КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно 

Karuseloj [Sara Larbar] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

SARA LARBAR

KARUSELOJ...

2a eldono

Sao Paulo - SP - Brazilio Lilia Ledon da Silva 2015

KARUSELOJ...

SARALARBAR

k

Romano originale verkita en Esperanto

A

i

Bildo : http://marie-christinegrimard.overblog.com/page/27


1a eldono : 1987.

Kompostita de FONTO — Chapeco - SC - Brazilio. Eldonita de GILBERT RENE LEDON.

eldono : 2015 [ilustrita]. E-Libro. PDF-legilo. Senpage elŝutebla. Eldonita de LILIA LEDON DA SILVA. lilialedon@terra.com.br LIBERA JE KOPIRAJTO.

PREFACO

La antaŭparolo al la 1a eldono (surpapera, far G. R. Ledon, en 1987) troviĝas en la fino de la nuna retlibra eldono (p.133). Ce la retejo de esperanto.net ( http://esperanto.net/literaturo/recenzoj.html#L ) kvar re- cenzoj legeblas. Kial do, post 28 jaroj, denove aperigi "Karuseloj..."-n? Jen kelkaj el la motivoj.

Mi ne memkulpigos min, per senpaga elŝutebleco, se la homoj tute malŝatos ĝin kaj ĉesos la legadon dumvoje. Tio nenion kostos al ili, krom iom da tempo kaj iom da nervoziĝo, kvankam eĉ pri tio mi bedaŭros. Krome, kelkaj opinioj pri ĝi estis tre kuraĝigaj laŭ mia vidpunkto. Kaj eble post 3 jardekoj la esperantistaro povos iom malpli rifuzi, ke romano originale verkita en Esperanto spegulu la homan internan taŭzadon per ĝia strukturo kaj per ĝia lingvaĵo. Ke krea aktiveco (sen majuskloj) estu persona, do ne nepre ŝablonema.

Do, iom nun pri la verk(ad)o. Sara Larbar estas la nomo kiun mi donas al mi mem dum mi estas skribanta fikcion. Sara ĉerpas el mia menso-, sento-, sperto- kaj vivo-stoko la erojn kaj manierojn bezonatajn por esprimi sin. Mi preterlasos diskuton pri la rolo de racio kaj kontrolo aŭ de inspiro kaj intuicio tiurilate. Prefere mi rimarkigu al vi ke miaj lego- enmiksiĝoj en la beletra kampo komencis frue kaj iĝis senĉesaj dum longa tempo.

Jen specimenoj de franditaj legaĵoj, en kompleta senordo, ĝis 1984, kiam Sara ekverkis sian romanon : feinrakontoj, krimromanoj, romantika kaj realisma literaturoj, Proust, sciencfikcio, la klasikaĵoj de "La 'EPOKO' Libroj", "Orlando" (admirindaĵo de Virginia Woolf), lavango da frapaj SAT-aĵoj kaj ceteraj UEA-aĵoj ktp, Proust, Kafka, Robbe-Grillet, Raymond Queneau, Proust, latin-amerikaj verkistoj (magia realismo, Garcia Marquez, Cortazar, Bioy Casares kun sia eksterordinara "La inventaĵo de Morel", Jorge Luiz Borges ĉiam kaj ree kaj denove), Proust, Boris Vian...! Rimbaud! La KancerKliniko!! Mi eĉ ne parolu pri aliaj kultur-sektoroj, jam sufiĉas tiel.

Tial, ke vi eble komprenos kial mi ilustras ĉi tiun enkondukon per "La Karuselo de Hieronymus Bosch".

Fonto: http://www. colourlovers. com http://loveisspeed.blogspot.com.br/2012/03/hieronymus-bosch-paintingsc-1450-9.html


Ne per "La Karuselo", fare de H. Bosch (1450-1516). Fakte temas pri perkomputila vidkreaĵo kie enestas eroj de veraj pentraĵoj de Bosch, kaj tute ne pri pentroartaĵo de li. Tamen eblis, kiam oni aperigis la bildon interrete, alklaki ĉiun fragmenton kaj atingi ĉiun kompletan pentraĵon de kie ĝi devenis, do eblis percepti la tuton de lia arto, ĉiu homo laŭ siaj kriterioj. [Por ĝui tiu(j)n tuto(j)n — jen trafa portretaro de la homaro! — , bonvolu viziti la duan retadreson, menciitan sub la bildo.]

Tial, plie, ke vi eble komprenos kial "Karuseloj..." de Sara Larbar estas tia, kia ĝi estas. Aŭ, pli bone, tia kia legantoj komprenos ĝin — aŭ ne ĝin komprenos.

Sed eble iam Sara Larbar pliperfektigos sian verkstilon — aŭ eble ne.

Lilia Ledon da Silva

Karuseloj.

Si vekiĝis kaj tuj konsciis pri la suferoj de sia dekstra antaŭbrako, sur kiu ŝia kapo restis apogata dum plenmano da amsonĝoj. La suno nun estis kliniĝanta kun retenita spasmo antaŭ la unuaj krepuskosignoj. Milde kaj vaporvarme l'aero ronronadis dum ĝi ŝpinis sin je la ŝiro, tiom longa kiel la glulinio inter la foraj ĉielo kaj montaro, kaŭzita de plipezo ĉe la insektaj zumadoj, la senĉesaj pepadoj, la klakoj de arbfolioj en siaj kurtenecaj balanciĝoj. La teruriga ogro nenie videbliĝis, sed ŝafido kaj pufvangaj anĝeletoj daŭre ŝvebis meze de la kontonnuboj, lulitaj de la tuta pulsanta universo. Natalia sidiĝis faldante la genuojn kaj apogante sin sur sian maldekstran manon, en antaŭplanita, plej eleganta pozicio. Oni estis brodinta kampajn floretojn sur tiu tuta ondumanta tapiŝo, multfoje pikante al si la fingrojn, ĉar ruĝaj sangogutoj tie kaj jene makulis la flavajn korolarojn. Tute proksime, sovaĝaj herboj individue elstaris, vera armeo da lancekipitaj kaj neviciĝintaj animoj, ĉiam erpantaj la grundon por serĉi manĝeblaĵojn senditajn el la koro de la tero. Kviete ĉirkaŭiris la malsupran akvospegulon, semitan de flagroj en nesto el montoj, roka voj-streketo. Kiam li estos fintrapasinta la padoturnon, li tuj vidos ŝin, kvazaŭ ŝi estus majstroverko skulptita en la puntaj kaj rubandaj kaj taftaj blankoj de ŝiaj vestoj sur malhelverda velurfono. Li vokos: "Natalia, nimfeto!" Rapide ŝi kuros en liajn brakojn kaj, daŭre ridante, inter du spiregoj, ŝi denove ŝajnigos indignon: "Ĉu ne sufiĉas al ci, ke mia familinomo estas Silfido, por ke ci insistu pri Nimfeto?..."

Subite la ĉirkaŭpreno stringis ŝin neelteneble. Si provis liberigi sin, ŝia tuta korpo kuntiriĝis, ĉiuj muskoloj kontrahiĝis. Si volis krii, krii... Tute kontraŭ ŝia vizaĝo hida sorĉisto, monstro minaca tondris: "Vi bone scias, ke li ne venos, ĉar li ne ekzistas. Ne por vi li ekzistas, fraŭlino Natalia Silfido. Vi ne meritas du fojojn sep, ĉar vi ne estas ŝaĝa..." La eĥo de la ridegoj nigrigis ĉion, la ĉielon kaj ŝian robon, la ogro revenis el la tenebroj, je ĉiuj flankoj sieĝis ŝin bruaj hordoj. Frosto! Frosto! Sia gorĝo brulis pro nevoĉigebla blekego...

Si vekiĝis kun eksalto. Natalia tuj aliris la lavabon por ellavi la ŝviton kaj iel simbole forpeli samtempe ĉian precizan rememoron pri la inkubsonĝo. Sed ĝi jam ne pli peze influis ŝin ol la longa trajnvojaĝo de la antaŭa tago. Kiel antaŭplanite, Natalia surmetis helan robon el kotono, kiu tiom bone sidis al ŝi. Estis frua nebuleta mateniĝo. Akvaforto sterniĝis sur la tuta maldekstra parto de la ĉambro, diagonale, de la plafono ĝis la planko — ne, ne: perloĉenoj kaj lozanĝaj mielĉeloj milimetre svingetadis kun siaj fram-kvadratetoj, temis do pri grizajla akvarelo, kreita de ventopeniko mergiĝanta en tagluman farbon laŭ la punta kurtenmodelo. Mistera krado atendis ŝin ankaŭ laŭlonge de la silenta koridoro komplete tapet-paperita de vicoj da enkaĝigitaj lanugaj birdetoj, kiujn disigis eterne palaj kaj longegaj strekoj — vicoj, pordoj, strekoj, vicoj, pliaj strekoj kaj pordoj, ĝis la hotel- akceptejo tute malplena, ĝis la elirejo-pordego, kies laktovitroj dikigis la eksterajn protektferaĵojn. En la stratoj filigrane defilis prilumitaj kaj ombraj fasadoj, arboj, fostoj, homoj, frontonoj. Ĉion tion li vidis de jaroj. Post kelkaj sekundoj... li vidos ankaŭ ŝin, unue tra la pordluketo, tiam li malfermos al ŝi, kaj tie ŝi staros, kiel rava figuro sur iluminita mezepoka panelo. Li petole demandos: "Kiu sonoris? Bonvolu anonci viajn nomon kaj antaŭnomon." Si ride deklaros: "Antaŭnomo: Natalia. Nomo: sekreto!"

Sed ŝi estis abrupte antaŭenpelata dum raŭka voĉo elnerviĝis: "Okazis ia eraro: sur la listo la nomo estas Natalia Kastelo. La venonta prezentiĝu!" Amaso da senesperiĝmienaj uloj ĉiel ŝarĝitajj per pakaĵoj interpuŝiĝis laŭ mizeraj, malpuraj, stinkantaj galerioj, kie centoj kaj centoj da karceroj liniiĝis. La premo kreskis, Natalia konsternita kaj angora ŝanceliĝis sub la skuadoj kaj eksufokiĝis, sensukcese provante reveni al la enirejo. Si stumblis, falis, ruliĝis sub piedbatoj en unu el la klozetŝajnaj ĉeloj. Tie kaŭris magra kaj olda viro, kun drapiro ĉirkaŭ la talio kaj nuda brusto. Kiam li ekparolis ŝi jam estis komplete hipnotita. "Fraŭlino Natalia Kastelo, sep kaj sep en via nomo. Sep kaj sep ankaŭ en la jaroj. Vi ne scias suferon. Lernu paciencon, lernu suferon, nur tiam por vi li ekzistos. Ne nun, ne, ne nun..."

IMifl

/JK V.

M


1- designdautore.com - homebrew.jasonvanlue.com - Spiral-ŝtuparo en Kastelo Szekesfehervar

- Hungario.

2- https://hotqueiiim.wordpress.co m/page/2/

v v v

"...kiu amis Doran, kiu amis Lean, kiu amis Lian..." Tre mallaŭte sed vigle la sambistoj estis kantantaj. "...kiu amis Paŭlon, kiu amis Julon, kiu amis Doran, kiu amis Karlon, kiu amis..." Hooo! En vekajn koŝmarojn oni enkaptiĝas same kiel en la dormajn! "...kiu amis Ritan, kiu amis Doran, kiu amis la tutan dancistaron, amis la tutan dancistaron, amis la tut..." Natalia elŝaltis la radiohorloĝon. Ŝia menso peze treniĝis en disaj ĉirkaŭvolvaj bildoj, malkongruaj kun tiom rapida ritmo, perforte gaja.

Ve! Tiom, tiom da sufero, sanganta tristo ĉie marketrita, en la okuloj de tiu mizera homar-samplo, en tiuj de "ŝia" Gandhi... Tiom da doloro, kiu bezonis nenian klarigon, kiu forpuŝis ĉian serĉon pri ariadnaj fadenoj, kiu rifuzis malstreĉiĝon, eblan dank'al remuntado de la tro frape kruelaj pecoj de vidaĵoj, aŭditaĵoj... Ĉar temis ja pri... li! Pri ilia komuna agonio...

Foje ĉiuj eroj de la sinsekvaj ĉiutagaĵoj sisteme kaj neeviteble akiris ian apartan econ, kiu malordinarigis la farendaĵojn malestimatajn — prave aŭ malprave — de homoj kiel ŝi — kaj kiom da aliaj? — serĉantaj ian superadon de si mem, sed kiu samtempe kreis alispecan maŝaron, tro postuleman, tielke la mio fremdiĝis al si por ree senti sin turmentita en aglomeraĵo da truditaĵoj...

Natalia malfermis la kradan pordeton kaj la gekonuroj elflugis el sia loĝkaĝo dum ŝi ekaltabliĝis. La tri matenmanĝontoj reciproke observis sin kelkajn sekundojn. Ĉjo kaj Njo, per misagorda manipulado de nevideblaj ŝnuroj, risorte klinis siajn buletajn kapojn, kvazaŭ la panetoj estus dancantaj en la telero, sur kies rando ili duonglite teniĝis. Ĉjo la unua senpacienciĝis kaj venis beki ŝian orelon, kroĉante sin al ŝia ŝultro, dum Njo stride plendis kaj rukulis. Natalia jam estis vestinta sin, irinta al la panvendejo, bolinta lakton, kaj estis nun komencanta la frumatenan ritaron kun aŭtomateco, kiu klopodis restaŭri... ne la realon, kies formoj, koloroj, sonoj tiom nete senseblis pere de la ĉirkaŭantaj kutimaĵoj — fumanta taso, pajlomato sur la muro, konuro-pepadoj, la helblua plumaro de Njo, helflava ĉe Ĉjo, la blanke kaj nigre makulitaj flugiloj de ambaŭ — fakte, ŝia letargio klopodis rekonstrui ne la realon, kiu tie montriĝis kaj ĉiel pinĉis ŝin (kiel se necese estus!) por teni ŝin atenta, singarda (la taso bruldolorigis ŝiajn fingrojn, dum Njo malagrable skrapis ŝin sur la antaŭbrako por pli da paneroj ) — sed ja ion malpli evidentan, penigan kaj nepran, kapablan transformi la indiferentecon de la apetitplenaj birdetoj en formon de plej trankvila kunestado, kapablan resurektigi la sukon plej esencan de la ĵusaj koŝmaroj kaj per ĝi sanktolei ĉiujn ŝiajn kontaktojn kaj interrilatojn ene de ŝia vivosfero, tiel ke ĉio iĝu ne reduktejo, sed elprovado.

Natalian estis refajrinta Gastono. Subite, post monatoj de ripoziga duon-forgeso. Li pardonu, li pardonu ŝin: ne estis en ŝia povo memvole repuŝi la efektojn ĉiunivelajn de lia ĉeesto, eĉ vivisekcio ne eltrovus la vojiron de ĉi tiu kontaĝaĵo! Ŝi verdire evitadis ĉian klaran vortigon, ŝi restriktis sian absorbitecon al siaj kriantaj visceroj, kaj lasis ilin plorride plonĝigi ŝin en sensacojn, kiujn ŝi sole tiamaniere spertis. Ĉar se io iam ja estis okazinta inter ili, temis pri la nepriskribeblaĵo nur de ili — aŭ, terure! ne malofte ŝi suspektis, ke nur de ŝi — konata. Kaj neniu sur la tero, eĉ ne li, priplukos ŝin pri tiu trivita vorto kun ĝiaj sennombraj metaforoj, kiu eksteriĝis formante vakuon anstataŭ universon pro tio, ke eĉ kiam ĝi emanis el sincereco, ĝi falsiĝis kaj malkomponiĝis en erajn signifojn ; ĉar ĝi estis karna sento kaj interna volupto kun ĉiuj animaj kaj korpaj sentoj kaj sentemoj rilatanta, ĉar ĝi emociigis ĝisoste la internaĵon kaj ĉie milforme speguliĝis, ĉar ĝi signis intiman kompletecon neniam satigitan ;

ĉar, unuvorte, sed flustre, flustre, elkore, kaj feliĉe, kaj time, ĉiam flustre kaj milde, ĝi nomiĝis... amo.

Amĝojoj. Amsuferoj. Pro li, ĉiam li, jaron post jaro. Kara Gastono. Gastono... fantoma.

http://somostodosum.ig.com.br/clube/artigos.asp?id=27692


"Oni plenigis ŝian ventron. Dek-kvar-jara! La patro ĉiam minacis meti ŝin kaj la bebon en la Fonduson por Forlasitaj Neplenaĝuloj se tio okazus, ĉu ne. De unu semajno ŝi malaperis. Oni aŭdis bruojn kaj kriojn, vi scias kiom brutala estas Celesteno. Nenia amo al Dio kaj al diaj kreaĵoj ĉefe. Nenia bona ekzemplo hejme, ebriiĝoj kaj batoj ĉiutage, kaj koleregoj, ĉu ne. Vi scias, Natalia, vi mem vidis. Kaj la tagon, do, kiam la etulino Nadia havis sangon sur la kapo pro violenta frapo, kaj mi devis kuri kun la povra Filomena al la hospitalo de la unua sektoro por flegigi ŝin! Ĉefe ne tiel oni havas dececon en sia familio, ĉu ne. Nun, vidu vi, ŝi forfuĝis, graveda kiel ŝi estis. Tiom bela knabino ĉefe, iom kapventa, nia Nivalda, sed en ŝia aĝo, tio estas sufiĉe tolerebla, ĉu ne. La problemo estas ĉefe la ekzemploj, kaj la rilatoj, ĉefe. Filomena avertis ŝin kontraŭ tiu masonisto ĵus alveninta el Rio laŭdire, sed mi dubas, ĉu ne, li verŝajne de longe loĝis en Santos. Mia filo, la plej aĝa, eĉ diris, ke..."

Grincado, longdaŭra, raspis ŝin komplete, kvazaŭ ŝi estus falanta en senfunda interkrutejo... lo fendetiĝis ene de ŝi, dum vokoj de rememoroj miksiĝis al sentoj pri la pasintnoktaj koŝmaroj. Tamen Natalia plu kapjesis dum ŝi adiaŭe kisis kvin gebubojn kaj karesis febran bebon.

Prema varmo kaj antaŭnoktiĝa movo, ambaŭ iomete kapturnigaj, iel reliefigis, en la stratoj 31 kaj 33 kiuj kondukis al la lasta Hejma Infan-Vartejo de la tria sektoro, la plej popolita kaj malfacile organizebla el Nova Kubatao, la ĝeneralan difetiĝstaton de la serie konstruitaj dometoj. Larĝaj pentraĵo-bendoj degluiĝis de la alumetskatol-ŝajnaj frontonoj ; multaj kromĉambroj el tabuloj surmetiĝis al la antaŭe unuetaĝaj loĝejoj "el materialo", kiel oni diras. Ferajn kradojn antaŭ ĝardenetoj formanĝis rusto, sovaĝaj herboj invadis la neniam cementitajn trotuarojn.


De la finlinia bushaltejo elfluis sendistinge amasoj da ŝvitaj homoj, ĉiuaĝaj, sed ĉiuj palaj, spite la diversgrade tankolorajn haŭtojn, kun siaj eluzitaj plastaj sakoj el Domoj Pernambukanaj aŭ aliaj grandmagazenoj, kiuj aspektis tiom pezaj — ĉu pro la enorma malpleneco de la ladaj skatoloj, kie matene ili estis kunportintaj la tagmezan manĝaĵon? Knabinoj nudpiedaj — longaj malgrasaj gamboj, kurtaj senkolorigitaj jupoj, ĉemizetoj tie kaj jene ettruitaj — saltis en sia paradizludo. Gestoj, ridoj, aplaŭdoj. Virino eliris el la flankkoridora kuirejpordo, flugis ĝis la strato, kaptis tri-jaran rondvizaĝan negridon je la mano, kies dikfingron li estis kviete suĉanta en kontemplado de la rulantaj globetoj ĉe la mezo de la sableca vojo, kaj, jen, ŝi lin ekskuegis, ŝiaj voĉkordoj ŝveliĝis sur ŝia kolo pro supermezura irito rilata al io, kion ŝi estis dirinta dekojn da fojoj al li, ĉu li ne komprenas, ĉu li estas surda, ĉu ŝi denove tanu al li la haŭton...

Je tiu horo restis nur tri el la ses infanetoj registritaj ĉe la Hejma Infan-Vartejo de S-ino Zulma. Natalia tiun tagon jam estis vizitinta la kvin aliajn de ĉi tiu sektoro kaj pli ol duon-dekduo en sektoroj unu kaj du. Ŝi ĉie ripetis la samajn amikajn frapetojn sur la vangoj de unu kaj la kapo de aliu, dum ŝi pridemandis vartistinojn kaj helpantinojn, centfoje klopodante preterlasigi etajn privatajn malbonfartojn aŭ novaĵojn pri familianoj de Bahia... Kiel ĉefagento de la Sociala Komunumo-Komisiono, ŝi devis skolti multe pli ol inspekti dum siaj surlokaj rundoj, intence neregulaj, tamen sufiĉe oftaj por ke tiuj dommastrinoj sentu sin malfremde antaŭ ŝi.

Klerigan kaj instruan rolon ĉe la loĝantaro oni rezervis al pastroj, pedagogoj, socialaj agentoj, en preskaŭ ĉiusemajnaj kunvenoj kun la komunumanoj. Natalia respondecis pri la kunordigado de la tuta reto de aktivecoj en la fako pri vartado kaj virina agado, ekde la liverado de proviantoj, medikamentoj kaj urĝaj bezonaĵoj, ĝis la orientado de gvidantoj kaj distribuado de ties taskoj. Ŝi preferis kontroli persone kiel statis en la praktiko la funkciado de la sistemo: ŝi ja tro nete konsciis pri la relativa valoro de raportoj ; ŝi mem iom post iom estis specialiĝinta pri raporto-redaktado: po unu ĉiumonate ŝi prezentis al ĉiuj ŝtataj kaj privataj instancoj, kiuj estis fulme konstruintaj la novan urbon kaj kiuj daŭre subtenis la Komisionon de post 1984, kiam eksplodis tra la mondo la skandalo pri la vivkondiĉoj en la superpoluciita Kubatao, la Kubatao de la infanoj, kiuj naskiĝis sen cerbo.

"Virgulino plejsankta! Vi ja venas en bona tago, Natalia. La bando denove pafadis en la drinkejo de mia Souza... Ha, vi jam scias. Mi diris al vi, ni bezonas noktogardistojn! Tiuj policistoj venas mem drinki ĉe ni, sed vaporiĝas ĉiufoje kiam oni riskas perdi sian vivon en la manoj de huliganoj!... Kion diras vi? Ha, jes, certe, la diareo malpligraviĝis, tiuj medikamentoj efikas bone sur niajn karajn idojn, ĉu ne, anĝeletoj? Vidu, Natalia, estas simple: se la stratoj estus pli lumitaj..."

Io en Natalia malpermesis al ŝia kutima sinpreteco pacience instigi S-inon Zulman proponi peticion por pliaj garantioj de sekureco dum la venonta ĝenerala komunumo-kunsido. Ĉi- matene ŝi estis varme gratulinta Salomean kaj Amelian, virinojn el la ŝtofo de la fratinoj Marilena kaj Madalena. Terurajn fatalo- batojn tiaj animoj preterlasis per elkora batalkrio: "La volo de Dio plenumiĝu!"; kaj en fiera neflankiĝemo jen ili denove ĉe la lavkubo, aŭ ĉe najbarino eĉ ne trione suferanta kiel ili mem, multobligante siajn zorgojn en memforgesa interhelpo. Sed nun, nun... Nun Natalia strange kaj triste kompatis tiujn homojn. Kaj naŭzis ŝin la pledado de tiu ĉi nervoza ino, kiu kraĉetis la tutan tempon dum ŝi parolis, tute kontraŭ ŝia vizaĝo, eble por transdoni al ŝi fizikajn erojn de persona timego. Tamen Natalia sentis la neceson ĝisfine elteni en sia rolo. Ĉiamaniere la plejmulto de la loĝantaro de Nova Kubatao, kiu prave konsideris sin kiel eternajn viktimojn neniam sufiĉe kompensitajn, agis laŭ tropostulemo tute simple nekonsekvenca. Tio ne estis novaĵo. Kial do ne ree klarigi al tiu ĉi Zulma Souza, kiu alparolis ŝin kvazaŭ ŝi respondecus pri ĉio aŭ estus la reprezentantino de la plejpotenca registaro, la personigado de la senkora ŝtato, ke la tuta komunumo kune strebis al konsciiĝo aktiva, aganta, ke ĉiu konis kaj devis uzi la procedurojn por laŭorde atingi la celojn, la solvojn...

Jes, mi scias kion signifas tiu sento via rilate Gustavon, Nivalda. Pensi pri lia nomo la tutan tagon, sonĝi, sonĝi ĝis freneziĝo, persisti, atendi, klopodi,

voli esti ĉiam bela, preta por la horo h, vidi ĉion

luma, ĉion brila, neniam lasi sin tristigi pro nenia

katastrofo...

Hej! Vi vidas Plinion preskaŭ ĉiutage, laŭ mia scio. Ĉu li fakte tiel obsedas vin? Ĉiamaniere estas strange por mi, ke vi ne loĝas kune, vi du. Vi havas rimedojn por geedziĝi en bela preĝejo eĉ. Kaj via apartamento estas granda kaj ĉio. Ne temas pri tio. Ĉio havas sian tempon... Sed, Nivalda, ĉu vi fakte definitive rezignas pri esperanto? Vi estas lerta kaj lernas facile. Eble mi povus pasi ĉi- tie pli frue, tiel ke vi vizitu la studgrupon de la dua posttagmeze. Ĉiusabate finvespere vi povus iri ĉasi Gustavon sen malhelpoj.

Aŭskultu, Natalia, mi neniam ŝatis tiujn aferojn pri studoj. Kion do mi faros per fremda lingvo? Fremda lingvo! Tiu dirmaniero falsas la koncepton pri esperanto. Vi bone memoras, ke ĝi estas lingvo internacia, kaj ke...

Ne, lasu! Ne ĉagreniĝu, sed mi eĉ ne bone regas la portugalan, ĉu ne? Ankaŭ Plinio forlasis la aferon, kaj li havas diplomon universitatan kaj ĉion. Ho, Plinio!...

Nivalda ĉesis sian gladadon kaj rigardis Natalian rekte en la okuloj en amuzita kaj samtempe provokema sinteno, kun tikla rideto kaj kun la manoj apogataj ambaŭflanke de ŝia gracia talio. Natalia fojon plian konstatis, ke Nivalda iĝis belforma mulatino.

— Natalia, mi tute ne komprenas vin! "Ho, Plinio!" tiom malestime dirite! Foje mi pensas, ke vi ne amas lin, kaj mi eĉ vetas, ke eble vi amas lin, sed ke vi amas alian viron multe pli ol lin! Ami, ami, ami... Kiom facile ĉi tiu juna knabino prononcis la vorton ami! Natalian tio ege ĝenis. Amo. Kion sciis ekzakte Nivalda pri... amo? Amo kiel emo al amindumadoj kaj flirtadoj, sume, tempopasigilo, kun nedubeble forta korpa scivolemo, plus granda espero grimpi sur altaron, havi hejmon, naski idojn, esti dommastrino laŭ la framtradicio de ŝablona feliĉo. Antaŭ preskaŭ dek-kvin jaroj ŝi samaĝis kiel Nivalda nun, sed plejverŝajne nenian plian komunan punkton ŝi havis kun ŝi — aŭ ĉu male, en la fundo, ĉiajn?...

Vivo, stranga realaĵo por la tiama adoleskantino Natalia. La memorataj faktoj pri tiu jam fora epoko estis borderitaj de multfalbalaj fantazioj, kiuj verdire strangolis la objektivaĵojn ĝis la aro da eksteraj malfacilaĵoj, normalaĵoj, akvitecoj iĝu simple fadenbobeno, kiu nevideble kunkudris la ĉiumomentajn imagfestonojn de la tri el ili. Natalia inklinis al natura revemo. Kaj ŝiaj geavoj, kiuj havis en ŝi sian solsolan konsolon kaj plej valoran vivocelon post la frua morto de ŝiaj gepatroj kiam ŝi ankoraŭ konis el la mondo maksimume siajn lulilon kaj cicumon, ambaŭ natur- kaj poezi-amantoj, de ĉiam inicis ŝin en la delikataĵojn ĉie troveblajn — aŭ kreeblajn. Eble ili tipe dorlotis ŝin pro akumulado de duobla — geava kaj gepatra — rolo rilate ŝin. Tamen grave estis, ke superregis inter tiu familia triopo reciproka kaĵolado, kiu permesis liberan flugon al ĉiu el iliaj privataj universoj. Senteblis magia etoso inter ili, kaj ofte dum tutaj tagoj ili serioze enscenigis la plej diversajn epok- aŭ eĉ folklor- situaciojn. Tute ne temis pri teatrecaj rolaĉoj, ne, ne. Natalia estis daŭre Natalia, avinjo ĝoje rolis kiel si mem, aveto eĉ se li volus ne sukcesus liberiĝi de sia soleneca, iom rigida tono kaj neŝanĝebla konduto. Post legado de historiaj dokumentoj, aŭ filmspektado, aŭ kiam ili estis diskutintaj pri ia envolviga romano, jen, ili ekis la ludon, ili kune trairis tempo- kaj spaco-tunelojn kaj simulis, ke ili troviĝis en tute alia medio kun alispeca vivsistemo.

Sed ĉiu el ili aparte ensekretiĝis en proprajn ravogirlandojn, kaj silenta akordo interkonsentigis ilin pri la neebleco priskribi aŭ

komentarii tiun ĉi plej intiman parton, la kernon, la esencon de ilia sentemo, la manieron kiel ilia esteco en si riveliĝis antaŭ iliaj okuloj, kaj spiris, kaj plu vivigis ilin. Kiu parolus, tiun la ceteraj ne komprenus, aŭ — ankoraŭ pli kruele, danĝere kaj triste — tiun la ceteraj miskomprenus. Ne ĉio povas esti dirita.

Tiel al Natalia oni montris la vojon de amoformoj, tiu de la ĉiutaga kunvivado, kaj tiu nenomebla, kvankam ankaŭ nedisigebla de kunestado. Princinoj kaj kavaliroj. Platona langvoro. Ardaj kisoj... Natalia revadis kaj atendis, sur iaj sonĝaj sablodunoj, aŭ en humidaj kastelublietoj el antikvaj epokoj, kaj ĉie, ĉiam, eĉ kiam ŝi atente solvis lernejan hejmtaskon aŭ afable babilis kun konatulo. Ĉiel, en ŝia duigema soleco, komfortigis ŝin kresĉenda certeco, nome, la konfido en tiu ĉi specialega vibranta forto ĉerpita el libraj veroteksaĵoj kaj kunknedita kun la nektarguteto el ŝiaj karno kaj ostoj, ĉiam inkandeska kiel ĉarmsonoj de nesilentebla fluto ; tiu forto estis ŝia sekreto, ŝia plej reala kaj nepra sekreto. )i rolis kiel eliksiro kaj esperofonto kaj... allogilo. Dank'al ĝi ŝi realigos sian vivon, ŝi faros ion, kion neniu estis farinta, ion por la tuta homaro, por ke ĉiuj kunĝuu ĝin, ĉar ja ekzistis en ŝi... amo. Amo por li, sennoma aŭ milnoma. Amo, kiu estos por ambaŭ, kiam ŝi ekestos por li.

Unu tagon dum someraj ferioj ŝi estis reorganizanta la bibliotekon kun la avo. Ili tion kutimis fari ĉiukvarjare kaj ne pli ofte, ĝuste por duon-forgesi ĉion, kio kuŝis sur la bretoj, kaj havi tiel la okazon gustumi veran esploradon kiel tiun de flibustroj en virgaj oceaninsuloj aŭ de piratoj serĉantaj trezorejon. Tiel estis, ke falis en ŝiajn manojn esperanto-lernolibro de ŝia patrino, tute flaviĝanta. Aveto ree rakontadis pri la esperantista fazo de sia filino kaj tre klare eksplikis la lingvostrukturon kaj celojn de la zamenhofa kreitaĵo. Li parolis kun varma entuziasmo, dum Natalia senpolvigis pliajn esperantajn literaturaĵojn kaj ilin trafoliumis, tie kaj jene deĉifrante krajonajn notitaĵojn faritajn de ŝia patrino. Ŝi ekemociiĝis iom post iom, pli kaj pli. Io estis kreskanta ene de ŝi, io, kio vidigis al ŝi translimen, kaj kio prenis la formon de magneto konverĝiganta ŝiajn dissemitajn emojn kaj serĉojn. Meze de vortaro ŝi trovis unupaĝan leteron manskribitan sur silka paperfolio. La avo kaj ŝi rekonis kelkajn vortojn tute similaj al la portugala, sed kion signifis tiu ĉi alia, kaj kiel oni prononcis la ĉapelumitajn konsonantojn...? Ŝajne temis pri gratuloj kaj bondeziroj pro la ĵusa edziniĝo de la patrino de Natalia... La esperantaj libroj ne estis relokitaj sur la bretojn: Natalia febre komencis studi la lingvon kaj la geavoj, kortuŝitaj pro la ripeto de cirkonstancoj travivitaj kiam ilia filino estis ankoraŭ fraŭlino, eniris en la "esperanto-ludon", kiel ili diris.

Natalia vidis neniam ludeblecon en esperanto, ne temis plu pri distrilo ; ŝi ne volis "perdi tempon". Si povis ekagi, finfine, dank'al savtabulo jam ekzistanta sed tiom disĵetita... Ĉar ja ŝi ne glutis la societojn, la tedon de la paroladoj seninteresaj, okazantaj nur pro formo, la mankon de informfontoj, la malakuratan uzadon de la lingvo. Si tamen amikiniĝis kun pluraj gejunuloj, ŝi vizitadis la ĝeneralajn kunvenojn, ŝi kunpremis la dentojn provante konstante nutri sian fajron, ĵeti ĉian eblan ligneron en ĝin. Amo, esperanto... eble du branĉoj de sama plukreskanta trunko, kaj — kiu scias? — eble la du semoj el kiuj unike disfloros ŝia vivo.

Tiam, en 1981...

Hej! Natalia, vi eĉ ne aŭskultas min! Ha, ha, mi pravis: vi estis pensanta pri "li". Diru al mi, diru kiu li estas. Mi kapablus ĵuri, ke temas pri esperantisto!

Nivalda, vi fakte troigas. Kredu min, vi estas tro juna kaj sensperta, kaj krome tiuj damnitaj televidilaj felietonaĉoj enmetas seriojn da stultaĵoj en ĉies kapon. Jen, vi ekimagas, ke mi havas duoblan vivon kun sensaciaj amaventuroj kaj kion plian?

Do, bone, lasu, ne gravas. Tamen mi rakontis al vi pri Gustavo, ĉu ne?... Diru nur ĉu "li" estas esperantisto, nur tion.

Natalia ekridetis. Kial ne kontentigi tiom fortan scivolemon? Si sentis sin kvazaŭ ŝi estus liceanino faranta konfidencojn en la mallumo al samĉambrulinoj. lom stulta, ĉio ĉi. Ĉiel ŝi ekde nun multe malpli ofte renkontos Nivaldan kaj, por diri la veron, okulfrape la universoj de ambaŭ malkongruis, ŝi tute ne estis malfeliĉa pro tio, ke ĉesos tiu ĉi sensenca amikeco. Si profitos do por resumi la faktojn al Nivalda, finfine ili estis tiom simplaj, sensalaj, ordinaraj, elrevigaj eĉ, antaŭ alies, fremdaj rigardoj.

Konsentite, mi rakontos al vi... sed ne plendu poste, ĉar tute ne enestas io ajn eksterordinara en mia historio, ĉefe ne "amo". Vidu, en 1981 okazis universala kongreso en Brazilja.


Palaco de l'Aŭroro - Brazilja - Brazilio Poŝtmarko: 66a UK -1981 - Brazilja - BR

Estis vere emociige por mi vidi tiom da homoj, esperanto-parolantoj, venintaj el la tuta mondo por kuniĝi dum kelkaj tagoj... Vi ne povas imagi kiom tio feliĉigis min. Nu, mi kontaktis samlandanojn kaj plurajn personojn el aliaj landoj, inter kiuj junulon, kiu tuj iĝis bonega amiko. Ekde la unua tago ni multe babiladis kaj en ĉiuj punktoj akordiĝis, kaj tiel plu. Sed baldaŭ la kongreso finiĝis, ĉiuj disiĝis. Temp-al- tempe ni interŝanĝas bondezirkartojn... Li mem desegnas la bildojn de la siaj, veraj feliĉigaj frandaĵoj! Jen. Ĉu vi estas satigita nun? Kiel vi konstatas, ne eblus fari felietonon el tio...

Aj, aj, Natalia, tio okazis en 1981! Vi fakte amas lin, se ne vi jam estus forgesinta ĉion. Kiel li nomiĝas?

Mia kara, kiam do vi rezignos pri demandado! Ĉiel, se tio estas tiel grava por vi, sciu ĉion: Gastono. Sed mi ripetas al vi, ke vi ne provu vidi amon ĉie, kie nur aperas amikeco.

Hura! Natalia, nekredeble! Ni estos ĉiuj feliĉaj, mi garantias al vi!

Kion diable inventos vi nun, Nivalda?

Natalia, Natalia! Ĉu vi jam estis rimarkinta, ke via nom kaj la mia havas po sep literojn, kaj aldone komenciĝas kaj finiĝas same? Nu, por Gustavo kaj Gastono okazas la samo! Kaj sep estas magia, bonŝanca cifero! Sep oble kvar: kvarobla bonŝanco!!

mmm

Ununura pulvora aŭreolo sterniĝis ĉirkaŭvolvante la pezajn oceanan kaj firmamentan tavolojn, preskaŭ maldiafana, ĉefe ĉe la displitiĝantaj urbaj lampoj, kiujn ornamis neonaj senbrilaj glorkronoj. Nokta fuma polvo plu descendadis. Malsupre, deformitaj vivantaĵoj senbride moviĝadis kaj tumultis, kvazaŭ ili estus stertorantaj antaŭ apopleksio. Tiu homa bruego saturis la aeron, iris bari la vojon al lividaj ŝaŭmovundoj en la horizonto kaj forpuŝi kiom eble plej malproksimen dolormildigajn stelojn pogutigitajn far la ĉielvolbo.

Kubuta doloro ekĝenis Natalian, sed ŝi emis eĉ ne al la plej eta poziciŝanĝo, ŝi lasis sian korpon lace apogiĝi sur la balkon- balustrado. Ĉu vere la tuta mondo kun ŝi agoniis? Eble ŝi ĉion malsanece troigis... Si ne kuraĝis alfronti reordigon de ideoj. Si senpacience deziris la alvenon de Plino, sed, samtempe, ne, ŝi bezonis iometan solecon ankoraŭ... Tiel ĉi plenforte trabatadis sin ŝia mio. Tie ĉi, en tiu ĉi sekundo, ŝi staris, ŝi, unuo, estaĵo, simila al milionoj da aliaj, konscia pri universala identeco kun senfinaj aliaj homoj — kiel tiuj ĉi ĉestrate svingantaj ridinde aŭ kortuŝe —, ŝi, ĝissvene ebriiĝanta pro tratranĉa sento de aparteco, de izoliteco senspiriga plej absoluta. Si estis ero. Latente korbatanta ero, kiel... lezita birdeto en ies varma mankavo ; ĝi povos ajne triste forvelkiĝi, ajne neklarigeble resaniĝi por diskantadi sian vivoĝojon al la kvar ventoj..

Al la kvar ventoj, por kontakti ĉiujn homojn kaj atingi unuiĝon, fratecon. Natalia funde vespiris, ho, kiom funde! Kien kondukis ŝin ŝia profesio de sociala agento? Konatuloj enviis ŝin, admiris ŝian bonfaran laboron. Kion sciis ili pri la loĝantoj de Nova Kubatao? Kion sciis ŝi mem pri ili? Ke al ili mankis ĉio. En la komenco ŝi vibris, ĉar ŝi kredis, ke eblos ekrealigi humanigadon de vivkondiĉoj. Poste... Poste, ŝi alkutimiĝis al sizifado kaj al trompado. Al granda kaj netolerinda mensogo. La Komisiono flikaĉis ĉe la komunumo, kiu plu malhome supervivis meze de la polucio kaj de la mizero tutmonde instalitaj, kaj meze de manko de ekonomia strukturado ĉie flagranta. Sia posteno postulis akordigadon de ĉies interesoj, moderigadon de popolaj indignoj, flatadon al subtenantoj kaj blindigadon de ŝiaj personaj elanoj. Si estis dungita, kaj devis perlabori siajn vivrimedojn kiel ĉiu ajn. Nur tre sporade ŝi permesis al si interesiĝi je persona nivelo pri suferantoj el la komunumo. Nivalda ja estis unu el tiuj, de kiam Natalia konatiĝis kun ŝi, tiam dek- aŭ dek-unu-jara knabino, plej aminda fraŭlineto, en la ludil-ateliero... La infanoj estis farantaj kristnaskajn donacojn por si mem kaj por siaj familianoj per ĵurnalpapero, plastaj boteloj, skatoloj, gluo, laneroj kaj ĉiuspecaj materialoj kaj malnovaĵoj, normale konsiderataj kiel rubo. Nivalda subite leviĝis kaj kuris al ŝi: "Vi estas trista, ĉu ne?" Jes, Natalian speciale akre turmentis tiun tagon la ĵusa, preskaŭ samtempa morto de la amataj geavoj. Sed Nivalda ne bezonis respondon: "Ankaŭ mi. Vidu, mia patro punbatis bluaĵon al mi. Sed ne gravas. Miaj floroj plibeligos la tutan mondon. Venu kure vidi ilin!" Kaj post rapida kiso, ŝi tiris Natalian ĝis sia laborloko...

Ekde tiam Natalia vizitis Nivaldan en ŝia hejmo preskaŭ ĉiumonate ; ŝi sentis sin duon-respondeca pri la knabino. Ŝi insiste konsilis al Filomena ne demeti la filinon de la lernejo, kiel postulis Celesteno ; ŝi temp-al-tempe promenigis Nivaldan kaj fine du-tri fojojn iris kun ŝi al la esperanto-societo. Eklerni esperanton ŝajnis al Nivalda fierindaĵo kaj ekscita novaĵo. La amuziĝo ne daŭris pli longe ol kvar sabatajn lecionojn. Verdire Natalia konsciis pri la supraĵeco de la entrepreno. Malgraŭ tio ŝin serioze seniluziigis la rapida malinteresiĝo de Nivalda, ŝi eĉ evitis renkontiĝi kun la junulino, tiel ke tri monatoj estis forpasintaj de post la "amo-konversacio" sen ke ili estu sin revidintaj.

Aĉa, aĉe naŭza estis ŝi. Al pura egoismo obeis ŝia ŝajna protektemo. En kian instrumenton do ŝi intencis transformi Nivaldan? En kunligilon inter ŝiaj disaj bonceloj kaj vanaj klopodoj, en ponton super la fosego, kiu ekzistis inter volo kaj praktiko en ŝia vivo... En redemptoron, ĉar ja la esperantigado, dank'al ŝia influo, de juna persono el malriĉa, popola medio reaĉetus ŝian memkulpigon pri ĝenerala fiasko, pri persona nenieco, pri senpovo. lel ŝi pravis: la destinitaĵo de Nivalda kaj de nekalkuleblaj virinoj kun senpatraj kaj senhejmaj idoj en la brakoj estis dumviva sortovipado, al kiu ili neniam subfalos, ĉar ili staris kun ambaŭ piedoj sur la mondo kaj sentis sin elprovitaj laŭ siaj fortoj. Nivalda nedubeble estis decidinta vivi la novan etapon de sia vivo ĉe parencoj en Alagoas. Ŝia Gustavo kune kun la mistika fido al favoro de la multobligitaj sep-literaj nomoj cedos la lokon al novaj, plu kuraĝigaj eltrovaĵoj...

Kaj ŝi, jes, ŝi, Natalia, estis la kompatindulino. La sonĝoj de la hieraŭa nokto aspektis nun kiel io plia ol koincido kun la drasta sciigo pri Nivalda kaj signis ion jam komenciĝantan sed ekster atingopovo de ŝia rego. La tuto koncentriĝis ĉe sufero. Sed kies sufero? Kiu, kiu detruiĝis pli ol la ceteraj en korŝiro?

Aĥ! Halt! El la tuta korpo kaj penso de Natalia torentis senmezura ŝmaco, ŝi klakis per la lango, pugnis en la femurojn, streĉigis el la haŭto ĉar ja, ja, subite ŝin sturmis evidentaĵo... Ŝi povis ĉesigi forŝoveladon kaj kaprompadon, kaj eki ian tipan, ridindan geston absolute taŭgan por ŝia hontemo kaj ŝia konsterno kaj ankaŭ por tiu ĉi sento pri... liberiĝo, malpeziĝo: ĉu ŝi frapu la kapon kontraŭ muron aŭ internen enŝoviĝu ĝis la dormoĉambro por tie bori ĉiujn kusenojn kaj ĝiskreve, feste penetri en ĉiun eron de ŝia malkovro...?

Kiu suferadis tiome? Sed ŝi, ŝi! Pro memvola malfeliĉo azene identigita al impulsodona esperofonto, pro malhelpa trabo pene lokita de ŝi mem! Ŝi lasis sin fali en juko-brakseĝon. Ve! Tiu ĉi klarvideco ne eskapu sen revenebleco el ŝia animo!

Senprudenta Natalia! Ŝi de sep jaroj lasis sin esti delogata de privilegia rajto je... imaga, aŭ maksimume probableca amo! Kaj aldone ŝi prepariĝis por trudi al si plian sep-jaran kromatendon kaj tiel plu — ĝis kiam do?! Al kio, al kiu utilus tia obsedo? Ŝi ne povis kredi al siaj okuloj: la fulmrapida desorĉado de ŝia pasio mirigis ŝin pli ol ĝia longa, delicoplena kaj kruela travivado. Kaj Gastono, ho! Gastono fremdiĝis al ŝi, iĝis... nomo. Nomo eĉ prononcebla, kvankam tutcerte por ĉiame rememorata kun la plej sincera tenereco...

"...Du semajnojn post mia reveno el Brazilio okazis la akcidento, pri kiu tro doloras al mi paroli eĉ nun, kiam la eksceso de absurdeco iom maldensiĝis dank'al kutimo, tiu aĉa speco de alkutimiĝo naskanta el pasiveco kaj senpovo. Mia nimfeto karega, komprenu min: mi ne longe tion pritraktos, eble mi neniam kapablos longe leteri al ci, almenaŭ tion mi sentas nuntempe. Mi estis stiranta la motorciklon, kaj laŭleĝe kulpis mi, kvankam mi ne povas racie akcepti ian ajn respondecon miaflanke. Ĉiel, la konsekvencoj trafis ĉefe Hildan. Espereble intensa fizioterapio redonos al ŝi senprobleman paŝokapablon... Bubineto staranta sur la trotuaro, al kiu mi devojiĝis por ne rekte kolizii kontraŭ kamionon, ankaŭ ricevis vundojn, tute supraĵajn feliĉe, sed la gepatroj min procesis.

Sciu, Natalia, mia milda Natalia, ke la belaj tagoj travivitaj de ni en la kongreso estas por mi io pli varmiga ol kredeble. Okazu kio okazos, ni estas ligitaj, ni partoprenos en la sekvo de tio, kio ekestis lastjare en niaj koroj, kaj ni ne laciĝos plu labori por dissemado de per-esperanta ĝojebleco por ĉiuj homoj.

Mi pensas pri ci, mi multe pensas pri ci, mia Natalia..."

Alivorte: mi amas cin, Natalia mia, sed... Kaj ŝi unuafoje sukcesis reciti lian nuran kompletan leteron senditan al ŝi sen kapturniga trofeliĉo pro la amekzisto, pro la amdeklaro, kiu ĝis nun pardonigis senpene al ŝi la gravan restrikton de tiu ĉi "sed...", kie ŝi inkludis ĉiujn dolorojn kaj malhelpojn, la liajn, personajn, de ŝi divenatajn sen bezono pri detaligoj, la ŝiajn, de li nekonatajn, sed eble same kompatodonajn dank'al ilia mirinda reciproka simpatiego... Liaj sporadaj kartoj rolis kiel aŭtentika rekompenco kondiĉiganta ŝin kvazaŭ ŝi estus laboratoria hamstro en treto- rado, kiu tretis kaj pedalis kaj tretis ĉar iam ĝi ricevos la savan akvoguton, ankoraŭ nesatigan, do ĝi plu tretis kaj pedaladis ĉiam, por akiri plian guteton, sen eĉ revi pri plenplena pelvo, nur pri guteto post guteto. Tamen, post horoj aŭ tagoj, tiaj eksperimentoj finiĝas por hamstroj, same kiel ĉesis la imag-ludoj ŝiaj kaj de ŝiaj geavoj... Inter la manoj de Natalia nun kuŝis ebleco povi fine mergiĝi en delican kaj realan amon, kiu malsekigos ŝin komplete: kiom nepra la ŝultr-ĉe-ŝultra kunvivado, amoraj ŝvitoj kaj spermoj, palpeblaj signoj de ĉiumomente duigita estimo.. por la bono kaj por la malbono! Ŝi rifuzis plu gustumi salitajn larmojn — diri, ke iam ili reprezentis benon de sankta akvo! — kun nazofluo kaj milmilaj inventaĵoj pri la povra Gastono, kiu respondecis pri la malfeliĉo de la amindumantino Hilda, kiu devis edziĝi al ŝi, forlasi pentroartajn studojn por subteni la edzinon ekesperantiĝantan, sed kiu amis Natalian, kiu preparis aŭ atendis vivoturnon por ree veni ĝis ŝi kaj ŝin ami ene de kompleteco...

Vekis ŝin gluglanta tintado, kiu disfendis la profundan blunigron de la repacigita kaj dormema marborda nokto. La mondo portempe sekvis sian naturan ritmon kaj la sonoriletoj inundis la senfinon per unika melodio, miksaĵo de rido kaj ploro, de emocioj kaj saĝeco. Natalia prokrastis la momenton, kiam ŝi turnos la kapon dekstren, al la pordofenestro. Ŝin li estis rigardanta, tra la kurteno el silkaj fadenoj interplektitaj kun buntaj bidoj kaj perlamotaj argilaj steletoj, kaj petole ilin sonoriganta kontraŭ la vitron por kontroli la profundecon de ŝia laŭ li "okcident-somnambula meditado". Laŭŝajne li ne estis ekscitita hodiaŭ, se ne li ne estos ludanta tiom longe. Karulo! Kiom komprenema! Kaj pacienca rilate ŝin... Ili ja povis kalkuli unu je la alia. Kio, kio estas amo finfine?! Ŝi ja amegis lin. Bono, granda bono kaj belo invadis ŝin, kortuŝis ŝin kvazaŭ la tutan universon oni estus buĉoferanta al ŝi. Kial do grandiozo ĉe la sentoj ne apartiĝas de sango-elverŝado, de sufero?...

Kun la okuloj larme malsekataj ŝi aliris al la pordo kaj tuj amuziĝis antaŭ liaj gestoj ŝajnigantaj plej enuan atendegon, des pli ĝenan pro la tikladoj de la feliĉaj gekonuroj, kiuj flugetis kaj interbatalis ĉirkaŭ lia kapo kaj sur liaj ŝultroj.

Jen Natalia denove graveda je egaj pensoj...

Huŝ! Ne parolu al mi pri gravedeco, ne hodiaŭ!

Ho ho! Ĉu vi gravediĝis? Fek! Vi havas larmojn en la okuloj...

Ne, ne! Ne mi. Nivalda. Mi rakontos poste. Unue mi volas kison. Kaj tiam grandan glacian drinkaĵon.

Ili komencis per rapidludaj lip-kunpremoj. Sin ĉirkaŭprenis. Kunĝuis langan kison, kiu forlogis Natalian de la mondo.

Plinio, ĉu mi jam diris al vi, ke mi amas vin?

Hm, hodiaŭ ankoraŭ ne, kvankam mi alvenis de duon-horo almenaŭ, kaj tie staris almozpetante vian bonvolan atentemon pri mi.

Natalia ekridegis:

Vi estas nekuracebla!

Aĥ! Mi estas nekuracebla, ĉu? Kion diri pri vi... Dum mi preparos ian ebriigaĵon vi rajtas trarigardi viajn korespondaĵojn, kiujn vi eĉ forgesis preni ĉe la pordistejo. Mi konstatas, ke mi estos devigata rekomenci mian esperantaĉo-lernadon, se mi intencas iam havi decan poŝtmarko-kolekton. Viaj samideanoj plu afrankigas leterojn permaŝine.

Natalia ektremis. Ĉu eble venis io de Gastono? Merdo! Kiam ŝi elradikigos tiun ĉi atend-manion? Videble la trudpenso pri Gastono akompanados ŝin, estos parto de ŝi mem... Finfine kial ne? Jes ja, kial ne?...

Dum ŝi kareseme enkaĝigis Ĉjon kaj Njon, kiuj ja komence furioze protestis sed rapide mildigis la pep-sakrojn kontraŭ ŝi, ŝi laŭte demandis al Plinio:

Ĉu vi parolas serioze pri relernado?

Ja, ja.

Ĵuru sur la glavo!

Nenecese. Mi vidas, ke sen mia kunlaboro la jubileo- festado de la cent-kvindeka datreveno de esperanto fiaskos kiel tiu de la centa. Ni tiam estos preskaŭ okdek-jaraĝaj, do perfekte tipaj esperantistoj. Ni alivestos nin kiel klaŭnoj kaj prelegos pri la rolo de pajacoj en movado, kiu instruas kiamaniere kulti Zazaon anstataŭ klerigi homojn kiel Nivaldan pri tutmondaj kontraŭkoncipaĵoj.

Nu, neniu korespondaĵo de Gastono. Natalia ne povis deteni sin de frustracieto. Plinio venis el la kuirejo kun du glasoj.

Kia glua reto tiu tuta afero pri esperanto, ĉu ne? Kaj ankaŭ pri la mondo... Kial la plejmulto ne sukcesas esti tiel realista kiel vi? Samtempe, Plinio, mi ŝatus foje, ke vi ne tiom realismu.

Ŝi apogis sian kapon kontraŭ lian bruston. Li englitis la manon en ŝian ĉemizeton, baraktis por penetri sub la mamzono, kaj varme, brulante tenis liaj fingroj ŝian mamon...

— Kac! Mamzono kun tia varmo, kaj hejme! Eĉ vestaĵoj

polucias la mondon. Natalia murmure konsentis.

La ĉevaloj majeste ekpaŝis, orgojle ekis artisman trotadon kaj fine agordis galopadon laŭ plej rafinita koreografio. La blanka, beja kaj nigra paroj kuris tiom elegante kaj ventleĝere, ke samsekunde ili antaŭenflugis en l'aeron, dum momenteto iĝis pegazoj detranĉitaj de riĉaj mitologi-bildoj, emis kunfandiĝi en la poezion de la senlima kosmo, sed subite konsciis pri siaj rajdantoj, sentis ties admiron kaj agnoskon pri la reĝa supereco de la rajdbestoj, kaj decidis renovigi ĉies ĝojkulminon per ege malpeza refalo surteren, preskaŭ fulmrapida ripozo por plia impulso-preno kaj nova rava levitacio. Jungaĵoj brilantaj de multkoloraj juveloj, surkapaj plumoj pompe portitaj kaj blindige blankaj, ĉio, ĉio disĵetis neforgeseblajn glazurajn ŝanĝbrilojn.

http://ancientrome.ru/art/artworken/img.htm?id=5735 Ĉevaloj de la Baziliko Sankta Marko, Venecio - 4a jc a.K. (bronzo).


Alterne kun ili rulis laŭtakte feaj fantastaj kaleŝoj, tiom luksaj kaj mirindaj, en siaj okraj kaj purpuraj tonoj, ke la deliron de la festo ŝajne kreis ĥimero, mirakla fatamorgano. La muziko eĥiĝis kiel plua miraĝo, ĉi-foje por la oreloj, kristalpura, sorĉa, kun sonoj el mezepokaj instrumentoj. La kaleŝoj kaj ĉevalparoj milimetre respektis la distancon inter si, kiel se ne ili moviĝus, sed magia tapiŝo al kiu ili estus algluitaj por plurfoja rondirado kaj kiu nun malrapidigis ilian ŝajnmarŝon, harmonie kun la malhastanta muziko. La infanoj en la veturiloj kaj sur la bestodorsoj komencis marionetan imitadon de siaj aplaŭdoj kaj gajaj gestoj laŭ pli kaj pli lanta kadenco. La karuselo definitive haltis.

Dolĉa melankolio ekregnis en la duon-mallumo de la ĉambro. Magiaj festvestiĝoj ŝvebis en la tardnokta silento... Natalia ne ree streĉis la mekanismon ĝuste por ne rompi la miriadon da ĉarm-elvokoj, kiuj envultis ŝin. Ja la duan fojon ŝi neeviteble memoros pri foir-karuseloj kun infanoj blekantaj pro tio, ke ili estis en ĉaro kaj ne sur ĉevalo aŭ inverse, aŭ hurlantaj por igi sian ĉevalon preterpasi veturilon... Ŝia miniaturo ne reprezentis por ŝi simple fajnan konsolon en tro peze travivitaj tagoj ; ĝi sintezis la mondon, tian kia ŝi ĝin vidis kaj spertis... poezia kaj mistera, perfekte harmonia de malproksime, eluzita kaj suferanta se oni ĝin observis atente kaj pli objektive (ve! ŝia muzikludilo estis diseriĝonta, tiom malnova ĝi estis...).


Hodiaŭ kromaĵo aldoniĝis al la simbolo: la distanco rigida kaj nevenkebla, eĉ kiam mince malgranda kiel por la apud-parigitaj ĉevaletoj, inter ĉiu estaĵo kaj la ceteraj, inter la doloroj kaj ĝojegoj de unuj kaj tiuj de aliaj, inter la revoj, la esperoj de ĉiuj homoj, kvankam ĉiuj individuoj daŭrigis, iel aparte, iel kune daŭrigis... Morgaŭ matene ŝi mem havos restreĉitajn fortojn kaj entuziasme kunlaboros ĉe la komuna tagmanĝo en la esperanto-societo. Plinio propravole estis decidinta akompani ŝin... Si estingis la lampon. Kaj rilate lin, espereble li ne plu skribos ; kiam li reskribos, bone, tiam ŝi vidos... Si konstatis, ke kiel ĉiam ŝia lasta penso antaŭ ol endormiĝi estis por... Gastono. Kiom longe ŝi atendados, hoo, kiom longe?...

...)is fine venu fino, ĝis fine venu fino, ĝis fine venu fino, ĝis fine venu — la vortoj ruliĝis, krepitadis, krude, brutale, barbare, fojon post la alia volviĝis kaj elvolviĝis, denove, kaj ree. )is fine venu fino. Pluvis la urbo, torente ene de ŝi. Glavopikantaj, glaciaj indiferenteceroj ĉion disbatis. Si ŝancele staris sur ŝtiparo, sufokigita de vaporoj kaj vaporoj de sangŝira martiriĝo. Larmĉenoj varmis sur ŝia haŭto, dikgute perlis el ĉiuj poroj. Neniu sciis, ve! neniu! Al kiu diri? Kiele?! Kion? Kion, fakte, kion?? Plori, ĝiskreve, ĝis ŝi elĉerpos sian lastan aer-rezervon, ĝis ŝi sekiĝos, ŝrumpiĝos, velkos, sola, rigardata sen esti vidata, anonima kiel la pluvo, kiu daŭris kaj plu pluvis, kaj bruis, kaj tordiĝis kiel ŝi mem. Neniu sciis, neniu sciis ŝin. Al kio utilis ŝia vivo? Kia diferenco, se ŝi nun mortus? )is fine venu fino... Si ne sukcesis ĉesi. Pluvis ĉar pluvis. Dum ŝi ploregis ĉar ŝia konscio lancinis, ĉar ŝi sentis sin mizera, vakua, senforta, nula — ĉu iu komprenas tion, ĉu... ho, ĉu?! Ĉiam ŝi devis plu elteni, plu alkutimiĝi al si mem, indiferentiĝi antaŭ sia naŭzodona malfeliĉego... Sia buŝo streĉe ellasis blek-elspirojn. Ĉio estis trempita, ĉio, ĉio malbelis. Si pufigis la vangojn kaj paŭtis por verŝi infanajn jelpĝemadojn, el tiuj, kiuj vibrigas la lipojn kaj eligas saliv-bobelojn likve likantaj ĝis la mentono, sur la kolon, kune kun okul- kaa naz-elfluaĵoj, kaj ĉio gustis malbone, sordide, ĉio, ĉio, ĉio. )is fine venu fino. Si vertiĝis ; ŝiaj tempioj fajris, ŝia gorĝo ardis neelteneble, dolore. Si plu ulule, tre mallaŭte kaj longtempe lamentadis, atentante pri siaj plendadoj kontinuaj kaj pri la hakitamuĝado de la pluvego, rafinante tiun ĉi universalan putroimpreson ene de ŝi, pri ŝi. Subita tusatako redonis formon al ŝia ekscesa perturbo. )is fine venu fino! Ĝiis fiine venu fiiino!! )is fine venu, hooo, venu fino!!! Tiam ŝi sentis sin je la limoj de siaj fortoj, tro vundita por plu barakti, tro febla por rozarii ankoraŭ. Ŝi plu tusis. Dum tutaj minutoj ŝtoniĝis apatie, spirante, kaj spirante, kaj spirante. lom teatrece ripetis la penson — ĝis fine venu fino... Tamen... Ĝis fine venu fino, kaj tamen...!

Kaj tamen... Dolĉega melankolio, memkompato plej karesema ekblovis leĝere. Kaj tamen... Elvokoj piedfingre alportis... milmilajn... emociludojn, verserojn... personajn fajnaĵojn el muzoj parfumitaj per grundfekundiga aroma humideco... Kaj tamen...! Angoro, frenezemo, teruro kaj senesperiĝo lace kaj dankeme ekakceptis trankviliĝ-persvadon. La akvaj spadoj ne plu frapis ŝian brakon kaj bruston, ne plu displitiĝis sur ŝia vizaĝo. Ŝi anhelis, ŝi doloris, ŝi hontis pro la vaneco de tia krizo, ŝi volus ĝin definitiva, detrua, inunda ne nur por partetoj de ŝi mem, sed komplete, tia kia ŝi ĝin spertis, tratranĉanta ŝian estecon. Minca pluveto ankoraŭ heziteme persistis, instigis al brulanta kafo kun bonodoraj krakigitaj maizoj en luma ĉambro malantaŭ kuntiritaj kurtenoj protektantaj kontraŭ la malsekecon de la tegmentaro, de la flakoj ĉie, de la malagrablvetera noktiĝo. Ŝi malgraŭ ĉio abomenis tiajn konvaleskojn, verajn fiaskojn fremdiĝi al si mem, atingi frenezecon, porti ĝis la maksimuma ekstremo sian neniecon. Ĉiam revenis resaniĝemo, trista per la tristo de mortemaj homoj, de senpovo plej eterna, de izoliteco. Ĉiam glitis vivsubtena iluziiĝo en akcepton, repaciĝon, virtigon de bagatelaĵoj, ĝis imbecilaj skuetoj en la ekzistofluo iĝu indaj motivigoj por propravola abdikado je rifuzo kaj ribelemo... Stretaj stratoj, kunpremitaj dometoj. Lante ŝi riglis la duklapajn persienojn post lasta rigardo al la trempitaj ĝardenetoj, algluiĝintaj unuj al la aliaj en la senlumiĝanta sabatofino... Kiom da aliaj homoj estis plorintaj samtempe kiel ŝi pro neregebleco super siaj limigitaj vivoj, tiom distaj de la tutaperta universo? Ŝi lasis sin kuŝfali sur la liton, kaj post pluraj fuŝpalpadoj trafis la ŝaltilon.

m?Y

La silka lampŝirmilo salmokolorigis la vandojn. La siama kato kuŝanta meze de kusenoj turnis al ĝi la kapon kun siaj duonmalfermitaj nigre-maskitaj okuloj ; tiel, senmove kajdormeme, ĝi tenis sin du aŭ tri sekundojn, svingis unu fojon tre majeste la gantitan voston, tiam denove etendiĝis, glutbruis, streĉiĝetis, montris pinton de rozkolora lango meze de kat- muzela buŝdesegno, kaj profunde reendormiĝis. La mastrino karesis ĝin per unu mano, dum la alia malvigle viŝis ŝian facion, kie sekiĝis kaj ekgluis malpuraj, salgustaj vestiĝoj de la ĵusa suferegsputado.

"Mi envias cin, Katulo. Katula katulo mia, ĉio simpla por ci, ĉu ne? Pluvas ekstere, ci nestas interne, do ĉio iras bone. Dum mi saŭdadas..." Ŝi ĉesigis la penson antaŭ ol realigi la eron "cian mastron". Al tiu vorto, al la homo, kiun ĝi indikis, portis ŝin nura kutimo kuplita al ŝiaj interparoladoj kun la hejmbesto. Ŝiaj sopiroj celis aliun, pli funde, pli arde, pli pure ankrita en ŝi, pli longe, pli esperplene, supere, ekskluzivece, netuŝite, netuŝeble...

El la fundo de la noktotabla tirkesto, sub braceletoj kaj belŝmiraĵoj, ŝi deprenis feltizitan poŝeton. Rite ŝi promenigis siajn fingrojn laŭlonge de la tri kunkudritaj randoj ; tiam ŝi malnodis laĉon ĉe la kvara flanko kaj eltiris poŝtukon. Sub la fostoponto daŭre ruliĝis kaj lirlis la kristala rojo ; en la ĉielo senŝanĝe sterniĝis stratuso, kiu kaŝis la timigan senlimon ; sur la ŝtonparapeto, radiante de luma emocio, apogiĝis ŝultr-ĉe-ŝultre juna paro. La nigrinka desegnaĵo ĉarmis pro sia leĝereco kaj pimpeco, pro la interna pulsado tre persona. La batisto-tuko konserviĝis tiom blanka kiom en la tago, kiam ŝi ĝin ricevis, antaŭ ekzakte ok jaroj. Kaj tie, en la malsupra dekstra angulo, sub la dato — "80" —, staris la signaturo, la rokfirma litero, kiu fandigis ŝian animon, kiu perdigis al ŝi la dormemon, kiu provokis en ŝi dum tiu tuta tempo, spite ĉiujn okazaĵojn de ŝia vivo, blindiĝon, senrealeciĝon, febr-tremojn, takikardion, kaj nun ankaŭ koleron, furiozon, rankoron, mi-ze-ron... Ŝi longe kontempladis ĝin: "G."...

Tiam Silvana preskaŭ neaŭdeble murmuris: "Gasparo..."

mmm

La lastaj akordoj de la karusel-muziko kresĉende eĥiĝis por ree dampiĝi laŭ la progresiva endormiĝo de Natalia. Malnov-ora lumfasko flugetis ĉirkaŭ la serena fizionomio de la aktorino kaj balais la scenon por fine enfokusigi la kviete rebrilantan ludilon. Sur tiu stompita bildo sinsekve ekaperis la stabo-nomoj de "Karuselo" kun milda muzikfono: "Aj, la unua damo,

la unua dramo, la unua amo...

Karlo amis Doran, kiu amis Lean, kiu amis Lian, Kiu amis Paŭlon, kiu amis Ĵanon, kiu amis Doran... Kiu amis la tutan dancistaron, amis la tutan dancistaron, amis la tutan dancistaron..."([1])

Kiam la vorto "FINO" surekraniĝis, la ekstera voĉo de la rakontisto softe deklamis la verson pri amo de Vinicius: "Estu ĝi plen-eterna, dum ĝi daŭrados..." Silvana kun sento pri memkulpigo kaj hontemo viŝis al si du larmojn ĉe la palpebro- komisuroj. Kiom eble plej rapide kaj nerimarkeble, spite inklinon fordoniĝi al paroksisma malrepuŝado. Kiu perceptus ŝian emocion, ĉu por tiu evidentiĝus la elpurigebleco, kiun reprezentis por ŝi la centra persono de la filmo, ĉu elvidiĝus, ke ŝia identiĝado kun Natalia trapasis la sojlon de simpla teoria volo, sublimigis ŝiajn personajn konfuzojn per klopodo al tuthomara interfratiĝado dank'al... arto, sed ne transiris la limojn de individueco, de la ŝia, kies devizo daŭre estis kaj estos daŭre: "Ĉiu laŭ siaj fortoj"...? Kiaj, ŝiaj fortoj? Ŝiaj atingoj, objektive parolante? Sed ĝustatempe ŝi ŝajnnormaliĝis. La kinejo lumiĝis per ĉiuj siaj lumoj. Kaj ek la akutaj fajfoj, la aplaŭdoj, la gratuloj kaj manpremoj, brakumoj, kisoj, fotadoj, ridoj kaj ridetoj kaj komentarioj, demandoj post demandoj, bondeziroj. Kokteloj kaj kanapoj (marĉogustaj) en ĉies manoj. Flatadoj al kritikistoj, diplomatiaj steluligadoj kaj interkonatiĝoj. Zumoj.

Komence la esperantistaro invitita al la premiero videble estis perdinta la grundon sub la piedoj. Kelkaj eĉ tuj retiriĝis de la spektaklejo ofendiĝmiene, inter kiuj kvinopo da elstaraj gesamideanoj. La ceterajn iom post iom forlogis de necerteco rilate la ĝustan interpretadon de la filmo laŭ esperanta vidpunkto la etoso de sukceso-festado, al kiu ili ne estis familiariĝintaj kaj en kiu ili do ne kapablis rekoni kinematografi-median rutinon. Silvana en la fundo bedaŭris por ili ĉiuj, kaj malaprobis la diboĉan entuziasmon de junuloj, kiuj malice aligis al aplaŭdado ĉiujn verdajn trompeblulojn... En pasinteco ne tre fora, ankaŭ por ŝi la suno de tiaj rivaltoj brilis ne malestiminde, same kiel ĝi neniam subiros antaŭ la okuloj de "ordinaraj" homoj por ĉiam ignorontaj la putrostaton de tiomaj kulisoj... Aldone, ŝia konscienco riproĉis al ŝi dupigadojn ; parte por denunci kaj klerigi ekzistis ĉi tiu filmo, estu kiaj estos la konsekvencoj, la vunditaj orgojloj... kvankam ŝi plene agnoskis la maksimon, kiun Bia estis konfidinta al ŝi dum unu el la nervozaj tagoj de eksteraj filmadoj: "Manipulu por ne esti manipulata!", jen la principo adoptita de la kontinuistino "por ne freneziĝi antaŭ la ĝusta tempo", kiel ŝi diris.

Hazarda interkubutiĝo kun Kirino permesis al ili kelkvortan interŝanĝon:

Viaj multepromesaj reporteroj preterpasas ĉiujn imageblajn improvizeblecojn. La muntistoj devos pretigi la bendon en minutoj se ni intencas prezenti la debutadon de "Karuselo" ĉi-nokte kun la novaĵoj de la 10a, kiel planite. Kun tute neatendata materialo, mi demandas min ĉu... Ĉiel, se la aferoj pluos tiel, vi baldaŭ maldungigos vian povran scenaristinon.

Silvana, vi ĉiamaniere ekesploru serioze karieron, kie laŭŝajne vi havas ŝiujn ŝancojn famiĝi. La du plej varmaj laŭdoj, kiujn mi aŭdis ĉi-vespere, iris al la tradukistino! "Perfektaj, certe perfektaj la portugal- lingvaj subtitoloj!" (Kirino samtempe klinis la kapon dekstren kaj maldekstren, kaj heziteme prononcis silabon post silabo ; tiam li mimis musan singultan rikanadon malantaŭ buŝeto kaŝita per ambaŭ manoj):

"La traduko bonege valorigas la riĉecon de la esperanto-uzado en la filmo!" Ĉu mi nomu la homojn?

Ilian duopan rideksplodon interrompis ĵurnalisto:

S-ro Kirino, kiel produktoro de sendependa kin- kaj televizi-entrepreno, ĉu vi konsideras, ke longdaŭra bendo en artefarita lingvo atingos sufiĉajn profitojn, estante ke viaj antaŭaj surmerkatigitaj produktaĵoj ĝenerale ne kovris la deficiton?

Irma voksignis al Silvana:

Pu! la kaculoj eĉ ne rompas al si la kapon por lanĉi iajn pli origanalajn demandkliŝojn. En la portugala estus tamen tute facile por ili trovi ion. Mi fekas montojn al ili! Pri mi oni scivolemis ĉiam same: ĉu mi lernis esperanton por ludi Nivaldan aŭ inverse?

Alceon oni tuj ĉesis bombardi kiam li uzis la artifikon sonoli(^). Jen nekredebla majstr-eltrovaĵo por ĝisosta krokodilo!

Sia tono enhavis tiun specon de forta gajeco grand-gestanta kaj grimacoplena, kiu provas adaptiĝi kiel amfibio al la nepraĵoj de la aktuala medio, sed sen sukcesi krei sincerecon por si mem. Verdire Silvana amare partoprenis en la evento. Kiom da okazaĵoj oni devas malgraŭvole travivi nur por doni al si la penon klopodi ilin forgesi poste! Kial ĉiam oni akceptas novajn alfrontojn? Kial silenti kiam oni afliktite retenas kriojn? Kial pacienciĝi anstataŭ postkuri tujan realigadon de la veroj postulataj de sia koro?...

Dum la trupo kaj filmistoj, fine liberiĝintaj de la solenaĵoj, gaje kaj petole direktiĝis al la aŭtomobil-parko de la komerca centro, Silvanan voris amaso da pelmelaj elvokivaj afekcioj... Ŝi elkore provis koncentriĝi sur la ĉirkaŭaĵo. Ventis en la kvazaŭ elektroŝarĝita nokto ; strange, kiel ĉiam friskas en Brazilja. Ĉiuj monumentoj videblis aŭ diveneblis laŭlonge de la centra akso dank'al siaj enormaj spotoj oranĝigantaj la ĉielon.


Kiom mikroskopa, mikroba ŝi estis, vundebla, vana, sengrava, diseriĝonta tiom baldaŭ, ridinde strebanta al homaj indaĵoj tiom necertaj, hazardaj, tute simple gutaj, personaj, sen la grandiozeco el supera kvalito, el tiuj, kiuj miksas alfrostiĝeton pro la vetero al sento pri rava submetiĝo, angora aŭ terurigita, antaŭ ĉio, kio preterpasas homan komprenon kaj kio surprizige fontis el homoj aŭ ligiĝis al ili...

La amika granda mano de Alceo ĉirkaŭprenis ŝian kolon de malantaŭe dum li deklamis:

"Jen denove nia Silvana graveda je egaj pensoj..."

Huuuu!... For!... Fifanatikulo!... Obseditaĉo!...

Botlekulo!... Obsce-nulo!... Pendumoto!...

Diogo grimpis sur etan tabulon tie kuŝantan kaj per gestadoj ĉesigis la huadojn:

Kara ŝvitadkompanaro! - komencis li meze de ovacio - En la nomo kaj en la alĉeesto de niaj grandanimaj ekspluatistoj, kuj tiel ne povos diri, ke ni klaĉas pri ili malantaŭ ilies dorso, S-roj Kirino kaj De L'Floroj, - li paŭzis por la aplaŭdoj - mi invitas vin ĉampanumi je iliaj kostoj per "PReter-longaj"^) boteloj.

La bruado ree eksplodis :

Prefere Superplenaj ol Preterlongaj!... La skotaj ĉampanoj estas la plej bonkvalitaj!... Pli bone ol tio, nur du tioj!...

Diogo tamen insistis pri la fina parto de sia paroladeto:

Mi dankas por ĉies atento. Rendevuo ĉe De L'Floroj post kvar minutoj. Ne forgesu kunporti digestigajn drogojn, bukli la sekurigzonojn, kaj bonan vojaĝon!

Silvana petis de Alceo porti ŝin ĝis la flughaveno. Novaj tumultoj:

Restu, la nokto estas ankoraŭ infanto!

Kiun vorton uzis vi?! Suĉinfano, analfo!

Johnson-bebo!

Hindenburga ido!

Ej, Hindenburg estas direktebla balono! Vi volas diri Lindenberga, troglodito!

Ne perdu Braziljan nokte, aŭ, por uzi la internacian lingvon, by night!...

Kelkajn duon-horojn poste ŝi atingis Gojanjan kaj sian hejmon. Alirante al la enirpordo, ŝi ne rimarkis la ombron, kiu trans la kurteno gvatis ŝian alproksimiĝon...

Si apenaŭ havis tempon enŝoviĝi en la domon. Jam ŝia mansako estis violente deprenita de ŝiaj manoj por ke Helio freneze ekserĉu mem la ŝlosilojn kaj dokumentojn de la veturilo, dum li kovris ŝin per skoldoj:

— Ĥa! Finfine! Silvana, ĉu vi forgesis, ke mi devas alveni en la grandbieno de la ŝtatestro antaŭ la mateniĝo por la fotadoj? Ĉu vi scias kion tio signifas? Tio signifas sescent kilometrojn en la

mallumo en malpli ol kvin horoj pro via malfruiĝo. Ĉu vi faris Intence?!

Li kaptis sian tornistron, kuris eksteren kaj saltis en la ĵipon.

Silvana havis ŝtonigitan animon. Tamen io, el la fundo de

bildo pri tri-jara harmonia kunestado, pelis ŝin sekvi lin:

Helio, mi ne eltenas plu. Atendu momenteton, rigardu min, mi petas. Ĉu vi komprenas, ke...

Ne! Ne nun. Dimanĉe vespere mi estos reveninta. Sciu tamen, ke mi transloĝiĝos merkrede, se tio povas feliĉigi vin. Eble vi havos tempon por ekpaki miajn librojn, dokumentojn, tekojn kaj la ceteron, ĉu ne, morgaŭ aŭ poste. )is. Ripozu bone!

Li stride grincigis la radojn kaj baldaŭ malaperis de ŝia vido.

Post tio, ŝi ree eniris, kaj sidiĝis. Ŝi longe sidadis. Verdire la tutan semajnfinon tute ne moviĝis. Ŝi lasis sin flosi inter la manoj de sia sensorio. Restis nenio plu por fari. La nura vojo estis tiu de akcepto. De submetiĝo. Senmovo. Por ke ĉio daŭrigu okazadi kaj disponu je ŝia ekzisto laŭvole. Kiel je botelo en la maro, kun SOS-mesaĝo interne, kiun ĉiuj fiŝoj vidos sed kiun neniu homo deĉifros.

Al ili restis nur plenigitaj kajeroj kaj rememoroj... Tiel funebre tamburadis melankolio, kiu hakis al ŝi dolorajn spronojn en la karno, dum adiaŭa vespero de la kolegaro post studoj komune faritaj de la primaraj klasoj ĝis la kurso en la Fakultato pri Komunikado kaj Artoj. Por la aliaj, ĝojo eniri veran vivon, sendependan, aŭ angoro rilate profesion. Por Silvana, la certeco, ke peco de ŝi mem disiĝis de ŝi, nereakireble. Kiel apreci tiajn radikalajn ŝanĝojn?? En personaj rilatoj ŝi ne kapablis pace reagi: dekutimiĝo similis al pereo. Ĉefe, ho jes! ĉefe pro... Gasparo. Gasparo kaj esperanto, la du ringoj de ŝia mankateno, mirakle amindaj kaj sordide sendankaj, mizerikorde amonaskaj ene de dieca rifuzo de signodono. Kiu scias? Eble ĝuste dank'al neklarigebla frenezeco, kiam ĉia logiko vaporiĝas kaj kiam ĝia mikrobo ĉion kontaĝis, homoj produktas tiun antiksenon, kiun oni nomas vivoamo, eltenebleco-elano, intima impeto. La solsola abismo, kie dum falado la fortoj revigliĝas ; kaj la descendo iĝas apoteoza apogeo... Ĉar ĉi tiu demenco dementas la ciklojn de vivo kaj morto. )i ne estas eterna nur dum ĝi daŭros pro tio, ke ĝi daŭros tiom longe kiom la koro pulsos kaj la pulmoj spiros...

Katulo senesperiĝe, hurlece miaŭis en la koridoreto. Silvana prenis ĝin en la brakoj kaj varmigis lakton por ambaŭ, ĉiam kun la kato alkroĉita al ŝi. Poste ili revenis al la salono. "Katula Katulo mia, ĉu ci konscias, ke ci estas la unua donaco, kiun Helio donis al mi? Kion ci havas por deklari tiurilate, kat-ulo?" Verdire, nenion. Ĝi felise kuŝis, ruliĝis, frotis sin kontraŭ la tapiŝo kaj atakis l'aeron por kapti la ŝnuretojn, kiujn ŝi skuis super ĝia kapo, per sovaĝaj krifoj, kiuj tamen neniam gratis ŝin. Post ioma ludado, la besto iris akrigi al si la ungojn sur sia preferata flanko de la sofo. Ŝi tro lacis por protesti. Ŝia menso jam plu treniĝis en la cirkonstancoj, kiuj antaŭvenis al la delico de... jes, de amo inter ili.

Eĉ antaŭ ol diplomiĝi ŝi jam estis laboranta ĉe regiona filio de aĉa komerca televizio. Ŝi tie estis ŝimanta kaj langvoranta de du-tri jaroj. Vizito al esperanto-grupo en Brazilja tute hazarde konatigis ŝin kun De L'Floroj, Diego kaj aliaj... Kaj ĉio subite akceliĝis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis tuj dungita ĉe ilia kinematografi- entrepreno, kies sidejo estis translokiĝanta en sian propran urbon kaj kiu baldaŭ trovis esperantistan produktoron, nome Kirinon, ankaŭ por televid-programoj. La intenco estis profesie labori kun la plej granda nombro ebla da profesihavaj esperantistoj ; kiam mankis verdaj —kvankam maturaj — homoj, oni esperantigis per devigaj kursoj dum laborhoroj la dungitajn profesiulojn, kiel kameraistojn, teknikistojn ĉiufakajn... Eĉ la virino de la kafo tre rapide kapablis demandi ĉu oni preferas kafon aŭ teon en esperanto, kun akuzativoj kaj ĉio ; ŝi amuzis ĉiujn kiam ŝi prezentiĝis dum leciono kiel "kafetino", laŭ tute persona vort- kunmetado: ĉu ŝi ne estis la "ino de la kafetoj"([2])? La regulaj klientoj, t.e. reklamistaro de la televizi-produktaĵoj, kaj liveristoj, surprizige iom post iom tiom impresiĝis pri la neordinareco de esperanto-uzado en komerca, normala medio, ke eĉ ili neniam perdis la okazon saluti en la internacia lingvo, peti ke oni informu al ili kiel oni diras tion aŭ jenon (ĉefe fivortojn aŭ amdeklarojn) en esperanto... Frandinda, ĝiskerne frandina iniciato. Unu tagon oni bezonis fotiston por specialaj propagand-flugfolioj. Helio prezentiĝis. Silvana ne estis vidinta lin de post la epoko de la fakultataj studoj. Al kreiva laboro sufiĉe bone mone kompensita, al ĝojo vivi ĉiutage malutopiigadon de tiu kara, karega esperanta revo, aldoniĝis fulma, delira, fantasta, reciproka enamiĝo.

Kiu kredas, kiu komprenas, kiu pretas interesiĝi aŭdante tion? Ĉu eblas ankoraŭ, preter impreso pri kuranta kliŝo, komuniki per simplaj vortoj la absurde simplan tamen neklarigeblan fajreron, kiu ne ekzistis, kaj subite ekzistas, kaj ekas novan eraon, kie ĉio, absolute ĉio resumiĝas al kompleteco kaj al feliĉo, kie la tempo daŭre forfluas tiom normale tamen aliel, kun sekundoj plenplenaj, kiuj amuziĝas vidante, ke ju pli la malsato ŝajne ekskluzive korpa serĉas satiĝon, des pli ĝi kreskas kaj furiozas kaj orgias kaj orgasmas kun koraj melodramoj, kiuj iĝas senmezuraj eksplodoj de amo kaj amoro sen sindetenoj, kaj nepraj signoj pliaj de pasiego. Soifo je amo egalas serĉon pri la Sankta Gralo: malfeliĉe, tre, treege malfeliĉe, oni estas tro blindaj por koni ĝian esencon ; oni uzas ĝin, oni ne realigas ĝin...

Kunvivado, adaptiĝado. Foje oni toleras pli facile neesprimeblajn plagojn ol ridindajn vundetojn. Kvankam dum volo, ligita al sincereco kaj respektemo, tutanime laboras por kovi duopan integriĝon ene de tenereco, la ciklo etendiĝas, streĉiĝas pigrece kaj komfortoplene kiel kato en la hejmo, kiel juna senzorga paro en malfrua dimanĉa vekiĝo... Sed unu el la plej absurde dramaj vortoj, el tiuj kiuj nur okazas al aliaj, laŭ maniero, kiun ŝi ne toleris ĉe siaj skeĉoj kaj scenaroj, tiom ŝablone malvere ĝi sonis al ŝia sentemo, tiom primare nerealece ĝi estis prezentata en ĉiuj verkoj ekspluatantaj malinde la sentojn de la publiko, banala vorteto, do, decidis ne plu altempigi sian ensceniĝon. Dum kutima triopa vespermanĝo — ja Katulo ĉiam tenis sin sur la tablo por ĉion gustumi el iliaj teleroj —, Helio subite anoncis sian intencon... divorci. Sen ronde fiksaj kaj defiemaj okuloj, sen malvarmeco en la sinteno. Normale. Objektive. Sen motivoj. Sen klarigoj, sen rekonsiderebleco, sen kompato. Nude. Ĉiuj, absolute ĉiuj ŝokiĝis. Alceo riproĉis al ŝi esti elektinta ne-esperantistan ekstravaganculon kiam tiom da aŭtentikaj verdaj stranguloj ĉirkaŭis ŝin. Komuna amiko sugestis frenezatakon. Konatulinoj vetis, ke "ekzistis aliulino en lia vivo". Sed ne. Helio normale daŭrigis sian ritmon, sian laboradon, sian vivon ; li regule venis hejmen, kiel ĉiam. Li babilis kun ŝi, petis ŝian vidpunkton pri profesiaj problemoj — ve! Silvana evitis ploregojn, sed estis tro kruela situacio, kaj ŝi ploregis, tiam li akuzis ŝin pri aĉa emocia ĉantaĝo kaj iris en alian ĉambron. Du monatoj pasis tiel, intertempe la peto pri divorco estis oficiale enkondukita, en duon-jaro la paperoj estos pretaj. Ŝi ne sukcesis plu pasive vivi apud li kiel antaŭe sed tute alimaniere, kun tute senesperaj perspektivoj. Ĉar ŝi sciis, ke li ne ŝanĝos sian pozicion. Ŝi konis lian motivigon: timo, timo baldaŭ atingi sian tridek-kvinan jaraĝon kaj vidi sin maljuniĝanta en tradicia familio, kun respondecoj kaj eĉ infanoj sur la dorso, ĉar Silvana, ĝuste, ekprepariĝis por gravediĝi. Li ne malamis ŝin, sed sendependeco nun valoris multe pli. Almenaŭ, almenaŭ li foriru tuj, kiom eble plej rapide, kiel nura signo de respektemo al ŝia forvelkiĝanta integreco. Ŝi kriis, ŝi komandis tion al li: "Serĉu alian loĝejon. Mi petas vin, se vi ne povas resti, tiam foriru!"... Venontan merkredon, diris li. Cindra, cindra merkredo. Ĉi-foje restis al ŝi eĉ ne plenigitaj kajeroj, sed tute simple rememoroj...

Si apenaŭ havis tempon enŝoviĝi en la salonon. Jam lampo eklumiĝis kaj (interna dekliko) belega bukedo da delikataj lekantoj kaj rozbutonoj flavaj kaj blankaj aperis kontraŭ ŝia vizaĝo. "Helio, kia surprizo!" (Kompakta, suma efluvo de impresoj kun sama starto — ektimo pro abrupteco, tiam Helio, direktanta la eventon.) Blanko kaj flavo kun dolĉa parfumo kaj pureco el naturaj ravaj kreitaĵoj. Pleneco bonfartiga inunde enplantiĝis, provis fulmatake dissolvi ŝian konfuzitan staton ; la dolora kontrasto inter feliĉo-elspruĉo kaj seniluziiĝo funde integrita sammomente akcentiĝis. Ili sin ĉirkaŭprenis (vipe, nedifinite tuto releviĝis, doloro nelokalizebla, sperto asimilita ĝis cikatr-vestiĝoj forviŝiĝis) meze de kaskadoj da ridoj kaj mil reciprokaj demandoj. (Nenia postrestaĵo analizebla, post la tempesto — ŝippereo...— venis tutsole suno. Paleco ĝenerala en ĉio.) Vera ĝojo ŝajne surnaĝis en la fluo de senkuraĝigo, kie ŝi svage dronadis — ekde kiam? Certe antaŭ la komenco de la vespero. Multe, multe pli frue. Sin kontentigis tiu ebleco iel gajiĝi sen tro da peno, intertempe, t.e. dum la krizo varmiĝis sed ankoraŭ ne bolis.

Ha, ha! Silvana, mi konas vin. Mi povus ĵuri, ke vi fuĝus la festadon de la premiero de via unua longdaŭra filmo! Sed dank'al mi vi ne eskapos el ioma jubilo. Jen... !

Li solene malkorkis la unuan ĉampanbotelon kaj tostis:

Al la lanĉokampanjo de "Karuselo", kiu rememorigis al mi ĉiu kvin-minute sur la televidekrano la lastajn semajnojn pri ĉi tiu hiper-grava tago! Al la sukcesa kariero de Silvana, kun esperantaĵoj kaj ĉio!

Dum pli ol tri plenaj horoj, duon-letargie, duon-eŭforie, ili drinkis kaj babiladis. Ebrietaj, ruĝokulaj pro alkoholo kaj dormbezono. Du malnovaj bonaj amikoj (sen vanaj detaloj la memorvoĉo formis blokon, kernon stinkantan, sed senŝanĝe konserviĝintan post unu-jara ciklo por plenumi la eternan revenon. Iom pli, kaj sen interŝtupo nova erao anonciĝos, ĉi-foje sen plenigitaj kajeroj, sen cindra merkredo, kaj aldone sen rememoroj...) traborantaj selektive vualojn de lontanaĵoj. Ĉiel, por

Silvana, eĉ supraĵaj fest-fragmentoj, al kiuj ŝi estis turninta la dorson en Brazilja, estus signifintaj krizon, pli aŭ malpli frue ; la nuna renkontiĝo ne aperigis katalizan reagon ; male, ĝi prokrastis sengrave la spegulo-horon — ŝi fronte al si mem, sen septoj, sen sublimigoj.

Li fine leviĝis por foriri, saĝe redonis al ŝi la ŝlosilon de la enirpordo — de kvin monatoj ili estis laŭleĝe divorcitaj, ĉu ne, li sonoros venontfoje. Li kisis ŝin sur la buŝo, iel ajn: iliaj lipoj ne rekonis sin. ")is. Ripozu bone, Silvana."

Tiam, silento. Kato kaj mastrino en domo... malplena. Malplenaj glasoj, malplena koro, malplena korpo. Ŝi iris tuj enliten. La premiero, la sento pri arta fiasko, la konstato esti sola, la kontrasto inter la brutaleco de Helio kiam ili ankoraŭ estis geedzoj kaj lia ĝentileco nun, kiam ĝi jam tute ne gravis... jes, rapide, prefereble ŝi tuj endormiĝu: ne utilus ekkrizi nun. Ŝi ne kuraĝus. Plie, ŝi tro ironiis pri ĉio, pri si. Kun ripozita spirito, post konsista bilanco, la aferoj rulos pli facile, ŝia animo povos ŝiriĝi kaj sangi laŭguste.

Kaj tiel estis.

Nun, kun la poŝtuko enmane, trempiĝinta en la penso pri li, ŝi flegis siajn trepanitajn ostojn — ja karnon, sangon, nervojn, fibrojn, organojn, ĉion, kio ĝiskore vundiĝas, ĉion, kio okupas lokon en la realo per dimensioj, sensoj, movoj, ŝi pesis kaj nur malkovris eteron, senkonsistan, senvaloran,... mortan. Ŝi estis starinta fronte al sia propra tumulo, tiam malgrimpinta la obskurajn ŝtupojn malpermesatajn eĉ al si laŭ ŝia personaordono por ŝia propra sekureco. Fine, dank'al ĉi tiu kandelflamo vivdaŭre lumanta, ŝi estis lokalizinta kaj per superhoma streĉo malferminta la tombon.

Funde enmemiĝinta, ŝi nun kultis la ostojn, la sanktajn relikvojn de Anjo...

Ŝi ree ekzamenis la sintezan rezonadon pri la filmo, sen la instigado al krizo de antaŭ kelkaj horoj, ĉi-foje saturita de kvazaŭ religia konsidero pri si mem. Fi al miskomprenoj flanke de aliaj, indiferenteco ĉe publiko, malaprobo de instancoj! Ŝi ĉiel neniam atingos parametrojn por neŭtrala taksado, des pli ke tio estis kolektiva laboro... La sekvencoj montrantaj satire la ridindecon de esperanto-kluboj kaj -kunvenoj en rapid-movaj planoj, la elektode Kubatao por la profesia situigo de Natalia, ekzemple, rezultis el komuna akordiĝo kun la grupo, tiel ke oni povis profiti el arkivoj dokumentajn materialojn, kiuj tre gravis en "Karuselo", same laŭ vida kiel laŭ kleriga vidpunktoj. Ŝi bezonis en ĉi tiu fazo dissekcii la signifon de sia partopreno, en la eroj, kie ŝi... artis, t.e. donis sin, rekte aŭ simbole, por — diable! — por krei, ne nur por perlabori siajn vivrimedojn, sed por realigi sin en io, kio preterpasis ŝin, eĉ laŭ modestaj kursoj.

%

m

([3]) "Anjo, kaj cia emo al diskutado pri arto, do! Sufiĉas por mi: mi KREAS arton!" En la nomo de ĉiuj katastrofoj! Ŝi ne havis la fridajn, superecajn liniojn antaŭ la okuloj, sed la vangofrapo fulminis nun kiel la unuan fojon, abomenigis Gasparon al ŝi kaj samtempe enkondukis ŝin en plej pian adoradon al li. Nedubeble, por li ŝi estis riskinta provi la vojon de aŭtobiografio, certe kiom eble plej aluda, tiom retuŝita, nete timida kaj tima... Ĉu Silvana povis honeste rekoni ĉe Natalia la Anjon, kiu kunloĝis en ŝi, kiu ŝin hantis? Kaj rilate Gasparon... Kiel ekzakte sentis sin Gasparo nuntempe koncerne ilin ambaŭ? Kion estis li sentinta por ŝi? Kiu estis li finfine, ho! kiu, kiu do?! Eĉ se li spektus la filmon, eĉ se li rimarkus, ke ĝin verkis Silvana, kiel li ĝin taksus? Li reagus per naŭza kraĉeto mensa aŭ konkreta, aŭ indigno, eble seniluziiĝo pri ŝiaj kapabloj, kaj plua silento, t.e. pliaj sendadoj de ekspozici- katalogoj, kritikaj artikoloj pri liaj aŭ alies pentraĵoj kaj desegnaĵoj, artaj revuoj temp-al-tempe, kiel ĉiam kun resumaj tradukoj en esperanto kaj kelkaj raraj personaj vortetoj, elpurigitaj de scivolemo pri ŝi aŭ preteco ŝin informi pri lia ekzisto.

Kian sencon atribui al tiu tuta kina fuŝaĵo? Memevidente, pro tio, ke la iniciato okazis ekzakte dum la unuaj semajnoj de ŝia disiĝo disde Helio, ŝi estis pelata serĉi sin mem por eskapi el marasmo pere de identec-retrovado. Kiam finiĝas la historio Natalia disponas je malfermata estonteco kun Plinio kaj je radikoj neniel putriĝontaj de konsolo kronita per amo kaj espero plej noblaj ĉar fontantaj el esperanto... Infane primara metododoni al si kuraĝon restariĝi meze de impreso pri bankroto, memorigi al si, ke la aferoj ne tiom modifiĝis de Anjo ĝis la denove komplete forlasita Silvana. La utopioj konserviĝis senŝanĝaj, kaj la realigadoj de ĉiam posedis ne entute kontentigajn kvalitojn: konstante oni apetitplene strebas al pli, ĵetas sin en revojn pri atingoj, kiuj spite sian individuecan planon emas forkapti de la universo esencojn tutabsolutajn... Foje oni ilin ektuŝetas ; sed, tiam, flukonturaj aspektas ili...

La temo elektita — honto, honto ka^ peĉo sur ŝin! — estis voko al Gasparo. Ŝi duon-kunvivis kun ĉi tiu scio ekde la komenco. Sed la klara konfeso demetis de ŝi ĉiajn sindefend- argumentojn, kaj prilumigis ŝian turpecon. Ŝi estis rivelinta sen interkonsento, perforte, sferon, kiu ne apartenis al ŝi, sed al ambaŭ. Por saviĝi, ŝi perdiĝis, multe pli ol tiuj aŭtoroj, veraj bonaj verkistoj, kiuj suferas procesojn pro misfamigo kaj kalumnio ; ĉar sen ia ajn singardemo, ŝi estis eniginta en konsumado-merkaton, por ĉiuj uzoj kaj misuzoj — infera infero! — , sian privatecon, sian animon. Gasparo, aŭskultu! Helpu ŝin! Ĉu tio estis senkonscia pakto ŝia kun satano?! Ĉu ŝi definitive estis detruinta ĉion, ĉu "ĉio" ĉiamaniere jam estis finiĝinta... antaŭ ol komenciĝi?! Ondego de senesperiĝo ŝvitanta per la teruro de junulino akuzita pri sorĉado antaŭ inkvizitoro subjugis ŝin. Ŝi nervoze malgrimpis la ŝtuparon ĝis la ter-etaĝo, lumigis la salonon kaj malfermis la pordon por ioma freŝeco.

"Gasparo...!!" Ŝi estis vid-al-vide kun li. Senvoĉeco, el la silento de la senfinoj, ligis iliajn rigardojn. La tenerega gesto alsalti al lia kolo, ĝojkulmine kisi lin, ho! kovri lin per kisoj kaj kisoj, por ke ĉion malbonan ili forgesu kaj enterigu, por ke ili plene adheru al tiu ĉi neimagebla duopa am-fascinado, ŝi ne sukcesis eki. Krieganta sinkulpigo detenis ĝin, inkrustiĝis en ŝi. Dume, li, Gasparo karega, fiksis sur ŝi okulojn plenajn de emocia feliĉego kaj samtempe de stranga, sombra doloro, doloro malkovri, ke ŝi plaĉis al li persone same kiel surfote aŭ perletere, sed ke destino ne permesis al ili kunfandi iliajn sortojn — kaj ne temis pri iliaj respektivaj civilaj statoj aŭ aliaj personaj kompromisoj: ili tro bone sentis, ke amo en ĉiutago disrompus ilian magian idilion fulme kaj porĉiame, kaj ĝi nepris al ili, ĝi nepros dum ambaŭ vivos... Nun, post jaroj, ili staris unu antaŭ la alia. Silvana pasie frandis ĉiun lian eron je distanco de unu brak- etendo. Karnaj lipoj, funde faltita frunto, lentugo sur la kolo dekstre de la Adampomo, barbo distaŭzita... En la nomo de ĉio plej kara, Gasparo, ci estas ĉi-tie! Ŝi trostreĉe tenis la pord- embrazuron, ŝiaj fingroj tiriĝis ĉirkaŭ la lignaĵo kiel por ĝin ĉifi. Ŝi volis aŭdi lin, ŝi volis diri ion. Si devis diri ĉion, ĉion, ke ŝi amas lin! Kaj aŭdi lin per embarasita kortuŝita voĉo respondi kontraŭ ŝia orelo, Anjo, nimfeto mia, mia silfo, amata Anjo... Kaj la vortoj eĥos kaj ree eĥos en esperanto, ŝia mio eksplodos pro pura frenezo...

La ekstazo perdigis al ŝi dum kelkaj minutoj ĉian senson pri tempo, spaco, realo. Kiam ŝi revenis en la salonon, ŝi transpiris per la tuta korpo kaj ŝia menso pugnis ŝin. Se tio daŭrados, ŝi ja freneziĝos antaŭ la ĝusta tempo! Si devis agi, telefoni, tujtuje telefoni al li — estis ĉi-tie la sepa nokte, plus kvar, jes... estis ankoraŭ ne komplete konvena, tamen tolerebla horo ĉe li. Si rapide kunmetos la sep ciferojn de la land- kaj urb-kodoj, tiam la sep aliajn de lia telefon-numero, kaj en sekundoj lia aparato resonos, li eksaltos, kaj venos respondi al la voko, kaj Gasparo kaj Silvana fizike kontaktiĝos, la nekredeblo iĝos ebleco...

La telefono sonoris. Tipe filma aŭ romana koincido! Temis... pri Alceo. Ili flirtadis lastatempe, eliris kune, kaj amoris. Sen reciprokaj postuloj, sen blinda pasio. Tamen estis komfortige, eĉ sanige por Silvana. Kaj en la lito, ha, en la lito volupto venis kiam ŝi imagis sin sub la tuŝoj de Gasparo, la kisoj de Gasparo, la ĝemoj, mordoj, la lasciveco de Gasparo, la korpo, la amo de Gasparo... por ŝi. Si tiel ne sisteme, kvankam ofte fantaziis, sen konscienc-riproĉoj, kun vulkana sensamo, eĉ sciante la morbidecon de tia sinteno, kiu plifortigis ŝian fiksan ideon... Tra ra ra... Longe ŝi interbabilis kun Alceo, ĝis preskaŭ la oka horo, kiam ili difinis rendevuon por la sekvanta tago, ĉirkaŭ tagmezo, kaj adiaŭis, finfine! Kiel ĉiam ili estis portugalumintaj. Verdire esperanton oni ĉiam kiam eblis flankenlasis, kaj al tio helpis ne nur la morala devigo ĝin paroli ĉe la laborejo, sed ankaŭ konscio pri la troigo de tiu karikatureca, burleska fanatikeco. Foje ĉiuj nete sentis sin meze de areno kaj per klaŭna numero klopodante altiri ĉies atenton al la ekzotika lingvo esperanto... Silvana sentis la lingvon kiel ion profunda, nedisipenda, juvela, uzinda ĉefe en tre specialaj cirkonstancoj, pro tio ke ĝi esence estis... amohava.

Si decidis telefoni al Gasparo je la deka horo matene.

Ŝvelintaj palpebroj, iom paraliziĝinta cerbo. Dimanĉis kaj matenis, ŝi ripetis la vortojn kun grasa plezuro, kaj longe sidadis kun la dorso duon-deturnita de la telefon-konzolo, kio ne malebligis al ŝi gustumi specon de telepatia kontakto kun la aparato. Kaj ŝi karesis kaj plu karesis la katon ronronantan sur ŝiaj genuoj. "Kata ulo, ni moliĝas kaj maljuniĝas. Nia bela krizo pluv-plora narkozis nin komplete, ĉu ne? En la pasinteco ni reagis pli vigle, ni ĉion forgesis de unu tago al la sekvanta." Ŝi konstatis, sur la murhorloĝo, ke mankis kvar minutoj por la deka. Paniko kaptis ŝin. Eble estus pli bone iri unue ĝis la gazetbudo, la ĉefaj ĵurnaloj de aliaj ŝtatoj estis konfirmintaj por hodiaŭ la aperigon de notoj kaj komentarioj pri la filmo... Ha, ne! Merdo! Ŝi ĉesu pretekstojn por prokrastoj, ŝi liberiĝu tuj de tiu tuta dramaĉo! Ŝi telefonu nun-nune, ŝi malkovros, kondiĉe ke ŝi trafos lin, ke ŝi havos nenion por diri, nek pri personaj faktoj — "Gasparo, mi eksedziniĝis", li tuj subkomprenos: "Mi estas libera por ci, ĉu ci finfine vokos min?". Frenezaĵo! — nek pri kio ajn, ĉefe dum internacia telefonado, tradicie rezervita por gravaĵoj, kaj la plej teruraj internaj dilemoj kaj konfuzoj, kiuj korodas ies animon, valoras absolute nenion por aliuloj, krom se temas pri famulo, aŭ kliento de psikanalisto, aŭ parenco, aŭ... amatino.

La kariljono signanta, ke la interkomunikado baldaŭ establiĝos, eksonis samtempe kiel la frapoj de la deka. Tiam, meze de eĥoj tamtamaj — koraj, visceraj, psikaj — la longaj voksonoroj, kiuj estis trairintaj terojn, oceanon kaj pliajn terojn, kaj nun instaliĝis en unu el la miliardoj da domoj ekipitaj per telefono, sed ne iu ajn, unu tre preciza domo, kie loĝis individuo aparta, la unika en ŝia vivo, kies nomo ne estis iu ajn nomo, sed Gasparo. Kiu, kiu estis Gasparo? Ŝi teruriĝis pro sia aŭdaco. Ilia am... amludo loziĝis draste de la lastaj du jaroj... Kia frandaĵo por psikologiemuloj! Kia sensencaĵo fari tiun ĉi demarŝon!... La kvara sonoro resonis. Ŝi alproksimigis sian montrofingron al la komutilo por interrompi la alvokojn tuj kiam tion diktos ŝia impeto. Ŝi tamen preskaŭ bedaŭris nun ĉi tiun senkompatan fiaskon ; kiam ŝi kolektos denove sufiĉe da kuraĝo por nova provo? La kvina voko finsonoris. Samsekunde aŭdiĝis seka dekliko kaj iom raŭka ina voĉo:

— Ha-lo?

(Ĉu lia patrino? Amikino, edzino?... Aj, aj, rapide, ŝi faru ion, iomete da memrego. Si tremis komplete.)

Ha, hm, bon... bonan tagon. Hm, ĉu vi parolas esperanton? (Si balbutis, sed klopodis nete silabi la vorton "esperanton". Si sentis duon-embarason ĉe la alia.) Gasparo, Kasper, ĉu? Paroli al Kasper, jes? (Lian familinomon ŝi ne riskis eldiri, ŝi fatale ĝin misprononcus. Ĉi-foje mallonga frazo kun plej afabla tono montris komprenon kaj konsenton. Hooo ve! Se ŝi postvivos al tio ŝi neniam plu malsaĝe agos en sia vivo... Baldaŭ nova bruo, kvazaŭ oni prenus la parolilon post ioma miskaptado, eble multaj objektoj kuŝis sur la tablo aŭ la planko, kie troviĝis la aparato... Lia hejmo plej verŝajne estis vera pelmelo, tipe artista. Ĉi tiu penso ege amuzis ŝin — eĉ tro, histeriece.)

Ha-lo!

(Forta voĉo. Nekredeble, ŝi aŭdis lin!! Silenta rideto kun tiko je la maldekstra komisuro igis ŝin senti sin des pli stultega.)

...Gasparo?...

Jes. Kiu parolas? Ĉu vi, Olga? Kie vi estas?

(Je la nomo de eterna damno! Kion ŝi havis komune kun li? Kial, ho, kial ŝi estis faranta tion?!)

— Ne, ne. Gasparo, ĉi-tie parolas Silvana. El Brazilio. (Kaj nun, kaj nun? Li mutis du-tri sekundojn. Ĉieloj! Ili estis fremdaj unu al la alia. Kial ŝi ne cerbumis malvarmkape antaŭ ol preni sian decidon...?)

Anjo! Ĉu eblas?! Hej! Tio feliĉigas min pli ol io ajn en la mondo. Mia Anjo, kiel ci fartas? Ĉu io malbona okazis? Parolu, mi volas aŭskulti cian voĉon!

Uf! Gasparo, jen granda pezo demetita de miaj ŝultroj. Mi verdire nenion specialan havas por sciigi al ci. Tute simple mi lasis min konduki de subita emo voki cin.

Karulino, al frenezaĵoj tiaj ni jam estas alkutimiĝintaj, ĉu ne? Ilin ni ĉiam bonvenigos!

(Grandega rido ligis ilin trans la distancoj. Nur ili ekzistis en la universo. Silvana vidis plu nenion ĉirkaŭ si ; la kato iam estis saltinta al la tapiŝo, ŝi duon-konsciis pri tio, kaj eĉ provis iel teni sin al ĉi tiu percepto, kiel pruvo, ke ŝi estis fakte travivanta la momenton. Si tamen trovis neniajn vortojn pliajn. Gasparo rekomencis, ŝajne kun ioma peno:)

Do, bone!... Ci de longe ne skribas plu, Anjo.

Saman riproĉon mi rajtas fari al ci. Ĉiel, ŝajnas malfacile skribi sporade. Oni emas taksi ĉion malgrava... Eĉ nun, en ĉi tiu nia persona kontakto, se tiel diri, la unua afero, kiu venas al mi sur la langon, estas priskribi la veteron: hieraŭ pluvegis, hodiaŭ ni ĝuas belan sunon... (Huŝ! Ŝi abomenis ŝin. Ĉu nenion pli brilan ŝi havis por diri? Kion eksterordinaran ŝi atendis do de ĉi tiu proksimiĝo inter ili?!)

Ja, ja. Tamen tarifoj trokostigas tiajn bagatelaĵojn. Mi eĉ kompatas cian monujon!

Ne zorgu, oni laboras ĝuste por elspezi sian salajron, ĉu ne? Ĉiamaniere, ni certe ne interparolos denove dum longa tempo... (Tristo, granda tristo. La konversacio jam ekĉesis. Silvana klopodis, kiel ekdronanta homo, kia ŝi fakte sentis sin, trovi savtabulon.) Gasparo, ĉu... bone, ĉu ĉio iras glate por ci? La pentrado, esperanto... Hm, jes kaj ne, jes kaj ne, Anjo. Mi diru, ke la arta merkato estas eterne sendanka, dum esperantistaj medioj ĝenerale estas sangosuĉantoj — aŭ inverse, laŭ cia plaĉo. Aŭ oni elturniĝas por elteni, aŭ oni pafas al si kuglon en la kapon. Ne ekzistas tria elekto. Kvankam mi ne povas sincere aserti, ke mi travivas speciale malfacilan periodon. Kelkaj homoj multe kuraĝigas min, tiel ke mi kontentige elmerdiĝas.

Jes, mi vidas. Kiom feliĉige estas havi eblecon kalkuli je personoj pretaj etendi la manon, ĉu ne? (Denove banalaĵoj! Ŝin premis inklino rapide meti finan punkton al la turmento. Tiam, preskaŭ aŭtomate, ŝi ekmenciis la filmon.) lo tre komfortiga okazis al mi. Mi laboras ĉe sendependa kinematografia kaj televizia entrepreno, ci scias pri tio, ĉu?

Eble jes, jes, ŝajnas ke ci foje diris al mi ion tiurilate. Bone, ni nun faris longdaŭran filmon en esperanto, ne entute pri, nek por, sed en... Ĉu vere? Sed tio estas escepte eksterordinara! Fakte, fakte. Espereble ci havos eblecon vidi ĝin, ni intencas venontjare cirkuligi kopiojn en eŭropaj esperanto-medioj. Ĝi titoliĝas "Karuselo". (Fek! Ŝi

instigis lin atenti pri la film-ekzisto, ŝi jetis sin en sian propran embuskon!)

Jen simpatia nomo. Mi nepre spektos ĝin kaj mi garantias al ci, ke ci ricevos miajn impresojn pri ĝi, ĉu bone, Anjo?

(Malbonege, terure! Ŝi ne volis, ke li spektu la filmon, ŝi ne volis scii, kion li pensos pri ĝi!)

Mi sincere dankas cin, Gasparo. Kvankam ne eblas fidi al ciaj promesoj...

Ho, ho! Plej bone ridas, kiu laste ridas. Ne dubu pri mi!

Do, ni vidos. Intertempe, ĉion bonan al ci, Gasparo. Mi plej elkore deziras tion. Kiom mi saŭdadas pri ci fojfoje...! (Ĉiam, ĉiam! Se li povus kompreni, se li...)

Anjo, ne malesperu... Tio estas... eble ci venos al Germanio iam, ĉu ne? Do, estu saĝa, feino. Ĉu komprenite? Mi kisas cin, nimfeto...

Tiam, fojon plian, simultane, ili ĝisis. Poste... finite!

Ega kapdoloro martelis ŝin. Finite. Nenia espero, neniu signo, krom ĝuste en la fino... Kaj tie kaj jene io, speco de interkompreno, simpatio. Amikeco tre pura, tre tre funda, kvazaŭ pretervorta... Sed nun ŝi ne kapablus retrovi la vortojn uzitajn, ĉio estis envolvita en kotono, ju pli ŝi baraktis por apartigi la filamentojn, des pli ŝi enkaptiĝis en ilin, kiel mizera insekto. Ĉu ŝi fakte estis tridek-du-jara ? Ŝi reagis knabinece. Li tute ne pensis pri ŝi kiel ŝi pri li, kiom malsimilaj korinklinoj! Jen kien portis ŝin fantaziadoj, revadoj, tipe aĉa sindediĉo ekskluziva al serĉo pri la sorĉa princo...

Li neniam cinikis aŭ egoismis, male. Konstante li agis spontanee, nature, de la komenco, sincere, kun ambaŭ piedo^ surtere malgraŭ lia - kiel diri? — loga, eĉ tro loga... strangeco aŭ radiado, brilo, ĉe neniu alia homo retrovebla, kiu ŝin alŝraŭbis al li. Ŝi perfekte memoris iajn frazojn, tuj en la dua aŭ tria letero: "Anjo, ne insistu, por mi ci ne estas Silvana, mi ignoras kiu estas Silvana. Mi eĉ volonte nomus cin Elizabeta aŭ Gertruda, aŭ... Bah! Kial ne Anjo? Parto de ci estas An(n)a, kaj parto plia estas mia Anjo. Anjo, Anjo, Anjo, Anjo... nimfeto, silfo, ci frenezigas min, amu, amu min. Per amo laŭ ĝusta amo, sankta, ankaŭ kosma. Pri sankta venontfoje. Pri kosma: ne laŭ racio aŭ modelo homa, sed laŭ kurentoj ekster la leĝoj de fiziko kaj sciencoj, kurentoj nekontroleblaj kaj neripeteblaj, kiuj inter ĉiuj homoj de la planedo kunligis cin kaj min. Trinku el ĉi tiu miraklo, kiu transcendas eĉ esperanton, sed nur povis realiĝi ene de ĝi.

Naturo ordonis. Mi trovis cin kaj reciproke. Mi plu serĉos cin kaj reciproke."

Alivorte: mi amas cin, Anjo mia, sed...

Kaj ŝi sciis la korektan interpreton ekde ĉiam, subkonscie, repuŝite! Al Natalia ŝi estis konfidinta la taskon tion klare vortigi, por ke la evidentaĵo estu je ŝia dispono kiam ŝi estos matura por ĝi. Silvana nun vidis ankoraŭ pli foren ol sia kreaĵo. Ja Natalia tre tre sekrete plu kultas esperon iam vidi sian grandan amon realigitan, dum ŝi mem... Silvana spertis kiom relative facile oni akceptas eksedzon, kiu tri jarojn forgesigis eĉ la plej intima^n amosopirojn, kiu ŝajne destiniĝis al plenumado de la rolo de eterna kompano, kiel bonan amikon kaj nenion plu. Kaj Silvana ĵus konstatis kiom simple montriĝas rigardi la superan, la legendan, mitan, absolutan amaton ne kiel malpermesatan frukton, kies posedo-soifo egalas fonton de vivo-fortoj, sed — jes! — kiel nekompareblan originon de amikeco, tiu amikeco, kies signifon oni ĝenerale miskomprenas pro tio, ke oni ĝin baptas amo, vulgara, tumulta amo, ne amo laŭ kosma, kaj laŭ sankta, ĉiopova sencoj... Al Gasparo ŝi malkaŝe rajtis diri, ke ŝi lin amis ; vivu li en paco ; kaj ĉefe ne zorgu li pri la filmo, Natalia ne estis Anjo, Gastono ne estis li. Li ne estis Gasparo, sed Kasper, ŝi ne estis Anjo, sed Silvana. Ili neniam estos sep kaj sep...

Silvana plu amuzis sin per la matematika rezonado: sep plus kvar, aŭ sep plus ses, tio donas dek-unu kaj dek-tri, kvar plus ses estas dek, kaŝu vin bone, obloj de sep! Kaj tiel ŝi gaje pretigis sin por la alveno de Alceo...

Kiom bone, kiom bonege estis, ke ŝi lastmomente estis decidinta ne telefoni al Gasparo! Ŝia imaga alvoko, ŝia inventita dialogo sendube tute ne similis al eventuala reala interparolado inter ili. Ŝi sentis nun pri ĝi nenian neceson.

Ĉu vi fakte ne preferas arakidojn anstataŭ ĉi tiun artefaritaĵon?

Ŝi energie kapneis, sen eĉ argumenti.

Do, des pli malbone por via sano. Kiun koloron vi elektas?

Egale, egale, iun ajn!

La granda vapora balono maskis al ŝi la reston de la mondo, Alceon en sia rabat-diskutado kun la vendisto, la dimanĉan amason da promenantoj...

Silvana per du fingroj ĉerpis rozkoloran bukedeton el la ronda dolĉaĵo, tiam ŝi malfermis faŭkegon, kiu emis enbuŝigi la kompletan frandaĵon per unu gluto, tiam ŝi diligente enkaptis la nuban koloron ĝis la tigeto muldita de ŝia prenpremo, tiel ke la dentoj raspu la fingropintojn kaj perdu eĉ ne ereton de sukera fibro, kaj tiam, ha, tiam ŝi subite proksimigis la makzelojn kaj sur ŝia lango, kontraŭ la palato, laŭmeandre de la gingivoj inter la dentoj, magiaĵo mutaciis la solidan gaso-bobelon en humidaĵon frambogustan, en kulerplenon da siropo, kiu tuj likvis engorĝen, postlasis adstringecon kaj ruĝigis ĉion sur sia vojo. Buleton post buleto ŝi tiel sorbis, la enorman pufan nubon ŝi asimilis per asidua gustumado, sen ke ŝia stomako ŝveliĝu, ĉar ja ĝi ĉiam elfluigis pluvogutojn kiam ĝi eniris ŝian buŝon, eĉ kiam ŝi provis gluti la buŝoplenon da ĝi tre rapide, antaŭ ol la koncerna nubparto havu tempon por plenumi sian miraklan ŝanĝon. Tiam restis al ŝi nur la stangeto ; ŝi hezitis, tamen decidis ĝin leki, sed poste ŝi bedaŭris, pro la malbona lignogusto, kiu naŭzis la langon avidan je plia frambaĵo.

Tiam ŝi petis onklineton viŝi al ŝi la manojn, kaj teruriĝinte ŝi konstatis, ke onklineto ne plu staris apud ŝi, nek oĉjo, nek Bebeta, nek Niko, nur popolamaso bruanta, kiu interpuŝiĝis ĝis la barakoj, kaj tiom foren, kiom ŝi sukcesis vidi, ŝi distingis nur homojn kaj pliajn homojn, bruantajn, ĉe la barakoj ; tiam ŝi definitive timegis, kaj tiam ŝi ekploris. Si iomete paŝis ien ajn, sed tuj falis apud la barako de dolĉaj kotonoj, kaj ploris, ŝajne tre tre longtempe. Tiam magra sinjorino kliniĝis al ŝi kaj tre milde provis pridemandi ŝin kaj ŝin konsoli:

— Mia povra etulino, vi perdiĝis de panjo, ĉu ne? Ĉesu plori, ni tuj trovos ŝin, tiom bela fraŭlineto ne devas plori. Kiel vi nomiĝas, anĝeleto? Hm? Ni tuj ekserĉos panjon, ĉu bone? Diru al mi vian nomon. Silvana estis tre forte blekanta, sed aŭdante pri ebleco trovi panjon, ŝi tuj mutiĝis. Ĉu fakte tiu ĉi anguleca sinjorino sukcesos trovi ŝian panjon? De longe ŝi ne vidis panjon, kaj onklineto ĉiam ripetis, ke panjo ne povos reveni baldaŭ, kvankam ŝi amis Silvanan, ĉar nek ŝia foriro nek ŝia reveno dependis de ŝi, sed de la ĉielo. La sinjorino eĉ ne konis panjon, kiel ŝi trovus ŝin? La sinjorino mensogis! Kaj Silvana ree ekverŝis rondajn larmojn de malfeliĉo. Inter du singultoj kaj antaŭ la insista demando pri ŝia nomo, ŝi tamen klopodis ĝin elparoli.

— Suzana, ĉu? Ho, kiom interese, ankaŭ via nova amikineto nomiĝas Suzana. Suzi, venu salut-kisi Suzanan!

Tamen la filino de la sinjorino tute ne emis interamikiniĝi kaj Silvana sentis, ke ĉio estis perdita, ŝi havis nek panjon, nek onklineton, nur tiun ĉi sinjorinon kun bela broĉo, kiu estis birdo kun du bele brilaj okuloj...

Tiam neklarigeble aperis oĉjo kaj Bebeta, poste Niko kaj onklineto, kaj ĉiuj, liberiĝintaj de afliktita serĉado pri ŝi, ŝin kisis kaj ĉirkaŭprenis, kaj Bebeta petis oĉjon, ke li permesu al ili ludi ĉe la karuselo, ho, ĉu ili povis, tio feliĉigus Silvanan...

(1) La karuselo estis plenplena. Silvana grimpis sur dulokan benkon ene de majesta cigno apud ekscitita knabeto, kiu vole-nevole puŝis ŝin je ĉiu sia movo. Niko sidiĝis du rangojn malantaŭe, sur elefanton ; Bebeta fiere rajdis flavan ĉevaleton. La platformo ekturniĝis, la ĝojo eksplodis, Silvana vidis la geonklojn gaje ŝajnigi adiaŭojn, sed tuj ŝi malproksimiĝis, ne eblis longe fiksi ion ajn, la turniĝado estis sufiĉe rapida, ŝi aŭdis egajn knarojn kaj grincadojn, la bubo daŭre puŝis ŝin, ŝi duon-timis fali el la cigno... Sed al ŝi ne malplaĉis la nova ludo, ŝi ridis, kaj aplaŭdis, kaj partoprenis en la ĝenerala amuziĝo. Tiam la estro de la karuselo anoncis, ke la konkurso komenciĝis.

r:

/

Samtempe io blanka aperis super iliaj kapoj, ĝi foje preskaŭ frapis kontraŭ ies vizaĝon, foje tre alte flugis, aŭ turnis en la mala direkto al la karuselo, aŭ decidis subite senmoviĝi en 1'aero. Kaj Silvana vidis ĉiujn aliajn infanojn kiel frenezulojn duon-leviĝi de siaj lokoj, etendi kiom eble plej alten la manojn... La aĵo venis ŝiadirekten kaj bruske du grandaj nigraj okuloj kaj grimacanta buŝo prezentiĝis tute fronte al ŝia nazo. Ŝi hurlis pro timo, dum la najbareto saltis por kapti la

Prahistoria desegno de ĉevalo, groto de Lascau:fantomon. lel ŝi sukcesis atenti pri la voĉo de Niko: ([4])

— Ne timu, Silvana. Estas Gaspareto, la bonkora fantomo! Tiu, kiu kaptos ĝin, ricevos premion. Ajoooo! Antaŭen!

Gaspareto! Ŝi ŝategis Gaspareton kaj nun ŝi malaprobis la ĉasadon, ŝi esperis, ke neniu kaptos lin, tiel ke ŝi povos reveni sur la karuselo por vidi lin, kvankam en la vivantaj desegnoj li aspektis pli dolĉa, tiom simpatia kaj bela, aminda. Eble ĉi-tie li timis, oni nepre devus lasi lin en paco, ŝi faros tion, Gaspareto scios, ke si estis lia amikino, lia plej fidela amikino.

»v,y4 <

r*

I . ■

Ĉu vi konsideras, ke miaj diraĵoj ridindas? Ni jam parolis pri la atomenergia problemo multfoje kaj ĉiam vi akordiĝis por diri, ke...

Ne, Alceo! Mi pardonpetas pro mia rideto, ĝi motiviĝis el tute alia afero... Sengrave, sengrave... Mi ja ja plene konsentas, ke necesus sondi rekte la...

Silvana, dum ŝi plu nutris la diskutadon kaj ludetis per la stango de la dolĉa kotono, dank'al kiu ŝi ruze estis provokinta la aperon de rememorfluo, demandis sin ĉu individuoj ŝanĝiĝas kunla tempopaso, ĉu la cirkonstancoj ene de unu persona vivo ne cikle eterne ripetiĝas kun tre detalaj modifoj, kaj ĉu ŝi en la fundo ne estis tute simila al multaj kaj multaj aliaj homoj en la mond- karuseloj... Ŝiaj sopiroj, serĉoj, obsedoj, ĝuoj — ĉu fakte apartaj? Ĉu, male, en ĉiuj retroveblaj? Eble la publiko-reago al la filmo iom klarigos tion ; eble ŝiaj estontecaj verkoj... Intertempe, soleco ene de... atendo... Venteto ekblovis kaj svingigis la arbobranĉojn kiel mansignojn, sunsubiro malpli timide anoncis sin malantaŭ konstruaĵoj dank'al viglaj fajrokoloroj ĉe la ĉielo... Ĝis la revido, Gasparo! Ŝi estos ĉiam preta por li...

... Ve! Al kiu nun?! Kiam, kiam la fino? Kion ŝi volis atingi ekzakte, kien ŝi estis alvenonta, kia serĉo estis la ŝia??... Angoroj, necertecoj ĉiam, ĉe la esteco, ĉe la faroj, dumvive, dum eblecoj, pliaj kaj pliaj, videblis trans la pordo-sinsekvoj... Same, ĉiam same, pordon post pordo, okazos ĉio, kvankam ĉiom ŝi deziregis kapti, rabi el la vivosuko ŝajne neaŭntaŭvidebla, renovigita je ĉiu freŝa espero ; ĉiom, ne nur la kremon, ankaŭ dornojn kaj disbranĉiĝojn — samaj ĉe ĉiu, spite malsimilecon, malsimilaĵojn devojigajn, tiom, tiom gravajn! Postkuri kernon, esencon, substraton en la nomo de solidareco... tuthomara. Tamen, ĉefe... ne strangoli detalojn, erojn, la karajn mozaikpecetojn, kiujn aliuj ne distingas meze de la tuto — ĉu fenomena, ĉu senarta kiel ordinara mur-kahelaro — sed kiuj trembrilas pasie meze de la aglutina pasto malpurigita de laborŝvito, de tempo-paso, de viv-eluzo... Eble iu, ho! iu komprenos, iam, kaj emociiĝos — plejverŝajne ne li, ne, ne li... — iu, iu.

Iu. Eble tiu, kiu akorde kun paseaj senkonsilaj fantazioj estis naskiĝinta je la sama horo kiel ŝi, en tute kompareblaj cirkonstancoj, aŭ kiu malkovris per pensoj ege mirigitaj, samsekunde kiel ŝi, ke ne estas iaj ajn dioj, ke tie homoj, biologiaj mortemaj estaĵoj, staras sur planedo, fragmentetoj sur eta fragmento de u...ni...ver...soooo... — sensciaj, kvankam brulantaj per konscio de si mem, antaŭ ol malaperi kiel elstaraĵoj, simile al tonditaj herboj surplanken kuŝfalantaj, humiĝontaj ĉe la grundo. Iu, kiu konis travivaĵojn en perfekta simetrio rilate ŝin, kiu eĉ surstrate iun tagon kruciĝis kun ŝi, sed unu neniam scios pri la alia...

Diri, diri al tiu la paralelismon de homaj vivoj. Kial la vundo scii, ke neniam du fratanimoj stabile kunfandiĝos por rekrei du en ununura per la kompleteco de androgino, demoralizus ŝin? Nenio eterniĝas por tiuj, kiuj mem ne estas eternaj. Si komuniku la forton de sentoj intimaj... Petalon post petalo, ŝi provu ame, plejame, ellabori floraĵojn. El ties koloroj, por iu, por iu kune kun ŝi eksteriĝos en personaj, internaj horizontoj, subtila, kvintesenca, ĉiutona ĉielarko... Kiel tiu, kiu ekzistis inter Gerardo kaj ŝi...

Jes! Ek al la venonta. Arabela febre demandis sin kiu, kiu la venonta?...

1-http://www.creativebloq.com/art/trompe-loeil-12121498?page=1 Mur-pentraĵo kreanta optikan iluzion de profundeco (trompe-l'oeil) — Janet Shearer 2- http://www.art-maniac.net/article-escher-peintre-de-l-impossible-66491683.html

Pentraĵo de M. C. Escher



Ha! Voki prestidigitiston, kiu entenigu ĉion ene de kokos- nukso sen eĉ esti ĝin borinta, kaj kiu tiam, helpate de ĉiuj natur- estaĵoj — silfoj, gnomoj, nimfoj, salamandroj... — transigu ĉion, sen detrui aŭ perdi eĉ ereton, al ronda dolĉa ĉerizo — ne! al jabotikabo(1) kun ĝia dika nigr-viole brila haŭto, tiel ke ĉie, en iu ajn momento, per kares-tuŝo, aŭ sincere ĉasta rigardo, aŭ eĉ per simpla elkora penso, al la frukt-trezorujo direktita kaj efikanta kiel plejsekreta pasvorto, la tuto invadu ŝin kiel nun, per tondraj brueĥoj kaj ŝaŭmoj kaj malsekeco kaj foraj, mezaj, altaj, ĝeneralaj, unuaj planoj de la kataraktoj en sia verda kaj suna nesto, kun birdoj kaj insektoj kaj ŝtonoj, kaj eĉ kun la etsvinganta ŝnurponto — sed ĉefe, neprege, kun la movo, la rapideco,


brutaleco, nemastrebleco de la hastantaj, kurantaj, ĉiotrenantaj nereteneblaj, senĉesaj, tutpovaj, egtimigaj akvoj, faltitaj kaj ondumantaj super la fluejoj, tuj poste glataj, glisaj kaj kristalaj ĝuste ĉe la rondaj ŝtupeg-anguloj, tiam — oj! — vezikoplenaj, ĉifitaj, milgirlandaj, milkrestaj en sia falado kaj novfalado — sama sed alia, renovigita kaj samtempe senŝanĝa, ree kaj ree mutacia tamen identa al si mem, kie neniu guto daŭras longe kvankam ĉiam reaperas — ja kvazaŭ sen interspaco, sen intervalo, ĉiuj anstataŭiĝas nedistingeble, nediferencigeble, nehaltigeble, neapartigeble — fluoj, fluoj, fluegoj, hajloj, saltoj, ludoj en l'aero, karakoloj, kaprioloj en halucina ritmo...

Nekalkuleblaj gutoj, senfinaj homoj/nomoj... Ŝia memorkapablo retroiris maksimume ĝis la ekzisto de Adalberto, la filo de la panvendisto, multe pli aĝa ol ŝi, preskaŭ juna viro fortmuskola sur sia biciklo, kies alvenon ĉiutage ŝi gvatis en la ĝardeno por tuj forkuri kiam li ekpalpebrumis kun ŝi. lom poste (ĉu samtempe?) Elcio, kiu tiam loĝis apud la sorbetejo, kio iĝis duobla ekscit-turmento dum jaroj: ĉu ŝi iradis tien pro glaciaĵoj pli ol pro klopodo alproksimiĝi al la bubo? Intertempe, nedubeble sub influo de koleginoj, ŝi enamiĝis al la ĝemeloj de la klaso — kiel do ili nomiĝis...? — kvankam ŝi, kontraŭe al la ceteraj knabinoj, nete preferis la introvertiton al la alia (ĉu iam du gutoj estas samaj?). Jam en la gimnazio, la rufulo — Bernardes estis


lia familinomo, ja neforgesebla, tiom ofte ŝi improvizis per ĝi subskrib-manieron kiel prepariĝo al estonteca edziniĝo al li... — kiu eĉ donacis al ŝi ĉokoladon foje, dum paŭzo, sed gekamaradoj kaptis ilin ĉe la faro kaj ilin infere tikladis kaj ambaŭ ĝeniĝis ekde tiam. Verŝajne estis en tiu epoko, ke Elcio transloĝigis ĝuste al ŝia strato, kaj dum longaj monatoj ili duon-amindumadis, kaj ŝi bone memoris siajn koketadojn, kaj la revojn pri kisoj kaj invitoj al baloj, kaj la timegon gravediĝi, ĉar ŝi ja amis lin, ĉu beboj ne fontas el amo, ĉu oni ne riskas gravediĝi kiam oni pensas tiom forte kaj konstante pri sia amato...? Ne Elcio, sed la frato, Delcio, unuafoje dancigis ŝin — eĉ nun ŝi ree ruĝiĝis pro sia tiama mallerteco, kaj sia hezitemo akcepti esti lia parulino en pliaj kaj pliaj dancoj, ŝi ja kondutis preskaŭ malkonvene ; tiom galanta junulo estis Delcio, li turnigis ŝian kapon, kaj tio iel bruskis ŝian memregon... Ŝi timis, ŝi emis... Kaj sekvis aliaj, kiuj meblis sonĝojn kaj taglibrojn, la profesoro pri latina lingvo, la felietonaktoro, kies foton la servistino Sebastiana pendigis sur sia ŝranko-pordo, la belulo sur la plaĝo dum vojaĝo al Rio, kaj Elcio, Elcio ĉiam kaj denove, ĉefe post katastrofa festo ĉe Rut, kie iu stultulo forlasis ŝin eĉ ne sekundeton, kaj fine gluis al ŝi naŭzan kison sur la lipoj, kontraŭ ŝiaj kunpremitaj dentoj, tiel ke ekde tiam ŝi evitis festetojn, kaj sen tion konfesi al kiu ajn (mia sorĉa princo? Mi garantias al vi, ke mi havas nenian, kia azenaĵo, mia kara!) ŝi sonĝis pri Elcio. Tamen li baldaŭ estis forironta de la urbo, kaj ŝi timis esti tiom alkutimiĝinta al murmurado de lia nomo, ke kiam ŝi trovos la veran amon, ŝi senvole ĝin prononcos kaj fuŝos ĉion! Okazis tuj poste la renkontiĝo kun...

Roz-vitralo de la catedralo Notre-Dame [Nia Sinjorino] de Parizo.


Stop! Sufiĉe! La listo facile multobliĝus se ŝi plu traserĉus tiujn jarojn ĝis la tago, kiam ŝi ekkorespondis kun... li. Kia la graveco de ĉiu guteto, de ĉiu ero en la kaskadoj? Sed ĉia, absolute ĉia!! Tamen... listoj ekvivalentas al fotoj, kiujn turistoj avide kolektas, kvazaŭ eble estus al ili fiksi kaj forporti vivantecon de naturkadro, kvazaŭ momenta fotografaĵo, aŭ eĉ serioj da, realo-plene povus transdoni la kompletecon de surloka spektaklo! Arto, artaĵoj: rekreadoj, inspiraj, inspiritaj... Multfoje falsado — pro senpovo neagnoskita de si mem. Ĉiel, amnestiopor klinkeroj — aĵaj, ulaj, sentaj, emaj, volaj — en ĉies vivo! Kelkaj fojfoje iĝas nesupereblaj juvelaj azuleĥoj, kiuj koncentras je si tutajn elanojn, tutajn historiojn. Inter tiuj ĉi... li, eterne li, en la sino mem de aŭtonomia universa sfero: esperanto. Si definitive ne plu tuŝu tion, ŝi ne falu en novajn pretericiojn ; ŝi gardu kaj protektu tion kiel tuton integran, nesinoptikan, ene de ŝia jabotikabo. Kaj la venonta — dioj! — la venonta ankaŭ eniros en ĝin...

Serena ĉielarko daŭre ŝvebe kronis la dekstran akvofalaron. Si mense petis Irisan depreni sian skarpon antaŭ enkokosigo de la pejzaĝo kaj ĝin delikatege, per milimetraj gestoj, inserti en la irisojn de Cibela: ĉu ekzistis pli kviete kaj sorĉe lumanta ŝirmejo por ĝi? "Mi vetas, ke ci, bela Cibela, neniam permesus, ke nedignaj homoj ĝin alrigardu ; ĉu mi malpravas?" La besto jelpis pro ĝojo vidi sin alparolata kaj per la vosto vigle balais la belveder-plankon.


"Venu, mia bela, laboro atendas nin." La danhundino tuj ekdirektiĝis, laŭlonge de la mallarĝa ŝtonpasejo, al la elirejo. "Profitu bone, Cibela. Lasu cin malsekigi de la ŝprucnebulo, gustumu ĝin! Ekde morgaŭ ni havos novan turist-kohorton por pluraj tagoj, kaj ni restos en la hotelo. Ne diru, ke mi ne avertis cin!" Si paŝis plej malrapide, kun kreskanta melankolio... Seanstataŭ snobaj ekskursemuloj aŭ ŝablonaj eksterlandanoj venus... li! Ĵanaina suspiris. Kial do neniam venis Gonsalo?...

Saluton, Vespucio. Ĉu novaĵoj?

Certe. Lasu min vidi... Jen. Por Ĵanaina, grupo

alvenonta el Rio, flugo 283, morgaŭ je la 10a. Dek-

kvar entute, sep eŭropanoj, kvar usonanoj.

Kaj mi serĉu...?

Fuŝ! Kie mi notis la nomon? Ĉiel ni havos la detalan liston antaŭ la vespermanĝo. La hotelo estos ĝiskreve plenplenplena. Ha! trovite. Grupo- respondeculo: Gonsalo... Ne, ha! jes, fakte: Gonsalo.

... Vespucio, ne forgesu instrui la tag-deĵoriston, ke li malfermu la pordegojn de la ludsalono kaj alportu tri kromajn tablojn, rondajn kompreneble, el la piscino- baro jam por la unua balo. Mi finkompilos tuj la lastajn rezervojn por la ekskursoj, rondveturadoj kaj karnavalvesperoj, sed ekde nun bonvolu informi, ke ne estas plu lokoj por kio ajn, krom por la infana dimanĉ-matineo. Mi diros la ekzaktan kvanton disponeblan tuj kiam eblos. Unue mi devas telefoni al Asunciono-Pensiono — kia nomo por kvar-stela gastejo! — por kontroli ĉu la ĉambro-mendoj bonorde alvenis.

La komputil-terminalo en via privata laborĉambro estis ĵus riparita. La teknikisto profitis por inspekti ankaŭ la ceterajn, sed plejverŝajne iu aŭ aliu estos kaputa antaŭ la fino de la feriotagoj, kiel ĉiam. Kiel ĉiam, kiel ĉiam. Ĉiamaniere almenaŭ mi povos hodiaŭ pli trankvile ĉion kontroli kaj listigi. Diru al Ermelina, ke ŝi venu paroli kun mi antaŭ ol foriri. Mi aŭdis iajn malagrablajn bruojn rilate la krom- ĉambristinon de la tria etaĝo, tiu Zenajde, se mi bone memoras, kaj kverelaĉoj ne tolerendas dum ĉefsezonoj. Mi havis ion plian... ha! jes. Kiam Irenade la bus-entrepreno telefonos, transkonektigu ŝin al mi, ĉu bone, Vespucio? Ne plaĉas al mi ŝia sinteno diri ion kaj fari alion koncerne la ŝoforojn, kiujn ŝi sendas al ni. Parolante pri tio, kiel fartas via filo? Ĉu li jam laciĝis pri la eterne sama kamion-itinero?

Ne, ne, ŝi ne bezonis esti nun ĉion ĉi tion komandinta, komentariinta, demandinta. La unuan vorto-fluon elpuŝis la ondego de ekscitiĝo, al kiu nepris tuja eksteriĝo, kaj kiun ŝi tute ne povis bridi, ja ĉi tiu mirige impertinenta koincido falis sur ŝin ne kiel implicita rezulto el la ĵusaj konsideroj pri ŝia vivopuzlo, sed kiel perdiĝinta kuglo, kiu hazarde perforis ŝin kaj lokiĝis ĝuste tie, kie mankis io identa al ĝi, io, kion ŝi estis preĝpetinta, io, kion ŝi daŭre kaj plue preĝpetis. La emocio ekspansiis, ŝi kroĉis sin al vortoj por ekspektorigi ĝin — sed tiuj vortoj ŝiaj ne estis ĝi, kaj la pritraktitaĵoj, pri kiuj ŝi vere, serioze, pli sindediĉe ol iam interesiĝis, samtempe fremdece indiferentis. De ĉiam — kaj la konscio pri tio ankoraŭ pli profundigis la kontrastojn inter ŝi mem kaj ŝia vivo! — ŝi estis kaptita en egaj kirladoj, kaj devis neeviteble agi laŭakorde, kun minimumaj voj-elektoj, kiuj ebligis al ŝi eskapi foje al turnoventoj por esti baldaŭ glutita de akvaj vorticoj... Tial ŝi plu parolis, apogante sin sur nomojn de subalternuloj, kiujn ŝi, pro cirkonstancoj, superregis, prokrastante la momenton kiam ŝi frontos kontraŭ... ion de la speco de naturleĝoj, ion, kies distinga signo kuŝis sur ordinara, ŝajne sendanĝera notfolio, sed io, kio senpacience altiris ŝin pli proksimen. Ŝi do plilongigis la babiladon kaj febre klopodis ŝtelrigardi la malnetojn kun la turisto-grupaj indikoj, tiel ke fine, jes, dum ŝi kapjesis al la ĉefdeĵoristo kaj malgraŭvole koncentriĝis sur liaj senkarnaj movantaj lipoj, ŝi legis la nomon, ĝia vido kaŭzis novan invadan perturbiĝon... Kioma realeco en ĉi tiuj vicigitaj literoj! Ĝojpleneco en ĉio. Ĉie, ĉie ĝojego... Nervema, tremanta, kvazaŭ demonhavanta, neekzorcebla. Preta por trairi oceanojn, ĵeti sin en abismojn kaj fajrojn. Hardita, provita.

https://fr.pinterest.com/

Du, tri fojojn ŝi refaris la kombadon. Je la kvara, dum ŝi ree brosis al si la harojn kaj ilin dislimigis, ŝi konstatis, ke ne estis plu tempo, kaj senesperiĝe konsultis la spegulon por inspirita, tujtuja solvo. Ĉiobanantaj sunradioj eniris la ĉambron tra la malfermataj rustikaj fenestroj enkadrigitaj en la glaco: ora framo volvis ŝin kaj meze de ĉiu sia haro, respeguliĝante sur ŝiaj facioporoj transpir- humidaj, penetris lumo, helo kaj brilo, kiuj reliefigis mildecon kaj leĝerecon ĉirkaŭ ŝia vizaĝo, haloan ekztazon volvantan ŝin, fontantan el ŝi... Ŝi frape surpriziĝis kaj ne povis detiri sin de kontemplado pri ĉi tiu bildo, kiu nekredeble estis ŝi. Duon- sendorma nokto kun konsekvenca sento pri postebrio, kie kunkalkuliĝis malhelpaj moskito-pikoj, varmo, rememoroj kaj rememoroj pri revadoj, angoro, antaŭlaco pro la pezaj laborperspektivoj, neevitebla pene abortita masturbiĝo kun furioze sekaj larmoj — ĉu ŝi estus povinta atendi el ĉio tio ĉi tiun fragmenton de perfekteco kaj belo?? Se io devis esti dankata, tio estis... amo!

"Geedzoj Arnolfini" (detalo) de van Eyck (1390-1444)


Ŝi rapide iris ĝisŝranken kaj prenis verdan silkfulardon — ho! ŝi ne troigu! — safirkoloran do, kun orfadenaj interplektaĵoj, el indieno, iom tro festecan sur la simpla kremkolora robo, sed ĉu ŝi ne estis vivanta internan feston? Ŝi finnodis ĝin dum ŝi haste trairis la ĝardenon de la stabokorto ; ŝi haltis sekundeton ĉe la hundejo por karesi Cibelan, malafabl-mienan, kiu tenis la muzelon inter la longaj piedoj, rankore kaj ĵaluzoplene klopodanta eĉ ne atenti pri la novstartanta ĝenerala movo. Jam en la ĉefkonstruaĵo, Ĵanaina, kiel ĉiam, blindigite staris momenton en la sombra friskeco, ĝis ŝiaj pupiloj iom alkutimiĝis al la duon- ombro. Solena kvieto, kastelaj aerkurentoj, kandelformaj dubranĉaj lustroj super templaj niĉoj kun vazoj kaj statuetoj.

Koridoro tute silenta, mistera, senhoma. Ankaŭ ĉe la akceptejo neniu videblis. Alta lignbalkono kaŝis tablon kaj deĵoriston ; Ĵanaina perceptis bruetojn de papero kaj skribilo, sed simulis surdecon... Ŝi rekonis la situacion, kaj lasis kun amuzo, ke en ŝi plu vivu Natalia en sia sonĝo... Baldaŭ ĉio ree koŝmariĝos... Ŝi ne volis pensi pri baldaŭo, sed gustumi la nunajn liberajn flugojn de sentoj fragilaj, tamen mizerikorde persistaj.

mmm

Superba flughavena etoso! Movado, zumado, nervozeco en l'aero, hastoj, konfuzoj, pakaĵoj. "Sinjoroj pasaĝeroj de la flugo 3- 2-5 al Kuritiba kaj Porto Alegre, bonvolu direktiĝi al enaviiga pordo numero 2. Lasta voko." — unukorda altparolila voĉo, kiu restis senefika en la tohuvabohuo, sed la ĥaoso en ŝia koro ĝemis, kaj amplifiĝis la vibradoj de plukataj kordoj en interna liro forlogiĝanta al sencerbaj emocioj. Kaj angoro arogis al si la rajton ekregi. Alvenoj same kiel foriroj regalas ĉiun per necerteco, nekonataĵoj minacaj, kaj pliampleksigas senpacienciĝojn, ĉiam kun specialega postgusto de fajneco, frandebleco, neperdenda travivaĵo. Ĵanaina mendis kafeton, kiu simple ne englutiĝis. Ŝi sekvis per la okuloj la movon ĉe la alven-pasejo. La aviadilo jam estis alteriĝinta. De unu minuto al la alia... ja, ja, jes ja, li! Li, tie ĉi, li alvenis, li...!! Ŝi ne sciis kion fari, kiel reagi. Ŝin komplete paralizis inhibicio neniam antaŭe sentita. Ĉu ŝi estis vivanta la momenton? Ĉu fakte estis ŝi, tiu kiu vivis tiun ĉi fikciecan nunon?! Li haltis meze de la homfluo, hezitmiene ĉirkaŭrigardis, kaj lia rigardo trafis ŝian rigardon, li ekridis — sunoj de ĉiuj galaksioj! — per la plej envulta rideto surtere esperebla, kaj, kaj... kiu ekis la unuan geston? Kiu kiu el la du el ili decidis flugi al la alia por... por la renkontiĝo, la kuniĝo, la fino de turmentoj, la komenco de...

Ŝi skuis sin, per ĝentila memriproĉo naskiĝinta el neta konstato: la maturiĝo, la ekzemplo de Silvana neniel helpis al ŝi... Ŝi prenis la turistliston, relegis ĉiujn nomojn, imagis la kapojn de la usona familio, de la germanoj, malestime grimacis al la triopo Soares... Gonsalo Soares... verŝajne pli ol mezaĝa familiestro kun edzino ŝmirita eĉ sub la kalsoneto kaj adoleskanta filino muta pro pigra spleno, kiel Makunaima, "la heroo de nia popolo"([5])...

Grupeto ekformiĝis malantaŭ trankvil-fizionomia juna viro pli- malpli tridek-jaraĝa. Ŝi iris al ili:

Bonan tagon! Ĉu iu el vi estas Gonsalo Soares?

La juna viro scivoleme esploris ŝin:

Ja, mi! Do vi devas esti Ĵanaina el la Hote...

Prave. Bonvenon al Foz do Iguasu!

Ŝi tuj bonvenigis la ceterajn personojn ankaŭ angle kaj germane, profitante por fari rapidan nomvokadon, kaj anoncis, ke tuj post la kolektado de valizoj ĉiuj bonvolu akompani ŝin ĝis la minibuso, kiu portos ilin al la hotelo.

Gonsalo, dum la grupo ekpaŝis, petole plendis:

Kial do vi uzas tiun stultaĉan sistemon pri gruprespondeculo! Mi faris absolute nenion! Se mi estus skolto, mi devus elmerdiĝi por devigi maljunulinon peti mian helpon cele al strat-trairado, ĉar eĉ ne unu bonfaron mi atingis ĝis nun! Feliĉe tio ne estus granda malfacilaĵo...

Li kapmontris du relative aĝajn tamen viglajn sinjorinojn, kiuj amuziĝis antaŭ lia diraĵo kaj lin fiere rigardis.

Fraŭlino Ĵanaina, klopodu ne atenti pri nia nevo. Li estas vera bebeto, kiu volonte papagumus la tutan sanktan tagon, se oni ne fermus al li la azenaĵo- kranon([6])! - komentariis la unua.

La dua ne perdis tempon:

Mi ŝatas havi gruprespondeculon, oni sentas sin pli sekura. Oni neniam scias, kio povas okazi dum vojaĝoj! Koralina, ĉu vi memoras tiun ekskurson al...

La sekvon Ĵanaina ne aŭdis ĉar jam la franca paro petis iajn informojn en purstila frangla lingvo. Ŝiaj francaj konoj, kvankam pokaj kaj rustitaj, iom helpis al interkompreniĝo. Tuj kiam eblis Gonsalo ree alparolis ŝin:

Diru ion al mi: ĉu via poligloteco enkalkulas almenaŭ ian orientan aŭ aŭtoktonan lingvon?

Ne tiajn. Mi tamen scipovas esperanton, pri kiu vi eble jam aŭdis, kaj kiu estas universala lingvo jam cent-unu-jara. Se vi deziras, mi volonte donacos al vi literaturaĵojn pri ĝi antaŭ via foriro. Vi rememorigos al mi pri tio, ĉu bone?

Ŝi ekdeturniĝis por voki pliajn portistojn, sed Gonsalo retenis ŝin, kaj karajn familiarajn sonojn li tiam voĉigis:

Vidu nur! Nekredeble! Saluton, samideanino!

Ŝi eĉ ne havis tempon por ekkrii sian propran surprizon, ĉar li tuj per flua esperanta parolritmo aldonis:

Mankas nur unu gravega afero: ke vi estu la Ĵanaina, kiu verkis la tekston titolitan "Karuselo", disaŭdigitan pasintmonate. Ĉu...? Putin' naskinta nin!! Vivuon! Estas vi!

Ĵanaina simple staris en ege mirigita silento ŝvitanta per stranga feliĉo.

Haltoj ĉe Puerto Stroessner neniam efikis, unuavide surprizige, kiel imaghejtilo, kiu ebligus al ŝi gaje fantazii izoliĝ- cele dum la pluirado, meze de la kutimaj konversacioj aŭ de la torporo estigita de dormiga buslulado, spite skuadojn pro oftaj vojtruoj. Tamen la dudeko da vendej-dometoj, preskaŭ komplete kaŝitaj malantaŭ disflorantaj teksaĵoj kroĉitaj al siaj stangolaŭboj kiel mirindaj parazitvegetaĵoj al siaj ĝangalaj arbotrunkoj, kreis eksterordinaran spektaklon de formoj kaj koloroj eĉ por la ple^ alkutimiĝintaj aŭ malinteresataj okuloj. Tiuj araneretoj milde pufiĝis sub ĉia ventobloveto ; aspektis, ke la centroj, ĉiam punte teksitaj per kunigitaj nigraj kaj blankaj fadenoj, ekzakte kiel la borderoj, fakte spiris kaj moviĝis balancante la rustikajn, kvankam belvigle tinkturitajn, ŝtofajn ĉirkaŭbendojn. Tuj larĝaj rondaj kuketoj el suna maizo alloge ekcirkulis sur lignaj pletoj portataj de malkvietaj manoj, tiuj de knabetoj, ĉarmaj indian- aspektaj etuloj, kun siaj amandaj okuloj, glataj haroj ronde tonditaj sur la frunto kaj brile ledkolora haŭto. Multaj vizitantoj naŭziĝis pro muŝoj kaj trograseco de la bakitaĵoj, senĉese indigne plendis pro kareco de la varoj ; ĉiamaniere la plejmulto fotis, ekstaziĝis, malstapligis grandajn kvantojn da tablotukoj kaj mebl-ornamaĵoj, mallonge observis teksilojn kaj junajn teksistinojn en ilia laborado, miskomprenis informojn, fine elektis tiun aŭ alian tukon, rabatpetis insiste... Averta hupo, malrapida enbusiĝo,... foriro.

https://paraguaiteete.wordpress.com/page/46/ nanduti - paragvaja manfarita punto


Foriro... Ne, ne eblis simple fari pirueton kaj fordoniĝi al fantaziadoj. Malantaŭe ili postlasis la paragvajan vilaĝon, kie restis homoj en sia plua modesta strebado al pluvivado, kiel proksimume ĉiuj, ĉiuj homoj sur la terglobo... Fronte, ĉiuflanke, sovaĝeca hirta naturo, absolute identa al tiu de braziliaj landpartoj... La suno ĉion banis per senkompata indiferenteco, senkonscienc-riproĉa neŭtraleco. Peza varmo kun polvora nebulo ĉie superŝutiĝanta ; akvomiraĝoj sur la eluzita arĝentita vojo ; lumego, kiu heligis ĉiun folion, palpebrumigis ĉiun vivanton, reliefigis ĉiun konturon, ĉiun surfacon, trorealigis la scenon... Tiom foren kiom oni rulados estos vojoj, ĉe kiuj estos homoj en naturo. Malsato kaj soifo tie ĉi, kaj uesten, kaj eosten ; frosto alie, en multaj, multegaj aliaj teroj ; ekvilibro jene pro hazardeca stabiliĝo... Naturaj fortoj, ĉu malpli relativaj ol homaj leĝoj, valoroj, principoj? La relativeco de ĉiuj aferoj! Ĵanaina lace hezitis ĉe la sojlo de ĉi tiu koncepto, kiu elstaris kiel ia persona formulo netuŝebla pro tro radikala asimilado, kapabla ne alporti taŭgan senkulpigon, sed iel ekspliki aŭ reloki multajn kaj tiomajn absurdaĵojn kaj absurdecojn..

Ununura sama ronda mondo... kie penoj kaj ŝvitoj malofte kuniĝas, kie faroj kaj sentoj trovas apenaŭ momentetojn de interkompreniĝo, kie limoj kaj baroj, privataj interesoj, sistemoj, ideologioj, kredoj, forgesigas pri prioritatoj plej elementaj ene de la gvidlinio de l'ekzisto, nome subordiĝo al vivo-kaj-morto ; tute simple, ekskluzive al vivo-kaj-morto... Homoj tro memfidas kaj pro tio iĝas ĝisperee kontraŭnaturaj. Kial ili ne rekonas la nesufiĉecon de siaj povoj? Kial honeste kaj humile ili ne etendas la manojn unuj al la aliaj, kial kostas tiom tiu denaske ebla sed pereduke forstrekita gesto? Pli plaĉas al homoj masakri bestojn — bestaĉojn, dirus ili — kiel la povrajn papiliojn diskrevantajn ĉiumomente pro neantaŭvidebla frapo kontraŭ la busovitroj, kaj kiel alilandanojn, aŭ alireligianojn, alipartianojn... Ĉu la perverseco de la personoj en la fundo ne eskapas el naturaj niveloj sed simple enkadriĝas en neeviteblaj, perfekte naturaj cikloj de vivo-kaj-morto? Kiel, kiel scii? Ĉiel, evidentiĝas tragika manko ĉe la bazo mem de la homa ekzisto kaj evoluo — tiel ke "poste" estas tro malfrue... Kaj oni sendas kromarmilojn helpcele kaj tio nur pligravigas intermortigadojn, dum ĉiuj pravis, aŭ malpravis. Aŭ oni silentas por eviti katastrofon je la lasta sekundo, kaj ĝuste la silento iĝas signo por akra reago. Same, oni ne povas diri al iu, ke oni lin amas, ĉar li ne reciprokas, aŭ ĉar ne estas la ĝusta horo, aŭ ĉar psikologiaj neprecoj postulas, ke...

Jen! ŝi denove glitis al tute persona problemaro, kaj per kiaj mallogikaj konfuzegaj rezonadoj! Esence, esence, temis pri kio do? Pri bedaŭro: pli malkomplika povus esti la vivo, sed komplikega ĝi daŭre estis... Ĉiuj povus kaj devus paroli ian esperanton, kaj inde, inde, plej digne ĝin utiligi... Revo, firevo, revaĉo!! Dum rajto je amo estos nelica eĉ por interfratiĝintaj homoj pro honto, timo, malcertecoj — aŭ eĉ neprononcindaj teruraj kialoj — kia espero por homa bono kaj feliĉo? Kial ŝi ne povis demandi al li: karulo mia, ĉu finfine, jes aŭ ne, ci amas min? Ĉu, jes aŭ ne, ni provu, ni almenaŭ provu ami nin ĝis la lastaj konsekvencoj? Sed ŝi ne rajtis, ne kuraĝis... Eble pro ekscesa pasiveco ŝi restis katenita en marĉo. En flusablo volo tute senutilas. Sed en marĉo, en marĉo, dinamika, pozitiva, energiplena klopodo antaŭen kondukas al la firma grundo... Kial ŝi preferis dronadi en la ŝlimo de sia mizero?... Pro honto, pro timo, pro malcertecoj. Kiom komforte lasi sin dorloti de utopioj, tro karaj utopioj...! Cetere, kiaj estis la vortoj de Silvana? Ĉu "amo en ĉiutago ordinariĝas, dispistiĝas"? Ne ekzakte tiaj, sed ne gravis. Se ŝi dezirus, sufiĉus pruntepreni la kopion de la teksto liveritan al Gonsalo post liaj turmentpostuloj... Sed ne gravis. Gravis la apero de tiu ĉi Gonsalo... Simpatiaspekta, malgraŭ ĉio, kun sia penetranta rigardo, sia flua esperanto, siaj inteligentaj diraĵoj, sia interesiĝo pri ŝi... Ĵanaina, atenton! Evidente ŝi ekenamiĝis. lom tro haste, kapvente, iel propravole, preskaŭ senfundamente. Preskaŭ: li interesiĝis pri ŝi, nenegeble. Li estis kisinta ŝin ĉi matene, kio estas en si mem nekutima gesto, sed des pli ĉar li tro longe tion faris. Don Ĵuano? Li ĝis nun atentis speciale pri neniu el la ceteraj inaj gastoj kaj pasaĝeroj, kio signifis nenion, por diri la veron. Ĉiel, estus bone... sperti plian kunvivadon, lerni alian amon, kaj... antaŭ ol estos tro malfrue naski amatajn denaskuletojn, verajn, ne nur duonajn kiel la karuletojn de Vilhelmo. Halt! Ne iru fadeno antaŭ kudrilo! Ŝi revu prudente. Pli bone, ŝi nepre ne revu, ŝi atendu. Tiu ĉi estis pli sana, pli konkreta situacio, kun almenaŭ unu bonvena konsekvenco, nome portempe iom malobsediĝi pri... li.

Ŝi decidis ekservi la refreŝigaĵojn. Gonsalo estis sidanta lastvice, antaŭ la klozeto. Nepris interŝanĝi kelkajn vortojn kun li. Krom la distribuado de kolaziono ŝi havis taŭgan aldonan pretekston ĉe iaj informoj, kiujn deziris de ŝi liaj onklinoj Angelina kaj Koralina.

Dum la buso plu avancis al Asunciono, Ĵanaina marŝis en la malan direkton laŭ la streta kaj skuanta koridoreto. Ĉu tiun tutan tempon — dum preskaŭ dekjaro! — ŝia koro estis erarsence celumanta sian feliĉon? Gonsalo, ĝuste, rimarkis ŝin kaj tenere kapsignis al ŝi de sia sidloko. Por la unua fojo dum ekskursgvidado al la paragvaja ĉefurbo ŝi ne tremis pro senpacienciĝo kaj emocio atendante la horon, kiam ŝi retrovos Donjan Katalinan kaj, iome, iele... lin. Ŝi eksentis lin kiel epizodon, apartan, kiu neniel iam influis aŭ enmiksiĝis rekte kaj pruveble en la fundamentajn okazaĵojn de ŝia vivo... Ŝi ne sukcesis reteni rideton: ĉu li kaj la interna ideo ne estis entute similaj?... Nebulaj, embarasigaj, neklarigeblaj, veraj peste diablaj plagoj, kvankam ĉiel subtenaj, ĉie- kaj ĉiam-estantaj, dumvive kaj ĝismorte ankritaj... Neforigeblaj, neforigendaj pestoj. Sublimaj.

Ŝi sentis sin laca hodiaŭ, kaj angora. Normale la fino de la vespermanĝo estis signo de liberiĝo: ŝi povis deziri bonan nokton al la ekskursanaro kaj kuri al tiu parto de si mem, kiun gardis la "villo", kiel ŝi nomis la pensiono-hejmon de Donja Katalina. Tie, antaŭ fumantaj tetasoj, disvolviĝis duopaj konfidenc-babiladoj en la silento de domo tamen ĉiam plena je jovialaj gastoj. Ĉiam ŝi antaŭfrandis bombardadon de novaĵoj, ĉiam ambaŭ konsoliĝis per elŝovado de mildaj rememoroj, ĉiam la du virinoj adiaŭis sin kun larmoj en la okuloj, kaj Donja Katalina benis ŝin, kaj ŝi iĝis knabino kun tuta promesoplena vivo antaŭ ŝi, kaj kun sino patrineca, ĉiam preta por ĉiu ŝia ploro aŭ ĝojo, je ŝia dispono. Sed hodiaŭ, hodiaŭ la nokto distiris ŝin. Ŝi devontigis sin al plenumado de ritaro, kiun ŝi ne alprenis al la koro... Ĉu eble ŝi revenu al la hotelo kaj invitu Gonsalon akompani ŝin, spite onidirojn tiom facile ek-svarmantajn? Ne, ne temis pri tio! Tiu ĉi Gonsalo estis... fremdulo, sintrudulo. Kiel ŝi kuraĝus permesi lian ĉeeston en... sia jabotikabo?! Tro frue por alfrontigi Gonsalon al... li. Tro danĝere por ŝi mem. Tamen... ha, se Gonsalo Soares estus nun paŝanta apud ŝi!...

Estis tarde jam. La kvartalo dezertis, ŝi ŝvitis pro speco de sufokiĝo,... timo, aŭ varmo, malpli vetera ol interna. Kiel estus paŝi apud Gonsalo? Per kia ekstremaĵo de siaj vivoj ili komencus rakonti sin? Kion ili forsilentus, kion ŝi forsilentus? Ĉiel, estus bone... Sed poste, kiam estus kreskinta kutimo, kiam pasio estus eklasanta la lokon al abomeno...? Sufiĉis por tio malpli ol du jaroj inter ŝi kaj Elcio, iliaj amoroj tuj similis al duopa masturbiĝo — dum kun li... Veee! Ŝi dancis kun li la plej elanimajn ritmojn, sen retenoj, ĝis ebrio, ili sorbis sin transtempe, translime, ĉion ili neglektis favore al si mem, dormis, nutris sin, spiris unu dank'al la vortoj de la alia, kiuj diris oblojn pliajn ol iu ajn povus supozi... Cirkonstancoj komandis, ke ili aparte aranĝu siajn vivojn. Sed li reskribis. Pri lia kunulino ŝi apenaŭ sciis la nomon, Ilza. Li reskribis ĉar ili ne sukcesis forgesi unu la alian. Ili ne forgesos unu la alian. Sed li neniam revenis al Sud-Ameriko. Kial, kial, finfine kial do?!! Ankaŭ li sin demandis pri tio. Li diris la respondon, antaŭ du longaj jaroj, mutaj ekde tiam: "Ina, mia ino, plejkara mia, doloru al ni kiom tio doloros — kaj tio ŝiras min pli ol imageble — lasu min klare malkaŝi nian veron: ni ne konas unu la alian."

Pravis li. Ili amis sin, sed...

Ĵanaina estis jam de kelke da tempo fronte al la domego. La vitrala ferpordego impone rebriletis, internaj lampoj profiliĝis per grandaj rondaj makuloj sur la floraj vitrodesegnaĵoj flavaj kaj verdaj. Ŝi sonoris. Eĥoj preĝejaj tintantaj tra enormaj spacoj,... tuja krispiĝo ĉe sia haŭto, sur la tuta korpo, kvazaŭ el profundeco de ĉiuj homaj sentoj estus grimpanta ties substrato, pura, sankte, plejsankte pura, kvazaŭ ĉiuj veroj estus atingitaj, kvazaŭ la infinito estus levinta sian vualon...

Ina!

'nan vesperon, karuleto!

La bubo saltis al ŝia kolo, kaj donis al ŝia vango grandan, laŭlitere malsekan kison.

Urĝiĝu! Avineto estas ekleganta leteron de onklo Antonio.

Kaj li kiel ĉevalido malaperis en la dekstran koridoron, eligante posttondrojn je ĉiu paŝo.

Do almenaŭ estis iomaj novaĵoj ĉi-foje. Mankis nur temi pri la maksimuma sortironio ebla, ekzemple anonco pri la reveno ne nur de Antonio, sed de ambaŭ amikoj. Sed ne! tio estus nepensebla troigo... Ŝi riglis la pordon, kaj tiam delice flaris la verdecon de la interna ĝardeno, vasta kvazaŭ kamparo, ĉirkaŭ kiu estis konstruita ĉi tiu kvarangula domo. Verdire, ĝi ne aspektis kiel domo, sed kiel koridoraro, provizita per altegaj volbpordoj, malantaŭ kiuj multobliĝis misteroj, dormĉambregoj por studentoj, diverscelaj salonetoj, banĉambroj. En la fundo situis la familia atrio — ja Ĵanaina trovis la vorton pli trafa ol kiun ajn alian, ŝi ĉiufoje havis ĉi-tie la impreson, ke ŝi estis vizitanta ian Antikvan Romon. Ŝi haltis flanke de la atriosojlo, kie pendis serio da desegnaĵoj de Antonio, zorge enkadrigitaj, kaj la kara pentraĵo de... Gonsalo, kiun ŝi vole-nevole kareseme kaj saŭdade ekrigardis. Sed oni flustris interne, ŝi scivoleme akrigis la aŭdadon por subaŭskulti:

— ...korespondadis kun Gonsalo, sed ŝi unuafoje vizitis Asuncionon nur post lia reveno al Madrido. Bonega, ora persono. Pli valora ol multaj senkoraj filinoj. Ŝi tre plaĉis al Antonio, bedaŭrinde ankaŭ li baldaŭ forvojaĝis al Hispanio. Kiom rapide flugas la tempo! Jam de kvin jaroj ni ne vidas nian knabon, imagu al vi, Ĵuanita!

Ha, jes, Ĵuana estis tiu multe priparolata kuzino el fora provinco. Providenca malebligado de la kutima intima konversacio! Ŝi emis multe pli al tuja ripozo, kurta paŭzo por por detiriĝi de dubo- ka^ pento-sentoj rilate tiun, kiu ne plu devis esti, kiu ne plu estis por ŝi, kaj prepariĝi por tute novaj eventoj...

Kaj Gonsalo Soares ja estis atendanta ŝin. Duon-etendita sur muaritsilka sofo, en la ĉefhalo, kun granda glaso apud si, kies randon li ronde karesis per unu fingro, penseme, preskaŭ volupte, sorbante tiam kaj jene gluteton el la drinkaĵo kun videbla kontenteco — antikvulo sur sia lekto antaŭ baĥanalio, senjoro ĉerpanta el sia hanapo fresajn fortojn por novaj konkeroj,... viro certa pri la logo, al kiu nepre cedos la dezirata virino... Ŝia rigardo pezis sur lin. Li levis la okulojn, ekstaris, paŝis al ŝi.

Pulsanta korpo, vigla, tute turnita, koncentrita nurnure je ŝi. Varma, larĝa brusto meze de freŝa, hela, duon-disbutonita ĉemizo, brusto haĉita de haroj tutpretaj volviĝi, bukliĝi senĉese ĉirkaŭ avidaj fingroj... Et-tremantaj nazoloboj, ekscititaj karnaj lipoj... La mano de Gonsalo sur ŝia ŝultro provokis eksalton ; la voĉo de Gonsalo trancon... Li petolis pri ŝia foresto, ŝi provis petole rebati. Ŝia koro palpitadis ; invitema, mola, lanuga tapiŝo sterniĝis antaŭ ili, ŝi nenie vidis devojiĝojn, ŝi paŝis antaŭen, li petis al la deĵoristo la ŝlosilon de sia ĉambro, peris la petadon de la ŝia, kaj ŝi konstatis, ke iliaj ĉambroj estis sametaĝaj.

Horloĝo longe sonis la horojn dum ili vokis la lifton kaj tien eniris.

Ĉu la dek-unua aŭ noktomezo jam?

La horo de Cindrulinoj! - respondis li kun rideto inter moka kaj ĝentila, kaj daŭre ĉirkaŭprenante ŝin li plu ŝercis, malstreĉe kaj gaje, kaj la liftisto ne plu ĝenis Ĵanainan... Ŝi kaj Gonsalo estis izolitaj de ĉiu kaj ĉio, ligitaj per esperantaj vortoj, nur ili, neniu plu ekster ili, ĉi-tie, en ĉi tiu ascendado, li tute kontraŭ ŝi, kaj la vortoj de ambaŭ esplorante, nudigante, ravante, antaŭfrandante unu la alian.

La sorenirado ĉesis, la pordo silente malkaŝis la eksteran mondon. Ŝi ceremoniece dankis en la hispana la homon iom rigidmovan en sia livreo, Gonsalo ironie aldonis en la internacia lingvo la tradukon de ŝiaj vortoj, kiel se nur ilin la ulo komprenus. Li tiris ŝin per la mano al la dekstra flanko de la koridoro. Ŝi emis rimarkigi al li, ke ŝia ĉambro troviĝis ĉe la mala ekstremo, ke estis malfrue, ke eble estus pli bone... Ne ŝia hezitemo estis afekta, sed ŝia malemo. Timideco emociplena sufokis feblajn protestojn, kaj ŝi glutis liajn kisojn malavarajn sur siajn harojn dum li malŝlosis la pordon, kaj dum tiu plej densa sekundo ŝi sorbis lian varmecon, lian ŝvitparfumitan odoron, la humidecon de lia haŭto sub la ĉemizo.

...Liaj manoj, ho, liaj manoj estis fajraj, la littukoj bone frostodone malvarmetaj, la amaĵo freneziga, la noktoripozo ekstaza, la ŝteleliro je frua mateniĝo plene aventurogusta, la revido je la matenmanĝo saŭdadoplena, tenera, delektinda. Iliaj okuloj brilis kaj plu kaj plu serĉis sin, devoris sin...

Kaj kiam ŝi pasis preter li, jam en la buso, revene al Foz do Iguasu, li flustre konfidis: "Mi amas vin."

Ĵanaina haltis ĉe la araoŝirmejo. La birdegoj iom nervoze moviĝis ĉe la branĉoj kun siaj rondaj okuloj dolorigitaj de la ĉirkaŭspotoj. Sama maltrankvilo ĉe la steloj, kiuj tremetis pro irito je ĉiu malregula snufeto. Kaj la muzikoresonoj plu frapis kaj ronkis, ŝvelis, rulis, disvastiĝis, subite ree stompiĝis kiel por spirhalto, sed tuj denove forte ekkriis, eksplodis kiel ridego de absoluta malstreĉiĝo, de paroksisma ĝojelsputado, de senbrida, ĝiskreva festado. La balosalono bruis kvazaŭ vulkano eliganta sonlafojn, kiuj kuris foren, kiom eble plej foren, kun la stranga misio uzi nesupereblan energion por pereigi, dezertigi, malfeliĉigi la noktan pacon, kun ĝiaj bruetoj timide, mirigite, murmurantaj...

La sablo de la irejo ekkraketis malantaŭ ŝi. Vegetaĵoj kaj malhelo kaŝis la alproksimiĝanton ĝis li atingis la birdejon. Gonsalo, ŝvitanta kaj senspira, lasis sin fali sur benkon kaj per gesteto invitis ŝin fari la samon... Se li divenus la ideojn, kiuj venis al ŝi en la kapon! Kiom facile la aferoj, la feliĉo okazas en revadoj! Eblas ĉion kaj ĉiujn manipuli laŭguste, mismanovroj tute ne ekzistas, la princo alvenas, estas sorĉata de la fraŭlino kaj ŝin sorĉas, por ĉiam... Dum en la realo... ve! se... eĉ se io okazus inter ŝi kaj Gonsalo hodiaŭ, nun... kion dirus ŝi? "Ne, hodiaŭ ne, mi havas mian monataĵon..." Eĉ sen menstruo, ĉu estus penseble ekdiskuti pri la neceso, ke li uzu kondomon, pro tio, ke ŝi... Kia infanaĉo ŝi estis! Ridinda, naiva... La konstato pri ŝia stupideco embarasigis ŝin, ŝi ne kuraĝis eĉ moviĝeti, kaj perceptis ekskluzive lian iom post iom normaliĝantan spiradon.

Kia perfidulino vi estas, Ĵanaina. Mi kredis, ke mi ĝuos vin kiel gvidistinon dum la ekskurso al Asunciono. Mi preskaŭ krevis tiom mi enuis.

Ho, hm, jes, okazas ke bedaŭrinde mi havas la respondecon de la hotelo sur la ŝultroj ĉi-foje kaj povis gvidi nur rondiradon ĝis Itaipu, kio ĉiam tristigas min, unue ĉar en Asunciono mi profitas por revidi konatulojn tre karajn al mi, due ĉar laŭdi kaj vanti baraĵon dum la rememoroj funebras la detruitajn Sep Akvofalojn...

Mi partoprenis en la ekologia lukto por savi ilin. Oni multe ploris kaj multe amuziĝis tiam, ĉu ne? Tipa funebra tranoktado!

La karnavalmuzikoj subite ĉesis. La ripozpaŭzon la dancantoj aklamis per protestfajfoj kaj huadoj... Ambaŭ silentis kelkajn sekundojn. Insektoj ĉirpis, ranoj kvakis, bufoj flutis, ondumanta zumkovrilo libere flosis sur la tero. Ĵanaina pensis pri la ekologidefendaj manifestacioj, demandis sin ĉu hazarde ŝi ne estis tiam paŝinta ĝuste proksime al Gonsalo, sed kun la vivo tro centrita sur Elcio kaj la koro tro blinda pro enorma teoria amo al... li, por povi atenti pri kiu ajn... Gonsalo ree alparolis ŝin:

Ĉu via moŝte grava posteno malpermesas al vi partopreni en la baloj?

Bof, ne, male. Sed jam estas sufiĉe lacige organizi ilin. Vi ŝajne estas ĝisosta karnavalemulo, ĉu ne?

Po unu fojon en ĉiu jaro, ne pli. Kaj tute hazarde ĝuste kiam estas la karnavalepoko.

Ŝi sincere amuziĝis pro la afektnaiveco kaj iom malstreĉiĝis. Ŝi emis lin ekdemandi pri li, lia laborfako, liaj esperantaj aktivecoj... Sed estis plaĉe tiel, ĉio kvietis, la momento plilongiĝis, prepariĝis por daŭri por la eterneco, ekzakte tiel, kun leĝera duon-angoro kaj pigra bonfarto... Gonsalo oscedis. Bone, bone, ŝia kompanio tute simple kaj plejevidente tedis lin! Ŝi tristiĝis.

Post dudek-kvar-hora ekskurso kaj supozeble vigla dancado, mi ne surpriziĝas, ke vi estas dormema...

Ĉefe favoras dormemon la... bruado de tiu ĉi silento! Aŭskultu nur! Vi loĝas ĉe la paradizo...

Li amikece apogis sian kubuton sur ŝian ŝultron kaj aldonis:

...dum mi regalas min per fekaĵplena akvo, nutraĵoj spicumitaj per kemiaĵoj, poluciita fulmmortiga aero, belaj vidoj de ĉielskrapaĵoj tute taŭgaj por suicidoj... Mi envias vin. Ho ho! ĉu envio estas mortomerita peko? Oni devus revizii la dian leĝaron... laŭ la homa bildo!

Ne, ŝi ne loĝis en granda, industria, malhoma metropolo, sed tio ne malhelpis al ŝi suferi pro sento de anima kaj kora depravacio, fuŝeco, progresiva kancero en ŝi. Kaj el ŝia tuta repertuaro de fierdonaj intimaj riĉaĵoj eĉ ne unu ŝi sukcesis elfosi nun por interese kaj sprite respondi al li...

Ina...

Tiu kara alnomo en lia buŝo inunde karesis ŝin, dolĉigis ilian kuneston kvazaŭ mielo brilanta kaj fortaroma subite estus fontanta el nektaro de nevideblaj florbedoj, el bekoj de kolibroj sennombraj ĉie flugetantaj kaj el ĉiuj sammomente volatiliĝinta...

— Ina, kion plian vi do intencis diri en via juvela "Karuselo", ho, via belega majstroverketo, kaj eĉ nun silentas, hm?

Ŝi emis fandiĝi kaj infiltriĝi en la grundon, ŝi sentis sin preta por singulte ekploregi... kun la kapo kontraŭ lia sino, aŭ, pli bone, sen tempoperdo, ŝi forfuĝu, ŝi kuru al... al ŝia naskiĝurbo, al Vilhelmo...

Tiam ŝi komencis diri, elverŝi la klopodojn por realigi ion, la neceson uzi esperanton iel, por io profunda, kion nur esperanto kapablis naski kaj varti, kaj ŝi ekparolis pri la malfacilaĵoj de kreado...

1(1)http://www.themorgan.org/collection/literary-and-historical-manuscripts/ma1036

Kaj li malkaŝis siajn samajn emojn meze de vantaj kaj ventaj aktivecoj, ne nur profesiaj (li estis nuntempe sufiĉe prospera komercisto pro cirkonstancoj, kaj konstante bedaŭris la flankenmetadon de sia ĵurnalista klereco), sed ĉefe meze de tiuj ligitaj al ecoj, homeco, frateco... tamen tiom seniluziigaj, perfekte kaj nure pastiĉaj... tiel ke li provis disciplini sin, malakrigi kread- sufokan memkritikemon, konsideri la kompatindan staton de la esperanta Parnaso, kaj alfronti verkadon, konscie, laborplene, pene. Ĉu ŝi abonis...? jes? bone, li verkis tie sub la pseŭdonimo... Ho! ĉu vere? Ŝi ŝategis la artikolojn kaj rakontoj de... kaj tiu estis li! Ĉu li jam estis leginta...?



La lasta parto de la karnavalumado estis rekomencinta, daŭrinta, definitive mutinta, kaj ambaŭ ankoraŭ paroladis, en la freŝeco de la nokta mallumo, en la intimeco de la parko, en la komuneco de iliaj vundoj kaj sopiroj, gustoj, indignoj, meditadoj, strebadoj... Li estis verkanta romanon kaj rompis al li la kapon la malliberiga linieco de rakontarto, de la neeviteblaj vorto-sinsekvoj sur la paĝoj, dum elanoj ĉiudirektaj petis simultanecon de agoj kaj pensoj, de paseoinfluoj kaj ideoj turnitaj al estontecaj nekonataĵoj... Ŝi prikonsideru ekzemple lian junecan vivon: mezklasa edukado kaj medio, enmiksiĝo en politikajn luktojn, popolklerigajn kampanjojn, aktivajn intelektulrondojn demokraticelajn kaj kontraŭkapitalismajn — ĉio tio en ĉiutago ĉiupunkte simila al tiu de unuarangaj romanoj, inda je ili! Estis ekzemple lia unua amindumantino kun iaj mamoj... ve! li neniam forgesos la formon de ŝiaj mamoj sub la blankaj lernejĉemizoj... Ili disiĝis dum longaj jaroj, tiam li hazarde renkontis ŝin kun ŝia edzo, kaj li sentis ŝian feliĉegan rigardon sur vizaĝo, kiu klare postulis, ke li ne rekonu ŝin. Estis ankaŭ la negrino Izaŭra. Ĉu kredeble! Ĝuste Izaŭra nomiĝis ŝi (^), belega ino, kiu de ĉiam vartis lin, portis lin ĉe sambejoj, lernigis al li la purstilan afrikdevenan dancadon... Kaj Morejra, kun siaj blankaj vestoj, blanka ĉapo, balancanta irmaniero, kiu inicis lin al la "drogosubmondo", kiel li fiere diris, per defiema gesto mallozigante sian kravaton. Kaj ĉiuj tiuj kun kiuj li kruciĝis sur la stratoj, junuloj kiuj partoprenis en liaj unuaj diboĉoj, kaj kiuj poste iĝis liaj lernantoj ĉe la duagrada kurso por plenkreskuloj, kie li instruis Historion dum siaj superaj studjaroj! Kia galerio! Kiel montri la gravecon de ĉiuj aparte kaj kiel tuto en liaj spertoj, en la fundo plej persona de lia ekzisto?! Kiel trovi taŭgajn vortojn en esperanto por ĉion ekzakte priskribi, transdoni, por ke esperanto unuigu landojn kaj homojn ene de integriĝo al la respektivaj kulturoj de ĉiuj mondpartoj...

Gustave Flaubert - Paĝo el la manuskripto de "Eugenie Grandet".

(2) http://expositions.bnf.fr/brouillons/grand/21 2.htm - Honore de Balzac - Paĝo el la manuskripto de "La Femme Superieure".

1 Aludo al la klasika romantika verko de Bernardo Guimaraes "La sklavino Izaŭra" (1875). Kvankam preskaŭ blankhaŭta mulatino, kaj krome instruita, ŝiaj suferoj simbolas la maljustecon de sklavismo.

1


Ŝi kompletigis ĉiun lian diraĵon, ekkriis la bezonon eltrovi vojon por esprimi kompletecon, kiu kapablu enteni la fragmentecon de ĉiu vivo, la miksitecon de ĉiuj sentoj, la paralelismon tamen sen unuformeco inter ĉiuj personoj...

Ŝi unuafoje tiom longe tiel manuzis personaĵojn dum babilado sen timi, ke ili ŝajnu tro bagatelaj, male, ju pli ŝi brave breĉis la reduton de siaj malfortecoj, des pli li agnoskis ilin kiel bravurajn ideojn, leĝere amendis ian aŭ alian ambiguecon, insertis kun tioma ĝusteco vefterojn en ŝia intima tapiserio, ke... ke ŝi nur povis demandi sin, kio okazos, kiam la konversacio ĉesos, kiam ili disiĝos, ĉu ŝi ne estus amputita ne nur je mirakla subteno kaj kuraĝigilo, sed ankaŭ je parto de ŝiaj cerbo kaj sentemo... Ambaŭ — jes, klare ne nur ŝi, ankaŭ li! — prokrastis la finon de la interparolado, ambaŭ evitis proponi ekspedicion ĝis la plej proksima baroservo por kafeto aŭ kio ajn trinkebla pro tio, ke ambaŭ timis reprezalion: "Ha, vi bezonas ripozon, permesu ke mi liberigu vin, mi fakte jam tro longe retenis vin..." Ambaŭ, li ĉiam bonhumora kaj petolema, ŝi feliĉa kaj surprizita kaj revema, lasis sin luli far la vortoj de unu en la buŝo de la alia, far reciproka preteco ĉion aŭskulti, ĉion subkompreni...

Sed la limo de korpa eltenebleco jam estis de longe trapasita. Ili fine amikege kisis sin je la "Bonan nokton!", kaj Ĵanaina pensis, ke bonŝance restis al ili du tagoj pliaj.

Ŝi jam estis de tri horoj en la balosalono kaj Gonsalo Soares plu saltadis, ĉiam brakumante la duopon da odaliskoj. La deputit- edzino de kvaronhoro provis, per araponga([7]) voĉo kiu superis la plej diablajn frevojn — "...leterkolombo/ flugu vi haste/ kaj ĉi leteron/ portu al mia granda am'!..."([8]) — , detali al ŝi la vojaĝplanojn de "sinjoro deputito, mia edzo", kiu cetere ĉiukvinminute haltis ĉe la tablo por glutegi viskion, ĵeti konfetojn sur la super-bordiĝantajn plumornamaĵojn de sia oficiala kunulino, palpebrumi kun Ĵanaina kaj vigle kiel hipopotamo penetri ree en preterpasantan homĉenon, ĉiam ĉe najbareco de kiom eble plej nuda belulino. Unu el la ĉefinĝenieroj de Itaipu, sen ĉesigi sian marionetan svingadon, venis krii al Ĵanaina sian plezuron povi prezenti al ŝi sian fianĉinon, t.e. triopon da brilaĵet- floroj triangule fiksitajn sur prodigema ondumanta mulatina korpo, kies baptonomo sonis kiel Odila, aŭ Ondina, kiu estus pli trafa. La respondeculo pri la loka gazeto devojiĝis de


Arapongo: brazila birdo kun strid-metala kanto.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Arapongo

2

Kanzono "Pombo Correio" [Leterkolombo], de Moraes Moreira,MPB [Brazila Populara Muziko].


http://www.indigoarts.com/gallery art/severino frevo.jpg - "Frevo" de Carybe

dancistara turnado-cirklo kaj sen interrompi plengorĝan kantadon — "Panjo, mi volas/ panjo, mi volas/ panjo, mi volas mamsuĉi!/ Donu cicumon/ donu cicumon/ donu cicumon por ke finu la blekad'!" (^) — tiris ŝin, daŭre glitante sur la pargeto, al la dancadejo, kie la man-en-manaj rondoj duonsenmoviĝis pro muzikŝanĝo, dum ĉe la mikrofono oni sensacie anoncis: "Nia omaĝo al kubanaj gastoj: rumbo!" Paperserpentoj ĉiukoloraj disvolviĝis super la sammomente reskuantaj oraj kaj arĝentaj danckostumoj de kuniklinoj, silkaj vestoj de klaŭnoj kaj pierotoj, stilizitaj paŝaoj kaj havajaninoj... Gajeco kaj frenezo antaŭplanitaj, antaŭmenditaj kaj akurate liveritaj al ĉiuj pagipovaj klientoj, varmo de afekta sabatorgio, festeco provokita de superŝutado de ebriigaĵoj, blindigaĵoj, alienigaĵoj. Lukso kaj super-abundeco... Kie la aŭtentikecaj nuancoj, kie la homoj, eĉ ĉe tiuj kiuj ne portis maskojn?... Ĵanaina, paŝon post paŝo meze de la senlacaj kurentoj, atingis la elirejon. Ŝi estis supersaturita. Gonsalo, tute apud la podio, senĉese simieske balanciĝis laŭ la bierdrinkejaj germanaj kanzonoj, "omaĝo al germanaj gastoj...", fidele alkroĉita al siaj du odaliskoj.

En sekundoj ŝi atingis la kuirejon kaj servis sin je grandega glaso da freŝa akvo. Diri, ke dum tiu tuta tago ŝi angore kaj vane atendis almenaŭ renkontiĝeton kun Gonsalo, ke ŝi distrite plenumis siajn taskojn kaj neeviteble pasis ĉiumomente ĉe la deĵorejo por kontroli la ŝlosilpanelon kaj tiel dedukti kie troviĝis Gonsalo, kion li estis faranta! Pro granda alfluo da lokaj gravuloj ŝi estis devigata ĉeesti, almenaŭ simbole, la ĉi noktan balon ; tio ne estis malplaĉinta al ŝi, pro la ebleco tiamaniere revidi Gonsalon, fini la vesperon kiel hieraŭ, kun li, en trankvilo kaj fajnaj plezuroj... Juna servistino laŭdis ŝian kimonon. Ŝi seke dankis kaj aliris al la kortopordo. Ŝi tamen survoje haltis antaŭ metala fornego kiu, eventuale, povis perfekte roli kiel spegulo... Jes, vere eleganta, ŝika, ŝikega ŝi aspektis hodiaŭ... kaj sobra, kio tute ne kongruis al la karnomontrado avide atendita de ĉiuj en ĉi tiuj tagoj...

Cibela jelpis pro ĝojo rekonante ŝin, saltadis sur ŝin, ĉirkaŭ ŝi, kaj lekis ŝiajn manojn, kaj denove ĝojkrietis. La kontentec- manifestadoj estis ambaŭflankaj. "Cibela, ĉu ci aŭdas, mia bela? Nun ili ludos iajn "french can-can"! Feliĉe neniu pensas pri botlekado de Esperantio, kontraŭe la elekto falus sur la himno laŭ samboritmo... kio nedubeble des pli ekscitigus multajn "esperantistojn"! Venu!" Ĵanaina vetkuris kun la hundino ĝis sia ĉambro, pene retenante rideksplodojn. Kaj dum eksonis unu el ŝiaj preferataj esperantaj kasedoj en la doĉa paco de ŝia loĝejo, ŝi antaŭ-gustumis la okazontaĵojn de sia venontjara partopreno en eŭropa esperanto-renkontiĝo... Ŝi havis la certecon, ke la realo tiam preterpasos la atendojn.

mmm

La interkona dancvespero de la renkontiĝo laŭŝajne estis akurate komencinta en la antaŭvidita horo: la balsalono estis mirige plena, la muzikistoj estis jam dancigantaj multajn parojn, personoj gaje cirkulis de unu tablo al alia, oni vidis multajn brakumojn kaj senĉesajn manpremojn. Ĵanaina estis tuj alparolata, bonvenigata, prezentata... Ŝi baldaŭ konatiĝis kun siaj samtabluloj, kaj ekspediciis kun Vladimiro por trovi ekskorespondanton komunan al ambaŭ. En malpli ol duonhoro ŝi estis kontaktinta tiom da homoj, ke la nomoj kaj vizaĝoj de ĉiuj komplete miksiĝis en ŝia kapo. Ŝi feliĉis, ŝi tute simple kaj vere feliĉis. Ekzistis harmonio, integreco, amemo. Fi al aĉaj interbataladoj, ili ne supervivos, ili estos iam definitive glutataj...

Sed Ĵanaina suferis pro ia streĉo, nervozeco, kaj atendo. Ŝi funde esploris ĉiujn angulojn, ĉiujn homgrupojn. Ŝi pridemandis ĉiujn rilate la landojn kiuj estis reprezentataj en la renkontiĝo. Ĉu el Usono..., ĉu el... kaj el Hispanio, ĉu el Hispanio venis iu? Jes, certe, ekzemple... Ŝi angore aŭskultis nomojn kaj daŭre plu serĉis per la rigardo...

Ĉiuj estis tiam petataj direktiĝi al la dancejo, en la mezo de la salonego, por formi grandajn rondojn, kiuj kune dancos esperantan kanzonon. Inter ridoj kaj ekkrioj ĉiuj man-en-mane ekdancis, kaj unisone kunkantis la refrenojn, ĉiam en ĝojo, en senbrida, nerompebla ĝojo. Manklako: estis la signo por malfari la cirklojn kaj plu danci laŭpare. Je ĉiu manklako la paroj interŝanĝiĝis, la konfuzaĵo je ĉiu ŝanĝo ankoraŭ pliekscitigis la gajecon. La cirkonstanco similis al festo de Sankta Johano, kiam

http://crayonstock.com/busca?query=%20festa%20de%20S%C3%A3o%20Jo%C3%A3o


ĉiuj kontemplis eksterterajn fajraĵojn, tiom nesupereble superbajn, ke ili katenis ĉiujn je la koro, je la animo, je la piedoj ankaŭ, je la brakoj kaj manoj kiuj kunligiĝis kaj disiĝis por ree preni alies manojn kun sama sincera elano... Ĵanaina turniĝis al sia venonta partnero...

Kaj ili estis vid-al-vide, brak-en-brake! Ŝi duon-svenis en subita paraliziĝo kaj ŝiaj fingroj tremis sub la brulo de la liaj. Ambaŭ staris, en miro, en emocio, kiu vane klopodis rehavigi al si ian ageblecon, ambaŭ plu rigardis sin, la korbatadoj transdoniĝis tra iliaj kunpremitaj manoj, ili fulme rememoradis ĉion, kaj senmove anhelis kune, kvazaŭ per sama spirado, en sama ŝtoniĝo. La dancantoj plu rapide ĉirkaŭiris ilin, en stompita fono. Paro senvole stumblis kontraŭ ilin, petante iajn gajajn senkulpigojn. Ĵanaina kaj Gonsalo estis tiel antaŭenpelataj, kaj ambaŭ daŭrigis la nun deziregatan movon, falis en la brakojn unu de la alia, longe, forte, funde ĉirkaŭprenis sin, brusto kontraŭ brusto, vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Ĵanaina lasis la larmojn veni al siaj okuloj, kaj ĝemis lian nomon, al li, en la orelon, dum li karesis ŝian dorson kaj ŝiajn harojn kaj ripetadis: "Ina, Ina, mia Ina..." La etbalancanta ritmo de la brakumo iom post iom kaj tre nature akceliĝis, ĝis ili estis dancantaj vigle kaj eksplodfeliĉe kun ĉiuj aliaj, kaj kiam manklako ree aŭdiĝis, ili pli energiplene ol iam kunpremis sin kaj petole defiis la aliajn sukcesi disigi ilin ; konatuloj amuze tiklis ilin, ĵetis ŝercajn demandojn, al kiuj ili per misteraj ridetoj respondis... Kiam ĉesis la ĝenerala interfratiĝcela dancludo kaj la ovaciaj aplaŭdoj, ili plu daŭrigis nun lantan kundancadon, kaj Gonsalo diris al ŝi, ĉu, jes aŭ ne, li fakte pravis, kiam li estis garantiinta al ŝi, ke ili ne mortos sen renkontiĝi, kaj Ĵanaina petis, ke li pardonu ŝin, pro ĉio, pro ĉio... sed Gonsalo silentigis ŝin asertante, ke li estis la plej azena el la mond- ginjoloj, kaj ke li amis ŝin, li amis ŝin per amo multe pli nepriskribebla ol tiu, kiun ŝi mem estis montrinta en "Karuselo"...

Ĵanaina, elĉerpita, falsidiĝis sur la tapiŝon, kaj malŝaltis la gravurilon. Cibela estis rigardanta ŝin per tipa, ĝenata, hontema, eĉ afliktita mieno. Ĵanaina ridegis: "Ne kondamnu min, bela. Mi apenaŭ estas pli freneza ol aliuj, eble nur alistile, kaj en la fundo samgrade." Dum ŝi parolis, ŝi fingromontris al la ĉefkonstruaĵo de la hotelo, kiu daŭre karnavalbruis. Ŝi melankolie prepariĝis por reporti Cibelan ĝis la hundejo, kiam la telefono sonoris. Kac'!

'lo?

Ina? Ĉu mi havas vian permeson por trudviziti vin?

...ha, Gonsalo! Hm, ne, ne, tio estas... estas malfrue, kaj mi havas ioman laboron por fari antaŭ ol mi povos enlitiĝi. Cetere gastoj ne rajtas frekventi la staboloĝejon.

Do, bone. Sed bedaŭrindas. Mi havis ion tute interesan por diri al vi...

Ĉu?

Ja. Atentu bone: mia-no-mo-kaj-la-via-ha-vas-po- sep-li-te-rojn!

— Kia piskvilema ul'! Kaj krom tio, kion malkovris vi?

Ĉu eble ke la tero estas ronda?! Ĉiel, dankon.

Bonan nokton, kaj ĝis morgaŭ!

Ŝi silente reportis la hundinon al ĝia kuŝejo, silente revenis kaj silente duŝiĝis. Ŝi okupis sian menson per ĉenripetado: "Mi ne ploros hodiaŭ, ne, hodiaŭ mi ne ploros, hodiaŭ ne..." Ŝi sciis, ke se ŝi permesus al si ekzameni sian animostaton, ŝi vidus kiom ĝisoste sola ŝi estis, ĉar la sep literoj ĉe Gonsalo Soares iĝis senrevene fraŭdaj, dum la aliaj, la veraj, la nuraj, ŝajnis eterne revecaj, groteskaj, senesperaj, kvankam ne-forpeleblaj, kaj tiam ŝi fatale plorus...


https://fr.wikipedia.org/wiki/Mise en abyme http://trendsurvivor.com/inspiration-green-envy/

Kiu estas tiu stranga vorto per kiu vi akuzis min hieraŭ nokte? Psikema, aŭ io tia... Ne, ne psikema, sed piskvilema... Vi ne scias pri tio, ĉu? Bone, mi havas genevojn en mia naskiĝurbo, nome Kaskavel, kie daŭre loĝas mia frato Vilhelmo, tiu, kiu prizorgas la esperanto-programojn de la lokaradio-stacio, kiun vi mem aŭskultas. Okazas, ke kvankam mia bofratino tute ne interesiĝas pri esperantaĵoj, mia frato alparolas la infanojn nur en la internacia lingvo, tiel ke ili ja partoprenas en la babiladoj, kiujn mi havas kun Vilhelmo, sporade, ĉu ne, kiam mi iras tien. Foje ni estis menciantaj paskvilojn, kiujn ni regule legis dum la diktatura periodo, kaj la karuletoj alproprigis al si la vorton kiel "piskvilojn", tiel ke por ili piskvili signifas tikli, moki, provoki. Kaj mi garantias al vi ke ili ne ĉesas piskvili sin tuttage, kiel veraj amindaj diabletoj!

Ina, nun mi komprenas vian parol-fluecon! La mia devenas de movadumado, spite la sisteme kontraŭ- esperantajn societo-aktivecojn, kaj la via de denaskeco!

Preskaŭ. Miaj gepatroj estis esperantistoj eĉ antaŭ ol elmigri el Germanio. Sed mia frato kaj mi decidis propravole eklerni la lingvon nur post nia dek-sesa jaraĝo. Tamen, ekde tiam, ni ĉiuj parolis nur esperanton hejme, flankenlasante la ĝistiaman tradicion de germana lingvo-uzado.

Ĵanaina reveme plu trinketis sian mateon. Feliĉe estis preskaŭ la horo por la foriro de Gonsalo. Ŝi antaŭflaris ĉe si danĝeran emon al konfidencojn. Ŝi estis apenaŭ fininta la penson, kaj jam ŝi ree ekparolis:

Verdire ne temas pri miaj veraj gepatroj. lun tagon mia adopta patrino estis promenanta kun sia ĵus- naskinta fileto, kaj ŝi trovis bebon tute forlasitan sur la placo kun paperpeceto sur kiu kuŝis antaŭnomo: Ĵanaina. Estis mi. Epizodo plia inda je romano, ĉu ne?

Ili milde ridetis. La voĉtono de Ĵanaina provis akcenti indiferentecon, sed ŝia ŝajnigo trompis neniun el la du. Ŝi aldonis kun vespiro:

Estas malfacile klarigi, sed io mankas en vi, kiam via historio, via vivo komenciĝas mezvoje, sen klaraj radikoj... Evidente, se juĝi laŭ mia aspekto, estas pli ol certe, ke miaj generintoj havis germanan sangoguton en la vejnoj, kiel praktike ĉiuj en la ŝtato Paranao. Kaj vero estas, ke genealogiaj arboj ne sufiĉas por ekspliki ĉion... la vivon en si, la hazardojn de sanga ligiteco, de naskiĝlandoj kiuj iĝas patrioj... Eble la vojo al mondcivitaneco je ĉies atingopovo estus ne provi vane forviŝi limojn sur la mapoj, sed tute simple ne koni sian devenon, interŝanĝi bebojn inter ĉiuj kontinentoj, miksi popolojn kaj ilin unuigi dank'al patra kaj fila amo, ja pli fidinda ol "homa", interhoma, tute teoria "frateco"...

Homo de Dio! Gonsalo, finfine mi trovas vin! — la onklino Koralina laŭtkrie eniris la tesaloneton— Rapidu, la buso foriras en kvaronhoro! Fraŭlino Ĵanaina, vi ne devus permesi, ke tiu ĉi kibico forŝtelu tiom longe vian tempon!

Ĉi-foje okazis la malo: li mutis de la komenco ĝis la fino, tom tedis lin mia parolemo. Ĉu ne, Gonsalo?

Li dramece rebatis sen forlasi la uzadon de esperanto:

Tute ne! Ha, inoj, inoj! Kiaj komplikaj estaĵoj, nepenetreblaj di-kreaĵoj - por ne diri fi-...!

Ne estas la unua fojo, ke mi aŭdas tiun ĉi esprimon.

Kaj kiu aŭdacis senhonte parodii min? Ĉu Zaza?

Verŝajne ankaŭ Sankta Lolozo. Sed krome Elcio, mia eksedzo.

Via eksedzo, ĉu?

Sinjorino Koralina hufobatis malpacience:

Ĉu almenaŭ ne eblus al vi paroli ian kompreneblan lingvon? Eble tiel mi povus juĝi ĉu la konversacio meritas, ke ni perdu pro ĝi nian reven-flugon. Gonsalo, Gonsalo, kiam vi estis pli juna, vi estis pli saĝa!

Ĵanaina tuj leviĝis kaj Gonsalo, intence kaj troige paŭtante, imitis ŝin. Ili direktiĝis al la liftoj ; Gonsalo paŝis meze de la du virinoj, kun la brakoj apogataj sur iliaj ŝultroj. Ĵanaina emis malice rimarkigi al li, ke ĉi tiu tutcerte estis lia preferata pozicio... Li petis la onklinon kuniĝi al ŝia fratino por inspekti lian ĉambron kaj certiĝi, ke li forgesis paki nenion, dum li batalos ĉe la kaso pro la pli ol probable salita fakturo, kiun oni prezentos al li.

Gonsalo, ĉu vi scias, ke via tembro ŝanĝiĝas laŭ la lingvo, kiun vi parolas?

Ĵanaina, ĉu vi scias, ke vi, male, tute ne ŝanĝiĝas kaj daŭre sekretumas, tiel ke mi scias proksimume nenion pri vi? Vi agas tre metode rilate al la faktoj de via vivo simile al... murdisto, kiu parton post parto dispecigas sian viktimon por ĝin enmeti en valizon!

Ĉu vi ne kunportas jam sufiĉe da partoj el mia vivo en via valizo?

Ili plu petolis, fine adiaŭis sin. Gonsalo anoncis, ke li baldaŭ revenos, li skribos intertempe, aŭ telefonos. Li devis malkovri la signifon de kelkaj misteroj pliaj en ŝia "Karuselo", inter kiuj la simbolo mem de la karuselo...

— Bone, bone, se vi volas, Gonsalo, se vi volas. Faru laŭ via plaĉo.

Ĵanaina, kun ioma tristo, plene divenis, ke li ne volos, ke li forgesos, tute simple.


"Gonsalo, mia plej kara,

Foje ŝajnas al mi, ke ne estus grave malobei nian nevortigitan silento-pakton, ke tio ne igus la aferojn esti pli... fuŝitaj — ne!! pli strange mirigaj ol ili de ĉiam estas. Pardonu min, se per reskribado mi okazigas implikaĵojn, sed ĝuste por forigi iomajn ĉe mi mi ree impertinente kaj trudeme leterumas al ci... ci, ĉiam ci. Kio pri ci? Ho, kio pri ci?...

Mi ĵus adiaŭis la gastaron de la karnavaltagoj, inter kiuj troviĝas knabeto samnoma kiel ci. Mi havas antaŭ mi desegnaĵojn, kiujn li kaj lia simiema fratino Koralina donacis al mi je la foriro. Gonsalo... desegnoj... — mi travivis la lastajn tagojn en oceanoj da rememoroj, ĉiusekunde mia kaprica imago bolis, kaj febris mia animo pro soifego senlima je... ci. Mi ja meritas ĉiun cian indignon, kara mia. Pardonu. Kaj kiel estas (ĉu "-is"?!) la kutimo inter ni, estu komprenema, mi petegas cin.

Vivaferoj havas nek komencon nek finon. Ŝanĝoj egalas re-komencojn, -venojn, -agojn. Ekzemple: ŝippereulo sukcesas naĝi ĝis sekura paradiza insulo, pene atingas la strandon, elĉerpite dormegas. Je la vekiĝo li trovas... vrakon! Restas al li ununura ebleco: ripari ĝin por ree iri riski sian vivon sur la maro.

Gonsalo, Gonsalo... Ĉian reziduon el tro posedprenema pasinteco mi provas eksudi, kiel certe ankaŭ ci ciaflanke faras, verŝajne pli rekte kaj simple ol mi. Sed, jen, Angelina, la patrino de la geknaboj, post promenado ĉe la best-rezervejo, longe babilis kun mi — dum martelis miajn ĉelojn nomo — ne tiu de ŝia filo, sed la cia —, la cia, la cia, plu kaj plu kaj plu... Ŝi menciis sian pasion por rajdbestoj: la ĉevaloj de la farmo de ŝia edzo, tiuj de Delacroix, de Degas... kaj tiuj, kies spektaklon ŝi frandis ĉe la "Spanische Reitschule": mia Vieno-karuselo!!!

http://www.tripadvisor.com/LocationPhotoDirectLink-g190454-d191361-i51073661- Spanish Riding School Spanische Reitschule-Vienna.html


La karuselo, kies imagbildoj akompanis min de la lulilo... Belegaj ĉevaloj, kiuj prancas, amblas, trotas, galopas, kaj saltas, kaj dancas kun miloble pli da perfekteco ol ĉiuj dresitaj cirkhundoj kunigitaj! Kaj iam mi estis vidonta ilin, jes, paĉjo garantiis al mi, ke se mi bone studos, kiam ni vojaĝos al Germanio, ni iros al Vieno speciale por spekti la karuselon! Imagu al ci la spektaklejon, luksan, tute blankan konstruaĵon, kaj la amfiteatron provizitan per ruĝveluraj seĝoj, kaj ĉefe la arenon, kie finfine ekaperos la bestoj, vivantaj, enormaj, kun sia fiera kaj glora pozo, siaj viglaj kaj lertaj kruroj, kaj saĝaj grandaj okuloj, kiuj ploris en la kulisoj pro la severeco de suferoplenaj trejnadoj, sed kiuj grandanime ridos dum la prezentado: mia porĉiama admiro kaj dankemo mildigos ilian malliberecon, miaj aplaŭdoj kompensos ilian sindediĉon kaj ili plene amos sian arton... La vojaĝo neniam efektiviĝis. Kiaj, la konsekvencoj de ĉi tiu frustracio?


Mi momenteton interrompis mian skribadon por traserĉi ciajn senditaĵojn ĝis mi trovis la bildkarton kun "La Blanka Ĉevalo" de Gauguin. Blanka, ĉu? Glaŭka! Dioj, glaŭka! En la profundeco de tropika arbaro, en la satiga freŝeco de la rivereto, kiu flegas ĝiajn hufojn, en la trankvilo sen embuskoj de laŭnatura kunvivado, tie ĝi staras, sovaĝe malkombita, forta, sperta, reĝa! Reĝaj la tri


Sed ĝi estas singarda, ĉiam preta por forkuri... Ek! )i sentis iun fremda en la proksimeco kaj fulme malaperis, la folioj kaj branĉoj malorde skuiĝas malantaŭ ĝi, la bruo de ĝiaj hufoj perdiĝas ĉe subarbara humo... Tiu, kiu ŝtelvidis ĝin, memoros tiun personigatan artaĵon, pulsantan, ravan, nepriskribeblan! Neforgesebla ĝi estas: rekrei ĝin, nepre, urĝe, per peniko kaj farbo! Blanka — jes, bluverda! Pulsanta — jes: senmova, provizore, provizorege! Preta por forkuri kaj ree integriĝi, ne nur per sia laŭplaĉa padelado, ne nur per la felkoloro, sed ĝiskore en la sinon de sia arbaro...

Ve! la pejzaĝo-pentraĵo, kiun ci lasis ĉe Donja Katalina... Gonsalo, ci amis la spektaĵon tuj liam ci ekvidis ĝin! Ci ja amas ĝin. Kaj mi, mi iel ĉeestis la karuselon de Vieno, same kiel mi iel ligiĝis al ci eĉ sen esti cin tuŝinta, eĉ sen esti de ci tuŝita... Mia strebado similas al tiu de Gauguin, al la cia, al tiu de aktoroj sur scenejo,... al tiu de la hispandevenaj ĉevaloj (ĝuste HISPANdevenaj... kiel ci!) el Aŭstrio, aŭ al tiu de Angelina en siaj entuziasmigitaj priskriboj: provi fiksi la brilon de aŭreoloj, tiel ke ili amplifiĝu kaj atingu aliulojn, kiuj mem ilin disvastigos al aliuloj, kiuj siavice... Tiel turnas la mondo, la rondo de la homoj, la arto, la amo... Tiel, kiel nehatigebla karuselo...

Kara, mi tremas per mia tuta animo. Mi konstatas, ke klopodoj ne satigas, kaj ke realigadoj estas mem nuraj klopodoj. Tiel ankaŭ rilate ĉi tiun leteron. Mi scias, ke ci kapablas esprimi, aŭ ke ci spertis ĉion ĉi tion multe pli trafe ol mi. Krome, plejversajne ci eĉ ne suspektas kial subite mi parolegas pri karuseloj...

Ne gravas. Tre, tre elkorajn kisojn!"

Ĵanaina rapide subsckribis. Tiam ŝi sentis sin mirakle senpezigita, kvankam nete ebrieta. Ŝi rigardis la kolore haĉitajn desegnaĵojn de la infanoj, la belformajn rondajn literojn en siaj frazoj... Ŝi decidis ne disŝiri la leteron, kaj kareseme faldis ĝin. Kiu scias? Eble iam, ie, ŝi havos la oportunon ĝin transdoni al... Gonsalo.

http://funtastique.fr/peintures-sur-mains-les-trompes-loeil-de-guido-daniele/ Manoj interplektitaj kaj pentritaj por krei vidiluzion de ĉeval-kapo.


Kaj nun, kaj nun...? Ĉu denove ŝi rekomencu por reveni je la sama punkto? Ŝi rigardis la zorge stapligitajn foliojn, kaj pugnis ŝin rekte en la animon konscio pri senutileco. Peza kiel respondeco. Kiel dolorego.

Ĝuste, ĉi-posttagmeze... Ŝi frostiĝis je la rememoro.

La trafiko estis komplete ŝtopita, tiel ke ŝi tute simple malfruegis por la lanĉado de la robkolekto. Aldone ĉiuj vitroj kaj marmoroj kaj aluminiaĵoj de ĉiuj konstruaĵoj kaj ĉielskrapantoj funelis kiel tra konverĝa lenso la sunradiojn kaj la varmegon sur la avenuon. Ŝiaj vestaĵoj malagrable algluiĝis al ŝia abunde ŝvitanta korpo. Kvankam ŝi estis preskaŭ alvenanta, subite, per paroksisme nervstreĉita movo, ŝi kliniĝis al sia mansako kaj el ĝi prenis la sunokulvitrojn. Tiam ŝi rimarkis ĝin.

http://en.visitparisregion.com/events-paris/exhibitions/louis-soutter-victor-hugo-parallel- drawings - "Makuloj kaj fingrospuroj" - desegnaĵo de Victor Hugo.


Sur la trotuaro, kvar-kvin metrojn pli for, kontraŭ murego de aŭtoparko, estis io. Aĵo parte senforma, parte rondfaldida sur si mem, kiel la nigraj plastaj rubsakoj amase stakigitaj apud ĝi. Aĵo, kiu tamen ne brilis kiel la ceteraj, kiu sole sukcesis respeguli densan mallumon, tenebran... lo, kio distingiĝis de ĉio, de la urbo-ritmo, de la ĉirkaŭa nervozeco kaj luksego kaj imponeco, pro aparta, teruriga esteco. Ĉar ja ĝi aspektis vivanta. Lilipute ĝimoviĝetis tien kaj ĉi-tien, kiel inkandeska gudra materio kun sporadaj bol-elspruĉoj, aŭ kiel la plej ombroplena el ĉiuj imageblaj scienc-fikciaj naŭzodonaj protoplasmoj, kun iaj tiam kaj jene elŝovataj kaptokapablaj pseŭdopodoj...

Infera eksplodo de hupadoj postulis ŝian tujan ekiradon. Ŝi senhezite ŝaltis la palpebruman lumon, flankenmetiĝis, kaj troriskeme sed decidite haltigis la aŭton je la angulo mem de la stratkruciĝo. (

Jes, estis homo. Longhara, barboplena viro, senaĝa, deformita. Li sidis kun la dorso deturnita de la avenuo, kaj ŝi nun vidis lin profile. Glua tavolo da malpuraĵoj kovris lin komplete, uniforme ; ne eblus diri kiajn vestaĵojn li portis sur si, aŭ kiom da, sub la sinistra, peza mantelo. Li tenis ladskatolon en unu mano kaj per la alia, kun ĉiuj peĉaj fingroj antaŭen kunstreĉitaj, li ĉerpis erojn en ĝin, tre atente kaj koncentrite, tiam li antaŭenigis la lipojn, levis al ili la fingrojn, tiris la langon, leksuĉis la fingropintojn de la ungaj falanĝoj ĝis la ekstremoj, kaj poste longe maĉis kaj remaĉis, per larĝaj movoj de la makzelo, kviete kaj plezure, sen devojigi la okulojn de la manĝujo, sen malstreĉigi la fingrokunprenon...

Ŝi sentis kapturniĝon, duon-svenon. Ĉu almenaŭ la kapilaraj manĝaĵpecetoj estis realaj — aŭ ĉu li estis imaganta sian... ambrozion? La kvartalo estis precipe komerca, sed eĉ ĉe la loĝ- konstruaĵoj oni malpermesus lian almozpetadon. Unu el la rubplastaĵoj estis larĝe borita. Eble en ĝin li estis plasinta siajn nutraĵesperojn kaj el ĝi sukcesis tiri ion...

Ĉieloj! Ŝi, kiu kunvivis kun la plej aĉaj pruvoj de monda homa malindeco kaj maljusteco, tagon post tago, je ĉiuj stranguloj, ĉu ŝi konis la fundon de vera mizero, ĉu ŝi almenaŭ tanĝis fojfoje doloron en pura stato, en la raslo de ĝia soifo, en la konvulsio de torturoj, kie tantaligaj kaj sedativaj sentimentalecoj kaj promesoj ne scipovas eviti detruon kaj neniigon — pli ol tio: memdetruon,suicidon?! Pesto kaj damno! TRATERATRA!! Gesinjoroj, la operacoj fiaskis! La porpacaj municioj elĉerpiĝis! Ŝi definitive kantonmentiĝos en la limbon, kie preĝoj kaj sakroj estas ekvivalentaj kaj kortuŝas neniun, kaj tie ŝi plu blekaĉos kaj mungos tute nenocive, eble nur anestezie por si mem, ĝis la fino de la eternecoj!

La suko de ŝia febra entuziasmo estis volatil- iĝinta. La rekremento kuŝis fronte al ŝi, naive, stupide, obtuze. Vera embrio, kiun homoj bonvenigas kun sen- fundamenta antaŭĝojo pro fido je bonfaroj iam certe fontontaj el ĝi kaj oferotaj al la homaro, sed kiu baldaŭ iĝas afliktodona feto, peza, konkreta en siaj bezonoj kaj postuloj ; tiam ĝi venas sur la mondon, febla kiel ĉiuj aliaj, vorita de tristoj, konsciencriproĉoj, malkapa- bloj, subpremoj, perfortoj — senpovo. Kaj — plej peka el la pekoj ! — tute same estis ankaŭ ĝis nun rilate la karan, la karegan esperanton...

Almenaŭ li ne legos ŝiajn fuŝaĵojn, kaj neniam scios, ke iam ŝi intencis kompari lin kun fi-Gasparoj kaj duoble fiaj Gonsaloj kaj eble ankoraŭ Gaetanoj kaj kiuj pliaj? Ŝi ne adulteros sin per novaj mis-inventotaj Julietaj. Kaj rilate al plumbestoj kaj kvarpieduloj... aj!! La povraj Fiŝfiŝoj! Ŝi estis komplete forgesinta doni la pulvormanĝaĵon al la fiŝoj!

Ŝi emis ekkuri al la salono. Sed io katenis ŝin je la pupitro, antaŭ la grandaj silkaj paperfolioj, diafanaj kiel porcelanaĵoj, helflavaj kaj leĝeraj, serenaj, kvazaŭ petaloj aŭ poleno sur flugiloj de ora aero aŭ... VE! ne plu ĝui juvelajn minutojn dum tardaj noktaj solecaj horoj en kompanio kun... sia plej pasia intimeco, ne plu deliciĝi per la kontenteco provi vojon de memkompreno, iel sublimigi siajn morbojn kaj malkovri ĉe ili ne senrevenajn nihilistajn fatalaĵojn sed econ de ardaj karboj sub cindroj, refairipovaj, varmodonaj! Ĉu ŝi kuraĝus rezigni? Profite al kio do?!

El la tirkesto ŝi malrapide deprenis speguleton. Kaj heziteme alrigardis ĝin. Ne, ŝi ne estis fantoma, imaga! Ŝi vivis, per karno kaj ostoj, kun vunditaj sentoj kaj sopiroj pri kies ekzisto la dekoj, la centoj da personoj, kiuj vidis ŝin ĉiutage, kiuj alparolis ŝin, eĉ ne povus suspekti, pro tio, ke ŝi marionete movigis la lipojn responde, kaj teatrece ekzamenis kaj taksis modkatalogojn, mondume vojaĝis eksterlanden religie ĉiujare por sciiĝi pri la lastaj furoroj ĉe la alta modo, iel sensacie nutris amaferon kun Braŭlio de du plenaj jaroj... Kaj oni fotadis ŝin, kaj ŝi detranĉis la fotojn de ĵurnaloj kaj magazinoj, ĉar estis utile havi tiom flatan karier-dosieron kaj ĉar ŝi rekonis sin sur la fotoj. Sed kiu estis ŝi, tiu, kiu aperis en revuoj, kiu gastigis la papojn de la modo, kiu vestigis inojn de la alta klaso? Tiu estis la afekta parto de ŝi mem, provokita, postulita, kreita de aliuj, "Miss" Arabela... Krusto. Malpuraĵo-krusto, al kiu ŝi ne povis honeste identiĝi. Ĉu tiamaniere ŝi definitive estis fremdiĝanta al si mem, al aŭtentika homeco? Ĉu troviĝis ekster ŝia antigopovo la ŝlosilo de vero, kaj de solidaro?? Ĉu kiel ŝi mem ĉiuj estis trafitaj de veneniga alieneco?...

Diable, NE! Kiam sango krias pri buĉadoj kaj deliro de ribelemo enrompas en la koron, tiam korpo kaj animo kune anhelas dum fulma sekundero, konscio pri si mem ŝveliĝas kaj ĉion inundas, la fadeneto inter vivo kaj morto akiras sian faktan dikecon, densecon univers-skalan — kiu jam ree relativiĝis, dispartiĝis, disŝutiĝis en vokojn multoblajn de la tropostulema praktiko... Sed, dank'al la fulmina percepto de la esenco mem de sia esenco kaj de ĉiuj esencoj, okazis io. lo kun eco de ĉioscio kaj de saĝo, kiu subtenas la ekziston kaj kiu estos ree obstine serĉata, dumvive, en cerbumadoj kaj realigadoj, cikle, sinsekve. lo, kio sole kapablis ĉion kaj ĉiujn kunligi, simbolo por ĉiuj strebadoj kaj ĉiuj turmentoj kaj ĉiuj feliĉoj. Ĉar en konsciiĝo ne temas plu pri ia aŭ alia individuo, sed pri la homaro, libera, fidinda, memstara, kun valoroj veraj. Frateco... Harmonio, ekvilibro... A-M-O. Amo, en kies sino hejmiĝas bono, belo, spite vojŝtonojn, ŝtonegojn. Kaj ĝia simpla, nuda ebleco igas neefektiviĝojn provizoraj, la firma sento pri la fantasta ebleco estas ekstertempa, trans-spaca, kaj sufiĉas en si mem...

Arabela prenis la fontoplumon. Longe ŝi enspiris inkodoron el antikvaj epokoj... dum ekklakis ie ĉirkaŭ la kastelo fenestro- klapoj pro ululantaj ventoblovoj, kiuj furiece ruliĝis sub la pordoj, inter la murŝtonoj, kaj skuegis la flamojn de ŝiaj kandeloj, pugnofrapis la gigantajn meblo-ombrojn, flugigis ŝiajn palajn paperfoliojn...

... Forta vento senlace balais la stacikajon, pli kaj pli senkompate. Roksana observis siajn glaciigitajn kunatendantojn, ties violkolorajn lipojn, dentoklakojn, varmigcelajn man- kunfrotadojn, kaj konkludis, ke ŝi verŝajne estis serioze malsaniĝinta, ŝia abunda transpirado nur povis deveni de forta febro. Ŝi konsultis la horloĝon: mankis nur unu minuto! Kvindek- naŭ sekundoj, kvindek-ok, kvindek-sep... Ve!! Ŝi teruriĝis. Estis ankoraŭ entempe, ŝi povis rapide revengrimpi la ŝtuparon kaj forkuregi — por ĉiam, kun la manoj premitaj sur la oreloj por ke ŝi ne risku aŭdi la alvenon de la trajno kaj... La lokomotivo akurate montriĝis ĉe la alia ekstremo, preskaŭ senbrue, ja ŝia propra koro eĥis pli ol bombeksplodo, kaj baldaŭ senmoviĝis tute apud ŝi. El ĉiuj vagonoj estis jam elsaltantaj personoj, tuj homfluego okupis la tutan kajon, sennombraj plandumoj seke martelis la pavimon, energie, kaj homoj marŝis kvazaŭ soldatoj, dure, haste... Ŝi angore, senesperiĝe klopodis inspekti la trajtojn de ĉiuj viroj, sed estis tro da, ĉiuj kun fremdaj, indiferentaj, rigidaj mienoj. La lastaj postiĝintoj estis forlasantaj siajn vagonojn, ĉio jam ekdezertiĝis. Ŝi komencis kuri laŭlonge de la trajno, ĝi ŝajnis komplete silenta, malplena. Li ne venis! Li ne venos!! Ll, Ll estis forfuĝinta! Sed estis iu embarasita kun sia valizo apud la sekvanta vagono... Ŝi haltis, ŝi tremis tro, ŝiaj kruroj rifuzis obei... "Galtero...!" Li levis la kapon kaj ridis al ŝi. Li ridis laŭte, feliĉege. Ambaŭ etendis la brakojn, akcelis la paŝojn. Kaj ĉirkaŭprenis sin, forte, forte, meze de larmoj kaj ridoj, flustroj, kisoj, ĝemetoj, ridoj denove. Temp-al- tempe ili lozigis la brakumon por iomete disiĝi, rigardi sin, kaj certiĝi, ke ili estis fakte kune, per nova alsalto unu al la kolo de la alia. Kiom, kiom varma, ĉarma, amoplena li estis! Ĉio estis tro reala por esti sonĝa, tro reala por esti reala...

Vi ne vidis vin de longe, vi du, ĉu ne vere?

Ili turnis la kapon. Blankhara maljunulo simpatie ridetis. Galtero afable konfirmis:

Vi pravas, patreto. De longe. De kiam ekzistas konfliktoj kaj bataloj en la mondo. Milit-disigoj estas vere kruelaj.

La viro faris komikan surprizitan grimacon. Roksana kompatis lin, sed vole-nevole daŭrigis la tro tentan, kvankam ne malbonintencan, mistifikon:

Ne strangiĝu, sinjoro, sed mi rakontos ion tre specialan al vi. Kvankam ni aspektas nur tridek-jaraj, ni estas tre, tre oldaj. De kiam kreiĝis la tero kaj la homoj ekestis ankaŭ miskomprenoj kaj intermortigadoj. Sed, dank'al nia kaj alies streĉa

kunlaborado, la homaro pretervivis kaj estas nun je la sojlo de la Amforo-Erao. Tio signifas, ke ni finfine rajtas nun kuniĝi kaj ripoze ĝui nian kunestadon. Ĉar ĉiuj baldaŭ ekpartoprenos en nia mondo harmonie kaj fratece, pro tio, ke nia mondo estas tiu de amo.

La maljunulo estis ravita:

Estas bele, en mia aĝo, post ĉio tio, kion mi travivis, aŭdi junajn homojn paroli tiel. Estu vi feliĉaj!

Ili dankis per kapkliniĝo kaj brak-en-brake aliris la ŝtuparon. Je la supro, ili emis turni sin por konstati, ke malantaŭ ili longa, trista pasinteco estis fakte porĉiame malaperanta. Galtero milde tiris ŝin antaŭen.

Ĉu cia pitoreska Kruĉo-Erao, aŭ mi-ne-scias-plu- kion, ne bezonos ion de la speco de esperanto por plifirmiĝi? Mia koro, ci devus esti profitinta por varbi la ulon! Unu plia estas unu plia, pensu pri la statistikoj!

Galtero, kara Galtero, ĉu kun statistikoj ni ne sufiĉe bele kaj sufere jam kunlaboris?

Ili ĉesigis la paŝadon ; kaj longe, funde kisis sin...

Arabela relegis la freŝan skribaĵon per unu spiro. Eble ĉi tion ŝi estis fuŝpalpe serĉanta meze de siaj rankor-elverŝoj sur esperojn tro disrevigajn, tro distajn de la akraj realaĵoj! Utopion!


1-http://www.ledifice.net/3022-4.html Labirinto - XIIa j.c. - Katedralo de Chartres. 2-https://www.facebook.com/ecumenicus/photos/a. - Artaĵo: Catherine Nelson.

Ja! Kial ne malfermi vojon al feliĉa elnodiĝo — por la libro kaj por la homaro — tiom nepra al ĉies pluado, al la ŝia?! Esperoj tro ofte indulgas vantajn iluziiĝojn. Sed utopio, utopio staras grandanime kiel modelo konkreta kaj realigota, ĝi estas la bazo mem de

engaĝiĝo, ĝi transformas lamentadojn en la geston ageme kuspfaldi la manikojn... Kaj ŝi sentigos, ke ne temas pri mistikemo, des malpli pri mistikismo. Maksimume pri dolĉa komfortiga placebo, el tiuj, kiuj tiom simple kaj bonkore savas el drastaj malsaniĝoj...

Do, bone, feliĉege la volano plu flugos de mano al mano, de Ĵanaina al Roksana, ja la rakedon daŭre firme tenis Arabela, ŝi jam antaŭgustumis novajn korelanojn, novajn delikatajn amsuferojn kaj konvaleskojn ĉe sia nova heroino... Kvankam...

Viskoza embaras-sento ekkreviĝis. Sed ŝi iĝos la virtuozo de la unutonaj ripetadoj! Silvana kaj Ĵanaina, per siaj propraj vivoj, konsistigis konviktajn montrojn de la senutileco de membiografiado kaj fantaziado kiel vojoj al pasiego-satigo! Kaj kiam ŝi estos likvidinta la ĉapitron Roksana-Galtero, kio tiam?? Li estis pikinta ŝin kiel vipuro, kaj ŝi en la realo ne estis malsanulino kuracebla per orumitaj tromp-piloloj, ŝi bezonos ĉiam kaj ree la novan dozon de la vivantiga kaj... pereiga drogo.

Ne, ŝi ne estis kaj ne povis eĉ dum literaturverkado roli kiel ia Roksana, kun ĉi tiu nomo rok-sona kaj vivo solide konstruita sur fortika feliĉo. Nenio stabila ĉe ŝi. Multaj pimpaj sentemoj kaj elanimaj konstantaj sindediĉegoj, sed ĉiam kun ironio-spuroj ĉe la lipkomisuroj ; tial ŝi ludis per la danĝero, incitis ĝin, sed ĉiam iom flanke, en prudenta memprotekto, kiu malebligis definitivan solvon... ĉar ŝi ne kredis je ĝi. Post la fino de madrigalo, ŝi sopiris al nokturno, sed hezite: antaŭ ol ĝi komenciĝu, jam vundis ŝin la nepra alveno de la lasta muziknoto. Ŝi estis el tiuj, kiuj petas velurlilan violbukedon kiel amdeklaron, kaj poste forlasas ĝin sur la restoraci-tablo por ne ĉeesti fatalan velkiĝon, simbolon mem de la destino rezervita ankaŭ por la ĵus deklarita amo... Ĝuste, ŝi estis multe pli ia Violeta ol ia Roksana.

Arabela leviĝis, faris kelkajn paŝojn laŭlarĝe de la biblioteko, portis la fingrojn al la frunto, tuŝetis siajn vangojn per la mandorsoj, ne sukcesis konkludi pri varmo- aŭ malvarmo-sento, pri emo al mateo aŭ oranĝsuko ; ĉiamaniere estis jam noktomezo kaj kvarono, ŝi ne ĝenu la servistinojn... Hm, Braŭlio absolute pravis: punco kun turmalina nigro tro pezigis la ĉambron, kaj krome pratempis ; ŝi nepre mendos dekoraci-projekton de Norberto, ankaŭ por la manĝosalono... eble ion kun multe da turkiso- kaj sablo-koloroj por ke ŝi sentu sin sur la maro, aŭ eĉ ene de ĝi, kiel — ho! la Fiŝfiŝoj! Ili ne meritis tian fastadon, ŝi estis vera megero!

Ŝi rapide vestis la pantoflojn kaj ektrairis la kvietajn koridorojn de sia hejmo. Kiom plaĉis al ŝi koridoroj!... Kaj kiomobstina ŝi montriĝis en siaj obsedoj!!... Gerardo, Gerardo... Ĉu iam tra resonantaj koridoroj, ekstazo- kaj timo-donaj kiel ĉefnavo, en eĥoplena ombrolumo, ŝi iros man-en-mane kun li... ĝis ili skizos paŝon plian kaj atingos... ( ^)

Hooo! La maldensejo rebrilis arĝente, kupre, perlamote, kaj... jes! la aero mem estis tiu, kiu enhavis pigmentojn! Kaj la parfum- korperoj disradiis tepidecon! Kaj je ĉiu spiro floraj dolĉaĵoj fandiĝis en la buŝo, je ĉiu movo mirlitonoj kaj fifroj kariljonis, dum ĉiu palpebr- umo mil kaj unu kalej- doskopoj senvualigis ĉu la palpitadon de glimoj, ĉu la sukon de steloj, ĉu la saporon de insektflugado, jen la ritmon de ĉiuj koloroj, jen la softecon de pulpoj kaj sezonoj, aŭ la arton de la vivofluo! Kaj la horizonto ondumis libere por karesi la algojn, la blankajn ŝtonetojn, la akvon, kaj la akvo etendiĝis al la senlimo kaj respeguliĝis sur la surfaco de la akvoj, tiel ke nigrperl-okulaj vostumantaj fiŝoj kis-tiklis la tutan Laktan Vojon, kiu klukis por ne tro brue ridegi, sed la fiŝetoj daŭre svingiĝadis kaj plu jukis la galaksion, ĝis ĝi komencis duon-forkuri en gaja ludado kaj skrapi sin, kaj je ĉiu grato falis ĉielarka precipitaĵo el fiŝmanĝaĵo-flokoj...

https://www.facebook.com/ecumenicus/photos/a. Artaĵo: "Scikapabla disonanco solvita"

Arabela findisĵetis la sesan pinĉaĵon da buntaj nutraĵ- lamenetoj kaj te- ([9]) nere observis la lastajn vetkuradojn de la emajl-skvamaj, plataj aŭ rond- ventraj, striitaj aŭ ruĝoranĝaj sagetoj cele al manĝ- kaptado. Tiam si estingis la lampon

de la kolosa akvario.

— Belajn sonĝojn al ĉiuj! Kaj ne forgesu teni viajn okulojn malfermataj, kiel bonaj, saĝaj Fiŝfiŝoj, tio ne estas peniga ĉe mirlando...

La akvujo plu elitre scintiladis en la modere lumita salonego: Galatea ekregnis en la ŝtona turo de la subakva kastelo, ŝiaj mincaj regnanoj ekludis ĉirkaŭ la dentovica frontono... Aparta vivomondo komenciĝis, en novaj elanoj, novaj harmonioj de bonfaroj kaj kruelaĵoj, mondo, kiu tamen ne rifuzis integriĝon al la ŝia. Kiom korvarmiga la translimiĝo de vekstato kaj revoj al dormo kaj sonĝoj, kiom etera la septo inter ili! Eĉ la plej mordantaj suferigadoj entenas potencialan bonecon... Cetere al tiu ĉi scio ŝi provis alkroĉiĝi ekde la komenca linio de "Karuselo": al la latenteco de virtoj, kies realigad-ebleco, eĉ se nur pere de virtualaj, ŝajnaj bildoj, valoras ĉiujn penojn. Beleco kaj bono, konsolaj kaj stimulantaj, atingeblaj, atendindaj...


1-

1

h

J,

a

2-studo por liturgia tablotuko destinita al la Kapelo de Vence - Francio. 3-Desegnaĵo de Henri Michaux : "Alfabeto".


([10])

Kaj se por ŝi ili efikis tiel, ili certe same burĝonis ĉe aliaj, aŭ povos ekestiĝi dank'al ŝiaj persistaj strebadoj. Jes, ĉio, ĉio devis esti dirita ; pocion post pocio la magion de la vivo ŝi trinkigos al multaj koroj, kaj ĉiuj pleniĝos per poezio! Ŝi ne hontu, ŝi memoru ĉion, ĉion, ree kaj ree ; ŝi fidu al la elokvento de sia sincereco. Ŝi

verku kiel ŝi leteris al Gerardo ; kalaĵoj formiĝos sur ŝiaj fingroj, ekscitita sendormeco sang-suĉos ŝin, duboj formanĝos ŝian intelektan kaj sentan valoraron, ŝi sentos sin pli mortema ol iam — sed la eliksiro estos fine prilaborita, al angoroj titanaj respondos lirlantaj, dorlotaj karesoj... kiel la liaj.

Reveme Arabela direktiĝis al sia privata restoĉambro. Tie blanke satenis la lilioj de la felta murpapero, la muslina edziniĝo- robo de la fenestro, la rozbutonoj milde aromantaj en la kristala ĵaro kaj balzamantaj la ŝtofon de la foteloj de kiam ili estis tie teksitaj. Ŝi ĉiam sentis sin paca ĉi-tie, meze de pura, konstanta heleco... Ŝi estis nun fronte al la ŝranko glacikolore lakita, kaj larĝe malfermis la centran pordon. Antaŭ ŝiaj okuloj kuŝis jarlibro- kolekto ; ŝi rapide surgenuiĝis sur la ŝaflanan laktan tapiŝon: la nomon de Gerardo, de la sendependa, nekonata Gerardo, kiu troviĝis nete presita meze de la itala delegitaro, ŝi ne volis hodiaŭ alfronti. Ĝi estis je la dispono de ĉiuj por oficiale kaj neŭtrale respondi pri pentroarto, ĝi estis kiraso surmetita sur ŝia plejamata kaj plejama Gerardo... Tial, el la plej malsupra breto, ŝi deprenis ledbinditajn kajerojn — sep, kiuj korespondis al la ora sepjaro, tiu de ŝia akurata plumrilato kun li. De post 1985 — do de tri jaroj jam! — ŝi estis definitive rezigninta pri taglibro-tenado: nenio plu inda je registrado okazis en ŝia vivo, krom la ĉiutaga moto "atendo — sensenca, malsaneca, neforigebla, senespera kaj... esperoriĉa atendado"...

Longe kaj lante ŝi trafoliumis paĝojn dense plenigitajn per ŝia svelta kaj belregula kaligrafio. Mencioj pri "G." prisemis ilin kiel lampiroj kaj lucioloj noktan ebonon. Pasia frostiĝo elpaĝiĝisĉie, kvazaŭ elŝvitanta terebinto, kiu neniam sekiĝas sur arbotrunko. Arabela eĉ ne bezonis relegi sin: ŝi estis plene grimpanta sur la ramplo, kiu kondukis al la nedifektebla, eterna kaj grandioza statuo, kiu estis ŝi tra la jarosinsekvo, kaj kies koro stoike memstimulis sin al brula vivado. La simpla tuŝado kaj vidado de la kajeraro vekis komplete ŝian pasintecon ; la fingroj, kiuj zorge iam dancetis super la linioj laŭ la moviĝo de la skribilo, estis la samaj kiel tiuj, kiuj turnis nun la foliojn, la koloro de la verniso sur la ungoj ŝanĝiĝis de jaro al jaro, sed nur ĝi, la kromo integre konserviĝis, kaj nomiĝis Belnjo...

1981 — la stampitaj ciferoj bele orumis sur la kovrilo. Arabela rapide traserĉis la notlibron ĝis ŝi trovis la juniajn paĝojn... Jen! Jes, ŝi estis priskribinta la okazaĵon per simpla krajono, kaj kun tiom ega kolero, ke la vortoj funde enkrustiĝis en la paperon kaj fojfoje duon-ŝiris ĝin...

Finite! Finite! Almenaŭ mia kontraŭvoia partopreno en tiu pli- ol-stultaĉa pseŭdo-festo de Sankta Johano utilis al io. Enio, iru al la diablooo! Dioj! Mi ankoraŭ bolas pro la blasfemoj, kiujn li prononcis, kun tiu naŭza lispado lia krome! Kaj tute fiere kiel pavo, memkonfide kiel... azena snobo! "Pardonu Arabelan, karaj! Ŝi havas ankoraŭ multon por lerni en la vojo de amo al la patrio. Esperanto forgesigas al ŝi, ke ŝi estas brazilino. Sed feliĉe $i havas ĉi tiun brilan fianĉon, nome min, kiu ja malmistifikigos tiun klaŭnaĵon pri internacieco. Arabela, vi lernos ami vian patrolandon, kaj konsekvence ankaŭ futbalon, NIAN BRAZILAN futbalon : la nura bona futbalo en la mondo!" Ĉiuj petole, sed memevidente en la fundo tute aprobe, aplaŭdis! Aj!! Kiam do la homoj komprenos la manipuladojn, kiuj ludas per ili kiel futbalistoj per pilko?! Ili amu futbalon, bonege, kio pli sana ol sportoj? Sed NE NACIAJN kompeticiojn, merrrdooo! kaj merdrrrooo([11])! Kaj ili trinkis la bonegan punĉon sed sopiris al importita viskio! Kaj manĝis maizajn kukojn kaj kokosajn aŭ arakidajn dolĉaĵojn sen eĉ pensi pri ties folkloraj radikoj, kiuj al la tuta mondo devus esti gustumigataj! Kaj hontis danci la kvadrilojn! Ĉu tion ili nomas identiĝi al sia lando kaj tradicioj?! Nur esperantistoj, nur la veraj esperantistoj konas la valoron de landaj kulturoj kaj scias ilin prizorgi por tutmonda kunĝuado! Mi pied-al-pugas vin, Enio!

Arabela plu legis partetojn el la sekvantaj paĝoj.

Antaŭe, kiam mi konfrontis la korpan ĉeeston de Enio kaj la imagan — kvankam dum momentetoj plene, ĝismedole realan — de G. kaj demandis min al kies kolo mi spontanee alsaltus, tiam mi supozis, ke mi plejverŝajne elektus tiun de Enio. Ĉar kutimo nepre diktus mian impeton ; ja Enio ekzisitis tagon post alia dum jaroj en mia vivo, kaj mia korpo konis la lian eĉ kun okuloj binditaj, kaj tiel lernis frandi lian korpon, dum rilate G.-on... Kiu estas G.? Ĉu li permesus mian alsaltadon al sia kolo? Mi daŭre timas G.-on... Sed mi abomenas katenigajn kutimojn: Enio forstrekita por ĉiam.

Mia marko ekfamiĝas. Marcia diras, ke bonŝance mi heredis la sepan sencon de paĉjo por negocoj, ja la monstra investado por partopreni en la Nacia Foiro de Teksila Industrio plu alportas siajn fruktojn (amasajn mendojn el Rio kaj Salvador). Mi komencis tri leterojn al G., disŝiris ĉiujn. Mia malkapablo sintezi por li purajn emociojn distancigas nin, ĝuste nun... Kial do ne estas sepa senso por amrealigado en la familio? Povra panjo... Kaj mi do? Mi kompatas min...

Ne estas espero, ke li venu... Li ne donas klarigojn, estas ja nenecese: ni ne bezonas pretekstojn, ĉefe ne tiujn destinitajn al ŝafigado. Nia horo alvenos, por ni solaj. Li tamen avertas min, ke li preparis surprizeton: mi serĉu Luizon Venturini. G., G., G.! Ĉu mian frenezon por ci kapablas moderigi incitoj al pacienciĝo aŭ ĝentilaj surogatoj?

Korpa soifo ronĝas min. Enio venas fojfoje, sed mi definitive emancipiĝis: ne, mi ne sukcesus plu fari kion ajn, des malpli amori, kun li. Norberto akompanis min al koktelo ĉe Braŭlio de Almeida Prado Nevo. (Mi apenaŭ povis interŝanĝi salutojn kun Braŭlio, kaj eĉ tiel post iom humiliga ĉasklopodado. Eble li invitis min ĉar lastatempe "ĉiuj" invitas min...) Pli kavalira viro ol Norberto ne ekzistas ; sed li estas tute fremda al miaj emoj. (Mi hontetas pri ĉi tiuj vortoj. Kia kontrasto kun mia efektiva kaj sincera pudoro ĉe la mondo ekstera al miaj karaj kajeroj! Kiuj el miaj mioj estas aŭtentikaj, kiuj subpremataj...?) En la asocio ili nur priparolas la kongreson. Kian miraklon ili atendas do? Mi tenas min per ungoj kaj dentoj al la "surprizeto" de G. Mi ne atendu tro, ankaŭ mi, venta napokapulino! Nenio anstataŭos lian faktan ĉeeston. Dolĉa G. Sen li, ĉio nigra en mia monduma kaj vanta ekzisto.

Pluvetis hodiaŭ. Ha! la melankolio de pluvaj tagoj en griza vintra metropolo! La gutoj sopiras al la grundo kaj al ĝia protekta varmeco, sed povas nur flakiĝi sur la asfalto... Eliza venis por la vespermanĝo. Mi metis fajron en la kameno kaj ni longe duon- voĉe babilis. (enis min konscio pri komplete malsekaj faveloj en tia malvarmo (11°C! Brr!). Mi instigis Elizan rerakonti sian pasintmonatan vojaĝon al Eŭropo. Mia insisto ŝajnis al ŝi suspektinda: "Romo estas sciate kaj daŭre modcentro. Kial vi neniam metis la piedojn tie? Vi videble krevas pro emo." Ne, mi ne emas al Romo, ĉefurbo de modo. Mi emas al iu en Italio, sed ankoraŭ ne estas la tempo... Mi lakone respondis, sed plu petis detalojn pri ŝiaj vizitadoj al artgalerioj. Mi ĵaluzis eĉ la malprobablan eblecon, ke ŝi estu kruciĝinta kun G. sen rimarki lin! Mi febras... verŝajne psikosomate.

Selma rezignis akompani la buskaravanon. Ni kune vojaĝos aviadile, kaj ŝi akceptis, ke mi pagu la hotelon, tiel ke ni duonigos la saman ĉambron. Mi dankas la ĉielojn. Ĉu estas io pli terura ol soleco meze de amaso da "samideanoj"?

Arabela avide serĉis la finon de Julio. Ŝi emis rideksplodi kiam ŝi trovis la tabelon:

" +++ = esperanteca en la inda senco de la vorto. ++ = mezbona, akceptebla en la nomo de respekto al

sincera strebado. + = malfacile englutebla, verdeca. 0 = malpli ol nula, krokodila, klaŭna." Ŝi estis antaŭvidinta malmultan tempon por ĉion detale priskribi ; ŝi do intencis resumi la ĉeestitajn erojn laŭ tiu ĉi kriteriaro. Fakte, la du unuajn tagojn ŝi estis zorge listiginta prelegojn kaj prelegantojn, kaj eĉ la nomon de la ĉambroj, kie ili estis okazintaj, sed kun jena komentario: "Mi formetu la kriteriojn, eble tiel mi eskapos el inkviziciaj persekutoj. Mi jam sufiĉe subversas en la praktiko. Ĉiel, almenaŭ granda emocio kaptis min en la animo antaŭ la ekvido de EBLECO plu etendi la nunan okazaĵon kvante kaj kvalite al ĉiuj, ĉiuj homoj de la mondo — iam. Amen. (Sed, kiel diras "nia" Sanktulo, amen diablon ne forpelas.)" Ekde la tria tago la tuto ĥaosiĝis, nomoj pelmele estis notitaj apud telegrafiaj frazoj: "Inter. K° prenas naciajn karakterizaĵojn de l'lando kie ĝi okazas. Pensi pri." aŭ majuskloj kiel: "MIReGo K PENTO", kiuj subkomprenigis ŝian surprizon rilate la sindediĉegon de tiomaj personoj por atingi rezultatojn, kiujn ŝi eble ne devus kritiki, pro tio, ke por ĝi ŝi estis farinta "nenion"...

31an de Julio, antaŭlastan tagon en Brazilja. Luizo V. netrovebla. Lia nomo tamen legeblas en la Kongreso-Kuriero. Sed tie mi legis ankaŭ... tiun de G.! Ĉu li fakte "helpcele" pagis la aliĝkotizon? Tio ne similas al li... Dum sekundeto mi eksvenis: ĉu ĉio estas nura... blago?!! Mi volas diri, rilate niajn sentojn... Ĉu mi konas G.-on? La veran G.-on? Ĉu mi imagis ĉion?? Mi ja kredas, ke nia korespondado ekzistas, kvankam memkompreneble liajn leterojn mi ne kunportis kaj ne povas nun konkrete palpi, kajrelegi... Sed ĉu mi konas G.-on? Ĉu ni ne estas simple ludantaj, kaj mi tro naive kaj fideme lasas min kapti de la ludo kiel de seriozaĵo? Mi estas subite lacega, je la limo de ekplorado... Estas nur la 3a kaj 11 posttagmeze. Mi iru ĝis mia ŝatata katedralo, aŭ ĉe ge-sinjoroj S. De O... Ili estos feliĉaj revidi "la brilan filinon de ilia kara amiko Alcides." (Mi aŭdas ilian voĉtonon kvazaŭ mi jam estus kun ili.) Tio certe aerumos mian kapon — aŭ koron, mi ja ne plu scias kion ajn pri mi.

1an de Aŭgusto. Selma ronkas en funda, tute kmprenebla dormegado. Estas ankoraŭ relative frue kaj mi ne deziras veki ŝin. Tial, mi skribas en la banĉambro, sufiĉe malkomforte... sed ĉio belas en la mondo! Mi faris hieraŭ ambaŭ vizitojn. Unue al la

Katedralo. Mi eniris kaj eliris plurajn fojojn por ĝui kaj reĝui la kontraston inter la malagrabla grizaĉa kaj eĉ sordida, fuma koloro de ĝia stranga ekstero (jes, mi scias, temas pri manoj en preĝado — konsentite, sed la scio ne forigas la strangecon) kaj subite, post la enirkoridoro, la lumo de la tuta universo, ne laŭ faskoj, sed ja inunda, inda je filmarto ankoraŭ ne realigita pri la sekundeto, dum kiu homo merg- iĝas en la econ mem de la vivo, per sen-mezura konsciiĝo... Ve! ĉiu vivanta ero akiras grandioz- econ tie el la simpla fakto, ke ĝi estas vivanta ero... Kaj G., mia kara, mia unika G., estis apud mi, kun mi, en mi! Mi neniam forgesos tion... Poste mi iris ĉe la paro Sales de Oliveira. Ambaŭ estis hejme kaj ambaŭ ekploris pro ĝojo kaj saŭdado, kvankam ni estis vidintaj nin antaŭ 2 jaroj. (ojo kaj saŭdado ankaŭ ĉe mi. Mi saŭdadis la tempon, kiam mi estis knabino fiera loĝi en fascinanta ĉefurbo, meze de triopa familiharmonio baldaŭ ĉesonta... Denove mi travivis ŝiran miksaĵon de fremdeco kaj identiĝo rilate al mi mem, kaj eksaltisĉiufoje kiam unu el la maljunuloj prononcis mian nomon. Kiom malsimilaj Arabelaj en ununura Arabela! Dum taksio rekondukis min al la hotelo, mi estis subite sieĝita de unu el miaj tipaj fantaziadoj: KAJ SE G. MEM ESTIS LA "SURPRIZETO"? Kaj se li estis tiun tutan tempon en la kongreso observanta min en anonimeco, kaj atendanta la ĝustan horon por...?! (uste, ĉi- nokte estis okazonta la adiaŭa bankedobalo. Li alproksimiĝos al mi de malantaŭe, flustre invitos min al danco, mi turniĝos kaj...! Mi freneziĝis je ĉi tiu penso. Mi malpermesis al mi nutri tian sensencaĵon, sed malgraŭvole kroĉiĝis al ĝi. Mi klopodis pruvi al mi mem, ke mi estus vidinta kaj rekoninta lin, spite ĉiun lian diskreteco-provon... Selma jam estis komplete preta kaj ne ŝparis amikajn insultojn kontraŭ mia forfuĝo. Mi haste duŝiĝis, ĉiam tremanta pro nemastrebla emocio. Mi apenaŭ havis tempon sekiĝi kaj ekvesti la ŝtrumpojn: sonis la telefono. ESTIS LUIZO VENTURINI! Senkulpigoj, klarigoj, ktp. Li difinis rendevuon al mi en la klubo, kie jam estis komenciĝanta la bankedo. Kaj mi, stultega mi, reĝino inter la stultulinoj, plu esperis, ke li transdonos ne koverton senditan de G., sed lin mem, G.-on en karno kaj ostoj, al mi! Fuŝ! Selma ekbruas... mi finu resume: delicoplena vespero! La nomo de G. flugadis de mia buŝo al tiu de lia amiko kaj returne, Luizo kaj mi multe dancadis, mi drinkis kiel neniam en mia vivo, suferas pro ega postebrio, sed estas la plej feliĉa persono sur la tero! Ĉar en la koverto estis memportreto de G. kun la plej ama amletero jam de amatino ricevita tra la jarcentoj...

La linioj nebuliĝis. Dikaj larmoj perlis sur la vangoj de Arabela. Ho! ŝi, reĝino de la stultulinoj! Ŝi klakfermis la taglibron, pene retenante plorsingultojn. Tiam ŝi leviĝis, duon-stumblis je la unuaj paŝoj, iom post iom helpis sian spiradon normaliĝi, rektigis la korpon, haltis ĉe necesejo por viŝi la vizaĝon, plu daŭrigis sian vojon al la kuirejo, per aŭtomatecaj gestoj preparis grandan glason da lakto kun du kulerplenoj da kakao-pulvoro, kaj revenis kun ĝi al la blanka ĉambro, kie ŝi ekbruligis incens-stangon. )ia maldika fumkolono fragile dancetis el la inkandeska punkto, sed tuj gracie kaj rapide flugis alten en la aeron por diŝutiĝi en liberajn spacojn, fandiĝi ĉiudirekten per volutoj baldaŭ ne plu videblaj, kiuj supervivis kiel subtilaj parfumeroj, pli kaj pli densaj, preskaŭ volumenohavaj, akumuliĝintaj ĉie, formantaj bonodornubojn ĉe la plafono, kontraŭ la muroj, molajn, ripozigajn nubojn... Arabela forlekis ioman ĉokoladŝaŭmon el la supro de sia preferata refreŝigaĵo, sorbis dufoje el la glaso, per fingropinto desegnis girlandojn en la rosumo kiu kovris ĝin, denove trinkis, gluton post gluto sian malvarman dolĉan nepenton, ĉion, eĉ la feĉon, kiu estigis puran kanaleton meke de la opakigita vazovitro... Kaj ja ŝia reagemo pliakriĝis, ŝi sentis sin kun taŭga vigleco por elteni plu, sen interrompj, la lastan etapon de ĉi tiu pilgrimado. Kion ŝi akuŝos, tion ŝi devis nek timi, nek eviti: estis jam, kaj de longe!, tro malfrue por retroiri...

Ŝi ĉesigis la incensbruladon. Dum ŝi restapligis la disĵetitajn kajerojn kaj serĉis la deziratajn paĝojn en tiu de la 1985^ jaro, ŝi softe kantetis la iam de ŝi diligente tradukitajn versojn de Serĝo Rikardo... "Ankriĝis en mia ekzist' Pri eterna serĉo l'insist' Alvenojn kreas la trov' Sed ekas ree deirmov..."^)

Melankolio tiom similis al kortuŝiĝo ĉe ŝi! Ambaŭ estis mildaj kiel lulado...

13/VIII/85a. Mia tago hodiaŭ ne komenciĝis pli bone ol multaj el la stinkaj mardoj de mia vivo. Io en l'aero rememorigis al mi pri tiu de nia transloĝiĝo al San-Paŭlo, kiu preparis la grundon por la kresko de du aliaj el la plej vundaj... Se iam mi decidos ekfrekventi psikanaliston, mi nepre komencos la seancojn per pritraktado de miaj merdaj mardoj. Ĉar ja mardis kiam panjo, en la plej grava nervokrizo jam suferita de ordinara homo, panjo nerekonebla, ronĝita de senesperiĝ-sedimentiĝo, postulis la divorcon ; kaj mardis ankoraŭ kiam oni komisiis al simpla ŝoforo peli min en aviadilon por tutjara "vivosperto kaj angl-lingva perfektigo" en Britio, kiel veran orfinon, de neniu, de absolute neniu deziratan... Do, bone, la labor-sarabando preterpasis hodiaŭ sian normalan tumultan ritmon ; la fotisto malfruis, Maristela kaptis malvarmumon kaj sendis substitutinon, kiu ne plaĉis al Karlo... Estis iom antaŭ la 11a, kiam Marcia portis al mi la korespondaĵojn. Angulo de koverto borderita de verdaj kaj ruĝaj strekoj falis tuj al mi en la okulojn. Tuj. Sen ke mi havu eĉ oportunon por ĝin ekŝerĉi, por ektremi... Nekredeble: li estis skribinta! Mi enŝovis la leteron en la poŝon de mia jupo sen kuraĝi ĝin alrigardi. Sed mi konservis la fingrojn ĉirkaŭ ĝi en la poŝo, kaj inspektis ĝin per la tuŝo kvazaŭ la vortoj interne estus nervuroj en folio, kies signifo deĉifreblas eĉ sen konoj pri ĝia brajlo. Tamen, kurioze... la vibrado de G., de la skribaĵoj de G., de la tuta intimeco de G., kiu tiomajn fojojn estis parolinta per si mem, ŝajnis plene logogrifa... Ĉu kvarmonata intervalo estis kredebla kaŭzo por tia fremdiĝo? Mi ne volis akcepti tion! Sed ju pli mi provis konvinkiĝi, ke mi rajtis kiel kutime eksplodi pro ĝojo, des pli la ondoj, kiuj ligis min al G. karega, kun aŭ sen leter- interŝanĝo, dampiĝis draste, sensolve fadis... Mi emis supozi, ke mi lasis min kapti de absurda superstiĉo, ja estis la 13a de la monato, kaj aldone mardo. Ĉiel, ne eblis sen tempoperdo tralegi la leteron, Karlo histerie vokis min al la provado-ĉambro, poste Klelio perforte trudis al mi sian kompanion por la tagmanĝo kaj turmentis min per siaj petoj pri mia "definitiva difino rilate nian am-situacion"! Tiam mi devis akcepti du novajn klientinojn dum la tuta posttagmezo... Kiom pezis en mia poŝo la maldika koverto! Mi dufoje rifuĝis en la necesejo, sed estis ridinde... kaj terurige ĝin malfermi tie. Mi tamen liberiĝis pli frue, kuris hejmen... G. skribis al sia Belnjo ame kaj sincere, kiel ĉiam. Mi dankas lin, je la nomo de ĉio plej kara, mi dankas lin... G., mia G.... Se estas vero, ke vivo alportas po unu morteron en ĉiu tago, la mia hodiaŭ malavaris... Ci duonigis cin kun mi en cia letero, kvankam ci scias, ke mi ne plu reciprokos. Ci ne silentigas min, mi bone komprenis. Sed ne restas respondebleco. Kion ci faru, ekkrias ci. Daŭrigu, mia plejkara, daŭrigu. Eksterdube Elza iom post iom iĝos bona esperantistino... Edzinigu ŝin blanke vestitan en rava preĝejo, kaj fervore karesu ŝian ventron... Zorgu la idon ekde nun, por ke ĝi lernu ami siajn gepatrojn jam antaŭ la naskiĝo, tiel ke ĝi lernu ami ĉiujn homojn poste laŭ sama amo... Eble iam ci sendos novaĵojn pri cia familia vivo, ĉu ne, Gerardo? Mi ĝojos, ci bone scias, ke mi ĝojos, ĉu ne, mia Gerardo? Ĉu ci ne scias tion? Mi havas cian leteron fronte al mi, ĝi estas tro angora, preskaŭ konsternita — estu forta, karulo, ci kapablas, el ĉio, el la vivo, el cia arto, ĉerpi kuraĝon, ci estas teksita el delikateco de steloj kaj vigleco de centaŭro, ci brilas sub la suno, ci fajras en la koro. Antaŭen, Gerardo, antaŭen. Kaj ne atentu pri miaj larmoj, ili ne tristas, mi garantias al ci, ili ne tristas, ili simple fluas kviete, tenere, tiom tenere... Ci diras, ke ni nepre iam renkontiĝos. Jes, evidente, ni renkontiĝos. Mi konatiĝos kun cia familio... mi kisos cian idon... Elektu belan nomon por ĝi, ĉu bone, Gerardo? Belan esperantan nomon, kiel tiuj, pri kiuj mi pasintece revis por niaj denaskuletoj. Sed, se mi rajtas ion peti de ci, ne elektu sepliteran nomon, tiaj aŭguras multan bonon... sed ne finajn venkojn. Mi devas adiaŭi nun, mia Gerardo. Mi devas sekigi la plorojn, kaj reveni al miaj normalaĵoj. Ja mi sentas min iel ekstersezona... Mi ne ĝenu cin plu, mi nepre ne ĝenu cin. Cia porĉiame — Belnjo.

Estis makuloj sur la linioj, tie, kie gutetoj estis laŭplaĉe falintaj. La 14an de Aŭgusto ŝi estis desegninta tutpaĝan plorsalikon, kun longaj branĉoj larmantaj sennombrajn folietojn, sed la tuto elvokis ion plian per sia formo, la branĉoj sterniĝis foren sur la grundo... La arb-branĉaro rolis kiel nesuperebla fianĉina vualo... Arabela turnis plurajn virgajn paĝojn. La taglibro- tenado ekis ree je la 12a de Septembro. Mencioj al "G." fojfojis, kvazaŭ ili venus vole-nevole sub ŝia skribilo. Eventuale ŝi komencis per uzado de la portugala aŭ de la angla, sed ŝajne ĉiam mankis al ŝi taŭgajn vortojn en ĉi tiuj lingvoj, ĉar ŝi mezvoje rezignis kaj revenis al esperanto, tiel ke "G." Ne malofte reaperis... La 26a de Decembro finis la kajeron per ununura frazo: "Sinceran dankon al la tradicioj: mi ĵus ricevis bondezirojn de G.!"

Arabela relokigis la kajeraron sur ilian breton. De alia ŝi deprenis kartontekon. Ŝi konis parkere ĝian enhavon, sed ĝi nerezisteble logis ŝin. Ŝi ree trarigardis plurajn invitojn al ekspozici-inaŭguracioj singarde poŝtitajn kun almenaŭ unu granda monato da malfruo, kaj perplekse ekzamenis la kvinopon da bildkartoj, kiuj fronte brilis viglkolore kaj dorse milde recitis samajn malmultajn saŭdadesprimojn kaj feliĉdezirojn. La venonta ne tardos, ŝi povis ekde nun senerare antaŭvidi liajn vortojn... Tamen li certe plenŝvite turmentiĝis por ilin elekti, kaj kia vakuo se ili ne venus, eĉ gurditaj, kiaj ili iĝis! Rilate ŝiajn respondojn... Sian iel elrevigatan amuzon kaj ĉefe sian samtempan elkoran kontentecon ŝi sisteme strangolis je la laringo. Ĉio direbla jam estis dirita ; la cetero... La cetero superakviĝis en "Karuselo"-n...

Jes, ŝi finos la libron. Ŝi estis verkanta antaŭ ĉio por si mem... Sed ŝi devis prilabori siajn sentojn, ĝis ŝi konstatos, ke ŝi ne estis plu nutranta falsajn atendojn, ke ŝi estis liberiĝinta de ili por konservi ekskluzive... ion saman kiel la plej naturan karakterizon de sovaĝaj vegetaĵoj, kiuj sekiĝas sen pluvo kaj reverdiĝas post ĝi sen plendoj kaj harfendadoj, humile, sed senescepte kohere al la principo plenumi inde sian rolon, t.e. plene vivi dum estos vivebleco. Kion peti de la vivo pli ol sia vivo mem, kun nepraj malfacilaĵoj kaj baraktoj, el kiuj oni elfosu ne moralaĵojn, sed energion? Kion plian ŝi deziris do: li jam estis parto de ŝia vivo! Eksterordinara, admirinda, nekomparebla, definitiva parto de ŝia vivo...

Jes! ŝi finos la libron! Kial heziti, kulpigi sin? Aliaj ĝin legos, rekonos sin, malkovros, ke ili ne estas solaj en la korlabirintoj! Eĉ se ŝia verketo fiaskus komplete, ĉu ĝi riskus estigi konflagracion? Ĉu ĝi ne simple enskribiĝus en la longan liston da amatoraĵoj? Unu plia, ja, maksimume unu plia veniala peko en la povra Esperantio, kie atricioj nete preterpasis kontriciojn... Ĉiel, se ŝi persone ne kapablis senpartie taksi sin, aliaj jes, esperantistoj, apriore fidindaj homoj, inter kiuj eble troviĝis... ŝia fratanimo!...

La plilongigo de ŝi mem... Kaj tiu eble estus... li, denove, pli intense ol iam, li...

Ŝi ne sukcesus klarigi kiamaniere, sed Arabela nun estis ree en la biblioteko, sidanta en karmesina velurfotelo apud starlampo

kun silka ŝirmilo, kaj ŝi tenis grandan bild- albumon, sur kies kovrilo knabino sidanta en karmezina velurfotelo apud starlampo kun silka ŝirmilo tenis grandan bildalbumon, sur kies pli ete desegnita kovrilo knabino sidanta en karmezina velurfotelo apud starlampo kun silka www.j osephinewall. co.uk/fairy bubbles. html ŝirmilo tenis grandan bildalbumon, sur kies ankoraŭ pli ete desegnita kovrilo knabino sidanta en karmezina velurfotelo apud starlampo kun silka ŝirmilo tenis grandan bildalbumon, sur kies miniature desegnita kovrilo knabino sidanta en karmezina velurfotelo apud starlampo kun silka ŝirmilo tenis grandan bildalbumon, sur kies treege miniature desegnita kovrilo knabino sidanta... Ŝi vertiĝis. Ŝi glitis en fantasta rapidumo laŭlonge de ebena tunelo ĝis la neatingeblo de la infinitezimo tra la kapturniĝo de ĉiuj knabinoj antaŭ ŝi, kun ŝi, post ŝi ĝis la neatingeblo de la infinitezimo — kaj samtempe, kaj antaŭe, kaj paralele, kaj simetrie, ŝi kaj ĉiam pli da knabinoj projekciiĝis pli kaj pli grande, pli kaj pli frenezige enorme, gigante, eksterlime, en la nemezureblo de la infinito, ĉar aliaj tenis pli kaj pli makrokosman bildalbumon, kies kovrilo...

Ŝi fermis la okulojn. La deliro cirkladis en ŝia menso, distiris

ŝin spirale tre foren supren kaj malsupren, kovr- is tempo- kaj spaco-distancojn nekomputeblajn, ĝis la unua kaj lasta ero de konscio, tra la konscio mem de homoj,homoj, ho- moj, homoj, ho-moj ankoraŭ, ho- https://www.facebook.com/ecumenicus/photos/a.

moj, novaj homoj, pliaj ^ homoj... Ega mult- ego da homoj, kiuj a ĉiuj estis ŝi, kvankam nur ŝi estis ŝi...Universala identiĝo spi- tis agnoskitan nekomunikeblecon, kiun ĝi flagrolume forigis dank'al fulmaj unuavidaj amikiĝoj...

La agonio eble longe daŭris, eble ne, sed subite aŭ iom post iom sublima malstreĉiĝo kaj bonfarto glate ekŝvebis kaj suple enfiltriĝis en ŝin. Ekzakte kiel kiam, dum sia infanaĝo, ŝi sentis, ke ekĉesis la turniĝado de la karuselo kaj dankis la anĝelojn en la nomo de ĉiuj, kiuj kiel ŝi estis suferintaj tie kavazaŭ ili estus sur la seĝoj de "rusa monto", sed kiuj obstine kaj memdefie ree grimpis http://francais.istockphoto.com/


sur maneĝon ĉiufoje, kiam la okazo prezentiĝis... Ŝi eksterdube ne estis la nura, kiu havis tiajn spertojn. Gerardo mem estis komentariinta similajn travivaĵojn. Kaj aliaj ekzempleroj de ŝia bildalbumo verŝajne kuŝis sur la bretoj de aliaj iamaj infanoj, kiuj same ekstaziiĝis antaŭ tiu bildo ene de bildo ene de... La realaj Silvana, Natalia, Ĵanaina, kaj ankaŭ la veraj Gasparo, Gonsalo, Gastono, sciiĝos pri la karuseloj unuj de la aliaj. Kaj li ne koleriĝos, li komprenos ŝian intencon... Li pardonos...


https://www.facebook.com/ecumenicus/photos/a. "Homo kiel Mikrokosmo de la Makrokosmo" de Hildegard Bingen (1098-1179) .

Vitruvia Homo, de Leonardo da Vinci (1482), sub la spiralo de Fibonaĉi- nombroj.


Ĉio sombra en ŝi estis malaperinta. Estis nun alia tago, kun novaj perspektivoj...

Ha, floreto, jen vi! Mi pensis, ke mi trovus vin en funda dormado kaj ke eĉ cent amkisoj ne vekus mian Neĝulinon!

Braŭlio!

Ŝi kuris al li, pendiĝis al lia kolo, volupteme lasis sin karesi.

Kie vi pasigis la nokton, Bela? Via lito eĉ ne estis malordigita...

Kredu vi aŭ ne, mi tute ne dormis ĉi-nokte... almenaŭ, mi pensas, ke ne. Ĉu estas jam la kvina?

Kaj sep minutoj. Tamen, dormama kia vi estas, mi vetas, ke vi kiel knabino endormiĝis en la sofo kun

via bildalbumo en la manoj, tiom ĝi enuis vin. Vi ja aspektas mallaca kaj freŝa kiel... hm, ĉu mi uzu la plej trivitan sed veran el la komparoj?... kiel rozo.

Mi ja sentas min tia... Kaj vi do! Kiom danda rajdkostumo!

Ĉu ne fakte? Nu, urĝiĝu! Ni ne volas perdi reĝan farm-mantenmanĝon, ĉu? Kaj ni bezonos tri horojn por alveni. Kristo! Malfruiĝu du minutojn kaj la ceteraj gastoj estos devorintaj ĉion, ĝis la lasta ero da maizkuko, da varma pano, da blanka fromaĝo...

Ambaŭ ĝemis pro glutemo kaj plu petolante kuris man-en- mane al ŝia dormoĉambro. Ŝi ne restis longe en la banĉambro, sed kiam ŝi ree aperis, la tuta ŝranko estis malmuntita kaj la vestaĵoj, kiujn Braŭlio preferis, kuŝis sur angulo de la lito. Li staris kun triumfa mieno apud ili.

Ej, sinjoro Braŭlio de Almeida Pravo Nevo, mi tute ne intencas uzi nigron hodiaŭ! Maksimume helan grizon...

Li ĉesigis ŝiajn protestojn per kisoj, kaptis ŝiajn subvestaĵojn, ŝajnigis helpemon por palpi ŝian korpon per delikataj sed delice frostodonaj fingroj... fine konsentis kun ŝi pri helgriza koloro... Arabela gustumis ilian komunan feliĉon kiel se ŝi unuafoje estus malkovranta ĝin.

Kiom ĝuoplena estos nia semajnfino, ĉu ne, Braŭlio? Hmmm! mi rajdos la tutan tagon! De monatoj mi ne alproksimiĝas al ĉevalo!

Ne forgesu negativan detalon: vi tiom bone forlogas Laŭretan lastatempe, ke ŝi invitis nur esperantistajn tedajn amikinojn ĉi-foje. Tamen, vi fidu al Fabio kaj mi: al predikadoj ni respondos per predikadoj... niastilaj! Mi vetas ke ĉiuj malesperantiĝos samsekunde: la sekreton de vera vojo al saviĝo ja tenas ni!

Tiklu min laŭ via plaĉo. Ĉiu havas sian lokon sub la suno...

Kaj ŝi reveme kaj murmure kompletigis:

...sub la sama, unuiga suno...

La vespero penis teni siajn okulojn malfermataj... Kontraŭ la profundbluo nigre siluetiĝis ondoformaj montetoj hirtigitaj de arbustoj kaj arbaj ĉifonfiguroj, en salubra ripozo fidanta al atenta gardostarado de la tero dum sia lanta turniĝado... La tuta energiplena vivformikado mirinde revekiĝos kun la unuaj, senerare leviĝontaj sunradioj... Pale flavaj lumoj de la verando skrapmordetis la absolutan nokton, sendanĝere, naive, stulte, kiel... kiel naciflagoj enbatitaj en la lunkrateroj...

Alceo, kial vi ne ludas "Lunik 9" de Ĵil O?

Varmaj aproboj... Korpoj revigliĝis, animeco ekkontaĝis la etoson. Silvana, Natalia kaj Plinio kun intensa tristo ekkantis: "Poetoj, kantistoj, amindumantoj, Ho, hastu...

Alvenis nun la horo por priskribi kaj kanti Verŝajne la plejlastajn Noktojn de lunlumo..."

La gitaro de Alceo ĝemis, korŝiriĝis... Laŭreta apogis la kapon kontraŭ la genuojn de Fabio, kuntiriĝis tre proksime al lia brakseĝo, ronde, ete, kiel por peti azilon ĉe liaj kruroj. La muzikritmo nun akceliĝis, dure, precize, parade. "Historia momento, Simpla rezultato El la evoluado De vivanta scienco, Venko de la homo normala, Progresiva,

Super natura universo

Kaj kio plia?..."

Ŝi fiksis la polurvaksitan lignoplankon je nur kelkaj centimetroj for de ŝiaj okuloj, tiam, per angulrigardado, la vastecon de la firmamento... Kia fragileco en ĉio... Ili ĉiuj troviĝis en orita nuksoŝel-imitaĵo flosanta en nemastrebla oceano purarĝente scintilanta... tiom hazardece, tiom provizore... De unu sekundo al alia unu el ili, eble ŝi, ŝi mem, kiu nun konsciis — dioj! — pli ol tio, kiu nun sciis en la tremoj de ŝia mio, finbrulos, kaj estingiĝos, kaj restos eĉ ne stumpo el ŝia saĝo, el la ŝajne longaj spertoj konstruitaj sur paseo... sabla. "...en ĉiu konscienco En ĉiuj mondopartoj, De l'novmilito sonas la trumpet'..."

Ĵanaina kaj Romeo estis jam forlasintaj la kartludon, kune kun Braŭlio kaj Arabela, tiel ke unisone vibris la alarma alvoko:

"Tratraretratra Traretrata Traretratra!"

Ŝi provis restarigi la netecon de la minaco, la proksimecon de vakuo — kiuj rifuzis plu aperi, krom per fajro sur ŝiaj vangoj... Kiaj bildoj pasis en la menso de la aliaj, kiaj hororitaj antaŭvidoj... Iliaj ĉeestoj plenigis la verandon per harmonia forto kaj kuniĝemo, danĝeroj ŝajnis forpelitaj, devis nepre ŝajni forpelitaj. Du ombroj eliris el la mallumo de la horto, paŝis iliadirekten. Lucio kaj Roksana alvenis al la verando jam kantantaj.

"...La luno estis atingita

Finfine... Ho, bonege!

Mi konfesas, ĝojon sentas mi ankaŭ..."

Ĉiuj interrigardis sin dum la voĉoj are kaj dolĉe lamentis. Fabio delikate levis al si ŝian mentonon ; lia kuraĝiga rigardkareso demetis de ŝi la lastan hezitemon, kaj Laŭreta kuniĝis al la ĥoro por la lastaj versoj.

"...Kio por la versoj sen lunlumo?

Kio por la mar', la flor' kaj la gitar'?

Kiomaj cerbumadoj sen respond'..."

Lucio evitis al ĉiuj embarasitan silenteton per tuja novpropono:

A

Jil plu! "Procesio"(')!

Li kaptis tamburinon, Plinio triangulon, Silvana alumet- skatolon. Vigla ludado, plenpulma kantado kaj nerezistebla ekdancado... Poste Fabio replenigis la glasojn de la bieremuloj dum Roksana kaj Laŭreta iris prepari ioman teon por la ceteraj. Laŭreta ĝislarme oscedis.

Karulinjo, videble ni fakte renversas vian pacan vivoritmon, ĉu ne?

Roksana, kredu min: malofte mi ĝuis tiom perfektan tagon kiel la hodiaŭan. Kiom mi deziris vidi nin ĉiujn kunigitajn ĉe mi almenaŭ unu fojon en la vivo!

Nur vi estus povinta tion realigi... Kian sorĉon vi uzis do tiucele?

Ambaŭ ridis. Laŭreta pinĉmordis al si la lipon... Ĉu ŝi finfine ekparolu pri la motivo, kiu pelis ŝin klopodegi por organizi ĉi tiun semajnofinon?... Ŝi havis ian vaporon en la kapo, kiu nebuligis komplete ĉiujn kriteriojn, lontanigis ŝian projekton ĝis preskaŭ komplete viŝita plano, dubigis ŝin pri ĉio, kio ne estis sensebla, rekta kaj evidenta kiel la ĉitiado de Roksana apud ŝi kaj de la kvar aliaj amikinoj, tiom, tiom gravaj por ŝi tagon post alia en tiuj lastaj monatoj... ses febraj monatoj... Cetere... ili estis ses amikinoj ankaŭ, kaj ne sep. Ŝi amare konjektis, ke ĉiam io lamus. Kaj ŝi verdire sentis grandan lacon, ŝi subite bedaŭris ĉi tiun kunvenon, kaj ŝiajn kiel ĉiam troajn atendojn, kaj la misajn sentojn el kiuj ŝi ne sukcesis liberiĝi... kvankam eble ekde nun... Ĵanaina kure envenis:

Rapidu, kuirej-klaĉulinoj! La aĉaj kontraŭesperantistaj afektuloj permesis iomajn el "niaj" kanzonoj por fini la vesperon, t.e. por "endormigi la tro vekatajn homojn" kiel diris Romeo. Ne tardu. Mi jam kunportas la tasojn...

Roksana gaje rimarkigis al Laŭreta:

Ina ŝajne finfine trovis sian Romeon, kion opinias vi? Kiom romantika kaj enamiĝinta viro... Li almenaŭ dekfoje menciis la geedziĝon.

Ja... Kara Ina! Ŝi meritas korripozon. Kia dramo por konvinki Elcion doni al ŝi la divorcon!

Laŭreta tamen ne kredis al korripozo... Ŝi estis parolinta malsincere, kaj honeste ne vidis kiel eblis senmaskiĝi, malŝabloniĝi sen aspekti kruela, malbonintenca. Ŝi demandis sin ĉu ankaŭ Roksana... Kiom malfacile elverŝi malformalaĵojn eĉ inter plej amikaj personoj!

class="book">Sed, Roknjo, ĉu vi pensas, ke iam oni atingas veran, stabilan kor-trankvilon? Certe, estas glataj fazoj en onies vivo, sed ĉiam alterne kun sturmaj... Oni emas nei malstabilecon por provi forigi ĝin el la realo.

Kio do pensigas vin tiamaniere?

Nu, bone, propra sperto, kaj pli atenta observado de ĉirkaŭuloj. Ĉu vi kredas, ke mi eraras? Vi, kiu sisteme pozitivas, pensu pri modelaj vivkompanoj, kiuj tamen dronas en ĉiutagaj krizetoj, miskomprenoj...

Ĉu io... ne... bone rulas inter Fabio kaj vi?

Ho, mi ne aludas rekte kaj specife al ni. Ĉio ĉiam iras bone, vi scias. Mi vere estus mensonganta se mi dirus la malon. Fabio tute simple estas senmakula homo. Cetere, li ĉiam elturniĝas por ke mi interbatalu kun... mi mem!

Ekzakte tiel agas Lucio!... Kien vi kutimas meti la sukerujon?

Estas ĉiam poto da mielo sur la manĝotablo. Vi jam venis ĉi tien tri fojojn kaj ankoraŭ ne lernis! Kia honto!... Jen. Finite. Ni ekiru. Mi vetas, ke Alceo komencis per la tradukoj, kiujn Silvana faris de Ŝiko-

Buarkaĵoj... "Aj, la unua damo / la unua dramo / la unua amo..."

"...Karlo amis Doran, kiu amis Lean, kiu amis Lian..." Laŭreta plu refrenumis kun Roksana por disipi splenatakon. Ŝi pli kaj pli nete certiĝis, ke ŝi estis idealiginta la renkontiĝon, ke falsis la esperata ebleco interŝanĝi senrestrikte kor-elanojn kun la amikinoj... Ŝi malpravis: estis "Kongresurboj"([12]), kiu feste plenigis la restadejon, en vera improvizita karnavalumado, meze de daŭraj laŭtaktaj manfrapoj, kaj rideksplodoj je la rekantaĵo. Fabio simiumis la vortojn tiajn, kiajn li sukcesis ilin interpret-aŭdi. Kio estigis ĝojajn kuraĝigajn ridetojn ĉe Natalia kaj Arabela kaj incitis Braŭlion kaj Romeon al intence troigitaj, fuŝparodiaj prononc- grimacoj plej ridprovokaj. Lucio profitis la alproksimiĝon de Roksana por laŭritme frapi ŝiajn pugojn anstataŭ siajn polmojn. En Laŭreta grimpadis ondo da trista ĝeno, kun duobla kulposento, kiu regurgitis neeviteble... Antaŭ ĉio, ŝi estis gastigantino, do ŝi ne rajtis montriĝi plezurfuŝulino. Duavice, sed ne duarange, ĉi tiu ĝojumado tute ne estis nedezirinda, kial do ĉi tiu ŝia malestimema, kretena cenzurado? Kial ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne troviĝis kaj ne kapablis

iam troviĝi je la sama registro kiel tiu de la ceteraj? Des pli, ke estis dank'al ili, el ĉiu el ili, ke ŝi estis verkinta sian poemaron... Kiom strange pensi pri "Karuselo", pri la flustra, delikatema

"Karuselo" meze de ĉi tiu bruado kaj saltado senkonsekvenca,senradika... Kvankam, verdire, kion pensi pri la nunaj intimaj okazantaĵoj de la freneze dancantaj Arabela kaj Silvana, de la plengorĝe kantantaj Ĵanai-na, Roksana kaj Natalia?... Ĉu ŝi komplete vojeraris pri iliaj sentemoj, ĉu ŝi fakte estis... sola, gracila, sen-helpa? La kadenco mal-akceliĝis, ĉesiĝis... Plinio ĵetis sin en la hamakon kaj Natalia sur lin. Dum

Alceo http://l.m. aguarelle. over-blog .com/pa ge/4

mI»

utiligis kuseneton kiel ventumilon por Silvana, li dekretis:

Laŭreta savos nin ĉiujn per sia saĝeco. Al ŝi denove la elekto-rajto!

Volonte! (Aj, aj! ĉu ŝi estis fakte tiom travidebla, aŭ ĉu ŝi tro sincere havis nun kapon de fiŝo ekster la akvo?)

...Tamen, bonvolu ĉiuj trinki unue pocion da ĉi tiu eliksiro. La herbaĵoj, kiujn ti enhavas, maldiboĉe ŝvebigos vin sur... "Fumo,

Fumo leĝera, Vagante aera...

...Al lumo vespera,

Diafana kanto, Kanto lontana...^[13])"

Laŭreta plu perturbiĝis. Kiom kriplaj kaj kadukaj ŝiaj taksadoj! Ĉar ja granda unuiĝinta profundeco ĉe ĉiuj klare elmontriĝis. Plej respektema Fabio duonvoĉe komentariis kun Romeo kaj Silvana kvalitojn kaj mankojn de esperantaj kanzonproduktaĵoj, sen ĉesigi softan kantadon Arabela donis cigaredojn al Plinio kaj Janaina, dum Natalia lule balancigis la hamakon, kun videbla plezuro fajfante la muzikon. Kiel akompano al la gitaro de Alceo estis ankaŭ la perkutado de la mano de Lucio kontraŭ lia femuro kaj la simpatia lalalaado de Roksana. Braŭlio venis ĝis ŝi, iom kliniĝis kaj demetis pajleron el ŝiaj haroj. Ŝi dankis ([14]) per rideto, per man- signo invitis lin sidiĝi kun ŝi je la verand- ŝtupareto... Jes, spite eksteran malkoncentr- iĝŝajnon, poezio de ritmo kaj sentoj tiklis ĉiujn je la kor- sincereco... Ĝuste tie kuŝas la potenco de arto: esprimi, elbrustigi ĉion, permesi forgeson de malkapabloj kaj fiaskoj, nuligon de sindetenoj... Ne, arto ne bezonas aksiomojn nek rezonadojn. Ĝi tuŝas la homecon de homoj preter ties kirasoj de vortoj, vortoj, nuraj vortoj... subite iĝintaj magiaj esprimiloj, pro tio, ke ili trovis poternon meze defortikaĵmurego kaj ĝin malfermis al korbatado... Ŝi fintrinkis sian teon.

— "Vi ne skribis plu(1)"! "Vi ne skribis plu"!

La plurvoĉa peto frapis Laŭretan. Ŝi atente esploris la fizionomiojn de la amikinoj: okuloj brilis en malserena atendo... Alceo grimacis, skuiĝetis sur ŝia seĝo, streĉis sin. Silvana prompte kaptis la gitaron, amike forpuŝis lin. Plinio funde ronkis en sia hamako, Natalia detiriĝis, zorge evitante veki lin. Fabio invitis la ceterajn virojn ĉe la malantaŭkorta provizorejo por gustumi fruktobrandojn, kiujn li mem estis preparinta...

Arabela kaj Roksana apudiĝis kontraŭ la balustrado. Natalia kaj Ĵanaina instaliĝis sur matoj ambaŭflanke de Silvana. Laŭreta elektis sidlokon pli proksiman al la aliaj, kun frostiĝeto tra la tuta korpo kaj krispiĝinta haŭto...

2


"Vi ne skribis plu nek telefonis..." (La sesĥoro iom angore ekis.)

"...Via silento persistis kvazaŭ ĉirpo..." (Ŝi fandiĝis en densa amaso da emocioj.)

"... Kaj tempo pasis..." (Arabela obstine observis insektojn papiliumantajn kontraŭ lampo.) "...Kial protesti? Al kiu?..." (Natalia konservis streĉan rideton sur la movantaj lipoj, kiel por eviti kiajn ajn vizaĝ-spasmojn.)

Alia kanzono de la sama kasedo [vidu: (1)].


http://uniquepicbox.bloqspot.com.br/2012/07/uniqL

3

https://www.facebook.eom/ecumenicus/photos/a.

"... Mi havis ĉi solecon, vakuon pro senutilo..." (Roksana fiksis la piedojn de Ĵanaina, kiu mem ne devojigis la rigardon de florpoto.) "...por juna blinda viro vivanta Tuniverson dum eĉ al unu sola


Agroglifoj ■

li fuŝis sian kapabl-on..." ( Silvana dum frakcioj

de minuto le-vis al ŝi la vizaĝon...)

"...Kaj tempo pasis, tagon post alia..." ( ^)

Laŭreta sentis sian voĉon raŭkiĝi. Arabela nun ritme svingis la kapon en silento. Janaina sonĝis je mejloj for de la verando, de la realo. Laŭreta konjektis, kiel eblis ke la instrumento ne forfalis el la manoj de la komplete eterŝajna Silvana. Rok-sana molece surgenuiĝis kaj apogis sian antaŭ-brakon sur la ŝultro de skarlat- vanga Natalia. La lastaj akordoj forruliĝis... Suspiroj, maltrankvilaj ridetoj kaj moviĝetoj. Natalia demandis, mimante ioman sarkasmon:

Ĉu "Tri tagoj forpasis ([15])" nun tro sadomasoĥismus?

Silvana ekkriis:

La kubo estas ĵetita! "Tri tagoj forpasis", do. Sed poste aktualaĵoj alitemaj por aerumi la etoson...

Ĉiuj opiniis, ĉiuj ekkantis... Nur Laŭreta ne reagis. lo sublimine estis riveliĝinta, sed jam disipiĝis disonance... Dum la tri- aŭ kvar- minuta daŭro de la kantado la sesopo estis vole-nevole, eble duon-vole respegulinta ŝian "Karuselo"-n, malobstrukciinta la elirvojon de subpremataj amekspansioj. Diri, ke ŝi ne plu kredis, ke okazus la taŭgan temjDon por legi al ili la longan versaĵon, ke

ili neniam estus solaj, sen siaj kunuloj, por sincere reagi... Kaj, jen, ĝi estis ekzistinta, sed ŝi ne reagis, ŝi plu silentis, ŝokita pro la malkovro, ke ŝia intuicio ne eraris rilate ilian komunan kor-sekreton, ke ia Gasparo lumis en Silvana, ia Gerardo en Arabela... tiom reale kiom la nomoj de la ses el ili estis sepliteraj, tiom aŭtentike kiom ([16])koincidoj unikaj ĉieretroveblas kaj ĉene ripetiĝas, laŭ diapazonagordo diskursive nekonfesebla... Eble pro tio ŝi ne reagis: al ĝisostaj poetoj la kono de versarta meduzpovo ; al ceteraj, ruktfurzecaj skrupuloj. Ĉe la unuaj, ŝiroj formis la econ mem de kreado, tiom personaj, ke la limoj de personeco malaperis en universaleco... Natalia sidiĝis sur la kanapon:

Laŭnjo, pri kio pensas vi?

Pri tiuj kiuj revas "al universo, dum eĉ al unu sola ili fuŝas sian kapablon"...

Ĉu vi scias kion? Estas tamen bone vidi, ke oni ne estas escepto rilate similajn zorgojn...

Laŭreta serĉis vane respondon. La aliaj voĉdonis por la

venonta muziko, sed pigre, langvore. Laŭreta riskis

ekdisvolvi konversacion:

Diru ion, Arabela: kion pensas vi pri amrealigado?

Roksana ĝentilmoke kapsvingis:

Ne estas solvo por vi, kara. Laŭreta, nekuracebla Laŭreta.

Sed Arabela energie manifestiĝis:

Roknjo, kiel vi sukcesas esti tiom sekura en la sfero de la sentoj? Mi plene aprobas Laŭretan. Kial ne profiti ĉiun taŭgan cirkonstancon por interŝanĝi ideojn pri pli-malpli tabua temo?

Tute malprave tabua, cetere. Amon oni emas malalte taksi nur kiam oni ne deziras ĝin funde alfronti aŭ kiam oni eĉ ne konatiĝis kun ĝi... Malfeliĉaj tiuj, kiuj ne ekvidis ĝiajn fortojn!

Ĉu laŭ vi vere malfeliĉaj, Silvana? Foje mi inklinas envii "malvarmkorulojn".

Al la rimarko de Ĵanaina neniu respondis. Laŭretan alsaltis bedaŭroj kaj memriproĉoj. Ŝi ne estus devinta verki "Karuselon"-n kiel ŝi faris, kun precizaj nomoj kaj faktoj. Se tio falus en la manojn de la amikinoj, aŭ en la orelojn de Plinio, Alceo, Braŭlio... Fabio! Ĉiuj ofendiĝus, kolerigus... Ŝi estis misuzinta arton. Kiom da horoj fuŝitaj, perditaj, kiom da febro, da deliro deliktaj! Kia krimo! Se anstataŭ verkaĉi ŝi estus ĉiutage pli longe stringlinta la ĉevalojn, almenaŭ ŝi nun ne estus tiom hontembarase suferanta... Sed Roksana ree prenis la parolon:

Mi scias, ke vi ne juĝas min malvarmkora... sed mi ŝatus, ke vi ne miskomprenu mian pozicion. Okazas, ke oni havas tendencon ĉion intelektigi. Vidu, sentoj ne estas handikapo ; maksimume obsediĝo, al kies establiĝo kunlaboras malklara menso. Oni ne devas senti sin hantita de amo: ĝia konstanteco plene naturas, libido estas vivimpulso. Ĉu vi konsentas kun mi, Natalia?

lel-tiel. Laŭ mi, kaj sciate, ekzistas abismo inter racio kaj afekcioj. Sentekvilibro dependas rekte nek de kvanto nek de kvalito intelektaj.

1



3


http: //www .souvenir.co. uk/?cat= 1 — Karuselo en teatraĵo.


http://cool-girl-librarian.tumblr.com/post/116547553646/california-luxe-mosqu%C3%A9e- nasir-ol-molk - Moskeo Nasir-ol-Molk.

3

http://imgfave.com/view/3311532 — 3 pixabay.com 44 http://enseignedegersaint.typepad.fr/provence/2011/04/my-last-antique.html. Malnova, eluzita karusel-ĉevalo.



Por eviti pliajn teoriadojn, mi rememorigu, ke la koro estas organo de la sang-cirkuliga sistemo, kiu dividiĝas en atrioj kaj ventriklojn.

Ĉiuj ride aplaŭdis Arabelan, kiu daŭrigis:

Kaj nun, kara publiko, mi dediĉas al ĉiuj, elKORE, kompreneble, folklorajn versojn kiuj titoliĝas "Terpomet' je la naskiĝo". Silenton, mi petas. "Terpomet' je la naskiĝo

Sterniĝadas sur la ter' Bubinet' je endormiĝo Tenas manon sur la kor'."

Ĝenerala huraado vekis Plinion kaj sammomentis kun la brua reveno de la brand-gustumintoj.

Inoj, kaj se ni irus finpretigi la ĉambrojn por la noktripozo dum niaj sinjoroj iom malekscitiĝas?

Laŭreta estis uzinta gajpetoleman tonon, sed sentis sin kiel "ŝia" Silvana dum la filmlanĉado... Konversacioj en kiu ajn societo pleniĝas per nuraj postiĉaĵoj. Aŭ oni ŝakras sian intimecon, agas kiel ŝakalo koncerne al si mem. Jes, prefere ne superi silenton, por ne fali en eliziojn.

La babilado nun abunde fluis... pri trivialaĵoj... Unuaranga beleco kaj kvalito de lit-tukoj kaj -kovriloj, solida rustikeco de la meblaro, ĉarma antikveco de ornamaĵoj... Per milmilaj historioj kaj anekdotoj Laŭreta regalis la amikinojn. Ja ĉiu objekto entenis sian sekreton, ĉu per sia deveno, ĉu per la utiligo far ŝiaj gepatroj... bone, verdire unue baptopatroj, poste bopatroj, ĉar ja ŝi tre frue orfiniĝis pro aŭtomobil-akcidento...

Preterkure, mi lernigos ion al vi: por forpeli la malbonajn spiritojn, kiuj alportas koŝmarojn, sufiĉas dormi kun almenaŭ unu el siaj noktovestaĵoj renversita. Nur post kiam mi ekuzis la sistemon mi liberiĝis de la sceno de la fatala akcidento.

Sed kiel mi faru? Ni havas hundan varmon en Santos, mi multfoje dormas tute nude.

Laŭreta konfuziĝis: Natalia neniam estis menciinta koŝmar- problemojn... Eble ne al imagkapablo, sed al instinkto ŝi devis atribui la ĉeeston de premsonĝoj en "ŝia" Natalia.

En tiu kazo, vi provu unu el la klasikaj kontraŭ- sorĉistinaj metodoj, ekzemple, pendigi karmezinan rubandon sur via pordo, pro tio, ke vi ne havas bovkornojn je via dispono por tie ilin kroĉi, aŭ...

Ha, jes, iuj faras tion en Britio...

Ĉu ne, Arabela? Aŭ, kiel mi estis dirinta, vi simple turnu la pintojn de viaj pantofloj al la pordo. lam mi detaligos pli rafinitajn artifikojn, kvankam sincera bonkoreco rilate naturestaĵojn devus sufiĉi.

Ĵanaina gratulis Laŭretan:

Kiajn trezorojn vi kaŝposedas! Kial vi ne verkas pri ĉio ĉi? La esperantista raso frandas pitoreskaĵojn el ĉiuj nacioj.

Ho, mi preferas lasi prozaĵojn al la kompetenta triopo Ĵanaina-Arabela-Silvana...

La tri interŝanĝis senvoĉan, ege mirigitan rigardon, tiam simultane ekkriis:

Sed kiu diris al vi, ke mi...?

Kio do supozigas al vi, ke...?

Kiel eblas, ke vi konjektas...?

La sintenoj ne neis, la scivolemo ankoraŭ malpli. Laŭreta estis komplete trafita de kapturniĝo, la realo iĝis miraĝo, ŝi ne sukcesis plu kompreni kiu kreis kiun, kio estis fantaziaĵo kaj kio ne... Samtempe ĉio ŝajnis simpla, neta, eĉ tro reala. La vizaĝoj kiuj pendis al ŝiaj lipoj, la blankegaj muroj, la tarda horo, ŝia jam tridek-tri-printempa vivo, ŝia deĉiama amo al Fabio, la nedifinebla orvalora ligo inter ŝi kaj...li, la verko kiun ŝi estis skribinta ne por la amikinoj, sed — ŝi tion senerare komprenis nun — por ŝi kaj...

li, la simileco de ĝeneralaj trajtoj en multaj ekzistoj... Kun aplombo, do, sed kvazaŭ ne ŝi mem, sed unu el ŝiaj mioj estus gvidanta ŝin, ŝi kun supraĵindiferenta gajeco respondis:

Ve! oni ne bezonas esti sorĉistino por koni viajn kapablojn kaj projektojn. Eblas al mi tuŝi vin ĝisanime kvazaŭ per fingro. Ĉu interkompreno ne povas okazi preter formalaj deklaroj kaj raportoj? Verku, verku trankvile kaj sincere. Baldaŭ ni kune ĝuos viajn artaĵojn, aŭ diablaĵojn!... Kondiĉe, ke vi bonvolos ilin diskonigi. Mi postulas nenion.

Roksana ekskuetis ĉiujn tri unu post la alia:

http://www.booooooom.com/2012/09/26/artist-painter-samuel-rodriguez/#more-40492


https://www.etsy.com/listing/77339421/gold-feather-handheld-mask-handmade

Huŝ! Ej! Hu, hu! Vekiĝu, fulmotondre! Ĉu vi vidis fantomon? Laŭreta estas sagaca kaj akr-vida, kaj speciale sentema persono, tio ne estas novaĵo, ĉu? Hop! Jen kaptu tiujn ĉi littukojn: restas ankoraŭ la kuŝlokoj de Natalia kaj Plinio por pretigi. Aŭ ĉu vi intencas, ke ili pasigu la nokton en la hamako, statuoj? Poste mi provizos vin per ruĝaj rubandoj por gardi vin kontraŭ fein-atakoj — kvankam Laŭnjo ne enkalkuliĝas en la minacaj specimenoj, kredu min.



3


Arabela la unua restariĝis kaj ŝajnis amuzita:

Mi ĝoje akceptas vian desorĉilon! Ne ĉar mi timas Laŭretan, mi ja ĉiumomente malkovras, ke ŝi estas juvela homo, sed ĉar ja malplaĉus al mi havi la internajn kudraĵojn kaj etiketon de mia piĵamo larĝe kaj senhonte malkamuflitajn... Antaŭ kelkaj jaroj tio estis la lasta modo por T-ĉemizetoj, ĉu vi memoras? Ho, nun mi komprenas, verŝajne kiel taga desorĉaĵ- rimedo!

Natalia pelis la tri el la ĉambro. Laŭreta sincere dankis Roksanan pro ŝia helpo. Ŝi fakte ne sciis kiel rompi la iom streĉan situacion, kiun ŝi estis malgraŭvole estiginta.

Bah! Kia ideo! Ili estis ja ege surprizitaj, sed tute ne malbone. Sed, rilate min... kion do vi divenas pri mi? Mi krevas pro senpacienciĝo! Prognozu, rapide!

Ne piskvilu min, Roksana!

Ne, ne, mi parolas serioze. Kion predikas vi? Profesi-ŝango estus bonvena. Mi ne eltenas plu sekretarii ĉe konsulejoj. Ĉu mi vendu kokos-sukon sur la iam nekloakaj plaĝoj de Rio aŭ Salvador?

Kara, kial vi sisteme devojigas mian atenton de via centra zorgo? Ĉu vi unuafoje en via vivo draste malsekuras rilate... korsentojn?

Celumite, pafite, trafite! Mi demetus antaŭ vi mian ĉapelon se mi portus iun.

Mi ne ludas la divenistinon: sufiĉas kunligi la faktojn per fadeno de logikeco. Unue, vi insistas prezenti idilian interrilaton plej suspektindan. Poste, anstataŭ edziniĝi kaj lunmielumi, vi estas libertemponta sola eksterlande. Lucio kaj vi mencias la planojn eĉ tro nature kaj senzorge... kiel se temus pri fatalaĵo postulanta ununuran reagon: akcepton, adaptiĝon liaflanke, senspiran suspenson viaflanke.

Kaj laŭ vi...?

Laŭ mi, nenio. Antaŭen! Ĉiu estas reĝo ĉe siaj sentoj. Kaj kiam du volas, triuloj silentas. Aŭ murdas, sed nur ĉe malpli instruitaj medioj.

Emoci-vualo kovris la pupilojn de Roksana. La sama, kiu surmetiĝis al tiuj de Laŭreta... kiu rapide kisis ŝin kaj per strangolita voĉo aldonis:

Nu, kun la dua, kiu samvolos kiel vi, estu feliĉa.

Natalia la unua revenis kun Plinio por deziri bonan nokton.

Dum kvaron-horo, multaj ŝercoj:

En lokoj sen televidiloj la natalitato estas pli alta...

Silvana, tenu Alceon. Ebria kia li estas li kapablus eniri en eraran ĉambron kaj... liton!

Bonvolu ne fari stultaĵojn. Ĉi tiu estas respektata hejmo...

Iroj kaj venoj. lom post iom ĉio kvietiĝis.

Fabio apenaŭ havis tempon apogi sian kapon sur la kusenon antaŭ ol endormiĝi. Laŭreta plene komprenis lian lacon, hodiaŭ kaŭzitan multe pli de nerva streĉo ol de peza laborado. Sed ŝi trovis ĉe si nek kompatemon, nek tenerecon por li. Nur specon de strangeco, fremdeco... kiu cetere ne ĉagrenus lin. Antaŭ liaj okuloj estis normale, dezirinde, ke ĉiu havu propran, apartan vivon, eĉ en duigita ĉiutag-kunekzistado. Dum ŝin tio martirigis. Ĉar ŝajne ne estis motivo esenca por plu kunvivi kaj por... senigi sin je io, kio konsekvence malprave semadis konscienc-riproĉojn...

Ŝi iris al la fenestro, senbrue ĝin malfermis. Lumo filtriĝis ankoraŭ tra tiu de la saloneto, kiu servis kiel dormoĉambro por Arabela kaj Braŭlio. Kaj miriadoj da soliteroj flagris en la nokto, ŝajne jam ekheliĝanta. Ŝi devis nun urĝe serĉi dormon, spite sian ekscitiĝon pro la vivanta proksimeco de tiu aro da karaj homoj, kiuj ĉiuj, ope, estis ankaŭ, en la fundo, apartaj, strange kaj nekredeble fremdaj al ŝi... Kaj... li, kion estis faranta li nunnune, kie, kun kiu troviĝis li?! Ha! se anstataŭ sian limigitan kaj rudimentan psikologian flaron, ŝi posedus telepatiajn povojn! Folulino! Kiam do ŝi akceptos la fakton, ke li iam konsistis en multo plia ol fratanimo por ŝi, sed ke sen reciprokeco... Kaj reciprokeco lastatempe estis minimume... duba. Li rigardus ŝin kiel aĉan kibicinon... Ŝi fermis la klapojn. Kaj sentis sin hermetike riglita ene de ŝi mem. "Gervazo!" La krio embrie tiriĝis kiel tervermo, sed tuj kuntiriĝis, kaj senmoviĝis, senanimiĝis en truo nigra de ŝia menso. El lign-skatolego riĉe cizelita, kiun ŝi konservis en la lasta komodo-tirkesto, ŝi prenis aron da etformataj silkfolioj, kaj penseme ilin trafoliumis. La versoj regule sin sekvis en ŝia bela "rokokostila manskribo", kiel iam rimarkigis al ŝi Gervazo. "i kontemplis la finan tripunkton... emis aldoni tutan krom-verson da tripunktoj, ne, du, tri, dek versojn da! Kaj tiam, majuskle: "FINO, PUNKTO" — ŝi koleriĝis kontraŭ ŝia stulta nervoziĝo, ĉion rapide reordigis kaj relokis, kuris en la liton, estingis la lampon.

Ŝi provis hipnotiziĝi per la fosforeska irado de la tiktakantaj horloĝmontriloj... Lanta turniĝo el aparta esteco; sol-tangado tragika, tajdo teruriga, en la ekzistado tajlanta horojn, minutojn, sekundojn, sekundfrakciojn, minutfrakciojn, horfrakciojn, por- tempajn malestadojn, definitivajn formortojn, tra noktaj tuneloj al tiam kaj jene malturpaj momentoj... Mistero de l'tempo, enkarceriga, rondiranta, rondiranta, rondiranta kiel karuselo, en kiu eblas provizore partopreni, sed kiu plu rondirados, rondirados kun novaj partoprenantoj, poste aliaj, kaj aliaj, kaj aliaj plu... Ŝi dufoje vertiĝe revekiĝis, kvazaŭ ŝi estus tro konscie kontrolanta sian glitadon al dormstato, poste ne plu...



Ĉe la disvojiĝo ili disiĝis. Fabio kaj la ceteraj viroj, en vigla troto kiu levis ruĝan polvonubon, prenis la landvojon kondukantan al najbara farmego, kiun ili estis vizitontaj. Laŭreta sekvis la amikinojn maldekstren, en la Padon de la Krucifikso. Pimpan grupeton formis ili, buntan kaj pepantan... Natalia turniĝis al ŝi:

Mia ĉevalo agas strange, kaj ŝajne ŝvitegas. Ĉu ĝi ne bezonas ripozon?

Arabela kaj ŝi ridegis:

Tiu, kiu sendube sopiregas al halto, estas via postaĵo! Promenadeto kiel la nia povas nur ĝismorte

tedi bonajn bestojn kiel ĉi tiujn. Cetere, kiel oni diras "Manga Larga" en esperanto, Laŭreta? Prefere "Larĝa Maniko" ol "Larĝa Manglo"! Sed mi ne scias kia povus esti taŭga traduko. La malmultaj esperantistoj, kun kiuj mi interrilatas, preferas krokodilojn al sel-bestoj... Ŝerce dirite sed ne cele

pensite, kompreneble.

1


Ĵanaina ekztaziĝis antaŭ kapeleto apudvoje nestita inter duon-sekaj arboj. Arabela fiere anoncis:

Laŭreta rakontis al mi ĝian legendon pasintfoje. Okazas, ke ni estas irantaj al la Rojo de la Diablo. Antaŭ multaj kaj multaj jaroj, neniu povis ĉi-tie pasi sen permeso de ĝia estro. lun tagon vojaĝanto perdiĝis en ĉi tiuj landpartoj. Ĝuste ĉi-tie, kie ni nelice staras, li renkontis logan junulinon. Ŝi proponis al li refreŝigaĵojn ĉe sia hejmo. Li sekvis ŝin ĝis la rivereto kaj neniam plu estis vidata. Do, se iu el ni vidos ĉarman junulon en la ĉirkaŭaĵo, tiu nepre estu singarda: Satano estas milforma kaj la kapelo ĉi-tie estas ĝuste por ke neniu forgesu tion...

Natalia eligis ŝiran, troigitan timĝemadon dum Silvana ŝajn- indigniĝis:

Kaj ĝuste tien vi trudpelis nin! Laŭreta, hop! mi postulas reveni sen tempoperdo al la "Kalifornio de Sud-Ameriko", kie sekure troviĝas niaj kompanoj.

Ŝi tiom komike grimacis por prononci la nomon de la farmo, ke rideksplodo preskaŭ deĉevaligis Natalian.

Karegaj, sufiĉas krucosigni por pruvi al la demono vian sanktecon kaj plu iri en paco. Aŭ ĉu vi estas ĉiuj herezulinoj?

Ĉiuj malice kaj energiplene kapjesis kaj Roksana resumis:

Certe! Ĉefe en Esperantio. Kaj ĉar Esperantio estas ĉie kaj nenie...

Laŭreta antaŭenigis sian ĉevalon, sian karan Ŝarazadon:

Do, nenio timenda: ni alvenas ĉe la koro de nia hejm-regno. Ĝoju, sincere ĝoju!

Ŝi sciis, ke ŝia konsilo senutilis. Kontraŭ eventuala morozeco konspiros plej efike en la lastaj dek minutoj da rajdado sorĉa naturo, pli kaj pli densa, popolita de birdaj kaj insektaj envult- kantoj, de ombroj kribrantaj paradizan sunlumon laŭ orero-plenaj faskoj, kiuj, kiel ĉielarkoj, ŝirmis je la ekstremoj gnomojn kun siaj de ĉiuj serĉataj kaj de neniu troveblaj trezor-marmitoj. La delice morbida promen-marŝo lulis pensojn, favoris longan spiradon de la tepida aero, sentigis la velurecon de filikoj, la lantan kaj senĉesan dikiĝadon de trunkoj, la frostiĝetojn ĉe herboj kaj foliaroj... Funden, funden, Laŭreta penetris en la magian povon de realo, en... la krokizon de Gervazo, en lian amindan, pulsantan "Karuselo"-n... ĝis ŝi ne sukcesis plu imagi, eĉ se ŝi plenforte klopodus, ke ŝi estis... mahuto sur die ornamselita elefanto trairanta dezertojn ĝis atingo de oazo... Ŝi troviĝis en la kruca punkto, kie benata identiĝo al si mem plonĝigis ŝin en ŝian propran historion, sed kun tiom pernicioza konsci-akuteco, ke ŝi duobliĝis, aŭ duoniĝis, kaj iĝis spektantino de sia vivo...



Ĉar ja ili estis kurbiĝintaj sub volbiĝantaj kaŝ-branĉaĵoj kaj nun, apudviciĝintaj, ili malkovris en silenta miro la ravan ebenejon kun neimageblaj festonoj el senmakule verdaj vegetaĵoj, poluritaj kiel la ŝtonoj ĉe la dancanta rivereto en sia jarmila susurado...

Kaj korbopleno da multkoloraj birdetoj estis jam fluganta meze de neforgesebla kvivitado ĉirkaŭ la serena vizaĝo de Natalia, kaj lanugaj katidoj ruliĝis inter la hufoj de la ĉevalo de Silvana, supren- kaj malsupren-saltis en fola ludado de ŝiaj bonvenigaj brakoj al la planko kaj ree al ŝiaj brakoj, dum hundoj petolemaj stare ekvilibriĝis por donaci al ridetanta Ĵanaina ĉu ŝtonetojn, ĉu branĉpecojn, kiuj ĉiumomente falis el ilia dentopremo, tiel ke konstante ili ronde kuradis ĉirkaŭ la ĉevalo por preni novan donaceton, kaj eĉ ne ĉesis kiam ĉe la akvosurfaco aperis senfinaj movantaj cirkloj ekzakte tie, kie fiŝoj surnaĝis por rigardtanĝi plej kortuŝe la feliĉan trankvilecon de Arabela, kaj kiam florforma nubo da brilzumantaj abeloj elverŝiĝis ([17]) super Roksana por fari al ŝi teneregan ho-


noron... Ŝarazado ek-stamfis, ŝi karesis ĝian krinaron ; kaj sammomente la ĉevalo ekpaŝis, baldaŭ delikat- ege plaŭdis antaŭen en la

rivero, kaj splitgutetoj aspergis la akvon por ĝin transformi en travideblan kristalspegulon, sur kiu liniiĝis la ses virinoj, kiuj tiam ekvidis... ilin, eble ĉe

la alia bordo, eble ene de la rojo, meze de glimoj splendoraj... kaj komencis tiam la kavalkado... de spegulo al spegulo, ĉar estis spegulaj septoj inter ĉiuj el ili, ĉies bildo multobliĝis ĝis sep, kaj la sep bildoj de ĉiuj el ili respeguliĝis kune, surmetite, interfandiĝe, sur ununura diafana kaj infinita spegulo, sezamo de universala unuiĝo, kie ĉiu havis sian bildon, kie ĉiuj amoj kunmiksiĝis, kompletigis sin, radiadis senbride, per larĝa, tuttera propagiĝ- turniĝado...

Ĉe la dekstra angulo de la desegno ŝi senpene mense revidis la subskribon de Gervazo. Tiam ŝi plu lasis sin ebriiĝi de la movo de la karuselo...



3

1

La trupo senmoviĝis en belega korbatanta bildo. Lante falis la kurteno ĝis ĝi komplete malaperigis la scenejon. La unuaj entuziasmaj klamoj ekplenigis la spektaklejon... Ne, ili ne ĝojigis ŝin, ŝi ne bezonis triumf-fetorajn sukcesojn. Subite ne interesis plu al ŝi la signifo de ŝia teatraĵo por la kongres-publiko, la senco, kiun ŝi mem estis vole-nevole forĝinta por ĝi... En ŝia vera karuselo ne estis konkludoj. Ne estis absolutaj nek relativaj venkoj. Estis nur sent-subtilecoj nenomeblaj kaj nepriskribeblaj, kiuj plenigis koron kaj memoron, kaj kiuj sufiĉis, kiuj plene sufiĉis al ŝi. Kaj al... li.

1


Mi povis legi ĉi tiujn pensojn sur ĉiuj trajtoj de ŝia enmemiĝinta vizaĝo, ŝia funda spirado perfekte agordiĝis al la mia, kaj al tiu de la aktorinoj nun riverencantaj antaŭ la freneziga krepitado de la spektint-aplaŭdoj... Mi emis fari ion, ion — ve! — grandan kaj majestan kiel ŝian mirindan verkon mem, aŭ kiel la nekompareblan ĵus-finiĝintan prezentadon... Mi volis salti ĝis ŝia fotelo super la anonimuloj, kiuj eble estis simple amuziĝintaj anstataŭ kortuŝiĝi kaj kiuj kruele baris al mi la vojon, por... por kisi ŝin, por diri... Sed tiam mi ekvidis... Mi ektimis pro malkovro... Ho, mi malprave ektimis... Ja estis spegulo inter ŝi kaj mi, inter ĉiuj kaj ĉiuj... Benigna, mirakla spegulo! Ŝi estis mia sozio, ŝi estis mi, li estis cia similulo, li estis ci! Ĉiuj kune anhelis, kaj neniu tuŝis sin, sed sublima feliĉeksplodado nuligis eĉ miajn emociigitajn larmojn... Estu kiel estu, ni troviĝis sur la sama karuselo — ĉieloj! — sentu tion nun, ĉi-sekunde, simultane kun mi, ĉu ci komprenas, ĉu ci sentas la turnomovon, ni rondiras, ni rondiras, en kolosa mir-ravo kaj fantasta adorad-silento ni kune rondiradas... Ni dancas solaj sur la proscenio, ni prezentas nian baleton en sonĝo... Ci arde prenas min je la talio, suprenlevas min, mi ekflugas en la magia lumrondo, mi flugas alten super haladzoj kaj ĥoleroj, mi ŝvebas sur ĥimera kajto, kies ŝnuron tenas... ci... Ci... en nia baleto, nia filmo, nia verko, nia karuselo... Sen ordinaraj reagoj, sen vulgaraj sentoj, sen provosecaj esprimiĝ-klopodoj... en nia karuselo, kie la nenomeblo spite ĉion, ĉiun, kaj nin, simple estas, estas, estas, estas, estas... estis... estus...




verkado: nov. 1984 / jul. 1985 aldono de ilustraĵoj kaj piednotoj: jul. / sept. 2015

ANTAŬPAROLO AL LA UNUA ELDONO (1987):

NOTOJDELA ELDONANTO

Originala verko en Esperanto. Am- romano, kiu de realismo al surealismo, portas nin kaj la rolulojn de mistika fantazio al kruda realeco. Ja en la karuseloj de nia vivo, per la aparta kapablo de niaj mensoj, ne estas limoj inter la fantaziaĵoj kaj realaĵoj de niaj senso-sentoj, sintenoj kaj agadoj. Cion ĉi tion Sara al ni pruvas en ĉi tiu beletraĵo, kie nia lingvo Esperanto sub ŝia plumo atingas la maksimuman esprim-forton kaj flekseblecon, kiujn nur denaska Esperanto-uzanto povas doni, helpe de escepta, persona verktalento.

Se Sara ne estus konfesinta sian denaskan esperantistecon, ŝia verko perfidus ŝin, ĉar oni daŭre sentas en ĉi tiu romano, ke nur homo, kiu ĉe lulilo cicumas en Esperanto, tiel kapablas esprimi sin...

Kiom bone, ke tio okazas en Esperantio, ĉar nur tiel Esperanto iĝos venkipova. "Karuseloj..." estas defio al homoj, kiuj ankoraŭ dubas pri la kvalitoj kaj eblecoj de Esperanto. Aliflanke, "Karuseloj..." ne estas por komencantoj kaj krokodiloj, ĉar la neologismoj kaj ĉiutagaĵoj eferveske vorticas el PIV, kio estas plene normala fenomeno por homo kiel Sara, kiu nature uzas sian unuan lingvon. Tiu nature normala uzado ankaŭ pruvas, ke Sara ne vundas la "Fundamenton", kaj perfekte, riĉe komprenigas sin preter la harfendaj gramatikistoj, se tia harfendebleco ekzistas. Cetere la aŭtoro mem klarigas la neologismojn netroveblajn en PIV, ekzemple: jabotikabo kaj piskvilo ; ĉi lasta vorto estas kuriozaĵo, kiu nur povas okazi ĉe familioj, kie oni uzas nur Esperanton, kie Esperanto efektive vivas preter la vortaroj kaj iĝas kulturinstrumento, kiu nature eniras la karuselon de Sara.

i

i

Jes, la amo estas la ĉefa objekto de Sara en siaj karuseloj, kie la feoj, nimfoj, silfoj, Fiŝfiŝoj kaj ciuj gnomoj, ankaŭ la plej hidaj kiel Dio, ĉeestas. Cio tio perturbas, la psikaj malekvilibroj manifestiĝas inter etero kaj materio, kie la glandojsekrecias larmojn, ŝviton, spermon, k.m.a., kiuj amon ankaŭ formas. La "Karuseloj..." estus tro dramaj se Sara per siaj beletraj esprimoj ne alportus esceptan belecon kiel "multfalbala fantazio", "ensekretiĝi en ravogirlandon", "revadi sur iaj sonĝaj sablodunoj aŭ en humidaj kastelublietoj", "ŝi estis ero, latente korbatanta ero, kiel lezita birdeto en ies varma mankavo", "en flusablo volo tute senutilas", "Gesinjoroj, la operacoj fiaskis! La porpacaj municioj elĉerpiĝis!", "dolormildigaj steloj pogutigitaj far la ĉielvolbo", ktp la tutan verkon.

Pensu ni, ke denaska Esperanto-uzanto ne devige estas esperantisto katenita de "Interna Ideo": la Esperanto- asocietoj estas senenhavaj... sed el la amo mem, trans la landlimoj, Esperanto atingas sian celon. Kiom pravis UEA, kiam ĝi decidis okazigi kongresojn en ĉiuj kontinentoj! Sara, aŭ la kvazaŭ superstiĉaj, kvazaŭ mistikaj sepliterulinoj Silvana, Natalia, Ĵanaina, Arabela, Roksana, Laŭreta, en daŭra amfebro, en koŝmaroj, serĉas en mitologio de Esperantio mem siajn go-gesepliterulojn: Gasparo, Gastono, Gonsalo, Gerardo... La idealuloj, la samamanoj, la samideanoj malfacile aperas for de la karuselo-fantazio, postrestas la lokaj, enlandaj amroluloj kiel : Plinio, Helio, Elcio, Braŭlio, kiuj scias, ankaŭ en karuseloj, froti la gitaron, kantori, kaj futbalspekti, se ne futbali...

Ci pravas, Sara: "Kiam do la homoj komprenos la manipuladojn, kiuj ludas per ili kiel futbalistoj per pilko! Ili amu futbalon, bonege, kio pli sana ol sportoj? Sed ne naciajn kompeticiojn". La idealo de Sara plu iras al Esperanto: "Ni ne laciĝos plu labori por dissemado de per-esperanta ĝojebleco por ĉiuj homoj", "nur la veraj esperantistoj konas la valoron de landaj kulturoj kaj scias ilin prizorgi por tutmonda kunĝuado..." Ne eblas reciti cian tutan verkon, Sara, ni ne estu ambiciaj: "Kion peti de la vivo pli ol sia vivo mem..." Ni provu esti sinceraj kun ni mem ankaŭ en tiu belega amo, kiun ci pentras: "Ŝi estis el tiuj, kiuj petas velurlilan violbukedon kiel amdeklaron kaj poste forlasas ĝin sur la restoraci-tablo por ne ĉeesti ĝian fatalan velkiĝon..."

Sara, Esperanto centjaras, ke cia "Karuseloj..." iĝu plia aŭtentika monumento por la nobla celo kaj vera amo tuthomara.

Gilbert R. Ledon

Januaro 1987 Omaĝe al la 100-jariĝo de Esperanto, dediĉe al la denaskaj Esperanto-parolantoj.

ISBN



http://gallery.mobile9.com/f/3355900/?ref=3757


http://surfiesays.blogspot.com.br/2010 07 01 archive.html

1 Sonoli: konduti laŭ SNL(Sen Nacia Lingvo)-sistemo.

1 Vortludo: "Peterlongo" estas nomo de brazila ĉampano.

1 (1) http://sophiemunns.tumblr.com/post/24310727090 Memportreto en letero (skribita ĉiudirekten) de Jean Cocteau al Paul Valery (oktobro 1924).

1http://claudeschneider.com/photoblog/2007/07/10/colour-form-barcelona/

— Eroj de kreaĵoj far Antoni Gaŭdi ĉe Parko Guell, en Barcelono - Hispanio. 2

http://france -cei.net/catalog/index.php/cPath/72 476 480 — Rusaj pupoj (Matrjoŝkaj). Ili estas kavaj kaj enmetiiĝas unu en la alian.

1 http://www.cheval-energv.com/fr/111 -soins-chevaux-yeux-cheval-soins -Foto: ĉevalokulo.


http://robertellias.unblog.fr/category/a-latelier/ - Pentraĵo: ĉevalokulo.

1 http://www.news.at/a/spanische-hofreitschule-europa-tournee

Foto: Spanische Hofreitschule / Herbert Graf


http://www.elfwood.com/u/wipf Libereco - La Karuselo - Fantazio - Anne Wipf

1 http: / / expositions. bnf. fr/hugo/grand/154.html — "Planete-Oeil [Planedo - Okulo]" de Victor Hugo (1866).

1

de Casey Kotas.

3-

http://www.mutualart.com/Artist/Henri-Matisse/0925E9CDAC01C833/Artworks Henri Matisse :1-Virino fronte al akvario ;

1 "Ponto de Partida [Start-punkto]"(1974), de Sergio Ricardo (stilo: Bossa Nova).

1 Kanzono (1967) de Gilberto Gil - https://eo.wikipedia.org/wiki/Gilberto_Gil

1 "Procissao" el la albumo "Gilberto Gil - Frevo Rasgado [Senbrida Frevo]"(1968).

1 http://bookplateiunkie.blogspot.com.br/2014/12/odds-and-ends-plus-few-more-

christmas.html - Clarence Hamilton Kennedy (1879-1952)

1 http://zsazsabellagio.tumblr.com/post/72825959122.


http://www.davidstephensonart.com/- Koruso-volbo de la Reĝa Kolegio-Kapelo en Kembriĝo, Anglio (Foto: David Stephenson, 2006).

3

http://www.artilt.fr/blog/actualites/tim-burton-gothique-merveilleux-la-cinematheque/ Fosforeska "Karuselo de Beetlejuice" de Tim Burton ["Beetlejuice" : filmo de 1988].

51 "Manege[Maneĝo]" de Marc Chagall (1925).

6 http://iohnvatesdandad.blogspot.com.br/2011/02/guillaume-apollinaire-concrete.html

"Tout terriblement [Ĉio terure]" - kaligramo de Guillaume Apollinaire.

2

http://1 papacaio.com.br/modules/Sala aula/gallery/pesquisa/ciencias/meio ambiente/dia arvore/

3

http://mon-chant-de-vision.over-blog.fr/tag/les%20arbres/

1 http://coffeelovinmom.tumblr.com/post/28964338095

4 http://2bfamily.tumblr.com/post/60377600892

1 http://quickwitter.tumblr.com/post/3546027174/lovevourchaos-bv-venus-oak


http://theinspirationgrid.com/new-lavered-glass-sculptures-bv-ben-voung/

3

http://sexvcodicologv.tumblr.com/post/53444901326/what-constellations-looked-like-in- 818-ad-from-a - Konstelacioj en 818aj. a.K. far Muhammad ibn Mŭsa al-KwarizmT. 6 https ://www.flickr.co m/photos/nequ est/3195949358/sizes/m/ - Antikva librokovrilo.

1 (1) http://www.danielascarel.it/blog/antonio-mora/ .

http://beautymothernature.tumblr.com/post/45968065535/beautiful-kaleidoscope- love-moments. Kalejdoskopo.

Kovrilo-desegno de "El Aleph" de Jorge Luis Borges, Alianza Editorial.

1 http://www.brasilrural.tur.br/produto detalhe.asp?id produto=141 Kapelo Antonio de Catingero, en Barra do Pirai - RJ - Brazilio

1 http://www.heartofahorse.org/categorv/facebook/art/page/7/ "Unbridled [Senbrida]" de Dina D'Argo. (Out of the Blue 2 [El la Bluo 2])

2 https://www.etsy.com/listing/198109194/catch-the-wind-batik-print-from-original?ref=related-3

3

http://fineartamerica.com/featured/moonlight-horses-iennifer-morrison-godshalk.html "Lunlumaj ĉevaloj" de Jennifer Godshalk

4

https://hdwallpapers.cat/blue dreams pastel horse painting fantastic hd-wallpaper-1837213/

5 http://www.artmajeur.com/fr/artist/catherinewemette/artwork/le-cheval-qui-caracole/7242919 "La ĉevalo kiu karakolas" de Catherine Wernette -

6 http://pages.cs.wisc.edu/~ifischer/Collections/Fossils/Images/AMMOLITE.1pg Ornam-ŝtono, fosili-devena, el la orienta Roka Montaro.

1 http: / /www .dezeen.com/2010/02/12/rainbow-church-by-tokujin-yoshioka/

2 * http://passionnement-votre57. over-blog. com/archive/2015-04/ - Cevalo de Adam Claŭdine.

3

https://www.pinterest.com/pin/76983474856755714/

4

http://www.incrediblesnaps.com/contemporary-sculpture-by-odani-motohiko Paperskulptaĵo de Odani Motohiko - Foto de Kioku Keiko - Mori Art Museum

5 http: / / slobberingdarkness.com/image/105216999717

6 http://www.posterpage.ch/div/news09/n090216a.htm

Film-afiŝo de Stasys por "Bouzkachi: Chant of the Steppes [Kanto de la Stepoj]"

http://www.playbill.com/news/article/zimmermans-argonautika-makes-west-coast-

debut-at-berkeley-rep-nov.-2-145071 - Foto : Richard Hein


http://operamylove.blogspot.com.br/2013/02/wagners-parsifal-at-met-with-jonas.html


https://s-media-cache-ak0.pinimg.com/originals/b5/b2/ee/ b5b2eecdf803c420c0ba01e0fb481df4.jpg


http://www.demotivateur.fr/article-buzz/les-lieux-abandonn-s-travers-le-monde-qui-vont-vous- faire-frissonner-667

http://imnotprincecharming.tumblr.com/image/111222462119 - Dancistaro-arbo.


http://www.buzzfeed.com/justinabarca/signs-you-were-a-theatre- major?sub=2667018 1792101#.frbzpyRn4

http://www.magic4walls.com/wallpaper/red-kite-flying-in-running-war-horse-storm-sky-fantasy- 34881.html - Ruĝa kajto sekvata de ĉeval-stormo.

2 www.5cense.com

"La kreado de Adamo" de Michelangelo (detalo).

(1) 'Dante kaj Beatrico antaŭ la Empireo"de Gustave Dore . (2) http://crilleb50.deviantart.com/art/Flying-Circus


Rezult-bildo de 8-jaraj itineroj de Venuso kaj de la Tero ĉirkaŭ la Suno - Fraktoj - Sakrala Geometrio -Bildo: EnderBalogh http://theosophy.net/forum/topics/what-is-sacred-geometry .

https://www.youtube.com/watch?v=pntotWGIBcs- Sakrala Geometrio.


http://lcksunshine.blogspot.com.br/2011/05/five-favorite-things.html

3

http://herosdelaterre.blogspot.com.br/2014/09/lamour-universel-conference-du-maitre.html


[1] Flor da Idade [En la Floro de l'Aĝo] , kanzono de Chico Buarque (1973).

[2] Portugallingve "cafetina" [prononcu : kafetina] signifas "prostituistino"-n.

[3] https://www.facebook.com/ecumenicus/photos/

[4] http://neworleanscitvpark.com/in-the-park/carousel-gardens.

https ://www .facebook.com/ecumenicus/photos/a.

[5] "Macunaima" de Mario de Andrade, brazila romano modernista (1928), kies centra persono estas "karakter-malhava", do anti-heroo.

[6] Esprimo de Monteiro Lobato en la volumoj de sia fama por-infana verkaro pri la Farmo de la Flava Pego. Uzata anstataŭ "fermu la faŭkon".

[7] "Mamae, eu quero" [Panjo, mi volas] (1937) , klasika brazila karnaval-kanto.

[8] http://fluctuat.premiere.fr/Diaporamas/Manuscrits-d-ecrivains-3155142 — Malneto (surstrekita, tranĉita kaj remuntita) de Victor Hugo por "L'homme qui rit"

[9]

https://www.facebook.com/ecumenicus/photos/pb. Artaĵo de Grace Prtzman.

[10] http://iangeliquein.deviantart.com/art/Arts-454253519 - Tri-dimensia desegnaĵo de Jasmine Becket-Griffith.

[11] Tiel. Laŭ la sakr-maniero de Ubu en la teatraĵo "Ubu Reĝo" de Alfred Jarry.

[12] El la kasedo "Revenas mi" (1982) de Ĵak Le Puil - https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%B4ak Lep%C5%ADil'

[13] Kanzono "Fumo" el la kasedo "La Poezio de la Patrolo" (1980) de Gianfranco Molle -

https://eo.wikipedia.org/wiki/Gianfranco Molle#Diskaro.

[14]

https://askepticaldesigners.wordpress.com/2014/01/14/just-an-illusion-229/ Ombro-skulptaĵo de Fabrizio Corneli.

[15]

Kanzono de samaj kasedo kaj kantisto kiel noto (1) je paĝo 108.

http://englishrussia.com/2009/10/06/crop-circles-solved/

https://eo.wikipedia.org/wiki/Agroglifoj

[17] http://www.ieppehein.net/pages/proiect id.php?path=publics&id=164