КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно 

Eseoj kaj paroladoj [Claude Piron] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]


e-Librigita de Elerno jan. 2008


Biografio

Svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato, Claude Piron (Namur, 1931) estis tradukisto en UN (Novjorko) de 1956 ĝis 1961 (francen el la angla, ĉina, hispana kaj rusa).

Li poste laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Lia ĉefa nuna aktiveco, krom la psikoterapia praktikado, estas profesie trejni junajn psikoterapiistojn, per kontrolo de ilia laboro kaj partopreno en trejnaj seminarioj. Li ofte prelegas pri psikologiaj problemoj, ĉefe en rilato kun la spirita vivo, aŭ (malpli ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.

Claude Piron

Lia verko "Le defii des langues" ("La lingva defio"), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.

Kie la mitoj? Kie la realeco?

Meze de marto 1979, en la sidejo de Unesko en Parizo, okazis simpozio de la ne-registaraj organizaĵoj pri la rajto je komunikado. UEA iniciatis kaj kunorganizis la simpozion, en kiu la Asocion reprezentis E. Chicot, B. Despiney, P. Guerout kaj C. Piron. La 13-an de marto Piron enkondukis la simpozian sekcion "Lingvo kaj komunikado" per la ĉi-sekva teksto. Brila en sia malŝabloneco, leĝera, kvazaŭ poemo kun strategie organizitaj strofoj, tiu teksto rikoltis aplaŭdegon eĉ de tiuj skeptikaj simpoziistoj. Jen lekcio pri la arto moderne pledi por Esperanto. Ni lernu. Ni traduku kaj aperigu ĝin en la nacilingva gazetaro.

Oni diris al mi, kiam mi estis eta: "Ne timu demandi pri la vojo. Uzu vian langon, kaj vi iros ĝis la ekstremaĵo de l'mondo". Sed kelkajn kilometrojn for, alia lingvo uziĝis. Sin turni al iu surstrate utilis al nenio.

Oni diris al mi: "Por komuniki kun eksterlando, studu lingvojn en klaso". Sed mi konstatis, ke 90% el la plenkreskuloj ne povas sin plene esprimi per la lingvoj, kiujn ili studis lerneje.

Oni diris al mi: "Per la angla vi povos vin komprenigi ie ajn en la mondo. Sed en hispana vilaĝo mi vidis francan kaj svedan aŭtojn karamboli; la ŝoforoj kapablis komuniki nek inter si nek kun la ĝendarmoj. En tajlanda urbeto mi vidis angorplenan turiston provi klarigi siajn simptomojn al loka kuracisto; kompreniĝo ne okazis. Mi laboris por UN kaj MOS en la kvin mondopartoj, kaj mi konstatis en Gvatemalo, on Bulgario, en Kongo, en Japanio kaj en multaj aliaj landoj, ke ekster grandaj hoteloj kaj aviadkompanioj, la angla estas senutila.

Oni diris al mi: "Dank' al tradukado, la plej malproksimaj kulturoj nun alireblas al ĉiu". Sed kiam mi komparis tradukojn kaj originalojn, mi vidis tiom da missignifoj, da preterlasitaĵoj kaj da stilfuŝado, ke mi nur povis konkludi, ke traduki en niajn lingvojn vere estas perfidi.

Oni diris al mi en okcidentaj landoj, ke la Trian Mondon oni volas helpi, respektante la lokajn kulturojn. Sed mi vidis, ke tra la angla kaj franca pasas plej fortaj kulturaj premoj. Mi vidis, ke senkonsidere al la lingva digno de la aliaj, ni dekomence trudas nian lingvon por komuniki kun ili. Kaj mi vidis la sennombrajn problemojn, kiujn renkontas la trejno de l' lokanoj, ĉar la okcidentaj teknikistoj ne scias la regionajn lingvojn, kaj en ĉi-lastaj lernolibroj ne ekzistas.

Oni diris al mi: "Publika instruado garantios egalecon de la ŝancoj al la infanoj de ĉiuj medioj". Kaj mi vidis, precipe en la Tria Mondo, riĉajn familiojn sendi siajn idojn al Britio kaj Usono, por ke ili lernu la anglan, kaj mi vidis la amasojn enŝlositaj en la propra lingvo, submetataj al tiu aŭ tiu propagando, sen ekstera horizonto, tenataj ankaŭ per la lingvo en suba stato sociekonomia.

Oni diris al mi: "Esperanto flaskis". Kaj mi vidis en svisa montara vilaĝo infanojn de kamparanoj glate interkompreniĝi kun japanaj vizitantoj post ses monatoj da lingvoinstruiĝo.

Oni diris al mi: "Al Esperanto homa valoro mankas". La lingvon mi lernis, mi legis ĝian poezion, ĝiajn kantojn mi aŭskultis. En tiu lingvo mi ricevis konfidencojn de brazilanoj, ĉinoj, irananoj, poloj kaj eĉ juna uzbeko. Kaj jen mi - iama profesia tradukisto - devas konfesi, ke tiuj konversacioj estas la plej spontanaj kaj profundaj, kiujn mi iam ajn havis en fremda lingvo.

Oni diris al mi: "Esperanto estas la fino de ĉio kultura". Sed kiam en Orienta Eŭropo, en Latina Ameriko, en Azio min akceptis esperantistoj, mi konstatis, ke preskaŭ ĉiuj estas pli kulturitaj ol la samlandanoj socie samnivelaj. Kaj kiam mi ĉeestis internaciajn debatojn tiulingve, la intelekta nivelo vere imponis al mi.

Kompreneble mi menciis ĉirkaŭ mi la aferon. Mi diris: "Venu! Vidu! Ekzistas io eksterordinara: lingvo, kiu vere bone solvas la komunikproblemon inter la popoloj. Mi vidis hungaron kaj koreon tiulingve diskuti pri filozofio kaj politiko kun flueco nekredebla, nur du jarojn post eklerno. Kaj mi vidis tion, kaj ankaŭ ĉi tion, kaj plue tion ĉi ..."

Sed oni diris al mi: "Ne estas serioze. Kaj, unue, tiu lingvo estas malnatura".

Mi ne komprenas. Kiam la koro de homo, kiam ties impulsoj, kiam la plej fajnaj nuancoj de ties cerbo esprimiĝas rekte, de buŝo al orelo, per lingvo, kiun naskis disflorado da interetnaj komunikoj, oni diras al mi: "Ĝi estas malnatura".

Sed kion mi vidas, vojaĝante tra la mondo? Mi vidas homojn rezigni la sopiratan dialogon kun la loĝantoj de la lando, kie ili pasas aŭ restadas. Mi vidas gestan komunikadon konduki al groteskaj miskomprenoj. Mi vidas personojn soifajn je kulturo, kiujn lingvobarilo malhelpas legi tiorn da dezirataj verkoj. Mi vidas multegajn homojn, post ses aŭ sep jaroj da lingvolerno, paroli hake, vane serĉi la ĝustan vorton, uzi ridigan prononcon, kaj fuŝi la nuancojn, kiujn ili volis esprimi. Mi vidas lingvajn neegalecon kaj diskriminacion vigle prosperi tutmonde. Mi vidas diplomatojn kaj fakulojn paroli en mikrofonon, kaj aŭdi aŭskultile alian voĉon ol tiun de la reala kunparolanto. Ĉu tion vi nomas "komuniki nature"? Ĉu la arto problemsolvi kun inteligento kaj sentemo ne plu apartenas al la naturo homa?

Multon oni diras al mi, sed mi konstatas alion. Mi do vagas senkonsila en ĉi tiu socio proklamanta ĉies rajton je komunikado. Kaj mi ne scias, ĉu oni trompas min, aŭ ĉu mi estas freneza.

Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto

(Prelego prezentita de Claude Piron en Bazelo dum la Trilanda Renkontigxo la 21-an de marto 1998)

Nekompreno fare de la socio

Identiĝo al la lingvo internacia

Du kategorioj

Paradokso: kie estas mensa sano?

La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon

Tabuo

En kio radikas la tabuo?

Kaŝita aŭtoritata mesaĝo

Monstro

Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj

Oni povas aliri la mondan lingvoproblemon laŭ tre diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika, financa-ekonomia, ktp. Mi aliĝos ĝin, verŝajne pro profesia misformiĝo, el la psikologia vidpunkto, kies gravecon, miaopinie, ne estas ĝuste taksata.

Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton, ne interesiĝas pri ĝi, aŭ ke nia afero ne progresas sufiĉe rapide. Ili facile kulpigas pri tio unu la aliajn. Miaopinie, tiuj negativaj sentoj tute ne estas pravigeblaj, se oni konsideras la psikologian aspekton de la situacio. Alivorte, laŭ mi, Esperanto tute normale progresas, eĉ kiam ĝi malprogresas dum jardeko, kaj ankaŭ la konsciiĝo pri la monda lingvoproblemo antaŭeniras je normala ritmo, t.e. je la ritmo de historio.

La disvastigita ideo, en la esperantistaro, ke la afero ne progresas sufiĉe rapide fontas el unu el la plej gravaj eroj de la homa psiko, nome deziro. Ni deziras, ke Esperanto progresu, kaj ni reagas al tiu deziro kiel eta infano: ni ne volas vidi la amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter nia deziro kaj ĝia plenumiĝo. Ni do sentas frustron. Kiam ni sentas frustron, anstataŭ fronti al la fakto, ke al ni dekomence realismo mankis, kaj sekve ke la fuŝo kuŝas en ni, ni serĉas kulpulojn

ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas nin, aŭ la fuŝuloj en la Esperanto-mondo, kiuj ne agas efike kaj laŭcele. Tio estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi nur esprimas ion pri la normala funkciado de la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas reagi infanece. Malpacienci pri la progreso de Esperanto, serĉi kulpulojn, estas tute normale kaj nature. Tiel en la plimulto el la kampoj reagas normalaj plenkreskuloj. Ni ja estas maturaj nur pri kelkaj aspektoj de nia vivo. En multaj sferoj, kiel la politika, la metafizika, kaj la homrilata, ni daŭre reagas kiel etaj infanoj.

Nekompreno fare de la socio

Ankaŭ kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas nin, mi tuŝis psikologian

aspekton de la situacio.

Kial la mondo ne komprenas nin? Ĉar la socio ne komprenas la lingvan situacion ĝenerale. Kial? Pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, ĉar lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la aferon estas simpligi ĝin. Sekve, la socio ĝenerale havas tre simpligitan bildon pri la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman.

Alia psikologia kaŭzo, pro kiu la socio ne komprenas la lingvan problemon, estas timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto, aŭ al lingvisto, aŭ fakte al iu ajn surstrate renkontita, ke unu el la kaŭzoj, pro kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemon, estas timo, li aŭ ŝi rigardos vin, kvazaŭ vi estus freneza. Unue, ĉar por la alparolato lingvoproblemo simple ne ekzistas. "La angla solvas ĝin, aŭ la tradukistoj". Kaj due, se entute estus problemo, estas klare, ke ĝi neniel rilatas al timo. "Neniu sentas timon pri lingvo. Kio estas tiu frenezaĵo?" ŝi aŭ li diros al vi.

Sed multaj timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas bona afero, ĉar sen tio estus neeble vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj kaŭzas multajn fuŝtordojn, misgvidojn en nia maniero kompreni la realon.

Kial lingvo elvokas timon? Refoje, pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, lingvo estas

ligita al nia identeco. Iun tagon en la infanaĝo ni ekkonscias, ke nia medio parolas

tiun aŭ tiun alian lingvon, kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi apartenas al homa grupo difinita per la lingvo, kiun ĝi parolas. Do, en la profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la svisgermanaj dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Aŭ rigardu, kiel reagas la flandroj aŭ la katalunoj: "se oni persekutas aŭ kritikas mian lingvon, oni persekutas aŭ kritikas min."

Multaj homoj havas forĵetan sintenon al Esperanto, ĉar ili sentas ĝin lingvo sen difinita gento, do lingvo sen homa identeco, do aŭ ne lingvo, aŭ lingvo, kiu estas pli aĵa ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas, rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri kiu oni diras, ke ĝi havas ambicion al universaleco, prempaŝos sur ĉiu alia lingvo, sur ĉiu popolo, sur ĉio individua kaj vivanta, detruante ĉion pasante. Tio eble ŝajnas al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj aŭ bildoj asociiĝas unu al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas tra la menso deirante de unu difinita vorto, ĉi-kaze "Esperanto", rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo ĉe multegaj personoj.

Identiĝo al la lingvo internacia

Unu el la problemoj de la esperantistoj devenas de tio, ke Esperanto havas trajton, kiu distingas ĝin de ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj, nome, ke ĝi favoras identiĝon al ĝi. Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano. Kontraste, svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas sin esperantisto kaj sentas, ke ankaŭ la du aliaj estas esperantistoj, kaj ke la tri apartenas al iu speciala kultursfero. Eĉ se oni ege bone regas la anglan, neanglalingvano ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun Esperanto okazas la malo. Kial?

Kiel kutime en la kampo, kiun ni hodiaŭ vizitas, la rolantaj faktoroj estas pluraj kaj kompleksaj, sed eble la plej grava estas, ke Esperanto integriĝas en la homa psiko je nivelo pli profunda ol ĉiu ajn alia fremda lingvo. Ne tuj, ne ĉe komencanto, sed ĉe tiu, kiun Janton nomas "matura esperantisto", homo kun sufiĉa sperto pri la lingvo por senti sin hejme en ĝi. Kial ĝi situas pli profunde en la psiko? ĉar ĝi, pli ol iu ajn alia homa lingvo, sekvas la naturan movon de la cerbo ĉe homo, kiu volas esprimi sin.

Nia plej baza tendenco, kiam ni lernas lingvon, estas ĝeneraligi la lingvajn trajtojn, kiujn ni lernis. Tial ĉiuj franclingvaj infanoj diras "des cheval", "ĉevaloj", anstataŭ "des chevaŭ", aŭ "vous faisez", "vi faras", anstataŭ "vous faites". Tial ĉiuj anglalingvaj infanoj esprimas la koncepton "piedoj" per "foots" antaŭ ol akiri la ĝustan formon "feet", aŭ la koncepton "li venis" per "he comed" antaŭ ol akiri la ĝustan formon "he came". En Esperanto tiaj eraroj ne eblas, do oni rapide sentas sin sekura en la uzo de la lingvo. Krome en e o oni estas multe pli libera ol en aliaj lingvoj. Tio validas pri la maniero rilatigi la vortojn unu al la alia. En la angla vi devas diri, laŭvorte: "li helpas min", en la franca "li min helpas", en la germana "li helpas al mi". En la tri lingvoj ekzistas unu deviga strukturo, nur unu. En Esperanto vi povas libere elekti iun ajn el la tri. Same estas pri la elekto de la funkcio de vortoj en frazo. Vi ofte povas elekti iun ajn el la adjektiva, adverba, verba kaj substantiva funkcioj, ekzemple diri: "mi venis trajne, mi venis per trajno, mi trajnis". Ne estas devigo tiurilate. Malmultaj lingvoj disponas la rimedojn, kiuj ebligas tian liberecon, kaj se ili havas ĝin, tre ofte oni ne rajtas ilin uzi. Krome, la Esperanto-medio estas tre tolerema pri gramatikaj kaj vortaraj fuŝoj, en mezuro neniam renkontata alilingve. Forgeso de akuzativo aŭ fuŝa uzo de ĝi estas, praktike, rigardata normala, probable ĉar tio preskaŭ neniam ĝenas la interkompreniĝon. Nur kelkaj pedantoj faras el tiaj eraroj dramon, sed ili situas ekster la normala medio Esperantista. (Atentu! Ne miskomprenu ĉi tiun rimarkon pri lingvaj eraroj kiel rekomendon! Mi situas sur tereno pure observa.)

Alivorte, ne estas rilato inter perfekta uzo de la lingvo kaj la sento de identiĝo al ĝi. Oni povas senti sin esperantisto eĉ se oni ĉiufoje preterlasas akuzativon.

Ĉio ĉi, kaj ankaŭ la eblo krei vortojn laŭvole, kion oni ne rajtas fari en multaj lingvoj, kreas etoson de libereco, kiu lokas la lingvon en pli profunda tavolo de la psiko, pli proksime al ties kerno, al ties instinkta bazo. Estas pli facile esti spontana en Esperanto ol en la franca, ekzemple, ĉar oni devas observi malpli da arbitraj malpermesoj. En ĝi do oni sentas sin pli facile si mem. Pro tiaj trajtoj Esperanto fiksiĝas pli profunde en la psiko ol la aliaj fremdaj lingvoj, kaj pro tio oni multe pli emas identiĝi al ĝi. Sed la homoj, kiuj ne apartenas al la Esperanto-mondo, tion ne povas kompreni. Ili ne komprenas tiun identiĝon. Tial la sinteno de multaj esperantistoj aperas al ili freneza aŭ almenaŭ tre stranga. Pro tiu sento de identeco kun la lingvo, esperantisto facile sentas sin atakata, kiam oni kritikas la lingvon, aŭ eĉ la ideon mem de internacia lingvo. Ataki la lingvon estas ataki lin mem, kaj la natura reago estas kontraŭataki, kelkfoje tre akre. Sed tion la neesperantisto ne komprenas. Li do vidas en la normala reago de esperantisto ion tro intensan, tro fortan, pruvon de ia fanatikeco, kiu estas la sola ebla klarigo de reago tiel neproporcia.

Du kategorioj

Miaopinie, Esperantistoj psikologie apartenas al du kategorioj. Unuflanke, estas homoj, kiuj nebone adaptiĝis al la kolektiva vivo, kiuj sentas sin iom ekster la fluoj de la modo, de la socio, de la regantaj ideoj kaj manieroj agi. Homoj, kiuj kutimiĝis al la fakto esti malsamaj ol la plimulto aŭ kiuj sentas sin forĵetitaj aŭ forĵetataj de la plimulto. Ne estas facile preni sur sin la fundan solecon de la homa vivo. Tial homoj, kiuj sentas sin malsamaj ol la plimulto, emas kuniĝi, krei kun similuloj komunumon, en kiu ili sentos sin bone. Ili tiam kunvenas kaj rediras unu al la aliaj, kiom pravaj lli estas, kaj kiom malprava la ekstera mondo. Tio estas tute normala kaj homa. Esperanto prezentis al multaj personoj ne bone adaptitaj al la socio lokon por trovi similulojn same nebone adaptitajn, ĉe kiuj eblis trovi la konsolon kaj plifortigojn necesajn por igi la vivon pli elportebla. Tio estis aparte vera en la periodo, post kiam la unuaj esperoj pri tuja alpreno de Esperanto montriĝis vanaj, kaj antaŭ ol la argumentaro favora al Esperanto iĝis sufiĉe forta kaj fakta, alivorte inter la unua mondmilito kaj la jaroj sepdekaj / okdekaj. Granda parto de la Esperantistaro, tiuperiode, konsistis el neŭrozuloj, t.e. homoj kun psikaj problemoj pli multaj aŭ pli gravaj ol oni trovas ĉe iu ordinara.

Al tiuj neŭrozuloj, al tiuj homoj, kiujn psikaj problemoj kripligis, ni havas grandegan ŝuldon, ĉar sen ili la lingvo simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte, kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Raŭma Manifesto. En la historiaj cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis, tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis, por ke la lingvo disvolviĝu. Normaluloj ne povis interesiĝi pri Esperanto, uzi ĝin kaj do vivteni ĝin. Se Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus en ĝi, se ĝi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj eĉ konsistantaj ĉefe el stranguloj, ĝi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan potencialon, ĝi ne povus riĉiĝi, ĝi ne povus

iom post iom konduki al pli profunda analizo de la monda lingvoproblemo. Mi estas certa, ke post kelkaj jarcentoj, historiistoj konsideros, ke tiuj homoj faris grandegan servon al la homaro, vivtenante la lingvon kaj progresigante ĝin, eĉ se iliaj motivoj parte kuŝis en iu psika patologio.

Apud la neŭrozuloj, la stranguloj, pri kiuj mi ĵus parolis Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco. Homo, kiu estas psike tute sana, povas aliĝi al grupo tute eksternorma nur, se li aŭ ŝi havas tiel fortan personecon, ke li aŭ ŝi povas fronti al la amasoj kaj bazi sian starpunkton sur bazoj klaraj, seriozaj, elprovitaj, tiel ke li kapablas senti sin prava, tamen sen orgojlo. Feliĉe, da tiaj homoj troviĝis sufiĉe multe en la Esperanto-mondo ek de la komenco. Unu el ili, ekzemple, estis Edmond Privat. Ankaŭ al ili ni havas grandan ŝuldon, ĉar ili multe helpis progresigi la aferon, kaj iom post iom montri, en diversaj medioj, ke Esperantistoj ne estas nur stranguloj fanatikaj.

Kaj, klare, la du kategorioj havas intersekcion, t.e. homoj kun neŭrozaj trajtoj pli multaj aŭ severaj ol ĉe la averaĝa homo, sed ankaŭ kun pli forta personeco (ofte fortigita ĝuste per la konstanta devo ekzerci sin vivi en medio, al kiu oni ne sentas sin konforma aŭ plene adaptita).

Paradokso: kie estas mensa sano?

Ni do staras antaŭ paradokso: la Esperanto-mondo longe konsistis grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense tute sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ĝenerala socio konsistas el homoj eble relative pli normalaj psike, sed kun tute neŭroza, patologia, mi eĉ dirus freneza, sinteno rilate al ĝi.

Kio ebligas fari tiel drastan aserton? Nu, la fakto, ke la socio prezentas ĉiujn simptomojn de psikopatologio en sia rilato al lingva komunikado. Kiam sentiĝas bezono, kion faras normalulo? Li agas por kontentigi la bezonon per la plej efikaj, agrablaj kaj rapidaj rimedoj. Imagu iun, kiu malsatas. Li havas en sia poŝo monujon plenan je monbiletoj. Li troviĝas en kvartalo kun multaj manĝaĵvendejoj kaj restoracioj. Se li estas normala, li iros en unu el tiuj, por servigi al si manĝon aŭ por aĉeti ion manĝeblan, kiu liberigos lin je la malsato. Kion vi opinios pri homo, kiu, anstataŭ tion fari, iras al la stacidomo, aĉetas bileton por trajnvojaĝo ĝis loko 300 kilometrojn for, kaj tie marŝas longe en la kamparo ĝis li atingas etan restoracion, kiu proponas nur malplaĉan manĝon? Kion vi opinios pri tia homo, kiu, pro sia stranga aliro al la problemo, malsatis dum horoj kaj fine ricevas ion ne tre kontentigan, kaj ĉio kostis centoble pli ol necesis? ĉiu diagnozos tiun konduton kiel neŭrozan, patologian. Kial agi tiel komplike, sen profito por iu ajn, dum eblis solvi la malsatproblemon facile kaj rekte? En la kampo de lingva komunikado, Esperantistoj agas kiel la unua, la cetera mondo kiel la dua.

La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon

Sed eble vi tamen havas dubon pri tio, ĉu la koncerna konduto vere estas patologia, kaj vi bezonas konfirmon pri la diagnozo. Nu, ni scias, ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas rezisto. La persono, kiu havas tiajn patologiajn trajtojn, faras ĉion ajn eblan por ne konscii, ke li aŭ ŝi ne agas sane, ke ŝi aŭ li povus agi tute alimaniere, multe pli agrable kaj efike. Kelkfoje la koncernato tamen agnoskas, ke tia konduto estas nenormala, sed diras: "Jes, mi scias, ke tiel agi estas strange, nenormale, eĉ patologie, sed alimaniere mi ne povas fari". Tiun rifuzon akcepti, ke la konduto estas nenormala, aŭ la neeblon ĝin ŝanĝi, oni nomas rezisto.

Nu, estas interese vidi, ke la maniero, laŭ kiu lingva komunikado estas organizita en nia mondo havas ĉiujn karakterizojn de patologia konduto. Esperanto ekzistas. ĝi ebligas komuniki multe malpli multekoste ol samtempa interpretado, multe pli juste ol la angla, multe pli komforte ol iu ajn alia lingvo, kaj tio eblas post multe pli eta investo en tempon, monon kaj energion fare de la komunikontoj kaj fare de la ŝtato. Alivorte, ĝi estas la rekta vojo por kontentigi la bezonon. Sed anstataŭ uzi ĝin, la socio elektas tre komplikan kaj multekostan vojon. ĝi devigas milionojn da infanoj studi dum jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn tiel malfacilajn, ke nur unu el cent, meznombre, en Eŭropo, unu el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon fine de la studoj. Post kiam estis investitaj tiom da penoj, da nerva energio, da tempo kaj da mono en tiun lingvoinstruadon, montriĝas, ke oni ne solvis la problemon de malegaleco, kaj ke oni tiel fuŝe atakis la lingvobarilojn, ke necesas investi ree milionojn kaj milionojn da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn da lingvoj kaj por prizorgi la samtempan interpretadon, sen kiu la komunikontoj ne povus interkompreniĝi. Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian tempon, sian monon, sian penon en tiel fuŝa, tiel neefika maniero, kiam eblas tion eviti. Jam per tio la socio montras sin patologia.

Sed kio konfirmas, ke temas pri aŭtenta psikopatologio, tio estas la fakto, ke, se vi atentigas pri la afero la ĵurnalistojn, la decidantojn, la gravulojn, la respondeculojn pri la organizado de la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke la sistemo estas freneza, kaj ke ekzistas mense sana maniero komuniki, multe pli facile atingebla, tiam vi estigas reziston. La homoj rifuzas konsideri vian atentigon, ili rifuzas esplori la aferon, ili forbalaas la atestojn kaj la pruvojn, antaŭ ol konatiĝi kun ili. Tiu vorto "antaŭ" estas grava, ĉar ĝi estas la pruvo, ke la diagnozo estas ĝusta, ĝi atestas pri la rezisto. La respondeculoj de la socio preferas ne scii, ke ekzistas alia maniero komuniki interpopole, ol tiu, kiun ili trudas al la miliardoj da teranoj. Ili timas alfronti la veron. Kaj ĉar ili ne volas vidi, ke ili timas, kio estas plia pruvo pri la neŭroza, patologia karaktero de ilia konduto, ili uzas ĉiajn pretekstojn por ne malfermi la dosieron. La gravuloj do rifuzas ion ne sciante, ke ili rifuzas; ili timas nesciante, ke ili timas; ili kaŭzas embarason, maljustecon, frustron, kaj nenecesajn penadon, elspezadon, impostojn, komplikaĵojn ĉiaspecajn, kaj konsiderindan kvanton da suferoj (mi aludas i.a. al rifuĝintoj, por kiuj la manko de lingva komunikado ofte estas kaŭzo de tre konkretaj suferoj), ili kaŭzas ĉion ĉi ne sciante, ke ili tion kaŭzas. Temas pri vere serioza, severa psikopatologio socia. Sed tre malmultaj personoj tion rimarkas kaj komprenas.

Tabuo

Fakte, tabuo tuŝas la tutan kampon de interpopola kaj interŝtata lingva komunikado. Se vi studas la dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ke multe pli ol 99 elcentoj prezentiĝas, kvazaŭ Esperanto ne ekzistus, kvazaŭ la homaro havus neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado, interpretado aŭ la uzo de prestiĝa nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Oni ree tion vidis antaŭ nelonge en Bruselo, en la Eŭropa Parlamento, dum kunsido de la t.n. Institucia komisiono, kiu pritraktis la demandon pri (ne)komunikado en Eŭropa Unio. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la rifuzo kompari.

En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni ĉiam komparas al referenco. Antaŭ ol decidi pri nova medikamento, oni komparas ĝian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun aŭ alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras? Oni lanĉas ofert-alvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate al ĝiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri. Tio estas la normala proceduro. Fakte ekzistas tuta scienca metodo pri la arto decidi elektante la plej bonan manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon oni nomas "operacia esplorado" ("operations research", "recherche operationnelle"). Ĝi naskiĝis dum la dua mondmilito kiel maniero elekti la plej bonan vojon por transporti varojn aŭ homojn plej rapide kaj kun malplej da risko. Nu, se oni aplikas la regulojn de operacia esplorado al la lingvoproblemo, oni konstatas, ke, el ĉiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la praktiko, la optimuma, por atingi la celon estas Esperanto. Sed por tion trovi, necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi objektive, en la praktiko, (surterene, kiel oni nun diras), kiel Esperanto prezentiĝas kompare al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, ĉu samtempa, ĉu posta, al uzo de la latina, ktp. Nur tia komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej bona sistemo.

Sed kvankam miloj kaj miloj da paĝoj troviĝas en dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Eŭropa Unio, jen en lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemon surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas malpli nombraj ol la fingroj de unu homo. ĉar komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemo estas io tiel ofta alikampe, ĝia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado pruvas, ke agas tabuo.

En kio radikas la tabuo?

Kial tiu patologia aliro al la lingvoproblemo? Denove la kaŭzoj estas multaj. Estas politikaj kaŭzoj. La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj povu senbare komuniki de popolo al popolo malplaĉas al multaj ŝtatoj. Estas sociaj kaŭzoj. Tiu sama eblo malplaĉas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias sufiĉe bone la anglan aŭ alian gravan lingvon, havas multajn avantaĝojn super homoj, kiuj scipovas

nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi tiujn avantaĝojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.

Sed mi opinias, ke la ĉefaj kaŭzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la problemo kuŝas en la emocia pezo, ŝargo, etoso de la koncepto "lingvo", en ĝia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj aŭ vortoj. Kaj la vortoj aŭ konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne ĉiuj, sed multaj. Se mi diras "milito" aŭ "mono" aŭ "patrino" aŭ "sekso" aŭ "atomenergio", io vibras profunde en vi, kvankam vi tion ĝenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj fronte al granda parto de niaj konceptoj, ĉefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco, ktp.

Inter tiuj konceptoj kun forta emocia etoso troviĝas la koncepto "lingvo". Kial? Ĉar la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el la plej bazaj deziroj de ĉiu homo. Kiam mi havas ian turmentan zorgon, aŭ suferon, se mi povas paroli pri ĝi al iu, kiu aŭskultos min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo aŭ de la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ĝi. Kiam bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda plenkreskulo mistrafas, aŭ tute ne venas reago, krom, survizaĝe, esprimo de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: "Doloras al mi en la orelo", la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera komunikado, kiu ŝanĝas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save disvolviĝas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto "lingvo" inkluzivas la sentojn pri ŝi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras "patrina lingvo", kiam fakte temas pri la gepatra aŭ la media lingvo.

Fakte, akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas laŭ la normalaj vojoj de ĉia lernado. Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en la asimilado de la kapablo regi aŭtomobilon. Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la aĝo. Kiam ni lernas uzi aŭtomobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias multegon pri la arto lerni, ĉar ni vizitadis lernejon multjare kaj lernis multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel miraklan. Antaŭe ni ne povis klare komuniki. Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu ŝanĝas la tutan vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke ni lernas, ke disvolviĝas tute banala lernprocezo, la lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio. Io, pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas donaco de la dioj, donaco supernatura. Neniu homo rajtas ŝanĝi ĝin. Neniu rajtas libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan.

Vidu, kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono ŝanĝi la ortografion. Rigardu atente la argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la emocioj, kiujn ĉiam vibrigas la koncepto "lingvo".

Kaŝita aŭtoritata mesaĝo

Tiu kerna sento pri lingvo kiel io mita, donita de la dioj, kaj do sankta kaj netuŝebla estas la plej kerna ero de la emocia aŭro de la koncepto "lingvo". Al tiu kerno aldoniĝas la fakto, ke la koncepto "lingvo" elvokas la plej unuajn rilatojn en la familio, ĉefe tiujn kun la patrino. Sed super tiuj du tavoloj alvenas tria: la rilato kun aŭtoritato. En la transdono de lingvo al infanoj, estas kaŝita mesaĝo, kiujn oni praktike neniam eksplicitas. Kaj tiu mesaĝo estas terure diktatora.

Fakte ĝi diktas la respektivan situacion de infano kaj plenkreskulo en la socio. Kiam infano parolas neĝuste, oni korektas ĝin, almenaŭ ek de kiam ĝi vizitadas lernejon. Se oni ne korektas ĝin, oni ridas aŭ mokas, aŭ ridetas signife. Kia ajn la reago, ĝi sentigas al la etulo, ke, kiam ĝi uzas tian formon, diferencan de la gramatike aŭ vortare ĝusta, ĝi troviĝas ekster la normo. Se eta franclingvano diras "plus bon", oni diras al li: "Ne tiel oni diras, oni diras "meilleur"". Eble ankaŭ en la germana oni ne rajtas diri "mehr gut" aŭ "guter" aŭ "gueter" kaj verŝajne infanoj uzas tiajn formojn. Tiam oni ilin korektas per frazo kiel: "Ne tiel. Oni diras "besser"".

Kion tio signifas por la profundo de la psiko? Tio transdonas kaŝitan mesaĝon, jene: "Ne fidu vian spontanan, naturan tendencon, kiu igas vin ĝeneraligi lingvan trajton, kiun vi rimarkis. Ne fidu vian logikon. Ne fidu la racion. Ne fidu viajn refleksojn, vian instinkton. Ne fidu vin mem. Obeu nin, eĉ se nia sistemo estas absolute neracia, malsaĝa."

Por la infanoj ja la lingvo estas esence komunikilo. La unua ŝtupo en ilia pensado do estas: "Se oni komprenas min, estas en ordo. Lingvo ja estas farita por ke ni interkompreniĝu". Sed la reagoj de la medio pli kaj pli sendas la mesaĝon: "Lingvo ne estas io elpensita por interkompreniĝi. Lingvo estas kampo, en kiu oni lernas konformigi sin al la arbitraj, neklarigeblaj postuloj de la grandularo." En lingvo estas tabuoj, kiujn neniu povas pravigi. Se infano, kiu volas esprimi la ideon "li venis" diras "er kommte", "il a venu", "he comed", oni atentigas ĝin, ke ĝi devus diri "er kam, il est venu, he came". Se tiam ĝi demandas: kial? Ne eblas doni al li racian respondon. Oni povas nur diri: ĉar estas tiel. Kaj tio subkomprenigas, ke la lingvo estas io regata de nekompreneblaj leĝoj, neniam klarigataj, kiuj radikas en la pratempo. Respekto al la praavoj aŭ al la dioj, kiuj donis la lingvon, estas pli grava ol logiko, ol racio, ol tendencoj spontanaj, instinktaj, do ol individua homa naturo.

Esperanto fuŝas ĉion ĉi. ĝi naskiĝis antaŭ ne tre longe. Tio estas sakrilegio. Lingvo ne rajtas esti juna. Lingvo estas io sankta transdonita de la praavoj aŭ de la dioj, ne io, kio povas estiĝi nuntempe. Kaj oni diras, ke tiu lingvo ne havas esceptojn, tio estas krimo! Se oni povas sekvi sian naturon, sian logikon por esprimi sin, kio restos el la aŭtoritato de la prauloj? Tial Esperanto kaŭzas terurajn timojn en la profundo de la psiko. ĝi riskas perdigi al nia gepatra lingvo ĝian mitan, sanktan, fean karakteron. ĝi reletivigas ĝin, dum viglas emocia bezono, ke la gepatra lingvo estu io absoluta. Necesas ĉiarimede haltigi ĝian disvastigon. Kaj necesas ĉiarimede agi, por ke oni ne esploru pri ĝi. Oni eble vidus, ke lingvo ne estas tio, kion ni kredas, kaj tiel oni subfosus la bazon de la sociaj rilatoj. La afero estas tro emocia, por ke oni akceptu trankvile, objektive, science studi ĝin. Kaj trankvile, objektive studi la reagojn al ĝi.

Monstro

Krome, Esperanto aperas kiel monstro, ĉar oni diras, ke ĝin kreis unu viro. Alivorte, ĝi havas patron, sed ne patrinon. ĝi estas la monstra produktaĵo de iu soleca perversulo. Al tiu ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj libroj aŭ Esperantistaj informiloj, laŭ kiuj "Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887". Fakte, Esperanto ne kreiĝis en 1887. En 1887 aperis semo de lingvo, kiu dum multaj jaroj antaŭe kreskis kaj transformiĝis en la menso de Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la procezo per kiu laŭgrade kreiĝas semo en planto, la projekto publikiĝis, tio signifas, la semo estis ĵetita. Sed tiu semo povis iĝi io vivanta nur, se grundo akceptis ĝin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la komunumo de tiuj unuaj vastkoraj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj provizis ĝin per la medio, en kiu ĝi povis kreski,

transformiĝi kaj fariĝi io sufiĉe vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.

Esperanto, kia ni uzas ĝin nun, ne estas la verko de Zamenhof, ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj kontraŭproponoj, plej ofte nekonsciaj. ĝi ne estas monstro, kiun estigis iu homo sola, ĝi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti en ĝin nekredeble taŭgan vivpotencialon, sed ĝi havas ankaŭ patrinon, kiu flegis ĝin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ĝi vivon.

Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj

Vi vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj troviĝas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto, preskaŭ neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori la aferon. Kaj tamen ĝi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la rezisto en Eŭropo, kontraŭ la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj ciferoj: ankaŭ ilin la intelekta elito (kaj ne nur ĝi) sentis sakrilegio kontraŭ la romiaj ciferoj ĝis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto estos ĝenerale akceptita iam. La patologio ne eterne estos pli forta ol la kuracaj fortoj, ankaŭ kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple, kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankaŭ la postuloj de la realo. Kiel diris Lincoln oni povas kaŝi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo. Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive la plej bona, per tre

granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros kaj estos akra, jes ja, certe, eĉ se nur ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj homoj simple ne aŭdas, kion vi diras pri Esperanto: ilia menso ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu estos forta. Sed, kredu min, ĝi ne povos superi. La faktoj venkos. Vero venkos. Esperanto venkos.

Kial mi kredas je Esperanto?

Revuo "Esperanto" - marto 2002

Ĉio povas esti elmetata al objektiva, scienca analizo. Eĉ io tute subjektiva. Do ankaŭ tiu demando. Rimarku, ke, kvankam la kialoj de mia kredo je Esperanto estas subjektivaj, la fakto, ke mi kredas, estas objektiva. Ke mi tenas min ĉe tiu opinio, kaj ne alia, tio estas objektiva fakto. Se iu sciencisto el ekstere observos min, li konstatos, ke mi kredas je Eo. Tiun objektivan fakton mi proponas, ke ni provu science, objektive analizi.

Kion tio signifas, kredi je?

Tio signifas, ke por mi Esperanto estas io ekzistanta, ne projekto, ne ideo, sed fakto. Fakto socia, fakto lingva, fakto historia. Sed tio signifas ankaŭ, ke mi ne estas indiferenta rilate al tiu fakto, por mi tiu fakto havas valoron. Krome, kiam mi diras, ke mi kredas je Esperanto, mi volas diri, ke mi kredas je ĝia estonteco, mi kredas, ke ĝi ne estas nur efemera, portempa, supraĵa okazaĵo en la historio de la lingvoj. Tio signifas ankaŭ, ke mi kredas je ĝia boneco, je la fakto, ke ĝi estas pli bona solvo al la problemoj de interkultura komunikado ol iu ajn alia nuntempe observebla.

Rimarku, ke kiam mi diras tion, mi ne diras, ke mi pravas. Pri tio, ĉu mi estas prava aŭ ne, mi scias nenion. Mi nur konstatas la fakton de mia kredo je Esperanto, kaj trovas ĝin interesa (eble ne por vi, sed por mi jes; se ĝi ne interesas vin, sciu, ke mi ne ofendiĝos, se vi ĉiuj foriros).

Kial mi trovas ĝin interesa? Ĉar ĝi estas io speciala, io aparta, mi diru, io malofta en nia socio. La grandega plimulto el la homoj sur nia planedo aŭ ne konas Esperanton aŭ, se ili aŭdis pri ĝi, ili ne kredas je ĝi, tio signifas, ke ili ne kredas je ĝi kiel je io valora, io kun ŝancoj ŝanĝi la mondon. Ŝanĝi la mondon, ĉar ankaŭ tio estas parto de mia kredo. Mi kredas, ke Esperanto estas por la homaro io same grava, kiel estis la apero de la skribo. Ek de kiam homoj ekskribis, multego ŝanĝiĝis en la homaro. Mi ne bezonas tion klarigi, vi ĉiuj jam scias. Miaopinie, la apero de Esperanto havas la saman gravecon. Ĝi povas ŝanĝi la mondon. Eble mi malpravas, sed tio estas mia firma opinio.

Nun, ni aliru la demandon kial?

Oni povas fari pri tio diversajn hipotezojn. Mi prezentos al vi kelkajn. Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas naiva. "Kredema kiel infano", diras PIV en sia difino pri la vorto naiva. Estas tute klare, ke io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. Mi ŝatas ĉokoladon, kiel infano, kaj tiom da aliaj aferoj! Eble mia rilato al Esperanto radikas en tiu fakto, ke mi neniam tute plenkreskis. Verŝajne estas io vera en tiu hipotezo.

Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas stulta. Idioto. Malsaĝulo. Ĉar mankas klapo en mia kapo, kiel diris Zamenhof. PIV difinas stulta kiel "ne inteligenta".

Estas multaj kampoj, en kiuj mi scias, ke mi estas ne inteligenta. Ĉiufoje, kiam iu klarigas al mi ion pri komputiloj, mi ne komprenas aŭ miskomprenas. Kiam mi estis studento, multon pri filozofio aŭ matematiko mi ne sukcesis kompreni. Multon en la aferoj de la mondo mi ne komprenas.

Ekzemple, kial la grandaj firmaoj nepre devas ĉiam kreski, sorbi la rivalojn, restrukturi sin, kiel ili diras, maldungi grandan parton de la dungitaro, streĉi maksimume tiujn, kiuj restas, kaj rezulte la aferoj funkcias pli malbone. En Svislando, la du plej grandaj bankoj kunfandiĝis, kaj ekde tiam ili funkcias aĉe, multe malpli efike ol antaŭe. Jes, multon mi ne komprenas. Se tiom da aferoj restas fermitaj al mia menso, al mia pens- kaj rezonkapablo, tio sendube signifas, ke mi ne estas inteligenta.

Eble pro tio mi ne komprenas, kial Esperanto estas io misa, fuŝa, senperspektiva, ne inda je konsidero.

Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas nerealisma. Tion oni ofte diras al mi, kaj se multaj personoj akordas pri unu juĝo, estas ŝancoj, ke ili pravas, kaj ke mi solulo, escepto, estas la malpravulo. Akcepti la realon, ili diras, estas akcepti, ke la angla venkis, ke ĉio internacia funkcias en la angla, ke estas unuanimeco en la mondo pri tio. Sufiĉas rigardi, kiun lingvon oni instruas kiel unuan fremdan lingvon en la tuta mondo: en preskaŭ ĉiuj landoj, kun kelkaj esceptoj kiel Svislando, la unua fremda lingvo instruata estas la angla. Tion volas la gepatroj, tion volas la registaro, tion volas la dungontoj de la juna generacio, tion volas la firmaoj, kiuj bezonas kunlaborantojn. Estas vera unuanimeco en la mondo. Aŭ vi havos duarangan pozicion en la socio, aŭ vi devos scii la anglan. Kaj, se ĉion konsideri, la sistemo funkcias ne tiel malbone. Kompreneble ĝi ne estas perfekta, sed nenio estas perfekta sur ĉi tiu planedo, kaj mi tre bone scias, ke ankaŭ Esperanto ne estas perfekta. Realismo postulas, ke oni akceptu la neperfektecon de la mondo. Eble realismo postulus ankaŭ,

ke mi rezignu pri Esperanto kaj klinu min antaŭ la nekontestebla venkinto en la konkuro de la lingvoj: la angla.

Kaj tamen mi plu tenas min ĉe mia kredo je Esperanto. Eble ĉar mi estas obstina. PIV difinas obstina kiel "firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj". Estas vere, ke jam de multaj jardekoj mi aŭdas multegajn admonojn pri tio, ke estus saĝe rezigni mian esperantistecon, rigardi la faktojn fronte, kaj liberigi min je tiu utopio, kiel ili diras.

Mi legis multon pri Esperanto, sed preskaŭ ĉio, kion mi legis kaj ne originas el la Esperanto-mondo, asertas, ke tiu ne estas serioza afero, ke artefarita lingvo ne povas funkcii, ke neniu serioza volas investi energion en la lernadon de lingvo, kiun neniu ŝtato agnoskas, kiun uzas neniu granda firmao aŭ interregistara institucio, eĉ preskaŭ neniu neregistara internacia asocio.

Estas klare, ke la homoj, la popoloj, la gentoj, la civitanoj el la diversaj landoj, kiuj kundividas inter si nian planedon, elektis ne uzi Esperanton. Iu, kiu rifuzas konsideri tiun fakton, estas nerealisma, oni povus diri blinda, kvankam blindulo ne povas vidi, dum iu, kiel mi, havas bonajn okulojn kaj povus vidi, se li ne estus obstina, ke la mondo rifuzis Esperanton kaj voĉdonis favore al la angla.

Eble mi kredas je Esperanto ĉar mi estas freneza. Mi ĵus diris, ke mi ne estas blinda, ĉar mi havas bonajn okulojn, sed estas kategorio de homoj, kiuj bone vidas teorie, sed praktike tamen vidas aferojn, kiuj ne ekzistas. Tion oni nomas vidi halucinojn. Homoj, kiuj vidas halucinojn, estas frenezaj. Eble mi estas freneza. Eble mi vidas en Esperanto, en la esperantistoj, ion, kio tute ne ekzistas, kio estas pura produkto de la nekonsciaj imagprocezoj, kiuj disvolviĝas en mi. PIV difinas freneza kiel perdinta la prudenton pro mensa malsano kaj kiel perdinta la sinregadon pro pasio. Ĝenerale frenezuloj ne scias, ke ili frenezas. La fakto, ke mi ne sentas min freneza, signifas do nenion. Kaj ĉu mi perdis la sinregadon pro pasio? Iuj faktoj favoras la akcepton de tiu hipotezo. Ekzemple mi akceptis veni ĉi tien paroli antaŭ vi en tiu stranga lingvo. Kial mi akceptis, kial mi ne kapablis regi min kaj diri: Tio estas senutila kaj stulta, dankon pri la invito, sed mi ne venos, mi kondutu saĝe. Kial mi ne regis min tiudirekte? Ĉar, kiel emfazas PIV, min regas pasio. Pasio, diras PIV, tiu neelĉerpebla fonto de saĝeco, estas, i.a., arda kaj senbrida amo.

Estas objektiva fakto, ke mi havas ardan kaj senbridan amon al Esperanto. Mi rilatas al ĝi pasie. Tiu, kiu pasie amas, ofte misprenas siajn dezirojn por realo. Eble tio estas mia kazo, eble tial mi ne estas realisma. Mi do tre bone povus esti frenezulo.

Ĉu do mi kredas je Esperanto ĉar mi estas naiva, stulta, nerealisma, obstina kaj freneza? Multajn aliajn ecojn oni povus aldoni al tiu listo. Kaj ni trovus argumentojn favorajn al ili.

Sed vidu, la plej interesa afero, en ĉi tiu listo, estas la lasta. Ĉar frenezuloj havas interesan karakterizon. Ili neas, ke ili estas frenezaj, kaj ili diras, ke la frenezeco troviĝas en la aliaj.

Alveninte al tiu punkto en mia objektiva analizo, mi finfine trovas la veran respondon.

Mi kredas je Esperanto, ĉar la aliaj, en nia socio, niaj kunhomoj, niaj samspeculoj, niaj samplanedanoj, niaj najbaroj kaj malnajbaroj, en sia grandega plimulto, konsistigas amason da homoj naivaj, stultaj, nerealismaj, obstinaj kaj frenezaj.

Ili estas naivaj, ĉar ili senreziste akceptas, kredeme kiel infanoj, tion, kion la lernejo, la amaskomunikiloj, la registaroj, la potencaj multnaciaj firmaoj ktp ktp senĉese ripetas al ili, nome, ke la angla venkis, kaj ke al tiu fakto ekzistas neniu alternativo.

Ili estas stultaj, ĉar tion ili akceptas sen provi kompreni la kaŭzojn, la meĥanismojn, la influojn, kiuj agas malantaŭ tiu aserto. Homoj nestultaj ne aliĝas tuj, en unu sekundo, al io asertita antaŭ ili, ili haltas, ili kontrolas, ili provas alternativajn eblojn, ili faras la hipotezon, ke eble oni trompas ilin, kaj do esploras por scii, kie estas la vera vero, la veraj faktoj. Tion, pri lingva komunikado, ne faras la "malfrenezuloj" en nia socio. Ili do agas stulte, malsaĝe, neinteligente.

Ili estas nerealismaj, ĉar ili ne komparas surterene, kiel funkcias la diversaj rimedoj uzataj por superi la lingvajn barojn. Realismulo estas homo, kiu prenas la faktojn en konsideron, kaj do iras serĉi ilin, kompari ilin. Nu, se oni komparas, kiel funkcias internacia komunikado laŭ tio, ĉu ĝi uzas samtempan interpretadon, la anglan aŭ la diversajn aliajn sistemojn, oni konstatas, ke Esperanto estas tiu, kiu kostas malplej por plej granda efikeco, plej granda kontentigo laŭ ĉiuj penseblaj kriterioj. Ne rigardi tiun fakton estas peki kontraŭ realismo. Estas konfuzi siajn dezirojn kun la realo.

Ili estas obstinaj, ĉar multaj homoj - ekzemple mi! - ofte admonis ilin pri tio, ke ili rifuzas alfronti la realon, rigardi la faktojn, informiĝi pri tio, kiel funkcias Esperanto kompare kun aliaj sitemoj. Sed ĉu ili aŭdas niajn admonojn? Tute ne! Ili obstine rifuzas pridubi sian pozicion kaj kontroli, ĉu ĝi estas prava, aŭ ĉu alia, la esperantista, estas pli prava.

Ili estas frenezaj, ĉar ilin regas halucinoj. Ili halucinas, ke la angla juste kaj ĝuste solvas ĉiujn internaciajn lingvajn problemojn, dum sufiĉas malfermi la okulojn kaj la orelojn por konstati, ke tio okazas nur ĉe eta-eta-eta-eta parto de la kazoj, en kiu internacia komunikado estas bezonata. Ilin regas halucino pri la kostoj, kaj la kostoj de internacia komunikado, kaj la kostoj de instruado de la angla. Ilin regas halucino pri la efikeco de la lerneja instruado de lingvoj. Ilin regas halucinoj pri la historio. Ili kredas, ke situacio, kiu evoluis ĝis nun, estas definitiva, kvazaŭ la tuta historio ne instruus al ni, ke apogeojn sekvas malapogeoj, venkojn malvenkoj, superecon

malsupereco. Antaŭ apenaŭ du jardekoj, se vi diris, ke Sovetio baldaŭ disfalos, oni taksis vin freneza. Sed ĝi disfalis. Esperanto, kies baldaŭa aŭ jama morto estas evidenta al multaj, siaflanke plu ekzistas.

Jen, estas tempo, ke mi finu. Mi solvis la enigmon. Kial mi kredas je Esperanto? Ĉar mi estas freneza, kaj kiel ĉiu frenezulo, vidas, ke la veraj frenezuloj estas la aliaj.

Sed ke Esperanto estas bona lingvo, ke ĝi solvas komunikproblemojn ĉe tiuj, kiuj alprenis ĝin, multe pli bone, egalece, demokratie, kontentige, en psike pli sana maniero, ol la angla, tio restas fakto, ne halucino. Ĉiuj, kiuj konsentas objektive observi, tion konstatas. Esperanto estas reala, la amikecoj, kiujn mi havis dank' al ĝi, estas realaj, la plezuro, kiun mi havas uzante ĝin, verkante en ĝi, ridante en ĝi, estas reala. Mia amo, mia pasio al ĝi estas realaj. Kaj ili kontentigas min ege. Mi multe legas en la angla, relative multe uzas ĝin, mi ŝatas tiun lingvon, sed ĝi ne alportas al mi la korvibron, kiun alportas Esperanto. Mi ŝatas la anglan, sed Esperanton mi amas. Kaj ke mi kredas je ĝi, tio baziĝas sur multjara esplorado pri la problemo.

Kontraste, inter la multegaj homoj, kiuj admonis min realismi, kiel ili diras, kaj rezigni Esperanton, neniu bazis sin sur studo de la demando.

Tial mi obstine restos ĉe mia kredo je Esperanto. Finfine, kiom ajn raciaj la homoj provas esti, ilia plej funda motivado kuŝas en iliaj sentoj, en iliaj emocioj, kaj la granda diferenco inter la angla kaj Esperanto estas, ke Esperanto tuŝas la korojn, la angla ne.

Pri Rolo (france "Rolle"), svisa urbo, kie SES estis fondita en 1903

100 jaroj de Svisa Esperanto-Societo 27-a de septembro 2003, Lausanne - Rolle, Svislando

Mia rolo en Rolo (france "Rolle"), alivorte mia rola rolo, estas roli parole. Mi promesis al Claŭde (ne al mi, al la alia Claŭde), ke mi parole rolos en Rolo, sed kiom ajn mi traserĉis mian cerbon, neniu ideo tie troveblis. Ĝi estis malplena, vakua.

Tiam mi pensis: "Nu, mi petos helpon de mia edzino." Sed ankaŭ ŝi ne havis ideon. Tial ni ne povas par-roli, mi devas paroli tute sola (tute malgee, se vi preferas).

Turmentate de la ideo, ke mi devos publike paroli, kaj havas nenion por diri, mi faris kiel mia samnomulo la alia Claŭde en similaj cirkonstancoj: mi preĝe turnis min al Zaza:

"SOS !" mi kriis. "SES !" li respondis.

Kaj li aldonis: "Kial vi simple ne gvidus vian publikon al tiu unua tago de la vivo de SES?" Tiam li afable montris al mi, kiel disvolviĝis la fondo de la societo, montrante je ĉiu etapo, kiel la fondintoj rolis.

Por la ekstera mondo, ili estis stranga bando. Vidu, kiel tamen bele kaj bone ili bande rolis.

Ĉar estis tre bela vetero, ili decidis lui barkon por kune navigi kelktempe sur la lago. Kaj la fondejo de SES fariĝis barka Rolo.

Sed kompreneble necesis reveni sur la firman teron kaj aliri seriozajn aferojn. Decidi pri la enspezoj, la elspezoj, la kostoj, la kotizoj ktp. Trovi iun, kiu akceptos zorgi pri la kontoj. Tiel la lulejo de SES iĝis kont-Rolo.

Ĉiuj jam tuj akceptis havigi al la ĵus naskita societo la fiksitan kotizon. Sed kien meti la monon? En kason, kompreneble! Tiel komenciĝis la gravega kas-rolo de la respondeculo pri financoj, kun celo klare difinita: kiel plej honeste kaj efike kase roli.

Kontentaj pri la bona laboro, kiun ili plenumis fondante la societon, ili iris kune manĝi - tio estas preskaŭ deviga, kiam oni vizitas Rolon - frititajn fileojn de lagaj perkoj, similajn al tiuj, kiujn vi ĵus manĝis. Kaj ĉar la fileojn oni fritis en pato, kaj ili estis bonegaj, niaj fondintaj patroj entuziasmiĝis pri la pat-rolo de Rolo.

Kaj jen unu el ili ekhavis ideon. Ĉiuj ja estis fervoraj esperantistoj, ili tutkore deziris, ke Esperanto disvastiĝu, kaj ili pensis, ke por tio nepre necesas instrui la lingvon en la lernejoj. La plej bona taktiko, ili pensis, estas sendi al la aŭtoritatoj peticion tiucelan. La vorto "peticio" ne ekzistis en la lingvo de 1903. Oni diris petskribo, ĉar temas pri skribo por peti. Tiel, la 27-an de septembro 1903, la naskiĝejo de SES riveliĝis pet-Rolo.

Ilin tre impresis tiu rivelo, sed, saĝe, ili decidis esti plej diskretaj pri la afero. Pri tiu pet-rolo de Rolo ili promesis silenti. Tial vi hodiaŭ povas trankvile paŝi sur la Rolaj trotuaroj. Eĉ ne unu usonan soldaton vi renkontos.

Kial kaj kiel lerni Esperanton

Oomoto, 1995, No 437, p. 22-24 Mallongigita kaj rearanĝita

Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.

Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UNo (1) aŭ la Eŭropa Unuiĝo. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.

La ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio aŭ grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo aŭ kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.

Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezono de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.

La tria sistemo estas demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi tamen estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.

Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi

povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.

1. UNo - mallongigo de la nomo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (aŭ Unuiĝinta Naciaro)

Kien esperanto?

Teksto de prelego kasede prezentita de Claude Piron okaze de kunveno en Cully, Svislando, en septembro 1994

Tendenco apartigi Ignoro de sufero Tri komuniksistemoj La fina venko

La Manifesto: ĉu dua stadio en dialektika procezo?

La temo estas vasta. Sed mia kontribuo limiĝos je la Raŭma Manifesto. Kial? Ĉar, kiel vi vidos el mia konkludo, ĝi situas en centra loko en la historio de esperantismo. Cetere, la esprimo "Kien esperanto?" estas dubsenca: ĉu ĝi signifas "kien ĝi iras?" aŭ "kien ĝi iru?". Feliĉe, laŭ mia konceptado, ne estas problemo, ĉar ĝi iras, kien ĝi iru, nome: al la fina venko. Pri tiu fina venko mi poste reparolos. Verŝajne multaj el vi estas skeptikaj, kaj kelkaj eble jam ridetas ironie. Ne gravas. Mi ĉiam konservis ian infanan naivecon, kiu alportis al mi tiom da ĝojo en la vivo, ke ne havus sencon rezigni ĝin favore al pseudo-realisma pesimismo, kiu ne disradias feliĉon ĉirkaŭ si. Sed pri tio pli poste. Nun mi klarigos al vi, kiel mi reagas al la Manifesto de Raŭmo.

Tendenco apartigi

Unu el ĝiaj trajtoj estas la volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas ili, kaj estas ni. Subkomprenite: ili estas malpravaj, ni estas pravaj; ili estas fuŝuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; ili elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon elektis ni.

Tiu disdivido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas rigidajn limojn en realo diversa, moviĝanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti.

La analizo de la praceloj, en punktoj 1 kaj 2 de la Manifesto, ne respondas al mia sperto. Eble, simple, la frakcio de la esperantistaro, kun kiu mi rilatas, estas sufiĉe ne-tipa pri la ĝenerala esperantistaro. Sed ĉu la aŭtoroj de la Manifesto bazis sin sur specimeno pli reprezenta? Nenio ebligas tion kredi. Fakte, mi suspektas la psikan meĥanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, ili kaj ni, tiuj "ili" alprenas simplisme skizitajn fi-karakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis esperantiston, kiu favoris "faligon de la angla", kiel diras la Manifesto, aŭ kiu kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80-aj, eĉ en la 90-aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton.

Pri la punkto 3, mi sentas hodiaŭ la saman rezervon, kiel mi sentis unualege. Mi ne konceptas mian esperantistecon "kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato". Mi konservus tiun identecon, eĉ se la plimulto el la homoj praktikus esperanton. Estas fakto, ke, estante esperantisto, mi nun apartenas al malplimulto, sed tio tute ne estas esenca. Ankaŭ ĉi tie mi perceptas ĉe la aŭtoroj emon dividi, apartigi; ĉifoje ne plu divido inter esperantistoj, sed divido en la homaro: plimulto ne interesiĝanta pri esperanto unuflanke, kiu estas "ili", kaj, aliflanke, minoritato kun aliaj celoj kaj interesoj, kiu estas "ni". Danĝero de tia divido estas, ke oni riskas senti sin apartigitaj pro supereco, kaj tion mi malfidas.

Fakte, estas interese, ke la apartigemo, kiu laŭ mi karakterizas la Manifeston, troviĝas sur tri niveloj: en la homaro, kiel mi ĵus diris, en la esperantistaro, kiel mi montris komence, kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita Krizo de identeco.

Tie la aŭtoroj notas ĉe esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mitama, kaj egoo, pro kiu, laŭ ili, ni simple ĝuas esperanton inter ni. Simila priskribo tute ne esprimas la realon, kia mi perceptas ĝin. La superegoo ja estas la parto de ni, kiu agas kiel aŭtoritato. Mi forte dubas, ke esperantistoj, kiuj propagandemas, faras tion pro sento pri morala devo. Mi opinias, ke tiu konduto radikas en la egoo, same kiel la plezuro retroviĝi inter ni kaj ĝui la lingvon. Ĝuste ĉar ni trovas esperanton io mirinda, mirakla, riĉiga por la animo kaj la koro, io, kio por multaj el ni ŝanĝis la vivon en ege pozitiva senco, ĝuste pro tio ŝprucas en ni intensa deziro diskonigi ĝin, kiel trezoron. La plimulto el la esperantistoj, miaopinie, emas disvastigi ĝin, agnoskigi ĝin, oficialigi ĝin simple kiel enamiĝinto inklinas rakonti al ĉiuj pri sia amo, pri la mirinda persono, kiun li renkontis kaj amas. Tio absolute ne radikas en superegoo, kiu aŭtoritate diktas devojn kaj kiu, se oni ne sekvas ĝiajn ordonojn, kreas kulposentojn. Male, estas tipa konduto de homo kun sento, kiu bezonas disradii, ĉar pretersilenti la mirindecon de la renkontita trezoro estus simple neeble. Ĉi tiu priskribo validas por la granda plimulto el la propagandemuloj, kiujn mi renkontis aŭ kun kiuj mi kunlaboras. Sekve, tute ne estas konflikto inter superegoo kaj egoo, sed ĝenerale personeco kun fortaj sentoj, kiuj ne povas ne manifestiĝi ekstere, ne povas ne strebi al entuziasmigo de kiel eble plej multaj aliaj homoj.

Ke tio igas nin transpasi la limojn de objektiveco ĉe intervjuo, ekzemple, tio radikas simple en la forto de la amo. Homo, kiu amegas, emas laŭdegi la amatan personon, kaj troigi ties belecon. Se tiakaze rolus superegoo, ĝi tute ne instigus al troa laŭdego, ĝi devigus la koncernaton objektivi, kaj la troiginto poste sentus sin premata de kulposento pro sia trompo, kio simple ne okazas ĉe niaj propagandemuloj.

La divido inter superegoo kaj egoo do ŝajnas al mi neĝusta, plia konkretigo de ia, verŝajne nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedaŭri la uzon de fakterminoj en ĝenerala teksto: oni povus diri la samon pli simple kaj klare.

Ignoro de sufero

Tiu inklino apartigi, dividi, fortranĉi parton de tutaĵo kondukas al miskompreno pri la identeco de la tipa esperantisto, almenaŭ se mi juĝas laŭ tiuj, kiujn mi konas. Kaj tio venigas min al la alia sento, kiun mi havis legante la Manifeston. Sento pri bedaŭro, sento pri manko.

La Manifesto ja komplete ignoras, ke en la mondo ekzistas lingva komunikproblemo, ke tiu problemo kaŭzas multegajn suferojn, kaj ke esperanto aperis kiel metodo kuraci la koncernan suferkaŭzon. Ne nur aperis kiel kuracilo, sed montriĝis efika kuracilo tie, kie ĝi estas aplikata.

Tiu mia vidmaniero intensiĝis, de kiam mi ek de pasinta jaro laboras kun rifuĝintoj. Kiom da turmentoj, komplikaĵoj, suferoj portas kun si la manko de lingva komunikilo! Kiam vi staras, kiel okazis al mi, antaŭ virino, kiu travivas histerian krizon, kaj kiu parolas nur albane, kaj via povo helpi estas praktike nuligita pro la manko de komunikilo, vi ne plu povas rigardi vian esperantistecon kiel la simplan plezuron esperantumi inter ni. Tiu persono klare bezonis psikologian helpon, kaj klare ŝi povus ricevi ĝin, se ekzistus komuna lingvo kun la psikoterapiisto. Sed neniu komuna lingvo haveblis. En la saman centron iom poste alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis esperanton. Krom esperanto, li sciis nur la albanan. Nu, kvankam li ne dediĉis multe da tempo al tiu lernado, la situacio estis tute alia. Tiun junulon mi povis aŭskulti kaj helpi. Inter la aliaj rifuĝintoj de la centro, pluraj havas ian scipoveton de la angla, la germana, la rusa, kiujn ili lernis dum jaroj kaj jaroj. Sed kvankam ankaŭ mi dediĉis multe da tempo al tiuj lingvoj, la komunikado kun ili estas ege malrapida, sennuanca, senviva, laciga, unuvorte frustra. Ne sufiĉe efika por fari taŭgan laboron.

Similaj travivaĵoj estas por mi plia pruvo, ke la komunikproblemo estas grava homa problemo, ke esperanto estas solvo multoble pli efika ol la aliaj, kaj do ke ne fari ĉion eblan por konsciigi la socion pri la problemo kaj ĝia solvo estas farmaniero asimilebla al rifuzo helpi endanĝerigitan personon. Kiam ekzistas malsano, kaj efika kuracilo estas konata, tiuj, kiuj ne provas diskonigi la efikecon de la kuracilo, ne faras tion, kion estus normale fari. Ne pro ia superegoa moralo. Sed simple pro la normala sento pri solidareco, kiu vivas en la egoo, se tiu estas matura.

Mi do bedaŭras, ke la Raŭma Manifesto tute preteratentas la sensuferigan funkcion de esperanto, kaj ke pluraj el ĝiaj advokatoj kredigas, ke la problemo ekzistas nur en la imago de la esperantistoj, ke la mondo ne bezonas esperanton, ke la homaro funkcias tute bone sen ĝi.

Tion mi ne povas akcepti. Situacioj de lingva kripleco (aŭ handikapo, se vi ne uzas ĉi-lastan vorton PIVe) estas multegaj, kaj esperanto ebligas ilin eviti. Problemo, kiun la plimulto ne konscias, povas esti sufiĉe grava por indi agadon kun la celo ĝin forigi. Loĝantaro submetita al atomradiado, kiel okazis en la najbareco de Ĉernobil', nenion sentas, kaj do nenion konscius, se oni ne informus ĝin. Ĉu tio pravigas, ke oni faru nenion? Ke la granda plimulto el la homaro ne konscias, ke ekzistas efika maniero venki la mutigojn, balbutigojn, malsuperigojn kaj nejustecojn kaŭzatajn de la nuna sistemo lingve komuniki, tio ne pravigas, ke oni lasu ĝin en ĝia nescio. La sola rezervo estas, ke oni respektu la liberecon, t.e., ke oni ne trudu la solvon al la koncernatoj. Sed inter trudi solvon, kaj konsciigi pri ĝia ekzisto, estas grandega diferenco.

Tri komuniksistemoj

Kiel mi klarigis en majo en la junulara forumo en Novosibirsk, kien mi estis invitita de la rusa TEJO-sekcio por pritrakti la problemojn de interpopola komunikado, en la nuna socio tri sistemoj estas aplikataj por superi la malfacilaĵojn ligitajn al la lingva diverseco: la burokrata, la sovaĝkapitalisma kaj la demokratia. La burokrata estas tiu de UN, de la Europa Unio kaj de similaj organizaĵoj: oni elspezas nekredeble altajn kvantojn da mono, tempo, kaj energio, elektra kaj nerva, por malaltnivela rezulto. La sovaĝkapitalisma estas tiu, kiu obeas la leĝon de la ĝangalo: la plej forta trudas sian lingvon, kiel okazis en la pasinta jarcento pri la franca, kiel okazas nuntempe pri la angla. La demokratia sistemo estas tiu, kiu ne donas apartan potencon al unu kulturo aŭ popolo, kaj kiu samtempe evitas la himalajajn malŝparojn kaj neefikecon de la burokrata sistemo. Esperanto estas pri ĝi bonega ekzemplo.

Por mi indas informiĝi pri la faktoj kaj ilin diskonigi. Rilate al la burokrata sistemo, ekzemple, al mi ne estas indiferente, ke Europa Unio tradukas ĉiutage inter tri kaj kvar milionoj da vortoj, je tia kosto, ke ĉiu vorto kostas tiom, kiom necesas por savi la vivon de tri infanoj mortontaj pro diarea malsano. Kien iras la mono de la socio, de la impostpagantoj, tio ne estas malgrava. Kompreneble, lingva komunikado estas nur unu aspekto de multe pli vasta problemo, sed ĝi estas aspekto, pri kiu eblas krei konsciigon. Se oni komparas la malaltajn kostojn de homa solidareco, kiu ne povas konkretiĝi manke de mono, kaj la altegajn kostojn de la burokrata maniero lingve komuniki, oni tuj vidas, kiom indus restrukturi la nunan mondan komunik-ordon.

Simile, por mi ne estas indiferente, rilate al la sovaĝkapitalisma sistemo, ke pro ĝi milionoj da infanoj tutmonde suferas penante akiri lingvon, kiun ili neniam regos, kaj kies praktika utileco, en multaj situacioj, estas simple iluzia. Kaj ne estas indiferente, ke Usono, pere de siaj filmoj, magazinoj, romanoj, havas influon, kiu ŝanĝas la pens- kaj sentmanieron de tutaj popoloj, nur pro tio, ke la angla lingvo, pro sia potenca situo, peras ĝiajn t.n. kulturajn varojn ĉien en la mondon. Tiuj varoj staras en la dua rango en la listo de eksportoj el Usono. Ili havas hipnotan efikon en la monda socio ĝis grado kulture danĝera. Kiel substrekis antaŭ nelonge artikolo en Time (Frederick Painton, "America: the price is riĝt", Time, 22-a de aŭgusto 1994, p. 36), "En la tuta mondo ekzistas por ĉio usona nenegebla fascino, nutrata de holiwood-aj filmoj kaj de la usonaj televidaj serioj kaj felietonoj". Ke unu kulturo influas la aliajn, tio tute ne ĝenus, se la fenomeno estus ĝenerala: okazus interfekundigo de la kulturoj, kiel, ĝis iu grado, okazas en la esperantomondo. Sed bedaŭrinde la kultura influo pasanta tra la angla estas unudirekta, tute ne okazas reciprokeco, kiel antaŭ ne tre longe rimarkigis alia usona ĵurnalisto: usonanoj ne spektas eksterlandajn filmojn, ne legas eksterlandajn romanojn, ne aŭskultas eksterlandajn kantojn, eĉ ne plu ĉerpas vortojn el aliaj lingvoj (Niĉolas D. Kristof, "Benefits of Borrowing Le Bon Mot", International Herald Tribune, 25-a de julio 1994).

Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj inter multaj aliaj, kiujn mi povus citi. Pri la perversaj efikoj de la nuna monda komuniksistemo mi prelegos en Parizo en pentekosto venontjara, okaze de la Europa Esperantista Kongreso. Mi montros ilin detale. Ĉi tie, mi volas nur akcenti, ke, ignorante ilin, la Manifesto de Raŭmo, laŭ mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e., la rolon, kiun ĝi povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn aŭ kulture danĝerajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sovaĝkapitalisma, konstante pligravigas.

Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon: li havas la respondecon diskonigi ĝin, eĉ se liaj fortoj estas minimumaj, eĉ se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, aŭ pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontraŭas lin per intensa rezisto. Estas bedaŭrinde, laŭ mia opinio, ke la Manifesto de Raŭmo tute ignoras tiun aspekton de la esperantisteco.

La fina venko

La anoj de la Manifesto, en diversaj tekstoj, emas rigardi de alte, malestime, la esprimon "fina venko", kiun niaj antaŭuloj tiel ofte kaj fervore uzis. Laŭ mi, ĝi tamen praviĝas. Kiam mi laboris en Tutmonda San-Organizo, oni tie parolis pri la fina venko super variolo. La koncerna institucio intense laboris por atingi tiun finan venkon, kaj, kvankam la ĝenerala publiko apenaŭ tion scias, ĝi sukcesis. Dank'al tio, ke variolo estis eliminita el la mondo, multegaj suferoj estas ŝparitaj al multegaj homoj.

Tio ne estas unika ekzemplo. Inter miaj konatoj troviĝas la respondeculo de la sama organizaĵo por la strategio kontraŭ poliomjelito. Ankaŭ li antaŭ nelonge diris al mi, ke la fina venko super tiu malsano, mondskale, aperas nun relative proksima. Eble min misformis mia dekjara laborado en medio dediĉita al publika sano, sed por mi la lukto kontraŭ la suferoj, frustroj, maljustecoj, turmentoj kaj aliaj manifestiĝoj de la burokrata kaj sovaĝkapitalisma sistemoj de lingva komunikado apartenas al simila kampo. Ke temas pri psika, socia kaj interrilata bonfarto, kaj ne pri korpa, tio ŝanĝas nenion: ĉiuj aspektoj de homo estas ligitaj inter si.

Nu, kiel mi montris en mia libro Le defi des langues, la nuna lingva komuniksistemo en la mondo prezentas ĉiujn trajtojn, kiuj ebligas diagnozi ĝin kiel neurozon. Mi do ne vidas, kial ni devus malestimi tiujn, kiuj luktas por disvastigi la scion pri esperanto kaj la monda lingvoproblemo, kaj kiuj rigardas la atingon de tiu celo kiel "finan venkon". Iom pli da toleremo ne malutilus.

Nun mi povas pliklarigi mian respondon al la demando: Kien esperanto? Mi diris komence, ke ĝi iras, kien ĝi iru, nome, al la fina venko. Tiu fina venko, por mi, konsistas el tio, ke la socio ĝeneralemalkovros, kiom da suferoj portas kun si la nuna monda komunik-ordo (aŭ pli ĝuste: komunikmalordo), kiom kulture danĝera ĝi estas, kiom ĝi kondukas al etike neakceptebla elekto de prioritatoj en la uzo de la socia mono, ktp ktp. Konsciiĝinte pri ĉio ĉi, kaj pri la fakto, ke esperanto kuracas tiujn malbonojn, la socio akceptos la internacian lingvon kiel la normalan rimedon komuniki inter malsamlingvanoj. Pri la fakto, ke la fina venko iam estos realaĵo, alivorte, ke la mondo iutage akceptos novan, pli justan kaj oportunan komunik-ordon bazitan sur la uzo de esperanto (eble de alia lingvo kun similaj trajtoj), mi ne havas dubojn. Kion ni absolute ne povas scii, tio estas, kiam la afero okazos. Eble tio postulos kvar jarcentojn, eble nur du, eble jam post dudek aŭ tridek jaroj ni estos tre proksimaj al ĝi. La ritmo de konsciiĝo estas neantaŭvidebla, kaj ŝancaj eventoj ĉiam povas roli.

Laŭ mia opinio, esperantistoj, malamikoj de esperanto kaj indiferentuloj povos akceli aŭ malakceli la procezon, sed ili ne povos influi sur ĝian laŭgradan plenumiĝon; tiu dependas de socihistoriaj faktoroj, kiuj superas la individuojn. Kompreneble, multo el tio, kion ni faras pri kaj por esperanto, dependas de nia volo, sed multego okazas sen partopreno de nia povo libere elekti.

Tion mi tre bone sentas pri mi mem. Mi ne povus ne okupiĝi pri esperanto, mi ne povus ne lukti kontraŭ la monda komunika fuŝordo. Ne mi kaptis kaj uzas esperanton, sed esperanto kaptis kaj uzas min. Multaj homoj similas al mi tiurilate. Jen eltiraĵo el letero, kiun mi ĵus ricevis el lando en Meza Oriento:

"Mi opinias, ke mi suferas de psika perturbo, kiu estas mala al tiu, kiun vi diagnozis ĉe la vasta publiko: la psika rezisto kontraŭ esperanto. Mi kredas, ke mi suferas de esperantozo, nome troa amo kaj korligiteco al nia lingvo, malsano, kiu manifestiĝas per konstanta okupiĝo kaj obsediĝo pri ĉiu temo rilata al esperanto (...) Fakte, mi ĝuas mian malsanon kaj ne vere suferas pro ĝi".

Tiu homo petas de mi psikoterapian helpon, kaj estas tute klare el lia kompleta letero, ke li serioze taksas sin mensmalsana. Ŝajnas, ke li sentis sin nenormala pro la mokoj de la medio, vizitis psikiatron, kiu diagnozis lian intereson pri esperanto kiel

obsedan / agtrudan ("obsedan / kompulsan") malsanon. Sed tiu ideo venas nur de la konstato, ke lia emo esperantumi estas pli forta ol li, ol lia volo. Miaopinie, estas nenio malsana en tio. Estus malsano nur, se la afero kaŭzus pli da sufero ol da feliĉo, se ĝi havus negativajn konsekvencojn sur la familion kaj ĉirkaŭantojn, aŭ se ĝi malhelpus lin funkcii normale en la praktika vivo. Sed se el tia obsedo rezultas nur socia bono kaj feliĉo individua, mi ne vidas, kial oni devus taksi ĝin malsano. Multaj sciencistoj, multaj homoj pasiaj pri sporto, hobio, muziko aŭ idealisma celo, kiu entute pliriĉigas la vivon de la homaro, havas similajn emojn, pli fortajn ol la propra volo. Ĉar esperanto estigas tiajn nemastreblajn impulsojn agi favore al ĝi en homoj plej diverskulturaj (mi konas plurajn ĉinojn, japanojn, sudamerikanojn kaj afrikanojn, kiuj prezentas tiun saman esperantozon), ni povas esti certaj, ke ilia influo iom post iom sentiĝos, kun la rezulto, ke la homaro ekkonscios pri sia malsana situacio rilate interpopolan komunikadon, kaj pri la valoro de la kuracilo "esperanto".

Ke la socio ĝenerale estas malsana, oni povas vidi laŭ kriterioj similaj al tiuj, kiujn mi uzis pri la ĉi-supre citita korespondanto: la sistemo kreas pli da sufero ol da feliĉo, da frustroj ol da kontentigo, da misfunkciado ol da efikeco, da maljusteco ol da justeco, ktp. Verŝajne, la esperantozo, kiun mia korespondanto imagas havi, estas respondo de la socio, de la historio, de homara kolektiva intuicio al la defio, kiun tiu misfunkciado prezentas al ĝi. Tial ĝi estas pli forta ol la individua volo ĉe la homoj, kiujn ĝi kaptas. Ni estas parto de saniga procezo socia, egale ĉu ni tion konscias aŭ ne.

Kompreneble, tio estas nur mia opinio. Multaj trovos ĝin fantazia, eble tro mistika, tiagrade, fakte, ke ili rigardos min frenezulo. Ne forgesu tamen, ke la kriterioj pri frenezeco estas tre relativaj laŭ la socio, laŭ la homgrupo, laŭ la psikologia aŭ psikiatria skolo. Uzu la viajn. Mi sentas min feliĉa kaj kreema en mia esperantisma agado, ĝi malutilas al neniu, ĝi ne ĝenas mian ceteran vivon, mi uzas nek dormigilojn nek aliajn psikmedikamentojn, do mi havas sufiĉajn motivojn por konsideri min mense bonfarta (kio, cetere, estis oficiale agnoskita, kiam mi estis rajtigita praktiki psikoterapion).

Sed estas milionoj da diversaj manieroj mense bonfarti. Unu el ili estas fideli al sia esperantisteco, tamen ne akceptante mian mistikan vidpunkton. Alia estas entute forĵeti esperanton, kiel ion seninteresan. Mi do tute ne celas konvinki iun ajn, nur respondi al la peto de Nicole Margot, ke mi esprimu mian opinion pri la temo.

La Manifesto: ĉu dua stadio en dialektika procezo?

El ĉio, kion mi diris ĝis nun, vi eble ricevis la impreson, ke mia sinteno al la Manifesto de Raŭmo estas negativa. Antaŭ ol fini, gravas, ke mi korektu tiun impreson. Pri multo en la spirito de la Raŭma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aŭ, eble pli ĝuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la aŭtoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias. La celoj difinitaj akordas kun la miaj, la sola diferenco estas, ke miaj celoj inkluzivas ion alian, kiel mi ĵus klarigis, nome konsciigi la socion pri la kuraca efiko de nia miskonata lingvo. Ankaŭ pri la utileco de la kongresoj mi plene konsentas, same kiel pri la ideo, ke ni havas ion por diri, kaj ke tion ni devas montri al la mondo. Mi supozas, ke la Manifesto kontribuis iom pli sobrigi la esperantistaron, aŭ parton de ĝi, kaj tio estis necesa. Ofte estas utile, ke enamiĝinto resobriĝu.

Mi emus loki la Manifeston de Raŭmo en dialektikan procezon, laŭ la konceptado de Hegel. Tio klarigus la tendencon al apartigo, kiun mi vidas en ĝi. Laŭ tiu hipotezo, la starpunkto de la pracelanoj pritraktitaj en punktoj 1 kaj 2 estas la tezo. La Manifesto de Raŭmo pozicias sin klare kontraŭ ili. Ĝi do prezentas la antitezon. Eble la hodiaŭa kunveno preparas la alvenon de la sintezo. Ĉi tiu aperos, kiam ni konservos la bonajn punktojn de la Manifesto, aŭ de ĝia spirito, sed sukcesos mildigi ĝian netoleremon, la malestimon, kiun ĝi nutras rilate al la praceloj, kaj kompletigi ĝin per pli granda atento al la socia potencialo de esperanto, al ĝia kuraca valoro en mondo, kie lingvaj kripluloj estas pli kaj pli multaj, en homaro, kiu nepre bezonas Novan Mondan Komunik-Ordon.

Mi esperas, ke mi ne tro tedis vin per ĉi tiu longa babilado, kaj bedaŭras, ke mi ne estas inter vi por diskuti tiujn kaj aliajn samrilatajn punktojn. Nu, tiel estas. Mi salutas vin ĉiujn plej amike kaj deziras, ke via diskutado estu mense kaj kore riĉiga, estu fruktodona ĉiurilate. Mi dankas vin pri la atento.

Esperanto : Kiaj perspektivoj post unu jarcento ?

Prelego en Bulonjo-ĉe-Maro, 2005 03 27 Aŭskulti la prelegon

Antaŭ cent jaroj

Cent jaroj. Jam cent jaroj pasis, ek de tiu ĉefmomento en la homara historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe alparolis la unuan kongreson de Esperanto, dirante : "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn.(...) Modesta estas nia kunveno ; la mondo ekstera ne multe sciaspri ĝi kaj (niaj) vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj (...) de la mondo. (...) Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema : (...) la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas." Kaj iom pli poste li diris : "En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj (senprivilegiaj), neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas, (...), ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (... ) kiuj premas al si reciproke la manojn (... ) sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-(ĉe)-maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj." (fino de la cito).

Verŝajne, kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel ĉefmomento de la homa historio, la plimulto el vi pensis : "Nu, li vere troigas". Eble. Sed mia opinio ne estas senbaza.

Min ege impresis fakto, pri kiu mi legis en Unesko-dokumento. Antaŭ longe, afrika tribestro, kiun oni provis konvinki, ke utilas kapabli skribi kaj legi, rifuzis tion kredi. Oni do proponis al li eksperimenton. Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn, kaj la paperon oni portos al alia vilaĝo, kaj li akompanos tiujn, kiuj portos ĝin. En tiu vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn vortojn, sed kiu scipovas legi. Tiun oni petos legi la tekston sur la papero. La tribestro konsentis. Kaj kiam la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj iu tie laŭtlegis, kion li diktis antaŭe, li estis ege mirigita. Iu, kiu estis for, kiam li parolis, kapablis ekzakte rediri liajn vortojn. Nekredeble ! Vere mirakla afero !

Estas fakto, ke la invento de skribado havis impresajn konsekvencojn. Grandan parton de nia komforto, de nia plezuro, de niaj scioj, de niaj ĝojoj, de nia sano ni ŝuldas al la fakto, ke skribo ekzistas. Se skribo ne ekzistus, ni ne estus tiuj, kiuj ni estas. Tial oni povas diri, ke la momento, kiam unuafoje transdoniĝis ideoj aŭ informoj skribe, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro, eĉ se neniu scias, kie kaj kiam ĝi okazis.

Miaopinie, ankaŭ la momento, kiam interkompreniĝis unuafoje homoj el dudek landoj sen interpretistoj, kaj sen tio, ke iu devu paroli la lingvon de alia popolo, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro. Kaj tiu eksterordinara momento okazis ĉi tie en Bulonjo en 1905.

Okazis ankaŭ io tre grava, kiam Zamenhof deklamis sian poemon "Preĝo sub la verda standardo" : pluraj ĉeestantoj ploris ! Per tiu fakto estis definitive rebatita la argumento de tiuj, kiuj asertas, ke lingvo enkabinete naskita ne povas havi animon. Se deklamo povas emocii, ĝis larmoj, tio signifas, ke la uzata lingvo estas multe pli ol io robota, meĥanika, uzebla nur por celoj praktikaj, kiel opiniis la plimulto el la tiutempaj intelektuloj, ĝi kapablas tuŝi la korojn, ĝi havas animon.

Multaj el ni spertis tiun animon diversokaze. Ni scias, ke Esperanto povas igi nin vibri, jen entuziasme, jen ĝoje, jen elreviĝe, jen furioze, ni spertis, ke niaj sentoj vibras per ĝi, ni scias, ke ni povas disputi, kvereli, koleri en ĝi, sed ankaŭ uzi ĝin konsole kaj ame, kaj ke en ĉiuj ĉi okazoj ĝi neniam montriĝas malsupera al la aliaj lingvoj. Kiam oni ion travivis, oni ne povas dubi pri la travivaĵo. Tial, egale kion diros la skeptikuloj, kiuj identigas Esperanton al senviva kodo, ni scias, ke ili eraras. Eĉ se ni ne sukcesas komuniki nian sperton al la ekstera mondo, tamen la fakto restas, ke

Esperanto estas io viva, lingvo kun animo. Tion ni scias proprasperte. Kaj tio ne estas afero de opinio, kaj do de subjektiveco. Tio estas fakto, io objektiva, dum la ideo, ke Esperanto ne havas animon, estas simpla, subjektiva opinio, bazita sur neniu sperto aŭ observo.

Apud faktoj, subjektivaj opinioj neniom pezas, longperspektive. Opinioj varias, opinioj ŝanĝiĝas, sed faktoj restas faktoj, solidaj, nerenverseblaj, ĉiam venkontaj, ĉar ili estas la realo, dum opinioj estas nur mensaj bildoj, kiuj, se ili ne baziĝas sur io reala, povos nur post ia tempo disfali.

La tri homaj cerboj kaj la animo de Esperanto

Mi insistas pri tiu punkto, ke Esperanto havas animon, ĉar ĝi estas laŭ mi ege grava. Mi multe legis la tekstojn de Zamenhof, liajn paroladojn, liajn leterojn. Kaj mi ĉiam admiris unu el liaj karakterizoj, kiu estas ne ofta : la rimarkindan ekvilibron inter la du duonsferoj de lia cerbo.

Homa cerbo estas triopo. En la plej malalta tavolo, ĝi estas pure instinkta, ĝi estas kiel la cerbo de serpento : en tiu plej funda tavolo troviĝas la praa, primitiva parto de ni : tie ni travivas la bazajn emociojn, kiel panikon, deziron, agresemon, kaj tie estas la komandejoj, kiuj igas nin reagi kapte, sinkaŝe, forkure aŭ atake. Sed super tiu praa cerbo troviĝas la t.n. kortekso, kiu dividiĝas en du duonsferoj, similaj al la du partoj de senŝeligita nukso. Tiuj du duonsferoj havas malsamajn funkciojn. (En tio, kion mi priparolos nun, kiam mi diros "dekstra" aŭ "maldekstra" tio validos nur por la plimulto, kiu konsistas el dekstramanuloj. Ĉe maldekstramanuloj la afero estas pli kompleksa). Nu, ĉe dekstramanulo, la maldekstra duonsfero funkcias per vortoj, ciferoj, mezuroj, racio, analizo, dedukto, faktoj, volo, disciplino kaj similaj aferoj, tial mi emas nomi ĝin la cerbo de rigoro. Kontraste, la dekstra funkcias per bildoj, senvortaj simboloj, sentoj, inkluzive de la estetikaj kaj artaj, etosoj, imago, metaforoj, intuicio, spontanaj pensoĉenoj, sonĝoj kaj revoj, poezia maniero rigardi la mondon, kreemo, libereco, tial mi nomas ĝin la cerbo de fido, ĉar nur se oni fidas oni povas lasi ĝin funkcii laŭ sia nekredebla fekundeco. Ĝenerale ĉe homo, kaj ofte ĉe tuta popolo, unu el la duonsferoj superregas. Sed ĉe Zamenhof ambaŭ estis, ne nur bonege disvolvitaj, sed ankaŭ kunordigitaj tute harmonie.

Kaj tion oni retrovas en la lingvo mem. Ĝi estas rigora, ĝi postulas disciplinon, kaj do postulas, ke oni aktivigu la maldekstran duoncerbon. Pensu nur pri la akuzativo, pri la fakto, ke verboj estas ĉu transitivaj, ĉu netransitivaj, aŭ pri la nete difinita senco de la prepozicioj. Esperanto estas lingvo pli rigora ol la plimulto. Sed ĝi estas ankaŭ pli libera. La rajto kombini radikojn kaj afiksojn sen ia limigo esta io tipa pri la dekstra duoncerbo, kaj same la libereco en la vortordo aŭ en la sintakso. Por esprimi unu ideon, Esperanto disponas multe pli da diversaj ebloj ol aliaj lingvoj. Vidu, kiom da manieroj prezentiĝas por esprimi la ideon : "Mi venis al Bulonjo per trajno" : Al Bulonjo mi trajnis, mi venis trajne Bulonjon, Bulonjen trajnis mi, pertrajne mi al Bulonjo venis, eĉ - almenaŭ humure aŭ poezie - mia alBulonja veno estis trajna, trajne mi alBulonjis. Se, por verkisto, Esperanto havas ŝatindajn flekseblecon kaj riĉecon, tio ŝuldiĝas ĝuste al tiu maloftega kunordigo de rigoro kaj libereco, al tiu integriĝo de la du cerbaj duonsferoj.

Esperanto per tio estas unika. Lingvoj akcentas jen unu, jen alian trajton. La franca kaj germana estas rigoraj, sed lasas malmulte da libereco en la maniero esprimi sin. La angla kaj la ĉina estas pli liberaj, sed al ili mankas rigoro, kaj, sekve, precizeco. Jes, Esperanto estas unika en la panoramo de la lingvoj. Per ĝi la menso povas funkcii fajne, nuance, precize, klare, sed en ĝi ankaŭ la koro trovas ilon por esprimi sian vastecon, sian fantazion, siajn plej intimajn kaj intensajn sentojn kaj emociojn.

Al io unika mezuma homo ne emas kredi. Tial la elstaran bonecon de Esperanto la plimulto de niaj samtempuloj simple ne povas imagi.

Subtila transdono de kaŝaj mesaĝoj

Kaj ĝuste tial, antaŭ kelkaj minutoj, mi intence uzis la vorton longperspektive. Oni ne povas ĝuste kompreni la fenomenon Esperanto, se oni ne lokas ĝin en historian perspektivon. Kaj pro tio, ke ili evitas tion fari, tiom da homoj nun diras : "la mondolingvo estas la angla".

Konstante amaskomunikiloj, ministroj, firmaestroj, kaj simplaj homoj, kiuj babilas en trinkejo, rediras tiun frazon. Kaj ili ne konscias, ke kune kun ĝi ili transdonas tutan serion da neeksplicitaj ideoj. Ekzemple : "la venko de la angla estas definitiva", "lingva diverseco ne plu kaŭzas problemojn", "la uzo de la angla ne havas financajn konsekvencojn por vi", "ne ekzistas realisma alternativo", "ne ekzistas lingvaj handikapuloj, se fremdulo suferas maljustecon, ĉar li ne kapablas taŭge esprimi sin, aŭ se firmaestro maltrafas profitdonan kontrakton, ĉar lia nivelo en la angla ne estas adekvata por la traktado kun la alilanda partnero, ili havas nur tion, kion ili meritas, ili nur devis bone lerni la anglan".

Se vi pripensos kelkminute, vi nepre sentos, ke efektive tiuj mesaĝoj - kaj aliaj - kaŝe akompanas la frazon pri la venko de la angla. Ili estas mesaĝoj, kiuj fermas, kiuj puŝas la mensojn en tunelon, kie nenio videblas ĉe-flanke, kaj kun nur unu lumo ĉe la fino : la angla, sen kiu ne estas elirejo. Tiu kondiĉado malhelpas havi normalajn reagojn, kia estus, ekzemple, jena ideo.

Denaskaj anglalingvanoj tiras multege da avantaĝoj, kaj da profito, de la nuna lingva sistemo. Britio ricevas unu miliardon (mil milionojn) da eŭroj ĉiujare el la lingvostudaj restadoj. "English language teaching is very big businesŝ' ("Instruado de la angla estas tre granda profitdona kampo") siatempe diris la informbulteno de la Foiro de la Angla Lingvo, en Barbican Centre (Londono). Kaj tion konfirmis la prezidanto de British Council dirante : "La angla lingvo enspezigas al ni pli ol la nafto de la Norda Maro". Kion mi ĵus diris, tio rilatas nur al Britio, sed Usono eĉ pli profitas de la ampleksa uzo de la angla.

Estus do normale, ke anglalingvanoj pagu por ili. Ĉu ne estas absurde, ke en la tuta mondo neanglalingvaj impostpagantoj pagas gigantajn sumojn por ke la ŝtatoj organizu instruadon de la angla, kio finfine metas ilin en malsuperan pozicion ? Dume, tiuj, kiuj havas ĉiujn profitojn, kiuj ricevas pro denaska rajto superecon en ĉiu diskuto, traktado aŭ debato kaj al kiuj la peno lerni lingvon estas ŝparita, estas ĝuste tiuj, kiuj pagas nenion por tiu impresa avantaĝo ! Justeco postulus, ke la anglalingvaj ŝtatoj pagu al ĉiuj aliaj landoj la monon necesan por ebligi al alilingvanoj lingve renkonti ilin. Krome, dum ni dediĉas multegajn horojn al studado de la angla, la angleparolantoj povas dediĉi tiun tempon al studado de scienco, tekniko, profesio, aŭ al ripozo, kaj malstreĉo. Ĉu ne estus normale, ke ili finance kompensu nian tempoperdon kaj niajn penojn, akceptitajn grandparte je ilia profito ? En nia tutmondigita kaj novliberalisma socio, neniu avantaĝo estas senpaga. Ili ricevas egan avantaĝon, ili pagu, iom laŭ la principo "kiu poluas, tiu pagu".

La neeksplicitaj, kaŝaj mesaĝoj, kiuj kunformas la pensan akompanadon sed ankaŭ la sentan etoson de la konstante ripetata frazo, enŝovas sin en la mensojn nekonscie. Ĉar ili ne estas eksplicitaj, oni ne povas defendi sin kontraŭ ili. Kaj ĉar ili eniĝas en la nekonscian parton de la psiko, ili trudas masoĥismon, kontraŭ kiu nur konscieco povus gardi nin. Pro tiu subtila maniero de penetro, la viktimoj de la situacio konstante ripetas al si frazojn, kiuj konfirmas kaj plifortigas ilian statuson de viktimoj. Tio estas la sistemo uzata por teni sklavojn en sia sklava pozicio, aŭ por eviti, ke homo el plej malalta kasto provu ŝanĝi la kastan sistemon. Papage ripetante la frazon, niaj samtempuloj persvadas sin, ke nenio estas plibonigebla, ke nenion ili povas fari, ke ili estas sklavoj sen espero pri libereco, ĉar la mastroj venkis definitive, kaj venkitoj ne relevu la kapon. Estas kvazaŭ sorĉa ĉanto, magia formulo, kies efiko estas, ke la viktimoj pli kaj pli akceptas sian viktimecon. La masoĥismo plifortiĝas de ripeto al ripeto, sed tion, ho ve !, la viktimoj ne rimarkas.

Kiuj parolas pri la koncerna temo, tiuj preteratentas fakton ege gravan. En la dekstra duoncerbo, ekzistas ĉe ĉiu homo nekonscia, malklara aspiro al io, io nedifinebla, sennoma, ĉar tro malpreciza, sed io bona por la tuta homaro, aspiro al iu paradiza harmonio, al mondo, kie maljusteco ne ekzistus. Kaj tiu aspiro, kvankam nebula, estas tre forta, ege potenca, kapabla movi gigantajn individuajn energiojn, veki rimarkindajn sindediĉojn ne facile pravigeblajn racie. En iu nombro da individuoj tiu aspiro al iu bono senkontura kaj sennoma kristaliĝis en la koncepto "Esperanto", tiel ke ili investas grandan parton de sia memo, de sia libido, dirus Freud, en la kampon, kiun la vorto Esperanto elvokas. La koncepto "Esperanto" tiel alprenas la altirforton, kiun Carl Gustav Jung atribuas al tiuj kernoj de psika energio, tiuj nebulozoj psikaj, kiujn li nomas arketipoj. Ĝi estas la konkretiĝo, do la pensebla formo, de io nepensebla, de io, kio staras trans nomeblo, sed kio altiras psikojn kun forto senfine pli granda ol la forto, per kiu la plej giganta elektromagneto altiras feron.

La ripetado de la ideo, ke la angla venkis, agas sur la maldekstran cerban duonsferon, kaj ĝi blokas la fekundecon de la dekstra, kie ĝi subpremas la arketipon, la aspiron al justeco tutmonda, pri kiu mi ĵus parolis. Ĝi blokas la kapablon imagi.

Tial homoj, kiujn oni tiom bombadis per tiu mensfermanta slogano, ke ili asimilis ĝin, eĉ ne plu povas imagi, ke ekzistas alternativo. Tiel mortas scivolemo, kaj kritika menso steriliĝas. Pro tiu socipsikologia procezo milionoj kaj milionoj da gejunuloj, en la tuta mondo, estas devigitaj fordoni sin dum jaroj kaj jaroj al senproporcia mensostreĉado por provi mastri lingvon, en kiu ili neniam situos egale al la denaskuloj. Kaj, ke tiu plago ne necesas, ke ekzistas alternativo, kiu donus al la tutmonda junularo, kaj al ĉiuj impostpagantoj, fakte al ĉiuj ŝtatoj, krom la anglalingvaj, senpezigon de multaj pezaj financaj ŝarĝoj, kaj liberigon el absurda maniero investi sian tempon kaj sian nervan energion, ni, eta marĝena malplimulto, scias proprasperte.

Sed la ĝenerala publiko sorbis la mesaĝon pri la definitiva venko de la angla. Kaj kiam oni tutforte kredas ĝin, sen havigi al si iom da distanco por ĝin rigardi kritike, oni nepre devas alpreni komplementan ideon, nome, ke, ĉar venkis la angla, Esperanto fiaskis.

Pensmaniero tipa pri kvarjaruloj

Bedaŭrinde, e-istoj estas influataj de la ĝenerala opinio. Kaj parto de ili emas akcepti ĝin. Ili tiel suferas disduiĝon, kiu povas esti doloriga. En ili ja vivas la sento, ke Esperanto, por ili, sukcesis, ĉar ĝi riĉigis ilian vivon. Sed tiun senton ili ne povas kunordigi kun la ĝenerala opinio, ke Esperanto malsukcesis. Estas do en ili streĉiĝo inter io socia kaj io individua, inter la dekstra kaj maldekstra duoncerboj.

Indas analizi, kion diras tiuj, kiuj ne dubas pri la fiasko. Se ni tion faros, ni unue konstatos, ke tiu konvinko estas absoluta. Homo, kiu diras : "Esperanto fiaskis", estas certa, ke tiu malsukceso estas evidenta, tuta kaj definitiva. Fakte, ĝi egalas liamense al "Esperanto estas nulo". Ĝi ekzistis kiel projekto, sed la projekto disfalis. Ĝi do ne plu ekzistas.

Interese, tiu impreso, ke la nuna ŝajna malsukceso estas io absoluta, tuta, definitiva fakte povas aperi nur, se oni rezonas kiel infano malpli ol sesjara. Ĉiu el ni estas mense plenkreska nur pri kelkaj kampoj de la vivo. En multaj aliaj kampoj ni mense plu funkcias kiel kvar- aŭ kvinjaruloj. Kaj tiuaĝe la menso ne povas kune teni pli ol du konceptojn, kiuj ĉiam estas simetriaj, kontraŭaj kaj ekstremaj : "granda" / "malgranda", "forta" / "malforta", "unua" / "lasta", "ĉio" / "nenio". Plenkreskuloj eĉ tre inteligentaj kaj mense tute kompetentaj en sia profesio aŭ en la ĉiutaga vivo, tamen plu funkcias laŭ la pensa sistemo de kvarjarulo en multaj kampoj, kiel politiko, religio, etnoj, maniero vidi sin mem, pritakso de la alia sekso (ofte ideoj pri la edzo aŭ edzino) ktp. Nu, Esperanto estas kampo, en kiu estas facile evidentigi tiun prapensan funkciadon.

Ekzemple, multaj simple ne kapablas imagi, ke la nuna Esperanto diferencas de la lingvo, kia ĝi prezentiĝis en 1887. Tiaj homoj diras : "Vivanta lingvo evoluas, Esperanto ne povas evolui, Esperanto do ne estas vivanta lingvo, tial ĝi fiaskis." Ne temas nur pri malĝusta informiĝo ; temas fakte pri nekapablo imagi , ke lingvo proponita de unu homo povas evolui. Et-infana pensmaniero ! Eblas nur du terminoj : ĉu ĉio, ĉu nenio. Ekzistas Lingvo Internacia de D-ro Esperanto de 1887, kaj tio estas ĉio, krom ĝi ekzistas nenio nomebla Esperanto. Tiuj homoj ne aplikas al Esperanto la saman rigardon kiel al aliaj realaĵoj. Urboj modifiĝas, ŝanĝiĝas stiloj, muzikoj evoluas, vesta modo tre diferencas de jardeko al jardeko, sed Esperanto restas definitive fiksita, kia ĝi estis en 1887.

Aŭ ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por multaj homoj, Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi ne konkeris la mondon. Por ili, sukceso neprigus, ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli iun ajn surtrotuare en Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron koncepti sukceson ili ne aplikas en aliaj kampoj. Neniam ili pensus : "Honda-veturiloj malsukcesis, ĉar multegaj homoj uzas Toyotan, Mercedes, Citroen, Ford aŭ ion alian." Oni aplikas al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn oni ne aplikas en aliaj kampoj. Interese, ĉu ne ?

Historia perspektivo

Aldoniĝas al ĉio ĉi nekapablo rigardi la aferon laŭ historia perspektivo. La rezulto estas ignoro de la koncepto "ankoraŭ ne", "ne jam", "ĝis nun ne". Refoje ni vidas, ke estas diferenco inter Esperanto kaj la aliaj kampoj de la vivo. Estas multaj terenoj en la socia vivo, sur kiuj homoj luktas por plibonigi la mondon. Ekzemple pri egaleco inter viroj kaj virinoj, inter nigrahaŭtuloj kaj blankhaŭtuloj, inter sociaj tavoloj rilate al ŝancoj povi studi, aŭ pri indiĝenaj rajtoj, komerca justeco inter nordo kaj sudo, kaj multaj aliaj. Ĉu homoj, kiuj priparolas tiujn temojn, pensas : "la lukto fiaskis" ? Ne. Ili pensas : "Ni ankoraŭ ne sukcesis. Restas multo por fari." En 1700, jam estis homoj, kiuj luktis por elimini sklavecon. Sed en 1850 sklaveco ankoraŭ ekzistis. Ĉu en 1850 estus ĝuste diri "la lukto kontraŭ sklaveco fiaskis" ? Ne. Historio instruas al ni, ke la sola ĝusta frazo estus : "En 1850 la lukto kontraŭ sklaveco ankoraŭ ne sukcesis". Sed neniam vi aŭdas homon certan pri la esperanta fiasko diri : "Esperanto ankoraŭ ne sukcesis". Kvazaŭ la lingvo disponis nur limigitan nombron da jaroj por konkeri la mondon, kaj ne atingis tiun celon antaŭ la fiksita limdato. Sed kial limdato ? De kie limdato ?

La ideo, ke Esperanto sekvas la ritmon de naturaj fenomenoj, kiuj kreskas eksponenciale, ne venas al ili en la kapon. Eksponenciala kresko estas malrapida komence, sed ĝi laŭgrade akceliĝas kaj post iu sojla momento iĝas rapidega. Tiuj, kiuj dubas pri la estonteco de Esperanto, ignoras historion. Pensu ekzemple pri la metra sistemo. Ĉi-lasta estis proponita de Gilbert Mouton, pastro en Liono, en 1647. Cent dudek jarojn poste, en 1767, nenie ĝi estis uzebla, ĉar konis ĝin nur kelkaj stranguloj. Ĉu oni tiam povis diri, ke la metra sistemo fiaskis ? Tute ne. La sekvo de la historio montras, ke oni tiam rajtus diri nur : 120 jarojn post sia apero, la metra sistemo ankoraŭ ne sukcesis. Same, cent dudek jarojn post la apero de Esperanto, oni devas fari la hipotezon, ke eble Esperanto ankoraŭ ne sukcesis. Se sukcesi signifus universaliĝi, kio estas alia afero.

Tiu historia perspektivo povas helpi seniĝi je la streĉiĝo inter la subjektiva sento kaj la objektiva konstato, kiun mi antaŭe elvokis. Oni povas elekti la starpunkton : "Mi apartenas al avangardo". Efektive, la homoj, kiuj luktis por liberigi la mondon je sklaveco, aŭ por oficialigi la metran sistemon, pravis eĉ dum la tuta daŭro, dum kiu ilia agado restis ŝajne senrezulta, kaj ili estis rigardataj moke, kiel homoj kroĉitaj al ridinda utopio. Ni povas vidi nin en la sama situacio. Jes ja, eble ni eraras, sed la hipotezo, ke eble ni estas pioniroj, ne estas malpli probabla ol la kontraŭa, se kompari kun similaj agadoj en historia perspektivo.

Ni sondu la baldaŭ venontan tempon

Historia perspektivo utilas ankaŭ por pripensi pri tio, kio povos okazi post la nuna tempo. Tio estas delikata afero. Se oni esploras la konjektojn pri la posta verŝajna evoluo, faritajn de homoj, kiuj pretendas esti specialistoj, oni konstatas, ke tre ofte ili eraras, ĝenerale ĉar aperas ŝancaj okazaĵoj, neantaŭvideblaj, kiujn neniu enmetis en siajn kalkulojn. Tamen, en aliaj kazoj oni povas antaŭvidi sufiĉe ekzakte, kiel la aferoj disvolviĝos. Demografiaj prognozoj ĝenerale estas fidindaj, kaj same la prognozoj pri la disvolviĝo de epidemio.

Mi revenas al la ideo, ke la angla venkis. En la mediteranea regiono, en la unua jarcento de nia erao, oni povis diri la samon pri la greka, eble ne la klasika greka, sed simpla fuŝa greka, kiel oni hodiaŭ en kelkaj medioj diras, ke la mondolingvo estas "simpla fuŝa angla". En Eŭropo, en la dekunua jarcento, oni povis diri, ke la latina venkis. En la dekoka, ke venkis la franca. Sed ni scias, kiel historio evoluis, ĉiuj ĉi lingvoj poste perdis sian superregadon. Kaj la koncernaj ŝanĝoj sekvis la ŝanĝojn en la politika-ekonomia vivo internacia.

Nu, la superregado de la angla lingvo en nia tutmonda socio estas ligita al la superregado, politika kaj ekonomia, de Usono. La faktoj nun disponeblaj ebligas konjekti, ke eble Usono jam komencis sian dekadencon. Tiu ideo estas eksplicite prezentita en oficiala raporto de la CIA, la Centra Informa Agentejo usona, disponebla de nelonge. Mi iom timas aliri tiun kampon, ĉar kelkaj certe riproĉos al mi, ke mi enmiksas min en politikon. Tamen ne temas pri politiko, sed pri konsideroj pri io ebla, io, kio povas okazi, ĉar tio kontraŭdiras nek la faktojn nek logikon, sed kio ankaŭ povas ne okazi. Kio okazos, neniu scias. Sed multegaj seriozaj komentistoj pensas, ke post kelkaj jardekoj la politika kaj ekonomia superpotenco estos alianco inter Ĉinio, Barato (tio estas Hindio) kaj Brazilo. Tiuj estas la landoj, kiuj plej rapide kaj certe disvolviĝas, kaj kun giganta potencialo. Sekve, multaj fakuloj opinias, ke la venonta mondolingvo estos la ĉina. Kaj fakto estas, ke kursoj de ĉina lingvo allogas pli kaj pli da homoj de jaro al jaro.

Kio ebligas diri, ke eble - kaj mi substrekas tiun eble - Usono nun rapide kuras al sia perdiĝo, al kolapso ? Multaj faktoj.

Ni konsideru ekzemple la ekonomian situacion. La usona ekonomio estas bazita sur ege facile disrompebla sistemo, kiun eblas resumi dirante : la mondo produktas, kaj Usono konsumas. Tio jam validis pri industriaj varoj, sed en 2004 la unuan fojon dum multaj jardekoj, Usono estis neta importanto de manĝaĵoj. La usona agrikulturo ne plu sukcesis nutri la loĝantaron. La komerca deficito de Usono atingis nun 630 miliardojn da dolaroj. Por pagi tiujn ŝuldojn, Usono devas ricevi el la resto de la mondo proksimume unu miliardon da dolaroj ĉiutage. Ĉu tiasisteme eblas eviti bankroton ? La ĉefa ŝtato, kiu ebligas Usonon finance vivteni sin, nun estas Ĉinio, kies pluso en la komerca bilanco de Usono estas 160 miliardoj da dolaroj.

Tio koncernas la rilaton inter importoj kaj eksportoj, do, la privatan ekonomion usonan. Se nun ni turnas nin al la publika, al la ŝtato, ni konstatas, ke ties financaj aferoj estas eĉ pli malprosperaj. La sumo de la nacia ŝuldo estis hieraŭ 7,79 bilionoj da dolaroj, t.e. 7,7 milionoj da milionoj da dolaroj aŭ 7,7 mil miliardoj da dolaroj. (Kiam Bush farighis prezidento en 2001, li heredis de Clinton kasojn tute plenajn : ne ekzistis ŝtata ŝuldo tiutempe). Kaj la plej grandan parton de tiu sumego Usono ŝuldas al aziaj landoj : Ĉinio, ekzemple, pruntedonis al la Usona Trezorejo 83 miliardojn da dolaroj. Tiu ŝuldo rapide kreskas. La iraka aventuro ja kostas al la usona ŝtato 5,8 miliardojn da dolaroj ĉiumonate. Estas dube, ĉu iu ŝtato povas longe plu funkcii kun tiel giganta nacia ŝuldo. Pro ĝi, cetere, la usona dolaro perdas pli kaj pli de sia valoro, tiagrade, ke la naftoproduktantaj landoj, t.e. la petrollandoj, pli kaj pli konsideras la eblon ne plu akcepti pagojn en dolaroj, sed igi la eŭron la referenca valuto por la naftokomerco.

Multaj aliaj faktoj indikas katastrofan evoluon de Usono, kiel la reduktiĝo de la mezuma hora salajro (1), la ĉiujara kresko de la proporcio de homoj sub la mizersojlo (2), la nombro de malliberuloj (3) - la plej granda el la tuta mondo, kiu restas la plej granda eĉ se vi kalkulas proporcie al la loĝantaro - , la fakto, ke la militaj fortoj estas tro vaste dismetitaj eksterlande aŭ la fakto, ke, kiel en Sovet-Unio antaŭ ties disfalo, la distanco inter objektivaj faktoj kaj subjektivaj impresoj estas aparte granda : ekzemple, kvankam ĉiuj oficialaj dokumentoj de la usona ŝtato montras, ke Irako ne ludis rolon en la atako kontraŭ la novjorkaj turoj, pli ol 50 elcentoj el la usonanoj, se fidi sondojn, estas konvinkitaj, ke la koncernaj pilotoj havis irakan naciecon.

Komprenu min bone, mi ne diras, ke Usono tute certe baldaŭ kolapsos. Mi ne scias. Neniu scias. Eble ĝi sukcesos per mirinda fortostreĉo, je kiu la usona loĝantaro estas perfekte kapabla, eble pli kapabla ol multaj aliaj popoloj, restarigi sian situacion. Estas en la usona loĝantaro vastega potencialo de energio, kuraĝo, klarvidado, kaj fundfunde utila optimismo, kiun la lando eble sukcesos ekspluati. Mi diras nur, ke se oni komparas kun la superpotencoj de la historio antaŭ ilia disfalo, oni retrovas la samajn trajtojn en la nuna Usono.

Kiel ĉio ĉi rilatas al Esperanto ? Tio rilatas al ĝi simple per tio, ke la superreganta lingvo ĝenerale estas la lingvo de la superreganta lando. Se la statuso de superpotenco transiros de Usono al alianco inkluzivanta Ĉinion, Baraton (t.e. Hindio) kaj Brazilon, estas antaŭvideble, ke post iu tempospaco la homoj diros al si : kial plu uzi inter ni la anglan, malfacilan lingvon fremdan al niaj kulturoj ? Tiam eble ili emos alpreni la ĉinan kiel mondolingvon, ĉar en tiu alianco Ĉinio pezos per pezo aparte grava. Sed la ĉina estas eĉ pli malbone adaptita ol la angla al internacia uzado. Pro sia skribo kaj pro sia prononco. Tiam estas ŝanco, ke la homoj rimarkos, ke Esperanto disponeblas kaj perfekte taŭgas por tiu rolo.

Se vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn kaj iliajn eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble vi pravas kaj ke mi povas komplete malpravi. Sed, nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la perspektivojn por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso, kaj tion mi diris, kiel eble plej sincere. Fakte, ĉio, kion mi diris ĝis nun, estis simple plenigo de la tempo disponigita al mi por ĉi tiu parolado. La fundo de mia penso estas multe pli simpla. Mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke ĝi estos la mondolingvo, ĉu post dudek jaroj, ĉu post cent, ĉu post tricent, tion mi ne povas diveni kaj tio estas al mi egala.

Mi kredas je ĝi pro iu nevenkeblepotenca intuicio, kaj mi ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate freneza. Sed se tiu freneza zono en mi malbonfaras al neniu, kaj igas min pli feliĉa, kial mi hontus pri ĝi kaj ĝin forĵetus ? Kredi je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ povas esti io mense tute sana. Mi ja povas konfirmi mian manieron rigardi la venontajn jardekojn per raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras ol la argumentoj de la homoj, laŭ kiuj Esperanto ne havas estontecon. Tamen ne pro tiuj argumentoj mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ mistika neklarigebla certeco, pri kiu ne eblas diskuti, ĉar ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero. Ĉi-lasta, se oni sukcesas ekspluati ĝiajn pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi kiel mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno, kie floras beleco, amikeco, fantazio, gajeco, kreemo. Kaj tiu mia kredo havigas al mi tiom da ĝojo, ke eĉ se ĝi montriĝos erara laŭ vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam estos por mi, laŭ individua, amikeckrea kaj animriĉiga vidpunkto, trezoro, kies valoro superas ĉiujn eblajn homajn kalkulojn. Jes, nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro kaj energio. Kiom mi dezirus, ke ĉiuj esperantistoj kapablu iri plaĉe promeni en ĝi ! Kaj ke ĉiuj homoj sekvu ilin tien kaj tie. Tiam ja la bela sonĝo de lhomaro por eterna ben' efektiviĝos.

Ĝi falis de 17 al 14,5 dolaroj inter 2000 kaj 2004. La delokigoj perdigis al Usono 1,8 milionoj da okupoj. Se oni kalkulas kun la demografia kresko, la manko de dungoj atingas 5,4 milionoj por la kvar lastaj jaroj, tiel ke multaj personoj povas vivi nur akceptante malbone pagatan postenon. Multaj vivas kredite, kaj la sumo de la ŝuldoj atingas astronomiajn nivelojn.

Laŭ la statistikoj de la Census Bureau (Oficejo pri la loĝantaro), 45 elcentoj el la nigruloj kaj 44 elcentoj el la hispanlingvanoj vivas sub la mizersojlo.

2,2 milionoj, dum en 1975 estis nur 380.000.

Amo povas mortigi lingvon

Interparolo pri lingvaj problemoj kun Prof. Claude Piron de Ĝeneva Universitato

Multaj politikistoj inter kiuj Michel Rocard, iama socialista ĉefministro de Mittterand, kiu estis jam prezidanto de komisiono pri kulturo de europa parlamento, indikas Svislandon kiel ekzemplon por subteni ke en Eŭropa Unio oni povas kunvivi plurlingve. Ni parolis pri tio kun Claude Piron, kiu instruis ĉe la Fakultato pri Psikologio kaj Pedagogio de Universitato de Ĝenevo kaj estas konsiderata unu el la plej gravaj fakuloj pri internacia komunikado, pri kiu li spertighis kiel tradukisto el lingvoj angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe Monda Organizo pri Sano kaj estas aŭtoro de multnombraj verkoj kaj eseoj pri

interlingvistiko.

Laŭ Michel Rocard kaj aliaj politikistoj Eŭropo povus tre bone funkcii plurlingve, kiel Svislando kunvivas tre bone kun kvar lingvoj. S-ro Piron, vi estas kaj sviso kaj specialisto pri internacia lingva komunikado. Kiel vi reagas al tiu aserto?

S-ro Rocard kaj la aliaj eraras. La svisoj sukcesis krei eksterlande tre belan bildon pri sia lando, kaj i.a. pri sia maniero harmonie kunekzisti kun diversaj lingvoj. Estas vere, ke en Svislando, kontraste kun, ekzemple, Belgio, malofte okazas videblaj konfliktoj bazitaj sur la uzo de lingvoj. Tamen la panoramo estas malpli idilia ol ĝin prezentas s-ro Rocard. Ekzemple paroli pri kvar lingvoj estas trompe. Estas vere, ke Svislando oficiale uzas kvar lingvojn. Sed unu el la kvar, la romanĉa, ludas neniun rolon en intersvisaj rilatoj.

La romanĉa, laŭ mia scio, estas parolata de mallarĝa minoritato, kiu vivas en lingvaj enklavoj de Grizono, kun multaj variantoj kaj dialektoj kaj do malmulte utiligebla. Ĉirkaŭ antaŭ dudek jaroj por unuigi la multajn variantojn kaj plifortigi la lingvon oni kreis "romantsch grischun", operacio ŝajne simila al tiu de Landsmal de Aasen (1) en Norvegio sed, malgraŭ tio, la kvara svisa lingvo estas mortanta, kiel ŝajnas..

Ĝenerale lingvo ne longe supervivas post kiam ĉesas ekzisti homoj, kiuj scipovas nur ĝin. Kaj tio estas la situacio de la romanĉa nun : ĉiuj romanĉoj estas almenaŭ dulingvaj, parolantaj same bone la germanan (pli ĝuste svisgermanan dialekton) kiel la romanĉan. Sed ne sufiĉas por savi la lingvon.

Ĉu tio estas nova fenomeno?

Relative nova, jes. Antaŭ du jarcentoj, la plejparto el la romanĉoj vivis inter si sen multaj kontaktoj kun alilingvanoj. Sed la vivo ege ŝanĝiĝis. La beleco de la regiono allogis turistojn, kaj pro ili aperis komercoj, hoteloj, industrioj, kiujn kreis firmaoj el germana Svislando. Germanlingvanoj instaliĝis kaj plu uzis sian lingvon. Dume junaj romanĉoj komprenis, ke ili ĝuos pli bonan pozicion en la ekonomia vivo, se ili iros studi al germanlingva Svislando, por regi la germanan perfekte. Pro tiuj kaj aliaj faktoroj la loĝantaro fariĝis pli kaj pli miksa. Tiam intervenis gravega faktoro: amo. Estas malĝojige devi diri, ke amo fuŝis la kulturan vivon, sed tiel estas. Junaj romanĉoj enamiĝis al germanlingvaj knabinoj, germanlingvanoj al romanĉinoj. Miloj kaj miloj da paroj tiel formiĝis. Kaj en ĉiuj la familia lingvo fariĝis la germana, ĉar ekonomie gravas en Svislando scipovi la germanan, dum prosperi sen la romanĉa estas ege facile, eĉ en regionoj, kie ĝi estis la tradicia lingvo.

Ni do akceptu, ke, praktike, la romanĉa ne gravas. Restas tamen tri lingvoj, kiuj rilatas harmonie.

Ŝajne jes. Sed la ekonomia pezo de la germanlingva landoparto estas ege pli granda ol tiu de la du aliaj. Estas multe pli da senlaboreco en la franc- kaj itallingvaj regionoj, ĝuste pro tio. Investoj en Svislando iras al germanlingvio, ne al la franclingva parto. Kaj estas multaj psikologiaj problemoj.

Al kiaj problemoj vi aludas?

La situacio diferencas laŭ la loko. En itallingvaj regionoj ofte regas la germana. Plurfoje okazis al mi en Locarno ke kelnero tuj alparolis min germane, ne itale. Li ne imagis ke povas malplaĉi al mi esti misprenata por germanlingvano. La psikologiaj problemoj en tiuj regionoj rilatas al sento esti invadata, ne plu esti hejme en la propra lando, kaj tiel al la sento pri identeco. En franc- kaj germanlingvaj regionoj mi konas multajn personojn, kiuj vivas kun konstanta sento pri malsupereco, ĉar ili venas el alilingva regiono kaj transloĝiĝis pro la cirkonstancoj de la vivo, de la dungoj. Tio signifas, ke en ĉiuj kontaktoj unu el la geedzoj neniam sentas sin hejme el lingva vidpunkto, neniam sentas sin egalnivela kun la najbaroj, la komercistoj, la ĉirkaŭaj homoj. Senerare paroli la francan estas tre malfacile por germanlingvano. Tia persono do konstante konscias pri sia fuŝa maniero paroli. La rilatoj neniam estas same bonaj kiel kun samlingvanoj.

Kial vi diras "unu el la geedzoj"?

Ĉar mi tion konstatis. Tre ofte en paro, kiu transloĝiĝas al alilingva regiono, ĉu la viro ĉu la virino estas pli talenta lingve kaj rapide adaptiĝas. Sed ke ambaŭ havu la necesan talenton por fariĝi perfekta uzanto de la fremda lingvo, tio estas statistike duoble pli malprobabla ol ke unu havu ĝin. Kompreneble ekzistas ankaŭ paroj, en kiuj nek unu nek la alia sukcesas vere "venki" la negepatran lingvon. Tiam ili vivas kun konstanta sento de malplivaloro, la sento esti fremda.

Tamen, administre, ekonomie, politike, Svislando estas lando, kiu bone funkcias, malgraŭ sia lingva diverseco. Ĉu ĝi ne povus esti modelo por Eŭropo?

Ne. Svislando estas, praktike, trilingva lando. Kaj la tri lingvoj estas prestiĝaj. En Eŭropo estas ĝis nun 20 lingvoj, kaj inter tiuj, troviĝas lingvoj kiuj, kvankam belegaj kaj riĉaj, kiel la litova, la estona, la hungara, la slovena, havas neniun prestiĝon, ne estas konataj ekstere. La situacio do estos tute alia. Cetere, la trilingveco kostas multon al Svislando, inkluzive de akraj konfliktoj, kiel pri tio, ĉu lerneje oni unue instruu alian lingvon de la lando, aŭ ĉu preferinde la anglan. Sed jam la neceso ĉion traduki sorbas konsiderindajn sumojn. Se tiel estus kun 20 lingvoj, la kostoj fariĝus neelporteblaj.

Oni do limigu la nombron de la uzotaj lingvoj.

Tiam oni falas en maljustecon. Tio ne estas demokratie farebla. Parolo estas povo, kiel scias ĉiuj politikistoj, ĉiuj advokatoj, aŭ Prezidento Bush. Doni plenan eblon spontane, korekte, elokvente paroli al iuj, kaj al aliaj ne, tio estus enkonduki misdemokration.

Ĉu ne pro tio, kaj pro la fakto, ke eĉ limigita nombro da lingvoj starigas multajn problemojn, la praktiko en eŭropaj instancoj pli kaj pli estas ĉiam uzi nur la anglan. Iom kiel okazas en muroj de svisaj urboj kun reklamafiŝoj ĉiam pli en la angla, taŭgaj por ĉiuj kantonoj kaj do ŝparigaj. Ĉu uzi nur la anglan ne solvus la problemon, kontentige por ĉiuj?

Absolute ne. Ĝi havigas al la anglalingvanoj nepravigeblan privilegion, des pli nepravigeblan, ĉar la britoj neniam estis vere entuziasmaj pri aliĝo al Eŭropo, kaj, ekzemple, ne aliĝis al la eŭro. Ĉu vi scias, ke pli ol 700.000 lingvostudentoj el Eŭropa Unio ĉiujare sekvas kurson de la angla en Britio? Britio ricevas grandegan avantaĝon de tiu bonŝanco povi instrui sian lingvon al multegaj fremdlandanoj. "English language teaching is very big business, "(Instruado de la angla estas treege grava enspezfonto), foje konfesis la bulteno de la Londona Foiro de la Angla Lingvo. (2)

Se vi permesas, ankaŭ mi havas noton similan, kiu impresis min: longa artikolo de Observer, el ĉirkau antaŭ du jaroj, kun memkontenta titolo "They're talking our language" (ili parolas nian lingvon) deklaris "Britujo eble perdis imperion sed konkeris planedon".

Tutcerte! Krome, je la nivelo de supera instruado, la premado favore al studoj en anglalingvaj universitatoj ne ĉesas kreski. Dum la lasta universitata jaro, eŭropanoj konsistigis pli ol 100.000 el la 550.000 eksterlandaj studentoj en Usono, kaj 160.000 el la 220.000 eksterlandaj studentoj en Britio. Vivante tie dum siaj studoj, la studentoj estas trasorbataj de la anglosaksa pensmaniero, kaj kiam ili revenas, ili emas problemsolvi laŭ la anglosaksa maniero. Tio estas des pli bedaŭrinda ĉar ili apartenas al la ekonomia, politika aŭ kultura elito; nur tiu ja povas sendi la gefilojn por jaroj da

studado en tiaj landoj. Eble ankaŭ pro tiu faktoro (inter multaj aliaj) la mondo tiom evoluis al usonecaj modeloj.

Tamen, en Eŭropa Unio la oficialuloj konstante emfazas la gravecon lerni aliajn lingvojn ol la anglan. Ekzemple, la Barcelona Konsilio alvokis al la ŝtatoj, ke ili organizu instruadon de almenaŭ du fremdaj lingvoj ek de tre frua aĝo.

Estas terura kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko. La teorio, kun multaj belaj paroladoj kaj rezolucioj, estas, ke oni devas stimuli la lernadon de la diversaj lingvoj de Eŭropo, ĉar ties lingva diverseco estas kultura riĉaĵo nepre protektinda. Ankaŭ la romanĉa lingvo de Svislando oficiale estas kultura riĉo nepre savinda, kaj temo de same belaj fervoraj paroladoj. Sed la plimulto el la lingvistoj, kiuj studis la situacion, opinias, ke tiu lingvo ne plu estos parolata post du generacioj. Same estas je eŭropa nivelo : la elokventaj paroladoj pri studo de la diversaj lingvoj neniam estas sekvataj de efektiva, efika decido. La praktiko favoras nur la anglan ĉiurilate. Naŭdek kvin elcentoj el la lernejanoj "elektas" la anglan. Kaj neniu rimarkigas, ke, el cent el tiuj, nur unu, meznombre, atingas en ĝi nivelon, kiu ebligas ne tro malegale trakti kun denaska anglalingvano.

Kun tia stato de la aferoj ŝajnas tre malfacile elturniĝi. Por superi la lingvajn problemojn de vi prezentitajn restus, preterlasante la latinan, jam ekskluditan de Komenio mem en 1600, la uzo de lingvo neetnika, ne teritoria, ia speco de Esperanto, ni diru, taŭga por nuntempaj postuloj, lingvo t.e. ne nur por interamikiĝi kaj interŝanĝi ridetojn.

Ne ia speco de Esperanto sed Esperanto, solvo eksperimentita jam de internacia kolektivo, ne tre multnombra sed sufiĉe disvastigita, en kiu ĝi montriĝis perfekta kaj ne nur por interamikiĝi sed por interŝanĝo de informoj ĉiuspecaj. Inter la homoj, kiuj lernis Esperanton, ĉiu lingvo, ĉiu kulturo, ĉiu identeco estas respektata, ne ekzistas komprenproblemoj, kaj ne necesas iri studi eksterlande aŭ investi milojn da horoj en la enmensigon de absurdaĵoj (kiel, ekzemple, la fakto, ke en la angla -ough prononciĝas laŭ kvar malsamaj manieroj en tough, though, through kaj cough). Post ses monatoj, la mezuma lernanto akiris en Esperanto kapablon komuniki similan al tiu, kiun li aŭ ŝi havos en la angla nur post ses jaroj, ĉe sama semajna hornombro.

Tamen, ĉu ne estus bedaŭrinde, ke oni lernu nur Esperanton kaj perdu la kulturan riĉiĝon, kiun havigas la studo de aliaj lingvoj?

Sed ĝuste tion nun faras la kvazaŭmonopolo de la angla. Se lernantoj studus Esperanton dum unu lerneja jaro, tio sufiĉus por ke post kelkaj jaroj la komunikproblemo inter eŭropanoj estu solvita (kaj tio helpus multe ankaŭ kun neeŭropanoj, ĉar esperanto estas relative bone disvastigita en Azio, ekzemple). Samtempe, multe da tempo liberiĝus por plu studi lingvojn. Dum la kvin aŭ ses sekvantaj jaroj la junuloj lernus lingvo(j)n, kiu(j)n ili elektus laŭ siaj gustoj aŭ laŭ siaj kulturaj inklinoj. Tiel la latina, la franca, la germana, la greka, la rusa, la araba kaj

aliaj gravaj kulturlingvoj retrovus en la lernejoj lokon proporcian kun sia kultura valoro. Nun preskaŭ neniu lernas ilin, kvankam tiu forgeso de gravaj lingvoj profite al la angla fakte tamen ne alportas justan solvon al la problemo internacie komuniki.

Komence vi diris, parolante pri la romanĉa, ke lingvo ne povas vivi, se ĝi ĉesas havi unulingvajn parolantojn. Sed ĉiuj, kiuj uzas Esperanton, estas almenaŭ dulingvaj, ĉu tio ne signifas, ke Esperanto nur povas baldaŭ morti?

Tio, kion mi diris pri la romanĉa, estas valida nur por naciaj aŭ regionaj lingvoj. Lingvo uzata nur por internacie komuniki troviĝas en tute alia situacio. Ek de kiam ĝi aperis sur la monda scenejo, Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi, kvankam tre malrapide. Ĝi nun montriĝas aparte vigla, vivanta, kreema lingvo. Rigardu sur Internet. Fakte, lingvistika analizo montras, ke ĝi estas pli vigla ol la franca, kiu terure rigidiĝis kaj malfacile kreas novajn vortojn.

Por konkludi, profesoro, ĉu vi opinias, ke la solvo "Esperanto" iam estos adoptita?

Jes. Estas facile objektive kompari ĝin en la praktiko kun la aliaj sistemoj kaj tia kompara esploro montras, ke ĝi estas la sistemo kun maksimumo da avantaĝoj por maksimumo da homoj kaj kun minimumo da malavantaĝoj. Ĝia forĵeto neniam baziĝas sur kompara studo de la diversaj opcioj. Homoj, kiuj rifuzas Esperanton, neniam observis internacian debaton en ĝi (kaj akceptis kompari kun internacia debato sen ĝi), neniam vidis ĝin uzata de infanoj en ludo, neniam legis verkon el ĝia literaturo. Ilia sinteno baziĝas sur ilia imago, ne sur la realo, nur sur neraciaj antaŭjuĝoj kaj manko da informiĝo. Sed estas pluraj signoj de ŝanĝoj en sinteno precipe de lingvistoj, kiuj iam parolis horore pri Esperanto kiel "lingvo farita ĉe skribotablo". Laŭ mi ne estas tre malproksima la tempo kiam la diversaj opcioj por solvi la problemon pri internacia komunikado estos konataj pli klare kaj la politikaj decidoj inspiriĝos el raciaj kriterioj. El ĉiuj opcioj, oni elektos la plej bonan, kiu ankaŭ estas la plej malmultekostan, kaj la plej respektan al ĉiuj kulturoj. Kiam la eŭropaj civitanoj plene konsciiĝos, ke ekzistas rajtoj kaj devoj ankaŭ en kampo de komunikado, postulos la respekton de ili kaj la politikistoj ekkomprenos, ke la tempo venis montri sin favora al la opcio, kiun la publiko trovas plej bona ĉiurilate.

Ivar Aasen, juna amatora glotologo, konstruis el norvegaj dialiektoj en 1850 Landsmal (nomita ankaŭ Nynorsk aŭ Novnorvega), kiu kontraŭmetiĝis al Riksmal kun dana bazo.

English Language Fair, Newsletter n. 3 London, Barbican Centre, 22-24 oktobro 1984

Giorgio Bronzetti

Disvastigo, agentejo faka pri problemoj de komunikado

Letero

Ĉar verŝajne ne multaj kundividas mian opinion, mi prezentos ĝin ĉi tie. Ke ĝi estas nekutima, tio eble dependas de mia profesio, pro kiu mi ĉiutage rilatas kun la nekonscia parto de la homoj.

Mi konstatas, ke mi ne povas ne agi por kaj pri e-o. Ne gravas, ĉu ĉe la supro, ĉe la malsupro, ĉe tiu flanko (verkante), ĉe tiu alia flanko (babilante en la lingvo). Mi povas pravigi mian nepran poresperantan agemon per ĉiaspecaj raciaj motivoj: idealismo, amo al justeco, intereso pri lingvoj, intereso pri foraj landoj kaj ties kulturoj, deziro kaj plezuro aparteni al sociero alitipa ol la ĝenerala socio kaj el tio ĉerpi mem-altigan senton pri unikeco, ktp. Sed mi scias, ke tiuj pravigoj estas postaj al la agemo. Mi sentas la agemon antaŭ ol interesiĝi pri ĝiaj eblaj kaŭzoj, kaj, iel, pli forta ol ili. Tiuj pravigoj do estas provoj atribui racian kaŭzon al io, kies veran kaŭzon mi ne konas, nek komprenas.

Mi konas multajn e-istojn, kiuj havas similan nepovon seniĝi je la bezono agi por aŭ pri e-o. Se mi, kaj tiuj aliaj, funkcius malbone en la cetera vivo kaj estus malfeliĉaj, la plej racia konkludo estus: tio estas ia formo de mensa malsano (obsedo/agtrudo). Sed, kiam mi devis ricevi oficialan permeson povi praktiki psikoterapion, mia mensa stato estis kontrolita de fakuloj, kiuj deklaris min mense sana (mi jam havis tiun internan devon agi pri e-o tiutempe: la plej multaj el vi scias, ke mi lernis e-on kiel infano). Krome, mi estas unu el la plej feliĉaj personoj, kiujn mi konas, kaj mi funkcias normale en la vivo, kun multaj fuŝoj, jes ja, sed ne pli ol la personoj, kiujn oni ĝenerale rigardas normalaj. Inter la aliaj, kiuj, same kiel mi, ne povas ne esperantumi, kelkaj prezentas tiajn eksternormajn sintenojn, ke eblus klasi ilin inter mensmalsanulojn, sed multaj - la plimulto - tute ne. Ilia mensa funkciado estas, laŭ psikiatriaj kriterioj, normala. Oni do ne klarigu la aferon per mensa malsano.

Ĉu temas pri simpla ŝatokupo? Ne tiel ni sentas la aferon. Ni sentas ĝin kiel ion ege pli gravan. Homoj, kiuj ne povas ne spekti ĉiujn futbalmatĉojn, aŭ ne iri monludi en kazino, ne havas senton pri devo. Ili sentas, ke tion ili faras por si, kaj libere elektis. Ni sentas la aferon alie: plenumenda tasko. Ni ne havas la impreson, ke ni faras tion por ni. Kompreneble, tio povus esti simpla iluzio, (nekonscia) sintrompo por havigi al si gravecon, aŭ por klarigi ion, kies veran kaŭzon ni ne sukcesas trovi.

Sed povas esti ankaŭ, ke, iel, nin puŝas historio, t.e. kolektivaj fortoj superaj al ni kiel individuoj, fortoj kiuj iel igas la homaron iri ne en iu ajn direkto, sed (treege longperspektive) al io pli bona, pli bela, pli akceptebla, pli justa. Ĉu ne agis similaj fortoj por forigi sklavecon, atingi pli egalan traktadon inter viroj kaj virinoj, estigi respekton al infanoj, toleremon pri religio kaj ideologio, atenti la bezonojn de la malpli bonŝanca parto de la socio, ktp.? En neniu el tiuj kampoj la celoj estas centprocente atingitaj, multego mankas ĝis tio. Tamen la progresoj estas enormaj kompare kun la situacio en la tempo, ekzemple, de la romia imperio.

Mi sentas min ilo de tiaj socihistoriaj fortoj. Libera ilo, certe. Mi povis diri "ne", kiam e-o eniris mian vivon, kaj - tiel mi sentas la aferon, eĉ se tio aperas al vi vere tro fantazia - "elektis" min unu el siaj agantoj. Sed mi diris "jes" kaj tion neniam bedaŭris, ĉar mi ricevis de e-o multegon bonan kaj ĝuatan. Mia sento estas, ke mi naĝas aŭ boatas laŭ unu aparta fluo en la giganta fluaro de historio, kvankam la grandega plimulto el la homaro (kaj el la e-istaro) tiun flueton ne vidas. Sed tio estas normala. Neniam la komencaj fluetoj estas videblaj al la fakuloj kaj al la publiko. Kiu povis pensi, komence, kiom gravaj fariĝos budhismo aŭ kristismo, aŭ la sociala aliro al la socia vivo, aŭ la lingvo de Angloj kaj Saksoj?

Tial, al mi ne tiom gravas la demando, ĉu ni agu je tiu aŭ alia nivelo, aŭ kion ni devas aŭ povas fari. Ĉiam estos sufiĉe da homoj por fari ion, kaj progresigi la aferon, ĉar ĉiam estos homoj, kiuj ne povos ne agi, kaj tio sufiĉos por teni la lingvon viva sufiĉe longe, por ke iutage la homaro konsciu pri ĝia boneco kaj ĝi rapide disvastiĝu, ĉu pro iu kompreno ĉe la malsupro, ĉu pro iu saĝa decido en iu prestiĝa supro, ĉu pro tute neracia ekmodo, ĉu pro katastrofa socia konflikto, kiu estigos fortegajn ribelajn sentojn kontraŭ la angla lingvo, eble asimilita al neakceptebla ekonomia aroganteco, ĉu pro io tute neimagebla nun.

Por mi, e-o estas tiel forta, ke eĉ se malaperus ĉiuj e-istoj kaj 90 elcentoj el la tekstoj pri kaj en la lingvo, post ia tempo ĝi reviviĝus. Retrovus ĝin iu studento aŭ ĵurnalisto en biblioteko, kaj ekmirus pri ĝi, kaj rakontus pri ĝi, kaj ĝi fariĝus laŭmoda. Pardonu la longan paroladon, sed, nu, tio estas mia e-ista kredo.

-- Klaŭdjo (Claude Piron)

La angla, unua lingvo en Orienta Svislando: ĉu realismo, ĉu rampemo*?

Kebekianoj nomas "a-plat-ventrisme" ("rampemo") la inklinon ĉiam cedi al la angla lingvo. Ĉu la decido de pluraj alemanaj (germansvisaj) kantonaj registaroj instrui la anglan kiel unuan fremdlingvon estas kazo de tia forĵeto de digno? Ni unue notu, ke la fascino, kiun kaŭzas la angla lingvo, kreas tunelan vidmanieron. Hipnotigite per la malproksima lumeco, oni ĉesas vidi la tutan ĉirkaŭaĵon. Tiel la prezidanto de Nissan, sekve al la interkonsento kun Renault, devigas sian personaron studi la anglan "por ke la laboruloj de ambaŭ firmaoj disponu komunan lingvon"

(Jomiuri shimbun, 2002.04.17). "La francoj ja scipovas la anglan same malbone kiel la japanoj," li klarigis. "Tamen, la angla estas nur kvazaŭ komputila programaro." Fascinite de la angla, li blindas : kion valoras programaro, kiun oni ankoraŭ ne regas post ses jaroj?

La fakton, ke la angla nun superregas, oni rigardas io definitiva. Kvazaŭ "estas fakto" signifus "estas bone". Se tiu sinteno regus la historion, sklaveco plu daŭrus, kaj ne estus virino en la Federacia Konsilantaro (t.e.la tutsvisa registaro). Estas pli demokratie starigi la demandon: "Kio konformas al ĉies intereso en la kampo de lingva komunikado?"

Nu, komparante la diversajn rimedojn aplikatajn por superi la lingvajn barojn, oni malkovras "programaron" pli efikan ol la angla: Eon, kaj tia ĝi montriĝas, kiu ajn la kriterio: egaleco, flueco, precizeco, fonetika facileco, mallongeco de la lernado, ktp (Claude Piron, "Communication linguistique - Etude comparative faite sur le terrain", Language Problems and Language Planning, printempo 2002, vol. 26, n-ro 1, paĝoj 24-50 aŭ www.esperanto-sat.info, alklaki "Dokumentoj "n, angla versio: www.geocities.com/c_piron). Efektive, mi parolis pli bone Eon post ses monatoj ol la anglan post ses jaroj plenaj je sensencaĵoj, de la kvar malsamaj sonoj de "-ough" en "tough", "though", "through" kaj "cough" ĝis trompaj derivoj kiel "hard" > "hardly" (mi ĵus korektis la tekston de junulo, kiu volante diri "mi pene, streĉe laboris" skribis "I hardly worked", kio signifas "mi apenaŭ laboris"). Miaj kontaktoj ĉie en la mondo konfirmas, ke Eo estas pli bone adaptita ol la angla al internacia komunikado. Certe, jes ja, abundas tiuj, kiuj ĝin moke forĵetas, sed ili neniam observis kunsidon en Eo, vidis infanojn uzi ĝin ludante, foliumis tiulingvan magazinon, nek pridemandis personojn, kiuj praktikas kaj la Ŝekspiran lingvon kaj la Zamenhofan. Tiuj uloj verŝajne misfamigas restoraciojn, kien ili neniam eniris, kaj veturilojn, kiujn ili neniam stiris.

Esperanto estas miskonata (ĝenerala informado: http://www.esperanto.net). Kiu scias, ke ĝi estas, post la angla, la lingvo plej uzata sur Interreto? (sincera mi estis skribante tion, ĉar mi vidis statistikon, kiu tion montris antaŭ deko da jaroj, sed ŝajnas, ke la situacio ŝanĝiĝis, kaj ke nun la japana, la korea, kaj ankaŭ aliaj lingvoj, antaŭas ĝin, simple ĉar pli da homoj el ĉiaj landoj povas konektiĝi al Interreto kaj komunikas inter si nacilingve). Ke ĝi estas la lingvo de konsiderinda produktado literatura? Ke Pekina kaj Varsovia radioj elsendas en ĝi plurfoje ĉiutage, kaj Vatikana radio plurfoje ĉiusemajne (Radioprogramoj en Eo http://osiek.org/aera/)? Ke ĝi estas unu el la lingvoj de Internacia Akademio de Sciencoj (http://www.ais-sanmarino.org/)? Ke sep Nobelpremiitoj estis/as esperantistoj? Ke ĉiutage, ie en la mondo, ĝi estas la lingvo de staĝo, kultura renkontiĝo, kongreso (http://www.eventoj.hu/kalendar.htm)? Ke troviĝas Eo-uzantoj en la plimulto el la urboj en la plimulto el la landoj, eĉ en Soweto, eĉ en Lome, eĉ en Ulan-Bator? Ke ĝi stimulas la intereson al aliaj kulturoj kaj faciligas la akiron de aliaj lingvoj? Ke multaj junuloj uzas la reton de senpaga loĝigo organizita de Eo-asocioj (www.esperanto.nu/ps aŭ http://www.tejo.org/ps/) ? Klare, ekzistas vastaj kampoj de la socia vivo, kiujn la informiloj tute pretervidas.

Ĉu havas sencon, ke franc- kaj germanlingvaj svisoj interkomunikas en fuŝa angla post ses studjaroj, penante prononci sonojn, kiuj ekzistas nek en la franca nek en la germana ("th", ktp), dum ili povus agrable dialogi en Eo post kelkaj monatoj? Se, ĉie, oni diskonigus la realon, nome, ke el ĉiuj rimedoj uzataj pro formoki Babelon Eo estas tiu, kiu donas la plej bonajn rezultojn por la plej eta investo tempa, cerbostreĉa kaj mona (Claude Piron, "Le defi des langues" (Parizo: L'Harmattan, 2-a eld. 1998), ĉapitro 11), la lingva diverseco fariĝus tio, kio ĝi fundfunde estas: riĉo, ne malhelpilo.

Homo masoĥismas. Eble, por retrovi nian sanan prudenton, ni bezonos, ke advokato lanĉu usonecan kolektivan plendon kontraŭ la ŝtatoj nome de ĉiuj, al kiuj ili trudis ŝviti super la angla, dum ekzistis rimedo pli demokratia, pli efika rilate al ĝia kosto, psikologie kaj kulture pli kontentiga, pri kiu ili neglektis informi sian civitanaron.

En tempo, kiam oni oferas tiom da dungoj al t.n. raciecigo, la miliardoj, kiujn sorbas la instruo de la angla, kaj la miloj da horoj, kiujn milionoj da junuloj ĉie en la mondo dediĉas al ĝi kun priplorindaj rezultoj, estas nekontestebla malobeo al la admono racie agi. Se diri nenion pri la katastrofa kultura influo, kiun ĉie havas la disvastigo de la "broken English".

(*) La vorto "a-plat-ventrisme", kiun vi ne trovos en francaj vortaroj, estas slanga elpensaĵo de kanadaj franclingvanoj; ĝi estas tre malfacile tradukebla: "rampismo aŭ rampemo" aŭ "adorkliniĝemo" estus eblaj tradukoj. La plej laŭvorta esperantigo estus "ventrokuŝemo", t.e. "emo kuŝi surventre antaŭ iu potenculo")

Kontribuaĵo al la studo pri la influoj de la jida sur Esperanton

Enkonduko

La uzantoj de la jida kiuj parolas Esperanton, ofte sentas, ke inter la du lingvoj ekzistas vera simileco, kvankam tro subtila por esti facile demonstrebla. Ĉu tiu impreso havas bazon en la realo? La demando sin prezentas, kaj la celo de ĉi tiu artikolo estas aldoni al la temo kelkajn elementojn kiuj permesos eble progresi survoje al objektiva respondo.

Esperanto konsiderinde evoluis ekde sia apero sur la publika sceno en 1887: glitoj de senco, enkonduko de neologismoj, evoluoj de latentaj tendencoj, interkulturaj adaptiĝoj estis kaŭzitaj de la praktika uzado de la lingvo en ege diversaj kuntekstoj.

Eble iu influo de la jida okazis en tiu aŭ alia faceto de tiu evoluo, sed la konsideroj formulataj ĉi tie limiĝos al Esperanto, tia kia ĝi estis konceptita de Zamenhof kaj uzata de li en la unuaj vivojaroj de la lingvo.

Unua rimarko sin trudas: Zamenhof ne sisteme kunmetis sian lingvon. Li ofte agis empirie. Li tradukadis aŭ redaktadis tekstojn, kaj samtempe kaj laŭe verkis la lingvon, fidante pli sian intuicion kaj estetikan senton ol rezonadon. La vortprovizo abunde atestas pri tio. Se E-o estus, kiel oni fojfoje diras, striktasence planlingvo, ordigaj principoj estus sisteme aplikitaj al pruntvortoj, kaj la vortaro prezentus koherecon, kiu klare mankas al ĝi.

Tiel, apud voĉo oni trovas paco (komparu kun la kohereco de la itala, de la hispana kaj de la franca: voce, pace; voz, paz; voix, paix); apud nacio: leciono kaj kondiĉo; apud ŝpari kaj ŝteli: anstataŭ (kaj ne *anŝtataŭ). Stelo kaj studi kunekzistas kun esperi; esprimi kun ekskludi. Same Zamenhof elektas jen la skriban formon (boato, soifo, birdo), jen la sonan (1) (ŝanĝi, vualo, rajti). La pristudo de la gramatika evoluo atestas pri la sama procezo. La bela simetrio de la nunaj verbaj finaĵoj estas rezulto, ne deirpunkto. Oni ne trovas ĝin en la unuaj projektoj (Waringhien, 1959, 22-37).

Ĉu Zamenhof konscie pruntis el la jida? Ni havas neniun rimedon scii tion, ĉar ni posedas neniun dokumenton kie li diras ke li tion faris. La respondo al ĉi tiu demando ne multe gravas, verdire, ĉar estas klare pli verŝajne, ke se la jida influis, tio okazis nekonscie. Elekto rezultas kutime el la konverĝo de pluraj faktoroj, unuj konsciaj, aliaj nekonsciaj. Kredi ke unu faktoro pli gravas ĉar ĝi estas konscia estus granda eraro. Oni scias depost Freud ke la konscia aserto estas ofte nenio alia ol simpla raciigo.

Se tiel statas la aferoj, estas sendube sensence demandi sin, ekzemple, ĉu fajro devenas el la angla fire, la germana Feuer, aŭ la jida fajr. Estas probable ke la vorto prezentis sin al Zamenhof kiel evidenta, sekve de la konverĝo de tiuj tri influoj, plifortigitaj per la komenca f de respondaj vortoj ankaŭ en la lingvoj latinidaj. Alivorte, estas racie supozi, ke kiuj ajn liaj konsciaj elektoj, la lingvoj al li plej konataj agis sur lian laboradon kiel subtavolo.

La subtavolo

La plej influa subtavoleca lingvo estas kutime tiu parolata kun la samklasanoj kaj samludanoj laŭlonge de la lernejaj jaroj. Ties influo estas kutime pli forta ol tiu de la familio, de la instruantoj aŭ de la oficiala lingvo de la regiono, kiel ja scias ĉiuj gepatroj transloĝiĝintaj en novan lingvozonon kun infanoj en lerneja aĝo.

Ni scias per Holzhaus (1970, 19) ke Zamenhof vizitadis la judan elementan lernejon (ĥejder). Estas probable ke la lingvo kiun li plej multe parolis kun siaj samlernejanoj estis la jida, kiu ŝajne estis, se fidi Holzhaus (samloke), la instrua lingvo. Aliflanke, kvankam lia patro postulis, ke oni parolu hejme la rusan, tiu ĉi regulo aplikiĝis nur al la kerna familio. Estas neverŝajne, ke la pli vasta familio estis tiom asimiliĝema kiom la patro de la juna Lejzer. La jida troviĝis, plej verŝajne, en la familia medio larĝasence. En la rilatoj inter la judaj enloĝantoj de Bjalistoko kaj, pli poste, de Varsovio, tiu estis sendube la plej uzata lingvo.

En la Real'naja Gimnazija de Bjalistoko kaj en la Dua Gimnazio de Varsovio, Zamenhof spertis instruadon donatan en la rusa. Sed ĉu tio signifas ke li uzis tiun ĉi lingvon kun siaj samlernejanoj? Oni povas supozi, ke li pleje parolis la rusan en Bjalistoko kaj la polan en Varsovio.

Estu kiel ajn, eblas aserti sen granda risko de eraro, ke la du lingvoj, kiuj kune formis la plej influan subtavolon en lia menso, estis la jida kaj la rusa, kun la pola probable sufiĉe proksime sekvanta. La gemana estis lingvo kiun li bone scipovis, sed ne tiel bone kiel la jidan. Du faktoj atestas pri tio: unuflanke, li verkis poemojn en la jida, sed ne en la germana. Neniu publikigas poemojn en lingvo kiun li ne posedas vere bone, se oni ekskluzivas kazojn de snobismo aŭ de naiva narcisismo; kaj nenio en la vivo de Zamenhof permesas hipotezi tiajn trajtojn de karaktero. Krome, snobo aŭ narcisisto ne verkus en senprestiĝa lingvo, kia estis la jida en la tempo de Zamenhof. Eblas konkludi, ke li sentis sin pli komforte en tiu lingvo ol en la germana. Aliflanke, en 1915, li petis Marie Hankel traduki por li "en bonan germanan" artikolon tre gravan por li (Holzhaus, 1970, 39); li ne bezonus aliulon, se li sentus ke li sufiĉe mastras la lingvon.

Cetere, kvankam ekzistis germanlingva komunumo (nejuda) en la provinco Grodno kaj en Bjalistoko mem, estas dubinde, ĉu Zamenhof multe rilatis kun ĝi. Probable estas, ke lia scipovo de la germana estis pli ekstera, pli teoria, ol lia scipovo de la jida, kiu fontis el la ĉiutaga vivo kaj estis sekve multe pli profunde enradikiĝinta en lia psiko.

Alia argumento: Ni havas neniun signon de korligiteco al la germana, aŭ, cetere, al la pola. Kontraste, Zamenhof plurfoje diris ke li tre amas la rusan kaj la unua artikolo pri la jida kiun li publikigis en la numero de majo 1909 de Lebn un visnŝaft ('Vivo kaj Scienco') komenciĝas per la frazo: "Ĥ'lib hejs dem azoj genantnĵargon" ('Mi arde amas la tiel nomatan ĵargonon'). En la numero de marto 1910, li diris - mi citas la laŭvortan tradukon faritan en la anglan de Gold (1980, 305-306) - "thirty years ago, when I worked with the Yiddish language with hot love". (2)

Malkiel multaj asimilitoj, li konsideris la jidan "lingvo kiel ĉiuj aliaj" (Homo Sum, 1901, citita de Holzhaus, 1970, 19). Li ĉiam amis sian judan identecon, kiom ajn dolora ĝi estis, kaj ĉiam sentis solidarecon kun la juda popolo, t.e., en orienta Eŭropo, jidparolanta komunumo. La germana certe ne ĝuis tiel intiman ligon al lia koro. La sama rimarko aplikeblas al la pola.

Finfine, influo estas ĉiam pli granda, kiam estas identiĝo, kaj eblas pensi, ke Zamenhof identigis Esperanton kun la jida, en la senco ke ĉi-lasta prezentis modelon de efika internacia lingvo, precipe por la malaltaj sociaj klasoj. La juna aŭtoro povis esti frapita de la fakto, ke jidlingvano el Rusio aŭ el Ukrainio havas komunan lingvon (malgraŭ iaj diferencoj de elparolo, gramatiko, vortprovizo, ktp) kun la judoj enloĝantaj en estonaj, hungaraj, rumanaj aŭ aliaj lingvozonoj, kies loka lingvo ne estis al li kompreneblaj kaj kies nejudaj enloĝantoj de modesta socia tavolo havis neniun internacian rimedon lingve komuniki inter si. Li ankaŭ sciis, ke lingvo povas aspekti multelementa, heterogena, kaj tamen admirinde konformi al la postuloj de la ĉiutaga vivo, al intelekta diskuto, al esprimplena komunikado de emocioj kaj sentoj, kaj al agado literatura.

Estas do verŝajne ke, ege ofte, kiam Zamenhof volis fiksi la formon de vorto aŭ la manieron esprimi kompleksan sinsekvon de konceptoj, la unua solvo kiu sin prezentis al li (kvankam ne ĉiam li tion plene konsciis) estis la jida kaj rusa formoj, sed estas ne malpli certe, ke li ne permesis al si uzi formojn ĉe kiuj la jida origino estis perceptebla. Li estis sufiĉe realisma por scii, ke estos malfacile pravigi rektajn pruntojn el la jida en lingvo destinita por ĉiuj popoloj. La nejuda intelektularo neniam aprobus tiamanieran procedon. Ĉi-rilate, endas memori, ke la grava loko kiun Zamenhof atribuis al la latinidaj radikoj igis sendube la lingvon akceptebla por intelektulara elito, kiu, ĝenerale, estis lerninta la latinan kaj scipovis la francan. Eĉ se la lingvo precipe celis la popolojn mem, ne nur la eliton, estis grave doni al ĝi aspekton kiu havu ŝancon plaĉi al la intelektularo. La facileco kun kiu francaj vortoj asimiliĝas en la germanan kaj rusan kaj la ampleksa enesto de la franca en la angla vortprovizo estis du pliaj argumentoj.

La influo de la jida estis do nekonscia en la plimulto el la kazoj. Se ĝi foje estis konscia, ĝi devis ĉiuokaze esti kaŝita. "Oficiale", la lingvoj el kiuj Zamenhof plej multe pruntis estis la franca, la latina, la germana kaj la angla.

Ekzemplo: la traktado de kelkaj konsonantaj grupoj

Estas probable ke se oni demandus Zamenhof kio estis la origino de la verbo fajfi, li citus la germanan pfeifen kaj ne la jidan fajfn. Gold (1980, 315-316) atribuas al la germana signifan rolon, kaj koncedas al la jida nur rolon de plifortigo.

Mi ne samopinias. Nenio malhelpis al Zamenhof adapti formojn kiel *pfajfi ou *ŝtopfi. Ĉu oni diros ke la grupo pf estas tro specife germana por internacia lingvo? Sed se ĉi tia konsidero haltigus lin, kial do li tiom ofte uzis germanajn vortojn? Tago estas malpli internacia ol *dago, kaj vortoj kiel laŭbo, ŝuldi, ŝvebi havas nenion universalan, kio ilin rekomendu.

Se la grupo pf estus ĝena pro troa germaneco, li elĵetus la grupojn ŝm, ŝp, ŝt, ktp, kiujn oni ne trovas en iu ajn alia ĝermana lingvo ol la germana kaj jida.

Estas rimarkinde, ke en ĉiuj esperantaj vortoj kiuj rilatas al la germana kaj enhavas lipdentan afrikaton (pf), la vorto en E-o sekvas la modelon de la jida: fajfi (jide fajfn, germane pfeifen), fuŝi (jide fushern, germane pfuschen), sed ŝtopi (jide shtopn, germane stopfen). La ekzemplo citita de Gold (1980, 316), kontraŭa al tiu ĉi tezo, kramfo, ne apartenas al la vortprovizo de Zamenhof, ĝi enkondukiĝis pli poste. Ĝin klarigas la neceso eviti homonimecon kun la zamenhofa vorto krampo.

Alia ekzemplo estas interesa, tiu de okluzivoj antaŭataj de sibla konsonanto. Kial ekzistas en E-o studi sed ŝtalo? Ne eblas trovi klarigon por tiaj kazoj en la latinidaj lingvoj aŭ en la angla. Se ĝi estus valida, oni havus *spari, ne ŝpari, pro la angla spare kaj *stofo, ne ŝtofo pro la itala stoffa (kaj la franca etoffe, ĉar komenca franca e ofte respondas al esperanta s). La demando meritas pli detalan ekzamenon.

Mi provis tion fari studante la zamenhofan aron da radikoj komenciĝantaj per sp, st, ŝp, ŝt, kaj havantaj ekvivalenton en la jida, germana, rusa kaj pola. Tiu ĉi grupo konsistas el 56 radikoj. El tiuj, 53 (96%) havas respondan radikon en la jida (3), 50 (89%) en la germana, 33 (59%) en la rusa kaj 27 (49%) en la pola.

En tiu ĉi grupo, la respondaj proporcioj de esperantajradikoj havantaj forman similecon kun la responda vorto en la alia lingvo, precipe ĉe komenca sibla konsonanto, prezentiĝas jene:

jida 37/56, t.e. 66% rusa 25/56, t.e. 45% pola 20/56, t.e. 36% germana 12/56, t.e. 21%.

La simileco kun la jida nete aperas. Sed eble oni argumentos, ke pro la aplikita kriterio, la korpuso estis tendenca favore al la jida. Efektive, se, anstataŭ kalkuli, por la kvar lingvoj, la elcentaĵon rilate al la 56 radikoj de la korpuso, oni konsideras nur vortojn analogajn en Esperanto kaj en la koncerna lingvo, tiam la rusa kaj la pola superas la jidan:

rusa 25/33, t.e. 76% pola 20/27, t.e. 74% jida 37/53, t.e. 70% germana 12/50, t.e. 24%.

Oni notu tamen, ke la breĉo inter la jida kaj la germana restas granda.

Statistiki estas ĉiam delikate kaj malgraŭ la ĉi-supre prezentita argumento, eble estas erare, en kazo kiel tiu ĉi, rezoni sen konsideri la influon de aliaj lingvoj uzataj de Zamenhof, kiel la franca kaj la latina. La elcentaĵo de similecoj inter la jida kaj Esperanto ne estas pro tio malpli rimarkinda kompare kun la germana. Ĉu eblas diri, tute simple, ke la jida kaj la zamenhofa Esperanto traktas siajn pruntojn sammaniere?

Sed kiel klarigi tiun ĉi similecon alie ol per ekzistado de kaŝita jida modelo sub la elektoj de Zamenhof?

La komplekseco de la problemo: skriba kaj sona formoj

Du tendencoj de Zamenhof ege komplikas la problemon de la etimologio de Esperanto. Unuflanke, li ofte elektis formon kompromisan, t.e. formon facile rekoneblan por parolantoj de malsamaj lingvoj. Ĉu li sciis, ke strato laŭas ekzakte la nederlandan straat? Estas dubinde. Li probable elektis tiun formon ĉar ĝi estis mezvojo inter la angla street kaj la germana Strasse. Najtingalo estas pli probable kompromiso inter la angla nightingale (>*najtingelo, *najtingejlo) kaj la germana Nacht-igall (>*naĥtigalo), ol inter la skriba kaj sona formoj de la angla vorto. La formo strebi (ne *ŝtrebi) estas klarigebla sendube per la rusa stremit'sja, eble ankaŭ per la angla strive. Kaj ŝtono ne povas esti io alia ol unuigo de la angla stone, la germana Stein kaj la jida ŝtejn.

Aliflanke, Zamenhof treege provis eviti homonimojn: li preferis ŝpini al *spini (angla spin) ĉar la radiko spin jam ekzistis kun la senco de vertebra kolumno', por kiu estis multobla konverĝo: latina spina; rusa spina; angla - skriba formo - spine; franca epine dorsale (adjektivo spinal).

Al tiuj du trajtoj de la zamenhofa laboro estas tente aldoni ŝajnan indiferenton koncerne la elekton inter skriba kaj sona formoj. Ĉi tiun impreson, kiu igas onin konsideri la influojn de la skriba formo kaj de la elparolo proksimume egale probablaj, la analizo de la faktoj malvalidigas. La impreso fontas sendube el la fakto, ke formoj kiel soifo, foiro, boato estas tiel okulfrapaj, ke ili okupas neproporcian lokon en la memoro de tiu kiu meditas pri tiuj demandoj. Fakte, ili estas esceptaj.

Tion konfirmas analizo de la vortprovizo, kondiĉe ke oni akceptu kelkajn regulojn sufiĉe konstantajn, kiel la fakto ke al latina c antaŭ e i respondas kutime Esperanta c (probable pro la elparolo de la latina fare de Zamenhof) kaj ke al la franca ch respondas kutime esperanta ĉ, dum la sona formo donus ŝ. Sendube temas pri ĝeneraligo de la sistemo kompromise alprenita por la multaj vortoj komunaj al la angla kaj la franca. Aspektus pli ĝuste atribui la ĉ de ĉarma, ĉefo, ĉeko, ĉokolado, ktp., al la angla elparolo, ol al la influo de la franca skriba formo, kiu ĉiuokaze serioze kripliĝas pro la perdo de la h.

Akceptinte tiujn ĉi regulojn, oni rimarkas, ke la prefero por la skriba formo estas tre malofta. En sondo kiun mi faris pri hazarda specimeno de 500 radikoj el la Fundamento, pri kiuj la demando sin prezentis (t.e. ekskluzivante vortojn kiel eĉ, edzo, ĉio, havantaj malklaran etimologion; pri edzo vidu Golden, 1982), 488 formoj (97,6%) estis klarigeblaj per la sona formo, kaj nur 12 (2,4%) per la skriba. Tiu ĉi cifero estas des pli rimarkinda, ĉar mi donis la maksimumajn ŝancojn al la skriba formo, rifuzante inkluzivi kelkajn kazojn de asimiliĝo; ekzemple, mi inkluzivis blov (< angla blow) inter la skribajn formojn, kvankam Zamenhof probable aplikis al blov la sistemon aplikitan al brov, kie al la angla w (brow) respondas rusa v (brov). La zamenhofa emo preferi la sonan formon estas grava por nia temo, ĉar estas tente atribui la etimologion de la esperanta formo al la germana pli ol al la jida elvokante la skriban formon.

En la artikolo jam menciita, Gold (1980, 316) diras: "Kiuj estas la originoj de la esperantaj hejmo kaj hejti? La jida havas hejm and hejcn (...). La germana havas Heim kaj heizen, kun /aj/. Esperanto havas la diftongon /aj/ kaj oni tial atendus ke, se el la germana, tiuj vortoj estu *hajmo kaj *hajti. Estas malfacile kredi, ke Zamenhof pruntus tiujn vortojn el la jida kaj ni devas tial ligi ilin iel kun la germana (...). La respondo estas ke Zamenhof pruntis la skriban formon, ne la sonan." (4)

Mi dubas ĉu tiel estas. Zamenhof havis neniun kialon elekti ej en tiu ĉi kazo kaj ne en la aliaj. Kial fajli kaj fajfi, sed hejmo? Estas malprobable ke la konformeco kun la jidaj fajln, fajfn, hejm estas nur hazarda, se konsideri, kio diriĝis ĉi-supre pri la supera influo de la jida, kompare al la germana, en la subkonsciaj elektoj de Zamenhof.

Alia argumento favoras la tezon de jida etimologio. La ideo 'ĉe si, en la hejmo' esprimiĝas en Esperanto per hejme. Se la influo de la germana superus, oni havus *dome (laŭ la germana zu Hause, la rusa doma, la pola w domu) dum la jida formo estas in der hejm. La emociaj elvokaĵoj de la vorto povis cetere ludi ne malgravan rolon, kaj same la plifortigo per la angla at home.

Alia ekzemplo: la vorto ŝati, 'rigardi kiel valoran' (en la lingvaĵo de Zamenhof; nuntempe 'ami', 'plezure uzi' en la senco de la angla 7o like') aspektas al mi pruntita el la jida ŝacn, ne tiom el la germana schŭtzen. La tezo de Gold (1980) laŭ kiu Zamenhof deiris de la skriba formo forprenante el ĝi la "umlaŭton" (supersignon) ne estas konvinka. Se tiu agmaniero estus akceptebla por li, oni trovus pliajn ekzemplojn samspecajn: pokeln donus *pokeli *pokli anstataŭ pekli, kaj sŭgen *sagi anstataŭ segi. Rilate al la jida ŝacn > esperanto ŝati, oni rimarkos la strangan transiron de /c/ al /t/ kiun oni egale trovas en la jida ŝvicn > esperanto ŝviti, en la jida hejcn > esperanto hejti; eble temas pri la etendiĝo al ŝati, per asimiliĝo, de kompromiso kun la anglaj formoj sweat kaj heat.

Ĉu oni argumentos, ke ne havas sencon tiamaniere rezoni, se, kiel ni vidis en la enkonduko, Zamenhof ne aplikis sistemajn principojn al la elekto de la radikoj? Sed "nekonscia" - kaj precipe "empiria" aŭ "intuicia" - ne signifas "hazarda", nek "senkiala". Influo de subtavolo ĉiam kunportas kun si iun regulecon. Se neniam, aŭ preskaŭ neniam, Zamenhof forigas la umlaŭton en siaj pruntoj el la germana, tio estas ĉar faktoro, verŝajne nekonscia, igis lin preferi alian solvon. Same, pro tio ke estas tre granda reguleco en la fakto ke al latina c antaŭ e i ĉiam respondas esperanta c, (cervo, necesa, acero...), eblas vidi en voĉo prunto, ne el la latina, sed el la itala.

Estas konata psikologia fakto, ke serio da elektoj farataj hazarde, t.e., sen ajna plano aŭ metodo, povas elmontri regulecon kiu ŝuldiĝas al nekonsciaj strukturoj. Fakte, la sola kazo en kiu zamenhofa formo ne estas klarigebla alie ol per prunto el la germana kun forigo de la umlaŭto estas fraŭlino (<Fraulein). Kiam temas pri la diftongoj au kaj eu, Zamenhof ĉiam respektas la skriban formon: Eŭropo, leŭtenanto (komparu kun la rusa kaj jida lejtenanf). Sendube li taksis la skriban formon pli internacia. Miaopinie, li pravis. Multaj negermanoj konas la vorton Fraulein, sed ne scias kiel oni prononcas ĝin (tiel certe estas ĉe la plimulto el la ne svisaj franclingvanoj).

Iuj sendube vidos en ŝuti ekzemplon de prunto el la germana (schutten) kun anstataŭigo de u per u. Fakte, oni povas demandi sin, ĉu ne temas pri specifa kazo de miriga inklino Zamenhofa uzi u en radiko kie oni atendus i (la responda vorto estas ŝitn en la jida). Kial ŝpruci, dum la germana diras spritzen kaj la jida ŝpricn? La itala spruzzare ne havigas konvinkan klarigon por vorto tiel malofta. Kial dungi (germana dingen, jida dingen)? Certe, la pasea participo estas gedungen en la nordorienta jida, sed Zamenhof havis neniun kialon preferi la vokalon de la participo al tiu de la infinitivo; se tiel klariĝus la u de dungi, temus pri tute escepta kazo. Bindi, ŝpini, ŝteli, trinki kaj multaj aliaj verboj havus malsaman formon se la prunto estus farita el la participo. La formo gliti klariĝas sendube pli per la jida gliĉn, kaj la franca glisser, ol per la participo geglitten de la germana verbo gleiten. Kial flugi (germana fliegen, jida flien)? Estas ne tre probable ke la etimo de tiu lasta vorto estas la substantivo Flug. Unuflanke, multaj indikoj montras ke Zamenhof vidis en la verbo la ĉefan formon de kiu devenas ĉiuj aliaj, precipe kiam temas pri ago, konforme al ideo tre disvastiĝinta ĉe la tiamaj filologoj kaj al la strukturo de la hebrea (tiel li traktas armi kiel la patrinan formon, dum la vorto armilo estas derivaĵo). Aliflanke, se li sentus la substantivon kiel la etimon, tiun li indikus en la fundamenta vortaro. Kaj la germana versio de la Universala Vortaro havas flugi / fliegen, kaj ne flugo / Flug.

Estus tente atribui la u de ĉu al tiu stranga favoro por la sono u. Efektive, ĝi prezentas per si, sendube, kompromison inter la pola czy kaj la nordorienta jida cu (responda al la normjida ci); ni memoru ĉi-rilate, ke la jida de Bjalistoko apartenas al la nordorienta jida. La influo de la pola povis esti signifa: la vortordo de demando komenciĝanta per ĉu sekvas la polan modelon, ne la jidan.

Kelkaj interesaj kazoj de semantika aŭ struktura laŭeco inter la jida kaj Esperanto

La ekzemplo de ĉu bone ilustras la kompleksecon de la problemo. Estus efektive troa simpligo konsideri nur la formon de la vorto, kvazaŭ pli profundaj elementoj, strukturaj aŭ semantikaj, ludus neniun rolon. Zamenhof sciis ke en la plimulto el la eŭropaj lingvoj inversii la subjekton estas la plej ofta maniero ŝanĝi asertan frazon en demandan. Kial li ne uzis tiun sistemon? Apud la signifa influo de la jida kaj de la pola, plifortigon strukturan povis havigi la franca est-ce que kaj eĉ eble la angla do, kiu povis kontribui al la elekto de la vokalo. Kvankam temas, gramatike, pri tute alia afero, anglalingva strukturo kiel do you know? havas fakte formon paralelan al czy ty znasz?, al est-ce que tu sais? kaj do al ĉu vi scias? Ĉe tia konverĝo de motivoj, estas bedaŭrinde neeble scii la proporcion de la respektivaj influaj faktoroj.

Inter la eblaj kazoj de semantika influo endas klasi la vorteton do, pruntita el la franca donc, kun, sendube, plifortigo per la nordorienta jida to. En la plimulto el la kazoj ĝi ludas la rolon de la jidaĵe. Oni diras en Esperanto donu do al mi, sekvante la jidan vortordon gib ĵe mir kaj ne tiun de la franca donne-moi donc. Tiu influo estas dividita kun tiu de la pola ze, kaj de la rusa zhe. Sed la semantika kampo de la rusa zhe estas pli larĝa ol tiu de la jidaĵe, ĉar ĝi enhavas la sencon de 'sama'.

Trian ekzemplon liveras al ni la prepozicio laŭ, kies ofteco en Esperanto estas sendube pli proksima al tiu de la jida lojt ol de la germana laut, kiu estas la "oficiala" etimo. Oni uzas laŭ en multaj kazoj en kiuj, germane, oni preferus gemass nach.

La vorto venonta havas sian lokon en tiu ĉi serio. La uzo de la verbo veni' klariĝas nek per la rusa budusĉij, nek per la germana nachst. La aliaj lingvoj el kiuj Zamenhof ĉerpadis plej ofte sian lingvan materialon utiligas alian koncepton: la angla diras next, la franca prochain kaj la latina proximus futurus. La jida kumendik (<kumen 'veni') - kun, eble, plifortigo per la hebrea ba -influis pli rekte, ĉe konfirmo fare de la polaprzyszly (<przyjŝĉ 'veni').

La ideo uzi sufikson por indiki erojn de materialo venas sendube de konverĝo inter la jida, la rusa kaj la pola. La paraleleco estas okulfrapa inter la jida ŝnejele, zemdl, ŝteybl, ktp., la rusa snezhinka, pesĉinka, pylinka kaj la esperantaj neĝero, sablero kaj polvero, eĉ se ĉi-okaze la esperantaj formoj ne uzas diminutivon.

Kazo kie estas malfacile nei la elstaran influon de la jida estas tiu de la diferencigo kiun faras Esperanto inter la adjektivoj landa kaj nacia. Tiuj du vortoj respondas respektive al la jidaj landiŝ kaj nacjonal. Fakte tiu diferencigo ne troviĝas en la aliaj lingvoj el kiuj Zamenhof kutimis ĉerpi. La rusa diras narodnyjnacional'nyj, sed la rusa ne havas adjektivon kiu devenas rekte de la rusa 'lando' (strana). En la pola estas nur narodowy. La germana ne havas adjektivon devenan el Land; oni uzas en la germana tiun morfemon kiel unuan elementon de kunmetita vorto, ĉu sub la formo Land- en la senco de 'kampara', ĉu sub la formo Landes- en la senco de la esperanta landa, de la jida landiŝ, sed ne eblas asimili tiujn strukturojn al adjektivoj. La angla kaj la franca havas nur national. Kiam la angla uzas la vorton country en adjektiva pozicio, ĝi havas la sencon de 'kampara'. La vorto arci, en la moderna hebrea, havas paralelan formon kaj identan sencon al la esperanta landa. Ankaŭ ĝi prezentas per si, plej verŝajne, pruntan tradukon el la jida landish.

Iuj argumentos, ke la vorto landa ne rilatas al la jida, sed simple rezultas el la interna vortfara sistemo de la lingvo, estante nur apliko de la ĝenerala regulo kiu ebligas al Esperanto krei vortojn en ajna gramatika kategorio el iu ajn radiko simple almetante la vokalon kiu esprimas la funkcion (-a por la adjektiva funkcio; la sama argumento povus esti elvokita pri la tezo laŭ kiu arci respegulas jidan vortfaradon). Tia aliro, konvika unuarigarde, ne konsideras tamen la ege fortan influon de la diversaj subtavoloj agantaj sur Esperanto.

Tiun gravecon de la subtavolo atestas, ekzemple, la fakto ke oni uzas preskaŭ ĉiam internacia tie, kie la interna vortfarado kaj vera adekvateco vorto/koncepto postulus interlanda, interŝtata intergenta. La okcidenta substavolo, fortiganta tiun de Zamenhof, igis la plejparton el la esperantistoj alpreni (nekonscie) formon proksiman al tiu, kiun ili uzas en la ĉiutaga vivo ekster Esperantujo, sen starigi la demandon ĉu vere temas pri nacio kaj ne pri lando aŭ ŝtato. UNO, ekzemple, estas ĉiam nomata internacia; oni devus diri interŝtata, ĉar nur la ŝtatoj voĉdonas, decidas, organizas, ne la nacioj. La fakto ke oni diras internacia organizo, sed landa asocio (kaj ne nacia, kiu estus konforma al la uzo de la plimulto el la eŭropaj lingvoj, aŭ landasocio, kiu sekvus la germanan modelon) pruvas, ke subtavolece influis la jida, la sola lingvo en kiu troveblas formoj paralelaj al la esperantaj: internacjonal en la unua kazo, landiŝ en la dua.

Ĉi-rilate eblas rimarki, ke la maniero laŭ kiu la jida kaj Esperanto same povas distingi inter la konceptoj, kiujn esprimas la rusaj vortoj russkij kaj rossijskij, frapas per sia pareleleco, eĉ se la vortoj estas relative malfruaj en ambaŭ lingvoj: la jida diras rusiŝ kaj ruslendiŝ, Esperanto rusa kaj ruslanda (aŭ rusia). Kompreneble, la du lingvoj nur aplikis la rusan modelon, sed precize, la sento de proksimeco menciita en la enkonduko rezultas el tiu speco de paraleleco. Estas fakto, ke neniu alia lingvo posedas tian distingon.

Kiel lastan ekzemplon de probabla influo de la jida eblas mencii la vorton respondi en la senco de 'konformi', 'akordi', 'laŭi'', kiun Esperanto dividas kun la jida entfern. En ambaŭ kazoj, la unua senco de la vorto estas respondi al demando'. Tiu uzo povas esti atribuita nek al la rusa, kiu diras en tiu senco sootvetstvovat' (ne otvecat'), nek al la germana, kiu same ne uzas antworten, sed ent-sprechen. En la franca, eblas teorie atribui al la vorto repondre tiun signifon, sed tia uzo estas malofta, la vorto kiu venas spontane en la menson de la francparolantoj estas ĉiam correspondre. Tion plej bone pruvas la fakto, ke la plimulto el la franclingvanoj kiuj parolas Esperanton diras, por esprimi tiun sencon, korespondi, dum laŭ la uzo de Zamenhof kaj la vortaroj, tiu termino devus limiĝi je skriba korespondado.

Influo sur la formon de la Esperantaj vortoj

Ekzistas sendube eĉ ne ununura kazo de Esperanta vorto kiu povus esti konsiderata kiel rekte kaj unike devenanta el jida etimo. La sola kazo pri kiu kredis multaj esperantistoj estis la radiko edz, en kiu oni volis vidi, nerekte deveninte de la ina formo edzin, prunton el la ecn de rebecn, sed la artikolo de Bernard Golden en la dua volumo de la Jewish Language Review (Golden, 1982) montras, kiom dubindas la argumentado favora al tiu tezo.

Se konsideri, ne la sinsekvon de la fonemoj, sed la specon de formado, oni trovos tri kazojn kie la influo de la jida estas nekontestebla: antaŭtuko, lernolibro kaj superjaro.

Kiel montris Gold (1980, 327), antaŭtuko povas deveni nur el la jida farteh. Se la etimo estus la rusa fartuk aŭ la pola fartuszek / fartuch, formoj pruntitaj el la jida, kiel atestas la elemento far, sentita kiel silabo sensignifa kaj ne kiel prefikso, oni havus *fartuko.

Pri lernolibro atentigis Verloren van Themaat (citita de Gold, 1982, 8). Tiu formo ne estas klarigebla per la germana Lehrbuch, kiu donus instrulibro (vorto ĝusta, sed malmulte uzata); male, ĝi respondas ekzakte al la jida lernbuh. Gold preferas al jida rusan etimologion. Mi malsamopinias. La rusa esprimo estas uĉebnaja kniga kaj ĝi ne povus doni en Esperanto ion alian ol instrua libro lerna libro, formoj cetere prefekte ĝustaj, sed neuzataj.

Superjaro, finfine, reproduktas tiel ekzakte la popolan etimologion de la jida iberjor, ke ne eblas dubi pri rekta ligo. Neniu alia lingvo esprimas tiamaniere la koncernan koncepton.

Rilate al vortoj kies esperanta formo sekvas plej proksime la jidan vorton kun la sama senco, ili ĉiam kundividas tiun etimologion kun alia lingvo. Se preni kiel ekzemplon kazon de ŝajna ĉerpo el la germana, estas interese konstati ke apud Posten > posteno, Faden > fadeno, Gulden > guldeno, oni trovas Schinken > ŝinko, kaj ne *ŝinkeno. Sed la interpreto per la jida ŝinke estas nesufiĉa, ankaŭ la pola szynka devas esti konsiderata ĉi tie.

La esperanta verbo liveri devenas probable el la jida (eble tra la jida liverant > Esperanto liveranto). La franca livrer, aganta sole, donus en Esperanto *livri, la angla deliver *deliveri aŭ, pli probable, *delivri kaj la germana liefern *lifri *liferi. Ĉu kompromiso, ĉu influo de la jida? Ambaŭ, sed en proporcio kiu restos ĉiam necertigebla. Eblas akcepti la ideon, ke kiam Zamenhof devis esprimi tiun koncepton, la jida vorto venis al li tuj en la menson, kaj ĝi ankaŭ aspektis al li kiel bonega solvo kompromisa inter kelkaj gravaj lingvoj.

La vorto meblo prezentas similan kazon. Oni trovas en ĝi samtempe la jidan mebl, la rusan mebel', la pola mebel, kun plifortigo per la germana Mobel. Tiu ĉi ekzemplo konfirmas la hipotezon ke la skriba formo de la germana, eventuale kun forigo de la supersigno, neniam superas la aliajn faktorojn. En la kontraŭa hipotezo, oni havus *moblo, formo kiun samtempe plifortigus la klasika transskribo de la franca /re/ per o (creur > kor, honneur > honor) kaj la latina etimo, kiun Zamenhof ofte prenis en konsideron (sankta estas malpli internacia kaj malpli facile prononcebla ol *santa).

Influo de la jida sur la sintakson kaj la parolturnojn de Esperanto

Pluraj trajtoj diferencigas ĉi-rilate Esperanton disde la lingvoj de okcidenta Eŭropo. Ekzemple, en la kondiĉaj propozicioj komenciĝantaj per se, oni uzas la kondiĉan formon de la verbo same en la suba propozicio kiel en la ĉefa: se mi konus lin, mi lin demandus, oni uzas en nerekta parolo la tempon kiun oni uzus en rekta (li

diris, ke li komprenas); la vortordo estas tre libera (lin mi tre amas), ktp. Ĉiuj ĉi trajtoj troviĝas en la jida, sed ankaŭ en la rusa kaj pola. La artikolo de Gold (1980), plurfoje citita, pritraktas tiun demandon (kie li atribuas al la jida, sendube erare, nur rolon de plifortigo) kaj ŝajnas pli saĝe referenci al ĝi ol plipezigi ĉi tiun artikolon kopiante ion jam publikigitan aliloke.

Konkludo

Ŝajnas al mi ke eblas jese respondi la demandon starigitan komence de tiu ĉi artikolo: Ĉu ekzistas reala bazo al la subjektiva impreso, ke Esperanto proksimas al la jida? Fakte, tiu proksimeco eble ĉefe troviĝas en kampoj plej subtilaj: vortordo, sintakso, sentvortoj kaj sinten-esprimoj: nu (jida nu); do (jida to, ĵe), kompreneble (jida farŝtejt ziĥ), ve (jida oj vej), hejme (jida in der heym), ofteco de diftongoj kiaj aj, ej, oj ktp. Sed ĝi egale aperas en iu nombro da kazoj klarigeblaj per la analizo de lingvistika materialo, kiel ĉi-supre evidentiĝis.

Ĉu Esperanto estas pli proksima al la jida ol al la aliaj lingvoj? Kiom ajn grava ĝia agado en la menso de la juna Zamenhof laboranta super sia lingvo, mi tion ne kredas. Unu el la mirakloj de Esperanto estas ĝuste ke tre multaj homoj sentas sin 'hejme' en ĝi. Franco rekonas en ĝi enorman parton de vortprovizo, same kiel italo kiu, plie en ĝi retrovas fonologion, slavlingvano retrovas sintakson kaj stilon, germanlingvano sistemon de vortfarado, turko kompleksajn vortojn faritajn per algluo de sufiksoj (rusigonte, estraraniĝis), ĉino plenan nevariecon de morfemoj kapablaj senlime kunmetiĝi (Piron, 1981), kaj jidlingvano subtilan etoson kreitan de la ĉeesto, sub latina maskovesto, de sintezo el slava sintakso kaj germanecaj radikoj.

La komplekseco de la etimologio estas nur unu faktoro inter aliaj kiuj klarigas tiun plurdirektan proksimecon de Esperanto. Tial, sole la termino "plurkaŭzeco" - la estigo de unu fakto per la konverĝa agado de pluraj faktoroj - respegulas la realon en kontentiga maniero.

Ekzemple, estus grava eraro pensi ke la sufikso ig devenas el la germana ig kaj precipe el paro kiel rein > reinigen, kiu liverus la modelon de pura > purigi (kun plifortigo de formoj kiel entschuldigen, entmutigen, kiuj donas en Esperanto senkulpigi, senkuraĝigi), sen konsideri la fakton, ke Zamenhof lernis la latinan, kaj atenta pri ĉio, kio rilatis al lingvoj, tute certe rimarkis derivadojn el la tipo fumus > fumigare, mitis > mitigare, purus > pur(i)gare. Sed akcepti nur tiujn du fontojn, la germanan kaj la latinan, estus nesufiĉe. Unuflanke, ni ne forgesu, ke Zamenhof konceptis sian lingvon kiel kodon (Silfer, 1983, 4-8; Waringhien, 1959, 105-107), kio trudis limigojn al la formoj de l'sufiksoj: preskaŭ ĉiuj konsistas nur el vokalo plus konsonanto, sed pro tio ili ne suferas limigojn en la uzado. Krome, Zamenhof scipovis la hebrean. Ĉu ne en la hebrea "hifil" (kaŭzativo) necesas serĉi la fonton de la elekto de sama formo por la derivadoj el la adjektivoj (granda > grandigi; hebrea gadol > higdil) kaj el la verboj (ridi > ridigi; hebrea caxaq > hicxiq)? Neniu hindeŭropa

lingvo prezentas tiun trajton, kiun havas la ŝemidaj lingvoj, kaj kiu pliriĉigas la esprimkapablon sen superŝarĝi la memoron.

Sed se la hebrea "hifil" inspiris Zamenhof, tio povis esti nur nekonscia. Akceptinte la ideon de intergenta lingvo, kaj ne nur interjuda, li certe malaprobis ĉian tro klaran prunton el la hebrea kaj el la jida (5), kaj se tiuj lingvoj kontribuis al lia laboro, estis en kaŝa maniero, pro la simpla fakto de ilia ĉeesto (certe masiva en la kazo de la jida) en la menso de la juna aŭtoro.

Inter la faktoroj kiuj konverĝis por konduki Zamenhof al iu difinita elekto, endas do citi almenaŭ kvar:

la principo de la kodo (morfemoj nevariaj kaj diferencigitaj, laŭvole kombineblaj; klara indiko pri la funkcio de vorto en la frazo);

la nekonsciaj influoj (la jida, tre ofte; la rusa kaj la pola, en multaj kazoj, precipe koncerne la sintakson, la semantikan valoron de la vortoj (plena kovras la semantikan kampon de la rusapolnyj, ne tiun de la francaplein aŭ de la latinaplenus: plena vortaro ne povas tradukiĝi france alie ol per 'dictionnaire complet', dum en la rusa oni diras polnyj slovar') kaj la parolturnojn (elpaŝi kun propono estas laŭvorta traduko el la vystupit' s predlozheniem);

la konsciaj pruntoj el konataj lingvoj (precipe el okcidentaj vivantaj lingvoj kaj el la latina, fojfoje el la malnovgreka: kaj, pri, pluralo per -j);

la ideoj kiujn Zamenhof ĉerpis el lingvoj kiujn li ne konis.

Ĉi-lasta punkto necesigas klarigon. La plimulto el la aŭtoroj, kiuj pritraktas la etimologion de Esperanto, opinias ke endas limigi la esploron je la lingvoj kiujn Zamenhof sufiĉe profunde scipovis (6). Sed homo, kia li estis, scivolema pri ĉio rilata al lingva komunikado, tre probable konsultis en bibliotekoj vortarojn kaj gramatikojn de fremdaj lingvoj, kaj priskribojn de lingvoj en enciklopedioj kaj aliaj verkoj. Nenio malhelpis, ke li efektivigu tiajn esplorojn, ekzemple, kiam li estis studento en Moskvo. La demando pri la etimologio de Esperanto estas do tute ne simpla. Estus kompreneble tro facile bazi sin sur hipotezaj kaj nekontroleblaj faktoj por klarigi frapajn similecojn, sed ne estas malpli certe, ke multaj faktoj restas neklarigitaj se oni limigas sin al tio kio estas aŭtentigita en la vivo de Zamenhof. La asimila kapablo de tiu homo estis tiel granda, lia motivado tiel forta, lia kapablo sintezi tiel disvolvita, ke li ne povis ne konsideri ĉiujn materialojn kiuj pasis sub lia mano.

Ĉu li povis inventi, per nura logiko, sistemon de nombrado perfekte paralela al la ĉina (ĉina shi '10', san '3' > shisan '13', sanshi '30', sanshi san '33', Esperanto dek, tri > dektri, tridek, tridek tri). Tio eblas. Sed kiu povus aserti, ke li ne legis priskribon pri la ĉina lingvo en la universitata biblioteko de Moskvo aŭ en biblioteko varsovia, kaj ke de tie venis la ideo? Aŭ, se preni alian ekzemplon, vortoj kiel voĉo ĉielo estas

klarigeblaj nur per referenco al la itala. La klarigo per la latina povus eventuale akceptiĝi en la kazo de voĉo, sed ne de ĉielo, kaj plie, la latina c antaŭ e kaj i donas ordinare c en Eperanto, konforme al la tiama elparolo en orienta Eŭropo, kio kaŭzis la formojn cent, paco, facila, ktp. Troveblas aliaj spuroj de la itala, kiel ardezo, dolĉa, ankaŭ, la sufikso eco, aŭ vorto kiel apogi kies g klarigeblas nur per la skriba formo de appoggiare.

Efektive, Zamenhof uzis plej diversajn materialojn. Eble li legis en revuo artikolon pri la nombrado en la ĉina, aŭ en libro pri la latinidaj lingvoj, detalojn pri la abundo de ingenraj substantivoj finiĝantaj per -o en la provenca (la provencaj vortoj la fenes-tro, la roso, la danso estas elparolataj preskaŭ ekzakte, inkluzive de la akcento, kiel la esperantaj respondaj vortoj la fenestro, la rozo, la danco). Alia ekzemplo: en pluraj karibaj kreolaj lingvoj oni diras li samsence kiel en Esperanto. Ĉu li kaj pli estas iaj kompromisaj formoj, aŭ pruntoj el la kreola sekve de legado de artikolo pri tia lingvo? Ni probable neniam havos certecon pri tiuj punktoj, sed tiujn eblecojn estas saĝe memori.

Tial, kiom ajn konvinka povas esti argumentado pri la influo de la jida sur Esperanton, ĝi rezultos nur en iu grado de probableco koncerne faktoron inter aliaj en konverĝa aro, en kiu la reala dozo de la diversaj elementoj restos ĉiam nedifinebla, krom kelkaj kazoj aparte klaraj kiel superjaro, dikfingro, ktp. Cetere, se ni povus pridemandi Zamenhof, ni ne akirus pli certan respondon: la cerba agado estas grandparte nekonscia, kaj la ellaborado de la "lingvo internacia de doktoro Esperanto" ne estis escepto.

Tra la originala teksto estas uzataj la terminoj schriftbild kaj lautbild, kiuj aperas tie ĉi respektive kiel skriba formo kaj sona formo, aprobe de la aŭtoro. [La tradukinto]

"Antaŭ tridek jaroj, kiam mi laboris kun la jida lingvo kun varma amo".

Tiuj estas ŝpalie, ŝpat, ŝpinak / ŝpinat, ŝpindl, ŝpinen, ŝpion, ŝpricn, ŝporn, ŝprot, ŝtab, ŝtang, onŝtaplen, ŝtal, ŝtat, ŝtempl, ŝteyn, ŝtof, ŝtol, ŝtopn, ŝtopsl, spermacetn, specjel, specifirn, spiralik, spiritualizm, sporadish, spritne, stadie, stamin, statik, stacje / stancj, statue, statur, status, step, stil, stimulirn, stoish, stole, strikt, strof, struktur, studjum, student, stuko, stur.

La anglalingva citaĵo kiun la aŭtoro aperigas tekstas: "What are the origins of Esperanto hejmo and hejti? Yiddish has heym and heytsn (...). German has Heim and heizen, with /aj/. Esperanto has a diphthong /aj/ and one would therefore expect that, if from German, these words would be pronounced *hajmo and *hajti. It is hard to believe that Zamenhof would borrow these words from Yiddish and we must therefore link them in some way with German (...). The answer is that Zamenhof borrowed the schriftbild rather than the lautbild."

Liaj unuaj projektoj inkluzivis rektajn pruntojn el la hebrea. Origine Zamenhof deziris prilabori lingvon destinita al la judoj, kiel li diris en intervjuo aperinta en 1907 en la londona Jewish Chronicle.

6. "Ne estas science proponi kiel etimon vorton el lingvo kiun Zamenhof ne scipovis" (Gaston Waringhien, citita per Albault (1961), p. 87).

BIBLIOGRAFIO

Albault, Andre (1961) "Etimologio, pra-Esperanto kaj Mistrala lingvo", Esperantologio, 2, 2.

Gold, David L. (1980) "Towards a Study of Possible Yiddish and Hebrew Influence on Esperanto" in Szerdahelyi, Istvan (red.) Miscellaneous Interlinguistics (Budapest: Tankonyvkiado), 300-367.

Gold, David L. (1982) "Plie pri judaj aspektoj de esperanto" Planlingvistiko 1, somero, 7-14.

Golden, Bernard (1982) "The Supposed Yiddish Origin of the Esperanto Morpheme edz", Jewish Language Review 2, 21-33.

Holzhaus, Adolf (1970) Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinki: Fondumo Esperanto).

Piron, Claude (1981) "Esperanto: European or Asiatic Language?", Esperanto Documents No 22 A (Rotter-dam: Universala Esperanto Asocio).

Silfer, Giorgio (1983) "Hipotezoj pri kriptaj aspektoj de esperanto" Planlingvistiko 2, aŭtuno, 4-10.

Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna: J. Regulo).

Elfrancigis: Doron Modan

http://me.in-berlin.de/%7Emaxnet/esperanto/piron/jida.doc

Forgesita saĝulo: esperantisto Charles Baudouin

"Mian junan aĝon markis admira miro pri Bernheim, kiu, metinte homojn en hipnotan staton, ordonis al ili bruligi al si manon per tuŝo al malvarma forno, kaj la brulvundo sur la haŭto videblis". Tiu frazo, el Suggestion et Autosuggestion, montras, en kio radikas la volo de Charles Baudouin kompreni la homan psikon. Li tiam loĝas en Nancy (Francio), kie li konstatas la terapian efikecon de Emile Coue, kapabla resanigi el tre diversaj patologiaj statoj per simpla utiligo de la imago.

En franclingvaj landoj - ĉu ankaŭ en Brazilo? - ĵurnalistoj kaj politikistoj ŝatas uzi la esprimon "Coue-metodo" por signi manieron kaŝi al si la veron pri io negativa. Ili konfuzas imagi kaj kredi. Se vi suferas pro malvarmo, tute ne helpas kredigi al vi, ke estas varme. Io en vi diros: "Vi mensogas, malvarma vi sentas vin". Sed se vi

sukcesas meti vin en iom meditan staton, senstreĉan, kaj imagi fajron, imagi, kiel oni sentas sin ĉe fajro aŭ sub varmega suno, retrovi la memoron de fojo, kiam vi estis en varmega atmosfero, kaj lasi vian menson restadi en ĝi, tiam vi povas konsiderinde malpliigi la impreson de malvarmo. En Tibeto joganoj kapablas sidi rekte sur neĝo kaj ĝin fandi, ĝis eta lageto ĉirkaŭas ilin, nur per uzo de tiu potencialo kuŝanta en la homa imago. Tiun metodon aplikis Coue. Li helpis la pacienton imagi sian staton ŝanĝita, kaj tiu imago agis stimule al resaniĝo. Li rimarkis, ke tiun kapablon eblas trejni per ekzercado. Ekzemple, oni povas ekzerci sin malrapidigi sian korritmon batante takton iomete pli malrapidan ol la ritmon efektive perceptatan. Post iom da tempo la koro adaptiĝas al la takto. La koncernajn psikajn meĥanismojn Baudouin esploris. Tiel estiĝis lia doktoriĝa tezo, "Sugestio kaj memsugestio" (1920), en kiu troviĝas la frazo ĉi-komence citita.

La sugestia efiko, kiun Baudouin esploris kaj uzis terapie, efektiviĝas grandparte en tio, kion oni nomas la "nekonscio". Nia konscio kompareblas al komputila ekrano aŭ al la ekraneto de elektrona kalkulileto. En tiuj aparatoj disvolviĝas multaj aferoj, kiuj ne aperas surekrane, kaj kiujn ne eblas kontroli sen detala inspekto al la meĥansimoj, kiuj funkcias ekster nia vida percepto. En kalkulilo fakte estas tri tempoj: a) sur la ekraneto aperas la ciferoj de la donitaĵoj, b) okazas ene laboro nevidebla kaj nekontrolebla, tute sendependa de via volo, kaj c) sur la ekraneto jen aperas la rezulto. Simile, la sugestia efiko enhavas tri fazojn: en la unua, oni perceptas ion; la dua disvolviĝas en la nekonscio, ekster niaj sentoj, perceptoj kaj volo; la tria estas la rezulto, efektiva, konstatebla. Unua fazo: vi vidas afiŝon (aŭ multajn afiŝojn) kun la vortoj "Trinku Koka-Kolaon". Dua fazo: tiu kvazaŭordono iras sian vojon sub la sojlo de via konscio, tie renkontas memorojn pri plaĉaj spertoj kun tiu trinkaĵo kaj pri aliaj afiŝoj, en kiuj ĝi estis asociita al gaja simpatia etoso. Trie: vi sidas en restoracio, kaj sen pripensi vi kvazaŭ reflekse tuj mendas Koka-Kolaon.

Kompreneble, la realo ne estas tiel simpla. En la dua fazo, la ordona mesaĝo povas renkonti tutan kompleksan reton de ideoj kaj sentoj, en kiu Koka-Kolao simbolas usonan imperiismon, kio, laŭ viaj politikaj ideoj, povos puŝi al forĵeto de la afiŝa influo, sed ankau memoron pri fojo, kiam vi suferis fortan ventrodoloron, kaj iu konsilis al vi trinki tiun brunaĵon, kaj ĝi agis resanige, kio puŝos al akcepto de ĝi. Ĉiu el tiuj elementoj havas propran forton kaj ilia fina efiko, kiu difinos vian agon en la tria fazo, estas la rezulto de tiu ena rivalado, kiun vi absolute ne sentas, kaj pri kiu vi eĉ ne imagas, ke ĝi disvolviĝas en vi. La grava punkto pri tio, kiun utilas memori, kvankam ĝi ne estas plaĉa kaj tial ofte kaŭzas fortan reziston al akceptado, estas, ke ni konas nur parton de niaj motivoj. Unua fazo: vi vidis la vorton Esperanto asociitan al internacia lingvo. Dua fazo: tuta nekonscia procezo okazis en vi. Tria fazo: vi decidas lerni esperanton. Se oni demandos: "Kial vi lernis tiun lingvon?" vi povos respondi sincere kun certeco, ke vian motivon vi konas. Sed apud tiu, konata, povas ekzisti dek aliaj, pri kiuj vi scias nenion, kaj kiuj kontribuis al via fina decido. Eble la persono, kiu unue en via vivo prononcis "Esperanto", elparolis ĝin per buŝo tiel bela, kun voĉo tiel muzika kaj okuloj tiel ĉarmaj, ke la nomo de la lingvo en vi asociiĝis al amemo.

Ĉar tiuj faktoroj diferencas de homo al homo, la mesaĝo de la unua fazo produktas malsamajn rezultojn en la tria.

Psikanalizo

En la jaroj 20-aj disfloris psikanalizo, kaj jam ŝtormis kvereloj inter psikanalizaj skoloj. Freud, kiu kreis tiun metodon kun ĝia ampleksa teoria idearo, klarigis multajn psikajn misfunkciadojn per la hipotezo, ke seksaj deziroj, angoroj, imagoj aŭ memoroj estis forpuŝitaj en la nekonscion, kie ili agas malhelpe al efika kaj sana vivo. Sed lia disĉiplo Adler rimarkis, ke en multaj kazoj li solvas la problemojn de la pacientoj atentigante ilin, ne pri forpuŝitaj seksaĵoj, sed pri forgesitaj sentoj de malplivaloro. Ofte, niaj unuaj travivaĵoj, kiam ni estas etuloj, konvinkas nin, ke ni estas nanetoj en mondo de gigantoj. La tuta posta disvolviĝo povas resti stampita de tiu impreso tiagrade, ke al ĉio ni reagas kun la antaŭa ideo, ke ni ne sukcesos, ke estas tro komplike, ke la aliaj estas tre superaj al ni, ke ni nenion valoras, ktp. Multaj psikaj problemoj radikas en tio, laŭ Adler. Freud ne akceptis la ideojn de Adler kaj forĵetis lin el sia societo. Alia disĉiplo de Freud, unue ege admirata, poste estos same forpelita: Jung, kiu trovis en la nekonscio multajn energikernojn, rilatajn nek al sekso nek al impresoj de malplivaloro, nek al tio, kion la persono mem travivis, sed radikantajn en la spertoj de la tuta homaro, tiel ke oni retrovas ilin similaj, kaj simile simboligitaj, en plej malsimilaj kulturoj. Tiuj povas multe helpi al psika resaniĝo.

En 1915, dum la unua mondmilito, 22-jara, malsana, Baudouin estis eligita el la franca armeo kaj venis al Svislando por resanigi siajn pulmojn. Li instaliĝis en la ĝeneva regiono, kiun li ne plu forlasis. Ĉar en sia praktiko, bazita sur la sistema uzado de la sugestia efiko, li konstante utiligis la nekonscion (en la dua fazo, la nekonscia, la menso ja trovas la solvon al problemo aŭ ekirigas la resaniĝon), pli bone koni ĉi-lastan aperis al li necese. Li bone posedis la diversajn teoriojn, ĉar li sciis la germanan same bone kiel la francan, kaj tiutempe la plimulto el la tekstoj tiufakaj ankoraŭ ne estis elgermanigitaj. Li diris al si, ke oni ne povas juĝi teorion, se oni mem ne travivas ĝin. Li do decidis submeti sin al psikanalizo. Tion li faris sinsekve en la junga kaj en la freŭda skoloj. Lia konkludo estis, ke ambaŭ pritraktas serioze la psikajn problemojn, kaj tute ne konfliktas inter si, nur kompletigas unu la alian. Por li, tiuj rivalecoj estis ne nur absurdaj, sed nerespektaj al la pacientoj, ĉar ĉiu skolo neglektas psikan kampon, kiun la aliaj esploris. Kiu aŭdacus diri, je la unua renkonto kun suferanto, kiu aspekto de la teorioj plej rolas en ties psiko, kaj ĉu ties psikologiaj malfacilaĵoj solviĝos per tiu tekniko, kaj ne per tiu alia? Aliĝi al unu sola psikanaliza teorio estas kiel rigardi ion per nur unu okulo kaj el nur unu angulo: oni perdas la reliefan percepton.

Tendencoj strukturitaj kiel frazoj aŭ la diversaj avataroj de la pratendenco esti pli

Rigardu belan arbon, riĉan je multaj sukplenaj persikoj. Ke ĝi iĝos granda kaj bela, kaj produktos fruktojn, tio jam estis programita en la persikkerno. Simile, laŭ

Baudouin, homa psiko estas programita por spirita disvolviĝo kaj produktado de spiritaj, artaj kaj sociaj fruktoj. Ĝi emas al nememcentra pliiĝo: ĝi strebas al pli-esto, al kompletiĝo, celanta senti sin pli bone per pli harmonia kunordiĝo kun la kunhomoj por la plejbono de ĉiuj. La ĝenerala movo de la psiko cele al memrealigo konkretiĝas per tendencoj, kiuj estas kvazaŭ disbranĉiĝoj de la pratendenco esti pli; tiuj estas organizitaj kiel frazo kun subjekto, verbo (predikato) kaj objekto, kun ebla reorientiĝo je la tri niveloj. Tendenco estas latenta, sed aktivigebla, ago (verbo), aperanta en iu vivanta (subjekto) kaj celanta iun aŭ ion (objekto). Ĝenerale dum la vivo ĉiu el tiuj modifiĝas: la komencajn subjekton, verbon kaj objekton multaj novaj anstataŭas aŭ kompletigas sinsekve. Intensega deziro, ke Brazilo venku Germanion en piedpilka tutmonda konkuro, povas esti la postlonga avataro de tendenco, kiu, komence, en la frua infaneco, estis: "mi" "eliminu" "mian fraton", kaj/aŭ de tendenco, kiu tiam estis "mi" "frakasu" "la senton ke mi estas tro eta". La forto de la komencaj sentoj trairas la tutan serion de transformiĝoj. Tiel eblas klarigi la intensan emocian implikiĝon de la matĉospektanto, senproporcian kun la naturo de simpla luda aktiveco.

Sep rivaloj en unu homo

Ligiĝante unu al la alia, la tendencoj finfine formas kompleksajn energi-faskojn, kiuj mem kuniĝante inter si finfine produktas verajn subpersonecojn. Provante kunordigi la manierojn, laŭ kiuj Freud kaj Jung konceptis la homan psikon, kaj enmeti en la skemon faktojn konstatatajn en la propra praktiko, Baudouin finfine konkludis, ke en ĉiu el ni vivas sep relative memstaraj kaj rivalaj subpersonecoj. Tiuj formiĝas, dum la unuaj ses aŭ sep jaroj de la vivo, rezulte de duobla dialektiko: interagado inter la infano kaj la ĉirkaŭa medio unuflanke, kaj, aliflanke, inter ĉiu subpersoneco kaj tiu, kiu aperis antaŭ ĝi. Plej funde de la psiko regas la Aŭtomato, Roboto, tiu parto de ni, kiu strebas al plena sekureco evitante ĉion nekonatan kaj ĉian sin-engaĝon, kaj kiu privilegias rutinon kaj ripetadon; ĝi konsistas el refleksoj kaj kutimoj, ĝi estas la malplej persona parto de la individuo. Ĝi funkcias kiel komputilo: maŝino potenca sed sen povo krei kaj iniciati, aĵo pure meĥanika. La multaj sciencfikciaj rakontoj, en kiuj robotoj provas superi homojn, esprimas antaŭsenton pri la risko, ekzistanta en ĉiu el ni, ke niaj rutinoj, kutimoj, refleksoj, io ne-individua en ni, fariĝos pli potencaj ol niaj memstara volo, kreemo kaj inteligento kaj ol niaj spontanaj emoj.

Ju pli la infano kreskas, des pli manifestiĝas la Sovaĝulo, formita el la tendencoj, kiuj strebas al efektivigo de la praemocia, instinkta potencialo: ĝui, venki, liberi. Io tre memcemtra, postulanta tujan kontentigon sen atento al la aliaj, vivas en ĉiu el ni, kaj disponas nekalkuleblajn kvantojn da energio. Estas kvazaŭ fonto de ĉiaspecaj deziroj, kies ŝprucado neniam ĉesas, eĉ se multaj neniam iĝas konsciaj. Tiu parto de personeco, la Sovaĝulo-en-ni, pli malpli koincidas kun tio, kion Freud nomis la Ĝio, ĉar ni sentas ĝin en ni, tamen kiel ion malsaman ol ni: ĝi povas postuli seksan aŭ alkoholan kontentiĝon, dum mi, mia racio, mia volo, mia mio, decidis tute alidirekte. Subjekto de deziroj je la stadio sovaĝula, la infano fariĝas objekto de rigardoj, kiam ĝi komencas paroli kaj la apero de lingvaĵo sentigas al li, kiom gravas la rilatado kun la ĉirkaŭuloj. Tiel aperas la Rolulo Aktoro, naskita el la bezono plaĉi kaj senti sin integrita en grupon. La roloj, kiujn ni ludas en la vivo, povas relative multe distanci de la profunda personeca aŭtenteco.

Inter tiuj subpersonecoj neeviteble aperas konfliktoj: ĉu mi kontentigu mian sovaĝulan emon ŝteli la ĉokoladon? aŭ ĉu mi akceptu la frustron kaj rolu kiel aminda knabeto, kiun ĉiuj amos? Tiel estiĝas bezono de arbitraciisto: la Egoo Mio, kiu arbitracias inter la disaj puŝoj de la aliaj subpersonecoj, decidas kaj sentas sin respondeca pri la tuto de la homo. La Mio ne povas fari pri si ĝustan bildon, ĉar la infana intelekto ne estas sufiĉe potenca je la aĝo, kiam ĝi formiĝas. Tiuaĝe ĝi ne povas enmeti nuancojn, la mensa bildo pri si do estas fakte karikaturo. Krome, granda parto de la impulsoj ne estas bonvenaj en eta estaĵo, kiu nepre devas esti akceptita de la medio por pluvivi. Ĝi do psike stumpigas sin, kripligas sin, repuŝante en la Ombron ĉion pri si, kion ĝi ne povas akcepti. En tiu malluma loko de la psiko la forpuŝitaj emoj de la Sovaĝulo grupiĝas kaj kuniĝas kun nepersonaj, arkaikaj tendencoj apartenantaj al la komuna heredaĵo de la homaro. Oni komprenu, ke tiuj deziroj, sopiroj, inklinoj, instinktoj estas, ne io abstrakta, sed elementoj plenaj je vivo, viglaj streboj, kiuj ne akceptas esti forbarataj. Ili provas reinvadi la Mion, kiu tre timas ilin kaj kiu reagas per intensa angoro. Estas la aĝo de premsonĝoj kaj de la timo pri mallumo. La mallumo, la nokto, ja estas la ideala medio por kaŝotaj agoj, egale ĉu seksaj, ŝtelaj aŭ konspiraj. Preterpase dirite, rasismo grandparte rezultas el emo projekcii sur homojn kun malhela koloro sentojn, kiuj fakte direktiĝas al nia Ombra parto, tiu, kiun ni ne ŝatas, kaj preferas ne vidi en ni.

Por liberigi el la angoro, restarigi ordon, kaj sekurecon, la psiko estigas Ĝendarmon, la freŭdan Superegoon Supermion, komisiitan teni la neakceptatajn tendencojn en ilia ekzilo. Tiu agas, en la personeco, kiel aŭtoritato aŭ moralisto. Estas ties voĉo, kiu diras en ni: "Ne faru tion, tio estas malica. Faru tion alian, eĉ se ne plaĉas al vi, ĉar tio estas bona". Pli alte ol la Supermio (kaj, paradokse, pli profunde) situas la Memo, kiun, nekonscie, la individuo strebas atingi. La Memo estas la plej persona parto de ni mem, kiu favoras la superadon de la internaj konfliktoj same kiel la efektiviĝon de la plej profundaj alvokiĝoj. Tiu gvidas al harmonio, al akordo ene de la personeco, kaj al akordo kun la aliaj homoj, per integrado de ĉiuj ŝajne kontraŭaj aspektoj. Dum la egoon (Mion) regas logiko kaj sento pri propraj interesoj, la Memo prezentas de ĝi transcendan version, doneman, sindoneman, plenan je humuro, kapablan fajne nuanci, riĉan je povo kunvibri, kunsenti kaj kompreni. Kiam la Memo disvolviĝis, oni havas funde de si tavolon da kvieto kaj feliĉo, kiun nenio povas ataki, sed kiu tamen povas kunekzisti kun suferado alinivela. La feliĉa etoso, kiu situas pli profunde, helpas elporti la suferadon kaj transformi ĝin al anima forto.

Necesus multaj pliaj paĝoj por plene klarigi pri Baudouin. Necesus montri, kiel, nur post kiam li eltrovis sian komprenon de personeco formita el sep "uloj-en-ni", li rimarkis, ke li trafis ion delonge konatan de aliaj kulturoj, kiel praaj hindaj ideoj, ĥaldea astrologio aŭ la "Sep restejoj de la animo" de Sankta Tereza de Avila. Indus pritrakti lian poezian verkadon, lian talenton de desegnisto, lian humuron, kaj ĉefe lian plenan homecon. Li estis humila, modesta. Eble tial li grandparte forgesiĝis. Sed, feliĉe, ne tute. En la Instituto, kiun li fondis en 1924, kaj kiu plu fidelas al lia spirito, mi ricevis mian psikoterapian formiĝon. Kaj pro tio mi sentas min ege danka al li.

Esperanto

Kun esperanto Baudouin konatiĝis kiel knabo en elementa lernejo. Lia instruisto tre ŝatis la lingvon kaj proponis al la lernantoj, kiuj tion deziris, inici ilin al ĝi. La knabo akceptis, kaj rapide atingis bonan nivelon. Al esperanto li ĉiam restis dankema kaj fidela, kvankam li preskaŭ neniam partoprenis en la esperantista vivo. Dum la Universala Kongreso de 1925, en Ĝenevo, li prelegis en la Somera Universitato. Tiu esperantlingva prelego poste publikiĝis kun la titolo La arto de memdisciplino. Li jen kaj jen verkis artikolojn favorajn al la lingvo. Kiam aperis lia franca traduko de Ifigenio en Taŭrido, de Goethe - li francigis plurajn verkojn el la germana literaturo - li publike diris, ke multe helpis lin la esperanta versio. Kvankam li neniam vizitis kunvenojn, li ĉiujare fidele pagis sian kotizon al la ĝeneva esperanto-klubo La Stelo, ĝis sia morto en 1963.

Ekzemplo de psika konflikto

La subpersonecoj estas kvazaŭ voĉoj kverelemaj. Ili kondutas kiel rivaloj, ĉiu kun volo diktatori. Jen junulo en grupo, en kiu rondiras haŝiŝa cigaredo. La Ĝendarmo-en-li malpermesas, ke li fumu. Sed la Rolulo rebatas: "Se vi rifuzos, la aliaj en la grupo forĵetos vin". La knabo sentos sin kulpa rilate al la leĝo, se li fumos, kulpa rilate al la grupo, se li diros: "ne". La Sovaĝulo povas, laŭ la propraj emoj aŭ perceptoj, alianciĝi ĉu kun la Rolulo ("Mi neniam fumis haŝiŝon; nova sperto estas alloga") ĉu kun la Ĝendarmo ("Kial mi imitu la aliajn? Tiu odoro efikas al mi naŭze"). La Aŭtomato ĝenerale intervenas alvokante al neŝanĝo: "Nekonata afero! Mi ne scias, kiel ĝi efikos, mi timas". La Ombro diras: "Estas en tiu drogo io fascina, kio ŝancelas min". Ĉiuj ĉi voĉoj trafas la Mion, kiu provas enmeti en sian reagon la informojn, ofte partajn kaj erarajn, kiujn li akiris pri la realo. Ties fina decido dependos de tio, ĉu ĝi pli atentos unu juĝon ("Haŝiŝo misformas la perceptojn, ĝi estas danĝera") aŭ alian ("Ne estas pli terure ol alkoholo, kiun ĉiuj senhezite sorbas"). Depende de tio, ĉu la Mio estas forta aŭ malforta, ĝi alprenos la plej racian decidon, aŭ per falsaj raciecaj argumentoj pravigos por si la faron, al kiu ĝi elektis ne rezisti.

La maniero psikoterapii de Baudouin

Baŭduina psikoterapio karakteriziĝas, ne per speciala metodo, sed per iu spirito, iu maniero aliri la problemojn, kiu integras diversajn metodojn. La psikhelpa laboro

fariĝas sur tri niveloj: 1) la konscia, kie oni jam povas multon plibonigi simple helpante la pacienton kompreni, kiel funkcias homa psiko, kaj instruante al li, kiel trejni sian volon, sian memrespekton, aŭ kiel nutri en si sentojn sanigajn; 2) la apudkonscia, kie efikas sugestio (tiu apudkonscio estas parto de la psiko, kie aferoj, kvankam ne konsciataj, tamen estas relative proksimaj al la konscio; tie troviĝas elementoj nek klare konsciaj, nek plene nekonsciaj, oni povus diri: percepteblaj kvazaŭ tra nebulo se oni vere direktas sian atenton al ili); 3) la nekonscia, rezistanta al konsciiĝo, kie terapio povas agi ĉefe per analizo de la tie agantaj meĥanismoj aŭ kondukante la pacienton al renkonto kun nekonsciaj elementoj (memoroj, imagaĵoj, sentoj, simboloj el la pratempa homa spertaro, ktp.).

Du poemoj de Charles Baudouin, originale verkitaj en esperanto

Unueco

Kiom estus bele se vi povus kunigi nur per sola ĉirkaŭpreno

Kiel per ronda templa kupolo

Ĉiujn amojn de via koro, ĉiujn diojn el spirito via,

Por formi el ili vian veran lokon, centron kaj patrolandon,

Por ke ĉirkaŭ vi regu ilia nerompebla grupo

Kiel marmora diaro!

Sed tiel ne estas donite.

Ĉu vi volas, aŭ pensas, aŭ amas, la punktoj de via sorto estas diversvojaj steloj.

Senĉese vi devas foriri, alfluo-refluo, kiun iu astro altiras. Sed ĉiu foriro estas por vi disigo kaj disŝiro. Tia estas la leĝo, tia estas via sorto - akceptu ĝin: Esti inter najloj-steloj kiel diskvaronigita Kristo.

Mi tediĝis de la vortoj

Mi tediĝis de la vortoj, de la ideoj, kiujn mi tro ofte ĉifis - kiuj similas malpurajn ĵurnalojn sur la pejzaĝo -

Mi tediĝis de ĉio interstaranta inter mia respondo kaj la alvokoj de l' mondo.

Kiel korpo resaniĝanta malfermas siajn porojn al dolĉa suno de l' ŝviteta printempo,

Mi volas relerni la varmetan tuŝon de l' aĵoj.

Mi volas peseti la subtilan pezon de l'unua suno konkave de la molaj manoj, Mi volas rekoni la akran odoron, kunmetitan el musko kaj velkitaj folioj, Kiun eligas inter la fingroj la arbara tero.

Mi volas relerni l'alfabeton de ĉio, kion la infano ame tuŝas.

Resuma tabelo pri la Mio (egoo) kaj ties ses kunuloj

Kiam la komandejon de la per-soneco okupas

kiu abomenas

oniagas

por

timante

la Aŭtomato

ŝanĝon

rutine, pasive

plu esti (sekure)

sin-engaĝon

la Sovaĝulo

obstaklojn

impulse

tuja kontentiĝo

nenion

la Rolulo aŭ Aktoro

malplaĉi

adaptiĝe

senti sin amata

iĝi forĵetita, ekskludita

la Mio (egoo)

nekoherecon

laŭcele kaj decide

realigi siajn interesojn

ne regi la situacion

la Ombro

subpremiĝon

devojiĝe, ne komprenante sin mem

atingi

nekonscian,

nekomprenatan

celon

esti

nenormalulo

la Ĝendarmo

ne-obeon al reguloj

laŭ principoj

tion fari, kion, siaopinie, oni devas fari

punon (aŭ senton, ke punon oni meritas) aŭ perdon de sinrespekto

la Memo

neintegron, nekompletecon

saĝe, kreeme,

harmonie,

humure,

indulgeme

sincere

plenumi sian multflankecon kaj utili al kolektivo

ne esti aŭtenta, ne esti plene si mem

(Brazila Esperantisto, julio 2002, paĝoj 13-17)


La nova tutmonda lingvoordo: neracia kaj masoĥisma

Profesoro, kion vi, kiel psikologo, opinias pri la nuna tutmonda lingvoordo?

Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon, ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.

Kio estas masoĥisma en ĝia sinteno?

Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan. Fakte, ĝi ne vere elektis, ĝi lasis la forton de inerteco konduki ĝin al situacio, en kiu 8 elcentoj el la homaro senmerite ricevas ĉiujn privilegiojn de supera kasto, dum 92 elcentoj rezignacie akceptas malsuperan pozicion. Denaskaj anglalingvanoj trovas normala, ke ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi komunikadon, dum ili mem elspezu neniom da energio tiurilate. Tio estas tipa sinteno de supera kasto, same kiel ilia nekonscio pri la amplekso de la tasko, kiun ili atendas de la aliaj. Ne spertinte la neceson lerni lingvon, la plimulto el la anglalingvanoj ne scias, kiom da laboro tio postulas.

Kaj kial vi diras, ke neracie ni agas?

Je la nomo de raciecigo entreprenoj ne hezitas senlaborigi centojn aŭ milojn da dungitoj, sed la lingva sistemo nun uzata internacie estas ĉio ajn, krom racia. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, antaŭ nelonge diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro" (English is just a tool, a software) (1). Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu jaro - ĉe sama nombro da lernhoroj semajne -, elektos la unuan, se krome praktiko montras, ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone? Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan kun Esperanto. Mi ĵus legis anglalingvan leteron de junulo, kiu studis la anglan dum sep jaroj, vojaĝis en Usono, pasigis monaton en San Francisko, do ne estas sensperta pri tiu lingvo, sed en tiu letero li skribis I hardly worked ('mi apenaŭ laboris') volante diri 'mi streĉe laboris', 'ho lavorato duro' kaj I will eventually accept your suggestion ('mi finfine akceptos vian proponon'), kredante, ke li diras 'eventuale mi akceptos vian proponon'. Mi rilatas kun multaj personoj el la tuta mondo, kiuj studis Esperanton dum maksimume unu jaro, mi legas multajn tekstojn, kiujn ili skribas, kaj neniam mi trovas similajn grave miskomprenigajn erarojn.

Laŭ vi la socio malemas rigardi al la realo fronte. Kiel?

Ĝi ne akceptas dediĉi iom da mensa energio, iom da atento, al la demando: "kio estas en la intereso de la plejmulto en la kampo de tutmonda lingva interkompreniĝo?". Ĝi eliminas la demandon dirante: "Ĉio funkcias bone dank' al la angla". Sed tio ne estas vera. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ankaŭ tiurilate la socio ne kuraĝas rigardi fronte la situacion. Ĝi havas neniun kompaton por tiuj, kiuj suferas pro la lingva malekvilibro. Tamen ili estas multegaj: eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉa por delikataj traktadoj; turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi, kion li sentas, al la tajlanda au brazila doktoro; rifuĝinto suferanta pro terura soleco, ĉar neniu ĉirkaŭe parolas lian dialekton... Sed anstataŭ vidi ilin viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj: "se ili ne kapablas komprenigi sin, estas ilia kulpo, ili ja nur devis lerni lingvojn." Kvazaŭ estus tiel simple en la vivkondiĉoj de la plej multaj! Al la viktimoj de nia absurda sistemo oni povas alkalkuli ankaŭ la milionojn kaj milionojn da junuloj de la tuta mondo, kiuj semajnon post semajno dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon, kaj senkuraĝiĝe konstatas, ke ĝi pli kaj pli montriĝas pli forta ol ili. La menso kirliĝas, kiam oni pensas pri tiu grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio, kaj pri ĝiaj mizeraj rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro.

Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?

Iurilate jes, sed tio ne estas kialo por rifuzi serĉi solvon vere optimuman. Tamen la angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero a. Nur en anglalingvaj landoj oni ne prononcas ĝin simple kaj konstante /a/, sed jen /ej/ (case), jen io inter /a/ kaj /e/ (bad), jen io kiel /a/ (father), jen io kiel /o/ (hall). Kaj estas simile pri ĉiuj aspektoj de la lingvo. Konsideru ekzemple la vortprovizon. La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth kaj dentist en la angla kompare kun la samsencaj esprimoj en aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj derivas de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne bezonas serĉi la vorton en vortaro. Post kiam vi lernis, ke la profesiulon vi markas per la sufikso -isto, vi mem formas dentisto el dento, kiel vi formas programisto (programmatore) el programi ('programmare'), seruristo ('magnano') el seruro ('serratura), kaj parolisto ('annunciatore') el paroli ('parlare').

Sed ĉu vere temas simple pri malinklino fronti al la vero?

Jes. Se vi volas koni la veron, vi komparas. Por koni la efikecon de nova medikamento, oni komparas ĝin en la praktiko al konataj medikamentoj kaj al placebo. Estas tre facile kompari la komunikan kaj sin-espriman nivelon de homoj, kiuj lernis la anglan unuflanke, kaj kiuj lernis Esperanton aliflanke. Sed oni devigas milionojn da homoj studi la anglan eĉ ne demandinte sin, ĉu ĝi estas bona komunikilo je tutmonda

skalo. Oni evitas kompari ĝin en la praktiko kun Esperanto. Multaj politikistoj, intelektuloj kaj aliaj gravuloj esprimas sian malestimon pri Esperanto, sed neniu el ili bazas siajn komentojn sur efektiva rigardo al la lingvo. Ĉu vi rajtas juĝi restoracion, en kiu vi neniam manĝis? Aŭton, kiun vi neniam kondukis? Sed negativaj komentoj pri Esperanto neniam baziĝas sur konatiĝo kun la lingvo, kia ĝi estas fakte uzata (ekzemple sur observo de kunsido en tutmonda kongreso, sur studado de serio da magazinoj, sur lingva analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj), kaj ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni forĵetas Esperanton (uzo de la angla, de samtempa interpretado, komunikado per gestoj, ktp).

Mi notas indignon en via tono...

Kompreneble mi indignas. Tiu maniero procedi estas tute kontraŭa al la principoj de objektiveco normale aplikataj en juro, en scienco, en demokratio ! Se juĝantaro kondamnas akuziton sen kolekti informojn kaj studi ilin, ĉu tio estas normala? Pro tiu timo fronti al la vero, la socio ne proponas taŭgan solvon al la problemoj, kiujn kaŭzas la lingva diverseco. Ĝi donas al eta frakcio de la monda loĝantaro konsiderindan avantaĝon, je kiu ĝi absurde senigas sin: tiu avantaĝo iras ne nur al anglalingvaj popoloj, sed ankaŭ al la sociaj tavoloj sufiĉe riĉaj por ke la gefiloj iru universitate studi en Usono, Britio aŭ Aŭstralio.

Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima rilate lingvojn ?

Certe plia afero, kiun nia socio rifuzas rigardi fronte estas la malfacileco de la lingvoj. Se vi kolektas reklamojn pri lingvolernado, vi konstante retrovas la saman mesaĝon: "Lernu la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj", "La franca sen peno". Tiu mesaĝo estas trompa. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lernado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri publika instruado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en kursoj; ke lingvoj estas kompareblaj al komputaj programaroj kun milionoj da programoj kaj subprogramoj, kiuj kontraŭdiras unu la alian. La junulo, kiu kredis, ke hardly signifas 'duro', 'duramente', ne sciis, ke la normala programo "por formi adverbon aldonu -ly al la adjektivo" devas en tiu aparta kazo voki subprogramon: "tio ne validas pri hard; hardly signifas 'apenaŭ'." Sed krei ĉiufoje tiajn subprogramojn estas terura tasko por la cerbo, ĉar se ili ne estas instalitaj en la menso kiel refleksoj, oni ne parolas flue.

Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?

Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan metodon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke en la mondo nun 90 elcentoj el la

studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu peno, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.

Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel vi?

Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili tre pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto, ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn, multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la europkontinentaj au aziaj tradiciaj pensmanieroj. Krome, sed priparoli ĉi tion longigus nian interparolon netolereble, agas politikaj faktoroj. Kiel montris Robert Phillipson en Linguistic Imperialism (Oxford University Press, 5-a eldono: 2000) aŭ Charles Durand en La Mise en place des monopoles du savoir (Parizo: L'Harmattan, 2001) ekzistas tuta precize planita politiko de la anglalingvaj landoj por akceptigi la anglan kiel duan lingvon por ĉiuj kaj rikolti el tio multajn politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn. La tuta potenco de la plej riĉa lando en la mondo subtenas tiun politikon, kaj profitas el ĝi: ĝi akceptas multajn centojn da miloj da studentoj el la tuta mondo, kiuj iras studi tie por akiri la lingvon, kaj ĝi sendas milojn da instruistoj, kiuj lernigas la anglan al miloj da lernantoj kaj subtile transdonas la pensmanieron ligitan al ĝi. En la Bangkok Post de antaŭ kelka tempo Sirikul Bunnag skribis: "Tajlando kaj Azio havas bonegajn universitatojn. Sed la monrimedoj kaj plej bonaj studentoj estas konstante forsuĉataj fare de la anglalingvaj landoj. Lastjare 547.867 junuloj el Tajlando studis en la sola Usono".

Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?

Eble la situacio en Eŭropa Unio, kun la aliĝo de novaj membroj kaj do de novaj lingvoj, devigos al de-baza studado de la tuta problemo. Sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Mi ne scias. Mi esperas. Ĝenerale la plej bona sistemo finfine venkas, eĉ se ĝi devas superi multajn obstaklojn. La arabaj ciferoj bezonis kvar jarcentojn pro venki la romajn, kiuj estis multe pli komplikaj kaj malpli demokratiaj (infanoj kaj kamparanoj ne povis fari elementajn operaciojn; tion kapablis fari nur matematikistoj). La metra sistemo estis elpensita de monaĥo ĉirkaŭ 1660 kaj ankoraŭ nun ne estas akceptita ĉie (kaj Usono ankoraŭ uzas sian nekoheran, komplikan, arkaikan mezursistemon !) Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet. Krome, la funda masoĥismo de la homaro , kune kun la emo de tiuj, kiuj havas aŭ kredas havi superecon, ĉion fari por ne perdi tiun avantaĝon, plu agas por ke oni rifuzu ekrigardon al alternativoj, kiuj faciligus la vivon de milionoj, kaj metus pli da justeco en la mondon. Tamen mi esperas, ke estas sufiĉe da homoj kun intelekta honesteco por konscii, ke la ideo, ke nenio estas farinda, povus esti malprava kaj do indas esti kontrolata, kaj ankaŭ ke

forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por akceptebli. En alia kampo, oni nomus tion diskriminado kaj severe kondamnus la respondeculojn. Sed nia socio ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tion percepti.

1. Yomiuri Shimbun, angla eldono, 2002.04.17

Intervjuo al Claude Piron Intervjuis Giorgio Bronzetti www.disvastigo.it

La unua devo estas alfronti realisme la situacion

Ni petis la konatan aŭtoron kaj psikologon Claude Piron komenti la lastatempajn problemojn inter la estraro kaj la Centra Oficejo de UEA. Jen kion li skribis:

Mia sperto pri neesperantistaj internaciaj organizoj instruis al mi, ke tre ofte estas malbona laboretoso, kiam homoj el diversaj kulturoj devas kunvivi, esti kune la tutan tagon, kaj kune labori. Okazas multaj miskomprenoj. Homoj ja havas malsamajn ideojn pri tio, kio estas grava aŭ ne, deca aŭ ne, oportuna aŭ ne, ktp, aŭ pri la maniero sin teni unu rilate la alian, komuniki. Krome, la fakto vivi malproksime de la naskiĝlando kaj baza familio ofte kaŭzas frustrojn (eble nekonsciajn), kiuj negative efikas sur la etoson.

Mi travivis tion tre akre en UN, Novjorko, kiam mi estis juna kaj tie laboris. Mi neniam poste renkontis tiel malagrablan, fakte suferigan, senesperigan labor-etoson. Estas do probable, ke parto de la problemoj estas ligitaj al tiu diverskultureco kaj restado for de la hejmo.

Bedaŭrinde, mi ne vidas, kiel solvi la problemon. Necesus, ke ĉiuj havu profundan volon rebonigi la etoson, sincere paroli inter si pri la problemoj por ilin analizi konsiderante ilian sentan aspekton (sed eĉ tiurilate popoloj havas malsamajn tradiciojn, kaj tiuj diferencoj povas havi negativan influon), akcepti, ke aliaj povas reagi tre malsame, provi superi la konfliktojn evitante, ke iu venku kaj iu malvenku, ktp. Tio postulas multajn alte homajn kvalitojn, kiujn oni ne povas postuli de mezuma persono.

Laŭ mia sperto, la plej grava faktoro en tia situacio estas la personeco de la estro. Se li aŭ ŝi estas diplomata, komprenema, firma, kapabla komuniki kun respekto tamen ne tolerante fuŝojn, la situacio povas reboniĝi. Sed, statistike, kiom da homoj ekzistas kun tiuj necesaj ne tiel oftaj kvalitoj, kiuj akceptus labori por Esperanto-institucio?

Kiom koncernas la mesaĝon de Jukka Pietilainen [kiu postulas demision de la tuta estraro], mi diros nur, ke ne eblas aprobi aŭ malaprobi sen havi precizajn detalojn pri tio, kion signifas "ne eblas kunlabori". Por povi eliri el la situacio, necesas scii ekzakte, pri kio temas.

Kunlaboro pri kiu tasko? Kiam?

Ĉu temas pri miskomprenoj en interŝanĝoj kun la estraro? Ĉu iu en la estraro aŭ oficistaro rifuzas agnoski, ke li aŭ ŝi jen kaj jen eraras kaj devas ripari? Se jes, kiu? Pri kio?

Ĉu iu sentis sin insultita, insultata? Ĉu iu havas la senton, ke oni postulas de li aŭ ŝi ion neeblan? Ĉu iu mensogis, promesis ion, kio neniam estis plenumita, aŭ rifuzas fronte aliri tiun aŭ alian malfacilaĵon, aŭ malemas diri precize, kion fari, antaŭ tiu aŭ alia problemo?

Ĉu iu aliras la taskojn neserioze, sen sento pri respondeco? Ĉu iu trudas tiel nerealismajn ideojn, ke la aliaj nur povas senkuraĝiĝi, kaj tiu unua tamen rifuzas ŝanĝi sian starpunkton?

Ĉu instrukcioj estas foje, ofte, neklaraj? Ĉu oni riproĉas al homoj, kion ili faris, kvankam oni ne precize instrukciis ilin? Kiuj ekzakte estas la kritikoj aŭ riproĉoj de la estraranoj pri la oficistoj kaj de la oficistoj pri la estraranoj?

Tiel longe, kiel ni havos nurĝeneralajn impresojn kiel "ne eblas kunlabori", eblos nenion fari. La unua tasko estus do precizigi la streĉiĝojn per konkretaj ekzemploj. Sed tio postulus, ke oficistoj kuraĝu precize kritiki la estraranojn, kaj reciproke, kaj tian kuraĝon homoj povas ne havi, (ankaŭ fojfoje pro kulturaj kaŭzoj: mi scias nenion pri la korea kulturo - mi nun aludas al Lee, kiun, cetere, mi persone alte estimas - sed mi konas sufiĉe da azianoj por scii, ke por multaj estus ege malfacile provi diri tute malkaŝe sian opinion en tia afero).

Eble indus ankaŭ krei ian neutralan organon, al kiu la konfliktoj kaj plendoj estu submetataj.

Mi esperas, ke mi ne sonas tro senkuraĝiga, sed kion fari? La unua devo estas alfronti realisme la situacion.

Claude Piron

http://www.algonet.se/~kallekn/folio/piron.html

Interesaj respondoj de Claude Piron

Kiam mi legis, laŭ mi tre legindan, psikologiromanon, "Tien", de Johan Valano (kaŝnomo de Claude Piron) mi ekhavis multajn demandojn pri la pensoj kaj spertoj de la verkisto.

Jen sekvas kelkaj el tiuj demandoj kun interesaj respondoj kiuj pentras pensigan kaj inspiran bildon pri la mensa profundo, el kiu Claude Piron ĉerpas tiujn optimismon, esperon, inspiron, toleremon, feliĉigemon, kiujn respegulas lia abunda verkaro diversspeca.

Hokan Lundberg, intervjuinto

En "Tien" ja temas multe pri spiritaj aferoj, ĉu vi mem havis spiritajn travivaĵojn?

Jes, mi mem havis spiritan travivaĵon, kaj ĉiutage (pli ĝuste, ĝenerale, ĉiunokte), mi ... ĉi tie mankas la vortoj por klarigi... mi diru: mi vizitas spiritan spacon.

Kiam vi "vizitas spiritan spacon", ĉu tio okazas konscie kaj ĉu vi havas klarajn memorojn pri tio poste? Se jes, kiajn?

Eble la vortoj "viziti spiritan spacon" estas malĝustaj. Mi metas min en specialan, malfacile priskribeblan psikstaton, mi diru: memhipnotan, kaj tiam travivas meditadon au preĝadon, dum kiu okazas nenio speciala, krom sentode granda paco, kvieto, kaj de kontakto kun Iu altnivela (Dio, verŝajne). Ofte, sed ne ĉiam, mi ricevas indikojn ĉu pri io farinda, ĉu pri io miskomprenata en mia vivo au en la vivo de iu, kun kiu mi rilatas, ĉu pri aliaj aferoj. La sperto povas esti pure "spirita" (senvorta, senbilda, sen aparta sensaco), sed ĝi povas enhavi ankau bildojn, iom kiel dum sonĝo, kvankam ĝenerale pli similajn al grandaj simboloj. Estas tre malfacile priskribi la koncernan travivaĵon. Mi konstatas, ke miaj frazoj tute ne estas adekvataj, sed mi ne scias, kiel pli ĝuste esprimi min. Mi estas konscia la tutan tempon, kaj ĝenerale konservas klarajn memorojn.

Vi menciis Dion, ĉu eblas klarigi kio Dio signifas kaj estas por vi?

Ne estas facile klarigi tion, ĉar Dio estas trans ĉio, al kio taugas homaj vortoj kaj konceptoj. Jam la kutimaj pronomoj ne taugas, pro tio, ke Dio estas nek "Li", nek "li", nek "ŝi", nek "ĝi". Tial mi uzos la pronomon "di", neologismon, kiu laŭ mi estas la sola akceptebla. Kio sekvos, tio montras, ne tion, kio Dio estas, sed kion (kiun) mi perceptis, renkontis, ekkonis.

La devo pri intelekta honesteco devigas min agnoski, ke eble temas nur pri imagaĵoj, halucinoj, deziroj, kaj ne pri iu reala. Sed mia plej profunda sento estas, ke temas pri realaĵoj, ke tiu, kiun mi ĉi-sube iom priskribos, estas iu reala, kun kiu mi autente rilatas.

Lau tiuj, eble eraraj, spertoj, Dio estas iu, ne io. Di ne estas abstrakta principo, au ia Forto sen personeco. Estas estaĵo, kiu vivas, konas, scias, perceptas, sentas kaj rilatas kun la kreitoj / kreatoj.

Ĉio, kion oni povas diri pri di, estas kiel fuŝa traduko rilate al la originala teksto. Tamen fuŝa traduko donas ian ideon pri la originalo kaj estas pli bona ol neniu traduko.

Dio ne havas limojn. Tio signifas, ke di estas en ĉio, amas ĉiun, eĉ plej etan insekton, kiu vivas ne pli ol 24 horojn, eĉ unu etan petalon de unu eta floro sur eta planedo, kie nenu, krom di, iam ajn vidos ĝin.

Dio estas kreanto de libero. Esti libera, tio signifas havi la povon decidi fari ion stultan aŭ aĉan. Dio estas en ĉio, do ankau en heroino kaj kokaino. Di estas ankau en la homoj, kiuj sorbas tiujn. Sed tion ili faras pro sia (ne dia) libera elekto. Dio estas ankau en la sufero, kiu rezultas.

Se la kreitoj ne povus elekti aferojn stultajn aŭ aĉajn -- decidi diri "ne" al Dio, kriaĉi al di "Merdon!" -- ili ne estus liberaj, ili estus kiel automatoj kapablaj fari nur tion, kion Dio programis por ili. Ili estus do kvazau parto de Dio, ne apartaj estaĵoj.

Dio kreis / as / os nenion aĉan. Malbono aperas, kiam io ne estas je sia ĝusta loko. Kafo en mia taso estas io bona. Kafo sur mia pantalono ne estas io bona: eĉ ne plu estas kafo, estas makulo. Heroino per si mem ne estas io aĉa. Sed kiam ĝi detruas homon kaj riĉigas mafion, ĝi ne plu plenumas sian rolon, ĝi ne plu troviĝas ĝustaloke, kaj malbono rezultas. Same estas kiam forto, kio estas io bona, farighas perforto.

Dio estas amo. Dia naturo estas ami. Oni ne povas ami, se ekzistas neniu. Tial la kristana / hindua ideo pri Dio samtempe unu kaj tri aperas al mi tre verŝajna. Tial ankaŭ Dio kreas. Krei, tio estas, fare de Dio, estigi ion aŭ iun, kiu ne estas di.

Dio estas tiu, kiu estas pli ... ol ni povas imagi, kondiĉe ke post tiu "pli" oni metu vorton, kiu neniam povu elvoki mankon de amo, respekto, kompreno: Dio estas tiu, kiu estas pli amoplena, pli komprenema, pli amika, pli bela, pli forta, pli senperforta, pli ĝoja, pli arta, pli diskreta, pli plena je respekto, konsidero, estimo, pli kunludema, pli humura, pli renoviganta, pli alloganta-al-si, ktp senfine, ol oni povas imagi.

Dio estas kiel la sango en la homo. Nur dank' al ĝi ni povas vivi, sed ni kutime ne vidas ĝin, kaj kiam ni vidas ĝin, tio signas, ke okazis io nenormala, kaj ni emas timi. La sango nutras kaj purigas, kiel patrino bebon. Same Dio en ni. La

sango estas ni, kaj tamen ne estas ni.

Dio estas tiu, kiu estas en mi pli mi ol mi, pli vera mi, pli vere mi mem, ol mi (ol mia libera kaj perceptata mi). Iel, mi kaj vi kaj ĉiuj estas la mano de Dio, la buŝo de Dio, la okuloj de Dio, ktp, kun tiu diferenco, ke Dio akceptas, ke tiuj ne agu nur lau diaj ordonoj, di lasas ilin liberaj.

Nun kiam mi tajpas ĉi tion, Dio fakte tajpas. Sed ĉar di estas perfekta kaj mi vivas sur planedo, sur ekzistonivelo, sur kiu nenio estas perfekta, mi nevole pli malpli fuŝas diajn fingromovojn (au pli ĝuste cerbomovojn) kaj la mesaĝo, kiun vi ricevas, ne estas la perfekta dia mesaĝo, nur iom (eble tre) malbonigita versio de ĝi.

Di kondukas la kreitojn / kreatojn al feliĉo, sed ne rapide (nur tiu nerapideco ebligas al la libereco funkcii). Di havas eternecon (t.e. senfinon da tempo) por ke ni atingu din, kiu estas la senfina vivo kaj feliĉo.

Dion ni vidas kaj audas kaj gustumas kaj flaras konstante, sed la plimulto el la homoj tion ne perceptas. Kiam mi vidas ion belan, mi vidas Dion en tiu belaĵo. Kiam mi vidas iun suferantan, mi vidas Dion suferantan en tiu estaĵo. Dio solidaras kun ĉiu el ni, kaj do partoprenas en ĉiu sufero, kio ne malhelpas din plene feliĉi. (Homo, estaĵo ege limigita, kapablas samtempe feliĉi kaj senti doloron; Dio same, sed multe pli, ĉar di ne estas limigita). La kapablo percepti belecon, ĝui pri mirinda pejzaĝo, aŭ muziko, aŭ ies rideto, estas ioma partopreno nia en la dia vibrado en ni.

Mi povus paroli pri Dio dum horoj kaj horoj, kaj tamen ĉiufoje preterlasi ege gravajn aspektojn. Mi do finas nun, sed ne ĉar la temo estas elĉerpita.

4) Ĉu viaj spertoj pri Dio venis al vi dum "ekbrileto" aŭ ĉu ili evoluis dum longa tempo en vi?

Nek unu nek la alia. La unua renkonto estis longa kontakto. Mi provos rakonti, sed estas ege malfacile, ĉar tia sperto similas nenion, por kio vortoj ekzistas.

Mi tiutempe laboris en Monda Organizo pri Sano. Dum kafpaŭzo, mi diskutis kun kolegoj, ĉiuj ateistoj, kaj unu diris: "Dio estas nur la produkto de homa imago". Reveninte hejmen, mi je la kutima horo enlitiĝis kaj ekdormis, sed iam, dum la nokto, mi vekiĝis, kun tiu frazo ripetiĝanta en mia kapo. Tiam mi subite sentis min transportita al alia ... kiel diri? ...dimensio, sfero, universo. Mia korpo kuŝis en la lito, kaj mi iel sentis ĝin, kaj sentis la korpon de mia edzino apud la mia, sed mi (mia persono) ne plu estis en ĝi, sed en alia loko. Kaj jen mi devis elekti inter du ebloj: ĉu "Dio estas la produkto de homa imago" ĉu "Homo estas la produkto de dia imago". La stranga afero estis, ke mi vidis ambaŭ elekteblojn, kaj tamen mi vidis, ke nur la dua estas vera. Sed la fakto tion konstati ne forprenis la devon decidi favore ĉu al tiu, ĉu al

la alia. Alivorte mi havis la liberon mensogi al mi, trompi min, preferi ion neveran al io vera, sed, ial, apenaŭ elportebla.

En tiu momento, mi "vidis" Dion. La vorto ne estas ĝusta. Mi nenion vidis, aŭdis, tuŝis aŭ flaris. Mi diru: Dio ekevidentiĝis al mi. Kvankam mi ne "vidis" din, proprasence, mi perceptis din kun pli da klareco ol mi nun vidas la literojn tajpatajn sur la komputila ekrano. La certeco, la klareco, la evidento estis pli granda ol pri iu ajn alia afero, kiun mi perceptis en mia tuta vivo. Dum la tuta travivaĵo, kiun mi subjektive sentis kvazaŭ jarcentojn longan, Dio troviĝis antaŭ mi, plej konkrete. Kaj mi volis murdi din. Mia reago surprizis min tiom, kiom min surprizis la subita ekmontriĝo de Dio. Post minuto da konfuzo, kreita de tiu ekapero, mi sentis nedireble fortegan deziron, ke tiu Dio ne troviĝu antaŭ mi, simple ne ekzistu. Estis vera mortigdeziro. Ĝi estis tre primitiva, besta, prahoma, mi ne scias, kiel priskribi ĝin. Sed ĝi estis ege forta. Mi vidis Dion, mi vidis, ke di ekzistas, kaj mi samtempe volis, ke mia konstato estu erara, mi volis forviŝi ĝin, mi volis, ke anstataŭ Dio estu nenio. Kvazaŭ ekzistis nur du ebloj: ĉu Dio ekzistas kaj mi ne, ĉu mi ekzistas kaj Dio ne. Mi sentis tiun streĉiĝon inter mia konstato kaj mia volo kiel neimageble longdaŭran luktadon. Mi ne luktis kontraŭ Dio, kvankam iusence tion mi sentis, mi luktis kontraŭ mia konstato. Mi rifuzis ĝin. Mi sentis ĝin terura minaco, neakceptebla. Kaj samtempe mi furiozis, ke mi luktas kontraŭ mi kaj ne kontraŭ Dio, kiu nur rigardis min, ame.

Tiu "rigardo" de Dio al mi estis ege klara. En ĝi estis senfine da amo, kompreno, solidareco, kunsento, kunvibro, respekto. Respekto al mia rajto elekti laŭvole, do respekto al mia libereco, el kiu fontas -- tion mi sentis treege klare -- mia digno. Tiu rigardo samtempe ege plaĉis kaj malplaĉis. Ĝi parte vekis esperon kaj konsolon, parte furiozigis min. Tiom da bonkoreco en iu, kiun mi volis elimini, estis neelportebla.

Finfine, mi elektis akcepti la realon de Dio, kaj la fakton, ke mi estas produkto de dia imago, kaj do ke mi ne estas per mi mem. Ŝajnas, ke, antaŭ tiu akceptmomento, io en mi rifuzis esti kreita / kreata. Kiam mi akceptis, mi sentis, kvazaŭ mia animo kliniĝas, kaj tuŝas la grundon per la kapo, kiel islamanoj dumpreĝe. Mi adorkliniĝis, laŭ la zamenhofa vorto. Tiam invadis min sento de eksterordinara paco, feliĉo, ĝojo, kian mi neniam spertis iam ajn antaue en mia vivo, ĝojo tamen tre kvieta. Tiam mi sentis, ke mi devas ŝanĝi mian vivon. Mi ankoraŭ estis tradukisto tiutempe. Fariĝis klare al mi, ke mi de nun devos vivi vivon pli utilan, esti je la servo de la aliaj, de la plibonigo de tiu parto de la homaro, pri kiu mi povas fari ion. Tial mi ŝanĝis la profesion, studis psikologion kaj trejniĝis kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto. Pli kaj pli mia klientaro konsistis el homoj, kiuj bezonas helpon en la sfero, kie la psika vivo kuntuŝiĝas kun la spirita, kie ambaŭ interkovriĝas. Tre ofte mi sentas, ke ne hazarde homo petas psikhelpon ĝuste de mi, kaj ne de kolego, sed pro ia interveno de spirito.

Post tiu unua kontakto kun Dio, mi facile kutimiĝis kontakti din ĉiutage. Kelkfoje estas tre facile, alifoje ne. Kelkfoje mi provas kontakti din, sed havas la impreson, ke mi sukcesas atingi nur sanktulon aŭ anĝelon aŭ alian spiritan estaĵon, sed ree la vortoj mistrafas, ĉar mi ne scias, kun kiu ekzakte mi ekrilatas tiakaze, kaj aliflanke mi sentas, ke Dio estas en ili kaj agas tra ili. Mi nur provas diri, ke jen mi havas senton pri tuja kaj rekta kontakto kun Dio, dum alifoje, ŝajnas, ke mi atingas din nur tra iu alia libera estaĵo, kiu agas relajse. Sed ankaŭ mi fojfoje sentas, ke mi estas relajso por Dio aŭ por alia spirita estaĵo, kiu mem peras Dion, aŭ peras alian, kiu peras alian, kiu peras Dion laŭ kelkfoje tre longa ĉeno.

Ĉar mi konstante rilatas kun Dio, mi pli kaj pli malkovras din. Mia percepto do ne estas io stabila, senŝanĝa, mi trovas konstante novajn aspektojn, pri kiuj mi havis neniun ideon antaŭe, eĉ post la travivaĵo ĉi tie raportita.

Ĉio ĉi estas granda mistero, ĉu ne?

En la historio de "Tien" la ĉefpersono unufoje renkontis gardanĝelon, ĉu vi mem renkontis gardanĝelon?

Mi havas bonan rilaton kun mia gardanĝelo. (Mi uzas singularon, kvankam ŝajnas, ke pluraj estaĵoj -- eble eĉ multaj -- ludas tiun rolon). Mi ne scias, ĉu la vorto "renkontis" taŭgas. Mi perceptis ĝian agadon.

Kiel vi perceptis ĝian agadon?

Jen unu ekzemplo. Kiam mi estis 25-jara, aperis anonco, ke UN volas dungi tradukistojn. Kvankam mi sciis relative bone la anglan, mia nivelo tute ne estis profesia, multe mankis ĝis tio. Tamen mi sentis fortan kaj nekompreneblan impulson kandidatiĝi. La dungado okazis surbaze de konkurso. Kiam mi alvenis por la konkurso, mi eksciis, ke enskribiĝis 250 kandidatoj. Mi audis ilin paroli inter si (multaj jam konis sin reciproke) kaj konstatis, ke preskau ĉiuj estas pli aĝaj ol mi kaj havas universitatan diplomon pri la angla (kion mi ne havis). Ili aspektis kiel pli seriozaj kandidatoj.

La konkurso konsistis el francigo de angla teksto. En tiu teksto estis kelkaj vortoj, kiujn mi ne komprenis. Dank'al la kunteksto mi sukcesis diveni la problablan sencon de ĉiuj, krom unu. Restis do unu frazo, kiun mi povis traduki en du sinkontraudiraj manieroj. Nenio ebligis diveni, ĉu ĝi signifas tion, au la malon. Ĉar mi ĉiaokaze ne imagis sukceson ebla, ne gravis al mi. Mi elektis unu el la du ebloj hazarde kaj decidis, ke mi sufiĉe penis super tiu teksto. Mi do komencis paŝi por redoni mian folion. Tiam mi sentis, kvazau mano tuŝus mian ŝultron, kaj voĉo flustrus: "reiru al via loko, forstreku tiun frazon kaj metu la malon de tio, kion vi elektis." Mi turnis min. Staris neniu malantau mi.

Mi faris laŭ tiu stranga instrukcio donita de neniu videbla. Eble mi devas precizigi, ke tio okazis la daton de mia naskiĝtago. Post kelkaj monatoj mi retroviĝis en UN, en Novjorko, kiel tradukisto.

Mi poste diskutis kun unu el la personoj, kiuj selektis la kandidatojn surbaze de tiu traduko. Mi tiel eksciis, ke la unua kriterio estis: perfekta redono de la senco de la teksto. Mi diris al li: "Do, se mi enmetus eĉ nur unu frazon, kiu estus mistraduko, mi estus forĵetita, ĉu ne?". Li diris al mi: "Efektive, pro nur unu miskompreno vi ne estus selektita".

Multo en mia vivo estus alia, se tiuepoke mi ne iĝus UN-tradukisto en Novjorko. Por mi ne estas dubo, ke mia gardanĝelo intervenis.

Mi povus citi aliajn okazojn, ekzemple pri absolute neprobabla evito de autoakcidento, au similaj aferoj. Sed ĉi tiu espereble sufiĉos.

Kion vi pensas pri karmo kiel la pedagogio de Dio?

Mi kredas je karmo kiel dia pedagogio, sed mi konstatis, ke la karmokoncepto tre ofte estas miskomprenata kaj misuzata. En Hindio ĝi fariĝis preteksto por eviti ĉian socian helpon al mizeruloj ("ili ja suferas pro sia karmo, estus malutile helpi ilin").

Ĉu vi ankaŭ kredas je reenkarniĝo?

Jes, mi kredas je reenkarniĝo. Fakte granda parto de mia vivo estis direktita de la fakto, ke, kiel infano, mi havis memorojn pri antaua vivo, sed neniu kredis min. Tial mia rilato al la vero estis vere suferiga. Se mi estis sincera, oni diris, ke mi mensogas (au fantazias), kaj oni devigis min nei miajn spertojn kaj nomis tion sincereco, dum mi sentis min trompulo. Parte tial mi studis profundpsikologion. Sed, se esti tute sincera, mi konfesu, ke tiaj kredoj (ankau pri karmo) ne estas plene stabilaj en mi. Dum plejparto de la tempo mi kredas je ili, sed alvenas momentoj, kiam mi pensas: "ĉio ĉi estas fantazia, deliro, neebla..."

Kia estis via antaŭa vivo laŭ la memoroj de via infanperiodo?

Fakte mi havis memorojn pri pluraj antauaj vivoj, kiel infano. Sed mi nun ne plu memoras rekte ilin, mi memoras nur miajn tiamajn memorojn, dirojn, pensojn, suferon pri tio, ke ne eblis komuniki kaj esti prenata serioze. La ĵus antaua vivo estis kiel tre mizera kaj malfeliĉa knabo en Ĉinio. La plej klara memoro estis pri mia morto, sur tegmento, dum iu batalo (ĉu kadre de milito, ĉu de konflikto inter du bandoj, mi ne scias). Mi mortis pro kuglo. Mi estis tre juna, inter 18- kaj 20-jara. Mi supozas, ke estis dum la jaroj 1920-aj, sed mi ne havas certecon pri tio, same kiel mi scias nenion pri la loko, kvankam, kiel infano, mi tre bone memoris la detalojn de la ĉirkauaĵo.

Ĉu vi, laŭ viaj memoroj, ĉiam estis viro dum la enkarniĝoj?

Jes.

Ĉu vi havas ideon pri kial nur kelkaj havas memorojn pri antaŭaj vivoj?

Ne. Mi opinias, ke normale oni devus ne memori antaŭan vivon. Sed sur nia planedo, nenio estas perfekta. Tiu leĝo do ne funkcias centprocente. Homoj kun tia memorado apartenas al la eta proporcio da fuŝoj, aŭ pli ĝuste da tre neprobablaj kazoj, kiuj troviĝas en ĉia statistikado. Ŝajnas tamen, ke homoj havas pli da ŝancoj konservi tian memoron, se ili mortis junaj kaj perforte. Ŝajnas ankaŭ, ke tiaj memoroj ĝenerale forsvenas post la aĝo de ses jaroj. Tio al mi okazis.

Vi diris ke vi multe suferis pro viaj antaŭvivaj memoroj, sed ĉu ili ne ankaŭ donas al vi ion pozitivan?

Mi ne diris, ke mi suferis pro miaj antaŭvivaj memoroj. Mi suferis, ĉar oni ne volis kredi min kaj trudis al mi konfesi pri mensogo, dum por mi estis ne elpensaĵoj, sed simpla vero. La sufero rilatas nur al la reago de la medio, ne al la memoroj mem. Ĝin kaŭzis ankaŭ la strangaj opinioj pri la ĉinoj. Ankorau nun, mi sentas ian ekkoleretan reagon, kiam oni nomas orient-azianojn flavaj. Fakte, granda parto de mia nuna feliĉo ŝuldiĝas al la fakto, ke - eĉ se miaj memoroj nun estas nur memoro de perditaj memoroj, kaj do tre nebulaj -- la ĝenerala impreso pri tiu antaua vivo estas pri vivo en tiel suferigaj kaj mizeraj cirkonstancoj, ke kompare kun ĝi, eĉ plej gravaj nunaj malagrablaĵoj estas nenio. Mi konstante miras, kiel malmulte la homoj en niaj landoj alte taksas sian privilegian situacion. Kaj poste mi komprenas: ili ne havas referencan vivon por kompari.

Ĉu vi estas ano de iu religio?

Jes. Mi estas katoliko. Sed estas malfacile ne miskomprenigi min tiurilate. La katolika religio estas tre malsama laŭ la lokoj. Ekzemple, la katolikismo en Italio sentiĝas al mi kiel io ege diferenca de tio, al kio mi kutimas. Ĝi estas fakte alia religio. Por mi, katolikismo estas duopa. Ekzistas unu katolikismo oficiala kaj institucia, kun dogmoj, ordonoj de Romo, tuta burokrataro tie kaj ege arbitraj decidoj. Sed kunekzistas kun ĝi alia katolikismo, kiu konsistas el ritoj, tradicioj, spirito, maniero kompreni la Ĉielajn realaĵojn, kaj ĉefe el homoj, kiuj tute ne nepre aprobas la romajn decidojn kaj arbitran aŭtoritaton. Mi apartenas al tiu neoficiala, nepublika katolikismo (kiel almenau 80% el la katolikoj, kiuj loĝas en mia regiono, kaj eble en la tuta franclingvio). Kion mi tre ŝatas en la katolika religio, tio estas la tre alta homa kvalito de multaj el la pastroj kaj monaĥoj. Mi havas multajn bonegajn amikojn inter ili, kaj ili aperas al mi aparte profundaj, bonkoraj, humilaj homoj. Ankaŭ en la katolika religia literaturo estas multegaj verkoj, kiuj kondukas al pli bona vivo, pli bona kono de Dio. Tial, kvankam mi ne prenas tre serioze la papon kaj lian medion, nek la oficiale difinitan katolikan moralon, aŭ regulojn kiel tiun pri pastra senedzineco, mi restas fidela al la katolika religio, kiu estas la religio de mia infanaĝo.

Kompreneble, ĉar mi kredas je reenkarniĝo, mi estas iusence herezulo. Sed mi kredas, ke preskaŭ ĉiuj katolikoj estas herezuloj pri io au io alia.

Cetere, mi bezonas ritojn kaj partoprenon en la vivo de religia komunumo. Sed mi ne kredas la katolikan pli altvalora. Kelkrilate mi estas tre proksima al hinduismo kaj budhismo, ankaŭ al diversaj formoj de animismo kaj ŝamanismo. Mi havas grandan respekton por bahaanoj. Mi parte apartenas ankaŭ al la juda tradicio kaj forte kunvibras kun ĝi (ne kun la plej ortodoksa formo). Kvankam mi havas bonegajn rilatojn kun multaj protestantoj (fakte, mi psikoterapiis plurajn protestantajn pastor(in)ojn), mi tamen sentas protestantismon tro racia, tro intelekta; mankas al ĝi ia mistera, simbola etoso, io malfacile difinebla, kion mi trovas en preskaŭ ĉiuj aliaj religioj. Sed protestantismo rapide ŝanĝiĝas tiurilate. Islamo estas religio, kiun mi ne konas kaj kun kiu mi neniam havis kontaktojn (krom unu amiko, kies profundan,

autentan rilaton al Dio mi ege respektis).

Mi kredas, ke se oni enprofundiĝas en sia religio, oni pli kaj pli proksimiĝas spirite al aliaj homoj, kiuj ankau enprofundiĝas en sia religio. Mi sentas min pli proksima al profunda budhano, aŭ al la islamano, al kiu mi ĵus aludis, ol al multaj supraĵaj katolikoj, kiuj teorie estas miaj samreligianoj.

Kion vi pensas pri la homaranismo (1)?

De tre longe mi legis nenion pri homaranismo, sed mi ĉiam plene aprobis ĝin.

Kion vi pensas pri Zamenhof?

Miaopinie, Zamenhof estis la plenumanto, verŝajne nekonscia, de iu aganta sur pli alta nivelo, kiun mi emas nomi la anĝelo Esperanto (au Esperulo au io simila). Tio ne signifas, ke li ne devis multege peni por realigi la ideon kaj perfektigi la projekton. Li devis. Kiam oni estas inspirata, oni estas iel gvidata, sed devas ege koncentri sin, kaj senĉese rekorektadi sian verkaĵon, por proksimigi ĝin pli kaj pli al tio, kion oni sentas kiel _la_ celon, difinitan de iu alia ol ni, almenau ol nia egoo. Alivorte, oni havas nebulan senton pri la celataĵo, kaj oni devas iom post iom pliprecizigi ĝin, sciante, ke oni neniam plene atingos ĝin. Mi kredas, ke tiel Zamenhof agis.

Cetere, li estis nekutime psike matura homo, kun tre malofta perfekta ekvilibro inter la du duoncerboj. Kaj li estis ege bonkora, honesta kaj humila (en tre pozitiva senco de tiu vorto), kiuj estas kriterioj de iu kun bonaj rilatoj kun la Ĉielo. Ke li estis miskomprenata, mokata, kaj multe suferis, tio estas ankau oftaĵo ĉe tiaj homoj.

Diversaj detaloj de la lingvo igas min kredi, ke ĝia vera origino estas superhoma. Ekzemple la "mal"-vortoj, kiuj referencas al bono, kiam oni parolas pri io malbona. Aŭ la fakto, ke la parolo de Kristo: "Mi estas la vojo, la vero, la vivo" sonas tiel kiel belega formulo, kun tia paraleleco inter la silaboj, dum certe Zamenhof, nekristano, ne elektis la koncernajn radikojn prepare al la esperantigo de tiu frazo. Simile impresas la fakto, ke "amen", en esperanto, signifas "direkte al amo", kaj la fakto, ke e-o utilas por faciligi kaj plibonigi la dialogon inter malsimilaj homoj, kaj ke en tiu lingvo la vorto "dialogo" sonas ekzakte kiel "dia logo" (Dio allogas la homojn al si per sincera, senbara, egaleca dialogado).

Kion vi pensas pri la hodiaŭa esperanto-movado?

Mi ne havas speciale interesajn pensojn pri la e-movado. Mi dirus, ke ĝi estas multe pli diversa ol e-istoj ĝenerale imagas. Ĝi kreis ion iom similan al diaspora popolo, kiu vivigas la lingvon uzante ĝin kaj verkante en ĝi, kiu analizas la problemojn de lingva komunikado, kaj kiu provas konvinki la ceteran mondon pri la boneco de sia lingvo. Mi kredas, ke ĝi longperspektive, ĝenerale progresas (kun sinsekvo de partaj progresoj kaj malprogresoj, kiel en la plimulto el homaj evoluoj) lau la malrapida ritmo de historio, de sociaj fenomenoj, kaj de ege pacienca Dio, kiu havas eternecon pro plenumi siajn projektojn.

En n-roj 4-5 kaj 6 de "Heroldo" ĉi-jara (98.04.15 kaj 98.05.30) aperis

mallongigita teksto de prelego mia pri "Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto". Ĝi povus interesi la legantojn de retkosmo. (Ankaŭ troviĝas ĉe http://members.aol.com/sylvanz/pirprel.htm)

Ĉu vi ricevis indikojn de la spirita mondo ke vi havas gravan rolon por Esperanto?

Ne. Sed nun, kiam mi estas 67-jara, kaj rerigardas al mia vivo, ĝi ŝajnas tiel laŭcele aranĝita por ke ĝi utilu ĉefe al e-o, ke estas malfacile eviti la konkludon, ke la afero estis organizita de alte. Sinsekvo de hazardoj kaj de decidoj faritaj sen speciala atento al tiu celo faris, ke mi atingis malofte renkonteblan nivelon de kompetenteco pri monda lingva komunikado, ĉar mi enprofundiĝis, ne (nur) teorie, sed pro la cirkonstancoj de la vivo, en multaj el ĝiaj aspektoj: ekonomia, politika, socia, psikologia, lingvistika, pedagogia, ktp, dum ĝenerale fakuloj pri lingva komunikado kompetentas pri nur unu au du el tiuj aspektoj, kaj ofte ne pro propra longa laborado surterena.

Alia faktoro, kiu igas min akcepti la ideon de influo de la spirita mondo estas la nekredebla forto, kiu puŝas min al laborado tiukampe. Ek de mia infaneco, mi neniam povis ĉesi agi pri kaj por kaj per esperanto. Oni povus nomi tion obsedo (same pri Zamenhof), sed mi estis dufoje longe psikanalizata, mi ricevis la rajton praktiki psikoterapion post funda psika esploro, kiu konkludis je mia plena mensa saneco. Lau la kutimaj kriterioj mi efektive estas mense sana, kaj ne montras la negativajn aspektojn de patologia obsedo. Temas do pri io alia, kion mi sentas, kiel venantan "de alte". Tiu forto estas tre intensa, potenca, sed ĝi respektas mian liberecon. Mi scias, ke mi povus diri "ne" al ĝi. Sed plaĉas al mi sekvi ĝin, labori laŭ ĝi igas min feliĉa, kaj ofte e-istoj, kiuj legas miajn verkojn aŭ aŭskultas min prelegi, poste diras al mi, ke mi helpis ilin pli feliĉi. Tio por mi konfirmas, ke, se mi lasas tiun forton puŝi min, kien ĝi volas, mi agas laŭ la volo de Dio. Eble ankaŭ la fakto, ke per e-o mi neniam gajnis monon, igas tiun interpreton pli probabla. Simile, la konstato, ke mi sentas neniun apartan fierecon, neniun superecon, pro tiu kompetenteco kaj kapablo feliĉigi, sed sentas min simpla homo ne pli valora ol la lingve plej sentalenta eterna komencanto, agas kiel konverĝa probabliga faktoro pri tiu maniero vidi mian e-istan vivon.

Ĉu vi estas la verkisto pri kiu vi skribas en la fino de via libro "La bona lingvo" (2)?

Tion mi ne povas scii. Autoro neniam povas juĝi sin. Al mi ne gravas. Mi verkas kiel eble plej honeste, bele, sincere, interese, sed mi estas homo, kaj do tre limigita. Mi ne povas scii, kiagrade mi atingas la nivelon, pri kiu mi aludis en "La bona lingvo". Tion nur la publiko povas decidi.

Kiel vi povas estis tiel certa ke venos tia verkisto kian vi priskribas en "La bona lingvo"?

Mi ne estas centprocente certa. Tio ŝajnas al mi ege probabla, ĉar kiam lingvo vivas tiel vigle, kiel la nuna esperanto, kun diversaj amatoraj verkistoj, la probableco estas granda, ke unu el tiuj estos malpli amatora ol la aliaj. Ankau ĉar estas ekonomia leĝo, ke, kiam estas forta espero pri iu varo, iu finfine produktos kaj ofertos tiun varon. Sed eble mi plene eraras.

Mi aŭdis ke vi skribis dikan libron pri lingvistiko kaj esperanto en la franca, ĉu ĝi venos ankaŭ esperante?

Mia franclingva libro ne temas pri lingvistiko, nur pri la monda lingvo-problemo, kaj e-o kiel ties plej "mensesana" solvo. Fakte ĝi estas pli psikologia ol lingvistika. Ĝi grandparte baziĝas sur mia sperto kiel iama tradukisto kaj mia deinterna kono de instituciaj lingvaj servoj, kaj de la ebloj pri lingvoinstruado. Mi ne scias, ĉu ĝi iam aperos en esperanto. Mi komencis traduki ĝin, sed tio estas tro temporaba laboro. Mi atingis nur la komencon de la dua ĉapitro, kaj tio estis antaŭ tri jaroj. De tiam mi ne plu trovis la tempon labori super ĝi. Mi bezonus almenau tri paralelajn vivojn por fari ĉion, kion mi devus fari.

Vi trovos tre objektivan recenzon pri tiu libro, verkitan de Robert Philippson, profesoro pri lingvoj en la universitato de Roskilde (<robert@babel.ruc.dk>), kiun mi persone ne konas, en "Language in Society", 26:1 (1997), pp. 143-147.

La plej "mensesana" solvo vi diris, ĉu tio signifas ke vi kredas ja "la fina venko"(3)?

Al mi ne tre plaĉas la vorto "venko", kiu elvokas, ke iuj gajnas kaj aliaj perdas, kvazaŭ estus superuloj kaj malsuperuloj. Mi kredas, ke ĉiuj gajnos per la akcepto de esperanto. Mi kredas ankaŭ, ke iam esperanto efektive estos la ĝenerala komunikilo inter malsamlingvanoj. Oni povas antaŭvidi tion, kiel oni povis antaŭvidi la finan alprenon de arabaj / hindaj ciferoj kaj praktikan forlason de la romiaj, kiel oni povis antaŭvidi la forlason de la malnovaj mezurunuoj favore al la pli oportuna decimala kaj metra sistemo. Sed eble mi eraras.

Ŝajnas al mi ke viaj sperto kaj kredo vere kongruas kun la Kosmologio de Martinus. Ĉu vi interesiĝas pri la verkaro de Martinus?

Mi scias pri la ekzisto de la verkaro de Martinus, sed ne vere pri ĝia enhavo. Mi interesiĝus pri ĝi, se mi disponus pli da tempo, kaj mi ne mirus, se ĝi tre kongruus kun miaj kredo kaj sperto.

Se la legantojn interesas scii pli pri miaj ideoj kaj spertoj en la spirita kampo, ili povas demandi pli.

1. Homaranismo - La projekto de Zamenhof pri "interhoma filozofio", entreprenata kiel nepra aldono al la "internacia lingvo". Z versxajne opiniis ilin

ambaux same esencaj eroj de estonta tuttera paco.

"La bona lingvo" - Libro verkita de Claude Piron pri la indeco de E-o el vidpunktoj kaj strukturaj kaj humanismaj.

La fina venko - la ideo ke Esperanto farigxos en ia formo rekonata monda lingvo, sed la nocio "fina venko" pro historiaj kialoj foje estas vidata kiel esprimo de fanatikeco, partieco ks.

Retpoŝte demandis kaj redaktis HGL kun (ioma) helpo de HvR http://web.telia.com/~u87123169/Interesaj_Respondoj.html

La rajto komuniki

Resumo

Kvankam nia socio estas obsedata pri efikeco, tamen strange oni malmultege interesiĝas pri la rilato inter la investo en lingvolernadon kaj lingvajn servojn unuflanke, kaj, aliflanke, la rezulto de la enormaj sumoj tiel investataj. En la tuta mondo, milionoj da infanoj kaj adoleskantoj lernas fremdan lingvon dum multaj jaroj, kun rezultoj plejofte nekontentigaj aŭ tute mizeraj.

La elektita internacia komunikilo havas gravajn konsekvencojn en nia vivo. Ekzemple, estas unu el niaj rajtoj, ke la komunikado inter aviadila piloto kaj la kontrolturo estu aranĝita tiamaniere, ke ĝi havigu al la vojaĝantoj la plej bonan ŝancon pluvivi. Sed tiel tute ne estas. Tiu komunikado okazas en la angla, pro provizora rekomendo de la Organizo pri Internacia Civila Aviado, decido alprenita en 1951, sed kies provizorecon oni neniam reviziis. Rezulte, la lingvaj problemoj tiukampaj estas listigitaj de la sama organizaĵo kiel la tria kaŭzo de aviadaj akcidentoj.

Tamen la angla estas unu el la plej maltaŭgaj lingvoj por internacia komunikado. Ĝi havas malfacilan prononcon, malprecizan gramatikon, milojn da idiomaĵoj kaj tre vastan vortaron. Ĉe aviada interkomuniko tio estas faktoro en multaj gravaj miskomprenoj.

La rajto komuniki inkluzivas la rajton je komunikado necesa por garantii nian vivon, sed ĝi neprigas ankaŭ, ekzemple, la rajton ne esti metita, pro la lingvo, en ridindajn aŭ malagrablajn situaciojn kaj la rajton povi esprimi sin egale kiel la aliaj. Fakte tiu, kiu devas paroli fremdan lingvon, suferas handikapon, kaj la handikapo estas des pli grava, ju pli la komuniklingvo estas nekonsekvenca, t.e. plena je formoj, kiuj kontraŭas la spontanan funkciadon de la cerbo. La popoloj, kaj iliaj informistoj kaj registoj, akceptas tiujn handikapojn kun miriga pasiveco, aŭ eĉ ne konscias pri ili. La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino, kiuj fakte estas atencoj al la rajto libere komuniki.

La aŭtoritatoj de ĉiuj landoj, la respondeculoj kaj altranguloj en internaciaj organizaĵoj devas scii, ke Esperanto ekzistas kaj ke ĝi, laŭ objektivaj komparaj studoj, estas la komunikilo, ĉe kiu la rilato inter kostoj kaj efikeco estas la plej favora, la sistemo psikologie plej kontentiga kaj krome la rimedo plej libera je malavantaĝoj el kultura vidpunkto, unuvorte, ĝi estas la plej bona. En la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne, aŭ apenaŭ, ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo.

Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la tutmondan socion je lingva handikapo, eblus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: certe pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo.

Niaj aŭtoritatoj ne rajtas resti pasivaj kaj inertaj fronte al la lingvaj problemoj. Ni havas la devon fari ĉion eblan por veki konscion pri la lingvoproblemo, pri ĝiaj multflankaj aspektoj, kaj pri la fakto, ke ekzistas al ĝi justa kaj racia solvo.

Esperanto el la vidpunkto de verkisto

La spirito de lingvo

Ĉiu lingvo havas sian propran spiriton, kiu faras el ĝi unikan manifestaĵon de la homa lingvokreemo. Tiurilate, ĉio prezentiĝas, kvazaŭ ĉiu unuopa lingva uzantaro havus sian generalan koncepton, plej ofte nekonscian, pri la arto komuniki; tiu maniero aliri komunikadon enkorpigas en kelkajn gvidliniojn aplikeblajn al la vortigo de la penso. Ekzemple, estas interese konstati, ke en multaj okazoj, kiam la franca postulas klaran montron de la rilatoj, la angla kontentiĝas per simpla elvokado. La esprimoj malaria treatment kaj malaria therapy konsistas el identaj aŭ samspecaj vortoj same situantaj unu rilate la alian. Tamen, la unua signifas "kuracado de malario" kaj la dua "kuracado per malario" (por trakti alian malsanon - fakte por estigi specifan reagon febran - oni injektas la malarian paraziton en la sangon de la malsanulo). La spirito de la angla lingvo ebligas al ĝi simple meti unu apud la alian du nociojn, kiuj, kunprenate, elvokas la celatan ideon.

En la franca, tia maniero esprimi sin aperas freneza. En traduk-ekzerco, kiun mia edzino ofte uzas kun siaj usonaj studentoj, troviĝas la subtitolo short breathing exercises; ĉiufoje ŝi miras, ke duono de la klaso rilatigas short al breathing kaj do komprenas - spite al la kunteksto - ke la teksto pritraktas ekzercadon pri mallongaj spiroj, dum fakte temas pri mallongaj ekzercoj por alkutimiĝi al malrapida kaj profunda spirado. Tia dubsenceco ne eblus en la franca, en kiu oni nepre devas elekti inter brefs exercices de respiration kaj exercices de respiration breve. Precizigi la rilatojn estas al francparolanto io ege necesa, tiel necesa, fakte, ke diference de la aliaj lingvoj, la franca havigas al si konjunkcion ekskluzive rezervitan al logika artikado: or "nu" (en rezonado).

Kiel ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton. La diferencon, tiurilate, inter ĝi kaj la angla kaj franca bone ilustras jenaj esprimoj:

Here is my bicycle. Bicycle trip He wants to bicycle.

Jen mia biciklo. Bicikla ekskurso Li volas bicikli.

Voici mon velo. Sortie a velo Il veut aller a velo.

La angla trifoje uzas la saman vorton, sed ĉiufoje la gramatika funkcio malsamas. Esperanto modulas la morfemon bicikl aldonante al ĝi finaĵon, kiu difinas ĝian funkcion: substantivan (o), adjektivan (a) aŭ verban / infinitivan (i). Kontraste, la franca devas elturniĝi uzante en ĉiu kazo substantivon, kun aldono de prepozicio aŭ de verbo.

Apartaĵoj de Esperanto donantaj al ĝi propran spiriton

La spiriton de Esperanto ĉefe kreas kvar trajtoj:

La morfemoj estas absolute nevariaj kaj povas kunmetiĝi.

Iu ajn radiko povas ricevi, per difinita finaĵo, iun ajn el kvar gramatikaj funkcioj, kiujn oni povas simplige nomi substantiva, adjektiva, adverba kaj verba.

Ĉiu lingva strukturo estas ĝeneraligebla.

La maniero rilatigi komplementon al verbo aŭ adjektivo ofte estas tre libera.

Ne estas facile vortigi tiujn trajtojn per la kutima terminologio, kiu devenas de hindeŭropaj gramatikoj kaj ne estas adaptita al fundamente alistruktura lingvo, kiel Esperanto. Tial estos pli klare, se mi precizigos ilin per ekzemploj:

1) Angle oni diras to see, sed oni ne povas diri *unseeable. Por esprimi la koncernan ideon, oni devas uzi alian radikon, vis, kiu neniam uziĝas verbe, kaj diri invisible. Krome, la prefiksoj un- kaj in- estas veraj prefiksoj, neniam memstare uzataj; se oni volas uzi tiun koncepton apartvorte, oni devas diri not, don't aŭ ion similan. En

Esperanto, el morfemo vid oni mem formas la vorton nevidebla, en kiu la morfemoj retroviĝas neŝanĝite; fakte, tiu vorto estas nur alia aranĝo de la tri morfemoj uzataj en la frazo ne eblas vidi.

2) Por reliefigi la eblecon uzi radikojn kvarfunkcie en Esperanto, mi kontrastigos ĝin kun la franca jene: al la ok esperantaj vortoj, paralelaj inter si, kiujn mi tuj citos, ne eblas trovi pli ol kvin ĝustajn ekvivalentojn en la franca:

muziko "musique" kanto "chant"

muzika "musical" kanta (mankas

france)

muzike "musicalement" kante (mankas

france)

muziki (mankas kanti "chanter"

france)

Okulfrapas, ke, kvankam la du konceptoj estas tre proksimaj unu al la alia, la eblecoj uzi ilin en tiu aŭ alia gramatika funkcio estas relative limigita en la franca kompare kun Esperanto.

Pri ĝeneraligo de la strukturoj, mi jene ekzempligu: Kiu lernis, en Esperanto, la interrilatajn formojn vidi / mi vidas / mi ne vidas, tiu scias, ke li povas paralele diri, sen risko erari, esti / mi estas / mi ne estas. Tio ne eblas ekzemple en la angla. El to see /1 see /1 do not see oni ne povas dedukti to be /1 am /1 am not. Simile, en Esperanto, laŭ la strukturo de samlandano oni povas formi samreligiano, samlingvano, sampartiano ktp. En la angla, kontraste, la fakto koni la vorton (aŭ la strukturon) fellow-citizen ne helpas formi coreligionist, aŭ inverse, kaj la du aliaj ekzemploj, se mi ne eraras, ne havas paralelaĵojn en la angla.

Pri la libereco en la maniero rilatigi la komplementojn, mi simple diru, ke en Esperanto estas same guste diri mi dankas vin, mi vin dankas, mi dankas al vi mi al vi dankas.

Por verkisto, tiuj karakterizoj de la lingvo estas vere plej ŝatinda beno, ĉar ili konsiderinde plivastigas la eblecojn varii la vortigon. Kiel ekzemplon ni prenu plej malpoezian frazon: mi iros al la hotelo per taksio. Oni povas sin esprimi, kiel mi ĵus faris, uzante substantivojn kaj prepoziciojn. Sed oni povas vortigi la ideon pli kompakte, farante verbon el taksi kaj aldonante al hotel finaĵon, kiu indikas direkton: mi taksios hotelen. Oni ankaŭ povas decidi, ke la koncepton "al hotelo" oni verbigos, kaj ke oni signos la veturilon per e, marko de maniero, rimedo aŭ alia cirkonstanco: mi alhotelos taksie. La fakto, ke e-formo ofte preciziĝas per almeto de prepozicia morfemo, aldonas plian eblon: mi pertaksie alhotelos. Kiu ŝatas uzi lingvon estetike aŭ arte, tiun ravas materialo tiel facile modlebla sen risko ion ajn perdigi el la komprenebleco. Ni tion konsideru pli detale.

La muzika aspekto de esprimado

Por poeto, sed ankaŭ por prozulo, la vortmuziko ege gravas. Distingeblas en ĝi du elementoj: la sonoj kaj la ritmo.

a) La sonoj

La libereco, kiu grandparte karakterizas Esperanton kaj kiu eble aparte ĉarmas franclingvanon, kies lingvo estas plej senlibereca, aplikiĝas iagrade al la sonoj. Verkisto elektas la finaĵon laŭ la etoso, kiun 11 deziras ilustri. Se mi diras piedirado al la urbo en la mezo de l'somero, la ripetado de la o je la samaj punktoj de regula ritmo elvokas monotonan marŝadon, lacigan, sub suno broge varma. Sed se la promenado gaje kaj senpeze disvolviĝas, eblas facile diri, ekzemple, somermeza marŝo urben.

Multaj enciklopedioj kaj prilingvaj verkoj asertas, ke "en Esperanto substantivoj finigas per -o, adjektivoj per -a, verboj infinitivaj per -i...". Tio estas erara. La finaĵoj indikas ne kategorion, sed funkcion, kio ebligas al verkisto plej agrable elekti la sonon, kiu plaĉas al li. Kio france diriĝas nur sans flammes, Esperante povas esti sen flamo, sen flami, senflame senflama. Tiuj variaĵoj ne limigas al la vokaloj. Se pro tiu aŭ alia kialo mi deziras esprimi la ideon "bruli" evitante la br-sonon de bruli, mi povas diri flami fajri. La larĝigo de la gamo de sinonimoj pro la manko de fiksa gramatika kategorio rimarkinde multobligas la eblojn fonetike variigi la esprimon.

Ekzistas en Esperanto pluralo per j, kiu, se mi ne eraras, radikas en la hindeŭropa pralingvo, kaj iu n-formo, kiun Zamenhof nomis akuzativo, kvankam temas pri io multrilate tre malsama ol deklinacia kazo. Tiu n prezentas por la verkisto multajn avantagojn, eĉ se nur ĉar ĝi liberigas la vortordon: Ne riskas okazi miskompreno inter li amis sian fraton, tiun banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.

Sed persone mi ne tre ŝatas la jn-finaĵon de la t.n. "plurala akuzativo", kompreneble, tio estas nur subjektiva gusto, kiun multaj ne kunhavas, multe mankas ĝis tio, sed ĉar ĝi estas mia, mi devas diri, ke mi tre kontentas verki en lingvo ebliganta al mi konsideri tiun mian subjektivan malŝaton. Mi ne estas devigata diri multajn temojn li instruis al mi, mi rajtas uzi la vortojnpri multaj temoj li instruis min. Mi eĉ povas eviti la j dank-al la morfemo ar, kiu esprimas kunaĵon: eblas diri vastan temaron (aŭ ampleksan temaron) li instruis al mi. La ad-morfemo, kiu emfazas daŭron aŭ ripetadon, ofte prezentas similan eblon. Oni povas, anstataŭ li ne eltenas viajn oftajn kritikojn, skribi: li ne eltenas vian oftan kritikadon. Estas agrable povi elekti la sonojn laŭplaĉe kombinante la diversajn eblojn de la lingvo: anstataŭ li rigardis la bruajn, malpurajn, batalemajn bubojn, mi preferas diri li rigardis al la brua, malpura, batalema bubaro. Krome, la fakto povi transiri de kategorio al alia ne longigante la vorton (komparu la esperantajn sistemo, sistema, sisteme al la francaj systeme, systematique, systematiquement) ofte ebligas solvi tiajn subjektivajn

problemojn. Anstataŭ li amuzis la multajn studentojn kaj sportulojn, kiuj svarmis tie, mi skribos ekzemple li amuzis la tiean svarmon studentan kaj sportulan.

b) La ritmo

En Esperanto, la ritmo ĉefe devenas de la akcento, kiu neŝanĝeble trafas la antaŭlastan silabon de la vorto. Ĉar la vortordo dependas de la stilo aŭ de iu afekcia movo, kaj ne de devigo gramatika, la ebloj enkonduki variojn ĉi-supre menciitajn allasas vastan liberecon el la vidpunkto de ritmo. Eblas diri, laŭ trokea ritmo, mi taksie alhotelos (-v/-v/-v/-v), laŭ amfibraĥa mi iros taksie hotelen (v-v/v-v/v-v) aŭ laŭ jamba hotelen mi taksios (v-/v-/v-/v).

Foje min portempe obsedis ritmo tipa, se mi ne eraras, pri la jugoslaviaj kaj greka kulturoj: -vvv/-vvv/-v//-vvv/-vvv/-v. Poemo formiĝis en mi, ordigante la versojn tiuritme kun surpriza facileco:

Kiam mi trastumblis la dezerton kiam mi vagadis tute sola kiam min brulvundis la soifo murda

kiam sub la suno mi ne povis spiri kaj la sablo min sufokis kaj la tuta kosmo sin prezentis surda (... )

Mi ne diras, ke tiu peco havas ian literaturan valoron; mi diras nur, ke mi miris, verkante ĝin, pri la flueco de la esprimo: vortoj instaliĝis ĝustaloke por poemigi laŭ rigora ritmoskemo la sentojn ligitajn al la memoraĵo prikantota. Mi konstatis, ke tiu fleksebleco de la lingvo igas Esperanton esprimilo speciale bone adaptita al la genro "kantoj".

Ankaŭ en prozo la ritmo gravas, almenaŭ laŭ mia gusto. La gramatika libereco de Esperanto tiurilate alportas al verkisto plej bonvenan helpon. Por fini paroladon, ekzemple, vi elektos ili helpos vin, se la ritmo kiel -v/-vv tiukaze vin kontentigas. Sed se tentas vin la ideo konkludi per la -vv/-v ritmo tiom ŝatata de latinaj poetoj, la gramatika libereco tion permesas: ili vin helpos. Se ankaŭ tio ne plene taŭgas, ĉar vi deziras pli forte akcenti la pronomon vi, ne estas problemo; vi rajtas diri: ili helpos al vi (-v/-v/v-).

Fakte, kompreneble, tiuj elektoj okazas instinkte. Kiam, relegante ion verkitan, oni metas tiun formon anstataŭ tiu ĉi, oni tion faras simple kun la penso "sonas pli bele ĉi tiel", sen vere starigi al si demandon pri la kialo. Tamen, tiu eblo ludi samtempe per la ritmo kaj la sonoj estas ege ŝatinda. Se oni trovas, ke la esprimo ilia maniero pensi, kuiri kaj paroli ne estas belsona pro la ripetita ĉeesto de i-sono fine de

ĉiu "flu-halto", agrablas scii, ke oni ne devos rompi al si la kapon por solvi la problemon. Nenio estas pli simpla ol transformi la frazon al, ekzemple, ilia pens-, kuir- kaj parolmaniero al ilia maniero pensi, kuiri kaj esprimi sin parole.

Elvoka povo

Dank-al la fakto, ke tiom da varioj enkondukeblas, oni povas, per mirige simplaj rimedoj, zorge elekti tion, kion oni deziras elvoki. Por traduki la francan frazon "il chante bien", mi elektos jen li kantas bone, jen li kantas bele depende de tio, ĉu la vorto "bien" elvokas en mi pli la ĝustecon de la kanto aŭ pli ĝian belecon. En la franca, traduki per tri vortoj la frazon li kantas bele kun la sama precizeco simple ne eblas. Aŭ la senco konfuziĝas kun tiu de bone, aŭ necesas longeta ĉirkaŭfrazo.

Aŭ ni konsideru alian ekzemplon. Parolante pri iu, kiu hazarde retroviĝas alilande kun persono el la sama vilaĝo, mi diros eksterlande renkonti iun, kiuparolas la saman dialekton, se mi deziras vortigi la aferon neŭtrale, objektive, preskaŭ kiel en administra dokumento. Sed se mi volas sentigi, kiom plezurigas aŭdi, malproksime de la hejmo, la unikajn parolsonojn de la devenloko, mi prefere diros fremdlande trafi samdialektulon. Tiuj tri vortoj plene esprimas la ideon, sed la morfemo fremd elvokas ion klare pli emocian ol la simpla lok-morfemo ekster - ĝi elvokas ion nefamiliaran, nehejman - kaj samdialektulo (eblus uzi aliajn vortojn, kiel ekzemple samparolulo, samprononculo, samakcentulo laŭ la dezirata nuanco) vibrigas ĉiajn harmonojn ligitajn kun la senfina serio de la sam-vortoj, kiuj emas elvoki ian solidarecon, ian kunapartenon, tute ne inkluzivitan en la unua esprimo.

Aliflanke, la fakto konstante rilati kun eksterlandanoj fajnigas en la Esperanto-parolanto la senton pri tio, kion eblus nomi universala metaforo. Se oni esprimas la ideon "malrapide progresi" per la elvoka vorto limaki, kiu estas nur la verba formo de limako, oni scias, ke Esperanto-uzantoj koreaj, ĉinaj, japanaj aŭ latinamerikaj komprenos la signifon. Kontroleblas, ke tio validas ankaŭ pri tia esprimo, kia ideo trazigzagis lian menson.

La interrilatoj inter popoloj universaligas metaforojn, kiuj, sen tio, ne estus unuavide kompreneblaj. Kiam ĉino diras hong xiaobing, "ruĝa gardisto", li donas al la vorto hong "ruĝa", signifon radikantan en okcidento. Reciproke, kiam ni dirasperdi la vizaĝon, ni uzas ekstremorientan esprimon. Kontaktoj inter Esperanto-parolantoj el plej diversaj landoj simile riĉigis la lingvon per bildaj esprimoj, kiel elturni sin el sakstrato.

Fine, iuj elementoj en la lingvo naskas tre elvokajn vortojn, kvankam estas malfacile kompreni, kiel. Ekzemplon havigas pri tio la morfemo um, kiu ebligas formi vortojn, kies elvokata etoso havas ekvivalenton, miascie, en neniu alia lingvo. Butikumi elvokas malstreĉan iradon en komerca kvartalo, kiun traduki francen estas preskaŭ neeble. Kiam, post laborkunsido, oni proponas al la kolegoj: Ĉu ni iru kafumi?, temas pri io tute alia ol simple trinki kafon; kafumi elvokas etoson pli

familiaran, pli senstreĉan, pli varm-amikecan. Kaj la frazo mi venas al kongresoj nur por amikumi, kiun konato mia foje spontane uzis, defias ĉiujn de mi sciatajn lingvojn rilate al tute gusta tradukado.

Afikse uzeblaj morfemoj: beno por la verkisto

Tiu um ekzempligas la mallongajn morfemojn, kiuj multobligas la eblojn esprimi sin, plej beninde por la verkisto. Tre plaĉas tiurilate la morfemo em, kiu signas la inklinon, la tendencon fari tion aŭ tion ĉi: mi sentas emon kisi vin. Tiu morfemo ofte ebligas esti samtempe konciza kaj bele esprima, kiam oni priskribas karakter- kaj konduttrajton: kisema, kantema, legema estas trafaj vortoj, tuj kompreneblaj por ano de la Esperanto-komunumo, sed kiujn simple francigi starigas malfacilan problemon.

Konstante mirigas min, kiel komplike aŭ pene estas traduki miajn Esperanto-verkaĵojn en mian gepatran lingvon. Tio eble ŝuldigas al la fakto, ke ĝi estas la franca, aparte rigida kaj gramatike strikta lingvo, sed eble ankaŭ al la fleksebleco de Esperanto. Frazo kiel la herbo verdis, bluis la lago, la juna japano rigardis ŝin foteme havas laŭ mia - konsentite, tute subjektiva - gusto elvokplenan simplecon, kiun mi neniam sukcesis trovi en mia gepatra lingvo. Dum la franca havas verdoyer, blui starigas al ĝi traduk- kaj eble eĉ koncept-problemon. Ke lago, maro ĉielo povas blui, tio ne normale prezentigas al la menso de franc-parolanto.

En la antaŭe citita frazo, eblus, anstataŭ foteme, diri fotemule, tiel enkondukante specialan nuancon. Mi menciis pli supre la vorton samdialektulo: oni retrovas en ĝi tiun morfemon ul, kiu indikas la personon, kiu... Fotemulo do estas persono (ul), kiu inklinas (em) foti (fot). Fotemule sekve signifas "kiel homo ŝatanta foti".

Tiu ul-morfemo havigas al rakontanto dankindajn servojn multigante la eblojn variigi la manierojn paroli pri rolulo: pipulo, "la viro, kiu konstante havas pipon ĉelipe", blujakulo, "la homo kun la blua jako", belfrazulo, "tiu, kiu parolas per aparte belaj frazoj" estas vortoj, kiuj faciligas viglan rakontadon.

Alia atuto de Esperanto, pri kies ekzisto verkisto nur povas ĝoji, estas ĝia participserio. Al la verbaj finaĵoj -as (prezenco), -is (preterito) kaj -os (futuro) ja respondas serio da participoj aktivaj (-ant-, -int-, -ont-) kaj pasivaj (-at-, -it-, -ot-), kiuj dank-al la vokalaj funkci-indikaj finaĵoj, favoras koncizan, ofte plej viglan esprimadon: rigardante, li balbutis; la sekvato; la bubo, batote, forkuris; skribota noto; ridinte; se la minacinto revenos...

Morfem-kunmetoj helpe al konceptado

La eblo senlime kombini morfemojn ofte helpas uzi koncizan vortigon por koncepto, kiu, alilingve, ŝajnus tro kompleksa. La numero de julio 1984 de Espero Katolika enhavas la vorton diregna, "rilata al la regno de Dio". En tiu teksto, la ĵus citita vorto mem estas la deirpunkto de vasta reto de derivaĵoj, kiel diregnulo, "iu, kiu

agas favore, aŭ direkte, al la Dia Regno"; kundiregnulo, "persono, kiu partoprenas kun aliaj al la agado favora al Dia Regno"; diregneco, "la fakto esti dlregna", la fakto aparteni al tio, kio laboras por la Regno de Dio". Tiaj ekzemploj verŝajne sufiĉos por doni al vi ideeton pri la riĉeco naskata de senlima kombinpovo, kiu ebligas enkonduki novajn konceptojn sen trudi la memorigon de nova radiko. La vorto diregna eble uziĝis unuafoje en 1984, sed ĝi jam apartenis al la lingvo en 1887.

Tiu kombinpovo multobligas la sinonimojn. Apud traduki vi disponas, se plaĉas al vi varieco, vorton kiel translingvigi, aŭ, se vi preferas esti samtempe mallonga kaj preciza, vortojn kiel francigi elĉinigi. La koncepto, kiun esprimas la unusola franca vorto "condisciple", povas en Esperanto vortiĝi kiel samklasano, samlernejano, kunlernanto, studkunulo, kaj multaj aliaj, ĉiu kun sia nuanco.

La psikolingvistikaj bazoj de la Esperanta fleksebleco

Esperanto riveliĝas al la uzanto arta esprimilo samtempe fleksebla, riĉa kaj simpla, per kiu la tuta gamo de homaj sentoj, emocioj, perceptoj aŭ pensoj povas senobstakle fraziĝi. Se oni esploras, kial, montriĝas, ke Esperanto situas, en nia menso, je pli profunda nivelo ol la plimulto el la aliaj lingvoj, t.e. en tavolo pli proksima al tiuj, kie pensado spontane transmetiĝas al vortoj.

Kiam mi parolas al franco, mi konscie tradukas al quatre-vingt-dix, "naŭdek", la belg- kaj svisfrancan nonante, kiu spontane prezentiĝas al mi kiel unua vortigo de la koncepto; tion mi faras por faciligi la komunikadon inter ni. Simile, dum mi estis infano, mi konscie anstataŭigis les chevals per les chevaux, si j'aurais per si j'avais ktp. La ĝustajn formojn trudis al mi samtempe eksteraj kaj intemaj fortoj: gepatra kaj lerneja korektado unuflanke, kaj, aliflanke, mia propra deziro esti asimilita en medio, kio devigis al imitado kiel eble plej perfekta de mia homa ĉirkaŭaĵo. Analoge, kiam mi lernis fremdlingvojn, mi ofte devis konscie subpremi la unuan vortigon, kiun mia menso trafis, ĉar mi sammomente memoris, ke "ne tiel oni diras".

Tiuj formoj, facile esploreblaj ĉe infanoj kaj eksterlandanoj, konsistigas la unuan ŝtupon de pensfrazigo. Estas interese konstati, ke multaj anglalingvanoj lernantaj la francan diras si j'aurais, "se mi havus", kiel ĉiuj franclingvaj infanoj, dum laŭvorta traduko el la angla if I had kondukus al la ĝusta formo si j'avais. Kial? Ĉar la simpla fakto elpensi tian diron vibrigas en la menso la tutaĵon de la koncepta kampo "hipotezo", kio aktivigas la emon "kondicionaligi". En tiu, kiu volas esprimi sin ĝuste, okazas konflikto inter natura reflekso kaj reflekso kondiĉita, t.e. inter psikolingvistika procezo enplektita en niaj nervaj konektaĵoj kaj la fortoj, kiuj, rezulte de edukiĝo, mobilizas sin por ĝin inhibi.

Esperanto malhavas tiujn komplikaĵojn. La verkisto, kiu skribas bele muskola ulo uzas vortigon, kiu rekte aperas liamense, je la unua nivelo. France, li devas transiri al dua nivelo, ĉar *bellement ne ekzistas. Lia mensa komputilo, sekvante la normalan programadon, post sakstrato *bellement atingas joliment, sed ankaŭ tiu movo tuj

blokiĝas: la elvokaĵoj pri io eta kaj delikata, kiujn venigas la vorto joli, ja ne akordas kun la ideo de potenco, de fizika forto, kiun li deziras esprimi. Li devos do serĉi pli komplikan vortigon, ekzemple un type dote d'une belle musculature.

Tio ne estas specife franca fenomeno. Mi lernis la germanan dum eble dekoble pli da tempo ol mi bezonis por akiri Esperanton, sed la reguloj pri vortordo, la pluraloj, la kazoj, precipe ĉe adjektivoj, kaj multaj aliaj detaloj faras, ke mi tute ne povas esti spontana tiulingve. Inter la unua nivelo, kie mia penso formiĝas kaj kie mi situas en Esperanto, kaj tiu de gramatika ĝusteco en la germana, troviĝas tiom da bariloj, da malpermesoj aŭ da nesekura grundo, ke mi ne sukcesas atingi ĝin. En Esperanto, mi sentas min libera kiel infano ankoraŭ ne lernejdeva, por kiu uzi lingvon estas luda agado, kiu kreas ludante, kaj kiu ne zorgas pri tio, ĉu la vortoj, kiujn li naskas, konformas aŭ ne al iu normo senrilata al la bezonoj de komunikado.

Konkludo

Esperanto prezentas multajn avantaĝojn al tiu, kiu aliras ĝin verkiste. Certe, ĝia baza vortprovizo estas multe pli limigita ol tiu de la angla aŭ de la franca. Sed tiun malplion vaste kompensas du faktoroj: unue, la senlima kombinpovo ebligas vortigi la konceptojn produktante spontane elpensitajn diraĵojn ofte elvok-riĉajn, kaj due, la ĝenerala etoso de libereco ofte ebligas esprimi per plej simplaj rimedoj nuancojn alilingve neformuleblajn.

Kiom koncernas la afekciajn kontentigojn, kiujn la legantaro havigas al Esperanto-verkisto ne estas ĉi tie la loko por ilin mencii. Mi tamen diru, ke ege plezurigas la konstato, ke oni estas komprenata je nivelo tiel vaste interkultura. Eĉ se la eldonnombro de verko estas modesta, la fakto ricevi leterojn de legantoj el Mongolio aŭ Argentino, el Islando aŭ Irano, kreas gojon eble infanecan, sed ne pro tio malpli ĝuindan. Tiu ĝojo grave rolas en la dankosento, kiun Esperanto-verklsto ne ĉesas percepti en si rilate al la tiel fleksebla esprimilo, kiun la socilingva historio de la homaro donacis al li.

Vieno: Pro Esperanto, 1992 (Serio La Dua Jarcento) ISBN 3-85182-002-9

Lingva komunikado: kompara esploro farita surterene

La franca originalo de ĉi tiu artikolo aperis en Language Problems & Language Planning, vol. 26, 1, 23-50. Ĝin esperantigis Leo De Cooman. La aŭtoro ĝin ĝisdatigis kaj parte reverkis.

Enkonduko

La kvin opcioj

La kriterioj

Daŭro de la antaŭa lernado

Antaŭaj investoj de la ŝtato

Antaŭa investo de la institucio

Neegaleco kaj diskrimino

Lingvokosto de kunsido

Kosto de dokumentara produktado

Limtempo por ricevo de dokumento en la diversaj

lingvoj

Perdoj kaj distordoj de informoj

Ofteco kaj graveco de lingva handikapo

j) Lingva handikapo ĉe legado

k) Trudoj kaj malagrablaĵoj

l) Verŝajna pligraviĝo de la malavantaĝoj dum la venontaj

dudek jaroj

m) Terminologiaj problemoj

Noto pri la kunsidoj en Esperanto

Bilanco de la kvar sistemoj

Konkludo

Enkonduko

Nia mondo malvastiĝas. Internaciaj komunikoj, komercaj, personaj kaj kulturaj, disvolviĝas kun impresa rapideco kaj vojaĝi al fora lando iĝis banala sperto por multaj personoj, kiuj neniel revus pri tio antaŭ apenaŭ kelkdeko da jaroj. Krome, homoj translokiĝas konstante: rifuĝintoj kaj kandidatoj al politika azilo multiĝas pli kaj pli, same kiel enmigrantoj sopirantaj al vivnivelo, kiun ili neniam povus trovi sialande. El ĉiuj ĉi faktoroj rezultas akriĝo de la lingva problemaro, kiun, bedaŭrinde, oni ne vere prenas serioze, same kiel oni evitas atenti la rezultojn ofte priplorindajn de lerneja lingvoinstruado. Ekster la ĝermanlingvaj regionoj nur unu elcento el la junaj eŭropaj abiturientoj kapablas sin esprimi proksimume senerare en la angla post sesjara instruado kun kvar horoj ĉiusemajne. La responda proporcio en Azio estas unu elmilo.

Sed tiuj faktoj evidente ne stimulas krean pensadon. Ili estas akceptataj kun bedaŭrinda rezignacio.

En la interŝtataj organizaĵoj, multaj delegitaroj postulas ampleksiĝon de la lingvoservoj, kiel eblas konstati en la koridoroj de UN. Premoj por havigi la statuson de oficiala lingvo al la japana, al la hindia kaj al aliaj lingvoj sentiĝas kun kreskanta intenseco. En Eŭropo la lingvoproblemoj pli kaj pli fariĝas kaprompilo. Ili prezentas per si "prokrastan bombon", kiel diris Bernard Cassen en Le monde diplomatique. Pluraj centr- kaj orienteŭropaj landoj aliĝis al Eŭropa Unio, aliaj jam petis aliĝon, kaj kvankam politikistoj ofte favore reagas al tia peto, ili evitas ĝisfunde pritrakti la lingvan aspekton de tiu plivastiĝo, kvazaŭ la esprimo "regi estas antaŭvidi" ne plu validus.

Tamen baldaŭ la komplikoj, neegalecoj kaj kostoj kaŭzataj de lingva komunikado, kune kun la nekontentiga efikeco de lingvoklerigo, transiros la sojlon de tio, kion socio povas elteni. Ĉi tiu dokumento, bazita sur esploro pri la faktoj, celas helpi tiujn, kiuj devos difini strategion por superi la malfacilaĵojn, kiuj baldaŭ nepre aperos.

Nenio malhelpas apliki al la kampo de internacia lingva komunikado la principojn de operacia esploro. Abundas ja nuntempe la situacioj, en kiuj diverslingvanoj devas komuniki inter si, kaj, sekve, la okazoj observi, kiel ili elturniĝas por superi la lingvan barilon. La celo de la esploro estas klara: difini, kiu estas la plej taŭga kaj justa metodo komuniki, tiu, kiu prezentu la plej bonan rilaton inter kvalito kaj prezo (aŭ efiko/kosto) kaj kiu montriĝu psikologie plej kontentiga por la plej granda nombro da koncernatoj. Por atingi tiun celon, pluraj rimedoj rivalas. Eblas observi, kiel ili prezentiĝas en la praktiko laŭ kriterioj antaŭe difinitaj, kaj poste submeti la kolektitajn faktojn al kvanta analizo kun la celo reliefigi la respektivajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la diversaj sistemoj.

La kvin opcioj

Nur la sistemoj ebligantaj komunikadon precizan kaj nuancan, sur bona intelekta nivelo, estos konsiderataj en ĉi tiu esploro. Ekzistas ja sennombraj situacioj, en kiuj malsamlingvanoj interkompreniĝas pli malpli sukcese per gestoj, mienoj, rudimentoj de la angla aŭ uzo de misformita loka lingvo pli malpli aĉe prononcata, sed tiujn ni ne konsideros ĉi tie. Ne eblus en mallonga artikolo pritrakti ĉiujn lingvajn bezonojn de nia planedo. Ni nin limigos al okazoj, kiam nepre necesas interkompreno klara, preciza, ekzakta kaj detala, kiel ekzemple en la Eŭropa Parlamento aŭ en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. La lingvaj bezonoj ĉi tie konsiderotaj estas tiuj de ŝtatreprezentantoj, de eŭroparlamentanoj, de la fakuloj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de internaciaj organizaĵoj, registaraj kaj neregistaraj, kaj ankaŭ tiuj de la sciencistoj, specialistoj kaj aliaj profesiuloj, kiuj kongresas aŭ publikigas artikolojn por ide- aŭ inform-interŝanĝado je alta nivelo de komplekseco.

Esploranto konsideranta ĉiujn eblajn situaciojn, en kiuj okazas internacia komunikado tiunivela baldaŭ rimarkas, ke uziĝas nuntempe nur kvin metodoj. Ili estas, laŭ ordo de graveco je mondskala nivelo:

la kelklingva sistemo : tiu estas la sistemo, kiun aplikas UN, la plimulto el la interŝtataj organizoj, same kiel multegaj neregistaraj organizoj, internaciaj asocioj kaj internaciaj kongresoj: limigita nombro da lingvoj kun samtempa interpretado de parolaj komunikoj kaj tradukado de dokumentoj; (1)

la ununacilingva sistemo : tiun sistemon, en kiu uziĝas nur unu nacia lingvo, ĝenerale la angla, favoras la grandaj multnaciaj firmaoj; ĝi estas ankaŭ ofte uzata en interpersonaj rilatoj kaj en malgrandaj grupoj de fakuloj;

3) la ĉiulingva sistemo : tiun praktikas Eŭropa Unio: la lingvo de ĉiu membroŝtato estas akceptita, kaj samtempa interpretado kaj tradukado de dokumentoj estas disponigitaj al la partoprenantoj;

la interlingva sistemo : tiun alprenis organizoj, en kiuj oni komunikas per interetna lingvo, kiu neniam estis la lingvo de iu popolo (svahila, Esperanto); pro praktikaj kialoj, nur la lingva funkciado de esperantlingvaj asocioj estos konsiderata ĉi-poste;

la "svisa" "skandinava" sistemo : ĉiu uzas sian gepatran lingvon kaj ne necesas traduki au interpreti, ĉar la partoprenantoj komprenas ĉiujn uzatajn lingvojn. Tiu metodo, aplikata en la kunsidoj de la skandinava flugkompanio SAS, estas ofte uzata ankaŭ en Svislando en intelektulaj medioj. Ĝi estas la sistemo de la komisionoj de la svisa parlamento, kie ĉiu deputito estas supozata kompreni la germanan, la francan kaj la italan.

La lasta sistemo ne estos konsiderata en ĉi tiu studo, ĉar ĝi estas aplikebla nur en limigitaj kulturaj etosoj. Ĝi ne respondas al la komunikbezonoj ekzistantaj je tutmonda skalo aŭ eĉ sur limigita teritorio, kiel tiu de Eŭropa Unio. Ĝi taŭgas nur, se la nombro de lingvoj estas limigita je tri aŭ kvar, se la distanco inter la kulturoj estas ne tro granda kaj se la eduksistemo havigas sufiĉan tempon al lingvoinstruado.

[Noto por tiuj, kiuj intencus traduki ĉi tiun artikolon en nacian lingvon: en ĉapitro verkita pri ĉi tiu temo por la Handbook of Sociolinguistics (red. Ulrich Ammon; Berlino: Mouton de Gruyter, 2005), mi uzis nacilingve, respektive, la vortojn 1) oligolingual; 2) ethnolingual; 3) omnilingual kaj 4) interlingual.]

La kriterioj

La plejparto de ĉi tiu artikolo estos dediĉita al la kriterioj ebligantaj difini, kie situas, rilate al siaj rivaloj, ĉiu el la kvar konsiderotaj sistemoj. La kriterioj detaligotaj ĉi-poste devus doni bonan ĝeneralan ideon pri la situacio.

a) Daŭro de la antaŭa lernado

La ĉiulingva sistemo, uzata de Eŭropa Unio, estas la nura, kiu ne devigas al antaŭa lingvolernado, almenaŭ se oni konsideras nur la kunsidojn, por kiuj interpretado kaj tradukado estas aranĝitaj. En la aliaj tri formuloj lingvolernado necesas almenaŭ al parto de la partoprenontoj. En la ununacilingva sistemo (uzata de multnaciaj firmaoj, sed ankaŭ de multaj interpersonaj renkontiĝoj kaj malgrandaj fakaj grupoj) ĉiuj, kies gepatra lingvo ne estas la angla, devis lerni ĉi-lastan. Kaj en la kelklingva sistemo (UN) same devis lingvostudi la plimulto el la partoprenantoj, ĉar laborlingvo kaj gepatra lingvo samas nur por malplimulto. En la interlingva sistemo (Esperanto) ĉiu devis lerni la komuniklingvon. Jes ja, ekzistas infanoj kies gepatra lingvo estas Esperanto, sed ili estas tro malmultaj por ke oni prave povu preni ilin en konsideron.

En la sidejoj de Eŭropa Unio oni pli kaj pli parolas pri la problemoj, kiujn necesas alfronti, ek de kiam ĉeĥ-, eston-, hungar-, latv-, litov-, malt-, pol-, slovak- kaj slovenlingvanoj partoprenas en la vivo de la institucioj. Unu el la ebloj ofte menciataj estas redukti la nombron de la laborlingvoj. Se tiu formulo iĝus akceptita, Eŭropa Unio perdus sian avantaĝon koncerne ĉi tiun kriterion: por partopreni en debato aŭ redakti dokumenton oni tie troviĝus en la sama situacio kiel ĉe UN, multaj ne plu povus plenumi sian funkcion sen antaŭa lingvolernado.

Male al ideo tre disvastigita, necesas, por regi fremdan lingvon, investi en la studon grandan kvanton da tempo kaj nerva energio. Por iu, kiu partoprenas en delikataj traktadoj aŭ parolas ĉe la tribuno de Parlamento aŭ de Ĝenerala Asembleo, ne sufiĉas komprenigi sin, necesas esprimnivelo, kiu ebligas konvinki, argumenti, tuj ekrebati, tuŝi la sentojn de la ĉeestantaro, kiun oni alparolas, kaj samtempe eviti la riskon aperi ridinda. S-ro Cornelio Sammaruga, prezidanto de Internacia Komitato de Ruĝa Kruco, kaŭzis mokajn ridojn, kiam, parolante pri la delegitoj de IKRK dissemitaj tra la mondo, li prononcis: "Nos delegues sont des zeros" (anstataŭ "des heros") (2). [Pro la prononca fuŝo, la frazo "Niaj delegitoj estas herooj" fakte fariĝis "Niaj delegitoj estas nuloj"]. Tamen li tiutempe loĝis en franclingva regiono kaj laboris ĉefe en la franca jam multajn jarojn, kaj li regas tiun lingvon ege pli bone ol la mezuma diplomato. La fakto, ke homo tianivela ne sukcesas eviti gravajn lingvajn mispaŝojn reliefigas la enormecon de la tasko, kiun prezentas per si la strebo akiri fremdan lingvon ĝis la grado de kompetenteco dezirinda en internaciaj rilatoj. Simile, kiam dana ministrino s-ino Helle Degn, ekprezidanta internacian kunsidon, volis diri, ke ŝi petas indulgon de la partoprenantoj, ĉar, ĵus ricevinte sian ministran postenon, ŝi ankoraŭ ne funde posedas la temon, kaj elparolis: "I'm at the beginning of my period" (3) ["Mi estas je la komenco de mia menstruo", anstataŭ "de mia servperiodo"], ŝi aperis al la internacia publiko, pere de la ĵurnalistoj, kiel plej komike mokinda. Tamen Danlando estas unu el la landoj, kie la angla estas plej bone regata, kaj antaŭ ol prononci tiun frazon, ŝi studis kaj praktikis la anglan dum pluraj miloj da horoj.

En politiko nepre ne estas allasinde ridindi. En tiaj situacioj la kolegoj kaj la publiko memoras, ne kion diris la persono, sed la vortigon, kiu amuzis ilin. La fakto, ke post 2000 horoj da studado de lingvo, sekvataj de trioblo pli da praktikado, persono ankoraŭ povas fali en tiajn kaptilojn, elokvente ilustras la senfinecon de la tasko plenumenda por povi publike esprimi sin fremdlingve en oficiala forumo. Nia gepatra lingvo estas enradikigita en nia nerva sistemo samgrade kiel la mova funkciado de la dekstra mano en la movnervoj de dekstramanulo. Devigi iun esprimi sin fremdlingve estas same, kiel devigi dektsramanulon ĉion fari per la mano maldekstra. Oni ne regas fremdan nacian lingvon je la nivelo postulata en internaciaj medioj post malpli da 10 000 horoj da studado kaj da praktiko (4). Esperanto prezentas apartan kazon koncerne lernrapidecon: rega nivelo estas atingata mezume post 150 ĝis 220 horoj (la kialoj de tiu diferenco estos klarigitaj ĉi-poste ĉe kriterio i).

Antaŭaj investoj de la ŝtato

La ĵus pritraktita kriterio koncernas la personojn, kiuj devas sin esprimi au submeti dokumentojn en internaciaj medioj. Sed la antaŭa lingvolernado de ili postulata ne eblus sen investo fare de la ŝtato. Lingvoklerigo postulas en la tuta mondo gigantan investon tempan kaj monan. Ĝia organizado, se ĝi nepre necesas por certigi efikan internacian reprezentadon de ŝtato aŭ de partio ĉe internacia nivelo, do prezentas per si faktoron, kiun oni ne rajtas preteratenti. La sistemo ĉiulingva (tiu de Eŭropa Unio) kaj en nunaj kondiĉoj ankaŭ la interlingva (Esperanto) havigas al la ŝtatoj, el tiu vidpunkto, konsiderindan ŝparon. Sed se oni morgaŭ devigos la hungarajn, grekajn kaj aliajn eŭropparlamentanojn esprimi sin angle aŭ france, la respektivaj ŝtatoj devos investi en lingvoklerigon sumojn nete superajn al la hodiaŭaj. Ili ja devos garantii altan lingvan nivelon ĉe sufiĉe vasta parto de la loĝantaro por eviti gravan malsuperecon de siaj reprezentantoj aŭ de la elektitoj de siaj diversaj partioj, kompare kun iliaj similuloj el landoj "lingve potencaj".

Antaŭa investo de la institucio

Du el la lingvosistemoj trudas specifajn investojn, kiujn evitas la du aliaj sistemoj. La multnaciaj entreprenoj kaj aliaj establoj uzantaj la sistemon ununacilingvan ŝparas la multajn kostojn ligitajn al la lingvoservoj (almenaŭ koncerne la internan funkciadon; reklamado kaj rilatoj kun la publiko situas ekster la sfero de ĉi tiu esploro). Same estas ĉe la esperantlingvaj asocioj, kies lingvoreĝimon ni nomis interlingva.

Alpreni sistemon kun tradukado kaj interpretado aŭtomate devigas konsiderinde plimultigi la dungitaron, proporcie kun la nombro de uzataj lingvoj. Tiu personara plimultiĝo necesigas tutan serion da investoj. Eblas jene resumi la celojn, por kiuj elspezi necesas jam antaŭ ol ekfunkcios la lingva aranĝo (aŭ, okaze de plimultigo de la lingvoj, la nova lingva reĝimo):

- dungi kaj trejni la lingvan profesiularon;

adapti la salonojn por samtempa uzo de pluraj lingvoj (la pliampleksiĝo de Eŭropa Unio en 2004 necesigis la aldonon al la kunsidejoj de po naŭ novaj interpretistaj budoj; la nombro de konektoj inter tiuj budoj unuflanke kaj la mikrofonoj kaj aŭdiloj de la kunsidantoj aliflanke devas respondi al ĉiuj eblaj kombinoj de lingvoj, t.e., en la nuna EU, 380);

organizi tajposervon por ĉiu lingvo kun ĉio necesa por ĝi, kio inkluzivas dungon de personaro kaj aĉeton de ekipo, i.a. komputiloj kaj tekstoprilaboraj programaroj adaptitaj al ĉiu lingvo, fotokopiiloj, presiloj, stokoj de papero kaj diversaj aliaj sekretariaj bezonataĵoj;

aranĝi helpservojn por tradukistoj: bibliotekojn (kun stoko de fakvortaroj kaj bazaj libroj en ĉiu lingvo), referencan servon, terminologian servon, alirejon al datumbankoj, datumtrovajn sistemojn, ktp;

provizi la tajp- kaj tradukservojn per oficeja spaco, kun ĉiuj kostoj tiudependaj: meblaro, hejtado, telefono, elektro, liftoj, alporta servo por dokumentoj, ĉu homaj, ĉu pneŭmatikaj, ktp., ejoj por klasi kaj konservi la dokumentojn en ĉiuj uzataj lingvoj;

plani la ŝanĝojn, kiujn kaŭzos la alfluo de nova dungitaro ligita al la nova(j) lingvo(j): necesos ja pliaj gardistoj, plia spaco por aŭtoparkado, pliaj kafeteriaj aŭ restoraciaj spaco kaj organizo, pliaj oficistoj en la dungitara servo, same kiel en la librotena, medicina, sociala, konferenca kaj vojaĝa.

d) Neegaleco kaj diskrimino

Iuj lingvosistemoj estas diskriminaj, aliaj ne. En la ununacilingva sistemo, la personoj, kies gepatra lingvo estas uzata (plej ofte: anglalingvanoj), ĝuas lingvan avantaĝon rilate al siaj kolegoj, kiuj estas malfavorataj simple pro la naskiĝloko.

La plej diskrimina sistemo estas la kelklingva, kiun aplikas UN same kiel multaj diversaj institucioj, asocioj kaj kongresoj. Ĉe UN, belga delegito franclingva rajtas uzi sian lingvon, sed al lia flandra kolego tio ne estas permesita. Siriano, argentinano aŭ ĉino povas plene ekspluati la tutan elokventecan kaj konvinkan potencialon de sia gepatra lingvo, sed tio estas rifuzita al afgano, brazilano aŭ japano. Por la ŝtatoj, kies lingvo havas neniun internacian statuson, la akcepto de nova lingvo kreskigas la neegalecon, ĉar ĝi pligrandigas la nombron de la eblaj kontraŭuloj lingve pli bone armitaj ol ili portrafe valorigi siajn starpunktojn. Ironie, tiun relativan perdon de influo pagas la ŝtatoj, kiuj suferas la perdon. La aldono de nova laborlingvo ja estigas plialtiĝon de la ĝenerala buĝeto, en kies financado ili partoprenas samproporcie, kiel antaŭe. Ŝajne neniu iam ajn proponis pondi la kontribuojn al la financado de la institucio por kompensi la plifortigon aŭ malplifortigon, kiun kaŭzas al ŝtato la aldono de nova lingvo.

Teorie, la nuna sistemo de Eŭropa Unio certigas egalecon inter la popoloj. Praktike, tamen, tiu aserto devas akcepti kelkajn rezervojn.

Unuflanke, en la sekretariejo, oni apenaŭ uzas lingvojn kiel la nederlanda, la greka, la portugala, la finna aŭ la lingvoj de la ŝtatoj aliĝintaj en 2004. Kelkaj lingvoj do estas "pli egalaj ol aliaj", ĉu kiam temas pri posteno de eŭropa oficisto, ĉu kiam civitano aŭ parlamentano deziras kontakti la administracion.

Aliflanke, ĉar apenaŭ ekzistas interpretistoj kapablaj prizorgi kelkajn lingvokombinojn, kiel portugalan-grekan, slovenan-estonan, nederlandan-finnan, ktp., oni uzas por tiuj lingvoj la relajsan sistemon, ankaŭ nomatan perado per pivotlingvo: la portugala interpretisto sin konektas al la anglalingva budo kaj rediras sialingve, ne la originalan paroladon, kiun li ne komprenas, sed ties angligon. Laŭ studo farita de UN pri la propraj lingvoservoj,

"en sciencaj kunsidoj la perdo de informoj pro la 'relajso' estas almenaŭ 50%". (5)

La reprezentantoj de la diversaj landoj do ne ĝuas egalecon, ĉar portugalo, finno, dano, greko, hungaro, sloveno kaj aliaj havas malpli da ŝancoj esti senerare kaj komplete komprenataj ol la partoprenantoj, kiuj uzas pli "grandan" lingvon. Ĉiu interpretado portas kun si perdon kaj misformon de parto de la transdonata informado; se okazas duobla interpretado, tiuj mankoj multobliĝas.

Tria rezervo: la servo de la deponitaj markoj, kies sidejo estas en Munĥeno, ne uzas ĉiujn lingvojn de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio.

La problemo de neegaleco, nuntempe duaranga en Eŭropa Unio, tie iĝos same ampleksa kiel en UN, se iam estos decidite limigi la nombron de lingvoj.

La formulo interlingva (Esperanto) evitas ĉian diskriminon: ĉiuj uzas lingvon, kiun ili devis lerni en tempo limigita kaj proksimume egala, kia ajn la gepatra lingvo. Ĉar neniu uzas la lingvon de sia lando aŭ de sia lingva regiono, neniu ĝuas espriman superecon nur pro aparteno al difinita popolo. Tiun avantaĝon jam substrekis raporto de la Ligo de Nacioj:

"En la sekretariejo de la Ligo de Nacioj ni havis la ekzemplon de la internacia konferenco de lernejaj aŭtoritatoj, kies debatoj okazis en Esperanto. (...). Kio precipe impresas, tio estas la egaleco, kiun havigas al simila kunsido la uzo de komuna lingvo, kiu metas ĉiun sur la saman nivelon kaj kiu ebligas al la delegito de Pekino aŭ de Hago esprimi sin kun tiom da forto, kiom liaj kolegoj de Parizo aŭ Londono". (6)

El la observado de internaciaj kunsidoj kaj kongresoj evidentiĝas, ke ekzistas korelacio inter la rajto uzi la propran lingvon kaj la ofteco de ekparolo. Kiu ne rajtas uzi la propran lingvon, tiu intervenas malpli ofte en debato. Eblas nur du rimedoj por meti diverslandanojn sur egalecan nivelon:

ĉiu rajtu uzi la gepatran lingvon,

neniu rajtu uzi la gepatran lingvon.

Teorie ekzistas do, krom la sistemoj ĉiulingva kaj interlingva, tria opcio evitanta diskriminadon: la uzo de nur kelkaj lingvoj (la sistemo kelklingva), sed kun malpermeso al ĉiu parolanto aŭ redaktanto esprimi sin propralingve. En tia sistemo, se Eŭropa Unio limigus la laborlingvojn al, ekzemple, la angla, la franca kaj la germana, la angl-, franc- kaj germanlingvanoj devus esprimi sin per lingvo alia ol la propra por ne ĝui privilegion rilate al siaj "malpli egalaj" kolegoj. Fakte, tiu formulo, kiu restarigus plenan egalecon, ne havas multajn ŝancojn iĝi alprenita pro la politika fortorilato inter la ŝtatoj.

Lingvokosto de kunsido

La ĉefan koston imputeblan al lingva komunikado dum kunsido estigas interpretado. Temas precipe pri la salajro de la interpretistoj kaj de la teknikisto, kiu prizorgas la ŝaltadojn kaj konektojn. Kompreneble, ju pli granda la nombro de lingvoj, des pli granda la kosto. La sistemo ĉiulingva (eŭropunia) elstaras inter ĉiuj aliaj kiel tiu, ĉe kiu la kunsidaj lingvokostoj estas la plej altaj. Verdire, la distanco inter Eŭropa Unio kaj la aliaj internaciaj institucioj estas giganta tiurilate. La sistemoj ununacilingva kaj interlingva kostas nenion ĉi-kriterie.

Kosto de dokumentara produktado

Ju pli multaj la laborlingvoj, des pli multe kostas produkti la dokumentaron. Tiuj kostoj precipe enhavas la salajrojn de la tradukistoj, reviziistoj, terminologiistoj, bibliotekistoj, referencistoj (kie ili ekzistas, ekz. ĉe UN) kaj tajpistoj unuflanke, la oficejaj varoj kaj aliaj renovigataj elspezoj aliflanke (papero, amortizo de la komputiloj, elektro, telefono kaj fakso, prizorgado de la ejoj, trans- kaj dissendo de dokumentoj, ktp.).

Fakto ofte ignorata ekster lingvoservoj estas, ke tradukisto ofte devas fari detektivan laboron. Tre ofte vorto kondensas plurajn informerojn sed la diversaj intersekcioj tre diferencas de unu lingvo al alia. Ekzemple, la anglaj vortoj his secretary donas neniun informon pri la sekso de la persono, pri kiu temas, sed malkaŝas, ke li aŭ ŝi laboras por viro. En la franca estas la malo: son secretaire sa secretaire indikas la sekson de la oficist(in)o, sed sciigas nenion pri tiu de la estro. Nu, ne eblas ĝuste traduki tiajn esprimojn sen scii la koncernan detalon. Individua nomo povas helpi, sed ne ĉiam, precipe se temas pri fora kulturo. Ĉu Secretary Tan Buting estas viro aŭ virino? Ne eblas traduki tiujn vortojn sen esplori. En multaj landoj erari

pri sekso estas grave ofendi. Krome, la persona nomo ne ĉiam disponeblas. Same ne eblas traduki en plej multajn lingvojn la anglan esprimon to develop such an industry sen scii pri la ekonomia situacio de la konsiderata regiono, ĉar la angla esprimo povas signifi ĉu "krei novan industrion" ĉu "disvolvi jam ekzistantan industrion". La tradukisto devas esplori por ekscii pri kio temas, kio klarigas la gravecon de komputilo, de telefono, de faksilo kaj de bona biblioteko.

Preterpase, la neceso por tradukisto trovi respondon al nelingvaj demandoj estas unu el la kialoj, pro kiuj komputila tradukado estas ege iluzia. Okdek elcentoj el la tempo de tradukisto estas dediĉataj al esploroj sen rilato kun lingvoj aŭ al nesolveblaj lingvaj problemoj (neniu lingvo kapablas ĉion ekzakte esprimi). Kion komputilo povas fari koncerne tradukadon, tio estas farebla al homaj tradukistoj en tre mallonga tempo, proksimume dek elcentoj el ilia labortago. Sed la esploroj postulataj de perfekta traduko necesigas sagacon kaj elturniĝemon superantajn la kapablojn de la plej bona reto de aparatoj kun t.n. artefarita inteligento.

Tradukendaj dokumentoj estas tre diversspecaj. Ili inkluzivas, i.a., la jenajn:

korespondaĵojn; multaj leteroj alvenas en lingvo ne komprenata de la adresito aŭ de la oficisto komisiita respondi;

fundamentaj dokumentoj, kiel en Eŭropa Unio la Mastriĥta Traktato aŭ la projekto de Konstitucio; tiu kategorio inkluzivas jurajn kaj regularajn tekstojn regantajn la vivon de la institucioj;

protokoloj kaj raportoj de kunsidoj, proponitaj rezoluci-projektoj kaj rezolucioj akceptitaj de la decidaj organoj;

ĉ) periodaj raportoj (ekzemple, en la UN-reto kaj en la eŭropaj institucioj, la raportoj pri la situacioj ekonomia, socia, kultura, eduka kaj publiksaneca);

studoj kaj esplorraportoj, kies preparon altnivela organo komisiis al la sekretariejo aŭ al fakula grupo;

raportoj pri la progresostato de plenumataj projektoj;

kontraktoj;

ellaboritaj labordokumentoj por komitatoj aŭ etaj laborgrupoj.

La lingva kosto de la dokumentaro dependas de la efikeco de la tradukistoj. Bedaŭrinde estas praktike neeble ricevi precizan ideon pri la mezuma efikeco, ĉar la statistikoj estas ĝenerale aranĝitaj por kaŝi la malfortan produktadon de la lingvoservoj. Ekzemple 50-paĝa dokumento resendita al traduka sekcio por dekfoja korektado de la sama vorto estos enskribita sur la enira slipo kun la tuta paĝnombro: la laboro estos finita post kelkaj minutoj, sed la sekretariejo enskribos 50 paĝojn en siaj statistikoj. Tiaj etaj aranĝoj estas verŝajne neeviteblaj, ĉar sur neniu nivelo estas avantaĝe al institucio, ke la ekstera mondo sciu, kiom reale kostas multlingveco. La sekretario tiele plialtiganta la ciferojn povas fidi je nepuno.

Konscienca tradukisto kapablas ĝuste traduki en tago apenaŭ pli ol kvin aŭ ses A4-ajn paĝojn kun duobla interlinio. Ĉe UN la plej rapida tradukservo, la angla, havas mezuman efikecon de po 2331 vortoj por ĉiu tradukisto en tago (6,6 paĝoj 32-liniaj aŭ entute 4 paĝoj 52-liniaj), la ĉina sekcio, la malplej rapida, havas mezuman produktadon de 843 vortoj (oni ĉiam kalkulas laŭ la vortoj de la originala teksto), meze situas la franca sekcio: 1517 vortoj (2,65 paĝoj kun simpla interlinio aŭ 4,3 normaj paĝoj).(7)

La nombro de po 7000 vortoj tage por ĉiu tradukisto, citita en la gazetaro por la Ministra Konsilio de Eŭropa Unio (8), estas nekredebla por iu ajn konanta de ene la tradukservojn. Tiu nombro atingeblas nur per tiel priplorinda kvalito, ke - se ĝi estus ĝusta - la teksto fakte estus ne uzebla kaj la mono elspezita vane. Tio, ho ve!, povas okazi: tiun sorton trafis la unua versio de la Mastriĥta Traktato. Tiu longa dokumento (253 paĝoj) estis vere grava, ĉar ĝi difinis la ontan organizadon de Eŭropa Unio, kaj pri ĝi devis voĉdoni ĉiuj civitanoj de la membroŝtatoj por sciigi, ĉu ili ĝin aprobas aŭ malaprobas. Nu, tiun tekston oni devis urĝe retiri el la librejoj kaj bibliotekoj, ĉar la enhavo diferencis de unu lingvo al alia. Necesis refari la laboron ekde la komenco kaj represigi la traktaton (9). Pri la kosto de tiu duobla laboro la publiko neniam estis informita.

Tradukado multe kostas. En la reto de institucioj de Unuiĝintaj Nacioj tradukado en sep laborlingvojn kostis jam en 1978 (sen la "ĝeneralaj kostoj": oficejoj, elektro, papero, ktp.) po 1698 usonajn dolarojn por 1000 vortoj (10), tio estas pli ol 1,5 dolaroj por vorto. Tiu sumo, certe malsupera al la hodiaŭa kosto, ŝajnas multe pli realisma ol tiu de 0,36 dolaro por vorto, menciita de la gazetaro por Eŭropa Unio (11). Laŭ la fonto, el kie ĉi-lastaj ciferoj estis ĉerpitaj, Eŭropa Unio tage tradukus 3 150 000 vortojn: la tradukado do kostus 1 134 000 dolarojn tage.

g) Limtempo por ricevo de dokumento en la diversaj lingvoj

En plurlingva institucio la dokumentoj tradukendas kaj tio postulas tempon. Tiu faktoro ankaŭ eniras en la kalkulan analizon de la diversaj formuloj.

Ĉe UN kaj la institucioj ligitaj al ĝi la produktado en ses lingvoj de originalo kun 25 A4- paĝoj kun simpla interlinio (14 000 vortoj) bezonas 63,9 tagojn da laboro por la tradukado kaj 22,9 por la revizio (12). Se oni aldonas la tempon necesan al la tajpistaro por pretigi la definitivan dokumenton, oni atingas daŭron de 98,8 labortagoj. Certe, tio ne signifas, ke la dokumento disponeblos nur post cento da tagoj; la diverslingvaj tradukistoj laboras samtempe, kaj la urĝaj tekstoj estas dividitaj inter pluraj tradukistoj, kiel oni cetere farus por teksto multe pli longa ol tiu ĉi tie konsiderata. Ankaŭ la tajpado okazas samtempe por la diversaj versioj. Tamen estas utile konscii pri la graveco de la homa peno investita por rezulto mezkvalita: cento da labortagoj por komuniki, ofte malperfekte, le enhavon de nur 25 paĝoj ne estas bagatelo. Ne mirigas, ke la tradukservoj malemas liveri precizajn statistikojn.

Laŭ nia fonto, se la teksto estas ne urĝa, ĝi bezonos 24 tagojn por ĉiulingve disponebli. Se ĝi estas urĝa, oni dividos ĝin en plurajn partojn kaj ĝi disponeblos post proksimume ses tagoj.

Ĉar la daŭroj rezultas el la naturo mem de la traduklaboro, oni povas supozi, ke la ciferoj estas analogaj ĉe Eŭropa Unio.

En la formuloj ununacilingva (multnaciaj firmaoj) kaj interlingva (Esperanto) la dokumento disponeblas tuj post sia redakto, ĉar aliaj versioj ol la originalo ne necesas.

h) Perdoj kaj distordoj de informoj

Komunikado okazas nur, se la aŭdanto de parolado aŭ la leganto de dokumento ricevas ekzaktan version de tio, kion diris la parolanto aŭ aŭtoro. Ĝenerale, la fakto transiri de unu lingvo al alia kaŭzas iun nombron da ŝovoj de tio, kion esprimas la originalo, al tio, kio estas fakte transdonita en la alia lingvo. En la ununacilingva kaj interlingva sistemoj ne ekzistas perdoj aŭ misformoj ligitaj al translingvigo, ĉar legantoj kaj aŭdantoj disponas nur originalojn. Se estas dubo aŭ miskompreno, la kaŭzo ne troviĝas en la lingva reĝimo, sed en la nesufiĉa scipova nivelo de la koncernato.

Male, se oni transiras de unu lingvo al alia (traduke aŭ interprete), kiel en la sistemoj kelklingva kaj ĉiulingva, la riskoj de eraro multobliĝas. Oni vidis ĉi-supre, ke per la metodo de relajsa aŭ pivotlingva interpretado, la perdo de informo povas atingi 50%. Eĉ se interpretado okazas rekte el la fonta lingvo al la cela, perdo de 10% kaj distordoj de 2 aŭ 3% estas rigardataj normalaj. La kondiĉoj de samtempa interpretado estas tiaj, ke home ne eblas senmanke transdoni la prononcatan paroladon. Interpretisto devas ne nur havi bonan parolmanieron, perfektan regon de la diversaj lingvoj, per kiuj li laboras, rapidan menson kaj bonan aŭdkapablon, sed krome li devas sufiĉe scii pri la kampo, pri kiu temas, por povi reale sekvi la debaton. Tia kuneco de profundaj lingvaj kaj fakaj kompetentecoj povas nur esti ege malofta. El tio rezultas la granda proporcio da nebonaj interpretistoj:

"La plimultiĝo de la plurlingvaj konferencoj kaj ilia kreskanta komplekseco, kiujn oni povis observi dum la lastaj jaroj (...), havis kiel efikon kreskigi la neceson disponi lingvan kompetentularon kaj igis pli ĝena ties nesufiĉon rilate al la bezonoj. Kun pli malpli da emfazo laŭ la institucio, la organizoj, kiuj respondis al nia enketo, unuanime deklaras, ke iĝas pli kaj pli malfacile dungi kompetentajn interpretistojn kaj tradukistojn.

Granda institucio aldonas, ke « ĉiam estis malfacile trovi sufiĉan kvalifikitan lingvan personaron; sed dum la lastaj jaroj pro la multiĝo de kunsidoj en ĉiuj organizoj kaj la manko de kunordigado inter ili, la problemo ofte estis trovi sufiĉan nombron da interpretistoj aŭ konferencaj tradukistoj sendepende de ilia kapableco »." (13)

"Pluraj organizoj substrekas la lingvajn malfacilaĵojn ligitajn al la specialigita karaktero de multaj temoj traktataj dumkunside (...). En teknika institucio, la pritraktoj iĝas pli kaj pli fakaj kaj malfacile kompreneblaj pro tio, ke scienco kaj ties aplikoj konstante progresas. Eĉ en neteknika kunteksto terminaraj problemoj konstante stariĝas, kaj nur alte kvalifikita personaro kapablas solvi ilin. Tiuj faktoroj pli aldonas al la malfacileco dungi kvalifikitan lingvan istaron." (14)

Ankaŭ skriba tradukado viktimas al iu nombro da eraroj, eĉ se nur ĉar la tradukistoj ofte laboras sub premo (traduko postulata urĝe; nokta laboro; ktp). La ĉi-supra diraĵo pri la Mastriĥta Traktato montras, ke eĉ la plej gravaj tekstoj ne estas ŝirmitaj kontraŭ distordoj. La Ĉarto de Unuiĝinta Nacioj prezentas alian ekzemplon. Se, en la angla, artikolo 33 aplikiĝas al "any dispute, the continuation of which is likely to endanger the maintenance of international peace and security" ["ĉia konflikto, kies daŭrigo probable endanĝerigos la konservon de internaciaj paco kaj sekureco"], en la franca temas pri "tout differend dont laprolongation est susceptible de menacer le maintien de la paix et de la securite internationales" [ĉia malakordo, kies plilongiĝo povas minaci la konservon de internaciaj paco kaj sekureco]. Kiel la hispana (kiu forigas la vorton any, "ĉia": "una controversia cuya continuacion sea susceptible de poner en peligro"...) la franca antaŭvidas simplan eblecon, dum la angla parolas pri probableco, io klare malsama. (La Webster-vortaro difinas likely per "of such a nature or so circumstanced as to make something probable"). La nuanco ege gravas, se konsideri, ke precize tiu esprimo difinas, ĉu la Sekureca Konsilio rajtas aŭ ne iniciati la aranĝojn por solvi la konflikton. La aliaj aŭtentaj tekstoj ne igas la taskon de la Konsilio pli klara: la rusa uzas la esprimon Mo^no 6bi, kiu signifas "povus", dum la ĉina uzas la vorton zuyi, kiu signifas "sufiĉe por". La diferencaj versioj de tiu teksto, kun egala jura valideco, aspektas kiel gamo etendiĝanta de "sufiĉa" ĝis "probabla" pasante tra "ebla".

Se eĉ juraj tekstoj kun tia graveco enhavas erarojn aŭ dusencaĵojn, kion diri pri malpli gravaj tekstoj! En dokumento de Eŭropa Unio oni povas trovi mencion pri des avions sans pilote qui prennent pour cibles les centrales nucleaires ["avadiloj senpilotaj, kiuj prenas la nukleenergiajn centralojn kiel atakcelojn"], dum fakte la originalo temas nur pri aviadiloj, kiuj, senpilote, aŭtomate direktataj, flugas super atomcentraloj (15). Ĉu tiaj neperfektaĵoj estas permeseblaj, konsidere al la imponaj kostoj de tradukado?

Tian eraron, potenciale danĝeran, povus kaŭzi la relajsa sistemo. Tiu sistemo, menciita ĉi-supre rilate al la samtempa interpretado de paroladoj, ja ankaŭ uziĝas en tekstotradukado. En Eŭropa Unio litovigo de greka teksto aŭ portugaligo de slovena fakte estas traduko el la anglalingva aŭ franclingva versio. Tiu procedmaniero iĝis pli kaj pli kutima, ek de kiam lingvoj, kiel la hungara, la estona aŭ la ĉeĥa estas uzataj, kio trenas kun si plimultiĝon de la nombro de mistradukoj. La rilato efikeco/kosto do malfavore evoluas paralele al la multiĝo de lingvoj: ju pli multe da lingvoj, des pli altaj la kostoj kaj malpli efika la traduklaboro.

i) Ofteco kaj graveco de lingva handikapo

La esprimo "lingva handikapo" signas ĉi tie la tuton de la eroj de la fremda lingvo, kiuj malhelpas glatan esprimadon parolan aŭ skriban. Alivorte, ju pli granda la lingva handikapo, des malpli da flueco. Kiu sin esprimas propralingve, tiu ne spertas lingvan handikapon. Male, tiuj, kiuj ne perfekte regas la lingvon de la kunsido, serĉas la ĝustajn vortojn, anstataŭigas vorton aŭ koncepton per termino malpli taŭga, sed pri kiu ili estas gramatike certaj, sin esprimas per frazoj pli akraj ol se en la propra lingvo, rezignas iun nombron da nuancoj kelkfoje tre gravaj, kaj ilia esprimado havas ege malpli da forto ol se ili uzus la gepatran lingvon. Krome ili ofte havas fremdan manieron prononci, kiu povas okazigi konfuzojn aŭ igi ilin ridindaj (diri "My government sinks", "Mia registaro sinkas", kiam oni kredas diri "my government thinks", "mia registaro opinias...", estas efiko de lingva handikapo, kiu kvazaŭ pro difino estas ŝparita al tiuj, kiuj uzas sian gepatran lingvon). La handikapo simile ekzistas je la nivelo de skribaj rilatoj, sed en tiuj ĝi estas pli facile superebla, ĉar la verkanto ĝenerale havas pli la tempo por pripensi, ne troviĝas meze de impresa ĉirkaŭantaro, kaj disponas referenclibrojn - vortarojn, gramatikojn - por kontroli okaze de dubo.

Eŭropa Parlamento rekonis, kiel malfacile estas uzi la lingvon de alia popolo:

"Kiu ajn penis lerni fremdan lingvon, scias ke vera multlingveco estas malofta. Ĝenerale la gepatra lingvo estas la nura, kies nuancojn oni plene regas. Ne estas dubo, ke oni estas politike pli forta, kiam oni parolas la propran lingvon. Sin esprimi propralingve havigas avantaĝon super tiuj, al kiuj estis trudite, egale ĉu tio plaĉas al ili aŭ ne, uzi alian lingvon." (16)

Facile do kompreneblas, ke kiam la franca ministro pri eŭropaj aferoj, S-ro Alain Lamassoure, anoncis la 14-an de decembro 1994, ke Francio profitos de sia prezidado de la Unio por proponi la redukton al kvin laborlingvoj, reago venis tuj. La greka registaro vigle protestis; la Atena gazetaro parolis pri "Eŭropo kun du rapidecoj, eĉ lingve" (17). Se oni serioze akceptas la nepran devon funkcii juste kaj demokratie, lingva handikapo certe estas la plej grava faktoro, kiun konsideru ĉia studo komparanta la diversajn opciojn eblajn en la praktiko por superi la lingvajn barilojn.

Tiu handikapo estas precipe grava en la sistemo kelklingva ("UN" ktp), kie la plimulto de la delegitoj aŭ kongresanoj devas sin esprimi fremdlingve. Lingva handikapo nuntempe ne ekzistas en la ĉefaj organoj de Eŭropa Unio, sed se, kiel multaj proponas, oni reduktos la nombron de laborlingvoj, ĝi trafos iun proporcion de la ŝtatreprezentantoj kaj civitanoj.

Lingva handikapo apartenas al la sfero de neŭropsikologio. Ĝin kaŭzas ĉio, kio malhelpas la normalan funkciadon de la nerva sistemo strebanta esprimi ideon. Ĉiu lingvo prezentas per si reton el kompleksaj programoj, laŭ la komputa senco de la termino, ofte kontraŭataj de inhibaj subprogramoj. Se oni demandas al personoj, kiuj plurjare studis la anglan, kiel diri "ŝafoj" tiulingve, naŭ el dek respondas "sheeps" anstataŭ la ĝusta formo "sheep". La eraro fontas el tio, ke la vorto "sheep" devas normale envoki la subprogramon "ne apliki la ĝeneralan programon: "pluralo ^ +s ". Sed la granda plimulto el la personoj, kiuj lernas la anglan (aŭ ajnan alian lingvon), ne sukcesas konservi viglaj en siaj cerbaj strukturoj la konsternegan nombron da subprogramoj, kiujn oni devas enmensigi al si por esprimi sin senerare per lingvo malsama ol tiu de la vivmedio.

Tiu komplekseco estas la kialo, pro kiu minimume 10 000 horoj da studado kaj praktikado necesas por plene regi nacian lingvon. La leganto, kiu imagas tiun nombron troigita, simple observu la lingvaĵon de ses- aŭ sepjarulo parolanta la propran lingvon. Kvankam la horoj da plena mergiteco en la gepatra lingvo nombras pli ol 10 000, ĝi ankoraŭ faras multajn erarojn. Ĝiaj vortigoj enhavas abundon da formoj, kiel, ĉe franclingva infano, vous disez, s'il voudrait, plus bon, une chevale, la jouetterie [la ĝustaj formoj estas vous dites, s'il voulait, meilleur, une jument, le magasin de jouets]. Ĉe juna usonano samaĝa oni notas formojn, kiel I comed, foots, it's mines, when he'll go [ĝustaj estus I came, feet, it's mine, when he goes]. Proksimume dekmil horoj ne sufiĉas por instrui ĝustan lingvouzon. Estus erare atribui tiujn erarojn al la juna aĝo de la geknaboj. Neniu el iliaj lingvaj fuŝoj radikas en intelekta nematureco, tute male: la infano estas pli logika ol la oficiala lingvo. La eraroj fontas nur el tio, ke la subprogramoj devantaj inhibi la ĝeneralajn programojn ankoraŭ ne estas instalitaj au stabiligitaj en la respondaj cerbaj strukturoj.

Naŭdek ĝis naŭdek kvin elcentoj el la tempo dediĉata al lingvostudo konsistas en encerbigo de subprogramoj celantaj inhibi la normalajn programojn. Sed tiuj inhibaj subprogramoj devas encerbiĝi kiel refleksoj: tiel longe, kiel ili ne funkcias aŭtomate, sen peno, sen pripenso, la lingvo ne estas regata. Homa cerbo spontane emas transformi al ĝenerala programo ĉian signon asociitan al signifo. Pro tiu universala leĝo la natura cerba funkciado igas iun, kies gepatra lingvo ne estas la franca, sed kiu devas esprimi sin france, vortigi la koncepton "nesolvebla" per la neĝusta vorto irresolvable (uzata de 90% el la fremdlingvanoj france parolantaj). Por taŭge paroli la francan, oni devas bloki la naturan iron de la nerva fluo per signo "barita vojo" kaj instali devojigon kondukantan al la ĝusta formo insoluble. Same la infano dirantaplus bon (malĝusta formo signifanta "pli bona") rimarkis la signon plus, kiun oni trovas en "plus grand, pluspetit, plus fort, plus chaud" ["pli granda, pli eta, pli forta, pli varma"]

kaj ĝeneraligas ĝin. Ĝi ankoraŭ ne instalis la trafiksignon "barita vojo", kiu bloku plus bon, kun devojigo al meilleur [ĝusta maniero esprimi la koncepton "pli bona" en la franca].

Lingvo libera je inhibaj subprogramoj kaj enhavanta nur ĝeneralajn programojn (ekzemple nur unu programon por pluralo, nur unu programon por verba prezenco, nur unu programon por derivi adjektivon el substantivo, ktp.) respektas sen limigo la naturan emon ĝeneraligi la lernitajn elementojn. Tial oni akiras ĝin rapide kaj sentas sin hejme en ĝi. Tia estas Esperanto. Lernanto de la angla ne povas ĝeneraligi la programon "profesio: ^ + er" eĉ se li deduktis el "farm ^ farmer"," report ^ reporter", ke tie ŝajnas funkcii regulo. Li ja ne povas formi " fish ^ fisher" (oni diras fisherman), nek " tooth ^ toother" (oni diras dentist). Koncerne la skribon, li eĉ ne povas formi "translate ^ translater"; oni skribas "translator". Male en Esperanto oni neniam devas subpremi la spontanan kreiĝon de ĝenerala programo el antaŭe observita signo. Fakte la formoj farmo ^ farmisto, raporto ^ raportisto, fiŝo ^ fiŝisto, dento ^ dentisto, traduki ^ tradukisto konsistigas nur etan parton de senfina serio. Kia ajn la kampo, pri kiu temas, la personoj sin esprimantaj tiulingve scias, ke ili povas formi la nomon de profesio per la morfemo -isto. Tiu certeco havigas, kiam oni esprimas sin, senton de sekureco, kiu radike distingas Esperanton disde ĉiu alia fremda lingvo. La reguleco kaj la sento de sekureco eliminas la handikapon.

Krome, Esperanto-uzanto ĝuas grandan liberecon en frazkonstruo. Por esprimi la ideon de la angla he helps me, de la franca il m'aide, de la germana er hilft mir, li aŭ ŝi povas sekvi la anglan strukturon : li helpas min , la francan : li min helpas, aŭ la germanan : li helpas al mi. Jarcento da uzado pruvis, ke tiu libereco kreskigas la lingvan komforton sen ĝeni la interkomprenon. Similan liberecon havigas la fleksebleco en la elekto de la gramatika kategorio. Por esprimi la ideon "li iris al la hotelo en buso" la parolanto disponas tutan gamon da vortigoj, el kiuj multaj ne havas ekvivalenton alilingve, kvankam ili estas tuj kompreneblaj, se oni lernis la signifon de la finaĵoj kaj prepozicioj: li iris al la hotelo per buso, hotelen li iris buse, al la hotelo li busis, li buse alhotelis, ktp.

La libereco de frazkonstruo kaj la rajto senbare ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉu gramatikan, ĉu leksikan, kreas fluecon: tiu, kiu sin esprimas, povas trankvile fidi la naturan cerban funkciadon kaj ne devas, kiel en aliaj lingvoj, elspezi konsiderindan kvanton da nerva energio pro necerteco aŭ por skani sian memoron, ofte sensukcese, serĉe al la ĝusta vorto aŭ al gramatika regulo, kiu kvazaŭ fuĝas for, kiam oni bezonas ĝin. Tial, kiel diras Prof. Pierre Janton:

"Kvankam ĝi ne estas gepatra lingvo, ĝi tamen ne estas lingvo fremda. Matura uzanto neniam perceptas Esperanton kiel alinacian lingvon." (18)

Tiuj precizigoj klarigas fakton rimarkeblan tuj, kiam oni ĉeestas internacian kunsidon en Esperanto: tiulingve lingva handikapo praktike forestas. Al la lingvaj kaj

neŭrologiaj kaŭzoj de tiu fenomeno aldoniĝas faktoro pure psikologia, nome la fakto, ke ĉiu Esperanto-uzanto scias, ke neniu el liaj alparolatoj tie uzas sian propran lingvon, kaj ke ne ekzistas popolo, kiu povas arbitre dikti, kio jes kaj kio ne akcepteblas en la maniero esprimi sin. Sekve, la parolantoj neniam sin sentas malsuperaj pro tio, ke ili ne apartenas al la popolo, kiu difinis la normojn. El tio rezultas, ke la subjektiva travivaĵo tre diferencas de tio, kio ĝi estas en la sistemoj kelklingva kaj ununacilingva, en kiuj tiu, kiu uzas lingvon alian ol la propran, ĉiam sentas sin iugrade malsupera (krom se li aŭ ŝi estas tro aroganta por konscii pri sia reala, eble ne tre alta, nivelo, kio ne estas tiel malofta en internaciaj medioj).

Partoprenantoj en Esperanto-kunsido esprimas sin flue kaj oni tie ne notas korelacion inter la lingvo kaj la ofteco de parolpeto. Tial, kvankam ĉiu uzas lingvon lernitan post sia frua infaneco, la observanto havas la senton troviĝi en medio, kie ĉiu parolas sian gepatran lingvon. Eble estas la trajto, kiu plej distingas la sistemon interlingvan disde la aliaj tri sistemoj ĝenerale aplikataj al komunikado inter malsamlingvanoj.

j) Lingva handikapo ĉe legado

Legado de dokumentoj ludas ampleksan rolon en internaciaj aktivecoj. Granda estas la diferenco inter komprenoj aŭda kaj lega. La poentoj donitaj ĉi-sube por tiu kriterio en la kvanta komparo de la diversaj opcioj prezentas mezumon: estis la sola maniero preni en konsideron la grandajn diferencojn inter la personoj laŭ la profundo de ilia regado de la lingvo, en kiu ili ricevas la dokumentojn.

En la sistemo kelklingva multaj delegitoj ricevas la dokumentojn en lingvo, kiun ili legas sen granda problemo, eĉ se ili ĝin fuŝe parolas. Ke la poentoj esprimantaj la amplekson de malavantaĝoj en la ĉi-posta tabelo estas pli altaj por la sistemo ununacilingva, tion klarigas la fakto, ke laŭ diversaj enketoj, la dusenceco de la angla ofte estigas miskomprenojn. Ekzemple "Soviet expert" kaj "English teacher" estas ofte komprenataj de ne-anglalingvanoj kiel respektive "soveta fakulo" kaj "angla instruisto", kvankam ili povas ankaŭ signifi "nesovetia specialisto pri sovetiaj aferoj" kaj "instruisto de la angla lingvo kun nebrita civitaneco". Same "Japanese encephalitis vaccine" estos ofte komprenata kiel "japana vakcino kontraŭ encefalito" kaj ne kiel "vakcino kontraŭ japana encefalito", kiu estas la ĝusta traduko. En Esperanto, la alia unulingva sistemo nun uzata, oni ne bezonas pli da silaboj por esprimi tiujn du konceptojn, sed du- kaj dubsenceco evitiĝas: en "japana encefalit-vakcino" kaj "japan-encefalita vakcino" estas tuj klare al tiu, kiu lernis la sencon de la finaĵoj, pri kia vakcino temas.

La rapideco, laŭ kiu la angla evoluas, kaj la emo de anglalingvaj aŭtoroj uzi slangajn esprimojn eĉ en politikaj aŭ teknikaj tekstoj kreas por ne-anglalingvanoj problemojn, kiujn la aliaj lingvoj ne prezentas samgrade. Dum freŝdata enketo 80% el la pridemanditaj personoj, kvankam regule uzantaj la anglan en sia profesia vivo, ne komprenis la frazon "Business class is a tough act to follow" en artikolo de

International Herald Tribune pri la seninteresiĝo de aviadil-uzantoj por flugoj en unua klaso.

k) Trudoj kaj malagrablaĵoj

Per "trudoj" oni komprenu ĉi tie la faktorojn proprajn al la alprenita lingva reĝimo, kiuj efikas limige al libereco. La sistemoj kelklingva kaj ĉiulingva, ekzemple, devigas uzi ejojn ekipitajn por samtempa interpretado, dum ĉe la sistemoj ununacilingva kaj interlingva diskuto povas okazi en restoracio aŭ ĉaspavilono, aŭ dum promeno laŭrivera, same efike, kiel en konferenca salono; ĝi same povas okazi kiam ajn, eĉ dum elektra paneo. Kunsido uzanta unu el tiuj du sistemoj povas okazi ie ajn sen granda kosto. Kontraste, se organo de UN aŭ simila institucio akceptas la inviton de ŝtato kunsidi en ties lando, la elspezoj kreskas konsiderinde: necesas transporti ampleksan personaron plus la ekipojn necesajn por produkti dokumentojn en la diversaj lingvoj, kaj antaŭvidi la kostojn ligitajn al la vojaĝo kaj loĝado de la anoj de la lingva servo.

Per "malagrablaĵoj" oni komprenu ĉi tie la aspektojn de la komunikada situacio, kiuj kontraŭas la komforton, la bonan kvaliton de la vivo. Multaj partoprenantoj en internaciaj kunsidoj trovas malagrable devi tuttage surhavi aŭdilojn kaj aŭdi alian voĉon ol tiun de la parolanto. Oni nerve pli laciĝas, se oni partoprenas kunsidon kun samtempa interpretado, ol se oni ĉeestas unulingvan kunsidon. En ĉi tiu kriterio estas inkluzivita ankaŭ la plilaciĝo ligita al la devo ĉeesti diskuton en lingvo, kiun oni ne perfekte komprenas kaj en kiu la maniero prononci de diversaj partoprenantoj ĝenas rektan komprenon, kio trudas al la aŭskultantoj pli grandan streĉon por sekvi, kiel la kunsido disvolviĝas.

l) Verŝajna pligraviĝo de la malavantaĝoj dum la venontaj dudek jaroj

La sistemoj ununacilingva kaj interlingva, pro sia naturo mem, ne riskas esti elmetitaj al plimultiĝo de la malagrablaĵoj. Sed la situacio tre malsamas tie, kie plurlingveco estas praktikata. Neniu institucio alprenis dekomence decidon fiksi limon al la nombro de lingvoj, kiuj povas oficialiĝi. Ilia lingva reĝimo do tre diferencas de tiu de la plurlingvaj ŝtatoj. Malavantaĝoj multobliĝas tuj, kiam oni pliigas la nombron de uzotaj lingvoj. Aldoni unu lingvon ne reduktiĝas al aldono de unu unuo, sed rezultigas multobligon de la nombro de lingvokombinoj, por kiuj oni antaŭvidu la neceson traduki kaj interpreti; tiu nombro respondas al la formulo N (N-1). Se oni uzas 6 lingvojn, kiel en UN, 30 kombinoj estas necesaj; se oni uzas 20, kiel en la nuna Eŭropa Unio, oni staras antaŭ 380 lingvokombinoj, same por parolaj intervenoj, kiel por dokumentado kaj korespondado.

La pligraviĝo de la malavantaĝoj koncernas precipe Eŭropan Union, kiu troviĝas antaŭ drama alternativo: ĉu protekti demokration koste de malfacile subtenebla kresko de la komplikoj kaj de la buĝeto, ĉu alpreni pli normalan funkciadon, finance kaj organize pli akcepteblan, sed malprofitan al demokratio.

Ek de la aliĝo de dek novaj membroj en 2004, la lingvaj problemoj kreskis, ĝis ili fariĝis malfacile mastrumeblaj. Post sia fondo UN kaj la institucioj ligitaj al ĝi sekvis la saman vojon: iom post iom pliiĝis la nombro de laborlingvoj. Kvankam kun ĉiu nove akceptita lingvo la komplikoj serioziĝas, tamen la procezo ne ŝajnas devi ĉesi: multaj postulas pliampleksiĝon de la uzo de la germana, jam parte uzata kiel laborlingvo, kaj tre aktiva premgrupo strebas por ke la portugala, la hindia kaj la japana ricevu oficialan statuson.

m) Terminologiaj problemoj

Post funda ekzameno de la problemo estis decidite ne inkluzivi ĉi tiun kriterion. Estas ja ege malfacile taksi la influon sur la diversajn lingvajn reĝimojn de tiu aspekto de internacia komunikado.

Ĉe UN la manko de preciza kaj stabila terminologio okazigis gravajn problemojn en la ĉina sekcio en la kvindekaj jaroj. "Vi tradukas, ni kreas lingvon", diris tiusekcia reviziisto al la aŭtoro de ĉi tiu esplorraporto en 1960. La sama tipo de malfacilaĵoj ree aperis, kiam oficialiĝis la araba en la jaroj sepdekaj.

Ĉe Eŭropa Unio similaj malfacilaĵoj, kvankam malpli seriozaj, verŝajne okazis pri la terminologio de la nederlanda, se konsideri la malsamecojn, kiujn prezentas la belga kaj la nederlanda versioj de tiu lingvo, kaj ankaŭ la nestabileco de ĝia leksiko en la tempo, kiam la fondantaj ŝtatoj subskribis la Traktaton de Romo, sed ne eblis ricevi precizajn informojn pri ili. Ankaŭ la moderna greka estis malstabile fiksita lingvo, kiam Grekio aliĝis al la Unio, kaj estus interese scii, kiel la greka tradukservo alfrontis la situacion. Tre verŝajne la aliĝo de la ekskomunistaj landoj kreos iujn terminologiajn problemojn.

Se interŝtata institucio alprenus Esperanton, ĝi devus establi por ĉi tiu lingvo relative ampleksan terminologian servon. Jes ja, en multaj sferoj politikaj, sociaj, sciencaj kaj teknikaj la terminologio de Esperanto estas pli malnova ol tiu de la araba, de la ĉina aŭ aliaj lingvoj, kiel la hebrea aŭ la svahila; krome la strukturoj de la lingvo ebligas solvi terminologiajn problemojn pli facile ol en multaj lingvoj (Esperanto havis ekvivalenton de "software" antaŭ ol la Konsilio de la franca lingvo elpensis "logiciel"). La esperanta terminologio tamen prezentas multajn mankojn koncerne la manieron precize nomi diversajn erojn de maŝinoj, aparatoj, laboriloj kaj aliaj ekipaĵoj, sinsekvojn de teknikaj procedoj, fajnajn detalajn konceptojn en la kampoj industria, inĝeniera, medicina, farmacia kaj multaj aliaj. Same la esperanta terminologio ankoraŭ ne estas fiksita por iuj detalaj subdividoj de kategorioj de produktoj komerce interŝanĝataj aŭ por diversaj kvalitaj precizigoj ebligantaj ilin karakterizi. Tradicio de proksimume jarcento ekzistas por ellabori tiun terminaron per konsento inter fakuloj, kaj sufiĉus ĝin oficialigi kaj disvolvi, sed la plenumenda laboro ĉi-rilate estus konsiderinda. Ĝi tamen ne superus tion, kion la ĉina sekcio de UN devis fari en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj.

Noto pri la kunsidoj en Esperanto

La observoj faritaj kadre de ĉi tiu esploro facile pruviĝos ĝustaj por la tri unuaj sistemoj (la kelklingva, la ununacilingva kaj la ĉiulingva), kies funkciadon estas facile analizi. Sed pri Esperanto multaj fontoj estas partaj kaj partiaj. Multaj rigardas tiun komunikilon projekto, kvankam temas fakte pri lingvo efektive uzata. La plimulto el la legantoj verŝajne eĉ ne scias, ke ĝia funkciado povas esti objektive kaj science pristudata. Tial ĉi tiu noto.

Fakte Esperanto, kvankam limigita al tre marĝena frakcio de la homaro, estas ĉiutage uzata en ĉiuj regionoj de nia planedo. Ekde januaro 1985 ne pasis eĉ unu tago, en kiu ĝi ne estis uzata ie en la mondo kiel lingvo de internacia renkontiĝo, staĝo, kunsido aŭ kongreso. (19)

Ĉi tiu studo baziĝas por la parto rilata al Esperanto sur la observado de kunsidoj okazintaj sub aŭspicioj de jenaj organizoj aŭ institucioj: Universala Esperanto-Asocio, Literatura Foiro, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Kultura Centro Esperantista, Japana Esperanto-Instituto, Internacia Esperanto-Muzeo kaj Internacia Kultura Servo. La studo estis farata en du periodoj, la unua en 1986-87 en Pekino, Tokio, Lokarno, Sanfrancisko kaj Zagrebo, kaj la dua en 1993-94 en Barcelono, Novosibirsk, La Chaux-de-Fonds kaj Vieno. Neformalaj kunvenoj en Otavo, Oslo, Budapeŝto kaj Helsinko konfirmis la observojn faritajn en la strukturitaj konferencoj. Nur la kunsidoj, en kiuj partoprenis personoj kun almenaŭ kvin malsamaj gepatraj lingvoj, estis prenitaj en konsideron.

Koncerne la skriban uzon de la lingvo, la esploro baziĝas sur korespondaĵoj, dokumentaro kaj publikigaĵoj de kelkaj el la antaŭe menciitaj institucioj, precipe Kultura Centro Esperantista kaj Universala Esperanto-Asocio.

La temoj pritraktataj en Esperanto en la koncernaj organizoj estis ege diversaj, de tre ĝenerala ĝis tre specifa, same kiel en la organizoj, kiuj lingve funkciis laŭ alia aranĝo.

Bilanco de la kvar sistemoj

En la nunaj kondiĉoj ne eblas ricevi precizajn ciferojn por ĉiu ĉi-supre prezentita kriterio. Por multaj la donitaĵoj ne estas objektive kvantigeblaj. La ĉi-subaj ciferoj estas do simplaj pritaksoj rezultantaj el la observado de la lingva funkciado de diversaj institucioj, aŭ, ekzemple por datumoj, kiel la tempo necesa por akiri la uzotan lingvon, el enketoj realigitaj ĉe specimenoj statistike reprezentaj de partoprenantoj en internaciaj kunsidoj.

La poentoj pri ĉiu kriterio estas atribuitaj laŭ skalo de dek unuoj, laŭ la graveco de la malavantaĝo: 0 indikas, ke la malavantaĝo ne ekzistas en la koncerna lingvoreĝimo kaj 10, ke ĝi estas plej serioza. La skalo prezentiĝas jene : 0 nula, 1 apenaŭa, 2 neglektebla, 3 neforta, 4 modera, 5 meza, 6 konsiderinda, 7 grava, 8 grandega, 9 giganta, 10 ekstrema.

La analizo de la kvar sistemoj rezultigas la sekvantan tabelon:

Kriterio

Sistemo

Sistemo

Sistemo

Sistemo

kelklingva

ununacilingva

ĉiulingva

interlingva

a) daŭro de antaŭa

8

8

0

3

lernado (individuoj)

b) antaŭa investo de la ŝtatoj

9

9

5

0

c) antaŭa investo de la

8

0

10

0

organizo

d) neegaleco aŭ

6

5

0

0

diskrimino

e) kosto de interpretado

7

0

10

0

f) kosto por dokumentoj

6

0

10

0

g) tempo por pretigo de

6

0

6

0

dokumentoj

h) perdo aŭ misformo de

5

4

6

0

informoj

i) graveco de lingva

5

6

0

1

handikapo

j) komprenproblemoj

3

4

0

1

dum legado

k) trudoj kaj

8

3

8

0

malagrablaĵoj

l) onta pliigo de

5

0

10

0

malavantaĝoj

Sumo de la

76

39

65

5

malavantaĝoj


La ciferoj ĉi-supre prezentitaj estas pritaksoj, kiujn la plimulto el la legantoj sendube juĝos apenaŭ fidindaj, ĉar sen bazo sufiĉe objektiva. Tial estas interese rimarki, ke, se oni anstataŭigas ilin per duuma notacio (1 = la malavantaĝo ĉeestas; 0 = la malavantaĝo forestas), la plej avantaĝa formulo restas la kvara, kvankam tiu kalkulmaniero ege malfavoras ĝin. Efektive, se nur ses monatoj da Esperantolernado donas komunikan kapablon, kiu necesigas ses jarojn por alia lingvo, doni la saman poenton, 1, al ĉiuj reĝimoj, kiuj trudas lingvolernadon, estas falsi la realon. Sed tiu kalkulmaniero almenaŭ nuligas la pravan kritikon pri subjektiveco en la pritaksado. Tiu observo restas valida, eĉ se oni forprenas la investadon de la ŝtato (kriterion b) de la kolumno "ĉiulingva" por transigi ĝin en la kolumnon "interlingva" (tion povus pravigi la fakto, ke, se ĉi-lasta sistemo estus alprenita, la ŝtatoj povus senti sin devigitaj organizi lernejan instruadon de Esperanto).

Jen kiel kompariĝas la kvar sistemoj ĉe duuma notacio:

Kriterio

Sistemo kelklingva

Sistemo ununacilingva

Sistemo ĉiulingva

Sistemo interlingva

a) daŭro de antaŭa lernado (individuoj))

1

1

0

1

b) antaŭa investo de la ŝtatoj

1

1

0

1

c) antaŭa investo de la organizo

1

0

1

0

d) neegaleco aŭ diskrimino

1

1

0

0

e) kosto de interpretado

1

0

1

0

f) kosto por dokumentoj

1

0

1

0

g) tempo por pretigo de dokumentoj

1

0

1

0

h) perdo aŭ misformo de informoj

1

1

1

0

i) graveco de lingva handikapo

1

1

0

1

j) komprenproblemoj ĉe legado

1

1

0

1

k) trudoj kaj malagrablaĵoj

1

1

1

0

l) onta pliigo de malavantaĝoj

1

0

1

0

Sumo de la malavantaĝoj

12

7

7

4

Konkludo


Kiu observas, kiel funkcias la kvar sistemoj nuntempe uzataj de malsamlingvanoj por kompreni sin reciproke, tiu konstatas, ke la formulo, kiu prezentas la maksimumon da avantaĝoj kaj la minimumon da malavantaĝoj, kiom por la individuaj partoprenantoj, tiom ankaŭ por la ŝtatoj kaj por la institucioj, estas la interlingva, almenaŭ en sia konkretiĝo kiel "Esperanto". Alivorte ĝi estas, kun la sistemo ununacilingva la formulo, ĉe kiu la rilato efikeco/kosto estas la plej favora. Sed ĝi elmontras kompare al ĉi-lasta, du gravajn superecojn: unuflanke ĝi evitas ĉian diskriminon kaj neegalecon, kaj aliflanke ĝi kondukas al la dezirata nivelo de lingva kompetenteco en nete (proksimume dekoble) pli mallonga tempo.

Tamen, tiu sistemo devas alfronti gravan malavantaĝon ĝis nun ne menciitan: krom en kelkaj privataj aŭ neregistaraj organizoj ĝia enkonduko ne povus apogi sin sur io jam ekzistanta. En si mem tio ne estus vere malfacila pro la lingvaj kvalitoj de la komunikilo kaj ĝia rimarkinda adapto al la spontana funkciado de la homa cerbo. Sed la problemo de la elekto de la plej bona komuniksistemo situas en kunteksto, kie tuta aro da fortoj politikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj favoras inertecon kaj konservadon de privilegioj, kaj malfavoras radikalan ŝanĝon kondukantan al solvo pli demokratia kaj kun pli bona rilato kvalito/prezo. La personoj kapablaj atingi veran regan nivelon en la angla estas ege malmultaj kompare al la tuto de la tera loĝantaro, tamen la tendenco de la lastaj jaroj iris al la alpreno de la sistemo ununacilingva, bazita sur la ekskluziva uzo de tiu lingvo. Ĝi kreis lingvan eliton neniel pretan foroferi la multajn avantaĝojn, kiujn ĝi tiras el sia aliĝo al la malvasta rondo de la homoj kapablaj partopreni en la internacia vivo.

Ĉar tiel statas la aferoj, oni prave povus aldoni du kriteriojn al la tabelo ĉi-supre prezentita. Temus pri du malavantaĝoj vortigeblaj kiel, unuflanke, "organizado de la instruado de Esperanto en la mondo" kaj, aliflanke, "neceso venki la inertecan forton". Estas interese konstati, ke se por tiuj du kriterioj, ni taksus tiujn malavantaĝojn maksimumaj en la sistemo interlingva (10 poentoj) kaj nulaj por la tri aliaj (0 poento), la sumo de la malavantaĝoj transirus de 5 al 25 por la sistemo interlingva (Esperanto), sed restus je nivelo sufiĉe malalta rilate al tiu, kie situas la tri aliaj opcioj (sistemo kelklingva 76, ununacilingva 39, ĉiulingva 65). La relativa situo de la diversaj sistemoj restas neŝanĝita, se oni aplikas duuman notacion. Malgraŭ la aldono de 2 poentoj al la nombro markanta la malavantaĝojn, la opcio interlingva restas la plej interesa.

Ĉu ne indus konservi enmense ĉi tiujn rezultojn dum ĉia debato celanta elekti lingvan reĝimon por komuniki internaciskale?

Se translingvigo okazas skribe, oni uzas la vorton traduki ; se ĝi okazas parole, oni uzas la vorton interpreti. La kaŭzo, pro kiu oni uzas malsamajn terminojn, kuŝas en la diferenco de ekzakteco. Traduko (skriba) nepre devas senmanke speguli la sencon de la originala teksto, inkluzive de ĉiuj nuancoj ; ĉe interpreto (parola) oni konsideras normala pli malpli neperfektan kaj mankhavan komunikon de la diraĵoj.

Ĝenevo, 1-a de novembro 1995 (Radio Suisse Romande, La Premiere, 07:51).

Jyllands Posten, 14-a de januaro 1994; Sprog og erhverv, 1, 1994.

Claude Piron, Le defi des langues - Du gachis au bon sens (Parizo: L'Harmattan, 1994), pp. 76-79.

C. E. King, A. S. Bryntsev et F. D. Sohm, Incidence de l'emploi de nouvelles langues dans les organismes des Nations Unies, (Ĝenevo: Corps commun d'inspection, Palais des Nations, 1977, dokumento A/32/237), par. 93.

Ligo de Nacioj, L'esperanto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secretariat general, adopte par la Troisieme Assemblee (Ĝenevo: SDN, 1922), p. 22. La Ligo de Nacioj uzis du lingvojn, la anglan kaj la francan.

Evaluation of the Translation Process in the United Nations System (Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palais des Nations, 1980, dokumento JIU/REP/80/7), tabelo 9. La vortoj "angla sekcio" referencas al la traduk-unuo komisiita pretigi la anglan version de originaloj verkitaj en ĉiuj aliaj lingvoj.

Roman Rollnick, "Word mountains are costing us a fortune", The Eŭropean, 20a-22a de decembro 1991, p. 6.

"Un texte mal traite", Nord-Eclair, 30-a de aprilo 1992.

Evaluation of the Translation Process ...[antaŭe citita dokumento (noto 7), sama tabelo]. Temas pri la vortoj de la originalo.

Roman Rollnick, "Word mountains are costing us a fortune", The European, 20a-22a de decembro 1991, p. 6.

Evaluation of the Translation Process... .[antaŭe citita dokumento (noto 7), sama tabelo].

C. E. King, A. S. Bryntsev, F. D.Sohm, Report on the implications of additional languages in the United Nations system, Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palais des Nations, 1977, par. 89.

samloke, par. 94.

Citita de Jean de la Gueriviere, "Babel a Bruxelles", Le Monde, 12-a de januaro 1995, p. 15.

Eŭropa Parlamento, Rapport sur le droit a l'utilisation de sa propre langue, 22-a de marto1994, A3-0162/94, DOC.FR/RR/249/249436. MLT PE 207.826/def., p. 10.

Jean de la Gueriviere, "Babel a Bruxelles", Le Monde, 12-a de januaro 1995, p. 15.

Pierre Janton, "La resistance psychologique aux langues construites, en particulier a l'esperanto", Journee d'etude sur l'esperanto (Parizo: Universite de Paris VIII, Institut de linguistique appliquee et de didactique des langues, 1983), p.70.

Ne elĉerpa listo de la kunvenoj , kiuj disvolviĝas en Esperanto, estas trovebla ĉe: http://www.eventoj.hu/kalendar.htm.

2052

[Ludanta per sia komputilo, mia amiko J.K. (li insistas, ke mi ne perfidu lian nomon) hazarde trovis programon, kiu ebligis lin aliri dosierojn el la estonta tempo, precipe serion da dokumentoj tajpitaj en la jaroj 2050-aj. Bedaŭrinde li ne notis, kion ekzakte li faris, kaj li nun ne retrovas la vojon al tiu dokumenta trezoro. Tamen ni estas tre bonŝancaj pri tio, ke, ekvidinte tekston pri lingva komunikado, li havis la reflekson ĝin printi por mi, ĉar li konas mian intereson pri lingva komunikado. Jen ĝi.]

Gesinjoroj en la Juĝantaro,

Vi aŭdis la atestojn. La pruvan faktaron mi ne resumos, tio estus tempoperdo. Ĝi estas per si mem pli ol elokventa. Sed mi volas atentigi vin pri unu punkto, nome, kiel ofte la atestantoj uzis la vorton kvazaŭ : "Ili agis kvazaŭ ne ekzistus alternativo", "kvazaŭ ne estus kontrolendaj faktoj", "kvazaŭ niapropono estus ridinda", "kvazaŭ la koncerna lingvo ne ekzistus", ktp ktp. La revenado de tiu vorto emfazas, kiel persiste la akuzitoj neglektis la realon. Ili supozate apartenas al la politika, ekonomia, kultura, universitata aŭ socia elito de la mondo, ili havis postenojn kun grandegaj prestiĝo kaj respondecoj, iliaj decidoj efikis sur la vivojn de ĉiuj loĝantoj de nia planedo, tamen ili agis sen sento pri respondeco, kvazaŭ etuloj infanĝardenaj. Kaj nun - vi aŭdis ilin - ili provas defendi sin dirante: "Ni ne sciis", "Ni nepovis imagi, ke tiel estas".

Kiel eblis tia nescio? Ĉu ili neniam vidis vojaĝantojn en malagrabla situacio pro nepovo komprenigi sin de la loka loĝantaro? Ĉu ili ne rimarkis, ke la investo de nia tutmonda socio en lingvoinstruadon estas giganta, sed la rezultoj mizeraj? Kiam ili partoprenis en internacia kunsido, ĉu ili ne konsciis, ke sidas interpretistoj en la budoj, ke la voĉo aŭdata ne estas tiu de la parolanto, ke la samtempa uzo de tiom da lingvoj nepre kostas multege? Ĉu ili ne sciis, ke tra la tuta mondo, milionoj kaj milionoj da geknaboj streĉas sian cerbon provante regi la anglan, lingvon, kiu montriĝas tiel eskapema, ke, mezume, post sep jaroj da instruado kun kvar horoj ĉiusemajne, el cent lernintoj nur unu kapablas efike uzi ĝin? Ĉu ili ne legis en la gazetaro pri la aviadiloj, kiuj pereis pro lingva nekomuniko inter kontrolturo kaj piloto? Iuj el ili havas la anglan kiel gepatran lingvon. Ĉu neniam ili sentis sin superaj al la fremdlingvanoj, kun kiuj ili parolis, kaj ĉu neniam ili demandis sin, ĉu tio estas normala kaj justa? Aliaj ne estas denaske anglalingvaj. Ĉu ili neniam sentis sin malsuperaj al siaj kolegoj el anglalingvujo? Ĉu ili neniam sentis ĝenon, en diskuto, ĉar la necesaj vortoj ne venis al ili en la menson, dum la aliaj povis ekspluati ĉiujn riĉaĵojn de sia gepatra lingvo? Kiel eblas vivi en nia socio kaj ne rimarki, ke lingvoproblemo ekzistas?

Ni supozu ion neeblan kaj imagu, ke ili sukcesis vivi internacian vivon neniam renkontante la negativajn aspektojn de la lingva realo. Je sia nivelo en la socio, ĉu ili povis kompetente plenumi mondoskalajn respondecojn ne sciante, kiel komunikado funkcias? Estis ilia devo scii, des pli, ĉar ili havis la monon kaj la oficistaron necesan por kolekti informojn, por organizi esplorojn se necese. La kialo, pro kiu ili ne sciis, estas, ke la temo ne interesis ilin. Kaj ĝi ne interesis ilin pro manko de kompatemo : ili ne kapablis kunvibri kun sufero; kunsento kun homfrato en ili ne pulsis. Kun skandala indiferenteco ili ignoris la sorton de sennombraj rifuĝintoj kaj gastlaboristoj, ĉe kiuj la neeblo sin komprenigi, manke de komuna lingvo, estis fonto de maljusteco kaj psikologia mizero, eĉ de morto. Vi aŭdis la atestantojn. La kazo de la germana hospitalo, kie 50 elcentoj el la pacientoj mortis post grefto nur pro tio, ke, manke de komuna lingvo kun la medicina kaj flega personaro, ili ne komprenis la instrukciojn, ne facile forgeseblos. Tiajn realaĵojn ili ignoris. Se fremdlandanon la polico traktis maljuste tial, ke li ne sukcesis komprenigi sin, tio ne ĝenis ilin. Se direktoro de entrepreno ne sukcesis ricevi por sia kompanio gravan kontrakton simple, ĉar lia nivelo en la angla ne estis adekvata por la traktado, kial tio perturbus ilin? Se mono ege necesa por ĉiaspecaj sociaj celoj estis abunde enĵetata en nekredeble malŝparan sistemon de lingva komunikado, pri tio ili fajfis. Kaj tamen! Ĉu ne estis unu el iliaj respondecoj homece elekti, kion fari el la mono imposte ricevita de la civitanoj?

Mi elektu nur unu ekzemplon inter la multegaj, kiujn mi povus citi. Dum la akuzitoj havis la potencon, multaj afrikaj infanoj mortis pro enkorpa senakviĝo; tiu manko de korpaj likvaĵoj estis tiel ekstrema, ke la etuloj ne povis produkti larmojn, kiam ili devus plori. Kuraci unu infanon kostis nur kvin usonajn cendojn. Sed ne troveblis la mono por savi la geknabojn elmetitajn al tiu hororo. Ĉu ne strange, ke samtempe Eŭropa Unio ĉiutage elspezis milionon da eŭroj por traduki sian ĉiutagan elfluon de tri milionoj da vortoj? Kiam la akuzitoj estis informitaj pri tutmondaj tragedioj, ekzemple pri vasta malsatego, kun ŝajna kompato ili skuis la kapon bedaŭre pri la manko de monrimedoj, sed tion ili faris, sen senti ion misan, en tiuj organizaĵoj mem, kiuj tradukis milionojn da vortoj je kosto de po 2 dolaroj por vorto. Kia elito tio estas? Ĉu ne evidentas al la plej simpla menso, ke tio, kion oni elspezas por unu celo, ne plu disponeblas por alia? Kaj ke, rezulte, difini taŭgajn prioritatojn estas plej serioza morala devo? Malgraŭ tio, en ĉiuj internaciaj organizoj, kaj da ili ekzistas multege, ili neniam hezitis atribui gigantajn monsumojn al la lingvaj servoj. Cetere, neniam venis en ilian kapon la ideo efektivigi objektivan studon pri tio, kiom la multfacetaj lingvaj problemoj kostas al la tutmonda socio kaj kiamaniere solvi ilin. Ĉu la socio povus esti, lingve, pli bone organizita? Jen demando, kiun ili neniam starigis al si. "Nifaris tion, kio eblis. Ne estis alia solvo", ili asertas.

Ne estis alia solvo, ĉu vere? Sed Esperanto ekzistis! Ĝi estis uzata jam unu jarcenton. Al tiuj, kiuj montriĝis sufiĉe saĝaj por alpreni ĝin, ĝi jam havigis mirindan komunikadon sen devigi investi eĉ unu groŝon en lingvajn servojn, sen diskrimini inter la popoloj, post modera temp- kaj pen-investo (estis jam sciate, ke ses monatoj da Esperanto kondukis al komuniknivelo egala al tiu, kiu postulas ses jarojn por la angla). Sed por la eminentaj membroj de nia "elito", tiu alternativo, tiu maniero solvi la lingvoproblemon kun plej favora rilato inter kosto kaj efiko, simple ne ekzistis. Kiam iu atentigis ilin pri ĝi - kaj tio ofte okazis: la pruvoj kuŝas en via dosiero - ili sisteme kontraŭmetis serion da argumentoj, ĉiam la samaj, ĉiam forĵetaj, neniam kontrolinte ties validecon.

"Esperanto ne funkcias", ili diris, dum estis facile ĉeesti internacian kunvenon aŭ kongreson esperantlingvan kaj malkovri, ke tiu lingva komunikilo funkcias multe pli bone ol iu ajn el la rivalaj sistemoj, ĉu la angla, ĉu samtempa interpretado, ĉu io alia. "Ĝi estas artefarita", ili diris, rifuzante, kiam invitite, rigardi infanojn ludi kaj ridi en Esperanto kun tia esprimspontaneco, ke ilia diro tuj riveliĝus antaŭjuĝa, kaj trovante nenion strangan en la fakto paroli en mikrofonon kaj aŭskulti per aŭdiloj voĉon alian ol tiun de la parolanto, kio, vi agnoskos, ne imponas kiel maniero nature komuniki. "Ĝi ne havas kulturon", ili asertis, neniam leginte linion el Esperanto-poemo, sciante nenion pri la disvolviĝo de esperanta teatro aŭ literaturo, neniam aŭdinte sciencan prelegon tiulingvan. "Ĝi estas rigida kaj esprimmalriĉa", ili ripetadis, neniam submetinte ĝin al lingvistika analizo, kio devigus ilin konkludi, ke ĝi estas pli fleksebla kaj esprimriĉa, dank'al la plena libereco kombini elementojn, ol multaj prestiĝaj lingvoj. "Ĝi ne estas vivanta lingvo", ili argumentis, sciante nenion pri la medio, kiu ĉiutage uzas ĝin, kaj neniam sin demandante, kiuj estas la kriterioj de lingva vivo kaj ĉu Esperanto respondas al ili aŭ ne. "Estus bedaŭrinde se la popoloj devus rezigni lapropran lingvonpor alpreni novan kiel ĉi tiun", ili diris, ne interesate pri tio, ke Esperanto neniam celis anstataŭi la aliajn lingvojn, sed estis simple praktika rimedo superi la lingvobarilojn, same kiel la latina en mezepoka Eŭropo, kaj ignorante la raportojn pri la morto de lingvoj - mortis unu lingvo ĉiusemajne en la jaroj 2000-aj - kaŭzata de la detrua efiko de kelkaj t.n. "grandaj" lingvoj, precipe la angla, kiun multaj socilingvistoj nomis "murdema lingvo".

Ne havus sencon pli insisti pri tiuj antaŭjuĝoj. Vi scias, kion ili valoras. Dudek kvin jarojn post kiam ekribelis la civitanoj, kaj la lingva revolucio okazis, vi ĉie vidas, kiom la mondo evoluis al pli bona vivejo. Vi povas vojaĝi tra la tuta mondo kaj nenie sperti komunikproblemon. La internaciaj organizaĵoj ne plu devas alfronti la astronomiajn kostojn de siaj lingvaj servoj, tiel ke gigantaj monrimedoj iĝis disponeblaj por seriozaj, substancaj projektoj. Junuloj ĉie en la mondo, post la baza Esperanto-kurso, studas lingvojn elektitajn laŭ la propra gusto aŭ intereso, kio akcelas la pensmanieran diversecon de nia tutmonda socio -faktoron de reciproka ide-fekundigo - samtempe favorante aŭtentan reciprokan komprenon. La multaj negativaj efikoj de la monopolo de la angla lingvo sur la kulturan vivon de multaj popoloj - en la plimulto el la lernejoj de la mondo estis praktike neeble studi alian fremdan lingvon ol la anglan - pli kaj pli malaperas. Rifuĝintoj kaj gastlaboristoj nun estas komprenataj, kien ajn ili iras. Fakuloj partoprenantaj en internaciaj diskutoj estas elektitaj surbaze de faka kompetenteco, kaj ne plu de sia kapablo uzi la anglan, kiu ekskludis multajn, ĉar, kiel vi scias, multaj homoj talentaj pri matematiko kaj teĥniko nur pene sukcesas lerni lingvojn. En Usono, Britio kaj aliaj landoj anglalingvaj, studentoj malkovras eksterajn kulturojn laŭ nova angulo, kaj la devo lerni alian lingvon, rigoran sed facilan kaj psikologie tre kontentigan, havas pozitivan efikon al ilia malfermiĝo al la mondo kaj al ilia disvolviĝo intelekta kaj kultura. En Barato (Hindio), la konflikto inter kontraŭuloj kaj por-uloj de la angla, kaj de la hindia, ĉesis ekzisti, kaj la saman sorton trafis lingvaj streĉiĝoj en Belgio, Kamerunio, Niĝerio kaj multaj aliaj landoj.

Vere, la homaro ŝuldas multegon al tiuj kiuj efektivigis premadon sur la ŝtatojn por ke ili organizu kunordigitan instruadon de Esperanto tra la tuta mondo. Sed ĝi havas apartan dankoŝuldon al la ŝtataj oficistoj, kiuj persisteme klopodis por ke alpreniĝu la unua Deklaracio oficiale restariganta la veron pri Esperanto. Pro ĝi nia internacia lingvo unuafoje vidiĝis laŭ ĝusta perspektivo. Kiam la publiko ekkonsciis, ke dum jardekoj oni trompis ĝin, jen ekfuroris la lingvo, pro kio ĝi rapide disvastiĝis eĉ antaŭ ol ĝia ĝenerala instruado estis organizita.

Se mi trovis utila citi kelkajn el la grandegaj avantaĝoj, kiujn ni ĉiuj nun ĝuas pro la ŝanĝo de sinteno rilate Esperanton, mia celo estis akcenti la respondecon de la akuzitoj pri la fakto, ke ĝi okazis tiel malfrue. Jam en 1920, la Ligo de Nacioj plenumis objektivan esploron pri la afero kaj rekomendis al la ŝtatoj ĉie organizi la instruadon de Esperanto, por ke ĝi povu fariĝi ĉies dua lingvo. Tion la Ligo perceptis kiel la plej bonan manieron efektivigi plaĉan internacian komunikadon egalecan, samtempe garantiante la pluvivon kaj prosperon de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj. Sed la raporton de la Ligo ili ignoris. La bonaj kvalitoj de Esperanto ĉiam estis videblaj al ĉiu ajn purintenca kaj intelekte honesta. Jam en la jaroj 1930-aj la Esperanto-literaturo kaj la uzo de la lingvo en internaciaj renkontiĝoj estis tiel disvolvitaj, ke nei ĝian homan kaj kulturan valoron eblis nur, se oni rezignis sian honestecon, sian devon objektivi. Nu, dum multaj jardekoj la "elito" tiujn rezignis. Kiam iu faris proponon kun la celo akceli la uzon de Esperanto, la anoj de tiu t.n. elito reagis tute malestime kaj sen bazi sian respondon sur objektivaj konsideroj. Neniam ili havis la ideon, ke siajn asertojn ili devus pruvi. Ke Esperanto valoras nenion, tion ili taksis evidenta. Jen kial ili kondamnindas. Ĉi tiu proceso devas utili kiel ekzemplo montranta al la popoloj de la mondo, ke la manko je demokrata sinteno, la forĵeto de objektiveco, la rifuzo kontroli la faktojn, la decido malakcepti proponon antaŭ ol studi ĝin, la indiferenteco rilate al suferado kaj la neglekto de prioritatoj bazitaj sur etikaj konsideroj ne povas resti senpunaj.

Socio havas rajtojn. La rajto komuniki estas rajto, kiun oni prenu serioze, same kiel la rajto je egala traktado. Kiam la akuzitoj regis la socian vivon, ili manipulis la publikopinion en tre subtila maniero, enŝovante en la mensojn serion da misprezentoj, kiuj grandparte kontribuis al tio, ke neŭtrala internacia lingvo ensociiĝis tiel malfrue. Al ĉiuj vi, nuntempe, estas evidente, ke personoj metitaj en malsuperan situacion, ĉar ili ne povis esprimi sin en fremda lingvo, estis viktimoj de la monda komuniksistemo. Sed la t.n. elito igis rigardi tiujn viktimojn kulpaj. Kulpaj pri nestudemo, mallaboremo aŭ malsupera cerbonivelo. "Se ili ne kapablas komuniki, pri tio kulpas ili; estis ilia devo lerni lingvojn", ili subdiris, neniam demandante sin, ĉu regi alian nacian lingvon estas eble por ĉiuj, kaj ĉu ne ekzistas pli taŭga alternativo al la tiama monda lingva ordo, aŭ, pli ĝuste, malordo.

Gesinjoroj, nenio povas senkulpigi la akuzitojn.

Ili vivas en jarcento, kiam en juro kiel en scienco neniu konkludo estas alprenita antaŭ ol la faktoj estis kontrolitaj. Spite al tiu principo ili neniam integris la faktojn pri Esperanto en sian rezonadon, el kiu ili ripete konkludis, ke ne havas sencon serĉi pli bonan sistemon de interpopola komunikado ol la ĥaosan kaj malegalan reĝimon, kiu ĉie regis.

Ili vivas en jarcento, kiam, se pluraj ebloj prezentiĝas, oni komparas ilin, por povi elekti la proponon, kiu havas plej multe da avantaĝoj kaj plej malmulte da malavantaĝoj. Vi vidis tiujn homojn. Demandite, kiam ili komparis, en la praktiko, laŭ serio da antaŭdifinitaj kriterioj, la diversajn sistemojn de internacia komunikado, inkluzive de Esperanto, ili honteme koncentris la rigardon al siaj ŝuoj. "Pri tio ni simple nepensis", murmuris unu. Sed ili konfesis, ke, en aliaj kampoj, kiam ili devis utiligi la monon de la impostpagantoj aŭ de la akciuloj, ili lanĉis alvokon por ofertoj aŭ proponoj, aŭ alimaniere konsideris gamon da ebloj por kompari ilin kaj elekti la plej bonan.

Ili vivas en jarcento, kiam diskrimino estas kontraŭleĝa. Sed ilia sinteno rilate la homojn, kiuj provis konsciigi ilin pri la potencialo de Esperanto, kaj pri ĝia realo, konstante estis diskrimina; ili tuj forsendis tiujn homojn sen aŭskulti ilin, sen legi kaj taŭge konsideri iliajn dokumentojn. Tiel okazis notinde, kiel vi malkovris aŭdante la atestantojn, ĉe Eŭropa Unio, sed multajn aliajn ekzemplojn oni povus prezenti al vi. Ne. Neniu senkulpiga fakto ekzistas favore al ili. Eĉ nun estas dube, ĉu ili konscias la amplekson de la frustroj, de la senutila energi-elspezo, de la perdoj, de la neakceptebla malŝparemo, de la suferoj, kiujn kaŭzis ilia vola ignoro al la lingvaj realaĵoj. Ĉiujn negativajn aspektojn de la lingva fuŝorganizo, kiujn eviti estis tiel facile, kiel pruvas nia nuna vivmaniero, ili rigardis neeviteblaj, same kiel sklaveco estis dum jarcentoj rigardata kiel io normala, tiagrade, ke eĉ sklavoj aliris ĝin kiel neeviteblan aspekton de la vivo. Dum multaj jardekoj, la sennombraj viktimoj de la internacia lingva neordo estis mense manipulataj por ke ili kredu, ke al la situacio ne ekzistas alternativo. Tio estas nepardonebla, konsidere al la intelekta nivelo de la respondeculoj, same kiel al ilia jura, scienca aŭ politika trejniĝo, kiu nepre edukis ilin pri la neceso objektivi kaj la faktojn kontroli.

Gesinjoroj en la Juĝantaro, vi ŝuldas al justeco, kaj ankaŭ al la venontaj generacioj, senhezitan, plej klarvortan deklaron, ke tiuj homoj estas kulpaj. La prezidanto de la tribunalo nun instrukcios vin pri

[ĉi tie la teksto abrupte interrompiĝas]

Psikologiaj reagoj al Esperanto

Diferencaj reagoj

Defendmekanismoj

Subkuŝanta angoro

Konkludo: la funkcio de psikologia rezisto

Referencoj

1. Diferencaj reagoj

Al psikologo esploranta la reagojn al la vorto "Esperanto" okulfrapas du faktoj:

alta proporcio el la personoj invititaj esprimi sin tiuteme abunde parolas;

ili rigardas evidentaj, kaj, multkaze, spontane citas, diversajn punktojn ne konformajn al la kontrolebla realaĵo, ekzemple: "neniu iam ajn verkis romanon rekte en Esperanto", "Esperanto estas lingvo, kiun neniu parolas", "ne ekzistas infanoj, kies gepatra lingvo ĝi estas", ktp.

Tiajn konvinkojn bele ilustras letero de leganto Peter Wells, el Singapuro, al Time magazine:

Esperanto has no cultural history, no indigenous literature and no monolinguals or even first-language speakers. (Wells, 1987) [Esperanto havas nek kulturan historion, nek indiĝenan literaturon, nek unulingvulojn aŭ eĉ parolantojn, kies unua lingvo ĝi estus.]

Krome, multaj demandatoj manifestas ĉiujn signojn de emocia implikiĝo. Kelkaj reagas entuziasme, ekscitiĝe. Sed la plimulto rigardas al Esperanto de alte, kvazaŭ evidente temus pri io infaneca. La koncernato demonstras, ke Esperanto ne estas io serioza, kaj lia tono estas malestima, ironia aŭ humure supereca rilate al la "naivuloj", kiuj okupiĝas pri ĝi.

Se, por disponi komparan, referencan reagon, la esploranto proponas al sia kunparolanto sammaniere esprimi sin pri la bulgara aŭ la indonezia, li ricevas tute alian respondon. Unuminute la demandito klarigas per perfekte neŭtrala tono ĉion, kion li povas pri tiuj eldiri, nome, ĝenerale, ke koncerne ilin li scias nenion.

La kontrasto mirigas. Ĝi riveliĝas eĉ pli rimarkinda, kiam oni testas la sciojn per precizaj demandoj: literaturo, geografia etendiĝo, esprimpovo, ktp. Tuj aperas, ke la intormiĝo de la demandito rilate Esperanton estas preskaŭ plene erara, multe pli ol la

eretoj da scio, kiujn li povas tiri el si pri la referenclingvoj. Kial li konscias sian nekompetentecon en unu kazo, sed ne en la alia?

Verŝajne lingvoj kiel la bulgara kaj la indonezia perceptiĝas kiel apartenantaj al la kampo de la faktoj, dum Esperanto estas sentata kiel propono. Antaŭ fakto, oni klinas sin. Fronte al sugesto, oni sentas sin devigita respondi jes aŭ ne, kaj tuj poste defendi sian starpunkton. Sed kial Esperanto ne sentiĝas kiel situanta sur la kampo de la faktoj? Kaj kial la reago, tiel ofte, montriĝas tiagrade emocia? La implikiĝo de la afekcia sfero ne limiĝas al individuaj inter-paroloj, kiel atestas jena citaĵo, tirita el artikolo pri la pedagogio de la latina, artikolo cetere elmontranta plej neŭtralan kaj informan tonon:

Gloire donc au latin, et a bas 1'esperanto, mixture aux relents d'artifice et aux esperances degues! (G.P., 1985).

[Gloron do al la latina, kaj pereu Esperanto, fi-miksaĵo odoraĉa je malnatureco kaj esperoj trompitaj!]

Tiu frazo, senrilata al la cetera teksto, impresas kvazaŭ emocia ŝpruco supreniĝus neatendite el oni-ne-scias-kia profundaĵo. Kial?

2. Defendmekanismoj

Ĉe analizo, la eldiroj pri Esperanto aŭ pri la pli vasta kampo de lingva komunikado intemacia, kiaj oni facile ricevas ilin petante sian kunparolanton libere esprimi sin tiuteme, aŭ kiaj ili prezentiĝas en oficialaj kunsidoj dediĉitaj al tiu demando, riveliĝas karakterizitaj per la agado de la t.n. "defendmekanismoj". Oni tiel nomas taktikojn senkonscie organizitajn por evitigi al ni alfronti realaĵon supozeble minacan (Freud, Anna, 1937). Jen kelkaj ekzemploj:

a) Neado.

Esperanto estas traktata kiel neekzistanta en kuntekstoj, kie estus logike ĝin konsideri. Ekzemple la libro Le Langage de la enciklopedia serio La Pleiade (Martinet, 1968), kiu, en 1525 paĝoj, pritraktas slangojn kaj piĝinojn same kiel tradukon kaj afazion, enhavas neniun priskribon, eĉ unuparagrafan, pri tiu miriga fenomeno: lingvo scipovata de nur unu persono antaŭ jarcento, sed hodiaŭ uzata en pli ol cent landoj. Simile, la sperto amasiĝinta pri Esperanto kiel konferenclingvo estas konsiderinda: en 1986 ne troviĝis unu tago, en kiu ne estis ie en la mondo kongreso, renkontiĝo, internacia kunveno, kies laborlingvo Esperanto estis (oni trovos liston en la n-ro de la 20-a de marto 1986 de Heroldo de Esperanto). Kiam UN, ekzemple, detale analizas la problemojn renkontatajn ĉe lingva komunikado, estus konsekvence konsideri tiun sperton, eĉ se nur por forĵeti ĝin, post ekzameno, pro eksplicitaj kialoj. Sed tiel ne okazas (King kaj ceteraj, 1977; Allen k.c, 1980; Piron, 1980).

Eĉ lingvisto konsideranta precize la tipon de komunikado ĉiutage efektivigatan de Esperanto aliras la demandon, kvazaŭ neniam tiu sperto estus travivita:

While economists are exercised in creating a Eurodollar, why should we not try for a Eurolanguage too? (Lord, 1974, p.40). [Dum ekonomiistoj okupiĝas pri la kreado de eŭrodolaro, kial ni ne provu ellabori ankaŭ eŭrolingvon?]

La unua reago de industriisto fronte al produktad-problemo estas konsideriĉiujn solvojn aliloke aplikitajn, por eltrovi, antaŭ ol serĉi novan eliron, ĉu ne ekzistus ie sistemo, kiu kontentigus lin. Tiu farmaniero, tiel natura en la ĉiutaga vivo, praktike neniam alpreniĝas koncerne internacian komunikadon. Ni efektive troviĝas ĉi tie antaŭ neado de la realo, en la psikanaliza senco.

b) Projekcio.

Oni nomas projekcio la fakton atribui al iu alia psikajn elementojn, kiuj troviĝas en ni, sed kiujn ni ne konscias. Bonan ekzemplon havigas la frazo:

Efforts to devise universal languages which could be adopted without prejudice and learned without trouble — languages like Esperanto — represent a noble intent combined with an essential ignorance of what language is andhow it works. (Laird, 1957, p. 236). [Strebadoj por elpensi universalajn lingvojn, kiujn eblus alpreni sen antaŭjuĝo kaj lerni senpene — lingvojn, kiel Esperanto — prezentas per si noblan intencon kunigitan al esenca nescio pri tio, kio estas lingvo kaj kiel ĝi funkcias.]

Esperanto kontentigas ĉiujn kriteriojn lingvistike akceptitajn por difini lingvon (Martinet, 1967, p. 20). Ĉu aŭtoro, kiu, nenion kontrolinte, nek bazante sian opinion sur faktaj argumentoj, deiras de la principo, ke tio ne estas vera, ne estas la nescianto, kiun li facile vidas en la aliuloj? [Pri "how it works", vidu la artikolon de la itala lingvisto Alessandro Bausani (1961) "L'esperanto, una lingua che funziona"].

Ofte oni atribuas al Esperanto trajtojn, kiuj faras el ĝi ian monstran mutaciulon. Jen kiel usona lingvo-instruisto priskribas tian lingvon (mi citas nur la tradukon, ĉar la originalon mi nun ne disponas):

Lingvo, kiel amo kaj animo, estas io homa kaj vivanta, kiom ajn malfacile estas ĝin difini: ĝi estas la natura produkto de la spirito de tuta raso, ne de homo sola... Artefaritaj lingvoj estas forpuŝaj kaj groteskaj, kiel homoj kun metala kruro aŭ brako, aŭ kun ritmo-regilo enkudrita enkore. D-ro Zamenhof, kiel d-ro Frankenstein, kreis monstron faritan el vivaj pecoj kaj eroj, kaj, kiel Mary Shelley provis diri al ni, nenio bona povas el ĝi rezulti. (Arbaiza, 1975, p. 183).

Aŭ, sen pravigo, oni deklaras Esperanton

oriente vers la suppression graduelle des traditions (Accontini, 1984, p.

5).

[orientita al la laŭgrada forigo de la tradicioj].

En tiaj juĝoj agas nekonsciaj timoj aŭ fantaziaĵoj, kiuj estas projekciataj sur la lingvon: anstataŭ studi ĝin kiel realaĵon lingvan, literaturan, socian aŭ psikologian, oni rilatas al ĝi kiel al ia sonĝa rolulo animita de malicaj intencoj, sen percepti, kiom delira tia sinteno estas, laŭ la psikiatria signifo de la vorto.

Raciecigo.

Neraciaj starpunktoj defendiĝas per abundo da konvinkaj argumentoj. Alivorte, samkiel en la klasika paranoja parolmaniero, la intelekta ide-prezentado estas plej rigore logika. Nur la manko de reala bazo perfidas ĝian imagan esencon.

Ekzemple, oni atribuas al Esperanto hindeŭropan, fleksian analizan karakteron, kiun oni klarigas per la fakto, ke, laŭdire, Zamenhof scipovis nur hindeŭropajn lingvojn. Sed neniu el tiuj asertoj estas kontrolita. Fakte,

Gravan rangon, en la trajtoj de Esperanto, okupas ĝia multkultura subtavolo, en kiu la aziaj kaj hungaraj kontribuoj rolis ne malmulte (la literatura esperantlingva aktiveco, inter la du mondmilitoj, grandparte disvolviĝis en hungara medio, la t.n. budapeŝta skolo; la hungara ne estas hindeŭropa).

Zamenhof bone sciis nehindeŭropan lingvon: la hebrean, kaj lia kreaĵo estas per tiu stampita; ekzemple, la signifokampo [semantika kampo] de la morfemo ig havas ekzaktan ekvivalenton, inter la lingvoj, kiujn li scipovis, nur en la hebrea hif'il (Piron, 1984, p. 26).

Esperanto procedas aglutine, ne fleksie. La eldiroj en ĝi povas esti same sintezaj kiel analizaj - oni povas diri same bone mi biciklos urben kiel mi iros al la urbo per biciklo; teksta esplorado rivelas, ke sintezaj formoj estas tre oftaj - kaj se estas vere, ke, fonetike kaj vorttrezore, ĝi estas hindeŭropa, ĝi tia tute certe ne estas strukture: neniu hindeŭropa lingvo konsistas kiel ĝi el rigore neŝanĝeblaj morfemoj.

Izolado.

Izolado oni nomas la fakton disigi ion disde ĝia kunteksto kaj juĝi senreference. Kiam aŭtoro diras, pri lingvoj:

Il arrive aussi qu'il en naisse, mais jamais du neant: 1'esperanto est un echec (Malherbe, 1983, p. 368).

[Ankaŭ okazas, ke lingvoj naskiĝas, sed neniam el neniaĵo: Esperanto fiaskis].

li izolas la internacian lingvon disde ties kunteksto, historia same kiel lingva. Fakte, Esperanto situas en longa serio da provoj kaj pripensoj etendiĝantaj sur pluraj jarcentoj. En la zamenhofa laboro, ĝi havas malrapidan genezon, kiu multrilate similas lingvoevoluon, kiel embria genezo elvokas specian; tiu laŭgrada estiĝo studindas (Waringhien, 1959, p. 19-49). Aliflanke, la morfemoj, kiuj konsistigas ĝin, radikas en aliaj lingvoj; ili ne estas elementoj "tiritaj el neniaĵo".

Esperanto ne pli naskiĝis el neniaĵo ol, ekzemple, la haitia kreola. Lingvo aperas, kiam ĝi respondas al bezono. En la Kariba Insularo, ekzistis ĉe sklavoj divers-etnaj kun lingvoj reciproke nekompreneblaj bezono interkomuniki; el tiu bezono naskiĝis bunt-origina lingvo grandparte bazita sur la lingvaĵo de la blankuloj aĉetintaj ilin, sed strukture tute alispeca. Simile, en la jaroj 1880-1910, parto de la mondloĝantaro sopiris al eksteraj kontaktoj kaj soifis je vastiĝo de 1' kultura horizonto, sed trovis lingvo-lernadon neebla en siaj vivcirkonstancoj. Tiuj personoj kaptis la projekton de Zamenhof, kaj uzante ĝin, transformis ĝin en lingvon vivplenan. Nek la kreola nek Esperanto naskiĝis el neniaĵo; ilin naskis sama soci-psikologia forto: la emo dialogi.

Ni nun konsideru jenan tekston:

Allez prendre un oiseau, un cygne de notre lac par exemple, deplumez-le completement, arrachez-lui les yeux, substituez a son bec plat celui du vautour ou de 1'aigle, greffez sur les moignons de ses pattes les echasses d'une cigogne, mettez dans ses orbites laprunelle du hibou (...); ensuite, inscrivez sur vos bannieres, repandez et criez ces mots: "Ceci est l'oiseau universel", et vous vous ferez une petite idee de la sensation de glacement qu'a produit sur nous cette terrifiante boucherie, cette vivisection nauseabonde, qu'on n'a cesse de nousproner sous le nom d'esperanto ou langue universelle. (Cingria, pp.1-2).

[Ekkaptu birdon, cignon nialagan, ekzemple, komplete senplumigu ĝin, forŝiru de ĝi la okulojn, anstataŭ ĝia plata beko metu vulturan aŭ aglan, greftu al ĝiaj piedostumpoj cikoniajn irilojn, ŝovu en la orbitojn la pupilon de otuso (...); nun surskribu sur viaj standardoj, disvastigu kaj kriu frazon jene: "Jen estas la universala birdo", kaj vi ricevos etan ideon pri la frostiĝa sento, kiun estigis en ni tiu terura buĉado, tiu vivosekcado plej naŭza, kiun oni ne ĉesis advokati al ni kun la nomo Esperanto aŭ lingvo universala.]

Se oni preterlasas la bildan (kaj birdan!) aspekton de tiu citaĵo kaj la vortojn, kiuj evidentigas la amplekson de la emocia reago ("terura buĉado", "vivosekcado plej naŭza"), kritikoj restas du:

Esperanto rezultas el homa interveno en ion vivantan;

ĝi estas heterogena lingvo.

La konkludo de la citita aŭtoro estus racia nur trikondiĉe:

se lingvo estus viva estaĵo, simile al besto;

se homa interveno en ion vivantan estus ĉiufoje aĉ-efika;

se heterogena lingvo ne taŭgus por interkomuniki.

Hipnotigata de sia premsonĝa vidaĵo, la aŭtoro izolas sian bildon de la ĉi-supraj konsideroj. Li ne vidas, ke asimili lingvon al io vivanta, estas nur metaforo, kiun oni ne tro streĉu. La koncerna birdo terure suferus, sed kiam la nederlandan ortografion oni reformis en la 40-aj jaroj, la lingvo ne kriis, nek necesis anestezo.

Due, homo ofte intervenas en vivaĵojn kun plej bonaj rezultoj. Malsato estus multe pli drama en Hindio, se oni ne estus sukcesinta, dank' al tute konscia interveno de homo en naturon, produkti novajn grenspecojn. Kaj nek hundoj, nek rozoj, nek pano ekzistus, se homo ne estus vole aplikinta siajn talentojn al estaĵoj vivantaj.

Trie, se heterogeneco estus kondamna, la angla ne povus utili kontentige. Lingva analizo ja rivelas ĝin pli heterogena ol Esperanto:

When we come to a language like English, we find ourselves dealing with several languages rolled into one. (Lord, 1974, p.73). [Kiam ni alvenas al lingvo kiel la angla, ni troviĝas antaŭ pluraj lingvoj kunrulitaj al unu.]

Esperanto estas pli homogena, ĉar la leĝoj, kiuj regas la asimiladon de la elementoj ĉerpitaj el ekstere, estas pli rigoraj. Kio difinas la heterogenecon de io kunmetita, tio estas, ne la diversa origino de la eroj, sed ia misharmonio plus la manko de asimilanta nukleo (kiel scias ĉiu, kiu provis fari... majonezon).

3. Subkuŝanta angoro

La funkcio de la defendmekanismoj estas protekti la egoon kontraŭ angoro. Ilia apero, tuj kiam Esperanto estas menciata, signifas, ke profunde en la psiko tiu lingvo sentiĝas kiel angoriga.

a) Timo pri ŝanĝo en la situacio.

Kelkrilate, la psikologia rezisto kontraŭ Esperanto kompareblas kun la kontraŭstaro, kiun renkontis la ideoj de Kristoforo Kolombo kaj de Galileo: stabila, bone ordigita mondo troviĝis renversita pro tiuj novaj teorioj, kiuj perdigis al la homaro ties plurjarmilan, fortikan fundamenton. Simile, Esperanto aperas kiel ĝenanta en mondo, kie al ĉiu popolo respondas lingvo, kaj kie la komunikilo estas transdonita de la prapatroj kiel bloko, kiun neniu unuopulo rajtas atenci. Ĝi demonstras, ke lingvo ne estas necese donaco el la pasintaj jarcentoj, sed povas rezulti el simpla konvencio. Uzante kiel kriterion pri korekteco, ne konformecon al aŭtoritato, sed efikecon en komunikado, ĝi transformas la manieron interrilati: kie estis vertikala akso, jen tien ĝi metas akson horizontalan. Ĝi tiel atakas multajn profundajn aferojn, al kiuj oni ĝenerale ne inklinas ĵeti lumon. Ekzemple, kio fariĝas, ĉe ĝi, el la lingvohierarkio? La gaela [irlanda], la nederlanda, la franca kaj la angla ne situas samnivele en la mensoj, nek en multaj instituciaj tekstoj. Se, por komuniki inter si, malsamlingvuloj alprenos Esperanton, tiu hierarkio perdos sian fundamenton.

b) Lingvo kiel sankta valoro kaj identec-simbolo.

Lingvo ne estas nur socia, ekstera fenomeno. Ĝi estas teksita en nia personeco. "Mi suĉis la katalunan kun la lakto patrina", diris persono pridemandita kadre de la esploro, sur kiu ĉi tiu analizo baziĝas.

Niaj konceptoj havas emocian etoson, kiun lingvistiko preteratentas, sed kiu gravegas por la konduto. La senta nukleo de la koncepto "lingvo" situas en la rilatado kun la patrino, pro kio, verŝajne, multaj gepatraj lingvoj nomas "patrina" la familian lingvon. Inter la bebo, kiu povas nur plorĝemi por esprimi sian suferon, ofte ricevante neadaptitajn aŭ senhelpulajn reagojn, kaj etulo trijara, kiu per vortoj klarigas, kio ĵus okazis, grandega ŝanĝo fariĝis, kiun la infano sentas mirakla.

Ni estis tro junaj, kiam ni lernis paroli, por konscii, ke disvolviĝas nur plej banala lernprocezo. Ni vidis en tio kvazaŭ magian donacon, ludilon diecan. Antaŭe, ni ne kapablis klarigi ion ajn, kaj jen, nekompreninte kial, ni retrovas nin havantaj talismanon, kiu plenumas ĉiajn miraklojn kaj riĉigas ĝis senprecedenca grado tion, sen kio vivi ne eblus: interhoman rilatadon.

La bezono senti sin komprenata estas unu el la plej bazaj bezonoj de infano. Nu, sen lingvo, kio restus el ĝi? La sinteno de la gepatroj, kaj post ĝi la longa influo de lernejo, kiu prezentas lingvon kiel neatencindan normon kaj kiel la ŝlosilon de ĉiuj literaturaj belaĵoj, nur fortigas tiun sentonukleon. En tia kunteksto, aserti, ke lingvo "fabrikita" de kvazaŭ-samtempulo — oni ĝenerale konfuzas Esperanton kun la projekto de Zamenhof — povas funkcii same bone kiel la gepatra lingvo, tio estas insulti ĉi-lastan, tio estas forrabi de ĝi ĝian statuson de magia talismano, kiun ĝi ĉiam konservis en nia psika profundo, eĉ se sur konscia nivelo ni konceptas ĝin pli racie. Tio estas netolerebla sakrilegio. Verŝajne por eviti tian malsanktigon iuj Esperanto-parolantoj, laŭ psikologia movo finfine plej komprenebla, diras, ke la zamenhofa laboro ne estas klarigebla per si mem kaj devas esti atribuita al inspiro de altaj spiritaj sferoj, superhomaj.

Fakte, kiam oni esploras la psikologiajn reagojn, kiujn elvokas la vorto "Esperanto", oni povas nur miri pri la nombro da personoj, kiuj ne elportas la ideon, ke tiu lingvo povas esti, kelkrilate, supera al ilia gepatra lingvo. Tiu reago devenas de emo identigi lingvon al persono: mia lingvo estas mia popolo, mia lingvo estas mi; se mia lingvo estas malsupera, mia popolo estas malsupera, kaj mi estas malsupera. Deklarante Esperanton apriore senvalora, kaj eldirante tiun juĝon kiel ion evidentan, oni saviĝas. Oni uzis artifikon plejplej homan, perfekte kompreneblan, sed ne allaseblan el scienca vidpunkto.

c) Diversaj timoj.

Esplori la reagojn al Esperanto per la metodo de klinika interparolo evidentigas ĉiaspecajn subkuŝantajn timojn, kiujn ne eblus pritrakti detale. Mi simple citu sep:

I. Timo riski.

Ĉar neniu oficiala instanco, neniu prestiĝa institucio aljuĝas al Esperanto valoron, deklari sin favora al ĝi signifas alpreni starpunkton distancan de tiu, kiu aperas kvazaŭ oficiala. Estas malpli riske ripetadi tion, kion ĉiuj diras kaj kio ŝajnas kongrui kun la sinteno de la altranguloj aŭ de la intelekta elito.

II. Timo pri rekta kontakto.

Estas io sekuriga en la fakto interkompreniĝi pere de tradukado aŭ de lingvo tro malperfekte regata por ebligi interŝanĝi ideojn rekte, detale kaj nuance. Renkonti, ĉe kondiĉoj de perfekta komunika glateco, pensmanierojn radike malsamajn ol la niaj povas esti ŝoka, danĝere konfuziga sperto. Estas prave tion timi, ĉar Esperanto situas niamense sur nivelo pli proksima al tiu de spontana vortigo ol la ceteraj lingvoj. Juna japano, kiu ĉirkaŭvojaĝis la mondon renkontante ĉiuetape lokajn esperantoparolantojn, rakontis, kiom ŝokis lin tiuj rektaj dialogoj kun personoj, kiuj, nur ĉar ili estas si mem, kaj tion esprimas, ŝanĝas la tutan perspektivon de la mondkoncepto (Kiotaro Deguti, 1973).

III. Timo pri infaneca retroiro.

"Simpla" konfuziĝas kun "tro simpla" aŭ kun "infaneca", kio naskas la ideon, ke Esperanto ne povas utili por esprimi vere plenkreskulan pensadon ĉe alta abstrakt-nivelo. Oni tiel izolas la faktoron "simpleco" disde ĝia komplemento — kiu tute modifas la situacion — nome la senlima kombinpovo. Ekzemple, la a-finaĵo, kiu markas adjektivon Esperante, estas pli simpla ol la multaj francaj sufiksoj, kiuj samrolas, sed ĝi ofte ebligas ĝuste esprimi sin, ĉar ĝi aliĝas al iu ajn morfemo, dum multaj francaj substantivoj ne havas sian adjektivon, kiel insecurite (angle insecure, Esperante nesekura), fait (angle factual, Esperante fakta), Etats-Unis (hispane estadounidense, Esperante usona, kiun Esperanto distingas disde amerika kaj nordamerika), pays (apud nacia, "de la nacio", Esperanto havas landa, "de la lando"), kaj tiel plu.

IV. Timopri travidebleco.

Oni imagas, ke Esperanto metos en penson netolereblan klarecon:

L'element affectif si important dans le langage trouve difficilement sa place dans cette langue claire ou tout est explicite, cette langue "plus precise que lapensee". (Bumey, 1966, p. 94).

[La afekcia aspekto, tiel grava en lingvo, malfacile trovas lokon en tiu

klara lingvo, en kiu ĉio estas eksplicita, tiu lingvo "pli preciza ol pensado".]

Fakte, eblas same malprecizi en Esperanto kiel en iu ajn alia lingvo, eĉ se, ofte, estas pli facile sin pli klare esprimi en la lingvo de Zamenhof.

V. Timo pri malplivaloro rilata alfacileco.

Pli komplika solvo al problemo sentiĝas kiel pli valora ol facila solvo. Elekti la malfacilan kontentigas ian emon suprenmeti sin, kiu havigas sekurigan kaj komfortigan senton pri la propra graveco.

VI. Timo pri heterogeneco.

Tiu estas aparta formo de stato klasike konata per la nomo "diseriĝa angoro". Ĉar homo facile identigas sin al lingvo, Esperanto favoras projekcion sur ĝin de emocioj rilataj al la tuto de onia personeco. Nu, tiu sentiĝas, je nekonscia nivelo, kiel facile rompebla konstruaĵo farita el disaj, sinkontraŭdiraj eroj, ĉiam preta disfali. Kiel simbolo de io ne sufiĉe fortika ĉar kunmetita el tro malsamaj elementoj, Esperanto timigas.

VII. Timo pri malalt-niveligo kaj detruo.

Esperanto perceptiĝas kiel ŝosea rulpremilo, kiu pasante premados ĉion morta, platigante ĉiujn kulturajn diferencojn. Oni tiel projekcias sur la zamenhofan lingvon psikajn erojn apartenantajn ĉu al tio, kion Freud nomis mort-instinktoj (Freud, 1920), ĉu al la nekonscia afekcia nukleo, kiun Charles Baudouin nomis "aŭtomato" (Baudouin, 1950, pp. 225-229).

4. Konkludo: la funkcio de psikologia rezisto

La kialo de la emociaj reagoj notitaj komence de ĉi tiu studaĵo nun fariĝas pli klara: la koncemato timas. Lin teruras la ideo, ke oni forŝiros aŭ difektos sanktan trezoron radiantan funde de lia psiko per fea beleco, kiun nenio rajtas superi: la gepatran lingvon, simbolon de lia identeco. Simile al enĉambriĝinta birdeto, kiu, panik-trafita, ne ĉesas koliziadi al la fenestro, ne rimarkante pordon apude malfermitan, li ne havas la necesan serenecon por trankvile rigardi, kio, finfine, estas tiu Esperanto, kiu ŝajnas malsanktigi la koncepton mem pri lingvo. Li estas kaptita en infera [neelirebla] cirklo: por ĉesi timi, necesus rigardi alfronte la realon, sed por kuraĝi alfronti ĝin, necesus ne plu timi.

Tia maniero reagi, nelogika, sed tipa pri la homa psikologio, ne ekzistus sen la interveno de politikaj kaj sociaj faktoroj, kiujn la amaskomunikiloj grandigas kaj disvastigas, sed kiujn ĉi tie analizi estus neeble (mi ilin pritraktis aliloke, vd Piron, 1986, pp. 22-28 kaj 34-36). Ili ja supozigas subsojlan [sub-liman, subkonscian] influon kompareblan al tiu de reklamado kaj de politika propagando, bazitan sur nevola misinformado, kiu sin reproduktas mem, aŭtomate, jam unu jarcenton. Aliel ne eblus kompreni, ke infanoj kaj adoleskantoj preskaŭ neniam prezentas la apriore negativan reagon facile troveblan ĉe plenkreskuloj, dum ĉiuj psikologiaj elementoj funkciigantaj la defendmekanismojn ĉe ĉi-lastaj enestas ankaŭ en ili.

Manipulate de siaj nekonsciaj timoj, la dudekajarcentulo ne vidas, ke, antaŭ ol juĝi Esperanton, necesus studi aron da faktoj. Oni povas bedaŭri tion. Sed, laŭ historia perspektivo, montriĝas, ke tiuj reagoj havis pozitivan efikon. Tuja ĝenerala akceptado de la lingva embrio kunmetita de Zamenhof submetus ĝin al disstreĉiĝoj, el kiu ĝi ne eliĝus vivanta. Tiustadie, ĝi estis tro delikata, tro nekompleta. Gi bezonis sufiĉe longan vivperiodon en limigita, sed multkultura medio, por ke la necesaj alĝustiĝoj efektiviĝu, ke la signifkampoj [semantikaj kampoj] difiniĝu, ke korektiĝu la mankoj plej nature, per uzado.

Aliflanke, lingvaj rilatoj ĉiam estis rilatoj de potenculo al malfortulo. La ideo anstataŭigi ilin per egalecaj rilatoj, havigantaj al la plej malgrava lingveto la saman statuson kiel al la lingvo de ekonomiaj kaj kulturaj gigantoj, estis tro ŝoka, por ke la homaro povu senvunde adapti sin rapide al ĝi. Transformoj en la ĝenerala pensmaniero postulas malrapidan asimiladon.

El jarcento da defioj, da politikaj kaj intelektaj atakoj, Esperanto elmergiĝas rimarkinde forta, fleksebla, fajnigita. Ĝin karakterizas forte stampita personeco, same vigla kiel la franca en la tempo de Rabelais. Tiun fakton la plimulto el la homoj ankoraŭ neas, sed ĉiam apriore. Se aŭtoro baziĝas sur la studo de dokumentoj aŭ la observado de Esperanto praktike uzata, li agnoskas ties grandan viglecon. Se la socia kaj psikologia rezisto kontraŭ Esperanto longtempe ege fortis, ĝi aperas nun pli kaj pli spirmanka [malvigliĝanta, malfortiĝanta, perdanta sian triumfan superecon]. Ĉu ne simple, ĉar ĝi ĉesis plenumi sian funkcion?

REFERENCOJ

Accontini, Domenico (1984) "Les interventions" en Contri, Manlio "Eliminer la Tour de Babel", Bulletin europeen, 1984, 7.

Allen, Mark E.; Sibahi, Zakaria; kaj Sohm, Earl D. (1980) Evaluation of the Translation Process in the United Nations System (Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palaco de Nacioj: dokumento JIU/REP/80/7).

Arbaiza, M.D. (1975) Foreign Language Annals, 1975, 8.

Baudouin, Charles (1950) De l'instinct a 1'esprit (Parizo: Desclee de Brouwer).

Bausani, Alessandro (1981) "L'esperanto, una lingua che funziona", Affari sociali internazionali, 1981, 1, represita en L'esperanto (Pizo: Edistudio, 1982), pp. 32-36.

Burney, Pierre (1966) Les langues internationales (2-a eld., Parizo: Presses universitaires de France).

Cingria, C.-A. A propos de la langue esperanto dite langue universelle (Ĝenevo: Voile latine), ne-datita broŝuro, klasita ĉe n-ro ESP-366 en la Centro por

dokumentado kaj studado pri la lingvo interaacia, Urba Biblioteko, La Chaux-de-Fonds, Svislando).

Freud, Anna (1937) The Ego and the Mechanisms of Defense (Londono: Hogarth).

Freud, Sigmund (1920) Jenseits des Lustprinzips (volumo n-ro 18 de la Kompleta Verkaro, Londono: Hogarth). G.P. (1985) "Ciceron est mort, vive Donaldus Anas" Vingt-Quatre Heures, 25-a de marto 1985.

King, C.E.; Bryntsev, A.S.; kaj Sohm, E.D. (1977) The implications of additional languages in the UnitedNations System (Novjorko: UN, dokumento A/32/237).

Kiotaro Deguti (1973) My travels in Esperanto-land (Kameoka: Oomoto).

Laird, Charlton (1957) The Miracle of Language (Novjorko: Fawcett).

Lord, Robert (1974) Comparative Linguistics (Londono: English Universities Press). Malherbe, Michel (1983) Les langages de l'humanite (Parizo: Seghers).

Martinet, Andre (1967) Elements de linguistique generale (Parizo: Armand Colin).

Martinet, Andre, red. (1968) Le Langage (Parizo: Gallimard).

Piron, Claude (1980) "Problemes de communication linguistique aux Nations Unies et dans les institutions apparentees", Language Problems and Language Planning, 1980, 4, 3 (fall), pp. 224-237.

Piron, Claude (1984) "Contribution a l'etude des apports du yiddish a 1'esperanto", Jewish Language Review, 1984, 4, pp. 15-29.

Piron, Claude (1986) "Esperanto: l'image et la realite", Cours et etudes de linguistique contrastive et appliquee, n-ro 66 (Parizo: Universite de Paris VHI-Vincennes).

Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna: Regulo-Perez).

Wells, Peter (1987) en "Letters — Aspiring to Esperanto", Time, 24-a de aŭgusto 1987, p. 3.

Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26E (1988)

Interparolo kun Claude Piron, verkisto esperanta

Claude Piron, vian famon de poeto kaj verkisto oni konas de Brazilo ĝis Mongolio, de Litovio ĝis Japanio, fakte en la tuta mondo, tamen kie vi loĝas, en franclingva Svislando, neniu aŭdis pri vi. Kiel klarigi tiun paradokson?

Min konas kiel verkiston nur tre malgranda nombro da homoj, sed estas vere, ke ili troviĝas en pli ol cent landoj.

Kiel tio eblas?

Tute simple, mi verkas en Esperanto. La esperantlingva komunumo similas al diasporo. En unu difinita loko troviĝas nur malmultaj homoj, povas esti eĉ nur unu, sed da tiaj lokoj estas multege, disvastigitaj tra la tuta mondo. Tiuj homoj ŝatas legi. Jes ja, en iuj landoj, kie multaj homoj scipovas Esperanton, kiel Ĉinio kaj Rusio, libroj eldonitaj en Okcidento estas ne akireblaj. Sed sufiĉas, ke okcidentano donacu unu, por ke ĝi trovu multajn legantojn, kiuj cirkuligas la verkon inter si.

Kial diable en Esperanto vi decidis verki?

Ĉar mi amas tiun lingvon. Ĝi estas amuza, riĉa, ege esprimplena, tamen tre simpla. Mi amas la francan, sed Esperanto ebligas al poeto diri ĉiaspecajn aferojn, kiujn ne eblas diri nialingve. Ĉe ni la herbejoj verdoient (verdas) kaj la fajroj rougeoient (ruĝas), sed lago ne rajtas "bleu-oyer" (blui), nek nebulo "grisoyer" (grizi). France oni povas mirinde kanti, sed ne "violoner bellement' (bele violoni). Kaj kion diri pri vortoj, kiaj "amikumi", kion ni france priskribu per "savourer le plaisir d'une amitie", "avoir la joie d'etre entre amis", "se sentir bienparce qu'on est amis et que l'amitie se manifeste" ! La franclingvaj esprimoj ĉirkaŭiras la aferon, neniu el ili estas preciza kaj ĝusta traduko; tamen temas pri travivaĵo tute kutima, kiun konas ĉiuj personoj havantaj bonajn kamaradojn.

Kiam vi ekverkis en Esperanto?

Dekkvarjaraĝe, travivinte malfacilegaĵojn, kiujn io en mi volis esprimi poezie, por liberigi min de iu psika premo. Montriĝis, ke mi sukcesas pli facile en Esperanto ol en la franca. Fakte, ekde kiam mi lernis Esperanton, 12-jaraĝe, mi tenis taglibron tiulingve.

Kaj kion vi verkas nuntempe?

Tre diversajn ĝenrojn. Mi publikigis poemaron, serion de detektivromanoj, esean libron, fantastan romanon ne vere sciencfikcian, sed iom similan, kurson pri la strukturiĝo de personeco (mi estas psikologo-psikoterapiisto), kelkajn librojn por komencantoj, multajn novelojn, kaj eĉ kurson de Esperanto, kiu estas speco de polica intrigo. Tiu malgranda libro havis mirigan sukceson. Mi devis sendigi ĝin en tanzanian rifuĝejon, kie homoj el malsamaj etnoj kaj landoj decidis eklerni Esperanton por interkompreniĝi. Aperis multaj pirataj eldonoj de tiu verko, precipe en eks-Jugoslavio, Rusio, Irano, Ĉinio.

Kial vi uzis la pseŭdonomon "Johan Valano"?

Kiam mia unua romano publikiĝis, mi pensis, ke, se mi uzos la veran nomon, la personoj, kiuj konas min, ne estos sinceraj en siaj komentoj pri la libro, simple pro kutima ĝentileco. Kaj mi vere deziris scii, kian impreson ili ricevis pri ĝi. Mi do uzis pseŭdonomon. Sed ne efikis longe, ĉar Claude Gacond divenis, kiu kaŝiĝas sub tiu pseŭdonomo, kaj diris sian opinion en programo de Svisa Radio Internacia, kiu

tiutempe elsendis en Esperanto. Nu, ne tre gravas. Mian romanon Tien mi publikigis ankaŭ kun tiu pseŭdonomo, ĉar mi intencis francigi ĝin kaj proponi ĝin al franca eldonejo. Se mi uzus mian veran nomon, eble la eldonisto ne kredus, ke la verko estas originale verkita en Esperanto. Kaj plaĉas al mia humursento la ideo vidi sur libro "de Johan Valano, tradukita el la esperanta originalo fare de Claude Piron".

Ĉu la libro aperis france?

Ne. Mi preskaŭ finis la tradukon, sed mi disponas por tio malmulte da tempo. Kaj krome mi proprasperte scias, kiel malfacile estas interesi eldonejon al tia projekto, se la verkisto ne estas konata.

Ĉu vi kredas ke Esperanto havas estontecon?

Ĝi nepre havas estantecon, kiun mi persone tra alte taksas. Estas agrable renkonti homojn el ĉie sen lingva problemo, ricevi leterojn de legantoj, eĉ tre kritikemaj, el ĉiuj regionoj de la mondo. Jes, mi kredas, ke ĝi havas estontecon. Mi relative bone regas la anglan (mi estis tradukisto antaŭ ol iĝi psikologo), sed la rilato efikeco/peno estas tiom pli favora al Esperanto, ke certe la homoj finfine konscios pri tiu supereco. Lingve, Eŭropa Unio troviĝas en senelirejo ek de kiam ĝi plivastiĝis. Aŭ ĝi rezignos demokration kaj havigos al kelkaj lingvoj privilegian statuson perfidante siajn bazajn principojn, aŭ ĝi enŝovos sin en labirinton da malfacilaĵoj. Kun la dudek lingvoj teorie egalrajtaj ekde 2004, ekzistas 380 lingvaj kombinoj, por kiuj, ekzemple en Eŭropa Parlamento, oni devas prizorgi tradukadon kaj interpretadon! La racio finfine triumfos. Sufiĉas ĉeesti tutmondan kunsidon en Esperanto por vidi, kiel bone la komunikado tie funkcias. (1)

Ĉu vi ne kredas, ke la angla definitive venkis?

Ne. Ĝi kreas lingvan rompon, kiu estas ankaŭ socia rompo. Ĉiuspecaj homoj kapablegaj, inteligentaj, kompetentaj pri sia fako, sed lingve mallertaj aŭ ne havintaj la tempon funde studi la anglan estas forŝovataj favore al anglalingvanoj aŭ al personoj, kiuj ĝuis kondiĉojn escepte avantaĝajn por bone ellerni la anglan. En tio estas situacio potence eksplodema, ne sen rilato al tio, kio bolas en la tutmondaj socialaj forumoj, kies unua okazis en Porto Alegre. La elitoj, kiuj bone regas la anglan, manifestas arogantecon ofte malbone toleratan, ekzemple en latina Ameriko. La angla estas unu el la lingvoj malplej bone adaptitaj al internacia uzado pro siaj senlogika skribmaniero kaj grandega vortostoko (la flank-ĉe-flanka ekzisto de freedom kaj liberty, fraternal kaj brotherly, read kaj peruse kaj miloj da similaj duoblaĵoj estas riĉeco por la anglalingvanoj, sed kompliko por la resto de la monda loĝantaro, kiu funkcias tre bone lingve havante nur unu vorton por ĉiu el tiuj konceptoj). Krome ĝenas la prononco. Aŭskultu la popolojn de la mondo: ĝermanoj, slavoj, ĉinoj, hindoj, bantuoj, ĉiuj havas en sia lingvo vokalon kun klara sono: a. Nu, tiu vokalo ne ekzistas en la angla. La kvin bazaj vokaloj troviĝas puraj en preskaŭ ĉiuj lingvoj, sed ĝuste ne en tiu de Shakespeare kaj de G.W. Bush. Kial la tuta mondo konformu sin al la

anglosaksoj, dum tiuj estas eta malplimulto (malpli ol 6 elcentoj el la monda loĝantaro)? Tio kontraŭas same al sana prudento, kiel al demokratia spirito. Mi amas la anglan, sed mi havus neniun ŝancon sukcesi se mi verkus anglalingve. Lingvo estas la materialo, kiun verkisto uzas, kaj nur denaskulo ĝin sufiĉe perfekte regas por kapabli verki je sufiĉe alta nivelo arta. La sola escepto estas Esperanto, kiu pro kialoj neŭropsikologiaj, estas funde regebla, kiu ajn la origina popolo. Ekzistas esperantlingvaj verkistoj kiel Miyamoto Masao kaj Konisi Gaku, kiuj apenaŭ forlasis sian naskiĝlandon Japanion, sed kies lingvaĵo estas rimarkinda. La ekvivalento ne ekzistas en la angla.

Sed ĉu interreto ne definitive definitive certigis la venkon de ĉi-lasta?

Tute ne. Ĝi ne ĉesas tie malprogresi. Mi ne disponas freŝdatajn ciferojn, sed laŭ eksterpoloj kalkulitaj antaŭ kelkaj jaroj la anglalingvanoj prezentus per si en 2005 malpli ol 28,6 elcntojn el la uzantaro. Esperanto pli kaj pli ĉeestas en interreto. Plenaj libroj elŝuteblas el diversaj retejoj. (2) Multaj junuloj lernis la lingvon rete. (3) Kaj ekzistas vere mondskalaj diskutgrupoj en Esperanto, en plej diversaj kampoj.

Esperanto estas subtenata de neniu ŝtato, de neniu internacia entrepreno. Ĉu ĝi kapablas postvivi?

Jam antaŭ 115 jaroj oni anoncis ĝian baldaŭan morton, sed sen subvencioj, sen investantoj, sen sponsoroj, malgraŭ la malestimo de la potenculoj kaj ve! de la intelektularo, ĝi postvivis multajn politikajn reĝimojn, multajn antaŭjuĝojn, multajn modojn. Ĝi montriĝis pli fortika ol Swissair kaj Sabena. Subtenate de neniu, ĝi ne postvivus, se ĝi ne respondus al profunda bezono kaj ne havus la kvalitojn necesajn por respondi al ĝi. Ĝi plu daŭros, eĉ se nur en marĝena frakcio de la loĝantaro. La angla estas mondskale la lingvo de praktikaj aĵoj kaj de mono. Esperanto estas la lingvo de la koro. Eble mi eraras, sed mi vetas je la koro.

Tiuteme vidu "Lingva Komunikado : Kompara esploro farita surterene"

Ekzemple, http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html

Multnombraj elektoj ĉe www.esperanto.net kaj ĉe www.lernu.net

Malgusta kompreno pri Esperanto ce iuj lingvistoj

Studante diversajn aspektojn de interkultura komunikado, Claude Piron ekkonsciis, ke profesiaj lingvistoj ofte havas pri Esperanto ideojn ne akordajn kun la realo

Lingvistoj ne interesiĝas pri konvenciaj, t.n. internaciaj lingvoj.

Tio estas malprava ĝeneraligo. La lingvistika kampo estas tre vasta kaj multaj lingvistoj interesiĝas pri tiu fako el ĝi, kiun ili nomas "interlingvistiko".

La ideo mem, ke senpopola lingvo naskita en la cerbo de unu persono povas funkcii

kiel alia lingvo, estas senesperige naiva.

Tio ne estas la impreso, kiun oni ricevas, se oni observas la lingvon en la praktiko. En landoj kiel Pollando, Hungario, Finnlando, Litovio, Rusio, Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Brazilo, kaj multaj aliaj Esperanto bonege funkcias, ĝi montriĝas ofte utila en urbetoj, kie la angla neniel helpas. Ankaŭ en Francio, cetere. Mi konas usonanojn kiuj tie konstatis, ke en eta urbo la angla utilas al nenio. En multaj landoj, Esperanto ebligis al mi renkonti lokanojn, kun kiuj la plimulto el la eksterlandanoj neniam havas kontaktojn, kaj ĝisfunde diskuti pri vasta aro da temoj kun multe pli granda facilo kaj komforto ol per iu ajn alia lingvo. Tamen mi travojaĝis la mondon, i.a. kiel profesia tradukisto. La ideo komuniki per Esperanto ne estas pli naiva ol la ideo uzi retpoŝton. Ĝi estas komunikilo, kiu prezentas multajn avantaĝojn kompare kun aliaj, kaj kiu ne bezonas uzebli en ĉiu familio de la mondo por valori la etan investon tempan kaj penan, kiun ĝi postulas. Mia sperto estas, ke la rilato efikeco/kosto estas nete pli favora ĉe Esperanto ol ĉe la angla.

Tia lingvo nur spegulas okcidentan imperiismon.

Se oni ekzamenas la publikigaĵojn aperantajn en Esperanto aŭ se oni havas kontaktojn tiulingve, oni malkovras, ke tiu ideo estas pure kaj nure antaŭjuĝo. La plimulto el la Esperanto-uzantoj lernis la lingvon precize por disponi komunikilon sendependan de ĉia potenco politika, ekonomia, ideologia aŭ alia, lingvon tute liberan je potencorilatoj, je premrilatoj se vi preferas. Esperanto ne naskiĝis en okcidento, ĝi ne estas tie tre disvastigita kaj ĝiaj lingvaj trajtoj faras ĝin lingvo tre diferenca de la okcidentaj, tiagrade, ke estus malfacile defendi vian ideon surbaze de objektiva analizo de la faktoj. Nur la vortradikoj (sed ne ilia semantika enhavo, kiu rezultas el ĉirkaŭ 120 jaroj da interagado inter homoj kun ege diversaj gepatraj lingvoj) estas plejparte okcidentaj, sed neniu serioza esploranto fondos sian juĝon sur tia supraĵa lingva trajto. La leksiko de la plimulto el la karibaj kreolaj lingvoj multe pli radikas en

okcidento ol la esperanta. Kiam tia kreola uziĝas en interkulturaj interŝanĝoj, ĉu vi vidas en tio speguladon de okcidenta imperiismo?

Vidante la aspekton de Esperanto, oni tuj ekkonscias, ke ĝia(j) kreanto(j) havis neniun ideon pri la strukturado de la diversaj lingvoj.

Kiuj aliaj lingvoj? Kiel mi montris en mia artikolo "Esperanto: European or Asiatic Language?" (Esperanto Documents n° 22, Rotterdam: UEA, 1981), Esperanto havas pli da komunaj trajtoj kun la izolaj lingvoj ol kun la aglutinaj aŭ fleksiaj. En Esperanto, kiel en la ĉina, oni derivas "mia" el "mi" kaj "unua" el "unu" (mi > mia, unu > unua), sed ne tiel funkcias la turka, nek la hungara, nek iu ajn hindeŭropa lingvo. En neniu hindeŭropa lingvo oni disponas tian senliman serion, kiel la serio samlandano, samrasano, samlingvano, kiuj respondas al la ĉinaj vortoj tongguo, tongzu, tongyu; por esprimi tiujn konceptojn oni devas ĉu uzi vortojn, kiujn oni ne rajtas mem formi, kiel compatriote fellow citizen, ĉu uzi plurvortan esprimon: personne de la meme race, personne parlant la meme langue , somebody from the same race, a person with the same language. En la ĉina oni ne devas lerni apartan vorton por esprimi la ideon, kiun esprimas la franca "coreligionnaire", la angla "coreligionist", oni aplikas tute pretan skemon: tongjiao; same oni faras en Esperanto: samreligiano. El struktura vidpunkto Esperanto ne havas multon komunan kun la okcidentaj lingvoj.

Lingvo kiel Esperanto estas por neeŭropano ne pli facila ol la franca aŭ la angla.

Vian aserton kontraŭdiras mia sperto. Mi ĉeestis diskutojn en Esperanto en orienta Azio inter ĉinoj, japanoj, vjetnamoj kaj koreoj en tempo, kiam mi faris esploron pri la lingvo. Mi komparis internacian komunikadon laŭ la diversaj sistemoj uzataj por interkompreniĝi : samtempa interpretado, sekva interpretado, angla, Esperanto. Kadre de tiu enketo mi demandis al la koncernatoj, kiom da tempo ili bezonis por akiri la nivelon, kiun ili havis, jen en Esperanto, jen en la alia lingvo, kiun ili uzis. La plimulto el tiuj azianoj, kiuj pene kaj hezite esprimiĝis angle, tiagrade, ke ili ofte estis apenaŭ kompreneblaj, diris, ke ili dediĉis pli ol 2000 horojn al ĝia studado; kiuj esprimiĝis en Esperanto, tiuj studis ĝin mezume dum 200 horoj. Sed ilia lingva kompetenteco estis nete pli alta, laŭ iu ajn kriterio: facileco, precizeco, ekzakteco, spontaneeco, nuancemo, humuro, ktp. Vi evidente bazas vian opinion sur eraraj donitaĵoj. [Vidu sekcion 2.1 de mia esplorraporto "Esperanto - L'image et la realite", Cours et Etudes de Linguistique contrastive et appliquee n-ro 66 (Parizo: Institut de Linguistique appliquee et de didactique des langues, Universite de Paris-8, 1987), kaj mian verkon Le defi des langues (Parizo: L'Harmattan, 1994), ekzemple ĉe paĝoj 243-254, pri kiu vi trovos recenzon en Language in Society, 26 (1), 143-147, 1997].

Homoj, kiuj proponas lingvojn, kia Esperanto, nepre kredas je la mito, ke lingvo

estas aŭ povas esti logika.

Ne, sinjoro. Estas vere, ke la argumenton pri logikeco ofte uzas la advokatoj de Esperanto. Sed ĉiu serioza lingvisto scias, ke lingvo ne konfuziĝas kun la bildo, kiun la parolantoj havas pri ĝi. Kio klarigas la bonan funkciadon de Esperanto, kaj ĝian lernfacilecon, kia ajn la gepatra lingvo, tio estas universala leĝo neŭropsikologia, kiu igas la cerbon ĝeneraligi al la tuta lingvo ĉiun trajton antaŭe mense registritan. Tiun funkciadon de la cerbo estas facile evidentigi per la lingvaĵo de infanoj kaj la eraroj de fremdlingvanoj. Ĝi ne rilatas al logiko. Pro tiu apartaĵo estas ege pli agrable uzi Esperanton ol iun ajn eŭropan lingvon, el kie ajn devenas la parolanto. En la okcidentaj lingvoj oni ne rajtas ĝeneraligi la strukturojn. Lernanto de la angla, kiu rimarkis strukturon ŝajne regulan en farm > farmer kaj report > reporter ne rajtas ĝeneraligi ĝin al fish > fisher; (oni diras fisherman) aŭ al tooth > toother (oni diras dentist). Sed ĝeneraligo de lingva ero (ĉi tie de la sufikso) estas la normo en Esperanto: farm' > farmisto, raport' > raportisto, fiŝ' > fiŝisto, dent' > dentisto.

Ĉiufoje, kiam mi devas paroli angle, mi bedaŭras, ke tiulingve, kiel en ĉiuj aliaj okcidentaj lingvoj, mankas tiu rajto ĝeneraligi. La lastan fojon, kiam mi devis esprimi min en la angla, mi eraris, kiam mi volis uzi la verbon to cost parolante pri pasinta tempo; mi diris costed anstataŭ cost; same mi diris ununderstandable anstataŭ incomprehensible, mi prononcis indict kun /ikt/ kvazaŭ tiu vorto rimus kun derelict, depict, convict dum mi devus prononci kun /ajt/ kiel en right, kaj mi ne plu memoris, kiun silabon akcenti en alternative kaj monitoring. Alivorte, mi sentas min ĉiam handikapita en la angla, neniam en Esperanto, ĉar en ĉi-lasta lingvo similaj problemoj neniam prezentiĝas: ili ne ekzistas pro la absoluta reguleco de la sistemo, pro kohero komparebla al la tiu de la metra sistemo.

La personoj, kiuj proponas t.n. internaciajn lingvojn, kredas, ke la lingvoj ne modifiĝas aŭ almenaŭ, ke oni povas regi ilian evoluon.

Vi malpravas. Mi defias vin citi dokumenton el la esperantista komunumo, kiu defendus tiun absurdan aserton. La plej multaj uzantoj de Esperanto bonege scias, ke la lingvo evoluas. Ĉiu lingvo ŝanĝiĝas, se ĝi estas uzata. Kaj Esperanto estas konstante uzata, en speco de diasporo. Estas eraro konfuzi la nun uzatan lingvon kun la projekto de Zamenhof, sur kiu ĝi baziĝas. Amiko lingvisto, Jouko Lindsted, kiu estras la prilingvan departementon de la lingvoj slavaj kaj baltaj en la Universitato de Helsinko, mastrumas la liston de interretaj interŝanĝoj "Denask-L", en kiu partoprenas membroj de familioj, kie Esperanto estas la ĉiutaga lingvo, kaj do la gepatra lingvo de la infanoj. Sufiĉas sekvi tiujn interŝanĝojn kaj kompari ilian lingvaĵon kun tiu de similaj tekstoj publikigitaj antaŭ la dua mondmilito aŭ kun tekstoj el la 19-a jarcento por konvinkiĝi sen iu dubo, ke la lingvo neniam ĉesis evolui, ne pro premo de ia instanco, sed nature, kiel ĉiu alia lingvo, pro la uzado. Tiuteme, vidu mian artikolon A

few notes on the evolution of Esperanto (Klaus Schubert, red. Interlinguistics, n° 42 de la serio Trends in Linguistics, Berlin, New York: Mouton de Gruyter , 1989, pp. 129-142 (versio iomete malsama alireblas rete sub la titolo "Evolution is proof of life").

Por mi estas evidente, ke esploroj sciencaj, objektivaj, raciaj same gravas en lingvistiko kiel en aliaj fakoj. Sed, ho ve!, ŝajne multaj lingvistoj ne konscias, ke antaŭ ol eldiri juĝojn pri Esperanto, indus preni magnetofonon, ĉeesti renkontiĝojn de homoj parolantaj tiun lingvon, viziti familiojn, kies ĉiutaga lingvo ĝi estas, analizi la surbendigojn de konversacioj aŭ de diskutaj kunsidoj, kaj ĉiuspecajn dokumentojn publikigitajn aŭ skribitajn (skriba korespondado estas tre interesa el lingvista vidpunkto); unuvorte fari tion, kion faras serioza lingvisto deziranta esprimi validajn juĝojn pri iu ajn lingvo bantua, filipina aŭ alia.

La nombro da eraraj asertoj, kiujn oni trovas pri Esperanto en verkoj lingvistikaj, estas giganta. La sama rimarko, cetere, validas pri la ĉina (vidu mian artikolon "Le chinois : Idees re^ues et realite".) La malakordo inter lingvistaj asertoj kaj kontrolebla realo estas des pli bedaŭrinda, ĉar la misinformantoj estas perfekte sinceraj. Ĉu tio ne suspektigas la ekziston de soci-lingvistika fenomeno, kiun estus interese esplori?

Eldiroj kolektitaj deDonald Harlow

Esperanto, ĉu verko de Dio ?

La kriterioj

Kiu provas grimpi supren direkte al Dio, tiu survoje renkontas sekvon de plej diversaj tentoj kaj miraĝoj. Feliĉe abundas kriterioj por distingi ion dian disde delogo bremsa aŭ instiga al malbonfaro. Se realaĵo devenas de Dio, ĝi neniam estos pure materia. Ĝi strebos al amo, respekto, interkompreniĝo. Ĝi ne serĉos la aprobon de snoboj kaj potenculoj, sed al humiluloj ĝi havigos profundajn ĝojojn radikantajn pli en esto ol en havo. Ĝian disradiadon kaŭzos ĝiaj internaj kvalitoj, ne aranĝoj eksteraj. Senmanke rigora, ĝi neriproĉeble koheros, tamen dissendante etoson de mildakoreco. Ĝi venkos barojn kaj malamikojn sen iam ajn uzi perforton aŭ premadon. Ĝi estos diskreta. Simpla kaj modesta, ĝi montriĝos efika en sia kampo sen iam ajn esti facileca solvo: ĝi nepre postulos ian fortostreĉon.

Origino kaj elformado

Esperanto respondas al tiuj kriterioj. Ĝin naskis sufero de infano, sufero fontanta el la malamo kaj maltoleremo, kiuj bolis en la kvar etnaj grupoj formantaj en la jaroj 1860-aj la loĝantaron de Bjalistoko: poloj, judoj, rusoj kaj germanoj. Kvar lingvoj, kvar alfabetoj, kvar defendemaj sentoj de supereco, kvar religioj, kvar fontoj de malamikeco diskrucumis la animon de la juna Zamenhof, kaj tra tiu sufero la inspiro pasis.

Lia celo: ebligi al komunumoj kulture apartigitaj interkomuniki konservante la proprajn identecon, lingvon kaj dignon. La rimedo: pontlingvo tiel bone adaptita al la psikoneŭrologiaj leĝoj de spontana esprimado, ke ĝi estos samtempe multe pli simpla kaj multe pli riĉa ol la etnaj lingvoj. Lia genia ideo: proponi al la homaro ne tute pretan lingvon, sed embrion konceptitan por nature plu evolui sub influo de uzado. Zamenhof lanĉas ĝermon, tre viveman, jes ja, sed povantan iĝi vigla planto nur, se ĝi trovos favoran grundon, kiu nutros ĝin per siaj enhavoj. Modesta, li fidas la vivon kaj prezentas sin kiel d-ro Esperanto, "doktoro, kiu esperas".

El homa vidpunkto la "Internacia Lingvo de D-ro Esperanto" havis neniun ŝancon prosperi. La unuan broŝuron rifuzis ĉiuj eldonistoj, la aŭtoro devis publikigi ĝin proprakoste. Li estis malriĉa kaj nekonata, vivanta en provinca urbo en provinca lando en tempo (1887), kiam ĉio atentinda fontis el Parizo. La intelektularo, eĉ ne rigardinte la projekton, deklaris ĝin ridinda. La lingvon subtenis neniu ŝtato, neniu politika movado, neniu komerca asocio, neniu prestiĝa akademio scienca aŭ literatura, neniu financa fonto. Ĝi alportis materian profiton al neniu. Ĝi ofte estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj (de la caro, Stalino, Hitlero, Salazar, Kim Il Sung...). Antaŭ la Goliato, kia estis la franca en 1900, kia estas la angla en 2000, kion kapablus fari tiu eta Davido malriĉa, porĉiame rezigninta la sinturnon al perforto?

La ĝermo tamen trovis grundon favoran por kreski kaj maturiĝi. Jam en 1902 listo de uzantoj enhavas adresojn en Islando, Ĉinio, Brazilo, Turkio, Mongolio, Madagaskaro (iu s-ro Ravelojaona: ne eŭropano) kaj en multaj aliaj landoj, kvankam ne kompreneblas, kiel tiu disvastiĝo okazis tiel rapide. Uzate, la embria komunikilo transformiĝis en lingvon vivantan, kiu iom post iom naskis kulturon kun ties poetoj, historiistoj, kanzonoj, tradicioj ktp. Kun la diskreteco tipa pri ĉiu aŭtenta spirita verko, senzorga pri la ironio de bombastuloj, ĝi iom post iom kovris la mondon per malmulte videblaj sed ege fortikaj retoj de amikeco, solidareco kaj konkreta idealo. Tiuj retoj senĉese disvolviĝis. Ilia kresko, malrapida sed konstanta, atestas, ke Esperanto respondas al bezono. Certe, temas parte pri aspiro al lingvaj libereco kaj kreemo. Sed ĉu ne ankaŭ pri la sopiro renkonti Aliulojn en plena senbareco? Kiu diras, ke la deziro sin senti samterene kun tiu, kiu venas de aliloke, ne estas multe pli forta ol imagas lingvistoj, politikistoj kaj vendistoj de la angla?

Rigoro kaj libereco

En Esperanto oni sentas sin bone, ĉar oni estas libera: la atento koncentriĝas sur tio, kion oni volas diri, kaj ne, kiel en aliaj lingvoj, sur formaj komplikaĵoj. Ke Esperanto malhavas la arbitrajn trudojn, kiuj konstante ĝenas glatan sin-esprimadon alilingve, tion kaŭzas la absoluta rigoreco de ĝiaj kelkaj reguloj. Oni neniam dubas pri

la prononco. Oni neniam eraras pri pluralo, akcento aŭ deklinacio. Oni neniam fuŝas la formadon de vorto el alia. Esceptoj ne ekzistas. Tiu certeco naskas senton de sekureco sen ekvivalento en aliaj lingvoj. Esperanto tiel transcendas la kontraŭstaron inter rigoro kaj libero. Same ĝi transcendas la kontraŭecon inter racio kaj sento. Ja la senmanka kohero de la lingvo, ĝia racieco, estas la faktoro, kiu ebligas al la Esperantoparolanto esprimi siajn sentojn tute spontane kaj nuance. Egas la kontrasto kun aliaj lingvoj interkulture uzataj, en kiuj emocian esprimon inhibas la multaj gramatikaj esceptoj kaj leksikaj absurdaĵoj, kiuj ĝenas la glatan fluon de l' vortigo.

Etoso kaj pensmaniero

La kunvenoj okazantaj en Esperanto ĝenerale karakteriziĝas per varma kaj gaja etoso, en kiu oni spertas impreson de akceptiteco, de aneco en planeta frataro, de respekto por la aliulo tia, kia li estas. Tiu sento de renkontiĝo je profunda nivelo inter tre malsamoriginaj personoj estas propra al la mondo de Esperanto. En ĉiu alia interkultura renkontiĝo la elekto de privilegia lingvo fermas la pordon al multaj, inhibas parton de la ĉeestantoj kaj instalas inter ĉiuj la filtron de tiu aŭ alia kulturo, kiu malhelpas dialogi senpere-senĝene de animo al animo.

Ĉar la praktiko de Esperanto liberigas de la etn- aŭ klascentra kondiĉado kreita de la nacia kaj socia ĉirkaŭo, ĝi havigas specife homan rigardon al la ekzisto, netroveblan en aliaj medioj. Paradokse, ĝi samtempe pli bone ebligas alte taksi la lokajn radikojn, la individuan enkorpiĝon en difinitaj koordinatoj spacaj kaj tempaj, dum ĝi forigas la sentojn de supereco aŭ malsupereco, kiuj tiel ofte fiksiĝas al etna aŭ socia identeco. Tutmonde, Esperanto estas la lingvo, en kiun tradukiĝas plej multe da kantoj. Tiun intensan traduklaboron klarigas du faktoj : homoj amas sian kulturon, amo nature emas disradii. Lokanoj do ŝatas diskonigi sian lokan kulturon kaj kundividi kun alilokanoj siajn kulturajn riĉojn.

Laŭnatura funkciado

Kiel ĉiu alia idiomo Esperanto estas frukto de la homa lingva kreemo. El psikologia vidpunkto ĝi estas pli natura ol la plimulto el la lingvoj. La fakto, ke, angle, estas malĝuste dire foots ("piedoj", oni devas diri, neregule, feet) aŭ I comed ("mi venis", ĝuste: I came)) aŭ, france, si j'aurais ("se mi havus", devus esti si j'avais)les chevals ("la ĉevaloj", anst. les chevaux) havas nenion komunan kun naturo: ĉiuj infanoj, tute nature, komence uzas tiajn formojn. La samon oni povas diri pri la fremdlingvano, kiu diras, angle, I hardly worked kredante, ke li diras "mi pene, fortostreĉe laboris", dum li fakte diras "mi apenaŭ laboris": li formas la adverbon laŭ la reflekso, kiun Naturo enmensigis al li. Simile faras la multegaj nefranclingvanoj, kiuj uzas irresolvable ("nesolvebla") anstataŭ insoluble. Ili faras nenion alian ol apliki la programon, kiun Sinjorino Naturo enskribis en la homan cerbon. En la angla, en la franca, tiu natura movo rezultigas eraron; en Esperanto ĝi rezultigas la ĝustan formon: pena > pene ; ne eblas solvi > ne-solv-ebla.

La fakto, ke kvarjara infano dulingva Esperanto/ franca parolas ĝuste Esperanton kaj ankoraŭ tre malperfekte la francan, estas bonega pruvo pri tio, ke la lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la zamenhofa projekto, enhavas nenion kontraŭnaturan, male al kalumnio ofte ripetata. Cetere, kiel eblus klarigi, ke mezuma plenkreskulo post ses monatoj havas en esperanto esprimkapablon atingitan, en alia fremdlingvo, nur post ses jaroj da studado, se la lingvo ne sekvus de tre proksime la naturajn leĝojn de pensovortigado? Kion ajn kritiku la kontraŭuloj, Esperanto estas lingvo natura.

Konkludo

La babela rakonto montras al ni dispartiĝon de la homaro en malamikajn grupojn, kiuj izoliĝas unu de la alia. Kontraste, Esperanto, tia, kian oni povas travivi ĝin hodiaŭ, (1) proponas facilan, agrablan, ĝojdonan pasejon tra la muregoj, malantaŭ kiuj la popoloj retiriĝis. Junuloj, infanoj, virinoj, viroj, jen simplaj manlaboristoj, jen universitate diplomitaj (la Esperanta loĝantaro nombras dekon da Nobelpremiitoj), konservante la proprajn ecojn kaj radikojn, dialogas je nivelo aparte profunda en renkontiĝoj, en kiuj neniam iu ajn trudas sian lingvon, do sian pensmanieron, al iu alia, tiel ke en tiu mondo neniu iam ajn sentas sin fremdulo.

Signife estas, ke la negativajn juĝojn pri Esperanto eldiras nur personoj, kiuj ne konas ĝin proprasperte. La spirita riĉo, kiun portas kun si la esperantlingva aliro al alikulturuloj, postulas realismon kaj humilecon. Realismi: nur realistoj scias, ke neniun fremdan lingvon oni povas uzi je la nivelo de perfekta regado kaj nuancosento, kiu nepras, se oni volas sperti homan, kor-al-koran renkontiĝon laŭ la plej vera senco de la vorto. Humili: se oni ne rezignas la antaŭjuĝojn kaj la pretendon, kiun ofte arogas al si la homa intelekto, povi juĝi antaŭ ol fronti al la faktoj, oni ne profitos de la proponita riĉeco : ĝi ja disponeblas nur al tiu, kiu - humile - kapablas distingi, kion li nescias, disde tio, kion li scias efektive.

Kiu aliros la socilingvan fenomenon "Esperanton" laŭ spirita perspektivo, tiu nepre konkludos, ke Zamenhof estis inspirita de supre, de tre alte, fakte, kaj ke ankaŭ tiujn, kiuj surbaze de lia verko, kontribuis al la forĝado de la lingvo vigla kaj kolora, kia Esperanto estas nun, animis la Spirito.

Ĉu ne strange, ke pro la hazardo de la liberaj er-kombinoj amen tiulingve signifas "direkte al amo" (am-, -en), ke dialogo, vortludas kun dia logo (allogo fare de Dio), aŭ ke kiam Jesuo diris, ke li estas "la vojo, la vero, la vivo" (Jn, 14, 6), tio formas en Esperanto formulon, al kiu aliteracioj kaj ritmo (2) havigas la frapforton de originala frapfrazo tiagrade, ke, kompare, tradukitaj ŝajnas la versioj aramea, hebrea, greka kaj latina?

(La francan retejan tekston esperantigis Leo De Cooman, la tradukon reviziis la

aŭtoro de la originalo)

Informoj: www.esperanto.net,www.esperanto-panorama.net. Pasporta Servo: tejo.org/ps/

La vortakcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

Esperanto taŭgas kiel jura lingvo

Laŭ EU la ĉefa manko de Esperanto estas ĝia neprecizeco. Almenaŭ tiel ŝajnas laŭ la nova prilingva retejo de EU, kiu konstatas ke "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj". Claude Piron laboris kiel tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Li pro siaj propraj spertoj opinias ke Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj - sed ke ja necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.

Ĉu Esperanto estas sufiĉe preciza por juraj celoj? Miaopinie jes, tiom, kiom aliaj lingvoj. Mi de tempo al tempo prizorgis la tradukadon aŭ kontrolis tradukojn en Esperanton de juraj tekstoj (ekzemple antaŭ kelkaj jaroj belga leĝprojekto pri speciala imposto iom simila al la Tobin-imposto) (1), kaj neniam konstatis esencan aŭ bazan mankon de la lingvo. Povas manki terminoj, sed tiuj estas facile kreeblaj, se ekzistas taŭga difino. Se EU aŭ UN alprenus Esperanton, terminbanko rapide kreiĝus kaj ampleksiĝus, kaj ĝi funkcius tute kontentige. Longperspektive do Esperanto perfekte taŭgas kiel jura lingvo. Esperanto havas multajn lingvajn trajtojn, kiuj igas ĝin simile taŭga por juraj aferoj kiel la latina siatempe.

Mi partoprenis en la esperantigo de la UN-Ĉarto kaj de aliaj bazaj dokumentoj, kiel la Konvencio pri la Rajtoj de Infanoj. Estis tradukproblemoj, sed ne pli, verŝajne malpli, ol en multaj aliaj lingvoj. Ĝenerale traduko al Esperanto prezentas malpli da gravaj problemoj ol traduko al la franca, ĉar Esperanto estas pli fleksebla sintakse kaj la vortfara sistemo ofte helpas elegante solvi problemon, por kiu la franca povas nur turni sin al multobligado de la vortoj.

La diversaj juraj tradicioj tre diferencas, kaj ofte ne eblas esprimi en difinita lingvo jurajn konceptojn, kiuj disvolviĝis en alia jura tradicio. Kiam mi estis en UN, mi laboris kun ĉina juristo super kelkaj tekstoj, kaj mi povas garantii, ke Esperanto pli taŭgas por okcidenta juro ol la ĉina, tamen oficiala lingvo en multaj organizoj. Mi nun ne plu memoras, kiajn problemojn starigis la ĉina juro. Eble tiurilate Esperanto malpli taŭgus.

La diferencoj inter anglosaksa kaj romia juroj estas gigantaj, kaj kiel tradukisto, ĉefe kiam mi laboris ĉe UN, mi trovis tion treege ĝena. Tiuj diferencoj des pli

komplikas la laboron, ĉar la angla lingvo emas elvoki dum la franca emas difini. Tial ofte en anglalingvaj juraj tekstoj koncepto, anstataŭ esti difinita, estas alirata per serio da vortoj, inter kiuj povas esti perfektaj sinonimoj. La jena ne estas vera ekzemplo, sed ofte ŝajnas al mi, ke la angla jura lingvo tiel funkcias. Anstataŭ diri "Kiu ajn aĉetis la menciitajn varojn", la teksto diras: "Any person having bought, purchased, acquired, procured or received against payment the goods, merchandises, wares or articles mentioned therein..." (Pardonu, se mi troigas, sed, nu...).

La angla estas treege malpreciza lingvo. Tion anglalingvanoj ne rimarkas, ĉar ili tuj interpretas laŭ unu maniero sen konscii, ke povas esti aliaj. Ekzemple mi foje rimarkis, ke partoprenantoj en asembleo de Organizo pri internacia civila aviado ne ĝuste komprenis la signifon de la nomo de la organizo, en kiu ili reprezentis siajn respektivajn ŝtatojn. Ili do miskomprenis ĝian juran kompetentecon. Pro la malprecizeco de la angla titolo "International Civil Aviation Organization", ili miskomprenis, ke temas pri "Internacia organizo pri civila aviado", dum fakte la organizo, se legi la statuton kaj kontroli ĝian nomon en aliaj lingvoj, kompetentas nur pri internaciaj civil-aviadaj ligoj, kaj tute ne estas internacia organizo kompetenta pri ĉiuj aferoj rilataj al civila aviado, inkluzive de la enlandaj. Estas multe pli facile en Esperanto ol en la angla eviti tiajn dubsencaĵojn.

Miaopinie Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj, sed necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.

1. Temas pri la "Leĝpropono celanta imposti la interŝanĝojn de devizoj, monbiletoj kaj moneroj" proponita la 12-an de marto 2002 (dokumento DOC 1685/001).

Eŭropano trilingva: ĉu realisma espero?

En tuta Eŭropo multaj voĉoj aŭdiĝas favore al ĝenerala trilingveco. Oni insistas, ke instrusistemoj celu fari ĉiun junan eŭropanon trilingva civitano. Sed kion signifas "trilingva"? Ĉu temas pri ĝisfunda regado de du lingvoj krom la gepatra? Lingvisto Claude Hagege difinas tiun nivelon jene: "Por mi, perfekte regi lingvon estas kapabli kapti vortludojn elparolatajn tre rapide de denaskaj parolantoj, kaj ĝin paroli sen esti identigebla kiel fremdlingvano" (1) kaj li konkludas dirante: "La nombro de veraj dulingvuloj (...) estas tre malvasta." Fakte ne eblas fariĝi tianivele dulingva sen specialaj cirkonstancoj, kiel malsamlingvaj gepatroj aŭ lernejo en alia lingvo ol la familia. Simplaj lingvaj restadoj ne sufiĉas. Persone mi vivis kvin jarojn en Usono, mi multe verkas angle, mi eĉ instruis en San Francisco State University, sed mi neniam

estos rigardata kiel anglalingvano, kaj kiam mi iras spekti usonan muzikkomedion, multaj subtilaĵoj preterflugas mian komprenon.

Kompleksa interplektaĵo de programoj

Lingvo estas, laŭ la komputila senco de la vorto, kompleksa interplektaĵo de programoj, kies funkciadon daŭre inhibas miloj da duanivelaj aŭ trianivelaj programoj, kiuj ĝenas la glatan disvolviĝon de la unuanivelaj. Ni ne konscias tion, ĉar la akiro de nia gepatra lingvo fariĝis nekonscie en aĝo, kiam nenio ebligis al ni kompreni, kiom da laboro plenumas niaj neŭronoj. Por sin esprimi perfekte, oni konstante devas bloki la naturajn neŭropsikologiajn vojojn. Ekzemple, se, en la franca, vi volas adjektive vortigi la ideon "kiun solvi ne eblas", spontana cerba funkciado kondukas al irresolvable. Sed tiu vorto ne estas ĝusta ; necesas do bari tiun vojon kaj instali kromvojon kondukantan al insoluble "nesolvebla". Alia ekzemplo: ĉi-matene vi aŭdis sinjorinon Cristina del Moral plurfoje citi la nombron deparleurs ("parolantoj") de tiu aŭ alia lingvo. Ŝia franca lingvo estas rimarkinda, sed pri tiu preciza punkto la natura neŭra funkciado superfortis ŝian scion de nia lingvo: ŝi diris parleur, formo, kiun la cerbo atingas deirante de la verbo parler ("paroli"), se nenio blokas la naturan vojon, de kiu oni devas devojiĝi por esprimi la ideon en la norma franca lingvo, en kiu tiu koncepto vortiĝas per locuteur. Kaj kiam fremdulo lernanta la francan asimilis en hiver ("vintre"), j'y pense ("mi pensas pri tio") kaj biologiste ("biologo"), li devas inhibi en printemps ("printempe"), je lui pense ("mi pensas pri li") kaj psychologiste ("psikologo") [la ĝustaj formoj estas: au printemps, je pense a lui kaj psychologue]. La nerva fluo ne rajtas sekvi sian naturan emon, kiu igas ĝin esprimi paralelajn konceptojn per paralelaj formoj.

Ni nature emas ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton. Kial ĉiuj franclingvaj infanoj diras plus bon antaŭ ol diri meilleur ("pli bona") ? Ĉar ili ĝeneraligas la strukturon en plus beau, plus fort, plus petit ("pli bela", "pli forta", "pli eta"), ktp. Lerni lingvon signifas senigi sin je la refleksoj de la gepatra lingvo, encerbigi al si aron da malsamaj refleksoj, kaj poste inhibi altan proporcion el tiuj refleksoj por povi trafi la ĝustan formon, kiu kontraŭas la spontanan inklinon al ĝeneraligo. Anglo lernanta la francan devas lerni ne diri, kiel laŭ sia lingvo, je chante / vous chante ("mi kantas" / "vi kantas"). Li devas integri en si la reflekson, kiu igos lin diri vous chantez. Sed post kiam tiu reflekso instaliĝis, li devos, por diversaj verboj, enmeti novan reflekson inhibantan la unuan. Antaŭ vous faisez, vous disez ("vi faras", "vi diras") li devas starigi aviztabulon kun la mencio "vojo malpermesita", kaj devojigon kondukantan al la ĝustaj formoj vous faites, vous dites. Sed tiel ne finiĝis lia laboro. Post aranĝo de tiu kromvojo, li devas rekomenci pri predire ("antaŭdiri"). Li ja estis direktita al vous predites, kio estas eraro : oni diras vous predisez. Kiel vi vidas, lerni eŭropan lingvon estas plurtavole stakigi refleksojn. Mi diras refleksojn, ĉar ne sufiĉas kompreni kaj enmemorigi al si. Se vi devas traserĉi ĉiujn slipojn kaj ĉiujn dosierojn en via memoro por trovi la ĝustan formon, vi ne parolos flue. Estas mia dilemo, se mi devas paroli ruse. Kvankam mia praktikado de la rusa certe ampleksas milojn da horoj, mi devas

elekti inter paroli ĝuste, sed malrapide, malglate, malflue, kun granda nerva laciĝo, aŭ laŭ normala ritmo, sed kun groteskaj eraroj, kiuj ridigas ĉiujn aŭskultantojn.

Minimume 10.000 horoj

Necesas minimume 10.000 horoj da studado kaj praktikado por fiksi la centmilojn da necesaj refleksoj, kies nombro estas nekunpremebla. Nu, la instruado de la unua fremda lingvo nombras entute inter 800 kaj 1200 horoj depende de la lando. Ni do ne miru, ke nur unu abituriento el cent kapablas senerare esprimi sin per la unue lernita fremda lingvo. Okcent ĝis 1200 horoj estas dekono de la bezonata tempo. Se oni volas, ke la lernantoj scipovu du fremdajn lingvojn, necesas dudekobligi la nunan nombron da kurshoroj.

Tiudirekte elektis Luksemburgio, kie en la baza lernejo el 27 semajnaj lecionoj 12 estas dediĉitaj al fremdaj lingvoj, nome al la germana kaj al la franca. Tio estas entute 3000 horoj dum la ses bazlernejaj jaroj. Ĉar la lingvostudado daŭras je la mezgrada nivelo, Luksemburgio fakte havas trilingvan loĝantaron, sed la luksemburgianoj estas malpli lertaj ol siaj samaĝuloj pri matematiko, scienco kaj aliaj gravaj fakoj. Krome, ke la gejunuloj ne perdas tiujn lingvojn, kiam ili eniras la aktivan vivon, tio ŝuldiĝas al la aparta geografia situacio de la lando, kie kontaktoj kun franc- kaj germanlingvanoj okazas ĉiutage. En landoj, kiel Hispanio, Finnlando aŭ Francio, baldaŭ venus forgeso, ĉar la kondiĉitaj refleksoj konserviĝas nur, se ili estas konstante plifortigataj. Vi konstatos tion, se vi kelkjare ĉesas paroli lingvon: kio kaŭzas, ke vane vi skanas vian menson serĉe al tiu aŭ tiu vorto, kaj ke vi faras gramatikajn erarojn, tio estas, ke dissolviĝis la kondiĉa ligilo inter parencaj konceptoj aŭ la inhiba reflekso kun devojigo ĝustaformen.

Ĉu trilingveco aŭ maskita favorado de la angla?

Se oni volas trilingvan loĝantaron, al kiu nivelo oni strebu? Regan nivelon en tri lingvoj per simpla lerneja instruado ne eblas atingi, kaj oni ne sukcesos financi longdaŭrajn lingvajn restadojn por la tuta landanaro. Eĉ la instruado de kelkaj fakoj en la fremda lingvo ne kondukas ĝis la dezirata nivelo. En Svislando ekzistas liceoj, kie oni instruas kvar fakojn fremdalingve dum tri jaroj. La nivelo de la lernantoj en la koncerna lingvo ja superas tiun de la tradicia instruado, sed ĝi estas ankoraŭ malproksima de plena regado. Se paroli nur pri eŭropaj lingvoj, la sola realisma solvo estus trilingveco enhavanta plenan regadon de la gepatra lingvo, kapablon elturniĝi sufiĉe efike en la dua lingvo kaj elementojn de tria lingvo ebligantajn, se ne vere uzi ĝin, tamen havi pri ĝi bazan kompreneton, kio kulture praviĝas, ĉar ju pli oni malkovras diversajn manierojn esprimi unu penson, des pli la menso vastiĝas.

Bedaŭrinde tiu sistemo trenas kun si gravegan malavantaĝon. Ĝi kreus neegalecon favore al la anglalingvaj landoj. Oni ja povas komuniki de unu lando al alia nur, se unu el la lernitaj lingvoj estas la sama por ĉiuj. Kiel alie trilingvulo kapabla uzi la portugalan, la grekan kaj la danan povus serioze interparoli kun

trilingvulo finna / germana / franca? La gepatroj do postulos, ke la plej funde studota lingvo estu la angla. Siaflanke, la plimulto el la anglalingvaj lernantoj ne estos forte motivitaj lerni du lingvojn; ili ja scios, ke ili povos elturniĝi per la gepatra, kien ajn ili iros. La ĉefa sukcesfaktoro en lingvolernado estas motiviĝo. Ni do trafas paradokson: oni laŭdegas trilingvecon kiel rimedon savi diversecon kaj atingi pli bonan interkonatiĝon de ĉiuj eŭropanoj, sed fakte oni igas ilin rekte submetiĝi al la anglalingva mondo kun rezulta enmergiĝo en pensmanieron, kiu neniel rilatas al la mensaj kaj kulturaj tradicioj de kontinenta Eŭropo.

Tio kondukus nin, ne al ĝenerala trilingveco, ĉe kiu ĉiuj troviĝus sur pli-malpli egala nivelo, sed al dulingveco pli malpli efektiva kun plifortigo de la malegaleco inter la popoloj. La popoloj ja ne staras egalnivele fronte al la angla: la ĝermanaj havas avantaĝon super la latinaj, kaj la latinaj super la slavaj kaj baltaj. La angla estas esence ĝermana lingvo, do proksima al la skandinavaj, al la germana kaj al la nederlanda. Ĝi havas multon komunan kun tiuj lingvoj, ne nur en la baza vortostoko kaj gramatiko, sed en multe pli subtilaj aspektoj. Estas, inter la lingvoj de tiu familio, komuna spirito fremda al la latinidaj kaj slavaj. La parolantoj de latinidaj lingvoj do estas en malfavora situacio rilate al la ĝermanlingvanoj, sed, por ellerni la anglan, en multe pli favora ol tiuj de orienta Eŭropo. Unu el la malfacilaĵoj de la angla fontas el la giganteco de ĝia vortaro, kiu ampleksas proksimume la duoblon de la vortaro de alia eŭropa lingvo. Sur la ĝermana bazo ja kreskis grandega alportaĵo franca kaj latina, kiu aldoniĝis al la antaŭaj formoj, sed ne anstataŭis ilin. Oni ne vere regas la anglan, se oni ne povas uzi kaj kompreni ambaŭ variantojn: fraternal kaj brotherly, liberty kaj freedom, vision kaj sight, ktp. Okcidentanoj, ĉar ili laŭdifine parolas ĉu latinidan, ĉu ĝermanan lingvon, antaŭe konas unu el la du vortoj, sed ne hungaro aŭ estono. Internacie komuniki per la angla estas krei hierarkion inter la popoloj: estas maldemokratie.

Solvo vere realisma

La ununura ŝanco eviti plifortigon de la hegemonia pozicio de la angla postulas konsciiĝon, ĉe la aŭtoritatoj kaj la amaskomunikiloj, pri ĝenerale ignorata aspekto de la lingvoproblemo. Bedaŭrinde tiun konsciiĝon malhelpas forta rezisto. La kampo, en kiun mi nun enkondukos vin, estas kampo, kie antaŭjuĝoj oftegas, kaj kie nur malmultaj personoj vere ekstudis la dosieron. Mi fidas je via mensa larĝeco kaj invitas vin aŭskulti kiel eble plej senigite je antaŭfiksitaj ideoj. Ĉio, kion mi diros, baziĝas unuflanke sur mia sperto, precipe adoleska, kaj aliflanke sur studado de la faktoj, en la kampoj kultura, pedagogia, lingvistika, fonetika kaj neŭropsikologia. Ĉar temas pri faktoj, ĉion, kion mi diros, eblas kontroli, eĉ se multo aperos al vi nekredebla (2).

Ekzistas realisma trilingveco, libera je la malavantaĝoj, kiujn mi ĵus menciis : la trilingveco "gepatra lingvo — Esperanto — alia lingvo".

Esperanto plene baziĝas sur la rajto ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton. El neŭropsikologia vidpunkto, tio signifas, ke la lernanto ne bezonas encerbigi al si la

dua- kaj trianivelajn refleksojn, kiujn, en alia lingvo, necesas instali por inhibi parton de la unuanivelaj. Kiuj lernas alian lingvon, tiuj havas la impreson iri sur vojo, kiun sadisto prisemis per stumbligiloj intence aranĝitaj por faligi ilin. Instali la refleksojn, kiuj protektas kontraŭ falo en tiujn kaptilojn, sorbas 90 elcentojn el la tempo necesa por akiri lingvon.

Ĉar en Esperanto tiuj kaptiloj ne ekzistas, la tempoŝparo ĉe ĝia lernado estas grandega. Monato kondukas al komuniknivelo komparebla al tiu, kiu necesigas jaron ĉe alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj da Esperantolernado, ĉe egala semajna horaro, la lernanto akiris komunikkapablon, kiun li posedas en alia lingvo nur fine de la mezgrada lernejo. Tio signifas, ke sufiĉas instrui Esperanton dum duonjaro, ĉu fine de la baza instruado, ĉu komence de la mezgrada, por stari sur la unua ŝtupo kondukanta al la celo de trilingveco: la ŝtupo dulingva: "nacia lingvo + internacia lingvo". Poste, ĉiuj horoj nun okupataj per la lernado de la dua lingvo disponeblos por la tria.

Interrilataj kaj pedagogiaj aspektoj

La ŝancoj atingi bonan nivelon en tiu tria lingvo estas des pli realaj, ĉar Esperanto prezentas konsiderindajn avantaĝojn propedeŭtike, t.e. kiel preparo al lingvostudado. Franco lernanta la germanan devas elŝovi sin el kompleksa, rigida kaj arbitra sistemo por enmergi sin en novan sistemon, same kompleksan, rigidan kaj arbitran. Por transiri de je vous remercie ("mi vin dankas") al ich danke Ihnen ("mi dankas al vi"), necesas modifi la refleksojn rilatajn al la loko de la pronomo kaj al la rekta aŭ nerekta eco de la objekta komplemento. Uzante la vorton "arbitra" mi celis, ke tiu anstataŭigo de refleksoj neniel rilatas al la bezonoj de komunikado. Se mi diros je remercie a vous, kio estas la laŭvorta traduko de la germana frazo, vi perfekte komprenos min, kiom ajn fuŝa tio estas laŭ la norma franca lingvouzo. Ni komunikis, kiom koncernas la transdonon de mia penso. Kio diferencas de normala komunikado, tio estas, ke mi sonas stranga, vi tuj perceptas min alilanda, ni do ne staras samŝtupe : la problemo kuŝas je la nivelo, ne de interkompreniĝo, nur de homa interrilatado.

Tiu interrilata nivelo povas gravi. Eĉ se la konceptoj bone komunikiĝis, ĉar la aŭskultantoj ĝuste interpretis la fuŝan frazon, la enŝoviĝo de parazitaj kromsignifoj povas esti tre ĝena. Foje, dana ministrino, S-ino Helle Degn, devis prezidi internacian kunsidon tuj post kiam ŝi alprenis siajn funkciojn. Sin esprimante en la angla, ŝi celis diri: "Pardonu, mi ne bone konas la dosieron. Mian ministran postenon mi nur ĵus okupis", sed ŝi diris "I'm at the beginning of my period" (3), kio signifas "komenciĝis mia menstruo". Ĉiuj komprenis, sed kia bato al ŝia prestiĝo!

Kiuj parolas fremdlingve, ofte ŝajnas malpli inteligentaj ol ili estas. Kiam mi diras al vi je remercie a vous, vi komprenas min, sed vi ne vidas min, kia mi vere estas, mi estas misprezentita. Unu el la avantaĝoj de Esperanto estas, ke ĝi evitas tiajn problemojn dank'al sia granda leksika kaj sintaksa libereco. En Esperanto oni rajtas diri laŭ la franca strukturo je vous remercie, "mi vin dankas", laŭ la angla strukturo I thankyou, "mi dankas vin", kaj laŭ la germana strukturo Ich danke Ihnen, "mi dankas al vi". Ĉar tiuj tri strukturoj estas same oftaj, neniu el ili sentiĝas stranga. Jen alia ekzemplo, ĉi-foje pri vortouzo. France mi rajtas diri vous chantez merveilleusement ("vi kantas mirinde"), sed mi ne rajtas apliki la samanstrukturon vous —ez —ment ("vi ---as —e") al la konceptoj 'musique' ("muzik-") kaj beau' ("bel-"): vous musiquez bellement estas perfekte komprenebla, sed neĝusta. En Esperanto, same kiel vi rajtas diri "vi kantas mirinde", vi rajtas diri "vi muzikas bele" aŭ "vi bele muzikas". Alidire, la lernantoj de Esperanto lernas esprimi siajn pensojn laŭ multe pli variaj formoj ol en iu ajn alia lingvo, kaj ili faras tion sen la pedagogie malfavora sperto erari. Tiel plilarĝiĝas prilingva kompreno kaj esprima kreemo sen sento pri malsukceso. Estas ege agrable kaj kuraĝige. Pri tio mi povas atesti. Esperanto estis mia unua fremda lingvo kaj mian guston por lingvoj mi dankas al ĝi.

Alia psikologia avantaĝo de Esperanto estas, ke ĝi ne devigas alpreni alian identecon. Lerni la prononcadon de la angla estas lerni simii la anglosaksojn. Multaj gejunuloj, kiuj fizike disponas ĉion necesan por dece prononci ties lingvon, ne sukcesas pro psikologia blokiĝo. Por imiti la anglan prononcadon, oni devas rezigni la kutiman manieron loki la langon, la lipojn, la palatvelon, ktp. Ofte tio sentiĝas perdo de identeco. En Esperanto ĉiu havas fremdan manieron elparoli kaj vastaj varioj en prononcado estas rigardataj tute normalaj. Sperto pruvas, ke, kontraste kun la angla, ili ne ĝenas komprenon, pro fonetikaj kialoj, kiujn klarigi ĉi tie estus tro temporabe. Alivorte Esperanto, lernite antaŭ ol la ekstudo de alia lingvo, efikas kiel gamoj antaŭ koncerto, kiel gimnastiko antaŭ ol skii ; ĝi estas rimedo serioze preni la artikadon inter du sistemoj rigidaj kaj arbitraj. Eksperimentoj montris, ke ĝi estas efika rimedo. Klaso lerninta Esperanton dum unu jaro, sekvata de kvin jaroj da germana lingvo, atingas la saman nivelon en la germana kiel klaso lerninta la germanan dum ses jaroj (4). Ĝi perdis nenion.

Se la aŭtoritatoj, la anoj de la eŭropa parlamento kaj de la naciaj parlamentoj, la politikaj partioj, la elitoj universitata, ekonomia kaj kultura vere volus, ke la eŭropanoj flegu sian lingvan diversecon, konservu sian identecon kun tolerema bonveniga akcepto de identecoj aliulaj, plivastigu siajn kulturajn horizontojn kaj interkomuniku, sendepende de la lando, same facile kiel propralingve, ili agnoskus, ke trilingveco "gepatra lingvo — Esperanto — alia lingvo" prezentiĝas kiel la sola realisma solvo. Al tiu konkludo oni venas, kiam oni observas de proksime, kiamaniere komunikado disvolviĝas en la realo. Mi insistas pri tiu devo observi la realon, ĉar en ministrejoj, en eŭropaj instancoj kaj en la amaskomunikiloj, oni konstante parolas pri lingvoj kvazaŭ lingva handikapo ne estus ofte serioza problemo en la ĉiutaga vivo, kvazaŭ lingvoj ne estus terure malfacilaj, kvazaŭ, por ke la problemo ĉesu ekzisti, sufiĉus tion dekreti (anstataŭ studi, esplori kaj provi praktike) kaj kvazaŭ Esperanto estus nur ideo, projekto, kaj ne lingva realaĵo facile observebla.

La sistemo, kiun mi proponas do estas la ununura realisma substance, teknike. Bedaŭrinde, mi timas, ke ĝi ankoraŭ ne estas realisma el vidpunktoj socia, politika kaj psikologia. Unuflanke, la sociaj fortoj puŝantaj al la monopolo de la angla estas terure fortaj. Ili rilatas al politika potenco, socia situacio, ekonomiaj interesoj, sed ankaŭ al faktoroj tiel influaj, kiel modo kaj snobeco. Aliflanke sentiĝas obstina rezisto kontraŭ malfermo de la dosiero "Esperanto". Ĉi-lasta estas kampo, kie altranguloj, sed ankaŭ ofte ĵurnalistoj kaj lingvistoj, juĝas sen studi faktojn, kvazaŭ ili antaŭe jam scius ĉion sciindan, kvazaŭ oni povus fari al si ideon pri la naturo kaj funkciado de Esperanto kaj de la kulturo ligita al ĝi (5), sen studi objektivajn dokumentojn kaj sen observi, kiel la lingvo prezentiĝas tie, kie ĝi estas uzata.

Tamen ne temas pri io bagatela, konsidere al la valoro de lingva diverseco aŭ al la graveco de interpopola egaleco kaj do de demokratio . Multaj konscias pri la graveco de la vetaĵo. Sed kiuj penas serioze informiĝi pri la diversaj ebloj, studante kiel la aferoj okazas en la realo, kaj farante la komparojn, sen kiuj ne eblas ricevi objektivan bildon, tiuj estas, ho ve!, ege malmultaj.

Feliĉe, kiel diris Lincoln, eblas kaŝi la veron al ĉiuj dum parto de la tempo, aŭ al kelkaj dum la tuta tempo, sed ne eblas kaŝi la veron al ĉiuj tuttempe. Povas do okazi konsciiĝo neatendite, kaj post ĝi evoluo povas esti tre rapida. Kiu scias, ĉu proklamante la jaron 2001 "Eŭropa jaro de la lingvoj" Eŭropa Konsilio ne faris la iniciaton, kiu necesis por finfine stimuli konsciencan esploron de la vero kaj, sekve, de solvoj radikantaj pli en originala, krea pensado ol en rutina mensa enŝlositeco?

Claude Hagege, "Une langue disparait tous les quinze jours", L'Express — Dossier, 3/11/00.

Claude Piron, "Le defi des langues - Du gachis au bon sens", Parizo : L'Harmattan, 2-a eld. 2001. Vidu ankaŭ "Linguistic Communication - A Comparative Field Study" (angle), "Lingva komunikado - Kompara esploro farita surterene" (esperante), "Communication linguistique: Etude comparative faite sur le terrain" (france), "Comunicazione linguistica: studio comparativo sul campo" (itale), "Internationale Communicatie : Vergelijkende studie te velde uitgevoerd" (nederlande).

Jyllands Posten, 14an de januaro 1994 ; Sprog og erhverv, 1, 1994.

Claude Piron, "L'esperanto dal punto di vista psicopedagogico"

Claude Piron, "L'esperanto - L'image et la realite", Parizo : Universitato de Parizo-8, 1987, pp. 12-15 kaj Claude Piron, "Culture et esperanto", SAT-Amikaro, n° 393, marton 1984.

Traduko el la franca de Leo De Cooman, reviziita de la aŭtoro

Observi, kompari, elekti

Pledo por inteligenta lingva politiko

Kiel faras homoj por kompreni sin reciproke, kiam ili ne parolas la saman lingvon? Ĉiaj metodoj estas aplikataj, jen bonegaj, jen dubkvalitaj, jen justaj, jen nepravigeble favorantaj parton de la koncernatoj. Gestoj, galimatio (t.e. provo esprimi sin per nur kelkaj vortoj de neregata lingvo), fuŝa angla aŭ "globiŝa", interpretista perado, bona angla kaj Esperanto kunformas la menuon de la ĉefaj ebloj. Praktike, la elekton difinas la situacio kaj la lingva kompetenteco (aŭ nekompetenteco) de la komunikantoj. Se escepti la apartan kazon de gestoj kaj galimatio, ĉiam devas okazi iu investo tempa aŭ mona (studo de lingvo, dungo de interpretistoj), kaj ĉiu sistemo diferencas de la aliaj laŭ komunik-efikeco, same kiel laŭ ĉeesto aŭ foresto de plezuro. Ĉi-lastan punkton ni ne neglektu. La tempo, kiun niaj samtempuloj dediĉas al konversacio, eĉ se nur poŝtelefona, nepre pruvas, ke la plezuro interŝanĝi ideojn estas esenca elemento en bona vivkvalito.

Kvin metodoj

Uzo de galimatio (t.e. provo komprenigi sin per sengramatika, fuŝe prononcata, ne regata lingvo, el kiu oni konas apenaŭ kelkajn vortojn), ĝenerale kun gestoj kaj vizaĝaj esprimoj, tre oftas, kiam personoj el malsamaj popoloj provas komuniki ion unu al la alia. Investo estas nula krom - ofte, sed ne ĉiam - enmemorigo de kelkaj eroj de fremda lingvo. Bedaŭrinde tiu nul-investo alportas rezulton, kiu same estas nula aŭ tre proksima al nulo. Ofte la elsendita penso ne estas ricevita, kaj, en la okazoj, kiam ĝi transiras de unu persono al alia, ĝi neniam povas esti eĉ iomete kompleksa.

Fuŝangla globiŝa. Unu el la opcioj plej ofte uzataj estas la lingvaĵo, kiun oni angle nomas "Broken English" (laŭvorte: "disrompita angla"): neĝusta angla lingvo, malbone prononcata, kun reduktita vortostoko, postrestaĵo el lerneja instruo pli malpli vivtenata per vojaĝoj aŭ aliaj okazoj angle paroli. Tiun anglan, uzatan sen zorgo esprimi sin laŭ la maniero de denaskuloj - sufiĉas komprenigi sin - provis normigi s-ro Nerriere, kiu volas popularigi ĝin kun la nomo "Globish" ("globiŝa"): lia "lingvo" estas bonega ekzemplo de la negramatika kaj elementa angla, kiu, preskaŭ ĉie, uziĝas en neformalaj kontaktoj inter malsamlingvanoj. La investon eblas resumi jene: kvar aŭ kvin jaroj da angla lingvo kun almenaŭ tri horoj ĉiusemajne dum la lernejjaro, do inter 500 kaj 600 horoj enklase, plus hejmaj taskoj, kaj poste sinekzercado en la arto esprimi sin senhonte per reduktita vortprovizo kaj ne hezitante gesti, kiam vorto mankas. Rezulto: lingvaĵo, kiu efektive ebligas elturni sin en la plimulto el la situacioj, sed malfajna, sennuanca, ofte deviganta rezigni tute normalan deziron: la 1500 vortoj, kiuj, laŭ s-ro Nerriere, konsistigas la kernon de la sufiĉa vortaro, ne

ebligas diri, ekzemple: "Kelnero! Tomatosalaton!" Krome, la konstanta malprecizeco povas esti ĝena. Traduki "originaleco" per freshness, kiel faras s-ro Nerriere en sia retejo (http://www.jpn-globish.com/articles.php?lng=fr&pg=204), tio estas garantii, ke la ricevita mesaĝo ne akordos kun la elsendita.

Angla. Temas ĉi tie pri la klerula angla, kia oni parolas kaj skribas ĝin en la altaj sferoj ekonomiaj, politikaj kaj sciencaj. Investo: inter 4000 (nivelo de la universitata magistreco pri angla lingvo) kaj 8000 horoj da studado kaj praktikado. Rezulto: bonega komunikilo, ebliganta fajne trakti pri plej kompleksaj demandoj, ĉiukampe.

Sed en la rubriko "malavantaĝoj" notendas granda maljusteco. La anglalingvanoj (4,8 elcentoj el la monda loĝantaro) akiras la komunikilon sen eĉ plej eta peno, simple vivante kun sia familio, dum al la 95,2 ceteraj elcentoj estas trudita giganta elspezo de mensa energio. Por atingi la altan nivelon ĉi tie konsideratan, necesas ja 200 semajnoj plentempe, alivorte kvar jaroj da laboro senferia. Por personoj ekster la hindeŭropa lingvaro, la investo ofte estas pli granda. "Mipovus akiri kvin doktoriĝojnper la jaroj, kiujn mi devis dediĉi al la studo de la angla," skribis korea sciencisto Kim Hiongun responde al enketo de BBC (Brita radio). En la kolumno "Rezultoj", oni ankaŭ emfazu, ke la plimulto el tiuj, kiuj partoprenas en traktado, en interagado, troviĝas malsuperaj al denaskaj anglalingvanoj. Simila neegaleco de ŝancoj vekus egan indignon en la kampo sporta. Sed verŝajne ideoj malpli valoras ol pilko, se konsideri, ke ĝi estigas neniun kontraŭstaron en la kampo de parolaj interŝanĝoj. Eĉ inter la privilegiuloj, kiuj atingis bonegan nivelon, abundas tiuj, kiuj plu sentas la neegalecon, ĉefe se ili kelktempe ne havis okazon praktiki la lingvon de Ŝekspiro kaj de Wall Street Journal.

Interpretado. Ĉi tiu sistemo estas rezervita al institucioj, asocioj kaj aliaj grupoj sufiĉe riĉaj por pagi al si la servojn de profesiuloj: interpretisto kostas 200 eŭrojn por unu duontago (januaro 2005); endas kalkuli tri interpretistojn por ĉiu lingvo, ĉar neniu povas plenumi la interpretistan laboron dum kvar sinsekvaj horoj. La plimulto el la personoj, kiuj bezonas superi la lingvobarilon en normalaj situacioj, ne povas uzi tiun metodon, se escepti la apartan kazon de organizitaj grupvojaĝoj. Koncerne la investan flankon, necesas substreki, ke malofte el la monujo de la profitantoj la mono estas prenata. Interpretado ja ofte uziĝas je interŝtata nivelo, tiel ke la investantoj - kvankam tion ili ne klare konscias - fakte estas la impostpagantoj, kiujn ŝtatoj tenas en plena nescio pri la mankoj de la sistemo kaj pri la alternativoj, kiujn eblus uzi. Koncerne la rezultojn, interpretadon ĉiam akompanas iugrada informperdo kaj, ĝenerale, mistradukoj, aparte se temas pri temo teĥnika. Ofte ankaŭ okazas maljusteco, ĉar iuj rajtas esprimi sin propralingve, dum aliaj ne.

Esperanto. Investo: 60 ĝis 150 horoj da lernado, laŭ la aĝo kaj la individua talento, por povi senprobleme konversacii. Temas ĉefe pri enmensigo de la arto kombini, kiel bloketojn de "Lego"-ludo, la erojn, kiuj konsisitigas la materialo de la lingvo (same kiel la ĉina, Esperanto konsistas el eroj absolute nevariaj, kiuj kombiniĝas sen limigo). La rega nivelo, kiun oni povas atingi en la angla post 8000 horoj, estas akirita, en Esperanto, post daŭro, kiu situas ĝenerale inter 500 kaj 1000 horoj laŭ la cirkonstancoj kaj la individua kapablo (fojfoje 300 horoj sufiĉas). Tiuj nombroj, ŝajne altaj kompare kun la 60 ĝis 150 horoj ĵus cititaj, klariĝas per tio, ke, kiel en ĉiu lingvo, necesas daŭro, por ke la cerbo prilaboru la lernitaĵojn kaj familiariĝu kun la lingvaj tradicioj. Rezulto: efektiva regado de lingvo fleksebla, libera, esprimriĉa, ofte humura, en kiu eblas precize kaj nuance esprimi sin en teĥnikaj, juraj kaj aliaj fakaj kampoj, same kiel en la senta-emocia sfero.

Kion rivelas observado de grupoj

Por kompletigi la rubrikon "rezultoj", ni vidu iom pli detale, kio okazas, kiam internacia grupo diskutas pri iu temo laŭ la diversaj sistemoj.

Fuŝparolado de lingvo, el kiu oni konas nur kelkajn vortojn, kaj gesta komunikado, neniam estas praktikataj en grupoj. Nenio do direblas pri ili ĉi tie.

Kun la globiŝa, aŭ almenaŭ lafuŝ-angla, kiu plej ofte servas nuntempe por peri komunikadon inter malsamlingvanoj, oni vidas partoprenantojn streĉitaj pro la bezono komprenigi sin sen plena certeco, ke iliaj vortoj estos efektive komprenataj de la kunparolantoj. Regas ia malprecizeco, nebuleco, kaj la partoprenantoj ofte devas streĉi la orelojn aŭ ripetigi, por ĝuste kompreni, kio estas dirata, pro la malfacila fonetiko de la angla lingvo por la plimulto el la popoloj de la mondo ("Kion diris tiu koreo, ĉu bad manners, "aĉaj manieroj", aŭ bed manners "ĉe-lita konduto"?). Krome, la mankoj en la vortostoko devigas fari gestojn fojfoje ne facile kompreneblajn. Sed estas vere, ke, ĝenerale, la komunikado efike funkcias. Sen fajneco, ofte sennuance, jes ja, tamen la homoj proksimume komprenas unu la alian. Tiu lingvaĵo baziĝas sur la ideo, ke precizajn detalojn oni malhavu. Ĝi estas akceptita manke de io pli bona, kaj tion ĉiuj sentas. Ili rezignis vere homan komunikadon, ĉar ili kredas ĝin neebla aŭ imagas, ke ĝi postulus tro gravajn oferojn.

Se la grupo uzas klerulan anglan lingvon, la diskuto ĝenerale glate fluas, sed al observanto impresas, kvazaŭ la partoprenantoj teatrus. Ili ne estas si mem. Ili simias [tradukantoj atentu: la vorto estas simias, ne similas^ anglalingvajn intelektulojn. Kelkaj pavas per sia nobela angla, dum aliaj hontas pri sia prononco aŭ sia malfacileco trovi la ĝustan vorton. Denaskaj anglalingvnoj ne ĉiam sukcesas kaŝi la dentogrincan reagon, kiun kaŭzas la aĉa lingvajo de tiu aŭ de tiu alia. Fojfoje parolanto nevole igas sin ridinda per fuŝuzo de la lingvo, kiu efikas plej amuze. Tio okazis al dana ministrino s-ino Helle Degn, kiam, dezirante pardonpeti pri sia nesufiĉa kono de la diskutota temo, ŝi diris al la komitato, kiun ŝi prezidis: "I'm at the beginning of my period". Kredante, ke ŝi diras: "Mi estas je la komenco de mia ministreco", ŝi fakte diris: "Estas la komenco de mia menstruo". Kiel vidate, pli ol dek mil horoj da studado kaj praktikado de la angla ne ŝirmas kontraŭ tia politike ege ĝena eraro.

Plej rimarkeblas en tia grupo, kiom diversaj estas la lingvaj kompetentoj. Oni vidas ian eliton, kiu esprimas sin perfekte (ne nur denaskuloj, aliaj atingis en la angla, kvankam ĝi ne estas ilia gepatra lingvo, impresan nivelon, kaj la grupo ilin admiras, kun admiro pli malpli miksita kun envio), sed oni vidas ankaŭ personojn, kiuj impresas, kvazaŭ oni akceptis ilin nur, ĉar dece ne eblis fermi al ili la pordon. Observeblas ankaŭ personoj, kiuj montriĝas ridindaj, ĉar ili disradias fierecon pri sia bonega angla lingvo, dum fakte ilia nivelo tre distancas de tio, pri kio efektive eblus brustoŝveli. Se la diskuto fariĝas tre vigla, se aperas konflikto, se vidpunkto estas atakata kun forto, la neanglalingvano, al kiu tre gravas esprimi sian opinion, aŭ kiun oni ĵus akre kritikis, balbutas, kiel li neniam farus en la gepatra lingvo. Plej senteblas la neegaleco tiamomente.

Kun samtempa interpretado, la diskuto neniam sentiĝas natura. Estas malplaĉe aŭdi alian voĉon ol tiun de la parolanto, kaj multajn personojn incitas la devo konstante surhavi aŭskultilon. Miskomprenoj kaj proksimumaĵoj ne maloftas. Multaj parolantoj prononcas tiel fremde, ke la interpretistoj ne komprenas ilin, kio kreas "truojn" en la ĝenerala diskuto. Tio plej oftas, se la parolanto esprimas sin en la angla, kies prononco ŝajnas esti intence farita por spiti la prononckutimojn de la plimulto el la popoloj. Kun sekva interpretado, la fakto devi atendi, ĝis la interpetisto finis traduki, malhelpas fluecon en la diskuto. Ne eblas respondi paf-al-pafe, aŭ eldiri ŝercon esperante, ke ĉiuj samsekunde ridos. Ĉiuj trovas la sistemon ne vere kontentiga kaj akceptas ĝin nur, ĉar ili estas konvinkitaj, ke ne eblas procedi alimaniere.

En multaj internaciaj kongresoj eblas observi alian malavantaĝon. La parolantoj, kiuj igas kunsidon vigla kaj viva, estas tiuj, kiuj perfekte regas sian temon kaj esprimas sin improvize, sen notoj, nur jen kaj jen ĵetante rigardon al sia dir-skizo. Kreiĝas inter tiuj kaj la aŭskultantaro rekta komunikado, precipe okula. Tiuj, kiuj legas sian tekston, estas ege pli malfacile sekveblaj, kaj pli enuigaj. Nu, ofte, kiam kongreso alprenas la interpret-sistemon, la organizantoj admonas la prelegontojn ne improvize vagi ekster la teksto, kiun oni instrukciis al ili antaŭsendi por ke la interpretistoj povu prepari sian tradukon. Rezulte, viglan interesan prezenton anstataŭas legata teksto, nepre pli teda, kelkfoje eĉ dormiga. Krome, en tiaj kongresoj, diskut- kaj laborgrupoj estas dividitaj laŭlingve, ĉar la interpretistoj ne laboras tiunivele. Tiel perdiĝas la tuta profito el interfekundiĝo de ideoj, kiu estas unu el la avantaĝoj de interkultureco.

La sistemo, kiu vere disradias al observanto etoson de normaleco kaj natureco, estas Esperanto. Ĉi tie impresas, kvazaŭ ĉiu parolus la gepatran lingvon. Kvankam la prononcmaniero povas tre diversi, la eldiroj ĝenerale estas klare kompreneblaj. La flueco de la parolantoj estas rimarkinda. Ili malmulte stumblas pro ne-tuj-trovo de vorto, ili ne faras komplikajn ĉirkaŭparolojn por esprimi aferojn simplajn, iliaj gestoj estas la samaj, kiel se ili parolas propralingve, ili multe ridas, se ili furiozas, indignas aŭ estas atakataj, ili esprimas sin multe pli verve ol se la grupo komunikas angle aŭ fuŝangle. Sed, ĉefe, aperas neniu malegaleco. Tiun fakton jam emfazis raporto de la Ligo de Nacioj: "Kio plej impresas, tio estas la egaleca etoso, kiun kreas en tia

kunsido la uzo de komuna lingvo, pro kiu ĉiuj troviĝas samnivele, kaj kiu ebligas al la delegito el Pekino aŭ Hago esprimi sin same forte, kiel liaj kolegoj parizaj aŭ londonaj." [Ligo de Nacioj, «L'esperanto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secretariat general, adopte par la Troisieme Assemblee (Ĝenevo: LDN, 1922), p. 22].

Ĉu tabuo?

Estas strange, ke nek amaskomunikiloj, nek elitoj, nek registaroj tiras la konkludojn, kiuj aperas evidentaj, el tia komparo inter la diversaj manieroj ataki la babelan turon. Estas tiel facile observi ilin! Kion kaŝas tiu tabuo? Ĉu malbonfaremon? Ĉu timon perdi privilegiojn, kiujn, simile al tiuj de hindaj kastoj, pravigas neniu racia motivo? Aŭ ĉu simple mallaboremo, inerteco? Estas vere, ke por simple havi la ideon observi, kiel komunikado fakte disvolviĝas, necesas unue pridubi ĉiaspecajn trompajn mesaĝojn tiel ofte ripetatajn, ke ili transformiĝis al evidentoj niamense, kiel "la angla venkis, ĝia supereco estas definitiva, nenio plu fareblas."

Necesas ankaŭ dummomente dekroĉi sin de sia rutino por pripensi, kaj lasi, ke nin penetru kompatemo, samsenteco kun suferantoj. La viktimoj de nejustecoj ligitaj al la manko de demokratia rimedo lingve komuniki - kaj ankaŭ tion oni zorge evitas mencii - ja estas ege pli multaj ol oni ĝenerale imagas. Kiom da frustroj, da suferoj, da nejustecoj, da mispaŝoj kun dramaj sekvoj, ĉar ne eblis superi lingvan barilon! La viktimoj de tiaj situacioj ne perceptas sin viktimoj kaj ne konscias, ke la sistemo estas maljusta. Ankaŭ ili sorbis la mesaĝon: "Vi devis nur lerni la anglan. Vi devis nur studi fremdajn lingvojn. Se vi ne sukcesis klarigi vian aferon, kulpas nur vi." Ili do pasivas, senpotence, kaj la aliaj faras kun ili laŭplaĉe, dum ilin tenas enkore kulposento tute malprava. Idealaj predoj por homoj ekspluatemaj aŭ ŝatantaj la ĝuon, kiun havigas la sento misuzi sian povon.

Kvankam la ideo, ke al la angla ne ekzistas alternativo, au ke tiu, kiu ne sukcesas komprenigi sin, estas la sola respondeculo pri sia situacio, profunde enradikiĝis en la mensoj, ĝi havas nenion komunan kun realeco. Ĝi devus ne havi lokon en demokratia socio. Kiom da jaroj plu ni devos atendi, ĝis la ĉi tie klarigitaj faktoj, nekontestitaj, nekontesteblaj, finfine estos serioze konsiderataj?

La lingva defio

La teksto ĉi-sube afiŝita prezentas en Esperanto eltiraĵojn el la franclingva libro de Claude Piron "Le defi des Langues", kun resumo de la partoj ne reproduktitaj. La leganto de ĉi tiu teksto tiel ricevos ideon pri la enhavo de la libro, kiu ekzistas ĝis nun nur en la franca (Parizo: L'Harmattan, 1994) kaj en la portugala (Campinas SP: Pontes, 2002).

I. INTERNACIA LINGVA KOMUNIKADO : ĈU PATOLOGIA MASTRUMO ?

Se individuo elektas senkiale agmanieron neutile penigan, elspezas gigantajn sumojn por akiri ion senpage disponeblan, rifuzas apriore informiĝi pri la efikaj rimedoj atingi sian celon kaj evitas pripensi pri tiu stranga maniero agi, oni diras familiare, ke mankas klapo en lia kapo. Se krome lia prefero por senkuraĝigaj klopodoj kaj komplikaj procedoj ricevas nur mezkvalitajn rezultojn, dum najbaro havas elstare bonkvalitajn per simpla kaj agrabla metodo tuj facile aplikebla, oni ne plu hezitos paroli pri masoĥismo. Ni apenaŭ tion konscias, sed la organizado de la internacia lingva komunikado niasocie meritas la saman diagnozon. Ĝi estas patologia.

Tiu aserto povas ŝajni aroganta. Ĝi tamen baziĝas sur analizo de la realaĵoj. La leganto tion konstatos, se li sekvos tiun ĉi raporton. Li ricevos ĉiujn indikojn por povi mem kontroli la faktojn.

(...) [Tiu patologia misorganizo de internacia komunikado elmontras, sociskale, ĉiujn trajtojn, kiuj karakterizas neŭrozon individuskale. Ĝi estos pritraktata en la sekvo de la verko sub la nomo "Babel-sindromo". La libroprezentiĝas kiel raporto de konsultodonantoj, fakuloj petitaj objektive esplori la mondan lingvoproblemon kaj proponi realismajn metodojn por solvi ĝin].

II. LA PROBLEMO

[Ĉapitro II prezentas la problemon. Ĝi komence pritraktas ĝin laŭ kvalita vidpunkto : lingva handikapo en komunikado inter simplaj civitanoj ; en siaj rilatoj kun aŭtoritatoj aŭ oficialaj instancoj ; en privataj internaciaj grupoj ; en la rilato inter ŝtatoj. Ĝi poste traktas pri kvantaj aspektoj : kosto de tradukado kaj interpretado, kosto de instituciaj lingvaj servoj, ktp. Ĝi fine komparas la tre modestajn sumojn, kiuj sufiĉas en multaj kazoj por respondi al urĝegaj bezonoj neglektataj pro "manko de rimedoj", kun la astronomiaj sumoj, kiujn kostas la nunaj lingvaj sistemoj al la socio ĝenerale kaj al la grandaj internaciaj institucioj aparte.]

III. MITOJ KAJ REALO

Kiel ni vidis, la problemo prezentiĝas diversforme, laŭ la komunikantoj kaj la kadro, en kiu la komunik-bezono aperas:

la koncernatoj ne sukcesas diri al si reciproke, kion ili volas diri ;

la mesaĝo transdoniĝas, sed koste de konsiderinda kvanto da frustroj, nervoziĝoj aŭ suferoj ;

la komunikado estas preskaŭ perfekta, sed tio kostis enorman investon tempan kaj penan al iuj el la partneroj (indas esplori, ĉu ekzistas sistemo kun pli avantaĝa rilato efikeco / kosto) ;

okazas maljusteco, ĉar iuj ricevas la mesaĝon perfekte, kaj aliaj malbone aŭ tre malbone (ofta situacio en internaciaj renkontiĝoj, kie la anglalingvanoj, kelkfoje la franclingvanoj, ĝuas maljustan privilegion kompare kun la aliaj partoprenantoj; ofta situacio ankaŭ en la rilatoj inter loka aŭtoritato kaj homo el eksterlando : migra laboristo, rifuĝinto, vojaĝanto metitaj pro la situacio mem en pozicion malsuperan;

la ricevita mesaĝo sufiĉe diferencas de la elsendita por egali, fakte, al trompo ;

la transdono de la mesaĝo kostas ekscesan sumon, tiel ke la amasiĝo de multlingvaj situacioj fine devojigas enormajn sumojn el tio, kio estus ilia normala celo en saĝa organizo de la mondo (alivorte, la rilato efikeco / kosto atingas ofte proporciojn etike netolereblajn). (...)

[Tiu ĉapitro pritraktas diversajn mitojn , al kiuj aliĝas la socio en kampoj kiel elektronika tradukado aŭ lerneja lingvoinstruo.]

IV. PLI MALFACILE OL ONI DIRAS

(...) Kiel ni vidis, nia socio tutforte rezistas al la ideo alfronti la fakton, ke lingvoj estas terure malfacilaj, tiel malfacilaj, ke - kun unu escepto, pri kiu ni traktos poste - eksterlandano praktike neniam atingas la nivelon de denaskulo. Ni ĉiuj konas homojn kiuj vivas en Francio jam dudek jarojn kaj kiuj, kvankam ili estas plene "enmergitaj" en la lingva medio, (...) daŭre faras krudajn erarojn. Tiu profunda malfacileco igas vana la strebadon serĉe al la mirakla metodo. Kiam, sur ministra nivelo aŭ en iu pedagogia instanco, la enketoj pri lingvonivelo konkludas, ke la instruado fiaskis, la koncernatoj rifuzas fronte rigardi la fakton, ke ne eblas io alia ol malsukceso, se konsideri la ecojn de la lingvoj. Riproĉoj iras al la instruistoj, aŭ al la metodo. Oni sekve modifas la instruadon, laŭ la modoj. Oni forlasas la malnovan sisteman metodon kun parkerigo de vortlistoj kaj iompostioma lernado de la gramatiko por ekuzi la rektan metodon. Poste oni transiras al la aŭdvida metodo. Poste al programita instruado. Poste al plena enmergiĝo. Poste al sugestopedio.

Ĝenerale, la metodoj , kiuj taŭgas por iuj lernantoj, ne taŭgas por aliaj, tiel ke la esenca efiko de la metodŝanĝo estas modifi la rangvicon de la lernantoj. La unu

elcento el la lernantoj, kiu, sen lingva restado eksterlande, sukcesas esprimi sin en la fremda lingvo ĉe la abiturienta ekzameno, restos ĉiam unu elcento. La sola diferenco estas, ke Paŭlo, kiu sentis sin bone nur en sistema instruado, cedis la lokon al Karlo, por kiu pli taŭgas la rekta metodo, ĉar pro serio da hazardoj lia memoro alitipe strukturiĝis. (...)

Konkludo : La deziro simple komuniki, en tuta egaleco, trans la lingvaj baroj, deziro perfekte prava en tempo de senprecedence densaj internaciaj rilatoj, ne kontentigeblas per la metodoj, kiujn la ŝtatoj kaj la tuta socio nuntempe aplikas.

V. PROVOJ SOLVI LA PROBLEMON

Kiel multaj mensmalsanoj, Babel-sindromon akompanas deliro. Anstataŭ percepti la realon, la socio sekurigas sin per imagataj pseŭdofaktoj. Laŭ ĝi,

ne ekzistas problemo (ĝin solvas la angla);

tradukado kaj interpretado estas efikaj, kio pravigas la miliardojn, kiujn ili kostas ;

se la ŝtatoj oferas al Babelo sumojn, kiuj povus savi vivojn, mildigi sennombrajn suferojn, kontraŭbatali analfabetismon, krei necesajn infrastrukturojn, kaj, kiam utile, relanĉi la ekonomion, resume: havi socialan efikon por la plej malfavorata parto de la homaro aŭ de la nacio, ilia politiko tute ne estas krima, ili povus fari nenion alian ;

la malavantaĝo permesi al iuj uzi lingvon perfekte regatan kaj rifuzi al aliaj la saman rajton, en la okazoj, kiam malsamlingvanoj interŝanĝas ideojn. estas neglektinda ;

la fremdajn lingvojn instruatajn en okcidentaj lernejoj eblas ellerni;

la lingvoj ne estas tiel malfacilaj; eĉ ekster lernejo eblas atingi regnivelon, sufiĉas tiucele streĉi siajn mensofortojn;

lingvoinstruado mezlerneja ebligas aliri eksterlandan kulturon. (...)

Por ekzameni la problemon ĉe la bazo, ni konsultdonantoj devas esplori ĉiujn rimedojn praktike uzatajn, por kompari ilin. Ni do rigardu, kiel la socioj elturniĝas por ebligi sufiĉan komunikadon en mondo disigita en unuojn, kiujn la konsterna malfacileco de preskaŭ ĉiu lingvo igas kvazaŭhermetike baritaj unu al la alia.

[Tiu ĉi ĉapitro traktas pri la diversaj metodoj aplikataj por provi solvi la problemon : lingvoinstruado ; gestoj kaj desegnoj ; sistemoj de perbuŝa komunikado : uzo de mikslingva fuŝa ĵargono; svisa aŭ skandinava sistemo (ĉiu parolas sian lingvon, ĉiu estas supozata kompreni ĉiujn lingvojn); uzo de unu sola lingvo (angla ekz-e); posta interpretado; samtempa interpretado; tradukado kaj aliaj skribaj formoj de uzado de fremdaj lingvoj : ŝildoj kaj avizoj, korespondado, sciencaj, teĥnikaj kaj juraj tekstoj, uzindikoj kaj reklamado ; aŭtomata tradukado...]

VI. LINGVO, NERVARO KAJ HOMA PSIKO

Ni vidis en la antaŭa ĉapitro (...), ke la diversaj sistemoj, kiujn aplikas diverslingvanoj por kompreni sin reciproke, ne estas vere kontentigaj : ili funkcias aĉe, postulas himalaje altajn kostojn aŭ favoras maljustecon ; fakte, la plejparto kunigas tiujn tri ecojn.

Nu, kiel ni vidos ekde ĉapitro 7, ne estas vere, ke efika organizado de lingva komunikado estas kaprompilo. Kiu kontrolas la realon, tiu povas nur konstati, ke ĝi estas, fakte, facila. (...) Sed por atingi ĝin, necesas unue venki enorman psikologian reziston. La leganto malkovros en la 8-a ĉapitro, ke socipsikologia esplorado de la opinioj pri interpopola komunikado kaj de la emociaj reagoj al la koncepto "lingvo" ebligas evidentigi, ĉefe ene de la okcidenta intelektularo, seriozan malinklinon rigardi fronte la realon kaj, se uzi la zamenhofan esprimon, "preni la bovon per la kornoj". Ni vidos en tiu sama ĉapitro, kiuj estas la psikaj kaŭzoj por tio, kuŝantaj profunde en la nekonscio, kaj per kiuj mensaj meĥanismoj ili agas.

Ĉio komplikiĝas per tio, ke la individua psikologia rezistado asociiĝas kun rezistado el socia deveno, same grandparte nekonscia, servanta kolektivajn interesojn. La avantaĝoj, kiujn la anglalingvanoj tiras el la nuna situacio, estas io ajn krom neglektindaj. La nura instruado de la angla enspezigas sensaciajn sumojn. "English language teaching is very big business", "Instruado de la angla estas plej profita negoco", konfesas gazetara komunikaĵo de la Foiro de la angla (1). En la t.n. Tria Mondo, la tre eta parto de la loĝantaro, kiu regas la anglan aŭ la francan, disponas pro tio la potencon. Kial ĝi rezignu ĝin favore al la granda plimulto de la loĝantaro ?

La viktimoj de la fuŝa "tutmonda lingvoordo" estas multaj, sed ĉio estas farata, por ke ili ne perceptu sian situacion. Emfazindas, ke lingva handikapo, kvankam tre disvastigita, neniam estas nomata, ĉar la koncepto simple ne ekzistas. Kio ne estas nomata restas nekonscia. Pro tio, la ĝenerala perceptado de la problemo estas malofta, kaj la socio ne sentas kompaton al lingvaj handikapuloj : la viktimoj estas traktataj kiel kulpuloj. Se ili spertas angoron, turmenton, suferon, maljustecon, ridindiĝon aŭ frustriĝon, pri tio ili kulpas mem, estis ja ilia devo lerni lingvojn. (...)

[La unua parto de tiu ĉi ĉapitro estas dediĉita al la esplorado de la plej potenca tendenco de homa cerbo provanta esprimi sin : tiu, kiun Piaget nomis ĝeneraliga asimilado (elemento malkovrita kiel signifa ĝeneraliĝas al la tuta esprimado). Infanoj ĝeneraligas la plus ('pli') en plus grand, plus fort, plus beau (pli granda', pli forta', pli bela'), aŭ, angle, la -er en bigger, stronger, higher (pli granda', pli forta', 'pli alta') al ĉiuj adjektivoj kaj do diras malĝuste plus bon anstataŭ meilleur, gooder anstataŭ better. La samo observeblas pri verbaj finaĵoj. Franclingvaj infanoj ĝeneraligas la finaĵon -ez al ĉiuj verboj, eĉ kiam ĝi estas malĝusta: vous faisez, vous disez ('vi faras', 'vi diras') anstataŭ la ĝustaj formoj vous faites, vous dites. Simile, eta anglalingvano registris siamense, ke oni formas la is-tempon per aldono de -ed: I called, I learned, I tried ('mi vokis', 'mi lernis',' mi provis') kaj ĝeneraligas ĝin al verboj, al kiuj la angla gramatiko rifuzas ĝin, dirante I comed, I falled, I knowed ('mi venis', 'mi falis', 'mi sciis') anstataŭ la ĝustaj I came, I fell, I knew. Eksterlandano, post tridek jaroj da enmergiĝo en franclingva medio, daŭre ĝeneraligas la kazon de en automne, en Irlande, en Australie ('en aŭtuno', 'en Irlando', 'en Aŭstralio') al ĉiuj vortoj kiuj, fonetike, komenciĝas per vokalo: en-n-aut', prononcata /ano'/ ('supre'), anstataŭ en haut prononcata /a -'o/, en Nollande, anstataŭ en Hollande /a-Olad/, ktp. Esplorado de infanlingvaĵo, de lingvaj eraroj de eksterlandanoj, de la hezitoj en la gepatra lingvo, de la gramatikaj aŭ vortaraj fuŝoj kaŭzataj de alkoholo, medikamentoj aŭ forta emocio rivelas la egan forton de tiu inklino, kiun oni devas superi por esprimi sin laŭnorme en la plimulto el la lingvoj.

La dua parto de la ĉapitro pritraktas homrilatajn aspektojn de komunikado :]

Ni konsideru ekzemple komercan traktadon inter usonano kaj finno. Nuntempe ĝi okazas en la angla. Tia negoca traktado kompareblas al tablotenisa ludo, ĉe kiu unu el la ludantoj uzas la batilon kiun li uzas ĉiutage (...), dum la alia ricevas batilon strangan, misekvilibran, tro pezan, tro grandan, por ke ĝi sidu bone en lia mano. En la sporta mondo, tia malegaleco kaŭzus skandalon. Sed verŝajne ideoj valoras multe malpli ol pilketo, ĉar tiu malegaleco montriĝas ĉiutage en la mondo de ekonomia aŭ politika konkurado, kaj neniu eĉ rimarkas ĝin. Ĉu ne estas profunde malĝojiga jena frazo de hopi-indianino konstatanta, ke permesante karbo-ekspluatadon en sia rezervo, ŝia tribo detruis la ekologian harmonion de la loko: "Se, antaŭ dudek jaroj, ni sciuspli bone la anglan, ni ne subskribus tiun kontrakton" ? (2)

Unu el la plej bonaj manieroj ĝui sian potencon estas devigi plimalfortulon fari ion absurdan, arbitran, kion li faros nur, ĉar oni trudas tion al li, kaj ĉar la fortorilato malebligas al li tion rifuzi. Se mastro devigas sian sklavon rampi ĝis li kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la sklavo kaj al la ĉeestantoj : "Vidu kiel potenca mi estas !" (...) Arbitraj trudoj estas kutimaj en iuj medioj. Tiel la malnovuloj ĝuas la plezuron pruvi al si sian superecon super la novuloj. Tiaj turmentetoj estas praktikataj en diversaj armeoj, en iuj labormedioj, en internulejoj.

Tion ĉiu scias. Sed oni ĝenerale ne konscias, ke, kiam oni parolas la lingvon de eksterlanda potenco, oni fakte reduktiĝas al stato de sklavo, kiu rampas por leki la piedojn de sia mastro. Ĉirkaŭ 1880, la internacia lingvo estis la franca. Kiom da absurdaj kapricoj ni franclingvanoj trudis al la rusoj, hungaroj, aŭstroj kaj aliaj, kiuj devis lerni nian lingvon ! Ni konsideru nian leksikan derivadon. La sama sufikso logie naskas tri malsamajn formojn en psychologie > psychologue, biologie > biologiste, theologie > theologien. Kiurajte ni trudas al la eksterlandanoj tiajn arbitrajn senkoheraĵojn ? Ili povas fidi nek sian logikon, nek la raciecon, kiun ili atribuas al nia popolo, nek la naturan fukciadon de sia menso, kiu igas ilin apliki la cerban programon pri ĝeneraliga asimilado. Ili devas fari sensencajn akrobataĵojn, ĉar "tia estas la leĝo" de la franca lingvo. Kiam, nekapablaj orienti sin en niaj absurdaĵoj, ili diras psychologiste, theologue biologien, ili vundas niajn orelojn. Io grincas en ni,

dolorige. Sekve, io fuŝiĝas en la rilatado, nia kunparolanto fariĝas malsupra, ni fariĝas superaj, kaj ĉiuj sentas sin malbone. (...)

La tempoj ŝanĝiĝis; delokiĝis la altejoj de politika, ekonomia kaj kultura potenco. Hodiaŭ, al kapricoj anglalingvaj la mondo devas submeti sin. (...)

La B abel-sindromo kreas en ni tiom da konfuzoj, ke ni forgesas nian celon. Se mi esprimas min en la angla, kiu estas mia celo kaj tiu de mia partnero ? Komuniki ; ke ni komprenu nin reciproke. Nu, por esprimi tiel simplan ideon kiel « la infanoj devos iri... », mi cedas al la kapricoj de arbitra diktatoro. Se mi uzus nur la necesajn kaj sufiĉajn erojn por ke mia mesaĝo transdoniĝu, mi sekvus la naturan iron de mia cerba nervofluo, kiu emas al ĝeneraliga asimilado. (...) Ĝi kondukus min al the childs will must go (...). Sed mi (...) devas diri the children will have to go, ĉar la angla gramatiko dekretis, ke "infano" havas neregulan pluralon kaj ke mi ne havas la rajton uzi la normalan vorton por "devi" , must, post la normala helpverbo uzata por signi os-tempon: will.

Ne temas, diras iuj, pri absurda obeo, nek pri elmontro de potenco fare de la plej forta ; simple necesas respekti tiujn esceptojn por komprenigi sin. Tiel argumenti (...) estas akcepti sian sklavecon. (...) Kaŝi al si veron, ege gravan por nia temo, nome, ke ni komprenus unu la alian same bone, se ni dirus the childs will must go.

Tiu rimarko estas objektive vera, sed (...). Ĝi neniel estas rekomendo, ke oni misformu la anglan. Mi tro respektas ĉiujn homajn lingvojn por proponi solvon, kiu difektus aspekton de la kultura belo de la mondo. (...)

Ke temas pri potenc-problemo, tio aperas klare en lernejo. Kiam lernanto demandas : "Kial mi ne rajtas uzi must post will?" , la instruisto respondas : "Ĉar estas tiel". La kompatindulo povas diri nenion alian. Sed la subkuŝanta mesaĝo ne povus esti pli aŭtoritata : "Kion oni devigas min trudi al vi, tio havas nenion komunan kun logiko, kun viaj naturaj emoj, nek kun la necesoj de la situacio. Tion vi faros, ĉar tion mi postulas de vi."

Kaj la tuta mondo genuas antaŭ la popolo, kiu superregas en la respektiva momento : la franca en la 19-a jarcento, morgaŭ, eble, la ĉina, hodiaŭ la anglalingvanoj. (...)

Eble mi precizigu, ke mi ŝatas la anglan lingvon kaj la anglosaksan-anglokeltan kulturon (...). Sed (...) la Babel-sindromo trafis la tutan socion. Pro ĝi, individuoj cetere ege simpatiaj estas kaptitaj en malsana sistemo regata de potencrilatoj, kiun la bezono interŝanĝi ideojn aŭ informojn neniel povas pravigi. Bedaŭrinde pri tio konscias nur tiuj, kiuj kuraciĝis el la Babel-sindromo. La mondo ne konas tiun kategorion de personoj aŭ ĝi ignoras ilin. Ili tamen ekzistas. Venis la momento rigardi, kiel la aferoj statas ĉe ili, kaj en kio konsistas la kuracado. (...)

En la historio ekzistis kelkaj esceptoj al la regulo, ke [la propono de tiuj personoj, ilia modelo] neniam estas serioze konsiderata de la instancoj, kiuj okupiĝas pri la monda lingvodemando. (...) Sed ĉefe la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj meritas la gratulojn de ĉiu honesta esploristo, kiu interesiĝas pri tiu kampo. En septembro 1922, ĝi prezentis rimarkinde objektivan raporton, kiu preskaŭ ŝanĝis la vizaĝon de la mondo. Verdire, mankis malmulte ĝis tio, ĉar, se, tiutempe la ŝtatoj aplikus rekomendon faritan en tiu dokumento, ili donus la finan baton al Babelo kaj samtempe respektus, multe pli ol la hodiaŭa socio, la kulturan kaj lingvan diversecon de nia planedo. (...)

VII. SOLVO INDA JE KONSIDERO

Esplorante la situacion, la Sekretariejo de la Ligo de Nacioj malkovris interesan fakton: ekzistis ĉie en la mondo limigita medio senigita je Babelo, homoj, kiuj, en siaj eksterlandaj kontaktoj, uzis lingvon plene respektan al la universala emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn kaj do perfekte sekvantan la manieron, laŭ kiu plej nature fluas esprimiĝo. Facila, sed riĉa, tiu lingvo apartenis al neniu nacio kaj pro tio eliminis la problemojn, kiujn trudo kaj potenco riskus kaŭzi.

Verdire estas neniu kialo sin esprimi is-tempe : tiu lingvo plu vivas, ĝin plu uzas homoj, kiuj sentas sin ĝenataj de lingvaj baroj kaj kiuj alte taksas komforton en internacia dialogo.

La dokumento de la Ligo proponis uzi ĝin. En ĝi kuŝas rekomendo, ke la ŝtatoj

"agnosku la gravecon disvastigi la universalan uzadon de praktika helplingvo por faciligi la internaciajn komunikojn, devigante sin laŭgrade enkonduki en siajn publikajn lernejojn la instruadon de Esperanto kaj informi la Ligon de Nacioj pri la aranĝoj, kiujn ili decidos fari tiukampe, ĉu leĝofare, ĉu per administra dekreto". (3)

[Ĉi tiu ĉapitro estas, esence, dediĉita al prezentado de Esperanto, tiom el la vidpunkto de ties lingvaj ecoj, kiom de ties disvastiĝo.]

Simile al la ĉina, Esperanto estas lingvo konsistanta ekskluzive el senŝanĝaj eroj, kiuj senbare kombiniĝas. Sed male al la ĉina, (...) la rilatoj inter la konceptoj estas en Esperanto nete markitaj.

La publikigitaj esploroj, en kiuj oni komparas la respektivan facilecon de la diversaj lingvoj, pekas per troa singardemo rilate al Esperanto. Ĉi-lasta estas almenaŭ 20-oble, eĉ 50-oble, pli facila ol ĉiu alia lingvo, eble escepte de la indonezia (...).

Kial 20-oble aŭ 50-oble pli facila ? Ĉar ekde kiam oni komencis praktiki Esperanton, oni konstante ekzercas sin uzi ĝiajn konsistigajn erojn, kiuj estas ĉiam ĝeneraligeblaj sen ia limigo. [Por pli bone kompreni, pro kiuj kaŭzoj Esperanto tiagrade pli facilas ol la aliaj lingvoj, vd la aldonaĵon al tiu ĉi dokumento]. Paroli lingvon flue, aŭ facile skribi ĝin, estas esence afero de refleksoj. Nu, kial estas malfacile esprimi sin en la grandega plimulto el la fremdaj lingvoj? Ĉar alta proporcio el la akirendaj refleksoj kontraŭas la naturajn (ili devas inhibi la spontanajn formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado) kaj ĉar ili ne estis sufiĉe plifortigataj por iĝi profunde ankritaj en la cerbo. La malfortikeco de tiuj refleksoj aperas tuj, kiam oni dum tri aŭ kvar jaroj ĉesis praktiki la koncernan lingvon : la perdo de lingva kompetenteco fariĝas ĝena. En Esperanto ne estas bezonate encerbigi al si inhibajn refleksojn : oni povas plene fidi la naturan emon al ĝeneraliga asimilado. Krome, ĉiu minuto da praktikado plifortigas la necesajn refleksojn multe pli ol en iu ajn alia lingvo. La lernanto, kiu legas paĝon kun 125 kunmetitaj vortoj laŭ la skemo « radiko + o » kaj kiu konstatas, dank'al la kunteksto, ke ĉiu tia vorto estas uzata substantive, ne plu hezitos, se li volos vortigi koncepton laŭ substantiva formo. La reflekso estos tiel forta, ke la ĝusta esprimo estos aŭtomata. [En la sekvanta frazo temas pri ekzemplo donita en ĉapitro 6 de la originala libro, sed ne reproduktita en ĉi tiu resumo]. Memoru la sinjorinon (...) kiu diris : " ... l'adoptage... ga va plus ?... l'adoption des villages roumains" [la koncerna sinjorino, denaske franclingva, volis diri "adopto", sed eraris pri la vorto kaj diris adoptage anstataŭ adoption; ŝi tuj ekkonsciis sian eraron kaj korektis sin]. La eraro fontis el kaptilo: la sufiksoj -age kaj -tion en la franca havas la saman sencon kaj similan oftecon, sed ne estas interŝanĝeblaj; ĉu oni uzu tiun, ĉu tiun alian, tion difinis historio. En Esperanto, ĉar al tiu koncepto respondas la radiko adopt-, ne aperas problemo. Kun minimumo da praktiko, la serĉata vorto venas reflekse : adopto.

Io facila aŭ simpla unuavide ŝajnas malpli riĉa ol io komplika. Multaj homoj timas, ke pro sia simpleco Esperanto povas nur esti malriĉa. Ili faras la eraron, kiun farus ĉino imagante, ke aboco kun nur 28 literoj ne ebligas vortigi la profundajn pensojn, kiujn povas esprimi lingvo kun centmiloj da ideogramoj. Fakte, kio kreas riĉecon, tio ne esta s la komenca nombro de eroj, sed la povo ilin kombini. Organika kemio instruas al ni, ke ĉio vivanta konsistas el tre eta nombro da diversaj elementoj (karbono, oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, kelkaj metaloj, ktp). Kian vastan aron da diversaj materialoj kaj formoj tiuj kelkaj elementoj povas naski! Muziko instruas al ni la samon. La sep notoj de la gamo sufiĉas por verki simfoniojn kun nekomparebla beleco.

Riĉeco fontas el simpleco. Grandparte pro tio Esperanto tiel bone taŭgas por poezia esprimado. Ni konsideru ekzemple jenan verson de la ĉeĥa poetino Eli Urbanova : la dolĉe lula belo betula.

Ne eblas klarigi, kial tiuj kvin vortoj estas multe pli elvokaj en Esperanto ol tradukite. La verso mem havas lulan efikon, pro sia ritmo. Por tiun bone senti, prononcu ĝin italmaniere (...). La poezian efikon kreas ankaŭ la aliteracioj, kaj aparte la ripetado de la sono / l /, kiu intensigas la impreson de lulado. Sed ĝi fontas ankaŭ, kompreneble, el la bildo : pejzaĝo, kie betulo lasas siajn fajnajn kaj malpezajn branĉojn fleksiĝi kaj rerektiĝi laŭ la kapricoj de l' vento, oni rigardas ĝin kontemple, kio kondukas al dolĉa dormemo... (...)

Eblas resumi la kvalitojn de Esperanto jene, laŭ la vortoj de afiŝo vidita ĉe la Esperanto-stando de la Ĝeneva Librofoiro, en 1989 :

Nenia escepto, Nenia arbitraĵo, Nenia kaprica gramatika trudo, Do, nenia frustro.

La eblo kunmeti mem, per simpla kombino de elementoj, vortojn

simplajn

kompleksajn

tenerajn

frapajn

korŝirajn

aŭ amuzajn...

Lingva kreemo, kiu disvolviĝas senlime.

Jen Esperanto :

pura lingvoplezuro...

kaj amikoj en la tuta mondo !

VIII. REZISTO : NORMALA ASPEKTO DE ĈIU NEŬROZO

Ni vidis ke Esperanto, kiel lingva esprimilo, posedas multajn atutojn. Ni vidos en la 11-a ĉapitro, ke, kiam oni komparas ĝin surterene kun la ceteraj manieroj proponataj al diverslingvuloj por komuniki inter si, ĝi montriĝas tre klare supera, malgraŭ la eta investo tempa kaj pena, kiun ĝi postulas. Ĝi distingiĝas de la sistemoj bazitaj sur gestoj kaj miksaj galimatiaj lingvaĉoj per tio, ke ĝi ebligas esprimi sin vort-riĉe kaj nuance. Ĝi distingiĝas de la sistemoj bazitaj sur uzo de perantoj (buŝaj kaj skribaj tradukistoj, komputilaj tradukprogramoj) per tio, ke ĝi estas senpaga kaj certigas ĉie rektan kontakton. Kaj ĝi ege superas la uzon de fremda lingvo, ĉu lingvo de unu el la partneroj, ĉu tria lingvo, kiel la angla inter ne-anglalingvanoj, ĉar ĝi sekvas pli bone ol ĉiu alia lingvo la plej naturan cerban procezon de vortigo, bazitan, kiel ni vidis, sur la emo ĝeneraligi asimilitajn signojn. Ŝajnas paradokse, ke ĝi povas esti samtempe simpla kaj riĉa. Sed tio estas perfekte konstatebla realaĵo : la klarigo kuŝas en la fakto, ke ne estas limigoj al la rajto kombini erojn, kaj ke la lingvouzanto estas libera laŭplaĉe strukturi la vortigojn. (...)

(...) La homoj, kiuj observis la lingvon tia, kia ĝi prezentiĝas praktike, ripetas tion jam delonge. Atestoj pri tio troviĝas en oficialaj dokumentoj, ekzemple :

"En la sekretariejo de la Ligo de Nacioj disvolviĝis antaŭ niaj okuloj la Internacia Konferenco de Lernejaj Aŭtoritatoj, kies debatoj okazis en Esperanto. Ni devas konfesi, ke nin impresis, kiom senpene kaj rapide la diverslandaj delegitoj esprimas sin kaj inter-kompreniĝas. (...) La diskuto okazas kun rimarkinda flueco (...) kaj oni plenumas en tri tagoj laboron, kiu postulus dekon da tagoj en ordinara konferenco kun pluraj oficialaj lingvoj. (...) La elparolado de Esperanto ŝajnas multe pli unueca kaj pli facila al la diversaj buŝoj ol tiu de la angla aŭ franca, ekzemple. (...) Kio plej impresas, tio estas la egaleco, kiun havigas al tia kunveno la uzo de komuna lingvo : ĝi metas ĉiujn sur la saman nivelon kaj ebligas al la delegito de Pekino aŭ de Hago esprimi sin same vigle, kiel iliaj parizaj aŭ londonaj kolegoj. Ekzistas oratoroj, kiuj elokventas en Esperanto." (3)

Tiu konstato starigas gravegan demandon : se la lingvo havas tiom da bonaj kvalitoj, kial ĝi estas tiel malmulte konata ?

La respondo estas kvarpunkta :

1) Esperanto disponas neniun politikan kaj financan subtenon ;

*2) ĝi suferas pri misinformado, kiu vivtenas sin mem ekde la komenco de la 20-a jarcento ;

3) la Babel-sindromo apartenas al la kategorio de neŭrozoj ;

4) Esperanto estas miraklo. (...)

[Nur punktoj 2 kaj 4 estos pritraktitaj en ĉi tiu resumo].

Misinformado

Inter ĉiuj negativaj juĝoj, unu havas sendube plej potencan efikon por bremsi la disvastiĝon de la lingvo : la aserto, ke la provoj vivigi interpopolan lingvon ĉiam fiaskis. Tipa estas jena ekzemplo:

"Malpli ol dek jarojn post Schleyer, alia viziulo, la pola doktoro Lazaro Zamenhof, inventas (...) Esperanton, kiu havis apenaŭ pli da sukceso (...). Malgraŭ esperantistaj komitatoj naskitaj pli malpli ĉie, komenco de literaturo (konata de kelkaj malmultaj inicitoj kaj, laŭdire, ne tre altnivela), kongresoj ie kaj tie, Esperanto ne ĝuis pli brilan disvastiĝon ol volapuko. Kiu, cent du jarojn post ĝia invento, kapablas uzi tiun "universalan dialekton", kiu devis faciligi inter la homoj materiajn kaj intelektajn interŝanĝojn, kaj en kiun ĝiaj apostoloj metis tiom da esperado ?" (4)

Leginte tian pecon de elokvento eldiritan de tiel altranga persono, kiel eblus havi la ideon esplori mem pri la reala Esperanto ? Tiaj paroladoj tuj efikas sufoke al la natura eta ĝermo de scivolemo, tiel ke la vera demando estas ne: "Kiel eblas, ke Esperanto ne iĝis pli vaste akceptita, malgraŭ sia nekontestebla taŭgeco?" , sed: "Kiel eblas, ke tiu lingvo, kies morto estas evidenta por preskaŭ la tuta klera publiko,

daŭ-re trankvile disvastiĝas?" Ni vidis, ke la uzantoj de Esperanto ne estas sufiĉe riĉaj por lanĉi la reklam-kampanjojn, sen kiuj ne eblas diskonigi la ekziston de la lingvo. Kiel socilingvistika fenomeno, la reala Esperanto ne estas konebla, ĉar ne eblas malkovri ĝin per la kutimaj inform-fontoj : lernejo, konversacioj, libroj kaj amaskomunikiloj. En sia granda plimulto tiuj fontoj ignoras ĝin aŭ ĝin grave misprezentas. Sen jura personeco, lingvo ne povas defendi sin, kiam oni ĝin kalumnias. Ĝia disvastiĝo estas do limigita al individuaj kontaktoj. Oni lernas Esperanton, ĉar oni vidis kiel bone ĝi funkcias. Necesas, ke hazardo kontaktigu kun Esperanto-uzanto interesaton, kiu havu sufiĉe akcepteman, nefermitan menson por rekonsideri la antaŭjuĝojn, per kiuj la ĝenerala misinformado plenigis lian aŭ ŝian cerbon. Necesas ankaŭ, ke li aŭ ŝi estu psike sufiĉe stabila kaj mense sufiĉe sendependa por ne allasi, ke la neŭroza kontaĝo havu sian kutiman efikon. (...)

La miraklo

Kiam oni aŭdas pri miraklo, la plej normala reago estas skeptiki. Kompreneble, se oni estus honesta, aŭ sufiĉe interesata, oni rigardus mem, oni kontrolus. Sed ĝenerale homo ne estas tiel honesta, kaj la afero ne interesas sufiĉe por valori la ĝenon. Fronte al io eksterordinara, oni glitas facile de aperta sinteno ("mi scias nenion pri tio") al fermita ("je tio mi ne kredas").

Esperanto estas plurrilate mirakla fenomeno. Je la plej baza nivelo ni citu la naskiĝon en kelkaj jardekoj de plenvalora lingvo kun vere interesa literaturo, sed sen popolo nek teritorio (5). Plenviva lingvo, kiu ebligas esprimi ĉion deziratan, estas tiel kompleksa afero, io tiel delikata, ke malfacilas kredi, ke io simila naskiĝis sub niaj okuloj. Tamen, tiu fenomeno okazis. Antaŭ iom pli ol jarcento, la lingvo nomata Esperanto ne ekzistis ; hodiaŭ ĝi estas uzata de kelkaj milionoj da homoj, kiuj formas ian diasporon. Ili estas malmultaj en iu preciza punkto de la terglobo, sed ekzistas kelke da ili ĉie, eĉ en Mongolio, eĉ en Albanio, eĉ en rifuĝejo tanzania. (6)

(...) Ĉiu vivanta lingvo fontas el kolektiva, anonima kaj grandparte nekonscia procezo. Esperanto ne estas escepto. La projekto publikigita en Varsovio en 1887 de junulo, Ludwik Lejzer Zamenhof, ne estas la lingvo, ĝi estas nur la elirpunkto, la semo, la ĝermo. Tiu fariĝis vivanta realo nur pro tio, ke ĝi trovis grundon, kiu kontribuis al ĝi el siaj riĉaĵoj kaj ebligis al ĝi kreski. La miraklo konsistas en tio, ke tiu grundo ekzistis kaj akceptis la ĝermon. Dek kvin jarojn post la apero de la broŝureto, la proponitan lingvon jam uzis ege diversaj homoj, kiel atestas la listo de la Esperanto-uzantoj registritaj en 1902 (7). Jam la nomoj indikas, ke la lingvo dissemiĝis inter plej malproksimaj popoloj : Aĥmet Utjamiŝev estas turkmeno el distrikto Syr-Daria, Asayiro Oka vivas en Tokio, Einar Asmundsson en Nesi (Islando), Stanislav Mossakowski en Numeo (Nov-Kaledonio), J.M.C. Ganouna en Tuniso, E. Gosta en Bonaero, M. Ravelojaona en Tananarivo... La lokoj cititaj en tiu dokumento montras, ke la unua reto de anoj kovris jam la tutan mondon : Santa Fe (Argentino), Rejkjaviko, Urga (Mongolio), Filadelfio, Tiencin, Helsinko, Aleksandrio, Meksikurbo, Odeso, Bombajo... Neniu komprenas, kiel la nova lingvo tiel rapide disvastiĝis. Sed tio ne estas la sola miraklo. Plej nekredeble estas, ke tiuj homoj, komencinte komuniki, viziti unu la alian, organizi kunvenojn, kongresojn, renkontiĝojn, senkonscie transformis la projekton en vivan, parolan lingvon. En la jaroj 1920-aj ekzistis jam dunaciaj paroj, kies familia lingvo estis Esperanto, tiel ke ĝi iĝis ankaŭ la gepatra lingvo de la infanoj. (...)

IX. KELKAJ EKZEMPLOJ DE RACIECIGOJ (8)

[La libro ĉi-ĉapitre pritraktas kelkajn tipajn argumentojn kontraŭ Esperanto]

(...) La zamenhofa lingvo estas objekto de tiom da kritikoj, ke citi ĉiujn estus tasko senfina. Sed kiaj ajn ili estas, rimarkindas, ke ili ĉiam prezentas la samajn ecojn :

*ili neniam baziĝas sur la reala Esperanto, t.e. sur la lingvo kiel uzata en la praktiko (ekzemple sur observado de kunsido, esplorado de serio da magazinoj, analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj) ;

ili neniam apogas sin sur studado de la disponebla dokumentaro (esplorlaboroj publikigitaj pri la reala Esperanto) ;

*ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni ekskludas Esperanton ;

*ili estas formulitaj per tia tono, ke la esplorado de la demando troviĝas dekomence ekskludita (alivorte, la ekskludado ne estas logika konkludo de analizo, sed rezulto de "aŭtoritata juĝo" ; ĝi estas komparebla al la eliminado de studento fare de ĵurio, kiu nek legis liajn aŭ ŝiajn laborojn, nek rigardis la notojn, kiujn ŝi aŭ li ricevis en la diversaj ekzamenoj).

X. TUTE NORMALAJ HOMOJ Esprimo de sentoj

(...) Ofte, tuj kiam iu proponas Esperanton, oni rebatas, ke tiu lingvo ne kapablas respondi al la emociaj bezonoj, ĉar ĝi estas tro juna. Kiel esprimi siajn timon, koleron, amon, ĵaluzon, miron, emociojn en lingvo ne multjarcenta?

Tiu opinio pretervidas, kio fakte inhibas la esprimon de sentoj. La eraro estas signifa : ĝi montras, kiagrade ni estas, sub la verniso de civilizacio, primitivuloj submetitaj al la tribaj tradicioj, al la potenco de la praavoj. Ni kredas, ke formoj truditaj de jarcentoj da uzado faciligas esprimadon, dum ili komplikas ĝin. Ni fidas pli niajn antaŭulojn ol nin mem, la literaturistojn, kiuj forĝis la lingvon, sed ankaŭ igis ĝin malpli libera, ol la kriojn, kiuj spontane ŝprucas el nia plejpr ofundo.

Ĉiu personeco rezultas el interagado inter gena heredaĵo kaj influoj sociaj. La konvinko, ke nur multjarcenta lingvo ebligas taŭge esprimi emociajn reagojn, atestas pri stranga malekvilibro inter la du faktoroj : ĝi trotaksas socion, ĝi subtaksas naturon.

Tie sendube kuŝas unu el la kaŭzoj de la malfido al Esperanto. La ideo, ke la obeon al ekstera aŭtoritato, kaj do al niaj antaŭuloj, eblas ekvilibrigi per fido al la individua saĝo, al la propra logiko, al la ennaskitaj meĥanismoj de nia nervosiste mo, situas por multaj homoj trans la limoj de elteneblo.

Sed, fidele al niaj principoj, ni transiru de teoriaj konsideroj al observado de faktoj. La leganto memoras sendube pri tiu usonano vivanta en Francio [2-a ĉapitro de la libro, ne reproduktita en ĉi tiu resumo], kiu, agresate en tenisejo de klare malprava sinjorino, cedis al ŝi malgraŭ sia konscio pri pravo, nur pro tio, ke li ne sukcesis taŭge esprimi sin france. En la angla li povus esprimi sian koleron kaj sian indignon per vortoj, kiuj fermus la buŝon al la kunparolantino. Kio blokis la esprimadon de lia emocia reago ? La sennombraj malkoheraĵoj, ĉirkaŭvojoj kaj arbitraj trudoj, per kiuj plenas la franca lingvo. La heredaĵo de niaj praavoj. (...)

Nenio tia en Esperanto. La gramatika kaj leksika kohereco, kaj do la foresto de sakstratoj, kiuj blokas la naturan iron de vortigado, ebligas al emocioj kaj sentoj esprimi sin kun centoble pli da facilo ol en ĉia alia lingvo. La nerva fluo atingas rekte sian celon. Ĝeneraliga asimilado certigas sekurecon en la esprimado. (...)

La maniero, laŭ kiu Esperanto strukturiĝis, faciligas la esprimon de nuancoj. Mi memoras, ke dum babilado kun hungarino mi demandis : "Tiu knabo, ĉu vi dirus, ke vi amas lin ?" - "Nu..., mi ametas lin", ŝi respondis. Ne eblas tion traduki francen. Per enŝovo de la monemo -et- inter la radiko -am- kaj la finaĵo -as, kiu faras el la koncepto verbon prezencan, ŝi enkondukis la nuancon, kiun oni enmetas en la franca, kiam oni diras chantonner 'kanteti' anstataŭ chanter 'kanti', pleuviner 'pluveti' anstataŭ pleuvoir 'pluvi', aŭ chambrette 'ĉambreto' anstataŭ chambre. La verbo aimer ami' en la franca ne akceptas tiajn moduladojn.

En konversacio kun juna, iomete paranoja norvegino mi notis kvar interesajn modulaĵojn de la radiko rigard-. Mi citas ilin ĉi tie en la formo kiun ŝi uzis, is-forme : ŝi rigardetis; li rigardadis; li rigardegis; li rigardaĉis. Tiu lasta termino estas aparte malfacile tradukebla, ĉar ĉiuj francaj tradukoj estas tro precizaj : povas temi pri malĉasta rigardo, sardona, amara, sarkasma rigardo, perturba, ĝena rigardo, oni scias nur, ke estas speco de rigardo, kiu elvokas ion malnoblan aŭ malplaĉan por la rigardato. Fakte, la diferenco inter li rigardis kaj li rigardaĉis estas la sama, kiel, france, inter ilrit 'li ridis' kaj ilricana 'li ridaĉis'. (...)

Lingvo kaj identeco

En nia plej funda intimo kuŝas nia sento pri identeco. Efektive, la demando "Kiu mi estas ? Kio mi estas ?" situas centre de nia psiko. Ĝi do subkuŝe ĉeestas en ĉia debato pri lingvoj, eĉ se pri tio oni ne konscias.

Tuj kiam oni parolas pri lingvoj, oni parolas pri si, pri si infano, pri si bezonanta altvalorigan identecon. Infano spertas malsamecon kiel danĝeran. Malsami signifas

riski esti ŝovita flanken, kaj elĵetiĝo el la grupo estas plej angoriga. (...) Malkovri, ke oni parolas la araban inter francoj, la jidan inter rusoj, la flandran en franclingva Bruselo, tio povas terure timigi. Des pli, ĉar la elĵeto konkretiĝas ofte per insulto (...). Kial oni tiom facile allasas sin al insultado ? Ĉar oni spertas la saman angoron. Kriaĉi : "Kamelido, reiru dezerten!" , "Vi fetoras, italaĉo !" aŭ "For la fi-judojn !", tio estas sekurigi sin. Per tio oni volas pruvi al si, ke oni apartenas al la plej multnombra grupo, al la grupo de la "normaluloj", ne al la "stranga", "malsama", kaj do elĵetota. Per tio oni povas diri al si : "Uf ! Mi ne riskas, ke ili forĵetu min!"

Sed kion povas fari tiuj, kiuj apartenas al malplimulto? Prezentiĝas nur du ebloj. Aŭ ili sentas sin malsuperaj kaj trenas kun si tutvive sian vunditan identecon kiel katenon, kiu ĝenas iliajn movojn kaj falsas multajn el iliaj reagoj. Aŭ ili firmigas sin kontraŭ tiu malsupereco emfazante la valorojn de sia kulturo. Ili tiel fortigas sian identeco-senton, prenante sur sin la riskon senti sin persekutataj ("Ili abomenas min, ĉar mi estas supera").

(...) Kaj tamen ! Estas plej normale samtempe havi plurajn etnajn aŭ lingvajn identecojn. Oni povas sin senti alzacano kaj franco kaj bone farti ambaŭrole. (...) Kiel tio rilatas al nia temo ? Simple ĉar ankaŭ la praktikado de Esperanto naskas identecon. Esperanto tiurilate diferencas de la aliaj lernitaj lingvoj :

"Kvankam ĝi ne estas la gepatra lingvo, ĝi tamen ankaŭ ne estas lingvo fremda. Matura uzanto de Esperanto neniam sentas ĝin lingvo fremda al si". (9)

Efektive, svedo aŭ indoneziano, kiu regas, krom sia lingvo, la anglan, sentas sin simple svedo aŭ indoneziano. Li ne sentas sin samtempe anglalingvano. Male, kiu praktikas Esperanton, tiu baldaŭ malkovras, ke li havas senton de kroma aparteno : esperantlingvan identecon. Li sentas sin membro de vasta komunumo mondampleksa, respektanta ĉiujn kulturojn kaj aldonanta al ili siajn proprajn kulturajn valorojn. Sed tiu identeco plej facile integras sin inter la aliaj. Kolmarano, kiu praktikas la zamenhofan lingvon, sentas sin samtempe alzacano, franco kaj esperantano sen ajna kontraŭdiro inter tiuj diversaj anecoj. La foresto de streĉiĝo radikas verŝajne en tio, ke ili situas sur diversaj niveloj : loka, nacia, tutmonda.

(...) [La resto de tiu ĉapitro estas ĉefe dediĉita alprezentado de tipaj uzantoj de Esperanto, kiuj klarigas, kiel ili malkovris la lingvon kaj kion ĝi alportis al ili. Temas pri usonano (27-jara), japanino (30-jara), polo (17-jara), franco (45-jara), germano (70-jara), ĉinino (30-jara) kaj italo (33-jara).]

Diverseco de Esperantujo

(...) Multaj ĵurnalistoj, lingvistoj, politikistoj, intelektuloj imagas, ke ekzistas esperantista "movado" : homoj unuiĝintaj kun unu sama celo kaj agantaj por realigi ĝin. La realo estas tute alia. Temas fakte, ne pri movado, sed pri malkohera, tutmonde

sed diaspore disigita "individuaro", animata de tre malsamaj kaj ofte kontraŭdiraj sentoj kaj celoj. Iuj volas konservi Esperanton por si (10), konsciaj pri la avantaĝoj, kiujn havigas al ili interpopola komunikilo supera al la rivalaj sistemoj; aliaj faras ĉion por kiel eble plej disvastigi ĝin. Iuj volas okcidentigi la lingvon ; aliaj, male, strebas al kiel eble plej neokcidenta formo de la lingvo. Multaj uzantoj de Esperanto vidas en ĝi precipe komfortan ilon praktikan, oportunan en eksterlandaj rilatoj ; sed same multaj vidas en ĝi rimedon por realigi politikan kaj socian idealon. Por ankoraŭ alia kategorio temas ĉefe pri kampo de kultura agado, tre serioze konsiderata de iuj, uzata de aliaj kiel simpla ŝatokupo, kiun ili, nur kiel tian, ege ĝuas.

XI. PILOT-PROJEKTO

(...) Ofte antaŭ ol grandskale lanĉi novan agadon aŭ metodon, oni testas ĝin malgrandskale. Tian teston oni nomas pilotprojekto. Oni elprovas la novan sistemon en limigita teritorio, en reduktita parto de loĝantaro, en maniero kiu ebligas vidi la avantaĝojn kaj maloportunaĵojn sen elmeti al riskoj grandan nombron da homoj.

Oni povas rigardi Esperanton pilotprojekto funkcianta jam pli ol unu jarcenton. Ĝi povas servi kiel referenco, ĉar ĝi estas uzata en ĉiuj situacioj, kie la aliaj komuniksistemoj (...) uziĝas, de gesta komunikado ĝis uzo de nur la angla, tra mallerta fuŝesprimo fremdlingva, samtempa interpretado kaj tradukado komputile helpata. (...) . En ĉiuj ĉi situacioj, kia ajn la uzata kriterio, ĝi montriĝas nete pli kontentiga.

Tiu aserto facile povas veki skeptikecon. Tial estas saĝe kontroli mem. Kiu serĉas pruvojn, tiu malkovras ion konsternan : jam cent jarojn Esperanto estas la temo de sennombraj dokumentoj, kiuj klarigas, kial ĝi ne indas esti konsiderata. Sed eĉ ne unu el ili baziĝas sur observado de faktoj. (...)

La aŭtoritatoj de ĉiu lando, la respondeculoj de ĉiu internacia institucio meritus, ke oni diru al ili: « Esperanto ekzistas. Sed vi organizas la socion tiamaniere, ke ĝi estas praktike nekonata. Bonvolu preni sur vin viajn respondecojn. Por komuniki de popolo al popolo, vi elektis la anglan, samtempan interpretadon, dulingvismon, esploradon pri tradukmaŝinoj kaj ĉiajn aliajn metodojn, kiujn vi aplikas uzante la monrimedojn de la socio. Ni rajtas ricevi klarigojn pri via farmaniero. Diru do al ni, bazante vin sur komparoj faritaj en la praktiko, per kio tiuj metodoj superas Esperanton. Pravigu al ni vian rifuzon de Esperanto apogante vian starpunkton sur statistikoj kaj kvalitaj konsideroj, kiujn refuti ne eblos. » (...)

Objektiveco signifas unue faktojn kvante esprimitajn. La konsiderendaj nombroj estas tre diversaj : tempo mezume necesa por ellerni la lingvojn en la nuna sistemo, tempo investita en la trejnadon de interpretistoj kaj tradukistoj, tempo bezonata por traduki, kontrollegi, tajpi kaj enpaĝigi ĉiujn tekstojn, kiuj aperas diverslingve.

Ekzistas "lingvaj efikecoj". La diversaj lingvoj komparendas por respondi al la demando, ĉe kiu el ili difinita penado de la lernanto konkretiĝas per plej granda esprim-efikeco. Ni vidis en la 4-a ĉapitro ekzemplon [ne reproduktitan en ĉi tiu resumo], ĉe kiu ses ĉinaj morfemoj sufiĉas por ekzakte traduki 20 anglajn formojn kaj 31 francajn. Certe ne eblus kalkuli por ĉiu lingvo la komunikan potencialon de difinita nombro da memorendaj elementoj, sed eblas starigi rilaton inter komunik-kapablo kaj lernotempo. Dum eksperimento farita de kroata institucio, la Medjunarodni Centar za Usluge u Kulturi, oni konstatis, ke la lernantoj de la germana devis lerni tiun lingvon dum tri jaroj (570 horojn da kurso) por sukcesi fari germane paroladon kun la sama kvanto da informoj, kiel la lernintoj de Esperanto post kurso de 24 horoj.

En la kalkulon devas eniĝi kostoj : kostoj de ĉiuj necesaj lingvaj trejnadoj, kostoj de dungo de la lingva personaro, salajroj kaj monkompensoj por tradukistoj laborantaj hejme aŭ en oficejoj de traduk-agentejoj, kosto de la bibliotekoj kaj de komputa materialo uzata de tiuj personoj, elspezoj de elektro atribuebla al la multeco de uzataj lingvoj (komputiloj, cirkvitoj inter mikrofonoj kaj aŭskultiloj en la kunsidsalonoj), vojaĝ- kaj restad-kostoj por la miloj da skrib- kaj buŝ-tradukistoj, kiuj translokiĝadas de loko al loko, de kontinento al kontinento por ebligi interkomprenon en la sennombraj internaciaj kunvenoj, kiuj uzas tiujn multekostajn sistemojn. Kosto de tradukado en la gazetaraj agentejoj. Kosto de tradukado de miloj da romanoj, sciencaj kaj teknikaj verkoj, de bildostrioj, de spiritaj aŭ literaturaj verkoj en dekoj kaj dekoj da lingvoj, dum, se ĉiuj lerneje akirus Esperanton (unu studjaron !), kiel rekomendis la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj, la plimulto el tiuj verkoj tradukiĝus nur al Esperanto, kio ege altigus la eldonkvantojn, reduktus la kostojn kaj igus la literaturajn produktaĵojn alireblaj al la tuta parto de la homaro, kiu vizitadis lernejon. Kompreneble, iuj verkoj aparte gravaj el literatura aŭ filozofia vidpunkto plu tradukiĝus diverslingven. Tio havus nekontesteblan kulturan intereson. Sed tute ne havas sencon traduki verkojn sen daŭra valoro, kiel spionromanojn aŭ teknikajn manlibrojn, kiuj post dudek jaroj ĉesas validi.

Ankaŭ kvalitaj elementoj indas konsideron. Ekzistas ja kostoj, kiujn kalkuli ne eblas, kaj tiuj povus esti la plej gravaj : hom aj kostoj, kiel sufero, frustro, maljusteco, aŭ, en alia kampo, nerva elĉerpiĝo.

Ankaŭ kontentiĝo estas kvalita faktoro ne neglektinda. Ĝi ja estas aspekto de vivkvalito. Por dek diverslandanoj, kiuj devas intertraktadi aŭ diskuti pri iu demando, kiu estas la situacio, kiu havigas plej grandan plezuron : ĉu samtempa interpretado, uzo de nura angla, ĝenerala uzo de la angla kun flustra interpretado por unu el la partoprenantoj, Esperanto ? Tia demando devas ricevi respondon bazitan sur observado de kunsidoj uzantaj respektive tiujn diversajn sistemojn kaj sur enketo farita ĉe personoj, kiuj familiariĝis kun la diversaj metodoj proprasperte. Komforto, agrableco, spontaneco, sento de justeco, egaleco de la ŝancoj povi esprimi sin, facileco de vortigo, ĉiuj ĉi aspektoj havas esencan gravecon por homa komunikado, vere inda je la kvalifiko "homa" .

[Por komparo, kiu aplikas ĉiujn ĉi kriteriojn al la diversaj metodoj, vidu Lingva komunikado - Kompara esploro farita surterene :

En Esperanto : http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/esploro.htm ; en la angla : http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/communication.htm ; en la franca : http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/etudesurterrain.htm ; en la itala : http://claudepiron.free.fr/articlesenitalien/studio.htm ; en la nederlanda :

http://claudepiron.free.fr/articlesenneerlandais/taalkundige.htm.

XII. KELKAJ RACIAJ PROPONOJ

(...) Post la necesaj kontroloj, se ili konfirmos la konkludon, al kiu kondukis nin nia konsultodona laboro - nome , ke Esperanto estas senkonteste la plej bona maniero internacie komuniki iam ajn eksperimentita sur nia planedo - indus reveni al la propono farita sur paĝo 44 de la raporto de la Ligo de Nacioj: organizi la lernejan instruadon de la lingvo.

Ĉu la infanoj ĉe tio perdus ion ? Ne, pro tre simpla, sed ĝenerale nekonata kialo : Esperanto estas la plej efika rimedo prepari lernanton al la studo de fremdaj lingvoj. Sed antaŭ ol pli detale analizi tiun trajton, ni vidu, kial Esperanto malmulte ŝanĝus la nunan instruadon.

Simile al la lingvo plej parolata en la mondo, la ĉina, Esperanto prezentiĝas kiel kodo. Oni povus preskaŭ diri , ke ĝi estas lingvo sen gramatiko, ke ĝi komplete reduktiĝas al leksiko. Ĝi konsistas el ĉiam nevariantaj morfemoj. La kontrasto kun la okcidentaj lingvoj estas tre granda. (... )

Oni faris pedagogian eksperimenton kun 11-jaraj infanoj ambaŭflanke de la landlimo inter Slovenio kaj Aŭstrio. La lernantoj de du ĉelimaj lokoj, geografie proksimaj sed kulture malproksimaj, Deutschlandsberg en Aŭstrio kaj Radlje ob Dravi en Slovenio, sekvis kunordigitan kurson de Esperanto gvidatan ĉe la slovena flanko de s-ro Zlatko Tiŝljar, de la Kulturinstituto de Maribor (Slovenio), kaj de s-ro Siegfried Robia ĉe la aŭstra flanko. "La eksperimento montris, ke post 24 horoj da instruado la infanoj de la du malsamaj kulturoj povis konversacii pri la temoj de la ĉiutaga vivo." (11)

Verdire, la efikeco de la Esperanta struktursistemo estas tiel mirinda, ke eblas jam esprimi multegon per kelkaj centoj da vorteroj. La magazino por junuloj Kontakto publikigas ĉiunumere tekstojn markitajn per signo, kiu precizigas la nivelon de malfacileco. Nivelo 1 estas tiu de artikoloj aŭ noveloj, kiuj uzas ne pli ol 520 morfemojn, kies listo estas regule publikigata. Mi diras "morfemoj" kaj ne "vortoj", ĉar inter tiuj 520 eroj troviĝas as, o, a kaj em [vorteroj cititaj en ekzemplo antaŭe donita samĉapitre, sed ne reproduktita en tiu ĉi resumo]. Kiu ajn legas tiujn verkaĵojn de la 1-a nivelo, mire admiras la diversecon de la temoj, la stilon, la esprimriĉon de la

tekstoj. Oni vere povas esprimi tre diversajn ideojn kaj sentojn per tiuj 520 vorteroj, kiuj kunformas la bazon de Esperanto.

Ni iom kalkulu. Lernjaro kun 38 kvintagaj semajnoj egalas al 190 tagoj. Por ke la lernantoj akiru tiun bazon, sufiĉas instrui al ili jen tri, jen du morfemojn en ĉiu lernotago. Infanojn kaj adoleskantojn ĝenerale karakterizas plej rigora logiko kaj memoro enviinda. Kiom da peno ili bezonas por lerni du aŭ tri novajn "vortojn" en ĉiu lernotago? Sufiĉas du minutoj por ke la instruisto skribu ilin sur la tabulo kaj klarigu iliajn signifojn. Ok pliajn minutojn por formi kelkajn frazojn per la ĵus lernitaj elementoj, familiariĝi kun la strukturoj, kaj flegi la lingvajn erojn antaŭe akiritajn, jen kio estas bezonata. En dek minutoj tage dum 38 semajnoj ni povas ŝanĝi la vizaĝon de la mondo por la naskotaj generacioj ! Fakte, tiun kurseton eblus integri en la instruadon de la gepatra lingvo, kiel lingva referenco, kiel ni tuj vidos. (Tiu leksika bazo certe estas ankoraŭ tre malvasta, sed sperto pruvas, ke post kiam ĝi estis akirita, la asimilado de la novaj vortoj sekvas la modelon de la neĝbulo, kiu mem ampleksiĝas glitante antaŭen. Tial la lernejo povas liveri nur la bazon, fidante, ke la vivo riĉigos ĝin.)

Surbaze de tio, ni revenu al la lernprepara funkcio de Esperanto. Kion tio signifas praktike? Ke lerni Esperanton dum unu jaro antaŭ ol ekstudi alian lingvon gajnigas almenaŭ unu jaron por la akiro de ĉi-lasta. Sufiĉaj eksperimentoj plenumiĝis tiurilate, en Britio, Finnlando, Germanio kaj aliaj landoj, por ke duboj jam ne eblu. La lernantoj, kiuj dum unu jaro studas Esperanton, kaj poste la anglan dum kvin jaroj, estas same bonaj aŭ pli bonaj en la angla ol tiuj, kiuj studis la anglan dum ses jaroj. Mi diras "anglan", sed mi povus meti "germanan", "latinan" aŭ "rusan". Laraporto de la laborgrupo starigita de la finna Ministrejo pri Nacia Edukado por esplori la pedagogian valoron de Esperanto tion klare konfirmas :

"La rezultoj de pedagogiaj eksperimentoj montras, interalie, ke Esperanto-kurso organizita laŭ lernprepara perspektivo konsiderinde plibonigas la sukceson de la lernantoj ĉe posta lernado de fremdaj lingvoj." (12)

Mi persone estas vivanta ekzemplo de tiu realeco. Esperanto estis mia unua fremda lingvo. Ĝi igis min ŝati lingvojn, ĝi estis por mi kvazaŭ kurso de konkreta ĝenerala lingvistiko, ĝi malkondiĉis min el la arbitraj kutimoj de mia gepatra lingvo sen devigo tuj rekondiĉi min laŭ la arbitraj kutimoj de fremda popolo, unuvorte: mi ĝuis pro ĝi, kompare kun miaj samklasanoj, lingvoasimilan avantaĝon, kiun mi neniam perdis.

Esperanto instigas lerni fremdajn lingvojn, ĉar ĝi stimulas kontaktojn kun la ekstera mondo. Kial mi faris diplomon pri la ĉina ? Ĉar, kiel dekkvinjarulo, mi korespondis en Esperanto kun ĉina adoleskanto, kiu inicis min en sian kulturon kaj donis al mi la emon lerni lian lingvon. Iutage mi renkontis en Primoŝten junan parizan masoniston, kiu parolis la kroatan. Surprizite mi demandis lin, ĉu li estas jugoslavdevena. "Ne, tute ne" , li respondis, "mi estas 100-elcenta franco. Mi lernis

Esperanton, kaj mi venis ĉi tien, kiam la zagrebaj studentoj organizis ĉi tiun esperantistan tendaron. La lando plaĉis al mi, la homoj plaĉis al mi, mi revenis plurajn jarojn sinsekve. Foje mi sentis min tiel proksima al tiu popolo, ke mi bezonis lerni ĝian lingvon." (...)

La sennombraj kritikantoj de Esperanto, kiuj riproĉas, ke ĝi delogas la junulojn for de la kulturaj avantaĝoj propraj al fremdaj lingvoj, esploru la realon, antaŭ ol eldiri asertojn per tono, kiu fermas la pordon al ĉia rebato. Fakte, lingvoregado estas pli larĝa kaj pli profunda ĉe specimeno de personoj, kiuj, pro la hazardoj de la vivo, infanaĝe lernis Esperanton, ol en hazarde kunmetita specimeno de la ĝenerala publiko. Malkovri Esperanton signifas malfermi sin al la tuta mondo, kio ofte konkretiĝas per emo lerni tiun aŭ tiun alian lingvon.

(...) Ĉiu pedagogo, vidante, kiel la Zamenhofa lingvo estas strukturita, komprenos, kial ĝi faciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Esperanto admirinde pretigas la terenon. Ĝi kompareblas al gimnastiko antaŭ la ski-sezono, al gamoj antaŭ koncerto. Ĝi preparas, fortigas, igas fleksebla.

Jen ekzemplo. Ekzistas kvar ĝis ses manieroj traduki, en la plej multajn lingvojn, la franclingvan frazon "vous l'aimez plus que moi", se oni konsideras nur la gramatikan aspekton (la signifa aspekto, kiu devigas distingi inter 'ami' kaj 'ŝati', postulus duobligi la nombron da ebloj). La Esperanto-instruisto devas igi la klason kompreni, ke tiu frazo povas havi ses signifojn:

vi amas lin pli ol min ;

vi amas lin pli ol mi ;

vi amas ŝin pli ol min ;

vi amas ŝin pli ol mi ;

vi amas ĝin pli ol min ;

vi amas ĝin pli ol mi.

En Esperanto, la sistemo estas simpla kaj regula : la subjekton de amo, la amanton, signas pronomo finiĝanta per - i, la objekton de amo, la personon, beston aŭ aĵon amatan, pronomo finiĝanta per -in. Krome, en Esperanto ne ekzistas genro. (...) Gramatika genro forestas ankaŭ en la angla, sed en ĉi-lasta la lernantoj havas pli komplikan taskon, ĉar ili devas lerni neregulajn variaĵojn, ekzemple I ^ me, she ^ her. Esperanto ne nur igas la gramatikan precizecon travidebla, ĝi krome atingas tiun rezulton ne trudante al la memoro pli ol tion, kio necesas por esti klara. Ĝi baziĝas sur la principo de "neceso kaj sufiĉo". (...)

(...) Esperanto integras la poluson "rigoro" kaj la poluson "libero". La rilato inter rigoro kaj libero estas ofte miskomprenata. Multaj homoj kredas, ke tiuj du terminoj ekskludas sin reciproke. Fakte, se ambaŭ staras sialoke, rigoro ebligas liberon. Kiel homoj sukcesis marŝi sur Luno ? Kiel ili konkeris tian liberecon el la altirforto de la tera gravito ? Per rigora studado de severe rigoraj leĝoj : leĝoj fizikaj, ĥemiaj,

matematikaj, astronomiaj... Ekkoninte tiujn leĝojn kaj ilian absolutan necedemon, ili povis tute sekure uzi unu por spiti alian. "Rigorega", "necedema" povas signifi "terura" en tiu senco, ke ne eblas vagi for el la fiksita vojo, sed, per tiu sama fakto, tio signifas ankaŭ "absolute fidinda". Se la astronomiaj leĝoj estus fantaziaj, neniu, antaŭ kelkaj jardekoj, povus promeni sur nia satelito.

Ĉiu frazo de Esperanto estas modelo de bona kunordigado inter rigoro kaj libero. Ĉar la senco de ĝiaj elementoj estas rigora, ne toleras iun ajn escepton, oni estas libera esprimi sian penson laŭplaĉe. Se, por diri, ke domo, en la franca, "brŭle", mi povas diri ne nur brulas, sed ankaŭ flamas fajras (...), tio fontas el la cent-elcenta fidindeco de la senco de -as: libereco rezultas el tiu absoluta rigoro. Kiam mi aldonas -as al radiko, mi uzas la koncepton en la formo de verbo prezenca. Feliĉe la lingvo funkcias kun malmultaj tiaj rigoraj devigoj, ĉar ties valoro estas ĝenerala. La rigoro estas severega, sed ĝi ekzistas nur en la dozo necesa por ebligi grandegan liberon, en plena sekureco, kaj do por stimuli kreemon en la maniero esprimi sin.

Ĉar rigoro dependas de la maldekstra cerba duonsfero (ĉe dekstramanulo) kaj kreemo de la dekstra, lerni Esperanton estas ekze rci sin al bona homa funkciado - al kunordiga uzo de ambaŭ cerbaj duonsferoj - kun ege pli vastaj efikoj ol oni emus unuavide kredi. Tio veras ĉefe ĉe infanoj. Por plenkreskuloj, ĉio dependas de ilia psika fleksebleco : por iuj, tia kurso estos vera terapio, trejnado pri la arto liberigi sin je neracia superegoo ; por aliaj, la senkondiĉiĝo disde la gepatra lingvo povas spertiĝi kiel ege malagrabla. (...)

Intencdeklaro

(...) La farendaĵojn estus bone ne limigi al la kampo instrua. Fareblas multaj aliaj aferoj por plene korekti la lingvan malordon de la nuna mondo. Ekzemple entrepreni klopodadon kun la celo, ke la kompetentaj instancoj de Eŭropa Unio aŭ de UN ellaboru deklaron, ke, post fiksota tempo (ĉu dek jaroj, ĉu dek kvin, ĉu dudek) la dokumentaro por la kunsidoj respondantaj al difinitaj kriterioj disdoniĝos nur en Esperanto, kaj ke oni interpretos la paroladojn nur tiulingven. Alivorte, en Eŭropa Parlamento ĉiu delegito rajtus esprimi sin sialingve, kiel hodiaŭ, sed liaj vortoj estus tradukataj nur en Esperanton. Oni povus ankaŭ plani transiran etapon kun angla/esperanta dulingvismo.

Tiu simpla sistemo estus jam enorma gajno de efikeco (tio forigus la sistemon de t.n. relajsa interpretado, laŭ kiu paroladon eldiratan portugale oni grekigas, ne tuj el la originalo, sed el ĝia franca interpretado) kaj tio ne kaŭzus grandajn problemojn al la delegitaroj : tiuniveluloj ne havus multan penon akiri kapablon kompreni la Zamenhofan lingvon. Estas senfine pli facile kompreni ol esprimi sin, en ĉiu ajn lingvo, kaj Esperanto ne estas escepto. Krome, verŝajne ĉiuj delegitaroj strebus por havi en sia sino unu aŭ du anojn kun bona aktiva regado de Esperanto.

Oni povas esti certa, ke post tia decido la rigardo al Esperanto ŝanĝiĝus en la tuta socio. Eldonistoj, institucioj kiuj organizas lingvajn kursojn, multlingvaj sekretarioj, juristoj specialiĝintaj pri internacia juro, ĉiaspecaj homoj eklernus la lingvon aŭ partoprenus ĝian disvastigon simple por plibonigi siajn ŝancojn karierajn aŭ mongajnajn. Oni certe vidus magazinojn aŭ gazetojn prezenti en ĉiu numero Esperanto-lecionon, ofte humure. Radioj kaj televidoj verŝajne farus same. Tiuj simplaj faktoj rapide altigus la nombron de la homoj regantaj Esperanton, pro ties facileco. Esperanto ekfurorus, kiel furoris siatempe ekuzo de komputiloj.

(...) Alivorte, iom post iom, la nunan lingvan fuŝfunkciadon anstataŭus ekonomie efika, psikologie kontentiga sistemo, kiu malpli minacus la kulturan diversecon de la mondo ol la nuna disvastigo de la anglosaksaj valoroj kaj maniero pensi.

Ĉu utopio ?

Ĉu tro optimisma tiu scenaro ? Ĉu utopia ? "Tio havas neniun ŝancon, vi misprenas viajn dezirojn por realo", oni verŝajne diros al mi. (...) Eble homo estas multe pli masoĥisma ol mi imagas. Eble la ideo fari facile, malmultekoste, ion efikan laŭ agrabla procedo havas neniun ŝancon kompare kun sistemo trudanta gigantan penadon kondukantan nur al lama solvo, terure multekosta kaj senefika, kiu ĉien dissendas frustrojn kaj maljustaĵojn.

La homoj, kiuj klasas Esperanton inter la utopiojn, parolas kvazaŭ ili konus la venontan evoluon. Ili alprenas pozicion de profeto. Tion ili rajtas fari. Sed ĉu ili antaŭvidis la naftokrizon de la jaroj 1970-aj? (...) Ĉu ili antaŭdivenis la elekton de pola papo ? (...) Ĉu ili diris, komence de 1989, ke la Berlina muro disfalos, ke orienta Eŭropo forlasos komunismon, ke Sovetio transiros al merkat-ekonomio kaj ĉesos ekzisti kiel politika unuo? Ĉu ili konsideris, en marto-aprilo 1990, la venontan Golf-militon aŭ, en julio 1991, la internan militon en Bosnio ? Ĉu ili anoncis la falon de la novjorkaj turoj en 2001 kaj la transiron de Usono al reĝimo, en kiu homoj kaptitaj, se deklaritaj teroristoj, povas esti malliberigitaj sen rajto scii, pro kio, sen rajto konsulti advokaton kaj informi sian familion? Se ili ne antaŭvidis tiujn eventojn, ili prefere pripensu pli serioze antaŭ ol prognozi, kio morgaŭ eblos kaj kio ne.

En sociaj fenomenoj ekzistas kritika maso, kiu movas la decidan pezon de unu tendenco al alia. Esperanto elmontras ĉiujn signojn, ke ĝi evoluas direkte al tiu kritika maso. Ĝia progresado sur ĉiuj frontoj estas tia, ke ja probablas ĝia proksimiĝo al la sojlo, ĉe kiu ĉio ŝanĝiĝos (...)

La tasko de konsultdonanto (...) estas nur kolekti faktojn, montri logikajn enĉeniĝojn, kontroli ties verecon per surterena eksperimentado kaj montri, per kio iu opcio diferencas de iu alia. Li povas ankaŭ difini la plej verŝajnan scenaron.

Konsultdonanto (...) en la dektria jarcento esploranta la du rivalajn sistemojn, kiuj estis (...) la romaj ciferoj kaj la hindaj/arabaj, certe rekomendus alpreni ĉi-lastajn.

Provu do obligi XC per XLIV aŭ eĉ (...) sumigi IX + XI + MCMXL + D + VIII. Vi ege penus (...). Fakte, nur matematikistoj kapablis fari tiujn operaciojn. La hindaj/arabaj ciferoj, ĉar ili havas multe pli grandan koheron kaj disponas la ciferon "nulo", estas pli demokratiaj : ili igas la bazajn operaciojn fareblaj por infanoj, etaj metiistoj, nekleraj komercistoj. Tamen necesis pluraj jarcentoj post ilia apero en Eŭropo, por ke ili anstataŭu la romajn ciferojn. Ili vekis intensan kontraŭstaron kaj ilin eĉ malpermesis kelkaj regnoj. Tamen, kiom ajn forta la rezistado de potenculoj kaj tradiciemuloj, ili venkis. Mi kredas, ke tiutempa konsultdonanto povus tion antaŭvidi. Se sistemo estas nete supera al alia, ĝi fine venkos. Estas multaj komunaj punktoj inter Esperanto kaj la hindaj/arabaj ciferoj unuflanke, internacia uzo de la angla kaj romaj ciferoj aliflanke. Kvankam konsciaj pri nia nescio de la onta evoluo, ni do povas bazi nin sur tiu precedenco por konkludi, ke ne estas stulte antaŭvidi, ke iam venos tago, kiam internacia komunikado okazos en Esperanto.

Sed por tio necesas decidoj, kaj ne estas la tasko de konsultdonanto alpreni ilin. La pilko estas en la kampo de tiuj, kiuj havas la potencon. Kaj de la publiko kiu, en demokratiaj landoj, rajtas eldiri, kion ĝi preferas. Pro tio mi invitas la legantojn, kiuj simpatias kun la opinioj ĉi tie esprimitaj, diskonigi tiun ĉi libron. Ĉu ne indas postuli, ke niaj aŭtoritatoj almenaŭ ĉi-foje, en la lingva kampo, decidu surbaze de serioza enprofundiĝo en la diversajn aspektojn de la temo?

ALDONAĴO

Noto al la tradukontoj. La sekva teksto enhavas multajn lingvajn ekzemplojn. Se vi tradukos ĝin, ne hezitu ŝanĝi la ekzemplojn, kiam alia ol la ĉi-sube prezentita ŝajnas al vi preferinda, pli trafa por la personoj, kiuj legos vian tradukon. Kaj adaptu la frazojn al la legantoj de via lando. Ekzemple la dua alineo komenciĝas per "Eksterlandano, kiu france diras "vous musiquez bellement" 'vi muzikas bele', aperas ridinda". Se vi tradukas hispanen, traduku kvazaŭ la frazo tekstus "Eksterlandano, kiu diras "Vd musica hermosamente" aperas ridinda"; se germanen, kvazaŭ estus "Eksterlandano, kiu diras "Sie musikieren schon" aperas ridinda" (kompreneble, tion faru nur, se la koncernaj frazoj sonas strangaj aŭ amuzaj en la respektivaj lingvoj, pri tio mi ne estas certa). Ne havas sencon lasi la ekzemplojn en la franca, se la leganto ne komprenas la francan. Se vi hezitas, ĉu meti aŭ ne tradukon en alia lingvo, uzu la anglan, en kiu ekzemplo havas plej multe da ŝancoj esti komprenata.

Pro kio Esperanto akireblas pli rapide ol aliaj fremdaj lingvoj ?

Kial Esperanto-parolantoj sentas sin liberaj, naturaj en sin-esprimado? Ĉar praktike ili devas kontraŭmeti neniun kondiĉitan reflekson al la ennaskitaj. Ili uzas la lingvon kreeme, dank'al eta nombro da absolute rigoraj gvidmarkoj.

Eksterlandano, kiu france diras "vous musiquez bellement" 'vi muzikas bele', aperas ridinda [tiu vortigo sonas strange al francaj oreloj], kio, preterpase dirite, falsas la interhoman rilaton, sed li nur aplikas rigore la strukturojn de la franca lingvo, kiujn li asimilis. En Esperanto, li havas la rajton diri "vi muzikas bele". La libereco verbigi la koncepton 'muziko' radikas en la rigoro de la finaĵo -as, kiu indikas ĉiam, kaj ekskluzive, prezencan verbon. La finaĵo -e havas la saman rigoron, ĝi ĉiam esprimas manieron, rimedon aŭ cirkonstancon. En Esperanto, ĉiu lingva strukturo estas senlime ĝeneraligebla.

Naciaj lingvoj akiriĝas adicie, Esperanto obliĝe. La diferenco estas la sama, kiel inter aritmetika progresio kaj geometria. En la franca, la vortoj sante 'sano', guerir '(re)sanigi', curatif, '(re)saniga', ktp. estas lernendaj aparte, same kiel en la angla health, cure, therapeutic: la procezo estas adicia. En Esperanto, ĉiu nova ero obligas la antaŭe akiritajn. Ni konsideru la morfemojn san, kaj jun, plus kvin vorterojn aparte multobligajn : -a (adjektiva funkcio) , -o (substantiva funkcio), -i (infinitiva funkcio), re- (reveno) kaj -ig- ('fari tia aŭ tia', fari, ke iu faru...', vortero kiu signas la efikon de kaŭzo). Ilia kombino ebligas formi sana 'bien portant', sano 'sante', resanigi 'guerir' (= Mgi ree sana' 'rendre de nouveau bien portant'), resanigo 'guerison', resaniga 'curatif, juna 'jeune', juno 'jeunesse', rejunigi 'rajeunir', rejunigo 'rajeunissement', ktp. Unu plia morfemo, ebl, kiu esprimas la eblecon, konsiderinde kreskigos vian vortprovizon. Apud ebla 'possible', kaj eblo 'possibilite', vi formos resanigebla sanigebla 'curable', kaj rejunigebla 'susceptible d'etre rajeuni', same kiel ebligi 'permettre' en la senco 'igi ebla' 'rendre possible'. La diferenco inter Esperanto kaj la franca estas, ke en ĉi-lasta oni devas lerni tiujn vortojn aparte, aŭ serĉi ilin en vortaro, dum en la zamenhofa lingvo oni formas ilin mem.

Ĉar la sama sistemo aplikiĝas al la tuta lingvo, la memorenda vortprovizo estas rimarkinde reduktita. Aplikante la kvin menciitajn elementojn al la radiko vid, la lernanto formas mem vidi Voir', vido 'vue', vision', vida 'visuel', vidigi faire voir', 'montrer', vidigo 'action de montrer', vidiga 'qui fait voir', illustratif, revidi 'revoir', revido " "revoyure" ', videbla Visible', videblo visibilite', videbligi 'rendre visible', videbligo 'action de rendre visible', revidebliga 'qui a pour effet que... redevient visible' , ktp. Tiel, se la unuaj kvin elementoj jam estas akiritaj, sufiĉas lerni unu radikon, vid, por povi traduki naŭ francajn vortojn kaj kunmeti mem kvar kromajn, kiuj francigeblas nur per ĉirkaŭparoloj.

Du kontraŭaj sintenoj, ambaŭ pravaj sianivele, prezentiĝas ĉe lingvolernado. Ĉe nacia lingvo oni devas submetiĝi al kutimoj nepre obeendaj; vagadi ekster la kutimaj vojoj estas malpermesite: en la franca, il m'aide 'li min helpas' estas allasita, il aide moi' li helpas min' aŭ il aide a moi 'li helpas al mi' estas ekskluditaj, rigardataj kiel ne apartenantaj al la lingvo. En la angla aŭ germana, la parolanto aŭ skribanto ne pli rajtas elekti, sed li devas submeti sin al aliaj trudoj: he helps me 'li helpas min', er hilft mir 'li helpas al mi'. Tiuj trudoj kompareblas kun la uzoj kaj formoj de ĝentileco, kiujn necesas respekti, se oni volas ne ŝoki, kaj kiuj donas al ĉiu kulturo sian unikan saporon. Sed kio havas sencon kadre de difinita kulturo, tio iĝas sensenca ĉe transiro al nivelo interkultura. La vortordo de la nederlanda aŭ germana frazo, kiu kontribuas doni al tiuj lingvoj ilian apartan etoson, fariĝas handikapo en interpopola komunikado : ĝi malhelpas al eksterlandano esprimi sin same facile kiel denaskulo.

Celante faciligi maksimume homan dialogon, Esperanto ne povis trudi la kutimojn de iu popolo ; ĝi do alprenis sintenon malan al submetiĝo : liberan elekton. Interhoma interŝanĝo atingas sian plej perfektan nivelon nur, se la nerva energio, aŭ la atento, koncentriĝas sur la enhavo de la mesaĝo, ne sur formaj detaloj. En la ĵus menciita ekzemplo, por ke la mesaĝo transdoniĝu, necesas kaj sufiĉas, ke la subjekto estu distingita disde la objekto kaj ke la koncepto de helpo esprimiĝu en formo de verbo prezenca. Se ili respektas tiujn punktojn, la uzantoj de Esperanto estas liberaj : li min helpas, li helpas min, li helpas al mi estas same ĝustaj kaj oftaj. La elekto dependas de la momenta humoro aŭ de la celata stil-efekto (ritmo ekzemple). Same, por esprimi la ideon "li iros trame", Esperantlingvano havas larĝan elekton sen ekvivalento alilingve : li iros en tramo; li irosper tramo; li trame iros; li irospertrame; li tramos, ktp.

Dank'al la obliga efiko, kune kun la absoluta kohero de gramatikaj strukturoj kaj kun la foresto de formaj trudoj, la meza lernanto atingas en unu jaro komunikan kapablon superan al tiu, kiun havigas al li, kun same multaj horoj semajne, ok jaroj da angla lingvo.

English Language Fair, Newsletter, n° 3, Londres, Barbican Centre, 22-24-an de oktobro 1984.

Citita de Jean-Claude Buffle, "Indiens americains: les guerres de 1991", L'Hebdo, 7-a de marto 1991, p. 31.

Ligo de Nacioj, L'esperanto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secretariat general, adopte par la Troisieme Assemblee (Ĝenevo : SDN, 1922), p. 44.

Jacques Ruffie, profesoro ĉe la College de France, membro de la franca Medicina Akademio, "La responsabilite des scientifiques" [La respondeco de la sciencistoj] en Bernard Cassen, Quelles languespour la science ? [Kiujn lingvojn por scienco ?] (Parizo : La Decouverte, 1990), p. 213.

Richard E. Wood, "A voluntary non-ethnic, non-territorial speech community" en William Francis Mackey kaj Jacob Ornstein, red., Sociolinguistic Studies in Language Contact (Hago, Parizo kaj Novjorko : Mouton, 1979), pp. 433-450.

Maendeleo Esperanto-Klubo, Kigwa-Tabora.

Tiu listo legeblas en: Adolf Holzhaus, Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinko: Fondumo Esperanto, 1969), pp. 244-264.

"Raciecigo" estas psikologia fakvorto, kiu signas nekonscian procedon, per kiu oni provas doni klarigon logike koheran aŭ morale akcepteblan al sinteno, ago, ideo, sento, starpunkto ktp, kies realajn motivojn oni ne konscias. Alivorte, la persono iluzias al si, ke la decido aŭ opinio estas racia, dum fakte ĝi baziĝas sur neraciaj gusto, inklino aŭ sento. Plej ofte, la reala kaŭzo de la baza sinteno rilate Esperanton ne estas la argumentoj, kiujn la persono listigas parolante pri ĝi, sed iu dekomenca sento, jen favora, jen malfavora, kies originon la persono fakte ne konscias. Kompreneble, tio ne signifas, ke la argumentoj estas malpravaj, nur ke ili prezentiĝis post kiam la persono jam difinis sian starpunkton rilate al la lingvo. Kaj, same kompreneble, tiu povas evolui.

Pierre Janton, "La resistance psychologique aux langues construites, en particulier a l'esperanto" [Psikologia rezistado al konstruitaj lingvoj, aparte al Esperanto] , Journee d'etude sur l'esperanto (Parizo : Universitato de Parizo-8, Instituto de aplikata lingvistiko kaj lingvodidaktiko, 1983), p. 70.

Vd la ĉefartikolon de Hans Bakker en la numero de majo 1993 de la revuo Esperanto.

"24 Stunden Esperanto fur 11jahrige Schuler aus der Steiermark und Slowenien", Westosterreichische Rundschau, 27-a de marto 1993, p. 16.

Opetusministerion Tyoryhmien Muistioita, Opetusministeri on Esperantotyoryhmŭn Muistio, Helsinko : Ministrejo pri edukado, 1984, p. 28. Vd ankaŭ Helmar Frank, "Die Wesensmerkmale des Paderborner Modell fur den Sprachorientierungsunterricht" en T. Carlevaro et G. Lobin, red., Einfuhrung in die Interlinguistik (Alsbach: Leuchtturm-Verlag, 1979).

Tradukita de Vilhelmo Lutermano

Multaj agrablaj memoroj

Mia Esperanto-vivo tiom riĉas je agrablaj memoroj, ke, kiam mi decidis jesi al via peto, mia menso eksimilis svarmon da impetaj geknaboj, kiuj interpuŝiĝis, ĉar ĉiu volis venki la aliajn en la konkuro por esti elektita. Fakte, unu sukcesis superi kaj elstari, kvankam miaopinie ĝi ne havas pli da meritoj ol la aliaj. Jen ĝi.

Mi plurjare laboris ĉe Monda Organizo pri Sano. Kiam mi forlasis la organizon por starigi privatan kabineton, ĝi tamen plu dungis min unu- aŭ dufoje jare por mallongaj deĵoroj, ĉar mi povis fari fidindan protokolon de diskuto pri sanproblemoj uzanta kvar aŭ kvin lingvojn, inkluzive de la ĉina kaj rusa, kaj ne troveblis tiom da personoj kapablaj tion fari. Foje en la jaroj 1970-aj, ĝi demandis, ĉu mi konsentos vojaĝi al Alma-Ata (nun Almaty), en Kazaĥio, por labori kadre de internacia konferenco diskutonta pri la organizo de bazaj sanservoj. Al mi ĉiam plaĉas malkovri novajn landojn, mi do plezure konsentis. Tuj antaŭ la konferenco mi laboris en alia misio en Filipinoj, kaj kiam mi atingis la Manilan flughavenon por aviadili al Kazaĥio tra Delhio (Barato) kaj Taŝkento (Uzbekio), surprizis min tie renkonti kvar ekskolegojn ankaŭ flugontajn ĝis Alma-Ata. Ni ĉiuj uzis la saman flugon el Delhio al Taŝkento. Tiutempe Uzbekio kaj Kazaĥio ankoraŭ estis partoj de Sovetunio.

Kiam mi devas vojaĝi, mi ĉiam ekrilatas kun lokaj Esperanto-parolantoj, ĉar tio estas bona rimedo ekkoni landon per persona kontakto. Mi do antaŭe skribis al la UEA-delegito en Taŝkento por informi lin pri mia alveno. Li respondis, ke li akceptos min en la flughaveno -- tio estis pura afableco, ĉar delegitoj ne estas supozataj tiagrade ĝeni sin -- kaj li petis, ke mi sendu foton por povi tuj rekoni min. Kiam nia

grupeto atingis la alvenhalon, nur kvar personoj staris tie atende al alvenantoj. Du staris en la maldekstra angulo, du en la dekstra. La kontrasto inter iliaj vizaĝoj kaj sintenoj estis okulfrapa. La du unuaj aperis deprimitaj, senĝojaj, superŝutitaj de zorgoj, la du aliaj plenaj je viglo kaj entuziasmo.

"Saluton!". La vorto laŭte reeĥis en la halo. Ĝi venis el la dekstra angulo. Ambaŭ viroj, kiuj tie staris, venis al mi preskaŭ kure kaj varme ĉirkaŭbrakis min, kvazaŭ ni estus amataj parencoj, kiuj ne vidis unu la alian dum du jardekoj aŭ eĉ pli. Miaj kolegoj miregis. Ili ne kapablis imagi, kiuj estas tiuj du viroj, ŝajne familianoj de kolego, kiu neniam diris, ke li konas iun ajn en Soveta Centra Azio, eĉ dum ni tien flugis. Estis des pli nekredeble, ĉar apud kvindekjarulo, kiu aspektis -- krom la vestoj -- kiel iu ajn eŭropa ordinarulo, staris uzbeko eble 25-jara, kun nigregaj haroj, oblikvaj okuloj kaj trajtoj klare orientaziaj. Li estis sciencisto kaj la prezidanto de la loka Esperanto-klubo; lia kunulo estis la UEA-delegito, ukraino laŭdevene.

Kiam nia triopo komencis babili en rapida Esperanto, la du malgajuloj proksimiĝis al nia grupo. Ili klarigis, ke ili estas kuracistoj laborantaj por la Uzbekia San-Ministrejo, kaj ke ili estis senditaj flughavenen por bonvenigi nin. Ili alparolis nin en iom mallerta angla lingvo elparolata laŭ ege rusa prononco.

"Ni iru manĝi, mi invitas vin, la tutan grupon!" diris la juna uzbeko -- estis tempo vespermanĝi -- sed kiam mi tradukis por miaj kolegoj, ili hezitis. "Ni malakceptu. Li ne konas nin, kial li invitu nin?" Kiam mi klarigis ilian malvolon, la juna prezidanto petis min diri, ke tio estas uzbeka gastamo, kaj li gvidis nin al najbara restoracio. Ni ĉiuj sekvis lin, ankaŭ la du doktoroj el la ministrejo, kiuj aspektis pli kaj pli malkomforte.

La manĝo estis plej plaĉa. Je mia fino de la tablo ni diskutis pri politiko kaj sociaj aferoj en flua Esperanto. Miaj kolegoj ne komprenis ĉion, sed ili rimarkis sufiĉe da internaciaj vortoj por scii, pri kio ni parolas. Ili diris al mi poste, ke ili ne povis kredi al siaj oreloj. En Sovetunio, diskuti tiajn temojn videble sen eĉ plej eta inhibo... kiel tio eblis?

"Vi vere parolas tiun esperanton!" diris kolego Mauri, survoje hotelen. Mauri kaj mi laboris en la sama unuo dum almenaŭ sep jaroj, kaj mi ofte emfazis la bonegajn kvalitojn de Esperanto, akcentante, kiel bone ĝi taŭgas por internacia komunikado. Ofte mi diris al li, ke la lingvo estas kaj facila kaj riĉa, ke mi havis neniun problemon por atingi bonan nivelon en ĝi, kaj ke mi parolas ĝin ofte, ĉar mi kunlaboras hejmlande kun Kultura Centro Esperantista. Pri mia scipovo li do devus scii. Sed antaŭ ol aŭdi min tiuvespere, li ne prenis serioze miajn dirojn. La diferenco inter mia ripetita atesto kaj lia bildo pri la lingvo -- projekto, fora idealo, ŝatokupo sen praktika valoro -- frapis min kiel io vere interesa. Ŝajnas, ke Esperanto, eĉ se priskribita surbaze de persona sperto, situas en la sfero de nekredindaj aŭ nekredeblaj rakontoj.

La lokaj aŭtoritatoj planis, ke la morgaŭon la MOS-grupo faros oficialan urboviziton kune kun la du malĝojaj doktoroj.

"Ne iru kun ili, ni vizitos la urbon private", la juna sciencisto diris al mi post la vespermanĝo, kaj li efektive alvenis al nia hotelo la sekvantan matenon. Miaj kolegoj eniĝis en Inturist-minibuson, dum mi enaŭtiĝis en la veturilon, kiun la uzbeka esperantisto prunteprenis de sia oficejo. Dum kelkaj minutoj ni sekvis la turisman minibuson, sed baldaŭ ni elektis alian vojon. La juna uzbeko montris al mi aferojn -- ekzemple aĉ-aspektajn kvartalojn kun fuŝkonstruitaj domaĉoj -- kiujn la "oficiala" grupo neniam vidis. Foje ni pasis sur ponto, kaj mi demandis mian novan amikon, kiel nomiĝas la rivero, super kiu ni veturas. "Ne estas rivero," li respondis. "Estas kanalo. Ĝin konstruis Ciro [Koreŝo] antaŭlonge, kiam ni ĝuis la feliĉon aparteni al Persio."

Bedaŭrinde, mi ne disponis multan tempon. Post kelkaj horoj mi devis esti ree en la flughaveno por trafi la Aeroflotan flugon al Alma-Ata. Tie mi alfrontis neatenditan problemon: kiel trovi en mia jam ĝisrande plenŝtopita sako lokon por la ampleksa akvomelono, kiun la juna uzbeko nepre volis, ke mi kunprenu, deklarinte, ke tiu estas la regiono kun la plej bonaj frutktoj el la tuta USSR. Mi esperas, ke li neniam legos ĉi tiun tekston, ĉar mi honte konfesas, ke, trovante neniun solvon al la problemo, mi lasis la akvomelonon sur benko en la flughaveno.

En la aviadilo mi konstante cerbumis pri lia fido. Ĉi tio estis Sovetunio, en tempo, kiam la komunisma reĝimo ĉasadis "malĝustajn opiniantojn" kun febra senkompato. Li ne povis scii, ĉu mi estas aŭ ne komunisto kapabla denunci lin. Ĉu li simple estis senzorgema facilanimulo, kies moto estus "mi fajfas pri ili"? Neverŝajne. Tiaj homoj ĝenerale estas supraĵaj, kio li tute certe ne estis. Dum ni diskutis, ni diskutis profunde, sentabue, kaj ni serioze pritraktis seriozajn temojn. Estas vere, ke je la unua sekundo, kiam ni renkontiĝis en la flughaveno, ni sentis spiritan komunecon. Multon oni povas transdoni kaj ricevi en nur unu rigardo. Tamen, ĉu eblas riski sian vivon, au almenaŭ sian liberecon, surbaze de simpla intuicio? Eble pro tiu lia fido al mi ĉi tiu travivaĵo elstaras inter la multaj memoraĵoj.

http://esperantofre.com/book/booke.htm#piron

Projekto de Enrique Ellemberg: http://esperantofre.com/book/libro42.htm

Li kolektas rakontojn de Esperanto-parolantoj

Miskone sed memfide

Ok lingvistoj pritraktas Esperanton

(Teksto destinita al tradukado nacilingven) Resumo

Ĉi tiu artikolo analizas la respondojn al demandoj pri Esperanto afiŝitajn de lingvistoj kadre de "Ask-A-Linguist" ["Demandu lingviston"] , servo proponita al la granda publiko fare de la forumo The Linguist List. Tiuj respondoj komune havas plurajn karakterizojn:

ili neniam rilatas al la lingvo, kia uzata praktike,

ili elmontras gravan nescion pri la lingvistikaj trajtoj de Esperanto kaj pri la personoj, kiuj uzas ĝin,

ili preteratentas la ligon inter lingvaj strukturoj kaj uzfacileco,

ili neniam komparas Esperanton al la aliaj sistemoj aplikataj por ebligi interkompreniĝon inter diverslingvanoj (ekzemple al uzo de la angla),

ili prezentas nekontesteblaj teoriajn konkludojn, kiujn surterena esplorado rivelas malĝustaj.

Post ekzemploj pri la situacioj, en kiuj Esperanto nun estas uzata tagon post tago, la aŭtoro mallonge pritraktas la demandon, ĉu Esperanto estas lingvo aŭ kodo. La resto de la artikolo estas plejparte dediĉita al faktoj, kiuj pruvas neĝustaj precizajn asertojn faritajn en la lingvistaj respondoj. Poste, ĝi analizas la mensajn procezojn, pro kiuj aperas tiu diferenco inter firmaj eldiroj kaj realeco, kaj hipotezas, ke la simpla apero de la nomo "Esperanto" aktivigas psikologian komplekson, kiu inhibas la normalan mensan funkciadon.

Personoj, kiuj regas la anglan kaj estas scivolaj pri lingvoj, povas direkti siajn demandojn al "Ask-A-Linguist" (http://linguistlist.org/ask-ling/index.html), servo proponita de The Linguist List, surrreta diskutforumo por profesiaj lingvistoj (http://linguistlist.org/). Laŭ tipe usona stilo, ties hejmpaĝo nomas tiun liston "la prilingva informfonto plej granda en la mondo". Oni tie povas legi, ke "

'Ask-A-Linguist' celas esti ejo, kie iu ajn interesata pri lingvoj aŭ lingvistiko povas starigi demandon kaj ricevi respondon de profesiaj lingvistoj."

Ĉu projekto, ĉu io reala ? Ĉu lingvo, ĉu kodo?

Estas interese vidi, kiel tiuj profesiuloj respondas demandojn pri Esperanto. (La originala anglalingva teksto de la demandoj kaj respondoj legeblas en la paĝo "Aldono".) Kiu ajn bone konas ĉi-lastan kaj ties uzantojn tuj rimarkas, ke neniam la respondoj pritraktas la lingvon, kia ĝi estas praktike aplikata. Tamen Esperanton intense utiligas tutmonda reto el personoj, kiuj ĝin uzas vojaĝe, vizite, koresponde, interrete (la programo Skype populariĝas en tiu medio), lege aŭ verke, aŭ aŭskultante radioprogramojn (Pekina kaj Varsovia radioj ĉiutage elsendas en Esperanto, Vatikana Radio kaj tuta serio da aliaj plurfoje semajne), same kiel en ĉiaspecaj aliaj okazoj. La motivoj, kiuj instigas iun lerni Esperanton estas diversaj kaj interplektitaj: intereso por interkulturaj etosoj, deziro partopreni en mond-ampleksa politika agado celanta akceli justecon inter la popoloj, plezuro havi kontaktojn en la tuta mondo por interŝanĝi ideojn kaj spertojn sen esti ĝenata de la lingva diverseco, ktp. Sed kiu ajn la komenca motivo, la Esperanto-uzantoj abunde renkontiĝas kaj komunikas. Fakte, ekde 1986, ne estis tago sen iu Esperanto-aranĝo aŭ -evento ie en la mondo. (1)

Por doni al la leganto ideon, pri kio temas, jen kelkaj ekzemploj el majo 2006, la monato, kiam verkiĝas ĉi tiu artikolo:

6a-13a de majo: 58-a Kongreso de la Internacia Fervojista

Esperanto-Federacio, Ŝanhajo, Ĉinio;

12a-14a: SATEB-Semajnfino en Barlaston, Anglio;

13a: Malferma Tago, Centra Oficejo de UEA, Roterdamo, Nederlando;

13a-14a: Maja Renkontiĝo de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE (Internacia Katolika

Unuiĝo Esperanta) en Poibyslav, Ĉeĥio;

13a-17a: Postkongreso de IFEF (Fervojistoj) en Pekino;

18a-20a: 6-a Politika diskuto en Alsoors, ĉe lago Balatono, Hungario;

19a-20a: Seminario pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko, La Habana,

Kubo;

19a-21a: Pokalo Kostrena 2006, konkurso por lernantoj en Kostrena, Kroatio; 19a-21a: Internacia Junulara Renkontiĝo en Kostrena, Kroatio: 20a: Printempa Kunveno de Nordokcidenta Esperanto-Federacio de Esperanto-Asocio de Britio, Preston, Anglio;

20a-21a: Esperanto-Renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵaneiro, Rio-de-Ĵaneiro, Brazilo;

20a-21a: Esperantista Promenado ĉe la piedo de monto Yatugatake, Japanio; 20a-21a: Mez-Kanada Renkontiĝo (turisma semajnfino), Ottawa, Kanado; 22-a de majo - 1a de junio: Trazigzagante la sudajn Karpatojn aŭ svinge inter Valaĥio kaj Transilvanio - ekskurso en Rumanio.

Eblus krome citi la esperantlingvajn seminariojn, kie junaj koreoj kaj japanoj esprimas, kion ili opinias unuj pri la aliaj kaj komparas, kion oni instruis al ili en la respektivaj kursoj pri historio, en kadro, kie ili povas malkovri la fonton de siaj antaŭjuĝoj kaj pli bone kompreni, kio okazis inter la du landoj. (2) Ĉar tiuj renkontiĝoj postulas veran regon de la lingva ilo, por spontana esprimo de emocioj, ili ne povus okazi en tiu regiono en alia lingvo ol Esperanto.

Kiu ajn ĉeestas tiajn eventojn tuj konscias, ke Esperanto estas io alia ol abstraktaĵo aŭ projekto. Estas vera lingvo, kiel ĉiu ajn alia lingvo uzata en tiaj kontaktoj. Estas lingvo aplikata ĉiakampe: homoj uzas ĝin por konvinki politikan kontraŭulon, por interŝanĝi kuirajn receptojn, por diskuti pri temoj filozofiaj aŭ religiaj, por kompari sociajn situaciojn, por doni teknikajn klarigojn, por esprimi sian amon, por trovi komercan partneron, por havigi poezian eliron al siaj sentoj aŭ por konigi siajn kantojn al aliaj popoloj (Esperanto probable estas la lingvo, en kiun plej multe da kantoj tradukiĝas). Estas kompleta, plene funkcianta lingvo.

Kelkaj lingvistoj rifuzas tion kredi. En privata ret-mesaĝo al la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, unu el la fakuloj de "Ask-A-Linguist" diris: "Esperanto estas ne lingvo, nur kodo". Klare, dependas de tio, kiamaniere oni difinas lingvon. Se oni aplikas la difinon de franca lingvisto Martinet, Esperanto estas nepridubeble lingvo, sed aliaj difinoj verŝajne estis proponitaj kaj akceptitaj de lingvistoj. Tamen estas malfacile vidi en ĝi kodon, kaj ne lingvon, se konsideri jenan kvarverson, de Henri Vatre:

Nu, Ariadna, ĉu la modomastron, ni fadenfine pinglos en Panamo? Siren-logite liĵus el Havano edzecon fuĝis kiel fidel-kastron. (3)

Doni ĉi tie ĉiujn klarigojn necesajn por komprenigi la kuntekston de tiuj versoj plenaj je aludoj postulus tro da spaco. Ni simple diru, ke temas pri panama Esperanto-poeto, kiu laŭdire laboris en la rondoj de altinivela vestomodo, kaj kies adreson trovi montriĝas ege malfacile. Jen proksimuma traduko de tiu poemeto:

[Tradukanto enmetu ĉi tien tradukon de la kvar versoj]

(En Esperanto fidel-kastro pro hazardo signifas 'tiu kastro, kiu estas fideleco' aŭ 'edza fideleco sentata kiel kastriteco'.)

Ĉu kodo ebligas tiajn vortludojn, tiajn aludojn? Ĉu kodo havas konotaciojn? Ĉu kodon portas tutplaneda komunumo da uzantoj kun humursento kaj kultura heredaĵo sufiĉe riĉa por kompreni tian kvarverson? La leganto juĝu.

Karakterizoj retroviĝantaj en la plimulto el la respondoj de "Ask-A-Linguist"

Iu ajn familiara kun la Esperanto-mondo tuj rimarkas en la lingvistaj respondoj ĉi-tekste analizataj plurajn karakterizojn konstante reaperantajn:

Ili neniam lokas Esperanton en la kadron de la ĝenerala monda komunikproblemo. Alivorte, ili neniel konsideras, ke Esperanto estas solvo proponita al efektiva problemo, kiu havas gravajn sekvojn por konsiderinda parto de la homaro.

Ili manifestas preskaŭ plenan nescion pri tio, kio Esperanto estas, kiel el lingvistika vidpunkto, tiel ankaŭ el sociologia.

En ili tute mankas historia perspektivo.

Iliaj asertoj estas pure teoriaj; ili konsistas nur el deduktoj, kiuj ne estis kontrolitaj en la efektiva realo.

Ili ĉiam evitas kompari en la praktiko, kiel Esperanto fukcias rilate al la sistemoj, kiujn ĝi cela anstataŭi.

Ili situas sur "supera-malsupera" akso: ili ofte havas desupran, patronisman, moŝte-degnan tonon, kaj ili enhavas konsilojn.

Tiuj karakterizoj - precipe punktoj 2, 4 kaj 6 - povos nur veki miron, se oni rilatigos ilin al la teksto de la demando, kiu estigis la plimulton el la respondoj. Tiu teksto enhavis jenan frazon: "Mi vojaĝis en multaj landoj kiel Hungario, Finnlando, Danlando, Rusio, Islando, kaj ĉie miaj restadoj tre agrablis dank'al personoj, kiuj parolas Esperanton." Ĝi ankaŭ inkluzivis opinion de japanaj esperantistoj. Ĉu ne estas strange, ke tiuj fakuloj, kiuj, evidente, havas neniun sperton pri la Esperanto-mondo - el la respondoj oni komprenas, ke ne ĉiuj scias pri ties ekzisto - ne hezitas vortigi juĝojn pri la lingvo kaj emfazi, ke ĝi ne estas uzebla pro tiu, tiu kaj tiu alia fuŝa trajto, sen konscii, ke ili respondas al persono, kiu konas la aferon de interne kaj povus instrui al ili multegon pri la temo?

Ni analizu tiujn karakterizojn unu post la alia.

*

1. Preteratento de la ĝenerala kunteksto.

En tempo, kiam ekonomio tutmondiĝas kaj aperas ĝenerala densiĝo de internaciaj rilatoj. la situacioj, en kiuj diverslingvanoj devas komuniki pli kaj pli oftiĝas. Homoj tiucele uzas diversajn rimedojn, de gestoj kun rudimenta uzo de apenaŭ regata lingvo ĝis la bonega angla de diplomitoj de business schools tra fuŝa angla, samtempa interpretado kaj Esperanto. Ĉi-lasta estas do unu rimedo inter aliaj por superi la lingvajn barojn. Kritiki ĝin neniam aludante al la ĝenerala problemo estas same absurde, kiel kritiki medikamenton el la vidpunkto de ties konsisto, sen konsideri la malsanon, kiun kuraci ĝi celas, kaj sen kompari ĝin al aliaj metodoj uzataj por trakti similajn kazojn.

Tiuj, kiuj favoras Esperanton, deiras de la konstato, ke la manko de oportuna kaj demokratia rimedo komuniki tra la lingvobaroj kreas seriozajn malfacilaĵojn en ĉiaspecaj situacioj, tiel multaj, ke ne eblus ilin listigi. Oni pensu nur pri la miskomprenoj dum vojaĝo en lando, kies lingvon oni ne scias; pri la malfacilaĵoj, kiun travivas estroj de malgrandaj aŭ mezgrandaj firmaoj, kiam ili traktadas kun partnero el malproksima lando; pri la problemoj, kiujn alfrontas skipestro bezonanta komprenigi sin al fremdlandaj laboristoj; pri la streĉiĝo, kiun spertas ŝtata delegito devigita paroli al internacia asembleo en lingvo alia ol la propra, ktp.

Frustroj, nervoziĝoj, suferoj, maljustecoj ligitaj al la neeblo klare esprimi, kion oni volus, konstante aperadas. Ili povas konduki al io tragika, kiel ĉe tiu afrikano, kiu, en Ĝenevo, subskribis en la policejo malveran deklaron, ke li partoprenis en ŝtelo, ĉar li malbone komprenis la franclingvan tekston, kiun oni prezentis al li, aŭ la forpaso, en Germanio, de multaj turkaj pacientoj post organgrefto, ĉar ili ne komprenis la instrukciojn donitajn de la flegistaro, kiam ili elhospitaliĝis. Se aldoni al tiuj konkretaj aŭ psikologiaj malfacilaĵoj la gigantan investon tempan kaj nerv-energian en la lernadon de la angla, kiun faras dum jaroj milionoj kaj milionoj da junuloj tra la tuta mondo por fakte nekontentigaj rezultoj, (4) same kiel la enormaj monsumoj, kiujn sorbas tradukado kaj interpretado en interŝtataj institucioj, profesiaj kongresoj kaj komercaj aferoj, oni nepre konkludos, ke la lingvobaroj estas por la socio pli ol simpla bagatelo.

Se oni objektive komparas la diversajn sistemojn nuntempe aplikatajn por ilin superi, oni rimarkas, ke la malplej kosta ankaŭ estas tiu, kiu prezentas la plej bonan efikon kompare kun la investita penado: Esperanto. (5), (6) Ekonomiisto komisiita de la franca registaro, Prof. Fran^ois Grin, konkludis el sia esploro, ke, se Eŭropo alprenus Esperanton, ĝi ŝparus 25 miliardojn da eŭroj ĉiujare. (7)

Ĉu ne estas interese, ke neniu el la respondoj afiŝitaj ĉe "Ask-A-Linguist" konsideras Esperanton en tiu kunteksto, en kiu ĝi ricevas sian sencon? Ili impresas, kvazaŭ ĉio funkcius tute bone en la kampo de internacia lingva komunikado, kaj kvazaŭ serĉi rimedon por plibonigi la situacion estus sensence. Ili subkomprenigas ankaŭ, ke agi por Esperanto estas io senrilata kun la politika, ekonomia, socia kaj kultura realeco de nia planedo, ke tio povas helpi neniun, kaj ke tiuj, kiuj sin engaĝas en ĝin, per tio mem lokas sin ekster la reala mondo.

La mesaĝo, kiu kaŝiĝas sub tiu respondoj, estas: ne estas komunikproblemo en la mondo, aŭ, se io simila ekzistas, ĝin solvas la angla. Kiom nejusta kaj absurda la solvo per la angla povas esti por la 95 elcentoj el la monda loĝantaro, kies gepatra lingvo ĝi ne estas, neniam estas prenata en konsideron.

Nejusta.

La angla estas tre malfacila lingvo. Komence ĝi ŝajnas simpla, ĉar ne troviĝas multaj gramatikaj formoj, kiujn necesus enmemorigi al si. Sed ju pli oni progresas, des pli oni konscias, ke tiu komenca facileco estas trompa, ĝis oni rezignacie akceptas la neeblon atingi perfektan regadon de la lingvo, regadon, kiu ebligus senti sin egalnivela kun denaska anglalingvano. "So much that is being said is correct, so little is right" ("Multaj el la diraĵoj estas gramatike ĝustaj, sed malmultaj sonas ĝuste"), diras la verkisto George Steiner pri la lingvo de neanglalingvaj studentoj, kiuj, teorie, atingis en la angla altan nivelon. (8) Fakte regado komparebla al tiu de denaskulo atingeblas nur, se oni sufiĉe longe vivas en ĉirkaŭaĵo, en kiu ĉiuj parolas angle. Ĝermanlingvanoj ofte atingas pli bonan lingvoscion ol la ceteraj, ĉar la angla apartenas al la sama familio, kiel ilia gepatra lingvo, sed la diferenco rilate al la denaskuloj tamen estas eĉ ĉe ili konsiderinda, Pro tiu malfacileco, ĉia rilato inter angla- kaj ali-lingvano enhavas ion fuŝan: unu estas supera, la alia malsupera; la unua havas absolutan mastrecon super la lingva ilo, la dua estas malpli bone armita por defendi siajn vidpunktojn.

La maljusteco situas ankaŭ en alia kampo: la tempo, kiun neanglalingvanoj devas dediĉi al la studado de la lingvo, dum tiu tempoperdo kaj tiu grava penado - meznombre necesas inter 4000 kaj 8000 studhoroj por atingi bonan praktikan nivelon - estas ŝparitaj al la denaskuloj, kiuj akiris sian lingvon farante nenion alian ol vivi kun sia familio kaj vizitadi la lernejon de sia vivregiono. Jena rimarkigo, respondo de korea scienculo, Kim Hiongun, al enketo de la brita radio BBC, bone emfazas la gravecon de tiu penado: "Koreio investas enormajn sumojn en la instruon de la angla. Se, kiam mi studis ĝin, mi povus uzi mian tempon laŭvole, mi povus akiri kvin doktoriĝojn per la jaroj, kiujn mi devis dediĉi al la lernado de tiu lingvo". Britoj, usonanoj, aŭstralianoj kaj aliaj denaskaj anglalingvanoj povas investi tiun tempon kaj tiun energion en la propran profesian perfektiĝon au en malstreĉiĝon; al la resto de la mondo tiu eblo ne estas donita. Ĉu juste?

Absurda.

La egan malfacilecon de la angla kaŭzas amaso da nekonsekvencaĵoj, kiuj neniel kontribuas al interkompreniĝo. En la plimulto el la lingvoj alfabete skribataj, sufiĉas koni kelkajn ortografiajn regulojn por povi senerare skribi vorton, kiun oni kapablas prononci. En la angla, skribi ĝuste tute ne estas facile, kaj necesas lerni kiel prononci ĉiun apartan vorton, speciale atentante, kiel akcenti ĝin, La litero a ne elparoliĝas same en nation kaj en national, nek i en wild kaj wilderness, kvankam ambaŭkaze la dua derivas de la unua. La tri literoj ict prononciĝas iumaniere (/ikt/) en depict, alimaniere (/ajt/) en indict. La plimulto el neanglalingvaj okcidentanoj fuŝe prononcas sweatshirt kaj Reagan. Tiun fuŝon kaŭzas la fakto, ke nenio ebligas diveni, kiamaniere ea elparoliĝos. Enmensigi al si la prononcon kaj la skribmanieron de ĉiu nova vorto postulas de ĉiu lernanto konsiderindan kvanton da energio. La vorton absurda por karakterizi tiun distancon inter skribo kaj prononco pravigas la konstato, ke ĝi forestas en la plimulto el la lingvoj, kaj tio neniel negative speguliĝas sur komunikado.

Tiu absurdaĵo estas nur unu inter dekoj da miloj. Regulo preskribas, ke oni formas la pluralon de substantivo aldonante la literon s. Sed la vorto woman 'virino' plurale fariĝas skribe women (e anstataŭas a), kaj parole /wim'n/ (la sono u, skribata o,

cedis lokon al la sono i, ankaŭ skribata o). Aŭ ni konsideru neadon. En preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo neado sekvas regulan modelon, validan por ĉiuj verboj. En la hispana, se oni scias, kiel diri 'mi ne scias', no se, oni povas apliki la saman strukturon al la ceteraj verboj kaj diri no tengo 'mi ne havas', no puedo 'mi ne povas', no soy 'mi ne estas'. En la angla, la modelo de I do not know 'mi ne scias' ne estas aplikebla al pluraj aliaj verboj. Oni devas diri I am not 'mi ne estas', ne I do not be. Krome ankaŭ ĉi-rilate la skribmaniero estas malkohera. Se temas pri devo, la nea formo skribendas per tri vortoj: I must not, se temas pri povo, per du: I cannot. Kiom koncernas la neadon ĉe adjektivoj kaj substantivoj, ĝi esprimiĝas en la plimulto el la lingvoj per prefikso, kiu konstante restas si mem: in- france, un- germane, ne- ruse, bu- ĉine, ktp. En la angla, la prefikso estas jen in- (injustice 'nejusteco', invisible 'nevidebla'), jen un- (unjust 'nejusta', unpleasant 'neplaĉa'). Memori, ke, dum 'nekapabla' estas unable, 'nekapablo' estas inability, sed ke, en la kazo de unpleasant 'neagrabla', la prefikso un- ne ŝanĝiĝas al in-, kiam oni transiras de adjektivo al substantivo - oni diras unpleasantness - postulas de la cerbo energi-elspezon, kiun ŝparas preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj.

Alia aspekto de la angla, kiu aldonas al la fortostreĉoj necesaj por regi ĝin, estas ĝia giganta vortprovizo. Unuflanke, la angla havas sinonimojn, kiujn senprobleme malhavas la plimulto el la lingvoj. Oni ne regas la anglan, se oni ne scias, ke 'legi' estas ne nur read, sed ankaŭ peruse, ke apud inevitable 'neevitebla' ekzistas la samsenca unavoidable, kaj, apud menace, threat 'minaci'. Aliflanke, ofte estas neniu formrilato inter vorto kaj tio, kio en la grandega plimulto el la lingvoj, estas derivaĵo: komparu la anglan tooth / dentist 'dento / dentisto' kun la franca dent>dentiste, la germana Zahn>Zahnarzt, la araba asnan>tubib al-asnan, la persa dandan>dandansaz, la japana ha>haisha, la ĉina ya>yayi, la malaja gigi>doktor gigi. Komparu arme > desarmement (germane: Waffe > Entwaffnung ; ruse : oruzie > razoruzenie) al la angla weapon / disarmament. Estas neniu formrilato inter year kaj annual, city kaj urban, moon kaj lunar (komparu kun Esperanto : jaro> jara, urbo > urba, luno > luna). Enmense konservi ĉiujn ĉi formojn, al kiuj mankas memorhelpa ligilo, postulas mensostreĉon des pli senkuraĝigan, ĉar la lernantoj ne povas ne kompari kun la propra lingvo; ili do rimarkas, ke tiuj absurdaĵoj tute ne necesas, por ke lingvo povu plenumi sian funkcion: efektivigi bonan interkomprenon. Krome, la manko de io percepteble komuna inter la du formoj komplikas la laboron de la longdaŭra memoro. Enmeti nekoheraĵojn en la cerbon postulas la instalon de kondiĉitaj refleksoj. Sed, por ke kondiĉitaj refleksoj restu stabilaj, necesas ilin ĉiutage plifortigi. Sufiĉas do unu aŭ du jaroj ekster anglalingva medio, por ke la formoj sen memorligilo dissolviĝu kaj ke granda parto de la lingvaj akiraĵoj iĝu malfacile retroveblaj, kio malhelpas flue paroli.

En tempo, kiam oni provas konvinki la homojn pri la avantaĝoj de raciigo en entreprenoj, estas vere strange elekti por komuniki, inter ĉiuj haveblaj lingvoj, lingvon, en kiu la rilato inter efikeco kaj peno estas tiagrade malfavora.

Neniam la lingvistoj en "Ask-A-Linguist" pritraktas tiun aspekton de la demando, kvazaŭ estus neniu rilato inter reguleco kaj flueco, inter kohereco kaj uzfacileco. Neniu asertus, ke ĉiuj cifersistemoj estas egalaj inter si. La superan efikecon de la hindaj / arabaj ciferoj, rilate al la romaj, neniu pridubas, kaj ĉiuj rekonas, ke ĝi rilatas al ilia konceptado. Sed ne ŝajnas veni en la menson de niaj lingvistoj, ke lingvo plenŝtopita je nekonsekvencaĵoj, kiel la angla, aŭtomate estos malpli oportuna ol lingvo esence regula, kiel Esperanto. Ke ilo aŭ komputila programo estas aŭ ne agrable kaj facile uzebla, tio dependas de la maniero, laŭ kiu ĝi estis kunmetita. La samo validas pri lingvo. Estas strange, ke niaj lingvistoj ŝajne neniam pri tio pensas.

2. Nescio pri Esperanto

2.1 Lingvistika aspekto

Kiel ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton, propran etoson, kiuj devenas de diversaj karakterizoj, inter kiuj elstaras jenaj:

absoluta nevarieco de la morfemoj, kiujn eblas senlime kombini;

eblo uzi iun ajn koncepton laŭ iu ajn gramatika funkcio dank'al preciza

marko (fina vokalo);

rajto ĝeneraligi ĉian lingvan strukturon;

libereco en la rilatigo inter vorto kaj ties komplemento;

eblo vortigi sian penson same bone "analize" (kiel en la angla), kiel

"sinteze" (kiel en la latina).

En la franca, la morfemoj, kiuj esprimas la koncepton 'vid', estas pluraj kaj diversaj: v (vu), voy (voyez), vis (invisible, visuel), ver (verrai). Same pri la angla, en kiu la sama ideo esprimiĝas jen per s + neantaŭkoneblaj vokaloj (see, saw, sight), jen per vis (visual, invisible). En Esperanto, vid ĉiam restas vid, kiel oni povas vidi konsiderante la tradukojn de la ĉi-supre cititaj francaj vortoj: vidita, vidas, nevidebla, vida, vidos. Pro la sama kialo la morfemo mi restas fidela al si mem en mia, miaj, mian, min kontraste kun la angla, en kiu I 'mi' adjektive fariĝas my 'mia' kaj akuzative me 'min'. Tiu nevarieco de morfemoj estas trajto, kiun Esperanto kundividas kun la ĉina lingvo.

En multaj lingvoj, vortoj devas aparteni al difinita kategorio: verbo, substantivo, adjektivo, adverbo ktp. Esperanto anstataŭ kategorioj havas funkciojn: ĉiu radiko povas funkcii verbe, substantive, adjektive kaj adverbe: -i signas la verban-infinitivan funkcion, -o la substantivan, -a la adjektivan kaj -e la adverban. Fakte, la adjektiva ofte respondas al tio, kion oni nomas "genitivo" en aliaj lingvoj kaj la adverba al la "cirkonstancaj komplementoj" aŭ "adjektoj". Kiu lernis la morfemon vid ne devos ŝarĝi sian memoron por povi esprimi la ideojn vidi [tradukanto enskribu post ĉiu E-vorto la tradukon en sia lingvo], vido, vida, vide. Same la morfemo ebl naskos la vortojn ebli, eblo, ebla, eble. Kaj kombino de ambaŭ havigos videbli, videblo, videbla, videble.

Kiuj lernis, ke [ĉi tie aperu la nacilingva traduko de 'li ne vidas'] estas li ne vidas, tiuj kun plena certeco scias, ke [nacilingva traduko de 'li ne estas'] sekvos la saman modelon: li ne estas. Kiam ili eksciis, ke ili povas formi la vorton senvidulo (< sen [nacilingva traduko de la vorto, kaj same por la postaj eroj], vid, ulo), kiu samsignifas kiel blindulo, ili scias, ke ili povos uzi la saman strukturon kun iu ajn radiko: sen-religi-ulo 'persono, kiu ne apartenas al iu religio', sen-mon-ulo 'persono, kiu ne havas monon', sen-pov-ulo 'iu, kiu en sia situacio povas nenion fari'.

La vortordo estas tre libera en Esperanto. ' [li rigardas min, nacilingve] ' povas esti li rigardas min same bone kiel li min rigardas. ' [ironia rigardo] ' povas esti ironia rigardo rigardo ironia. Krome, la maniero, laŭ kiu komplemento ligiĝas al verbo estas pli libera ol en okcidentaj lingvoj. Li rigardas al mi estas same ĝusta kiel li rigardas min.

El la ĵus cititaj trajtoj rezultas, ke Esperanto proponas al tiu, kiu volas esprimi ideon, ege pli larĝan gamon da esprimoj ol la plimulto el la lingvoj. La ideon ' [li ludas gitaron kun entuziasmo] ' oni povas vortigi per analiza strukturo: li ludas gitaron kun entuziasmo, aŭ per sinteza : li entuziasme gitaras. Same, por esprimi la ideon ' [traduki en la francan] ' oni havas elekton inter traduki en la francan lingvon, traduki francen aŭ tute simple francigi.

En neniu el siaj respondoj la lingvistoj de 'Ask-A-Linguist' konsideras tiujn karakterizojn de Esperanto, pri kiuj, ŝajne, ili ne scias aŭ scias nur malmulte. Ili tamen havas gravegajn konsekvencojn.

2.2 Neŭropsikologia aspekto: rilato inter strukturado unuflanke, flueco kaj facileco aliflanke

Psikologia profesoro kaj esploristo Jean Piaget nomis ĝenerala asimilado la naturan inklinon de la homa cerbo ĝeneraligi al ĉiu ajn komparebla situacio agsistemon [france: "scheme d'action", "agoskemon"] antaŭe asimilitan. Pro tio ne estas tre malfacile uzi Tojotan aŭtomobilon, se oni jam kapablas uzi Ford-an, kaj pro tio oni pli rapide lernas ludi orgenon, se oni jam kapablas piani. Tiu emo ĝeneraligi ludas grandan rolon en lingvo-akirado. Oni facile evidentigas ĝin ĉe junaj infanoj kaj ĉe personoj, kiuj provas esprimi sin fremdlingve. En granda nombro da lingvoj, por paroli laŭnorme oni devas repuŝi ["repuŝi" estas la psikologia fakvorto, kiu tradukiĝas en la anglan per repress, en la francan per refouler, en la germanan per verdrangen] formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado, kiu instalas en la cerbo unuagradajn refleksojn. En la franca, por uzi la ĝustajn formojn vous dites 'vi diras' aŭ des chevaux 'ĉevaloj', necesas repuŝi la formojn, kiuj spontane aperas: vous disez kaj des cheval. Same en la angla: diri feet 'piedoj' kaj he came 'li venis' necesigas repuŝi foots kaj he comed. Iom da alkoholaĵo aŭ forta emocio facile povas revenigi la malĝustajn formojn el la kelo, en kiun ili estis repuŝitaj: la repuŝo neniam estas centprocenta. Lingvaj neregulaĵoj kontraŭas la naturan iron de la nerva fluo. Fakte, ili fariĝas aŭtomataj nur, se ili estas ripetataj tuttage dum longaj periodoj. Kiam ni parolas nian gepatran lingvon (krom se temas pri lingvo perfekte regula, kiel la ĉina), ni estas akrobatoj, kiuj faras kontraŭnaturajn movojn kun plej granda facileco, ĉar, ripetataj tagon post tago, ili fariĝis kvazaŭ dua naturo en ni. Sed infano, kiu komencas paroli, kaj lernejano, kiu ekstudas fremdan lingvon, ankoraŭ malproksimas de tiu trejnnivelo: ili oftege falas en la kaptilojn, kiujn neregulaĵoj prezentas per si.

Ĉar ĝi ne enhavas kaptilojn, Esperanton oni lernas pli rapide kaj uzas pli glate ol iun ajn okcidentan lingvon. La emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn estas en ĝi centprocente respektata. Ne nur gramatiko akiriĝas en malmulte da tempo, sed krome ankaŭ la akiro de la vortprovizo facilas pro ties perfekta reguleco. Demandu franclingvanon, kiel, lialingve, nomiĝas la ido de kamelo. Plej probable li diros, ke li ne scias (la vorto estas chamelon). Starigu la saman demandon al juna infano kun nur kelkaj monatoj da Esperanto, li tuj respondos, kvazaŭ reflekse: kamelido. Li lernis katido, kaprido, bovido, [tradukanto ĉiufoje metu la nacilingvan vorton post la esperantan] ktp, kaj li scias, ke li rajtas ĝeneraligi la saman modelon al ĉiuj bestoj.

Simile, la transiro de verbo al substantivo estas en Esperanto plene kohera. Kompare kun Esperanto, la franca estas tiurilate malfacila. Oni povas scii, ke 'ami' estas aimer, ne pro tio oni scios, kiel diri 'amo' : amour, kaj ne eblas dedukti chute 'falo' el tomber 'fali'. La du vortojn necesas lerni aparte. La angla ne estas pli konsekvenca, kvankam komencanto povas ne tuj rimarki tion. Kiam li lernis he loves / his love 'li amas' / 'lia amo', he falls / his fall 'li falas' / 'lia falo', li riskas imagi, ke la afero estas plej simpla. Sed estas iluzio, ĉar li ne rajtas ĝeneraligi kaj diri he lives /his live 'li vivas' / 'lia vivo'; he sells / his sell 'li vendas' / 'lia vendo'; he suggests / his suggest 'li sugestas' / 'lia sugesto'. Necesas aparte lerni la vortojn life 'vivo', sale 'vendo', suggestion 'sugesto'. En Esperanto oni ne hezitas: li amas / lia amo ; li falas / lia falo ; li vivas / lia vivo; li vendas / lia vendo ; li sugestas / lia sugesto.

Kio estas gajno por la memoro, kiam oni lernas, tio prezentas enorman ŝparon de nerva energio, kiam oni esprimas sin. Flue paroli, tio estas paroli reflekse. Se oni devas ĉiumomente traserĉi la memoron por trovi vorton aŭ gramatikan regulon, oni ne esprimas sin flue. Lingvo, en kiu ne ekzistas duagradaj refleksoj, kiujn oni enmetu en la nervan sistemon por inhibi la unuagradajn, estas lingvo, kiun eblas paroli ege pli komforte, pli glate, ol lingvo, en kiu tiu avantaĝo forestas. Por esprimi sin en Esperanto, ne necesas duagradaj refleksoj.

2.3 Socia aspekto

Neniu el la lingvistoj, kiuj respondas la demandojn pri Esperanto, ŝajne konscias, ke la plimulton el la personoj, kiuj lernis tiun lingvon, motivis deziro progresigi justecon inter la popoloj, kaj kreskigi por la plej malfavoritoj de nia planedo la ŝancojn socie bonfarti. Estas klare, ke tiuj lingvistoj havas neniun ideon pri la politika-socia historio de Esperanto, pri ties ligoj kun la sindikata kaj liberiga movadoj, nek pri la persekutoj, kiujn ĝiaj parolantoj suferis sub la plimulto el la diktatoroj.

Unu el la respondoj konsideras, ke Esperanto ne povas funkcii kiel mondlingvo, ĉar, laŭ la respondanto, ĝi estas hind-eŭropa kaj pro tiu eco asociita en la mensoj al okcidentaj koloniismo kaj imperiismo. La rapida progreso de Esperanto en subsahara Afriko kaj ĝia sukceso en landoj kiel Koreio, Japanio, Vjetnamio, Ĉinio aŭ Irano demonstras, ke tiu kritiko enhavas nenion realan. Nenio ebligas aserti, ke ligo kreiĝas en la mensoj de la publiko inter lingvaj ecoj kaj politika pozicio. Krome, kiel ĉi-supre vidite, la karakterizoj de Esperanto igas ĝin, strukture, lingvo nehindeŭropa. La eŭropa aspekto estas limigita al la vortaro. La vortostoko de la haitia kreola lingvo estas pli okcidenta ol tiu de Esperanto. Ĉu haitianoj havas pro tio la senton, ke ili alianciĝis al imperiismo? Vortigi la demandon estas percepti ĝian absurdecon.

Krome, la personoj, kiuj eklernas Esperanton, scias, au post nelonge ekscias, ke tiu lingvo naskiĝis en lando subpremata, okupata de imperiisma najbaro, kaj ke laŭ sia tuta historio ĝi estis aliancano de la etuloj, senpovuloj, ekspluatatoj.

Fine, tiu riproĉo aspektas des pli suspektinda, ĉar nenio estas proponita por solvi la internaciajn komunikproblemojn, krom la angla. Nur iu ege naiva kaj komplete disigita disde niamondaj realaĵoj povas imagi, ke la angla estas libera je imperiismaj kaj koloniismaj konotacioj.

3. Graveco de la historia perspektivo

La lingvistaj respondoj enhavas pri la tempoj inta kaj onta juĝojn, kiuj estas pli firmaj, ol objektiveco permesas:

"La vera kialo, pro kiu Esperanto ne pli disvastiĝis, kuŝas en ĝia artefariteco."

"Ĉar ĝi estis ligita al neniu grava politika movado, ĝi ne tre progresis."

"Internacian lingvon influos la gepatra lingvo de ĝiaj uzantoj, kaj ĝi disdialektiĝos, kiel okazis al la latina, kiu naskis la latinidajn lingvojn, ne reciproke kompreneblajn (...). Malhelpi lingvon evolui estas same malfacile, kiel rekunigi diskurantajn katojn.

3.1 La ritmo de historio

Tiuj frazoj rigardas Esperanton fakto el la pasinta historio, aŭ kondamnita al estonta fiasko, ne nuntempa disvolviĝanta realaĵo. Jes ja, neniu povas diri, ĉu Esperanto ankoraŭ ekzistos post kvindek jaroj, sed oni ne pli rajtas aserti kun perfekta memfido, ke ĝi malsukcesis, ke ĝi havis sian ŝancon, kaj ĝin preterlasis, aŭ ke ĝi atingis la nivelon de sia maksimuma disvastiĝo. La hipotezo, ke la progresado de Esperanto sekvas la malrapidan ritmon de historiaj fenomenoj kulturaj kaj politikaj-sociaj, estas almenaŭ same probabla, kiel la cititaj asertoj, ankaŭ kiuj estas nur hipotezoj, kvankam ili prezentiĝas kiel faktoj certaj.

Se oni komparas la disvastiĝon de Esperanto kun tiu de la hindaj/arabaj ciferoj, kun la elimino de sklaveco aŭ kun la progresigo de virinoj en la vivo politika kaj ekonomia, oni konstatas, ke historio progresas tre malrapide en la kampoj, en kiuj la homoj devas anstataŭigi malnovan pensmanieron per nova por povi ĝui la avantaĝojn de la koncerna progreso. Novigaj proponoj, kiuj celas pli grandan justecon, ĉiam vekas kontraŭstaron. Ili kontraŭas la interesojn de potencaj grupoj, kiuj tutforte agas por konservi siajn privilegiojn. Homaro rezistas ankaŭ, probable pro timo devi adapti sin, kaj do devi ŝanĝi profundradikajn kutimojn, al neteknikaj, nemateriaj novaĵoj, kiuj estas simplaj, praktikaj, faciligas la ĉiutagan vivon kaj estas frukto de homa kreemo. Tiuj do disvastiĝas malrapide.

Tipa ekzemplo estas la metra sistemo. Ĝin proponis Gilbert Mouton en 1647. En 1767, cent dudek jaroj post la publikigo, ĝi estis nenie uzata, kaj sciis pri ĝi nur kelkaj stranguloj. Kompare kun tio, la sukceso de Esperanto estas plej rimarkinda, se konsideri, ke hodiaŭ (2006), malpli ol 120 jaroj post kiam ĝi aperis sur la monda scenejo, troviĝas homoj, kiuj praktikas ĝin en multegaj urboj de pli ol cent landoj, kaj ankaŭ en granda nombro da malpli grandaj loĝlokoj. Se tiel, la demando stariĝas, ĉu ni ne estas je la stadio, kiam eksponenciala kurbo ankoraŭ estas ebena. Nee respondi, kiel niaj lingvistoj, ne estas science. Ankaŭ jese respondi ne estus. Historio instruas al ni, ke estas tro frue por scii.

3.2 Artefariteco

La lingvisto, kiu atribuas la limigitan disvastitecon de Esperanto al la fakto, ke ĝi estas, laŭ li, artefarita, ne klarigas la kaŭzan rilaton inter la du konstatoj. Arabaj ciferoj, kun ties nulo, aŭ la metra sistemo, kies bela kohereco memorigas pri la formado de la esperanta vortaro, estas ne malpli artefaritaj. Kiel Esperanto ili estas la frukto de homa kreemo.

Cetere, kion signifas la vorto "artefarita", kiam aplikita al lingvo? Por franclingva infaneto estas pli nature diri plus bon, vous disez, des cheval ol uzi la ĝustajn formojn meilleur, vous dites, des chevaux. Simile anglalingva bubo plej nature diras foots, it's mines, he falled, kaj mem dekomence ne uzas la oficialajn feet, it's mine, he fell. La formoj akordaj kun la oficiala normo fiksiĝas en la cerbo nur post longa influo de la medio, do per kondiĉado artefarite plenumata de ekstere: ĉe neniu tiujn formojn la menso nature produktas. La verkanto de ĉi tiu artikolo havis okazon observi la lingvaĵon de kvinjara knabo dulingva, esperanta-franca. Lia Esperanto estis senerara, sed lia franca ankoraŭ malproksimis de la normo. Ĉu el tia fakto ne indas dedukti, ke Esperanto estas pli natura?

3.2 Estonta evoluo

Neniu povas diri, kio okazos morgaŭ. Eble, post x jardekoj aŭ jarcentoj, Esperanto disdialektiĝos. Sed tio tute ne estas certa. La ekzemplo de la latina ne validas. Dum jarcentoj la latina restis unueca lingvo, kvankam uzata sur ege vasta

teritorio, etendiĝanta de Britio ĝis Okcidenta Azio. Kio kaŭzas diseriĝon de lingvo en reciproke ne kompreneblajn dialektojn, tio estas nek distanco, nek daŭro, sed ĉeso de komunikado. La latina fariĝis la latinidaj lingvoj nur, kiam la romia administrado disfalis, tiel ke la latinlingvaj komunumoj iĝis izolitaj. Cetere, tiu malapero de la latina okazis nur je la nivelo de la popolo, ne de la intelekta elito, kiu plu regis unuecan latinan, malsaman ol la klasikan pri iuj punktoj, sed ebligantan perfektan interkomprenon de unu ekstremo de Eŭropo al alia. En la dektria jarcento, universitatano el Kolonjo, Prago aŭ Kembriĝo instruis latine en Parizo, kaj tio kaŭzis neniun problemon. Kiel ajn estas, kiam rilatoj densiĝas inter lingvanoj, kiam ili vojaĝas unuj al la aliaj, spektas samajn spektaĵojn, legas samajn magazinojn, lingvoj reciproke proksimiĝas. Tion ekzempligas la franca: la diferencoj inter la lingvo laŭ tio, ĉu ĝi estas parolata en Francio, Belgio, Kanado kaj Svislando estas malpli grandaj nun ol ili estis antaŭ unu jarcento.

Laŭtempa esploro [tradukanto povas traduki laŭtempa per vorto simila al diakrona, diachronic, kiu estas la faktermino lingvistika] pri Esperanto atestas pri la sama fenomeno. Komence, ne estis malfacile diveni, al kiu popolo aŭtoro apartenas. Ne plu hodiaŭ. La lingvo unuiĝis. Retmesaĝado, furora en la Esperanto-mondo, efikas unuige. Sama evoluo okazis rilate al prononco. En la jaroj 1950-aj, esperantlingvaj radioprogramoj el Francio kaj Svedio karakteriziĝis per tre klare perceptebla nacia maniero prononci. Hodiaŭ la plimulto el junaj francoj, kiuj parolas Esperanton, prononcas la rojn lange kaj ĝuste akcentas la antaŭlastan silabon, kio estis maloftaĵo antaŭ nur dudek jaroj. Kaj oni ne plu aŭdas svedojn prononci la finan -e "ŝvae" (9) - t.e. per neklara, nedifinita, senkolora vokalo - kiel faris la parolisto de la sveda radio ĉirkaŭ 1950 (kio, cetere, neniel malhelpis perfektan komprenon). La volo interkompreniĝi estigas lingvajn mekanismojn, kiuj ebligas eviti miskomprenojn. Tiu fakto estas klare rimarkebla al ĉiu ajn, kiu esploras per dokumentoj la evoluon de Esperanto. (10)

La historio de Esperanto pruvas, ke konvencia lingvo povas evolui perdante nenion el sia unueco: sufiĉas por tio, ke la volo sin reciproke kompreni estu sufiĉe forta, por ke la evoluo ĉie disvolviĝu sammaniere, aŭ por ke diverĝaj evoluoj ne fiksiĝu, pro la simpla fakto, ke la komunumo sentas ilin, eĉ se nur nekonscie, neakordaj kun la spirito de la lingvo.

4. Nekontrolitaj deduktoj

La respondoj legeblaj ĉe 'Ask-A-Linguist' plenplenas je nekontrolitaj asertoj, ekzemple:

"Esperanto ne estas pli facila, por neeŭropano, ol alia eŭropa lingvo."

"Ĉar ĝi ne havas komunumon el parolantoj, Esperanto ne estas vivanta lingvo."

"Mankas al ĝi la riĉeco kaj kapablo vibrigi de lingvo vivanta."

"Ĝia vortprovizo estas monotona, ĉar tuta familio da vortoj derivas de nur unu radiko."

"Lerni Esperanton estas komplete perdi sian tempon."

"Ĉar ne ekzistas denaskaj parolantoj, ĉiu prononcas laŭ la fonetika strukturo de la gepatra lingvo, kaj estas malfacile kompreni sin reciproke."

Ĉiu el tiuj asertoj estas teoria konkludo, kiun oni ne komparis kun la realo. Tiuj lingvistoj esprimas sin, kvazaŭ la konkludo estus memevidenta. Fakte, sufiĉas observi surterene, kiel la aferoj prezentiĝas, por konstati, ke neniu el ili akordas kun la vero.

"Esperanto ne estas pli facila por neeŭropano ol alia eŭropa lingvo". Tion aserti estas montri, ke oni ne konscias, kio igas lingvon facila aŭ malfacila. En Svislando itallingvaj lernantoj skribas senerare post la unua jaro de elementa lernejo, dum junaj franclingvanoj ankoraŭ ne skribas ĝuste je la aĝo de 12 aŭ 13 jaroj. Kial? Ĉar la itala ortografio estas simpla kaj konsekvenca, kontraste kun la franca, en kiu ne estas regula ligo inter la maniero prononci kaj la maniero skribi. Ju malpli da memorendaj detaloj, des pli rapida la progreso. Esperanto akiriĝas pli rapide ol iu ajn eŭropa lingvo, kia ajn la gepatra lingvo, simple ĉar ĝi estas pli konsekvenca. Legeblas sub la titolo "Asie : anglais ou esperanto - Quelques temoignages" [Azio: Angla aŭ Esperanto - Kelkaj atestoj] franclingva artikolo, kun multaj citoj en la angla, kiu enhavas dudekon da atestoj de azianoj, kiuj lernis la anglan kaj Esperanton kaj komparas ambaŭ lingvojn laŭ facileco. Nur persono, kiu nenion kontrolis, povas aserti, ke la du lingvoj prezentas egalan malfacilecon. Jes ja, Esperanto povas esti tri- aŭ kvaroble pli malfacila por ĉino ol por franco, sed tio ne forigas la fakton, ke por li, ĝi estas tridekoble pli facila ol la angla, lingvo kun giganta vortostoko, en kies gramatiko, ortografio kaj vortformado abundas malkoheraĵoj.

"Ĉar ĝi ne estas la lingvo de komunumo el parolantoj, Esperanto ne estas vivanta lingvo". Kiuj estas la kriterioj, kiuj ebligas difini lingvovivantecon? Tiu punkto estis pritraktita sur paĝoj 237 - 242 de Le defi des langues, (11) same kiel ĝia apliko al la speciala kazo de Esperanto. Jen eltiraĵo:

En Svislando, neniu dubas, ke la romanĉa, kvara nacia lingvo, parolata en kelkaj valoj de Grizono, estas lingvo vivanta. Sed kompare kun la vigleco de Esperanto, ĝi estas lingvo, kiu apenaŭ vivetas. Esperanto havas pli da parolantoj ol la romanĉa, ĝi produktas pli da libroj, pli da kantoj, estas pli uzata ĉe radio, ĝi konstante servas en ĉiaspecaj kunvenoj, kaj, ĉefe, la volo vivigi ĝin estas senfine pli granda ol la volo de la romanĉa loĝantaro, precipe de la juna generacio, teni sian lingvon viva. Ĉiuj esperantlingvanoj estas dulingvaj, sed ankaŭ ĉiuj romanĉoj.

Cetere, Esperanto akordas kun la kriterioj de vivanta lingvo, ĉar ĝi evoluas. Estas en tio nenio miriga, se konsideri, ke ĝi estas uzata. Uzado ĉiam transformas lingvon, krom se ege potencaj konservemaj premoj efektiviĝas sur ĝin el ekstere, artefarite. En tiu evoluo tri fortoj rolas: la reciproka influo de diversaj kulturoj, la neceso adapti la lingvon al mondo rapide ŝanĝiĝanta, kaj la ekspluato de latenta lingva potencialo, kiu estis neuzata komence, ĉar la nacilingvaj kutimoj superfortis. La homoj, kiuj lernis Esperanton, lernis ĝin por komuniki kun ĉialandanoj. Okazas do konstante interagadoj inter tre malsamaj manieroj pensi, senti, esprimi sin. Ankaŭ la kulturaj referencoj estas tre diversaj. Ĉio ĉi kreas seninterrompan interŝanĝon de agoj kaj reagoj, kiuj faras el Esperanto realaĵon same vivan, kiel la franca en la tempo de Rabelais.

La ekziston de komunumo el parolantoj oni povas pridubi nur, se oni elektas ne traserĉi la koncernajn dokumentojn. La leganto, kiu deziras ricevi certecon, trovos konfirmon de tiu ekzisto krozante sur Interreto. Rekomendindas ankaŭ la artikolo de Richard E. Wood "A voluntary non-ethnic, non-territorial speech community". (12)

c) "Mankas al ĝi la riĉeco kaj kapablo vibrigi de lingvo vivanta." Simpla analizo de literaturaj tekstoj publikigitaj en Esperanto sufiĉas por montri tiun kritikon senbaza. Esperanto estas riĉa lingvo, ĉar nenio limigas la lingvan kreemon de la parolanto aŭ verkanto. Ni konsideru jenajn frazojn ĉerpitajn el teksto de bengalia Esperanto-parolanto: (13)

[Tradukantoj anstataŭigu la ĉi-subajn francajn frazojn per traduko en la nacia lingvo]

Ĉu kun la aliloĝiĝo oni alipsikiĝas? (14) [ĉapitro. 4, p. 6]

'Est-ce que quand on demenage on change aussi de psychisme (de

personnalite) ?'

Ŝi senŝvitigadis la fruntonper la rando de sia sario. [ĉ. 5, p.5]. Elle epongeait constamment la transpiration de son front avec le bord de son sari'

La subita ekkolero iom malordas ŝin, belen [ĉ 6, p.2].

'Le fait de se mettre tout a coup en colere derange ses traits d'une maniere qui la rend belle' aŭ 'Sasoudaine colere remanie son visage, la voici belle.'

Ŝi iel senpeze lanĉas la vortojn el malantaŭ la dentoj - kaj ili disvojas nebulen [ĉ. 6, p. 5].

'Avec legerete, elle parvient d'une maniere ou d'une autre a lancer les mots de derriere ses dents, et ils empruntent des voies differentes pour se disperser comme dans un brouillard'.

Se bati la propran edzinon kaj devigi servon estis la feŭdismo, ĉu batminace perterori la servon de aliulaj edzinoj do nomiĝu la socialismo? [ĉ. 5, p.8]. 'Si battre sa femme et l'obliger a servir etait le feodalisme, est-ce que le fait de forcer les epouses des autres a servir en les terrorisant avec des menaces de coups doit s'appeler socialisme ?'

Kiel sentigi al leganto, kiu ne komprenas Esperanton, la elvokan naturon de la netradukeblaj vortoj uzataj en tiuj frazoj? Ne nur estas neeble ilin ekzakte traduki, sed eĉ komprenigi la sencon - evidentan por iu ajn, kiu lernis Esperanton - estas malfacile. En la unua cito, ali-loĝ-iĝ-o '[nacilingva traduko]' analiziĝas kiel ali '[trad.]', loĝ '[trad.]','[trad.]', -o, marko, ke la koncepto estas uzata substantive. La vorto alipsikiĝi '[trad.]', simile analiziĝas: ali-psik-iĝ-i (la fina -i indikas, ke temas pri infinitivo; alipsikiĝo signifas 'la fakto ŝanĝi sian psikon', 'transiro de psiko al alia psiko'. Kion ne povas senti leganto ne scipovanta la lingvon, tio estas la impreso, kiun faras tiu vorto, ĝia vibrancy, ĝia kapablo vibrigi, se citi la esprimon de la lingvisto. La vorto eĥas tute malsame en la menso de la leganto ol farus laŭvorta traduko kiel ŝanĝi la psikon, transiri al alia psiko transiri alipsiken.

En la dua cito, sen-ŝvit-ig-ad-is analiziĝas kiel sen '[trad.]', ŝvit '[trad.]', ig '[trad.]', ad '[trad.]' -is verbo preterita. Laŭvorta traduko estus "ripete ŝi igis [sian frunton] libera je ŝvito".

Vorto kiel senŝvitigadis povas aperi longa kaj barbara al neinicito. Fakte, sperto pruvas, ke necesas malmulte da praktiko, por ke okulo kaj cerbo kutimiĝu percepti la erojn, el kiuj konsistas tia vorto, kaj aŭtomate fari la sintezon, kiu liveras la signifon. Cetere, senŝvitigi '[trad.]' apartenas al bone konata serio, en kiu troviĝas ekzemple sen-arb-igi '[trad.]', sen-vest-igi '[trad.]', sen-ŝu-igi '[trad.]', sen-kulp-igi '[trad.]', sen-hered-igi '[trad.]', ktp.

Iu, kiu regas la du lingvojn, kaj komparas ĉiufoje la frazon kaj ties tradukon, tuj sentas, ke la [nomo de la lingvo] ne sukcesas transdoni la impreson, la senton, la eĥon de la vortoj esperantaj. Ĉu tio signifas, ke nia lingvo estas malriĉa? Tute ne, ĝia riĉeco simple estas malsama ol la esperanta. La malfacileco esprimi tiujn konceptojn en [nomo de la lingvo] aŭ en la angla demonstras, ke ne estas objektive riproĉi al Esperanto, ke mankas al ĝi riĉeco aŭ kapablo vibrigi.

d) "Ĝia vortprovizo estas monotona, ĉar tuta familio da vortoj derivas de nur unu radiko." Sur kio baziĝas la verkinto de tiu frazo por montri sin tiel memcerta? Certe ne, kiel devus fari lingvisto, sur esploro de tekstoj kaj de konversaci-surbendigoj. Se la fakto, ke multaj vortoj derivas de nur unu radiko, devus esti fonto de monotoneco, la araba kaj la hebrea estus du lingvoj ege monotonaj. La lasta eldono de la unulingva Esperanto-vortaro Plena Ilustrita Vortaro (Parizo: SAT, 2002) enhavas 16780 radikojn, la araba-franca vortaro de Daniel Reig (Parizo: Larousse, 1999), konsiderata plena vortaro, enhavas nur 6089. La tuta hebrea Biblio estis verkita per 2055 radikoj. Nur persono, kiu ne familiaras kun ĝi, povas taksi ĝin monotona, kaj tiu nefamiliareco tuj montras lin au ŝin nekompetenta. Cetere, la latina atingis sian kulturan supron en la tempo de Cicerono, kiam ĝia vortostoko limiĝis je 2500 vortoj.

Esperanto ne estas monotona, ĉar estas lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Lingvisto, kiu volas esplori tiun aspekton de la lingvo rapide konvinkiĝos, se li simple ekzamenos, kiel la vortoj 'tradukita de' '[trad.]' estas esprimitaj en la publikigitaj tekstoj.

La varieco estas pli granda ol en iu ajn alia lingvo Oni kompreneble trovas tradukita de, sed tre ofte vortojn kiel elangligis '[tradukis el la angla]', sekvatajn de la nomo de la tradukinto, aŭ esperantigis '[tradukis en Esperanton]', ktp. Cetere, eblas anstataŭigi la verbon traduki per translingvigi '[transigi de unu lingvo al alia]' aŭ alilingvigi'[igi alilingva]'.

En esperantlingva romano, la vortprovizo estas des malpli monotona, ĉar la aŭtoro ekspluatas la sennombrajn modulaĵojn, per kiuj eblas nuanci iun ajn radikon. La fakto, ke por diri 'sen flamo' '[trad.]', eblas elekti inter sen flamo, sen flami, senflama kaj senflame jam ebligas eviti monotonecon rilate al la sonoj. Krome, la vorto 'bruli' '[trad.]' havas pli multajn sinonimojn en Esperanto ol en diversaj lingvoj, se konsideri, ke krom bruli eblas diri flami kaj fajri (< fajr '[trad.]').

Multaj aliaj trajtoj de Esperanto igas ĝin lingvo aparte agrabla por verkisto, kiu abomenas monotonecon. Ni citu nur tri:

la morfemon ul, ofte uzatan sufikse, ebligas signi rolulon per karakterizan detalon: pipulo 'la viro kun pipo', kisemulo 'tiu, kiu konstante volas kisi', zigzagnazulo 'la homo kun zigzaga nazo';

morfemon em, kiu signas tendencon, inklinon, deziron: li rigardis vin foteme 'li rigardis vin, kvazaŭ li dezirus fati foton de vi' ;

participojn aktivajn kaj pasivajn, as-, is- kaj os-tempajn, ofte uzatajn substantive : la sekvoto 'tiu, kiun oni sekvos', la celato 'tiu, kiun oni celas', la minacinto 'tiu, kiu minacis', aŭ adverbe : ridinte, 'post kiam li ridis', batote, 'sentante, ke oni volas bati lin'. La monotoneco, kiun la lingvisto atribuas al Esperanto estas dedukto farita el premiso, kies multajn aspektojn li ne imagis, kaj kiun li ne kontrolis antaŭ ol ĝin pritrakti per aŭtoritata tono, kvazaŭ li kompetentus. Li falis en la saman kaptilon, kiel liaj kolegoj pri aliaj punktoj.

e) "Lerni Esperanton estas komplete perdi sian tempon." Ĉi tiu drasta juĝo ne konsideras la multajn avantaĝojn, kiuj rezultas el regado de Esperanto, nek la signifon de la politika-socia sinengaĝo, kiu instigas partopreni en la agadoj entreprenitaj por ĝin diskonigi. Ĝi same preteratentas la fakton, ke Esperanto estas bonega preparo al la posta studado de aliaj lingvoj.

La Esperanto-komunumo estas sufiĉe vasta kaj sufiĉe disvastigita tutmonde, por ke povu utili, en ĉiaspecaj cirkonstancoj, havi kontaktojn sen lingvoproblemo kun lokanoj en tiu aŭ tiu alia lando. Ankaŭ la agrableco povi interŝanĝi ideojn sen lingva malfacileco kaj sen senti sin fremdulo estas grava faktoro, el kiu fontas gravaj kontentigoj. Esperanto lokas ide-interŝanĝadon en etoson tre malsaman ol tiu, kiun kreas iu ajn alia lingvo uzata kiel perilo inter diverslingvanoj. Fine la originala literaturo esperanta ne estas malpli interesa ol tiu de iu ajn lingvo en la unua jarcento de ties ekzisto kiel skriblingvo, kaj ankaŭ tradukita literatura indas konsideradon, ĉar Esperanto estas lingvo pli bone adaptita ol la aliaj al la bezonoj de tradukado, kiel montras komparo inter malsamaj versioj de tiu aŭ alia verko. (15)

f) "Ĉar ne ekzistas denaskaj parolantoj, ĉiu prononcas laŭ la fonetika strukturo de la gepatra lingvo, kaj estas malfacile kompreni sin reciproke." Estas vere, ke multaj Esperanto-parolantoj prononcas laŭ la fonetiko de la gepatra lingvo. Tamen ankaŭ ekzistas ampleksa proporcio, kiu elparolas sen aparta akĉento. Kiel ajn estas, la ĉefa afero estas, ke tiuj diferencoj ne malhelpas glatan interkompreniĝon. Certe tio estas unu el la punktoj, pri kiuj Esperanto montriĝas, praktike, tre supera al la angla.

Se oni observas Esperanton kiel parolatan dum kunsidoj aŭ simplaj konversacioj, oni rimarkas, ke regionaj prononcoj neniel gravas. Ili estas simplaj variecoj en la maniero paroli, kiuj elvokas difinitan originon sen ĝeni la komprenon. La ĉi-supre menciita lingvisto kritikas Esperanton dirante, ke iuj prononcos /k/, /p/ kaj /t/ kun eta aspiracio (aŭdebla aerblovo) antaŭ la posta vokalo, kiel en la germana kaj angla, dum aliaj elparolos sen ĝi, kiel en la itala aŭ franca. Efektive, se vi aŭskultas la Esperanto-programojn de la ĉina radio, vi perceptos tiun etan aspiracion, kiun vi ne aŭdos ĉe vatikana radio. Sed vi ne povos citi eĉ unu kazon, en kiu tiu diferenco influas la kompreneblon. Ĉiuj Esperanto-uzantoj alkutimiĝis al tiaj etaj malsamecoj.

Kiu observas parolan komunikadon en internaciaj grupoj, tiu rapide konstatas, ke reciproka kompreno estas ege pli bona per Esperanto ol per la angla. Tiun superecon estigas, i.a.:

la eta nombro da vokalaj fonemoj, ĉiu el kiuj havas larĝan gamon da eblaj konkretigoj (5 klaraj vokaloj, kontraste kun 24 en la angla se juĝi laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto; distingi inter socks kaj sucks, sucks kaj sacks, sacks kaj sex, sex kaj six, six kaj seeks estas serioza malfacilaĵo por la plimulto el la teranoj);

la nevaria loko de la akcento;

la mezuma iom pli granda longeco de la vortoj, kiu havigas al la cerbo pli bonajn ŝancojn bone analizi la diraĵon (tiun pli grandan longecon kompensas la strukturado de la lingvo: komparu la anglajn system, systematic, systematically kun la esperantaj sistemo, sistema, sisteme translated into English kun angligis;

la fakto, ke en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en iu ajn frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, s aŭ n, kio igas la prononcon klare pli facila por la granda plimulto el la popoloj, dum konsonantgrupoj, oftaj fine de anglaj vortoj - kiel rst, rd, cts, ndz, pt - postulas prononcmovojn, kiujn multaj neanglalingvanoj, precipe ekstereŭropaj, nur pene sukcesas produkti.

Logiko estas io bonega, sed ĝi ne povas anstataŭi kontrolon en la realo. Dedukti el nekontrolitaj premisoj, ke Esperanto prezentas tiun kaj tiun alian malavantaĝon, neniam esplorante en la realo por scii, ĉu tiu konfirmas la konkludon, estas maniero procedi, kiu havas nenion komunan kun scienca lingvistiko. Indas bedaŭri, ke, certe tute honest-intence, niaj lingvistoj ĝin alprenis kun tiel bela unuanimeco.

5. Manko de komparado

La diversaj rimedoj aplikataj por superi la lingvobarojn ne estas komparataj

La solaj komparoj prezentitaj de la respondantaj lingvistoj rilatas al lingvaj trajtoj, neniam al la lingvo rigardata kiel interkultura ponto. Ili do preteratentas gravegan aspekton de la demando, nome, ke Esperanto havas precizan funkcion: ebligi al diversoriginaj personoj sin reciproke kompreni. Taksi ĝin ne konsiderante tiun funkcion ne havas pli da senco ol taksi laborilon sen atenti la uzon, por kiu ĝi estis fabrikita.

Kiel antaŭe dirite, en tiu funkcio, Esperanto estas unu rimedo inter pluraj, same kiel la fuŝa angla, samtempa interpretado kaj la aliaj rimedoj uzataj inter malsamlingvanoj por komuniki. Tiuj rimedoj egalas inter si nek rilate la tempan, monan, ekipan, personaran aŭ nerv-energian investon, nek rilate la investrezulton, kiu povas esti preskaŭ nula (gestoj) ĝis preskaŭ perfekta (angla bone regata). Neniam niaj lingvistoj komparas Esperanton, en realaj situacioj, al tiuj aliaj manieroj interkulture komuniki. Ili esprimas sin, kvazaŭ sufiĉus alskribi al la lingvo serion da mankoj kaj malbonaĵoj por ke la demando estu likvidita. Sed post kiam ili forĵetis Esperanton, ili proponas nenion, krom la angla, sen komenti la fakton, ke ankaŭ ĝi havas la plimulton el la ĝenaĵoj riproĉitaj al Esperanto, en ege pli ampleksa mezuro. Ni allasu, ke Esperanto ne estas ideala mondlingvo pro tio, ke ĉiu elparolas ĝin per sia nacia aŭ loka prononco. Sed kio pri la angla? Kiam ĝi estas uzata kiel interkomprenilo, ĉu ankaŭ ĝin ne misformas la prononckutimoj de la gepatraj lingvoj? Kaj ĉu ne estas objektiva fakto, ke la fonetikaj miskomprenoj pli oftas kun la angla ol kun Esperanto? Simpla kompara analizo de la fonetikaj trajtoj de ambaŭ kaj de la multaj lingvoj parolataj sur nia planedo sufiĉas por montri, ke Esperanto havas pli da komunaĵoj ol la angla, el fonetika vidpunkto, kun la plimulto el la lingvoj. Kiun sencon havas forĵeti opcion, se oni zorge evitas proponi sambonan aŭ pli bonan?

Manko de komparado de elementoj indaj je konsidero

La inklino pretervidi, kiom grave estas bazi siajn rezonojn sur komparoj, jam plurfoje notita, jen kaj jen retroviĝas rilate al izolitaj lingvaj trajtoj. Ekzemple unu el la lingvistoj taksas Esperanton forĵetinda pro tio, ke, laŭ li, homoj, sekvante la kutimojn de la gepatra lingvo, prononcos malklare - kiel "ŝvaojn" (16) - la vokalojn, kiuj ne plu estas akcentataj, kiam la regula deriva sistemo elŝovis la akcenton al posta silabo. Strange, ĉu ne?, ke tiu sinjoro ne rimarkis, ke la sama fenomeno okazas en la angla, en kiu transiri de economy al economic aŭ de product al production perdigas al la unua o, en la dua vorto de ambaŭ paroj, la klaran sonon, kiun ĝi havas en la unua. Se tio ne igas la anglan netaŭga por funkcii kiel mondlingvo, kial la sama fenomeno devus havi negativan efikon sur Esperanton? Refoje, sian aserton li ne kontrolis. Esploranto, kiu observas Esperanton, kia efektive parolata, konstatas efektive, ke britoj, portugaloj kaj bulgaroj ofte prononcas "ŝvae" vokalon, kiu devus esti klara. Sed li aŭ ŝi ankaŭ konstatas, ke, en la praktiko, tio tute ne malhelpas perfektan komprenon.

La ĉefa eraro de tiu lingvisto estas, ke li ĝeneraligas al la tuta planedo kazon, kiu, finfine, estas relative malofta en la panoramo de la lingvoj. "Ŝvaigon" - ŝanĝon de la naturo de vokalo pro perdo de la akcento - prezentas la angla, sed nek la germana nek la nederlanda; la portugala, sed nek la hispana, nek la itala, nek la franca, nek la rumana; la rusa, sed nek la ĉeĥa, nek la pola, nek la serba-kroata. Ĝi forestas el tiom da lingvoj - japana, ĉina, indonezia, hebrea, persa, svahila, lakota, hungara, finna, ktp - ke ne eblus listigi ĉiujn. La plimulto el la lingvoj ne elmontras tiun fenomenon. Ĉu, por lingvo kun tutmonda alvokiĝo, la plej bona sistemo ne estas sekvi tiun de la plimulto?

6. Emo rilati de supre

Konsiloj

Estas tute normale, ke profesoro, konsultita de studento aŭ de nefakulo, alprenu tonon de scianto, de kompetentulo; li estas ja specialisto. Bedaŭrinde, ĉe la lingvistoj ĉi tie konsiderataj, kompetenteco mankas rilate Esperanton. Nur unu el ili siatempe lernis la lingvon, sed li ne vere partoprenis en aktivecoj, kiuj ebligus al li paroli plenscie pri tio, kiel ĝi praktike funkcias. Por iu familiara kun la Esperanto-mondo, estas do ŝoke konstati, ke tiuj fakuloj pri lingvoj, sed nefakuloj pri la zamenhofa, ofte donas konsilojn, ekzemple: "Diru al via japana amiko, ke li forgesupri Esperanto kaj prefere lernu la anglan, la francan aŭ la ĉinan." Oni povas bedaŭri, ke tiajn konsilojn eldiras personoj, kiuj scias nenion pri la praktikaj avantaĝoj de regado de Esperanto, kaj kiuj havas pri ĝiaj karakterizoj nur malĝustan ideon. Ili efektivigas sur la demandinton premon, kiu ne estas tre demokratia. Se oni sentas sin devigita konsili ion, ĉu ne preferindus diri: "Vi sciu, eĉ kiam oni estas lingvisto, oni ne pro tio kompetentas en la kampo de Esperanto. Mi konsilas al vi esplori la aferon. Per Interreto devus esti ne tro malfacile."

Unu el liaj koleginoj ripetas similan kanton: "Kion vi celas, kiam vi konsideras la ideon eklerni fremdan lingvon? (...) Se vojaĝi, lernu lingvon el la regiono, kien vi intencas iri. Se plaĉas al vi la sonoj de iu lingvo, tiun elektu. Se vi deziras legi literaturon en la originalo, studu la lingvon de viaj preferataj aŭtoroj." Tiu persono ŝajnas ne koncepti, ke oni povas deziri vojaĝi en la tuta mondo kaj ĉie kontakti lokanojn sen lingvoproblemo, ekzemple dank'al la tutmonda reto de loĝigo en Esperanto-parolantaj hejmoj. (17) Nek ke la sonoj de la zamenhofa lingvo povas allogi. Nek ke eblas ŝati tre malsamajn literaturojn kaj deziri legi verkojn el diversaj landoj laŭ tradukoj faritaj de samlandanoj de la verkisto en lingvon pli bone adaptitan ol la plimulto al la postuloj de literatura tradukado. Tiu nekapablo de intelektulino imagi la oftajn motivojn, pro kiuj homoj eklernas Esperanton, estas vere stranga, ĉu ne?

Tono

Kelkaj respondoj karakteriziĝas per desupra, patroneca, moŝte-degna tono, ofte kun ironio aŭ sarkasmo, kiujn nenio pravigas.

Kiun sencon havas paroli pri la "altaj pastroj kaj evangeliistoj de la Esperanto-movado" (High Priests and Evangelists of the Esperanto Movement) ? Pri kiuj temas? Jes ja, ekzistas inter la Esperanto-uzantoj personoj, kiuj impresas strange aŭ fanatike, kiajn oni trovas en ĉiu homgrupo. Eble la ĵus citita lingvisto renkontis tiajn homojn. Sed ĉu tio pravigas, ke li rigardu ilin tipaj pri la tuta komunumo de tiuj, kiuj praktikas la lingvon? Sociologo Peter G. Foster konkludis el sia esploro pri britaj esperantistoj, (18) ke ili ĉiurilate similas al la ĝenerala britaro krom pri du detaloj: iom pli multas inter ili vegetaranoj kaj homoj, kiuj voĉdonas por la Labour-partio.

La Esperanto-mondo estas ege diversa kaj la etoso en unu lando ne ebligas ĝeneraligi al la tuta planedo. En Brazilo, ekzemple, multaj Esperanto-uzantoj apartenas al la spiritisma movado (aŭ inverse: eble spiritistoj, multnombraj tiulande, pli emas ol la aliaj brazilanoj lerni Esperanton), sed Brazilo prezentas per si, tiurilate, kazon unikan en la mondo. Rigardi ĝin tipa pri la esperantistaro estus grave erari. La Esperanto-komunumo enkalkulas dekduon da Nobel-premiitoj. La aŭtoro de la ĉi-supra citaĵo ne sukcesus prezenti eĉ nur unu el ties tekstoj, kiu ebligus klasi ilin inter la "altajn pastrojn kaj evangeliistojn" de Esperanto. Estas facile uzi tiajn esprimojn, kiuj subdiras pli ol ili diras klare. Estas malpli facili pravigi ilin per dokumentoj aŭ atestoj.

Cetere, estas neniu rilato inter ideologia elekto kaj la kapablo de lingvo faciligi la komunikadon inter malsamlingvanoj. Kiel ĉiun ajn lingvan kolektivon, la anglalingvan loĝantaron stampas trajtoj, kiuj diferencigas ĝin disde ĉiuj aliaj. Neniu konkludis el tio, ke tio forprenas de la angla la kvalitojn necesajn por esti efika kiel tutmonda komunikilo. La citita frazo nur esprimas malestimon, kiun nenio pravigas.

Koncerne la lingviston, kiu proklamas: "Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj (19), kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon. Kial ne Klingon?" (20), kion diri, se ne, ke tiu eldiraĵo ne elstarigas lin kiel iun aparte tolereman aŭ objektivan? Ĉu la dunaciaj paroj, kiuj formiĝis dum Esperanto-aranĝo kaj kiuj fondis esperantlingvan familion, ĉar la zamenhofa lingvo komence estis la sola komuna, meritas tian malrespekton? Kaj eĉ se temas pri du gehomoj kun sama gepatra lingvo, kiuj decidas eduki la idojn en Esperanto, ĉar ili ŝuldas al tiu lingvo homan kaj kulturan riĉiĝon, kiun ili alte taksas, kaj ĉar ili scias proprasperte, kian avantaĝon por la posta ellernado de aliaj lingvoj prezentas infanaĝa akiro de Esperanto, ĉu oni rajtas esprimi sin tiatone? La leganto juĝu mem.

Diagnozo

El la 20 respondoj analizataj en ĉi tiu artikolo, nur tri manifestas pozitivan sintenon. La unua diras: "Esperanto estas natura lingvo, kvankam ĝi rezultas el artefarita lingvo naskita en Pollando fine de la 19-a jarcento." La dua: "Kiel ajn estu, mi estas feliĉa ekscii, ke la Esperanto-komunumo estas sufiĉe vigla kaj vasta por ebligi al vi vojaĝi tutmonde kaj kontakti lokanojn en la landoj, kiujn vi vizitas." Kaj la tria: "Se iam devus esti artefarita universala lingvo, mi opinias, ke Esperanto estus tre bona elektaĵo. Kiel persono, kiu havas pri ĝi sufiĉe bonan konon, tamen sen esti iel ajn ĝia subtenanto, mi ne vidas en ĝi seriozajn mankojn." Ĉiuj aliaj respondoj eldiras pri la lingvo nur negativajn juĝojn.

Etinfana pensmaniero

[Tiun pensmanieron la franclingva psikologia ĵargono nomas preoperatoire, laŭvorte antaŭoperacia (ĝi rilatas al difinitaj mensaj operacioj). Laŭ la Webster-vortaro, ankaŭ la angla havas same formitan vorton: preoperatory. Tradukanto povas uzi similan vorton, anstataŭ etinfana, en ĉi tiu parto de la artikolo, se lia aŭ ŝia lingvo enhavas ĝin, kiel la itala (preoperatorio)].

Tiuj respondoj kunfaras koheran bildon. Ili elmontras la karakterizojn de maniero pensi tipa pri infano malpli ol kvinjara. Tiu takso riskas ŝoki. Tial utilas precizigi, ke ĉiu plenkreskulo tiamaniere funkcias en granda parto de sia mensa aktiveco. Intelekto ĉiam maturiĝas nur parte. Plenkreskula pensado, kiu aperas, kiam la mensa evoluo atingis la disvolviĝnivelon, kiun psikologia ĵargono nomas la stadio de formalaj operacioj, estas aplikata nur en la kampoj, kun kiuj la koncernato estas familiara aŭ kiujn ne blokas emociaj faktoroj. En ĉiaspecaj kampoj - teknikaj aŭ aliaj fakoj, kiujn la individuo malbone konas; arto vivi; socia aŭ politika vivo; religio; filozofio; opinioj pri aliuloj kaj pri si; opinioj pri grandaj homkategorioj ("nigruloj estas altkreskaj", "islamanoj estas fanatikuloj", "kristanoj estas sintrudemaj", "virinoj ne kapablas racie rezoni", "viroj ne komprenas virinojn", ktp) - mezumaj plenkreskuloj uzas la kvinjarulan menson: ili neglektas la "inklud"-funkcion kaj rezonas du-aĵe, reduktante ĉiun konsideron, ĉiun demandon, al nur du kontraŭaj, ekstremaj kaj simetriaj terminoj.

Inkludo

La foresto de la funkcio "inkludi" estas konstantaĵo en la lingvistaj respondoj. Ili prezentas ĉion, kvazaŭ Esperanto ne havus ligon al la vivo socia, al la problemoj de la homaro. Ili pritraktas ĝin kiel aferon izolitan de ĉia kuntektso, kvazaŭ ĝi ekzistus nur en "fermita ujo", sen ia ajn rilato kun ĉio alia, kio okazas en la mondo. Neniam ili perceptas ĝin ebla solvo al reala problemo, kiu povas konkuri kun aliaj opcioj proponitaj por superi la samajn malfacilaĵojn.

Ekzistas ne malmulte da esplorlaboroj publikigitaj pri Esperanto, i.a. doktoriĝaj tezoj kaj studfinaj disertaĵoj, same kiel artikoloj fakĵurnale aperintaj. La respondoj donitaj kadre de "Ask-A-Linguist" impresas, kvazaŭ tiaj tekstoj neniam ekzistis. Simile, neniu el la multaj argumentoj invitantaj forĵeti Esperanton baziĝas sur studo aŭ observado de reala Esperanto, kia oni povas renkonti ĝin ĉeestante internacian kunsidon okzantan tiulingve aŭ efektivigante tekst-analizon. Por permesi al si eldiri drastajn juĝojn pri lingvo, kiun oni neniam aŭdis kaj en kiu oni neniam legis ion ajn, necesas transformi ĝin al pure abstrakta afero, ia projekto ekskludita el la socia vivo: la "inklud"-funkcio estis malŝaltita. Eĉ io tiel evidenta, kiel la kompreno, ke por ĝuste taksi Esperanton, necesus konkrete koni ĝin, ne estas inkludita en la rezonado de niaj lingvistoj. Tiu manko klare estas nekonscia, se konsideri, ke neniu el ili komencas sian respondon dirante ion, kiel: "Verdire, pri ĝi mi scias malmulte, sed, deirante de tio, kion mi sciaspri lingvistiko ĝenerale, mi kredas, ke eblas supozi, ke..."

Eĉ en detaloj rimarkeblas tiu foresto de inkludado, karakteriza pri la mensa funkciado de eta infano. Tipa tiurilate estas la argumento pri la neakcentataj vokaloj, kiuj riskas perdi sian difinitan koloron kaj do transformiĝi al "ŝvaoj". La asertinto izolas la situacion en kelkaj lingvoj disde la situacio en la plimulto, kaj li ŝajne ne rimarkas, ke la argumento ege pli validas pri la angla, kiun li en alia respondo laŭdas kiel "la mondolingvon".

Du-era aŭ du-aĵa [binara] pensado

Unu el la karakterizoj de du-era (binara) pensado, tipa pri la etinfana maniero mense funkcii, estas la ĝeneraligo de la sistemo "aŭ ĉio, aŭ nenio", "aŭ tute, aŭ ne". Oni retrovas ankaŭ ĝin en la lingvistaj respondoj. Plurfoje ili esprimas sin, kvazaŭ Esperanto estus ekskluziva opcio. Ili perceptas ĝin kiel "se Esperanto, tiam nenio alia" aŭ kiel "se nacia lingvo, tiam ne Esperanto". Ili ŝajne ne kapablas konsideri, ke oni povas aliri la demandon ekskludante nenion, do surbaze de "kaj Esperanto, kaj ankaŭ alia(j) lingvo(j)". Tamen, multaj personoj, kiuj lernis Esperanton, lernis ankaŭ alian lingvon, aŭ intencas tion fari, sciante, ke la peno dediĉota al la zamenhofa lingvo lasos al ili multe da tempo por studi alian lingvon. Estas fakto, ke la proporcio de plurlingvuloj estas pli granda en la esperantistaro ol en hazarde kunmetita specimeno el la ĝenerala loĝantaro. [por tradukanto: la esprimo ĉi tie uzata - hazarde kunmetita specimeno - estas statistika esprimo, fakvorte aleatora samplo, france echantillon aleatoire, angle random sample].

Kiam la menso funkcias laŭ la du-era sistemo, la koncernato ne kapablas preni en konsideron la tuton el la ebloj. Ekzemplon de tiu maniero funkcii prezentas la lingvistino, laŭ kiu ne eblas fari, ke lingvo ne evoluu, kio, laŭ ŝi, kondamnas Esperanton al disdialektiĝo, kiel spertis la latina. Ŝi ignoras, kio fakte okazis: Esperanto efektive modifiĝis, tamen la unueco de la lingvo ne estis pro tio endanĝerigita. Laŭtempa studo [por tradukanto: diakrona studo] ja rivelas, ke, kvankam Esperanto konsiderinde evoluis ekde la zamenhofa tempo, ĝi ne estis viktimo al diverĝaj fortoj. Por pretervidi, ke nekonsciaj regulantaj mekanismoj povas teni lingvon unueca, necesas troviĝi en fazo de du-era pensado, kiu limigas la eblojn al nur du kazoj, reciproke ekskludaj: aŭ oni aŭtoritate fiksas la lingvon en iu stato por eviti, ke ĝi evoluu, aŭ ĝi evoluas kaj disdialektiĝas. Redukti la eblojn al tiuj du estas mirige ĉe lingvisto, kiu devus esti rimarkinta, ke la plimulto el la lingvoj evoluas konservante sian unuecon, sen pro tio bezoni la intervenon de ekstera aŭtoritato.

Ebeniga efiko

Je la stadio, kiun psikologa ĵargono nomas "antaŭoperacia" [preoperatoire, preoperatory] - ĝis, mezume, aĝo de kvin jaroj - infana pensado "platigas", "ebenigas". Ĉiuj aferoj, kiujn li mense konsideras, situas samnivele. Tio estas la kialo, pro kiu etulo tiel facile sentas sin kulpa aŭ honta: bagatelo, por li aŭ ŝi, ne havas malpli da reliefo ol abomena krimo. Pluraj respondoj evidentigas tiun trajton. Ekzemple, Esperanto estas kritikata pro tio, ke ĝi havas supersignojn. (21) Fakte, la maniero skribi Esperanton estas nur duagrada trajto. Se ortografio estas plene konsekvenca, ĉu oni skribu tiel, ĉu ĉi tiel, estas nur la vesto de la lingvo, ne ĝia korpo. Esperanto ne estus tiel vaste uzata en retaj forumoj, diskutoj kaj mesaĝinterŝanĝoj, se tiu problemo estus serioza. Cetere jam Zamenhof indikis, kiel solvi ĝin: sufiĉas anstataŭigi la supersignon per h metita post la konsonanton. (22) Se la problemo stariĝis je la komenco de komputil-uzo, ĝi nun estas solvita.

Cetere, eblas rigardi la aferon el alia angulo: Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi malgraŭ tiu handikapo, reala komence, kaj ankoraŭ evidenta en iuj situacioj. Ĉu tio ne estas la plej bona pruvo, ke ĝi kontentigas bezonon, kiun neniu alia sistemo internacie komuniki sambone efike aliras? Se tiu detalo tiel gravus, Esperanto estus jam delonge mortinta. Fari el tiu punkto "la elementonplej ĝenan" de Esperanto ilustras la platigan efikon de etinfana pensado.

La komplekso

La plimulto el la asertoj ĉi tie konsiderataj respondas al demando starigita de persono, kiu havas propran sperton pri Esperanto. La miskonekto inter la demando kaj la reagoj, kiujn ĝi vekas, emigas pensi, ke aktivas en tiuj lingvistoj subkuŝanta komplekso. Ĉiuj respondoj, krom unu, preteratentas la travivaĵojn de la demandinto, kaj preciza punkto, vortigita jene: "Kiom da tempo necesas por lerni fremdlingvon kiel la japana, la rusa, aŭ la hungara?" estigas nur unu reagon, cetere ne adaptitan al la demando (ĝi limiĝas je la vojaĝa uzo de lingvo, dum la demando koncernas la lingvon kiel ilon por trakti pri ĉiaspecaj temoj). La aliaj lingvistoj ne klarigas, kial ili evitas respondi. Estus facile diri: "Via demando ne respondeblas, ĉar intervenas tro multaj faktoroj", "Pri tio ni havas neniun informon" "Tio ne apartenas al la kampo de lingvistiko", sed neniu respondas tiusence. Neniu rimarkas, ke la demandanta sinjorino citas tri lingvojn - el kiuj du ne estas hindeŭropaj - parolataj kun homoj, kun kiuj ŝi diras, du frazojn poste, ke ŝi parolis Esperanton. Kion ŝi celas klare estas: "En proksimume dek monatoj eblas atingi en Esperanto nivelon, kiu ebligas agrable konversacii pri ĉiaj temoj kun homoj el tiuj landoj, kiom longe necesus por same interparoli kun ili ilialingve?" Kial tiu manko de respondo? La demando estis prezentita al 'Ask-A-Linguist', kiu difinas sin kiel "la lokon, kie iu ajn interesata pri lingvoj aŭ lingvistiko povas starigi demandon kaj ricevi respondon fare de profesiaj lingvistoj."

Impresas, kvazaŭ la nura apero de la vorto "Esperanto" estigus agacan reagon. Anstataŭ serene rigardi la demandon en ties detaloj kaj serĉi respondon, la lingvistoj alprenas sindefendan sintenon. Ĉio disvolviĝas, kvazaŭ gravus tuj sufoki la plej etan ĝermon de intereso pri la zamenhofa lingvo. La lingvistaj komentoj ja signifas: "Rezignu!", "Diru al via amiko, ke li ne perdu tempon ĉe tiu freneza ideo!", "Esperanto nepovas funkcii", "Prefere lernu la lingvon de la lando, kiu interesas vin". Tiuj reagoj odoras je cenzuro. Feliĉe la demandanto konas la veron proprasperte, alie ŝia ekinteresiĝo pri Esperanto tuj estus mortbatita per apliko de rimedoj objektive malhonestaj, se konsideri, ke la asertoj, kiuj instigas forlasi la ideon, misprezentas facile kontroleblan realon (fakte, la personoj ne estas malhonestaj, ĉar tute certe ili respondas sincere; tamen restas la fakto, ke iu ajn tribunalo deklarus iliajn dirojn kontraŭaj al la faktoj kaj malutilaj al la Esperanto-komunumo, se ĉi-lasta iel procesus kontraŭ ili pro misfamigo). Kiel ajn estas, ĉio prezentiĝas, kvazaŭ la efektiva Esperanto estus tabua ĉe tiuj lingvistoj. Ĉiuj respondoj ja ignoras alian gravan frazon en la demando: "Se oni volas vojaĝi al nur unu lando aŭ koni nur unu kulturon, oni povas kontentigi sin per lernado de unu sola lingvo, sed kion fari, se oni interesiĝas pri pluraj landoj?" Tiu vortigo ne povus esti pli klara. Ĉu ne mirige, ke la sola respondo, kiun la koncernato ricevas estas: "Lernu la lingvon de la lando, kien vi intencas iri"?

Etiologiaj hipotezoj

Kiel eblas, ke universitatanoj, kvankam specialigitaj en rigora fako kaj certe trejnitaj uzi la kritikan spiriton de plenkreskulo, rezonas kiel etaj infanoj, kiam temas pri Esperanto? Por kredinde respondi, necesus havi kun ili longajn interparolojn aŭ entrepreni esploron surbaze de detalaj demandaroj celantaj lumigi la psikologiajn mekanismojn, kiuj, je profunda, nekonscia nivelo, kaŭzas la notitan misfunkciadon.

Ni unue emfazu, ke tia konduto tute ne estas eksterordinara. Kiel jam dirite, ĉiuj normalaj plenkreskuloj elmontras similajn mensajn procezojn en multaj kampoj, kun kiuj ili ne havas familiarecon. Oni do ne miru, kaj nenion riproĉu al la koncernatoj. Sed tio ne signifas, ke ne indas demandi al si, kio kaŭzas tiun transŝovon de plenkreskula pensado al etinfana.

Ĝenerale, simila transglito okazas en la kampoj, kiuj iel afekcias la sentojn. Emocia implikiĝo efektive manifestiĝas en pluraj respondoj: "Japana firmaestro DEVASpovi diskuti angle", "La Altaj Pastroj de tiu mesia movado tuteŭropa", "Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj, kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon." Kial Esperanto, ĉe tiuj fakuloj, ekvekas emociajn reagojn, kiuj fuŝas la intelektan funkciadon? Refoje temas pri banala fenomeno. Estas fakto, ke mencio de tiu lingvo, aŭ klarigoj donataj pri ĝi, ofte havas tiun efikon sur plenkreskulojn, (23) tiagrade, ke la sobra, objektiva sinteno, fakte estas escepto, kaj tute ne la plej kutima reago. Ĉe mirige alta proporcio el la homoj, Esperanto, tuj kiam menciata, aktivigas la klasikajn defendmekanismojn, kiuj protektas kontraŭ angoro. (24)

Retroiron al etinfana pensmaniero oni povas asimili al tia mekanismo. Ĝi ebligas ne vidi la problemon laŭ ties tuteco, kaj do eviti alfronti ĝin kun ĝia plena komplekseco. Likvidante la distingon inter parto kaj tuto, kio estas tipa pri du-era funkciado, ĝi ebligas ankaŭ pretervidi, ke oni ne havas informbazon por respondi. Tiuj lingvistoj pekas kontraŭ logiko. Ŝajne ili kredas, ke sufiĉas ligi "mi kompetentas pri lingvoj" al "mi havas nebulan ideon pri tio, kio Esperanto estas" por povi konkludi: "mi estas kompetenta por respondi al demandoj pri Esperanto kun plena memfido." Malpreciza konscio pri parta kompetento fariĝas certeco pri plena kompetento. Sen tiu mistakso, niaj lingvistoj ne alprenus tiun patronecan tonon de specialisto, kiu funde konas la aferon kaj do povas doni konsilojn kaj eldiri firmajn asertojn pri faktoj neniam kontrolitaj, respondante al persono, kies kompetentecon neniu povas pridubi. Efektive, la demandon, kiun koncernas la plimulto el la respondoj oni povas resumi jene: "Kion vi lingvistoj diras pri Esperanto, tio ne akordas kun miaj travivaĵoj. Kiel vi povus tion klarigi?" Interese, niaj lingvistoj konstante elturniĝas por ignori la konsiderojn, al kiuj kondukas la atesto de la demandinto. Ili respondas, kvazaŭ ili neniam rimarkis, ke ŝi diras: "Mi vojaĝis en multaj landoj kiel Hungario, Finnlando, Danlando, Rusio, Islando, kaj ĉie miaj restadoj tre agrablis dank'al la personoj, kiuj parolas Esperanton." Se, tute simple, ili ne kredus ŝin, ili tion dirus. Sed ili ne komentas tiun frazon. Ĉu tio ne estas la signo de bele sukcesinta repuŝado, kaj do de vera komplekso?

Aliflanke, ni ne forgesu, ke ĉiuj estas anglalingvaj. Pluraj respondoj rivelas la subkuŝantan ĉeeston de du-era mensa skemo "angla ^ Esperanto". Esperanto sentiĝas kiel rivalo, kontraŭulo, konkuranto de la angla, riskanta kapti ties lokon. La bezono prezenti ĝin plena je mankoj kaj malbonaĵoj povus esti maniero defendi la anglan. Estas konate, ke homo identigas sin al sia lingvo. Se mi estas denaske anglalingva, defendi la anglan estas defendi min mem. Diri, aŭ subdiri: "la angla estas la mondolingvo", "la angla estas la lingvo, kiun vi ne povas malhavi", "la angla estas lingvo tre supera al tiu Esperanto, kiu enhavas tiujn kaj tiujn kaj tiujn aliajn fuŝtrajtojn" egalas diri: "Mi estas grava", "mi estas la venkinto", "I am the best" ["mi estas la plej bona"]. Ĉu ne estas home fali en tiun misaĵon? Kiu neniam identigis sin al ento, haviganta senton de supereco, tiu ĵetu la unuan ŝtonon al la lingvistoj de "Ask-A-Linguist". [Por tradukantoj al lingvo, en kiu tiu esprimo ne estas konata: ĵeti la unuan ŝtonon aludas al la ŝtonmortigo de adultulinoj, kaj do signifas "esti la unua, kiu riproĉas aŭ kondamnas" (aludo al rakonto en la Evangelio de Johano, 8, 7)].

Ĉar Esperanto estas juna lingvo, ĝi ankaŭ povas veki funde de la nekonscia psiko sentojn, kiuj invadas mezaĝulojn, kiam riskas forŝovi ilin el iliaj postenoj rivalo eble malpli sperta, malpli saĝa, sed kun la pli granda forto de l' juneco.

Kompreneble, aliaj faktoroj povas interveni en tiuj reagoj. Ekzemple, se Esperanto estas lingvo, kiu funkcias same bone kiel la aliaj, se ĝi estas neniurilate malsupera al ili, kvankam pli konsekvenca, kaj do pli facila, tio povas devigi rekonsideri tutan serion da ideoj ĝenerale akceptitaj de lingvistoj koncerne la esencon de la fenomeno "lingvo". Al neniu plaĉas devi pridubi siajn bazajn ideojn, ĉar al ili oni identigas sin. Tiu bezono konservi senŝanĝa sian manieron koncepti lingvojn povus esti unu el la kaŭzoj, pro kiu la lingvistoj demanditaj pri Esperanto respondas neobjektive.

Fine, plenkreskula respondo neprigus, ke la fakulo alfrontu du frazojn, kiujn li tute ne deziras rigardi rekte: "Mi ne scias" kaj "Mi ne esploris, mi ne studis". Tiuj negativaj frazoj signifas "Mi ne estas kompetenta". Kiel eblus atendi, ke lingvisto (escepte se li aŭ ŝi krome estas heroo aŭ sanktulo) konsentu klare vidi sin nekompetenta en kampo, kiu evidente apartenas al lingvistiko? Estas pli simple kaj pli agrable repuŝi tiujn pensojn en iun forperditan kelon en la nekonscia psiko, kaj atribui al si kompetentecon, kiun, objektive, oni ne havas.

Nekompleta listo de tiaj eventoj troviĝas ĉe http://www.esperanto.hu/eventoj/kalendar.htm.

Goro Kimura (Keio University) "The metacommunicative ideology of Esperanto. Evidence from Japan and Korea", Language Problems & Language Planning, 2003, vol. 27, 1, 73-85.

[En ĉi tiu piednoto la tradukanto enmetu kelkajn klarigojn pri la prononco de literoj: c, , ĵ kaj ĝ, laŭ la lingvo ankaŭ pri vokaloj.]

Ekzemplo : "La kvin semajnaj horoj da angla lernado, kiujn aranĝas la lernejoj en la Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj, ne sufiĉas por ke la junuloj akiru lingvan kompetentecon, kiu ebligu al ili fari superajn studojn, por kiuj regado de la angla estas ege grava." [Wafa Issa, "Experts discuss problems in the teaching of English", Gulfnews, 19-a de majo 2006].

Claude Piron, « Communication internationale - Etude comparative faite sur le terrain », Language Problems & Language Planning, vol. 26, 1, 23-50. En Esperanto: « Lingva komunikado: kompara esploro farita surterene ».

Claude Piron, Observi, kompari, elekti.

Fran^ois Grin, L'enseignement des langues etrangeres comme politique publique (Paris : Haut Conseil de l'evaluation de l'ecole, 2005, p. 7 http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport_Grin.pdf)

After Babel, Oksfordo: Oxford University Press, 1975, p. 470.

Lingvistoj nomas angle shwa schwa vokalon neklaran, nenetan, similan al la prononco (angle) de e en quiet, aŭ al tio, kion francoj nomas e muet.

Pri tio vidu: Piron, Claude « A few notes on the evolution of Esperanto » in Schubert, Klaus, red. Interlinguistics (Berlino, Novjorko: Mouton de Gruyter, 1989), 129-142. Iom malsama versio legeblas kun la titolo "Evolution is proof of life".

Claude Piron, Le defi des langues - Du gachis au bon sens (Parizo : L'Harmattan, 1994).

En Mackey, William Francis, kaj Ornstein, Jacob, red., Sociolinguistic Studies in Language Contact (Hago, Parizo kaj Novjorko: Mouton, 1979), 433-450.

Manaŝi Dasgupta, Dormanta Hejmaro, elbengaligita de Probal Dasgupta (eldonota de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno).

[Piednoto por eventualaj tradukantoj] Ni memorigu ke prononciĝas " " [enmeti literojn

esprimantajn la koncernan sonon en la cellingvo, kaj same por la aliaj:] ĝ, ŝ kaj j. [j nur se la prononco estas alia en la nacia lingvo].

Tio ŝuldiĝas al la tre granda fleksebleco kaj riĉeco de la lingvo, sed ankaŭ al la fakto, ke la tradukanto tradukas el sia gepatra lingvo, kies subtilaĵojn li perceptas pli bone ol fremdlingvano, kiom ajn talenta. Vidu William Auld "The International Language as a medium for literary translation", en Rudiger kaj Vilma Eichholz, Esperanto in the Modern World (Bailieboro: Esperanto Press, 2-a eld. 1982), 111-158, kaj : Claude Piron, "Poesie et esperanto".

Ŝva (esperante ŝvao, el la hebrea, angle shwa schwa) estas la nomo donita en lingvistiko al centre artikataj vokaloj kun malklara sono, inter kiuj tipaj estas la vokalo e en la angla vorto quiet aŭ en la franca le.

Por ricevi ideon pri mondvojaĝo, en kiu la vojaĝanto estas akceptata en esperantlingva familio je ĉiu etapo, vidu Deguti Kiotaro, My travels in Esperanto-land (Kameoka : Oomoto, 1973).

Peter G. Foster, The EsperantoMovement (Hago: Mouton, 1982).

Mi tiel tradukas la esprimon basket cases, kiun mi ne estas certa bone kompreni, malgraŭ la sennombraj horoj, kuijn mi dediĉis al la studado kaj praktikado de la angla. La Webster-vortaro difinas ĝin aplikebla al persono, de kiu oni fortranĉis la kvar membrojn.

Klingon estas la lingvo de ekstertera popolo en la televidserio Star Trek.

La lingvisto, kiu pritraktas tiun problemon, misprezentas la realon. Li diras: "Estas probable, ke la plej ĝena elemento de Esperanto (...) estas, ke ĝia alfabeto enhavas plurajn specialajn literojn (konsonantojn kun supersigno, kiaj ekzistas en neniu lingvo), kio jam kreis problemojn por malnovaj skribmaŝinoj; tiuj literoj estas eĉ malpli akordigeblaj kun la nuntempaj tekstprilaboraj programoj." Sufiĉas rigardi, ekzemple, la fakon "Specialaj karaktroj" en la tekstprogramo Word, la plej uzata en la hodiaŭa mondo, por vidi, ke ĝi enhavas la Esperanto-literojn. Kaj jam delonge uzantoj de Macintosh-komputiloj senprobleme tajpas en Esperanto.

Ankaŭ diversaj aliaj sistemoj estas uzataj. Iuj almetas x post la konsonanto, kio donas al la tajpitaj tekstoj aspekton strangan, malestetikan, forpuŝan, sed kun la avantaĝo, ke tio ne ŝanĝas la alfabetan ordon, ĉar la litero x ne ekzistas en Esperanto (tiu sono skribiĝas ks), kaj ke ekzistas programoj, kiuj kelksekunde anstataŭigas la literojn kun x per la supersignaj literoj. Aliaj aldonas apostrofon. Tiuj diferencoj ne pli komplikas la legadon ol la malsamaj manieroj skribi multajn anglajn vortojn: color / colour, realize / realise, program / programme, ktp.

Vidu tiurilate Claude Piron, "Psikologiaj reagoj al Esperanto".

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/reagoj.htm#defendmekanismoj.

La ĉina : mitoj kaj realo

Ne nur Esperanto estas objekto de antaŭjuĝoj en lingvistikaj rondoj kaj en la ĝenerala klera publiko. Ankaŭ la kutima bildo pri la ĉina ne respondas al la realo. En Okcidento, multaj lingvistikaj profesoroj kaj libroj - la plimulto, ŝajnas al mi - instruas pri tiu lingvo malveraĵojn. Ekde kiam mi asertis, en Esperanto, ĉu azia aŭ eŭropa lingvo? (Rotterdam: UEA, 1977, Esperanto-Dokumentoj, 10 E; angla teksto legebla sur Esperanto: european or asiatic language?), ke Esperanto estas pli izola ol aglutina, multaj esperantistoj esprimas al mi sian skeptikecon tiurilate kaj sian deziron koni miajn argumentojn favore al tiu stranga ideo. Ilia skeptikeco ĝenerale radikas en du misprezentoj: (1) la kutima malĝusta bildo de la ĉina, kiu, ial, preskaŭ monopole disvastiĝis en Okcidento, (2) fuŝa ideo pri tio, per kiuj trajtoj aglutina lingvo diferencas de la fleksiaj kaj izolaj. Tial ŝajnas al mi utile disponigi al la esperantista publiko respondojn al tiaj demandoj, kiuj klarigos, kial, laŭ mi, Esperanto funde pli similas la ĉinan ol la aglutinajn lingvojn, kiaj estas la turka, la hungara kaj la svahila.

Ĉar la demando estas tiom pri Esperanto kiom pri la ĉina, permesu, ke mi komence prezentu gravegan, sed ĝenerale nekonatan, citaĵon de Zamenhof, el la Unua Libro:

"Ĉiu vorto [de mia "Internacia Lingvo"] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."

[D-ro L.L. Zamenhof Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11-a eldono, paĝo 248 (II a)].

Poste li klarigas, ke fratino konsistas el tri "vortoj": frat, in kaj o. Tio estas tipe ĉina maniero konsideri la aferojn. Se do oni taksas la ĉinan plej reprezenta pri izolaj lingvoj, kion ĝenerale faras lingvistoj, oni devas rigardi Esperanton apartenanta al la sama kategorio. El la citita teksto klare aperas, ke Zamenhof intence ellaboris lingvon neeŭropecan kun ĉiuj trajtoj karakterizaj pri izolaj lingvoj. Diri "la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, ktp, estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj" estas difini la kriterion tradicie aplikatan por klasi lingvon inter la izolajn. Ion similan oni ne povas diri pri la lingvoj aglutinaj (vd la respondon al HL, kiu sekvas la tekston de ĉi tiu artikolo).

Noto: La vortoj "la ĉina" aŭ "la ĉina lingvo" ĉi-tekste rilatas al la formo de la lingvo, kiu estas oficiala en Ĉina Popola Respubliko, kie oni nomas ĝin putonghua ('komuna lingvo') kaj kie

oni instruas ĝin en ĉiuj lernejoj. Ĝi estas oficiala en UN kaj en la institucioj ligitaj al ĝi. Tie oni nomas ĝin ^ ^ zhongwen ('ĉina lingvo').Tiu formo de la lingvo, kun alia maniero skribi multajn ideogramojn, estas oficiala ankaŭ en Tajvano, kie ĝi nomiĝas li guoyu ('lingvo de la lando', 'landa lingvo'), skribita Hii en ĈPR.

Oftaj sed malpravaj asertoj pri la ĉina lingvo

Laŭ la plimulto de okcidentaj lingvistoj, la ĉina ĉefe karakteriziĝas per kvar trajtoj:

En la ĉina ne estas diferenco inter morfemo kaj vorto. Ekzemple, John Wells diras:

"En izolanta lingvo ĉiu vorto estas kvazaŭ monolito, farita el unu bloko. La vortoj ne povas dividiĝi en morfemojn (...). Ĉiu vorto konsistas el nedismetebla tuto, aŭ, se vi preferas, el nuda radiko. Konata[j] ekzemplo[j] de izolanta lingvo estas la ĉina (...). (John Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo: UEA/CED, 1989, 2-a eldono, p. 27). (1)

Ĉiu ĉina morfemo-vorto povas esti uzata en la funkcio de iu ajn gramatika kategorio (t.e. substantive, verbe, adjektive, adverbe, prepozicie, ktp).

In Chinese, it is a principle of grammar that there should be no difference between nouns and verbs. (Lord, Robert. Comparative Linguistics, Londono: English Universities Press, 1974, p. 220).

[En la ĉina, estas gramatika principo, ke ne estu diferenco inter substantivoj kaj verboj.]

Frazostrukturo estas rigida, kaj povas esti nur tia, ĉar nur la loko de vorto en frazo difinas ĝian gramatikan funkcion (t.e. la kategorio substantiva, verba, ktp, al kiu la vorto apartenus en hind-eŭropa lingvo).

Word position alone determines the function of a particular word. (Lord, Robert. Comparative Linguis-tics, Londono: English Universities Press, 1974, p. 220).

[ Nur la loko de donita vorto en la frazo difinas ĝian funkcion.]

Langues isolantes: langues ou les mots se reduisent a un radical, leur place relative marquant les rapports grammaticaux (ex.: le chinois) (Le Petit Larousse Illustre, Paris: Larousse, 2006, p. 598).

[Izolaj lingvoj: lingvoj, en kiuj ĉiu vorto estas reduktita al unu radiko, ĉe kio iliajn gramatikajn rilatojn difinas ilia relativa lokiĝo (ekz.: la ĉina).]

4. En la ĉina ĉiu vorto estas memstara, sendependa, nefleksebla kaj izolita bloko. Ne povas ekzisti afiksoj kaj finaĵoj.

Neniu el tiuj kvar asertoj estas ĝusta. Ni kontrolu ilin unu post la alia.

1. Ĉu estas vere, ke en la ĉina vorto kaj morfemo estas identaj?

Ne. Kio estas vera, tio estas, ke en la ĉina, ĉiu silabo estas morfemo aŭ "semanitka atomo", t.e. ĉiu silabo havas signifon. Sed estas granda diferenco inter vorto kaj morfemo (silabo en la ĉina). Se la kutima tezo estus ĝusta, la vortoj kondutus same en la du frazoj ^^^ wo xie zi , "mi skribas (ideogramojn)" kaj ^

wo zhidao, "mi scias" (etimologie kaj laŭvorte "mi scias la vojon"). Sed ke xie "skribi" estas vorto, kaj verbo, tion montras la fakto, ke ĝi povas akcepti la morfemon T le, kiu signas la t.n. perfektivan aspekton: ^^T^ wo xiele zi signifas "mi skribis". Sed ne eblas diri wo zhile dao. Oni devas diri

MT wo zhidaole, "mi (ek)sciis". Tio montras, ke la vorto tiukaze estas ^PM zhidao, ne zhi sola. Jen do kazo, en kiu vorto kaj morfemo ne koincidas.

Fakte, multaj ĉinaj morfemoj estas monolitaj blokoj en tiu senco, ke ilia formo neniam ŝanĝiĝas, sed ili ne estas memstaraj, izolitaj blokoj. Ekzemple la morfemo ^ hu "gardi", "protekti" ne povas esti uzata sen esti ligita al alia morfemo, kiel en ffiM hushen "protekti sin", ^^ husong "eskorti", hushi "flegistino" aŭ

huzhao "pasporto".

Tiaj estas multegaj ĉinaj morfemoj (silaboj), kiujn ĉinaj gramatikistoj nomas X buziyou "neliberaj" (angle bound forms). Por formi vorton, ili devas aldoniĝi al alia morfemo. Ekzemple ^ xiao "lernejo", X gong "laboro", huan "ŝati" aŭ ^ qi "stranga" ne ekzistas kiel izolitaj vortoj. Ili aperas en la lingvo nur en plursilabaj kunmetaĵoj, kiel ^^ xuexiao "lernejo", ^^ xiaozhang "lernejestro",

gongzuo "labori", IA gong-ren "laboristo", ^^ xihuan "ŝati", ^f^ qiguai "stranga". Ilia lingva statuso estas la sama kiel tiu depens en la anglapensive, liber en la anglaj liberty, liberation. Ke ili havas signifon ne sufiĉas por ke ili uzeblu aparte.

Sed eĉ morfemojn, kiujn oni povas uzi aparte, oni ne rajtas asimili al vortoj, se, kiam ligitaj al aliaj, ili perdas sian originan sencon. Se la signifo de du- aŭ plursilabaĵo neniam varias, kiu ajn la kuntektso, kaj ne povas esti facile deduktita de la signifo de ĉiu el la kunmetitaj eroj, tiu unuo estas vorto, kaj la ĝin konsistigantaj morfemoj ne. Ni ekzemple konsideru la frazon Wang xiansheng laile, en

kiu ĉiu morfemo, krom la gramatika ero T le, povas aperi sola, neligita al alia morfemo. Se en la ĉina "morfemo" egalus "vorto", tiu frazo analiziĝus jene:

i wang 'reĝo', % xian '(kiel) unua', 'antaŭe', ^ sheng 'naskiĝ', ^ lai 'ven', 'alven', T le [signo de plenumita ago].

Kiel kompreni tiun galimation? Ĉu ke reĝo naskiĝis antaŭ la aliaj, aŭ antaŭ la prognozita dato? Fakte, tiu frazo simple signifas "S-ro Wang alvenis". Wang estas familia nomo, ekvivalenta al la angla King (king = 'reĝo'), al la franca Leroy. La vorto xiansheng estas la ekvivalento de nia "sinjoro" (sed ĝi ĉiam staras post la nomo) kaj ĝi rezultas el simila semantika evoluo : sinjoro ja devenas de la latina senior, kiu signifas "pli maljuna", kiel la ĉina xiansheng, laŭmorfeme "antaŭe naskita". Ĉar jam multajn jarcentojn xiansheng estas uzata nur en la senco 'sinjoro', ĝi

estas plenrajta dusilaba vorto, kiel la granda plimulto el la ĉinaj vortoj. Estas klare, ĉi-kaze, ke vorto kaj morfemo estas du malsamaj aferoj.

Mi statistike esploris ĉinan tekston de lingvisto Yuen Ren Chao kaj ĝian anglan tradukon, faritan de la aŭtoro mem. En la ĉina teksto, nur 48,8 elcentoj el la vortoj estas unumorfemaj, dum en la angla tiaj estas 71 elcentoj. Laŭ tiu kriterio, la angla estas pli izola ol la ĉina. Oni ofte diras, ke la ĉina estas "unusilaba lingvo". Miaopinie la angla estas multe pli unusilaba. Komparu la oficialajn titolojn de Tutmonda San-Organizo en la du lingvoj: ĉine: Shijie Weisheng Zuzhi (0 % da

unusilabaj vortoj) kaj World Health Organization (66% da unusilabaj vortoj) [ffi^ shijie 'mondo', ^^ weisheng 'sanprotekto', zuzhi 'organizo'].

2. Ĉu estas vere, ke ĉiu ĉina vorto povas uziĝi substantive, verbe, adjektive, adverbe, ktp, alivorte, ke ĉinaj vortoj ne apartenas al gramatika kategorio?

Ne. Male al tio, kion diras la plimulto el la okcidentaj lingvistoj pritraktantaj la ĉinan, ĉinaj vortoj havas gramatikan kategorion, kiu, en la plimulto el la kazoj, ne povas ŝanĝiĝi.

En Esperanto, oni povas uzi la radikon bicikl kiel verbon: li biciklas. La samo validas pri la angla: he bicycles. Tio ne eblas en la ĉina. "Biciklo" estas ĝ^T^ zixingche, sed ĝi ne fariĝas verbo kiam oni metas antaŭ ĝin pronomon aŭ metas ĝin en la lokon de verbo en frazo: i&ĝ^T^ ta zixingche estas komprenata, ne kiel "li biciklas" sed ĉu kiel erara maniero diri "lia biciklo" (devus esti i&Ĥ^ĝ^T^ tade zixingche), ĉu kiel komenco de frazo "li... biciklon...[neniam uzis]". Simile, en Esperanto oni povas uzi la radikon fiŝ verbe kaj diri mi fiŝas en la senco "mi provas kapti fiŝojn", samkiel en la angla fish "fiŝo" fariĝas verbo en Ifish "mi fiŝas", "mi fiŝkaptas" . Tio ne eblas en la ĉina. La morfemo fe yu "fiŝo" neniam estas uzata verbe. Por diri "mi fiŝas", oni devas aldoni alian morfemon: ^Mfi wo bŭyu.

^^^^ Ta shi canren ne estas pli ĝusta en la ĉina ol ties laŭvorta traduko li estas kruel en Esperanto. Oni devas diri ^^^^^ ta shi canrende, do aldonante la adjektivigan morfemon ^ de, kiu respondas al la esperanta -a : ^ wo "mi" > ^ ^ wode, "mia", ^^ canren "kruel" > ^^^ canrende, "kruela". Tamen oni povas diri ^^^ ta canren 'li kruel' kun la senco 'li kruelas' : la adjektiviga morfemo ^ de estas deviga nur, se oni uzas la verbon ^ shi 'esti'.

Estas vere, ke kelkaj vortoj povas esti uzataj kaj verbe kaj substantive : jianyi povas esti uzata kiel "proponi" kaj kiel "propono". Sed ne pro tio oni rajtas diri, ke en la ĉina ĉiu ajn morfemo povas funkcii laŭvole kiel verbo au kiel substantivo, kaj ke do estas lingvo, en kiu vortoj ne havas gramatikan kategorion. Estus same, kiel se oni dirus tion pri la angla, pretekste, ke vortoj kiel sleep, love, report k.s. prezentas tiun eblecon. Sed oni ne povas diri my suggest his write au an international organize. La ĉina estas tiurilate ekzakte kiel la angla. Fakte, nur 7 aŭ 8 elcentoj el la ĉinaj vortoj povas uziĝi en tiuj du funkcioj. Eĉ kun vortoj uzeblaj dufunkcie, ĉino sentas la distingon inter substantivo kaj verbo. ii^ij Jihua estas kaj "plano" kaj "plani". Sed se vi volas diri "lia plano", vi devas diri tade jihua, kun la

adjektiviga morfemo ^ de. Se vi diras ta jihua la signifo estas "li planas".

La fakto, ke iu propocio da ĉinaj vortoj povas uziĝi kaj verbe kaj substantive, fakte parte klarigas la ege disvastigitan ideon, ke, en la ĉina, vorto ne apartenas al fiksa, difinita gramatika kategorio. Alia faktoro kontribuanta al tiu mispercepto verŝajne estas, ke en la ĉina, kiel en la angla, iu ajn substantivo povas uziĝi adjektive per simpla antaŭmeto. En la angla vortotrio World Health Organization, ĉu havas sencon sin demandi, ĉu World kaj Health estas adjektivoj, aŭ substantivoj adjektive uzataj, aŭ genitivaj substantivoj? Diri, ke la ĉina ne havas gramatikajn kategoriojn, ĉar en Shijie Weisheng Zuzhi la du unuaj vortoj funkcias adjektive aŭ

genitive, ne havas pli da senco ol nei la ekziston de gramatikaj kategorioj en la angla. Fakte, la kvalito de substantivo estas esenca aspekto de la vorto Shijie 'mondo'. Ne eblas uzi ĝin en la senco de '(tut)monde'. Por tion esprimi necesas aldoni aliajn morfemojn. Oni diras shijieshangquanshijieshang.

Estas interese, ke en tia kazo, ĉinaj gramatikistoj rigardas la antaŭmetitajn vortojn substantivoj, kiel atestas jena citaĵo:

When a word is composed of four or more than four syllabes, it may be written in separate parts, if possible, in order that the phonetic spelling may be not too long and the student may read the word easi-ly, e.g. Beijing Daxue Beijing University' (Chinese Language Special Class, 1958, p. 783).

[Kiam vorto estas kunmeto de kvar aŭ pli multaj silaboj, oni povas ĝin skribi per apartaj unuoj, se eble, por ke la fonetika skribunuo ne estu tro longa kaj la studento povu facile legi la vorton, ekzemple Beijing Daxue 'Universitato de Pekino']. (Se la antaŭa vorto estus adjektivo, la traduko estus PekineseBeijnigese University).

Alia argumento de tiuj, kiuj asertas, ke la ĉina ne havas fiksajn gramatikajn kategoriojn esprimiĝas per la ideo, ke "en la ĉina, prepozicioj estas verboj". Tiu aserto ne konformas al la realo. Ĝenerala regulo ne povas esti starigita surbaze de kelkaj esceptaj kazoj. El la konstato, ke kelkaj morfemoj povas funkcii jen verbe, jen prepozicie, oni deduktas, ke en la ĉina ne ekzistas prepozicioj, aŭ ke tiulingve prepozicioj estas verboj. Estas vere, ke ^ gei povas esti jen 'doni' jen 'al', same kiel dao povas esti jen 'atingi' jen 'ĝis', sed ĉu pro tio, ke en la angla down (to down a drink), up (up the ante) or out (outed in a semifinal) povas funkcii kiel verboj, oni rajtas diri, ke "la angla ne havas prepoziciojn"? Multaj ĉinaj prepozicioj ĉiam kaj ekskluzive rolas kiel prepozicioj, kaj neniam kiel verboj, ekzemple 13 yin 'pro' aŭ ^^ guanyu 'pri'. Konfuzi "iuj" kun "ĉiuj" estas mense funkcii kiel infano malpli ol kvinjara. Strange, ĉu ne?, ke tiom da lingvistoj senkritike akceptas diraĵojn pri la ĉina gurdatajn de jarcentoj, neniam havante la ideon kontroli ilin.

3. Ĉu estas vere, ke la ĉina vortordo estas rigida kaj difinas la gramatikan funkcion de vorto?

Ne. Kontraste al konstante ripetata aserto, la vortordo en la ĉina tute ne estas rigida, kaj havas malmultan rilaton kun la gramatika funkcio. La angla kaj franca estas pli rigidaj tiurilate. Konsideru jenajn frazojn:

yexu zhu zai"li eble loĝas en ^ Beijing Pekino"

ta zai Beijing"eble li en Pekino ft zhu loĝas"

Se la vortordo estus rigida, la dua frazo ne eblus, almenaŭ kun la sama signifo kiel la unua. Se la vortordo ja difinus la gramatikan funkcion, en la dua frazo ^ zai fariĝus verbo kaj ft zhu substantivo, kaj la frazo signifus "eble li estas en sia pekina loĝejo". Sed ne tion signifas la frazo, ĝi havas ekzakte la saman sencon kiel la unua.

Se la vortordo estas rigida kaj difinas la gramatikan funkcion en la frazo, kiel klarigi, ke la kvar frazoj

, , , •, 'miajn librojn li sendis

^B^^IffiS^J wode shu ta songlaile . ,

ĉi-tien'

^ffi^^^^^ta ba wode shu'li miajn librojn sendis T songlaile ĉi-tien'

f&^^Ĥ^^^T ta song wode shu laile ta songlaile wode shu

'li sendis miajn librojn ĉi-tien'

'li sendis ĉi tien miajn librojn'


havas ekzakte la saman sencon, nome: "li sendis miajn librojn ĉi tien"? [fE ba estas "akuzativa prepozicio", t.e. prepozicio, kiu enkondukas objekton, se tiu staras post la subjekto].

Oni ofte povas legi, ke en la ĉina la vortordo estas strikte SPO: subjekto-predikato (verbo)-objekto. Sed sufiĉas legi kelkajn paĝojn de ĉina teksto por konstati, ke tio ne veras. Ekzemple hazarde malferminte fabelaron, mi trafis la faman rakonton pri "Mastro Dongguo kaj la lupo". En ĝi troviĝas la frazo:

Daliede zhuishanglai, lang bu jian le, jiu wen Dongguo xiansheng "La ĉasistoj alvenis, ne plu vidis la lupon, demandis Mastron Dongguon" [^ lang "lupo", B jian "vidi", X...T bu...le "ne plu", jiu "tiam", "tuj poste", ^ wen "demandi"]. Se la vortordo funkcius kiel en la mitaj priskriboj pri la ĉina, la signifo estus "la ĉasistoj alvenis, la lupo vidis plu nenion, tiam ĝi [la lupo] demandis Mastron Dongguon...".

4. Ĉu estas vere, ke la ĉina ne havas afiksojn kaj finaĵojn?

Ne.

4a. Afiksoj. La silabo ^ nu signifas "virino". Ĝi estas "ligenda formo", morfemo, kiun oni ne povas uzi memstare ("bound form") sed ĉiam estas parto de almenaŭ dusilaba vorto. Por diri "virino" oni devas diri ^A nuren nuzi (A ren = "homo"; ĉi tiu X zi estas substantiva finaĵo, sentona, ne konfuzu kun la kvaratona ^ zi 'ĉina ideogramo', kiun ni vidis en la unua ekzemplo pri vortoj). Se la priskribo de la lingvistikaj libroj estus ĝusta, la vorto nujiaoyuan ne ekzistus,

ekzistus nur tri apartaj blokoj kaj oni devus transskribi nu jiao yuan. La signifo estus "virinojn instruanta isto", "isto por virin-instruado" aŭ "instruisto instruanta virinojn". Sed ne tion signifas la ĉina vorto : nujiaoyuan signifas "instruistino". Same

siji signifas "ŝoforo" kaj nusiji "ŝoforino", ne "ŝoforo de virinoj". Se

vi esploras en la reala ĉina pri la uzo de ^ nu, vi konstatas, ke ĝia rolo en la lingvo estas ekzakte, kiel prefikso, tiu de la esperanta sufikso -ino (almenaŭ rilate al homoj, por bestoj uziĝas alia prefikso).

Same, se vi komparas la uzon de la morfemo ^ hua, kiu ne povas memstare aperi (ĝi estas "nelibera formo", "bound form"), kun tiu de la esperanta -igi, vi rimarkas, ke ili ofte tute paralelas: ^^ xiandai "modern" > xiandaihua

"modernigi", gongye "industrio > gongyehua "industriigi".

Aŭ konsideru la morfemon ^ jia. Tiu povas uziĝi sola, en la senco "hejmo": ta zai jia "li estas hejme". Sed se ĝi troviĝas post alia vorto, ĝi alprenas la sencon de nia -isto : kexue "scienco" > kexuejia "sciencisto", ^^

zhengzhi "politiko" > ^ Vn ^ zhenzhijia "politikisto", ® H ^ yuyanxue "lingvistiko" > yuyanxuejia "lingvisto". Se ^ jia ne estus sufikso,

^ kexuejia (oni devus skribi ke xue jia) signifus eĉ ne "domo de la scienco", sed "domo de la faka lerno" ("fak-lernsistema hejmo"), certe ne "sciencisto". Tiuj ekzemploj laŭ mi klare montras, ke afiksoj ekzistas en la ĉina, kaj ke ĉinaj vortoj ne estas la izolitaj blokoj, pri kiuj oni konstante parolas tiukampe. Kiam vortero neniam estas uzata sola, sed ĉiam gluita al alia negramatika morfemo (leksemo), kiun ĝi nuancas en preciza ĉiam sama senco, ĝi, en lingvistiko, nomiĝas afikso. Tiuj, kiuj asertas, ke la ĉina ne havas afiksojn, deduktas tion de erara, apriora premiso, ne de observo de la lingvo.

4b. Finaĵoj. f^ Hai signifas "infan", ĝi estas "nelibera formo", do ne povas esti uzata memstare kiel vorto. Por uzi ĝin substantive oni devas aldoni al ĝi unu el la du substantivaj finaĵoj X zi aŭ ) L er (ĉi-lasta estas ĉefe uzata en Pekino, en la resto de la lando oni ĝenerale uzas X zi ) . f^X haizi kaj f^)L haier analiziĝas ekzakte kiel infan-o (ke temas pri finaĵo, tion emfazas la fakto, ke f^)L haier en la pekina prononco elparoliĝas kiel unusilabaĵo). Notu, ke X zi kaj )L er ne havas alian funkcion en la ĉina ol signi substantivon. Nun konsideru la vorton f%XV\ haizimen, "infanoj": ĝi analiziĝas ekzakte kiel la esperanta infan-o-j. Ĉar X zi estas ĉiam kaj nur substantiva finaĵo, kaj {H men ĉiam kaj nur signo de la pluralo [^ wo "mi" > ^{n women "ni" (kun la adjektiva morfemo de womende "nia")], mi ne

komprenas surbaze de kio oni povas aserti, ke ili ne estas finaĵoj, des pli, ĉar ofte, men reduktiĝas en la prononco al /m/. Atentu bone kiam parolas pekinanoj. Vi aŭdos pli ofte /wom bu zhidao/"ni ne scias" ol /women bu zhidao/

Mi ne citis akcenton kaj tonojn, sed ankaŭ ili frakasas la kutiman bildon pri la ĉina. Ekzemple en la du unuaj frazoj, kiujn mi prenis kiel ekzemplojn wo xie

zi "mi skribas" kaj ^^PM wo zhidao "mi scias") estas interese, ke ^ xie kaj X zi havas nete aŭdeblan tonon, kaj ke la fraz-akcento tute aŭdeble situas sur X zi. Kontraste, M dao en ^^PM wo zhidao estas kaj senakcenta kaj sentona. Ĝi ĉiam estas senakcenta kaj sentona.

Diferenco inter la ĉina kaj Esperanto rilate al finaĵoj estas, ke en la ĉina ili ofte ne estas devigaj. Multaj substantivoj ne havas substantivan finaĵon, aliaj nepre bezonas ĝin, kiel 'infano' f^X haizi aŭ 'tablo' zhuozi. Ankaŭ la plurala finaĵo {H men uziĝas nur en pronomoj kaj kelkaj aliaj kazoj.

Konkludo

Analizo de la efektiva lingvo klare montras, ke la ĉefaj lingvaj karakterizoj atribuitaj al la ĉina en Okcidento simple ne ekzistas. Ilia rezisto al kritiko estas ege interesa psikologia fenomeno. Plurfoje mi diskutis kun lingvistoj, kiuj studis la ĉinan dum tri au kvar jaroj, sed kiuj tamen neniam rimarkis, ke la vera lingvo tute ne elmontras la trajtojn, kiujn oni deklaris al ili tipaj dum iliaj lingvistikaj studoj, antaŭ ol ili ekstudis la lingvon.

Kiam mi priparolis kun tiaj homoj, la unua reago ĉiam estis ega surprizo, ke oni aŭdacas aserti ion, kio tiagrade kontraŭdiras priskribon de ĉiuj jam delonge akceptitan. Tiu reago impresis al mi, kvazaŭ mi kulpus pri sakrilegio. La dua reago estis nekredo. Nur post kiam mi proponis al mia kunparolanto nerefuteblajn ekzemplojn, kiel tiujn ĉi-supre cititajn, la lingvisto fine agnoskis, ke mi pravas, kaj miris, ke dum tiel longa tempo li ne pridubis ideojn, kiujn lia studado de la lingvo devus evidentigi malpravaj. Mi sentis en ĉiuj el ili ian elreviĝon, kvazaŭ mi detruus belan fantaziaĵon, kiun ili emis preferi al la realo.

En Okcidento, la tradicia bildo pri la ĉinoj ofte estas, ke ilia vizaĝo ne montras esprimojn, ke ili estas rigidaj kaj senemociaj, nekompreneblaj ("inscrutable" diras anglalingvanoj). Realaj ĉinoj tute ne estas tiaj. Ŝajnas al mi, ke la ideoj projekciataj sur homojn, projekciiĝas ankaŭ sur la lingvon, kaj baras simplan, objektivan rigardon al ĝi. Interese, ĉu ne?, ke multaj homoj projekcias similan rigidecon kaj nehomecon sur Esperanton.

Estas bedaŭrinde, ke tiel ofte oni prezentas pri la ĉina bildon, kiu havas malmulton komunan kun realo tamen facile kontrolebla. Se leganto kontestas ion ĉi tie diritan, mi estas preta diskuti. Mi ja ne asertas, ke mi pravas. Sed neniam mi renkontis iun, kiu eĉ nur proponis pruvi min malprava tiurilate (krom per t.n. aŭtoritataj argumentoj, kiel "Mia profesoro diris, ke...", "En mia libro pri lingvistiko estas dirite, ke...").

Mia provizora konkludo do estas, ke la bildo pri la ĉina en nia socio estas same fantazia, kiom ĝia bildo pri Esperanto.

Respondo al demandoj

HL:

<< Relegante vian libreton "Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?" mi ekhavis demandon pri la frazoj :

"Per kk trajtoj, Esperanto similas la aglutinajn lingvojn. Ĉar la kriterio distinganta ĉi-lastajn - formŝanĝo de afiksoj aŭ de gramatikaj morfemoj - ne aplikiĝas al ĝi, ĝi ne estas fundamente aglutina lingvo."

Ĉu dume eble iom ŝanĝiĝis la difino de aglutina lingvo? Ŝajnas ke Wells faris iom alian konkludon en sia libro "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto":

"En aglutina lingvo la vorto havas internan strukturon, cetere tre klaran strukturon. Oni povas segmenti la vorton en morfemajn elementojn, el kiuj ĉiu prezentas unuopan kategorion, leksikan aŭ gramatikan. La divido en morfemojn estas memevidenta, kaj ĉiu parto de la vorto havas sian propran signifon. Ekzemploj de aglutina lingvo estas la turka, la japana, la zulua, kaj la Internacia Lingvo Esperanto." (p. 27) Krome Wells skribas ke Esperanto estas "ekstreme aglutina" sur pagho 37. >>

Tradicie oni klasas la hungaran, la turkan, la mongolan, la svahilan kaj similajn lingvojn inter la aglutinajn. Tiuj havas multajn karakterizojn, kiuj distingas ilin disde la izolaj lingvoj, kaj de lingvo konstruita kiel Esperanto.

En la hungara, turka kaj aliaj t.n. finno-ugriaj lingvoj, gravas la leĝo pri "vokala harmoniigo". La vokalo de la radiko difinas, kiuj estos la vokaloj de la sufiksoj kaj finaĵoj. Ekzemple en la turka oni formas la pluralon de substantivo per l-r, en kiu la vokalo inter l kaj r dependas de la antaŭa vokalo:

kitab 'libro' > kitablar 'libroj', kalem 'plumo' > kalemler 'plumoj'.

Por ĉino, tiu ŝanĝo estas neregulaĵo, kaj do tipa pri lingvo alia ol izola. En izola lingvo ne povas aperi neregulaĵoj. Laŭ mi Esperanto funde, baze, pli funkcias laŭ la sistemo de la ĉina (do de izolaj lingvoj) ol de la hungara au turka (do aglutinaj lingvoj), ĉar tia ŝanĝo de la formo de sufikso estas nepensebla en Esperanto.

Alia diferenco estas, ke en la ĉina (kaj aliaj izolaj lingvoj) neado esprimiĝas per nea vorto: Wo bu ai ta 'mi ne amas lin' tute paralelas la kutiman Esperanto-frazon (^ wo = 'mi', ^ bu = 'ne', ft ai = 'amas', 'ami'). En aglutinaj lingvoj, neado formiĝas per silabo, kiun oni enmetas en la mezon de la verbo (en la japana, fine de ĝi): turka: sevmek 'ami', sevmemek 'ne ami' (kaj la vokalo de tiu "enfikso" ŝanĝiĝas laŭ la vokalo de la radiko). Ankaŭ en la svahila, en kiu ne ekzistas vokala harmoniigo, neado estas esprimata per ŝanĝo de la pronoma ero, do laŭ sistemo tute alia ol en la ĉina kaj Esperanto: 'mi legas' estas nasoma, sed 'mi ne legas' sisomi, 'mi legis' nilisoma, 'mi ne legis' sikusoma.

Granda diferenco inter aglutinaj kaj izolaj lingvoj estas, ke izolaj lingvoj (almenaŭ la ĉina) havas prepoziciojn kaj subjunkciojn, kiuj funkcias tute kiel la esperantaj: ili staras antaŭ la koncerna vorto aŭ frazparto, dum en aglutinaj lingvoj tiun rolon ludas sufiksoj, kiujn oni aldonas fine de la vorto. Ni konsideru la kvarvortan turkan proverbon

ruzgar esmeyince, yaprak kimildamaz

[la senpunkta i (i) prononciĝas kiel la rusa u;

estas vokalo iom inter /i/, /e/ kaj la germana /u/].

En la unua propozicio, ruzgar esmeyince, la vorto ruzgar signifas 'vento', kaj esmeyince analiziĝas kiel es- 'blovi', -me- neado, -yince 'dum', 'kiam', 'se' , do 'dum ne blovas'; en la dua yaprak signifas 'folio' kaj kimildamaz 'ĝi ne moviĝas' (<kimilda 'moviĝi', -ma- 'ne', -z tria persono singulara). La kvarvorta frazo do signifas 'dum la vento ne blovas, folio ne moviĝas'. Tiu almeto de sufikso por roli kiel niaj subjunkcioj estas io komuna al la aglutinaj lingvoj, sed tute fremda al Esperanto. Kune kun la enmetita "enfikso" markanta neadon, tiu plej simpla frazo montras, kiel malproksime tipa aglutina lingvo staras de la zamenhofa.

Similan konstruon, en kiu la subjunkcio troviĝas post la subjekto kaj verbo, elmontras la svahila: juma zima halijapita ila, wamekwenda wote "antaŭ ol tuta semajno pasis, ili ĉiuj estis for" [juma 'week', -zima 'tuta', pita 'pass' > halijapita 'has passed', ila 'antaŭ ol']. Ekzistas ankaŭ internaj ("enfiksaj") konjunkcioj tiulingve: nasoma 'mi legas', nikisoma 'se mi legas'. En tia vorto, por enkonduki neadon, oni anstataŭigas la -ki- "enfikson" per -sipo-: nisiposoma 'se mi ne legas'. En la svahila, eĉ rilativoj, simile al la ne-vorto, enmetiĝas enen de vorto: nasoma 'mi legas', niliyesoma 'mi, kiu legas', same kiel pronomaj komplementoj: nilisoma 'mi legis', nilikisoma 'mi legis ĝin' (la libron). Ĉu vere eblas diri, ke Esperanto estas aglutina lingvo, kiam oni komparas ĝin al tia maniero sin esprimi?

En la japana kaj en la turka, la verba predikato ĉiam troviĝas fine de la propozicio, dum en la ĉina ĝi ĝenerale troviĝas inter la subjekto kaj la objekto, kiel plej ofte okazas en Esperanto.

Fine, la fakto, ke niaj posedaj pronomoj estas en aglutina lingvo sufiksoj sen forma rilato kun la koncerna pronomo, estas plia karakterizo de la plej multaj aglutinaj lingvoj, kiuj retroviĝas nek en Esperanto nek en la ĉina. En laturka, ekzemple, 'mi' estas ben, sed 'mia' estas um, im, m, im ktp, kun vokalo dependa de la vokalo de la radiko. El ben 'mi' kaj dost 'amiko' oni ne povas dedukti, ke 'mia amiko' estos dostum. Komparinte tiun dostum al ĝia ekvivalento en la ĉina : wode pengyou < ^ wo 'mi', ^ de '-a', ^ ^ pengyou 'amiko'), oni tuj sentas, ke Esperanto estas pli proksima al ĉi-lasta ol al unu el la plej tipaj aglutinaj lingvoj.

HNP:

<< Oni povas meti la lingvojn de la mondo ie en la gamo inter izolaj lingvoj kaj sintezaj lingvoj. Aglutina lingvo estas speciala kazo de sinteza lingvo. Iuj diras, ke la vera ekstremo estas poli-sintezaj lingvoj. Mi donis unu difinon de izola lingvo. Alia estas ke la averaĝa nombro de morfemoj en vorto estas malalta, t.e., proksime al unu. Por apliki tiun duan difinon, necesas havi klaran difinon de 'vorto'. >>

Jes, tiu gama aranĝo estas multe pli saĝa ol difini nur kelkajn rigidajn kategoriojn de lingvoj. Mia impreso de komuneco inter Esperanto kaj la ĉina radikas en tio, ke komparante lingvojn kaj teoriojn pri ilia klasado, ŝajnis al mi, - ĉar esploro de la lingvo kaj praktikado de ĝi kiel tradukisto devigis min elimini la kutimajn kriteriojn, ĉiuj el kiuj ja estas fantaziaj - ke la sola trajto, kiu ebligas distingi lingvojn kiel la ĉinan disde la aliaj, estas la fakto, ke ĝiaj morfemoj preskaŭ cent-procente estas nevariaj. Kaj ĝuste tio estas trajto, kiu karakterizas ankaŭ Esperanton. Nur pro tio mi pensis, ke eblas diri, ke Esperanto estas izola lingvo, se oni klasas la ĉinan kiel tipe izolan.

Pri la difino de "vorto", ĉinaj lingvistoj multe esploris. Ili elpensis testojn similajn al tiuj, kiujn mi aplikis en la ĉi-supra artikolo. Estas tre klare difinitaj reguloj pri la transskribo en pinyin, kiuj ebligas scii, ĉu esprimo estas vorto aŭ ne. Restas ja kelkaj diskutataj punktoj, kiuj similas diskutojn, kiujn oni povas havi pri la germana kaj la angla. Ĉu World Health Organization estas tri vortoj? La germana traduko Weltgesundheitsorganisation estas tute paralela, kun tri samsignifaj eroj en sama ordo, sed oni skribas ĝin unuvorte kaj rigardas ĝin unu (kunmetita) vorto. Sed ĝenerale ne estas duboj pri tio, kio estas vorto en la ĉina, kaj la plimulto el la vortoj ne estas unusilabaj tiulingve. Kvankam mi ne povas trovi statistikon pri tio nun, mi opinias, ke almenaŭ 70, eble 80, elcentoj el la ĉinaj vortoj estas dusilabaj, kaj do dumorfemaj.

Aliflanke, mi ne kredas, ke la koncepto "sintezo" helpas en nia problemo. Unu el la plej rimarkindaj trajtoj de Esperanto estas, ke ĝi povas esti, laŭ la gusto de la parolanto aŭ verkanto, same bone sinteza kiel analiza. Oni povas diri, analize, li venis al la kongreso per trajno (teorie, oni povas diri, eĉ pli analize: li estas veninta al la kongreso per trajno), sed tute samsence, sinteze, kongresen li trajnis, aŭ, duon-analize duon-sinteze, li venis kongresen trajne. Mi memoras sloganon de la Itala Esperanto-Junularo de antaŭ multaj jaroj: Kie paski ? Italuje!, kiu estas ege sinteza, sed kies signifon oni facile povas esprimi analize: Kie restadi dum la paskaj festoj? En Italujo! Ne havas do sencon diri, ke Esperanto estas analiza, aŭ ke ĝi estas sinteza. Ĝi estas ambaŭ, kun grado de libereco malofte trovebla en lingvoj.

Sed eble ĉi-kaze mi ne uzas la koncepton "sinteza" ekzakte laŭ la signifo, kiun vi donas al ĝi. Laŭ mia kompreno de la koncepto, la malnova skriba lingvo ĉina povas esti ege sinteza. Se do oni volas uzi sintezecon aŭ analizecon kiel kriterion por klasi lingvon, la ĉina ne plu estus izola, se izola estas la malo de sinteza. Ekzemple, la unua frazo de Dao de jing (Tao Te King): Dao kedao, fei chang dao estas

pli sinteza ol ĝiaj tradukoj alilingven. Fakte ĝi estas netradukebla, ĝi signifas ion kiel "Vojo vojebla ne eterne vojas" aŭ "Parolo elparolebla ne estas eterna parolo". Estas vere, ke preskaŭ ĉiuj skribaĵoj de antaŭ 1900 estis en lingvo, kiu, verŝajne, neniam estis parolata, la klasika ĉina skriblingvo, nomata wenyan en la ĉina, ege pli izola kaj sinteza ol la nuna parola lingvo. Tiu lingvo estis farita por la okuloj, ne por esti elparolata, ĉar en ĝi ĉio redunda estas eliminita, dum por esti aŭde komprenebla, la ĉina nepre bezonas redundon, pro sia enorma manko de sonvariado (la gamo da

fonemoj estas aparte mallarĝa, kaj mezuma silabo-morfemo havas centojn da homonimoj).

JV:

<< Vi diris, ke Esperanto estas ege pli malfacila por ĉino ol por franco aŭ germano. Kiel vi klarigas tion, se laŭ vi Esperanto multrilate, strukture, similas la ĉinan? >>

Kvankam kelkrilate la strukturo de Esperanto pli similas tiun de la ĉina ol tiun de eŭropaj lingvoj, tamen multego restas por ĉino tre stranga. La simileco ĉefe rilatas al la nevarieco de la lingvaj eroj (morfemoj), al la maniero kombini ilin kaj al la fakto, ke la preciziganta ero ofte antaŭas la precizigatan. Sed la ĉina estas treege pli ekstrema ol Esperanto tiurilate. Ekzemple, ĉar rilativa propozicio precizigas, ĝi devas, en la ĉina, stari antaŭe. "La libro, kiun mi legis" tradukiĝas per "mi-legis-a (tiu) libro".

Tre malfacila por ĉinoj estas la uzo de -is, -as, -os, -us, -i, ĉar la ĉina funkcias sen tempoindikoj (krom apartaj vortoj kiel "nun", "morgaŭ", "foje"). Laŭ ĉina amiko, bonega e-isto, kiu lernis sola, kaj sciis neniun alian lingvon ol la ĉinan, tio estis por li la plej malfacila parto de la lingvo.

Alia problemo estas la pluralo. En la ĉina ne estas pluralo, en la senco, laŭ kiu ni komprenas tiun vorton. Kvankam ekzistas manieroj indiki, ĉu temas pri unu aŭ pluraj, oni ĝenerale ne uzas ilin (krom ĉe pronomoj), aŭ ili estas esprimataj per tre malsamaj rimedoj. Tiuj du specoj de markiloj - verbotempoj kaj pluralo/singularo - estas tiel bazaj en Esperanto, kaj tiel malfacile uzeblaj por ĉinoj, ke necesas multe da tempo, multaj ekzercoj, por ke tiuj ilin asimilu.

Multaj sintaksaj detaloj de Esperanto estas simple kopiado de eŭropaj lingvoj, kaj ne konformas al logiko, kiel komprenata de ĉino. Ekzemple multaj eŭropaj aŭ amerikaj e-istoj uzas strukturon kiel: Oni ne devas kraĉi sur la trotuaron (Zamenhof , ekzemple, skribis: "mi ne devas malatenti tion"). Nu, por ĉinoj, mi ne devas signifas "mi ne estas devigita, mi povas, mi rajtas, sed mi ankaŭ rajtas tion ne fari: mi ne devas = ne estas mia devo" (ĉar la neo staras antaŭ devas), la ĝusta formo estus, por ili : oni devas ne kraĉi, mi devas ne malatenti. Orientiĝi en tiuj strangaĵoj postulas multe da tempo kaj ripetadoj. Kaj tiaj strukturoj abundas. Alia ekzemplo: li estas tro juna por kompreni. Kial por? La fakto kompreni ne estas la celo de lia trojuneco! Por ĉino estus pli akcepteble diri Li estas tro juna ol ke li povus kompreni.

Tamen la ĉefa problemo estas la giganta vortaro de Esperanto, kiu ofte estas konfuza por ĉino. Ekz. la ĉina lingvo havas vorton zilide kiu signifas "memstara" kaj estas laŭvorta traduko de "mem-star-a" (ĝ zi, 'mem', ^ li 'star-', ^ -de '-a'). Tre facile por ĉino. Sed e-istoj strange enkondukis kaj uzas la vorton aŭtonoma, kiu, unuavide por ĉino, analiziĝas kiel aŭto-nom-a kaj do signifas "rilata al la nomoj de aŭto(mobilo)j". Same estas ege konfuze por ĉino kompreni, ke teologio ne estas la "scienco pri teo(j)". Ĉino, kiu vidas la subtitolon de la lernolibro de Audrey Childs-Mee Esperanto aŭtodidakte, eĉ post multaj monatoj, eble jaroj da praktikado, havas neniun ideon, pri kio temas, kaj devas serĉi la vorton en vortaro. Se ŝi dirus memlerne, memstude, meminstrue sininstrue, li aŭ ŝi komprenus tuj post kelkaj lecionoj. Ellerni la grandan parton de tiu grandega vortprovizo, kiun oni bezonas por kompreni mezuman artikolon, estas io, kio postulas multajn horojn (sed kompare kun la sama neceso por la angla lingvo, la esperanta estas infanludo; mi taksas, ke la angla estas kvindekoble pli malfacila ol Esperanto por ĉino).

Ankaŭ la signifkampoj (semantikaj kampoj) de Esperanto-vortoj malofte kongruas kun la ĉina. Rigardu en PIV, ekzemple, kiom da malsamaj sencoj, nerilataj inter si, havas vortoj kiel partio, ludi, poŝo, ktp. Nur legante multege oni asimilas la diversajn senrilatajn signifojn de tiaj vortoj. Por tiuj, kiuj sufiĉe longe studis la anglan, tiuj estas malpli malfacilaj, ĉar la signifkampoj de la rilataj anglaj vortoj ofte kongruas kun la esperantaj. Sed kia proporcio da ĉinoj tiagrade scias la anglan?

La ĉina havas "karakterizilojn" aŭ "kategori-indikajn vortojn", kiujn oni devas enmeti inter nombro aŭ montra pronomo kaj substantivo. Verŝajne tio disvolviĝis por faciligi la komprenon en lingvo kun neimagebla (por okcidentano) nombro da homonimoj. Ekzemple por diri "tri libroj" oni devas enmeti inter 'tri' H san kaj 'libro(j)' ^ shu la vorton ^ ben , kiu estas la karakterizilo por libroj: 'tri libroj' do estas H^^ sanben shu. Por 'seĝo', yizi, la karakterizilo estas fE ba: 'tiu ĉi seĝo' do estas zheba yizi. 'Unu' estas — yi, 'homo' estas A ren, sed 'unu homo' estas —XA yige ren. Supozeble la foresto de tia sistemo en Esperanto ne aldonas al la malfacileco de la lingvo por ĉino, kvankam eble ĝi povas sentiĝi kiel stranga manko. Mi notis ĝin ĉi tie nur por eviti, ke oni imagu la ĉinan tro simila al Esperanto. Tio tamen nenion forprenas el ilia baza esenca simileco pro la konstruo konscie donita al ĝi de Zamenhof.

1. Leginte unuan version de la teksto ĉi tie reproduktita, John C. Wells diris al mi en retmesaĝo, ke li estis trompita de la kutime ripetataj priskriboj kaj ke de nun li havos alian komprenon pri la funkciado de la ĉina.

Al nova tutmonda lingvoordo

Intervjuo al Claude Piron, fakulo pri internacia komunikado, fare de Giorgio

Bronzetti

La problemoj pri komunikado, kvankam tiu fako estas unu el la plej esplorataj en la lastaj jaroj, ne ĉesas daŭre turmenti la homojn, kiuj por vivi bezonas paroli. Ni proponas al vi intervjuon al Claude Piron, kiu dum dudek jaroj instruis ĉe Psikologia kaj Edukscienca Fakultato de Ĝeneva Universitato, verkis multajn artikolojn pri interlingvistiko kaj estis siatempe tradukisto el la angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe UN kaj ĉe Monda Organizo pri Sano. Li estas kunlaboranto de la itala asocio Allarme Lingua. (1)

GB: Claude Piron, kion vi opinias kiel psikologo pri la nuna tutmonda lingvoordo?

CP: Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon, ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.

GB: Kial viparolaspri masohismo?

CP: Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan, lingvon, kiu estas malfacila eĉ por siaj denaskaj parolantoj. Pli ĝuste, oni nenion elektis, oni simple lasis la forton de inerteco agi. Rezulte, 95 elcentoj el la homaro rezignacie akceptas pozicion lingve malsuperan al tiu de la restantaj 5 elcentoj, la denaskaj anglalingvanoj, kiuj trovas normala, ke ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi komunikadon. Peni kaj spekti dekadencon ĉiam pli rimarkeblan de sia lingvo.

GB: Vi devus ne plendi, kiel franclingvano. Sciu ke en Italio ni havas leĝon pri privacy, ministerion por welfare kaj parlamentanoj nomas question time la momenton dediĉitan al demandoj. Estas tre humilige, ke ĝuste de politikistoj venas tiu puŝo al lingva dekadenco. Ne temas cetere ĉi-kaze pri alvoko al naciaj valoroj sed simple pri komuna saĝo. Ĉie tamen regas inerto kaj neniu klopodas kompreni kiel statas la realo. La realo estas la superregado de la angla, kaj tio, kion oni kelkfoje nomas The Great English Divide, la divido inter tiuj, kiuj regas la anglan kaj la novaj "barbaroj" (2) , kiuj senĉese luktas por transiri al la alia flanko. Sed kion vi volas diri, kiam vi asertas, ke la socio malemas rigardi al la realo fronte ?

CP: Oni diras : ekzistas la angla, ĝi solvas ĉiujn lingvajn problemojn. Ne estas vere. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ne ekzistas sento de kompatemo, de solidareco, al eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; al estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉe altnivela por delikataj traktadoj; al turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi al loka kuracisto, kion li sentas ktp. Sed anstataŭ vidi tiujn viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj, ĉar ili ne sukcesas komprenigi sin. "Ili nur devis lerni lingvojn!" Kvazaŭ estus tiel simple por ĉiuj ! Kaj pensu pri la milionoj kaj milionoj da junuloj en la tuta mondo, kiuj dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon, sed ne sukcesas. Kia grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio por mizeraj rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, iam diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro". Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu jaro - ĉe sama nombro da lernhoroj semajne -, elektos la unuan, se krome praktiko montras, ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone? Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan kun Esperanto. Evidente, neracie oni "elektis".

GB: Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima, tro supraĵa, rilate al lingvoj ?

CP: Jes. Nia socio rifuzas rigardi fronte al la malfacileco de la lingvoj. "Lernu la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj", "La franca sen peno". Mesaĝoj trompaj. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lerneja studado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri edukado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en lernejaj kondiĉoj.

GB: Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?

CP: Eĉ se estus same, tio ne pravigus, ke oni rifuzu serĉi solvon vere optimuman. Tamen, la angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero a. Nur en anglalingvaj landoj oni prononcas ĝin, ne simple kaj konstante /a/, sed jen /ej/ (case), jen io inter /a/ kaj /e/ (bad), jen io kiel /a/ (father), jen io kiel /o/ (hall). Kaj estas simile pri ĉiuj aspektoj de la lingvo. Konsideru la vortprovizon. La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth kaj dentist en la angla kompare kun la samsencaj esprimoj en la aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj derivas de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne bezonas serĉi la vorton en vortaro. Post kiam vi lernis, ke la profesiulon vi markas per la sufikso -isto, vi mem formas dentisto el dento, kiel vi formas programisto ('programmatore') el programi ('programmare'), seruristo ('magnano') el seruro ('serratura), kaj parolisto ('annunciatore') el paroli ('parlare').

[Tradukistoj: anstataŭ la vortoj en la itala metu la vortojn en via gepatra lingvo].

GB: Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?

CP: Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel bona komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan rimedon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke nun en la mondo 90 elcentoj el la studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu longa penado, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.

GB: Se vipravas, kial malmultaj homojparolas kiel vi?

CP: Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto (aŭ kiel la latina mezepoke), ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn [konotaciojn], multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la eŭropkontinentaj aŭ aziaj tradiciaj pensmanieroj.

GB: Ĉu viaopinie la situaciopovas ŝanĝiĝi?

CP: Eble la situacio en Eŭropa Unio kun novaj membroj kaj do novaj lingvoj devigos al de-baza studado de la tuta problemo, sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet.

GB: Konsentite pri Esperanto en lernejoj. Esperanto ĉiuokaze povas utili, ĉar ĝi speciale bone preparas al la asimilado de aliaj lingvoj. Sed en eŭropaj institucioj temas, ne pri interamika babilado, sed pri aferoj plej komplikaj el la ekonomia, jura, politika, socia kaj teknika kampoj. Ĉiu, kiu konas la temon, scias, kiel malveraj estas la akuzoj, laŭ kiuj Esperanto estus lingvo sen kulturo aŭ sen esprimpovo, sed ĉe la lumo de viaj spertoj pri komunikado en internaciaj organizoj ĉu terminologiaj nesufiĉecoj ne povas esti serioza malhelpo fronte al la komplekseco de la fakoj de Eŭropa Unio ?

CP: Certe, la problemo ekzistas kaj ne estas bagatela, sed ĝi solveblas per la teknikoj de lingvoplanado, pri kiuj oni havas sperton jam rilate al diversaj naciaj lingvoj, kiel la estona ekzemple, aŭ la ĉina en UN en la jaroj 1950-aj, kaj per kiuj oni revivigis la hebrean, kiu iam havis nur 5000 vortojn, kaj kiu altiĝis al la stato de moderna lingvo. La fakto, ke la finnlanda prezidejo de Eŭropa Unio publikigas ĉiusemajnan informbultenon en Esperanto (3), pruvas, ke la lingvo bone taŭgas por pritrakti eŭropajn temojn. La vera problemo estas, kiel atingi, ke la publikopinio, kaj do la politikistaro, akiru sufiĉe fajnan senton pri la problemo, por pli respekti la propran lingvon kaj pli serioze atenti la demandon pri monda lingva komunikilo. Necesus disvastigi la koncepton de lingva demokratio, kaj konsciigi, precipe en la anglalingvaj landoj, ke kompreni kaj komprenigi sin apartenas al la sfero de rajtoj kaj devoj. Mi esperas ke ĉiam plimultiĝos la homoj, kiuj konscias pri la kulturaj valoroj defendendaj kaj kiuj reagos antaŭ ol tiuj estos por ĉiam endanĝerigitaj. Daŭre forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por esti akcepteble. Krome, tio estas kontraŭa al la sciencaj kaj juraj principoj de Eŭropo, laŭ kiuj oni ne decidas sen antaŭe objektive esplori.

Giorgio Bronzetti

Kunordiganto de asocio Allarme Lingua

Ĉi tiu artikolo aperis en Abruzzo Oggi, taggazeto de itala regiono Abruzzo, la 1-an de septembro 2006 kun titolo "Ni realproprigu al ni nian kulturon" kaj enkonduka noto de la redaktejo. La originala titolo estis: "La nova tutmonda lingvoordo".

En la malnovgreka, la vorto barbaros, proprasence "balbutulo", estis aplikata al ĉiuj, kiuj ne kapablis bone komuniki greke.

http://conspectus.wordpress.com

Lingvoj, cerbo kaj publika sano aŭ la dramo pri soci-origina afazio

[sociorigina afazio = france: aphasie sociogene, angle: sociogenic aphasia]

Homo estas estaĵo adaptita al rilatado. Unu el ĝiaj plej rimarkindaj ecoj estas ĝia kapablo dialogi: ĝin distingas disde la bestoj la povo precize komuniki kun la samspecanoj. Programite por lingva esprimado, ĝi kapablas komprenigi sin kaj kompreni, kion oni diras al ĝi.

Kaj tamen en la nuntempa vivo abundas situacioj, kiam personoj cetere sanaj kaj normalaj ne povas ĝui la fluan dialogon, kiu estas kutima en la ĉiutaga vivo. Kvankam iliaj neŭronoj normale funkcias, kaj ilia pensado estas klara kaj preciza, ties esprimon malhelpas nepovo, handikapo, kiu obstaklas al la kapablo komuniki. Ili prezentas la signojn tipajn pri afazio. Kiel ĉiuj afaziuloj, ili provas kompensi la senlingvecon per gestoj, vizaĝaj esprimoj, frazeroj kun mallerta artikulacio, kun la nura efiko, ke la alparolato restas enŝlosita en sia perplekso. Tiutipa afazio estas tuthomara malsano [fakĵargone "pandemio", francepandemie, anglepandemia], kiu konstateblas ĉe preskaŭ la tuta teranaro ĉe kontaktoj ekster la sfero loka aŭ nacia. Eble interesos la leganton jena konversacio inter patro kaj ties dekkvinjara filo, kiuj ĵus observis koreon kaj ĉeĥon provantajn interŝanĝi ideojn per ia tutmondeca pseŭdo-angla lingvaĵo.

Kiom penis tiu kompatindulo! Li kortuŝis min. Vidi lin balbuti, fuŝparoli. Konstante halti por, videble, traserĉi la menson. Gesti senespere. Ŝajnis, ke lin trafis ia cerba malsano!

Malsanulo li ja estas.

Vi troigas, tion vi ne scias... Kaj se li malsanus, kio estus lia malsano?

Tiun malsanon oni nomas "afazio", t.e. senlingveco, senparoleco. Ĝi povas esti ege angoriga. Oni perfekte scias, kion oni volas diri, sed la frazoj ne venas, la buŝo ne povas vortigi eĉ plej simplan penson, eĉ se tiu estas bele nete afiŝita sur la cerba ekrano. Oni sentas sin stulta, kaj se oni vere bezonas ion gravan, oni ne sukcesas akiri ĝin, aŭ nur fine de mensa akrobatado ekstreme peniga.

Kio kaŭzas tiun malsanon?

Se temas pri korpa, t.n. "somata afazio", la kaŭzo estas lezo, kiu trafis la cerbon: sangovaskulo, kiu encerbe rompiĝis, tumoro, kiu premas neŭronojn aŭ io simila. Ekzistas ankaŭ psik-originaj afazioj [france: aphasie psychogene, angle: psychogenic aphasia], estigitaj de psika traŭmato, ekzemple ĉe infano, kiu, sekse perfortite, perdas la kapablon paroli. Sed plej ofte, kiel en la kazo, kiun ni ĵus ĉeestis, la kaŭzo estas nek fizika nek psika, sed socia: temas pri soci-origina afazio. La korea sinjoro, kiu antaŭ nelonge vekis vian kompaton, videble havas bone funkciantan cerbon, sed li ne elektis taŭgan rimedon por kuraci sin el la malsano. Ĉar li provis komuniki kun persono, kiu suferas pro la sama malsano, sed ankaŭ kiu elektis neadekvatan kuracadon, ili ne sukcesis interkompreniĝi.

Kiaj estas tiuj kuracmetodoj?

Ĉiuj apartenas al la kampo de kuraca gimnastiko, de mensa kuraca gimnastiko fakte. Ili similas la programadon de komputilo. Ili konsistas en tio, ke oni enmetas programarojn kaj multegajn datumojn en la menson. Post kiam ĉio necesa estis bone instalita en la cerba komputilo, eblas flue dialogi. Ĉiu el ni tion faris senkonscie, ek de la aĝo de 16 aŭ 18 monatoj; la procezo tiam nomiĝis "lerni paroli". La publiksaneca problemo, mondskale, radikas en tio, ke pro tre kompleksaj kialoj la programado fariĝis malsame laŭ la loko. Ne ekzistas komuna programo. La metodo kuraci konsistas do en havigo de unu programo valida por ĉiuj.

Kaj ĉu tio sukcesas?

Multaj neniam havas la okazon profiti de kuracado. Tiuj neniam povas interŝanĝi precizajn ideojn kun alilingvanoj; kiam ili volas komuniki, ili provas fari tion per la okuloj, per rideto, aŭ geste. Tio ne ebligas esprimi multon. Inter tiuj, al kiuj oni aplikis rimedon celantan veran resaniĝon, kaj ili estas treege multaj, la afazion kaŭzas la fakto, ke ili ricevis la masoĥisman kuracadon, ĉar la ŝtato trudas ĝin en ilia lando aŭ ĉar ilin trompis modo, reklamoj aŭ misinformado.

El kio konsistas tiu masoĥisma traktado?

Estas kuracado, kiu okazas enklase dum la lerneja instruiĝo. Ĝi daŭras inter kvin kaj dek jaroj laŭ la lando, kaj inkluzivas, depende de la loko, tri, kvar aŭ kvin horojn ĉiusemajne dum la lernejjaro. Temas do proksimume pri sumo de 600 ĝis 2000 horoj da mensa gimnastikado. Sed per tiel malmulte da ekzercado la sola efiko, kiun eblas esperi atingi, estas ioma plibonigo de la situacio, tute ne plena saniĝo. Ĉi-lasta postulas almenaŭ 8000 horojn da penado.

Kial vi nomas tiun metodon masoĥisma? Masoĥismo, tio signas, ke oni intence serĉas doloron, ĉu ne?

Jes, sed ankaŭ, ke, sen korpa doloro, oni elektas malrapidan, komplikan, multekostan, penigan sistemon, dum ekzistas alia simpla kaj rapida. Kial tiu sistemo masoĥismas? Ĝuste ĉar tiu granda nombro da horoj tute ne necesas, 90 elcentoj el la penoj, kiujn trudas tiu kuracmetodo, neniel utilas por liberigi el afazio. Ili estas vanaj rilate al la celo.

Kio ebligas al vi diri tion?

Komparo kun la alia terapio. En ĉi-lasta, 100 ĝis 250 horoj da mensa gimnastikado sufiĉas por konduki al sano. La homoj el plej diversaj landoj, kiujn ni hejme akceptis - Micuko, Vladimir, Jon, Vojciech, Reza, Rosinha, Jiangyi, ktp - elektis la efikan sistemon, tiel ke kun ili neniam estas eĉ spuro de afazio, ni interkompreniĝas plene, senprobleme, ekzakte kiel ni ambaŭ uzantaj nun nian gepatran lingvon, kaj tre ofte ni ridas kiel senbriduloj.

Jes, mi vidas. Kion vi nomas la efika sistemo, tio estas Esperanto, ĉu ne? Min oni kuracis per Esperanto, ĉu?

Via kazo estas speciala, ĉar vi ne devis trapasi la penon de la mensa gimnastikado, vi havis la bonŝancon, ke vi ĉeestis kaj aŭdis nin, kiam vizitis nin eksterlandanoj, aŭ kiam ni feriis en Finnlando, Bulgario, Italio, aŭ kiam la familio gajnis en la konkurso, kiu pagis al ni vojaĝon al Brazilo, kie ni kontaktis nur Esperanto-parolantojn.

La masoĥisma kuracado, tio estas la angla?

Jes, kaj ĉiaspecaj aliaj lingvoj.

Sed al mi tre plaĉas lingvoj. Multaj el miaj amikoj malŝatas la germanan, sed la germanan mi ŝatas lerni. Plaĉas al mi, ke ĉi tie la germana estas la unua deviga fremdlingvo.

Plezurigas min aŭdi vin diri tion. Ĉiam estas bone lerni lingvon, tio malfermas la menson, eĉ se oni neniam sukcesas plene regi ĝin.

Sed diru al mi, kial la kuracado per Esperanto donas pli bonajn rezultojn ol la aliaj?

Ĉar ĝi atakas la malsanon enmensigante programojn simplajn, sed multefikajn. Ekzemple, kiel vi formas la preteriton en Esperanto, kiel vi diras "il est venu, il est tombe, il a attrape, il a chante, il a bu, il a pense", [tradukanto ĉi tie metu la nacilingvajn vortojn por li venis, li falis, li kaptis, li kantis, li trinkis, li pensis], ktp? Ĉu vi devas pripensi, traserĉi vian memoron?

Kompreneble ne, mi ĉiufoje uzas la is-finaĵon: li venis, li falis, li kaptis, li kantis, li trinkis, li pensis.

Nu, ĉe la masoĥisma kuracado, per la angla, vi devas ĉiufoje enkapigi al vi malsaman formon: se temas pri pasinta tempo, come 'veni' devas fariĝi came: vi ne povas formi mem la ĝustan vorton, nek ĝin diveni, vi devas ĝin lerni aparte, kaj estas same por ĉiuj verboj, kiujn ni ĵus citis: fall / fell, catch / caught, sing / sung, drink / drank, think / thought. Alivorte, por povi rakonti en la angla ion, kio okazis antaŭe, vi unue devis enmensigi al vi longan serion da specialaj formoj en kazoj, kiam ni uzas simple finaĵon, kiun ni ekmemoris en unu sekundo, kaj kiun ni neniam forgesos. Kaj estas same pri centoj da miloj da detaloj de la lingvo.

Efektive, en la germana estas same. Ekzistas multegaj aferoj, per kiuj oni devas ŝtopi al si la cerbon, kaj kiujn Esperanto senĝene malhavas: la t.n. "fortaj verboj", la loko de vortoj en frazo, la pluraloj, kaj multaj aliaj formoj. Sed, se konsideri, ke Esperanto havigas tiel mirindajn rezultojn, kial diable la homoj ne elektas ĝin?

Ĉar oni ne informas ilin klare pri la diferenco inter la diversaj kuracmetodoj. Sekve, la homaro dividiĝas en du grupojn: etan marĝenan diasporecan aron da homoj liberigitaj el sociorigina afazio, kaj grandegan plimulton, kiu mensgimnastike penadis dum jaroj kaj jaroj kaj finfine ne plene saniĝis; al tiu apartenas la sinjoro, kiu ĵus tiel hezite fuŝparolis kaj ne sukcesis komprenigi sin. Estis koreo, plenkreskulo, kun jako kaj kravato, li do certe ricevis 2000 horojn da angla gimnastikado, sen mencii la postlernejan praktikadon. Alia malavantaĝo de la masoĥisma sistemo estas, ke tio, kion oni akiris per tiuj jaroj da mensoŝtopado, post nelonge dissolviĝas, se dum unu aŭ du jaroj oni ĉesas praktiki. Ĉe sistemo, en kiu la peno ne estas laŭcela, fleksebleco kaj forto konserviĝas nur, se oni konstante reekzercas sin.

Sed kial oni ne klarigas tion al la publiko?

Mi ne scias. Ne ĉar mi estas via patro mi kapablas respondi iun ajn demandon. Kion mi konstatas, tio estas, ke ĉiufoje, kiam iu proponas la efikan sistemon, aperas homoj, kiuj bremsas, misfamigas, provas persvadi la aliajn ne alpreni ĝin. Vi devus vidi, ĉe Interreto! Tie troviĝas multaj forumoj, en kiuj homoj proponas la efikan kuracadon, sed ilin tuj formokas, ofte vere insulte, aliaj diskutantoj, kiuj kvazaŭ adore laŭdas la masoĥisman sistemon, kaj rifuzas aŭdi pri io malsama.

Kaj kiel ili klarigas tiun forĵeton? Tamen estas strange! Nia sistemo tiel bone funkcias!

Mi ne komprenas. Ili neniam bazas sin sur faktoj, ili neniam komparas, ili neniam rigardas, kiel funkcias nia terapio. Ne pravigojn aŭ datumojn, nur subjektivajn juĝojn ili prezentas: "Estas absurde", "estas utopio", "Esperanto ne estas serioza". Aŭ ili parolas pri la venonta tempo, kvazaŭ ili konus ĝin: "Tio neniam funkcios", "tio ne estas realisma", ktp.

Sed kial ili faras tion?

Kiel scii? Mi provis kompreni, sed ne prosperis al mi. Plej probable ili mem ne scias. Ĉio aspektas, kvazaŭ ili agus pro timo, sed kion ili timas? Ĉu ili timas esti plene homaj, esti homoj, kiuj plene ekspluatas la potencialon de cerbo dekomence programita por dialogo? Ekzistas infanoj, kiuj timas fariĝi plenkreskaj, devi rezigni la ludilojn kaj fronti al plenkreskulaj respondecoj. Unuflanke ili volas kreski, sed aliflanke ili retiriĝas en infanismon. Eble temas pri io simila. Vi pravas, tiel konduti ne estas normale. Kial malhelpi, bremsi, obstakli al la disvastiĝo de kuracado, kiu plene resanigas el sociorigina afazio? Supozeble tiu volo malhelpi, ke la resaniĝo okazu, estas efiko de la pandemio.

Kio estas pandemio?

Estas publiksaneca fakvorto. Oni parolas pri epidemio, kiam malsano rapide disvastiĝas en parto de loĝantaro, kaj pripandemio, se ĝi trafas praktike ĉiujn. Ĉi-kaze temas pri pure mensa malsano, ĉar ĝi inhibas fluan parolon en homoj, kies cerbo perfekte funkcias. Mensaj malsanoj ĝenerale rezistas kontraŭ resaniĝo.

Sed vi, kiu laboris en publiksanecaj servoj, ĉu vi povis fari nenion?

Ne. La aŭtoritatoj ja estas infektitaj. Tio estas la diferenco inter epidemio kaj pandemio. En pandemio, la sanaj personoj formas tiel etan malplimulton, ke ilia influo estas preskaŭ nula. La koreo kaj la ĉeĥo, kiun ni vidis antaŭ nelonge, antaŭe ege penis por eligi sin el afazio, sed tiu penado ne havigis al ili normalan povon dialogi. Kial? Ĉar la malsano trafis ankaŭ la aŭtoritatojn de iliaj du landoj, tiel ke ili elektis netaŭgan, tiukaze kontraŭindikitan traktadon. La samo okazas tutmonde: la regantoj rifuzas kompari la diversajn teriapiojn, kvazaŭ kompari ne estus la normala rimedo por scii, kiu el pluraj sistemoj estas la plej efika.

Ĉu ĉiam tiel okazas en publika sano?

Ne. Kiam oni elradikigis variolon, oni faris t.n. pilot-provojn: oni aplikis la diversajn strategiojn en limigitaj loĝantaroj, por vidi, ĉu ili efikas, observi la avantaĝojn, kalkuli la riskojn. Post dek du jaroj variolo estis definitive venkita. Oni povus elimini socioriginan afazion en eĉ malpli da tempo. Kaj ne necesus aranĝi pilot-eksperimentojn. La kuracadon per Esperanto provis milionoj da homoj en pli ol 120 landoj. Oni do havas pri ĝi vastan sperton, pli ol unujarcentan, kaj tunojn da dokumentoj. Alivorte, oni posedas ĉiujn datumojn necesajn por taksi. Strangas la homaro! Tre ofte ĝi timas la propran bonon. Krome ekzistas homoj, kiuj preferas fari ĉion eblan por ke efika kuracmetodo ne estu alprenita kaj por ke ĉiuj homgefratoj plu vadaĉu en sia malsaneco - kiel okazas kun sociorigina afazio - simple por la plezuro superi la kontraŭulon en diskuto. Se vi nur vidus sur Interreto! Vi estas ankoraŭ tro juna por tion bone percepti, sed la diversaj formoj de mensa patologio estas tre disvastigitaj inter niaj samplanedanoj.

Ofte mi grumblas kontraŭ vi, la gepatroj, kaj vin kritikas enmense, eĉ se mi ne diras ĉion, kio pasas al mi tra la kapo, sed koncerne afazion, mi ege kontentas, ke, dank'al tio, kio okazis, dum mi estis infano, mi evitis malsaniĝi [la franca teksto laŭvorte diras: "koncerne afazion, mi ege kontentas, ke mi falis en la kaldronon, kiam mi estis eta". Tiu falo en la kaldronon estas aludo al la bildstria rolulo Obelikso, kiu ne bezonas ĉiufoje antaŭ batalo retrinki iom de la Magia Eliksiro por fariĝi fortega, ĉar li falis en la kaldronon, kiam li estis eta. Se la aludo estas sufiĉe komprenebla en via lando, vi povas traduki laŭvorte la frazon el la franca originalo].

Imagu! Sen tio, mi neniam konus Lidjan, aŭ almenaŭ neniam mi povus babili kun ŝi! Nur la penso pri tio dolorigas al mi la ventron.

Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio?

Prelego (forme reverkita) prezentita dum la Printempa Semajno Internacia en Bonn la 3-an de aprilo 2007, kaj dum la SES-Tago en Ĝenevo la 28-an de la sama monato

de la sama jaro.

Kial mi interesiĝis pri afazio

Mi unue klarigu, kial mi interesiĝis pri afazio rilate al la monda lingvoproblemo kaj al Esperanto. Afazio estas malsano, kaj anstataŭ tiu fakvorto oni povus diri senlingveco. La malsano konsistas el tio, ke homo, kiu antaŭe parolis, jen ĉesas povi glate, normale esprimi sin. En iuj kazoj la perdo de parolo estas tuta, en aliaj ĝi estas nur parta. Mi parolos pri la kaŭzoj kaj simptomoj pli poste. Nun mi volas nur diri al vi, kial la afero ekŝajnis al mi interesa por esperantistoj.

Kiel vi scias, mi estas psikologo kaj psikoterapiisto. Unu el la aferoj, kiujn mi profesie faras, estas akcepti homojn, ĉefe junajn, kiuj laboras aŭ komencas labori en tiu aŭ alia fako de psikologio, kaj helpi ilin plenumi siajn profesiajn devojn. Oni ĝenerale nomas tiun agadon kontrolo superrigardado ; fakte temas pri helpado de iu sperta al iu nesperta per rerigardo al tio, kiamaniere la ankoraŭ ne tre sperta profesiulo traktis tiun aŭ alian kazon. Konkrete, la afero prezentiĝas jene. La persono vizitas min unu- aŭ dufoje ĉiusemajne kaj priskribas, kiel li aŭ ŝi pritraktis ĉu unu kazon, ĉu plurajn, depende de nia interkonsento. La celo de tiu aranĝo estas triobla.

Unue, aŭdante, kion la kolegoj - ĝenerale junaj kolegoj - rakontas pri la persono, kiun ili pritraktas, mi povas helpi ilin pli bone kompreni la kazon. Fakte, eĉ se mi diros nenion, venos pli bona kompreno, simple ĉar kiam oni raportas, kio okazis, oni atingas pli klaran vidon al la afero. La simpla fakto devi esprimi per vortoj sian travivaĵon helpas pli bone kompreni ĝin. Sed krome, ĉar mi havas multjaran sperton pri tiaj kazoj, mi ofte rimarkas ion, kion la juna psikologo preteratentis, aŭ el kio ŝi aŭ li tiris malĝustan konkludon, aŭ mi rimarkas, ke li aŭ ŝi pretervidis la bezonon informiĝi pri tiu aŭ alia punkto por havi klaran bildon pri la tuta kazo, ktp. Ofte, ankaŭ, mi komprenas aferojn, kiujn la alia ne komprenis pro troa proksimeco al la paciento. Por havi bonan superrigardon al kompleksa kazo, vi bezonas rigardi ĝin je iu distanco.

La dua avantaĝo de la aranĝo estas, ke, se vi troviĝas je la unua linio de la fronto, se tiel diri, vi ne havas la tempon pripensi pri ĉio, vi devas reagi tre rapide, kaj estas bone poste repripensi la tutan aferon kaj diri al iu alia, kio okazis, por pli bone konscii eventualajn erarojn aŭ pensi pri alia, eble pli efika, maniero reagi. Fakte, kvankam multaj personoj ne scias, ke tiu rerakonto de psikologa laboro al pli sperta kolego, entute ekzistas, ĝi fakte estas la ĉefa fonto de kompreno pri tio, kion oni devas aŭ povas fari. Per tiu konsultado al pli sperta kolego oni lernas la profesion. Ĉefe, oni lernas pri si mem. Oni ekmalkovras, kial propra komplekso, propra problemo, propra karaktera trajto ludas rolon en la maniero pritrakti la kazon, kaj fojfoje ĝene enŝoviĝas. Kaj tiu lernado pri si mem estas tre grava aspekto de psikologa, kaj ĉefe psikoterapia, laboro. Ekzemple, se vi ne rimarkis, ke vi parolas kun la paciento almenaŭ tiom por impresi lin, por imponi al li, kiom por helpi lin progresi al pli bona, psike pli sana vivo, multo estos fuŝata en la efiko de viaj paroloj aŭ sintenoj sur la pacienton. Kaj por rimarki, ke oni tiamaniere fuŝe laboras, necesas, ke iu ekstera tion komprenu kaj klarigu al vi, ĉar homo ĝenerale ne ŝatas fronte vidi la proprajn mankojn, kaj la homa psiko havas grandan stokon da tre efikaj taktikoj kaj strategioj por eviti vidi ion, kio malplaĉas al ĝi.

Trie, tiu raportado pri tio, kio okazas inter la paciento kaj la "psikisto", estas tre ofte utila, ĉar la amplekso de la respondeco, la seriozeco de la kazo, la graveco de la koncentriĝo necesa por helpi al severe suferanta homo, aŭ al homo en ŝajne senelireja situacio, kaŭzas angoron, aŭ aliformajn streĉiĝojn, el kiuj oni povas parte liberigi sin diskutante kun komprenema, kompetenta, pli sperta kolego. La juna psikologo sentas sin malpli sola. Estas iu, kiu helpas, subtenas, konsilas, kaj tio gravas por konservi sian psikan ekvilibron, kiam oni konstante alfrontas malfacilajn situaciojn kun granda respondeco.

Inter la kolegoj, kun kiuj mi ludas tiun rolon, venas al mi, ekde eble unu jaro, juna parolterapiisto. Terapiistino, fakte. Ŝia laboro estas kun personoj, kiuj havas problemojn koncerne sin-esprimadon. Povas esti infanoj, kiuj, pro io fuŝa dum naskiĝo, havas cerban difekton, kaj kiuj neniam parolos, sed kiujn oni povas helpi esprimi sin alimaniere ol buŝe; povas esti homoj, ĉe kiuj sangovaskulo en la cerbo rompiĝis, kaj kiuj pli malpli amplekse paraliziĝis kaj samtempe perdis la kapablon esprimi sin, ĉu parte, ĉu tute, povas esti ĉiaspecaj problemoj ligitaj al la kapablo bone paroli.

Fakte ŝi laboras en du institucioj, unu por infanoj, kaj alia por plenkreskuloj, kiuj havas sanproblemojn, kies kaŭzo kuŝas en la cerbo.

Pri la teknikoj, kiuj ekzistas por helpi la homojn paroli, mi estas tute nekompetenta. Ne per tio do mi povas helpi al ŝi. Ŝi bone, ĝisfunde konas sian fakon, dum mi havas pri ĝi nur minimumajn sciojn. Kion ŝi atendas de mi, tio rilatas al du aspektoj de ŝia laboro. Unu estas la rilato kun la paciento, el la vidpunkto senta, emocia. Temas ĉi-punkte pri la sintenoj, kiuj povas helpi aŭ malhelpi, la maniero paroli, la maniero agi, por krei kiel eble plej efikan rilaton kun la paciento. Kaj la dua estas subteno, apogo al ŝi. La homoj, kiujn ŝi gvidas al reakiro de la kapablo paroli, ofte tiom suferas, aŭ tiom malagrable reagas, ke ne estas facile elporti ilin, unu post la alia, dum plena labortago. Tiu laboro postulas nervan rezistemon, serenecon kaj aliajn belajn kvalitojn, kiujn eblas konkrete teni tuttage nur koste de granda laceco. Fine de la semajno ŝi estas elĉerpita. Kaj kundividi la streĉojn rakontante al iu, kiu sufiĉe komprenas, kion ŝi travivis, kaj montras sian komprenon per la propraj reagoj, estas kvazaŭ enspiro de aero ĉe iu, kiu pretas sufokiĝi. Ŝi laŭ mi laboras tre bone, kaj mi tre admiras ŝin.

Ŝia laboro kun mi do estas la faktoro, kiu ekkaŭzis, ke mi komencis rigardi la tutmondan lingvoproblemon el la vidpunkto de afazio.

Aliaj ekzemploj

Sed kiam mi komencis pripensi laŭ tiu vojo, venis al mi aliaj ekzemploj, kiujn mi travivis antaŭ ol mi ekrilatis kun tiu juna virino, kiu praktikas parolterapion. Ekzemple mi memoris pri knabino, kiun mi siatempe konis, kaj kiu komencis paroli nur je la aĝo de dek du jaroj. Dum dek du jaroj, ŝi ne parolis. Estis klare, ke ŝi komprenas, kion oni diras al ŝi, sed neniam vorto eliĝis el ŝia buŝo. Se oni starigis al ŝi demandon, ŝi ne respondis, aŭ nur per kapmovo aŭ alia gesto (poste, eventuale, skribe). La gepatroj kompreneble estis tre angorigitaj de tiu stranga konduto. Ili konsultis ĉiaspecajn fakulojn, sed neniu sukcesis kompreni, kial ŝi ne parolas. Ŝi ja tute ne estis surda. Ŝi ankaŭ ne estis mense handikapita, ŝia inteligenteco estis tute normala. Ĉio fizika estis normala. Tamen ŝi ne parolis.

Sed la plej stranga afero estas, ke subite, kiam ŝi estis dekdujara, ŝi ekparolis. Kaj ŝi ekparolis perfekte. Dum dek du jaroj ŝi diris nenion, kaj jen ŝi komencas esprimi sin parole, kaj ŝi perfekte prononcas, ne faras pli da gramatikaj eraroj ol la aliaj dekdujaruloj, kaj havas vortprovizon egalan al ĉiuj knabinoj ŝiaaĝaj (kio estis normala, ŝi ja legis librojn kaj revuojn). En unu nokto ŝi transiris de senparoleco al perfekta regado de lingvo kaj parolo. Oni neniam komprenis, kio estis la kaŭzo de ŝia ŝajna muteco. Klare, ĝi estis pure psikologia. Oni povas esprimi ĝin dirante, ke ŝi rifuzis paroli. Sed kial? Kaj kial ŝi ŝanĝis sian decidon? Tion nur ŝi scias. Aŭ eble eĉ ŝi ne scias. Multo en homo estas nekonscia. Kaj ĉar la laboro kun la nekonscia parto de la psiko estas la ĉefa parto de mia profesia okupiĝo, nenio mirigas min tiukampe.

La interesa aspekto de tiu kazo estas tiu stranga konstato, ke oni povas lerni paroli sen ekzerci sin. Aŭ ĉu ŝi kaŝe ekzercis sin? Ĉu nokte, en sia lito, ŝi kaŝis sin sub la kovriloj kaj ekzercis sian langon, sian palaton, sian gorĝon, siajn voĉkordojn? Ni ne scias.

Sed ke nia cerbo estas kapabla lerni ion similan sen konkreta ekzercado, tion mi eksciis per alia kazo. Fakte temas pri la najbaro, kiu estis plej proksima al nia domo, dum ni loĝis en Coppet. Ilia ĝardeno tuŝis nian ĝardenon. Pli proksimaj ni ne povus esti. Li estis usonano, ŝi estis francino. Foje, post kiam li jam emeritiĝis, li volis ŝanĝi vitron en la fenestro, kiu havigis lumon al ŝtuparo kondukanta kelen. Li bezonis ŝtupetaron por atingi la lokon, kie nova vitro estis bezonata, sed kompreneble meti ŝtupetaron sur ŝtupojn ekvilibre ne estas facile, povas esti neeble; mi ne scias, kiel profesiuloj elturniĝas en tia cirkonstanco. Kiel ajn estu, li ne sukcesis meti la ŝtupetaron kun ĝusta ekvilibro, kaj kiam li tenis la vitron ambaŭmane, li renversiĝis malantaŭen, kaj dum li falis lia nuko fortege batis la muron, kaj severe vundiĝis. Fakte grave vundiĝis la cerbo. Dum kelka tempo eĉ ne estis klare, ĉu li sukcesos plu vivi. Li vivis, sed la lezo, la damaĝo en la cerbo estis tiel severa, ke li neniam plu povis konduti kiel plenkreskulo. Liaj kapabloj estis reduktitaj al tiu de kvinjara aŭ sesjara knabo. Sed la stranga afero estas, ke kiam li rekomencis paroli, li absolute ne plu havis la tre fortan usonan akĉenton, kiun li havis antaŭe, kiam li parolis france. Li ĉiam bone parolis la francan, vorte kaj gramatike, sed kun tre forta usona maniero prononci. Post la akcidento, li elparolis kiel denaska franclingvano. Tio pruvas, ke lia cerbo stokis ĉiujn informojn necesajn por prononci kiel franclingvano, iel asimilis, kiel ĝuste pozicii la langon, kiel tuŝi per ĝi la palaton aŭ la dentojn, kiel regi la fluon de aero, ktp. Ĉion ĉi lia cerbo registris kaj tenis en si. Sed kial antaŭe li parolis sen uzi tiujn informojn? Kaj kiel eblas uzi ilin ĝuste sen ekzerci sin? Pri la dekdujara knabino, kiun mi priparolis antaŭe, oni povas supozi, ke ŝi kaŝe ekzercis sin. Sed pri ĉi tiu viro tute ne. La homa funkciado, kaj ĉefe la funkciado de la cerbo, estas plena je misteroj.

Propra plej angoriga okazaĵo

Sed ne nur tiuj kazoj igis min revizii mian opinion pri la lingvoproblemo rigardante ĝin el la vidpunkto de afazio. Kiel vi tuj facile komprenos, grave rolis ankaŭ mia propra kazo. Mi troviĝis plurfoje en tre timigaj situacioj, en mia vivo, proksime al morto, sed la plej angorigaj minutoj, kiujn mi travivis, estas tiuj, pri kiuj mi nun raportos.

La afero okazis foje, kiam mi estis treege laca. Elĉerpita, fakte. Mi dum kelkaj semajnoj havis tro da taskoj en diversaj asocioj, en kiuj mi havis respondecojn, tro da problemoj kaj kunvenoj en mia instrua laboro en la universitato, kaj tro da tro severe pezaj kazoj en mia terapia laboro. Mi do estis elĉerpita. Kaj jen mi devis iri al Laŭzano por atesti en jura proceduro, en kiu unu el miaj ekspacientoj estis envolvita. Ĝenerale por iri al Laŭzano, kiu troviĝis je kvardeko da kilometroj de mia tiama hejmo, mi veturis aŭtomobile. Sed tiun posttagmezon mi sentis min tiel laca, tiel nerve senforta, ke mi diris al mia edzino: "Ne plaĉas al mi la ideo ŝofori ĉi-foje, mi ne fidas min, mi estas tiel dormema, ke mi riskus kaŭzi akcidenton, mi preferas iri trajne". Trajne do mi tien veturis. Kiam mi alvenis en la konstruaĵon, kie troviĝis la tribunalo, pedelo petis min atendi. "Sidu ĉi tie," li diris, "oni vokos vin". Nu, mi sidis en la atendejo. Mi sidis, sidis, sidis, kaj nenio okazis. Se mi estus en mia normala stato, mi certe serĉus iun por demandi, kio okazas, sed mi estis tiel senforta, ke mi ne sentis emon ekstari de sur mia seĝo. Fine, ĉirkaŭ la 18-a horo, alvenis tiu sama pedelo, kiu diris al mi. "Kion vi faras ĉi tie?" Mi diris: "Nu, vi petis min atendi ĝis vi vokos min. Mi venas por la afero tiu kaj tiu, kiel atestanto." - "Ho, pardonu," li tiam diris, "Tiu kazo estas prokrastita. La juĝisto pritraktos ĝin nur post du semajnoj. Erare oni preteratentis vin." Mi estis furioza, ke oni devigis min perdi tutan posttagmezon, sed mi estis tiel laca, ke mia kolero ne sukcesis esprimi sin. Mi sentis la konflikton en mi, la streĉiĝon inter la parto de mi, kiu furiozas kaj volus montri sian koleron, kaj la tro laca nerva sistemo, kiu ne povis provizi la necesajn gestojn kaj vortojn por tio. Mi do reiris al la stacidomo kaj revenis hejmen.

Mia edzino atendis min por la vespermanĝo. Ni komencis manĝi, kaj ni interparolis, kiel kutime en tia situacio. Sed je unu momento - ege timiga momento - mi volis diri ion precizan, sed konstatis, ke mi ne povas. Mia buŝo rifuzis. Anstataŭ prononci la vortojn, kiujn mi volis, ke ĝi eligu, mi aŭdis, ke ĝi diras "boŭa boŭa boŭa" aŭ ion similan. Kompreneble tuj venis terura angoro. Mi vidis, ke mia edzino, kiu sidis vid-al-vide de mi, rigardas min kun horora esprimo sur la vizaĝo. Ŝi certe pensis la samon, kiel mi. "Damaĝo en la cerbo, apopleksio aŭ io simila".

Mi tiam travivis ion tre strangan. Mi disduiĝis. Mi dividiĝis en du partojn. Parto de mi estis kiel terurata infaneto, kiu pensas: "Mi ne plu funkcias normale, io fuŝiĝis en mi, eble mi neniam plu kapablos esprimi min, kia estos de nun mia vivo?" Kaj alia parto de mi reagis kiel profesiulo. Mi kompreneble lernis pri afazio kaj tiaj aferoj, kiam mi lernis pri la cerbo dum miaj studoj. Parto de mi do malvarme, racie analizis la situacion. Apud la angora, timpremata bubo, kaj sentante ĉiujn emociojn de tiu, sidis rezonanta profesiulo. En kelkaj sekundoj tiu parto de mi faris tutan serion da observoj, rezonoj, testoj kaj konkludoj, kiel oni normale faras por diagnozi. Mi pensis: "Mi scias, kion mi volas diri. La frazo, kiun mi volas prononci, estas tute klara en mia cerbo, oni povus diri : nete tajpita sur la ekrano de mia cerba komputilo. Mi scias, kion mi volas diri, kaj mi konas la vortojn kaj la gramatikon. La lingvo ne mankas al mi. La centro de lingva regado en mia cerbo do ne estas tuŝita. Ankaŭ mia kapablo klare pensi kaj rezoni ne estas tuŝita. Mi konstatas, ke mia memoro pri ĉio, kion mi studis pri tiaj kazoj, estas senmanka. Mi povas uzi ĝin por kontroli tion kaj tion, kaj atingi fidinajn konkludojn al miaj hipotezoj. Nur la mova aspekto de parolado estas fuŝita. Mi donas ordonojn al mia buŝo, al mia gorĝo, al mia lango, al miaj pulmoj, sed ili ne obeas. Estas kiel en aŭtomobilo, en kiu la stirilo normale turniĝas, la radoj ne estas difektitaj, sed la transdona ligilo inter la stirilo kaj la radoj - la transmisio, fakvorte - ne funkcias, do, kiel ajn oni turnas la stirilon, la radoj ne obeas."

Dum eble kvin minutoj mi tiel rezonis kaj observis, kio okazas en mi, ege angorplena unuflanke, kaj klare pensanta aliflanke. Kaj post tiuj kvin minutoj mi subite repovis paroli. Granda senpeziĝo aperis sur la vizaĝo de mia edzino. Kaj certe ankaŭ sur mia. Kaj mi povis tute normale rakonti, kion mi ĵus travivis. Kio okazis, plej probable estas, ke vaskulo en la parto de la cerbo, kiu regas la movojn de la parol-organoj, ne rompiĝis, sed dummomente pinĉiĝis, haltigante la fluon de sango en tiu regiono, tiel ke la koncerna cerboparto ĉesis kelkminute funkcii.

Ekde tiu tago, mia rilato al handikapuloj komplete ŝanĝiĝis. Mi nun proprasperte scias, ke oni povas aspekti kiel profunda idioto - kia mi aperis dum tiuj kelkaj minutoj - kaj tamen havi menson, kiu intelekte funkcias perfekte.

La simptomoj de afazio

Nun ni revenu al la termino "afazio". Fakuloj pri tiu kampo distingas parolon disde lingvo. Se iu malfacile artikulacias aŭ prononcas, oni diras: "La perturbo situas je la nivelo de parolo". Se iu malfacile trovas la deziratan vorton, malfacile kombinas vortojn por formi frazojn, aŭ eĉ malfacile komprenas la signifon de io dirita aŭ skribita, oni diras : "La perturbo situas je la nivelo de lingvo".

La ĉefaj simptomoj de afazio estas la jenaj:

La bezonata vorto mankas, ne venas en la menson. Estas simile al la situacio, kiam vi serĉas la nomon de persono, sed vi ne trovas ĝin, tamen vi sentas, kvazaŭ ĝi kuŝus tute proksime. En la franca oni diras: "Tiu nomo estas sur la pinto de mia lango". La preciza nomo ne formiĝas en via menso, sed vi havas malprecizan, nebulan ideon pri ĝi. Vi diras: "Kiel diable tiu nomiĝas?" Kaj vi pensas: "Mi preskaŭ trovis ĝin". Kelkfoje eĉ "Estas nomo, kiu komenciĝas per tiu aŭ tiu litero". Sed fakte vi ne trovas. En simila situacio, ofte, afaziuloj simple rezignas. Ili ne finas frazon, kiun ili ĵus komencis. Temas, ne pri perturbo de la memoro, sed pri malfacileco trovi ion, kio estas ie en la memoro, sed oni ne scias, kie. La serĉata vorto povos reaperi poste, senprobleme, en alia situacio.

Malpliiĝas esprimado. Afaziuloj ne multe esprimas sin. La kvanto de vortoj produktataj estas reduktita. Ili ofte respondas al demando simple per "jes" aŭ "ne". Ili serĉas siajn vortojn kaj ofte ne sukcesas formi frazon. Same al ili povas esti malfacile skribi. Kelkaj kapablas nur skribi sian nomon aŭ formi kelkajn literojn.

Prononco estas nenormala. Ĝi povas esti malpreciza, aŭ tro akcentata. Ĝenerale la koncernato parolas malrapide. Ofte ne estas facile kompreni, ĉar la sonoj estas misformataj aŭ la artikulacio nesufiĉe klara. Kelkaj, kiel okazis al mi, tute ne povas formi vortojn aŭ frazojn: la buŝo ne kapablas obei la ordonojn de la menso, ĝi produktas sonojn, sed, strangajn - miakaze ili estis tre obtuzaj - tute aliajn ol tiuj, kiujn la persono volas eligi.

Fojfoje afaziuloj eraras pri vorto. Ekzemple ili diras: "Mi serĉas miajn okulcitrojn" anstataŭ "Mi serĉas miajn okulvitrojn" aŭ ili translokas la fonemojn de vorto, dirante ekzemple "Tiu infano estis malbone turnita" anst. "nutrita".

Afaziuloj malfacile komprenas, kion oni diras al ili, eĉ se ili bone aŭdas. La samo povas rilati al legado. Afaziuloj povas ne kompreni tekston skribitan.

Ĉu ĉiuj ĉi trajtoj ne elvokas al vi ion bone konatan? Ili estas ekzakte la samaj karakterizoj, kiujn oni povas observi, se iu troviĝas en medio kun fremda lingvo. Oni tiam serĉas la vorton, kiu esprimas la koncepton tute klaran, kiun oni havas en la menso. Oni faras gramatikajn erarojn. Oni malpli esprimas sin. Oni emas respondi per jes aŭ ne, kaj por simpligi situacion, sentatan kiel ege komplikan, postulantan tro grandan mensan fortostreĉon, oni rezignas diri ĉion, kion oni emus diri. Oni prononcas nenormale. Oni uzas vorton anstataŭ alia. Oni malbone komprenas.

Laŭ mi estas tute prave diri, ke, kiam homoj estas en medio, kie oni parolas alian lingvon, ol la gepatran, ili kondutas kiel afaziuloj, ĉu estante tute mutaj kaj senkomprenaj, ĉu kun treege reduktita kaj ofte fuŝa maniero komuniki.

Kelkaj eble rebatos al mi, ke oni uzas la vorton "afazio" nur pri kazoj, kiam la persono antaŭe kapablis lingve komuniki, kaj perdis tiun kapablon, dum, se temas pri fremdlingva medio, neniam ekzistis la kapablo paroli. Sed tiu kapablo ja ekzistis antaŭe! Kiam la koncernatoj estis en sia lando, en sia familio, kun siaj amikoj, ili tute bone esprimis sin. Estas do pravigite paroli pri perdo de la kapablo komuniki ligita al trapaso de lingva limo. Antaŭe, siaregione, ili kapablis lingve aŭ parole komuniki. Kaj jen, en la nova medio, ili ne plu kapablas, ili perdis tiun kapablon. Estas ekzakte la samo kiel pri afaziuloj.

La kaŭzoj

Kio diferencigas la situacion de tiu, kiu troviĝas en fremdlingva medio disde la aliaj kazoj de afazio, tio estas la kaŭzo. Sed afazio estas kampo tre vasta kaj kompleksa. Ĝi inkluzivas diversajn kaŭzojn.

Estas ekzemple la afazio, kiun kaŭzas fuŝo fizika, afazio "somatogena", oni fakvorte diras. Tio estas: la kaŭzo, pro kiu la koncernato perdis la kapablon paroli, kuŝas en la materia organizo, fuŝita pro malsano aŭ akcidento, de la cerbo. Okazis lezo, okazis damaĝo, ekzemple sangovaskulo rompiĝis, aŭ ŝtopiĝis, aŭ aperis tumoro, kiu premas la nervajn ĉelojn, la neŭronojn, kaj malhelpas ilin normale funkcii, aŭ okazis alia konkreta, korpa, fizika evento, kiu malebligas la normalan funkciadon de la parto de la cerbo kiu regas la kapablon paroli aŭ kompreni. Tiu estas la formo de afazio, pri kiu oni plej ofte parolas.

Sed ekzistas ankaŭ psikdevena afazio. La knabino, pri kiu mi parolis antaŭe, kiu dum dek du jaroj ne eligis unu frazon, eĉ ne unu vorton, kvankam ŝia cerbo, ĉiuj parol-organoj kaj ŝia tuta nerva sistemo perfekte funkciis, kaj kvankam ŝi estis normale inteligenta, fariĝis dum tiu periodo afaziulino nur pro propra decido, aŭ almenaŭ pro ia psikologia reago al ni-ne-scias-kio. Estas multaj similaj kazoj. Ekzemple infano, kiu tute normale parolis, povas ĉesi esprimi sin post kiam ĝi estis sekse perfortita. La atenco estas io tiel nekomprenebla, vunda, damaĝa kaj kulpiga - tio estas la punkto, kiu ĉiam plej mirigis min, nome ke homo sekse atencita, do viktimo, anstataŭ senti sin viktimo, aŭ eĉ sentante sin viktimo, tamen sentas sin kulpa pri la afero, kvankam ŝi aŭ li absolute ne deziris ĝin kaj ne ĝuis ĝin - do la atenco povas esti tiel nekomprenebla kaj kulpiga, ke la viktimo ĉesas paroli. La ŝoko estis tro forta. Ne eblas diri. Ne eblas esprimi. Do oni rezignas pri esprimado. Io simila povas aperi post bombado aŭ similaj militaj okazoj. Multaj infanoj en Irako ĉesis paroli, ĉar ili travivis nedireblajn okazaĵojn. En tiaj kazoj oni parolas pri psikdevena afazio. Ĝenerale ĝi ne estas definitiva, sed kelkfoje jes.

La tria tipo: afazio soci-devena

Mia hipotezo estas, ke ekzistas tria tipo de afazio, kiun neniu, miascie, iam ajn pritraktis kiel apartenantan al la kampo de afazio. Mi nomas ĝin "soci-devena afazio". Ĉar la kaŭzo kuŝas en la aranĝo de la socio.

Mia rezono estas jena. La homa cerbo estas programita por ke homoj povu lingve esprimi sin kaj tiel komuniki, kompreni unu la alian. Ke oni

interkompreniĝu, tio estas rigardata normala. Kiam infano, kiel la dekdujarulino, pri kiu mi antaŭe parolis, kreskas, kreskas, kreskas kaj post kelkaj jaroj tamen ankoraŭ ne komencis paroli, en la aĝo, en kiu la plimulto kapablas esprimi sin, ĉiuj diras: "Estas io nenormala".

Nun ni rigardu kio okazas, kiam, ekzemple, japano provas komuniki kun ĉeĥo. En nia tempo, ili ĝenerale provas interparoli angle. Sed fakte ili komunikas kiel afaziuloj.

Bonan priskribon pri tia speco de fuŝa komunikado siatempe prezentis usona ĵurnalisto Barry Newman en artikolo titolita "World Speaks English, Often None Too Well; Results Are Tragicomic", ('La mondo parolas angle, ofte ne tro bone; rezultoj estas tragikaj/komikaj') en The Wall Street Journal, vol. LXXVI, n° 110, 22-a de marto 1995. Li prezentas konversacion inter la direktoro de Daihatsu-Auto en la Praga filio de la firmao kaj ties ĉeĥaj kunlaborantoj. Konstante montriĝas, ke ili nur malfacile komprenas sin reciproke. Sed ĉiu el ni certe ĉeestis tiajn interŝanĝojn inter malsamlingvanoj, kiuj provas komuniki angle, kaj tion tre malfacile aŭ tute ne sukcesas fari. Mi rakontis en Le defi des langues pri konversacio, kiun mi aŭdis en liberaera kafejo, inter juna nederlandano kaj samaĝa francino, kiuj ambaŭ biciklis en la regiono. Ili provis komuniki angle, sed ilia angla tute similis la lingvaĵon de ne tro severe trafita afaziulo. En tiaj situacioj, oni rimarkas jenon.

Konstante, la bezonata vorto mankas, ĝi ne venas en la menson, kaj la parolantoj devas fari gestojn aŭ komplikajn ĉirkaŭesprimojn por provi klarigi, kion ili celas.

Ili ofte havas survizaĝe esprimon, kiu signifas, ke ili ŝatus ion diri, sed tuj montriĝas, ke ili rezignas. Kiel eble plej ofte ili respondas per jes aŭ ne. Oni vidas sur la vizaĝo esprimon de frustriĝo tre ofte, kiam ili komencas paroli, kaj tuj konstatas, ke la vortoj mankas al ili. Kelkfoje, ili trovas la vortojn, sed ne kapablas formi el tiuj frazon kompreneblan.

Ili prononcas neklare, ne kapablas eligi la ĝustajn sonojn. Ili parolas malrapide. Ofte la alparolato ne komprenas, ĉar la artikulacio ne estas ĝusta por diversaj sonoj, kiel la angla /th/ aŭ grupo da konsonantoj fine de vorto, kiel en first, asks, acts, posts

ktp. En tiaj kazoj japano, ekzemple, ofte aldonas vokalojn. Unublove prononci tri sinsekvajn konsonantojn fine de vorto estas tre malfacile por la plimulto el la popoloj.

Ili kelkfoje fuŝe uzas konsonanton aŭ vokalon. Ekzemple japano, ĉino aŭ vjetnamo diras stin anst. still, berry anst. very, kaj li prononcas accent anst. accept, kaj caught anst. coat.

Relative ofte ili miskomprenas, kion oni ĵus diris.

Kiel ni vidis antaŭe, tiuj estas la tipaj simptomoj de afazio. Oni do rajtas paroli pri afazio tiukaze. Sed klare, la kaŭzo de la afazio estas nek io fizika en la cerbo, nek io psikologia, kvankam verŝajne parte temas pri psikologia afero. Tiuj homoj montriĝas ne certaj pri si, pri la regado de la lingvo, kaj tiu manko de memcerteco estas psikologia faktoro, kiu komplikas la problemon. Tamen la ĉefa kaŭzo de la afazio ne kuŝas en korpa, t.e. cerba, aŭ en psika problemo. Ĝi kuŝas en la maniero, laŭ kiu nia socio, je tutmonda skalo, pritraktas la lingvoproblemojn.

Ekzistas malsamlingvanoj, kiuj ne kondutas afaziule

Kaj tion pruvas komparo kun aliaj personoj, tute similaj socie, etne, sane, intelekte, kiuj ne prezentas la afazian simptomaron. Observu, kiel komunikas samaĝaj kaj socie samnivelaj malsamlandanoj, kiuj renkontiĝas dum Esperanto-kongreso, se ili estas tio, kion Prof. Pierre Janton nomis "maturaj esperantistoj", do homoj kun sperto en la Esperanto-mondo, kiuj plurfoje vizitis Esperanto-aranĝojn.

Kompreneble, kelkfoje ili ne trovas la ĝustan vorton, sed multe malpli ofte ol tiuj, kiuj samlonge studis alian komuniklingvon. Ili multe malpli devas fari gestojn aŭ plurvortajn klarigojn por esprimi, kion ili volas diri. Ili parolas multe pli ol tiuj, kiuj uzas la anglan, kaj vortigas pli kompletajn respondojn. Malpli ofte oni vidas sur iliaj vizaĝoj esprimon de rezignacio aŭ de frustriĝo pro neeblo esprimi sin. Estas ĉe japanoj kaj ĉinoj iom da problemo por prononci /r/ kaj /l/, sed tio malofte kreas konfuzojn, kaj ĝenerale ili sufiĉe klare prononcas. Ili neniam devas stumbli ĉe vortoj finiĝantaj per senpera sinsekvo de konsonantoj, ĉar en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, /n/ aŭ /s/, kiuj estas sonoj troveblaj fine de vortoj en preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo, inkluzive la japanan. Estas vere, ke japano de tempo al tempo fuŝas konsonanton, ekzemple li povas prononci /bendo/ anst. /vento/, sed kompare kun samlandano, kiu penas esprimi sin angle, tiuj kazoj estas ege malpli oftaj. Krome, ili neniam eraras pri vokaloj. Ili praktike ĉiam komprenas, kion la aliaj diras al ili.

Alivorte, kvankam estas kelkaj spuroj de afazio en la Esperanto-situacio, tute ne temas pri tiel forta afazio, kiel en la situacio, kiam la du homoj provas komuniki angle. Tiu komparo ebligas al ni tute science aserti, ke la afazio de tiuj, kiuj provas esprimi sin en la angla, ne estas io neevitebla, io, se tiel diri, enskribita en la genoj de homoj

aŭ en la maniero, laŭ kiu ilia menso disvolviĝis, ĝi estas ligita nur al la elekto de la komuniklingvo.

Kaj pro kio, la fuŝangle parolantoj elektis netaŭgan komuniklingvon? Ofte, ili ne vere elektis. La socio organizis la lingvokomunikadon, mondskale, en tia maniero, ke la alia sistemo estas nekonata kaj neproponita. Homoj do faras, kion oni trudas al ili en la lernejo. Efektive, en Japanio, kiel en Koreio kaj en Ĉinio, multaj homoj komencas lerni la anglan jam en la elementa lernejo, ĝenerale en la kvara aŭ kvina jaro, kaj plu lernas ĝin dum la tuta duagrada studado, kaj post kiam ili havis dek jarojn da studado de angla lingvo kun tri aŭ kvar horoj ĉiusemajne, do post pli malpli 1500 horoj da penado, ili kapablas uzi ĝin nur afaziule, kiel homoj, kiuj perdis la kapablon paroli (aŭ legi kaj skribi).

La fakto, ke homoj, kiuj investis minimume 50 kaj ĝenerale malpli ol 200 horojn en la bazan studadon de Esperanto, kaj poste havis okazojn praktiki, poste komunikas kiel cerbe kaj psike sanaj homoj, kaj ne kiel afaziuloj, pruvas, ke la afazio ŝuldiĝas al la elektita lingvo, kaj ne al iu alia kaŭzo.

Ni povas do diri, ke la tutmonda socio organizis sin tiamaniere, ke homoj ne kapablu normale komuniki de popolo al popolo, de kulturo al kulturo. Kaj tio starigas tre gravan demandon. Kial ĝi tion faras?

La respondo estas kompleksa. Ĝi inkluzivas politikajn, sociajn kaj psikologiajn faktorojn.

Politikaj faktoroj en la patologia organizo de la socio en la kampo lingva

Inter la politikaj faktoroj oni povas citi la agadon de la franca registaro, kiam la demando pri Esperanto estis submetita al la Ligo de Nacioj en la jaroj 1920-aj. La malsano "socidevena afazio" tiam estis forte atakita per la propono, ke oni enkonduku la instruadon de Esperanto en ĉiujn lernejojn de la mondo. Sed la franca registaro tre energie agis, por ke tiu propono neniam estu aplikata. Sukcese. La tuta mondo forgesis pri tiu propono.

Same la usona kaj brita registaroj tute klare agas por kredigi, ke ne estas alia solvo al la lingvoproblemo - alivorte, ke ne estas io plia farinda por resanigi la mondon el socidevena afazio - ol instrui kaj uzi la anglan kiel eble plej vaste. Detalojn pri tiu politiko, ofte kaŝa kaj subtila, vi povas legi en libroj kiel tiuj de Robert Phillipson Linguistic Imperialism ('Lingva Imperiismo') aŭ English Only Europe ('Eŭropo kun nur la angla'), aŭ, en la franca, en la libro de Yves Eudes La conquete des esprits ('La konkero de la mensoj'). Tiom pri la politika aspekto.

Sociaj faktoroj

Inter la sociaj faktoroj, oni povas citi la fakton, ke kiam grupo da homoj havas privilegion, ĝi agas por konservi sian privilegian situacion. Nu, nuntempe, oni povus diri, ke sur la kampo de komunikado, la homaro estas dividita en du grupojn: estas tiuj, kiuj regas la anglan, kaj tiuj, kiuj ne regas ĝin. Fakte la situacio estas pli kompleksa ol tio, ĉar la grupo de regantoj de la angla fakte dividiĝas en tutan serion da subgrupoj laŭ la amplekso de la kapablo uzi ĝin. Estas tiuj, kiuj preskaŭ perfekte scipovas la lingvon. Tiuj estas homoj, kiuj studis dum kvin aŭ kvar jaroj en anglalingva universitato, aŭ longe loĝis en anglalingva lando, aŭ tiuj, kiuj ĉiutage uzas ĝin en sia profesia okupo. Estas tiuj, kiuj sufiĉe bone regas la anglan por povi partopreni en la internacia vivo, tamen ne tute kontentige, ne tute egalece kun denaskaj anglalingvanoj. Estas tiuj, kiuj scias la anglan por kompreni, kio okazas en sia fako, sed ne kapablas aktive flue uzi ĝin en aliaj kampoj, ktp ktp. Sed fakto estas, ke la granda plimulto el niaj samplanedanoj tute ne regas la anglan kaj estas tenata ekster la rondoj de politika kaj ekonomia potenco.

Kaj kompreneble la privilegiuloj aplikas ĉiujn eblajn rimedojn por konservi sian privilegion. Ili do estas tiuj, kiuj faras ĉion por ke oni ne parolu klare pri la lingvoproblemo, t.e. pri tiu formo de afazio, kies radikoj troviĝas en la socia organizo de la mondo. Sekve ili estas instinkte malamikoj de Esperanto. Ĉe denaskaj anglalingvanoj, tiu sinteno estas memkomprenebla. Ili ĝuas grandan avantaĝon, kiun ili deziras ne perdi. Ĉe aliaj, la ideo, eble nekonscia, sed reala kaj influanta la konduton, estas, ke ili investis multe da peno en la akiro de la angla lingvo, kaj ke tiu tuta penado montriĝus perdita, vana, se la angla fariĝus neutila, pro ĝenerala alpreno de Esperanto. Tiuj homoj do agas, ofte nekonscie, por disvastigi la ideon, ke nenio krom la angla ekzistas por komuniki de popolo al popolo. Ili fakte sukcesis konvinki preskaŭ la tutan socion, ke tiel estas. Ideoj transdoniĝas kiel viruso aŭ mikrobo en epidemio. La plimulto el la homoj pretas akcepti senkritike ideojn, kiuj estas ripetataj ree kaj ree. Kiam la homoj, kiuj laboras en amaskomunikiloj, akceptis ideon, ĝi rapide transdoniĝas al la tuta socio, eĉ se estas ideo, kiu fakte komplikas la vivon al multaj milionoj da homoj. Tia estas la nuna situacio pri la ideo, ke ekster la angla ne estas savo, kaj ke ne indas esplori pri tiaj "utopiaj" proponoj kiel Esperanto. Se vi havis okazon diskuti pri tiaj temoj kun ĵurnalistoj, kaj ankaŭ kun aferistoj kaj scienculoj, vi scias, ke ili plejparte havas eĉ ne ereton da dubo pri tio, ke la angla definitive venkis, kaj ke, finfine, tio ne estas malbono. Ke la granda plimulto de la homoj pro tiu sistemo suferas pro afazio, kiam ili eliras el la propra medio aŭ renkontas homojn el alia kulturo, kaj ke tio ne estas io fatala, tion ili eĉ ne kapablas imagi.

Psikologiaj faktoroj

Sed kompreneble ideoj transdoniĝas nur se estas grundo favora al ilia akcepto. Kaj tiel ni atingas la trian specon de faktoroj, kiuj malhelpas objektive kaj sane pensi pri socidevena afazio, t.e. la psikologiaj faktoroj.

Mi rakontis al vi pri tiu knabino, kiu dum dek du jaroj rifuzis paroli, oni ne scias, kial. En aliaj kazoj oni scias. Kelkfoje infano, kiu dum longa tempo ne eldiris unu vorton, kvankam ĝi normale parolis antaŭe, finfine rekomencas paroli, kaj tiam klarigas, ekzemple, ke ĝi decidis silenti, ĉar oni tro mokas ĝin kaj tio estas neelportebla. Pli bone nenion diri ol veki ridojn kaj senti sin humiligata. Tio povas okazi, ekzemple, ĉe infano, kiu balbutas.

Mia hipotezo pri socidevena afazio estas, ke io simila agas en la tutmonda socio. Verŝajne vi ne kredos min. Nefakulo ofte ne kapablas imagi, kiel forta povas esti nekonscia decido. Nefakulo ofte eĉ ne vere komprenas, ke ekzistas gravaj nekonsciaj procezoj en la psiko. Sed egale, ĉu oni kredas aŭ ne, tiuj procezoj ekzistas, kaj ili ekzistas ankaŭ je socia skalo. Mia hipotezo estas, ke la homaro ne kuracas sin el socidevena afazio, ĉar ĝi timas tion fari. Sed tiu timo estas nekonscia.

Por iu kun psikanaliza trejniĝo, kiu vizitas la interretajn forumojn, en kiuj diskutiĝas lingvaj problemoj, tio estas evidenta. Kio estas okulfrapa pri tiuj forumoj, tio estas la fakto, ke kiam iu proponas Esperanton, kio relative ofte okazas, tuj aperas serio da kritikoj kaj rebatoj, ofte tute insultaj. Kaj estas klare kompreneble el la argumentoj de tiuj kontraŭuloj, ke ili scias nenion pri Esperanto, pri tio, kiel ĝi funkcias, pri tio, kiel ĝi aspektas kompare kun la angla aŭ aliaj sistemoj kiel multlingvismo aŭ tradukado kaj interpretado, ktp. Tiuj kontraŭuloj scias nenion, neniam diras: "Mi informiĝos kaj post kiam mi estos informita mi difinos mian starpunkton", ili simple diras: "Estas stulte", "Esperanto neniam sukcesos", "Ĉiuj parolos Esperanton en maniero kiu igos, ke homoj ne sukcesos kompreni sin reciproke", "Esperanto estas utopio", ktp ktp. Neniam faktoj, neniam dokumentoj, neniam kontroleblaj datumoj, neniam komparoj. Nur senbazaj asertoj. Aŭ pli ĝuste asertoj sen racia aŭ objektiva bazo, sed kun bazo forte emocia. Se ne estus tiu emocia bazo, la frazoj estus serenaj, trankvilaj, respektaj por la alia vidpunkto. Sed tiaj ili tute ne estas.

Kiam oni vizitadas tiajn forumojn kaj legas tiujn tiel ofte akre malestimajn respondojn al la propono uzi Esperanton, kaj kiam oni havis psikanalizan trejniĝon, oni tuj povas konkludi: "Tiuj tre forte emociaj kaj atakaj reagoj signas reziston al io terure timiga".

Estas granda diferenco, en tiuj forumoj, inter la forte emociaj mesaĝoj de homoj, kiuj kontraŭas Esperanton, kaj la kelkfoje forte emociaj mesaĝoj de esperantistoj. Ankaŭ de tempo al tempo - klare malpli ofte, sed tamen - aperas reagoj de esperantistoj kun tre forta vibra emocia fono. Sed ne temas pri la sama emocio. La emocio en esperantistaj mesaĝoj estas kolero aŭ indigno, ĝi neniam estas timo. Kolero pri tio, ke oni aĉe parolas pri nia lingvo sen iam ajn bazi sian sintenon sur reala scio, sperto aŭ eĉ objektiva informiĝo. Kolero pri tiu konstante renkontanta kontraŭstaro al io, kio, por ni, tute evidente, estas bona, kaj malutilas al neniu. Indigno pri la maljusteco, kiun favoras la ĝenerala uzo de la angla, aŭ la maljusteco ne rigardi honeste al Esperanto antaŭ ol komenti pri ĝi.

Sed la mesaĝoj kontraŭesperantaj manifestas alian fonton de emocio. Ili atakas, sed ili atakas, ne pro kolero, ne pro indigno, ne pro strebado al justeco, sed, senteble, pro timo. Ĉe multaj bestoj, timo estigas agresemon. Kaj homoj, fundfunde, estas bestoj kaj reagas beste.

Kial homoj timas liberigi sin el socidevena afazio? Verŝajne temas pri tre kompleksa afero, en kiu multaj faktoroj interplektiĝas kaj kunagas. Eble la plej grava timo estas perdi la protekton de la tribo. Mia tribo havas sian lingvon, kiu distingas ĝin de aliaj triboj. Kaj mia tribo protektas min, en ĝi ni estas solidaraj, helpas unu la aliajn, komprenas nin reciproke. Tiu alia tribo estas tute malsama. Ili havas strangajn kutimojn, strangajn manierojn konduti, strangan manieron pensi. Eble ili ĵaluzas nin, ĉar ili sentas ke ni estas superaj. Ni ja estas la plej bonaj, la plej belaj, la plej inteligentaj, la plej saĝaj, ĉu ne? Tio estas evidenta. Se ili ĵaluzas nin, ili estas minaco por ni, ili volos preni niajn trezorojn, aŭ simple elimini nin por ĉesi havi antaŭ la okuloj homojn, kiuj superas ilin, ion por ili neelporteblan.

Funde de la psiko, rilati kiel egaluloj kun homoj el alia tribo, el alia popolo, el alia kulturo estas sentata kiel io tre danĝera. Ĉiu gento ja opinias, ke ĝi pravas koncerne la manieron konduti, la mondkoncepton, la aranĝon de la socio ktp. Rekte, senpere kontakti alian genton, tio estas riski devi pridubi tiujn bazajn ideojn pri ni kaj pri ili. Imagu! Se la sovaĝuloj estus, ne ili, sed ni! Malkovri tion estus tro skue al nia pensmaniero, al nia maniero vivi. Pli bone aranĝi la aferojn tiamaniere, ke ni ne risku devi fronti al tute alia maniero percepti la vivon, al referenco, al kiu ni povus kompari nin. Kaj rifuzi rekte kompreni, kion diras la aliaj, estas bona metodo. La homaro do aplikas pri lingva komunikado sistemon, kiu garantias, ke la afazio, kiun oni spertas tuj, kiam oni rilatas kun aliaj popoloj, aliaj landoj, aliaj kulturoj, neniam estos kuracita. Oni do povus klasi tiun socidevenan afazion inter la defendmekanismojn de la "mio" (egoo) aŭ, ĉar ĝenerale temas pri tuta popolo, de la "nio".

Komprenu min bone. Mi ne asertas, ke la homaro ĉiam rifuzos sanigi sin, liberigi sin el la socidevena afazio. Male, mi ne dubas, ke la temporapide proksimiĝas, kiam ĝi komprenos sian eraron, ĝi komprenos, ke indas riski aliri la aferojn fronte kaj lerni malkovri la aliajn popolojn. Tio certe okazos, kaj multaj signoj indikas, ke la homaro pli kaj pli proksimiĝas al tiu granda paŝo. Sed tia resaniĝo postulas tempon. Kaj la plej bona metodo por konservi en si malsanon, kiu protektas nin, estas nei, ke ĝi ekzistas, ke ĝi estas malsano kaj ke tiun malsanon eblas facile kuraci.

Lingva handikapo kaj homaj rajtoj

Sinjoro Prezidanto,

La sento, kiu trapenetras la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj, estas aspiro al justeco. Sed oni malmulte konscias la gravecon de justeco en la kampo lingva, kaj la gravecon de lingvo en la kampo de justeco. La sinteno de la socio rilate al lingvoj ĉie favoras neegalecon. En UN, iuj rajtas uzi la gepatran lingvon, dum al multaj tio rifuziĝas, kaj ilia handikapo restas neatentata. Tamen, estus facile restarigi justecon. Sufiĉus decidi, ke neniu en la organizaĵoj de la UN-familio rajtas uzi sian lingvon. Se la francoj, la usonanoj kaj la aliaj privilegiuloj devus uzi la lingvon de alia kulturo en ĉiuj parolaj kaj skribaj komunikoj, ili konscius la situacion de siaj kolegoj lingve handikapitaj, kaj eble la koncepto pri lingva justeco trovus enirpunkton en la kampon de internaciaj rilatoj. Tiu simpla propono estas nerealisma en la nuntempa kunteksto. Ĝi sentiĝas kiel io stranga, nenormala. Kial ? Kion tiu reago rivelas, se ne ke, kiel ajn elokventas la paroladoj favore al justeco inter nacioj, ne ekzistas vera volo, ke ĉiuj rilatu egalece?

Konstateblas blindeco, manko de sentemo en tiuj, kiuj rajtas uzi la propran lingvon, rilate al la malpli bonŝancaj homfratoj. Kiam oni estas devigita esprimi sin fremdalingve, oni aperas malpli inteligenta ol oni estas, kaj tre ofte oni montriĝas ridinda. Kiam mi estis protokolisto en UN, en Novjorko, antaŭ kvardek jaroj, la reprezentanto de iu Membro Ŝtato troviĝanta rande de ekonomia kolapso komencis paroladon dirante: "My Governement sinks..." [Mia registaro sinkas]. Li kompreneble volis diri "My government thinks..." [Mia registaro opinias...]. Ĉiuj ridis. Frapis min, ke neniu emocie, kompate kunvibris kun la malfavora sorto de tiu homo, kiu, simile al 80 elcentoj el niaj samplanedanoj, ne havas la th-sonon en sia lingvo kaj do devas, ĉu turmenti sian buŝon por eligi la plej simplan frazon angle, ĉu aperi ridinda. Aŭ ni konsideru la kazon de s-ino Helle Degn, dana ministro, kiu, malfermante internacian kunsidon kaj dezirante senkulpigi sin pri sia nefunda kono de la temo diskutota, ĉar ŝi ĵus prenis sur sin la ministran funkcion, diris: "I'm at the beginning of my period" (1) [Mi estas je la komenco de mia menstruo; ŝi volis diri: de mia ministra servotempo]. Kial ŝi elvokis ĉies mokon? Kial ŝi troviĝis elmetita al risko de ridindeco, kiun reprezentantoj de multaj landoj neniam spertas? Ĉu proprakulpe? Certe ne. Kiel la plimulto el la fremdlingvanoj, kiuj uzas la anglan altnivele, ŝi studis kaj praktikis la lingvon dum pli ol dek mil horoj. Sed oni neniam atingas nivelon de egaleco kun la denaskaj parolantoj. La risko ridindi ne estas egale distribuita.

Kiam mi laboris por Monda Organizo pri Sano, japana kuracisto reprezentis sian landon en regiona komitato. Dum la kunsidoj, li neniam diris pli ol du aŭ tri frazojn preparitajn sur paperfolio. Ĉiuj el ni pensis: "Nu, li ne estas tre parolema". Sed jen la

japana registaro invitis la komitaton kunsidi en Tokio kaj havigis samtempan interpretadon el la japana. La sinteno de tiu delegito komplete aliiĝis. Li havis multon por diri, li abunde kaj plej utile kontribuis al la pritrakto de ĉiu ero de la tagordo. Li estis libera je la handikapo devi vortigi siajn pensojn fremdalingve. Ni malkovris tute malsaman personecon.

Kiel klarigi, ke la uzo de lingvo havas tian influon ne nur sur la manieron, kiel oni perceptas vin, kiel vi elturniĝas en traktadoj, sed ankaŭ sur la simplan fakton kuraĝi peti, ke oni aŭskultu vin? Kiel klarigi, ke la neegalecon tiel malofte konscias tiuj, kiuj ĉiam rajtas uzi la gepatran lingvon?

Lerni lingvon: plej impresa tasko

Kiam ni akiras nian gepatran lingvon, ni estas multe tro junaj por kompreni, kio okazas. Lerni ĝin signifas enmeti en la cerbon, kaj per ripetado transformi al refleksoj, centojn da miloj da eroj, inform-unuoj, programoj kaj subprogramoj, kiuj interkonektiĝas laŭ ege kompleksaj vojoj. Tio estas la kialo, pro kiu post 20.000 horoj da plena baniĝo en sia lingvo infano ses- aŭ sepjara ankoraŭ ne kapablas esprimi sin ĝuste. Ĝi diras foots, 'piedoj', anstataŭ feet comed, 'venis', anstataŭ came, ĉar la ĝeneralaj programoj ankoraŭ ne ligiĝis al la specifaj subprogramoj, kiujn vortoj kiel foot kaj come devas ekfunkciigi. Kiam vi lernas fremdan lingvon, vi devas malkondiĉi vin el multaj el tiuj refleksoj kaj rekondiĉi vin al la refleksoj de la nova lingvo. Tio estas giganta tasko, kio klarigas, ekzemple, ke en Hongkongo post ses studjaroj kun ĉiutage pluraj horoj da lingvolerno la duono de la studentaro malsukcesas en la ekzameno pri angla lingvo je la aĝo de dek ses jaroj. (2)

Estas malĝojige, ke oni tiel malmulte kompatas la lingvajn handikapitojn, kiuj ne apartenas al la t.n. elito. Kaj estas same malĝojige, ke oni ne havas pli da kompreno kaj kompato por la milionoj da infanoj, kiuj, en la tuta mondo, estas devigitaj dediĉi enorman kvanton da tempo kaj nerva energio al tute vana studado de lingvo(j), kiu(j)n ili neniam regos.

Mi pensas pri rifuĝintoj el Jugoslavio kaj eks-Jugoslavio, kun kiuj mi rilatis. Ĉiuj plenkreskuloj antaŭe havis, en lernejo, ses jarojn da rusa, germana aŭ angla lingvo je ritmo de kvar horoj semajne, se mi ĝuste memoras. Mi kapablas elturniĝi en tiuj lingvoj. Sed komuniki kun ili estis ege frustre. Ili bezonis plurajn minutojn por esprimi ideon, kiun ili esprimus en du sekundoj propralingve, kaj tre ofte, ili plene malsukcesis. Foje por transdoni al patrino el Osijek la mesaĝon "La jako por via filo haveblos venontan semajnon" ni bezonis kvin plenajn minutojn, ĉar ŝi ne memoris la ĝustajn vortojn, kaj ni devis trovi ĉiaspecajn elpensaĵojn por trafi la necesajn konceptojn helpe de la eta vortprovizo, kiu restis al ŝi post la tamen konsiderinda investo, tempa kaj pena, en lingvolernadon, kiun ŝi faris lerneje.

Finfine ni sukcesis interkompreniĝi. Sed kio, sed vi frontas al maljuna virino, kiu parolas nur albane, kaj ŝi histerias, kaj vi konscias, ke ŝi esprimas saturon de sufero, senhelpeco, konfuziĝo, senespero, kaj vi scias, ke vi povus helpi ŝin, ke vi regas la metodojn aplikendajn por kvietigi ŝin, sed vi povas fari nenion, ĉar vi komprenas eĉ ne unu vorton el la rakonto, kiun ŝi bezonas eldiri, el la sentoj, kiujn ŝi devas komuniki por retrovi sian ekvilibron? Kiam vi pasas tra tia sperto, vi komprenas, kion signifas esti lingve handikapita. Vi sentas, kvazaŭ vi suferis cerban hemoragion, tiel ke via cerbo ne plu funkcias normale, kaj kvankam via koro plenas je helpemo, vi sentas vin absolute senpova. Vi ne plu estas homo. ĉar kio igas nin homaj, tio estas la kapablo rilati.

Mi min demandas, kiom estos la prezo, por la venontaj generacioj, de ĉiuj traŭmatoj, kiuj resaltos, t.e. iel negative pluinfluos la vivon, ĉar oni ne pritraktis ilin ĝustatempe, ne manke de terapiistoj, sed manke de lingvo ebliganta la terapion, kiu, multkaze, estus mallonga. Personoj en aflikta senhelpeco aŭ psika mizero bezonas esti aŭskultataj kaj aŭdi de la aŭskultanto, ke tiu komprenas ilin. Sed tio postulas lingvan komunikilon. En tempo, kiam milionoj da homoj devas adapti sin al nova kulturo, ĉar politikaj aŭ ekonomiaj premoj trudis, ke ili forlasu la hejmon, la malfeliĉo de la lingvaj handikapuloj estas okazo ĉiutaga, sed socio, kiel tutaĵo, ne sentas pri tio kompaton, kvankam, kiel mi montros post minuto, tiujn suferojn facile eblus forigi, se oni vere volus.

Diskriminado kaj maljusteco

Kial mankas tiu volo? Parte, ĉar mankas konscio. La koncepto mem pri lingva handikapo estas fremda al la plimulto. Tiu malĝojiga realo neniam estas nomata, kaj kiam io ne vortiĝas, tio ne trovas lokon en la konscia menso. Sekve, la plimulto el la viktimoj de lingva handikapo ne sentas sian sorton tia. Kion ili fakte sentas, tio multe pli proksimas al kulpeco. "Se mi ne kapablas komprenigi min, mi pri tio kulpas. Mi estis tro mallaborema aŭ ne sufiĉe lerta por akiri taŭgan komunikilon". Homoj, kiuj pro lingvo montriĝas ridindaj aŭ estas maljuste traktataj de la polico, de la justica sistemo aŭ de siaj mastroj, ne konscias, ke la socio havas pli grandan respondecon en ilia handikapo ol ili havas mem. Tial la koncerna diskriminado nur malofte perceptiĝas. Escepta estas frazo kiel la jena, kiu temas pri la pordogardistoj, t.e. la homoj, kiuj selektas la kandidatojn al posteno surbaze de anglalingva pridemandado: "La angla de la t.n. pordogardistoj estas unu el la malplej videblaj, malplej mezureblaj kaj malplej komprenataj aspektoj de diskriminado". (3)

Alia faktoro estas, ke al tiuj, kiuj ekspluatas fremdlingvanojn, plaĉas, ke la lingvaj problemoj ebligas al ili neniam preni sur sin respondecon pri sia hontinda agado.

Ekzemple, svisa vojaĝanto en Manilo (Filipinoj), persvadis adoleskanton E.B. veni kun li al Svislando; li promesis financi liajn studojn, loĝigi kaj vivteni lin kaj eĉ lin laŭleĝe adopti. La dekkvarjarulo konsentis. Kiam li alvenis, li estis trude enŝovita en prostituan reton kaj krome hejme uzata de la mastro kiel sklavo. Okazo savi sin aperis por li kiam du policanoj venis al la domo, en kiu li estis enŝlosita; oni ja suspektis, ke io kontraŭleĝa tie disvolviĝas. La policanoj fakte vidis la junulon, sed li parolis nur ian anglan piĝinon kaj ili tute ne scipovis la anglan. La mastro diskutis kun ili en la loka svisgermana dialekto. La juna viro ne sukcesis komprenigi sin, kaj la ekspluatanto forklarigis liajn plendojn en lingvo nekomprenebla por la sklavo, tiel ke li ne povis kontesti liajn asertojn, kiel li povus fari, se li ne estus enŝlosita en lingva handikapo.

Ĉi tie en Ĝenevo, viro el Burkina Faso estis kondamnita sen kompreni, kio okazas al li, ĉar li parolis nur la bisan, afrikan dialekton, kaj la proceduro disvolviĝis france. Impresate de la polico kaj probable havante en si la kulposentojn kutime ligitajn al lingva handikapo, li subskribis la polican raporton tajpitan pri li, kvankam li ne komprenis ĝin. Ni scias pri la afero nur pro tio, ke advokato hazarde troviĝis ĝustatempe ĝustaloke kaj sukcesis atingi, ke oni nuligu la kondamnon. Tiu viro preskaŭ devis reforflugi Afriken antaŭ ol la administracio konsideris lian peton pri politika azilo, pretekste, ke li kulpis kontraŭleĝajn farojn, pri kiuj li fakte estis senkulpa, sed kiujn li ne povis kontesti. (4)

Unu el la aspektoj de la lingvohandikapa problemo estas la malfacileco trovi interpretistojn. La administracioj uzas la servojn de iu ajn, kiu loĝis en la koncerna lingva regiono. Sed interpreti restante objektiva, ne enkondukante misprezentojn ligitajn al la politikaj opinioj aŭ al la emocia stato de la interpretisto, tute ne estas facile. Multaj rifuĝintoj suferis pro tiu konsekvenco de lingva handikapo.

La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino. Gastlaboristo en Berlino, kun kiu mi rilatis, estas devigita paroli germane al sia filo en la infanĝardeno, ĉar la tiea prizorgantino postulas kompreni, kion gefiloj kaj gepatroj diras unu al la alia. Kompreneble, ne temas pri io terura per si mem, ĉar tiaj komunikoj limiĝas je nur kelkaj minutoj ĉiutage. Sed la sinteno de tiu sinjorino rivelas la tre disvastigitan opinion, ke lingvo ne gravas, kvazaŭ ĝi utilus nur por komuniki ideojn. Tio estas nei la tutan emocian aspekton de lingvo, same kiel ties rolon en sentoj pri identeco, kiuj estas unu el la bazoj de la sento pri digno, tiel ofte citata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La infanĝardena vartistino ne konscias, ke ŝia postulo estas malestima, ke ŝi intensigas la senton esti forĵetita, aŭ havi suban statuson.

Simila, sed ege pli rifuzinda, enmiksiĝo en la rilatojn inter gepatroj kaj gefiloj retroviĝas en turkaj malliberejoj, kie patro vizitanta la filon devas paroli turke, eĉ se la familia lingvo estas la kurda, ofte la sola, kiun ambaŭ ĝisfunde regas.

Kion fari?

Eble vi ĉiuj pensas: "Nu, tia estas la situacio, ni ĉiuj konas ĝin, sed kion eblus fari?"

Unue ni agnosku, ke lingva handikapo estas io ege ofta en la nuntempa mondo, kaj ke ĝi kaŭzas abundon da sufero, frustro kaj maljusteco.

Poste, ni povus analizi la kaŭzojn de la problemo. Eble la ĉefa estas, ke mankas la volo solvi ĝin, ĉar la nuna lingva ordo (aŭ pli ĝuste misordo) havigas avantaĝojn al iuj grupoj aŭ sociaj tavoloj, kiuj malemas rezigni sian superecon. Alia kaŭzo povas esti, ke mankas vera konscio pri la problemo, pri ĝia perturba influo - ĝia impakto, se paroli moderne - sur milionojn da vivoj. Parto de tiu nekonscieco eble ŝuldiĝas siavice al emo ignori la neŭropsikologian aspekton de lingvo, t.e. la amplekson de la encerbigo necesa por akiri lingvon, alivorte la fakton, ke flueco en la plimulto el la lingvoj postulas, ke centoj da miloj da refleksoj enŝoviĝu en la cerbon kaj restu tie flegataj.

La sekvanta paŝo povus esti aliro al la problemo laŭ la principoj de operacia esplorado: kompara analizo de ĉiuj rimedoj haveblaj por trafi la celon. La celo estas klara: liberigi kiel eble plej plene je lingva handikapo kiel eble plej multajn el ĝiaj viktimoj je minimuma kosto. Atingi ĝin postulus komparan analizon de ĉiuj rimedoj uzataj de la homaro por superi la lingvajn barilojn, kun la celo difini, ĉe kiu el ili la rilato efikeco/kosto estas la plej favora, kiu estas la plej kontentiga psikologie, la plej respekta al ĉiuj kulturoj kaj la plej bona el la vidpunkto de justeco.

Ĉi-stadie mi ŝatus emfazi gravan punkton neniam menciatan en diskutoj pri uzo de lingvoj, nome, ke grandega proporcio el la streĉo trudata al la cerbo dum lingvolerno nenion kontribuas al la efikeco de komunikado, kaj do al la forpreno de la obstakloj, kiuj kreas lingvan handikapon. Alivorte, se troveblas lingvo, kiu senpere sekvas la naturan fluon de nerva energio, sen trudi la enmeton de kondiĉitaj refleksoj por tiun devojigi, ĝi povus prezenti solvon al la problemo.

Mi antaŭe menciis mian sperton kun rifuĝintoj, al kiuj oni instruis la anglan, germanan aŭ rusan dum meznombre mil horoj, kaj kies lingva kapablo estis tiel malforta, ke ni bezonis kvin minutojn por komuniki ideon, kiu postulus nur du sekundojn en niaj gepatraj lingvoj. Mi diris la veron, sed, mi konfesu, ne la tutan veron, nome, ke post kelkaj semajnoj alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis Esperanton dum ses monatoj. Kun li mi senprobleme komunikis. Kun mi li ne suferis lingvan handikapon. Li ne estis pli inteligenta aŭ pli klera ol la aliaj. Sed dezirante rilati kun homoj el la tuta mondo, kaj komprenante, ke atingi tiun celon per la lingvoj lerneje instruataj estus ege malrapida procezo, li provis Esperanton. Efektive, tiu estas lingvo bazita sur plena uzo de kreemo, sur la eblo ĝeneraligi iun ajn lingvan strukturon sen escepto, sur sintaksa kaj vortorda libereco, unuvorte lingvo sekvanta sen malhelpoj kaj devojigoj la spontanan movon de homa cerbo volanta esprimi ideon aŭ senton. Estas fakto, ke, mezume, unu monato da Esperanto havigas komunikan kapablon egalan al tiu atingita post unu jaro da alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj da Esperanto vi staras je nivelo, kiu postulas ses jarojn por la angla. Krome, se vi ĉesas uzi la lingvon dum kelkaj jaroj, vi forgesas ĝin malpli ol aliajn lingvojn, ĉar naturaj refleksoj estas stabilaj, dum kondiĉitaj ne. Se vi havas dubon pri tio, nur atentu,

kiajn erarojn vi faras en fremda lingvo, kiun vi rekomencas uzi post kelkaj jaroj sen praktiko.

Estas fakto, ke en la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo. Agi, kvazaŭ tiu sperto ne ekzistus, estas insulti la milionojn da homoj, kiujn plagas lingva handikapo.

Mi ne diras, ke oni alprenu Esperanton. Mi proponas nur, ke oni konsideru ĝin. Ĉiuj, kiuj elmetiĝas al la suferado, diskriminado kaj maljusteco ligitaj al lingva handikapo, same kiel al ekonomia ekspluatado, traŭmato al identecaj sentoj kaj manko de adekvata terapio, meritas, ke oni objektive, honeste konsideru la faktojn, kiujn mi ĵus aludis, plus multajn aliajn. Ne eblas objektive taksi Esperanton sen kompari ĝin al la aliaj metodoj de interkultura komunikado laŭ kriterioj, kiaj precizeco, riĉeco, lernebleco por homoj kun plej diversaj gepatraj lingvoj, taŭgeco por esprimi emociojn kaj sentojn, ktp, same kiel vi ne povas juĝi ĝin ne studante ĝiajn literaturon, poezion, kantojn kaj historion samkiel ĝian funkciadon en internaciaj kunvenoj.

Miaopinie, utilus elekti longperspektivan aliron. Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la socion je lingva handikapo, necesus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Tio ne ŝanĝus multon en la instruprogramoj, ĉar dek minutoj ĉiutage dum unu jaro sufiĉus unuastadie, kaj eblas integri tiujn dek minutojn en la instruadon de la gepatra lingvo (5). Instrui ĝin en elementaj lernejoj ne ĝenas la instruadon de aliaj lingvoj en la duagradaj. Sekve, anstataŭ la nuna situacio, en kiu milionoj da infanoj turmentas sian menson kun priplorindaj rezultoj penante ellerni la anglan, kiun oni rigardas la internacia komunikilo, lernejanoj vidus en la naciaj lingvoj ion indan je studo pro kulturaj kialoj. Ili povus elekti, depende de la loĝloko, inter lingvoj kiel la sanskrita, la itala, la farsia, la malnovgreka, la ŝekspira angla, la hebrea, la araba aŭ iu ajn. Tia plano samtempe solvus du problemojn por la venonta generacio. Ĝi eliminus lingvan handikapon, kaj ĝi senigus la mondon je ties tendenco al unudimensia kulturo bazita sur usonaj produktaĵoj.

Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: meznombre, nur unu studento el cent kapablas taŭge uzi la lingvon post sesjara studado, kaj la nivelo de la instruistoj estas multloke mizera. Kiam vi aŭdas la ĉefon de la programo starigita de la Universitato de Malajzio por trejni instruistojn de la angla diri: "Multaj instruistoj de la angla ne kapablas konversacii angle" (6), kion vi povas atendi, des pli, ĉar tiu juĝo validas por multaj landoj? Kaj la kaŭzo ne kuŝas en mallaboremo, netaŭga organizo au fuŝa pedagogio. Ĝi radikas en la enorma kaj nereduktebla kvanto da refleksoj necesaj por regi la lingvon. Ĉu ne pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo? Tio postulus nur aŭtentan

volon, kaj interŝtatan kunordigon similan al tiu, kiu plej sukcese organiziĝis en relative mallonga tempo por elimini variolon.

Tamen, la volo solvi la problemon ne povas aperi sen ŝanĝo en la maniero pensi. La nuna Monda Lingva Ordo estas vertikala, kun hierarkio de lingvoj, je kies supro staras la angla. Tie estas, kie troviĝas la potenco. Tial la nuna situacio elvokas la siatempan "kuregon oren", kun terura konkurado por atingi la supron, kaj neniu kompato por tiuj, kiujn la sistemo suferigas. Esperanto favoras horizontalan situacion, en kiu ĉiuj lingvoj estas egalaj, dum la komunikilo relative facile akireblas por ĉiuj.

Lingva handikapo ne estas malbeno, antaŭ kiu ni starus senpovaj. La sperto de la Esperanto-komunumo pruvas la malon. Tiuj, kiuj volas, ke oni ignoru ĝin, pretekste, ke ĝi estas io netaŭga, danĝera, neebla aŭ ia ajn, prenas sur sin tre seriozan respondecon, ekstarante tiel kontraŭ objektiveco, kaj do kontraŭ justeco. Se ekzistas rimedo kuraci loĝantaron je endemia malsano, kia aperus administranto pri publika saneco, kiu subpremus ĉian provon disvastigi la kuracilon, tiel tenante milionojn da homoj en doloro aŭ malforteco, ĉar, sen eĉ ekrigardo al la fakliteraturo kaj al la rezultoj de pilotprojektoj aplikantaj la kuracilon surterene, li antaŭdecidis, ke tia traktado estas nulvalora? Ĉu tia sinteno akordas kun la spirito de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj? Aŭ, se preni alian ekzemplon, ĉu estas granda diferenco inter persono, kiu deklaras Esperanton neuzinda aŭ neserioza antaŭ ol kontroli la faktojn, kaj oficisto, kiu forĵetas rifuĝinton petantan politikan azilon antaŭ ol aŭskulti lin? Preskaŭ ĉiuj rajtoj cititaj en la Universala Deklaracio postulas lingvan rimedon komuniki. Ni konsideru ekzemple artikolon 19-an, pri libereco de esprimado, kiu "inkluzivas (...) la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn (...) senkonsidere pri la landlimoj". Kiel eblus efektivigi tiun rajton sen lingvo taŭga por facila, flua, senkaptila komunikado, per kiu eblas rilati kun la partneroj aŭ kontraŭuloj en plena egaleco? Tiuj demandoj meritas almenaŭ iom da konsiderado.

Jyllands-Posten, 1994.01.14; Sprog og erhverv, 1, 1994.

Philip Segal, "Tongue-Tied in Hong Kong", International Herald Tribune, 1998.03.18.

Barry Newman, "Global Chatter - World Speaks English, Often None Too Well", The WallStreet Journal, Midwest Edition, 1995.03.22, paĝo A15.

Frederic Montanya, "Police et justice doivent respecter les droits des accuses", Le Courrier, 1997.06.10.

Claude Piron, Le defi des langues [La defio de la lingvoj] (Parizo: L'Harmattan, 1994), paĝo 317; vidu anka_ pa_ojn 174-193.

Jay Branegan, "Finding a Proper Place for English", Time, 1991.09.16, paĝo