dudek miljaroj, kvankam ni antaŭe pruvis per argumentoj, ke la vivo sur la tero ekzistas tre longe. Ĝi ne havas aĝo de cent miljaroj, aŭ de ducent miljaroj, aŭ de unu aŭ du milionoj da jaroj; ĝi estsa treege malnova, kaj la malnovegaj dokumentoj kaj postsignoj estas tute malaperintaj.

 

3

 

Simile ĉiu el la Diaj Malkaŝantoj havas ciklon, kaj dum tiu ciklo liaj leĝoj kaj ordonoj regas kaj estas plenumataj. Kiam la ciklo estas kompletigita per apero de nova Malkaŝanto, nova ciklo komenciĝas. Tiel la cikloj komenciĝas, finiĝas, kaj estas renovigataj, ĝis universala ciklo estos kompletigita en la mondo, kiam havos lokon gravaj faktoj kaj grandaj okazoj, kiuj entute forigos ĉiajn postsignojn kaj dokumentojn de la pasinteco; tiam nova universala ciklo komenciĝas en la mondo, ĉar la universo ne havas komencon. Ni prezentis antaŭe pruvojn kaj argumentojn pri tiu ĉi afero; ne estas bezone ilin ripeti.

 

4

 

Kiel ni diras mallonge, universala ciklo en la mondo de l’ ekzisto signifas longan tempodaŭran kaj nekalkuleblajn periodojn kaj epokojn. En tia ciklo la Malkaŝantoj aperas kun brilo en la sfero de videblaĵoj, ĝis granda kaj universala Malkaŝanto faras la mondon centro de sia radiado. Kaŭze de lia apero la mondo atingas maturecon, kaj la vasteco de lia ciklo estas tre granda. Poste en lia ombro levos sin aliaj Malkaŝantoj, kiuj konforme al la bezonoj de la tempo renovigos certajn ordonojn, rilatantajn al la materialaj demandoj kaj aferoj, dum ili mem ĉiam restados en lia ombro.

 

5

 

La ciklo, en kiu ni vivas, komenciĝis de Adamo, kaj ĝia universala Malkaŝanto estas Bahá’u’lláh.

 

XLII.

 

LA POTENCO KAJ INFLUO DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Demando. – Kiagrada estas la potenco kaj perfektecoj de la Tronoj de l’ Realeco, la Malkaŝantoj de Dio, kaj kiaj estas la limoj de ilia influo?

 

2

 

Respondo. – Konsideru la mondon de l’ ekzisto, t.e. la mondon de materialaĵoj. La suna sistemo estas malluma kaj malhela, kaj la suno estas en ĝi la centro de lumo, kaj ĉiuj planedoj de la sistemo rondiras ĉirkaŭ ĝi kaj patroprenas de ĝia malavaraĵo. La suno estas la kaŭzo de vivo kaj lumigiteco kaj rimedo de kreskado kaj evoluado de ĉiuj estaĵoj en la suna sistemo; ĉar sen la malavaraĵoj de la suno nenia viva estaĵo povus ekzisti: ĉio estus en mallumo kaj ruino. Estas do evidente kaj klare, ke la suno estas la centro de la lumo kaj kaŭzo de vivo de la estaĵoj de la suna sistemo.

 

3

 

Simile la Sanktaj Malkaŝantoj de Dio estas centroj de la lumo de l’ Realeco, de la fonto de Misteroj kaj de la malavaraĵoj de Amo. Ili brilegas en la mondo de koroj kaj pensoj, kaj pluvigas eternajn favorojn sur la mondon de spiritoj; ili donas spiritan vivon, kaj lumas per la lumo realecoj kaj signifoj. La lumigiteco de la mondo de pensoj venas el tiuj centroj de lumo kaj fontoj de misteroj. Sen la malavaraĵoj de la brilo kaj la instruoj de tiuj Sanktaj Estaĵoj la mondo de animoj kaj pensoj estus en densa mallumo. Sen la nerefuteblaj instruoj de tiuj Fontoj de misteroj la homa mondo iĝus paŝtejo de bestaj apetitoj kaj kvalitoj, la ekzisto de ĉio estus nereala kaj nenia vera vivo ekzistus. Pro tio ĉi en la Evangelio estas dirite: “En la komenco estis la Vorto” , kio signifas, ke ĝi estis la kaŭzo de ĉia vivo.

 

4

 

Nun konsideru la influon de la suno je la teraj estaĵoj: kiaj signoj kaj rezultoj evidentiĝas kaj estas klaraj pro ĝia proksimeco kaj malproksimeco, pro ĝia leviĝado aŭ subirado. Foje estas aŭtuno, alifoje printempo; jen ni havas someron, alifoje vintron. Kiam la suno pasas la ekvatoran linion, la vivodona printempo aperas kun sia brilo, kaj kiam ĝi venas la lokon de la somera tagnoktegaliĝo, fruktoj atingas la plejsupron de perfekteco, grenoj kaj kreskaĵoj donas rikoltaĵojn, kaj teraj estaĵoj atingas plej kompletan evoluon kaj kreskon.

 

5

 

Simile kiam la Sankta Malkaŝanto de Dio, la suno de la mondo de Liaj kreaĵoj, ekbrilas sur la mondon de spiritoj, pensoj kaj koroj, tiam venas la spirita printempo kaj nova vivo, vidiĝas la potenco de la mirinda printempo, kaj mirigaj bonefikoj estas videblaj. Kiel vi rimarkis, en la aperotempo de ĉiu Malkaŝanto de Dio eksterordinaraj progresoj okazis en la mondo de intelektoj, pensoj kaj spiritoj. Ekzemple en tiu ĉi dia epoko kia progreso estas atingita en la mondo de intelektoj kaj pensoj, kaj nun estas ja nur la komenco de ĝia tagiĝo. Post nelonga tempo vi vidos, ke novaj malavaraĵoj kaj diaj instruoj lumigos la malluman mondon kaj aliformos tiujn malgajajn regionojn en edenan paradizon.

 

6

 

Se ni volus klarigi la signojn kaj malavaraĵojn de ĉiu el la Sanktaj Malkaŝantoj, ĝi okupus tro da tempo. Pensu kaj konsideru mem pri ĉi tio, kaj tiam vi atingos la veron de la demando.

 

 

XLIII.

 

LA DU KLASOJ DE PROFETOJ.

 

1

 

Demando. – Kiom da kategorioj de profetoj estas?

 

2

 

Respondo. – Ĝenerale, la profetoj estas de du kategorioj; unuj estas sendependaj profetoj, kiuj estas sekvataj, kaj la aliaj ne estas sendependaj, sed ili mem estas sekvantoj.

 

3

 

La sendependaj profetoj estas leĝodonantoj kaj fondantoj de nova ciklo. Pro ilia apero la mondo surmetas novan veston, la fundamentoj de la religio estas restarigitaj kaj nova libro estas revelacie donita. Sen peranio ili ricevas la malavaraĵojn de la Dia Realeco, kaj ilia lumigo estas la esenca lumigo. Ili estas kiel la suno, kiu estas luma en si mem: la lumo estas ĝia esenca nepraĵo; ĝi ne ricevas la lumon de iu alia stelo. Tiuj Tagiĝ-lokoj de la mateno de l’ Unueco estas fontoj de la Malavaraĵoj kaj speguloj de la Esenco de l’ Realeco.

 

4

 

La aliaj profetoj estas sekvantoj kaj disvastigantoj, ĉar ili estas branĉoj, kaj ne sendependaj; ili ricevas la Malavaraĵojn de la sendependaj profetoj, kaj ili ĉerpas el la lumo de Gvido de la universalaj profetoj. Ili estas kiel la luno, kiu ne estas luma kaj radia en si mem, sed ricevas sian lumon de la suno.

 

5

 

La Malkaŝantoj kun la universala profeteco, kiuj aperis sendepende, estas, ekzemple, Abrahamo, Moseo, Kristo, Mahometo, Báb kaj Bahá’u’lláh. Sed la aliaj, la sekvantoj kaj disvastigantoj, estas ekzemple Salomono, Davido, Jesaja, Jeremia kaj Jeĥezkel. Ĉar la sendependaj profetoj estas fondantoj: ili starigas novan religion aj faras homojn novaj estaĵoj; ili ŝanĝas la ĝeneralajn morojn, disvastigas novajn kutimojn kaj regulojn, renovigas la ciklon kaj la Leĝon. Ilia apero estas kiel printempo, kiu vestas ĉiujn terajn estaĵojn per novaj vestoj kaj donas al ili novan vivon.

 

6

 

Koncerne la duan kategorion de profetoj, la sekvantojn, ili ankaŭ disvastigas la Leĝon de Dio, diskonigas la religion de Dio kaj proklamas Lian vorton. Ili havas nenian potencon kaj povon el si mem, nur tion, kion ili ricevas de la sendependaj profetoj.

 

7

 

Demando. – Al kiu kategorio apartenas Budho kaj Konfucio?

 

8

 

Respondo. – Budho ankaŭ fondis novan religion, kaj Konfucio renovigis la moralecon kaj la malnovajn virtojn, sed iliaj institucioj estas tute ruinigitaj. La kredaĵoj kaj ritoj de la budhanoj kaj konfucianoj ne estis daŭrigataj konforme al ilia fundamentaj instruoj. La fondinto de budhismo estis mirinda persono. Li konfirmis la Unuecon de Dio, sed poste la originalaj principoj de liaj doktrinoj iom post iom malaperis, ignorecaj kutimoj kaj ceremonioj ekestis kaj kreskis, ĝis fine ili finiĝis per adorado de statuoj kaj bildoj.

 

9

 

Konsideru ankaŭ: Kristo multfoje ripetis, ke oni devas obei la dek ordonojn de la Pentateŭko, kaj li insistis, ke ili estu konservataj. Inter la dek ordonoj estas unu, kiu diras: “Ne faru al vi idolon, nek bildon.” Nune en kelkaj kristanaj preĝejoj estas multaj statuoj kaj bildoj. Estas do klare kaj evidente, ke la religio de Dio ne konservis siajn originalajn principojn inter homoj, sed ke ĝi grade ŝanĝadis sin kaj aliĝadis, ĝis ĝi tute ruiniĝis kaj neniiĝis. Pro tio la revelacio estas renovigita kaj nova religio estas fondita. Sed se la religio ne ŝanĝiĝus kaj ne aliiĝus, la renovigo ne estus bezona.

 

10

 

En la komenco la arbo estis en sia tuta beleco, kaj plena de floroj kaj fruktoj, sed poste ĝi maljuniĝis kaj senfruktiĝis, ĝi velkis kaj sekiĝis. Pro tio la Vera Ĝardenisto plantas denove senkomparan junan arbon de la sama gento kaj speco, kiu kreska kaj disvolviĝas tagon post tago, vaste ombrigas la dian ĝardenon kaj kreskigas mirindajn fruktojn. Same estas kun la religioj; kiam la tempo pasas, ili deflankiĝas de sia originala fundamento, la vero de la religio de Dio tute malaperas, kaj ĝia spirito ne restas plu en ĝi; naskiĝas herezoj, kaj ĝi iĝas korpo sen animo. Pro ĉi tio ĝi estas renovigata.

 

11

 

Ni volas diri, ke la budhanoj kaj konfucianoj adoras nun bildojn kaj statuojn. Ili estas tute senatentaj je la Unueco de Dio, kaj kredas je imagitaj dioj, kiel la antikvaj grekoj. Sed ne tiel estis en la komenco: aliaj estis la princoj kaj aliaj leĝoj.

 

12

 

Konsideru ankaŭ, kiom da principoj de la religio de Kristo estis forgesitaj, kaj kiom da herezoj aperis. Kristo, ekzemple, malpermesis venĝon kaj leĝorompon; li ordonis, plie, bonvolon kaj kompatemon repage por maljustago kaj malbono. Pensu nun: inter la kristanaj popoloj mem kiom estis da sangaj militoj, kiom da persekutado, krueleco, raemo kaj sangavido havis lokon! Multaj el tiuj militoj estis kondukataj pro la ordonoj de la papoj. Estas do klare kaj evidente, ke, dum la tempo pasas religioj tute ŝanĝas sin kaj aliiĝas. Tial ili estas renovigataj.

 

XLIV.

 

KLARIGO DE LA RIPROĈOJ, FARITAJ DE DIO AL LA PROFETOJ.

 

1

 

Demando. – En la Sanktaj Libroj troviĝas kelkloke vortoj de riproĉo kaj mallaŭdo, diritaj al la profetoj. Kiuj estas la alparolitoj, kaj por kiu estas la mallaŭdoj?

 

2

 

Respondo. – Ĉiuj paroloj de Dio, esprimantaj riproĉon, kvankam ekstervide diritaj al la profetoj, efektive estas turnitaj al homoj, pro saĝeco, kiu estas absoluta kompatemo, por ke la homoj ne senkuraĝiĝu kaj ne senesperiĝu. Tial ili lauŝajne estas direktitaj al la profetoj; sed kvankam ekstere pro la profetoj, vere ili estas por la homoj, ne por la profetoj.

 

3

 

Plie, potenca kaj sendependa reĝo reprezentas sian landon: tio, kion li diras, estas la parolo de ĉiuj, kaj ĉiu interkonsento, kiun li faras, estas la interkonsento de ĉiuj, ĉar la volo kaj deziroj de ĉiuj liaj regatoj enestas en lia volo kaj deziroj. Tiel same ĉiu profeto estas esprimanto de la tuta popolo. Pro tio la promesoj kaj paroloj de Dio, turnitaj al li, estas turnitaj al ĉiuj. Ĝenerale la paroloj de mallaŭdo kaj riproĉo estsus eĉ tro severaj por la homoj, kaj povus rompi iliajn korojn. Pro tio la Perfekta Saĝeco uzas tiun ĉi formon de alparoloj, kiel estas klare montrite en la Biblio mem, kiam, ekzemple, la infanoj de Izraelo ribeli kaj diris al Moseo: “Ni ne povas batali kontraŭ la Amalekidoj, ĉar ili estas fortaj, potencaj kaj kuraĝaj.” Dio riproĉas tiam Moseon kaj Aaronon, Moseo estas komplete obea, ne ribelanta. Sendube tia granda homo, kiu estas interperanto de la Dia Malavareco kaj transdonanto de la Leĝo, devas nepre obei la ordonojn de Dio. Tiuj Sanktuloj estas kiel folioj de arbo, kiujn movas blovo de vento, ne ilia propra deziro. Ĉar ili estas alĉarmitaj per la ventspiro de la amo de Dio, kaj ilia volo estas absolute subiĝema. Ilia vorto estas la vorto de Dio, ilia ordono estas la ordono de Dio, ilia malpermeso estas la malpermeso de Dio. Ili estas kiel vitroglobo, kiu ricevas lumon de la lampo. Kvankam la lumo ŝajnas veni el la vitroglobo, efektive ĝi brilas el la lampo. Tiel same estas kun la profetoj de Dio, la centroj de revelacio: iliaj movoj kaj senmoveco venas pro la dia inspiro, ne pro homaj pasioj. Se ne estus tiel, kiel profeto povus indi fidon, kaj kiel li povus esti parolportanto de Dio, transdonanta la ordonojn kaj malpermesojn de Dio? Ĉiuj mankoj, menciitaj en la Sanktaj Libroj rilate al la Malkaŝantoj, koncernas la demandojn de tiu ĉi speco.

 

4

 

Glorata estu Dio, ke viv venis ĉi tien kaj renkontis la servantojn de Dio! Ĉu vi trovis en ili ion ekster la armoj de la plezuro de Dio? Ne, vere. Vi vidis per viaj propraj okuloj, ke tage kaj nokte ili penadas kaj klopodas, kaj ke ili ne havas alian celon, krom glorigo de la vorto de Dio, edukado de homoj, plibonigo de amasoj, spirita progreso, starigo de universala paco, bonvolo al la tuta homaro kaj bonkoreco al ĉiuj nacioj. Oferante sin mem por la bono de la homaro, ili havas korojn apartigitajn de materialaj profitoj, kaj laboras por doni virtojn al la homaro.

 

5

 

Sed ni revenu al nia temo. Ekzemple en la Malnova Testamento estas dirite en la Libro de Jesaja, ĉapitro 48, verso 12: “Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael:  tio estas Mi, Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta” . Estas klare, ke la alparolito ne estis Jakob, kiu estas Izraelo, sed la popolo de Izraelo. Ankaŭ en la Libro de Jesaja, ĉapitro 43, verso 1, estas dirite: “Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.”

 

6

 

Ankaŭ en Nombroj, ĉapitro 20, verso 23, ni legas: “Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante: Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj” . Kaj en la verso 13: “Tio estas la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.”

 

7

 

Rimarku: la popolo de Izraelo ribelis, sed laŭŝajne la riproĉo estis direktita al Moseo kaj Aarono. Kiel estas dirite en la Libro de Readmono, ĉapitro 3, verso 26: “Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi: Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio.”

 

8

 

Tiu ĉi parolo kaj riproĉo efektive estas turnitaj al la infanoj de Izraelo, kiuj, ribelinte kontraŭ la ordono de Dio, estis pro tio longe malliberaj en la senakva dezerto trans Jordano, ĝis la tempo de Josuo – honoro estu al li. Tiu ĉi alparolo kaj riproĉo estis laŭŝajne turnitaj al Moseo kaj Aarono, sed efektive ili estis turnitaj al la popolo de Izraelo.

 

9

 

Simile en la Korano estas dirite al Mahometo: “Ni donis al vi evidentan venkon, por ke Dio pardonu al vi vian antaŭan kaj postan pekon” [8] . Tiu ĉi alparolo, kvankam laŭŝajne direktita al Mahometo, estis efektive al ĉiuj. Tiu parolmaniero, kiel ni diris antaŭe, estis uzata pro la perfekta saĝeco de Dio por ke homaj koroj ne havu zorgon, timon kaj turmenton.

 

10

 

Kiel ofte la profetoj de Dio kaj Liaj universalaj Malkaŝantoj konfesas en siaj preĝoj siajn pekojn kaj misfarojn! Ĝi estas nur por instrui aliajn homojn, por kuraĝigi kaj instigi ilin al humileco kaj malfiereco kaj igi ilin konfesi siajn pekojn kaj misfarojn. Ĉar tiuj Sanktuloj estas puraj de ĉia peko kaj sanktigitaj de misfaroj. En la Evangelio estas dirite, ke iu homo venis al Kristo kaj nomis lin “Bona Sinjoro” . Kristo respondis: “Kial vi nomas min bona? Nur Dio sola estas bona.”  Ĝi ne signifis – Dio gardu! – ke Kristo estis pekulo; sed li celis instrui subiĝemon, humilecon, malfierecon kaj modestecon al la homo, al kiu li parolis. Tiuj Sanktaj Estaĵoj estas lumoj, kaj lumo ne unuiĝas kun mallumo. Ili estas vivo, kaj vivo ne estas miksata kun morto. Ili estas por gvidado, kaj gvidado ne povas kunesti kun erarado; ili estas la esenco de obeo, kaj obeo ne povas ekzisti kune kun ribelo.

 

11

 

En la konkludo, la alparoloj en la formo de riproĉoj, kiuj estas en la Sanktaj Libroj, kvankam ekstervide direktitaj al la profetoj, t.e. al la Malkaŝantoj de Dio, efektive estas destinitaj por homoj. Ĝi estos por vi evidenta kaj klara, kiam vi diligente ekzamenos la Sanktajn Librojn.

 

12

 

Salutojn al vi.

 

 

XLV.

 

KLARIGO DE LA VERSO EN KITÁB-I-AQDAS: “LA TAGIĜ-LOKO

DE ORDONO NE HAVAS EGALULON EN LA PLEJALTA SENPEKECO” .

 

1

 

Estas dirite en tiu sankta verso: “La Tagiĝ-loko de Ordono [9]  ne havas egalulon en la plejalta senpekeco. Vere li estas Elmontranto de “Li faras, kion Li volas” en la regno de kreiteco. Vere Dio rezervis tiun ĉi staton por Si mem, kaj neniun lasis partopreni en tiu netuŝebla kondiĉo.” [10]

 

2

 

Sciu, ke senpekeco estas duspeca: esenca kaj akirita senpekeco. Simile ekzistas esenca scio kaj akirita scio, kaj same estas kun aliaj titoloj kaj kvalitoj. La esenca senpekeco estas kvalito propra de universala Malkaŝanto, ĉar ĝi estas rilate al li esenca postulaĵo, kaj esenca postulaĵo ne povas esti apartigita de la afero mem. La radioj estas esenca nepraĵo de la suno, kaj ili estas neapartigeblaj de ĝi. Scio estas esenca nepraĵo de Dio, kaj ĝi estas neapartigebla de Li mem. Povo estas esenca nepraĵo de Dio, kaj ĝi estas neapartigebla de Li. Se ĝi povus esti apartigita de Li, Li ne estus Dio. Se la radioj povus esti apartigitaj de la suno, ĝi ne estus la suno. Pro tio se oni imagus apartigon de la plejalta senpekeco for de universala Malkaŝanto, li ne estus universala Malkaŝanto, kaj mankus al li la esencaj perfektecoj.

 

3

 

Sed la akirita senpekeco ne estas natura nepraĵo; kontraŭe, ĝi estas radio de la malavareco de senpekeco, kiu brilas el la Suno de l’ Realeco sur korojn kaj donas parton de si mem al animoj. Kvankam tiuj animoj ne havas la esencan senpekecon, ili estas tamen sub la zorgado de Dio, t.e. Dio gardas ilin kontraŭ peko. Tiel multaj el sanktaj personoj, kiuj ne estis tagiĝ-punktoj de la plejalta senpekeco, estis tamen zorgataj kaj gardataj kontraŭ peko en la ombro de defendo kaj gardo de Dio; ĉar ili estis perantoj de la favoro inter Dio kaj homoj. Se Dio ne gardus ilin kontraŭ eraro, iliaj eraroj erarigus kredantojn, kaj tiel la fundamento de la religio de Dio estus renversita, kio ne estus deca kaj inda je Dio.

 

4

 

Resumante: la esenca senpekeco apartenas speciale al universalaj Malkaŝantoj, kaj la akirita senpekeco estas donita al ĉiu sanktanimulo. Ekzemple la Universala [11]  Domo de Justeco, se ĝi estos fondita konforme al la nepraj kondiĉoj, konsistante el membroj, elektitaj el ĉiuj popoloj, tiu domo de Justeco estos defendata kaj gardata de Dio. Se tiu Domo de Justeco decidos unuanime aŭ per plimulto da voĉoj pri iu demando, ne priparolita en la Libro, tiu ĉi decido aŭ ordono estos gardata de eraro. La membroj de la Domo de Justeco ne posedas, individue, la esencan senpekecon; sed la anaro de la Domo de Justeco estas sub la zorgado de Dio: tio ĉi nomas sin donacdonita senerareco.

 

5

 

Mallonge dirante, la “Tagiĝ-loko de Ordono”  estas elmontranto de la vortoj: “Li faras, kion Li volas” ; tiu ĉi kondiĉo estas propra al tiu Sankta Estaĵo, kaj aliaj ne partoprenas en tiu esenca perfekteco. Ĝi signifas, ke ĉar universalaj Malkaŝantoj certe posedas la esencan senpekecon, tial ĉio, kio ajn emanas de ili, estas identa kun la vero kaj konforma al la realeco. Ili ne estas en la ombro de la anataŭaj leĝoj. Kion ajn ili diras, estas la vorto de Dio, kaj kion ajn ili faras, estas justa ago. Neniu kredanto rajtas ilin kritiki; lia stato devas esti tiu de absoluta subiĝemo, ĉar la Malkaŝanto aperas kun perfekta saĝeco.

 

6

 

Tiel ĉio, kion ajn universala Malkaŝanto diras aŭ faras, estas absolute saĝa kaj konforma al la realeco. Se iuj homoj ne komprenas la kaŝitan sekreton de iu el liaj ordonoj kaj faroj, ili ne devas kontraŭstari ĝin, ĉar la universala Malkaŝanto faras, kion li volas. Kiel ofte okazis, ke kiam iu faro estis plenumita de saĝa, perfekta, inteligenta homo, aliaj, nekapablaj kompreni ĝian saĝecon, kontraŭparolis ĝin kaj miris, ke tiu saĝa homo povis diri aŭ fari ion similan. La kaŭzo de kontraŭstaro estas ilia senscio, kaj la saĝeco de la saĝulo estas pura kaj libera de peko. Tiel same lerta doktoro, kuracanta pacienton, “faras, kion li volas” , kaj la paciento ne rajtas kontraŭparoli; kion ajn la doktoro diras kaj faras, estas ĝusta; ĉiu devas konsideri lin, kiel malkaŝanton de la vortoj “Li faras, kion li volas, kaj li ordonas, kion li deziras.” Estas certe, ke la doktoro povos uzi ian kuracilon, kontraŭan al la ideoj de aliaj homoj; nenia kontraŭstarado estas permesita al tiuj, kiuj ne posedas la sciencon kaj la kuracistan arton. Ne, en la nomo de Dio! Kontraŭe, ĉiuj devas esti subiĝemaj kaj plenumi ĉion, kion diras la lerta kuracisto. Tiel la saĝa doktoro “faras, kion li volas” , kaj la pacientoj neniel partoprenas en tiu rajto. Oni devas antaŭe certiĝi pri la scio de la doktoro, sed kiam la scio de la doktoro estas pruvita, “li faras, kion li volas.”

 

7

 

Tiel same, kiam militestro estas senkompara en la milita arto, en ĉio, kion li diras kaj ordonas, “li faras, kion li volas” . Kiam ŝipestro estas sperta en la arto de navigacio, en ĉio, kion li diras kaj ordonas, “li faras, kion li volas” ; kaj ĉar la vera edukanto estas Perfektulo, en ĉio, kion li diras kaj ordonas, “li faras, kion li volas.”

 

8

 

Mallonge dirante, la signifo de “Li faras, kion Li volas”  estas tia, ke kiam Malkaŝanto diras ion, aŭ ordonas aŭ plenumas agon, kaj kredantoj ne komprenas la saĝecon de tio, ili tamen ne devas kontraŭi lin eĉ per sola penso, penante kompreni kial li tiel parolis aŭ kial li tiel agis. La aliaj, kiuj estas en la ombro de la universalaj Malkaŝantoj, estas subiĝemaj al la ordonoj de la Leĝo de Dio, kaj ne devas flankeniĝi de ĝi eĉ je unu haro. Ili devas konformigi siajn farojn kaj vortojn al la Leĝo de Dio. Se ili flankeniĝas de ĝi, ili estos por tio respondaj kaj mallaŭdindaj antaŭ Dio. Estas certe, ke ili ne partoprenas en la permeso de “Li faras, kion Li volas” , ĉar tiu ĉi kondiĉo estas propra al la universalaj Malkaŝantoj.

 

9

 

Tiel Kristo – mia spirito estu oferita al li! – estis elmontranto de tiuj vortoj: “Li faras, kion Li volas” , sed la disĉiploj ne partoprenis en tiu kondiĉo; ĉar pro tio, ke ili estsi en la ombro de Kristo, ili ne povis flankeniĝi de lia ordono kaj volo.

 

REEN AL LA DUA PARTO

 

REEN AL “TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE”

 

AL LA KVARA PARTO

 

ĈEFPA Ĝ O

 

AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)

 




[1]  La Korano, Suro 6.

 

[2]  El Hadí th

 

[3]  T.e. de la naskiĝo.

 

[4]  t.e. sole la spirito elmontras senmortecon. Rig. “Kvin gradoj de spirito”, p….; “La stato de homo kaj lia progresado post la morto”, p….

 

[5]  Malkaŝanto de Dio.

 

[6]  Malkaŝanto de Dio.

 

[7]  Rig. “Animo, spirito kaj menso.”

[8]  La Korano, Suro 48.

 

[9]  Malkaŝanto de Dio.

[10]  Kitáb-i-Aqdas – la Plej Sankta Libro. Ĝi estas la ĉefa verko de Bahá’u’lláh, enhavanta grandparton de liaj ordonoj. Ĝi estas la bazo de la principoj de baháismo.

 

[11]  Baytu’l-‘Adl, t.e. la Domo de Justeco estas institucio, antaůplanita de Bahá’u’lláh por administrado de la urbo de estonteco. La Nacia Domo de Justeco starigados leăojn de nacio, kaj la Internacia (Universala) Domo de Justeco plenumados la taskojn de arbitracia tribunalo. La Universala Domo de Justeco estis unue elektita en 1963.

 

PARTO IV

 

PRI LA ORIGINO, POVOJ KAJ STATOJ DE HOMO

 

XLVI.

 

MODIFIĜADO DE SPECOJ.

 

1

 

Ni venis nun al la problemo de la modifiĝado de specoj kaj de la organisma evoluado, t.e. al la demando, ĉu homo devenas de besto.

 

2

Tiu ĉi teorio trovis kredon ĉe kelkaj eŭropaj filozofoj, kaj nun estas tre malfacile komprenigi ĝian falsecon, sed en la estonteco ĝi fariĝos evidenta kaj klara, kaj la eŭropaj filozofoj komprenos mem ĝian malverecon. Ĉar vere ĝi estas evidenta eraro. Kiam homo rigardos kreaĵojn per penetrema rigardo kaj atente esploros la kondiĉojn de la estaĵoj, kaj kiam li vidos la staton, organizon kaj perfektecon de la mondo, li estos konvinkita, ke en la ebla mondo estas nenio pli mirinda ol tio, kio jam ekzistas. Ĉar ĉiuj ekzistantaj estaĵoj, teraj kaj ĉielaj, same kiel la senlima spaco kaj ĉio, kio sin trovas en ĝi, estis kreita kaj organizita, kombinita, aranĝita kaj perfektigita, kiel ĝi devis esti; la universo havas nenian malperfektecon; tiel, ke se ĉiuj ekzistantoj iĝus pure inteligentaj kaj pensus eterne, estus neeble, ke ili imagu ion pli bonan ol tio, kio ekzistas.

 

3

 

Se tamen la kreaĵaro en la pasinteco ne estus ornamita per plej granda perfekteco, la ekzisto estus malperfekta kaj sensignifa, kaj en tiu ĉi okazo la kreaĵaro estus nekompleta. Oni devas konsideri tiun ĉi demandon kun grandega atento kaj pensemo. Imagu, ekzemple, ke la mondo de ebleco – t.e. la mondo de ekzisto – similas ĝenerale homan korpon. Se tiu kombiniteco, organizo, perfekteco, beleco kaj kompleteco, kiuj ekzistas nun en homa korpo, estus malsamaj, ĝi estus absoluta malperfekteco. Se ni do imagus tempon, en kiu homo apartenis al la besta mondo, en kiu li estis nur besto, ni trovus, ke la ekzisto estus malperfekta; t.e. ke ne estus ekzistinta homo, kaj tiu ĉefa membro, kiu en la korpo de la mondo estas kiel cerbo kaj menso en homo, estus forestinta. La mondo estus tiam tute malperfekta. Tiel estas pruvite ke se ekzistus tempo, kiam homo estis en la besta regno, la perfekteco de la ekzisto estus detruita; ĉar homo estas la plej granda membro de tiu ĉi mondo, kaj se la korpo estus sen tiu ĉefa membro, ĝi estus certe malperfekta. Ni konsideras homon kiel la plej grandan membron, ĉar inter la kreaĵoj li estas la sumo de ĉiuj perfektecoj. Kiam ni parolas pri homo, ni pensas perfektan homon, la plej unuan individuon en la mondo, kiu estas la sumo de ĉiuj spiritaj kaj eksteraj perfektecoj, kaj kiu estas kvazaŭ la suno inter la estaĵoj. Imagu nun ke en iu tempo la suno ne ekzistis, sed ke ekzistis planedo – sendube en tia tempo la rilatoj de la ekzisto estus en malordo. Kiel oni povas imagi ion similan? Por homo, kiu esploras la mondon de l’ ekzisto, tio, kion ni diris, estas sufiĉa.

 

4

 

Estas ankaŭ alia, pli subtila pruvo; ĉiu el tiuj senfinaj estaĵoj, kiuj loĝas en la mondo, ĉu homo, besto, vegetaĵo aŭ mineralo – kio ajn ĝi estus – estas tute certe kombinita el elementoj. Sendube estas ke tiu perfekteco, kiu ekzistas en ĉiuj estaĵoj, estas pro kreo de Dio el la kombinitaj elementoj, pro ĝusta kunmikso kaj proporcio de kvantoj, pro la maniero de ilia kunmeto kaj pro influo de aliaj estaĵoj. Ĉar ĉiuj estaĵoj estas ligitaj unu kun aliaj kiel ĉeno, kaj reciproka helpo, subteno kaj influo, apartenantaj al la proprecoj de la aferoj, estas la kaŭzoj de ekzisto, evoluo kaj kreskado de kreaĵoj. Estas certigite per pruvoj kaj argumentoj, ke ĉiu estaĵo ĝenerale influas aliajn estaĵojn, ĉu absolute aŭ pro interrilateco. Fine, la perfekteco de ĉiu individua estaĵo, t.e. la perfekteco, kiun vi nun vidas en homo aŭ ekster homo, rilate al ĝiaj atomoj, membroj aŭ povoj, estas ŝuldata al la kombino de elementoj, al ilia kvanto, proporcio, al la maniero de ilia kunmeto kaj al la reciproka influado. Kiam ĉio tio estas kunigita, tiam ekzistas homo.

 

5

 

Ĉar la perfekteco de homo estas entute ŝuldata al la kombino de la atomoj de l’ elementoj, al ilia kvanto, al la sistemo, laŭ kiu ili estas kunmetitaj, kaj al la reciproka influado kaj efikado de diversaj estaĵoj, pro tio, ĉar homo estis kreita antaŭ dek aŭ cent mil jaroj el la teraj elementoj laŭ la sama kvanto kaj proporcio, la sama sistemo de kunmeto kaj mikso, la sama influo de aliaj estaĵoj, tial tiam ekzistis precize tia sama homo, kiel nun. Tio ĉi estas evidenta kaj nediskutinda. Post cent milionoj da jaroj, se la elementoj de homo estos kunigitaj kaj ordigitaj laŭ tiu sama proporcio, se la elementoj estos kombinitaj laŭ la sama sistemo, kaj se ili estos sub tiu sama influo de aliaj estaĵoj, ekzistos homo precize tia sama. Ekzemple se post cent miljaroj estos olivoleo, fajro, meĉo, lampo kaj lumiganto, mallonge, se esto tiam ĉiuj nun ekzistantaj necesaĵoj, ni havos precize tian saman lampon.

 

6

 

Tio estas konvinkaj kaj evidentaj faktoj. Sed la argumentoj, kiujn prezentis tiuj eŭropaj filozofoj, donas dubindajn pruvojn kaj ne estas konvinkaj.

 

XLVII.

 

LA UNIVERSO ESTAS SENKOMENCA.

 

La origino de homo

 

1

 

Sciu, ke unu el la plej malfacilaj spiritaj veroj estas , ke la mondo del’ ekzisto, t.e tiu ĉi senlima universo, havas nenian komencon.

 

2

 

Ni klarigis jam antaŭe, ke la nomoj kaj atributoj de Dio postulas mem per si ekzisotn de estaĵoj. Kvankam tiu ĉi afero estis jam detale klarigita, ni refoje mallonge parolos pri tio. Sciu, ke ne estas imagebla edukanto sen edukatoj, ke ne povus ekzisti monarĥo sed regatoj, ke oni ne povas nomi lernejestron sen lernejanoj, ke neebla estas kreanto sen kreitaĵoj, ke oni ne povas imagi liveranton sen tiuj, al kiuj li povas liveri; ĉar ĉiuj diaj nomoj kaj atributoj postulas ekzistadon de estaĵoj. Se ni povus imagi tempon, en kiu ekzistis neniaj estaĵoj, tiu imagaĵo estus neo de al Dieco de Dio. Plie, absoluta neekzisto ne povus fariĝi ekzisto. Se la estaĵoj estus absolute neekzistintaj, la ekzisto ne povus ekzisti. Tial ĉar la Esenco de Unueco, tio estas la ekzisto de Dio estas ĉiama kaj eterna – t.e. ĝi havas nek komencon, nek finon- estas certe, ke tiu ĉi mondo de la ekzisto, la senlima universo, havas nek komencon, nek finon. Jes, povas okazi, ke iu parto de la universo iu el tiuj globoj ekzemple, ekekzistas aŭ estas disparigita, sed la aliaj senfinaj globoj ekzistas plue. Ĉar ĉiu globo havas komencon., ĝi devas nepre havi finon, ĉar ĉiu kombinaĵo, kolektiva aŭ unuopa, devas nepre esti malkombinita. La sola diferenco estas, ke kelkaj estas malkombinataj rapide, kaj aliaj malpli rapide, sed estas neeble, ke objekto kombinita estus neniam malkombinota.

 

3

 

Estas do nepre, ke ni sciu, kia estis en la komenco ĉiu el la gravaj estaĵoj – ĉar ne estas dubo, ke en la komenco la origino estas unu: la origino de ĉiuj nombroj estas unu, kaj ne du. Estas do klare, ke en la komenco la materio estis unu, kaj ke la unu materio aperis diversaspekte en ĉiu elemento; tiamaniere estiĝis diversaj formoj, kaj tiuj diversaj formoj, laŭgrade de sia estiĝado, iĝis konstantaj, kaj ĉiu elemento estis specialigita. Sed tiu konstanteco ne estis definitiva, kaj nur post tre longa tempo ĝi ricevis realigon kaj perfektan ekziston. Tiam la elementoj estis kombinitaj, organizitaj kaj kunmetitaj en senfinajn formojn; aŭ, pli ĝuste, el la kunmeto kaj kombino de la elementoj estiĝis sennombraj estaĵoj.

 

4

 

Tiu kombino kaj aranĝo per la saĝeco de Dio kaj Lia antaŭekzista potenco estis kreitaj el lunu natura organizaĵo, kiu estis kunmetita kaj kombinita kun grandega forto, konforme al saĝeco kaj laŭ universala leĝo. El tio estas videble, ke ĝi estas kreaĵo de Dio, ne iu hazarda kombinaĵo kaj aranĝo. Jen kial el ĉiu natura kombinaĵo povas ekesti estaĵo, sed el hazarda kombinaĵo nenia estaĵo povas ekesti. Ekzemple se homo laŭ sia propra menso kaj inteligenteco kolektos kelkajn elementojn kaj kombinos ilin, nenia viva estaĵo estos estigita, ĉar la sistemo estas nenatura. Tio ĉi estas respondo al la silenta demando, kial, se estaĵoj estas kreitaj per kunmeto kaj kombino de elementoj, ne estas tamen por ni eble kolekti elementojn, kunmiksi ilin kaj tiamaniere krei vivantan estaĵon. Ĝi estas falsa supozo, ĉar la origino de tiu kombino venas de Dio; Dio estas Tiu, kiu faras la kombinon kaj ĉar ĝi estas farita konforme al la natura sistemo, el ĉiu kombinaĵo rezultas unu estaĵo kaj unu ekzisto estas estigita. Kombinaĵo, farita de homo, rezultas nenion, ĉar homo ne povas krei.

 

5

 

Ni diris, mallonge, ke el la kunmetoj kaj kombinoj de elementoj, el iliaj malkombinoj, el iliaj kvantoj kaj influoj de aliaj estaĵoj je ili rezultas formoj, senfinaj realaĵoj kaj sennombraj estaĵoj. Sed estas klare, ke nia terglobo ne ekekzistis subite en sia nuna formo, sed ke tiu universala estaĵo pasadis grade tra diversaj fazoj, antaŭ ol ĝi estis ornamita per ĉiuj siaj nunaj perfektecoj. Universalaj estaĵo similas kaj povas esti komparitaj al apartaj estaĵoj, ĉar tiel la unuaj, kiel la duaj estas subigitaj al unu natura sistemo, unu universala leĝo kaj dia organizo. Tiel vi trovos, ke plej malgrandaj atomoj en la universala sistemo estas similaj al plej grandaj estaĵoj de la universo. Estas klare, ke ili venas en la ekziston el unu laborejo de povo, laŭ unu natura sistemo kaj unu universala leĝo; pro tio oni povas ilin kompari unu kun aliaj. Tiel la embrio de homo en la sino de l’ patrino grade kreskas kaj disvolvas sin, alprenas diversajn formojn kaj kondiĉojn, ĝis fine en la stato de perfekta beleco ĝi atingas maturecon kaj aperas en perfekta formo kun grandega ĉarmo. Kaj simile la semo de tiu floro, kiun vi nun vidas, estis komence objekto sensignifa kaj tre malgranda, kaj ĝi kreskis kaj disvolvis sin en la sino de la tero, kaj, alpreninte diversajn formojn, atingis tiun ĉi staton kun perfekta freŝeco kaj ĉarmo. Tiel same klare estas, ke tiu ĉi terglobo, ricevinte foje ekziston, kreskadis kaj evoluadis en la utero de la universo kaj alprenadis diversajn formojn kaj statojn, ĝis ĝi grade atingis la nunan perfektecon kaj iĝis ornamita per sennombraj estaĵoj kaj aperis kiel finita organizaĵo.

 

6

 

Estas do klare, ke la origina materio, kiu estas en la embria stato, kaj la miksitaj kaj kombinitaj elementoj, kiuj estis ĝia plej frua formo, laŭgrade kreskis kaj evoluis dum multaj jarcentoj kaj cikloj, pasante de unu aspekto kaj formo al alia, ĝis ili aperis en tiu ĉi perfekteco, sistemo, organizo kaj aranĝo per la superega saĝeco de Dio.

 

7

 

Nun ni revenu al nia temo, ke homo en la komenco de sia ekzisto kaj en la sino de la tero, kiel embrio en la sino de l’ patrino, grade kreskis kaj evoluis, kaj pasadis de unu formo al alia, de unu aspekto al alia, ĝis li aperis kun tiu ĉi beleco kaj perfekteco, kun tiu ĉi forto kaj povo. Estas certe, ke en la komenco li ne havis tiun ĉi belaspekton, graciecon kaj elegantecon, kaj ke nur gradon post grado li atingis tiun ĉi aspekton, formon, belecon kaj graciecon. Estas sendube, kela embrio de homo ne aperis subite en tiu ĉi formo, nek iĝis tiam elmontro de la vorto: “Gloro estu al Dio, la plej bona el kreantoj.”  Grade ĝi pasadis tre multaj kondiĉoj kaj diversaj aspektoj, ĝis ĝi atingis tiun ĉi formon kaj belecon, tiun ĉi perfektecon, graciecon kaj belaspekton. Estas tiel evidente kaj certigite, ke la evoluado kaj kreskado de homo sur la tero, antaŭ ol li atingis sian nunan perfektecon, similas la kreskadon kaj evoluadon de embrio en la sino de l’ patrino: laŭgrade ĝi pasas de stato al stato, de formo al formo, de unu aspekto al alia, ĉar tio konformas al la postuloj de la universala sistemo kaj Dia Leĝo.

 

8

 

La embrio pasas do tra diversaj statoj kaj trairas multajn gradojn, antaŭ ol ĝi atingas la formon, en kiu ĝi elmontras la vortojn: “Gloro estu al Dio, la plej bona el kreantoj” , kaj antaŭ ol aperas la signoj de intelekto kaj matureco. Kaj tiel same la ekzisto de homo sur la tero – de la komenco ĝis kiam li atingis tiun ĉi staton, formon kaj kondiĉon – devis nepre daŭri longan tempon kaj trairi multajn gradojn, antaŭ ol ĝi atingis tiun ĉi kondiĉon. Sed de la komenco de la ekzisto de homo li formas apartan specon. Tiel same la embrio de homo en la sino de l’ patrino havis unue strangan formon; poste tiu korpo pasas de aspekto al aspekto, de stato al stato, de formo al formo, ĝis ĝi aperas kun grandega beleco kaj perfekteco. Sed eĉ en la patrina sino kaj en tiu stranga formo, tute diferenca de lia nuna formo kaj figuro, ĝi estas embrio de la supera speco, ne de besto; la speco kaj esenco ne ŝanĝas sin. Se ni konfesas eĉ, ke ekzistas en homoj postsignoj de malaperintaj organoj, ĝi ne estas pruvo de nekonstanteco kaj neoriginaleco de la speco. Eventuale ĝi pruvas, ke la formo, figuro kaj organoj de homo progresis. Homo ĉiam estis aparta speco, homo, ne besto. Tiel same se homa embrio en la sino de l’ patrino pasas de unu formo al alia, tiel, ke la sekvanta formo neniel similas la antaŭan, ĉu tio estas pruvo, ke la speco ŝanĝis sin? ke ĝi komence estis besto, kaj ĝiaj organoj progresis kaj evoluis, ĝis ĝi iĝis homo? Ne, vere! Kiel infana kaj senbaza eraro estas tia ideo kaj penso! Ĉar la pruvo de la originaleco de la homa gento kaj de la konstanteco de la homa naturo estas klara kaj evidenta.

 

XLVIII.

 

LA DIFERENCOJ INTER HOMO KAJ BESTO.

 

1

 

Ni jam parolis foje aŭ du fojojn je la temo de la spirito, sed niaj vortoj ne estis enskribitaj.

 

2

 

Sciu, ke homoj apartenas al du kategorioj, t.e. ili formas du partiojn. Unu partio neas la spiriton kaj diras, ke ankaŭ homo estas speco de besto, ĉar, ili diras, ĉu ni ne vidas, ke bestoj kaj homoj posedas la samajn povojn kaj sentojn? Tiuj simplaj, apartaj elementoj, kiuj plenigas la spacon, estas senfine kombinitaj, kaj el ĉiu el tiuj kombinaĵoj rezultas unu el la estaĵoj. Inter tiuj estaĵoj estas la posedanto de spirito, [1]  de la povoj kaj de la sentoj. Ju pli perfekta estas la kombino, des pli nobla estas la estaĵo. La kombino de la elementoj en la korpo de homo estas pli perfekta, ol la kombino de la elementoj en iu alia estaĵo; ĝi estas miksita en absoluta ekvilibro, pro tio ĝi estas pli nobla kaj pli perfekta. “Li ne havas – ili diras – ian specialan povon kaj spiriton, de kiu aliaj bestoj estas senigitaj: bestoj posedas sentemajn korpojn, sed homo en kellkaj povoj havs pli grandan sentemon – kvankam, rilate al la eksteraj sentoj, kiel aŭdo, vido, gusto, flaro, tuŝo, kaj eĉ rilate al kelkaj internaj povoj, kiel memoro, besto estas pli malavare naturdotita, ol homo.” “Besto – ili diras – ankaŭ havas inteligentecon kaj perceptemon;”  ĉio, kion ili konfesas, estas, ke la inteligenteco de homo estas pli granda.

 

3

 

Jen kion diras la nuntempaj filozofoj; ĝi estas ilia diraĵo, ĝi estas ilia supozo, kaj tiel dekretas ilia imago. Kaj tiel kun potencaj argumentoj kaj pruvoj ili devenigas homon origine de besto kaj diras, ke estis iam tempo, kiam homo estis besto, ke poste la speco ŝanĝis sin kaj progresis iom post iom, ĝis ĝi atingis la nunan homstaton.

 

4

 

Sed la teologoj diras: Ne, ne estas tiel. Kvankam homo havas la povojn kaj eksterajn sentojn egale kun bestoj, tamen estas en li unu eksterordinara povo, de kiu bestoj estas senigitaj. La sciencoj, artoj, elpensaĵoj, metioj kaj malkovroj de realaĵoj estas rezultoj de tiu spirita povo, kiu entenas ĉiujn aferojn, komprenas iliajn realecojn, malkovras la kaŝitajn sekretojn de estaĵoj kaj per tiu ĉi scio regas ilin; ĝi eĉ ekkonas aferojn, kiuj ne ekzistas ekstere, t.e. intelektajn realaĵojn, kiuj ne estas senteblaj kaj ne havas eksteran ekziston, ĉar ili estas nevideblaj; ĝi tiel entenas la aferojn de menso, spirito, de kvalitoj, karaktero, amo kaj ĉagreno de homo, kiuj estas intelektaj realaĵoj. Plie, ĉiuj nun ekzistantaj sciencoj, artoj, leĝoj kaj senfinaj elpensaĵoj de homo estis iam nevideblaj, misteraj kaj kaŝitaj sekretoj; nur la ĉion-entenanta homa povo malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco en videblecon. Tiel telegrafo, fotografarto, fonografarto kaj ĉiuj similaj elpensaĵoj kaj mirindaj artoj estis iam kaŝitaj misteroj: la realeco de homo malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco en la videblecon. Estis eĉ tempo, kiam la kvalitoj de tiu ferpeco, kiun vi nun vidas, kaj de ĉiuj metaloj estis kaŝitaj misteroj; homoj malkovris la metalon kaj donis al ĝi tiun industrian formon. Same estas kun ĉiuj aliaj malkovraĵoj kaj elpensaĵoj de homo, kiuj estas sennombraj.

 

 

5

 

Tion ĉi ni ne povas nei. Se ni diras, ke ĉio tio estas rezultoj de povoj, kiujn ankaŭ bestoj posedas, kaj de la korpaj sentopovoj, ni klare vidas unuarigarde, ke koncerne tiujn povojn bestoj superas homon. Ekzemple la vidkapablo de bestoj estas multe pli akra, ol la vidkapablo de homo, [tiel ankaŭ iliaj] sentoj de flaro kaj gusto. Mallonge dirante, en la povoj, kiujn homoj partoprenas kune kun bestoj, la bestoj estas ofte pli fortaj. Ni prenu kiel ekzemplon la povon de memor: se vi prenos kolombon el ĉi tie en malproksiman landon kaj tie lasos ĝin libera, ĝi revenos, ĉar ĝi memoros la vojon. Prenu hundon el ĉi tie en la centron de Azio, lasu ĝin libera kaj ĝi revenos ĉi tien kaj nek unu fojon perdos la vojon. Same estas kun la aliaj povoj, kiel aŭdo, vido, flaro, gusto kaj tuŝo.

 

6

 

Estas do klare, ke se ne ekzistus en homo iu povo alia ol tiuj de bestoj, la lastaj superus homon en elpensaĵoj kaj kompreno de realecoj. Pro tio estas klare, ke homo havas naturdonacon, kiun besto ne posedas. Bestoj perceptas ja aferojn senteblajn, sed ne perceptas intelektajn realaĵojn. Ekzemple tion, kio estas en la sfero de ĝia vido, besto vidas, sed tio, kio estas ekster ĝia vidosfero, ne estas por ĝi perceptebla kaj ĝi ne povas tion imagi. Tiel ne estus eble por besto kompreni, ke la tero havas la formon de globo. Sed homo el aferoj konataj ekkonas aferojn nekonatajn kaj malkovras nekonatajn verojn. Ekzemple homo vidas la kurbilinion de la horizonto kaj el tio li konkludas pri la globeco de la tero. La Norda Stelo en ‘Akká, ekzemple, estas je 33 º , t.e. ĝi estas je 33 º  super la horizonto. Kiam oni iras al la Norda Poluso, la Nordo Stelo levas sin je unu grado super la horizonton ĉe ĉiu grado de distanco, kiun oni trapasas, t.e. la alteco de la Norda Stelo estas 34 º , poste 40 º , poste 50 º , poste 60 º , poste 70 º . Kiam oni atingos la Nordan Poluson, la alteco de la Norda Stelo estos 90 º , aŭ ĝi estas atinginta la zeniton, t.e. ĝi estas ĝuste super la kapoj. La Norda Stelo kaj ĝia sinlevado estas senteblaj aferoj. Ju pli proksimen oni venas al la poluso, des pli alten levas sin la Norda Stelo; pro tiuj du konataj aferoj oni malkovris aferon nekonatan, nome, ke la horizonto estas kurbinta, t.e. ke la horizonto de ĉiu tergrado diferencas de la horizonto de aliaj tergradoj. Homo rimarkas tion ĉi kaj konkludas el [tio] aferon nevideblan, nome la globecon de la tero. Ĝi ne estas komprenebla por besto. Same besto ne povus kompreni, ke la suno estas la centro kaj ke la tero rondiras ĉirkaŭ ĝi. Besto estas sklavo de la korpsentoj kaj ilia malliberulo; ĉion, kio estas ekster ka sentoj, la aferojn, kiujn ili ne regas, besto neniam povas kompreni, kvankam per la eksteraj sentpovoj ĝi superas homon. El tio estas pruvite kaj konstantite, ke homo havas en si povon de malkovrado, per kiu li distingas sin de bestoj, kaj tio ĉi estas la homa spirito.

 

7

 

Gloro estu al Dio! homo estas ĉiam turnita al la altaĵoj kaj liaj aspiroj estas noblaj; li ĉiam deziras atingi mondon pli grandan, ol la mondo, en kiu li estas. La amo al alteco ests unu el karakterizaj trajtoj de homo. Mi miras, ke certaj filozofoj de Ameriko kaj Eŭropo kontentiĝas per grada proksimiĝo al la besta mondo kaj per tiela malantaŭeniĝado; ĉar la tendenco de la ekzisto devas esti al la altaĵoj. Malgraŭ tio, se vi dirus al iu el ili : “vi estas besto” , li estus treege ofendita kaj kolera.

 

8

 

Kia diferenco estas inter la homa mondo kaj la mondo de besto; inter la alteco de homo kaj la malalteco de besto; inter la perfektecoj de homo kaj la senscio de besto; inter la lumo de homo kaj la mallumo de besto; inter la gloro de homo kaj la malaltgradeco de besto! Dekjara araba infano povas estri ducent aŭ tricent kamelojn en dezerto, kaj per sia voĉo ĝi povas gvidi ilin antaŭen aŭ reigi ilin malantaŭen. Malforta hindo povas tiel regi grandegan elefanton, ke la elefanto estas lia plej obeema servanto. Ĉiuj aferoj estas sub la regado de la homa mano; homo povas rezisti la naturon, dum ĉiuj aliaj estaĵoj estas sklavoj de la naturo, kaj neniu el ili povas flankeniĝi de ĝiaj ordonoj. Sole homo povas rezisti la naturon. La naturo aliiras korpojn al la centro de la tero – homo per meĥanikaj instrumentoj malproksimiĝas for de ĝi kaj flugas en la aero. La naturo malpermesas al homo trapasi marojn – sed homo konstruas ŝipon kaj iras kaj vojaĝas tra granda oceano, k.t.p.; la temo esta neelĉerpebla. Ekzemple homo veturigas maŝinojn sur montoj kaj tra sovaĝejoj, kaj kunigas en unu loko novaĵojn pri tio, kio okazis en la Oriento kaj en la Okcidento. Ĉio tio estas kontraŭ la naturo. Maro kun sia tuta grandeco ne povas flankeniĝi eĉ je unu atomo de l leĝoj de la naturo; la suno kun sia grandiozeco ne povas flankeniĝi eĉ je unu kudrilpiko de la leĝoj de la naturo kaj neniel povas kompreni la kondiĉojn, staton, kvalitojn, movojn kaj naturon de homo.

 

9

 

Kio estas do tiu povo en la malgranda korpo de homo, kiu regas ĉion tion? Kio estas tiu reganta povo, per kiu homo ĉion subigas al si?

 

10

 

Restas ankoraŭ unu punkto: la modernaj filozofoj diras: “Ni neniam vidis en homo la spiriton, kaj malgraŭ ĉiuj niaj esploroj koncerne la sekretojn de la homa korpo ni ne rimarkas spiritan povon. Kiel ni povas imagi povon, kiu ne estas sentebla?”  La teologoj respondas: “La spirito de besto ankaŭ ne estas sentebla, kaj oni ne povas rimarki ĝin per ĝiaj korpaj fortoj. Per kio vi pruvas la ekziston de la spirito de besto? Ne estas dubo, ke laŭ ĝiaj efikoj vi pruvas, ke en besto ekzistas povo, kiu ne estas en vegetaĵo, t.e. vido, aŭdo, kaj ankaŭ aliaj povoj; el tio vi konkludas, ke ekzistas besta spirito. Ĉar en besto estas signoj, kiuj ne estas en vegetaĵo, vi diras, ke tiu sentopovo estas eco de la besta mondo; vi vidas ankaŭ en homo signojn, povojn kaj perfektecojn, kiuj ne ekzistas en besto; el tio vi povas konkludi, ke estas en li povo, kiun besto ne posedas.”

 

11

 

Se ni volus nei ĉion, kio ne estas sentebla, ni devus ankaŭ nei realaĵojn, kiuj ekzistas eksterdube. Ekzemple la etera materio ne estas sentebla, kvankam ĝi havas senduban ekziston. La forto de altirado ne estas sentebla, kvankam ĝi certe ekzistas. Pro kio vi asertas pri iliaj ekzistoj? Pro iliaj signoj. Tiel lumo estas vibrado de la etera materio, kaj pro tiu vibrado ni konkludas pri la ekzisto de la etero.

 

XLIX.

 

LA KRESKADO KAJ EVOLUADO DE LA HOMA SPECO.

 

1

 

Demando. – Kion vi diras koncerne la teoriojn de certaj filozofoj pri kreskado kaj evoluado de estaĵoj?

 

2

 

Respondo. – Ni parolis jam alitage pri tiu ĉi afero, sed ni parolos pri ĝi refoje. Mallonge dirante, ni solvos tiun ĉi problemon, difinante, ĉu specoj estas originalaj, aŭ ne, t.e. ĉu la speco de homo estis origine estigita, aŭ ĉu ĝi poste devenis de bestoj.

 

3

 

Certaj eŭropaj filozofoj konsentas, ke speco kreskas kaj evoluas, kaj ke estas eĉ eblaj ŝanĝoj kaj aliiĝoj. Unu el la pruvoj, per kiuj ili konfirmas tiun ĉi teorion, estas, ke dank al atenta studado kaj esplorado de la geologia scienco iĝis klare, ke la ekzisto de vegetaĵo antaŭis tiun de besto, kaj ke la ekzisto de besto antaŭis tiun de homo. Ili konsentas, ke tiel la vegetaĵoj, kiel la bestaj specoj, ŝanĝis sin, ĉar en certaj tavoloj de la tero oni malkovris kreskaĵojn, kiuj ekzistis en pasintaj tempoj kaj nun estas pereintaj; ili progresadis, kaj tiamaniere la speco ŝanĝis sin. Tiel same en la tavoloj de la tero estas kelkaj specoj de bestoj, kiuj ankaŭ ŝanĝis sin kaj aliiĝis. Unu el tiuj bestoj estas serpento. Estas indikaĵoj, ke serpento iam havis piedojn; sed dum pasado de la tempo tiuj membroj malaperis. Tiel same en la vertebraro de homo estas indikaĵo, kiu prezentas pruvon, ke li iam, kiel aliaj bestoj, havis voston. Estis tempo, kiam tiu membro estis utila, sed kiam homo evoluis, li ne bezonis ĝin plu, kaj pro tio ĝi iom post iom malaperis. Ĉar serpento rifuĝadis sub la tero kaj iĝis rampanta estaĵo, ĝi ne bezonis plu piedojn, kaj tial ili malaperis, sed restis iliaj postsignoj. La ĉefa argumento estas la jena: la ekzisto de postsignoj de membroj pruvas, ke ili iam ekzistis, kaj ĉar nun ili ne estas plu utilaj, ili malaperis iom post iom. Kaj tiel dum la perfektaj kaj necesaj membroj restis, la nenecesaj iom post iom malaperis pro la modifiĝado de la speco, sed postrestis iliaj postsignoj.

 

4

 

La unua respondo al tiu ĉi argumento estas, ke la tempa antaŭeco de besto rilate al homo ne estas pruvo de evoluo, ŝanĝiĝo kaj aliiĝo de la speco, nek de tio, ke homo estis levita el la besta mondo en la homan mondon. Ĉar tial, ke la individua aperado de tiuj diversaj estaĵoj estas certa, povas esti, ke homo ekekzistis post besto. Tiel kiam ni ekzamenos la vegetaĵan regnon, ni vidos ke fruktoj de diversaj arboj ne maturiĝis en unu tempo; kontraŭe, kelkaj maturiĝis antaŭe, aliaj poste. Tiu ĉi antaŭeco ne pruvas, ke la lasta frukto de unu arbo estas kreita el pli frua frukto de alia arbo.

 

5

 

Due, tiuj malfortaj restaĵoj kaj postsignoj de membroj eble havas gravan kialon, kiun nia menso ankoraŭ ne komprenas. Kiel multaj estas aferoj, kies menso ankoraŭ ne komprenas. Kiel multaj estas aferoj, kies kialon ni ankoraŭ ne scias! Tiel la fiziologia scienco, t.e. la scienco pri la konstruo de membroj, diras, ke la kialo kaj kaŭzo de la diferencoj de koloroj de bestoj, haroj de homoj, ruĝeco de lipoj, de diverseco de koloro de birdoj estas ankoraŭ nekonataj; ili estas kaŝitaj kaj sekretaj. Sed oni scias, ke la pupilo de okulo estas nigra, por altiri la radiojn de la suno, ĉar se pupiloj havus alian koloron, ĝenerale blankan, ili ne altiradus la radiojn de la suno. Tial, ĉar la kialo de la menciitaj de ni aferoj estas nekonata, povas esti, ke la kialo kaj saĝeco de la postsignoj de membroj estas same nekonataj.

 

6

 

Trie, ni supozu, ke estis tempo, kiam kelkaj bestoj, aŭ homo, posedis certajn membrojn, kiuj nun estas malaperintaj. Tio ĉi ne estas sufiĉa pruvo de ŝanĝo kaj evoluo de la specoj. Ĉar homo, de la komenco de la embria periodo ĝis kiam li atingas maturecon, pasas tra diversaj formoj kaj aspektoj. Lia aspekto, formo, figuro kaj koloro ŝanĝas sin, li pasas de unu formo al alia, de unu aspekto al alia. Malgraŭ tio de la komenco de la embria periodo li apartenas al la homa speco – tio estas embrio de homo, ne de besto. Ĝi ne estas rimarkebla de la komenco, nur poste ĝi iĝas videbla kaj klara. Ekzemple ni supozu, ke homo iam similis al besto, kaj ke nun li estas progresinta kaj ŝanĝiĝinta. Se ni eĉ supozus, ke ĝi estas vero, ĝi ankoraŭ ne estas pruvo de ŝanĝo de la speco: ne, ĝi estas, kiel ni antaŭe menciis, nur kiel la ŝanĝiĝado kaj aliiĝado de homa embrio, antaŭ ol ĝi atingos la staton de saĝeco kaj perfekteco. Ni prezentos tion ĉi pli klare: ni supozu, ke estis tempo, kiam homo iris per la manoj kaj piedoj, aŭ havis voston. Tiu ĉi ŝanĝo kaj aliiĝo estas kiel tiu de embrio en la patrina sino; kvankam ĝi ŝanĝas sin diversmaniere, ĝi kreskas kaj evoluas, ĝis ĝi atingas la perfektan formon, ĉar de la komenco ĝi prezentas apartan specon. Ni vidas ankaŭ en la vegetaĵa regno, ke la originalaj specoj de gentoj ne ŝanĝiĝas kaj aliiĝas, sed iliaj formoj, koloroj kaj grandecoj ŝanĝas sin, aliiĝas, aŭ eĉ progresas.

 

7

 

Ni diros resume: kiel homo en la sino de la patrino pasas de formo al formo, de aspekto al aspekto, ŝanĝiĝas kaj evoluas, kaj apartenas tamen al la homa speco de la komenco de la embria periodo – tiel same homo de la komenco de sia ekzisto en la utero de la mondo prezentas ankaŭ apartan specon, la homan specon, kaj estas evoluinta iom post iom de formo al formo. Jen kial estas tiu ŝanĝiĝado de la aspekto; tiu evoluado de membroj, tiu progresado kaj kreskado, se ni eĉ akceptus la realan kreskon kaj progreson [2] , ne malhelpas al la speco esti originala. Homo de la komenco havis tiun ĉi perfektan formon kaj konstruon kaj posedis kapablecon kaj emon al akirado de materialaj kaj spiritaj perfektecoj, kaj li estis elmontro de la vortoj: “Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni” . Li fariĝis nur pli bonaspekta, pli bela kaj pli gracia. La civilizacio eligis lin el la sovaĝa stato same kiel sovaĝaj fruktoj, kulturotaj de ĝardenisto, fariĝa pli belaj, pli dolĉaj, kaj ricevas pli da freŝeco kaj delikateco.

 

8

 

La ĝardenistoj de la mondo de l’ homaro estas la profetoj de Dio.

 

L.

 

SPIRITAJ PRUVOJ DE LA ORIGINO DE HOMO.

 

1

 

La pruvoj, kiujn ni prezentis rilate al la origino de la homa speco, estis logikaj pruvoj. Nun ni prezentos la spiritajn pruvojn – la esencajn. Ĉar kiel ni pruvis la ekziston de Dio per logikaj argumentoj, kaj pruvis ankaŭ logike, ke homo ekekzistis de sia origino kaj komenco kiel homo, kaj ke lia speco ekzistis de eterne, ni nun starigos spiritajn pruvojn, ke la homa ekzisto, t.e. la speco de homo, estas ekzisto nepra kaj ke sen homo la perfektecoj de Dio ne estus elmontritaj. Sed tio estas pruvoj spiritaj, ne logikaj.

 

2

 

Multfoje ni elmontris kaj pruvis, ke homo estas la plej nobla el estaĵoj, la sumo de ĉiuj perfektecoj, kaj ke ĉiuj estaĵoj kaj ĉiuj ekzistaĵoj estas centroj, el kiuj estas reflektata la gloro de Dio, t.e. la signoj de la Dieco de Dio elmontriĝas en la realecoj de aferoj kaj kreaĵoj. Same kiel la terglobo estas loko, kie reflektiĝas la radioj de la suno, kie ĝia lumo kaj varmo kaj ĝia influo elmontriĝas kaj vidiĝas en ĉiuj atmoj de la tero, tiel ankaŭ la atomoj de estaĵoj en tiu senfina spaco proklamas kaj pruvas unu el la diaj perfektecoj. Nenio estas senigita de tiu favoro. En ĉio estas aŭ signo de la bonfaremo de Dio, aŭ signo de Lia povo, de Lia grandeco, justeco, grandiozeco, donanta edukon; aŭ estas signo de la malavareco de Dio, de Lia vido, aŭdo, scio, de Lia favoremo k.t.p.

 

3

 

Sendube ĉiu estaĵo estas centro de la elbrilanta gloro de Dio: t.e. la perfektecoj de Dio aperas el ĝi kaj lumas en ĝi. Ĝi estas kiel la suno, kiu brilegas sur dezerton, sur maron, sur arbojn, fruktojn kaj florojn kaj sur ĉiuj terajn estaĵojn. La mondo, kaj vere ĉiu ekzistanta estaĵo, proklamas al ni unu el la nomoj de Dio, sed la realeco de homo estas kolektiva realeco, ĝenerala realeco kaj centro, el kiu brilas la gloro de ĉiuj perfektecoj de Dio. Ĝi signifas, ke ĉiu nomo, ĉiu kvalito, ĉiu perfekteco kin ni atribuas al Dio, havas sian signon; se estus alie, homo ne povus imagi tiujn perfektecojn kaj ne povus kompreni ilin. Tiel ni diras, ke Dio estas vidanto, kaj okulo estas la signo de Lia vidado; se homo ne posedus vidpovon, kiel ni povus imagi la vidadon de Dio? ĉar blindulo, t.e. denaska blindulo, ne povas imagi vidpovon, kaj surdulo, t.e. denaska surdulo, ne povas imagi aŭdpovon, kaj mortulo [3]  ne povas kompreni vivon. Tiel do la Dieco de Dio, kiu estas la sumo de ĉiuj perfektecoj, respegulas sin en la realeco de homo; t.e. la Esenco de Unueco estas unuigo de ĉiuj perfektecoj, kaj el tiu unuigo Li ĵetas reflektojn sur la homan realecon. Homo estas do perfekta spegulo, reflektanta la Sunon de l’ Vero, kaj li estas centro de la radiado: la Suno de l’ Vero brilas en tiu spegulo. La reflektiĝo de la diaj perfektecoj aperas en la realeco de homo, li do estas reprezentanto de Dio, sendito de Dio. Se homo ne ekzistus, la universo estus sen rezultado, ĉar la celo de la ekzisto estas aperigo de la perfektecoj de Dio.

 

4

 

Tial oni ne povas diri, ke estis tempo, kiam homo ne ekzistis. Ĉio, kion ni povas diri, estas, ke la terglobo iam ne ekzistis, kaj en la komenco de ĝia ekzisto homo ne aperis sur ĝi. Sed de la komenco, kiu ne havas komencon, ĝis la fino, kiu ne havas finon, ezkistas perfekta malkaŝanto. La homo, pri kiu ni parolas, ne estas ĉiu homo; ni pensas pri perfekta homo. Ĉar la plej nobla parto de la arbo estas ĝia frukto, kiu estas la kialo de ĝia ekzisto; se arbo estus senfrukta, ĝi havus nenian signifon. Tial oni ne povas imagi, ke la loĝantaro de la mondoj de l’ ekzisto, ĉu de la steloj aŭ de tiu ĉi tero, konsistis iam el azenoj, bovoj, musoj kaj katoj, kaj ke ne estis tie homoj! Tia supozo estas falsa kaj sensenca. La vorto de Dio estas klara, kiel la suno. Tio ĉi estas spirita pruvo, sed ni ne povas de la komenco prezenti ĝin al la materialistoj; unue ni devas paroli pri la logikaj pruvoj, poste pri la spiritaj.

 

LI.

 

LA SPIRITO KAJ MENSO DE HOMO EKZISTIS DE LA KOMENCO.

 

1

 

Demando. – Ĉu homo de la komenco posedis menson kaj spiriton, aŭ ili estas rezultatoj de lia evoluo?

 

2

 

Respondo. – La komenco de la ekzisto de homo sur la terglobo similas lian formiĝadon en la patrina sino. Embrio en la patrina sino grade kreskas kaj evoluas ĝis la naskiĝo, post kiu ĝi daŭre kreskas kaj evoluas, ĝis ĝi atingas la aĝon de plenkresko kaj matureco. Kvankam en la infaneco la signoj de la menso kaj spirito aperas en homo, ili ne atingas la staton de perfekteco; ili estas malperfektaj. Nur kiam homo atingas la maturecon, la menso kaj spirito elmontras sin kaj estas videblaj en plej granda perfekteco.

 

3

 

Same la formiĝado de homo en la utero de la mondo similis komence al embrio; poste iom post iom li progresadis en perfektecoj, kreskadis kaj evoluadis, ĝis li atingis la staton de matureco, kiam la menso kaj spirito iĝis videblaj en la plej granda povo. En la komenco de lia formiĝado la menso kaj spirito ankaŭ ekzistis, sed ili estis kaŝitaj; poste ili elaperis. Tiel ankaŭ en semo estas arbo, sed ĝi estas kaŝita kaj nevidebla; kiam ĝi disvolvas sin kaj kreskas, aperas la kompleta arbo. Same la kreskado kaj disvolviĝado de de ĉiuj estaĵoj estas grada; tio ĉi estas la universala dia organizo kaj la natura sistemo. Semo ne tuj fariĝas arbo, embrio ne tuj foriĝas homo, mineralo ne tuj fariĝas ŝtono. Ne, ili kreskas kaj disvolvas sin grade kaj atingas la limojn de perfekteco.

 

4

 

Ĉiuj estaĵoj, ĉu malgrandaj aŭ grandaj, estas kreitaj perfektaj kaj kompletaj de la komenco, sed iliaj perfektecoj aperas en ili grade. La organizo de Dio estas unu, la evoluado de la ekzisto estas unu, la dia sistemo estas unu. Ĉu ili estas estaĵoj malgrandaj aŭ grandaj, ĉiuj estas subigitaj al unu leĝo kaj sistemo. Ĉiu semo havas en si de la komenco ĉiujn vegetaĵajn perfektecojn. Ekzemple en semo ĉiuj vegetaĵoj perfektecoj ekzistas de la komenco, sed ne videble: poste ili elaperas iom post iom. Unue do el semo aperas ĝermo, poste branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj: sed de la komenco de ĝia ekzisto ĉio tio estas en la semo, povohave, kvankam nevideble.

 

5

 

Tiel same embrio posedas de la komenco ĉiujn perfektecojn, kiel la spirito, menson, vidon, flaron, guston – unuvorte ĉiujn povojn, sed ili ne estas videblaj, kaj videbliĝas nur iom post iom.

 

6

 

Simile la terglobo de la komenco estis kreita kun ĉiuj elementoj, substancoj, mineraloj, atomoj kaj organismoj; sed ili elaperis grade: unue mineraloj, poste vegetaĵoj, post ili bestoj, kaj fine homo. Sed el la komenco tiuj gentoj kaj specoj ekzistis, sed estis nedisvolvitaj en la terglobo kaj nur poste grade aperis. Ĉar la superega organizo de Dio kaj la universala natura sistemo regas ĉiujn estaĵojn, kaj ĉiuj ili estas sub tiu leĝo. Kiam vi konsideros tiun universalan sistemon, vi vidos, ke ekzistas nek unu estaĵo, kiu, ekestinte, atingus la limojn de perfekteco. Ne, ili grade kreskas kaj evoluas, kaj tiam atingas la staton de perfekteco.

LII.

 

LA SINAPERO DE LA SPIRITO EN LA KORPO.

 

1

 

Demando. – Kia estas la racio de la sinaperiĝo de la spirito en la korpo.

 

2

 

Respondo. – La racio de la sinaperigo de la spirito en la korpo estas la jena: la homa spirito estas konfiditaĵo de Dio, kaj ĝi devas trapasi ĉiujn statojn; ĉar dank’ al sia pasado kaj trairado tra la statoj de la ekzisto ĝi akiros perfektecojn. Tiel kiam homo vojaĝas kaj trapasas diversajn regionojn kaj multajn landojn kun sistemeco kaj metodeco, li certe per tio akiros perfektecon; ĉar li vidos lokojn, scenojn kaj landojn el kiuj li ekkonos la kondiĉojn kaj statojn de aliaj nacioj. Li ekkonos tiamaniere la geografion de la landoj, iliajn mirindaĵojn kaj artojn; li konatiĝos kun kutimoj, moroj kaj manieroj de popoloj, li vidos la civilizacion kaj progreson de la epoko, li ekscios pri la politiko de la registaroj kaj pri potenco kaj kapableco de ĉiu lando. Same estas, kiam la homa spirito pasas tra diversaj kondiĉoj de la ekzisto: ĝi ekposedos ĉiun gradon kaj staton. Eĉ en la kondiĉo de la korpo ĝi certe akiros perfektecojn.

 

3

 

Krom tio estas necese, ke la signoj de la perfekteco de la spirito estu videblaj en tiu ĉi mondo, por ke la mondo de kreiteco donu senfinajn rezultatojn kaj tiu korpo ricevu vivon kaj aperigu la diajn malavaraĵojn. Tiel, ekzemple, la radioj de la suno devas brili sur la teron kaj la suna varmo devas disvolvi la terajn estaĵojn. Se la radioj kaj varmo de la suno ne brilus sur la teron, la tero estus sen loĝantoj, sen signifo, kaj ĝia disvolviĝo estus malfruigita. Tiel same se la perfekteco de la spirito ne aperus en tiu ĉi mondo, la mondo estus neklerigita kaj absolute bruta. Per la apero de la spirito en la fizika formo la mondo estas klerigita. Same kiel la homa spirito estas kaŭzo de la vivo de la korpo, la mondo estas en la kondiĉo de la korpo, kaj homo estas en la kondiĉo de la spirito. Se ne ekzistus homo, la perfektecoj de la spirito ne elaperus, kaj la lumo de la menso ne brilus en la mondo. La mondo estus kiel korpo sen animo.

 

4

 

La mondo estas ankaŭ en la kondiĉo de fruktarbo, kaj homo estas kiel frukto: sen frukto la arbo estus senutila.

 

5

 

Plie, la membroj, la elementoj, la kombiniteco, kiuj trovas sin en la organismo de homo, estas altirilo kaj magneto por la spirito; estas certe, ke la spirito aperos en ĝi. Tiel ankaŭ klara spegulo sendube altiros la radiojn de la suno. Ĝi iĝos lumplena, kaj mirindaj bildoj aperos en ĝi. Ĝi signifas, ke kiam tiuj ekzistantaj elementoj estos kunigitaj konforme al la natura ordo kaj kun perfekta forto, ili fariĝos magneto por la spirito, kaj la spirito malkaŝos sin en ili kun ĉiuj perfektecoj.

 

6

 

En tiuj ĉi kondiĉoj oni ne povas diri: “Por kio la radioj de la suno malsuprenvenu en la spegulon”  – ĉar la rilato, kiu ekzistas inter la realecoj de aferoj, ĉu spiritaj aŭ materialaj, postulas, ke kiam spegulo estas pura kaj turnita al la suno, la suno aperu en ĝi. Simile kiam la elementoj estas ordigitaj kaj kombinitaj laŭ la plej glora sistemo, organizo kaj maniero, la homa spirito aperas kaj elmontras sin en ili. Tio ĉi estas la dekreto de la Potenca, la Saĝa.

 

LIII.

 

LA RILATO INTER DIO KAJ LA KREAĴOJ.

 

1

 

Demando. – Kia estas la naturo de la rilato inter Dio kaj la kreaĵoj, t.e. inter la Sendependa Plejalta, kaj aliaj estaĵoj?

 

2

 

Respondo. – La rilato inter Dio kaj la kreaĵoj estas tiu de kreinto al kreintaĵoj. Ĝi estas kiel la rilato inter la suno kaj la mallumaj korpoj de la enmondaj estaĵoj, kiel la rilato inter farinto kaj faritaĵoj. La suno en sia propra esenco estas sendependa de la korpoj, kiujn ĝi lumigas, ĉar ĝia lumo estas el ĝi mem, kaj ĝi estas libera kaj sendenda de la terglobo; tiel la tero estas sun la influo de la suno kaj ricevas ĝian lumon, dum la suno kaj ĝiaj radioj estas tute sendependaj de la tero. Sed se ne estus la suno, la tero kaj ĉiuj teraj estaĵoj ne povus ekzisti.

 

3

 

La dependeco de la kreaĵoj de Dio estas la dependeco per emanado; t.e. la kreaĵoj emanas de Dio, sed Li ne aperigas sin en ili. [4]  La rilato estas tiu de emanado, ne de elapero. La lumo de la suno emanas el la suno, ĝi ne aperigas ĝin. La apero per emanado estas kiel la apero de la sunradioj el la lumocentro de la mondhorizontoj, t.e. la sankta esenco de la Suno de l’ Vero ne estas dividita kaj ne malsuprenvenas en la kondiĉajn d ela kreaĵoj. Tiel same la sunglobo ne estas dividita kaj ne malsuprenvenas sur la teron: ne, la radioj de la suno, kiuj estas ĝia malavaraĵo, emanas el ĝi kaj lumigas la mallumajn korpojn. La apero per elaperiĝo estas la elapero de branĉoj, folioj kaj fruktoj el semo; ĉar la semo en sia propra esenco iĝas branĉoj kaj fruktoj, kaj ĝia realeco eniras en la branĉojn, foliojn kaj fruktojn. Tia apero per elaperiĝo estus por Dio la Plej Alta simple malperfekteco, kaj ĝi estas tute neebla. Ĉar ĝi signifas esence, ke la Absoluta Antaŭekzistanto karakterizas sin per la kvalitoj de pasemaj aferoj; se estus tiel, pura sendependeco estus malriĉeco, kaj vera ekzisto iĝus neekzisto, kaj tio ĉi estas neebla.

 

4

 

Tial ĉiuj kreaĵoj emanas de Dio; t.e. pro Dio ĉio estas estigita kaj pro Li ĉiuj estaĵoj ricevis la ekziston. La unua afero, kiu emanas de Dio, estas tiu universala realeco, kiun la malnovaj tempaj filozofoj nomis “la unua Menso”, kaj kiun la anaro de Bahá nomas “la unua Volo”. Tiu emanado en tio, kio koncernas ĝian efikadon en la mondo de Dio, ne estas limigita en tempo aŭ loko; ĝi estas sen komenco aŭ fino; komenco kaj fino rilate al Dio estas unu. La antaŭekzisto de la tempo,  kaj la pasemeco de enmondaĵoj estas esenca, ne tempa, kiel ni klarigis iutage ĉe la tablo. [5]

 

5

 

Kvankam “la Unua Menso” estas sen komenco, ĝi ne dividas la antaŭekziston kun dio, ĉar la ekzisto de la universala realeco rilate al la ekzisto de Dio estas neniaĵo, kaj ĝi ne havas la povon iĝi kunulo de Dio kaj Lia egalulo en la antaŭekzisto. Tiu ĉi problemo estis antaŭe klarigita.

 

6

 

La ekzisto de vivaj estaĵoj signifas kombinitecon kaj ilia morto – malkombinon. Sed la universala materio kaj la elementoj absolute ne neniiĝas nek estas detruitaj: ne, ilia neekzisto estas simpla tranformo. Ekzemple kiam homo neniiĝas, li iĝas polvo, se li ne fariĝas asbolute neekzistanta – li ekzistas ankoraŭ en la formo de la polvo; okazis nur transformiĝo, kaj tiu kombinaĵo estis hazarde malkobinita. La neniiĝado de aliaj estaĵoj estas tia sama, ĉar ekzisto ne fariĝas absoluta neekzisto, kaj absoluta neekzisto ne fariĝas ekzisto.

 

LIV.

 

PRI LA DEVENO DE LA HOMA SPIRITO DE DIO.

 

1

 

Demando. – En la Biblio estas dirite, ke Dio enblovis la spiriton de vivo en la korpon de homo: kion signifas tiu verso?

 

2

Respondo. – Sciu, ke deveno estas duspeca: la deveno kaj aperado per emanado, kaj la deveno kaj aperado per elaperiĝado. La deveno per emanado estas kiel la deveno de ago de la aganto, aŭ de skribo de la skribanto. Skribo emanas de la skribanto, kaj parolo emanas de la parolanto, kaj tiel same la homa spirito emanas de Dio. Ĝi ne aperigas en si Dion – t.e. neniu parto estas apartigita de la Dia Realeco por eniri en homan korpon. Ne, kiel parolo emanas de la parolanto, tiel spirito aperas en la homa korpo.

 

3

 

Sed la deveno per elaperiĝado estas elapero de la realeco de aĵo en alia formo, kiel deveno [6]  de tiu arbo el la arba semo, aŭ kiel deveno de floro el la florsemo: ĉar tiuokaze la semo mem aperas en la formo de branĉoj, folioj kaj floroj. Tio ĉi nomas sin deveno per elapero. La spiritoj de homoj rilate al Dio estas en dependeco per emanado; same kiel parolo devenas de la parolanto kaj skribo de la skribanto: t.e. la parolanto mem ne fariĝas la parolo, nek la skribanto mem fariĝas la skribo; ne, ili devenas per emanado. La parolanto havas perfektan kapablecon kaj povon, kaj la parolo emanas de li, kiel ago de aganto. La Vera Parolanto, la Esenco de Unueco, estis ĉiam en unu kondiĉo, kiu ne ŝanĝas sin, nek aliiĝas, ne havas transformiĝojn nek sortoturnojn. Li estas la Eterna, la Senmorta. Tial la devenado de la homaj spiritoj de Dio estas per emanado. Kiam estas dirite en la Biblio, ke Dio enblovis Sian spiriton en homon, tiu spirito estas tio, kio, kiel la parolo, emanas de la Vera Parolanto, efektiviĝante en la realeco de homo.

 

4

 

Sed la deveno per elaperiĝo (se ni komprenas per tio sinelmontron de Dio, ne dispartiĝon) estas, kiel ni diris, la deveno kaj sinelmontro de la Sankta Spirito kaj la Vorto, kiu estas de Dio. Kiel estas dirite en la Evangelio de S-ta Johano, “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio” ; sekve la Sankta Spirito kaj la Vorto estas sinelmontroj de Dio. La Spirito kaj la Vorto signifas la diajn perfektecojn, kiuj aperis en la Realeco de Kristo, kaj tiuj perfektecoj estis kun Dio; tiel la suno aperigas sian tutan gloron en spegulo. Ĉar la Vorto ne signifas la korpon de Kristo, sed la diajn perfektecojn, aperigajn en li. Ĉar Kristo estis kiel klara spegulo, turnita al la Suno de l’ Realeco; kaj la perfektecoj de la Suno de l’ Realeco, t.e. ĝia lumo kaj varmo, estis videblaj kaj klaraj en ĝi. Se ni rigardas en la spegulon, ni vidas la sunon kaj diras: ĝi estas la suno.  Tial la Vorto kaj la Sankta Spirito, kiuj signifas la perfektecojn de Dio, estas diaj sinelmontroj. Tia estas la signifo de la verso en la Evangelio, kiu diras: “La Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio” ; ĉar la diaj perfektecoj ne diferencas de la Esenco de l’ Unueco. La perfektecoj de Kristo estas nomataj la Vorto, ĉar ĉiuj estaĵoj estas en la kondiĉo de literoj, kaj unu litero ne havas kompletan signifon, dum la perfektecoj de Kristo havas la potencon de vorto, ĉar el vorto oni povas konkludi kompletan perfektecojn, tial ĝi estis kiel vorto. Kial? Ĉar li estas la sumo de ĉiuj perfektaj signifoj. Jen kial li estas nomata la Vorto.

 

5

 

Kaj sciu, ke la deveno de la Vorto kaj de la Sankta Spirito, kiu estas deveno kaj apero per elaperiĝo, ne devas esti komprenata en la senco, ke la Realeco de Dio iĝis dispartigita aŭ multobligita, aŭ ke ĝi malsuprenvenis el la altaĵoj de sankteco kaj pureco. Dio gardu! Se pura kaj impresebla spegulo estos turnita al la suno, la lumo kaj varmo, la formo kaj bildo de la suno brilegos en ĝi kun tia forto de sinelmontro, ke se rigardanto diros pri la suno, brile videbla en la spegulo: “Ĝi estas la suno” , ĝi estos vero. Malgraŭ tio la spegulo estas spegulo, kaj la suno estas suno. La Sola Suno, eĉ se ĝi aperas en multaj speguloj, estas unu. Ĝia stato prezentas nek restadon aŭ eniradon, nek miksiĝon aŭ malsuprenvenadon; ĉar enirado, restado, malsuprenvenado, elfluado kaj miksiĝo estas necesaĵoj kaj karakterizaĵoj de korpoj, ne de spiritoj; kiom do malpli ili apartenas al la sanktigita kaj pura Realeco de Dio. Dio estas for de ĉio, kio ne konformas kun Lia pureco kaj Lia altega kaj nobla sankteco.

 

6

 

La Suno de l’ Realeco, kiel ni diris, estis ĉiam en unu kondiĉo; ne ekzistas por ĝi ŝanĝoj nek aliiĝoj, nek transformiĝoj nek sortoturnoj. Ĝi estas eterna kaj ĉiama. Sed la Sankta Realeco de la Vorto de Dio estas en la kondiĉo de pura, impresebla kaj brilanta spegulo; la varmo, la lumo, la bildo kaj similaĵo, t.e. la perfektecoj de la Suno de l’ Realeco, aperas en ĝi. Pro tio Kristo diris en la Evangelio: “La Patro estas en la Filo” , t.e. la Suno de l’ Realeco aperigas sin en la spegulo. Gloro estu al Tiu, kiu brilis sur tiun Sanktan Realecon, kiu estas sanktigita inter estaĵoj!

 

LV.

 

ANIMO, SPIRITO KAJ MENSO.

 

1

 

Demando. – Kia estas la diferenco inter menso, spirito kaj animo?

 

2

 

Respondo. – Ni klarigis antaŭe, ke la spirito estas dividita ĝenerale en kvin kategoriojn: la vegetaĵa spirito, la besta spirito, la homa spirito, la spirito de kredo, kaj la Sankta Spirito.

 

3

 

La vegetaĵa spirito estas la kreskopovo, kiu estas efektivigita en semo pro influo de aliaj ekzistaĵoj!

 

4

 

La besta spirito estas la povo de ĉiuj sentoj, kiu estas realigita pro kombiniĝo kaj sinmikso de elementoj; kiam tiu kombinaĵo malkombiniĝas, la povo ankaŭ pereas kaj neniiĝas. Oni povas kompari ĝin al lampo: kiam ni kombinos olivoleon, meĉon kaj fajron, ĝi estos lumigita, kaj kiam tiu kombinaĵo estos disigita, t.e. kiam la kombinitaj partoj estos disigitaj, ankaŭ la lampo estos estingita.

 

5

 

La homa spirito, kiu distingas homon de besto, estas la saĝohava animo, kaj tiuj ĉi du nomoj – la homa spirito kaj la saĝohava animo – havas la saman signifon. Tiu spirito, kiu, laŭ la esprimo de filozofoj, estas saĝohava animo, ampleksas ĉiujn estaĵojn, kaj kiom nur la homa kapableco permesas, malkovras la realecojn de aferoj kaj ekscias pri iliaj proprecoj kaj efikoj, kaj pri kvalitoj kaj ecoj de estaĵoj. Sed se la spirito de kredo ne helpus la homan spiriton, la lasta ne ekkonus la diajn sekretojn kaj la ĉielajn realaĵojn. Ĝi estas kiel spegulo, kiu, kvankam pura, polurita kaj brilanta, bezonas tamen ankoraŭ lumon. Se ne respeguliĝas en ĝi radio de la suno, ĝi ne povas malkovri la ĉielajn sekretojn.

 

6

 

Sed la menso estas la povo de homa spirito. Spirito estas lampo; menso estas la lumo, kiu brilas el la lampo. Spirito estas arbo, kaj menso estas la frukto. Menso estas la perfektaĵo de spirito kaj ĝia esenca kvalito, kiel la sunradioj estas la esenca nepraĵo de la suno.

 

7

 

Tiu ĉi klarigo, kvankam mallonga, estas kompleta; tial meditu pri ĝi, kaj, se Dio volos, vi ekkonos la detalojn.

 

LVI.

 

LA FIZIKAJ POVOJ KAJ LA INTELEKTAJ POVOJ.

 

1

 

En homo ekzistas kvin ekstera povoj, kiuj estas rimedoj de perceptado, t.e. per tiuj kvin povoj homo perceptas materialajn estaĵojn. Tio estas: vido, kiu perceptas videblajn formojn, aŭdo, kiu perceptas aŭdeblajn sonojn, flaro, kiu perceptas odorojn, gusto, kiu perceptas nutraĵojn, kaj tuŝo, kiu estas en ĉiuj partoj de la korpo, kaj perceptas tuŝeblajn ekzistaĵojn.

 

2

 

Homo havas ankaŭ spiritajn povojn: imagon, kiu konceptas aferojn, penson, kiu meditas pri realecoj, komprenon, kiu komprenas realecojn, memoron, kiu fiksas kion ajn homo imagas, pensas kaj komprenas. La perilo inter la kvin eksteraj povoj kaj la internaj povoj estas la sento, kiun ili ĉiuj posedas, t.e. la sento, kiu agas inter la eksteraj povoj kaj internaj povoj kaj transdonas al la internaj povoj ĉion, kion ekkonas la eksteraj sentoj. Ĝi estas nomata la komuna kapablo, ĉar ĝi servas kiel komunikilo inter la eksteraj kaj internaj povoj, kaj pro tio estas komuna al la eksteraj kaj internaj povoj.

 

3

 

Ekzemple vido estas unu el la eksteraj povoj; ĝi vidas kaj perceptas tiun ĉi floron kaj komunikas la percepton al la interna povo – la komuna kapablo – kiu transdonas la percepton al la povo de imago, kiu siavice transdonas ĝin al la povo de penso; la povo de penso konsideras, kaj, perceptinte la realecon, komunikas ĝin al la povo de komrpeno; la kompreno, kompreninte ĝin, donas la bildon de la perceptita objekto al la memoro, kaj la memoro tenas ĝin en sia tenejo.

 

4

 

La eksteraj povoj estas kvin: la povo de vido, de aŭdo, de gusto, de flaro kaj de tuŝo.

 

5

 

La internaj povoj ankaŭ estas kvin: la komuna kapablo, kaj la povoj de imago, penso, kompreno kaj memoro.

 

LVII.

 

KAŬZOJ DE LA DIFERENCOJ INTER HOMAJ KARAKTEROJ.

 

1

 

Demando. – Kiom da specoj de karaktero homo havas, kaj kio estas la kaŭzo de la diferencoj kaj diversecoj de homoj?

 

2

 

Respondo. – Li havas denaskan karakteron, hereditan karakteron kaj akiritan karakteron, ricevitan dank’ al edukado.

 

3

 

Koncerne la denaskan karakteron, kvankam la kreaĵo de Dio estas pure bona, tamen la diverseco de la naturaj kvalitoj en homo devas de la diferenco de grado; ĉiuj estas bonegaj, sed ili estas tiaj pli aŭ malpli multe, konforme al la grado. Tiel ĉiuj homoj posedas inteligentecon kaj kapablecojn, sed la inteligenteco, kapablecoj kaj indeco de homoj estas malsamaj. Tio estas evidenta.

 

4

 

Prenu, ekzemple, kelkajn infanojn el unu familio, el unu loko, el unu lernejo, instruatajn de sama instruisto, nutratajn per sama manĝaĵo, en sama klimato, kun samaj vestoj, kaj lernantajn samajn objektojn. Estas certe, ke inter tiuj infanoj kelkaj estos progresemaj en lernado, aliaj estos mezkapablaj, kaj kelkaj malkapablaj. El tio estas klare, ke en la originala naturo estas diferenco de grado kaj diverseco de indeco kaj kapableco. Tiu diferenco ne signifas bonon aŭ malbonon, sed ĝi estas simple diferenco de grado. Unu havas la plej altan gradon, alia la mezan gradon, kaj alia la plej malaltan gradon. Tiel ekzistas homo, kaj ekzistas besto, vegetaĵo kaj mineralo – sed la gradoj de tiuj kvar ekzistoj diferencas. Kia diferenco estas inter la ekzisto de homo kaj tiu de besto! Tamen la ambaŭ estas en ekzisto. Estas evidente, ke en ekzisto estas diferencoj de gradoj.

 

5

 

La diverseco de hereditaj kvalitoj devenas de forteco aŭ malforteco de la konstruo; t.e. kiam la ambaŭ gepatroj estas malfortaj, la infanoj estos malfortaj; se ili estas fortaj, la infanoj estos fortaj. Tiel same pureco de la sango havas grandan signifon; ĉar pura ĝermo ests kiel altkvalita trunko por kreskaĵoj kaj bestoj. Vi vidas, ekzemple, ke infanoj, naskitaj de malforta patro kaj malforta patrino, havas nature malfortan konstruon kaj malfortajn nervojn; ili estas afliktiĝemaj kaj havas nek paciencon, nek eltenemon, nek decidecon, nek persistecon, kaj ili estos ekscitiĝemaj; ĉar infanoj heredas la malfortecon kaj mankojn de siaj gepatroj.

 

6

 

Krom tio speciala beno estas donita al kelkaj familioj kaj al kelkaj generacioj. Tiel speciala beno estas, ke el la posteularo de Abrahamo naskiĝis ĉiuj profetoj de la idoj de Izraelo. Dio donis benon al tiu gento, al Moseo flanke de la patro kaj patrino, al Kristo de la patrina linio, kaj ankaŭ al Mahometo kaj Báb, kaj al ĉiuj profetoj kaj Sanktaj Malkaŝantoj de Izraelo.

 

7

 

Estas do videble, ke heredita karaktero ankaŭ ekzistas, kaj tiagrade, ke se homoj ne konformas per la karakteroj al sia origino, kvankam ili apartenas fizike al tiu gento, ili ne estas konsiderataj kiel membroj de la familio, kiel Kanaan [7] , kiu ne estas kalkulata kiel apartenanta al la idaro de Nona.

 

8

 

Sed la diferenceco de la kvalitoj rilate al kulturo estas tre granda, ĉar edukado havas grandan efikon. Dank’ al edukado nescianto iĝas instruita, timulo iĝas brava; dank’ al kulturado malrekta branĉo iĝas rekta, acida, maldolĉa frukto el montaroj kaj arbaroj iĝas dolĉa kaj bongusta, kaj kvinpetala floro iĝas centpetala. Dank’ al edukado sovaĝaj popoloj iĝas civilizitaj, kaj eĉ bestoj malsovaĝiĝas. Oni devas konsideri edukadon plej grava; ĉar kiel malsanoj de la mondo de korpoj estas treege infektaj, tiel same kvalitoj de spirito kaj koro estas treege infektaj. La efiko de edukado estas universala kaj la diferencoj, kiujn ĝi kaŭzas, estas grandegaj.

 

9

 

Eble iu diros, ke se la kapableco kaj indeco de homoj estas malegalaj, pro tio la diferencoj de kapableco kaŭzas sendube la diferencojn de karakteroj. [8]

 

10

 

Sed ne estas tiel: ĉar kapableco estas duspeca: natura kapableco kaj akirita kapableco. La unua, kiu estas kreaĵo de Dio, estas pure bona – en la kreaĵo de Dio ne estas malbono; sed la akirita kapableco estas la kaŭzo de la apero de malbono. Ĉar, ekzemple, Dio kreis ĉiujn homojn tiel, kaj donis al ili tian konstruon, ke sukero kaj mielo estas por ili bona, kaj veneno estas malbona kaj detrua. Tiu ĉi naturo kaj konstruiteco estas denaska, kaj Dio donis ĝin egale al ĉiuj homoj. Sed homo komencas iom post iom kutimiĝadi al veneno, uzante iom da ĝi ĉiutage kaj grade pligrandigante la kvanton, ĝis li atingas tian punkton, ke li ne povas vivi sen gramo da opio ĉiutage. La natura kapableco estas tiamaniere tute renversita. Oni ne kritikas malvirtulojn pro iliaj denaskaj kapablecoj kaj naturo, sed pli ĝuste pro la akiritaj kapablecoj kaj naturo.

 

11

 

En la kreaĵo ne ekzistas malbono; ĉio estas bona. Kelkaj kvalitoj kaj ecoj, denaskaj en certaj homoj kaj ekstervide mallaŭdindaj, ne estas efektive tiaj. Ekzemple se vi vidas en suĉinfano de la komenco de ĝia vivo signojn de deziremo, de koleremo kaj de malbonhumoremo. Oni povus do diri, ke bone kaj malbone estas denaskaj en la realeco de homo, kaj tio ĉi estas kontraŭ la pura boneco de la naturo kaj kreaĵo. La respondo al tio estas, ke deziremo, kies esenco estas deziri ion pli, estas kvalito laŭdinda, se ĝi estas taŭge uzata. Tiel se homo deziras akiri pli da scio kaj instruiteco, aŭ esti kompatema, grandanima kaj justa, tio estas plej laŭdinda. Se li verŝas sian koleron kaj indignon kontraŭ sangamaj tiranoj; kiuj estas kvazaŭ kruelaj bestoj, tio estas tre laŭdinda; sed se li ne uzas tiujn kvalitojn en la ĝusta maniero, ili estas mallaŭdindaj.

 

12

 

Estas do klare, ke en la kreaĵo kaj naturo malbono entute ne ekzistas; sed kiam la naturaj kvalitoj de homo estas uzataj en kontraŭleĝa maniero, ili estas mallaŭdindaj. Tiel se riĉa kaj grandanima persono donas ian monsumon al malriĉulo, por ke li kontentigu siajn necesaĵojn, kaj la malriĉulo elspezas tiun sumon por kontraŭleĝaj celoj, tio ĉi estas mallaŭdinda. Pro tio estas klare, ke la kreaĵo estas pure bona. Konsideru, ke la plej malbona kvalito kaj la plej abomena trajto, kiu estas la fundamento de ĉia malbono, estas mensogo. Oni ne povas imagi ekziston de pli malbona kaj pli kondamninda kvalito; ĝi detruas ĉiujn homajn perfektecojn kaj estas kaŭzo de sennombraj malvirtoj. Ne ekzistas trajto pli malbona, ol mensogo; ĝi estas la fundamento de ĉia malbono. Malgraŭ ĉio tio, kiam kuracisto konsolas malsanulon, dirante: “Dank’ al Dio vi fartas pli bone kaj esperable vi resaniĝos” , kvankam tiuj ĉi vortoj estas kontraŭaj al la vero, ili povas tamen esti konsolo por la malsanulo kaj krizigi la malsanon. Tio ĉi ne estas mallaŭdinda.

 

13

 

La demando nun estas plene klarigita. Salutojn!

 

 

LVIII.

 

LA GRADOJ DE SCIO, POSEDATA DE HOMO KAJ DE LA DIAJ

MALKAŜANTOJ.

 

1

     

Demando. – Kian gradon havas la inteligenteco de la homa mondo, kaj kiaj estas ĝiaj limoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke inteligenteco diferenciĝas; la plej malalta grado de inteligenteco estas tiu de bestoj, tio estas iliaj naturaj sentoj, kiuj aperas dank’ al la sentopovoj, kaj formas la tiel nomatan sentadon. La saĝohava animo de homo estas kreaĵo de Dio; ĝi ampleksas kaj superas aliajn kreaĵojn; ĉar ĝi estas pli nobla kaj pli distingita, ĝi entenas aĵojn. La povo de saĝohava animo povas malkovradi la realecojn de aferoj, kompreni la proprecojn de estaĵoj kaj penetradi la misterojn de l’ ekzisto. Ĉiuj konoj, scioj, artoj, mirindaĵoj, institucioj, malkovroj kaj enterprenoj ekzistas pro la ekzercata inteligenteco de saĝohava animo. Estis tempo, kiam ili estis nekonataj, gardotenataj misteroj kaj kaŝitaj sekretoj; la saĝohava animo iom post iom malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco kaj kaŝiteco en la regnon de videbleco. Ĝi estas la plej granda povo de inteligenteco en la mondo de l’ naturo, kiu de sur sia plej alta flugnivelo komprenas la realecojn, proprecojn kaj efektivecojn de enmondaj estaĵoj.

 

3

 

Sed la universala dia menso, kiu estas ekster la naturo, estas malavaraĵo de la Antaŭekzista Potenco. Tiu universala menso estas dia; ĝi ampleksas ekzistantajn realecojn kaj ricevas lumon pri la misteroj de Dio. Ĝi estas konscia povo, ne povo de esplorado kaj ekzamenado. La intelekta povo de la mondo de l’ naturo estas povo de esplorado, kaj dank’ al sia ekzamenado ĝi malkovras la realecojn de estaĵoj kaj la proprecojn de ekzistaĵoj; sed la ĉiela intelekta povo, kiu estas ekster la naturo, ampleksas aĵojn kaj havas scion pri aĵoj, konas ilin, komprenas, scias la misterojn, realecojn kaj diajn signifojn kaj estas malkovranto de kaŝitaj veroj de la Regno. Tiu dia intelekta povo estas speciala apartenaĵo de la Sanktaj Malkaŝantoj kaj Tagiĝ-lokoj de profeteco; radio de tiu lumo falas sur la spegulojn de la koroj de justuloj kaj kvanto kaj parto de tiu povo venas al ili pere de la Sanktaj Malkaŝantoj.

 

 

4

 

La Sanktaj Malkaŝantoj havas tri kondiĉojn: la fizikan kondiĉon, la kondiĉon de la saĝohava animo kaj tiun de la sinmalkaŝo de perfektecoj kaj de la dia brilego. La korpo komprenas aferojn konforme al la grado de sia kapableco en la fizika mondo, kaj pro tio en kelkaj okazoj ĝi elmontras fizikan malfortecon. Ekzemple: “Mi estis dormanta kaj senkonscia, la blovo de Dio pasis super mi kaj vekis min kaj ordonis al mi proklami la Vorton” ; aŭ kiam Kristo en la trideka jaro de sia vivo estis baptita kaj la Sankta Spirito malsuprenvenis sur lin; antaŭe la Sankta Spirito ne malkaŝis sin en li. Ĉio tio koncernas la korpan staton de la Malkaŝantoj; sed ilia ĉiela stato ampleksas ĉion, konas ĉiuj misterojn, malkovras ĉiujn signojn, kaj regas ĉion; tiel same estas tiel antaŭ, kiel post ilia misio. Pro tio Kristo diris: “Mi estas Alfo kaj Omego, la unua kaj la lasta” : t.e. neniam estis kaj neniam estos en mi ia ŝanĝo.

 

LIX.

 

LA HOMA KONO DE DIO.

 

1

 

Demando. – Ĝis kia grado la homa intelekto povas kompreni Dion?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi demando postulas multan tempon, kaj klarigi ĝin ĉe la tablo ne estas facile; tamen ni parolos pri ĝi mallonge.

 

3

 

Sciu, ke estas du specoj de kono: la kono de la esenco de afero, kaj la kono de ĝiaj kvalitoj. Ni ekkonas la esencon de afero laŭ ĝiaj kvalitoj; alie ĝi restas nekonata kaj kaŝita.

 

4

 

Dum nia kono de aferoj, eĉ de kreitaj kaj limhavaj aĵoj, estas kono de iliaj kvalitoj, kiel estas eble kompreni la esencon mem de la Dia Realeco, kiu estas senlima? Ĉar ni komprenas ne la substancon de la esenco de aĵo, nur ĝiajn kvalitojn. Ekzemple la subtancon de la suno ni ne konas, sed ni komprenas ĝin laŭ ĝiaj kvalitoj, kiuj estas la varmo kaj la lumo. La substanco de la esenco de homo estas por ni nekonata kaj nekomprenebla, sed ĝi estas karakterizita kaj konata pro siaj kvalitoj. Tiel ĉio estas konata al ni per siaj kvalitoj, ne per sia esenco. Kvankam la menso ampleksas ĉion, kaj eksteraj estaĵoj estas de ĝi ampleksataj, tamen tiuj estaĵoj estas nekonataj rilate al sia substanco; ili estas konataj rilate al siaj kvalitoj.

 

5

 

Kiel do la eternan, ĉiaman Sinjoron, kiu estas sanktigita de kompreno kaj koncepto, ni povas koni laŭ Lia esenco? Tio signifas, ke ĉar ni povas koni aferojn nur laŭ iliaj kvalitoj, ne laŭ la esenco, estas certe, ke la Dia Realeco estas por ni nekonebla koncerne la esencon, kaj ke ĝi estas konata nur koncerne siajn atributojn. Krom tio kiel povas pasema realeco ampleksi la Antaŭekzistan Realecon? Ĉar kompreno estas rezulto de amplekso – amplekso devas esti, por ke kompreno havu la lokon – kaj la Esenco de Unueco ĉirkaŭas ĉion, sed ne estas mem ĉirkaŭata.

 

6

 

Ankaŭ la diferenco de la kondiĉoj en la mondo de estaĵoj estas barilo kontraŭ kompreno. Ekzemple: tiu ĉi mineralo apartenas al la minerala regno; kiom ajn ĝi supreniĝus, ĝi neniam komprenos la kreskopovon. Kreskaĵoj, arboj, kiom ajn ili progresus, ne povas imagi la vidpovon kaj la aliajn sentopovojn; kaj bestoj ne povas prezenti al si la staton de homo, t.e. liajn spiritajn povojn. La diferenco de la kondiĉoj estas barilo kontraŭ scio; la malpli alta grado ne povas kompreni la pli altan gradon. Kiel do pasema realeco povus kompreni la Antaŭekzistan Realecon? Koni Dion signifas do koni kaj kompreni Liajn atributojn, ne Lian Realecon. Tiu kono de la atributoj estas ankaŭ proporcia al la kapableco kaj povo de homo; ĝi ne estas absoluta. La tasko de filozofio estas kompreni la antaŭekzistajn atributojn nur en la limoj de la homa kapableco. La mistero de Dio estas sanktigita kaj purigita de la kompreno de estaĵoj, ĉar ĉio, kio venas en imagon, estas tio, kion homo komprenas, kaj la homa kompreneblo ne ampleksas la Realecon de la Dia Esenco. Ĉio, kion homo kapablas kompreni, estas la atributoj de Dio, kies radiado aperas kaj estas videbla en mondoj kaj animoj.

 

7

 

Kiam ni rigardas mondojn kaj animojn, ni vidas mirindajn signojn de la diaj perfektecoj, klarajn kaj videblajn; ĉar la realeco de estaĵoj pruvas la Universalan Realecon. Oni povas kompari la Realecon de Dio al la suno, kiu de la altaĵo de sia grandiozeco brilas sur ĉiujn horizontojn, kaj ĉiu horizonto kaj ĉiu estaĵo ricevas partodonon de ĝia radiado. Se tiu lumo kaj radioj ne ekzistus, estaĵoj ne ekzistus; ĉiu estaĵo ion esprimas kaj ricevas ian radion kaj parton de tiu lumo. La lumoj de la perfektecoj, malavaraĵoj kaj atributoj de Dio brilas kaj radias el la realeco de Homo Perfekta, t.e. la Unikulo, la universala Malkaŝanto de Dio. Aliaj estaĵoj ricevas nur unu radion, sed la universala Malkaŝanto estas spegulo por tiu Suno, kiu aperas kaj elmontras sin en ĝi kun ĉiuj perfektecoj, atributoj, signoj kaj mirindaĵoj.

 

8

 

La kono de la Realeco de Dio estas neebla kaj neatingebla, sed la kono de la Malkaŝantoj de Dio estas la kono de Dio; ĉar la malavaraĵoj, briloj kaj diaj atributoj estas videblaj en ili. Tial se homo akiras la konon de la Malkaŝanto de Dio, li akiras la konon de Dio; kaj se li malzorgas la konon de la Sankta Malkaŝanto, li estas senigita de la kono de Dio. Estas do certigite kaj pruvite, ke la Sanktaj Malkaŝantoj estas centroj de la malavareco, signoj kaj perfektecoj de Dio. Benitaj estas tiuj, kiuj ricevas la lumon de la diaj malavaraĵoj el la lumplenaj Tagiĝ-lokoj.

 

9

 

Ni esperas, ke la amikoj de Dio, kiel altira forto, ĉerpos tiujn malavaraĵojn el la fonto mem, kaj ke ili levos sin kun tia lumigiteco kaj signoj, ke ili estos klaraj pruvoj de la Suno de l’ Realeco.

 

LX.

 

LA SENMORTECO DE LA SPIRITO.

 

1

 

Pruvinte, ke la spirito de homo ekzistas [9] , ni devas pruvi ĝian senmortecon.

 

2

 

La senmorteco de la spirito estas menciita en la Sanktaj Libroj; ĝi estas la fundamenta bazo de la diaj religioj. La punoj kaj rekompencoj estas konceptataj kiel duspecaj. Unue, la punoj kaj rekompencoj de tiu ĉi vivo, due – en la alia mondo. Sed la paradizo kaj infero de kreaĵo estas troveblaj en ĉiuj mondoj de Dio, ĉu en tiu ĉi mondo, aŭ en la spiritaj, ĉielaj mondoj. Akiri tiujn rekompencojn signifas akiri la eternan vivon. Jen kial Kristo diris: “Agadu en tia maniero, ke vi trovu la eternan vivon kaj ke vi estu naskitaj el akvo kaj la spirito, por ke vi eniru la Regnon.”

 

3

 

La rekompencoj de tiu ĉi vivo estas la virtoj kaj perfektecoj, kiuj beligas la realecon de homo. Ekzemple li estis malluma, kaj iĝas lumplena, li estis senscia kaj iĝas saĝa, li estis senatenta kaj iĝas atenta, li estis dormanta kaj iĝas maldormanta, li estis morta kaj iĝas viva, li estis blinda kaj iĝas vidanta, li estis surda kaj iĝas aŭdanta, li estis tera kaj iĝas ĉiela, li estis materiala kaj iĝas spirita. Per tiuj rekompencoj li atingas spiritan naskiĝon kaj iĝas nova kreaĵo. Li iĝas ekzemplo de la verso en la Evangelio, en kiu estas dirite pri la disĉiploj, ke ili naskiĝis nek el sango, nek el volo de homo, nek el volo de karno, sed el Dio [10] : t.e. ili estis savitaj de la bestaj trajtoj kaj kvalitoj, kiuj estas la trajtoj de la homa naturo, kaj iĝis karakterizitaj per la diaj trajtoj, kiuj estas la malavaraĵo de Dio; tia estas la signifo de la dua naskiĝo. Por tiaj homoj ne ekzistas torturo pli granda, ol esti forvualita de Dio, nek puno pli severa, ol korpemaj malvirtoj, mallumaj kvalitoj, malalteco de la naturo, profundiĝo en korpaj deziroj. Kiam per la lumo de kredo ili estas savitaj el la mallumo de tiuj malvirtoj, lumigitaj per la radiado de la Suno de l’ Realeco kaj nobligitaj per ĉiuj virtoj, ili taksas tion kiel la plej grandan rekompencon kaj scias, ke tio estas la vera paradizo. Simile ili konsideras, ke la spirita puno, t.e. la torturo kaj puno de kreaĵo estas esti subigita al la mondo de l’ naturo, esti forvualita de Dio, esti bruta kaj senscia, fali en korpajn ĝuojn, esti absorbita per bestaj malfortecoj, esti karakterizita per mallumaj kvalitoj, kiel mensogemo, tiraneco, krueleco, alligiteco al la mondaj aferoj, kaj esti profundiĝinta en satanajn ideojn; por ili tio ĉi estas la plej grandaj punoj kaj torturoj.

 

4

 

Simile la rekompencoj de la alia mondo estas la eterna vivo, klare menciita en ĉiuj Sanktaj Libroj, la diaj perfektecoj, la eternaj malavaraĵoj kaj ĉiama feliĉo. La rekompencoj de la alia mondo estas la perfektecoj kaj la paco, kiun oni atingas en la spirita mondo post forlaso de tiu ĉi mondo, dum la rekompencoj de tiu ĉi vivo estas la efektivaj lumdonaj perfektecoj, kiuj realiĝas en tiu ĉi mondo kaj kiuj estas la kaŭzo de la eterna vivo, ĉar ĝuste el ili konsistas la progreso de estaĵo. Ĝi similas al homo, kiu trapasas el la embria mondo en la maturecon, kaj fariĝas ekzemple de la vortoj: “Benata estu Dio, la plej bona el Kreantoj” . La rekompencoj de la alia mondo estas paco, spiritaj favoroj, diversaj spiritaj donacoj en la Regno de Dio, plenumo de la deziroj de l’ koro kaj animo kaj renkontiĝo kun Dio en la mondo de eterneco. Tiel same la punoj de la alia mondo, t.e. la turmentoj de la alia mondo estas senigo de specialaj diaj benoj kaj absolutaj malavaraĵoj kaj falo en la plej malaltajn gradojn de l’ ekzisto. Kiu estas senigita de tiuj diaj favoroj, kvankam li daŭre ekzistas post la morto, estas konsiderata kiel morta de la anaro de l’ vero.

 

5

 

La logika pruvo de la senmorteco de la spirito estas tio, ke nenia signo povas veni el neekzistanta estaĵo; ĝi signifas, ke estas neeble, ke absoluta neekzisto aperigu signojn, ĉar la signoj estas sekvoj de ekzisto, kaj sekvo dependas de la ekzisto de kaŭzo. Tiel el neekzistanta suno nenia lumo povas radii, sur neekzistanta maro aperas neniaj ondoj, neekzistanta nubo verŝas nenian pluvon, neekzistanta arbo kreskigas nenian frukton, neekzistanta homo nenion elmontras aŭ produktas. Pro tio, kiam nur aperas signoj de ekzisto, ili pruvas, ke la posedanto de la signoj estas en ekzisto.

 

6

 

Konsideru, ke hodiaŭ la Regno de Kristo ekzistas: kiel povus neekzistanta reĝo aperigi tiel grandan regnon? Ek neekzistanta maro kiel povus ondoj levi sin tiel alten? El neekzistanta ĝardeno kiel povus esti disblovitaj tiaj aromoj? Konsideru, ke nenia rezulto, postsigno aŭ efiko restas post iu estaĵo, post kiam ĝiaj membroj estas malkunigitaj kaj ĝiaj elementoj malkombinitaj, ĉu ĝi estus mineralo, vegetaĵo aŭ besto. Nur la homa realeco kaj la spirito de homo post dispartigo de la membroj, malkunigo de la atomoj kaj neniigo de la kombino daŭre restas kaj daŭre efikas kaj potencas.

 

7

 

Tiu ĉi demando estas treege subtila; konsideru ĝin atente. La prezentata de ni pruvo estas logika pruvo, kiun saĝulo pesu per la pesilo de logiko kaj justeco. Sed kiam la spirito de homo ĝojĝuos kaj estos altirita al la Regno de Dio, kiam la interna vido malfermiĝos, la spirita aŭdo fortiĝos kaj la spiritaj sentoj ekregos, li ekvidos la senmortecon de la spirito tiel klare, kiel la sunon, kaj ĉirkaŭos lin la ĝojnovaĵoj kaj signoj de Dio.

 

8

 

Morgaŭ ni prezentos pluajn pruvojn.

 

LXI.

 

LA SENMORTECO DE LA SPIRITO (II).

 

1

 

Hieraŭ ni okupis nin per priparolado de la senmorteco de la spirito. Sciu, ke la povo kaj kompreno de la homa spirito estas duspecaj, t.e. ili perceptas kaj laboras en du diversaj manieroj. Unu maniero estas per la iloj kaj organoj: tiel per la okulo ĝi vidas, per la orelo ĝi aŭdas, per la lango ĝi parolas. Tia estas la laborado de la spirito kaj la perceptado de la homa realeco per la organoj. Ni do diras, ke la spirito estas vidanta – dank’ al la okuloj; la spirita estas aŭdanta – dank’ al la oreloj; la spirito estas parolanta – dank’ al la lango.

 

2

 

La aliaj sinelmontroj de la povoj kaj agoj de la spirito estas sen iloj kaj organoj. Ekzemple en la stato de dormo ĝi vidas sen okuloj, ĝi aŭdas sen oreloj, ĝi parolas sen lango, ĝi kuras sen piedoj. Mallonge dirante, tiuj agoj okazas en la mondo de dormo, kaj ĝia signifo kompreniĝas du jarojn poste en konformaj okazaĵoj. Tiel same kiel ofte okazas, ke demando, kiun oni ne povas solvi en la mondo de maldormo, estas solvita en la mondo de sonĝoj. En maldormo la okulo vidas nur en mallonga distanco, sed en sonĝoj persono, trovante sin en la Oriento, vidas la Okcidenton; maldorme lid vidas la estantecon, en dormo li vidas la estontecon. En maldormo, dank’ al la rimedoj de rapida komunikado, li povas travojaĝi maksimume nur dudek farsakojn [11]  hore; en dormo en daŭro de palpebrumo li trapasas laOrienton kaj la Okcidenton. Ĉar la spirito vojaĝas en du diversaj manieroj: sen iloj – tio ĉi estas la spirita vojaĝado, kaj per iloj – tio ĉi estas la materiala vojaĝado: kiel birdo, kiu mem flugas, kaj tiuj, kiuj estas transportataj.

 

3

 

Dum dormo la korpo estas kvazaŭ morta: ĝi ne vidas nek aŭdas, ĝi ne sentas, ne konscias nek perceptas: t.e. la povoj de homo estas senaktiviĝintaj, sed la spirito vivas kaj ekzistas. Ne, ĝia penetremo kreskas, ĝia flugo estas pli alta kaj ĝia inteligenteco pli granda. Pensi, ke post la morto de la korpo la spirito neniiĝas, estas same, kiel imagi, ke birdo en kaĝo pereos, se la kaĝo estos rompita, kvankam la birdo nenion devas timi pro detruo de la kaĝo. Nia korpo estas kiel la kaĝo, kaj nia spirito kiel la birdo. Ni vidas, ke sen la kaĝo la birdo flugas en la mondo de dormo; tial, kiam la kaĝo estos rompita, la birdo restos kaj ekzistos: ĝiaj sentoj estos eĉ pli povohavaj, ĝia perceptemo pli potenca kaj ĝia feliĉo pli granda. Vere, el la infero ĝi atingas la paradizon de ĝojoj, ĉar por dankema birdo ne ekzistas paradizo pli granda, ol libereco for de kaĝo. Jen kial kun grandega ĝojo kaj feliĉo martiroj rapidas al la ebenaĵoj de ofero.

 

4

 

En maldormo la okuloj de homo vidas maksimume je unu horo de distanco [12] , ĉar pro la perado de la korpo la vidpovo estas tiamaniere limigita, sed per la interna vido kajla mensa okulo li vidas Amerikon kaj povas vidi tion, kio tie estas, rimarki la kondiĉojn de aĵoj kaj organizi aferojn. Se do la spirito estus identa kun la korpo, estus necese, ke la interna vidpovo estu ankaŭ en la sama proporcio. Tial estas klare, ke la spirito estas io alia, ol la korpo, kaj ke la birdo estas io alia, ol la kaĝo, kaj ke la spirita penetropovo estas pli forta sen la perado de la korpo. Nun, se ilo estas forlasita, la posedanto de la ilo laboras plue. Ekzemple se plumo estas forlasita aŭ rompita, la skribanto restas viva kaj sur sia loko; se domo estas ruinigita, ĝia posedanto estas viva kaj ekzistanta. Tio ĉi estas unu el la logikaj pruvoj de la senmorteco de la spirito.

 

5

 

Jen la alia: la korpo estas malforta, aŭ peza, aŭ malsana, aŭ ĝi resaniĝas; ĝi estas laca, aŭ ripozinta; kelkfoje ĝia mano aŭ piedo estas amputita, aŭ ĝia fizika povo estas kripligita; ĝi blindiĝas aŭ surdiĝas aŭ mutiĝas; ĝiaj membroj povas esti paralizitaj; mallonge dirante, la korpo povas suferi ĉiajn malperfektecojn. Malgraŭ tio la spirito en sia origina stato, en sia propra spirita perceptopovo, estas eterna kaj konstanta; ĝi nek suferas ian malperfektecon, nek kripliĝas. Sed kiam la korpo estas entute subigita al malsano kaj malbontrafo, ĝi estas senigita de la malavaraĵoj de la spirito; kiel spegulo, kiu kiam ĝi rompiĝis, malpuriĝis aŭ kovriĝis per polvo, ne povas reflekti la radiojn de la suno, nek elmontradi plu ĝiajn malavaraĵojn.

 

6

 

Ni jam klarigis, ke la spirito de homo ne estas en la korpo, ĉar ĝi estas libera kaj sanktigita de eniro kaj eliro, kiuj estas korpaj kondiĉoj. La rilato inter la spirito kaj la korpo estas tia, kiel inter la suno kaj spegulo.  Mallonge dirante, la homa spirito estas en unu kondiĉo; ĝi nek malsaniĝas pro malsano de la korpo, nek resaniĝas pro ĝia resaniĝo; ĝi iĝas nek malsana, nek malforta, nek mizera, nek malriĉa, nek malpeza, nek malgranda. Tio signifas, ke ĝi ne suferas malbonon pro malfortecoj de la korpo, kaj nenia efiko vidiĝos, se eĉ la korpo malfortiĝos, se ĝiaj manoj, piedoj kaj lango estos fortranĉitaj, aŭ se ĝi perdos la aŭdon kaj vidon. Pro tio estas klare kaj certe ke la spirito estas la io alia, ol la korpo, kaj ke ĝia daŭrado estas sendependa de tiu de la korpo; kontraŭe, la spirito kun plej potenca grandeco regas en la mondo de korpo, kaj ĝia povo kaj influo estas klaraj kaj videblaj, kiel la malavaraĵo de la suno en spegulo. Sed kiam la spegulo kovras sin per polvo aŭ rompiĝas, ĝi ĉesas reflektadi la radiojn de la suno.

 

LXII.

 

PERFEKTECOJ ESTAS SENLIMAJ.

 

1

 

Sciu, ke la kondiĉoj de estado estas limigitaj ĝis la kondiĉoj de serveco, profeteco kaj Dieco, sed la diaj kaj enmondaj perfektecoj estas senlimaj, ĉar oni ne povas trovi estaĵon tiel perfektan, ke oni ne povus imagi superon. Ekzemple oni ne povas vidi rubenon en la minerala regno, rozon en la vegetaĵa regno, najtingalon en la besta regno, ne imagante, ke povus ekzisti pli bonaj ekzempleroj. Ĉar la diaj malavaraĵoj estas senfinaj, ankaŭ homaj perfektecoj estas senfinaj. Se estus eble atingi limon de perfekteco, tiam unu el la realecoj de estaĵoj povus atingi la kondiĉon de sendependeco de Dio, kaj la enmonda povus atingi la kondiĉon de la absoluta. Sed por ĉiu estaĵo ekzistas linio, kiun ĝi ne povas trapasi; t.e. tiu, kiu estas en la kondiĉo de serveco, kiom ajn li progresus en akirado de senlimaj perfektecoj, neniam atingos la kondiĉon de Dieco. Same estas kun aliaj estaĵoj: mineral, kiom ajn ĝi progresus en la minerala regno, ne povas atingi la vegetaĵan povon; same en floro, kiom ajn ĝi progresus en la vegetaĵa regno, povas aperi neniu sentopovo. Tiel tiu ĉi arĝent-mineralo ne povas akiri aŭdon aŭ vidon; ĝi povas nur plibonigi sian propran kondiĉon kaj iĝi perfekta mineralo, sed ĝi ne povas akiri la kreskopovon aŭ la povojn de la sentoj, nek atingi vivon: ĝi povas nur progresadi en siaj propraj limoj.

 

2

 

Ekzemple Petro ne povas iĝi Kristo. Ĉio, kion li povas, estas, en la kondiĉo de serveco, atingi senlimajn perfektecojn; ĉar ĉiu ekzistanta realaĵo estas kapabla al progresado. Kiel la spirito de homo post formeto de la materiala formo havas eternan vivon, certe ĉiu ekzistanta estaĵo estas kapabla al progresado; tial estas permesite peti pri progreso, pardono, kompato, bonfaro kaj benoj por homo post lia morto, ĉar estaĵo estas kapabla al progresado. Pro tio en la preĝoj de Bahá’u’lláh estas petoj pri pardono kaj senpekigo por mortintoj. Plie, same kiel homoj en tiu ĉi mondo bezonas Dion, ili ankaŭ bezonos Lin en la alia mondo. La kreaĵoj ĉiam estas en la stato de bezonado, kaj Dio estas absolute sendependa, ĉu en tiu ĉi mondo, aŭ en la venonta.

 

3

 

La riĉaĵo de la alia mondo estas proksimeco al Dio. Sekve de tio estas certe, ke al tiuj, kiuj estas proksimaj al la Dia Kortego, estas permesite porpeti, kaj ke tiu porpetado havas la aprobon de Dio. Sed porpetado en la alia mondo ne similas al porpetado en tiu ĉi mondo; ĝi estas alia afero, alia realeco, kiun oni ne povas esprimi per vortoj.

 

4

 

Se riĉulo en la tempo de sia morto testamentas donacon por malriĉuloj kaj mizeruloj kaj lasaas parton de sia havaĵo, por ke ĝi estu elspezita por ili, eble tiu ago povos esti kaŭzo de lia pardono kaj senpekigo kaj de lia progreso en la Dia Regno.

 

5

 

Ankaŭ gepatroj elportas plej grandajn malfacilaĵojn kaj zorgojn por siaj infanoj; kaj ofte, antaŭ ol la infanoj atingas la aĝon de matureco, la gepatroj foriras en la alian mondon. Malofte okazas, ke la gepatroj en tiu ĉi mondo vidas la rekompencon de la zorgoj, kiujn ili suferis por siaj infanoj. Tial la infanoj rekompence por tiuj zorgoj kaj penoj, devas elmontradi kompatemon kaj bonfaremon, kaj devas petegi pardonon kaj senpekigon por siaj gepatroj. Vi do devas, rekompence por la amo kaj afableco, kiun al vi montradis via patro, donadi pro li al malriĉuloj, kun grandega subiĝemo kaj humileco preĝi por li pardonon kaj senpekigon kaj peti pri la plejsupera kompato.

 

6

 

Estas eĉ eble, ke la kondiĉo de tiuj, kiuj mortis en peko kaj nekredo, ŝanĝos sin, t.e. ke ili iĝos objekto de pardono pro la malavareco de Dio, ne pro Lia justeco; ĉar malavareco estas donado sen merito, kaj justeco estas donado laŭ merito. Kiel ni havas ĉi tie la povon preĝi por tiuj animoj, tiel same ni havas tiun saman povon en la alia mondo, en la Regno de Dio. Ĉu ĉiuj en tiu mondo ne estas kreaĵoj de Dio? Sekve ankaŭ en tiu mondo ili povas progresi. Kiel tie ĉi ili povas ricevi lumon per siaj preĝoj, ankaŭ tie ili povas petegi pri pardono kaj ricevi lumon per petoj kaj preĝoj. Tiel do kiel animoj en tiu ĉi mondo dank’ al porpetado kaj preĝado de sanktuloj povas atingi disvolviĝon, same estas post la morto. Per siaj propraj preĝoj kaj petoj ili ankaŭ povas progresi; des pli ĝi povas okazi, kiam ili estas objekto, de porpetado de Sanktaj Malkaŝantoj.

 

 

LXIII.

 

LA PROGRESADO DE HOMO EN LA ALIA MONDO.

 

1

 

Sciu, ke nenio, kio ekzistas, restas en la stato de ripozo, t.e. ĉio estsa en movo. Ĉio aŭ kreskas, aŭ malkreskas, ĉio aŭ venas el neekzisto en ekziston, aŭ pasas el ekzisto en neekziston. Tiel tiu ĉi floro, la hiacinto, dum certa tempodaŭro estis venanta el la mondo de neekzisto en ekziston, kaj nun ĝi estas pasanta el ekzisto en neekziston. Tiu ĉi stato de movado estsa, kiel ni diras, esenca, tio estas natura; ĝi ne povas esti apartigita de estaĵoj, ĉar ĝi estas ilia esenca nepraĵo, kiel la esenca nepraĵo de fajro estas bruli.

 

2

 

Estas do tiel pruvite, ke tiu movado estsas necesa por estaĵo, kiu aŭ kreskas, aŭ malkreskas. Nun, ĉar la spirito daŭre ekzistas post la morto, ĝi nepre progresas aŭ malprogresas; kaj en la alia mondo ĉesi progresi estas egale kiel malprogresi; sed ĝi neniam forlasas sian propran kondiĉon, en kiu ĝi daŭrigas sian disvolviĝadon. Ekzemple la realeco de la spirito de Petro, kiom ajn ĝi progresus, ne atingos la kondiĉon de la Realeco de Kristo; ĝi progresas en sia propra regiono.

 

3

 

Rigardu tiun mineralon: kiom ajn ĝi povus evolui, ĝi evoluas nur en sia propra kondiĉo. Oni ne povas alkonduki kristalon al stato, en kiu ĝi atingus vidon; tio ĉi estas neebla. Same la luno, kiu estas sur la ĉielo, kiom ajn ĝi evoluus, neniam povus iĝi lumdona suno sed en sia propra kondiĉo ĝi havas apogeon kaj perigeon. Kiom ajn progresus la disĉiploj de Kristo, ili neniam povus iĝi Kristo. Vere estas, ke karbo povis iĝi diamanto, sed ili ambaŭ estas en la minerala kondiĉo kaj iliaj kombin-elementoj estas samaj.

 

LXIV.

 

LA STATO DE HOMO KAJ LIA PROGRESADO POST LA MORTO.

 

1

 

Kiam ni rigardas estaĵojn per vidhavaj okuloj, ni rimarkas, ke ili estas limigitaj al tri kategorioj, tio signifas, ke ili estas, ĝenerale, aŭ mineraloj, aŭ vegetaĵoj, aŭ bestoj; ĉiu el tiuj tri klasoj dividas sin en specojn. Homo estas la plej alta speco, ĉar li posedas la perfektecojn de ĉiuj tiuj klasoj, t.e. li havas korpon, kiu kreskas kaj kiu sentas. Krom tio, ke li havas la perfektecojn de mineralo, de vegetaĵo kaj de besto, li posedas ankoraŭ specialan eminentan econ, de kiu la aliaj estaĵoj estas senigitaj, t.e. la intelektajn perfektecojn. Pro tio homo estas la plej nobla el estaĵoj.

 

2

 

Homo estas sur la plej alta grado de materialeco, kaj ĉe la komenco de spiriteco, t.e. li estas la fino de malperfekteco kaj la komenco de perfekteco. Li estas sur la lasta grado de mallumo kaj ĉe la komenco de lumo; pro tio ĉi estis dirite, ke la kondiĉo de la homo estas la fino de nokto kaj la komenco de tago, kio signifas, ke li estas la sumo de ĉiuj gradoj de malperfekteco kaj ke li posedas la gradojn de perfekteco. Li havas la bestan flankon kaj la anĝelan flankon, kaj la celo de edukanto estas tiel evoluigi homajn animojn, ke ilia anĝela flanko superu la bestan. Kiam do la dia povo en homo, kiu estas lia esenca perfekteco, superas la satanan povon, li fariĝas la plej eminenta inter la kreaĵoj; sed se la satana povo superas la dian povon, li fariĝas la plej malalta inter la kreaĵoj. Pro tio li estas la fino de malperfekteco kaj la komenco de perfekteco. En neniu alia speco en la mondo de ekzisto estas tia diferenco, kontrasto, kontraŭeco kaj maleco, kiel en la speco de homo. Jen la reflekto de la Dia Lumo estis en la homo, kiel Kristo, kaj vidu, kiel amata kaj glorata li estas. Aliflanke ni vidas homon, kiu adoras ŝtonon, terbulon aŭ arbon: kiel malrespektinda li estas pro tio, ke kiel la objekto de sia adorado li povis preni la plej malaltajn estaĵojn – ŝtonon aŭ argilon sen spirito, monton, arbaron aŭ arbon. Kio estas pli granda malhonoro por homo, ol adori la plej malaltajn estaĵojn? Simile ankaŭ scihavo estas kvalito de homo, kaj same senscio; veramo estas kvalito de homo, kaj same mensogemo: fidindeco kaj perfidemo, justeco kaj maljusteco estas kvalitoj de homo, k.t.p. Mallonge dirante, ĉiuj perfektecoj kaj virtoj, kaj ĉiuj malvirtoj, estas kvalitoj de homo.

 

3

 

Konsideru ankaŭ la diferencojn inter individuaj homoj. Kristo estis en la homa formo, kaj Kajafaso estis en la formo de homo; Moseo kaj Faraono, Abel kaj Kain, Bahá’u’lláh kaj Yahyá [13]  estis homoj.

 

4

 

Estas dirite pri homo, ke li estas la plej granda reprezentanto de Dio, kaj la Libro de Kreaĵo, ĉar ĉiuj misteroj de estaĵoj ekzistas en li. Se li venas en la ombron de la Vera Edukanto kaj estas ĝuste edukita, li iĝas la esenco de esencoj, la lumo de lumoj, la spirito de spiritoj; li fariĝas la centro de la diaj sinelmontroj, la fonto de spiritaj kvalitoj, la leviĝ-loko de ĉielaj lumoj kaj la vazo de diaj inspiroj. Se li restas sen tiu edukado, li fariĝas la elmontranto de satanaj kvalitoj, la sumo de bestaj malvirtoj kaj la fonto de ĉiuj mallumaj kondiĉoj.

 

5

 

La celo de la misio de la profetoj estas edukadi homojn – por ke tiu karbopeco iĝu diamanto, por ke tiu senfrukta arbo iĝu fruktodona kaj kreskigu plej dolĉajn, plej bongustajn fruktojn. Kiam homo atingas la plej noblan staton en la homa mondo, tiam li povas plue progresadi en la kondiĉoj de perfekteco, sed ne en la stato; ĉar la statoj estas limigitaj, sed la diaj perfektecoj estas senlimaj.

 

6

 

Tiel antaŭ kiel post la forlaso de la materiala formo ekzistas progreso en perfekteco, sed ne en la stato. Estaĵoj havas sian plenan esprimon en perfekta homo. Ne ekzistas estaĵo pli alta, ol perfekta homo. Sed homo, atinginte tiun ĉi staton, povas ankoraŭ progresadi en perfektecoj, sed ne en la stato, ĉar ne ekzistas stato pli alta, ol tiu de perfekta homo, en kiun li povus transporti sin. Li nur progresas en la stato de homeco, ĉar la homaj perfektecoj estas senfinaj. Tiel kiel ajn instruita homo estus, ni ĉiam povas imagi homon pli instruitan.

 

7

 

Sekve de tio, ĉar la homaj perfektecoj estas senfinaj, homo povas ankaŭ progresadi en la perfektecoj post la forlaso de tiu ĉi mondo.

 

LXV.

 

KLARIGO DE LA VERSO EN KITÁB-I-AQDAS.

 

1

 

Demando. – Estas dirite en Kitáb-i-Aqdas: “Li estas el tiuj, kiuj eraras, kvankam li vidigas ĉiujn bonajn agojn” . Kion signifas tiu ĉi verso?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi benita verso signifas, ke la fundamento de prospero kaj savo estas la kono de Dio, kaj ke la rezultatoj de la kono de Dio estas bonaj agoj, kiuj estas la fruktoj de kredo.

 

3

 

Se homo ne havas tiun ĉi konon, li estas apartigita de Dio, kaj kiam ekzistas tiu ĉi apartigo, bonaj agoj ne havas kompletan efikon. Tiu ĉi verso ne signifas, ke animoj, apartigitaj de Dio, estas egalaj, ĉu ili plenumas bonajn aŭ malbonajn agojn. Ĝi signifas nur, ke la ĉefa afero estas koni Dion, kaj bonaj agoj rezultas el tiu ĉi kono. Malgraŭ tio estas certe, ke inter bonulo, pekulo kaj malnoblulo, kiuj estas forvualitaj de Dio, estas diferenco. Ĉar forvualito, kiu havas bonajn principojn kaj karakteron, meritas la pardonon de Dio; dum tiu, kiu pekas kaj havas malbonajn kvalitojn kaj karakteron, estas senigita de la malavaraĵoj kaj benoj de Dio: en tio ĉi kuŝas la diferenco.

 

4

 

Tial la benita verso signifas, ke bonaj agoj solaj, sen la kono de Dio, ne povas esti kaŭzo de eterna savo, de ĉiama prospero kaj bonstato kaj de eniro en la Regnon de Dio.

 

LXVI.

 

LA EKZISTO DE LA SAĜOHAVA ANIMO POST LA MORTO DE LA KORPO.

 

1

 

Demando. – Kiamaniere ekzistas la saĝohava animo, post kiam la korpo estas formetita kaj la spirito ricevinta liberecon? Ni supozu, ke la animoj, helpataj per la malavareco de la Sankta Spirito, atingas la veran ekziston kaj eternan vivon: sed kia estas la stato de la saĝohavaj animoj, t.e. forvualitaj spiritoj? [14]

 

2

 

Respondo. – Kelkaj homoj pensas, ke la korpo estas la esenco kaj ekzistas per si mem, kaj ke la spirito estas hazarda kaj dependas de la ĉefsignifa korpo, kvankam kontraŭe, la spirito estas la esenco kaj la korpo dependas de ĝi. Se la hazardaĵo, t.e. la korpo, estas neniigita, la esenco, la spirito postrestas.

 

3

 

Due, la saĝohava animo, kio signifas la homan spiriton, ne malsuprenvenas en la korpon, t.e. ĝi ne eniras ĝin, ĉar malsuprenvenado kaj enirado estas karakterizaĵoj de korpoj, kaj la saĝohava animo estas esceptita de tio. La spirito neniam eniras la korpo, [do] ankaŭ forlasinte ĝin ĝi ne bezonas iun restejon: ne, la spiirto havas tian rilatan al la korpo, kiel lumo al spegulo. Kiam spegulo estas klara kaj perfekta, la lumo de lampo estas en ĝi videbla, kaj kiam spegulo estas polvokovrita aŭ rompita, la lumo malaperas.

 

4

 

La saĝohava animo, t.e. la homa spirito, nek eniris en la korpon, nek ekekzistis per ĝi; kial ĝi do post la dispartigo de la korpo bezonus substancon, per kiu ĝi povus ekzisti? Kontraŭe, la saĝohava animo estas la esenco, per kiu la korpo ekzistas. La personteco de saĝohava animo de ĝia komenco – ĝi ne estas estigita dank’ al la korpo; sed la stato kaj personeco de saĝohava animo povas ricevi pli da forto en tiu ĉi mondo: ĝi progresos kaj atingos la gradojn de perfekteco, aŭ ĝi restos en plejprofundo de senscio, senigita kaj forvualita kontraŭ ekvido de la signoj de Dio.

 

5

 

Demando. – Kiamaniere progresados la spirito de homo, t.e. la saĝohava animo, post la forlaso de tiu ĉi mortema mondo?

 

6

 

Respondo. – La progresado de la homa spirito en la dia mondo, post la malligo de la rilato kun la mondo de polvo, okazas sole dank’ al la malavareco kaj favoro de la Sinjoro, aŭ dank’ al porpetado kaj sinceraj preĝoj de aliaj homanimoj, aŭ dank’ al filantropiaj agoj kaj gravaj bonfaroj, plenumataj en ĝia nomo.

 

La senmorteco de infanoj

 

7

 

Demando. – Kia estas la kondiĉo de infanoj, kiuj mortas antaŭ maturiĝo aŭ antaŭ la difinita naskiĝtempo.

 

8

 

Respondo. – Tiuj infanoj estas en la ombro de la dia favoro; kaj ĉar ili plenumis nenian pekon, nek makuliĝis per la malpuraĵoj de la mondo de l’ naturo, ili estas centroj de la sinelmontro de malavareco, kaj la Okulo de Kompato turnos sin al ili.

 

LXVII.

 

LA ETERNA VIVO KAJ ENIRO EN LA REGNON DE DIO.

 

1

 

Vi demandas pri la eterna vivo kaj eniro en la Regnon. La ekstera esprimo, uzata pri la Regno, estas ĉielo: sed tio estas komparo kaj bildesprimo, ne realaĵo aŭ fakto, ĉar la Regno ne estas materiala loko, ĝi estas sanktigita super tempon kaj lokon. Ĝi estas spirita mondo, dia mondo kaj la centro de la regado de Dio; ĝi estas libera de korpo kaj de ĉio korpa, kaj purigita kaj sanktigita de imagaĵoj de la mondo. Esti limigita al loko estas propreco de korpoj, ne de spiritoj. Loko kaj tempo ĉirkaŭas la korpon, ne la menson kaj spiriton. Rimaku, ke la korpo de homo estas formita en malgrandaj limoj: ĝi okupas nur du manstreĉojn da tero, sed la spirito kaj menso de homo travojaĝas ĉiujn landojn kaj mondregionojn, eĉ la senliman spacon de la ĉielo, ĉirkaŭzonas ĉion, kio ekzistas, kaj faras malkovrojn en altegaj aferoj kaj senfinaj distancoj. Ĝi estas pro tio, ke la homa spirito ne havas lokon, ĝi estas senloka; kaj per la spirito la tero kaj la ĉielo estas kiel unu, ĉar ĝi faras malkovrojn en la ambaŭ. Sed la korpo estas limigita al loko, kaj ne scias, kio estas ekster ĝi.

 

2

 

Ĉar estas du specoj de vivo: tiu de la korp kaj tiu de la spirito. La vivo de la korpo estas materiala vivo, sed la vivo de la spirito esprimas la ekziston de la Regno; ĝin formas ricevado de la Spirito de Dio kaj viviĝado per la spiro de la Sankta Spirito. Kvankam la materiala vivo havas ekziston, ĝi estas pura neekzisto kaj absoluta morto por sanktuloj. Tiel homo ekzistas kaj ŝtono ekzistas, sed kia diferenco estas inter la ekzisto de homo kaj tiu de ŝtono! Kvankam ŝtono ekzistas, kompare kun la ekzisto de homo ĝi estas neekzistanta.

 

3

 

La senco de la eterna vivo estas la donaco de la Sankta spirito; same floro ricevas donacojn de printempo, aero kaj printempaj blovoj. Konsideru: tiu floro en la komenco havis vivon kiel la vivo de mineralo; sed dank’ al la alveno de la printempo, dank’ al la malavaraĵoj de nuboj kaj varmo de la plenbrila suno ĝi ricevis alian vivon, la vivon de grandega freŝeco, delikateco kaj bonodoreco. La unua vivo de la floro kompare kun ĝia dua vivo estas morto.

 

4

 

Mi volas esprimi, ke la vivo de la Regno estas la vivo de la spirito, la eterna vivo, kaj ke ĝi estas purigita de loko, kiel la homa spirito, kiu ne havas lokon. Ĉar se vi esploros homan korpon, vi ne trovas specialan lokon aŭ ejon por la spirito, ĉar ĝi neniam havis lokon; ĝi estas senloka, ĝi estas nemateriala. Ĝi estas en rilato kun la korpo, kiel la suno kun spegulo. La suno ne estas en spegulo, sed ĝi estas en rilato kun ĝi.

 

5

 

Tiel same la mondo de la Regno estas sanktigita de ĉio, kion oni povas percepti per vido aŭ per aliaj sentoj – aŭdo, flaro, gusto aŭ tuŝo. Kie estas en homo lia menso, kies ekzisto estas konfesita? Se vi esploros la korpon per la okulo, orelo aŭ per la aliaj sentoj, vi ne trovos ĝin; malgraŭ tio ĝi ekzistas. Tiel la menso ne havas lokon, sed ĝi estas en rilato kun la cerbo. Simile prezentas sin la Regno. Tiel ankaŭ amo ne havas lokon, sed ĝi estas en rilato kun la korpo; same la Regno ne havas lokon, sed ĝi estas en rilato kun homo.

 

6

 

Eniro en la Regnon okazas per amo de Dio, per sinmalligo de teraj aferoj, per sankteco kaj ĉasteco, per veramo, pureco, firmeco, fideleco kaj vivofero.

 

7

 

Tiuj klarigoj montras, ke homo estas senmorta kaj vivas eterne. Por tiuj, kiuj kredas je Dio, kiuj amas Dion kaj fidas Lin, la vivo estas bonega, t.e. eterna; sed por tiuj, kiuj estas forvualitaj de Dio, kvankam ili havas vivon, ĝi estas malluma, kaj komapare kun la vivo de kredantoj ĝi estas neekzistanta.

 

8

 

Ekzemple okulo kaj ungo vivas: sed la vivo de ungo kompare kun la vivo de okulo estas neekzistanta. Ŝtono ekzistas kaj homo ekzistas; sed kompare kun la ekzisto de homo ŝtono estas neekzistanta, ĝi ne havas ekziston; ĉar kiam homo mortas kaj lia korpo neniiĝas kaj peras, ĝi fariĝas kiel ŝtono kaj tero. Pro tio estas klare, ke kvankam mineralo ekzistas, kompare kun homo ĝi estsa neekzistanta.

 

9

 

Tiel same animoj, forvualitaj de Dio, kvankam ili ekzistas en tiu ĉi mondo kaj en la postmorta mondo, kompare kun la sankta ekzisto de la infanoj de la Regno estas neekzistantaj kaj apartigitaj de Dio.

 

LXVIII.

 

DESTINO.

 

1

 

Demando. – Ĉu la destino, pri kiu mencias la Sanktaj Libroj, estas io laŭdekreta? Se tiel estas, ĉu penado, celanta ĝin eviti, ne estas vana?

 

2

 

Respondo. – Estas du specoj de destino: unu laŭdekreta, kaj la alia kondiĉa aŭ okazebla. La laŭdekreta destino estas tio, kio ne povas ŝanĝi sin aŭ aliiĝi, kaj la kondiĉa destino estas tio, kio povas okazi. La laŭdekreta destino de tiu ĉi lampo ekzemple estas, ke la olivoleo brulas kaj estos konsumita; tial ĝia fina estingiĝo estas dekretaĵo, kiun ne estas eble aliigi aŭ ŝanĝi, ĉar ĝi estas laŭdekreta destino. Tiel same en homa korpo estis kreita vivopovo, kaj tuj kiam ĝi konsumiĝos kaj finiĝos, la korpo certe malkombiniĝos, kiam do la olivoleo en tiu lampo forbrulos kaj konsumiĝos, la lampo sendube estingiĝos.

 

3

 

Sed kondiĉan destinon oni povas kompari al tio: dum estas ankoraŭ olivoleo, fortega vento ekblovas sur la lampon kaj estingas ĝin. Tio ĉi estas kondiĉa destino. Saĝe estas evitadi ĝin, gardi sin kontraŭ ĝi, esti singarda kaj atenta. Sed la laŭdekreta destino, kiel la konsumiĝo de la olivoleo en la lampo, ne povas esti ŝanĝita, aliigita aŭ prokrastita. Ĝi devas okazi; la estingiĝo de la lampo estas neevitebla.

 

LXIX.

 

LA INFLUO DE LA STELOJ.

 

1

 

Demando. – Ĉu la steloj sur la ĉielo havas ian influon je homaj animoj, aŭ ne?

 

2

 

Respondo. – Kelkaj el la ĉielaj steloj havas klaran kaj videblan materialan influon je la terglobo kaj teraj estaĵoj; senbezone estas tion ĉi klarigi. Konsideru la sunon, kiu per la dia helpo kaj providenco progresigas la teron kaj ĉiujn terajn estaĵojn. Sen la lumo kaj varmo de la suno neniuj teraj kreaĵoj venus iam en la ekziston.

 

3

 

Koncerne la spiritan influon de la steloj, kvankam influo de la steloj je la homa mondo povas ŝajni stranga, tamen, se vi profunde konsideros tiun ĉi objekton, vi ne estos tiom mirigitaj. Mi ne intencas tamen diri, ke la dekretoj, kiujn la iamaj astrologoj konkludadis el la movoj de la steloj, konformis al faktoj, ĉar la dekretoj de tiuj iamaj astrologoj estis fantaziaĵoj, devenantaj de egiptaj, asiriaj kaj ĥaldeaj pastroj, aŭ, pli ĝuste, ŝuldataj al la imagaĵoj de hindoj, al la mitoj de grekoj, romanoj kaj aliaj steladorantoj. Sed mi volas diri, ke tiu senlima universo estas kiel homa korpo, kies ĉiuj membroj estas kunrilatigitaj kaj ligitaj kun granda forto. Kiagrade la organoj, membroj kaj partoj de homa korpo estas ligitaj unu kun aliaj kaj kunrilatigitaj por reciproka helpo kaj subteno, kaj kiagrade ili influas sin reciproke! Tiel same la membroj kaj elementoj de la partoj de tiu senfina universo estas kunrilatigitaj, kaj ili influas sin reciproke spirite kaj materiale.

 

4

 

Ekzemple la okulo vidas, kaj la tuta korpo estas influita; la orelo aŭdas, kaj ĉiuj membroj de la korpo ekmovas sin. Tio ĉi estas senduba, kaj la universo estas kiel viva persono. Plie, la rilato, kiu ekzistas inter la membroj de estaĵoj, devas nepre rezulti efikon, aŭ materialan, aŭ spiritan.

 

5

 

Por tiuj, kiuj neas spiritan influon je materialaĵoj, ni citos mallongan ekzemplon: mirindaj sonoj kaj tonoj, melodioj kaj ĉarmaj voĉoj estas okazoj, kiuj influas la aeron – ĉar sono estas la esprimo, uzata pri vibrado de la aero – kaj tiu vibrado influas la nervojn de orela timpano kaj rezultas aŭdon. Pensu nun, ke la aervibrado, kiu estas sensignifa okazo, altiras kaj maltrankviligas la spiriton de homo kaj havas grandan influon je li: ĝi igas lin plori aŭ ridi, ĝi povas influi lin tiagrade, ke li ĵetos sin en danĝeron. Vidu do la rilaton, kiu ekzistas inter la spirito de homo kaj la atmosfera vibrado, tiel, ke sinmovado de la aero estas la kaŭzo, pro kiu homo pasas el unu stato en alian, kaj ĝi komplete ekregas lin; ĝi senigas lin de pacienco kaj trankvileco. Konsideru, kiel stranga ĝi estas, ĉar nenio altiras el la kantanto kaj eniras en la aŭskultanton, tamen estas kaŭzita granda spirita efiko. Pro tio certe tiel granda rilato inter estaĵoj devas havi spiritan efikon kaj influon.

 

6

 

Estis menciite, ke la membroj kaj partoj de homo efikas unu je la aliaj kaj influas unu la aliajn. Ekzemple la okulo vidas, kaj tio efikas je la koro; la orelo aŭdas, kaj tio influas la spiriton; la koro estas en trankvilo, la pensoj iĝas serenaj, kaj ĉiuj membroj de la homa korpo atingas agrablan staton. Kio interrilato kaj kia interakordo! Se tiu rilato, tiu spirita efikado kaj influado estas inter la membroj de homa korpo, kiu estas nur unu el limhavaj estaĵoj, certe inter tiuj universalaj kaj senfinaj estaĵoj ekzistas ankaŭ spirita kaj materiala rilato. Kvankam oni ne povas malkovri tiun interrilaton el la estantaj leĝoj kaj nuntempa scienco, ilia ekzisto inter ĉiuj estaĵoj estas tamen certa kaj absoluta.

 

7

 

Konklude, estaĵoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, estas rilatigitaj reciproke per la perfekta saĝeco de Dio, kaj ili efikas unu je aliaj kaj influas unu aliajn. Se ne estus tiel, en la universala sistemo kaj ĝenerala organizo de la ekzisto estus malordo kaj malperfekteco. Sed ĉar estaĵoj estas interrilatigitaj kun grandega poteco, ili estas sialoke en ordo kaj perfektaj.

 

8

 

Tiu ĉi objekto indas konsideron.

 

LXX.

 

LIBERA VOLO.

 

1

 

Demando. – Ĉu homo estas en ĉiuj siaj faroj libera aganto, aŭ li estas devigata kaj trudpuŝata?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi demando estas unu el la plej gravaj kaj malfacilaj el la diaj problemoj. Se plaĉos al Dio, la venontan tagon, ĉe la komenco de la tagmanĝo, ni enterprenos detalan klarigon de tiu ĉi objekto; nun ni klarigos ĝin mallonge, en kelkaj vortoj, jene. Kelkaj aferoj dependas de la libera volo de homo, ekzemple justeco, honesteco, tiraneco kaj maljusteco, same kiel ĉiuj bonaj kaj malbonaj agoj; estas videble kaj klare, ke tiuj agoj estas plejparte lasitaj al la volo de homo. Sed estas kelkaj aferoj devigitaj kaj altruditaj al homo, kiel dormo, morto, malsano, senfortiĝo, maljustaĵoj kaj malfeliĉoj; ili ne estas lasitaj al la volo de homo, kaj li ne estas responda por ili, ĉar li estas devigita elportadi ilin. Sed en la elekto de bonaj kaj malbonaj faroj li estas libera, kaj li plenumas ilin konforme al sia volo.

 

3

 

Ekzemple, se li volas, li povas pasigadi la tempon en glorado de Dio, aŭ li povas okupi sin per aliaj pensoj. Li povas esti lumo, bruligita per la fajro de amo de Dio, kaj filantropo, amanta la mondon, aŭ li povas esti malamanto de la homaro, dronanta en materialaj aferoj. Li povas esti justa aŭ kruela. Tiuj agoj kaj tiuj faroj estas lasitaj al la regado de la volo de homo, sekve li estas responda por ili.

 

4

 

Nun aperas alia demando: homo estas absolute senhelpa kaj dependa, ĉar potenco kaj povo apartenas ekskluzive al Dio. Sed altigo kaj malaltigo dependas de la bonplaĉo kaj volo de la Plej Alta.

 

5

 

Estas dirite en la Evangelio, ke Dio estas kiel potisto, kiu faras unu vazon por honoro kaj alian por malgloro. La malhonorigita vazo ne rajtas riproĉi la potiston, dirante: Kial vi ne faris min multvalora pokalo, kiu pasas el mano en manon? Tiu verso signifas, ke la statoj de estaĵoj estas malsamaj. Tio, kio trovas sin sur la plej malalta grado de la ekzisto, kiel mineralo, ne rajtas plendi, dirante: Ho Dio, kial vi ne donis al mi la perfektecojn de vegetaĵo? Same vegetaĵo ne rajtas plendi, ke ĝi ne posedas la perfektecojn de la besta mondo. Ankaŭ al besto ne decas plendi pro manko de la homaj perfektecoj. Ne, ĉiuj tiuj estaĵoj estas perfektaj en sia propra grado, kaj ili devas klopodi pri la perfektecoj de sia propra grado. La malpli altaj estaĵoj, kiel ni diris, nek rajtas: nek taŭgas al la statoj de superaj perfektecoj: ne, ili devas progresadi en sia propra stato.

 

6

 

Ankaŭ la senmoveco aŭ sinmovado de homo dependas de la helpo de Dio. Se li ne havas la helpon, li kapablas fari nek bonon, nek malbonon. Sed kiam venas al la estaĵo la helpo de la Grandanima Sinjoro, li kapablas fari tiel bonon, kiel malbonon; sed kiam la helpo estas forprenita de li, li restas absolute senhelpa. Jen kial en la Sanktaj Libroj oni parolas pri helpo kaj subteno de Dio. Tiu ĉi kondiĉo estas kiel tiu de ŝipo, kiun movas la forto de vento aŭ vaporo; se tiuj fortoj ĉesas, la ŝipo tute ne povas moviĝi. Malgraŭ tio la direktilo de la ŝipo turnas ĝin en tiun aŭ alian flankon, kaj la forto de la vaporo movas ĝin en la deziratan direkton. Se ĝi estas direktita orienten, ĝi iras orienten, kaj se ĝi estas direktita okcidenten, ĝi iras okcidenten. Tiu movado ne estas pro la ŝipo; ne, ĝi estas pro la vento kaj vaporo.

 

7

 

Simile en ĉiuj agoj aŭ senmoveco de homo li ricevas forton per la helpo de Dio; sed la elekto de bono aŭ malbono apartenas al la homo mem. Tiel se reĝo nomus iun estro de ubro, donus al li aŭtoritaton kaj montrus al li la vojojn de justeco kaj maljusteco konforme al la leĝoj – se tiam la estro plenumus maljustaĵon, kvankam li estus aganta per la povo kaj aŭtoritato de la reĝo, la lasta ne estus kulpa pri maljusteco. Sed se li agus kun justeco, li tion farus ankaŭ per la aŭtoritato de la reĝo, kiu estus tiam kontenta.

 

8

 

Tio signifas, ke kvankam la elekto de bono kaj malbono apartenas al homo, li dependas en ĉiuj cirkonstancoj de la subtena helpo de la vivo, kiu venas de la Ĉionpova. La Regno de Dio estas tre granda, kaj ĉiuj estas sklavoj de Lia Povo. Servanto povas nenion fari laŭ sia propra volo; Dio estas potenca, ĉionpova, kaj Li estas Helpanto de ĉiuj estaĵoj.

 

9

 

Tiu ĉi demando estas plene klarigita. Salutojn!

 

LXXI.

 

VIZIOJ KAJ INTERRILATOJ KUN SPIRITOJ.

 

1

 

Demando. – Certaj homoj kredas, ke ili atingas spiritajn malkovrojn, t.e. ke ili interparolas kun spiritoj. Kiaspeca rilato estas tio?

 

2

 

Respondo. – Spiritaj malkovroj estas duspecaj: unu speco estas de imago, tio estas nur asertaĵo de kelkaj homoj; la alia speco similas inspiron, kaj tio ĉi estas reala – tiaj estas la revelacioj de Jesaja, de Jeremia kaj de S-ta Johano, kiuj estas realaj.

 

3

 

Konsideru, ke la homa penskapablo konsistas el du specoj. Unu speco estas vera, kiam ĝi harmonias kun difinita vero. Tiaj konceptoj trovas sian realigon en la ekstera mondo; al tiuj apartenas ĝustaj opinioj, pravaj teorioj, sciencaj malkovroj kaj elpensaĵoj.

 

4

 

La alia speco de konceptoj estas formita el vanaj pensoj kaj senutilaj ideoj, kiuj donas nek frukton, nek rezultaton, kaj kiuj ne havas realecon; ne, ili movas sin kiel ondoj sur la maro de fantaziaĵoj, kaj ili pasas, kiel vanaj sonĝoj.

 

5

 

Tiel same estas du specoj de spiritaj malkovroj. Unu estas la revelacioj de profetoj kaj la spiritaj malkovroj de elektitoj. La vizioj de profetoj ne estas sonĝoj; tio estas spiritaj malkovroj kaj realaĵoj. Ili diras ekzemple: “Mi vidis personon en certa formo, kaj mi diris tion, kaj li donis al mi tian respondon.” Tia vizio estas en la mondo de maldormo, ne en tiu de dormo. Ĝi estas spirita malkovro, esprimita kvazaŭ apero de vizio.

 

6

 

La alia speco de spiritaj malkovroj konsistas el nuraj fantaziaĵoj, sed tiuj fantaziaĵoj ricevas tian enkorpigon, ke multaj simpluloj kredas, ke ili havas realecon. Tio, kio klare pruvas ĝin, estas, ke tiu regado super spiritoj neniam donis ian rezultaton aŭ frukton; tio estas nur rakontoj kaj parolaĵoj.

 

7

 

Sciu, ke la realeco de homo ampleksas la realecojn de aĵojn kaj malkovras verojn, proprecojn kaj sekretojn de aĵoj. Ĉiuj tiuj artoj, mirindaĵoj kaj sciencoj estas malkovritaj de la homa realeco. Iam tiuj scioj, sciencoj, mirindaĵoj kaj artoj estis kaŝitaj kaj nekonataj sekretoj; poste iom post iom la homa realeco malkovris ilin kaj transportis al nevidebleco en la videblecon. Estas pro tio klare, ke la realeco de homo ampleksas aĵojn. Jen ĝi estas en Eŭropo kaj malkovras Amerikon; ĝi estas sur la tero kaj faras malkovrojn en la ĉielo. Ĝi malkaŝas la sekretojn de aĵoj kaj konas la realecojn de tio, kio ekzistas. Tiuj malkovroj, konformaj al la realeco, similas revelacion, kiu estas spirita kompreno, dia inspiro kaj interrilato de homaj spiritoj. Ekzemple profeto diras: “Mi vidis, mi aŭdis tion kaj tion” . Estas do klare, ke la spirito havas grandan perceptopovon sen interpero de iu el la kvin sentoj, kiel de okuloj aŭ oreloj. Inter spiritaj animoj ekzistas spiritaj komprenoj kaj malkovroj, interrilato, kiu estas purigita de fantazio kaj imago, interkontakto, kiu estas sanktigita de tempo kaj loko. Tiel estas skribite en la Evangelio, ke sur la monto Tabor Moseo kaj Elija venis al Kristo, kaj estas klare, ke tio ne estis materiala renkontiĝo. Tio estis spirita stato, esprimita kiel fizika renkontiĝo.

 

8

 

La alia speco de interparoloj, kunestado kaj rilatado kun spiritoj estas nur fantaziaĵo kaj imagaĵo, kiu nur ŝajne posedas realecon.

 

9

 

La menso kaj la penso de homo kelkfoje malkovras verojn, kaj el tiu penso kaj malkovro estiĝas signoj kaj rezultoj. Tiuj estas kvazaŭ ondoj de la maro de fantaziaĵoj; ili ne donas frukton kaj nenia rezultato estiĝas el ili. Tiel same homo vidas en la mondo de dormo vizion, kiu precize realiĝas; alifoje li vidas sonĝon, kiu estas absolute senrezulta.

 

10

 

Ni volas esprimi, ke tiu stato, kiun ni nomas interparolo kaj interrilato kun spiritoj, estas duspeca: unu speco estas nur imaga, kaj la alia estas kiel la vizioj, menciitaj en la Sankta Libro, kiel la revelacioj de S-ta Johano kaj Jesaja kaj la renkontiĝo de Kristo kun Moseo kaj Elija. Ili estas realaj, havas mirindan efikon je homaj mensoj kaj pensoj, kaj allogas iliajn korojn.

 

LXXII.

 

KURACADO PER SPIRITAJ RIMEDOJ.

 

1

 

Demando. – Kelkaj homoj kuracas malsanulojn per spiritaj rimedoj, tio estas sen medikamentoj. Kiel ĝi okazas?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke estas kvar manieroj da kuracado kaj sanigado sen medikamentoj. Du el ili rezultas el materialaj kaŭzoj, kaj du el la spiritaj.

 

3

 

El la du manieroj de materiala kuracado unu bazas sin sur la fakto, ke tiel sano, kiel malsano de homo estas infektaj. La infekto de malsano estas subitega kaj rapida, dum la infekto de sano estas treege malforta kaj malrapida. Se estas starigita kontakto inter du korpoj, estas certe, ke mikroboj pasos de unu al la alia. Tiel same, kiel malsano estas transportata de unu korpo al alia per rapida kaj forta infekto, povas esti, ke forta sano de sanulo malgrandigos tre negravan malsanon de malsanulo. Tio signifas, ke la infekto de malsano estas subitega kaj havas rapidan efikon, dum la infekto de sano estas tre malrapida kaj malgrandefika, kaj eĉ tiun malgrandan efikon ĝi havas nur en okazoj de tre malgrava malsano. La potenca forto de sana korpo povas venki la malgrandan malfortecon de malsana korpo, el kio rezultas sano. Tio ĉi estas unu maniero de kuracado.

 

4

 

Alia maniero de kuracado sen medikamentoj estas per la magnetiza forto, kiu fluas de unu korpo en alian kaj estas kaŭzo de sanigo. Tiu ĉi forto havas ankaŭ tre malfortan efikon. Kelkfoje oni povas helpi al malsanulo, metante sian manon sur lian kapon aŭ koron. Kial? Pro la efiko de magnetismo kaj pro la mensa impreso, farita je la malsanulo, kaj kaŭzanta malaperon de la malsano. Sed tiu ĉi efiko anktaŭ estas tre malgranda kaj malforta.

 

5

 

El la ceteraj du manieroj de spirita kuracado – t.e. kiam rimedo de kuracado estas spirita forto – unu rezultas el kompleta mensa koncentriĝo de forta persono je malsanulo, dum la lasta esperas per la tuta koncentrita kredo, ke lia saniĝo efektiviĝos per la spirita povo de la fortulo – ĝis tia grado, ke estiĝas interna kontakto inter la forta persono kaj la malsanulo. La fortulo streĉas ĉiujn fortojn por sanigi la pacienton, kaj la malsanulo plenfidas rericevon de la sano. La efiko de tiuj ĉi mensaj impresoj kaŭzas certan ekscitecon de la nervoj, kaj tiuj ĉi impresoj kaj tiu ĉi nervekscito kaŭzas resaniĝon de la malsanulo. Tiel kiam malsanulo forte ion deziras kaj esperas, kaj ekaŭdas subite novaĵon pri efektiviĝo de la deziro, tio kaŭzas nervan eksciton, kiu tute forigas la malsanon. Same kiam estiĝas subita kaŭzo de teruro, al forta persono povas esti kaŭzita nervekscito, kiu senprokraste malsanigos lin. La kaŭzo de la malsano ne estas io materiala: ĉar tiu persono nenion manĝis kaj nenio danĝero okazis al li; la nervekscito estas tiam la sola kaŭzo de la malsano. Tiel same subita efektiviĝo de ĉefdeziro estigas tian ĝojon, ke la nervoj estas pro tio ekscititaj, kaj tiu ĉi ekscito povas kaŭzi resaniĝon.

 

6

 

Konklude, la perfekta kaj kompleta kontakto inter la spirita doktoro kaj la malsanulo, - t.e. tia kontakto, ke la spirita doktoro tute koncentriĝas, kaj la tuta atento de la malsanulo estas turnita al la spirita doktoro, de kiu li esperas ricevon de la sano – sekvigas nerveksciton kaj rezultas resaniĝon. Sed ĉio tio efikas nur ĝis certa grado, kaj ankaŭ ne ĉiam. Ĉar se iu estas atakita de tre forta malsano, aŭ estas vundita, tiuj ĉi rimedoj ne forigos la malsanon, nek cikatrigos kaj sanigos la vundon. Tio signifas, ke tiuj ĉi rimedoj ne havas la povon en gravaj malsanoj, se la korpokonstruo ne helpas, ĉar forta korpkonstruo ofte venkas malsanon. Tio ĉi estas la tria maniero de kuracado.

 

7

 

Sed la kvara maniero de kuracado estas efektivigita per la povo de la Sankta Spirito. Ĝi ne dependas de kontakto, nek de intervido, nek de apudesto; ĝi dependas de neniu kondiĉo. Ĉu la malsano estas negrava, aŭ grava, ĉu ekzistas kontakto de la korpoj, aŭ ne, ĉu estas starigita persona interligo inter la malsanulo kaj la saniganto – tiu ĉi kuracado efektiviĝas per la povo de la Sankta Spirito.

 

LXXIII.

 

KURACADO PER MATERIALAJ RIMEDOJ.

 

1

 

Hieraŭ ĉe la tablo ni parolis pri kuracado kaj spirita sanigado, kiu konsistas el kuracado de malsanoj per la spiritaj povoj.

 

2

 

Nun ni parolu pri materiala kuracado. La medicina scienco estas ankoraŭ en infaneco – ĝi ne atingis ankoraŭ maturecon, sed kiam ĝi atingos tiun punkton, kuracoj estos efektivigataj per tio, kio ne estas malplaĉa al la homa flaro kaj gusto, t.e. per nutraĵoj, fruktoj kaj legomoj, kiuj havas por homo agrablan guston kaj agrablan odoron. Ĉar la elvoka kaŭzo de malsano – t.e. la kaŭzo de la eniĝo de malsano en homan korpon – estas aŭ fizika, aŭ ĝi estas rezulto de nervekscito.

 

3

 

La ĉefaj kaŭzoj de malsanoj estas tamen fizikaj; ĉar homa korpo estas kombinita el multaj elementoj, sed en la proporcio de certe ekvilibro. Kiel longe tiu ekvilibro estas konservata, homo estas sekura kontraŭ malsano; sed kiam tiu esenca egalpezo, kiu estas la ĉefaĵo de la korpkonstruo, estas ekŝancelita, la korpkonstruo malordiĝas kaj sekvas malsano.

 

4

 

Ekzemple okazas malmultiĝo de unu el la konsistaj elementoj de homa korpo, kaj multiĝo de iu alia. Tiamaniere la proporcio de la ekvilibro estas ekskuita kaj ekestas malsano. Ekzemple unu elemento devas esti en la kvanto de mil gramoj, kaj alia en la kvanto de kvin gramoj, por ke la ekvilibro estu konservita. La parto, kiu faras mil gramojn, malgrandiĝas ĝis sepcent gramoj, ka tiu, kiu faras kvin gramojn, kreskas, ĝis la proporcio de la ekvilibro estas malordigita; tiam okazas malsano. Kiam per medikamentoj kaj kuracado la ekvilibro estas restarigita, la malsano foriĝas. Kiam ekzemple plimultiĝas la sukera elemento, la sano estas difektita, kaj kiam doktoro malpermesas dolĉajn kaj amelhavajn nutraĵojn, la ekvilibro estas restarigita kaj la malsano estas forpelita. La reordigon de tiuj elementoj de homa korpo oni povas atingi en du manieroj: aŭ per medikamentoj, aŭ per nutraĵoj: kaj kiam la korpo estas reakirinta sian ekvilibron, la malsano malaperas. Ĉiuj elementoj, kombinitaj en homo, ekzistas ankaŭ en kreskaĵoj. Tial se unu el la kombinelementoj, kiuj konstruas la korpon de homo, malmultiĝas, kaj li nutras sin per manĝaĵoj, en kiuj tiu malmultiĝinta elemento estas en granda kvanto, la ekvilibro estas restarigita kaj li rericevas la sanon. Kiel lone la celo estas reordigo de la konstruaj elementoj de la korpo, ĝi povas esti atingita per medikamentoj aŭ per nutraĵoj.

 

5

 

Plimulto de la malsanoj, kiuj atakas homojn, atakas ankaŭ bestojn, sed besto ne kuracas sin per medikamentoj. En montaroj kaj sovaĝejoj la kuracisto de la besto estas ĝia gusto aŭ flaro. Malsana besto flaras vegetaĵojn, kiuj kreskas en sovaĝejo, manĝas tiujn kiuj estas dolĉaj kaj aromaj por ĝia flaro kaj gusto, kaj resaniĝas. Tio ĉi estas la kaŭzo de ĝi resaniĝo. Kiam la sukera elemento estas malmultiĝinta en ĝia korpo, ĝi komencas sopiri dolĉaĵojn; tial ĝi manĝas herbojn kun dolĉa gusto, ĉar la naturo direktas kaj gvidas ĝin; ilia odoro kaj gusto plaĉas al ĝi, kaj ĝi manĝas ilin. La sukera elemento en ĝia korpo multiĝas, kaj ĝia sano estas restarigita.

 

6

 

Estas do klare, ke estas eble kuraci per nutraĵoj, manĝaĵoj kaj fruktoj; sed ĉar hodiaŭ la medicina scienco estas neperfekta, tiu ĉi fakto ne estas ankoraŭ plene komprenata. Kiam la medicino atingos perfektecon, oni kuracados per nutraĵoj, manĝaĵoj, aromaj fruktoj kaj legomoj kaj akvo de diversa temperaturo, varma kaj malvarma.

 

7

 

Tiu ĉi interparolo estas mallonga, sed se Dio volas, alifoje, kiam estos taŭga okazo, ni klarigos tiun ĉi demandon pli plene.

 

REEN AL LA TRIA PARTO

 

REEN AL “TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE”

 

AL LA KVINA PARTO

 

ĈEFPA Ĝ O

 

AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)

 




[1]  Homo.

 

[2]  Ekzemple se ni akceptus, ke homo iam estis kvarpiedulo, aŭ havis voston.

 

[3]  T.e. spirita mortulo.

 

 

[4]  La afero de emanado kaj elaperigado estas klarigita pli plene en la sekvanta ĉapitro.

 

[5]  Rig. “La efektiva antaŭekzisto”, p....

[6]  Laŭvorte: dependeco.

[7]  Rig. Genezo IX, 25.

[8]  t.e. ke pro tio oni ne povas riproĉi homojn pro iliaj karakteroj.

[9]  Rig. “La diferencoj inter homo kaj besto”, p…

[10]  S-ta Joh. I,13.

[11]  Unu farsako egalas al ĉirkaŭ kvar mejloj.

[12]  Laŭ la persa kutimo oni kalkulas distancon laŭ tempo.

[13]  Mírzá Yahyá Subh-i-Azal, duonfrato de Bahá’u’lláh, kaj lia nepacigebla malamiko.

[14]  “Forvualitaj spiritoj” ĉi tie signifas saĝohavajn animojn, animojn ne posedantajn la spiriton de kredo. Rig: “Animo, spirito kaj menso”, p…

PARTO V

 

DIVERSAĴOJ

 

LXXIV.

 

NEEKZISTO DE MALBONO.

 

1

 

Ĝusta klarigo de ĉi tiu objekto estas tre malfacila. Sciu, ke estas du specoj de aĵoj: materialaj kaj spiritaj, percepteblaj per la sentoj kaj intelektaj.

 

2

 

Aĵoj senteblaj estas tiuj, kiujn oni perceptas per la kvin eksteraj sentoj; tiel la eksteraj estaĵoj, kiuj la okuloj vidas, estas nomataj senteblaj. Intelektaj aĵoj estas tiuj, kiuj ne havas eksteran ekziston, sed estas mensaj konceptoj. Ekzemple menso mem estas intelektaĵo, kiu ne havas eksteran ekziston. Ĉiuj karakteraĵoj kaj kvalitoj de homo formas intelektan estaĵon, kaj ne estas senteblaj.

 

3

 

Mallonge dirante, la intelektaj realaĵoj, kiel ĉiuj kvalitoj kaj admirindaj perfektecoj de homo, estas pure bonaj, kaj ekzistas. Malbono estas simple neekzisto de ili. Tiel malklereco estas manko de scio, eraro estas manko de gvido, forgesemo estas manko de memoro, malsaĝeco estas manko de saĝeco. Ĉio tio ne havas realan ekziston.

 

4

 

Tiel same la senteblaj realaĵoj estas absolute bonaj, kaj malbono estas ŝuldata al ilia neekzisto; ekzemple blindeco estas manko de vido, surdeco estas manko de aŭdo, malriĉeco estas manko de riĉaĵo, malsano estas manko de sano, morto estas manko de vivo, kaj malforteco estas manko de forto.

 

5

 

Malgraŭ tio dubo prezentas sin al la menso: nome skorpioj kaj serpentoj estas venenpikaj. Ĉu tio estas bona, aŭ malbona, ĉar ili ja estas vivantaj estaĵoj? Jes, skorpio estas malbona rilate al homom; serpento estas malbona rilate al homo, sed rilate al si mem ili ne estas malbonaj, ĉar la veneno estas ilia armilo kaj per la pikado ili defendas sin. Sed ĉar la elementoj de ilia veneno ne harmonias kun niaj elementoj, t.e. antagonismo estas inter tiuj diversaj elementoj, tiu ĉi antagonismo estas malbona; sed en la realeco rilate al si mem ili estas bonaj.

 

6

 

La epitomo de tiu ĉi interparolo estas, ke estas eble, ke unu aĵo rilate al alia povas esti malbona, kaj samtempe inter la limoj de sia propra estado ĝi povas ne esti malbona. Estas do pruvite, ke en la ekzisto estas nenia malbono; ĉion, kion Dio kreis, Li kreis bone. Tiu malbono estas neniaĵo; tiel morto estas neesto de vivo. Kiam homo ne ricevas plu la vivon, li mortas. Mallumo estas neesto de lumo: kiam mankas lumo, estas mallumo. Lumo estas ekzistanta aĵo, sed mallumo estas neekzistanta. Riĉaĵo estas ekzistanta aĵo, sed malriĉeco estas neekzistanta.

 

7

 

Estas do klare, ke ĉiu malbono egalas al neekzisto. Bono ekzistas, malbono estas neekzistanta.

 

LXXV.

 

EKZISTAS DU SPECOJ DE TURMENTOJ.

 

1

 

Sciu, ke estas du specoj de turmentoj: subtilaj kaj malsubtilaj. Ekzemple malklereco mem estas turmento, sed ĝi estas subtila turmento; indiferenteco al Dio mem estas turmento, tiel same kiel mensogemo, krueleco kaj perfidemo. Ĉiuj malperfektecoj estas turmentoj, sed tio estas subtilaj turmentoj. Sendube por inteligenta homo morto estas pli bona, ol peko, kaj fortranĉo de la lango estas pli bona, ol mensogo aŭ kalumnio.

 

2

 

La turmentoj de la alia speco estas malsubtilaj; ekzemple punpago, malliberigo, batado, forpelo kaj ekzilo. Sed por la anaro de Dio apartigo de Dio estas la plej granda el ĉiuj turmentoj.

 

LXXVI.

 

LA JUSTECO KAJ FAVOREMO DE DIO.

 

1

 

Sciu, ke plenumi justecon estas doni al ĉiu konforme al lia merito. Ekzemple kiam laboristo laboras de mateno ĝis vespero, la justeco postulas, ke oni donu al li lian pagon; sed se li farus nenian laboron kaj havus neniajn penojn, estus al li donita donaco: tio estas favoro. Se vi donas almozon kaj donacon al malriĉulo, kvankam li plenumis por vi nenian laboron kaj faris nenion, per kio li ĝin meritus, tio estas favoro. Tiel Kristo petis pardonon por siaj mortigintoj; tio estas nomata favoro.

 

2

 

La problemo de boneco aŭ malboneco de afero estas decidita aŭ de racio, aŭ de leĝo. Kelkaj kredas, ke ĝi estas decidita en leĝo, kiel ekzemple la judoj, kiuj kredas, ke ĉiuj ordonoj de la Pentateŭko estas absolute devigaj, kaj rigardas ilin kiel la aferojn de la leĝo, ne de racio. Ili tiel diras, ke laŭ unu el la ordonoj de la Pentateŭko estas kontraŭleĝe manĝi viandon kune kun betero, ĉar tio estas “taref”, kaj “taref” hebree signifas malpura, kiel “koŝer” signifas pura. Tio ĉi estas, laŭ ili, la demando de la leĝo, ne de racio.

 

3

 

Sed la teologoj pensas, ke la boneco kaj malboneco de aferoj dependas same de racio, kiel de leĝo. La ĉefa bazo de malpermeso de ŝtelo, perfido, mesogo, hipokriteco kaj krueleco estas racio. Ĉiu inteligenta homo komprenas, ke murdo, ŝtelo, perfido, mensogo, hipokriteco kaj krueleco estas malbonaj kaj mallaŭdindaj; ĉar se vi pikos homon per dorno, li krios, plendos kaj ĝemos; estas do klare, ke li komprenos, ke murdo estas laŭracie malbona kaj mallaŭdinda. Seli plenumos murdon, li estos responda, ĉu la famo de profeto atingis lin, aŭ ne; ĉar la mallaŭdindan karakteron de la ago formulas la racoi. Se homo plenumas tiun malbonan agon, li certe estos responda.

 

4

 

Sed tie, kie la ordonoj de profeto ne estas konataj, kaj kie homoj ne agas konforme al la diaj instruoj, kiel la ordono de Kristo pri repago de malbono per bono, sed agas konforme al la deziroj de la naturo, t.e. se ili turmentas tiujn, kiuj ilin turmentas, tiam, de la vidpunkto de la religio, ili estas senkulpaj, ĉar la diaj instruoj ne estis konigitaj al ili. Kvankam ili ne meritas favoremon kaj bonfaremon, tamen Dio traktas ilin kun favoremo kaj pardonas ilin.

 

5

 

Konforme al la racio venĝo ankaŭ estas mallaŭdinda, ĉar per venĝo la venĝanto atingas nenian bonan rezultaton. Tiel se unu homo batas alian, kaj la batato venĝas, redonante la baton, kian profiton li havos? Ĉu tio estos balzamo por lia vundo kaj kuracilo por lia doloro? Ne, Dio gardu! Vere, la ambaŭ agoj estas egalaj, la ambaŭ estas maljustaĵoj; la sola diferenco estas, ke unu okazis antaŭe, kaj la alia poste. Tial se la batito pardonas, se li eĉ agas en maniero kontraŭa al tiu, laŭ kiu li estis traktita, tio estas laŭdinda. La leĝo de la socio punos la atakinton, sed ne venĝas. La celo de tiu puno estas averti, gardi, kontraŭstari kruelecon kaj leĝrompon, por ke aliaj homoj ne agu tirane.

 

6

 

Sed se tiu, kiu estas batita, pardonas kaj forgesas, li elmontras grandegan favoremon. Tio ĉi estas inda je admiro.

 

LXXVII.

 

LA ĜUSTA METODO DE TRAKTADO DE KRIMULOJ.

 

1

 

Demando. – Ĉu oni devas puni krimulon, aŭ pardoni kaj malatenti lin?

 

2

 

Respondo. – Estas du specoj de repagaj punoj. Unu estas venĝo, la alia estas instrupuno. Homo ne rajtas venĝi sin, sed la socio rajtas puni krimulon, kaj la celo de tiu puno estas averti kaj antaŭgardi, ke neniu alia persono kuraĝu plenumi similan krimon. Tiu puno celas defendon de la rajtoj de homo, sed ne venĝon; venĝo trankviligas la koleron de koro per kontraŭstarigo de unu malbono al alia. Tio ĉi ne estas permesebla, ĉar homo ne rajtas venĝi sin. Sed se oni ĝenerale pardonadus al krimuloj, la ordo de la mondo estus renversita. Tial puno estas unu el la necesaĵoj, esencaj por sendanĝereco de socioj, sed tiu, kiun suferigis la leĝrompanto, ne rajtas venĝi sin; kontraŭe, li devas pardoni kaj forgesi, ĉar tio ĉi estas inda je la mondo de homo.

 

3

 

La socio devas puni suferiganton, murdiston, malbonfaranton, por averti kaj deteni aliajn de plenumo de similaj krimoj. Sed la plej esenca afero estas, ke ĉiuj homoj devas esti edukitaj tiamaniere, ke ili plenumadu neniajn krimojn, ĉar estas eble tiel eduki la amasojn, ke ili evitadu kaj abomenu krimadon, ke krimo mem prezentu sin al ili kiel plej granda puno, plej terura kondamno kaj turmento. Tiel estos plenumataj neniaj krimoj, postulantaj punon.

 

4

 

Ni devas paroli pri aferoj, kiuj estas plenumeblaj en tiu ĉi mondo. Ekzistas multaj teorioj kaj altaj ideoj pri tiu ĉi objekto, sed ili ne estas realigeblaj; ni devas do paroli pri aferoj plenumeblaj.

 

5

 

Ekzemple se iu premas, ofendas alian aŭ maljustas kontraŭ li, kaj la ofendito repagas la malbonfaron, tio estas venĝo, kaj ĝi estas riproĉinda. Se filo de ‘Amr mortigas filon de Zayd, la lasta ne rajtas mortigi filon de ‘Amr; se li faras tion, ĝi estas venĝo. Se ‘Amr malhonoras Zayd-on, la lasta ne rajtas malhonori ‘Amron: se li faras tion, ĝi estas venĝo, kaj ĝi estas tre mallaŭdinda. Kontraŭe, li devas repagi bonon por la malbono, kaj ne nur pardoni, sed eĉ, se eble, komplezi al sia preminto. Tia konduto estas inda je homo, ĉar kion li profitas per venĝo? La du agoj egalvaloras; se unu estas mallaŭdinda, la ambaŭ estas mallaŭdindaj. La sola diferenco estas tio, ke unu el ili estas plenumita antaŭe, kaj la dua poste.

 

6

 

Sed la socio havas la rajton de gardo kaj sindefendo. Krom tio la socio ne havas malamon kaj malamikecon kontraŭ mortiginto; ĝi malliberigas kaj punas nur por defendo kaj sendanĝereco de aliaj. La celo ne estas venĝi sin kontraŭ la mortiginto, sed havigi al li punon, kiu defendos la socion. Se la socio kaj la heredintoj de la mortigito egale pardonus kaj repagus la malbonon per bono, la kruelulo senĉese malbonagus kontraŭ aliaj kaj senĉese okazadus murdoj. Malvirtuloj, simile al lupoj, ekstermadus la ŝafojn de Dio. La socio, kiu punas, faras tion pro nenia malbonvolo kaj malamikeco, kaj ĝi ne deziras satigi la koleron de sia koro; ĝi celas per la puno gardi aliajn, por ke oni ne plenumadi kruelaĵojn.

 

7

 

Tiel la vortoj de Kristo: “Se iu frapos vin sur unu vangon, turnu al li la duan” [1]   celis instrui homojn, ke ili ne serĉu personan venĝon. Li ne intencis diri, ke se lupo atakus ŝafaron kaj volus ĝin ekstermi, oni lasu la lupon fari tion ĉi. Ne, se Kristo scius, ke lupo penetris en ŝafaron kaj estas ekstermonta ĝin, li certe malpermesus al [ĝi] tion.

 

8

 

Kiel pardonemo estas unu el la atributoj de la Kompatema, tiel ankaŭ justeco estas unu el la atributoj de la Sinjoro. La tendo de la estado estas bazita sur la kolono de justeco, ne sur pardonemo. La daŭrado de la homaro dependas de justeco, ne de pardonemo. Se nun, ekzemple, oni praktikus en ĉiuj landoj la leĝon de pardono, baldaŭ la mondo estus malordigita kaj la fundamentoj de la homa vivado falus en rubojn. Se, ekzemple, la registaroj de Eŭropo ne kontraŭstarus la faman Atillon, li ne postlasus en unu vivan homon.

 

9

 

Kelkaj homoj estas kiel sangavidaj lupoj: se ili antaŭvidus nenian punon, ili mortigadus homojn nur por plezuro kaj amuzo. Unu el la tiranoj de Persujo mortigis sian edukiston por ŝerco, por nura amuzo kaj sporto. La fama Mutawakkil, la Abassido, alvokinte al si siajn ministrojn, konsilantojn kaj oficistojn, malfermigis skatolon de skorpioj meze de la kunvenintoj, kaj malpermesis al ĉiuj movi sin. Kiam la skorpioj pikis la ĉeestantojn, li laŭte ridegis.

 

10

 

Resumante, la bonstato de la socio dependas de justeco, ne de pardono. Tiel la instruoj de Kristo pri indulgo kaj pardono ne signifas, ke se iu nacio invadus viajn landojn, bruligus viajn domojn, rabus viajn havaĵojn, atakus viajn edzinojn, infanojn kaj parencojn kaj ofendus vian honoron – vi devus esti subiĝemaj al la tiranaj malamikoj kaj lasi ilin plenumadi ĉiujn tiujn malbonagojn. Ne, la vortoj de Kristo koncernas konduton deindividuo rilate al alia individuo. Se unu homo atakas alian, la atakito devas pardoni lin. Sed la socio devas defendi la rajtojn de homo. Tiel se iu atakos, ofendos min, malbonfaros al mi kaj vundos min, mi ne kontraŭstaros lin kaj pardonos al li. Sed se iu volos ataki Sayyid’on Man sh adi’n, [2]  mi certe malhelpos al li tion. Kvankam por la malbonfaranto nesinmikso estus evidenta afableco, ĝi estus maljusta kontraŭ Man sh adi. Se en tiu ĉi momento sovaĝa arabo enirus ĉi tien kun nudigita glavo, volante vin ataki, vundi kaj mortigi, plej certe mi malhelpus al li. Se mi forlasus vin al la arabo, tio estus maljusta, ne justa. Sed se li ofendus min persone, mi pardonus lin.

 

11

 

Oni devas diri ankoraŭ unu aferon: nome, ke la socioj tage kaj nokte okupas sin per kreado de punleĝoj, per preparado kaj organizado de iloj kaj rimedoj de puno. Oni konstruas malliberejojn, faras ĉenojn kaj katenojn, aranĝas ekzilejojn kaj diversajn punlaborojn kaj torturojn, kaj oni esperas per tiuj rimedoj disciplini krimulojn – dum efektive ĉio trio kaŭzas nur pereigon de moraleco kaj malbonigon de karakteroj. Kontraŭe, la socio devas tage kaj nokte kun plej granda fervoro kaj energio zorgi kaj klopodi pri edukado de homoj, igi ilin tagon post tago progresadi kaj altiĝadi en instruiteco kaj scienco, alproprigadi al si virtojn, akiradi bonajn morojn kaj evitadi malvirtojn, tiel, ke krimoj ne okazadu. Nuntempe tamen superas la malo; la socioj ĉiam pensas pri enkonduko de punleĝoj, pri pretigo de punrimedoj, de instrumentoj de morto kaj sufero, de lokoj por malliberuloj kaj ekziluloj, kaj ili atendas plenumadon de krimoj. Tio ĉi havas malmoraligan efikon.

 

12

 

Sed se la socio penus edukadi la amasojn, tagon post tago pligrandiĝadus instruiteco kaj sciado, la komprenado estus plivastigita, la sentemo disvolviĝus, la manieroj boniĝus kaj la moroj normaliĝus; unuvorte en ĉiuj tiuj klasoj de perfektecoj estus progreso, kaj estus malpli da krimoj.

 

13

 

Oni konvinkiĝis, ke inter popoloj civilizitaj krimoj estas malpli oftaj, ol inter la necivilizintaj; tiel estas inter tiuj, kiuj atingis la veran civilizacion, kiu estas la dia civilizacio de tiuj, kiuj unuigas ĉiujn spiritajn kaj materialajn perfektecojn. Ĉar malklereco estas kaŭzo de krimoj, ju pli kreskas sciado kaj instruiteco, des pli malkreskas krimoj. Konsideru, kiel ofte okazas murdoj inter la barbaruloj de Afriko; ili eĉ mortigas sin reciproke por manĝi karnon kaj sangon unu de alia! Kial tiaj sovaĝaĵoj ne okazas en Svisujo? La kialo estas klara: ĉar edukiteco kaj virtoj malebligas tion.

 

14

 

Tial la socio devas pensi pli pri neebligado de krimoj, ol pir ilia severa punado.

 

LXXVIII.

 

STRIKOJ.

 

1

 

Vi demandis min pri strikoj. Tiu ĉi demando estas kaj estos dum longa tempo tre malfacila problemo. Strikoj havas du kaŭzojn. Unu estas ekstrema ruzeco kaj rabemo de kapitalistoj kaj industriistoj, la alia tropostuloj, avideco kaj malbonvolo de laboristoj kaj metiistoj. Estas do necese kuraci tiujn ambaŭ kaŭzojn.

 

2

 

Sed la ĉefa kaŭzo de la malfacilaĵoj kuŝas en la leĝoj de la nuna civilizacio; ĉar ili ebligas al malgranda nombro da homoj amasigi senkomparajn havaĵojn, kiuj estas ekster iliaj bezonoj, dum la pli granda nomrbo estas malriĉa, senigita de ĉio kaj en grandega mizero. Ĝi estsa kontraŭa al justeco, homeco, egaleco; ĝi estas la plejsupro de maljusteco kaj malo de tio, kio kaŭzas la dian kontentecon.

 

3

 

Tiu ĉi kontrasto estas propra speciale al la homa mondo: inter aliaj kreaĵoj, t.e. inter preskaŭ ĉiuj bestoj regas certa justeco kaj egaleco. Tiel etsa en ŝafaro de ŝafisto, en arbara cervaro, inter birdoj de stepoj, ebenaĵoj, montaĵoj aŭ fruktoĝardenoj – preskaŭ ĉiu besto ricevas justan parton, bazitan sur egaleco. Inter ili oni ne trovas tian diferencon de vivrimedoj: tial ili vivas en plej perfekta paco kaj ĝojo.

 

4

 

Tute malsimila okazas en la homa gento, kiu persistas en la grandega eraro kaj absoluta maljusteco. Konsideru personon, kiu amasigis trezorojn, koloniiginte landon je sia profito: li akiris senkomparajn riĉaĵojn kaj havigis al si profitojn kaj rentojn, kiuj fluas kiel rivero, dum centmilo da malfeliĉuloj, malfortaj kaj senpovaj, bezonegas panpecon. En tio estas nek egaleco, nek frateco. Vi vidas, ke tiel estas detruita la ĝenerala paco kaj ĝojo, la bonstato de la homaro estas parte neniigita kaj la komuna vivado estas senfrukta. Efektive, riĉaĵoj, honorojn, komerco, industrio estas en la manoj de kelkaj industriistoj, dum aliaj homoj suferas verajn seriojn da malfacilaĵoj kaj senlimajn zorgojn: ili havas nek profitojn nek gajnojn, nek bonstaton nek pacon.

 

5

 

Oni devas proklami regulojn kaj leĝojn, kij reguligos la superfluajn riĉegaĵojn de certaj privataj personoj kaj la mizeron de la milionoj el la malriĉaj amasoj; tiamaniere estos atingita certa modereco. Absoluta egaleco estas tamen same neebla, ĉar absoluta egaleco en havaĵoj, honoroj, komerco, agrikulturo, industrio rezultus mankon de bonstato, senkuraĝigon, malorganizon de vivrimedoj kaj ĝeneralan malkontentecon: la socia ordo estus tute pereigita. Estas do granda saĝeco en la fakto, ke egaleco ne estas aldevigita de leĝo: pro tio estas preferinde, ke moderigado faru sian taskon. La ĉefa afero estas, ke per reguloj kaj leĝoj oni malebligu kolektadon de supermezuraj riĉaĵoj al certaj personoj, kaj defendu la esencajn bezonojn de la amasoj. Ekzemple industriistoj kaj fabrikistoj amasigas ĉiutage trezorojn, kaj malriĉaj metiistoj ne gajnas siajn tagajn bezonaĵojn: tio ĉi estas plejsupro de maljusteco, kaj neniu justa homo povas ĝin aprobi. Tial oni devas proklami leĝojn kaj regulojn, kiuj eligos al laboristoj ricevadi de faktorihavantoj siajn salajrojn kaj partaĵon de kvarono aŭ kvinono de la profitoj, konforme al la bezonoj de la faktorio, aŭ iel alia laboristoj kaj industriistoj devas juste dividi la profitojn kaj gajnojn. Vere, la direktado kaj administrado de aferoj venas de la posedanto de faktorio, kaj la penado kaj laborado – de la laboristoj. Alivorte, laboristoj devas ricevadi salajrojn, kiuj certigus al ili sufiĉan vivtenadon, kaj kiam ili ĉesas labori, iĝinte senfortaj kaj senhelpaj, ili devas ricevadi de la posedanto de la faktorio sufiĉan pension. La salajroj devas esti sufiĉe altaj, per ke la bezonoj de la laboristoj estu kontentigitaj per la ricevataj sumoj, kaj por ke ili povu iom ŝpari por la tagoj de bezono kaj senhelpeco.

 

6

 

Kiam la aferoj estos tial aranĝitaj, la posedantoj de faktorioj ne amasigados ĉiutage riĉaĵojn, kiujn ili absolute ne bezonas (ne konsiderante, ke kiam havaĵo estas ekstermezura, la kapitalisto ektrovas sin sub terura ŝarĝo kaj falas en grandajn malfacilaĵojn kaj zorgojn; la administrado de troaj riĉaĵoj estas malfacila kaj elĉerpas la naturajn fortojn de homo). Aliflanke la laboristoj kaj metiistoj ne estos plu en grandega mizero kaj malriĉeco, ili ne suferados plu plej krudajn mankojn ĝis la fino de sia vivo.

 

7

 

Estas do klare kaj evidente, ke divido de grandegaj riĉaĵoj inter malgrandan nombron da personoj, dum la amasoj estas en mizero, estas malnobla kaj maljusta. Tiel same absoluta egaleco estas barilo kontraŭ la vivado, bonstato, ordo kaj paco de la homaro. En tia demando preferinda estas justa mezo. Ĝi kuŝas en modereco de kapitalistoj en la enpoŝigado de profitoj, kaj en ilia konsideremo por la bezonoj de malriĉuloj kaj senhavuloj; t.e. laboristoj kaj metiistoj ricevas fiksitan kaj difinitan tagan rekompecon kaj partoprenas en la ĝeneralaj profitoj de la faktorio.

 

8

 

Estus bone, konsiderante la socialajn rajtojn de industriistoj, laboristoj kaj metiistoj, proklami leĝojn, donantajn moderajn profitojn al industriistoj, kaj al laboristoj la necesajn vivrimedojn kaj sekurecon por la estonteco. Tiamaniere, kiam ili malfortiĝos kaj ĉesos labori, iĝos maljunaj kaj senhelpaj, kaj mortos, postlasante neplenaĝajn infanojn, tiuj infanoj ne pereos pro ekstrema mizero. Kaj ankaŭ el la gajnoj de la faktorio, al kiuj ili havos rajtojn, ili ĉerpos certajn vivrimedojn.

 

9

 

Tiel same laboristoj ne devas plu ribeli kaj malkvieti, nek fari postulojn ekster siaj rajtoj; ili ne devas plu striki, ili devas esti obeemaj kaj subiĝemaj kaj ne postuli ekstremajn salajrojn. Sed la reciprokaj rajtoj de la ambaŭ kunigitaj partioj estos fiksitaj kaj difinitaj, konforme al kutimo, per justaj kaj senpartiaj leĝoj. Se unu el la partioj ofendos la leĝon, juĝistaro juĝos la aferon kaj per efika monpuno ĉesigos la leĝofendadon; tiamaniere la ordo estos restarigita kaj la konfliktoj solvitaj. La sinmiksado de juĝistaro kaj de registaro en la konfliktojn, kiuj povas okazi inter industriistoj kaj laboristoj, estas laŭleĝa, ĉar kurantaĵojn inter laboristoj kaj industriistoj oni ne povas kompari kun ordinaraj aferoj inter privataj personoj, kiuj ne koncernas la publikon kaj per kiuj la registaro mem ne devas sin okupi. Efektive, kvankam laŭŝajne tiuj konfliktoj inter labordonantoj kaj laboristoj estas aferoj inter privataj personoj, ili alportas ĝeneralan malutilon; ĉar komerco, industrio, agrikulturo kaj la ĝeneralaj aferoj d ela lando estas firme interligitaj. Se unu el ili suferas perforton, la malutilo suferigas la amasojn. Tial la konfliktoj inter laboristoj kaj industriistoj estas kaŭzo de ĝenerala malutilo.

 

10

 

La juĝistaro kaj la registaro havas pro tio la rajton de sinmikso. Kiam inter du personoj okazas konflikto, konceranta privatajn rajtojn, estas necese, se iu tria solvu la demandon: tio ĉi estas la rolo de la registaro; kiel do la demando de strikoj, kiuj kaŭzas zorgojn en la tuta lando kaj ofte estas ligitaj kun ekstremaj sueroj de laboristoj kaj kun rabemo de industriistoj, povus esti malorgata?

 

11

 

Bona Dio! ĉu estas eble, ke vidante iun el siaj proksimuloj mortantan pro malsato, senigita de ĉio, homo povas restadi kaj vivi komforte en sia luksa domego? Ĉu tiu, kiu rekontas alian en plej granda mizero, povas ĝui siajn riĉaĵojn? Jen kial en la religio de Dio estas ordonite kaj decidite, ke riĉuloj ĉiujare fordonadu certan parton de siaj riĉaĵoj por subteno de malriĉuloj kaj malfeliĉuloj. Tio estas la fundamento de la religio de Dio, kaj la plej grava el la ordonoj.

 

12

 

Ĉar nun homo ne estas devigata de registaro, se pro la natura inklino de sia bona koro, kun plej granda spiriteco li faras tiun elspezon por malriĉuloj, tio estas ago tre laŭdinda, aprobinda kaj plaĉinda.

 

13

 

Tia estas la signifo de la bonaj faroj en la Sanktaj Libroj kaj Tabuletoj.

 

LXXIX.

 

LA REALECO DE LA EKSTERA MONDO.

 

1

 

Certaj sofistoj pensas, ke ekzisto estas iluzio, ke ĉiu estaĵo estas absoluta iluzio, kiune havas ekziston; alivorte, ke la ekzisto de estaĵoj estas kiel miraĝo, aŭ kiel reflekto de bildo en akvo aŭ spegulo, kiu estas nur ŝajnaĵo, havanta nenian esencaĵon, fundamenton aŭ realecon.

 

2

 

Tiu ĉi teorio estas erara; ĉar kvankam la ekzisto de kreaĵoj kompare kun la ekzisto de Dio estas iluzio, tamen en la kondiĉo de kreaĵo ĝi havas realan kaj certan ekziston. Vane estas nei ĉi tion. Ekzemple la ekzisto de mineralo kompare kun tiu de homo estas neekzisto; kiam homo estas ekstervide neniigita, lia korpo iĝas mineralo, sed mineralo havas la ekziston en la minerala mondo. Pro tio estas klare, ke la tero, rilate al la ekzisto de homo, estas neekzistanta, kaj ĝia ekzisto estas iluzia; sed rilate al mineralo ĝi ekzistas.

 

3

 

Tiel same la ekzisto de kreaĵoj kompare kun la ekzisto de Dio estas nur iluzio kaj neniaĵo; ĝi estas ŝajnaĵo, kiel bildo, reflektita en speguo. Sed kvankam bildo, kiun oni vidas en spegulo, estas iluzio, la fonto kaj realaĵo de tiu iluzia bildo estas la reflektita persono, kies vizaĝo aperas en la spegulo. Mallonge dirante, la respegulaĵo rilate al la respegulita persono estas iluzio.

 

4

 

Estas do klare, ke kvankam kreaĵoj kompare kun la ekzisto de Dio ne havas ekziston, sed estas kiel ŝajnaĵoj kaj respegulaĵoj, en sia propra grado ili tamen ekzistas.

 

5

 

Pro ĉi tio estis dirite, ke tiuj, kiuj malatentas Dion kaj neas Kriston, estas mortaj, kvankam ekstere ili estas vivaj; sed kompare kun tiuj, kiuj kredas, ili estas mortaj, blindaj, surdaj kaj mutaj. Tion ĉi pensis Kristo, dirante: “Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.” [3]

 

LXXX.

 

LA EFEKTIVA ANTAŬEKZISTO.

 

1

 

Demando. – Kiom da specoj de antaŭekzisto kaj de fenomenoj?

 

2

 

Respondo. – Kelkaj saĝuloj kaj filozofoj kredas, ke estas du specoj de antaŭekzisto: la esenca antaŭekzisto kaj la antaŭekzisto de tempo. Estas ankaŭ du specoj de fenomenoj, la esencaj fenomenoj kaj tiuj de tempo.

 

3

 

La esenca antaŭekzisto estas ekzisto, kiu ne estas antaŭita de iu kaŭzo, sed la esencaj fenomenoj estas antaŭitaj de kaŭzo. La antaŭekzisto de tempo estas sen komenco, sed la fenomenoj de tempo havas komencon kaj finon: ĉar la ekzisto de ĉio dependas de kvar kaŭzoj – la estiga kaŭzo, la materio, la formo kaj la fina kaŭzo. Ekzemple tiu ĉi seĝo havas farinton, kiu estas lignaĵisto, substancon, kiu estas ligno, formon, kiu estas tiu de seĝo, kaj celon, kiu estas, ke oni uzu ĝin por sidi. Tial tiu ĉi seĝo estas esence fenomena, ĉar ĝi estas antaŭita de kaŭzo, kaj ĝia ekzisto dependas de kaŭzoj. Tio ĉi estas nomata esence kaj efektive fenomena.

 

4

 

La mondo de ekzisto rilate al sia farinto estas efektiva fenomeno. Ĉar la korpo estas vivtenata de la spirito, ĝi estas rilate al la spirito esenca fenomeno. La spirito estas sendependa de la korpo, kaj rilate al ĝi la spirito estas esence antaŭekzista. Kvankam la radioj estas ĉiam neapartigeblaj de la suno, tamen la suno estas antaŭekzista kaj la radioj estas fenomenaj, ĉar la ekzisto de la radioj dependas de tiu de la suno, sed la ekzisto de la suno ne dependas de tiu de la radioj, ĉar la suno estas la donanto, kaj la radioj estas la donaĵo.

 

5

 

La dua teoremo estas, ke ekzisto kaj neekzisto estas relativaj. Se oni diras, ke io venis en la ekziston el neekzisto, tio ĉi ne koncernas absolutan neekziston, sed signifas, ke ĝia antaŭa kondiĉo kompare kun ĝia nuna kondiĉo estis nenieco. Ĉar absoluta neekzisto ne povas enhavi ekziston, ĉar ĝi ne kapablas al ekzisto. Homo, same kiel mineralo, estas ekzistanta, sed la ekzisto de mineralo kompare kun tiu de homo estas nenieco, ĉar kiam la korpo de homo estas neniigita, ĝi iĝas polvo kaj mineralo. Sed kiam polvo progresiras en la homan mondon kaj senviva korpo iĝas vivanta, homo ekekzistas. Kvankam polvo, t.e. mineralo, havas ekziston en sia propra kondiĉo, kompare kun homo tio estas neekzisto. Ili ambaŭ ekzistas, sed la ekzisto de polvo kaj mineralo kompare kun homo estas neekzisto kaj nenieco; ĉar kiam homo iĝas neekzistanta, li ŝanĝas sin en polvon kaj mineralon.

 

6

 

Tial, kvankam la mondo de pasemaĵoj ekzistas, kompare kun la ekzisto de Dio ĝi estas neekzistanta kaj nenia. Homo ekzistas kaj polvo ekzistas, sed kiel granda diferenco estas inter la ekzisto de mineralo kaj tia de homo! La unua kompare kun la dua estas neekzistanta. Tiel same la ekzisto de kreaĵoj kompare kun la ekzisto de Dio estas neekzistanta. Tiel estas evidente kaj klare, ke kvankam estaĵoj ekzistas, rilate al Dio kaj al la Vorto de Dio ili estas neekzistantaj. Tio ĉi estas la komenco kaj la fino de la Vorto de Dio, kiu diras: “Mi estas Alfo kaj Omego” [4] , ĉar Li estas la komenco kaj la fino de Malavaraĵoj. La Kreinto ĉiam havis kreadon: la radioj ĉiam brilis kaj lumis el la realaĵo de la suno, ĉar sun la radioj la suno estus dense malluma. La nomoj kaj atributoj de Dio postulas ekziston de estaĵoj, kaj la Eterna Malavareco ne ĉesos. Se tiel estus, ĝi estus kontraŭa al la perfektecoj de Dio.

 

LXXXI.

 

REENKORPIĜO.

 

1

 

Demando. – Kiel prezentas sin la vero de la demando pri reenkorpiĝo, kiun kredas certaj homoj?

 

2

 

Respondo. – La celo de tio, kion ni diros, estas klarigi la realecon – ne moki la kredojn de aliaj homoj; ni volas nur klarigi la faktojn – ĝi estas ĉio. Ni ne kontraŭas ies ideojn, nek aprobas kritikadon.

 

3

 

Sciu do, ke tiuj kiuj kredas je reenkorpiĝo, dividas sin en du klasojn: la unua klaso ne kredas je spiritaj punoj kaj rekompencoj en la alia mondo; ili supozas, ke homo per reenkorpiĝo kaj reveno en tiun ĉi mondon ricevas pagojn kaj rekompencojn; ili opinias, ke ĉielo kaj infero estas limigitaj al tiu ĉi mondo, kaj ili ne parolas pri ekzisto de alia mondo. Inter ili estas du pluaj dividoj: unu grupo pensas ke homo kelkfoje revenas en tiun ĉi mondon en la formo de besto, por suferi severan punon, kaj ke post trasufero de tiu dolora turmento li estos liberigita el la besta mondo kaj revenos en la homan mondon; tio ĉi estas nomata transmigrado. La alia grupo pensas, ke el la homa mondo oni denove revenas en la homan mondon, kaj ke per tiu reveno oni ricevas rekompencojn kaj punojn por sia antaŭa vivo; tio ĉi estas nomata reenkorpiĝo. Neniu el tiuj du klasoj diras eĉ unu vorton pri alia mondo ekster ĉi tiu.

 

4

 

La dua kategorio de tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, konfirmas la ekziston de la alia mondo, kaj ili konsideras reenkorpiĝadon kiel rimedon de perfektiĝado, t.e. ili pensas, ke homo, forirante el tiu ĉi mondo kaj revenante ĝin, iom post iom akirados perfektecojn, ĝis li atingos la plej esencan perfektecon. Alivorte, ke homoj estas kombinitaj el materio kaj forto; la materio en la komenco, tio estas en la unua ciklo, estas malperfekta, sed per konstanta revenado en tiun ĉi mondon ĝi progresas, akiras subtilecon kaj delikatecon, ĝis ĝi fariĝas kiel polurita spegulo, kaj la forto, kiu estas la spirito mem, realiĝas en ĝi kun ĉiuj perfektecoj.

 

5

 

Tiel prezentas la aferon tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo kaj transmigrado. Ni koncizigis ĉi tion; se ni volus paroli pri detaloj, ĝi okupus tro multe da tempo; tiu ĉi resumo estas sufiĉa. Oni prezentas neniajn logikajn argumentojn kaj pruvojn de tiu ĉi problemo; ĉio estas nur supozoj kaj konkludoj el konjektoj, ne konvinkaj argumentoj. Oni devas demandi la kredantojn de reenkorpiĝo pri pruvoj, ne pri konjektoj, supozoj kaj imagaĵoj.

 

6

 

Sed vi demandis min pri argumentoj pri neebleco de reenkorpiĝo, kaj ĉi tion ni devas klarigi. La unua argumento pri ĝia neebleco estas, ke la ekstero estas esprimo de la interno; la tero estas spegulo de la Regno; la materiala mondo respondas al la spirita. Rimarku nun, ke en la sentebla mondo aperaĵoj ne ripetas sin, ĉar neniu estaĵo iarilate estas identa kun alia, aŭ sama. La signo de unuobleco estas videbla kaj klara en ĉio. Se ĉiuj grenejoj de la mondo estus plenaj de grajnoj, vi ne trovus du grajnojn absolute similajn, samajn kaj sendiference identajn. Estas certe, ke estos inter ili diferencoj kaj malsamecoj. Ĉar la pruvo de unikeco ekzistas en ĉio, kaj la Unueco kaj Unuobleco de Dio estas klare en la realeco de aĵoj, ripetiĝo de unu aperaĵo estsa absolute neebla. Tial reenkorpiĝo, kiu estas reapero de tiu sama spirito kun la antaŭa esenco kaj kondiĉo en tiu sama aperomondo, estas neebla kaj neefektivigebla. Kial ripetiĝado de tiuj samaj aperoj estas neebla kaj neallasebla por ĉiu materiala estaĵo, tiel ankaŭ por spiritaj estaĵoj reveno en la saman kondiĉon, ĉu ĝi estus la arko de malsupreniro aŭ la arko de supreniro, estas neebla kaj neallasebla, ĉar materialaj aferoj respondas al la spiritaj.

 

7

 

Tamen la revenado de materialaj estaĵoj rilate al speco estas evidenta; tiel arbo, kiu en antaŭaj jaroj kreskigadis foliojn, florojn kaj fruktojn, en la venonta jaro kreskigos precize tiajn samajn foliojn, florojn kaj fruktojn. Tio ĉi estas nomata ripetiĝado de speco. Se iu kontraŭparolus, dirante, ke la folio, floro kaj frukto malkombiniĝis kaj malsupreniris el la vegetaĵa mondo en la mineralan, kaj poste revenis denove el la minerala mondo en la vegetaĵan, kaj pro tio okazis ripetiĝo – la respondo estas, ke la floro, folio kaj frukto de la lasta jaro malkombiniĝis, kaj tiuj malkombinitaj elementoj dispartiĝis kaj disiĝis en la spaco, kaj ke la atomoj de la lastjara folio kaj frukto ne rekombiniĝis post sia malkombiniĝo kaj ne revenis. Kontraŭe, per kombiniĝo de novaj elementoj la speco reaperis. Same estas kun homa korpo, kiu post la malkombiniĝo dispartiĝas, kaj la elementoj, el kiuj ĝi konsistis, disiĝas. Se, simile, tiu korpo devus reveni denove el la minerala aŭ vegetaĵa mondo, ĝi ne havus precize tiun saman kombinon de elementoj, kiel la antaŭa homo; tiuj elementoj malkombiniĝis kaj disiĝis, ili estas dispelitaj en la vasta spaco. Poste kombiniĝis aliaj atomoj de elementoj kaj alia korpo estis kreita; povas esti, ke unu el la atomoj de la antaŭa individuo eniris la kombinaĵon de la posta individuo; sed tiuj atomoj ne estis konservitaj kaj retenitaj precize kaj komplete, se aldono kaj depreno, ke ili kombiniĝu denove kaj ke el tiu kombiniĝo kaj sinmikso ekekzistu alia individuo. Tiel oni ne povas pruvi, ke la korpo kun ĉiuj siaj atomoj reaperis, ke la antaŭa homo iĝis la posta, kaj ke sekve de tio okazis ripetiĝo, ke la spirito revenis, kiel la korpo, kaj ke post la morto ĝia esenco reaperis en tiu ĉi mondo.

 

8

 

Se ni diras, ke tiu reenkorpiĝo celas akiradon de perfektecoj, por ke la materio iĝu subtila kaj delikata kaj la lumo de la spirito elmontru sin kun plej granda perfekteco, tio ĉi ankaŭ estas nura imagaĵo. Ĉar eĉ, se ni supozus, ke ni kredas je tiu ĉi argumento, ŝanĝiĝo de la naturo estas tamen neebla per reapero kaj reveno; la esenco de malperfekteco pro reveno ne iĝas la realeco de perfekteco; kompleta mallumo pro reveno ne iĝas fonto de lumo; la esenco de malforteco pro reveno ne ŝanĝas sin en potencon kaj forton, kaj tera naturo ne iĝas ĉiela realeco. La arbo Zaqqúm, [5]  kiom ajn da folioj ĝi revenus, neniam kreskigos dolĉajn fruktojn, kaj bona arbo, kiom ajn da fojoj ĝi revenus, neniam kreskigos maldolĉajn fruktojn. Tial estas klare, ke reaperado kaj revenado en la materialan mondon ne estas kaŭzo de perfektiĝo. Tiu ĉi teorio havas neniajn pruvojn, nek argumentojn; ĝi estas simple ideo. Ne, efektive la kaŭzo de perfektiĝado estas la Malavareco de Dio.

 

9

 

La teozofoj kredas, ke homo sur la arko de supreniro [6]  revenas multfoje, ĝis li atingas la plejsuperan centron;  en tiu kondiĉo materio fariĝas klara spegulo, la lumo de la spirito brilas sur ĝin kun la plena povo kaj esencaj perfektecoj estas atingitaj. Nun, bazohava kaj profunda teologia asertaĵo estas, ke la materialaj mondoj finas sin ĉe la fino de la arko de malsupreniro, kaj ke la kondiĉo de homo estas ĉe la fino de la arko de malsupreniro kaj ĉe la komenco de la arko de supreniro, kio estas kontraŭ la Plejsupera Centro. Inter la komenco kaj la fino de la arko de supreniro estas ankaŭ multaj spiritaj gradoj. La arko de malsupreniro estas nomata komenco, [7]  kaj tiu de la malsupreniro estas nomata progreso. [8]  La fino de la arko de malsupreniro estas materialeco, kaj la fino de la arko de supreniro estas spiriteco. Rondlima punkto, ĉirkaŭskribante cirklon, faras nenian returnan movon, ĉar tio ĉi estus kontraŭa al la natura movado kaj al la Dia ordo; aliokaze la simetrio de la cirklo estus difektita.

 

10

 

Plie, la materiala mondo ne havas tian valoron kaj tian eminentecon, ke homo, liberiĝinte el tiu ĉi kaĝo, deziru refoje fali en la kaptilon. Ne, per la Eterna Malavareco la valoro kaj la vera taŭgeco de homo iĝas videbla kaj klara, kiam li trapas la gradojn de ekzisto, ne kiam li revenas. Kiam konko estas foje malfermita, iĝas videbla kaj klare, ĉu ĝi enhavas perlon, aŭ ion senvaloran. Kiam vegetaĵo estas foje elkreskinta, ĝi kreskigas aŭ dornojn, aŭ florojn; ne necesas por ĝi elkreski refoje. Krom tio antaŭenirado kaj sinmovado en la rekta direkto konforme al la naturaj leĝoj estas kaŭzo de ekzisto, kaj movado kontraŭa al la sistemo kaj leĝo de la naturo estas kaŭzo de neekzisto. Reveno de animo post la morto estas mala al la natura movado kaj kontraŭa al la dia sistemo.

 

11

 

Tial estas tute neeble ricevi ekziston per reveno; ĝi estas, kvazaŭ homo, liberiĝinta el la utero, revenus tien denove. Konsideru, kiel infana estas tiu imagaĵo, kiun entenas la kredo je reenkorpiĝado kaj transmigrado. Tiuj, kiuj ĝin kredas, konsideras korpon kiel vazon, en kiu estas spirito, kiel akvo en glaso; tiu spirito estas verŝita el unu glaso en alian. Ĝi estas infanaĵo. Ili ne komprenas, ke spirito estas senkorpa estaĵo kaj ĝi ne eniras nek eliras, sed estas nur en kontakto kun la korpo, kiel la suno kun spegulo. Se estus tiel, kaj spirto povus per revenado en tiun ĉi mondon trapasi la gradojn kaj atingi la esencan perfektecon, estus pli bone, se Dio plilongigus la vivon de spirito en la materiala mondo, ĝis kiam ĝi akiros perfektecojn kaj favorojn; tiam ne estus por ĝi nepre gustumi la pokalon de morto por atingi la duan vivon.

 

12

 

El la imagaĵoj de certaj el tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, naskiĝis la ideo, ke la ekzisto estas limigita al tiu ĉi pereema mondo, kaj neado de la ekzisto de la diaj mondo; sed la diaj mondoj estas senfinaj. Se la diaj mondoj plejesprimus sin en ĉi tiu materiala mondo, la kreaĵaro estus vana; ne, la ekzisto estus nur infana ludo. La rezulto de tiuj senfinaj estaĵoj, kiu estas la nobla ekzisto de homo, aperus kaj malaperus en la daŭro de kelkaj tagoj en nia pereema estejo, kaj post ricevo de punoj kaj rekompencoj estus fine tute perfekta. La dia kreaĵo kaj la senfinaj ekzistantaj estaĵoj estus perfektaj kaj kompletaj, kaj tiam la Dieco de la Sinjoro, la nomoj kaj kvalitoj de Dio, pro tiuj spiritaj estaĵoj, koncerne sian efikon, rezultus maldiligentecon kaj senmovecon! “Gloro estu al via Sinjoro, la Sinjoro, sanktigita de ĉiuj iliaj priskriboj.” [9]

 

13

Tiaj estis la limhavaj mensoj de la iamaj filozofoj, kiel Ptolomeo kaj aliaj, kiuj kredis kaj imagis, ke la mondo, vivo kaj ekzisto estas limigitaj al nia terglobo, kaj ke la senfina spaco estas fermita en naŭ sferoj de la ĉielo, kaj ke ĉio estas malplena kaj senenhava. Konsideru, kiel limigitaj estis iliaj pensoj kaj kiel malfortaj estis iliaj mensoj. Tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, pensas, ke la spiritaj mondoj estas fermitaj en la mondo de homa imago. Plie, kelkaj el ili, kiel druzoj kaj nuzejroj, pensas, ke la ekzisto estas limigita al tiu ĉi fizika mondo. Kia malklera supozo! Ĉar en la universo de Dio, kiu prezentas sin en la plej kompleta perfekteco, beleco kaj grandiozeco, la lumegaj steloj de la materiala universo estas sennombraj! Ni devas sekve konsideri, kiel senlimaj kaj senfinaj estas la spiritaj mondoj, kiuj estas la ĉeffundamento. “Estu atentaj, ho vi, kiuj havas internan vidon.” [10]

 

14

 

Sed ni revenu al nia temo. En la Diaj Skribaĵoj kaj Sanktaj Libroj oni parolas pri “reveno”, sed malkleruloj ne komprenis la signifon, kaj tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, faris konjektojn koncerne tion. Ĉar tio, kion la diaj profetoj komprenis per “reveno”, ne estas reveno de la esenco, sed de la kvalitoj; ĝi ne estas reveno de la Malkaŝanto, sed la perfektecoj. En la Evangelio estas dirite, ke Johano, la filo de Zaĥariaso, etas Elija. Tiuj ĉi vortoj ne signifas revenon de la saĝohava animo kaj personeco de Elija en la korpo de Johano, sed, pli prave, ke la perfektecoj kaj kvalitoj de Elija malkaŝiĝis kaj reaperis en Johano.

 

15

 

Lampo lumis en tiu ĉi ĉambro en la lasta nokto, kaj kiam ĉi nokte lumas alia lampo, ni diras, ke la lampo de la lasta nokto lumas denove. Akvo ŝprucas el fontano, poste ĉesas, kaj kiam ĝi rekompencas ŝpruci, ni diras, ke ĝi estas la sama akvo, denove ŝprucanta; aŭ ni diras, ke tiu ĉi lumo estas identa kun la antaŭa lumo. Same estas kun la printempo de la lasta jaro, kiam floroj kaj dolĉodoraj herboj floris kaj bongustaj fruktoj kreskis; jaron poste ni diras, ke tiuj bongustaj fruktoj revenis, ke tiuj floroj kaj arbfloraĵoj reaperis kaj revenis. Ĝi ne signifas, ke precize tiuj samaj atomoj, kiuj kombinis la pasintjarajn florojn, post la malkombiniĝo rekombinis sin kaj tiamaniere reaperis kaj revenis. Kontraŭe, ĝi signifas, ke la delikateco, freŝeco, ĉarma odoro kaj mirinda koloro de la pasintajaraj floroj estas precize tiel same videblaj kaj troveblaj en la floroj de tiuj ĉi jaroj. Mallonge dirante, tiu esprimo koncernas nur la samaspekton kaj similecon, kiu estas inter la pasintaj kaj la nunaj floroj. La “reveno”, menciita en la Diaj Skribaĵoj, estas tia: ĝi estas plene klarigita de la Plejsupera Plumo [11]  en la Kitáb-i-Íqán; turnu vin al ĝi, ke vi estu informita pri la vero de la diaj misteroj.

 

16

 

Salutojn kaj gloron al vi.

 

LXXXII.

 

PANTEISMO.

 

1

 

Demando. – Kiel la teozofoj kaj Şúfíoj komprenas la demandon de panteismo? [12]  Kion ĝi signifas, kaj kiagrade ĝi proksimas al la vero?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke la ideo de panteismo estas tre malnova; ĝi estas kredo, ne limigita ekskluzive al la teozofoj kaj Şúfíoj, kontraŭe, kredis je ĝi kelkaj saĝuloj de Grekujo, kiel Aristotelo, kiu diris: “La simpla vero estas ĉiuj aĵoj, sed neniu el ili aparte.”  En tiu ĉi senco “simpla”  estas la malo de “kombinita” ; ĝi estas la sola Realeco, purigita kaj sanktigit super kombinon kaj dividon, kiu solvas sin en sennombrajn formojn. Tial la Efektiva Ekzisto estas ĉiuj aĵoj, sed ĝi ne estas unu el la aĵoj.

 

3

 

Mallonge dirante, la konfesantoj de panteismo pensas, ke oni povas kompari la Efektivan Ekziston al maro, kaj ke estaĵoj estas kiel ondoj de la maro. Tiuj ondoj, kiuj signifas la estaĵojn, estas sennombraj formoj de tiu Efektiva Ekzisto; tial la Sankta Realeco estas la Maro de Antaŭekzisto, [13]  kaj la sennombraj formoj de la kreaĵoj estas ondoj, kiuj aperas sur ĝi.

 

4

 

Simile oni komparas tiun ĉi teorion al efektiva unueco kaj senfineco de nombroj; la efektiva unueco respegulas sin en la gradoj de senfinaj nombroj, ĉar nombroj estas ripeto de la efektiva unueco. Tiel la nombro du estas ripeto de unu, kaj same estas kun la aliaj nombroj.

 

5

 

Unu el iliaj pruvoj estas la jena: ĉiuj estaĵoj estas aĵoj, sciataj de Dio; kaj ne ekzistas scio sen sciataj aĵoj, ĉar scio koncernas tion, kio ekzistas, ne tion, kio ne ekzistas. Pura neekzisto povas havi nenian specigon aŭ individuigon en la gradoj de scio. Tial la realecoj de estaĵoj, kiuj estas sciataj de Dio la Plej Alta, havas la ekziston, kiun havas scio, [14]  ĉar ili havas la formon de la Dia Scio, kaj ili estas antaŭekzistaj, kiel la Dia Scio estas antaŭekzista. Ĉar la scio estas antaŭekzista, ankaŭ la sciataj aĵoj estas tiaj, kaj la individuigoj kaj specigoj de la estaĵoj, kiu estas la antaŭekzista sciaĵo de la Esenco de l’ Unueco, estas la Dia Scio mem. Ĉar la realecoj de la Esenco de l’ Unueco, la scio kaj la sciataĵoj, estas en absoluta unueco, kiu estas efektiva kaj certa. Aliokaze la Esenco de l’ Unueco estus scenejo de multoblaj fenomenoj, kaj estus necesa multobleco de antaŭekzistoj, [15]  kio estas absurdo.

 

6

 

Tiel estas elmontrite, ke sciataj aferoj prezentas la scion mem, kaj la scio la Esencon mem: t.e. ke la Scianto, la scio kaj la sciaĵoj estas unu simpla realeco. Kaj se oni imagas ion ekster tio, necesas reveni al la multobleco de antaŭekzistoj kaj ĉeneco; kaj la antaŭekzistoj en la fino iĝas sennombraj. Ĉar la individuigo kaj specigo de la estaĵoj en la scio de Dio estis la Esenco de l’ Unueco mem, kaj ĉar estis nenia diferenco inter ili, estis nur unu vera Unueco, kaj ĉiuj sciataj estaĵoj estis dissemitaj kaj entenataj en la realeco de tiu unu Esenco: tio signifas, ke konforme al la modo de simpleco kaj unueco ili formas la scion de Dio la Plej Alta, kaj la Esencon de l’ Realeco. Kiam Dio malkaŝis Sian gloron, tiuj individuigoj kaj specigoj de la estaĵoj, kiuj havis povokapablan ekziston, t.e. kiuj estis formo de la Dia Scio, trovis sian ekziston efektivigitan en la ekstera mondo; kaj la Efektiva Ekzisto dissolvis sin en senfinajn formojn. Tio estas la fundamento de ilia argumentado.

 

7

 

La teozofoj kaj Şúfíoj dividas sin en du branĉojn. Al unu apartenas la amaso, kiu, simple en la imita maniero, kredas panteismon, ne komprenante la ideojn de ĝiaj famaj saĝuloj; ĉar la amaso de la Şúfíoj kredas, ke la Estanto signifas ĝeneralan ekzistadon, substantive esprimitan, kaj komprenatan dank’ al la prudento kaj intelekto: tio signifas, ke homo komprenas ĝin. Anstataŭ tio la ĝenerala ekzistado estas unu el okazoj, kiuj trafas la realecon de la estaĵoj, kaj la kvalitoj de la estaĵoj estas la esenco. Tiu hazarda ekzisto, kiu dependas de la estaĵoj, estas kiel aliaj proprecoj de aĵoj, kiuj dependas de ili. Ĝi estas hazardo inter hazardoj, kaj sendube tio, kio estas esenco, estas pli alta ol tio, kio estas hazardo. Ĉar esenco estas origino, kaj akcidento estas sekvaĵo: esenco dependas de si mem, kaj akcidento dependas de io alia: tio signifas, ke ĝi bezonas esencon, de kiu ĝi dependas. En tiu okazo Dio estus sekvaĵo de la kreaĵaro: Li bezonus ĝin, kaj ĝi estus sendependa de Li.

 

8

 

Ekzemple ĉiufoje, kiam apartaj elementoj kombinas sin konforme al la dia universala sistemo, unu estaĵo inter estaĵoj venas en la mondon. Tio signifas, ke kiam certaj elementoj kombiniĝas, ekestas vegetaĵo; kiam kombiniĝas aliaj, ni havas beston; ankoraŭ aliaj kombiniĝas kaj formas diversajn kreaĵojn. En tiu okazo la ekzisto de estaĵoj estas sekvaĵo de ilia realeco: kiel povus esti, ke tiu ekzisto, kiu estas hazardo inter hazardoj kaj bezonas alian esencon, de kiu ĝi dependas, estu la Antaŭekzista Esenco, la Kreinto de ĉio?

 

9

 

Sed la sciohavaj saĝuloj de la teozofoj kaj Şúfíoj kiuj studis tiun ĉi demandon, pensas, ke estas du kategorioj de ekzisto. Unu estas la ĝenerala ekzisto, kiun komprenas la homa intelekto; ĝi estas fenomeno, hazardo inter hazardoj, kaj la realeco de aĵoj estas la esenco. Sed panteismo ne rilatas al tiu ĉi ĝenerala kaj imaga ekzisto, sed nur al la Vera Ekzisto, sanktigita kaj libera de ĉiuj aliaj klarigoj; per Ĝi ĉiuj aĵoj ekzistas, kaj Ĝi estas la Unueco, per kiu venis en la mondon ĉiuj aĵoj, kiel materio, energio kaj tiu ĝenerala ekzisto, kiun komprenas la homa menso. Tia estas la vero, koncernanta tiun demandon, konforme al la teozofoj kaj Şúfíoj.

 

10

 

Mallonge dirante, koncerne la teorion, ke ĉiuj aĵoj ekzistas per la Unueco, konsentas ĉiuj, t.e. la filozofoj kaj la profetoj. Sed estas diferenco inter ili; la profetoj diras: “La Scio de Dio ne bezonas ekziston de estaĵoj, sed la scio de la kreaĵoj bezonas ekziston de sciataj aĵoj; se la Scio de Dio ne bezonus ian alian aĵon, ĝi estus la scio de la kreaĵoj, kaj ne de Dio. Ĉar la antaŭekzista estas malsama, kiel fenomena, kaj la fenomena estas mala al la antaŭekzista: tion, kion ni atribuas al la kreaĵoj – t.e. la nepran bezonon de enmondaj estaĵoj – ni neas por Dio; ĉar purigo, aŭ sanktigo de malperfektecoj, estas unu el Liaj nepraj proprecoj. Tiel en la fenomena ni vidas malklercon, en la Antaŭekzista ni konfesas scion; en la fenomena ni vidas malfortecon, en la Antaŭekzista ni konfesas potencon; en la fenomena ni vidas malriĉecon, en la Antaŭekzista ni konfesas riĉegecon. Tiel la fenomena estas la fonto de ĉiaj malperfektecoj, kaj la Antaŭekzista estas la sumo de perfektecoj. La fenomena scio bezonas sciatajn objektojn, la Antaŭekzista Scio estas sendependa de ilia ekzisto. Tiel la antaŭekzisto de specigo kaj individuigo de aĵoj, kiuj estas aferoj konataj de Dio la Plej Alta, ne ekzistas; kaj tiuj diaj kaj perfektaj atributoj ne estas tiel komprenataj de la intelekto, ke ni povu decidi, ĉu la Dia Scio bezonas objektojn sciatajn, aŭ ne.

 

11

 

Mallonge dirante, tio ĉi estas la ĉefa argumento de la Şúfíoj; kaj se ni volus mencii ĉiujn iliajn pruvojn kaj klarigi iliajn respondojn, ĝi okupus tro multe da tempo. Tio ĉi estas ilia plej konvinka pruvo kaj klara argumento – almenaŭ por la saĝuloj de la teozofoj kaj Şúfíoj.

 

12

 

Sed la demando de la Efektiva Ekzisto, per kiu ĉio ekzistas, t.e. de la realeco de la Esenco de l’ Unueco, per kiu ĉiuj kreaĵoj venis en la mondon, estas konfesata de ĉiuj. La diferenco kuŝas en tio, ke la Şúfíoj diras: “La realeco de aĵoj estas elapero de la Efektiva Unueco.”  Sed la profetoj diras: “Ĝi emanas el la efektiva unueco” ; kaj granda estas la diferenco inter elaperiĝado kaj emanado. La ekesto per elaperiĝado signifas, ke unu objekto aperas en senfinaj formoj. Ekzemple semo estas unobla objekto, posedanta la vegetaĵajn perfektecojn, kiujn ĝi aperigas en senfinaj formoj, disvolvante sin en branĉojn, foliojn, florojn kaj fruktojn: tio ĉi estsa nomata aperado per elaperiĝado; dum ĉe la aperado per emanado tiu Efektiva Unueco restas kaj daŭras en la alteco de Sia sankteco, sed la ekzisto de kreaĵoj emanas el kaj ne estas elaperigita de Ĝi. Oni povas tion kompari al la suno, el kiu emanas la lumo, verŝanta sin sur ĉiujn kreaĵojn; sed la suno restas en la alteco de sia sankteco: ĝi ne malsupreniras kaj ne disvolvas sin en lumajn formojn; ĝi ne aperas en la substanco de aĵoj per specigo kaj individuigo de la aĵoj; la antaŭekzista ne iĝas fenomena; sendependa riĉeco ne iĝas ĉenligita malriĉeco; pura perfekteco ne iĝas absoluta malperfekteco.

 

13

 

Resumante: la Şúfíoj konfesas Dion kaj la kreaĵojn, kaj diras, ke Dio aliformas sin en la senfinajn formojn de la kreaĵoj kaj aperigas sin kiel maro, aperanta en la senfinaj formoj de ondoj: tiuj pasemaj kaj malperfektaj ondoj estas identaj kun la Antaŭekzista Maro, kiu estas la sumo de ĉiuj diaj perfektecoj. La profetoj, kontraŭe, kredas, ke ekzistas la mondo de Dio, la mondo de la Regno, kaj la mondo de la kreaĵoj: tri aferoj. La unua emanaĵo de Dio estas la malavareco de la Regno, kiu emanas kaj respegulas sin en la realecoj de kreaĵoj, kiel la lumo, kiu emanas el la suno kaj brilegas sur kreaĵojn, kaj tiu ĉi malavaraĵo, kiu estas la lumo, respegulas sin en senfinaj formoj en la realecoj de ĉiuj aĵoj, kaj speciĝas kaj individuiĝas konforme al la kapableco, indeco kaj itnerna valoro de la aĵoj. Sed la aserto de la Şúfíoj postulas, ke la Sendependa Riĉegeco malsupreniru en la gradojn de malriĉeco, ke la Antaŭekzista enfermu sin en pasemajn formojn, kaj ke la Pura Potenco limigu sin ĝis la stato de malforteco, konforme al la limigiteco de pasemaj estaĵoj. Kaj tio ĉi estas evidenta eraro. Rimarku, ke la realeco de homo, kiu estas la plej nobla el la kreaĵoj, ne malsupreniras al la realeco de besto, kaj ke la esenco de besto, kiu estas dotita per la sentopovoj, ne malaltiĝas al la grado de vegetaĵo, kaj ke la realeco de vegetaĵo, kiu estas la kreskopovo, ne malsuprenpaŝas al la realeco de mineralo.

 

14

 

Mallonge dirante, realeco pli alta ne malsupreniras kaj ne malaltiĝas al pli malaltaj statoj, kiel do povus esti ke la Universala Realeco de Dio, kiu estas libera de ĉiuj priskriboj kaj kvalitoj, malgraŭ Sia absoluta sankteco kaj pureco aliigu sin en la formojn de la realecoj de kreaĵoj, kiuj estas la fonto de malperfektecoj? Tio ĉi ests nura fantaziaĵo, kiun oni ne povas imagi.

 

15

 

Kontraŭe, tiu Sankta Esenco estas la sumo de ĉiuj diaj perfektecoj: kaj ĉiuj kreaĵoj estas favorataj per la malavarega brilego dank’ al emanado, kaj ricevas la lumon de la sunradioj, sed la suno ne malsupreniras kaj malaltiĝas al la favorataj realecoj de la teraj estaĵoj.

 

16

 

Post la tagmanĝo, konsiderante la malfruan horon, ne estas tempo prezenti pluajn klarigojn.

 

17

 

Salutojn.

 

LXXXIII.

 

KVAR METODOJ DE AKIRADO DE SCIO.

 

1

 

Estas nur kvar akceptitaj metodoj de kompreno: ĝi signifas, ke la realecoj de aĵoj estas komprenataj per tiuj kvar metodoj.

 

2

 

La unau metodo estas per la sentoj, t.e. ĉio, kion perceptas la okulo, orelo, gusto, flaro, tuŝo, estas komprenata per tiu ĉi metodo. Hodiaŭ ĉiuj eŭropaj filozofoj konsideras tiun ĉi metodon la plej perfekta. Ili diras, ke la ĉefa metodo de akirado de scio estas per la sentoj; ili konsideras ĝin la plej alta, kvankam ĝi estas malperfekta, ĉar ĝi eraras. Ekzemple la plej granda el la sentopovoj estas la povo de vido. La okulo vidas miraĝon kiel akvon, kaj bildojn en spegulo ĝi vidas kiel realajn kaj ekzistantajn; grandaj korpoj de amlproksime ŝajnas esti malgrandaj, kaj rapide rondiranta punkto prezentas sin kiel cirklo. La okulo kredas, ke la tero estas senmova, kaj vidas la sunon moviĝanta, kaj en multaj similaj okazoj ĝi eraras. Tial oni ne povas ĝin fidi.

 

3

 

La dua estas la metodo de logiko, tiu de la antikvaj filozofoj, la kolonoj de saĝeco – tio ĉi estas la metodo de kompreno. Ili pruvadis aferojn per logiko, kaj firme restadis ĉe logikaj pruvoj; ĉiuj iliaj argumentoj estas argumentoj de logiko. Malgraŭ tio ili multe diferencis, kaj iliaj opinioj kontraŭis sin reciproke. Ili eĉ ŝanĝadis siajn opiniojn: ili povis dum dudek jaroj pruvadi el ekziston de io per logikaj argumentoj, kaj poste nei tion per logikaj argumentoj. Ĝis tia grado, ke Platono unue pruvis logike senmovecon de la tero kaj sinmovadon de la suno; poste per logikaj argumentoj li pruvis, ke la suno estas la fiksa centro, kaj ke la tero movas sin. Post, kiam disvastiĝis la ptolomea teorio, la ideo e Platono estis tute forgesita, ĝis fine nova observisto revekis ĝin al la vivo. Tiel ĉiuj matematikistoj malkonsentis, kvankam ili bazis sin sur la argumentoj de logiko. Tiel same en certa tempo ili povis pruvi per logikaj argumentoj solvon de iu problemo, kaj poste per samspecaj argumentoj nei ĝin. Tiel iu el la filozofoj povis dum certa tempo firme subtenadi teorion per fortaj argumentoj, kaj poste repreni kaj kontraŭi ĝin per logikaj argumentoj. Pro tio estas klare, ke la metodo de logiko ne estas perfekta, ĉar la diferencoj itner la antikvaj filozofoj, la nefirmeco kaj ŝanĝiĝemo de iliaj opinioj pruvis tion. Ĉar se ĝi estus perfekta, ĉiuj devus unuiĝi en siaj ideoj kaj konsenti en siaj opinioj.

 

4

 

La tria metodo estas kompreno per tradicio, t.e. per la teksto de la Sanktaj Verkoj; ĉar homoj diras: en la Malnova Testamento kaj en la Nova Dio tiel parolis. Ankaŭ tiu ĉi metodo ne estas perfekta, ĉar la tradiciojn oni komprenas per la rezonpovo. Ĉar la rezonpovo mem estas erarema, kiel oni povas diri, ke ĝi ne eraros, klarigante la signifojn de la tradicioj? Ĝi ja kapablas al eraroj kaj ne povas atingi certecon. Tio ĉi estas la metodo de religiaj gvidantoj. Tio, kion ili komprenas kaj konceptas el la teksto de la Libroj, estas tio, kion ilia rezonpovo komprenas el la teksto – ne nepre la efektiva vero. Ĉar la rezonpovo estas kvazaŭ pesilo, kaj la signifoj, kiujn enhavas la teksto de la Sanktaj Libroj, estas kiel pesataj objektoj. Se la pesilo estas nefidinda, kiel oni povas certiĝi pri la pezo?

 

5

 

Sciu do: tio, kio estas en la manoj de homoj, tio, kion ili kredas, estas erarpova. Ĉar kiam ni pruvas aŭ kontraŭpruvas ion, se ni prezentas pruvon, kiu estas ĉerpita el la atesto de niaj sentoj, tiu ĉi metodo, kiel estis elmontrite, ne estas perfekta; se la pruvoj estas intelektaj, la samo estas vera, aŭ, se ili estas tradiciaj, tiaj pruvoj ankaŭ ne estas perfektaj. Tial homoj havas en la manoj nenian kriterion, kiun ili povus fidi.

 

6

 

Sed la malavareco de la Sankta Spirito donas la veran metodon de kompreno, seneraran kaj senduban. Ĝi estas per la helpo de la Sankta Spirito, kiu venas al homo, kaj ĝi estas la sola kondiĉo, en kiu oni povas atingi certecon.

 

LXXXIV.

 

NECESE ESTAS SEKVI LA INSTRUOJN DE LA MALKAŜANTOJ DE DIO.

 

1

 

Demando. – Ekzistas homoj, benitaj per bonaj agoj kaj  universala bonvolemo, havantaj laŭdindan karakteron, rilatantaj kun amo kaj afableco al ĉiuj kreaĵoj, zorgantaj pri malriĉuloj kaj penantaj estigi universalan pacon. Por kio ili bezonas la diajn instruojn, de kiuj, kiel ili pensas, ili vere estas sendependaj? Kia estas la kondiĉo de tiaj homoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke tiaj agoj, tiaj penoj kaj tiaj vortoj estas laŭdindaj kaj aprobindaj, kaj ili estas la gloro de la homaro. Sed tiuj agoj solaj ne estas sufiĉaj; ili estas belega korpo, sed sen spirito. Ne, tio, kio estas la kaŭzo de la eterna vivo, ĉiama honoro, universala klereco, vera savo kaj prospero, estas antaŭ ĉio la kono de Dio. Oni scias, ke la kono de Dio estas ekster ĉiaj konoj, kaj ĝi estas la plej granda gloro de la homa mondo. Ĉar en la ekzistanta kono de la realeco de aĵoj estas materiala profito, kaj dank’ al tio progresas la ekstera civilizacio; sed la kono de Dio estas la kaŭzo de la spirita progreso kaj altirado, kaj dank’ al ĝi oni ricevas percepton de la vivo, eltigon de la homaro, dian civilizacion, justecon, bonmorecon kaj lumecon.

 

3

 

Due venas la amo de Dio, kies lumo brilas en la lampoj de la koroj de tiuj, kiuj konas Dion. Ĝiaj brilantaj radioj lumigas la horizonton kaj donas al homo la vivon de la Regno. Vere, la frukto de la homa ekzisto estas la amo de Dio, ĉar tiu amo estas la spirito de l’ vivo, kaj la ĉiamdaŭra malavaraĵo. Se la amo de Dio ne ekzistus, la pasema mondo estus en mallumo. Se la amo de Dio ne ekzistus, la koroj de homoj estus mortaj kaj senigitaj de la sentoj de l’ ekzisto. Se la amo de Dio ne ekzistus, la spirita unueco estus perdita. Se la amo de Dio ne ekzistus, la lumo de unueco ne lumigus la homaron. Se la amo de Dio ne ekzistus, la Oriento kaj la Okcidento ne ĉirkaŭbrakus unu la alian, kiel geamantoj. Se la amo de Dio ne ekzistus, divido kaj diseco ne ŝanĝus sin en fratecon. Se la amo de Dio ne ekzistus, indiferenteco ne aliĝus fine en simpation. Se la amo de Dio ne ekzistus, fremdulo ne iĝus amiko. La amo de la homa mondo elbrilis el la amo de Dio kaj elaperis per la malavareco kaj favoro de Dio.

 

4

 

Estas klare, ke la realecoj de homoj estas diversaj, ke opinioj estas diferencaj kaj sentoj malsamaj; kaj tiu diferenco de opinioj, de pensoj, de inteligentecoj kaj sentoj interne de la homa gento naskiĝas el esenca neceso; ĉar la diferencoj inter la gradoj de la ekzisto de kreaĵoj estas unu el la nepraĵoj de la ekzisto, kiu disvolvas sin en senfinajn formojn. Tial ni bezonas ĝeneralan povon, kiu superregu la sentojn, la opiniojn kaj pensojn de ĉiuj, dank’ al kiu tiuj diversecoj ne efiku plu, kaj ĉiuj homoj estu subigitaj al la influo de la unueco de la homa mondo. Estas klare kaj videble, ke tiu granda potenco en la homa mondo estas la amo de Dio. Ĝi kunigas diversajn popolojn en la ombro de la tendo de simpatio; ĝi donas al antagonistaj kaj malamikaj nacioj kaj familioj grandegan amon kaj unuecon.

 

5

 

Rigardu, kiom da nacioj, rasoj, familioj kaj gentoj venis post la tempo de Kristo per la potenco de la amo de Dio en la ombron de la vorto de Dio: miljaraj dividoj kaj diferencoj estis tute neniigitaj kaj forgesitaj. La pensoj pri raso kaj patrujo tute malaperis; okazis unuiĝo de animoj kaj ekzistoj; ĉiuj iĝis veraj spiritaj kristanoj.

 

6

 

La tria virto de la homaro estas bonvolo, kiu estas la fundamento de bonaj agoj. Certaj filozofoj konsideris intencon pli alta, ol agoj, ĉar bona volo estas absoluta lumo; ĝi estas purigita kaj sanktigit de malpuraĵoj de egoismo, malamikeco, trompeco. Povas esti, ke homo plenumas agon, kiu ekstervide estas nobla, sed estas diktita de avideco. Ekzemple buĉisto nutras ŝafon kaj zorgas pri ĝi, sed tiu nobla agado de la buĉisto estas diktita de la deziro altiri profiton, kaj la fino de lia zorgado estas buĉo de la kompatinda ŝafo. Kiel multaj noblaj agoj estas diktitaj de avideco! Sed bona volo estas sanktigita de tiaj malpuraĵoj.

 

7

 

Mallonge dirante, se la kono de Dio estas ligita kun la amo de Dio, allogiteco, ekstazo kaj bonvolo, nobla ago estas tiam perfekta kaj kompleta. Alie, kvankam bona ago estas laŭdinda, se ĝi tamen ne estas inspirita de la kono de Dio, amo de Dio kaj sincera intenco, ĝi ne estas perfekta. Ekzemple la homa estaĵo devas unuigi en si ĉiujn perfektecojn, por esti perfekta. La vido estas treege valora kaj ŝatinda, sed ĝi devas esti helpata de la aŭdo. La aŭdo estas tre ŝatinda, sed ĝi devas esti helpata de la parolpovo. La parolpovo estas tre ŝatinda, sed ĝi devas esti helpata de la rezonpovo, k.t.p. La samo koncernas la aliajn povojn, organojn kaj membrojn de homo; kiam ĉiuj tiuj povoj, sentoj, organoj kaj membroj ekzistas, li estas perfekta.

 

8

 

Ni renkontas hodiaŭ en la mondo homojn, kiuj vere deziras universalan bonon, kaj kiuj laŭ sia povo okupas sin per ŝirmado de persekutatoj kaj helpado al malriĉuloj: ili estas entuziasmuloj de paco kaj de universala bonstato. Kvankam de tiu vidpunkto ili povas esti perfektaj, se ili estas senigitaj de la kono kaj amo de Dio, ili ne estas perfektaj.

 

9

 

La kuracisto Galen en sia libro, komentanta la traktaton de Platono pri la regadarto, diras, ke la fundamentaj principoj de religio havas grandan influon je perfekta civilizacio, ĉar “la amaso ne povas kompreni la interrilaton de klarigaj vortoj; tial ĝi bezonas simbolajn vortojn, kiuj antaŭdiras rekompencon kaj punon en la alia mondo; kaj la verecon de tiu ĉi aserto pruvas – li diras – tio, ke hodiaŭ ni vidas homojn, nomatajn kristanoj, kiuj kredas je rekompencoj kaj punoj; kaj ni vidas ĉe tiuj sektanoj belajn agojn, kiel tiuj, kiujn plenumas vera filozofo. Kaj ni ĉiuj klare vidas, ke ili ne timas morton, ili atendas kaj deziras de la amaso nenion krom justeco kaj egaleco, kaj ili estas konsiderataj veraj filozofoj.”

 

10

 

Konsideru nun, ke estis la grado de sincereco, spiritaj sentoj, ligoj de amikeco kaj bonaj agoj de tiu, kiu kredis je Kristo, ke Galen, la filozofa kuracisto, kvankam li ne apartenis al la kristana religio, atestis pri la moraleco kaj perfektecoj de tiuj homoj ĝis tia grado, ke li diris, ke ili estas veraj filozofoj. Tiuj virtoj, tiu moraleco, estis ŝuldataj ne nur al bonaj agoj, ĉar se virto estus nur atingado kaj donado de bono – tiu ĉi lampo estas ja lumigita kaj lumigas la domon, kaj tiu ĉi lumigo estas sendube bono: kial do ni ne laŭdas la lampon? La suno kreskigas ĉiujn terajn esaĵojn, kaj per sia varmo kaj lumo estas la kaŭzo de kreskado kaj disvolviĝado: ĉu ekzistas pli granda bonfaro? Malgraŭ tio, ĉar tiu ĉi bono ne venas el bona volo kaj el la amo de Dio kaj kono de Dio, ĝi ne estas perfekta.

 

11

 

Kontraŭe, kiam unu homo donas al alia glason da akvo, la lasta dankas al li. Senpripense homo dirus: la suno donas al la mondo lumon; tiu plej alta favoro, kiun ĝi elmontras, meritas adoradon kaj gloradon: kial ni ne danku la sunon por ĝia favoro, se ni laŭdas homon, kiu plenumas simplan afablaĵon? Sed se ni esploras la veron, ni vidas, ke tiu sensignifa afablaĵo de la homo estas ŝuldata al la ekzistantaj konsciaj sentoj, ak tial ĝi meritas laŭdon, dum la lumo [kaj varmo] de la suno ne estas ŝuldataj al sentoj kaj konscio, kaj [tial ili] ne meritas gloradon kaj laŭdadon kaj ne indas dankojn.

 

12

 

Tiel same, kiam homo plenumas bonan faron, kvankam [ĝi] estas laŭdinda, se ĝi ne estas kaŭzita de amo kaj kono Dio, ĝi ne estas perfekta. Plie, se vi juste konsideros, vi vidos, ke tiuj bonaj agoj de aliaj homoj, kiuj ne konas Dion, ankaŭ estas fundamente kaŭzitaj de la instruoj de Dio; tio signifas, ke la iamaj profetoj alkondukis homojn al plenumado de tiuj agoj, klarigis al ili ilian belecon kaj deklaris iliajn brilegajn efikojn; poste tiuj instruoj estis diskonigitaj inter homoj kaj atingis ilin iom post iom, unu post alia, kaj turnis iliajn korojn al tiuj perfektecoj. Kiam homoj vidis, ke tiuj agoj estas konsiderataj belaj kaj estas kaŭzo de ĝojo kaj feliĉo por la homaro, ili konformiĝis al ili.

 

13

 

Tial tiuj agoj ankaŭ venas el la instruoj de Dio. Sed por tion ĉi vidi, oni bezonas justecon, ne disputadon kaj kontraŭparoladon. Gloro estu al Dio, vi estis en Persujo kaj vidis, kiel la persoj per l sankta blovo de Bahá’u’lláh fariĝis bonvolemaj por la homaro. Antaŭe, kiam ili renkontadis iun el alia nacio, ili turmentadis lin kaj estis plenaj de grandega malamikeco, malamo kaj malbonvolo; ili eĉ ĵetadis malpuraĵojn sur lin. Ili bruligadis la Evangelion kaj la Malnovan Testamenton; kaj se iliaj manoj makuliĝis per ekstuŝo de tiuj libroj, ili lavis la manojn. Hodiaŭ pliparto da ili recitas aŭ kantparolas, kiel konvenas, la enhavon de tiuj Libroj en siaj kunvenoj kaj kunsidoj, kaj ili klarigas iliajn ezoterajn instruojn. Ili elmontras gastamon al siaj malamikoj. Tiuj sangavidaj lupoj fariĝis tiel mildaj, kiel gazeloj sur la ebenaĵoj de la amo de Dio. Vi vidis iliajn morojn kaj kutimojn, kaj vi aŭdis ilin kiom ili parolis pri la manieroj de la antaŭaj persoj. Ĉu tiu ŝanĝo de la moraleco, tiu plibonigo de la konduto kaj vortoj estus eblaj alie, ol per la amo de Dio? Ne, en la nomo de Dio. Se ni volus enkonduki tiun moralecon kaj bonmorojn per la helpo de la scienco kaj sciado, vere tio daŭrus mil jarojn, kaj tiam ili ne estus disvastigitaj inter la amaso.

 

14

 

Hodiaŭ, dank’ al la amo de Dio, tio estas atingita kun granda facileco.

 

15

 

Estu admonitaj, ho posedantoj de intelekto!

 

REEN AL LA KVARA PARTO

 

REEN AL “TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE”

 

ĈEFPA Ĝ O

 

AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)

 




[1]  Mateo 5:39, Luko 6:29

[2]  Bahaano, kiu sidis kun ni ĉe la tablo.

[3]  Mateo 8:22, Luko 9:60

[4]  Apokalipso 1:8

[5]  Infera arbo, menciita en la Korano.

[6]  t.e. de la cirklo de ekzisto.

[7]  Laůvorte: ekesto.

[8]  Laůvorte: estigo de io nova.

[9]  Kp. Korano 37:180

[10]  Korano 59:2

[11]  Bahá’u’lláh

[12]  Laůvorte: unueco de la ekzisto.

[13]  Dio.

[14]  t.e. intelektan scion

[15]  Dioj.