La celo de ĉi tiu libro estas, kolekti ĉion, kion d-ro L. L. Zamenhof originale verkis en Esperanto. — La hodiaŭa esperantistaro
konas sian „majstron“ (li mem tute ne ŝatis ĉi tiun epiteton
— pro tio mi ankaŭ ne plu uzos ĝin en ĉi tiu libro!) kiel
tradukanton; sed ankaŭ en la rondo de la plej malnovaj hodiaŭ
vivantaj gesamideanoj nur tre, tre malmultaj suflĉe konas lian
originalan verkaron, kaj inter la personoj, kiuj konas ĝin pli
bone, ol la aliaj, ekzistas nur malmultaj, kiuj ĝin konas en
ĝia tuta amplekso. Pro tre simpla kialo! Oni ja kolektis la
kongresparoladojn de Zamenhof, sed ne la multajn artikolojn,
kiujn li verkis dum la unua periodo de Esperanto, dissemitajn
en maloftaj libretoj kaj malnovaj gazetoj, kaj ne liajn leterojn,
kiuj bedaŭrinde grandparte malaperis. Fakte estas tre urĝa
tempo, fari tian, kiel eble plej kompletan, kolekton, ĉar kelkaj
gazetoj kaj libretoj de la unua periodo fariĝis jam tiel mal -
oftaj, ke neniu samideano hodiaŭ sukcesos, havigi al si kompletan bibliotekon de la unua periodo. Ankaŭ multaj Zamenhofaĵoj de la postaj periodoj estas nur tre malfacile haveblaj.